Los números 273 a 288 de Sennaciulo, el periódico de SAT, transcritos enteros (16 números). Qué es la revista, de dónde viene el texto y cómo se ha hecho: en la página de la colección.
Transcripción automática, no oficial: para citar algo, compáralo con el escaneo de cada número. Si alguien que tenga los derechos quiere que la retiremos, díganoslo y la retiramos.
← Tramo anterior · Tramo siguiente →
N.º 273, 26 de diciembre de 1929
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
6-a Jaro. N-o 273 — APERAS SEMAJNE — 26. Decembro 1929
[BILDO p.1 | 42,4,55,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
PRI NEGRAJ LINGVOJ KAJ LITERATURO
Ordinare oni kredas, ke la negroj de Afriko ne nur ne havas literaturon, sed aplikas tre neperfektajn lingvojn por interŝanĝi kelkajn ideojn de sia primitiva cerbo. Ĉiuokaze tiu, kiu vojaĝis en Afriko, estas demandata: «Kiel ili interŝanĝas siajn ideojn? Ĉu ili havas lingvon? Ĉu ne estas idiomo, dialektoj formitaj el kvar aŭ kvincent vortoj?» Eĉ iu verkisto foje asertis, ke la negroj nur havas je sia dispono, por esprimi la pensojn, kiuj transpasas la malgravajn bezonojn de l’ ĉiutaga vivo, la «malgrand-negran» idiomon, tiun ĉi ridindan balbutaĵon faritan el fuŝita franca lingvo, aŭ la «piĝin», kiu estas la plej ridinda angla lingvaĵo de l’ mondo.
Tiu eraro estas grava. Ne nur la negroj de Afriko havas sufiĉe kompletajn lingvojn, ĝenerale, por transiri larĝe la bezonojn de l’ komuna vivo kaj la interrilatojn de l’ individuoj kaj de la komunumoj, sed ekzistas gravaj literaturoj, kiuj kvankam nekonataj en la mondo, tial ne estas malpli plenaj da gusto.
Klarigo necesiĝas, ĉar iutage la negraj literaturoj, kiel ilia arto, perdiĝos. Kaj tiu tago ne estas malproksima. La aŭtomobilo, la komforto, la eŭropaj kutimoj konkiras pli kaj pli la indiĝenon. Vivi kiel ni, estas por li la lasta dandemo. Post nelonge kreiĝos interhelpa lingvo, simila al la idiomo de Martiniko aŭ Reŭnjon (Réunion)¹, miksaĵo el franca, negra, araba, laŭbezone, kaj el kelkaj vortoj, kiujn la fremduloj lasas sur trapasata vojo kiel semoj perditaj aŭ juveloj forfalintaj.
La negraj literaturoj estas multnombraj. Sole en okcidenta Afriko ekzistas ses aŭ sep, kiuj superregas distinge la amason de l’ dissemitaj triboj, kiuj servas al ili kiel distinga lingvo. La afrika oriento kaj la centro posedas similajn, kaj laŭdire la Masais-tribo, ekzemple, povis entrepreni grandiozajn parol-turnirojn, kompareblajn kun tiuj de ĝiaj okcidentaj kuzoj.
[BILDO p.1 | 31,48,67,68] Foto: indiĝenaj homoj, inter ili infanoj, starantaj inter kabanoj kun konusaj pajlaj tegmentoj; antaŭe argilaj potoj sur la tero.
Indiĝena vilaĝo en Senegalio
Por fiksi la temon, ni prezentu kiel ekzemplon nur du lingvojn de l’ okcidenta Afriko, kiuj estas la plej disvastigitaj: la uolofo kaj la mandingo. La unua estas parolata en Senegalio, lando de terkulturistoj, lando egale de tre bonaj marĉandistoj, kiuj dissemis siajn kontorojn de Sen-Lui (Saint-Louis) apud Senegalo ĝis Dahome (Dahomey). La dua estas parolata en Sudano, sur la bordoj de l’ Nigero: ĝi estas kolportita en ĉiujn direktojn, misformita de la kuzaj triboj, la mandingoj, bambaras, malinkés, kasonkés, miniankas, diulas. Ĝi estas la lingvo de pli ol tri milionoj da homoj. Ĝi servis al famaj imperioj, kiuj superregis la Sudanon, en la mezepoko, havis konsiderindajn armeojn, parade luksajn imperiestrojn, kies oro vivtenis ĉirkaŭ ili kortegon el altranguloj, scienculoj, jonglistoj, muzikistoj kaj laŭdkantistoj.
Ĉe la kortego de tiuj potenculoj, kiel ĉe la reĝetoj uolofaj de l’ Senegalo, konserviĝis la pura lingvo: tie la kantistoj, veraj trubadoroj (= poetkantistoj) de Afriko, ekposedis la poezion, la deklamarton. Tiuj laŭdkantistoj ĝuis grandajn honorojn kaj eĉ povis fariĝi tre influaj privat-konsilistoj. Sed neniam ili povis edzinigi filinon nek de reĝo nek de iu kortegano. Ankoraŭ hodiaŭ ili formas kaston timatan, sed tenatan aparte. Jonglistoj, forĝistoj, botistoj, teksistoj, iluziistoj, kantistoj kaj muzikistoj vivas ankoraŭ ekstersocie, geedziĝas inter si kaj havas kiel protektantojn specialajn bestojn, kiel la krokodilon, kiun ne uzas la ordinaraj homoj.
Nomade ili migras de unu familio al alia, de unu vilaĝo al alia, vivante je la kostoj de l’ aliaj, trapasas la provincojn kun sia ilaro, sia scio kaj sia vortfarado.
Tiuj homoj enradikigis en Senegalio kaj en Sudano la lingvon de l’ uolofoj kaj tiun de l’ mandingoj, por nur paroli pri tiuj du. Kelkaj el ili estas famaj en la nuna tempo, la memoro pri aliaj restis tre viva kaj ili estis ĉiam ekzemplodonaj. Kolektante dum siaj rondiroj la neologismojn kaj la lingvajn trovaĵojn, ili daŭrigas enigi
¹ Insuloj en Hinda Oceano proksime al la Afrika orienta bordo.
— página 2 —
146 — SENNACIULO
ilin en sia vortaro; kaj ili instruas al siaj infanoj kaj siaj disĉiploj literaturon, kiun ili ricevis de l’ prapatroj kaj kiun ili pliriĉigis per siaj propraj spertoj kaj sia propra genio.
La arto estas preskaŭ ekskluzive buŝa. Se oni iafoje renkontas skribkapablan homon, li estas konvertito al islamismo, kiu arabe desegnas versojn de l’ Korano. Sed la grandiozaj periodoj, la krioj de poeta entuziasmo de l’ kortegaj kantistoj, la mirindaj kaj plenfilozofiaj fabeloj, kiun rakontas la maljunuloj en la bonfara ombro de l’ arboj sur la publika placo, ĉiuj tiuj imponaj paroloj forpasas kun la orienta vento aŭ konserviĝas nur en la memoro de l’ atentemaj kaj ravitaj aŭskultantoj.
Nun la objekto mem de tiu literaturo malvastiĝis. La reĝoj preskaŭ ĉiuj malaperis. Sub ilia aŭtoritato la poezia flamo kaj la parola ardo transmetiĝis regule de patro al filo. Hodiaŭ la ĉefoj estas malpli gravaj, sed la amaso volas ĉiam distriĝi per kantoj kaj muziko de l’ kantistoj kaj poetoj. Kaj por kontentigi la popolon, la ĉefoj estas devigataj malriĉigi sin por teni malgrandan kortegon. Sed estas malfacile glorkanti pri la rajdado de eskorto el dudek rajdistoj, la regula pagado de l’ impostoj, kaj la vizito de regnestro. Kaj ĉar la negroj ignoras la kvaliton de l’ pejzaĝoj, la sekretan animon de siaj arbaroj, la belon kaj parfumon de l’ floroj, ili ne povas fortigi sin en la naturo.
Aliflanke, la virino estas prikantata nur, se ŝi estas reĝino aŭ knabino. Pri la infano mem, kiu estas adorata, kiu estas la vera mastro de l’ domo, estas malpermesite paroli kun laŭdoj aŭ kontento pro timo altiri la malbonan sorton. Restas do nur la historio pri la pasinto, la prapatroj de l’ lokaj personoj kaj la altanimeco de iliaj antaŭuloj, kaj ankaŭ la satiro, kiun oni ne malatentas.
Malgraŭ tio ĉi tiu literaturo kun pli limigita trafpovo ol nia sufiĉis difini la lingvon. En aristokrataj domoj oni hodiaŭ ankoraŭ povas aŭdi la perfektan uolofon, meze de Senegalio, dum oni samtempe aŭdas tute malsevere parolatan uolofon en la suda regiono kaj veran «kuirej-uolofon»¹ sur la kajoj de Dakar parolatan de ĉiuj vagabondoj de l’ lando. Sed laŭ ili kutime formas al si opinion neinformitaj vojaĝantoj.
La lingvoj mem prezentas kompletan ilon por interrilatoj inter la individuoj kaj komunumoj. La teknikaj terminoj kompreneble, kiuj respondas al maŝinoj kaj novaĵoj importitaj de l’ eŭropanoj, estas prenitaj el la diversaj lingvoj de l’ vizitantoj aŭ konkirantoj. Tiel oni trovas anglajn vortojn en la ŝip- kaj mon-terminoj, portugalajn en la masonmetio kaj kuirejo; abundas pli modernaj francaj vortoj. Ankaŭ la arabo lasis postsignojn pro l’ islamo kaj la sklaveco. Oni devas bone scii, ke ĉiu gesto, ĉiu penso, ĉiu intenco, ĉiu ago, pozitivaj aŭ negativaj, havas sian propran esprimon, same kiel ĉiuj objektoj, temp-nuancoj, ĉiuj estaĵoj kaj ĉiuj natur-fenomenoj, kiuj rilatas al la ordinara vivo aŭ akompanas ĝin.
Alivorte, la uolofo kaj mandingo havas sufiĉe kompletan morfologion por senĉese mirigi la eŭropanon, kiu flue parolas tiujn ĉi du lingvojn. Sed ili ambaŭ estas tiom diferencaj inter si, ke ili ne havas pli da simileco ol la germana kaj la hispana. Unuasone sensperta orelo povas distingi ilin. Laŭ la lingva spirito, la diferencoj ankoraŭ estas pli grandaj. La uolofo, fiera kaj kelkfoje vanta, amas la hiperbolan laŭdon. La mandingo estas pli moke spitema. La satiro superregas en ĝia poezio, en ĝiaj kantoj. Sed nek la uolofo nek la mandingo prikantas la floron. Oni okupas sin nur pri la frukto. Rilate al la plej bela monto, la plej malgranda valo kun puto estas preferata de ili.
Oni rimarkis la negran plastikan arton, facile importis ĝin kaj multe parolis pri ĝi. Sed oni nenion sciis pri la negra literaturo. Kvankam diversaj versoj estas tradukitaj, oni pro rutino aŭ spirita inerto preferis kredi, ke la okcident-afrikaj negroj esprimas sin inter si kiel la ŝimpanzoj kaj nur disponas pri du- aŭ tricent elementaj vortoj . . .
Mestizo.
¹ Idiomaĉon de uolofo.
FERINDUSTRIO EN URSS
Fero estas skeleto de nuna kulturo. La staton de ferindustrio en tuta mondo montras jena tabeleto:
Ferproduktado de tuta mondo en milionoj da milkilogramoj
| Landoj, kiuj produktis feron | Kruda fero en jaro 1913 | Kruda fero en jaro 1926 | Ŝtalo (hardita fero) 1913 | Ŝtalo (hardita fero) 1926 |
|---|---|---|---|---|
| Usono | 31,4 | 40 | 31,8 | 47,8 |
| Germanio | 16,7 | 9,6 | 17,1 | 12,3 |
| Anglio | 10,4 | 2,3 | 7,7 | 3,6 |
| Francio | 5,2 | 9,3 | 6,9 | 8,3 |
| URSS | 4,6 | 2,4 | 4,2 | 2,8 |
| Belgio | 2,4 | 3,3 | 2,4 | 3,3 |
| Ceteraj | 8,5 | 11,7 | 6,0 | 13,1 |
| Tuta mondo | 79,2 | 78,6 | 76,1 | 91,2* |
Ĉi tiu tabeleto vidigas falon de ferindustrio en URSS dum jaroj de mondmilito k Revolucio. Por vere progresi, URSS bezonegas urĝe disvolvi sian ferindustrion. URSS havas grandajn provizojn da ferminaĵoj. Plej gravaj el ili lokiĝas en Ukrainio (Krivoroga regiono), en suda Ural-montaro (Magnitogora regiono) k ĉe rivero Objo en Sibirio (Telbes-regiono). Du lastaj el ili estas novaj k ekspluatiĝas post Revolucio. Por atingi burĝajn landojn k poste superi ilin la ekspluato devas okazi en amerika skalo. Tiel okazas malgraŭ multaj malhelpoj. En nova magnitogora regiono ĉe rivero Ural estas konstruata kune kun giganta ferfandejo nova urbo Magnitogorsk. Ĝia plano devas esti konfirmita 15-a de decembro de nuna jaro laŭ raporto farita al registaro de URSS de K-do Smolj’aninov. La urbo devas esti finkonstruita ĝis oktobro de jaro 1932, kiam ĝia loĝantaro egalos 30 000 homojn k post ankoraŭ kelkaj jaroj — 60 000 homojn. Nun la urbo jam havas laboristan manĝejon por 2500 personoj. Ĉe la urbo lokiĝas kvarpinta Magneta monto¹, kiu liveros pojare 1 125 000 milkilogr. da ferminaĵo (la minaĵo entenas meze 60% da pura fero). La elspezoj por ricevi unu milkilogr. da ferminaĵo en Magnitogorska regiono nun egalas ĉ 22 orgramojn (29 rub.). Tuta provizo da ferminaĵo en ĉi tiu regiono laŭ lastaj esploroj egalas ĉ 275 000 000 milkilogr. Ĉi tiu kvanto estas sufiĉa por ĉiuj bezonoj de URSS dum 200 jaroj. Telbes-regiono en Sibirio ne estas pli malriĉa k krom tio ĝi najbaras tre riĉan karboregionon Kuzneckan, kies ekspluato same bone progresas. La malnova Krivoroga fermin-regiono en Ukrainio (unu el la plej riĉaj en la mondo) ekspluatiĝas jam de antaŭ longe. En 1928 tie ĉi estis okupitaj ĉ 17 000 laboristoj, kiuj jare liveris 4 600 000 milkg. da ferminaĵo. Do socialisma progreso de URSS estas bone garantiita, ĉar bone progresas ĝia bazo — ferindustrio.
M. Krjukov.
* Kvanto da ŝtalo superas kvanton da kruda fero en la jaro 1926, ĉar ĉi-jare estis utiligata por fandejoj malnova senutila feraĵo pli intense.
¹ Ne miksu kun alia samnoma monto, kiu troviĝas en alia regiono de Ural-montaro.
[REKLAMO p.2] PROLETARIA KANTARO — La elekto de la kantoj, ilia proleta tendenco, ilia internacia valoro, la fakto, ke ĉiu povas studi kaj kanti ilin dank’ al la muziknotoj zorge presitaj, faras el tiu volumo unikan verkon, kiaspeca ne ekzistas ĝis nun en iu nacia lingvo. Prezo: 2,50 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27
— página 3 —
SENNACIULO — 147
PACO SUR TERO!
[BILDO p.3 | 22,14,62,39] Karikaturo: maldekstre kristnaska sceno kun la novnaskita infano en kuŝejo, kliniĝanta vualita virino kaj bestoj; dekstre pastro en nigra talaro kaj ĉapelo montras per fingro al la sceno, apud dika burĝo kun ĉapelo kaj okulvitroj; en la fono montoj kaj fabrikaj konstruaĵoj. Subskribo: «Originale por Sennaciulo».
Sangante el mil vundoj, malĝoja kaj senrajtigita kiel neniu popolo antaŭe, tiel la germana popolo alproksimiĝas Kristnaskon. Vere, ni proletoj travivis neniun kristnaskon, sed male multajn suferojn. Ja, riĉe kovrita estas la donactablo ankaŭ en tiu ĉi jaro. Tiel riĉe, ke ni devas timi, ke la branĉoj de l’ tradicia arbo rompiĝos, pro troa ŝarĝo. Raciigo, malaltigo de l’ salajro, «konkordato» (ŝtat-eklezi-kontrakto), Jang-plano estas fakte nur parto de la multaj donacoj, kiujn oni donis al la proletoj en Germanio ĉi jare. En ĉiuj preĝejoj, en kongresoj kaj en la burĝaj gazetoj oni babilas pri amo kaj paco. La sata burĝo, la ekspluatistoj kaj la burĝe pensantaj laboristoj, ili ĉiuj fariĝas sentimentalaj kaj revas pri paco kaj amo. Samtempe armas sin la malamiko de l’ laboristaro. En ĉi tiu momento estu malkovrita ĉiu moko kaj mensogo, per kiu estas kovritaj la faktoj sub aro da frazaĵoj.
Sed ni estu honestaj. Ĉu ni ĉiuj jam liberigis nin de l’ burĝaj sentimentaloj? Ci, laboristino, ĉu ci ne tuŝiĝas de mola emocio, vidante kristarbon kaj memorante pri cia junaĝo, pri la silenta nokto? Sed kiu volas malaserti, ke en ni ĉiuj ekflamas la sopiro al amo, frateco kaj paco? Ci, laboristo, ne forgesu, ke la vojo gvidas nur trans la grandan komunumon de la produktantoj. Nur en socialista komunumo povas kreski amo kaj interfratiĝo sur la principo de senekspluata socio. Proletoj, ekkonu la mensogojn, kiujn la hodiaŭa kapitalista mondo prezentas al vi! Detrui la karcerojn, en kiuj malsatas la batalantoj de l’ socialismo, forigi la suferojn, reformi la homaron en la senco de vera amo kaj frateco, devas esti niaj kristnask-salutoj anstataŭ kanti kaj ekbruligi kristnask-kandelojn!
Vekiĝu proleto, via forto estas la animo de la socia vivo! Disŝiru la ĉenon de la sklaveco kaj koncentru vian forton al la vera idealo!
Antaŭen por la sociŝanĝa revolucio!
SAT-ano 5800
Resumoj el la libro «Standards» (Normoj)
(6-a daŭrigo. Vidu n-ojn 267/72)
Tri signifaj desegnoj aperis en usonaj laboristaj ĵurnaloj: en unua desegno, mastro diras al laboristoj: «Nun, amikoj, ni devos pli produkti por ne fermi la fabrikon.» En dua desegno: «Nun, bedaŭrinde, ni tro produktis. Mi estas devigata maldungi vin.» En tria desegno, la mastro staras antaŭ superproduktaĵo: «Al kiu mi ĝin vendos?» Oni vidas flanke, antaŭ fabriko, la maldungitajn laboristojn sidantaj sur benko. Ili povus aĉeti . . . se ili laborus. Jen bona resumo pri tiu problemo.
Mastroj usonaj klopodis atingi, ke ilia klientaro mendu por la tuta jaro, en industrioj, kiuj sezone laboras, alian sezonon nefunkcias. Mastro deklaris al Dübreŭj, ke li tuj provus (ĉiam «provi», bona usona kutimo) ĉiun sistemon por plibonigi la vivon de sublaboristoj, kiuj pli suferas, por forigi senlaborecon. Sed ĉu ekzistas kuraco por senlaboreco en kapitalismo? Ĉiuj provoj estis nur duonhelpoj ĉe granda malhelpo antaŭ «robot«.
Protekto kaj higieno en laboro
Ĉie afiŝoj: «Safety First» (unue ŝirmilo), linioj sur pavimo kaj skribaĵoj, kiuj malpermesas marŝi sub pecoj, transportaĵoj, kiuj povus fali sur kapon. Precipe en la plej danĝeraj industrioj en Usono, oni tre zorgas pri protektado kontraŭ vundebloj. Ekzemple, ĉe «National Tube Co.» (Nacia Tuba Ko.), najbare al Pitsbôg (Pittsburg), dum 11 jaroj nombro da gravaj akcidentoj falis de 1100 ĝis 44: unu anstataŭ 25. — En kelkaj fabrikoj, la laboristoj estas devigataj uzi gantojn por eviti oftegajn man-vundojn. Specialaj komitatoj, ekzemple unu, kiu konsistis el du laboristoj, du submastroj kaj unu mastro, prizorgas la «ŝirmilon». Post ĉiu akcidento tiu komitato devas verki raporton: Kies kulpo okazigis la akcidenton, kiuj rimedoj permesos eviti saman estonte.
En preskaŭ ĉiuj fabrikoj Dübreŭj trovis saman bonan «ŝirmilon», kiun li pli speciale pristudis ĉe Ford, ĉar li tie pli longe laboris. Li metas en sian libron la konsilojn, kiujn ricevas per karto ĉiu dungito ĉe Ford, ekzemple: «Vi laboru prudente, ne vestu flirtantajn kravatojn aŭ vestojn, nek gantojn ĉe turn-maŝinoj: torniloj, boriloj. Ne tuŝu ne konante elektrajn instalojn, ne metu la kapon sub suprenigilon por vidi, ĉu ĝi malsupren alvenas, . . . ktp.
Ĉe iu matricmartelanta maŝino laboras du homoj. Estus danĝere, se unu povus ekfunkciigi matricilon, dum la manoj de la dua estas sub rompiloj. Por eviti tion, la maŝino nur ekfunkcias, kiam per kvar manoj ambaŭ laboristoj premas kvar butonojn. Tiel neniu el la kvar manoj povas esti en maŝinmakzelo samtempe.
La hejtado en Ford-laborejoj estas bona: eĉ dum vintro Dübreŭj laboris nur en pantalono kaj ĉemizo. Tion li neniam spertis en Francio, kie laborejoj vintre tre malbone estas hejtataj. La necesejoj funkcias bone, estas ĉiam puraj. Eĉ ne mankas higiena papero: tian lukson Dübreŭj neniam vidis en francaj laborejoj.
Por tagmanĝo la laboristoj ĉe Ford nur libertempas 20 minutojn, do ili eĉ ne lavas la manojn. Oni liveras al ili sur veturiletoj panon, lakton, kafon, ŝinkobulkojn kaj kukojn en laborejoj, iom malpli koste ol en urbaj privatvendejoj. Eble iom malhigiena estas tiu mallongega manĝo en mezo de la ok laborhoroj. (Mi, raportanto, pensas: ne). — Sed tiom agrabla estas vespere pli frue foriri, opinias Dübreŭj.
Dübreŭj unufoje estis vundita ĉe la kapo, preterpasante sub granda bormaŝino, kies borilo hazarde ne estis forprenita post laboro. Li ricevis karton de submastro, kiu notis lian forirhoron, estis bonhigiene flegata en kuracloko, kaj ĉar venis iom da febro poste, la kuracisto demandis: «Ĉu vi posedas aŭton ĉi tie?»
Dübreŭj ne havis personan aŭton. La kuracisto kondukigis lin hejmen per aŭto de la fabriko, en kuraceja kovrilo bone envolvitan.
Laboristaj Unuiĝoj
Tiuj unuiĝoj estas preskaŭ samaj, kiel eŭropaj laboristaj organizoj, skribas Dübreŭj. Do, li nur citas kelkajn pentrindajn karakterizojn de iaj usonaj unuiĝoj plej malsamaj. Multaj federoj da sindikatoj presas markon («label»-on) de sia Federo sur produktoj laboritaj de sindikatanoj. En Francio nur la «Federo de Presistoj» sciis trudi tion al la mastroj, kaj ĉiuj gazetoj portas «label»-on, markon de Presistfedero. En Usono, federoj de ŝuistoj, vestistoj, ĉapistoj, presistoj, multaj aliaj faklaboristoj, presas «labelon» sur varoj: eĉ sur cigaroj Dübreŭj vidis tian «labelon».
— página 4 —
148 — SENNACIULO
La leĝoj estas ankoraŭ pli malfavoraj al sindikatoj, en Usono, ol en Francio. Sed Dübreŭj pensas, ke francaj mastroj sukcesas leĝe aŭ neleĝe tiom bone malhelpi sindikatojn, kiom usonaj mastroj per usonaj leĝoj.
Kooperativojn ili kreas en Usono, ekzemple «Amalgamated Clothing Workers of America» (Unuiĝintaj Vestlaboristoj de Ameriko), kiujn ili konsideras kiel duan linion (rezervon) por defendo de l’ laborularo, en kiuj la laboristaro spertiĝas en praktika laboro.
Post kooperativoj kreiĝis dum 1923 Laborbanko: «Amalgamated Bank of New-York» (Unuiĝinta Banko de Novjorko), kies sidejo troviĝas nun en kvaretaĝa domo de l’ financkvartalo «Union Square» en Novjorko:
1924: 2 847 000 dolaroj, 6 475 kontoj,
1927: 9 370 000 dolaroj, 15 397 kontoj.
Apud tiu banko, A.C.W. (t. e. la Vestlaborista Unuiĝo) kreis «Unuiĝojn por Kredito», kiuj bone sukcesas kaj pruntedonas al ĉiuj, kiuj ĝis nun pruntepreniṡ laŭ fi-procentegoj ĉe ekspluataĉistoj.
Leo Ŭlmen (Wolman), dum komenciĝanta striko, anstataŭ elspezi la vest-sindikatan monon por helpi senlaborecon, persvadis al strikantoj lui laborejon per la sama mono kaj krei kooperativon. Tiu kooperativo tuj bone funkciis. Tiel same kreiĝis en Francio «Laborista Vitrofabriko en Albi» (Verrerie Ouvrière d’Albi), kiu funkcias, kvankam reakciuloj rakontadas senlace k malvere, ke ĝi malsukcesas, skribas Dübreŭj.
Dübreŭj montras strangajn prakutimetojn en kelkaj usonaj unuiĝoj, verajn preĝojn en sindikatoj ktp. Senspiriteco en Usono helpas tiujn tradiciojn, komediojn, kvankam, en tiom nova lando, ili povos nek disvolviĝi nek daŭri.
En Ĉikago, sindikat-unuiĝo posedas radio-stacion, kiun oni aŭdas ĝis Novjorko kaj ĝis Frisko (S. Francisko). Ĉikagaj anoj, kiuj ne posedas ricevilon, povas aŭskulti en apudaj salonegoj. Tiajn tre multekostajn elspezojn pagas specialaj kotizoj, kalkulitaj per divido de la elspezoj laŭ nombro da anoj. Ĉiu bone pagas.
Eĉ virinoj de sindikatanoj unuiĝas, ne en faksindikatoj de siaj edzoj, kompreneble. Sed ili organizas apartajn virinajn societojn, kiuj pritraktas la salajrdemandojn kaj influas precipe la publikan opinion. Dübreŭj rimarkigas, ke virinaro de «protestant-kristanaj» gentoj estas pli agema, grupiĝema, propagandema, ol katolikaj virinaroj. Virinoj de metal-sindikatanoj estas tiel organizitaj en apudsindikata virinsocieto.
(Daŭrigota) — Jief.
Malŝatu la naciajn lingvojn!
La urbanoj kalumnias kamparanan dialekton; ili diras, ke alilandana parolo estas malpli komprenebla ol la mimiko de mutulo. La naturaj naciaj lingvoj ne pereos pli frue ol la ŝtatoj, sed tiam la homaro aŭ la mondo nepre fratiĝos per unu komuna lingvo, kiam la landlimoj estos forigitaj. En malnova eluzita lando, kiel tiu ĉi lando, ties lingvo per kutimiĝo enhavas multe da esprimoj de ŝtateca kaj klaseca signifo, tiel ke eĉ en plej atente skribitaj dokumentoj oni ofte trovas klare videblan diferencon inter burĝa kaj proleta esprimmaniero. Enterigu la malpurajn nacilingvojn kune kun kadavroj de fiburĝoj, kiel polvon de l’ estinto, uzitajn de nacioj dum jarmiloj por defendi la aŭtoritaton. Esperanto jam estas proponita kaj ĝi estas facile lernebla; sed ni ankoraŭ ne havas la liberon [?] eĉ legi skribaĵojn en ĝi, kaj ni uzas malfacile tiujn frenezigajn literojn de nacilingvo. Ankaŭ tio rezultas de tio, ke ni naskiĝis ĉi tie en «Granda Japanio». Post nelonge okazu detruego de nacilingvoj, kaj ĉiuj presliteroj estu refandotaj, ĉiuj signotabuloj reskribotaj. Tiam verdaj flagoj de esperanto marŝu antaŭ popolamaso, kiam ankaŭ niaj pugnoj ?????? (kelkaj vortoj malpermesitaj de la japana cenzuro) bataladu en la fronto! Malŝatu naciajn lingvojn! Ribelu kontraŭ la patrina lango!
El la japanlingva gazeto «Rodoŝa» (Laboristo) n-o 7.
EL USONA TAGLIBRO
Novembro
En komenco de novembro la urbo Novjorko elektis estron. Tomas (Thomas), la socialisto, ricevis 174 931 voĉdonojn; Ĝons’n (Johnson), la socialist-lab. partianino 6602, kaj Ŭajnston (Weinstone) de la kom. partio 5622. Ŭalker (Walker) retrafis sian oficon per 856 549 voĉoj. Denove la profitaĉistoj povas dormi pace. Antaŭ kvar jaroj en la lasta elekto Tomas ricevis nur 39 574 voĉojn; tial la Socialista Partio kuraĝiĝis pro la rezulto
* * *
Entuziasma granda amaso bonvenigis la aeroplanon «Lando de Sovetoj», kiam ĝi fine atingis Novjorkon, trans Usonon kaj Siberion. Eĉ Ford mem kaj la fama Lindberg partoprenis la akcepton kaj en espero de mendoj ankaŭ diversaj industriestroj. Sed ĉefe la laboristoj kaj la K. P.-anoj ĝojis pro la tiel montrita teknika progreso de Sovetio.
* * *
Dum du jaroj la financistoj atingis sian paradizon. Ĉiutage prezoj de akcioj suprenflugis. Novan kapitalon facile ili trovis. Kompanioj ŝvelis, kuniĝis kaj ĉiam la informitoj profitis. Sed rapidege en sept./okt./nov. la miliardoj malaperis kaj akciprezoj falas, falegadas. Kio kaŭzis tion? La spertuloj parolinte pri nova epoko de senfina prospero silentas. Perdinte monon per spekulacio la akciuloj iom ĉesas aĉeti. La Prezidanto alvokis la ĉefojn kaj petis, ke ili helpu en la kriza afero per pli granda mendado.
Denove aperis la necerto, timo pro senlaboreco, ĝenerala manko de fido kiel en aliaj krizoj de la kapitalista sistemo alilande.
* * *
Fine Tom Muni (Mooney) havos ŝancon liberiĝi. De la j. 1916 li kaj lia kolego Ŭarn Bilings (Warren Billings) suferis en malliberejo. Ĉiu krom guberniestro Jang (Young) konvinkiĝis, ke Muni ne ĵetis la bombon en San Francisko, 22-an de julio 1916. Eĉ la juĝisto kaj la juĝantaro nun neas lian kulpon. Sed li estis «danĝera radikalulo» kaj en malliberejo lia hararo blankiĝis dum la longaj jaroj. Nun elkovriĝas mortlita konfeso de homo, kiu diras, ke estas li la krimulo, kaj pro tio la reakciuloj devas rekonsideri la proceson. (488)
Rekord-rikoltoj de teo
Oni anoncas, ke Hindio kaj la hindoĥinaj insuloj faris escepte riĉajn terikoltojn pro favoraj klimataj kondiĉoj. Inter 1. aprilo kaj 1. aŭgusto proksimume 4,5 milionoj da kilogramoj da teo pli ol en la konforma periodo de l’ antaŭirinta jaro estas ekspeditaj el Kalkuto kaj Ĉitagong al Granda Britio. La eksportoj de suda Hindio, dum la unuaj sep monatoj de l’ jaro, pliiĝis je 2½ milionoj da kilogramoj. Je 31. aŭgusto, Cejlono estis eksportinta depost jarkomenco al Granda Britio ĉ. 50 milionojn da kg. kontraŭ 46 milionoj eksportitaj dum la 8 unuaj monatoj de l’ antaŭa jaro. Javo kaj Sumatro pliigis siajn eksportojn por la unua duonjaro je 2½ milionoj kaj 0,7 milionoj respektive; aliparte, la rikoltoj de l’ norda Hindio estas taksitaj fine de aŭgusto je ĉ. 100 milionoj kontraŭ 90 en la antaŭa jaro. Estas do neniel surprizo, ke la provizoj en Londono transpasas 85 milionojn da kg., t. e. 13,5 milionoj pli ol antaŭjare; la prezoj sekve restos sendube malaltaj. La situacio de multaj sudhindaj plantejoj, kiuj vendas je memkosta prezo aŭ pli malalte, estas konsiderata kiel serioza.
— página 5 —
SENNACIULO 149
SENNACIULA VIRINA PAĜO
Sub la kontrolo de Virina Sekcio de SAT. — Red. Adreso: Elma Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.
Paĝo el ŝia vivo
Kiu ne scias pri stato de l’ orienta virino? Senrajta, preskaŭ besto, ŝin povas vendi patro aŭ frato. Pri ŝiaj deziroj neniu demandas: ŝi nur devas plenumi la dezirojn de l’ edzo aŭ patro.
Tiel estis, sed tiel ne estos. Blovas nova vento, novaj vortoj sonas en aŭloj (indiĝenaj vilaĝoj), novaj tempoj alvenas.
[BILDO p.5 | 18,23,38,45] Portreto de juna virino kun malhela hararo kaj kaptuko, en bluzo kun strieca kolumo.
Nur Ĝamal Sojnova
Ĉetablo, en malgranda ĉambreto de komuna loĝejo de Mez-Azia Universitato, sidas junulino kaj lernas geografion. Ŝia nomo estas Nur Ĝamal Sojnova. El dezerto de sablaro ŝi alvenis. La infaneco de Nur Ĝamal estis tre mallonga. La juneco ne ekzistis. Kiam ŝi havis 11 jarojn, la patro diris al ŝi: — Ci estos edzino de Kurban Baj. Ci estos tre feliĉa, ĉar li estas riĉa homo kaj ci estos edzino de komercisto.
Kaj la 11-jara knabineto ekfariĝis virino. La edzo havis 70 jarojn.
Sekvis malĝojaj tagoj. Nur Ĝamal estis sola en «kibitka» (domo). Neniu helpis ŝin mastrumadi. Nutri kaj trinkigi bestojn, kuiri manĝaĵon — ĉion ŝi devis fari mem. Kaj kiam vespere alvenis la edzo, en «kibitka» sonis plorado de knabino kaj krioj de maljunulo. Ŝi ne povis esti bona mastrino kaj plenumi ĉion — kaj skurĝo fajfis aere kaj vergita knabino ploris tutan nokton . . .
Unu tagon ŝi bone memoras. Matene la edzo tre longe batis ŝin kaj poste kolerante forveturis.
— Iru, Nur Ĝamal, diris najbarino — alvenis rusa virino, ŝi vokas nin, ŝi deziras paroladi kun ni.
En tiu tago multe da novaĵoj eksciis Nur Ĝamal kaj interalie aŭdis, ke en urbo Aŝĥabad estas domo nomata «domo de malriĉa turkmena virino». Tie ĉiu turkmenino povus trovi azilon kaj defendon.
Pri venonta forkurado scius paroli nur la 10-jara frato de Nur Ĝamal. Unufoje post elveturo de Kurban Baj ŝi forlasis la aŭlon. Malfacila vojo estis sekvenda tra sabla dezerto. Ĉiu vojaĝanto estas ŝia malamiko, ĉar laŭ moroj li devas haltigi edzinon forkurantan. Tial ŝi kaŝis sin, kiam ŝi ekvidis veturanton.
En la urbo ŝi trovis la Domon. La estrino aŭskultis ŝian knabinan rakonton kaj diris al ŝi: — Enlitiĝu kaj dormu trankvile. Ĉi tie neniu tuŝos vin.
Sed kiam la knabineto ekrigardis tra fenestro, ŝia koro ekbategis en la brusto: ĉe la enirejo de «Domo de turkmena virino» staris tri parencoj de Kurban Baj.
— Ne redonu min! Ili mortigos min! . . . Poste aliris ŝia patro. Li longe petegis ŝin reveni al Kurban Baj kaj ne fari malhonoron . . . Li minacis, ordonis, malbenadis ŝin . . .
Post kelkaj tagoj alvenis propra persone Kurban Baj. Laŭ antikvaj uzbekaj moroj estas granda malhonoro kaj honto por turkmeno, se lia edzino forlasas lin. Li povus mildigi la malhonoron eble nur per sango ŝia aŭ el ŝia parencaro.
Tutan jaron ne eliris Nur Ĝamal el domo. Ŝi timis . . . ellernis legi kaj skribi. Nun ŝi estas studento de Mez-Azia Universitato.
La rakonto ne estas escepta okazo: similajn historiojn pri sia vivo rakontos al vi preskaŭ ĉiuj tieaj studentinoj.
Esp-igis B. Popov (1089).
La laboro inter virinoj en USSR
En ĉiu fabriko laboron inter virinoj gvidas virina komisiono de partia ĉelo. Nia telegrafejo ankaŭ havas virinan komisionon, kiu konsistas el 9 personoj (laboristinoj). Ĉiu membro de l’ komisiono laboras en la telegrafejo, sed dum libertempo havas alian partian laboron de l’ komisiono. Ekzemple la 1-a membro estas prezidantino, la 2-a sekretariino de l’ komisiono; la 3-a laboras inter hejm-mastrumantinoj, 4-a en klubo, 5-a en kooperativoj, 6-a zorgas pri la pres-aferoj, 7-a ĉe propravolaj organizoj (amikoj de infanoj, Intern. Ruĝa Helpo, likvido de analfabeteco ktp.) kaj 2 membroj laboras kiel virin-organizantoj en fakoj de l’ telegrafejo. Prezidantino kaj sekretariino gvidas laborojn de l’ apartaj komisionaj membroj. La membro, kiu laboras inter hejm-mastrumantinoj, devas organizi kunvenojn en klubo aŭ en grandaj domoj, kie estas specialaj ĉambroj por tio. Dum tiuj kunvenoj oni elektas delegitojn unufoje dum jaro, kiuj devas labori en sekcioj de sovetoj aŭ en klubo. Ili laboras simile kiel delegitinoj de fabrikoj kaj telegrafejo kaj raportas pri sia laboro unufoje dum 3 monatoj en kunveno de hejm-mastrumantinoj. Tiu komisiona membro organizas kelkajn rondetojn en la klubo kaj en grandaj kunvenejoj, ekzemple sanitarajn, kudrajn, analfabet-likvidajn, politikajn ktp. Ŝi legas lekciojn por hejm-mastrumantinoj pri virinaj kaj infanaj malsanoj, pri aborto, pri veneraj malsanoj ktp. Ankaŭ la virinojn interesas politikaj demandoj kaj virinaj rajtoj, pri kiuj bone estas informitaj la fabriklaboristinoj. En kudraj rondetoj ankaŭ okazas politikaj interparoloj. La komision-membro devas lerni labori en sekcioj de soveto, devas edukadi la virinojn, por ke ili komprenu ĉiujn taskojn de soveta registaro kaj helpu labori. Ankaŭ ili ne devas malhelpi labori al siaj edzoj.
La komision-membro en klubo devas agiti kaj klarigi al ĉiuj laboristinoj, ke ili en la klubo ricevas racian ripozon, sed devas partopreni en la klublaboro. La membro devas entiri laboristinojn al ĉiuj rondetoj, vesperaj familiaj festoj, ekskursoj kaj kolektivaj promenadoj.
La komision-membro laboranta ĉe kooperativoj devas proponi al laboristinoj membriĝi ĉe kooperativo, poste instigi al aktiva kunlaborado ĉe kooperativa administrado, en manĝejoj, bakejoj, magazenoj ktp. Pri malbonaj punktoj en kooperativa laboro la aktivuloj tuj devas raporti al administrantaro, por korekti erarojn en la laboro.
La membro zorganta pri pres-problemoj devas instigi laboristinojn pli multe skribi por murgazetoj pri bonaj kaj malbonaj flankoj de l’ komitato, administrantaro, sovet-sekcio, klubo, kooperativo ktp. Ŝi devas ĝustatempe paroli pri politikaj demandoj, poste mem verki por la murgazeto pri tio. Krom tio ŝi devas helpi al la virinoj legi ĵurnalojn, instigi al abono. La membro por propravolaj organizoj havas similajn taskojn rilate al tiuj organizoj. Ankaŭ en siaj propraj profesiaj fakoj kompreneble la membroj aktive laboras. Por formi la komisionon kun ĝiaj kunlaborantoj, la laboristinoj elektas ĉiujare 1 delegitinon po 10 fabriklaboristinoj kaj 1 po 15 nefabrikaj laboristinoj. Ĉiuj gvidantoj instruas detale tiujn delegitinojn pri ilia laboro. Ekzemple en malsanulejo laboristino kontrolas, ĉu oni bone flegas, ĉu la manĝo estas bona, la tolaĵo pura. En mala okazo la delegitino raportas al la soveto, kiu korektas la mankojn. Similaj kontroloj okazas en kooperativoj kaj aliaj fakoj. Post elekto de novaj delegitinoj (post finiĝo de l’ mandato de la antaŭaj) la malnovaj devas helpi al la novaj
— página 6 —
150 SENNACIULO
spertiĝi. Tiel ĉiujare edukiĝas novaj aktivuloj. La virinkomisiono ĉiam havas liston de aktivaj laboristinoj kaj proponas dum elektoj al fakoj (kooperativoj) ktp. siajn kandidatojn. La partia ĉelo raportas dum partikunvenoj pri la virinkomisiono.
K-dino Evdokimova (Moskvo).
DISKUTEJO
Vegetarianoj kaj Vegetarismo
Enmetinte en la kvar lastaj n-oj la unuajn manuskriptojn ricevitajn sekve de la artikoleto «Nia gazeto estu ĉiam klasbatala» de K-do 10 380, ni aperigas ĉi sube resumon el la ceteraj artikoloj ricevitaj pri la sama temo. Per tio ni evitas ripeti la samajn argumentojn k misuzi la spacon. — Red.
K-do Ludwig (Ĉeĥoslovakio) rimarkigas, ke li estas laboristo, plenumas pezan laboron (hejtisto ĉe fervojo), sed vivas vegetare. Vivi vegetare signifas laŭ li esti tute libera de tielnomataj «kulturakiroj» (alkoholo, nikotino, ĥemiaj nutraĵoj ktp.), vivi simple k sane. «S-ulo» devas akcepti ĉiujn artikolojn, kiuj celas klerigi la laboristaron pri pli bona k pli simpla vivmaniero. Li legis, ke en Germanio oni fortrinkis dum unu jaro (laŭ imposta statistiko) por 4,5 miliardoj da ormarkoj da alkoholaĵoj. Plej multaj konsumantoj estas nature la proletoj.
K-do 14 359 (Germ.) miras, ke K-do en Sovetio (10 380) kritikas tiele. Li pensis, ke Sovetianoj estus pli progresemaj kulture. Tiu K-do (same kiel tiu, kiu skribis kontraŭ nudkulturo) ne havas iun scion pri kialo k profito de l’ veget. movado. Se li pravus, ke vegetarismo estas burĝa movado, tio montrus nur, ke la proletaro malpli povas trovi pli bonon ol burĝaro.
K-do 8194 (Estonio) klarigas, ke oni estas vegetarano 1. pro higienaj motivoj; 2. pro etikaj k estetikaj konsideroj; 3. pro materiaj kaŭzoj (ŝparemo). «Eble K-do 10 380 opinias, ke kiel finidealo homoj devas esti krudaj, sensentaj mastroj super senvivaj maŝinsklavoj? Mi ne kredas, ke iu povas ne aprobi, se malbone pagataj laboristoj ŝparas monon per vegetara sinnutrado por elspezi ĝin ekz. por «S-ulo» k aliaj spiritaj celoj. Mi persone konsentas sangverŝon (kvankam estas abomene) por renversi la nunan maljustan sociordon, sed ne komprenas, kial mi en Estonio devas tratranĉi ŝafan gorĝon nur pro tio, ke ie en Manĉurio tondras kanonoj. Vegetarismo ne estas ismo okupanta la tutan cerbon de normale pensanta homo, sed taŭga por ŝparigi al la proletaro (kiel abstinismo, nudismo k. a.) monerojn, bezonatajn por klasaj celoj.»
K-do 601 (Germanio) opinias, ke ne manĝi kadavrojn estas persona afero, kiun oni povas nomi kultura evoluŝtupo de l’ individuo. Ĉefafero restas, ke la K-do aktive k praktike kunlaboru en SAT aŭ aliaj prol. organizoj por liberigo de l’ suferanta laboristaro. La batalanta proletaro pli bone sukcesas, se la proleto staras sur la batalkampo kun klara cerbo k sana korpo. Ne ĉiam la kapitalisma sistemo kulpas, kiam iu proleto krimas kontraŭ sia korpo, kontraŭ propra familio k sekve kontraŭ propra klaso; ofte li mem kulpas. «Dum 30 jaroj mi estis karbministo, laboris en malsekaj ŝaktoj, malsaniĝis je reŭmatismo, fidis plene al kuracarto de medicinisto. Sed tiu ĉi mem suferis je la sama malsano, de kiu li volis liberigi min, k mi dubis. Mi komencis mem studi funkciojn de l’ korporganoj, esploris, kontrolis, resanigis min (ĉefe per sunradioj). Mi eksciis, ke estas homoj kun doktortitoloj, kiuj estas stultuloj rilate al sia propra korpo. Aliaj havas bonan teorian scion, sed ne riskas apliki ĝin pro tradiciaj kutimoj, ĝenerala opinio, modo aŭ similaj kaŭzoj. La milito, el kiu mi revenis kun detruitaj nervoj, perdigis al mi lastan eron da kredo al dio k «supera helpo». Tial mi provas almenaŭ vivi hominde nun sur tero k deziras tion al ĉiuj produktantoj. Dum lastaj dek jaroj mi ne plu trinkis alkoholon nek fumis. Post mineja laboro mi ŝatis resti en freŝa aero. Tiel miaj nervoj resaniĝis, sanstato pliboniĝis. Dum ok jaroj mi vivas vegetare laŭ la principo: ‘La homo ne vivas per tio, kion li manĝas, sed nur per tio, kion la stomako digestas.’ Rezulto, ke mi ne konas dolorojn, korpa k spirita laboro alternas k helpas je saniga dormo. Entute mi ne rimarkis, ke mi jam maljuniĝis. Por eviti miskomprenon, mi klare diru: ĉio ĉi nur koncernas mian hejman vivon; rilate al la reganta sociordo mi helpas forigi ĝin laŭ miaj tutaj fortoj.»
K-do 11 304 (Germ.) atentigas pri kruelaĵoj farataj de homoj kontraŭ bestoj. Li citas laŭ kolektitaj spertoj kamparanojn, kiuj bategis, vundis ĉevalojn k bovojn, kamparanidon, kiu ludante kripligis kaptitan leporon, kruelaĵojn [?] de vilaĝanoj kontraŭ musoj. «Ĉu ne estas devo — li demandas — por ĉiuj homoj racie pensantaj batali kontraŭ tiaj krimoj k antaŭ ĉio deteni sin mem, fari ilin?» — K-do 13 885 (Germanio) rimarkigas, ke la diskut-artik. de K-do 10 380 estas tipa ekzemplo de blinda fanatiko. «Kondamni ian spiritan movadon pro antaŭjuĝo, sen konoj pri ĝia origino k kondiĉoj, estas kutimaĉo de dogmuloj netoleremaj, kiel eklezianoj k patriotoj, k malinda je klaskonscia racie pensanta SAT-ano. Kun sama logiko kiel tiu K-do rilatigas vegetarismon al kanontondro ĉe ĉinia limo, iutage alia K-do povus deklari la ŝakludon pereiga por la klasbatala ideo pro burĝa deveno k kontraŭrevolucia k imperialista karaktero de ĝiaj reĝaj figurbatalionoj intermilitantaj. Burĝaro, male, kontraŭas vegetarismon per mokaj gazetartikoloj, ĉar veget. vivado malgrandigas la primitivajn vivbezonojn malakceptante produkton de profitdona ĝuaĵ-industrio; aliflanke vekiĝas ĉe proletoj postulo je kontentigo de kulturaj k spiritaj bezonoj. Vegetarismo estas nur sektoro de movado «Vivreformo», kiu celas raciigon de vivmaniero laŭ sciencaj ekkonoj k tial bone akordiĝas kun SAT-principoj. Vivreformo krom ĝusta infanedukado, laŭnatura vivado k vestiĝo instruas ankaŭ vegetarismon, kiun eminentaj sciencistoj subtenas (mi memorigas pri la vitaminteorio praviganta vegetan nutraĵon). Konsumado de viando incitas al ĝuo de alkoholaj trinkaĵoj k fumado, al diboĉoj k malfunkciigo de l’ organismo en relative juna aĝo. Eĉ nekuiritaj bongustaj manĝaĵoj ebligas ŝpari multe da tempo k mono. Malpliiĝas ekonomiaj zorgoj. Vegetarismo firmigas la memkonscion k sendependecan senton, kreas sentimon kontraŭ mastra arbitro: sekve plialtigas la batalkvaliton de l’ laboristoj.»
K-do Alice Eper’ (Berlin) konstatas, ke ankaŭ multaj burĝoj, eĉ riĉuloj, aktivas en vegetara movado, sed ke tio ne povas malhelpi klaskonsciajn laboristojn, siaflanke diskonigi vegetarismon, se ili ekkonis ĝin disvastiginda. Same kiel burĝaj esp-istoj volenevole helpas al lab. esp-ismo, tiel ankaŭ en vegetara movado burĝaj propagandistoj senintence utilas al prol. movado. Laŭ li vegetarismo de estetika vidpunkto estas subteninda k eĉ klasbatala armilo kiel konscia vivmaniero. Aliflanke li avertas la vegetaranojn kontraŭ fanatiko: Ili klopodu iom post iom, sen altrudemo, forigi la nunan staton de malvirta vivado kun fumado, alkoholo k ĉiuj ceteraj malnecesaĵaĉoj.
K-do 11 304 (Germ.) same kiel la antaŭa K-do komparas la burĝecon de l’ vegetara k esperanta movadoj, demandante K-don 10 380: «Kion vi dirus, se homo tiel ofendus vin, ĉar vi lernis esperanton, kvankam tio signifus, ke vi plenumis vian devon? Estas ne nur utile, sed devo esti vegetarano, por eviti la armurdon [?] al la senpotencaj. Kiom longe ni trinkas sangon, tiom longe ni ne havas rajton protesti kontraŭ la trinkado de nia sango! «Li diras, ke K-do 10 380 ne citis eĉ unu argumenton kontraŭ vegetarismo.» «Kiel do efiku fine tia alvoko ‘protestu kontraŭ preparado de nova milito kontraŭ Sovetio!’, se antaŭ kelkaj linioj vi daŭre ofendis la legantojn per brutaj vortoj . . . La kontraŭon vi povas atendi. Se tiel vi volas eviti la militon kontraŭ Sovetio, vi nur eksplodigas militon inter la esp-istaro. Tiu, kiu estas kontraŭ milito, devas
— página 7 —
SENNACIULO 151
esti same energie malamiko de ĉiuj militoj celantaj ekspluatadon k subpremon, ne nur de milito kontraŭ Sovetio. Ĉar en ĉiuj militoj fluas ĉefe laborista sango, ne nur en Sovetio. Socialistoj agu laŭ la diro: «For ĉiujn maljustajn murdojn! «Murdojn al homoj k bestoj, al kiuj lastaj ne estas eble unuiĝi kontraŭ la ekspluato. Kiel klaskonsciaj laboristoj ne nur batalas por liberigo de subpremitaj klasoj, sed ankaŭ de subpremitaj rasoj k de subpremita virina sekso, ni ankaŭ batalu kontraŭ la ekspluatado al bestoj. Helpante en tiu batalo, ‘nia gazeto estu ĉiam klasbatala’.»
Per tio ni fermas la diskuton pri tiu ĉi temo.
«Ĉu por aŭ kontraŭ la raciigo de l’ laboro?»
Respondo al K-do 601
Mi estas por la raciigo de l’ laboro, sed ne akceptas la hodiaŭajn sistemojn. La evoluo ĉien enkondukos la raciigon, k se ni forte batalas por niaj rajtoj, tiam ni povos atingi, ke en senklasa socio la homoj ne devos labori, kiel nun 8-10-12 h. potage, sed sufiĉos 4-hora labortempo. Dum tiuj 4 horoj «ĉiuj» estos okupataj, k la homoj pli racie povos vivi. Ne la maŝinoj kaŭzas la senlaborecon, sed la monavidemo de la kapitalistoj. Vi scias certe, ke estas la kapitalista taktiko, teni grandan nombron da laboristoj en senlaboreco. Per tio ili klopodas laborigi la laborantojn pli longan tempon, por pli malalta salajro. Do, kara K-do, se ni dediĉas nian karan tempon, anstataŭ disputi pri raciigo k vegetarismo (la lasta deflankigas la atenton de klasbatalo) al la organizado por klasbatalo, ni atingos pli rapide nian celon. Kaj kiam fine ni venkis la kapitalistaron, ni povos serĉi la solvojn por la transformado de l’ raciigo, k ĝiaj sekvoj. Nia plej grava devo estas, instrui, organizi la laboristojn kontraŭ la ekspluatado, k akiri ilian simpation. Mia intenco estis nur konigi la situacion en Sirio, sen rimarkoj, sciante la ĝustan juĝemon de la SAT-anaro.
Malina 1453, Antverpeno.
Tago el la vivo de laboristo en Usono
Mi estas 30-jara fraŭlo; mia profesio estas taglaboristo. Mi laboras en ladofabriko, kiu apartenas al Tames (Thomas), kapitalisto, kiu pasigas la ĉi-jaran vintran tempon sur la varmklimata insulo Kubo. — Kaj mi laboras ĉiutage 12 horojn, kaj semajne 7 tagojn.
Mi ellitiĝas matene je la 5-a; post purigo, manĝo mi piede iras dum 25 minutoj ĝis la fabriko. Kaj kelkajn minutojn antaŭ la 6-a mia karto estas surpresata de la horloĝmaŝino, mezuranta la precizan tempon de la eniro ĉe la fabriko. 5 minutojn post la 6-a mi komencas labori.
Mia laboro konsistas el alkroĉado de ladoamaso sur la hokon de levilmaŝino, kiu portas la lad-amason tra la aero de rulbloko ĝis rulbloko. Dum mia 12-hora labortempo, mi ne havas tiom da tempo, por sidiĝi kaj manĝi. Sed kiam mi ekmemoras pri mia malsato, tiam mi prenas panon kun viando per mia malpura maldekstra mano, kaj mi tiel manĝas, dum mi per mia dekstra mano laboras.
Mia laboro ne estas malfacila, sed mi devas esti tre gardema por ne vundi min aŭ difekti ion. Kaj ankaŭ mi devas mense labori. Se mi devas iri al la necesejo, tiam mi devas deklari ĝin al la laborpelanto, ke li dum tiu tempo anstataŭigu min per aliu. La laborpelanto vigle ordonas al mi, kion fari. Ekhalti mi ne povas, ĉar la homoj ĉe la malvarma rulbloko laboras po milkilograme, kaj ili ne lasas min ekhalti, eĉ ne dum unu minuto. La kapitalistoj bone elpensis, kiel la laboristojn instigi pli kaj pli multe labori kaj krei profitojn. Ili donis laboron al la laboristoj kiel taglaboron, la laboristoj faris ĉiutage 15—18 mil kilogr. da lado (4 homoj): ili ricevis tage $ 4.40 por 10-hora laboro. Poste li eldonis la laboron laŭ milkilogr.: ili ricevis po mil kilogr. 50 cendojn. Kaj la homoj, kiuj antaŭe tage faris kiel taglaboristoj 15 ĝis 18 mil kilogr., hodiaŭ jam faris 25—30 mil kilogramojn. Kaj perlaboris tage $ 12—13. Post 2 semajnoj la kapitalisto reduktis la prezon, je 20 cendoj. La laboristoj pli rapide komencis labori por povi same laborakiri. Kaj la kapitalisto post monato reduktis denove la prezon je 15 cendoj, poste 10, poste 5 cendoj. Se li estus preta starigi ĉe ĉiu laboristo unu laborpelanton, tamen tiam la laboristoj ne estus pretaj labori same tiel rapide kiel nuntempe. Ili laboras ĉiutage 10 horojn, semajne 6—7 tagojn. Kaj nun jam ne necesas laborpelanto, ĉar la laboristoj pelas sin mem en la rapidega laboro, por povi sufiĉon ricevi por vivo. Tiel sukcesis la kapitalisto treege pligrandigi la produktokvanton, kaj li bezonas nur kvaronan parton da laboristoj, kiuj tamen produktas pli ol antaŭe la triobla kvanto. Kaj du laborpelistojn li maldungis, ĉar ne plu bezonataj. Tiel ne plu rapidigas min la laborpelanto, sed devigas min rapidi sole la amaso da laboristoj, kiuj kuradas por pretigi la laboron, kaj ili produktas nune tage 40, eĉ 50 milkilogr. da lado.
Finante mian laboron vespere je la 18-a, mi estas tute laca; mi hejmen iras, purigas, manĝas, legas komunistan gazeton, poste skribas respondojn al miaj esp. korespondantoj, kiujn mi ankoraŭ havas (25—30, sed mi havis de 1922 ĝis 1929 pli ol 250). Poste mi skribas lecionojn al miaj esp. instruatoj, kaj fine mi enlitiĝas inter la 22-a kaj 23-a horoj. Kaj tiel mi dormas 6—7 horojn.
* * *
Tiel pasas unu tago post la alia ĝis la fino de l’ semajno. Mi ĉiam dum tago laboris, sed de unu monato mi devas ŝanĝi la laboron. Ekzemple, lastafoje mi laboris dumnokte, kaj sabate vespere mi komencis labori je la 18-a h. kaj mi finis mian laboron dimanĉe vespere je la 18-a. Do tiel mi laboris dum 24 horoj. Ja, la tempo estis tre longa, kaj post 18-h. laboro mi estis tre laca kaj dormema, sed hejmen iri ne kuraĝis, ĉar tiam mi estus tuj forpelota. — Laborista unio en ĉi tiu ĉirkaŭo ekzistas nenia.
* * *
Dum la lastaj 2 jaroj mi elspezis por propagandaĵoj, libretoj pli ol 120 dolarojn. Sed vane estis disdonita amaso da flugfolioj: mi neniun povis varbi por esp. instruo. Tamen mi ne laciĝis. Mi pensadis, kiel mi povus akiri lernantojn. Kaj fine, je la komenco de ĉi tiu jaro, mi ekmemoris, ke mi per gazeta anonco provu akiri lernantojn. Mi anoncis, ke mi estas preta instrui esp-on al ĉiuj laboristoj senpage. Sekve de tiu alvoko anoncis sin 18 personoj. Ĉiuj ricevis de mi esp. lecionojn, poste senpagan lernolibron. El ili 8 ĉesis lerni pro diversaj motivoj, sed la restantaj jam estas progresantoj, eĉ jam korespondas. Inter ili kelkaj jam aliĝis al SAT, kaj ĉiuj certigis, ke ili aniĝos kaj abonos «S-ulon», tuj kiam ili povos legi iomete.
Do fine mi ektrovis la ilon, per kiu mi povas kaj povos akiri instruatojn; tiel miaj penadoj estas fruktodonaj, ĉar miaj fiaskoj dum 2 jaroj ne bridis mian propagandlaboremon. Sole mi ĉagreniĝis pro miaj malsukcesoj. K-doj eksterlandanoj, imitu mian metodon, kaj vi povos sukcese propagandi. Ni devas nepre superi la nunan nombron da abonantoj al «S-ulo». Mi estas certa, ke ĉiu SAT-ano povus same vigle propagandi kiel mi, ĉar verŝajne ili havas almenaŭ saman tempon kiel mi, kondiĉe ke ili volu labori, propagandi. Do komencu kaj ne ĉesu!
L. Nagy (SAT-ano 13 286).
[REKLAMO p.7] Instruistoj! Pedagogoj! Depost 1930 vi estu abonanto de SENNACIECA PEDAGOGIA REVUO la nova SAT-organo por edukistoj. Detaloj sekvos. ATENTU! (kun granda nigra stelo)
— página 8 —
152 SENNACIULO
[BILDO p.8 | 13,7,90,13] Ornamita kaplinio: desegnitaj figuroj legantaj kaj gazetfolioj ambaŭflanke de la titolo «Esperanto-Servo».
Esperanto-Servo
N-o 13 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 26. Decembro 1929
EL NORVEGIO
Atenco en la vatikano
(Esperanto-Servo.) En fino de novembro okazis dum ceremonio en la «Sankta Petro-Katedralo» atenco, kies eĥo traflugis la mondon. Juna sveda flegistino, Margareta Ramstad, provis sensukcese per revolvero mortigi la katolikan episkopon de Norvegio, Smit. La motivo estis, ke li pekis kontraŭ la sesa ordono de Moseo, k ŝi, kiu opinias sin trompita, volis venĝi. Kiam ĉi tiuj linioj estas skribataj, la afero ne estas plene klarigita. Verŝajne la katolika eklezio sentas sin skuata k provas, kiel kutime, sufoki la famon de siaj voluptemaj ĉef-paŝtistoj.
102, Oslo.
EL GERMANIO
La kondamnita eklezio
(Esperanto-Servo.) Sekvonta tre aktuala historieto okazis en la urbo Stettin. La eklezio sendis al laboristo, kiu jam delonge eliĝis el la eklezio, impostan pagpostulon. Samon tre ofte ankaŭ spertis aliaj laboristoj. Sed ĉi tiu laboristo estis ruza, li resendis la pagpostulon rekomendite kun aldonita protestletero, por eviti viziton flanke de ekzekuciisto k repostulis la afrankoelspezojn (0.38 mk.). Tion kompreneble la eklezio tute ne atentis k ne respondis. Pro tio koncerna laboristo veturis per tramo al la juĝejo (al- k reveturo — 0.40 mk.) k igis juĝistan pagordonon je 0.78 mk. Ankaŭ nun la eklezio ne pagis, sed protestis. Tio kaŭzis interesan proceson. Ĉar la laboristo insistis je sia postulo, la eklezio estis kondamnita pagi la 0.78 mk. k krome la proceskostojn. Kaj vere — ĉi lastaj ne estis malgrandaj.
13 446, Stettin.
La plej granda gazeto de l’ mondo
(Esperanto-Servo.) La plej granda gazeto de l’ mondo troviĝas en gazetmuzeo en urbo Aĥen. Ĝi ampleksas 260×183 cm. k aperis en la jaro 1859, kompreneble en Ameriko. Eldonkvanto estis 28 000 ekz., prezo po 8-paĝa ekz. 320 mk. Venonta numero elvenos nur en jaro 1959.
G. N. (3018), Chemnitz.
EL FRANCIO
Nova formo de socialista propagando
(Esperanto-Servo.) Jam nun oni povas certigi, ke la Franca Socialista Partio estas la unua politika organizo en la mondo, kiu sciigas, utiligi tutefike la sciencajn eltrovojn por sia propagando. La centro de tiu partio sciigis antaŭ mallonge, ke estas preparataj specialaj diskoj por fonografoj, tiuj «parolantaj maŝinoj», kiel diras ankoraŭ iuj homoj. La plej tipaj reprezentantoj k agantoj de la S. P. parolis ĉiu dum tri minutoj antaŭ speciala mikrofono k dum tiu tempo traktis la plej diversajn partojn de la socialisma doktrino. Revoluciaj kantoj estis ankaŭ envicigitaj, i. a. «La Internacio». Tiele, komence de februaro, la sama socialista oratoro povos esti aŭdata samtempe en mil laboristaj kunvenoj. Sendube granda forto por nova ideo! La francaj reakciuloj ekkomencis senti la varb-povon de tiu nova propagandrimedo; la faŝista gazeto «L’Ami du Peuple» k ĝia mastro Coty jam anoncis, ke baldaŭ li envicigos verkojn pli multnombraj ol la socialista partio. Sed ne estas certe, ke la popolamasoj tiom favore aŭskultos la faŝistajn mensogojn de Coty . . .
F. Chamarre, La Rochelle.
EL SOVETIO
Aŭtomataj telefonoj en Rusio
(Esperanto-Servo.) Por pli raciigi k pli efiki la telefon-komunikilojn, la popola komisario por poŝto k telegrafo decidis, konstruadi meminterligantajn (aŭtomatajn) telefon-staciojn. La unua stacio jam estas konstruita en urbo Rostov/Don k jam funkcias depost aŭgusto k. j. Ĝi entenas 6000 da abonantoj. Nun oni jam komencis konstrui tiajn staciojn en Minsk, Novorossijsk, Taŝkent, Arĥangelsk, Stalingrad, Ufa k Brjansk. Unuavice ankaŭ oni intencas konstrui tiajn staciojn en Tula, Tver, Oreĥovo-Zuevo. Dum la Kvinjaro koncerna trusto devas produkti 175 000 aŭtomatajn telefonaparatojn. El tiu nombro dispartiĝas: Moskvo 35 000 (Moskvo jam havas 54 000 telefonojn), Leningrad 40 000, Ĥarkov 15 000, Baku 11 000, Tiflis k Odessa po 7000. Ĝenerale por konstruado de aŭtomataj telefon-stacioj oni kalkulis elspezon de 300 000 000 rubloj dum la kvinjara plano.
Fedorowsky, Kasatin.
Vulkano en naftregiono de Baku
(Esperanto-Servo.) La 24-an de novembro en Baku-a regiono, apud vilaĝo Marazy, kiu troviĝas 90 metromilojn suden de Baku, ĉe nove konstruita naftkondukilo inter Baku k Batum, ekfunkciis subite potenca vulkano. Ŝian naskiĝon ĝi komencis per bruego, aŭdebla multajn metromilojn ĉirkaŭe, k post la bruo aperis erupcio kun brulanta lafo, 100 metrojn ŝprucanta supren. Baku estas unu el mondaj centroj de naftindustrio k vulkano povas ege efiki la industrion en ĉi regiono. Geologoj komencis esplori la strangan fenomenon.
K. Polušin, Irkutsk.
EL KANADO
Praktikadas novaj maŝinoj
(Esperanto-Servo.) Kamparanoj en Okcident-Kanado nuntempe tre okupiĝas pri aĉeto de novaj maŝinoj, kiuj samtempe falĉas k draŝas la grenojn. Ĉi jaron du fratoj uzis tutan profiton el tritiko, por novaj maŝinoj. La nova maniero, falĉi k samtempe draŝi donis tre bonajn rezultojn.
13 341, Kanado.
La produktado de ovoj en Kanado
(Esperanto-Servo.) El registara statistiko ni povas vidi, ke en pasinta jaro oni produktis 268 868 857 dekduojn da ovoj en Kanado, kiuj valoris 84 442 727 da dolaroj. Ĉi kalkulo entenas nur kamparanan produktadon; krom tio en Kanado en urboj oni produktadas 25 000 000 dekduoj da ovoj, tiel, ke la tuta kvanto valoras 90 000 000 da dolaroj.
13 341, Kanado
EL ANGLIO
Laboristoj kiel artistoj
(Esperanto-Servo.) Inter pentristoj, kiuj ekspozis siajn artbildojn ĉe London-a galerio, estis dudekjara senlaborulo. Mankis al li mono eĉ por aĉeti sufiĉan kanvason, k li pentris bildojn ambaŭflanke. Kvin pentraĵoj de tiu ĉi artisto estas aĉetitaj de bonjuĝuloj. Aliaj laborist-artistoj, kies pentraĵoj estas elmontritaj, estis fenestro-purigisto k helpistino ĉe bicikla butiko. Tiuj ĉi sukcesoj pruvas, ke ekzistas multaj talentoj inter la laboristaro; sed pro la fakto, ke ili havas nek monon nek okazon por disvolvigi la talenton, la mondo perdas valorajn artaĵojn . . .
12 638, Manchester.
EL SUD-AFRIKO
Ni alportu nian kulturon . . .
(Esperanto-Servo.) La sud-afrikaj policanoj sekvas siajn usonajn kunfratojn rilate la uzadon de larm-gaso kontraŭ la indiĝenoj k laboristoj. Oni instruas ilin nun pri la plej taŭga metodo, apliki la gason, disdonante, kompreneble, gas-maskojn por protekti la aplikantojn mem.
E. K. L.
13-a listo de raportoj en jaro 1929/30
- Atenco en la vatikano. 102, Oslo (Norv.).
- La kondamnita eklezio. 13 446, Stettin (Germanio).
- La plej granda gazeto de l’ mondo. G. N. (3018), Chemnitz (Germanio).
- Nova formo de socialista propagando. F. Chamarre, La Rochelle (Francio).
- Aŭtomataj telefonoj en Rusio. Fedorowsky, Kasatin (Sovetio).
- Vulkano en naftregiono de Baku. K. Polušin, Irkutsk (Sovetio).
- Praktikadas novaj maŝinoj. 13341 (Kanado).
- La produktado de ovoj en Kanado. 13 341
- Laboristoj kiel artistoj. 12 638, Manchester (Anglio).
- Ni alportu nian kulturon . . . E. K. L. (Sud-Afriko).
— página 9 —
TRA ESPERANTIO
Kiam niaj Gek-doj komprenos uzi laŭcele la Jarlibron de SAT?
Ni ricevis la sekvantan proteston, kiu devus pensigi tiujn membrojn de SAT, kiuj ekspluatis ĝis nun malbonuze nian aparaton:
«Spite la fakto, ke jam aperis en ‘S-ulo’ avertoj pri la misuzo de la Jarlibra adresaro, multaj membroj ĝin pruntedonas al iu ajn. Tio estas netolerebla, ĉar ĝi povas forpuŝi de nia Asocio multajn, kiuj volas eviti senĉesan tediĝon. Longatempe mi estis la sola SAT-anino en Aŭstralazio. Mi loĝas en Novzelando, tre malproksime de la kontinento Aŭstralio. Ankaŭ politikaj k. c. kondiĉoj estas tute malsimilaj en ambaŭ landoj. Okazas, ke pro manko de forto, tempo, mono mi ne povas respondi eĉ al malgranda elcento da korespondantoj. Mi dankas al ĉiuj, kiuj post anonco en «S-ulo» (sept. 1928) sin detenis. Mi ricevis sennombrajn informpetojn 1. pri oficado en hotelo; 2. pri infanaj libroj por knabineto; 3. pri cirko en Melbörn (Melburne); 4. pri poŝtmarkoj, ilustr. PK, gazetoj, detalaj artikoloj ktp. Mi bedaŭras, ke ne ĉiam mi respondis al organizoj, kvankam mi klopodis kaj klopodos ĉiam fari tion por grandaj lab. organizoj. Sed en tiu ĉi urbo estas nenia esp. kurso aŭ klubo. — Mary M. Carthy (7373). Dunedin.«
Ĉu vi, Gek-doj, komprenas la situacion de tiu SAT-membro? Kaj ĉu vi malgraŭ tio daŭrigos misuzi la Jarlibran adresaron? Ĉu vi ne vidas, ke de tiu afero dependas la reputacio de SAT, ĝia fidindo kaj seriozo, eĉ ĝia estonta disvolviĝo? Ke ni per tia malserioza agado perdos multajn, kiuj estas forpuŝataj, ĉagrenitaj, teditaj kiel ĉi supra K-dino? Niaj aktivuloj en ĉiuj lokoj, precipe niaj Perantoj, direktu sian atenton al tiu demando kaj priparolu ĝin en la kunvenoj; ĝi estas parto de nia eduka taskaro. Ĉe la varbado de novaj membroj vi atentu kaj atentigu, vi klarigu, kion celas nia organizo, kia estas ĝia interhelpa karaktero kaj kio nepre devas malaperi el niaj vicoj, ĉar ĝi frivole malutiligas nian aferon.
Konkrete: necesas, ke 1. ĉiu SAT-ano nepre citu sian matrikulon en ĉiu sia korespondaĵo; 2. ĉe personaj renkontiĝoj kun ĝis nun nekonataj esp-istoj la K-doj montrigu al si la membrokarton; 3. ili ne pruntu sian Jarlibron al iuj nemembroj, kiuj uzas ĝin por celoj nekonataj, 4. por atingi kontentigan rezulton, en la intereso de nia movado, ĉiuj aktivaj membroj, varbantoj estas alvokataj atenti pri tiaj misuzoj kaj nepre kontraŭbatali ilin.
Pridiskutu en la grupoj kaj rondoj tiun temon! Ĉiu devas kompreni la gravon de tiu fenomeno por nia organizo! Direkcio de SAT.
Ni ankoraŭ ne atingis staton de 4000 abonantoj!
Tamen okazis la pligrandigo de «S-ulo» siatempe nur je la kondiĉo, ke la legantaro plimultiĝu ĝis 4000. Tiu kondiĉo plenumita ne estas. Nia «financministro» timegas pro la deficito. Sekve estas antaŭvideble, ke ni devos malantaŭenpaŝi. Ĉu vi permesos tion?
Ĉu vere en nia movado ne troviĝas almenaŭ 4000 anoj konsciaj, pretaj certigi al «S-ulo» per sia abono regulajn 12-paĝajn n-ojn?
URĜEGAS RESPONDO!
«Respondo garantiata!»
Per tia multpromesa diro preskaŭ ĉiu anonco por havigi ioman kvanton da korespondantoj allogas multajn korespondemulojn el ĉiuj partoj de la mondo. Sed la promeso estas tiomfoje rompata, kiom ĝi estas donata, kaj rezulto el tio estas ĉiam, ke la novaj korespondemuloj perdas la emon kaj kuraĝon daŭrigi la provojn, trovi korespondeman K-don. Per tia agado oni nur atingas jenajn rezultojn: 1. estas fortimigataj la novaj K-doj, serĉantaj unuafoje eksterlandan interligon; 2. oni perdas la eblon trovi novajn abonantojn por niaj gazetoj, se lernintoj ne vidos, ke ilia studado valoras; 3. oni kreskigos la supozon, esp-a lingvo estas ne sufiĉe disvastigita; 4. oni nuligas nian Statuton, kiu diras, ke per la helpo de SAT oni povas atingi vastegan interligon inter la K-doj el ĉiuj landoj.
Sume, tiuj ĉi K-doj agas ne kiel konsciaj proletoj, ne kiel veraj SAT-anoj!
Do, K-doj, kiu ne plenumis ĝis nun la promeson respondi al alvenintaj skribaĵoj, faru vian devon, montru ke viaj promesoj ne estas senvaloraj diroj, sed paroloj de homo, kiu konas sian taskon!
Vi ja scias, K-doj korespondantaj, ke plendo neniam venas unuope. Tiun kutimon mi ne volas forigi, pro tio mi metas antaŭ vin alian aferon priplendindan: Mi mem ofte spertas, ke niaj K-doj tuj ĉesigas la ĵus komencitan korespondadon, kiam ili sciiĝas, ke iu ne preĝas al la sama politika doktrino aŭ dogmo kiel ili mem. Multaj K-doj postulas de aliaj toleremon kaj indulgon por siaj pensoj, eĉ se tiuj al aliaj evidente ne plaĉas; sed ili neniam pensis pri tio, ke aliaj povus postuli la samon kiel tiu netolerema homo. Multaj K-doj kredas neinda por ili korespondi kun K-do havanta alian opinion ol ili mem. Ili volas korespondi en ĉiuj cirkonstancoj nur kun sampartianoj, ili nomas tian agon klaskonscia kaj ne rimarkas, kiajn interesajn korespondeblojn ili ellasas. Laŭ mia opinio oni restas vigla en penso nur, se oni sin okupas ankaŭ pri la idearo de alipensanto. Kompreneble estas antaŭkondiĉo, ke oni povas toleri la dirojn de alia K-do ankaŭ tiam, kiam ili ne plaĉas al ni. Kiu posedas tian econ, tiu nepre provu ekkorespondi kun alipartiaj K-doj kaj mi estas konvinkita, ke vi neniam ĉesigos ĝin. Agante tiel ni kondukos en niajn vicojn veran interkomprenon; oni sukcesos interfratigi ĉiujn niajn K-dojn malgraŭ la diferencaj pensoj, malgraŭ la malsama vojo, por la bono de niaj celoj kaj nia organizo — SAT! Willi Bennewitz (2378).
10-a KONGRESO DE SAT en Londono (Britio), 3.–7. aŭg. 1930
1-a Komuniko
Organiza Kongres-Komitato. La Komitato estas elektita de la Londonaj SAT-anoj k konsistas el jenaj K-doj: F. Sons, prezidanto, H. Cohen, kasisto, J. Sulsky, sekretario, 19, Leyton Rd., Harpenden, Herts, kaj unu delegito de ĉiu Sub-komitato.
Kongresaliĝoj. Per la sama n-o de «S-ulo» ni dissendas la aliĝilojn. La dissendo okazas jam nun, por instigi plej multajn Gek-dojn aliĝi k laŭeble partopreni la Kongreson. Detalojn legu sur la aliĝilo mem.
Kongresejo. Ĉiuj kongresaj kunsidoj okazos en la Conway Hall, kiu estas lokita en la centro de Londono. La bonvenaj kaj propagandaj manifestacioj okazos en aliaj lokoj. Program-detaloj sekvos.
Kongreskotizo. La kongreskotizo estas fiksita same kiel ĉe la antaŭaj Kongresoj, t. e. je egalvaloro de la jara SAT-kotizo.
Ni esperas, ke granda nombro da SAT-anoj aliĝos la Kongreson k pagos la kotizon, kvankam ili eble ne sukcesos veni al Londono.
Laborkunsidoj komenciĝos je la 4-a de aŭgusto.
Kongresadreso. Ĉio, kio rilatas la Kongreson (aliĝiloj, monsumoj, informpetoj) estu sendata al unu sama adreso: K-do J. Sulsky, 19, Leyton Rd., Harpenden, Herts.
Gek-doj, subtenu la Jubilean Kongreson de SAT! O. K. K.
— página 10 —
ESPERANTO ĈE LA LEIPZIG-AJ FERVOJISTOJ
Ne nur post la 9. SAT-Kongreso, sed jam antaŭe regis simpatio por esp-o inter la Leipzig-aj fervojistoj k sindikato. Tamen ĉe multaj, precipe inter subaj oficistoj, pro la nuntempa labortempo, vivteno ktp. k pro neoficiala akcepto de esp-o ĉe la administracio ekzistas malmulte da simpatio eklerni la lingvon. La varbado inter altranguloj estas eĉ pli malfacila, ĉar laŭ tradicio kelkaj lernis anglan k francan lingvojn. Sed ekzistas kolegoj, kiuj malgraŭ longa, malregula deĵoro lernas en kursoj de sindikato aŭ alia rondo esp-on, kun la nura praktika celo, konsulti, informi homojn, interŝanĝi opiniojn. La ĝisnunaj provoj instigi la administracion por aranĝo de oficialaj kursoj, kiel en kelkaj landoj, ne sukcesis. Tamen la administracio disponigas ĉambron, lumon ktp. por fervojistaj esp. kursoj, se ili okazas en la stacidomo. Ekzemple la kursanoj de kolego Volf (Wolf) ricevis senpagan kursĉambron de l’ administracio. Estas 13 p., kiuj ne regule ĉiuj povas ĉeesti pro la deĵorkondiĉoj. K-do Rödel instruas en la var-ekspedejo Leipzig-Varen (Wahren) kun helpo de alia K-do pli ol 30 fervojistojn dum la laborpaŭzo. En Paŭnsdorfa var-stacio komenciĝis fine de nov. kurso kun 20 p. La ĝisnunaj rezultoj inter Leipzig-aj fervojistoj estas kontentigaj, sed estsu pli bone, se ankaŭ en aliaj regionoj egalproporcie la fervojistoj okupus sin pri esp-o, por respondi al la postuloj de nia tempo.
M. Häckel (1162).
ESPERANTO KAJ FERVOJISTOJ
Esperantista movado pli k pli disvastiĝas en fervojistaj rondoj. Izolaj fervojistoj dissemitaj en malgrandaj stacioj nuntempe estas preskaŭ solaj pioniroj de nia movado en ĉi tiuj «ursaj» anguletoj. Ili laboras, sed por ilia laboro mankas komuna sperto, reciproka interhelpo. Mankas profesia gazeto, en kiu oni povus ekscii pri la vivkondiĉoj de siaj K-doj, pri sociaj rajtoj de tutmonda fervojistaro, pri teknikaj inventoj, pri praktika apliko de esp-o en fervojoj. Necesas fervoja terminaro. Ni bezonas nian profesian gazeton. La ekzistanta «La Fervojisto» aperas malregule k ne tute kontentigas ĉiujn. Estas dezirate havi «fervojistan paĝon» en «S-ulo» aŭ fervojistan suplementon al «S-ulo».
La demando estas urĝa k grava. Skribu viajn konsiderojn, konsilojn, proponojn k. a. laŭ adreso: Sovetio, stacio Popovka, Leningrada regiono, Sovetskij pr. n. 1. P. Soroko (2081). (Je nomo de fervojista sekcio de SEU.
«NE FORGESU, KE VI ESTAS SAT-ANOJ!»
Per ĉi tiu noteto mi volas fari konkludon el sperto okaze de la vizito de eksterlandaj laboristaj delegitaroj al USSR dum la datreveno de l’ Oktobra revolucio. En la areto de ĉiu delegitaro oni povis trovi SAT-anon aŭ ĝenerale esp-iston. Sed ĉiuj Gek-doj ne utiligis sian eblon agiti ĉe la sovetia laboristaro por esp-o. Ĉie, kie ili vojaĝis, ili interparolis kun sov. Gek-doj per tradukisto, kiu sciis ilian nacian lingvon. Neniu salutparolo en esp-o. Tiel bedaŭrinde la sovetiaj esp-istoj perdis bonan okazon atentigi pri nia lingvo. Al mi ŝajnas, ke tiuj K-doj malatentis sian devon, kiu estas ĉie k ĉiam alvoki per signaldiro: Proletoj de la tuta mondo lernu esp-on!
Solodovnikov.
GERMANIAJ ABONANTOJ
ATENTU
Ekde 1. januaro 1930 «S-ulo» por vi estas ankaŭ abonebla per ĉiu poŝtejo en Germanio. La prezo estas monate 0,75 mk.g. Ni rekomendas al vi ĉi tiun proceduron, ĉar per tio interrompo en la liverado ne povas okazi; la poŝtisto mem enkasigas la abonmonon.
Membroj, kiuj rekte abonas «S-ulo»-n ĉe la Adm., dum almenaŭ duona jaro, same ricevos la gazeton per la gazetekspedejo de nia poŝtoficejo. Adm.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
BELGIO. Antverpeno. La grupo el maristoj havas nun 20 membrojn, el kiuj 17 estas SAT-anoj. Nia propagando estas vigla, sed tre malfacila, ĉar ni povas labori nur, kiam ni estas sur bordo kelkajn semajnojn. Pordisto k unu kelnero de l’ Marista Hejmo nun instruiĝas. La lab. esp. movado loka (grupo «Nia Ideo») estas tre malforta k pasiva; ĝin klopodas vivigi nur unu aktivulo (K-do Mortier). — ĈEĤOSLOVAKIO. Stonava. 1. XII. okazis kunveno de regiona lab. esp. sekcio: ĉeestis 17 K-doj (7 SAT-anoj) el 7 lokoj. Oni pridiskutis venontan propagandon k elektis komitaton por plivigligi laboron inter sileziaj esp-istoj. (8139.) — GERMANIO. Chemnitz. Lastatempe malfermiĝis 5 novaj kursoj (1 en elektra fabriko). Soc. junularo fondis instituton por uzi esp-on en servo de l’ soc. jun., ĉefe por akiri indiv. k grupan koresp. kun eksterl. soc. junularo. Urba klerigkomitato aranĝis 12. XII. publikan paroladon en esp-o (Oratoro: prof. Wicke). Esp. urbgvidilo preskaŭ elĉerpiĝis. Interesiĝantoj mendu senpage novan eldonon ĉe Verkehrsverein, Chemnitz, Jakobikirchplatz. Vizitis nin k publike parolis K-do Lundgreen, Svedio. Loka lab. gazetaro ofte publikigas peresp. salutojn k leterojn. — «Arb. Esperantist» anoncas novajn LEA-grupojn en Dorfchemnitz k Landsweiler (Saar). La distrikto Ercgebirge-Vogtland (Saksio) plendas pri malbonaj rezultoj de grandega publika propagando (kulpo: la tro-organizo, tro multaj aranĝoj de plej div. unuiĝoj k klerig-institutoj). Same en Halle k Kassel la propagando ne donis la deziritajn sukcesojn. En Augsburg 4 kursoj kun 100 p. (inter ili 1 ĉe soc. junularo, 1 ĉe infanamikoj). — Sovetio. Kiev. En viandindustria faklernejo kurso kun 37 p. Gvidas K-do Poljakin (15 221) laŭ «Svistunov». En Koĥma (Ivanova Industria regiono) organiziĝis kurso kun 20 p. ĉe Klubo de linfabrikoj (2. 11.). En Granda Klubo urba (je nomo Semenĉikov) 2-jaraj kursoj kun 35 p. Dum oktobra festo esp-istoj partoprenis la aranĝojn; en kunvenoj estis legata salutlet. el Essen. Nikolaev. Komence de 1929 funkciis kursoj ĉe fabriko «Marti», centra met. klubo je Sverdlov, Domo de lab. geknaboj, prof.-tekn. lernejo (konstr.) 27. IV. okazis en Domo de Klerigo intern. propag. vespero, kiun partoprenis 800 p. (kun ekspozicio). Leteroj el Aŭstrio k Bavario estis ekspozataj, ankaŭ radio-disaŭdigataj. K-doj Noskin k Belogorcev rap. pri signifo de esp-o por lab. intern. edukado. Nun funkcias 3 kursoj ĉe Sovpartia lernejo (80 p.), ĉe junulara distr. kom. Konsultejo organizota k Interliga Oficejo. Supera kurso preparas kursgvidantojn mankantajn. Partio k junularo favore rilatas al nia laboro. (7495.) Sebastopolo. Dank’ al larĝe disvolvita peresp-a koresp. esp-o fariĝis ne nur treege populara inter lab. rondoj, sed ĝin oficiale subtenas, partia komitato, de sindikatoj, redakcio div. prof. k sov. organizoj. Korespondoficejo «Lab.-esko» funkcias nun kiel oficiala fako de loka jurnalo «Majak Kommuni», ligiĝis kun lab. koresp-antoj de 20 landoj, kiuj provizas por nia jurnalo konstantan, tre valoran materialon. Ĉiusemajne aperas regule tuta folio da peresp-a materialo. Eĉ la kapoj de la jurnalo estas esperantlingvaj. Labesko interligis preskaŭ ĉiujn gravajn organizojn k junkom. ĉelojn kun eksterlandaj lab-istoj. Soveto de sindikato rezoluciis, ke ĉiuj kluboj fabrikaj devas malfermi esp. kursojn k popularigi intern. interligon. Ĉiujn kursojn pagu la fabrikkomitatoj. Ĉe Redakcio funkcias kurso por labkoroj k rajtigitoj por intern. interligo. Ĉe fabriko de trikistinoj ĉiuj laboristinoj enskribiĝis por kurso. Tre vigle laboras esp. sekcio ĉe Soveto de sendiuloj. Lastjare estas presitaj en «Majak Kommuni»: 93 leteroj, 31 artikoloj, multege da notoj per- k poresp-aj. En «Ruĝa Nigramarulo» 88 leteroj, 12 artikoloj; en «Ruĝa Krimeo» — 11 leteroj k 3 artikoloj. Sume en «Majak Kommuni» aperis 258 leteroj 63 artikoloj. Ekspozicio de Labesko dum
— página 11 —
la tutkrimea konferenco de labkoroj faris grandegan impreson k estis kvalifikita en la jurnalo kiel «Perlo de la ekspozicio». Memkompreneble plej grandan sukceson ni ŝuldas al niaj fervoraj koresp-antoj, al kiuj ni dankas ĉi-loke. Ne la poresp-a propagando, sed la peresp-a laboro garantias sukceson al nia movado. (I. Lisiĉnik.)
ĈE LA NEŬTRALULOJ
Sukcesaj Ĉe-kursoj
Andreo Ĉe faris en Tallinn (Estonio) antaŭe per multspeca reklamo bone preparitan kurson (kiun rekomendis ekz. Urba Lerneja Admin. k Instruista Societo). Provlecionon vizitis ĉ. 500 p., kurson (4-foje semajne) pli ol 200 p. (en du grupoj). Plej multaj estis gelernantoj, sed plie oficistoj, instruistoj k komercistoj. Ankaŭ en aliaj estoniaj urboj samtempe okazis kursoj laŭ Ĉe-metodo kun granda nombro da partoprenantoj.
Poste Ĉe vojaĝis al Nederlando, kie li komencis instrui en Roterdamo (sekve de lekcio renaskiĝis mortinta unuiĝo). En Dordreĥt 125 lern., en Hago pli ol 200, same en Amsterdam.
[BILDO p.11 | 9,45,36,51] Ornama vinjeto: malfermita libro, plumo kaj inkujo en kadro.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
E. Drezen, Zamenhof. Originalo. 49 pĝ. Form. 12×17 cm. Prezo: 0,70 mk. g. SAT-eldono. 1929. Adm. de SAT, Kolmstr. 1, Leipzig O 27.
Necesis tiu verko en SAT-biblioteko. K-do Drezen prezentas ĉion necesan pri modesta kaj genia Zamenhof, lokas lin ekzakte en lia tempo kaj medio. Je 70-jara naskiĝdato de Zamenhof (1859—1917), SAT eldonas tiun libron.
Anstataŭ kiel burĝaj libroj, en kiuj laŭdo nur konas religiajn formojn, flatemon, diigon de famuloj (por stultigi amasojn kaj jeti ilin en timeman respekton), tiu verko de Drezen klare informas SAT-anojn pri ecoj kaj pensmaniero de Zamenhof.
Drezen diskutas kun Zamenhof, kaj tio estas tre interesa. Zamenhof kredis, ke estus sufiĉa malamigi militon, interfratigi homojn per esp-o kaj «Homaranismo», por krei pacon. Li tion kredis… kaj dubis pri tio, sufiĉe klere, profunde konante homojn kaj iliajn frenezojn, montras Drezen.
Drezen kontraŭopinias, ke eĉ se ĉiuj dezirus pacon, socia paco ne estas ebla tiom longe, kiom daŭras kapitalismo. Li en tio tute pravas. — Kaj li kontraŭopinias ankaŭ, ke paco inter nacioj neeblas, tiom longe, kiom daŭras naciaj kapitalismoj. Li sufiĉe pravas, sed…
Sed ni rimarku, ke kapitalismo fariĝas sennacia nun. Nur pasioj, superstiĉoj, reakcia pensmaniero: sentoj, klopodus enfermi kapitalismon en nacio. Trustoj, vivo, rompas tiujn naciajn limojn de ekonomio. Revoluciularo baldaŭ ne plu luktos kontraŭ naciismaj kapitalismoj, sed kontraŭ unu sola sennacia kapitalismo, se revolucioj ne fariĝos antaŭe.
Do nacia kapitalismo estas nur sento, kiu daŭras ankoraŭ, kiam la faktoj jam starigas mondan unuiĝan kapitalismon. Sekve, se naskiĝus milito, nun, inter kapitalismaj nacioj, nur sentoj, ne interesoj (aŭ tute pasiaj interesoj), estus kulpaj en tiu milito. Estus la stulta militisto, kiu sukcesus naski militon, kvankam la trustaro jam ne plu bezonas tiun militon.
Ekzemple, ĉu pola kapitalismo estas fakto? Ne. Ĝi estas nur pasia deziro, idealismo de kelkaj iluziaj poloj. Reale, tre malfacile kuniĝas antaŭmilitaj germana industrio en Poznanio, aŭstra industrio en Galicio kun kamparanaro de Varsovia Polio. Reale, polaj industrioj apartenas al usonaj, francaj, anglaj, germanaj trustistoj. Tamen, Polio estas proporcie la plej militista nacio nune, kvankam ĝi ne posedas nacian kapitalismon. Do pasioj, superstiĉoj, «idealismoj» ankoraŭ preparas militojn, dum historia materialismo: sennaciiĝo de kapitalismo, jam ne plu pravigas tiajn militojn.
Tial Zamenhof ankaŭ iom pravis, kiam li opiniis, ke detrui sentojn militistajn, malamojn ebligas pacon. Se malamoj malaperos, militoj inter kapitalismoj estos for.
Kapitalismoj kuniĝos, nur Sovetion minacante. Sed ili neniam kuraĝos ekataki Sovetion. Jam burĝaro nur deziras profiti, ĝui tiom, kiom daŭros kapitalismo kaj submetiĝo de laboristoj kaj kampkulturistoj. Tion laboristaro ne sufiĉe rimarkas. Burĝaro ne plu kredas je si mem. Kleriĝo de laboristaro kaj homaro ĉiam pli kaj pli malfortigos estrojn de kapitalo, kiuj ne plu povos agi grandskale. Ili nur profitos, profitados tiom longe, kiom leĝoj permesos al ili profiti. Faŝismo estas la febro de ilia malsana korpo. En tiu «kapitalisma paco» fariĝos revolucioj en diversaj landoj, eble rapide en ĉiuj landoj sinsekve.
Por prepari tion, metodo de Zamenhof detrui reakciajn sentojn, superstiĉojn (kaj esp-o grandege helpas tion inter amasoj, dum partioj pli politike agas), estas ankaŭ bona. Tion montris Drezen mem, kvankam, iafoje, li tro simple kontraŭas tielnomatan «burĝan idealismon», «etburĝan oportunismon», per tro simpla «historia materialismo», modaj frazetoj, kiuj rapide velkos, kiel velkas modaj kantetoj.
Drezen-aj analizoj pri karaktero de Zamenhof kaj la eltranĉoj el Zamenhofa verkaro estas bonegaj. Ni nun povos ekkoni Zamenhof ne bezonante foliumi la naŭzajn kompliment-verkojn de burĝoj, kiuj nur scipovas aŭ malami, aŭ piedojn kisi.
Ni trovis sufiĉe multajn preserarojn: p. 8 sentime (anst. senlime), farpasas (anst. for-), 9 pezentita (prezentita), 14 pukto (punkto), 24 nu (nur), 29 ataŭirintoj (antaŭ-), 35 pfofunde (profunde), 34 kojektante (konjektante), 45 Zamenhoi (-hof), 47 ankaraŭ, maltortaj (ankoraŭ, malfortaj), 48 heredontan (heredonton), uniĝintaj (unuiĝintaj). Krome ni notis ankaŭ jenajn gramatikajn, lingvajn erarojn: pĝ. 6 «en la 1907» (anst. en la jaro aŭ en 1907), 8 kiel pioniro, profeto (anst. pioniron, profeton), 10 tia grado… kiam (anst. ke), 13 kompreno por (anst. pri), 17 konvinkige (anst. konvinke), 27 studinta (anst. studinte), 44 entuziastaj (anst. entuziasmaj), 46 kiel kompetentaj (anst. kompetentajn); diversloke mankas la difinita artikolo, kiam necesa.
Jief.
NIA POŜTO
Jos. Mateu. — Via informo havas nur lokan signifon k sekve ne povas interesi nian tutmondan legantaron. Tiajn informojn sendu al F. E. O.
5466. — Aperos certe «Por proleta sano», eble «Buĝeto», sed ne via tria manuskripto. Red.
14 571. — Via unua artikoleto prokrastiĝis, sed aperos. Ankaŭ la dua.
13 066. — Polemiko persona inter vi k K-do B. certe ne povas interesi niajn legantojn. Sekve, ni ne publikigos. E. L.
F. Seidl. — Via artikolo estas bone verkita, sed ni jam publikigis pri la sama temo sufiĉe multajn artikolojn lastatempe. Tial ni ne povas enmeti la vian.
6771. — Pri Turkmenio aperis jam kelkaj artikoloj en «S-ulo». Ni tial uzos vian manuskripton nur en okazo de bezono.
13 293. — Pro ĝia nelegeblo ni ne sukcesis kompreni la veran sencon de via artikolo; ni tamen emas pensi, ke vi mem ne komprenis la artikolon, al kiu vi celis respondi.
Korekto. En n-o 271, pĝ. 131, 1-a kol., lin. 36 de supre, anstataŭigu «k ankaŭ» per simpla; «k sampaĝe», 2-a kol., lin. 3 de supre legu, anstataŭ «akurate» — «samlitere».
— página 12 —
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
AŬSTRIO
K-do Franz Ŝmidt, Matznerstr. 15/6, Wien 13, kĉl., krom Sovetio k Germanio, L, PI, resp. garantiata.
K-do Fred. Scheithauer, Wattgasse 65, Wien 16, kĉl., L, PK, PI. Resp. gar.
BRITIO
Adresŝanĝo. — K-do J. Barry nun loĝas: 24 Whitefriars Avenue, Wealdstone, Middlesex. Interŝ. librojn.
ĈEĤOSLOVAKIO
K-do Richard Wenzel, Langenau Nr. 152, ap. Böhm.-Leipa, kĉl., PI, PM. Resp. garantiata.
GERMANIO
K-do Fritz Rauner, Gartenstr. 13, Röderau i. Sa., kĉl., pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
K-do K. Zschuckelt, Langestr. 14, Riesa-Weida i. Sa. (maŝinisto), kĉl., krom Sovetio, pri ĉ. temoj. Resp. gar.
Atentu! — Kiu dez. koresp. kun natur-amika esp. grupo pri sporto, ekonomio k politikaj temoj? Adr.: Kurt Lischke, Goedekestr. 19, Döllnitz (Saalkr.). Resp. certe.
— Berlinaj Gekursanoj dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj L, PK, PI, certe resp. Adreso: Laborista Esperanto-Asocio, Jugendheim, Litauer Str. 18, Berlin O 34.
— Du K-doj serĉas koresp-adon kĉl., pref. kun kompostistoj en Japanio, Ĉinio. Certe resp. Adr.: Walter Hildebrandt, Bismarckstr. 39, Waltershausen i. Th.
— Grupo el 15 Gek-doj (parte lernantoj) dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj L, PK, PI. Resp. garantiata. Adr.: Rud. Jelinek, Kl. Plauensche Str. 6, I, S. 3, Dresden-A. 1.
K-do Herbert Thiele, Reckestr. 4/3, Dresden-A. 27, kĉl., pri ĉ. temoj, L, PI Resp. garantiata.
Filatelistoj! — K-do F. Richter, Geilenkirchener Str. 425, Streiffeld b. Aachen, interŝ. 100 div. germ. PM. kontraŭ sama kvanto de a. l.
— Germ. junulara ĉelo k gepioniroj koresp. kĉl. k ĉeloj, il. jurnal. Resp garantiata. Adr.: Reinhold Höhne. Freiheitsstr. 67, Merkstein-Streiffeld. Kr. Aachen.
[REKLAMO p.12] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla!
HISPANIO
K-do Fco. Montaner, str. Mayor 139 (C. A.), Sabadell, kĉl., pri ĉ. t.
KANADO
K-do E. Jakŝtis, Bellwoods Ave. 133, W. Toronto, Ont., petas siajn gekoresp-antojn pacienciĝi, malfruan resp. kaŭzis la transkanada vojaĝo.
NEDERLANDO
K-do A. Monnikkentam, Therese Schartjeplein 21, H., Amsterdam, kĉl. Resp. garantiata.
[REKLAMO p.12] FOTOJ Al ĉiuj Gek-doj de Esperantio! Nova, angla, laborista ĉiusemajna, ilustrita gazeto «W-I-N». La redaktoro dez. ricevi fotojn, kiuj ilustras ĉiujn flankojn de la laboristara vivo (bataloj, laborkondiĉoj, kulturoj, sportoj, progresoj ktp. Ĉi tiu jurnalo simpatias al nia SAT-movado k de la 2-a numero enhavos esp.- Gek-doj, subtenu «W-I-N», la solan anglan lab. ilustritan gazeton abone. Ĉiujara abono 13 ŝ. (14 mk. g.) Adreso: «W-I-N», 91 Grays Inn Road, London W. C. 1
SOVETIO
Atentu! — Ivanova industria landa junkom. gazeto «Leninec» (Leninano) bone uzas esp. materialon en ĉ. n-oj estas enmetitaj ricevitaj peresp. k priesp. artikoloj. Nuntempe stariĝis ĉe redakcio esp. rondeto. Se legantoj dezirus pergaz. koresp. kurson esp. ni povas komenci. K-doj multnombre skribu al: Ivanovo-Voznesensk, Miĥajlovskaja 13, Red. «Leninec».
K-do Georgo Ŝevĉuk, Telegrafejo, Sretensk, Ekstrem-Oriento, kĉl., precipe kun Usono k Germanio.
K-do Bazilo Kalaĉev (studento), ŝipkonstruisto), Pr. Karl Marks 90 b, 3, Leningrad, kun gestudento ĉl. pri stud. vivo, laboro k. a. temoj.
— Virina kolektivo de kontraŭalkohola ĉelo koresp. pri kontraŭalkohola batalo en ĉ. l. Resp. gar. Leningrad, ul. Vosstania, 45, kontraŭalkohola ĉelo.
K-do Mikaelo Laĥov, Leningrad 15, Sovetskij pr., 32-b, LVŜS, kĉl. pri ĉ. t.
★ NI VOLAS koresp. kun pioniroj k kun lernantoj pri infana vivo k. a. temoj. Ni tuj resp. Adr.: Gomel (Sovetio), Pervomajskaja, ul. 18 al K-do Civlin (por 11-a pionirtaĉmento).
K-do Eŭgeno Bilĉinskij, Leningrad, ul. Skoroĥodova, 25, kv. 38, kĉl. pri sociaj k politikaj temoj k interŝ. gaz. jurn.
K-dino Serafima Naĥimoviĉ, Leningrad, ul. Ryleeva, 10, kv. 36, kĉl., pri pedagogiaj, lit., soc., sciencaj temoj.
K-dino A. Prank, Volĥovstroj, 6 elektra stacio, pri ĉ. t. kun ĉl. Certe respondos.
— Leningradaj tramistoj koresp. kun ĉ. l. samprofesianoj laŭ adresoj: Leningrad, Degtjarnij per. 3-a, mestkom. aŭ al K-do N. Doroseviĉ, str. de Teksistoj, 27, kv. 9, Leningrad, 29.
— Marista Esperantista rondeto koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Resp. gar. Leningrad, Vas. Ostr., nab. Ŝmidta, 17, VMUF, krujok Esperanto.
— Kiu volas kolektive korespondi? Pri 1. tekniko, 2. politiko, 3. ateismo, 4. laborista k virina movado, 5. junkomunista movado, 6. partia k sindikata vivo, sporto ktp. Tuj skribu: Leningrad, Sovetio, Vybor, St. Klubo ĉe uzino je la nomo K. Marks, al esper. rondeto.
K-do Leonido Mitrofanov, Leningrad, Ŝuvalovo, ul. Ŝuvalovo, 14, pri sportmovado k ĉ. t. kĉl.
Kiu helpos al ni? 15.—31. dec. nia hejmlaborista klubo aranĝas ekspozicion pri internacia korespondado (okazos ankaŭ diskuto pri esperanto). — Sendu: L, PK (pri IRH, vivo de laboristoj ktp.), PI, gazetojn, fotografaĵojn, insignojn k. a. aĵojn! Certe resp. Adr.: K-do A. Indman (por la klubo «Emes»), Kaljajeva str. n-o 30. Gomel, Sovetio.
[REKLAMO p.12] SALUTOJN SENDU al la nova «Daily Worker» ĉiutaga komunista jurnalo, kiu aperos la 1-an de jan. 1930. Adresu: «Daily Worker, 16 King St., London W. C. 1. (Britio).
120 ESTONOJ diversprofesiaj esp-istoj deziras koresp. kun vi individue. Sendu ankaŭ amase esp-an agitmaterialon, salutleterojn, PK, jurn. ktp. ĝis la 20. dec. Adreso: Lab. Esperanto Klubo Pärnu (Estonio).
ENHAVO:
paĝo Pri negraj lingvoj kaj literaturo . . . 145—146 Ferindustrio en URSS . . . 146 Paco sur tero! . . . 147 Resumoj el la libro «Standards» (Normoj) . . . 147—148 Malŝatu la naciajn lingvojn! . . . 148 El Usona taglibro . . . 148 Rekord-rikolto de teo . . . 148 Sennaciula Virina Paĝo . . . 149 Diskutejo . . . 150—151 Tago el la vivo de laboristo en Usono . . . 151 Esperanto-Servo . . . 152 Tra Esperantio . . . 153—155 Korespondado, Anoncoj . . . 156
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N.º 274, 2 de enero de 1930
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
6-a Jaro. N-o 274 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 2./1. 1930
[BILDO p.1 | 44,5,57,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerhner [?]
LA SPERTOJ DE RADIOTELEGRAFISTO
Mi estas radiotelegrafisto. En 1923 mi estis enoficigita en la marborda stacio de Bonifacio, urbeto kuŝanta sude de Korsiko, mezamara insulo. Mia laboro konsistis trafiki (t. e. ricevi kaj sendi radiotelegramojn) kun ŝipoj veturantaj sur Mezamaro.
Por faciligi la interkomunikojn, ekzistas kodo, nomata kodo Q, kiu, mallongigante ĝis tri literoj demandojn kaj respondojn la plej utilajn por la radiodejorado, permesas trafiki relative rapide kaj plie ebligas al malsamlingvuloj interkompreniĝi. La radiistoj scias, ke ekzemple QTC? signifas: «Ĉu vi havas trafikon por sendi al mi?» — Respondo estas QTC . . . (nombro da telegramoj) . . . «Jes mi havas . . . telegramojn» aŭ QRU, «mi havas nenion». Sed tiu kodo kompreneble havas mankojn; ofte ĝi montriĝas ne sufiĉe oportuna kaj tiam fariĝas necese uzi iun lingvon. Sed kiun, se la interkorespondantoj estas malsamlingvuloj? La francan, diras iuj, ĉar ĝi ja estas oficiale utiligata por la internaciaj telegraf-telefonaj interkomunikoj. La anglan, respondas aliuj, ĉar ĝi estas oficiale utiligata kiel mara lingvo. Fakte, miascie, neniu internacia kontrakto difinas, kiu el ambaŭ estas oficiale akceptita por la radio-interkomunikoj. Konsekvence estas radiistoj utiligantaj la francan lingvon kaj aliuj, la pli multaj, la anglan.
Mi mem tiam scipovis nur la francan kaj devis lerni kelkajn anglajn esprimojn tre utiligatajn en la radio-dejorado. Sed tio ne estis sufiĉa, ĉar ofte trafis min malfaciloj pro neinterkompreniĝo kun alilandaj korespondantoj. Tio estas tre embarasa, tre teda situacio, dum kiu oni perdas tempon kaj oni povas fari erarojn en la telegramoj.
Mi precipe memoras pri du gravaj okazintaĵoj, kiam montriĝis, ke malinterkompreniĝo ja povas nemalofte okazigi gravajn akcidentojn.
Foje, dumnokte, angla ŝipo alvokis min kaj anoncis «TTT Avurnav». Tio estas signalo de urĝa telegramo, anoncanta ion danĝeran por la ŝipirado. La teksto de tiu telegramo estis angla. «Bonvolu doni ĝin france», mi petis mian korespondanton. «Mi ne scipovas francan», estis la respondo. Nu, restis al mi preni franc-anglan vortaron kuŝantan en tirkesto kaj vorton post vorto malrapide kaj malfacile dum pli ol duono da horo mi tradukis la tekston. Dum mia korespondanto senpacience atendis, ke mi sendu la ricevateston. Fine mi eksciis, ke la lumturo de Bonifacio estingiĝis; kaj tio estas tre grava, ĉar la ŝipirado sur markolo inter Korsiko kaj Sardinio estas danĝera. Tiu tempo perdita por tradukado ja estus povinta okazigi akcidenton, eble katastrofon al iu ŝipo.
Alifoje mi ekaŭdis SOS. Grave, ĉar nur ŝipoj minacataj de danĝero disradias tiun alvokon. Kaj dum kelke da minutoj el ĉiuj partoj en la etero ekaŭdiĝas la morsa lingvaĵo «QRT SOS» t. e. «Silentu, danĝero.» Rapide unu post la alia ĉiuj aŭdeblaj marbordaj kaj surŝipaj stacioj silentas. Post la brua zumado de la diversaj elsendoj tiu silento emocie impresas. Nur la endanĝerigito rajtas komuniki kun tiuj povantaj esti utilaj por helpo. Ĉi-foje estis norvega ŝipo, kiu sendis sian SOS-telegramon al Marsejla radio-stacio. Ĝi estis redaktita angle. «Donu ĝin france», petis la ricevinto. «Ne eble», respondis la sendinto, «neniu ĉi tie scipovas tiun lingvon.» Feliĉe iu ŝipo, kies radiisto scipovis ambaŭ lingvojn, peris kaj interpretis la telegramon. La norvega ŝipo sciigis, ke la akso funkciiganta la helikon rompiĝis kaj, ne povantan plu antaŭen veturi, furioza ventego forpelis ĝin al la danĝera okcidenta korsika bordo, plena da rifoj. Ĝi bezonegis urĝan helpon. Fine trenŝipo alvenis ĝustatempe kaj trenis la endanĝerigiton al Marsejlo. Ankoraŭfoje mi konstatis, kiel malkompreniĝo povas fariĝi danĝera afero.
Tiuj okazintaĵoj kaj multaj aliaj pruvis al mi, kiom estas necesa iu lingvo utiligota internacie en la radiokomunikoj. Tial mi decidis lerni la anglan. Sed post kelkaj monatoj, trovinte, ke mi progresis tro malrapide, pli kaj pli mi senkuraĝiĝis kaj fine tute ĉesigis la lernadon.
En 1925, en fakgazeto mi legis anoncon pri esperanto. Jam kelkfoje mi estis aŭdinta pri tiu lingvo kaj decidis provi lerni ĝin. Mi petis sciigojn al la franca LEA kaj poste fariĝis certe ĝia plej malproksima lernanto per korespondado, ĉar tiam mi ja estis migrinta en varmegan Francan Sudanon, en Afrikon. Kaj ĉi-foje la lernado estis por mi vera distro.
Reveninte Francion, kiam mi renkontiĝis kun esperantistaj K-doj, mi ekmiris konstatante, kiel facile mi interkompreniĝis kun ili, kvankam komence mi ne tro kuraĝis paroli esperanton, timante parolaĉi ĝin.
Jen, Gek-doj, kiel mi fariĝis esperantisto. Kaj de tiam mi ne ĉesas miri, ke tiom da homoj restas blindaj antaŭ la ĉiutagaj, okulfrapaj ekzemploj, montrantaj la malneeblan [?] bezonegon je iu internacia helplingvo facillernebla, kia estas esperanto. Kaj kio
— página 2 —
158 — SENNACIULO
plej ĉagrenas min, estas konstati, ke tiom da konsciaj kaj agemaj proletoj ne vidas en esperanto admirindan ilon por siaj celoj, sed konsideras ĝin indiferente kvazaŭ ion neseriozan, distron aŭ ilon de dua rango. Tamen mi esperas!
SAT-ano 13 706.
LA KAŬĈUKA INDUSTRIO EN BELGIO
De post kelkaj jaroj multaj novaj artikloj estas faritaj el kaŭĉuka materio. Kaj ĉiam pli etendiĝas la uzado de kaŭĉuko. Grave ĝi konkurencas la ledan industrion (ŝuoj, botoj, galoŝoj), la ludilan industrion (diversformaj ludiloj kaŭĉukaj), la zinkan industrion (uzado de kaŭĉukenhava materio por la tegmentoj). Krom tio, la aŭtomobila industrio tre antaŭenpuŝis la uzadon de kaŭĉuko. La ĥirurgiaj kaj higienaj aparatoj ofte konsistas el kaŭĉuko (injektiloj, klisteriloj, antaŭgardiloj ktp.). En la meĥanika industrio oni uzas la kaŭĉukajn pintojn kaj la elektra industrio uzas la per kaŭĉuko tegitajn kablojn kaj fadenojn. El kaŭĉuko estas farataj vestaĵoj kaj tapiŝoj.
Estas nekompreneble, ke la ĉiulande larĝproporcie disvolviĝanta tiaspeca industrio ankoraŭ ne kreis la profesion de «kaŭĉuka laboristo». Ĝenerale la mastroj tute malatentas la specialecon de tiuj laboristoj. Ili dungas nur «manlaboriston» sen ia speciala aldono, kaj tiuj «manlaboristoj» estas treege malbone pagataj, dum ilia bonfarto iom post iom forlasas ilin. En la kaŭĉuka laboro ne estas ĉefe la kaŭĉuko, kiu malsanigas la laboristojn, sed estas ĉiuj ingrediencoj uzataj. Tiu laboro okazigas ftizon; la grandkvante uzata kretopolvo atakas la spirorganojn.
Belgio pro sia eblo ricevi rekte krudan gumon el sia kolonio, Kongo, kreskigis rapide sian industrion en la kaŭĉuka fako. Hodiaŭ naŭdek-elcente ĝi liveras al la tuta mondo la kaŭĉukajn tenisplandojn. Cifere tio volas diri, ke jare ĝi fabrikas 20 milionojn da paroj. Tiuj ŝuoj estas destinitaj al la laboristoj el Oriento, ĉefe el Hindio. En Eŭropo la laboristoj pro nesufiĉa salajro ofte ne aĉetas ledan ŝuparon kaj nun uzas tenisŝuojn. Multajn aliajn artiklojn la fabrikoj liveras, sed ĉar persone ni laboras en la tenis-artikla fako kaj due, ĉar tre similas la divers-artikla fabrikado, ni nur ekzamenos la propran situacion de la «manlaboristo» en tiu fako.
La situacio de la laboristo
La salajro estas plej malalta. La laboro krom tre malsanigaj kondiĉoj estas ankaŭ tre malpura. Intensa punsistemo neebligas al la laboristoj grupe protesti. Oni montras al tiuj laboristoj la eblon tuj anstataŭigi ilin. Tiu stato jam delonge instruis la lokajn laboristojn, kaj ĉi lastaj estas nur kelkope okupataj; ili preferis elekti alian vivon. La mastroj tiam alvokis per la konsulejaj vojoj la eksterlandan laboristaron. Grandkvante poloj kaj italoj alvenis, kaj nuntempe ili konsistigas larĝe la plimulton el la koncernaj laboristoj. Profitante el la lingva malfacilo kaj el la kadukaj vivebloj de tiuj laboristoj, kiuj pro simpla maldungo povas esti rejetataj el Belgio, la mastraro senskrupule ekspluatas ilin. La vivkondiĉoj de tiuj homoj estas teruraj. Loĝante en ĉambroj kelk-kvadratmetraj, multfoje dekope (ili estas ofte ne akceptataj de la hoteloj), ili per sia salajro nur povas aĉeti iom da pano. Malbone vestitaj. Dum lasta somero, pro la ega varmo de pervaporaj premiloj kaj certe ankaŭ pro malsato, ĉiutage svenis kelkaj gelaboristoj.
La laboro estas tre danĝera. Oftaj akcidentoj okazas ĉe la kalandriloj kaj ĉe la premtranĉiloj. Dum unu jaro en sola fabriko, kie estas 150 gelaboristoj, jenaj akcidentoj okazis: laboristo perdis siajn du manojn en kalandrilo, alia perdis kvar fingrojn, du aliaj perdis po unu fingro, pluraj laboristinoj perdis unu aŭ du fingrojn. Ok fingrabscesoj estis kuracataj. Kvar junulinoj nervmalsaniĝis; du aŭ trifoje ĉiusemajne ili travivis apopleksian senkonsciiĝon. Ĉi lastaj malsaniĝoj venas de la kontinua ekscita laboro popeca, dum la akcidentoj supremenciitaj estas ofte kaŭzitaj de la noviceco de la laborantoj, al kiuj oni ne sufiĉe montris la labormanieron kaj kiuj estas senzorge lasitaj ĉe maŝino mortiga. Pluraj akcidentoj ankaŭ okazis pro la dumnokta laboro, ĉar la lumigo ne estas sufiĉe efika.
Kiam laboristo estas trafita de akcidento, li ricevas laŭ la belgaj leĝoj dum la kuracado la duonon de sia kutima salajro. Kiam la kuracado estas finita, kaj la laboristo perdis parton de sia laborkapablo, la leĝaj ekzamenistoj taksas la elcenton. Ni donu kelkajn oficialajn elcentojn: Mano 50%, Brako 50%, Okulo 25%.
Tiu elcento ne estas kalkulita laŭ la kutima salajro, sed laŭ la duono de la ordinara salajro. Ekzemplo: kaŭĉuka laboristo, kiu ricevas salajron 36-frankan tage, ricevus kiel subtenon, se li estas perdinta manon aŭ brakon, 36:2×0.50 = 9 frankojn tage. Dum sia tuta vivo tiu laboristo ricevos salajron de nur 9 frankoj, dum lia laborkapablo (ĉefe se li estas nekvalifikita) malpliiĝis praktike certe je 75%.
Tiaspeca situacio estas terura speciale por eksterlandano. La fabriko, kiu donis al li laboron antaŭ lia akcidento, rifuzas redungi lin post la kuracado. Tiam troviĝante senprofesia, ne konante la uzatan lingvon, kaj kripleta, tiu laboristo sensukcese petegas laboron laŭvice ĉe ĉiuj mastroj. Sola eventualaĵo: reiri sialanden. Sed se tiu laboristo estas politika rifuĝinto?
Plurajn kialojn similajn mi korpremite konstatis. Mi memoras pri iu maljuna laboristo pola, kiu perdis du fingrojn kaj kiu venis al mi preskaŭ plorante por petegi redungon. Pro firmaj ordonoj de la direkcio mi devis senkompate malakcepti lin — kaj multajn aliajn . . .
La situacio de la mastraro
Antaŭ kelkaj jaroj, malmultaj etaj fabrikoj — hodiaŭ vastaj produktejoj. Senhalta plivastiĝo, kaj la profitoj ĉiam pli kaj pli fariĝas grandsumaj. Antaŭ kelkaj jaroj la gumo estis de ili aĉetata je la proksimuma prezo de 40 frankoj pokilograme (ĉ. 1.25 dolaro). Hodiaŭ, dank’ al imponaj aĉettrustoj ili sukcesis ekspluati premege la gumrikoltantojn el Hindio, el Kongo, el Sumatro kaj el Brazilio, kaj la meza prezo malpliiĝis ĝis 14 frankoj pokilograme. La aliaj substancoj necesaj por la sulfurigo de la kaŭĉuko preskaŭ samproporcie malplikostiĝis. Ekz. la akcelanta kunmetitaĵo (science: difinilguanido), kiu kostis antaŭ du jaroj 70 frankojn po kilogramo, kostas nun 28 frankojn. Anstataŭ malpliigi la vendoprezon, la fabrikantoj unuiĝis en vendsindikaton, kiu ĉiusezone fiksas la prezojn.
1927 paro da kaŭĉukaj plandoj estis vendita je 2.40 fk. 1928 „ „ „ „ „ „ „ 2.70 „ 1929 „ „ „ „ „ „ „ 3.— „
Tiuj prezoj estas sindikataj, la mastroj por certigi al si grandan profiton, opiniis absolute necesa sindikatiĝi, dum la samfakaj laboristoj nuntempe forestas el ĉia organizo sindikata. La mastroj aĉetas sindikate ĉiujare malpli kare kaj vendas sindikate ĉiujare pli alte.
Tri karakterizoj nete estas konstatendaj en la kaŭĉuka problemo:
- La ekspluatado ĉiam pli premega al la rikoltantaj laboristoj;
- La mizera situacio de manufakturaj laboristoj;
- La situacio ĉiam pli mon-enspeziga al la mastraro.
Estas evidente, ke la kaŭĉuko fariĝas unuaranga materio, kiel la ŝtalo, la ledo, la karbo. Urĝas, ke la laboristoj tiufakaj specialiĝu kaj kreu sindikaton de la kaŭĉuka industrio, kiu defendos ilian sanon, iliajn rajtojn, postulos pli altan salajron. Mondskale organizitaj, tiuj laboristoj, produktantoj kaj manufakturantoj, certe atingus rezultojn.
Léon Bergiers (630).
NE SENDU TRO LONGAJN ARTIKOLOJN! VERKU KONCIZE!
— página 3 —
SENNACIULO — 159
Resumoj el la libro «Standards» (Normoj)
(7-a daŭrigo. Vidu n-ojn 267/73)
Historia eksperimento ĉe «Baltimore & Ohio Ko.»
B. M. Ĝuel (Jewell), prezidanto de Fervoj-laborist-unuiĝo, esprimis sufiĉe la pensmanieron de l’ usona laboristaro, dirante: «Moderna industrio estas unuiĝo, kiu celas esence servi la homaron. Fervoj-industrio ekzistas, ĉar necesas transportiloj. Nu, du grupoj da «akciposedantoj» estras la Fervoj-Industrion. En unu grupo estas pli ol du milionoj da akciuloj: la laboristoj, kiuj metis siajn kapitalon, vivon, laboron, en tiun industrion. — En la dua grupo, malpli ol centmil akciuloj nur metis en tiun industrion sian troon da dolaroj.»
Dübreŭj skribas laŭ tio, ke usonaj laboristoj vidas aliel soci-problemojn, ol eŭropaj laboristoj.
Ĝuel diris poste: «Sindikatoj ĉiam luktis por labori kun mastroj, anstataŭ por mastroj kaj sub ilia premo.» Kaj jen nun la historio kunlabor-eksperimento, akceptita en jaro 1924 de fervoj-posedantoj en laborejoj de «Baltimore and Ohio Ko.», Glenŭud (Glenwood), 20 km. de Pitsbög (Pittsburg). Mastroj akceptis agnoski la sindikatojn kiel helpantojn por bona funkciado de la industrio. Mastroj elektis la malplej bonan lokon por tiu eksperimento. En Glenŭud multaj laboristaj sindikatetoj interbatalis. Ne ekzistis nur unu «Fervojist-sindikato» kiel en Francio.
La direkcio de l’ kompanio akceptis klopodi kun sindikataro por:
plibonigi transportojn, forigi malŝparojn, pligrandigi produktadon, plibonigi laborspiriton, reguligi laboradon.
La direkcio akceptis lojale dividi (?) kun la laboristaro profitojn de tiu klopodado, krei ĉiujn necesajn rimedojn. Otto S. Bajer (Beyer), konsult-inĝeniero de laboristaj sindikatoj en Glenŭud, gvidis tiun eksperimenton. Sindikat-gvidantoj fariĝis samtempe submastroj en laborejoj. Ekzemple elektristoj obeis en fabriko al sia delegito de elektrist-sindikato, muntistoj obeis al muntist-delegito. Laboristoj prezentis al la direkcio proponojn por plibonigoj, per tiuj delegitoj. 11 478 laboristaj proponoj estis prezentataj al kunvenoj de laborist-gvidantoj kun kompani-gvidantoj. 9090 estis akceptataj. La nombro da laborkontrolistoj malpliiĝis, ĉar laboristoj mem diligentis. Ekzemple de propono akceptita: laboristo per sonorilo petas ilojn, ne forlasante laboron. Por tia ilo, unu sonoro, por alia ilo, du eksonoj, por tria ilo, alia signalo.
La «plano» de Bajer jam de 1924 bone funkciadas. Dübreŭj vizitis Glenŭud, legis proponojn de laboristoj kaj rezultojn de tiuj proponoj: laboristoj petis pli bonan ŝtalon por la iloj, protestis, ĉar krudaj bronzopecoj ne estis sufiĉe dikaj, sufiĉe bronz-entenaj por finprilaborado, — proponis pli bonan ordigon de sinsekvaj laboroj en iu metiejo. Nombro da sindikatanoj fariĝis 75% anstataŭ 50% de la laborantoj. Ĉiuj forĝaĵoj por ripari 8000 vagonojn fariĝis ĉe fervojaj forĝejoj, anstataŭ tre kare, kiel antaŭe, ĉe privataj entreprenistoj for de la loko, — 496 lokomotivoj ripariĝis same en fervoj-metiejoj mem. La kompanio akceptis por ĉiam tiun sistemon de kunlaboro kun sindikatoj, kaj povis malpliigi prezojn de transportoj.
Tiel laboristoj konkeris pli certan laboron kaj sukcesis pruvi, ke la laboristaro plibonigas, kiam ĝi estras, la gvidadon de l’ laboro.
Naskiĝis tiel «Industriaj Civitanoj»
Multaj laboristoj en Usono atentis tiun eksperimenton, baldaŭ mondfaman sub la nomo «B & O-PLANO». Laboristoj de najbaraj kompanioj atingis saman organiziĝon, ĉe «Ĉikago- kaj Nordokcidenta Kompanio», ĉe «Ĉesapijk- kaj Ohio-Kompanio», kaj en Kanado ĉe «Naci-Kanadan-Ko.» de fervojoj, ĉar Pitsböra regiono limas al Kanado.
M’kdonald, nuna ĉefministro en Anglio, eĉ diris vojaĝinte en Kanado post sia reveno, ke tiu sistemo ĉe «Naci-Kanadan-Ko.» estas socialismo en faktoj. Korporaciaj ĵurnaloj de tiuj laborist-unuiĝoj montras, ke tiel diligentante laboristoj ŝatas laboron kaj fariĝas, skribas Dübreŭj, veraj «civitanoj de industrio».
Intelekta estonto de l’ laboristaro
Dübreŭj tre prave opinias, ke pri tio oni tute ne povas juĝi en Usono, ĉar tiom diversaj estis kaj estas almigrintoj, tiom mizeraj kaj senkleraj ili alvenis, ke solida bazo por juĝi ne ekzistas.
«Mi naskiĝis en Polio, mi en Rumanio, mi en Turkio, mi en Italio, Hispanio, Meksikio», vi nur aŭdas en la metiejoj. — Kaj se iu fiere diras: «Mi naskiĝis en Usono» (kvankam li ne estas klera), li tuj rekonas, ke liaj gepatroj naskiĝis en iu el la antaŭnomitaj landoj.
Ĉe tiu miksaĵo ne ankoraŭ unueciĝinta el deĉiamaj malsatuloj, kiuj iom brute zorgas nutri sin, vivi, jam aperas bonaj simptomoj. Bibliotekoj konstruiĝas, belegaj, vastaj, perfekte organizataj. Venos tagoj dum kiuj Usonanoj eniros kaj legos en tiuj palacoj jam pretaj. Jam la delikatega franca muzikverkisto Maŭrico Ravel’ (Maurice Ravel) opiniis, favorege por usonaj artoj: «Viaj orkestroj estas la plej bonaj en la mondo. Ili estas tiaj, dank’ al sia internacia konsisto, dank’ al kvalitoj, kiujn vi postulas de ĉiu muzikisto. Via kupr-instrumentaro (metal-instrumentoj) posedas riĉan kaj profundan sonoron, kiu mankas en francaj orkestroj, ĉar instrumentoj estas pli bonaj, ĉar kvazaŭ ĉiuj kupro-ludistoj estas germanoj. Ili produktas ian sonor-noblon, kiun alilandaj ludistoj ne kapablas doni, kaj ĉe ili trumpeto ne estas klavokorneto. Viajn lignajn blovinstrumentojn ĝenerale manregas francoj, kiuj en tiu fako estas la plej taŭgaj en la mondo. Sama elektado en ĉiu fako rezultigas grandvaloron de l’ usonaj orkestroj.» Sennaciecaj orkestroj, la plej taŭgaj en la mondo, ni eknotu tiujn parolojn de grandtalenta franca muzikverkisto.
Dübreŭj pensas, ke jam etaj «opini-ĵurnaloj» pli influas sur spiritojn en Usono, ol la «grand-gazetaro» tute fiaĉetita de trustistoj: inteligento regajnas spacon kontraŭ stulto. Georgo Dühamel, citas Dübreŭj, petis de Usono, ke ĝi komencu produkti grandajn artistojn: «Ŭitman, Po, Emers’n, Toroŭ (Whitman, Poe, Emerson, Thoreau) estas famaj, sed ne sufiĉas por cent milionoj da homoj kaj por du jarcentoj!» Eĉ tiuj artistoj estis angloj kaj francoj, rimarkigas Dübreŭj. Estontaj estas artaj kreadoj de Usono, respondas li; sed el tia laboro ekstaros certe verkoj, kiam tiu malsata migrantaro, post unua bruta laborado kaj manĝado, ekkomencos revi.
(Finota.) Jief.
[REKLAMO p.3] Depost 1930 aperos ★ SENNACIECA PEDAGOGIA REVUO la nova SAT-organo por edukistoj. Detaloj sekvos. ATENTU!
[REKLAMO p.3] ★ LIBROJ EL SOVETIO — Prezo mk. V. Varankin, Teorio de esperanto, Detala gramatiko de esperanto, bona helpilo por kursgvidantoj . . . 2,50 Jarkvino de Oktobra Revolucio, Bela multilustrita libro pri Sovetio . . . . . . . . . 1.— S. Ŝabarin, Lerna esperanto-krestomatio . . . . . . . 0,80 [?] A. Ĉeĥov, Mia dialogo kun poŝtestro, Rakonto. Teksto paralela en esperanto kaj rusa lingvoj 0,25 [?] Leo Tolstoj, Sieĝo de Sebastopolo, Novelo . . . . . . . 0,30 Leo Tolstoj, Kaŭkaza militkaptito, Rakonto . . . . . . . 0,10 [?] N. Nekrasov, Tra USSR per esperanto . . . . . . . 0,40 La mendojn adresu al: R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27. Sovetianoj mendu rekte ĉe CK SEU, Poŝtkesto 630, Moskvo.
— página 4 —
160 — SENNACIULO
LA MILITARISMO EN BULGARIO
Verkanto de tiu ĉi artikolo jam delonge estas en la vicoj de l’ burĝa armeo. Alvokitaj per trompo, li kaj ankoraŭ multaj aliaj K-doj eniris la kazernon. Kiu ne ĉeestis laŭ la invito en la difinita tago, estis perforte devigata. Malgraŭ ke al Bulgario estas malpermesite teni regulan armeon, ĝi faras tion kaŝe. Laŭ la packontrakta permeso ĝi povus havi nur volontulojn en sia armeo, kiu ne devus superi 33 000 personojn. Tamen ĝi havas trioble pli grandan kvanton.
Peza estas la servado en la bulgara armeo. La servuta vivo estas terura; mi ne povas kutimiĝi al ĝi; konscia homo ne povas toleri tion, kio okazas hodiaŭ en la armeo. Batado, punoj pro plej bagatelaj aferoj estas ordinaraj fenomenoj. Post dusemajna servo estis komunikite al ni, ke el ĉiu taĉmento estos forsendataj dek soldatoj por studi en militlernejo, kiu troviĝas apud Sofio, sekrete. La tasko de tiu lernejo estas instrui kaj formi specialistojn kaj finfine resendi ilin en la trupopartojn. En tiun lernejon estas elektitaj speciale severaj oficiroj, suboficiroj, kaporaloj. Ili ne permesas al la soldato respondi pri io ajn. Eĉ se la soldato estas prava, ili batas lin senmotive. La kaporaloj konsistas ĉefe el plej krudaj vilaĝanoj, same la serĝentoj, kiuj turmentas, punas, uzas abomenan parolmanieron. Ankaŭ la nutraĵo estas malbonega: ĉiutage dum trimonata servo ni ricevis griaĵon. Pro tiu netolerebla stato ne ekzistis unu sola soldato neplendema. Neniaj legaĵoj estas permesataj al la soldato krom milite-faŝistaj. Se oni trovas kontraŭŝtatan legaĵon, sekvas kondamno kiel kontraŭŝtatano laŭ la famekonata leĝparagrafo ŝtatdefenda. La plej senhonta vorto estas komunisto por ili, kaj ĉiam estas parolate kontraŭ Sovetio. Facile malpermesiĝas por soldato la forpermeso: li ne eliru, ne aŭdu, kio okazas en la civila vivo.
Apud Sofio ni estis tenataj 3 monatojn. Neniu sciis, pro kiuj motivoj ni translokiĝis tien. Iuj diras, ke la (kontrola) Komisio eksciis, ke tie ekzistas sekreta lernejo, kaj tial por ke nenio estu malkaŝata, la transporto okazis preskaŭ dumnokte. La estroj komunikis, ke neniu klarigu al civilulo, de kie ni venas kaj kien ni iras. Ili ankaŭ devigis nin porti sur niaj dorsoj la litojn kaj aliajn aĵojn ĝis la stacidomo, kiu troviĝis en duonhora distanco. Tiel la ŝtato ŝparis ioman monsumon, kvankam en la parlamento ĉiam grandaj militbuĝetoj estas voĉdonataj, — certe ĉefe por armado kaj bonegaj salajroj al la oficiroj, kiuj tenas la nunan ordon en Bulgario.
Kiam ni atingis la urbon, kie ni devus resti, okazis la samo. Ni estis en la malnova ĉefurbo de Bulgario Tirnovo. La kazernoj estis malproksimaj, kaj ni portis niajn aĵojn trans riveron. Kompreneble ni multe suferis dum tiu transporto kaj ĉiuj ekmalsaniĝis. La nutraĵo ĉi tie estas iom ŝanĝita. Matene ĉe la ellitiĝo, je 4½-a horo, jam komenciĝas ĉikanoj per rapidigo; same oni en tre mallonga tempo plenumigas la matenmanĝon. Simile okazas tra la tuta lando en ĉiuj armeaj kazernoj. La estraro dume mensogas al la popolinfanoj, ke la «kazerno estas lernejo».
Certe Bulgario en okazo de milito ne restos malantaŭe: ĝi pretiĝas sekrete; ĝi havas ekzemple sekretan instruadon por oficir-aspirantoj, kiuj studas en domoj sub kaŝnomoj de «pensiono por orfoj de la milito». La registaro estas tre singardema rilate al akcepto de fidindaj elementoj en la armeon. Leteroj al la soldatoj estas malfermataj por esploro. La soldatoj ne povas interligiĝi kun la ekstera mondo, tiom malpli kun organizoj (revoluciaj, kontraŭmilitaristaj), kiuj pledas por ili. En la instrukcio dume oni provas kredigi al la simpla soldato politikajn fabelojn, kaj li ne havas rajton diskuti aŭ kritiki.
Tia estas la situacio de l’ soldato en Bulgario sub la terora reĝimo.
Metodi.
★
Hungaraj batalantoj por Soveta potenco
Eks-militkaptitoj de l’ tutmonda imperialisma milito — hungaroj, liberigitaj dum la Rusa revolucio, enskribis multajn heroajn paĝojn en la historio de la revolucia batalado por soveta potenco en Rusio. En la j. 1918 hungaroj, kune kun ruĝgvardianoj, heroe bataladis sur multaj frontoj de l’ civilmilito, rebatante atakojn de kontraŭrevoluciuloj en Rusio kaj Siberio. Finiĝis la civila milito. Multaj el ili forveturis hejmlandon, multaj restis por loĝado en Sovetio kaj kelkmiloj mortis sur batalkampoj. La plej granda parto de ĉi lastaj trovis morton dum kruelegaj bataloj kontraŭ ĉeĥa militistaro. Laŭ ordonoj de la burĝaj dungintoj, ĉeĥaj militestroj, oni mortpafis ne nur rusajn, hungarajn ruĝgvardianojn, sed eĉ tiujn hungarojn, kiuj neniam partoprenis en la civilmilito.
Multa materialo mankas ankoraŭ por montri al tutmonda proletaro plenan bildon pri la heroa batalado de hungaroj sur fronto de proleta revolucio. Notante dekjaran datrevenon de liberigo de Kolĉak-regado en Siberio, certe ni ne devas eksilentegi pri hungaraj K-doj heroe mortintaj por revoluciaj ideoj. Dum batalo sur fronto apud Omsk estis mortpafita komandanto de hungara taĉmento, K-do Uhrinĉek. En Altaja montaro, ĉe vilaĝo Tjungur, pereis taĉmento el hungaroj 50-homa kun komandantoj Poboĵeni [?] kaj Boboncivic [?]. Sur militfronto en distrikto Mariinsk estis mortpafita de ĉeĥoj kaj blankuloj roto da hungaroj. Multaj ankaŭ mortis batalante en kaptaĉmento de Lazo en Zabajkala landparto. Soveta proletaro honoras la memoron pri la ruĝaj herooj-hungaroj.
U. Cir-nov [?]; esp-igis B. Zirjanov (Kurgan).
★
DIVERSAJ NOTOJ
Kooperativa movado en Germanio
En 1928 la vendsumo de la germanaj konsumkooperativoj estis 1,5 miliardo da markoj, dum la privata vendistaro disdonis varojn en valoro de 30 miliardoj da markoj. 29 elcentoj de la kooperativa vendsumo devenas de varoj el propraj produktejoj. 3,5 milionoj da familioj apartenas al la konsumkooperativoj, kiuj nombras 1500. Ili akceptas la vendotajn varojn de Centra Aĉetkompanio (GEG), kiu en 1928 vendis varojn en valoro de 444 milionoj da markoj. Ĝi posedas multe da fabrikoj kaj deponejoj; ĝiaj akciuloj estas la aniĝintaj 1500 konsumkooperativoj.
Komunikis 3018, Chemnitz.
Sindikata movado en Germanio
En 1928 la laboristaj sindikatoj aniĝintaj al Amsterdama Internacio havis 4 900 000 membrojn, t. e. 450 000 pli ol en 1927. Meznombra labortempo semajna estis 48 horoj. Salajroj plialtiĝis je 6 elcentoj. Meznombra senlaboreco moviĝis inter 6—9 po cento da membroj. Porsindikatajn lernejojn en Berlin, Düsseldorf, Frankfurt kaj Tinz vizitis 313 membroj. Ekstrikis por pli altaj pagoj 11 434 000 laboristoj (kun neorganizitaj); por defendi sin kontraŭ malaltigoj de l’ pagoj 103 500 laboristoj ĉesis labori. Entute la sindikata movado en 1928 daŭrigis sian kreskadon kaj plifortiĝon.
Komunikis 3018, Chemnitz.
La ŝparkasaj kluboj en Anglio
En n-o 263 K-do 8048 priskribis la anglajn libertempojn kaj menciis ankaŭ la ŝparkasajn klubojn, al kiu la plimulto da laboristoj aliĝas. Sed kio okazas al tiuj, kiuj ne emas aliĝi al tiuj institucioj? Dum la pasintaj sep jaroj mi estis ĉe laborejo ne estante membro de la ŝparkasa klubo; tial mi ricevis la plej malbonan materialon aŭ ŝtofon. La klub-afero estis funkciigata de du el la sub-estroj, kiuj gajnis kelkajn funtojn da procentaĵo. Ankaŭ estas alia grava punkto: Dum la libertempo la grandaj ĵurnaloj anoncas fanfarone, kiom grandega estas la mono, pri kiu disponas la laboristaro, kaj apogante sin je tio la mastroj deklaras, ke la laboristoj bone povus elporti malpliigon de la salajroj.
W. Smith (13 768).
— página 5 —
SENNACIULO — 161
EL HISPANIO
La kontraŭreligia penso
Ĉe la malofteco de senreligiaj agoj en Hispanio, ĉiu unuopa ŝajnas mencinda, precipe se temas pri unu el la SAT-anoj. Nia K-do Blej (5436) edziĝis eksterekleziie kun M. Mompel. Ja, kvankam la plejmulto en la lando sin sentas liberpensuloj kaj klare vidas, ke la pastra soldataro estas tro peza ŝarĝo, por kiuj laŭ dia proverbo ni devas «perlabori la panon je la ŝvito de la frunto», — ili devas submetiĝi al la religiaj ceremonioj. Kaŭzo estas, ke la klerikularo scias per ruza agado altiri la spiritojn de la virinoj por siaj celoj. Tial, kiam liberpensanta viro deziras edziĝi, ekstaras antaŭ li multaj malfaciloj, ekzemple trovi virinon, kiu de sia junaĝo estis edukata de sendiulaj gepatroj; poste la malfaciloj, kiuj prezentiĝas por akiri edziĝajn dokumentojn ĉe l’ juĝejo, ĉar la klerikaluloj ĉion faras por malefektivigi sendogmajn agojn; la nekonsento de gefamilianoj, al kiuj malgraŭ sia propra nereligiemo mankas la kuraĝo por kontraŭfronti siajn mastrojn, konatulojn ktp.
Kiam naskiĝas ido, estas pli facile nereligie bapti ĝin, ĉar ĝi nur dependas de siaj gepatroj, kaj se ili estas liberpensaj homoj, ili povas pli facile fari lin senreligiulo. Mi pensas, ke nur per konscie kaj libere edukata generacio estas eble renversi la nunan religian subpremon en la diktatore regata Hispanio.
E. Vilella (7541).
La ĥoraj societoj «Eŭterpenses» en Katalunio
José Anselmo Clavé, fondinto de la ĥoroj en Katalunio, naskiĝis en Barcelono la 21-an de aprilo 1824 kaj mortis la 24-an de februaro 1874. Granda poeto kaj muzikisto. Kun ideoj respublikanaj. Vidinte, kiel la laboristoj nur okupis sin pri kartludado kaj trinkado, li pensis fondi ĥorajn societojn, kaj la unua estis nomata «Eŭterpe». Per tio li komprenigis, ke ne ludante oni povas profite pasigi la tempon pli utile; sed kiam estis sufiĉe bone organizita la societo, la registaro kredis, ke la ĥorejo estas loko por kunvenoj de anoj de la respublikana ideo. Kaj la societo suferis samajn persekutojn kiel anarkistoj. Post longa tempo, kiam la registaro vidis, ke temas en ĝi nur pri disvastiĝo de kulturo, ĝi lasis la persekutadon, malpermesis tamen kelkajn kantojn kiel «La Revolucio» kaj aliajn. Nuntempe, se kelkaj ĥoroj okazigas publikan koncerton, estas trudate al ili kanti «Gloria a Espana» (Gloro al Hispanio), pro tio ke tiu kanto ne plaĉas al la laboristoj.
En Federacio estas unuigitaj ducent societoj, proksimume dekmil kantistoj krom la t. n. «Orfeonoj», kiuj ne estas kunligitaj kun la ĥoroj. En Barcelono estas sep aŭ naŭ orfeonoj, sed la ĉefa estas la Kataluna, kiu havas 350 ĥorkantistojn kaj disponas pri grandega kaj bela konstruo; poste estas la Gracia kaj Sans kun ducent kantistoj. Ĉiujare okazas konkurso en kantado, kiun partoprenas la plej bonaj ĥoroj, kaj la placo estas plenplena: 25 mil aŭskultantoj. Pasintan jaron estis malpermesate kanti la «Maristo», nur ĉar la fino de tiu kanto tekstas: Vivu Katalunio! En tiu konkurso la deputitaro donas 10 premiojn: la unua je valoro de 500 pesetoj (ĉ. 85 dol.), dua 400, tria 300, kvara 200, kvina kaj sesa po 100 kaj la aliaj po 50 pesetoj.
K-doj, por propagandi kiel eble plej trafe, kantadu popolajn laboristajn kantojn el tutmondo, tradukitajn en esperanton¹: Francisko Salvador (14 571).
¹ «Proletaria Kantaro», 74 revol. lab. kantoj el tutmondo, SAT-eldono, prezo: 2.50 mk.g.
«La danko de la patrujo estas garantiata al vi!»
Tiel oni fanfaronadis dum la mondmilito. La pastroj benis la standardojn kaj armilojn, promesante al la soldatoj eternan vivon, se ili «batal-
[BILDO p.5 | 37,33,63,54] Foto de militviktimo kuŝanta sur kuseno, kun terure difektita, vundita vizaĝo.
mortus sur la kampo de la honoro». La kripluloj post la milito ne plu bezonus «ludi je gurdo» almozpetante: ili ricevus sufiĉe altan renton por «ripozi» sur siaj laŭroj. Tiel promesis nia forkurinto «Vilhelmo la Lasta». Sed kian dankon nuntempe ricevas niaj militviktimoj? Fakte, ili ne ricevas gurdojn, oni ankaŭ ne permesas almozpetadon al ili: Ili pereu kaj sufokiĝu en mizero. La pruvon ĉi kune mi donas, sed necesas, ke mi antaŭe skribu malgrandan biografion.
Mi soldatiĝis la 8-an de oktobro 1912. Kiam okazis la militkomenco, mia regimento jam troviĝis ĉe la franca limo. En januaro 1915 ni veturis vagonare al Rusio. Tie mi malsaniĝis sekve de la malvarmego je reŭmatismo, kaj pro ŝutkovriĝo, kaŭzita de grenadeksplodo, miaj nervoj ankaŭ de tiu tempo ne plu funkcias. Mallonge dirite, mi ne plu kapablis nek kunbatali, nek plenumi alian militservon. Oni «maldungis» min. Sed ankaŭ profesi-laboron mi ne plu povas fari. Preskaŭ en ĉiu jaro depost la milito, dum kelkaj monatoj mi remalsaniĝis je reŭmatismo. Cetere mi nur kapablas fari facilajn laborojn, kiujn oni kompreneble pripagas konforme. Tuj post la milito oni donis al mi renteton, sed baldaŭ komenciĝis la senvaloriĝo de l’ germana valuto. Tio estis «akvo sur la ŝtata mueleja rado». Oni mone kompensis min (kaj ankaŭ multajn aliajn militviktimojn) per proksimume 3000 «paper»markoj. Kiam mi ricevis la koncernan asignon, cigaredo jam kostis 5000 markojn!
Kompreneble mi rifuzis la akcepton de la monsumego. Ĉar mi nun pasintjare treege malsaniĝis, kaj dum pli ol 5 monatoj tute ne kapablis labori, denove mi postulis la renton. Sed «la diaj muelejoj muelas malrapide, — malrapide, sed treege delikate» (laŭ proverbo). Tion ankaŭ mi spertis. La tielnomata ofica «blankĉevalo» (tiel oni nomas la burokratismon) komencis sian galopon. Post kelkaj monatoj ĝi trakuris ĉiujn instancojn. El ili mi nur menciu la kuracistan esploradon.
Laŭ surpapera ordono estu konsiderataj la atestoj de la kuracistoj, kiujn konsultis la militviktimoj. Eĉ la kunlaborantoj estu demandataj pri sia opinio, rilate al laborkapablo de la koncerna difektito. Kompreneble tiuj metodoj ne estas aplikataj praktike. Mi pri tio atentigis la kuraciston, kiu esploris min en la prizorg-juĝejo Aĥen (Aachen). La respondo estis: «Ĉi tie nur estas kompetenta mi, la atestoj de aliaj kuracistoj ne estas konsiderindaj.» Poste komenciĝis la duminuta esploro. Tiu ĉi «veterinaro» asertis, ke mi jam estis malsana antaŭ la milito kaj pro tio ne soldatiĝis. Kiam mi pruvis la malon, li riproĉis al mi: «Ĉu vi ne scias, ke vi dum la milito jam kelkfoje estis mortpafinda pro malobeo, atako kontraŭ oficiroj ktp.?» Mi respondis, ke tio ja estas la plej bona pruvo pri mia nervomalsano, ĉar oni, se ne estus konsiderita la sanstato, fakte mortpafus min. . . .
La alian malsanon li ne povis trovi, kvankam estis ŝvelintaj miaj artikoj ĉe la piedoj, genuoj, manoj kaj kubutoj. Pro la pruvoj, kiujn mi ankoraŭ montris al li, atestoj de kelkaj kuracistoj ktp., li ne plu povis pravigi la aserton, ke mi ne estas militviktimo. Sed pro kolero, ke mi havis sufiĉe da pruvoj pri miaj militmalsanoj, li ankaŭ ne jesis la demandon. Eble oni malpermesis al li jesi, ĉar en okazo de
— página 6 —
162 — SENNACIULO
troaj pagoj al proletoj ja preskaŭ dronus iamaj generaloj kaj oficiroj en mizero, kaj cetere la kara patrujo bezonas multe da mono por konstrui kirasŝipojn, financigi «naciajn plebiscitojn» (popol-voĉdonojn), rekompenci reakciulojn ktp.
Resume: Servu fidele pli ol 6 jarojn al kara patrujo; certe ĝia danko aspektos tiel, ke vi finfine ricevos eĉ riproĉojn, mokon, insultojn k. s. agrablaĵojn, kiel mi ricevis. Sed se vi deziras, ke ne plu okazu militoj, malkonfesu ĉian ajn patrujon, lernu esperanton kaj unuiĝu kun ĉiuj samklasanoj el la tuta mondo.
Unu en la nomo de multaj SAT-ano 13 397, Merkstein (ĉe Aĥen, Germ.).
★
KION LA HUNDO BEZONAS DUM VINTRO
Ĉu vi jam vidis hundon kun silka kalsono? Ne? Tamen tio ekzistas! Ĉu vi jam vidis hundon kun vintromantelo garnita per pelto? Ne? Ankaŭ tio ekzistas!
Unu el la plej multe legataj jurnaloj en Germanio vidigas en sia ilustrita semajna gazeto tiujn belegajn objektojn. Tuta paĝo estas kovrita per fotoj el vendejo por hund-artikoloj. Estas domaĝe, ke mi ne povas vidigi al vi tiujn bildojn, ĉar pli bone ol ĉiuj vortoj tiuj fotoj informus vin.
Unu bildo montras hundoliton, ne korbon aŭ keston, ne: veran grandan liton kun matraco, kapkuseno kaj blusilka (silka!) stebita kovraĵo. Miloj da proletinfanoj ne havas propran liton; ili devas dormi kun gefratoj aŭ eĉ plenaĝuloj. Pro tio refreŝiga dormo ne ekzistas por ili. Matene tiuj infanoj venas palaj kaj lacaj en la lernejon kaj devas streĉite lerni. Dume en riĉula domo buldogo, sub silka kovraĵo en sia propra lito turnas sin al la alia flanko kaj sonĝas, kaj apude dormas ŝpico en «elegante kaj komforte instalita dormkorbo el multkolora pajlplektaĵo kun kurteno kaj remburaĵo el malhelverda atlaso.»
La proletpatrino, kiu ne povas vesti siajn infanojn per varmigaj vestaĵoj dum vintro, ĉar la mono apenaŭ sufiĉas por plenigi la malsatajn stomakojn, kiu pro tio travivas sendormajn larmplenajn noktojn — kion ŝi sentas vidante la bildon kun jenaj objektoj por hundo: «varmigaj vintromanteloj el drapo, kamelharŝtofo kaj lavebla veluro kun peltgarnaĵo aŭ leda borderaĵo, blankaj kaj multkoloraj trikitaj lan- kaj silkkalsonoj; ŝuoj el ĉasbesta ledo.» Aŭ ŝi legus jenajn vortojn apartenajn al tiuj bildoj: . . . «varmigan, komforte alfaritan mantelon devas (!) posedi ĉiu hundo. Dum malvarmetaj tagoj oni (la hundo) estas vestita per mantelo el drapo aŭ lavebla veluro; kiam pli malvarmiĝas, oni portas sub ĝi trikitan silkan kalsonon, kiun anstataŭas dum akra malvarmo kalsono el varmiga blanka lano. Ekzistas tute multkolore trikitaj jakoj kun konvenaj al ili trikitaj ŝuoj; ekzistas aŭtomobilmanteloj kun kapuĉoj; ekzistas impregnitaj anglaj kaŭĉukmanteloj. Tre elegantaj virinoj igas tajlori al siaj hundoj mantelojn adekvatajn al vestoj de la aŭtomobilkondukisto.»
Tiaj vortoj, tiaj bildoj prezentas la profundan senhontecon de burĝaj rondoj. Kaj la memkompreneblo, per kiu ili traktas tiajn aferojn, pruvas, ke ili absolute ne havas kunsenton pri la mizero de la homoj ĉirkaŭ ili. Se oni riproĉus ilin pro tia konduto, ili tre mirigite dirus, ke tiuj posedoj apartenas al la minimumo de tio, kion oni bezonas por vivi.
Egoisma, senhonta, sensenta — tia aspektas la vizaĝo de tiu klaso.
H. J. (7614).
Sennaciismo venkonta!
Sennaciismo, ideo plej kara, Ruĝe flamanta en koro fiera, Traardiganta de l’ laboristaro Pensojn kaj volon, nin faros libera.
Ekspluatantoj landlimojn defendas Kontraŭ la ruĝaj minacaj ondegoj. Sennaciismo ĉi digojn disfendos; Premliberiĝos gigantaj fortegoj.
Tondromuĝante ondegoj kunfluos, Dispecigonte la mastrajn remparojn. Mondunuecaj proletoj detruos Siajn premantojn kaj malamikarojn.
Sennacieca socio kreiĝos, Pace popoloj kunvivos estonte, Justa kulturo senklasa estiĝos, Sennaciismo triumfos tutmonde.
A. Huemer (13 885).
Kio malhelpas al la vegetarisma movado?
Observinte la disvastiĝon de la vegetarisma movado, oni devas konstati, ke ĝi ne tiel bone antaŭenpaŝas kiel estus dezirinde. Se oni demandas sin pri la kaŭzoj, oni devas nomi kiel plej gravan la antaŭjuĝojn. La plej multaj el la homoj pensas erare, ke nur la viando povus doni veran forton korpan. Se ili aŭdas pri iu, ke li vivas vegetare, ili diras: Kiam li elspezos sian provizon, li certe denove manĝos viandon aŭ li rompiĝos korpe. Por pruvi la malon, nur necesas atentigi, ke niaj laborbestoj preskaŭ senescepte nutras sin per plantoj. Por aliaj homoj, ĉefe multaj laboristoj, la viando estas samkiel peco de l’ burĝa privilegiaro. Ili sentas sin pli riĉaj, se ili povas manĝi viandon.
Alia kaŭzo estas, ke la vegetara vivado estus pli multekosta ol la laŭkutima. Tio nur iagrade estas ĝusta, nome, se oni nur akceptas konsilojn de posedantoj de specialaj vendejoj. Tiuj nur alcelas sian profiton. Ili pli volonte vendas multekostajn ekstraktojn ol freŝajn legomojn kaj fruktojn.
Ankaŭ la aspekto de multaj tielnomataj vegetaranoj estas pala kaj ne sana. Ili opinias, ke la afero estas bone solvita, se forrestas la viando. Sed tio nur estas paŝo sur la vojo al ideala nutrado. Multaj nur malklare sentas, ke la nura foresto de viando ne povas esti fina solvo de la problemo. Se ili estus kapablaj mem eltrovi la ĝustajn nutraĵojn, ili vere aspektus aliel. Sed plej ofte ne kapablaj ili revenas al la viandpotoj.
Kiel lastan kaŭzon mi volas citi, ke eĉ tiuj, kiuj povas prijuĝi la valoron de la legomoj kaj fruktoj, ofte nur malfacile povas havigi al si bonkvalitajn nutraĵojn. La granda amaso de la popolo nur juĝas laŭ grandeco kaj laŭ la koloro. Tio estas grava instigo por la produktantoj je falsa sterkado. La sekvo estas, ke la produkto estas malpli taŭga por la homa nutrado.
Schneider (14 359).
★
Demokrata kalkuleto el Ĉeĥoslovakio
Ĉiam oni aŭdas kaj aŭdigas, ke en demokrata ŝtato devas esti kaj estas ĉio en bona ordo. Sed nin klaskonsciajn laboristojn oni ne tiom facile trompas kiel iun simplulon, ĉar ni jam lernis kaj spertis, ke vere demokrata vivo estas ĝismorta malamiko de la nuna sociordo kapitalista baziĝanta sur la ekspluatado de homo per la homo. Jen kelkaj ciferoj, kiuj pravigas nian socialistan vidpunkton:
Diversaj pensioj laŭ la ĉeĥoslovakaj sociaj leĝoj:
| Ministo paginta 30 jarojn en la asekurkason ricevas tage | Kĉ. 9.04¹ |
| Laboristo paginta 40 jarojn al la socia asekuro tage | „ 11.80 |
| Subteno por militinvalido 100%e labormalkapabla tage | „ 9.86 |
| Subteno por militinvalido 60%e labormalkapabla tage | „ 5.92 |
| Generalo en la 1. pensia ŝtupo ricevas tage | „ 213.— |
| Generalo en la 5. pensia ŝtupo ricevas tage | „ 164.— |
| Pastro post 35-jara servo ricevas tage | „ 76.70 |
| Kostoj por teno kaj nutrado de krimulo en la ĉeĥoslovakaj malliberejoj tage | „ 11.05 |
El tiuj ciferoj ĉiu laboristo povas diveni, kiel fartas la dumvive laboregantaj laborsklavoj kaj la parazitaro. Se la K-doj en la tuta mondo farus tiajn kalkuletojn, malnecesus ĉiuj longaj politikaj artikoloj.
SAT-ano 4102, Holeischen.
¹ 1 ĉeĥa krono = proks. 0,03 dol.
— página 7 —
SENNACIULO — 163
DISKUTEJO
Laboristaro kaj fumado
La en n-oj 255 k 262 de «S-ulo» tuŝitan demandon pri laboristaro k fumado mi konsideras kiel tre aktualan. Tial estas necese, miaopinie, ĝin tre objektive pridiskuti. La pozicio de laboristaro devas esti klare difinita rilate al fumado. Tio estas atingebla nur per serioza scienca argumentado k ne per «sentimentalaj puritanaj falsigoj.» La fumado ekzistas depost 150 j., do antaŭe la homoj tute ne sentis bezonon fumi. Kaj kiam hodiaŭ iuj batalas kontraŭ tiun kutimon, la fumantoj argumentas, ke la fumado tute ne estas malutila por la homo, ke malgraŭ tio oni povas ĝisvivi 70—80 j., kio estas laŭ ili sufiĉe alta aĝo. Ili tamen forgesas la fakton, ke ĝenerale homo povas havi 100—120 jarojn. Kaj la statistiko montras, ke la t. n. centjaruloj tute ne uzadis dum sia vivo alkoholaĵon nek havis en sia buŝo stumpon. Neniaokaze, mi pensas, oni povas aprobi la kutimon fumi precipe inter tiuj, kies tasko estas «malnovan mondon» forigi kaj anstataŭ ĝi konstrui novan. Se la fumanto domaĝus nur al si mem englutante la fumon, la demando ne estus tiom grava k pensiga. Sed jam science estas pruvite, ke la tabakveneno enpenetras eĉ la ĉelojn de l’ seksorganoj k difektas ilin, de kio rezultas degenero de l’ idaro. Kaj ne povas esti aliel, ĉar la tabako entenas 1—8% da nikotino, kiu estas senkolora fluidaĵo bolanta ĉe 247° C. Ĝi estas terura veneno. Unu guto da ĝi povas forpreni la vivon de kuniklo, 5 gutoj forprenas la vivon de hundo en mallonga tempo, 4 miligramoj, t. e. proksimume ¼ de la guto, enigitaj en homstomako kaŭzas kapturnon, vomon, malfortiĝon de la odor- kaj vidsentoj, senforton, tremadon de la tuta korpo, malregulon en la spirado, sendormon k. a. Ĉe tia venenigo la rezultoj daŭras 3 tagojn. La tabakveneno faras la homojn apatiaj, malinteresiĝemaj, frivolaj. Tio estas rimarkebla ankaŭ tute klare ĉe la fumantaj infanoj¹.» Multaj kompetentuloj faris eksperimentojn per hundoj, kies nutron ili miksis kun 0.1—0.3 gramoj da tabako k la rezulto ĉiam estis: iompost-ioma malgrasiĝo de l’ esploritaj hundoj k entuta malapero de seksa deziro. La sama rezulto estas konstatata de multaj kuracistoj rilate al homo². La sekspovo de pasiaj fumuloj konsiderinde malfortiĝas. Post ĉeso de fumado ĝi ree komencas plifortiĝi. Por ke la bildo estu pli klara, mi indikas la rezultojn de d-ro V. Siver (Seaver) ricevitajn ĉe esplorado de 3 grupoj da lernantoj dum 3½ jaroj Li konstatis:
| Pezo | Alto | Brust-larĝo | Pulmo-elasto | |
|---|---|---|---|---|
| Nefumantoj | 100 | 100 | 100 | 100 |
| Neregulaj fumantoj | 94 | 91 | 82 | 72 |
| Fumantoj | 90,6 | 80,6 | 78,8 | 56,5 |
Bazo: nefumantoj = 100
Estas tamen ankoraŭ multaj laboristoj, kiuj ne pripensante serioze la demandon, daŭras difekti siajn korpon k spiriton k tiujn de siaj infanoj per tabakveneno. K-dino E. K. L. asertas, ke la burĝaj virinoj en Anglio, malgraŭ sia kutimo fumadi, havas ĝenerale pli sanajn infanojn ol la malriĉaj nefumantinoj. Tia argumento ne eltenas kritikon, ĝi estas eĉ ne-refutinda. Du diversaj organismoj — forta k malforta, t. e. unu disvolviĝinta en plej luksa viv-kondiĉaro k alia kreskinta en tute mizeraj kondiĉoj certe malegalforte kontraŭstaros al la englutata veneno. La burĝaj virinoj malgraŭ nikotinakcepto povas havi «pli sanajn» infanojn ol la mizer-vivantaj laboristinoj nefumantaj, sed tio ankoraŭ ne pruvus, ke tiuj infanoj ne estus multe pli sanaj, se la patrino ne havus la «liberon» fumadi. Ĉe samaj vivkondiĉoj la infanoj de fumantinoj k de nefumantinoj certe estus malsamsanaj. Eĉ la fumantoj mem ne malofte deklaras sian deziron forlasi la fikutimon fumadi, sed mankas volforto.
Rilate al la estetiko la demando estas ne malpli grava. Kion ni povas vidi en drinkejoj, en restoracioj, kunvenoj diversaj? Netravideblan venenan fumnebulon. Ne alia estas la bildo ĉe manifestacioj ktp. de laboristoj, el kies buŝoj eliĝas nuboj da fumo, kiu malbonodorigas la tutan atmosferon. Malbela vidaĵo! Kaj plie: kiel ni edukos niajn kunbatalantojn se ni jam en unuaj momentoj montras al ili la facile imiteblajn farojn? Ĉu ni povas esti indiferentaj rigardante, ke multaj junaj senlaboruloj — maldikaj pro nesufiĉa nutrado, aĉetas per siaj lastaj moneroj cigaredaĉojn, kiuj laŭ ilia opinio eĉ malakrigas la deziron manĝi? Ni sciu, ke la fumado malakrigas ankaŭ la penskapablon, la volon, la sentemon. Kiu serioze volas eduki al socialista laboro, tiu havu la kuraĝon postuli ion de la K-doj, precipe de l’ junaj, kiuj ankoraŭ estas maturiĝantaj. Tiu postulo estu: for la fumkutimon! La demando havas ankaŭ alian flankon — la financan. Se ni foje akceptas, ke la fumado estas malutila, do tute forigenda, al ni restas nur la devo ĉiel kontraŭbatali ĝin. Ni ne amasigu egajn kapitalojn ĉe tabakkomercistoj per niaj mizeraj moneroj. Se ni efektive volas sukcese batali kontraŭ ekspluatado ni ne estu nekonsekvencaj, subtenante niajn ekspluatantojn. Ni ne miskomprenu la vorton, «libero», per kiu iuj celas defendi sian kutimon fumi, k ni ĉiam memoru, ke la libero fumi naskas la sklavecon de homo. Nur kiam la laboristaro liberiĝos de siaj malvirtoj, kiam ĝi sukcesos en ĉiuj rilatoj superi sian klasan malamikon, ĝi povos plensukcese forigi la putrantan burĝan sociordon k konstrui novan, en kiu ĉiuj sentos sin liberaj — ne venenante sin k aliajn.
Teodoro St. (14 674), Berlin.
¹ D-ro G. v. Bunge: La tabak-venenigo. ² D-ro T. Klemens, E. Fufar (Fouffard [?]), Segela’ (Ségelas), M. Damuret’ (Damourette), Fr. Riĥter (Richter), Zibert (Siebert) k. a.
Iom pri diskut-temoj en «S-ulo»
Kun granda intereso mi legis en nia gazeto pri diversaj diskut-temoj, vivmanieroj gelaboristaj, amuzoj, salajroj ktp. Ni legis i. a., ke gelaboristoj pasigas sian tre mallongan, sensalajran «libertempon» helpe de almozpetitaj moneroj, vagante diversloke. Aliaj povas pasigi ĝin turisme eksterlande. Eĉ kelklandanoj povas havi tre longan, salajritan veran libertempon en komfortaj, propraj ripozejoj. Ni legis pri bataloj de francaj instruistinoj k aliaj gelaboristinoj. Ni ja scias, ke en Sovetio jam patrinaj gelaboristinoj havas tre valoran k grandan avantaĝon: longdaŭran, salajritan libertempon por akuŝo k vartado de la etulo. Tre bone estas diskuti ankaŭ pri vegetarismo, kiun tre multaj ege ŝatas. Ni devas nur eviti disputon rilate al la bagatelaj aferoj. Ni ja havas treege aktualajn komunajn aferojn solvotajn. Ni ĉiuj scias, ke plejparto de la homaro suferas ankoraŭ sub la jugo de militarismo. Farintoj de Versaja packontrakto promesis al la popoloj ĝeneralan senarmigon, ĉar ili timis tiutempe ribelojn de multege suferintaj popoloj. Nu, ĉi lastaj pace ekatendis, atendas. Kaj kion faras la grandpotenculoj? — Ili iam k tiam sin kolektas por — dormigi la popolojn per diskuto pri — paco! Samfoje en ĉiuj landoj treege oni pliigas la militarmadon, militŝipojn, venengasojn ktp. — Ĉu niaj infanoj devos sin oferi sur altaro de milit-dio same kiel la nuna generacio? Ĉu ni volas ion fari por eviti tion? Se ni volas, ni ankaŭ povas, ĉar ni ja estas multnombraj. Laŭ mia opinio popoloj en ĉiuj landoj devus postuli la promesitan senarmigon. Ni devas subteni registarojn, volantajn fari sian devon. Bedaŭrinde ni ne konas multajn. Nun ekzistas tiaj registaroj nur en Danujo k Sovetio. Sed se popoloj en ĉiuj landoj postulus ĝin, neniu registaro povus kontraŭstari. Ankaŭ ni devus subteni la verkistojn, kiuj penas malfermi la okulojn al stultuloj, kiuj jam ne komprenis la malbenon de la milito. La famekonata libro de M. E. Remark (Remarque) estas tre kleriga. Mi aludas: «En Okcidento nenio nova.»
A. R. (7281), Finnlando.
Noto. Pri «nudismo» k «vegetarismo» ni ricevis ankoraŭ manuskripton de K-dino 8070, kiun ni ne plu povas enmeti, ĉar ni fermis la diskuton pri ambaŭ temoj. Cetere nenion esence novan ŝi aldonas, krom ke ŝi en la buĉ-ago al bestoj ne vidas specialan kruelon, konsiderante, ke la plej multaj homoj mortas multe pli dolorige per malsanoj.
— página 8 —
164 — SENNACIULO
SENNACIULA SCIENC-KULTURA PAĜO
N-o 22 — Sub la kontrolo de Scienc-Kultura (Akademia) Sekcio de SAT. Redakci-adreso: Dim. Snejko, Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio) — N-o 22
DE L’ REDAKCIO
Leteroj k poŝtkartoj, kiuj aprobas aperigon de medicinaj artikoloj daŭras alveni ĉe ni. Red. ricevis de multaj eĉ diversajn demandojn, kiuj estas transdonitaj al koncernaj spertuloj por respondo. Interesaj respondoj aperos sur nia Paĝo. Teknikistoj, literaturistoj k. a., helpu vi ankaŭ organizi konsultadon pri aliaj demandoj. Hodiaŭ ni presigas artikolon pri gripo, kiu nun estas sufiĉe disvastigita malsano.
GRIPO KAJ BATALO KONTRAŬ ĜI
Gripo estas sufiĉe disvastigita malsano kaj estas karakterizata kiel amasa malsano. Gripa epidemio en tre mallonga tempo disvastiĝas sur teritorio de tuta lando aŭ eĉ de l’ tuta mondo. En 1918/20 ĝi komenciĝis en Hispanio, rapide disvastiĝis en Francio, tra Svisio kaj Germanio atingis Aŭstrion, Galicion kaj je monata fino aperis en USSR.
Malgrandaj gutetoj de salivo, muko el nazo, sputaĵo de l’ malsanulo disŝprucigataj en la aero dum tuso, parolo kaj ternado, troviĝas en ĝi kaj tre facile interniĝas en spirorganojn de la sana homo; pro tio vaganta gripmalsanulo estas ĉefa kaŭzo de la gripa disvastiĝo.
Ankaŭ estas disvastigata la malsano per manpremo, dum trinkado el komuna glaso, dum uzado de unu viŝtuko, dum kiso, ĉar ankaŭ per tiuj vojoj gutetoj de muko estas transdonataj al sana homo. Se ni rigardos guteton da muko, salivo aŭ sputaĵo de malsana je gripo persono sub mikroskopo, oni povas trovi mikrobojn de influenco kaj ofte ĝiajn akompanantojn, pneŭmokokojn kaj streptokokojn, kiuj rezultegas komplikigon de l’ malsano.
Plej ofte je gripo malsanas personoj malfortaj, jam malsanaj je iu alia malsano, ĉar ilia organismo ne povas kontraŭbatali infekton. Pro tio por profilakti malsanon — necesas ĉiam fortigi la fortojn de l’ organismo; por tiu celo necesas normala laboro, ripozo kaj nutrado. Dum epidemioj oni evitu subitajn kaj longajn malvarmiĝojn de l’ korpo, ĉar tio malfortigas la organismon kaj ĝian kontraŭbatalon.
Dum parolo kaj tuso ĉiam necesas deturni sian vizaĝon aŭ kovri ĝin per naztuko por ne surŝpruci sian kunparolanton. Ne kraĉu sur plankon, sed uzu kraĉujon; lavu antaŭ tagmanĝo manojn, ne kisu infanojn! Ne manpremu, ne trinku el komuna glaso, se ĝi antaŭe ne estis lavita per bolanta akvo. En la ĉambro la aero devas esti pura (pro tio malfermu ĉiutage dum 10—20 minutoj fenestran pordeton). En ĉambro devas esti ĉiam lumo (ĝi mortigas mikrobojn); pro tio ne fermu fenestrojn per grandaj kurtenoj. Ne fermu la fenestrojn per hejmfloroj. — Gripo karakteriziĝas per 1. subita aŭ laŭgrada plialtiĝo de l’ temperaturo; 2. inflamo de mukaj membranoj de nazo, okuloj, spirorganoj; 3. nervaj fenomenoj: kapdoloro, doloroj en ekstremaĵoj, lumbo k. a. partoj de l’ korpo; 4. doloroj en la ventro, ofte eĉ lakso.
Ne ĉiuj fenomenoj devas esti! ofte estas nur kelkaj, por tio oni diferencigas gripon kiel inflaman, nervan kaj ventro-intestan. Temperaturo dum 1-3-5 tagoj estas alta, poste malaltiĝas; ofte post tiu malaltiĝo ĝi estas pli alta ol normala. Gripo ne donas mortokazojn, sed postgripaj malsanoj (pleŭrito, pleŭmonio k. a.) povas konduki al morto. Kiel kuraci gripon? Necesas unue kuŝi en lito kaj neniam eliri el hejmo. Nepre inviti kuraciston, por ke li donu necesajn kuracilojn depende de la formo de l’ gripo kaj de la stato de l’ malsanulo.
Doks.
Vivo kaj verkado de H. G. Ŭels (Wells)
(Fino. Vidu n-on 258)
Dum la milito 1914/18 Ŭels helpis la britan registaron detrui militarismon en Germanio. Li multe fidis al prezidanto Ŭilzn (Wilson) kaj la proponita Unuigita Ŝtataro de la Mondo. Por helpi la aferon li verkis «Skizon de Mondhistorio», kiu disvendiĝis tra la tuta terglobo. Sed baldaŭ li forlasis la Ligon de Nacioj, ĉar ĝi ne estas sufiĉe kuraĝa — ĝi ja estis nur kolekto el la malnovaj imperioj, kiuj ne intencas perdi sian povon.
La plej grava el liaj postmilitaj verkoj estas «La Mondo de Ŭiliam Klissold» (1926), kaj per ĝi Ŭels anoncas, ke li fidas al la kapitalisto-teknikisto, la estroj de mondtrustoj (ekz. Alfredo Mond mem) por starigi la novan sistemon. Interalie la novan sistemon konstruos la maturaĝuloj 50 ĝis 70-jaraj, ne la junuloj, kiuj ofte laŭ Ŭels estas fanatikaj — aŭ komunistoj aŭ faŝistoj. Notinde estas, ke li mem estas nun 62-jara. Ne per bataloj sur barikadoj, strikoj, militoj, agitado, la revolucio ŝajne venas. La kapitalestroj fariĝos sindonemaj en administrado de l’ industrio. Ne el Moskvo, sed el Novjorko la vera revolucio venos, kreiĝas. En luksa vagonaro ni veturos al la promesita lando. Ŭels ne klarigas, kial la nunaj regantoj volas ŝanĝi la sistemon, kaj li ne povas unuigi sin kun la sola klaso, kiu bezonegas ŝanĝon.
Notinda estas la verko «Intertempe» (Meanwhile, 1927), ĉar en ĝi Ŭels ektimas pri sia luksa veturo en la vagonaro de la trustestroj. Aperis amasribelo, kvankam nekonscia. En Italio kolego de Ŭels krucumiĝis kaj opinilibero malaperis. Priskribante la strikon li senkompate atakis la ĉefministron kaj liajn helpantojn. Sed li vidis la aferon tra okuloj de juna aristokrato. A. J. Kuk (Cook) kaj Ĉirĉil (Churchill, eks-financministro) li atakis. Fine li predikas novan religion de reorganizado. Unu el la plej trafaj partoj de tiu ĉi verko estas la priskribo de la forkuro de intelektulo minacita de la faŝista teroro.
En sia lasta verko «Senkaŝa Konspiro» (Open Conspiracy, 1928) Ŭels resumis sian doktrinon tiele: Lojaleco al nunaj institucioj estu provizora kaj la homoj ŝanĝu ilin laŭ sia celo. Ni evitu militon aŭ civilizo pereos. Ni regu la naskadon por plibonigi la kvaliton de la homaro. En konscio de ĉiu homo estas io pli granda ol lia mio kaj tio estas la religio, kiu estos faktoro en progreso. La sintenon de Ŭels kontraŭ la bolŝevikojn iu verkisto komparas je la hundaĉo en la poemo de Blok «La Dekduo» — la simboligita intelektulo, kiu nur bojaĉas kaj mordetas la soldatojn. Trocki satire priskribis intervjuon inter Lenin kaj Ŭels en Moskvo (1920) kaj Lenin fine diris pri Ŭels «Kia etburĝo! Kia filistro!» Sed oni devas diri, ke Ŭels ĉiam favoras respublikon en Britio; li defendis Gorki en j. 1906 en Usono, kiam la usonaj ĵurnalaĉoj volis forpeli lin el tiu lando; li subtenas la negrojn en Usono.
Certe la kritikoj de Ŭels kontraŭ la nuna sistemo, ĝia religio, nacieca edukado, morala kodo ktp. tre efikis. Sed spite sia genio kaj pro sia origino kaj sperto, li ne povas partopreni en la penoj de la laboristaro. Tial li fidas al la kontentuloj, la trustestroj, kaj intertempe la laboristoj pli kaj pli konscias pri sia fina celo.
(488)
NIA POŜTKESTO
Djakov (Moskvo). — Niaj konsiloj: publikigu anoncon en «S-ulo», kiun vi ankaŭ abonu, ĉar vi ĝis hodiaŭ ne scias eĉ, ke «Studenta Paĝo» plu ne aperas! En «S-ulo» vi trovos multon utilan por vi. Rimedojn vi ricevu kiel aliaj rondetoj de Studentaj profesiorganizoj, kun kiuj vi interligiĝu!
K-doj! Zorgu, ke gazetoj enpresantaj viajn tradukojn el «S-ulo», nepre menciu la fonton!
— página 9 —
SENNACIULO 165
[BILDO p.9 | 11,8,90,13] Ornama kaplinio de la rubriko: la titolo «Esperanto-Servo» inter desegnaĵoj de legantaj figuroj, libroj kaj leteroj ambaŭflanke.
Esperanto-Servo
N-o 14 — 4-a jaro | Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) | 2. Januaro 1930
EL GERMANIO
Senlaborulo volas suferi punon de murdinto
(Esperanto-Servo.) Studento estis kondamnata al multjara pundomo, pro murdo al sia patro. Li sin sentas senkulpa k klopodas pri okazigo de novaj esploroj. Al liaj parencoj sin turnis antaŭ nelonge 28-jara senlaborulo. Li proponis al ili, nomi lin kiel murdinton, kondiĉe ke li post la pundomaj jaroj ricevos eblon por ekzistado. Signo de l’ nuntempo . . . G. N. (3018), Chemnitz.
Polica hundo — infano de senlaborulo
(Esperanto-Servo.) En nia urbo Ŝvajdnic (Schweidnitz-Silezio), havante 32 000 enloĝantojn, troviĝas multaj senlaboruloj. Multaj el ili jam estas senlaboraj dum jaroj. Ĉar la «labor-oficejo» ne plu rajtas devigi la entreprenistojn, serĉi laboristojn nur per la «labor-oficejo», la mizeriĝintaj senlaboruloj devas akcepti laboron je plej malfavoraj kondiĉoj. La «oficejo por bonfareco» konas tiun situacion k donas nur malaltan subvencion al tiuj, kiuj ne plu ricevas ŝtatan subtenon. En la urba parlamento oni decidis jenon: por nutraĵo de polica hundo estas donata pomonate 6.— mk. g.; por unu ido de senlaborulo oni kalkulas pomonate 3.— mk. g.! Kalkulante laŭ ŝtata leĝo, la urbo-estraro konstatas, ke la enspezo de 120.— mk. g. pomonate devas sufiĉi por laborista familio de 5 personoj (38-, 36-, 18-, 10- k 4-jaraj) . . . 1851, Ŝvajdnic.
Kiel vivas la laboristoj?
(Esperanto-Servo.) La «Statistika Regno-Oficejo» donis librojn al 1000 laboristaj familioj, por ke ili dum tuta jaro, regule enskribu siajn en- k elspezojn. El la rezulto de pasinta jaro estas citinda: La kontrolitaj familioj estis meznombre kvarkapaj. Oni dividis ilin en grupo kun malaltaj enspezoj (kune kun familianoj ili enspezis malpli ol 2500 mk. g.) k en grupo kun pli altaj enspezoj (pli ol 4300 mk. g. jare). (La rezultoj de la lasta grupo estas poste menciita inter krampoj). Al la tutfamiliaj enspezoj la patro donis 89,1 % (67,7 %). En 34,9 po cento (67,7 %) de la familioj kunlaboras eksterdome ankaŭ la patrino. 47,9 (41,5) po cento el la enspezoj estis elspezataj por nutraĵoj. Por lupago oni uzis 11,9 (8,8) % el la enspezoj. 10,4 (14,6) % englutis la aĉeto de tolaĵo k vestoj. Al meblaro k loĝeja plibeligo servis 3,1 (5,3) po cento de l’ enspezoj. Por ŝparaĵoj monaj oni povis disponi 0,7 (2,6) da enspezaj procentoj. Por klerigo oni fordonis 40 (119) mk. g. — Oni bone komparu la ciferojn de la familioj akirantaj malaltajn enspezojn (sub 2500 mk.) kun tiuj (inter krampoj), havantaj enspezojn de 4300 mk. k pli. Plej granda parto de la laboristaj familioj apartenas al unua klaso k laŭ la statistiko evidente malpli statas ol la altsalajruloj. Nur por nuda vivaĉo ŝvitege laboras la diligentaj kreantoj de l’ nacia bonstato; la belaĵojn de l’ vivo rikoltas aliaj . . . G. N. (3018), Chemnitz.
Kiam mankas konsumkooperativoj
(Esperanto-Servo.) Inter produktinto k aĉetonto la varoj en kapitalista socio faras grandan vojon, iras de homoj al homoj, riĉigante ilin k fine atingas la kompatindan konsumanton, kiu devas pagi la intertempe ŝvelitan prezon. El lasttempaj esploroj rezultis, ke vendistoj en magazenoj gajnis 50—100 % de la finprezo de varoj; ekz. ĉe kosmetikaj varoj 50—80 %, ĉe farmaciaĵoj 100—112 %, ĉe kafo 39 ĝis 41 % ktp. — Kiam ekvekiĝos la giganto-konsumanto, por forĵeti la rabulojn k triumfigi kooperativojn? G. N. (3018), Chemnitz.
ĈU EN ĈIU LOKO
nun funkcias speciala gazetserva aparato per-esperanta?
Ni atendas raporton!
Junuloj en sindikatoj
(Esperanto-Servo.) 226 500 gejunuloj laboristaj estas anoj de la germanaj klasbatalaj sindikatoj. El ili 147 700 grupiĝis en 1551 specialaj lokaj junulsekcioj, kiuj per regulaj kunvenoj, migradoj, kursoj k. a. celas klerigi ĝenerale k profesie la junajn sindikatanojn. Pli ol 10 sindikatoj regule eldonas specialajn porjunularajn fakjurnalojn. G. N. (3018), Chemnitz.
Faŝistoj kontraŭ respublikanoj
(Esperanto-Servo.) Antaŭ 3 monatoj okazis granda interpuŝiĝo de faŝistoj (Hitler-anoj) k anoj de «Regna Standardo» (Reichsbanner — regna ŝirmligo). Dum balot-kunveno 200 faŝistoj el 5 urboj subite atakis 1500 socialdemokratojn (ankaŭ inojn k infanojn). 100 tabloj, 300 seĝoj, 200 bierglasoj, ĉiuj ĉambropordoj ktp. estis disbatitaj. 50 grave vunditoj estis transportitaj al malsanulejo. Spite «demokrataj» policistoj, spite «demokrata» respubliko, la faŝistoj (malkuraĝaj, perfidaj fanatikuloj kontraŭ surprizitaj homoj) post la batalo en granda procesio hejmen marŝis. Nuntempe 16 faŝistoj sidas sur la benkoj de tribunalo. Sed ĉu la «demokrataj» juĝistoj kondamnos ilin, ne estas certa . . . 1851 Ŝvajdnic.
EL FINNLANDO
Faŝismo ektriumfos en Finnlando
(Esperanto-Servo.) La 24-an k 25-an de novembro okazis en Lapua lerntagoj de junkomunistoj. Pro ruĝaj ĉemizoj de la partoprenintoj krueliĝis la «patrolanda» loĝantaro k atakis la laboristan domon centnombre. Okazis granda tumulto, ĉiujn ĉemizojn oni disŝiris. Policistoj «flegis» la ordon, finigante la feston k arestante kelkajn junkomunistojn, ne tuŝante la atakintojn! Dum la nokto oni rompis ĉiujn fenestrojn de la domo, k estis aŭdata tutan nokton pafado. Sekvantan tagon ree la samo okazis; kelkaj junkomunistoj estis batataj sur la vojo, atako al la laborista domo ktp. Reakciaj gazetoj avertis antaŭ novaj «krimagoj», skribante k minacante: «. . . se oni permesas uzi ruĝajn ĉemizojn, vidiĝos baldaŭ ankaŭ alispeca ruĝaĵo!». Pro tiuj ĉi avertoj ordonis la ministro por internaj aferoj, ke la uzo de ruĝaj ĉemizoj estas de nun malpermesata en la lando. — Por la okazintaĵoj oni aranĝis ĉie en la lando «popolkunvenojn» kontraŭ komunismo, en kiuj oni postulis de la registaro, tute malebligi la komunistan agadon, la nunan k ankaŭ estontan prezentiĝon (sub novaj maskoj). — Kion celas la burĝaro, videbliĝas en la sekvantaj frazoj en la burĝa gazetaro: «. . . en tre proksimaj semajnoj oni povas nuligi la nunan (parlamentarisman) konstitucion»; «pli k pli grandiĝantaj homamasoj atendas, de kie venas por ni ‘tiu viro’, kiu defendas la landon de ĉi . . .». Tio estas: oni atendas, de kie venas «Il duce» (faŝista diktatoro) por Finnlando. F. G. L. (14 142), Tampere.
RESPONDA PARTO
Forsendu senprokraste al la «Centrejo de Esperanto-Servo» raporton pri rezultoj de via gazetserva peresperanta laboro (detalojn vidu sur paĝo 10 de Esperanto-Servo, sub «El Esperantio»). 5281, 5466, 14 568, 5583, 1851, Bondarevski. Raportoj ricevitaj; ili aperos baldaŭ.
14-a listo de raportoj en jaro 1929/30
- Senlaborulo volas suferi punon de murdinto. G. N. (3018), Chemnitz (Germanio).
- Polica hundo — infano de senlaborulo. 1851, Ŝvajdnic (Germanio).
- Kiel vivas la laboristoj? G. N. (3018), Chemnitz (Germanio).
- Kiam mankas konsumkooperativoj. G. N. (3018), Chemnitz (Germanio).
- Junuloj en sindikatoj. G. N. (3018), Chemnitz (Germanio).
- Faŝistoj kontraŭ respublikanoj. (1851), Ŝvajdnic (Germanio).
- Faŝismo triumfos en Finnlando. F. G. L. (14 142), Tampere (Finnlando).
— página 10 —
166 SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
Komuniko
Laŭ intertraktoj faritaj kun la Edukista Sekcio de SAT, kiu de longa tempo preparis tian specialan eldonon, dank’ al sia rapida disvolviĝo, ni povas sciigi al la membraro, ke depost 1930 la Asocio aperigos memstaran revuon por edukistoj kun la titolo SENNACIECA PEDAGOGIA REVUO. Ĝi aperos provizore ĉiun duan monaton. Ĝia unua numero eliros antaŭvideble en februaro. Estas nun la tasko de niaj aktivuloj en la instruista medio zorgi pri tio, ke la nova revuo akiru sufiĉan kvanton da legontoj. Ni tuj rimarkigu, ke niaj edukistaj K-doj atendas fervoran subtenon de la Liberpensula Sekcio ĉe SAT k de la SAT-studentaro por tiele plivastigi sian agadkampon k la rondon da legontoj. Ĝia disvastiĝo do larĝe transpasos la nuran instruistan medion. Ni sekve rekomendas nun al ĉiuj SAT-anoj atenti ankaŭ pri tiu nova laborilo, tiu nova konstru-ŝtono en nia organizo k altiri la atenton de ĉiuj siaj konatoj, kiuj estas tuŝataj speciale per tiu revuo, pri ĝia ekzisto.
Per tiu efektivigo LA NOVA EPOKO elmontros en 1930 pli unuecan vizaĝon. La ĝisnuna laŭseria aperado de l’ kajeroj de tiu revuo malaperos. Ĝi povos de nun dediĉi sian spacon plene al la mondliteraturo en originaloj k tradukoj, flanke de la proporcie malmulta scienctema aŭ priteknika materialo, kiu trovos lokon en ĝi. Multaj ĝisnunaj abonintoj al «La Nova Epoko», kiujn malpli interesis la edukaj kajeroj de tiu revuo, ĝojos ricevi de nun ĉiumonate riĉan literaturan parton; ili ne nur restos fidelaj legantoj, sed ankaŭ klopodos disvastigi la organon inter siaj konatoj.
En 1930, la jaro de la Jubilea Kongreso de SAT, vigle al la laboro por fortigo de nia organizo! Per via tutforta subteno niaj organoj fariĝu tiaj, kiaj ni ilin imagas: potencaj, influpovaj klerigiloj en la manoj de la esperantista proletaro! Direkcio de SAT.
Grava sciigo
Unu el sovetiaj urboj plej multe vizitataj de eksterlandaj laboristoj, ĉu kolektive, ĉu individue, estas Leningrad. Inter la vizitantoj ofte ni povas trovi geesperantistojn. Ŝajnas, ke tiu fenomeno devus esti plej bona k dezirata speco de nia ĉiutaga propagando por nia lingvo. Sed . . . tiuj esp-istoj alvenas inkognite. Ni tute hazarde, nur post longa esplorado trovas inter la alvenintoj niajn samlingvanojn.
Al Oktobra Festo vizitis Sovetion pli ol dek-naciaj delegitaroj. Pli ol 200 personoj. Inter ili ni palpe, preskaŭ neatendite «eltrovis» dekon da geesperantistoj! Ni antaŭe estis informitaj pri alveno nur de du K-dinoj (ambaŭ el Anglio), kaj pri ĉiuj aliaj ni nenion sciis.
Por estonte eviti tian fuŝaĵon, Leningrada SEU-Komitato elektis specialan «Komisionon Poreksterlandulan». Ĝi havas kontakton kun la SAT-peranto en Leningrad. Ili reciproke helpas unu al la alia. La Komisiono konsistas el K-doj Korolev, Ludzski k Dzenis. Sekr. adreso: USSR, Leningrad 34, Vas. Ostr., 9 linio 26, kv. 2. Krome alvenintoj povos telefoni de ĉiu stacidomo laŭ n-o 6-03-01.
Tiuj K-doj klopodos priservi ĉiujn alvenantajn esp-istojn (nur en Leningrad). Pri enirpermesoj, viz-aferoj ktp. la komisiono ne povas klopodi; pri tio oni devas sin turni al ambasadorejoj k. s. institucioj. Krome ĉiu lab. k esp. kolektivo nepre devas antaŭkomuniki pri sia alveno, pri ĉiu veturo tra Leningrado aŭ speciale en la urbon. Nur tiel ni povos plene eluzi propagandeblojn por esp-o. La Komisiono.
[REKLAMO p.10] La decembra kajero de La Nova Epoko estas dediĉita al Zamenhof. Ĝi entenas ĝis nun neniam publikigitajn dokumentojn pri la privata vivo de Zamenhof, versaĵojn ktp. 32 paĝoj. — Prezo de l’ unuopa n-o 0,35 mk. g. Ĉiu havigu al si tiun ĉi interesan kajeron, mendante ĝin tuj ĉe Administr. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
Pri Infana Sekcio
Jam pasis kelkaj semajnoj de l’ organiz-tago de la SAT-infansekcio. Multaj geinfanoj k gepatroj sendis al ni enketojn, k nun ni jam havas ĉirkaŭe 70 infanojn organizitajn. Sed, stranga afero — en la nombro de la 70 nur tri infanoj estas ekstersovetiaj. En komenco ni opiniis, ke tion ĉi kaŭzas nescio pri nia sekcio, sed jen hieraŭ ni ricevis leteron, kiu preskaŭ klarigis tion.
Jen cito el ĝi: «. . . tre grandan (? Red.) vi volas, ke ne nur plenaĝuloj, eĉ infanoj partoprenu klasbatalon. Niaj infanoj estu flanke de klasbatalo. Ili sciu nur lernadon. Memstara korespondado de l’ infanoj estas afero danĝera.» Multe da interesaĵoj entenas la letero, sed ni atentu nur tiujn tri frazojn. Ĉu prava estas K-do N. (aŭtoro de l’ letero)? Ni proponas pridiskuti tiujn cititajn frazojn k ankaŭ nian respondon al K-do N. (k samtempe al liaj samopiniuloj). Jen nia respondo: La Infansekcio ne havas alian celon, krom statistiki infanmovadon esp-istan k esti peranto en infana korespondado, por ke la lasta eduku proletan infanon en vere klasa k internacieca spirito.
Ĉu tio timigas K-don N.? Ĉu estas eble, ke SAT-ano N. edukas sian infanon en nacieca k senklasaj interesoj? Batalanto por laborista libero(?), K-do N. donis sian infanon por eduki al burĝaj instruistoj k pastroj, por ke la lastaj enmetu infanan kapon amon al kapitalista mondo k malamon al la proleta ideario. Ĉu estas logike, ke proleto donas sian fileton por edukigi lin esti vera sklavo de nun ekzistanta sociordo? K-do N. k similuloj ne timu tamen, ke ni devigos viajn infanojn klasbatali. Iam ni diris, ke nun ni nur statistikas esp-istan infanmovadon k, se vi ne volas, ke via infano korespondadu kun iu infano statistikita en la enketo (kiun vi tamen nepre sendu), alnotu «ne korespondados». Tio sufiĉos; adreson de via infano ni al neniu donos. M. Popov, Sekci-gvidanto.
Rim. Noton pri la Sekcio legu en n-o 267.
Elpaŝo etburĝa kaj triviala
En la n-o 241 de «S-ulo» aperis kvaronpaĝa anonco de nova literaturunio «Avangard», kiu aperigas samtitolan organon, aplikas esp-on k uzas SAT-eldonojn por sia reklamo. Mi volas iomete montri veran vizaĝon de ĉi tiu jurnalo al tiuj, kiuj eble sendis siajn artikolojn aŭ pensas pri ĝia vera revoluci-tendenco. Aperis antaŭ nelonge tria n-o, kiu estas plenplena da pornografiaj trivialaj aforismoj de Poliŝuk¹. Ekz.:
«Konsiderante, ke litoj de kooperativoj ne estas oportunaj por koito, V. Jarmilov ellaboras novan tipon de litoj pli oportunaj por plenumi necesajn funkciojn de homa organismo?» Etburĝo Poliŝuk skribas: «Dum kisado sur la lipojn, precipe erotikan forton havas kontakto de langoj tra dentoj traigitaj.»
Mi plu ne prenos aforismojn de Poliŝuk — redaktoro de jurnalo, kiu finas siajn paĝojn per la devizo: «Vivu la publika sukplena kiso en nudajn virinajn mamojn!» — Ĉu ne pornografio? Ĉu ne etburĝa skribaĉo de persono, kiu pretendas nomi sin proleta verkisto? Kaj saman titolon havas la jurnalo.
¹ Ukraina verkisto.
— página 11 —
SENNACIULO 167
Ĉar ĉi tiu jurnalo aplikas esp-on k uzas SAT-eldonojn por sia reklamado k eĉ pretendas altiri al sia kunlaborado ĉiujn aktivajn SAT-verkistojn, ni volas noti tiun elpaŝon kiel elpaŝon de klasa malamiko sur ideologia fronto, kiu volas alvenigi laboristajn amasojn de klasa batalo al «sukplenaj kisoj». Ni postulas de SAT deklaron pri tio, ke ĝi nenion komunan havas kun ĉi tiu unio k ĝi ankaŭ ne respondas pri anonco presita. Estonte ĝi pli zorge presu anoncojn pri tiuj etburĝaj unioj-gazetoj. Ni malrekomendas al ĉiuj vere proletaj K-doj kunlabori en tiu etburĝa-neŭtralista triviala gazetaĉo. D. Snejko, komisiite de SAT-anoj el Minsko.
SIMPLA RIMARKO: En la anonca fako de «S-ulo» ne malofte estis presite, eĉ diklitere, ke ni absolute ne respondecas pri seriozo aŭ fidindo de la anoncoj, kiujn ni publikigas. Ĉi-okaze estas tute evidente, ke ni ne povis iel ajn suspekti, ke la riproĉita gazeto, eldonita en Ĥarkov, estis «etburĝa» k «pornografia». La postulo de Minskaj K-doj pri deklaro de SAT, ke ĝi havas «nenion komunan» kun tiu ukrainia gazeto, mistrafas. SAT ja estas memstara, sendependa k sekve ne povas iel ajn esti ligita kun ia ajn entrepreno per la simpla publikigo de anonco.
Publikigante la proteston de niaj Minskaj K-doj, tio ankaŭ ne signifas, ke ni alprenas pri ĝi respondecon. Estas ja vere, ke la citoj faritaj el tiu gazeto aspektas pornografie. Sed ni ne forgesas, ke grandaj, famaj literaturistoj estis kondamnataj pro pornografio dum sia vivo; sed post ilia morto oni starigis al ili statuojn!… Nur unu ekzemplon: Lastatempe, en Francio, oni «rehonorigis» Karlon Bodler (Charles Baudelaire), kies plej fama verko, trovebla jam de longe en ĉiu librejo, La Floroj de l’ Malbono («Les Fleurs du Mal»), estis dum la vivo de l’ poeto juĝe malpermesita kiel pornografia.
Pri talentaj poetoj ne juĝu filistroj k sengustuloj. Sed povas ja esti, ke la riproĉata gazeto estas arte tute senvalora k sekve pornografia. Ĉia senartaĵo iel estas ja pornografia! Dume… E. L.
Malgrandaj notoj
Helpopeto. En la urbeto Radviliŝkis (Litovio) troviĝas kelkaj klaskonsciaj K-doj, esp-istoj, en malliberejo pro sia laboro en lab. movado. Iliaj familianoj estas en tre mizera stato k sen bonaj amikoj apenaŭ povus vivi. La esp. rondo k profsindikata societo (adr.: Bendros Darbininku Profesines Sajungos, Radviliŝkio Skyrius, Radviliŝkis) alvokas ĉiulokajn esp-istojn k laboristojn sendi almenaŭ malgrandajn monsumojn por subteni la familianojn de l’ enkarcerigitoj. Antaŭdanke — A. Riĉkus, J. Kalĉinskas, R. Stepontadis.
Nova ilustrita lab. jurnalo. Ni atentigas pri la lastnumera anonco rilate al WIN, nova semajna ilustrita lab. jurnalo eldonata en Britio. La SAT-anoj skribu al la redakcio, kiu favoras esp-on, ke ĝi enkonduku pli da esp. teksto en la jurnalo.
* * *
Esperantoscio — kvalifiko de vilaĝa policisto? Laŭ Lajpciga Popolgazeto la komunumo Preŝen (en Ĉeĥoslovakio), kiu nombras 562 loĝantojn, postulis de aspirantoj pri policista ofico, ke ili sciu ne nur la germanan k ĉeĥan lingvojn, sed ankaŭ esperanton skribe k buŝe, krome stenografion k maŝinskribadon!
«Socialisma konkurado» ĉe esperantistoj
Oni scias, ke de kelka tempo en sovetia industrio okazas laŭplana interfabrika konkurado por plibonigi la mastrumon kaj plialtigi la produktadon. Simile esp. organizoj en Sovetio komencis imiti la ekzemplon de l’ industrio. La leningrada esp-istaro ekzemple alvokis la moskvan por socialisma konkurado kun difinitaj taskoj: pligrandigo de SAT- k SEU-anaro, pligrandigo de abonantaro al SAT-organoj, organizado de ekspozicioj, vendo de literaturo, kurs-aranĝo, interkorespondado, priservo de gazetaro ktp. Ni havas fiksitan plenumtempon kaj konkretan planon. Inter si la enurbaj rondetoj komencas jam alvoki unu la alian.
Mi opinias, ke ankaŭ translime SAT-anoj devus organizi tian konkuradon por plifortigi la prol. esp. movadon. Tial mi hodiaŭ, kiel gvidanto de esp. kurso ĉe hufumnajla fabriko «Ruĝa Metalisto» en Leningrad (ĝin partoprenas 8 gelaboristoj) alvokas por soc. konkurado kurson de K-do Lange en Limbach (Sa., Germ.). Ĝis nun nia-flanke ne estas SAT-ano, nur unu «S-ulo»-abonanto en la rondo. Ĝis 1. IV. 1930 ni prenas sur nin la taskon havi 8 «S-ulo»-abonantojn (100 %), 8 SEU- k SAT-anoj (100 %), ni devas regule priservi nian fabrikan presgazeton per eksterlima materialo, eldoni du proprajn esp. murgazetojn k ĉiu devas korespondi kun alilandano k alpropagandi lin por abono. Pri plenum-paŝoj ni informu en «S-ulo» je 1. II. 1930 k pri fino en aprilo. Ni alvokas K-don Lange por samaj taskoj: li respondu.
Mi persone alvokas jenajn K-dojn: Germ.: Bässler O., Lange H.; Svedio: Nilsson, Aul., K-dinon Adamson; Aŭstrio: J. Batta; Usono: K-don Bonesper; Sovetio: K-don Demidjuk. De 1. X. 1929 ĝis 1. IV. 1930 mi prenas taskon sur min varbi ne malpli ol 12 «S-ulo»-abonantojn (certe ĉiuj devas esti SAT-anoj). Ili devas ĉiuj fakte partopreni nian movadon. Kiaj estas viaj kondiĉoj? Ĉu vi akceptas?
Ni devas plifirmigi nian movadon. Mi estas certa, se ni ĉiuj starigos planetojn antaŭ ni, tiel ni sukcesos atingi kontentigajn rezultojn. P. Tilin (9310), Leningrado.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
ESTONIO. Tallinn. La loka Junsoc. Societo aranĝas kurson laŭ «Petro». Partoprenas kelkdek laboristoj. Gvidas K-do A. Villemson. — Estonio Junsocialista Asocio rekomendis en siaj cirkuleroj al siaj membroj lerni esp-on. Dum kontraŭmilita k varbsemajno, en ĉiuj lokoj dum varb-paroladoj oni menciis ankaŭ esp-on kiel plej bonan ilon por unuigi tutmondan proletaron. Sindi. Ĉi tie laboristino en loka manufakturfabriko, K-dino Petersen gvidas kurson kun 40 laboristoj k oficistoj — SOVETIO. Barnaul. Novaj kursoj ĉe geblinduloj (12 p.) (gvidas laŭ Brajla sistemo S. Goldfeder), ĉe 3-a fervojlernejo (18 p.), en 8-a k 11-a lernejoj. Baldaŭ pliaj en kelkaj novaj lernejoj, infandomoj k pionirtaĉmentoj. En Novosibirska infangazeto (Juna Leninano) de 10. nov. ĉiusemajna esp. leciono; same baldaŭ en junkom. gazeto «Juna Laboristo». Eldoniĝos 10 serioj da il. PK de Barnaul kun esp. surskriboj k devizoj; same ĉiumonata murgazeto esp.-rusa grandkvanta, propaganda. Depost dec. du seminarioj a) por preparado de kursgvidantoj, b) por preparado de gvidantoj por intern. interligo ĉe junkom. (30—40 p.). — Leningrad. En dec. la radio-stacio disaŭdigis esp-e vendrede je 22.30 h. duonan horon pri aktualaj sovetiaj problemoj. Aŭskultintoj raportu al: Leningrado, Mojka 61, Radio-Centro. — Odessa. Sur ondo de 411 m. disaŭdigas Radio-stacio esp-aĵojn: 3., 8., 18. k 23. de ĉiu monato de 20.40 h. ĝis 21.00 h. kurson, 13. k 28. raportojn, 15. dec. okazis parolado de N. Ĥolm pri Zamenhof k sekvanta koncerto ĉe la Stacio. Redakcioj de radio-gazetoj akceptas aktualtemajn leterojn. Esp-istoj, mendu koncertojn esprimante, kion vi deziras aŭdi. Skribu al Radio-Centro, Lenina str. 17, Odessa. Por esp. fako. Sovetianoj rajtas skribi ne frankite. (5459.) — Samara. Komjunularo montras nun grandan intereson. Esp-istoj komencis interligon kun eksterl. junularo. Ĉiu per esp-o ricevata letero treege efikas. La redakcio de «Mezvolga Komj.» rekomendas eĉ en fruntartikoloj esp-on k niajn servojn. Dum festaranĝoj okaze de X-jara ekzisto de Komjun. la esp-istoj organizite partoprenis, ankaŭ per impona ekspozicio. Kursoj ĉe junularo organiziĝis. (5583.)
— página 12 —
168 SENNACIULO
[BILDO p.12 | 12,8,40,14] Ornama kaplinio de la rubriko: desegnaĵo de malfermita libro kaj plumo.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
E. Spiridoviĉ, Rus-Esperanta Vortaro. 2-a eldono. 11.—20. miloj. Eld. CK SEU, Moskvo, 1929. Form 11×15 cm. Pĝ. 174. Prezo: 1.70 mk. g.
Ni ne bezonas ree priparoli tiun bonan vortaron, kies dua eldono aperas neŝanĝite — escepte laŭ ekstera flanko: ĝi nun havas belan kartonan kovrilon, kiu sendube plialtigas ĝian valoron. Rapida disvendiĝo de l’ unua eldono montras ĝian ŝatatecon.
S. Rublev, Esperanto-Rondeto, Praktika helpilo por grupa studo de esp-o. Parto I. 4-a eldono, 32.—45. miloj. Eld. CK SEU, Moskvo. Form. 17×25 cm. 60 pĝ. Prezo: 1 mk. g.
La granda eldonkvanto pruvas pli ol io ajn, ke tiu ĉi kurslibro laŭ rekta metodo por ruslingvanoj trovas ĉiaman meritiitan [?] bonakcepton en sovetiaj esp. rondoj.
F. Linden. Kurs i Esperanto för självstudier och studiecirklar. I. 82 pĝ. Form. 13×21 cm. Prezo 90 öre. Eld. Uppsala, Författarens Förlag.
La unua lernolibro por svedoj, kiu en la fino rekomendas aliĝon al SAT k abonon al «S-ulo»! La libro estas speciale taŭga por memlernado verkita laŭ gramatika metodo, sed en tre vigla formo, kiu povas interesi la lernanton ĝis la kursfino. Zorge la aŭtoro atentis, ke la lecionoj ne estu troŝarĝataj per materialo lernenda. Tiu singardema antaŭenpaŝado ebligas precipe al laboristaj lernantoj senpene sekvi. La rakont-tekstoj parte estas faciligataj per aldono de l’ sveda traduko. Bedaŭrinde ne estas citita la fonto ĉe tekstoj prenitaj el «Petro» k «La Lernanto». Ni notis kelkajn neologismojn: kanzono, trejni, matĉo (sporto); jenajn malkorektaĵojn: (p. 75) «manĝos en trogo» (anst. el aŭ per), (pĝ. 78) «la lingvo estas tre facila lerni» (anst.: por lerni aŭ facile lernebla). Entute rekomendinda lernilo. N. B.
Zamenhof-strato en Vieno
Dimanĉe, la 15-an de decembro 1929, okazis la solena inaŭguro de strato je la nomo de d-ro Zamenhof. La laboristaj esp-istoj, instigintaj la agon de la komunumo ĉe la K-doj en la urbkonsilantaro, kolektiĝis antaŭtagmeze je la 10-a horo ĉe la koncerna loko, en nombro de ĉ. 250 p., precipe el Vieno, sed ankaŭ el la provinco. Estis milda decembrotago kun sunbrilado kiel dum printempo. La nova Zamenhof-strato troviĝas en la 12-a distrikto de Vieno, kie loĝas preskaŭ nur proletoj, en t. n. mizera kvartalo.
ĈE LA NEŬTRALULOJ
Kiam generalo Primo de Rivera kun aliaj registaranoj vizitis la foiron de Gijon, li esprimis sian admiron pri la riĉa esp. stando k la ministro por publika instruado rimarkigis, ke la ministerio jam subvencias la Hisp. Esp. Asocion, sed ke, konstatante la gravon de la movado, oni donos plej grandan sumon.
*
Okaze de finiĝo de kurso, en kiu lekciis [?] s-o Seppik laŭ Ĉe-metodo, kun 140 p., anoncis sin en Norrköping (Svedio) multaj personoj por publika ekzameno en ĉeesto de reprezentantoj de la lerneja estraro. La geinstruistoj el tiu kurso (ĉ. 55) fondis grupon.
*
Kunveno de Rejnland-Vestfalia Esp. Ligo (Revelo) okazis 1. XII. en Boĥum. 50 partoprenantoj. Regiona konferenco de slovenaj esp-istoj en Ljubljana (Jugoslavio), kie reprezentiĝis 5 kluboj (22. IX.). — Aŭstria Esp. Kongreso okazos 30./31. julio 1930 en Linz (Danubo).
*
Sekve de la propagando de burĝa jurnalisto en Nico (Nice), Suda Francio, malfermiĝis en tiu malgranda urbo 4 kursoj kun ĉ. 100 lernantoj, inter kiuj troviĝas multaj kontraŭfaŝistoj italoj. Tiel ankaŭ reakcia propagandisto kelkfoje estas utila en la fina efiko al nia lab. klasa movado.
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»: La Défense, Paris, n-o 51, Portugalio (263), sen cito de fonto!; New Zealand Worker, Novzelando (?), esp. k II. Intern.; Molodaja Gvardija, Odeso, 7. 11., lab. probl. en Usono (250).
Priesper. artik. k notojn enhavis: Signalen, Stokholm, 5. 12.; Rude Pravo, Prago, 22. 11. (ankaŭ pri SAT k «S-ulo» de 4370); The Labour Woman, London, dec.; Klerigo de Siberio, Novosib., n-o 11.
Pri SAT-Kongreso raportis: The New Dawn, Manchester, 23. 11.
Peresper. materialon enpresis: Turkmenskaja Iskra, 21. 11.; Molodaja Gvardija, Odeso, 7. 11.; Der freie Arbeiter, Berlin, 30. 11.; Travail, Lyon, 7. 12.; Ruĝa Altaj, Ruĝarmeana Stelo, Nova Vilaĝo, Soveta Siberio, Novosibirsk, ĉiuj en nov. salutlet. por rev. datreveno.
NIA POŜTO
Al kelkaj. — Ĉar ni ricevis tre multajn manuskriptojn en lastaj semajnoj, ni devis iom prokrasti viajn artikolojn akceptitajn por presado.
1851. — Vian materialon ni uzos parte ĉi tie; la ceteron ni transdonis al Esp. Servo. Red.
K. K. (Latvio). — Aperos en «Diskutejo» siavice. Red.
[REKLAMO p.12] Rondeto el 15 Gek-doj koresp. kĉl., pri ĉ. temoj, L, PK, PI, esp-aĵoj. Certe resp.: K-dinoj A. Liguda (60 j., akuŝistino); J. Meisner (25 j., vendistino); Fr. Nestler (23 j., vendistino); K-doj A. Zimmermann (32 j., lignisto), P. Zimmermann (28 j., lignisto); E. Fischer (16 j., lernanto), A. Hecker (lernanto), P. Schneider (asekuroficisto); geedzoj Nestler (28 j., teknikisto); Pietsch (32 j., seruristo); A. Damm (30 j., gesportuloj); knabo M. Liguda (6 j., sportulo). — Adr.: Kurt Liguda, grupestro, Kesselsdorf 18, Dresden 28, Land (Germanio).
[REKLAMO p.12] Bakistoj! Atentu! Ĉu estas esp. amikoj, kiuj volas interrilati kun ni por interŝ. spertojn pri panbakejoj, teknike, konstruo de panfornoj, analizo de faruno k fermento, baki per vaporo. Ni estas panbakejo produktanta 2500 panojn po horo en unu el niaj fornoj. Skribu al: Frans Engels, De Keyzerlei 12, Antverpeno, Belg.
[REKLAMO p.12] 25 gelernantoj dez. koresp. kun Gek-doj el ĉ. mondpartoj pri politiko, sporto, filatelio ktp. Inter ni estas junkomunistoj, junsocialistoj k senpartiuloj, en la aĝo de 12—45 jaroj. Skribu amase! Respondo estas nepre garantiata! Ĉion adresu al K-do: Esperantisto Willy Richter, Thalheim i. Erzgeb. (Germ.)
[BILDO p.12 | 41,85,49,93] Granda nigra kvinpinta stelo en la anonco de la 25 gelernantoj.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| La spertoj de radiotelegrafisto | 157 |
| La kaŭĉuka industrio en Belgio | 158 |
| Resumoj el la libro «Standards» (Normoj) | 159 |
| La militarismo en Bulgario | 160 |
| Hungariaj batalantoj por Soveta potenco | 160 |
| Diversaj notoj | 160 |
| El Hispanio | 161 |
| «La danko de la patrujo estas garantiata al vi!» | 161—162 |
| Kion la hundo bezonas dum vintro | 162 |
| Sennaciismo venkonta! | 162 |
| Kio malhelpas al la vegetarisma movado? | 162 |
| Demokrata kalkuleto el Ĉeĥoslovakio | 162 |
| Diskutejo | 163 |
| Sennaciula Scienc-Kultura Paĝo | 164 |
| Esperanto-Servo | 165 |
| Tra Esperantio | 166—168 |
| Anoncoj | 168 |
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N.º 275, 9 de enero de 1930
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
6-a Jaro. N-o 275 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 9./1. 1930
[BILDO p.1 | 37,4,47,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerĥner
LA MONDO ESTAS UNUO
La fakto, ke la senlaboreco en Anglio estas esence dependa de la ekonomiaj movoj de l’ mondo, estas evidenta, ne nur en la okuloj de l’ specialistoj, sed eĉ en tiuj de ĉiu nezorgema brita civitano. Do, kiam iu inter ni, eble iom malpacienca pro la provincismo de l’ ŝtatgvidantoj, pledas hodiaŭ favore je mondaj solvoj por la problemoj, kiuj ampleksas la tutmondan komunon, ni faras nenian alvokon pri regno de dio sur la tero… Ĉar la tutmonda komuno ne estas utopio apartenanta al tiuj nebulaj regionoj, kiujn oni atingi dezirus, sed nuntempa fakto meze de kiu ni vivas kaj batalas kaj kiun ni estas destinitaj simple koncepti kaj realigi…
Angla ministraro decidas konsenti monhelpojn al sia landa karbindustrio: tuj multaj miloj da hispanaj ministoj estas kondamnitaj je senlaboreco kaj mizero. Franca registaro decidas invadi la Ruhr-teritorion kaj ĵetas tiel nubon sur la eŭropajn aferojn, sed por Anglio tiu ĉi nubo signifas mon-duobliĝon: la germana pezindustrio kompensas la deficiton je brulŝtofoj de la Ruhr, farante grandajn karbmendojn en Kimrio. Usono decidas sin mem protekti kontraŭ la tento drinki, malpermesante la fermentitajn trinkaĵojn, kaj, puŝite de sia entuziasmo, aplikas la malpermeson al siaj komercistoj: la rezulto estas negoca progreso ĉe ĉiuj ŝipveturaj linioj aliaj ol tiuj troviĝantaj sub la usona suvereneco. Agitado favora je pli granda konsumado de fruktoj okazis en Anglio pro sankaŭzoj kaj la efikoj sentiĝas en oriento de Hispanio per pliiĝanta prosperado de l’ oranĝ-produktistoj.
Tio estas la malgrandaj flankoj de l’ interdependeco. La fakto, ke la mondo fariĝas unu sola merkato, ke ekzistas mondprezo, konata tagon post tago, por ĉiuj gravaj krudmaterioj: greno, karbo, petrolo, kaŭĉuko, metaloj, estas ankoraŭ multe pli sentebla.
Sed la tutmonda interdependeco ne estas nur limigita al la materia vivo. Malgranda privata komitato el ekspertoj de la modo teniĝas ie en Parizo — kaj la virinoj de l’ tuta mondo estas devigataj montri multe pli de siaj kruroj kaj de sia dorso ol ili iam volus fari kaj forgesi, kion ili lernis kiel limojn netransireblajn de la deco, ĉar, tiel asertas la franca vendistino: «La modo estas ĉiam deca.» La filmo faras la modon hejma al la mondo. Japanio ne plu estas mistero por la serba kamparano, nek Portugalio senenhava vorto por la rusa mujiko. La vizaĝoj, la tipoj, la kostumoj, la gestoj, la moroj de ĉiuj homoj partoprenas hodiaŭ en la konscienco de ĉiuj homoj.
Ne plu estas necese por koncepti esence kaj emocie, kion amas la mondo, posedi riĉon aŭ entrepreni vojaĝojn, nek havi kulturon, liberan tempon kaj guston legi librojn kaj la imagon por ilin alsimiligi al realoj. En grandioza viv-impulso la mondo, per kino kaj radio, penetris sin mem; ĝi konsciiĝis pri si mem; ĝi konigis sin kaj unuigis sin.
Neniu ĵurnalo povus vivi, se ĝi limiĝus je la novaĵoj de sia propra urbo kaj de sia propra nacio. Ĉiuj legantoj, eĉ la plej furiozaj naciistoj, volas legi kaj scii, kio okazas en la mondo. Eĉ tiuj, kiuj malamas la veron de tiu ĉi ideo kaj kiuj kontraŭbatalas ĝin, agas malgraŭ tio por ĝi kaj riĉigas ĝin. La mondo estas viva kaj formante ĝian parton, ni ne plu povas eviti ĝin, kiel ni ne povas eksalti el nia propra haŭto. Eĉ la naciismo fariĝis internacia fenomeno helpanta al la mondo ekhavi pli fortan konscion pri si. Ke usona ĉarlatano pagigu sin por ĵeti maltrankvilon inter Anglion kaj Usonon, — kaj la rezulto estas nova disvolviĝo de l’ anglo-usonaj rilatoj, reciproka pli intima interkonatiĝo de tiuj du nacioj, fine pliriĉiĝo de la tutmonda konscienco.
Sed tiam, oni demandos, por kio batali? Se la tutmonda komuno devas veni, kial ĝin defendi kaj kial labori en tiu ĉi direkto? La respondo estas, ke kruda kaj sensperta maldelikategulo, kvankam plene konscia pri sia ekzisto kaj sia unueco, tamen devas esti edukata. Ĉar la konscienco per si mem estas bruta kaj mallerta: ĝiaj mensaj, moralaj kaj eĉ fizikaj kvalitoj estas nedisciplinitaj, malhavas ĉian senton pri proporcio kaj hierarkio. La samo valoras por la mondo. Kvankam unuo, la mondo estas ankoraŭ tute ĥaosa. Mankas la necesa kunligiĝo inter ĝiaj mensaj, moralaj kaj fizikaj kapabloj. Ĝi estas kaprica kaj fantazia, ofte preskaŭ freneza. La militoj agitas ĝin kaj ĵetas ĝin ekster ĝian normalan vivon, kondukante ĝin al la rando de ĝia mem-detruo: la komerco, sango de ĝia korpo, estas forlasita al kapricaj kaj egoistaj movoj de siaj multoblaj membroj kiel homo, kies arteria sistemo estas malordigita…
Mallonge, la mondo ne ankoraŭ disvolvis la necesajn instituciojn por ke ĝia vivo forpasu en bona sano kaj por ke ĝia unueco manifestiĝu en kreaj vojoj…
S. de M.
★ NE FORGESU JAM NUN ALIĜI AL LA X-a KONGRESO DE SAT EN LONDONO, 3.—7. AŬGUSTO 1930! ★
— página 2 —
170 — SENNACIULO
FRATOJ, K-DOJ-HUNGAROJ
Al ĉiuj estas konate, ke ni per la volo de magnatoj-bienuloj k kapitalistoj en j. 1914 estis disŝiritaj de niaj parencoj k ĵetataj kontraŭ rusaj laboristoj k kamparanoj. La sango fluis torente. Viktimoj ambaŭflanke estis grandegaj. Tiam ni estis malspertaj, k nia hungara burĝaro utiligis nian malsperton por siaj imperialistaj interesoj. Bedaŭrinde ni batalis kiel leonoj kaŭzante grandegan malĝojon al niaj K-doj — rusaj laboristoj k kamparanoj, je kio ni sincere pentas. Ni trafis la militkaptitecon. Troviĝante en tiu stato ni komencis pripensi la okazojn. Al nia vekiĝo helpis krome jena cirkonstanco: ni vidis, ke la plej bonaj filoj de niaj gepatroj mortis pro malvarmo k kozakaj vipoj. En la tendaroj, kie ni troviĝis, ni krom la turmentoj de junkroj ankaŭ estis turmentataj de niaj burĝaj k grandkampulaj popolaĉoj, kiel estis ĉe ni hejme en Hungario.
Dank’al netolereblaj kondiĉoj de l’ kaptiteco multaj el niaj fratoj sin mortigis. Ĉio tio fariĝis antaŭ la okuloj de hungara k rusa burĝaro je la nomo de kapitalo. Ni ne estis konsiderataj kiel homoj k por ni estis malpermesite interrilati kun rusaj laboristoj pro timo de interfratiĝo. Venis rusa Oktobro — proleta revolucio. La ĉaraj pafilpikiloj estis forigitaj per la manoj de rusaj laboristoj k kamparanoj k bolŝevikoj malfermis antaŭ ni la tendar-enirejojn; ni estis liberigitaj per la Marks-vortoj: «Proletaro de la mondo, unuiĝu!» por la komuna batalo kontraŭ la vipo de homaro — kapitalismo.
Nun ni eksentis la veran liberon. Gefratoj! Vi ne povas imagi ĉi tiun ĝojan minuton, kiam ni helpataj de bolŝevikoj forĵetis la pezan ĉenon de sklaveco. De tiu minuto ni fariĝis plenrajtaj civitanoj de libera Sovetio. Ĉi tie ni konvinkiĝis, ke Sovetio estas patrio de tutmondaj proletoj. Bolŝevikoj konsiderante nian kapablon en batalo proponis al ni diversajn regnajn postenojn, partoprenon en Ruĝarmeo k komunan batalon de malriĉuloj. Konsiderante la pravon de l’ bolŝevika batalo ni komencis sen ia ajn hezito helpi al ili, ĉar ni ekkomprenis, ke interesoj de rusaj lab. k kamparanoj estas la samaj interesoj kiel tiuj de hungaraj lab. k kamparanoj k ĝenerale tiuj de subprematoj ĉiulandaj.
Gefratoj! Ne kredu al hungaraj naciistoj, kiuj penas primensogi la patrion de laboristoj, liberan Sovetion. Ni loĝantoj ĉi tie en malproksima Siberio estas la plej bonaj atestantoj por bolŝevika potenco. La faŝista registaro de admiralo Horti ne zorgu pri ni. Eĉ unu groŝon ne donu al faŝistaj provokistoj de nia liberigo! Ĉi tie en Siberio ni sentas nin pli libere ol niaj fratoj hejme en faŝista Hungario. Ne donu la eblon vin trompi al la malicaj hungaraj faŝistoj-ekzekutistoj! Dank’al bolŝevikoj ĉi tie estas ne unu hungaro, kiu ne partoprenus la konstruadon de socialismo. Ĝi estas nia sankta proleta devo. Ni helpu al ili k poste ili helpos al ni. Ĉu vi aŭdis pri tio, ke ie la hungaraj laboristoj partoprenis la regadon de l’ lando? Jes, K-doj, ĝuste ĉi tie en Sovetio! Anstataŭ monsubteno por nia «liberigo» kolektu la monon por la batalo kontraŭ tiuj, kiuj penas vin trompi je la nomo de faŝismo k ŝovinismo.
Finfine ni petas vin, karaj fratoj: Sendu ĉi tien delegitojn-laboristojn k montru al ni k ankaŭ al rusaj laboristoj la difektojn, kiujn vi povas rimarki dank’al viaj pli bonaj teknikaj scioj. Vivu la Soveta Hungario! Vivu Sovetio! Vivu la Soveta potenco en la tuta mondo!
Irkutsk, 8. XII. 1929.
Subskribo de ĉiuj hungaroj k stampoj.
PROVIZORA FINO DE LA KONSTITUCIA BATALO EN AŬSTRIO
Post longa disputado, post kriadoj k minacoj, post laciga gazetara milito, post timigo de la tuta loĝantaro la batalo pri la nova konstitucio atingis provizoran finon per decido de la parlamento. La politikaj partioj debatis pri la kondiĉoj de la kreenda leĝo k ili devis trovi finan solvon, unue ĉar la eŭropaj ŝtatoj jam malpacience rigardis la evoluon de la aferoj k plie, ĉar Aŭstrio urĝe bezonas eksterlandan krediton por sia tre malforta ekonomio. La parlamenta decido estas plena malvenko de la faŝistoj, kiuj antaŭe fanfarone proklamis arogajn postulojn. Jen ilia programo:
La rajto nomi el siaj vicoj la ŝtatprezidanton, fermi la parlamenton (escepta stato), memstare dekreti leĝojn. La rajto konsistigi la registaron, memstare regi sen novaj elektoj, nomi registaran komisaron por la ĉefurbo Vieno, doni ordonojn al la urbestro de Vieno, nuligi decidojn de la komunuma konsilantaro, plialtigi la tarifojn de la poŝto, fervojoj k ŝtataj monopolfabrikoj sen aprobo de la parlamento, jurigi la faŝistajn trupojn kiel ŝtatan milicion k armi ilin, rangigi la lernejojn sub inspekton de la eklezio. Forigo de la respublika blazono, de la buĝet-decidrajto de la parlamento, de la asizjuĝejoj, de la kremaciejoj. Senlima dekretrajto por la polico en «okazoj de danĝero». — Konsilantaro de la liglandoj (provincoj), en kiun la plej malgranda lando (140 000 loĝantoj) elektas la saman nombron da reprezentantoj kiel Vieno (1 850 000 loĝantoj); konsilantaro de la profesioj (60 laboristoj ricevas same multe da reprezentantoj kiel 1 entreprenisto); reenkonduko de la nobel-titoloj k de la cenzuro; devigo ĉe parlamentaj elektoj; simpla plimulto por aliigoj de la konstitucio; disigo de la komunuma polico en Vieno en tempo de 3 monatoj. Permeso por reveno de la Habsburg-anoj; redono de la Habsburga posedaĵo al la dinastio, (la Habsburga havaĵo estis forprenata dum la revolucio k transdonata al la invalidoj). Degradigo de Vieno; ĝi ne plu havu la rajtojn kiel lando, sed nur kiel komunumo. Malpligrandigo de la impostoj por Vieno je 68 milionoj da ŝilingoj (ĉ. 4,5 mil da dolaroj). Forpreno de kelkaj leĝdonrajtoj de la komunumo Vieno rilate al hospitaloj, domkonstruado, komunumaj impostoj k lernejoj por instruistoj, k ankoraŭ aliaj similaj malpli gravaj deziroj…
Ĉi ĉiuj punktoj de la projektita konstitucio estis tute malaprobataj, ĉar la socialdemokrataj delegitoj rifuzis akcepti ilin. Tiuj esperoj de la faŝistoj restas sur la papero. Aprobataj estis nur tiaj kondiĉoj, kiuj ne tuŝas la sociajn rajtojn de la laboristaro, do nur maldanĝeraj paragrafoj, nome:
La ŝtatprezidanto estos elektata rekte de la popolo (kiel en Germanio); la registaro estos nomata de la prezidanto (ne plu de la parlamento), kiel en Germanio. La prezidanto rajtas en okazo, kiam la parlamentaj delegitoj ne povas kunveni, provizore dekreti (kun konsento de parlamenta komitato) ordonojn, sed nur por malhelpi «faktajn, ne plu kompenseblajn malutilojn por la popolo». Li ne rajtas aliigi konstitucian, socipolitikan aŭ impostan leĝon. Lia dekreto devas esti prezentata dum 4 semajnoj al la parlamento por aprobi aŭ malaprobi ĝin. La minimuma aĝo por rajti elekti nun estas 21 jaroj. La financajn aferojn de la komunumo Vieno rajtas kontroli la «Plej altranga juĝejo». La listoj de elektantoj estos farataj de la polico, interkonsente kun la komunumo. La polico en stratoj, teatroj k kinoj estos ŝtata.
Tio do estas la enhavo de la nova konstitucio aŭstria. La ventego de la popola indigno forpelis la atencojn faŝistajn, la harda kontraŭstaro de la laboristoj k la avertoj de la eksterlando malkuraĝigis la faŝistojn, la danĝera ekonomia stato k la agado de la ŝparuloj, kiuj ekperdis la konfidon al la valuto, ebligis la parlamentan ordigon de la konstitucia demando.
La batalo finiĝis. Kiu venkis? La opinioj estas diversaj, eĉ inter la faŝistoj k burĝoj. Kelkaj gazetoj triumfas: «Grandega sukceso kontraŭ la ruĝuloj!» Sed aliaj plendas, ke oni atingis
— página 3 —
SENNACIULO — 171
nenion k batalis vane. Do la pasinta batalo estis nur etapo en la batalego kontraŭ la aŭstriaj marksistoj. Vere la socialdemokratoj konsentis aprobi kelkajn malgravaĵojn je intereso de la paco. La demokratismo venkis. Aŭstrio apartenas ankoraŭ al Eŭropo.
Pli grandan utilon ekkonis la laboristaro aŭstria en tio, ke dum la tuta batalo la eksterlandaj laboristoj senĉese interesiĝis pri ĝia sorto. Se io nin esperigis dum gravaj horoj, tiam estis tio, ke ni ne estis solaj, ke ĉiuj laboristoj de la najbaraj landoj sentis kun ni. La ideo de la internaciismo helpis al ni k tial ni ne povis esti venkotaj.
Observanto.
Resumoj el la libro «Standards» (Normoj)
(Fino. Vidu n-ojn 267/74)
Konkludoj de Dübreŭj
Ĉu usonaj laboristoj venas Eŭropon por tie labori? Ne, ĉar la vivo estas ĉe ili en Usono pli facila, kaj neniam oni vidis laboristojn migri el lando de pli bona vivnormo al tia de suba vivnormo. Usonajn teknikojn oni ekakceptas en Francio, sed ne usonajn demokratiajn kutimojn. Tial «amerikanismo» (Telorismo, Fordismo), fariĝas pli malbona en Francio, ol en Usono.
Eksperimento de «Baltimore & Ohio» kaj similaj, montras, ke mastroj kaj laboristoj povas kunlabori. Dübreŭj citas agrablajn frazojn de grandaj mastroj: «Laboristaj organizoj… estas forto de «reaĉeto» (laŭbiblia senco) en la homa historio». Kompreneble, tiuj sinjoroj deziras mildigi kontraŭecojn, gvidante mem la laboristan movadon, kaj religioj helpas. Dübreŭj vidas tamen grandan progreson en tiu kunlaborado inter laboristoj kaj kapitalistoj.
Li finas sian libron per kelkaj patriotaj frazoj: Anstataŭ revi pri estinto, ni francoj, ni agu! Ĉu ni ĉiam bezonos viziti usonanojn por kopii iliajn sukcesojn? Ĉu ni ne sukcesos per ni mem, pli frue ol la usonanoj mem?
Respondetoj de l’ raportinto
Lenin iufoje karesis infanojn, vizitante sovetian lernejon. Li diris: «Feliĉaj infanoj! Ili laboros libere, homame. Eble eĉ ili ne komprenos niajn luktojn kaj kruelojn!» Poste Lenin iom pensadis kaj aldiris: «Kvankam mi ne plendas esti vivinta dum nia tempo. Ĝi estis ankaŭ interesa.» Interesa estas ankaŭ la nuna epoko. Ni bone pristudu faktojn. Ni ĉiuj klopodu, laŭ niaj fortoj, same influi nian dumvivon, kiel Lenin mirinde faris. Ni bone kiom eble ĉion vidu.
La patriota fina rekantaĵo de Dübreŭj ne oportunas: teknikoj rapide imitiĝas de lando al lando. Ĉiu popolo inventas, kion ĝi scipovas inventi, laŭ klimato, historio, hazardoj. Kial ni 40 milionoj da francoj pretendus inventi pli, ol 120 milionoj da usonanoj, 60 milionoj da germanoj, 150 da sovetianoj, en ĉiuj industrioj aŭ artoj?
«Ĉiu popolo pretendas fariĝi la unua en ĉio«, primokis tre prave hispana verkisto. La malnovaj civilizoj klopodu inventi, kiom ili scipovos. Sed se «novaj popoloj» ekinventadas, tio devas ĝojigi ĉiujn, estas pruvo, ke la mondo antaŭeniras, ne pruvo, ke la malnovaj civilizoj «malantaŭen marŝas». (Metaforoj! Metaforoj!)
Post tiu konstato, ŝajnas al mi, ke Dübreŭj akceptis «blufon«, kredante pri usona supereco en organizado. Mi konas multajn personojn, kiuj laboras kun usonanoj, en Usono kaj precipe en Francio, kie troviĝas pli lertaj «Janki»-oj, ĉar ili vojaĝis.
La laboro de l’ usonanoj, precipe en oficejoj, estas senorda, malsimpla, ofte stultega. Ili kredas agi rapide skribante dudek leterojn pri afero, dum monatoj, anstataŭ bone pristudi ĝin kaj skribi unu aŭ du leterojn dum dek tagoj. Anglan lingvon ili fuŝadas. En iliaj teknikaj gazetoj estas amasoj da infanaj sensencaĵoj. Eĉ kiam ili skribas ion interesan en fakĵurnaloj aŭ gazetoj, ili verkas ĝin tiom malklare kaj malklere, ke necesas traduki ĝin en bonan lingvon, por kompreni kaj utiligi ĝin.
En ĉiuj industrioj, kie necesas «pura scienco», ekzemple en ĥemiaj industrioj (germanoj superas), en pontkonstruado, en precizvitraĵo, ili maltaŭgas. Iliaj tro multaj riveregaj akcidentoj rezultas de iliaj malsciencaj konstruadoj. La plej diversaj instruistoj plendis, la plej diversaj aŭtoroj montras, ke usonaj studentoj, estontaj teknikistoj, ne vizitas serioze lernejojn. Post lernejo, ili supraĵe instruiĝas en vivo. Tio en delikataj metioj ne sufiĉas.
Mi ne riproĉegas tion al usonanoj: ili laboru en siaj fakoj. Sed mi riproĉas al Dübreŭj, ke li tion ne vidis, ne spertis vizitante Usonon; ke li tiom admiris interesegan eksperimenton ĉe «Baltimore & Ohio», sed ne aŭdis nek raportis pri persekutado kaj mortigoj al laboristaj gvidantoj kaj laboristoj, kiuj ne akceptas kunlabori.
Nenion skribis Dübreŭj pri eĥoj de l’ afero Sakko kaj Vancetti, simbolo de tiaj multaj aferoj en Usono, pri metioj, en kiuj usonaj laboristoj suferas mizeron, pri transportado de industrioj suden, en regionojn de malkara laborado, pri strikoj de teksistoj, vestistoj. Ĉu li fakte parolis, komprenis, legis anglan lingvon? Ĉu li nenion legis pri polica diktatoreco en Usono?
Jiel.
La kapitalistoj malatentas landlimojn
Ankaŭ en tiu ĉi jaro patriotaj entreprenistoj diverslandaj komune agis, fintraktis pri internaciskale organizenda eksplutado. Germana kapitalo partoprenis fondiĝon de bankoj en Svisio (Consona A. G., Züriĥ), Usono (Sun Investing Co., Novjorko), Rumanio (Bukaresta Bankinstituto). Inverse eksterlanda kapitalo enfluas Germanion. Akcia Societo por orienta komerco transiras al anglaj posedantoj; germaniaj, svisaj kaj luksemburgaj monsumoj helpas fondi akcian societon por industrientreprenoj en Ŝafhaŭzen (Schaffhausen), Svisio. Minejaj kaj fer-kompanioj etendas la manojn al translimaj fratoj-malamikoj: Firmo Röĥling (Röchling) fondas samspecan entreprenon en Italio, Klökner (Klöckner) ekvivigas Karb-Kompanion (Charbonnière) en Parizo, Krupp starigas «Central Alloy Steel Co.» en Usono. Kontraŭe, Karbon- kaj Ferminaja Kompanio eniras anglan posedon. En kemia industrio la internaciiĝo triumfegas pli kaj pli. I. G.-Farbindustrio germana monsubtenas usonan filian societon en Novjorko. Silkkompanio Bemberg helpe de japana kapitalo fondas filion en Japanio. En elektra industrio same fratiĝas la kapitalistoj. Usona «General Electric» (Ĝenerala Elektra) partoprenas per 16% ĉe germana inkandeska lampfirmo Osram kaj per 30% ĉe germana A.E.G. (Ĝenerala Elektra Societo). Entrepreno Simens (Siemens), Berlin, fondas en Londono «Protos Electric». Telefona fabriko Berlina interrilatas kun Kolster Radio Ko., Novjorko-Londono. En vitra metio pli forte ekprenas franca trusto St. Goben (Gobain) germanajn vitrofirmojn, tiujn, kiuj produktas spegulan vitron; ĝi jam ĉirkaŭprenis ĉ. 80%. En aŭtomobila fako la akiro de l’ germana Opelkompanio per usona «General Motors» kaŭzis grandan sensacion. Germana globlagra industrio senescepte troviĝas en manoj de svedoj.
Multe da similaj interkompreniĝoj diverslandaj okazintaj en lasta tempo estus ankoraŭ citeblaj. Kiam do la proletaro sekvos? Kompiltrad. 3018 Chemnitz.
[REKLAMO p.3] ★ KOMUNISTA BIBLIOTEKO. Eldonita de SEU-Moskvo. Serio da malkaraj libretoj, enhavantaj klasikaĵojn kaj aktualaĵojn de komunista literaturo. Prezo: 1. J. Stalin, Pri Lenin . . . 0.30 mk. — 2. Manifesto de la 6-a Kongreso de Kominterno . . . . . 0.20 „ — 3. N. Lenin, Pri religio . . 0.30 „ — 4. Ŝejnman, Milito kaj religio 0.40 „. La mendojn adresu al: R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27. Sovetianoj mendu ĉe CK SEU, Poŝtkesto 630, Moskvo.
— página 4 —
172 — SENNACIULO
MIKROBO DE KOLEKTIVISMO
Nuntempe en Sovetio grandskale malvolviĝas kolektivigo de la kamparan-mastrumo. Efektive por ĉiu ja estas kompreneble, ke nur grandspaca mastrumo povas apliki ĉiujn plej modernajn metodojn de l’ agrikulturo, nur kolektivo disponanta sufiĉe grandajn monsumojn povos ekhavi la necesajn maŝinojn terkulturajn.
La kamparanoj komprenantaj avantaĝojn de kolektiva mastrumo en ĉiuj regionoj de vastega Sovetio kolektiviĝas. La registaro certe akcelas la procezon, ĉar, sendube, la «kolĥozoj» (kolekt. mastrumoj) abundkvante produktas grenon necesan por la urbanaro.
Jam pro sola fakto de sia ekzisto «kolĥoz» rompas kutimajn mastrum- kaj soci-formojn de l’ ĉirkaŭa vilaĝanaro. Ne povas ja la vilaĝanaro vivi malnovmaniere, se apude troviĝas «kolĥoz». En Mez-Volga provinco ankaŭ multaj «kolĥozoj» estis kaj estas organizataj. Pri unu el ili mi iom rakontos ĉi tie.
La komunumo «Karlo Marks» organiziĝis dum 1920, kaj jam post kelkaj jaroj la «mikrobo de kolektivismo» eniĝis apudajn vilaĝojn, kaj jen aperis diversaj kolektivoj: «Mateniĝo», «Roza Luksemburg», «Stepan Razin»…
Same kiel aliaj komunumoj «K. Marks»-komunumo travivis multegon da malfeliĉoj. Iam la komunumo eĉ estadis disfalonta. Sed efikis la «mikrobo» kaj la komunumo kreskas, fortiĝas.. Certe ne ĉio en ĝi statas bone, multon, tre multon ĝi bezonas por iĝi modela: forestas maŝinejo kaj la maŝinoj staras en korto; dume mankas loĝeja spaco ktp. Sed malgraŭ ĉio la komunumo estas gravega faktoro de l’ kolektivigo en sia regiono. Dum vintraj vesperoj en ĝi funkcias agronoma kurso, printempe kaj aŭtune plugaŭtomobiloj de l’ komunumo plugas kampojn de ĉirkaŭaj malriĉuloj (kio jam montras avantaĝojn de modernaj iloj).
Nun, kiel rezulto de l’ agado, estas organizita grandega grenproduktejo «La vojo al socialismo» — ĝi estas unu el la plej grandaj en USSR. La grenkolĥozo havanta 40 mil hektarojn da tero, estas 25 km. longa kaj 10—15 km. larĝa. Ĝia plugaĵo nigras de unu flanko de l’ horizonto ĝis la alia.
La organizlaboro plejparte estis farata de l’ K. Marks-komunumanoj. Dum la organizperiodo la komunumanoj preskaŭ ĉiutage ope vizitis la vilaĝojn por aranĝi kunvenojn, konversaciojn, por kontraŭbatali riĉulagitadon (nun en Sovetio la klasbatalo estas tre akriĝinta). Ne-multmembra komunumo (132 pers., inkluzive la infanoj) estiĝis kerno por organizado de l’ kolĥozo-giganto.
Unuopulo hieraŭ fosaĉinta la teron per antikva plugilaĉo, hodiaŭ iĝas mastro de grandega laŭscience organizita mastrumo. Ĉar jen estas «peceto» 600-hektara por legomejo, jen aliaj terpecoj same «negrandaj» por aliaj fakoj de l’ mastrumo; kompreneble laborante tiaskale oni povas apliki ĉiujn atingojn de agrikulturo.
Tiele efikas «mikrobo de kolektivismo», «infektanta» grandegajn spacojn de estinta «griza», malklerega «bastoŝua» Rusio.
12 115, Samara.
«GERMANIO SUPER ĈIO!»
«Germanio super ĉio, super ĉio en tutmond’! Tio estis la kanto, per kiu oni ebriigis en 1914 la germanan laboristaron, por batali kontraŭ la «malamiko». Post la revolucio la tiama prezidanto de la respubliko Ebert proklamis ĝin kiel «germanan nacian himnon». Hodiaŭ ĉi tiu kanto estas ĉefe kantata de faŝistoj, reakciuloj. Nun mi volas montri, kiom la kanto pravas.
Germanio enhavas proks. 60 milionojn da homoj. Inter ĉi tiuj troviĝas 400 mil spirit-malsanuloj (frenezuloj), 90 mil epilepsiuloj, 371 mil kripluloj, 35 mil surdmutuloj, 36 mil blinduloj, 1 miliono da tuberkulozuloj, 300 mil grave alkoholmalsanaj personoj, 71 mil gejunuloj en ŝtataj zorgdomoj. 12 mil homoj lastjare preferis sin memmortigi, rezignante la «luksan vivon» en Germanio. Mankas en la lando minimume 5 milionoj da loĝejoj sufiĉe bonaj. 9 milionoj da homoj ne havas propran liton (oni dormas ofte 3- kaj eĉ 5-ope en unu lito). 1 miliono estas ĉiam senlabora. 2 pliaj milionoj ne havas plenan okupon. La cetera parto de la laboristaro laboregas 10—13 horojn tage. Vere, la mizero estas preskaŭ ne superebla! Do, kriu la faŝistoj: «Germanio super ĉio!» Sed ni — preparu la revolucion tutmondan!
SAT-ano 11 297.
Noto: Kompreneble similajn rimarkojn oni povus fari pri Francio, Britio k. a. landoj. Kaj la konkludo de tio estas, ke neniu proleto havas intereson oferi sian vivon por patrio.
ESPERANTISTA TRAKTORO
Originala rakonto
Tiun ĉi rakonton mi dediĉas al severa unueco de SAT post la IX-a Kongreso.
I.
La vilaĝo Ĉokurĉi estas bela krimea vilaĝo. Kuŝante apud montobazo de Jajl, ĉirkaŭprenita de vinberejoj, fruktoĝardenoj kaj malproksime — de vastegaj kamparoj de huma tero, — ĝi estas bela. En la vilaĝo loĝas rusoj kaj tataroj. La tataroj kulturas ĝardenojn kaj vinberejojn, kaj la rusoj plantas grenon. La tero estas sufiĉa, sed ekzistas unu malbono — mankas manoj por prilaboradi la grundon, kaj tial multaj terspacoj estas nek plugataj nek semataj. En unuaj tempoj la kamparanoj paciĝis pri tio. Kaj poste multaj vilaĝanoj, leginte lokajn ĵurnalojn kaj gazetojn por kamparanoj, en kiuj oni skribis, ke sovetiaj kamparanoj devas larĝigi terspacon kulturatan, plibonigi metodon de laboro por tero kaj pligrandigi rikolton sur siaj kampoj, — multaj vilaĝanoj decidis sekvi la konsilojn de l’ sovetia registaro kaj ekplugi neuzitajn vastajn terspacojn. Sed bedaŭrinde plenumi tion kun helpo de plugilo ne estas ebla. Por tio oni bezonas traktoron. Sed la sovet-registaro ne estas riĉa; ĉie oni bezonas multon, kaj por Ĉokurĉanoj oni povas doni nur unu traktoron. Sed tio ĉi ne sufiĉas. Per sia traktoro la Ĉokurĉanoj plugis duonon da neuzita tero, sed alia duono da tero ne povis esti kulturata. Kaj la Ĉokurĉanoj ne scias, kion ili faru. Urĝe necesas havi duan traktoron… Tamen, de kie akiri ĝin?
II.
Andrej Roŝĉin estis sekretario de komjunulara ĉelo. Li estis 25-jara viro. Antaŭ unu jaro li alveturis en sian patran vilaĝon el Ruĝa Armeo, kie li servis kiel grupestro. Andrej estis klera homo kaj en Ruĝa Armeo li lernis multon. Li ekaŭdis en Ruĝa Armeo pri lingvo esperanto kaj finlernis ĝin. Kiam li revenis vilaĝon, li organizis grupon el kampar-junuloj por instrui al ili la lingvon esperanto. Jam depost unu jaro laboras ĉi tiu grupo, konsistanta el 15 partoprenantoj, kaj ĉiu el ili bone scias la lingvon. Andrej kaj liaj samvilaĝanoj komencis grandan korespondadon kun eksterlandanoj. Apartan lokon en ilia korespondado okupis tiu kun germanaj laboristoj en urbo Drezden, ĉar Andrej, kiam li ankoraŭ estis ruĝarmeano, partoprenis en kongreso de SAT kaj tie konatiĝis kun multaj K-doj el Drezden, aparte kun Hans Koppel. Ili fariĝis amikoj.
Andrej Roŝĉin tre bedaŭras, ke la kamparanoj de Ĉokurĉi ne povas prisemadi siajn grandajn malplenajn kampojn. Dum komunaj kunvenoj li multe parolis al siaj samkamparanoj pri ilia devo por ŝtato prisemi tiun ĉi kamparon. Li multe paroladis pri ĝi en vilaĝa soveto, kaj kiam oni decidis organizi kolektivan mastrumadon (ruse: kolĥoz) kaj akiri traktoron, li tre klopodis pri tio en oficejoj de l’ urbo. La Ĉokurĉanoj bezonis du traktorojn, sed la urbo povis doni nur unu. Tamen jam ĝi estis bona komenco.
Sed Andrej ne volis trankviliĝi. Li volis akiri duan traktoron. En sia esperantista kaj komjunulara ĉeloj li multe paroladis pri tio, kaj unu fojon venis al li penso, ke per esperanto ili havigos al si duan traktoron.
III.
Andrej skribis al Hans Koppel kaj drezdenaj K-doj leteron. Tiu estis amikece skribita; en ĝi Andrej detale pri-
— página 5 —
SENNACIULO — 173
skribis la vivadon en Ĉokurĉi, skribis pri malplena huma kamparo kaj pri tio, ke ili organizis kolektivan mastrumadon kaj akiris unu traktoron. Sed ke unu traktoro nesufiĉas kaj tial li, je nomo de esperantista kaj komjunulara ĉeloj kaj kamparanoj petas siajn fremdlandajn amikojn helpi al ili kaj alsendi traktoron. Tio ĉi estos tre bona donaco de germanaj laboristoj kaj pruvos solidarecon de laboristaro kaj kamparanaro de Germanio kaj Sovetio. Ĉu povos liaj amikoj alsendi traktoron? Li esperas, ke ili ekpovos. Helpu al ili germanaj laboristoj! —
Andrej sendis la leteron kaj komencis atendi respondon. Li al neniu parolis pri sia entrepreno. Li timis fiaskon de sia afero. Ĉu ekpovos germanaj laboristoj helpi al ilia komenco?
IV.
Pasis jam du monatoj. Andrej ne ricevis ankoraŭ respondon el Drezden. Li ne sciis kion fari, kion pensi. Kial Hans Koppel silentas? Ja, por ricevi respondon el Drezden, oni bezonas nur du semajnojn, sed jam pasis du monatoj. Malgaja estis Andrej.
Fine, en la fino de l’ somero, sur la tablon de Andrej estis ĵetata dika letero, kun stampo de Drezden kaj skribita per la bone konata skribmaniero de Hans Koppel.
Per tremantaj fingroj kaj kun furioze batanta koro, Andrej disŝiris unu randon de l’ koverto.
— Plej kara amiko! — skribis Hans. — Pardonu, ke mi tiel longe ne skribis al vi… Por ĉi tio estas grava kaŭzo… Mi kun ĝojo sciigas al vi, ke ni, drezdenaj laboristoj, hodiaŭ sendis al vi traktoron; do kelkajn tagojn post ricevo de tiu ĉi letero, vi ekhavos traktoron.
— Kiam mi ricevis vian leteron pri traktoro, mi sciigis ĝian enhavon al ĉiuj esperantistoj kaj poste al niaj laboristoj. Ni ĉiuj decidis kolekti monon kaj sendi al vi la petatan traktoron. Ni ne povis kolekti tuj la tutan monon. Tial mi tiom longe ne skribis al vi leteron; mi volis skribi nur tiam, kiam ni sendos la traktoron. Helpu tiu ĉi traktoro en via laboro — konstruo de socialismo, en tutmonda laborista solidareco… ktp. ktp. —
Kvazaŭ freneza alkuris Andrej en vilaĝan soveton kaj svingante per letero ĝojkriegis: — Ni ricevos duan traktoron!… La germanaj laboristoj sendis ĝin al ni!… Ni ricevos «esperantistan traktoron»…
V.
Post semajno estis ricevita sciigo de l’ fervojo, ke por kolektiva mastrumado alvenis sendaĵo — traktoro el Germanio, el Drezdeno.
La tuta vilaĝo nun parolis nur pri traktoro kaj pri esperanto. Multaj el la kamparanoj ne kredis, ke la traktoro el Germanio — estas vero.
Frumatene Andrej kaj aliaj veturis stacidomon (je 5 kilometroj) por ricevi la traktoron.
Posttagmeze kamparanaj buboj ekkriis tra la tuta vilaĝo, ke veturas la nova traktoro. Ĉiuj elkuris straten kaj ekvidis, ke ilia unua traktoro elveturis renkonte al sia dua kolego kaj ke ambaŭ traktoroj, akompanataj de homamasoj, traveturis straton kaj haltis antaŭ la domo de l’ vilaĝa soveto. Komenciĝis amaskunveno. Sur la dua traktoro flirtis flago kun esperanta verda stelo. Sur la flanko de l’ dua traktoro estis skribita «Esperantista traktoro, donaco de germanaj laboristoj»…
Sekvantan tagon, matene, du traktoroj elveturis kamparon por plugi ĝin.
E. V. Ivnickij, Simferopolo.
VAGANTA JUNULO EN ARGENTINO
Deknaŭjara sviso vojaĝis Argentinon, en julio 1929, serĉante ne riĉon, nur laboron, vivon, novon. Monatoj forpasis, oni komencis timi pro li. Ĵus nun lia patro ricevas lian unuan leteron, kiu interesegis jam ĉiujn manuskript-legantojn. Ĉar tre malmultnombraj estas Argentiniaj kamparaj raportoj en «S-ulo», jen tiu letero traduke iom resumita.
Tiu infano Marsel’ F. ankoraŭ estas nek revoluciulo, nek sennaciulo. Liaj spertoj en grand-urboj kiel en la plej kamparaj regionoj de tiu nova lando Argentino estas malgraŭ tio jam revoluci- kaj sennaci-spiritaj. Ankoraŭ iu simptomo, ke vivo venas al ni. Vera socialismo kaj sennaciismo estas la naskiĝanta vivo mem.
Letero tute ne «verkita»; sed vivita frazeto valoras ofte multajn statistikojn. (7369.)
Kara patro,
Lacega, konsumite laca mi estas, do, ne tre lerta hodiaŭ vespere por «naski» agrablajn frazojn, — klare artikhavajn frazojn, kiel ci diris al mia fratino Ĵermen’. Sed mi pensas interesi cin rakontante miajn aventurojn, cin, antaŭa aventurulo ankaŭ.
Do, mi elŝipiĝas en La Plata. Senpage mi gardigas miajn pakaĵojn en «deponejo por almigrantoj», kaj mi tuj ekrimarkas, ke mi ne plu havas eĉ monereton. Hodiaŭ sabate, bankoj fermiĝis je la dekkvina. Mi ne povas ŝanĝi mian ĉekon kontraŭ mono.
En ofico de transport-kompanio mi demandas adreson de svisa konsulejo, tre malproksima. Oni donas al mi dek centavojn¹, kaj Ford-ŝarĝ-aŭto de la kompanio akceptas min ĝis la tramstacio.
En svisa konsulejo, la konsulestro estas for. Ia «urso de Bern» (grumblanta oficisto) ricevas min, rifuzas konigi al mi adreson de du amikoj, kiuj antaŭ 15 tagoj alvenis ĉi tien, mi scias. Sed li donas al mi adreson de «Svisa Domo». En tiu domo, kvankam pli malfrue ol malfermaj horoj, (preskaŭ la 17-a horo vespere), pordisto konsentas permesi al mi eniron. Sekretario tute memvole pruntedonas al mi 5 pesojn. Peso: Argentina monero, valoras unu dolaron.
Fine mi trovas miajn du K-dojn, per ilia onklino. Morgaŭ ili estus forveturontaj Saavedr-on.
Post unu semajno, mi eklaboris ĉe Nestlé-fabriko. Kun miaj du K-doj, ni luprenas nemeblitan ĉambron: 20 pesoj. (Pomante[?]? En Parizo, por tia lu-prezo, oni ricevus plurĉambran meblitan luksetan loĝejon!) Ni dormas sur planko, kaj ni laboregas 9 horojn tage, ricevante 50 centavojn (duon-peson) hore, do 4½ pesojn (dolarojn) tage.
Miajn du K-dojn post nelonge estroj fordungis-eljetis. Mi stulte sekvis ilin. Denove serĉado por labori, konsum-laciga. Ni trovas lacigan laboron kaj nun loĝas en germana pensiono proksima al la laborloko. La prezo estis 80 pesoj monate, sed fine ili ne akceptis, ke ni pagu! Granda ĝardeno kun palmoj, bonega manĝado, gramofono, banĉambro, ĉiuj dormoĉambroj en ĝardenetaĝo kun fenestro-pordoj. Paradizo!
Al la kamparo!
Mia K-do Ĵak petegis, ke ni forvojaĝu en «kampon». Mi estis kvazaŭ certa esti dungata kiel desegnisto por 200 pesoj monate ĉe agrabla laboro. Ni forlasis la Paradizon.
Ni vendas niajn plej bonajn vestaĵojn kaj forvojaĝas al Vedia. Tie, ne estis pluvo depost 5—6 monatoj. Nenia laboro por ni. Piede ni formarŝas el tiu stacio, piede sur fervojo, ĉar en tiu lando fervojoj estas la plej bonaj stratoj.
Venas tagmezo. Suno batvarmigas niajn kapojn, reloj blindige brilas. Jam de 24 horoj ni ne manĝis. Ratoj rifuĝas antaŭ ni. Nenia ombro, neniu homo. Ĵak ne plu volas antaŭeniri. Malfacile mi komprenigas lin, ke ni jam duonan vojon faris kaj preferinde daŭrigos marŝadon antaŭen, ne returnen.
Feliĉege, proksime je 600 metroj ni vidas «estancia»-n (farmobienon). Florida ĝi nomiĝas. Tie, nenia laboro por ni. Sed oni donacas al ni 8 kotletojn rostitajn sur krado, spicitajn per la tiea fluidaĵo: vinagro, salo, pipro, papriko.
Bonege!…
Ni trinkas multe da «Mate» (infuzaĵo el Herbo de Paragvajo. Oni nomas ankaŭ Mate, hispanlingve, la kukurbon, el kiu indiĝenoj de Sud-Ameriko trinkas Mate-fluidaĵon.) Poste ni formarŝas. Vespere ni alvenas
¹ Centavo estas proks. usona cendo.
— página 6 —
174 — SENNACIULO
en «estancia las Balas» (farmo «la Pilkoj» aŭ «la Kugloj») — nia celo.
Modela farmobieno, kompleta vilaĝo el puraj ridantaj dometoj por la «peones» (taglaboristoj-vagantoj) kaj iliaj familianoj. «Las Balas» estas unu inter la tre malmultaj farmobienoj, kie akceptiĝas «Peon«-oj kun familio.
Mi elpoŝigas leteron por la farmestro. Varmsimpatie oni ricevas nin. Francon kaj svison oni prezentas al ni francparolantoj. La franco estas meĥanikisto, prizorgas elektro-fabrikon. La sviso analizas-kontrolas la laktojn. Dum tri tagoj ni loĝas en dometo apud laktodomo. Iajn vesperojn en la ĉambro de la franco ni estis sepope: tri svisoj, du germanoj (maŝinisto kaj ĝardenisto), hungaro kuiristo), skoto. Ĉie gastemo, en argentina grandkamparo. Ĉie oni donis al ni «ion», tio estas unu aŭ du pesojn, 2 kokojn, unu paperkonus-plenon da ovoj, pecojn da bovidaĵo ktp.
Bedaŭrinde, tie en «Las Balas», nenia laboro por ni.
Ni formarŝas ĝis Al Berdi, en «La Pastoril» (la Paŝista), grandega farmobieno kun 350 ĝis 400 peonoj, loĝigitaj tiel malbone, ke oni ne kuraĝus same loĝigi porkojn. Forĵetinda nutraĵaĉo.
Novaj motor-kamplaboriloj alvenis tie: laboron eble ni ricevos. Ni tie dormas: privilegio malfacile konsentata al vaguloj, ĉar ĉiuvespere pli ol 150 da tiaj petas dormlokon ĉe «La Pastoril». (Eble tiu farmobieno kuŝas proksime al ĉefaj stratoj? Rim. de l’ trad.)
Kuŝigitaj sur tero inter peonoj en dometaĉo, je unua horo matene ni decidas formarŝi. Dudeko da cimoj jam kuradas sur miaj vestaĵoj. Vagonaron al Bonaero (Buenos-Aires) ni ekvidas, sed alvenas tro malfrue en la stacidomo. Ĝis la 7-a matene ni dormas sur benkoj en la staci-atendejo. Estas malvarmege.
Je la 9-a ni envagoniĝis al Bonaero. Nia unua laborserĉo sur grandkamparo estis malsukcesinta.
Alejandro, 22. 10. 29.
Marsel’ F. Libera traduko de 7359.
(Finota.)
[REKLAMO p.6] DOKUMENTOJ DE KOMUNISMO — Tiu ĉi dokumentaro pri komunista movado entenas ne nur la faman Komunistan Manifeston de Marks k Engels, sed plie la Programon de la rusa komunista partio (bolŝevikoj), la Konstitucion de RSFSR k Manifeston de l’ Tria Internacio al la tutmonda Proletaro. Ĝi estas unu el tiaj helpiloj, kiajn oni ofte serĉas sur sia librobreto. Form. 11×17 cm. 132 pĝ. Prezo 1.— mk. g. Mendu ĉe Administrejo de SAT, Leipzig O 27, Colmstrasse 1 (Germ.)
Ĉu art-centro en Amsterdamo?
En Amsterdamo estis fama konstruo, nomita «Paleis voor Volksvlyt»: Palaco por popol-diligento. Ĉi tiu konstruo havis historion ankaŭ en la laborista movado amsterdama. Grandaj kunvenoj okazis tie, kiuj influis la holandan historion. Tie paroladis niaj K-doj, la pioniroj por nia holanda movado socialisma, kaj ni amsterdamaj laboristoj grandamase aŭskultis al iliaj vortoj, kiuj trafis ĉiun laboriston en la koron. Pro tio frapis forte, tie, la koroj de la laboristoj multfoje, sopirantaj al liberiĝo el la mizero.
La «Palaco», kiel ni nomis ĝin, kuŝis en la mezo de la urbo kaj aspektis bele kun sia ĉirkaŭo. Por ni enloĝantoj, Amsterdamo ne ekzistus sen la «Palaco». Ĝi estis impresa…
Kaj nun… la «Palaco» ne plu ekzistas; ĝi tute forbrulis. Amsterdamo nun estas sen sia «Palaco». Malplena estas la spaco, kie iam staris ĉi tiu konstruo bonkonata de ni laboristoj, kiuj iris tien por fortigi sian batalemon, forigi sian malkuraĝon, al tiu loko, kie tiom multfoje parolis la proleta koro.
Kompreneble estas, ke diversaj planoj nun eknaskiĝis por konstrui novan palacon. Unu el ĉi tiuj planoj mi nun volas priskribi, ĉefe ĉar ĝi havas en si la socian ideon: per kaj por la komuneco. — Ĉar la ekspluatado estas tre malfacila pro la alta prezo, kiu estas bezonota por jam aĉeti la grundon, la posedantoj de akcioj en la «Palaco» mem ne volas rekonstrui ĝin. Ili preferas vendi ĝin, ĉar per tio ili akiros pli grandan gajnon. Oni devas serĉi eblan solvon, el kiu ne bezonas rezulti profito, sed malgraŭ tio nepre devas estiĝi io, kio havas valoron. Tian enhavon kunportas tiu ĉi aludata plano.
K-do J. J. N. Ekster (Exter) prezentis al la magistrato de Amsterdamo projekton por granda art-centro en Amsterdamo. En ĉi tiu la popolo povos trovi potencan impulson, kiu influos ĝian spiriton. Ĝi estu centro, kiu montriĝos esprimilo de la povo, kiun posedis geniuloj kaj kiu parolas al la homa koro. Tiu povo esprimiĝas en la arto per la kreanta energio, kiu ankaŭ dormetas kaj pli kaj pli vekiĝos inter la proletoj de ĉiuj landoj. Pro tia kuraĝa plano la K-do ankaŭ jam akiris promesojn de alilandanoj je kunhelpo per fondo de simila tia centro ankaŭ en aliaj landoj, kun la celo plifaciligi interŝanĝon de arto inter la diversaj popoloj kaj por ke kresku la interalproksimiĝo de l’ popoloj ĝis unu tuto. Tian tutecon la homoj ja povas trovi en la arto, kiu parolas al ĉiu per la sama dormanta energio, vivanta latente en la homo. Ĝi montras sin per la decida volo plivalorigi la vivon. Tiu nefleksebla volo vidigas, ke la arto por vivi ne estas la teren-premado al aliaj homoj, sed ke vera arto estas kreo por leviĝo.
K-do Ekster diras en sia klarigo al la amsterdama magistrato: «Kiom povos elkreski tiaj centroj, se ili trovos imitadon ankaŭ en aliaj mond-urboj, ĝis veraj kultur-centroj, kiuj per siaj interŝanĝoj de teatro-trupoj, muzikistoj, ekspozicioj ktp. povos konduki la popolojn en la plejan profundon de ilia ekzisto, kaj la unu al la aliaj!»
«Tial, li diras ĉe la fino de sia klarigo,» mi havas la konvinkon, ke tia centro nur povos esti fondata per kaj por la komuneco, por kiu ĝi ekzistos. Ĝi nepre ne povos esti dependa de la laŭplaĉo de kelkaj kapitalistoj. Ne; ĝi devas esti fondota sub la gvidado de la estro komunuma, en ĉi tiu okazo de la magistrato de Amsterdamo.»
La projekto de la konstruo estas farita tiele: Tuj post la enirejo estas projektita granda halo, de kie oni povas iri al la teatro, koncertsalono kaj al la ekspozici-salonoj. Du monumentaj ŝtuparoj kondukas nin ĉu al la teatro, ĉu al la koncertsalono. La ekspozici-salonegoj, kiuj lokiĝas teretaĝe, estas interligitaj per larĝa galerio por statuoj. En tiu ĉi galerio troviĝos ankaŭ la akceptejo. La ekspozici-salonegoj formas la du alojn¹ de la konstruo, kiuj estos konstruitaj ĉirkaŭ intima ĝardeno. La malantaŭa flanko estos uzita por konstrui salonegon, kiu ligite kun la ekspozici-salonegoj estos uzebla kiel publika vendejo. Krom tio oni ankaŭ projektis en ĝi kunvenejojn ktp. La tuta konstruo estas projektita de arkitekto Jan de Mejer.
En la buĝeto estas projektita, ke anoj (la kotizo estos 15 guldenoj = 6 dolaroj jare) povos viziti ĉiumonate unu teatran prezentadon, unu koncerton kaj ĉiujn ekspoziciojn, paroladojn ktp. Ĉi tiu projekto donas, laŭplane, la eblecon, liveri al ĉiu la plej bonon, por kio tiuj laboras, kiuj amas la arton, sen kiu ĉiu homo sentus sin malplena kaj malkontenta.
Mi nun ankoraŭ menciu, ke K-do Ekster ne nur esperas akiri plibonigon de la esprim-lingvo en la arto, tiel ke ĉiu ĝin povos kompreni, sed, krom tio, ankaŭ intencas profiti la utilon de esperanto, la lingvo, en kiu ĉiuj popoloj povas interkompreniĝi. Tio rajtigas min fini per la deziro: «Bonan sukceson, K-do!»
A. Veen (13606)
¹ Flankojn.
KOREKTO
En n-o 269 de «S-ulo», artikolo pri Murmansk, troviĝas interalie noto, ke samovaro estas rusa forno. En eksterlando samovaro estas apenaŭ konata; tial niaj K-doj ricevas strangan impreson, se ili opinias, ke ĝi estas ia forno k foje aŭdas, ke ĝi estas starigata sur la tablon. — Samovaro ne estas rusa forno (tia estas granda bakforno uzata de la rusoj por baki k kuiri), sed ujo, en kiu oni boligas teakvon. Ĝi estas de tre varia grando k ludas inter la doma ilaro tieldire la plej gravan rolon. La rusoj ŝatas teon trinki je iu ajn tempo de la tago k ĉiam por tio oni preparas la samovaron, kiun oni kun bolanta akvo portas sur la tablon. Ne estas imagebla gastigo sen samovaro.
Do niaj eksterlandaj Gek-doj ne ektimu, legante, ke la vetkurinta fraŭlino ricevis «rusan fornon», sed imagu belforman, nikelumitan vazon, kiu estas la fiero de ĉiu ruso.
V. M. 1311.
— página 7 —
SENNACIULO — 175
SENNACIULA JUNULARA PAĜO
Sub kontrolo de Junulara Sekcio de SAT. — Redakcia adreso: A. SCHWARZ. Lerchenstrasse 14, Neckarsulm (Germ.)
DIMANĈA MATENO
Matena krepusko kuŝas ankoraŭ super la urbo, kiam mi kun plenigita dorsosako, enhavanta manĝprovizon por tuttaga migrado, forlasas mian loĝejon kaj direktas miajn paŝojn al la stacidomo. De tie veturigos min vagonaro el la granda urbo en la belan, freŝan arbaron, al verdaj, florkovritaj herbejoj kaj maturiĝantaj frukt-kampoj. Kvazaŭ preĝejtrankvilaj estas ankoraŭ la grandaj, larĝaj stratoj, kie alitempe furiozas la grandurba trafiko. Estas tiel trankvile, ke oni en distanco de kelkdek metroj jam povas aŭdi la paŝojn de ia alia pasanto. Malmultaj homoj nur estas videblaj, la urbo ankoraŭ dormas.
Je difinita loko atendas min kelkaj geamikoj de l’ laborista junularo kaj intersalutinte nin per «Amikeco»¹, ni nun komune iras la ceteran vojon. Survoje ni ankaŭ devas preteriri restoracion, kaj tie ĉi ni vidas tre abomenan, naŭzan scenon. Antaŭ la pordo de tiu ĉi «gastejo» kuŝas en la malpuraĵo kaj koto de l’ strato viro, tute ebria. Laŭ ekstera aspekto li apartenas al la laborista klaso. Siaj vestaĵoj estas tute malpurigitaj per vomaĵoj kaj stratpolvo, lia ĉapelo kuŝas dispremite sur la reloj de l’ tramo kaj liaj kolumo kaj kravato pendas kiel ĉifonoj ĉirkaŭ la kolo. Proksime de li estas tia sveniga fiodoro de alkoholaĵoj kaj tabakfumo, ke oni ne longe povas resti en lia proksimo. «Bedaŭrinda, kompatinda viktimo de l’ alkoholo», ni ekpensas, provante veki lin, sed vane. Ŝajnas al ni, ke li estas senkonscia, kaj ĉar ni ne povas helpi al li, ni decidas preteriri. Unu K-do alportas lian ĉapelon kaj pluen irante ni survoje atentigas policiston pri li, por ke li igu lin forporti.
«Ĉu tio ne estas tre instrua travivaĵo?», mi demandis miajn amikojn. «Ĝi estas ekspluat-maniero en malgranda skalo. La laboristo, havante monon, estas konvena al la restoraciposedanto. Mono ja ne fiodoras!² Sed poste, kiam la laboristo estis elspezinta sian monon, kiun li devis akiri dum peza, streĉa, laciga laboro en fabriko aŭ kontoro, la «nobla gastiganto» (gastejestro) ne plu volas havi ion komunan kun li. Li ricevas puŝon, estas forpelata el la «gastejo», kaj kuŝas sur la strato, sen helpo, sen konscio, ebria, kun malplenaj poŝoj! Same agas la kapitalismo en pli granda skalo rilate al la homa laborforto. La laboristo, kiu disponas ankoraŭ pri sia plena laborforto, estas ŝatata, ĉar li estas tre bona ekspluatato. Sed kiam li maljuniĝas kaj pro tio ne plu povas tiom multe produkti, kiom juna laboristo, li, same kiel tiu ebria laboristo ricevas senkompate forpelan puŝon, kaj li vidu mem, kiel plue vivi. Ĉiam pripensu tion, karaj amikoj, evitu la alkoholon, por ne esti same ekspluatotaj kiel tiu laboristo.»
«Kiam mi vidas tiajn scenojn», diris alia K-do, «mia koro sangas pro la manko de klaskonscio ĉe ankoraŭ multege da laboristoj. Mia opinio estas, ke vere klaskonscia, revoluciema laboristo ne ebriigas sin, ĉar li ja dum ebria stato ne klare povas pensi. La lab. movado bezonas sobrajn, pensemajn kapojn! Plie mi opinias, ke tiaj agoj estas plene kontraŭsocialistaj! La socialismo alcelas, kiel ni ĉiuj scias, la komunan vivon. La plej bonan ekzemplon ni ja havas en nia junulara asocio. Sed kiam laboristo bezonas tiom da mono por siaj propraj postuloj, por kontentigo de pasiaĉo, tiam li lasas malsati sian edzinon, siajn infanojn. Dum li diboĉas kaj drinkas, lia familio suferas malsaton kaj kelkfoje ne posedas la plej neceson por komfortete vivi. Li sekve estas egoisto, nekomunulo kaj ankaŭ ne vera, sincera, tute konvinkita socialisto.»
«Vidante tiajn bildojn», juna K-dino parolas, «mi ĉiam denove ĝojegas, ke mi kaj vi, amikoj, kaj kun ni la tuta socialista junularmovado konsciiĝis, ke vivo sen alkoholaĵoj estas pli bona, pli bela, pli kulturplena. Por la mono, kiun aliaj homoj elspezas por alkoholaĵoj, ni povas aĉeti al ni bonajn librojn, ni povas viziti klerigajn teatrojn aŭ ni povas entrepreni, kiel hodiaŭ, migradon en la belan, vastan kamparon. Kiel bele estas, legi la verkojn de niaj laboristaj poetoj aŭ enpenetri la regionojn de l’ scienco kaj arto, kiel edifa estas bona teatraĵo aŭ koncerto! Mi tute ne povus imagi, ke mi iam povus forturni min de tia vivo, kiun mi nuntempe vivas. Mi sincere bedaŭras la kompatindajn edzinojn de tiaj drinkemuloj. Ilia vivo ne estas ĝojo, sur ilia vivovojo ne brilas la suno; sed ĉiama estas ĉagreno, zorgo, turmento! Pro tio mi ankaŭ plue volas esti varbanto, por ke almenaŭ la nova generacio estu sobra, pensema! Ni volas rakonti al la junaj homoj pri malutilo de l’ alkoholo, ni volas montri al ili nian vivon, nian laboron por la bono de l’ lab. movado, kaj ni certe kredas, ke iam venos la tago, kiam ĉiuj homoj estos liberaj kaj ĝojplenaj!» — — —
Tiel parolante ni atingas la stacidomon, kie jam regas vigla vivo. Multaj grupoj da migremuloj rapidas al la vagonaro, por veturi en la arbaron kaj travivi tie kelkajn trankvilajn horojn. Vidante tion reaperas mia ĝojo, kiu malaperis, kiam mi vidis la ĵus priskribitan, instruan, neforgeseblan scenon.
Riedel (14 981), Giessen.
¹ Saluto de l’ germ. soc. lab. junularo kaj infanamikoj. ² Germ. proverbo.
GEKAMARADOJ, AKTIVIĜU!
La laborista junularo en Sovetio serĉas rimedojn por kunligiĝi kun junularo de l’ tutmondo. Kreskas la kulturaj postuloj de l’ junularo, kreskas la intereso konatiĝi kun moraro de fremdaj landoj kaj pli ofte aperas la deziro rakonti pri ili mem. Movado por la larĝa disvastigo de eksterlandaj lingvoj inter laborista junularo fiaskas. Nek eblon, nek tempon havas la junularo por sin speciale okupi pri la ellernado de iu nacia lingvo. La sociaj ŝarĝoj forprenas multe da tempo. Pri la bonutilo de internacia lingvo kiel ilo por interkorespondado jam konvinkiĝis preskaŭ ĉiuj. Kreskas la nombro da esp-istoj, kreskas esp-aj rondetoj. La plej bonaj agitantoj estas la faktoj. Nenio pli bone agitas por esp-o ol letero enpresita en loka ĵurnalo aŭ laŭtlegita dum kunveno. En nia regiono antaŭ tri jaroj ne estis eĉ unu esp-isto; nun estas pli ol dudek. Por fari pli profitdonan laboron, ni organizis ĉe regionkomitato de komjunularo taĉmenton («brigado») de internaciaj interliguloj, kiu konsistas nur el esp-istoj. La ĉefa tasko de l’ taĉmento estas viziti fabrikojn kaj metiejojn, dum junularkunvenoj doni informojn pri internacia interligo, tralegi leterojn. Al 10-a jubileo de KJI estis eldonita broŝureto pri nia sperto; pasis malmulte da tempo, sed la rezulto jam estas sentebla: ĉiutage en regionkomitaton venas K-doj, kiuj serĉas esp-istojn, gvidantojn por rondetoj. Unu junulo el «labkoro» de urba gazeto, trarigardante la broŝureton, diris: «Nur nun mi komprenas, kiel povas esti utila esp-o en internacia edukado.»
Novaj leteroj kaj novaj petoj… Estas danĝero, ke la regiona «brigado» ne povos kontentigi junular-kolektivojn. Jam kelkajn tradukitajn leterojn ni ne scias kien sendi — mankas adresoj. Malgraŭ du anoncoj en «S-ulo» kaj multaj leteroj laŭ Jarlibraj adresoj la rezultoj estas plorindaj. Laŭ anoncoj estis ricevita nur unu letero. En nuna situacio ni ne povas paroli pri sukceso de nia laboro en ĉiu ĉelo de nia regiono, malgraŭ ke la subteno de l’ komjunulara komitato kaj junularamaso estas granda, same kiel la simpatio al nia movado.
Ni multe batalas por la kompreno de l’ gravo de esp-o. Nun en tre bonaj cirkonstancoj ni elpaŝas, esperante
— página 8 —
176 — SENNACIULO
renkonti grandan korespondemon. Ĉiu esp-isto fariĝu peranto por sia fabriko, sia junulara grupo. La lab. kolektivoj, la sportgrupoj, komjunulaj ĉelo el via urbo nur per via helpo povas kunligiĝi kun sovetia K-daro. For la individua korespondo — por la kolektiva! Nur per tio tutmonda junularo helpos al plua disvastiĝo de esp-o en proleta lando.
Sz. Carovskij, Kiev.
NIA POŜTO
14 981. — «Migra tago de soc. jun.» aperos.
Postl, Vieno. «Ni kantu» sendita al «S-ulo» por «Diskutejo».
K. D. 10 742. — «Ĉirkaŭ la rajtigilo» transsendita por «Diskutejo». Bonvolu ĝuste afranki.
La adreso de l’ Sekciestro dum tempo de 15. jan. ĝis 15. junio 1930 estas: D. Keuning, Heimvolkshochschule, Leipzig S 3, Prinz-Eugen-Str. 34.
DISKUTEJO
Ĉu animisma, ĉu scienca fazo?
Mire mi legis en n-o 271 de «S-ulo» la artikolon «Inter Ni», en kiu K-do E. L. diras jene: «celas instigi la SAT-anojn, ke ili penu ĉiurilate forliberiĝi el la animisma k religia fazoj k atingi la sciencan, kie oni ne rilatas al siaj deziroj kiel al tujaj efektivigeblaĵoj.» Tion mi ne konsentas. Kion do ni SAT-anoj tiel profitus? Nur en la animisma fazo la homo estas krea!
Per tri ekzemploj mi penu pruvi mian aserton. Ĉiu mem povas multobligi similajn ekzemplojn. Kiam Johano Eriksson konstruis la unuan helicon, per kiu li volis antaŭenmovi la ŝipojn, tiam la sciencistoj pruvis formule, ke tio estas sensencaĵo… Kiam estis konstruata la unua elfera ŝipo, tiam la sciencistoj frape pruvis, ke tio estas neeblaĵo, ĉar, tiel ili argumentis per sciencaj formuloj, la metalo ja estas multoble pli peza ol la akvo, do elfera ŝipo tuj devas droni…
Le kreantoj fidis al sia produktopovo. Ne «necesas» malnova kredo je ĉiopoveco. Spinoza foje skribis en sia Etiko: «La homo faras tion, kion li volas, tion, kion li ne volas (deziregas) li neniam povas fari. Do ŝajnas, ke la volo krei ion (kio ne jam ekzistas, aŭ kio jam estas, sed pri kies esto la kreonto nenion scias) devas esti animisma. Religia ĝi ne povas esti ĉi-okaze Ke ĝi estas scienca, mi forte pridubas konsiderante la internacian lingvon. Kiam la knabo Zamenhof diris al si: «Kiam mi estos plenkreska, tiam mi kreos lingvon…!», tiam li estis en animisma fazo. Li kredis al la ĉiopovo de plenkreskinto, almenaŭ tiel, ke plenkreskinto povas ĉion ĉi tion fari, kion li volas (Spinoza!). Kaj en tiu animisma fazo, kredo al povo, li edukis sin mem en produktopovo.
Mi certe estas en animisma fazo, ĉar mi kredas («kredas» ne bone esprimas la ideon), ke revolucio estas ebla. Ĝis nun mi jam ne legis sciencan pruvdisertacion pri la eblo de revolucio, kies ideon mi komprenas ne nur en la ŝanĝo de la ŝtatformo, sed ĉefe en la ŝanĝo de nia etika koncepto.
Tujaj efektivigeblaĵoj… Lingvaj sciencistoj okupis sin dum jarcentoj pri la problemo — k la rezulto? Aliaj sciencistoj eble povus sin samdaŭre okupi.
Simpla rimarkigo. — Ĉe la menciita artikolo mi atentigis la legantojn per piedpaĝa noto, ke la sencon de animismo oni devas kompreni laŭ tiu, kiun donas al ĝi la angla-lingva aŭtoro Tylor en sia verko La Primitiva Kulturo. Estas evidente, ke K-do 10 580 komprenas aliel la sencon de l’ vorto. Mi neniel celas kontraŭbatali la entuziasmon. Ĝi ja estas la instigilo de niaj agoj; ĝi estas kvazaŭ la motoro de la homa maŝino; sed mi restas ĉe la konvinko, ke la malvarma racio devas sidi ĉe la direktilo. Vole nevole la kreantoj, la inventantoj devas stari sur scienca bazo: ne per preĝoj, per minacoj, krioj k ordonoj ili sukcesis en siaj eltrovoj, sed nur obeante fizikajn leĝojn. Se en niaj kongresoj oni krias: Vivu SAT! kun la nura celo plifortigi nian entuziasmon, nu, bone! Sed, se oni kredus, ke tiaj krioj fakte antaŭenpuŝas nian movadon, tio estus malbona. Kaj mi nemalofte rimarkis, ke la kriemuloj ne ĉiam estas aguloj, efektivigantoj…
Per mia artikoleto mi ankaŭ celis atentigi, ke parolo aŭ skribo povas aspekti tre «revolucie» k fakte esti esence reakcia…
Sed mi plene konscias, ke mia skribmaniero devas kaŭzi ĉe multaj legantoj malbonan impreson. Se mi parolus laŭdeme, estus certe pli plaĉe al la plimulto. Kiam iu kviete dormetas, se vi per puŝo vekas lin, ne atendu dankon. Kaj mi celas maldormigi la intelekton de la SAT-anoj. Sekve!…
E. L.
Kiel rilati al militservo?
Mi kelkfoje legis en «S-ulo» artikolojn, kies verkintoj tre fieras pri evito aŭ fuŝplenumo de militservo, por tiu celo eĉ intence ruinigante sian sanon, kripligante korpon, por fariĝi netaŭgaj je servo. Traleginte tiajn artikolojn mi priesploris la procedon de l’ K-doj k trovis ilian konduton malprudenta. Mi prijuĝis ilin tro dorlotitaj, malbravaj k iom spiritomalsanaj, ĉar aspektas nenormale (aŭ religieme) sin turmenti nur tial por liberiĝi el militservo. Eĉ dummilite (ĉi tie temas pri pacotempo) mi havas nur grandan indignon k malestimon kontraŭ tiaj homoj, ĉar ni ja tro ofte malsanigas nin senkonscie: oni neniam devus fari tion konscie. Se oni demandus, al kiu aŭ kio ili utilis per tio? ĉu al laboristaro? ĉu al si mem? Eble al SAT? — Al neniu k nenio! Ili nur preparis el si kandidatojn por punlaborejo k malsanulejo.
Estas nerefuteble, ke granda plimulto da junuloj en aĝo pormilitserva estas indiferenta aŭ malkonscia je klasbatalo. Ili dum servo ofte havas tian konvinkon, kian iliaj estroj. Tial, se inter rekrutoj troviĝas klaskonsciaj K-doj, ilia devo ne estas sin kripligi aŭ forkuri, sed resti inter siaj pli malprogresemaj K-doj, por montri al ili bonajn ekzemplojn per sia modela konduto kamaradeca, reteni ilin de malhonoraj intencoj, eduki ilin.
Kvankam mi devis servon komenci dum ĥaosa milittempo (1919), mi tute ne bedaŭras tiun tempon, ĉar mi tiam grave plilarĝigis mian mondkoncepton. Dank’ al ĝi mi konatiĝis kun plej bonaj, plej sindonemaj K-doj, kiajn en privata vivo mi vane serĉus; sen ĝi mi eble nek estus socialisto, nek esp-isto. Tamen mia servo distingiĝis iel de tiu de aliaj proletoj, ĉar ĉiuj militistoj havis difinitan celon por batali, nome, forpeli el la lando diversajn internaciajn ekspluatemajn bandojn, naive opiniante, ke post milito ja ĉio estos aranĝata plej modele. Tial ni neniam plendis pri malfaciloj, estis ĉiam gajaj eĉ se ni devis nudpiede marŝi sur frostiĝinta tero. Gardostarante mi kovris la piedojn per ĉapo. Mi deziris esti pli lerta k ne esti gvidata de iu ajn; tiucele mi eniris suboficiran kurson. K-doj servontaj! Ne timu — ju pli diligentaj vi estos, des pli facila ŝajnos la servo. Hardu vian korpon per gimnastikado k ekzercoj; alproprigu ĉiujn militosciojn; eble per tio vi iam povos utili al la proleta movado. Estas dezirinde, ke en la kadrojn de militestraroedukistaro penetru pli k pli da progresemaj elementoj: ju pli militestraro estos progresema, des malpli multe kapitalistoj k imperialistoj havos soldataron je sia dispono.
Kiu depost sia infanaĝo suferis pro malsato k senhonta ekspluatado de la mastroj, sentos militservon nur kiel vivoŝanĝon portempan. En nia roto estis junulo spirite k korpe tre malforta, analfabeto. Dum ekzercoj li ĉiutage ploris, sed posttagmeze ridetante li foriris regimentan lernejon. Post kelkaj semajnoj li jam lerte legis k kalkulis. Demandite, kie li sentas sin pli feliĉa, ĉu ĉi tie aŭ ĉe mastro, li senŝancele respondis: «Ĉi tie ja estas pli bone.» Verŝajne li ekkomprenis sian neeviindan staton.
K. K., Latvio.
Noto: K-do Barmin (14663), Sovetio, forte atakita de K-do 641 en n-o 270 pro sia artikolo pri nudismo, esprimas sian indignon pri tiu rebato. Li konfesas, ke skribante sian artikolon li ne konis ion pri disvolviĝo de nudkultura movado en Germanio. Li esperas, ke K-do 641 leginte liajn vortojn pri «sparta eduko» (n-o 271) ŝanĝos sian opinion pri li k reprenos siajn malĝentilajn vortojn. Li diras, ke li tute ne estas tia mezepokano, kia lin pentris K-do 641.
K-do A. S. (10 580), Germ., sendis post diskutfermo artikolon pri vegetarismo, el kiu ni notu nur, ke kvankam mem vegetare vivanta, li trovas naive aserti, ke vegetarano havas pli noblan senton k komprenon rilate al kreaĵoj. Konsekvenca apliko de veg. ideo kon-
— página 9 —
SENNACIULO 177
[BILDO p.9 | 9,9,90,13] Ornama kaplinio de la rubriko: la titolo «Esperanto-Servo» inter desegnaĵoj de legantaj figuroj, libroj kaj leteroj ambaŭflanke.
Esperanto-Servo
N-o 15 — 4-a jaro | Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) | 9. Januaro 1930
PRI BLANKAJ LANDOJ
Statistiko de la «IRH» pri blanka teroro
(Esperanto-Servo.) Ekzekutiva Komitato de la Internacia Ruĝa Helpo finaranĝis statistikon pri viktimoj de blanka teroro k burĝa klas-juĝo dum januaro-septembro 1929. Laŭ nekompletaj informoj, plej parte ĉerpitaj el burĝa gazetaro, en 62 kapitalistaj, koloniaj k duon-koloniaj landoj, dum menciitaj 9 monatoj estis mortigitaj 89 033 k vunditaj 26 665 revoluciaj laboristoj k kampuloj; arestitaj estas 62 228 personoj; malpermesitaj estas 981 organizoj; malpermesitaj k konfiskitaj estas 350 gazetoj k ĵurnaloj. En la samaj landoj okazis 1140 politikaj procesoj, dum kiuj oni kondamnis 6478 revoluciulojn. El ili estas kondamnitaj al morto 2153, al malliberejo dum tuta vivo 48 Gek-doj; aliaj estis kondamnitaj al 7359 jaroj da malliberejo, ekzilo k 68 000 dolaroj da monpuno. Laŭ kruel-agoj de blanka teroro unuan lokon okupas Ĉinio, poste estas Hindio, Italio, Jugoslavio, Palestino k franca Kongo. Laŭ nombro de politikaj procesoj la unuan lokon okupas Francio, Polio, Ĉinio, Jugoslavio, Rumanio. Dum la sama periodo en burĝaj malliberejoj okazis 74 malsatstrikoj, partoprenitaj de 5328 personoj, kiuj malsatadis entute 30 081 tagojn. La nombro de malsatstrikoj k partoprenintoj estas la plej granda en Bulgario, Polio, Rumanio, Latvio k Litovio. — La tuta nombro da malliberigitoj dum novembro estis 68 136 Kompil-tradukis: Pavilionov, Sebastopol.
EL URUGVAJO
Manifestacioj antaŭ parlamento
(Esperanto-Servo.) La 30-an de novembro estis granda manifestacio kontraŭ la «Comite de Vigliancia Economica» (Ekonomia Landdefendo). Tiu organizo per ĉiuj fortoj agadas kontraŭ la pensio-leĝo, ĉar tiu leĝo helpas kriplulojn k maljunajn laboristojn. Krome tiu organizo celas malaltigi la salajrojn de la laboristaro, nun, kiam ĉiuj vivbezonaĵoj pli-kariĝas. La manifestacio kontraŭ tiuj intencoj sukcesis. Kunvenis miloj da laboristoj antaŭ la parlamento en Montevideo, kie K-do Gomey (komunista parlament-deputito) raportis pri la agado de la «Comite de Vigliancia Economica». La laboristaro unuanime decidis, per ĉiuj rimedoj kontraŭbatali tiujn intencojn. — La 9-an de decembro denove estis manifestacio antaŭ la parlamento kontraŭ la «Comite de Vigliancia Economica». Sed tiun manifestacion ĉevalrajdantaj policistoj (kozakoj) per glavoj furioze disbatis. Kelkaj laboristoj estis arestitaj k unu grave vundita. Nun la proletaro en Urugvajo ekvidis, kia libereco estas en ilia «demokrata» ŝtato. Tiu «kozak»-atako instruas ilin por la revolucio. 13 827, Montevideo.
EL ARGENTINO
Strikantoj kontraŭstaris policistojn
(Esperanto-Servo.) En San Francisko (Provinco Cordoba) ĉe firmao Boero & Tampieri ekstrikis la laboristoj. La striko jam daŭradas pli longan tempon. La magistrato kun helpo de policistaro venigis strikrompantojn de la «Liga Patriotica». La policistaro malpermesis al la strikantoj ĉian kunvenon. Spite tio la strikantoj kunvenis, policistoj atakis — pafante inter la amason. K-do Rivadero Lisandro k junlaboristino Hermina Beregas estis mortpafitaj, K-doj Ernesto Gallego k Antonio Gaŭna grave vunditaj. La laboristaro tuj reatakis k disbatis la policistojn; du policistoj estis mortigitaj, unu vundita. Kompreneble la kapitalistaro tuj vokis la militistojn. Oni nun provas pruvi, ke la strikantoj komencis la atakon. La argentina proletaro atendas novajn atakojn k estas preparita por rebato . . . 13 827, Montevideo.
EL NEDERLANDO
Eklezio — lig-ano de l’ kapitalistaro
(Esperanto-Servo.) Laboristoj de fabriko en Mastricht, kie oni produktas blankan zinkofarbon, strikis por plibonigi sian vivstaton. Policanoj protektis strikrompantojn k forpelis la strikantojn. Tiel bone oni plenumis tiun taskon, ke strikanto estis mortpafita. Katolikaj demokratoj kune kun la aliaj laboristoj persistis en la striko, k jam estis la venko tre proksime, kiam la katolika eklezio fine helpis . . . Kiel ligano de la kapitalista klaso «sia pastra moŝto» ordonis al la demokrataj anoj de la eklezio, rekomenci la laboron . . . k la sklavoj de la eklezio obeis. La laboristaro en Mastricht estas denove katenita en mizero. Ariadno, Zeist.
EL BRITIO
«Feino-pavo» subaĉetas laboristojn
(Esperanto-Servo.) Vidvino de milionulo, «feino-pavo» Ledi Haŭstun (Lady Houston) deklaris mon-militon kontraŭ la urb-estraro de urbo Hull. Ŝi minacis «pagi la salajrojn al 115 tramistoj, se la urbestraro maldungos ilin»; ŝi krome minacis per «laŭleĝa proceso» kontraŭ la ministrino por laboro. Kio estas la kaŭzo por la «oferemo» de tiu milionulino? En jaro 1926, dum la granda ĝenerala striko, koncernaj 115 tramistoj perfidis siajn laborfratojn, laborante kiel strikrompantoj k tiel plej aktive helpante al la malamikoj de l’ laboristoj. (Ledi Haŭstun ne povus pagi la salajrojn al 115 tramistoj, se ŝi mem estus «nur» tramistino.) Ŝi tamen bone scias, kial ŝi tiel «bonvoleme» helpas al 115 perfidintaj tramistoj, dume milionoj da senlaboruloj treege suferas . . . 14 586, Stone-Rhyl.
EL GERMANIO
Burĝa moralo k leĝaro
(Esperanto-Servo.) Poŝt-oficistino germana estas punita «laŭ disciplina leĝo», ĉar ŝi kunvivis kun viro sen beno de eklezio k ŝtato. Ŝi estis bona oficistino k kolegino, sed nun subite ŝi estas punata. Kial ŝi estis «edzino sen leĝa beno»? Ĉar ŝi amis tiun viron; ĉar la ŝtata leĝo ne konsentis al malligiĝo de ŝia unua edzo, de tiu viro kun alia «laŭleĝa» edzino. Por ke la regna «disciplin-juĝistaro» havu bazon por sia juĝo, estis necese, ke la koleginoj de la oficistino «malaprobu tian malmoralan konduton». Kaj, por resti en la ofico, por esti regno-fidelaj oficistinoj, la koleginoj memkompreneble «malaprobis tian konduton». Fariĝas tempo, forpeli tiun burĝan, sklavigan k kontraŭnaturan leĝaron . . . 1851, Ŝvajdnic.
RESPONDA PARTO
El «ceteraj» landoj k regionoj ni «vane» atendas raportojn! (?). «Ceteraj» landoj k regionoj estas tiuj, el kiuj ĝis nun ni ne ricevis raportojn, do ne povis presigi ion . . .
Sovetianoj. En sekv. n-o ni presigos denove kelkajn el viaj raportoj. Sendu nur raportojn pri okazintaĵoj k aferoj, kiuj sufiĉe interesas ankaŭ nesovetianojn . . .
Ariadno. Kunsendita skizo estas bonega; sed ni ne povas enmeti — bedaŭrinde.
15-a listo de raportoj en jaro 1929/30
- Statistiko de la «IRH» pri blanka teroro. Kompil-tradukis: Pavilionov-Sebastopol (Sovetio).
- Manifestacioj antaŭ parlamento. 13 827, Montevideo (Urugvajo).
- Strikantoj kontraŭstaris policistojn. 13 827, Montevideo (pri Argentino).
- Eklezio — lig-ano de l’ kapitalistaro. Ariadno, Zeist (Nederlando).
- «Feino-pavo» subaĉetas laboristojn. 14586, Stone-Rhyl (Anglio).
- Burĝa moralo k leĝaro. 1851, Ŝvajdnic (Germanio).
dukus al ekstremo: oni devus protesti kontraŭ forbuĉo de betuloj (por harbalzamo), leontodoj (por salato), ekspluato de abelujoj (vegetarismo «akrigas» la senton por justo?!).
— página 10 —
178 SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
Atentu spiriton, ne sole literon de Fundamento!
Koro doloras, kiam mi pensas pri torento da novaj vortoj, kiuj sub preteksto de sia «internacieco» invadas k malordigas nian vortaron, sed kiuj fakte estas nur derivaĵoj. Nia vortaro pli k pli pufiĝas k rompiĝas gramatika k lingva unueco. Ekz. estas uzataj la vortoj: kooperacio, kooperativo k koopero, demonstracio, demonstro k simpla k laŭfundamenta demontro. Evidente estus tute sufiĉaj nur koopero k de+montro. Ĉiuj ceteraj povus esti derivitaj per reguloj de esp. gramatiko, se niaj vortaristoj ne perdus lingvan senton k agus nur ete [?] laŭ spirito, ne sole laŭ litero de Fundamento. — Por senbalastigi k ordigi la vortarojn, estus bezonaj neniaj reformoj. Estas bezonaj nur senbara evoluo de esp. k disvolviĝo de interna tekniko, kiu ĝis nun estas apenaŭ tuŝita. La vortaristoj devas havi nur ioman lingvosenton k ne esti sole simplaj registrantoj de bezonaj k senbezonaj vortoj hazarde uzitaj de niaj vicanoj. Ekzistas multaj, kiuj tre aplombe babilas pri «lingva disciplino», sed fakte montris sin nur kiel tre danĝeraj naciigistoj de Zamenhofa vortaro. Ekz. ili tute ne estas ĝenataj de la naciaj, regulrompantaj k tute ne fundamentaj formoj iluminacio, internacionala, racionala anstataŭ la zamenhofaj ilumino, internacia, racio (ilin ne indignigas eĉ la monstraj demonstro, ekzekutivo!).
Oni povus facile atingi ordon k simpligon de vortfarado, se oni uzus kiel sufiksojn -al, i- k -oz: la unua estas ordinara dativa vorteto uzota kiel sufikso, la dua montras ne sole landon, sed ankaŭ sciencon, fakon aŭ okupon, la tria montras riĉa de . . . Tiam la longa serio da nunaj radikoj subite ricevus etimologian sencon k iĝus ne radikoj, sed laŭregulaj derivaĵoj. Jen estas parto el ili: norm+al+a¹ (rilatanta al normo), radik+al+a, origin+al+a, univers+al+a, ide+al+a, form+al+a (rilatanta al formo), sign+al+a, horizont+al+a (rilatanta al horizonto, sed ne horizonta!), moment+al+a, ofici+al+a, diferenci+alo, imperi+al+isto, internaci+al+ismo (ĉi-vorto tute laŭfundamente povas kontentigi naciemajn regulrompulojn, kiuj ŝatas la formon internacionala), dekon+al+a k centon+al+a (anstataŭ indignigaj decimala, centezimala), centr+al+a . . . La vortoj kun sufikso -i en senco de scienco, fako aŭ okupo (ĉi-larĝan signifon mi proponis en jaro 1923¹ estas ankoraŭ pli multaj: astronom+io, zoolog+io, arĥitekt+io, ministr+io, telefon+io (okupoj aŭ fakoj de astronomo, zoologo, arĥitekto, ministro, telefono ktp.). Kun ĉi-sufikso ricevas etimologian sencon la vortoj similaj al la jenaj: koleg+io, konfes+io, fil+io . . . Rilate al la sufiksoj -al k -i mi proponas nenion krom kompreni k apliki ilian faktan signifon!
La sufikso -oz (jam antaŭlonge uzata) etimologie sencigas la vortojn, kiuj ĝis enkonduko de ĉi-sufikso estis radikoj: furi+oza, graci+oza, ofici+oza (analoga al ofici+ala), grandi+oza . . . La vortoj milit+ar+ismo, element+ar+a okaze ne estas regulrompantaj, sed la vorto familiara estas etimologie alisenca k superflua, ĉar ekzistas la laŭorda familieca. Pro postuloj de sama ordo la vortojn inkluzive, ekskluzive oni povus anstataŭi per la pli laŭordaj enklude, eksklude, eĉ elklude (kiel konklude) . . . Ne estus peko plivastigi uzon de finiĝo -es (el la vortoj kies, ties), kiu donus al substantivoj k adjektivoj signifon de dativo de posedo (kies, ties, ĉies, ies nenies, alies ktp.) . . .
Post enkonduko de l’ sufikso -iv la vortoj iniciativo, konservativa okaze iĝis ne regulrompantaj (kvankam pli bonaj estus iniciato konserv+em+iva), sed la tute nefundamenta ekzekut+iva (kapabla ekzekuti?) devas esti nepre anstataŭita per la derivita plenumkomitato (aŭ mallonge plenumkom’). La vortoj demonstracio, kooperacio, kooperativo, ekspozicio, klasifikacio, kvalifikacio, manifestacio, administracio estas senordaj k tre neoportunaj. Ili malhelpas derivadon. Sufiĉas nur solaj radikoj de+montr, kooper, ekspoz, klas, kvalit, manifest, administr. Ili povas doni ĉiujn necesajn derivojn: demontro, protestdemontro, politikdemontro, filmdemontro, demontriro (kiel soleniro, triumfiro, funebriro, tramiro ktp.); kooperejo, kooperasocio, koopermagazeno, kooperbutiko, koopermovado, eĉ kooperio (anstataŭ pli simpla k sufiĉa koopero); ekspozo (kiel civilizo anstataŭ civilizacio), ekspozejo, ekspozaĵo, korespondekspozo, motorekspozo, fruktekspozejo (anstataŭ ekspozicio de fruktoj) ktp.; laŭklasigo; kvalitigo; manifesti, manifestado, manifestanto, manifestiĝo . . .
Pli k pli ofte jam uziĝas mallongaj sensufiksaj formoj bono, belo, riĉo ktp. anstataŭ la senbezone plenaj formoj boneco, bonaĵo, beleco, riĉeco, riĉaĵo. Same oni devas kutimigi uzon de mallonga ĉi kun substantivoj anstataŭ la plena formo tiu-ĉi (ĉi domo, ĉi homo, ĉi-letere, ĉi-sube ktp.). Senbezonaj estas decimetro, centimetro, milimetro, ĉar ekzistas tute laŭordaj k preskaŭ samsonaj dekonmetro, centonmetro, milonmetro.
Sufikso -ig estas evidente superflua en la sufiĉe klaraj vortoj: publikita asfaltita, planita, anstataŭita, mallongita, kvalitita (anstataŭ kvalitigita k kvalifikita). — Novaj radikoj estas utilaj nur kiam ili ne estas superfluaj. Ekz. estas utilaj urĝa, brasi (velon), sed bredi, brodkasti, pacifismo, feminismo estas balasto ĉar bredi signifas nur kulturi, brodkasti — disaŭdigi, pacifismo estas ĝuste pacismo, feminismo estas virinismo. Finante mi devas noti neceson kiel eble esperantigi plej ofte uzatajn proprajn nomojn kiel ĝin faris ĉiuj naciaj lingvoj (Nov-Jorko, Parizo, Moskvo, Monto Blanka, Meztermaro, La Maniko-markolo, Neŭtono k aliaj). Dube «internacia» Siberio iĝis regulrompanta, ĉar estas Novo-Sibirsk kun akcentata i . . .
M. Krjukov.
¹ Kun miro mi konstatas la penon ĉiel silentigi la fakton!
¹ Estas dube, ĉu la alpreno de tiu sufikso simpligus nian lingvon. Por forigi kelkajn radikojn, oni estus alkondukata al tio, ke la sufikso al logike sin trudus ĉiufoje, kiam oni volus adjektivigi substantivon. Oni ja devus diri: monatala gazeto, mezepokala arto, patrala amo ktp. ktp. Plua legado de la artikolo naskas en la penso aliajn rimarkojn. Ni diru nur, ke la admonoj de K-do Krjukov pri neceso ne kompliki nian lingvon estas certe atentindaj. Sed necesas ankaŭ ne tro unuflanke vidi la problemon. — E. L.
ĜUSTIGI
En «S-ulo» n-o 271 la Ekzekutiva Komitato de la Novjorka SAT-rondo atakis mian artikolon en n-o 263 responde al tiu de K-do Saville en n-o 251. La tono de l’ artikolo estas frapa surprizo por mi. Mia senofenda, bonhumora kritiko, per kiu ŝajne ofendiĝis K-do Saville, estis rezulto de mia propra sperto. Fakte, kontraŭe al la deklaro de la Komitato, mi estis ĝis mia forveturo al Eŭropo bonorda membro de nia loka grupo, ĉeestis regule la kunvenojn k pagis kotizojn. Duonfrazoj estas maltrafe cititaj el mia artikolo, sonas ŝiritaj el la kunteksto tute aliel ol la plenaj frazoj. Tia agmaniero de l’ komitato tendencas mortigi ĉiun kritikon. (12 452)
Publikigante la esencon el longa letero de K-do 12 452, responde al la Novjorka SAT-rondo, ni esperas, ke tio estos la lasta vorto pri la afero. Ĝi cetere havas ĉefe lokan signifon k ni ne povas dediĉi larĝan spacon por tiaj disputetoj.
— página 11 —
SENNACIULO 179
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
BRITIO. Por sia 10-a kongreso la brita kompartio ricevis esp. leterojn el preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj. La plej taŭgaj estos represataj en la partiorgano. La efiko de tiuj leteroj estas tre grava. Je la nomo de la KP de G. B. mi salutas la salutsendintojn pro iliaj interesoj pri la bonstato k sukceso de la Kongreso. (7472.) — GERMANIO. 28. 10. 29 vizitis 4 K-doj el Nordhorn (Norda Germ.) la esp. lab. grupon en Enschede (Holando) per bicikloj. Ili trovis en hejmo de K-do de Bruin la grupanojn ĉirkaŭ laŭtparolilo, kiu sendis esp. paroladon de holandaj lab. radio-amatoroj. Post paroladoj de K-doj de Bruin k Pieperit ni estis tre gastame akceptataj de la K-doj, kiuj montris al ni la urbon k manĝigis nin ĉe si (F. Wagner). Thalheim (Ercgeb.). La loka lab. esp. grupo sendis petskribon al la lerneja konsilantaro por enkonduko de esp. en nia popollernejo. La lernejkonsilantaro akceptis nian peton, same la urbparlamenta kunsido publika (nur la burĝa frakcio voĉdonis kontraŭ, sed estas kom.-socialista plimulto). Aliaj grupoj imitu! La instruado en lernejo komenciĝos paskon 1930. (8289.) — POLIO. Bendzin. 23. nov. ni festis malkovron de Zamenhof-bildo. 120 ĉeestantoj (esp. k neesp-istoj). Parolis div. oratoroj, K-do Ĉeĥovski pri kontraŭmilitaj taskoj. 1. nov. kursmalfermo kun 50 p. (14 220). Kielce. La 1. dec. SAT-ano parolis aplaŭdite ĉe malfermo de vesperkursoj nacilingvaj por judaj prof-unuiĝanoj. (15 196).
MEMORNOTO
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Travail, Lyon, 14. 12., Leipz. Volksztg., Leipzig, 11. 12., Signalen, Stokh., 12. 12., «Jul»-n-o de Signalen, 24. 12. (artik. en esp. de E. Eriksson), El Socialista, Madrid, 3. 12., 12. 12., ITF bulteno, Amsterd., dec., De Strijd, Amsterd., 14. 12., La Libre Pensée, Paris, sept/okt. (varbart. de K-do Ŝamar). El Hombre, Montevideo, 10. 8., Lokomotivista gazeto, Stokholmo, 15. 11., 1. 12. (angulo).
L’ Éclaireur, Nice, 1. 12. (pri Pl. Vortaro), 22. 12. (pri Prologo).
Peresper. materialon enpresis:
Le Travailleur Alpin, Grenoble, 7. 12., 14. 12.
Specialan jarfinan n-on eldonis Lab. Esp. Unuiĝo de Malmö (Svedio). 8-paĝa. Kun bildoj. Reklamo pri SAT. En Trelleborg (Svedio) nia K-do 11 267 eldonis svedl. jarfinan ĵurnalon (1000 ekz.) kun granda, ilustrita artikolo pri la 9-a Kongr. En la jarfina n-o eld. de Senlaborula unuiĝo en Trelleborg (1200 ekz.) troviĝas traduko el «La Lernanto».
NIA POŜTO
5418. — Ne pro timo insulti la policistojn, ni mallongigis vian artikolon, sed nur por ne malŝpari lokon por enmeto de senefikaj vortoj. Ne per frazoj vi venkos la policon, eĉ se ili estas plej insultoriĉaj. En via lasta artikolo troviĝas ankaŭ kelkaj drastaj esprimoj, direktitaj ne al policistoj, sed al partianoj, kiujn la rezolucioj de niaj kongresoj malpermesas insulti. Sekve . . . E. L.
10 580. — Diskutartikoloj senditaj aperos siavice. La tradukon de la konata libro de L. Frank ne sendu al mi, sed por kontrolo al la Lit. Komisiono (Odeso). N. B.
9742. — Via skizo estas enpresota . . . siavice.
6604. — Bedaŭrinde ĝis nun ni ne trovis lokon en nia felietona paĝo, por aperigi vian longan priskribon. Sekve vi devos atendi ankoraŭ . . .
14 506. — Sendu tiajn raportetojn al Esp. Servo. Pri la PPS-arestoj ni cetere jam publikigis raporton siatempe. Simila anekdoto kiel la via jam aperis en «LL» (en iom alia formo).
15 195. — Ni ricevis tro malfrue vian artikolon por enmeti ĉi-jare. Ni gardos la manuskripton. Red.
1125. — Kvankam ni ne povas decidi definitive pri akcepto aŭ rifuzo de artikolo antaŭ ol esti ĝin leginta, ni tamen, juĝante laŭ via verkmaniero, povas konsili, ke vi sendu vian manuskripton. La du ricevitaj aperos. F. L.
Al kelkaj. — La jarlibron por 1929/30 ni mem nur ricevas meze de januaro el la presejo.
14 390. — Jarkolekto de «S-ulo» de 1. 10. 1928 ĝis 30. 9. 1930 kostas 4 mk. g. Mankas kelkaj n-oj, sed ni klopodos trovi ilin.
6523. — Simpla koresp. anonco kostas 0.80 mk. g. Adm.
Novaliĝantoj al SAT devas pagi aliĝkotizon. Vidu n-o 267 de «S-ulo».
K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis
AŬSTRIO
Adresŝanĝo. — K-do Louis Angermayer, loĝas nun: Linz-Kleinmuenchen, Wr. Reichstr. 222.
BULGARIO
K-do Todor Tereziev, Ŝiv. Rekord, Nevrokop, kĉl, krom Sovetio.
K-do Spiro Krestin, Nevrokop, kĉl, krom Sovetio.
ĈEĤOSLOVAKIO
K-do Franz Kammerer, Holeischen, 90 ap. Pilsen, kĉl, L, PI. Resp. garant.
FINNLANDO
K-do Sulo Kotilainen, Osmonk. 1, ovi 9, Tampere, L, PI, kĉl, pri ĉ. temoj. Ankaŭ kun K-dinoj pri amuzaj temoj.
GERMANIO
Kaŭze de mia anonco en n-o 262 mi ric. PI kun bildo: «Kozakoj skribas pamfleton al . . . Mi perdis ĉi PI. Bonvolu reskribi K-do! Adr.: Ricj. [?] Treffkorn, Finkengutweg 37, Sebnitz i. Sa.
K-dino M. Wiedemuth, Niederoderwitz i. Sa. (22 j.), interŝ. PM, kĉl. Resp. garantiata.
Adresŝanĝo. — Gek-doj G. k E. Endler petas siajn gekoresp-antojn noti la novan adreson: Selb (Bavario), Sommermühlweg 49.
— Hispana K-do (laboristo), dum libertempo lingvolernanto, dez. korespondi kun germana K-dino. Adr.: G. Munoz, Zimmerstr. 84, b. Pfennig, Berlin SW.
HISPANIO
K-do Emilio Amaya, str. Jaboneria 2, Cadiz, L, PI, kĉl.
K-do Felipe Abril, str. Manuel Rancés 8, Cadiz, L, PI, PM, kĉl.
JUGOSLAVIO
K-dino Anke Jamnik, Trbonje, ricevis amasegon da PK, por kiuj ŝi tutkore dankas kaj petas pardonon pro neeblo koresp. kun ĉiuj.
NEDERLANDO
— Junkom. grupo koresp. kun div. land-organizoj pri div. temoj. Adr.: Franz Beliĉ, Dahliastraat 4, Aalsmeer.
PORTUGALIO
K-do Manoel d’Oliveira Gordo, R. de Campolide 190-2°-E, Lisboa, kĉl, PI, bfl, eventuale daŭra koresp-ado. Resp. garantiata.
RUMANIO
K-do Aldalberto Karpati, B. R. Maria 9, Arad (ĉambropentristo), kĉl, PI, bfl, ankaŭ kun samprofesianoj pri fakaj temoj, L. Resp. certe.
Pagante vian membrokotizon? ⟫⟫——► Atentu la novan Tarifon! Vidu lastan paĝon!
— página 12 —
180 SENNACIULO
SOVETIO
— Lernantaro de 20-a Sovet-lernejo, Barnaul, «Kojzavod 2», pri ĉ. temoj kun infanaro ĉl.
— Laborista rondeto de felfabriko, Barnaul, Zavkom pimzavoda 2, pri lab. k junularaj temoj kĉl.
K-do Viktoro Falin, 7 linio 36, kv. 8, Leningrad-34, kĉl revol. studentoj. Interesaj L estos presitaj en stud. gaz.
K-dino Nosulina, Ĥolodnogovskij per. 7, Ĥarkov, Ukrainio, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI.
Adresŝanĝo. — K-do F. Ibrahimov loĝas nun: Rokovski, R-K, st. Ĥanjimkova, Makievski rajon (antaŭe Ŝaxta, Ŝiglovski R-K). — La sama koresp. kun ministoj ĉl. pri vivo k lernejaj demandoj. Resp. garantiata.
K-do S. Bikelman, Grajdanska 24/2, Ĥarkov, koresp. kun K-doj en Germanio k Ameriko.
K-dino R. Notik, str. K. Marx, 26, kv. 22, Ĥarkov, pri jun. movado, vivo de junulinoj, kom. infan-movado, kĉl.
K-dino S. Levandovska, str. Krapotkin 3, kv. 6, Ĥarkov, kĉl, pri ĉ. t.
K-do P. Griŝin (15 j. pioniro-lernanto), Radostnaja ul. 4, Nikolaev, Ukrainio, kĉl, pri pionirmovado, vivo en lernejoj k. a. temoj, PK, PI, gaz., jurn.
— Tuturbaj junkomunistaj organizoj serĉas seriozajn koresp-antojn en ĉl. Ĉiu propono estos respondita. Adr.: Ukrainio, Nikolaev, Zavod «A. Marti», Esperanto.
— Kelkaj grupoj de gelernantoj, 15—25 j., serĉas koresp-antojn en ĉl. pri ĉ. temoj. Proponojn sendu al: Ukrainio, Nikolaev, Zavod «A. Marti», Esperanto. Resp. gar. SAT-ano 7495
K-dino Janina Ĵukovska, st. Osnova. nov. doma, Depovska 44, kv. 6, Ĥarkov, kĉl, pri ĉ. temoj.
Radioamikoj, atentu!
Urallanda organizo de «ODR» (societo de radioamikoj) dez. koresp. kun laboristaj radioamikaj organizoj el ĉ. landoj, pri radio-movado.
Adr.: 9 Sverdlovsk, Puŝkinskaja, 1, Uralsovet ODR, al respondeca sekretario Batrakov.
K-do Bazilo Pokrovski, Brasovski politeknikumo, Brasovo, Brjanska distr., petas pardonon pro neresp. Kaŭzo: malproksima foresto. Nun mi dez. rekoresp. pri agronomio, kulturtekniko, politiko ktp. kĉl.
K-do A. V. Zaĥarov, Kjappeselga, Aŭton. Karelska SSR, kĉl, pri ĉ. temoj.
K-do A. Piscov (fervojisto), Mariinsk, Siberio, kĉl, pri ĉ. t. Resp. gar.
K-do V. Kotelevcev, str. Bogdanovskij per. 14, Ĥarkov-6, interŝ. librojn k gazetojn (esp. lingvajn). Resp. gar.
K-do V. Jabloŝevskij, Sverdlovskaja 2, kv. 5, Minsk (komjunulo), kĉl, PI, PM, resp. garantiata.
KULTURBAZO
de granda fervojista klubo aranĝas konstantan modelan ekspozicion de internacia laborista korespondado. Esper. rondeto petas pri alsendo de gazetoj, ĵurnaloj, fotoj, literaturo, afiŝoj, insignoj ktp. laŭ adreso: USSR, Moskvo kalanĉevskaja placo, klubo «KOR» Esperanto.
K-do L. Rosental (komjunulo), Sovetskaja 26, kv. 9, Minsk, kĉl, PI, PM. Resp. garantiata.
K-dino Adlivankina, pl. Svobodij 13, kv. 15, Minsk, kĉl, precipe kun Anglio.
Al tutmonda gejunularo! — La komjunuloj-studentoj de Ĥarbarovska Mekanika Teknikumo koresp. kun junuloj ĉl. pri ĉ. temoj, precipe pri politiko, ekonomio k sociaj temoj kolektive k individue. Adr.: Ĥarbarovsk, Siberio, ul. K. Marksa 91, dlja jaĉejki VLKSM.
Nabat Molodeĵi (Sonorbato de l’ junularo), bezonas gekorespondantojn el ĉl. Sendu L k artikolojn por enpreso k interkoresp-ado. Adr.: Ĥabarovsk, Siberio, Red. «Nabot Molodeĵi», ul. Kalininskaja 66.
— Geblindula rondeto (12), koresp. kun samsortuloj ĉl., pri ĉ. temoj, Brailsisteme, ankaŭ kun viduloj. Adr.: Barnaul, str. 2-a Altajska 41, (dom Slepiĥ).
K-do Tatarov (radioteknikisto), str. Mamontova 21, Barnaul, pri radioaferoj, precipe kun radiistoj pri ultramallongaj ondoj (5—10 m), gaz., jurn. Certe resp.
K-do Gajdukov (pentristo), 22-a Sovet-lernejo, Barnaul, interŝ. spertojn k pentraĵojn kĉl.-kolegoj.
— Virina kolektivo de kontraŭalkohola ĉelo koresp. pri kontraŭalkohola batalo en ĉ. l. Resp. gar. Leningrad, ul. Vosstania, 45, kontraŭalkohola ĉelo.
SVEDIO
— 3 K-doj-lernantoj koresp. pri ĉ. temoj kĉl, por perfektigi sin en esp. Respondu al: K-do Ake Olsson, Box 26-1, Bromölla.
Ruĝarmeano Eŭgeno Blinov
el Moskvo sciigas ĉiujn, ke li post la 15-a de januaro, finas sian militservon. Nun lia adreso estas: Sovetio, P. O. Kuskovo, pos. Novo-Gireevo, Internacionalnij prospekt d. n-o 14. E. V. Blinov. Li ĉiam akceptas proponojn pri koresp-ado k interŝ. de objektoj el ĉ. landoj, ankaŭ el Sovetio. Krom tio, li petas K-don Soares (6727) alsendi sian novan adreson.
SKRIBU EN NOTLIBRO:
Moskva Komitato de SEU funkcias ĉiutage de la 6-a ĝis 9-a h. vespere (Moskvo, Spiridonovska, 15)
Ĉiuj venontaj Moskvon estas invitataj.
Poŝta adreso de MK SEU estas: Moskvo, poŝt-kesto n-o 894
Adresojn de junkomunistaj, ateistaj k IRH-organizoj ni volonte publikigas senpage en Sovetaj esperanto-gazetoj.
Sekcio de fervojistoj esperantistoj
en USSR Moskvo, Kalanĉevskaja placo Klubo «KOR» donas informojn pri demandoj: esp. movado, profesiaj, politikaj, industriaj, kulturaj, klubaj ktp. Por resp. necesas kupono.
ENHAVO:
paĝo
- La mondo estas unuo . . . . . . . 169
- Fratoj, K-doj — Hungaroj . . . . . 170
- Provizora fino de la konstitucia batalo en Aŭstrio . . . . . . 170—171
- Resumoj el la libro «Standards» (Normoj) . . . . . . . . . 171
- La kapitalistoj malatentas landlimojn . 171
- Mikrobo de kolektivismo . . . . . . 172
- «Germanio super ĉio!» . . . . . 172
- Esperantista traktoro . . . . . . 172—173
- Vaganta junulo en Argentino . . 173—174
- Ĉu art-centro en Amsterdamo? . . . 174
- Korekto . . . . . . . . . . . 174
- Sennaciula Junulara Paĝo . . . 175—176
- Diskutejo . . . . . . . . . . 176
- Esperanto-Servo . . . . . . . . 177
- Tra Esperantio . . . . . . . 178—179
- Korespondado . . . . . . . . 179—180
- Anoncoj . . . . . . . . . . . 180
Jarkotizo al SAT:
La unuaj nombroj, kiuj tuj sekvas la landnomon indikas la jarkotizon (sen abono) por Membro Aktiva kaj Membro Pasiva, — la nombroj inter krampoj indikas la aliĝmonon, kiun ĉiu nova membro devas pagi krom la ordinara kotizo, — membroj, kiuj nur renovigas la membrecon ne bezonas pagi aliĝmonon. — Organizoj, grupoj, societoj ktp. pagu minimume la duoblon de la jara kotizo por membro.
Argentino 1.90 (0.40) pes.; Aŭstrio 3.75 (0.50) ŝil.; Belgio 3.10 (0.50) belg.; Brazilo 5 (1) milr.; Britio 3 (½) ŝil.; Bulgario 65 (10) lev.; Ĉeĥoslovakio 15 (3) kr.; Danio 2.50 (0.50) kr.; Estonio 1.80 (0.25) kr.; Finnlando 18 (4) mk.; Francio 12.50 (2.50) fr.; Germanio 2.50 (0.50) mk.; Hispanio 3.70 (0.70) peset.; Hungario 2.50 (0.50) peng.; Italio 12.50 (2.50) lir.; Japanio 2 (0.40) jen.; Jugoslavio 30 (6) din.; Latvio 2.50 (0.50) lat.; Litovio 5 (1) lid.; Nederlando 1.60 (0.30) guld.; Norvegio 2.50 (0.50) kr.; Polio 4 (0.80) zlot.; Portugalio 10 (2) esk.; Rumanio 65 (15) lej.; Sovetio 1.25 (0.25) rubl.; Svedio 2.50 (0.50) kr.; Svisio 3 (0.60) fr.; Turkio 1.25 (0.25) lir.; Usono 1.25 (0.25) dol. — Por aliaj ne cititaj landoj la kotizo estas samvalora al 2.50 mk. g. — En familio, kie estas pluraj SAT-anoj nur unu pagas la plenan kotizon, la aliaj nur la duonon, tamen nur tiu ricevas la Jarlibron, kiu plene pagis la kotizon.
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N.º 276, 16 de enero de 1930
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
6-a Jaro. N-o 276 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 16./1. 1930
[BILDO p.1 | 44,5,57,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner [?]
KULTURO EN SUDAMERIKO
La vaporŝipo alvenis en la haveno de Montevideo (Urugvajo) kaj proksimume 20 personoj forlasis tiun lokon, sur kiu ili dum kelkaj semajnoj pasigis senzorgan vivon. Ĉeborde ili trovis fremdajn homojn, fremdajn kutimojn; neniun konante ili vagadis ĉirkaŭ la haveno kaj pensis, kie ili povos dormi, kie labori? Ilian pensadon interrompis hungara voĉo, kaj ili ĝoje rigardis tiun personon, kiu ilin alparolis en ilia nacia lingvo. Tiu homo estis agento de la hotelo «Eŭropo». La elmigrintoj ekĝojis sciiĝante, ke tiu ĉi ulo helpos al ili, kaj unue ili demandis pri dormloko. La agento tuj vokis ilin en la hotelon, dirante, ke tie oni ricevas tranoktejon kaj manĝaĵon por 1 peso (= 1 dolaro) tage, kaj ke oni tie trovos agenton, kiu dum mallonga tempo havigos al ĉiuj laboron. La fremduloj ĝoje akceptis la proponon de l’ agento dirante, ke ili ankaŭ havas pakaĵojn. La agento fajfis kaj ekaperis ŝarĝaŭtomobilo kun kondukisto samnacia. La fremduloj ekokupis la aŭtomobilon kaj ili atingis post 20 minutoj la hotelon. Sed tie komenciĝis la surprizo.
La kondukisto petis po persono kaj po pakaĵo 1 peson, kiun sumon la elmigrintoj malĝoje — tamen pagis. Oni kondukis ilin al la unua etaĝo, kie ili ricevis 5 ĉambrojn, en ĉiu ĉambro 4 litoj. La fremduloj vivis tie 2 semajnojn kaj spertis multon, ankaŭ tion, ke ili ne estis en «ora Ameriko». Ili klopodis trovi agenton, kiu serĉos laboron por ili. Por la enskribiĝo ili devis pagi al tiu agento ĉiu unu peson, kaj post laborricevo ili laŭ grandeco de l’ salajro devos denove pagi 1—2 pesojn.
Serĉante laboron
Dum la dusemajna periodo nur 3 personoj ricevis laboron, la aliaj silentis kaj pagis sian peson ĉiutage atendante la feliĉan ŝancon, kiam ankaŭ ili ricevos laboron. Post kelkaj tagoj kvar el ili estis dungataj por kamplaboro. Ilin forportis la aŭtomobilo de bienposedanto 300 kilometrojn for de la urbo. Alveninte la bienon ili ricevis kiel ejon por loĝi kaj dormi domaĉon el tero sen lito nek tablo. Mankis eĉ pajlo por nokte surkuŝi. La sekvantan tagon oni forportis ilin por fosi la ĝardenon de l’ bieno. La manĝaĵo konsistis ĉiam el viando kaj duonseka pano. Nokte ili ne povis dormi pro amaso da kuloj. La akvo estis malsaniga por trinkado; dum kelkaj tagoj preskaŭ ĉiuj havis stomakdolorojn. Same vivaĉis tie ankaŭ la indiĝenoj, kiuj ne konas ion alian ol ĉevalon, sur kiu ili rajdas, la ŝafaron, kiun ili gardas kaj la viandon, kiun ili manĝas. Virinon ili vidas nur, kiam ili eniras la urbon, ĉar ĉi tie virinoj estas tre maloftaj.
En tiu loko la elmigrintoj vivaĉis dum monato; fine ili decidis forlasi la laborlokon kaj petis la posedanton, ke li pagu al ili la salajron. Sed la mastro, kiu ĉiam loĝas en la urbo, ridante forpelis ilin. Kion fari? Al kiu iri por plendi? Eĉ ne la nomon de l’ posedanto ili sciis. Ili komencis piedvagadi sur la nekonata vojo, kaj post dek tagoj, ĉifonvestitaj, vendinte ĉiun havaĵon ili revenis al la urbo kaj tie perdiĝis inter la samsortanoj. Ĉiuj estis metiistoj.
Malbonaj spertoj
En la hotelo estis ankaŭ iuj geedzoj, kiuj same ricevis laboron en la kamparo. Ankaŭ ilin la posedanto forkondukis per sia aŭtomobilo dirante, ke la bieno estas apud urbeto Minas, kiu malproksimas 120 km. de Montevideo. Kiam la aŭtomobilo atingis Minas, ili rimarkis, ke ili forlasas la urbon, ne haltas, kaj senparole, sed scivole ili atendis sian estontan sorton. Dum 1½ horoj ili trapasis inter krutaj montoj, nenie kulturo, nur ŝtonmontoj, la vojo tiom malbona, ke la elmigrintoj konstante atendis renversiĝon aŭ marmalsanon. Fine en iu valo kuŝis la celita bieno. Estis marmorminejo.
Tie ili trovis bulgaran elmigrinton, kun kiu ili povis interkompreniĝi rumane. Li diris, ke la viro devas labori en la legomĝardeno, la virino kiel kuiristino. Post du semajnoj la edzino rimarkis, ke la loko por ŝi ne estas taŭga, ĉar la labormajstro de l’ minejo ne lasis al ŝi pacon. Ili decidis foriri, sed la direktoro promesis, ke tia afero ne plu daŭros. Senmone ili do restis tie kaj eksciis multajn novaĵojn. Ili aŭdis, ke, se iu malsaniĝas, li ŝuldas al la doktoro 150 pesojn, por ke li venu aŭtomobile el Minas. La laboristoj akiris monate 30—35 pesojn krom la nutraĵo. En la minejo regis tute arbitra ordonado de l’ majstro kaj sub-estro. Tiu lasta ne laborigis siajn laboristojn iun tagon por puni ilin pro ia nedisciplina ago. Al plendo de l’ laboristoj la posedanto respondis, ke la laborgvidisto rajtas puni, se ili ne obeas donitajn ordonojn. 4 bulgaroj post tio forlasis la lokon.
Direktoro, majstro kaj submajstro estis italoj, dum la aliaj krom kelkaj bulgaroj estis enlandanoj. Tagon post tago ili manĝis ĉiam panon kaj viandon, kiun ili mem kuiris. Ĉiun manĝaĵon alportis privata aŭtomobilo
— página 2 —
182 — SENNACIULO
JANUARAJ MEMORDATOJ
Lenin — Libkneĥt — Luksemburg. Tri nomoj — tri batalantoj, kiujn rabis la morto for de la batalkampo en januaro. Murdis ilin la klasa malamiko! Nur al Lenin estis permesite batali en venkaj kondiĉoj … la du aliaj estis dispremataj de la Fera Kalkanumo kune kun miloj da Berlinaj gelaboristoj.
Kiom la venko, la verko de Lenin impresis la tutan mondon, kiom lia nomo penetris trans la limojn de Sovetio en ĉiulandajn laborulajn tavolojn, pri tio atestas la sekvanta malgranda priskribo pri la «kalamkaro».
Kaj por memori la agadon de la kunule batalintaj kaj mortintaj germaniaj revoluciuloj, ni sekvigas fragmenton el la «Junius»-broŝuro de Roza Luksemburg, liniojn verkitajn dum la granda milito, kiam la proletaj amasoj deturniĝis de la klasbatalo kaj obeante la ordonojn de l’ militestroj forbrulis en la flamoj de l’ mondfajrego.
LA KALAMKARO
La kalamkaro estas persa kolorita kaj pentrita peco da ordinara kotonŝtofo. La kalamkaroj estas disvastigataj en tuta Persio. Ĉi tiu objekto estas necesa en persa hejma mastrumado. Kalamkaro estas uzata kiel tablotuko, litkovrilo, kurteno por fenestroj kaj pordoj, kiel murornamaĵo kaj pakajvalizo, en kiun perso nodligas siajn objektojn dum vojaĝo.
Dank’ al speciala konsisto de farboj, la kalamkaro ne perdas sian koloron sub sunagado kaj ne perdas sian belon post lavado. Plej kvalifikitaj pentristoj-kreistoj de la kalamkaroj estas koncentritaj en la urbo Isfahan. Ĉi tiu urbo estas la urbo de metiistoj, laboruloj, laborkantistoj.
La metiejoj de la kalamkaristoj ordinare trovas rifuĝon en senaeraj, mallarĝaj, kovr-arkaĵaj duonmallumaj bazarstratoj, en iliaj sufokaj niĉoj. De kiam la persaj metiistoj eksciis pri lando de Sovetoj, plej ŝatata temo de Isfahanaj kalamkaristoj estis «la lando de Lenin». En Persio la laboro estas malfeliĉo; la laboruloj ne estas estimataj; oni ilin egaligas al laborbrutaro. «La landon de Lenin» ili povas imagi al si nur sur kalamkaroj — tiel fabela ĝi estas, tiel diferenca kompare kun la severa persa efektivo.
Sur diversaj kalamkaroj aperas tuta serio da portretoj de Lenin, K. Marks, blazonoj de USSR, de Soveta Armenio, kiu estas plej apuda parto de USSR al Persio — ktp. Sed Isfahan estas la plej reakciema urbo en Persio. La administracio, timigita pro la kalamkaroj kun sovetaj bildmotivoj, traserĉis en 1928 la kalamkaristojn de Isfahan kaj malpermesis al ili la produktadon de tiaj al la persa kapitalista ŝtatordo detruemaj kalamkaroj. Tiutempe [?] ili estas sovetaj maloftaĵoj, akaparataj de britaj komerc-agentoj.
[BILDO p.2 | 42,23,60,50] Kalamkaro (pentrita persa ŝtofo) kun portreto de Lenin en ovala kadro; supre ornamaĵo kun blazono kaj surskriboj, malsupre pejzaĝo kun montoj kaj homfiguroj.
Kalamkaro kun portreto de Lenin
Sed la persaj administrantoj forgesis, ke, se al persaj laboruloj la figurigo de malpermesitaj fruktoj estas dolĉa, plej dolĉa al ili estas la frukto en naturo! P. Ŝirjaev (5299).
el la urbo Minas. La aŭtomobilo ankaŭ transportis la leterojn, kaj oni devis krompagi por ilin ricevi 0,05 peson po peco. La ĝardenisto kaj la kuiristino observis, ke la situacio ĉiam pli malboniĝis. Ili povis interkompreniĝi nur kun la restinta bulgaro. La enlandanoj tre malamis la elmigrintojn. La majstro ĉiam spionis la geedzojn, kontrolis, kun kiu ili parolas, ĉu nokte ili estas hejme aŭ ne. Kiam la posedantoj kaj la direktoro revenis el la urbo, ili ankaŭ deziris posedi la korpon de l’ virino. Fine ili ne plu eltenis, forlasis tiun malbonan laborlokon kaj reiris kiel la aliaj al Montevideo… Ludoviko Staub (Montevideo).
EL «ŜTATO KAJ REVOLUCIO» DE LENIN¹
… Nur en la komunisma socio, kiam la kontraŭstaro de kapitalistoj estos jam definitive rompita, kiam ne ekzistos klasoj (t. e. ne ekzistos diferenco inter socianoj laŭ ilia rilato al la sociaj rimedoj de produktado), nur tiam «malaperos la ŝtato, kaj estos eble paroli pri libereco«. Nur tiam estos ebla kaj estos efektivigita la demokratio efektive plena, efektive sen ajnaj esceptoj. Kaj nur tiam la demokratio, komencos formortadi pro tiu simpla cirkonstanco, ke, estante senigitaj je kapitalisma sklaveco, je sennombraj teruraĵoj, sovaĝaĵoj, sensencaĵoj, malnoblaĵoj de kapitalisma ekspluatado, la homoj prograde kutimos sekvi la elementajn, dum jarcentoj konatajn, dum jarmiloj ripetatajn en ĉiuj skriblerniloj, regulojn pri kunvivado, sekvi ilin sen perforto, sen devigado, sen aparta aparato por devigado, kiu nomiĝas ŝtato.
La esprimo «la ŝtato formortos» estas elektita tre trafe, ĉar ĝi montras kaj la laŭgradecon de l’ procedo kaj la spontanecon de ĝi. Nur kutimo povos fari kaj sendube faros tian efikon, ĉar ni ĉirkaŭ ni observas milionfoje, kiel facile kutimas homoj sekvi la necesajn por ili regulojn pri kunvivado, se ne ekzistas ekspluatado, se ne ekzistas io, kio ribeligas, elvokas proteston kaj ribelon, kreas neceson de subpremo.
Do, en la kapitalisma socio ni havas demokration ĉirkaŭtranĉitan, mizeran, falsan, demokration nur por riĉuloj, por la malplimulto. La diktatoreco de l’ proletaro, periodo de transiro al komunismo, unuafoje donos demokration al la popolo, al la plimulto, paralele kun la necesa subpremado kontraŭ la malplimulto, kontraŭ la ekspluatantaro. Sole la komunismo kapablas doni demokration plenan, kaj ju pli plena ĝi estos, des pli ĝi fariĝos malnecesa; ĝi formortos per si mem.
Alivorte: dum la kapitalismo ni havas ŝtaton en la propra senco de l’ vorto, la apartan maŝinon por subpremado de unu klaso flanke de la alia kaj krome de la plimulto flanke de la malplimulto. Estas kompreneble, ke por la sukceso de tia ago, kiel sistema subpremado de l’ malplimulto ekspluatanta kontraŭ la plimulto ekspluatata, estas necesa la ekstrema kruelo, besteco en subpremado, estas necesaj maroj da sango, trans kiuj la homaro faras sian vojon en la stato de sklaveco, servuteco, dungeco…
Tradukis G. Demidjuk.
¹ SAT-eldono. 150 paĝoj. Prezo: 1 mk. g. R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O. 27.
EL «JUNIUS»-BROŜURO¹
… La imperialista politiko ne estas la verko de unu aŭ de kelkaj ŝtatoj, ĝi estas la produkto de la maturgrado en la mondevoluo de l’ Kapitalo, fenomeno deorigine internacia, nedividebla tuto, kiu estas ekkonebla nur en siaj reciprokaj rilatoj, kaj de kiu neniu ŝtato povas liberigi sin.
Nur de tiu bazo la demando pri la «nacia defendo» en la hodiaŭa milito povas esti ĝuste taksata. La nacia ŝtato, nacia unueco kaj sendependeco, estis la ideologia reklamŝildo, sub kiun la burĝaj grandŝtatoj en Centra Eŭropo dum la pasinta jarcento stariĝis. La kapitalismo ne povas harmonii kun
¹ Legante tiujn liniojn ne forgesu, ke ili aperis en 1915. — Red.
— página 3 —
SENNACIULO — 183
la etŝtata principo, kun ekonomia kaj politika izoliĝo; ĝi bezonas por sia disvolvo kiel eble plej grandan, interne unuecan teritorion kaj spiritan kulturon, sen kiu nek la bezonoj de l’ socio povas esti altigataj sur la nivelon konforman al la kapitalista varproduktado, nek povas funkcii la mekanismo de l’ moderna burĝa klasregado. Antaŭ ol la kapitalismo povis elkreski ĝis la tutan teron ampleksanta mondekonomio, ĝi provis krei al si en la naciaj limoj de ŝtato unuecan teritorion. Tiu ĉi programo estas — ĉar ĝi povis esti realigata sur la ŝaktabulo politika kaj nacia transdonita de la feŭda mezepoko, nur per revolucia vojo — efektivigita en Francio sole, en la granda Revolucio. En cetera Eŭropo ĝi iĝis fragmento, kiel entute la burĝa revolucio haltis sur duona vojo. La Germana Regno kaj la hodiaŭa Italio, la daŭrado de Aŭstrio-Hungario kaj de la Brita Imperio por tio estas vivaj pruvoj. La nacia programo ludis historian rolon nur kiel la ideologia esprimo de la prosperanta, potencon en la ŝtato celanta burĝaro, ĝis la burĝa klasregado kreis al si en la grandŝtatoj de Centra Eŭropo, en ili, pli malpli bone konstruite, la bezonajn instrumentojn kaj kondiĉojn.
De tiam la imperialismo tute entombigis la malnovan burĝ-demokratan progreson, deklarante kiel programon de l’ burĝaro en ĉiuj landoj la ekspansion trans naciajn limojn kaj sen konsidero je naciaj kompleksoj. La nacia frazo certe restis. Sed ĝia reala enhavo, ĝia funkcio transturniĝis en sian malon: ĝi funkcias nur ankoraŭ kiel mizera maskigo de imperialistaj celadoj kaj kiel batalkrio de imperialistaj konkuradoj, kiel sola kaj lasta ideologia rimedo, per kiu la popolamasoj povas esti kaptataj por sia rolo de kanon-nutraĵo en la imperialistaj militoj.
La ĝenerala tendenco de l’ nuna kapitalista politiko regas en tio kvazaŭ superpovega blinde estranta leĝo la politikon de l’ unuopaj ŝtatoj, kiel la leĝoj de l’ ekonomia konkurado ordone difinas la produktad-kondiĉojn de l’ unuopa entreprenisto.
Se ni momenton supozas — por kontroli la fantomon de l’ «nacia milito», kiu hodiaŭ regas la socialdemokratan politikon — ke en unu el la hodiaŭaj ŝtatoj la milito ĉe sia elirpunkto efektive komenciĝis kiel vera nacia defendmilito —, antaŭ ĉio milita sukceso kondukas al okupo de fremdaj teritorioj. Ĉar ekzistas dume treege influhavaj kapitalistaj grupoj, kiuj havas intereson je imperialistaj konkeroj, dum per la milito mem estas vekataj apetitoj je ekspansio, la imperialista tendenco, kiu komence de l’ milito ekzistis nur embrie aŭ dormadis, ekkreskegos dum la paso de l’ milito kiel en atmosfero de planta varmejo kaj difinos la karakteron de l’ milito, ĝiajn celojn kaj rezultojn. Plie: la sistemo de l’ aliancoj inter la militarist-ŝtatoj, kiu regas depost jarcentoj super la politikaj rilatoj de l’ ŝtatoj, kaŭzas, ke ĉiu el la militantaj partioj dum la milit-okazado ankaŭ provas tiri al sia flanko pro puraj defend-interesoj kunliganojn. Per tio ĉiam pli da landoj estas militpartoprenigataj kaj tiel neeviteble imperialistaj aferoj de l’ mondpolitiko tuŝataj kaj novaj kreataj. Tiel unuflanke Britio entiris Japanion, transkondukis la militon el Eŭropo al Orientazio kaj surtagordigis la sortojn de Ĉinio, ekscitis la konkuremon inter Japanio kaj Usono, inter Britio kaj Japanio, do amasigis novan ŝtofon por estontaj konfliktoj. Tiel aliflanke Germanio trenis en la militon Turkion, per kio estis metata senpere por likvido la demando de Konstantinopolo, de l’ tuta Balkano kaj de Malgrand-Azio…
… Tiel la difino mem pri tiu modesta, virta, patriota defendmilito, kiu hodiaŭ estas en imago de niaj parlamentanoj kaj redaktoroj, estas pura fikcio, kiu evidentigas la mankon de ĉiu historia kompreno pri la tuto kaj pri ĝiaj mond-interdependoj. Pri la karaktero de l’ milito ja ne decidas la solenaj deklaroj kaj ne eĉ la honestaj intencoj de t. n. gvidantaj politikistoj, sed la laŭcirkonstanca historia kondiĉaro de l’ socio kaj de ĝiaj militistaj organizoj.
La skemo de l’ pura «nacia defendmilito» unuavide povus konveni eble por lando kiel Svisio. Sed Svisio ĝuste ne estas nacia ŝtato kaj krome ne tipo por la hodiaŭaj ŝtatoj. Ĝuste ĝia «neŭtrala» ekzistado kaj ĝia lukso je milicio mem estas nur negativa frukto de l’ latenta militostato de la ĝin ĉirkaŭantaj grandaj militaristŝtatoj kaj ankaŭ nur tiel longe tenebla, kiel ĝi povas akordiĝi kun tia stato. Kiel tia neŭtraleco en mondmilito tuj estas dispremegata de l’ soldatbotego de la imperialismo, montras la sorto de Belgio. Ĉi tie ni venas speciale al la situacio de l’ malgrandaj ŝtatoj. Vere klasikan pruvon por ekzemplo de l’ «nacia milito» liveras hodiaŭ Serbio. Se iu ŝtato laŭ ĉiuj eksteraj formalaj signoj havas je sia flanko la rajton je nacia defendo, do estas Serbio. Kaŭze de la aneksoj fare de Aŭstrio prirabita de l’ nacia unueco, minacita de Aŭstrio en sia nacia konsisto, devigita de Aŭstrio militi, Serbio batalas laŭ ĉiu homa konsidero la veran defendmiliton pro ekzisto, libero kaj kulturo de sia nacio. Se la germana frakcio¹ en sia pozicio pravas, tiam la serbaj socialdemokratoj, kiuj protestis en la Belgrada parlamento kontraŭ la milito kaj rifuzis la militkreditojn, estas vere perfiduloj je la vivinteresoj de l’ propra lando. Fakte la serboj Lapŝeviĉ kaj Kazleroviĉ ne nur enskribis sin per oraj literoj en la historio de l’ internacia socialismo, sed samtempe montris akran historian vidon por la veraj interdependoj de l’ milito, per kio ili faris al sia lando, al la klerigo de sia popolo la plej bonan servon…
R. Luksemburg
¹ Temas pri la socialista frakcio en parlamento. — Trad.
★
PRI KRISTNASKO
Nun, kiam estas forpasinta la ĉiujara ĉefa tago por festenoj, donacoj, drinkadoj k ĉiaj diboĉoj, mi skribu kelkajn vortojn pri Kristnasko.
Oni ofte aŭdas jenon: Jesuo Kristo estis vera socialisto, saĝa homo, tial li estis turmentata. Eĉ okazis, ke «kleruloj» verkis librojn por — multfakte k tute «precize» — klarigi la vivon de la «filo de dio».
Ŝajnas, ke el ni malmultaj scias, ke Jesuo estas mito, ke li neniam ekzistis. Ĉiutempe k ĉiulande en la antikveco (pra- k historiaj tempoj) la popoloj adoris la naturajn fortojn, sed precipe la sunon. La dio de la egiptoj estis Osiriso, t. e. la suno, k la 12 zodiaksignoj estis elpensataj por montri la 12 monatojn de la jaro. Poste la grekoj «homigis» la dion nomante ĝin Herkuleso k la 12 «laboroj de Herkuleso» same montras la 12 monatojn de la jaro. Pli poste anareto da friponoj elpensis novan religion aliigante la ĝis nun konatan k sian dion nomis Jesuo: sed la 12 apostoloj de Jesuo ankaŭ montras la 12 monatojn de la jaro.
La neneigebla pruvo, kiel Jesuo signifas sunon estas la fakto, ke Jesuo naskiĝis la 25-an de decembro, t. e. ĝuste en la tago, kiam la Tero komencas ĉiujare alproksimiĝi al la Suno! Cetere per sia surkapa senhara rondaĵo la kristanaj pastroj montras la sunbildon.
Kiam la kristanoj adoras Kriston, ili ne scias, ke ili adoras la sunon! Fakto plene montranta la mitecon de Jesuo kuŝas en tio, ke estas neeble legi eĉ unu vorton devenantan de li. Estas ja memkompreneble, ke tia «kvazaŭsuperhomo», se li estus ekzistinta, scius skribi k skribus — kiel ĝin faris multe da famuloj vivintaj pli antaŭe ol la legende aludita Kristo. Tamen, se Jesuo estas mito, Suno estas fakto, k sen tiu «varmigilo» estus nenia viva estaĵo sur la Tero. Tial ŝajnas al mi, ke ne estus stulte, se ni «festus» la tagon, en kiu ĉiujare Tero ekalproksimiĝas al Suno. Oni nomus tiun tagon — la 25-an de decembro — Sunfesto. Laŭ mia opinio, tio estus trafa kontraŭreligia bato.
Niaj sovetiaj K-doj pripensu, ĉu ili ne povus iniciati la sunfeston!
S-ano 55.
— página 4 —
184 — SENNACIULO
SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO
N-o 12 — REDAKTAS LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT — N-o 12
Manuskriptojn sendu al: KURT HUBRICHT, Leipzig O 30, Mariannenstrasse 22. Sekretario de la Sekcio: KURT KLAPS, Danzig, Karpfenseigen 12
FOR LA BURĜAN LIBERPENSON!
Sen ia ebla dubo, nia sennaciula liberpensula paĝo celas sennaciigi la liberpenson. Tre bone! Sed por proletoj tia postulo ne sufiĉas — almenaŭ ĝi postulas klarigon.
SAT tre bone agis forjetinte la neŭtralismon el sia movado. Ĝi estas proleta organizo, do, logike, ĝi devas forigi el la cerboj de la proletoj ĉiujn burĝajn ideojn, aŭ pli bone dirite: neniigi ĉe la proletaro ĉiujn ideojn, kiuj ne estas proletecaj. Kaj se oni akceptas tiun bazon por la SAT-laboro ĝenerale, ankaŭ oni devas ĝin akcepti por la SAT-liberpensula sekcio.
Tiam, por ne labori en profunda konfuzo, oni devas sin demandi: Kio estas la liberpenso? Ĉu tiu ideo havas la saman signifon por la burĝaro kiel por la proletaro?
La gvidantoj de la eksfama «Internacia Federacio de la Liberpensuloj», kies sidejo estas en Bruselo, respondas: «Jes, ĉar nia Liberpenso estas super la klasoj kaj partioj».
Ni ne faru ludvortojn aŭ aliajn ŝercojn, tiom ridegindaj ajn ili povus esti! Ne, ni pripensu serioze. Ĉu superklasa filozofio povas liberigi aŭ dormigi la penson de la proletaro? Klopodi por altigi la proletan penson super la klasoj, ĉu tio ne estas efika provo por ĝin neŭtraligi? Ĉu adeptoj de tia filozofio baraktante superklase, kun maskitaj vizaĝoj, seninteresiĝante pri la klasbatalo, ne scias, kiagrade la penso de la proletaro estas subpremata? Ĉu ili ne scias, ke elklasigi nian penson estas ĝin neŭtraligi en ĝia propra sklaveco? Ĉu vere ili ne scias tion?
Oni povus multe pridiskuti tiun demandon… sen iu fundamenta utilo. Pli utile estas ekzemple kapti la plej radikalan principon de tiuj ennubigantoj, kaj ĉerpi el ĝi ĝian proletan signifon, forlasante la neŭtralan, kiel laborist-kaptilon. Tio estas — kiam realiĝas! — la ateismo.
Laboristoj scipovu forjeti la neverŝajnan dion ĉielan. Per ĝi oni elvojigas la penson de ĉiuj kredantaj je ĝi. Sed la neŭtralaj liberpensuloj forjetante la ĉielan dion, sin kunigas kun la surteraj dioj de la burĝa demokratio, kiu celas envojigi la penson de l’ laboristoj al la labirinto de la burĝa reĝimo!
Estas vere por la burĝaro kaj parte por la proletaro, ke la penso liberiĝas per forjeto de la religiaj dogmoj, sed la konsciaj laboristoj ne devas forgesi, ke nuntempe la religiaj iluzioj kreskas tre bone dank’ al la mizeregoj senesperigaj, neapartigeblaj de la kapitalismo, kaj ili pli bone ankaŭ subtenas ĉi tiun. La burĝaro ne bezonas religiojn por si mem, sed ĝi bezonas ilin por la proletaro.
Jes, la penso liberiĝas per forjeto de la religiaj kredoj. Tamen, diru al mi, Gek-doj, kiuj ne plu kredas je tiuj absurdoj, ĉu vi sentas vian penson vere libera? Kontraŭe, ĉu vi ne konscias, ke la idearo, ke la tuta pensmaniero, ke la tuta reĝimo burĝa malhelpas la disvolviĝon de viaj naturaj penskapabloj?
La kredo, ke sole la religiaj ideoj malliberigas la penson, estas etburĝa koncepto, kiu siaparte mem malliberigas la vivon kaj konsekvence la penson de la proletaro en la kadroj de la burĝa reĝimo.
Estas necese senŝeligi ĉiujn vortojn, kiujn la burĝaro uzas por elvojigi la liberecajn ideojn de sia sklavaro. Ĉi tie mankas loko por tiom granda laboro. Tamen ni devas iomete klarigi la esencajn bazojn de niaj revoluciemaj kritikoj.
«Liberpenso» jam estas vorte plenplena da multnombraj konfuzoj. Ĉu nia penso povas esti tute libera? Ne, ĉar laŭ la naturaj leĝoj, la penso estas haltigata de ĉiuspecaj malhelpoj, kiujn ĝi ne povas renversi. Aliparte, la homo ne povas ne pensi; ĝia cerbo, vole-nevole, funkcias kaj produktas pensojn, tiel necese, kiel la suno produktas varmon, lumon, elektron ktp. Fine, la penso de ĉiu homo dependas de lia materia medio, kaj la penso de ĉiuj kiuj influas ĉiun, ankaŭ dependas de tiu medio; kaj la cerbo, kiu konsistas antaŭ ĉio el la heredaĵo de la praavoj, ankaŭ dependas de la materiaj medioj, en kiuj vivon pasigis tiuj lastaj.
De tio rezultas, ke per ĉiuj homoj la penso ne povas esti tute libera, sed ke ĝi fariĝas libera laŭmezure kiel ĝi scipovas forjeti la barojn, la barilojn, kiuj emas haltigi ĝin, kaj mallibera laŭmezure kiel tiuj malhelpoj estas pli fortaj ol ĝi.
Ni aldonu, ke entute, malgraŭ multnombraj esceptoj, la homa penso, depost sia ekkomenco, estas fariĝinta pli kaj pli venkkapabla. Nuntempe ĝia kapablo estas tiom forta, ke estas malfacile dubi, ke ĝi estas daŭrigonta la saman disvolviĝon ĝis la formortado de la materiaj kondiĉoj de la homaj vivrimedoj.
La homo estas la plej perfekta kaj la plej perfektiĝema aspekto de la materio — almenaŭ surtere. Sed ĝi ne povas sendependigi sin el ĉiuj aliaj aspektoj. Estas erarego konsideri la psikologian faktoron, kiel ĉefan faktoron determinantan, ĉar ĝi mem estas estigita de la materia medio.
Sed kio, kia kaj kiela estas la materia medio?
Dum la epoko, kiu antaŭis la artefaritajn produktrimedojn, estis nur la natura medio, en kiu la homoj baraktis per siaj solaj membroj. — Post kiam la homoj laboris per artefaritaj iloj, nepre la medio fariĝis pli kaj pli ekonomia laŭ la disvolviĝo de la produktrimedoj.
Oni facile komprenas, ke la natura kaj la artefarita medioj similas en tio, ke ambaŭ estis ŝanĝiĝantaj kaj devigis la homojn luktadi por sin adapti al ili kaj perfektigi la artefaritan.
Tiele la ekonomia (do materia) medio aliigis la homojn, kaj tiuj ĉi la medion, ĉiam preparante novajn reciprokajn ŝanĝojn. Tiu fariĝo daŭras kaj daŭros…
El tiu vidpunkto oni povas pasie sekvi tra la historio la nefiniĝontan estontan fariĝon de la homoj, kaj oni facile komprenas, ke en la nuntempaj socioj la materia medio ne estas la sama por ĉiuj homoj. La burĝa medio, kiu estas riĉa, komforta, neelĉerpiĝema, bonviviga, kompreneble tute taŭgas al la burĝoj, eĉ senreligiuloj, kaj al iliaj kaserolaj likiistoj (? Red.)! Ilia penso ne povas esti revoluciema, kaj ili zorgas, por ke ni akceptu ilian koncepton pri la liberpenso. Ĉu estas miriga, ke ili estas konservemuloj, ke ili sin starigas ne nur kontraŭ la feŭdemulojn, — retroiremajn al la tielnomata «bona pratempo» — sed precipe kontraŭ la «sindikatan despotismon kaj la sovaĝan revolucion proletan»?
Sed la materia medio de la proletoj, malriĉa, laciga, infere senespera, ne taŭgas por tiuj produktantoj de ĉiuj riĉoj, por la senpanuloj, por la t. n. «materialo homa». Ĉu estas miriga, ke tiu medio encerbigas al siaj viktimoj alian koncepton pri la libero?
Por duone klarvidanta proleto senreligia tio sufiĉas por kompreni, ke la liberpenso estas klasproblemo.
Gelaboristoj, kiuj forjetis la religiojn, aliĝu vian sekcion de la Internacio de la proleta Liberpenso (germanlingve: Internationale Proletarischer Freidenker — IPF). Ĝi estas kiel SAT kaj devas absolute resti organize sen politika tendenco. — Al ĉiu organizo siaj taskoj! — La taskoj de IPF estas starigi kaj disvastigi tra la mondo la proletan filozofion, unuigante ĉiujn proletojn senreligiajn.
Emilo Chapelier (9106), Bruselo.
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA LERNANTO»
— página 5 —
SENNACIULO — 185
[BILDO p.5 | 9,8,88,13] Ornama kapstrio de la rubriko: ĉe ambaŭ flankoj de la titolo kuŝas desegnitaj figuroj, kiuj legas gazetojn kaj leterojn.
Esperanto-Servo
N-o 16 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 16. Januaro 1930
EL SOVETIO
Pri tuberkulozo en Sovetio
(Esperanto-Servo.) Laŭ komunikoj de la popolkomisario por higieno, la nombro de malsanuloj en la urboj de Sovetio plimalgrandiĝis, kompare la antaŭmilitan tempon. En Petrograd (nun Leningrad) en jaroj 1904—08 mortis dum ĉiu jaro 98,2 po 1000 da loĝantoj, dume en jaro 1927 mortis nur 24,1 po 1000 da loĝantoj. En Moskvo mortis en jaro 1900 po 1000 da loĝantoj 34,5; en jaro 1927 nur 15,8 personoj. En Leningrad la nombro de mortoj estas pli malalta ol en Paris, en Moskvo pli malalta ol en Vieno k Praha.
Bondarevski, Sartana.
EL GERMANIO
Epidemio ĉe rusaj elmigrintoj
(Esperanto-Servo.) Laŭ sciigoj el la rusaj barakoj en Hammerstein, okazis inter la infanoj de elmigrintoj-kulakoj tre danĝera morbil-epidemio. En unuaj tagoj de januaro oni jam raportas pri 57 mortintaj infanoj, dume ĉ. 35 infanoj ankoraŭ kuŝas en litoj grave malsanaj. La granda kriego de la germana registaro por «helpo al germanaj suferantoj en Sovetio» estas plej klare malkovrita per tiu epidemio. La malsanon kaŭzis unuavice la malbonaj higienaj kondiĉoj en la barakoj de l’ enmigrintoj, aliflanke ankaŭ la malbona nutrado. Oni ja vokis por kuracista helpo, sed multaj familioj, kiuj apartenas al sekto de menonitoj, protestis k kontraŭstaris. Per preĝado la reakciaj kulakoj provas savi la infanojn de morto. Cetere inter multaj familioj malaperas la espero pri pli bona vivebleco ol en la socialista Sovetio. Sole la germanaj bienposedantoj havas «grandan koron» k favore dungas kulakojn, ti-kiuj kontraŭbatalis la socialistan konstruadon en Sovetio. Sed ankaŭ tiuj jam ne plu estas kontentaj, ĉar la salajro estas treege malalta k labortempo sufiĉe longa.
7182, Chemnitz.
Faŝistoj ĝenas teatro-prezentadon
(Esperanto-Servo.) En lasta semajno de decembro ludis en nia urbo Vorms grupo de aktoroj, sub gvido de la revolucia reĝisoro Piskator (el Berlin). Oni prezentis «§ 218 — turmentataj homoj». Per tiu prezentado la aktoroj montris la kruelan anim-turmentadon, kiun kaŭzas tiu paragrafo 218 al gravedaj knabinoj k virinoj (§ 218 malpermesas k severe pun-ebligas abortigon, eĉ por 10-jaraj knabinoj sekse perfortigitaj). Dum la prezentado estis trankvilo ĝis la tria parto, kiam faŝistoj subite ekvokis: fi, fi, juda friponaro k. s. Sed la plejmulto de ĉeestintoj entuziasme aplaŭdis la klerigan prezentadon. Post finiĝo la faŝistoj minacis al la vizitintoj per revolveroj k gumbastonoj. Policistoj arestis kvar personojn.
14 891, Vorms.
EL URUGVAJO
La prostitucio en Montevideo
(Esperanto-Servo.) En Montevideo estas kelkcentoj da virinoj, kiuj estas oficiale kontrolataj kiel prostituinoj; sed pli multaj estas ti-kiuj ne estas kontrolataj. La strato Serbal estas la ĉefa loko de tiuj virinoj; en tiu strato ne ekzistas aliaj loĝantoj ol prostituinoj, k laŭ leĝo nur du virinoj povas loĝi en unu domo. Ili devas lui la tutan domon; la domoj preskaŭ ĉiuj apartenas al bankoj. La luado okazas jene: la virinoj pagas garanti-sumon de 300—500 pesoj por la luado, k ĉiun tagon ili devas pagi 20 p. por la tuta domo. La virinoj (la plej malmultaj) akiras dum unu tago 40—60 p. — sed ili laŭ leĝo nur dum nokto povas loĝi en tiu domo, dumtage ili devas lui alian loĝejon en alia parto de la urbo. Ili devas dungi pordistinon (maljunan virinon), kiu ricevas po nokto 3 p., plue ili devas teni reordigiston (po tago 2—3 p.). Plej interese estas, ke laŭ leĝo ili devas teni la pordon ĉiam fermite, k se la polico vidas la pordon malfermita, tuj okazas punigo. Sed kontraŭleĝe la virinoj ne nur tenas malfermite la pordon, ili eĉ tutnude montras sin al la vir-amaso, kiu plenigas la straton. Nature, ke la policistoj dum ĉiu tago ricevas silentpagon — 5—10 p. po domo. — Finfine tamen por la prostituinoj restas nur mizerego k la hospitalo. La bankoj, konante ilian situacion, ne repagas la garantisumon ĝis kiam finiĝas la malsano. Ili scias, ke la malsanaj virinoj ne plu povas pagi al ili la tagan kotizon por la domo. Plue, proksime de strato Serbal estas teatro, kie la ŝtato edukas prostituadon. En tiu teatro por malalta prezo la junuloj povas vidi nud-aktorinojn, ludante k dancante. Kaj estas en tiu ĉi ĉirkaŭaĵo multaj aparatoj, en kiuj por du centisimoj tra vitraĵo oni vidas plej diversajn prostituajn fotografaĵojn. La plej multaj prostituinoj estas enmigrantinoj; 80% el enmigrantinoj forlasas siajn edzon, fraton k infanojn k post kelka tempo troviĝas surstrate. 60% de la viroj ankaŭ ĉarlataniĝas, ludante je ruleto, kiu estas ankaŭ ŝtata aparato en la parko Rodo. Multaj laboristoj laboras malfacilan laboron dumsemajne, por forludi tutan semajn-akiraĵon dum dimanĉo. Tiuj personoj eĉ ne volas aŭdi ion pri la laborista movado.
13 827, Montevideo.
EL ITALIO
Kontraŭ la faŝista reĝimo
(Esperanto-Servo.) Italaj laboristoj k kamparanoj vivas nun sub plej malbonaj kondiĉoj. Ribeletoj eksplodas en kamparo, sed la kamparanoj, armitaj nur per simplaj ĉas-pafiloj, devas forkuri post kelktempa pafado. En urboj policanoj k nigro-ĉemizuloj arestadas. La senlaboruloj demonstracias, fi-kantante faŝistajn himnojn k laŭdojn al la «duce»; ĉiuj havas siajn poŝojn elturnitaj, por montri ke eĉ centimojn ili ne havas. Multaj fabrikoj laboras nur dum tri tagoj po semajno, la kamparanoj ne povas eksporti kiel kutime, ĉar leĝo komplikas k malhelpas multe. Dumnokte oni gluis sur murojn jenajn afiŝojn: dum epoko falĉil-martela, ni manĝis koketon tre bela — sub reganta «kaposenhara», eĉ terpometo estas tro kara. Je palacon, lasttempe aĉetita de aviadministro, oni gluis: propraĵo de aviadministro «donu flugilojn al la patrio» (agitvortoj de t. n. «libervola mondonaco»).
Italano.
EL HISPANIO
Ĉu finas la hispana diktatoreco?
(Esperanto-Servo.) Laŭ onidiro la hispana diktatoraro laciĝis. Ĉi tiu onidiro ne venas nur de la popolo, sed ankaŭ de la diktator-ĉefo mem. Jen kion diris Primo de Rivera: «la diktatoreco ne estas taŭge uzebla». Tiujn ĉi vortojn li uzis dum parolado. En enketo, kiun publikigis la revuo «Estampa», kiam kelkaj hispanaj famuloj esprimis opiniojn pri la jaro 1929, diris Primo de Rivera: «Min ne kontentigas la jaro 1929, tute ne. Ĝi estis jaro malfacila k malfeliĉega… Jaro malsimpatia, ke la demonoj ĝin forportu.» «La jaro 1930, mi petas, ne estu simila al la pasinta; ĝi pasu facile k feliĉe por la lando… Dio ĝin prenu sub siaj protekto k beno.» (Ho, kiel «homecaj» ŝajnas esti la t. n. diktatoroj!). Sed el liaj eldiroj «oni» divenas nepran regad-ŝanĝon en «nia» lando…
1050, Madrid.
Raportojn por ĉi paĝo sendu senpere al Leipzig!
16-a listo de raportoj en jaro 1929/30
- Pri tuberkulozo en Sovetio. Bondarevski, Sartana (Sovetio).
- Epidemio ĉe rusaj elmigrintoj. 7182, Chemnitz (Germanio).
- Faŝistoj ĝenas teatro-prezentadon. 14891, Vorms (Germanio).
- La prostitucio en Montevideo. 13827, Montevideo (Urugvajo).
- Kontraŭ la faŝista reĝimo. Italano (Italio).
- Ĉu finas la hispana diktatoreco? 1050, Madrid (Hispanio).
— página 6 —
186 — SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
NOVA ATINGAĴO DE ESPERANTO EN SOVETIO
Por la jaro 1930 Ŝtata Eldonejo (Gosizdat) de RSFSR aperigis universalan sovetan ilustritan kalendaron kun forŝireblaj folioj por ĉiu tago. En tiu kalendaro nomoj de monatoj k tagoj de semajno estas presitaj en ses ŝtataj oficialaj lingvoj de USSR — rusa, blankrusa, ukraina, armena, kartvela, turka (laŭ nova latinigita alfabeto) k en internacia lingvo esp-o.
En 1929 tiuj nomoj en kalendaro estis presitaj nur en 3 lingvoj: rusa, ukraina k blankrusa. La tuta alia teksto en kalendaro estas presita en rusa lingvo. Tio estas farita, por ke ĉiu legopova civitano de USSR povu tralegi la kalendarojn de Ŝtata Eldonejo. Pri tia aranĝo estas notita en komenco de kalendaro, en ĝia enhavtabelo, enkonduka noto «Por atento de legantoj» k ankaŭ en la fino de kalendaro sur unu el kalendarfolioj (24. XII.) en noto pri specoj de ĉe «GIZ» eldonataj kalendaroj. Krom tio sur folio de 3. VI. estas presita propaganda priesp-a noto «Lingvo de laboristoj-sportuloj», kiun mi ĉi tie en traduko el ruslingvo prezentas al vi:
«Kelkaj dekoj da laboristaj sportuloj, partoprenintoj de Tutunia Spartakiado, sin turnis al junularo pere de jurnalo «Komsomolskaja Pravda» (Junkomunista Vero)-Moskvo kun letero, en kiu ili deklaris: «Al spartakiado venis kelkcent laboristaj sportuloj el multaj landoj, parolantaj nur en unu sia nacia gepatra lingvo, escepte eble unuopaj, per feliĉa hazardo scipovantaj ian fremdan lingvon. Kaj ni observas tiun bildon: naciaj grupoj de alvenintaj laboristoj, ne sciantaj ian alian lingvon krom gepatra, tenas sin apartigite; en plej bona okazo ili havas iomajn interparolojn helpe de interpretistoj.
«Ĉu estas necese paroli pri rezultoj de tiuj interparoloj k renkontoj, tiom ne sufiĉaj por plena internacia unueco, kompare kun tio, kion ni povus delonge jam organizi?! Ĉi tie oni devas utiligi unuecan internacian lingvon, feliĉe jam ekzistantan — esp-o. Inter partoprenantoj de spartakiado estas kelkaj dekoj da K-doj, scipovantaj esp-on, el 7 landoj (Germanio, Aŭstrio, Svisio k. a.). Kun helpo de esp-o ili treege estas kunligitaj ne nur unu kun la alia, sed ankaŭ k kun sovetaj esp-istoj. Ili interrilatas unu kun la alia libere, sen interpretistoj, interŝanĝante pensojn k opiniojn. Ĉu estas necese paroli pri utilo de tia lingvo por laborista movado, por internacia edukado k unuigo de amasoj? Kiel necesan fakton, ni notas, ke kelkajn K-dojn oni sendis al spartakiado, nur tial, ĉar ili scipovas esp-on, per kies helpo ili pri USSR k pri aliaj landoj, reprezentitaj en spartakiado, ekkonos certe pli multe, ol aliaj K-doj ne scipovantaj tiun lingvon. Ĉu ne venis tempo por KIM (Junulara Komunista Internacio), VLKSM (Tutunia Komunista Junularligo) k soveta junularo solvi demandon pri enkonduko de esp-o en sia vivo, demandon pri utiligo de esp-o por celoj de internacia kunligo k edukado de junularo? Via voĉo k decido estus pli aŭtoritata, ol samaj decidoj de apartaj socialdemokrataj partioj.»
Konsiderante eldonkvanton de ĉi tiu kalendaro — 2 000 000 da ekzempleroj, ni povas vidi, kian grandegan propagandan efikon havas ĉi tiu kalendaro ĉe Sovetia publiko.
Mi proponas al ĉiuj Gek-doj, sendi gratulleterojn, dankante k instigante la Redakcion de kalendaroj por plua k pli granda utiligo de esp-o en siaj kalendaroj. Skribu laŭ adreso: USSR, Moskvo, Rojdestvenka, 4, Gosizdat RSFSR. V Redakciju kalendarej.
Vjaĉeslav V. Kalaŝnikov (1125), Nijnij-Novgorod.
Nova ekzemplo de oferemo por la 12-paĝa ‘S-ulo’!
[BILDO p.6 | 41,37,45,48] Dika nigra vertikala strio kun blankaj breĉoj, kiel krisigno, ĉe la maldekstra rando de la kadro.
«Ĉiam antaŭen devas esti nia devizo,» skribas la Lab. Esp. Grupo «Nia Espero» en Tourcoing (Nord-Francio), «ni ne devas permesi, ke «S-ulo» malantaŭeniru. Estas pro tio ke nia malgranda grupo sendas al vi modestan sumon de 50 frk. alvokante ĉiujn grupojn el la mondo por imiti nin. Gek-doj, estu VERAJ AKTIVAJ SAT-ANOJ! ĈIAM ANTAŬEN!»
La taskoj de infansekcio
Se nia infansekcio sukcesos kontentige solvi la korespond-problemon inter infanoj diverslandaj, ĝi faros tre utilan edukan laboron — en tio la sekcigvidanto miaopinie iras tute ĝustan vojon. Pri la maniero de l’ korespondado mi ja iom povas kompreni la timojn de nia K-do N. esprimitajn en la tri frazoj cititaj el lia letero (n-o 274). Malofte infankorespondado estas nefalsita de plenaĝulaj manoj, celdirektita en agita senco. Infano estas vakso en la manoj de l’ plenaĝuloj, sub kies influo ili staras. Ĉiu homo, ankaŭ la plenaĝa, la raciema, vivas per iluzioj, se li ne estas kvazaŭbesta produktmaŝino mekanike laboranta por havigi al si la krudajn rimedojn por trinki k manĝi. Ni konfesu, ke tio, kio donas al ni forton por agi, pasiiĝi, ĝoji, akceli ideojn, estas la iluzioj, kiujn ni nutras k dorlotas. Kaj la infano multe pli inklinas al iluzioj ol la plenaĝulo, ĉar mankas al li vivospertoj maldolĉaj k la rapida disvolviĝo de l’ juna organismo rezultigas ĉe ĝi pli abundan elfluon da vivkapablo, da optimismo. Ĝi kaptas ĉiun imagaĵon, kvazaŭ ĝi ja estus realo aŭ almenaŭ — realigeblo. En «Diablidoj» mi montris en lasta ĉapitro knabon en iluzioj revantan… en iluzioj kreitaj konscie en lia cerbo de plenaĝuloj. La senlima konfido, kiun havas infanoj al plenaĝuloj, fariĝas en ilia koro dogma kredo al transdonitaj, volonte akceptataj «veroj». Ŝajnas al mi, ke per sia letero K-do N. celis ŝirmi sian infanon kontraŭ tiaj kredoj. Ke memstara korespondado de infanoj povus esti danĝera, ja ŝajnas al mi erare. Male, mi vidas danĝeron en tio, ke gepatroj aŭ aliaj plenaĝuloj-edukistoj tro multon diktas al la infanoj en ilia korespondado!
Mi povas bone imagi infanon, lernanta esp-on, kiu per la geografilecionoj en la lernejo ekinteresiĝas pri translimaj samaĝuloj k esprimas deziron interligiĝi koresponde kun ili. Tio estas tre natura infan-deziro en nia epoko tendencanta al sennaciiĝo. Prudentaj gepatroj ebligos al siaj infanoj praktiki la translimam korespondadon kun samaĝuletoj, eluzi siajn esp. sciojn, k … ili ne enmiksiĝos, escepte rilate al korekta lingvo-uzo, sed ne rilate al la temoj. La infanoj interŝanĝos siajn impresojn, siajn etajn travivaĵojn mem tiel, kiel plaĉos reciproke al ili. Same kiel gepatroj k edukistoj ne kutimas ĝeni la ludojn de l’ etuloj, estus erare ĝeni ilian korespondadon libere komencitan. Se infanoj nature ĉesos interkorespondi, tiam la kaŭzoj ne estas manko de enmiksiĝo gepatra, sed simple malsama medio kreinta malsamajn «kredojn»: tio ne ofte okazos, se oni lasos plenan tem- k korespondliberon al la geknaboj. La rezultoj estos nepre fruktodonaj; kreiĝos speco da eksternacia solidaro inter la infanoj k ili faros ĉion eblan por kulturi la kreitan amikecon.
Kaj la eduko al klaskonscio? Se prolet-infanoj interŝanĝas siajn spertojn, gajajn k malgajajn, la klasproblemo reflektiĝas en plej diversaj formoj — ĝi speguliĝas en rimarkoj pri loĝado, manĝado, vestado, pri ekskursetoj, konduto de lernej-kamaradoj, pri eksterordinaraj okazoj, festoj ktp. Ne bezonas stari iu malantaŭ la infano por korekti aŭ pli precize formuli la infanan klas-instinkton. Mi estas konvinkita, ke K-do N. en tia sincera infan-korespondado (sen enmiksiĝo de plenaĝuloj) ne povas trovi ian danĝeron. Ni ebligu per la Sekcio tian korespondadon.
N. Bartelmes.
— página 7 —
SENNACIULO — 187
PRI SKRIBADO DE PROPRAJ NOMOJ
La ĉefa principo de esp-o estas la internacieco. Ĝi estas tre bona internacia ilo, k «S-ulo», laŭ mia opinio, tre bone plenumas sian taskon kiel ligilo. Plej grandan valoron havas la fakto, ke la artikoloj pri div. landoj estas skribitaj ĉiam de personoj tie mem loĝantaj.
Nur unu reformon mi dezirus: Ĉiu artikolo enhavas personajn k geografiajn nomojn. Pri nomo oni bezonas scii du ecojn, nome: la ortografion k la elparolon. Oni deziras scii, kiel skribi k kiel elparoli la nomon. La ĝisnuna kutimo de «S-ulo» ne ŝajnas al mi kontentiga. Mi citos ekzemplon: La francan aŭtoron Voltaire oni en nia jurnalo skribas «Volter». Ne konante la nomon k ne sciante la francan lingvon, neniu esp-isto povas scii, ke la elparolo estas «Voltēr» kun akcento sur la lasta silabo. Kaj franca leganto ne konante la kutimon de nia jurnalo, eble tute ne malkovros, ke la artikolo traktas pri Voltaire. Eble li kredus, ke oni skribas pri nekonata k nefranca aŭtoro Vōlter.
Mi proponas, ke oni ĉiam skribu la nomojn kun la nacia ortografio k en krampoj la elparolon esp-e, sed ĉiam kun streko super la akcento: Do: Voltaire (Voltēr). La redakcio devas postuli ĉi tion de la aŭtoroj de la artikoloj k ne mem decidi pri la elparolo. Ĉar nur la enlandaj aŭtoroj povas scii precize la ĝustan elparolon. Nur kiam la nomo devenas de lingvo kun aliaj literoj, oni uzu nur esp formon, sed ĉiam kun superstrekita akcento. Ekzemple la nomo de famekonata rusa politikisto Ĉiĉērin. La esp. literoj tre bone esprimas la elparolon, sed nur, kiam la akcento estas indikita.
La ĝisnuna kutimo en «S-ulo» tute ne estas sekvata konsekvence, ĉar tio verŝajne tute ne estas ebla. Ekzemple en la resumoj el «Standards» mi legas «Detroit» sen ia provo klarigi la elparolon (Detrōjt) kaj en la sama artikolo «Dübreŭj». Mi devas konfesi, ke mi ne scias, ĉu tio estas la nacia (k kianacia) ortografio aŭ eble eksperimento de esp. elparolo. Laŭ mia propono oni ĉiam donu ambaŭ: ortografion k esp. elparolon.
J. H. Leŭnbach (Lōjnbak), SAT-ano 15 076.
RED. RIMARKO: Kiam ni ne esp-igis la proprajn nomojn, la legantoj el la landoj, kie ne ekzistas latina alfabeto, bombardis nin per riproĉoj. Se oni esp-igas Ĉiĉerin, franca leganto, kiu kutimas legi tiun nomon skribita «Tchitschérine» ankaŭ povus ne scii, pri kiu homo temas. Sed estas dube, ĉu franclingvano ne rekonas la nomon de «Voltaire» en «Volter». Ni opinias, ke historiaj nomoj mondkonataj povas sen ia domaĝo esti esp-igataj. Kaj Volter kiel Ŝekspir aŭ Lajbnic estas tiaj. Cetere en la traduko de Kandid la franca ortografio estas unufoje enkrampe montrita, same kiel en la artikolserio «Standards» en la enkonduko (n-o 267) la nomo de Dübreŭj en franca ortografio «Dubreuil».
En la redaktejo estas reprezentantoj de tri lingvoj: angla, franca, germana. Por la nomoj el tiuj ni do povas meti la proksimuman fonetikan formon de la nomoj k ĉiam aldonas unufoje en la koncerna artikolo la nacian ortografion. Rilate la aliajn lingvojn ni povas tion fari nur, se la verkintoj mem aldonis la fonetikan formon. La problemo estas ne simpla k ne baldaŭ finsolvata. Sed ni iras laŭ la vojo montrita de Zamenhof (vidu en «S-ulo» n-o 270, pĝ. 118). Tre helpos en la solvo de tiu problemo, se jam nun la SAT-anoj esp-igus sian nomon.
● AVERTO! Lastatempe la Redaktejo estas bombardita per leteroj ne sufiĉe afrankitaj. Por ricevi ilin, ni devus pagi punafrankon sufiĉe altan. La deficita buĝeto de ‘S-ulo» tion ne permesas; tial ni devis rifuzi la leterojn.
«Socialisma konkurado» ĉe esp-istoj
Konsiderante, ke peresp-a laboro estas plej efika poresp-a varbado, mi akceptas alvokon de K-do Tilin-Leningrad por «socialisma konkurado» («S-ulo» n-o 274) sur bazo de peresp-a interligo de neesp-istaj laborist-kolektivoj. Mi surprenas la taskon, komune kun aliaj Gek-doj de Leipzig, ĝis 1. IV. 1930 nove interligi 10 pli grandajn laboristkolektivojn (en fabrikoj, organizoj) de Leipzig k ĉirkaŭaĵo kun laboristkolektivoj en Sovetio.
Sovetiaj Gek-doj estonte ne plu havu okazon, plendi pri malhelpoj por disvastigo de esp-o en Sovetio, ĉar mankas interligoj peresp-aj kun aliaj landoj. Pro tio mi alvokas jenajn Gek-dojn, sur bazo de mi akceptita partopreni la «socialisman konkuradon»: Argentino: Barrot, Buenos Aires; Germanio: Buchholz, Essen; Rumanio: Arad-ano; Nederlando: Roosing, Zeist; Urugvajo: nove fondita lab. esp-ista grupo, Montevideo. Templimon la alvokitaj Gek-doj mem fiksu, same sian taskon. Mi do atendas vian eĥon en «S-ulo».
Pri rezultoj de la laboro la alvokitaj Gek-doj post pasigo de la templimo koncize raportu al K-do Tilin-Leningrad, kiu verku kolektivan raporton por «S-ulo».
O. Bässler (715), Leipzig.
ATENTIGO DE LA REDAKCIO
Neuzatajn manuskriptojn ni ne resendas. Se resendo estas dezirata, oni avertu nin speciale k pagu la resendafrankon. Prefere tenu kopion de la manuskriptoj ĉe vi!
Rezultoj de l’ internacia interligo peresperanta
El 40 landoj SAT-anaro sendis al fervojistaro de Samara-Zlatousta fervojo priskribojn de sialanda proleta vivo k batalo, ankaŭ salutleterojn por ĉiu revolucia festo. Ne vana estis tiu laboro! Esp.-oficejo de la fervojo en Samaro vaste utiligis la leterojn en amaskunvenoj, manifestacioj, gazetoj tra la 4000-kilometra fervoja reto. Okazinta kulturlaboranta konferenco ĉe la fervojo akceptis tre favoran rezolucion, laŭ kiu ĉiuj distriktaj profunuiĝaj fervoj. komitatoj, ĉiuj kulturkomisionoj lokaj, klub-administrantaroj garantiu akcelon al esp. rondetoj utiligante ilin por interligo internacia. Distriktaj komitatoj organizu esp. oficejojn, celadu organizadon de perleteraj kursoj, instigu al lernado junularon, virinojn k laboristojn. Bibliotekoj havigu lernolibrojn, literaturon pri esp. movado. Redakcioj rilatu kun esp. oficejoj pri kolektiva korespondado. — Por efektivigi tiun ĉi rezolucion, K-doj, daŭrigu la komencitan korespondadon kun ni! De februaro ĝis aprilo krome okazos distriktaj ferv. kongresoj, kie ni provos diskutigi la esp. aferon. Por tio ni bezonas vian helpon per abundaj salutleteroj. (Atentu la koncernan anoncon en venonta n-o!).
B. Jeleznjakov (5583).
RADIOPROGRAMOJ EN «S-ULO»
Nuntempe en ĉiuj grandaj jurnaloj aperas radioprogramoj. Sed preskaŭ ĉiuj (almenaŭ ĉe ni) tute ignoras la disaŭdigojn en esp-o. Ĉu ne en tio estas tasko por «S-ulo»? Mi ne postulas novan Paĝon, ĉar jam estas sufiĉe da ili. Mi nur deziras malgrandan resumon pri la esp. disaŭdigoj, k mi kredas, ke tio estas en la intereso de ĉiuj lab. esp-istoj, ĉar per la aŭskultado ni ja povas lerni multon. Praktike la afero estas tre facile aranĝebla, ĉar la Internacia Radio-Asocio semajne dissendas programojn en esp-o. Tiujn ni ja povus presigi en «S-ulo».
H. Nielsen (11 082).
Red. noto: Se ni havus la konvinkon, ke granda nombro da legantoj dezirus foruzon de spaco en «S-ulo» por tiaj programoj, k se ni ne estus devigataj malampleksigi la gazeton pro tio, ke ni ne atingis ĝis nun la nepre necesajn 4000 abonantojn, ni volonte konsiderus supran proponon…
RECENZEJO
Klasigita Terminaro de Esperanto. Kompilita de Eĉeno S. Cian. Eld. Ŝanĥaja Esp. Asocio. P. O. Box 1332, Ŝanĥajo. Prezo: S 0.20. 32 pĝ. Form. 12×19 cm. — Helpilo por ĉinlingvanoj.
Biblioteko Nova Kulturo: La fortoj en la viva naturo. P. Danov. Volumeto 9/10. 56 pĝ. Form. 12×19 cm. Eld. «Nova Kulturo», Burgas (Bulg.). Eldonaĵo de homama sekto.
— página 8 —
188 — SENNACIULO
NIA POŜTO
1305. — La kolektivan laboron por «L. L.» ni utiligos.
13 503. — Uzo de via manuskripto dependas de la loko disponebla.
14 157. — Ni decidis uzi vian artik. pri klasbatalo; la novan manuskr. ni transsendis al red. de liberpens. pĝ.
Red.
10 008. — Ni ne pagas honorarion al kunlaborantoj; la gvidanto k redaktoro eĉ pagas sian abonon. Pri la eldono de verkoj, vi unue sendu la manuskripton al nia Literatura Komisiono (Odeso) k kolektu monon, kiun vi pruntedonos al la Eldonkooperativo; se vi ne povas kolekti monon, la verko devas atendi sian vicon.
10 596. — Tian materialon vi devus sendi al adreso de l’ Servo en Leipzig.
Red.
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
AŬSTRIO
K-do Anton Brutar, Waidhofner Str. 80, Amstetten, kĉl, L, PK, PI, PM, bfl. Resp. garantiata.
BRITIO
K-dino White, 212 Belsize Road, London, N. W. 6, kĉl, pri radio, interŝ. radiogazetojn.
ĈEĤOSLOVAKIO
K-do Gustav Eiselt, Bartelberg 13, Gablonz a. N. (sportulo, naturamiko), interŝ. fotojn, L, PI, kĉl. Resp. garantiata.
GERMANIO
K-do A. Heinecke, Gosenstr. 38, Halle/Saale, kĉl, PI.
K-do Alfred Schmiedel, Obergrünberg, Post Schmölln/Th., kĉl, PI, bfl, il. gaz. Resp. garantiata.
K-do Walter Blandinski, Hubenstr. 91, Breslau, kĉl, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
K-do H. Hahn, Salzburghofen 64 b. Freilassing, Bavario, kĉl, krom Sovetio, PI, bfl.
HISPANIO
K-do Ramón Moret, Sardañola 22-b, Barcelono (Sans), kĉl, PI.
K-dino Rosita Forment, Vellarroel 183, 2°, Barcelono, kĉl, krom Sovetio, PI. Resp. ne garantiata.
K-do Simeon Martinez, Moncayo 43, Valencia, kun Gek-doj en Francio, L, PI, gaz. ktp. Certe resp.
K-do Julian Aguilar, Guillem de Castro 38, Valencia, kĉl, sed nepre nur pri simplaj nepolitikaj temoj. Certe resp.
[REKLAMO p.8] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. — por nemembroj . . 9 mk. g. — Ankaŭ ¼-jare abonebla!
SOVETIO
— J. lernantoj koresp. kun lernejaj lernantoj ĉl, pri div. temoj. Adr.: Ĵeleznodrojnaja ŝkola 7, letki, Rtiŝĉevo, N. Voljskogo Kraj, Balaŝovskogo okr.
K-do Gr. Kac, Kloĉkovska 10, kv. 7, Ĥarkov, kĉl, pri vivo k laboro de junularo, tekniko, ateista mov. k similaj temoj.
K-do L. Karasj, Stoljarn. per. 7, kv. 1, Ĥarkov, kĉl, pri vivo de junularo.
K-dino Z. Kadaŝeviĉ, Botaniĉeska 4, kv. 1, Ĥarkov, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI.
K-do Nemcev, Sverdlovstr. 31, kv. 30/a, kom. 3, Ĥarkov (ruĝarmeano), dez. koresp. kĉl, precipe kun ruĝaj soldatoj.
— Esp. rondeto de fabriklernantaro, fabriko «Tinjakov», Ĥarkov, F. Z. U., kĉl, pri jun., lab. movado, lab. kondiĉoj, fabrik-lernado, industria klerigo, tekniko, kulturo, literaturo, kino, arto ktp. L, PK, PI, gaz. il.
K-do B. Slobodĉikov (21 j. laboristo), Spartakovskaja ul. 18, kv. 3, Moskvo — 66, kĉl, PI, bfl, PM, il. gaz. Resp. garantiata.
K-do Mikaelo Tarasov (radio-amatoro), Volĥovstroj, 6 elektra stacio, Leningrad, kĉl. Resp. garantiata.
K-do S. Buzin, 8 Sovetskaja 57, Leningrad, kĉl, pri ĉ. temoj.
K-do A. Lebedev, pr. 25 Okt. 158, kv. 2, Leningrad, kĉl, pri div. temoj. Resp. garantiata.
— Rondeto esperanta ĉe kolektivo VLKSM de fabriko «Elektro-Energio» koresp. kĉl, pri politikaj k sociaj temoj. Adr.: Leningrad, 24, pr. 25 Okt. 158, kv. 2 al K-do A. Lebedev.
K-do V. Cigankov, Pokrovka, 27 kv. 61, Moskvo, kĉl, L, PI.
K-do N. Ĉistjakov, Starosadskij per. 9, kv. 4, Moskvo, kĉl, L, PI, PK, PM, il. gaz. Resp. garantiata.
K-do V. Sobolev, Siĉevka, Smolen. obl. 29 Artil. parkov ŝkola, kĉl.
— Junkomunistoj koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Certe resp. — Adr.: Eisk, Gogola 155 al K-do A. Nesterenko.
— Kiu dez. ric., vidaĵon kun Turkmenaj tipoj? Sendu ekspoziciaĵojn aŭ rev. foliojn por C. Turkmena Muzeo de Revolucio. Adr.: A. Jadlovker, Stavropolskaja 22, Aŝĥabad.
[REKLAMO p.8] Florkulturistoj! Mi serĉas helpanton en Germanio aŭ Svisio, kiu estas preta por mi meti anoncon en ia ĝardenkultura gazeto. Mi serĉas laboron en via lando. Mi pagos la anoncon antaŭe. Skribu al K-do Henk Spaner, Dahliastraat 4, Aalsmeer (Holando).
[REKLAMO p.8] K-do Semenov F. Bol. Vatin per. 8, kv. 8, Moskvo 4 (Sovetio), deziras korespondadi kun ĉiuj landoj pri ĉiuj temoj L, PK, PI, interŝanĝi per gazetoj k esperantaĵoj.
[REKLAMO p.8] Seriozan koresp. serĉas 15 progresintoj! Inter ili karbministoj, lab. sportuloj, biciklistoj, liberpensuloj, junuloj kaj 3 gelernantoj 12—15-jaraj. Respondon garantias K-do Max Lühmann (7951), Hückelhoven, Krs Erkelenz, Loerbroks-Str. 1 (Germanio)
[REKLAMO p.8] LAB. ESPERANTO-ASOCIO por la germanlingvaj regionoj — Distrikto Akvobordo
- Por kompletigi kaj renovigi nian migrantan ekspozicion ni petas transsendon de materialo kiel il. PK, gazetoj, gvidlibroj, flugfolioj kaj alia taŭga materialo.
- Por interesi ĉi tieajn instruistojn pri esperanto ni petas transsendon de taŭga lerneja materialo rilatanta al esperanto.
Ĉiuj sendaĵoj estos rekompencataj. Adreso: Lab. Esperanto-Asocio, Distr. Akvobordo (Hermann Theobald), Hamburg-Altona, Im Hag 5.
[REKLAMO p.8] Peter S. Epifanovich Box 47, Int. House, 500 Riverside Drive, New York, dez. koresp. pri seksaj demandoj, prostituo ktp., interŝanĝi aŭ aĉeti seksfotojn k bildojn. Koresp. esp., angle, france, ruse, germ.
[REKLAMO p.8] SKRIBU EN NOTLIBRO: Moskva Komitato de SEU funkcias ĉiutage de la 6-a ĝis 9-a h. vespere (Moskvo, Spiridonovska, 15) Ĉiuj venontaj Moskvon estas invitataj. Poŝta adreso de MK SEU estas: Moskvo, poŝt-kesto n-o 894. Adresojn de junkomunistaj, ateistaj k IRH-organizoj ni volonte publikigas senpage en Sovetaj esperanto-gazetoj.
[REKLAMO p.8] Grupo de Esp-istoj dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉio — let., PI, interŝanĝi gazetojn. Je ĉiu demando tuja respondo. Adreso: Krasnodar (Sovetio), Klubo Jeldor, grupo Esp-o.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Kulturo en Sudameriko | 181—182 |
| Januaraj memordatoj | 182 |
| El «Ŝtato kaj Revolucio» de Lenin | 182 |
| El «Junius»-broŝuro | 182—183 |
| Pri Kristnasko | 183 |
| Sennaciula Liberpensula Paĝo | 184 |
| Esperanto-Servo | 185 |
| Tra Esperantio | 186—188 |
| Korespondado, Anoncoj | 188 |
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N.º 277, 23 de enero de 1930
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
6-a Jaro. N-o 277 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 23./1. 1930
[BILDO p.1 | 44,4,57,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner [?]
IMPRESOJ EL MEKSIKIO
Elirinte el Meksikio en la jaro 1911 post la komenco de l’ revolucio, kiu dum tiu sama jaro faligis la diktatorecon de Porfirio Diaz kaj elpelis la diktatoron mem por ĉiam, kaj sciante, ke dum la lastaj dekok jaroj tiu lando estis en preskaŭ daŭra civitana milito, mi tre deziris ĝin vidi proprokule por scii, ĉu aŭ ne la popolo akiris reale ion valoran, ion havindan el tiu longa batalado. Tiucele mi forlasis mian loĝ-lokon en Usono, kaj je la lastaj tagoj de oktobro 1929 mi atingis la landlimon, kie oni povas pli bone sperti iome la malfacilojn kreitajn de du registaroj.
Ĉar mi estas laborulo, la usonaj oficistoj diris, ke ili neniel povas helpi min transpasi la landlimon. Dum tiu sama monato ili forpelis centojn da aliaj laboristoj kaj devigis ilin eniri Meksikion. Tiuj ĉi lastaj naskiĝis en Meksikio. Almenaŭ oni pensas tiel, dum mi eĉ ne povas pruvi, ke mi iam naskiĝis. Oni haltigas kaj pelas laboristojn same kiel brutaron. Fine mi post multaj klarigoj, fotado, elspezoj, san-ekzameno, inokulado ktp. transpasis la landlimon per meksika pasporto. La lasta ago estas la ekzameno al pakaĵoj. En tiucela ĉambro la meksikaj laboristoj havas sisteman metodon por prirabi pasaĝerojn. De mi ili nur prenis unu meksikan dolaron (peson). Ili faras tiujn fiagojn sub la nazoj de meksikaj oficistoj. Mi mencias tion nur por ke vi povu formi ideon al vi pri la registaro mem. Bone aŭ nebone pasinte la landlimon mi iris per fervoja vagonaro rekte al Meksiko, la ĉefurbo de la respubliko, kie mi nun restas. Mi troviĝis ĉi tie lastan fojon en la jaro 1902.
Komparo kun antaŭ-revolucia epoko
Kiujn diferencojn mi rimarkas en la
[BILDO p.1 | 30,47,69,68] Foto de granda katedralo kun du turoj ĉe vasta placo plena de homamaso.
«Placo de la Konstitucio», plej granda placo en Meksiko.
vivmaniero de la laborista klaso? Mi konstatas diferencojn, sed ili ne estas tre gravaj. Estas vere, ke, por paroli ĝenerale, la laboristoj estas pli bone vestitaj. Anstataŭ uzi la antikvan aztekstilan blankan pantalonon, aŭ nenian, ili nun pli ĝenerale uzas la uson-stilan bluan pantalonon, kiam ili laboras aŭ serĉas laboron. Ili ankaŭ uzas kitelon kaj ĉapon pli ĝenerale ol antaŭe. Krome ili portas malpli da sandaloj kaj pli da ŝuoj. Sed samtempe oni povas vidi nudpiedajn gelaboristojn marŝantaj sur la malvarmaj, ŝtonaj stratoj de tiu ĉi alt-lokita urbo, kie, dum iu ajn tago klara, oni povas vidi la neĝon sur la altaj montoj.
Eble estas iom malpli da religiaj fanatikuloj inter la popolo, sed ankoraŭ estas sufiĉe da personoj, kiuj vizitas la preĝejojn, kvankam la konstruoj mem tre bezonas riparadon. Antaŭ la preĝejoj kaj aliloke vagas, sidas aŭ kuŝas multaj profesiaj gealmozpetantoj. Pro mia okupo mi konas la domojn de la popolo interne iomete. La laboristaro ne povas vivi bone pro malriĉo, kaj multokaze la aliaj klasoj vivas nebone pro nescio. Granda elcento de la loĝantaro loĝas en ludomegoj, kie ĉiu familio okupas sian tielnomatan apartamenton. Mi konas unu el tiuj domoj, kiu enhavas 140 familiojn. La posedanto estas riĉa cigaredkompanio, kiu ankaŭ posedas kelkajn aliajn domegojn. Ili fariĝis riĉaj per la nesciado kaj malbonaj kutimoj de la popolo.
Unu el la trinkaĵoj de tiu ĉi regiono estas la «pulko» (hispane: pulque). Ĝi estas natura suko el la planto, kaj oni devas trinki ĝin dum la sama tago, en kiu oni eltiras ĝin. Ĝi estas ebriiga likvoro samgrada, pli malpli, kiel biero, sed je la dua aŭ tria tago ĝi estas multe pli ebriiga. Tro uzi la pulkon estas por gelaboruloj malvirto samkiel tro uzi multajn aliajn aĵojn. Lastatempe la leĝoj kaj reguloj tie ĉi iom nefavoras la vendadon de pulko. Kial? Pro tio ke la urba kapitalistaro povas pli bone ekspluati per biero ol per pulko. Nun oni parolas pri la plena neniigo al ĉiuj likvoroj same kiel en Usono (??).
— página 2 —
190 — SENNACIULO
La politikaj bataloj
La politika afero ĉi tie estas abomena miksaĵo. Estas du ĉefaj partioj, el kiu unu tenas la regpovon kaj alia volas havi ĝin. Nek unu nek la alia havas iajn principojn. Ili nur volas vivi kaj regi kaj, por fari tion, kompreneble ili devas trompi la laboristaron konstante. La eksterrega partio nomiĝas Kontraŭ-reelekta Partio, ĉar oni uzis tiun nomon dum la revolucio en jaroj 1910/11 post la pli ol 30-jara regado de Diaz. La reganta partio nomiĝas Nacia Revolucia Partio. Ĝi havas grandajn afiŝojn, sur kiuj oni vidas du virojn el la laborista klaso. Unu estas kamparano, kiu tenas en la mano sian rikoltilon. La alia estas urba laboristo kun sia martelo. Evidente ili esperas kapti kelkajn balotvoĉojn el la komunista tendaro. La 17-a de novembro estis la tago de la nacia baloto. Unu semajnon antaŭe la nereganta partio havis surstratan manifestacion kaj atakis la ĉefoficejon de la alia partio detruante la tutan enhavon kaj parte la domon mem. La reganta partio, bone sciante, ke gramo da povo pli valoras ol tuno da bruo, ne ekscitiĝis. Ĝi nur metis sur la duone detruitan domon afiŝon, anoncante, ke tio ĉi estas la laboro de la alia partio kaj montras ĝian kulturon. La tago de la elektoj pasis tre kviete laŭ la ĵurnaloj. Da mortigitoj estis nur ok, en tiu ĉi urbo, kaj da vunditoj nur deknaŭ. La reganta partio venkis facile, sed la alia partio portis prielektan demandon al la Nacia Parlamento. Post iom da tempo tiu ĉi tre solene decidis, ke la kandidato de la reganta partio reale venkis kaj ke li estos la nova prezidanto de la respubliko. Ĉio ĉi estas nur politika farso por «ĵeti sablon» en la okulojn de la popolo. La tagon, kiu sekvis la decidon de la parlamento, la estonta prezidanto de tiu ĉi libera respubliko komencis vojaĝon al Usono, kie loĝas la veraj regantoj de Nord-Ameriko. Unue li iris al Vaŝingtono kaj poste al Novjorko. Kial? Niaj legantoj tre bone scias tion, sed bedaŭrinde milionoj da gelaboristoj ankoraŭ havas la ideon, ke la laboristaro povos liberiĝi el la kapitalista regpovo per politika agado. Estas vana iluzio.
Vivnivelo. Vivkondiĉoj
En la jaro 1902 estis miloj da ĉevaloj sur la stratoj de tiu ĉi urbo. Nun tre malmultaj. Tiam la fiakroj estis el tri koloroj kaj tri klasoj; la prezoj pohoraj estis 50, 75 aŭ 100 centavoj (100 cent. = 1 peso). Anstataŭ ili nun ekzistas publikaj aŭtomobiloj unuklasaj, kiuj kostas dol. 1.50 pohore. Pro tiu multkosteco laboristoj preskaŭ ne uzas ilin. La strat-trafiko ĉi tie estas furioza kaj la aŭtomobiloj multnombraj. Iun vesperon mi kalkulis la aŭtomobilojn, kiuj preterpasis ĉe unu flanko de monumento dum dek minutoj, kaj ili estis 202. Mi opinias, ke simila nombro pasis alidirekten ĉe la alia flanko dum la samaj dek minutoj. La aŭtomobilaj vendejoj ĉi tie estas same luksaj kiel en Usono.
La vivkostoj estas tre altaj en tiu ĉi urbo, eĉ kompare kun la prezoj en Usono. La impostoj estas grandegaj. La reganta klaso regas same kiel alilande per siaj registaro, armeo, gazetaro, religioj ktp. La laboristaro ankoraŭ havas antaŭ si la samajn problemojn, kiujn ĝi havis antaŭ la revolucio, t. e. rompi kaj preni el la manoj de la reganta klaso parazita la regpovon kaj teni ĝin por si mem. Oni ne povas fari tion en tiu ĉi lando per politika agado aŭ per milito. La ondego de la plej moderna, plej potenca kapitalismo imperialisma venas el la nordo kaj kovras la landon. Nenio haltigos ĝin. Por superregi ĝin kaj savi ĝiajn bonojn por la homaro, estas necese, ke la tutmonda laboristaro organiziĝu por tiu celo sur la ekonomia kampo. En tiu laboro la gelaboruloj de Meksikio helpos. Ili nun komencas. Ni fidu kaj laboru ĉiu ĉe sia loko. Eduku. Organizu.
1781, Meksiko.
Pri la disdivido de grundo en Latvio
En n-o 272 aperis sub titolo «Popola voĉdonado en Latvio» artikolo de K-do 13 507 verkita en tre tendenca formo. Iniciatita popola voĉdonado ne plu okazos, ĉar la parlamento jam leĝigis la proponitan leĝprojekton. Militkripluloj de naciliberiga kaj tutmonda milito (ekzistas almenaŭ duobla nombro da loĝantoj, ol en najbaraj ŝtatetoj Estonio kaj Litovio) estas dividitaj je 5 grupoj, kiuj ricevas monatan monsubvencion ne de 13 latoj (ĉ. 2.60 dolaroj), sed de 13—90 (la plej malaltranga ŝtatoficisto ricevas monatan salajron de 84 latoj). Same la rajtoj je terricevo estas kvingrupaj, el kiuj la unuajn du posedas eksmilitistoj efektive partoprenintaj en bataloj. Ankaŭ grundo estas transdonita ne nur al kamparanoj: K-do 13 507 ja mem rakontas, ke «leonan» parton ricevis burĝoj kaj kapitalistoj — kio estis efektivigebla pro tio ke la registaro antaŭ «granda terdividado» eldonis regulon malpermesantan fordoni grundon al personoj ne havantaj necesan il-, gren- kaj brutaron, sen rajtoj atendi (? Red.) aŭ forvendi ĝin. Memkompreneble ne ĉiu militisto havis brutaron (insektaron, jes!…) ktp.; ne ĉiu havis helpemajn parencojn tiurilate; multaj prezentis falsajn atestojn, sed multaj restis sen io kaj post kelkaj jaroj, kiam estis nuligitaj ĉiuj ĉi malhelpoj, ili organiziĝis en asocioj kaj postulis de la registaro kaj parlamento teron aŭ monsubvencion, laŭ promesoj. Sed iliaj postuloj estis atentataj de neniu antaŭ ilia unuiĝo en tutlandan asocion, kiu aranĝis imponan manifestacion en la ĉefurbo Riga. Ĝin partoprenas ĉiuj eksmilitistaj asocioj, tiel faŝistaj kiel maldekstraj. La registaro kaj parlamento estis devigataj priparoli la aferon, registri ĉiun rezervan teron kaj ĉiujn nekompensitajn eksmilitistojn, je nombro de 30 mil personoj. Duono da ili ricevos grundon, kaj pri monkompenso al la aliaj jam ekdiskutis la parlamento.
Fine mi devus aldoni, ke la grundo estas disdonita ne po 1,5 hektaro, sed la areo varias ĝis proks. 30 hekt., laŭ valoro kaj loko (urbeto, bieno), plejparte inter 16—22 hekt. Kaj la nombro da militistoj estis ne ĉiam 30 mil, sed atingis 60—80 mil. Kiel dirite, ĉirkaŭe 30 mil dum lasta registro estis ankoraŭ nekompensitaj.
K. K. (SAT-ano 11 321).
★
Alia kandidato por la Ligo de Nacioj
Kiel la naciismo enpenetras ĉiun anguleton de l’ mondo, por tio oni bezonas citi nur la insulon de Men (Man) lokitan inter Irlando kaj Anglio. Tie fiere imaganta sin kvazaŭ nacio, la insula burĝaro bone zorgas pri la naciismo. Ĉiu 5-a de julio estas festata kiel nacia tago, kaj en tiu tago la insula laborforto ĉesas funkcii, ankaŭ ĉesas pagiĝi la salajraro al la laboristaro. Sed kompreneble bonan patrioton ne ĝenas tia bagatelo. Okaze de tiu festo la insula registaro komplete militiste uniformita aŭ, pli ĝentile, oficiste vestita laŭtlegas la insulajn leĝojn anglalingve kaj keltlingve, kiuj trapasis en pasinta jaro la insulan parlamenton. La ceremonio ĉiam okazos sur elstaranta artefarita monteto en proksimo de la insula mezo, kaj kompreneble estas bezonata la helpo de dio. Tial la tuta registaro vizitas la apudan preĝejon. La tie dejoranta pastro partoprenas je la granda parado inter la preĝejo kaj la monteto. La kantado de la Mensk (Manx), nacia himno, finas la spektaklon. Kompreneble ankaŭ laŭ lingva vidpunkto necesas plifortigi la barilon kontraŭ la eksterlandulo. Tial la loka burĝaro klopodas vivigi ian antikvan lingvon. Kaj por ke flirtu kontraŭ la vizaĝo de la alilandulo nacia emblemo, estis desegnata speciala flago. Samtempe la nacia kulturo estas prizorgata per ĉiujare organizata festo, ĉe kiu nur insulaj talentuloj rajtas prezentiĝi. La ĉefurbo Dögles (Douglas) fiere fanfar-
— página 3 —
SENNACIULO — 191
EL USONA TAGLIBRO
Leĝo k ordo savitaj! Unufoje pli per mortigo laŭleĝa al laboristoj. Post mia raporto (vidu n-on 268) alia el la pafitaj strikantoj en Marion en Suda Karolino (Usono) mortis. Tial la policanoj povas fanfaroni pri ses mortigitoj k 20 vunditoj. Ĵus finiĝis (21. dec.) la juĝproceso kontraŭ ili k la juĝantaro civila k la juĝistoj proklamis, ke la policanoj estas senkulpuloj. Kvankam neniu el la policanoj povis montri vundeton, laŭ la decido la martiroj unue pafis k la policanoj kompreneble rajtas sin defendi.
Kontrastoj
Samsemajne kiam la ministro por alilandaj rilatoj sendis riproĉon kontraŭ la batalado de Sovetio en Manĉurio pri forŝtelata fervojo, li sendis marist-soldatojn por kvietigi ribelon en Hej-ti (Haiti, insulo en la Karibia Maro), kie usonaj imperialistoj rifuzas permesi memregadon de la tieaj popoloj.
Antaŭ nelonge ĉiu grava ŝtato solene subskribis la Kelog-kontrakton, per kiu ĉiu ŝtato kunagos kontraŭ tiu, kiu disrompos la pacon. Huver (Hoover) ŝajne forgesis tion k poste proponis, ke en la venonta milito neniu rajtas kapti ŝipon, kiu portas nutraĵon. La respondo al la propono estis: Sed ĉu ne per la Kelog-kontrakto iniciatita de Usono ni jam proskripciis militon, k laŭ tiu kontrakto ne povas esti neŭtrala lando, kiu rajtas ricevi nutron?
Megafone sonas tra la mondo la legendo pri usona prospero, pri la altaj salajroj, la multeco da aŭtoj, da telefonoj, da bankuvoj. Sed la ĵurnaloj nun penegas kolekti monon por donaci al la suferantoj k malriĉuloj. La estro de la Amerika Federacio de Laboro, Grin (Green), diras, ke ekzistas nun 3 milionoj da senlaboruloj. Laŭ oficialaj statistikoj la salajroj de virinoj en teksejoj falas.
Ĉiu SAT-ano, kiu iom pensas pri la afero, konsentos, ke krimo estas socia produkto. Ĵus aperis grava verko, kiu efektive konfirmas la teoriojn de Bonger. Dum multaj jaroj la Instituto da Prijunula Enketo kolektis faktojn pri la loĝloko en Ŝikago de la krimema infano, k nun eldoniĝas «Delinquency Areas» (Kulpularaj Areoj). Nerefuteble la verko montras, ke domaĉa kvartalo bredas krimon. Antaŭe usonanoj diris, ke krimo estas afero de raso, t. e. ke la enmigrintoj el Mez-Eŭropo pafmortigis, ŝtelis ktp., k la Nordanoj («nordics») ne krimemis. Nun, laŭ tiu verko, ne gravas la raso, sed la loĝloko, la socia medio. Unue la krimuloj estis plejparte irlandanoj k germanoj, kiam ili loĝas en la domaĉara kvartalo, ĉar ili ĵus alvenis al la «lando de la liberulo». Poste enmigris la svedo, la italo, la litovo k. a., k ili krimis laŭ sia manko de enspezo. Jen la memorinda rezulto ĵus pruvita en la fand-poto de Ŝikago.
* * *
Postnoto. Responde al K-do Saville (vidu n-on 269) mi dankas lin pro la «korekto» k la klarigo pri deveno de la «pensilvania-holandanoj». Fakte mi antaŭe sciis tion k tial uzis kun tiu vorto la adjektivon «tielnomataj». Mi ne scias, ĉu aŭ ne la alian komenton nia novjorka K-do direktas al mi. Certe «taglibro» ne pretendas esti libro, kiu enhavas la absolutan finan veron pri io. Ofte impresoj erariĝas. Diversaj homoj havas diversecon en spertado. Ekzemple en «S-ulo» pĝ. 87, n-o 268, Dübreŭi [?] diris, ke en Detrojt «la alkoholmalpermeso efikas bone: laboristoj ne drinkas, ĉar ili fakte ne povas.» Certe ĉiu ano de tiu urbo laŭte ridus pri tiu diro. Mia sperto estis kontraŭa k en mallonga vizito laboristo gvidis min al 2 tielnomataj «blindaj porkoj» (idiomo por kontraŭleĝa alkoholtrinkejo), tre proksimaj al la ĉefa strato.
Kompreneble D. ne estas mensogulo; li parolis pri propra sperto k en tiu k aliaj aferoj en sia verko «Standards» li profunde misjuĝis laŭ la opinio de multaj usonaj laboristoj. Kion fari? Ĉu li eterne silentu? Ĉu unuaj impresoj valoras nenion? Ne, per la diro honeste farita k poste korektita, ni alproksimiĝas al la vero. En la interbatalo evidentiĝas la vero.
(488.)
onas pri propra nacia muzeo (eks-malsanulejeto).
Sed ne opiniu, ke la insula burĝaro naive incitas al naciismo. Tute ne! La aŭtonomia regado de la insulo pro ioma plimalaltigo de l’ enspeza imposto kompare kun tiu en Anglio, permesas al la etburĝaro vivi per pli malkaraj rimedoj ol en Anglio. Tio klarigas la naciismon. Kontraŭe la vivstato de la laboristo estas pli malalta ol en Anglio. Sed tio tute ne gravas. Ĉiam la laboristo, kiam li estas sen nutraĵoj kaj vestaĵoj, povas fiere fanfaroni, ke li havas patrolandon. Ĉi tiu embria nacio konsistas el 49 000 personoj.
Vilhelmo Cowan (10 085).
KIAM MI ESTIS EN MALLIBEREJO
Estis jam la unua horo nokte, kiam la malliberej-gardistoj enkondukis min kaj ankoraŭ 9 K-dojn en la ĉelon. Mi trarigardis mian novan loĝejon. Ĝi estis tre malgranda ĉelo kun du malgrandaj fenestretoj, kun kradoj el dikaj, feraj stangoj kaj ekstere ŝirmitaj per lado tiel, ke la sunbrilo povis apenaŭ penetri de supre. Sur pajlujoj, kuŝantaj sur la planko, dormis dekkvin K-doj. Samaj konataj vizaĝoj. Ili vekiĝis kaj rigardis al ni ridetante, tute ne surprizitaj pro nia alveno.
La gardistoj fermis la pordon malantaŭ ni. Ni senvestiĝis silente kaj kuŝiĝis sur la liberaj pajlujoj, kiuj estis kvazaŭ pretaj por ni. Mi estis tre laca kaj dormema, kaj mi tuj ekdormis. Sed baldaŭ mi vekiĝis, sentante tre malagrablajn pinĉojn de puloj, pedikoj kaj cimoj. Mi ne povis jam plue dormi, kaj ĝis la mateno mi konstante forpeladis de mi la malagrablajn fiinsektojn.
Je la sesa horo matene aŭdiĝis sonorilo. Ĉiuj leviĝis el la kuŝejoj, vestis kaj lavis sin. La lavado daŭris tre longe, ĉar ni estis 25 personoj, kaj ni havis nur unu lavpladejon. Je la 7-a horo du simplaj (nepolitikaj) malliberuloj, portantaj malliberejajn vestojn, alportis du sitelojn kun kafo kaj nigran panon. Ĉiu ricevis pladon da nigra akvo, simila al la kafo (sen sukero) kaj kvaronon da panbulo. Tiu pano devis sufiĉi por la tuta tago. Je la 12-a horo ni ricevis tagmanĝon konsistantan el terpomoj, griaĵo aŭ terpomoj kun pizoj. Je la 16-a horo ni ricevis vespermanĝon el terpomoj. Je la 19-a ni devis kuŝiĝi por dormi. Du fojojn ni havis unuhoran promenadon en la korto. Tri fojojn tage ni rajtis iri necesejon.
La tagoj pasis tre unutone. Por pasigi la tempon, iuj ludis je damludo, aliuj rakontis ŝercajn rakontojn, deklamis aŭ mallaŭte kantis ĥore. Tre ofte la pli klaskonsciaj K-doj lekciis, tiam ĉiuj atenteme aŭskultis.
La plej maldolĉaj tagoj komenciĝis, kiam neniu el ni plu havis monon nek ricevadis ankaŭ manĝaĵon el ekstere de la malliberejo. Tiam malsataj ni pasigis la tagojn, aŭ silentante aŭ kantante mallaŭte ĥore. En tiuj tagoj ni plej volonte kantis «la malsatstrikon», komenciĝantan per tiuj ĉi vortoj:
En nia mallibereja kavo
Kadavriĝos ni.
Anstataŭ morti iom post iom,
Ni mortu tuj!
La unua de aŭgusto pasis tamen tre trankvile, kvankam ni supozis, ke ĝi aliel finiĝus. Je la 12.30 h. unu K-do el nia ĉelo frapetis al la muro, por atentigi la K-dojn de la najbara ĉelo, ke ili aŭskultu. Ili respondis ankaŭ per frapetoj kontraŭ la muron, ke ili nin komprenis. Tiam unu K-do leviĝis al la kradoj kaj komencis laŭte paroli al la strato per jenaj vortoj:
«K-doj! Jam pasis 15 jaroj de l’ momento, kiam eksplodis la mondmilito. Ankoraŭ odoras en la aero la
— página 4 —
192 — SENNACIULO
sango de la proletaj viktimoj, buĉitaj sur la militkampoj, pro la ordonoj de la imperialistaj mortigistoj. Kaj jen prepariĝas jam nova milito, nova buĉado. Sed nun — kontraŭ la ununura proleta kaj kamparanara registaro en la mondo. En la okazonta milito kontraŭ Sovetio la faŝista Polio kiel la plej proksima lando, staros sur la unua batalfronto kontraŭ la sovetia proletaro. Tiam la pola proletaro, tenonta la armilon en siaj manoj, decidos. Ne unu pafon kontraŭ niaj sov. fratoj! La armilaron en niaj manoj ni returnu al niaj ordonantoj, suĉantaj nian sangon, kaj ni detruu la faŝistan diktatorecon! For la faŝistan registaron de Pilsudski! Militon kontraŭ milito! Vivu la Pola Sovet-Respubliko!» Aŭdiĝis voĉoj el diversaj ĉeloj: «Vivu!»
Poste ĉiuj alproksimiĝis al la kradoj kaj ekkantis ĥore, laŭtege la unuan strofon de l’ Internacio. Sur la strato oni aŭdis la kriojn de la policistoj, dispelantaj la scivolemajn preterirantojn kaj laboristojn. La gardistoj eniris la ĉelon, kriaĉante: «Ĉesu kanti!» Sed neniu atentis iliajn parolojn. Post la kantado eniris la malliberejestro kaj deklaris: «Hodiaŭ kaj morgaŭ pro puno vi ne ricevos promenadojn kaj monakceptojn de viaj familianoj.»
Kontraŭ niaj supozoj la verdikto estis tre malsevera.
Sapyr A., Lodz (Polio).
★
El siriusa vidpunkto
La giganta stelo, studita de l’ kanada astronomo Plasket (Plaskett), ampleksas du sunojn, kies unu havas diametron egalan al dudekoblo kaj la alia al dekokoblo de nia Suno. Tiu ĉi sistemo duobla havas temperaturon de 17 000 gradoj, kaj ĝi radias tridek-miloble [?] pli da lumo ol la Suno; malgraŭ tio, pro sia eksterordinara malproksimo, ĝi aperas al ni kiel stelo preskaŭ nevidebla per la nuda okulo. Fakte ĝia distanco estas tia, ke ĝia lumo bezonas dek mil jarojn por alveni al ni. Kiam ni ĝin observas, tiu ĉi stelo aperas al ni kia ĝi estis antaŭ cent jarcentoj! La lumo forlasis la stelon multe antaŭ la epoko de l’ piramidoj de Egiptio. La egipta civilizo floris kaj estingiĝis. Tiam tiu de la grekoj kaj romanoj. La mezepoko kun la invado de l’ barbaroj ekvenis kaj forpasis. Dum ĉiuj tiuj jarcentoj la lumo estis survoje de la stelo al ni. Kaj malgraŭ sia grandega rapido de tricent mil kilometroj po sekundo, ĝi atingas nin nur hodiaŭ, post vojaĝo de cent jarcentoj, por rakonti al ni la staton de tiu ĉi stelo en tiu malproksima pasinto. La astro povus malaperi hodiaŭ, sen ke ni ĉesus ĝin vidi ankoraŭ dum dek mil jaroj…
VAGANTA JUNULO EN ARGENTINO
(Fino. Vidu n-on 275)
En Bonaero (Buenos-Aires), ni loĝis kelkajn tagojn ĉe amikoj, svisoj el regiono de Voŭ (Vaud) same kiel ni, — kaj poste en centrurba pensiono, por ne trouzi gastigemon de niaj amikoj. Mi dungiĝis kiel helpmasonisto, laboro tro laciga por mi, kaj mia K-do fumadis kaj trinkadis «mate»-n, dum mi laboris; li do profitadis el mia mono. Pro tio, mi post tri tagoj maldungiĝis… stultega decido, mi konfesas.
Feliĉe la pensiono ne forĵetis nin, sed loĝigis nin en lavĉambro. (Ĉar senlaboraj kaj senmonaj, ni supozas. Rim. de l’ trad.) Ni marŝis ĉiutage 20 ĝis 25 km. por serĉi laboron, ĉar Bonaero certe estas pli granda je areo ol Parizo. Nur komerca kvartalo prezentas «ĉielskrapajn» domegojn. Krom tiu centro, Bonaero estas malbonega kvadrata stratsistemo, kiun plenigas duetaĝaj aŭ pli malaltaj domoj, tute malsanige interpremitaj en la konstru-kvadratoj. Mankas enaj ĝardenoj, sanigaj liberspacoj, beleco.
Le Korbüzie’ (Le Corbusier), fama urbkonstru-artisto, estas nun ĉi tie (oktobro 1929), parolas en kunvenegoj. Li proponas konstrutranĉi, trans tiun mallertan kvadrataĵon, pli belan, varian stratsistemon: diagonalajn stratojn, oblikvajn, kurbajn bulvardojn, altegajn domojn en la urbo mem kun belegaj ĝardenoj kaj larĝ-stratoj en interspaco. Nur «Palermo», kvartalo de riĉuloj, estas jam bela. Ni tiom kuris trans kaj tra la urbo!
En la haveno, mia K-do Ĵak ekvidas ‘sian’ ŝipon. Dum tri tagoj ni tien venis por manĝadi kun la kuiristoj: nutrado de «unua klaso«. Post tiaj manĝoj ni eliris pli dikaj! (Ĵus antaŭe ni manĝis, ĉiam malpli, ĉe «aŭtomat»-restoracioj, poste, pli senmonaj, ĉe «lecherias» [lakto-manĝejoj] tute malkaraj, kaj estis kelkfoje sukcesintaj elkuri ne pagante, malfacila rimedo, ĉar la veturado sur stratoj ne estas sufiĉe vigla en Bonaero por bone kaŝi sin rapide.)
Kamparlaboro
Kaj nun mi laboras en farmobieno, 700 km. distance de Bonaero. Mi kondukas tute novan motorplugilon, «Deering-22-36 HP.»
Mi plugadas. Tri sulkojn fosas samtempe la motorplugilo. 150 km. da sulkoj mi ĉiutage fosas tiele. Je 3.30 ĝis 4-a horo matene mi ellitiĝas, piede mi marŝas 3—4 km. ĝis la plugila remizo. Mi oleumas mian trenmotoron, verŝas nafton en ĝian ujon, jungas plugilon ĉe trenmaŝino, provas funkciadon. Poste mi matenmanĝas kun la aliaj «gaŭĉos» (bov-gardistoj) kaj «peones» (tag-laboristoj) krad-rostitan viandon, «mate» (maldolĉan aŭ dolĉan), panon, «mate» kuiritan kiel teo, panon en «mate» trempitan.
Ni plugadas, en kampo 3 km. malproksima de l’ plugilremizo, sed ankaŭ dum alvojaĝo ni fosas sulkon kaj poste plugadas kvadratan kamperon dum la tuta tago. La plugilrapideco estas 5 aŭ 6 km pohore, tio estas 15 km. da sulkoj pohore, 150 km. da sulkoj post dek-hora plugado. Taglaboro 10- ĝis 14-hora. Birdoj multkoloraj, strangaj, belaj, kriaĉantaj, sekvas ĉiun plugilon. Je tagmezo K-do anstataŭas min. Li posedas iom tro viglan ĉevalinon, sur kiu mi rajdas bone-nebone. Ŝi rifuzas moviĝi, aŭ subite forkuras. Miaj piedoj perdas la ledajn piedingojn, sed mi ne falas. Kiel? Mi ne scias.
Sur kampo, la unua bovamaso, kiun mi vidis (mi estis sola), proksimume 300 brutoj, terure kuris al mi bruegante, kiel kavaleri-regimento. Je dek paŝoj de mi tiu amaso ekhaltis, el plena rapido. Ili estis venintaj, stultuloj, por min vidi, scivoleme; tiom maloftaj estas la vidindaĵoj en granda kamparo. Mi marŝis pluen. Subite ĉiuj bovoj ekturniĝis, kruele interpuŝiĝante, kaj ĵetis sin galopante horizonten.
Mi ne estus kredinta, ke bovoj tiom rapide povas kuri.
Higienaj kondiĉoj
Vaguloj estas multaj en Argentino. Jam de 8 tagoj iu vagulo loĝas kun ni, manĝas ĉe ni, ne laborante. Iafoje, kiel ni, li lavas sin, krom tio li nur manĝas, dormas. La dimanĉon ni razas nin kaj enuon trenas anstataŭ plugilon.
Estas mi la vidindaĵo ĉi tie nun, ĉar mi ne parolas hispanan lingvon, ĉar mi legas, skribas, lavas min ĉiutage kiom eble, ŝanĝas iafoje ĉemizon, kuŝas en elasta lito, posedas vekhorloĝon kaj grandan pakaĵkofron. Eble mi preferus vivi en Pariza Akademio kaj ŝajni azeno, ol aperi ĉi tie kiel civilizulo. Tiu vivo min tedas, malplaĉas, sed… mi estas feliĉa. Ĉi [?] komprenu aŭ ne komprenu, ne gravas.
Por manĝi ni tenas viandon per la fingroj. Ĉiu akrigas sian tranĉilon sub sia ŝuplando, aŭ sur remizogrundo, kien ĉiuj abunde kraĉaĉas. Sako
[REKLAMO p.4] Prof. D-ro FERD. SZERENYI — MALGRANDA TERBIBLIO — La plej grandformata eldonaĵo de SAT, presita sur luksa, glata papero, plurkolora; la kartoj klaraj, konvinkaj; la teksto originala, pensiga. Bela studilo por niaj Gek-doj! Form.: 26×36 cm. Prezo: 1.80 mk. g. — Havebla ĉe la Administracio de SAT, Colmstrasse 1. Leipzig-O-27 (Germ.)
— página 5 —
SENNACIULO — 193
pendas je hoko: oni viŝas per tiu sako telerojn, «mate»ojn (do kukurbojn, el kiuj oni trinkas. Trad.), tranĉilojn. En alia sako, pano sekiĝas. Viando jam de 8 tagoj pendas je alia hoko. Nubo da muŝoj sur la viando, kaj ĉie. Ĉiuj marŝas piedvestitaj per tolŝuoj, kvankam serpentoj kaj venenaj arane-egoj danĝere plenigas la landon.
Uniforma multkoloreco
En urboj, argentinaj oficialuloj prezentiĝas kiel vera marionetaro multkoloraj kiel argentinaj birdoj, sed malpli belaj kaj malpli ĉarmaj. Plej diverse vestitaj policanoj kun pintkaskoj, — fajrobrigadoj, oficiroj, soldatoj, oficistaroj, kun bulkvastoj, koloraj randoj, bantoj, strioj, kaj apude batalkamp-uniformoj «kaki»-koloraj (verdflav-koloraj). Ĉie multaj moŝt-stultaĵoj: pordistoj malbonaj, servistoj, aŭtokondukistoj pli broditaj ol francaj akademianoj.
Germana influo, precipe antaŭmilita, montras sin tie tre forta, sed fuŝkomprenata. Eksteran disciplinon de antaŭmilita Germanio, ili simie imitas. Sed metodon, purecon, higienon, kulturon . . .
Dudek okazojn reveni Eŭropon mi trovis. Sed kial Eŭropon? Sur mia ŝipo mi povis dungiĝi por terpomlaboro, — sur Marsilia ŝarĝo-ŝipo mi povis reveni al Francio kiel helpmaristo, ktp. Sed mi restas. Hispanan lingvon mi lernos, kaj post unu aŭ du jaroj, Nordamerikon!
Kaj poste, eble, «ĉirkaŭiron» mi faros. (Ĉirkaŭiron de l’ mondo. Rim. de l’ trad.)
Alejandro, 22. 10. 1929.
Marsel’ F.
(Libera traduko de 7359.)
POR PROLETA SANO
En la ĝardeno de l’ sanigejo «Djulber», kiu lokiĝas ĉe la bordo de l’ Nigra Maro, en roko super monta fonto troviĝas alfiksita tabuleto, kiu sciigas la leganton, ke «en la jaro 1897, la 4-an de oktobro, iliaj geimperiestraj moŝtoj . . . sukcese alvenis sian bienon Djulber.»
[BILDO p.5 | 31,41,63,62] Foto de la palaco de la sanigejo Djulber en Krimeo: blanka orientstila konstruaĵo kun kupoloj kaj arkaj fenestroj, antaŭ ĝi ĝardeno kun arboj kaj arbustoj.
Stranga koincido . . . Ĵus en oktobro, post dudeko da jaroj, orumitaj nenionfaruloj devis treege malsukcese kaj treege neatendite forlasi sian bienon . . .
En la jaro 1920, kiam lastaj restoj de blanka armeo formalaperis el Krimeo en Nigran Maron, la voĉoj de novaj posedantoj eksonis sub maŭritanaj arkoj de la palaco, kaj baldaŭ la unua grupo da proletoj — malsanuloj kaj ripozantoj venis al la denun sia bieno Djulber.
En la jaro 1927 en Krimeo okazis tertremo, kaj la grandega orienta palaco ekŝanceliĝis kiel infana kartokastelo. Du grandegaj fendoj ekserpentumis sur la delikata ornamaĵo de la palaco.
Sed la novaj mastroj ne ektimis. Jam post duonjaro oni komencis riparlaboron. Fera trabaro interne estas instalita. Nenia nova tertremo nun estas danĝera por ĝi. Lertaj masonistoj kaj stukistoj riparis la eksterajn murojn. Samtempe la palaco estas interne rekonstruita. Grandampleksaj salonoj per vandoj estas transformitaj je komfortaj helaj ĉambroj. Anstataŭ malhela palac-preĝejo ornamita per bildoj de ĉiaspecaj sanktuloj, nun lokiĝas ĉambroj plenaj da lumo kaj aero.
Granda kuirejo, konstruita laŭ lastaj atingoj de gastronomia tekniko, estas preta por satnutri 110 estontajn loĝantojn de la sanigejo. Speciala levmaŝino portos manĝon al manĝoĉambro. Akvokonduko, kanalizo, bankuvoj, duŝoj, terasoj por sun- kaj aer-banado estos baldaŭ pretaj.
La novaj mastroj bone eltenis ekzamenon. Post la tertremo la palaco estas renovigita fervore kaj zorgeme, kaj nuntempe ĝi aspektas ne malpli bele, ol dum la tagoj, kiam rigardoj de altranguloj indiferente tuŝetis ĉi tiujn altajn plafonojn.
La unuan de majo 1930 la pordegoj de la sanigejo malfermiĝos por akcepti la unuan grupon da gastoj — laboristoj-malsanuloj kaj ripozantoj. Kaj ne malica car-kortegano renkontos ilin, sed nia frato-proleto, estinta ĝarden-gardisto kaj nun — laŭ volo de Oktobro — administranto de unu el la plej belaj sanigejoj ĉe la suda bordo en Krimeo . . .
Kompil-trad. laŭ «Ekrano» 5466.
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA NOVA EPOKO»
La intelekta libero estas nepre necesa
Ju pli estos da diversaj doktrinoj, kiuj celos akiri la konsenton de la homaro, des pli tio efikos por la estonta k fina interkonsento. La evoluado en la spiritoj, kiel la materia evoluado, ĉiam estas transiro de samnatura stato al malsamnatura: faru kompletan unuecon en la intelektoj, vi neniigos la intelektojn mem; prilaboru ĉiujn spiritojn laŭ la sama plano, donu al ili la samajn kredojn, la saman religion, la saman metafizikon, samigu la homan penson, vi tutcerte kontraŭos la esencan tendencon de l’ progreso . . .
Oni diras: «la vero estas unu; la idealo de l’ penso estas tiu unueco mem tiu unuformeco.»
Via absoluta vero estas ia abstrakto, kiel la perfekta triangulo aŭ la perfekta cirklo de la matematikistoj; en la realo ĉio estas senlime multobla. Tiel, ju pli estas da malsame pensantaj homoj, des pli granda estas la sumo da vero, kiun ili sukcesos ampleksi k pri kiu ili finfine interkonsentos. Oni do ne devas timi la diverson de la opinioj, male oni devas ĝin elvoki: du homoj havas malsaman opinion, des pli bone eble; ili multe pli proksimas al la vero ol se ili estus samopiniantoj . . .
La vero estas kiel la lumo, ĝi ne venas el unu sama punkto; ĝi estas resendita al ni de ĉiuj objektoj samtempe; ĝi trafas nin el ĉiuj flankoj k per ĉiuj manieroj: oni devus havi cent okulojn por kapti ĉiujn ĝiajn radiojn. La homaro havas milionojn da okuloj k da oreloj; ne konsilu al ĝi fermi ilin aŭ streĉi ilin al la sama flanko: ĝi devas malfermi ĉiujn samtempe, direkti ilin al ĉiuj flankoj; estas necese, ke la multego de ĝiaj vidpunktoj respondu al la multego da objektoj.
La diverso de la doktrinoj atestas pri la riĉo k la potenco de l’ penso: tiel tiu malsamo, anstataŭ malkreski kun la tempo, kreskos en la detaloj, eĉ se ĝi atingus interkonsenton en la tuto.
La divido en la penso k la diverso en la intelektaj laboroj estas same necesa kiel la diverso en la metiaj laboroj: tiu labordivido estas kondiĉo pri ĉia riĉo.
Iam la penso estis treege malpli dividita ol en nia epoko: ĉiuj estis influataj de la samaj superstiĉoj, de la samaj dogmoj, de la samaj eraroj; kiam oni renkontis individuon, oni antaŭe povis, nekonante lin, diri: «jen estas tio, kion li kredas»; oni povis nombri la absurdojn, kiujn entenis lia kapo, fari bilancon pri lia cerbo. Nuntempe ankoraŭ, multaj homoj el la malsuperaj aŭ superaj klasoj restas en
— página 6 —
194 — SENNACIULO
tia stato: ilia intelekto estas modlita laŭ difinita tipo.
Feliĉe la nombro de tiuj spiritoj malgrandiĝas ĉiutage: la rolo de la iniciativo kreskas; ĉiu tendencas fari al si sian leĝon k sian kredon. Estas dezirinde, ke neniam estos ie ortodokso, mi volas diri ĝenerala kredo ampleksanta ĉiujn spiritojn; la kredo estu individua, la neortodokso estu la vera k universala religio . . .
La reĝoj malaperas; la pastroj ankaŭ malaperos . . .
Voli regadi la spiritojn estas eĉ pli malbone ol voli regadi la korpojn; oni devas malkonsenti al ĉia «konscienc-direktado» aŭ «pensdirektado» k konsideri ilin kiel malfeliĉegon.
La ordonemaj metafizikoj k la religioj estas vindoj, taŭgaj por infanpopoloj: estas tempo por ke ni iru solaj, por ke ni abomenu la ŝajnigajn apostolojn, la misiistojn, la predikistojn el ĉiuj specoj, por ke ni estu niaj propraj gvidantoj k ke ni serĉu en ni mem la «rivelon».
Kristo ne plu estas: ĉiu el ni estu Kristo por si mem, laŭplaĉe k laŭpove ligu sin al Dio, aŭ malkonfesu Dion . . .
Sur la intelekta kampo ne povas okazi perforta k subita revolucio, sed nur evoluado pliintensiĝanta kun la paso de l’ jaroj: estas eĉ tiu malrapido de la spiritoj en kompreno de la rezonoj, kiu, sur la socia kampo, fiaskigas la tro rapidajn revoluciojn. Tial — kiam temas pri pure teoria esplorado — la malpli danĝeraj homoj k la pli utilaj estas la plej revoluciaj, tiuj, kies penso estas la plej sentima: ili povas tiom malmulte influi! La ŝtormo kiun ili naskas en iu malgranda angulo de l’ Oceano, apenaŭ produktos sur l grandega akvoamaso nevideblan ondon . . .
M. Gŭjo (Guyaŭ)
El «Skizo pri moralo sen devigo nek sankcio¹» tradukis el la franca. Herezulo
¹ La vorto estu komprenata jene: sen puno nek rekompenso, pĝ. 166, 167, 168 de la XIII-a eldono.
[REKLAMO p.6] SPR En februaro aperos la unua kajero de Sennacieca Pedagogia Revuo 32 paĝoj. Kun tre varia enhavo. Abontarifo por jaro (6 kajeroj): formato de «La Nova Epoko», sur la bazo de ½ dol. amerika. Abonu!
FILOZOFI-POLITIKA EDUKADO
En la kampara edukejo Valkenmüle (Walkenmühle) (Germanio, apud Melsungen) okazis en aŭg. 1929 la membrarkunveno de la Unuiĝo de l’ amikoj de la filozofi-politika akademio.
Aktive kaj sukcese la unuiĝo komencis sian laboron. Ĝia tasko estis havigi la kapitalon por starigi kaj pligrandigi liberan akademion kaj ĝiajn aligitajn lernejojn. Tiuj institutoj formu edukistojn kaj gvidantojn laŭ senco de la filozofiaj kaj pedagogi-politikaj principoj, kiujn priskribis Leonard Nelson en siaj verkoj. D-ro Artur Kronfeld, profesoro Otto Mejerhof, profesoro Franz Openhaimer kaj Minna Speĥt raportis pri la fondinto de l’ unuiĝo en broŝuro de decembro 1928: «Je la 29-a de oktobro 1927 Leonard Nelson mortis, nur 45-jara. Li plenumis tion, kion nur malmultaj homoj sukcesis antaŭ li: per necedema seriozo kaj eksterordinara severo kontraŭ si mem, li vivis, kiel etik-politika gvidanto, laŭ la vivmaniero, kiun li instruis kiel filozofa pensulo. Leonard Nelson — ni uzu liajn proprajn vortojn — «konsiderante la detruon de tuta socia ordo, kuraĝis, dubi ne je racio, sed je racieco de la nuna socia ordo. Kaj li riskis sian vivon por kunhelpi, ‘savi la honoron de homa racio’.»
La kunvenon ĉeestis amikoj el Anglio, Ĉinio, Germanio, Svisio kaj Usono. D-ro Grete Hermann raportis pri Edukado kaj instruado. Ŝi pritraktis kelkajn paragrafojn de la (ĝis nun ne jam publikigita) 2-a volumo de La Lekcioj pri la fundamentoj de etiko: Sistemo de filozofiaj etiko kaj pedagogio de Leonard Nelson. Jen kelkaj esencaj pensoj: Etiko postulas eduki al veremo, belemo kaj justemo. Justeco estas la unua kondiĉo por la [?] valoro de ia sociordo. Do, la unua tasko pedagogia estas, eduki al justemo. Profesoro Franz Openhaimer parolis pri Taskoj kaj metodoj de enlanda koloniigo. Li montris, kiel Leonard Nelson, serĉante kiel filozofo plenumeblecon por siaj etikaj postuloj, renkontis ekonomian politikiston, Franz Openhajmer, al kiu mankis la lasta filozofia pravigo. Ili renkontiĝis kaj komencis komunan laboron. Fakte la Openhajmer-a batalo kontraŭ la termonopolo estas paŝo sur la politika vojo de Leonard Nelson.
Por multaj partoprenantoj la plej interesa parto de la tago estis la vizito tra Valkenmüle. La Valkenmüle prave nomiĝas internacia edukejo. Ĉi tie estas germanoj kaj alilandanoj. La Valkenmülanoj — instruistoj, lernantoj kaj helpantoj — formas tuton: neniu estas inter ili, kiu ne eksekleziiĝis, kiu ne vivas vegetare kaj alkohol-abstinente, kaj neniu, kiu ricevas salajron. La plej aĝaj lernantoj, preskaŭ ĉiuj junaj laboristoj kaj laboristinoj, trapaŝas trijaran instruon praktikan kaj teorian. Ili laboras en la seruristejo, lignaĵejo, en la ĝardeno kaj ĉe kamparanoj. Ili studas matematikon, fizikon, lingvojn (esperanton, germanan kaj anglan lingvojn), ekonomion, politikon kaj filozofion. Sed io pli valoras: ili trovis hejmon, ejon de politika klerigo kaj moral-karaktera plifortigo.
Krom la kampara edukejo Valkenmüle ekzistas akademio, kies konstruo staras aparte de la edukejo. La laboro de la akademio estas komencata. Ĉisomere tie jam okazis kelk-semajnaj kursoj por filozofia kaj politika perfektigo de la lernantoj de Leonard Nelson kaj anoj de lia politika laboro.
En ega silento kaj izolo ĉi tie estas farata eduk-ago, kiu jam devas akiri decidan influon sur publikan vivon.
Rauschenplat.
(El la Esp. Paĝo de l’ revuo Mondo.)
★
En kunesto kun grandaj spiritoj
Dio mortis; sed atentu: postrestas ombroj de Dio. Post la morto de Budho oni montris ankoraŭ dum jarcentoj lian ombron en kaverno, ombron grandegan kaj timegigan. Dio mortis; sed la homoj estas tiaj, ke oni eble ankoraŭ dum jarmiloj montros lian ombron en kavernoj.
Niĉe (Nietzsche).
*
Ĉiu konservativulo devenas de rabisto. Kiam Herkulo estis ŝtelinta la bovojn de kakuso, li fariĝis furioza defendanto de privata posedrajto.
E. Renan.
*
Ĉiufoje, kiam krimulo sukcesis elrabi kaj ruinigi, mortigi milojn kaj milojn da homoj, kiuj neniam estis farintaj ion kontraŭ li, oni elektis lin kaj solene ŝmiris lin per sanktaj oleoj: li ja kompreneble estis filo de Dio.
L. Tolstoj: «Eklezio k Ŝtato».
*
Leĝoj! Ĉiuj scias, kio ili estas kaj kion ili valoras. Araneaĵoj por la potenculoj kaj la riĉuloj, nerompeblaj katenoj por la malaltuloj kaj la malriĉuloj, fiŝretoj en la manoj de l’ registaro.
Prudon (Proudhon).
*
Burĝaro fabrikas intelektulojn, kiel ĝi fabrikas ŝuojn — almezure sian piedon.
P. Lafarg’ (P. Lafargue).
*
Perforto estas la granda akuŝistino de l’ nunaj socioj.
K. Marks.
*
Ni jam diris, ke perforto konsistigas por la ĉiamaj perfortitoj nur defendan armilon. Jes, estas ja prave kulpigi pri l’ atako la jarcentajn subpremantojn. Sed perforto konsistigas pli ol armilon, ĝi estas la ununura rimedo por konstrui la juston. Ne estas armilo, estas ilo.
H. Barbŭs’ (Barbusse) «La tranĉilo inter la dentoj».
— página 7 —
SENNACIULO — 195
[BILDO p.7 | 5,7,89,12] Ornama kapstrio de la rubriko: ĉe ambaŭ flankoj de la titolo kuŝas desegnitaj figuroj, kiuj legas gazetojn kaj leterojn.
Esperanto-Servo
N-o 17 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 23. Januaro 1930
EL RUMANIO
Atestanto katenite antaŭ klas-juĝistaro
(Esperanto-Servo.) La tribunalo en Deva okazigis proceson por nuligo de la laborist-sindikata Vulkana-Unuecorganizo. Kiel atestanto ankaŭ estis nomigita K-do Dan, sekretario de la lignaĵlaborista asocio. Anstataŭ invito ĝendarmo arestis K-don Dan, k malgraŭ forta protesto 10 ĝendarmoj poste katenigis k akompanis lin. Sur stratoj de la urbo Deva K-do Dan ekkriadis: Tiel aspektas la leĝeco k demokratio en Rumanio! Kaj strange: tiun atestanton finfine la tribunalo tute ne aŭskultis, sed simple verdiktis la nuligon de la Vulkana-Unuecorganizo . . . Role.
Ĉe la tombo de fi-mortigita K-do
(Esperanto-Servo.) En unuaj tagoj de januaro ĉ. 40 junlaboristoj el urbo Timiŝ vizitis la tombon de la fi-mortigita K-do, inĝeniero Johano Fonagy. Ili ĉirkaŭstaris lian tombon, k subite eksonis revoluciaj funebraj kantoj. Oni rememoris pri liaj agoj k vivo, pri la mortiga karcero «Doftana». La rumania proletaro neniam forgesos pri siaj mortigitaj klasfratoj k la fiagojn de la faŝista Maniu-registaro, kiu aranĝis la provokan sangverŝadon la 7-an de aprilo 1929. Fine ni venkos . . . Role.
EL POLIO
Arestigoj en tombejo dum enterigo
(Esperanto-Servo.) En Vilno okazis entombigo de membro de la Blankrusia Lernej-Asocio k de estinta Gromada (Gromada estas malpermesita de la faŝista Pilsudski-registaro). Antaŭ la tombejo la amaso kolektiĝis k kelkcentoj da personoj ekkantis la Internacion en rusa, juda k blankrusa lingvoj. Oni ankaŭ aŭdis «kontraŭ ŝtatajn» devizkriojn k disdonis komunistan flugfolion. Tuj venis la polico k provis «trankviligi» la manifestantojn. Kiam la sekretario de la maldekstra Pola Socialista Partio komencis oratori, subite la polico faris atakon en la tombejon k arestis la oratoron kun 46 Gek-doj. Laborulo
Cionistaj faŝistoj provokas
(Esperanto-Servo.) La 22-an de decembro en Lodz la cionista organizo «Hitaĥdut» (judaj faŝistoj) aranĝis provokan kunvenon, en kiu ili protestis kontraŭ subpremo de la cionista movado en Sovetio. La laboristaro de Lodz amase venis k senvualigis la faŝistan vizaĝon de la organizintoj. Ĉar la faŝistoj ne volis enlasi plej grandan parton de la laboristoj, komenciĝis interbatalo, k la rezulto estis, ke ĉiuj fenestrovitroj estis rompitaj. La faŝistoj vokis la policon, kiu lasta arestis kelkajn K-dojn. Laborulo.
Man-ŝuistoj kontraŭ ŝu-fabriko
(Esperanto-Servo.) Antaŭ kelkaj semajnoj malfermiĝis en Lodz filio de la ĉeĥoslovaka firmao «Bata», kiu produktas maŝin-ŝuojn. La manŝuistoj vidis en tiu fabriko grandan malutilon, ĉar nuntempe jam ili malmulte perlaboras, k ili provis defendi sin kontraŭ konkurad-atakoj flanke de la kapitalisto Bata. Ili venis antaŭ la vendejon de «Bata» k per ŝtonoj rompis kvar grandajn fenestro-vitraĵojn je valoro de ĉ. 900 dolaroj. En lastaj tagoj okazis protest-kunvenoj de led-laboristoj, kiujn partoprenis miloj da senlaboraj ledlaboristoj, kies familioj vivas en granda mizero. Laborulo
EL GERMANIO
Ribelo sur la germana ŝipo «Emden»
(Esperanto-Servo.) La 13-an de oktobro 1929 troviĝis la germana ŝipo Emden antaŭ Puerto Columbia. La oficiroj de la ŝipo jam ĉiam diboĉadis k la maristaro ricevis malbonan manĝaĵon k havis tre pezan deĵoron. La maristaro ribelis, suprentiris ruĝan flagon k kantis la Internacion. La juĝo kondamnis du maristojn je kvinsemajna aresto. Reakciaj gazetoj ĝemas: komunistoj havas interligon kun la maristaro de la germanaj naĝantaj fortikaĵoj. 10 596, Nieder-Salzbrunn.
El la «libera» germana respubliko
(Esperanto-Servo.) Redaktoro de la silezia komunista «Laborista Gazeto» skribis okaze de varbado: «varbu novajn soldatojn por la proletara revolucio!» Kaŭze de tio la regna juĝejo en Leipzig kondamnis la komunistan redaktoron pro landperfido al unu jaro da aresto. «Liberio», super ĉio . . . 10 596, Nieder-Salzbrunn.
EL ANGLIO
Kongreso de «Instruista Laborista Ligo»
(Esperanto-Servo.) La 3-an ĝis 5-an de januaro okazis ĉe Biĉroft, laborista eduka centro en Birkenhead, la oka ĉiujara kongreso de la «Instruista Laborista Ligo». Ĉeestis la kongreson ĉ. 50 delegitoj k ankaŭ multaj amikoj el diversaj partoj de la lando. Alvenis salutoj de la portugala k amerika fakoj de l’ «Eduka Laborista Internacio» k de l’ «Eduka Laborista Unuiĝo» de Blankrusio (lasta raportis pri la sukcesoj de la kvinjara plano k estis en esp-o). Dum sabata kunveno okazis tre vigla k plensugesta diskutado pri la temo «partieco en edukado». Dum la kongreso oni traktis plej diversajn temojn, kiuj speciale koncernas la edukadon laŭ laboristaj principoj. La kongresanoj i. a. decidis: malfiliiĝi de la Laborista Partio; forigo de lernejestroj, kiuj servas al la kapitalista klaso; reoficigo de instruistinoj, maldungitaj pro edziĝo, kiel paŝo de ekonomia k socia liberiĝo de virinoj. La kongresanoj forte protestis kontraŭ decido de la Birkenhead-a magistrato, kiu malpermesis al ili, montri dum dimanĉo nuran edukan filmon «vizito al Sovet-Rusio». Anni Shipman (9044), Birkenhead.
EL SOVETIO
Lingvaj reformoj en Rusio
(Esperanto-Servo.) La «grav-administracio» (Glavnauka) — ne miksu kun popolkomisarejo por klerigo — konfirmis 3 komisionojn por esploradi reformigon de la rusa lingvo je 3 gravaj punktoj: 1. ortografio, 2. sistemo de punktoj, 3. latinigo de la rusa alfabeto. Fedorowsky, Kasatin.
225 000 000 rubloj por kulturlaboro
(Esperanto-Servo.) La prezidantaro de Tutsovetia Centra Konsilantaro de Profunuiĝoj difinis elspezojn por kulturlaboro en jaro 1930 de 225 000 000 rubloj, anstataŭ 145 000 000 rubloj en pasinta jaro. Esperkoro, Samara.
Oni «raciigas» sonorilegojn
(Esperanto-Servo.) Laŭ persista postulo de laboristoj, la soveto de urbo Samara decidis, ĝis 15-an de januaro forpreni de ĉiuj preĝejoj en urbo Samara la sonorilegojn k doni ilin al la fabrikoj. De la mono tiuvoje ricevita, preskaŭ 300 miloj da rubloj estos uzataj por konstruado de domo de kulturo. Urba soveto de Samara alvokis ĉiujn urbojn de la Sovetunio, tiudirekte imiti. Filippova, Tver.
17-a listo de raportoj en jaro 1929/30
- Atestanto katenite antaŭ klas-juĝistaro. Role (Rumanio).
- Ĉe la tombo de fi-mortigita K-do. Role (Rumanio).
- Arestigoj en tombejo dum enterigo. Laborulo (Polio).
- Cionistaj faŝistoj provokas. Laborulo (Polio).
- Man-ŝuistoj kontraŭ ŝu-fabriko. Laborulo (Polio).
- Ribelo sur la germana ŝipo «Emden». 10 596, Nieder-Salzbrunn (Germanio).
- El la «libera» germana respubliko. 10 596, Nieder-Salzbrunn (Germanio).
- Kongreso de «Instruista Laborista Ligo». Anni Shipman, Birkenhead (Anglio).
- Lingvaj reformoj en Rusio. Fedorowsky, Kasatin (Sovetio).
- 225 000 000 rubloj por kulturlaboro. Esperkoro, Samara (Sovetio).
- Oni «raciigas» sonorilegojn. Filippova, Tver (Sovetio).
— página 8 —
196 — SENNACIULO
SENNACIULA SCIENC-KULTURA PAĜO
N-o 23 — Sub la kontrolo de Scienc-Kultura (Akademia) Sekcio de SAT. Redakci-adreso: Dim. Snejko, Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio) — N-o 23
De l’ Redakcio
Hodiaŭ ni donas lokon por artikolo de d-ro Karanoviĉ pri soveta medicino; ni tion faras responde al multaj demandoj pri stato de medicina afero en USSR k responde al malveraj informoj de «s-roj» vizitintaj USSR-on. — Vegetaranoj, alkoholuloj, vivsekcanoj k aliaj, ni volas aŭdi vian voĉon.
Redakcio.
SOVETA MEDICINO DUM 12 JAROJ
D-ro Karanoviĉ.
Grandega Oktobro enskribis novan paĝon en historio de rusa medicino La medicina organizo de cara tempo, portinta sur si ĉiujn trajtojn de kapitalista reĝimo (medicino pli bona por riĉuloj, malbona — por malriĉuloj, preskaŭ plena foresto de profilaktaj rimedoj estis forbalaita de Oktobra revolucio kaj sur ĝia loko aperis Soveta medicino.
La fundamentaj reguloj de Soveta medicino estas: Unueco de administrato kaj gvidado, atingeblo por ĉiuj senpageco kaj altkvalifiko de medicina helpo, kunigo de saniga kaj profilakta laboro, aktiva partopreno de larĝaj amasoj de gelaboristoj kaj gekamparanoj en konstruado de la sangardo.
Kiaj do estas atingoj de Soveta medicino, kies komenco estis fondita antaŭ dekdu jaroj je la tagoj de Grandega Oktobro? Antaŭ ĉio oni devas rimarki, ke al la juna soveta respubliko restis el la carismo peza sanitara heredaĵo. Dum cara reĝimo al Rusio apartenis malĝoja privilegio esti en la unuaj vicoj inter aliaj landoj de la mondo rilate morton de loĝantaro. En la jaroj 1903—1913 en Rusio ĉiu milo da loĝantoj havis 28,4 mortintojn. Infana morteco dum tiu ĉi periodo atingis grandegajn ciferojn: dum unu jaro po milo estis 250—260 mortoj inter infanoj unujaraj. Komence de la jaro 1923, kiam la epidemio estis jam iom malaltiĝinta, kiam ekonomiaj cirkonstancoj de USSR pliboniĝis, la mortado forte falas: en eŭropa parto de Rusa Socialista Federacia Soveta Respubliko dum la jaro 1924 mortoj estis je milo da loĝantoj — 24,0 kaj dum la j. 1927 — 21,7; en Blankrusio dum la samaj jaroj — 15,0 kaj 14,1. Kune kun tio pligrandiĝis natura elkresko de la loĝantaro (en 1924 po 1000 loĝantoj okazis elkresko je 19,19, en 1925 — 21,11 kaj en 1926 — 23,2.
Dua montrilo de malalta sanitara stato en antaŭrevolucia Rusio estas malsaniĝo de l’ loĝantaro. Ĝenerala nombro da registritaj gemalsanuloj en Rusio dum 1914 konsistis el 98 045 233 da kazoj, t. e. po milo da loĝantoj — 603, el ili sur videbla loko staras infektaj malsanoj — 11 843 088 kazoj, sekvas parazitaj malsanoj (skabio, favo) — 7 277 477 kazoj, sociaj malsanoj (tuberkulozo kaj veneraj) — 2 831 955, kaj trakomo (okulmalsano) — 891 568 kazoj.
Sekvanta tabelo donas prezenton pri malgrandigo da montriloj de epidemiaj malsaniĝoj kompare kun cara tempo.
| Nomoj de malsanoj | j. 1913 | 1925 | 1926 | 1927 |
|---|---|---|---|---|
| Ekzantema tifo | 7,3 | 5,2 | 3,7 | 2,8 |
| Revena tifo | 1,2 | 1,4 | 1,1 | 0,5 |
| Ventra tifo | 26,8 | 12,4 | 11,9 | 10,0 |
| Variolo | 4,4 | 1,3 | 1,1 | 0,95 |
| Malario | 216,6 | 338,8 | 304,7 | 249,9 |
| Morbilo | 34,5 | 46,4 | 28,5 | 32,0 |
| Skarlatino | 28,3 | 19,3 | 23,7 | 24,2 |
| Difterio | 31,1 | 5,0 | 5,1 | 5,6 |
El ĉi tiu tabelo antaŭ ĉio estas videble, ke en antaŭrevolucia Rusio epidemia malsaniĝo estis treege alta. Pro plibonigo de sanigaj rimedoj, kiuj estas larĝe enkondukitaj en Soveta lando, malsaniĝo pro infektaj malsanoj sufiĉe multe malgrandiĝis kompare kun antaŭmilita tempo.
Interalie malsaniĝa kvoto pro parazitaj tifoj malgrandiĝis je duoblo kaj variolo je 4-oblo kompare kun j. 1913. Malsaniĝa kvoto pro variolo malgrandiĝis sendube pro la dekretoj de l’ registaro en la jaroj 1919 kaj 1924 pri enkonduko de deviga variolinokulado. Tamen en vico da regionoj eĉ nun parazitaj tifoj kaj variolo ankoraŭ donas grandajn ciferojn da malsaniĝoj. Likvido de ĉi tiuj malsanoj estas tasko de la tago.
Rilate al pligrandiĝo de malsaniĝoj pro malario kompare kun antaŭmilita periodo (povas esti, ke tio montras, ke nuna statistiko estas pli bona?), oni devas diri, ke kontraŭ tiu ĉi malsano ni ankaŭ sukcese batalas. Signifoplena malaltigo de mortoj kaj epidemiaj malsaniĝoj montras kun sendubo, ke sanitara stato de Sovetio pliboniĝas. Tamen oni ne povas ne agnoski, ke sanitara stato de la respubliko, precipe en vilaĝaj lokoj, dezirigas multe pli bonon. La proksima tasko estas plua plibonigo de sanigaj rimedoj en loĝataj regionoj.
Ĝeneralaj sanigaj rimedoj devas komenciĝi ĉe gardo de sano inter la neplenaĝa generacio, kaj gardo de infano, zorgo pri la patrino. Jen pro kio en Sovetio la plej ĉefa zorgo estas direktata je gardo de patrineco, suĉinfaneco kaj infaneco. La organizo de gardo de patrineco kaj suĉinfaneco estis konstruita sur malplena loko, ĉar malnova medicina organizo preskaŭ ne sciis tiun ĉi agadon. Unu el la plej gravaj taskoj de zorgo pri patrineco kaj infaneco estas batalo kontraŭ infana morteco. Ĉi tiu tasko plej celkonforme efektiviĝas per konsulto por infanoj. Dum j. 1927/28 en USSR tiaj konsultejoj estis 1,470. La laboro de konsultejoj helpis malaltigi infanan mortecon: dum la jaro 1924 morteco de la infanoj ĝis 1-jaraj estis 21,7%, dum j. 1925 — 21,3%, dum j. 1926 19%. Por ke virino povu kunigi patrinecon kun profesia laboro — ekzistas vartejoj kaj domoj por patrinoj kaj infanoj. Nombro da regionaj kaj fabrikaj vartejoj en USSR en la jaro 1927 estis 864, kaj la domoj por patrinoj kaj infanoj atingis 127. En la vilaĝoj oni organizas somerajn vartejojn, kies nombro en la jaro 1926 en USSR atingis 4,128.
La saman atenton Soveta potenco donas al la gardo pri sano de iom pli aĝaj infanoj, pro kio ekzistas granda reto da oficejoj.
Plie, al la nombro da laboroj por ĝenerala sanigo apartenas batalo kontraŭ sociaj malsanoj — tuberkulozo kaj sifiliso. Dum kompare mallonga tempo de ŝtata batalo kontraŭ tuberkulozo en USSR ĉi tie ni havas grandajn atingojn. En la centro de batalo kontraŭ tuberkulozo kaj sifiliso estas starigita dispansero¹, t. e. la oficejo, kiu ne nur donas medicinan helpon, sed ankaŭ enkondukas ĝeneralsanigajn rimedojn. Ĉiuj dispanseroj je la fino de la jaro 1926 en USSR estis 418.
Kio rilatas al tuberkulozaj kuracejoj, tiaj ĉe la fino de l’ jaro 1927 en USSR estis 232 kun 16 343 litoj. Dum lastaj jaroj la dispanseroj komencis eniĝi ankaŭ vilaĝojn.
Nombroj da veneraj dispanseroj en urboj en la jaro 1926 atingis 250. En vilaĝaj lokoj kontraŭ veneraj malsanoj sukcese batalas veneraj taĉmentoj kaj «punktoj», kiuj ne nur disvolvas kurac-profilaktan laboron, sed ankaŭ esploran. (Finota.)
¹ Dispansero tre diferencas de dispensario (fr.: dispensaire, angle: dispensary); tial ni uzas alian vorton.
Nova malpeza metalo
La malpeza metalo berilio, kiu nune per tre komplika vojo estas produktata en Usono k Germanio, montriĝis kiel metalo kun mirindaj ecoj k pro tio akiros iam grandan signifon. Etaj aldonoj de berilio al kupro faras ĝin malmola kiel la plej hardita ŝtalo, sen ke la tiel preparita kupro perdus sian elektran kondukivon. Kunfandita kun aluminio ĝi estigas malpezan metalon de granda elasto k malmolo. Etaj aldonoj de kelkaj centonaj elcentoj al
— página 9 —
TRA ESPERANTIO
NI KANTU!
Estas tre salutinda la propono de K-do D. K. en n-o 270, elekti kelkajn kantojn, kiujn ni dum grupvesperoj k okaze de renkontiĝoj povus komune kanti. Mi ofte okazigis kantvesperojn, k ili estis la plej bonvizitataj. Ĉiuj K-doj, ĉu junaj, ĉu plenaĝaj, tre ŝatas kanti; precipe dum la maja manifestacio sub flirtanta flago ni multe kantis atentigante la kunmarŝantojn pri nia ideo. Kantoj ĝojigas, entuziasmigas la animon por la proleta afero; pro tio ni kantu.
Por ke ni povu efektive interfratiĝi en okazo de renkontiĝo, ni urĝe bezonas unuecajn kantojn: la SAT-Kantaro estu nia modela helpanto, ĝin apliku la tutmonda prol. esp-istaro. Ege bedaŭrinda fakto malhelpa estas, ke en div. landoj oni kompilis k eldonis sian nacian kantaron. Oni eĉ enmetis kantojn el aliaj kantaroj ignorante la SAT-an, disvastigitan mondskale. Mi klare ilustros al vi la rezulton de tiu bedaŭrinda fakto. Antaŭ tri jaroj mi komencis instrui la grupanojn per mia gitaro pri div. kantoj (n-oj 11, 3, 25, 12, 14, 44 k. a. el SAT-Kantaro). Oni kantas parkere. Pasintjare (1928) ALLE eldonis novan kantareton sennotan k ĝi entenas la kantojn n-ojn 11, 3 k 25 el SAT-Kantaro, sed la kompilinto pro negravaj kaŭzoj ŝanĝis vortojn, eĉ frazojn; la novaliĝintoj kantas nun laŭ ŝanĝita teksto k la malnovaj Gek-doj laŭ teksto malnova. Nun vi povas imagi, kiel nin konfuzas tiu miksaĵo; la Gek-doj ridas, skuas la kapon demandante unu la alian pri la kaŭzo. Nu, se unu sola grupo ne kapablas kanti samtekstan kanton, kiel do K-doj kunvenantaj el div. landoj sukcesus! Estas nia devo malebligi tian fuŝadon, aprobante k aplikante la proponon de K-do D. K. Oni ne kontraŭstaru la lernadon de tiuj kantoj; precipe ni kantu «La Internacio»n, sed ne ĉiujn 6 strofojn, ĉar oni bezonas 15—20 minutojn, k ĝi fariĝus enuiga k banala. En kunveno k dum marŝado oni kutime kantas la unuan k lastan strofojn. Mi rekomendas lerni la kantojn n-ojn 3, 11, 12, 14; ili estas facillerneblaj, belsonaj, entuziasmigaj. N-oj 12 k 14 estas duvoĉaj, pro tio iomete pli malfacilaj, sed tiom pli agrablaj k bonefikaj; el n-o 12 ni kantu la 1., 3., 4. k lastan, k el n-o 11 la unuan k lastan strofojn. Do, eksonu niaj kantoj sennaciece!
Postl (Aŭstrio).
pezaj metaloj malhelpas al la korodo (detruo per kemiaj eksteraj influoj, ekz. per akvo k acidoj) de ili en la aero aŭ ĉe prilaboro.
Oni parolas pri la granda teknika estonto de berilio: laŭ amerikaj informoj berilio-malpezmetalaj aviadiloj estus firmaj k portivaj kiel ŝtalaj k tiel malpezaj kiel lignaj. Tamen ankoraŭ berilio estas preskaŭ same kosta kiel oro (1 kg. kostas 1—6 mk. g.). Jare oni dume kapablas produkti nur 1 milkilogramon.
Homo 2921.
NOTO. Ĉar ni ne ricevis ĝis finredakto de ĉi tiu n-o materialon por SPORTA aŭ VIRINA paĝoj, ni devis enmeti, kvankam ne estas ĝia vico, la SCIENC-KULTURAN paĝon. — Red.
Esperanto en partia tago de Finnlanda soc. dem. Partio
Dum la venonta partia tago de Finnlanda socialdemokrata partio, kiu komenciĝos la 26-an de nuna januaro en Helsinki, estos i. a. pritraktata poresp-a propono. Por konigi la proponon k ties ĉefan enhavon al eksterlandaj K-doj, ni komunikas ĝian finrezolucion:
«La partia tago devigas: 1. partian gazetaron konigi la ideon de internacia lingvo k la rezultojn de esp-o inter la laboristaro; 2. socialdemokratan parlamentan grupon iniciati, ke esp-o fariĝu lernofako en seminarioj de popollernejaj instruistoj, mez- kaj popollernejoj, daŭrigaj klasoj de popollernejoj k laboristaj institutoj; 3. partian estraron aliĝi al la proponoj de aliaj fratpartioj, celantaj igi esp-on la oficiala lingvo de Socialista Internacio Laborista k ke la partia estraro uzu esp-on en sia internacia korespondado.»
La propono k finrezolucio estas jam pritraktitaj en la partia estraro k ĝi proponas — bedaŭrinde — ian malbonigon de l’ rezolucio. Eksterlandaj K-doj k fratorganizoj esprimu sian opinion pri la internacia lingvo al la kunvenonta partia kongreso de Finnlandaj socialdemokratoj laŭ jena adreso: Kongreso de Finnlanda Socialdemokrata Partio, Helsinki.
NI KUNVENU EN PROPRAJ HEJMOJ!
«Kie estas volo, ankaŭ estas vojo,» — ni diras kun la proverbo. La kunveneja problemo por multaj grupoj estas unu el la plej malfacile solveblaj. Post longaj priparoloj k interkonsiliĝoj nia Kemnica (Chemnitz-a) grupo venis al jena solvo: Ni intencas krei propran hejmon, nur per niaj malfortaj monrimedoj. Jam estas luprenitaj 400 kvadratmetroj da herbejo. Malnovan fervojan vagonon ni mendis, kiun ni povos havi en printempo. Ĝi kostas 350 ĝis 450 germ. markojn, el kiuj ĝis nun nur 150 mk. g. povis esti kolektataj. La mankantan sumon ni intencas pruntepreni ĉe iuj ankoraŭ nekonataj personoj. La herbeja luprezo estas negrava (10—15 mk. g. jare); proksimume 15 mk. g. ni bezonos por rentumo. Sekve post akiro de la necesa restsumo ni havos belan hejmon, kiun ni mem laŭplaĉe povos instali k ĉiam havos je nia dispono sen speciala kotizo aŭ devigo por la membroj elspezi ion por alkoholaj trinkaĵoj, kiel kutime okazas en la esp. kunvenejoj, — almenaŭ en Germanio. Senpage eĉ ĉiu ricevos kiel donacon freŝan arbaraeron, ĉar nia estonta hejmo staros en plena libero. Eble por aliaj grupoj tiu ekzemplo estos instigo, solvi laŭ sama maniero tiun gravan problemon.
W. M. Zinke (1305), Germ.
INTERESA STATISTIKO
K-do P. Epifanoviĉ (13 155), Usono, sciigas al ni la sekvantan interesan rezulton de siaj korespondanoncoj en «S-ulo»: Sume li ricevis pli ol 400 poŝtkartojn k multajn leterojn, fotojn, ĵurnalojn ktp.; inter ili el Sovetio 120 PK, el Germanio 95, Aŭstrio 35, Japanio 25, Ĉeĥoslovakio 17, Francio 17, Belgio 10, Jugoslavio 10, Polio 8, Hungario 8 ktp. Li ricevis ankaŭ kelkajn monpetojn (el Eŭropo) k unu fraŭlino eĉ volis edziniĝi kun li. Li ankaŭ ricevis multajn invitojn viziti Gek-dojn, kiam li alveturos Eŭropon.
KORESPOND-SENSENCAĴO
Grava averto
Kelkaj Gek-doj povas konfuzi, senkonscie, la tutan labintkoran¹ movadon. Estonte nepre forrestu, precipe flanke de sovetiaj Gek-doj, sendi samajn leterojn (salutajn k. a.) al kelkaj adresoj en sama loko k distrikto. Tio ofte estas eĉ malhelpo por plivastigo de la labintkorado k krome povus ankaŭ nuligi la alcelatan efikon… Imagu, se al redakcio venas kelkaj tradukoj de sama letero, kiuj kompreneble pli malpli diferencas, kvankam ili estas tradukitaj el sama teksto…! Nepre atentu tiun averton, ĉar estas pli bone por nia movado, se foje letero venas al «malĝusta» adreso, de [?] ne estos utiligita, ol se la tuta labintkorado fine malhavas fervorajn funkciigantojn. Devo estas de ĉiu SAT-ano, kiu ricevos peton por korespondperado, plenumi tiun peton, ĉar tiam la konfuza rimedo de kelkaj Gek-doj forrestas, nome ke ili provas atingi rezulton per multnombra dissendo de leteroj al samaj regionoj. Ne la kvanto, sed la kvalito decidos fine pri rezultoj de nia laboro…
715, Leipzig.
¹ Labintkor = Laborista internacia korespondado.
— página 10 —
PRI NOMOJ DE ADMINISTRA DIVIDO DE ŜTATOJ
Mi tute konsentas kun K-do Usov (n-o 265), ke tiaj nomoj devas esti fikse difinitaj por ĉiuj ŝtatoj. Ĝis nun ĝuste pro uzo de diversspecaj naciaj administraj nomoj ĥaoso regas en ĉi tiu fako, kiu povas tre malhelpi laboron de poŝtistoj k ege embarasi komencantajn esperantistojn. Mia propono estas kiel eble plej eviti enkondukon de novaj radikoj (similaj al Okrug, oblastj). La malnova vorto Rusio estos anstataŭita de la nova — Sovetio aŭ URSS (URSS estas pli rekomendinda ol la pli maloportuna k longsilaba USSR).
Por plia divido de la Unio tute sufiĉas jam ekzistantaj esp. vortoj. Jen estas ĝia ŝtuparo desupre malsupren:
- Unio — aro da ĉiuj ŝtatoj (ruse — sojuz).
- Lando (ruse: kraj) laŭ fundamenta signifo ne ĉiam koincidas kun ŝtato, ofte entenas kelkajn ŝtatojn (sibiria lando, Nord-kaŭkaza lando).
- Aŭtonoma respubliko.
- Aŭtonoma provinco (ruse: aŭtonoma oblastj) — malpligranda k malplirajta ol aŭt. respubliko.
Ĉiuj ŝtatoj dividiĝas en provincojn (oblastj) k distriktojn (okrug aŭ gubernio), subdistriktojn (selrajon, volostj, antaŭe ujezd) k vilaĝsovetojn (selsoveta teritorio).
Ĉiuj naciaj nomoj de administraj partoj de naciaj ŝtatoj (volostj, kanton, ajmak, ĥoŝun ktp.) estas tute superfluaj, ĉar facile anstataŭeblaj laŭ la senco per la vortoj distrikto, subdistrikto k vilaĝsoveto.
Mi opinias, ke por ĉiuj aliaj ŝtatoj oni povus [?] same uzi anstataŭ naciaj nomoj (departemento, sanĝak, vilajet, kantono ktp.) nur klare esp. vortojn — provinco, distrikto, subdistrikto.
La vorto distrikto ofte uziĝas en profesia senco — distrikto de juĝisto, impostisto, poŝtoficejo ktp. (ruse: uĉastok). En ĉi tiu okazo oni devas uzi ĝin kun adjektiva klarigo kiel kunmetitan vorton: juĝejdistrikto, poŝtdistrikto, impostdistrikto, policdistrikto ktp. Mi utiligas la okazon por diri, ke sovetianoj plej ofte tute ne bezonas naciigi siajn adresojn: anstataŭ Gogolevskaja, Krapotkinskaja, Leninskaja, Bazarnaja strato estus pli oportune k simple por esp-istoj same kiel por poŝtistoj skribi — Gogol-strato, Krapotkin-strato, Lenin-strato, Bazar-strato ktp. Same por germanoj. Ĉu ne?
7-a horzono. M. Krjukov.
ATENTIGO DE LA REDAKCIO
Neuzatajn manuskriptojn ni ne resendas. Se resendo estas dezirata, oni avertu nin speciale k pagu la resendafrankon. Prefere tenu kopion de la manuskriptoj ĉe vi!
ĈE LA NEŬTRALULOJ
S-ino Marie Hankel, unu el la plej fruaj pioniroj de esp-o en Germanio, longtempe prezidantino de la Esp. Literatura Asocio (literatur-kontrola instanco), mortis en Dresden (je 15.12.).
*
En marto 1929 okazis en Ŝanĥajo jarkunveno de Ŝanĥaja Esp. Asocio kun delegitoj el Nankin k aliaj ĉiniaj urboj. Pro memmortigo de l’ sekretario la movado iom haltis. Estis pridiskutataj ĉ. 100 proponoj, ĉefe pri organizaj k propagandaj demandoj. Oni decidis peti financan subtenon de la Registaro k de Kuomintan.
*
En Hirŝberg (Silezio, Germ.) okazos de 21./22. junio 1930 fervojista esp. kongreso. Ankaŭ nefakuloj rajtas partopreni. Kotizo: 2 mk. g. Programo: Koncertvespero, ekskurso, po unu faka k nefaka kunsido. Informas: F. Thasler, Linkestr. 12, Hirŝberg (Riesengebirge).
*
La nova ministraro en Litovio promesis helpon por eldono de esp. gazeto. Du gravaj asocioj, unu por turismo, alia por reakiro de Vilno al Litovio, uzas prefere esp-on.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
DANIO. Odense. Loka lab.esp.grupo aranĝis 18. 12. literaturan vesperon dediĉitan al nia esp. proletverkisto E. Izgur. La kunvenon partoprenis reprezentantoj de kompartio, komjunularo, Ruĝa Helpo k prof-unuiĝo de la ŝoforoj. — 11 082. FINNLANDO. Tampere. Kurso por komencantoj okazas en Tampere-a abstinenca domo. 15 p. Gvidas K-doj Lehtinen k Mäntinen, laŭ letera kurso de lab. klerigasocio. Lab. esp. societo «Antaŭen» aranĝis propagandfeston kun ekspozicio la 27. 9. 1929. Ĉeestis ĉ. 200 p., al kiuj paroladis K-do Sahramäki (11 259). SAT-eldonaĵoj estis vendataj. Komenciĝis varbado inter sportuloj okaze de la Viena Olimpiado. Oni provas enkonduki esp. angulojn ĉe la lokaj lab. gazetoj. 22. 12. okazis nova familia festo de la societo. (5095.) — FRANCIO. Elzaso. Okaze de fondiĝo de naturamika grupo en Nancy pere de esp-istoj, regas nun granda intereso ĉe naturamikoj por esp-o. En nov. okazis naturamika renkontiĝo el Elzaso k Nancy kun 3 delegitoj el Germanio. Sola interpretisto K-do 4671 per esp-o. 15 K-doj mendis surloke lernolibrojn. Naturamika jun. gvidanto el Karlsruhe kunportis adreson el Jarlibro de sola tiea K-do k sukcesis aranĝi en tiu urbo kurson kun 30 p. 7. 1. 1930 okazis en Kolmar (Bas-Rhin) en naturamika grupo pri-esp-a parolado. La varbadon prizorgas regiona estraro mem. Kurso kun proks. 25—30 p. Kurso ĉe naturamikoj en Freiburg (Germ.) en preparo. Komunuma administracio de la urbo Amnéville pagas lernolibrojn por esp. kursoj. Dum ĉi jaro naturamika asocio de Francio planas amasan naturamikan renkontiĝon. (4671.) — GERMANIO. Laŭ «Arbeiter-Esperantist» fondiĝis novaj LEA-grupoj en Bützow, Hindenburg, Hückelhoven, Oelsnitz, Penzig, Schwaan. — Novaj kursoj en Bielefeld (26 k 27 p.), Elberfeld (20 p.), Gleiwitz (36 p.), Hirŝberg (14 p.), Ŝmideberg (30 p.), Offenbaĥ (25, 24 k 15 p.), Valtershaŭzen (10 p.). — Kursoj en LEA-distrikto Meklenburg. — Bona sukceso de rekta metodo. Jam delonge kursoj okazis en Rostock. En 1929 ni decidis fari propagandon ankaŭ en ĉirkaŭaj urbetoj. Ni venigis tiucele Londonanon k faris publikajn paroladojn, sed ne tute sukcese, kvankam ni anoncis per gazetoj k grandaj afiŝoj. Tute hazarde ni trovis metodon pli sukcesan. En unu loko ni alparolis gvidanton de sindikato, kiu pro entuziasmo aranĝis kurson en sia urbo, kun garantio je minimumo el 15 kursanoj por kovri la kostojn. Laŭ sama metodo ankaŭ en aliaj lokoj ni akiris 103 kursanojn en 6 lokoj. El la kurskotizo de 8 mk. g. po partoprenanto la sindikatoj aŭ partioj konsentis pagi la duonon por siaj anoj. Por infanoj estis la sama aranĝo. Tiel la kotizo ne malhelpis organizatajn laboristojn k junulojn aliĝi. Ni aranĝis provizoran bilancon, pri vojaĝkosto, pagoj por lernĉambroj, por salajro, manĝ- k loĝejkostoj de la instruonto ktp. Ni enspezis la kalkulitan sumon, sed la elspezoj estis pli ol ni atendis pro la propagando, el kiu ni esperas bonajn fruktojn. Antaŭe ni en la subdistrikto Rostock nur havis unu grupon; estonte ni havos 4—6 grupojn. Pro tiu sukceso ni estas tre dankemaj al K-do Flower, London, kiu instruis laŭ rekta metodo. La kursoj daŭris dek semajnojn. Ni ne uzis legolibrojn ĝis la sesa leciono, kiam la kursanoj povis flue legi «Petron». Ni donis al ĉiu semajnan resumon de la pritraktita leciono multobligitan. Je la dua leciono ili jam kantis, je la kvara flue parolis inter si, k je la sesa ili skribis poŝtkarton al eksterlando k eklegis «Petron»; inter la oka ĝis deka ni faris elementan ekzamenon por kontroli la rezulton. La metodo tiom allogis la kursanojn per kantado, sinesprimo en la lingvo, ludoj ktp., ke ili restis ĝis la fino. Partoprenis ekzamenon ĝis nun 52 p. (restas neekzamenitaj 20 p.). La kursanoj dum la semajno ankoraŭfoje renkontiĝis k tralaboris la lecionon, kiun ili ricevis en la kurso. Tio
— página 11 —
ankaŭ multe helpis al la sukceso de la kursoj. La leciono daŭras 1 ĝis 1½ horon. En tiu tempo oni legas du paĝojn de «Petro» k lernas proksimume 50 vortojn. En Rostock ni ne havis tian propagandsukceson, ĉar estas multe da aliaj allogoj, sed en malgrandaj urboj ni havis ĝis 20 kursanoj. Esp-o tre allogis tieajn socialistojn, ĉar ĝi eksterurbetigas, tutmondanigas ilin. Laŭ supra metodo K-do Flower de jan. daŭrigas sian laboron en alia parto de nia distrikto. — Distriktorganizanto (2530).
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Gazetoj
Brita Laboristo. Monata gazeto de la esp-istoj laboristaj en Britio. Respondeca redaktoro: L. Korinna. Adreso: 30, Wheatley Road, Halifax, Anglio. Abonpago por Britio 1/3 afrankite, por eksterl. egalvaloro (1,50 mk. g.). Aparta n-o 1 d. (0.15 mk. g.). N-o 1. Januaro 1930. 4 pĝ. Form. 19×25.
Jen signo de progreso en Britio! La tiea LEA eldonas sian propran monatan presorganon! Kun ĝojo ni salutas tiun kuraĝan paŝon de niaj K-doj, precipe nun, en la komenco de tiu jaro, kiu vidos SAT-kongreson en Londono. La enhavo estas ĉefe anglalingva. Bedaŭrinde la esperanta parto suferas pro preseraroj kaŭze de presista nesperto k ankaŭ pro lingvaj eraroj, kiujn la redaktanto devas klopodi eviti en estonto.
La Anarkiisto! ‘Libera Federismo estu bazo de l’ liberigo’. Redaktata de grupo de anarkistoj esp-istaj. Eld. de Zenkoku Rodokumiai Jijurengo kai, n-o 10, Kobikicho 2-chome, Kiobashi, Tokio, Japanio. N-o 1. Nov. 1929. 4 pĝ. Form. 15×23. Abonprezo ne montrita. La titolo de tiu gazeteto kun esp-a enhavo k klarigoj en japana lingvo montras sufiĉe klare ties celon.
N. Incertov, Kiel devas labori SEU-ĉelo. Eld. CK SEU, Moskvo, 1929. Form. 12×17 cm. 120 pĝ. Prezo: 0.60 rubl. (1.25 mk. g.).
Ruslingva gvidilo por esp. propagandistoj k grup-organizantoj en Sovetio.
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»:
Neue Zeitung, München; Nordbay. Volkszeitung, Nürnberg, 16. 12., Sektanoj antaŭ juĝejo (268); L’Humanité, Metz, 7. 12., Sektanoj antaŭ juĝ. (268); Aurora, Porto, jan., ĉe portug. universitatoj.
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Kieva Pioniro, Kiev, 20. 12.; Signalen, Stokh., 2. 1.; Münchener Post, 19. 12., 27. 12.; Der Republikaner, Mulhouse, 22. 11.
Pri SAT-Kongreso raportis:
Der Volkslehrer, Langensalza, 22. 12.
Peresper. materialon enpresis:
Travail, Lyon, 28. 12.; Neue Zeitg., München; Nordbay. Volkszeitg., Nürnberg, 27. 12.
Korektoj. K-do 13 706 petas nin korekti en sia artikolo (n-o 274, fruntpĝ.): 2-a kolono, lin. 15 oni legu anst. franc-angla vortaro, angla-franca; sama kolono, 19-a linio: Dume (anst dum).
En n-o 275 legu pĝ. 169, 2-a kol., lin. 19 de supre, «mondon» (anst. modon), pĝ. 173, 2-a kol., lin. 24, «pomonate» (anst. pomante), pĝ. 178 en titoleto: «Ĝustigo» (anst. -i); la du piednotoj sur sama pĝ. devas esti interŝanĝitaj!
NIA POŜTO
10 088. — Ni ne povas enmeti vian polemikan artikolon. Kiam funkcios la Kom. Radio-Unuiĝo, ni volonte publikigos alvokon similan al tiu, kiun ni enmetis pri V. A. R. A. — E. L.
4671. — Loko mankas por la Kristnaska priskribo. Se temas pri renkontiĝo por nov. 1930, ni akceptos en konciza formo.
15 262. — Via artikoleto transsendita al red. de «Scienc-Kult. Pĝ.»
11 005. — Via rakonto taŭgas por «L. L.». Ni uzos okaze.
13 350. — Via manuskripto ricevita. Ni uzos siavice.
Uljanovsk-Zavoljie. Ni dankas al vi pro bildskizoj. Ni ankoraŭ ne elektis. Kunhelpon ĉe estontaj laboroj similaj ni konsideros.
10 652. — Ŝercoj aperos certe. Leteroj de H. ne retrovitaj. Razjentraduko aperos, en okazo se spaco permesos.
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0.80 mk. g., ĉiu plia linio 0.50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
BRITIO
K-do Ernesto M. Hall, Poplar Ave, 4, Oldham (soc. urbkonsilanto), kĉl, pri ĉ. temoj, il. gaz., sporto, soc. kond.
ĈEĤOSLOVAKIO
K-do Eric Stelzig, Meistersdorf ap. Steinschönau, PM k belaj PI, kĉl. Interesuloj skribu multnombre! Al ĉiu mi garantias resp.
FRANCIO
Adresŝanĝo. — K-do Rodolphe Stransky (antaŭe en Vauzelles) loĝas nun: 5 rue Gloxin, Strasbourg. — PI, bfl. k am. fotoj kĉl.
Adresŝanĝo. — K-do Favard René (SAT-ano 11 046) loĝas nun: 39 rue Jean Jacques Noirmant, Tours (I. et L.).
GERMANIO
K-dino Hanni Lessig, Elisenstr. 34, Altenburg/Th., kore dankas al ĉ. respondintoj. Bedaŭrinde ne eblas al mi resp. al ĉ. 87.
K-do Gerhard Kuhler, Hauptstr. 88, Weisswasser/O.-L., kĉl., pri ĉ. temoj, L, PI. Resp. al ĉiu.
Librobindistoj! — Kun vi mi dez. koresp., al aliaj mi ne resp., L, esp-aĵoj, kĉl. Adr.: Rudi Hofmann, Landsberger Str. 28/2, Leipzig N 22.
K-do William Bierbaum, Rudolfstr. 11, Chemnitz, kĉl., pri ĉ. temoj.
K-do Heinz Baba (13 053), Kemnitzerstr. 82, Werder/Havel, PI, bfl., PM, kĉl. Resp. garantiata.
K-do Felix Hartmann, Bertastr. 12, Rheinhausen, N.-Rh., L, PI, kĉl., pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
HUNGARIO
K-dino I. Prassnig dankas al ĉ. Gek-doj k koresp-antoj. Pro senlaboriĝo ŝi ne povas al ĉ. respondi.
SOVETIO
K-do F. M. Lagutin, ul. Frunze 28, Pedteĥnikumo, Novosibirsk, Siberio, L, PK, PI, pri ĉ. temoj, kĉl. Skribu tuj!
— Gelernantoj (15—17 j.) de 10-jara lernejo k 3-jara metia lernejo koresp. kolektive k individue, gaz., fotoj, pri ĉ. temoj, kĉl. Adr.: Ruza, Mosk. okr., ŝkola 10-letka, Esperanta jaĉejka, Kuvaevu.
— Lernantoj de Esp. Seminario koresp. kĉl., L, PI, bfl. Resp. garant. Adr.: K-do Kopekin, Ŝevĉenkovskaja 59, Dnepropetrovsk.
— Internacia Esp. Brigado koresp. kĉl., pri politikaj k ekonomiaj temoj. Adr.: Walter Bräuer, Poltavskaja 15, K. D. K., Dnepropetrovsk.
— Grupo de gelaboristoj de Bramsa fabriko koresp. kĉl. gelab-istoj pri ĉ. temoj, kolektive k individue. Adr.: Jaroslavl p. o. Djadkovo, Tormaznoj zavod, J. N. Kartaŝovu.
Gek-doj Aleksandrino k Voldemaro Gorazeev (agronomo-pedagogo, geedzoj), Urjupinsk, Ĥoperskogo okr., Nijne-Voljskogo kraja, Bolŝaja ul. 27, kun Gek-doj ĉl., L, PK, PI, PM. Nepre resp.
K-do A. Pogorelov, Ĉerniŝevskaja 66, Ĥarkov, kun junularo k junul. organizoj ĉl.
K-do V. Kotelevcev, str. Bogdanovskij per. 14, Ĥarkov-6, interŝ. librojn k gazetojn (esp. lingvajn). Resp. gar.
— Lernantaro de 20-a Sovet-lernejo, Barnaul, «Kojzavod 2», pri ĉ. temoj kun infanaro ĉl.
— página 12 —
SOVETIO (daŭrigo)
— Kiu koresp. kun mi pri literaturo, foto k sporto? Adresu al: K-do V. Levĉik, Raboĉij gorodok 2, kv. 3, Lugansk, Ukrainio.
— Laborista rondeto de felfabriko, Barnaul, Zavkom pimzavoda 2, pri lab. k junularaj temoj kĉl.
K-do Johano Salo (oficisto), Bobrovica, Ukrainio, kĉl., pri ĉ. t.
K-do Fr. Vojtkeviĉ (16 j.), Kniŝovskaja ul. 24, st. Min.-Vodi, Terski okr., Kaŭkazio, kĉl., L, PK, PI, gaz. ilustr.
SVISIO
K-do Paŭlo Arbenz, Schillerstr. 7, Töss-Winterthur, PM, kĉl. Resp. gar.
[REKLAMO p.12] Atentu! Kunhelpu! 1. februaro ĝis 1. majo okazos distriktaj k profunuiĝaj FERVOJISTAJ KONGRESOJ de Samaro-Zlatousta fervojo. Tuj sendu al la kongresoj salutleterojn de vialokaj proletaj organizoj, grupoj, priskribojn de ilia klasbatalo. Por organizi en ĉiu distr. centro ekspozicion, multnombre sendu klasbatalajn afiŝojn, esp-aĵojn, fotojn, fervojist-aĵojn, ĉiun ekstersovetian ruslingvan gazeton ktp. Kunhelpu je finvenko de es-po ĉe la kongresoj. Adresu: USSR, Samara, Vokzal, Dorprofsoj. Pri nepra rekompenco respondecas la Fervoja Esperanto-Oficejo.
[BILDO p.12 | 85,7,92,13] Granda nigra kvinpinta stelo apud la anonco de la labkora rondeto.
[REKLAMO p.12] Ĉe redakcio de ĉefa tagĵurnalo «LENINGRADA VERO» funkcias LABKORA RONDETO. Ni koresp. kĉl, ŝanĝos gazet., fotojn, organizos kunligon de niaj labk. kun alilandaj. Kunlaboru, skribu, organizu. Respondo estas garant. Adr. Sovetio, Leningrad, 8. Uprazdnenij per., 17, kv. 34, al K-do Tilin.
[REKLAMO p.12] Bakistoj! Atentu! Ĉu estas esp. amikoj, kiuj volas interrilati kun ni por interŝ. spertojn pri panbakejoj, teknike, konstruo de panfornoj, analizo de faruno k fermento, baki per vaporo. Ni estas panbakejo produktanta 2500 panojn po horo en unu el niaj fornoj. Skribu al: Frans Engels, De Keyzerlei 12, Antverpeno, Belg.
[REKLAMO p.12] Je la 15-an de februaro la kursanoj de «Fervore antaŭen» en Magdeburg aranĝos POŜTKARTVESPERON por montri la valoron de esp-o por la translima interfratiĝo k por kolekti varb- k ekspoziciaĵojn. La legantoj estas petataj sendi salutkartojn. Ni respondos. Adresu al: Fritz Forster, Kl. Weinhofstr. 10/11, Magdeburg, Germanio. —
[REKLAMO p.12] LEA-grupo en Mannheim aranĝos je la 22-a de marto, okaze de distriktkonferenco, publikan varbfeston. Ĉiuj eksterlandaj Gek-doj, kiuj hazarde tramigros Sudgermanion, estas petataj nepre veni al tiu tago. Pri flegado k tranoktejo estos zorgate. Krome ni invitas oratoron esperantan el la najbara Francio veni, kontraŭ malgranda kompenco. Sendu salutlet. Laborista Esperanto-Asocio, Grupo Mannheim G 5, 3 (Germanio).
[BILDO p.12 | 65,33,71,37] Malgranda nigra kvinpinta stelo antaŭ la anonco de la esperanta rondeto en Rostov-Don.
[REKLAMO p.12] Esperanta rondeto ĉe klubo de sovetiaj kaj komercaj oficistoj deziras korespondi individue k kolektive kun ĉiuj landoj pri ĉiuj temoj. Adreso: Rostov-Don, Poŝtov jaŝĉik 82 por VSASOTR.
[REKLAMO p.12] ADRESŜANĜO K-do Jac. Braŭckmann k K-dino Lies van Trotsenburg loĝas de nun: Zilkerduinweg 22, De Zilk ĉe Hillegom (Nederlando). Bonvolu korekti en Jarlibro! — Ni same dez. koresp. pri edukado, junular-movado, sporto k seksedukado ktp.
[REKLAMO p.12] Ateista Unio de urbo Klin decidis starigi firman konstantan interligon kun ĉiulandaj ateistoj. Do sendu multnombrajn leterojn laŭ adreso: Rajsovet S. V. B., Leninskaja 8, Klin, Mosk. okr., Sovetio.
[REKLAMO p.12] VJATKA SAT-RONDO aranĝas en la fino de januaro Internacian Letervesperon pri la temo: «Ekonomia kaj kultur-politika vivo de eksterlandaj laboristoj». Sendu grandamase konformajn leterojn kaj ilustraĵojn. Respondo garantiata. Adreso: USSR, Vjatka, ul. Komuni 33, Krasnij ugolok prosveŝĉenca.
[BILDO p.12 | 40,47,51,55] Kvinpinta stelo kun martelo kaj rikoltilo en la mezo, en la anonco de la studentoj de Ĥarkov.
[REKLAMO p.12] La studentoj de la Ukrainia komunista Universitato je nomo de Artem Kom-Universitet, Artemstr. Ĥarkov per la esperanto-rondeto deziras korespondi kĉl laboristaj organizoj, komunistoj, komunistaj kaj marksistaj kursoj, lernejoj, redakcioj de komgazetoj, komunistaj kluboj k. s. Korespondu! Korespondigu! Ni interŝanĝos leterojn, gazetojn, fotojn, ilustr. revuojn ktp.
[REKLAMO p.12] ATENTU! Esp.-rondeto ĉe Poŝtoficejo dez. koresp. kĉl, PI, PM, gaz. Adr.: La Stelogek-doj, Poŝtkesto, 789, Stockholm, I. (Svedio).
[REKLAMO p.12] ★ 10 Gek-doj komencantoj ★ kiuj forlasas la kurson, dez. koresp. kun eksterlandaj Gek-doj. Resp. garantiata. Adr.: A. Erler, Meissen/Sa., Hirschbergstr. 11, II, Germanio.
[REKLAMO p.12] Lernantoj el 2 lernejoj deziregas serioze k daŭre koresp., interŝanĝi fotojn, desegnojn, model. Nepra k senprokrasta resp. Adreso: I. st. Perovo M. K. j. d, 9-jara fervojista lernejo, esperanta rondeto; II. Moskvo, Givcev-Vrajek, 25 21-lernejo Ĥono, esperanta rondeto.
[REKLAMO p.12] K-dino Mario Stepanova (flegistino) dez. koresp. kun Gek-doj ĉ. l., pri ĉ. temoj. Interes. pri laboristmovado ĉ. l. (dez. seriozan koresp. (precipe kun Japanio, Germ., Britio). Adr.: Taganrog, B. Berjevoj per 14. (Sovetio).
[REKLAMO p.12] Gejunuloj kaj Gelaboristoj! Baldaŭ estos aranĝata granda ekspozicio de nia laborista k lernanta interkorespondado. Bonvolu sendi multegajn leterojn, poŝtkartojn ilustritajn, fotografaĵojn k aliajn ekspozaĵojn por disvastigi la Ekspozicion. Al ĉiu sendonto ni respondos senprokraste. Adresu: Leningrad, Petrogr. St., Pr. K. Libknecht, 59. 191 ŝkola.
[REKLAMO p.12] GRANDA EKSPOZICIO de internacia laborista korespondado k gazetaro jam ekzistas. GEKAMARADOJ! Skribu multajn leterojn, poŝtkartojn ilustritajn kaj sendu viajn fotografaĵojn por plenplenigi la ekspozicion. Respondo estas nepre garantiata. Ĉion adresu: USSR, Leningrad, Viborg. St., Lomanskij per., 15, DOMO de KULTURO al Esperanto Sekcio.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Impresoj el Meksikio | 189—190 |
| Pri la disdivido de grundo en Latvio | 190 |
| Alia kandidato por la Ligo de Nacioj | 190—191 |
| El usona taglibro | 191 |
| Kiam mi estis en malliberejo | 191—192 |
| El siriusa vidpunkto | 192 |
| Vaganta junulo en Argentino | 192—193 |
| Por proleta sano | 193 |
| La intelekta libero estas nepre necesa | 193—194 |
| Filozofi-politika edukado | 194 |
| En kunesto kun grandaj spiritoj | 194 |
| Esperanto-Servo | 195 |
| Sennacieca Scienc-Kultura Paĝo | 196—197 |
| Tra Esperantio | 197—199 |
| Korespondado, Anoncoj | 199—200 |
Abontarifo al Sennaciulo: (La unua nombro montras jarabonon por membroj de SAT, la dua en krampoj montras la jarabonon por nemembroj. Ni ankaŭ akceptas ¼-jaran abonon.) Argentino, pes. 5 (6); Aŭstrio, ŝil. 10 (12); Belgio, belgoj 10 (12); Brazilio, milrejs. 15 (18); Britio, ŝil. 8 (9); Bulgario, lev. 200 (250); Ĉeĥoslovakio, kr. 50 (60); Danio, kr. 8 (10); Estonio, kr. 7 (8); Finnlando, mk. 70 (80); Francio, fr. 35 (40); Germanio, mk. 8 (9); Hispanio, pes. 10 (12); Hungario, peng. 8 (10); Italio, lir. 40 (45); Japanio, jen. 4 (5); Jugoslavio, din. 100 (120); Latvio, lat. 8 (10); Litovio, lid. 15 (20); Nederlando, guld. 5 (6); Norvegio, kr. 8 (9); Polio, zlot. 12 (15); Portugalio, esk. 35 (40); Rumanio, lej. 300 (350); Sovetio, rubl. 4 (4,50); Svedio, kr. 8 (9); Svisio, fr. 10 (12); Usono, dol. 2 (2,50). — Ponumera prezo estas: 0,20 mk. g. = 0,25 fr. svis. MONON ONI SENDU: rekte al la Administranto de SAT, Richard Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig-O-27 (Germanio), poŝtĉek-konto 6835 aŭ pere de unu el la jenaj poŝtkontoj, ĉiuj je la nomo de R. Lerchner: Bruxelles, 227 848 — s’Gravenhage, 142 084 — Praha, 501 007 — Stockholm, 4268 — Warszawa, 191 335 — Wien-D, 137 725 — Zagreb, 40 040 — Kobenhavn, 14 938 — Zürich-VIII, 15 929 — La francianoj pagu al Sennacieca Asocio Tutmonda, 23 rue Boyer, Paris-XX, per la poŝtkonto 1234—22. — La sovetianoj al CK de SEU, poŝtkesto n-o 630, Moskvo. En landoj kie ni ne havas poŝtkontojn, oni pagu per ŝtataj monbiletoj en registrita letero.
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N.º 278, 30 de enero de 1930
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
6-a Jaro. N-o 278 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 30./1. 1930
[BILDO p.1 | 44,4,55,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
SENNACIECA GRASAĴA TRUSTO
La plej grandan industrian trustigon dum lastaj jaroj efektivigis unuiĝo de «Lever Bros.» kun angla kaj holanda margarinaj unuiĝoj. Ĉi tiuj tri firmoj posedas kapitalon kaj havojn de 160 milionoj da funtoj sterlingaj (= ĉ. 800 milionoj da dolaroj). Ili regas 400 produktajn kaj disdonadajn firmojn en ĉiuj partoj de l’ mondo, kaj havas kompletan eŭropan monopolon en margarino kaj sapo. Estas interese sekvi historion de tiu ĉi trustigo.
Iomete post la milito Lever Bros atingis praktikan monopolon — ĉirkaŭe 80% — de l’ angla sapfabrikado. Ili devige fiksis pograndan kaj podetalan prezojn, kaj nur Kooperativa Pogranda Societo (angle: Cooperative Wholesale Society) povis kontraŭstari ilin inter la grandskalaj fabrikantoj.
Alilandan tualetsapan konkuradon ili venkis per akiro de 30 firmoj en Eŭropo, Ameriko, Japanio, Aŭstralio kaj Afriko. Usono estis ilia plej valora kliento kaj ĉi tie ili fondis fili-societon, kiu fabrikadis markojn «Lux», «Sunlight», «Lifebuoy» ktp.
Serĉante regadon super oleo kaj grasaĵo en Okcident-Afriko, ili renkontis konkurantojn — Reĝan Nigeran Kompanion (angle: Royal Niger Co.) kaj Korporacion por Afrika kaj Orienta Komerco (angle: African and Eastern Trade Corporation) — kaj post longa luktado ili sukcesis ensorbi ĉi tiujn potencajn kompaniojn.
Levers ne nur restis sap-monopolistoj. Ili interesiĝis pri biendisvolvado por kulturado de oleo kaj mineraloj. Por saldi kontojn de eksportoj el Afriko, ili importis el siaj anglaj fabrikoj koton-komercaĵojn. Transportadon ili efektivigis per sia propra ŝiparo. Monopolo disvastiĝis. Ĝi atakis oleo-kukon (best-nutraĵon) kaj margarinon, kolektis kokos-oleon el Pacifikaj insuloj, kaj aperis en Usono ĉe monopolema Amerika Linsema Kio. Koncerne al fiŝole-akiro ĝi ne falis dorsen, sed havigis al si balen- kaj fiŝkapt-ŝiparon kaj subindustriojn; kakaon kaj ĉokoladon ankaŭ ĝi ne maltrafis. Pere de Kandela Akcia Kio (angle: Candles Ltd.) ĝi ekrilatis kun Ŝel (Shell)-Oleotrusto, kies kromproduktojn ĝi utiligas por kandeloj. Per tiuj ĉi kaj aliaj manieroj, unuiĝo monopola de krudmaterialoj kaj kromproduktoj ekampleksis ĉiujn partojn de l’ mondo.
Palmoleo estas esenca bazo — substanco por sapo kaj kandeloj; palmkernoj por margarino. Kun ambaŭ komercaĵoj Levers estis jam kunligita, kaj estis nur mallonga paŝo de sap- ĝis margarin-fabriko.
Sed en margarino ili renkontis sian supervenkanton. La kampo estis jam ĝisfunde regata de du holandaj firmoj — Jurgens kaj fan den Bergs (van den Berghs) — kiuj en jaro 1927 unuiĝis en «Margarina Unuiĝo». Ili estis manĝaj-negocistoj kaj fabrikis buteron, densigitan lakton, sapon, kandelojn kaj lardon. La grandega potenco de tiu ĉi trusto restis en asocio kun pli ol 6000 disdonadaj filiaj magazenoj kiel «Hejma kaj Kolonia Magazenoj» (angle: Home and Colonial Stores), «Mejpol Laktvendeja Kio» (angle: Maypole Dairy Coy.) ktp.
Levers invadis la teritorion de l’ Unuiĝo, kaj inverse. Ambaŭ ili estis preskaŭ nekapteblaj en siaj propraj sferoj. Sed atako de Levers iome malplialtigis la margarinprezojn, kaj la Unuiĝo kontraŭatakis en usona sap-merkato sian konkuranton. En septembro 1929 famo cirkulis, ke la Unuiĝo pripensas kunfandiĝon kun «Proktor Gamble Kio», posedantoj de 19 sap- kaj kandelfabrikoj ktp., kiuj havis vend-enspezojn de 36 milionoj da funtoj sterl. (= ĉ. 180 milionoj da dol.) ĉiujare. Solvo estis memevidenta. La du organizoj unuiĝis kaj kreis tre potencan grupon kapitalistan, kiu ekspluatadas britajn kaj holandajn tropikajn kaj duontropikajn koloniojn, tiel kompetente, kiel ankaŭ ili ekspluatas la eŭropan kaj amerikan konsumanton.
La influo de l’ unuigita grupo je koloniaj politikoj de Anglio kaj Holando estas granda kaj netaksebla. Oni devas noti, ke la reganta entreprenista influo en holandaj kolonioj estas dividita inter tiu ĉi grupo kaj la «Reĝa Holanda Ŝel-Oleo»-grupo (angle: Royal Dutch Shell Oil) kaj kaŭĉukproduktantoj, kaj ke Okcidenta Afriko de l’ Gambia-rivero ĝis la pli supra parto de l’ Kongo-rivero estas preskaŭ egale sub ilia influo.
Eĉ tiuj ĉi grupoj kuniĝas. Ni trovas, ke unu el la estroj de l’ Ŝel-grupo sidas ĉe la direktantaro de unu el la ĉefaj fabrik-kompanioj, kaj ankaŭ estas prezidanto de la plej grava krudmateriala kompanio, en Lever-Margarina Unuiĝo. Jen ni havas grandegan firmigadon, en kiu Ŝel-asociano estas konata pro sia praktika batalemo kontraŭ usona kapitalismo kaj precipe kontraŭ «Standard»-Oleo-Trusto (Standard Oil).
Vegetaĵaj oleoj estas esencaj por usonaj kapitalistoj, kaj en tiu ĉi materialo estas okazigita firmiĝo de
— página 2 —
202 SENNACIULO
l’ britaj interesoj, kiu nur povos intensigi malamikecon kontraŭ usona kapitalismo kaj prepari vojon por nova milito.
Verkita de 13 104 laŭ artikolo en «Monata Cirkulero» de Labor-esplora Fako (Anglio).
ALINACIAJ LABORISTOJ EN FRANCIO
En Francio vivas kaj laboras pli ol 3½ milionoj da fremdaj laboristoj. Al tiu nombro oni devas alkalkuli krome kvanton da sezon-laboristoj, por la vinberrikolto en la sudo, lupol-rikolto en la nordo, kiuj restas nur dum pli malpli longa tempo de l’ jaro en Francio. La plej fortan kontingenton formas la italoj (proks. 1 miliono), hispanoj kaj portugaloj (proks. ½ miliono) kaj poloj (same proks. ½ miliono). Aliaj nacioj estas reprezentataj per 20—100 000-personaj kontingentoj.
La plimulto estas laboristoj. Nur inter la italoj kaj hispanoj troviĝas pli forta etburĝa tavolo (trinkaĵistoj, hotelistoj, etkomercistoj k. a.). Interaj statoj inter ĉi tiuj kaj la laboristoj apenaŭ ekzistas, almenaŭ ne kiel socie grava fenomeno, escepte ĉe la judoj, kiuj plejparte laboras en la vestaĵa metio, kie ili povas memstare instaliĝi. La plimulto konsistas el la plej malprogresinta kaj plej ekspluatata proletaro, kiu ĝenerale ne partoprenas en la batalo de l’ franca proletaro.
Kia estas ilia materia situacio, iliaj viv- kaj laborkondiĉoj! Kiel ili venis Francion? Kaŭzo estas, ke Francio, sekve de la perdoj en la imperialista milito, kaj la industriigo de l’ lando, havas fortan bezonon je manlaboristoj, eĉ nun ankoraŭ ne kontentigitan, ĉar ĝi faris kontraktojn kun diversaj ŝtatoj pri «liverado de homa materialo». La plimulto da fremdaj laboristoj laboras en grandaj entreprenoj, ĉar plej ofte ili venis Francion per kolektiva laborkontrakto. Nur grandaj entreprenoj povas pagi la transportkostojn ktp. En la landoj kun senlaboreco, Polio, Italio, Hispanio, Mezeŭropaj ŝtatoj escepte Germanio, ekzistas elmigraj oficejoj, kiuj kunlaboras kun la franca burĝaro. Ili promesas al la laboristoj mirindajn kondiĉojn, sed nek salajro nek loĝado respondas al la kontrakt-kondiĉoj. La plej malbonajn kondiĉojn havas la kamplaboristoj, kiuj kontrakte ligas sin por unu jaro. Dekkvar horoj da laboro kaj pli, malbona nutraĵo, loĝado en stalo aŭ garbejo, malaltaj salajroj. Tio instigas la laboriston rompi la kontrakton kaj serĉi laboron en la fabrikoj de la urboj. Sed kiel kamplaboristo (tio estas notita sur lia legitimilo) li preskaŭ ĉiam estas malakceptata ĉe fabrikoj.
El la fremdlaboristoj okupitaj en la industrio la plimulto vivas en la Sen(Seine)-departemento (400 mil), t. e. Parizo kaj ĉirkaŭo, en la Maralpa, Savoja kaj Malsupra-Alpa departementoj kaj la minejdistriktoj. La kamplaboristoj estas en plej diversaj anguloj. Poloj, italoj kaj hispanoj formas verajn teritoriajn insulojn: en Pa de Kale’ (Pas de Calais), mineja distrikto, 210 mil polaj ministoj; en la orientaj minejoj 90% da fremduloj, ĉefe italoj. En la sudo kamplaboristoj italaj, hispanaj kaj polaj, same en la centro.
La plej multaj fremduloj estas fraŭloj inter 20 kaj 35 jaroj. Nur parto venas kun tuta familio; tre malmultnombraj estas enmigrantaj virinoj. La granda plimulto konsistas el malprogresintaj tavoloj, kiuj ne scias la francan, kiujn la mastraro ekspluatas hontinde. La kolektiv-kontraktoj estas vera sklaveco. Krome la subpremo mastra kaj registara trafas la strikantajn fremdajn laboristojn (per forpelo ktp.), tiel ke politika laboro inter ili estas treege malfacila.
La mastroj senrajtigas diversmaniere la fremdajn laboristojn: parto estas loĝigata per la mastro (depreno de l’ salajro); ekzistas kantinoj, kredito … kun depreno de l’ salajro; pro nescio de l’ franca lingvo kaj ĝenerala malantaŭeco ili ne povas kontroli, ĉu ili ricevas sian «ĝustan salajron». La burĝaro provas envicigi la plej malprogresintajn manlaboristojn ĉe la pastraj kaj aliaj helporganizoj de l’ faŝismo, por kontraŭstarigi la francajn laboristojn al la fremdaj kaj inverse.
La burĝaro kredigas al la francaj laboristoj, ke post la raciigo plenumita ili havos avantaĝajn postenojn, dum la fremdaj laboristoj estos la plej malbone pagataj manlaboristoj. Tio estas kompreneble neebla por la burĝaro. Sed jam nun la fremdaj laboristoj havas plej malbonajn labor- kaj loĝkondiĉojn, kaj kompreneble la plej malaltajn salajrojn. La soci-asekura leĝo ne konsentas al fremda laboristo maljunulan renton, eĉ se li dum tuta vivo pagis kotizojn. Evidente la burĝaro volas posedi obeeman manlaboristaron sen klaskonscio, kiu akceptante plej malaltajn salajrojn povas esti utiligata kiel strikrompanto. Tiel ĝi fosas fosaĵon inter la du laboristaj grupoj. Oni kompreneble vualas tion per frazoj pri nacia intereso, humaneco ktp. Ankoraŭ mensogo estas refutenda, tiu pri la «franciĝo». Nur bonhavaj tavoloj rajtas franciĝi; sed 95% el la fremdaj laboristoj estas manlaboristoj. Krome, se la francigito faras ion ajn «kontraŭ Francio», li povas esti eksfrancigata.
Rilate al la organiziĝo de tiuj fremdaj laboristoj sufiĉas citi unu fakton: el 210 mil polaj ministoj nur 3 mil estas sindikatanoj …
Tio vokas en nian memoron la saĝan eldiron de l’ antikva filozofo Platono¹ pri la facila regeblo super diverslingva laboristaro, sen reciproka interkompreniĝo. Aktuala estas tiu sama problemo en Francio. Jen pruvo, kiom bezonata estas komuna interkomprenilo, kaj kian unuarangan lokon devas okupi esperanto en la batalo kontraŭ la kapitalismo kaj ĝiaj ekspluat-metodoj.
¹ Vidu n-on 266.
★
El mia Sovetia taglibro
«Ke ĉiu kuiristino sciu, kiel gvidi ŝtat-aparaton.» Lenin.
Demokratio en vivo
La formo de Sovetiaj laboristaj organizoj multe diferencas de tiuj en aliaj mondpartoj kaj prezentas apartan intereson el socia vidpunkto. Sovetiaj laboristoj estas unuigitaj laŭ sia laborejo kaj ne laŭmetie kiel alie. Do, ĉiuj laboristoj kaj servistoj en unu ejo apartenas al unu profesia unuiĝo. La profesiaj laboristoj ekzemple de teksa fabriko, la librotenistoj, la maŝinskribistinoj, la gardistoj, ili ĉiuj formas la lokan ĉelon de la teksa profunuiĝo. Ĉiuj ili partoprenas en organizaj aferoj, samkiel en la estrado de la tuta aparato.
Tiu faktoro estas multe pli grava ol oni ĝenerale imagas, ĉar ĝi kaŭzas novan formon de demokratia administrado, nekonatan en ĝisnuna socia historio. Nur ĉe ĝeneralaj laboristoj kunvenoj (tiuj okazas tre ofte) oni povas plene kompreni kaj ĝuste taksi la veran signifon de tiu fakto. Ekzemple: grava organiza aŭ ekonomia problemo antaŭmetiĝas la unuiĝon. Temas pri ŝanĝo de laborplano aŭ pridiskuto de la alia nova punkto rezulte de partia aŭ registara direktivo. Tiu kiel ĉiu ajn grava problemo devas havi la sankcion de la ĝenerala kunveno. Kunvenas ĉiuj: direktoroj, inĝenieroj, laboristoj kaj ankaŭ purigistinoj. Aŭdiĝas opinioj de reprezentantoj de tiuj diversaj fakoj; esprimas sian opinion pri la netaŭgeco de tiu aŭ alia punkto ne nur la sperta direktoro, sed ankaŭ la nesperta ordinara laboristo. Konscion sian li akiras en la diversaj klubaj kursoj kaj sociaj anguloj, la teknikan edukon (pli bone — organizan) li ricevas dum tiuj kunvenoj. Ĉi tie necesas rimarki, ke plej ofte temas pri vere gravaj problemoj; ekzistas ĉi tie nur grandaj laborejoj, ĉar la vivo ekonomia kaj industria estas koncentrita. Krom tio ĉesis ekzisti la meza
— página 3 —
SENNACIULO 203
kaj eta komercisto kaj manufakturisto.
Tiel la principo diktita de Lenin, ke eĉ la kuiristino sciu kiel administradi la reg-aparaton, estas vere en procezo de efektiviĝo. La stranga intereso de tio aparte evidentiĝas per jena ekzemplo: La skribanto de tiu ĉi artikolo havis specialan okazon ĉeesti multajn kunvenojn de iu scienca ekonomia instituto. Periode tie okazas kunvenoj. En tiuj kunvenoj ĉeestas ĉiuj gelaboristoj de la instituto, scienculoj, ekonomistoj, vestpendigistoj kaj fenestrolavistinoj. Temas kelkfoje pri tre seriozaj demandoj kiel kritiko de labormetodoj, ŝanĝo de laborprogramo ktp. Kaj ĉi tie ankaŭ partoprenas en la diskutoj ĉiuj ĉeestantoj, spertuloj samkiel manlaboristoj. Kompreneble tiuj lastaj ne donas teknikajn konsilojn, ne estante preparitaj diskuti ekonomiajn problemojn. Tamen ili montras sian intereson pri la afero.
Multajn similajn ekzemplojn oni povus citi por montri tiun novan formon de demokratio en vivo. Kaj estas neeble troestimi la socian valoron de tio. Ĝi atingas malproksime en la vojo al la psikologia revolucio de la rusa popolo, kiu estas la dua etapo kaj la multe pli malfacila en la socia rekonstruo de la lando. Politika revolucio estas nur rimedo: la celo ja estas ŝanĝo de la interna homa socia vivo, ŝanĝo ne nur en la formo de registaro, sed vera ŝanĝo en homaj interrilatoj kaj vidpunktoj.
Ni ja ofte aŭdas la argumenton: «Ŝanĝiĝis la registaro, sed ĉar restis la sama neŝanĝebla (?) homa naturo, nenia socialismo ie povos esti efektivigita.» Al tiaj argumentuloj estu aparte rekomendite konatiĝi kun okazoj de la priskribita tipo, haltiĝi, pripensi kaj eble eĉ pridubi siajn konvinkojn pri la malesperinda homa naturo. (12 452)
La laborkondiĉoj en la fabriko «Elizalde» (Barcelono)
Antaŭ kelkaj jaroj, en 1919, dum la apogeo de la Unuiĝita Sindikatmovado, la laborkondiĉoj estis sufiĉe bonaj, la salajro estis reguligita je 12 pesetoj (ĉ. 2 dolaroj) tage. En tiu jaro kiam la burĝaro vidis pligrandiĝon de l’ sindikatoj, ĝi organizis lokaŭton, por nuligi la sindikatmovadon. La lokaŭto daŭris dektri semajnojn. Poste la sindikato postulis salajran plialtigon je 3 pesetoj tage, kaj la firmo Elizalde akceptis la kondiĉon. La burĝa societo pro tio dekretis bojkoton kontraŭ tiu entrepreno. Ĉi lasta respondis per la minaco aĉeti sian materialon en eksterlando, se la enlandaj firmoj ne volus vendi al ĝi. Poste la mastroj prezentis al la sindikato siaflanke demandon por atingi la permeson laborigi 2 horojn pli longe ol la okhora labortago.
Post akcepto de tiu nova labortempo la laboristoj akiris 100 kaj eĉ 150 pesetojn semajne (ĉ. 17—25 dol.), ĉar por la du kromhoroj estis donata ekstrapago de 50%, krome por ĉiu labortago donaco de duona peseto. Sed regis maljusto rilate la traktadon de l’ laboristoj. Kiam iu difektis iun pecon, li estis tuj maldungata. Tial estis konstanta granda ŝanĝiĝo de laborfortoj en la laborejo.
Unu el la grandaj maljustoj okazis en 1925. Depost 1923 la entrepreno konstruis aŭtomobilojn. Elizalde ekakiris permeson de franca firmo «Lorraine» (Loreno) konstrui aermotorojn. Sed ĉar la motoroj estis destinitaj por la regno, al ĉiuj teknikistoj estis forprenataj la oficoj kaj ili estis okupataj per militistoj. Iom post iom la mastroj malpliigis la salajrojn. Nuntempe la novaj laboristoj perlaboras nur 8 ĝis 9 pesetojn tage.
Certe oni nun ne maldungas plu laboristojn kiel en 1919—25, sed ili estas punataj kiel soldatoj. Se iu ekz. forgesas kontrolmarki la karton ĉe laborkomenco, li estas punata per unutaga senlaboreco, kaj kiam iu difektis pli ol 4 pecojn, li estas punata per septaga aŭ dusemajna senlaboreco.
En 1923, komence de l’ aermotorfabrikado, oni konstruis du motorojn ĉiusemajne: la laboristoj perlaboris laŭ la pecoj proksimume 40—50% super sia salajro. Nuntempe oni konstruas kvin motorojn ĉiusemajne kaj perlaboras por la pecoj nur 10% pli. Sed la teknikistoj-militistoj akiras 2000 pesetojn ĉ. 350 dol. monate plus 1% de la konstruo.
Por ŝpari oni faras kontrakton kun kelkaj lernantoj, al kiuj oni pagas 20 pesetojn semajne; ili nenion ellernas, ĉar ĉiutage ili nur balaas la fabrikon. Tio estas ilia lernado kaj tiel aspektas la laborkondiĉoj en la firmo Elizalde.
Antaŭ kvar jaroj mortis la burĝo Elizalde. Tial okazas ĉiun 4-an de decembro (la mortotago) en preĝejo meso por lia animo. Kaj kiel ŝafoj preskaŭ ĉiuj laboristoj eniras la preĝejon; restas nur ĉ. 20 laboristoj nedifektitaj, kiuj ne timas la maldungiĝon kaj kiuj ne konsentas fariĝi sklavoj por ne esti maldungotaj.
Francisko Salvador (14 571)
● AVERTO! Lastatempe la Redaktejo estas bombardita per leteroj ne sufiĉe afrankitaj. Por ricevi ilin, ni devus pagi punafrankon sufiĉe altan. La deficita buĝeto de «S-ulo» tion ne permesas; tial ni devis rifuzi la leterojn.
SOVETA TAĜIKIO
Antaŭlonge mi promesis al la legantoj serion da skizoj k rakontoj pri Sovetio. Pro mia unua artikolo «Tra USSR» mi ricevis tre multajn leterojn el diversaj landoj k mi nun certe povas anonci, ke granda parto el nia anaro serioze interesiĝas iom post iom, en bona detaleco, konatiĝi kun vastega teritorio sur la mondo — USSR.
Landoj de Sovetia Oriento estas tre malmulte konataj inter niaj transmaraj k eŭropaj K-doj. Tamen ili, spite kutima forgesiteco k malatento ĉe granda publika parto, povas esti studataj kun intereso.
Mi havas bonan motivon verki hodiaŭ pri Taĝikio: tiu lando nur kelkajn tagojn antaŭe deklaris sin memstara k eniris Union de Sovetaj Respublikoj kun nomo: Taĝika Soveta Socialista Respubliko (TaSSR).
Ĉu oni scias ion pri tiu lando, kaŝita post sablaj dezertoj k montoj en ekstrema Sud-Oriento apud mistera, preskaŭ nekonata norda Hindio, apud ekstrem-okcidenta sovaĝa Ĉinio k varma Afganio, la lando de orienta beleco k de militoj? Mi aludis pri dezertoj k montoj … Ĉu vi ne volas fari malgrandan vojaĝon kun mi image? Bonvolu. Ni elektos plej oportunan trafikilon por nia vojaĝo — la aeroplanon. Ne miru: aeroplanoj k aŭtobusoj k kameloj, k senradaj tirtransportiloj, traktoroj, kombinmaŝinoj k bastonoj kun akraj pintoj — tre ordinara afero ĉi tie; pri kio oni povas miri, estas rapidega, preskaŭ fabela evoluado de la lando.
Do: ni flugas el Taŝkent (Uzbekio) al ĉefurbo de nova respubliko — Düŝambe. Granda k oportuna pasaĝeraeroplano forgesigas pri ia danĝero, k ni avide kun ĝuo direktas niajn okulojn suben. — Tie: ŝajne senlima, morta «Bed-pak-dala» (La Stepo de Malsato) k malofte videblaj kamelkaravanoj, kiel vermoj rampantaj de montet’ al monteto. Ĉirkaŭe — la nuboj, nur nuboj, vento k agloj, gigantaj aziaj agloj. Sed tiuj flugantaj simboloj de reĝeco cedas, ni forflugas de ili ĉiam pli k pli malproksimen.
Ĝizak … Ni alflugas danĝerajn lokojn; piloto zorgeme streĉas la atenton: Ni flugas super montaroj Temerlin k Kelif.
Samarkand … Ni adiaŭas Uzbekion k alflugas Taĝikion. Diablo, kiel mi bedaŭras, ke ni vojaĝas nur image! — Kalaj-Humb estas sub ni, jen la florejo Taĝikia, ĉarma valo plena, abunda je fruktoj, suno k homoj. Sed kio estas? — Ni vidas montojn en nebulo, en malproksimeco, kiun eĉ aeroplano ne povas superregi: estas poezia Afganio kun sia mistera Gindukuŝ. Post kelkaj minutoj — Düŝambe, la celo de nia flugvojaĝo. Eble estas interese al vi
— página 4 —
204 SENNACIULO
scii, ke de Taŝkent ĝis Düŝambe ni «flugis» kvin horojn. Sed vi memoras la kamelkaravanojn, kiujn ni «vidis» en Bed-pak-dala: ili rampos, tiuj vermoj, ankoraŭ multajn, multajn tagojn.
Nu, ni forigas vojaĝajn polverojn per naztukoj; niaj piedoj firme ekstaras sur tero. Baldaŭ luksa aŭto ekspedas nin en urbon. Ni eniĝas la vivon de lando. Oficejoj, laborejoj, diversaj institucioj, kluboj, palaco blanka k belstila de Taĝikia Registaro altiras nin, ni serĉas en ili respondojn je mil demandoj, kiuj aperas ĉe ni tiel nature, tiel ĉiam nepre.
Homoj faras al vi impreson junecaj, viglaj; vi rimarkas, kiel ili rapidas aranĝi sian vivon laŭ novaj, ankoraŭ neniam aplikitaj principoj. Je nia alveno oni volonte k entuziasme klarigas:
— «Ja ni nun havas aertrafikon, fervojon, bonajn aŭtovojojn! Ho, ni preferas flugi aŭ veturi per aŭtoj anstataŭ suferi dum tagoj sur kamelaj ĝiboj!»
Juna pioniro taĝika, la korpo el suno, ĝojo k sano, serioze rakontas al vi:
— «Antaŭe la knaboj balbutis kun pastroj stultajn religiajn vortojn; neniu lernejo estis en tuta lando, sed nun ni havas 20 mil lernantojn, kiuj lernas ĉion, nur ne religion k sovaĝajn morleĝojn.»
Oni montras al vi malgrandan libreton en farsa lingvo kun mieno preskaŭ sankta. — «Kio estas, — vi pensas, — ĉu ne estas efektive religiaĵo?» Aĥ, ne! — entuziasmulo tradukas al vi:
«En 1926 kotonplantejoj okupis terspacon je 2 mil hektaroj; en 1927 — 18 mil h.; en 1928 — 39 mil k en 1929 la kotono okupas terspacon je 60 mil hektaroj. Laŭ nia kvinjara plano Taĝikio semos kotonon en 1931/32 sur 200 mil hektaroj.» Vi ne laciĝis ankoraŭ? Bone!
«Nun Taĝikio havas 12 malsanulejojn k 60 medicinhelpejojn, kiujn el 1 miliono da loĝantoj, uzis nunjare 160 homoj.»
«Por industrio k kampokulturo en 1926 la registaro destinis 3 milionojn da rubloj; en 1929 por samaj celoj ni havas 40 milionojn da rubloj.» En iama cara kolonio — propraj Dneprostroj’oj¹!
Vi iras en klubon, en rondeton de landkono, oni montras al vi tabulojn, afiŝojn, sur kiuj, per literoj, kvankam latinaj, sed ne kompreneblaj, estas skribitaj landnomoj: Ĥovaling, Vanĉ, Penĝikent, Harm, Darvaz …
«Komprenu do! — en tiuj lokoj ni trovis oron, feron, karbon, plumbon.»
«Kotono, tritiko, rizo, teo, ŝafoj …» — Sufiĉas! Larĝaj horizontoj, vastaj perspektivoj estas antaŭ Taĝikio. — Tion ni devas agnoski post niaj vojaĝoj k ekskursoj.
Sed estas jam la tempo por ni … revenu al Eŭropo.
V. Glazunov (7347).
¹ Elektrostacioj. — Red.
La malbonfaroj de la diverslingveco
En romano «Lupo en ŝafejo» s-ro R. Ŝikle’ (R. Schickelé) laŭdas la Ligon de Nacioj, laŭdegas speciale francan ministron por eksterlandaj aferoj Brian (Briand). Ni elĉerpu el tiu ne sentalente verkita laŭdverko kelkajn vortojn pri multlingveco en grandaj kunvenoj de poliglotaj diplomatoj en Ĝenevo. Tre pentrinde Ŝikle’ montras la efikon de multlingveco. Li skribis:
«Pli multe ilin allogis la flankaĵoj de la Ligokunvenoj, ol la tagordo mem de tiuj kunvenoj. Tiu tagordo forruliĝis same kiel preterpasanta pezega ŝarĝvagonaro … kiu trairas oftege tunelon, t. e. suferis interrompon, dum kiu oni tradukis la paroladojn.»
Do, la poliglotoj mem ne ŝatas multlingvajn kongresojn; k jen ankoraŭ karakteriza detalo:
«Timante perdi sian seĝon malfacile akiritan, neniu foriris dum traduko anglen, kiu sekvis.» (Ĉar ĉiu atendis paroladon de Brian.)
Do, kutime oni foriras dum tradukoj. Ĉu similaj kunvenoj, pli longe interrompitaj ol sekvaj, povas efiki serioze? Ni kolektu pruvojn pri tiu manko en internaciaj kunvenoj. Ĉiu aŭskultas nur siajn samlandanojn, samlingvanojn. Kaj la laboristaro bedaŭrinde imitas ĉe siaj kongresoj tiujn diplomatajn modojn, prokrastante akcepton de komuna lingvo. Jief.
Kristnaskfesto kaj Tradicio
Ĉar mi trovis, ke la pensmaniero de la K-doj kontraŭreligiaj emas dogmiĝi anstataŭ liberiĝi, precipe rilate al tradicio, mi provos, el kiel eble plej objektiva vidpunkto, iom pritrakti la Kristnaskan tradicion.
Eble esperanto maltrafe donis al la mezvintra festo la nomon Kristnasko, ĉar tiu festo devenas el tempo fora milojn da jaroj antaŭ Kristo. Mi ne scias la nomon de tiu sunturniĝa festo en aliaj lingvoj, sed svede oni diras «Jul»¹. Tiu vorto ne havas ion komunan kun ia nasko de iu Kristo, ĉar oni jam antaŭe festis «Jul»-on por honori la revenantan sunon k sekve la vorto devenas el idolana tempo. Rimarkinde estas, ke moroj de tiu epoko restis preskaŭ la samaj ĝis hodiaŭ k ne ricevis impreson de la kristanismo. La arbo k lumiloj simbolas la revenantajn lumon k vivon; aliaj moroj havas similan signifon. Oni devas kompreni, ke ĉiuj grandaj festoj en antikva tempo havis sezonan, rikoltfestan karakteron, kiujn festis la pragepatroj pro ĝojo de bona rikolto aŭ pro finiĝo de malvarma, malluma tempo. Ĉiuj festoj iam havis sian radikon en la reala vivo, sed iom post iom oni forgesis la veran kialon de siaj festoj, ili fariĝis tradicioj, k religiuloj prenis ilin por siaj celoj k klarigis la devenon laŭ siaj vidpunktoj. Tiel ankaŭ faris la kristanoj pri ĉiuj niaj festoj.
Antaŭ la kristanismo oni simbolis la vegetadon per dio, kiu mortis k reviviĝis. En Egiptujo Osiris en tre frua tempo estis dio de hordeo. Kiam la rivero Nilo malleviĝis en novembro, oni semis la hordeon, t. e. Osiris mortis k estis enterigata. Kiam el la mortinta grajno elkreskis greno, Osiris reviviĝis. En la sekretaj misteroj oni simbolis tion per greno, kiu kreskis el la mortinta korpo de Osiris. Tiele la religiuloj misterigis semon k rikolton.
Ĉiuj misteroj en la kristanismo devenas el antaŭkristaj misteraj religioj. Kristanismo estas kristanigita idolanismo. La 25-an de decembro oni festis en la Roma regno por honori la naskiĝtagon de la lumdio Mitras — «la nevenkita suno» — k. c. dioj de suno k lumo. La naskiĝon de Jesuo oni nur komencis festi en la tria jarcento k la honortago estis tre nesamdata en malsamaj lokoj: 6. 1., 24. 4., 25. 5., ĝis la papo Julio I (mortis en la jaro 377), difinis la tagon 25. 12. Sundioj naskiĝis meznokte la 25-an de decembro (Mitras, Jesuo) aŭ la 6-an de januaro (Osiris, Dionizo). Sed ĉe la noktomezo la suno troviĝis kaŝita sub la tero k pro tio la naskiĝo devis okazi en kaverno, kaŝa ĉambro: Mitras, Bakĥo, Jupitero, Hermes, Tammuz, Melkart, Agni naskiĝis en kavernoj. Tial ankaŭ la mistera dio de la kristana sekto devis naskiĝi en kaverno aŭ kabano aŭ en ĉevalejo simile al la sundio Horus, kiu naskiĝis en bovejo dum ĉeesto de siaj gepatroj, la bovo Osiris k la bovino Izis.
Tiuj ĉi faktoj montras, kiel kun-
¹ En skandinavaj kalendaroj antaŭ kristanismo oni bildigis la sunon per rado, la rado de suno. Rado en sveda lingvo nomiĝas hjul (jül) [?]. Rado ludis en antikva tempo tre gravan rolon. Per rado oni faris fajron k ĝi estis signo ne [?] vivo k feliĉo. La kruco devenas el rado.
— página 5 —
SENNACIULO 205
EN LA PROFUNDAĴOJN SUD-KIMRUJAJN¹
Por eviti, ke la malpura aero envenu mian ĉambron, la fenestrojn oni estis fikse ferminta. Tamen el la ekstera mallumo mi povis aŭdi sonon kvazaŭ falantaj en pelvon globetoj — ĉi tiujn akrajn muzikerojn ofte mi aŭdis dum mia ripozo. Kaj, tra la tuta nokto ie ekstere flugzumadis bruo: tiam, kiam mi enlitiĝis, dum mi kuŝis maldorme kaj je la hela mateno.
La fenestroj frontis orienten, sed en la plej hela tago ne ĝis malfrue en mian ĉambron enŝutiĝis la sunlumo: pro tio ke, antaŭe, ŝvelanta montego tuŝis apudzenite la ĉielon. Je tagiĝo la interspaco inter mia loĝejo kaj la piedfingroj de la giganto ŝajnis nur proksimume tridek-metra, tamen mi sciis, ke intere estas dometara vico, kamenego mineja, boligdomo kaj du grandaj altigitaj sur triangulaĵo radioj: tute nigraj ĉe la griza monto ĉi tiuj elmontriĝis. Ie, ankaŭ, malantaŭ la longa dometaro fervojo etendiĝis dekstren kaj maldekstren en la valo.
Unu matenon lokomotivo ekblovetadis kaj laboradis sur la relaro. El mia strateto mi rigardis ĝin tra breĉo inter la dometoj. La penadanto pasis, portante kapon latun-strian, mampinton oran kaj blankajn lanugajn kronon kaj rubandojn. Trenis ĝi nigran literumitan je blankaj literoj vagonon; post ĉi tiu alian; kaj alian. Tuj super la rando de ĉiu vagono rebriletis malhelaj buloj. Pasis la malfermaĵon inter la dometoj dudeko da vagonoj; kaj dua dudeko; en ĉiu vagono estis dek mil kilogramoj da brilaj ŝtipoj. Ankoraŭ pliaj vagonoj pasis la breĉon, ĝis la tuta aro el tridek naŭ vagonoj estis foririnta. Jen bela ŝarĝo! . . . tamen ne el ĉi tiu minejo, sed el tiu malproksima minloko, dekstre, ĉe la akra fino de la valo. Rigardu: vi povas vidi apud tiu freŝverda kampo novan brikan kamenegon; malantaŭ ĝi, boligdomon; kaj, super ili, du altajn sur triangulaĵo radiojn, kopieton de la konstruo rekte antaŭ ni.
II.
Posttagmeze mi kaj kunulo iris laŭ la mallarĝaj irejoj al la malproksima min-
[BILDO p.5 | 36,26,61,49] Okangula foto: duonnuda ministo genuanta en malvasta galerio levas hakilon per ambaŭ manoj kontraŭ la rokon; ĉirkaŭe lignaj fostoj.
El minejo. Apogo de la supraĵo per fostoj
ejo. Jen ambaŭflanke domarvicoj, ĉiu vico sub sia longa ardeza tegmento. Maldekstre elŝvelis la monto; trans ĝia verda fronto aperas grizblua monteto, kun altaĵrando dekorita per stangoj kaj ŝnuroj, laŭlonge de kiuj moviĝas korbegoj. Tiu estis la malpuraĵaro de la minejo kaj ĉi tiuj: portiloj forportantaj la el la tramoj elprenatajn argilon kaj rubon.
Piedpaŝoj krom la niaj sonas en la strateto. Apoganta sin sur bastono mezaĝa homo faletas apud la malalta muro aliflanke. Mia amiko sciigas min, ke tiu ulo estas preskaŭ blinda pro nistagmo, minista malsano. Piedsonoj ankaŭ atingas nin de aro da ministoj nedejorantaj aŭ nedungitaj. La plimulto el ili portas en siaj vizaĝoj signojn profesiajn: nazo, frunto aŭ vangoj estas trasemitaj per blunigraj markoj — karberoj, kiuj ilin el la karbfronto entrafis.
III.
Ni atingas la deklivon al la minsupro kaj pasas la lampdomon, tra kies malpuraj fenestroj ni ekvidas sur bretoj centojn da longaj maldikaj lanternoj. Per fina suprenpeno ni portas nin sub larĝan sulkferan tegmenton, kiu iom ŝirmas kontraŭ furiozaj ventegoj la kaĝojn, la pesdomon kaj la oficejon.
Dum ni ĉirkaŭrigardas, ni aŭdas flugzumon kaj baton. La du lastaj hodiaŭaj karbtramoj estas atingintaj la supraĵon, ambaŭ portas siajn 1500 kilogramojn da altvaloraj buloj. Grandulo per bastonego zorge eligas la pezajn tramojn el la kaĝo malsupren sur kliniĝantaj reloj al la pesponteto apud la pesdomo. Li detenas la unuan tramon momente sur la ponteto. Dume, li ekrigardas supren. Ni vidas lian vizaĝon. Brovoj, nazo, lipoj estas unu granda nigra makulo. Tra la fenestroj de la pesdomo ni vidas du virojn: unu movas la pesilon laŭ la brako de l’ maŝino, la alia kontrolas la ciferon fine, ambaŭ enskribas la sumon
¹ Kimrujo (Kimrio) = angle: Wales. Sudokcidenta parto de Britio. Minista regiono. — Red.
fandiĝis la idolanismo kun kristanismo, sed ankaŭ kiel misteroj religiaj devenas el reala, viva fonto: sezon- k rikoltmoroj. Do, la grandaj tradiciaj festoj ne havas religian, sed sezon-, rikolt- k semadan originon. Sed religiuloj enŝovis misterojn k tiel ŝanĝis la sencon de la festoj; spite ĉio la moroj k kutimoj pratempaj estas konservataj ĝis nuntempo.
Nu, ĉu ni nepre kontraŭbatalu tradiciojn? Jes k ne. Ni diferencigu. Al religitendencaj tradicioj mi nepre kontraŭstaras. Sed al tradicioj, kiuj tute perdis aŭ neniam havis tendencon, mi staras indiferente. Ĉar tiaj tradicioj ne baras la vojon de socialismo al libero. La homoj nepre volas festi, k se ni volas pensi libere, ni ne estu fanatikuloj aŭ faru «liberpensajn» dogmojn.
Mi tre estimas la klopodojn de tiuj, kiuj volas anstataŭigi la kristanajn tradiciojn per aliaj pli konformaj al nova libero, sed rilate al solsticaj festoj priparolitaj de Bartelmes¹, kial tiaj festoj okazu «alidate»? Sunturniĝa festo almenaŭ devas okazi dum sunturniĝo. Notu en la memoro, ke Kristnasko estas sunturniĝa festo, se ni ĝin festas laŭ malnova kutimo sen kristaj misteroj. K-do B. demandas: «Ĉu tiuj novaj festoj kaŝas en si danĝeron de nova tradicio?» Kompreneble! se ili volas daŭre vivi, ili nepre iĝos tradicio. Sed tion ni ne timu, ĉar tradiciojn ni ne povas eviti. Tia estas la homa spirito. En la komenco, en la signo de batalo kontraŭ la Malnovo, la ideo restas en la senco de liberigo, racio, sed kiam la ideo venkis, atingis sufiĉan rekonon, k nova generacio elkreskis, kiu nenion oferas, sed nur akceptas, la ideo iĝas kutimo k iom post iom tradicio. Se oni volus doni ekzemplon pri bonaj kutimoj, oni povus diri: La plejmulto de l’ laboristaro partoprenas la manifestaciojn de l’ 1-a de majo pro kutimo. Oni aniĝas al sindikato k partio, ĉar estas kutimo de laboristoj. Oni ne iras en preĝejon, ĉar oni kutimiĝis ne iri tien. Same pri kinoj. Oni eĉ abonas «S-ulo»n pro kutimo, ĉar oni tiel kutimiĝis al ĝi, ke oni ne povas malhavi ĝin. «Nu, estas bone» diros kelkaj, «sed estus pli bone, se oni aniĝus al sindikato k partoprenus manifestaciojn ne pro kutimo, sed pro agemo.» En tio vi pravas, sed mi devas malkaŝe diri: Se ne kutimo igus la plejmulton fari ion, ili tute forestus el movado. Konklude: Ni senbalastigu la tradiciajn festojn de ilia religia tendenco. Ni evitu starigi politik-tendencajn festojn, ĉar eble ili iĝos tradiciaj baroj en la estonto.
E. Norman (13 132).
Rimarkigo: Estas ia kontraŭdiro inter la lasta frazo de l’ K-do: «Ni evitu starigi politik-tendencajn festojn . . .» k la antaŭa argumentado, ke tradiciaj festoj estas neeviteblaj. Niaj socialistaj festoj ja neniam povos seniĝi je politik-tendenca (t. e. konscie proleta) karaktero, eĉ se temas nur pri sunturniĝaj festoj. Miaopinie oni devas kontraŭbatali ĉian tradiciemon k rutinemon. Festante la sunturniĝon kun la freŝo de junula koro, oni estas malproksima fari el ĝi feston de kutimo. Ĉiam novaj partoprenantoj alportos freŝajn originalajn ideojn. Mi kredas, ke tiajn festojn neniu parto-
¹ Vidu n-on 272.
— página 6 —
206 SENNACIULO
en sia aparta libro, unu por la kompanio, alia por la laborantoj.
Bonekonata sono frapas mian orelon, sed multe pli laŭte ol kutime — nun kvazaŭ falantaj en polvegon ŝtonetoj. Tio estas signalo el la malproksima minfundo. Nun la supraj radioj ekturniĝas malrapide laŭ kontraŭaj direktoj. La malplena kaĝo malrapide elglitas el nia vido kaj post ĝi la kvar dikaj ĉenoj, kiuj kunigas la kaĝon kun la ŝtala ŝnuro. La supraj radioj moviĝas multe pli rapide dum du minutoj. Nun ili denove malrapidiĝas, kaj nun la dikaj ĉenoj de la alia kaĝo atingas la taglumon: post ili, la kaĝo mem, plena da viroj tiel malpuraj kiel kamentubistoj. Alia batbrueto! Viro formetis la kradon antaŭ iliaj fruntoj kaj la laboristoj elvenas kun siaj vizaĝoj treege malpuraj. Ja, iuj el ili estas tute nigraj escepte la dentoj brilantaj kaj okulblankoj ruliĝantaj. Malhelruĝaj tuketoj kaŝas iliajn kolojn, malnovaj vestoj kaj plenaj je karbpolvo pantalonoj kovras iliajn korpojn. De ĉies mano (aŭ zono) pendas lampo havanta unu elektran eron, ridindan lumeton en la heleco de l’ tago.
Preskaŭ nekonebla, la amiko, en kies domo mi loĝas, elpaŝas el la kaĝoŝarĝo. Li nun iĝas mia kondukanto. Post intersalutoj ni kune iras al la oficejo de l’ administranto: loko kaj viro, kiel ĉio alia, estas tute kovritaj per polvo. Post mia deklaro, ke nek alumetojn nek tabakon mi havas, mia amiko donas al mi sian lampon. Anstataŭe li ekprenas la olean lanternon de la «ĉefo». Do, ni returnas nin kaj iras en la «ministan lifton».
Dum mi staras, manpremante la malvarman ŝliman baron sur la interna muro de la kaĝo, «ŝtonetoj sonas en la pelvego». La krado falas. Viro ekstera eltiras longan feran bastonon (kiu, mi supozas, funkcias kiel ŝlosilo), kaj do mi fortigas min por la vojaĝo.
IV.
Malrapide elglitas la portilo el sia ligna kadro. Nun ĝi falas, ĉiam pli rapide, en la mallumecon teran, en la suĉo de tutpotenca pezoforto. Ĉiuflanke nigreco premas nin. Montoj el rokaĵo, miloj super miloj da kilogramoj, ĉirkaŭ niaj kapoj leviĝas. Dum ni malsupreniras, kaj ĉiam dum ni vojaĝas tra la subteraj tubetoj, ĉi tiuj rokegoj penos, penados, penegados, kunfrakasi nian etan kaĝon, enbati niajn tuneletojn kaj enterigi niajn insektkorpojn.
Nun la ĉesupraĵa inĝeniero almetas la haltigilojn. Kvankam ankoraŭ ni malsupreniras, tamen ŝajnas, ke ni rapide leviĝas. Nun ni haltas je kelkcent metroj for de la kampoj, for de la sunlumo, for de l’ hejmo — eble neniam plu ni revidos ilin!
Grandajn arkaĵojn, elektre lumigitajn, forpuŝantajn la fortajn rokajn potencojn, unue ni vidas, sed post minuto, ĉi tiujn ni forlasas kaj vagas laŭlonge de relvojo en la konfuzanta labirinto de malhelaj irejoj. Dum ni piediras, ni vidas malproksime en iuj el la nigraj rondaj truoj brilajn flavajn lumpunktojn.
Mi sekvas apude mian amikon, dum li antaŭenpuŝas sian nazon en la mallumon. Li vokas: «Atentu pri viaj piedoj!» Mi preskaŭ faletas kontraŭ rulilo inter la reloj. Li laŭtkrias: «Atentu pri via kapo!» Ekrigardas mi supren: malaltiĝas la tegmento — plataj horizontalaj lamenoj premas sur la murojn ambaŭflanke. Mi kaŭras, mi frapas per mia frunto ŝnureton aŭ pecon da tegmento. Mia malgranda kondukanto ankoraŭ antaŭeniras, je duon-kilometro, je trikvaronoj da km, for, pli for de la ŝakto, nia plej proksima elirejo en la gajan supran mondon. Kaŭrante pro la suprependanta roko, subite mi sentas akre malvarman tuŝon sur la nuko — malpura gutego, falinte de la plafono, nun ruliĝas, kiel glacipilko, inter miaj skapoloj.
V.
La roka koridoro iĝas malpli malluma. Forta odoro de fojno kaj de la farmkorto atingas niajn naztruojn. La malaltan lamenan tegmenton anstataŭas grizblankaj arkaĵoj kaj lumoj elektraj. Vidiĝas en la muro ĉambreto duonplena je faskoj da grenventumaĵo, ĉe kies finaĵo nigra kateto serĉas minejan muson. Aliflanke de ni skuiĝas vostoj kaj brilas la brunaj postvangoj de tramĉevaloj.
Salutinte la ĉevalgardiston, denove ni vojaĝas en la teraj tubegoj. Nun la ĉiuflankan rokaĵon reen kaj supren forpuŝas trabetoj. Supre unu fosto estas fiksita en entranĉetoj ĉe la pli altaj finoj de du flankaj brakoj: la tri formas kamparan-arkaĵon. Serio el tiaj «pordaj» trapasejoj aperas el la mallumo, dum ni antaŭeniras.
Jen, supra trabo fendiĝis kaj grandaj splitoj oblikve de la plafono pendas, dum denseapude alia nova aro el tri fostoj nun repuŝas la rokon. Jen, la terpezo premegis, fleksis, rompis fine flankan ŝtipon: splitoj elstaras el la muro. Tute apud la rompaĵoj daŭrigas la kontraŭŝovon kontraŭ la termasoj alia fosto, parto de nova ligna arkaĵo.
VI.
La irejo plimallarĝiĝas. Plie alproksimiĝas la tegmento al la neebena planko. Pli rapide antaŭeniras mia amiko. Longatempe mi kaŭriras, faletante, ŝvitante. Ĉiam pligrandigante la interspacon de la ŝakto, ankoraŭ ni antaŭenpuŝas nin en la bazojn de la monto.
Fine mia kondukanto haltas. Ekrigardante malsupren, mi vidas la du finojn de la tramreloj. Muro, parte griza, parte nigra, leviĝas antaŭ ni, blokante la vojon. La malsupra estas la nigra porcio: ĝi briletas en la kvaronlumo.
Ĉi tiu loko estas ĉe la rando de granda ĉiam-plilarĝiĝanta radio, kie viroj frontas morton por doni al siaj sendankaj kunuloj karbon kaj vivon.
Sed kie estas mia amiko? Li kaj lia lampo estas malaperintaj. Ĉu li estas forlasinta min ĉi tie je kilometroj for de la ŝakto? Iomete da lumo elbrilas el flanka truo sur la planko. Interne de la truo voĉo alvokas, ke mi sekvu. Ne sen tremo mi pretigas min obei, ĉar la truo havas nur 60 centimetrojn da alto kaj la tegmenton subtenas lignaj stangoj disaj nur je 50 centimetroj. Se per la dorso mi tuŝos la tegmenton, se per kubuto, per genuo, per piedfingro mi tuŝos foston, eble la termasoj inter mi kaj la verda herbejo ekmoviĝos, kaj neniam plu la benatan sunlumon mi vidos.
Zorge mi kaŭras kaj, trenante kun mi la lampon, enrampas la truon. Tie apud mia kondukinto mi kuŝas rekte rigardante la virgan trezoron en ĝia rokhejmo. Kuŝante mi prenas la pioĉon kaj elhakas karban pecon — por parado: kompare kun multaj milionoj da kilogramoj da karbo, elhakitaj, elhakataj, elhakotaj, de generacioj da ministoj — por utilado!
* * *
Sed, atentu! Tiam, kiam mi vizitis la laborejon de mia kimruja amiko, la minejo estis silenta. La labortago finiĝis. Al kio similas la subtera urbo, kiam la laborado plene funkcias? Vagonaroj de 20 aŭ 30 tramoj vojaĝadas po 20—70 kilometroj po horo, muĝante, jen mallaŭte, jen laŭte, jen ellasante tre longan kriegon, dum aro da plenaj ujoj pasas sur la malalta vojo, kie elhakas mia amiko. Nigra polvo ĉie flugas, plenigante la okulojn, kuŝiĝante sur la blankan panon kaj malheligante la solan lumeron.
Kaj la ĉi supra skribaĵo prezentas nur normalan laboradon, sen la teruroj de akvofluegoj, subteraj fajroj kaj grandskalaj terfaloj.
Krome, «mia» minejo, oni diras, estas «modela» minejo. La porlaboraj instaloj estas belaj kompare kun tiuj de aliaj minlokoj, eĉ en tiu sama «bona» valo. Kie (eĉ en la esperanta lingvo) troviĝas vortoj por priskribi karbejon en «malbona» valo?
SAT-ano 14 771.
prenos pro nura kutimo, sed pro forta emego bazita sur konscio de batalanto. Mi proponis alian daton por eviti, ke malfortaj elementoj miksu niajn festojn kun tiuj de l’ Kristnaska tradicio. Tamen tiu motivo perdas des pli da sia valoro, ju pli progresos la nov-ideo k likvidiĝos la potenco de l’ kristanismo. Certe mi konscias, ke la leĝo de l’ inerto validas preskaŭ same devige ankoraŭ por ni, kiel por la «malviva materio». Rilate al la antaŭenema parto de l’ junularo mi opinias tamen rajti aserti, ke ĝi penas almenaŭ sincere kontraŭstarigi al la «kutimo» k «rutino» la nekutimon, originalon, novon k ke — ĉu diskuteble? — ankaŭ novaj generacioj devos oferi, ne nur akcepti, — same kiel ni . . . Restas taskoj solvotaj, celoj atingotaj, pozicioj akirotaj, vidpunktoj plilarĝigotaj. Ne estas ni, kiuj finaranĝos por ĉiuj tempoj la socialismon!
K-doj! Zorgu, ke gazetoj enpresantaj viajn tradukojn el «S-ulo», nepre menciu la fonton!
— página 7 —
SENNACIULO 207
Mezdunarodnyj alfavit
Internacia alfabeto
Dum farataj laboroj pri reformo de rusa ortografio k punktumo, kiujn preparas speciala komisiono de Glavnauka (Ĉefa Ŝtata Scienca Administracio), antaŭ komisiono stariĝis ankaŭ la problemo pri latinigo de l’ rusa alfabeto.
Tiu ĉi tasko akiris nuntempe specialan intereson pro brila sukceso de nova turka alfabeto, enkondukita en soveta oriento. Latinigita alfabeto jam estas enkondukita ĉe ĉiuj turkotataraj popoloj de Sovetio, t. e. ĉirkaŭe 30 milionoj personoj. Ili antaŭe havis araban alfabeton. Tial latinigita rusa alfabeto devas ensorbi novan turkan alfabeton k fariĝi tiele unueca alfabeto por tuta USSR. Speciala subkomisiono prezidata de prof. N. F. Jakovlev, okupiĝanta nun per ellaboro de koncerna projekto, celas plenumi jenajn postulojn: Devas esti utiligita sen ŝanĝoj la plej granda kvanto da literoj el latina alfabeto, konsiderante unuecigon kun internaciaj grafikaj elementoj de Oriento k Okcidento. Kvanto da literoj en vorto ne devas superi kvanton da sonoj. Oni ne devas enkonduki literojn kun supersignoj, apartigitaj de l’ literkorpo. Por kompletigi la latinan alfabeton per novaj literoj, esprimantajn specialajn sonojn de rusa lingvo, oni povas krei literojn nur kun tiaj signetoj, kiuj estas skribataj sen forpreno de l’-mano.
Kvanto da literoj en alfabeto devas esti malpligrandigita kompare kun kvanto da literoj en rusa alfabeto. Esprimo de moleco de konsonanta sono antaŭ vokaloj devas esti transportita je vokalo. Ĉiu litero devas havi nur unu sonan signifon. Ĉiu sonkombino devas esti skribata nur per unu maniero.
En nova alfabeto «jot» estos skribata en ĉiuj okazoj, kie tiu sono estas aŭdebla. Estos ankaŭ aldonitaj literoj konformaj al rusaj: ja (я), ju (ю) y (ы), j (ь) — mola signo. Sonkombino «ŝĉ» (щ) estos skribata per du literoj. Aplikante unu el variantoj de projekto ni ricevos, ekzemple, tian transskribon de fragmento el «Eŭgeno Onegin» de A. S. Puŝkin:
«Moj dădă samyx cesnyh[?] pravil
Kogda ne v sutku[?] zanemog
On uvazat'[?] sebă zastavil
I lucse[?] vydumat’ ne mog.»
Se oni transskribus ĉi tiun fragmenton per esperantaj literoj, ĝi tekstus jene:
„Moj djadja samijĥ ĉestnijĥ pravil
Kogda ne v ŝutku zanemog
On uvaĵatj sebja zastavil
I luĉŝe vijdumatj ne mog.»
Projekto de internacia alfabeto, ellaborita de subkomisiono, estos transdonita por konfirmo al Glavnauka k poste estos transdonita al la plej larĝa pridiskutado.
Elrusigis Vjaĉeslav V. Kalaŝnikov (1125).
La historio de l’ statuo de Petro la Granda en Zandam
En Holando, en la urbo Zandam staras statuo, kiu prezentas la caron Petro la Granda. Kiel tiu statuo venis al Zandam? Antaŭ 150 jaroj, kiam ankoraŭ ne ekzistis fervojoj, ŝipoj, regis Petro la Granda super Rusio. En tiu tempo lia regno estis tre malgranda. Se vi rigardos la geografian karton, vi trovos landon, kiu etendiĝas de Balta maro ĝis Granda Oceano, kaj de la Polusa maro ĝis la Nigra maro. Ankaŭ lia lando estis tre malriĉa. La rusaj komercaĵoj estis pli malmultekostaj kaj pli malmultvaloraj ol tiuj de aliaj landoj. Pro tio Petro decidis viziti eksterlandon kaj studi sciencon kaj arton. Li elektis la urbon Zandam, kie troviĝis ŝipfarejo. Kun sia tuta korteganaro li alvenis iun tagon en Zandam, kie li komencis lerni la ŝipkonstruadon, senintestigi haringojn kaj ankoraŭ pli da utilaj metioj. Post la finlernado li reveturis Rusion. Alveninte hejmen, li kunvokigis ĉiujn komercistojn kaj rakontis al ili, kion li vidis, kaj kiel ili devas labori por akiri multe da mono.
Li mem konsistigis militistaron, per kies helpo li konstruadis grandajn boatojn kaj ŝipojn, kiujn li uzis por elveturoj, por grandaj rabakiroj. Petro ne lernis la ŝipkonstruadon por nenio. Li batalis kontraŭ la finnoj, kiuj loĝis en nordo de Rusio kaj forbatalis ilin en egaj bataloj. Li rabis al ili la teron, la brutaron, kaj la loĝantaro fariĝis servutuloj ĉe la nobeloj. Kun aliaj popoloj li faris la samon. Tiele Petro fariĝis ĉiam pli riĉa kaj pli potenca, sed la kamparanoj ĉiam pli kaj pli mizeriĝis. Militiro ja kostas multe da mono, kaj la kamparanoj devis ĝin pagi per altaj impostoj. La kamparanoj apartenis por ĉiam al la nobelaro. Tiuj lastaj povis fari kun ili, kion ili volis. Ili povis vendi ilin al aliaj nobeloj, ilin pendigi, piedpremadi aŭ forpreni iliajn infanojn ktp. De la frua mateno ĝis la malfrua vespero ili devis laboregi sur la kampoj de la nobeloj kaj ricevis nur la plej necesajn manĝaĵojn. Kaj ve al iu, se li estis malobeema! Li estis senkompate batata per vipo aŭ bastono, ĝis li restis kuŝanta senkonscia; kaj kelkfoje ili eĉ estis mortbatataj.
Petro mortis, kaj en Zandam oni ekstarigis statuon de l’ caro je memoro pri lia ĉeesto en Holando.
Franc Beliĉ
Amikeco al bestoj kaj vegetarismo
Tiu, kiu amas la bestojn kaj ĝojas pri ilia vivado kaj agado, certe ne deziras kaŭzi tiujn suferojn, kiujn ili travivas, kiam ili estas ĉasataj, kaptataj kaj mortigataj, por ke ni poste povu «ĝui» ilin, delikate preparitajn dum tagmanĝo.
Konsekvence amiko de bestoj ne povas simpatii kun ĉaso, nek kiel profesio nek kiel sporto. Kiel sporto la ĉaso certe estas al li malnobla. En antaŭaj tempoj, kiam la ĉasisto estis devigata kun ponardo persekuti la beston, la «batalo» estis iom egala, sed la eltrovo de pafiloj kaj precipe nuntempe la «batalo» per modernaj ĉaspafiloj fariĝis tiel neegala, ke oni nun nur povas paroli pri cinika buĉado al sendefendaj ĉasbestoj. — Tia ĉasado aŭ buĉado ne nobligas la homan specon. Paroli pri «nobla» ĉaso ne estas korekte; pli ĝuste oni povas paroli pri ĉaso kiel sufiĉe malnobla agado. Precipe la publika opinio devus kontraŭstari la pel-ĉasadon, dum kiu la bestoj estas pelataj antaŭen al la ĉasistoj, kiuj poste mortigas ilin per la pafiloj. Inter ĉaso kaj buĉado estas nuntempe nur tiu diferenco, ke dum ĉaso ne estas mortigataj tiom da bestoj, kiom dum la regula ĉiutaga buĉado. La ĉasbuĉado okazas en la naturo, ĝenerala buĉado endome kaj pli laŭfabrike.
Rilate al la profesia ĉaso estas la senkulpigo, ke la ĉasisto pafas la bestojn por akiri monon, ne pro sia plezuro. Sed la supre citita motivoj kontraŭ la ĉaso ankaŭ valoras ĉi tie. Mortigo al sendefendaj bestoj ne fariĝos glora agado, pro tio ke ĝi donas profiton.
Tio, kio estas dirita pri la ĉasbuĉado, povas ankaŭ esti dirata pri amatora fiŝkaptado (stranga plezuro trompi la bestojn, tiel ke ili englutu anstataŭ vermoj pintan hokon) kaj la profesia fiŝkaptado. Kompare la fiŝoj, kankretoj ktp. estas bestoj apartenantaj al pli malalta klaso ol la mambestoj kaj la birdoj, kaj ilia nervsistemo estas malpli komplikita . . . sed ke ili suferas, pri tio certe ne estas dubo. Mi memoras, ke mi vidis fiŝon en akvario, kiu estis persekutata de pli granda fiŝo. Mi kredas, ke la pli granda jam estis manĝinta ĝiajn okulojn. La malgranda fiŝo fine, eble pro timo kaj doloro, enfosiĝis en la sablo sur la fundo, malgraŭ tio, ke tia agado certe estis fremda al ĝia naturo.
Kaj kiele amiko de bestoj povas simpatii pri la ĝenerala buĉado, kiam la tute sendefendaj kaj bonfidaj bestoj are estas kondukataj en la buĉejon kaj estas mortigataj, post kiam ili alvenas unu post la alia? Oni komprenas, ke Tolstoj iam vizitante buĉejon kun abomeno skribis kontraŭ ĉi tiuj «humanaj» malbontraktoj al la bestoj. En sia plej bona aĝo, eĉ kiel nematuraj idoj, ili falas sub la tranĉilo de la buĉisto. La sango ŝprucas disen sur la planko. La «sang-oferoj» de ĉi tiuj «civilizitaj, kristanaj» homoj superas la altar-oferojn de la antikvaj hebreoj kaj idolanoj.
— página 8 —
208 SENNACIULO
Ĉu ĉiuj bestmortigoj kaj bestturmentadoj estas necesaj? Ĉu ni ne povas vivi nemortigante la bestojn?
Rilate al la organaj produktoj, kiujn ni uzas alicele ol por nutrado, estas ofte malfacile sciiĝi, ĉu la ofte tiel kunmetitaj produktoj estas faritaj el animalaj aŭ aliaj konsistaĵoj kaj ĉu ĉi tiuj konsistaĵoj estas pli aŭ malpli necesaj en la homa mastrumado, sed estas interese sciigi, ke en Anglujo ĝuste en la lasta tempo estas farita eksperimento, kiu celas eviti piedvestojn faritajn el animalaj substancoj.
Rilate al tiuj produktoj, kiuj estas uzataj por nutraĵoj, la vegetarismo montris, ke ili ne estas necesaj. Vegetajaro almenaŭ siaparte kunhelpas malpligrandigi la suferojn de vivantaj estaĵoj.
E. Dehn.
★
Por nia Distro
La sekvanta amuza rakonto aperis en la sveda fervojista sindikata gazeto «Signalen» en kiu ĉiusemajne K-do E. Eriksson prilaboras la regulan esp. angulon. Certe niaj legantoj legos ĝin kun intereso kaj plezuro.
Red.
La unua konkurso
Ni decidis aranĝi konkurson. Aŭ, pli prave ol diri «Ni», oni devas diri «Mi», ĉar mi mem faris la decidon. Kaj tiu fakto estis la unua kaŭzo por la posta konfuza okazintaĵo.
Nu, ni aranĝis konkurson. La plej lerta K-do, tiu, kiu plej bone povos traduki esperantan tekston en la svedan lingvon, ricevos premion. Tiu promeso estis presita en la gazeto, en sveda kaj en esperanta lingvoj. Nu, bone farita, mi pensis.
Sed mi faris la kalkulaĵon sen interkonsento kun la mastro. Kaj, nu jen kio okazis. Mi tute ne klare diris al la ĉefredaktoro, ke oni devos doni al mi la alvenontajn konkurstekstojn. Kaj tiu forgeso estis la dua kaŭzo por la posta konfuzo.
Kiel tekston de la konkurso mi elektis el «La Fervojisto» tre amuzan rakonton pri «Biero-Ŝmit». Jen la tria kaŭzo por la konfuzo.
Nu, nun sufiĉas la preparaj informoj, mi pensas . . .
Estis lundo. La digna ĉefredaktoro rompis mem la alvenintajn leterojn. Eĉ tiuj, kiuj surhavis adreson «Esperanto. Redakcio de Signalen». En iu koverto li trovis rakonton pri «Biero-Ŝmit» el Somerfeld. Li legis atente. Ho jes, eble povas esti.
«Jen», li diris al sia helpanto, «estas amuza rakonto, sed la stilo ne estas por ni sufiĉe bona. Vi devas plibonigi la tekston. Kaj poste vi povos sendi la manuskripton al la kompostejo.»
La helpredaktoro prenis la paperon. Tamen, la fervora tradukisto estis malsperta gazetskribisto. Pro tio li estis skribinta tre dense kaj sur ambaŭ flankoj de la papero.
La helpredaktoro iomete grumblis pro tiu malsaĝeco — sed li bone laboris. Li korektis kaj plibonigis la «bonan historion». Kaj poste la skribaĵo estis sendata al la kompostejo.
Kion la kompostisto diris pri la skribaĉo, mi eĉ ne kuraĝas pensi. Sed, li faris sian devon . . .
Estis mardo. La ĉefredaktoro denove malfermis leterojn. Li trovis skribaĵon pri «Biero-Ŝmit». La historio ŝajnis al li konata. «Ha, ĉu vi hieraŭ korektis skribaĵon pri ‘Biero-Ŝmit’?» li demandis sian helpanton.
«Jes», tiu respondis tre trankvile, «ĝin mi sendis al la kompostejo, sed ankoraŭ ne alvenis presprovaĵo.»
«Jen», diris la ĉefo, «jen estas alia skribaĵo pri tiu tutcerte tre grava persono.»
La helpredaktoro rigardis atente la novan paperon. «Jes», li diris, «Diabloj: Volas diri . . . Na! Ambaŭ skribaĵoj estas de Helsingborg, certe estas du K-doj, kiuj trovis la historion ie, kaj al ambaŭ venis la penso, ke ili devas pliriĉigi nian ‘Signalen’ per ĝi.»
«Ho, jes certe», diris la ĉefo, kaj retiris al sia laboro.
Post duonhoro la helpredaktoro aŭdis neordinarajn vortojn de sia korekta ĉefo. «Mil diabloj, jen, vidu, estas denove iu diablo, kiu skribis pri ‘Biero-Ŝmit’!» kriis la ĉefredaktoro.
Tremante la helpredaktoro prenis la paperon. Li gratis post siaj oreloj, li fingro-kombis siajn maldensajn harojn.
Jes vere. Nekomprenebla afero, tiu skribaĵo ja estis de tute alia parto de la lando ol la aliaj. Enigmo. Longe la helpredaktoro meditis pri strangaj kondutoj de la homoj. Ĉu «Biero-Ŝmit» estas miraklo, aŭ ĉu . . .?
Post kelka tempo la helpredaktoro renkontis alian K-don en la oficejo. «Vidu», li diris, «hieraŭ venis al la redakcio tre bona historio, jes, volas diri, ĝi ne estis plene bona, sed mi plibonigis ĝin, kaj nun ĝi estas ege sprita. Sed, mil enigmoj sub la suno, hodiaŭ alvenis ankoraŭ du skribaĵoj kun la sama historio. Nu, ne gravas, mi jam sendis la unuan, la de mi plibonigitan, al la kompostejo, volas diri . . .»
Nu, posttagmeze mi venis al la redakcio. Kaj la ĉefredaktoro alparolis min: «Ĉu vi ion scias pri ‘Biero-Ŝmit’?» li diris.
«Jes» mi respondis fervore kaj atendeme, «estas mia konkurso, mi donacos bonan libron al tiu, kiu plej bone tradukos la historion. Ĉu venis multaj tradukoj?»
«Ho» ĝemis la helpredaktoro post mia dorso, «kaj mi tiom plibonigis la historion! nun ĝi estas vere bona, domaĝe, domaĝe . . .»
Kaj oni rakontis al mi la okazintaĵojn, kiel mi jam ĉi supre nun tre vereme ilin priskribis . . .
Forpasis kvaronhoro, antaŭ ol mi povis klarigi la tuton kaj trankviligi ambaŭ redaktorojn. Kaj kiel konsolon mi diris al la helpredaktoro: «Prenu vi ‘vian’ historion, iru kaj vendu ĝin al alia gazeto.»
Kaj poste ni kune ridis pri la konfuzo pro nia plej unua konkurso.
Sed, — por venontaj konkursoj mi donos precizajn klarigojn al la ĉefredaktoro . . .
Ernesto.
DISKUTEJO
Pri moralo
(Komparu n-ojn 262 k 272)
Kiom interesaj k utilaj estas la diskutoj en «S-ulo» pri seriozaj temoj, pruvas la tiucela speciala rubriko en nia gazeto. Tiaj argumentadoj ne nur devigas niajn anojn pripensi gravajn temojn, sed ankaŭ ĝi instruas al la plimulto el ni, kiel oni devas rezoni, kiel oni ordigas la argumentojn, por ke ili estu bone komprenataj k trafu la spiriton de la leganto.
Sed necesas, por ke la diskutado estu klara k valora, obei kelkajn regulojn, kiuj kondiĉas la efikon de tiaj pritraktoj.
Atenti pri signifo preciza de la vortoj uzataj. Se ĝi estas duba, klarigi per piednoto la sencon, kiun oni donas al la koncerna vorto. Kompreneble, nur por la gravaj vortoj, kiuj povas nebuligi la sencon aŭ naski miskomprenojn.
Eviti deklamadon, emfazon k artifikajn rimedojn uzatajn por konvinki la leganton k tute senvaloraj de racia argumenta vidpunkto. Tiaj metodoj, uzataj de oratoroj, celas anstataŭi ideon trafantan la cerbon per bela k sonriĉa esprimo aganta nur sur la sentojn, sed sen vera signifo.
En niaj seriozaj diskutoj ne uzi ironie la vortojn. Tiu parolmaniero iom rilatas al la supre citita punkto (2). Ironio havas ne malofte konvinkan valoron, sed povas kelkfoje maski, kaŝi la foreston de trafa kontraŭargumento. Ĝi povas esti rimedo por ridindigi K-don. Persone mi tre ŝatas ironion, en ĝusta loko uzatan, sed ĝi kaŭzas ĉe tiuj, kiuj malŝatas ĝin, malkontenton k ĉagrenon, kiu malbone efikas en la rubriko «Diskutejo».
Ne trouzi citojn de famuloj. Ili kaŭzas ĉe la leganto de alia tendenco ol la citanto malfidon al la argumento, kiu tiel perdas parton de sia valoro.
Fine ni evitu indigni k uzi malĝentilajn vortojn. Ĉiuj opinioj povas esti defendataj, k ĉiu entenas parton da vero. Ni penu rebati per precizaj diroj, simple prezentataj: ili estas la plej trafaj por konvinki.
Oni eble diros, ke pro tiuj reguloj la diskuto fariĝos unutona k teda. Eble jes, sed tiel ĝi povos okazi sen disputoj. Cetere, la rubriko «Diskutejo» ne celas amuzi la legantojn, sed ilin instrui. Ĝi estas nur unupaĝa; la cetero el la gazeto estas sufiĉe alloga legaĵo por ripozigi la spiriton.
Kio estas moralo
La vortaro de Kabe diras: «Morala: konforma, akordiĝanta kun la bonaj
— página 9 —
SENNACIULO 209
moroj, devoj k virtoj. «Tiu difino estas malpreciza, ĉar oni devus scii, kio estas bonaj moroj, devoj k virtoj; ĉio tio estas tre relativa k ne povas utili al ni. Mi proponas jenan difinon: Moralo estas aro da reguloj, kiujn la homoj trudas al si mem por ebligi kolektivan vivon. Tio ne diras precize, el kio konsistas la moralo, sed ĝi diras, kion ĝi celas.
Tiuj moralaj reguloj koncernas la individuon mem, k la rilatojn de ĝi kun aliaj. Moralo do ne estas ia abstrakto, sendependa de la homoj; ĝi havas difinitan celon, kies atingon ĝi devas ebligi.
Moralo en la estinto. Troviĝis homoj, en la pasintaj jarcentoj, kiuj ĝuste taksante la gravecon de la moralo, ĝin aranĝis por sia memprofito aŭ tiu de unu sociklaso. Eklezio estas ekzemplo. Malkaŝe la moralo, kiun ĝi instruis, celis la bonon de la homaro, sed pro siaj ĝeneralaj principoj, ĝi fakte donis profiton al la riĉuloj k al la tiama reganta klaso. Ne necesas longe paroli pri tio, la temo estas konata. Tamen ni notu, ke multaj punktoj de kristana moralo troviĝas ankaŭ en sendia moralo, kiu preskaŭ ĉie anstataŭis la unuan. Ni citu la principojn pri mensogo, kalumnio, diboĉo, ŝtelado ktp. inter aliaj.
Tiuj moralaj ordonoj daŭras ekzisti nun, kiam moralo estas instruata sub kapitalisma reĝimo. Ili do estas ankoraŭ utilaj por ebligi la kolektivan vivon. Aliaj ordonoj estis forigataj: ili ne plu estis necesaj. Novaj estis aldonataj, tiuj lastaj dependas de la reganta klaso. Ekzemple: devoj al patrolando.
Tiel ni konstatas, ke moralo enhavas konstantan parton k parton, kiu ŝanĝiĝas laŭ la reĝimo socia. Tiu lasta celas firmigi la potencon ekzistantan k malhelpi ĝian renverson.
La unua valoras verŝajne jam de longe, eble de la origino de kolektiva vivado de la homoj, ĝi estas sendependa de la reĝimo, ĝi nur etendiĝis iom post iom al pli granda aro da homoj. Ekzemple la ordonoj pri mensogo, lojalo ktp. jam aplikiĝis al anoj de unu familio, poste al tuta gento, poste al nacio k nun al la tuta homaro. Ĉar estas grava rimarko farenda: en la nunaj moralaj libroj, almenaŭ kiujn mi konas, ne estas farata diferenco laŭ la nacieco de la homoj. Kaj tio estas baza punkto: moralo valoras, teorie, kia ajn estu la homo, ĝia origino aŭ ĝia opinio. Ne ekzistas moralo por amiko k alia por malamiko (krom dum milito). Esence, moralo estas universala. La parto de la moralo, kiu helpas la daŭrigon de reganta klaso nepre devas ŝanĝiĝi samtempe kun tiu. Ekzemple: Dum feŭda socio, la servutulo ŝuldis al la «sinjora moŝto» obeon, respekton ktp. Nuntempe tio ne plu estas necesa. Hodiaŭ, teorie, ĉiuj homoj estas egalrajtaj k eĉ al ministro vi ne ŝuldas pli da respekto ol al iu ajn almozulo surstrata. Almenaŭ la moralaj instruoj en la lernejoj ne mencias pri tio.
Sed, kiel jam dirite, oni enkondukis specialan ĉapitron pri devoj al patrolando. Ili estas necesaj, ĉar kapitalismo verŝajne ne plu povus daŭri, se proletoj ne estus dividitaj laŭ nacioj.
Utilo de moralo. Sen ĝi socia vivado estus neebla. Se ne ekzistus morala sento, kiu devigas la homojn observi minimuman regularon, la socio estus ĥaoso. Neniam polico povus trudi obeon al tiom da reguloj, kiujn ni obeas senkonscie, kvazaŭ instinkte. Aŭ necesus, ke duono el la homoj estu policistoj por kontroli la alian duonon!
Do moralo estas nepre necesa, k ju pli civiliziĝas la homaro, des pli ĝia rolo estas grava. En socialisma socio, kiam homaro vivos en harmonio, forestos ĉiuj policistoj, nur konscienco observos la homan agon k gvidos ĝin laŭ morala regularo, kiu, krom maloftaj esceptoj, estos ĉiam obeata.
Moralo k laborista klaso. La proletaro ne povas akcepti senŝanĝe la burĝan moralon, kia ĝi estas nun instruata. Sed ĝi ne devas entute forpuŝi ĝin. Ni jam akcentis, ke parto el la moralo estis kvazaŭ senŝanĝe konservata tra la tuta socievoluo. Tio estas, ĉar ĝi havas objektivan valoron, ĝi taŭgas por kiu ajn kolektivo. Al tiu parto apartenas la principoj jam cititaj. Tiuj moralaj principoj nepre devas esti konsiderataj kiel netuŝeblaj. Sed, proletaro, subpremata klaso, ne devas obei moralajn ordonojn, kiuj malhelpus al ĝi dum ĝia klasa batalo. Sekve ordonoj pri devoj al patrolando k. a. similaj estas balasto forĵetinda. Krom tio proletaro aldonas novajn devojn kiel ekzemple pri solidaro, ĝi donos al tiu devo multe pli larĝan signifon ol ĝi havas nun. Ĉar temas pri klasbatalo, ni faru kelkajn rimarkojn pri la artikolo de K-do 14 509 (en n-o 272). Lia konkludo estas: klasbatalo estu nia moralo. Mi bone komprenas, ke tio estas entuziasma aserto, tamen ĝi estas danĝera aserto k oni devas ĝin rebati. Batalo estas io k moralo alio. La dua povas interveni en la unuan. Ĉu nia K-do volas diri, ke en klasa batalo estu forigataj ĉiuj moralaj principoj? Mi ne volas tion kredi, sendube K-do 14 509 ne tute komprenis la gravecon de sia diro.
Estis jam dirite, ke bazaj principoj de moralo estas universalaj k valoras kie ajn k kiam ajn. Ili estas ordonoj, kiuj ne toleras esceptojn. Se ili estus grandskale malobeataj, la homaro falus post nelonge en abismon, el kiu estus neeble ĝin eltiri. Tiuj principoj: lojalo, honesto, estas nepre aplikendaj kontraŭ proleto samkiel kontraŭ burĝo. Kaj kiel? Kiam iu K-do asertos ion al mi aŭ ion promesos, necesas, ke mi ne estu devigata pensi: «se li juĝas min burĝa, li al mi mensogas, aŭ ne plenumos sian promeson.» Ĉiu scias, kiom relativa estas la valoro de tiuj vortoj: burĝo, proleto, etburĝo. La limoj inter tiuj sociaj kategorioj estas malprecizaj k oni ne povas ellasi aplikadon de moralaj principoj al tiaj malfacilaj distingoj. Ni vidu konkretan fakton. La komunistoj opinias, ke la socialdemokratoj (inter kiuj multaj estas proletoj) estas helpantoj al burĝaro k konsekvence rilatas al ili kiel al klasaj malamikoj. Do al ili oni ne aplikus la moralajn principojn: oni mensogu k ilin kontraŭbatalu per ĉiaj rimedoj. La inverso estas ankaŭ vera k la socialdemokratoj opinias, ke la komunistoj, pro (laŭ ili) nerealigeblaj gvidvortoj estas demagogoj k tiel helpas al burĝaro. Do ili ankaŭ agus senkompate k malmorale rilate la komunistojn. La celo sanktigas la rimedojn!
Dume, ni vidu la konsekvencojn. Praktike, en la vivo la komunistoj k socialdemokratoj estas miksataj, surstrate, en publikaj ejoj, en kunvenoj k en la laborejoj. Kio okazus, se oni ĝeneraligus la teorion de forigo de moralo en sociaj luktoj? La fido reciproka forestus k burĝaro profitus el tio. Estas strange, ke oni estus devigata pritrakti tiun temon k certe iuj diros: sed ĉu ekzistas homoj, kiuj defendas tiajn tezojn? Mi respondas: eble malmultaj estas kiuj malkaŝe tion faras, sed multaj estas kiuj agas laŭ tiaj principaĉoj. Dum bataloj por postenoj en sindikatoj, partioj, klerig- aŭ kultur-asocioj, iom proksime rigardante, oni vidas tiajn farojn. Kaj ju pli profunda estas la konvinko de tiuj K-doj pri praveco de sia vidpunkto, des pli ili havas emon ĝin atingi eĉ per firimedoj. Efektive ili pensas: la plej grava estas por proletaro, ke la celo estu atingata. Ne gravas, se ni devas iom mensogi k malhoneste agi por ĝin akceli. La jezuitoj tiel rezonis! Oni scias, kiom ili estas ŝatataj en la tuta mondo!
Mi volus, ke la K-doj konvinkiĝu, ke sukceso tiel atingata eĉ se ĝi estas justa, ne utilas al proletaro. Tiuj K-doj, bonintence, subfosas la forton de l’ proletaro, ĉar ili detruas la reciprokan fidon, nepre necesan por atingo de komuna nia celo. Verkante tiun artikolon, mi traktis nur unu flankon pri la demando. Aliaj K-doj diru sian opinion k pritraktu la temon de sia propra vidpunkto.
Kamilo Ru (835).
Pro nericevo de manuskriptoj por la kurantaj fak-paĝoj (sporta, virina), en tiu ĉi n-o ne enestas tia Paĝo. — Red.
— página 10 —
210 SENNACIULO
[BILDO p.10 | 11,8,90,14] ornamita kaplinio «Esperanto-Servo» kun desegnaĵoj de legantaj figuroj kaj gazetoj ĉe ambaŭ flankoj
Esperanto-Servo
N-o 18 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 30. Januaro 1930
EL FINNLANDO
Kontraŭproleta leĝo sankciita
(Esperanto-Servo.) La 20-a de decembro 1929 iĝis historia dato, kiun neniam forgesos la fina laborularo. Tiam oni akceptis en la parlamento definitive t. n. unuiĝ-leĝon. La leĝo estas ankaŭ sankciita de la respublika prezidanto la 10. 1. 1930. La leĝo entenas i. a.: «Se unuiĝo (asocio) funkcias kontraŭ leĝoj aŭ bonaj kutimoj, rajtas la ministro por internaj aferoj aŭ guberniestro, malpermesi la agadon de la asocio . . .» Definitive (lastinstance) decidas pri nuligo de unuiĝo la juĝejoj (burĝaj).
F. G. L. (14 142), Tampere.
EL USONO
Malfeliĉa Ĉikago!
(Esperanto-Servo.) Bankrotas la urbkonsilantaro de Ĉikago! Kvankam individuaj konsilantoj estas en bonega financa stato! La bankoj nun rifuzas plue fari pruntojn; kristnaske ili finpruntis, por ke la 13 000 lernej-instruistoj ricevu siajn salajrojn tagon antaŭ «kristnasko», sed ili klarigis, ke ili ne pruntedonos pli da mono . . . La tuta urb-propraĵo estas hipotekita; ne estas mono por salajroj de la strat-purigistoj k rubo suprekuŝas la neĝon en la stratoj de l’ laboristaj kvartaloj. Oni maldungis 1100 urb-dungitojn, inter ili 437 policanojn, kies restintaj kunfratoj ne eblas haltigi la rabadojn k haltig-atakojn (?). Tiuj lastaj nombras meze 3 en horo.
E. K. L
EL ANGLIO
Ekonomio — «Ŝparrimedoj»
(Esperanto-Servo.) Ekzistas en Manchester loka aŭtoritato, nomita «Board of Guardians», kies laŭleĝa tasko estas, zorgi ke neniu malsatu pro malriĉeco. Oni monsubtenas malhavantojn po du ŝilingoj semajne. Antaŭ nelonge lab. reprezentantoj elektitaj al tiu aŭtoritata korpo, proponis altigon de la subteno ĝis tri ŝil. semajne. La plimulto, kvankam elektita laŭ «demokrata» principo, voĉdonis kontraŭ la propono. Alia propono, kiu havis saman sorton, estis, donaci monsumon de du mil funtojn sterlingajn al esplorado de la kaŭzoj de l’ gravega malsano kancero. Laŭŝajne ne gravas, ke infanoj malsatas k malsanuloj suferas; sed nun niaj «demokratoj» konsideras gravan k aprobindan aferon. Estas proponita k aprobita, ke la sekretario de l’ aŭtoritato ricevos mondonacon de mil funtoj sterl., kvankam li jam ricevas salajron de sama monsumo jare. «Al tiu, kiu jam havas, pli multe estos donita». Ja, tiu monsumo de mil funtoj sterl. ŝajnas kvazaŭ bonŝanca. Malgraŭ, ke la tramestro de l’ tram-entrepreno en Manchester vokis laŭte por «ekonomio» k ekmaldungas tramistojn por «ŝpari je elspezoj», la tram-komitato ĵus decidis, altigi la salajrojn de tram-oficistoj, kiuj jam ricevas mil funtojn sterl. jare. Kiel ĉiam, «ekonomio» signifas, ke la laboristoj suferu, dume riĉuloj pli-riĉiĝas.
J. L. (12 638), Manchester.
La nasko de «The Daily Worker»
(Esperanto-Servo.) La nova laborista tagjurnalo angla naskiĝis meze de malfaciloj. La entreprenantoj laboras en malnova varejo, sen fiksita lumrimedo, nek hejt-rimedo, nek telefono, nek skribmaŝino. Ili ne havis antaŭe ian sperton pri eldono de ĉiutaga jurnalo k fine ili eldonis nur du specialajn varbnumerojn, dume ordinara kapitalista tagjurnalo pli ofte k multnombre tion fari kapablas. Krome la tuta kapitalista maŝinaro kontraŭis per ĉiaj rimedoj eblaj. Tamen . . . la jurnalo ankoraŭ eldoniĝas.
E. K. L.
EL SOVETIO
Unua gazeto post arkta limo
(Esperanto-Servo.) En la ĉefvilaĝo de novorganizita samojeda distrikto Telnisoĉnoje oni eldonis la unuan gazeton por samojedoj en neneca (samojeda) lingvo, nome «Narjan Yunder». Eldonkvanto estas nur 300 ekzempleroj.
Fedorowsky, Kasatin
EL GERMANIO
Kultura progreso
(Esperanto-Servo.) En nia urbeto Hohndorf-Rödlitz, kiu situas en centro de minejoj k teks-industrio, nun estas montrata filmo, pri kiu la burĝa klaso tre ribelas. La filmo, kunmetita de d-ro Mikulicz Radecki laŭ komisio de la ĝenerala sindikata asocio k malsanula asekur-kaso, montras normalan naskiĝon de infano kun ĉiuj cirkonstancoj k higienaj kondiĉoj en virina kliniko. Kuracisto per popularaj frazoj klarigas. Kontraŭ tiu logika k kleriga prezentado de natura procedo ribelas burĝaj rondoj! Speciale virinaj ligoj (burĝ- k faŝist-tendencaj) avertas en siaj gazetoj: «La moralo estas danĝerata, nenio plu estos sankta, kiam oni ne malpermesos tiajn aranĝojn!» Verdire la burĝaro laste havas rajton ribeli, por kaŝi propran senmoralecon!
Werlich (14 008), Rödlitz.
Ĉu vi tradukis k presigis raportojn de la ES.-paĝo en nacilingva gazetaro? Kial vi ne informis pri rezulto de tiu laboro en pasinta kvaronjaro la centrejon de ES.? Kiam venos raportoj el «ceteraj» landoj?
EL RUMANIO
Subpremataj junlaboristoj vekiĝas
(Esperanto-Servo.) En fabriko «fero-emajlo» en urbo Ploeŝt la laboristoj postulis mallongigon de labortempo k altigon de salajro. La fabrikdirektoraro eĉ ne aŭdi volis pri la afero, la laboristoj ekstrikis. Oni sciis, ke la junlaboristoj havas kontrakton kun la estro, laŭ kiu ili okaze de striko devas labori. Sed ĉi-foje la afero ŝanĝiĝis. Klaskonsciaj junlaboristoj rifuzis iĝi malamikoj de siaj plenaĝaj laborfratoj; ili forlasis la fabrikon k solidariĝis kun la strikantoj. Post kelka tempo la laboristoj venkis. La fabrikestro, por esprimi sian koleregon, maldungis 10 junlaboristojn kun preteksto, ke ili estas netaŭgaj k inertaj. Ili tamen ne malesperiĝas, ĉar ili nun des pli bone konas siajn taskojn . . .
Role, Rumanio
El ŝtata junlaborista hejmo
(Esperanto-Servo.) En la ĉefurbo Bukarest, en junlaborista hejmo ĉe strato Vitan, loĝas preskaŭ 100 junuloj. Ilia sorto estas mizerega. Manĝaĵo apenaŭ manĝebla, perlaboritan salajron ricevas la direktoro de la hejmo; la junuloj estas traktataj kiel malliberuloj. Ili rajtas forlasi la hejmon nur por iri laborejon; dimanĉe ili estas liberaj dum kelkaj horoj, sed nur por viziti preĝejon. Se iel ili «pekas», la sekvo estas severa puno — nericevo de manĝaĵaĉo k. a. Dum festotagoj ili ne bezonas labori (!), sed devas resti en la hejmo, do ne povas viziti parencojn . . . Bonege estas zorgita pri spirita nutraĵo. La tuta literaturo estas religitendenca, kiu krome «edukadas» ilin al bonaj patriotoj. Jen, infan-edukado de la sangmana demokrata registaro de Maniu . . .
Role, Rumanio
RESPONDA PARTO
Role. Jarlibro aperis. La vortaro espereble baldaŭ aperos. Raporto pri senlaboruloj donita al «PEK»-servo.
Sovetianoj. En sekv. n-o mi provos kompili almenaŭ kelkajn el multaj viaj raportoj.
18-a listo de raportoj en jaro 1929/30
- Kontraŭproleta leĝo sankciita. F. G. L. (14 142), Tampere (Finnlando).
- Malfeliĉa Ĉikago! E. K. L. (Usono).
- Ekonomio — «Ŝparrimedoj». J. L. (12638), Manchester (Anglio).
- La nasko de «The Daily Worker». E. K. L. (Anglio).
- Unua gazeto post arkta limo. Fedorowsky, Kasatin (Sovetio).
- Kultura progreso. Werlich (14 008), Rödlitz (Germanio).
- Subpremataj junlaboristoj vekiĝas. Role (Rumanio).
- El ŝtata junlaborista hejmo. Role (Rumanio).
— página 11 —
SENNACIULO 211
TRA ESPERANTIO
LENIN PRI LA MONDLINGVO
Urbestro Karl Lindhagen en Stokholmo estas eldoninta libron, en kiu li priskribas viziton en Leningrad en januaro 1918. Lindhagen sukcesis renkonti Lenin en domo «Smolni» por peti lin agadi por liberigo de Finnlando k la malgrandaj nacioj ĉe Balta maro. Lindhagen ankaŭ parolis pri la mondlingva problemo k diris: «Elvokinte la grandan belan devizon, ke ĉiuj nacioj havu la rajton mem disponi k decidi pri propraj sortoj, k donante la bonegan ekzemplon (diference de aliaj grandregnoj) ekapliki ĉe vi mem viajn principojn, ĉu vi ne el tio ankaŭ konkludis, ke la liberigitaj nacioj devas interkompreniĝi? Ĉu oni povas esperi, ke la rusa registaro volas perfektigi la revolucion per propono ĉe la pactraktadoj k en sia ekstera politiko agi, por ke per internacia interkonsento estu akceptata mondlingvo, devige lernota en ĉiuj lernejoj de la mondo?»
Tuj videbliĝis, ke ĉi tiu afero estas ekster la interesosfero de Lenin. Li ne estis pensinta pri ĝi. Tial li komencis kontraŭdiri: «Ni jam havas tri mondlingvojn k la rusa iĝos la kvara». Lindhagen respondis, ke tio estas la granda malbono k ke pli da «mondlingvoj» aperos. Kaj li ekzempligis la malfacilojn de la diverslingveco. Li diris, ke artefarita lingvo estas la plej bona solvo. Lenin diris, ke li tute ne kredas je artefarita lingvo k argumentis same kiel homoj, kiuj ne okupiĝis pri la afero. Tamen li opiniis, ke estus bone instrui en lernejoj alian vivantan lingvon krom la gepatra. Al tio Lindhagen respondis, ke la vivantaj lingvoj estas mortaj lingvoj por ĉiuj escepte tiuj, al kiuj apartenas la lingvoj. Se tamen tiu propono estos akceptata, devas esti instruata sama lingvo en ĉiuj landoj. Lenin ne estis preta akcepti tiun aranĝon k demandis, kial tio estas necesa. Lindhagen respondis: «Ĉar aliel ni ne trafos la celon.» —
La kunestantoj videble opiniis, ke estas tro sensignifa temo por okupi Lenin, k norvega delegito Egede-Nissen intervenis por diri, ke ni transiru al pli grava afero. Ĉar la tempo estis urĝa por Lenin, Lindhagen finis la interparolon per la vortoj: «Ŝajnas, ke Lenin ankoraŭ ne estas preta por finjuĝi en tiu afero.»
(7987).
Pri la gastigado al migrantaj SAT-anoj
En «S-ulo» n-o 264 (Junulara Paĝo) K-do 10 580 proponis, ke la Junulara Sekcio peru al esp. grupoj aŭ izoluloj Gek-dojn, kiuj estas pretaj propagandi k instrui esp-on, k interalie estas citite, ke tio estus bona ŝanco por senlaborulo. Sed samtempe li atentigas, ke la ekonomia flanko de tiu projekto estas tre grava. Li konkludas, ke la helpema vojaĝonta K-d(in)o ricevu de la Sekcio «rajtigilon», kiu montras al la esp-istaro, ke tiu vojaĝanto estas subteninda ktp.
Leginte tion mi memoris diskuton dum nia 9-a Kongreso. Temis pri subteno al migrantaj K-doj k laŭtiĝis plendoj pri misuzo de gastigemaj Gek-doj. Antaŭ mi nun stariĝis la demando, ĉu tia «rajtigilo» povus malhelpi la misuzon de l’ gastigemo. Kaj ĉu finfine tiaj Gek-doj estos pli subtenindaj ol aliaj, mi permesas al mi dubi pri tio. Rilate al la proponita «rajtigilo» mi devas diri, ke sekcio kiel la junulara ne estas kompetenta realigi tian projekton, ĉar ĉi tiu rilatas ne al sekcio, sed al la tuta SAT-anaro. Kompreneble SAT povus transdoni tiun ĉi aferon al iu akceptema sekcio, k certe la junularo estus preta transpreni ĝin. Sed antaŭe nepre pri tio devos aŭdigi sian opinion la Gek-doj en «S-ulo».
D. Keŭning (10 742), gvidanto de Junulara Sekcio.
Por la 12-paĝa «S-ulo»
ni ricevis de Gek-doj Gustavsson, Savedälen (Svedio), 10 fr. fk.
GEK-DOJ! Nur via senlaca, ĉiea k ĉiama varbado povas certigi la aperadon de 12-paĝa «S-ulo»! Neplenumita estas la tasko. Ni bezonas nepre 4000 abonantojn.
Aktivaj SAT-anoj, mobiliziĝu!
Esperanto ĉe Ruĝarmeanoj — Ruĝhelpantoj
Ruĝarmeanoj aŭskultas en kunveno informojn pri maljustaj suferoj de eksterlandaj revoluciuloj. Poste ili ekscite debatas pri helpo al la viktimoj de l’ kapitalista reĝimo. Ili riproĉas al si pro manko de sufiĉe viva partopreno en Ruĝhelpa laboro. La rotestro (ne esp-isto) proponas kunligiĝi pro vivigo de MOPR (Ruĝhelpo)-agado per utiligo de esp-o. La kunvenintoj unuanime akceptas la proponon, kvankam ili malmulte scias, kiun grandan utilon donas esp-o en ĉi tiu sfero. La subskribinto fariĝas rajtigito por la kunligo. Inter la 20 ĉeestantoj li kolektas 5 rublojn surloke (kvankam estas tago, kiam mono mankas al ruĝarmeanoj).
Ĝoje estas konstatinde, ke homoj, hieraŭ ankoraŭ diverspensantoj, hodiaŭ unuiĝis en sama celado k esprimis tion per donado de siaj kopekoj k per siaj duon-analfabetaj leteroj por helpo al siaj fratoj.
Ruĝarmeano Melsitov (Siberio).
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
BELGIO. Liège. Propaganda parolado de Bruselaj K-doj. Grupo en formiĝo. — ĈEĤOSLOVAKIO. Stonava (Silezio). 29. XII. komenciĝis kurso por komencantoj kun 8 p. Gvidas K-do 8139. La Lab. Esp. Sekcio havis ĝeneralan kunvenon 6. I. kun diskuto pri kurantaj problemoj k nova kursmalfermo. Tradukojn el «S-ulo» la Sekcio publikigis en «Robotnik Slaski», «Przeglad Wspotdzielzy», ankaŭ notojn pri SAT k ĝia kongreso. — FRANCIO. Laŭ «FEO-Bulteno» novaj grupoj formiĝis (aŭ formiĝos) en Blois, Le Havre, Rouen, Sisteron. Kursoj ĉe socialistoj en Clermont-Ferrand, Saint Claude (junularo), ĉe sindikatista junularo en Le Havre. — Lyon. La grupo ricevis urban subvencion de 500 frk. — Meyzieu. Kurso kun 26 p. Orléans. Elementa k supera kurso. — Saint-Denis. Propaganda parolo okaze de montro de Krasin-filmo. Afiŝpermeso ĉe la laborborso. Konsistiĝo de biblioteko. Ĉi tie okazos paskon la FEO (LEA)-Kongreso. — Tours. Kurso kun 23 p. — St. Pierre-des-Corps. Kurso kun 30 p.
ĈE LA NEŬTRALULOJ
En sia n-o 2(550) de 10. jan. «Heroldo de Esperanto» plendas pri la malkaŝa kritiko aperinta en n-o 267 de «S-ulo» sub rubriko «Tra la Esperanta Gazetaro», en kiu mi reliefigis diversajn prienhavajn mankojn de tiu universala esp. gazeto. Al tiu kritiko mi havas nenion por forpreni nek aldoni. Povas esti, ke «Heroldo» en sia nuna formo plej bone respondas al la deziroj de sia legantaro. (En tiu sama n-o de «Heroldo» ekz. pli ol ⅓ de l’ unua paĝo [grandformata] estis utiligata por priskribi edziĝfestan ceremonion de ‘nova esp-ista paro’!). Se tiel estas, des malpli bone! Ĉu «Heroldo» preferus, ke ni imitu ĝian sintenon rilate al «S-ulo»? En sia ‘Revuo de la Revuoj’ ĝi ja prisilentis nian gazeton?! . . .
N. B.
* * *
S-ro Morariu el Rumanio daŭrigas instrui laŭ Ĉe-metodo kun granda sukceso en Svedio. Lasttempe li aranĝis kursojn en la sudprovinco de Svedio
— página 12 —
212 SENNACIULO
(por 450 p.), en Uddevalla k Munkedal (kun sume 250 lernantoj). Multaj geinstruistoj, kiuj eklernis, mem malfermas novajn kursojn.
[BILDO p.12 | 12,12,39,18] desegnaĵo de malfermitaj libroj kaj plumo, kaplinio de la rubriko «Recenzejo»
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Bibliografio de Internacia Lingvo. Historia sistema katalogo de filologia, lingvistika k poliglota literaturo pri universala alfabeto, filozofia gramatiko, signaro, gest-lingvo, pasigrafio, internacia helpa lingvo k logistiko. Kompilis k komentaris P. E. Stojan, licencito en sciencoj. 1929. Eld.: Bibliografia Servo de UEA, Tour de l’ Ile, Genève. 560 pĝ. Form. 15×24 cm. Pluraj ekstertekstaj bildoj tutpaĝaj. Prezo ne menciita.
Ni havas antaŭ ni la rezulton de multjara scienc-metoda kolektado k kompilado. Ĝi deponiĝis en tiu ĉi ampleksa volumo, dank’ al la helpo de kelkaj monhavaj esp-istoj k precipe per kunhelpo de la usona milionulino, amikino de mondlingva ideo, s-ino Morris, al kiu la verko estas dediĉita. Kvankam la subtitoloj supre cititaj jam indikas pri la enhavo de l’ librego, ili tamen ne divenigas la kiomon k kielon de l’ katalogado. Ni trovas, ke ĉiu el la subtitole indikitaj kategorioj estas enkondukita per klariga teksto de la kompilinto. Plie ĉiu katalogita verko, ĉu naci-, ĉu internacilingva, ĉu pasigrafia aŭ stenografia, havas krom sciigoj pri fonto, eldonejo, aperdato ktp., se ĝi ludis ian atentindan rolon, apartan prienhavan komenton. Tiel ni trovas el verkoj de meritplenaj mondlingv-ideaj pioniroj kiel Dekart (Descartes), Lajbnic (Leibnitz) k. a. la gravajn citojn en originala lingvo. Interesatoj do ne plu bezonas trafoliumi volumojn por rilatiĝi al tiuj tekstoj. En tio ŝajnas al mi kuŝi unu el la ĉefaj meritoj de tiu verko. Por ni kiel esp-istoj estas krome speciale valora (ankaŭ de propaganda vidpunkto) trovi en la libro la kiom eble plej kompletan liston (ĝis fino de 1928) de la pri k en esp-o aperinta literaturo (gazetaro, broŝuroj, libroj, lernilaro ktp.). Tiu ĉi parto estas plej ampleksa k plej impresa, konforme al la unuaranga disvastiĝo de esp-o. Foliumante tiun paĝaron, konsiderante la milojn da skribaĵoj aperigitaj en Esperantio, oni emas mediti zorgoplene pri la relative nekontentiga rezulto de mult-jardeka penegado de esp. pioniroj en la mondo . . .
Sistema indekso en komenco k alfabeta indekso en fino ebligas facilan uzadon de la libro, kiun pli gravaj grup-bibliotekoj, esp. konsultejoj, redakcioj, sed ankaŭ individuaj amikoj de internaci-lingva problemo (ne nur esp-istaj) profite havigos al si.
N. B.
Ernst Toller, La Hirundlibro, esperantigita de Helene Wolff. 64 pĝ. Formato 21×14 cm. Prezo: bindita, 2.40 mk. g. Eld.: «Heroldo de Esperanto», Köln, Germanio.
Malliberigitoj atente rimarkas eĉ tion, kio restus preskaŭ nevidata de liberaj homoj; tiel la mezepoka skotlandano Roberto Brus (Bruce) en karcero streĉe observis araneon; Roza Luksemburg, en siaj Leteroj el Malliberejo priskribis kortuŝe la apudajn birdojn. Simile en fortikaĵo Niderŝönenfeld (Niederschönenfeld) absorbis la pensojn de Toler (Toller) du hirundoj k tiel estiĝis pri ili bela poemo. La hirund-paro traflugis lian kradfenestron k nestis en lia ĉelo, naskanta tie familion. Sed . . . la fiaj karcerestroj ordonis detruon de la nesto. Pacience la birdoj denove konstruis, fine en ses ĉeloj samtempe, k refoje detruis la fiuloj, ĝis mortis pro ĉagreno la ino . . .
Kiel tradukis H. Wolff, oni ne povas scii sen la originalo, sed almenaŭ la aŭtoro k ŝi kune liveris belan libron kun poemo en formo de t. n. «libera versado». Malfeliĉe oni trovas kelkajn lingvajn erarojn, ekz. «geli» arbitre farita el «degeli», anstataŭ «frosti»; «disardu ilin» («ardi» estas netransitiva). Sed plej bedaŭrinda estas la uzo de multaj neologismoj, kiel «krabli», «dompti», «koncepcio», «elanĉanta». Se ĉiuj verkistoj tiel trudus memelpensitajn vortojn, kiel konfuza k malfacila estiĝus nia lingvo! La libro estas forte kaj bele presita.
E. K. L.
Jung und Wingen, Das leichte Esperanto. Lernilo por komencantoj germanlingvaj. 88 pĝ. Form. 12×19 cm. Prezo: 1 mk. g. Eld.: Heroldo de Esperanto, Köln.
Verkita laŭ gramatika metodo. La aŭtoroj provas kiel eble plej simple prezenti la necesajn gramatikajn regulojn sen troa scienceco en la pritrakto. Ankaŭ la vortkvanto prezentita estas relative tre malgranda k limigita je plej ĝeneralaj vortoj. Al la multaj por germanlingvanoj ekzistantaj lerniloj ĝi ne aldonas ion novan, originalan. Ni notis la sport-neologismon «golo»; (pĝ. 76) (anst. sidloko). La formo «Sovet-Ruslando» estas peza k politike-geografie ne korekta. En la tekstoj ni trovis tre lertajn atentigojn pri la eldonaĵoj de l’ eldonfirmo.
N. B
Engelhardt, Kurso de internacional-stenografio por esperanto. Eld. CK SEU, Spiridonovka 15, Moskvo, 1930. Form. 17×25 cm. 50 pĝ. Prezo 75 kop. (1.50 mk. g.).
En «S-ulo» ni havis kelkfoje la okazon favore raporti per la skriboj de ellernintoj pri la stenografi-sistemo de Kunovski adaptita al ĉiuj lingvoj k speciale al esp-o. La eldono de tiu kurslibro esp.-stenografia por ruslingvanoj estas salutinda paŝo.
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»:
Pressekorresp. INO, Frankft., IWW-artikolserio (Germane).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
El Socialista, Madrid, 8. 1., The Labor Woman, London, jan. (rubriko), Signalen, Stokh., 9. 1., Verein sozial. Lebensreformer, Berl., jan./feb. (ankaŭ pri SAT), Enköpings Nyheter, Enköping, 9. 1., Lokomotivmänners Tidning, Stokh., 1. I.
Peresper. materialon enpresis:
Le Travailleur du Livre et du Papier, Paris, dec.
NIA POŜTO
12 028. — Ni ne povas jam nun decidi, ĉu vian tradukon ni povos meti en «S-ulo»n, sed ni certe publikigos ĝin ie. Sendu la tuton.
F. Seidl. — Via artikolo estas ja interesa k presinda; sed ni jam havas abundan materialon de SAT-anoj. Ni ne komprenas, kial vi ne aliĝas nian Asocion. — E. L.
13 503. — Viaj du verketoj tute taŭgas por «L. L.».
7960. — Viajn enigmojn ni uzos siavice.
8342. — Sendu al Admin. por via demando 1 rbl.
Mi demandas
kial K-do Ant. Alberola (13 663), Valencia, (Hisp.), ne respondis al de mi senditaj: 1. PI de 1. 9. 29, 2. letero kun PI de 6. 10., 3. banderolo rekomendita (3 gaz. ilust.) de 6. 10., k 4. PI rekom. de 21. 11., malgraŭ sia konsento, kiun mi ricevis 25. 8. responde al farita propono laŭ anonco en «S-ulo» N-o 249?
B. Monkiewiez (8342).
[REKLAMO p.12] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. — por nemembroj . . . 9 mk. g. — Ankaŭ ¼-jare abonebla!
ENHAVO:
paĝo
- Sennacieca grasaja trusto . . . . 201—202
- Alinaciaj laboristoj en Francio . . . 202
- El mia Sovetia taglibro . . . . 202—203
- La laborkondiĉoj en la fabriko «Elizalde» . . . . . . . . . 203
- Soveta Taĝikio . . . . . . . 203—204
- La malbonfaroj de la diverslingveco . 204
- Kristnaskfesto kaj Tradicio . . . 204—205
- En la profundaĵojn Sud-Kimrujajn 205—206
- Mezdunarodnyj alfavit . . . . . . 207
- Amikeco al bestoj kaj vegetarismo 207—208
- La historio de l’ statuo de Petro la Granda en Zandam . . . . . . 207
- Por nia Distro . . . . . . . . . 208
- Diskutejo . . . . . . . . . 208—209
- Esperanto-Servo . . . . . . . . 210
- Tra Esperantio . . . . . . 211—212
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N.º 279, 6 de febrero de 1930
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
6-a Jaro. N-o 279 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 6./2. 1930
[BILDO p.1 | 42,5,53,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner [?]
«BUŜIDO», LA ANIMO DE JAPANIO¹
Por niaj okcidentaj legantoj estas certe interese kaj instrue ekscii ion pri la animo de l’ orientano. Se niaj K-doj tie loĝantaj ĝis nun ne liveris al ni similajn sciigojn, tio estas sufiĉe komprenebla. Ĉar, por skribi pri tie regantaj ideoj kaj konceptoj, oni devas havi bonan konon pri la tipa diferenco en spiritostato de okcidenta mondo. Oni devas scii kompari. Tion fari s-ro Nitobe, japana universitata profesoro, subteninta siatempe esperanton ĉe la Ligo de Nacioj, estis sufiĉe kvalifikita persono. Tial liaj informoj estas treege instruaj kaj — ŝajnas al ni — konigindaj en «S-ulo». Jen kion ni ekscias per tiu libro:
Ĝis la plej lasta tempo Japanio estis regata de la feŭdismo. Tio klarigas, kial ankoraŭ nun persiste transdaŭras, penetrinte ĉiujn popoltavolojn, tiu moralkodo, kiun la feŭda kasto instruis al la kavaliroj: la «Buŝido». Tiu kasto (paralela al la nobelaro en Eŭropo) estis denature militista; ĝiajn anojn oni nomis «samurai» (= kavaliroj, sekvantoj). La forton de tiu reganta tavolo konsistigis ilia rigora, sur kelkaj moralprincipoj bazita edukado. En unua vico inter tiuj maksimoj troviĝas la adoro al la prapatroj, daŭrigita de generacio al generacio, kaj… ĝia plilarĝigo al la kulto de l’ patrio, kun la kvazaŭ-diigo de l’ imperiestra familio, kiu nomiĝas la komuna trunko de la tuta nacio. La patrio signifas por la japanoj pli ol la grundon, el kiu oni rikoltas kaj akiras oron: ĝi estas la sankta restadejo de l’ dioj, de l’ prapatraj spiritoj. Kaj la imperiestro estas la homa reprezentanto de l’ Ĉielo sur la tero. La lojalo kontraŭ la suvereno kaj amo por la patrio formas fundamentajn trajtojn de l’ «Buŝido».
Cetere tiu moralkodo apogiĝas multe sur la instruoj de Konfucio; liaj kvin specoj da moralrilatoj, inter mastro kaj servisto (reganto kaj regato), patro kaj filo, edzo kaj edzino, pli aĝa kaj pli juna frato, kaj inter amiko kaj amiko. Kaj post Konfucio influis Menco kun siaj ofte tute demokrataj teorioj, kiuj trovis eĥon ĉe la «samurai» kaj esprimon en ilia kodo. La «Buŝido» malmulte ŝatis scion je si mem; ĝi ne devis esti alprenata kiel celo en si, sed kiel rimedo por atingi saĝon. Tiuj kelkaj bazprincipoj, el kiuj ĉerpis la «Buŝido», en sia simplo sufiĉis por doni al la japano firman vivregularon kaj difinitan direkton al la evoluo de l’ japana karaktero.
La plej forta moralprincipo de l’ «samurai» estas la sento pri justo (aŭ ĝusto). Tio esprimiĝas en frazoj similaj al jenaj: «La justo estas la povo preni, ne malfortiĝante, decido relativa al difinita kondutmaniero, kiu konformas al la racio: morti, kiam estas bone morti, frapi, kiam estas bone frapi. Kun ĝi ligiĝas senpere la spirito de kuraĝo kaj harditeco. Granda atento estis donata al la eduko je tiuj ecoj. La filoj de «samurai» devis elprovi per multaj penigaj taskoj sian kuraĝon, hardi korpon kaj spiriton, depost plej frua infaneco, ekz. frue ellitiĝi antaŭ krepusko, legi siajn lecionojn kun malplena stomako, iri nudpiede en plena vintro ktp. La elmontro pri kuraĝo kuŝis en la malvarmsangeco, la trankvila spirita sinmemrego. La militista batalo estis ne nur afero de bruta forto: ĝi estis ankaŭ multe intelekta turniro.
Al la valoro de l’ kavaliroj apartenis ankaŭ sentoj pri bono, pri kompato por doloro. Nitobe diras, ke estus erare identigi la feŭdan reĝimon en Japanio kun despotismo, ke la feŭdismo estis nek tiraneco, nek subpremo. La bono estas delikata virto, propre patrina. Se la rekta justosento estas speciale vira, la kompato por doloro kaj la persvada forto estas virinecaj. La kavalira kodo de Japanio konis ne nur la brutan forton, sed ankaŭ la bonon kontraŭ malfortuloj, venkitoj, tere kuŝantaj. Ĝi ankaŭ konis la pardonon al la venkita kontraŭulo.
Ĉiuj eksterlandaj turistoj konstatis la ĝentilon de japanoj. Tiu ĉi moro baziĝas sur la respekto al konvenoj kaj decoj; en sia plej alta formo ĝi preskaŭ tuŝas al amo. Oni riproĉas en Eŭropo al la japanoj, ke la kodo pri ĝentilkonduto absorbas tro da iliaj pensoj. Fakte estas neutilaj formoj en la japana etiketo, konfesas Nitobe; sed li rebatas, ke tiaj stultoj ne estas pli grandaj ol la submetiĝo de l’ eŭropanoj sub eterne ŝanĝiĝantajn modojn.
Veremo kaj sinceremo ludas gravan rolon en la kavalira kodo; sen ili la ĝentila konduto estus nur trompo, hipokrito. Mensogo aŭ suspekto estis konsiderataj kiel signoj de malkuraĝo. La kavaliro opiniis, ke lia socia pozicio postulas veremon de pli alta grado ol tiu de komercisto aŭ kamparano. Lia promeso havis tian gravon, ke ĝi senskribe validis kaj plenumiĝis. En la komerco bedaŭrinde tiuj kondiĉoj pri promesplenumo ne efektiviĝis. Tio okazis, ĉar la komerco grandskala estas freŝdata; komercado estis malestimata de la nobeloj, kaj kiam, post malfermo de l’ havenoj al la ekster-
¹ Tiu ĉi artikolo prezentas resumeton el la libro kun supra titolo de Inazo Nitobe. La verko estas tradukita en multajn eŭropajn lingvojn. (Franca traduko aperis ĉe Payot, Parizo, en 1927.)
— página 2 —
214 — SENNACIULO
landanoj, nuliĝis la feŭdeco, la «samurai» kompreneble ne facile adaptiĝis kaj ne povis sukcesi en sia nova profesio.
La sento pri honoro fariĝis unu el la ĉefaj karakterizoj de l’ «samurai». Ĝi estis eduke enplantata, zorge kulturata kaj kondukis ofte al ekscesoj malsanaj. Tamen estis konsiderata ridinde, ofendiĝi pro bagatela provoko. Sed la vivo valoris nenion en okazoj, kiam la honoro kaj la reputacio estis ties prezo. Se afero estis juĝata pli altpreza ol la vivo, oni oferis ĉi lastan kun sereno kaj senprokrasto.
Nitobe rimarkigas pri la fidelo, la lojalo, ke tiu eco ekzistas ankaŭ ĉe aliaj homklasoj kaj aliaj popoloj, sed ke ĝi en la kavalira moralkodo okupas superregan rolon. Ĝi kondukas ĝis konscia oferado de servanto por superulo, aŭ de unu familiano por alia. «Buŝido» asertas, ke la intereso de l’ familio kaj de ĝiaj membroj estas homogena — unu kaj nedividebla. Emociajn ekzemplojn el la vivo citas Nitobe. Sed tiu lojalo al superulo ne signifas, ke «Buŝido» postulas de japano fari sklavo sian konsciencon al iu ajn mastro aŭ reĝo. Homo, kiu oferis sian konsciencon al kapricaĉoj kaj fantazioj de suvereno, estis malŝatata kiel rampaĵo.
La edukado de l’ juna «samurai» konsistis ĉefe el spertiĝo en skermado, arkpafado, ĝiu-ĝicu (atak- kaj defendarto senarmila), rajdarto, lancjetado, taktiko, belskribo, etiko, literaturo kaj historio. — La sinrego estas grava eduka laboro. Perfidi siajn emociojn sur la vizaĝo, estis konsiderata kiel manko de vireco ĉe «samurai». Kiam viro aŭ virino sentas sian animon agitita, la unua instinkta movo estas ĉaste subpremi la manifestiĝon. Ĉiam japanoj provas konservi silenton por kaŝi emociojn. Ankaŭ ili turnas sin al la gajo, kiam la malfortoj de l’ homa naturo estas kruele elprovataj.
La memmortigo estas eble la plej tipa kaj interesa ĉapitro en la japana kavalira moralkodo. Plej konata estas la «hara-kiri» (aŭ seppuku), kio signifas mem-ofermortigon per malkovro de l’ intestaro. Kiam la morto estis ligita kun la honor-demando, ĝi estis akceptata de «Buŝido» kiel la ŝlosilo por multaj komplikaj problemoj. Tial por ambicia «samurai» natura morto ŝajnas preskaŭ banala, nedezirinda. Kvankam hodiaŭ jure ne plu ekzistas seppuku, ni aŭdas de tempo al tempo paroli pri ĝi, kaj ni daŭros aŭdi pri ĝi kredeble tiom longe, kiom persistos la memoro pri l’ pasinto.
La «Buŝido» faris el la sabro la emblemon de sia potenco kaj siaj heroaĵoj. La «samurai» estis vestata en sia kvina jaro per sabro kaj eklernis manuzi ĝin. Posedi mem tiun danĝeran instrumenton inspiris al li senton de respekto je si mem kaj de respondeca sento, kiu estis videbla en siaj mienoj. La sabro estis sanktaĵo. Kiu forĝis ĝin, ne estis simpla metiisto, sed artisto inspirita, kaj lia laborejo sanktejo. Tamen la «Buŝido» ne gloris la senpripensan uzon de l’ armilo, male, kondamnis ĝin.
La idealo de virino estis por «Buŝido» la hejmmastrumantino. Tamen ŝi ankaŭ estis edukata kiel militistino, ekzercata en skermado k. s. Ŝia propra armilo ripozis ĉiam sur ŝia brusto. Estus malhonoro por ŝi ne scii precize manuzi ĝin, same kiel ŝi devis scii memmortigi sin per ĝi. Pro tiuj viraj artoj ŝi tamen ne malatentis pri esprimo de virinsentoj en muziko, danco, literaturo. Nitobe provas elmontri, ke la virino en la vivo ne okupis konsiderinde malsupran pozicion kaj ne estis sklave submetita al la viro. Malgraŭ multaj elokventaj paĝoj pri tiu temo li vane klopodas pravigi la fakton, ke la rajtoj de l’ virino en la feŭda moralkoncepto estis tre malsuperaj al tiuj de la viro.
Konklude ni vidas, ke al «Buŝido», al tiu kasta moralprinciparo, Japanio ŝuldas grande sian disvolviĝon. Pri ĝia karaktero, kiun ĝi surstampis al la lando, kaj al la «samurai» speciale, oni povas diri, ke ĝi formas «neplisimpligeblan elementon de l’ speco». Ekzistas nenia dubo, laŭ Nitobe, pri la viveblo, kiun ĝi konservas. Certe Japanio troviĝas nuntempe en rapida transformiĝo, moderniĝo. Unu el la ĉefaj kaŭzoj de tiu fenomeno estas ĝuste «Buŝido», kiu ja malaperos kun la feŭdismo, la kavalireco, la «samurai»-fiero. En ĝia loko staros la vivo de l’ moderna kapitalismo alkondukanta novan moralon. Sed eĉ se «Buŝido» forfalos kiel moralkodo, ĝia potenco ne baldaŭ malaperos sur tero: ĝiaj lernejoj de militema braveco kaj civitana honoro povos perei, sed ĝia influo postdaŭros longtempe sur iliaj ruinoj…
Tio estas la opinio de l’ aŭtoro. — La libro postlasas fortan impreson ĉe la leganto okcidenta, al kiu malfermiĝas tute nova, originala mondo. Sed la plej mirinda restas en ĝi, kiel moralleĝoj formitaj el ideoj de homoj povas difini la vivadon de multmiliona loĝantaro kaj forkonduki ĝin al difinita direkto.
LA TUTA MONDO EN LIBROJ
Pri la laboro de la «Librogildo Gutenberg» en Germanio
«Scio estas potenco» kaj «klero igas libera», ĉi tiuj du frazoj ofte estas elparolataj kaj aŭdataj en la rondoj de l’ organizita laboristaro. Kaj tute prave! Ni ĉiuj scias, ke la liberigbatalo de l’ proletaro je granda parto ankaŭ estas spirita batalo. La cerboj devas esti revoluciigataj, por ke la proletaj homoj ekkonu la kaŭzojn de sia subpremiĝo kaj per tio trovu la vojon al liberiĝo!
Por klerigi sin, oni bezonas specialajn institutojn: lernejojn, akademiojn, universitatojn, kaj librojn. Por laboristoj, kiuj dumtage devas labori en fabriko kaj laborejoj, en kelkaj okazoj ne estas eble, post laborfiniĝo, ankoraŭ viziti la kursojn de popolaltlernejoj aŭ universitatoj; por ili restas la klerigfaktoro: libroj. La libro krome havas ĉi tiun avantaĝon, ke ĝia valoro restas konstanta, oni ĉiam denove povas legi kaj trastudi ĝin, dum la paroladoj en kursoj estas aŭskultataj nur unufoje.
Ĉi tiujn spertojn tre ĝuste utiligis al si la «Klerigasocio de germanaj presistoj», kiam ĝi en la jaro 1924 fondis la «Librogildon Gutenberg». La entrepreno estas tute proleta, socialiste fundamentita kaj organizita, kaj ĝi eliminas profiton por individuaj homoj. La ebla profito aŭ gajno estas uzata por la bono kaj disvolviĝo de l’ «Gildo». Ĝi donis al si la noblan kaj gravan taskon: provizi la kleriĝemajn laboristojn per bonenhavaj kaj, rilate la presadon kaj bindadon, bonkvalitaj libroj. Per monata pago de 1 mk. g. la membroj ricevas ĉiu-¼-jare 1 bonan libron kaj ĉiumonate belilustritan revuon, kiu krom recenzoj pri libroj aperontaj enhavas artikolojn pri arto, scienco, vivo de poetoj ktp. Krome ĉiu membro estas rajtigita por la sama prezo de 3 mk. g. ankaŭ aĉeti la librojn, kiuj jam aperis pli frue, kiam la koncerna membro ankoraŭ ne estis «gildano». La anaro de la «Gildo» kreskis rapide de jaro al jaro, kiel pruvas sekvanta statistiko:
1925 estis 10 595 membroj 1926 estis 18 571 membroj 1927 estis 27 839 membroj 1928 estis 45 260 membroj
El la lasta nombro estas nepresistoj: 16 200, kio pruvas, ke la laboro de la «Gildo» ankaŭ estas agnoskata kaj subtenata de multegaj aliprofesianoj. Bedaŭrinde mi ne povis ricevi precizajn nombrojn pri la stato en 1929, sed mi certe kredas, ke la nombro de l’ membraro kreskis ĝis 55 000, dank’ al la bonaj plenumoj de la Klerigasocio.
Kiujn librojn prezentas la gildo?
La 90 ĝis nun eldonitaj libroj grupiĝas en 4 ĉefaj fakoj, ili estas: 1. romanoj kaj rakontoj, 2. libroj pri vojaĝoj en fremdaj landoj kaj popolsciencaj verkoj, 3. poemaroj, 4. popoleldonoj de tuta verkaro de famaj
— página 3 —
SENNACIULO — 215
verkistoj. La plej multaj libroj troviĝas en la unua grupo kaj tiuj ankaŭ estas aĉetataj kaj legataj plej volonte. La nomoj de la verkistoj havas tre grandan famon, kaj ili estas vere internacia, tutmonda grupo. Mi citu la ĉefajn kaj ankaŭ nomu iliajn verkojn.
Tre ŝatata de la gildanaro estas B. Traven, Meksiko, kiu per siaj interesaj kaj malenuigaj libroj: La mortŝipo — La trezoro de l’ Sierra Madre — La ponto en ĝangalo — La arbaro, konkiris la korojn de ĉiuj legantoj. Ili estas skribitaj en tia bela, flua stilo, ke oni malvolonte metas ilin el la mano; oni povus legi ilin seninterrompe de la unua paĝo ĝis la lasta. De Ernesto Preczang, Germ., aperis du rakont-libroj, kiuj prefere estas legataj de inaj anoj. Kurt Ajzner (Eisner), la konata revoluciulo, kiu antaŭ 10 jaroj estas murdita de kontraŭrevoluciulo, estas reprezentita per libro: Mondo, ĝojigu!, kiu enhavas leterojn kaj mallongajn artikolojn, poemon kaj taglibro-foliojn. Maks Bartel (Barthel) eldonis 3 librojn, kiuj pro sia revolucia, instiga enhavo estas plezure legataj de la junularo. Bruno Ŝönlank (Schönlank), Arnold Zvajg (Zweig), Karl Danc (Dantz), Maks Krecer (Kretzer) kaj ankoraŭ multaj aliaj reputaciaj poetoj troviĝas inter la nomoj de l’ aŭtoroj de la unua grupo. Ankaŭ la negermaniaj verkistoj estu nomataj: Viksten, Svedio — Povlsen kaj Andersen, Danio — Andreo Reŭze (Reuse?), Francio — Ibanes, Hispanio — Dikns (Dickens), Anglio — Komaromi, Hungario — De Koster (Coster), Belgio — Savinkov kaj Dostojevski, Rusio — Ŝibli (Schibli), Svisio. Neforgesata estu tie ĉi la nomo de Öptn Sinkler (Upton Sinclair), kiu per sia Sakko-Vanceti-romano: Boston pliriĉigis la libraron je valora, tre aktuala romano.
La dua grupo — sciencaj kaj vojaĝaj libroj ampleksas 10 volumojn: M. A. Neksö — Suntagoj, priskribo de vojaĝo en Hispanio; Maks Bartel — Tero sub piedoj, raportaro pri vojaĝo tra Germanio kaj dum tiu vojaĝo akiritaj spertoj pri ekonomia kaj kultura vivo de l’ germ. laboristaro. B. Traven — Lando de l’ printempo, ampleksa libro, kiu tre bone informas pri sociologiaj kaj politikaj problemoj en Meksikio. Plie ĝi ankaŭ entenas bonajn priskribojn pri moraro de l’ meksikanoj kaj interesajn aventurojn, travivitajn de l’ verkisto en ĝangalo, senhomaj montaroj kaj aliaj sovaĝaj regionoj. Libro pri Abesinio, de E. H. Ŝrengel (Schrengell) ankaŭ estas ŝatata legaĵo, ĉar la aŭtoro en ĝi priskribas sian tiean longtempan vivadon kaj siajn spertojn kaj impresojn pri lando kaj popolo. Kiel lastan de l’ vojaĝlibroj mi citu tiun de Kurt Biging-Inari; ĝi estas vojaĝlibro pri Finnlando. La verkisto padelis¹ per padelboato dum unu somero sur finnlandaj lagoj kaj riveroj kaj tiel bone kaj humorplene priskribas siajn travivaĵojn, ke oni dezirus mem iam travivi similaĵon.
Popolsciencaj libroj aperis ĝis nun kvar: Ŝikovski (Schikowski) — Historio de l’ danco; Knaŭf — Ribelo kaj formiĝo; ĝi estas historia pritrakto de la evoluo de l’ problemo Ribelo en la bild-arto. D-ro Haŭzer (Hauser) — Pramondo; pri vivo kaj ilarproduktado de niaj prauloj, tre instrua libro. D-ro Majenberg (Meyenberg) — Generado kaj naskreguligo; tre aktuala libro, informanta la legantojn pri la funkcioj de l’ seksorganoj, problemo de l’ edzeco kaj aliaj gravaj aferoj. En ĝi estas ankaŭ menciataj la diversaj gravediĝ-evitiloj, pri kio informiĝi ja ĉefe proletoj bezonas, kiam oni pripensas, ke la salajroj de multegaj gelaboristoj tute ne sufiĉas por nutri eĉ nur malmultajn infanojn.
La tria fako, enhavanta poem- kaj lignogravurajn verkojn, konsistas nur el 6 volumoj. Poemlibroj estas: Offenburg — La eterna ĝardeno, Bartel — Sciiĝo kaj ordono, Luitpold — Reveno de Prometeo. Lignogravuraj verkoj estas: Preczang — En Diablorompejo, Luitpold — La nova urbo; Luitpold — La senradikigata arbo. Ĉiuj tri verkoj estas tre valoraj artlibroj, kiujn oni nur ĝuste povas ĝui, kiam oni rigardas ilin, havante tempon kaj ripozon.
En la 4-a fako, popoleldonoj de famaj aŭtoroj, ĝis nun aperis 20-voluma eldono de la verkaro de Ĵak London. Mi kredas, ke mi pri la valoro de tiu ĉi granda verkisto nenion bezonas diri, ĉar jam la sola nomo estas mondfamo. En la sama fako baldaŭ aperos 16-voluma eldono de l’ verkaro de Dostojevski. Kiu konas iomete la mondliteraturon, scias, kiun signifon havas tiu ĉi nomo. Intencata estas ankoraŭ eldono de la verkaro de hispana poeto Ibanes.
Perspektivoj
Resume oni povas diri, ke la laboro de l’ «Librogildo Gutenberg» estas vere progresema, kulturplena, kleriga. La gildano trovas en ĉiuj fakoj, inter romanoj, vojaĝlibroj kaj poemaroj, interesaĵojn. Ĉiuj libroj estas verkitaj de homoj, kiuj estas informitaj kaj konvinkitaj pri ideoj de socialismo. Se la «Gildo» ankaŭ en estonta tempo daŭrigos sur la ĝis nun irita vojo, tiam ĝi akiras al si plenan ekzistorajton kaj meritas plenan subtenon kaj agnoskon de antaŭenemaj, revoluciaj, kleriĝemaj proletoj.
Rimarko: La titoloj de l’ cititaj libroj estas ĉiuj esperantigitaj.
Fritz Riedel (14 981), Giessen.
¹ Remi per unu remilo.
[REKLAMO p.3] Ĉiu, kiu volas havi valoran dokumentaron pri kultura agado k celado en Sovetio, aĉetu la novan SAT-broŝuron ★ SOVETA PEDAGOGIO. Multaj interesaj artikoloj de aŭtoritataj gvidantoj. 40 pĝ. Form. 16 x 25 cm. Prezo 0,50 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
FAKTOJ SEN KOMENTOJ
Kiel miksiĝas la rasoj
Forpelitaj el USSR, malkapablaj pro manko de rimedoj foriri pli suden, al Pekino, Ŝanĥajo aŭ la Pacifika oceano, kie pli facile mono estas akirebla, fiksiĝis definitive en Ĥarbino, kiu estas kvazaŭ ilia ĉefurbo. El iliaj edziĝoj devenis proksimume 80—100 mil infanoj ruso-ĉinaj. Mestizaro nekonata estas naskiĝanta. Laŭhazarde la infano elirinta el tiaj miks-edziĝoj hazardaj restis ĉe patro aŭ patrino, kiu difinis ĝian naciecon. Tiu nova mikssanga raso, nek rusa, nek ĉina, ludos kredeble en la destinoj de Manĉurio estontan rolon. Sed multaj inter la blankaj rusoj, precipe virinoj, ne volis resti en la malpura, malgaja Ĥarbino. Ili forkuris en la grandajn havenurbojn por serĉi lukson k plezuron. Ĥarbino fariĝis la nova centro de dungado por prostituejoj, konstanta, volonta. Tiom da homruinoj oni renkontas sur la pacifikaj marbordoj ĝis Singapuro k Javo, kiuj povus feliĉe k modeste vivi en Ukrainio aŭ Uralo. Kiuj kontraŭstaras al tia sorto k restas en Ĥarbino, tiuj vivas kiel oficistetoj, stenografoj, helpistoj en magazenoj, k akiras semajne kelkajn dolarojn, kiuj apenaŭ sufiĉas por loĝi, sin vesti k manĝi.
Kiel Ford mondskale ekspluatas k profitas
Malgraŭ granda senlaboreco en siaj usonaj fabrikoj, Ford konstruigis novajn en Eŭropo. Nuntempe li konstruigas traktorojn en Irlando k pagas al la irlandaj laboristoj 2,50 ĝis 3 dolarojn tage; en Usono li pagis por la sama laboro 6 dolarojn tage! 3000 el tiuspecaj laboristoj estas senlaboraj en liaj usonaj fabrikoj. La traktoroj estas ekspedataj Usonon, sen doganpago, ĉar la traktoroj estas destinitaj por la agrikulturo. Sed ili vendiĝas en Usono je la sama prezo, kvazaŭ ili estas fabrikitaj tie mem. Tiel Ford profitegas el la salajra diferenco inter diverslandaj laboristoj. Kaj ĉi lastaj neniel povas kontraŭstari al tia agado, ol ili ne estos organiziĝintaj mondskale k pruvos solidaron eksternacian.
— página 4 —
216 — SENNACIULO
EL BLANKTERORA BULGARIO
Orĥane estas malgranda, bela urbeto en la Sofia distrikto kun 4500 loĝantoj, ĉirkaŭita de belaj montoj. Ĝiaj loĝantoj, kiel tiuj de la tuta regiono (40 000 p.) okupas sin per terkulturo. Ĉar la tero (krom en 2 ĝis 3 vilaĝoj) estas malsufiĉa kaj nefruktodona, la loĝantaro grandparte laboras en urboj ĉe fabrikoj, vendas ankaŭ lignon kaj aĉetas maizon por nutri siajn familiojn. Pro tio ili estas progresemaj kaj bonanimaj.
Sed depost 9. junio 1923, terura dato en la historio de tiu regiono, pro altigitaj impostoj komenciĝis malfacilaj jaroj por tiu ĉi laborema popolo. Komenciĝis malsato. Estis kelkaj mortokazoj pro malsato. Pasintan jaron iu vilaĝano ne povante nutri siajn infanojn, vendis unu al iu cigano por 100 levoj kaj 100 kg da faruno. La eklezio kalumniis lin al la registaro, oni batis la vendinton kaj redonis la infanon, kiu malsaniĝis pro malsato. Fine oni donis ĝin al lia onklino. Iu edzino de pro malsato mortinta vilaĝano ankaŭ vendis sian 1-jaran fileton al ciganoj. La registaro ne nuligis la negocon, ĉar tiuj ciganoj estas kristan-baptitoj.
Je 9. junio oni enoficigis regionan policestron Stefan Ivanov, kiu pro siaj mallumaj heroaĵoj, sovaĝaĵoj kaj perfortoj fariĝis fifama en la tuta lando kaj eksemis teruron inter la loĝantaro, kiu nomas lin Kardji Osman (nomo de turka perfortulo). Li persekutas eĉ neŭtralan burĝan abstinencmovadon, timigis instruiston abstinenc-aganton, kiu post 10 tagoj forlasis la regionon. Li persone batas siajn politikajn kontraŭulojn, eĉ burĝajn advokatojn, donas oficon al vilaĝestroj, per siaj homoj metas malpermesitan literaturon en la domojn de «Lemledelc»-anoj (anoj de bulgara Terkultura Unuiĝo, BNLC), de vilaĝaj komunum-konsilantoj, eĉ mortigas ilin. (Dum febr. 1926 oni mortigis en vilaĝo Litakovo tra la fenestro iun Lemledelc-anon, kiu postlasis 4 infanojn. Kelkfoje burĝaj deputitoj raportis pri liaj fiagoj ĉe la parlamento kaj demandis la prezidanton Ljapĉev, kial li ankoraŭ ne eksigis ĉi tiun perfortulon, kiu malbonprezentas la landon fremdlande (eĉ franca ĵurnalo skribis pri li)! Sed Ljapĉev deklaris, ke «s-ro Ivanov bonege regas la regionon.»
Jenon pri lia agado. Post atenco de 16. IV. 1925 oni komencis teruran buĉadon en la tuta lando. Estis patriota ago mortigi aŭ turmenti komunistojn kaj Lemledelc-anojn. La «patrioto» Stefan Ivanov ankaŭ volis montri sian povon. Li arestis ĉiujn famajn komunistojn kaj Lemledelc-anojn kaj kune kun aliaj ekzekutistoj preparis ilian mortigon. Por aperi, kiel la biblia Pilato, «kun puraj manoj», li translokigis en la kazernojn la en regiona karcero malliberigitojn, kie la sadistoj post longa torturo buĉis sen juĝo en la nokto de 4. al 5. junio 34 personojn. La mortigintoj mensogis al la familianoj, ke ili estas transportitaj al Sofio, kaj la parencoj ekscias nur post 5 monatoj pri ilia morto. Ĝis hodiaŭ neniu konas la komunan tombon.
[BILDO p.4 | 40,32,55,44] Foto: kamparanino kun kaptuko staranta malantaŭ du knabetoj.
Vilaĝanino el Orĥane-regiono kun siaj filetoj. La edzo estis mortigita kiel revoluciulo
Multaj maldekstruloj en tiu momento havis suspektojn pri la sorto de l’ karcerigitoj k forkuris. Iun oni mortigis sur la montaro, trenis apud intervilaĝan vojon kaj malpermesis la entombigon; hundoj manĝis lian kadavron. De alia forkuranto oni arestis la maljunan patron kaj Stefan persone batis lin, ĝis la sango elfluis. Li restis viva kun rompita plando, brako kaj du ripoj.
- marto 1929 okazis konferenco de laŭleĝa Laborista Partio en vilaĝo Novaĉesne. La policestro arestis ĉiujn 22 K-dojn, tenis ilin tutan semajnon en regiona karcero, ne lasante ilin eĉ iri al necesejo. Ili manĝis de familianoj alportitan panon (oni donis nek panon nek fornon nek kovraĵon). Oni arestis ankaŭ kriplan K-don Ĥristovski, kiu pro malsano ne povis ĉeesti la konferencon, sed kies konduto estis observita. La policestro ligigis ĉiujn per ŝnuregoj po 7—8 personoj kaj sendis al Sofio kiel nelaŭleĝulojn. La burĝaj ĵurnaloj parolis pri tio, ke oni kaptis komunistojn. La partisekretario, kiu mem provis ĉe la malliberreja estraro atingi ilian liberigon, estis areste tenata dum 2 horoj. Oni batis la K-dojn per vipoj, ĝis iliaj dorsoj fariĝis bluaj. Sed pro policestra rekomendo oni pleje turmentis K-don Geŝkov, kies unu frato mortis dum la fama nokto. La esploranto mem detranĉis lian longan hararon per malakra ponardo. Oni perforte prenis de li promeson, ke li estonte ne laboros por la Lab. partio. Poste oni ĉiujn krom unu, ĉe kiu oni trovis leteron kun revoluciaj esprimoj, liberigis pro manko de pruvo pri kulpo.
K-do Geŝkov denove agis fervore. La policestro observis lin, kaj dum septembro li denove arestis 8 personojn pro disdono de laŭleĝe permesitaj alvokoj de Lab. partio. Unu diris, ke la alvokojn skribis kaj sendis Geŝkov. Ĉi lasta sciante, kio lin atendus, se li estus kaptata en tiu tempo de plifortigita teroro, forkuris kaŝe eksterlanden, lasante en Bulgario siajn gepatrojn. El liaj tri filoj unu estas mortigita, la du aliaj forpelitaj. Same en vilaĝo Rodotina vivas maljunulo, kies unu filon mortigis la milito, la du aliaj pereis en la fama nokto de buĉado.
Ministro Kulen intertempe mensogas en la publiko, ke ĉiuj malliberuloj estas amnestiitaj. La «patriotan» policestron oni ne eksigas; ĉiuj ministroj lin ŝatas, ĉar tiaj personoj estas nun dezirataj en Bulgario.
Kamparano H.
Atentigo! K-doj metu sur siaj leteroj al la Redakcio ĉiam siajn nomon k adreson!
La mizera situacio de la geoficistaro en Belgio
Lastatempe komenciĝis vigla movado por pliigo de la salajroj. Sed rimarkinda fakto: oni konstatas, ke la sindikatoj entenas nur etan parton el la oficistaro, eble 5%. Tiu movado estas do, malgraŭ siaj laŭŝajnaj esperoj, senefika. Nur sola konsekvenco: ĝi montras al la koncernata fakularo ĝian vanan malkontenton kaj pruvas, ke ekstersindikate estas kvazaŭ neeble atingi ĝeneralan venkon. Certe iuj (eta parto) ricevas salajro-altigon, sed tiu ĉi pliigo estas ridinda. La nesindikatiĝemo de l’ geoficistaro certe estas grava kaŭzo por la malaltaj salajroj. Sed ekzistas pluraj kaŭzoj: 1. Depost kelkaj jaroj la virinoj okupas multajn oficojn, kiujn pasinte okupis viroj. Tiuj virinoj akceptas labori por duona salajro. 2. Multaj novsistemaj maŝinoj (kalkulantaj kaj skribantaj) malpliigas la nombron da oficistoj. 3. De 1914 ĝis 1918 la superaj studoj estis malfacile efektivigeblaj kaj multaj junuloj, kiuj decidiĝis por la medicino, la advokateco k. a. profesioj postulantaj studojn, fariĝis oficistoj. 4. Multaj invalidoj ne plu povis repreni sian antaŭmilitan laboron kaj pro tio fariĝis helpoficistoj. Tiuj diversaj punktoj estigis en Belgio (kaj alie) la krizon de la oficisto.
Pro sia kutima laboro en urbo aŭ antaŭurbo la oficisto devas loĝi en la urbo aŭ tute proksime; aliel perdiĝus tro multe da tempo por eksterurbiĝi ĉiutage. La restado en urbo kostas multe. En Belgio ekzistas leĝo pri favoraj lupagoj rilate al la malnovaj domoj, kies loĝantoj estas la samaj kiel dum 1914. Estas memkompreneble, ke malmultaj oficistoj (ĉefe junaj) povas profiti el tiuj kialoj. Krom tio ekzistas organizoj por konstruado kaj luo de laboristaj domoj, sed grandnombre ili mankas; kaj povi loĝi en tiuj domoj estas vere escepta. Ni do devas konsideri la normalajn kondiĉojn. Apartamento triĉambra kostas pomonate de 350 ĝis 550 frankoj¹. Ni
¹ 1 belga franko = proks. 0.03 dol.
— página 5 —
SENNACIULO 217
faru la buĝeton de simpla oficisto 25-jara, banka oficisto:
| Enspezoj monataj | 1100 frankoj (ĉ. 33 dolaroj) | |
| Elspezoj: lupago | 350 | |
| vestaĵoj | 100 | |
| karbo | 150 | |
| impostoj | 15 | |
| lumo | 15 | |
| sindikato, malsanul-kaso | 50 | |
| 680 | 680 | |
| Restas por manĝi | 420 frankoj monate. |
Tio signifas 14 frankojn tage por manĝado, dum bovoviando kostas 14 frankojn po duonkilogramo. Ne necesas diri, ke ĉe la plej granda parto el la oficistaro forestas dum la tuta semajno ĉu viando, ĉu legomoj. Nur panon, terpomojn kaj iom da alia nutraĵo laŭ la sezono povas manĝi la oficistoj. Salajro de 1100 frankoj estas certe meza. Kelkaj centoj da oficistoj akiras 2000 kaj eĉ 3000 frankojn, sed tiuj estas ĉu komercaj inĝenieroj, ĉu ĉefkontoristoj. La plej granda parto akiras malpli multe.
La sindikato batalas por atingi monatan salajron de 1500 frankoj. Tiu sumo ankaŭ ne sufiĉas por oficisto. Ni ne forgesu, ke pro devigo oficisto neniam akiras hejmon; ĉiam lia edzino devas labori ĉu en fabriko ĉu en oficejo. Kaj estas virinoj-stenografoj, kiuj ricevas monatan salajron de 350 frankoj!
Superaj oficistoj ofte estas malbone pagataj: Pruvo — direktoro en la Ministerio por Internaj Aferoj akiras 15 mil frankojn jare (1250 monate!). 35-jara li estas.
Estas tamen grandparte kulpo de l’ personoj mem. Tro fieraj ili estas. Ili malestimas kuniĝi kun la proletaj fortoj, ariĝi inter la manlaboristoj, ligi sian destinon al tiu de siaj fratoj, la ministoj, la metallaboristoj ktp. Sporto kaj aliaj ludoj fermas okulojn iliajn. Ili neniam akceptis (krom eta parto) tiun alvokon: «Proletoj unuiĝu!»
Léon Bergiers (630).
★
PENSOJ PRI LENIN
La fundamenta leĝo pri revolucioj, konfirmita de ĉiuj revolucioj k aparte de la tri rusaj revolucioj en la 20-a jarcento, konsistas en tio ĉi: Ne sufiĉas, por ke revolucio okazu, ke la ekspluatataj k subpremataj amasoj konscias pri la neeblo vivadi kiel estinte k postulas ŝanĝojn. Necesas, por ke revolucio okazu, ke la ekspluatantoj ne povas vivadi k regadi kiel estinte. Nur kiam la «malsuperaj tavoloj» ne plu volas toleri la malnovan reĝimon, k kiam la «superaj tavoloj» ne plu povas daŭrigi tiun malnovan reĝimon, nur tiam revolucio povas triumfi. Alivorte, tiu vero esprimiĝas per jena propozicio: Revolucio estas neebla sen nacia ĝenerala krizo ĉe la ekspluatatoj k ekspluatantoj. Do, por fari revolucion, necesas unue atingi, ke la plimulto da laboristoj (aŭ ĉiaokaze la plimulto da konsciaj seriozaj laboristoj politike aktivaj) tute komprenu la neceson fari revolucion k estu preta oferi por ĝi sian vivon; necesas poste, ke la regantaj klasoj travivu priestrecan [?] krizon, kiu altiras en la politikon mem la plej malfruantajn amasojn (la kriterio pri ĉiu vera revolucio estas en la laborista k subpremata amaso, ĝis tiam apatia, la rapida pligrandiĝo ĝis dekoblo aŭ eĉ centoblo de la nombro da homoj kapablaj por politika batalo) kiuj plimalfortigas la registaron k igas por la revolucianoj ĝian senprokrastan forrenverson.
* * *
Estas facile esti revoluciano la tagon, kiam eksplodis revolucio k kiam ĝi flamigas ĉion, la tagon, kiam ĉiuj aliĝas al la revolucio simple pro ia forlogiĝo, pro modo aŭ eĉ iafoje pro persona intereso k deziro akiri postenojn. Por ke la proletaro forpuŝu post sia venko tiajn «revoluciulojn», ĝi devas multe barakti k suferi martiran turmenton. Estas senlime pli malfacile, k senlime pli merite scipovi esti revoluciulo, kiam la situacio ne ankoraŭ permesas la senperan, malkaŝan batalon, la veran amasan batalon, la vere revolucian batalon, k scipovi tiam defendi la interesojn de la revolucio (per la propagando, per la agitado, per la organizado) en ne-revoluciaj, eĉ parte reakciaj institucioj, en ne-revolucia atmosfero, meze en amaso nekapabla tuj kompreni la neceson pri revolucia metodo de agado. Scipovi trovi, tuŝi per la fingro, ĝuste determini la konkretan vojon aŭ la specialan manieron, laŭ kiu la okazontaĵoj kondukos la amasojn al la vera k granda revolucia, fina k decida batalo, jen el kio konsistas la ĉefa rolo de la nuntempa komunismo en Okcidento k Ameriko.
* * *
Ni neniel konsideras la teorion de Marks kiel ion perfektan k nekritikeblan: male, ni estas konvinkitaj, ke tiu teorio donis nur la fundamentojn
KULTURTASKOJ
M. Krjukov
Nuna ekonomia k kultura vivo de l’ homaro estas privatmaniere disigita inter apartaj individuoj, klasoj k nacioj. Ĝi estas ĥaosa, senorda, apartema k tial malŝpariga k malriĉa. Preskaŭ ĉiuj nacioj havas malsamajn lingvojn, apartajn sistemojn de mezuriloj, malsamtipajn laborilojn, apartmaniere mezuras tempon, eĉ temperaturon ktp. Ĉio ĉi fremdigas homojn de diversaj landoj k sekvigas nekalkuleblan malŝparon da homenergio k riĉaĵoj. Sed la vivo evidente pli k pli internaciiĝas, eĉ sennaciiĝas. Tial ni povas k devas ĉiel akceli ĉion, kio helpas unuigon k raciigon de l’ tuthomara vivo. Oni devas unuigi k kiel eble samnormigi ĉiujn laborilojn¹ k fabrikaĵojn, por ke ili estu egalfacile aplikataj k uzataj de ĉiuj homoj en ĉiuj landoj de la mondo. Same pri diversaj komunikiloj, mezur-, kalkul- k nomsistemoj. Ĉi tiu unuigo estas urĝa k nepra bezono por komunigi nian mastrumon en monda skalo. Ne sufiĉas preni potencon k malprivatigi ilojn k riĉaĵojn, ne sufiĉas deklari la komunigon. La mastrumo k la fabrikiloj devas fariĝi fakte komunigeblaj ne sole en nacia skalo, sed ankaŭ en la tutmonda. Sen komunigitaj k racie unuigitaj laboriloj socialismo estas absurdo. Necesegas scii, kion k kiel oni devas komunigi. Necesegas kiel eble bone vidi vojon antaŭ ol iri ĝin.
Ĉiuj reformoj en socio (ekonomiaj k kulturaj) okazas evolumaniere kun granda peno k kontraŭstaro. Revolucio, aŭ socia perforto de interesitoj, venas nur por sociskale realigi k oficialigi ilin. Nia tasko estas prepari vojon por Novo k taskoj de Revolucio estos leĝigi k irigi ĝin. Apartemaj k konservemaj burĝoj ne povas esti interesitaj en tiuj reformoj, kiuj celas malapartemon de landoj k homoj, kiuj celas interesojn de l’ mondproletaro. Ili malatentos tiajn reformojn, se ili ne mokos aŭ persekutos ilin. Kio taŭgas por Petro, tute ne taŭgas por Malpetro. Revolucioj estas necesaj ĝuste por venki ilian kontraŭstaron. Ni devas signi la reformojn, konscii ilin k esti psikologie pretaj por siatempe meti ilin al solvo de Revolucio. Kaj la reformoj nature devas aspekti kiel Revolucio en kulturo, ne kiel mizera nacia «kultura revolucio». Oni ne povas esperi revolucian ekspromton (ĉu «elproprigon?» Red.) en ĉi tiu kampo aŭ elĉielan memvenon de la reformoj¹.
Programo de l’ plej urĝaj, fundamentaj reformoj devas esti preta antaŭ ol venos Mastro por efektivigi ĝin. «Tro malfruos plugaranĝi kiam urĝos panon manĝi.» Tial niaj taskoj, klopodoj k aspiroj estu:
I. En ideologio
1. 1. Iĝi k igi kutimaj al sennacieca sent-, pens- k agadkapablo. Ekono-
¹ Inter kiuj lingvo estas unu el la plej gravaj.
¹ Revolucio en kulturo estas egale grava k neevitebla kiel politika revolucio. Plejparte ili okazas samtempe k bezonas egale streĉitajn preparojn. Sperto de rusa revolucio montras eĉ, ke kulturrevolucio estas pli peniga, ol politika revolucio.
— página 6 —
218 SENNACIULO
de la scienco, kiun devas ĉiel pliperfektigi la socialistoj, se ili ne volas malfrui je la vivo. Ni kredas, ke tute aparte la rusaj socialistoj bezonas memstare klarigi al si la teorion de Marks, ĉar ĝi montras nur ĝeneralajn direktojn malsame aplikendajn en la detaloj en Anglio k en Francio, en Francio aliel ol en Germanio k en Germanio ol en Rusio.
★
Por nia medito
Malatentulo estas kvazaŭ ŝtipo, kiun kunportas la fluo de rivero: li ne vidas la pejzaĝon en la landoj, kiujn li trairas.
*
La edukado ne finiĝas ĉe forlaso de lernejo; ĝi daŭras dum la tuta vivo. Neniam ĉesu lerni. Ne daŭrigi lernadon, tio signifas forgesi.
*
Faru ĉion kun la celo atingi kiel eble plej altan gradon de perfekto.
*
La senplana aktiveco, kiu laŭhazarde iras de iu objekto al alia, ŝajnigas laboradon, sed estas senvalora; ĝi estas nur vana moviĝemo.
*
Ne malesperu pro tio, ke vi malsukcesis en iu entrepreno. Se vi faris ĉion eblan por sukcesi, tio sufiĉas. Konjekteble viaj penoj estos por vi pli profitdonaj je la vidpunkto de via morala progreso ol estus la sukceso.
*
Estu firma, sed ne stulte obstina.
RUSTO
La sovetia teatraĵo, kiun pritraktas la sekvanta priskribo de nia Novjorka K-do, estas ankaŭ prezentata jam depost kelkaj monatoj en Parizo. Ĝi altiris la atenton de la Parizaj SAT-anoj, kiuj ne preterlasis la okazon rigardi tiun ĉi dramon, kies unu aŭtoro estas SAT-ano. La opinio de la rigardintoj estis nete dividita en du tendarojn: unuj pensas, ke la prezentado de tiu teatraĵo ne kompromitas Sovetion, sed male signifas fortigon de ĝia kredito. La aliaj opinias, ke la prezento domaĝas la sovetan ŝtaton, ĉar nepreparita, nescianta vizitanto, kiu eble faris al si iluzion pri Sovetio, estas senreviĝata per la montriĝo de difektoj k de sobra mankoplena realo en la sovetia vivo.
Novan intereson ricevis la afero por ni per la ekkorespondado de kelkaj K-doj kun la esp. kunaŭtoro K-do Uspenski, kiu sciigis al K-do J. F. Vincent, ke li vidas sin trompita finance k per nefidela traduko de la tradukinto, iu Bienstok. K-do Vincent opiniis utile, en intereso de klarigo de la afero, porti tiun informon al la publiko. Tiel aperis la plendletero de Uspenski en Mondo. Respondis Bienstok, ke la enhavo de l’ letero ne respondas al faktoj, ke li agis tute lojale k tute amike interrilatas ĝis hodiaŭ kun Uspenski. Ekstaris do aserto kontraŭ aserto, k Mondo publikigis eĉ la faksimilon de la esperanta letero de Uspenski al nia K-do 7349 . . .
Per ĉi tiuj okazoj la afero akiras specialan intereson por la SAT-anoj, k la impresoj de K-do Saville pri la teatraĵo aperas ĝustloke.
N. B.
La dramo estis unue ludata en Moskvo en 1927 ĉe la Prof-unuiĝa Teatro, poste sekvis ĝia prezentado en Londono, Parizo, nun en Novjorko, k baldaŭ ĝi aperos en Berlino¹. Ĝi estas la plej bona, arte prezentita k inteligente konstruita propagando por socialista ordo, kiun iam ajn mi vidis.
Jen ĝia konciza temo: Terekin estas ŝajne fervora revoluciulo jam de 1917. Fakte li estas juna k korpoforta aventuristo, seneduka bruto, kiu povus ludi rolon de bona soldato kontraŭ la blank-gvardianojn aŭ povus esti bona timiganto de kamparanoj, kiam estas necese devigi ilin al livero de sia grena porcio. Pro sia bru-fanfaronado li povas trompi sin mem k la kredeman laborularon, ke li estas vera komunisto.
Nina estas ĝentila komunistino, kiu havas talenton verki k paroladi, sed malfeliĉe ŝi enamiĝas je tiu fanfaronulo. Por ke li ne devu loĝi kun aro da aliaj kamaradoj en unu ĉambro (ekzistas ankoraŭ manko loĝeja), li iras loĝi kun ŝi kiel edzo, kvankam li jam havis edzinon k infanon.
Fedja, la idealisto, reprezentas la plej bonan spiritostaton komunistan.
¹ Ĝi erare tradukiĝis en angla k germ. lingvoj per «Ruĝa Rusto». Aŭtoroj estas Andreo Uspenski k V. Kirŝon, Moskvo.
mia vivo de l’ homaro ade sennaciiĝas. Same devas sennaciiĝi nia psikologio k konscio. Psikologie ni devas esti pretaj por sukcese konkiri la Novon. Sen tia psikologio ni nature ne povos havi instigon al Mondrevolucio. Ĝermoj de nova sociordo kreskas en la malnova, kapitalista sociordo. Paralele aperas k kreskas eroj de novaj kutimoj, sentoj k kredoj same elinter la malnovaj, burĝaj. Francaj k rusaj revoluciuloj fariĝis ateistaj ne post siaj revolucioj grandaj, sed antaŭ ili. Bolŝevistoj fariĝis internaciemaj same ne post Revolucio. Senreligiaj edziĝoj, enterigoj ktp. ankaŭ estis praktikataj en USSR antaŭ Revolucio. Sed tiam ili estis rigardataj kvazaŭ bastardoj de l’ reganta Malnovo. Revolucio oficialigis, leĝigis ilin, ĉar ili respondis al bezonoj k sentoj de venkinta klaso. Trafinte en bonan k varman atmosferon de l’ Novo ili ekkreskis rapide. Por prepari vojon al Revolucio oni devas lerni, varti k eduki ĝian psikologion kiel Marks k Lenin lernis k inspiris Revolucion antaŭ ol fari ĝin. Kiuj ne komprenas ĝin, tiuj fakte havas kontraŭrevolucian psikologion. Estas bone konata fakto, ke ĉiuj malnovemaj homoj estas reakciuloj. Kaj ĉiu vera revoluciulo (eĉ malklera k senkonscia) estas instinkte novema, ĉar lia psikologio antaŭas lian konscion.
1. 2. Bone konscii, ke nacio estas mastrumorganizo kun karaktero de plej ordinara proprulo. Nacio estas grandskala mastro, kiu ne povas toleri konkuron de similulo. Nacio estas mastro pli pretendema, aroganta k senkompata, ol la plej granda k kruela fikapitalisto. Nacio havas rajton pri vivo k morto. Kaj mastro de nacio fakte estas nur ĝia burĝaro.
Jam antaŭ longe naciemo kiel privatemo en ekonomia vivo ege malhelpas pluan progreson de l’ homaro. Internaciismo laŭ etimologia signifo de l’ vorto estas nur iu konsento inter nacioj kiel inter sendependaj k plenrajtaj mastroj, kiuj pro la konsento sukcesas nur kaŝi siajn konkuron k antagonismon. Internacialismo¹ similas pacismon, ĉar ili ambaŭ batalas kontraŭ sekvoj, sed ne kontraŭ kaŭzoj de l’ malbono. Internaciismo en sia esenco devas esti oportunismo k fakte eĉ neatingebla idealo de burĝaro, se ĝi estas memcelo. Eksternacialismo¹ (same laŭ ĝia etimologia signifo) estas la ekzisto ekster nacioj, kiuj restas sendependaj k plenrajtaj mastroj. Sed ekonomia k spirita vivo de individuo ne eblas ekster socio. Tial la ismo estas utopia.
Sennaciismo estas sent-, pens- k agadkapablo bazitaj sur neo de nacioj kiel memstaraj mastroj-privatuloj, t. e. sur klasbatalo.
1. 3. Konscii, ke absoluto malestas en la mondo k fakte estas sensencaĵo k penseraro. Ĉiuj aĵoj k fenomenoj en la mondo estas nur sekvoj de ĉiam ŝanĝiĝa medio. Tute sendependa k memstara aĵo, fenomeno aŭ ideo estas absurdo. Absoluto forestas eĉ en matematiko k logiko. T. n. aksiomoj (mate-
¹ La dativa vorteto al tie ĉi estas uzita kiel sufikso tute laŭfundamente: raciala-havanta rilaton (alon) al racio, internaciala-rilatanta al internacio ktp.
— página 7 —
SENNACIULO 219
Li estas inteligenta, ĝentila, sed tamen firma, k povas juĝi, ke Terekin (k aliaj al li similaj) estas pli grandaj malamikoj al la laborista memregado ol la burĝoj en- k eksterlandaj. Ĉar li amas Nina, li ne povas akuzi Terekin, sciante, ke la anoj de la Centra Plenuma Komitato konsiderus lian akuzon kiel personan aferon.
Terekin, kiel ĉiuj ordinaruloj, fieriĝas pro sia povo k misuzas ĝin ĉiurilate. Li traktas Nina kruele k praktikas «liberan amon» kun alia «sampensulino» en la ĉeesto de Nina. Finfine li mortpafas ŝin, ĉar ŝi rifuzis danci laŭ lia ordono. Sed li ŝajnigas, ke ŝi memmortigis sin. La anoj de la ĉelo, al kiu li apartenas, decidas eksigi lin el la Partio, sed la Centra Komitato renversas tiun decidon, kondamnante nur liajn agojn.
Fedja, tamen, kies kvazaŭ-krimo estas, ke liaj gepatroj estis burĝoj, ne estas kontenta pri tiu verdikto k per helpo de Manjo, kiu fariĝis la nova amatino de Terekin, akiras la taglibron de Nina. Tiu taglibro pruvas, kia homo Terekin vere estas k ke li mortigis Nina.
Sed la vera eduko pri konstruado socialisma, el la putra materialo, kiun postlasis la cara k burĝa reĝimoj, estas plenumata de la aŭtoroj per la buŝo de instruanto en la ejo de «Lenin-angulo». Se Marks, Engels k Lenin povus renaskiĝi k aŭskulti al tio, ili certe ne devus ruĝiĝi pro tiaj disĉiploj . . .
Georgo Saville (1092), Novjorko
Noto. Pro nericevo de materialo por unu el la kurantaj fak-paĝoj ĝis redaktfino, mankas en tiu ĉi n-o la koncerna rubriko.
matikaj same kiel logikaj) estas nur derivaĵo aŭ funkcio de tiu aliiĝema faktaro (mondo), kies rilatojn ili skemigas. Ili estas, kiel oni diras, «absolute» veraj nur por donita stato de interrilatoj. Se la aksiomoj estus sendepende veraj, ili trafus ekster mondon k fariĝus absolutoj, sensencaĵoj. Same spaco, tempo k movo ne estas absolutaj, ĉar ili ne ekzistas memstare, sendepende de aĵoj k iliaj interrilatoj.
Plej klara tipo de absoluto estas spirito aŭ dio de religio, t. e. ekstermondigita homsimilaĵo prezentata kiel kaŭzo de la kaŭzoj. En fiziko absolutoj estas «materio», spaco, tempo k movo. Absolutismo en politiko estas cezarismo, en biologio — neo de darvinismo, en socioscienco — neo de marksismo, kiu komprenas sociajn faktojn kiel sekvojn, ne kiel sendependajn k memstarajn aĵojn.
Ni devas esti adeptoj de Malabsolutismo, kiu estas ĝenerala Relativismo en ĉiuj sferoj de homkompreno.
(Daŭrigota.)
DISKUTEJO
Pri moralo
Kio estas moralo? Moralo estas la intereso de la homaro, antaŭ ĉio, k sekve tiu de la individuo. Esti morala estas neniam forgesi tiun intereson, estas neniam forgesi, ke se ni uzas rimedon, ĉiuj niaj samuloj rajtas ĝin uzi. Do, por senbalastigi nian moralon de ĉiuj antaŭjuĝoj, por scii ĉu iu ajn ago estas morala, ni starigu tiun demandon? Ĉu, se ĉiuj homoj «farus» tiun agon, la homaro profitus el tio? Se la respondo estas: ne, la ago estas malmorala; se la respondo estas: jes, la ago estas morala.
Ekzemple: mi volus kalumnii malamikon, mi volus diboĉi, sed mi volas resti morala. Do mi starigas la demandon: Ĉu, se ĉiuj homoj kalumnius aŭ diboĉus, la homaro profitus el tio? La respondo estas: ne, tute male, la homaro malfeliĉiĝus. Sekve estas malmorale kalumnii aŭ diboĉi.
Rezultas el tio, ke mensogi estas malmorala, sed iufoje ĝi povas esti morala; ekzemple: kaŝi la veran staton al homo nepre mortonta pro malsano. Homo, kiu ŝtelas por si mem, estas malmoralulo, sed se li ŝtelas troriĉulon por disdoni al malriĉuloj, tiam li estas moralulo. Mortigi nian samspecanon estas tre malmorala, sed kiam iu homo estas nepre mortonta, kaj se ĝi devus suferegi ĝis morto, estus ne malmorala ĝin mortigi por ĉesigi ĝiajn suferegojn.
Ĉia ĝuo, kiu malpligrandigas niajn kapablojn, nian volon, estas malmorala. En ideala komunista socio oni ne bezonos leĝaron; oni obeos al moralo tute nature. Sed se mi diras tion al la burĝa doktoro, kiu flegas min, li respondos: «He! vi forgesas, ke homo estas homo, t. e. egoista besto, kiu neniam obeos al siaj moralaj principoj, se ĝi ne estas truddevigata al tio, ĉu per leĝo, ĉu per timo je ‘infero’.»
Eĉ inter laborularo oni trovas homojn, kiuj estas malproksimaj je komunismo, pro tio ke ili opinias, ke religio estas absolute necesa por nin obeigi al moralaj principoj. Mi estas forte konvinkita, ke iam mi obeos tute volonte al moralaj principoj. Tamen oni devas rekoni, ke elirante el egoista, putra moralo burĝa, estus tre utila por kutimigi multajn al nova moralo, se tiu ĉi estus bazita sur tuja individua intereso. Estas pro tio ke la artikolo de d-ro Herikur tre interesis min. Ĝi certe ne entenas tutan moralojn, tial ke ne sufiĉas teni nian korpon k nian cerbon sanaj por esti tute moralaj — tio povas sufiĉi nur en kapitalista socio bazita sur perforto. Tamen, ĉar higienaj ordonoj taŭgas por kapitalistoj, tio ne malebligas, ke ili taŭgas ankaŭ por ni. Sano estas grava afero, multe pli grava ol ŝajnas kredi K-do Maf. Higienaj ordonoj tuŝas tutan sferon de moralo, ili tuŝas la sanecan moralon.
La indo de l’ scienco ne kuŝas en tio, ke ĝi alportas novan moralon (saneca moralo ekzistis antaŭ scienco); ĝi kuŝas en tio, ke la scienco purigis sanecan moralon, forĵetas ĉiujn antaŭjuĝojn, k restas nur vera, racia moralo. Plie la scienco alportas al ni (k tie estas ĝia vera merito) instigilon por nin obeigi al higienaj ordonoj, ĝi montras la neeviteblajn sankciojn, se ni ne obeas al tiaj ordonoj — «Ĝi montras al li la vantecon k la danĝeron de l’ plezuroj, en kiuj la homoj serĉas senutile la feliĉon . . . ĝi prezentas al li la sanon, kiel la solan realan feliĉon. Herikur.«
Senbalastiginte nian moralon de ĉiuj antaŭjuĝoj, ni revoluciuloj povas k devas nepre obei al ĝi. Cetere sincera revoluciulo estas ĉiam moralulo. Se ni obeas al moralaj principoj, ni havas mem-estimon. Sed kiel ni povus venki, se ni havus abomenon por ni mem?
Boduen (13 108).
Kiel rilati al militservo?
Per tiu artikolo (en n-o 275) ni konatiĝis kun K-do, kiu kvazaŭ pledas por militservo, k ni tre miris. Al ni ŝajnas, ke laboristo dum ĉiutaga vivo spertas sufiĉe por klaskonsciiĝi, k ne bezonas militservon k frenezajn ordonojn por plilarĝigi sian mondkoncepton.
Ni ĝis nun ne militservis, sed penas — jam antaŭ la militserva tempo — konduki indiferentajn K-dojn al klaskonscio k reteni ilin de malhonoraj intencoj.
Rilate al la diroj de l’ latvia K-do pri memkripligantoj ni parte konsentas, tamen ne komprenas lian indignon kontraŭ tiaj homoj. Ĉu ne ankaŭ militservanto — partoprenante militon — konscie kripligas sin k eĉ aliajn homojn? Do pli da viktimoj ol per memkripligo.
Interalie ni ankaŭ legis la frazon: «Ju pli diligentaj vi estos, des pli facila ŝajnas la servo.» Sed laŭ nia opinio «socialista» — militservanto, sopirante fariĝi suboficiro, ne nur devas esti diligenta, sed ankaŭ obeema; do preta plenumi la difinitan celon, nome: protekti la kapitalistaron. Ni ĝis nun ĉiam pensis, ke socialistoj kontraŭbatalas ĉi lastajn. Sed eble ni eraris? Ni almenaŭ preferas per ĉiuj rimedoj rifuzi militservon anstataŭ havigi al ni militosciojn. La cirkonstancoj en Germanio ankoraŭ estas tiaj, ke ankaŭ vera socialisto progresema pli facile piedkripliĝus pro malvarmo, ol dezirus iam fariĝi ano de militestraro-edukistaro . . .
13 445, 13 446, Stettin.
— página 8 —
220 SENNACIULO
[BILDO p.8 | 5,7,91,13] Desegnita kaplinio «Esperanto-Servo» kun ornamaj desegnaĵoj ambaŭflanke.
Esperanto-Servo
N-o 19 — 4-a jaro | Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) | 6. Februaro 1930
EL POLIO
Polica teroro — mortpafoj
(Esperanto-Servo.) Okaze de Lenin-Liebkneĥt-Luksemburg-festo ekpafis policistoj en amason, kiu manifestaciis survoje inter Belc k Lubiĉ (apud Rava Ruŝka). Rezulte du K-doj estis mortpafitaj, kelkaj grave vunditaj. Krome kelkdekoj da manifestantoj estis arestitaj. Tiu okazintaĵo tamen ne estas malofta en Polio.
M. J.
EL GERMANIO
Kvin laboristoj mortpafitaj
(Esperanto-Servo.) Strikantaj tekslaboristoj k senlaboruloj en Hartmannsdorf (Saksio) manifestaciis. Antaŭ la fabriko strikrompantoj incitis la demonstrantaron, kio kaŭzis inter la manifestantoj grandegan malamon kontraŭ la strik-rompantoj. La polico gardis la strikrompantojn k subite ekpafis inter la amason de manifestantoj. Kvin laboristoj estis mortpafitaj k dekkvin grave vunditaj.
10 596, Nieder-Salzbrunn.
Unuec’ k rajt’ k liberec’!
(Esperanto-Servo.) La superskribo estas finstrofo de «nia» naci-himno. Kaŭze de la murdigado de 5 proletoj en Hartmannsdorf, la kompartio alvokis al protestkunvenoj. Tuj la saksia ministraro proklamis malpermeson de ĉiu ajn publika kunveno sub libera ĉielo en distrikto Chemnitz (Kemnitc). Spite tio la amasoj sub gvidado de la kompartio manifestaciis. La urbo Chemnitz aspektis kiel milit-tendaro, la stratoj estis plenplenaj da policistoj. Pro la disciplino de la laboristaro sangverŝado estas evitita. Jam «oni» minacas per malpermeso de la kompartio en la «demokrata k libera» respubliko Germanio.
Rössler (11 297), Einsiedel.
Proceso kontraŭ 26 ruĝfrontanoj en Leipzig
(Esperanto-Servo.) Grandskale aranĝita proceso kontraŭ 26 ruĝfrontanoj, pro manko de serioza akuzmaterialo, nur daŭris 2 tagojn (27. k 28. januaro). La 27-an de oktobro 1929 okazis en Leipzig manifestacio kontraŭ la malpermeso de l’ ruĝa frontbatalanta asocio. La «malpermesitoj», spite la malpermeso, en la uniformo de la malpermesita ruĝa fronto marŝis tra la stratoj. Subite sur placo atakis la polico per gum-batiloj k kruele disigis la manifestantojn. Multaj K-doj estis arestitaj. Sencele de la polico arestitaj 26 K-doj nun staris antaŭ tribunalo. Kvankam la atestantoj de la akuzinto (policistoj, spionoj) «ne plu povis rememori» pri ribelaj agoj de iuj el la akuzitoj, 23 el la 26 akuzitaj K-doj estas kondamnitaj: 1 al 7 monatoj, 1 al 6 monatoj k 21 al po 3 semajnoj da malliberejo. Tiu klasjuĝo neniel povas malhelpi, ke la ruĝa fronto ne estas malpermesebla, «spite ĉio».
Ruĝfrontano.
Faŝista registaro en Turingio
(Esperanto-Servo.) La nova registaro en Turingio (lando en Mezgermanio) konsistas el tri ministroj k kvin ŝtat-konsilantoj. La registaron partoprenas kvin dekstraj (reakciaj) partioj. Ministro por internaj aferoj estas fama bandito, faŝisto Frick. Unuan fojon per tio partoprenas registaron en Germanio oficialaj membroj de la nacional-socialista «laborist»-partio.
10 596, Nieder-Salzbrunn.
EL LITOVIO
Sang-ŝtelado?
(Esperanto-Servo.) Komerca vojaĝisto de leda fabriko, M. Lurje, el urbo Ŝiauliai veturis antaŭ du monatoj ofice en apudliman urbeton Panemune (ĉi regiono ĝis 1923 apartenis al Germanio). Irante surstrate k sin direktante al aŭtobuso por forveturi, M L. estis haltigita de ĝendarmo k civilvestitaj personoj, kiuj forprenis de li la pasporton k lin arestis. En policejo de li estis prenita . . . sango, kio ankaŭ estis farita ĉe jam kaptitaj ĉ. kvindek diversaĝaj personoj. Kiu intencis kontraŭstari, estis minacita per aresto k monpuno. La tiel kolektita sango, entute ĉ. du litroj, estis forveturita per aŭto en proksiman germanan urbon Tilsit. Reveninte hejmen, M. L. plendis pro tiu sangŝtelado ĉe loka prokuroro. En responda dokumento la apudlima polico deklaras ĉi okazintaĵon ekster sia kompetenco, ĉar la sang-depreno eble okazis laŭ ordono de regna instanco. Laŭ la dokumento kulpas judaj komercistoj, kiuj alveturis Panemune kun pomoj, viando k aliaj manĝproduktoj. Oni do kaptis senelekte personojn sur stratoj k forprenis sangon, ĉar inter judaj vendistoj eble estas malsanuloj je ftizo k similaj infektaj malsanoj (!?). Tiu okazintaĵo tamen estas sufiĉe neklara k nebula . . .
R. Z.
EL RUMANIO
Pri la Bukarest-a arsenalo
(Esperanto-Servo.) En ambaŭ fabrikoj de la arsenalo laboras 15 000 laboristoj en plej mizeraj kondiĉoj. La salajroj estas treege malaltaj; faklaboristo perlaboras 140 leojn potage (1 dolaro = ĉ. 170 leoj). Pagata libertempo estas nur sonĝo. Kiam laboristo malsaniĝas, li ricevas la salajron dum 3½ tagoj, k por pluraj tagoj po 5 leojn kiel malsanasekura subteno. Por duobligi la produktadon, oni ŝanĝis la ĝisnunan labortempon. Ambaŭ fabrikoj dum tuta monato nun ne funkcias, por aliformigi ilin laŭ nova produktmaniero. Kompreneble dum tiu tempo la laboristoj NE ricevas ian salajron! Plej strange estas, ke la gvidadon de ambaŭ fabrikoj transprenis Francio k Anglio, kio signifas, ke ambaŭ ŝtatpotencoj en Rumanio prezentas la kontraŭsovetian blokon. Oni multe babilas pri «tutmonda eterna paco», dume la kapitalistaj potencoj plej nerveme k streĉe armadas — kompreneble ne por la tutmonda paco . . .!
Role.
EL SOVETIO
Nia batalkampo — vilaĝo kamparana
(Esperanto-Servo.) En vilaĝoj de USSR ĉiutage naskiĝas novaj kolektivaj komunumoj; ofte vi povas renkonti tutajn regionojn kolektivigitajn k eĉ distriktojn. Post du-tri jaroj sendube ni havos tutajn landojn. Certe la socialismo ĉe ni seninterrompe efektiviĝas, sed sovaĝe kontraŭstaras ĝin «kulakoj» (vilaĝ-riĉuloj), kiuj mobilizas senalfabetecon k senkulturecon de l’ vilaĝanoj, ĉie agante per ilo de kontraŭ-revolucio k eĉ per forbruligo k mortbato de aktivuloj. La vilaĝo bezonis helpon. Pro tio necesas multnombraj organizantoj k gvidantoj de socialisma konstruado. Kaj jen, la partio decidis, sendi dum la proksimaj monatoj en vilaĝojn 25 000 da industriaj laboristoj plej bonaj, spertaj. Nia moskva regiono donis 6000 laboristojn de fabrikoj k laborejoj, kiuj akceptis entuziasme tiun decidon k respondis al la propono per ondo de anoncoj por laboro en vilaĝaj kolektivoj (ruse: «Kolĥoz» k «Sovĥoz»). Por la aktivuloj oni organizis rondetojn de kolektivistoj, kursojn por traktoristoj, radiistoj ktp. Apartaj entreprenoj kontraktis kun protektataj de ili kamparregionoj, por eligi el siaj vicoj organizantojn. Ĉiuj demandoj rilatantaj al problemo de socialismo ĉie nun okupas ĉiujn pensojn de l’ sovetianoj; la vilaĝo okupas unuan lokon en nia vivo, sur nia batalkampo.
Kapustin «Leoĝo», Moskvo.
19-a listo de raportoj en jaro 1929/30
128. Polica teroro — mortpafoj. M. J. (Polio). 129. Kvin laboristoj mortpafitaj. 10 596, Nieder-Salzbrunn (Germanio). 130. Unuec’ k rajt’ k liberec’! Rössler (11 297), Einsiedel (Germanio). 131. Proceso kontraŭ 26 ruĝfrontanoj en Leipzig. Ruĝfrontano (Germanio). 132. Faŝista registaro en Turingio. 10 596, Nieder-Salzbrunn (Germanio). 133. Sang-ŝtelado? R. Z. (Litovio). 134. Pri la Bukarest-a arsenalo. Role (Rumanio). 135. Nia batalkampo — vilaĝo kamparana. Kapustin «Leoĝo», Moskvo (Sovetio).
— página 9 —
TRA ESPERANTIO
«PETRO» EN LA FAJRO DE L’ KRITIKO
Ĉiu konsentos kun nia opinio, ke SAT devas celi havigi al si la kiel eble plej perfektan instruilon. Tio havas esencan signifon. Tial seriozaj kritikoj pri la ĝis nun ekzistanta instruilo «Petro» povas esti nur bonvenaj, ĉar ili kontribuas al la kreo de la bezonata perfekta kurslibro. Ĉe ĉiuj uzantoj de «Petro» sekvantaj linioj sendube trovos atenton k intereson. Red.
Mia kritiko fontas ne el la malvarma menso, sed el la aktiva klopodo. La baraktoj de la Edinburgaj SAT-instruantoj k miaj propraj penadoj trovas voĉon per mi. Ĝi estas la voĉo de la viva praktiko, kiu faras sian neignoreblan postulon ĉe la sidejo de la teorio.
Ne necesas rimarkigi la gravegan lokon, kiun okupas «Petro» en nia afero. Ĝi devas servi kiel kurslibro en ĉiuj partoj de la mondo, kie la laborista esp. movado ne jam ellaboris siajn proprajn ilojn. Sed mi certas, ke ĝi ne plenumas tiun rolon. Jen en Britio multaj lab. esp-istoj uzas neŭtralan gramatikon anstataŭ ĝi, dum la SAT-anoj de Edinburgo (kies ĉi-jaraj kursoj enkalkulas nun ĉ. 100 anojn) k ni malmultaj en Dönfermlajn (Dunfermline) estas devigitaj penplene fari proprajn lecionojn, preparojn al «Petro» k kunuzotan materialon, por forigi la difektojn, kiujn ni ne povis ne rimarki. Sed estas multaj lokoj, kie la SAT-anoj ne kapablas fari tion, kie ili devas uzi burĝajn gramatikojn aŭ nunforman «Petron» k tiel perdi konsiderindan elcenton de siaj kursanoj.
La Edinburga grupo antaŭe uzis «Petron», k kiel estis konsiderate normala, en unuaj tri monatoj de la kursoj perdis ĉ. unu duonon de siaj anoj. Last-oktobron ili komencis per serio da lecionoj memfaritaj k obligitaj: ili nuntempe havas almenaŭ 80% de siaj dekomencaj kursanoj, k en kelkaj kursoj la anoj ankoraŭ prezentiĝas cent-elcente! Similan aranĝon ni faris en Dönfermlajn k ricevis konformajn rezultojn… Sed nun ni transiras al «Petro». Kial? Ĉefa kaŭzo estas, ke niaj lecionaj folioj estis maloportunaj, perdiĝemaj. Oni ja transskribis ilin en kajerojn, sed malnete k ne senpeke, laŭ la maniero de lernantoj. Ankaŭ, presita libro estas psikologie multe pli kontentiga ol kajeroj k folioj. Jen kial ni transiris al «Petro» k unu fojon pli registras nian plendon kontraŭ ĝi.
Ni estas unuanimaj pri la ĉefa difekto de tiu plurrilate bonega verketo. Ĝi estas tro konciza, tial ĝi fariĝas multe tro krute gradigita. La natura «rekta metodo», t. e. la emocia asimilo de lingvo estas treege rimedomalŝpara; en ĝia modifita kursa senco ĝi devas esti konstruema. Ĝi baziĝas sur la ripetado, k la ripetado sola multon klarigas por kursanoj — tamen ĉi tiu estas duspeca: Ripetado de sola frazo ĝis encerbigo estas naturanstataŭaĵo k povas fariĝi tre teda; sed ekzistas ankaŭ natura ripetado, laŭ kiu la lernanto retrovas en la dua leciono vortojn k esprimojn jam lernitajn en la unua. Tio estas tre grava. Ĉu ĝi troviĝas en «Petro»? Se iom, tute ne en deca kvanto: tio estas neevitebla pro ĝia koncizo. En la dua ĉapitro de «Petro» oni nete k fine traktas la aĵojn de la ĉambro k opinias la taskon kompleta. Oni devus — kiel ni faris — diversflanke tuŝi la ĉambron k ĝiajn instalojn dum almenaŭ kvin lecionoj. La ripetado de leciono al leciono estas unuaranga neceso de la rekta metodo.
Ankaŭ pli proksima al la vera rekta metodo estas la principo doni demandojn k respondojn. En la praktiko tio estas treege efika; per ĝi la lernanto vidas la kunrilaton inter demando k respondo k tiel pli facile instigiĝas al libera interparolado. Tiu eco certe ŝajnas al mi akceptinda; almenaŭ por la komencaj ĉapitroj de «Petro». Ankaŭ forestas unueco de loko en la unuaj ĉapitroj, kie ĝi estas plej necesa, ekzemple en la dua paragrafo estas kvar tute apartaj bildprezentoj. Mi sugestas enkonduki efektivajn bildetojn sur ĉiu paĝo (ne multe pli grandajn ol poŝtmarko) ĉe la supro, kio ne grave influus la lokigon de l’ lecionoj sube. Sed eble ili estos teknike kontraŭdirataj, neeblaj¹.
Resume: «Petro» estas tro konciza k per tio mem venkas sian pretendon je rektmetodeco. La komencaj lecionoj estas malfacilaj, oni devas resti ĉe ili tiel longe, ke ili tute enuigas la lernantojn. La ripetado elmontras ĉie mankojn, k servas en «Petro» nur por akcenti la banalon de la historio. La rakonto estas multloke kalva k senimaga. «Petro» bezonas grandiĝi en du librojn samampleksajn, ĝi devas esti pli riĉa je okazoj k interparoloj, kiuj lastaj tre grave helpas al kursanoj lerni paroli k elmontri la estintan k estontan tempojn en esperanto. Ĉar en legolibro kiel «Petro» oni ne povas doni al ĉia lingva punkto decan lokon, necesas ekzercaro, kiu provizu ekzemplojn por la afiksoj, gramatikaj eroj ktp. La «Laborkajero», cetere taŭga, ne povas doni sufiĉon tiurilate.
R. Roseti (12 972).
¹ Tio estis evitita pro la multekosteco de apartaj (eĉ plej malgrandaj) kliŝoj. — Red.
Por ke «S-ulo» restu 12-paĝa
la SAT-anoj en České Budejovice (Ĉeĥosl.) kolektis 20.— mk. g., K-do Azorin (Cordoba) donacis 4.— mk. g., SAT-rondo en Bendzin (Polio) 8 zl. «anstataŭ nekrologo pri morto de frato de K-do Zaubermann [14 220]»).
La K-doj en Augsburg turnis sin kun trafa alvoko «al ĉiuj klaskonsciaj laboristoj» k altiris ankaŭ neespistojn al pago sur sia listo. Rezulto: 14 mk. g. — La entuziasmo de tiuj K-doj estas vere laŭdinda k ilia laboro meritas vastan imitadon. Ni tamen akcentu ĉi-okaze, ke la plej trafa maniero por forigi la nunan deficiton estas senlaca varbado de novaj abonantoj.
«S-ulo» havu nepre k baldaŭe 4000 Abonantojn!
Municio por SAT k ĝiaj organoj
5288 (Amsterdam) 1 guld., 745 (Dresden) 1 mk. g., 12 286 — 1 kr. sved., 7602 (Leicester) 6 mk. g., Kačinskas — 2 lid., 13 104 (Leigh-on-Sea) 6.50 mk. g., 1889 (La Membrolle) 2.50 fr. fr., 7998 (Grenoble) 10 fr. fr., 12 965 (St. Aubin) 7.50 fr. fr., 9407 (Nowawes) 6 mk. g., 2040 (Teheran) 1.50 mk. g.
PRI PLENA VORTARO DE ESPERANTO
En la raporto de la Prezidanto de la Esperanta Akademio ĉe la XXI-a Kongreso oni povas legi jenon:
«Iuj riproĉas la Akademion, ke ĝi ne verkas tuj plenan vortaron kun esperantaj difinoj. Konstatinte kian korespondadon postulas simpla starigo de kelkaj dekoj da vortoj oni, mi esperas, estos malpli riproĉema. La tempo ankoraŭ ne venis, kiam ni povos kunvenigi en u n u urbon, en u n u laborsalonon komisionon de kelkaj diverslingvaj Akademianoj, kiuj dum pluraj monatoj diskutos ĉiutage pri la tute ĝusta difino de ĉiuj vortoj. Ĉefe financa estas tia neebleco, sed ne nur financa.
«Ĝis tiam ni devas esti dankemaj al tiuj — Akademianoj aŭ ne — kiuj, sub sia respondeco, dediĉas sian tempon, sian forton, sian talenton — kiel faris Kabe — al tia gravega verkado, antaŭlaboro por estonta generacio de akademiaj vortaristoj! Sur la vortara kampo nenio estas, povas esti definitiva. La lingvo ja vivas, evoluas!»
Tiu cito maldevigas nin doni klarigojn pri la prokrasto en la apero de l’ tiom alsopirata verko. Ni bone komprenas la malpaciencon k malbonhumoron de personoj, kiuj antaŭpagis k ne ankoraŭ ricevis la volumon. Sed ni mem ne estas la verkantoj de l’ Vortaro k ne povas, sekve, havi respondecon en la prokrasto. Cetere post kelkaj monatoj la verko tutcerte aperos.
Direkcio.
— página 10 —
10-a KONGRESO DE SAT en Londono (Britio), 3.—7. aŭg. 1930
2-a Komuniko
Kongresaliĝoj. Aliĝiloj estas dissenditaj kun n-o 273 de «S-ulo». Aliĝu tuj, ĉar tiam la O. K. K. pli facile k klare povos organizi la Kongreson.
Ne-SAT-anoj ne povas aliĝi la Kongreson. Ili devas antaŭe, SAT-aniĝi k poste ili povos anonci sin por la Kongreso.
Kongreskarto estas nun en la manoj de la presistoj. Kiuj jam aliĝis, tiuj ricevos ĝin post du semajnoj.
Kongresadreso. Ĉio, kio rilatas la Kongreson (aliĝiloj, monsumoj, informpetoj), estu sendata al unu sama adreso: K-do J. Sulsky, 19, Leyton Rd., Harpenden, Herts.
Gek-doj, subtenu la Jubilean Kongreson de SAT. O. K. K.
1-a listo de aliĝintoj
- Gerhard Naumann, Germanio 8130.
- Josefo Le Bacq, Belgio 7297.
- Francisko Moravec Germanio 14 624.
- Harold Kear, Anglio 4208.
- H. G. Clayton, Anglio 2877.
- Alb. Dean, Anglio 15 312.
- Harold Stay, Anglio 2978.
- Walter Burkhard, Germanio 250.
- Jan. Lievestro, Nederlando 9332.
- A. J. Groenstein, Nederlando 10 451.
- Mark Emerson, Anglio 10 533.
- J. Pelcman, Ĉeĥoslovakio 14 382.
- A. Teufelsbrucker, Aŭstrio 6571.
- Dorothy Long, Anglio 13 232.
- Lilian Judd, Anglio 11 576.
- Geo. Pamphilon, Anglio 14 992.
- Syd. J. Smith, Anglio 11 883.
- Fred. Sons, Anglio 6918.
- ???, Nederlando 12 707.
- ???, Nederlando 12 720.
- Louis Burbey, Anglio 8041.
- Voldemaro Piskunov, Sovetio 5432.
- Joel Sulsky, Anglio 4304.
- E. Kunze, Germanio 13 285.
- A. Shupman, Anglio 9044.
- S. H. Taylor, Anglio 7471.
- J. Beranek, Aŭstrio 4684.
- R. S. Hocking, Anglio 10 641.
- J. Coll, Francio 7998.
- A. Wendt, Germanio 2518.
- K. Lapensko, Sovetio 3616.
- T. Dobroĥotov, Sovetio 3937.
- R. Lerchner, Germanio 90.
- H. Thieme, Germanio 13 381.
- E. Teichmann, Germanio 2055.
- E. Liégeois, Francio 12 783.
- H. Platiel, Germanio 3020.
- S. Tinland-Glodeau, Francio 3792.
- L. Glodeau, Francio 50.
- L. Banmer, Francio 11.
- N. Bartelmes, Francio 1768.
- A. Sheldon, Anglio 4801.
- J. Feder, Aŭstrio 5708.
- W. Stöckhardt, Germanio 8696.
- ???, Germanio 14 007.
- B. Lehmann, Germanio 10 025.
- S. Hercik, Sovetio 7459.
- T. Weder, Usono 1307.
- W. Mühlenweg, Germanio 10 854.
- J. Feilbacher, Aŭstrio 7658.
- F. E. Hall, Anglio 12 883.
- L. Bernstein, Anglio 11 882.
- H. Andrew, Anglio 10 797.
- E. Lanti, Francio 1.
- Ch. Lerchner, Germanio 2465.
PRI SKRIBADO DE PROPRAJ NOMOJ
La lingvo germana konas la literon «ü» samsonan al franca «u». En lingvoj angla, itala k multaj aliaj, samkiel en esp-o, tiu sono forestas. Kial do provi reteni ĝin en «Dübreŭj» kaj ne anstataŭigi ĝin per la esp-a sono «u». La lingvo angla posedas okdekon da sonoj plejparte ne prononceblaj esp-lingve. Temas do ĉiufoje anstataŭigi tiajn sonojn per esp-aj parencoj mondskale elparoleblaj. Ĉu tian econ havas esp-igaĵo «Ŭils’n» derivita el «Wilson»? «Ŭils’n» mia-opinie nek aspektas nek sonas esp-e¹, verdire mi ne sukcesis entute sonigi la lingvan strangaĵon. Tio por nur citi unu el multaj elangligoj similaj. La litero «o» en «Wilson» sonas simile al ne akcentita germana «ö» aŭ franca «eu» ne havante esp-an samulon. Do ne gravas kia esp-a vokalo anstataŭas ĝin, tamen nepre bezonata estas vokalo por ebligi elparolon². Mi proponus «Ŭilson» aŭ eĉ «Ŭilsono». Konklude, se efektive gravus scii la originalan korektan prononcon de ĉiu propra nomo, tiam ni estus denove devigitaj, kiel en antaŭesp-aj tagoj, ellerni la lingvan milsonaron. Esperanto savu nin!
H. M. 13 692 Bazlo-Svisio.
NI KONKURADU
Preskaŭ dum du jaroj mi abonas nian gazeton «S-ulo» k tre ŝatas ĝin. Bedaŭrinde ankoraŭ estas unu manko, kiun ni devas definitive forigi. Ĝi konsistas el tio, ke nia abonokvanto por «S-ulo» tamen ne tro altiĝas. Kio estas la malhelpo por tio? Mi persone ne scias, sed opinias, ke la ĉefkulpuloj estas ni mem en la afero, ĉar ni verŝajne ankoraŭ malmulte laboras, agitadas k varbadas por altigo de abonant-nombro al nia «S-ulo».
Pri sukcesoj de organizoj aŭ solaj Gek-doj oni publikigu en «S-ulo» noton, por vidi, kiuj organizoj aŭ Gek-doj plenumas sian SAT-anan devon. Dum 3 monatoj, t. e. de 1-a de februaro ĝis 1-a de majo mi promesas plimultigi kvanton da abonantoj al «S-ulo» de 5 ĝis 10 k aligi tioman kvanton da novaj SAT-anoj, krome organizi 1—2 esp. kursojn. Do ni konkuradu! Kiu subtenos mian bonan k utilan proponon, tiu helpos k plifortigos niajn vicojn.
B. Dereguzov (13 002), Uljanovsk.
¹ Kompreneble! Ĉar temas transdoni per esp. literoj anglajn sonojn. — Red.
² Anglalingva red. kunlaboranto asertas, ke laŭ korekta angla elparolo nenia vokalo estas aŭdebla.
Korektoj. En n-o 277 bonvolu fari jenajn korektojn: Pĝ. 194, 1-a kol., je fino de l’ artikolo de Gujo, necesas legi la erare al la piednoto aldonitajn vortojn «pĝ. 166, 167, 168 de la XIII-a eldono» antaŭ la vortoj «tradukis el la franca». Sampaĝe, 3-a kol. plej sube, mankas jena noto: «Kompiltradukis K-do Salan k K-dino Demidjuk.»
MALGRANDAJ NOTOJ
En «S-ulo» n-o 274 estis presita nia profsindikata alvoko. Oni nuntempe malpermesis la profsindikaton; tiel senditan monon ni ne povas ricevi. Ni petas vin, K-doj, se vi sendus helpon, sendu je nomo de Esperanto-societo, K-do Stasys Ričkus, Radviliškis, Jaramino str. 9, Litovio.
Profsindikataj laboristoj.
* * *
En «S-ulo» 276 mi rimarkas inter «Korespondado» la nomon P. S. Epifanovich el Novjorko. Tiu persono anoncas 2—3 fojojn jare (ĉiufoje kun aliaj petoj). Mi sendis al li jam PI, L k gaz., sed neniam ricevis almenaŭ dankon pro tio.
Gust. Wehse, Vieno.
* * *
Miaj multaj korespondantoj elspezas multe da mono por siaj leteroj, celante propagandi esp-on. Sed la propaganda efiko estas nur malgranda, ĉar la K-doj ne uzas sigelmarkojn, kiuj estas tiom malmultekostaj. Simpla koverto sen sigelmarko aspektas kiel privata letero en iu ajn fremda lingvo. K-doj, aĉetu la specialajn SAT-kovertojn k sigelmarkojn eldonitajn propagandcele de SAT¹!
Kanadano.
¹ 100 sigelmarkoj kostas 0.50 mk. g., 50 kovertoj kun teksto 1.— mk. g.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
ESTONIO. Pärnu. 20. 12. 29 finiĝis kursoj ĉe Lab. Esp. Klubo gviditaj de K-do Mälson kun 121 kursanoj. 26 p. faris ekzamenon pri elementa scipovo, aranĝitan de Estonia Esp. Instituto. Preskaŭ ĉiuj korespondadas. Multaj aliĝis al SAT k abonas «S-ulo»n. Daŭrigaj kursoj sub gvido de sveda instr. Strandmark en preparo; same novaj komencantkursoj laŭ rekta metodo. — Tartu. La kongreso de Estonia Junsocialista Asocio (komence de aprilo) havas en tagordo raporton pri «intern. kunlaboro k esp-o». — Tallinn. Kurso gvidata de K-dino Helmi Dresen, kun kelkdek Gek-doj. (15 428.) — NEDERLANDO. «Lab. Esp-isto» sciigas, ke la Kongreso ĉi-jara de l’ Nederl. LEA okazos en Utrecht la 6. IV. — SOVETIO. Krasni Ĥolm. Dank’ al la klopodoj de K-do Nikitin, kiu kolektis la necesan monon por la vojaĝo, la Krasni-Ĥolmanoj venigis el Saarlando K-don E. Dizel kiel gaston al si. Multaj SAT-anoj ĝojas pri tiu okazo de proleta solidaro. Dum printempo aliloke loĝantaj K-doj vizitis lin. Dum restado en Moskvo li estis frate akceptata de la tiuj K-doj. (B. Dereguzov, 13 002.) — Leningrad. Raporto pri periodo de 1. 10 1929 ĝis 31. 12. 1929: Funkciis 50 rondetoj, el ili 30 por laboristoj, 20 por oficistoj. 49 kursgvidantoj (-ontoj) estas kvalifikitaj. Ĉe la universitato funkcias katedro de esp-o (supera seminario).
— página 11 —
Sekve de favora atentigo de landa popol-klerigadministracio en ĝia oficiala bulteno funkcias 6 rondetoj en mezlernejoj, 8 en superaj lernejoj. Ĉe instituto gvidata de akademiano Maar funkcias sekcio de intern. lingvo, havanta scienc-esplorajn taskojn. Estas ricevita permeso aranĝi ŝtatkurson ĉe fonetiklernejo. La landa sindikatprezidantaro plene aprobis de ni donitan planon pri kursagado en kluboj k lernejoj. La prezidantaro dissendis ĝin al ĉiuj sindikat-kulturfakoj k kluboj, ankaŭ la sindikato de medicinlaborularo kun spec. rekomendletero. Ĉe red. de «Leningr. Vero» funkcias labkor’a esp. grupo, kiu ankaŭ tradukas kolektive i. a. paroladon de Stalin. Estas priservataj per ekstersov. materialo 100 laborejaj presgaz., dum tri monatoj disdonitaj 3000 multobligitaj leteroj. Ĉe la red. funkcias konstanta ekspozo pri intern. interligo. Dram-koncertgrupo plenumis 2 esp. spektaklojn k 2 koncertojn. Estas preparita prop.-vivgazeto. Movebla ekspoz. funkcias bone en intern. vesperoj ĉe kluboj. En ruĝarmeo la afero progresas (kelkaj kursoj, vigla koresp.). Agadon subtenas militestraro. 200 SEU-anoj. Vendrede radiodisaŭdigoj. Aktivularo konsistas el 45 p. (P. Tilin, 9310.) — Niĵni-Novgorod. La 1-a landa konferenco de SEU okazis 15. 9. 1929 en la Domo de Kleriglaborantoj. Partoprenis 67 delegitoj k reprezentanto de CK SEU, Moskvo. K-do Varankin parolis pri neceso plifortigi intern. lab. kunligon, plifortigi ĉie la lokajn organizojn, eluzi la decidojn favorajn de Sendiuloj, Komjunularo, Lab. korespondantoj. Li notas malgrandan elcenton da laboristoj en SEU, kritikas nesufiĉan interligon inter distriktaj k guberniaj komitatoj. Diskutis 12 pers. Finrezolucio starigis div. praktikajn postulojn al CK SEU, kies realigo plifortigus la regionajn organizojn. K-do Belajev raportis pri la agado de l’ gub. kom., kasstato, disvastigo de literaturo, korespondado. En Niĵni-Novg. estis 1. 9. 1929 — 43 SAT-anoj, 50 «S-ulo»-abonantoj, 7 «Nova Epoko»-abonantoj. La konferenco laboris en rusa lingvo. Finparolis K-do Konovalov esp-lingve alvokante al aktiva laboro. En Sekretariaro de Landa Komitato eniris kiel resp. sekretario K-do Konovalov, sekretarioj Kalaŝnikov V. V., Matjaŝina. Distriktkomitatan sekretariaron formas K-doj Belajev, Piskunov, Zaĥariĉev, Kirilov k Kalaŝnikov A. M. Sumo de la esp-istoj en la distrikto: 555 (en Granda Niĵni-Novg. 415 p.) SEU-membroj 221.
Vjaĉeslav Kalaŝnikov (1125).
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»:
Arbetaren, Göteborg, ?. Kion la hundo bezonas.
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Signalen, Stokh., 16. 1.; L’ Effort, Lyon, 1. 12.; Uj harcoj, Paris; 16. 1. (hung. de K-do 14 604); Aichfelder Zeitg., Knittelfeld, 28. 12.; London & North Eastern Railway Mag., jan.; Lokomot. gazeto, Stokh., 15. 1.; Sveda Fervoj. Gaz., Stokh., 11. 1.; Stokholms Tidningen, 8. 1.; Der Republikaner, Mulhouse, 7. 1.; L’Eclaireur de l’Ain, Oyonax, 19. 1.
Peresper. materialon enpresis:
Travail, Lyon, 28. 12.; L’Effort, Lyon, 1. 12.; Der freie Arbeiter, Berlin, 11. 1.; L’Humanité, Metz, 9. 1.; L’Eclaireur de l’Ain, Oyonax, 19. 1.
NIA POŜTO
15 030. — Ni sendis vian sciigon al Esp. Servo. Monon sendu al la Admin.
8051. — Sendu prefere originalojn. La sendita trad. ne taŭgas, ĉar vi raportas el Sovetio pri okazo en Hung.!
15 195. — Ni ne uzos vian artikolon pro manko de loko k ripetita priparolo de l’ temo. Red.
Karbe (Jaroslavl). — Sur via pk. de 3./12. vi citas vian pagon por via anonco je 1.80 rubl., tamen CK de SEU nur sendis al ni 1 rubl. Kiel statas ĉi afero?
5583. — Via anonco kostas 12.— mk. g., 6.94 mk. g. vi jam pagis, sekve vi ŝuldas ankoraŭ 5.06 mk. g.
Al kelkaj malzorgemuloj. — Jam de kelka tempo sur nia tablo kuŝas poŝtĉek-avizoj, tamen sen iu ajn informo pri la pagcelo. Do, ni atendu vian informon. Adm.
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0.80 mk. g., ĉiu plia linio 0.50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵoj. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
AŬSTRIO
K-do Max Finkenzeller (studento), Ennserstr. 4, Steyr, L, PI, kĉl. Resp. garantiata.
BRITIO
Alvoko al Sovetianoj! — Kvalifikita lignajisto de domkonstruado dez. trovi laboradon en Sovetio. Informojn k konsilojn bonv. sendi al: K-do W. Cowan, 78 Bucks. Road, Douglas, Isle of Man.
BULGARIO
K-do Ivan Parvanov, V. Riben, Plevensko, PI, PM, kĉl.
ĈEĤOSLOVAKIO
K-do Gerhard Feix, Antoniwald, n-o 59 ap. Gablonz a. N., PI, PM, kĉl, krom Germanio.
GERMANIO
K-do Fritz Neumann (14 161), Hartauer Str. 51, Hirschberg/Rsgeb., kĉl, pref. kun kompostistoj, interŝ. gaz.
K-dino Lina Liguda, Kesselsdorf, n-o 18 b. Dresden, PI, kĉl.
— Politeknikano (kemiisto), interŝ. L, kĉl, pri ĉ. temoj kun universitatanoj k politeknikanoj. Adr.: Ladislaus Welward, Lachnerstr. 9/4, Karlsruhe/Bad.
— Lab. ŝakgrupo dez. kolektive ŝakludi kun a. grupoj. Interŝ. pensojn k spertojn. Adr.: Alb. Wenzel, Rankestr. 3, Essen.
K-do L. Henne, Burgstr. 1, Geislingen-Stg., kun amator-fotografistoj. Resp. garantiata.
— 15 viglaj gelernantoj koresp. individue kĉl. Resp. garantiata. Adr.: K-do Hubert Ackermann, Dechenstr. 13, Merkstein, Kr. Aachen.
— Esp. rondeto fervojista «Antaŭen», Güterabfertigung Bayer. Bahnhof (Walter Wolf), Leipzig, C. 1, PI, kĉl. Ni certe resp.
K-do Alfred Bierbaum, U. Aktienstr. 12, Chemnitz, kun metalistoj, precipe kun francaj K-doj.
K-do Herbert Riedel (kompartiano), Josephinenstr. 15, ptr., Dresden, A. 1, serioze koresp. pri ĉ. temoj, kĉl, L, PK, PI, gaz. Certe resp. — Mi ŝanĝis mian adreson, korektu en jarlibro (15 053).
K-do Richard Krah, Elbberg 1/1, Riesa/Sa., L, PK, PI, PM, kĉl. Resp. garantiata.
K-do A. Brinkhoff, Poststr. 31, Bielefeld, kĉl, pri sporto, interŝ. PI, il. gaz., fotojn.
K-do Kurt Bräther, Wettinstr. 7, Sebnitz/Sa., pri ĉ. temoj, kĉl, L, PI.
HISPANIO
K-do Ramón Estivill, Gignás 10, 2°, Barcelona, PM, kĉl.
SOVETIO
K-do K. Golomasov (junulo), Tomskaja 83, Novosibirsk, Siberio, pri ĉ. temoj, kĉl, L, PK, PI. Nepre resp.
K-do Johano Savin, ul. 1905 g. 121, Blagoveŝĉensk, Siberio, kĉl.
K-do I. Kalaŝnikov, Voroncovstr. 49, Semipalatinsk, pri div. temoj, kĉl. Resp. garantiata.
K-dino Aleksandra Solodovnikova, str. Raboĉe-Krestjanskaja 82, kv. 2, Stalingrad, pri facilaj temoj, kĉl. Resp. garantiata.
K-do Aleksandro Solodovnikov, str. Raboĉe-Krestjanskaja 82, kv. 2, Stalingrad, pri seriozaj temoj, kĉl. Resp. senprokraste.
[REKLAMO p.11] JARABONO por membroj . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla!
— página 12 —
SOVETIO (daŭrigo)
— Junkomunista ĉelo ĉe Instituto de Arto koresp. kun revol. junularo ĉl., pri junmovado, politiko, arto, interŝ. gaz. il., fotojn. Akurate resp. Adr.: Odessa, Preobrajenskaja 14 „IZO», jaĉejka LKSMU.
— Esp. rondeto ĉe lab. kursoj koresp. pri politiko, lab. vivo k ekonomio. Adr.: Barnaul, Vagonnie Masterskie, «Raboĉie Kursi».
— Esp. rondeto ĉe Sovetpartia lernejo koresp. pri lab. vivo, politiko k ekonomio, PK, PI, gaz., ĵurn. Resp. garantias Ŝ. Goldfeder. Adr.: Barnaul, Sovpartŝkola.
K-dino Nina Ŝmidtova, str. de Karl Libkneĥt 6, Stalingrad, pri ĉ. temoj, kĉl. Resp. garantiata.
K-do L. Feigin, Maŝkova ul. 11, kv. 16, Moskvo — C., PI, kĉl. Resp. garantiata.
— Esp. rondeto de 7-jara lernejo koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Resp. garantiata. Adr.: Leninsk-Omskij, Sibkraj. ul. Bassoĥina 129, Ŝkola 5, Krujok «Esperanto».
K-do N. Mironov, 1-ja Artbrigada, 2 divizion, kom. nabl. Svjazi, Kronŝtadt, pri ĉ. t. kĉl.
K-do Mikaelo Angelov, Zandelevskij per. 10, Odessa, kĉl, interesiĝas pri muziko.
[REKLAMO p.12] INTERNACI-LIGA ĈELO ĉe IRH (MOPR)-Komitato koresp. kĉl. lab. organizoj. Perantoj atentu! Adr. Sovetio, Ivanovo-Voznesensk, Socialistiĉeska, 5, Esperanto.
[REKLAMO p.12] ★ Esperanta rondeto ĉe klubo de sovetiaj kaj komercaj oficistoj deziras korespondi individue k kolektive kun ĉiuj landoj pri ĉiuj temoj. Adreso: Rostov-Don, Poŝtov jaŝĉik 82 por VSASOTR.
[REKLAMO p.12] Profitu per Esperanto!
La Universala Propagandilo de d-ro Benson estas 24-paĝa libreto enhavanta ĉ. 250 bildetojn. Je la malsupro de ĉiu paĝo troviĝas alilingva traduko de la jena frazo — «Pere de ĉi tiu kurso da lecionoj ĉiu persono povas facile ellerni la internacian lingvon ‘Esperanto’ sen ia helpo aŭ gvidado de instruanto». Jen la lingvoj — Angla, Araba, Bulgara, Ĉeĥa, Dana, Esperanta, Estona, Flandra, Franca, Germana, Hispana, Hungara, Islanda, Itala, Japana, Katalana, Kroata, Litova, Nederlanda, Persa, Pola, Portugala, Rumana, Rusa. Prezo por dek propagandiloj 0.25 usona dolaro. (Mendoj por malpli ol dek ne estas akceptataj.) Jen kie vi profitas. — Al la dek propagandiloj ni aldonas senpage dek kuponojn. La valoro de ĉiu kupono estas 0.50 us. dol. Vendu la kuponojn kaj prenu la monon por vi mem. La kupono sendita al ni kune kun unu us. dol. aĉetas la «Universalan Esperantistigilon», kies prezo estas 1.50 us. dol.
La «Esperantistigilo» estas la sola universala, rekta kaj bilda metodo, per kiu eĉ infano povas facile ellerni la esperantan lingvon. Ĝi konsistas el dek libroj, pli ol 300 paĝoj kaj vorto-provizo el ĉ. 1500 pretaj vortoj, klarigitaj per 2300 originalaj bildoj. La bildoj klarigas ne nur vortojn de objektoj kaj agoj, sed ankaŭ gramatikajn finiĝojn, regulojn, prepoziciojn, konjunkciojn, sufiksojn, prefiksojn ktp. La preparo de la verko kostas al ni pli ol 10 000 dolarojn. Mendoj sen antaŭa pago pozitive ne estas konsiderataj. Ĉar ni estis trompitaj de kelke da fiesperantistoj per senvaloraj naciaj monbiletoj, ni ne plu akceptas nacian monon. La plej bona kaj senriska maniero por sendi la dolaron estas per «Poŝtmandato». Tiu estas akirebla en la poŝtoficejoj de ĉiu lando. Krom la poŝtmandato, skribu almenaŭ poŝtkarton kaj donu la detalojn pri via mendo kaj adreson skribitan per presliteroj, alie vi mem prokrastigas aŭ eĉ malebligas la sendon de via mendo.
BENSON SCHOOL OF ESPERANTO, 719 HIGH STREET, NEWARK, NEW JERSEY (USA).
[REKLAMO p.12] 70 kursanoj progresintaj deziras korespondi kĉl. pri laborista vivo, sporto ktp. per PI k L. Adr. J. Schwarz, Esperantokurso, Färberschule Graz, Färberplatz (Aŭstrio).
[REKLAMO p.12] Studentaro atentu! Studentoj de Kieva Veterinara Instituto dezir. kor. kolektive k individue kun kolegoj el ĉ. l: Adreso: KIEV, Prozorovska str. 15, 1, al K-do L. Kosjakov.
[REKLAMO p.12] Sovetianoj! Atentu! SAT-ano 10828, K-do Josef Ŝafranek, maŝinseruristo, 26-jara, volas trovi laboron (postenon) en Sovetio. Kiu povas al li helpi? Adreso: Schneiderova ul. 175, České Budejovice, Ĉeĥoslovakio.
[REKLAMO p.12] Skribu salutleterojn! En Berlino oni bezonas por grandega ekspozicio gazetojn, fotojn, jurnalojn, afiŝojn, esperantaĵojn ktp. Ĉiu ricevos respondon; oni sendu al ALFRED KRAUSHAAR, Berlin O 27, Holzmarktstr. 66.
[REKLAMO p.12] ★ Junkomunista ĉelo ĉe la Borso de l’ Laboro deziras serioze korespondi kolektive pri viv-, sendiula, junulara statoj. Interŝanĝ. L, gazet. Resp. garantiata. Adr. al M. Krupcev, Frunze 123, kv. 3, SAMARA (Sovetio)
[REKLAMO p.12] Esp. sekcio de naturamikoj ★ dez. koresp. pri sporto k vivo de alilanda junularo, individue k kolektive. Ni interŝ. fotojn, il. gazetojn k PM. Adr.: K-do W. Mühlenweg, Bleichstr. 20, Bielefeld (Germanio).
[REKLAMO p.12] Esperantistaro atentu! La 15-an de februaro ĉi-jare okazos nia 1-a jarfesto. Bonvolu sendi al ni tuj PK kaj salutleterojn al: Laborista Esperanto Grupo Guben N./L., K-do Williy Brottke, Krautweg 16 (Germ.)
[REKLAMO p.12] Junkom. ĉelo serioze koresp. kun junkom. ĉelo ĉl. L, PK, PI, gaz., ĵurn., foto-bildoj. Pri laboro, vivo, pol. k ekonomiaj temoj. Ankaŭ kun laboristoj en la svedaj fabrikoj de la firmo «ASEA». Adr.: Jaroslavl, Zavod «ASEA», Zav-Kom, jaĉejka «VLKSM».
[REKLAMO p.12] INTERNACIA BRIGADO ĉe redaktejo de «Komsomolec Ukrainij» (junkomunisto de Ukrainio), Puŝkinskaja ul. 24, Ĥarkov deziras korespondi kolektive kaj individue kĉl. proletaj kaj komjunulaj organizoj, redaktoj de junularaj gazetoj k. a.
[REKLAMO p.12] Gejunuloj kaj Gelaboristoj! Baldaŭ estos aranĝata granda ekspozicio de nia laborista k lernanta interkorespondado. Bonvolu sendi multegajn leterojn, poŝtkartojn ilustritajn, fotografaĵojn k aliajn ekspozaĵojn por disvastigi la Ekspozicion. Al ĉiu sendonto ni respondos senprokraste. Adresu: L e n i n g r a d, Petrogr. St., Pr. K. Libknecht, 59, 191 ŝkola.
[REKLAMO p.12] ATENTU! Lab. Esp. Grupo Nürnberg aranĝos la 11. febr. letervesperon. Gek-doj ĉl. estas petataj sendi al ni L, PK, PI, il. gaz., fotojn. Resp. garantiata! Daŭra koresp-ado por individuoj. Adr.: K-do Chr. Wolfrum, Bauernfeindstr. 53, Nürnberg (Germanio).
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| «Buŝido», la animo de Japanio | 213—214 |
| La tuta mondo en libroj | 214—215 |
| Faktoj sen komentoj | 215 |
| El blankterora Bulgario | 216 |
| La mizera situacio de la geoficistaro en Belgio | 216—217 |
| Pensoj pri Lenin | 217—218 |
| Kulturtaskoj | 217—219 |
| Por mia medito | 218 |
| Rusto | 218—219 |
| Diskutejo | 219 |
| Esperanto-Servo | 220 |
| Tra Esperantio | 221—223 |
| Korespondado, Anoncoj | 223—224 |
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N.º 280, 13 de febrero de 1930
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
6-a Jaro. N-o 280 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 13./2. 1930
[BILDO p.1 | 42,4,55,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerĥner
PRI KAŬZECO
Jam de antikva tempo la Budhismo konceptis, ke en la universo regas la leĝo de kaŭzeco, t. e. la principo de karma. Nune ankaŭ ni sciencistoj kredas, ke ĉio sin trovas inter la ĉeneroj de kaŭzo kaj rezulto.
La «karma» ne science solvas la rilaton. Ĝisnuna scienco ankaŭ ne sufiĉe klarigas ĝin. Antaŭ kelkaj jaroj PAVLOV el Leningrad instruis al ni la fenomenon de kondiĉita reflekso. Mi volas pli grandigi tiun ĉi ideon kaj klarigi ĉiun rilaton, kiun fiziko kaj ĥemio ne povas solvi.
Laŭ mia opinio, oni povas dividi kaŭzecon en du specojn: la leĝon de kaŭzeco konstanta kaj tiun de hazarda. La leĝo de kaŭzeco konstanta estas absoluta, ne ŝanĝebla, la sama kaŭzo venigas ĉiam la saman rezulton. Ekz. sub la aerpremo de 760 mm, la akvo boliĝas ĉe 100° C. kaj glaciiĝas ĉe 0° C. La fluidiĝa punkto de ĉiuj elementoj kaj ĥemiaj produktoj estas ankaŭ ĉiam speciala. La movado de planedoj, la interreakcio de ĥemiaĵoj, la kaŭza rilato de meteorologiaj fenomenoj ktp. ktp. estas konstantaj, matematike mezureblaj. Kontraŭe la leĝo de kaŭzeco hazarda estas ŝanĝebla laŭvole, ne matematike mezurebla. La sama kaŭzo venigas ne ĉiam la saman rezulton kaj la sama rezulto ne devenas de la sama kaŭzo. Ekz. vidante la saman floron, la unua ĝojus, la dua malĝojus kaj la tria koleriĝus. Unu timas serpenton, sed ne araneon, la dua araneon, sed ne serpenton, kaj la tria nek serpenton nek araneon, sed ranon. Tia kaŭzeco estas tute alia ol la konstanta. Ĝi estis iam kondiĉita kaj fiksita. Ni ĉiuj havas emocion, sed la kondiĉo de ĝia apero tute malsimilas laŭ persono.
La vorto estas ankaŭ la produkto de la hazarda kaŭzeco. Ekz. kiam ni vidas la paperon, ni ĉiam aŭdas la sonon de papero. La vidimpreso estas tute sama al ĉiuj landanoj, sed la aŭdimpresoj de la aĵo estas ne samaj laŭ rasoj, regnoj aŭ landoj. La interrilato inter vid- kaj aŭdimpresoj estas nur hazarda, sed delonge fiksita.
La penso estas aro da vortoj, kaj la aranĝmaniero de vortoj, t. e. la pensmaniero estas ankaŭ hazarde kondiĉita kaj fiksita. Unuvorte la intelekto estas rezulto de la hazarde kondiĉita kaŭzrilato ĉe la impresoj de niaj sentorganoj. Tial ni nur miras aŭ opinias stranga la okazintaĵon ne denaske alkutimigitan, dum ni opinias tute prava la fenomenon science ne klarigeblan, sed denaske alkutimigitan.
Do, oni devas esti sincera por krei novajn vortojn, kiuj ofte kondukas popolon al erarideo.
Nia personeco kaj karaktero estas plene fiksitaj de la funkcio de nelaŭvola nervsistemo, kiu emas reagi ĉiam kun tia sama tipo al iu speciala impreso aŭ koncepto, kia ĝi estis iam kondiĉita.
La vivaĵoj evoluadas tiel heredinte iom post iom la emon akiritan, kiun ĉiu raso konstatis taŭga por sia cirkonstanco dum la ĉeno de generacioj. La diverseco de maniero dependas de la instigo de cirkonstanco, klimato, kunvivaĵo ktp., precipe de la kaŭzeco konstanta. Sed la malsimileco de la instinkto laŭrasa dependas de la hazarda kaŭzeco. Iuj praavoj de hirundoj estis devigitaj transflugi oceanon, kaj la emo fariĝis instinkto. Ŝafoj, kiuj estis devigataj vivi en la herbejo, akiris apetiton je herboj. Kameloj, kiuj estis devigataj vivi en la dezerto seka, povas konservi akvon en siaj stomakoj. Tiele la instinkto apetito estis tute hazarde kondiĉita.
La seksa instinkto estas ankaŭ pli malpli hazarde kondiĉita. Iuj incitiĝas pro speciala odoro, aliaj pro la vido kaj la triaj pro aŭdo. Ni homoj povas kontroli la seksan instinkton per la intelekto aŭ rezono, al ni la instinkto ne estas la absoluta ordono; ĝi dependas de la kaŭzeco hazarda kaj fiksita.
Ni povas laŭvole ŝanĝi la rilaton, por ke ĝi plej bone adaptiĝu al la socia stato. Ĉio estas sub la regado de la leĝo de kaŭzecoj konstanta kaj hazarda. Ni devas juĝi, ĉu la aĵo antaŭ ni aperanta koncernas — al kiu el la du leĝoj, kaj sintenadi tiel, kiel la leĝo ordonas nin.
Edukado de infanoj, socia idefluo kaj moralo rilatas al hazarda kondiĉo aŭ cirkonstanco. Plibonigu la kondiĉon kiel eble plej, do la socio homara pli altiĝus.
Hazime Asada. El «Revuo Kultura» (Tokio).
La civilizo ne estas multe progresinta, tiom longe, kiom la popoloj havos por sia servo malsamajn k malamikajn lingvojn, pro kiuj ili ne interkompreniĝas, ne intermiksiĝas, restas unu antaŭ la alia tiom fremdaj, kiom estas la ĉevalo k la hundo antaŭ la homo, tiom longe, kiom ne ekzistos, sur la surfaco de l’ tero, unu sola lingvo.
Oktavo Mirbo (France: Octave Mirbeau).
— página 2 —
226 — SENNACIULO
KIO OKAZAS EN KUBO?
Hodiaŭ, la sendependeco de Kubo estas nur nominala, reale ĝi estas regata de Usono, ĉar Kubo estas bona fonto de krudmaterialo, eksportmerkato k profitiga loko por kapitalinvesto.
Dum la pasintaj 27 jaroj de la sendependeco de Kubo, la Usona financistaro ĉiam sukcesis trovi «obeeman servanton» en la persono de la Kuba prezidanto por regi la insulon Kubo laŭ la intereso de Usono. Ĉiu prezidanto ĝisnuna de Kubo havis amikan interkonsenton kun tiu de Usono por forigi, subpremi ĉiun ribelan aperon de la granda amaso laborista en Kubo, por ke la kapitalistoj de Usono k Kubo senĝene povu ekspluatadi la Kuban proletaron.
El inter ĉiuj prezidantoj de Kubo, la lasta, Herardo Maĉado (Gerardo Machado) estas la plej konvena al la financestroj. Per sanga teroro li povis k povas plej bone asekuri la usonajn interesojn subpremante la Kuban proletaron. Li estis elektita en jaro 1924 por periodo ĝis 1928, k pro lia obeema servado al usona imperialismo oni reelektigis lin ĝis la jaro 1934. Dum la pasintaj 5 jaroj de sia regado li faris el Kubo terorlandon tute saman, kiaj estas Polio, Italio, Hungario k aliaj faŝistaj landoj. Li faris ĉion je la nomo de la popolo…
La historio de lia kvinjara prezidanteco estas senfina serio de krimoj, kiujn li faris en la intereso de sia klaso kontraŭ la laborista klaso. Ĉi sube ni komunikas parton de la krimoj, kiujn li faris dum sia tirana regado (ĉerpaĵon el verko de Kuba Komunista Partio).
- Por esti kandidato al la prezidanteco li koruptis, subaĉetis la parlamenton. 2. Li estas false elektita, subtenite de Zajas, eksprezidanto, kiu vendis la prezidantecon al li. 3. Antaŭ sia instalo li deklaris en Vaŝingtono, ke li en Kubo subpremos ĉiun strikon dum 48 horoj. 4. Li ŝanĝis ĉiujn nefidindajn oficirojn de la armeo per siaj konfidencaj amikoj. 5. Per minacoj li devigis la parlamenton rezigni pri ĝia leĝdonrajto. 6. Li publike alvokis la faŝistajn oficirojn de la Kuba armeo por elpeli 2 parlamentanojn el la parlamentejo, kiuj kuraĝis kritiki lian ministron. 7. Li aĉetis burĝan gazetaron k silentigis la opozician gazetaron per teroro. Post 3-monata regado li igis mortigi direktoron de opozicia jurnalo. 8. Li konfiskis la laboristajn k kontraŭimperialistajn gazetojn. 9. Per sanga teroro li subpremis la pravajn postulojn de la laboristoj dum la granda fervojista striko (1926). Multe da laboristoj estas forpelitaj, aŭ malliberigitaj. 10. Li fermigis la kunvenejojn de la laboristaro k persekutadis la gvidantojn de la laboristaro. 11. Per falsaj atestantoj k dokumentoj li punigis per multjara enkarcerigo senkulpajn strikintojn. 12. Li igis mortigi la organizinton de la sukerindustriaj gelaboristoj, K-don Eŭrike Varona; gvidinton de fervojlaboristoj en Siego de Avila; K-don Tomas Grant; K-don Baldomero Duneningo, la kasiston de fervojista organizo; K-don Torres Lopez, fervojiston; K-don Jose Cuxart en la Cabana fortikaĵo, k ankaŭ K-don A. Lopez, la sekretarion de la Habana Societo Laborista. Krome li igis mortigi pli ol 100 terkulturistojn k por trompi la publikon li asertis, ke tiuj laboristoj memmortigis sin. 13. Sen ia jura rajto li forpelis pli ol 400 laboristojn el Kubo. 14. Li restarigis la mortpunon. 15. Li uzis k uzas la armeon por krimoj kontraŭ la laboristaro. 16. Li iris en Vaŝingtonon por senkulpigi sin pri la terora stato en Kubo, dirante, ke li mortigis nur komunistojn. 17. Por malaltigi la vivnivelon de la Kuba laboristaro, k por havi grandan rezervon da senlaboruloj, li akcelis la enmigradon de la proksimaj insuloj. 18. La Kuba popolo estas en granda mizero pro lia stulta k reakcia politiko pri dogano k sukerindustrio. 19. Li aranĝas grandajn paradojn elspezante grandajn sumojn el impostmono, kies ŝarĝon nur la laboristaro elportas. 20. Dum la pasinta Konferenco Panamerika li mortigis 2 komunistojn, K-dojn Bouzont k Valobo, kies korpojn li ĵetigis al la ŝarkoj en la Habana Golfeto. 21. Kvankam li jam milfoje promesis nuligi la «Eumienda Platt»-on (parto de Kuba konstitucio rajtiganta Usonon interveni en aferoj de Kubo), li tamen kontraŭ la volo de l’ popolo defendas tiun k la imperialistan planon usonan. 22. Li kruelege igis mortigi veteranon de la liberbatalo, pretekstante, ke li komplotis kontraŭ li. 23. Li disigis la studentan organizon «Proroga de Roderes», k ties gvidantojn li eksigis el la uni-
KULTURTASKOJ
M. Krjukov
(1-a daŭrigo. Vidu n-on 279)
2. En lingvo
- Unuigi lingvojn de ĉiuj popoloj per esp-o kiel per helplingvo, kiu finfine pro siaj avantaĝoj (unueco, simpleco, facileco k riĉeco) iĝos sola mondlingvo. Por SAT-anoj esp-o estas ne helpa, sed natura lingvo, t. e. lingvo de venanta socialismo. Lingvo estas korpa mekanismo, sed ne sole ideologia sekvo de sociordo. La sekvo estas ne lingvo mem, sed nur sumo da komprenoj (ideoj), per kiu agas la mekanismo nomata lingvo. Lingvo estas unu el la plej gravaj laboriloj organmaniere (kiel manoj) ligita kun korpo de homo. Tial komunigo de la mekanismo estos same profitdona k necesa kiel komunigo de ĉiuj aliaj laboriloj. Tial komuna lingvo kiel ĉiuj aliaj komunigendaj iloj (maŝinoj, fabrikoj, fervojoj ktp.) kreiĝas ne post, sed antaŭ Revolucio k Socialismo. Taskoj de la lastaj estos nur leĝigi k plu perfektigi ĝin. T. n. «fremdaj» naciaj lingvoj pro ilia multeco k malfacileco feliĉe ne povas esti atingeblaj por mondproletaro. Lernigi kelkajn, «plej gravajn» lingvojn al mondproletaro estas vere burĝa utopio, ĉar krom tio, ke ĝi estas neefektivigebla, ĝi celas ne radikale forigi malbonon de multlingveco, sed nur cedeme malfortigi ĝin. Simpleco en lingvo (karaktera en esp-o) estas samnomo de perfekteco, ĉar ĝi faciligas kombinojn de paroleroj k per tio la penson mem. Tial kontraŭstaro al racia lingvo estas ege reakcia k senespera ago.
Lerno de fremdaj naciaj lingvoj por proletaro ne devas fariĝi memcelo. Ĝi estas bezonega, sed ne pli ol t. n. NEP (sovetia Nova Ekonomia Politiko).
- Akceli reformojn en naciaj lingvoj. La reformoj pli k pli demokratigas lingvojn k finfine celas interesojn de ĉiam pli vastaj amasoj da laboruloj. Tial ili neniam okazas ekster helpo de revolucio k postulas grandan socian kuraĝon de l’ reformistoj. Socia perforto estis necesa por realigi lingvoreformojn de Ŭiklef en Anglio, de Luter, Hus, Petro la Granda, Puŝkin, Majakovskij. Eĉ duonsimpligitan novan rusan ortografion sukcesis dekreti nur Revolucio¹. Same Revolucio enkondukis en 1922 novan bulgaran ortografion; sangon de Revolucio postulis enkonduko de nova unuigita parollingvo de ĉinoj Bajĥua ktp. Uzo de mallongitaj vortoj en ĉiutaga vivo estas signo de lingvoprogreso (Plenumkom anstataŭ Plenumkomitato, Profunio — profesia unio, NEP — nova ekonomia politiko k. s.).
- Ne malhelpi pluan evoluon de esperanto sur bazo de ĝia fundamento. Suspektindaj estas, kiuj multe babilas pri lingva disciplino, ĉar en iliaj manoj la disciplino ofte servas nur por malhelpi la evoluon.
Por esti ne sole tuteŭropa, sed vere tuthomara, esperanta vortaro povas en sia plua evoluo utiligi okazan koincidon inter eŭropaj k aziaj vortoj. Ekz. la ĉina vorto suj (akvo laŭ pejpina prononco) tre similas al la turka su disvastigita tra tuta Azio. La ĉina go
¹ La simpligo de ortografio ne estas afero de Akademioj, sed de sociistoj k inventistoj. Akademioj taŭgas nur por nerapide konstati faktojn.
— página 3 —
SENNACIULO — 227
versitato por 2—6 jaroj. 24. Li malpermesis la organizadon eĉ al liberalaj partioj (burĝaj), k per militistaro li disigis iliajn kunvenojn. 25. Arbitre li modifis la konstitucion certigante por si la prezidantecon je dek jaroj. 26. Ankaŭ eksterlande li igis mortigon al la kontraŭ li batalantaj K-doj. En Meksiko li igis insid-mortigi K-don Antonio J. Mella.
Tiu ĉi listo estas nur parto de liaj krimoj kontraŭ la liber-batalo de la Kuba laboristaro. Certe, en neniu reakcia lando estas pli granda teroro blanka, ol en la mizera Kubo. Maĉado estas inda kunulo en la societo de eŭropaj tiranoj: Musolini, Horti, Pilsudski, k. a. Pri la terora stato en Kubo Maĉado mem estas nur parte kulpa. Li estas la sangavida servisto, ekzekutisto de la financistaro usona. La usona kapitalo regas Kubon k por efike, profite ekspluati ĝin, la popolon, la tieajn fabrikojn usonajn, la Kuba laboristaro estas subpremata per malhomecaj, brutaj labor- k vivkondiĉoj. La Kuba proletaro estas ekspluatata duoble: de la usona k ankaŭ de l’ Kuba burĝaro. Ili tre bone interkonsentas por sufoki la ribelemajn mizerulojn. La Kuba teroro, k la ĉi tieaj krimoj sangaj kontraŭ laboristoj okazas sub la protekto de l’ usona imperialismo, kiu tuj sendas sian militŝiparon k armeon kontraŭ landeto, kie la loka burĝaro subite perdis la regadon super la proleta amaso k bezonas la helpon de la potenca Usono, por subpremi la malkontentan laboristaron.
SAT-ano 15 135 en Kubo. (Nomo ne subskribita pro singardemo pro la terora stato en Kubo.)
(regno, ŝtato) koincidas kun la slava samsignifa gosudarstvo en mallongita formo gos (en la vortoj gos-plan, gos-kursy k. s.). Se la nunaj vortoj akvo k regno estus anstataŭitaj per la vortoj su k go — la «orientaj» popoloj estus en esperanto tre proksimigitaj al la «okcidentaj». Pri vojo de plua evoluo de esperanto vidu mian artikolon en Sennac. Revuo, jaro 1923.
- Ne malhelpi enkondukon de t. n. «fremdaj» vortoj en naciaj lingvojn (alkoholo, ĉokolado, galoŝo k. s.). La vortoj kvazaŭ internaciigas homlingvojn k tiel kutimigas la penson de l’ monda proletaro al utilo k neeviteblo de radikala lingvoreformo per racia esperanto. Kraĉu sur viajn naciemajn lingvopurigistojn, eĉ kiam ili pravigas sin kredigante, ke ili nur penas fari nacian lingvon pli komprenebla al «simpla popolo». Ili estas lupoj en ŝafofeloj.
- Igi k iĝi nekutimaj uzi en naciaj lingvoj la vortojn, kiuj prezentas alinacianojn kiel aĉulojn (la franca boŝ, la rusa ĵid, la hebrea hoj, la ĉina blanka diablaĉo, la araba gjaur k. s.).
(Daŭrigota.)
MIA TAGO
Mi loĝas en duon-stacieto 16-a, apud Misovaja (Sovetio). Kvar ferfadenojreloj dekstren k maldekstren forkuras, de ambaŭ flankoj kurbiĝas k malaperas post rokoj. Tri dometoj… En unu loĝas fervoja majstro, mi, ĉeflaboristo k estas kontoreto. En la aliaj du: laboristoj k fervoj-gardistoj. Apud la domoj komenciĝas arbaro, kiu kovras montaron, rampante sur ĝiajn pintojn.
[BILDO p.3 | 35,20,51,33] Portreta foto de juna viro kun kombita hararo, en hela ĉemizo.
En la arbaro nun floras rododendroj (majo), sed baldaŭ estos diversaj beroj, fungoj k nuksoj. Dum fino de somero multe da homoj alventuros por kolekti naturajn riĉaĵojn. Dume okazas ĉasado k fiŝkaptado ĉe apudaj riveroj k Bajkalo. Ĉi tiu lago kuŝas flanke…
Matene k vespere mi kuras el mia ĉambro trans fervojlinion por min bani en malvarmaj ondoj de la lago. Leviĝinte je la 6-a horo, min baninte, manĝinte mi je la 7-a iras al laborkolektejo. Mi kontrolas ĉeeston de laboristoj k klarigas labortaskojn. Kelkajn laboristojn mi dissendas al diversaj lokoj k mem kun kerno iras por ripari fervojon.
Mi estas labortrupestro (22 j.) k mia devo estas observi, ke para 5-kilometra fervojo (sume 10 km.) estu ĝusta kiel laŭ plano, same laŭ profilo, ke estu nenia difekto, kiu kaŭzus vagonaran katastrofon.
Min helpas ĉeflaboristo. Dum nokto k tago en filio deĵoras gardistoj, kiuj trairante observas situacion de l’ fervojo k raportas al mi; same mi mem ofte kun nivel-liniilo k larĝmodelo kontrolas horizontalon k larĝon. Nur se ie estas difekto, mi iras kun laboristoj por ĝin forigi. De 11-a ĝis 12-a estas tagmeza interrompo. Se ni laboras malproksime de hejmo, ni tagmanĝas sur herbo en arbetaro, se ne, do ni iras hejmen.
Ni finas la laboron je la 16-a, sabate je la 13-a. Por dimanĉo mi per boato sur Bajkalo forveturas al Misovaja, kie mi loĝis antaŭe k kie funkcias esperanta grupo. En Misovaja estas 5 SAT-anoj, kiuj dimanĉe kolektiĝas k kunsidas. Mi estas peranto por tiu ĉi grupo. Dum vintro mi loĝas en Misovaja k funkciigas esperantan movadon.
Vespere mi revenas al mia «ursa anguleto» k ĉe «sankta lago» inter rokoj k densa arbaro, denove plenumas miajn aferojn… Miraklas mondo… Granda mondo! Kaj estas ligitaj kun ĝi fadenoj per esperanto: jen sur tablo kuŝas leteroj el diversaj landoj, «Sennaciulo», «La Nova Epoko» ktp. Jam loĝantoj de duonstacieto proks. 25 personoj kolektiĝas en profesia aŭ komunista kunveno. Se ne, do mi dediĉas vesperojn al legado k skribado, post unuhora promenado.
Vesperoj… Dum suno postiras montojn, diverskolora la lago per «barguzin» (vento) alportas freŝan aeron. Tiom freŝan, eĉ malvarman!
Fervojan reton sen halto trakuras vagonaroj, nur por minuto alportante bruegon. Iu sur bordo altvoĉe kantas ĉi tie ŝatatan kanton: «Glora la maro, la sankta Bajkal’…» Suno postiris. En intermonto nebulas. Dum ĉio eksilentis, estas pli aŭdata brusono [?] de Bajkalo. Ekmallumis!… Tago finiĝis!
V. Zimin (6184), 7-a horzono.
[REKLAMO p.3] E. LANTI — La Laborista Esperantismo ★ — Ĉio, kion laborista esperantisto devas scii pri estiĝo k kreskado de l’ esp. movado en proletaj medioj, pri la kreiĝo, celoj, taskoj k evoluado de SAT, pri nia sinteno al aliaj esp. organizoj ktp., estas en konciza, klara formo, komprenebla por ĉiu, entenita en tiu ĉi broŝuro. 40 pĝ. — Prezo 0.40 mk. g.) — Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
★
En kunesto kun grandaj spiritoj
Ho! mi ne petas la junulojn veni al ni pro modo. Kiujn modo donis al ni, modo reprenis. Ĝi gardu ilin. Ili maljuniĝos kune kun ĝi. Sed mi demandas al ĉiuj, kiuj konsideras kiel gravan aferon la vivon — tiel mallongdaŭra eĉ por ili — kiu al ni ĉiuj estas oferita, mi demandas al ili: «kion vi faros kun viaj dudek jaroj? Kion vi faros kun viaj koroj? Kion vi faros kun viaj cerboj?»
J. Jores (Jaurès).
*
Kiuj, depost jarcentoj, tre alte starigis sian idealon, ĉiam estis pravigitaj de l’ historio. Kaj tiuj estos ankaŭ pravigitaj, kiuj ĝin starigos ankoraŭ pli alten.
J. Jores.
*
Kuraĝo estas superregi niajn proprajn erarojn, suferi pro ili, sed ne subfleksiĝi kaj daŭrigi nian vojon. Kuraĝo estas ŝati la vivon kaj alrigardi la morton kun trankvila okulo; iri al idealo kaj kompreni realon; agi kaj sinoferi al la grandaj idealoj, nesciante kian rekompencon la profunda universo rezervas al nia peno, nek ĉu ĝi ian rekompencon rezervas. Kuraĝo estas serĉi la veron kaj ĝin eldiri, ne kliniĝi antaŭ la forto de l’ nuna triumfanta mensogo, kaj ne eĥi per nia animo, nia buŝo kaj niaj manoj al la stultaj aplaŭdadoj kaj fanatikaj kriegoj.
J. Jores.
Esperantigis A. Demidjuk (4540) kaj G. Salan (3905).
— página 4 —
228 — SENNACIULO
[BILDO p.4 | 11,6,91,12] Ornamita kaplinio «Esperanto-Servo»: ambaŭflanke de la titolo desegnitaj figuroj kuŝantaj inter libroj kaj paperoj, legantaj kaj skribantaj.
Esperanto-Servo
N-o 20 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 16. Februaro 1930
EL HISPANIO
Striko de hispanaj studentoj
136 (Esperanto-Servo.) Inter la hispana registaro k la studentaro jam antaŭ du jaroj ekestiĝis malkonkordo. La registaro faras kion ĝi povas — se ne leĝe, almenaŭ per la influo de sia povo — por ne ebligi la starigadon de la liberulaj student-asocioj. Ĝi male faras ĉion eblan por starigi katolik-karakterajn organizojn. La pleja aŭtoritatulo de la liberpensaj studentoj estas arestita k la registaro volas socie senrajtigi lin. Tial, ke nur ekzistas katolik-organizoj, nur ili povas reprezenti la hispanan studentaron ĉe internaciaj kongresoj. La cititaj k ankoraŭ aliaj kaŭzoj rompis la ŝajnan harmonion, k nuntempe revigliĝas la konflikto, kio jam nun karakteriziĝas pro la ĝenerala strikado de la studentoj. La unuan striktagon oni pendigis ruĝan standardon en la Centra Universitato k en la Medicina Akademio.
10 502.
EL TURKIO
Unua striko de turkaj virinoj
137 (Esperanto-Servo.) Turkaj virinoj gvidis sian unuan strikon k plen-sukcesis. 2000 laboristinoj en segejo postulis saman salajron kiel viroj, ĉar ili devas plenumi ankaŭ la saman laboron. Ili demonstraciis en la stratoj en siaj laborvestoj, svingis la hakilojn super la kapoj k laŭte kriis siajn postulojn. Pro energia, konscia k sencedema sinteno de la virinoj la entreprenistoj malkuraĝiĝis k konsentis la postulojn. Do tiuj turkaj virinoj perbatalis por sama laboro saman salajron kiel viroj. Imitu…!
I. F.
EL ĈEĤOSLOVAKIO
Senlaboreco en la «Iser»-montaro
138 (Esperanto-Servo.) La mondfama vitraĵ-industrio de la regiono Gablonz a. N. jam depost monatoj troviĝas en danĝera krizo. Kaŭzo de tio estas, ke en diversaj landoj (Japanio, Usono k. a.) oni produktas mem la koncernajn artiklojn je pli malkara prezo. Due kulpas por tio la dogan-malfaciloj k la kreskanta krizo sur la mondmerkato entute. La ĉi-tiea luksaĵ-industrio donas normale laboron al pli ol 100 000 homoj. Antaŭ jaroj, kiam ĝi ankoraŭ disvastiĝis, en centoj da plejparte malgrandaj metiejoj la labortempo estis senlima, leĝan okhoron oni ignoris. Pro tio konstante kreskis la aro de la senlaboruloj, ankaŭ en aliaj industrioj, precipe en la teksaĵa. Samtempe kun la pliakriĝinta mizero de la laboristaro, kreskis la nombro de luksaj domoj k luks-aŭtomobiloj de la industriistoj k eksport-entreprenistoj. La situacio estas despli malagrabla, ĉar nur la plej malmultaj laboristoj estas sindikate organizitaj, la aliaj ne ricevas mon-subtenon laŭ la «genta sistemo». La komunumoj k distriktoj «ne kapablas doni iometen sufiĉan monhelpon». Pro interna dispartiĝo de la laboristaro, kontraŭstaroj k manifestacioj ne havas sukceson, naciisma edukado malhelpas interesigi ilin por ekonomiaj k politikaj celoj…
8889, Reinowitz.
Faŝistoj restu inter si
139 (Esperanto-Servo.) En Hodonin estis anoncita por la 26. 1. publika faŝista kunveno, kie devis paroladi eksgeneralo Gajda, gvidanto de la ĉeĥoslovakia faŝistaro. Li vivis ankaŭ certan tempon en Italio. Jam kvarono antaŭ komenco la ĉambrego estis plenigita. Inter la partoprenintoj estis 90% komunistoj (en Hodonin havas la kompartio la plimulton). Komunistoj postulis, ke oni laŭleĝe elektu prezidantaron. La tuta faŝistaro, ĉ. 15 anoj, kontraŭstaris, kio kaŭzis grandan konflikton k finfine, post dekminuta disputado, la kunvenintoj disiĝis sen sang-verŝado. Poste la faŝistoj aranĝis kunvenon inter si.
13 475, Hodonin.
EL POLIO
Krizo — Perlaboroj — Senlaboreco
140 (Esperanto-Servo.) La direkcio de metal-fandejo en Paruszowiec (Paruŝoviec — Silezio) haltigis la laboron k maldungis kelkcentojn da laboristoj. Ankaŭ la metalfandejo Laŭro en Siemianovice reduktis duonon da laboristoj. En minejo Kleopas en Zaleĵ oni reduktis laboron ĝis 4 tagoj en semajno. En la tuta industrio silezia en daŭro de semajno (12.—19. 1. 30). 2000 laboristoj perdis laboron. — Direktoro de buĉejo ricevas pomonate ĉ. 5000 zl. (1 dolaro = 8 zlotoj k 8 groŝoj), dume popol-instruisto perlaboras 200 zl., ministo iom pli ol 200 zl. (diferenco rimarkebla). — Laŭ lasta oficiala informo de la statistik-oficejo en Polio estas nun 106 348 senlaboruloj (k neoficiale?).
C. G., Lublin.
EL GERMANIO
Ankaŭ «kvintaga» laborsemajno
141 (Esperanto-Servo.) La 27-an de januaro entreprenistoj en la saksaj minejoj enkondukis la «kvintagan» laborsemajnon, t. e. ke la ministoj devas festi du tagojn en la semajno, do ili laboras nur ankoraŭ kvin tagojn. Ilia vivstato, antaŭe jam sufiĉe mizera, fariĝis ankoraŭ pli terura. Malgraŭ surpapera 7-hora labortago oni antaŭe postulis de ili potagan laboron dum 8—10 horoj, k nun… ili subite devas resti hejme tutan tagon (krom dimanĉo).
8696, Hohendorf.
Ĉu vi utiligas ĉi raportojn?
EL BULGARIO
La LLL-tago en Sofia
142 (Esperanto-Servo.) La tago de la tri grandaj gvidantoj de la tutmonda revolucia proletaro, Lenin-Libkneĥt-Luksemburg, estis festita en Sofia per disĵetado de multaj alvokoj, ĉefe nelegalaj de kompartio k komjunularo, per pendigo de ĉ. 20 ruĝaj nelegalaj standardoj en la diversaj urbpartoj, fine — per stratkunveno, spite malpermeso de la polico, vespere la 21. 1. Ĉi-okaze la polico arestis Gek-dojn per helpo de policaj hundoj. La kunveno estis sangigita: la polico pafis al la Gek-doj, k unu K-do estis vundita. Sed spite ĉio la batalo daŭras k daŭros ĝis fina venko.
Gol, Sofia.
EL AŬSTRIO
Teror-leĝo kontraŭ episkopa moŝto
143 (Esperanto-Servo.) Laŭ episkopa dekreto al la teologi-profesoro Johann Ude (katolika pastro en Graz) estas malpermesata predikado k publikaj prelegoj. Samtempe li ricevis ordonon, ĉiun artikolon antaŭ presigo antaŭmeti episkopan cenzuron. Johann Ude ne nur estas katolika pastro, sed li propagandas depost jaroj ŝanĝojn en reala krista senco. Li batalas kontraŭ alkoholo, kontraŭ diboĉaj amuzadoj nuntempaj. Sed antaŭ ĉio Ude ribelis kontraŭ katolika parti-politiko, kiu estas kapitalista k popol-malamika. Li skribis k predikis kontraŭ milito (nature ankaŭ kontraŭ civitana milito), kandidadis dum baloto kontraŭ la Seipel-partio ktp. Do jen la kaŭzoj por silentigo. Kompreneble la pastraro ne devas batali kontraŭ militoj, alkoholaĵoj; la last-cititajn ili ĉiutage dum di-servo trinkas kiel «sango de jesuo».
7658, St. Pölten.
RESPONDA PARTO
Listo de raportoj forrestos: 1. ĉar tiun lokon pli utile ni povos uzi; 2. ĉar nur 1 K-do raportis pri rezultoj de laboro en pasinta kvaronjaro!!
Gol. Cent levoj ricevitaj.
Aptekman. Via raporto sendita al red. de «S-ulo», ĉar priesp-a.
Al multaj. Viaj raportoj aperos laŭvice.
Korektoj. Raporto 123 enhavas kelkajn erarojn: 1. ne mankis skribmaŝino, sed „tape machine» (angle — ŝajne maŝino por akcepto de novaĵoj); 2. oni ne eldonis varb- sed prov-numeroj (por esplori, ĉu la jurnalo konvenas…).
— página 5 —
SENNACIULO 229
[BILDO p.5 | 9,6,89,17] Desegnita kaplinio «JUNULARA-PAĜO — SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.»: ambaŭflanke stelo kun la literoj SAT kaj junulo (maldekstre) kaj junulino (dekstre) svingantaj flagojn; subskribo «SAMBS».
JUNULARA-PAĜO
SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.
Sub kontrolo de Junulara Sekcio de SAT. Redakcia adreso: A. SCHWARZ, Lerchenstrasse 14, Neckarsulm (Germ.)
KIAJ ILI ESTAS?
Mi celas la samseksamantojn. Kelkfoje mi aŭdis kiel knabo pri fakto, ke estas viroj nenormalaj laŭ sekskonsidero. Tio estis mia tuta scio ĉi-rilate, ĝis mi renkontis tiaulon. Estis en Amsterdam. Vagante tra Holando mi vespere nur alvenis en la urbon. Vane mi serĉis malmultekostan hotelon. Nun mi decidis iri al ĉefstacidomo k tie iom ripozi. Estis ankoraŭ vigla trafiko. Homoj rapidis al forveturontaj vagonaroj. Envenis roto da savarmeanoj k ili konsilis al mi, laŭ mia demando pri noktrestejo, iri al «Singel». Estis noktomezo, kiam mi fine trovis la savarmean domon en la havenkvartalo. La kelnero ne akceptis min. Ree mi paŝis lacege tra la misteraj stratetoj. Prostituinoj sin ekspozis je milda ruĝa lumo en elmontraj fenestroj. Reen al la stacidomo, k jen mi nur povis konstati, ke la stacidomo jam estas fermita. Oficisto kontrole iris tra la halego. Kion fari nun?
Transe estis tramatendejo. La atendantaj veturontoj eliris. Simple mi kuŝigis min sur la benkon uzante mian valizon kiel kapkusenon. Jam mi duondormis, jen envenis du oficistoj, kiuj al mi ordonis eliri. Antaŭ la vid-al-vida vitropavilonego staris viro. Li voketis, faris signojn per la brako, ke mi venu transen. Li klarigis al mi per vortoj, kiujn mi ne komprenis, k per gestoj, kiujn mi bonege komprenis, ke mi povas noktresti en la pavilono. Tie staris benko. Li alportis mantelon kiel remburaĵon k demandis min, ĉu mi eble deziras trinki tason da lakto. Dume li foriris. Kuŝante sur la benko mi atendis lin. Daŭris longe. Pasis kvin minutoj, dek minutoj, pli ol kvarona horo. Fine li revenis, donis al mi tason da lakto k poste foriris. Mi nur gustis ĝin, ĝi estis strangegusta k mi suspektema. Kiam li revenis, li miris, ke mi ne jam dormas k demandis pri la laktoglaso. Denove li foriris. Ial mi ne dormis spite ega laco. Pasis nur ioma tempo k li denove revenis. Li glitis al la benko k kontrolis, ĉu mi dormas. Tiam li tien k reen iris en la halo, tra kies vitraj muroj envenis ioma destrata lumo. Estis maltrankviliga situacio. Plej volonte mi estus forkurinta, sed la pordon li estis ŝlosinta. Unutona paŝklakado de la tien k reen iranta monstro. Ĉiuj nervoj estis streĉitaj. Kion volas li? «Mi devas havi klarecon», mi ekpensis k faris al li venigan geston. Kaj tiam mi klarigis al li, ke mi neniom havas krom mia mizera havaĵaĉo, ke mi monon ne havas; mi tion pruvis montrante la malplenan monujon. Ekrikanis li forirante. Li alportis al mi monon, eksidis ĉe miaj piedoj k karesis ilin, kvazaŭ li volus min trankviligi. Daŭra karesado. Palpado. Subite fulmsimile ekiĝis en mi la penso: Harman¹, k kiam li palppremis mian abdomenon, tiam mi divenis lian intencon. Frostotremis mi. Interbatiĝon mi ege malŝatas. Sed kiel do mi povus elveni el tiu situacio? Mi petis lin pri kafo. Servute li obeis al ĉiuj miaj deziresprimoj. Panon, pinglon, fadenon, monerojn li alportis. Ĉiam ree mi petis pri iu objekto, nur por ke li foriru k ĝin serĉu. Fine mateniĝis. Je la kvara venos lia ĉefo, tiam li antaŭe devos min forpermesi . . .
[BILDO p.5 | 36,27,61,44] Foto: grupo da junuloj antaŭ kaj en la pordo de ligna kabano en arbaro; kelkaj staras en la pordo, aliaj sidas antaŭ ĝi.
Furioze pro nesukceso li akompanis min al la pordego. Li invitis min al tagmanĝo en hotelo. Ke mi lin tie atendu k ankaŭ sekvantan nokton revenu. Ĉion mi promesis, por ke li ne pli incitiĝu. Manpremo. Verdire mi manpremis tiun monstron. Kaj kiam mi poste lacege iris tra la stratoj k rigardis la nigran kanalakvon, tiam tiu nokto ŝajnis al mi instrua travivaĵo.
Pasis monatoj. Vagante mi venis tra Germanio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Aŭstrio. Ĉie mi renkontis tiaspecajn ulojn. Sennacia afero! Kaj tamen niaj edukistoj prisilentas fakton, prisilentas la trian sekson. Necesegas klarigo. Plej ofte knaboj estas la viktimoj. Per donacetoj, ĉokolado, bombonoj ktp. oni ilin allogas; senhejmajn junulojn ili atencas. Ili sukcesas, ĉar la junulo renkontas ion, kontraŭ kio li ne povas sin defendi, ĉar la afero estas plej ofte nekonata.
Ni ne povas forigi naturan inklinon ĉe tiuj bedaŭrindaj nenormaluloj, kiuj pro si mem pleje suferas. Sed ni devas konigi al la junuloj tute objektive la veran vizaĝon de l’ vivo, tiam ni tre verŝajne kapablos evitigi ruinigajn spertojn. La tria sekso same havas sian rajton kiel ĉiuj aliaj seksoj, k kiam la publika opinio ilin konsideros samuloj, tiam ili eble ne plu estos danĝeraj por junuloj. La malestimego k punoj, per kiuj la socio rekontis al tiauloj, pelis multajn sur krimvojon. Trud-elpremo estas unu el la sekvoj. Eble la Scienc-Kultura Sekcio zorgos pri disertacio klariganta la temon.
A. S. (10 580).
¹ Hommortiga monstro, kiu vivis en Germanio k mortigis en seks-emocio siajn samseksajn viktimojn.
NIA POŜTO
E. Kunze (13 285). Via: «Liberigu vin» aperos. Pri temoj: «Kian taskon devas plenumi la junularo» k kial «junular-movado» mankas artikoloj. Do bonv. verki. Tekston por parolĥoro mi ne havas.
NIA EKSKURSO
La 28. 12. 29 okazis nia jam delonge planita ekskurso al la Naturamika domo en Grojĉ (Groitsch). Partoprenis 11 Gek-doj. Sabate posttagmeze ni forveturis ĝis Pegaŭ k de tie piediris ankoraŭ ¾-an horon al la naturamika domo. Alveninte ni pasigis tie la vesperon per kantado k amuzaj tabloludoj; ankaŭ manĝadon ni ne forgesis. Estis jam 22½ horo, kiam ni enlitiĝis, sed eble ankoraŭ dum horo okazis diskutado en la dormejoj pri diversaj interesaj temoj. Kiam ni vekiĝis la alian tagon, ni bedaŭrinde devis konstati, ke la vetero ne estas bela. La ĉielo estis griza k la vento blovis, krom tio ĉiuj vojoj estis marĉaj. Tamen ni promenis en la ĉirkaŭo de la naturamika domo k estis gajaj laŭ la kanto: «. . . malgraŭ vento k pluvado ĝoju ni, ĉar junaj ni.» Ni trapasis belajn herbejojn k ludis tie. Ni deziris reveni tien dum somero, kiam ĉio estos verda. Sed ankaŭ nun tre plaĉis al ni tiu montareta pejzaĝo k posttagmeze ni denove travagis la ĉirkaŭon, ĉefe irante tra arbaro. Ni observis ofte la ĉielon, la nuboj estis tre interesaj k daŭre ŝanĝiĝis.
Reveninte en la hejmon ni kantis kune kun la aliaj gastoj k faris tabloludojn esperantlingve, kiujn ankaŭ partoprenis neesperantistoj; rapide ĉi lastaj encerbigis al si la necesajn esperantajn vortojn. Tro rapide pasis la tempo, k finfine ni ja devis adiaŭi, prokrastinte la foriron tiel longe kiel
— página 6 —
230 SENNACIULO
eble. Kantante ni atingis Pegaŭ; super ni estis bela k klara stelĉielo. Rapide la vagonaro alproksimiĝis al nia hejmurbo Leipzig, kien ni lace alvenis. Volonte mi memoras ĉi tiun ekskurson.
Lab. esp. junularo, Leipzig (2055).
TRA ESPERANTIO
LABORISTA ESPERANTO LERNEJO (LEL)
Gastdomo k instruad-aparato por lab.-esp.-istoj. Sidloko k Sekretarejo: Halifax Road 9, Denholme Gate West Yorks. Anglio.
La gastdomo estas ĉiutage je dispono de ĉiuj anoj de laboristaj esperantistaj organizoj. Propagandcele oni povas escepte gastigi ne-Gek-dojn kun permeso de la Dom-Komitato. La lernej-aparato funkcias vespere, je la semajnfino kaj dum libertempoj. Instruado k praktikado en esp-o k sennaciismo estas la ĉefceloj de la kursoj. Interŝanĝo de diversnaciaj instruantoj k lekciantoj laŭ de Komitato eldonota plano. Instruado en Internacional-stenografio. Ĉiam estas postulata uzo de esp-o. Gazetoj, libroj ktp. estas ĉiam je dispono de l’ vizitantoj. Ili ricevas senpagan instruon k praktikon k sekve ili nur pagas vivkoston dum tiea restado, kio ebligas al ĉiu lab. esp-isto ĉeesti.
La Lernejo troviĝas en Denhom Get (Denholme Gate) apud Halifaks, graflando Yorkŝir, en kampara loko, ĉirkaŭita de freŝaeraj montoj. Estas bona oportuno por studo de socia k politika vivo en tipa landparto de Anglio. Ĉefa apuda industrio estas lanŝpinado. Specialaj klarigoj pri vojoj ktp. estos sendataj kun kvitancoj. Flirtas la lab. esp. flago. Biciklogardejo senpaga. Somere oni ankaŭ en tendaro dormas. Estas loko por tendoj de vojaĝantoj Gek-doj. Tiuokaze oni nur pagas por manĝado.
Loĝado: La gastdomo funkcias ĉiutage; do oni povas tie restadi laŭ deziro. La kostoj estas por an(in)o de LEA aŭ SAT 4 anglaj ŝilingoj po tago. Speciala semajnfina (1½ tagoj) luo nur por anglaj Gek-doj estas 7 ŝilingoj anglaj. Vizitantoj devas kunporti proprajn brosojn, mantukon kaj ĉiujn personajn necesaĵojn.
Kiel eble plej baldaŭ oni sendu loĝpagon samtempe kun letero indikante daton k tempdaŭron de restado. Prefere pagu per poŝtmandato registrita. Adreso por ĉiuj leteroj estas la supre indikita.
Infansekcio. Pro tio, ke ĉe la gastdomo ĉiam troviĝas ses anglaj Gekdetoj (de 8 ĝis 17 j.) esp-aj, ni tre varme rekomendas nian gastdomon al ĉiuj, kiuj volas sennaciece instruigi sian infanon.
Konvinkitaj, ke ni devas de komenco tiele instrui infanojn niajn, ni speciale prizorgas tiun parton de nia laboro k Gek-doj ne timu pri la morala k fizika kulturo de ĉe ni restadantaj gejunuloj.
Domkomitato.
La sama ejo estas ankaŭ klubo de la Bingle- k Halifaks (Bingley k Halifax) BLEA-grupoj Oni povas ĉiam renkonti esp. Gek-dojn.
PRI SKRIBADO DE PROPRAJ NOMOJ
Mi ne povas konsenti kun la rimarkoj de la redaktoroj. Unu reformo de mi postulita estas, ke oni ĉiam emfazu la akcenton, aŭ per superstreko aŭ — k eble pli bone — per grasa tipo. Sen signo ĉiu esp. vorto devas havi la akcenton sur la antaŭlasta silabo. Sed oni ne rajtas¹ esp-igi la elparolon de la propraj nomoj. Alia reformo estas, ke oni ĉiam uzu la nacian ortografion kun la esp. ortografio en krampoj. La esp. literoj ne povas esprimi ĉiujn sonojn: k ofte la esp. ortografio tial estas tre malkontentiga k nur la kiel eble plej bona helpilo por la esp. leganto. La nomo Dubreuil estas tre bona ekzemplo. La esp. ortografio: «Dübreŭj» estas tre malkontentiga, ĉar ü tute ne estas esp. litero, kaj la esp. elparolo de eŭ ne estas la sama kiel la franca. Nu. «Dübreŭj» eble estas la kiel eble plej bona esp. skribmaniero. Sed ĝi ne devas anstataŭi la nacian ortografion, nur klarigi la elparolon. Zamenhof ŝanĝis la ortografion de sia propra nomo k deziris, ke aliaj faru la saman. Tio estas tute alia afero ol anstataŭi nacian ortografion de la nomoj de aliaj personoj.
Mi persone volonte skribus mian nomon: Lojnbak, ĉar mia nomo povas esti skribata per esp. literoj. Kaj tiuokaze ankaŭ la akcento estas prava. Zamenhof ne ŝanĝis la elparolon de sia nomo laŭ esp. regulo. Li ne nomis sin Zamēnhof. Ke la nacia ortografio nur unufoje estas skribita en artikolo k poste anstataŭita per esp. ortografio, ne sufiĉas. Aŭ Voltaire (Voltēr) ĉiufoje aŭ Voltaire (Voltēr) unufoje k poste Voltaire. Kaj se nur unufoje, almenaŭ unufoje en ĉiu numero de «S-ulo», k ne nur en la komenco de artikolserio kiel «Standards». Zamenhof ankaŭ admonas, ke oni ne tro kripligu k nerekonebligu la nomojn. Laŭ mia opinio ekzemple «Dübreŭj» estas trokripligo. Sed estus tre interesa aŭdi la opiniojn de aliaj K-doj pri ĉi tiu temo. Mi proponas diskutadon en nia jurnalo pri la demando, kiu ŝajnas al mi tre grava.
J. H. Lojnbak (15 076).
¹ Red. Rimarkigo. Ni ne scias, en kiu kodo troviĝas la koncerna malpermeso. Kiam iu policisto el Esperantio minacos min je enkarcerigo, tiam eble ni ekkonscios pri nia nerajteco. Oni jam nemalofte aŭdas, ke esp-o estas pli malfacile lernebla lingvo ol kutimas emfazi ĝiaj propagandistoj. Se oni devas plie ellerni la ĝustan akcentmanieron pri milionoj da propraj nomoj, nia lingvo fariĝos ia teruraĵo. Ni opinias, ke oni povas sen ia atentinda domaĝo esperantigi la elparolon de propraj nomoj. Ne gravas ĉu nefranclingvano akcentas la unuan silabon de Volter anstataŭ la lastan. Franco komprenos. Sed li tute ne komprenos, se nefranclingvano elparolas esperante la vorton Voltaire (Vol-ta-i-re). Ĉu do ni devas fari fetiĉon el la nacia ortografio de propraj nomoj? Kio gravas, laŭ ni, estas eviti jenon: SAT-anoj, kiuj interkorespondadis dum kelkaj jaroj, renkontiĝas ĉe Kongreso k ne scias al kiu ili parolas, kiam la korespondanto eldiras sian nomon; aŭ prezidanto de Kongreso sciigas, ke K-do Z havas la parolrajton k la koncerna K-do ne povas diveni, ke temas pri li, ĉar la prezidanto ne ĝuste, laŭ la nacia maniero, elparolis la nomon . . . Praktike la nacia ortografio estas necesa nur por meti adresojn sur kovertojn de leteroj.
Sed, sendube ni ne konvinkos K-don J. H. L. k sekve se la plimulto el niaj legantoj malaprobus la «kripligon» de propraj nomoj, ni volonte rezignus la principon, kiun pli malpli sukcese ni obeis ĝis nun.
SPERTOJ EN KORESPONDADO
Ĉu nur sovetianoj korespondas?
Laŭ fakto jes. Mi anoncis en «S-ulo» pri korespondado kun gekursanoj el Berlino. La sukceso estis, ke ni ricevis 25 PK k let. el Sovetio k nur 5 PK el aliaj landoj; nome 2 el Svedio, 2 el Anglio k 1 el Aŭstrio. Kompreneble ni varmkore akceptis la rusan korespondadon, despli ke inter la leteroj kelkaj estis skribitaj de grupoj k fabrikoj.
La korespondado estis nia unua provo praktika k tre seriozigis nin por nova lernado k aplikado de esp-o. Saman efikon ni devas estigi en la cerboj de novaj gelernantoj. La unua korespondado en la kurso komenciĝas. Ho, kio alvenis? Entuziasme ni trastudas la leterojn k kartojn alvenintajn el tiu lando, pri kiu ni legas k aŭdas plej multon, sed malofte la veron. Nun ĉiu mem povas interrilati kun homoj el tiu lando. La korespondado do komencu! Celo! Preparo de vera Internacio, eĉ Sennacio, fundamente sur amasa praktiko. Sed ĉu Germanio k Sovetio estas Internacio? Kie vi restis, geesp-istoj el aliaj landoj?
Gustl Maier (3257), Berlino.
Erotikema esperantisto
Iu K-dino el Moskvo presigis anoncon en «S-ulo» pri sia deziro korespondadi kun eksterlandaj Gek-doj. Iutage ŝi ricevas leteron de iu germana esp-isto el Hainewalde. En tiu letero la esp-isto petas ŝin akcepti lian proponon pri korespondado k interŝanĝo, k interalie li skribas jenon: «Mi sendos pro stampitaj poŝtmark. — kartojn il., malnovajn papermonojn, gazetojn, kartojn de nudaj belulinoj k erotikajn fotografaĵojn . . .«
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA LERNANTO»
— página 7 —
SENNACIULO 231
Nu, kion vi diros, karaj Gek-doj? Ĉu la esp-isto estas prava proponante al junulino kartojn de nudaj belulinoj k erotikajn fotografaĵojn?
Eŭgeno Blinov, Moskvo.
Pri la interesa statistiko de K-do Epifanoviĉ
En n-o 277 K-do P. Epifanoviĉ fanfaronis pri liaj multnombraj korespondaĵoj ricevitaj laŭ liaj anoncoj. La statistiko estis tre interesa sed pli interese estas scii, ĉu li ankaŭ respondis al la sendintoj, ĉar kiel mi scias, li eĉ al duono el ili ne respondis. Mi mem sendis al li du il. PK k ne ricevis eĉ unu respondon. K-doj, kiuj ne povas respondi, ne anoncu sin! Prefere ili korespondu laŭ anoncoj de aliaj K-doj. Tiel ili evitos malĝentilon.
L. Bornŝtajn, Lodz.
Pri sovetiaj korespond-anoncoj
Multaj Gek-doj en okcidenta Eŭropo k aliaj kontinentoj deziras korespondadi kun Sovetio responde al multnombraj anoncoj de sovetiaj esp-istoj en «S-ulo». Tamen necesas pliprecizigi adresojn en tiuj anoncoj per indiko de respubliko aŭ lando, kie loĝas K-doj. Se iu ekz. volas korespondi kun K-do en Uzbekio, li devas trovi en la anoncoj tiun indikon, por ne erari; ĉar multaj sovetiaj urboj k urbetoj mankas sur landkartoj. Mi proponas tial aldonon en fako «Korespondado» de tiuj indikoj per kreo de subrubrikoj jenaj: Rusio, Ukrainio, Blankrusio, Kaŭkazio (Kartvelio, Armenio, Azerbajĝano), Uzbekio, Turkmenio, Taĝikio.
Sergo Vasjura, Priluki (Ukrainio).
RADIO-ĤARKOV
Jam tri monatojn funkcias ĉiutaga esp. disaŭdigo de l’ Ĥarkova stacio, unika disaŭdigo tiom ofta. Kvankam centoj da K-doj aŭskultas nian stacion, respondis al ni nur kelkaj K-doj. Tial la estraro intencas aranĝi nur semajnan esp. disaŭdigon. Ĉiu lab. esp-isto malebligu la malprogreson de tiu grava peresp-a afero. Sciigu letere, 1. ĉu vin interesas k utilas al vi esp. disaŭdigoj pri Sov. Ukrainio, 2. ĉu vi opinias necesa, ke plue restu ĉiutagaj esp. disaŭdigoj, 3. kiuj temoj vin precipe interesas, 4. al kiuj prisov. demandoj vi dez. ricevi resp., 5. ĉu la nuna horo de disaŭdigo (22 h. 10 laŭ MET) estas oportuna por vi; se ne, kia tempo? Adresu al: Radio-Centro (Red.), Ĥarkov, USSR. (Oni povas skribi senafranke).
Esp. Ĥarkov.
Korektoj. — Bonvolu korekti en n-o 278, pĝ. 212, 2-a kolono, lin. 17 de malsupre: devas esti — «(pĝ. 76) sido (anst. sidloko)». La «Rimarkigo», pĝ. 205 malsupre, devas esti subskribita: Bartelmes. Pĝ. 202, 3-a kol., lin. 22 de malsupre — legu: «ia» (anst. «la»).
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
FRANCIO. Parizo. Ĉe hungarlingvaj laboristoj funkcias kurso; la hungarlingva gazeto «Uj Harcos» (Nova batalanto) enpresis longan priesp. artikolon instigantan al lernado. — SVEDIO. Stokholmo. La ĉi tiea lab. esp. klubo havis kelkajn el siaj membroj inter la delegitaro al Junulara Tago en Vieno (lastjare). El la 350 junaj socialdem. vojaĝintaj al Vieno, pli ol 100 parolis esp-on. La 4. okt. 29 estis inaŭgurata nova ejo de la klubo, kiu havas nun 75 membrojn; la kunvenojn ordinare vizitas 40—60 pers. Kiruna. Kurso por komencantoj kun 38, por progresintoj kun 22 p. Gravarne. Fondiĝis lab. esp. klubo.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Listo de vortelementoj por la kandidatoj de la esp. ekzamenoj de la Ekz.-Instituto de Estonio, Tallinn, Postkast 6. 8-paĝa folio. Form. 11×18 cm. Prezo afrankite: 2 ekz. 1 resp. kuponon.
Serio da esp. vort-elementoj ordigitaj laŭ kategorioj k alfabete.
E. Sazonova, Mallongaj informoj pri Esperanto. Eld. CK SEU, Moskvo, 1930. Form. 10×14 cm. 32 pĝ. Prezo: 8 kop.
Ruslingva varb-broŝureto kun sciigoj pri progesoj de la esp. movado, SEU k SAT.
Memorlibreto por SEU-anoj. Eld. CK SEU, Moskvo, 1930. Form. 11×14 cm. 40 pĝ. Ruslingva. Senpaga por SEU-membroj.
Enhavas organizajn adresojn k informojn, kotiz- k abontarifojn, librokatalogeton ktp.
Internacia Teatraĵetaro. Diverslandaj aŭtoroj. Originaloj. Eld.: Belga Esp.-Instituto, 11, Kleine Hondstraat, Antverpeno, Belgio. Form. 11×16 cm. 48 pĝ. Prezo: 1.— mk. g.
Ses teatraĵetoj — kelkaj unu-, aliaj du-scenaj — plejparte tre banalaj, pri am-, bal- k edziĝ-aferoj, rusiaj eks-guvernistinoj, diamant-pendaĵoj k. a. burĝ-mondaj karakterizoj. Laŭ lingva k presa vidpunkto la libreto estas senriproĉa.
A. P. Ĉeĥov, Mia dialogo kun poŝtestro. Biblioteko de soveta PTT-isto. Eld. C. O. E. L. Moskvo, 1929. Kun antaŭparolo de N. Modenov. Havebla ĉe CK SEU, Spiridonovka 15, Moskvo Form. 10,5×15 cm. 24 pĝ. Prezo: 12 kop. (0.25 mk. g.).
Estas satiraĵo pri la burokratismo ĉe caraj poŝtoficejoj. La dialogo aperas kun paralela teksto en rusa lingvo. Ĝi ampleksas nete nur 6 malgrandajn prespaĝojn, la antaŭparolo 4! Tiaj proporcioj efikas ne bone.
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»:
Krasni Til [?], Ivanovo-Vozn., jan., Pri Hung. (268), pri Rum. (271); La Solidarité, Nice, 23. 11. 29, parolfilmo k esp. (259); La Flamme, St. Etienne, 2. 11., El Jap. (261), El Britio (260), parolf. k esp. (259), 2. 1., El Usono (263); Le Drapeau Rouge, Bruselo, 6. 8. 29, El Polio (246); Le Réveil Ouvrier, Nancy, 30. 10., El Britio (260), 8. 1., El Usono (263); Le Travail, Oudja, 5. 1., ekspluatado en Italio (269); L’Action Laïque, St. Etienne, jan., El Usono (263).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
ITF-Bulteno, Amsterd., jan.; Uj Elöre, Novjorko, 9. 12.; Travail, Lyon, 25. 1.; L’Eclaireur, Nice, 19. 1.; El Socialista, Madrid, 22. 1.; Signalen, Stokh., 23. 1.; L’Internationale de l’Enseignement, Paris, okt., dec.; Le Midi Socialiste, Toulouse, 13. 12.; Le Cri Populaire du Centre, Limoges, 4. 1.; Le Réveil Ouvrier, Nancy, 8. 1., 21. 1.; La Flamme, St. Etienne, 12. 10., 14. 12.; L’Emancipateur, Bourges, 27. 10.; Le Travailleur du Sud-ouest, Limoges, 19. 10.
Peresper. materialon enpresis:
Le Travailleur Alpin, Grenoble, 18. 1.; Le Bâtiment Parisien, Paris, jan.
«Nur Volu» de Izgur aperis hungarlingve (trad. Batta) en almanako de l’ gazeto Uj Elöre, Novjorko, por la jaro 1930.
NIA POŜTO
7520. — Via artikolo estas bone tradukita k ŝajnas al mi presinda, tamen ĝi estas nepresebla en «S-ulo». Ĉu do vi mem ne komprenas la kialon? — Sendube vi intertempe ricevis la Jarlibron: ĝi ja estas nun dissendita al ĉiuj. E. L.
15 157. — «Same» sufiĉas anst. «same tiel» (samtiel), se oni ne volas speciale akcenti. Sed «la» antaŭ tiu konjunkcie uzita formo estas malkorekta.
Toporov, Samaro. — Ni transsendis al la sportpaĝa red.
12 868. — «Danko» ne povas aperi senpage. La vivpriskribo povas aperi nur laŭ sia vico. La «S-ulo»-n-on ni transsendis.
13 794. — Ni uzos viajn anekdotojn en «L. L.». Red.
13 155. — Via propono estas teknike ne ebla. — Cetere ĉiu akurata abonanto mem notas la abondaŭron.
7151. — Prefere sendu la tutan gaz. al la Red. en Paris. Se ne eblas, tiam sufiĉas eltranĉaĵo.
15 386. — Ni ne havas tempon por privata koresp-ado.
1125. — «Monoj estas pagitaj». Temas pri via anonco. Kiom da mono vi pagis? Kian grandon ĝi havu? Jen la ĉefa afero. Adm.
— página 8 —
232 SENNACIULO
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0.80 mk. g., ĉiu plia linio 0.50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
AŬSTRIO
K-do Anton Dorn, jun. (17 j.), Kalsdorf, Nr. 142 b. Gr. Stuck, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI. Resp. garantiata.
BELGIO
Adr. de K-do Viktoro Kaulich estas nun ĉe K-do: Van Gerfsom Alfred, Rue Gustave Defnet 72, St. Gilles-Bruxelles. Korektu en Jarlibro!
BULGARIO
K-do T. N. Ĥristovski, Radotina, petas siajn sovetiajn Gek-dojn skribi al li per alil. perantoj; pro la cenzuro nur 1 resp. ricevita.
FRANCIO
K-do J. Cavaille, 2 Chemin des Sablonniers, Lyon 3, kun seriozuloj ĉl. pri div. temoj, L, PM, il. ĵurn.
GERMANIO
— Juna esperantano interŝ. PI, kĉl. Adr.: K-do Willi Stier, Krumme Str. 3, Frankfurt — O.
— Por ekkoni la mondon mi petas koresp. PI. Resp. garantiata. Adr.: K-do Konrad Haupt, Landgerichtstr. 30, Wunsiedel/Bay.
K-do Franz Heck, Rödelheimer Landstr. 113, ptr., Frankfurt-Rödelh., serĉas serioz. koresp-antojn en Francio, Bulgario, Rumanio, Hispanio, Japanio k Ĉinio pri bredado de silkraŭpoj.
SOVETIO
— Grupo de gelab-istoj de Bramsa fabriko koresp. kun gelab-istoj ĉl. pri div. temoj, kolektive k individue. Adr.: Jaroslavl, p. o. Djadkovo, Tormaznoj zavod al K-do J. N. Kartaŝovu.
K-do Mikaelo Leŝĉenko, Ŝĉiglica 20, kv. 19, Odessa, pri ĉ. temoj kĉl.
— 20 K-doj de Esp. grupo ĉe klubo «Lenin» koresp. kĉl, pri ĉ. temoj Resp. garantiata. Adr.: Odessa, Mizikeviĉa i Gospitalana, Klub Lenina Esp. Grupo, G. Akselrod.
— 15 gelernantoj koresp. kĉl, pri ĉ. temoj, L, PK, PI, bfl. Skribu multnombre! Certe resp. Adr.: O. Kazina, ul. Zencova 204, Ufa.
K-dino Kolpakova (18 j.), Ogorodnaja 10, kv. 3, Moskvo-14, pri ĉ. temoj, PI, fotoj.
K-do V. Dubkov, Penzenskaja 48, Stalingrad, interŝ. fotojn. Havas gr. kolekton de fotolaboraĵoj.
K-dino Nina Suradeva, Bakuninskaja 8, kv. 5, Moskvo-5, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
K-dino Lena Nikolaeva, Kalancevskaja 4, kv. 4, Moskvo, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
K-dino Anjo Strelcova, Uljanovskaja 29, kv. 19, Moskvo-4, kĉl, PI, bfl. Resp. garantiata.
K-dino Klaŭdino Maĥova, Bol. Poĉtovaja ul. 45, kv. 2, Moskvo-5, pri ĉ. temoj, PI, gaz. ĵurn.
— Esp. rondeto de tramistoj interŝ. fotojn, gaz., esp-aĵojn. Resp. garantiata. Adr.: Krujok Esperanto, Klubo de Buĥarin, Taganskaja 58, Moskvo-4.
Adresŝanĝo. — K-do St. Sostavkin transveturis el Zavitaja al Surajevko, Zejskij distr., Torgovaja str. d. Jaroslavcev.
K-do Georg Stetjuha, Sovetskaja 24, Novoĉerkassk, pri politikaj k teknikaj temoj, kĉl. Resp. certe.
— Tramistoj, akvokondukistoj fajrobrigadistoj, ŝarĝlaboristoj k ŝoforoj koresp. kun samprofesianoj ĉl. Adr.: Sebastopol, ul. K. Marksa 24 al Klub Komunalnikov.
K-do Aleksandro Pankov, (19 j.), Znamenskaja 7, kv. 1, Ĥarkov, pri ĉ. temoj kun prol. junularo k junkomunistoj ĉl.
K-dino Ksenio Svedomskaja, Nijne-Donskaja 16/4, kv. 5, Smolensk, serioze interŝ. PI, PM laŭ katalogo Ivert.
K-do Alekseo Moroz, ul. Kaŝena 21, kv. 1, Smolensk, kĉl, L, PK, PI. Resp. garantiata.
K-do V. Kurzanov, Nikitinskaja 109, kv. 4, Samara, pri ĉ. temoj, kĉl, interŝ. fotojn. Resp. garantiata.
K-do Paŭlo Simonov, Ĉepaevskaja ul. 169, kv. 5, Samara, kĉl, pri div. temoj.
K-dino Galino Makuŝkina (21 j.), Krasnoarmejskaja ul. 82, kv. 2, Samara, kĉl, L, PK, PI.
— Esp. grupo de 21-a laborlernejo (850 geknaboj) koresp. pri ĉ. temoj kun geinfanoj ĉl, L, PK, PI, gaz., lernlaboroj ktp. Resp. garant. Adr.: 21-a Trudŝkola, Pl. Feuerbach, Ĥarkov.
— Koresp. kĉl, pri lernejaj temoj, PK, gaz., ĵurn. la lernantaro de Ĉistjunka Volodarska ŝkola, Barnaul, Siberio.
— 19 jara laboristo koresp. kĉl, pri div. temoj (pref. ekstereŭropaj). Resp. garantiata. Adr.: K-do E. Pimenov, Kurajevskaja 25/7, Penza.
K-do E. Temnikov (laboristo), DVK Vokzalnaja d. Gornomĥoza, Surajevna, Zejskogo okr., kĉl, pri lab. kondiĉoj, precipe kun komencantoj.
Adresŝanĝo. — K-do Paŭlo Timofeev, Pr. K. Libkneĥt 84, kv. 6, Leningrad, (antaŭe en Tiflis).
K-do E. Eĵov, ul. Dzerjinskogo 8, kv. 17, Leningrad, kun radioamatoroj ĉl., interŝ. radio-gazetojn.
K-do Petro Poliŝĉuk, Berezan, Kievsk. okr., Pivnoj sklad Piŝĉetresta, kĉl. Resp. garantiata.
K-do N. Peretjatko (junkomunisto). Primorskaja 28/1, Odessa, kun junuloj ĉl, PK, PI. Resp. garantiata.
K-do N. Sevastjanov, Konnaja 12, Odessa, PK, gaz., fotojn. Resp. gar.
SVEDIO
K-do Gunnar Pettersson, Bruket, Strömnäs Bruk, kĉl, L, PK, PI.
[REKLAMO p.8] 25 gelernantoj dez. koresp. kĉl. per PI kaj per leteroj. Ili ankaŭ estas pretaj interŝanĝi jurnalojn, gazetojn, fotojn, poŝtmarkojn ktp. Gekamaradoj el ĉiuj landoj skribu multnombre! Skribu al jenaj Gek-doj: Werner Schubert, Lindenstr. 9, Martha Ille, Peniger Str. 23, Hans Arnold, Weststr. 37, Limbach i. Sa., Germanio.
[REKLAMO p.8] Atentu! Gek-doj el la tuta mondo de la 3-a Internacio! Ni sciigas vin, ke ni sukcesis akceli la esp. movadon inter la hungarlingvaj laboristoj laborantaj en Parizo. Esp. kurso malfermiĝis, krom tio la loka hungarl. klasbatala lab. gazeto «Uj harcos» (Nova batalanto) enpresis ampleksan priesp. artik., samtempe proponis al siaj leg. lerni esp-on. Do ni petas, helpu al ni sendante amase salut- k aprob-let., PK ktp. de viaj organizoj k individue, al la Administracio de «Uj harcos», 33, rue de la Grange-aux-Belles, Paris 10e (Francio). Kun danko k saluto nome de kelkaj SAT-anoj (11 135, 14 604).
[REKLAMO p.8] Atentu, Sovetiaj Gekamaradoj! Komence de la mondmilito estis malliberigita kiel aŭstria soldato en Rusio: Miczka Jozef (legu Miĉka) el Stonava. Kiu povus liveri iajn informojn pri nuna lia restado, estu tiel bonvola alsendi laŭ adreso al: Miczka Jozef, Stonava 529, Silezio, Ĉeĥoslovakio. Ĉiujn klopodojn mi rekompencos!
[REKLAMO p.8] Geinstruistoj, atentu! Mi bezonas sciigojn pri nova didaktika materialo, uzata en diverslandaj lernejoj (precipe unuagradaj). Gekdoj, kiuj eksperimentas, helpu koncentri ĉiujn fortojn kaj ĉiajn spertojn! Skribu multnombre al sekretario de Nederlanda komitato por radikala instru-reformado: K-do Alb. J. Groenestein, «La Nova Lernejo», Huizen (Nederlando); SAT-ano 10 451.
[REKLAMO p.8] Ĉelo de esperantistoj en Nova Klubo de Ligil-Domo en Moskvo deziras korespondi kĉl. pri diversaj temoj. Respondo estas garantiata. Adr.: MOSKVO, Tverskaja 17, klubo, ĉelo de esperantistoj.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Pri kaŭzeco | 225 |
| Kio okazas en Kubo? | 226—227 |
| Kulturtaskoj | 226—227 |
| Mia tago | 227 |
| En kunesto kun grandaj spiritoj | 227 |
| Esperanto-Servo | 228 |
| Junulara Paĝo | 229 |
| Tra Esperantio | 230—231 |
| Korespondado, Anoncoj | 232 |
N.º 281, 20 de febrero de 1930
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
6-a Jaro. N-o 281 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 20./2. 1930
[BILDO p.1 | 43,5,56,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
LA ESTONTA MILITARMILO
Se la laboristaro estus nur tiel longvida kiel la kapitalistaro, jam estus certigita la finvenko de la nuna socisistemo. Ĉiu kutimiĝas al la proverbo «Se oni deziras pacon, do preparu militon». Kaj ĉiu pensemulo bone scias, ke pli malpli baldaŭ tia malfeliĉego nin atingos kiel antaŭe. Sed estos nur unu granda diferenco — ke la scenejo de la amasbuĉado ne estos limigita je aparta loko aŭ lando, sed oni trudos al ĉiu urbo kaj vilaĝo la militon novan, kien ajn la militistoj volas. Tiel ĉiu enloĝanto, ĉu tiu estas viro, ĉu virino, ĉu infano, rajtos sperti la duban plezuron partopreni en aktiva militado laŭ la plej lasta metodo — per venengaso.
Nuntempe ĉiuj okuloj direktiĝas al Londono, kie en la reĝa palaco de Sankta Jakobo (St. James) la ĉefministro de Britio prezidas la konferencon de reprezentantoj el eŭropaj landoj kaj Ameriko. Kiel ĉiu jam scias, ilia celo verŝajne estas per longedaŭraj diskutoj fari interkonsenton rilate la limigon de armilaro militŝipa. Tre laŭdinda celo! Pacamantoj tra la tuta mondo, de la reĝo de Britio ĝis ties plej malriĉa regato, ĝoje salutas la penadon de ĉi tiuj potenculoj. Pli da povo al ilia kubuto! Ĉu ili ne pavimas la vojon celkonforme por la efektivigo de l’ homfrateco?
Sed permesu vin atentigi, ke estas alia flanko de la bildo. Troviĝas muŝo en la ŝmiraĵo! Ĉi-semajne la Prezidanto de la Asocio de Kemi-Industrio faris rimarkindajn asertojn rilate al la uzo de kemiaj elpensaĵoj en moderna militado. Laŭ lia vidpunkto malarmado militŝipa estas nur afero por konservi monon: Se oni faras malpliigon en la produktado de militŝipoj, pafiloj kaj de virpovo, do estas necese, ke oni sin turnu al la disvolvo de la kemia armilo. Kiajn ajn protokolojn oni subskribos, la registaroj
[BILDO p.1 | 32,50,66,67] Foto de maro sub griza ĉielo; super la akvo du aeroplanoj lasas post si longan blankan nubon de gaso, kiu etendiĝas super la ondoj.
Venengaso disblovata de du aeroplanoj kontraŭ militŝipoj.
Sur nia bildo temas pri sendanĝera fumnebulo, ĉar ‘estas «pactempo» Kompreneble dum milito tiu nebulo, kiu rapide ĉirkaŭas la ŝiparon, konsistus el forta venengaso. La originalfoto estas sendita al «S-ulo» de 20-jara maristo en la Brita militŝiparo.
uzos venengason en la militado, kiam la tempo maturiĝos. Li konstatis, ke estas konsilinde, ke la britaj kemiistoj orientiĝu koncerne la nacian povon rilate al defendo en la okazo de tia atako. Tro grava estas la afero por povi esti malatentota.
Laŭ la Ĝeneva Protokolo de 1925 oni malpermesas la uzon de asfiksiaj gasoj, sed samtempe ne malpermesataj estas fumŝirmiloj, kvankam ĉi tiuj malbone efikas sur homojn. Plie, ĉu la malpermeso tuŝas larmgasojn, kiujn oni uzas eĉ en pactempo en Usono por trakti tumultojn kaj domrabistojn kaj kiuj ne estas venenaj?
Estas interese rimarki, ke la komparo de rezultoj rilate al gas- kaj artileri-militado montras okulvideble tre grandan diferencon. Oni konstatas, ke, laŭ la statistikoj de la lasta milito, pli facile efektiviĝis la militaj rezultoj kaj kun malpli da homsuferado pro la uzo de gaso ol eksplodiloj. Venengaso vundas aŭ mortigas en multe pli malgranda proporcio ĉe tiuj, kiuj ne plu batalas, ol iu alia armilo.
Laŭ oficiala statistiko de 1. januaro ĝis 30. septembro 1918 la nombro da germanaj viktimoj gasumitaj estis proksimume 58 000; el ĉi tiuj malpli ol 3 elcentoj mortis. De 1. ĝis 10. aŭgusto 1918 la francaj gasviktimoj estis 14 578; el ĉi tiuj 2,9 elcentoj mortis. De 15. septembro ĝis fino de la milito entute la britaj viktimoj pro venengaso estis 24 363, la elcento da mortoj 2,2.
El ĉiuj 100 viktimoj rezulte de ĉiu alia speco de armiloj krom gaso mortis pli ol 25%; ankaŭ el tiuj, kiuj postvivis, 40% restos vunditaj aŭ blindigitaj dum la resto de sia vivo. Oni kalkulas, ke pro mustard-gaso mortis 1 kontraŭ 40, kiuj ne plu povis batali, dum pro bomboj mortis 1 el 3.
La rezulto de limigo de armilaro estus, ke ĉe la eksplodo de nova milito oni prizorgus pliigon de la venengaso kiom eble plej rapide, kaj pro tio pafiloj kaj bomboj malnecesiĝas.
En ĉiu lando, kie troviĝas alkalia industrio, estus disponeblaj grandnombre gascilindroj; gason en ujoj oni povus ĵeti mane de aviadiloj, tankoj kaj kirasveturiloj. Ankaŭ en la daŭro de 24 horoj estus eble trans-
— página 2 —
234 SENNACIULO
formi komercajn aeroplanojn en bombmaŝinojn. Ŝajnas, ke la de militistoj proponita limigo de armiloj povus pliigi la gravon de la kemia armilo, kaj estas tre signifoplene, ke la militaparato por venengasoj estas sama aŭ simila al tio, kion oni uzas en la fabrikado de tinkturaĵoj.
Fine, por ke ĉio estu deca kaj bonorda, estas prudente, ke la Ministraro de Militaferoj kaj la kemiaj fabrikistoj interrilatiĝu en pactempo. Jen la packontrakto, kiun faras la diplomatoj. Kiel ruze ili sternas la reton antaŭ la laboristaro! Ofiro.
LA POLA IMPERIALISMO
La naskiĝo de l’ imperialismo
Laŭ Marks la valoron de ĉiu fabrika produkto konsistigas, ekster la plusvaloro, du aliaj: 1. la tielnomata konstanta kapitalo, tio estas la valoro de maŝinoj, de fabriko, de krudaĵo k. a. valoroj, kiuj estas necesaj por produktado, k kiuj devas esti pagitaj; 2. la varia kapitalo, tio estas la viva forto, la salajroj de laboristoj. El tiuj du valoroj nur la dua kreas al la kapitalisto la plusvaloron. La laboristo en sia 8-hora laboro, dum ekzemple 2 horoj, laboras senpage, tial ke ricevante, ni diru, por tiu tempo 8 monerojn, li kreas produkton je multe pli alta socia valoro. Se tamen la kapitalisto, devigita de la konkurado, enkondukas en sia fabriko pli modernajn maŝinojn, kiuj elpuŝas parton de la laboristaro, li gajnas nun ĉe ĉiu unuopa produkto pli malmulte (la elpuŝitaj laboristoj ne plu kreas la plusvaloron; k la maŝinoj, la konstanta kapitalo ne kreas ĝin, kiel dirite.) Por ke tamen la profito de kapitalisto restu almenaŭ la sama, li devas plimultigi la produktadon. Mi ripetas: la profito ĉe unuopa produkto malpligrandiĝas, la ĝenerala profito restas la sama aŭ kreskas. Ni do vidas, ke la kapitalistoj estas devigataj pligrandigi la produktadon, tamen ĉe granda produktado oni devas havi grandan nombron da aĉetantoj. Tiun nombron la kapitalistaro trovas ekster sia lando, k eĉ ekster «sia» kontinento — tio jam estas la nuna periodo en disvolvo de kapitalismo (la periodo imperialisma).
Ni bone memoru pri kialoj de tiu periodo: ĝi ne estas nur la triumfo de l’ kapitalismo, sed ankaŭ ĝia finiĝo. La anglaj fabrikoj laboras por Hindio, la germanaj serĉas aĉetantojn en Polio. La multaj polaj teksfabrikoj (en Lodz) vendas siajn produktojn al ekster-eŭropaj landoj (Hindio, Persio ktp.), dum la laboristoj de la samaj fabrikoj ne povas aĉeti tiujn produktojn.
Formoj de kolonia politiko
Tiel kreiĝas diversaj kolonioj, landoj duagradaj, kien oni vendas siajn produktojn, el kiuj oni havigas al si necesajn krudmaterialojn, el kiuj oni prenas la ridinde pagatan k terure ekspluatatan laboriston, en kiuj oni finfine havas necesajn militajn barojn. Oni bonege memoros la unuan grandan imperialistan militon en jaro 1914! Tiaj militoj bone karakterizas la nunan ekonomian periodon. Estas tamen diversaj formoj de kolonioj. La plej simpla, bruta formo estas tia de la
[BILDO p.2 | 38,23,64,49] Karikaturo: granda serpento kun soldata kaskedo, sur kiu legiĝas cirilaj literoj «ФАШИЗ…», kurbiĝas super malgranda kuniklo kun ĉapo, sur kies korpo estas skribite «СЕЙМ».
Parlamentismo k faŝismo en Polio
transmaraj kolonioj de Granda Britio. Kvankam ne ekzistas en ili teroro kultura: oni ne devigas la negrojn, la aŭstralajn gentojn lerni la anglan lingvon, — tamen oni ekspluatas ilin kiel eble plejmulte (jes, K-do Lanti¹!). Se oni kreas en Hindio fabrikojn, tio ne estas fabrikoj hindaj, sed anglaj starigitaj pli proksime de krudmaterialo, laboristo k aĉetanto. En tiu agado la kapitalisto trovas plej bonan helpanton en persono de «dia servisto», de pastro, kiu laŭ konata metodo montras al mizera sovaĝulo la ĉielon, por ke li ne ekvidu sur la tero la ekspluatanton. Inter aliaj «kulturaj bonoj» la mizerulo konatiĝas ankaŭ kun alkoholo k sifiliso.
Ni konas ankaŭ aliajn formojn de kolonio. Ili nomiĝas diverse: ĉu protektlandoj de unuj ŝtatoj super aliaj (Anglio-Palestino); ĉu permandata estrado de tielnomataj «financaj konsilantoj» (usonano Deve [Devey] en Polio). Fine ekzistas kolonioj sennomaj: tiuj landoj restas liberaj, tamen ludas fakte duagradan rolon (landoj de Latina Ameriko rilate al Usono). Ofte civitanoj de tia lando tute ne komprenas la situacion. Tio estas nia kultura, eŭropa formo de kolonia politiko.
¹ Sed ĉu mi iam ajn neis la fakton?!! Stranga rimarko. — E. L.
La signifo de Polio por la imperialistoj
Post fino de la granda milito, post proleta revolucio en Rusio, la eŭropaj potencoj komencis organizi unuecan fronton kontraŭ la unua proleta ŝtato. Multaj konferencoj, planoj de Doz (Dawes), Jang (Young), celis nur tion: forigi ĉiujn internajn konfliktojn, unuece stariĝi kontraŭ Sovetio. Por Polio tio signifas, ke ĝi devas estiĝi la postlando de Germanio. Ĉi lasta devas pagi siajn ŝuldojn; oni malfermu la polan limon por la germana eksporto k ĉio estos bona. Tamen Polio ankaŭ estas necesa por la eŭropa imperialismo; ĝi ne devas perei. Ne, ĝi ne pereos! Ĝi havas forton por krei propran polan imperialismon!
Pri tiu pola imperialismo temas ĉi tie. — Polio, dum pli ol jarcento disŝirita inter tri potencoj: cara Rusio, Germanio k Aŭstrio; Polio, kiu plej bone konatiĝis kun teroro; Polio, kies junularo devis lerni k paroli fremdajn lingvojn — ĝi nun aplikas la metodojn de siaj okupantoj rilate al la popoloj de ĝi akiritaj, en sama, se ne pli granda mezuro. Tiuj popoloj estas la ukrainoj k la blankrusoj.
Pola faŝista registaro ne uzas kompreneble vortojn Ukrainio k Blankrusio. La plejmulto da poloj ankaŭ malmulte scias, ke grandaj orientaj teritorioj de Pola Respubliko estas apartaj landoj kun aparta loĝantaro, parolanta apartan lingvon. Oni parolas pri malplimultoj naciaj en Polio k tiam enkalkulas en ties nombro tiujn gentojn. Estas granda miskompreno, se ofte eĉ proletoj, radikalaj rondoj parolas pri blankrusoj k ukrainoj en Polio same kiel pri judoj k germanoj aŭ rusoj. Oni devas bone memori, ke judoj, germanoj, rusoj en Polio loĝas en diversaj urboj de pola lando, dum blankrusoj k ukrainoj sur sia teritorio formas la plimulton. Malgraŭ tiu nedisputebla fakto la ukrainoj vane postulas sian propran universitaton en Leopolo (Lvov). Ili devas studi ĉe polaj universitatoj k pollingve. En Lvovo ekzistas pola universitato, kiu ludas rolon de faŝista posteno. En Polio oni multe parolas pri «ĉiam fidela al Polio Lvovo», pri alto de l’ pola kulturo; oni diras, ke estas por Ukrainio feliĉo aparteni al pola ŝtato, ke Polio defendas Ukrainion kontraŭ bolŝevika infekto (al Polio apartenas nur parto de Ukrainio, same kiel al Ĉeĥoslovakio, la resto estas «infektita»). Kompreneble malamo al poloj estas granda k ofte oni aŭdas pri stratbataloj, kiel en Lvovo.
Mi aldonu ankoraŭ, ke oni neniam en Polio parolas pri ukraina lingvo, oni nomas ĝin rutena k komprenas je tio miksaĵon rus-polan, forgesante, ke en tiu miksaĵo estas kreita k kreata riĉa k bela literaturo. Ne ekzistas blankrusaj k ukrainlingvaj popollernejoj, nur la tielnomataj «utrakv-
— página 3 —
SENNACIULO 235
istaj», dulingvaj lernejoj. Teruraj rilatoj sur kultura kampo respondas al tiuj sur la ekonomia. En tempoperiodo ĝis majo 1926, kiam la registaro estis en la manoj de la Nacia Demokratio (en Polio nomata: endecja), partio konservativa, kies ideologion esprimas plej bone la vortoj: Dio, Patrujo, Batu judojn! — oni aplikis plej terurajn metodojn rilate la supre cititajn okupitajn landojn.
Internaj kontraŭstaroj
Tamen la faŝista registaro de Pilsudski pli bone komprenis la interesojn de l’ pola burĝaro, k ĝenerale de l’ eŭropa burĝaro. La registaro komprenis, ke okupitaj landoj estas necesaj, por ke la pola industrio povu plue labori k vendi siajn produktojn, ke okupitaj landoj estas riĉaj, fruktodonaj: Oni nur devas scii preni tiujn fruktojn. La pola burĝaro forgesis pri «naciismoj» k subite ekkonis, ke ukraina k klankrusa burĝaro estas «aminda». Ekkomencis enuigi la burĝaron de l’ okupitaj landoj la naiva kriado; ĝi komprenis, ke estas preferinde fratiĝi kun la pola burĝaro ol atendi propran socian revolucion, ĉar la proletaj amasoj de l’ okupitaj landoj nur tiel komprenas la liberiĝon. La situacio nun estas tia: Burĝaj organizoj naciistaj el Ukrainio k Blankrusio pli malpli laŭte krias k protestas, tamen verdire estas pretaj doni la manon al la pola burĝaro, akcepti ĉion, kion Polio donos por kune kontraŭbatali la de tago al tago kreskantan, revolucian movadon. La polaj socialistaj partioj (P. P. S. pola, Bund, juda k. a.) en sia «movado» tute ne celas la liberigon de l’ okupitaj teritorioj. Evidentiĝas, ke ĉe unu k alia flanko nur la plej radikalaj, la komunistaj partioj vere havas kiel kunan celon «liberiĝi el ekonomiaj k naciaj katenoj». Ukraina k blankrusa komunistaro kunlaboras en klasa batalo kun pola proletaro, k la lasta batalas por plena socia k nacia liberigo de l’ nepolaj landoj, el polaj katenoj.
Oni bone vidas, ke ne «poloj» terorigas ukrainojn, sed pola burĝaro — la ukrainan k blankrusan proletaron. En nuna periodo la eŭropa burĝaro ĉie serĉas en siaj rondoj amikon por unuece stariĝi kontraŭ la unua socialista ŝtato. Pola burĝaro devas precipe plifortiĝi, ĉar en estonta kontraŭsovetia milito ĝi ekludos rolon de kapitalista posteno plej proksime staranta ĉe limo de l’ kreskanta socialismo.
Laŭ komunista vidpunkto de Leono (14 839)
PRI LA GRAVO DE LA GAZETARO
La gazeto estas samtempe buŝo k orelo por la regantoj kiel por la regatoj. Ĝi klinas la orelon al unu aŭ alia flanko k uziĝas kiel parolilo ambaŭflanken. Sed ĝi ne nur estas akceptanto k donanto; ankaŭ pripensanta k stimulanta ĝi donas sin. Enŝoviĝante inter donon k prenon ĝi peradas inter popolo k registaro. Ĝi teksas k kreas je la historio, helpas forigi antikvajn ideojn k kunhelpas je nova kodo.
Ĝia influa potenco estas tiom grava, ke ĝi decidas inter pledo por aŭ kontraŭ leĝakcepto. Sur kio baziĝas tiu potenco, samsignifa kiel tiu de la mono? Ĝi ampleksas ĉion, ĉar ĝi enpenetras la cerbojn de la unuopuloj, la konduton de la socio, k ĉerpas el la informejo registara. La mono nur valoras, agnoskata de ĉiuj, k senvaloriĝas perdante la agnoskon. Tiel same altiĝas k falas la influo de la gazeto, kiel ĝia reputacio kreskas aŭ malmultiĝas. Konservi k certigi sian aŭtoritaton, estas ĝia intereso.
La aŭtoritato radikiĝas en pravo de gazeta enhavo. Fidinda informservo estas unua premiso por la prospero de gazeto. Nenio pli skuas ĉe la bazo de la presaĵo, ol korektenda raporto pri okazintaĵo. Personoj estas destinataj, respondece havigi al redaktoro koncizan, klaran informon rektmane el registrejoj k administrejoj. La kvanto da abonantoj ne sole difinas la influon gazetan; temas nur, kiel kompetentaj personoj protektas la koncernan gazeton. Serioza leganto nur taksas ĝin laŭ aktualo k pravo de la enhavo. Sendemande, varbanta gazeto klopodas honeste servi al la homa bonfarto.
Ĉiu partia aŭ ekonomi-politika gazeto konsideras sian klasan aŭ grupan celon kiel plej gravan. Tiel estiĝas la akraj tendencoj k eĉ kontraŭdiroj.
En demokrate regata lando la registaro konsistiĝas laŭproporcie el la partidelegitoj. Do la opinioj speguliĝas kiel via vizaĝo en ridkabineto (kurbaj speguloj). Kompreneble la kompromisantoj retenas la decidan deklaron, ĝis ĝi estas matura por aperi en gazetoj. Ofte el 2+2 la kompromiso faras 5, aŭ ege estas refutata pure partia propono. Por reguligi la ĥaoson, ekzistas en Germanio, en Berlino, speciala gazetara fako. Ĝia gvidanto estas pursanga ĵurnalisto Georgo Ŝvajcer (Schweizer). Li ordigas la ricevitajn sciigojn gazetajn, komunikas al ministerioj en- k eksterlandajn gazetartikolojn, donas al scivolemaj ĵurnalistoj direktivojn, k estas kvazaŭ respondeca pri registaraj deklaroj. Krome en ĉiuj ministerioj estas gazet-sekcioj. Ilia estro estas d-ro Ceĥlin (Zechlin), kiu kompilas la presmaturajn deklarojn. Inter unuopa ministerio k centra gazetara fako peradas reciprokajn sciigojn apartaj gazetar-raportantoj.
El tio entute la leganto de «S-ulo» povas konkludi, ke aperigitaj artikoloj estas sufiĉe «frizitaj». Fluder (10 746).
PRI UNUECO KAJ KLASBATALO
Multo jam estas skribita pri unueco de la laborista klaso. Ankaŭ jam kelkaj parti- k sindikat-gvidantoj elparolis siajn dirojn pri tiu afero. Sed ĝis nun oni nur ĉiam restis ĉe la konsento; praktikaj paŝoj por efektivigo ne estis entreprenataj. Tamen la lasta jardeko klare montris al ni, ke la laboristaro per la ĝis nun aplikita klasbatal-metodo nenion povas atingi. Kiam ni pritraktas la klasbatalan metodon de la socialistaj partioj precipe post la jaro 1918, ni povas konstati rimarkindan fakton: Inter la laboristaj partioj evoluas malamo k batalo, kiu por ĉio taŭgas, krom por helpi al la laboristoj atingi pli bonajn vivkondiĉojn. Anstataŭ unuanime kontraŭbatali la vampiran klason, oni praktikas reciprokan batalon. Oni pelinstigas la laboristojn unu kontraŭ la aliajn, k la rezulto estas: Unu laboristo disbatas la kapon al la alia. Preskaŭ ĉiutage oni povas legi en la laboristaj partiaj gazetoj demagogiajn agitajn artikolojn. Malgraŭ tio ĉiuj laboristaj partioj portas standardojn kun surskribo: «Proletoj ĉiulandaj unuiĝu vin!» Sed per tiuj agmanieroj unuiĝo ne estas ebla. Ŝajnas, ke niaj ĉefaj gvidantoj fakte ne volas unuiĝon de la laboristaro, sed male volas fari por si el la klasbatalo neniam finiĝontan metion. Ili nur celas atingi bone pagatajn oficojn, k kiam ili tion atingis, ili forgesas la veran klasbatalon.
Se la laboristoj plendas, ke ne estas videbla progreso en la laborista movado, tiam niaj ĉefgvidantoj nin nur ĉiam konsolas k rakontas, ke tiu afero ne estas tiel facila kiel oni pensas. Estas tre rimarkinde, ke ĉiam, kiam temas atingi ion por la laboristaro, la afero estas tiom malfacila. La samo do ankaŭ devus esti ĝusta por la vampira klaso! Sed la malo estas videbla. La kontraŭbatalata kapitalista klaso plifortiĝas, k aliflanke ni povas konstati, ke la laboristo hodiaŭ estas pli multe ekspluatata ol iam ajn antaŭe. La laboristara mizero kreskas de tago al tago, k la kapitalistoj pli impertinentiĝas en sia ekspluatado. Tio pruvas al ni, ke
[REKLAMO p.3] PROLETARIA KANTARO — La elekto de la kantoj, ilia proleta tendenco, ilia internacia valoro, la fakto, ke ĉiu povas studi kaj kanti ilin dank’ al la muziknotoj zorge presitaj, faras el tiu volumo unikan verkon, kiaspeca ne ekzistas ĝis nun en iu nacia lingvo. Prezo: 2,50 mk. g. — Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27
— página 4 —
236 SENNACIULO
la ĝis nun aplikitaj batalrimedoj ne plu taŭgas.
Se la laboristoj fakte volas liberigi sin de siaj ekspluatantoj, ekzistas nur unu rimedo, nome, devigi la parti- k sindikat-gvidantojn ĉesigi la verkadon de reciprokaj provok-artikoloj en la laborista gazetaro. En sia bazo la tuta lab. gazetaro devos esti ŝanĝata. Izolitaj vi estas nenio, sed unuigitaj grandega potenco. Sed tio ne signifas unuigi la laboristaron en multaj diversaj partioj aŭ eble en cent meti-sindikatoj kiel estis ĝis nun. Por ĉiuj laboristoj devas esti la devizo: For la splitiĝon de l’ laboristaro en diversajn partiojn k metiajn sindikatojn. Por klasbatalanto povas miaopinie ekzisti nur du partioj aŭ klasoj: unu ekspluatanto k alia ekspluatata. Kial do tiom da partioj k sindikatoj en ĉiu lando? Ĉiu, kiu laboras por salajro, estas laboristo k devus esti organizita en unu sola partio aŭ sindikato, egale, ĉu li estas seruristo, teksisto aŭ bakisto. Kelkaj gvidantoj asertas, ke ili jam delonge celas tion, sed ke nur la laboristoj kontraŭstaras unuiĝon de l’ tuta lab. klaso. Tiu aserto estas ne kredebla, k eĉ se estus tiel, ke granda parto de l’ laboristaro ankoraŭ ne emus unuiĝi tiele, oni povus alveni al tio. Por kio ni posedas lab. gazetaron? Ĉu nur por reciprokaj provokoj? Mi estas konvinkita, ke se la laborista gazetaro publikigus tiom da klarig-artikoloj favoraj je tia grandega unuiĝo, kiom ĝi publikigis ĝis nun da demagogiaj, tiam la laboristaro jam delonge estus preta realigi ĝin por la bono de l’ laboranta homaro.
SAT-ano 14 157, Krimiĉaŭ (Crimmitschau, Germ.)
AGADO ESTAS VIVBEZONO
Iu infano vidis bluan papilion, sidantan sur herbotrunketo; la papilio estis rigidigita de la norda vento. La infano ŝiris la trunketon, k la vivanta, rigidiĝinta floro, kuŝanta ĉe la ekstremo, restis tie. Li revenis, tenante en mano la trovaĵon. Sunradio ekbrilis; ĝi trafis la flugilojn de l’ papilio, k subite, reviviĝinta k malpeza, la vivanta floro ekflugis en la lumon:
Ni ĉiuj, serĉantoj k laborantoj, iel similas la papilion: nia forto konsistas el lumradio; — ne eĉ: el espero pri lumradio. Oni do devas scipovi esperi: la espero estas la forto, kiu portas nin alten k antaŭen.
— Sed tio estas iluzio!
— Ĉu vi estas certa pri tio? Ĉu do oni ne devas fari paŝon pro timo, ke la tero elglitos de sub niaj piedoj? Ne sufiĉas rigardi tre malproksimen en la estontan aŭ en la pasintan tempon, necesas rigardi en sin mem, necesas tie vidi vivajn fortojn, kiuj volas esti elspezataj, k necesas agi.
* * *
«Ĉe la komenco estis la agado», diras Faŭsto. Ni retrovas ĝin ankaŭ ĉe la fino. Se niaj agoj akordiĝas kun niaj pensoj, oni povas ankaŭ diri, ke niaj pensoj ĝuste respondas al la ekspansio de nia aktiveco. La plej abstraktaj sistemoj metafizikaj estas nur formuloj de sentoj, k la sento respondas al la streĉo de la pli aŭ malpli granda interna aktiveco.
Estas ia mezo inter la dubo k la kredo, inter la necerto k la kategoria aserto, ĝi estas la agado; per ĝi sola, la necerto povas fariĝi realo.
Mi ne petas, ke vi blinde kredu iun idealon, mi petas, ke vi laboru por ĝin realigi. —
— Ne kredante pri ĝi?
— Por ke vi kredu ĝin. Vi kredos, kiam vi estos laborintaj por ĝin estigi. Ĉiuj malnovaj religioj volis fari el ni kredantojn per la okuloj k la oreloj. Ili montris al ni Dion kun karno k ostoj, k la sanktaj Tomasoj tuŝis lin per la fingro k estis konvinkitaj. Nuntempe ni ne plu povas sammaniere esti konvinkataj. Eĉ se ni vidus k aŭdus, k tuŝus per la fingroj, ni obstine ankoraŭ neus. Oni ne estas konvinkita pri neebla afero, tial ke oni kredas ĝin vidi aŭ tuŝi: nia racio estas nun sufiĉe forta por ignori, se necese, niajn okulojn, k la mirakloj povus konvinki neniun. Estas do necesa nova konvinkorimedo, kiun la religioj mem jam profite uzadis: tiu rimedo estas la agado: vi kredos proporcie laŭ tio, kion vi faros.
Sed, la agado ne devas konsisti el eksteraj gestoj k maldelikataj ritoj: ĝi devas esti tute interna en sia fonto; nia kredo tiam venos vere el la interno, ne el la ekstero: ĝi havos kiel simbolon ne la rutinon de rito, sed la senliman variecon de la invento, de la spontana k individua verko . . .
. . . Nur la agado donas fidon al ni mem, al aliuloj, al la mondo. La pura meditado, la soleca penso fine forprenas de vi la fortojn. Kiam oni restas tro longe sur la altaj suproj, ia febro el senlima laco kaptas vin; oni
KULTURTASKOJ
M. Krjukov
(2-a daŭrigo. Vidu n-ojn 279, 280)
3. En skribo
3. 1. Propagandi k akceli enkondukon de sola por ĉiuj popoloj esperanta alfabeto (kun memkompreneblaj ŝanĝoj k necesaj aldonoj). Por transdoni mankajn en esperanto sonojn de kelkaj popoloj ( i malmola de la rusa, pola k itala[?]; u, ö, ä de la franca, germana k angla) servu la literoj y, ü, ö, ä. Ili estas tre bezonaj por pli ĝuste transdoni t. n. proprajn k geografiajn nomojn. Same estus tre utila speciala signo por malmola l (angla, rusa, pola, tatara).
3. 2. Same propagandi k akceli pluan iom-post-ioman simpligon de litertipoj per eventuala helpo de pentrartistoj-litertipistoj. Ekz. anstataŭ la tre komplika k artifika litero g ili povas kutimigi la pli simplan presformon ɡ anstataŭ la duelementa d ili povas uzigi la bone rekoneblan unuelementan formon ð ktp.
3. 3. Nun ni uzas ne unu alfabeton, sed fakte 4 malsamformajn paralelajn alfabetojn:
A B C D G . . ., a b c d g . . .,
𝒜 ℬ 𝒞 𝒟 𝒢 . . ., 𝒶 𝒷 𝒸 𝒹 ℊ . . .
Oni devas samtipigi ilin. T. n. grandaj literoj distingiĝu de l’ malgrandaj ne per formo, sed nur per grando. Same unuformiĝu pres- k skribliteroj. Ĉiu superflua signo en uzado estas muelŝtono sur kolon de sekvantaj generacioj.
3. 4. Buŝlingvo per nuancoj de voĉo pli riĉe k bone esprimas la penson, ol skriblingvo, kiu uzas nur sintaksajn signojn, disfrazigilojn (. , ; : — . . .). Ĉi tiun mankon de skriblingvo oni povas facile malfortigi per specialaj signoj por montri la esprimatan de voĉo emocion. La signoj estas nemultaj k facile memoreblaj. Oni povas ilin facile lerni anstataŭ tute superfluaj kapliteroj (grandaj literoj): demando ?; aserto ↓[?]; dubo, hezito S[?]; ironio, moko Ↄ[?]; kolero, indigniĝo >|[?]; malĝojo ^v[?]; ordono, insisto →; miro √[?]; admiro, ĝojo V[?]; digno, honoro ᵈ[?]; honto, konfuzo, konsterniĝo P[?]; voko, akcentigo, ŝato ↑; altigo de voĉtono X; peto, espero ¿; malrespekto, arogo ^[?]; malŝato ←; kareso, mildo ∾; timo, teruro ⊥; senemocia voĉtono <>; estimo, respekto y. Ĉi tiuj signoj povas esti kombinataj por montri pli komplikan esprimon de voĉo (simile al la nune uzata kombino?!). La signoj metu antaŭ la frazo (ne post la frazo kiel nun), por ke leganto komprenu karakteron de la frazo antaŭ ol prononci ĝin.
3. 5. Kutimiĝi al regule difinitaj mallongaj formoj de la plej ofte uzataj vortoj k esprimoj. Anstataŭ la plenaj formoj de l’ vortoj kaj, estas, ekzemple, ĉirkaŭ, horo, metro, tiel nomataj, kaj tiel plu, kaj similaj, kaj ceteraj, kaj multaj aliaj kutimiĝu uzi sen punktoj jenajn iliajn mallongajn formojn: k, e, ekz, ĉ, h, m, tn, ktp, ks, kc, kma.
Sole pro uzo de mallonga k sen punkto en ĉi tiu artikolo estas ŝparitaj ĉ. 600 literoj. Ju pli mallongaj estas vortoj, des pli facile kaptas ilin la okulo k des pli facile k rapide orientiĝas en ili la penso.
— página 5 —
dezirus ne plu malsupreniri, sed halti, ripozi; la okuloj fermiĝas; sed, se oni ne rezistas al la dormemo, oni ne plu vekiĝos: la penetra malvarmo el la altaĵoj glaciigos vin ĝis la osta medolo; la malvigla k dolora ekstazo, kies invadon vi sentis, estis la ekmortiĝo.
La agado estas la sola rimedo kontraŭ la pesimismo, kiu, cetere, povas enteni parton da vero k utilo, kiam ĝi estas konsiderata laŭ sia plej alta aspekto. La pesimismo, efektive, konsistas ne el plendado kontraŭ tio, kio estas en la vivo, sed el plendado pro ĝiaj mankoj. Kio estas en la vivo, tio nemulte konsistigas la ĉefan kaŭzon de l’ homaj malĝojoj, k la vivo en si ne estas malbono. Koncerne la morton, tio estas nur la malo de l’ vivo…
…La agado, en sia naskopovo, estas ankaŭ rimedo kontraŭ la skeptiko: ĝi faras al si, tion ni montris, sian internan certon. Ĉu mi vivos morgaŭ, post unu horo? ĉu mia mano povos finskribi ĉi tiun frazon? Tion mi ne scias. La vivo, de ĉiuj flankoj, estas tegita per nekonataĵo. Tamen mi agas, mi laboras, mi entreprenas; k en ĉiuj miaj agoj, en ĉiuj miaj pensoj, mi konjektas tiun estonton, pri kiu nenio rajtigas min kalkuli. Mia aktiveco preterpasas ĉiuminute la nuntempon, invadas la estonton. Mi elspezas mian energion ne timante, ke tiu elspezo estas senkompensa perdo, mi trudas al mi seniĝojn kun la espero, ke la estonto kompensos ilin; mi laŭiras mian vojon.
Tiu necerto, kiu, premante min egale el ĉiuj flankoj, egalvaloras por mi al iu certo k igas ebla mian liberon, ĝi estas unu el la fundamentoj de la spekulativa moralo kun ĉiuj siaj riskoj. Mia penso antaŭeniras, kiel mia aktiveco; ĝi aranĝas la mondon, disponas je la estonto. Ŝajnas al mi, ke mi estas la mastro de la senlimeco, ĉar mia povo estas ekvivalenta al neniu difinita kvanto; ju pli mi faras, des pli mi esperas… M. Gujo (Guyau).
El «Skizo pri moralo sen devigo nek sankcio», pĝ. 173, 174, 175, 176 de la XIII-a eldono. Trad. el la franca Herezulo.
★
★ DIVERSAĴOJ ★
Societo por savi balenojn
En Baltimore ĉe universitato je nomo de Johano Hopkins formiĝis societo de naturesplorantoj, kies celo estas klarigado al publiko pri neceso lukti kontraŭ ekstermado de balenoj. Nelonge post malfermo de tiu ĉi societo multaj verkistoj k reprezentantoj de diversaj sciencoj fariĝis anoj de la societo. R. Ŝapiro-Vikker.
Kokosnukso
La kokosnukso havas grandan signifon en la vivo de multaj nacioj. En multaj landoj la loĝantaro ekzistas dank’ al la kokosnukso. Ĝi donas al ili nutraĵon, trinkaĵon, vestaĵon k loĝejojn. Oni manĝas la frukton antaŭ la maturo. Oni trinkas la akvosimilan fluidaĵon aŭ la lakton de la frukto. El la suko de l’ arbo oni faras sukeron aŭ palminon. Folioj de l’ kokospalmo kovras la tegmenton de dometoj. La kokosnukso enhavas la plej riĉan oleon k ĝi estas tre digestebla. Ĉiu parto de l’ kokosnukso estas utila. La arboj donas fruktojn post sep jaroj. Ili vivas ĉirkaŭ cent jarojn. Ĉiujare la arbo donas ĉirkaŭ tridek faskojn, k ĉiu fasko konsistas el ses aŭ dudekkvar nuksoj. Sed la kokosnukso havas ankaŭ malamikojn: la ratojn. Tiu ĉi malamiko ekstermas la kokospalmojn. R. Ŝapiro-Vikker.
Kiom da tempo restas heltago en la mondo?
En Stokholmo la plej longa taglumo en la jaro daŭras 13½ horojn, dum sur la insularo Ŝpicbergen oni povas ĝui la taglumon preskaŭ 3½ monatojn. En Londono la taglumo daŭras 16½ horojn, dum en Leningrado k Tobolsk la plej longa taglumo daŭras 19 horojn k la plej mallonga taglumo daŭras nur 5 horojn. En Torneo (Finnlando) oni havas je la 21-a de junio dum 22 horoj taglumon, k je la 25-a de decembro nur 3 horojn. En Novjorko la plej longa taglumo de la jaro daŭras 15 horojn k en Vardae (Norvegio) de la 21-a de majo ĝis la 22-a de junio, do unu monaton sen interrompo. Trad. E. Pohlig.
[REKLAMO p.5] Ĉiu, kiu volas havi valoran dokumentaron pri kultura agado k celado en Sovetio, aĉetu la novan SAT-broŝuron ★ SOVETA PEDAGOGIO. Multaj interesaj artikoloj de aŭtoritataj gvidantoj. 40 pĝ. Form. 16×25 cm. Prezo 0,50 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
3. 6. Ne uzi antikvan t. n. roman ciferaron (I, II, III, IV…). Ĝi estas konfuziga, primitiva k malperfekta. Al ĝi inklinas pastraĉoj mezepokemaj k sciencistoj malnovemaj. T. n. hindo-araba ciferaro estas pli perfekta, ĉar simpla, oportuna k sufiĉa por ĉiuj bezonoj de nombrado k numerado. Por numerado anstataŭ artifikaj diversnaciaj alfabetoj k romaj ciferoj uzu ordinarajn ciferojn kun punktoj aŭ apostrofoj inter ili, kiel montras jenaj ekzemploj: 2’7 montras sepan subĉapitron el dua ĉapitro, 2’7’5 montras kvinan punkton de sepa subĉapitro el dua ĉapitro ktp. Ekonomio, kiu regas la mondon, postulas simplon k ordon en nia signaro k niaj antikviĝintaj gustoj devas cedi antaŭ la postulo. Pro la samaj motivoj ne uzu antikvajn (ekleziajn, gotikajn k. s.) litertipojn.
3. 7. Nunaj sintaksaj signoj de disfrazigo (. , ; — …) restas sen ŝanĝo k perfektigo de la tempo de mezepokaj presistoj Municioj [?] (15. jarcento).
Oni povas perfektigi la signojn jene: anstataŭ blindiga punkto en fino de frazo uzi vertikalan strekon.
Anstataŭ komo uzi la signon + kiam ripetiĝas samspecaj frazoj aŭ epitetoj. Punkto restu nur por montri mallongigon de vortoj. Jen estas frazoj por ekzemple montri la uzon de punkto, streko, pluso k komo: simpligu alfabeton + samtipigu skrib’ k’ presliterojn + enkonduku signojn, kiuj montros esprimon de voĉo, ĝian emoc. signifon | la skribo iĝos pro tio pli konciza k simbola + la okulo pli facile k rapide kaptos ĝin + la penso pli facile k rapide orientiĝos en ĝi | ĉi reformo havos grandan ekonom. k kultur. signifon |
4. En nomsistemoj
4. 1. Antaŭ ĉio esperantigi plejmulte uzatajn nomojn de tutmonde konataj famuloj k geografinomojn kiel ĝin faris por propra uzo ĉiuj nacilingvoj (Arĥimedo, Neŭtono, Ŝekspiro, Marks; Nov-Jorko, Parizo, Moskvo, Monto Blanka, Meztermaro…). Sennaciigo aŭ kripligo (kiel diras burĝoj) de nacia ortografio k prononco estas dezirinda k neevitebla. Per sola esperanta alfabeto oni ne povas transdoni malekonomian (k ofte sovaĝan) multon da ĉiuj naciaj sonnuancoj (vidu la paragrafon 3’1 de ĉi tiuj taskoj). Esperantigante la nomojn atenti ilian sennacian karakteron, ne uzi la vortojn kun la antaŭvorto trans (Transkaŭkazio k. s.) — kio estas trans io por rusoj, tio estas antaŭ io por persoj k turkoj. Same rilate al la vorto Oriento. Preferindaj estu la nomoj Sudkaŭkazio, Nordkaŭkazio, Ĉebajkalio k. s.
Esperantigante la ortografion, nepre atenti lingvan ordon k ekonomion, eviti superfluajn novajn radikojn sekvante regulojn de esperanta vortfarado k spiriton de Fundamento. Ekz., se bazradiko estas ruso, la derivaĵo devas esti Rusio, ne naciigita Rosio; se estas Novosibirsk kun akcentata i, devas esti Sibirio (laŭorigina), ne sensprite «internaciigita» regulrompanta Siberio (la ĉeesto de tri i en la vorto Sibirio ne povas esti pli malrekomendinda ol kvar i en la vorto plisimpligi). (Daŭrigota.)
— página 6 —
TAGO EL MIA VIVO
Mi estas 21-jara fraŭlo k loĝas en Kazatino, malgranda urbeto de l’ Kieva gubernio (Sovetio). Ĝi kuŝas for de Kievo 149 kilometrojn. Mi estas senlaborulo, ĉar trovi laboron en mia urbo ne estas facile. Post fino de lernado en mezlernejo mi troviĝas hejme. Pro multaj cirkonstancoj, ĉefe pro la zorgado, kiun mi havas pri 8-jara frato, mi ne povas veturi en alian urbon por daŭrigi mian lernadon, sed laboras eksterhejme. Miaj vivrimedoj ne estas grandaj; ili atingas ĝis 50—60 rubl. monate (mi posedas domon per heredo). Mia tago pasas jene:
[BILDO p.6 | 19,23,37,40] Portreta foto de juna viro kun malhela hararo, en jako kun striita koltuko.
Post ellitiĝo je la 7-a horo mi faras ordon en mia ĉambro ĝis la 8-a. Kiam ellitiĝas mia frato, ni matenmanĝas k post tio mi instruas lin ruse k iomete esperante. Tio daŭras ĝis la 12-a horo. De la 12-a ĝis 15-a mi lernadas eksterhejme laŭ speciala kurso «La popola universitato hejme» k perfektigas min en eksterlandaj lingvoj (germana, franca, angla k. a.), ĉar mi elektis vojon esti lingvisto. Je la 16-a okazas nia tagmanĝo. En la sekvantaj horoj ĝis vespero mi estas libera. Dum tiu tempo mi respondas al leteroj ricevitaj el la tuta mondo; poste mi legas «S-ulo»n, diversajn librojn. Nuntempe mi analizas verkojn de Lenin, skribas iomete artikolojn pri filatelio, ĉar mi estas kunlaboranto al multaj jurnaloj de filatelia gazetaro. Inter la 20-a k 21-a mi iras somere en fervojan ĝardenon. vintre mi pasigas la tempon en fervojlaborista klubo k teatro de Centra Laborista Klubo. Ĉi tiu klubo estas bona, eĉ komforta: tie oni povas ludi ŝakon, damon, dominon ktp., povas legi novajn gazetojn k aŭskulti radion. En la urbo ankaŭ estas laboristaj kluboj, sed ilin ne malsuperas la fervojista klubo. Kazatino, en fervoja rilato, ludas grandan rolon, kiel, fervojkruciĝa stacio. Ankaŭ en la urbo estas ŝtata kinejo, kiun mi ofte vizitas. Ĉiuvespere mi aliras la stacidomon por elekti mian korespondadon k presaĵojn. Alveninte hejmen mi tralegas unue la gazeton Pravda (Vero), organo de C. K. de rusa komunista partio, trarigardas presaĵojn k ricevitajn korespondaĵojn. Je la 24-a mi preskaŭ ĉiam enlitiĝas. Ĉiudimanĉe mi partoprenas kiel gvidanto novorganizitan rondeton de esperanto ĉe Centra Klubo. Sed estas nur malmultaj, kiuj interesiĝas pri nia lingvo. Tiel pasas la tagoj de mia vivo.
V. Fedorovski (13 059).
Kiel mi fariĝis vegetarano
En jaro 1910, estante malsanema kaj nervema, mi foje en kuirejo estis atentigata de mia patrino je krueleco, kun kiu oni senŝeligis vivantan fiŝon. Dum la tagmanĝo mi deklaris al mia patrino, ke mi plu ne manĝos fiŝon. Je ŝia protesto dank’ al timo pri mia sano kaj je diro: «tre multe da nutraĵoj oni akiras per mortigo», mi firme deklaris, ke plu nenian mortigitaĵon mi manĝos. Ne helpis ankaŭ la deklaro de tri min kuracantaj kuracistoj, ke mi mortos, se mi ne manĝos viandon. Mi loĝis en la provinco, kie forestis vegetaranoj. Jen nun post 19 jaroj mi ne nur ne mortis estante vegetarano, sed male mortis multaj miaj malsanoj. Dum la jaroj 1919—22 mi estis ruĝarmeano. En la ruĝa armeo mi estis ankaŭ severa vegetarano, kaj malgraŭ tio mi sentis min sufiĉe bone. De vidpunkto etika (socieduka), higiena, sociekonomia mi opinias la vegetarismon koniginda al la proletaro. SAT-ano 1896.
★
DISKUTEJO
«La higienaj ordonoj konsistigas per si mem tutan moralon»
(Respondo al artikolo en «S-ulo» n-o 272)
Kiam iu homo, eĉ kontraŭulo de nia tendenco, diras ion pravan, ni aprobu lin. D-ro Herikur’ diris tre prave: «Higieno mem estas tuta moralo». Ni aprobu. Sed ĉar d-ro Herikur’ estas burĝo, ni montru al li, ke la politiko de liaj amikoj ne plenumas, malplenumas tiun moralon: higienon.
En nia 20-a jarcento oni scias, ke preskaŭ ĉiuj malsanoj estas epidemiaj aŭ infektaj. Do higieno-moralo ordonas detrui kvartalojn da domaĉoj, forigi malsanigajn metodojn de laboro, forigi kutimaĉojn, en kiuj precipe laboristaro, duone pro mizero, duone pro senklero, suferas ftizon, sifilison, kanceron ktp. Eĉ loĝantoj de belaj sanigaj kvartaloj suferos la samajn malsanojn tiom longe, kiom ekzistos mizeraj kvartaloj, mizeraj labormetodoj, mizera senklero. Riĉuloj heredas kun riĉoj specialajn riĉulajn malsanojn, kiujn naskas tromanĝado k drinkado.
Elegantula drinkado (ekzemple per «koktejloj») estas nun pli grava ol laborista drinkado.
Nur senriĉigante ilin, niajn frataĉojn la burĝojn, ni liberigos ilin k homaron de «burĝaj malsanoj». Sifiliso k blenoragio estas ankaŭ precipe burĝaj malsanoj, ĉar precipe studentoj k riĉuloj uzas prostituinojn (almenaŭ en Francio, Anglio, Germanio).
Higieno estas moralo, ankaŭ komunisma moralo: ĝis ĉiuj homoj kuraciĝos k fariĝos sanaj (eĉ animaloj ĉirkaŭ ni), ĉiuj suferos, eĉ privilegiuloj, pro la komunaj malsanoj. Komuna estas epidemio. Nur komuna estos SANO.
Jen terura natura justo, terura, sed ne senespera. Burĝoj ĝuas san-privilegiojn nuntempe. Sed ilia klasa privilegia sano mem estas ege pli malcerta, ol sano en socialisma ŝtato. Burĝoj promesas flegi tion k ne flegas ĝin, ili ne povas flegi ĝin, dum daŭras kapitalismo, kiun ili subtenas. Ni scias, ke nur plena socialismo kuracos (estos longa laboro!) ĉiujn homajn korpajn k spiritajn malsanojn. En belega letero al H. Barbus, kiun ni legis en «Monde», kaŭkaza kamparano antaŭvidis tempon, kiam homoj mortos preskaŭ nur plenaĝaj pro natura eluziĝo. (Tiu letero temis pri 140-jara maljunulo, kiu vivas en Kaŭkaza Sovetio, jam tiel, kiel antaŭvidas nia K-do, sen malsanoj, malrapide eluziĝante.)
Nur plena socialismo celas al moralo, al sensuperstiĉa scienca moralo: higieno tuthoma.
Kiam kleruloj kiel d-ro Herikur’ prave aludas tion, ni aplaŭdu ilian pravan diron: «Do, burĝo! Vi diris veron. Higieno estas tuta moralo. Kion faras burĝaro por ĝin plenumi?» Jief.
Pri «niaj problemoj» k fidindo de la informoj
En n-o 263 de «S-ulo» troviĝis artikolo «Niaj problemoj», en kiu estas dirite, ke ni devas interŝanĝi ankaŭ niajn malsamajn ideojn. Se ni trarigardas nian gazeton, ni devas konstati, ke oni povas legi kelkfoje pri la sama afero malsamajn raportojn. Ekzemple komunisto prijuĝas la saman aferon tute aliel kiel eble socialdemokrato. Pro tio K-do Leono proponas, ke la verkantoj aldonu la subskribon «verkita laŭ… a vidpunkto». Tiu ĉi propono estas diskutinda. Sed tia subskribo ne pravigas la malsamajn raportojn pri iu ajn afero. Mi volas citi jenan fakton: En n-o 274 troviĝas artikolo: «Sindikata movado en Germanio.» En ĝi estas dirite: «Meznombra labortempo semajna estas 48 horoj, do ĉiutage 8 horoj. En la sekvinta n-o troviĝas artikolo «Germanio super ĉio», en kiu estas dirite: «1 miliono (nuntempe preskaŭ 2 milionoj) estas ĉiam senlaboraj. 2 pliaj milionoj ne havas plenan okupon. La cetera parto de la laboristoj laboras 10—13 horojn tage. Do en du artikoloj du diversaj raportoj. Ĉu oni nun povas pravigi tiun ĉi diversopiniecon per la citita subskribo? Mi ne kredas. Laŭ mia opinio oni devas raporti vere objektive k ne laŭ la tendenco de sia mondkoncepto. Aliokaze ne povas havigi al si veran bildon pri situacio tiuj ĉi K-doj, kiuj ne estas samlandanoj de la raportintoj.
Verkita laŭ SAT-ana vidpunkto Gross (1899).
Atentigo! K-doj metu sur siaj leteroj al la Redakcio ĉiam siajn nomon k adreson!
— página 7 —
[BILDO p.7 | 7,7,88,12] Ornamita titolstrio «Esperanto-Servo» kun desegnaĵoj de figuroj kaj ornamoj ĉe ambaŭ flankoj.
Esperanto-Servo
N-o 21 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 20. Februaro 1930
EL LATVIO
Danĝero por politikaj rifuĝintoj
144 (Esp.-Servo.) La latvia registaro, kvankam ĝi ne konsentas esti nomata faŝista, ĉiel helpemas al litovia faŝistaro rilate persekutadon de politikaj elmigrintoj. Post faŝista renverso en Litovio multaj socialistoj forkuris Latvion. Sed nun la registaro ne konsentas ilian plilongdaŭran restadon — kion afable eĉ permesis pola registaro. Do, la malfeliĉaj rifuĝintoj devis ree iri Polion. Sed antaŭ nelonge nia registaro faris tre malestimindan paŝon: ĝi fordonis arestitan litovan socialdemokraton Misiulis al litovia juĝistaro, pretekstante ke li estas krimulo, kiu dum sia forkuro pafmortis litovan policanon. Onidire la litovia registaro juĝos Misiulis kiel politikulon k, verŝajne, mortkondamnos lin…! ?
EL POLIO
Malliberejoj k malliberuloj en Polio
145 (Esp.-Servo.) En Polio estas nun 333 malliberejoj kun entute 36 667 «loĝlokoj». Meza kvanto de l’ «loĝantaro» estas 27 000. C. G.
Pri la faŝista juĝejo en Polio
146 (Esp.-Servo.) La 23-an de januaro okazis en Kielc proceso kontraŭ ses politikaj malliberuloj, kiuj estas kondamnitaj al 18-jara mallibero. Inter la politik-malliberuloj estis K-do, kiu freneziĝis pro bestaj turmentadoj, kiuj estis aplikataj dum «esplorado» en policejo. La ceteraj K-doj postulis lian transporton al hospitalo, kion la mallibereja estro simple rifuzis. Kaŭze de tio ĉiuj K-doj solidariĝis k ekmalsatstrikis. Nun venis en la ĉelon iu M. Najman, kiu elpoŝigis revolveron k senkaŭze pafis en la koron de K-do B. Paĥel. Li kelkfoje ripetis la pafojn k la viktimo morte falis teren. La enterigo okazis meznokte pro timo, ke formiĝus manifestacio. Proksimiĝas tamen la tago de l’ proletara venko! S. A. K.
Ses-taga proceso en Kielc
147 (Esp.-Servo.) La 6-an de februaro finiĝis proceso en Kielc. Sur benko por akuzatoj sidis 23 Gek-doj, en aĝo de 17—30 jaroj. Ili ĉiuj estis akuzataj pro komunista agado k arestitaj la 25-an de aprilo pasint-jare! En la proceso akuzitoj rakontis pri suferoj k turmentadoj dum «esplorado» en policejo. Unu rakontis: Manoj k piedoj estis enŝraŭbitaj en premilon, en la nazon la fiagentoj enverŝis bolantan akvon. Alia rakontas: Oni ligis liajn manojn k piedojn kune, interŝovis bastonegon k tordis lin kiel karuselon. Spite nesufiĉaj argumentoj k la defendo de l’ plej fama advokato, la faŝista reĝimo devis satigi sin k plej severe punis ilin: 4 po 6, 8 po 4, 1 po 5, 4 po 3, 2 po 2 k 2 po 1 jaroj da malliberejo; entute la verdikto do kondamnas al 79 jaroj da mallibero. La faŝista reĝimo de Pilsudski intencas per tiaj rimedoj malfortigi la proletaron; sed evidentiĝas, ke male ĝi nur hardiĝas por la finbatalo k venko…! S. A. K.
EL RUMANIO
Klas-konsciulo antaŭ tribunalo
148 (Esp.-Servo.) En lastaj tagoj de januaro okazis proceso en urbo Baki, kie prokuroro demandis unu el la akuzitoj pro partopreno ĉe malpermesita manifestacio, de kie li ricevis ruĝan standardon. Li respondis: de la kom. junularo k partio. Al demando, kie nun estas la standardo, la kuraĝa K-do respondis: tio ja estas mia afero. Kiam la advokato diris, ke li pro juneco agis nekonscie, la akuzita K-do eksaltis k diris: ne, ni agis plenkonscie, ja la 7-a de novembro, kiam ni manifestaciis, estas la liberig-tago de la rusaj proletoj k Sovetio estas nun la lando de l’ tutmonda Proletaro k ekspluatitaro. La 3 akuzitaj K-doj malkaŝe deklaris siajn devizojn. Pro provo, perforte renversi la kadukan kapitalismon, ili estis kondamnitaj al 10—15 tagoj da malliberejo. Role.
EL USONO
Pri la blanka teroro
149 (Esp.-Servo.) S. Zinich, redaktoro de la jugoslava komunista gazeto «Radnik» en Ĉikago en lastaj tagoj de januaro estis arestata. Nun oni lin ekzilos kune kun krimuloj. La jugoslavaj faŝistoj longtempe intense agadis kontraŭ la komunista gazeto «Radnik» k provis ekzili la revoluciajn gvidantojn. Tiu ĉi atako estas parto de la ĝenerala plifortiĝanta teroro de l’ kapitalistoj kontraŭ la komunista movado. Antaŭ nelonge oni arestis multajn gvidantojn de la distrikto k provis peli la movadon «subteren», kio tamen ne sukcesis. K-do Zinich nun atendas sur Ellis Islando, esti sendata al la blankterora lando Jugoslavio. Tio signifus por li multjarajn torturojn en malliberejo k eble morton. La Internacia Ruĝa Helpo prizorgas lian defendon k akcelas ke li estu sendata Sovetion. Per ekzilo de laboristoj naskitaj eksterlande, kiuj estas aktivaj en la pliakriĝanta klasbatalado, la kapitalistoj en Usono pensas, ke ili povas haltigi la revolucian movadon — sed neniam! Tio nur pli-rapidigos ilian propran falon! Centoj da revoluciaj laboristoj estis deportataj ĉiujare, sed nun tiu afero estas pli grava ol iam antaŭe. Preskaŭ unu vorto estas sufiĉa kaŭzo, por ke la «leĝo enmigrula» estos uzata. Sed malgraŭ tio la klasbatalo daŭros, jes, pli forta, ĝis la venko de la Proletaro! V. M., Usono.
EL FRANCIO
Averto al senlaboruloj blanklandaj
150 (Esp.-Servo.) En Orléans-Francio estas elektra motor-fabriko, nomita CGE (ĝenerala elektra kompanio), kie laboras pli ol mil da gelaboristoj. La mastraro preferas dungi fremdajn laboristojn, de kiuj ĝi eltiras pli da profitpartoj. Ĉeĥa K-do raportis al mi faktojn, kiuj okazas ofte al fremduloj. En Praha estas «ĉeĥoslovaka societo por koloniado» (!), kies celo estas varbi laboristojn por Francio. Koncerna K-do estis varbita de tiu societo, k en lia persona kontrakto mi legis: Kiel interakordigisto (li kunĝustigas diversajn metalpecojn) li gajnas 3,50 fr. po horo aŭ 28 fr. po tago je 8-hora laboro. La salajro popece povas atingi 30—40—50 fr. tage — laŭ lerteco. La nutrado kostas ĉ. 8.25 fr. tage en la fabrika manĝejo. La fabriko luas dormejon (en militligna barako) po 1,25 tage. Okaze de malsano la dungito rajtas ricevi senpagan flegadon, k por tio li pagas 3 fr. semajne al la fabrika asekur-societo. La vojaĝprezo de Ĉeĥio ĝis Orléans estas pagita de la dungito, sed la societo antaŭpagas ĝin, kiun li poparte ĉiusemajne devas repagi. La reira vojaĝo estos pagita de la fabriko nur okaze de malsano. — Jen la ĉefaj punktoj el la kontrakto. Bona afero sur papero, sed reale ĝi estas tute aliel. Lia salajro estas nur 3 fr. hore. Pri ĝi estas 3 ŝtupoj: 1. la dungito scias francan lingvon; 2. li iom ĝin komprenas; 3. li ĝin tute ne komprenas. Tiuj ŝtupoj, krom kontrakto, ne estas pro lingvoscio, sed nur por dividi la laboristojn k okazigi malamon inter ili. Pri nutrado la prezo estas bona, se oni intencas malsati, ĉar pano kostas 2 fr. po kg., bovaĵo 7—12 fr. po ½ kg., kafo 10—12 fr. ½ kg., sukero 4.30 fr. 1 kg., butero 12 fr. ½ kg., lakto 1.60 fr. po litro, ovo 1 fr. po peco. Pri dormejo: Pluvo falas tra la ligna tegmento. En la urbo ĉambreto kostas 100—150 fr. monate. Pri malsano: Oni estas flegata kiel soldato en kapitalistaj landoj. — Resume: La vivo estas tute aliel, ol imagas al si enmigrantoj. Laciga laboro por malsat-salajro, k se li postulas kontraktvalidiĝon, oni tuj maldungos lin. Kion fari sen mono en la poŝo por reiri al gepatra lando — do estas unu pli en la vicoj de malsatuloj. Ho, K-doj! Restu en viaj landoj, ĉar ĉi tie vi iĝos mezepokaj soldatoj k vi konatiĝos kun malsato k morala sufero. 8361, Orléans.
— página 8 —
SENNACIULA SPORTA PAĜO
Kompilanto: Ad. Wendt, Leipzig O 27, Rudolph-Herrmann-Str. 7, ptr. r. (Germ.)
AŬSTRIA LABORISTA SPORTO EN 1929
La Laborista Asocio por Sporto kaj Korpokulturo de Aŭstrio (Askö) raportas en koncizaj trajtoj pri la plej gravaj okazintaĵoj de la pasinta jaro.
En Malsupra Aŭstrio kaj en Burgenlando estis fondataj landokarteloj. «Askö» estonte estos reprezentata ĉe la parti-tago de la Socialdemokrata Partio per sep delegitoj. La Viena landokartelo sendos sep delegitojn al la Viena konferenco de la socialdemokrataro. Ĉe la balotoj por la komunumaj parlamentoj en Malsupra Aŭstrio multaj laboristaj sportuloj estis elektataj kiel komunumaj konsilantoj.
La vintrosporto bone disvolviĝas. Glacihokeo estis nove enkondukata. Ses ski-saltredutoj estis konstruataj. Vintrosportan aranĝon de la Vienaj defendsportuloj partoprenis pli ol 700 skiuloj.
La sportkuracista kontrolejo ricevis Rentgen-aparaton. Laborista Akvo-Savo-Servo estis starigata kaj jam montras bonajn sukcesojn. La Askö ricevis permeson, gvidi privatan lernejon por korpekzercoj. Laborkomunumo de sportoratoroj laboras pri la teoria bazigo de la laborista sporto. La nove starigita virinkomitato de Askö estas ellaborinta programon por la virina sporto, kiu kun kelkaj malgravaj ŝanĝoj flanke de la kongreso de la Socialista Sport-Internacio Laborista (SSIL) en Praha estis akceptata por la Internacio. En la Asködomo en Vieno malfermiĝis trapasnoktejo por migrantaj junulsportuloj. La Naturamikoj akiris al la turista trafiko kelkajn kabanojn en la montaro, inter ili la Karl-Volkert-domon je la strato de la Glockner-monto.
Tri organizoj, la aŭstria Laborista Atleta Asocio, la Libera Atleta Unuiĝo kaj la Ĝiu-Ĝicu-Klubo kuniĝis al Asocio de la Laboristaj Fortosportunuiĝoj. La kunigo de aliaj asocioj estas alcelata. Al Nederlando, Germanio, Svisio kaj Ĉeĥoslovakio estis sendataj sportdelegitaroj, kiuj atingis tre bonajn sportajn sukcesojn. La internacia junular-renkontiĝo socialista en Vieno same staris sub la signo de internacia sporta solidaro. La Oficejo de la Socialista Sport-Internacio Laborista konferencis dufoje en Vieno kaj akceptis decidojn por la 2. Olimpio Laborista en 1931.
La revuo «Volkssport» (popolsporto) zorgis pri la publikigo de la decidoj de Askö kaj pritraktis la problemojn de la laborista sporto. En la jaro 1929 festis la jubileon de sia ekzisto: Askö — la dekjaran, la Laborista Biciklula Asocio — sian 30-jaran, la Viena Laborista Gimnastunuiĝo — sian dekjaran, la Viena Naĝunuiĝo — sian 20-jaran, la Gildo de la Alpinistoj kaj la Junular-sekcio de la Naturamikoj — la jubileojn de sia dekjara ekzisto. La jaro 1929 estis la 37-a jaro de aŭtonomia laborista sportmovado en Aŭstrio.
Ĉi tiu mallonga bilanco pri la agado interne de Askö montras la gravan kulturan kaj organizan signifon de la aŭstria laborista sportmovado.
LABORISTA GIMNASTMOVADO ĈEĤOSLOVAKA EN 1929
La Laborista Gimnastasocio de Ĉeĥoslovakio, membro de la Socialista Sport-Internacio Laborista, montras en sia ĵus eldonita statistiko pri la jaro 1929 denovan supreniron de sia membraro kaj nombro da gimnastunuiĝoj. Ĝi kunigas en si 1103 unuiĝojn kun 109 085 membroj. Inter ili estas 44 094 viroj, 14 639 virinoj, 8 149 junuloj, 7 082 junulinoj, 17 363 lernantoj, kaj 17 639 lernantinoj. La plej grandan kreskon havas la gelernantoj kaj la plenaĝaj membroj. Organizitaj estas sindikate (profunuiĝe) 26 008 membroj, politike en la Socialdemokrata Partio 26 031, kooperative 16 190. La plej fortan membraron denove havas la unuiĝo Praha XI, en kies gimnastejo okazis la «akademio» honore al la pasintjara kongreso de SSIL. Ĝi havas 1 301 membrojn. Al ĝi sekvas Plzen II kun 950 membroj. El la sportsekcioj estis aktivaj 143 dromsportaj sekcioj, 210 manpilksekcioj (kresko je 32) 24 folaj-pilko¹-sekcioj kaj 9 naĝsekcioj. La sanoservon plenumis en la asocio 684 gesanitaristoj. La tutposedo de la unuiĝoj kalkuliĝas je 14 500 000 da kr. ĉ. Resume: la movado marŝas!
¹ Angle: Volley-bol.
GRANDAJ ARANĜOJ DE LA SSIL-ASOCIOJ EN 1930
Dum la kuranta jaro la asocioj de la Socialista Sport-Internacio Laborista plenumas multajn grandajn aranĝojn, kiuj servu al la preparo kaj kiel envojigo al la 2. Olimpio Laborista 1931 en Vieno. Ĉi-sence ankaŭ trovis sian plenumon la Vintrosporta Festo de la german-ĉeĥaj Laborista Gimnast- kaj Sportasocio (sidejo Aŭsig) en la metalmontaro. Multaj saksaj laboristaj vintrosportuloj reprezentis per sia partopreno la internaciecon ĉe tiu ĉi aranĝo.
La rondon de la grandaj someraj aranĝoj malfermos la hungaraj lab. sportuloj per Laborista Sportfesto en Budapest je la 31. majo ĝis 1. junio. La programo projektas: amasan gimnastadon, gimnastikon kaj la hungarajn majstrecojn en dromsporto kaj en luktado. La Svisa Laborista Asocia Gimnast- kaj Sportfesto estas anoncita por la fino de junio al Araŭ. La ĉefa festtago estos la 29. junio. Ĉar la Svisa Lab. Gimnast- kaj Sportasocio estas centra asocio, estos praktikataj ĉiuj specoj de la korpekzercoj en Araŭ. La Laborista Gimnastasocio de Ĉeĥoslovakio preparas la 26.—29. junio en Praha Gimnast- kaj Sportfeston de la ĉeĥa lab. junularo. Dromsportaj konkuroj, pilkludoj, prezenta gimnastado, tendaro de vojotrovantoj kaj granda almarŝo en la stratoj de Praha estas intencataj. En interligo kun la tuta aranĝo okazos ekspozicio: «Vivo kaj Laboro de la Lab. Junularo.»
Grandajn preparojn ankaŭ faras la german-ĉeĥa Lab. Gimnast- kaj Sportasocio por sia 2. Asoci-festo de la 4. ĝis 6. julio en Aŭsig. La festprogramo enhavas konkurojn en gimnastado, naĝo, lukto, dromsporto kaj ŝako, amasajn liber-ekzercojn de infanoj kaj plenkreskuloj, amas-dancojn, amasajn rond-bicikladon de la lab. bicikluloj, grandajn almarŝojn, parolĥoron, festludon kaj torĉan manifestacion.
La Sport- kaj Gardasocio de Latvio festos sian 6. Lab. Sportfeston de la 30. julio ĝis 3. aŭg. en Rigo. La prezidanto de latvia respubliko malfermos ĉi tiun aranĝon per soleno en la ŝtata opero. La ruĝaj pioniroj prezentos scenojn el sia tendaro. Konkuroj okazos en dromsporto, piedpilko, manpilko, gimnasto, biciklado, defendsporto, pafado kun etkalibraj pafiloj, bokso, lukto kaj naĝo. Krom tio la programo montras festludon, torĉan manifestacion kaj specialan adiaŭan solenon por la eksterlandaj gastoj.
La belgia Lab. Sportasocio okazigos de la 14.—18. aŭg. en Lieĝo (Liège) preparan aranĝon por la 2. Olimpio Laborista 1931 en Vieno. La delongaj preparoj esperigas bonegan sukceson. Lieĝo estas urbo de 170 000 loĝantoj, kun grandaj industriaj konstruoj kaj absoluta socialista plimulto en la komunuma parlamento. Programo de la aranĝo projektas internaciajn konkurojn en gimnastiko, piedpilko, atletiko, akvosporto, biciklado, manpilka ludo kaj teniso.
Krom la cititaj asociaj aranĝoj okazos granda nombro da gravaj internaciaj renkontiĝoj sur la plej diversaj sportkampoj. En neniu okazo estas alcelata la atingo de sportaj rekordoj, sed oni celas konfesi la internacian solidaron de la lab. sportuloj, kaj montri ke la agado en la lab. sporto estas servo je la laborista klaso.
Ĉi tiuj raportoj estas ĉerpitaj el la sporta gazetservo de la Socialista Sport-Internacio Laborista (SSIL), kiu aperas esperantlingve.
— página 9 —
SENNACIULO — 241
TRA ESPERANTIO
ĈU ESPERANTA ALFABETO POVAS ESTI AKCEPTATA KIEL INTERNACIA?
En multaj landoj oni parolas pri enkonduko de nova latina alfabeto. En orientaj landoj oni jam uzas tian novan alfabeton. En Ĉinio k Japanio estas tre fortaj tendencoj nuligi japanan malnovan alfabeton k anstataŭigi ĝin per pli oportuna latina. En Germanio oni jam pli k pli uzas latinan alfabeton ol gotikan.
En kelkaj landoj oni iom post iom akceptas la latinan alfabeton. Ekz. en serba lingvo oni uzas krom kirilaj literoj ankaŭ latinajn. Eĉ en Sovetio oni parolas pri enkonduko de latina alfabeto. Blankrusoj havas du alfabetojn, latinan k kirilan.
Sed ĉu enkondukante la latinan alfabeton oni solvas la demandon? Eĉ sciante ĝin oni ne povas legi diversnaciajn tekstojn. Kial? Ĉar en diversaj lingvoj saman literon oni prononcas diversmaniere. Ankaŭ por esprimi iun saman sonon oni uzas en diversaj lingvoj diversajn literojn. Ni prenu ekzemplon: litero «C» estas prononcata kiel «tz», «tc», kiel «k», kiel «s», kiel «ĉ», kiel «dj». Eĉ ofte en unu lingvo ĝi estas prononcata diversmaniere.
Samon ni vidas dum la esprimado de sonoj. Ekz. sonon «ŝ» oni esprimas per literoj: sh (angloj); sch (germanoj); ch (francoj); sj (skandinavoj); x (katalunoj); s (hungaroj), ss (rumanoj); sz (poloj); s, (uzbekoj); s (ĉeĥoj), t (angloj, fine de vortoj), s (germana, antaŭ p k t); Ш en rusa. Aliaj skribsignoj por tiu sono ekzistas en ĉina, hebrea, internaci-fonetika, egipta, araba k slava. Ĉu vi ne vidas, kiel malracie estis kreataj alfabetoj? Starigo de unuigita alfabeto estos paŝo al pliaj faciligoj en interrilatoj. Ĝi estos paŝo al komuna internacia lingvo.
En tiu natura procezo devas eniri esp-o k helpi plirapidigi tiun procezon. Esp-a alfabeto, kiel sinteza, povas esti aplikata kiel internacia. Kiel ĉiam ni havos kontraŭdirojn. Ekprotestos K-doj, ekz. germanaj, k diros proksimume jenon: «Ni havas en nia alfabeto literojn, kiuj forestas en esp-a alfabeto, ekz. ä, ö, ü, qu, k. a. Kion do fari?» Samajn protestojn ni aŭdos de kelkaj aliaj popoloj, ekz. angloj, japanoj k. a.
Necesas do aldoni por kelkaj popoloj kelkajn literojn al esp-a alfabeto. Mi havas folieton de Universala Skriba Asocio, kiu aplikas esp. alfabeton por la germana lingvo. Oni enkondukis ö, ä, ü por germanoj, same y, x, w, q. Nur jenaj reguloj devas esti atentataj: Por unu sono — unu litero; por unu litero — unu sono; skribu fonetike, kiel vi parolas; ne trograndigu la alfabeton universalan.
Aperos protesto pro supersignoj. Sed esp-aj supersignoj estas tre rimarkindaj k al supersignoj jam alkutimiĝis multaj popoloj. Mi havas tabelon komparan de ĉiuj alfabetoj (nepreseblan en «S-ulo»), k laŭ tiu tabelo evidentiĝas, ke esp. alfabeto povas esti akceptata kiel internacia.
Ĉu mia projekto estas io eksterordinara? Ne. Jam ekzistas kelkaj projektoj de internacia skribo, ekz. internacia scienca alfabeto, intern. fonetika skribo, projekto de Ciolkovski, de Ĉeĥiŝin k. a. SAT-anoj devas propagandi alfabeton esp-an kiel plej taŭgan por unuigita latina alfabeto. Ĝia enkonduko faros revolucion en la lingvoj; disfalos tiam la lingvaj baroj.
D. Snejko.
La 8-a Asoci-tago de Laborista Esperanto-Asocio por germanlingvaj regionoj
okazos de la 18-a ĝis la 21-a de aprilo 1930 (Pasko) en Essen (Ruhr-regiono). La kongresejo estas la «Urba Salonaro», kiu jam vidis multajn kongresojn k kunvenojn laboristajn. Jam nun oni povas diri, ke tiu kongreso fariĝos gravega por la tuta laborista esp.-movado. Sufiĉe granda kvanto da proponoj jam estas starigita.
[BILDO p.9 | 36,25,74,46] Foto de granda salono kun arkaĵoj, lustroj kaj multaj vicoj da seĝoj.
La «Krupp»-salono en la Urba Salonaro Essen Kongresejo de la 8-a LEA-asocitago por germl. regionoj
Sed la kongreso certe ankaŭ havos propagandan efikon, ĉar samtempe kun ĝi okazos en Essen «Granda Laborista Kultur-Varb-Semajno» kun ekspozicio, nomita «ARKULA» (Arbeiter-Kultur-Ausstellung = Laborista Kultur-Ekspozicio). Ĉi tiun Varbsemajnon k Ekspozicion aranĝas jenaj organizoj:
Asocio de Proletaj Liberpensuloj por Rejnlando-Vestfalio, Ruĝa Helpo, Internacia Lab. Helpo, Internacia Asocio de la viktimoj de l’ milito k de l’ laboro, Lab. Sportkartelo (kun ĉiuj diversspecaj sportgrupoj) Batalunuiĝo por prol. lernejpolitiko, Ligo por gardo de la patrino k socia familihigieno (aliĝinta al la mondligo por seksa reformo), Asocio de prol.-revoluciaj verkistoj, Marksista lab. lernejo, Essen, Lab. Radio, Ŝak, Stenografa, Sanitarista, Mandolinista, Kantista («Popolĥoro»), Foto-Amatora, Esp. Asocioj.
Krom la ekspozicio mem, okazos en la tempo de 12-a ĝis 21-a de aprilo paroladoj (i. a. pri la kulturbatalo en Sovetio, pri la seksa demando (d-ro M. Hirŝfeld) k pri aliaj gravaj temoj) sportprezentoj; Vivanta Ŝakludo (Kapitalo k Laboro); kant- k instrumentkoncertoj, lekcio de lab. verkisto; agit/prop. teatraĵoj k kiel krono de l’ tuta entrepreno je la fino — la Laborista Esperanto Kongreso¹.
Ĉiu povas imagi al si, ke la «Essen-a Kultur-Semajno» elvokos grandan eĥon en la germana, k kun helpo de la tutmovado esp-istaro en la internacia lab. kultur-movado. Ĉiu K-do do legu atente nian anoncon en ĉi tiu n-o kun la peto, sendi ekspozician materialon por supre nomitaj organizoj. Ni esperas, ke en sekvontaj semajnoj la sendaĵoj el la tuta mondo alfluos. Ili pruvu, ke fakte esp-o estas taŭga ilo por la tutmonda proletaro, por ĝia batalo, starigi pli bonan kulturon, pli bonan mondordon ol la putranta burĝ-kapitalisma — la socialismon.
La Kongres-Komitato de l’ 8-a LEA-Asoci-tago, Essen. Komisiite: W. Stertzenbach (4567).
¹ Eble parto de la kongreso estos disaŭdigota per la sendstacio Langenberg.
Korektoj. En n-o 279 bonvolu fari jenan gravan korekton: La titolo sur paĝo 217 devas esti: Pensoj de Lenin (ne pri!). Ni ne povas kompreni, kiel okazis tia fuŝo! Temas pri traduko de tekstoj el verko de Lenin: «Infanmalsanoj». — Sur pĝ. 215, 3-a kol., lin. 18 de supre, bonv. aldoni «rusaj blankuloj» antaŭ la vorto «fiksiĝis».
— página 10 —
242 — SENNACIULO
Esperanto ĉe la finna soc. dem. partio
La partia kongreso de la Socialdemokrata Partio en Finnlando (26. 1. ĝis 1. 2.) akceptis koncerne esp-on jenan rezolucion: 1. La partia kongreso instigas la partian gazetaron pli ol antaŭe propagandi la ideon de internacia lingvo k komuniki la progresojn de la esp.-movado inter laboristoj; 2. la partia kongreso admonas la partian grupon en parlamento fari iniciativon, por ke esp-o fariĝu libervola instrufako en mezlernejoj, k la diversajn partiajn grupojn pripensi, ĉu ekzistas motivoj por proponi ĝian transprenon en lernoplanojn de laboristaj institutoj.
LA NEFIDINDAJ KORESPONDANONCOJ
Ĉu la ricevo de pli ol 400 PK ktp. (vidu en n-o 277, pĝ. 197) estas la sola sukceso, aŭ ĉu fakte efektiviĝas reciproka koresp-ado en atentinda amplekso? Ŝajnas, ke K-do Epifanoviĉ ne legis la kapon de la korespondpaĝoj en «S-ulo», laŭ kiu ĉiu korespanto havas la devon respondi almenaŭ unu fojon… Mi estas unu el tiuj, al kiuj li ne respondis, K-do Dajber same plendis en n-o 243 pri li. (Vidu ankaŭ la lastajn «S-ulo»jn!). Nun en n-o 276 tiu K-do denove anoncas por koresp-ado. Mi ŝatus scii, por kiu celo li deziras tiom ampleksan koresp-adon. Kio estas seksfotoj de li dezirataj? Kial nek la Jarlibro 1928 nek la nova enhavas lian adreson, kvankam laŭ la citita matrikulo li ŝajnas esti SAT-ano eĉ ne la plej lastdata?
Entute la koresp-ado estas malfacila k riska afero. Mi de du jaroj klopodas aranĝi koresp-adon por nia lab. radiogrupo, sed preskaŭ sensukcese. En plej bonŝancaj okazoj ni interŝanĝas du leterojn, poste ne plu venas respondo. Miaj lastaj malsukcesoj estis PK al USSR, Leningrad, Poŝtkesto 305, Junularsekcio de SEU (anonco en n-o 244, mi skribis 22. 8. 29), k Leningrad, Nab. Roŝal, 8 LSPO, Mestkom. (anonco en n-o 267, mi skribis 1. 12. 29). Por la vane dum kelkaj jaroj elspezita afranko mi povus aĉeti bonan libron, ekz. la novan SAT-vortaron. Sed anstataŭe mi rikoltis preskaŭ nur ĉagrenon.
W. Behrmann (2105).
MALGRANDAJ NOTOJ
Komuniko de Lab. Esp. Lernejo (LELO) en Halifaks (Britio)*
Ĉar la jarkunveno de l’ Brita LEA okazos paskon en Londono, la LELO-komitato decidis starigi apartan programon okaze de tiu kunveno. Ĉiu SAT- k LEA-ano povas ĉeesti la kursojn je nunaj kondiĉoj (3 mk. g. = 3 angl. ŝil. tage). La gastdomo funkcias ĉiutage. Oni ĉiam trovas esp. K-dojn tie. Aranĝoj kun Junulara Sekcio por tendaro estas farataj. 8. marto okazos unua «Taga Kurso» por Halifaks- k Bingli-grupoj. Adr.: Halifax Road 9, Denholm Gate, West Yorks., Anglio.
* Vidu ankaŭ n-on 280.
Pri esperanta Morse-alfabeto
K-do N. Ĥolm (5459), Odessa, kies unuan artikolon pri supra temo ni presigis en n-o 266, k al kies projekto faris ŝanĝproponojn K-doj Moravec k 13 706 en n-oj 271, 272, prezentas novan prilaboritan projekton de alfabeto, kiun pro ĝia longo ni ne povas aperigi. Ankaŭ tiuj signoj havas intereson nur por limigita rondo el niaj legantoj. La alfabeto estas destinita por esp. radioamatoroj, kiuj komprenas esp. signalojn (pro tiu motivo K-do Ĥolm malakceptas la longsignalan solvon de K-do 13 706, kiu laŭ li necesigus transformon de l’ telegrafaparatoj). Por trovi definitivan solvon en la afero, krei esp. radio-kodon, (sen prezento de l’ eksperimentoj sur pĝ. de «S-ulo»!), ni forte konsilas al ĉiuj K-doj mallong-onduloj interesataj interrilati pri la afero skribe kun K-do Ĥolm.
Red.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
ALĜERIO. Alĝero. 23. jan. estis la mort-datreveno de nia K-do Neĝam Mohamed, sekr. de l’ grupo «Ĉiam antaŭen». Okazis memorsoleno sur la tombo (19. 1.). K-do Bureau memorigis pri la sindonemo k batalemo de l’ unua araba prolet-esp-isto, kies memoro ne devas esti forgesata inter la tutmonda esp-istaro. — ESTONIO. Pärnu. Ĉe loka lab. esp. grupo kurskomenco je 20. 1. laŭ rekta metodo kun 23 p. Komenciĝis je 21. 1. daŭriga kurso kun 56 p. Gvidas sveda instr. Strandmark. Ĉe loka junpionira taĉmento komenciĝis je 22. 1. kurso kun 33 p. Gvidas K-do Runs (15 428) laŭ «Petro». Intereso en tuta urbo por esp-o estas granda. La lingvo jam estas sufiĉe disvastigita dank’ al la (sole ekzistanta ĉi tie) lab. grupo, kiu esp-igas la urbon. (15 428.) — FINNLANDO. Loimaa. Nian lokon vizitis (27./30. dec.) K-do W. Krey (5486) el Leipzig. Sekve de lia vizito 5 K-doj komencis lerni. — GERMANIO. Frankfurt/M. La Frankfurta SAT-rondo priparolis en du seriozaj kunvenoj la estontan laboron (jarplanon): pliigo je 100% de la anoj; fondo de junulara rondo; de virina rondo; plialtigo de l’ abonantoj al «S-ulo» je 75%, al «LNE» je 500%. Kun tiu atingota forto ni ankaŭ povas riski jam hodiaŭ inviti la 12-an SAT-Kongreson al Frankfurt, kie 10 jarojn antaŭe okazis nia 2-a. Krome ni decidis unuvoĉe proponi, ke «S-ulo» enhavu ĉiusemajne la intern. radio-programon. Nuna peranto estas K-do Haupt (5662). Interrilatojn kun la admin. ordigas K-do Messmer (94). Gazetservanto (por kom. gaz.) K-do Nissen (10 464), (por soc.-dem. gaz.) K-do Mack. Kunvenoj ĉiun 4-an sabaton je 20-a h. en «Karlshof», Niddastr. (proks. de ĉefstacidomo). Schweinfurt. Okazis dum vintro 5 kursoj ĉe sportuloj k oficista junularo kun 70 p. La kursoj estis aranĝataj en la kadro de la sport-unuiĝoj mem. — SOVETIO. Orel. K-do Lingel, forlasinte esp. laboron en Belgorod en manoj de sia edzino, paroladis de 13. I. ĉi tie (ĝis fino de jan. 6-foje en div. lokoj). Rezulto: kurso el 40 p. en bombonfabriko. Kursdaŭro: 4 monatoj, lecionoj dufoje semajne. Oni uzas «Petro»n kun ruslingva ŝlosilo. Priesp. lekcioj ĝis fino de febr. Kelkaj kursoj formiĝas ankoraŭ.
(5081.)
ĈE LA NEŬTRALULOJ
La 25. januaro mortis en Parizo, 92-jara, generalo Seber (Sébert), unu el la plej meritplenaj batalantoj por la ideo de esp-o, kiun li subtenis morale (per sia aŭtoritata nomo) k materie (per mondonacoj k sia energio). Li estis pli vere sciencisto ol «generalo» en la kutima senco de l’ vorto. Eminenta teknikisto, li estis depost 1892 membro de la Franca Scienca Akademio, al kiu li jam en 1898 prezentis raporton pri esp-o. La tutan antaŭmilitan tempon, kiam la movado floris en Francio, li klopodis ĉe oficialaj k sciencaj rondoj pri subteno al esp-o. Depost 1924 li ne plu publike partoprenis la movadon.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Gazetoj ktp.
Gazetservo de ITF. (Internacia Transportlab. Federacio). Sidejo: Amsterdam, Vondelstraat 61. N-o 1. Januaro 1930. Dusemajna. Prezo de jarabono: 2 hol. guld. (0.80 dol.). Suplemente estas liverata laŭdezira nacilingva eldono de presita Fed. Bulteno.
Tiu gazetservo hektografita, 5-paĝa, de ITF aperas unuafoje, en esp-o. Transportlaboristoj, unuavice fervojistoj, trovos en ĝi valorajn aktualajn sciigojn pri sindikata movado, salajroj, strikoj ktp. en div. landoj.
Karnevalo en Esperantio. Ilustrita «Revuo» sendependa kun ŝanĝebla titolo. Jubilea n-o! Prezo: 20 groŝoj aŭstriaj. Eld.: K-do H. Weinhengst, Wien X, Jagdg. 5-a, Hektografita. 4 pĝ. + suplemento.
Temas pri sprita gazeteto kun humoraĵoj prolettendencaj, ĉefe kontraŭkatolikaj, parte en prozo, parte en versoj.
Programo de VIII. Nacia Kongreso de Esp-o, Oviedo, 14.—18. sept. 1929. Bele ilustrita prospekto pri la urbo Oviedo (Hispanio) kun hispanlingva teksto pri kongres-aranĝoj.
Gvidilo tra Schweidnitz (Ŝvajdnic), provinca urbo en sudorienta Ger-
— página 11 —
SENNACIULO — 243
manio. Ricevebla kontraŭ unu PI aŭ respondkupono. Adr.: Esperanto-Informejo, Schweidnitz, Germ.
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»:
Uj Elöre, Novjorko, 24. 11., lerneja lab. en la tundro (264). Cultura, Lisboa, dec., lab. univers. en Sovetio (kun fotoj), Pravda Severa, Arĥangelsk, 12. 12., eldonind. en Jap. (261), 13. 12., Trad. festo en Angl. (269), 17. 12., Malŝatstr. en Hung. (267), Sekvoj de telorismo (258).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
El Socialista, Madrid, 26. 1. (longa prop. art. de K-do Azorin), Signalen, Stokh., 30. 1., Daily Worker, Lond., 3. 2., The Labour Woman, Lond., feb., L’ Effort, Lyon, 1. 2., Le Travailleur Alpin, Grenoble, 1. 2., Juna Bolŝeviko, Kiev, 31. 10., 12. 12., 15. 12. (komenco de kurso), 19. 12., 22. 12., 29. 12., 5. 1., 9. 1., 16. 1., 19. 1., 22. 1., 26. 1., 30. 1., Veter k Vivo, Kiev, jul./aŭg. 29 Solidarität (lab. ciklista gaz.), feb. (vojaĝrakonto de germ. k franca ciklisto en fremdl.; malgrandaj anoncoj pri «S-ulo» n-oj 268, 272).
Peresper. materialon enpresis:
Der Atheist, Wien, 1. 2., Juna Bolŝeviko, Kiev, 29. 9., 10. 10., 6. 11., 11. 12., 22. 1., Pravda Severa, Arĥangelsk, 2. 12., 4. 12., 24. 12., 26. 12., 28. 12., 2. 12., 3. 12.
NIA POŜTO
11 586. — Via artikoleto aperos.
11 431. — Temas pri gramatika eraro. Devas nepre esti «ĝiaj».
13 286. — La tradukitan priskribon ni uzos en okazo de bezono.
10 662. — Pri la sorto de «Sen Hejmo» ni demandos. «Rajzele» taŭgas same nur por «LNE». Ni zorgos transsendon.
O. B. — Via artikolo aperos en unu el la sekv. n-oj. Red.
8048. — Via anonco alvenis tro malfrue. Cetere notu, ke tiajn anoncojn oni sendu rekte al Paris kaj la monon al Leipzig.
Al kelkaj Sovetianoj. — Se vi sendas PK por respondi, tiam uzu la ĝustajn «kun afrankita respondo».
13 790. — En listo de 10. 1., punkto 2286, ni ricevis nur 2 rubl. por ½ j. abono. Kotizo ne estas notita en ĉi listo.
Oberotov (Nadeĵdino). — Por kio vi pagis 4,25 rubl.? Adm.
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0.80 mk. g., ĉiu plia linio 0.50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
AŬSTRIO
K-do Stefano Dalamasl, Stolzenthaler Gasse 5/4, Wien-8, kĉl. Gek-doj, pref. kun Francio, PM, PK, L.
K-do Ludoviko Toth, Klein-Neusiedl ap. Fischa 1, kĉl, L, PK, PI. Resp. garantiata.
— Dez. koresp. kĉl, krom Sovetio k Germanio, L, PI, nepre resp. K-do Frz. Ŝmidt, Matznerstr. 15/6, Wien-13.
K-do Fritz Cepusch, Bahnstr. 36, Knittelfeld, kĉl, PI, bfl, L. Resp. gar.
BULGARIO
K-do St. Uzunov, vil. Novaĉene-Orhanie, kĉl, L, PI. Resp. garantiata.
ĈEĤOSLOVAKIO
— Societa Lab. Gimnastik-Unuiĝo (24 pers.) koresp. kĉ, esp-aĵoj por ekspozicio. Adr.: J. Polivka, Klatovy, Nr. 323/3 ap. Plzen.
— Modellignaĵistoj laborantaj ĉe «Skoda fabriko» k samtempe turistoj (30 membroj) koresp. pri div. temoj kun samfakuloj. Adr.: J. Pelcman, Škvrnanská 24, Plzen.
FINNLANDO
K-do Waino Hellsten, Loimaa, kĉl, L, PM. Certe resp.
FRANCIO
K-do J. Butscher (19 j., komencanto), Baldenheim, B. Rhin, PM, PI, bfl, kun Sovetio k nordaj landoj.
K-do H. Butscher (20 j., komencanto), Baldenheim, B. Rhin, pri alp. sporto, politiko k ekonomio kun K-doj en Sovetio, Ĉinio k nordaj landoj.
K-do J. Cavaille, 2 Chemin des Sablonniers, Lyon 3, kun seriozuloj ĉl. pri div. temoj, L, PM, il. ĵurn.
GERMANIO
— Por grandega ekspozicio ni bezonas: il. gaz., ĵurn., afiŝojn, fotojn, esp-aĵojn, L, PK ktp. Oni sendu al: K-do R. Rudolph, Olbersdorf b. Zittau i. Sa., Nr. 1602 — Certe resp.
K-do Franz Heck, Rödelheimer Landstr. 113, ptr., Frankfurt-Rödelh., serĉas serioz. koresp-antojn en Francio, Bulgario, Rumanio, Hispanio, Japanio k Ĉinio pri bredado de silkraŭpoj.
POLIO
K-do Albert Wiener, Plebiscytowa [?] 13, Katowice, pri ĉ. temoj kun belgaj K-doj. Li estos antaŭ k dum la daŭro de Int. Ekspozicio en Liége.
SOVETIO
Gregori Kac (junkom.) Kloĉkovskaja N 10, kv. 7, Ĥarkovo 10, Ukrainio, kĉl pri junulmovado, polit. ekonom., kontraŭ religio.
K-dino Raĥil Notik (18 j.), ul. K. Marksa, N 26 kv. 22, Ĥarkovo, Ukrainio, kĉl, pri vivkondiĉoj de gejunularo, junulmovado, vivo de junulinoj ktp.
L. Karas, Stolarnij per N 7, Ĥarkovo, Ukrainio, pri div. temoj (vivo de laboristaro, gejunularo ktp., teknikaj demandoj).
K-do Apolinarij Sirota, Salgirnaja 3, Narkomfin, Simferopol, L kun seriozuloj pri politiko, lab. vivo, pentrarto, kĉl.
— Ŝakludantoj de gr. fervojista klubo ŝakludas kun lab. organizoj k izoluloj. Adr.: Moskvo, Kalanĉevskaja placo, Klub «ROR», Esperanto.
K-do Andreo Jasinskij, Karaimskaja 34, kv. 2, Simferopol, kĉl junuloj, pri ĉ. temoj, L, PK, PI.
K-dino A. Zeleznickaja, Novo-Basmannaja 10, kv. 82, Moskvo, pri ĉ. temoj.
K-dino Kuroĉkina, 3-ij Sborovskij per. 20, kv. 2, Moskvo, kĉl, pri ĉ. temoj, PI, esp-aĵoj.
— Junaj kom-istoj koresp. kun orientaj j. kom-istoj, ĉefe kun j. komistoj en Ĉinio. Adr.: Kuzneck, Siberio, ŝkola devjateletka, al K-do Nikolao Ĉursin.
K-do A. Ĉuĥnov (radiisto), str. Vorovskogo 63, Barnaul, kĉl, precipe pri radio.
K-do N. Pojidaev, Korolenko str. 91, Barnaul, kĉl, L, PK, PI, PM, gaz., ĵurn.
K-do Ukolickij, telefonnaja stancija, gorodskaja, Brjansk, kĉl, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
K-do A. Smirnov, Amurskaja ul. 31, Stalingrad, pri div. temoj, precipe pri muziko. Resp. garantiata.
K-do N. I. Ĉistjakov, Starosadskij per. 9, kv. 21, Moskvo, kĉl, L, PK, PI, PM, il. gaz., libroj, papermonoj ktp. Resp. garantiata.
K-do Dm. Jurikovski, pr. K. Libkneĥta 98, kv. 1, Leningrado-22, kun K-doj en Anglio, Usono k kun metaltornisto ĉl.
— Lab. grupo de marfabriko koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Adr.: Sebastopol, Korabeln. storona, ul. R. Luksemburg, 72, kv. 2.
K-dino Sima Gerasimova, ul. Poluproletarskaja 39, Darjino, Sormovo, N.-Novgorod, kĉl, pri ĉ. temoj.
K-dino Lusja Volkova, ul. Kitajskaja 4, Varja, Sormovo, N.-Novgorod, kĉl, pri ĉ. temoj.
— Gejunuloj el tutmondo! — Esp. rondeto ĉe Dymonova Litova lernejo de kamparana junularo koresp. kun grupoj k individuoj pri polit., agrikulturaj, sociaj k. a. temoj. Resp. garant. — Adr.: P/O Krinki, Vitebskij okr., S. Dymonov, Ŝ. K. M.
K-do Viktoro Krzevov (stud. konstr.), Katoliĉeskaja 44, Nikolaev, Ukrainio, kĉl, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
— Junkom-ista Gazeto «Molodyj Proletar» serĉas koresp-antojn en ĉl. Adr.: Ukrainio, Nikolaev, Redakcio de «Molodyj Proletar».
K-do A. Berezovskij, Vorovskogo 102, kv. 7, Odessa (lernanto), PK, PI, kĉl. Resp. garantiata.
— página 12 —
244 — SENNACIULO
SOVETIO (daŭrigo)
— 2 j. K-dinoj Lidia Koĥ k Milica Marcenicina koresp. pri arto, sporto, politiko, L, PK, PI, il. ĵurn. kĉl. Certe resp. Adr.: Muztrudŝkola Ostrovidova 61, Odessa.
— Garantias resp. SAT-ano 4024 al ĉ. junaj koresp-antoj ĉl. L, PK, PI, gaz. ktp. Adr.: Esp. grupo Muztrudŝkola Ostrovidova 61, Odessa.
K-do A. Knebelman, Lenina 72, kv. 2, Odessa, kĉl, PK, PI, bildoj. Resp. garantiata.
— B. Esperkoro, Raboĉaja 39, Samara, interŝ. klasbatalajn L, PK, PI, afiŝojn ktp. kĉl, pri IRH, socia vivo, radio.
K-do J. I. Ginesskij, Krasnoarmejskaja ul. 64, Kazatin, kĉl pri ĉ. temoj.
— Esp. rondeto ĉe lab. kursoj koresp. pri politiko, lab. vivo k ekonomio. Adr.: Barnaul, Vagonnie Masterskie, «Raboĉie Kursi».
— Esp. grupo de 21-a laborlernejo (850 geknaboj) koresp. pri ĉ. temoj kun geinfanoj ĉl, L, PK, PI, gaz., lernlaboroj ktp. Resp. garant. Adr.: 21-a Trudŝkola, Pl. Feuerbach, Ĥarkov.
— Esp. rondeto ĉe Sovetpartia lernejo koresp. pri lab. vivo, politiko k ekonomio, PK, PI, gaz., ĵurn. Resp. garantias Ŝ. Goldfeder. Adr.: Barnaul, Sovpartŝkola.
K-do K. Borisov, Bratskaja 10/44, Astraĥan, kĉl pri ĉ. temoj.
K-dino Vera Kasjuga, Starokonnij per. 12, kv. 14, Odessa, kĉl, pri junul. movado, L, PK, PI, ktp. Resp. gar.
— SEU-ĉelo k SAT-grupo koresp. kĉl, pri div. temoj. Adr.: Ukrainio, Krjukovo ap. Dnepro, Klubo «Kotlov».
K-do S. Suĥonin (17 j. laboristo) ul. Svoboda 138, Sormovo ap. N.-Novgorod, pri div. temoj, kĉl. Resp. gar.
— Pionira taĉmento je la nomo de Budjonnij, Nikolsk-Ussurijsk, Siberio, pri ĉ. temoj, kĉl.
SVEDIO
— 16-jara junulo dez. koresp. pri ĉ. temoj, kĉl. Adr.: Ivar Jansson, Lunden 448, Skoghall.
— 17-jara junulo dez. koresp. pri ĉ. temoj, kĉl. Adr.: Carl Ohgvist, Björkhagen 478, Skoghall.
— 12 K-doj koresp., L, PK, PI. Skribu klaran adreson! Adr.: Axel Ahlkvist, Freden 123, Bjuv.
[REKLAMO p.12] Gravege! Jenaj grupoj dez. konstante koresp. kun la samaj organizoj ĉl.: junkom. ĉelo, de Int. Ruĝa Helpo, radioamatora rondeto, turista grupo, rondeto de komencantoj k apartaj studentoj. Sendu multnombre L, PI (bfl) por ekspozicioj, gaz., fotojn, esp-ojn. Ni ŝanĝos vortarojn esp.-diversnaciajn. Ĉio sendube estos rekompencata. Adr.: K-do Eŭg. Melnik (SAT-ano 12 874), Goroĥovska 16, Politeknikumo de ligilo, Moskvo, 66.
[REKLAMO p.12] ATENTU! Fraŭlino 18-jara dez. interŝ. belegajn PI, bfl, por pli bone varbi por esp. Sendu multnombre el tuta mondo, krom Germanio. Mi rekompencos ĉion per belegaj kartoj. Adr.: H. Seidel, pentristino, Reichsplatz 4, Meissen/Sa. (Germanio).
[REKLAMO p.12] Bakistoj! Atentu! Ĉu estas esp. amikoj, kiuj volas interrilati kun ni por interŝ. spertojn pri panbakejoj, teknike, konstruo de panfornoj, analizo de faruno k fermento, baki per vaporo. Ni estas panbakejo produktanta 2500 panojn po horo en unu el niaj fornoj. Skribu al: Frans Engels, De Keyzerlei 12, Antverpeno, Belg.
[REKLAMO p.12] Gekamaradoj! Helpu al ni propagandi esperanton! Nia esp. organizo la 1-an de majo malfermos por-, per- k pri-esperantan ekspozicion, kiu havos fakojn: Salutleteroj okaze de unuamaja festo, kooperaci-movado, ruĝfrontbatalanta. gazetoj k ĵurnaloj, kiuj uzas esp-on (sendu po unu ekzemplero kun klarigo, nomo k. a.). Ni anoncas tiel frue por ke malproksimaj landoj partoprenu la ekspozicion. Ĉiu ricevas nepran respondon laŭ deziro. Se iu volos daŭre korespondi, notu pri tio. Ĉiujn ekspoziciaĵojn sendu laŭ adreso: U.S.S.R. Tuapse (ĉernom. okr.) Kolektivnaja, 4. Al K-do Belakov Bazilo (SAT 3935)
[REKLAMO p.12] De la 18-a ĝis la 21-a de aprilo 1930 (pasko) okazos en ESSEN LA 8-a ASOCI-TAGO DE LEA POR GERMANLINGVAJ REGIONOJ. Samtempe okazos en Essen „Granda Laborista-Kultur-Varb-Semajno» kun ekspozicio nomita «ARKULA» (Laborista Kultur-Ekspozicio) aranĝota de preskaŭ ĉiuj prol. organizoj en Essen (vidu la konc. artikolon en ĉi tiu n-o). Atentigante la Gek-dojn en la tuta mondo pri la gravo de tiuj aranĝoj, ni petas la sendadon de 1. ekspozicia materialo por la div. prol. organizoj (afiŝoj, murgazetoj, ĵurnaloj, broŝuroj, fotoj ktp.); 2. koncizaj salutleteroj al la asocitago de LEA, al la Kulturekspozicio, al la div. prol. organizoj. Plie ni petas tiujn eksterlandajn Gek-dojn, kiuj iel povas ebligi sian viziton al nia kongreso, nepre sin anonci. Ĉiujn sendaĵojn ni rekompencos post la kongreso. — Ateistan materialon, kiun ni speciale petas por la Liberpensula ekspozicio, sendu al: Verband prolet. Freidenker für Rheinland-Westfalen, ESSEN, Kastanienallee 74. — Ĉion alian sendu al: Laborista Esperanto-Grupo, ESSEN, Bruchstrasse 47 a, I.
[REKLAMO p.12] Ni pruvu praktikecon de esperanto! Skribu multnombre! 1200 gelernantoj de plej granda 9jara lernejo en Krimeo deziregas interŝanĝi L, PI il. gazetojn ktp. kun jun gelab. k gelernantoj. Resp. k rekomp. p. interesaĵoj gar. Adr.: Sovetio, Krim. ASSR, u. [?] Simferopol, Dvorec truda. Bjuro Mejrabsvjazi pri K. O. K. S. P. S., por 1-a lernejo. Esperanto studata!
[REKLAMO p.12] Al tutmonda prol. lernantaro, pioniroj k junkomunistoj! Gelernantoj, pioniroj k «komsomol»anoj de Taŝkenta fervojista duagrada lernejo «Decembristoj» koresp. kolektive k individue. — Skribu multnombre! Ni nepre garantias la saman k kolektivan resp. Adr.: USSR, Uzbekistan, Taŝkent, ul. Kafanova 57, ŝkola Dekabristov, Kuĥarskij.
[REKLAMO p.12] Germanio. — Laborista Fotista Unuiĝo Loka grupo Forst N/L. dez. interŝ. fotojn ĉiuspec. kĉl. Skribu al: Hans Schulz, Kegeldamm 24. Forst N/L. Germanio.
[REKLAMO p.12] TUTMONDAJ ATEISTOJ Barnaŭla urbkonsilantaro de Militanta Ateista Unio alvokas vin al bona korespondado, interligo kaj interŝanĝo per: gazetoj, ĵurnaloj, fotoj, afiŝoj kaj aliaj ekspoziciaĵoj. Ankaŭ korespondas kolektive. — Adreso: USSR, Barnaul, «Gorsovet Bezbojnikov».
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| La estonta militarmilo | 233—234 |
| La pola imperialismo | 234—235 |
| Pri unueco kaj klasbatalo | 235—236 |
| Agado estas vivbezono | 236—237 |
| Kulturtaskoj | 236—237 |
| Diversaĵoj | 237 |
| Tago el mia vivo | 238 |
| Kiel mi fariĝis vegetarano | 238 |
| Diskutejo | 238 |
| Esperanto-Servo | 239 |
| Sennaciula Sporta Paĝo | 240 |
| Tra Esperantio | 241—243 |
| Korespondado, Anoncoj | 243—244 |
Abontarifo al Sennaciulo: (La unua nombro montras jarabonon por membroj de SAT, la dua en krampoj montras la jarabonon por nemembroj. Ni nur akceptas ¼-jaran abonon.) Argentino, pes. 5 (6); Aŭstrio, ŝil. 10 (12); Belgio, belgoj 10 (12); Brazilio, milrejs. 15 (18); Britio, ŝil. 8 (9); Bulgario, lev. 200 (250); Ĉeĥoslovakio, kr. 50 (60); Danio, kr. 8 (10); Estonio, kr. 7 (8); Finnlando, mk. 70 (80); Francio, fr. 35 (40); Germanio, mk. 8 (9); Hispanio, pes. 10 (12); Hungario, peng. 8 (10); Italio, lir. 40 (45); Japanio, jen. 4 (5); Jugoslavio, din. 100 (120); Latvio, lat. 8 (10); Litovio, lid. 15 (20); Nederlando, guld. 5 (6); Norvegio, kr. 8 (9); Polio, zlot. 12 (15); Portugalio, esk. 35 (40); Rumanio, lej. 300 (350); Sovetio, rubl. 4 (4,50); Svedio, kr. 8 (9); Svisio, fr. 10 (12); Usono, dol. 2 (2,50). — Ponumera prezo estas: 0,20 mk. g. = 0,25 fr. svis. MONON ONI SENDU: rekte al la Administranto de SAT, Richard Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig-O 27 (Germanio), poŝtĉek-konto 6835 aŭ pere de unu el la jenaj poŝtkontoj, ĉiuj je la nomo de R. Lerchner: Bruxelles, 227 848 — s’Gravenhage, 142 084 — Praha, 501 007 — Stockholm, 4268 — Warszawa, 191 335 — Wien-D, 137 725 — Zagreb, 40 040 — Kobenhavn, 14 938 — Zürich-VIII, 15 929 — La francianoj pagu al Sennacieca Asocio Tutmonda, 23 rue Boyer, Paris-XX, per la poŝtkonto 1234—22. — La sovetianoj al CK de SEU, poŝtkesto n-o 630, Moskvo. En landoj kie ni ne havas poŝtkontojn, oni pagu per ŝtataj monbiletoj en registrita letero.
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N.º 282, 27 de febrero de 1930
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
6-a Jaro. N-o 282 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 27./2. 1930
[BILDO p.1 | 43,4,55,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T., emblemo en la kaplinio de la gazeto.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerßner [?]
«GRANDAJ VIROJ»
Betoven (Beethoven), la genia komponisto, dediĉis sian trian simfonion, la «Heroan Sinfonion» al la juna liberiganto de la popolo, la konsulo Napoleono Buonaparte; ĉar li admiris tiun viron, kiu batalis por la juna franca respubliko kontraŭ la malamikoj de popollibero. Sed, kiam li aŭdis, ke tiu konsulo faris sin imperiestro, Betoven furioze disŝiris la titolfolion de sia majstroverko, ekkriante: «Do ankaŭ li ne estas pli bona ol la aliaj».
De tiam la vivo de tiu kapabla viro Napoleono fariĝis malbeno por la tuta Eŭropo. Ĉiuj eŭropaj ŝtatoj refalis post lia morto en la regadon de plej nigra reakcio, kaj la sola konkreta bilanco de lia agado estas grandega nombro da homoj mortigitaj, da familioj mizerigitaj. Betoven ne studis sociologion; sed lia sana instinkto diris al li, ke en tiu decida momento la viro, kiu en la komenco estis kunlaboranto en la penado, por forigi la mizeron el la mondo, por liberigi la suferantan popolon el la jugo de ĝiaj premantoj, perfidis sian ideon kaj fariĝis sklavo de sia ambicio.
Tamen, historiistoj skribis dikajn librojn por glori la memoron de Napoleono, kaj nun ankoraŭ ekzistas milionoj da homoj, kiuj admiras tiun viron. Ĉu la kapablo en si mem estas glorinda? Ĉu simple ĉiu energia persono, kiu havas sukceson, meritas gloron? Tiam ĉiu rabisto-ĉefo pro sia energio, ĉiu lerta ŝtelisto estus pli estiminda, ol personoj, kiuj fidelaj al sia konscienco senĉese laboradas, ofte en la ombro, por ke la estonta tempo estu pli bona ol la estinta.
El la amaso da socialistoj en la tuta mondo, eble eĉ ne unu el mil personoj konas la teoriajn verkojn pri socialismo, komunismo, popolekonomio ktp. de la ĉiunuancaj gvidantoj de la socialista aŭ komunista movado. Sed tiun firman konscion ĉiu el la kunbatalantoj havas, ke tiuj progresaj ideoj fine detruos la idolojn starigitajn por la profito de regantaj klasoj: nacio, eklezio, tubforma ĉapelo (simbolo de solidaro inter la idolanoj de kapitalisma kulturo).
[BILDO p.1 | 30,45,67,80] Desegnaĵo (subskribita «Steinlen» [?]): tri figuroj — viro kun laŭrokrono tenanta glavon, juna viro en la mezo kaj episkopo kun mitro kaj paŝtista bastono — antaŭ faskio kun hakilo; sube, de transversa stango kun tranĉiloj ĉe la finoj, pendas du mortigitaj bestoj.
La regantaj klasoj ĉiel klopodas per sentimentaloj tiri la regatojn en trompan penssistemon, kiu kaptas ilin. Ili starigas monumentojn pri la milito (verdire ili estas nur reklamiloj por estonta milito kaj plua militarismo); ili aranĝas tombojn de Nekonata Soldato (kun sama signifo), por flati la amason de la sennomuloj; ili dekretas solentagojn kaj solenminutojn pri aferoj, pri kiuj ĉiu civilizita homo devus honti; ili ne diras, ke sinjoro X. aŭ Y. estas en hontinda maniero buĉita dum la milito, sed ke li «falis». La aldonon «por la patrujo» oni jam ne plu eldiras; ĉar ĝi jam fariĝis tro stereotipa kaj ridinda.
* * *
Musolini, kiu estas admirata de multegaj burĝoj, kvankam eĉ laŭ ilia moralkodo li ankoraŭ ne faris ion glorindan krom grandaj gestoj de kinematografa aktoro laŭ stilo de la lasta germana imperiestro, perfidis la laborantan klason, al kiu li apartenis kaj kiu en la komenco donis al li la eblon de lia kariero.
Li bone scias, ke patriotismo estas trompvorto por la popolo, kaj nun li komercas per patriotismo. Li bone scias, ke naciismo estas la malamiko de la laborantoj kaj ke nur la internacia unuiĝo de ĉiuj proletoj povos forigi la mizeron de la laboranta klaso. Kaj nun li estas la plej laŭta ŝovinisto. Li bone scias, ke la eklezio stultigas la homojn por la profito de la regantaj klasoj kaj ke la interligo de ŝtato kaj eklezio estas la plej efika rimedo, por eternigi la mizeron de la premataj klasoj. Kaj Musolini tute kaŝe, ĉar li estis liberpensulo kaj ekstereklezie edzigita, prenis la formalan benon de la pastroj, favoris ĉiel la katolikan eklezion kaj ebligis la kontraktadon inter la papa kaj la itala registaroj. Lia tuta politiko, de la
— página 2 —
246 — SENNACIULO
komenco, kiam en la jaro 1914 li transiris al la militemuloj, portas la stampon de perfido kaj mensogo, kaj ĉiu, kiu aspiras al progreso, devas eviti, nomi tian personon pro la sukceso, kiun li persone havis, granda viro.
Grandaj viroj povas esti nur tiaj, kiaj restas interne honestaj, t. e. fidelaj al si mem.
O. B.
LIBERTEMPAJ IMPRESOJ EL IRLANDO
Estis dum aŭgusto 1928, kiam ni per malkaraj biletoj iris transmaren al Dablin (Dublin). Nia ŝipo havis kapablon porti 1500 personojn, sed ne komforte. Ni malfruiĝis pro densa marnebulo. Post esploro de nia pakaĵaro en Dablin, ni ekbiciklis eksterurben al dometaĉo, kie ni matenmanĝis. Tiam ni sciiĝis, ke la angla vizitanto estas ekspluatata hontege de la dometularo, escepte se oni antaŭe interkonsente fiksas la hotelprezojn. La vojoj estas tiel malbonaj, ke estas permesite bicikli sur la piedvojetoj. En Ŭiklo (angle: Wicklow), Arklo (Arcklow) k Dablin estas statuoj de ribeluloj, kiuj estis mortigataj de la brita imperialistaro. Ĉevaloj k azenoj estas videblaj ĉie, k la aŭtomobiloj estas malmultaj ĝis nun. Malriĉo, pastraro, malbonaj higienaj aranĝoj k malklero regas evidente ĉie, speciale en la vilaĝoj.
[BILDO p.2 | 31,17,65,34] Du irlandaj moneroj: maldekstre duonkrono (2/6) kun ĉevalo, dekstre duonpenco (½ d) kun porkino kaj porketoj.
Novaj irlandaj moneroj
Ni estis akceptataj en ĉiuj lokoj kun bonkoreco, precipe kiam la loĝantoj trovis, ke ni ne estas imperialemaj. La influo de la katolika pastraro malkreskas.
Ni biciklis ĉirkaŭe 400 kilometrojn inter la montega kamparo de Ŭiklo k renkontis nur afablon k ĝentilan helpon. Du fojojn ni havis akcidentojn, k ni veturis dum la nokto. Ni neniam estis en danĝero, kvankam ni troviĝis en la centro de la ribel-regiono, kie la brita soldataro konstruis vojon por helpi venki la ribelularon.
Ĉie oni aŭdas la irlandan lingvon apud la angla. La du lingvoj estas instruataj en la ŝtata lernejaro. Ni renkontis lernejestron, kiu estas entuziasma pri la utilo de l’ lernejo kontraŭ la brita imperialismo. Ni sendis poŝtkartojn al Anglio kun britaj poŝtmarkoj, kiujn ni portis el Anglio. Sed niaj amikaj ricevantoj devis pagi punmonon, ĉar la Irlanda Libera Ŝtato rifuzas la britan poŝtmarkon. La vojmontriloj havis surskribojn dulingvajn. La Libera Ŝtato havas sian propran armeon k forigis la britan nacian himnon anstataŭigante ĝin per la ribela kanto «La Soldata Kanto». La britaj emblemoj k flagoj kolerigas la irlandan popolon. La amaso tiris ilin el la fenestroj de tri domoj dum iu ĉevalara ekspozicio. La ribelo kontraŭ Britio rezultas de la fortiĝanta naciismo sub la influo de la burĝa klaso. La Respublika armeo k partio formas la opozicion al la burĝa registaro k estas preskaŭ egale fortaj kiel la registaro en la parlamento («Dail»).
La insulo estas malgranda, sed spite tio ekzistas du parlamentoj, la Norda, kiu malamike rilatas kontraŭ la Suda k estas parto de la Brita Imperio, dum la Suda memstariĝis de Britio. La Irlanda Libera Ŝtato havas sian propran monsistemon kun nacilingvaj surskriboj. La moneroj prezentas kokinon, porkon, anseron, kuniklon, hundon, bovon, fiŝon k ĉevalon, krome harpon: produktoj de tiu lando.
H. W., Peranto en Leeds (6255).
★
ĈEĤA NACIISMO
Estas ofte en «S-ulo» konstatita fakto, ke la novaj postmilite formiĝintaj ŝtatoj k ŝtatetoj ne postrestas siajn pli aĝajn fratojn je ŝovinismo. Kiu estis en jaro 1921 (fondiĝkongreso de SAT, universala kongreso de esp-o) en Prago, spertis, ke la ĉeĥa ŝovinismo floras k prosperas. Eltiroj, kiujn faris K-do 409 el nova lernolibro pri geografio por superaj lernejoj, montras, ke simile kiel en aliaj landoj la nacia memfiero, la eduko al ŝovinismo k malŝato kontraŭ aliaj nacioj, trovas en ĉeĥaj instruiloj sian esprimon. La iamaj subpremintoj de l’ ĉeĥa naciismo, Aŭstrio, Hungario, ankaŭ Germanio estas komprenenble malame k malestime traktataj. Tio kaŭzis interpelacion de la germanaj k hungaraj deputitoj — la novaj malplimultoj — en la ĉeĥa parlamento. Esence, kiel oni vidas, nenio ŝanĝiĝis. El la naciaj subpremantoj de hieraŭ fariĝis la naciaj subprematoj de hodiaŭ. Nur neinteresiĝo je tiuj naciaj interbataloj povas esti la devizo por la proletaro, kies sorto ne decidiĝas per la venko de tiu aŭ alia nacia grupiĝo.
Laŭ informaĵo de K-do 409.
Homara sento supervenkas naciismon
Malama sento inter malamikaj nacioj dum militoj estas plejparte nenature incitata kaj nutrata per fipropagando de sagacaj militestroj. Nur por la plej malgranda parto de nacio validas, ke tiu malestimo kontraŭ aliaj popoloj sin bazas sur patriotisma honorsento ofendita kaj venĝema. Precipe la larĝaj tavoloj popolaj kun pli malpli laŭnatura sento kaj nekripligita pensmaniero vidas en la kontraŭmilitata alinaciano laŭ sana instinkto unue la homon kaj nur due, laŭ ekstera ordono, la malamikon. Multaj pruvoj el militaj tempoj atestas, ke la homara sento naturorigina supervenkas la naciisman antaŭjuĝon artefaritan.
Jena travivaĵo mia el la «glora tempo» de la mondmilito prezentas konvinkan ekzemplon: Kelkcentoj da francaj militkaptitoj, flankitaj de germanaj soldatoj, trairas, ĵus veninte de la stacidomo, la stratojn de malgranda urbo germana. Klinitaj la kapoj, apatiaj la rigardoj, peze antaŭentrenante la malfortajn piedojn, kun multfalde sur malgrasegaj korpoj movpendantaj uniformoj, la malgranda irantaro emocie spegulis la sensencajn suferojn de kruela milito. Multaj pasantoj preterirantaj kompatrigardis la mizeraspektajn, svenantsimile formoviĝantajn kaptitojn. Kiam ĉi tiuj haltis en korto de lernejo, jam la tuta urbeto sciis pri iliaj alveno kaj malbona stato. Multegaj urbanoj alportis abundon da nutraĵoj, kiel panon, arbfruktojn, terpomojn kaj aliajn aĵojn manĝeblajn por la «malamikaj» soldatoj. Ĉar la gardantaj germanaj soldatoj ne toleris alproksimiĝon al la francoj, la aro staris antaŭ la ĉirkaŭkorta krado, en la manoj tenante la nutraĵojn, ne sciante kiel doni ilin al la kaptitoj. Subite komenciĝis bombĵetado trans la kradon, celdirektita al la grupo el francoj, neniam de ili vidita, ĉar la alsusurantaj bomboj estis nutropakaĵoj el la manoj de civiluloj.
Okazis, ke kelkaj paketoj falis teren plurajn metrojn antaŭ la kaptitoj kaj tiuj, saltante ekstervice por ekpreni la donacojn, tuj estis rekompencataj per pafilkapaj batoj de la gardsoldatoj. Tiu ago, laŭtproteste malaprobita de la popolo, kaŭzis disputon inter germanaj soldatoj kaj urbanoj minacantaj anonci tiun malhumanan traktadon kontraŭ malfortuloj al svisa ĵurnalo. Por ĉesigi la konflikton la kaptitoj devis okupi la lernejajn ĉambrojn, de kies fenestroj altetaĝaj ili teren pendigis siajn ladajn kuirpotojn fiksitajn je ŝnuroj plurope kunligitaj. Ĉar alvenis ĉiam pli kaj pli da loĝantoj, la potoj ĉi-okaze estis plenplene ŝtopitaj per nutraĵoj, kvankam tiutempe la manĝaĵoj estis haveblaj nur per urboficaj
— página 3 —
SENNACIULO — 247
kuponoj laŭ neceskvanto po kapo. Sed la helpema loĝantaro nur vidis la palajn vizaĝojn de la kaptitoj kaj plenkontentiĝis per iliaj dankesprimoj helpe de mansvingo, ĝojrido kaj fremdsona parolo nekomprenebla. Germana oficiro ĉagreno [?] konstatante tiun persistan interfratiĝon preskaŭ patriperfidan inter germanaj civiluloj kaj malsatantaj malamikoj ordonis fermi ĉiujn fenestrojn, tiom je malplaĉo al la urbanoj, kiom al la kaptitoj.
A. Huemer (13 885).
★
La turkoj artefaras lingvon
Kun la enkonduko de l’ latina alfabeto lastoktobre en la turkaj lernejoj efektiviĝis samtempe forigo de la instruado de araba k persa lingvoj en la liceoj, kiuj estis anstataŭataj per eŭropaj fremdlingvoj. La ĉefa malhelpo por disvastigo de l’ turka lingvo estis ĝia malsimpla gramatiko, ĝia stranga ortografio k la amaso da arabaj k persaj vortoj, kiuj konsistigis preskaŭ la tutan turkan vortaron. La komuna vortaro estas tre malriĉa: kamparano disponas pri apenaŭ 800 vortoj por sin esprimi, malklerulo en grandaj urboj pri 1200, elemente klerigita homo pri 3 mil, klerulo pri 10 mil vortoj. Sed la turka vortaro ampleksas 30 mil vortojn! Tial ekzistis tiom da analfabetoj (90% ĝis antaŭ jaro) en Turkio, ĉar la alfabeto estis tiom komplika.
La ĉefa merito de l’ nova reformo estos faciligi al la popolo scipovon de sia lingvo, levi ĝin el la nuna malklero. La problemo sekve ne estas nur lingva, sed socia. La alpreno de l’ nova alfabeto estus nekompleta, se ne samtempe okazus purigo de la turka lingvo per forigo de arabaj k persaj vortoj. Dum pli ol jaro kleruloj ellaboras novan vortaron. Ili preferas turkan vorton, se ĝi ekzistas, al araba aŭ persa, k se ne ekzistas, ili kreas novan laŭ okcidenta lingvo. Tiu reformo ĉagrenis kelkajn tradiciulojn, kiuj vidas malkomprenebliĝi ĉefverkojn literaturajn. Certe iliaj timoj estas pravaj. Sed temas nur pri malgranda kvanto da verkoj jam nun nekomprenitaj de la plimulto da legantoj. Ili apartenos estonte nur al lingvistoj-specialistoj. Pure nacian literaturon turkoj nur posedis, antaŭ ol ili konkeris la Orienton. Venkita Persio akceptigis al la venkintoj sian kulturon k lingvon (anstataŭ inverse!). La araba lingvo enkondukiĝis kun la islamo. Turka lingvo longe restis nur parolata; skriblingvo ĝi fariĝis nur post venko de Karaman, sed tute hibrida pro la araba alfabeto k miksvortaro. Nur la postmilita Turka Respubliko kapablis krei la institucion, kiu nun artefaras novan turkan lingvon kun latina alfabeto. Ĉia progreso rezultas de artefariteco.
La skismo inter la laboristaro organizita malutilas ĉie
Antaŭe en la plej multaj komunumaj parlamentoj de Saksio la du laboristaj partioj (socialistoj k komunistoj) havis la plimulton. Malgraŭ diversaj malhelpoj inter la du partioj k en batalo kontraŭ burĝaro estis atingataj kelkaj rezultoj, progresetoj je la intereso de la laborularo k socialismo. Se ne sufiĉaj estis la atingoj, kulpas pri tio la realaj cirkonstancoj lokaj, faktaj, en kiuj la laboristaj partioj batalis por siaj celoj.
La espero, ke en venontaj parlamentoj estus atingataj pli bonaj rezultoj, k regus malpli da disputemo inter lab. partioj mem, estis en la koro de ĉiu sincera K-do, por povi tiri al nia flanko por ĉiam la indiferentajn lab. amasojn. La ĝisnunaj interdisputoj k bruegoj ĉe la lab. partioj en la parlamentoj ne servis al la interesoj de l’ interna unueco, sed male utilis al la burĝaj partioj. Okazis la nova baloto, sed la espero atingi pli bonajn rezultojn, pli grandan unuecon por la laboristoj en la novaj parlamentoj, ol antaŭe, ne plenumiĝis. Per la baloto burĝaj partioj k ekstreme naciista partio iomete gajnis. ili estis plenaj da ĝojo pri tiu kontraŭlaborista venko.
Sekve de tio multaj kun la laboristaj partioj simpatiantaj personoj esperis, ke ĉi tiuj nun pli forte, pli unuece batalos en la komunumoj por la socialismo. Sed la malo okazis. En la plej multaj komunumaj parlamentoj la agado signifas iluzion por la laboristoj, miregon, samtempe ĝojon por la burĝoj. Ĝis nun ekzistis en tiuj parlamentoj kompromiso inter socialistoj k komunistoj, sed hodiaŭ ĉi tiu stato preskaŭ nuliĝis.
La nekompromisemo inter la laboristaj partioj malhelpas ĉian laboristaran progreson, en nacia k internacia skalo. Same en nia esp. movado resonas eĥo de tiu ĝenerala disiĝo inter la laboristaj tendencoj. Pro tio ankaŭ nia movado ne progresas tiom, kiom ni dezirus. Ekzistas tiom da esp-istoj, kiuj povus aktive subteni nin, sed kiuj venas al ni nur por lerni, aŭdi esp-on, ne aliĝante nek al LEA nek al SAT… ĉar ili memoras pri la ĉieaj interlaboristaj disputoj. Ĝis nun tamen la lab. esp-istoj solaj sciis konservi en sia organizo la unuecon intertendencan. Tio estas la merito de lojalaj, sinceraj K-doj, kiuj konscias, ke la disiĝo ne povas esti en la intereso de nia movado. Aliel estas en la naciaj lab. organizoj, ĉe sportuloj, liberpensuloj k. a., kiuj staras sur la sama fundamento kiel SAT: tie sen fino furiozas la skismo, malfortigante la lab. movadon. Jam ofte pereis malfortaj grupiĝoj, sekcioj pro la skismo. Ankaŭ ĉe ni montriĝis tiaj simptomoj, kiuj ne pli etendiĝis nur dank’ al la prudento de multaj inter niaj K-doj. Evitante skismojn, ni akiris la konfidon k simpation de ĉiuj sinceraj batalantoj por nia movado.
Labori en tiu senco devas esti nia ĉeftasko, se ni volas progresi ĝis fina efektiviĝo de tutmonda proletara unuiĝo. Nur tiu laboristaro organizita, kiu celas unuecan kunlaboradon supertendencan, povas servi kiel fundamento por nia laboro, estas garantio por nia antaŭeniro.
M. Häckel (1162), Leipzig.
1870/71 kaj 1914/18!
La milito 1914/18 ne estis profito por Germanio. Se ĝi estus profito… ĉu la germanaj militvunditoj, vidvinoj kaj orfoj havus pli bonan vivon ol nun? Mi asertas, ke ne. Kiel pruvon mi sekvigas tabelon pri la sumo, kiun ricevis la «germana patrio» kiel rekompencon de Francio post la milito 1870/71. El tiu ĉi tabelo ĉiu laboristo vidu, ke profitoj, dum milito kaj paco, fluadas en la poŝojn de la posedantoj, mallaboruloj kaj «gvidantoj de armeoj». Nuntempe la germanaj patriotoj kaj faŝistoj diras al la germania proletaro: «Jen, se ni estus venkintaj, tiam la tuta germana popolo vivus pli bone! Sed la «malamikoj trans la landlimoj» elsuĉas Germanion. Tio estas la kaŭzo de via mizero. Batalu kontraŭ la «malamikoj» de germana lando; poste via vivo pliboniĝos!»…
Gek-doj en ĉiuj terpartoj! La proletaro ĉiulanda daŭre vivas en mizero, ĉar la sistemo kapitalista elsuĉas ĉiujn laborulojn laŭ samaj metodoj. Ne la popoloj estas malamikoj inter si, sed nur la reganta klaso havas intereson je malpaco de l’ tutmonda proletaro! Per esperanto ni disfrapu la mensogon de l’ faŝista kapitalistaro: Super ĉio la patrio!… Proletoj, ne kredu la parolojn de viaj malamikoj (kapitalistoj, pastraro, generaloj, faŝistoj). Sed vidu la agojn, la faktojn, kiuj elmontras plej evidente la malbenitan mensogon: super la homo la patrio! Vidu mem: la kapitalistoj unuavice havas la saman intereson en ĉiuj landoj sendiference — ekspluati la laboristojn. Se la kapitalistoj volas militadi, tiam ili marŝu antaŭen mem, staru en la unua vico! Ĉiu laboristo devus rifuzi mortigi alilandan proleton, se la kapitalistaj vampiroj kriadas: Ĉiu donu ĉion por la kara patrio! — Por la proletaro ĉiu milito signifas danĝeron kaj malprofiton.
Francio (t. e. la franca proletaro!) devis post 1871 pagi al Germanio kvar miliardojn da markoj. La germanaj
— página 4 —
248 — SENNACIULO
laboristoj (la popolo) ricevis nur eretojn de tiu sumo. La plej grandan parton oni disdonis inter riĉularo kaj parazitoj:
| milionoj da mk. g. | |
|---|---|
| rekompenco al ŝip-posedantoj | 16,8 |
| militrekompenco al «privatuloj» | 110,0 |
| emisioj por fervojo en Elzaso-Lotaringio | 55,2 |
| donac-fondo por «meritoj je la patrio» | 12,0 |
| «milit-trezoro» | 120,0 |
| armado de fortikaĵo sur la german-franca landlimo | 255,0 |
| elspezoj por okupado de franca regiono | 72,0 |
| pago de «regna ŝipara prunto» | 32,0 |
| pagota sumo por ŝtataj invalidoj | 561,0 |
| regna ŝiparo | 87,0 |
| nova regna parlamentejo | 24,0 |
| germana armeo | 326,5 |
| repago de regnaj pruntoj | 1 795,0 |
La restsumon «oni» disdonis inter ĉiuj sub-registaroj germanaj (Bavario, Badeno ktp.). La sumo «donac-fondo» fluis en poŝojn de arme-estroj kaj ŝtat-gvidantoj (salajro por buĉado!). Al la veraj herooj de la militoj oni disdonis ladajn ordenojn kaj «sumegon» de 15—25 mk. g. da monata rento…
120 mil ekssoldatoj germanaj de 1864, 1866 kaj 1870/71 (militjaroj) vivaĉas ankoraŭ nun en mizeraj kondiĉoj. Ĉar ili ne povas vivi «kiel herooj de l’ patrio», tial oni kolektas publike monsumon por ili! Sed, kontraŭe, alia bildo: Spite la malprofita milito 1914/18 multaj eksgeneraloj kaj «gvidintoj» germaniaj ricevas grandegan renton kiel militrekompencon. Ili ĉefe estas kulpaj pri tia hombuĉado kaj la mizero de l’ germana laboristaro. Ili akuzas siaflanke la socialistojn pro la malvenko de «nia patrio». Ili malamas kaŝe aŭ malkaŝe la «demokratan respublikon». Sed ili tre volonte akceptas de tiu respubliko la grandan «militrenton». («Mono ne malbonodoras» diras germana proverbo).
1851, Ŝvajdnic.
LA SKANDALO DE LA «FREMDULA LEGIO»
Karl Volf (Wolf), travojaĝante Germanion, ankaŭ atingis la urbon Forst (Laŭzic). Lia tasko estas, klarigi al la loĝantaro la vivon en la «legioj». Ĉefe li parolas pri la hispana. Same kiel multaj ili fariĝis viktimo de promesoj faritaj de varb-oficejoj. Oni devus opinii, ke tio ne plu estas ebla en nia epoko. Sed eraro! Jen la raporto de Karl Volf, kiu pere de K-do 15 015 ŝatas klarigi siajn suferojn al ĉiuj progresemaj homoj de la mondo. Ni kiel SAT-anoj devas ankaŭ aktive kontraŭbatali la malhumanan aferon de la fremdulaj legioj. Egalan rajton al ĉiuj homoj! «Labkoroj-rondo», Forst (Germ.).
Enkonduke de sia parolado Volf diras, ke estas multe disvastigita la opinio, ke ĉiujare multaj junaj viroj aliĝas al la fremdula legio pro aventuremo aŭ similaj motivoj. Sed li asertas, ke tio estas nur antaŭjuĝo. Kulpaj estas pli vere la kontinua ekonomia krizo kaj grandparte ankaŭ la promesoj de publikaj oficejoj. Tia varb-oficejo por Hispana Maroko troviĝis en Hamburg ĝis la jaro 1924, kun ŝtata permeso. Tiel ankaŭ Volf estis varbata je la plej favoraj kondiĉoj, same kiel 2000 aliaj junaj viroj en 1923/24. Li ricevis sian pasporton por Hispana Maroko. Tiele bonespere li eniris la vaporŝipon je 3-a de marto 1924. Dek tagojn pli poste li troviĝis ĉe la marbordo de Afriko, kontraŭe de Gibraltaro. Alveninte en Ceŭta, li esperis finfine trovi laboron. Anstataŭ tio li ricevis alian vestaĵon necivilan kaj estis komandata iri en la montaron. Jen li troviĝis en la tiam fondita hispana legio. Oni uzis lin por batalo kontraŭ la rifkabiloj. Diktatora disciplino obeigis la nesindonajn rifuzajn samsortanojn per nesupereblaj torturo-metodoj. Kun sablosako ligita sur nudan dorson per maldikaj metalfadenoj, ili devis ronde marŝi ĉe sunvarmego de 60° antaŭ la viraro. Tio estis komenca puno. Pli poste estis ordonata «fortikaja» puno. T. e.: en puntaĉmenton komandite oni devis portadi ŝtonojn kaj aliajn ŝarĝojn. Ĉe plej etaj neobeoj aŭ kontraŭstaremo oni estis ligata al arbotrunko per maldikaj metalfadenoj. Multe pli grava puno, ankoraŭ nuntempe uzata, estas la enfoso en dezerta sablo, kiu okazas ĝis la kapo. Diligentaj gardistoj emas apliki la pli malmolajn punojn. Li mem devis suferi la torturon ĉe la martirtrunko tri horojn pro bagatela neatento. Humana posteno, kiu volis helpi al li per freŝa trinkaĵo, estis surprizata dum sia ago kaj devis mem sur lian vizaĝon ŝmiri mielon, por ke ĝi estu elmetita al la moskitoj dum tia sunvarmego.
Iu legiano Kuter (Kutter), familia patro kun kvin infanoj, estis mortpafata sen eblo defendi sin antaŭ tribunalo. Li ricevis kiel deserton inter bonaj ankaŭ du malbonajn fruktojn. Ĉi lastajn li ĵetis teren, ĉar li ne riskis manĝi ilin pro malsaniga efiko. Tio kaŭzis miskomprenon ĉe hispana oficiro ĵus alveninta, kiu ne atendante klarigon, ekpunis per pafo la «pekinton». La kuglo traboris ŝultron. Kiel vundito li estis komandata kun aliaj en puntaĉmenton kaj transportata al la hospitalo en Ceŭta, kie li alvenis kiel kadavro. Atesto de l’ ambasadoro en Tetuan pruvas la veron de tiu okazo.
Malgraŭ ĉiaj tiaj punmetodoj timigaj okazas oftaj forkuroj. Ankaŭ Volf
KULTURTASKOJ
M. Krjukov
(3-a daŭrigo. Vidu n-ojn 279/81)
4. 2. Naciaj personaj nomoj liveras fonetikajn malhelpojn k grandan konfuzon en nia lingvo pro terura senordo k hazardo de ilia deveno. Uzo de naciaj nomoj daŭrigos la ĥaoson k la malŝparon da lingva energio. Krome — malnovaj nomoj ofte kontraŭas spiriton de Novo, ofte ili estas sensencaj, ofendaj k eĉ «malmoralaj» (Domno — sinjorino, Klaŭdio — lama, Ksantipo = ruĝeflava ĉevalino, kelkaj popoloj uzas la nomon de peniso kiel personan nomon). Tial sennaciiĝanta vivo de l’ homaro postulas ordigon k simpligon, unuigon de nomsistemoj same kiel de mezursistemoj. Uzu jenan simplan k certigitan de Revolucio k de praktiko sistemon de nomfarado (mi nur motivigis, ordigis k ĝeneraligis la sistemon): Kunmetu personajn nomojn el komencliteroj de jenaj aktualaj vortoj: Asocio, Elektro, Energio, Esperanto, Evoluo, Ideo, Idealo, Internacio, Organizo, Unueco, Universo (la vokaloj A, E, I, O, U); Bono, Belo, Ĉarmo, Frateco, Ĝermo, Komunismo, Kooperio, Laboro, Libero, Lumo, Mondo, Novo, Povo, Revolucio, Socialismo, Soveto, Tekniko, Volo (la konsonantoj B, Ĉ, F, Ĝ, K, L, M, N, P, R, S, T, V). La kombinoj po 2—6 literoj el la cititaj 18 literoj povas liveri ĉ. 4 milionojn da nomoj, ekz. Am, As, Ulm, Kim, Ĝer, Lanti, Mor, Maks, Tan, Sat, Eol, Meor, Rames, Oira, Ema, Nal, Arn, Rut, Rem…
Elektu el ili la plej taŭgajn, distingeblajn k belsonajn. Por ĉi tiu celo oni povas same uzi nomojn de ŝatataj objektoj (Rozo, floro, diamanto, oro k. s.), sed nur difinitajn. La kombinitaj literoj devas formi nur novajn, ekstervortarajn vortojn, por ke tiel oni distingu la nomon k ne miksu ĝin kun aliaj kategorioj. Familia nomo estas senbezona. Ĝin povas anstataŭi oficialeca datnomo, t. e. cifero de naskiĝjaro plena aŭ mallongita (Nal 17 estas Nal naskiĝinta en 1917).
4. 3. Terminaro de sciencoj senĉese k senorde kreskas k homaro riskas droni en ĥaoso [?] oceano da novaj vortoj-nomoj, kiuj senregule invadas homlingvon. Sole botaniko jam havas ĉirkaŭe 600 000 nomojn k kiom da ili estas en karbonĥemio, zoologio, geografio k en aliaj sciencoj! Kaj ili estas pezaj, multvortaj. Instigu al jena nova formado de l’ terminoj-nomoj¹.
Ĉiuj objektoj de sciencoj (bestoj de zoologio, kreskaĵoj de botaniko ktp.) estas ordigitaj laŭ klasoj, subklasoj k specoj. Tial oni facile povas ilin nomi per ciferoj, kiuj respondu al iliaj klaso, subklaso k speco k prononciĝu kiel literoj. Tiel ĉiu nomo de scienca
¹ Mi proponas nur novan sistemon de pli praktika nomaro, ne novan «filozofian» lingvon.
— página 5 —
entreprenis forkurprovon, sed estis rekaptata, kiel multaj el liaj samsortanoj. Ke preskaŭ ĉiuj forkurintoj revenas al la legio, estas klarigebla per la alta rekompenco, kiun la kaptintoj ricevas. Por ĉiu rekaptito la legio pagas 100 hisp. pesetojn (ĉ. 17 dolarojn). Dum unu preskaŭ sukcesinta forkuro Volf estis rekaptata en la internacia Tanger-Zono de angla oficiro, ĉe kiu li esperis trovi helpon kaj rifuĝon. Li elliveris lin al la legio kaj ricevis 100 pesetojn. Ree en la legio, li devis partopreni la militon kontraŭ Abd el Krim. Dum tiu ĉi batalo triumfis la tuta kruelo de l’ primitivaj instinktoj. Precipe komandantoj hispanaj kruel-agis. Tiaj «kultur»-agoj estas konservitaj en fotoj, kiujn posedas la legianoj. En malmoralajn abismojn estas trenataj la pli altrangaj legianoj kaj trovas ŝajne sadisman kontentigon en tio. Okaze de ŝajna ribelo estis mortpafataj dekduo da ĉiunaciaj anoj. Tri junajn germanojn trafis sama sorto en Ben dib Melilla. Tri pliaj estis punataj per 12—15-jara punlaboro. Post jaroj estis pruvata ilia senkulpeco kaj ili estis liberigataj sen iu ajn kompenso.
La servo en la legio daŭras 5 jarojn… ekskluzive punoj, egale, ĉu ili estis long- aŭ mallongdaŭraj. Estas tre malmultaj, kiuj povas forlasi la legion kiel sanuloj. Penegoj, malsano, vundoj, absurdaj punoj zorgas pri ruinigo. Tion pli kaj pli sentante Volf ne malesperis, sed laboris senlace por sia liberigo. Post dufoja vundigo, ree provitaj forkuroj, grava malsaniĝo ĝis detruo de por la vivo gravaj organoj oni permesis finfine al li maldungiĝi. La germana konsulejo en Madrid helpis lin reveni hejmen per pruntedono de 82 mk. g. je kondiĉo de tuja repago post la reveno. Cetere la germana ŝtato fermis la varb-oficejon nur en aŭgusto 1924, post senĉesaj postuloj de sukcesaj forkurintoj. Nur tiel estas klarigeble, ke el 2000 junaj viroj germaniaj mortis pli ol 1800 en la legio.
Per la packontrakto Versaja la kontrakto rilata al la «fremdula legio» estas plilongigita je 100 jaroj. Sed por forigi tiun malbonon, necesas forigi ne nur tiun ĉi leĝon; necesas forigi ĝian radikon; kaj tiu kuŝas en la socia mizero, en kiu vivas milionoj da proletoj.
Je nomo de Karl Volf — Valter Ernst (15 015).
★
FAKTOJ SEN KOMENTOJ
Parolfilmo, lingvoproblemo kaj nacia intereso
Antaŭ kelkaj tagoj okazis sensacia debato en la brita parlamento (Ĉambro de Komunumoj), kiam iu konservativa deputito demandis la komerc-ministron, kion li intencas fari por malpliigi la importon de usonaj parolfilmoj k por protekti la anglan lingvon, tia kia ĝin parolas la angla popolo. — La ministro respondis, ke ekzistas protektleĝo por la brita filmindustrio k ke li ne havas intencon limigi rekte la importon de l’ usonaj parolfilmoj. Rebatis la deputito, ke la leĝo montriĝis neefika, k ĉu ne estus utile ion fari por protekti la britan lingvon k kulturon en tiu ĉi lando. Aplaŭdoj de l’ kunvenintaro. Post defendparoloj de l’ ministro alia deputito postulis garantiojn pri la filmkvalito. Fine laboristpartiano demandis ironie: «Ĉu s-ro ministro opinias, ke skoto estas kvalifikita por havi juĝon pri tio, kio koncernas la anglan lingvon?» — «Sed certe!» respondis la ministro, kaj la interpelacio finiĝis en ĝenerala gajemo.
Ĉirkaŭ la liberpenso en Hispanio
Evidentiĝas, ke inter la tielnomataj «konsciaj», kontraŭreligiaj personoj en Hispanio la plimulto ankoraŭ preferas doni sian monon k siajn infanojn al la klerikalaj lernejoj anstataŭ al institucio, kiu alportas lumon al la estonta generacio. Mi ĉeestis en urbo, kie vere konsciaj K-doj starigis laikan lernejon per grandaj oferoj. Nun ili apenaŭ povas pagi la instruiston pro manko de geinfanoj en la lernejo! Verdire oni ne povas kulpigi la en malklero tenatajn laboristojn, se oni observas la malluman agadon de la politikistaĉoj de l’ reganta klaso, kiu aplikas ĉiajn rimedojn por trompi la popolon. Ĉiu politiko baziĝas ja sur la katolikismo en tiu lando, kie pastroj ricevas altajn salajrojn k pensiojn, dum maljuniĝintaj, ne plu laborkapablaj laboristoj ricevas preskaŭ nenion: 1 peseton tage, per kiu ili apenaŭ povas aĉeti sufiĉe da pano por ne malsatmorti. 15 316, Sabadell.
Nordrusa vilaĝa ŝvitbanejo
Post la vilaĝo, sur la bordo de l’ rivereto, vi povas vidi kelkajn strangajn konstruojn, lokitajn tute sen ia ordo. Tio estas banejoj.
Ĉiu banejo apartenas al 1—3 familioj; tial vilaĝo el 50 mastrumoj havas nepre 15—20 banejojn. Komunaj tutvilaĝaj banejoj forestas. Sabate la virinoj devas forlasi sian ĉiaman laboron kaj perdi la tempon por hejti proprajn banejojn.
Kompreneble, 2—3 malriĉuloj ne povas havi bonan banejon; tial iliaj konstruoj estas ekstreme mizeraj. La plafonon vi povas tuŝi per suprenlevita mano. Por eniri tra la pordo, vi devas nepre klini la kapon. Vi devas senvestiĝi aŭ en la ŝvitejo mem, aŭ en la vestiblo, kiu iufoje tute ne havas pordon nek eĉ murojn (nur plankon kaj tegmenton — kaj nenion pli):
La forno estas ŝtona; kamentubo ĉiam forestas, kaj la fumo foriĝas tra trueto en la muro aŭ tra la malfermita pordo. Akvo varmiĝas en tineto per tien ĵetitaj brulvarmigitaj ŝtonoj.
Veninte banejon, la kamparano senvestiĝas kaj kuŝiĝas sur la «polok»-on — ligna altaĵeto sub la plafono, kie la aero estas pli varmega ol malsupre (kvankam eĉ malsupre estas tre varmege!). Ĉi tie li sin batas per betula balailo, ĝis li estos tute kovrita per ŝvito. Post tio, li rapide sin lavas (dank’ al la balailo la tuta malpuraĵo foriĝas tre facile) — kaj somere kuras en la rivereton, kie li sin banas. Estas kelkaj amatoroj, kiuj sin lavas en la rivereto eĉ vintre aŭ por kelkaj sekundoj kuŝiĝas sur la neĝon. Antikvatempe tiel agis tre multaj, sed nun la plimulto estas malpli eltenema. Tamen mi, tute ne estante sanega, mem eksperimentis kelkfoje la neĝkuŝadon — kaj ne malvarmumis. Nur post tia eksperimento, oni devas nepre reveni banejon kaj tie sin varmigi dum kelkaj minutoj. Certe, al delikata urbano mi neniam konsilus tiel agi!
Nikolao Usov, vilaĝo Dorišĉi [?].
objekto formiĝos el 3 nombroj, kies ĉiuj ciferoj havos samtempe signifon de difinitaj konsonantoj, silabataj kun neŭtralaj vokaloj (a, e, i), kiuj ne havas signifon de ciferoj.
La konsonantoj kun a montros numeron de klaso, la konsonantoj kun e montros subklason aŭ genron k kun i montros specon. Ekz. 2’7’9 nomas aĵon de dua klaso, sepa genro k naŭa speco k prononciĝas daĵeli, se 2 = d, 7 = ĵ, 9 = l. Kiam sama konsonanto ripetiĝas, tiam (por fari la nomon pli mallonga k belsona) oni metu solan senkonsonantan vokalon antaŭ la ripetiĝanta silabo por montri kiomfoje ĝi ripetiĝas. Tiel metata vokalo same devas havi signifon de difinita cifero. Ekz. la kvarcifero 3333 prononciĝos ira (se i = 4, r = 3) anstataŭ la multsilaba rararara; la nomo 3’6’555 prononciĝos raseeki anstataŭ la maloportuna rasekikiki (se 3 = r, 6 = s e = 3, k = 5). Nombran signifon de konsonantoj k vokaloj (kiam la vokaloj uziĝas nur por montri la ripetiĝojn) montras jena tabeleto:
| n | 1 | j [?] | s | 6 | u |
| d | 2 | a | ĵ | 7 | ja |
| r | 3 | e | c | 8 | jo |
| ĉ | 4 | i | l | 9 | ju |
| k | 5 | o | f | 0 | je |
Nomojn de objektoj el aliaj fakoj (ĥemio, geografio, mineralogio) oni povas formi per ciferoj, kiuj montras iliajn plej karakterajn ecojn, ekz. por ĥemielementoj — uzu nombrojn de atompezoj aŭ numerojn (lokojn) iliajn en perioda sistemo, por geografinomoj — latitudojn ktp.
Kiu parkerus tian nomon, tiu samtempe k aŭtomate encerbigus scion pri ĝia plej karaktera eco. Nunaj multvortaj nomoj en multaj priskribaj sciencoj same malhelpos ilian pluan progreson kiel antikvaj priskriboj de formuloj malhelpis progreson de matematiko, salte progresinta nur post enkonduko de pli mallongaj k oportunaj simboloj. (Daŭrigota)
— página 6 —
[BILDO p.6 | 4,7,91,13] Ornamita titolkapo de la rubriko «Esperanto-Servo»: ambaŭflanke de la titolo figuroj, kiuj legas kaj disĵetas gazetojn.
Esperanto-Servo
N-o 22 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 27. Februaro 1930
EL PERSIO
$ kaj £
151 (Esp.-Servo.) Lastan tempon Persio suferas pro kurzŝanceliĝoj de eksterlandaj valutoj, ĉefe de la usona k angla. Ekonomia krizo evidente sufokas ankaŭ la kapitalistan Anglion. Sed tiu lasta, por reakiri la perditan kurzdiferencon en kapitalo enmetitan por usonaj akcioj, estas devigata siavice kun beno de «Laborista Partio» sufoki la Orienton. Kiel ili sufokas — ĉu fizike? Ne! Ili sufokas tute delikate, per «civilizitaj manieroj». Ili lerte k arte plialtigas la kurzon de tiuj valutoj. «The Imperialbank of Persia» jam kutimis, ĉiutage pli-altigi k hodiaŭ jam atingis jenan staton: $ = 13 k £ = 63 persaj kranoj ($ = usona dolaro; £ = angla funto sterlinga). Tio signifas, ke en daŭro de unu lasta semajno la kurzo de persaj kranoj falis pli ol je 30 %; tia fakto neniam estis konstatebla antaŭe en nia vivo. Ĉar Persio estas lando importanta — speciale por bagatelaĵoj k luksaĵoj — oni devas kompreni la rezulton de tiu pli altigo de kurzoj je $ k £. Anstataŭ batalo de la persa registaro kontraŭ falo de propra ŝaha valuto, ĝi nenion faras por haltigi importadon de luksaj aŭtomobiloj alvenantaj kvazaŭ ĉiutage pocente. La vivo pli-kariĝis ĝis maksimumo — por laborista klaso restas nur malsato k mizero. — La monda kapitalismo travivas krizon, kiu malbonigos la staton de l’ laborista klaso, tio signifas, ke malproksimiĝas la komencaj tagoj de la fino de l’ kapitalisma reĝimo… B. Hajrapetjan, Téhéran.
EL AŬSTRALIO
Pri la klasbatala fronto
152 (Esp.-Servo.) En urbo Pert (Nova Sud-Kimrio) paradis la laborista defend-armeo ĉe la «Aberdare»-parko. Tiu manifestacio unuigis ĉ. 1000 ministojn. La laborist-defendantoj elektis kiel komandantojn antaŭajn soldatojn. Formiĝis poste ankoraŭ alia bataliono. Policistoj patrolis en la parko, sed ne kuraĝis kontraŭagi k malhelpi. — En la ĉiutaga gazeto «West-Aŭstralian» aperis jena ĵuro de la laborist-defenda armeo sub la lozungo «proletoj ĉiulandaj unuigu vin»: «Mi (la defendarmeo) celas unuigi la proletajn defend-armeojn k solene ĵuras, protekti la proletaron kontraŭ armitaj k aliaj atakoj flanke de la kapitalista klaso. Tial mi neniam konsentos, ke mi aŭ miaj infanoj partoprenos ĉe kapitalistaj militoj kontraŭ proletoj de aliaj landoj. Kiel proleta defendarmeo mi promesas, subteni disĉiplojn al mi imponantaj. Se mi perfidus la fidon donitan al mi, mi ricevu malestimegon de la tutmonda proletaro.» — Dum juĝ-proceso pro striko de ministoj ĉe la «Rothbury»-minejo okazis interesa dialogo inter ĉefjuĝisto k ĉefadvokato, dum kiu la lasta klare esprimis, ke li rifuzas respekti leĝojn kontraŭproletajn, kiam temas pri defendo de vivinteresoj de l’ laboristoj. — La klasbatala fronto ankaŭ en Aŭstralio koncentriĝas… (1443.)
EL ANGLIO
180 ministoj monpunitaj
153 (Esp.-Servo.) Pro forresto de laboro la 26-an de novembro ĉe la «Bishop Med’lham»-minejo, sescent ministoj estis monpunataj de la entreprenistoj Dorman, Long k kompanio. Por sia defendo la ministoj deklaris, ke per la forresto ili esprimis sian simpation kun ministo Livett, ano de la sama sindikato, kiu estis mortigita la antaŭan tagon en najbara minejo. «Laŭ la mineja kontrakto» diris la juĝisto «nur estas permesata lasi tiun minejon senfunkcie, kie la morto okazas». 180 laboristoj de la unua minejo estis kondamnita al monpuno de po dekkvin ŝilingoj, dume la ceteraj devis pagi la kostojn de la proceso…! D. E. L. (8502).
EL ITALIO
Malamiko ĉe la landlimo?
154 (Esp.-Servo.) La itala landlimo estas daŭre k akurate gardata. Ĉu oni timas ekaperon de malamika armeo? Ne, oni atentas al… italanoj, krimuloj kompreneble. Jen kelkaj el lastaj arestoj. — Gardostarantoj ĉe alpa montaro arestis junan virinon. Ŝi «konfesis» sian intencon, transiri la limon por iri Francion, kie la edzo atendas ŝin. La «kulpulino» atendas en malliberejo sian vican juĝon. — Oni trovis virinon, morta jam de pluraj tagoj. Eble ŝi intencis iri eksterlanden, sed neĝado sufokis ŝin. — Lastatempe la polico estis informita pri nelegala migrado trans «Frejus»-montaro. Du policistoj sukcesis intermiksi sin en la partoprenantaro k en oportuna momento… la domo estis ĉirkaŭata k ĉiuj arestitaj. — Ofte tra la silentaj montoj pafado eksonas; gardistoj rajtas pafi, se forkurinto ne obeas al la unua ordono. — Pri ĉi-ĉio publike raportas ĉiutage la ĵurnaloj… Italano.
Interesa statistiko
155 (Esp.-Servo.) La nombro de vojaĝantoj per fervojo en Italio malkreskas. Sume la italoj vojaĝas nur trifoje dum unu jaro. La ĵurnaloj ploras pri tiu fakto, tio estus bedaŭrinda afero, ĉar italanoj jam estis la plej famaj vojaĝantoj k esploristoj. Tamen oni rajtas dubi pri la statistiko, ĉar certe en ĝi ne estas entenitaj specialaj vagonaroj por transportado de «figurantoj», kiuj pagataj elementoj estas necesaj por demonstradoj por la Duce k aliaj ŝovinistaj paradoj. Italano.
EL USONO
Perfidulo mortis en mizero
156 (Esp.-Servo.) Pat Nash, iama policano en urbo Ĉikago, antaŭnelonge mortis en mizero. Li havis 72 jarojn. La kadavron oni trovis en subtera etaĝo de laborista loĝejo. Kiam oni trovis la kadavron, ĝi estis vestita plej ĉifone. Postmorta ekzameno montris, ke la morto estis kaŭzita de malvarmo. Pat Nash aperis ĉe proceso, kiu sekvis la bone konatan «tumulton de Fojnvend-placo» en Ĉikago en jaro 1886, kie li fiservis kiel atestanto kontraŭ akuzitaj anarkistoj. Dum la tuta okazintaĵo, de bomb-ĵetado ĝis pendigado de l’ viktimoj, li ludis tiom gravan rolon por la burĝaro, ke oni lin honoris per heroa statuo. La statuo troviĝas en parko Garfield en Ĉikago (Usono). Nun, en lia maljuneco, Pat Nash estis forgesita de la burĝaro, al kiu li donis sian fidelan helpon. Li estis eksigita el policistaro pro maljuneco k forpelite nun mortis en soleco. La «heroa statuo» ne savis perfidulon de mizera morto… T. Litzen (15 280).
EL NEDERLANDO
Artefarita pluvo?
157 (Esp.-Servo.) En Nederlando okazis eksperimento, por artefari pluvon. Estas s-ro Veraart, kiu jam longan tempon esploris, kiel li povus okazigi pluvon en tempoj, kiam oni bezonas ĝin por la agrikulturo, precipe por tiuj regionoj, kie nur malofte pluvas. Por atingi sian celon, s-ro Veraart uzis polvorigitan glacion malvarmegan, kiu havas temperaturon de 109° C. sub nulo. Por atingi tiun intensan malvarmon, oni uzas likvan aeron je temperaturo de 190° C. sub nulo. La glacipolvon oni kunportas en flugmaŝino k disĵetas ĝin super la nuboj, por kondensi la akverojn, k teorie la rezulto devus esti pluvo… Sed la unuan fojon la eksperimento malsukcesis, ĉar la aero ne estis sufiĉe nuba. Tuj diris la kredantoj je dio, ke dio malhelpis, ĉar nur dio posedas la povon k potencon, regi la naturon, k ĉiuj, kiuj volas superregi la volon de la pova dio, estas fihomoj k krimuloj… SAT-peranto en A.
RESPONDA PARTO
Vane ni atendis ĝis nun certajn kritikojn je ĉi tiu paĝo. Nin tre interesas viaj opinioj k proponoj, por plej trafe k bone utiligi ĉi spacon en «S-ulo».
Multaj raportoj alvenis, do iom pacienciĝu, se via ne aperis ĝis nun.
— página 7 —
SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO
N-o 13 — REDAKTAS LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT — N-o 13
Manuskriptojn sendu al: KURT HUBRICHT, Leipzig O 30, Mariannenstrasse 22. Sekretario de la Sekcio: KURT KLAPS, Danzig, Karpfenseigen 12.
VINTRO-SUNTURNIĜO
(Parolado je la vintro-sunturniĝa-soleno 1929 en Erchaŭzen)
La aŭtuno, kiu alportis ankoraŭ kelkajn belajn tagojn, estas nun finita kaj anstataŭita per la vintro. Jam ĉiam oni ekkonis, ke la vintro kun siaj mallongaj tagoj kaj longaj malhelaj noktoj estas obstina malamiko de la vivo. Jen dormas la naturo; la tero kovras sin per neĝo, kaj plenaj je malespero la senfoliaj arboj etendas siajn branĉojn en la spacon. Multaj birdoj translokiĝis en pli varmajn landojn, kaj la postrestantaj pasigas penplene sian vivon. Nokte la ventegoj kriegas sian teruran melodion, kaj la neĝo transformiĝas je malmola glacikrusto. Dum la tago la suno lasas sin vidi nur mallongan tempon malantaŭ nuboj kaj nebuloj. Apenaŭ ĝi estas leviĝinta en oriento, jen ĝi lace malleviĝas en okcidento.
Sed tute aliel estas en malproksima sudo. Tie ĝojigas la suno ankoraŭ dum ne malmulte da horoj la homon per sia luksego, tie lumas la blua ĉielo, la birdoj pepas siajn gajajn kantojn, la naturo diboĉas en floroj, kaj la papilioj flugetas tra la aero.
Sed en la eterna fluado de la okazoj ŝanĝiĝas la tempoj. Dum la terglobo ruliĝas pluen, en sudo devas vintriĝi, sed ĉe ni disfaldiĝas la luksego de la somero. Tiutempe ĉe ni kantas la birdoj siajn ĝojegajn sonojn, kaj la rozoj floras en admirinda belo.
Iam ekzistis tempo, kiam oni ankoraŭ sciis nenion pri la cirklairado de la tero; tiam oni ankoraŭ ne sciis, ke planedoj turnadas sin ĉirkaŭ la suno; tiam oni povis nur admiri en pia timo la okazadon. Infane oni imagis la naturfortojn kiel personojn, kiuj precize kiel la homoj pensas, sentas la orelon, kiuj estetike tuŝas nin ankaŭ hodiaŭ. Ni aŭdas la kanton de la blinda bardo pri la batalo inter lumo kaj mallumo, ni vidas la lumdion alrajdi sur blanka ĉevalo. En altsvingita mano li tenas flamantan glavon kaj bataladas kolereme kun la demono de la nokto. Kiel ĉi tiu demono defendis sin malespere! Sed fine la ŝildo estas disbatita al li, la lanco forfaligita, kaj sian nigran ĉevalon li instigis al forrapido. Ĉiun jaron dum vintro-sunturniĝo ĉe niaj pragepatroj maljuna kantisto kantis ĉi tiun kanton. En profunda kaj pia silento la antikvaj germanoj aŭskultis lin. Poste la praavino, tio estis la plej maljuna virino de la hordo, venigis ŝtipon da seka ligno, kiu kuŝis kaŝita sub oferŝtono. Ĉi tiun ŝtipon ŝi ekbruligis per sia fajroligneto, kaj dume ŝi parolis rimarkindajn preĝojn kaj sorĉofrazojn. Jen ekflamas alten la lumo kaj anoncas en malhela nokto la novan tagon. La tuta popolo, de la junulo ĝis la maljunulo, dancadas ĝojege ĉirkaŭ la fajro. Ĉiam pli vastaj fariĝas la rondoj, ĉiam pli petolaj fariĝas la saltoj, kaj ĉiam pli forte sonoras la kanto je la honoro de l’ sundio. De tiu dio, kiu kun la soleno de la sunturniĝo rompas la regadon de la vintro kaj denove donacas pli longajn tagojn al homo…
Du jarmiloj nun estas malaperintaj, kaj en malproksima nebulo troviĝas tiu tempo. La homo liberigis sin el la infaniluzio de la pratempo kaj subigis la trompobildojn de siaj sentoj. Li ne plu bezonas la superstiĉon de siaj prapatroj, ĉar li lernis pensi. Per senlaca pacienco la esplorantoj serĉas penetri en la sekretojn de naturo, vivo kaj socio. Malfermiĝas al ilia spirito la direkto de la polusoj, la vojoj de la tero kaj ties ŝanĝebla loko al suno. Nuntempe ni scias, kial en alterna dancado la sezonoj preterpasas al ni, kial ni devas travivi la tagojn jen en riĉa florornamo, jen en vintrovestaĵo. La poemojn de la malnovaj majstroj pri la migrado kaj la aventuroj de la sundio ankaŭ ni modernaj homoj povas kunsentante travivi, sed ni envicigas ilin tien, kien ili apartenas: en la regnon de fantazio kaj revoj. Sed se ni volas serĉi la veron, tiuj revoj ne povas esti kompetentaj por ni, tiuokaze ni povas nur fidi sciencon. Per kuraĝa rigardo ekkonas la esploranto la leĝecon de la tutmondo, per la teleskopo li migras en pli kaj pli vastajn malproksimojn, kaj la revo malaperas, kie mezuro kaj nombroj valoras. Ni ne bezonas sopire genui kaj preĝi antaŭ la sundio, ĉar netuŝate de homdeziro kaj homfeliĉo la suno devas plenumi siajn vojojn laŭ eternaj gravaj leĝoj. Ni bezonas nek preĝi nek danki al iuj dioj, ĉar la naturleĝoj, ĉe kiuj ĉia arbitro estas neebla, destinadas tiel devige la vojon de la planedoj kiel ankaŭ la vojon de ĉiu speciala homo de naskiĝo ĝis morto.
Pli ol iu revema kredo firmigas nin la scio, ĉar se ni konas la naturleĝojn, tiaokaze ni povas senĉese plibonigi nian vivon. Ankaŭ ĉiuj produktemaj ideoj estas enŝpinataj en la reto de kaŭzo kaj efiko, kaj konsciante, ke ĉi tiuj ideoj ne senefike pereas, sed grade kulturas la pli altan homon, ni atingas ĝojan, vivjesan, esperplenan mondrigardon.
Por dio tro grandega fariĝis la mondo, kaj ĉiuj homarorevoj postrestas vaste malantaŭ la senfineco. Ne unu, sed sennombraj sunoj moviĝas en tute difinitaj vojoj, nemezureble etendas sin la spacoj, senlima estas la tempo, kaj ĉiu okazado estas eternaj estiĝo kaj pereo. Kie astro malaperas, jen ni jam havas en gigantaj nebularoj la materialon por novaj mondformoj, por novaj sun- kaj planedsistemoj. Kaj en la mastrumado de la ĉio-unu, de la naturo, nia tero estas nur malgrandeta polvereto. Rigardante tiajn dimensiojn, la homo fariĝas tre modesta, la homo, kiu iam kredis sin centro de la universo kaj opiniis, ke nur liajn ĝojojn kaj suferojn kaj animsavon celas la senco de la tutmondo, kiu pro iluzio pri propra grando perdis ĉian mezurkapablon kaj eĉ revis pri du mondoj, kiujn li ambaŭ volus vivmalsate ekkapti. Sed kio estas la homo reale? Ereto da polvo, momento en eterneco!
Malgraŭ ĉio ni ne bezonas perdi nian memkonscion, ĉar la scio ankaŭ suprenlevas nin. Montras al ni, kiel la homo, kiu kiel ĉiuj vivaĵoj fondas sian ekziston sur sunforto, lukte trapenetris en la kuro de la evoluo ĝis sia hodiaŭa alto kaj kiel li daŭre akrigis siajn sentojn kaj intelekton kaj per tio treege superis ĉiujn aliajn kreaĵojn. Per la lingva ilo la homoj povis interkompreni sin kaj tiele starigi la grandiozan konstruon, kiu diferencigas ilin de la bestoj: la fenomenon de la kulturo.
La scienco instruas la homon, organizi sian mallongan vivon, por ke ĝi ne forbloviĝu senutile en la vento, signifoplene per vortoj kaj agoj. Ĉi tiuj agoj transdaŭras en siaj efikoj la vivon de la individuo kaj tiele ŝpinas pluen la ekzistfadenojn. La unue limigita «mi» kreskas je ampleksa homaro-mi, por kiu amo kaj justo ne plu estas malplenaj vortoj. Alligante pli kaj pli novajn akirojn al malnovo, la homo efektivigas pli kaj pli la idealon pri la pli alta homo por estonto, la superhomo-idealon.
Hodiaŭ ni ja estas ankoraŭ malproksimegaj de ĉi tiu celo. En freneza malsaĝo milionoj da homoj dum la terura mondmilito estas mortigitaj aŭ kriplopafitaj, kaj dum la inflacio per senkonsciuloj nia popolo senkuraĝiĝis ĝis malespero. Ne malmultaj konvertas sin je la spiritisma superstiĉo, alkroĉas sin ree al transmonda kredo kaj opinias, per tabloleviĝo interrilati kun la fantomoj de la mortintoj. Preskaŭ ĉiuj eŭropaj ŝtatoj havas debetojn, kaj la tero similas ruinamason. Militoj furiozas ĝis la hodiaŭa tago, kaj la homa feliĉsopiro estas mokata kiel malsaĝa utopio. Senlaboreco, loĝejo-manko kaj — neforgeseble! — ekspluatado en terura
— página 8 —
DISKUTEJO
Ĉu ree ni ne devus buĉi la bestojn?
Tre atente k iagrade kun intereso mi legis la artikoleton de K-do E. Dehn en «S-ulo» n-o 278 «Amikeco al bestoj k vegetarismo». Mi tute ne intencas kritiki la enhavon, sed nur esprimi mian pensmanieron k opinion. Mi emas vegetarismon, kvankam mi daŭre nutras min per miksaĵoj el viandoj k legomoj. Same mi ŝatas la bestdefendantojn. Mi mem profunde amas bestojn, des pli ke mi estas kamplaboristo (nuntempe ĝardenisto). Do mi tre bone konas la utilojn de la bestoj por la homaro. Tial mi neniam malbontraktas bestojn sen grava motivo. Kaj kiam mi vidas homon malbontraktanta siajn kvarpiedajn fratojn, mi «laŭ natura leĝo» ree indigniĝas. Tial ŝajnas al mi, ke ankaŭ mi estas bestamiko. Sed rilate al ilia buĉado mi havas opinion, ke necesas buĉi ilin por garantii nian trankvilon, k eĉ tiun de la bestoj mem.
Pripensu, K-doj bestdefendantoj, kio okazus, se oni ekzemple ne plu buĉus la bovidojn? Ili fariĝas maturaj bovoj k laŭ natura leĝo ree naskas plurajn bovidojn. Kiom da bovoj enhavus la mondo post cent jaroj? Kaj kie ili nutriĝus? Eble estas simpla respondo: Oni malpermesos al la bovinoj naski idojn. Bone, sed tiel vi ankaŭ suferigas la bovinojn, ĉar la naturleĝo postulas de ili idnaskadon. Ĉu vi jam scias, ke bovinoj suferas multe (almenaŭ laŭ mia opinio de eks-bovgardisto) kiam oni ne plenumas ilian postulon pri pariĝo kun bovoviroj? Ŝi dum preskaŭ 8 tagoj (ĉiumonate) nur kriaĉas k malgrasiĝas. Tiu fakto pruvas, ke ŝi suferas… Certe la bovnaskado pleje suferigas ŝin, sed tio okazas nur unu fojon jare. Male la postuloj al viro renoviĝas ĉiumonate. Sed ĉu vi preferus la lastan suferon? Nu, konsentite. Sed ĉu vi jam scias, ke la bovinoj donas lakton nur post bovidnasko. Do, se malpermesate estus al bovinoj naski idojn, tiam ni ne plu havus lakton! Ĉu la bestprotektantoj estas ankaŭ kontraŭ la trinkado de lakto?
Mi eĉ nekuraĝas imagi la rezulton de la lakt-formalapero, do lasas al la legantaro mem fari la konkludon pri tio. Mia bovid-rakonto valoras nepre por ĉiuj mambestoj. Nu, ĉu do ni ne devas plue buĉadi la aliajn bestojn? Ĉu ni devas lasi laŭ la naturleĝo kreski ĉiujn hundidojn k katidojn ktp.? Se ni permesus tion, nepre post kelkaj jaroj ni ne plu povus trairi la stratojn sen dika bastono aŭ pafilo ĉe la mano. Kaj kion diri pri la sovaĝaj bestoj, ekz. sovaĝaj kunikloj? Kiom ofte mi mem malbenis ilin vidante ilin difekti multvalorajn legomkreskaĵojn! Feliĉe estas permesata ĉasbuĉado. Aliel mi ne scias, ĉu estus eble planti multajn variajn vegetaĵojn, kiuj tamen devas formi la nutraĵon de la Gek-doj vegetaranoj… Certe ekzistas ankaŭ bestoj, kiujn oni neniam devus buĉi, ekz. alaŭdoj, hirundoj k multaj aliaj birdetoj, kiuj estas tre utilaj por la homaro, ĉar ili malaperigas miliardojn da… aliaj bestoj! — insektoj k mikroboj.
Mi ankaŭ protestegas kontraŭ buĉado al kelkaj dombestoj, kiel ekz. ĉevaloj, kiuj post 10- aŭ 20-jara peniga laboro estas kondukataj al bov-batalejo, kiel okazas en Hispanio. Certe tiaj agoj ne estas indaj je la homa civilizo…
Sed buĉi bestojn konscie k racie mi opinias ne malhonora por la homaro: Eĉ ĉar mi konsideras la bestojn kiel niajn denaturajn fratojn, por mi estas tute nature, ke la homoj havu la kuraĝon buĉadi la troan aŭ malsanan homidon — — Sed konsciante pri la racieco k malnovaj encerbigitaj kutimoj k moroj de la legantaro, mi ne volas insisti pri similaĵoj. Coll (7998).
Kiel rilati al militservo?
Laŭ K-do K. K. (Latvio), en n-o 275, ĉiuj devus militservi por alproprigi al si militajn sciojn por la proleta movado. Mi neas, ke la klasbatala movado estus pli riĉa, se ĉiuj proletoj militservus. Kompreneble iuj (ne ĉiuj) vilaĝanoj povus profiti el tio, lernante skribi k legi. Sed ankaŭ ili prefere irus hejmen, ĉar dum kazerna tempo ĉiuj devas submetiĝi k obei siajn ĉefojn, kvankam tiuj lastaj ofte estas malpli kleraj ol la simplaj soldatoj mem. Ĉu la latvia militservo estas pli dolĉa ol tiu en ceteraj landoj? Eble; sed verŝajne ne pli dolĉa ol tiu en Hispanio: tamen mi neniam aŭdis nek legis, ke proleto rilatas gaje k dankeme al la militserva tempo kiel K. K. Ĉu vere nur per tio li sukcesis interrilati kun samekspluatataj homoj? Ĉu en Latvio tiutempe ne ekzistis sindikatoj nek aliaj klasbatalaj societoj? Sed eble K. K. neniam legis gazetojn, ĉar aliel li ekscius pri la ekzisto de tiaj organizoj (eĉ burĝaj gazetoj raportas pri ili). Mi persone (ne militservinte) kiel multaj viroj malamas la kazernan vivon k tiun malnoblan institucion, kiu regas per forto, obeemigo k disciplino. Mi indigniĝas kontraŭ homoj, kiuj nomas sin ĉefoj k ankaŭ kontraŭ iliaj obeantoj. Multfoje mi vidis militekzerci soldatojn k vidis, kiel serĝento aŭ alia instruanto frapis en vizaĝon al nekapablaj, senhelpaj homoj, filoj de l’ popolo. Ĉu en Latvio milit-instruantoj faras ion similan? Ĉar vere, se K. K. ricevus ian malagrablan vangofrapon, li kredeble ne estus tiom dankema al tiu fiinstitucio. 11 586 (Hispanio).
jugo de la kapitalismo estas hodiaŭ severegaj faktoj.
Malgraŭ ĉio: ni ne volas malesperi, ni neniel lasas al ni forpreni la kredon je la estonta paradizo! Same kiel la suno leviĝas el plej profunda loko al nova supreniro kaj donacas al malhela, malvarma tero novan lumon kaj varmon, kiujn ni ĝoje salutas kiel simbolon de la espero, tiel certa estas por ni socialistoj, ke post ne tro longa tempo nia malĝojego malaperos kaj elkreskos el la cindro de ĉi tiu kruela tempo la vera homeco. Poste la homoj kaj nacioj de la estonta senklasa socio metode kunlaboros en reciproka fido, kaj la pacosuno lumos ilin, malklarigata de nenia nubo. Sed ĉi tiun altan celon ni povos nur atingi, se ni mortigas en ni mem la malnovan, egoistan, malkuraĝan, sklaveman kaj transmondkredeman homon kaj serĉas efektivigi en ni la novan, socian, liberan, ĉimondkredeman homon jam nuntempe. Nur en ĉi tiu signifo valoras por ni la Gete (Goethe)-citaĵo: Se vi ne tion havas: «Mortu kaj fariĝu!», malklara gast’ vi estas sur malhela tero!
Verkis kaj tradukis: Ernst Bepperling (12 896).
[BILDO p.8 | 83,68,91,73] Granda nigra kvinpinta stelo, apud la titolo de la reklamo.
[REKLAMO p.8] LA UNUA NUMERO DE SENNACIECA PEDAGOGIA REVUO ĴUS APERIS. Jen mallonga cito el la enhavo de tiu 32-paĝa ilustrita numero: Nia programo. — Nova pedagogio: Kieva teatro por infanoj. — Eksperimento de brita pedagogo. — Sur edukista batalfronto: Mis-instruo de historio ĉe la Usonaj lernejoj. — Socialisma konkurado. — Tutmonda Esperanta Pedagogia Servo: Korespondaĵoj el Aŭstrio, Britio, Francio, Germanio, Jugoslavio, Latvio, Polio. — Edukisto kontraŭ pastro: Katolika pastraĉo. Karl Marks k… eksigo el lernejo. — Antaŭ 20 jaroj hispanaj pastroj murdis Ferrer. — Por edukistinoj: Ĝenerala bildo de l’ edukistina situacio en tutmondo. — Kondiĉoj de instruistinoj en Britio. — La francaj instruistinoj. — Demandaro. — Ni gestudentoj: Studenta vivo en Japanio. — Prusiaj gestudentoj perdas memadministro-rajton. — Pri latvia universitato. — Nia SAT-edukista sekcio: Ni k la neŭtraluloj. — Ligo per esp-o inter blankrusaj k francaj geedukistoj. — Kontrakto pri soc. konkurado. — Kieva geinstruistaro por esp-o. — La angulo de l’ interhelpo.
[REKLAMO p.8] SAT-ANOJ, RAPIDU ABONI LA GAZETON, kiu estas ja la plej malkara el ĉiuj esp.-gazetoj; ĝia abonprezo jare ½ usona dolaro aŭ egalvaloro. — Abonpago sendu al Admin. de SAT, Colmstr. 1, LEIPZIG O 27. Sovetianoj sendu al CK SEU, MOSKVO, Poŝtkesto 630.
— página 9 —
SENNACIULO 253
TRA ESPERANTIO
EL LA REDAKTEJO
Ni ricevis el Latvio poŝtkarton kun jenaj linioj: «Koncerne pliampleksigon de «S-ulo», mi tute tion ne deziras, ĉar jam ĝis nun ofte la enhavo estis neinteresa k, cetere, mi havas pli multe da alia legaĵo k lernindaĵo ol «S-ulo» (K. K. 11 321).» Ankaŭ laŭ opinio de alia flanko 8-paĝa gazeto sufiĉus, ĉar oni ne havas tempon por legi tiom da esperanta teksto.
Ĉu ni sekve rezignu klopodi pri konservo de 12-paĝa «S-ulo», kiun ni nun jam de preskaŭ unu jaro liveris al niaj legantoj seninterrompe? Ni havas kelkajn motivojn laŭ ni sufiĉe konsiderindajn por kontraŭdiri la suprajn opiniojn «defetismajn»: 1. kontraŭstaras la kontent-esprimo pri la 12-paĝa gazeto de multaj el niaj legantoj k aktivaj SAT-anoj; 2. de propaganda k varba vidpunkto 12-paĝa multpapera gazeto pli impresas k efikas sur varbotojn k kontraŭulojn ol 8-paĝa kajero; 3. per 12-paĝa gazeto ni pli facile povas kontentigi la diversajn dezirojn rilate al la enhavo de nia multflanka legantaro ol per 8 paĝoj. Ni ja ne supozas, ke ĉiu tralegas ĉiujn artikolojn en la gazeto. Sed almenaŭ ĉe 12 paĝoj ĉiu havas pli grandan elekton inter la artikoloj; li povas eltrovi tiujn, kiuj plej multe rilatas lin k tial plaĉas al li. Ĉe nur 8-paĝa gazeto tio ne estas ebla; k 4. (tio estas samtempe respondo al la supra «kritiko» de K-do 11 321) kunlaborado de vastaj rondoj el niaj K-doj fariĝas iluzia ĉe 8 paĝoj, ĉar pro spaca limigo iliaj artikoloj ne plu trovos lokon en «S-ulo». Tiu punkto estas treege grava por la tuta disvolviĝo de nia movado. K-do 11 321 mem profitis dufoje dum la plej lasta tempo la akceptemon de l’ «S-ulo»-redakcio por loki siajn artikolojn. Li do montris, ke li ne nur povas negative kritiki, sed ankaŭ pozitive kunlabori! «S-ulo» unuavice estas organo oficiala de SAT k tial antaŭdestinita por efektivigi la en Statuto de SAT fiksitan punkton pri instruado k klerigado de l’ SAT-membroj… Vi mem kalkulu, kiom da loko restas por tiu tasko deprenante 1 paĝon por la fakoj (konsentitan al ili ĉe la kongresoj), 1 paĝon por la Esp. Informservo (konsentitan ĉe la lasta kongreso) k almenaŭ 3 paĝojn por la neeliminebla «Tra Esperantio» kun sciigoj pri stato de la movado k anonca parto!
Ni bedaŭras, ke la supra kritiko estas absolute negativa.
Tute alia estas la kritiko de K-do 8404 el Svedio. Li deziras trovi en «S-ulo» pli da bildoj, pli da mallongaj viglaj artikoloj, pli da materialo facile legebla de simplaj laboristoj k ne nur de studentoj. Li deziras trovi artikolojn verkitajn kun pli da ĝojo k bonhumoro k pli da amo. Tuta fasko da sugestoj k instigoj! Provu ni iagrade realigi la deziron de nia K-do, laborante en tiu direkto kun la helpo de bonvolema aro da multspecaj k diverstalentaj kunlaborantoj, al kiuj ni vokas (ne la unuan fojon!): Verku koncize, k ne pri bagateloj, nek abstraktoj, sed verku kiel eble plej interese k vigle!
Tre volonte ni ja akceptas k konsideras pozitivajn konsilojn, sugestojn, subtenon. Kaj serioze farataj kritikoj akiras precipe valoron, se ili estas akompanataj de provoj de pli bona efektivigo, se la kritikantoj mem kunlaboras en la gazeto por doni al ĝi tiun aspekton k tiun formon, kiu ĝin faras plej leginda.
N. B.
[REKLAMO p.9] 250 ABONANTOJ mankas ankoraŭ al «S-ulo» por atingi la minimume bezonatan nombron da 4000. Ni proksimiĝas tiun nombron, sed tro malrapide k necerta estas la antaŭeniro. Zorgu vi, Gek-doj, per streĉa ekago, ke dum la venontaj semajnoj ni povu disaŭdigi tra la mondo, ke «S-ulo» akiris la 4000-an ABONANTON!
NOVA ELPAŜO KONTRAŬ ESPERANTO
K-dino N. K. Krupskaja (edzino de Lenin) en n-o 24 (1930) de ĵurnalo «Komsomolskaja Pravda» (Komjunulara Vero), en sia artikolo pri infanara libro i. a. skribas pri la internacia lingvo esp-o jene:
«… Lingvo estas ia vivaĵo, ligita kun travivaĵoj de homoj, iliaj pensoj, ilia moraro. La lingvo ŝanĝiĝas konstante. Apenaŭ kaptebla translokigo de vortoj, dum rapidparolado elfalas ia litero k jen nova vortfarado aperas. Lingvoscienculoj povas rakonti pri la vivo de lingvo k ĝia disvastiĝo multe da interesaĵoj. La lingvo de ĉiu popolo entenas en si tuton de ĝi travivitan. Certe, lingvo ŝanĝiĝas ne nur historie. Ĉiu socia klaso havas propran lingvon; la lingvo en urbo forte diferencas de tiu en kamparo ktp.
Nepre pro tio, ke lingvo seninterrompe estas ligita kun travivaĵoj de homoj, kun ilia moraro, kun ilia mondkompreno estas malfacile krei artefaritan lingvon similan al esp-o. Tiu ĉi lingvo kreita kabinetmaniere, sed ne kreskinta el la vivo, ĉiam estos mizera, ĉiam estos morta, malvarma, malriĉa k kompatinda. En plej bona okazo ĝi taŭgas nur por interrilatoj, sed estas malfacile imageble, ke homoj iam konvinkus en io unu la alian per esp-o, ke junulo dirus siajn unuajn vortojn de l’ amo al sia amatino per esp-o, ke patrino kantus al sia ido lulilkanton per esp-o. Estas tre malfacile imagi al si tion. Internacian fratiĝon oni forĝas nur dum batalo, intimigas nur komuna batalo, sed ne artefarita lingvo.«
Gek-doj, skribu multnombre protestojn kontraŭ tiu propagando, kiu sin bazas nur sur nekompetento en esp-o de la aŭtorino. La adreso de tiu ĵurnalo estas jena: USSR, Moskvo. M. Ĉerkasskij, 3/4 al red. de «Komsomolskaja Pravda».
Gek-doj, kiuj ne volas aŭ ne povas skribi oficialan adreson sur koverto, skribu al K-do A. Nikitin. Uljanovsk-Zavoljie, Leningradskij pr. 9, kv. 2.
SAT-ano 12 408.
ĈU EBLAS?
Ni bone scias, ke ĉiam kreskanta esp. movado bezonas ĉiam pli fortan monprovizon. Tial ni SAT-anoj devas helpi al nia sola tutmonda esp. organizo kolektadi monon por eldon-agado k. a. bezonoj. El la raporto de l’ 9-a Kongreso ni vidis, ke la libroj eldonitaj de SAT eĉ nur po 2000 ekz. estas malfacile vendeblaj pro diversaj kaŭzoj. Ankaŭ ne tre bone statas la afero pri la periodaĵoj. Mi tial proponas eldoni SAT-loterion, per kiu gajnas tiel SAT kiel ankaŭ SAT-anoj. La loteri-biletoj povus esti vendataj ankaŭ al div. proletaj organizoj. Kiel gajnopago servos SAT-libroj, senpagaj abonoj ktp., ankaŭ naciaj lernolibroj eventuale, post interkonsento kun koncernaj LEA-oj. La loteribiletoj ne estu tro karaj, ekz. 0,50 mk. g. po bileto. La lotumo okazu je dato fiksita de l’ Adm., sed ne pli malfrue ol post 4—6 monatoj, deire de la eldono. Tiel pli rapide k por multaj pli malkare disvastiĝus niaj libroj, k la Eldonkooperativo povus daŭrigi eldoni pli intense novajn librojn.
V. Fuchs, Volsk (USSR).
Korektoj. Petis nin K-do 11 321, korekti en lia art. n-o 277, p. 190 pri grundo en Latvio: «ekzistas almenaŭ duobla nombro da militkripluloj laŭ % da enloĝantoj ol en najbaraj ŝtatetoj»; legi «arendi» (anst. atendi; lin. 28 de tiu art.). Sed tia vorto ne estas trovebla en vortaroj k nekonata ĉe la Red. La aŭtoro devus pli klare esprimi sin! — En la artik. «La tuta mondo en libroj» (n-o 279), legu anst. Ŝrengel «Ŝrenzel».
— página 10 —
254 SENNACIULO
Kiel estis akceptataj en Francio du alilanduloj
La 10. februaro mi ricevis poŝtkarton de du SAT-anoj, Bergman (15 650) k Cederholm (15 649). Tiuj du svedaj K-doj, kiuj vojaĝas tra la mondo, sciigis al mi pri ilia trairo en Lil (Lille). Bedaŭrinde ili ne precizigis notante la tagon de l’ alveno. Tamen, ili devis supozi, ke SAT-anoj ja laboras. Sekve mi la 12. febr. ne estis hejme, kiam mia edzino telefonis al mi pri la alveno de l’ K-doj en Orŝij (Orchies). Bergman ankaŭ telefonis, k mi respondis, ke mi ilin atendas ne en Orŝij, sed en Lil, kie mi laboras, ĉar mi ne povis esti en Orŝij (30 km. de Lil) antaŭ la 21-a horo.
Kiam mi rehejmiĝis, la edzino diris al mi plorante: «Viaj du amikoj estas arestitaj k en la urba malliberejo». Tuj mi kuris al la ĝendarmejo, kie la policistoj konfirmis, ke du svedoj ne scipovantaj francan lingvon estis arestataj, ĉar ilia pasporto ne taŭgas.
Laŭ mia peto oni kondukis min al la K-doj, kiuj ankoraŭ demandis pri la kaŭzo de l’ aresto. Ili ja vidis en Bruselo la francan konsulon. Mi interpretis tion al la ĝendarmestro. «Povas esti,» tiu diris, «sed mankas korpmezura folio en ilia pasporto.» Mi petegis lin lasi loĝi la K-dojn ĉe mi, prenante la respondecon pri ili. Li rifuzis. «Morgaŭ matene vi povos alporti al ili manĝaĵon.» Je la kvina matene sekvantan tagon mi estis ĉe la pordo de l’ ĝendarmejo, sed nur je la sesa policisto malfermis. Kaj la du K-doj estis kondukataj ĉe la prokuroron al Due (Douai).
For landlimojn k pasportojn!
Liégeois (12 783).
ŜERCO?
Ĉu oni povas korespondadi serioze? Tia estas la demando, pri kiu mi deziras paroli en «S-ulo». Mi provis korespondi k neniam sukcesis.
Miaj riproĉoj iros unue al K-dinoj. Mi deziras koni la vivmanieron de la virinoj en Sovetio k aliaj landoj. Kompreneble mi adresas mian peton al K-dino (Mi skribis jam al kvar K-dinoj). Sed verŝajne mi estas tro scivola: La unua respondo estas ĉiam tre mallonga k malmulte interesa pri tiu temo, sed kompense oni petas de mi portreton. Mi konsentas k sendas foton. Ĉar miaj korespondantinoj estas sendube tre junaj, k ĉar mi jam estas 40-jara barbulo, adiaŭ!! Mi skribas unu-, dufoje, sed neniu respondo venas, aŭ oni respondas per simpla karto, ke oni skribos… baldaŭ, sed baldaŭ signifas neniam.
Mi konsentas, ke oni ne povas paroli pri amo, kiam oni estas 17-jara k la «alia» estas 40-jara, sed neniam mi proponis tian aferon!! Kaj ankoraŭ neniam mi vidis en «S-ulo» post la nomo de K-dino, ke ŝi deziras skribi pri amo! Estus ĝentile respondi almenaŭ unufoje detale pri la demando… sed mi ekvidis, ke tiu peto estas troa.
Same mi skribis al du kluboj (unue en Sovetion, due en Svedion, Göteborg), k neniu respondis. Tial estas finite. Neniam plu mi petas korespondadon. Ĉu ne estas ŝerco?
Troseriozulo (179).
MALGRANDAJ NOTOJ
Radio-Ĥarkov!
Depost 1. februaro ne plu okazas ĉiutagaj esp. disaŭdigoj. Ĉiusabate je 22.10 h. laŭ MET (SAT-sektoro 1), t. e. je 21.10 h. laŭ okcidenteŭropa tempo (SAT-sektoro 0) estos disaŭdigata dum 30 min. esp.-lingva «Radio-Revuo» pri politika, ekonomia, kultura vivo en Sovetio. Ĉiuj K-doj estas petataj alsendi amase leterojn respondante, 1. ĉu sufiĉas esp. disaŭdigo 1 fojon semajne aŭ estas preferinde pli ofte (2, 3-foje), 2. ĉu la tempo estas oportuna, 3. ĉu krom la «revuo» tiu disaŭdigo enhavu ankaŭ muzikon, deklamadon ktp., 4. ĉu la disaŭdigo estu pli ol duonhora, 5. ĉu vi dezirus aŭdi «Internacion» k alian rev. muzikon dum tiu disaŭdigo, 6. per kiu akceptilo vi aŭskultas, 7. kiujn aliajn prisovetiajn temojn vi ŝatus aŭdi, 8. ĉu K-doj el malproksimaj landoj povas aŭskulti, se ĝi okazas per mallongonda sendejo? — Alsendu ankaŭ let. por disaŭdigo. Adr.: Redakcio Radio-Gazeto, Ĥarkov, USSR. Skribaĵoj kvitancotaj per radio aŭ (se oni deziras) per poŝto.
Esp. Fako de «Radio-Ĥarkovo».
Invito al konkurado
Ni Minskaj SAT-anoj invitas SAT-anaron en Göteborg, Buenos-Aires, Barcelono, Essen k Lodz al revolucia konkurado. Ni prenas sur nin jenajn taskojn: 1. Pligrandigi la nombron da SAT-anoj en Blankrusio ĝis 85 membroj. 2. Doni al SAT-administracio dum la jaro 30 jarajn (aŭ 120 kvaronjarajn) abonojn por «S-ulo». 3. 20 jarabonojn (40 duonjarajn) al «LNE». 4. Aĉeti por disvendo ne malpli ol 10 ekz. de ĉiu nova SAT-eldono k disvastigi ilin. 5. Helpi al ne malpli ol 3 fabrikoj aranĝi korespondadon kun eksterlando. 6. Ĉiu SAT-ano korespondanta kun eksterlando promesas varbi sian koresp-anton por SAT. 7. Organizi 5-an de majo tuturban ekspozicion de intern. interligo. 8. Helpi al SEU plenumi sian taskon rilate al socialisma konkurado kun Krimeo.
Komisiite: D. Snejko.
(La invito validas por abonoj k membroj de 1. 1. 30 ĝis 1. 1. 31. SAT-administracio estu arbitro en nia konkurado.)
Eĥo el blanka lando
Sciiĝinte pri alvoko en n-o 276 partopreni la «socialisman konkuradon», ni trovas ĝin trafa k garantias jenajn rezultojn ĝis la 10-a Kongreso. Ni komencos tri kursojn kun partopreno de 20 p. El ili 15 devos iĝi SAT-anoj. Same ni devigas nin havigi 5 abonantojn al «S-ulo» k 10 por «La Lernanto». La Gek-doj konsideru, ke ni estas en tre mizera subpremo. Nenia lab. kunveno estas permesata. Ni laboras eksterleĝe. Nun estas 5 SAT-anoj, aliaj formigris aŭ soldatiĝis; 3 «S-ulo»-abonantoj, 1 al «LNE». Nu, ni komencas nian laboron!
Arad-anoj.
Peresperanta laboro
La Nord-Kaŭkazlanda SEU-Komitato sciigas pri sukcesoj de siaj leteroj kolektivaj, senditaj okaze de 1. aŭgusto 1929 k de 12-jara revolucia datreveno: «La unua letero aperis en multaj kom. ĵurnaloj k gazetoj, sed bedaŭrinde estis sendataj al ni nur 15 n-oj el 8 landoj k ĉ. 30 respondleteroj. Nia let. estis uzata ankaŭ dum amaskunvenoj k elmontrata en lab. kluboj k eĉ ĉe placoj en okcidentaj landoj. En ĉeĥoslovaka «Rude Sever» ĝi estis mallongigita per la cenzuro. Kelkaj ricevitaj ĵurnaloj kun nia letero estis kliŝitaj en ruslingvaj ĵurnaloj. Kliŝo de la letero ankaŭ aperis en hungarlingva kalendaro en Usono. Tiel komencis labori nia Internacia Korespond-Sekcio.»
Aptekman (9912), Sidorov (5458).
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
GERMANIO. Dresden. Inter la tramistaro oni okazigas kurson kun 70 p. Por tiu celo la direkcio disponigis instruejon en tramstacidomo. La kurso estas gvidata laŭ la Ĉe-metodo. (745.) — Glauchau. 2. febr. okazis LEA-distrikt-kongreso (Ercgeb.-Vogtland). K-do Bergsträsser, Zwickau, parolis pri lingvaj demandoj. K-do Lösch estis elektata kiel estro. Proksima distrikttago dum somero en Rodewisch. Posttagmeze raporto de K-do Zimmermann, Ammendorf, pri sia vojaĝo tra Sovetio. (1745.) — LATVIO. Riga. La fondiĝkunveno de Riga Lab. Esp. Societo okazis 18. jan. Ĉiuvendredaj kunvenoj de 19—21 h. en nova ejo (Gertrudstr. 45-8). Sekretaria adreso: J. Ejabs, Riga, M. Kalnu str. 13-12. (8436.) — RUMANIO. Arad. En ĉi tiu urbo fondiĝis la unua rumanlanda lab. esp. rondo filiita al SAT. Post 15. febr. komenciĝis 3 kursoj. Kunvenejon ni ankoraŭ ne havas. — SOVETIO. Dnepropetrovsk. Komence de nov. 29 organiziĝis 3 esp. seminarioj por junkom-istoj, 1 por pioniroj, 1 por studentoj. Tuturba SEU-kunveno okazis 23. jan. Ĉeestis proks. 180 K-doj. Tagordo: signifo de esp-o, ĝia apliko ĉe junkom-istoj, div. prezentaĵoj. Salutis la kunvenon esp. ruĝfrontano el Berlin, kiu hazarde estis en la urbo. Krom li ĉeestis du K-doj
— página 11 —
SENNACIULO 255
el Koreo k Jugoslavio, kiuj antaŭ nelonge alveturis k ankaŭ fervore lernas esp-on. Tiu vespero malfermis al multaj indiferentuloj la okulojn pri la valoro de esp-o. Ankaŭ loka gazeto enpresas kurson k div. grupoj lernas laŭ ĝi. Ili povas ricevi klarigojn lingvajn 2-foje semajne ĉe la redakcio, kie esp-isto konsultas. (10 513.)
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Wüster, Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana. 4-a parto (Ir—Kor). Eldonejo: Ferd. Hirt & Sohn, Leipzig, Esp. Fako. Paĝoj 415—576. Form. 16×25 cm. Prezo: 15 mk. g.
Kiel la 3 antaŭaj volumoj ĉi tiu kvara prezentas seriozan laboron sur la kampo de esperantlingva vortara kreado. Novaĵo en tiu volumo estas, ke oni aldonis inter krampoj fontindikojn al ĉiuj zamenhofaj esprimoj k al tiuj nezamenhofaj esprimoj, kiuj estas ĉerpitaj el la Fund. Krestomatio. Sed ankaŭ tiu indiko estas nur provizora (multajn novajn tekstojn enhavas la nekonsiderita «Orig. Verkaro»). Multaj vortoj estas treege detale komentitaj en sia multforma uzo, ekz. kapo kun siaj kunmetaĵoj k derivaĵoj ampleksas ne malpli ol 7 kolonojn (3½ pĝ.) Al la pronomo kiel estas dediĉitaj pli ol 3 kolonoj. La vorton «kinemo» kiel mallongigon por «kinematografejo» (anst. kino, kinejo) mi malaprobas. Sub komitato oni povas legi klarigon pri la tuta organizsistemo de l’ neŭtrala esp. movado. Sub komo oni informiĝas pri la plej laŭcela uzo de tiu multuzata interpunkcio. Kindergarteno (lernludejo) ŝajnas tute superflua en esp. vortaro (ĝi ne estas plene internacia vorto, kvankam tiu germanaĵo penetris en Sovetion k Anglion.
N. B.
Oficiala Dokumentaro Esperantista. Dudekunua Universala Kongreso de Esperanto. (Budapest, 2.—9. aŭgusto 1929). Eld.: Internacia Centra Komitato de la Esp.-Movado, 1, Tour-de-l’ Ile, Genève, Svisio. 115 pĝ. Form. 15×23 cm. Prezo nemontrita.
La libro enhavas la protokolon pri la 21-a univ. kongreso esp-ista, financan raporton, statistikojn, raportaron de la oficialaj institucioj, ankaŭ lingvaj, k aldonon pri la antaŭkongreso en Vieno.
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»: Neue Ztg., München; Nordb. Volksz., Nürnb., 28. 1., Esp. traktoro (275); Krasni Til, Iv. Voznes., feb., Negra kalvario (257, resumeto).
Priesper. artik. k notojn enhavis: Signalen, Stokholm, 6. 2.; Krasni Til, Iv. Voznes., feb.; Régénération, Paris, feb.; Münchener Post, 2. 1., 4. 5., 27. 1., 28. 1.; De Zaterdagavond, Amsterd., semajna gazeto por revolucia popolkulturo artik. tutpaĝa de G. P. de Bruin (menciinde, ke la gazeto promesas ankaŭ estonte utiligi esp. materialon en speciala esp. rubriko; pere de K-do de Bruin en Enschede).
Peresper. materialon enpresis: Neue Ztg., München; Nordb. Volksz., Nürnb., 13. 1.
NIA POŜTO
14 225. — Ni jam plurfoje diris, ke ni akceptas nenian respondecon pri anoncoj. Ni supozas, ke la K-do, kiu metis la diritan anoncon, celas sciencan studon k ne havas pornografiajn intencojn. Cetere, neniu estas devigata respondi al la koncerna anonco.
670. — Pri ITF-servo ni informas la legantojn laŭ rekte ricevita komuniko. Iuokaze ni refoje atentigos pri la afero. — Vidu «Memornoton» pri la alia afero; ĉio alia ne senpage enpresebla.
1162. — Vidu resp. pri la afero al 670. Loko cetere mankas por pli longa priparolo.
30. — Ne tre valora! Ni mem jam skribis rekte al la K-do. N-on 4 (A. h.) ni uzos.
14 823. — Aperos siavice.
1745 k. a. — Ni respondas ĉi tie nur se oni faras specialan peton pri tio. — Ni ne trovis vian sciigon sufiĉe komunikinda por «S-ulo», sed rezervas ĝin por evtl. uzo en «L. L.».
Red.
11 989. — Ni sendis vian let. al Paris.
Al kelkaj. — Certe, nur kiam vi posedas la novan membrokarton vi estas membro.
Adm.
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0.80 mk. g., ĉiu plia linio 0.50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
AŬSTRIO
K-do Karolo Klumaier (lokomotivhejtisto), XIX. Heiligenstädter Str. 119, 4./26, Wien, kun eksterlandaj fervojistoj.
BRITIO
K-do S. Leitch, 39 Hartington Street, Derby, pri literaturo, turismo k sporto, L, PI, gaz. Certe resp.
— Mi dez. ricevi leterojn el k pri Alaouites (Sirio). Adr.: K-do Baxter, 29 Wellfield Road, Liverpool.
FRANCIO
K-do J. Wutte, Oberbetschdorf, Bas-Rhin, kolektas festprogramojn k bult. de naturamikaj grupoj.
— Gek-doj estas petataj peri koresp-antojn el Italio al K-do: A. Flary, Hilsenheim, Bas-Rhin.
K-do Marcel Strubler (19 j., komencanto), Baldenheim, Bas-Rhin, interŝ. L, PK, PI, prec. kun K-dinoj.
K-do J. Cavaille, 2 Chemin des Sablonniers, Lyon 3, kun seriozuloj ĉl. pri div. temoj, L, PM, il. ĵurn.
GERMANIO
K-do Richard Borrmann, Johannastr. 18, Weisswasser O/S., kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI. Certe resp. al ĉiuj.
K-do Kurt Jorenda (ŝuisto), Georg-Marwitz-Str. 31/2, Dresden-Dobritz, serĉas seriozajn gekoresp-antojn el ĉl., L, PI, PK. Resp. garantiata.
K-do Fritz Bosse, Wallstr. 4, Nowawes, (membro de ĉefestraro en R.H.D.), kĉl. Resp. garantiata.
K-dino Herta Krause (17 j.), Adlerfels, N.-Schreiberhau/Rsgb., kĉl pri junularmovado. Resp. garantiata.
— Laborista grupo juna interŝ. ekspozicicele PI, bfl. kĉl. Resp. garantias K-do A. Kleiner, Altwasser Str. 8, Weisstein/Silezio.
— Anoj de nia esp. kurso koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata. Adr.: Hellmut Vogel, Bahnhofstr. 22, Riesa/Elbe.
K-do Gerhard Langner, Dresdner Platz 4, Sth., Görlitz/Silezio, kĉl, L, PK, PI. Ĉiam resp.
K-do Franz Heck, Rödelheimer Landstr. 113, ptr., Frankfurt-Rödelh., serĉas serioz. koresp-antojn en Francio, Bulgario, Rumanio, Hispanio, Japanio k Ĉinio pri bredado de silkraŭpoj.
K-do Kurt Deutŝer, Bahnhofstr. 1-d, Oybin/Zittau, kĉl, pri div. facilaj temoj. Resp. garantiata.
K-do Fr. Hofmann, Stiehlerstr. 3, Langebrück/Sa., kĉl, L, PI, PK.
— Esp. grupo «Frateco», Bertsdorf, koresp. pri ĉ. temoj, kĉl. Adr.: H. Kettner, Bertsdorf, n-o 217 b. Zittau/Sa.
HISPANIO
K-do Eusebio Garoz (22 j.), Str. Pelayo 38—40, Madrid, kĉl, pri ĉ. temoj, prec. pri literaturo, politiko, ekonomio, lab. organizmaniero ktp. Resp. garantiata.
KANADO
— «Esperanto-grupo», Sointula, B. C., kĉl, pri ĉ. al lab-istoj interesaj temoj.
NEDERLANDO
K-do B. Bruins, Veeteeltstraat 66-b, Amsterdam, interŝ. PK, PI, PM kĉl. Nepre resp.
SOVETIO
K-dino Mario Berezina, Kontora Komunalnogo tresta, Bogorodsk, Nijeg. kraj i okr., kĉl, pri ĉ. temoj.
K-do Nikolao Tiĥomirov, Krasnaja placo Ploŝjadj 14, Bogorodsk, Nijeg. kraj i. okr., pri div. temoj.
K-dino Ĵenja Parujugina, Kontora C. r. K., Bogorodsk, Nijeg. kraj i okr., pri div. temoj.
— página 12 —
256 SENNACIULO
SOVETIO (daŭrigo)
Adresŝanĝo. — K-dino A. Gorbunova, Lesoteknikumo, Solikamsk, Uralo, (antaŭe en Perm), interŝ. L.
K-do V. V. Solovjev, ul. Stankeviĉa 4, lĝ. 2, Moskvo-9, L, PK, PI, gaz., kĉl, krom mezeŭropanoj.
K-do Johano Lukojanov, (kooperativa oficisto), Bolniĉnij per. 20, Bogorodsk, Nijeg. okr., kĉl, pri div. temoj.
K-do G. Rogaĉev (studento), Goroĥovskaja 16, Polteknikumo de Ligilo, Moskvo-66, L, PI, kĉl, pri studenta k lab. vivo.
K-do B. Kalaĉev (studanto), Pr. K. Marks, 90, b. 3, Leningrado, pri stud. k. a. temoj.
— Grupo de lernantoj koresp. kun samaj lernantoj ĉl. Adr.: Siberio, Pospeliĥa, Rubcovskij okr., selo Kalmyckije Mysy al K-do M. L. Sannikov.
— Gelernantoj (11—12 j. 4. kl.), Puŝkinstrato 145, Poltava, kun infanoj el ĉl. pri infana vivo.
K-dino Nadija Ĥort (22 j), Kuzneĉna 7, Priluki, Ukrainio, kun eŭropaj k sovetiaj K-doj, nepre fraŭloj. Resp. garantiata.
— 3 K-doj koresp. kĉl, pri ĉ. temoj, interŝ. PI. Ni estas fervojistoj k komercoficistoj. Rostov/Don, Lengorodok, Lugovaja 145 al K-do Bakulin M. V.
K-do J. K. Troŝin; Koĵzavod 2, Barnaul, Siberio, revenis k renovigas koresp-adon, L, PK, PI, ĵurn., kĉl, pri ĉ. temoj. Senprokraste resp.
K-dino Heleno Reren, ul. Urickaja 45, Pjatigorsk, Kavkaz., kĉl, pri ĉ. temoj, L, PK, PI.
K-do Hejn S. V., Pokrovskie vorota, 18 kv. 5, Moskvo pri ĉ. temoj.
— Juna K-dino Mario Andreeva, Taganskaja 28, kv. 10, Moskvo 4, interŝ. belajn PI kĉl. Resp. garantiata.
— Grupo de tramistoj k red. de murgazeto serioze koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Ad.: Krujok Esperanto Oktjabrskogo tramparka, B. Kalitnikovskaja 44, Moskvo 29.
[REKLAMO p.12] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. — por nemembroj . . . 9 mk. g. — Ankaŭ ¼-jare abonebla!
K-dino Kaufmann T (korektistino), Pokrovka 31, kv. 14, Moskvo, pri ĉ. temoj, precipe kun personoj interesiĝantaj pri poligrafio k eldonagado. Nepre resp.
K-do Usmanov Ŝamil, Gavrikova ul 3 kv. 55, Moskvo 5, la koresp-anto de tatara gazeto «Janalif», kiu regule enpresas artikolojn pri esperanto, korespondas kĉl pri ĉ. temoj. Respondo garantiata.
K-doj B. Maslov, Ŝmidta 70, Livni [?]; S. Ivaĥov [?], Ŝmidta 58, Livny, k K. Maslovskij, Krivcova plota, Doljansk. Rik, poŝto Studonoje, Eleck. okr., interŝ. L, PK, kĉl.
K-do J. I. Popov, Sadovij per. 4, Sebrjakovo, Jugo Vost. ĵel. dor. kĉl, pri ĉ. temoj. pref. foto-ŝanĝon.
K-do S. Stepanov, Taranovka, Ĥarkov. okr., kĉl pri ĉ. temoj.
K-do H. Gabrieljan, radiocentro, Baku, kĉl pri ĉ. temoj, L, PI. Resp. gar.
K-do J. P. Kinc, Novostrojka, 6 rajon, 195 Kvart. 20/11, Aktjabinsk, pri vivo k vivkondiĉoj de lokomotivgvidantoj ĉl.
K-do I. Semenuĥa, Kliŝki, Gluĥov. okr., Ukrainio, kĉl pri ĉ. temoj.
— 20 instruistoj koresp. kĉl, L, PK. Resp. gar. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Domo de Klerigado, BRO.
— 100 gelernantoj interŝ. L, PK, kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, 9-a Laborlernejo, Gogolstr.
— Viglan koresp-adon garantias 150 gestudentoj pri ĉ. temoj, kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.
— Rondeto de lernantoj koresp. kun infanoj el ĉl. Skribu al: Odeso, Komsomolskaja 94, 2 Trudŝkola.
— 16 Gek-doj koresp. kolektive k individue kĉl, pri politikaj, ekonomiaj demandoj, sporto, foto, radio, junulara virina liberpensula movadoj, klasbatalo, lab. vivo ktp., L, PK, PI, fotojn, librojn, ĵurnal., insignojn. Adr.: Odeso, Puŝkinskaja 32, red. «Molodaja Gvardia», Krujok Esperanto.
K-doj A. Korobov k S. Peŝeĥonan, Mos. Kaz. ĵel. dor, st. Gorki, der. Vraĉevo, kĉl, PK, PI, PM, ĵurn. Resp. gar.
USONO
K-dino Roso Nedelman (telegrafistino), 10 131 North Blvd., Cleveland, Ohio, kĉl. Gek-doj, precipe kun telegrafistinoj.
[REKLAMO p.12] K-do Miĥael Semenoviĉ Omeljan dez. koresp. kĉl. pri ateismaj, pedagogiaj, kulturaj, naturamikaj, ŝakludaj k. a. temoj; interŝ. PI, PK, il. presaĵ., amatorfotojn, esp-aĵojn; esperante, Internacional-stenografie, pole k ruse. Certe resp. Adr.: Suraĵevka, Zejskij okr., Ekstrema Oriento, USSR.
[REKLAMO p.12] Proletara Liberpensula Asocio en Köln (Germ.) okazigos la 15-an de marto publikan feston. Por pruvi la valoron de esp-o al ili, la tutmonda Gek-daro estas petata sendi salutkartojn k leterojn, kiuj estos laŭtlegataj dum la festo. Skribu multnombre al la adr. de l’ peranto: Fritz Löw, Köln-Mülheim, Hacketäuerstr. 30 (Germ.) Ni rekompencos laŭ deziro.
[BILDO p.12 | 14,69,20,83] Longa vertikala sago, montranta malsupren al la vortoj «KIU REVOKOS?».
[REKLAMO p.12] Por festi «Internacian Virinan Tagon» kaj tagojn de Pariza Komuno kaj IRH, ni aranĝos propagand-ekspozicion. Bonvolu tuj sendi salutojn, PI, ilustritajn presaĵojn, esperantaĵojn — unuvorte ĉion, kio montros vivkondiĉojn de laboristoj, junuloj, pioniroj, instruistoj, edukistoj. IRH-anoj k. a. Ĉio sendota estos rekompencata laŭ deziro. Oni serĉas gekor. Adr.: Ŝkola FZS, SEU-ĉelo, K-do M. S. Omeljan, st. M.-Ĉesnokovskaja Ussur., Ekstr.-Oriento, USSR. — KIU REVOKOS?
[REKLAMO p.12] 17-jara fraŭlino dez. koresp., PK, PI, PM, bfl. kĉl. Interŝ. gazetojn, ĵurnalojn, libretojn. Korespondlingvo dezirata estas: esperanta, germana k rusa. Nepre resp. Adr.: K-do Z. Aptekman, Sennaja ul. 158, Rostov/Don (Sovetio).
[REKLAMO p.12] S E N D I U L O J (la literoj diagonale, ĉiu en kvadrateto) — Ĉelo de Sendiula Unio, 50 homoj lernas lingvon esperanto kaj deziras korespondi kĉl. pri ateismo, pri metodoj de Sendiula laboro. Kolektas ilustr. ĵurnalojn, gazetojn kaj kartojn krome kontraŭreligiajn (kontraŭdio kaj pastroj) afiŝojn. — Ĉiuj leteroj nepre estos respondataj; ĉiujn ŝanĝojn ni ankaŭ kompensos per egalvaloraj. Respondon garantias Iv.-Voznesenska Land [?] komitato de SEU. Skribu laŭ adreso: USSR Ivanovo-Voznesensk Sovetskaja 208 [?] kv dom kvart. n-o 15. Jaĉejke Bezboĵnikov. — ATENTU!
[REKLAMO p.12] LABORISTA GRUPO dez. seriozan koresp-adon nur kun grupoj (ne kun individuoj), pri politikaj k ekonomiaj temoj, esp. movado k grupa vivo. Ni estas grandparte socialdemokratoj (17—46-jaraj), profesioj: oficistoj k manlaboristoj. Adr.: K-do Hans Kuhnert, Simonstr. 70/2, Fürth/Bay. (Germanio).
[REKLAMO p.12] Geesperantistoj-konstruistoj (ĉarpentistoj, lignaĵistoj, betonistoj, masonistoj ktp.) dez. koresp. kĉl., pri vivo de konstrulaboristoj, politiko, novaj konstru-inventoj ktp., per L, PK, PI, gaz., bildoj ktp. — Adr.: Odeso, Novoselskaja 86, Sojuz stroitelej, Sikar. Respondo garantiata.
Mi deziras korespondadi kun junaj laboristoj k junkomunistoj pri ilia laboro k ekzisto. Adr.: (USSR), Ukrainio, p/Dunaevci, Kameneckoho okr., poŝtkesto n-o 161, K-do V. Dmitriev.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| „Grandaj viroj“ | 245—246 |
| Libertempaj impresoj el Irlando | 246 |
| Ĉeĥa naciismo | 246 |
| Homara sento supervenkas naciismon | 246—247 |
| La turkoj artefaras lingvon | 247 |
| La skismo inter la laboristaro organizita malutilas ĉie | 247 |
| 1870/71 kaj 1914/18! | 247—248 |
| La skandalo de la «Fremdula Legio» | 248—249 |
| Kulturfaskoj | 248—249 |
| Faktoj sen komentoj | 249 |
| Nordrusa vilaĝa ŝvitbanejo | 249 |
| Esperanto-Servo | 250 |
| Sennaciula Liberpensula Paĝo | 251—252 |
| Diskutejo | 252 |
| Tra Esperantio | 253—255 |
| Korespondado, Anoncoj | 255—256 |
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N.º 283, 6 de marzo de 1930
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
6-a Jaro. N-o 283 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 6./3. 1930
[BILDO p.1 | 43,4,55,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerĥner
LONDONO
Kiam oni diras, ke oni estas Londonano, ĉiam eksterlanda K-do montras grandan intereson. La Londonaj SAT-anoj esperas, ke al multaj K-doj estos ebla veni kaj vidi Londonon per propraj okuloj dum aŭgusto 1930. Kion ni povos montri al la kongresanoj?
Unue Londono estas interesa, ĉar ĝi estas la plej granda urbo en la mondo; ĝi enhavas 7 ĝis 8 milionojn da loĝantoj kaj 3560 kilometrojn da stratoj. Se oni veturas de l’ oriento ĝis okcidento aŭ de nordo ĝis sudo de la urbo per omnibuso, oni vidas nur urbajn stratojn dum trihora vojaĝo, ĉar la distanco estas proksimume 30 km. Cirklo kun diametro de 100 km. entenas Londonon kaj ĉirkaŭantajn urbetojn, kiuj nun estas ĝiaj antaŭurboj.
La urbego estas interesa ankaŭ, ĉar ĝi estas centro de granda kapitalista imperio kaj montras per siaj konstruoj, moroj kaj popolamasoj la luktadon inter la pasinto kaj la estonto. Malnovaj ridindaj kutimoj, kiel ankaŭ la malnovaj konstruoj, ankoraŭ restas ĉi tie. Kaŝitaj per la pli grandaj komercaj konstruoj estas la malnovaj preĝejoj, kaj ne rigardate de la svarmantaj homoj ankoraŭ persistas malnovaj ceremonioj. Unu el la plej ridindaj estas la ŝanĝado de l’ gardistoj ekster la Palaco de Sankta Jakobo, kie nun la Konferenco pri mararmiloj okazas. La soldatoj portas altajn ĉapojn el nigra felo, ruĝajn jakojn kaj nigrajn pantalonojn, kiajn ili portis dum la milito kontraŭ Napoleono. La stulto de la militista idearo speguliĝas en la tuta afero. Alia stulta ceremonio okazas, kiam la parlamento komencas labori ĉiujare. Gardistoj, vestitaj laŭ la modo de la tempo de la reĝo Henriko VIII (1509—1547), kiuj ĉiam deĵoras ĉe la Turo de Londono, iras al la kripto sub la parlamentejo kun lanternoj por serĉi, ĉu nova Gaj Foks (Guy Fawkes) metis eksplodaĵojn tie.
[BILDO p.1 | 32,47,67,65] Foto de la Turo de Londono, vidata trans la rivero, kun boatoj kaj barĝoj en la malfono. Subskribo: Londono: La Turo
La Turo de Londono dum la milito estis uzata kiel malliberejo, kaj tie spionoj estis mortpafataj. Nun ĝi nur estas unu el la vidindaĵoj de Londono. Apude oni vidas da Turan Ponton, kiu malfermiĝas kaj suprenleviĝas dum trairo de grandaj ŝipoj. La laboro de elŝipigo de komercaĵoj estas ĉiam tre interesa.
Ĉirkaŭe oni vidas konstruojn de l’ granda industrio; ekzemple estas tie la Baltika Domo, Hadzns (Hudsons) Golfa Kompanio, Lojds (Lloyds) ktp. Tute apude estas regiono de domaĉoj kaj tielnomataj «modelaj» loĝejoj, en Oldget (Aldgate), Hebrea kaj alilandula kvartaloj.
Okcidente de Oldget estas la Civito de Londono. Antaŭe Londono estis urbo ĉirkaŭita per muroj, enirebla per pordegoj, kies nomoj ankoraŭ restas. La civito ne estas nur historia unuo, sed ĝi ankoraŭ posedas rajtojn kiel sendependa parto de la grandigita urbo. Ekzemple ĝi havas siajn proprajn policanojn kaj ne devas submetiĝi al reguloj faritaj de la Londona konsilantaro. Ĝi estas regata de la Lord-Urbestro de Londono kaj Konsilantaro. Tiele la potenco forprenita al la reĝo de la burĝoj, ankoraŭ restas en la manoj de la komercistoj de la civito, malpermesante finan unuiĝon en la administrado de la tuta urbo. Simila sendependeco restas je la ĉirkaŭaj distriktoj; do oni povas loĝi en Londono laŭ poŝtoficeja distrikto, sed esti ekster la administra regado de la Londona Konsilantaro. Ĉiu ekstera distrikto havas malsamajn regulojn pri diversaj aferoj, ekzemple la Londona Konsilantaro donas pli da stipendioj por duagrada lernado ol la eksteraj konsilantaroj.
Ĉiam la angloj timas depreni malnovajn privilegiojn. Tial oni ĉie renkontas diverson, kiam bona funkciado postulas unuformecon. Reteno de antaŭaj privilegioj ankaŭ havas bonan flankon, ekzemple la rajto je publika kunveno en diversaj lokoj ĉiam estas forte defendata. La plej konataj kunvenejoj estas Trafalgar-Placo, Hajd (Hyde)-Parko kaj Taŭr(Tower)-Monteto. En Hajd-Parko renkontiĝas procesioj el ĉiuj distriktoj je Unua de Majo. Kaj protestkunvenoj kiel tiuj pri Sako kaj Vanceti okazis tie kaj sur Trafalgar-
— página 2 —
258 — SENNACIULO
La renversiĝo de l’ diktatoreco en Hispanio
Primo de Rivera, kies diktatora reĝimo jam plurfoje ŝanceliĝis sub la atakoj de l’ sama armeo, kiu ebligis al li la venon al la povo, estas renversita. La malkontento kontraŭ li estis preskaŭ ĝenerala. Li havis kontraŭ si la proletaron, unuan viktimon de daŭra k profunda krizo; plie la etburĝaron, sur kiun ŝarĝiĝis pezaj impostoj, kiu vidis minacata sian ekziston, ĉar la ekonomio komencis koncentriĝi sisteme en la manojn de l’ grandaj financistoj k industriistoj. Li havis kontraŭ si ankaŭ la intelektulojn k parton de la armeo. Nur la grandburĝaro subtenis lin, ĉar li aplikis la naci-protektan politikon por ili favoran per doganleĝoj rigoraj, kiuj sekvigis plikariĝon de la vivo, kurzfalon de l’ peseto ktp.
[BILDO p.2 | 20,21,38,43] Desegnita portreto de Miguel de Unamuno kun rondaj okulvitroj, liphararo kaj barbeto, subskribita de la desegninto. Subskribo: Unamuno.
La valuto falis ĉefe sub la premo de l’ internacia financistaro, sed ankaŭ pro manko de manlaboristoj k pro la elĉerpiĝo de l’ dummilite amasigitaj regnaj monrezervoj. La financa situacio de l’ regno estas hodiaŭ mizerega. La diktatoro tamen ne hezitis elspezi multajn milionojn por militmaterialo, militŝiparo k fervojoj, kiuj postulis eksterordinaran buĝeton; al tio aldoniĝis plie la grandaj deficitoj de l’ ekspozicioj de Barcelono k Seviljo.
La heredintoj de l’ povo provos nun rekonduki Hispanion sur la vojon de normala parlamenta reĝimo. Tio estas paŝo sufiĉe malfacile plenumebla en tiu de Primo kreita fatala situacio. Ĉiuokaze la politikaj cirkonstancoj estigos gravajn k ankaŭ por la proletaro interesajn batalojn. Se komence la tiom mizerege vivaĉantaj proletamasoj en Hispanio estos malkapablaj interveni, ili post kelka tempo estos devigataj de la cirkonstancoj ludi sian rolon, rapide spertiĝonte en la politika batalo.
Ni notu dume unu rimarkindan fakton, kiun rezultigis la falo de la diktatoreco: tio estas la permeso por la universitata profesoro Mikuel de Unamuno reveni en Hispanion. Kiam tiu scienculo k revoluciema verkisto k filozofo estis ekzilata de Primo, ĉi lasta ne komprenis, kial lia arbitra ago elvokis tioman universalan proteston. Li pensis, ke li povas trakti tiun profesoron same kiel li kutimis trakti ribelemajn artileriajn oficirojn: per enfermo en karcero.
En sia ĉefverko «Vivo de Don Kiĥoto k Sanĥo» Unamuno argumentas la tezon, ke ne Cervantes kreis Don Kiĥoton, sed male, ke Don Kiĥoto diktis sian historion al Cervantes; ke ne Hispanio faris Unamunon, sed ke Unamuno faras Hispanion. Sekve Hispanio ne estas lia patrino, sed lia filino . . .
Primo, ne povante kompreni la fundon de l’ tezo, kondamnis k ekzilis Unamunon simple kiel kontraŭpatrioton, ĉar li ofendis la gloran tradicion de Hispanio. Sed por Unamuno la ekzilo sur dezerta insulo ne estis puno. Ĝi estis por li «oazo en la granda dezerto de l’ civilizo». 6½ jarojn li pasigis ekster Hispanio en ekzilo, k dum tiu tempo li savis la dignon k honeston hispanian. Nun li revenis en tiun landon, por denove akuzi la reĝon k la generalojn . . .
Placo. Inter aliaj interesaĵoj por SAT-anoj estas la Brita Muzea Biblioteko, kie Karlo Marks ĉiutage legis, kaj la tombo de Marks ĉe Hajget(Highate)-tombejo. Sed estas tiom da aliaj interesaj aferoj en Londono, ke estas neeble priskribi eĉ centonon da ili en malgranda artikolo. Do, K-doj, vi devas veni al la Londona SAT-Kongreso en tiu ĉi jaro kaj vidi por vi mem!
C. Osmond (9896).
La raciigita aŭtomobilfabriko (Opel)
La ĉi suba priskribo, verkita de nuntempe ŝipveturanta SAT-ano, havos la specialan intereson de niaj legantoj pro la revoluciaj okazoj en la Opel-fabrikoj de Riselshajm (Rüsselsheim), pri kiuj raportis antaŭ kelkaj tagoj laboristaj gazetoj. Ni jam plurfoje havis okazon atentigi en «S-ulo», ke tiuj gravaj aŭtomobilfabrikoj en Germanio transiris en usonan gvidadon antaŭ nelonge. Okaze de la striko aktuala montriĝis la forto de l’ direkcio en la fakto, ke ĝi estis libera de naciaj antaŭjuĝoj: Usona direkcio, franca milita estraro k germana polico harmonie kunlaboris kontraŭ la laboristoj. Red.
Je la sepa k duono mi ekvidis la fabrikan pordegon, sed terurite mi restis staranta: Granda amaso da senlaboruloj ĉirkaŭis la enirejon. Laŭ mia unua instinkta sento mi volus forkuri, sed mi ekmemoris la vivadon dum la pasintaj semajnoj de vagado. Eble, malgraŭ la granda nombro da aspirantoj, mi ricevus laboron. Do mi atendis kun la aliaj.
Oni malfermis je la oka la kontorpordon k lasis eniri kelkdekon el ni. Mi ne sukcesis la unuan fojon, sed post horo da atendado mi enlasiĝis k etendis al unu el la du oficistoj la legitimaĵon pri metio k laboro. Demandite pri loĝloko, mi senpripense respondis, ke mi estas sen fiksa loĝejo. La oficisto redonis al mi la paperojn bedaŭrante ne povi dungi min en tiu okazo. Tre flegme mi akceptis ilin k nevidate de li turniĝis al la dua oficisto. Ankaŭ li demandis pri loĝejo k mi senhonte mensogis, ke mi luis ĉambron en la domo de bakisto, en kies butiko mi frumatene estis aĉetinta bulkojn (ĉar mi memoris straton k numeron de la domo). Tio savis min, k mi estis dungata.
Post enregistriĝo en kvar aŭ kvin skribejoj k ekzameno pri la sanstato ĉe kuracisto, ĉio estis fine aranĝita je la dek-sepa, k mi povis sekvantan tagon prezenti min al la majstro en «antaŭaksa konstruejo».
En angulo de sufiĉe granda maŝinejo staris stablo kun longa vico da enpremiloj. Per la maŝinoj estas farataj akso-partoj, kiujn ni devis munti en la enpremiloj. Ĉiu akso migras de unu premilo al la alia, k en ĉiu enmuntiĝas unu parto. En la lasta ekzemple, la radnaboj surmetiĝis k krome stampiĝis la aksoj per kontinua nombro. Komence mi laŭbezone faris tiun alian manipulon, sed fine mi konstante faris la lastan. Mi do povis konstati, kiom da aksoj muntiĝis potage. En la unua tempo ni faris tridek, k tio konformis al la nombro da aŭtomobiloj fabrikitaj.
Sed la seria produktado de aŭtomobiloj antaŭ nur nelonge komenciĝis en tiu fabriko. Estis intencate pligrandigi la kvanton tiom, ke post unu monato k duono cent po tago estis fabrikotaj. Oni do ĉiutage starigis novajn maŝinojn por torni, frezi, raboti, bori, glatigi la ĉiam pliiĝantan kvanton da partoj. Nur la nombro da enpremiloj ne estis pliigata, ĉar oni jam konstruis alian muntejon, k ĝis ties finkonstruiĝo ni devis per kromlaboro kontentigi la pligrandiĝantan bezonon de muntitaj aksoj. Anstataŭ la tarife fiksita labortempo de 52 horoj ni devis fine labori 60 horojn semajne.
La nova muntejo — t. n. «glitanta rubando» («ĉeno») — pretiĝis por uzado fine de majo, ĝuste kiam komenciĝis la somera varmo. Anstataŭ en la relative malvarmeta angulo ĝi staris meze de la maŝinejo, ĉirkaŭita ĉiuflanke de zumantaj, knarantaj, grincantaj maŝinoj. Ĝi konsistis el senfina relparo, inter kiu glitis veturiletoj, interligitaj per senfina ĉeno, kiu moviĝis per elektromotoro. La apud ĝi staranta kiel unua en la vico levis muntendan akson sur la veturilon, fiksis ĝin per du ŝraŭboj k faris sian
— página 3 —
SENNACIULO — 259
manipulon. Tio daŭris proksimume 10 minutojn, ĉar oni reduktis la nombron da manipuloj al kvar, tiel ke ĉiu el ili daŭris la saman tempon Do post 10 minutoj la motoro ekfunkciis aŭtomate, la veturilo glitis du metrojn for, kie staris la dua. Dum ĉi tiu faris sian laboron, la unua denove levis akson sur la antaŭ li starantan veturilon. La muntado de tuta akso daŭris 40 minutojn. Ĉiu veturilo portis samtempe du aksojn. Staris do je ĉiu flanko de l’ rubando 4 muntistoj, k muntiĝis samtempe ĉiam du aksoj. Nia laborejo okupis la trian etaĝon de 4-etaĝa konstruo. Super k sub ni zumis maŝinoj, granda bruo ĉirkaŭis nin, la aero estis saturita de olea haladzo, k temperaturo de 25° C k pli tute ne pliagrabligis la laboron. En tia atmosfero ni devis elteni naŭ horojn. Starante ni faris nian unutonan laboron, k la cirkonstanco, ke ĝuste kontraŭe pendis la kontrolhorloĝo, igis, ke mi malpacience kalkulis ĉiun minuton de l’ tago.
—o—
Sed la raciigo konsistas ne nur el la enkonduko de teknikaj novaĵoj, sed ankaŭ el ilia kiel eble plej perfekta eluzo. En pli komprenebla lingvo tio signifas, ke oni elpremas la ekstremon de l’ laborforto el la laboristo, devigas lin al plej intensa laboro. De K-do, kiu jam delonge laboris tie, mi eksciis, ke komence la muntado de akso daŭris 90—100 minutojn, nune nur 40. Tio ne sufiĉis al la ĉef-inĝeniero: li postulis plenumon en 20 minutoj, k la majstro, de li instigata, siavice provis rapidigi k peli nin. Li estis ĝentila, eĉ afabla viro, kiu evidente tre kontraŭvole faris tion. Kun sekundhorloĝo en la poŝo li observis nin de malproksime, kaŝe strabante de tempo al tempo sur la horloĝon. Se li vidis, ke ĉiuj ok finis sian laboron en malpli ol 10 minutoj, li nevidate de ni komutis la aŭtomatan funkciigilon de l’ motoro, tiel ke de tiam la veturiloj jam post 9-minuta halto ekmoviĝis.
Nesuspektema leganto demandos, kial ni ne laboris kiel eble plej multe por akiri por pli da aksoj pli da salajro? Sed ĝuste tio ne estis, ĉar post ĉiu plimallongigo de bezonata labortempo la popeca prezo estis plimalaltigata. Efektive ni akiris en la unua tempo pli da mono ol nun, kvankam ni nun muntis en sama tempo preskaŭ trioblan kvanton. Ni do neniel profitus farante la manipulon dum 5 minutoj. Tial ni klopodis kontraŭagi la ruzajn atencojn de l’ majstro. La tiom malbenita kontrolhorloĝo tiuokaze estis avantaĝo por ni. Laŭ ĝi ni kontrolis la haltotempon de l’ glitrubando k konformis nian laboradon al daŭro de 10 minutoj.
Iutage mi kredis rimarki, ke la grupestro trompis nin en la salajr-kalkulado. Mi postulis klarigon de li. Eksplodis pasia disputo, en kiu fine mi minacis lin per peza martelo, kiam li volis forpeli min. Sian minacon denunci la epizodon al la majstro k maldungigi min, ne efektivigis, sed juĝis bona forgesi la aferon. De tiam mi ne plu konstatis «eraron» en la kalkulado.
La firmo enkondukis laŭserian fabrikadon laŭ usona modelo. Sed tiu produktmaniero kondiĉas ekziston de sufiĉa nombro da konsumantoj, kiuj por aŭtoj ne estas ankoraŭ en Germanio. Por laboristo germana eĉ biciklo estas lukso. — Do, je fiksita tempo fabrikiĝis ne cent, sed eĉ cent dek aŭtomobiloj. Sed . . . ili ne havis aĉetantojn. La firmo sekve, tre kontraŭvole, devis limigi la produktadon. Iun tagon ni surpriziĝis per afiŝo, ke provizore sabate ne plu estu laborate; baldaŭ ankaŭ la lundo fariĝis libera tago, k kiam ankaŭ tio ne sufiĉis, komenciĝis la maldungoj. Tiel nia laborgrupo tute malaperis: nian laboron (nun nur 15 aksoj tage!) faris kelkaj elektitoj, al kiuj mi — ĉu bedaŭrinde, ĉu feliĉe? — ne apartenis.
Ree mi estis senlabora, sed nun kun la privilegio malsati kun semajna subvencio 10-marka. Mi ĝin rezignis. Mi preferis formigri, kvankam estis pluva septembro.
7548.
SOCIA VIVO EN AŬSTRIO
Socia asekuro
El la 6 500 000 loĝantoj de Aŭstrio proksimume 4 milionoj ĝuas socian asekuron. Bedaŭrinde la asekuroj ne estas centrigitaj, sed ekzistas apartaj
[BILDO p.3 | 37,38,61,53] Foto de monumento kun tri bustoj antaŭ altaj ŝtonaj kolonoj. Subskribo: Monumento al la Respubliko en Vieno — Je memoro de ĝia starigo en nov. 1918. Bustoj (laŭvice) de J. Reuman, V. Adler, F. Hanuŝ.
asekur-institutoj por industriaj laboristoj, oficistoj, agrikulturaj laboristoj k ministoj. La asekuroj por oficistoj eĉ estas dispartigitaj laŭ politikaj tendencoj. Krome ili estas ordigitaj laŭ branĉoj, nome malsano, akcidento, senlaboreco. Ili ne estas unuformaj. Oficistoj havas pensi-asekuron, laboristoj la t. n. maljunul-renton. Hejmlaboristoj nur kontraŭ malsano estas asekuritaj. Aparta asekuro ekzistas por soldatoj k oficiroj. La maljunul-asekuro por laboristoj jam estas decidita de la parlamento, sed ankoraŭ ne validas. Intertempe maljunaj laboristoj ricevas monhelpon de 50 ŝil.¹ monate sub la titolo de maljunul-prizorgo. Kelkaj asekuroj ampleksas ankaŭ la familiajn membrojn de l’ asekurato.
La asekur-kotizoj por laboristo, kiu meznombre perlaboras 50 ŝil. (= 7,50 dol.) semajne, sumiĝas je 6½ ŝil., do 13% de la salajro. De tiu sumo pagas ²/₅ la entreprenisto, ³/₅ la laboristo. Por oficisto kun laŭmeza salajro de 300 ŝil. (= 45 dol.) monate, estas pagendaj 15% kiel kotizo (inkluzive pensi-asekuro), po duono de la dunganto k dungato.
¹ 1 aŭstra ŝilingo = ĉ. 0,15 dol. usona.
En la jaro 1928 oni nombris 1 150 000 malsan-kazojn kun sume 20 milionoj da malsan-tagoj. Meznombre oni kalkulas 10 malsantagojn jare por ĉiu asekurato. Akcidenton suferis 35 mil laboristoj; el ili 12 mil restis invalidaj. Al 40 mil personoj estis pagata la maljunul-rento. Estis elspezataj:
| milionoj da ŝilingoj | |
|---|---|
| 193 | el la malsanul-asekuro |
| 110 | „ „ akcident-asekuro |
| 26 | „ „ maljunul-asekuro |
| sume 329 milionoj da ŝilingoj |
La kostoj por la administrado estas 10% de la enspezoj.
La kapitalistoj senĉese plendas pri la «sociaj ŝarĝoj», ĉar ili ankaŭ devas kontribui al la asekur-kotizoj. Ili tute ne konsideras, ke en Aŭstrio dum 1928 estis elspezataj 340 milionoj da ŝilingoj por fum-materialo. Sed ĉu ne estas pli grave certigi la ekzistadon de laborantaj homoj?
La senlaboreco
Lasttempe en Aŭstrio la senlaboreco rapide kreskis. En decembro 1929 oni nombris 190 000 senlaborulojn, en januaro 1930 jam 250 000 k komence de februaro 330 000, t. e. ĉ. 30% de ĉiuj laboristoj aŭstriaj. La lasta cifero eĉ superas la senlaborulan nombron en 1919, post mondmilito k revolucio, en tempo de ekonomia malbonstato. Kalkulitaj estas nur tiuj, kiuj ankoraŭ ricevas la ŝtatan monhelpon, fakte la nombro de senlaboruloj estas eĉ pli granda.
La kaŭzo de tiu grandega senlaboreco parte estas la krima agitaĉado de la faŝistoj, kiuj dum aŭtuno de la pasinta jaro intencis starigi diktatorecon. Kvankam ili malsukcesis, la konstantaj minacoj k provokoj timigis la eksterlandon, kiu perdis la fidon al Aŭstrio, ĉar oni atendis civilan militon. La ŝparuloj elprenis la monon el la bankoj k ŝanĝis ĝin en aliajn valutojn. El eksterlando ne plu venis mendoj, la mastrumado forte ekskuiĝis.
Krome la senlaboreco estas pligrand-
— página 4 —
260 — SENNACIULO
igita per tio, ke la entreprenistoj maldungas laboristojn k anstataŭ ili dungas faŝistojn, kiuj kontentiĝas per malpli alta salajro. En la provinco oni treege persekutas la laboristojn; se iu agas en socialista partio, li tuj estas maldungata. Demokratio laŭ imago de la kapitalistoj!
Sendube la senlaboreco ankoraŭ estus pli granda, se la komunumo de Vieno ne perus laboron per konstruado de loĝdomoj. Ankaŭ la komunumo garantias por la kredit-liveradoj de la aŭstria maŝin- k metal-industrio al Sovetio k per tio ebligas komercajn rilatojn je utilo de la laboristoj en ambaŭ landoj.
Ĉio ĉi ne plaĉas al la burĝa klaso k ne malhelpas insultojn kontraŭ la malamataj «marksistoj», kiuj administras la «Ruĝan Vienon». Kaj la registaro? Ĝi dekretas, decidas, deklaras, promesas ion fari por la senlaboruloj — sed nenio okazas. La potenculoj havas aliajn zorgojn. Antaŭ nelonge oni reenkondukis la iaman monarĥan himnon en la respubliko Aŭstrio . . .
F. S., Vieno.
[REKLAMO p.4] ATEISTOJ SENDIULOJ LIBERPENSULOJ certe abonos senprokraste al SENNACIECA PEDAGOGIA REVUO ekscinte, ke en tiu dumonata 32-paĝa ilustrita revuo aperas konstanta rubriko pri ateisma edukado en lernejo. La jara abonprezo estas nur ½ dolaro jare aŭ egalvaloro. Abonojn sendu al Adm. de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27. Sovetianoj abonu senpere ĉe CK SEU, Moskvo.
Pri laboristaj salajroj kaj milit-elspezoj en Ĉeĥoslovakio
Pri la salajroj de la laboristoj en Ĉeĥoslovakio estas publikigataj nur tre maloftaj raportoj, k nur per nia «bonega» soci-asekuro oni povas fari al si imagon pri la vivnivelo de tiulanda laboristaro. Tiaj raportoj jam sufiĉas por montri, ke la bataloj de la laboristoj por pli altaj salajroj estas tute pravaj. Sekvantaj nombroj por la jaro 1928:
| Klaso | Salajroj ĝis | Asekuritaj laboristoj |
|---|---|---|
| 1 | 6 kr. ĉ.¹ tage | 216 125 |
| 2 | 10 „ „ „ | 334 152 |
| 3 | 14 „ „ „ | 482 353 |
| 4 | 18 „ „ „ | 307 092 |
| 5 | 22 „ „ „ | 281 409 |
| 6 | 25 „ „ „ | 208 055 |
| 7 | 28 „ „ „ | 138 951 |
| 8 | 31 „ „ „ | 121 812 |
| 9 | 34 „ „ „ | 96 596 |
| 10 | pli ol 34,5 „ „ | 301 727 |
Estas do memkompreneble, ke nur malgranda parto de la laboristaro atingis normalan vivnivelon, ĉar 34 kronoj ĉeĥaj tage ankoraŭ ne signifas atingon de l’ necesa vivnivelo por la laboristo en Ĉeĥoslovakio.
Sed la ĉeĥoslovaka respubliko havas sufiĉe da mono por la bezonoj de polico k ĝendarmaro, por militistaro k militaj celoj. Ĝi elspezas por tio jare 2491 milionojn da kronoj. En la ĉeĥa milit-industrio estas okupataj 70 mil laboristoj, k Ĉeĥoslovakio liveras militmaterialon al Rumanio, Polio, Litovio, Jugoslavio k Estonio. Oni konstruas en apudaj landoj grandajn armilfabrikojn. Ĉeĥoslovakio havas konstantan armeon el 150 mil soldatoj. Oni ankaŭ preparas leĝon por antaŭ-militserva eduko de ĉiuj junuloj 18-jaraj. Se komenciĝos milito, oni povas devigi ĉiujn homojn, de malgranda infano ĝis maljunulino, fari militservon. Vere tre taŭga leĝo por ŝirmi la «sanktajn rajtojn» de la nacio k de la ŝtato.
Johannesberg, 13 648.
¹ Unu ĉeĥa kr. = ĉ. 0.03 dol. usona.
La urbo Berdiĉev — simbolo de hebrea «bohemvivo»
Kiam iu elparolas la nomon de l’ urbo Berdiĉev, oni povas tuj memori pri tiu negranda urbo kiel fajrujo de juda malveremo k trompemo-friponeco; unuvorte plej grava centro k sidloko de tielnomata «getto». Jes, tio estis urbo Berdiĉev antaŭ la Oktobra revolucio. Nun ĝi tre aliformiĝis, nuntempe la urbo, kie iam fianĉiĝis la eminenta franca literaturisto Onore’ Balzak (Honoré Balsac) aspektas kiel distrikta urbo de Kieva gubernio. La urbo mem aperis ĉirkaŭ la XII. jarcento k disvolviĝis iom post iom kiel unu el la gravaj industri-komercaj lokoj de l’ iama Ruslando. La urbo troviĝas sur estinta k estonta vojo al Litovio, Polio, Kiev — Nigra Maro. Ĉiuj punktoj kruciĝas kun Berdiĉev. Krome ĝi kunligas tiajn gravajn fervoj-nodpunktojn kiel Berdiĉev-Kasatin-Kiev-Leningrad k antaŭe Kiev-Rovno [?]-Brest-Varsovio, nun Kasatin-Berdiĉev-Zdolbunovo.
En tiaj grandaj interdependoj Berdiĉev kreskis k kreskadas laŭ sia
KULTURTASKOJ
M. Krjukov
(4-a daŭrigo. Vidu n-ojn 279/82)
5. En mezursistemoj
5. 1. Tempon k angulojn ni mezuras per 60-uma sistemo, pecojn ni kalkulas per dekduoj, mezuriloj niaj ĝis nun prezentas ĥaoson da sistemoj, kiuj tre malhelpas kalkulojn, ĉar tute ne konformas al ĉefe uzata dekuma sistemo. Tial nia tasko estas akceli unuigon k dekonigon de ĉiuj mezursistemoj por ke ili poste, en Novo, per sola revolucia ago (dekreto) facile estu 24-onigitaj aŭ 30-onigitaj. La Novo havos pli intensan k ampleksan vivon k tial postulos la pli potencan nombradsistemon (24-uman, se ne 30-uman), kiu krom tio estos pli oportuna, ĉar dividiĝos per 2, 3, 4, 6, 8, 12, ne sole per 2 k 5.
5. 2. Uzi nur sennaciecan metran sistemon celante samtempe lingvan ordon k ekonomion k evitante superfluajn mezurradikojn (similajn al la kriplaĵoj deci, centi). Multaj el mezurilnomoj povas esti derivitaj per reguloj de nia lingvo: 0,1 m = dekonmetro (ne kripligita decimetro), 0,01 = centonmetro, 0,001 = milonmetro… 10 m = metrodeko, 100 m = metrocento, 1000 m = metromilo. Same pri gramoj.
5. 3. Temperaturon montri nur per la skalo de science uzata centoniga termometro de Celsio, neniam per naciaj Farenhajt k Reomur.
5. 4. Tempon montri per plenaj horoj k horonoj kalkulante de 1 ĝis 24 por tuta tagnokto. Ekz. 17¹/₅ h. montras la kvinan horon k 12 minutojn post tagmezo. Neniu horloĝisto fabrikos konformajn ciferplatojn sen via antaŭa aspiro k postulo.
5. 5. Ne uzi senordan k ĥaosan tempon de lokaj meridianoj. Uzi tempon de 24 horzonoj. Tuta terglobo por ĉi tiu celo dividiĝas per 24 meridianoj en 24 sektorojn aŭ zonojn similajn al oranĝsegmentoj. Ĉiu horzono longas de poluso al poluso k larĝas (paralele al ekvatoro) 15 gradojn. La internacie uzata meridiano de Grinuiĉ iras tra la mezo de l’ nula zono. La nulan zonon apudas oriente la unua k okcidente la 23-a. Tempo de 2 najbaraj zonoj kondiĉe diferencas inter si ĝuste je unu plena, senminuta senona [?] horo. Kaj diferenco inter tempoj de via horzono k tiu de Grinuiĉ ĝuste k ĉiam montras numeron de via horzono. Ĉiu mondano por esti sendependa de ŝtataj k geografiaj limoj apartenu al tiu zono, kies tempon li uzas. Por precizigi la situon en norda aŭ suda parto de l’ tero, al cifero de la zono oni povas aldoni la literojn n aŭ s (vidu karton en nia jarlibro).
5. 6. Nuna kultura homo la tempon mezuras laŭ suniro, ne laŭ fazoj de luno kiel niaj prauloj-paŝtistoj. Tial la monato k semajno jam delonge fariĝis prahistoriaĵoj, kiuj maldekonigas la tempkalkulon k pro superflue uzataj terminoj (januaro, februaro… dimanĉo, lundo, mardo … vendredo, sabato k. m. a.) malutile balastigas la homvortaron k kaŭzas malŝparon da lingva energio. Ni propagandu jenan revolucian kalendaron:
— página 5 —
skalo. Ĝi nun havas pli ol 60 mil loĝantojn, kelkajn negrandajn bonaranĝitajn stratojn kiel tiujn je nomo de K. Libkneĥt, Sverdlov k. a. En korto de estinta kapitalisto Rabuŝinski troviĝas nun pensiono por studentoj de vespera laborista universitato. En malnova palaco de «dvorjan»¹ nun — distrikta konsilejo de profesiaj unuiĝoj, en angla klubo — bone starigita Muzeo de Revolucio. Urbon de friponoj, noblaj komercistoj k aliaj personoj de facila profitakiro nuntempe ne plu prezentas Berdiĉev. Ĉion posedas la kooperacio (C. R. K., Centra Laborista Kooperativo); ĝi havas pli ol 150 fakojn. Kooperacio bone funkcias; ĝi konstruadas multajn palacojn por laborista bezono. Ekzistas multnombraj lernejoj, pli ol dektri 7-klasaj, 3 prof. lernejoj, unu agronoma teknikumo por hebreoj. Por maturaj laboristoj ekzistas 3 vesperlernejoj, lab. fako por preparo al universitato (ruse VUZ).
Kompreneble, kiel malnova urbo, Berdiĉev havas tre interesan historian karmelitan monaĥejon, kun grandaj, larĝaj niĉoj en siaj vastaj brikaj muroj. Iam en mezepokaj tempoj monaĥoj defendis sin kontraŭ invadoj de diversaj sovaĝaj popoloj. Troviĝas malnova katedralo kun siaj historiaĵoj, kun multaj subdomoj k keloj, trapasintaj la urbon. Tre impone aspektas novkonstruita monumento al Lenin sur grava strato — Libkneĥt. En centro k ĉirkaŭoj troviĝas multaj fabrikoj: 2 sukerfabrikoj, leda fabriko, plej granda por tuta Sovetio, nome «Spartak», dua leda fabriko, maŝinkonstrua manufakturo, multetaĝa muelejo. Krom tiaj grandaj entreprenoj ekzistas malgrandaj kiel brikfabriko, farb- k gluaj-fabrikoj ktp. Ĝenerale la urbo kun la tempo aliformiĝas, pli k pli akceptas la aspekton de granda industria centro en Ukrainio.
Vald. St. Fedorovski, Kasatin (13 059).
¹ Privilegia [?] klaso en estinta Rusio, komparebla al «per-oj» en Anglio.
★
TAGO EL MIA VIVO
Mi estas popoljuĝisto. Jen mi sidas en mia ĉambro en Popoljuĝejo k trarigardas la paperojn kun petoj k deklaroj. Mi prenas unu post la alia, legas k metas la rezoluciojn. Jen granda papero, kiu estas skribita laŭ formo k ordo per granda facillegebla skribmaniero. Al ĝi estas almetita listo da havaĵo, k la petanto petas disigi lin de sia patro, kiu estas kamparano, k la filo ne volas loĝi kune kun li. Mi legas, trarigardas la liston k rimarkas jenan havaĵon: 5 ikonoj (statuoj de sanktuloj), skribtablo, bufedo, granda spegulo ktp. Mi pensas: «Kiu do estas lia patro? Ĉu li estas simpla kamparano? — Ne povas esti. Mi pli atente legas k tuj ekmemoras… Ho, ja lia patro estas la paroĥestro de granda preĝejo en Krasni Ĥolm!» Jen, prenu tiun «kamparanon»! Mi komencas pensi pluen: Por kiu celo lia filo volas disiĝi de sia patro? Kaj mi ekmemoras, ke lia filo estas studento de Leningrada Industria Instituto. Nu, nun por mi estas tute klare. Lia filo lernas en altlernejo, k por ke oni ne konsideru lin kiel filon de pastro, li ekvolis fariĝi «kamparano». Sed mi ja estas popoljuĝisto k scias, ke multaj gefiloj de laboristoj k veraj kamparanoj ne povas lerni pro manko de loko. Sed tiu «kamparano» sukcesis enŝovi sin en altlernejo. Mi devas fari, por ke li estu forpelita. Kaj mi faras.
Jen — dua papereto. Ĝi estas malgranda, malpura k estas skribita per simpla krajono, per malfacile legeblaj literoj. El ĝi mi ekkonas, ke hejmlaboristino petas sian salajron de sia mastro, kiu dungis ŝin por 5 monatoj kontraŭ 10 rubloj monate. Sed ŝi laboris dum 7 monatoj k ricevis nur 30 rublojn k estis forpelita… kun ido. La papereto estas subskribita: «pro analfabeteco de petantino, laŭ ŝia peto subskribis Ivanova.» Nu, ĉi tie mi ekvidis aron da krimoj de la mastro; mi tuj aranĝas la rezolucion, por ke la juĝesploristo rapide faru la esploron k transdonu la mastron al popoljuĝo.
Mi ne ankoraŭ sukcesis finskribi, kiam mi ekaŭdis, ke frapas iu kontraŭ la pordon. Mi ekkrias: — Eniru!
La pordo malfermiĝas k envenas iu homo. Li ĉirkaŭrigardas k demandas: «Ĉu mi povas intime paroli kun vi, ĉu neniu subaŭskultos min?
Mi trankviligas lin, sidigas k diras: «Kion vi volas, K-do? Vi estu kvieta k rakontu al mi la tuton.»
Li sidiĝas k komencas rakonti: Li estas vilaĝkorespondanto k verkas malgrandajn, sed akrajn artikoletojn por distrikta ĵurnalo. Li skribis pri drinkado de lokaj estroj, pri ŝtelado de kooperativa mono, pri malŝparo de mono, kiu estis kolektita de kamparanaro por konstrui la malsanulejon ktp., k lia inkognito depost nun estas malfermita. Kontraŭ li prezidanto de l’ soveto — «subkulako» (kulako = grandkamparano), sekretario de l’ soveto — filo de l’ pastro k kelkaj kulakoj nun deklaris la venĝon. Ili volas mortigi lin. Ili jam provis fari
Anstataŭ 12 monatoj la jaron dividi nur en 4 sezonojn (printempo, somero, aŭtuno, vintro) po 90 tagoj en ĉiu. La mankaj 5—6 tagoj aldonataj al fino de ĉiu jaro inter vintro k printempo estu ekstersezonaj tagoj de seninterrompa ripozo por homo k por maŝinoj. Same tagoj de ripozo povas esti unuaj kelktagoj de ĉiu sezono k ĉiu tago, kies cifero finiĝas per 5 k per nulo¹. Nunaj Pasko, Karnavalo, Kristnasko fakte estas tiaj sezonfestoj nur iom senorde metitaj k religie nebulitaj. Ĉi tiuj festoj okazas po kvaronjare post aŭ antaŭ sezonaj laboroj de agristoj k tial ne povas malhelpi ilin. Burĝa kutimo senorde meti festotagojn dediĉitajn al delonge pasintaj datoj, sanktuloj aŭ famuloj (eĉ revoluciaj) ne havas rilaton al racie konstruita kalendaro, ĉar senordigas tempkalkulon k ritmon de laboro. La jaroj, kies ciferoj finiĝas per 5 aŭ per unu nulo, ricevu po unu supertago. Kiuj finiĝas per 25, per 50, per 75 aŭ per du nuloj, ricevu po du supertagoj. Kiuj finiĝas per 500, ricevu po 3 tagoj. Jaro komenciĝu de printempa tagnoktegalo (nuna 22. de marto). Tempaĝo komenciĝu de l’ unua jaro de ĝia enkonduko por esti sennacia k sentendenca. Tagnokto komenciĝu matene (en la nuna 6-a), kiam komenciĝas laboro k tagvivo, ne meznokte. Estus pli bone, se tago k nokto havu po 10 (aŭ po 20) horoj k konforme duoncirklo havu 100 (aŭ 200) gradojn.
- En ĉiutagaj rilatoj dekutimiĝi de uzo de mezepokaj k tute ne internaciaj religiaj datoj — Pasko, Pentekosto, Kristnasko ktp.
- Por komparceloj anstataŭ ŝanĝemaj prezoj en nacia mono uzi valoron de unu gramo da oro 0,999-e pura. Por trovi valoron de iu nacimone esprimita sumo komparu ĝin kun same esprimita prezo de unu tia orgramo. La vendoprezon de oro skrupule oficialan k milmilone precizan en ajna momento povas doni al vi ajna banko. Ekz. 25 832 rubloj valoras ĝuste 20 000 orgramojn, se en la sama tempo vi sciiĝas per banko, ke unu orgramo prezas 1,2916 rublojn (25 832 : 1,2916 = 20 000). Oro estas egalkutima k egalvalora en ĉiuj landoj de l’ mondo. Ĝia valoro pro maŝinigo de orricevo (k pro tio, ke oro en uzo preskaŭ ne konsumiĝas k orprovizo de l’ mondo pli k pli grandiĝas) iom post iom falas¹. Sed ĝi falas egale en ĉiuj landoj. Tial orgram’ estas en nunaj cirkonstancoj plej bona komparilo k diversnaciaj frankoj, belgoj, ŝilingoj, eĉ «internaciaj» spesoj² fariĝas superfluaj. Laborhoro ne taŭgas por ĉi tiu celo, dum ekzistas ega diferenco inter premo sur koloniajn k nekoloniajn laboristojn k dum ekzistas diferenco inter malsame privilegiataj specoj de laboro, k t. n. NEP en Sovetio.
(Daŭrigota.)
¹ Ĝi ebligas transiron al 5-taga semajno bezonega por fari la produktadon seninterrompa.
¹ Dum la lastaj jardekoj ĝia valoro falis je ĉ. 30%. Tial ĝia industrio iom malgrandiĝis k vivo pli k pli «kariĝas».
² De esp-istoj antaŭ la milito kreita monunuo, kiu praktike neniam ludis konsiderindan rolon. — Red.
— página 6 —
tion k iutage li estis vundita per tranĉilo. Tion ĉi oni faris nokte, kiam li revenis de kunveno. Sed li forkuris. Tamen… La homo prenis sian kapon per manoj k eksilentis…
— Kio okazis kun vi, K-do? Trankviliĝu!
— Pri kio mi rakontis? demandis mia vizitanto. — Jen, vidu, K-do juĝisto, post tiu okazo mi komencis timi… Mi ne scias, kio fariĝas kun mi, sed… sed mi timas… Kaj jen mi tute forgesis… kion do mi rakontis?
— K-do, trankviliĝu. Ĉi tie estas nenia danĝero por vi. Vi devas rakonti ĉion; k mi helpos.
— Alian tagon, kiam mi sidis apud la fenestro, iu ĵetis kontraŭ min ŝtonon. Mi saltis el mia kabano, sed mi ne povis vidi. La nokto estis senluna. Iu forkuris… K-do juĝisto, kion fari al mi? Mi estas terurita. Mi timas loĝi en la vilaĝo. Mi petas vian helpon. — Kaj li ekploris.
Post kiam li trankviliĝis, li rakontis, ke la soveto estas jam reelektita, ke jam fariĝas la juĝesploro pro monmalŝparo k aliaj krimoj de eks-estraro de l’ vilaĝo, sed, malgraŭ tio, ili ja estas liberaj k li timas loĝi k verki.
Mi tuj telefonis al la prokuroro, rakontis al li la kazon k ricevis la permeson por aresti la krimulojn. Mi ordonis al la miliciestro k li plenumis tion. Jam estas la dekunua horo. Mi devas iri popoljuĝ-kunsidon. Jam venis du popolkunsidantoj, k la juĝsalono estas plena je publiko. Komenciĝas tago ordinara el mia vivo.
A. S. Nikitin (12 408), Sovetio.
La sento pri l’ relativo naskiĝas de l’ studo pri moralo kaj fariĝas necesa de nun en la esploro pri solvoj. J. W.
El la franclingva anarkiistema gazeto «Plus Loin» (Pli Malproksimen).
Pri la moralo de l’vegetarismo
Ne estante kontraŭulo de l’ vegetarismo nek kompetentulo pri la doktrino, mi tamen volas atentigi onin pri kelkio, tute netuŝita de la diskutintoj pri la temo.
Ĉu fakte iu ajn homo povas vivadi, mortigante neniun animalon?
— Se oni estus eĉ la plej sincera k rigora vegetarano, oni ne povus konsekvence sekvi la principojn de l’ nemortigo, ĉar, krom la relative grandaj animaloj, ekzistas animaloj malgrandaj k eĉ nevideblaj por la okulo (insektoj, mikroskopaj animaloj), kiujn oni mortigas grandanombre ĉe ĉiu paŝo, faro aŭ eĉ spiro.
Vere, oni povas spitdiri min, ke tiaspeca mortigo estas neevitebla, k la vegetaranoj eĉ mikroskopajn animalojn ne mortigas intence por ilin manĝi. Ĝi estas vero… tamen la fakto de l’ animalmortigo restas…
Plie. Ĉu efektive la principoj de l’ vegetarismo havas altan moralvaloron? Mi sincere dubas! Ja pasis jam la tempo, kiam la vegetaĵoj estis konsiderataj kiel nevivaĵoj. Ili kreskas, multobliĝas, spiras, sin nutras, malsanas, — do ili vivas. Ne malmultas eĉ scienculoj, kiuj opinias, ke la vegetaĵoj sentas la doloron… Do, mi tre hezitus solvi, kio estas pli deca de l’ morala vidpunkto: mortigi beston, kiu iel povas sin defendi aŭ forkuri, aŭ vegetaĵon, kiu estas tute sendefenda k neforkur-kapabla?…
Plej morale estus, se oni sin nutrus per neorganikaĵoj. Tamen ekzistas sedoj: 1. Oni ne solvis ankoraŭ la problemon de l’ ĥemia nutrado k 2. la sciencaj esploroj iom post iom jam forviŝas la limlinion inter la neorganikaĵoj k organikaĵoj… Do, homo profunde esploranta la problemon, ne povas sincere motivi la vegetarismon per moralaj konsideroj.
Kelkaj scienculoj diras, ke la vegeta nutrado estas pli utila por la sano, k mia propra sperto devigas min konsenti kun ilia opinio. Sed tia motivigo de l’ vegetarismo estas ne morala, sed higiena. Tamen, oni devas konsenti, ke praktika akcepto de l’ vegetarismo, tiele motivita, ne ĉiam k ne ĉie estas ebla. Oni ekpensu pri la loĝantoj de l’ ekstrema nordo, kie tute aŭ preskaŭe malestas kreskaĵoj — k mia eldiro ne ŝajnos senargumenta.
Do, oni ne diru, ke la vegetarismon postulas la proleta moralo. Decokaze oni povas nur diri, ke la veget-manĝado estas utila por la sano … en la lokoj, kie la greno, fruktoj k legomoj estas sufiĉe malkaraj.
N. S. Pargaĉevski (11 746), 9-a horzono.
DISKUTEJO
PRI MORALO
Laŭ la aĝoj
Se oni studas la konduton de l’ individuoj en la infangrupoj lasitaj al si mem k sin dediĉantaj al agoj, kiuj ilin interesas, kiel la ludo, oni rimarkas fortajn diferencojn en diversaj aĝoŝtupoj. Ĝis tri, kvar jaroj la infanoj, kiuj ludas, nur okupas sin pri si mem; ne ekzistas rilat-interŝanĝo kun la kamaradoj. Estas la individuismo, sen ludregulo. La kato ŝajnas al mi havi ekzakte tiun ĉi spiritostaton. De kvar ĝis sep, ok jaroj, ekzistas en la infankolektivo egocentrismo¹; oni akceptas multajn regulojn, sed por si mem, k oni ne atentas, ĉu la kunludanto aplikas la saman regulon. De ok ĝis dek unu jaroj, komenciĝas kunagado. Oni provas interkonsenti kun aliaj, unuigi la regulojn. En okazo de malsamo oni interdisputas brue momenton, tiam oni akordiĝas. Ĉirkaŭ dek unu, dek du jaroj, la reguloj akceptas fundamentan valoron, ili estas netuŝeblaj, oni ne diskutas pri ili, ili estas kodigitaj. Se oni fondas societon, la celo estas baldaŭ forperdita el vido, dum la elekto de l’ estraro k la verkado de l’ statuto havas esencan valoron. Ekzistas ĝenerala intereso por la regulo en si. Ĉirkaŭ dek kvin ĝis dek ok jaroj, la zorgoj plilarĝiĝas, oni rimarkas, ke la reguloj, kiujn oni kredis absolutaj, estas iom aliaj. Oni ekkaptas tion, kio estas da relativo en la leĝo, oni serĉas eĉ adapti la regulojn al novaj ludkondiĉoj. Kaj iuj sukcesas havi pli da respekto por la vivo ol por la reguloj. Tio karakterizas la plenaĝulojn.
Alivorte: por la etuloj la kondiĉoj de l’ regulo ne estas fiksaj, dum la respekto por la regulo estas absoluta; por la aĝaj, la regulo povas ŝanĝiĝi, sed kiam ĝi unu fojon estas akceptita, estas demando por konfido k sendanĝereco, observi ĝian aplikiĝon.
Certe ekzistas paralelismo inter la diversaj stadioj de l’ ĝentileco en la infansocietoj k la ŝtuparo de l’ moralvaloroj en la diversaj homaj socioj. Sed kio komplikas ankoraŭ la vivon de l’ kolektivoj k konservas ian specon de ĥaoso, estas ke meze de tiuj ĉi kolektivoj mem, troviĝas individuoj kun diferencaj niveloj de civitaneca disvolviĝo. Unuj kondutas kiel tiranoj, aliaj havas sklavan spiritostaton; unuj estas puraj individuistoj, aliaj male havas stulte imiteman spiriton ŝtatoficistan. Unuj estas primitivuloj kun venĝ-instinktoj, aliaj montras sin bonvolemaj k toleremaj, dum ioma nombro fine interakordigas la respektivajn rajtojn de l’ personeco k de l’ kolektivo, la iniciativon k la amasspiriton.
Konsiderante tiel akre kontrastajn elementojn, kie la divido en ekspluatantojn k ekspluatatojn estas nur unu el la aspektoj, oni ne vidas, ke reĝimo kun unueca aŭ ekstrema principo povus estigi ekvilibron, kiu kontentigus almenaŭ la plimulton da homoj, mi volas diri la rojalismo, la katolikismo, la bolŝevismo, la individuisma anarkismo, la unueca sindikatismo, la liberalismo el Manĉestro, la faŝismo. La simpligitaj formuloj ne plu spegulas en la 20-a jarcento la multflankecon de l’ temperamentoj k bezonoj.
¹ Tendenco fari el si mem la centron de l’ universo. — Red.
[REKLAMO p.6] 9-a vol. Serio: Scienco. Biblioteko de Sennaciulo. REVOLUCIO EN LA LINGVOSCIENCO. Jafetida lingvoteorio de akademiano N. Marr. Skizo de A. P. Andreev. 68 paĝoj. — Prezo: 0,60 mk. g. Mendu tuj ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio. Sovetianoj mendu rekte ĉe CK SEU, Poŝtkesto 630, Moskvo.
— página 7 —
[BILDO p.7 | 4,6,89,12] Kaptitolo «Esperanto-Servo» kun ornamaj desegnaĵoj de legantaj homoj kaj libroj ĉe ambaŭ flankoj
Esperanto-Servo
N-o 23 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 6. Marto 1930
EL SOVETIO
La soveta «Ford»
158 (Esp.-Servo.) Kelkajn kilometrojn malproksime de urbo Niĵnij-Novgorod, kie la rivero Oka eniras la riveron Volga, ankoraŭ hieraŭ estis nur kampoj, kiujn plugis kamparanoj. Kaj hodiaŭ — ĉi-tie estas grandega konstruaĵo de soveta «Ford», soveta aŭtogiganto. Oni festas novan venkon de la soveta industrio. La 1. 2. 1930, post plej impona, grandega amas-kunveno oni distranĉis la skarlatan start-rubandon, kiu havis jenan surskribon: «sur socialistaj radoj, sur socialistaj reloj, antaŭen al socialismo!» Eksonis muziko k la dek unuaj sovet-aŭtomobiloj ekveturis por prova veturo. Vespere ili revenis, la prova veturo finiĝis. La 1. 2. estis festo de nova k granda venko je fronto de nia socialista konstruado. La fabriko plen-funkcios la 1-an de julio 1931. En la fabriko poste estos produktataj 140 000 aŭtomobiloj ĉiujare, k ili estos tute el soveta materialo. Por loĝigi la 45 000 laboristojn, kiuj laboros en tiu nova fabriko, oni konstruas tute novan urbon. Post finkonstruo de ĉi-tiu fabriko Niĵnij-Novgorod estos la 4-a, laŭ grandeco, industria centro en la Sovetunio.
Babinĉuk (15 028), Odessa.
EL ĈEĤOSLOVAKIO
Loĝeja mizero — preĝeja konstruo
159 (Esp.-Servo.) Multaj familioj en Ĉeĥoslovakio estas sen loĝejo, ĉar ili ne povas pagi la altajn lu-prezojn; kostas unu ĉambro 200—250 k. ĉ., du ĉambroj 300—350 k. ĉ. po monato (1 dolaro = k. ĉ. 33.—). Sed aliflanke la klerikularo baldaŭ komencos konstrui novan preĝejon en la urbo Gablonz a./N. sur placo, kie pli bone aspektus laborista hejmo. Por sociaj aferoj la burĝaro k eklezio ne havas monon, apenaŭ ŝajnan intereson. Ĉeftasko ilia estas, nebuligi la spiriton de la popolo, pro kio certe urĝas konstruo de nova preĝejo. Bedaŭrinde ankaŭ la liberpensula movado estas ne sufiĉe forta, kvankam ĝi meritus pli da subteno…
8889, Reinowitz.
Unumana proleto devis helpi
160 (Esp.-Servo.) Sur la fiŝ-lageto en urbo Prostejov (Moravio) rompiĝis la glacio k kelke da lernantoj komencis droni. El ne malproksima maltejo vidis tion unumana laboristo, Josefo Formanek. Li ne sciis tuj, pri kio temas, sed vidis sur akvo-barilo, ke cent sanaj homoj senhelpe kuradis k kriadis. Rapide li alkuris k saltis sur la malfortan glacion, kiu rompiĝis, k li komencis serĉi en la malvarma akvo la infanojn. Li eltiris ĉiujn 4 dronintajn knabojn. Tri el ili estis ankoraŭ vivaj, la kvara jam mortis. Poste li simple reiris al laboro, k nur helpe de polico oni trovis lin k dankis per mondonacoj, i. a. de la respublika prezidanto, kiu donacis honore 5000 kronojn.
J. V. (13 935), Stonavo.
EL SVISIO
En Ĝenevo kiel ĉie!
161 (Esp.-Servo.) Lastan someron, sub gvidado de la sindikatoj de lignaĵistoj k masonistoj, la tiufakaj laboristoj strikis dum kvin semajnoj. La celo de tiu striko estis, ricevo de labor-kontrakto, enhavanta regularigon de laborhoroj (48 h. po semajno k libera post-tagmezo sabata) k plialtigo de pohora salajro je 0.10 sv. fr. por ĉiuj lignaĵistoj. La entreprenistoj provokis tiun strikon, rifuzante diskuton pri kontrakto. Sekve de tio la sindikato decidis ekstriki, kun aprobo de ĉiuj laboristoj. La striko estis bone gvidata k fine la entreprenistoj subskribis la kontrakton k konsentis al la plialtigo de la salajroj. Tamen ĉiun sabatan posttagmezon laboristoj laboris en konstruejoj (ĉefe fremdaj lab. ne sciantaj francan lingvon), parte, ĉar ili timis forpelon, parte pro profitemo. La sindikato decidis malhelpi tion, tiucele ĝi kreis ligon por kontraŭagado. Do nun ĉiun posttagmezon dum sabatoj liganoj vizitis konstruejojn k maldungis la maldungindajn laboristojn (?). Kompreneble tiu agado kaŭzis renkontojn inter liganoj k policistoj. En konstruejo de nova stacidomo (Kornavin, Ĝenevo) masonistoj laboris posttagmeze dum sabato sen neceso. La liganoj alvenis k intencis klarigi al ili, kial ili ne laboru. Sed ankaŭ alvenis policistoj, kiuj provis malhelpi eniron de liganoj. Tiuj tamen sukcesis k du el ili estis sur ŝtupetaro, kiam la entreprenisto venis k intencis faligi ilin; aliaj liganoj tion malebligis. La entreprenisto akceptis ilin per pugnobatoj k grave vundis unu el ili. La liganoj kompreneble defendis sin k la policistoj, vidante la situacion por la entreprenisto, intervenis k penis forpeli la liganojn aŭ aresti ilin. Sed la liganoj, subtenitaj de homamaso, kiu dume kolektiĝis, foriris nur, kiam la laborantaj laboristoj estis maldungitaj. Poste la liganoj vizitis aliajn konstruejojn. Nun la afero venis antaŭ policotribunalo; la entreprenisto plendis pro malhelpo ĉe laboro, la laboristoj pro batoj k vundigoj. Oni ankoraŭ ne juĝis, sed eble la entreprenisto ne gajnos, ĉar li havas kontraŭ si sian propran subskribon sur kontrakto. — Estas fakto inter aliaj, kiu demonstras, ke klasbatalo estas ĉie realo k ne revo de revoluciuloj.
H. V. (15 209), Ĝenevo.
EL POLIO
La nesatigeblaj kapitalistoj
162 (Esp.-Servo.) Jam de ses semajnoj strikas la koton-laboristoj en Lodz, kiuj ne permesas depreni kvindek elcentojn (!) de siaj mizeraj salajroj. La kapitalistoj, vidante la senlaborecon en la urbo, eluzas tion por plie ekspluati la laboristojn k sin pli-riĉigi. Sed la laboristoj en tiu metio estas bone organizitaj k certe batalos ĝis finvenko.
Rob. Oel.
Ankoraŭ du profunuiĝoj fermitaj
163 (Esp.-Servo.) Antaŭ kelka tempo, kiel raportite en E. S., oni fermis la tajloran k komercoficistan unuiĝojn; sed tio ankoraŭ ne estas fino. Antaŭ tri semajnoj faŝista polico enpenetris kun multaj fi-agentoj en la unuiĝojn de teks- k konstrulaboristoj (ili havis komunan ejon). Traserĉinte ĉion, oni fermis la ejon de ambaŭ unuiĝoj k arestis sesdek Gek-dojn…
Rob. Oel.
El urb-ministrejo por socia protekto
164 (Esp.-Servo.) En la urb-ministrejon venis senlaborulo, kiu jam ne ricevis monhelpon k postulis tagmanĝkuponojn. En la oficejo oni respondis al li, ke oni devas plenumi antaŭe ĉiujn formalaĵojn, sed dume li devis malsati. Kiam la formalaĵoj jam estis en ordo, li venis por akcepti la kuponojn, sed ricevis respondon, ke li venu venontan semajnon! Je fiksita dato li venis malsata k postulis la tagmanĝkuponojn. Tiam la oficisto respondis al li (jam la trian fojon) ke li devas atendi ankoraŭ kelkan tempon. La senlaborulo komencis krii, ke li estas malsata k jam ne povas pli longe atendi. Nun la oficisto postulis, ke li tuj forlasu la oficejon! La oficisto vokis policiston, kiu arestis la «skandal-farinton». Antaŭ semajno okazis la juĝo k li estis kondamnita al unu jaro da malliberejo…
Rob. Oel.
Kondamnita pro senhonorigo de kruco
165 (Esp.-Servo.) La gvidanto de malsanul-kaso en Starachowice (Staraĥovice), Edward Kaca, ordonis al gardisto Kmieć (Kmiecj) forigi krucojn, kiuj troviĝis en la salonoj. Kmieć forigis la krucojn. Malsanuloj raportis pri tio al kuracistoj. Kaŭze de tio policisto arestis Kaca pro malhonorigo de krucoj, kiujn li metis en kamereton [?] troviĝanta en proksimo de porkstalo. La juĝistaro en Ostrowiec (Ostroviec) kondamnis la arestiton al 1½ jaroj da malliberejo.
C. G.
Korekto de la raporto 113 de E. S. La persono, kiu ĵetis ŝtonojn k rompis fenestrovitrojn ĉe vendejo de la ĉeĥoslovaka ŝufirmao «Bata» en Lodz, estis speciale dungita de ŝu-magazenistoj. La laboristoj batalas por plialtigo de siaj salajroj kontraŭ ĉiuj entreprenistoj…
— página 8 —
SENNACIULA SCIENC-KULTURA PAĜO
N-o 24 — Sub la kontrolo de Scienc-Kultura (Akademia) Sekcio de SAT. Redakci-adreso: Dim. Snejko, Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio) — N-o 24
DE LA REDAKCIO
Materialo por la Paĝo alvenas. Sed tre multaj K-doj tute forgesas, ke por nia Paĝo oni donas nur solan paĝon en «S-ulo». Ofte alvenas artikoloj, kiuj postulas 2 ĝis 3 pĝ. por unu artikolo. Certe tiu materialo aŭ estas severe mallongigata, aŭ kuŝas en redakcio ĝis la aŭtoro sendos pli mallongan artikolon. Ni ankoraŭfoje atentigas ĉiujn kunlaborantojn: Skribu tre koncize, malpli da vortoj, pli da senco. Mallongaj artikoloj pli baldaŭ trovos lokon sur la paĝoj de «S-ulo».
La tutsovetia medicina esperanta sekcio ĉe SEU volas aranĝi dum la X. SAT-Kongreso sekci-kunsidon de kuracistoj k partopreni en Internacia Laborista Universitato per medicinaj raportoj. TEMS turnas sin pere de nia Paĝo al ĉiuj SAT-medicinistoj, ke ili deklaru sian partoprenon en la aranĝota kunsido, k al ĉiuj SAT-anoj kun la peto anonci pri la temoj dezirataj por Int. Lab. Universitato. Skribu aŭ al sekcio: Leningrad, Inĝenernaja 9 «Dom Medrabotnika», al TEMS ĉe CK SEU, aŭ al nia redakcio.
Red.
SOVETA MEDICINO DUM 12 JAROJ¹
Kio rilatas al ĝeneral-saniga organizo, ĝin Soveta Respubliko kiel heredaĵon de malnova reĝimo, krom grandega malsaneco k morteco, transprenis en tre malbona stato. Konstruita je klasa principo, la saniga organizo de cara tempo en sia pli kvalifikita parto estis kreita por riĉuloj. Por laboristoj k kamparanoj estis organizitaj kuracistaj «regionoj» k kuracisthelpantaj «punktoj». Kiel rezulto de imperialisma milito, eĉ tiu ĉi sanig-aparato estis en duondetruita stato. Multaj kuracistaj regionoj estis likviditaj, multaj anstataŭigitaj per kuracisthelpantaj «punktoj». La civila milito k la blokado tre malbone speguliĝis en la stato de saniga afero. Kun tia duondetruita sanig-aparato Soveta Respubliko enpaŝis la periodon de epidemio k malsato, kiam grandega malsaneco de l’ loĝantaro direktis multe pli altajn postulojn al ĉi tiu aparato. Ĝis la jaro 1923 la saniga reto ne estis firma en sia disvolviĝo, kvankam en tiu ĉi tempo ĝi jam estis pli granda ol en la jaro 1913. Malsanulejaj litoj plimultiĝis je 5,3%, kuracistaj regionoj je 362%, proporcio de loĝantaro po 1 lito estis malgrandigita je 17,7%, po kuracista regiono — je 37,3%. Poste, pro vico da rimedoj k fortikigo de financa bazo de sangardo, la saniga reto, tute aparte en vilaĝaj lokoj, komencas malrapide, sed nedeklinite kreski, k depost 1925 de jaro al jaro montras sufiĉe rapidan kreskon. Tiel, en 1926 kompare kun 1925, pligrandiĝis nombro da kuracistaj regionoj je 22,3% k litoj en ili je 32%. Dum 1927/28 lita reto atingis en urboj de USSR — 141 600, kio konsistigas meze unu liton por 204 homoj de urbaj loĝantoj k en vilaĝaj lokoj — 58 000. Signifoplene altiĝas ankaŭ kvalifikado de saniga helpo. Nombro da medicinaj laborantoj k aparte kuracistoj, kiuj oficas en organizo de saniga gardo, ĉiujare kreskas. Tiel, dum 1925/26 en tuta USSR oficis 40 937 kuracistoj, sed en 1927/28 — 53 000. Por perfektigi la sciencojn de la kuracistoj ekzistas specialaj kursoj ĉe institutoj.
Ne malpli karaj k gravaj atingoj de Soveta potenco estas konstateblaj ankaŭ rilate al banlokoj. Dum la cara reĝimo banlokoj por laboristo k vilaĝano estis absolute neatingeblaj; la caraj banlokoj priservis negrandan tavolon de la riĉaj homoj k ofte servis ne kiel loko por kuracado, sed por amuziĝo. Soveta potenco larĝe malfermis pordojn de la banlokoj por laborula loĝantaro. Banloka helpo kun ĉiu jaro fariĝas unu el la plej gravaj kuracsanitaraj rimedoj.
Resumante disvolviĝon de l’ afero de saniga gardo en USSR dum 12 jaroj, oni devas konstati, ke malfacila k senfine peza estis la vojo de Soveta medicino dum tiu ĉi periodo. La imperialisma milito subfosis bazojn de ekonomia k sanitara stato de l’ loĝantaro. La civila milito alportis grandegan disvolviĝon de epidemioj. La blokado ankaŭ malhelpis al provizado je kuraciloj. La malsato ankoraŭ pli multe malfirmigis sanon de l’ loĝantaro. Tre malfacilaj taskoj staras antaŭ la Soveta medicino. Ankoraŭ multe da mankoj ekzistas en ĝia laboro; tamen ni havas ankaŭ ne malmulte da atingoj. Nur Soveta medicino povis garantii por laboruloj tiajn specojn de medicina helpo, pri kiuj ili ne povis eĉ revi dum la cara reĝimo. Ĝi laŭfakte, sed ne per vortoj efektivigis sian devizon: «Gardo de la sano de l’ laboruloj estas afero de la laboruloj mem».
D-ro A. Karanoviĉ.
El la rusa trad. F. A. Filipov (10 618).
¹ Fino. Vidu n-on 277, pĝ. 196.
NIA POŜTO
13 607. — Provu mallongigi vian artik., aŭ ni tion faros mem.
2800. — Kiam kolektiĝos pli da eĥoj pri tiu temo, ni uzos viajn informojn por konigi ilin al la leg., sed vi malpravas. Gripo estas infekto-malsano. Mikroboj de influenco k aliaj bakterioj (pneŭmokokoj, streptokokoj) kaŭzas ĝin. Via rimedo — havas neniun influon je la malsano. Baldaŭa resaniĝo en via kazo estis aŭ pro «facila» formo de gripo aŭ pro stato de l’ malsanulo. Daŭrigu kunlaboradon.
Al Studentoj. — Atentu enpreson de viaj artikoloj en «Sennac. Pedag. Revuo», TEPS k nacilingvaj lab. studentaj organoj.
ĈU FUMI?
Respondo de fumanto
Hezitante mi ankoraŭ staras antaŭ la tendo de miaj obstinaj, malcedemaj tabakkontraŭuloj. Nia afabla redaktoro permesis al la gefumantaro aŭdigi sian opinion pri la ĝenerala tabakkonsumado. K-do Doks pravege notis en «S-ulo» n-o 269 la ĝis epidemio kreskintan tabakfumadon regantan en ĉiuj landoj, sendiference de sekso k aĝo. Oni rajtas supozi, ke fakte la plejmulto el la fumantoj ĝis nun ne konsciiĝis, kial ili fariĝis viktimoj de diablo — «tabako».
Unue ni konsideru la pratempan tradicion, kiam inter sovaĝuloj la tabako estis konsumata je plej stranga maniero. Due: Ni konsideru la tempon kiam la fumado publike severe estis malpermesita al tiuj, kiuj ne apartenis al nobelaro k al la cetera aristokratio. La tradicio lukti por samaj rajtoj certe estas pramalnova. Fumantoj, kiuj fumis publike, eĉ estis punataj severe per monpuno aŭ aliel. Konata proverbo ja diras: Malpermesitaj fruktoj gustas plej dolĉe. Estiĝis la imitemo, per kiu la fumantoj celis esti taksataj kiel noblaj aŭ kleraj homoj! Iom post iom la tabako fariĝis posedaĵo de ĉiuj popoloj. Kio komence estis nur imitemo, baldaŭ fariĝis ne plu rezignebla ĝurimedo. (Ĉu vere? Red.) La tabako enpenetris la tutan organismon.
Ĉu vi rememoras la tempon, kiam vi eĉ ne estis kapabla kuri memstare, k vi jam ricevis de viaj gepatroj belaspektajn ĉokoladajn cigarojn aŭ cigaredojn? Malmultaj eĉ hodiaŭ imagas, ke tiu ĉi ago estis la kaŭzo por fariĝi nesavebla fumanto. Ĉu vi forgesis la stratbuban aĝon, kiam vi kune kun viaj amikoj plej kaŝe malantaŭ fermitaj dompordoj ekfumis la unuan cigaredon? Ĉu ne ridis eble viaj pli aĝaj kunuloj, kiam la larmoj rulfalis de sur viaj vangoj? Ĉu vi ne estis fiera, povante rakonti al viaj intimaj amikoj: «Mi fumis hodiaŭ la unuan cigaredon»? Plenaĝecon oni pruvis al gekonatoj k speciale al eksaj malamikoj, per vaporanta cigaredo, cigaro aŭ pipo! Karaj iamaj frontanoj-tranĉefratoj! Ĉu vi rememoras la momentojn, kiam ni multope komune, avide fumis unu solan cigaredon? Ĝi fakte kelkfoje pli bongustis ol la enhavo de fera viandujo. Mondmilito tre pligrandigis la nombron da gefumantoj. — Kriantaj reklammetodoj,
— página 9 —
SENNACIULO 265TRA ESPERANTIO
ĈU VI FARAS TRADUKOJN?
Tute prave k trafe agas tiuj K-doj, kiuj klopodas enpresigi artikolojn tradukitajn ĉu el «S-ulo», ĉu el aliaj SAT-gazetoj, en jurnaloj k revuoj nacilingvaj. Tio estas unu el la rimedoj, por servigi nian lingvon, nian aparaton al la laboristaj amasoj, ankaŭ por atentigi ilin pri la valoro de esp-o. Do ne necesas insisti pri la neceso k gravo de tia laboro. Sed pri ĝia plenumo teknika necesas diri nepre kelkajn vortojn.
Kiel tradukas niaj K-doj? Kiu tradukas? Ĉu ĉiu estas kapabla fari tiun delikatan laboron? Laŭ kolektitaj spertoj ni respondas malkaŝe: Ne! Ne ĉiu taŭgas por plenumi tiaspecan laboron en kontentiga maniero. Kutime eĉ en grandaj rondoj troviĝas nur kelkaj malmultaj K-doj, kiuj vere kapablas k tial estas destinitaj fari tradukojn el esp-o en nacian lingvon. La aliaj detenu sin entrepreni tiun laboron, ĉar ili ne sufiĉe scipovas eĉ sian propran denaskan nacian lingvon! Mi ne volas diri, ke ili ne scias gramatike korekte skribi la tradukitan tekston k ankaŭ laŭ la vortaro, kiun ili zorge aplikis, tre fidele speguli la ideon prezentitan en la originalo. Sed ho ve, unu grava manko frapas la okulon: La stilo estas kripla, k tial la tuto aspektas fuŝa! La fervora tradukinto tradukis tro laŭlitere. Li estis malliberulo, kiu ne sukcesis liberiĝi de la originala lingvo-strukturo esp-a. Li forgesis, ke nacia lingvo posedas sian propran, apartan stilon k ritmon de l’ frazoj. Li kredeble depost sia knaba aĝo, sur lerneja benko, ne plu literaturis en sia nacia lingvo.
Tiel okazas, ke ĉe la redakcio ni ricevas specimenojn de tradukoj, pri kies enmeto en gazeto fare de iu redaktoro ni miras. En tiaj tradukoj la esp-a stilo estas tute konservita (esp-o ja estas vivanta lingvo kun nur al ĝi propraj apartaĵoj!); nur la vortoj estas tradukitaj k vicigitaj, dum pri la same necesa stila transformo la tradukinto eĉ ne sonĝis.
Povas esti, ke la laboristaj legantoj de tiaj gazetoj ne postulas pli bonstile verkitan literaturon. Sed eble estas iuj inter ili, kiuj skuas la kapon k ricevas tre malfavoran impreson pri tia fuŝverkado, eĉ kulpigas pro tiuj mankoj la neperfekton de l’ lingvo esp-o. Tial niaj K-doj devas ege atenti pri la kvalito de l’ tradukoj, antaŭ ol liveri ilin al la redakcioj de l’ nacilingvaj gazetoj. Prefere ili lasu la tradukadon al kompetentuloj en okazo, se ili sentas sin tro malfortaj por plenumi tiun taskon.
Sed ankaŭ inverse validas la samo. Ankaŭ tradukoj el nacia lingvo en esp-on devas esti farataj kun plej granda zorgemo k konscienca atento, ne nur por ne falsi la sencon, sed ankaŭ por eviti nacilingvajn idiomaĵojn k nacilingvan stilon. Se ni ne atentas pri tio, la legado fariĝas peniga por ĉiuj esp-istoj, kiuj ne scias la nacilingvon de l’ tradukinto. Ni povus liveri sufiĉe da ekzemploj pri tio…
Tial: for nacian pensmanieron k nacilingvajn idiomaĵojn ĉe traduko en esp-on! Kaj batalu ni, por ke baldaŭ venu la tempo, kiam tradukoj el esp-o nacilingven ne plu necesiĝos. Ni alcelu, ke per tia teda, temporaba laboro ne plu bezonu okupi sin proletoj, kiuj havas pli gravajn taskojn plenumendajn ol konservi en sia cerbo la scipovon de kontraŭbatalendaj naciaj lingvoj!
N. B.
[REKLAMO p.9] NUR 150 ABONANTOJ mankas ankoraŭ por ĝisatingi la nombron 4000! Kiu havigos al «S-ulo» la 4000-an abonanton? Gek-doj, ne haltu nun, ne laciĝu en via varbado! Ni estas sur la bona vojo!
FOR ĈIAN BLUFON!
Ni ricevis jenan leteron:
«Estimataj kamaradoj!
Leginte en ‘S-ulo’ n-o 275 la artikolon de K-do Ivnickij pri esperantista traktoro, ni treege miris, tial ke ni neniam aŭdis pri tiu afero, nek konas la priparolitan K-don Koppel.
Ni tamen enketis pri la afero por akiri certon. La rezulto de nia enketo estas, ke la artikolo aperinta en nia gazeto estas tute fantazia. Sekve ni protestas kontraŭ la enmeto de tiaj blufaj artikoloj, kiuj tro parencas kun la agitecaj, kiuj aperas en partiaj gazetoj. ‘S-ulo’ estu nepre fidinda organo kaj se iafoje aperas kiel distrilo fantaziaĵoj, ili estu tiel prezentataj, ke neniu inteligenta leganto povu dubi pri ties fantazieco.
For ĉian blufon!»
77, 1365, 4325, 13 477, 13 429, 11 662.
La tekniko bezonas esperanton
En germana teknika gazeto iu diplominĝeniero Garte (Garthe) priparolas la inventon de nova skribmaŝino, kiu tuj skribe reproduktas la parolitan vorton. La ĉefan rolon en tiu ĉi aparato ludas mikrofono. Oni parolas en mikrofonon k la ekscitita elektra fluo atingas trans plifortigilo nombron da malgrandaj mikrofonoj kun membranoj el diversaj metaloj, kiuj ĝin transigas al leviloj de skribmaŝino.
La verkinto de l’ artikolo jene juĝas pri la uzebleco de tiu invento: «La neperfekto k la kuriozaĵoj de niaj kutimaj kulturlingvoj kontraŭstarigas diversajn malfacilojn al la utiligeblo de tiu ĉi tele-elektro-presilo. Dua inventisto, okupanta sin pri la sama problemo, montras prave al tiu ĉi cirkonstanco k diras, ke neebla estas la reprodukto en dialektformo, ĉar la parolanto estas devigita al klara prononco. Ekzemple estas preskaŭ neimageblaj diktaĵoj en angla, franca, holanda, rusa aŭ alia lingvo. Oni devus uzi kiel ĝeneralan komprenigilon la mondlingvon esperanto, kies simpla k klara fonetiko taŭgas bonege por la supre citita celo.»
H. Jacob, Berlin (7614).
kelkfoje eĉ petantaj, allogas nun siajn viktimojn. Kiu scipovas kontraŭstari? Fumanto ja anticipe ĝuas spirite la aromon de sia elektita multŝatata cigaro aŭ cigaredo. Ĉu ni nur estas aŭtomatoj? Ŝajnas, ke jes! Multe da homoj imagas helpe de «forta volo» dekutimiĝi de fumado. Ĉu vi ne kelkfoje konstatis tute kontraŭon? Aŭ — se vi ĉesas fumi cigaredojn, vi tamen post mallonga tempo denove fumas, eĉ pli multe ol antaŭe!
Ni permesu la parolon al niaj karaj ne-fumantoj, kiuj eble disponas alian, pli efikan rimedon, baziĝantan sur psikologia vidpunkto. En la nomo de la gefumantoj mi petas vin, mildigu vian skabenan verdikton. Ripetu vi, karaj tabakkontraŭuloj, viajn instigojn! Eble iuj estos al vi dankemaj. Povas esti, ke aro da fumantoj deturnos sin de la vojo, kiu estas haladzumata de tabaka fumo. Ĝi ja certe ne helpos al iu.
Bluetaj nubetoj ĉirkaŭflugas mian kapon, ili karesas min kvazaŭ dirante: Ne forĵetu min pli frue ĝis mi estos ekbruliginta viajn fingrojn!
Anub (3789).
Treege mallongiginte la artikolon, mi donis voĉon al fumanto por pruvi senbazan k aŭtomatecan venenigon de organismo per fumado. Kiel bone diris A n u b: Oni fumas nur pro kutimo k ne povas dekutimiĝi. Batalante por nova homo, por nova sociordo, ni devas pliakrigi la batalon kontraŭ fumado.
Doks.
— página 10 —
266 SENNACIULOPri skribado de propraj nomoj
Ofte oni provis en nia gazeto traduki lingvosonojn, precipe ĉe propraj nomoj, pere de la esperanta alfabeto. Vane! Neniam ni sukcesos aperigi antaŭ la orelojn la ĝustan elparoladon de ekz. la angla vorto: «Campaign», aŭ la franca: «Campagne», tradukante ĝin laŭ esp. maniero, t. e.: Kempejn k Kampanj’.
Se la unua transskribo ne sonas tro malbone por angla orelo, oni ne povas diri la samon pri la dua, kiu malagrable frapas francan orelon. Kaj tiel ni donos al la leganto nur falsan elparolon de naciaj vortoj neniel utilan al li. Kion do fari? Ĉu ni devos kontentiĝi nur uzi la nacian ortografion? Estus vere ironio, se la homoj, sukcesintaj renversi la lingvobaron, estus haltigitaj antaŭ la malsameco de la homaj gorĝoj, k ne povus perlitere esprimi ties diversajn sonojn! Feliĉe en la praktiko jam de kelka tempo ekzistas rimedo, kiujn multaj ankoraŭ ne konas. Temas pri la alfabeto elpensita de la «Internacia Fonetika Asocio». Ĉi tiu alfabeto konsistas el signoj parte similaj al la latina alfabeto, parte tute diferencaj. Ĉiu signo reprezentas vokalan sonon aŭ konsonantan valoron. Al tiu, kiu konas la signojn, facila estas la kompreno de l’ elparolo de iu ajn vorto transskribita laŭ tiu metodo, kiel por muzikisto estas la kompreno de muzikaĵo per notoj.
Ĉu ne estus dezirinde, ke ni esp-istoj lernu tiun ĉi vere utilan alfabeton? Mi submetas la ideon al la legantaro, kiu estas juĝanto en la afero.
J. Coignard (9763), Versailles.
FOR INDIVIDUISMON
Plej ofte individua, pure amatora korespondado de esp-istoj ne alportas deziratan efikon, ĉar pri la korespondado neniu alia aŭdas. Kutime korespondanto, ricevinte leteron, tralegas ĝin, verkas respondon, notas sur koverto «respondita» k ĉio estas finita: letero trafas sur sian lokon en albumo aŭ arkivo.
Ĉu la korespondado utilas, ĉu ĝi donas progresadon k aŭtoritaton al esp-o, kiu estas ĉefa «kulpulo» de la korespondado? Bedaŭrinde ne. La K-do ne sukcesas, forgesas aŭ simple ne volas la ĉefaĵon: esp-o devas esti utiligata por servo al tutmonda proletaro k samtempe la utiligo de la lingvo devas doni al esp-o mem triumfon.
Pripensu, karaj individuoj: ĉu vi ricevas ion realan, krom via propra plezuro, per via korespondado? Do, ĝusta solvo de la demando estas: Kolektiva korespondado. Por ties efektivigo instigu lokajn kolektivojn, organizojn, ekkoni la neceson starigi internacian korespondadon, prenu sur vin taskon esti peranto de iu kolektivo en rilatoj eventualaj kun eksterlando. Disvastigu pli larĝe ricevitajn leterojn: per gazetaro, murgazetoj, laŭtlegado ktp. Havu nepre interligon kun loka redaktejo: ja altan gravon prezentas apero de iu letero en gazetaro, garantiante la plifortigon de jam komencita korespondado.
Kolektivaj leteroj devas esti verkataj en nomo de kolektivo; pli taŭgas almeti stampojn k kelkajn subskribojn. Ni ne bezonas multnombrajn kolektivojn por starigi la korespondadon. Ĉiu rondeto, lernejo, komitato, grupo, ĉiu eta kolektivo havas en korespondado pli bonajn avantaĝojn ol iu individuo.
Ni lernu pensi kolektive, ni kolektive deĉifru ĉiun ricevitan leteron kolektive forsendu respondojn k demandojn al niaj eksterlandaj amikoj. Do, for malutilan individuismon en internacia laboro, vivu progresema kolektivismo.
Erjuĥin, A. (9 682), Arĥangelsk.
MALGRANDAJ NOTOJ
Al la 8-a de marto
Karaj K-dinoj tutmondaj, proletaj virinoj, kiuj bone scias, kio estas laboro, mi salutas vin pro la 8-a de marto, ĉar tio estas nia festo. Virinoj similantaj belajn pupojn, virinoj kun «belfaritaj» vizaĝoj k manflegado — for de niaj vicoj! La 8-a de marto estas la festo de vekiĝanta homara dignosento de virinoj. La 8-an de marto la virinoj devas laŭte diri:
«Ni ne volas esti enmurigataj en la nepenetrebla famili-muro! Ni volas partopreni en socia vivo, ni volas konstrui novan mondon por nova virino.»
Aktivulinoj ĉiulandaj, unuiĝu, serĉu novajn vojojn por aliigi la virinajn vivkondiĉojn, k ne forgesu pri la fortega ilo por la tutmonda unuiĝo — pri esperanto!
14 225, Zinovjevsk, Sov.
Socialisma konkurado
Laŭ alvoko k propono de K-doj Bässler k Tilin interligi sovetiajn Gek-dojn kun germaniaj, mi sentas min devigata fari interligon precipe inter prol. virinoj (ĝis 1. majo). La virinmovado estas ankoraŭ tiom malforta, almenaŭ en la Rur(Ruhr)-regiono, ke ĝi bezonas profundan prilaboron. Por daŭrigo mi alvokas jenajn K-dinojn: Essen, Muskat-Weingarten; Dortmund, Falkenherr; Herne. Mende; Recklinghausen, Zwolenski.
E. Buchholz (9274).
Subtenante la utilan proponon de K-do Dereguzov (n-o 279) mi promesas plimultigi la kvanton da abonantoj al «S-ulo» je ne malpli ol 10 dum 6 monatoj (1. 3. ĝis 1. 9.), k krome, se eble, kolekti novan lernant-grupon, almenaŭ savi kontraŭ disfalo la nun de mi depost 3 monatoj gvidatan grupon; ĉar tiucelaj provoj de miaj antaŭuloj estis malprosperaj. Kiu sekvos?!
J. Jefremov, Tula, Sovetio.
Nordĉinia Esp. Junulara Konfederacio estas la titolo de nove fondita anarkista junular-organizo en Ĉinio, kiu estas starigita sur la bazo de reciproka apogo k solidaro. La organizo havas bibliotekon tamen ne ankoraŭ sufiĉe ampleksan. Ĝi ankaŭ eldonas semajnan gazeton nomatan JUNULARO por la politika batalo. Ĝi petas helpon de l’ tutmonda K-daro per alsendo de broŝuroj k periodaĵoj. Subtenu la ĉinian junularmovadon! Korespond-adreso: K-do Ĥ. Ĉ. Maŭ, Tientsin, Nankai Universitato, Ĉinio.
Laborista Interligo en Blankrusio
Okaze de sia 5-jara jubileo la Blankrusia Interlig-Oficejo aperigis pli ol 50-paĝan raporton pri sia agado. En la tago de l’ sovetia gazetaro (5. V.) la Oficejo malfermos ekspozicion, kiu ankaŭ montros pri- k per-esperantan materialon (Eksterl. gazetoj, kiuj aplikas esp-on, Kiel esp-istoj klarigas veron pri Sovetio, Esp-o je la servo de lab. organizoj, Esp. Lab. Gazetaro, Esp-o k IRH, Radio, Naturamikoj, Fotoamatoroj ktp.). Pri kunlaboro al tiu ekspozicio petas la organizantoj. La materialo estas rekompencota. Adr.: Minsk, Poŝtkesto 33. Al OFILI-SEU (Sovetio).
D. Snejko.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
ĈEĤOSLOVAKIO. Stonava. En tiu vilaĝo malfermiĝas jam nova, dua kurso kun 10 p. Gvidas K-do Bredura. Sekci-kunveno lab. esp-ista 16. II. kun 10 p. (13 935). — FINNLANDO. Ĉe la membroj de la ĵus fondita Lab. Turista Unuiĝo (H. T. Matkailija-yhdistys) en Tampere oni fondis lernogrupon por esp-o. La kurso komenciĝis 21. I. kun 15 p. Instruado okazas laŭ «Petro». Kunvenoj ĉiumarde. Ĉi-jara kongreso de Finnl. LEA okazos dum pentekosto en Tampere. (5095). — FRANCIO. Parizo. La ĝenerala kunveno de la loka grupo okazis 17. II. kun ĉ. 50 p. La morala raporto estis aŭskultata, pridiskutata k aprobata. La estraro estis nov-elektata. Daŭras monkolekto por aĉeti lumbildaparaton (por fiksbildoj). Naturamika sekcio por someraj migradoj estas kreota. Klubo por perfektigo de l’ kurslernintoj en parolado havos kunvenojn en kafejo 66, str. Traversière (angulo str. Charenton), XII. ĉiumarde je 21-a h. La kursoj de l’ vintro ne estis multnombre vizitataj. Restas tamen ioma kvanto da finlernantoj. Lastjare aliĝis al la grupo 23 novaj membroj. — HISPANIO. Lastatempe esp-o progresas en Madrido tre rimarkeble. Varbparoladojn oni aranĝis, krom en popoldomo, ĉe div. organizoj. Post la hisp. lingvo esp-o estas la plej parolata en la kafejo de la popoldomo. En famekonata «Muzeo del Prado» jam oni komencis aranĝi gvidadon per klarigo
— página 11 —
SENNACIULO 267de l’ bildoj en esp-o. Ĉar en tiaj klarigoj partoprenis eksterl. esp-istoj, la intereso de l’ ceteraj hisp. k poliglotaj vizitantoj estis vekata. (Carlos, 6876.)
ĈE LA NEŬTRALULOJ
Kiom fidinde!
En la februara n-o de «Esperanto» de UEA s-ro Edm. P. instruas siajn legantojn pri la signifo de alies. Samtempe li diras: «krom alio ni vidis jam foje aliu, aliam, alial sed neniam aliel…»
Sendube s-ro Edm P. ne legas «S-ulo»n nek ian SAT-eldonaĵon. Jam de pluraj jaroj aliel estas ja ofte uzata anstataŭ la longa k peza formo alimaniere. Plie tiu neologismo k. s., kiuj tute nature k logike kompletigas la genie elpensitan tabelon de Zamenhof, troviĝas en la pola vortaro antaŭ nelonge eldonita de «Laboro-Praca» en Varsovio.
La uzo de aliel estas cetere ne malpli facile pravigebla ol alies, kiun uzas s-ro Edm. P. Sed, ĉar li neniam uzis aliel, tio verŝajne signifas, ke liaopinie neniu kuraĝus tion fari sen lia permeso.
Kiom fidinda homo!…
*
La unua parolanta filmo en esp-o, triminuta dialogo kun saluto al la tutmonda esp-istaro, produktita de «Paramount» (Peremont) en Novjorko, kun speciala por-eksterlanda destino, estas dissendita en 16 div. landojn. La firmo anoncas, ke oni atente studos la sukceson de la filmo en fremdaj landoj.
*
En Grekio esp-o estas de nun instruata ne nur en la Instruistaj Institutoj de unuagrada k mezgrada instruado de Ateno k Pireo, sed krome en ĉiuj gimnazioj de la lando, en lokoj, kie troviĝas personoj taŭgaj por instrui. Bedaŭrinde tiaj personoj ne ekzistas en sufiĉa nombro (sume 100 p. estas rajtigitaj). En Ateno 15 kursoj kun ĉ. 800 gelernantoj (inter ili multaj gimnazianoj, studentoj, instruistoj k instruist-kandidatoj).
*
La Brita Esp. Asocio organizos ĉi-jare por siaj anoj tri libertemp-vojaĝojn, unu al Nordfrancio, duan al Belgia marbordo, trian al Como en Italio, dum diversaj monatoj.
*
En Katrineholm k Vingaker (Svedio) okazis kursoj laŭ Ĉe-metodo kun 140 p.; lektoro H. Seppik. Kursfina festo kun publika ekzameno en granda teatra salono de Katrineholm. Al individua ekzameno anonciĝis 80 kursanoj. H. Seppik instruas nun en Eskilstuna kun 350 p. Kvar eksterlandanoj instruas dume en Svedio laŭ rekta metodo.
S-ro Tib. Morariu memorigas en «Heroldo» pri la sukcesoj atingitaj per la Ĉe-metodo en Svedio k aliaj landoj; li sciigas, ke du junaj svedaj popollernejaj instruistoj preparas sin por instrui tra la mondo (komencante en Estonio k Hungario) esp-on laŭ tiu sama metodo. Li alvokas krei «Ĉe-Institutojn» por racie interŝanĝi diversnaciajn instruistojn k fondi interkorespondajn centrojn.
*
Por plialtigi sian abonant-nombron k ebligi samtempe al sovetiaj esp-istoj legi «Heroldon» (kio pro neeblo transsendi monon el Sovetio ĝis nun ne okazis), tiu entrepreno metas instigon antaŭ siajn legantojn: kolekti la necesan monon kiel «Jubilean Donon» pro dekjara ekzisto. La kolektotaj sumoj servus por liveri senpage «Heroldon» al Sovetio, kie oni tre sopiras la gazeton, asertas la redaktoro.
*
La Lyon-a Internacia Foiro (3. ĝis 16. marto 1930) eldonis bele prezentitan 16-paĝan broŝuron kun multaj ilustroj, urbplano k klarigaj tekstoj en esperanto. Jen, kiel la komerco scias utiligi por si nian lingvon.
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA NOVA EPOKO»
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
En okcidento nenio nova, de Erich Maria Remarque (elp.: Erik Maria Remark). Eld.: Heroldo de Esperanto, Köln. Form.: 21×15 cm. 252 pĝ. Prezo: 5 mk. g. broŝurita, 7 mk. g. bindita.
Ĉi tiu verko estas jam tradukita en 19 lingvojn; ni tamen bonvenigu la esperantan tradukon, kiu ĝenerale estas taŭge farita, kvankam ĉeestas vortoj, kiujn mi povis trovi nur en unu (estona) vortaro, ankaŭ kelkaj nekompreneblaj esprimoj, kiel «fermŝutita koro», krom malĝusta uzo de «kazo» anstataŭ «okazo».
La aŭtoro rakontas siajn milit-spertojn tre interese k vivplene. Kvazaŭ kompromitanta infano, li sciigas ĉion, eĉ tute krude pri plej maldelikataj okazintaĵoj (tamen ĉu io povus esti pli maldeca ol batalkampo post bombardo?). Li estis ĵetata kun kunuloj de la lernejo en la militon, en kiu: «…ĉiu vivesprimo devas nur servi al la vivkonservado», «…ni scipovas kartludi, blasfemi k militi», «…polurita butono estas pli grava ol… Schopenhauer». Ili trovis nuligata la tutan antaŭan vivon, antaŭtempe maljuniĝis, samtempe sovaĝiĝis. La nura bono estis kamaradeco; tiuj junuloj patrumis teruritajn nov-rekrutojn kaj por ili pli terura estis la blekego de vundita ĉevalaro, ol krioj de homoj. Kial? Ĉar la ĉevaloj k nove-venintaj knaboj estis plej senkulpaj pri la milito. Oni admiru la bonkorecon, sed konstatu, ke tian kamaradecon oni povas trovi ankaŭ en minejo aŭ rikoltkampo; ne necesas forbruligi domon por rosti porkon. La kuraĝego de tiuj junaj soldatoj forperdiĝis por malinda celo; ili lernis ruzi, anstataŭ ribeli. Eĉ en la lasta periodo, kiam mankis manĝaĵo, vestoj, municio… ankoraŭ ili fatale akceptis sian sorton.
Ĉu Remark apartenas nin? Almenaŭ parte; li verkis libron, kiu vekas ĉe la leganto kontraŭ-milit- k religiemon. Kvankam li ĉefe kontrastigis la sorton de siaj samaĝanoj kun tiu de pli aĝaj militantoj, tamen oni trovas ĉe li ankaŭ klaskonscion, eĉ ian minacon: «…tiam leviĝos niaj mortintaj kamaradoj… k tiel ni marŝos… la jaroj de l’ fronto post ni — … kontraŭ kiu?» Sed li ne vidigas la aglan vizion de Barbus en «La Fajro», nek la tujan post-militan agadon de tiu lasta (ĉu ne pasis 11 jaroj, antaŭ ol Remark parolas?). Oni nur povas esperi, ke lia subita riĉiĝo per ĉi tiu verko ne tute forviŝos de li la memoron pri tio, kio konsistigas ĝian enhavon.
E. K. L.
UKRAINIAJ SAT-ANOJ!
Refoje ni atentigas, ke SAT-kotizoj k abonpago devas esti sendataj nur al CK SEU (Spiridonovka, 15, Moskvo). De aŭgusto 1929 en Kremenĉug ekzistas nenia esp. agentejo. La esp. libroekspedejo akceptas nur libromendojn.
UK de SEU, Ĥarkov.
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»:
Uusi Kotimaa, New York Mills, USA, 31. 12. 29, Ĉu la Ligo de Nac. konsistigas ion novan? Kansan Lehti, Tampere, 2. 1., Elmigrado (trad. 14 142); L’ Effort, Lyon, 8. 2., Meksikio (277), Prol. sano (277), Siriuso (277).
Represis el «La Lernanto»:
L’ Effort, Lyon, 8. 2., Morto de Afriĉjo (jan.).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Kansan Lehti, Tampere, 4. 1. (pri SAT), 8. 1., 9. 1.; Daily Worker, London, 14. 2. (rubriko); La Dépêche Dauphinoise, Grenoble, 8. 2.; La Revista Blanca, Barcelono, 15. 2.; L’ Effort, Lyon, 8. 2.; Signalen, Stokh., 13. 2.
Peresper. materialon enpresis:
Kansan Lehti, Tampere, 11. 1. (2 art.), 18. 1., 3. 2., 4. 2.; L’ Effort, Lyon, 8. 2.; L’ Ecole Emancipée, Saumur, 16. 2. (krome noto pri instruistaj artik. en «S-ulo»).
NIA POŜTO
14 157. — Por ekscii pri la sorto de via unua artikolo, vi turnu vin al la Red. de la Liberpensula Paĝo. Ĉe la fino de via dua artikolo vi instigas la leguntojn, ke ili traduku ĝin nacilingven; ni konsilas, ke vi mem faru tion k provu aperigi ĝin en germ. gazetoj.
E. L.
— página 12 —
268 SENNACIULO3409. — Viaj versoj aperos eble en «L. L.». La «Tago» nur laŭ sia vico.
14 103. — Jes, aperos.
10 504. — Ni intencas uzi en «S-ulo» (felietone).
14 399. — Via rakonto tro similas al ŝerco, kiun ni jam aperigis en «L. L.». Sekve ni ne uzos. Eble vi trovos ion alian.
Red.
10 080. — Se vi povas varbi novan membron, retenu ĝin, aliel vi resendu ĝin al ni.
14 404. — Via let. estas tute ne komprenebla.
Al multaj. — Ĉiuspecajn pagojn ni ricevis el div. landoj, el Sovetio la plej multajn, sed neniu informis nin pri la celo de la pago.
Adm.
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0.80 mk. g., ĉiu plia linio 0.50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
AŬSTRIO
K-do Hausleitner Jakob, B. B. Werkst., St. Pölten, interŝ. precipe PM, krom Germanio. Resp. garantiata.
BELGIO
K-do E. Klein, rue du Damier 3, Bruxelles, kun Ameriko pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
ĈEĤOSLOVAKIO
— Tri K-doj serĉas koresp-adon kĉl pri ĉ. temoj, L, PI, Resp. garantiata. Adr.: K-do Rudolf Leutelt, Dönis 67 b. Grottau a. N.
FRANCIO
K-do André Gaston Provost, 5 rue Houdart, Paris-20, PM, bfl k stenografio.
GERMANIO
K-do P. Köster (20 j. sportulo), Karlstr. 34, Rostock, kĉl. Gek-doj, PK, PI.
K-do H. Schubert, Spielberg 37, Post Marktleuthen/Oberfranken, kĉl, L, PK, PI.
K-do Ernst Georgi, Hotel Adolf, Merkstein b. Aachen, serĉas seriozajn gekoresp-antojn en Belgio, Francio, Hispanio, Britio k Sovetio pri div. temoj. Mi dez. geŝakludantojn por malproksimŝako. Resp. gar.
K-do Gerhard Nokiel, Erdmannsdorf i./R., n-o 44, serioze interŝ. PM, kĉl.
— Kursanoj de Lab. Klubo serĉas eksterl. koresp-adon, PI, bfl. Skribu al kursestro K-do Friedrich Giefer, Eintrachtstr. 23, Mayen i. Rhld.
JUGOSLAVIO
K-dino Ana Gutmann, Ĉakovec, koresp. kĉl, PI, bfl.
SOVETIO
— Scienca Kabineto de Geologia k Mineralogio interŝ. sperton k ekspozaĵojn. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.
[REKLAMO p.12] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla!
— Scienca Kabineto de Terkulturo k Kamparana Mastrumado interŝ. sperton k ekspozaĵojn kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.
K-do Suren Miĥajlov, ul. Ŝio-Ĉitadze, 6, Tiflis, kĉl L, PK, PI, esp-aĵo pri moroj, vivkondiĉoj, div. movadoj. Resp. gar.
K-dino Elena Arakeljan, ul. I-a Gnuni, 38, Erivan, kĉl L, PK, PI, esp-aĵo pri artoj, moroj ktp. Resp. gar.
K-do B. Esperkoro, Raboĉaja 39, Samara, interŝ. klasbatal. L, PI, afiŝojn ktp. kĉl pri IRH, socia vivo, radio.
— Gelernantaro koresp. kĉl pri ĉ. temoj. Nepre resp. Adr.: Barnaul, Siberio, 6-a Sovet-lernejo.
— 14-jara pioniro de Sovetia lernejo — Samiel Bregman — kor. kĉl, gepioniroj pri lernejaj aferoj. Skribu baldaŭ, mi atendas. Tiflis, Milicejskaja, 2.
K-do Zahornij (junkom.), st. Niĵne-Dneprovsk, Raj-Kom. Komsomola, kĉl, ankaŭ kolektive. Resp. garantiata.
Adresŝanĝo. — K-do Isaak Bulba, Gospitalnaja-str. 23/16, Odeso, pri politikaj, ekonomiaj, sciencaj, sociaj ktp. temoj, PI, il. gaz., afiŝojn, fotojn ktp. kĉl. Resp. garantiata.
K-do Al. Ŝiring (studento-elektristo), Sadovaja 17/15, Odeso, pri radio, tekniko, literaturo, fotado, PM, PK, gaz., fotojn.
K-dino Anjo Bulba (20 j.), Zaporojskaja 16/5, Odeso, kĉl pri muziko, kantado k. a. temoj, PK, gaz. ktp. Resp. garantiata.
— 20 instruistoj koresp. kĉl, L, PK. Resp. gar. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Domo de Klerigado, BRO.
— 100 gelernantoj interŝ. L, PK, kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, 9-a Laborlernejo, Gogolstr.
— Viglan koresp-adon garantias 150 gestudentoj pri ĉ. temoj, kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.
K-do 13 706 (radiotelegrafisto) kies artikolo «La spertoj de radio-telegrafisto» estis presita en «S-ulo» 274, estas petata skribi sian adr. por koresp-ado pri profesiaj temoj. Adr.: Radioteknikisto A. Syromjatnikov (8585), Worowskijstr. 5, Samarkand.
[REKLAMO p.12] Atentu, Infanamikoj! Grupo de infanamikoj serĉas korespondantojn en ĉ. landoj, L, PI. Sendu amase! Respondon garantias: K-do Wilhelm Frenzel, Seifhennersdorf Nr. 461 (Saksio, Germanio).
[REKLAMO p.12] Fabrikaj komjunula k IRH-ĉeloj, pionir-taĉmentoj k laborista klubo dez. koresp. kun la samaj organizoj alilandaj. Adr.: USSR, Keret, Karelio, L/u, N. 42, P. Jasinski.
[REKLAMO p.12] La 14-an de marto 1930 okazos POŜTKARTVESPERO de la esp.-kurso en Frövi (Svedio). La kursanoj petas, sendi leterojn k poŝtkartojn ilustritajn. Respondo garantiata. Adr.: K-do Paul Limnell, Vanneboda (Svedio).
[REKLAMO p.12] Ni atendas viajn korespondaĵojn! Por la kursoj esp-aj, kiuj komencis sian laboron aŭtune 1929. Niaj lernantoj, 10 personoj, estas precipe plenaĝaj — gemuzikistoj k artistoj. Nin interesas ĉiuj temoj! Nia adr.: Dvorec Truda, Moskovskaja, Stalingrad, USSR, Okroldel sojuza «Rabis».
[REKLAMO p.12] 4-a Distrikta Barnaula MOPR-Konferenco sendas flaman saluton al polit. enkarcerigitoj de kapitalistaj landoj kaj alvokas ĉiujn MOPR(IRH)-organizojn por helpo al la polit. enkarcerigitoj kaj iliaj familioj. Ni atendas revokon por komuna laboro k interkorespondado. Vivu internacia proleta solidareco! La Prezidantaro. USSR, Barnaul, Okruj kom MOPR.
[REKLAMO p.12] EKSTREM-ORIENTA MILIT-ŜIPARO de Aparta Ekstr.-Orienta Ruĝstandarda Armeo dez. koresp. kun laboristaj, maristaj, kompartiaj k aliaj organizoj de la tuta mondo k kun ĉiu laboristo, maristo, kompartiano, militisto pri ĉiuj temoj. Ankaŭ deziras ekspoziciaĵojn PI L, gaz., jurn. ktp. kontraŭ resendaĵo. Adreso USSR, ĤABAROVSK, Poŝtkesto 41, K-do Verŝinin A. J.
ENHAVO:
paĝo
Londono . . . . . . . . . . 257—258 La renversiĝo de l’diktatoreco en Hispanio . . . . . . . . . . 258 La raciigita aŭtomobilfabriko (Opel) . . . . . . . . . . 258—259 Socia vivo en Aŭstrio . . . . . 259—260 Pri laboristaj salajroj kaj milit-elspezoj en Ĉeĥoslovakio . . . . . 260 La urbo Berdiĉev — simbolo de hebrea «bohemvivo» . . . . . 260—261 Kulturtaskoj . . . . . . . 260—261 Tago el mia vivo . . . . . . . 261—262 Diskutejo . . . . . . . . . 262 Esperanto-Servo . . . . . . . . 263 Sennacieca Scienc-Kultura Paĝo . 264—265 Tra Esperantio . . . . . . . 265—268 Korespondado, Anoncoj . . . . . 268
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N.º 284, 13 de marzo de 1930
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
6-a Jaro. N-o 284 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 13./3. 1930
[BILDO p.1 | 43,4,56,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
VIVU LA PARIZA KOMUNO!
Okaze de la 59-a datreveno de la Pariza Komuno ni aperigas kelkajn tekstojn el la vivoplene verkita HISTORIO de la KOMUNO de 1871, de Lissagare (Lissagaray¹). Tiuj linioj parolas por si mem k ne bezonas komenton nek klarigojn. — Red.
La 18-a de marto
…S-ro Tjer (Thiers) kaj lia registaro estis rifuĝintaj al Eksterland-afera ejo. Kiam li eksciis la konfuziĝon de l’ trupoj, li donis la ordonon ilin returnen irigi sur la Marskampon. Forlasita de la burĝaj batalionoj, li parolis pri tio tute forcedi Parizon, komenci refari armeon en Versajo. Malnova ĝirondana² ideo, proponita al Karlo X de Marmon (Marmont), al Ludoviko Filipo, al la Kunveno de 48, kaj je kio sukcesis la aŭstra generalo Vindiŝgrec (Windischgraetz). Pluraj ministroj kontraŭprotestis, volis ke oni gardu kelkajn punktojn, la Urbdomon, ĝiajn kazernojn okupitajn de la brigado Deroja (Derroja), la Militlernejon, kaj ke oni okupu pozicion ĉe la Trokadero. La malgranda viro nur volis konsenti al ekstrema decido; li decidis, ke oni liberigu la tutan urbon, eĉ la sud-fortikaĵojn redonitajn de la prusoj dekkvar tagojn antaŭe. Ĉirkaŭ la tria horo, la popol-batalionoj de Gro-Kaju (Gros-Caillou, t. e. Ŝtonego) paradis antaŭ la Urbdomo, ĉekape tamburoj kaj trumpetoj. La ministroj kredis sin perditaj. S-ro Tjer savis sin per sekreta ŝtuparo kaj foriris Versajon, tiagrade perdinte sian saĝon, ke ĉe la ponto de Sevr (Sèvres) li donis skriban ordonon forlasi la monton Valerien.
[BILDO p.1 | 31,45,65,70] Gravuraĵo: flugila virina figuro kun levitaj brakoj ŝvebas super amaso da homoj, kiuj etendas la manojn al ŝi; supre malgranda surskribo «COLLECTION DES…».
¹ Histoire de la Commune de 1871, Lissagaray. Eld. Librairie du Travail, 17, r. de Sambre-en-Meuse, Paris 10-e. Prezo 25 fr.
² Ĝirondanoj = dekstruloj en la Granda Revolucio (fr.: Girondins). — Trad.
*
Ĉirkaŭ la 4½-a horo murmurego plenigis la straton kaj ekmovita per trombo, homo blankbarba estis jetata kontraŭ la domon¹. Estas Klemento Toma (Thomas), la homo de junio 48, la insultinto al la popol-batalionoj, kiu pli faris ol Dukro (Ducrot) por malhonori la nacian gvardion. Rekonita, haltigita en la Martira strato, kie li inspektis la barikadon, li suriris la monteton ĉe sangkria postulado. Ironia hazardo de l’ revolucioj, kiuj lasas forkuri la ŝarkon kaj liveras al la venĝo la ranon.
¹ Strato Razje (Rosiers).
Lia alveno decidas ĉion. Aŭdiĝas nur unu krio: «Mortigu!» Oficiroj de la nacia gvardio volas batali, garibaldiana kapitano, herkula, Erpen-Lakrua (Herpin-Lacroix), alkroĉiĝas al la muroj de l’ koridoro. Oni kontuzas lin, perforte eniras; Klemento Toma jetiĝis en la ĝardenon, malantaŭ la domon; la kugloj sekvas lin, li falas kun vizaĝo sur teron. Li ne mortis ankoraŭ, kiam la soldatoj de l’ 88-a disrompis la fenestrokrucojn de la ĉambro de l’ generalo Lekont (Lecomte), trenas lin en la ĝardenon, kie la kugloj mortigas lin. Tuj kvietiĝas la furiozoj. Dek oficiroj ankoraŭ estas tie: neniu ilin minacas. Ili estas kondukataj en la «Ŝato Ruĵ» (Château Rouge = Ruĝ-Kastelo) kaj, kiam la nokto venis, Ĵaklar (Jaclard) malarestas ilin.
La 28-a de marto
La 27-an s-ro Tjer diris ĉe la tribuno: «Ne, Francio ne lasos triumfi en sia mezo la krimulojn, kiuj volus ĝin kovri per sango.»
La sekvantan tagon ducent mil mizeruloj venis al la Urbdomo por instali siajn elektitojn. La batalionoj, tamburantaj, la standardo kronita de l’ frigia ĉapo, la ruĝa franĝo sur la pafilo, plimultiĝintaj per lini-soldatoj, artileriistoj kaj maristoj fidelaj al Parizo, malsuprenvenis tra ĉiuj stratoj sur la placon de Grev (Grève¹), kiel la enfluantoj de giganta riverego. Meze de l’ Urbdomo, kontraŭ la centra pordo estas starigita granda estrado. La busto de l’ Respubliko, la ruĝa skarpo
¹ Hodiaŭ: Urbdoma Placo.
— página 2 —
270 SENNACIULO
diagonale metita, radianta pro ruĝaj faskoj, flugpendas kaj protektas. Grandegaj flagrubandoj ĉe l’ frontono, ĉe l’ gardoturo, klakas, por sendi la saluton al Francio. Cent batalionoj vicigas siajn bajonetojn antaŭ la Urbdomo, kiujn la suno gajigas. Tiuj, kiuj ne povis ĝisiri, sin etendas laŭlonge sur la kajoj, Rivoli-strato, bulvardo de Sebastopolo. La standardoj grupigitaj antaŭ la estrado, la plimulto ruĝaj, kelkaj trikoloraj, ĉiuj ruĝkravatitaj, simboligas la estriĝon de l’ popolo. Dum la batalionoj viciĝas, la muzikistaroj sonigas la Marsejezon kaj la Kanton de l’ Ekiro, la trumpetoj ataktrumpetas, la kanono de l’ Komuno de 92 tondras sur la kajo…
*
…La ruĝa suno de l’ civil-militoj faligas la kolorŝmiraĵon kaj la maskojn. Ili estas tie, ĉiam flank’ ĉe flanko, kiel en 1791, 1794, 1848, la monarkistoj, la klerikaluloj, la liberaluloj, ĉiuj pugnoj streĉitaj kontraŭ la popolo, sama armeo sub malsamaj uniformoj. Ilia decentrigo, tio estas la kampara kaj kapitalista feŭdeco, ilia self-government (memregado), la ekspluato de l’ buĝeto per ili, kiel la tuta politika scienco de ilia ŝtatisto nur estas la buĉado kaj la sieĝostato.
Kiu povo en la mondo, post tiom da malfeliĉegoj, ne estus lasinta maturiĝi, indulginta avarete tiujn ĉi rezervojn da neesperitaj fortoj! Ili, vidantaj tiun ĉi Parizon kapabla naski novan mondon, tiun ĉi koron ŝveligita de l’ plej bela sango de Francio, ili havis nur unu penson: sangigi Parizon.
*
La granda flamo de Parizo vualis ankoraŭ tiujn ĉi malfortojn¹. Kiu ne estus bruligita de ĝi, ne scius ĝin priskribi. La komun-ĵurnaloj, malgraŭ sia romantismo, estis malbrilaj apude. La enscenigo, malgrava afero. En la stratoj, sur la bulvardoj silentaj, bataliono el cent homoj, kiuj iras batalon aŭ revenas de ĝi, kelkaj virinoj, kiuj sekvas, pasanto, kiu aplaŭdas, tio estas la dramo de tiu ĉi revolucio, simpla kaj giganta kiel dramo de Eŝilo. La komandanto, en drapokitelo, polvokovrita, la galonoj flavruĝaj. La viroj, ĉiuj grizharaj aŭ blondkapaj, la maljunuloj de l’ Junio² kaj la patronat-infanoj de l’ ideo. Tre ofte la filo marŝas flanke de l’ patro…
En majo: la mortonta Parizo
La Parizo de la Komuno havas ne pli ol tri tagojn por vivi. Engravuru ni en la historio ĝian luman fizionomion. Kiu spiris el cia vivo, kiu estas la febro de l’ aliaj; tiu, kies koro batis sur ciaj bulvardoj kaj ploris en ciaj antaŭurboj, kiu kantis en la aŭroroj de ciaj revolucioj kaj, kelkajn semajnojn poste, lave senpulvigis siajn manojn malantaŭ la barikadoj; tiu ĉi, kiu povas aŭdi sub ciaj pavimoj la voĉon de l’ martiroj de la ideo kaj saluti ciajn stratojn de homara dato; por kiu ĉiu el ciaj arterioj estas nerva branĉeto, tiu ne ankoraŭ juste juĝis cin, granda ribelanta Parizo, se li ne vidis cin de ekstere. La fremdaj filistroj diras kun malŝata grimaco: «Vidu tiun ĉi frenezan!» Sed ili kaŝobservas sian proletaron, kiu forpendigis sian martelon. rigardas; ili tremas ke cia gesto ne instruu al ĝi, kiel ĝi malkroĉos la grandan risorton de ilia suvereneco. La altirforto de l’ ribela Parizo estis tiel granda, ke oni venis de Ameriko por tiu ĉi spektaklo nekonita en la historio: la plej granda urbo de l’ eŭropa kontinento en la manoj de l’ proletoj…
Trad. N. B.
¹ Temas pri organizaj k personaj mankoj en la gvid-aparato de l’ Komuno. — Trad.
² En junio 1848 okazis en Parizo barikadbataloj kontraŭ la reakcio.
ORIENTLANDO KAJ OKCIDENTLANDO
Lakŝmisvar Sinha
L. Sinha estas juna hindo, kiu studcele venis Eŭropon. Kiam li sin turnis Svedion, li rimarkis la tie ĵus larĝe ekflorantan movadon esperantan, aliĝis Ĉe-kurson, verkis jam post kelkaj monatoj talentoplene en esperanto k komencis nun interesiĝi pri la SAT-movado, je kiu lin atentigis K-do 7987. Red.
[BILDO p.2 | 45,25,64,46] Ovala portreto de juna hindo kun turbano kaj blanka vesto.
Mi estas certa, ke vi, estimataj aŭskultantoj, aŭdis, aŭdas k legas ĉiutage en la gazetoj pri diversaj novaĵoj el la tutmondo. Tial vi kompreneble ankaŭ scias multon pri landoj en oriento. Mi estas certa, ke vi legis multon en viaj gazetoj, ekz. pri Ĉinio aŭ pri Hindio. Vi legis pri kiom da opio oni konsumas ĉiutage en Ĉinio, aŭ kiom da kastoj ekzistas en Hindio, aŭ kiom ili interbatalas ĉiutage, aŭ al kiom da dioj ili kredas; kvankam mi lernis en mia infaneco, ke ekzistas nur unu dio. Per helpo de tiaj informoj la ekspluatantoj ĉiam ekspluatadis orientlandojn. Kaj multe da homoj kredas al ili.
Kompreneble mi parolos al vi kiel orientlandano — tion, kion mi scias pri Oriento. La historio pri la rilatoj inter Orientlando k Okcidentlando estas tre severa k malĝojiga. Hodiaŭ mi volas kiel orientlandano prezenti al vi orientlandan penson pri Okcidentlando. Estas la universala regulo, ke la parolanto ĉiam deziras tiel paroli, ke la aŭskultantaro ŝatu lian paroladon. Sed mi volas antaŭ ĉio paroli pri faktoj. Pro tio mi deziras, ke vi ne miskomprenu min. Kvankam mi tute ne estas malamiko de Okcidento, tamen mi volas paroli pri faktoj, kiuj eble ne estas ĝojigaj por okcidentanoj. Tamen mi kuraĝas paroli, ĉar vi scias, ke la kuracisto vundas la homojn — ne por vundi, sed por resanigi.
Antaŭ mia forvojaĝo al via lando (Svedio — Red.) mi iutage renkontis unu el miaj fremdaj amikoj el Anglio. Dum nia interparolo mi diris al li, ke mi baldaŭ forveturos al Svedio. Li miris k demandis al mi, kial mi volas iri al la norda lando, kie la polusa urso promenadas sur la stratoj. Mi nun troviĝis en Svedio pli ol unu jaron, sed ankoraŭ mi ne renkontis urson sur la strato — eĉ ne en arbaro. Kompreneble mi volis vidi urson, k iutage mi demandis amikon, kie mi povas vidi urson. Li veturigis min al la zoologia ĝardeno, k tie mi vidis urson en kaĝo.
Dum mia restado en Svedio oni demandis al mi, kiel oni povas loĝi k dormi en Hindio. La lando estas ja tute plena je tigroj k serpentoj! Estas fakto, ke tie ekzistas tigroj k ankaŭ serpentoj. Sed mi dubas, kiel pri la ursoj en Svedio, ĉu ¼ de la hinda popolo vidis tigron, vivantan tigron en la libera naturo.
Ankaŭ en aliaj aferoj anoj de unu lando scias tre malmulte pri aliaj landoj. Ekzemple vi certe aŭdis multe pri la hindaj kastoj. Mi do volas diri kelkajn vortojn pri ili. Mi volas prezenti al vi, kion skribis Tagore pri la afero: Kiam la anoj de l’ aria raso unue venis en Hindion, ili renkontis antaŭajn loĝantojn de la lando. Sed la arianoj estis jam kulturitaj k regataj per spiritaj impulsoj. Pro tio ili volis organizi socian sistemon, kiu estas fondita sur la stato de spirita kunigo k samtempe utilas por daŭrigi la rasajn diferencojn. Tiel farita kastsistemo estis tute socia unuiĝo, en kiu diversaj popoloj povas vivi kune en reciproka harmonio k samtempe ili povas evolui laŭ propra naturo. La socia organizo de la hindoj estis fondita sur la principo de akordiĝo k ne sur la principo de malakordo.
En okcidentaj landoj la diversaj klasoj k partioj ne plenumas sian propran k legitiman funkcion, por ke la socio havu kolektivan profiton k
— página 3 —
SENNACIULO 271
forton — sed estas tute kontraŭe. La klasoj estas reciproke antagonismaj; ili ĉiam havas la intencon haltigi la forton de la aliaj. Hindio provis akordigi tiun aferon, kvankam la popoloj estis fremdaj unu al la alia. La braminoj laboris por la scienco — por porti la sciencon al ĉiuj, katrijoj kiel politikistoj laboris por gardi la pacon k la socian organismon k la vaisjoj laboris por la komerco k agrikulturo ktp. Divido de la laboro nun estas akceptita kiel valida principo — ne nur el ekonomia vidpunkto, sed ankaŭ el la vidpunkto de la socia organismo.
La okcidentlanda civilizo, la civilizo de la riĉuloj, kalkulas la homan honoron k rangon laŭ la konto ĉe la banko. Kun tiel materia celo k bazo la egoismo k la konkuro pliiĝas. Sed la hinda sistemo estas tute kontraŭa. La kasta sistemo celas al universala frateco k amo. Libero estas ĝia bazo k ankaŭ ĝia fincelo. Kvankam tio estas fakto, mi tamen ne volas laŭdi la nuntempan kastan sistemon. En Hindio nun ekzistas nur la ekstera strukturo de la nomita sistemo k ne la vera spirito. Kaj la kaŭzo estas la konflikto kun la moderna okcidenta materialisma civilizo. Plie, nun la hindoj volas forigi la kastan sistemon k ankaŭ laboras multe por tio, sed estas fremduloj — k nur ili — kiuj havas la intereson ĉiam dividi la homojn por pli facile havi la potencon super ili. (Finota).
TAGO EL MIA VIVO
[BILDO p.3 | 61,20,74,35] Portreto de viro en jako kaj kravato.
Mi estas 35-jara, edziĝis feliĉe antaŭ 7 jaroj k havas du karajn infanojn. Mi laboras 500 metrojn sub la tero kiel ŝtonkarb-ministo. La labortempo estas okhora, inkluzive 20 minutoj por manĝo. Mi havas tagan salajron de 7.50 mk. g. (1.75 dol.). De mia loĝejo ĝis la laborejo mi marŝas unu horon. Post malfacila laboro mi refreŝigas k purigas min en bela, blanka duŝbanejo. Kiam mi revenas de mia laboro al miaj gekaruloj, ĉiuj salutas min per esperanta lingvo. Tuj sidas la tuta familio apud tablo k manĝas. Ni ĝojas, se ni ĉiuj estas sanaj. Ekster mia metio mi okupas min kiel partia funkciulo en nia vilaĝo. Krome mi estas delegito de la komunumo. Ankaŭ prezidanto en biciklista klubo. Malgraŭ ĉiutaga duobla laboro mi lernis ankaŭ esperanton dum la vintro. Somere mi laboras kun la familio en bienĝardeno. Tie kreskas terpomoj, fragoj, legomoj k belegaj floroj. Domaĝe, ke tiu ĉi vintro (1928/29) estis tro malvarmega k longa. Mi ricevas kiel salajron ankaŭ karbojn de l’ mineja administracio. Kun indigno mi legis en «S-ulo» pri mizero reganta en aliaj landoj. Ni ekvidas nun k ĉiam, ke internacia inteligento estas tiel necesa, kiel ĉiutaga pano. Tial mi ĉiam ŝatas interŝanĝi spertojn kun alilandanoj pri mia metio, komunumo, infanamika movado, radio k. m. aliaj aferoj, speciale kun ministoj. Saluton al ĉiuj esp-istoj!
13 582, Kesselsdorf, Germanio.
KLASOJ — KLASOJ
La franca vaporŝipo «Formoza» en monato januaro estis trovebla sur la maro inter Eŭropo k Ameriko. Tiu ĉi vaporŝipo havas 5 klasojn. La 1-a klaso estas luksa, brilega k ĉio komforta k amuza. La 2-a estas sama kiel la unua, kun malmultaj diferencoj. En tiuj ĉi klasoj oni vidas nur viglajn, kontentajn k senzorgajn homojn. Al la homo ŝajnas, ke li ektrovis la feliĉan feinan movinsuleton, kie estas ĉio brila k bela. Ĉirkaŭirante la vaporŝipon, li vidas diversajn belajn salonojn, parolejon, fumejon, amuzejon, luksan manĝoĉambron, eĉ banejon. Kaj oni vidas sinjorojn blankvestitajn, sinjorinojn kun brilaj juveloj k infanojn kun guvernistinoj. Sed pasante pli malsupren estas trovebla ŝtuparo, kiu kondukas la scivolemulon al la tria klaso. Tie ĉi estas diversaj homoj, kiuj elmigras por serĉi la oran Amerikon. La tria klaso havas apartan simplan kabinon k manĝoĉambron, la kvara klaso estas kun la sama manĝoĉambro, sed komuna dormloko, la virinoj aparte. La kvina klaso fine estas la klaso de la mizeruloj. Se oni eniras, la malbona odoro frapas nin tie en la fundo de la vaporŝipo, kie estas trovebla tiu klaso. La balaaĵo estas tiel multa, kvazaŭ dum la tuta vojo ne estus purigita. La litoj estas sen littukoj. Tie ĉi la viroj k la virinoj dormas en la sama ĉambrego k vivas k prosperas la prostituo. La manĝaĵo estas terura k ne manĝebla. La elmigrantoj estas palaj k malsanaj. La vojaĝantoj antaŭ Rio de Janeiro dum tri tagoj malsatstrikis pro la malbona manĝaĵo postulante homan nutraĵon. La konsulo de la haveno ekaŭdis pri la striko k li aranĝis la aferon tiel, ke dum la aliaj tagoj ili ricevis iom pli bonan manĝaĵon. Krom la unua k duaklasaj vojaĝantoj al neniu estis permesite eniri la luksajn ĉambrojn.
Tio estas ilustraĵo pri la granda kulturo de la 20-a jarcento. La malriĉuloj estas bonaj, se ili pagas siajn vojaĝkotizojn. Dume malhonestaj agentoj decidas pri ĉio. Dum la vojo, sur la vaporŝipo, ili ekvidas, ke ili estas nur komercaĵoj, per kiuj oni marĉandas. Dum tiu ĉi vojaĝo oni vidis la inferon k la ĉielon dense unu apud la alia…
Esp. Kor. 13 827, Montevideo.
★
Ĉu laboristo ne havas intelekton?
Tian demandon ni donas al la legantaro de «S-ulo», ĉar leginte en «Heroldo» (n-o 6) artikolon de s-ro Morariu, ni ne komprenas la veran sencon de la vorto intelekto. En la aludita artikolo ni trovis jenan frazon: «Sed li vidis, ke la esp. lecionoj kutime okazas vespere, kiam la intelektuloj kun laca kapo k la laboristoj kun malvigla korpo post la tuttaga laboro venis por lerni la novan interkomprenilon.»
Ni serĉis en svedaj esp. vortaroj por ekkompreni la sencon de intelekto. Nia plej ampleksa esp.-sveda vortaro diras, ke intelekto estas prudento, saĝo, inteligento. Ĉu laboristo do ne povas esti prudenta, saĝa, inteligenta? Ni vere bezonegas la plenan vortaron! S-ro Morariu ja diris, ke intelektuloj venis kun laca kapo k la laboristoj kun malvigla korpo. Ni povas kompreni, ke intelektulo havas korpon, sed ĉu laboristo ne havas intelekton? Ĉu s-ro Morariu opinias, ke tiu, kiu ne estas korp-laboristo, estas intelektulo? Tia opinio pri la svedoj k la sveda sociordo estas laŭ nia opinio malĝusta, ĉar ne la intelekto, sed la diko de l’ patra monujo plej ofte destinas la sorton de svedaj infanoj. Tial ni opinias, ke oni ne juĝu pri intelekto laŭ la titolo de la studanto, ĉar ankaŭ ĝi plej ofte devenas el la monujo. Malriĉa laboristo ne povas teni siajn infanojn sur altlerneja benko k laŭŝajne pro tio laboristoj ne povas fariĝi «intelektuloj».
12 949, 12 439.
[REKLAMO p.3] Instruistoj, edukistoj, gepatroj abonu al Sennacieca Pedagogia Revuo
AFORISMOJ
La kultura homo ignoranta k malrespektanta la civilizon de l’ homaro similas al la bestido, kiu piedfrapas sian patrinon post suĉsatiĝo de ĝia lakto.
*
Tre granda stultaĵo k friponaĵo estas aserti k altrudi al la pozitiva scienco klasdividecon k partiecon.
*
Eĉ la malsaĝulo ŝajnas saĝa, kiam li silentas k ne malkovras per la babilaĉo sian malsaĝon. 12 921.
[REKLAMO p.3] Pro sia eksterordinara malkareco valoras havigi al si la Vortaron Esp.-Esp-an de KABE 175 pg. Formato: 14×20 cm. Prezo 2,20 mk. g. inkl sendkostoj. Turnu vin al Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
— página 4 —
272 SENNACIULO
[BILDO p.4 | 6,7,92,12] Ornamita titolstrio «Esperanto-Servo» kun desegnaĵoj de figuroj kaj ornamoj ĉe ambaŭ flankoj.
Esperanto-Servo
N-o 24 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 13. Marto 1930
EL GERMANIO
Militistaj armiloj «ŝtel-venditaj» — spiona atenco kontraŭ kompartio
166 (Esp.-Servo.) Sufiĉe kurioza okazintaĵo en Leipzig nun okupas la publikon, ne nur en Leipzig, ne nur en Germanio, sed ankaŭ en eksterlando. El arsenalo de la regna militistaro malaperis en lastaj tagoj de februaro — laŭ polica raporto — 217 fusiloj, 36 malpezaj k 1 peza maŝin-pafiloj. Strange estas, ke nur iom post iom oni kapablis sciigi la «ĝustan» nombron de malaperintaj armiloj, kio evidentas, ke koncerna «arsenalo» estis nelegala. Entute la afero estas sufiĉe nebula. Iu oficisto 21-jara de la regna militistaro pro monbezono vendis la armilojn por 2000 mk. al funkciulo de la kompartio — raportas la polico! Sekve «oni» arestis funkciulojn de la kompartio… Kvankam la afero ne estas fin-esplorita, klare montriĝas, ke tiu «armil-vendado» estis necesa rimedo en batalo por eksterleĝigo de la kompartio en Germanio. Ni atentu!…
Klaskonsciulo.
EL ESTONIO
Al eks-nobelaro ne plaĉas historio
167 (Esp.-Servo.) Estonia laboristaro nun festas la 25-jaran jubileon de «1905-jara revolucio». Latva verkisto, Upit, faris bonegan teatraĵon pri tiu revolucio kaj la Laborista Teatro en Tallinn decidis demonstri la teatraĵon al estonaj laboristoj. Sed la Laborista Teatro mem ne posedas teatrejon, ĝi uzas ejon de «Germana Teatro». Ĉar la estraranoj de tiu teatro estas eksnobeloj, ili ne donis sian ejon al la Laborista Teatro. Verŝajne la eksnobeloj ne deziras, ke amasoj vidu iliajn kruelaĵojn de antaŭ 25 jaroj. Ili eĉ postulis de ministroj, ke ili malpermesu la prezentadon de «1905». Kompreneble ilia deziro ne efektiviĝis, ĉar Upit estas tute naturalisma verkisto; la kruelaĵoj de nobeloj estis pli fortaj ol ni vidas en «1905». 15 428.
Okaze de la respublika liberiĝ-tago malsata laboristo pendigis sin
168 (Esp.-Servo.) La 24-an de februaro Estonio festis sian fondiĝ- resp. liberiĝ-tagon. Ĉar la respubliko estas rezulto de la milito, oni dum liberiĝtago ankaŭ honoras la viktimojn, metante flor-kronojn sur iliaj monumentoj, kiuj ĝenerale situas en tombejoj k estas kvazaŭ simboloj de «libera» respubliko. Sed la vivkondiĉoj en Estonio estas tre malbonaj, la senlaboreco grandega k la respublikon regas kapitalistoj, burĝoj. Memmortigo estas ĉiutaga afero. Ankaŭ dum la liberiĝtago multaj sin memmortigis. Unu laboristo honoris k estimis la respublikon okaze de la liberiĝ-tago siamaniere: li pendigis sin je monumento por milit-viktimoj! Se la tombej-gardisto lin ne estus vidinta, la kronmetantoj estus trovintaj lin ankoraŭ pendanta je la monumento. Ankaŭ simbolo: viktimo de la nuna sociordo mortpendigas sin je respublika honor-monumento okaze de liberiĝtago. Tio okazis en Pärnu. 15 428.
Senlaboreco kreskas en Estonio
169 (Esp.-Servo.) La vivkondiĉoj en Estonio pli k pli malboniĝas k la senlaboreco de jaro al jaro kreskegas. La polic-estroj malpermesas al senlaboruloj, aranĝi manifestaciojn. En urbo Pärnu tamen ili aranĝis manifestacion k postulis de la urb-estraro «panon por siaj malsataj infanoj». La urbestro eĉ ne aŭskultis la senlaborulojn, sed postulis nur, ke ili forportu la ruĝajn standardojn! 15 428.
EL HISPANIO
La katolikoj malvenkis
170 (Esp.-Servo.) Post la diktatora periodo de la katolikaj studentoj, kiuj timis regreson pro fondiĝo de FEU (Universitata Studenta Federacio), kiu lasta havas antireligian karakteron, ili intencis aranĝi teknikajn konferencojn. Por tiuj konferencoj ili varbis plej famajn medicinistojn hispanajn kiel oratorojn. Sed la katolika organo, fiera pro la triumfo je sia tekniko-demonstrado tamtamis antaŭtempe, penante komprenigi al la popolo la sciencemon k seriozajn inklinojn de la katolika studentaro. Ili profitis la okazon por montri, ke ankaŭ la scienculoj ŝatas labori por k sur la katolika kampo. Promesis oratori ĉe la konferencoj la famaj kuracistoj Marañón, Novoa Santos, Negrin k. a. Sed nun venis la kuriozaĵo. La diversaj famuloj-sciencistoj, vidante en la afero religi-politikan karakteron, rifuzis oratori ĉe la konferencoj. Kaj eĉ okazis, ke prof. s-ro Negrin, la unua parolonto, rifuzis ankoraŭ la paroladon 10 minutojn antaŭ komenco. La okazintaĵo kaŭzis akrajn disputojn inter la katolikaj studentoj k katolika organo. Rezulto: la eklezia studentaro merite malvenkiĝis… 10 502.
Alfonso XIII-a — lasta reĝo
171 (Esp.-Servo.) Post faligo de la registaro, prezidita de l’ diktatoro Primo de Rivera (fakte de la fama krimulo k jezuito Martinez Anido), ni vidas klare kion preparas la politikuloj. Laŭ diroj de la nova registaro oni okazigas parlamentan baloton, sed laŭ agoj oni aranĝas perfortan transformigon de la reĝimo. La respondecaj politikuloj, burĝoj, militistoj k. a. preferas aranĝi respublikon, sen demandi k aŭskulti la popolamasojn; ili mem konscias pri sia kulpo por la nuna mizerego. Ili ankaŭ scias, ke la popolo postulas krom forigo de la reĝa familio, malaperigon de ti-kiuj subtenas la subpremadon per teroro k ne kontentiĝas per nura reformo. La hispana popolo batalos por nova socisistemo. — Ne nur la hispanaj laboristoj, sed ĉiuj laboristoj en tuta mondo devas atenti pri ekzisto k agado de Martinez Anido. Tiu fripono estas la plej abomena sovaĝulo de Hispanio, li agas laŭ ordono de la jezuitoj, lia celo estas venki per ĉiaj rimedoj…
Bembo Bistarko.
EL FRANCIO
«Disciplino» en kapitalista armeo
172 (Esp.-Servo.) La 20-an de decembro 1929 kapitano Turpin eniris la «Kleber»-kazernon en Lille. Li ne vidis ĉe la pordo dejorantan soldaton, kiu ĵus manĝis. Kolere la kapitano eniris la gardistejon k malĝentilege alparolis la soldatojn k la du kaporalojn. Li ordonis al kaporalo Bauduin, konstati la foreston de dejoranto. Ĉar ŝajnis al li, ke Bauduin ne sufiĉe rapide obeis, li kaptis lin ĉe ambaŭ ŝultroj k forpuŝis lin. Poste li vidis inter la soldatoj «subulon», kiu plialtigis sian kolumon. Vidante tion, la kapitano havis kvazaŭ nerv-atakon. Li majstre vangofrapis tiun kompatindan soldaton, kulpigante lin teniĝi maldece. Kaporalo k soldato plendis. Post longa enketo la faktoj estis tiel evidentaj, ke milita juĝistaro devis trakti la plendon kontraŭ kapitano Turpin. En la juĝ-kunsido oni sciiĝis, ke la kapitano venigis ambaŭ plendintojn en sian oficejon k petis ilin, repreni la plendon. Sed ili ne konsentis. Sekve la kaporalo Bauduin estis sengradigita. Kompreneble dum la juĝ-kunsido la kapitano estis malkondamnita. Lia advokato i. a. diris: «vi certe ne volas, pro amika batpuŝo, igi oficiron en malbonan situacion; la kapitano estas martiro ktp….» Post senkulpigo la multaj oficiroj, kiuj sidis en la juĝejo, aklamis la «martiron». — Tiu hontinda juĝo permesas al oficiroj, laŭplaĉe frapi soldatojn, insulti k malkaresegi ilin. 12 783, Orchies.
EL RUMANIO
Malbonstato de terkulturisto
173 (Esp.-Servo.) Laŭ raporto eldonita de la ministro por terkulturaj aferoj, dum pasinta aŭtuno oni semis 2 230 000 hektarojn da tero, dume en aŭtuno de 1928 oni semis 2 853 000 hektarojn da tero. Jen la malpliiĝo de 623 000 hektaroj, kiujn oni ne semis. La kaŭzo estas, ke la terkulturistoj devas aĉeti la grenon por semado por 800—900 leoj, sed por la kreskinta nur estas pagata 500—600 leoj.
Role.
— página 5 —
SENNACIULO 273
SENNACIULA VIRINA PAĜO
Sub la kontrolo de Virina Sekcio de SAT. — Red. Adreso: Elma Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.
VIRINOJ KAJ LIBROJ
Pasis ne jam tro multe da jaroj, kiam la legado de libroj nur estis privilegio de l’ posedanta klaso. La laboristaro, tiutempe plej ofte laboranta 10—12 horojn ĉiutage, ne plu havis la necesan forton dum la vesperaj horoj por ankoraŭ legi dikajn librojn. (Esceptoj kompreneble ankaŭ tie estis.) La disponebla libera tempo apenaŭ sufiĉis por ĝuste k plene ripozi. Sed la ĉiam pli k pli fortiĝanta laborista movado forigis tre videble ĉi tiun malbonan, malfavoran por la laboristaro situacion, postulante ĉiam denove k pli akre mallongigon de l’ labortempo. Nuntempe, en la epoko de l’ okhora labortago, ĉiu laboristo k laboristino, kiu volas, povas legi k trastudi la plej diversajn librojn al ili plaĉajn. Ne havante monon por aĉeti ilin, oni tre oportune povas pruntepreni librojn el la publikaj librejoj, kiuj ja ekzistas en ĉiu urbo k kiuj al ĉiuj personoj disdonas librojn.
La virinoj trapasis la saman evoluon kiel la laboristaro ĝenerale. En pli antaŭaj tempoj la virino nur estis sklavino de l’ dommastrumado k infanprizorgo. Ŝi mem devis ŝpini k teksi la tolon por la tolaĵoj, en la ĝardeno ŝi devis kulturi la legomojn, k ankaŭ la panon ŝi mem devis baki. Krome ŝi devis lavi k kuiri por la familianoj, kies nombro plej ofte estis tre granda. Kelkfoje la prizorgo al la brutaro ankaŭ pezis sur la ŝultroj de tiu kompatinda virino. Dum tia laboro ne restis tempo por ripozi k tute ne horo por legi.
La pligrandiĝo de l’ urboj, la disvastiĝo de l’ industrio, la transmigro de l’ kamparanoj el la vilaĝoj en la urbojn, kreis por la virinoj tute alian, novan vivon. La urbaj loĝejoj estis pli malgrandaj, la dommastrumaj iloj pli k pli moderniĝis tempon ŝparante, k per tio plimalgrandiĝis la ĉiutaga laboro. Multaj geedzoj sciis ankaŭ metodojn k ilojn, por plimalgrandigi la infannombron k nun ankaŭ forestis la tempon rabanta infanvartado. Multaj aliaj cirkonstancoj ludis saman gravan rolon en la procezo de l’ virinliberiĝo, sed ni kontentiĝu per la cititaj.
Kompreneble ĉi tiuj nun tempon trovantaj virinoj serĉis al si alian okupon, ĉar ja sen okupo neniu feliĉe povas vivi k prosperi. Granda parto de tiuj virinoj estas devigata iri en la fabrikojn, por tie akiri sumeton da mono, ĉar la salajro de iliaj edzoj ne sufiĉas por komfortete vivi. Por ili do la ekonomia situacio restis la sama; ili ne povas ĝui la agrablojn de l’ raciiĝo en la dommastrumado. La alia parto, kies edzoj laborakiras sufiĉe, por ke la edzinoj povu resti hejme, okupiĝas aŭ per brodado, kroĉ-trikado k similaj laboroj aŭ per legado de libroj. Kiajn librojn ili legas prefere?
Estas fakto, almenaŭ en Germanio, ke la plej granda parto de l’ legantaj virinoj legas nur la verkojn de aŭtorinoj, kiuj verkas literaturaĉon. La plej konata k plej produktoriĉa verkistino tiufaka estas Hedvigo Kurts-Maler (H. Courths-Mahler), kiun oni foje nomis: la reĝino de l’ filiteraturo! Ŝia romanverkaro ampleksas proksimume 50 volumojn, sed la enhavo de tiuj romanoj estas preskaŭ ĉiam la sama, ili intersimilas kiel unu ovo al la alia. Nur la nomoj k titoloj de l’ personoj priskribitaj ŝanĝiĝas, kelkfoje ankaŭ la lokoj. Ĉiam temas pri amo. (Finota.)
Vira SAT-ano: Fr. Riedel (14 981), Giessen.
Kiele helpi al virinoj, kiuj suferas sub la egoismo de l’ edzoj?
La ĉiutagaj plendoj de l’ proletvirinoj el la ruĝa kvartalo de nia urbo instigas min priskribi iomete plej grandan suferon ilian, tiun, kiun kaŭzas la edzo per sia egoismo. Antaŭe mi jam diru, ke ili plejparte volas esti klaskonsciaj proletoj. El multaj diversaj travivaĵoj mi nur rakontu unu, k vi vidos, ke ĝuste edzoj, bedaŭrinde tro multaj, pligrandigas la familian mizeron. Virino iras en vendejon, postulas tri funtojn da terpomoj, t. e. por 15 fenigoj (0.03 dol.), ¼ funton da plej malkara margarino (=13 fenigoj), ¼ funton da grio (=8 fen.). ½ litron da lakto (=15 fen.) k ¼ funton da sukero (=8 fen.). Tio devas sufiĉi por kvarpersona tagmanĝo. Pli da mono la virino ne riskas elspezi por ĝi, ĉar la edzo ankoraŭ volas ricevi 10 cigaredojn (= 50 fen.) k 1 botelon da biero (= 34 fen.). Li bezonas por si pli, ol kostas simpla tagmanĝo. Sen indulgo li forprenas de infanoj k edzino sufiĉan tagmanĝon. Li bone povas vidi, ke la familio malsatu, se nur li havas cigaredojn k bieron. Kial obeas la edzino? Estas pro timo. Kiu jam observis la brutan konduton de l’ edzo kontraŭ edzino, tiu povas kompreni. Tial mi opinias, ke oni devus klarigi al tiaj edzoj, ke ne sufiĉas nur teorii pri revolucio, sed jam nun estas komprenebla devo de sincera klasbatalanto almenaŭ en la rondo de l’ propra familio komenci la realigon de la revolucia ideo k ne imiti tradiciajn kutimaĉojn. Do, karaj edzoj, estu almenaŭ en la familio praktikaj revoluciuloj! SAT-anino 9274.
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA LERNANTO»
INFANEDUKO KAJ LINGVOPROBLEMO
Dum konversacio kun diverslandaj Gek-doj, aŭ legado de opinioj en «S-ulo», mi ĉiam denove renkontas la saman strangan koncepton, ke necesas laŭgramatike instrui esp-on en la familio al la infanoj. Sendube ĉiuj niaj Gek-doj estas gvidataj de la plej bona intenco, laŭeble perfekte interpreti al sia infano la scion de esp-o, sed kial ili por tio ne trovas la plej simplan, plej naturan vojon? Kial ili ne depost la unua horo babilas kun sia etulo esp.-lingve? Tio ne estas pli malfacila, ol poste ĝin «instrui» en esp-o, k estus bonega ekzerco ne nur por la etulo, sed ankaŭ por la gepatroj.
Inter 90% da geesp-istoj esp-o estas nur oficiala, ne intima lingvo k multaj pro tio opinias, ke oni ne povas esprimi siajn plej intimajn sentojn aŭ karesojn per ĝi. El propra sperto mi povas diri, ĉar ekskluzive esp-o estas nia familia lingvo, ke post mallongdaŭra praktikado la naciaj lingvoj estas tute malhaveblaj. Do rilate la edukadon uzu sisteme nur esp-on, parolante en la familia rondo, k tuj vi spertos, ke superfluas encerbigi ioman «vortkvanton» potaĝe en la kapeton de via infano. Ĉar kiomgrade vekiĝas ĝia intelekto, tiomgrade ĝi komprenas siajn gepaĉjojn. — Ĉu en gepatra lingvo vi klopodus diri al via infano: «Tio estas horloĝo»? Ĉu vi ne simple iafoje dirus: «Ĉu ci aŭdas la horloĝon? Ĝi diras tik-tak, tik-tak», k la etulo nekonscie encerbigos, ke la «tik-tak» estas horloĝo.
Je la demando: «Ĉu vi parolas kun via infano esp-e?» mi ĉiam aŭdas: «Ne, ĝi estas ankoraŭ tro malgranda». Ho, zorgemaj gepatroj, kiuj mem per ŝvito akiras lingvan scion, ĉu vi volas, ke viaj infanoj devu same penegi? Rigardu la riĉulojn, kies privilegio estas depost jarcentoj, scipovi minimume 1—2 fremdlingvojn. Ĉu ili atendas rilate la lingvoinstruon, ĝis la infano povas esti instruata de diplomita profesoro? Ne, ili tuj, kiam la infano elkreskas la zorgadon de vartistino, dungas francan aŭ anglan edukistinon, kiu ofte la gepatran lingvon de la infano tute ne scipovas. Sed ŝi parolas kun la etulo angle aŭ france k la infano ekposedas tiun lingvon, antaŭ ol ĝi sonĝas pri ekzisto de gramatiko. — Do ankaŭ ni ne klopodu esti lingvoprofesoroj, por bone instrui niajn infanojn, sed babilu senescepte kun ili esp-e, konvene al ilia aĝo. La zorgo, ke la infano ne scios la nacilingvon, ne turmentu vin, ĉar jam baldaŭ ĝi forestos je 50% el la hejmo, k surstrate,
— página 6 —
274 SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
KOMUNIKO
Ne malofte okazas, ke K-doj skribas al ni, petante direktojn por sia loka SAT-agado. La legado de tiuj leteroj tre ofte montras, ke tiuj K-doj havas eraran komprenon pri la karaktero de nia Asocio. Ili emas konsideri ĝin kvazaŭ partion. Tio estas granda eraro. En nia organizo troviĝas plej diversaj elementoj, plej malsame pensantaj homoj; plie, la kondiĉoj por esp-a laboro ne nur varias de lando al lando, sed iafoje de urbo al urbo. Estas sekve al ni tute neeble doni precizajn direktojn por ĉiu loko. Se en iu urbo mankas elementoj kun sufiĉe da klero, kun iniciativo k seriozo, ni povas ŝanĝi nenion en tiu fakto k fari, ke tie prosperos nia afero.
*
Sur paĝo 22 de nia ĉi-jara Jarlibro oni trovas inter la teksto de Konvencio pri rilatoj inter SAT k LEA-oj ankaŭ jenan alineon (sub 6): «En ĉiu LEA-grupo ekzistu SAT-rondo, kiu plenumu la peresp-an k por-SAT-an laboron en la kadro de la grupo.» Oni devas aldone rimarkigi, ke tie, kie ne ekzistas LEA pro iu ajn motivo, ekz. en Hispanio, tamen la SAT-membroj en iu loko devas provi grupiĝi en rondon, kiu prizorgu la lokan SAT-laboron, interalproksimigu la membrojn k elektu Peranton por la rilatoj kun la administracio de SAT. La Peranto devas plurfoje dum jaro raporti antaŭ la rondanoj pri sia agado. Tiucele estu kunvenigataj la membroj ĉe ĝeneralaj kunvenoj, kiujn oni oportune organizu antaŭ gravaj okazoj en la SAT-vivo (ĝenerala voĉdono, kongreso k. s.).
En la ordinaraj kunvenoj de SAT-anoj, kiuj okazu almenaŭ 1 fojon, sed prefere 2 fojojn aŭ pli dum monato, oni post aranĝo de l’ admin. aferoj (kotizpagoj ktp.) plenigu la vesperon per kleriga laboro en la senco de la 1-a artikolo de nia Statuto, helpate de la SAT-gazetoj, precipe la ĉiusemajne freŝa «S-ulo», k de SAT-literaturo cetera (libroj, broŝuroj). Estus bone, se la gvidantoj de tia rondo komisius al tiu aŭ alia K-do (laŭ liaj kapabloj, kompreneble) ellabori paroladon pri iu SAT-eldonaĵo. Al la gvidantoj mem devas resti la tasko pritrakti temojn, kiuj rilatas nian Jarlibron, Statuton, strukturon, funkciadon de SAT, regularon pri rilatoj kun LEA, kreon de sekcioj ktp. Tiuj temoj estas tre funde traktendaj, se oni volas funkciigi serioze laborantan SAT-rondon.
En pli grandaj urboj, interesataj anoj mem elpaŝos por iniciati sekcirondojn, junularan, virinan, sportan, naturamikan k. a. rondojn, kiuj povos servigi nian tutmondan aparaton al siaj specialaj celoj k kiuj interrilatas kun la sekcia centro, kies adreson ili trovas en la Jarlibro. Direkcio.
ludante kun siaj gek-detoj, ĝi ja ankaŭ ricevas naturan «instruon».
Kaj por tiuj esperantistidoj la lingvo ne estos ia helplingvo aŭ klublingvo, sed gepatra lingvo, k tio donos al ili forton porti novan, freŝan spiriton en niajn vicojn, ekĝermigi jam velkantajn branĉojn. Do esp-o estu la gepatra lingvo de niaj idetoj, ni malfermu al ili la vojon al nova mondo! V. M. (1311).
Jes, ni atingos la nombron da 4000 abonantoj, se vi, Gek-doj, senlace insistos ĉe la prokrastemuloj, hezitantoj k kurs-finlernantoj, ĉiuloke, ke ili ekabonu al «S-ulo»! Mankas ankoraŭ 100 abonantoj! Ne ĉesu varbadi . . .
[BILDO p.6 | 41,33,46,44] dekoracia sago montranta malsupren
AMIKOJ DE SOVETIO,
vi certe legis en «S-ulo» n-o 275 la rakonton de K-do Ivnickij «Esperantista traktoro». Nun la ideo pri esp-ista traktoro, plugonta la vastajn kampojn k tiel partoprenonta en maŝinigo k socialistigo de sovetia agrikulturo, baldaŭ el la revoj fariĝos fakto. Sovetiaj esp-istoj vigle kolektas monon por aĉeti traktoron, nomotan «Laborista Esperantisto», k donaci ĝin al iu el kolektivaj kamparmastrumoj de Sovetio. En tiu monkolektado partoprenas ne nur sovetianoj, sed ankaŭ alilandaj lab. esp-istoj. Eksciinte de unu el siaj korespondantoj pri la monkolektado de sovetiaj esp-istoj, Novjorkaj SAT-anoj dum unu semajno kolektis 57 dolarojn k 50 dolarojn el tiu sumo jam transpagis al K-do Lerchner je la konto de CK SEU por la esp-ista traktoro.
Mi estas certa, ke ankaŭ en multaj aliaj lokoj niaj K-doj komencos kolekti monon por la traktoro k tiel partoprenos laŭforte en la konstruado de la unua en la mondo socialisma lando. Ne gravas la amplekso de la mondonacoj — ĉiu centimo, ĉiu fenigo, ĉiu cendo estas valora, ĉar ĝi signas la tutmondan solidarecon de proletaj esp-istoj. Agu organizite, Gek-doj, kolektu monon inter viaj samgrupanoj, en viaj laborejoj, inter la laboristoj, en viaj lernejoj, dum viaj kunvenoj. La kolektitan monon sendu al K-do R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O. 27, Germ., je la konto de CK SEU por la traktoro «Laborista Esperantisto». G. Demidjuk.
Suplemento al la adresaro en Jarlibro
(Tiu ĉi nomaro ne estas por korespondemuloj)
Laŭ la kongresdecido en Leipzig 1929 ni publikigas ĉi kune la adresojn de la membroj, kiuj nov- aŭ realiĝis post apero de la jarlibro. Rilate terorlandojn ni nenion citas, same ni ne citas la adresojn de tiuj, kiuj petis nin ne publikigi ion ajn. — Por ŝpari lokon en «S-ulo», ni kiel eble plej koncizigas la adresojn, ankaŭ ne citas la sektorciferojn.
Aktjubinsk (Sovetio) 15920 Kinc J., Novostrojka, 6 r., 195 kv. 20/11. Alger (Alĝerio) 8557 Pinly J., 4 r. Empereur Vespasien. Alsdorf (Germanio) 15590 Ridder A., Uebacher Weg 156, ministo. Amneville (Francio) 15933 Leininger A., 21 r. des Romains, metallaboristo. Amsterdam (Nederlando) 15717 *Beyerling M., Prinsgracht 328, mastrino. 15665 Koch F., Formosastr. 21/1. 15712 Köhler G., Borgerstr. 270, W. 15713 Kok A., Groote Wittenburger Str. 34, C. 15559 Mannoury J., Corantijnstr. 7/2, W., studento. Apeldoorn (Nederlando) 15700 Eijhenaar A., Schoolstr. 58. Asch (Ĉeĥoslovakio) 15761 Ludwig E., Rosmaringasse 6. Aŝĥabad (Sovetio) 15922 Nekrasov V. I., Vsebuĉ 41. Auxerre (Yonne, Francio) 15681 Aubry L., 1 r. Martineau des Chesnez, instruisto. Barcelona (Hispanio) 15622 Benages J., Blasco de Garay 89, tienda. 15620 Borras J. D., Sagués 36, p. 1., S. G. 15621 Conesa M. G., San Luis 16-bis. 15623 Sabatés I., Meridiana 115, p. 2, S. M. 3263 Santulària J., Cerdena 403—3º—2a, bindisto. Baribino (Sovetio) 15703 Golder, R. Ur. ĵel. dor. Komuna «Gerald». Barnaul (Sovetio) 15690 Zlenskij G., «Dom Komprosa» str. Respublika. Batum (Sovetio) 15562 Haĉaturjan S., Puŝkinskaja 5, konstrulaboristo. 15563 Lambrianidi H., Zinovjeva 26, kontisto. 7901 Paul A., Hidro-elektrostac., Maĥunceti, kontisto. 15564 Rozum J., Ŝtata Banko de USSR, librotenisto. 11546 Spektor M., Poŝtkesto 45, nafto-ministo. Beaucaire (Gard, Francio) 15784 Vincent E., r. 3 Enclos-vigue. Berlin (Germanio) 15740 Reimer E., Simplonstr. 4, O 112, tajloro. 15739 Seeger E., Urbanstr. 2, SW 61, tapetisto. Bethune (P. de C., Francio) 9187 Soen M., 84 Bd. Freed Degeorges. Birkenhead (Cheshire, Britio) 7600 Martin M., Adelphi Str. 54, laboristo. Bobrovica (Sovetio) 15592 Salo J., oficisto. Bogorodsk (Niĵni-Novgorod. distr., Sovetio) 15928 Jeroĥin M., Leninstr. 129, ledisto. 15929 Lukojanov J., Bolniĉnij strat. 20, koop. oficisto. Borŝĉovo (Woj. Tarn., Polio) 15736 Mechlowicz M., Zamkowa 226-b. Broc (Svisio) 15738 Sudan I., ĉokoladisto. Bromölla (Svedio) 15672 Strand R., Box 26, porcelanlaboristo. 15671 Svensson K., Box 26, lignajisto. Buros-rudnik (Stalin. okr., Sovetio) 15905 Krolikov S., Ekaterinovskoe rudonpravlenie. Charvin par St. Jean de Maurienne (Savoie, Francio) 15787 *Jacomin V., instruistino. Chemnitz (Germanio) 15932 Lösch W., Eisenweg 71, Siedlung Markerdorf. Cleveland (Ohio, Usono) 15938 *Nedelman R., 10131 North Bd. 15628 Robboy N., 10129 North Bd. Coburg (Victoria, Aŭstralio) 15885 Burns G. W., 1 Bourke St., N 13, lignajisto. Čermna p. Staňkov [?] u Domažlic (Ĉeĥoslovakio) 15913 Fait V., Nr. 40, laboristo. 15912 Fiŝer B., Nr. 49, laboristo. Dison (Belgio) 15577 Martin E., 43 r. de la Gruppe, metallaboristo. Djatjkovo (Sovetio) 15765 Alekseev A., ul. Krasnaja Rozu 22, elektromuntisto. Dnepropetrovsk (Sovetio) 15617 Kopekin, Ŝevĉenkovskaja 59. 15685 Mirinskij. 15684 Sukur, Kalininskij per. 11, kv. 20. Dortmund (Germanio) 15637 *Becker E., Hellweg 14, 12. 15638 Krassner A., Thomasstr. 13, agento. 15639 Schlüter F., Bleichmärchstr. 34, kasisto. Drebach (Erzgebirge, Germanio) 15800 Haupt W., instruisto. Dresden (Germanio) 15655 Baumann K., Bartolomäistr. 8/3, A., laboristo. 15658 *Dürbeck H., Tittmannstr. 20-b, mastrumhelpantino. 15656 Langer W., Priessnitz-Str. 50/3, N. 6, transportlaboristo. 15654 Pfützner R., Karlsruher Str. 21/1, A. 27. 15653 Ringel E., Oppelstr. 29, H. 3, N., serurristo. 15657 Schwarze H., Kamenzer Str. 14, N., serurristo. Dubrovno (Sladkovsk. r., Iŝimsk. okr., Sovetio) 5590 Malcev M., str. de Esperanto. (Daŭrigota)
— página 7 —
SENNACIULO 275
Laborista gvidanto kontraŭ esperanton
«Esp-o estas unu el la diversspecaj sportoj», tiel parolas K-do Rodler, subredaktoro ĉe la redakcio de «Der Eisenbahner» (La Fervojisto), organo de aŭstria fervojista sindikato k gvidanto en la socialdemokrata partio. Li promesis enmeti por- k peresp-ajn artikolojn en tiu ĵurnalo, sed subite li pentis pri sia promeso k cinike malhelpas subteni nian aferon, dum neŭtralaj k burĝaj gazetoj avide akceptas esp. kursojn, por altiri pli vastan abonantaron. K-do, kiu sendis por aperigo en la gazeto sugeston rilate al enkonduko de esp. kursoj paralele al la jam ekzistantaj anglaj k francaj ĉe la fervoja direkcio, ricevis respondon de tiu gvidanto kun jena senco: — Sindikatano devus scii pri ne sufiĉa rajto devigi fervojentreprenon je enkonduko de esp. kurso, celanta al klasbatalo. Tiaj sugestoj malutilas, ĉar multaj homoj ne ŝatas enkondukon de lingvokursoj ĉe la fervoja direkcio. Samrajte kiel nia K-do postulas enkondukon de esp-o, aliaj rajtas ĝin rifuzi . . . K-doj, protestu! Skribu al: K-do Rodler, Wien V, Margaretenstr. 166. Redakcio de «Der Eisenbahner». Jos. Zink (9437).
Ne ĉiuj famuloj malatentas nian aferon
Los Angeles estas la plej granda urbo, ne nur en suda, sed en tuta Kalifornio. Pli ol miliono da homoj, de diversaj rasoj, loĝas ĉi tie. Hieraŭ vespere mi ĉeestis socialistan kunvenon en Labortemplo. Alastair Mk Donald, arkitekto k filo de ĉefministro en Britio, parolis. Li venis ĉi tien por studi la usonajn sonfilmfarejojn. Sufiĉe. Ne pri juna Mk Donald temas, sed pri esp-o k persono multe pli interesa, nome K-do P. P. Christensen. Li estas esp. apostolo. Oni memoras, ke antaŭ kelkaj jaroj li estis farmlaborpartia kandidato por usona prezidanteco.
Mi sidiĝis sur unu el la malantaŭaj seĝoj en la ĉambrego k tiris el mia poŝo semajnan dan-norvegan ĵurnalon «Viking» k komencis ĝin legi. Ĝi enhavis raporton pri sukcesa propaganda kunveno aranĝita de loka esp. klubo, en Centra-Libreja legĉambrego, kie K-do Christensen paroladis.
Kiam oni pensas pri persono, ĝi ĉeestas plej proksime, laŭ malnova diro. Legante tie mi subite aŭdis: «Ĉu vi volas gardi la seĝon por mi?» «Certe», mi respondis min turnante, k antaŭ miaj okuloj staris K-do Christensen. Antaŭ du jaroj li faris multajn publikajn paroladojn pri esp-o en Los Angeles. Tiutempe li ankaŭ organizis kurson ĉi-loke k mi estis inter liaj lernantoj. Eble al li, pli ol al iu alia homo, ni ŝuldas la enkondukon de regulaj kursoj en la loka Politeknika Vesperlernejo.
Kiam K-do Christensen fine sidiĝis, mi montris al li la raporton en «Viking» (supre cititan), dirante: «Jen artikolo pri esp-o.» «Kion vi scias pri esp-o?» — «Ĉion», mi respondis memorante, ke li iam opiniis, ke ni laboristoj estas malriĉaj, ĉar ni estas tro modestaj. Li legis k laŭdis la raporton.
«Nun lasu min fari iomete da propagando», li daŭrigis. Kaj tiam li komencis paroli pri SAT, la nova Plena Vortaro ktp. Ĉe la fino de l’ kunveno K-do Christensen invitis min k konaton al sia hotelĉambro. Forlasinte lin je noktomezo, mi havis unu dolaron malpli en mia poŝo k ŝuldis al li 50 cendojn, tial ke li instigis min aliĝi al SAT. J. E.
DEFENDU ESPERANTON
Niaj legantoj jam scias, ke «Monde», la grava semajna gazeto direktata de H. Barbus enkondukis esperanto-rubrikon sur siaj paĝoj. Tio ne plaĉis al ĉiuj legantoj k kelkaj protestas. Necesas, ke la esperantistoj vigle kontraŭagu sendante al la Redakcio leterojn por postuli la daŭrigon k eĉ plilarĝigon de la esperanto-rubriko.
Skribu esp-lingve al «Monde», 50 rue Etienne-Marcel, Paris 2ᵉ.
Notu ankaŭ bone en la memoron, ke SAT akceptas abonojn por tiu gazeto k ricevas 10% por ĉiu abono. Sendu la abonmonon al SAT, 23, rue Boyer, Paris 20ᵉ, poŝtĉeka konto 1234—22.
PRI RADIO-RUBRIKO
En «S-ulo» n-o 276 mi proponis presigi en «S-ulo» regulan resumon pri esp. disaŭdigoj. La red. noto al mia propono ŝajnas al mi tre negativa¹. Se la red. deziras scii, kiom da radio-aŭskultantoj troviĝas inter la legantaro, kial do ĝi ne faras enketon? Eble ĝi ne havas tempon; sed tiuokaze mi estas preta preni sur min la taskon kolekti la respondojn k sendi la finrezulton al la redakcio. Cetere, kiam div. pli malpli grandaj sekcioj povas okupi tutan paĝon en «S-ulo», kial la radio-aŭskultantoj eĉ ne povas havi rubrikon? Kaj verdire, ni malhavas tiun rubrikon; kiel okazas nun, estas tro arbitre. Ekz., laŭ artikolo en «S-ulo», Moskvo dissendas esp-on ĉiusabate. Sed pasintan sabaton (15. 2.) mi havis la ĉagrenon aŭskulti de tiu sendstacio dissendojn en tri lingvoj (rusa, franca k angla), sed ne unu vorton esp-an. Tiu ĉagreno estas evitebla ĉe regula programo. Aliflanke mi ankaŭ iam aŭskultis tute hazarde esp. disaŭdigon el Sovetio, pri kiu ne estis anoncite en «S-ulo». Por ke ni povu aranĝi kolektivajn aŭskultojn, estas nepridiskutebla neceso, ke ni sciu, kiam la disaŭdigoj okazas, k preferinde, ke ni sciu, pri kio ili temas. Do, al laboro! Mi petas ĉiujn K-dojn radio-aŭskultantojn respondi jenan enketon: 1. Ĉu vi deziras radio-rubrikon en «S-ulo», sub kiu aperu, krom esp. programoj, ankaŭ ĉiu materialo pri radio? 2. De kiuj sendstacioj vi aŭskultas esp-on? 3. Ĉu vi aranĝas kolektivajn aŭskultojn? Demandojn 2 k 3 mi aldonis, por samtempe publikigi statistikon, kiun la sendstacioj neniam prezentas, kvankam ili ĉiam alvokas pri raportoj. La respondojn k evtl. rimarkojn sendu antaŭ la 15. aprilo al H. Nilsen (11 082), Kochsgade 47/2, Odense, Danio.
¹ La K-do devus konscii, ke ne povas esti la tasko de la Red. organizi enketojn pri sekciaj aferoj. Ĉar same kiel sportuloj k vegetaranoj, la radioamatoroj prezentas nur onon inter la SAT-anoj. Tiu ono kompreneble havas la rajton formi sian sekcion k prezenti siajn dezirojn al la estraro de SAT, kiu decidos pri ili. — Red.
Ne plu estas akceptataj
antaŭmendoj por la Plena Vortaro de SAT! Diru tion al viaj konatoj! La nova definitiva prezo estos konigata post malmulte da semajnoj en «S-ulo» k «LNE».
Pri skribado de propraj nomoj
Mi konsentas kun K-do 15 076 en «S-ulo» n-o 280. Oni devas neniel ŝanĝi la nacian ortografion de propraj nomoj, ĉar oni ne bezonas scipovi elparoli ilin¹, sed nur skribi ilin sufiĉas. Kiam oni vidis kelkfoje iun propran nomon, ĝi encerbiĝas, k kiam oni legos tiun nomon poste, oni bone memoros, pri kiu temas. Sekve mi malaprobas la estraron de «S-ulo», kiu kripligas abomene la proprajn nomojn. N. Heuschen (8094).
EL BLANKAJ LANDOJ
La Administracio ricevis jenan sciigon de K-do X. el L.: «Libroj ricevitaj, sed tuj (10. 2.) venis policanoj k traserĉis mian loĝejon, kunprenis ĵus ricevitajn k aliajn SAT-librojn . . . same 11 n-ojn de «S-ulo» por 1929 (ĵurnalo estis ricevita antaŭ malpermeso) . . .» — k jenan sciigon de SAT-ano el alia blanka lando: «Hodiaŭ min avertis poŝtoficisto-esp-isto, ke oni ricevis cirkuleron de ministro por internaj aferoj pri malpermeso de la gazeto «S-ulo» . . . Minacas eble ankaŭ persekuto, mi tre bedaŭras por nia unika lab. esp. gazeto. Ni lab. esp-istoj ĉiuj estas eksigitaj el neŭtrala esp. klubo, k la laboristaron ni ne devas organizi; tiel ni estas disigitaj . . .»
Jen la kondiĉoj, Gek-doj, en kiuj evoluas nia afero! Sed malgraŭ ĉiuj baroj k malhelpoj, spite malebligo enirigi nian «S-ulo»n en terorlandojn, ni agu, varbu, kresku, antaŭeniru! Morgaŭ ni rekomencu tie, kie hodiaŭ la cirkonstancoj devigas nin ekhalti! Tie, kie estas eblo libere varbi k agiti por «S-ulo», antaŭen kun duobligita fervoro!
¹ Kredeble K-do N. H. neniam ĉeestis SAT-kongreson k evidente ne legis nian piedpaĝan rimarkon. — Red.
Atentigo! K-doj metu sur siaj leteroj al la Redakcio ĉiam siajn nomon k adreson!
— página 8 —
276 SENNACIULO
MALGRANDAJ NOTOJ
Pri la teroro en Kubo
ni ricevis informon, kiu bone komentas la artikolon de K-do 15 135 en n-o 280. K-do 13 706 sendis al sia korespondanto en Kubo du SAT-librojn («For la neŭtralismon» k «Kandid»). Ĉi tiu resendis ilin kun la rimarko, ke li ne povis akcepti ilin, ĉar doganisto postulis por ilia livero pli da mono, ol ili kostas! Tio estas nova registara ordono por kolekti monon. Eĉ por ricevi fremdlingvajn revuojn, oni devas en Kubo pagi enir-imposton. Ĉu oni celas per tio malliberigi ankoraŭ pli multe ol ĝis nun la pensadon? Estas eble.
Pri la interesa statistiko de K-do Epifanoviĉ
Mi ankaŭ sendis iam PK ilustritan al tiu fama statistikulo, sed neniam ricevis respondon. Mi opinias, ke tiuj fanfaronuloj malhelpas la disvolviĝon de esp-o, malkuraĝigante k seniluziigante la novajn esp-istojn, kiuj skribis al ili. M. Heuschen, Verviers.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
SOVETIO. Doriŝĉi. (Leningr. provinco). Estas organizitaj esp. studgrupoj por la geinstruistoj (2 p.) k por la gelernantoj (8 p.). Ĉe la lerneja murgazeto ekzistas «internacia anguleto. (Usov.) — SVEDIO. Boras. Ĉi loke nia afero bone progresas jam depost kelkaj jaroj. Du studrondoj inter laboristaro funkcias en la ĉambroj de la loka Klerigasocio Lab., kiu havas en sia ampleksa biblioteko ankaŭ esp. fakon. Nia loka grupo aliĝis al tiu Asocio, kiu bone subtenas nian laboron. Esp. estas studata en lab. altlernejo proksime de Boras. Germ. K-do Berg (el Solingen) vizitis nin k gvidis kelkajn lecionojn inter la studantoj de l’ Klerigasocio k ĉe kurso en hejmo de K-do Ekström. (12 949.) Trelleborg. Post lekcio de esp-isto el Hindio, Lakŝmisvar Sinha, komenciĝis kurso por novuloj kun 20 p. je 12. 2. laŭ «Petro». K-do 7987 gvidas.
Ĉe la instruistoj
En Saksio 400 instruistoj apartenas al la Esp. Asocio de Saksaj Instruistoj. Dum ĉi tiu vintro 180 pliaj geinstruistoj lernas esp-on en 14 kursoj. La ministerio por popolklerigo tiucele denove donis mk. 500,—, la Saksa Instr. Asocio mk. 400.—. En multaj urboj k vilaĝoj esp. estas instruata en la lernejoj. Ankaŭ en la Pedag. Instituto de la Altlernejo Dresden ĝi estas laŭvola fako.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Alfred de Musset. La du amatinoj. La Kapricoj de Mariano. Tradukis Jan van Schoor. Rekomendita de Esp-ista Literatura Asocio. Eldonejo «La Verda Velo», Julius De Geyterstraat 149/1, Antwerpen. Formato: 14×18 cm, pĝ. 109. Prezo nemontrita.
Spite la rekomendo de Esp-ista Literatura Asocio (ĉu ĝi cetere ankoraŭ ekzistas?!) la libro ne estas rekomendenda. La traduko similas al sovaĝa arbaro, kiu bezonas multan prihakon k prilaboron, antaŭ ol ĝi fariĝos alirebla. Jen kelkaj frazoj hazarde prenitaj: «Mi dezirus . . . ke estus (anst. u) permesate», «por ke ŝi metu tien la bukedon ŝi mem» (anst. por ke ŝi mem metu la bukedon), «ŝia intenco ne estis defendi (anst. malpermesi) sian pordon al Valentino» ktp. La lingvo de «La Kapricoj de Mariano» estas pli bona.
La tradukantoj devas kompreni, ke ne sufiĉas simple laŭvorte traduki k elspezi sian monon por eldoni libron. Oni tiel ne plenumas bonan agon al la esp. lingvo. Traduko estas arto, kiu krom perfekta, funda scio de la koncernaj lingvoj, de la tradukata aŭtoro, postulas iom da kapablo k talento. S. G.-K.
[REKLAMO p.8] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla!
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»: Volkswacht, St. Pölten, 6. 2., Alinaciaj lab. en Francio.
Priesper. artik. k notojn enhavis: Signalen, Stokholm, 20. 2., Daily Worker, London, 21. 2. (rubr.), L’Effort, Lyon, 22/2., Le Travailleur Alpin, Grenoble, 1. 2. Krasnaja Iskra, Boroviĉi, 18. 12., 4. 2.
Peresper. materialon enhavis: L’Ecole Emancipée, Saumur, 23. 2.
NIA POŜTO
9682. — Ni ne povas enmeti senpage.
15 396. — Estivo = kapablo esti. Ni uzos, almenaŭ parte, vian materialon.
14 709. — Vi ne metis adreson sur via koverto! Ni pagis punafrankon de 0,25 mk. Bonv. repagi al la Adm. Via artikolo aperos.
13 912. — Via artikolo aperos.
3409. — «Malklero malaperas», ni uzos, se eble; la versojn en okazo de bezono; ne aperos la RH-artikolo. Red.
15428. — Ĉiu novaliĝanto ricevas la jarlibron 1929/30. La provizo estas sufiĉe granda Varbu!
Al multaj. — Estonte ni respondos, se vi aldonos afrankon. En Germanio oni aldonu PM, en aliaj landoj respondkuponon. En Sovetio oni aldonu PK «kun afrankita respondo».
6472. — La monrilatoj kun Sovetio ne permesas al ni havigi al vi fr. librojn.
Grigorjev (Armavir). — Kiun membronumeron vi havas? En kiu loko vi estis antaŭe?
15237. — Vian jarlibron ricevis K-do 7710 en Stavropol. Bonvolu turni vin al li.
2332. — Via karto ne taŭgas por respondo.
11741. — Ni sendis insignojn, kov., pk. al vi siatempe, sed tre verŝajne ĉi pakaĵo perdiĝis. Prefere ne mendu tiajn aĵojn ĉe SAT, ĉar ili ne estas libere importeblaj. Adm.
[REKLAMO p.8] ★ ĈIUJ RADIO-AMATOROJ ★ kiuj aŭdos ĉiuvendrede je 3.45 horo (Moskva tempo) esp. informojn de radiostacio en Petropavlovsk (ondlongo 437) bonvolu komuniki al: Redakcio de gazeto «Smiĉka», Petropavlovsk (Kazakstan), USSR.
[REKLAMO p.8] 10 Gekamaradoj inter ili 4 fotoamatoroj — dez. koresp. kun individuoj, L, PI, bfl., fotoj, kĉl., krom Germanio Skribu amase! Respondon garantias SAT-membro 15 366. Adr.: Joh. Schwarz, Felixdorf a. Südb. (Aŭstrio).
[REKLAMO p.8] 70 kursanoj — komencantoj (naturamikoj, lab. sportuloj k soc. gejunuloj) deziras interŝ. L k PI pri facilaj temoj kun socialistaj Gek-doj ĉl. — Respondo garantiata! Adreso: Wilh. Wieschendorf, Roonstr. 30, III, Schwerin (Mecklenburg), Germanio.
[REKLAMO p.8] 22-jara K-do serĉas laboron en eksterlando. Prefere en Sovetio aŭ Francio. Profesio: ĉizelisto (vitrajindustrio). Skribu al K-do Erich Droth, Penzig (O.-L.), Germanio.
[REKLAMO p.8] Geesperantistaro, helpu! 18. 3. ni okazigos la 1-an kunvenon de nia distr. esperantistaro, kie partoprenos div. laborist-kamparanaj organizoj. Samtempe ni aranĝos esp. ekspozicion. Sendu esp-aĵojn: esp. aŭ nacil. gaz., ĵurn., propagandaĵojn, terkulturajn aĵojn, komunistajn propagandilojn. Sendu ankaŭ aparte kolektivajn salutleterojn (laŭeble de viaj kom. k komjunulaj organizoj, sindikatoj, labgrupoj ktp. Resp. garantiata. Adr.: USSR, Artemovsk, Okrzemotdjel «Esperanto».
[REKLAMO p.8] Grupo de Tiflisaj esperantistoj serĉas korespondantojn el ĉiuj landoj. Skribu multnombre. Respondo garantiata. Adreso: Sovetio, Tiflis, ul. Vaĥuŝti, 17, al Ĉerniŝov V.
[REKLAMO p.8] Atentu! K-dino Charlotte Michel, Potschappler Str. 8, Dresden-A. 28 (Germanio), serĉas korespondant(in)ojn, precipe en Burgas (Bulgario) k en St. Paul (Min., USA), pri div. temoj, L, PK, PI.
[REKLAMO p.8] Grupo da laborantoj unuiĝitaj en la Distrikta Agrara Fako, koresp. pri agraraj demandoj (terkulturado k ĝia mekanikigo) kĉl. pri ĉ. t. — Resp. garant. Adreso: USSR, Artemovsk, Okrzemotdjel «Esperanto».
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Vivu la Pariza Komuno! | 269—270 |
| Orientlando kaj Okcidentlando | 270—271 |
| Klasoj — klasoj | 271 |
| Ĉu laboristo ne havas intelekton? | 271 |
| Tago el mia vivo | 271 |
| Aforismoj | 271 |
| Esperanto-Servo | 272 |
| Sennaciula Virina Paĝo | 273—274 |
| Tra Esperantio | 274—276 |
| Anoncoj | 276 |
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N.º 285, 20 de marzo de 1930
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
6-a Jaro. N-o 285 — APERAS [S.A.T.] SEMAJNE — Leipzig, 20./3. 1930
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerĥner
LA INDUSTRIIGO EN SUDA USONO KAJ LA NEGRA PROBLEMO
La 12 milionoj da negroj en Usono, kiuj reprezentas preskaŭ 10% el la tutlanda loĝantaro, liveras al la Sudŝtatoj pli ol ¼ el ĉiuj loĝantoj, k en kelkaj regionoj (eĉ tutaj ŝtatoj), kiuj estas situitaj dense apud la «nigra zono», ili reprezentas 40—50% k pli de l’ popola kvanto.
La plej granda parto de l’ negroj loĝantaj en Sudo okupas sin pri terkulturo, la transformado de l’ plantejoj, kiu necesigas grandkvantan manlaboristaron. Esenca rolo apartenas al kotono, poste al tabako, rizo k sukerkanoj.
La grandega plimulto de l’ negroj okupitaj en terkulturo estas farmluantoj. Dum en tuta Usono ili reprezentas 38% de l’ terkulturistaro, oni nombras 66,2% da ili inter la negraj terkulturistoj, kaj 80% inter la negroj en Sudo. Granda parto da farmluantoj estas tributdevaj.
Unu el la distingaj faktoj estas, ke en la epoko de l’ plej granda disvolviĝo de la plantejoj en Sudo, sklavo bonsana valoris 1500 aŭ 2000 dolarojn; ankaŭ la posedanto estis interesita konservi la sumon elspezitan k faris sian plejeblon por nutri la «homan brutaron», pro timo, ke ĝi pereu. Hodiaŭ, la grundposedanto provas elpremi el siaj negro-farmuloj la kiel eble plej grandajn profitojn, poste tute senĝene liberigas sin de ili k elektas aliajn inter la sennombraj kandidatoj.
La negra farmulo en Usona sudo distingiĝas de l’ salajrulo nur per tio, ke li devas elporti ekstrajn ŝarĝojn, kiujn li ŝuldas al la ekspluatado de l’ komerca k financa kapitaloj, per la risko, kiun donas la kotonproduktado ekstreme nefirma k kiu dependas, en taksebla mezuro, de l’ vetero, de l’ detruaj insektoj k de l’ prezŝanceliĝoj.
Laŭ statistiko farita en 1920 oni nombris 1,2 milionojn da terkulturistoj, plejparte negroj, en Usono. Laŭ ĉi-vintraj taksoj oni povas diri, ke la nombro estas multe pli granda, eĉ superas 2 milionojn. Ilia vivnivelo
[BILDO p.1 | 29,49,67,69] Desegnaĵo: negro katenita per pezaj ĉenoj, kiuj etendiĝas de Afriko («AFRICA», «LIBERIA») ĝis Usono («UNITED STATES», «DIXIE»); li ŝiras la ĉenojn.
estas tiu de l’ farmluantoj; en la tipaj kotonregionoj (Suda Karolino, Georgio) ili akiras proksimume 20 dolarojn monate, en iuj aliaj 22—23 dolarojn. Necesas diri, ke tiuj salajroj fiksiĝas nur por la sezono, t. e. la daŭro de kelkaj monatoj.
Oni aplikas en la kotonregionoj tre larĝe la virinan k infanan manlaboron. La salajro, kutime 4 dolaroj semajne, estas malsupera al ĉiuj plej malaltaj buĝetoj k permesas nur malsat-ekziston. Ĝi estas la meza vivnivelo de l’ granda plimulto da negroj-farmlaboristoj en Sudo. Iliaj loĝejoj estas simplaj lignokabanoj sen ia ajn komforto, kiel akvo, kanalizo, elektro ktp. La meznorma sumo elspezata por la instruado al infano estas 5—6 dolaroj, t. e. 5- ĝis 10-oble malpli ol por blankula infano.
Al tiu ekonomia situacio aldoniĝas neaŭdita socia subprem-sistemo. Ĉie estras en registaraj k juraj institucioj la blankuloj. La negra etburĝaro ja enpenetras iom post iom la malgrandan komercon, sed neniam estas allasata en la ekonomiaj gvidorganoj — bankoj, industrio, transportoj. Ankaŭ la tuta grundo k ĉiuj produktiloj troviĝas en manoj de areto da posteuloj de l’ antaŭaj sklavtenantoj, por kiuj laboras la nuntempaj sklavoj.
El 3 milionoj da farmoj ekzistantaj en Usono, en 1925 troviĝis 2,3 milionoj, do pli ol tri kvaronoj, en la manoj de blankaj farmistoj. Laŭ aliaj informoj nur 160 mil negraj farmistoj posedas sian grundon. Preskaŭ ĉiuj negraj farmistoj (proks. 9/10) k terkulturistoj estas okupataj de blankaj farmistoj. Ĉiuj klopodoj de l’ burĝaro k grundposedantaro celas konservi tiun ĉi monopolon de ekspluatado. Por tiu celo ekzistas multnombraj sociaj, juraj k kulturaj superstrukturoj, kiuj ĉirkaŭas la negran loĝantaron de l’ Sudo per atmosfero de malamo, subpremo, linĉado, nepunataj atakoj ktp.
La industriigo, certe, plirapidigas la procezon de malkonsistiĝo de la terkulturo, la malriĉiĝon k forpuŝon de l’ grandaj amasoj terkulturistaj en la Sudo, unuavice de l’ negra loĝantaro. Okaze de l’ lasta batalo pli ol miliono da negroj elmigris norden. Samtempe kun la migra movado oni vidas progresi la nombron da negroj en la urboj de l’ Sudo, kie ili akceptas ian ajn laboron, eĉ la plej malpuran kaj plej malbone pagatan. Estas nur unuopuloj, kiuj sukcesas akiri pli kvali-
— página 2 —
278 SENNACIULO
Kiu kaj kial likvidas preĝejojn en USSR?
Tra tuta Eŭropo, tra Ameriko nun estas furioza agitado kontraŭ «persekutoj» al religio en USSR. La tuta kapitalista mondo, ĉiuj papoj, pastroj ĉiureligiaj krias pri tio. Ŝajnas, ke dion kredantaj laboristoj estas pretaj fidi ĉi tiun agitadon.
Interalie tiuj «klasbatalaj» agitantoj multe rakontas pri likvido de preĝejoj en Sovetio, deklarante, ke ĉi tiuj preĝejoj estas perforte deprenataj de religikomunumoj, detruataj laŭ decidoj de ateistoj k. s. Ni ricevis jam multe da leteroj el eksterlando, urĝe petantaj respondi: Ĉu tio estas vero? Ne, tute ne, ni devas respondi: ĝi estas vera mensogo.
La soveta leĝaro ĝuste difinas la ordon de l’ likvido. Unua regulo estas, ke nur voĉdono de l’ tuta balotrajta laborula loĝantaro povas k rajtas decidi likvidon k utiligon de likvidita preĝejo por aliaj celoj. Sendube ĉi tiun voĉdonadon partoprenas ĉiuj balotrajtaj personoj, ankaŭ religianoj. El ĉi tiu regulo ekzistas nur sola escepto, nome ke preĝejoj povas esti likvidataj laŭ senperaj decidoj de sovetaj organoj: se la preĝejo malhelpas la stratan movadon aŭ ĝi estas danĝera por vizitantoj pro sia konstrua malfortikiĝo, pro ebla katastrofo. Tiuokaze ĉiuj membroj de la religia komunumo estas aligataj al plej proksimaj preĝejoj, aŭ sovetorganoj prezentas al religianoj alian ejon.
Dua regulo postulas nepran konfirmon de l’ decido, farita en laborulaj kunvenoj, de sovetaj organoj. Finkonfirmon donas landa Plenumkomitato de Soveto (jam la kvara soveta instanco); nur post tio la preĝejo povas esti likvidata aŭ uzata por aliaj celoj. Tamen la sovetaj organoj ne konfirmas la decidon, se estis sufiĉe multaj voĉdonintoj kontraŭ la likvidon k pro tio la preĝejo restas je dispono de l’ religianoj.
Tria regulo: post tiu findecido pri la likvido, la religianoj rajtas apelacii dum du semajnoj al plej supera sovetorgano en soveta respubliko, al Centra Plenumkomitato de Sovetoj. Pro apelacio neniu rajtas depreni preĝejon ĝis findecido de l’ Centra Plenumkomitato. Ĉi tiu ordo estas severe plenumata; eĉ en multaj okazoj, kiam sovetorganoj ne permesis likvidi preĝejon, la postulintaj amasoj multe indignis.
[BILDO p.2 | 39,19,57,45] Karikaturo: kapitalisto kun cilindra ĉapelo levas krucon kaj monsakon, el kiu gutas petrolo («НЕФТЬ»).
La kapitalistoj de l’ mondo protestas kontraŭ la religiaj «persekutoj» en USSR kaj ploras larmojn… petrolajn! (Isvestia, Moskvo.)
Lastatempe, kiam vaste efektiviĝas en la kamparo kolektivigo de l’ kamparanaj agrikulturaj mastrumejoj, evidentiĝis tre multnombra likvido de preĝejoj, preskaŭ elementa, vastega, sed la reguloj de l’ likvidordo estas konservataj tutplene ankaŭ nune. Vere en iuj lokoj kamparanoj de nove organizitaj terkultur-kolektivoj, ne dezirante atendi findecidon de l’ sovetorganoj, mem utiligis tuj la preĝejojn por mastrumaj bezonoj de l’ kolektivo. Tamen en tiuj okazoj, kie estas nelaŭleĝaj likvidoj k estis sufiĉe multaj voĉdonintoj por konservi la preĝejon, la sovetaj organoj punis lokajn gvidantojn k eksigis ilin de l’ postenoj. Ni devas tamen noti, ke similaj okazoj estis tre maloftaj, estas kalkulataj nur po unuoj.
Vera kaŭzo de l’ amasa likvidado estas plena ekonomia alikonstruo de l’ vilaĝo laŭ kolektivaj principoj, la grandegaj sukcesoj en la socialisma konstruado ĉu en urbo, ĉu en kamparo k devenanta el tio plej energia kresko de l’ ateismo en laborulaj amasoj.
La amase venantaj en la kamparon traktoroj, organizita kolektiva laboro en terkulturaj unuiĝoj de l’ kamparanoj faras tute malbezona iun dion kun ties kulto, ĉar la kamparanoj tute evidente nun sentas sian forton, kaŭzatan de l’ nova tekniko k labororganizado, kontraŭ naturaj elementoj k kulaka ekspluatado. Ili ne bezonas nun kredi, esti konfesianoj, ili bezonas la sciencon. Kvazaŭ subite ili fariĝas ateistoj, postulas likvidon de l’ preĝejoj.
Diversaj mastrumaj k kulturaj bezonoj de l’ nova kolektiva vivo instigas kamparanojn entuziasme alikonstrui likviditajn preĝejojn por deponejoj, grenejoj, metiejoj kolektivaj, por legejoj, lernejoj, teatroj ktp.
La sama psikologia procezo elmontriĝas ankaŭ en la urbo, kie grandskale influas la industriigo, multe sukcesiganta la socialisman konstruadon. La lasta postulas nun tre multnombrajn novajn arojn da teknikgvidantoj, ankaŭ ĝi postulas plialtigon de teknikaj konoj inter vastaj laboristaj amasoj. Kulturaj bezonoj tre rapide kreskas, la ejoj por ili mankas. Estas nature, ke dum revoluciaj jaroj k socialisma konstruado la laboristoj senreligianiĝintaj nun amase postulas utiligi preĝejojn por kulturaj bezonoj.
Traktante la kaŭzojn de ĉi tiu ateismiĝo de vastaj laborul-amasoj mi tute ne volas esti senbaza. La legantoj de «S-ulo» jam kelkfoje legis koncernajn faktojn el Sovetio. Ĉi tiuj faktoj estas nekalkuleblaj, mi nur citos kelkajn lastdatajn. (Finota.)
N. Incertov (259).
ATENTIGO!
Oni daŭre sendas al la Redaktejo leterojn ne sufiĉe afrankitajn; ni sciigas, ke tiajn leterojn ni ne akceptas k rifuzis plurajn lastatempe. Sekve la sendintoj ne miru, se ili ne ricevis respondojn aŭ se ne aperos iliaj manuskriptoj.
fikitajn poziciojn, kiuj estas konsiderataj kiel monopolo de la blankuloj. Kiel en la nordo, la negroj vivas en la plej malbonaj kvartaloj de l’ urboj; ili pagas lusumon relative pli altan ol la blankuloj por siaj loĝejoj, ĉar ili estas «nedezirataj loĝantoj».
La industriigo de l’ Sudo plirapidigos la finan ruiniĝon de l’ terkultura negra loĝantaro. Centmiloj da farmluantoj negraj estos definitive eliminitaj el la terkulturo. Speciala gravo apartenos al la disvolviĝo de l’ mekanikigo en la Sudŝtata terkulturo, precipe en la kotonkulturo. La perfektigo de l’ maŝinoj por la kotonrikolto signifos profundan ŝanĝiĝon en la laborkondiĉoj de l’ kotonkulturo k tiel en la tuta vivo de l’ negra loĝantaro terkultura. La negroj daŭros serĉi novajn profesiojn. Ankaŭ la mastraro provos utiligi la negrojn kiel strikrompantojn, konsidere al la disvolviĝo de l’ strikmovado ĉe la Sudŝtataj laboristoj.
Sed la anstataŭigo de l’ blankuloj per negroj elvokos la delonge metode kulturitan ras-malamon de l’ blankuloj kontraŭ la negroj, kies fortega eksplodo transirus la gradon deziritan de l’ mastraro mem k endanĝerigus la «publikan ordon». La negra migrado al nordo antaŭvideble kreskos pli k pli, sed ankaŭ la ŝancoj tie trovi laboron pli k pli malgrandiĝos, k tiel la negroj unuavice estos la viktimoj de l’ senlaboreco.
Laŭ artikolo de Rubinŝtajn en «Bulteno de Internacia Sindikata Komitato de Negraj laboristoj ĉe ISR» kompiltradukita.
[REKLAMO p.2] Unu el la interesegaj popular-sciencaj broŝuroj eldonitaj de SAT-Kooperativo estas SEKSPSIKOLOGIO. Originale verkita de S. ZIEGLER. Serioza traktaĵo bazita sur la esploroj de la moderna psikoanalizo. 54 pĝ. Form. 11×14 cm. Prezo 0,60 mk. g. Administrejo de SAT, Colmstr. 1 Leipzig O 27.
— página 3 —
SENNACIULO 279
ORIENTLANDO KAJ OKCIDENTLANDO
Lakŝmisvar Sinha
(Fino. Vidu antaŭan n-on.)
Nun mi volas iomete trapasi la pasintan k historian rilaton inter Oriento k Okcidento. La historio klare diras, ke la orienta civilizo estas multe pli malnova ol la okcidenta — se ne la plej malnova en la mondo. Antaŭ Kristo — dum la kreskinta greka civilizo — la grekoj aŭdis multon pri la riĉo de l’ Oriento. La unua greko, kiu lernis k prunteprenis la filozofion el Hindio, estis la filozofo Pitagoro. Li vivis ses cent jarojn a. K. Li ankaŭ lernis el Hindio la elementan matematikon. Poste la historie fama reĝo Aleksandro — 327 jarojn a. K. — atakis Hindion, batalante kontraŭ la tiama regnestro en tiu lando. Sed li malsukcesis. Poste aliaj grekoj, kiel Salukas, ankaŭ volis konkeri Hindion, sed ankaŭ ĉi tiuj devis forkuri.
Dum tiu tempo la greka konsulo Megasteno, kiu pasigis longan tempon en Hindio, skribis multe pri la riĉo k gloraj kondiĉoj de la lando k civilizo. Li oficis kiel konsulo en la parlamento de la tiama tuthinda regnestro: Ĉandra Gupta. Laŭ la opinio de la historiisto la reĝimo de Ĉandra Gupta estas unu el la plej gravaj en la tuta homara historio. Dum lia reĝimo la lando k popolo estis tre riĉa k morala. Post tiu tempo la fama ĉina vojaĝanto Honen Tsang, kiu forvojaĝis el Ĉinio en la jaro 629 p. K., travojaĝis la tutan Hindion k studis tie longan tempon, en la fama universitato Nalanda. Poste li reveturis al sia lando k skribis: «La lando k popolo estas tre riĉaj. La komuna k morala vivo de la popolo estas tre alta. Ĉiu homo estas gastama. Ne ekzistas ŝtelistoj. En ĉiu vilaĝo troviĝas lernejo, kie ĉiu infano ricevas edukadon. Preskaŭ en ĉiu vilaĝo troviĝas domoj por vojaĝantoj, en kiuj ili povas loĝi senpage. La intereso de la popolo por kulturo k edukado estas tre granda», ktp.
Longa tempo pasis. En jaro 1502 p. K. Vasko da Gama trovis la marvojon al la orientlanda mondo, aparte al Hindio. Kompreneble la homoj en la okcidentaj landoj jam depost la greka tempo havis la ideon, ke Oriento estas tre riĉa; aparte ili havis tian ideon pri Hindio, ke la lando estas kiel arbo de riĉo. Post la trovo de Vasko da Gama multaj okcidentanoj venis en Hindion por skui tiun arbon k kolekti ĝiajn fruktojn. De tiu tempo la vera ekspluatado de okcidentanoj okazis. Portugaloj, holandanoj, francoj k. a. venis unu post la alia, k fine venis anglaj komercistoj kun la sama intenco. Ili batalis kun la aliaj nacioj k kaptis mem Hindion per glavo k per ne tre morala maniero.
La Kapitalista Milito
[BILDO p.3 | 31,30,67,53] Reprodukto de pentraĵo: supre vesperto kun kranio anstataŭ kapo etendas la flugilojn super kampo; sube, en tri kadroj, plorantaj virino, dika kapitalisto kun lipharoj kaj monero-amaso, kaj kranio de mortinto.
En la ekspozicia salono de l’ «Sendependaj» artistoj en Parizo estis elmontrata la bildo ĉi tie reproduktita, pentrita de G. M o r o (Moreau). Ĝi trovis pro sia trafa maniero kondamni la militon k ĝiajn aŭtorojn, la kapitalistojn, la malkaŝan laŭdon de ĉiuj sinceraj kontraŭmilituloj, sed ankaŭ la malplaĉon ĉe la reakciuloj.
Pro instigo de tiuj lastaj la bildo estis forprenata el la salono de la polica prefekto. Post interpelacio ĉe la parlamento, ĝi reaperis en la ekspozicio, sed nur por malmulte da tempo, ĉar vandaloj malpurigis ĝin du tagojn pli malfrue per inko.
Estas historia tragedio. Paroli k ripeti pri tiu ekspluatado estas malfacile, malĝojige por mi. Eble vi scias, ke la angloj dufoje militis por tio ke la ĉinoj konsumu opion. Tiel devigi alian homon sin malsanigi — pro malmorala motivo — k samtempe ricevi profiton, ŝajnas esti la ĉefa plano de la okcidentlanda politiko. Multaj eŭropanoj krias ripete hodiaŭ al ni, al la mondo: «La nacioj en Oriento ne povas regadi sin mem!» Mi volas demandi al vi: Ĉu la fortaj k brutaj nacioj havas la rajton pritrakti k subpremi la moralan rajton de aliaj nacioj? Ĉu tiu povas esti juĝisto, kiu batalas kontraŭ ni pro memprofito?
Nun Hindio suferis k suferas tiel multe, ke la lando, kiu produktis la plej altan k gloran civilizon k kulturon, la lando, kiu estis la plej riĉa k kiu donis multon al la okcidentlanda civilizo ĉiel — hodiaŭ post longtempa ekspluatado de fremduloj estas unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo.
Hodiaŭ Oriento tute ne kredas je la moralo de l’ Okcidento. Eĉ pri bona k amika propono de okcidentano la orientano dubas — dubas profunde.
Ĉi tie mi volas antaŭ la fino prezenti al vi tion, kion skribis la fama anglo rev. C. F. Andruz (Andrews) en tiu ĉi jaro rilate al Oriento k Okcidento: «Mi volas certigi mian legantaron — post mia dudekkvinjara sperto — ke Hindio estas tute kapabla regi sin mem. Ĝi havas siajn proprajn metodojn, sed la metodoj estas ĉiam moralaj k bonspiritaj. Dum la pasinta tempo la hinda popolo ĉiam respektis k adoris siajn moralajn gvidantojn pli ol aliaj popoloj. Kaj hodiaŭ estas same. Mahatma Gandi estas la plej morala gvidanto, kiu povas gvidi la landon.» Tia estas la opinio de fama anglo.»
Mi diris antaŭe, ke Oriento profunde malfidas Okcidenton hodiaŭ. Oriento vidis k ankoraŭ vidas la okcidentlandan spiriton, vidas, ke la okcidentano agas en la historio havante biblion en unu mano k glavon en la alia. Hindio — granda parto de la mondo, kie loĝas ⅕ de la homaro, estas regata de Britio per glavoj. Hindio regis sin mem dum tri mil jaroj kun granda gloro. Hodiaŭ ne nur en Hindio, preskaŭ en la tuta Oriento, ekzistas forta movado por rehavigi la liberon — la moralan k denaskan rajton — k tiel savi sin mem el la ekspluatado de la okcidentlanda kapitalismo.
Kompreneble tio, kion mi parolis ĝis nun, tute ne estas komplimento al Okcidento. Tamen mi volas memorigi vin pri tio, kion mi diris antaŭe, por ke vi ne miskomprenu min. Ni, la orientanoj, bone scias, ke inter la okcidentanoj ekzistas du klasoj, ekspluatantoj k ekspluatatoj. Kompreneble ni profunde malamas la unuan klason. Samtempe ni respektas k amas tutkore la homojn, kiuj bataladas por la homaraj rajtoj en la mondo k por starigi justan socion.
Post 1 semajno ĉiuj kvaronjaraj abonoj finiĝos — tuj reabonu!
— página 4 —
280 SENNACIULO
SUB LA JUGO DE L’ ISLAMO
Absurdo, fanatiko kaj malbonfaroj de la mahometana religio
Inter la plej abomenaj malbonoj, kiuj pezas sur Alĝerio, estas la marabutismo (Marabutoj nomiĝas mahometanaj pastroj). Tiu plago estas tiom danĝera kiom ĉia ajn kataklismo. Ĝi tenas sub la jugo 5 milionojn da individuoj. Se ĝi, laŭ la manieroj, diferencas de l’ kristanismo, ĝi tamen havas ties tutajn malvirtojn k ĉiujn absurdojn. Dum la kristanismo turnas sin precipe al la virino, la islamismo okupas sin nur pri la viroj, ĉar la virino estas, laŭ la Korano, «ŝarĝobesto» havanta nenian valoran kapablon. Per tia malŝatego al la virino ĉi tiu reflekte estas ankoraŭ pli submetita al superstiĉoj, kredoj, fetiĉismo k la tuta skalo da stultoj, kiuj estas ĉe la bazo de ĉiuj religioj.
Ekzistas en Alĝerio multnombro da pie respektegataj m a r a b u t o j, kiuj havas templojn en diversaj regionoj, kie ili vivis kiel veraj suverenoj. Je iliaj nomoj ĵuras k ĵurrompas la mahometanoj. Tiuj marabutoj apartenas al la pasinto. Sed la marabuta digno estas hereda, transiras de patro al filo. La potenchavaj pastroj konsistigas spiritan k eĉ materian (bienoj, monrezervoj) aristokration kun heredrajtoj. Ili havas grandan influon sur la tutan landon.
Apud tiuj unuarangaj marabutoj, kompareblaj al ĉefepiskopoj, ekzistas granda serio da malpli gravaj marabutoj, kiuj tamen same kiel la unuaj vivas per la oferdonoj de la kamparanoj aŭ marĉandistoj. Tiuj estas sorĉistoj, profetoj, preĝdiristoj, dervIŝoj ktp. Ili havas mil nomojn, sed iliaj agmanieroj estas la samaj. Almozule ili iras vendrede en la loĝejojn k magazenojn por preĝi psalmojn ĉe siaj klientoj.
Tria speco de sanktuloj estas ŝtatoficistoj similaj al la grandaj marabutoj laŭ sia instruiteco. Ili ofte estas troveblaj en komunumaj administracioj, kiel notarioj, societ-kasistoj ktp. Tiuj «artefaritaj» marabutoj kreitaj de l’ franca registaro havas ĉe siaj samreligianoj konsiderindan influon, kiel cetere ĉiuj intelektuloj super tiu en spirita sklaveco tenata amaso.
Kiel meti-prepariĝas la popolstultigantoj
La «Medersah» estas iel la granda araba kolegio de Alĝerio. Ekzistas unu en Tlemcen, sed tiu en Alĝero estas la plej fama. El tiu lernejo venas la delikata floro de l’ indiĝenaj kleruloj, la estontaj juĝistoj-notarioj, jurprofesoroj. La studoj ĉe «Medersah» estas sufiĉe malfacilaj, ĉar la studentoj devas profundiĝi en la araban literaturon k disertacii pri la Korano k mahometana juro. Sed bedaŭrinde tiuj studoj fuŝas la spiriton de iuj studentoj, kiuj anstataŭ fariĝi kleruloj, fariĝas mistikuloj, ekstazuloj, personoj kredantaj sin tuŝitaj de l’ sankta spirito, ĉar ili parkeras la litaniojn de l’ profeto.
Estas evidente, ke se tiuj, kiuj formos la distingularon de l’ indiĝena socio, kiuj devos gvidi ĝin, estas saturitaj de tiuj arkaikaj principoj, la amaso ne kulpos esti tiom malprogresema, superstiĉega, fanatika, plena je fanatiko iafoje terure barbara. Ĝi ja havas nur gvidantojn vasalajn al dogmoj pli idiotaj ankoraŭ ol tiuj de l’ katolika religio!…
Oni devas konfesi, ke se ekzistas ĉie moskeoj, kiuj levas ĉielen sian minareton en formo de longa kandelo, multaj indiĝenoj ne estas religi-praktikantoj. La amaso, la plimulto de l’ loĝantaro, estas tro absorbita de la materia laboro, ofte tre peniga, por panakiri. Ĝi forgesas pro tio la ritojn… k sian religion. Estas ĉefe la multspecaj marabutoj ĉiagradaj, kiuj alportas la akvopoton por la preĝoj k alvokas Allaĥon k Mahometon, lian profeton.
En la urboj la kreduloj estas malpli nombraj. Pli okupitaj per sia ĉiutaga laboro, pli instruitaj, en kontakto kun la laboristoj, komercistoj k eŭropanoj ĉiuklasaj, ili evoluas pli facile k estas malpli elrabeblaj de l’ mahometana religio. Tamen ili observas, ĉu pro konvinko, ĉu por plaĉi al sia familio, ĉu pro senenergieco, ĉiujn festojn de la jaro k sian malbenindan fastotempon. Ili ne nur mallaboras okaze de l’ festoj, sed oferas al sia dio ŝafojn, kokidojn ktp. k manĝas specialajn kukojn.
Religiaj ritoj k kutimoj
El la severaj laŭ-koranaj kutimoj ni menciu kelkajn karakterizajn: La arabo manĝas neniam porkaĵon. Sed nur pro kutimo; li ne scias, ke en la
KULTURTASKOJ
M. K r j u k o v
(5-a daŭrigo. Vidu n-ojn 279/83)
6. En Ekonomio
6. 1. La tuta mondo nun ricevas per utiligo de minkarbo 235 milionojn da ĉevalpovoj, per nafto 50 milionojn k per akvoenergio nur 24 milionojn da ĉevalpovoj. Provizoj da nafto k karbo minacas ne pli ol post unu jarcento elĉerpiĝi k starigi civilizon de l’ tuta homaro antaŭ neniam spertita grandega krizo¹. Atentu estonton, akcelu ĉesigon de malŝparo de valoregaj nafto k minkarbo barbare bruligataj en maŝinoj k fornoj. Por ricevi energion, utiligu akvon, tajdon, varmon de suno, internan varmon de tero, venton, kiel eble plej rapide elektrigu industrion k transporton. El tre valoraj nafto k karbo oni devas produkti pli karajn k necesajn ĥemiaĵojn.
¹ Mondprovizo je karbo k nafto estas 7400 bilionoj k 7700 bilionoj da milkilogramoj. Mondprovizo je akvoenergio egalas nur 720 milionojn da ĉevalpovoj, sed ĝi estas neelĉerpebla, ĉar pro vaporiĝo ĝia cirkulado inter montoj k maro estas senĉesa.
6. 2. Nutromaniero de l’ homo en diversaj epokoj ne estis sama k tute dependis de l’ ekonomia stato. Kiam fruktoj k nuksoj estis multaj k ĉieaj, la homo nutris sin per ili. Poste la homo nutris sin per ĉaso. Kiam sovaĝaj bestoj fariĝis malmultaj, la homo komencis terkulturi k des pli intense, ju plimultiĝis la homo. Sed la tero pli k pli senfruktiĝas, la kamplaboro streĉiĝas k plugareo vastiĝas. Unu hektaro da tritiko ĉiujare prenas el tero 70 gramomilojn da azoto, kiu neniam plenkvante revenas en la teron. La tero bezonas refruktiĝon per ricevo de azotaĵoj (precipe salpetro KNO³). Sed mondprovizo je azotaĵoj rapide elĉerpiĝas pro neracia kapitalista ekspluato, pro barbara malŝparo de azotriĉaĵoj por militaj celoj (fabrikado de eksplodaĵoj en kolosa kvanto). Bruloj liberigas en aeron egan kvanton da azoto, kiu revenas en teron nur en eta kvanto (k nur pro okaza efiko de atmosfera elektro). Krome — la bruloj k elspiroj de homoj k bestoj amasigas en atmosfero karbacidan gason CO², kiu minacas post ĉ. 500 jaroj fari ĝin danĝera por homekzisto, se nuna elcento da hommultiĝo (0,66) ne ŝanĝiĝos. Sole dum lasta jarcento la loĝantaro de l’ tero duobliĝis. Do post 500 jaroj la loĝantaro egalos ĉ. 60 bilionojn.
Nia urĝa tasko estas zorgante pri estonto raciigi la mondmastrumon, kontroli la industrion de azotaĵoj k progresigi karbonĥemion, por ke oni povu inventi facilan rimedon de nutraĵricevo el atmosferaj azoto k karbacido. Sen tio la homaron minacas baldaŭa veno de nutrokrizo.
6. 3. Rilate al produktado la homo devas esti rigardata kiel maŝino. Tial batalo kontraŭ hommultiĝo tute similas batalon kontraŭ multigo k perfektigo de maŝinoj. Sociaj malfeliĉoj venas ne pro troa hommultiĝo, sed pro senracie aranĝita produktado, bazanta sin sur kolosaj rezervaj armeoj el senlaboruloj. Tamen homo ne devas imiti senkonsciajn bestojn, kiuj multiĝas blindinstinkte, naskas malbone heredantan sennombran idaron suferantan dum tuta sia vivo k fatale naskantan samajn suferulojn. Hommultiĝo devas fariĝi konscie celanta perfektigon de homraso per nasko k flego de elekte
— página 5 —
epoko de Mahometo liaj praavoj tre ŝatis tiun manĝaĵon, sed pro epidemio estis devigataj kontraŭagi per malpermeso konsumi porkviandan nutraĵon.
La arabo ne trinkas alkoholon. Mahometo malpermesis tion al ili, ĉar li vidis, ke ili ebriiĝis okaze de ĉiu festo k donis priplorindan spektaklon. La buĉatajn bestojn la arabo dediĉas al dio, turnante ilian kapon orienten. La oferita besto estas ĉiam manĝata de la familio…
La arabo observas la kulton al kadavroj. Oni portas manĝaĵojn sur la tombojn de l’ mortintoj, precipe vendrede. La ŝakaloj aŭ, pli ofte, la marabutoj ekkaptas tiujn manĝaĵojn destinitajn por la animoj de l’ transmondanoj. La araboj ne estas enĉerkigataj, oni transportas ilin tombejen putrantaj, en simpla tolo.
La bapto konsistas el cirkumcido. Multaj tiel tranĉitaj infanoj malsaniĝas pro la operacio. La popolo estas multnaska. Multaj infanoj mortas junaj, k la restantaj konsistigas elekton. Ĉiuokaze ne necesas ruinigi ilian sanon sub religia preteksto. — La bona kredulo lavas sin antaŭ ĉiu preĝo. Principe bona afero, sed en la praktiko senefika, ĉar la arabo lavas sin per etaj porcioj da akvo entenitaj en malgranda lada ujo. Nur riĉaj araboj banas sin en vaporbanejo unu fojon semajne.
La fastotempo
La Korano ordonas la fastadon. Kvankam la plimulto de l’ indiĝenoj ne konas eĉ plej etan tekston el tiu libro, ili fastas pro kutimo. Tiu fasto daŭranta unu monaton estas krimo je fiziologia vidpunkto, precipe por laboristoj, kiuj ofte pro severa fastado serioze malsaniĝas. La rapide englutata nutraĵo en la permesita manĝotempo de 18-a horo ĝis noktomezo ne utilas al la stomako kiel regule absorbata nutraĵo. Se la vivbezonego ne devigus la laboristojn labori, ili certe forlasus dum tiu monato la laborejon. Fakte multaj forrestas el la laborejoj, ĉu ĉar ili vere estas malsanaj aŭ trolacigitaj, ĉu por resti tutan tagon preĝantaj…
Estas malfacile komprenigi al la amaso analfabeta la stulton de tia praktikado. La loĝantaro suferas malvigle, beste, stulte, ne sciante kial, simple pro timo je reciprokaj venĝoj en okazo de neobeoj. Estas iom simile kiel la konduto de civitano, kiu malbenas la militon, sed nenion riskas fari kontraŭ la militaj entreprenoj. Ĉie la senenergieco, kiel konsekvenco de plena manko da eduko al pensado. La malbonfaroj de l’ fastotempo estas grandegaj. La marabutoj profitas el tiu ĉi fizika malfortiĝo por fari novajn trompagojn.
La pilgrimado al Meko
Tiu ĉi pilgrimado estas la plej abomena afero imagebla. Kiuj revenas de tie, gardas en la koro impreson neestingeblan de teruro. Sed la organizantoj ĉirkaŭas tiun inferon per la mistero k mistiko, tiel ke eĉ kleruloj envias tiujn, kiuj plenumis la vojaĝon.
Vajnman citas en sia broŝuro, el kiu ni kompiltradukas ĉi tiun resumon¹, partojn el la raporto de pilgrimanto, kiu partoprenis en j. 1928 la faman vojaĝon al la sankta urbo Meko, sur malnova, malpurega greka ŝipo, sub ĉielo kvazaŭ el plumbo, 20 ĝis 30 pasaĝeroj en unu ĉambreto sur planko malseka, sen vojaĝovestoj, kapo kaj piedoj nudaj — dumnokte anstataŭ dormo la akregaj krioj de l’ preĝoplenumantoj. En la havenurbo Djeda ili atendas kun 9500 aliaj pilgrimantoj, javanoj, hindoj, somalianoj, sudananoj, persoj, egiptoj, turkoj, albanoj, sirianoj k. a. preskaŭ unu semajnon, interpremitaj en malvastaj strataĉoj. La prezoj por fruktoj, pano, eĉ akvo estas altegaj. Poste la karavano da pilgrimantoj en nekredeblaj penegoj k suferoj trapasas la dezerton de Hedjas. Multaj mortas dum tiu vojaĝo; tamen estas notinde, ke neniu foriris malsana de l’ hejmo. En Meko mem kunvenas 300 mil pilgrimantoj. La tuta urbo, stratoj k placoj transformiĝis en grandan dormejon, manĝejon k deponejon samtempe. Sepfoje ĉiuj iras en kompaktaj amasoj al la ĉeftemplo (Hamam). Multaj maljunuloj faras la vojaĝon por morti tie sur sankta tero.
* * *
En tiaj kondiĉoj nenia civilizo estos ebla. Tie oni nutras la cerbojn per superstiĉ-ideoj, praavaj kredoj k terura fanatiko sub la trompa preteksto de l’ respekto al la kutimo k tradicio. Kun la pereiga influo de iuj marabutoj ĉe l’ horizonto aperas terura danĝero.
¹ Leono Vajnman (Weinmann), ano de la liberpensula ligo en Alĝero: Sub la Jugo de l’ Islamo.
hereditaj idoj. Ju pli multe, des pli bone, ĉar per la homo senviva materio transformiĝas en pli k pli perfektan k alte sentantan organismaron.
6. 4. Akceli normigon (samgrandigon k en konformaj okazoj samformigon) de ĉiuj amase produktataj objektoj (partoj de maŝinoj, ŝraŭboj, lampoj, seĝoj, litoj, gazetoj ktp.), por ke ili estu egalfacile uzataj k aplikataj de ĉiuj homoj en ĉiuj landoj de la mondo. Kiel ekzemplo jen estas 3 tiaj normojformatoj por paperaĵoj (libroj, leterpapero, kartoj, albumoj, markoj ktp.): A-formato (1189×841 mm), B-formato (1000×1414) k C-formato (917×1297). Bazo de la formatoj estas kvaranguloj, kies longoj k larĝoj rilatas kiel 1,414:1 (kiel diagonalo al latero de ajna kvadrato). Areo de A-kvarangulo = 1 kv. m., B-kvarangulo = 1,414 kv. m., C-kvarangulo = 1,19 kv. m. Ĉiuj ĉi bazaj kvaranguloj por formi novajn formatojn povas esti 13-foje laŭlarĝe duonigataj. El la unua duonigo rezultas formato A 1 (841×594), el la dua la formato A 2 (594×420), el la tria formato A 3 (420×297) ktp. Same pri formatoj B k C.
[BILDO p.5 | 10,57,23,67] Skemo de la formato A: kvarangulo 841×1189, dividita en partojn 594, 420, 297 k 210.
6. 5. Ĉiel akcelu kooperadon, en industrio same kiel en komerco k agrokulturo. Kiam venos la horo, la kooperado tre faciligos pluan ĝeneralan kooperigon, t. e. socialismon. Ĉiel akcelu progreson de Tekniko, kiu povas estiĝi nur per individua iniciato k inventemo. Malkompreniĝo k konflikto prodialektikaj inter kolektivo k individuo iĝos tragedio de estonto. Tial atentegu, por ke ili (estante neekspluatemaj) ne estu katenataj de natura malmovemo k pezo de kolektivo. Ĉiel akcelu akordon inter individuo k kolektivo por pleja bono de ambaŭ. Tekniko estas plej granda revoluciulo, kiu difinas sorton de l’ Homaro. Tekniko estas nia Savonto k Dio de l’ Novo. Sed nuna Tekniko estas nur ĝermo de tiu, kiun bezonas Novo. Homaro apenaŭ venis al sojlo de civilizo. Mondproletaro devas malfermi pordon al ĝi.
7. 1. Uzi ĉiujn rimedojn, por ke naciaj lernolibroj havu sennaciecan spiriton. Unua lernolibro pli profunde influas infanon, ol 100 poste legitaj libregoj.
7. 2. Praktike eduki sennaciismon al gejunularo, igante junulojn de diversaj landoj senpere rilatiĝi per korespondo en sennacia lingvo, per interŝanĝo de diversaj interesaj por ili objektoj, fotoj ktp. Sole la korespondo donas en ĉi tiu direkto multe pli, ol seka perlibra prediko k sugesto. Plej bone eduki povas reciproka interŝanĝo de gejunuloj el malsamlandaj familioj, lernejoj aŭ fabrikoj por libertempo. La elspezoj estos bezonaj nur por vojaĝigi la junulojn de lando al lando. Veninte «fremdlandan» familion (lernejon aŭ fabrikon) la junulo nur anstataŭos ties anon same vivtenotan en reciproka lando.
(Daŭrigota)
[REKLAMO p.5] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio. 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT
[BILDO p.5 | 83,64,89,70] Nigra kvadrato apud la reklamo.
— página 6 —
En ĉiuj kunvenoj k institucioj la homoj denaske malbonintencaj havos la plimulton, k eble naskiĝos naciismo pli abomena, pli danĝera ankoraŭ ol la faŝismo… Kompiltradukis SAT-ano 55.
[REKLAMO p.6] SAT vastigas sian agadkampon eldonante la n o v a n gazeton SAT-anoj kaj precipe geinstruistoj, vigle partoprenu tiun iniciaton abonante senprokraste al SENNACIECA PEDAGOGIA REVUO
VILAĜA KOMUNUMBALOTO EN BULGARIO
Je 16. februaro okazis en Bulgario baloto en vilaĝaj komunumoj. Kiel ĉiam la faŝista registaro deklaris, ke la baloto estas libera, ke ĉiuj partioj havas la rajton iri en vilaĝojn k fari propagandon. Tamen esceptita estis la Laborista partio, kies aktivuloj ne havis liberan agit-rajton. Preskaŭ ĉiuj burĝaj politikaj partioj eluzis la okazon por agiti en la vilaĝoj, k kompreneble la reganta k aliaj burĝaj partioj estis nedivideblaj fratoj.
Semajnon antaŭ la baloto la registaro kolektis ankoraŭ ĉiujn faŝistojn kaŝajn k malkaŝajn, policanojn ktp., por dissendi ilin en la vilaĝojn por preparo de l’ baloto. Oni plenumis la donitan taskon. Preskaŭ en ĉiuj burĝaj gazetoj aperis kelkajn tagojn antaŭ la baloto plendoj, ke alipartianoj estas batataj de faŝistaj bandoj ebriiĝintaj, ke liberaj kunvenoj ne estas fareblaj. Multaj opoziciuloj estis arestataj. Tamen la ministroprezidanto deklaris tute senhonte, ke la balotado okazis sen incidento k teroro ne estis. La Laborista partio povis nenion skribi pri la elekto.
Du faktoj ilustru la situacion: Iu burĝa gazeto (nomo nelegebla pro la fuŝa skribmaniero de l’ aŭtoro! — Red.) enpresis du telegramojn de burĝa deputito, bona konato de l’ ministroprezidanto, kandidato por la registara listo en regiono Pozorĝiva. Li skribas: «Mi protestas kontraŭ vandalaj agoj de l’ regiona policestro k deputitoj Golov k T. Ĥristov. Kun aŭtomobilo aĉetita por aliaj celoj per komunuma mono, ili tage k nokte traveturas de vilaĝo al vilaĝo k terorigas la opozicion. De tri tagoj agentoj ĉirkaŭas presejojn por timigi k forpeli la homojn k ne presigi balotlistojn. Balotkartoj ankoraŭ ne estas disdonitaj.
Kaj je 16. febr.: «La tuta regiono estas okupita de policanoj el Sofio k Plovdiv. Hieraŭ posttagmeze komenciĝis arestoj. Vespere mi vidis grupojn da vilaĝanoj kondukataj en policoficejon…» Tion konstatis la burĝa deputito Urtov.
Dum la balottago mem la vilaĝanoj ne tolerante plu la fiagojn policanajn, atakis la agitantojn faŝistajn per ŝtonoj k bastonoj k mortigis ilin. Same oni mortigis policanon ĉe la komunuma ejo.
20 vilaĝanoj en Ĉamŝidimovo pro timo je batoj k turmentado forkuris el la vilaĝo. Dum la tuta nokto faŝistaj bandoj pafis tra la vilaĝo. Oni pafis ĉirkaŭ la domo de instruisto. Eĉ estis ĵetata bombo, kiu mortigis unu vilaĝanon. La instruisto estis vera militkaptito.
Laŭ tiuj ĉi faktoj la K-doj povas juĝi, kia «balotlibero» regis en tiu tago.
Bulgariano.
★
Masarik 80-jara
Masarik, festis la 7. marto la 80-jaran datrevenon de sia naskiĝo. Li estas filo de malriĉulo, kiu servis kiel veturigisto en farmo de la aŭstriimperiestraj bienoj. La juna forĝistlernanto, dank’ al sia inteligento, sukcesis bonŝance viziti liceon k universitaton, fariĝis profesoro k instruis filozofion. Ĉiujn fortojn siajn li turnis al la nacia sendependiĝo de Bohemio. Ĝi estis lia vivtasko, k baldaŭ li troviĝis en la centro de l’ konstanta, senlaca porĉeĥa agado. Kiam dum la milito li estis ĉe ĉiuj kunligitaj nacioj la advokato por la ĉeĥa sendependeco, prezidanto ĉe la formiĝo de ĉeĥa armeo, li deklaris sin en memorskribo prezentita al Ŭilzn (Wilson) kontraŭ ĉiu milita interveno kontraŭ la bolŝevika Rusio. Ok tagojn post la proklamo de l’ Ĉeĥoslovaka Respubliko, kiam li fariĝis prezidanto ĝia, estis lia unua zorgo kontraŭstari al venĝa subpremondo kontraŭ la germana loĝantaro.
[BILDO p.6 | 38,33,54,48] Portreto de Masarik: maljuna viro kun okulvitroj, lipharoj k blanka barbo.
Li estas idealista filozofo k eĉ deisto (diano). Tiel li verkis ampleksan volumon (antaŭ preskaŭ 30 jaroj) kontraŭ la fundamentaj principoj de l’ marksismo. Tamen li apogis la agadon de l’ socialistoj por la okhora labortago per sciencaj demonstracioj.
[REKLAMO p.6] Nova libro ★ J. Stalin: LA DECIDA JARO (Al la 12-a datreveno de Oktobra revolucio). Ĵus aperis en la serio «Komunista Biblioteko». Prezo 15 kop. (0.30 mk. g.) Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1 Leipzig O 27. — Sovetianoj ĉe CK SEU.
DISKUTEJO
«Problemoj de nia vidpunkto»
En n-o 281 K-do Gross (1899) respondas al mia propono el n-o 263. Temis pri tio, aldoni por eviti miskomprenojn al ĉiu subskribo ĉe artikoloj presataj en «S-ulo» la indikon, laŭ kiu vidpunkto ili estas verkitaj. K-do G. pensas, ke oni devas «raporti objektive» k «ne laŭ la tendenco de sia mondkoncepto». Li citas ekzemplon: du diversaj raportoj pri labortempo en Germanio. Estas kompreneble, ke neniu mondkoncepto (escepte religia, kiu ne baziĝas sur faktoj) pravigas al inventado de faktoj. Tamen raporti pri iu ajn fakto ne estas la samo, kio klarigi ilin. Ĉe simplaj raportoj pri okazintaĵoj, ĉe statistikaj nombroj — citado de l’ vidpunkto nenecesas. Sed se oni serĉas pri la kialoj de iu okazintaĵo, ĉio ŝanĝiĝas. K-do G. kontraŭstarigas «mondkonceptan» k objektivan vidpunkton. Objektive oni povas nur noti faktojn — tamen ne ilin kompreni. Ekzemplo: la granda milito estis fakto nedisputebla — pri ĝiaj kialoj aliel pensas burĝaj k proletaj, marksistaj historiistoj; same estas pri ĉiu fakto. Se do ni legas raporton, ni devas scii ne nur, ke io vere okazis (tion ni povas nur kredi al raportanto), tamen laŭ kiu vidpunkto tio estis observata. Du homoj povas observi la samon k vidi tion aliel. Ĉe difinita okula malsano, nomata «daltonismo», oni ne diferencigas inter si kelkajn kolorojn. La saman koloron iu homo vidas kiel ruĝan, alia kiel verdan; unu k la alia objektive raportos pri sia observo. Se tamen unu ne notos: «laŭ daltonista vidpunkto, tiu aĵo estas verda» ni neniam evitos miskomprenojn. K-do G. subskribas sian rimarkon: «Verkita laŭ SAT-ana vidpunkto». Ĉu vere SAT-anio batalas kontraŭ «mondkonceptoj»?… Laŭ SAT-ana vidpunkto oni povas skribi pri lab. esp. movado, pri celoj de nia lingvo, pri neŭtrala esp. movado, pri signifo de l’ proleta interkompreno k. s. En politikaj, sociaj demandoj SAT-anio ne havas unuecan aspekton. Mi trovas la enkondukon de mia propono grava. En la sama n-o 281 mi mem akceptis mian proponon, subskribante artikolon pri pola imperialismo: «laŭ komunista vidpunkto». Mia nuna respondo celas ion, kun kio devas konsenti ĉiu homo, komprenanta la rolon de l’ proleta klerigado, k tial mi prave povas subskribi.
Laŭ SAT-ana vidpunkto Leono (14 839).
— página 7 —
[BILDO p.7 | 4,7,89,12] Ornama kaplinio: desegnaĵoj de figuroj kun libroj ambaŭflanke de la titolo.
Esperanto-Servo
N-o 25 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 20. Marto 1930
EL RUMANIO
Strikrompantoj mortbatas strikanton — polico atakas funebran manifestacion
174 (Esp.-Servo.) La gelaboristoj de fer-industria fabriko Semaitre en urbo Bukarest (ĉefurbo) strikas jam depost 10-an de februaro, pro malaltigitaj salajroj k viv-malboniĝo. La dekan tagon de l’ striko antaŭ la fabriko prezentiĝis multaj strikrompantoj. Alian tagon la strikrompantoj eniris la fabrikon por labori. Unu el la strikantaj K-doj eniris la laborejon por konvinki la malkonsciajn strikrompantojn. Li ankaŭ sukcesis haltigi kelkajn maŝinojn, kiam kelkiuj ekbatis lin, tiel, ke post kelkaj minutoj li mortis. La trian tagon post tiu okazintaĵo la laboristaro de la urbo estis alvokita, partopreni la entombigon. La funebra manifestacio moviĝis sub ruĝaj standardoj. Subite aperis ĝendarmoj k soldataro, kiuj atakis la amason; 12 laboristojn k 3 virinojn oni arestis; la policistaro ankaŭ konfiskis la ruĝan standardon. Role.
EL GERMANIO
Terura familiotragedio en Chemnitz
175 (Esp.-Servo.) La 28. 2. mortigis sin per lumgaso 35-jara laborista edzino en sia loĝejo en urbo Chemnitz (Saksio) kune kun 6 el siaj infanoj. Ĉiuj 7 familianoj mortaj estis trovataj de la 16-jara filino, kiam ŝi je 21-a horo hejmenvenis. La patro de la familio estas militinvalido k nun senlabora. Li ricevis sian almozan renton k ebriiĝis dum tiu ĉi tago. La aĝoj de la mortaj infanoj: knabinoj havis 12, 6 k 3 jarojn; knaboj havis 10 k 8 jarojn k unu nur 4 monatojn. — Ĉefan kulpon pro ĉi tia tragedio portas la tute malsufiĉa mon-subvencio por milit-invalidoj. Al religiuloj mi demandas, kie restas la dia helpo por tiuj familioj?? G. N. (8130), Göppersdorf.
EL POLIO
Tro frue…, necesejoj —
176 (Esp.-Servo.) En Kielce-a vojevodio (regiono?) oni rakontas pri karakteriza interparolado de la starosto (prefekto) kun kamparanoj de vilaĝo. La eksministro por internaj aferoj, s-ro Skladkovski vizitis siatempe kelkiujn vilaĝojn, kie li ordonis, en daŭro de monato konstrui tiom k tiom da necesejoj. Plenumon de l’ ordono devis priatenti s-ro starosto, kiu post forpaso de monato efektive konstatis, ke la necesejoj estas konstruitaj. «Nun konvinkiĝu mem» — diris la starosto al kolektiĝintaj kamparanoj — «nun vi ne estas sovaĝa Azio, sed civilizita vilaĝo. Nu, ĉu malbona estas s-ro ministro?» Unu el la maljunaj kamparanoj post kelkminuta pripenso respondis: «Ne, li estas bona, sed vi tro frue alvenigis lin al ni, s-ro starosto». «Kial tro frue?» «Ĉar antaŭe estus necese alvenigi tian ministron, kiu donu ion por manĝo, k poste la tian, kiu donu al ni kie ni povu…» C. G.
Kiom da homoj en Polio malsatas?
177 (Esp.-Servo.) Laŭ sufiĉe ekzakta elkalkulo en nuna Polio: 6 milionoj da homoj nutras sin bone; 16 milionoj konsumas nur tiom, kiom necesas por vivi; 8 milionoj da homoj malsatas… C. G.
Analfabeteco en Polio k aliaj landoj
178 (Esp.-Servo.) En Polio estas pli ol 50% da analfabetuloj. La vilaĝo havas relative pli ol urbo. En Varsovio ekz. estas 16,96% da analfabetuloj, en aliaj urboj de la lando estas pli aŭ iom malpli ol en Varsovio. Laŭ elkalkulo de Statistik-Oficejo en Hago estas da analfabetuloj en: Praha 0,67%, Vieno 2,04%, Parizo 3,36%, Budapesto 4,67%, Romo 10,90%, Leningrado 13,80%, Moskvo 22,42%, Bukaresto 25,57%, Lodz (Polio) 31,91%, Kiev (Ukrainio) 44,62% ktp. Do plej malmulte da analfabetuloj havas Praha. Sed mi aldonu, ke oni povas legi, skribi k fini universitaton — sed esti socifripono. Ekzemplon? La tuta nuntempa burĝaro… C. G.
EL SOVETIO
Oni batalas kontraŭ analfabeteco
179 (Esp.-Servo.) Kiam vi alproksimiĝas la teritoron de nia grandega fabriko «Proletarka» (en urbo Tver), vi povas vidi okulfrapajn afiŝojn, kiuj alvokas preterirantajn homojn likvidi sian analfabetecon. Tiaj afiŝoj kun diversaj tekstoj pli-multiĝas en la fabrika korto. La internaj muroj de kluboj k ruĝ-anguletoj ankaŭ estas ornamitaj per afiŝoj kun alvokoj tiudirektaj. Sur ili vi ofte povas legi citaĵojn el la verkaro de K-do Lenin. Je unu muro estas murgazetoj el lernejoj, en kiuj oni jam likvidas sian analfabetecon. Je alia muro vi povas vidi ekspozicion de analfabetuloj, kiuj montras siajn atingojn post unu monato k 15 tagoj. En tiu ĉi ĉambro vi konvinkiĝas, ke la laboro por likvidi analfabetecon, en la fabriko «Proletarka» estas bona. Laŭ statistikaj kartoj el 1030 analfabetuloj oni jam ekkaptis por lernado 85%, laŭ izolitaj kazernoj ĝis 96%. Tiuj ĉi rezultoj estas atingitaj post bona mobilizado de la socio k ĝusta utiligo de la fortoj. Urbo Tver estas dividita laŭ regionoj, en ĉiu regiono estas stabo. De regionstabo iras fadenoj al la aliaj organizoj: al la regiona komitato de la partio k al la fabrikaj komitatoj, k tra ili al fabrikoj k kazernoj. En ĉiu kazerno estas elektita rajtigito kun helpantoj, kiuj respondas por likvido de analfabeteco en ĉiuj etaĝoj. Tiuj ĉi respondecaj K-doj de kazernoj estas unuigitaj en kazernaj komitatoj. Instruistoj kontrolas la viziton, k kiam lernanto aŭ lernantino kelkfoje ne vizitis lekciojn, ili informas pri tio la stabon. Specialaj helpantoj ĉe la stabo havas la taskon, tuj post tia sciiĝo flanke de instruisto, esplori la kialon de foresto k averti la lernantojn por daŭrigi la lernadon. Kiam lernanto aŭ lernantino estas malsana, sed povas sin okupi hejme, oni sendas instruiston, kiu instruas ilin en la hejmo por eviti, ke lernanto aŭ lernantino postrestu la aliajn gelernantojn. Ankaŭ ĉiuj gelernantoj de mezaj k altaj lernejoj estas mobilizitaj por tiu laboro. La instruistoj ne preterlasas iun lekcion k la vizitado estas 95—98% el la gelernantoj. Oni eldonas specialan literaturon por analfabetuloj, kiun disdonas al la gelernantoj legosciaj junlaboristoj aŭ infanoj, kio multe efikas. Por la tuta urbo ekzistas centra komisiono por likvido de analfabeteco, kies decidoj estas devigaj por ĉiuj. La komisiono havas help-lernejojn, en kiuj estas grupo da instruistoj, por povi laŭnecese ŝanĝi aŭ anstataŭi instruiston en okazo de fiasko aŭ forveturo de instruisto el tiu aŭ alia lernejo. Do la lernado funkcias seninterrompe. Komitato por politika klerigo ankaŭ ne malfruiĝas en la laboro. Per instruistoj k inspektoroj ĝi havas interligon kun regionaj staboj, kio garantias la sukcesojn en la laboro k iom post iom forigas ĉiujn difektojn… Filippova (5281), Tver.
Ni estis kamplaboristoj de bienuloj
180 (Esp.-Servo.) Antaŭ nelonge revenis Sovetion grupo de iamaj svedoj (21 personoj), kiuj pasintsomere elmigris Svedion. Post sia reveno Sovetion la iamaj svedoj rakontis: «Ni vivis en Svedio nun dum 5 monatoj k konvinkiĝis, ke en burĝa lando la vivo de laboruloj estas tre malbona, ke patrio de ĉiuj laboruloj estas nur Sovetlando. Kiam ni vivis en Sovetio, nia pastro konvinkadis nin, ke en Svedio por ni estos pli bone. Sed kiam ni trafis Svedion, oni faris nin kiel kamplaboristoj de bienuloj.» — La svedoj revenintaj Sovetion, ricevis siajn malnovajn kampojn en kolonio de iamaj svedoj. 6478, Rostov (Don).
EL ARGENTINO
Pulm-malsano en Argentino
181 (Esp.-Servo.) En Argentino laŭ nova statistiko po jaro mortas 15 000 da homoj pro pulm-malsano, k nun estas 150 000 pulm-malsanuloj. 13 827, Montevideo.
— página 8 —
SENNACIULA SPORTA PAĜO
Kompilanto: Ad. Wendt, Leipzig O 27, Rudolph-Herrmann-Str. 7, ptr. r. (Germ.)
SPORTO
Tiu vorto egalsonanta tra multegaj lingvoj estas tiom bone komprenata, ke laŭ provizora konsidero ĉiu miskomprenanto estas mokridinda. Ĉar ĝi estas unu el la plej ofte uzataj, plej bone konataj, ĉiu scias traduki la vorton en sian lingvon k inverse. Sed se oni petus cent malsam- aŭ samlingvajn homojn, konkretigi la sencon de la vorto, doni tutsimple respondojn al la demando: kio estas sporto? tiam certege oni povus ekscii cent malsamajn solvojn de la enigmo, dum pluraj dekoj tute ne scius respondi aŭ dirus: Sporto estas ĉio k nenio! Strange! Sed samstrangaj estas ankaŭ la «sportspecoj» konstateblaj ĉe iuj homoj. Ekz. mia patro (unu el la «malnovuloj») diradas emfaze: Laborado estas mia sporto! Dum kongreso mi demandas junulon migrule vestitan: Ĉu vi estas sportulo? Respondo: Nu, mi estas esperantisto — jen mia sporto! Kolegon junan mi vidas staranta kun granda orbrila insigno sur la jaketo. Proksimiĝante mi ekkonas, ke du grandaj pipoj formas ĝin. Demando duba: Vi, laboristo — en fumklubo? Respondo fiera, konvinka: Jes! Sporto mia kara. Tion vi ne komprenas! Kaj mi, kiu arogas nomi min konvinkita laborista sportulo, efektive kapskuas pri mia aŭ ilia stulto — k petas vin, kara leganto, formi normon pri sporto el supraj ekzemploj.
Tamen estu honeste dirata, ke plejparte sub termino «sporto» oni komprenas ian korpan okupadon eksterprofesian. Sed — jam ne senescepte, ĉar ekzistas profesisportistoj. Plie la teknika progreso kreis sportojn permotorajn, kiuj nur okupas la nervojn. Ĉiuspecaj k -tendencaj partioj, sindikatoj, eklezioj k kulturorganizoj klopodas altiri junularon per sporto akceptita en iliajn programojn. Samaj organizoj ĝemas pri la indiferento de la juna generacio al la organizaj idealoj. Laŭ unuanima opinio nur kulpas la sporto. Sporto pliigas laborpovon! diras la fabrikistoj k instalas sportgrupojn industriajn aŭ subvencias sporton («neŭtralan»). Samaj krias, ke sporto vane ekspluatas laborfortojn, irigas laboristojn jam lacigitaj en laborejojn, indiferentigas ilin pri produktodevoj k vekas estremon en ili. Proletoj aprobas sporton por hardi jungeneracion por la vivbatalo k malbenas ĝin, ĉar ĝi forgesigas la ruiniĝon k subpremiĝon de l’ klaso. Ĉiuj sanigistoj k kuracistoj rekomendas ĉe plej multaj malsanoj k suferoj la universalkuracilon «sporto» — k malpermesas ĝin ĉe iuj aŭ ĉiuj fizikaj aŭ psikaj funkcioĝenoj. Jen la dilemo! Ju pli oni cerbumas, des pli ĝi ĥaosiĝas. Helpu! Ho senantaŭjuĝa prudento de l’ «homo sapiens»!
Eĉ ĉi-paĝe mi ne por- aŭ kontraŭparolu, sed simple klopodu klasigi sporton laŭ rolo senspeca k sentendenca por la aplikantoj. Ampleksege ĝi servas kiel tempopasigilo. Samkiel dum liberaj horoj iuj nepre mallaboras, dormas, vagas, legas, amindumas, diboĉas ktp., multegaj aliaj praktikas sian sportspecon. Oftege oni aŭdas la plendon: Se mi nur scius kion fari pro enuo, se nur baldaŭ estus sporthoroj! Tiun grupon oni ekkonas laŭ jenaj kriterioj: La anoj sociemaj, gajemaj ne estas ambiciaj, ne grave interesiĝas pri sporttekniko k tute ne deziras ŝarĝi sin per scioj pri socia aŭ kultura sportideologioj. Help- aŭ gvidoficojn ili certe malakceptas, ĉar ne per devoj, sed per ĝuoj ili deziras pasigi la tempon. Dua grupo sportas pro memkontentigo. En ili ripozas energioj ne aplikeblaj pli facile ol peni altrezultojn [?] en ia sporto. Ili daŭrigas nutri sian ambicion ĝis plejega rekordemo k alcelas esti favoratoj, t. n. «kanonoj». Ili malofte estas helpemaj, sed laŭ praktika rango ofte konsideras sin taŭgaj gvidantoj. Ilia rezultoj estas persona rikolto. Nur malofte ili fariĝas «unuiĝpatriotoj» aŭ metas sian ambicion en servon de asocio, ĝis ne plu estos samkvalitaj konkurantoj. Tiam: «estas nenio plu» k ili iras en alian klubon. Kulturideoj de sporto estas fremdaj al ili. Jen kial oftege la plej altkvalitaj sportuloj estas indiferentaj al ĉia pensiga kulturprojekto. — Jenaj du grupoj volonte venas amase, kun amikoj, sed malaperas senpripense, se ne plu estas amikoj, la sportaĵoj enuigas aŭ ial ne plu kontentigas k instigas ilin.
Pli atentinda estas tria grupo. Unuope ĝiaj anoj venas k preskaŭ sen propagando. Preskaŭ nerimarkate ili klopodas fariĝi lertaj sportuloj k komprenantoj por atingotaj sportceloj. Ili baldaŭ vidiĝas per sinteno, ke la sporto ne restis por ili ludilo aŭ tempopasigilo, sed fariĝis idealo. Ili eltenas kritikojn, akceptas ĉian helpon, helpas eĉ laŭpove mem k metas sin en servon de organizo ne havante grandajn postulojn al ĝi. Jen la plej bona tipo de lojalaj nursportuloj.
Sekvas nur unu, sed plej dezirata grupo: Tia, kiu enhavas ĉiujn virtojn k ecojn sportkoncernajn. Ties anoj ne nur sportas por sporti aŭ akceli sporton, sed scias, ke perprofesia ruinigo aŭ misfigurigo fizika necesigas korpekzercojn ekvilibrigajn… Ankaŭ, ke heredaj aŭ promalsanaj patalogiaj k neproporciaj fizikaj neprigas [?] ĝusteformi la korpon per koncernaj okupadoj sub konstanta konsidero de novaj, senantaŭjuĝaj anatomiscienco, etiko k moralo. Do ili praktikas korpokulturon. Ĉar evidente ĉio ĉi jam necesigas pensadon pri celoj de sporto k korpo, la adeptoj certe plupensos, scias aprobi aŭ malaprobi tiun aŭ alian sportspecon por si k aliaj, estas eble iomgradaj sanitaruloj, scias kunligi la privatan idearon kun la socia, homara k certe plejparte ankaŭ kulturas la menson same kiel la korpon. Jen la idealistoj, kiujn ni bezonas! Ĉion por la organizo ĝis la limo de tempo k fortoj! Devizo: «Por la popolo ni agadas, dum ludi ni ŝajnas».
Kompreneble ne ĉiam la grupoj estas tiom bone ekkoneblaj. Eble iuloke estas pli aŭ malpli da grupoj aŭ nuancoj. Sed vidante la kvazaŭan ĥaoson da karakteroj, oni ne bezonas miri, ke sama rimedo povas esti sanigilo k mortigilo, ke iu idealo, povas savi k pereigi, ke amiko k malamiko estas sama persono ktp. Ĉu ne samtial la homaro ankoraŭ ne estas «granda rondo familia»? Se ĉiuj samopinius, ĉu necesus propagandi? Ĉu ni ne ĉiuj parolus esperanton aŭ ian homaran lingvon? Mi finu k konstatu jenon: Samkiel la universo estas unuo malgraŭ sia multvario, dependa inter si, tiel la homoj tendencu unuiĝi, formi veran socion. Nepre atingonte tiun ĉi celon, ni sportuloj estu vojpreparantoj! Ni fosu nian sulkon! Ĉar jam «tra densa mallumo briletas la celo, al kiu kuraĝe ni iras». «Kiel ruĝflama stelo en postvenka helo al ni la direkton ĝi diras!» 5320, Görlitz.
NIA UNUA SKIADO NUNVINTRE
Ne brilis la suno, ne brilis la neĝo, sed estis frosta k nebula vetero matena. Ni 7 geesperantistoj kolektiĝis ĉe klubo je nomo de l’ jaro 1905. Preninte skiojn, ni ekiris al Volgo piede k poste ni surskie veturis en postvolgan regionon.
Tagmeze la vetero estis pliboniĝinta k ni tuttempe ridadis k paroladis. Postvolge ni demontiĝis surskie, multfoje faladis k ree demontiĝis.
Ĉirkaŭ la dua horo niaj K-dinoj ekdeziris reveni hejmen, ĉar ili malvarmiĝis k laciĝis. Ni akompanis ilin ĝis Volgo k poste revenis por skiadi. Post kelkaj minutoj unu K-do volis manĝi k ankaŭ hejmeniris. Ni restis duope … «Nu amiko, kien ni direktiĝos?» demandis unu. «Veturu lokon, al kiu ni veturis pasintjare» respondis la alia. «Nu, veturu.»
La vojo en krutvaleto arboza estas belega. Ni estis revenintaj per alia vojo
— página 9 —
SENNACIULO 285
de ni mem farita. Kiam ni skiis reen laŭ Volgo, krepuskis k malvarmiĝis. Malvarmon sentis precipe la manoj. La piedoj iomete laciĝis k pro tio ni skiis nerapide. Subite mi aŭdas: «Amiko, via nazo, estas blanka, ekfrotu ĝin per neĝo!» Kiam mi ĝin tuŝis, mi eksentis ĝin malmola, — tiam mi rapide komencis froti ĝin. Post kelkaj minutoj la nazo denove estis mia. Ceteran parton de la vojo ni ĉiumomente interdemandis nin «Rigardu mian vizaĝon», ĉu ĝi estas frosta aŭ ne?» Ricevinte trankviligan respondon, ni daŭrigis skiadon ĝis la 17-a horo. Kiam ni venis hejmen, estis jam mallume. Mikaelo Toporov (Samaro).
TRA ESPERANTIO
EL LA PRAKTIKA VIVO
(Kiel respondo al K-dino Krupskaja)
I
Antaŭ kelka tempo germana komercisto sidis en la manĝvagono de ekspresa trajno al Konstantinoplo. Kun granda intereso li observis, kiel la kelnero klopodis interkomprenigi sin kun alia pasaĝero. La kelnero tiun alparolis unue per rusa lingvo. La alia faris gestojn de nekompreno. Poste la kelnero sinsekve provis la ĉeĥan, polan, rumanan, hungaran, bulgaran, grekan, serban k laste la turkan lingvojn. Sed la alia ne komprenis. La germana komercisto sin levis, alpaŝis al la du k proponis en turka lingvo sian helpemon al la kelnero. Samtempe li aldonis bonintencan konsilon: «Sinjoro kelnero, vi provis per naŭ diversaj lingvoj, — sen sukceso. Do — vi klare vidas, ke vi nepre devos lerni ankoraŭ unu lingvon el okcidenta Eŭropo, — unu aŭ el la romana aŭ ĝermana lingvogrupoj. Nur tiam vi povos vojaĝi tra la tuta mondo k ĉie oni komprenos vin!»
La kelnero ne sciis ion diri kontraŭ tiu ĉi parolo. Li sole ĝojis, ke la alia pretis helpi. La germano alparolis la kunvojaĝanton unue en germana lingvo, — ankaŭ sensukcese. Poste li provis per la franca, angla, nederlanda, hispana, itala k portugala lingvoj. La alia ne komprenis. La situacio fariĝis malagrabla por la komercisto, ĉar antaŭe li ja asertis al la kelnero, ke tiu nur bezonas lerni ankoraŭ unu lingvon el okcidenta Eŭropo por esti komprenata en la tuta mondo. Kaj li mem sensukcese provis eĉ per sep. Li jam kredis vidi mokan trajton en la vizaĝo de la kelnero. Subite la komercisto memoris, ke li antaŭ kelkaj jaroj, nur por pasigi la tempon, lernis esperanton. Ĉar li momente ne sciis alian eliron, — tute simple li demandis la pasaĝeron: «Ĉu vi parolas esperante?» Kun videbla ĝojo la alia respondis tuj per: «Jes, sinjoro!» Per la mondlingvo oni eksciis, ke la alia estas svedo, kiu por sia persono lernis kvar naciajn lingvojn el Nordeŭropo. La tri personoj kune parolis dudek naciajn lingvojn, sed ili ne kapablis interkompreniĝi per ili.
Tradukis 601.
II
En Essen. Propagandvespero por esperanto inter laboristaro. Inter la aŭskultantoj hazarde troviĝis akademiulo. Dum la diskutado tiu profesia lingvisto diris: «Kontraŭ la ideo enkonduki mondskale komunan helplingvon, certe neniu prudenta homo povas ion diri. Sendube tia mondlingvo estus granda avantaĝo por la tuta homaro. Sed aliflanke, kiel patro, mi neniam estus preta, fari ion ajn por la efektivigo de tiu ideo!» Kun miro mi demandis lin: «Kiel povas esti diferenco inter la opinio de «homo» k de «patro»? — Iom nevole li respondis: «Vidu, — mi elspezis milojn da markoj por la studado de miaj du filoj, ĉefe por studoj de lingvoj. Kiel mi nun povus helpi enkonduki esperanton en ĉiuj lernejoj, per kio ja la infanoj de ĉiu laboristo havus la eblon sin komprenigi kun ĉiuj homoj en la mondo! Tiam ja ne plu estus diferenco inter ili k miaj filoj. Ne, tion ne postulu de mi! Mi ja ne volas forĵeti mian monon sen rezulto.»
Tie ĉi elparolis en nepripensita momento homo tion, kion aliaj, pli singardemaj personoj pensas. Por konservi la diferencojn inter homoj — do, pro nura propra intereso, oni kontraŭbatalas la progreson. Estus bone, se ankaŭ la Proletaro tutmonda same prudente agus «por sia intereso».
601.
[BILDO p.9 | 36,33,41,45] Nigra kvinpinta stelo super granda krisigno, ĉe la maldekstra rando de la anonco.
[REKLAMO p.9] Ne atentu pli longe por abonigi vian kurslernanton, vian korespondanton, vian labor-kunulon esperantistan al «SENNACIULO»! Kunhelpu ankaŭ vi, ke la 100 mankantaj abonantoj estu varbataj por plenigi la 4-an milon!
Esperanto k socialdemokratio en Nederlando
Sur la tagordo por la kongreso de la socialdemokratoj en Nederlando troviĝas denove proponoj favore al la propagando, uzo k instruo de esp-o. Tiu kongreso okazos dum pasko (20./21. aprilo). Sendu simpati-esprimojn! Zorgu, ke ili alvenu en la kongresloko je 19. aprilo aŭ 1 tagon pli frue. Adresu: S. D. A. P.-Kongreso, Gebouw «De Harmonie», Groningen, Nederl.
Suplemento al la adresaro en Jarlibro
(Tiu ĉi nomaro ne estas por korespondemuloj)
Laŭ la kongresdecido en Leipzig 1929 ni publikigas ĉi kune la adresojn de la membroj, kiuj nov- aŭ realiĝis post apero de la jarlibro. Rilate terorlandojn ni nenion citas, same ni ne citas la adresojn de tiuj, kiuj petis nin ne publikigi ion ajn. — Por ŝpari lokon en «S-ulo», ni kiel eble plej koncizigas la adresojn, ankaŭ ne citas la sektorciferojn.
(1-a daŭrigo. Vidu n-on 284)
Ehime-ken (Japanio) 15613 Murakami-Rjotaro, 855 Oide-cho, Juno-machi, Doogo. Elberfeld (Germanio) 15675 Senft H., Schlesswieger Str. 39, instalisto. 15674 Karp H., Ritterstr. 17, seruristo. 15678 Luterklas A., Hatzenbeck 1, forĝisto. 15676 *Warwel E., Sperberweg 20. 15677 Warwel H., Sperberweg 20, lignajisto. Elektroperedaĉa (Mosk. gub., Sovetio) 15702 Emeljanov S., Kontoro. Elenovka (Sovetio) 15605 Polovinkin I., Izvestkovij Karier. Enschede (Nederlando) 15673 Rooseboom I., Genestetstr. 9, fervoj-konduktoro. Essen (Germanio) 15842 Marquardt O., Hammerstr. 16, laboristo. Estacion Villa Alba (F. C. B. B. N. O., Argentino) 12639 Bodernea N. Ferryville (Tunizio, Afriko) 15753 Aubert V., Villa Zuretti 9. 15754 Azzofrandi L., rue Robin. 15752 Gaillot G., Quartier de la Briquetterie. 15755 Poropan G., 4 r. Marceau. Frankenthal (Pfalz, Germanio) 15679 Hasenzahl Karl. Frankfurt a. M. (Germanio) 15709 Heck F., Rödelheimer Landstr. 113. 15710 Moessner H., Schenkstr. 53, maŝinseruristo. 15708 Weimar W., Vorm Wald 16. Fürth (Bavario, Germanio) 15924 Grünbaum K., Stiftungsstr. 21, metallaboristo. Gjatsk (Sovetio) 15691 Arbatskij L., Poŝtkesto 5, Rodomanovo. Glasgow (Skotlando, Britio) 8369 Atkin J., Ingram Str. 207, kelnero. 15556 Reader J., 121 Auchentoshan. Terrace, Springburn, N. Goldlauter (Turingio, Germanio) 13450 Schübel H., Hauptstr. 145, II. Göteborg (Svedio) 15659 Carlson E., Bondegatan 10-b, ŝoforo. 15662 Erikson S., Masthuggsliden 3, ŝoforo. 15661 Johansson C., Mellangatan 18, riparisto. 15660 Jonasson K., St. Backegatan 3, riparisto. 15646 Lindström A., Uddevallegatan 27/4, 2 tr., lokomotivkonduktoro. 15645 Rudkvist O., Örngatan 29, g. h., lokomotivkonduktoro. Graz (Aŭstrio) 15634 Babnik J., Körösistr. 151, tekn. oficisto. 15689 Haider E., Hirteng. 11, seruristo. 15635 Prauneg F., Karlauergürtel 18-a, magazenlab. 15760 Schwarz J., Prankerg. 64, fervojisto. 15688 Setscheny A., Draisgasse 18-a, seruristo. 15636 Strohmeier G., Hackherg. 13, seruristo. Gumma-ken (Japanio) 15610 Kido-Mataji, 35 Nakakonya-machi, Takasaki. Haarlem (Nederlando) 15733 *Vijnrox T., Lijsterstr. 8, N. Habarovsk (Sovetio) 15769 *Lunina E., Barabaŝevskaja 92. Haĉmas (Zakavkazsk. j. d., Sovetio) 15880 Kolijev A., Sovĥoz «Obnovlionnaja Zemlia» maŝinisto. Halle a. d. Saale (Germanio) 15869 Geiling E., Saalberg 6. 15868 Kuhles K., Trödel 20. 15867 Rümpler R., Passendorfer Weg 74. Hällefors (Svedio) 7986 Björn G. E., Box 694. Hällekis (Svedio) 15647 Frisk H., Stakeklev. Hartmannsdorf (Chemnitz, Germanio) 15587 Röber H., Bergstr. 7. 15585 Weinreich F., Limbacher Str. 7. 15586 Weinreich K., Hohestr. 1. Helsinki (Finnlando) 15743 Orlov-Mikko, Ruusavillankatu [?] 20, A. 7, frezisto. Ĥarkov (Sovetio) 15687 Jurĉenko A. J., Poĉtovyj jaŝĉik 309. 15573 Karpov N., Bazarnyj per. 9, Lubotin regiono. 15686 Surovcev N., Grekovskaj ul. Kralimalevskij per. 9. Ĥmelevici (Nijegor. Kraj, Sovetio) 15899 Puŝkarev B. G., instruisto. Ilovajsk (Stalin, okr., Sovetio) 15714 Ĉernobaj Ĥ., s. Gruszko-Lomovka. Irkutsk (Sovetio) 3378 Rukavicin I., N.-Amurskaja 31, profesoro. Ivanovo-Voznesensk (Sovetio) 15858 Belov A. V., Tipografskaja ul. 11, oficisto. 15693 Lazarev A., ul. Dzerjinskogo 1, kv. 2. 15884 Orlov A., Miĥajlovska 32, lernanto. Jalta (Sovetio) 15668 Stoljarĉuk, ul. Vinogradnaja 7, kv. 33.
(Daŭrigota)
— página 10 —
286 SENNACIULO
MALGRANDAJ NOTOJ
Alvoko de la Nederlanda LEA
La Nederl. Federacio de Lab. Esp-istoj intencas eldoni dum la 1. majo specialan nederlandlingvan propagandan n-on de sia organo «Lab. Esp-isto». El ĉiu lando ni bezonas saluton k instigon per nur kelkaj vortoj esp-lingvaj, por ke ni povu traduki ilin. Ĉiuj LEA-sekretarioj (kie ne ekzistas LEA, sendu iu redakcio de gazeto aŭ lab. grupo la petatan) estas petataj plenumi nian deziron. Ni sendos la rilatan n-on de «L. E.» rekompence. Adr.: NFLE, Middenweg 226, Amsterdam, Holando.
Konkurad-alvoko
Mi alvokas ĉiujn lokajn SAT- k SEU-organizojn por konkurado laŭ jenaj punktoj: 1. Barnaula esp. organizo jam mendis ĉe SAT 30 ekz. «S-ulo» ĉiusemajne, 50 ekz. «La Lernanto» ĉiumonate, 20 ekz. «La NE», kiujn ni disvastigas per div. librovendejoj en nia urbo. (Krome la SAT-anoj mem abonas «S-ulo»n senpere je pli ol 50 ekz. — 2. Same ni mendis ĉe SEU 20 ekz. «Informoj» k 20 ekz. «Bulteno», kiujn ni celas disvastigi eĉ inter neesp-istaro. — Kiu la unua revokos? Diru viajn kondiĉojn.
SAT-peranto S. Goldfeder, Barnaul (5448).
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
ESTONIO. Pärnu. 3. feb. komenciĝis kurso ĉe knab-gimnazio, gvidata de K-do E. Mälson laŭ rekta metodo, partopr. 36 gimnazianoj. La lernej-administracio subvencias mone la kurs-aranĝon. 22. 2. estis solena finvespero de esp. kursoj ĉe Lab. Esp. Klubo gviditaj de A. Strandmark. Partopr. ĉ. 150 p., ĉar ĉeestis ankaŭ esp. nekursanoj. Programo el reciprokaj salutoj, adiaŭoj, transdono de donaco al kursgvidinto, danco k ludo. Post kelkaj tagoj komenciĝos nova kurso; gvid. K-do Mälson. — Kilingi-Saunametsa. 1. 2. paroladis tie K-do Ruŭs (15 248) pri esp. en kontraŭmilita movado antaŭ ĉ. 100 kamparanoj. — Vana-Kariste. Ĉar ĉi tie estas neniu esp-isto k mankas rimedoj por venigi lektoron, ĉe junsocialista societo komencis lerni 10 junuloj laŭ «Petro» memstare. — Sindi. Kurso gvid. de K-dino Peterson finiĝis en fino de febr. (15 428). — FRANCIO. Parizo. K-do Gaillard (12 218) laboras ĉe nova esp. grupo el naturamikoj, branĉo de «Trait d’Union» (Kunigilo aŭ Interliga Streko), Naturista Societo por Homa Kulturo, kiu propagandas i. a. vegetarismon k fondis esp. ĥoron. Kunvenoj ĉiumerkrede. — GERMANIO. La LEA-distrikto de l’ Dresdena industriregiono kunvenis 8./9. febr. en Dresdeno kun ĉ. 100 Gek-doj. El la raportoj estas notinde, ke la aŭtune komencitaj kursoj estas kontentige vizitataj (kursoj estis malfermataj en 22 lokoj de l’ distrikto). — Augsburg. La grupo faris sukcesan peresp-an laboron k peris multe da korespondado por organizoj. Membrostato: 82. Pli ol 100 kursanoj en 5 kursoj. — Novaj LEA-grupoj fondiĝis laŭ «Arb. Esp.» en jenaj lokoj: Rheinhausen, Neuboscheln [?] (Rejnl.), Warnemünde, Güstrow, Frankenthal (Pfalz). — NEDERLANDO. El la jarraporto por 1929 aperigita en febr.-n-o de «Lab. Esp.» ni notas jenon: En dec. 1928 estis 8 sekcioj kun 164 membroj, en dec. 1929 — 22 sekcioj kun 379 membroj; krome estas 30 ĝeneralaj, 32 simpatiantaj membroj k 9 simpat. organizoj. Sume la Federacio havas 441 membrojn. El ili 158 p. troviĝas en Amsterdam. La Fed. eldonis en 1929 — 62 mil flugfoliojn. Ĉar okazis intern. lab. sportfesto en Hago, la Fed. disdonigis proprakoste propagandfolion. En Amsterdam, Rotterdam, Leeuwarden la membroj partoprenis kun propraj flagoj la majmanifestaciojn. Dum 6 monatoj okazis radio-disaŭdigoj holand- k esp-lingve ĉe «VARA» (Hilversum), kien devis iri ĉiusemajne niaj K-doj Faulhaber, Krijt k Lem jr. el Amsterdam. Dum la lastjara (14-a) kongreso la Fed. akceptis la Konvencion kun SAT. — SOVETIO. Barnaul. En tiu relative malgranda siberia urbo estas 100 SAT-anoj k ĉ. 30 SEU-anoj. Novaj kursoj ĉe milicio (15 p.), agrar-teknikumo (30 p.), klubo de konstruistoj (2 grupoj), 2-a sovetlernejo, akvo-transportista lernejo (30 p.), lab. vesperkursoj (25 p.) en Zaton, 17-a lernejo, kie en 4-a k 3-a grupoj esp. estas instruata kiel deviga objekto. Distrikt-kursoj de poŝtfakgvidantoj havas esp-on kiel devigan lernobjekton pro nia vasta koresp-ado. Same urbaj kursoj de junpionir-gvidantoj. En la regiono ekzistas kursoj en Pavlovsk (15 p.), Talmenka (20). 5000 poŝtkartoj havas esp-lingvajn surskribojn. La gazetaro presigas kursojn. Ĉe loka domo de kom. klerigo elmetiĝas «S-ulo» k «SEU-Bulteno». Bedaŭrinde mankas sufiĉaj organizadresoj eksterl. por la intern. interligo. (13 503.)
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Miĥaelo Babits «LA CIKONI-KALIFO». Romano. El la hungara tradukis Karlo Bodo. Eld. Rud. Mosse, Esp. Fako, Berlin. 1929. Formato 10,5×16 cm. 187 pĝ. Biblioteko Tutmonda, n-oj 23—25. Prezo nemontrita.
Kiam mi komencis legi tiun ĉi romanon, mi ĝojis: «Jen talenta aŭtoro! Ili estas tiom malmultaj! Fine mi povos entuziasmiĝi!» Sed ho dolor’! La romano poste malkovriĝis tute ridinda, tute mallerte prezentis modan burĝan temon? duobla esto, «dupersoneco» de la sama persono.
Riĉa homo, virta, estas samtempe malriĉa diboĉa oficisto. La du korpoj de tiu «ambaŭ-viro» kun sola animo, vivas malproksime unu de l’ alia. Kiam la riĉulo ekdormas, la alia korpo, la oficisto, ekvekiĝas. Poste la oficisto ekdormas ĉe enuiga laboro, ĉar la kun-animano la riĉulo deziras vekiĝi. Se iu akcidento vekas unu el ambaŭ, la dua tuj akcidente ekdormas, dumtage aŭ dumnokte, ĉar ambaŭ vivas en la sama terzono, en la sama horzono.
Komika temo, tute ŝerca! Ne. La aŭtoro traktis ĝin serioze, stulte k stultige. La virta riĉulo suferas, ĉar restas en li iaj «malvirtaj sentoj» de la diboĉa proleto. La diboĉa prolet-oficisto suferas, ĉar dum la diboĉo mem estas en li iaj «virtaj sentoj» de la ĉasta riĉulo: li kompatas sin mem, malkvieta. (Ĉio tio, plena da kristanaj antaŭjuĝoj pri virto, malĉasto, sankto, malpuranimeco.)
Fine la diboĉa oficisto, turmentita de la «virtoj» de l’ riĉulo, memmortiĝas per revolvero kontraŭ kapo, — k oni trovas la ĉastan, morale turmentitan riĉulon en alia regiono, mortinta pro revolverpafo en kapon, sed sen revolvero. Mi ne mencias la sadismajn detalojn pri mortigo al iu virino.
Certe, ekzistas sufiĉe bonaj romanoj pri «duobla personeco» (duobla esto) de la sama persono, kompreneble ĉiam en la sama korpo, sub influo de heredo, de nerva malkvieto, kvankam tiu literatura burĝa modo naskis plejparte ridindaĵojn.
Kaj mi ne estus kredinta, ke talenta aŭ netalenta aŭtoro skribus verkon tiom ridindan, kiom tiu vagado de unu «animo» inter du korpoj. Stultega malkompreno de studoj pri faktaj «dupersonecoj» aŭ «multpersonecoj» de iaj nervmalsanuloj. Jief.
Stockholm. Svedlando. La Stokholma Ekspozicio 1930. Bela ilustrita gvidilo tra la sveda ĉefurbo, eldonita de la Sveda Trafika Asocio k Stokholma Ekspozicio. Senpage havebla de: Stokholma Ekspozicio, Stokholm, Svedio.
The Sino-Russian Crisis (La Ĉino-Rusa Krizo). Publikigita de: The International Relations Committee, Nanking, Ĉinio, n-o 5, Mao-tan Street. 105 pĝ. Form. 18×26 cm. Materialo pri la manĉuria fervoja konflikto prezentita de l’ ĉinia registaro. Anglalingva.
Léonid Andrenko, L’Uniformité de la Vie dans L’Univers. Préface de N. Morosov. Association Internationale Biocosmiue, J. Estour, Solliès Pont (Var), Francio. 24 pĝ. Form. 12×18 cm. Franclingva studo pri la universo k vivo de l’ astroj.
— página 11 —
SENNACIULO 287
NIA POŜTO
6604. — Via artikolo aperos (resumite pro lokomanko), ankaŭ la versoj. Pro la koresp. deziro sendu koncernan anonc-tekston al Adm., pagante laŭ indikita tarifo.
13 563. — Ni sendis la artikolon al red. de «Jun. Pĝ.»
13 794. — Ni preferas orig. artik. Ni ne povas uzi. Ankaŭ oni lasu al anglalingvanoj fari tradukojn el la angla.
1255. — Via artikolo certe aperos.
11 297. — Via artikolo en venonta n-o. Red.
15 877. — Ne risku tro multe en simpla let. Vi ankaŭ povas sendi ĝin rekomendite, ĉar tiele oni ne ebzonas tiom pagi, kiom ĉe valorletero.
670. — «SPR» estas presata k ekspedata en Moskvo. Ĝis nun ni mem ne ricevis ĝin.
259. — Ĉar vi nek citas la grandon de la anonco nek la sumon pagitan, ni devas atendi la liston. Adm.
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0.80 mk. g., ĉiu plia linio 0.50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
AŬSTRIO
— Kiu ŝatus komunan veturadon al la SAT-kongreso en Londono per biciklo? Junuloj-sportuloj skribu al K-do Alfred Setscheny, Draisgasse 18, Graz.
— Esp. rondo koresp. kĉl, krom Germanio. Provizora adr.: Anton Haberlik, Peter-Tunner-Str. 20, Leoben, k K-dino Anna Stotz, Judendorf, n-o 32 b. Leoben.
FRANCIO
K-do Robert Boissel, 45 rue Dumont, Sotteville les Rouen kĉl pri ĉ. temoj, L, PI, certe resp.
K-do A. Gluard, 91 rue Nationale, Chateau du Loir, Sarthe, L, PK kun Sovetianoj.
K-do J. Grosshans (19 j. komencanto), Baldenheim, Bas-Rhin, PI, bfl. kun K-dinoj.
K-do Fr. Renard (25 j. fraŭlo), 23 rue de la Princerie, Metz, Moselle, kĉl, PI, gaz. Resp. garantiata.
GERMANIO
— LEA-lokgrupo (15 Gek-doj, 15 ĝis 54 j.) koresp. kĉl, L, PK, PI, bfl, pri ĉ. temoj. Prefere pri politiko, ateismo. Interŝ. gaz. il., fotojn, esp-aĵojn ktp. Adr.: K-do Karl Hasenzahl (por LEA-grupo), Mühlstr. 15, Frankenthal (Rheinpfalz). — Certe resp.
— Juna esp. grupo koresp. kĉl. Resp. garantiata, L, PI, bfl. Adr.: K-do J. Dresel, Prager Str. 190, Hersbruck (Bavario).
K-do Artur Breuer, Oberstr. 29, Radeberg/Sa., kĉl, PK, PI. Resp. garantiata.
— Kial ne resp. al miaj L jenaj Gek-doj: Kolpakova (14./2.), Kalaĉev (16./2.). Ĉu vi ne ricevis miajn L. Mi petas nepran resp. Adr.: Welward, Lachnerstr. 3./4., Karlsruhe.
K-do W. Nittka, Unnaer Str. 19, Dortmund, kĉl, PM k donas PM por monbiletoj k moneroj.
K-do Rudolf Pfützner (15 654), Karlsruher Str. 21/1, Dresden-A. 27, kĉl, pref. kun transmaraj landoj, L, PK, PM pri muziko ktp. Resp. gar.
K-do Daniel Fiŝer (15 749), Pirmasenser Str. 94, Kaiserslautern/Pfalz, serĉas serioz. koresp-adon kun sudlandaj Gek-doj. L, PK, PI. Certe resp.
JUGOSLAVIO
K-do D. Banovina (abelkulturisto), Deliblado, kun abelbredista praktikulo en Sovetio.
SAARLANDO
— Esp. grupo «Nova sento» St. Ingbert koresp. kĉl, PI, PM, fotoj. Adr.: L. Weidmann, Neue Mess-str. 22. St. Ingbert. — Nepre resp.
SOVETIO
— Sendu 100—200 PM div., vi ricevos samkvante Sovetiajn: Grinev S., Raz’ezjaja, 15, kv. 18, Leningrad, 2.
— Grupo de laboristinoj koresp. kĉl pri virina movad., vivsituacio ktp. Leningrad, ul. Edissona, 12, zav Kulakova, 12 otd. al K-dino Abrajtis.
[REKLAMO p.11] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla!
K-do Kapustin P., Palevskij, 38/2, kv. 9, Leningrad, 29, koresp. kĉl. maristoj.
— Ge-lernantoj 13—17 j. koresp. kolektive kĉl. Skribu multnombre. Leningrad, Socialistiĉeskaja, 7, 52 ŝkola
— Fervojistoj koresp. pri polit. situac. revol. k sindik. mov. Leningrad, 33, Proletarskij zavod, redkol. «Proleta Tribuno».
— Esperanto rondeto, Leningrad, Vas. Ostr., 22 linia, 5 kv. 17, koresp. pri ĉ. t.
K-do Viktor Naumenko, Komisarskaja 127, Semipalatinsk, kĉl pri div. junulartemoj k turismo, pref. kun junuloj.
— Pri revolucia movado k vivkondiĉoj de lab-istoj ĉl. koresp. Nordkaŭkazia Komitato de IRH. Skribu multnombre! Adr.: Rostov/Don, Poĉtov. jaŝĉik 82, Esp. Komitato, por IRH.
— Junpionira taĉmento koresp. kĉl pri infanmovado, lernvivo k. a. temoj. Adr.: Kirikovka, Ĥark. okr., Ukrainio, 7 letka.
— 13-jara lernanto koresp. kun gelernantoj k pioniroj ĉl. pri infanvivo. Adr.: Kirikovka, Ĥark. okr., Ukrainio, 7-jara lernejo al Iv. Bagatyrenko.
K-do Jogan Mirosniĉenko, str. Frunze domo de fervojistoj, 14, Taganrog, kĉl pri ĉ. temoj, L, PK.
K-do Béŝkarev, Lunaĉarskogo 39, Kimri, Mosk. obl., kĉl, L, ĵurn., gaz. (nacilingvaj). Resp. garantiata.
K-do Mikaelo Vinogradov, Sverdlovstr. 45, kv. 7, Irkutsk, kĉl pri ĉ. temoj, L, PK.
K-dino S. Kalaŝnikova, Gospitalnaja pl. 10, kv. 2, Moskvo 20, pri ĉ. t. kĉl.
— Gerondetanoj de div. nacioj koresp. kĉl pri ĉio. Adr.: Pskov, Klubo «Trud» (Laboro), Esperanto Kruĵok.
K-do B. Slobodĉikov (21 j. laboristo), Spartakovskaja ul. 18, kv. 3, Moskvo 66, kĉl, pref. kun Ameriko, Aŭstralio, Afriko, Turkio, Japanio, Ĉinio. L, PK, PI, PM, bfl, il. gaz., ĵurn. Resp. garantiata.
Adresŝanĝo. — K-do J. Zilberfarb, Kloĉkovski spusk, d. «Knihar i Tabaĉnik» kv. 97, Ĥarkov 12, Ukrainio. Korektu en jarlibro!
K-do Zemljakov (j. laboristo), Lekkerta 91/i, Odessa, pri ĉ. temoj kĉl, PK, ilustraĵoj ktp. Resp. garantiata.
K-do Gregoro Nikulin (kudrajisto), Sadikovskaja 40, Odessa, pri politikaj, ekonomiaj, profesiaj k. a. temoj, belaj PK, gaz., fotoj ktp. Resp. garantiata.
K-dino Mac Cila, str. de Kotlov 80, kv. 3, Ĥarkov, kĉl pri ĉ. temoj.
K-do B. Makarov, Tuzov proezd 8, kv. 5, Moskvo 18, kun leterportistoj k poŝtistoj.
K-do J. Gordon, Aleksandrovskaja 80, kv. 3, Moskvo 18, kĉl. junuloj, PI. Resp. garantiata.
K-do P. Nikitin (19 j., studento, komencanto), 1 Perejaslavskij per. 6, kv. 13, Moskvo 10, kĉl, L, PI, PM.
K-do N. I. Ĉistjakov, Starosadskij per. 9, kv. 4, Moskvo, kĉl pri radio-amatoreco k. a. temoj, L, PK, PI, PM, libroj, il. gaz., papermonoj ktp. Resp. garantiata.
K-do M. I. Karpenko, Rakovka, Krjukovo/Dnepro, Ukrainio, kĉl pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Resp. garantiata.
K-do Ĥvorostin (stud. de universitato), 6 linia 47-a kv. 5, Leningrad, 4, V. O., kun Germanio, Aŭstrio, Francio.
— Studentoj de Universitato, Leningrad, V. O., Universitato, kĉl, precipe kun studentoj k gejunul.
— Gelernantaro koresp. kĉl pri ĉ. temoj. Nepre resp., Barnaul, 6-a Sovet-lernejo.
— Scienca Kabineto de Terkulturo k Kamparana Mastrumado interŝ. sperton k ekspozaĵojn kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.
— 20 instruistoj koresp. kĉl, L, PK. Resp. gar. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Domo de Klerigado, BRO.
— 100 gelernantoj interŝ. L, PK, kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, 9-a Laborlernejo, Gogolstr.
— página 12 —
288 SENNACIULO
SOVETIO (daŭrigo)
— Esp. rondeto de fervojistoj koresp. kĉl, L, PK, PI, gaz. Adreso: Samara, poselok N. Orenb., Krujok Esperanto, Klubo de K. Libkneĥt.
— Viglan koresp-adon garantias 150 gestudentoj pri ĉ. temoj, kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.
— Scienca Kabineto de Geologio k Mineralogio interŝ. sperton k ekspozaĵojn. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.
SVEDIO
— Geesperantistoj ĉl. helpu nin disvastigi esp-on inter gelaboristoj de la norda parto de Svedio. L, PK, PI, esp-aĵoj por esp.-ekspozicio. Adr.: Esp. Klubo «La Verda Stelo», Poŝtkesto 205, Karlsborg.
— Mi koresp. kun esp-istoj ĉl. en Internacionalstenografio per L, PI, pri ĉ. temoj. Adr.: M. Holmgren, Säve Strandgata 7, Göteborg.
K-do Harry Nilsson, Ehrensvärdsgatan 20/II., Malmö, kun Sovetio, por ricevi informojn pri la stato en tiu lando, L, PI, gaz.
USONO
— Ne plu sendu poŝtaĵojn al mia meksika adr., ĉar ĝi ne plu validas. Post la 1. majo oni povas uzi mian malnovan adr.: J. M. Kerr, 1114 Inca Str. Denver, Colo.
[REKLAMO p.12] K-do NAT ROBBOY (10129) North Blod. CLEVELAND, Ohio (Usono) deziras korespondi, interŝanĝi gazetojn, revuojn kun Gek-doj el ĉiuj landoj. Certa respondo.
[REKLAMO p.12] 3 junaj laboristoj deziras korespondi per L, PK, PI kun ĉl. pri div. temoj: Mikaelo Jiganov, radio-amatoro, 16-jara komjunulo, adr.: Uljanovsk, Zavoljie, Raboĉij gorodok 6 kv. 9; Karcev Paŭlo, 18-jara komjunulo, seruristo, adr.: Uljanovsk, Zavoljie, Raboĉaja ulica 26 kv. 3; Nikitin Vladimir, 21-jara seruristo, adr.: Uljanovsk, Zavoljie, Leningradskij pr. 11 kv. 6.
[REKLAMO p.12] FILATELISTOJ! Dezirante plifaciligi la interrilatojn kun eksterlando al apartaj kolektantoj, firmoj k eldonejoj filateliaj, mi decidis eldoni «Adreslibron» por la Filatelia Mondo. Tiu «Adreslibro» prezentos plej malkaran reklam-eblon. La adresoj estos presataj senpage. Koncernaj deziroj ne devas enteni pli ol 20 vortojn. Mi petas nur sendi al mi tiom da pli valoraj poŝtmarkoj, el kiom da vortoj konsistos via deziro. La prezoj por apartaj anoncoj en la Adreslibro troviĝas malsupre. Atendante la alsendon de via ŝatata adreso¹, mi restas estimplene Wladyslaw Lekowski.
Prezoj de la anoncoj:
| zlot. | dol. | mk. g. | kr. ĉek. | |
|---|---|---|---|---|
| 1/1 paĝo | 25.— | 4.— | 15.— | 125.— |
| 3/4 „ | 20.— | 3.— | 10.— | 95.— |
| 1/2 „ | 13.— | 2.— | 7.50 | 60.— |
| 1/3 „ | 9.— | 1.50 | 5.— | 45.— |
| 1/4 „ | 6.— | 1.— | 3.75 | 30.— |
(1/1 = 15×23 cm.)
Tekston de anonco kun la koncerna sumo mi sendas ĉi-kune, al s-ro Wladyslaw Lekowski, Piastow, kolo Warszawy, ul. Napoleonska, dom Mijasa.
¹ Nomo k antaŭnomo . . . . . . . . . . Adreso . . . . . . . . . . La deziroj . . . . . . . . . . Mi deziras / ne deziras / la Adreslibron
[BILDO p.12 | 34,67,39,81] Granda nigra krampo kun sago montranta maldekstren, al la titolo «LA CRI DU PEUPLE».
[REKLAMO p.12] Franclingvanoj! Legu k abonu: LA CRI DU PEUPLE semajna, grandformata ĵurnalo por la propagando de la revolucia sindikatismo. Abonprezo: sesmonata 10 fr. fr.; unujara 20 fr. fr. — Petu provnumeron, sendante 0,50 fr. fr. Adr.: Poŝtĉeka konto 525 67, Paris. René Deveaux, 123, rue Montmartre. «Le Cri du Peuple» serĉas korespondantojn en la tuta mondo pri la revolucia sindikatisma movado. Skribu en esperanto al la ĉi supra adreso.
[REKLAMO p.12] JUBILEA ATEISTA DATO La 19-an de aprilo okazos la kvinjara datreveno de Unio de Militantaj Ateistoj en USSR. Liberpensulaj, komunistaj, junkomunistaj, pioniraj organizoj de l’ tutmondo, apartaj K-doj sendu viajn unuecfront. salutleterojn. Ĉiu ricevos jubilean n-on de «Bezbojnik» ĉiam memoru adr., kiu taŭgas ankaŭ por sendi ateistajn artikolojn: Moskvo, Sretenka, 10, Centra Konsilantaro de Unio de Militantaj Ateistoj.
[REKLAMO p.12] Lernu sen instruisto en kvar horoj Internacional-stenografion! Ĉiu skribas en ĉiu lingvo per Internacionalstenografio (Isto) kvar-kvinoble pli rapide ol per la ĝisnuna longa skribo; rapidskribistoj eĉ dekoble. Ĉiu sono, ankaŭ vokalo, estas skribata per streko, ne simbole, ne plidikige. Sesjaraj infanoj lernis Iston pli facile k pli rapide ol la longan skribon. Fakto notarie atestita! Isto estas egale taŭga por esp-o k por ĉiuj kulturlingvoj sen alilernado de sonstrekoj. Esp.-lingvaj gvidiloj por 22 lingvoj estas disvastigataj en ĉiuj landoj. Isto kaj Esperanto aspiras la saman celon. mk. g. Internacionalstenografio por esp-o (fundamenta lernlibro) . . . . . . . . 1.— 1-a aldono: Germana, Angla, Franca, Hispana, Itala, Rusa . . . . . . 1.— 2-a aldono: Sveda, Dana, Nederlanda, Portugala, Rumana, Greka, Latina . . 1.— 3-a aldono: Serba, Bulgara, Ĉeĥa, Ukraina, Hungara, Turka, Japana . 1.— Ĉiu aldono donas esp. la uzadon de l’ stenografio por sep lingvoj. Instituto de Internacionalstenografio, Duisburg (Germ.), Friedenstr. 79, Poŝtĉeko Essen 2714. Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (krom sovetianoj).
[REKLAMO p.12] FRUKTKOMERCISTO dez. koresp. pri fruktkomerco k -kulturo, esp-ismo, vivostato ktp. PI, kĉl. Resp. garantiata. Adr.: Rudolf Hondl, Niederstrato 36, Gottesberg i. Schles. (Germanio).
[REKLAMO p.12] Pionira Komuno (ĉe Kuŝĉova Klubo) aranĝas letervesperon kun ekspozicio por la 8-a de marto (Internacia Virintago). Gek-doj tutmondaj! Helpu fari la vesperon interesa! Nepre respondos al ĉiuj! Adr.: Zinovjevsk, Kuŝĉova Infana Klubo, Ukrainio (Sovetio).
[REKLAMO p.12] Fabrikaj komjunula k IRH-ĉeloj, pionir-taĉmentoj k laborista klubo dez. koresp. kun la samaj organizoj alilandaj. Adr.: USSR, Keret, Karelio, L/u, N. 42, P. Jasinski.
[REKLAMO p.12] ĈELO DE IRH ĉe la profesia lernejo n-o 2, petas IRH-ĉelojn en ĉ. landoj interkorespondadi. Sendos L, PK k. a. por ekspoziciaĵoj, koresp. pri laboro de IRH. — Adr.: USSR, Ukrainio, Zinovjevsk, ul. Gogola, 2-a profŝkola.
[REKLAMO p.12] LABORISTA ESPERANTA GRUPO ĜENEVO (Svisio), 6, Rue Terreaux du Temple, petas ĉl. Gek-dojn k esp. grupojn sendi esp. materialon (afiŝojn, gazetojn, leterojn ktp.) nepre antaŭ la 25. marto 1930. Tiu materialo estas uzota en ekspozicio dum lab. muzika festo. La grupo volonte interŝanĝos k certe resp.
[REKLAMO p.12] Atentu! Kiu dez. havi praktikan koresp-adon pri bestbredado, porkobredado, laktindustrio k legomplantado, volu skribi al: N. Ŝumilov, poŝtkesto 3, sovĥoz «Krasnij Pahar», Opoĉka, Pskov. okr. (Sovetio). — Respondeca direktoro de soveta ŝtata agromastrumejo «Ruĝa Plugisto».
[REKLAMO p.12] Bakistoj! Atentu! Ĉu estas esp. amikoj, kiuj volas interrilati kun ni por interŝ. spertojn pri panbakejoj, teknike, konstruo de panfornoj, analizo de faruno k fermento, baki per vaporo. Ni estas panbakejo produktanta 2500 panojn po horo en unu el niaj fornoj. Skribu al: Frans Engels, De Keyzerlei 12, Antverpeno, Belg.
[REKLAMO p.12] ★ Krivoj-Roga ★ Supera Fermina Instituto petegas ĉ. fermin-inĝenierojn k K-dojn kun supera klerigo k ĉ. ligitajn k konatajn kun industrioj, koresp. pri div. teknikaj k. a. temoj. — Ni ĉ. studentoj petegas tion plenumi por montri al konservativa scienca mondo, ke esp. povas esti uzata en la scienco. — Krome nia koresp-ado konvinku nin, ke per esp. ni povas interŝ. nian sperton k ne nur dissendi salutlet. Adr.: USSR, Ukrainio, Veĉernij Kut., Veĉernij Gornij Instituto (VRT), al rektoro de l’ instituto.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| La industriigo en suda Usono kaj la negra problemo | 277—278 |
| Kiu kaj kial likvidas preĝejoj en USSR? | 278 |
| Orientlando kaj Okcidentlando | 279 |
| La Kapitalista Milito | 279 |
| Sub la jugo de l’ Islamo | 280—282 |
| Kulturtaskoj | 280—281 |
| Vilaĝa komunumbaloto en Bulgario | 282 |
| Masarik 80-jara | 282 |
| Diskutejo | 282 |
| Esperanto-Servo | 283 |
| Sennaciula Sporta Paĝo | 284—285 |
| Tra Esperantio | 285—287 |
| Korespondado, Anoncoj | 287—288 |
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N.º 286, 27 de marzo de 1930
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
6-a Jaro. N-o 286 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 27./3. 1930
[BILDO p.1 | 43,4,56,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
MILITA INDUSTRIO
Unu flanko de la milita problemo estas la materia fariĝo, alia — la psika eblo de la milito. Klarigo por la dua demando estu serĉata en la psika temperamento de individuo k amaso; la unuan problemon oni povas kompreni el la socia strukturo mem. Kaj kiu neas, ke tiel la psika temperamento de homo k amaso, kiel la strukturo socia fine kune estas difinataj de potencsugesto k potencproporcioj?
Do, se ni volas ekkompreni la militon, kiel socian aperaĵon, tiam estas gravege, ke ni atentu la potenc-proporciojn nunsociajn. Estas sekve la demando: Kiel do la grupoj rilatas inter si, kiuj povas decidi pri paco aŭ milito?
Ĉu oni devas serĉi la kaŭzon de l’ milito nur ĉe la kapitalismo, aŭ ĉu nur ĉe la ŝtato, aŭ ĉu nur militarismo sola estas kulpa? Kie troviĝas la limoj inter tiuj ĉi apartaj potencosferoj? La fiksa ideo, ke la ŝtato suverenas, ne estas tenebla. Kie la ŝtatoj suverene decidis? Ĉu en Francio k Usono, kie la popoloj ekmilitis por la interesoj de la armadindustrio, k kie la kredo al la pacifistaj programoj de iliaj regantoj ankoraŭ plifortigis ilian volon al batalo?
Ĉu en Usono, kie la bankoj, se necese, gardataj de la ŝtato, prenis sur sin la administradon de la boliviaj impostoj, kie la politiko de Kubo k Sankta Domingo estas ordonita de la usonaj bankoj k sukerindustrio, dum eksteren la sendependeco de tiuj ĉi ŝtatoj estas daŭrigata? La ŝtato neniam povis kontraŭstari al la premo de en- k eksterlandaj industriaj k financaj potenculoj.
Kaj jen kiel la grandindustriistoj k bankoj akiris superregadon, daŭre plifortiĝantan. Oni povus diri, ke ŝtato k militarismo nur ekzistas por ornami la interesbatalon de la grand-industriistaj grupoj k bankoj, ideale k romantike. Sed ankaŭ la batalo pro interesoj estas tre relativa. Per trustiĝo, interŝanĝo de akcioj ktp. tiu ĉi batalo multokaze jam fariĝis . . . kunfandiĝo de interesoj.
[BILDO p.1 | 30,45,68,77] Desegnaĵo: kanono kun granda rado antaŭ flago kun steloj kaj strioj; nuda knabeto staras antaŭ la kanontubo kaj tenas ion al ĝia buŝo.
Fama desegno de Vilet (Willette). — Silentu, he, ilaĉo!
Antaŭ kelka tempo oni povis legi en la gazetaro, ke la Ŝel (Shell)-grupoj posedas 25% el la akcioj de la societo, kiu klopodas, laŭ la Bergius-procedo, produkti petrolon el karbo, k la klopodoj de Ŝel k Standard Oleo (Standard Oil), reguligi inter si per interkonsento la oleproduktadon, estas jam tro konataj.
Oni ne forgesu, ke petrol- k milit-industrioj ne estas disigeblaj. Ĉe la Anglo-Persa Kompanio (Anglo-Persian), starigita en 1905, dekomence la angla registaro estis reprezentata de subadmiralo Sled (Sir Edmond Slade) k Lordo Inĉkep (Inchape), por la interesoj de la angla militŝiparo. Oni tion konsideru, ke ĉiuj tankoj k militŝipoj ne povas malhavi petrolon k ke laŭ Ĉemberlen (Chamberlain) la Ententa Ligo venkis en la lasta milito per torentoj da petrolo. Tiu samiĝo de interesoj estas ankaŭ rimarkebla en la industrio, kiu pleje ŝajnas esti dependa de la agado de unuopa ŝtato, nome la milita industrio. Kiom nacieca, kiom patriama estas tiu industrio, evidentiĝu ĉi sube:
En la Unuigita Harve-Ŝtal-Kompanio (United Harvey Steel Cie), ĉiuj grandaj fabrikistoj de kirasplatoj k kanonoj kunlaboris, nome Vikers k Armstrong (Vickers & Armstrong), Anglio, Betlehema Ŝtal – Kompanio (Bethlehem Steel Cie), Usono, Ŝneder-Kreŭzo (Schneider-Creusot), Francio, Krup (Krupp), Germanio, Dilinger Hite (Dillinger Hütte), Germanio,
— página 2 —
290 SENNACIULO
parte franca kapitalo, k la Societa degli Alti Forni Fondieri Acciaino di Ferni, Italio. Krom tio Krup estis speciale interesita pere de la aŭstria Skoda k la rusaj Putilov-fabrikoj ĉe Ŝneder-Kreŭzo. Vikers k Armstrong havigis la duonon de la kapitalo por la platofabrikoj Muluran en Japanio. La materialo por la germana militŝipa konstruado troviĝis ĉe la Marine-Verŝtendigungskoncern (Verständigungs-konzern), kiu ĉe ricevo de 10% de la tuta elspezsumo dividis la mendojn inter la diversaj societoj.
Jam en j. 1905 la Germana Armil- k Munici-fabrikoj en Berlino k Karlsruhe, la Pafilfabriko «Maŭzer» (Mauser), la belga Nacia Militarmila Fabriko (Fabrique nationale d’armes de guerre) k la Aŭstria Armilfabriko-Kompanio faris interkonsentojn por liverado de pafiloj k karabenoj al Rusio, Ĉinio, Japanio k Abesinio, per kiuj la kontraktintaj firmoj prenis sur sin la devon pagi por ĉiu de ili farita pafilo aŭ karabeno 15 frankojn al komuna de ili starigita kapitalprovizo, dum la gajno laŭ antaŭe decidita skemo estos dividata.
El la supraj linioj evidentiĝas, ke ankaŭ la liverado estas internaciiĝinta, tiel ke en 1916 dum la batalo en la Dardaneloj la angloj estis kontraŭbatalataj per kanonoj liveritaj de anglaj firmoj, kaj anglaj ŝipoj eksplodis sur anglaj marminoj. Krup, oficiro de la franca honorlegio, liveris siajn kanonojn al 52 diversaj nacioj, tiel ke dum la milito inter Rusio k Aŭstrio oni ambaŭflanke pafis per Krup-kanonoj. La patento pri la kirasplatoj vendiĝis al usonaj firmoj, pro kio la usona registaro ilin multe malpli kare povis aĉeti ol la germana.
Dume la milit-industrio kronas sian internacian tendencon per la detruo al germanaj submar-boatoj pere de en Germanio fabrikitaj aeroplanoj, ke pere de la grenadbruligilo de Krup, kies patento, vendita al Vikers k Armstrong, havigis al ĝi 60 markojn germanajn por ĉiu mortigita germano.
Sed ankaŭ en aliaj kromaferoj de la milita industrio la patriamo, dum la milito, ne estis facile trovebla. Ĉiumonate oni transportis el Germanio al Svedio 150 000 milkilogramojn da ferminaĵo, parte al Svisio, kie estis specialaj fabrikoj por forigi la germanajn fabrikmarkojn, antaŭ ol transsendi la materialon al Francio. En tiu sama tempo mankis ferminaĵo por la bezonoj de la germana armeo.
La sveda-angla dinamit-trusto estis en 1914 tiom forte organizita, ke en la germana gazetaro aperis alvoko por interŝanĝi la akciojn por akcioj de la Dinamit-Akcia Societo, antaŭe A. Nobel k Ko, Hamburgo. En tio la Nordgermana Banko, Diskonto Societo, Bankunuiĝo de A. Ŝafhaŭzen (Schaaffhausen) k Bankinstituto A. Levi (Bankhaus A. Levy) kunhelpis. En 1915 la internaciaj ĉefoj de la dinamita trusto renkontiĝis senĝene en Londono, kun scio k aprobo de la registaroj, por ordigi siajn aferojn; k evidentiĝis en tiu konferenco, ke la kontraktoj inter la anglaj k germanaj dinamitfabrikoj, ankaŭ dum la mondmilito, ne estis rigardataj kiel «senvaloraĵoj». Ke ankaŭ la venengasindustrio internacia estas organizita, estas konate. La I. G.-Farbindustrio en Germanio i. a. konstante interrilatas kun aŭstraj, francaj, italaj, anglaj k japanaj societoj, kiuj aŭ konstante, aŭ kiel la artefarita silk- k samspeca sterko- k kemi-industrioj certe en la milita tempo povas esti transformataj en milit-industriojn.
Oni ne forgesu, ke la mondtransporto de armiloj k municio dum 1926 sumiĝis je 58 157 366 da dolaroj, en kiu sumo Germanio partoprenis je 12,1%, Usono je 18,1%, Anglio je 25,5% k Francio je 10,3%. Tie ĉi oni sole profitas je la milito. Kaj ĉu la registaroj farus klopodojn por malebligi tion?
En 1913 la jurnalo Ekonomisto (Economist) devis konfesi, ke la angla registaro estis deviginta sin havigi al Vikers k Armstrong mendojn de alinaciaj registaroj; en Francio Ŝneder k Kreŭzo prizorgis la elekton de la ministro por maraj aferoj; en Rusio estis inter la fakmilitistoj ne malmultaj agentoj de eksterlandaj armilfabrikoj; en Germanio parencoj de la plat-reĝo Ŝtum (Stumm) okupis ĉiujn postenojn en la ministerio por eksteraj aferoj. Kaj ankoraŭ nuntempe oni miras, aŭdante ke Ŝirer (Shearer) komisie de la Betlehema Ŝipkonstrua Korporacio (Bethlehem Shipbuilding Corporation) k la Njuport Njuz Ŝipkonstrua k Sekdoka Korporacio (Newport News Shipbuilding & Drydocks Corp.) en 1927 provis influi la malarman konferencon en Ĝenevo en por nomitaj societoj favora senco. Flanke de la packonferenco estis en tiu sama urbo kunveno de la internacia milita industrio, kies internacieco jam eltenis pli da provoj ol tiu de la Ligo de Nacioj.
Ni do vidas, ke kvazaŭa triunuo el ŝtato, kapitalismo k militarismo, nedisigeble inter si ligitaj, puŝadas al la milito. Pro tiu kaŭzo batalo kontraŭ kapitalismo sola, kiel kontraŭ surkreskaĵo, estas kondamnata al pereo. Nur en sia reciproka interligo tiuj ĉi potencoj povas celtrafe esti kontraŭbatalataj, k la batalo kontraŭ la potencpozicio de grandindustrio k ŝtato certe ankaŭ ne devas esti malatentata en la batalo kontraŭ la milito.
El nederl. soc. gazeto «Bevrijding» (Liberiĝo) trad. Prad Bout (15 396).
Kiu kaj kial likvidas preĝejojn en USSR?
(Fino. Vidu antaŭan n-on)
Kelkaj faktoj
En Fomina rajono¹ de Muroma distrikto en Nijni-Novgoroda lando efektiviĝas kompleta mastrum-kolektivigo. La kamparanoj en tiu regiono, kolektiviĝante decidis likvidi ĉiujn preĝejojn, ekzistantajn sur la rajona teritorio (16. 2. 30).
En Novoĥoperska rajono, komplete kolektiviĝinta (Borisoglebska distrikto), la kamparanoj likvidis jam 65% da preĝejoj. Membroj de l’ terkultura kolektivo «Drujnik rebjata» (Solidaruloj) en Kolenova rajono 3-an de febr. forigis el siaj domoj ĉiujn ikonojn².
En Krasnoborska rajono de Norddvina distrikto laŭ postulo de kamparanoj estas likviditaj du preĝejoj. Dum proksimaj tagoj sammaniere estos likvidata preĝejo en Derevenska vilaĝo, kie pastroj abdikis sian rangon. Malriĉul- k mez-kamparanoj jam postulas likvidi ĉiujn preĝejojn en la rajono.
Preskaŭ el ĉiuj rajonoj de Kostroma distrikto venas informoj pri amasa likvido de preĝejoj pro disvolvo de l’ kolektiviga konstruado. En sola Krasnoselska rajono dum januaro estis likviditaj 5 preĝejoj, el kiuj 2 en vilaĝo Krasnoje. La likvido estas efektivigata laŭ postuloj de kolektivanaro, rezoluciantaj pri tio en siaj ĝeneralkunvenoj (ĵurnalo «Severnaja Pravda», 18. 2.).
La kamparanoj de l’ vilaĝo Prokrovskoje (Kozlova distrikto) decidis transdoni la preĝejon por infanvartejo de l’ terkultura kolektivo. Aliĝante al kompleta kolektiv-mastrumado la kamparanoj el 8 vilaĝoj, unuigataj de Bogoljubova soveto, unuanime decidis likvidi preĝejojn en vilaĝoj Bogoljubovo k Novikovo k transdoni ilin al kulturaj institucioj. En vilaĝo Ĵabino de Ranenburga regiono la kamparanoj en ĝenerala kunveno unuanime brue aplaŭdantaj decidis likvidi molokanan (sektanan) preĝejon k transdoni ĝin por klubo. La kunveno transformiĝis poste en vastan kontraŭreligian manifestacion, partoprenatan de pli ol 1500 homoj. La kolektivanoj kolektis ĉiujn siajn ikonojn, kunportis ilin al la lago k forbruligis («Naŝa Pravda», Kozlov, 13. 2.).
Granda entuziasmo regas amasojn
¹ Administra subdistrikto. ² Sanktulaj statuetoj.
Korekto. En n-o 284, p. 271, 1-a kolono, linio 22 de malsupre, necesas legi kajuto (anstataŭ «kabino»).
— página 3 —
SENNACIULO 291
laborulajn. La Unio de Agitantaj Ateistoj, libervola organizo, eĉ tute ne sukcesas ĉirkaŭpreni la tiom kreskantan ateistan movadon. Dum lasta duonjaro la ateista organizo kreskis de 700 mil membroj ĝis 2 milionoj (1. 2.). Nun la Unio kalkulas proksimume 3 milionojn da membroj. Por montri, kiom rapide k entuziasme kreskas la ateista movado, ni menciu nur du-tri malgrandajn faktojn.
Kiam antaŭ du monatoj en Ukrainio, en urbo Artemovsk la laboristoj en granda manifestacio likvidis k transdonis preĝejon k sinagogon, samtempe aliĝis al la ateista organizo ĉ. 10 mil novaj membroj.
Dum la kontraŭkristnaska agitado en urbo Penza estis fondataj 35 novaj ĉeloj ateistaj. Al la Ateista Unio aliĝis 2200 novaj membroj. La Penza-a ateista organizo pli ol duobliĝis.
Nordkaŭkaza lando en j. 1929 havis 18 mil organizitajn ateistojn. Dum 1. februaro nunjara ĝi jam havis 87 mil membrojn. Zamoskvorecka sektoro en Moskvo havis en fino de 1929 6250 membrojn-ateistojn k nun 24 mil. Tuta Moskva lando en urboj k vilaĝoj havis dum 1. julio 1929 65 mil organizitajn ateistojn k nun jam 245 mil.
En la vicoj de Unio de Agitantaj Ateistoj (UMA) estas ĉ. 50% da laboristoj, ĉ. 30% da laboruloj-kamparanoj k 20% da oficistoj. Pli ol duono el la UMA-anoj estas senpartiaj, ne apartenas al la komunista partio aŭ junularo. 20% estas virinoj.
Jen la faktoj, kiuj montras, ke tute malestas en Sovetio iuj persekutoj al religianoj. La ekonomiaj kaŭzoj senreligiigas laborulajn amasojn, kiuj libervole forĵetas ĉion, kio malhelpas al ili sukcese atingi plenan liberon, konstruante la socialismon.
Ĉi tiu liberiĝo efektiviĝas sendube en la kruela klasbatalo: la kulakoj,
[BILDO p.3 | 37,18,62,49] Karikaturo: la papo kun alta ĉapelo markita per «$» kaj «100%», super kiu triangulo kun okulo elsendas radiojn, levas la brakojn; antaŭ li du kanonbuŝoj kaj sube vico de bajonetoj.
La papo predikas la krucmilit-iron kontraŭ Sovetio
novburĝaro, caraj eksĝendarmoj k pastroj ĉiuspecaj kruele kontraŭbatalas tiun liberiĝon. Sed tiurilatan respondon al niaj korespondantoj mi pritraktos en alia artikolo.
N. Incertov (259).
La respublikŝirma leĝo
Preskaŭ ĉiu laboristo scias, ke la germana laboristaro, sub Vilhelmo I, spertis la kontraŭsocialistan leĝon de la kanceliero Bismark (Bismarck), kiu malleĝigis la tiaman socialdemokratan partion, k subpremis ĉian liberemon de l’ proletaro. Nun en la «libera» respubliko Germanio oni pretigas similan leĝon. Jen kelkaj faktoj: Dum 12 jaroj de la kontraŭsocialista leĝo oni verdiktis 1000 jarojn da malliberigo al 1500 personoj. Dum 7 jaroj de la unua respublikŝirma leĝo estis verdiktataj 6000 jaroj da malliberigo al minimume triobla nombro da laboristoj. Kelkmil laboristoj estas mortigitaj k vunditaj de la polico k regna militistaro. Faŝistoj k naciistoj rajtas mortigi k bati laboristojn; ilin nenia puno trafas. Mi povus citi multajn faktojn, sed tio plenigus broŝuron. Tial bonvolu kredi la nudajn nombrojn. Sed nun pretiĝas la «2-a respublik-ŝirma leĝo».
Kia ĝi estos? — Ĉu ĝi kontentigos la laboristojn? Mi asertas la malon! Ĝi nur direktos sian pinton kontraŭ la revolucia laboristaro k ĉefe la kom. partio. Mi ne volas citi la tutan paragrafaron, sed resumu koncize: La leĝo permesos: 1. revenon de l’ eksimperiestro Vilhelmo II; 2. la cenzuron je kunvenoj, gazetoj, libroj k bildoj. Ĝi malpermesos agi aŭ punos tiujn, kiuj apartenas al neleĝa aŭ kontraŭŝtata organizo (legu: kom. partio), kiu celas subfosi k renversi la respublikan ŝtatformon; ĝi punos tiujn, kiuj ne estas toleremaj al la agoj de la registaro aŭ
KULTURTASKOJ
M. Krjukov
(6-a daŭrigo. Vidu n-ojn 279/85)
- Ne kultigi sporton, kiu fakte estas burĝa rimedo por forgesigi k dolĉigi punlaboron en fabrikoj k minejoj. Ĝi kaŭzas nekalkuleblan malŝparon de gejunula energio utiligebla pli racie. Sportismo kiel religio detenas de sociaj k prispiritaj zorgoj en la plej perfekta maniero. La korpkulturo kiel spiritkulturo povas k devas disvastiĝi en kondiĉoj de ĉiutaga vivo k laboro estante utiligebla k alloga. Penu aranĝi korplaboron ĉie en laborejoj k lernejoj tiel ke ĝi, estante alloga, konformu al inklinoj k bezonoj de aĝo k efiku sur korpon kiel science planita gimnastado. Nuna proletsporto estas nur provizora vole-nevola anstataŭo de tia laboraranĝo.
- Akcelu nudismon de grado al grado. Nuna kultura homo tro kutimiĝis vivi en artefarita medio (arte konservata konstanta temperaturo de domo, artefarita kromhaŭto — vesto ktp.). La homo malutile trodelikatiĝas k tre riskas transformiĝi en domportantan beston, kiu mortas tuj, kiam ĝi restas ekster sia dometo kiel kunkonka limako. Ĉi tiu punkto same rilatas al higieno kiel al eduko.
8. En moroj k kutimoj
- Malsamaj moroj k kutimoj tre malhelpas tuthomaran vivon k fremdigas popolojn. Nia tasko estas laŭeble raciigi k unuigi ilin sur bazo de sennacieca kulturo, kiu nepre superas la nacian. — Ekstera aspekto de homo, se ĝi estas nekutima, tre fremdigas ĝin. Krom tio estas ĉie konata fakto, ke diferenco en kostumoj ĉiam k ĉie montras diferencon en kultura k socia stato. Ĝi rilatas same al klasoj, seksoj k individuoj kiel al nacioj k popoloj. Tial via kostumo estu kiel eble plej racia konforma al laŭgradaj postuloj de nudismo, unuigita k sama por viroj k virinoj¹. For diversaj belaĉaj naciaj ĥalatoj, burnusoj, ĉapegoj, pantalonegoj ktp.! For malhigienaj k klopodigaj longaj haroj de virinoj! For rigidigaj amelitaj kolumoj, prahistoriaj korpornamoj — ringoj surbrakaj, surfingraj, enorelaj, naztruaj! Plej oportuna, higiena, racia k tial bela estas tre disvastigita tuteŭropa mola ĉapelo (en malvarmo rustipa ĉapo), palto, jako aŭ ĉemizo uzata kun kravato laŭ angla aŭ rusa maniero (t. e. faldata en- aŭ surpantalone).
- Akcelu unuigon de uniformoj de ĉiuj publikaj servistoj (fervojistoj, tramistoj, poŝtistoj ktp.), por ke ili estu egalfacile rekoneblaj en ĉiuj landoj de la mondo.
- Ju pli kolektiviĝas la vivo, des pli grandiĝas interrilatoj de homoj k des pli ĝenaj, malhigienaj k malutilaj iĝas multaj kutimoj, ekz. diversnaciaj salutmanieroj, manpremoj en grandaj kunvenoj. Krom tio tre ĝenas ilia malsameco: eŭropanoj manpremas, senĉapeliĝas, ĉinoj ĉe renkonto kaŝas manojn post dorso, hebreoj por montri respekton kovras kapon ktp. Uzu solan por ĉiuj landoj salutmanieron, ĝi estu la bone konata mallonga vorto salut’ akompanata de manlevo (egale por renkonto k disiĝo) k en konformaj okazoj la vortoj: adiaŭ, ĝis revido, bonvenon ktp.
- Akceli korpbruligon anstataŭ
¹ La saman egaligon de seksoj akcelu en lingvo, uzante nomojn de profesiulinoj sen la sufikso -in (filozofo, doktoro, instruisto anstataŭ filozofino, doktorino, instruistino).
— página 4 —
292 SENNACIULO
prezidanto, k tion publike riproĉas, ĉu buŝe aŭ skribe (Jen, komunistaj oratoroj, redaktoroj ktp., sed ankaŭ la simpla laboristo, povos malliberiĝi). Polico povas malpermesi aŭ ĉesigi kunvenojn, se la paroladoj ne plaĉas al ĝi. Gazetojn, librejojn, presejojn povos konfiski la ŝtato. Kiu laŭdas k admiras publike kontraŭŝtatajn (revoluciajn) agojn, tiu povos esti severe punota.
Do, ni estas certaj, ke la nova leĝo estos preskaŭ pli severa ol la leĝo de la reakciulo O. fon (v.) Bismark. Sed la revolucia movado pro tio ne mortos, male ĝi kreskos. Venos la tago, kiam ni forpelos la ekspluatistojn k iliajn servistojn.
R. Rössler (11 297).
KINO-ARTO KAJ ARKITEKTURO
Inter la socioj, kiuj provas stariĝi ĉe nia vido, ekzistas la sama rilato, kiu ekzistis dum la Mezepoko inter la arkitekturo k la t. n. kristana socio en Eŭropo, inter la arkitekturo k la t. n. budhisma socio en Kamboĝo, en Javo, en Koreo k en Norda Ĉinio.
La kino estas esprimrimedo esence kolektiva per la multego da individuoj, kies kunlaboradon ĝi bezonas, per la multego da fakoj, kiujn ĝi kreas ĉiutage, per la multego da teknikiloj, kiujn ĝi postulas.
Ĝuste ĝis tiam la arkitekturo estis la sola arto, kiu prezentis ĉiujn tiujn karakterojn; same kiel la profundaj boliĝoj, kiuj movas la sociojn depost la franca revolucio k akiris sian tutan signifon kun la rusa revolucio, estas la solaj, kiuj montras realan analogion kun la spiritaj tajdoj de la Mezepoko.
Oni devas memori, ke la budhismo, ĉe sia origino, ŝajnas esti konsistiganta kontraŭ la povon de la bramanoj movadon el karaktero tiel politika kiel religia, k oni ne forgesu, ke la grandaj katedraloj aperis en la komunumoj, konstruitaj de la profesiaj unuiĝoj k per la revolucio liberigitaj el la feŭda k eklezia jugo.
Inter la kolektiva fenomeno aperinta kun la kino el scienc-estetika fako k la kolektiva fenomeno aperinta kun la sindikatismo k komunismo en la socipolitika fako, ekzistas paralelismo tiel preciza k akordo tiel necesas kiel inter la ekfloriĝo de la granda arkitekturo k la stariĝo de la mezepoka socio.
Se la katolikismo kunhelpis en tiu stariĝo, estas en la sama proporcio kiel la Enciklopedio, la socialistaj sistemoj k la scienco el la lasta jarcento kunhelpis en la orientado de nia epoko kun revolucioj.
Oni sendube kontraŭdiros, menciante la mistikan karakteron de la mezepoka arto. Mi respondos unue, ke civila arkitekturo de la Mezepoko egalvaloras la religian k ke ĝia korporacia fervoro estas intime ligita kun la fervoro de la kristanaj amasoj — rigardu la vendhalojn en Ipr (Ypres, Belgio) aŭ la palacon de la papoj en Avinjon (Avignon, Francio). Poste, ke kiuj kontraŭmetas la kristanan kredon al la revolucia pasio, tiuj vidas ĉi tiun el ekstere, k ke la aspiro al la transmondo ne estas la ekskluziva karakterizaĵo de la mistikuloj: ĉia kolektiva espero estas impeta aspirado al la unuiĝo en Dion.
Elio For (france: Faure). El «Monde» tradukis Herezulo.
TAGO EL MIA VIVO
La suno brilas varme malsupren. Blua, helblua estas la ĉielo. Dum nokto frostegis. Prujno, kvazaŭ maldika arĝenta kovrilo kuŝas sur la sabla herbejo. Do, nun la sunradioj ne plu estas tiel sendanĝeraj kiel antaŭ kelkaj semajnoj. Ili enakvigas ĉion glaciiĝintan. Ĉie pendas malgrandaj gutoj je la tigoj. En ili rebrilas la suno. Ŝajnas, kvazaŭ brilegantaj diamantoj troviĝas en la arĝenta kovrilo. Ĉio brilas, brilegas, trembrilas pro la sunradiaro.
[BILDO p.4 | 65,25,79,39] Portreta foto de juna viro kun malhela jako kaj hela kolumo.
Grakantaj korvoj flugas malrapide, tre alte je la blua ĉielo. Antaŭ kelkaj semajnoj ili ankoraŭ flugis serĉante preskaŭ sur la tero. Sed nun ĉi tiu nigra korvaro, ĉi tiuj flugilportantaj senditoj de l’ vintro disflugas k malaperas en la arbaroj. Anstataŭe la printempo sendas siajn anoncantojn: la unuaj alaŭdoj estas ĉi tie. Ili ankoraŭ ne tenas sin en la aero, malmulte flugetante, sed flugas puŝmaniere k kelk-
malestetika, malhigiena k malekonomia enterigo de homkadavroj. Nunaj tombejoj ĉe grandaj urboj malutile okupas k malhigienigas egajn spacojn.
- Dekutimiĝi uzi moŝtajn vortojn k esprimojn, kiuj montras prarilatojn de produktistoj en feŭda mezepoka socio (sinjoro, monsieur, sir, Herr, sudarj, pan, baj, ekscelenco, majesteco, grafo, princo, humila servanto k. s.). Niaj senmoŝtaj (ne tro uzendaj) vokvortoj estu kamrado², kolego, sociano aŭ pli simpla k intima samano sen seksa distingo. Por atentigi aŭ paroligi nekonatan personon uzi la vorton: atent’ (angla allo, rusa au, ej).
9. En loĝejkonstruado
Ni devas celi laŭ jenaj konsideroj k planoj. — Kresko de nunaj interkonkurantaj oazoj-urboj jam venas al sia kulmino k devas kune kun malnova sociordo revolucie ŝanĝi pluan direkton de sia disvolviĝo. Diferenco inter terkulturisto k fabriklaboristo malaperas. Terkulturejoj pli k pli similas panfabrikojn kun dungitaj laboristoj. Urbo k vilaĝo tendencas feliĉe kunflui. Loĝejkonstruo devas respondi al kolektivigo k intensigo de produktado k konstruekonomio. Tial domoj ne devas esti malŝpare k senorde dismetataj sur egaj spacoj kiel en nunaj urboj k vilaĝoj. Ĝardenurboj, kiuj sub preteksto de higienigo celas burĝecan individuigon de loĝejoj, el konstruvidpunkto estas pli neekonomiaj ol eĉ nunaj urboj. Ili postulas grandajn spacojn, malutile longigas k kurbigas liniojn de relvojoj, kabloj k diversaj kondukiloj, ili celas nur iom malfortigi malbonojn de nunaj urboj, ne radikale forigi ilin, ili tute ne celas samtipigi produktadon de urbo k vilaĝo. Ili estas kara burĝa utopio neefektivigebla eĉ en Sovetio.
Nuna tekniko jam permesas transiri al sistemeca (laŭ kresko de loĝantaro), regula surloĝigo de tero ne oazmaniere, sed per konstruado de longaj (300 ĝis 400 m) domegoj¹ perpendikule al kelkoblaj rel- k aŭtovojoj, irantaj laŭ meridianoj k paraleloj. La domegoj (1-, 2-, 3-etaĝaj) kun lumaj koridoroj-stratetoj havos po ĉirkaŭe 100 dece izolitaj loĝejoj kun same metitaj servoj. La domegoj alternos per same konstruitaj fabrikoj laŭ tio, kian fabrikotan krudaĵon prezentos apuda terspaco (minaĵo, ligno, karbo, terkulturejo, mineraloj ktp.). Ĝi estos unustrata urbo, iranta tra kampoj, montoj k arbaroj. Ĉiu domego (dekstre k maldekstre de l’ ĉefvojo) senpere apudos prilaborotajn spacojn, naturajn kampojn k arbarojn, ne mizerajn k neekspluateblajn ĝardenetojn de ĝardenurboj. Senĉesan vicon da domoj rompos nur tiaj lokoj, sur kiuj konstrui domojn estos neeble (riveroj, abismoj, rokoj ktp.). Ĉiuj 10 kilometroj da tia urbo-strato povas enteni ĉ. 100 000 loĝantojn. Nur haven-urboj kiel centroj de mar-transporto vole-nevole ankoraŭ longe povas konservi nunan oazkarakteron. — Sen deca aranĝo de loĝmaniero komunismo ne estos ebla.
(Finota.)
² Tro longaj plenvokalaj ofte uzataj esper. vortoj (kamarado, proletario, diferenco, konkurenco, mezuri, maldekstra, okulo) evolue mallongiĝas en la formojn: kamrado, proleto, difero, konkuro, meri, lefa, oklo ktp.
¹ Ili povas esti plej diversstilaj responde al konstrumaterialo, klimato, situo ktp.
[REKLAMO p.4] ABONU AL «LA NOVA EPOKO»!
— página 5 —
SENNACIULO 293
foje trilas dum tio. Sed tio do ne estas vera alaŭda trilo: sen ĝi printempo en Germanio ne estas pensebla, kiu superfluigas la koron pro la nova vekiĝanta vivo, pro la ĝojego, pro la flutkantado ĉe la superpatrino Naturo.
Ankaŭ la sturnoj estas ĉi tie: Ili ĉijare alflugis iomete malfrue, ĉar la vintro estis tro severa (1928/29). Ĝi certe estus mortpreminta ilin per sia glacia mano, se ili estus venintaj pli frue. Sed nun ili flutas en la plej altaj arbaj pintoj, sen fino, kvazaŭ ili volus rebonigi la malfruan alflugon. Kia mole k dolĉe sonanta printempa muziko!
Malgraŭ ke la printempa suno disfluigis la vintron en milojn da pecaĉoj k kondamnis tiujn malpurajn restaĵojn de iama ĝia rekorda regado en la plej malhelaj anguloj je disfluemo ĝis malapero, ankoraŭ ĝiaj signoj ne tute forestas. La riverojn k lagojn li tenas ankoraŭ forte en siaj rigidigaj manoj. Kelkfoje tondras obtuze la glacio. La sunradioj pikas akre. En la mezo de l’ rivero estas jam akvejoj. Subite ——— Kio estas tio? Kvin gigantaj birdoj alflugas per rapidaj flugilbatoj el la sunbrilo. Per impona glitflugo ili pafjetiĝas en gracia kurblinio en la ŝaŭmantan akvon. Kiaj birdoj estas ili? Kvin cignoj! Ofte ili trempas la noble formitajn kolojn sub la akvon. Kelkfoje dum ama ludo la terure malfermitaj bekoj celas neamatan konkuranton.
Sur la bordo de l’ rivero, kie la longaj pinoj etendiĝas trans la sablobaron ĝis la akvo, ankaŭ regas amludo. Fringoj saltetas en la arbetoj k sonigas sian profetaĵon: «Bel-bel’-veter’ sur tuta ter'» en la varmetan printempan aeron. Ankaŭ la flav-emberizoj¹ ĉeestas k fajfkantas sian longdaŭran vokon: «zip, zip, zip, zip, zap, zi»; kio memorigas pri malagrablaj varmegaj tagmezoj dum somero. En la arbustaj pintoj de l’ pinoj sin ĉasas tri garoloj. Malkviete postflugas unu la alian; ili interbatiĝas ĉirkaŭ la branĉoj k krias plej sennombrajn sonaĉojn.
Sciuro saltas timigite de branĉo al branĉo. En la malproksimo frapas pegoj, laŭte k senĉese. Ĉie inter la bestoj regas vigla vivo. Sed ankoraŭ ne partoprenas la kreskaĵoj je la printempa ĝojo. Ankoraŭ mankas la ĝermantaj verdaĵoj en la naturo. Nu, baldaŭ ili venos k ĝojigos la okulojn k alportos novan esperon, novan energion por la severa vivbatalo, por la plenmalhelpa ekzist-batalo de l’ homo.
Hellmut Otto (3349), Spandaŭ, Germ.
¹ Speco de paseroj.
K-doj! Zorgu, ke gazetoj enpresantaj viajn tradukojn el «S-ulo», nepre menciu la fonton!
DISKUTEJO
Kiel rilati al militservo?
La du pri tiu temo aperintaj artikoloj (en n-oj 275, 279), konatigis min kun tri K-doj. Kvankam ili havas kontraŭan opinion rilate al militservo mi certe pravas, se mi asertas, ke ili ĉiuj tri estas veraj socialistoj, kiuj aktive kunhelpas plibonigi la mizeran situacion de l’ tutmonda proletaro.
Pro kio disiĝas iliaj opinioj? Mi kredas, ke mi eltrovis la kaŭzon. La latvia K-do devas militservi k pro tio proprakorpe sentas la malbonajn influojn k efikojn de tia burĝa parazitaĵo, altrudita al la tutmonda laboristaro. La Stettin-aj K-doj, laŭ siaj eldiroj, ja tute ne devige militservas k pro tio rigardas la aferon aliokule. Spite tio ili pravas, dirante, ke vera socialisto ĉiam devas kontraŭbatali ĉian militservon. La vere rektan metodon altiri indiferentajn K-dojn al klaskonscio, mi mem ankaŭ uzas, se mi havas okazon fari tion. Militservinte en la svisa armeo dum 6 jaroj, mi spertis, ke aktiva militservo estas la plej taŭga kontraŭmilita propagandilo. Kvankam mi ne povis atingi pli altan rangon ol anstataŭanto de l’ suboficiro, — mi do ĉiam restis simpla infanteriisto —, baldaŭ mi eksciis, ke nekontraŭdirema soldato havas pli facilan servon ol kontraŭdirulo. Pro tio mi tre bone komprenas la eldirojn de l’ latvia K-do, kiu pro sia suboficira rango certe ne estas malpli bona socialisto ol K-do, kiu ne devas militservi.
Por ni socialistoj la militserva afero estas nepre priparolenda. Certe la Stettin-ajn K-dojn oni devas laŭdi, ĉar ili streĉe klopodas klarigi al junuloj la malpravon de l’ militservo, sed laŭ mia opinio tia agadmaniero ne estas sufiĉe efika por malhelpi k estonte eĉ tute forigi tiun servon. La klasbatala laboristaro pli fervore dediĉu sian tutan atenton al la lernej-eduka afero. Oni devas forigi el la eduka fako ĉiujn instruistojn, kiuj estas oficiroj en iu ajn armeo (eĉ [?] savarme-oficiroj). Dum la porlernejaj balotoj, oni proponu nur instruistojn devenantajn el la simpla proletaro k zorgu pri lia elektiĝo. La lernejo fortagrade estas plantejo de l’ ŝovinismo. Ankaŭ en la gepatra hejmo, la infanoj prefere legu kontraŭmilitajn legaĵojn k ne aventurajn, militadorantajn broŝurojn aŭ alian filiteraturon, kiu ofte pli kapablas influi la infanan cerbon ol la gepatroj mem. Dum vojaĝo aŭ promenado oni klarigu al la malgranduloj la domaĝojn de l’ milito k la de ĝi kaŭzitan tutmondan mizeron. Ĉiu eduku siajn infanojn laŭpove, por ke iliaj karakteroj alkutimiĝu je milita abomeno. Kiu ne kapablas fari tion, demandu spertan K-don, k, se necese, petu helpon de li.
Tiel agante ni certe pli rapide atingos nian celon forigi ĉian militon, ol per polemikoj, interdisputante, ĉu pravas nemilitservanto, simpla soldato aŭ eĉ suboficiro. Al la infaneduka afero la tutmonda proletaro dediĉu sian atenton!
Sennaciulo en Papiermühle, Svisio (14 103).
Ĉasado kaj buĉado
Per tiuj kelkaj vortoj mi ne deziras rehonorigi la ĉasadon, sed montri, ke ĝi estas malpli kruela ol la buĉado, k ke tiuj, kiuj kompatis la ĉasbestojn, devas pli kompati la nesovaĝajn bestojn.
Efektive, dum ĉasado oni persekutas bestojn, kiuj faris (aŭ ne faris) grandan domaĝon al la rikoltoj, k kiuj forkuras antaŭ la homo. Ŝajnas, ke oni defendas propraĵon. Male, por vendi viandon, kiun la viandisto dispecigas per manoj makulitaj je sango, oni buĉas bestojn, kiuj ne nur estas nesovaĝaj, sed kiuj estis utilaj dum sia vivo, kiuj donis al la homo laboron, lakton, lanon, ovojn. Eĉ oni vidas ofte ŝafidojn sekvantaj sian posedanton kiel hundo, aŭ kokinon, kuniklon manĝantaj el la mano de infanoj. Por rekompenci ilin pro tiuj utilo k afablo, oni ilin buĉas! La ĉasisto ne havas saman kruelon.
Due, kiam oni pafas leporon aŭ perdrikon, tre ofte ĝi falas, mortinta, k se ĝi ne mortis tuj, oni sufokas aŭ mortfrapas ĝin k ĝi ne suferas longe. (Tio ne estas ĉiam kompato eble, sed nur okazas tial, ke oni ne sangigu la ĉasaĵon.) Kaj kiel agas buĉisto? Por buĉi porkon, ŝafidon, kapridon, eĉ bovidon, li pendigas ĝin per la piedoj k tranĉas al ĝi la gorĝon. Neniu diros, ke tiuj bestoj ne havas dolorojn ĝis sia fina morto. Ĉiu povas nun konkludi.
Sed ve!… Malgraŭ tiaj argumentoj… mi manĝas viandon!!
179.
PRI MORALO
Dzerjinski pri promesoj
En 1918, la bolŝevikoj sieĝis en Krimeo iun taĉmenton de Vrangel. Sen vivrimedoj, sen municio la blankuloj ne povis longe rezisti. Ili tamen ne cedis. Estro de la ruĝarmeo sendis komisiiton, kiu promesis, ke ili savos sian vivon per kapitulaco. Fideme la sieĝatoj konsentis, sed malgraŭ la promeso farita ili estas mortpafataj.
Eksciinte tion, Dzerjinski, la tiama estro de la «Ĉeka», tre koleris; li sendis taĉmenton el Ĉekanoj kun la nepra ordono puni la promesrompintojn per mortpafo.
La tiom timata bolŝevikestro estis honesta homo, kiu obeis moralajn principojn…
— página 6 —
294 SENNACIULO
[BILDO p.6 | 5,7,92,12] ornamita titolstrio «Esperanto-Servo» kun desegnitaj figuroj kaj ornamaĵoj ambaŭflanke
Esperanto-Servo
N-o 26 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 27. Marto 1930
EL URUGVAJO
El viand-fabrikoj en Montevideo
174 (Esp.-Servo.) En la fabriko Artigas (angla entrepreno) laboras 3000 gelaboristoj, inter kiuj estas 1000 enmigrintoj. El la 3000 gelaboristoj estas 1050 laboristinoj k 50 infanoj. En la glaciiga ĉambro, en kiu la restado eĉ por viroj estas sufiĉe malfacila, laboras nur 4 viroj k la aliaj estas laboristinoj. Dum la lastaj monatoj malsaniĝis 48 gelaboristoj, el kiuj 18 laboris en la glaciiga ĉambro. En la fabriko Svift (ankaŭ angla entrepreno) laboras 5000 gelaboristoj; el ili 2000 estas enmigrintoj — litovoj, jugoslavoj, poloj, bulgaroj, rusoj, rumanoj k hungaroj — kiuj preskaŭ senescepte ne scipovas hispanan lingvon. En la fabriko Svift la minimuma salajro po tago estas: por laboristoj 1,76 peso, por laboristinoj 0,80 peso. La laboro komenciĝas matene je 6-a horo; certa labortempo ne estas fiksita. En la fabriko Artigas la laboristoj ricevas po tago 1,60 peson, la plej malalta salajro estas 0,30 peso. En ambaŭ fabrikoj organizigo de la laboristoj estas tute malebla, ĉar la diverslingvanoj malamas unu la alian. En lasta semajno de februaro la sindikato de viandlaboristoj proponis strikon, kiu estis akceptita de la amaso. Sed lunde, kiam la striko devis komenciĝi, teroro de policistoj k kontraŭpropagando flanke de anarkistoj malebligis ĝin. La kontraŭpropagando estis facila precipe inter la enmigrintoj, ĉar ili timis forpelon el la fabriko k eĉ ne volis aŭskulti la propagandistojn. La simpatio por striko estis granda, sed la timigitaj laboristoj rompis ĝin jam dekomence. La kapitalistoj, konante la specialan situacion de la gelaboristoj — malatentante ĉiun leĝon k eĉ helpate de la lokaj regantoj — treege ekspluatas la amason. Komence de la striko policistoj arestis 50 Gekamaradojn.
13 827, Montevideo.
Piedpilka stadiono konstruata
175 (Esp.-Servo.) En Montevideo oni nun konstruas novan piedpilkstadionon, kiu devas esti preta ĝis monato aŭgusto, kiam oni okazigos mondkonkurson piedpilkan. Je la konstruado laboras ĉ. 300 laboristoj. Tie ĉi estas videbla la moderna sklaveco. Oni ĝissange ekspluatas la laboristojn. La laboristoj devas labori 10—12 horojn po tago. Estas multaj laboristoj, kiuj komencas labori matene je 6-a horo k finas vespere je 20-a horo. Dum akcidento neniu interesiĝas pri la malsanuloj. Okazis, ke defalinta tero kovris tri laboristojn; kiam finfine oni estis malkovrintaj ilin, la laborgvidanto simple sendis ilin hejmen. La amaso laboras superante unu la alian, timante forpelon. La kapitalistoj, sciante la malfacilan situacion de la amaso, senkompate daŭrigas la ekspluatadon.
13 827, Montevideo.
Kamparanoj venas en urbon
176 (Esp.-Servo.) En departemento Soriano multaj kamparanaj familioj forlasis sian bieneton k venis Montevideon. La vivo por la kamparanoj estas tre mizera, ĉar pro manko de fervojoj oni ne povas vendi sian rikoltitan grenon. Posedantoj de bienetoj, kiuj situas malproksime de vilaĝo, eĉ panon k ĉiutagajn bezonaĵojn treege malfacile povas akiri. La ŝtato ne interesiĝas pri ili. La terkulturistoj, venintaj la urbon, nur daŭrigas sian mizeran vivadon, ĉar ankaŭ en la urbo la situacio por ili estas malbona.
13 827, Montevideo.
Senlaboruloj en Latin-Ameriko
177 (Esp.-Servo.) En Meksikio estas pli ol 700 000 senlaboruloj, en Kubo 300 000, en Kolumbio 150 000, en Gvatemalo 60 000, en Kostariko pli ol 40 000. Pri Honduraso, Panamo, Argentino, Urugvajo, Ekuadoro, Peruo. Ĉilio, Bolivio k Paragvajo ankoraŭ mankas statistikoj; sed ankaŭ en tiuj landoj la senlaboreco estas grandega. La 20-an de marto estos grandaj manifestacioj de senlaboruloj en tuta Latin-Ameriko; ĝis tiam la sindikatoj prezentos pli kompletan statistikon pri senlaboruloj.
13 827, Montevideo.
EL GERMANIO
Scenoj el «libera» respubliko
178 (Esp.-Servo.) 1. Estas la 6-a de marto 1930. Ĉie ajn kolektiĝas amasoj da homoj, por manifestacii kontraŭ malsato, por laboro k pano. Cent- k pliope ili provas, spite malpermeso, marŝi en la internon de la urbo Chemnitz. De ĉiuj flankoj almarŝas la rotoj da senlaboruloj. — 2. Subite oni aŭdas la incitantan signalon de policaj aŭtomobiloj. Ĉe strat-kruciĝo ili ekhaltas, k la policanoj, svingante la gumbastonojn, senkompate batas sur la homojn, neelektante inter viroj k inoj, grizharuloj k infanoj. La strato malpleniĝas, k kontente la policanoj forveturas, por «labori» je alia loko. — 3. La disbatitaj amasoj denove kolektiĝas, k kantante revoluciajn kantojn ili ree marŝas tra la stratoj… Ankoraŭfoje ili estas disbatataj. Nun ili provas unuope atingi la internon de la urbo. La trotuaroj estas plenplenaj da homoj, oni preskaŭ ne povas iri. Subite aŭdiĝas galopado de ĉevaloj k jam alvenas rajdanta polico. Svingante siajn sabrojn, ili rajdas sur la trotuaron. Kiu ne povas ĝustatempe rifuĝi, estas batata aŭ terenpuŝata. Post tiu atako la policanoj forgalopas, kriegante kvazaŭ sovaĝa bovaro. — 4. La plimulto de la senlaborularo atingis la internon de la urbo. Laboristoj, venantaj el fabrikoj, aliĝas. La amasoj kreskegas. La trafiko preskaŭ ne estas ebla. La atakoj flanke de la polico ne ĉesas. Sed spite tio la senlaborularo aranĝas manifestaciojn, jen tie, jen tie ĉi! — Tiel finiĝis la tutmonda senlaborula tago en Chemnitz. En kelkaj aliaj urboj eĉ fluis sango! Spite ĉio — ni ne estas malpermeseblaj!
R. Rössler (Einsiedel).
EL ANGLIO
Internacia senlaborula tago en Anglio
179 (Esp.-Servo.) En Anglio sub aŭspicioj de la komunista partio okazis dum la «ruĝa ĵaŭdo» (6-an de marto) grandaj kunvenoj. Sed pro interveno de polico ili malsukcesis k nur malpli grandaj manifestacioj okazis en kelkaj el la ĉefurboj. En Tower Hill (Turo Monteto) okazis interbatiĝo inter policanoj k manifestantoj. Ĉi lastaj estis senlaboruloj, kiuj triope en daŭro de kvar horoj penis marŝi kun standardoj al la domo de la ĉef-urbestro. Multaj estis vunditaj, dum ili provis rompi la policanan barikadon. Kelkaj komunistaj gvidantoj parolis antaŭ la kunvenintaro. Oni arestis kvar manifestantojn en Glasgow, kvin en Manĥester k kvar en Dublino. Ankaŭ en Burnley estis disbatitaj de policanoj grandaj popolamasoj.
2800, Londono.
EL POLIO
Kiom da komunistoj estas en Polio?
180 (Esp.-Servo.) Laŭ neoficialaj informoj la nombro de komunistoj en Polio prezentiĝas jene: kompartio 7000 membroj; junkomunistaro 10 000 membroj; ruĝpioniroj 2500 membroj; Internacio de ruĝaj profunuiĝoj 100 000 membroj; IRH (Internacia Ruĝa Helpo) 110 000 membroj. Kaj simpatiuloj, malaktivuloj? Kom-jurnalaro (kompreneble mallegala) konsistas el jenaj presorganoj: «Czerwony Sztandar» (Ruĝa Standardo), «Spartak» (Spartako), «Mlody Komunista» (Juna Komunisto) k «Pioner» (Pioniro).
C. G.
RESPONDA PARTO
Certe ne ĉiuj raportoj plaĉas k konvenas al vi; tamen ĝis nun ne venis eĉ unu kritiko. Ĉiu helpu, sendante al ni taŭgajn raportojn, por pleje utiligi la lokon de ĉi paĝo laŭ celo difinita al ĝi: Esperanto-Servo por tutmonda ĝenerala laborist-movado.
NI ATENDAS RAPORTOJN EL ĈIUJ REGIONOJ…!
— página 7 —
SENNACIULO 295
SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO
N-o 14 — REDAKTAS LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT — N-o 14
Manuskriptojn sendu al: KURT HUBRICHT, Leipzig O 30, Mariannenstrasse 22. Sekretario de la Sekcio: KURT KLAPS, Danzig, Karpfenseigen 12.
PRI ATEISTA LITERATURO EN ESPERANTO
Lastan jaron en nia esperantist-liberpensula kampo ni povas karakterizi kiel jaron de granda vigliĝo, precipe en eldonagado.
Ni konstatas regulan aperon de «Liberpensula Paĝo», kvankam ne regulan, tamen aperadon de «Liberpensula Servo». Krom tio «Esperanto-Servo» k «S-ulo» ĉiam havis apartajn artikoletojn priliberpensajn. Ni konkludas, ke por tiuj kontraŭreligiaj problemoj ekzistas plifortiĝanta intereso.
Estas kompreneble, ke en tiaj cirkonstancoj estas tre bezonataj pli seriozaj iloj por kontraŭbatali religion, kiu nun tutforte apogas sin sur kapitalista mondo, kiu nun estas plej fidinda servanto al la kapitalo. Ankaŭ estas kompreneble, ke niaj liberpensuloj prizorgas eldonon de speciala liberpensula literaturo en esperanto.
Kiel unuan printempan birdon ni povis noti tiurilate specialan kontraŭpaskan ateistan numeron de «La Nova Epoko», kiu precipe enhavis kontraŭreligiajn originalaĵojn. Ĝi estis senduba sukceso, sukceso eĉ en tiu rilato, ke la numero estis kunmetita de K-doj el diversaj landoj kaj ĝi havis sciencan seriozan propagandartikolon (ankaŭ originalan) de famekonata en Sovetio kontraŭreligiulo K-do Rumjancev. La artikolo temis pri deveno k miteco de l’ paska legendo, senmaskigis ekspluatistan karakteron de l’ festo. Ĉi tiu numero de «La Nova Epoko» sendube plenumis sian rolon de liberigilo proletara.
Sed precipe grava momento estis, kiam nia esperantista liberpensularo ekposedis la unuan kontraŭreligian libron en esperanto. Ĝi estis traduko de Lenin-artikoloj pri religio (Lenin «Pri religio», eld. de CK SEU kaj Tutsovetia Ateista Unio). En tiu libreto nia tutmonda liberpensularo esperantista ekposedis tre seriozan, vere marksisman analizon k koncepton pri la religio, ankaŭ traktadon de la problemo pri rilatoj al religio flanke de laborista partio, problemo, kiu multe estas diskutata en la mondo k interesas ankaŭ la esperantistojn. La libro, kiu estas vigle aĉetata de K-doj el diversaj landoj, okulvideble, ĝuste kontentigis nian esperantistan liberpensularon. Dank’ al tio ni povas konstati, ke la libro ĝuste trafis sian celon kiel kontraŭreligia batalilo.
Poste ni ekhavis alian libron, tradukitan el la rusa lingvo: «M. Ŝejnman. Milito kaj religio». La temo tuŝas plej aktualan problemon. La mondo estas skuata de militdanĝero, proletoj el ĉiuj landoj tion bone spertas, sed ne ĉiuj komprenas, kiun rolon en tiu kapitalista preparado por milito plenumas eklezioj k religio entute. La libreto estas saturita per plej aktualaj faktoj el tutmondo, kiuj klare montras, kiel aktive la religio partoprenas tiun militpreparon, ankaŭ kontraŭ Sovetio. Per ĉi tiuj multaj faktoj la broŝuro bone edukas en proletoj batalemon kontraŭ kapitalista mondo k ties servantoj, inter kiuj la religio nun ĉefas. La libro serioze k diversflanke pritraktas tiun aktualan problemon. La ĉefa intereso je la libro estas, ke ĝi analizas problemon per nuntempaj faktoj, ne antikvaj k historiaj, pro kio ĝi estas plej komprenebla al ĉiu proleto, ne sperta en historiaĵoj, tamen informita pri lastaj faktoj de monda politiko. Ni devas taksi tiun libron kiel komencon de aktualiĝo de nia literaturo, en tio konsistas ĝia precipa valoro.
Estas rimarkinde, ke tiun elpaŝon en liberpensula literatura kampo faris sovetiaj ateistoj-esperantistoj. Ni devas konstati, ke alilandaj K-doj ĝis nun neniom preskaŭ prizorgas por konatigi en esperanto plej valorajn liberpensaĵojn diversnaciajn.
Finante ni povas informi la legantaron, ke ankaŭ sovetiaj K-doj jam liveris al SAT-kooperativo du novajn manuskriptojn ateismajn: E. Jaroslavski, «Pensoj de Lenin pri religio» k malgranda broŝureto pri deveno de religio. Ankaŭ jam estas tradukita k eldonota la libro de M. Ŝejnman «Moralo proleta k moralo religia». Estas nun tradukataj k enplanigitaj por eldono de CK SEU kaj Tutsovetia Ateista Unio kelkaj aliaj broŝuroj. K-do Rumjancev nun originale verkas en esperanto libreton «Ĉu ekzistis Kristo?» k K-do N. Incertov ankaŭ originalan broŝuron «Al kiu servas baptistoj»?
Ni devas saluti niajn esperantistojn-liberpensulojn, kiuj ekzemplon donas kreante fakan literaturon en esperanto. Ni devas deziri, ke liberpensuloj de diversaj landoj sekvu la vojon de sovetiaj ateistoj-esperantistoj k pliriĉigu esperantan literaturon per modelaj verkoj liberpensaj de diversaj landoj.
259.
[REKLAMO p.7] BIBLIOTEKO DE SENNACIULO — N-o 7 — La Vojo al Scienco de Estonto de Akademiano Fersman. Tradukis S. Rublov. Kun speciala antaŭparolo de l’ aŭtoro por la esperanta eldono. — Tre interesa popularscienca verketo, tute aktuala, montranta larĝajn perspektivojn en la estonton. — Ĝin ĉiu K-do legos kun granda ĝojo. Prezo: 0,60 mk. g. Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27
Batalorganizo de l’ Belgia Eklezio Katolika
La katolika eklezio en Belgio enpenetras ĉiujn kampojn de l’ publika vivo. Apud ĉiu fako ĝi kreas la «katolikan»; eĉ la morala sinteno de ĉiu belga civitano estas ŝirmata kontraŭ la malvirtoj de nia socio. Spirite tiu pastra ĉestaranto apud ĉia manifestacio de l’ amaso estas ja danĝero por la senantaŭjuĝuloj, sed sufiĉus por ĉi tiuj unuiĝi k forte lukti sur la spirita batalkampo por venki la malkleron.
Sed mono estas nervo de l’ milito. La klerikaluloj jam delonge komprenis ĉi tiun proverbon k aplikis ĝin. En Belgio ĉe bankoj k sur ekonomia kampo ĝi estas observata.
Belgio konsistas el 2 landoj malsimilaj unu je la alia, Valonio (franca) k Flandrio (ĝermana), kiu grandparte estas agrara (kontraŭe je Valonio, kiu estas ĉefe industria), sekve religiema. La buĉado de 1914—18 pliriĉigis la flandran kamparanaron k samtempe pligravigis la potencon de ĝiaj profunuiĝoj.
Fondita en 1890, la kamparana «sindikato» (Boerenbond, elp. Bur’nbond) celas helpi konsili siajn anojn pri ĉia ajn agrara temo. Sed tio ne nur estas ĝia rolo. La pastraro, kiuj estas ĝiaj gvidantoj (la nuna ĝenerala sekretario estas abato) devigas ĉiun praktiki la katolikan religion. Kredu aŭ malsatu! Sekve la Kamparana Ligo estas grava pezo en la politika pesilo.
Kia estas ĝia potenco?
Je la fino de 1928 ĝi grupigis 121 455 familiojn disdividitajn en 1 203 gildojn (t. e. komunumaj sekcioj); kvankam bazata sur loka organizsistemo, la K. L. estas forte centrigita. La «stabo» troviĝas en la urbo Loveno (nederland-lingve: Leuven), el kie disiras ĉiuj ordonoj.
La monaj negocoj estas koncentritaj en la «Centra Kredit-Kaso«, kiun aliĝas 980 ŝparkasoj.
Depost la milito la K. L. pli k pli okupiĝas pri financa politiko, kiu adaptiĝas je ĝia agrara aktiveco. Dum la printempo 1928 ĝi partoprenis la Frankfurtan foiron k aliajn aranĝojn. Ĝia «Centra Aĉet- k Vend-Oficejo» en 1927 aĉetis por 376 milionoj da fr.
— página 8 —
296 SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
NE KONTRAŬ, SED JAM POR ESPERANTO!
En «S-ulo» n-o 282 K-do 12 408 citas fragmenton el la lasta artikolo de K-dino Krupskaja k titolas sian komunikon per «Nova elpaŝo kontraŭ esp-o». Kaj mi, kvankam malproksima de malgraŭ-ĉia optimismo, kontraŭe nomas la lastan elpaŝon de K-dino Krupskaja nova konfeso por esp-o. Ĉu mi pravas? Juĝu la legantaro mem, sed jen la konsideroj k faktoj.
K-dino Krupskaja jam kelkfoje parolis kontraŭ esp-o. Ankoraŭ en la jaro 1923 ŝi asertis, ke «estas sensenca elspezi tempon por enlerneja esp. studado de infanoj», en la j. 1927 ŝi estis pruvanta, ke «la provoj krei artefaritan lingvon, similan al esp-o, estas ekstreme naivaj k evidentigas la supraĵan koncepton pri tio, kio estas kulturo.»
La nova elpaŝo de K-dino Krupskaja tial tute ne estas neatendita por ni. Kaj tamen en ŝia elpaŝo estas io nova — la parta retiriĝo de antaŭa ŝia pozicio pri la plena malagnosko de esp-o, eble nevola, devigita, sed tamen la parta konfeso por esp-o.
Ni vidu, kion skribis K-dino K. en la jaro 1923:
«Ĉiuj afer-interrilatoj, ĉiuj naturaj interrilatoj inter homoj diversnaciaj estos ĉiam farataj en iu el la vivaj (t. e. naciaj G. D.) lingvoj, k la artefarita lingvo restos posedaĵo nur de malgranda homgrupo.»
Sekve, la lingvo artefarita ne taŭgas eĉ por la simplaj interrilatoj interhomaj. Ni citu pluajn liniojn:
«Se oni eĉ enkondukus esp-on en lernejoj, tio havus malgrandan signifon, ĉar, pro foresto de praktiko, la akirita en lernejo scio de esp-o estus rapide forgesata, k ĉe la renkontiĝo kun la efektivo ĉiufoje estus evidentiĝanta la neceso scii la vivan lingvon.»
De tiam pasis pli ol ses jaroj k intertempe esp-o pruvis sian praktikan aplikeblon. En dekoj da sovet-lernejoj infanoj-esp-istoj plej vigle interligas sin per esp-o kun alilandaj laboristinfanoj. Forirante el la lernejoj k fariĝante junul-komunistoj, ili daŭrigas utiligi esp-on por internacieca laboro en KJA (komunista junul-asocio); pri la sukcesoj de tiu laboro komencis paroli ne nur esp-istoj: kelkaj distriktaj organizoj de KJA eldonis eĉ specialajn broŝurojn, en kiuj ili kun sufiĉaj detaloj rakontas ne nur pri la eblo de abunda esp. praktikado ĉe junulkomunistoj, sed ankaŭ pri tio, ke esp-o preskaŭ estas la sola lingvo de la viveca internacia kunligo k de junulkomunista internacia laboro. Ni citu nur la broŝurojn de F. Kinjalov «La sperto de konkreta gvidado», de Gluŝĉenko «Ni, KJI-anoj», de Luganska distrikta komitato de LKSMU «Ĉu, K-do, ci estas KJI-ano?», de Kieva region-k-to de LKSMU «Ruĝ-Front» — ĉiuj ĉi broŝuroj detale rakontas, kiel ĉe la renkontiĝo kun la hodiaŭa efektivo niaj junulkomunistoj uzas ne la nacilingvojn, sed artefaritan esp-on.
Ĉion ĉi ne povis ne rimarki K-dino Krupskaja, k en sia lasta artikolo, presita en junul-komunista jurnalo k citita de K-do 12 408 en «S-ulo», ŝi estas devigita retiriĝi de sia antaŭa pozicio, forlasi sian antaŭan aserton pri la neeblo de afer-interrilatoj en esp-o, ŝi estas devigita fari la konfeson rekte kontraŭan, kiun ŝi faras en la formo timema, ekstreme singarda.
«En plej bona okazo ĝi (t. e. artefarita lingvo simila al esp-o. G. D.) taŭgos por interrilatoj.«
Pri kio atestas tiu ĉi timema k singarda konfeso? Ĝi atestas pri tio, ke esp-o venkas K-dinon K., ke ĝi, senĉese firmiĝante k eniĝante la vivon, renversas la teoriajn argumentojn de K-dino K. pri la neeblo k senviveco de artefarita lingvo.
La konfeso timema atestas ankoraŭ pri io alia: K-dino K. ankoraŭ ne trovis la eblon konatiĝi kun la interna vivo de esp-o; ŝi ankoraŭ konsideras ĝin «kreita kabinetmaniere, sed ne elkreskinta en la vivo». En la okuloj de esp-istoj, kiuj bone scias, ke kabinetmaniere estis kreita nur la fundamento de esp-o en la formo de 16 gramatikaj reguloj k 800 radikoj k ke fakte esp-o estas kreata de miloj k centmiloj da praktikantoj, kreata en la aplikado k praktikado ĉiutaga, — en niaj okuloj K-dino K. ankoraŭfoje senarmigis sin k montris, ke oni povas nuntempe paroli kontraŭ esp-o nur tiomgrade, kiomgrade oni ne deziras aŭ ne havas eblon ekscii, kio do estas esp-o.
Ĉu ni protestu kontraŭ la lasta elpaŝo de K-dino K., kiel tion proponas K-do 12 408?
Ne! Ja K-dino K. ne kredas nur tion, ke «junulo dirus siajn unuajn vortojn de l’ amo al sia amatino per esp-o, ke patrino kantus al sia ido lul-
ĈU CI, KIES ABONO FINIĜIS kun tiu ĉi numero, repagos tuj cian abonmonon, por certigi al «S-ulo» en la venontaj semajnoj staton de 4000 ABONANTOJ?
K-doj, ne interrompu vian abonon! Ni kalkulas je via akurato!
k vendis por 99 milionoj da fr. 24 miliardoj estis pagitaj al ĝia asekursocieto; 137 500 polisoj kun 5 miliardoj da frankoj asekuritaj. La K. L. gvidas 7 bankojn, kiuj siaflanke indikas 950 milionojn da fr. da deponaĵo, kies ĉefsumo translokiĝas al la C. K. K. Laŭ statistiko de 1926, tiu ligo estas la trie granda financa institucio de Belgio.
| Mondeponaĵoj | Akcideponaĵoj | |
|---|---|---|
| Société Générale (en 1926) | 2 060 000 000 da fr. | 496 430 000 da fr. |
| Banko de Bruselo (1926) | 1 029 000 000 da fr. | 412 840 000 da fr. |
| Ŝparkaso (1926) | 2 085 000 000 da fr. | |
| Poŝtĉekkonto (1926) | 1 230 000 000 da fr. | |
| Centra Kredit-Kaso (en 1920) | 228 810 000 da fr. | |
| Centra Kredit-Kaso (en 1926) | 752 830 000 da fr. | 342 120 000 da fr. |
| Centra Kredit-Kaso (en 1928) | 1 098 315 000 da fr. |
Lastjare la 2 ĉefaj bankoj inter la 7 filioj kunfandiĝis por starigi gravan bankon kun kapitalo de 200 milionoj (k sub la kontrolo de la K. L.). La nova entrepreno ĵus aĉetis por la sumo de 12 600 000 da fr. la konfiskitan konstruon de la „Deutsche Bank» (Germana Banko).
Industrie la Kamparana Ligo partoprenas en la sekvantaj industrioj: flandra teksaja, kotonteksaja, silka, meblara, nutra, sukera, farunaja, konservaja. Ĝi havas interesojn en la karbejoj de Kempenio k de nelonge en la metalindustrio. La Belga Kongo ankaŭ interesas la gvidantojn, k eĉ ili prikonsideras la elmigradon de flandraj katolikaj familioj al Kivu-regiono.
La influa aŭtoritato de l’ flandraj pastroj ne nur etendiĝas sur ĉi tiun landeton, sed depost la milito ĝi direktiĝas al la germanaj kantonoj de Ojpen (Eupen) k Sankta Vit (ST. Vith); en la ĵus pasintaj jaroj ĝi iom post iom penetris Valonion, spite la kolero de l’ Valonaj regionistoj k de niaj neŭtralaj liberpensuloj, kiuj en la K. L. vidas antaŭ ĉio la gentan malamikon. Malgraŭ ke ĝi estas flandra organizo, ĝi ne fortege atakas Belgion, kiam temas pri la flandra problemo (kvankam francemaj liberpensuloj opinias tion). Dum la monstabiligo tiu ligo helpis la registaron resanigi la nacian monon.
Kun tiaj rimedoj k organizoj la nigra reakcio povas ja ankoraŭ konservi sian influon sur la amaso.
A. V. G. (je la nomo de la «Materialista Ligo de Belgio»).
— página 9 —
SENNACIULO 297
kanton per esp-o.» Nu, ni bone scias, ke ankaŭ tio jam okazas nun. Sed hodiaŭ por ni pli gravas utiligi tutan nian tempon k ĉiujn niajn fortojn por ankaŭ estonte utiligi nian esp. scion serve al la proletaro k ĝia batalo por sia estonto, serve al la konstruado de socialismo k defendado de la laborista potenco jam akirita en sesono de la terglobo.
Sur tiu ĉi vojo ni estas kune kun K-dino K., sur ĝi kune kun ŝi ni batalas por la afero de Lenin.
Kaj ĉiu, eĉ la plej eta, sukceso sur tiu ĉi vojo por ni estas pli grava hodiaŭ, ol ajna aŭtoritata konfeso por esp-o, ĉar la konfeso fariĝas senevita inter hodiaŭ k morgaŭ. G. Demidjuk (1516).
OPINIOJ PRI NIA GAZETO
Pri la plendo de K. K. (11 321) el Latvio mi esprimu mian opinion.
Mi legas ĉion presitan en «S-ulo», sed kompreneble interesas min ne ĉiuj partoj. Mi ŝatus, ke la gazeto estu kiel eble plej dika, sed kompreneble ne plialtiĝon de la abonkosto. Mi opinias, ke multe el la spaco formalŝpariĝas per bagatelaĵoj k senvaloraj diskutoj, ekz. la antaŭjara nudkulturo-disputo, kiu daŭris dum multaj semajnoj. Nia «S-ulo» ne estu uzata kiel propagandilo por la diversaj flank-aferoj, kiuj interesas nur malgrandan malmulton el la legantoj.
Interesas min artikoloj, kiuj priskribas la ĉiutagan vivon de la ordinara laboristo. Kiel li laboras, pasigas la liberajn horojn; lia sporto, lialandaj festotagoj k la kialoj por ili, la loĝmaniero (tri germanoj tranoktantaj en mia hejmo multe miris vidante la anglan «malferman» fornon k ĉiaman varman akvon, k opiniis hejme faritan fruktaĵon ĉielaĵo) ktp. «Tago el mia vivo» estis komence ideala, sed poste la «Tagoj» ĉiuj samiĝis, k oni tediĝis legante ilin.
Mi opinias, ke multaj el la artikoloj pri strikoj k mizeraj kondiĉoj taŭgas por propaganda gazeto, sed ne por nia eduka gazeto. Sed kompreneble estas esceptoj. Kiel ekzemplon, mi opinias la n-on 282 esti bona n-o. L. B. (8048), Leeds.
* * *
Rilate al la kritikoj de K-do 11 321 k. a. en n-o 282 mi kontraŭdiras. Mi tre ŝatas la 12-paĝan «S-ulon», mi ŝatus eĉ pli ampleksan gazeton. Kial? Mi estas en organizo SAT, kiu disvastiĝu en tuta mondo. Mi ne povas persone koni ĉiujn membrojn, kunulojn. Sed per riĉenhava gazeto mi ekscias, kiel miaj kunfrontanoj pensas, ne nur pri lingvo k klasbatalo, ankaŭ pri ĉiutaga vivo, «personaj» aferoj. Krom raportilo k edukilo nia gazeto estu ligilo, granda letero, de Gek-daro al Gek-daro. Mi nun ne nur volas varbi por la gazeto, ankaŭ kunlaborado estas devo. La celo: SAT-anaro estu unu familio k «S-ulo» krom scienca organo korespondgazeto simila al cirkul-letero de anoj al anoj. Tial: Vivu la 12-paĝa «S-ulo»! 14 624 (Magdeburg).
NE SENDU TRO LONGAJN ARTIKOLOJN! VERKU KONCIZE!
MALGRANDAJ NOTOJ
Grava atentigo!
La informoj pri la Gastdomo k Lab. Esp. Lernejo apud Halifaks (Britio), kiuj estas presitaj en n-oj 280 k 281, koncernas aferon proponitan, sed ne ankoraŭ funkciantan. Novaj informoj estos publikigataj ĉe la ekfunkciigo, kiu okazos ne antaŭ somero 1931. —
Red. Noto. Kun bedaŭro ni devas konstati, ke oni al ni sendis pri tiu afero por publikigo en «S-ulo» tute fantaziajn informojn. Tio estas kompreneble malbona servo farata al nia movado. La funkciado de tuta nia aparato dependas ja de la fidindo de niaj laborantoj. Ni avertas insiste ĉiujn Gek-dojn sendi por la gazeto nepre nur fidindajn informojn.
Menciu nepre esperanton ĉe represigo de artikoloj esp.-devenaj!
Lastatempe aperis en Britio nova gazeto «Daily Worker» (Ĉiutaga Laboristo). Ĝi enhavas ankaŭ liston de mondonacantoj, en kiu oni ofte renkontas donacojn de «SAT-ano xxx». Kompreneble tio ne estas propagando por nia afero, ĉar neesp-istoj ne scias, ke la vorto SAT-ano rilatas al esp movado. Oni subskribu almenaŭ per «Esperanto-SAT-ano». Ofte vidante tiun vorton, la redaktoro de tia gazeto pli emos doni spacon por nia afero ol ĝis nun.
Same ĉe mencio de la deveno de artikoloj (el «S-ulo» ktp.), devas nepre esti menciata la vorto esperanto: tro ofte niaj K-doj malatentas tion, k nia movado neniel profitas el la servo. L. B., Leeds.
[REKLAMO p.9] Aperis ĉe SAT-KOOPERATIVO la belega fantazia romano de A. Bogdanov RUĜA STELO kolektive el rusa lingvo tradukita sub redakto de N. Nekrasov k S. Rublov. La antaŭenema, multflanke klerigita spirito de l’ aŭtoro prezentas al ni ĝuigan legaĵon en romana formo agrable legeblan. Ni vojaĝas al Marso k lernas rigardi kun Marsan-okuloj la terajn okazojn. Multo pensigas nin en tiu libro. Formato 12×18 cm. 168 paĝoj. Prezo: 1.60 mk. g — Tre leginda libro. Mendu tuj ĉe Administracio de SAT Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio. Sovetianoj mendu rekte ĉe CK SEU, Poŝtkesto 630, Moskvo.
Suplemento al la adresaro en Jarlibro
(Tiu ĉi nomaro ne estas por korespondemuloj)
(2-a daŭrigo. Vidu n-on 284/85)
Kaiserslautern (Germanio) 15750 Böckel L., Sedan-Platz 2. 15749 Fischer D., Pirmasenser Str. 94, tornisto. 15751 Kettenbaum F., Baumschulstr. 4. 15748 Mannweiler O., Kleestr. 25-a, metallaboristo. 15746 Riedelbrand J., Reichswaldstr. 75, fervojinspekt. 15747 Zirkel L., Haagstr. 44, laboristo. Kamenskoje (Sovetio) 12093 *Joffe B., Poĉtovaja 5. 15859 Levĉenko P., studanto. 15468 Martinov G., Verĥnjaja Kolonja 10, kv. 18, konstrudesegnisto. 8572 *Olejseviĉ P., Arseniceva, apotekistino. 11499 *Poruĉka A., Verĥ.-Kolonia 1, kv. 13, 15578 Radĉiu [?] D., Korolenkovskaja 6, kv. 1. Kapitanovka (Sovetio) 15721 Heraŝĉenko V., Ŝevĉenkovsk. okr., sukeraĵisto. Karlsbad (Ĉeĥoslovakio) 15558 Chudoba E., Rosenbühl 296, Fischern, komizo. Karlsruhe (Badeno, Germanio) 15652 Welward L., Adlerstr. 44/3, studento. Karsak-Paj (Taŝkent ĵ. d., Sovetio) 15716 Babanin N., Djusali 35, kv. 2. Kazan (Sovetio) 15569 *Kiseleva V., Podluĵnaja (35) 57, instruistino. 15568 Saper D., Komleva 159, bibliotekisto. 15567 Ŝeremuk A., Voljska Odnostoronka 32, laboristo. 15566 Terentjev P., Popereĉnaja 2-oj gori [?] o kv. 4, zoologisto. Kazatin (Sovetio) 15923 Prijomov S., str. de Vorovskij 32, pentristo. Kerĉ (Sovetio) 15667 Filatov-Kurnyŝov [?] J., Leninskaja ul. 19, kv. 4, kudraĵisto. 15666 *Kraŝeninnikova R., ul. Sverdlova 3. Kiev (Sovetio) 9248 Braginskij J., Pariĵskoj Komuni 6/24, lernanto. 15695 Torjevskij L., Peĉersk. Anosovska str. 8/10. Kioto (Japanio) 15939 Akio Kojama, Hirokooji-sagaru, studento. 15942 Matuda Masao, Yosida-Usinomiya Tyô 26, stud. med. 15764 Narita Riuji, Doŝiŝa [?] Universitato, Karasumaru-Imadeagaŭa, studento. Kirsanov (Tambovsk. gub., Sovetio) 12308 Marmolaev S., ĵel. dor. stancia 9, elektromuntisto. Klatovy (Ĉeĥoslovakio) 15872 Polivka J., 232/3, oficisto. Koĥma (Iv.-Voznes. gub., Sovetio) 15707 Tumanov A., Krasnaj-Oktjabr. 4-a str. 37, laboristo. Konotop (Sovetio) 15904 Rudenko V., Proletarskaja 90 d. ĉ. Jidĉenko. Krasnodar (Sovetio) 15571 *Lokteva O., Krasnaja 1, Medtenika lernejo. Krasnoufimsk (Sovetio) 7648 Korjakovcev V., Internacionalnaja 90, lernejestro. 9694 Vladimirov V., Leninskaja 66, konduktoro. Kremenĉug (Sovetio) 15847 Aleksienko I., Pedagogia Teknikumo, studento. 15852 *Antonova D., Pedagogia Teknikumo, studentino. 15851 Avramĉuk V., Pedagogia Teknikumo, studento. 15804 Barkovskij M., Pedagogia Teknikumo, studento. 15810 Butenko A., Pedagogia Teknikumo, studento. 15825 Ĉeĉiko P., Pedagogia Teknikumo, studento. 15822 Ĉeredniĉok V., Pedagogia Teknikumo, studento. 15823 *Ĉernonog N., Pedagogia Teknikumo, studentino. 15824 Ĉesnjak P., Pedagogia Teknikumo, studento. 15954 Dereza S., Pedagogia Teknikumo, studento. 15951 Didok J., Vesjolaja 2/2, laboristo. 15963 *Dinecj [?] V., Pedagogia Teknikumo, studentino. 15955 *Dovbnja V., Pedagogia Teknikumo, studentino. 15830 Gravovij G., Pedagogia Teknikumo, studento. 15812 Grivenko I., Pedagogia Teknikumo, studento. 15862 Grjazkij P., Pedagogia Teknikumo, studento. 15961 *Iŝĉenko E., Pedagogia Teknikumo, studentino. 15802 *Izgur D., Uĉiliŝĉnaja 6/5, lernantino. 15801 *Izgur L., Uĉiliŝĉnaja 6/5, studentino. 15819 Jileckij K., Pedagogia Teknikumo, studento. 15956 *Kapustjanskaja N., Ped. Teknikumo, studentino. 15814 Karpenko P., Pedagogia Teknikumo, studento. 15828 Kriŝan M., Pedagogia Teknikumo, studento. 15952 *Kuĉerova V., Pedagogia Teknikumo, studentino. 15821 *Kulinskij A., Pedagogia Teknikumo, studentino. 15959 *Kumejskaja A., Ped. Teknikumo, studentino. 15960 Lisenko A., Pedagogia Teknikumo, studento. 15816 Litvinov V., Pedagogia Teknikumo, studento. 15848 *Martjukova V., Ped. Teknikumo, studentino. 15827 *Miroŝkina N., Pedagogia Teknikumo, studentino. 15834 Molokov-Jurskij P., Ped. Teknikumo, instruisto. 15835 Molokov-Jurskaja E., Pedagogia Teknikumo, instruistino. 15807 Movĉan M., Pedagogia Teknikumo, studento. 15850 *Nestulo G., Pedagogia Teknikumo, studentino. 15855 Nikiforov N., Pedagogia Teknikumo, studento. 15829 Norenko I., Pedagogia Teknikumo, studento. 15808 Ovĉarenko I., Pedagogia Teknikumo, studento. 15820 *Panĉenko G., Pedagogia Teknikumo, studentino. 15849 Pinĉuk A., Pedagogia Teknikumo, studento. 15957 Plaĥotnik M., Pedagogia Teknikumo, studento. 15832 Polvnjev [?] N., Pedagogia Teknikumo, studento. 15853 *Postika K., Pedagogia Teknikumo, studentino. 15805 *Potjaka M., Pedagogia Teknikumo, studentino. 15817 Povisenko G., Pedagogia Teknikumo, studento. 15845 Rudenko D., Pedagogia Teknikumo, studento. 15949 *Salimen H., Pedagogia Teknikumo, studentino. 15950 *Salimen M., Pedagogia Teknikumo, studentino. 15806 Samojlenko P., Pedagogia Teknikumo, studento.
(Daŭrigota)
— página 10 —
298 SENNACIULO
KIEL FONDI FERVOJISTAN SEKCION ĈE SAT
La fervojistojn tre interesu la sorto de l’ neŭtrala I.A.E.F. (Internacia Asocio de Esp. Fervojistoj). Kvankam socialisto, mi tamen sopire atendis ties organon «La Fervojisto», redaktita de K-do Puhalo, ĉar la fervojistaro ne disponas pri alia esp. bulteno, krom sporade ekzistantaj naciaj, kia ekz. la «Hispana ligo de Esp. Fervojistoj», eldonita en Madrid. Kelkaj fervoj. fakgazetoj nacilingvaj aperigas esp. artikolojn (Signalen, Svedio!). Tiaj unuopaj faktoj instigas al pledoj k sugestoj. Estas demando, kiel la tutmonda esp. fervojistaro unuiĝu. Ĉu per SAT aŭ I.A.E.F.? La solvo ne estas plenumebla sen intertrakto k funda diskutado. La VII-a SAT-kongreso en Lyon kolektis areton da fervojistaj SAT-anoj, k jam la fakkunsido dum la VIII-a en Göteborg, kiun prezidis nia K-do E. Eriksson, kunigis pli konsiderindan aron da esp. fervojistoj el div. landoj. La debato estis malvigla. Montriĝis la sola demando: Ĉu akceli I.A.E.F. k ties organon. Ŝajnis, ke en SAT ne troviĝas pioniroj, por krei ferv. sekcion, similan al junulara, liberpensula k ceteraj sekcioj. Por interesi pri la estonta laboro, ni devas pristudi jenajn taskojn: Ĉu fervojista sekcio baziĝu sur fundamento de landaj fakgrupoj, el kiuj estu ĉerpitaj la plej spertaj k fervoraj K-doj por gvidado de ferv. sekcio de SAT, aŭ ĉu individuaj SAT-anoj formu sekcion? Mi persone klopodas celi al evoluo de citita sekcio. Ĝi nerefuteble postulas stokon, kiu nur povas esti kreita per fakgrupoj inter la landaj organizoj. Sed tio ne estas paŝo ĉiam farebla, pro multaj kialoj. Unue, fervojistoj ofte ludas rolon en la gvidado de lab. esp. grupoj en la provinco. Forŝiri ilin signifus detrui la propran kreaĵon. Por ne embarasiĝi ni rifuĝas al memhelpo, t. e. dividi la membrojn en aktivajn k administrajn. Aktivaj estu tiuj, loĝantaj en urboj, kie la lab. grupoj estas sufiĉe vivkapablaj, k izole loĝantaj K-doj en la provinco. Administraj estu, kiuj okupas funkciojn en lab. esp. rondoj de la provinco; ĉi-okaze estu elektata peranto fakgrupa, kies tasko estu, raporti unufoje dum monato al la estraro de ferv. fakgrupo pri loka esp. movado k propagandi esp-on inter fervojistaro. La antaŭtagon de landa liga plenkunveno kolektiĝu la perantoj k estraranoj fakgrupaj en sama loko, kie okazas la plenkunveno k prilaboru la estontajn taskojn. Unu renkontiĝo de landaj esp. fervojistoj ĉiujare okazu. Tiun partoprenu ankaŭ eksterl. reprezentantoj por pli facile solvi problemojn ĝeneralajn. Grava neceso laŭ mia vidpunkto estas, krei interŝtatan korespond-fakon por esp fervojistoj, kiu dediĉu sin al faka interkonsiliĝo. Por tiu celo funkciu en ĉiu lando kapabla k fervora K-do. Fidinda K-do zorgu pri ferv. paĝo en «S-ulo«, kiun la X-a SAT-kongreso alportu.
Miaj linioj veku pristudon k meditadon, kiel prosperigi la ideon de esp-o inter la tutmonda fervojistaro. Tiun taskon plenumu la fervojistaj SAT-anoj. Josef Zink (9437).
Pri skribado de propraj nomoj
En n-o 280 K-do Lojnbak (I. H. Leunbach) proponas diskuton pri skribado de propraj nomoj. Lia propono skribi almenaŭ unufoje en ĉiu n-o per esp. literoj la nacilingvan elparolon (proksimuman, sed kiom eble plej proksiman, do kompreneble kun akcento: Voltĕr [?], Volte̲r aŭ Voltér) ŝajnas al mi la plej racia solvo. Laŭ la Statuto SAT celas i. a. instrui k klerigi siajn membrojn. Do oni prave povas postuli, ke «S-ulo» instruu siajn membrojn, kiuj plej ofte nur scias unu lingvon, k pri la elparolo k pri la ortografio de propraj nomoj fremdlingvaj. Paŭlo Nergor (Paul Neergaard), 15 326.
ESPERANTISTA TRAKTORO
tio estas la plej bona eblo, kiel ni lab. esp-istoj povus videble montri niajn simpation k amikecon al Sovetio. Tial kun ĝojo mi legis la artikolon de K-do Demidjuk, kiu montris, vojon, kiel ni povas efektivigi tion. En kunveno de lokaj LEA-anoj k SAT-anoj ni priparolis tiun ĉi temon k venis al unuanime akceptita decido: La Gek-doj de München per speciala listo monkolektas inter si k inter amikaj rondoj por Esperantista Traktoro. En la diskutado nin gvidis la faktoj, ke ne nur imperialistaj ŝtatoj kaŝe aŭ malkaŝe laboras kontraŭ Sovetio, sed ankaŭ en la lasta tempo la Roma Eklezio komencis prediki «sanktan militon» kontraŭ Sovetio por tiel profiti je la disfalo de la iama ortodoksa eklezio. Ni lab. esp-istoj havas motivojn por bari al tiaj reakciaj ondoj. Tial ni ne staru flanke, sed helpu per niaj fortoj. Tiel ni fortigas al la sovetiaj Gek-doj ilian entuziasmon por ĉiuj laboroj kulturcelaj. En tiu ĉi afero por ni ne estu demando: ĉu socialdemokrato aŭ senpartiulo. Ni havu la konvinkon, ke sovetia laborularo en sia ega laboro je konstruado de socialisma sociordo bezonas ankaŭ la helpon de laboristoj en tuta mondo. Ni ĝoju, ke ni per Esperantista Traktoro havas pluran eblon por montri la unuecon de lab. esp-istoj! Konrad Deubler (München).
Stato de F.E.O.¹ okaze de ĝia X. Kongreso
La X-a Kongreso de l’ franclingva LEA okazos de 19.—21. aprilo en Sen-Deni (Saint Denis), granda laborista urbo apud Parizo. La 19-an de aprilo la tiea grupo, kun helpo de la Pariza, organizos propagandan noktfeston.
La nunjara raporto montras gravajn variojn en la membronombro, precipe en kelkaj regionoj: ni perdis niajn membrojn en 9 departementoj, sed aliflanke ni akiris novajn en 16 dep., kie en 1928 ni ne havis membrojn. La perdo estas ĉefe grava en dep. Ŝer (Cher), pro foriro de agema K-do, k en Belgio, pro tendencaj disputoj — diras la sekcia sekretario. Male, en Pariza regiono ni akiris ĉ. 100 novajn membrojn. Tial, malgraŭ vigla propagando fare de la estraro k de kelkaj grupoj, la fina rezulto estas jena: 783 membroj (826 en 1928). Tamen nia movado ja progresis, ĉar SAT akiris lastjare en Francio, Belgio k Svisio ĉ. 80 membrojn. Malfacile estas ĝuste bildi al si la situacion, tial ke K-doj aliĝas al SAT k ne al FEO, k inverse.
Ni citu ankoraŭ kelkajn nombrojn, kiuj resumas la faritan laboron. La Federacio presigis 25 mil flugfoliojn por 1. majo. Preskaŭ ĉiuj estis disdonataj. La perletera kurso ricevis 290 informpetojn (360 en 1928); preskaŭ ĉiuj venis de la legantoj de l’ gazeto «Monde» sekve de propagandaj artikoloj. 230 K-doj aĉetis la kurslibron aŭ enskribiĝis ĉe la kurso; 190 sekvis ĝin. La informservo sendis 98 tradukojn; ĝi registris 160 enpresojn en 22 gazetoj. El nia stoko eliris jena kvanto da libroj: 2144 ekz. de la plena kurslibro «Cours Rationnel» (1388 en 1928); 1350 ekz. Elementa Kurso (4800 en 1928); 328 ekz. Aldono al Racia Kurso (383 en 1928); 328 ekz. «La Langue Internationale» de E. Lanti (378 en 1928) kies 2-a eldono baldaŭ aperos. La mona stato de la Asocio estas bona. — La sekr. H. Kaŝon (Cachon).
¹ Laborist-Esp-ista Federacio (Fédération Espérantiste Ouvrière) = LEA por franclingva teritorio.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
M. Ljubin, Ruĝa Aŭroro. 30 pĝ. Form. 11,5×17 cm. Eld.: Balkana Laboristo, Sofia, 1930. Pr.: 0.50 mk. g.
Malatentante pri la Eldona Kooperativo de SAT k tiurilataj SAT-kongresaj decidoj, la supre menciita gazeteldonejo aperigas memstare tiun serion da originalaj poemoj verkitaj kun talento, vervo k flua ritmo. Ĉe la preso lingva regulo estas malatentita: ke la forlasebla en versoj finaĵo o devas anstataŭe esti signata per apostrofo. La presmaniero «del» (anst. de l’) estas perforto. Da eraroj ni notis: Multfoje «o» anst. «ho», revolto anst. ribelo (p. 9), koĉmaro (!), p. 5, anst. inkubsonĝo, Molloĥo (!) anst. moloĥo (p. 7), ŝancelas sin (!) la mur’ (anst.: ŝanceliĝas), p. 14, armigas sin (anst. armas sin), p. 15, ŝturmo (anst. ŝtormo), p. 16, horore (anst. terurege), p. 24. N. B.
— página 11 —
SENNACIULO 299
L’Accumulation du Capital d’après Rosa Luxembourg suivi d’un aperçu sur la discussion du problème depuis la mort de Rosa Luxembourg par Lucien Laurat (La Akumulado de la Kapitalo laŭ R. L. kun resumo de la diskutado pri la problemo depost la morto de R. L. de L. Lora). Eldonejo: Librairie des Sciences sociales & politiques, 31, rue Jacob, Paris. Formato: 14×22 cm. 196 pĝ. Prezo: 20 fr. fr.
Ĉu ni malkaŝu sekreton? . . . La aŭtoro de tiu grava verko estas malnova, bone konata SAT-ano, Lucien Revo, kiu ne malofte skribis pri Roza Luksemburg en Sennaciulo k en la malnova Sennacieca Revuo. Tiu malkaŝo maldevigas nin recenzi la verkon; ĉiu malnova leganto de la SAT-organoj ja bone scias, ke neniu estas pli kompetenta ol Revo por priparoli «luksemburgismon». Cetere ni havas kiel principon ne recenzi detale nacilingvajn eldonaĵojn k sekve povas nur rekomendi la legadon de tiu verko al ĉiuj franclingvanoj. Samokaze ni diru nian ĉagrenon, ke esp-o ne ankoraŭ akiris sufiĉan disvastiĝon por ebligi, ke tiaj verkoj estu eldonitaj de SAT.
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»: L’Union des Travailleurs, St. Etienne, jan., feb., koop. movado en Svedio (1928); Juna Leninano, Saratov, 22. 2., La danko de l’ patr. (274), Rahva Sona, Tallinn, 12. 1., kion bezonas la hundo (274), O Povo, Lisboa, 8. 10. 29, let. el Anglio (260), 28. 9., viktimoj de laboro (257), 30. 9. tago de lab. gazet. (238), 13. 11., tutm. interdep. (262), 29. 1., la mondo estas unuo (275), 11. 2., kapitalistoj malatentas landlimojn (275), 7. 2., senn. alumeta trusto (270), 5. 2., pri kristnasko (276), 8. 2., eldonind. k legemo en Jap. (261), 10. 2. k 18. 2., Kozakoj (261, 263), 18. 2., spertoj de radiotelegr. (274).
Represis el «La Lern.»: O Povo, Lisboa, 26. 9. 29, la unua poŝtkarto (8), 17. 2., la blasfemo (1).
Priesper. artik. k notojn enhavis: O Seculo, Lisboa, 6. 8., 28. 8., 3. 9., 10. 9., 18. 2., Diario de Lisboa, 19. 8., 18. 2., Rahva Sona, Tallinn, 13. 1., Vaba Maa, Tall., 7. 2., Pärnu Rahva Sona, preskaŭ ĉiusemajne kelkfoje, Pärnu Paevahlet, Pärnu Vaba Maa k Pärnu Postimees (burĝaj), preskaŭ ĉiusemajne, Signalen, Stokh., 27. 2., ITF-Bulteno, feb. (rubr.), Zaĉistka, Kiev, 31. 1., Kieva Pioniro, 10. 1., 25. 1. (kurso).
Peresper. materialon enpresis: L’Ecole Emancipée, Saumur, 2. 3. (du artik.); Zaĉistka, Kiev, 11. 1., 31. 1.; Selanska Gaz., Kiev, 15. 2., 13. 11.; Rahva Sona, Tallinn, 10. 1., 11. 1. (rap. E. S. 90, 91, 94); O Povo, Lisboa, 15. 11. 29.
NIA POŜTO
13 302. — Ni intencas aperigi vian kanton okaze.
11 297. — Ni transsendis al Esp.-Servo.
29 (Novj.). — Via artikolo en venonta n-o. Por la grupkliŝo bonvolu pagi al la administranto 2.50 dol.
L. B., Leeds. — Via manuskripto aperos. Red.
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0.80 mk. g., ĉiu plia linio 0.50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
AŬSTRIO
— 31 j. fraŭlo seruristo ankaŭ muzikanto petas helpon, por ke li ricevu laboron, precipe en Sovetio. Adr.: Franz Wallner, Reichraming. — Resp. nepre garantiata.
BRITIO
Adresŝanĝo. — K-do E. Beever (1127) loĝas nun: 224 Spen Lane, Gomersal ap. Leeds.
K-do H. S. Cenney, 80 Haggerston Road, Dalston, E. 8, Londono, kĉl pri ĉ. temoj.
GERMANIO
— 10 Gek-doj de la lab. esp. grupo «Ni estu fratoj», Lessingstr. 17, Nowawes, kĉl pri ĉ. temoj, L, belaj PK, PI, bfl, il. gaz. Sendu ankaŭ polit. afiŝojn. Resp. garantiata.
K-do F. Meier, Fritz-Reuter-Str. 27, Rostock, kun eksterl. vizitontoj de la Viena Olimpiado 1931.
K-do Philipp Strott, Sackgasse 8, Schlüchtern, Bez. Kassel, kĉl pro pensinterŝanĝo.
K-do Daniel Fiŝer (15 749), Pirmasenser Str. 94, Kaiserslautern/Pfalz, serĉas serioz. koresp-adon kun sudlandaj Gek-doj. L, PK, PI. Certe resp.
NORVEGIO
K-do Ole Stenseth, Prezidentgt. 6, Oslo, kĉl. Gek-doj pri ĉ. temoj.
POLIO
— 15 Gek-doj koresp. kĉl (krom Sovetio). Resp. garantias: K-doj 10 750 k 13 529. Adr.: Stow. Esp. «Laboro», ul. Zachodnia 66, Lodz.
K-do Max Ŝpetrik, Lipki 29, Berezno, Wolyn, kĉl pri politiko, ekonomio, ateismo, virinismo, interŝ. scienc-pri-literaturajn jurn. k librojn en pola, rusa, ukraina, juda k germ. lingvoj.
SOVETIO
K-do Pankov (junkom-isto, teknikisto), «Esperanto», Palac Praci, kv. 63, Ĥarkov, kĉl pri teknik. problemoj k kom. jun. movado, L, PK, PI, gaz., ktp. Nepre resp.
K-do G. Rudomjotov, Str. Krasnoarmejska 29, Minusinsk, Siberio, kĉl pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Por lernantoj mi bez. koresp-antojn.
— Fotoamatoroj! Por fotoamatora gazeto «Soveta Foto» mi proponas interŝ. fotojn pri aktualaj k. a. t. — Adr.: B. Vdovenko, Oktjabrskaja 26, Moskvo-Lublino.
— Grupo de Internacia Laborista Ligo, Taganskaja 58, Moskvo — 4, Klubo de Buĥarin, proponas serioze koresp. pri aktualaj k. a. t., fotoj, gaz. Resp. garant.
K-dino D. Lomakina (19 j.), 8 Sokolniĉeskaja ul. 10/2, kv. 7, Moskvo — 14, kĉl pri ĉ. temoj, gaz., PI.
K-dino Ira Semenova (23 j.), Niĵne-Krasnoselskaja ul. 28, kv. 64, Moskvo — 5, kĉl pri ĉ. temoj, PI, gaz.
— Kiu volas havi interesan korespondadon? Do skribu! Adr.: Krasnodar, Krepostnaja 28, Teodoro Klapcov.
— Mi nenion promesas krom akurata resp. al iu ajn temo. Adr.: Bazilo Novikov (metalisto), Novaja 75, Krasnodar.
K-dino K. Timofeeva (17 j.), 1 — Krestovskij per. 13, kv. 2, Moskvo — 41, kĉl pri ĉ. temoj.
K-do N. Surovcev, Krochmalievskij per. 9, Ĥarkov — 4, kĉl, L, PI, PM, jurn., esp. libroj.
K-do V. Ĥilitinskij, Moskalevka 55, Ĥarkov — 4, pri ĉ. temoj kĉl. Interŝ. fotojn. Resp. garantiata.
K-do Ĥvorostin (stud. de universitato), 6 linia 47-a kv. 5, Leningrad, 4, V. O., kun Germanio, Aŭstrio, Francio.
— Studentoj de Universitato, Leningrad, V. O., Universitato, kĉl, precipe kun studentoj k gejunuloj.
— Pri revolucia movado k vivkondiĉoj de lab-istoj ĉl. koresp. Nordkaŭkazia Komitato de IRH. Skribu multnombre! Adr.: Rostov/Don, Poĉtov. jaŝĉik 82, Esp. Komitato, por IRH.
— 20 instruistoj koresp. kĉl, L, PK. Resp. gar. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Domo de Klerigado, BRO.
SUD-AFRIKO
Adresŝanĝo. — K-do Zamuelo Plaks (10 277), 62 Sackville Str., Cape Town (antaŭe 13, Clive Street).
SVEDIO
— 10 junuloj dez. koresp. por sin perfektigi en esp. Adr.: K-do Erik Englund, Vidon, 638, Skoghall.
K-do Thelma Gunnersen, Vret 238, Sundsvall, interŝ. PI kun arta valoro, kĉl, L, pri literaturo, arto k. a.
— 17 jara junulo koresp. kĉl pri ĉ. temoj. Adr.: Fritz Bergström, Lunden 459, Skoghall.
— 20 gelernantoj koresp. kĉl, L, PI. Resp. gar. Adr.: «Esperanto», Soc. dem. ungdomsklubben, Skolgatan 8, Malmö.
SVISIO
K-do Ch. Roth, Beau-Site 22, St. Imier, kun K-dinoj pri socialaj, ateistaj ktp. temoj. Certe resp.
— página 12 —
300 SENNACIULO
[REKLAMO p.12] ĴUS APERIS: Paul Fruictier Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto reviziita kaj kompletigita de S. Grenkamp-Kornfeld. Formato: 15½×23½ cm — 200-paĝa. La plej ampleksa kaj la plej malkara el la esperantaj gramatikoj. Prezo: 5.00 fr. sv. Kartonite: 6.50 fr. sv. ELDONEJO: ESPERANTISTA VOĈO Jaslo (Pollando). HAVEBLA ĈE SAT (Mendoj el Sovetio ne plenumeblaj)
[REKLAMO p.12] K-do Walter WREDE (advokatskribisto), Christophstr. 9, b. R. Floss, Limbach/Sa., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Respondo garantiata!
[REKLAMO p.12] Atentu, Ŝaktludantoj! Sekcio de ŝakanoj en Centra fervojlaborista klubo de Oktobra fervojo en Leningrado proponas ludi je ŝako per esperanto kun gelaboristoj el ĉ. l., ĉu kolektive, ĉu individue k ankaŭ serĉas serioz. korespondantojn pri ĉi tiu temo. Sovetio, Leningrad, Tambovskaja, 63, Centra klubo de Oktobra fervojo, sekcio de ŝakanoj.
[REKLAMO p.12] LABORISTAJ KORESPONDANTOJ DE ĈIUJ LANDOJ!
[BILDO p.12 | 39,13,49,17] Malgranda malklara bildeto apud la titolo.
Gazeto «Gudok» («Fajfegilo») — organo de Centra Komitato de tutsoveta fervojista profunuiĝo, havas 73 000 laboristajn korespondantojn, forte ligitajn kun la gazeto, kaj estas ĉiutage legata de miliono da sovetaj fervojistoj, kiuj interesiĝas pri vivo kaj batalado de siaj eksterlandaj fratoj fervojistaj kaj aliaj laboristoj.
Redakcio de «Gudok» vokas eksterlandajn laboristojn sendi notojn, leterojn, artikolojn, skizojn, fotojn, flugfoliojn ktp. Jen estas fundamentaj temoj, interesantaj la sovetan laboristaron: 1. Daŭro de labortago (por viroj, virinoj kaj junularo); 2. Buĝeto de laboristo, laborpago, loĝejkondiĉoj, socia asekurado; 3. Laborkondiĉoj; kapitalisma raciigo; 4. Kiel pasigas laboristo sian libertempon — ripozdomoj, kluboj, sportejoj ktp.; 5. Agado de revoluciaj kaj reformemaj sindikatoj (prof-unuiĝoj); 6. Strikoj, manifestacioj, revolucia agado; 7. Persekutado al laborista movado (policaj traserĉoj, arestoj, malpermeso de gazetaro); 8. Laborista gazetaro (presataj kaj mur-gazetoj, eldonado kaj disvastigado ilia); 9. Laboro de IRH, Asocioj de Amikoj de Sovetio; 10. Senlaboreco, «malsatulmarŝoj», buĝeto de senlaborulo; 11. Virina movado — agado de burĝaj, reformemaj kaj revoluciaj organizoj; 12. Junulara kaj infana movado — burĝaj kaj revoluciaj organizoj, laboro de junkomunistoj; 13. Batalo kontraŭ faŝismo; 14. Kion pensas laboristoj pri Sovetio, pri kvinjarplano ktp., ktp.
Speciale sendu materialon al diversaj memortagoj kaj revoluciaj datrevenoj (ekzemple — virina tago, Pariza Komuno (tago de IRH), 1-a de Majo, Oktobra Revolucio k. a.). Tre volonte ni akceptos la leterojn de grupoj kaj kolektivoj de laboristoj.
[BILDO p.12 | 39,42,49,50] Granda nigra kvinpinta stelo.
Redakcio de «Gudok» ĉiam akurate kaj ĝustatempe respondas al siaj gekorespondantoj kaj petas demandi pri ĉiuj interesantaj ilin temoj pri Sovetio. Ĉiu ricevos respondon.
Leterojn ankaŭ oni povas sendi en naciaj lingvoj. Ĉion adresu al REDAKCIO DE «GUDOK», OTDEL MJEĴRABSVJAZI, UL. GERCENA, ĤLINOVSKIJ TUPIK, 8. MOSKVO (SOVETIO)
[REKLAMO p.12] HEROLDO DE ESPERANTO la sendependa semajna jurnalo esperantista, aperanta jam de dek jaroj en taggazeta formato (kvaronjara abonprezo 3 mk. g, 3.75 fk. [?] sv. ktp.), eldonis lastatempe valorajn librojn: TOLLER: La Hirundlibro. Kun du ksilografaĵoj. Prezo bind. 2.65 mk. g. REMARQUE: En okcidento nenio nova. La tutmonde legata romano. Broŝ. 4.40 mk. g.; bind. 6.60 mk. g. A. TOLSTOJ: La morto de Danton. Tragedio. Prezo broŝ. 1.75 mk. g. La prezoj enhavas la sendkostojn. Senpagan Katalogon de Libroj kaj senpagan prov-ekzempleron de «Heroldo» sendas laŭdezire la administracio de HEROLDO DE ESPERANTO, KÖLN, GERMANLANDO BRÜSSELER STR. 94.
[REKLAMO p.12] Librekspedejo de BK SEU havas grandan kvanton da sovetiaj esperantaj jurnaloj, «Sennaciulo», «Liberpensulo» k. a. — Ĝi sendos ilin interŝanĝe kontraŭ lastjaraj laborist-esperantaj eldonoj. Broŝuroj: «Gromada» (Okcidenta Blankrusio), trad. D. Snejko kaj «Unuiĝo de Ligilo en USSR», trad. Javoronkov ni sendas kontraŭ 3 respondkuponoj. Adresu ĉion: Minsk, Poŝtkesto 33, BK SEU. Ni ankaŭ havigas aliajn SEU-eldonojn.
[REKLAMO p.12] 10 gelernantoj dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, sed nur per PI. Respondu al: K-do Gosta Jönsson, Grödby 7, Hakanryd (Krist. lan.), Svedio.
[REKLAMO p.12] Dum la FEO-KONGRESO en St. Denis (19. 21. aprilo 1930) okazos ESP. EKSPOZICIO. Sendu materialon, PI, let., jurnalojn laboristajn, neŭtralajn, burĝajn ktp. Ni respondas al ĉiuj. Laborista Esperantista Grupo, 4, strato Suger, St. Denis.
[REKLAMO p.12] La 16.—22. aprilo ni okazigos EKSPOZICION KUN LUMBILD-PAROLADO por konvinki la lab-istaron pri la utilo de esp. Tiucele ni ankoraŭ bezonas materialon. Helpu Gek-doj! Ĉiu sendinto ricevos bildon de nia bela «Nekarvalo». Adr.: K-do Friedrich Rau, Rathausstr. 36, Neckarsulm/Wttbg.
[REKLAMO p.12] Fabrikaj komjunula k IRH-ĉeloj, pionir-taĉmentoj k laborista klubo dez. koresp. kun la samaj organizoj alilandaj. Adr.: USSR, Keret, Karelio, L/u, N. 42, P. Jasinski.
[REKLAMO p.12] K-DO LONDARI GEORGO deziras eventuale daŭran korespondadon kĉl. pri ĉiuj temoj L, PK, PI, PM k ankaŭ organizi ŝakturniron laŭ koresp. Nepra k senprokrasta resp. Adr.: st. Korenevo, M. K. V. ĵel. dor. Blagodatjenskij Saĥzavod, Lgovskogo okruga, Sovetio.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Milita industrio | 289—290 |
| Kiu kaj kial likvidas preĝejojn en USSR? | 290—291 |
| La respublikŝirma leĝo | 291—292 |
| Kulturtaskoj | 291—292 |
| Kino-arto kaj arkitekturo | 292 |
| Tago el mia vivo | 292—293 |
| Diskutejo | 293 |
| Esperanto-Servo | 294 |
| Sennaciula Liberpensula Paĝo | 295—296 |
| Tra Esperantio | 296—299 |
| Korespondado | 299 |
| Anoncoj | 300 |
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N.º 287, 3 de abril de 1930
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
6-a Jaro. N-o 287 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 3./4. 1930
[BILDO p.1 | 43,4,55,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
Observoj pri kolektivigado de l’ vilaĝanaj mastrumoj en USSR
Ĵus mi revenis el la provinco. Tie mi observis, kiel estas konstruata nova socialisma formo de agrikulturo — vilaĝaj kolektivoj (ruse nomataj: «kolĥoz»). Povas esti, ke ĉi subaj miaj observoj k impresoj ne estas seninteresaj por ekstersovetia laboristo, ĉar ili baziĝas sur mia persona sperto, efektive viditaj faktoj.
En Sovetio ni nun travivas kvazaŭ novan revolucion. Centjaraj formoj de mastrumado, unuopulaj etaj parceloj, trikampa sistemo, praavaj plugiloj foriras en estinton, cedas lokon al grandskala agrikultura kolektivmastrumo, kie oni aplikas novajn metodojn de terkulturado, bazitajn sur scienco. 100%-a kolektiv-agado okazas sur grandega teritorio de Malsupra Apudvolgio, Norda Kaŭkazo, en kelkaj distriktoj de Kazakstan k en multaj aliaj lokoj. Post kelkaj jaroj supozeble unuopulo-vilaĝano estos en Sovetio maloftaĵo, inda je lokigo en muzeo. Tio signifas, ke lastaj restaĵoj de kapitalismo: vilaĝana individua mastrumo — kun radikoj estos elŝiritaj, ke agrikulturo estos enkondukita en socialisma sentaro de nia popola mastrumo, ke malaperos diferenco inter la urbo k vilaĝo, inter la laboristo k kamparano.
Nun, kiam okazas rompiĝo de individua vilaĝana mastrumo, rompiĝas, ŝanĝiĝas ankaŭ la psikologio de l’ etposedanto-vilaĝano. En «kolĥoz» li ne havas propraĵon — ĉio estas komuna, en kolĥozo li jam ne konsideras sian najbaron kiel konkuranton, malamikon; en lia animo komencas naskiĝi kolektivismaj ideoj, perceptoj — de nia komuna laboro dependas nia komuna prospero.
Tiu transiro al la kolektiva mastrumado certe ne okazas sen doloro. Dum jarcentoj la vilaĝano kutimis al sia propra parcelo, kiun li abunde nutris per sia sango k ŝvito, unuope ĝin prilaboris per propraj iloj k ĉevaloj; li ekzistis nur dank’ al la propraĵo. Je tiu kutima vivo nun li devas rifuzi k transiri al la nova nekonata k tial timiga por malklera vilaĝano. Multe da peno oni elspezas por konvinki lin, ke laŭ la malnovo li ne povas plu vivi, ke la kolektivo havas multege da avantaĝoj.
[BILDO p.1 | 35,49,63,74] Karikaturo: kapo de dika, lipharoza kamparano kun kaskedo, trastrekita per granda X.
«Kulako»
Parto da vilaĝanoj ŝanceliĝas: «Nun mi iom povas vivi. Ĉu en kolĥozo ne estos pli malbone?» Sed li vidas, ke la malriĉulo volonte aliĝas, ke plej multaj mezriĉaj vilaĝanoj ankaŭ enskribiĝas, ke li devos resti sola en la vilaĝo, k tiam oni ne atentos lin, ĉar kion li, unuopulo, prezentas kompare al ĉirkaŭanta granda kolektivo? Tiuj, kiuj revis iam fariĝi riĉuloj, «kulakoj», vidas, ke la ŝtato ne permesas al unu riĉiĝi je kosto de aliaj, ke kulakoj — tiuj vilaĝaj kapitalistetoj, kiuj per laboro de dungitoj, per servuto de malriĉularo, kolektis sian kapitalon, — estas nun likvidataj kiel klaso. Kaj ŝanceliĝanta, li tamen venas al la kolektiv-administrejo: «Registru ankaŭ min», k fordonas por komuna posedo sian ĉevalon, paron da bovoj, bovinon kun bovidoj, ŝafojn, kampmaŝinojn k aliajn ilojn. Nur malmultaj restas ne ŝanceleblaj k preferas resti unuopuloj: «Ni dume rigardos, kiel vi vivos.» Nu, post 2—3 jaroj la vivo mem devigos ilin sekvi la ekzemplon de l’ aliaj.
Ege malutilas al procedo de kolektivigado kulakoj (vilaĝaj riĉuloj), pastraro, komercistoj k simila publiko. Riĉulo prosperus sen la kolĥozo. Nun venas tiuj ĉi malbenitaj kolektivoj, prosperado lia finiĝas, oni rekvizas ĉe li superfluajn ĉevalojn, bovojn k ceterajn ilojn de produktado, dank’ al kiuj li regis en la vilaĝo, k fordonas tiujn al la kolektiva mastrumo; oni donas al li la plej malbonan grundon, restigas ĉe li grenon nur por semo k personaj bezonoj ktp. Kiel klason, kiel restaĵon de kapitalismo, oni lin ekstermas. Sed ĉu en homara historio iam iu klaso cedis sen batalo sian lokon al la aliaj klasoj? Ne, tiujn okazojn ni ne konas. Kaj kulakoj, sentante sian politikan morton, furioze kontraŭstaras, aplikante ĉiujn eblajn rimedojn, de ekbruligo ĝis mortigo el post angulo.
Por tio oni ne «mankaresas la kapon» — oni ilin juĝas, forprenas por kolĥozo la havaĵon, elloĝigas malproksimen de la vilaĝo. Necesas ŝanĝi
— página 2 —
302 SENNACIULO
la taktikon. Tiam inter malkleraj virinoj, forvivintaj sendentaj maljunulinoj ili lasas promeni tiajn klaĉojn abomenindajn: «En kolĥozoj ĉiuj — viroj k virinoj, dormas kune sub unu grandega litkovrilo. Vi ne havas propran edzon. Ĉiu viro rajtas kun vi noktumi. Oni forprenos de vi la infanojn. Ĉe kolĥozoj la ŝtato forprenos tutan rikolton. Vi ne plu trinkos lakton — oni rekvizados ĝin por urbaj laboristoj» ktp. ktp.
En preĝejoj popoj ofte predikas, ke venos la terura juĝo, ke kolĥozoj estas diabla elpensaĵo ktp. Nelaborula elemento restas flanke de l’ vivo. Oni ne akceptas ilin en kolĥozoj, por ke ili elinterne ne subfosu tiujn. Sed popoj ja ankaŭ volas vivi! Ili vidas, ke stultigado al popolo ne estas plu profitdona. Kaj jen ili subite konstatas, ke ĝis nun ili vere stultigis la amasojn, ke dio ne ekzistas ktp. Deklarante pri tio publike, ili rezignas je sia popa pasinto. Ofte en ĵurnaloj ni legas tiajn anoncojn: «Mi, eksa pastro de preĝejo de nomo de sankta Petro k Paŭlo, en vilaĝo Gusevka de Kamiŝin-distrikto, Ivan Petroviĉ Voskresenskij, publike deklaras, ke de nun mi ne plu estas pastro, ĉar mi ekkonsciis malutilon de religio por socialisma konstruado k reakcian rolon de pastraro, trompanta popolon per falsaj fabelaĉoj.» Kelkiuj faras tion sincere, plej multaj — por sin adapti al novaj cirkonstancoj.
En tiu sama Gusevka, kie la pastro dum ĝenerala kunveno vilaĝana deklaris pri sia rezigno, mi redaktis la vilaĝan murgazeton. Al ni oni donis jenan artikoleton: «Ni ne kredu al la lupo en ŝafa felo. Popo Voskresenskij post sia publika rezigno, kiu en nia Gusevka faris tiom grandan bruon, nun aktive helpas al la kolĥoz-administrantaro. Per tio li esperas penetri nian kolĥozon. Ke li ne estas sincera, pruvas la argumentoj. Niaj junkomunistoj vidis, kiel li hejme preĝis antaŭ ikonoj post reveno el la kolĥoza kontoro. Li surprenis kontraŭreligian propagandon, sed ĝis nun nenion faris. Ni ne kredu al tiaj fipersonoj.»
En iuj vilaĝoj, kie organiziĝis kolektivmastrumoj, ĝeneralaj vilaĝanaj kunvenoj decidas fermi preĝejon k en ties ejo aranĝi iun kulturklerigan institucion. En proksima al Gusevka vilaĝo Pribinka, kie mi ankaŭ laboris, oni destinis preĝejan konstruon por kino. Kion do restas fari al la popo? Li prenis sian havaĵon k forveturis serĉi lokojn, kie ne okazas la kolektivigado k kie li povas ĉasi fiŝon per siaj religiaj retoj.
En Gusevka ĵus estas aranĝita en eksa monaĥineja templo vilaĝa klubo. Mi ĝin vizitis. El orumitaj kadroj de ikonoj anstataŭ severaj vizaĝoj de sanktuloj vin rigardas Lenin, Marks, Puŝkin, Tolstoj; ambono servas kiel scenejo. En halo, kie antaŭe preĝis genufleksiĝinte monaĥinoj, nun dancas gaja vivplena junularo sendiula. Malgraŭ antaŭdiroj de maljunulinoj, ke dio ne toleros la teruran sakrilegion je la sankta templo k nepre okazos iu akcidento, nenio malbona okazis; dikredantoj iom post iom kutimis, maljunuloj unue timeme, poste pli kuraĝe vizitas la klubon por aŭskulti radio-laŭtparolilon aŭ rigardi amuzajn komediojn, kiujn prezentas vilaĝaj teatroaktoroj.
Tiel ni vidas, ke la koncepton de Marks — produktaj fortoj difinas la ideologion — jesas la vivo mem. Ŝanĝo en la mastrumformoj sekvigas ŝanĝojn en la homa ideologio.
S. B-v, Saratov.
MARTMORTIGITOJ
Antaŭ dek jaroj la germana laboristaro estis venkinta kontraŭ la «Kapp»-puĉistoj, kiuj forigis la respublikan registaron k volis konstrui la burĝan diktatorecon. Sed nur dum unu tago ili estis suverenoj. La unua atenco de la burĝaro, kontraŭ la juna germana respubliko, disbatiĝis pro la entuziasma kontraŭbatalo de la germana proletaro.
En Gera¹, jam kelkajn semajnojn antaŭ la puĉo, oni lokis en la kazerno tiel nomatan limŝirm-batalionon. Sed vere ili estis la kunligitoj de la burĝaro. Ankaŭ milicio fondiĝis en Gera, por ŝirmi «rajton k posedaĵon», kvankam ĉe tiuj ankoraŭ neniam estis minacitaj. Ili k la soldatoj ekzistis nur por fari kontraŭrevolucion.
[BILDO p.2 | 52,21,78,48] Foto de monumento: sur ŝtona fasado kun germana surskribo staras skulptaĵo de pluraj viroj, antaŭ ĝi granda florkrono.
MULTO ESTAS VIVO, SED VI FORDONIS ĜIN. Sur la monumento estas enskribite: Por la honora memoro al la kuraĝaj k oferpretaj batalintoj, kiuj mortis dum la martaj tagoj de l’ jaro 1920 pro la libero de l’ laborularo.
Dimanĉon, la 14-an de marto, la milicio estis alarmita al la kazerno, kie ankaŭ troviĝis la ĉefaj personoj de la komploto. Tagmeze, je la dekdua horo, ili marŝis kontraŭ la registarejon, okupis ĝin k krome la urbdomon, poŝtejon, stacidomojn k ankaŭ la laboristan presejon k la konsumkooperativon. La indigno kreskis de minuto al minuto inter la laboristaro. Ĉie oni aŭdis la signalvorton: Ni devas ataki! Ni devas ataki!
Lundon komenciĝis la kontraŭago de la laboristaro. Matene je la naŭa, subite fajfis, fajfegis la sirenoj en ĉiuj fabrikoj. La laboristoj forlasis la laborejojn, ili amase sin premis al la centro de la urbo, kie estas la registarejo. Estis ĝenerala striko! Ne nur strikis laboristoj; ankaŭ la oficistoj, kiuj ankoraŭ neniam antaŭe strikis, flankenmetis la okupojn k forlasis la laborejojn por defendi la respublikon. Amaso da homoj plenigis la stratojn. Antaŭ la urbdomo estis pikdrat-barilaro, maŝinpafiloj estis direktitaj kontraŭ la nearmitan laboristaron. La foirplaco, antaŭ la urbdomo, similis homan maron. Delegito de la laboristaro disputis, disputegis kun la oficisto, kiu staris kun la soldatoj antaŭ la urbdomo. Ĉi lasta donis signon al siaj soldatoj, k tuj ili almetis la pafilon al la vango k estis pretaj porti mortigajn kuglojn inter la laboristaron. Sed la disputinta delegito ne timis morton, li disbutonumis sian jaketon, starigis sin antaŭ la soldatojn k kriis: Pafu! pafu!
Dum la sekvanta momento unu el la nearmitaj laboristoj sin ĵetis kontraŭ la maŝinpafiliston k turnis la maŝinpafilon kontraŭ la soldatoj. En tiu momento oni ekatakis la urbdomon. Sed ĝi ne okazis sen sangverŝo. Ankaŭ la aliaj, de la puĉistoj okupitaj ejoj estis rapide rekonkeritaj de la laboristaro.
Nearmita la Gera-a laboristaro estis venkita [?]. 15 mortigitojn priplendis la Gera-a proletaro; k hodiaŭ, post dek jaroj, miloj da laboristoj manifestaciis kontraŭ la faŝismo ĉe la tombo de la martmortigitoj k ĵuris: ankaŭ batali k morti kiel ili, la martmortigitoj. 5954.
¹ Urbo negranda en Mezgermanio (Turingio).
[REKLAMO p.2] ĴUS APERIS: NACIISMO Studo pri Deveno, Evoluado kaj Sekvoj de E. LANTI Formato 13×19 cm. 128 pĝ. Prezo: 1,30 mk. g. Mendu tuj ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, (Germ.)
— página 3 —
SENNACIULO 303
Al multaj. Oni daŭre sendas al ni materialon, kiu taŭgas nur por ĉiutaga gazeto, k se ĝi estas telegrafe sendita. Ĉu do tiuj senpripensaj K-doj ne povas kompreni, ke inter la tago, kiam ili sendas informon, k tiu, kiam ĝi venos al niaj abonantoj el Usono, Japanio k. a. malproksimaj landoj, pasas pluraj semajnoj? Ĉiu do finfine encerbigu, ke nia gazeto ne povas liveri al siaj legantoj aktualajn informojn. Ne elspezu do vane vian tempon k afrankmonon por sendi materialon neuzeblan. Nepre verku raportojn, kiuj povas havi intereson monatojn post ilia apero. «Sennaciulo.»
Nova malleĝigo en Polio
La 24. februaro finiĝis en Sosnoviec la proceso kontraŭ la C. K. de P. P. S. Maldekstra, kiu daŭris 12 tagojn. La C. K. de tiu partio estis akuzita, ke ĝi celis prepari armitan ribelon de laboristoj k kamparanoj por renversi perforte la ekzistantan sociordon.
La akuzo estis apogita je la deklaroj de spionoj k denuncantoj, kiuj penis pruvi, ke la Pola Soc. Partio Maldekstra estas laŭleĝa alkonstruo de la kompartio. Ili asertis, ke la Partio ricevis subvenciojn de K. P. P., ke en la partia presorgano «Rabociarz» [?] (Laborulo) kunlaboris aktive CK-anoj de Kompartio k ili pagis la eldonkostojn de la gazeto, ke P. P. S. Mald. festis ĉiujn komunistajn festojn, agitadis dum balotoj al parlamento, senato, urbkonsilantaroj, malsanulkasoj ktp. por komunistaj listoj, ke la plej alta aŭtoritato por la Partio estis Lenin ktp.
Rezulte la faŝista juĝistaro kondamnis 22 Gek-dojn de 4 ĝis 1 jaro(j) da malliberigo. Proteste la laboristoj aranĝis en la tuta lando manifestaciojn, kiujn dispelis policistoj per bajonetoj k nudaj sabroj, arestante la «danĝerulojn». En Sosnoviec laboristoj aranĝis kelkfoje manifestaciojn, penante penetri en la juĝejon, kie okazis la proceso. En diversaj urboj estis dispendigitaj multaj ruĝaj standardoj kun protestsurskriboj sur la telegrafodratoj. I. a. estis surpendigita simila standardo antaŭ la magistrato en Lodz, kiun post duhora penega laboro policistoj k fajrobrigadistoj forigis dum senfinaj fajfadoj k hurakrioj de laboristoj venintaj el fabrikoj.
Nun okazis la lasta atako kontraŭ P. P. S. Mald., sed ĝi devis okazi. La pola reĝimo ne povis toleri la ekziston pli longe de 21-mil-membra partio, kreskanta de tago al tago, kiu senkompromise batalas. Mobilizprovo jam okazis. Dum 2 horoj oni subite soldatigis ĉ. 500 virojn, kiujn oni tenis en kazernoj tri tagojn.
Lodzano.
Londono, la venonta kongresurbo
Sendube la aliĝintoj k aliĝontoj al la X-a SAT-Kongreso rigardas antaŭen al la semajno, kiun ili pasigos en Londono. Jen mi donu kelkajn impresojn pri la urbo k la vivo en tiu estonta rendevuejo. Alveninte Londonon matene, la vizitanto rimarkos la unuajn signojn de aktiveco. Unue la moveblaj noktprovizejoj de manĝaĵoj preparas sin por iri hejmen k ripozi. Je la sama horo la tramoj k aŭto-omnibusoj komencas siajn tagajn iradojn tra la urbo, laŭ diversaj vojoj. La fruaj veturantoj kutime estas laboristoj, kiuj laboras en varejoj aŭ fabrikoj; ili rajtas veturi je speciale malkara tarifo. Proksimume je la 9-a, la komizoj, oficistoj, kiuj laboras en la komerca kvartalo, veturas al siaj laborejoj. Ĝis la tagmezo oni rimarkos diversloke, ke la ĉefstratoj aspektas tiom plenaj da homoj, kiom la laborejoj, tamen ĉiuj personoj ŝajne havas ion gravan por fari.
[BILDO p.3 | 36,28,69,43] Desegnaĵo: ŝtona arkponto super la rivero, malantaŭe la silueto de la kupolo de katedralo, reflektita en la akvo.
Ponto de Ŭoterlu (Waterloo) en Londono
Je la tagmanĝa horo ĉiuj restoracioj en la komerca kvartalo pleniĝas je homoj, kiuj emas nutri sin delikate, per taso da teo, aŭ glaso da lakto, kun bulko k butero, aŭ iu simila malpeza manĝo. Aliloke, en la industriaj kvartaloj, laboristoj troviĝas en malkaraj manĝejoj apud siaj laborejoj. Ili kutime sin prezentas antaŭ telero plena da legomoj k viando, kun sekvanta deserto aŭ biero.
Je la dek sepa aŭ dek oka, vespere, la diversaj laborejoj fermiĝas, k okazas granda kurego por kapti sidlokon en tramo, omnibuso aŭ subtera vagonaro. Vesperĵurnaloj troviĝas en la manoj de ĉiuj veturantoj, kiuj englutas la anoncojn k tagsciigojn kun ekscito. Dum la vespero la diversaj «muzikhaloj» (variete-teatroj) k kinoj prezentas fantazian spektaklon ekstere, per siaj elektraj koloritaj reklamiloj. La fenestroj de la grandaj magazenoj ankaŭ helpas iom gajigi la vesperan atmosferon. Je la dudek dua reaperos tiuj antaŭe menciitaj manĝaĵprovizejoj, kutime tirataj de ĉevalo k lokitaj apud iu stratkruciĝo, stacio aŭ granda placo.
Nun iom pri vidindaj lokoj k aferoj en Londono. — La granda rivero Tamizo (angle: Thames) dividas la urbon je norda k suda parto; oriente de la centro troviĝas la komercaj entreprenoj k dokoj por la multnombraj vaporŝipoj, kiuj kuŝas ambaŭflanke de la rivero. Okcidente, je distanco de eble 15 kilometroj, la rivero komencas aspekti bela, k plezurvojaĝo sur ŝipo estas provinda. Notindaj konstruoj estas la «Domoj de l’ Parlamento», «Katedralo de Sankta Paŭlo», la «Turo» k «Ponto» de Londono; ankaŭ vizitindaj estas la Astronomia Observejo fame konata tra la tuta mondo, la tropikaj ĝardenoj, artgalerioj, muzeoj k zoologiaj ĝardenoj.
Londono enhavas multajn parkojn, krom granda arbaro nordoriente lokita. La subtera fervojo allogos la atenton de tiuj, kiuj en sia hejmurboj ne kutimiĝis al tia metodo de veturado. Ĉe kelkaj lokoj en la urbo 6 aŭ 7 apartaj linioj transiras unu la alian je diversaj profundoj sub la tero. La veturado estas malkara k rapida. Dum la somero, oni povas sidi sur la supro de aŭtobuso k rigardi la urbon aŭ kamparon komforte en la freŝa aero; oni ankaŭ facile atingas la kamparon per ili, rapide k malkare. Miloj da ili troviĝas en Londono por satigi la bezonojn de preskaŭ 7 milionoj da loĝantoj.
Do, Gek-doj, venu milope por sukcesigi la Kongreson k montri al la enlanda laboristaro, ke esperanto ne estas ludilo, sed grava rimedo por ligi la tutmondan Proletaron en unu grandan frataron.
S. W. Brown (7324).
[REKLAMO p.3] E. LANTI — FOR LA NEŬTRALISMON! 3-a eldono. Tiu ĉi broŝuro, kiu vidis jam la trian eldonon, difinis la pozicion de l’ lab. esperantistoj post la mondmilito, montris al ili la ireblan vojon, instigis ilin organiziĝi en propra organizo. La saĝaj konsiloj k antaŭvidoj konservas ankoraŭ hodiaŭ sian valoron kiel antaŭ dek jaroj. Prezo: 0.30 mk. g. Havebla ĉe la Administracio: R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27
— página 4 —
304 SENNACIULO
BOKSADO EN USONO
Pro la fanfarono pri usonaj boksistoj k iliaj grandegaj enspezoj, oni eble envias ilin. Tiu ĉi artikolo sendube seniluziigos la leganton.
La plej konataj k lertaj boksistoj batalas unu aŭ du fojojn jare, post longa preparado. Ili «perlaboras» multe. La ordinaraj boksistoj boksadas ofte k enspezas pli malmulte. Krom tiuj, estas alia grupo, kiu konsistigas la plimulton. Ili estas la nelertaj boksistoj, kiuj eĉ perdis la esperon iam fariĝi ĉampiono (Titolo de la plej bona boksisto en lia pezgrado). Ĝenerale ili estas pagataj per dek dolaroj po «rondo». «Rondo» estas periodo el kvar minutoj. Oni batalas dum tri minutoj k senlaciĝas dum unu.
La konkuroj okazas sur kvadrata scenejo nomata «cirklo» (angle «ring»), en la centro de la areno. Du ŝnuroj ĉirkaŭas ĝin, por ke la boksistoj ne elfalu. Okaze oni elfalas, malgraŭ la ŝnuroj. La planko estas remburita k kovrita per kanvaso.
Antaŭ la ĉefbatalo okazas kvar aŭ kvin 6—10-rondaj bataloj por «varmigi» la ĉeestantaron. Tiuj estas la nelertaj «ham and beaners» (batalantoj por ŝinko k faboj). Almenaŭ unu aŭ du finiĝas per senkonsciiĝo de unu batalanto. Se ambaŭ ankoraŭ spiras je la fino, la decidisto (arbitro) decidas, kiu venkis. Dum la batalo li atentas, ke ili pugnobatu laŭregule.
La «direktoro» (angle: manager) en Novjorko ne rajtas ricevi pli ol kvaronon el la enspezoj de siaj boksistoj, sed tiu aĉulo tre bone scias ĉirkaŭiri tiun nejustan leĝon. Ekzemple — estas «elspezoj», kiujn li «grasigas» (multobligas). Li direktas la aferojn de kelkaj aŭ multaj boksistoj, lia «ĉevalejo». Li eĉ interŝanĝas k forvendas ilin kiel ĉevalojn.
[BILDO p.4 | 39,19,66,45] Desegnaĵo: muskola, harplena boksisto kun boksgantoj, sidanta en la angulo de la ringo, ĉirkaŭ lia kapo steloj; malantaŭe amaso da spektantoj.
Desegno de F. Masereel.
La boksisto, anstataŭ mondfama gladiatoro, plej ofte estas ekspluatata «laboristo». «Per la ŝvito de sia frunto» k la sango de sia nazo li akiras sian panon. Per rompitaj ripoj k manoj, ŝveligitaj oreloj k okuloj li gajnas sian vivon. Li stultiĝas pro la konstanta batado je la kapo k estas trompata en ĉiu negoco, kiun li entreprenas. Post kelkaj jaroj li jam ne povas boksi k devas serĉi laboron. Li ne posedas metion k estas tro maljuna por lerni.
Lia direktoro tre facile trovas alian fortikan junulon por ekspluati.
Ben Odinov (13 268).
[REKLAMO p.4] ★ Ĉiu progresema SAT-ano, ĉiu gazetpriservanto nepre abonas al SENNACIECA PEDAGOGIA REVUO ĉar ĝi estas riĉenhava, ilustrita kaj plej malkara el ĉiuj esperanto-gazetoj.
KULTURTASKOJ
M. Krjukov
(Fino. Vidu n-ojn 279/86.)
10. En cetero
10. 1. Akceli por ke ĉiuj internacie uzataj dokumentoj (poŝtmarkoj, mono, patentoj, pasportoj ktp.) havu du klarigtekstojn: nacilingvan k esperantan.
10. 2. Gardante vojon sur tero, akvo aŭ en aero ĉiam k ĉie sammaniere teni nur dekstran flankon, por ke ne povu okazi nevolita danĝero al fremduloj alikutimaj. En Anglio k Svedio sur vojoj ĝis nun oni tenas lefan (maldekstran) flankon, dum en aliaj landoj — la dekstran.
10. 3. Kutimigi poŝtistaron de l’ mondo al racia k ĉie sammaniera esperanta skribado de adresoj. Adreso estas skribata por poŝtistoj, ne por adresato. Tial ĝia skribordo devas esti responda al bezonoj k postuloj de poŝtlaboro k ne atenti malutilajn moŝtesprimojn, kiuj senbezone malklarigas adreson. En URRS jam estas uzata jena logika k racia skribordo de adreso:
- Lando aŭ ŝtato;
- Provinco, distrikto, urbo aŭ vilaĝo;
- Strato k numero de domo; 4 Nomo de adresato sen moŝtaĵoj.
Por ĉiu el tiuj 4 kategorioj dediĉu specialan linion. Marko en supra dekstra angulo.
10. 4. Diversaj koloroj havas malsamajn signifojn ĉe diversaj popoloj. Ekz. en Eŭropo k Ameriko funebron simbolas nigra koloro, en Ĉinio k Japanio — blanka koloro, en Egiptio — flava koloro, ĉe araboj — blua koloro. Unuigu signifon de koloroj laŭ jena tabeleto:
| Koloro | Politika simbolo | Teknika simbolo | Emocia simbolo | Ceteraj signifoj |
|---|---|---|---|---|
| ruĝa | revolucio | danĝero | amo, ardo, energio | somero, maturo |
| blanka | reakcio | neŭtralo, paco | virgo | vintro |
| nigra | anarkio | — | funebro | morto |
| flava | oportunismo | eraro | perfido | aŭtuno |
| verda | — | sendanĝero | espero | printempo, nematuro |
| griza | — | — | indiferento | maljuneco |
| blua | — | — | feliĉo | juneco |
Ĉiu faras tion, kion li bezonas. Do ĉi tiujn taskojn sukcese plenumos nur interesitoj, kiuj senpere bezonas ilin, t. e. malapartema, sennaciema Proletaro. Naciemaj k privatemaj burĝoj ne povas havi ĉi tiun intereson klare esprimitan. Tial plej multaj el niaj taskoj ŝajnos al ili senvaloraj, mokindaj aŭ utopiaj. La reformoj «ne plaĉos» al ili. Eĉ ortografion vi ne sukcesos reformi sen ilia kontraŭstaro. Kulturo disvolviĝas per internaj revoluciaj saltoj same kiel sociordo, kiel ĉio alia. Do ne estu naivaj, esperu k fidu nenion krom via propra mano, preparu vojon por Novo k akcelu Revolucion, kiu faros vin mastroj de l’ mondo! Historio instruas, ke en socibatalo ĉiu venkonta klaso antaŭ ol venki iĝas pli kultura ol la venkota. En sia tempo burĝaro estis pli alte kultura ol venkita de ĝi feŭdularo aristokrataro, kvankam ŝajnis male pro parkeda eleganto, dandemo k lukso de la lasta. Sian kulturan superecon burĝaro montris per multaj agoj k deklaroj (la deklaro pri rajtoj de l’ homo, enkonduko de metra sistemo, ideo pri racia kalendaro, gvidideoj de fama Enciklopedio). Same proletaro (dungitaro) venkos ne tial, ke ĝi indigniĝos k ekribelos pro ekspluato de burĝaro, sed ĉefe tial, ke ĝiaj interesoj koincidas kun tiuj de progresanta produktado¹. Do por havi eblon k rajton ekmastrumi la mondon, Proletaro devas havi pli altan kulturon, ol reganta nun burĝaro. Tiel estas, kvankam ŝajnas male pro neesto de eleganto k lukso ĉe laboremaj proletamasoj. Niaj taskoj montras, ke ni efektive havas pli altajn kulturajn celojn k idealojn, ol tiuj de burĝaro k etburĝaro.
¹ Ja sklavoj en antikvo multfoje ribelis, sed sukcesis fari nenion krom mortigoj.
— página 5 —
SENNACIULO — 305
DISKUTEJO
Ankoraŭ pri «kiel rilati al militservo»?
Mi dankas al Stettinaj K-doj pro konigitaj opinioj en n-o 279 k ankaŭ konsentas, ke estinta germana militestraro akiris mondfamon per sia kruelo k frenezaj ordonoj al soldatoj. Sed en Latvio k aliaj novaj Baltaj ŝtatoj ankaŭ rilatoj inter oficiroj k soldatoj estas leĝe difinitaj. Mi ne scias, ĉu dum mondmilito okazis multe da intencitaj piedkripligoj pro malvarmo en germana armeo. Eble eĉ tion oni faros, kiam denove ekestos en Germanio deviga militservo. Tiun demandon solvi mi lasas al germanianoj mem. Latvia laboristaro havas alian konvinkon: ĝis ne forestos deviga servo k, ĉar la soldataro plejparte konsistas el laboristoj, laboristaj organizoj devas akiri ankaŭ konvenan parton en reguligo de ĝia (armea) vivo k gvido. Socialistaj deputitoj en parlamento atente observas paŝojn de reakciemaj militestroj k kontraŭstaras iliajn arbitrajn agojn; konservas interligon inter soldataro k laboristaro. La celo de Laborista Partio k Lab. Sport-Asocio (S.S.S.) estas akiri laŭeble plej da gvidpostenoj en la armeo por siaj membroj, kio tute ne plaĉas al reakciaj superuloj. Se soldato de instruktora roto estas suspektata ano de iu lab. organizo, precipe SSS, li, malgraŭ kapabloj k diligento, senpretekste estas forlokata. Do, proleto povas esti suboficiro aŭ oficiro k tamen resti protektanto de l’ laboristaro, de demokrataj rajtoj.
Tre dubas mi, ĉu germanaj socialistoj estos honorataj pro memkripligoj, sed ili certe estos respektataj, kiam ili ĉesos titoli siajn parazitojn per diversaj mezepokaj stultaĵoj, kiel: fon, barono, duko k. a., kiam ili estos disdonintaj al proletaj ekssoldatoj tiujn grandajn terspacojn forrabitajn dum jarcentoj al laboruloj.
Eksmastroj de elproprigitaj bienoj ĉi tie dume ne ĉesis revi pri reakiro de lastaj. Per helpo de germana registaro ili jam sukcesis je ioma monkompenso en Estonio, k ni devas zorge rigardobservi Germanion, ĉu ne rajdas el tie «Nigra kavaliro», el tiu lando abudega je eksreĝoj k princoj. Eksbienoposedantoj en Latvio k Estonio estas plejparte germannaciaj, kies plimulto loĝas en Germanio, kvankam ili havas rajton je civitaneco en Latvio k ĉiuj disponas terpecon por kampmastrumi je samaj kondiĉoj kiel aliaj novkamparanoj. Tamen nur kelkaj el ili alkutimiĝis propramane kampkulturi.
Mi dezirus de K-doj uzantaj frazon «per ĉiuj rimedoj rifuzu militservon» detalan klarigon, kiel ili ĝin efektivigas en landoj kun deviga servo. Ĝis nun mi vidis nur religi-sektanojn baptistojn vere per ĉiuj rimedoj rifuzantaj militservon k hebreojn — forkurintajn alilanden. Fine klarigo por mia indignosento kontraŭ memkripligantoj, difektantaj sian sanon nur tial ke hejme resti por ili estas pli agrable: do, ili devas esti etburĝoj, ĉar laboristo ja timas fariĝi kripla pro risko malsatmorti.
K. K., Latvio.
Pri vegetarismo
Mirante mi legis la artikolojn de K-do Coll (7998) en n-o 282 k de K-do Pargaĉevski (11 746) en n-o 283 rilate al vegetarismo. Ambaŭ aŭtoroj certigas ne esti «kontraŭuloj de vegetarismo», male, eĉ «bestamikoj», sed ili ambaŭ provas en siaj artikoloj senkulpigi buĉadon, do bestmortigon.
Mi demandas la K-dojn: Ĉu ili foje vizitis buĉejon? Kie ĉiutage centoj, miloj da bestoj senĉese estas mortigataj? Ĉu ili vidis tion per propraj okuloj? k neribeleme, sobre konsideris: tio estas ja necesa por garantii nian trankvilon?! Ne, K-doj, ne nia trankvilo, nek tiu de la bestoj estas garantiita per tiel kruela k subprema ago.
Vi aludas al la naturleĝo, la postulo de bestpariĝo. Ĉu vi, K-do Coll, kiel eks-bovgardisto, ne scias, ke homoj bredas la buĉbestojn, laŭ oferto kaj mendo? Kaj ke certe, se la homaro ne plu dezirus tiom da viando, oni ankaŭ ne plu bredus tiom da buĉbestoj. Efektiva ekzemplo estas la ŝafbredado en Germanio, en la Lineburga (Lüneburger) Erikejo, kiu nun tute malprosperas, kvankam antaŭe ĉiu kamparano havis sian ŝafaron. Iom post iom la kamparanoj malpliigis sian ne plu profitdonan brutaron.
Kial la samo ne okazus kun aliaj dombestoj? Ili vivas nur malindan, malliberan vivaĉon rigardu nur grasigitan porkon! Se ne estus mendoj, certe estus baldaŭ pli malmultaj malfeliĉaj kreaĵoj sur tero.
Kaj kial, K-do Coll, vi trovas staton sen trinkado de lakto tiel malebla? Mi konas plurajn vegetarajn infanojn, kiuj neniam trinkis lakton de bovino, sed post patrino-lakto tuj fruktosukon, k ili bonege fartas. Estas nur mondemando, la fruktosuko estas ankoraŭ tro multekosta por la laboristaro. Sed la kreskado de la mendoj kreskigos la produktadon.
La postulo, ke ankaŭ la troa k malsana homido estu buĉata, estas sufiĉe absurda: unue, ne ekzistas tro da homidoj. Laŭ prof. Openhajmer (Oppenheimer) nia tero ankoraŭ povus enhavi k nutri la duoblon da homoj — se nur la dispartigo de la bienoj estus justa; k due, anstataŭ poste buĉadi troajn homidojn, certe ekzistus pli bona sana popolpolitiko: malhelpi, ke nedezirataj idoj naskiĝu.
La pli grava principo de l’ vegetarismo ne estas: mortigi neniun animalon, sed koncernas la respektadon je pli grava k principa intereso. Estas certe sentimentale indulgi malutilajn insektojn, pulojn, pedikojn ktp., aŭ musojn k ratojn, kiuj domaĝas la pli altajn homajn interesojn.
Sed subpremi bestajn vivinteresojn pro niaj malpli altaj interesoj de gustĝuemo ne estas juste, do ne morale. Ankaŭ estas neĝuste diri, ke vegetaĵoj estas same vivaĵoj kiel bestoj. Kolektu plenan brakon, plenan korbon da legomoj, fruktoj, k diru al mi, ĉu per iu sento vi povas konstati eĉ nur iun doloron, iun subpremon, iun malrajton?
Sed iru en buĉdomon, vidu la bestojn kruele mortigataj, aŭdu iliajn kriojn, vidu ilian teruran doloron en ĉiu okulo, en ĉiu movo — k tiam respondu: ĉu tiuj interesoj estas la samaj kiel tiuj de la vegetaĵoj? —
Vegetarismo ne estas utopia intelekta spritludo.
Kiel proletoj, ni celas socialismon, t. e. ni kontraŭbatalas ĉiun subpremon, ĉiun maljuston. En kapitalista ŝtato estas ja nur limigita eblo, efektive kontraŭbatali subpremon k ekspluaton, sed kie eblas ilin kontraŭbatali — k estas jam hodiaŭ eble respekti la bestrajtojn tiel, ke ni ne manĝu ilin — tie estas nia devo agi juste, kie ni nur povas.
Etty Gräffe (11 014).
Al K-do Babinĉuk pri la soveta «Ford»
Kial sovetaj K-doj parolante pri la estonto de Sovetio, paroladas al ni nur pri la vastigo k plimultigo de la fabrikoj, kie laboras amasoj? Kaj neniu paroladas pri la plialtigo de la vivniveloj.
Ĉu vi estas samaj kiel la faraonoj, kiuj starigis eternajn piramidojn, ne zorgante ke tiuj, kiuj estis devigataj starigi ilin, havu sufiĉe da manĝaĵo?
5064.
Por nia distro
La kuracisto havas tri vizaĝojn — — unu, kiu similas al tiu de anĝelo: kiam li konsilas. Kiam li helpas en suferoj, lia vizaĝo similas al tiu de dio. Sed kiam li postulas sian monpagon, tiam li havas la vizaĝon de diablo.
Trad. E. Pohlig.
*
Kiam Sokrato estis demandata pri sia opinio pri edziĝo, la fama greka filozofo respondis: «Ĉu vi edziĝas aŭ restas fraŭla, ĉiam vi pentos pri unu el ambaŭ decidoj aŭ statoj.» Ĉu li pravas?
X.
*
La malkara ĉielo. Malsanulo feliĉe trapasis gravan krizon. La kuracisto, kiu vizitis lin, gratulis k diris: «Vin helpis la Ĉielo!» La malsanulo ĝoje: «Ĉu vere, sinjoro doktoro, mi do ne bezonas pagi vian fakturon?»
Trad. 3018.
— página 6 —
306 — SENNACIULO
[BILDO p.6 | 5,6,90,11] Ornamita kaplinio de la rubriko «Esperanto-Servo»: ambaŭflanke de la titolo ornamaj desegnaĵoj kun homaj figuroj.
Esperanto-Servo
N-o 27 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 3. Aprilo 1930
EL GERMANIO
Princo batas laboriston
189 (Esp.-Servo.) Germanio estas respubliko, sed tamen ankoraŭ ĉiam ekzistas t. n. «princoj». Filo de la fifama «heroo de Charleville» (ekskronprinco germana), la «princo Vilhelmo de Prusio», vizitas universitaton en Königsberg. Iam la princo k du grafoj, amikoj de li, volis bati laboriston. Sed — ho ve! Ĉi lasta kuraĝe redonis la batojn. Rezulto: la tri «herooj» forkuris policejon. Venis la juĝtago. Kompreneble ne estis akuzita la batema princo, sed la senkulpa proleto. Multaj aninoj de la faŝista «Asocio Reĝino Luise» (Königin-Luise-Bund) ĉeestis en la juĝĉambro, por aŭskulti k admiri realan princon. Kiam mi eniris, ili mallaŭte interparolis: «Jen estas proleto, ruĝa bolŝeviko». Moke mi respondis: «Jes, estonte mi estas satano». Tio sufiĉis, k mi restis sidanta tutsole sur la benko. Komenciĝis la komedio. Unu el la faŝistinoj funkciis kiel atestantino k i. a. atestis jenon: «Mi postkuris la princon k ties amikojn tra ĉiuj stratoj. Li tre plaĉis al mi. Vunder (la nomo de la ‘akuzito’) bategis senkaŭze la ‘pacemajn civitanojn'». Senĝenate ŝi flirtis kun Vilhelmo en la juĝĉambro. La princo laŭkutime dum siaj paroloj lasis unu manon en mantelpoŝo. Kiam ankaŭ laborista atestanto faris samon, la juĝisto tion severe malpermesis al li. Triumfante la princo deklaris, ke la akuzita proleto portis dum la interbatado vizier-ĉapon de la ruĝaj frontbatalantoj. La juĝistaro decidis, kondamni la laboriston je ses semajnoj da mallibero. La princo Vilhelmo estis la vera kulpulo, sed li restis senpunita. — Nu, ne ĉiu proleto havas la plezuron, bati vivantan princon en vizaĝon, ĉu ne?
Willy Ohnezat, Königsberg.
EL ITALIO
«Mussolini ankoraŭ ne mortis»
190 (Esp.-Servo.) Tiu bedaŭrinda konstato estas titolo de romano verkita franclingve k presita en Francio. Kompreneble al la faŝistoj multe malplaĉis tiu «mortdanca» titolo. Ili bone scias, ke la morto de l’ «duĉe» signifos morton de la faŝismo mem, ĉar nur li per sia agado, eĉ kontraŭdira de tago al tago, donas la sole ĝustan direkton; sed neniu honesta filozofia penso povas pravigi la fiagadon de tiu bandaĉo. Laŭpove la italiaj agentoj por eksterlando penis, ke la koncerna romano ne estu montrata ĉe librovendejoj, ĉu per mortminacoj, ĉu rabado de la ekzempleroj aŭ similaj agoj. Sed . . . fulmotondro, la romano estas legata eĉ en Italio mem. Oni trovis plurajn ekzemplerojn en kelkaj grandaj urboj, precipe ĉe universitatanoj. Posedantoj de la libro, eĉ nur supozitaj, estis arestataj, batataj k kiel kutime traserĉitaj iliaj loĝejoj; same oni agis ĉe librovendejoj suspektindaj. La superstiĉaj nigroĉemizuloj preskaŭ freneze serĉas la malbenitan romanon. 100 liroj estas promesitaj al ti-kiu povas indiki la ekziston de unu ekzemplero. Oni rakontas tre ridindajn anekdotojn pri la febra serĉado.
Italano.
Laboristoj ĉiam suferas
191 (Esp.-Servo.) La industria k komerca krizo en Italio disvolviĝas, oni povas diri, laŭregule, samkiel la mizero de la laboristaro. Tio eĉ estas konstatebla laŭ la artifikaj oficialaj statistikoj. La ŝtato ĉiam aplikas la saman rimedon, t. e. malplibonigo de la salajroj. Imagu ke tiu taktiko estas la sole aplikata depost preskaŭ ok jaroj, laŭ kio vi plej bone povas mezuri la laboristan mizeron. Tamen la jurnalaro samtone kantas pri mirakla reviviĝo de la lando k faras longajn priskribojn pri malordo en aliaj landoj k kontraŭ bolŝevikaj «fabeloj». Sed tio ne nutras malsatulojn, k precipe ne konvinkas ilin . .
Italano.
Italio, la lando de infanbeno
192 (Esp.-Servo.) Statistiko montras, ke dum majo 1929 en Italio estis 1 532 000 familioj, kiuj posedis «minimume» 7 infanojn. 100 000 familioj havis 8 k pli infanojn, kiuj estonte estiĝos devemaj k konsciaj faŝistoj. (?) La provinco Venedig havis la rekordon. Ĝi sole loĝigas pli ol 200 000 familiojn kun sep- k pli-kapa idaro. Tiam sekvas la provincoj Lombardio. Sicilio k Toscanio.
Laŭ «INO».
EL URUGVAJO
Ŝtata hospitalo en Montevideo
193 (Esp.-Servo.) Tiu hospitalo estas ŝtata konstruaĵo por malsanaj laboristoj. Antaŭ kelkaj tagoj unu el niaj K-doj grave malsaniĝis. Estante malriĉa, oni portis lin en tiun hospitalon. Post 5 tagoj lia edzino devis transporti lin hejmen, ĉar li preskaŭ mortis pro «bona» kuracado k flegado. Doktoro ordonis por li kvinfoje banon po tago. Sekvanttage flegistino vekis lin, dirante, ke li mem devas varmigi la akvon se li deziras bani. Li do devis eliri la liton, kvankam li estis malsanega, k fari fajron en la forno. Ankaŭ la manĝaĵo por la malsanuloj estas tre malbona; oni donas al ili ĉiam viandon k viandon, ĉar la viando estas tre malkara. Higieno ne ekzistas en la hospitalo; enirante malbona odoro trafas la homon. Tie ĉi estas konstatebla la vera humaneco de la kapitalistaro. Por ili laboristoj nur ĝis tiam estas valoraj, ĝis kiam oni povas ekspluati ilin. Plenplenaj estas la hospitaloj en Montevideo, k 90% el la tie «kuracotaj» homoj estas malriĉuloj.
13 827, Montevideo.
EL ESPERANTIO
Mankoj en nia laboro
Kelkfoje ni alvokis, severe kritiki Esperanto-Servon k sendi konsilojn por plibonigo; bedaŭrinde niaj vokoj restis preskaŭ seneĥaj. Ni ne estas vantemuloj, kiuj konsideras silentadon kiel kontenton, ja ni mem konscias pri kelkaj eraroj k mankoj.
Al iuj Gek-doj la raportoj de Esperanto-Servo estas tro longaj, al aliaj ili estas tro mallongaj, jenaj Gek-doj deziras raportojn speciale pri personaj impresoj, aliaj petas pro ĝeneralaj raportoj, statistikoj ktp. Do, la gustoj estas plej diversaj, k tamen ni povas k devas trovi certan vojdirekton . . .
Ni koncize ripetu, kiaj raportoj estas plej preferataj, kvankam la opinioj de la Gek-daro ne estas sufiĉe konataj al ni. Raportoj pri la individua, kolektiva aŭ specialfaka ĉiutaga vivo, pri salajroj (ne forgesu citi aĉetpovon), pri labortempo, laborkondiĉoj, kultura nivelo por la laboristaro, pri bataloj k venkoj de proletoj estas plej ŝatataj. Ankaŭ estas ofte tre valoraj raportoj pri teknikaj, medicinaj k aliaj inventoj. Neniam estas dezirataj raportoj pri okazintaĵoj, kiujn pli frue ol ni diskonigas en tutan mondon la telegraf-agentejoj.
Sekaj raportoj ne multe taŭgas por ĉi tiu paĝo. Jes, eĉ iam ili povas interesi la Gek-daron, sed ili tamen povas esti tute senvaloraj por publikigo en nacilingvaj laboristgazetoj. Kaj nia celo estas: servigi esp-on speciale per nia Esperanto-Servo al la ĝenerala laboristmovado. La raportoj estu pli vivaj, ili respegulu kvazaŭ la animan staton de l’ raportintoj.
Kunlaborantoj por Esperanto-Servo ne estu nur specialaj gazet-servantoj aŭ t. n. labkoroj. Ĉiu K-do, ĉiu K-dino subite povas travivi iun okazaĵon, kiu estas sciiginda por publikigo en Esperanto-Servo k poste en laboristaj jurnaloj de l’ tuta mondo. Kaj en tiu okazo ĉiu K-d(in)o havas la devon, senprokraste sendi al ni tian individuan raporton, kiu estas plej valora por nia aparato. Ni esperas, ke ĉi linioj almenaŭ iom helpos, pli interesigi vin por kunlaboro, ĉar nur tiam kritikoj forrestos, superfluas, ĉar ni havos okazon elekti inter la raportoj k presigi la plej bonajn.
Centrejo.
Korekto. Sur paĝo 26 okazis eraro k ni petas, laŭnecese (pro statistikaj celoj) numerigi la raportojn de 182—188 (anstataŭ 174 ĝis 180).
— página 7 —
SENNACIULO — 307
[BILDO p.7 | 8,8,88,20] Kaplinio de la Junulara Paĝo: ambaŭflanke stiligitaj junuloj kun flagoj kaj kvinpintaj steloj kun «SAT», meze la titolo; subskribo «SAMBS».
JUNULARA-PAĜO
SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.
Redakcia adreso: A. SCHWARZ, Lerchenstrasse 14, Neckarsulm (Germ.)
LIBERIGU VIN
Jen la parolĥoro de la sportjunularo prezentita dum la dua lab. gimnast- k sportfesto en Nürnberg (julio 1929). La antaŭlaboroj jam okupis multajn gejunulojn el diversaj urboj germaniaj. La tuta ĥoro konsistis el sep ĥoretoj k unu batalgrupo. Ĉi lasta estis vestita per ruĝaj pantalonoj. Per la danco laŭ «La Marsejezo» la batal- (aŭ ruĝa) grupo movis sin sur la scenejon. La danco elmontris per movoj la celojn de tiu ĉi kanto. Fininte la dancon la ruĝa grupo parolis sencoplenajn vortojn. Ĝi postulis de ĉiuj ĉeestantoj sin envicigi en nia rondo. Poste preterpasis la sklavigitaj spiritoj. La ruĝa grupo vokis al ili: «Venu al ni, foriru de la malhelaj vojoj al la libera lumo!» La sklavigitoj foriris ne atentante tiujn vortojn. Nun venis la militaj sklavigitoj. La ruĝa batalgrupo vokis al ili: «Vi, kiuj ankoraŭ ĉiam ekzercas vin pafile, ĉu vi deziras novajn militajn turmentojn?» Sed pretermarŝante ili respondis: «Ni venas de la finita batalo k marŝas al novaj bataloj. Ni volas morti k venki por reĝo k patrio.» La ruĝa grupo ankoraŭfoje vokis: «Ĉu vi mem volas militon, ĉu vi volas mortaĉi per venena gaso?» Sed entuziasmaj por la milito ili ne aŭskultis la avertajn vortojn. Ree oni vokis: «Fratoj, fratoj, homoj, homoj.» Sed ili formarŝis. Nun venis la laboristinoj tre subpremitaj k ili serĉis la homojn, kiuj donus al ili ĝojon. La batalgrupo postulis de ili sin interfratigi kun ĝi por komunaj bataloj. Ankaŭ ili foriris ne atentante tiujn vortojn. Preterpasis la laboristoj plendante, ke ili estas subpremataj de la maŝinoj. La batalgrupo diris al ili: «Laborproleto, la malnovan mondon fine vi devos perforti, por ke ĝi disfalu!» Krome ĝi postulis de ili: «Popolo de la Laboro, liberigu vin!»
Per vigla muziko, dancmelodio, la amuziĝemuloj dance enpaŝis la scenejon. La batalgrupo insultis ilin, ĉar ili nur sin amuzas k ne pripensas la laboristan movadon. «Tial vi venu al ni k liberigu vin.» Sed ankaŭ ili malaperis ne atentante tiujn vortojn. Poste sekvis la sportuloj de la burĝaro: ili kunportis la imperiestran k antaŭmilitan standardon «nigra-blanka-ruĝa»n. Dum ili preterpasis, la batalgrupo diris: «Nun venas la Germana gimnastaro, kiu jam ekzercas sin por venontaj militoj. Vi nur celas sensacion k fratmortigon. Ĉar vi ne estas sataj je sango, vi bezonas novan militon. Do, se vi nun volas, ni luktos ĝis fino k fariĝos venkuloj.» Nun preterpaŝis la politikaj malliberuloj, vice unu post la alia. La batalgrupo vokis al ili: «Fratoj, kiuj estas enkarcerigitaj, ĉar vi batalis pro la libero! Neniam ni tion forgesos, ĉar vi batalis por ni ĉiuj. Via vojo estas nia vojo, via sorto — nia voko, viaj turmentoj — niaj ĉenoj, iam ni savos vin, iam ni vin liberigos. Ankoraŭfoje la ruĝa grupo parolis al ĉiuj:
«Homoj, homoj, ĉiuj en la rond’. Homoj, ĉiuj vi kune: Nia voko devas flamtraigi vin. Formu kun ni novan interligon. Ni, la junularo novepoka, ni kiuj portas lumon tra la nokto al helaj tagoj, volas, ke vi liberiĝu!»
Antaŭenpaŝante la ruĝa grupo vokis trifoje: «Popolo de la Laboro, liberigu vin!» — Per danco laŭ «La Internacio» la batalgrupo nun dancis antaŭen al la pordegoj, tra kiuj malaperis ĉiuj sklavigitoj. Ĉi tie nun okazis la plej solena ago. La batalgrupo elvokis sinsekve dezirojn: «Malfermu la pordon; la flamo lumegas; antaŭenvenu al la mond-aŭroro; nun antaŭenpaŝu de pordego al pordego k liberigu ĉiujn; for de la estinto al la nova epoko; sklavigitoj de la reakcio liberigu vin de tiu subpremo; laboru por granda faro por la proletaro.» Kaj ili ĉiam respondis: «Ni venas, ni venas.» Kantante la Internacion ĉiuj antaŭenpaŝis k nun okazis la ĵuro por la Asocio, kiu devas gvidi nin en tiu ĉi batalo. Poste sekvis la parolmovĥoro: «Fratoj, al sun’, libereco». El la ĥoranaro formiĝis torĉmanifestacio, kiu, alveninte la bazaron de Nürnberg, refoje ĵuris vokante al la tuta mondo. Grandsukcesa estis la prezentaĵo. Rimarkinde estas, ke oni bonege povas esprimi la sencon de ia parolĥoro per movoj. Sed bedaŭrinda konstato: ĝis nun nur malmultaj homoj ekkonsciis sian situacion en la nuna kapitalisma sociordo.
E. Kunze (13 285).
NIA POŜTO
Nia poŝto. 14 981. Via «Je la servo de l’ partio» estas uzota. La spaco de «J. P.» servu ĉefe al porjunulaj problemoj: metiservado, junular-movadoj, gejunul- k geknabaj vivoj, onanio, seksinterrilatoj, edzeco, lernejoj, popol-altlernejoj, junularo k soldatismo, militrezisto ktp. Jen temoj ĉiam aktualaj por la gejunularo. — Al kelkaj. Nur paciencon. Viaj artikoloj aperos laŭ eblo. Se ni disponus ĉiusemajne pri paĝo! . . . Verku koncize!
NIA TENDARO?
Jam ofte oni inter SAT-junularo priparolis la planon kolektiĝi dum libertempo en tendaro por komuna vivo, kiu sendube bonefikus k pliprofundigus la pensojn k sentojn pri sennaciismo. Pro tio mi ĉi-jare atendas la efektivigon de nia plano kun tiom pli granda intereso, ĉar la realigeblo ĉi-jare estas speciale favora okaze de l’ X-a jubilea SAT-kongreso en Londono. Jam antaŭ la kongreso ja devus efektiviĝi tendara vivo, por povi pli efike kunlabori k kunhelpi ĉe la sukcesigo de l’ X-a.
Ĉu jam io estas entreprenita por starigi tendaron k solvi taskojn priparolitajn en la alvoko junulara de l’ Jarlibro? Laŭ mia opinio ĉiuj partoprenontoj je tendara vivo devus sin jam anonci ĉe la sekci-gvidanto por povi difini la grandon de l’ tendaro. Kiom da junuloj ne havantaj tendon povus partopreni je komuna tendara vivo? Se iel eble, al multaj junuloj estu garantiata facila, relative malmultekosta restado en fremdlando inter ĉiulandaj junproletoj! Ĉe multaj tiel ni ankaŭ vekus intereson ĉeesti nian tendaron. Por prezenti ion konkretan, mi proponas, ke la sekci-gvidanto kompilu la ĉiutagajn elspezojn, interrilatu kun britia SAT-junularo aŭ aliaj britaj K-doj, zorgu pri belpezaĝa loko. Ankaŭ la daton li fiksu k pri ĉio informu en «J. P.». Finfine, por garantii starigon de antaŭkongresa tendaro, la sekciestro penu starigi programon k donu instrukciojn, laŭ kiuj ĉiuj partoprenontaj agu. Nur tiel niaj portendaraj laboroj valoros. Nun antaŭen!
Muelvojo.
Rimarkigo red.: Rilate al propono de K-do M. diskonigi informojn ktp. en «J. P.», mi simple rimarkigu, ke «J. P.» aperas nur en interspaco de 5—6 semajnoj, do ne sufiĉas tempo k loko por orde fari tion. Krome unu demando: ĉu estos permesate starigi tendaron en aŭ proksime de Londono? La plej bona vojo estos, se la sekci-gvidanto interrilatos pri tio kun la Kongreskomitato k sciigos la Gek-dojn en «S-ulo».
As.
Rapidbrigadoj de l’ komunista junularo en Germanio
En tempo de rapide kreskanta akriĝo de l’ klasbatalo k koncentriĝo de ĉiuj fortoj de niaj klaskontraŭuloj, la kom. junularo havas gravajn taskojn, ĉefe tiun unuigi ĉiujn fortojn de l’ junproletaro por la venontaj grandaj revoluciaj bataloj. Por sukcese solvi la taskon, oni kreis rapidbrigadojn, en kiuj estas la plej aktivaj junkomunist-
— página 8 —
308 — SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
10-a KONGRESO DE SAT en Londono (Britio), 3.—7. aŭg. 1930
3-a komuniko
[BILDO p.8 | 6,16,25,29] Kongresa vinjeto: silueto de kupolhava konstruaĵo kun stelo kaj «AVG»; sube «S·A·T X·KONGRESO LONDON·1930».
Leterpapero k kovertoj kun kongresloka bildo surpresita, kiel ĉi apude reproduktita, estas haveblaj ĉe la sekretario. 30 kovertoj + 30 leterfolioj kostas 1 ŝilingon (1 mk. g., 0,25 dol.). Malpli grandaj kvantoj ne estas forvendataj.
Donaclistoj por financa certigo de l’ Kongreso estas jam dissenditaj al ĉiuj Perantoj. K-doj, petu donaclistojn de ili! Ne forgesu, ke ĉiu kolektanto sur donaclisto havas ŝancon gajni 1 funton sterlingan (= ĉ. 5 dolarojn), ĉar ni donos 25 premiojn unufuntajn.
Aliĝu kiel eble plej baldaŭ la K-doj, kiuj intencas vojaĝi al Londono k ankaŭ tiuj, kiuj deziras mone subteni nian Kongreson. Tio plifaciligos nian laboron.
Monon k informpetojn oni sendu nur al la sekretario: K-do J. Sulsky, 19 Leyton Road, Harpenden, Herts., Anglio.
O. K. K.
Veturprezoj (3-a Klaso) al Londono de
| £ | ŝil. | penc. | spesmiloj | ||
|---|---|---|---|---|---|
| Amsterdam | 1 | 14 | 6 | = | 17.25 |
| Antwerpen (Antverpeno) | 1 | 5 | 9 | = | 12.875 |
| Barcelona | 3 | 10 | = | 35.— | |
| Basel | 2 | 2 | 4 | = | 21.25 |
| Beograd | 5 | 16 | 3 | = | 58.125 |
| Berlin | 2 | 17 | 10 | = | 28.875 |
| Bruxelles (Bruselo) | 1 | 4 | 10 | = | 12.5 |
| Bucureşti (Bukaresto) | 6 | 8 | = | 64.— | |
| Budapest | 4 | 17 | 5 | = | 48.75 |
| Danzig | 3 | 16 | 5 | = | 38.25 |
| Frankfurt (Majno) | 2 | 3 | 10 | = | 21.875 |
| Genova | 3 | 8 | 3 | = | 34.125 |
| Göteborg (Esbjerg) | 3 | 19 | 4 | = | 39.625 |
| „ (Sassnitz-Harwich) | 5 | 15 | = | 57.5 | |
| Hamburg | 2 | 13 | 6 | = | 26.75 |
| Helsinki | 6 | 3 | 2 | = | 61.5 |
| Kopenhago | 3 | 4 | 5 | = | 32.25 |
| Köln (Kolonjo) | 1 | 13 | 7 | = | 16.75 |
| Leipzig | 2 | 16 | 3 | = | 28.125 |
| Leningrad (rekta vaporŝipo) | 8 | 10 | = | 85.— | |
| Leningrad (vagonaro) | 12 | = | 120.— | ||
| Lisboa (Lisbono) | 5 | 2 | 6 | = | 51.25 |
| Lyon | 2 | 4 | 3 | = | 22.125 |
| Madrid | 4 | 2 | 9 | = | 41.375 |
| Mainz | 2 | 11 | 2 | = | 25.5 |
| Marseille | 2 | 16 | 1 | = | 28.— |
| Milano | 3 | 2 | 3 | = | 31.125 |
| Moskvo | 10 | = | 100.— | ||
| „ (Litvagono) | 16 | = | 160.— | ||
| München | 3 | 1 | = | 30.— | |
| Paris | 1 | 7 | 6 | = | 13.75 |
| Praha (Prago) | 3 | 12 | = | 36.— | |
| Oslo (trans Hull) | 5 | 2 | = | 51.— | |
| „ (Esbjerg-Harwich) | 5 | 6 | 1 | = | 53.— |
| „ (Bergen-Newcastle) | 6 | 12 | 6 | = | 66.25 |
| Riga | 5 | 6 | 10 | = | 53.375 |
| Romo | 4 | 2 | 9 | = | 41.375 |
| Rotterdam (rekta ŝipo) | 1 | 14 | = | 17.— | |
| „ (Ostende) | 1 | 11 | 7 | = | 15.75 |
| Sofia | 6 | 9 | = | 60.375 | |
| Stamboul | 7 | 16 | = | 78.— | |
| Stockholm (Esbjerg) | 4 | 11 | 11 | = | 45.875 |
| „ (Sassnitz) | 6 | 2 | 6 | = | 61.25 |
| Torino | 3 | 8 | 3 | = | 34.125 |
| Warszawa (Varsovio) | 3 | 18 | 9 | = | 39.375 |
| Wien (Vieno) | 3 | 14 | 10 | = | 37.375 |
oj. Ĉiu brigado havas batalplanon. La atakotaj fortikaĵoj estas la laborejoj, kie oni varbu la junlaboristaron por la kom. junularunuiĝo. Ĉiu junkom. ĉelo k grupo devas partopreni. La regna junulartago okazos paskon en Leipzig. Ĝis tiam la rapidbrigadoj varbu 10 mil novajn membrojn por K. J., 22 mil novajn abonantojn por «Juna Gvardio» k kreu 215 junularĉelojn en laborejoj. Kun rapidpaŝoj la kom. junularo en Germanio antaŭeniras.
10 596, Nieder-Salzbrunn.
Veturprezoj por transmara vaporŝipa alvojaĝo
| spesmiloj¹ por persono | spesmil. por biciklo | ||
|---|---|---|---|
| Ostende | al Dover | 5.375 | 2.— |
| Calais | „ „ | 4.625 | 3.— |
| Boulogne | „ Folkestone | 3.625 | 3.— |
| Dieppe | „ Newhaven | 10.5 | 3.— |
| Rotterdam | „ Gravesend | 15.75 | 4.375 |
| Oslo | „ Newcastle | 40.75 | senpage |
| Dunkerque | „ Tilbury | 8.5 | 2.75 |
| Antwerpen | „ Harwich | 11.75 | 3.75 |
| Vlissingen / Hoek v. Holland | „ Harwich | 17.— | 3.75 |
¹ Spesmilo = 2 anglaj ŝilingoj (2/—).
Distancoj al Londono
| de Dover | 123 | kilometroj |
| „ Folkestone | 112 | „ |
| „ Newhaven | 91 | „ |
| „ Gravesend | 48 | „ |
| „ Tilbury | 41 | „ |
| „ Harwich | 117 | „ |
| „ Hull k Goole | 280 | „ |
| „ Grimsby | 259 | „ |
| „ Newcastle | 440 | „ |
[BILDO p.8 | 38,66,80,96] Mapo de suda Anglio, la Kanalo kaj la apudaj marbordoj de Francio, Belgio kaj Nederlando, kun la vojoj al Londono; surskriboj «BRITIO», «NORDA MARO», «La Kanalo», «FRANCIO», «BELGIO» kaj la havenoj Harwich, Tilbury, Gravesend, Dover, Folkestone, Newhaven, Southampton, Hoek van Holland, Rotterdam, Vlissingen, Ostende, Antwerpen, Dunkerque, Calais, Boulogne, Dieppe, Le Havre, Rouen, Cherbourg.
SAT-ANOJ! VENU AMASE EN AŬGUSTO AL LONDONO
2-a Listo de Aliĝintoj
- Alfred Ehrlich, Germanio 11 460.
- H. W. Gardner, Anglio 12 670.
- Z. Pastor, Sovetio 10 424.
- H. Toms, Anglio 14 771.
- L. Bergiers, Belgio 630.
- A. Rostron, Anglio 14 626.
- A. MacMab Rice, Skotlando 7815.
- J. van ‘t Hof, Nederlando 14 946.
- David Dambe, Sudafriko 3958.
- Sara Dambe, Sudafriko 7362.
- Antoon Eijkenaar, Nederlando 15 700.
- Mozeo Izgur, Sovetio 3870.
- Cecilio Izgur, Sovetio 3869.
- Elio Izgur, Sovetio 2332.
- Sergeo Pavilionov, Sovetio 5466.
- R. Cogoluenhes, Francio 7995.
- E. Caucanas, Francio.
- Pinty, Francio 8557.
- E. K. Limouzin, Francio 509.
- Eugene Robert, Francio 741.
- S. Goldfeder, Sovetio 5778.
- Ŝĉegolev, Sovetio 13 503.
- Jules Villard, Francio 11 774.
- Francisko Lledo, Hispanio 14 820.
- Alois Graller, Germanio 7599.
- Robert E. Bitzer, Germanio 1810.
- M. Dessoit, Francio 1767.
- O. Bässler, Germanio 115.
- W. Habicht, Germanio 14 727.
- C. Budimez, Jugoslavio 7830.
- H. Walker, Anglio 6255.
- J. G. Baxter, Anglio 12 950.
- P. Laptev, Sovetio 17 129.
- J. W. J. Benjamin, Nederlando 5288.
- Bekker Benjamin, Nederlando 13 602.
- M. Beijerling, Nederlando 15 717.
- A. Veen, Nederlando 13 606.
- K. Laue, Germanio 12 697.
- Hermann Wagner, Germanio 11 067.
- Hans Honeder, Aŭstrio 10 046.
- Johann Streitner, Aŭstrio 10 825.
NI KRITIKU «SENNACIULO»N
Regule leganta «S-ulo»n en daŭro de 4½ jaroj, mi volas hodiaŭ diri kelke da kritikaj vortoj pri ĝia enhavo. Mi ne parolu pri fruntartikoloj, ĉar ili estas tre variaj k tiuj el ili, kiuj estas tradukitaj el naciaj gazetoj, ne prezentas intereson.
Certe kun ĝojo ni ĉiuj legis «Tagojn el vivo» k «eksterordinarajn» tagojn de niaj SAT-anoj, k mi opinias, ke la redakcio devos ankaŭ estonte disponigi al tiuj artikoloj lokon k estus pli bone, se SAT-anoj verkus ne nur «tagojn», sed ankaŭ «jarojn» el sia vivo.
Ĉiujn «Paĝojn», kiel Liberpensula, Scienc-Kultura, Sporta k. a., mi konsideras necesaj k utilaj.
En fako «Tra Esperantio» oni devas doni pli
— página 9 —
SENNACIULO 309
da informoj pri praktikaj servoj de esp-o. Ĉu vojaĝantaj al eksterlando SAT-anoj k precipe maristoj ne havas interesajn okazintaĵojn peresp-ajn, por rakonti ilin sur paĝoj de «S-ulo»? Iliaj vojaĝimpresoj k esp-istaj renkontiĝoj devas esti konsiderataj tre valoraj, ĉar ili parolas pri praktikeco de esp-o. Ĝenerale oni malmulton skribas pri utiligado de esp-o, krom korespondado internacia, aŭ pli vere — pri «nerespondoj» de korespondemuloj. Por pruvi al skeptikuloj, ke esp-o havas rajton por ekzisti, oni devas montri gravajn aferojn atingitajn pere de esp-o k ne ekzemple «centojn da» poŝtkartoj senditaj k ricevitaj dum kelkaj monatoj. Kial ne estas notitaj en «S-ulo» faktoj pri interŝanĝo de standardoj inter diverslandaj organizoj, kiu efektiviĝis pro korespondado en esp-o? Ĉu estas cititaj okazoj, kiam delegatoj-esp-istoj ĉe internaciaj proletaj kongresoj (neesp-istaj) bonuzis esp-on (kiel, ekz., ĉe 1-a Sovetia Olimpiado)? Ni ne silentu ankaŭ pri aplikado de esp-o en medioj sciencula, verkista k. a. Mi persone ŝatus legi en «S-ulo» historion de proleta esp. movado. Por kompilado de tiu fako «Tra Esperantio» necesas meti precipan atenton, per ĉerpado de artikoloj pri gravaj sukcesoj de esp-o el neŭtralaj esp. organoj.
«Esperanto Servo»-Paĝo certe estas legata, sed taŭgan materialon por aperigo en naciaj gazetoj ĝi ne havas. Preskaŭ ĉiuj artikoloj senescepte estas negravaj, faktoj delonge konataj k senpolitikaj, kvankam multaj artikoloj aperas el blankaj landoj. Ĉu K-doj el terorlandoj ne scias rakonti ion pli seriozan, interesan el vivo de laboristaro k vilaĝanaro? Necesas nur aliigi [?] postulemon de l’ redaktanto sendi 5 ĝis 15-linian materialon. Oni sendu pli longajn artikolojn, sed nepre saturitajn per aktualaj faktoj, k tiam ĉi tiu materialo estos uzata.
Mi volus legi skizojn pri izolitaj laborkomunumoj k socialistaj kolonioj, se tiaj ekzistas en la mondo, eĉ se tiaj skizoj aperus kiel tradukoj el nacilingva gazetaro. Estas dezirinde, ke la redakcio disponigu lokon por decidoj de internaciaj kongresoj proletaj, por ĉiuj kongresoj en scienc-kultura vivo.
Miaopinie estus utile pli vaste aranĝadi diskutojn pri demandoj scienc-kulturaj, edukaj. Ekz. pri demandoj: 1. Ĉu scienculoj k intelektuloj povas esti religiuloj? 2. Pri unueco k klasbatalo (vidu «S-ulo»n n-o 281). Se «S-ulo» starigas taskon esti organo eduka, kleriga k klasbatala, do diskutado pri tiuj problemoj estas necesa sur paĝoj de «S-ulo» inter SAT-anaro tutmonda.
Mi volas legi respondojn de l’ legantaro.
A. Sidorov (5458), Rostov.
Komuniko
Ni sciigas al ĉiuj verkantaj SAT-anoj, ke ili de nun ne plu sendu siajn manuskriptojn por eldonado ĉe SAT al la ĝisnuna sekretariejo de la L i t e r a t u r a K o m i s i o n o en Odeso (v. Jarl.), ĉar la tieaj K-doj laŭ ricevita informo rezignis siajn funkciojn pro troa okupiteco. Oni atendu, ĝis aliloke estos starigita nova Komisiono.
DIREKCIO.
Konsiloj por la peresperanta laboro
Alproksimiĝas la Unua de Majo, kiam nia SAT-aparato peros salutleterojn de diverslandaj fratecaj prolet-organizoj. Kiel ĉiam multe da salutoj ricevos ni, sovetiaj esp-istoj, por transdono al niaj organizoj k ĵurnaloj. Mi, kiel laboranto de Korespond-oficejo, atentigas eventualajn perantojn pri jeno. Ni spertis, ke iuj perantoj kutime dissendas samtekstajn salutleterojn, ĉu al kelkaj ĵurnaloj en sama lando, ĉu en urbojn proksime lokitajn unu de la alia, ĉu al du-tri K-doj en sama loko. La bonaj intencoj ne ĉiam donas bonajn rezultojn. Povas okazi, ke sama letero aperas en du tagĵurnaloj, eldonataj en sama loko, kun subskribo en ambaŭ: «Salutletero sendita a l n i a ĵurnalo okaze …» ktp. La tradukintoj trafas en malagrablan situacion, la redakcioj prave diras, ke salutoj kvazaŭ produktitaj en iu «salutletera fabriko» ilin ne interesas. Nia Korespond-oficejo ion similan spertis ĉi-aŭtune, kiam loka ĵurnalo «Apudvolga Vero» enpresis leteron el Essen, kiu estis aperigita ankaŭ en iu centra ĵurnalo.
Konklude mi diras: 1. En proksimajn urbojn aŭ al kelkaj organizoj oni ne sendu samenhavajn leterojn; 2. se oni sendas samtekstan leteron al kelkaj K-doj, loĝantaj en sama loko, oni atentigu ilin pri tio. S. Bojev, Sovetio.
KIEL AGI ĈE REDAKCIOJ
Plurfoje mi legis en «S-ulo», ke la redakcioj de ĵurnaloj malatentas nian movadon, malakceptas nian materialon ktp. Certe plendi pri tiu fakto ne sufiĉas. Kial la redakcioj malatentas plurajn esp-istojn? Verŝajne, ĉar ili venas al la redaktejo kun necertaj paŝoj, parolas humilvoĉe aŭ petegante, aŭ proponas siajn fortojn k tempon senpage. Certe tia «agado» ne povas imponi al seriozaj redaktoroj. Ĉe ni la redakcioj de 3—5 siberiaj ĵurnaloj tre klopodas por akiri nian tutmondan materialon k pagas honorarion. Tiuj redakcioj traktas tre serioze nian movadon, k ili uzas ĉiusemajne niajn sendaĵojn.
S. Goldfeder (5448), Barnaul (Sib.).
NE SENDU TRO LONGAJN ARTIKOLOJN! VERKU KONCIZE!
Suplemento al la adresaro en Jarlibro
(Tiu ĉi nomaro ne estas por korespondemuloj)
(3-a daŭrigo. Vidu n-on 284/86)
Kremenĉug (Sovetio) 15958 *Sarŝatkina M., Ped. Teknikumo, studentino. 15864 Semerenko V., Pedagogia Teknikumo, studento. 15818 Savĉenko V., Pedagogia Teknikumo, studento. 15846 Semirjadĉenko M., Ped. Teknikumo, studento. 15831 *Sereda N., Pedagogia Teknikumo, studentino. 15811 *Ŝevĉenko N., Pedagogia Teknikumo, studento. 15833 *Smolenko E., Pedagogia Teknikumo, studentino. 15933 Spiĉak P., Pedagogia Teknikumo, studento. 15809 Svistun [?] P., Pedagogia Teknikumo, studento. 15962 Timoŝenko P., Pedagogia Teknikumo, studento. 15844 Viŝnevskij A., Pedagogia Teknikumo, studento. 15813 Vasilenko N., Pedagogia Teknikumo, studento. 15815 Zuboviĉ I., Pedagogia Teknikumo, studento. Krjukov a. D. (Sovetio) 15839 *Boĉarova V. 15841 Karpenko M., Krjukov Rakovka, seruristo. 15938 Krŝeminskij J. 15836 Leŝĉinskij K., Lernejo P. Z. S., instruisto. 15837 Ŝapovalov F., Vagona fabriko, lignaĵisto. 15840 Sopilnjak F. Kuskovo-Novogirevo (Mosk. gub., Sovetio) 15940 Blinov E., Internacionalnij 14. Kuttenplan ap. Marienbad (Ĉeĥoslovakio) 15648 Stark H., Altes Schloss 1, bienoficisto. Kuzneck (Sovetio) 15706 Ĉursin N., Telbesskij Cerabkop. Pravlenie. La Coquille (Dordogne, Francio) 14604 Brulant J., fervendisto. La Fère en Tardenois (Aisne, Francio) 15785 *Raymonde Liberge, 19 r. Debarle. Landeshut (Silezio, Germanio) 15572 Gomolzig G., Liebauer Str. 6. Leipzig (Germanio) 15781 Bosse K., Meissnerstr. 38, O 30, masonisto. 1063 Georgi H., Philipp-Rosenthal-Str. 26/3, C 1, stud. de muz. 6309 Greif E., Hallische Str. 186, N 22, fertornisto. 15698 *Kunath H., Ranftsche Gasse 9/4, C 1. 15697 Künzel Kurt, Brandstr. 15, S 3. 15565 Leopold H., Josephinenstr. 41/3, C 1, bindisto. 1413 Schnurbusch K., Biedermannstr. 35-b, S 3, poŝtisto. Leningrad (Sovetio) 15888 Bilĉinskij E., Petr. St. ul. Skorohodova 25 kv. 38, laboristo. 12143 Efiŝev E., Pravyj ber. Nevy, fabr. «Krasnij Tkaĉ» 96, kv. 244. 15916 Lebedev A., Prosp. 25 okt. 158 kv. 11—24. 15890 Saĥarov Nikolao, Petr. St. pr. Dobroljubova 7 kv. 7, oficisto. 15895 Starickij V., Kolomenskaja 32, teknikisto. Leoben (Aŭstrio) 15579 Hinteregger K., Leitendorf 41-d, fervojisto. Leszczyny (Polio) 15759 Korona J., distr. Rzedowka. Lezargol par Argol (Finistère, Francio) 15742 Breton S., kulturisto. Liverpool (Britio) 7512 *Fallowfield B., Buckingham Rd., Tue Brook. Loimaa (Finnlando) 10173 Holm Rafael, tajloro. London, NW 10 (Britio) 15907 Craft R. C., Fleetwood Rd. 45. Ludwigshafen (Germanio) 11905 Freudigmann F., von der Tannstr. 20, seruristo. Luton (Britio) 15908 Harris H., Dunstable Rd. 378. Madrid (Hispanio) 15886 Garcillan C. F., Luchana 36, panvendisto. 15887 Sanz M. M., Reyer 17, panvendisto. 15790 Martinez S. P., str. Reina 45, 3º. 15914 Perez A. C., Agustin Rodriquez Bonat 7, bindisto. 15791 Perez J. F., Traversia de San Lorenzo. Mainz (Germanio) 15780 Borngässer A., Am Römerhagen 36, kontoristo. 15669 Regg Ch., Gousenheimer Str. 15766 Gregor E., Bebelring 78. Manchester (Britio) 9711 Evans J. E., 24 Hampden St. Ardwick [?], komizo. 15680 *Wylie E., 48 Mather St. Failsworth, kudristino. 15876 Rogan W., 3 Herbert St., tajloro. Mankovka (Umansk. okr., Sovetio) 15694 Ratner G., Rajtrudŝkola. Malmö (Svedio) 15650 Bergman Fritz, Flodgatan 4, verkisto. 15649 Cederholm H., Hagtomogatan 24, inĝeniero. 15793 *Klang Klara, Ronneholmsv. 13. Mannheim-Neckerau (Germanio) 15773 Haager K., Katharinenstr. 90, studento. 15774 Janota A., Dorfgärtenstr. 14, laboristo. 15775 Ochs Ph., Rosenstr. 99, laboristo. 15776 Ochs W., Friedhofstr. 17, laboristo. 15778 Sinn H., Altriperstr., laboristo. 15777 Sossenheimer W., Friedrichstr. 24-a, tornisto. 15779 Trmal A., Katharinenstr. 63, laboristo. Mariupol (Sovetio) 15789 *Jolinska V., Italanska 63-B, instruistino. Meissen (Germanio) 15926 Gonz F., Lutherplatz 5, kontoristo. Melbourne (Aŭstralio) 9166 *Dobbie A., ĉe Audly, n/Butler Grove Morlind E., bindistino. Merkstein-Streiffeld (Germanio) 15589 Höhne R., Freiheitsstr. 67, ministo. Miĥajlovskij Hutir (Sovetio) 15901 Alifanov S., Masterskaja, seruristo. 15902 *Bindjahova K., Posjolok, tajlorino. Millford (Usono) 12865 Pachtmann J., c/o Hermann, 159 Grove Ave., studento.
(Daŭrigota)
— página 10 —
310 SENNACIULO
LA LABORISTA ESPERANTO-MOVADO EN NOVJORKO
En ĉi tiu granda urbo kun ĉ. 8-miliona loĝantaro la laborista esp. movado proporcie al tiu en eŭropaj urboj estas tre malgranda. La ĉi tie loĝanta laboristaro esp-ista grandparte estas enmigrinta, kies plimulto lernis esp-on jam en Eŭropo. En la pasinto la loka lab. esp. movado neniam tre prosperis, sed ĉiam troviĝis kelkaj entuziasmaj Gek-doj, kiuj klopodis krei regule funkciantan esp. grupon laboristan. En tiu laboro sukcesoj k fiaskoj alterne akompanis nin. Malharmonio, oportunemo k malfavoraj cirkonstancoj ofte minacis silentigi nian aktivularon. Feliĉe la periodajn regresojn ĉiam sekvis ioma progreso. De tempo al tempo iuj kritikemaj spitemuloj k sendisciplinaj oportunuloj foriĝis el nia komuna movado; sed ĉiam venis freŝaj fortoj kun entuziasmo, per kies kunlaborado nia progreso estis k estas certigata. Bedaŭrinde, multe enmigrintaj esp-istoj, alveninte ĉi tien, pro forgesemo aŭ oportunismo indiferentiĝis, forlasis niajn vicojn, ignoris niajn alvokojn, sekve por nia movado perdiĝis en la «homoceano» de Novjorko.
[BILDO p.10 | 25,27,56,47] Foto: grupo de dekkelkaj gejunuloj dum pikniko; malantaŭe staras viroj, kelkaj kun ĉapeloj k kravatoj; antaŭe virinoj k viroj sidas sur la herbo.
Parto de la Novjorka SAT-rondo en pikniko¹ de lab. gazeto «Daily Worker»
Malgraŭ miaj penadoj dum longa tempo, mi ne povas raporti pri ĝusta nombro da lab. esp-istoj en tiu ĉi urbego. Ĝis nun mi sukcesis registri ĉ. 80 lab. esp-istojn novjorkajn, kiuj pli malpli bone povas komprenigi sin per esp-o. Certe pli ol 100 lab. esp-istoj loĝas ĉi tie, sed ni ne povas kontroli la mortsilentajn Gek-dojn. Kun la antaŭ nelonge aliĝintaj Gek-doj almenaŭ 52 Ge-SAT-anoj loĝas nun en Novjorko. «S-ulo» estas abonata almenaŭ de 32; «La N. E.» almenaŭ de 7—8 Gek-doj. Ankaŭ pri la SAT-akciojn aĉetintaj Gek-doj mi ne sukcesis ĝis nun fari ekzaktan statistikon. Laŭ mia registrado almenaŭ 500 dolarojn valorantaj SAT-akcioj estas nun posedataj de Novjorkaj Ge-SAT-anoj. Preskaŭ ĉiu portas SAT-insignon, escepte tiuj, kiuj neniam emas viziti nian rondon. Bedaŭrinde la de SAT eldonitajn librojn havas en konsiderinda nombro nur 5—6 K-doj. La plimulto havas krom «Petro» nur unu aŭ nenian pli. Mi kun 2—3 aliaj membroj propagandas insiste, ke senescepte ĉiuj Gek-doj esp-istaj uzu nur SAT-kovertojn, PK-ojn en tuta sia korespondado.
La loka SAT-Rondo funkcias nun normale. Intertendencaj bataloj komencas malaperadi. La Novjorka SAT-Rondo havas la specialan proprecon esti verŝajne la plej malsamnaciana SAT-Rondo de la mondo. Regulaj kunvenoj ĉiuvendrede vespere kun 20—25 aŭ pli da gemembroj. Por la estonto ni esperas pli viglajn kunvenojn kun pli multnombra vizitantaro. Kunvenejo: 108, East, 14-th Street, supra etaĝo.
Propagando per k por esp-o
En la propagando vere nur tre malmultaj K-doj estas aktivaj. Feliĉe, la fervora aktiveco de kelkaj, kiuj plenumas ankaŭ la taskon de l’ oportunemuloj forigas iom la mankon. Parolado pri lab. esp. movado dum la pasintaj jaroj okazis nur 3—4-foje. Des pli vigla estis la pergazeta, perafiŝa, per flugfolia k persona propagando. Plej multe da per- k por-esp-aj artikoloj aperis en la gazetoj «Uj Elöre», «Der Arbeiter»; ambaŭ gazetoj tre volonte enpresas niajn leterojn, novelojn, artikolojn. La kalendaro de «Uj Elöre» enhavis tutan tradukon de «Nur Volu». Krome kelkaj aliaj lab. gazetoj, «Volks-Zeitung», «Daily Worker» ktp jam favoras nian movadon.
Kursoj. — La SAT-Rondo nun ne aranĝas kurson, sed nia rondo k niaj membroj individue sukcesis akceptigi la aranĝon de esp. kursoj en la lernejoj de div. parti- k kultur-organizoj laboristaj. Dum la pasinta aŭtuno la direkcio de «Workers School» (Laborista Lernejo) tre volonte enkondukis esp. kurson. Nun 1 kurso por komencantoj k 1 por progresintoj funkcias tie. En la Bronksa branĉo de la sama lernejo oni nun organizas kurson. En Ferrer-lernejo esp-o estas instruata jam de longe al infanoj. Bone progresanta kurso nun daŭras por 8 hungaraj gelaboristoj, k jam kelkaj anoncis sin por nova kurso, dum iuj estas instruataj private. Bedaŭrinde, instruantoj tre mankas ĉe ni. La fakto, ke nun esp-o estas oficiale instruata en lab. lernejoj, estas tre bona helpo en nia propagando, ĉar se la direkcioj de lab. lernejoj konsideras esp-on instruinda, tiu fakto estas bazo por nia propagando. Pasintjare helpis nin nia koresponda rilato kun multaj sovetiaj grupoj k individuaj Gek-doj, kiuj sendis al ni valoregan materialon por ekspozi k presservi. Fervora rondeto de kom. esp-istoj aranĝis bonege sukcesintan ekspozicion de sovetiaj afiŝoj. Nenio povis pli efike propagandi, ol nia unuafoje en Novjorko aranĝita afiŝa ekspozicio.
Nia perspektivo antaŭdiras al ni, ke la reala progreso nur nun komenciĝas ĉi tie. Niajn lastmonatajn penadojn kronis brile sukcesinta festeno, kiun la loka SAT-Rondo aranĝis la 1-an de marto. Ĝi estis la unua publika sinprezento de nia SAT-Rondo. Ĝia sukceso transpasis nian esperon, k tiu fakto donas kuraĝon al ni ĉiuj por prepari pli grandskalan kulturan laboron. Niaj fortoj k nia simpatiantaro kreskas.
SAT-ano 29.
¹ Ekskurso kun liberaera manĝo.
ESPERANTO KAJ RADIO
Unua rimarko estu, ke ni nepre zorgu pri esp. lingvaj disaŭdigoj dum la 10-a Kongreso de SAT en Londono per la sendstacia grupo: Londono I, II k Deventri (Daventry). Mi tre salutus angulon en «S-ulo» por presigi esp. prezentojn, ĉar la radio-gazetoj ne publikigas sufiĉe vaste esp. radio-programojn. Necesas ankaŭ, ke esp-o estu pli aplikata ĉe la sendstacioj. La kaŭzo, ke al la Ĥarkova stacio venis nesufiĉaj respondoj pri aŭskultado, troviĝas en simplan radio-aparaton, ekz. trilampan, per kiu ne estas riceveblaj ĉiuj stacioj, kiel la Ĥarkova. Tial mi rekomendas al sovetianoj disaŭdigi esp-on nur de unu, plej forta sendstacio, ekz. la moskva, k je unu ĉiam sama horo, ekz. la 22-a, ĉiutage. Plej grave estus ricevi tiel aktualajn, sciindajn novaĵojn el Sovetio. Tiel oni instigus multajn laboristojn eklerni esp-on. Krome enkondukinda estus «demandejo», kiel faras nacilingve multaj sendstacioj.
Bone estus, se ankaŭ svedaj sendstacioj aranĝus esp. disaŭdigojn, same ĉeĥoslovakaj, ĉar bone aŭdeblaj ili estas. Kiu sendstacio enkondukos esp.-lingvan anoncadon de l’ programoj, kiel jam faris la stacio Königsberg rilate al veter-prognozo ktp.? Kelkaj esp. vortoj sufiĉus. Ankaŭ de l’ sendstacioj en Parizo k Tuluz (Toulouse) ni ŝatus ricevi esp.-lingvajn ondojn.
Novan «Paĝon» mi ne dezirus, sed simplan rubrikon en «S-ulo», kies karakteron K-do de Bruin sufiĉe klarigis en n-o 239. En ĝi devus troviĝi la adresoj de l’ sendiloj, por bombardi ilin per instigoj. — Disaŭdigoj ne devus okazi antaŭ la 20-a vespere (kiam ĉiu laboristo estas hejme), — dimanĉe matene nur por longondaj sendiloj. Ni radiistoj esp-istaj nepre interrilatu, por ke baldaŭ funkciu iu aparato kiel «Radio Esp.-Servo».
H. Simon (6604), Kaiserau, Germ.
— página 11 —
SENNACIULO 311
Radiostacio Tallinn dissendas esp-lingve
Rezulte de klopodoj de K-do K. v. Haartman-Harteva (15 149), Helsinki, la Tallinna stacio disaŭdigos esp.-paroladon (kun finna traduko) la 6-an de aprilo je 15.15 h. (14 h. MET). Por atingi daŭran uzadon de nia lingvo ĉe tiu sendilo, estas dezirinde, ke la K-doj sendu PK pri la aŭdeblo ĉu al la stacio en Tallinn, ĉu al la adreso de l’ nomita K-do (v. Jarl.).
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
FRANCIO. Sisteron. Grupo fondita depost 3 monatoj kreskas rapide, 35 gelern. en du semajnaj kursoj, gvid. de K-do Bernard. Ĝis nun 3 SAT-anoj ĉi loke. En multaj urbetoj de la alpa regiono ekzistas simpatiantoj, sed mankas instruantoj. La konsilantaro klopodos pri kreo de novaj grupoj en la regiono. — GERMANIO. Magdeburg. En junio 1929 komenciĝis la organizlaboroj. Sekvis starigo de LEA-grupo k kurspreparoj. En elementa kurso lernis 16, finis 8 K-doj. Duan «studrondon» finis el 3 komencintoj 2 K-doj. Krom malgrandaj infan- k aliaj lernrondoj, krom semajna edukkunveno, okazas 2 kursoj ĉe 10—14-jaraj infanoj («infanamikoj»), sume ĉ. 100 inf. Alian kurson komencis 18 pers. Senlibra instruo. (14 624). Schönebeck. Kurso kun 24 p. (14 624). — POLIO. Lodz. Pro aliĝo de l’ SAT-anoj al «Laboro», en la societo komenciĝis vigla agado. Kelkaj neŭtralemuloj vidante, ke laboristoj pli k pli ariĝas en «Laboro», forkuris al la ĵus fondita burĝa Lodza Esp. Societo. 12. XII. okazis Zamenhofa festo kun 76 Gek-doj. Oratoris SAT-anoj en pola, germana, juda k esp. lingvoj. Oni fondis 4 kursojn kun 112 gelern. Baldaŭ sekvos ankoraŭ 2 kursoj. Instruo laŭ «Petro». La membrara nombro jam atingis pli ol 100. (Rimeno) Aleksandrov ap. Lodz. K-do 10 750 el Lodz gvidas 2 kursojn (komenc. k perfekt). Dum 5-jara jubileo de societo «Frajhajt» K-dino salutis en esp-o (R.). — USONO. Novjorko. La 1. marto la loka SAT-rondo aranĝis grandan feston, kiun ĉeestis ĉ. 180 personoj, kiuj aplaŭdis la tutan aranĝon k precipe la prezenton de «La lignovermo», unuakta teatraĵo pri la lab. klasbatalo, tradukita el la germana (kies prezenton ni varme rekomendas al alilandaj SAT-rondoj). Kelkaj vizitantoj, kiuj antaŭe malfavore rilatis al nia movado, esprimis al ni sian plenan kontenton. Kvankam, escepte 1 aŭ 2 K-doj, neniu antaŭe ludis sur scenejo, ĉiuj bone prezentis sian rolon. Kiel gastoj kantis Germ. Lab. Ĥoro k artdancojn prezentis lernantinoj de Moderna Lernejo. Krome en la salono ni aranĝis grandan ekspozicion de revol. afiŝoj senditaj de sovet. K-doj k grupoj. La festo okazis en la granda salono de Hung. Lab. Hejmo. Financa profito preskaŭ sensignifa (½ laŭ decido donacita al IRH), sed morala sukceso grava. (29.)
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
N. Modenov, Pioniroj, lernu esperanton! Eld. CK SEU, Moskvo, 1930. 15 pĝ. Form. 11×14,5 cm. Prezo: 4 kopekoj. Eldonkv.: 10 000 Ruslingva.
En ĉiujn mediojn penetras nia movado en Sovetio, sekve ankaŭ ĉe la organizitan infanaron de Sovetio, la ruĝajn pionirojn. Tiu broŝuro servos kiel taŭga helpilo en la propagando.
P. Kirjuŝin, Internacia laborista kunligo en esperanto. Eld. CK SEU, Moskvo, 1930. 32 pĝ. Form. 11×14 cm. Prezo: 10 kop. Eldonkv.: 10 000 Ruslingva.
Propaganda broŝuro pri la signifo de esp-o por la internacia lab. interligo kun multaj ekzemploj el la praktiko.
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»:
Tribüne, Magdeburg, 14. 12. 29, Dnepropetr. komjun. (267), 7. 1., radio k esp. (270).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Le Travailleur Alpin, Grenoble, 1. 3.; Signalen, Stokh., 6. 3.; Lokomotivm. Tidning, Stokh., 15. 2., 1. 3.; The Labour Woman, London, marto (rubr. en esp-o); Münchener Post, 3. 2., 4. 2., 7. 2., 10. 2., 11. 2., 14. 2., 15./16. 2.; Arbetaren, Stokh., 5. 3.; Social-Demokraten, Stokh., 5. 3.; Jugendecho, Magdeburg, nov. 29; Volksstimme, Magdeburg, 19. 11., 29. 12., 22. 1., 5. 2., 12. 2., 19. 2.; Tribüne, Magdeburg, ? nov., 7. 1., ?. 1.; Der Kinderfreund, Berlin (febr.), esp. kurso.
Peresper. materialon enhavis:
Slovo ot Stanka, Rostov, 4. 1., 21. 1.; Selmaŝstroevec, Rostov, 3. 2.; Pravlenec, Rostov, 1. 2., 14. 2.; Tribüne, Magdeburg, 12. 12. 29; Apudvolga Vero, Saratov, 1. 3. (saluto de Novjorkanoj); L’Ecole Emancipée, Saumur, 9. 3.; Daily Worker, London, 8. 3.; Neue Zeitung, München, Nordbayr. Volkszeitung, Nürnberg, 8. 2., 12. 2., 18. 2., 20. 2., 25. 2., 26. 2.
NIA POŜTO
9742. — Tiajn manuskriptojn vi devus sendi al red. de «Virina Pĝ.».
M. Sp. Via artikolo aperos.
12 745. — Via artikolo uzota.
9682/14 823. — Via artikolo aperos baldaŭ. Red.
Malsprita Lernanto. — Vi demandas, kion signifas la vorto proletario. Nu pardonu, sed ni emas pensi, ke vi volas nin mistifiki. Ni tamen kuraĝos respondi jene: prolet-ario samsignifas kiel la himno Internacio; ĝi ja estas ario, kiun kantas la proletoj en ĉiuj landoj… Saluton! E. L.
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0.80 mk. g., ĉiu plia linio 0.50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
AŬSTRIO
K-do Alois Hofstätter, Wieserfeldplatz 46, Steyr, interŝ. PM kun eŭropaj landoj.
BRITIO
K-do W. Latimer, I. L. P. G. Y., Trades Hall, Carlisle, dez. raport. pri esp. inter la soc. gejunularo.
JUGOSLAVIO
K-doj Stefano Teglaŝ k Josefo Toth (tapetistoj), Kralja Aleksandra 20, Novi-Sad, kĉl, L, PI, precipe kun samfakuloj.
LATVIO
— 2 Gek-doj dez. koresp. PK, PM. Certe resp. Adr.: Vladislavo Maslovskis, Erglu iela 7—9, Liepaja.
GERMANIO
K-do Albert Weber, Aue 27, Wuppertal, Elberfeld, kĉl pri ĉ. temoj.
K-do E. Gierth (lignaĵisto), Fischbach 4 (Radeberg-Land), kĉl, prefere pri biciklado. Resp. garantiata.
K-do Daniel Fiŝer (15 749), Pirmasenser Str. 94, Kaiserslautern/Pfalz, serĉas serioz. koresp-adon kun sudlandaj Gek-doj. L, PK, PI. Certe resp.
POLIO
— Dez. koresp. serioze diskuta k koresp. rondo de «Laborista Societo Esp. ‘Laboro’ Varsovio». Interŝ. referatojn pri politiko, kulturo, prof. movado, vivkondiĉoj. Resp. gar. Adr.: J. Litauer, Marszalkowska 81, Warszawa.
SOVETIO
K-do G. K. Tihonravov, Uralskij per. 5, Taŝkent (Mez-Azio), pri ĉ. t., PK, urbvidaĵoj, popoltipoj.
— Kursanoj k gvidantoj de esp. kursoj koresp. kĉl pri div. temoj, individue k kolektive. Adr.: Koĥma, poŝtkesto 16, Ivanovskoj Promiŝlennoj oblasti al K-do de SEU k SAT. — Resp. garantiata.
K-dino Korneeva, Bolŝoj Rjevskij per. 8, kv. 8, Moskvo-69, kĉl.
— Lernantoj de la 17-a lernejo koresp. kĉl. lernantoj pri infana movado k lerneja vivo. Adr.: Uman (Ukrainio), ul. Ŝevĉenko [?].
K-dino Goluboviĉ, 4 Cerkovnij per. 5, kv. 3, Moskvo-18, kĉl pri ĉ. temoj.
— página 12 —
312 SENNACIULO
SOVETIO (daŭrigo)
K-dino D. Rozental, B. Gruzinskaja 3, kv. 21, Moskvo-22, serioze koresp. kĉl.
K-do Rajenko T., Azovskaja 26, Novorosijsk (milicano), serioze koresp. pri ĉ. temoj, interŝ. bildojn, il. ĵurnalojn.
K-dino E. Ŝvedova, Ĥromova 39, Moskvo-61, kĉl pri ĉ. temoj, L, PK, gaz., ĵurnaloj.
K-do Torŝin (15 232), Sevastopola str. 10, Volsk, kĉl pri politikaj k. a. temoj.
K-dino Heleno Fedotova, Maratplaco 12, kv. 1, Uljanovsk/Volgo, kĉl, PK, PI, il. gaz., fotoj.
K-do P. Sabaneev, Industria Teknikumo, Ĉeĥovskaja 55, Taganrog, kĉl pri ĉ. temoj, L, PI, prefere pri astronomiaj temoj.
K-dino A. Gorbunova (oficistino), Lesoteknikum, Solikamsk/Uralo, kĉl, nur L. Resp. garantiata.
K-do A. Sokolskij, Industria Teknikumo, Ĉeĥovskaja 55, Taganrog, kĉl pri ĉ. temoj, prefere pri literaturo.
K-do Djakonov, Sevastopola str. 10, Volsk, kĉl pri politikaj k. a. temoj.
K-do Voldemaro Burkun, Menjŝikova 91, Tiĥoreckaja, S. K. j. d., interŝ. PI kĉl. Resp. garantiata.
K-do M. Andreev, Vokzal-telegraf, Chardgui (Turkmenistan), kĉl radioamatoroj — mallongonduloj.
K-dino O. Varava (instruistino), ul. Artema 5, ukr. Semiljetka, Stalino, Ukrainio, pri politikaj k sociaj temoj, precipe pri pedagogiaj temoj, gaz., ĵurn., ped. libroj, fotoj ktp. Resp. gar.
K-dino Volĉonok (gvid. de int. laboro en junkom. ĉelo), 14 linio 86, Stalino, Ukrainio, pri politikaj, ekonomiaj temoj, lab., virina k junkom. vivo, gaz., ĵurn., fotoj ktp. Resp. gar.
— 20 instruistoj koresp. kĉl, L, PK. Resp. gar. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Domo de Klerigado, BRO.
K-do A. Jurgensen (studento), 8 linio 62, Stalino, Ukrainio, kolektive k individue pri politikaj, ekonomiaj temoj, novaĵoj el mineja k konstrua tekniko, gaz., ĵurn. (ankaŭ teknikaj), fotoj, afiŝoj. Resp. garantiata.
K-do J. Ĥejfec (19 j., studento, komencanto), 2 Meŝĉanskaja 44, kv. 4, Moskvo-10, per belaj PI kĉl. Certe respondos.
K-do G. Rudomjotov, Str. Krasnoarmejska 29, Minusinsk, Siberio, kĉl pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Por lernantoj mi bez. koresp-antojn.
— 100 gelernantoj interŝ. L, PK, kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, 9-a Laborlernejo, Gogolstr.
— Viglan koresp-adon garantias 150 gestudentoj pri ĉ. temoj, kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.
— Scienca Kabineto de Geologio k Mineralogio interŝ. sperton k ekspozaĵojn. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.
— Scienca Kabineto de Terkulturo k Kamparana Mastrumado interŝ. sperton k ekspozaĵojn kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.
K-do Aleks. Liljer, deklarinta sian deziron koresp. kun SAT-anoj pri literat. temoj (en n-o 265), ial estas devigita ĉesigi la koresp-adon.
[REKLAMO p.12] GEINSTRUISTOJ TUTMONDAJ! Instigu viajn Asociojn, Unuiĝojn, Sindikatojn, o f i c i a l e saluti la 60-an JUBILEAN KONFERENCON de THE NATIONAL UNION OF TEACHERS (Nacia Unuiĝo de Geinstruistoj, Anglio, 135 000 membroj), okazontan en Bournemouth, 18.—25. aprilo 1930, per mallongaj salutleteroj, telegramoj e n e s p e r a n t o. Dum tuta Konferenca Semajno estos Ekspozicio de esperanta materialo. Helpo por tiu lasta ankaŭ estos bonvena. — Sendu salutojn laŭ adreso: Jubilea Konferenco de THE NATIONAL UNION OF TEACHERS, Bournemouth (Hants), Anglio, por la Oficiala Publika Malferma Kunsido, matene la 19-an de aprilo. Materialon por la Ekspozicio kiel eble plej baldaŭ al: H. STEJ [?], 18a Grand Avenue, Bournemouth (Hants), Anglio. Nepre indiku tion, kio estas resendota.
[REKLAMO p.12] En naskiĝloko de LENIN en urbo Uljanovsk, en laborista kvartalo ZAVOLJIE, loka SEU-ĉelo aranĝos INTERNACIAN EKSPOZICION sub la gvidvorto D E F E N D U U S S R ! Ĉiuj SAT-anoj, lab. organizoj, red. de proletaj gazetoj k klaskonsciuloj estas petataj sendi al ni: fotojn, afiŝojn, murgazetojn, insignojn, flagetojn, gazetojn, ĵurnalojn, salutleterojn k PK. — Ĉiu sendonto estos rekompencota sub la respondeco de sekr. de l’ ĉelo: A. S. Nikitin (12 408). Adr.: USSR, Uljanovsk, Zavoljie, Leningradskij per. 9, kv. 2, K-do A. S. Nikitin. — Estas petataj ankaŭ izoluloj, ekstereŭropanoj k SEU-ĉeloj en Sovetio.
JUBILEA ATEISTA DATO
La 19-an de aprilo okazos la kvinjara datreveno de Unio de Militantaj Ateistoj en USSR. Liberpensulaj, komunistaj, junkomunistaj, pioniraj organizoj de l’ tutmondo, apartaj K-doj sendu viajn unuecfront. salutleterojn. Ĉiu ricevos jubilean n-on de «Bezbojnik» ĉiam memoru adr., kiu taŭgas ankaŭ por sendi ateistajn artikolojn: Moskvo, Sretenka, 10, Centra Konsilantaro de Unio de Militantaj Ateistoj.
[REKLAMO p.12] SAT-GESTUDENTOJ EL TUTMONDO! (la literoj staras en kvadratetoj laŭ la maldekstra rando k sube de la anonco) La semajna studenta gazeto «Studentska Tribuna», organo de la proleta studentaro en Bulgario, kies redaktoro K-do N. Bogdanov (SAT-ano 14 018) jam de pli ol unu monato estas en la malliberejo, akuzita laŭ la leĝo de la ŝtatdefendo, post la unua de marto komencis regule aperadi post unumonata interrompo. — Por sia rubriko «Tra la mondo», ĝi bezonas artikolojn pri la vivo kaj batalo de la proleta studentaro el ĉiuj landoj. Skribu nur en esperanto! La artikolojn sendadu al jena adreso: Ivan Ivanov, Bul. «Paskal Paskalev» 17, Sofia (Bulg.)
[REKLAMO p.12] Fabrikaj komjunula k IRH-ĉeloj, pionir-taĉmentoj k laborista klubo dez. koresp. kun la samaj organizoj alilandaj. Adr.: USSR, Keret, Karelio, L/u, N. 42, P. Jasinski.
[REKLAMO p.12] GESPORTULOJ TUTMONDAJ! Grupo el Kamaradoj pro ĵurnalistaj k publikigaj celoj deziras kontaktiĝi kun sekretarioj de naciaj kaj lokaj sportorganizoj kaj kun individuaj laboristaj gesportuloj. Ni interŝanĝos fotografaĵojn, ilustritajn poŝtkartojn, leterojn, ĵurnalojn ktp. Adr.: H. Cohen, Lab. Esperanto-Klubo, 144, High Holborn, London W. C. 1.
[REKLAMO p.12] Lernantoj kaj junpioniroj de 35-a laborlernejo (35-a trud. ŝkola, str. Krapotkin, 5, Ĥarkov) dez. kor. kĉl. pri ĉ. tem., pionirmovado, IRH, ateismo ktp. L, PI, PK, infangazetoj, laboraĵoj k sim. — Nepre respondas.
[REKLAMO p.12] Kiu K-do povas helpi, trovi por 22-jara tornisto laboron en eksterlando, prefere Francio. Skribu al: K-do Karl Meisner, Fabrikstr. 37, Neumünster i. Holstein (Germ.).
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Observoj pri kolektivigado de l’ vilaĝanaj mastrumoj en USSR | 301—302 |
| Martmortigitoj | 302 |
| Al multaj | 303 |
| Nova malleĝigo en Polio | 303 |
| Londono, la venonta kongresurbo | 303 |
| Boksado en Usono | 304 |
| Kulturtaskoj | 304—305 |
| Diskutejo | 305 |
| Por nia distro | 305 |
| Esperanto-Servo | 306 |
| Junular-Paĝo | 307—308 |
| Tra Esperantio | 308—311 |
| Korespondado, Anoncoj | 311—312 |
Abontarifo al Sennaciulo: (La unua nombro montras jarabonon por membroj de SAT, la dua en krampoj montras la jarabonon por nemembroj. Ni ankaŭ akceptas ¼-j a r a n a b o n o n.) Argentino, pes. 5 (6); Aŭstrio, ŝil. 10 (12); Belgio, belgoj 10 (12); Brazilio, milrejs. 15 (18); Britio, ŝil. 8 (9); Bulgario, lev. 200 (250); Ĉeĥoslovakio, kr. 50 (60); Danio, kr. 8 (10); Estonio, kr. 7 (8); Finnlando, mk. 70 (80); Francio, fr. 35 (40); Germanio, mk. 8 (9); Hispanio, pes. 10 (12); Hungario, peng. 8 (10); Italio, lir. 40 (45); Japanio, jen. 4 (5); Jugoslavio, din. 100 (120); Latvio, lat. 8 (10); Litovio, lid. 15 (20); Nederlando, guld. 5 (6); Norvegio, kr. 8 (9); Polio, zlot. 12 (15); Portugalio, esk. 35 (40); Rumanio, lej. 300 (350); Sovetio, rubl. 4 (4,50); Svedio, kr. 8 (9); Svisio, fr. 10 (12); Usono, dol. 2 (2,50). — Ponumera prezo estas: 0,20 mk. g. = 0,25 fr. svis. M O N O N O N I S E N D U : rekte al la Administranto de SAT, Richard Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig-O 27 (Germanio), poŝtĉek-konto 6835 aŭ pere de unu el la jenaj poŝtkontoj, ĉiuj je la nomo de R. L e r c h n e r : Bruxelles, 227 848 — s’Gravenhage, 142 084 — Praha, 501 007 — Stockholm, 4268 — Warszawa, 191 335 — Wien-D, 137 725 — Zagreb, 40 040 — Kobenhavn, 14 938 — Zürich-VIII, 15 929 — La francianoj pagu al Sennacieca Asocio Tutmonda, 23 rue Boyer, Paris-XX, per la poŝtkonto 1234—22. — La sovetianoj al CK de SEU, poŝtkesto n-o 630, Moskvo. En landoj kie ni ne havas poŝtkontojn, oni pagu per ŝtataj monbiletoj en registrita letero.
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N.º 288, 10 de abril de 1930
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
6-a Jaro. N-o 288 — APERAS [S.A.T.] SEMAJNE — Leipzig, 10./4. 1930
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerbner
REMEMOROJ PRI ZAMENHOF
La datreveno de la morto de nia Majstro¹ memorigas min pri vizito, kiun mi faris al li somere en la jaro 1907 — la jaro de l’ Ŝtutgarta (suda Germanio) Kongreso de l’ 2-a Internacio, de 5-a bolŝevika kongreso en Londono k de Universala Esperanta Kongreso en Kembriĝ (Cambridge). Estis tempo de reakcio, kiu sekvis revolucion de la jaro 1905. Mi intencis forlasi Rusion kaŝe sen «permeso», t. e. sen pasporto, k deziregis utiligi la «okazon» por partopreni almenaŭ unu el la kongresoj. Unue trafi eksterlanden mi volis per germana limo k tial venis Varŝavon, sed tie mi rapide konvinkiĝis, ke la afero estus tro riska. Oni certigis, ke la limtransiro estas multe pli senĝena en Finnlando, kiu havis pli malseverajn regulojn por limpasantoj, ĉar estis kvazaŭ aŭtonomia parto de tiama Rusio. Tial en Varŝavo mi decidis nur viziti nian Majstron k poste veturi Finnlandon k pluen.
Zamenhof vivis en malriĉa proleta parto de Varŝavo, kion montras eĉ la nomo de lia strato Dzika (pole k ruse ĝi signifas sovaĝa). Mi facile trovis n-on 9 — kvaretaĝa ruĝbrika domego — k per korto venis al modesta loĝejo de nia Majstro en 2-a etaĝo (unua post la surtera). La loĝejo sin montris tre modesta: post sufiĉe malvasta enirejo ŝajne nur 3—4 negrandaj ĉambroj — kabineto (samtempe laborejo de okulisto), komforte tapiŝita saloneto kun remburitaj mebloj k ŝajne manĝejo k poste dormejo. Mi atendis vidi gravaspektan homon, sed antaŭ mi staris k min bonvenigis simpla, tre afabla mezaĝa k mezalta homo jam griziĝanta. Liaj portretoj
[BILDO p.1 | 28,47,71,66] Foto: Zamenhof sidanta ĉe sia skribtablo en la kabineto, kun du portretoj sur la muro kaj fenestroj dekstre.
tre similas lin. Kvankam esp-on, mi komencis lerni en fino de la jaro 1904, ja mi estis solulo k tute ne praktikis buŝan lingvon. Parolante mi tial faletis post ĉiu vorto, senĉese uzis la malbeligajn «tio ĉi», «tiu ĉi», unuvorte nian belan esp-on mi parolis kiel korvo najtingalas. Tial esperante mi esprimis nur komencajn salutfrazojn (antaŭe preparitajn!). Nia plua interparolo devis okazi vole nevole nur en rusa lingvo (ĉar hejmlingvo de ni ambaŭ). Mi sciigis, ke mi venis el Suda Kaŭkazio, kie esp-o, tiam jam komencis disvastiĝi.
— «Sonjo, venu ĉi tien, jen oni diras, ke esp-o jam penetris Sudan Kaŭkazion. Nia afero progresas! — ĝoje frotante manojn vokis la Majstro, turninte sin al pordo de apuda maldekstra ĉambro. Post kelkaj momentoj el la pordo aperis sufiĉe alta, maldika virino, brunulino kun paleta vizaĝo. Ŝi estis edzino de l’ Majstro. Ni konatiĝis k daŭrigis interparolon pri senhalta triumfiro de esp-o tra la tuta mondo k pri venonta Kembriĝa Kongreso. La Majstro proponis veturi al la kongreso kune. Kun ĉagrenita koro mi respondis, ke mi ne sukcesis ĝustatempe aĉeti pasporton, sen kiu oni neniel permesos veturi trans limon, ke nun jam estas tro malfrue por klopodi pri la pasporto, ĉar ordinare en tiu tempo la ricevo de pasporto povis okazi nur post 1—2 monatoj (eĉ por tute «nesuspektindaj» homoj).
— «Eble vi iel sukcesos, vi provu, petu» — diris al mi la Majstro.
Mi respondis pri veturo tra Finnlando k ni interkonsentis revidiĝi en Kembriĝ.
Mi estis esperantisto-solulo, tute ne spertis buŝlingvon k tre interesiĝis pri meza prononco, kiun priskribis multaj lernolibroj. Zamenhof invitis min en sian kabineton, kiu troviĝis en apuda dekstra ĉambro. Rekte kontraŭ la eniro ĉe kontraŭa muro mi rimarkis marmoran manlavilon (evidente profesian okulistan). Maldekstre ĉe muro sub portreto de patro-pedagogo de l’ Majstro staris negranda skribtablo. Preskaŭ tuta apuda muro estis kovrita de librobretoj aŭ libroŝrankoj, en kiuj mi sukcesis distingi (per surbindaj titoloj) nur kelkajn diversnaciajn vortarojn k (laŭ antaŭkonata al mi eksteraĵo) «Grandan rusan Enci-
¹ Zamenhof mortis en Varsovio je 14. aprilo 1917, dum la mondmilita apogeo.
— página 2 —
314 — SENNACIULO
klopedion»… Ni sidiĝis ĉe la tablo k Zamenhof malkovris Fundamentan Krestomation, evidente ĉiam kuŝantan sur la tablo. La krestomation mi havis, multon el ĝi jam legis. Ĝis nun mi bone memoras tre simplajn, bonstilajn artikolojn pri lingvo internacia (de sennoma aŭtoro), pri eltrovo de Ameriko, pri moralaj suferoj de K. Kolombo k kelkajn aliajn, kiuj priskribis mokeman rilaton de la «mondo» al novaj ideoj k inventoj. Ni ambaŭ kliniĝis al la libro. La Majstro komencis legi, iom haltis k diris:
— Prononcu la literon r nek kiel rusoj k italoj, nek kiel parizanoj, t. e. nek malkartavu, nek tro kartavu. Ni havu mezan prononcon…
Kliniĝinte mi rigardis la Krestomation k senkonscie salutridetis al konataj tekstoj… Subite mi sentis ian ekmovon en la Majstro, levis mian kapon k renkontis lian maltrankvilan rigardon, kaŝe esplorantan min el flanke tra siaj ĉiamaj okulvitroj… Kio okazis?
Muta interparolo
Tion, kio okazis dum kelkaj postaj momentoj, mi neniam forgesos.
Dum ĉi tiuj momentoj estis esprimita multe pli, ol dum tuta mia vizito.
Sed antaŭe mi devas averti la legantojn, ke en tiu tempo mi jam estis tute konvinkita k sincera adepto de lingvo internacia. Kvankam mi estis esp-isto solulo k kiel ĉiuj aliaj spertis ironian rilaton, eĉ mokojn de la «mondo», sed mi estis juna k havis tute maloportunistan psikologion. Verdire tiam mi eĉ ne povis prezenti al mi konscian homon, kiu mokus progreson, des pli nian lingvon… Kiam mi, levinte la kapon, neatendite por la Majstro trafis lian rigardon, mi ekvidis en ĝi ian konsterniĝon, konfuzon, samtempe animan doloron k kvazaŭ iun domaĝon pro neceso reveni al malnova tedinta k doloriga temo. La Majstro kvazaŭ ekŝanceliĝis, ekcedis en iu fakte ne okazinta disputo. Lia rigardo kvazaŭ diris: «kiel multaj vi mokas min k opinias, ke ĉiu lingvo, kiu volas ekzisti k utili, devas esti natura k viva, sed ne artefarita de iu Zamenhof, simpla okulisto, eĉ ne lingvisto… Sed la afero estas same simpla! Nenio eksterordinara! Mi nur sintezis, kion mi sciis el homlingvoj!… Jen vidu, kiom simpla ĝi estas… Ni provu kune…» (lia ĉi-momenta sinteno k ekmovo kvazaŭ montri volis la kuŝantan antaŭ ni Krestomation kiel simbolon de esp-o)… Evidente la Majstro rimarkis mian rideton k erare komprenis ĝian signifon ĉar li ne
Dediĉu iom pli da tempo al verkado de viaj artikoloj, k vi certe sukcesos fari ilin pli mallongaj.
ATENTU, ANONCANTOJ! Se vi ne sendas viajn anoncojn sufiĉe frue al la Redaktejo (la monon al la Administrejo), vi ne povas atendi ĝustatempan plenumon de viaj petoj! Pripensu, ke K-doj el Japanio, Usono, Siberio ktp. ne plu havas okazon kontentigi vian deziron, kvankam ili tre volonte farus tion, se vi tro malfrue sendas vian anoncon. Tiuokaze ne riproĉu aliajn pro neefiko de via anonco, sed trovu la kulpon ĉe vi mem!
sukcesis el flanko bone distingi ĝin. Kiam li renkontis mian rerigardon, li komprenis sian eraron, lia rigardo trankviliĝis k kvazaŭ diris:
— Jen kia vi estas, mi opiniis malon!…
Evidente la Majstro multe suferis pro mokoj de la «mondo». Tion klare esprimis la rigardo de liaj bluaj okuloj. Mi komprenis, ke mi nevole malkovris lian sekreton k animan vundon. La afero montriĝis tute intima k delikata. Ni buŝe diris pri ĝi ne unu vorton k eĉ penis ŝajnigi, ke mi ne rimarkis ĝin.
Ĉi tiu okazo komprenigis al mi multon el tio, kion mi legis pri modesto de Zamenhof, pri grandaj malhelpoj, kiujn li sola kontraŭstaris dum longaj, longaj jaroj.
Lia efektive eksterordinara modesto en la rigardo neatendite trafita esprimiĝis pli klare k senkaŝe ol povus esti buŝe elparolita de plej elokventa homo.
Sed ankoraŭ pli multon ĝi diris al mi pri tio, kion venkis la Majstro, enmondigante esp-on. Mi komprenis, ke geniecon de Zamenhof (same kiel geniecon de plej multaj aliaj grandaj inventistoj k pensuloj) oni devas mezuri ne per kompliko, malfacilo de iliaj eltrovoj k inventoj. Zamenhof nur sintezis, kion li sciis pri liatempaj precipe eŭropaj lingvoj, per esp-o li nur logike simpligis jam ekzistantan gramatikon de homlingvo. Geniecon de Z. oni devas mezuri per tiu fortego spirita, kiun li uzis por kontraŭstari al ĉiuj liatempaj aŭtoritatoj, el kiuj ne unu subtenis lin. Geniecon de Z. oni devas mezuri per tiu fortego, kiun li uzis por venki inerton k kontraŭstaron de socio, kiu ĉirkaŭis lin kiel oceano ĉirkaŭas solecan ŝipeton k kiu per miloj da voĉoj penegis sugesti, ke lia verko estas utopio k bagatelo. Mi komprenis, ke tragedio de genio estas neevitebla kontraŭstaro al la «mondo» por bono de ĉi tiu mondo k, kiel sekvo neevitebla, soleco. Nur tiel lumita tute klariĝas al mi senco de la verso de l’ Majstro «Mia penso»:
Mia penso k turmento, K doloroj k esperoj! Kiom de mi en silento Al vi iris jam oferoj! Kion havis mi plej karan — La junecon — mi ploranta Metis mem sur la altaron De la devo ordonanta!
Fajron sentas mi interne, Vivi ankaŭ mi deziras, — Io pelas min eterne, Se mi al gajuloj iras… Se ne plaĉas al la sorto Mia peno k laboro, Venu tuj al mi la morto, En espero — sen doloro!
Same sencoriĉa fariĝis al mi alia verso de l’ Majstro, kiun mi antaŭe legis nur kiel lingvan ekzercon:
Ho, mia kor’, Ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for…!
La majstro legis al mi ĉ. 2 paĝojn faris diversajn klarigojn k jene konkludis:
— Por ĝuste prononci vi nur penu legi tiel, kiel estas presite. Se estas presitaj o aŭ e, vi elparolu o aŭ e, sed ne a… Por perfektiĝi vi bezonas nur pli multe legi. Perfektiĝo k lingva sperto venos al vi mem kiel dum ekzercado en ĉiuj aliaj naturaj lingvoj…
Mi demandis, ĉu same facila estas esp-o por orientanoj, ĉinoj k japanoj?
— Prezentu al vi, — respondis la Majstro, — ke japanoj facile lernas esp-on!
Mi jus ricevis pruvojn pri tio. Mi tute ne scias iliajn lingvojn, sed prezentu al vi!…
Mi komprenis, ke esp-a vortaro bedaŭrinde ne atentis lingvojn de grandaj orientaj popoloj…
Mi pasigis ĉe la Majstro ĉ. unu horon, k adiaŭante repromesis revidiĝi en Kembriĝ. Sed, ho ve, mi sukcesis trafi ne eĉ unu el la tri supre cititaj kongresoj. Mi feliĉe pasis tra finnlandaj urboj Abo k Marienham en insularo de Balta maro¹ (en Abo — nun Turku — min helpis advokato Leipola: advokatoj tiam estis tre helpemaj!). Ĉe limoj oni traserĉis nur mian valizon. Sed en Göteborg (Svedio), kiam mi jam estis sur vaporŝipo ironta en Londonon oni postulis de mi krom bileto ankoraŭ garantian monsumon, kiun mi ne havis. Mi estis devigita ŝanĝi vojdirekton, vagis tra Eŭropo (Berlin, Kolonjo, Kopenhago, Liej, Parizo k aliaj urboj). Pro manko da vivrimedoj mi revenis Kaŭkazion, tuj post la reveno estis traserĉata de ĝendarmoj k anstataŭ kongresojn trafis… Sibirion k poste eĉ dezertan Mongolion!… Krjukov, Maks 79.
¹ Baltoj estas loĝantoj ĉe Balta maro, ne nacianoj.
[REKLAMO p.2] Ĉiu, kiu volas havi valoran dokumentaron pri kultura agado k celado en Sovetio, aĉetu la novan SAT-broŝuron ★ SOVETA PEDAGOGIO. Multaj interesaj artikoloj de aŭtoritataj gvidantoj. 40 pĝ. Form. 16 × 25 cm. Prezo 0,50 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
[BILDO p.2 | 65,84,71,88] Kvinpinta nigra stelo en la reklamo.
— página 3 —
SENNACIULO — 315
LA POLITIKAJ PARTIOJ EN GRAND-BRITIO
En la jaro 1924 la formiĝo de l’ unua laborpartia registaro estis apogata je revolucia ondo, kiu trenis kun si la tutan britian laboristan klason. La minista federacio, tiam potenca, estis preta komenci la decidan batalon kontraŭ la karbmin-posedantoj. Kelkaj venkaj strikoj signis la naskiĝon de l’ Mkdonalda (Mac Donald-a) ministerio, en kiu la skota maldekstra alo kun Ŭitli (Wheatley) estis reprezentata. Normalaj diplomataj rilatoj estis senprokraste starigitaj kun Sovetio.
La ministerio de Mkdonald de 1929 estas la ministerio de l’ refluo revolucia, la ministerio post la ĝenerala striko k malvenko de l’ ministoj. La laboristoj, kiuj en 1926 iris plenaj je entuziasmo en la ĝeneralan strikon, estas hodiaŭ tiagrade senkuraĝigitaj, ke ili ne plu havas la forton kontraŭstari al la sindikat-gvidantoj, kiam ĉi tiuj decidas intertrakti kun la mastroj por ellabori interkonsenton, la kondiĉojn por daŭra socia paco.
La konsisto de l’ nova ministerio spegulas ekzakte la okazintan ŝanĝiĝon. La skotaj maldekstruloj ne plu havas reprezentanton, dum la transkurintoj de l’ liberalismo, kiuj aliĝis la Laborpartion dum tiuj lastaj jaroj, okupas firman pozicion.
La nova Ĉambro de l’ Komunoj (parlamento) estas la unua, kiu estis elektata per la plena universala voĉdono, ĉar la virinoj havas nun kiel la viroj la voĉdonrajton je aĝo de 21 jaroj. La nombro da elektantinoj pasis de 9 al 15 milionoj, superante je unu miliono la virajn elektantojn. Tio estis la novo en la elektoj. Entute la virinoj voĉdonis kiel la viroj, laboristaj k burĝaj familioj kuniĝis ĉiu je sia flanko. La virinaj parlamentanoj kreskis nur je kelkaj unuopuloj — 69 kandidatoj, 14 elektitoj.
La elekta landkarto de Grand-Britio montras, ke tutaj regionoj estas nun akiritaj por la laborpartia movado. La ministaj distriktoj en Kimrio, Skotlando k Anglio. De longa tempo troviĝas minist-reprezentantoj ĉe la Ĉambro de Komunoj. Antaŭ ol la Labor-Partio fondiĝis, jam malgranda grupo da minist-deputitoj ekzistis, kiu ordinare voĉdonis kun la liberaluloj. Tiu ĉi grupo estas absorbita de la Labor-Partio k interne de la parlamenta reprezentantaro de tiu partio la ministoj formas nun kontingenton el pli ol 40 membroj. Kelkaj industriaj urboj, kiel Bermingem (Birmingham) k Londono, estis malfacile akireblaj por la labor-movado. En la lasta nun estas laborpartia plimulto, dum en la unua laborpartianoj k konservativuloj estas egale reprezentitaj.
Restas la kamparo. Tie la malvenko de l’ Labor-Partio estis kompleta. Eĉ en la malriĉul-kamparanaj regionoj de okcidenta Anglio la Labor-Partio ne povis elektigi siajn kandidatojn; ofte ili eĉ devis pagi siajn laŭleĝe deponitajn 150 funtojn sterlingajn (garantimono). Se la konservativuloj tie perdis kelkajn sidlokojn, tio estis profite al la liberaluloj.
La Labor-Partio konsistis depost sia fondiĝo ĝis la milito el sindikatoj (Trade-Unions) k socialistaj organizoj: Sendependa Labor-Partio, Brita Socialista Partio, Fabiana Societo. Ĝi ne akceptis individuajn aliĝojn. Nur postmilite, kiam la parlamentaj progresoj faris el ĝi partion maturan por ekpreni la registaran povon k iuj liberalulgvidantoj emis rezigni je la liberalismo k fariĝi laborpartianoj, ĝi modifis sian regularon k akceptis individuajn anojn, por povi akcepti tiujn transkurantojn. Kompare tiuj individuaj anoj estas malmultnombraj rilate al la tuta membraro, sed la rolo ludata de ili estas neproporcia je ilia nombro: En la ministerio, kiu havas 19 anojn, ili estas 6.
La grandega plimulto da laborpartiaj deputitoj estas laborist-devenaj. Sindikatanoj-aktivuloj estas 126, inter ili 8 de l’ Tutsindikatara Estraro (tri inter ili estas ministroj). Plej multajn deputitojn prezentas la ministoj, duavice sekvas la fervojistoj. Plej multaj estas sindikataj funkciuloj; nur malmultaj ankoraŭ laboris en sia metio, kiam ili estis elektataj. Inter la liberprofesiaj laborparti-deputitoj troviĝas 15 jurnalistoj, kelkaj kuracistoj k advokatoj, kelkaj mastroj aŭ eksmastroj, fine kelkaj eklezuloj, apartenantaj al diversaj protestantaj eklezioj.
La sinteno de l’ komunistoj rilate al la Labor-Partio estis longe diskutita dum la II. Kongreso de Komintern. La plimulto de l’ anglaj delegitoj k sufiĉe granda nombro da alilandaj delegitoj estis kontraŭ peto al la Labor-Partio esti akceptata en ĝin same kiel la socialistaj organizoj. Lenin, nome de l’ rusa delegitaro, estis por, k lia vidpunkto venkis. Ankaŭ lastjare, antaŭ la elektoj, la C. K. de l’ brita kompartio preskaŭ unuanime konfirmis tiun vidpunkton. Sed la malplimulto ricevis la subtenon de l’ Komintern-gvidantoj k en speciala konferenco estis akceptita deklaro de malkaŝa milito kontraŭ la Labor-Partio sub la agitvorto «klaso kontraŭ klaso!»
La kompartio penis prezenti kiel eble plej grandan nombron da kandidatoj por la elektoj. En 25 balotdistriktoj la komunistoj en 1929 havis kandidaton flanke de laborpartia kandidato. En la aliaj distriktoj la partio ne rekomendis libere la sindetenon, sed decidis konsili al la laboristoj voĉdoni por laborpartianoj nur, se tiuj «estus pretaj forlasi la kapitalistan programon de sia partio».
Ĉe la elektoj la komunistoj ricevis 50 614 voĉojn; la Labor-Partio pli ol 8 milionojn; la konservativuloj, proksimume la saman nombron k la liberaluloj pli ol 5 milionojn. La sola kom. deputito (Saklatvala) ne estis reelektita. 21 kandidatoj, ne ricevintaj ¹/₈ de l’ esprimitaj voĉdonoj, devis pagi sian garantimonon de 150 funtoj sterl.
Mkdonald venkinte proklamis sian programon: Paca disvolviĝo de l’ industrio, pac-spirito k konfidemo interne k ekstere. Tiuj promesoj estas dume skuitaj per krizoj en la ĉefindustrioj (karbo, metalurgio, teksado). En la sekvontaj jaroj Mkdonald sur la ekonomia kampo povos fari decidojn pezajn por la sorto de l’ laborista klaso. Li povos faciligi la koncentrigon k raciigon en la industrio, aplikon de novaj metodoj de interkonsiliĝo pere de «miksitaj komisionoj» garantiantaj konstantan socian pacon. Ekster tiu grava demando la ministerio Makdonald nur havos malvastan agopovon.
Li povis en la komenco noti sukceson per konfirmo al la Vaŝingtona akordo pri la 8-hora labortago, kiu fakte en Anglio estas plej larĝe aplikata k solide bazita, ĉar la sindikatoj akiris k enkondukis ĝin. Nur malmultaj negravaj profesioj, kiel la podetala komerco, ankoraŭ ne ĝuas ĝin.
En la ekstera politiko Mkdonald restarigis la diplomatajn rilatojn kun Sovetio; li provis krei atmosferon pli amikecan kun Usono.
La Labor-Partio k la konservativuloj vidus tre volonte malaperi la liberalan partion. Sed por tio ekzistas malmulte da ŝancoj. Partio, kiu kolektis pli ol 5 milionojn da voĉdonoj, pruvas tiel, ke ĝi konservas seriozan socian bazon en la lando. Ĝia reprezentiĝo en la parlamento tute ne respondas al ĝia reala forto. Sed ankaŭ kun 50 ĝis 60 voĉoj ĝi povas resti la arbitro pri la politiko de la reganta partio k tiel ludi rolon sufiĉe gravan.
Ofte oni rimarkigis, ke la partioj rigore marksanaj aŭ simple tro teoriaspektaj ne havas estonton en Anglio. Kelkaj ekzemploj apogis tiun aserton. Depost la milito la Sendependa Labor-Partio atingis atentindan fortokvanton da 70 mil membroj. Kvankam ne rigore marksana partio, ĝi akcentis en lastaj jaroj klare sian programon pri efektivigo de l’ socialismo. Ĝi forte kritikis la novan tendencon de l’ Labor-Partiaj gvidantoj, kiuj pli k pli dekstriĝas por renkontiĝi kun la transkurintoj de l’ liberalismo.
Bona verkisto penas eviti penon al la legantoj.
— página 4 —
316 — SENNACIULO
LA KONGRESEJO DE LA X-a
La X-a Kongreso de SAT kunvenos en halo, kiu havas centjaran historion malantaŭ si. Tiu estas Conway Hall (Konŭe Hal), la sidejo de la South Place Ethical Society (Sud-Placa Etika Societo). Tiu ĉi societo havas historion de progreso k evoluo, kiu estas interesa k laŭdinda. La Societo komenciĝis kiel religia sekto en 1824 el personoj jam progresintaj de ortodokso ĝis Unitarianeco (kredo en unu Dio; Jesuo = nur homo). Tiutempe necesis havi kuraĝon por dubi la ortodoksajn dogmojn, sed SPES konstante insistis pri la libero de penso. Konstante ekzamenante siajn kredojn, la SPES-anoj faris paŝon post paŝo, ĝis ili atingis forstrekon de l’ vorto «Dio» el la Statuto. La Societo nun ekzistas por «kreskigi racian religian senton (sen dio!), studi etikajn principojn k progresigi homan bonfarton laŭ kreskanta scio». La agado konsistas ĉefe el lekcioj dimanĉe, ĉe kiuj povas paroli laŭ invito iu taŭga persono, kiu havas «evangelion». SPES insistis pri libero ne nur por si mem, sed oftfoje donis sian tribunon por la publikigo de malpopulara opinio. SPES ne necese ĉiam konsentis kun la parolanto, sed kredante je la principo de libera parolo ĝi malfermis siajn pordojn al personoj, kiuj estis elbaritaj aliloke. Eble la plej frua parolo por Hinda socia k politika reformo okazis tie. Dum la Angla-Bura milito en Sud-Afriko, tie oni povis aŭdi la veron, k tie oni publike protestis kontraŭ la enkarcerigo al pioniraj liberpensuloj.
La SAT-Kongreso ne estos la unua kontakto inter SPES k esperanto, ĉar estis esp. kurso tie dum kelkaj jaroj, k ankaŭ la malnova «Dimanĉa Rondo» regule kunvenis tie.
La kongresanoj, tamen, ne vidos la halon, en kiu tiom okazis. Se dum cent jaroj la Societo plifortiĝis, la konstruo kadukiĝis! La Societo tial translokiĝis de South Place ĝis Red Lion Square (Ruĝleona Placo), kie nun
[BILDO p.4 | 39,20,66,49] Foto: la fasado de Conway Hall, brika konstruaĵo kun arkaĵa enirejo kaj la surskribo «CONWAY HALL».
staras tute nova halo, kiu je belo sed simplo, digno sed komforto ne estas superata en tuta Londono. Mi esperas, ke la kongresanoj senĝene ĝuos la kunvenojn en la komforta halo k flanka ĉambraro, k se ili ne vidos la malnovajn murojn, ili povas memori la malnovan tradicion pri libera parolo k penso, k kuraĝa alpreno de vero kiam trovita. S. J. S. (11 883).
En lando de senlaboreco, krizo k teroro
Neniam la ekonomia situacio en Polio estis tiel akuta kiel nun. La ekonomia krizo plej forte invadas la aliajn industri-sektorojn k minacas la landon per inundo da mizero k subpremiĝo. Ĉiuj jam klare vidas, ke la kvarjara ekzisto de la diktatora reĝimo de marŝalo Pilsudski puŝis la landon al ekonomia ruiniĝo k politika polica ĥaoso. Ĉiuj iluzioj k esperoj, kiujn dekomence ligis la popolamasoj kun la registaro de Pilsudski, renversiĝis. La laborista popolo fine ekkonis la rabobestan vizaĝon de la pilsudskianoj, k tio mem jam estas granda revoluciiga faktoro — rezultoj markiĝas plej klare k reliefe.
Polio estas de ĉiam lando de kontinua senlaboreco. Sed neniam tia stato kreskis kun tia kapturniga rapido kiel nun. En la pola registara gazetaro oni trovas pri la senlaboreco tiajn nombrojn, kiuj surprizas nin per sia rekorda kresko: en dumo de unu semajno (28. dec. ĝis 4. januaro nunjare) la nombro da senlaboruloj, kiuj ricevas subtenon, kreskis je 19 165 k en la dua semajno ĝi pligrandiĝis je pli ol 17 mil. Ĉiusemajne la nombro de l’ pliiĝanta senlaborularo kreskas same. La ĝenerala nombro da registritaj senlaboruloj altas ĉ. 300 mil personoj. Dum la lastaj du monatoj la senlaboreco kreskis je 130%. Pro la daŭre kreskanta krizo multaj fabrikoj troviĝantaj en la ĉefaj industriregionoj, estas fermitaj. Kaj kiuj funkcias, tiuj laboras nur du aŭ tri tagojn semajne. La laboristoj, kiuj parte estas okupitaj, k estas certaj kandidatoj por senlaboreco, nombras centmilon.
Jes, tio estas sekaj faktoj k nombroj el la polia realo. Sed ili parolas per tia lingvo, kiu ekscitas vin, plenigas la koron je indigno k protesto al tia sociordo, kiu kondamnas milojn da vivuloj al malsatmorto. La socia malamo kreskas k la malkontento de l’ amasoj atingas terurajn formojn. Mankas la tago, en kiu la gazet-kroniko ne notus okazojn de laboristaj tumultoj. En ĉiuj anguloj de la lando: Lodz, Varsovio, Bjalistok, Lvov, Sosnovice k. a. okazas laborist-manifestacioj, malpermesitaj ariĝoj, kie la laboristoj sentime, laŭte protestas kontraŭ la fia ekspluatado, polica teroro. En kelkaj lokoj la ekscitoj atingis tian gradon, ke la manifestaciantoj eĉ provis invadi la publikajn ejojn de labor-pero k fabrikajn kancelariojn. Kompreneble, ĉie la rajd-policistoj intervenis, batis k arestis multajn partoprenantojn, kiuj poste certe staros antaŭ la burĝa juĝejo kiel «agitintaj la popolamasojn kontraŭ la ŝtato».
Helan lumon ĵetas sur la cirkonstancojn regantajn en Polio la parolado de burĝa deputito d-ro Rozmarin, raportinta pri la buĝeto de l’ justecministerio. Li diris, ke la malliberejoj en Polio estas tro plenigitaj, mankas lokoj por enpreni pli da arestotoj. La nombro da politikaj malliberuloj, laŭ lia diro, superas 10 mil. Fakte la nombro estas pli granda. Antaŭ 2 jaroj estis oficiale nur 6 mil personoj. La juĝistoj estas tro ŝarĝitaj per laboro, k la raportanto postulis pligrandigi ilian nombron k konstrui pli da malliberejoj…
Estas atentinde, ke la krimoj en Polio kreskas de jaro al jaro: En 1925 — 28 601, 1926 — 34 082, 1927 — 37 028. Ke la krimoj estas sekvo de malboniĝo en la ekonomia situacio de l’ lando, pri tio neniu dubas. Tio jam estas delonge konstatita vero!
Ĉu estas espero, ke la ekonomia situacio en Polio senrevolucie pliboniĝu? Estas unu respondo: Ne! Kvar jaroj da faŝisma regado bone tion konstatis. Kaj ni provu lakone ekzameni la kialon: La polia industrio troviĝas en malhela angulo. Kvankam la 30-miliona loĝantaro konsistas el 65% da kamparanoj, kio normale kreas bonajn ŝancojn por kapitalisma disvolviĝo de l’ industrio, kvankam la bezono estas kolosa, tamen la kamparanoj estas absolute mizeraj k ne povas esti la konsumantoj de poliaj industriaĵoj. Granda parto da ili estas malmultteraj aŭ senteraj. La grandaj terspacoj apartenas al la poliaj bienuloj k havigas al ili grandegajn profitojn. Kompreneble, la internacia krizo je agraraj produktoj pliakutigis la situacion. La pola laboristaro ankaŭ ne povas esti sufiĉa konsumanto de la fabrikaĵoj. Ĝia laborakiro estas statistike la plej malalta en la tuta mondo.
Restas nur, kiel ni vidas, la sola konsumanto de la polia fabrikaĵo la granda, kolosa senlaborula armeo. La aĉetpovo de la polia loĝantaro estas reduktita ĝis minimumo. La bruta
— página 5 —
SENNACIULO — 317
Diktaturo post diktaturo
Tiu, kiu kredas, ke en Hispanio denove regas normala stato, tute eraras. Finiĝis la diktaturo de Primo de Rivera, k generalo Berenguer anstataŭis lin. Oni diras, ke la nuna diktaturo estas ponto kondukanta al normala stato. Sed se ni studas k pripensas la aferon, ni tuj rimarkos, ke malmulte ni progresis k ke ĉio estas ago de l’ reĝo por savi sian kronon.
Ne necesas esti talentulo por kompreni la nunan staton de l’ hispana politiko. Frapokule oni vidas, ke monarkio havas tre malfortikan bazon k por ke ĝi povu vivi, estas necesa perforta reĝimo. Liberalaj k respublikanaj ideoj enfiltriĝis en preskaŭ ĉiuj cerboj, kvankam generalo Berenguer tion povas malkonfirmi. Oni konsideras monarkion kiel absurdaĵon, taŭgan nur por la muzeo de l’ Historio. Kompreneble, reveno al normalo tuj kunportus pli da libero je la agado, k pro tio pli rektan kontraŭstaron al la reĝo. Sed ĉi tiu estas pli ruza ol vulpo k ne permesos normalon, ĝis li konsideros, ke monarkio ne estas en danĝero. Oni aranĝos baloton, en kiu, pere de koalicio k aliaj fiaj rimedoj, la monarkista partio havus grandan plimulton. Kaj tiam la hispana historio daŭros tiel absurde kiel ĝis nun.
[BILDO p.5 | 10,29,36,50] Karikaturo: ĥameleono kun cilindra ĉapelo kuŝas sur branĉo kun folioj super terglobo.
La ĥameleona politikisto hispana, post la falo de Primo, serĉas novan koloron. (El Sol, Madrid).
Sed ni ne devas forgesi, ke Alfonso la XIII ne havas anstataŭontojn; liaj filoj estas nekuraceblaj malsanuloj. Eĉ se oni ne renversus la monarkion, ĝi ne plu daŭrus post lia morto.
Kiam disfalis la diktaturo de Primo de Rivera, la popolo ekĝojis, ĉar ĝi kredis, ke tiam ekkomenciĝis nova epoko. Malgaja iluzio! Spite la promesoj de generalo Berenguer cenzuro regas, ne tiel akre kiel antaŭe, ĉar oni ion devis fari por kontentigi la popolon, sed sufiĉe severe, por ke la idedisvastiĝado ne estu ebla. Politikaj kunvenoj estas malpermesataj k pro tio, kvankam preskaŭ ĉiuj hispanoj sentas liberalajn ideojn, ilia forto estas tre limigita.
La unua ago de generalo Berenguer, tuj kiam li atingis la povon, estis amnestii la enkarcerigitajn militistojn k permesi la revenon al kelkaj ekzilitoj, Unamuno, Ortega y Gasset k. a., ĉar sendube li opiniis, ke amnestiante k permesante ilian revenon, li akirus simpatiojn. Kaj li ne eraris. Momente la popolo laŭdis tian agon, sed tuj malkontento denove regis la spiritojn. Amnestio! Justo! Jen la krio de l’ hispana popolo. Centoj da idealistoj restas putrantaj en karcero. Neniu laborista enkarcerigito estis liberigata. Katalunaj naciistoj suferas malliberon, kvankam la motivoj por ilia enkarcerigo estas konfuzaj k pridubindaj. Dum du aŭ tri semajnoj pli ol cent mil katalunaj virinoj subskribis manifeston petante al la nuna diktatoro vastan amnestion por ĉiuj politikaj aŭ sociaj enkarcerigitoj; sed la reĝo ne volas subskribi la liberigordonon. Jen la reprezentanto de l’ popolo, kontraŭ la popola volo. Ĉu tiu stato povas daŭri?
Kun la nuna regsistemo, pli bone, kun monarkio, normala stato ne eblas. Ses jaroj da diktaturo estis doloriga, sed taŭga spertigilo, k dum ili la popolo evoluis al pli noblaj k altaj ideoj. Tiu, kiu ne evoluis, estis la reg-aparato. Tradiciaj institucioj ne havas ekzistrajton, ili estas senhonta absurdo, ili ŝanceliĝas, sed ne finfalas; mankas tiu, kiu kuraĝe puŝus ilin, por ke okazu la definitiva renversiĝo.
Hodiaŭ oni ekmalesperas, oni timas, ke la ponto kondukanta al normala stato tiel longiĝos, ke fino ne estos videbla. Ne povas esti aliel; ero da libero signifas fortan baton al monarkio, k kiel ni jam diris, nur perforto povas savi ĝin aŭ almenaŭ plilongigi ĝian ekziston. Pro tio la reĝo uzas ĉiajn rimedojn por konservi perforton.
Estas malpermesata la reorganizado de l’ sindikatoj, k al laboristaro, sen gvidiloj, peliĝas laŭ la kaprico de l’ ondoj. Resume: La hispana historio troviĝas en epoko de duboj k necertoj, dum kiu la plej sensignifa fakto povas okazigi long-efikajn okazaĵojn.
Estrak.
konkurado kun eksterlando ankoraŭ pliakrigas la situacion de la polia produktado. Pro tio ne estas mirige, kiam la fabrikoj fermiĝas, en la komerco abundas bankrotoj k la mizero kreskas en la tuta lando k ĝiaj bruantaj ondoj atakas la fundamentojn de l’ polia kapitalismo. Malgraŭ tio, la nuna regna buĝeto (akceptita unuanime de la regnofidelaj partioj ĝis polaj socialistoj) por jaro 1930/31 estas pli granda ol antaŭjare. Pli ol 37 % elspeziĝas por la armeo. Tio necesas por teni en timo la ribelantan popolon k sufoki en sango ĝian flaman indignon pri la burĝa ordo.
Maks Ŝpetrik.
K-doj, kiuj peros al nacilingvaj lab. gazetoj ĉi tiun artikolon, bonvolu alsendi pruvekz-ojn al la aŭtoro (en Berezno).
Silvio Gezel (Gesell) mortinta
Unu el la plej distingaj intelektuloj, unu el tiuj, kiuj donis al la proletaro klaran bildon pri la kapitalisma ekonomio k montris bonan vojon al la emancipo, ne plu vivas. Silvio Gezel (Gesell), la kreinto de la fiziokrata
[BILDO p.5 | 61,18,90,43] Desegnita portreto de Silvio Gesell, barbulo kun lipharoj, subskribita de la desegninto («Spokora 24» [?]).
(liber-ekonomia) teorio, mortis la 11-an de marto en Berlino, kelkajn tagojn antaŭ sia 68-a naskiĝtago, pro grava pulminflamo. Ĝis siaj lastaj vivsemajnoj li ankoraŭ aktive partoprenis en la movado poremancipa, k liaj lastaj verkoj montris ankoraŭ neeluzitan vivemon k batalemon.
Kion la proletaro perdis en li, ne estas esprimebla per kelkaj frazoj; sed tiuj, kiuj konas lin k liajn verkojn, mem povas juĝi pri tio. Li postlasis al ni, batalema k liberiĝema proletaro, grandiozajn verkojn pri ekonomio k politiko. Lia teorio pri libera ekonomio (fiziokratio) estis ignorata de la laboristgvidantaro, k pro tio la plejmulto el la klaskonsciaj laboristoj ankoraŭ hodiaŭ ne scias ion pri li k liaj laboroj. «Antaŭ ĉio la vero k klaro», tio estu nia bataldevizo. Se la klaskonsciaj laboristoj batalus laŭ ĝi, nenia ekonomiteorio, neniu politikisto povus esti ignorata de ili. Ĉiu teorio devus esti studata de proletoj liberiĝemaj, k estus elĉerpata el ĉiuj la plej bono, ĉar ĉiu doktrino havas siajn bonojn bezonatajn por nia batalo.
Ni opinias, ke Silvio Gezel, tiu eminenta intelektulo, ne plu vivanta hodiaŭ, ne estas forgesebla, ke ekviviĝos lia teorio pri libera mono k libera grundo. Same kiel la nomoj de Karlo Marks k Lenin post ilia morto pli ofte estus uzataj, ankaŭ la nomo de S. Gezel ankoraŭ ofte sonos el la buŝoj de proletoj. Ni kiel liaj disĉiploj plej bone honoros lin per tio, ke ni konigos lian teorion al la tutmonda proletaro.
SAT-ano 6707.
— página 6 —
318 — SENNACIULO
[BILDO p.6 | 10,6,91,10] Ornamaj desegnaĵoj ĉe ambaŭ flankoj de la titolo «Esperanto-Servo».
Esperanto-Servo
N-o 28 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 10. Aprilo 1930
EL FRANCIO
Proletaj k burĝaj feministinoj
194 (Esp.-Servo.) La delegitinoj de la francaj feministinoj ĉeestis en Parizo la 22-an k 23-an de marto la Nacian Kongreson Feministan. Verdire ĉeestis multaj delegitinoj, sed plejparton formis nelaborantinoj, advokatinoj, doktorinoj, beletristinoj. Do tiu kongreso ne elmontris klaskonscion — aŭ pli bone, tiu klaskonscio estis pure burĝeca. Tion oni spertis, kiam delegitinoj prezentis rezolucion, en kiu ili petis «plenan kunlaboradon» inter feministinoj k sindikatoj, kiam temos pri la sorto de l’ laborantinoj. Reakciaj feministinoj, kiel Maria Verone (Marja Veron’) akre kritikis tiun rezolucion k ankaŭ la Amsterdaman Internacion Sindikatan; k fine la rezolucio estis akceptata kun redaktŝanĝoj, kiuj senigas ĝin preskaŭ de ĉia valoro k efiko. Aliflanke la kongresanino, K-dino Germaine Fauchère (Ĵermen’ Foŝer) estis akre atakata pro prifeminista artikolo, de ŝi publikigita en la sindikata ĵurnalo «Le Peuple» (La Popolo). Ŝi deziris kontraŭbati la atakojn k komencis oratori, sed la kongreso ne eĉ permesis al ŝi eluzi la 4-minutan tempon, kiun ŝi rajtis. Kial?… Ĉar i. a. ŝi diris: «iaj feministinoj neniam estis salajrataj, sed ili volas zorgi la laboristinojn… por ia dandismo, ne konsiderante ke ili estas sen ĉia sperto pri laboristinaj aferoj…». Pli k pli la proleta k burĝa feminismoj diferenciĝas.
F. Chamarre, La Rochelle.
EL URUGVAJO
Ligo por «helpo» al enmigrintoj
195 (Esp.-Servo.) Komence de februaro 1930 fondiĝis en Montevideo la «Liga Estranjero» (ligo de enmigrintoj). La programo de tiu ligo estas tre interesa. Ĝin povas aliĝi ĉiuj naciemuloj k religiemuloj; ĝi donas al siaj anoj laboron, senkostan kuracadon k advokaton. Kelkaj laboristoj vizitis la ligon k petis pro laboro, dirante ke ili alvenis en la urbon antaŭ kvar monatoj, sed ĝis nun ne trovis laboron k eĉ devis vendi siajn vestaĵojn por povi aĉeti manĝaĵon. La prezidanto de tiu humana ligo respondis al la laboristoj, ke nur tiuj povas ricevi laboron, kiuj jam aniĝis k pagis la aliĝan kotizon de 0,75 peso. Sed la koncernaj laboristoj nur povis diri al li, ke ili momente eĉ ne havas moneron por aĉeti panon k promesis tuj pagi la kotizon post ricevo de la unua salajro. Tamen senrezulte ili devis forlasi la prezidanton de tiu «helpa» ligo. — Plej klare montriĝis la rolo de la «Liga Estranjero» dum striko de laboristoj en la viandfabriko «Svift», kiu okazis meze de februaro. Per afiŝoj hungarlingvaj la ligo alvokis la hungarajn enmigrintojn senlaborajn, anonci sin ĉe la liga prezidanto por ricevi laboron. Ni nun eksciis, ke la ligo ricevis po strikrompanto certan sumon! La prezidanto de la ligo estas d-ro Skaroni, estinta deputat-kandidato. Li nun tre penadas, por ke dum nova baloto li povu esti kandidato de «Liga Estranjero»; li volas «reprezenti» la «interesojn» de enmigrintoj en la parlamento (?!). — La 23-an de februaro la ligo aranĝis vesper-kunvenon, kiun ĉeestis i. a. la germana konsulo k la ministro-konsilanto de Urugvajo. Dum tiu ĉi vespero ili laŭdis la malaperintan kapitanon de la subakviĝinta vaporŝipo «Monte Servantes». Kompreneble oni ankaŭ diskutis pri estontaj agoj kontraŭ «ribelantaj» laboristoj. En proksimaj monatoj la ligo volas aranĝi varbmanifestaciojn en la urbo. — La enmigrintaj proletoj en Urugvajo senpacience atendas la tempon, kiam ili povos malaperigi tiun homvend-ligon.
13 827, Montevideo.
EL RUMANIO
Registara krizo en Rumanio
196 (Esp.-Servo.) La fido de la amasoj al la «demokrata» nacivilaĝana registaro Maniu de tago al tago malpliiĝas. Ne nur la laboristaj amasoj ne fidas ĝin, sed ankaŭ la burĝaro ne konsentas al ĝi. Kiam meze de marto okazis «soveta militagado por invadi Besarabion», veturis opozicia generalo en Besarabion por studi k konvinkiĝi pri la vera stato, sendepende de registaraj informoj. Tion eksciis la ministroprezidanto Maniu k deklaris sian abdikon al la regento, kiu ne akceptis ĝin. Dume la opoziciaj partioj jam alianciĝis por formigo de koncentra registaro, kies programo estu: 1. akiro de eksterlanda monprunto; 2. sekureco de interna ordo; 3. senindulga krucmilito kontraŭ komunistoj!
Role.
Nova atako de la faŝista diktatoro
197 (Esp.-Servo.) En Rumanio legala sfero por la kompartio ne ekzistas jam depost 1929. Sed malgraŭ ĉio precipe nuntempe la kompartio disvastigas siajn ideojn tiugrade, ke la registaro timas danĝeron por la regno. Pro tio oni preparas novan kontraŭkomunistan leĝon, kvankam tiaj leĝoj jam ekzistas k la sola revolucia organo jam en aprilo 1929 estis nuligita. Laŭ la nova leĝo nun ankaŭ tiuj estu punataj, kiuj okupas sin pri komunistaj teorioj, sendepende ĉu ili aktive agadas por tiu movado. Plue la nova leĝo konstatas, ke la komunismo ĉiuforma estas peko, do ne nur la politika, sed ankaŭ sociekonomia k kultura. Fine oni ankaŭ volas nuligi la «blokon de urbaj k vilaĝaj laboristoj»; per tio oni forrabos ankaŭ la lastan legalecon de la subpremata popolo. Sed…!
Role.
Raportojn por ĉi paĝo sendu senpere al Leipzig!
EL LITOVIO
Faŝista surprizatako
198 (Esp.-Servo.) En nokto, duono antaŭ la unua, 5 faŝistaj banditoj surprizatakis nian K-don Stasys Riĉkus en lia loĝejo. Ili grave vundis lin ke eĉ li ne povas ellitiĝi. Inter la faŝistaj banditoj estis gimnazi-instruisto el urbo Radviliŝkis.
Esp-isto.
EL POLIO
Mobiliz-provo …
199 (Esp.-Servo.) Iun tagon en marto okazis en Lodz pormilita mobilizprovo. Subite, sen antaŭanonco, policistoj kaptis virojn el fabrikoj, desur la strato k el privataj hejmoj. Pro la grandega mizero en la urbo la mobilizprovo estis fiasko. La parencoj de la enkazernigitoj amasiĝis antaŭ la kazernoj k kriis: «redonu al ni niajn edzojn»; «redonu al ni niajn filojn»; «donu al ni panon por niaj infanoj»; «ni ne permesos al niaj edzoj, pafi kontraŭ niaj fratoj»; «vi jam sufiĉe elsuĉis nian sangon». Policistoj volis forpeli ilin, sed la amaso eĉ ne unu paŝon iris malantaŭen; ili kriis: «mortigu nin, ni tamen ne foriros». La enkazernigitoj, vidinte tra la fenestroj ke la policistoj batas kelkajn virinojn, rompis la vitraĵojn k ĵetis al la policistoj. La mobilizprovo daŭris tri tagojn.
Rob. Oel.
EL GERMANIO
Por komunistaj redaktoroj malliberejo
200 (Esp.-Servo.) En daŭro de kelkaj monatoj oni ĵetis 30 redaktorojn de komunistaj gazetoj malliberejon. La lasta estis la redaktoro Vencel (Wenzel) de la komunista gazeto «Popoleĥo» (Volksecho). La juĝistaro kondamnis lin pro preparo de landperfido k disigo de la regna gvardio al 15 monatoj da mallibero. La juĝistaro i. a. komentis: «la akuzito meritas eksterordinaran punon, ĉar lia metio estis forĝisto k li per propra forto, per vizito de komunista partilernejo alproprigis al si tiom da scio, ke li klare konas la celojn de la komunista internacio k persone aktive kunagadis por ties efektivigo». Konklude: ĉiu laboristo, kiu per sia scio batalas en intereso de la proletaro, meritas laŭ juĝo en germana «libera» respubliko eksterordinare kruelan punon…
10 596, Nieder-Salzbrunn.
— página 7 —
SENNACIULO — 319
SENNACIULA SCIENC-KULTURA PAĜO
N-o 25 — Sub la kontrolo de Scienc-Kultura (Akademia) Sekcio de SAT. Redakci-adreso: Dim. Snejko, Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio) — N-o 25
De l’ Redakcio
Ĉi sube ni publikigas artikolon pri ISIS. Ni konsideras ĝin kiel tre gravan k petas niajn kunlaborantojn propagandi la ideojn de ISIS inter kulturaj k sciencaj laboristaj organizoj.
Esperanto je la servo de scienco
Laŭ interkonsento kun la Internacia Scienca Asocio Esperantista ISIS Org. K-to transprenis la centrajn preparajn laborojn por funkciigo de ISIS. Ĝi turnas sin al vi kun insista peto, transpreni la organizadon de ISIS en via lando aŭ transdoni ĉi tiun taskon al alia kompetenta samideano. Ĉar temas pri unu el la plej gravaj k seriozaj praktikaj peresp-aj entreprenoj, ni petas ne prokrasti vian respondon.
ISIS estos tutmonda organizo, kies tasko estos ebligi per sia aparato, nur uzanta esp-on, plej rapidan interŝanĝon de scienc-teknikaj diversfakaj novpublikigoj, informoj k materialoj inter la sciencaj institucioj k gazetaro de diversaj landoj.
La neceso por tia entrepreno estas evidenta al ĉiu scienclaboranto, kiu konas la lingvajn malfacilojn k la tedan ĥaoson, tempoperdon en la interŝanĝo de diversnaciaj publikigoj.
ISIS estos bazata ne sur nura idealismo de la kunlaborantoj, sed havos financan bazon — la priservatoj pagos al la oficejo, k la oficejo pagos al la kunlaborantoj.
ISIS havos jenan konstruon:
Internacia Patronada Komitato konsistanta el esperantemaj scienculoj diverslandaj. Tasko: morala apogo de la laboroj.
Centra Oficejo (en Berlin). Tasko: peri la esp-igitan sciencan materialon al la landaj filioj. Organiza centro. Interrilato kun internaciaj institucioj. Centra kaso.
Landaj Oficejoj (en ĉiu lando unu). Tasko: peri la tutan materialon ricevatan al la landaj sciencaj gazetoj k institucioj. Peri la tradukaĵojn el la landaj sciencaj gazetoj al la centra oficejo. Varbo de landaj fakaj kunlaborantoj. Enkasigo de la mono k pagoj al la kunlaborantoj. La landaj oficejoj laboras en laŭebla kontakto kun ISAE-delegitoj k esp. scienc-teknikaj grupoj.
ISIS funkcios tiel: La landaj oficejoj havos konstantan aron el esp-istaj kunlaborantoj de diversaj fakoj, kiuj porpage kontrakte transprenas la necesajn fakajn tradukojn en k el esp-o k donas la necesajn fakajn informojn. La distribuo de la laboro k la rilatoj kun alilandaj ISIS-oficejoj okazos nur per la landaj oficejoj, kiuj konsistos el estro, sekretario, kasisto k aliaj laŭnecese (samloka aro da personoj!). Ili havos la adresaron k la kontakton kun la landaj kunlaborantoj. Ĉiu servomendo estos akceptata nur per la landa oficejo kontraŭ pago; el ĉi tiu mono ioma parto restas por la skrib- k preselspezoj de la landa oficejo, alian parton ricevos la kunlaboranto, farinta la servon, k trian parton la centra oficejo por siaj elspezoj. Ĉio estos fiksota inter la koncerna landoficejo k centra oficejo.
La Centra Oficejo regule eldonos informilojn kun ĝeneralaj sciigoj por la landaj oficejoj. La informpetojn akceptos nur la Centra Oficejo.
La interŝanĝo de aŭtoraj resumoj el diversnaciaj sciencaj gazetoj okazos tiele, ke la interesiĝantaj redakcioj de ĉiu aperanta originala novpublikigo sendas nacilingvan resumon de la aŭtoroj aŭ de la redakcioj mem (ne pli ol dekono de la original-artikolo) al la landa ISIS-oficejo; ĉi tiu tuj tradukigas la riceviton en esp-on per la faka kunlaboranto. Poste la maŝinskribita traduko estu sendata senprokraste al la Centra Oficejo. La C. O. (Centra Oficejo) daŭre multobligos la ricevatajn tradukojn k dissendas ilin regule al ĉiuj landaj oficejoj. La lastaj per siaj fakuloj tradukigas la materialon en la nacilingvon. Ĉiu resumo estu ĉiam skribita sur aparta slipo. La laŭfake ordigitaj nacilingvaj slipoj estos sendataj al la enlandaj redakcioj, kiuj havas intereson k pagas ilin.
La unuaj taskoj de la ISIS-organizo: 1. Kreo de landaj iniciativaj komitatoj, el kiuj konsistos la Internacia Patronada Komitato; 2. kreo de landaj oficejoj kun diversfaka kunlaborantaro; 3. organizado de internacia interŝanĝo de originalaj artikolresumoj el scienca gazetaro.
Via konkreta tasko: 1. Dissendu al la esperantemaj scienculoj en via lando cirkuleron kun peto aliĝi nedevige al via nacia iniciata komitato por ISIS; ekzemple vidu la cirkuleron, sukcese dissenditan en Germanio¹ 2. Dissendu je la nomo de tiel kreita komitato aŭ je la nomo de ia alia aŭtoritata organizo neesp-a al ĉiuj gravaj sciencaj k teknikaj revuoj en via lando cirkuleron (kiel modelon vidu germanan cirkuleron) kun informo pri ISIS. Vi devas mem decidi, ĉu estas en via lando oportune jam nun mencii, ke temas pri peresp-a entrepreno, ni preferas tion fari nur post sukceso. 3. Ĉar ni jam havas pozitivajn rezultojn ĉe profesoroj k redakcioj en Belgio, Francio k Germanio, ni ne dubas pri sukceso ankaŭ en via lando, sekve por ne perdi tempon, nepre tuj komencu krei vialandan oficejon de ISIS, kiun vi gvidos. Certigu al vi kunlaborantojn, po unu el ĉiu fako, k la sekretarion, laŭeble ĉiuj en via urbo (se neeble, vi devas nature aligi aliajn). 4. Senprokraste skribu, kiu el vi transprenas la gvidadon de la oficejo vialanda, k se vi ne povas, al kiu vi transdonis tiun ĉi laboron, krome informu nin pri la konsistiĝo de la iniciata komitato de ISIS, de la landa oficejo k pri la respondoj de la redakcioj al via cirkulero. Ĉiujn detalajn informojn pri la organizo vi laŭ deziro ĉiam ricevos de ni. Esperante ricevi baldaŭ vian jesan respondon, ni salutas samideane
H. Muravkin (Scienc-Kultura Sekcio de SAT), H. G. Spiegel (Ekstera Sekcio de Esperantista Rondo Akademia Berlin). — Adreso: ISIS, H. G. Spiegel, Berlin N 65, Müllerstr. 158/59, Germ.
¹ Havebla ĉe ISIS-oficejo.
ISIS sukcesas…
Laboroj de la organiza komitato:
Laŭ alvoko en esp. gazetaro por anonco de kunlaborantoj aliĝis 25 personoj el 9 landoj. La alvokon represis laŭ nia scio 7 gazetoj.
La laboroj de la organiza komitato k la kreo de la centra oficejo estis ebligataj per la grava teknika k financa helpo de firmo Wittenberg, Berlin.
Ni dissendas cirkuleron por fondo de landaj oficejoj al 40 landoj. Per ili ni instigas ankaŭ cirkulerojn informajn al la redakcioj de sciencaj k teknikaj gazetoj por organizi la interŝanĝon de aŭtorresumoj. Same instigo je kreo de iniciataj landaj komitatoj, konsistontaj el esperantemaj profesoroj.
Publikigo de artikoloj pri ISIS en esp. gazetoj.
Sukceso en la landoj
Belgio: S-ro Vandevelde dissendis cirkuleron al 9 gazetoj k ricevis 4 jesajn respondojn.
Francio: S-ro Rollet de l’ Isle dissendis similan cirkuleron al la franca scienca k teknika gazetaro. Rezulto laŭ provizora sciigo kontentiga. Prof. Dejean-Grenoble surprenos la provizoran gvidadon de la landa ISIS-oficejo.
Germanio: Ekstera Sekcio de la Esp. Rondo Akademia en Berlin dissendis cirkuleron al 20 profesoroj; 6 aliĝis al la proponita iniciata komitato, parte ankaŭ el Aŭstrio. Aliĝis la profesoroj Grotjahn (socia higieno, Berlin), Schneickert (juro, Berlin), Kohlschütter (geofiziko, Potsdam), Schumann (elektrotekniko, Vieno), Wegener (geografio, Graz) k simpatias Szegö (matematiko, Königsberg). La landan oficejon gvidos s-ro Spiegel, Berlin.
Al cirkulero sendita al 72 redakcioj respondis jese 20, maljese 10 k indiferente 5.
Sovetio: La scienckultura sekcio de la tutregna «Societo po kulturaj rilatoj kun eksterlando» dissendis cirkulerojn al sovetiaj scienculoj por krei iniciatan landan komitaton de ISIS. Ĝi ankaŭ konsentis funkcii kiel sovetia filio de ISIS.
— página 8 —
320 — SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
Pri la Afiŝekspozicio Sovetia en Usono
Kiel ni povas pruvi al la neesp-ista proletaro, ke la lab. esp-ismo estas nepre bezonata parto de nia klasbatalo, kiel ĉiuj kulturmovadoj? Ni revoluciaj SAT-anoj devas cerbumadi pri novaj vojoj k manieroj, per kiuj ni pli kontentige, aŭ nur ni per nia peresp-a laboro povos plenumi difinitajn bezonojn de la proletara klasbatalo. Gazet-informservado, lab. korespondado, salutleteroj, flaginterŝanĝoj, k. a. similaj peresp-aĵoj estas certe bonaj pruvoj pri nia servemo. Sed aliflanke oni pruvas al ni, ke ni ne eltrovis ion novan, ĉar la supre menciitaj servoj estas jam delonge praktikataj oficiale k neoficiale per div. naciaj «mondlingvoj». Se ni ne eltrovos ian novan vojon utilan, sed malsimilan al tiuj uzataj de nacilingvemuloj, nia kontraŭularo ne ĉesos malfavori k riproĉadi nin pro tempomalŝparo por tute ne- aŭ ne tre necesa movado. Nia tasko estu trovadi novajn kampojn de lab. kulturmovado, kiujn ne ankoraŭ povis tuŝi praktike la neesp-ista laboristaro.
Antaŭ nelonge, ĉi tie en Novjorko, nia Esp. Rondo, nia tuta laboro, dum longa tempo estis tre malfavorata de la plimulto el la laboristoj. Nia diligenta gazetservado ne multe helpis, ĉar nia gazetaro k ties legantaro ne rimarkus evidentan mankon, se nia peresp-a informservo eble ne funkcius. Tiele nia simpatiantaro kreskas nur tre malfacile.
En la pasinta oktobro mi ricevis 6 revoluciajn afiŝojn el Sovetio. Mi tuj fiksis ilin sur muron en la halo de nia Laborista Hejmo. Centoj da gelaboristoj vizitas tiun halon tutan tagon. Post kelkaj tagoj mi denove ricevis 3 tre belajn afiŝojn de iu Sovetia K-do. La interesiĝo pri la afiŝoj estis tre granda k kreskis daŭre. Oni ofte demandis: «El kie ili venis?», «Kiu sendis ilin?», «Al kiu oni sendis ilin?». Ni respondis: «El Sovetio, de la tieaj esp-istoj por nia Esp. Rondo». Ni povis tuj rimarki iometan ŝanĝiĝon en la malfavora sinteno de nia fanatika kontraŭularo. Ĉe tiu konstato, nia Rondo ekhavis komunan ideon: aranĝi ekspozicion de Sovetiaj afiŝoj. Ni anoncis en «S-ulo» k krome ni proponis al nia multnombra korespondantaro sovetia interŝanĝi tieajn afiŝojn revoluciajn kontraŭ deca rekompenco. Sovetiaj Gek-doj tre kontentige plenumis nian peton, k iom post iom ni ricevis ĉ. 80 div. afiŝojn, kies plej granda parto estis vere belega artpresita produkto. Ĉiu libera parto de la muro de nia granda halo estis kovrata per ili. Enmeze ni lokis grandan anoncon nacilingvan: «Ĉiuj ĉi afiŝoj estas senditaj de la sovetiaj esp-grupoj al la N. Jorka Esp. Rondo.» Ĉiu vizitanto devis sciiĝi, ke nia ekspozicio estas peresp-a laboro. Antaŭe oni neniam aranĝis tiaspecan ekspozicion en Novjorko nek alie en Usono. Do, tie vere malmulta aktivularo esp-ista plenumis servon, kiun la neesp-istaj laboristoj tute ne aŭ nur tre malfacile povus plenumi. La nombro de nia kontraŭularo pli k pli malkreskas, ili silentas aŭ favoras nin; ni nun povas aranĝi kursojn kun pli da sukceso. Pro la pliboniĝo de l’ situacio mi varbis ĉ. 12 Gek-dojn al SAT k ne malpli da abonantoj por «S-ulo».
Centoj da poresp. artikoloj ne povus krei pli favoran atmosferon por la lab. esp. movado, ol tiu brile sukcesinta afiŝ-ekspozicio. Nia plano estis: migrigi la materialon de unu lab. klubo al la alia, k fine ankaŭ al tiuj en la provinco. Tiun planon ni jam parte plenumis. Duoble aŭ pli mult-ekzemplere ricevitajn afiŝojn ni tuj sendis al lab. kluboj en provincoj. Nun reale ne ni petas la permeson por nia ekspozicio, sed la neesp-istaj gvidantoj de multaj lab. kluboj senpacience urĝigas nin por aranĝi ĝin en ilia klubo. Nature, ni atentigis ilin, ke ili tute ne bezonus nian helpon, se en ilia klubo troviĝus almenaŭ 1—2 esp. K-doj. Nia situacio iĝis vere inversa kompare al nia antaŭa malfavora stato.
La sovetia afiŝaro meritas specialan intereson ne nur pro sia propaganda efiko por la klasbatalo proletara, sed ankaŭ pro sia belartaj desegnoj k preso. Profesiaj artistoj vizitis nian ekspozicion por lerni novajn manierojn, ideojn de la sovetiaj pentro- k pres-artoj, ĉi tie preskaŭ ne konataj. Bildoj de afiŝoj estas pli frapantaj, sekve multe pli interesaj, ol la peresp-aj informoj. Ni povas rekomendi al lab. esp. grupoj ĉie en la mondo aranĝi similan ekspozicion. Nature, la ekspozota materialo devas esti nepre rekompencata al la sendintoj.
Per ĉi tio mi volas informi la sovetian esp-istaron, ke ne tre taŭgas sendi eksterlanden la statistikajn afiŝojn, kiuj estas plenaj je multaj nombroj amaso da %-oj k cirilliteraj klarigoj pri la progreso de sovetiaj industrio, terkulturo k. a. Por deĉifri ilin eksterlande oni bezonas tradukanton. Krome, ili ne estas tiel frape efikaj, kiel la aliaj. Afiŝoj de IRH kontraŭalkoholaj, kontraŭreligiaj, pri industria progreso, pri farmkolektivo k ankaŭ landkartoj kun perbildaj klarigoj bonege efikas. La plej imponaj afiŝoj estas la kontraŭmilitaj, tiuj de la Ruĝa Armeo k tiuj eldonitaj por revoluciaj datrevenoj. Estas tre dezirinde, ke la afiŝoj estu stampitaj de la sendonta grupo kun plena adreso. Krome oni skribu kelkvortan klarigon esp-e sur la afiŝo. (La rusa lingvo estas duoble malkomprenebla pro la konservita cirila literaro.)
Ni devas nepre mencii, ke la plej belan afiŝon sendis al ni K-do Zirjanov el Kurgan, Siberio. N-o de lia afiŝo estas: Glavlit — 98 508. Titolo: «Estu akrevidemaj. Gardu la akiraĵojn de la revolucio.» Tiu bildo montras: Ruĝa soldato kun 2 laboristoj starantaj sur imaga landkarto de Sovetio, akre observas la landlimon. Eldonis: Osodviahn. La dua plej bela k verŝajne plej arta el ĉiuj estis granda afiŝo kun Lenin-bildo sendita de K-do Jefremov el Kuzneck. Reproduktita kolorbildo de la fama pentristo M. A. Verdov. Tio estis nia juĝo, k ankaŭ tiu de la rigardintaro. Cetere, oni vere havis malfacilan taskon por elekti la plej belan el la ekspozita materialo.
Nun ni estas pli riĉaj per novaj sperto k metodo, ĉar nia peresp-a afiŝekspozicio akiris al ni respekton k favoron, per ĝi ni certe varbis multajn geamikojn por Sovetio.
SAT-ano 29, Novjorko.
Ni akceptas — — — eĉ sprite verkitajn artikolojn.
PLIA OPINIO PRI NIA GAZETO
Kun granda miro mi legis la noton el la Redaktejo en «S-ulo» n-o 282. Evidentiĝas el tio, ke ekzistas SAT-anoj, kiujn ne kontentigas nia asocia organo, pro motivoj, kiujn mi tute ne povas aprobi. Laŭ la cititaj eldiroj de K-do 11 321 la enhavo de «S-ulo» ofte ne estas interesa k aliaj legaĵoj superas «S-ulo»n. Ŝajnas al mi, ke K-do 11 321 tre bezonas tiom valoran edukilon, kia estas nia gazeto, ĉar lia klaskonscio ŝajnas esti nur malgranda k pro malflegado ĝi ja tute ne kapablas pligrandiĝi.
Pri «S-ulo» mi havas alian opinion. Al mi ne mankas sufiĉe da tempo por legi k studi ĝian enhavon. Laŭ mi, ĉiam oni trovos iomete da tempo por legi nian semajnan gazeton, kies enhavo devus interesi ĉiujn aktivajn SAT-anojn. Komparu ian ajn nacian gazeton kun «S-ulo»; vi tuj konstatos, kiom da bagateloj svarmas en ĝi, por plenigi la paĝojn.
Male, la enhavo de «S-ulo» estas bone elektita k kontraŭe al la eldiroj de K-do 11 321 tre instrua. Eĉ en la simpla rubriko «Nia poŝto» pensema SAT-ano povas kolekti spertojn.
— página 9 —
SENNACIULO 321
Verkante artikolon, oni bone atentu, ke la enhavo ne nur estu interesa por la verkanto, sed prefere por la cetera legantaro. Certe, 8-paĝa «S-ulo» ne sufiĉas, 1. ĉar taŭgaj artikoloj aperas nur post longa temp-interspaco, same la diverscelaj paĝoj; 2. tiel estas malhelpata vigla, rapida interŝanĝo de instruoj, spertoj k opinioj; 3. tio kaŭzas malstreĉiĝon de l’ energio, necesa por antaŭenpuŝi nian movadon. Kiam mi multfoje legis red. rimarkon pri neakcepteblo de artikoloj pro ilia longo k spacomanko, mi sentis grandan bedaŭron, ĉar eble taŭga artikolo aŭ ne aperas, aŭ nur en tro koncizo formo. Por spacoŝparo koncizo estas taŭga, sed ne ĉiam por la kompreno de l’ leganto. Pro ne sufiĉa kompreno aŭ eĉ miskompreno la intereso por nia afero ĉe iuj malpligrandiĝas iom post iom, ĝis fina malapero.
Ni streĉu ĉiujn fortojn, por ke «S-ulo» restu edukilo, la plej bona el inter la diversspecaj. Daŭra 12-paĝa gazeto estas progreso. Ni subtenu nian gvidantaron, iomete ebenigante la vojon per pozitiva kunlaborado. Al K-do 11 321 mi konsilas: «Pli racie disponu pri via tempo por ke ĝi ne manku al vi, kiam ajn vi deziras legi 12-paĝan ‘S-ulo’n!»
Jos. Broglin (14 103).
La jarkunveno de Hungaria Esperantista Societo Laborista
La 23-an de marto kunsidis la delegitoj al la jarkunveno de HESL. Ĉeestis 49 delegitoj el 11 budapestaj k 13 provincaj grupoj. Mankis nur delegitoj el 4 provincaj grupoj. La tuta daŭro de l’ kunveno atestis pri la konstanta evoluo de la lab. esp.-movado.
Malfermis K-do S. Tieder, la prezidanto. Li konstatis, ke la movado, malgraŭ la tre malbonaj ekonomiaj cirkonstancoj de l’ laboristaro, ĉiam pliampleksiĝas k tion oni ŝuldas ankaŭ al helpo, kiun ĝi ricevas de l’ socialdemokrataj jurnaloj, sindikatoj k partio. Poste li skizis la gravajn taskojn de l’ kunveno, salutis la reprezentantojn de div. lab. organizoj-socialdem. partio, soc. juristoj, lab. Infanamikoj, lab. alkoholkontraŭuloj, sindikatoj de modelfaristoj, komizoj, barbiroj, k delegitojn de aliaj esp. societoj. Li menciis, ke la Intersindikata Konsilantaro, la Asocio de Lab. Ĥoroj k Turista Societo «Naturamikoj» ne sendis delegitojn, ĉar samtempe okazas ankaŭ ilia jarkunveno. Estis legataj salutleteroj de multaj LEA-oj k de SAT.
K-do Halka konigas la nombrojn pri pasintjara laboro. La societo havis je 31. 12. 1929 1397 membrojn (1926), aranĝis 114 kursojn por komencantoj kun 1828 p. (86 k. 1432 p.), 12 progres. kursojn. La bibliotekoj societaj enhavas 2260 librojn k estis uzataj en 1443 okazoj (2153 l., 1343 o.). La plejparto el la membroj estas organizitaj laboristoj. Pasintan jaron fondiĝis kvar novaj grupoj, fondotaj estas baldaŭ 7 grupoj. Li mencias la daŭron de l’ polica persekuto. Motivo de malpermeso je grupfondo, ekz., estas: «la laboristoj apenaŭ scias la hungaran lingvon, do ne estas supozeble, ke ili serioze volas lerni fremdan lingvon». En pasinta jaro aperis 32 artikoloj priesp-aj en la sola socialdem. tagjurnalo k 19 artikoloj en aliaj soc. gazetoj. Propag. broŝuro estas disvendita en 2000 ekz., gramatiko en 1850 ekz. La oficiala gazeto aperis okfoje.
K-do Czitron prezentis la kasraporton, laŭ kiu la societo havis pasintjare P.¹ 6400,22 da enspezoj. El ĝi estis el urba subvencio 1200,— P. Plej grandan sumon elspezis la societo por sia ejo, poste por propagando, gazeto, instruado, provinca organizado. La kasostato pro la granda senlaboreco estas malbona. K-do Bleier raportis pri la librovendejo, kiu spezis pasintan jaron P. 8600,—. El ĝia profito pagis la societo la oficiston, donis por propagando 170,— P. k por grupbibliotekoj 245,— P.
La jarkunveno reelektis prezidanto K-don S. Tieder, elektis vicprezidantoj E. Langfelder k G. Zachár, sekretario F. Farkas, kasisto T. Czitrom, protokolanton k kontrolantojn, krome anojn de la centra komitato.
La jarkunveno plialtigis je 8 fileroj la monatan kotizon k decidis eldoni estonte la oficialan gazeton «Antaŭen» en presita formo, almenaŭ ĉiun duan monaton.
La jarkunveno unuanime akceptis jenan rezolucion:
«La societo petas la gvidantaron de la Socialdem. Partio k la redakcion de Népszava, ke ili komencu esp.-kurson en la dimanĉaj n-oj de l’ jurnalo Népszava. Samtempe alvokas la jarkunveno la atenton de l’ esp. laboristoj pri tio, ke la jurnalon Népszava, kiu estas la sola presorgano de la klasbatala laboristaro en Hungario k la sola tagjurnalo, kiu ĉiam subtenas la klopodojn de nia movado, ili helpu plej forte kaj en ĝia intereso senlace agitadu.»
Sekvis la akcepto de la nova statuto, kiun la jarkunveno akceptis en la formo proponita de la C. K. k en kelkaj detaloj ŝanĝita de la speciala jarkunvena komisiono.
Post la trakto de interpelacioj K-do Tieder per entuziasmaj vortoj fermis la kunsidon. Li alvokis la delegitojn partopreni ankaŭ en la politika k sindikata batalo de la laboristaro, agitadi por la partia gazetaro, ĉar «ankaŭ nia movado ne estas izolita de la cetera parto de l’ lab. movado. Ju pli floras la ĝenerala lab. movado, des pli da sukcesoj ni povos atingi.»
¹ Pengojn.
Suplemento al la adresaro en Jarlibro
(Tiu ĉi nomaro ne estas por korespondemuloj)
(4-a daŭrigo. Vidu n-on 284/87)
Minsk (Sovetio) 15799 *Adlivankina R., ploŝĉad Svobody 13 kv. 15. Mojajsk (Mosk. okr., Sovetio) 15788 *Tarnorudova M., Gorodskaja apteka. Mooschwiller [?] le Bas (Haut-Rhin, Francio) 15593 Gross A., rue de Mulhouse 15, oficisto. Moskvo (Sovetio) 15941 Deev D. 15560 Filippov N., M. Bronnaja 6 kv. 1. 15479 *Gurova L., Arbat 51/4, — 2, desegnistino. 15561 *Klavs E., 3 Sokolniĉeskaja 10 kv. 15, — 14. 15792 Kojevnikov P., B. Ĥaritonievskij per. 6 kv. 1. 15720 Mineev B., B. Kamenŝĉiki 17 kv. 15, — 4. 7764 *Pipkina A., Gogolevskij bulv. 29 kv. 36, dentkuracistino. 3402 Robiĉek P., B. Dmitrovka 22 kv. 13, poŝtisto. 15555 Tumanov V., Durasovskij 9 kv. 1. Mousseau par Lèves (Eure et Loire, Francio) 7822 Gautier Ch. Mücheln [?] (Germanio) 15735 Kästner H., Wenden 32, ĉarpentisto. Mühlbach b. Bischofshofen (Aŭstrio) 15798 Gardelko R., Mitterberg, tekn. oficisto. Mulhouse (Francio) 15857 Dietsch A., rue de Habsheim 1. 15594 Lieby E., Colonie Haller 31, Dornach [?]. Nancy (Francio) 13985 Kaercher G., Nouveaux Abattoirs. Naro-Fominsk (Sovetio) 15715 Oficerkin P., Volodarskaja 69. New York (Usono) 15936 Brody D., Esp. Rondo, 350 East 81 st. Str., City. 15626 *Geizer M., 350 East, 81 st. Str., City, peltistino. 15627 Juhász St., 350 East, 81 str. Str., City. 15625 Kolb V., 350 East, 81 st. Str., City, studento. 12824 Oholiav M., 260 Watkins St., Brooklyn, City. 15935 *Weinberg E., 511 East, 79 th Str., City. Nijni-Novgorod (Sovetio) 15883 Markov P., Tiĥonovskaja 42/3. Nîmes (Gard, Francio) 15783 Caucanas E., rue Becdelièvre, fervojisto. 15881 Crouzeau, rue Nationale 44. Novosibirsk (Sovetio) 15898 Kirillov P., Bolŝevickaja ul. 2-a kv. 8. 15597 Kostenko G., Sovetskaja ul. 53-a, statistikisto. 15596 *Vaseva R., Nadejdinskaja ul. 45 kv. 2, lernantino. Nürnberg (Germanio) 15763 Eckardt K., Siegfriedstr. 4. Nynäshamn (Svedio) 15758 Södergren K., Centralgatan 64. Odense (Danio) 15643 Borg E., Kanallivej 35, buĉisto. 15642 Sörensen K., Engvej 48/1, helpanto. Odessa (Sovetio) 15945 Siring A., Sadovaja str. 17/15. Olkusz (Polio) 15875 Wajcman A., Krakowska 23. Örebro (Svedio) 8621 Vallin O., Bromsgatan 4. Oslo (Norvegio) 6971 Eilertsen J., Poŝtkesto 407, ferlaboristo. 15731 Erlandsen H., Toiengt. 17. 15732 Skjolberg O., Toiengt. 37. 15730 Sundsby M., Halfdans Vei 24, Lille Toien. Oybin b. Zittau (Germanio) 15931 Deutscher K., Bahnhofstr. 1-d. Pavillons s./Bois (Francio) 15682 Lechain G., 6 allée E. Zola, juvelisto. Philadelphia, Pa. (Usono) 15729 Perlow M., 2601 S, 8th Str. Pirmasens (Germanio) 15607 Schantz J., Pestalozzistr. 93, pentristo. Pjatigorsk (Severnij Kavkaz, Sovetio) 15925 *Reren H., ul. Urickija 45. Pless (Ivanovsk. obl., Sovetio) 15856 Pestrjakov L., ul. Urickogo 28. Plymouth (Britio) 15906 Rickard C., 61 West Down Rd., Swilly. Plzen (Ĉeĥoslovakio) 15948 Dolák J., Plánska str. 2, — 4. 15871 Pízák J., str. 3, Ŝkvrnany, tipografisto. 15768 *Silhankova M., Sladkovského 29, kudristino. 15870 Sedlaĉek J., Bendova 32, modellignajisto. 15618 Ŝtekl K., Tichá str. 5, — 9, seruristo. Podorajnaje (Sovetio) 4535 Skirta M., Kremenĉuga distr. Poltava (Sovetio) 3373 *Fridman L., Ĉervonoarmijska [?] 17. Praha-Bubeneĉ (Ĉeĥoslovakio) 15947 Slavik Fr., 447 Uralski nam., oficisto de koop. Pugaĉev (Nijne-Voljsk. Kr., Sovetio) 15580 Baskakov A., Sovetska ul. 93. Reĉica (Blankrusio, Sovetio) 15711 Mnuĥin G., str. Soveta 98. Rehau (Bavario, Germanio) 15619 Hahn K., Adlerstr. 35, ledlaboristo. Rennes (Ile et Vilaine, Francio) 15604 Fernando J., rue Dupont des Loges 67, stud. Rikovo (Artem. okr., Sovetio) 15786 *Navrocka, ul. Sverdlova 372 kv. 18. Rockford (Usono) 15640 Malmquist V., Seventh Str. 602, tornisto. Rothenbach (Silezio, Germanio) 15919 Berger J., Nr. 135 fervojisto. Rotterdam (Nederlando) 15757 D. v. Kwawegen, Goudscheweg 88-B, masonisto. Saga-ken (Japanio) 15612 Muta-Nobutaka, Karatsu-machi, Joonai-nishinomonkoji.
(Daŭrigota)
— página 10 —
322 SENNACIULO
TRA LA ESPERANTA GAZETARO
Gazetoj de l’ Malproksima Oriento
Parolu ni ĉi-foje pri la gazetoj, kiuj estas eldonataj en la Malproksima Oriento. Se ni juĝus la movadon laŭ la nombro da tie aperantaj gazetoj, ni devus paroli pri tre prospera esp. vivo en Japanio. Sed kelkaj el la tie aperigataj «gazetoj» estas ne pli ol cirkuleroj por mallarĝa rondo da interesatoj, kiel «Libero», eldonata de iu studenta grupo en Kioto, aŭ «Revuo Kultura», eldonata tre malofte de proletaj studentoj en Japanio. Kelkaj el tiuj aperaĵoj ekvivas, ŝanceliĝas, malaperas. Oni vidis ilin unu, du fojojn, k poste ili ne plu venas, perdiĝas el vido k memoro… Sed aperas almenaŭ du grandaj monataj revuoj en Japanio, kies longjara aperado permesas konkludon, ke ilia ekzisto estas certigita: La Revuo Orienta k Esperanto (antaŭa «Esperanto en Nipponlando»). Tria, samformata, bele prezentita: La Esperantisto estas malregula aperaĵo, k longajn monatojn oni ne vidas ĝin, ĝis subite ree eliras en la mondon kelkaj n-oj. Ankaŭ unu el la supre nomitaj firme bazitaj gazetoj, Esperanto, trapasis ŝajne krizon lastdate, ĉar dum la periodo de septembro ĝis decembro 1929 aperis nur unu simpla kajero. El la fakto, ke multe da japana teksto enestas tiujn revuojn, kiu ĉefe servas por klarigi gramatikon k vortuzon, evidentiĝas, ke nur kun granda malfacilo japanoj lernas eŭropajn lingvojn (inkluzive esp-o). Krom informoj pri la movado ne mankas literaturaĵoj. Ankaŭ la recenza parto pri esp. literaturo estas bone prizorgata en tiuj revuoj. Verda Mondo, kiu aspektas simile kiel la antaŭe nomitaj revuoj k eliras regule monate, enhavas nur literaturon facile legeblan kun klarigoj en japana lingvo. Evidente ĝi estas imagata kiel perfektigilo lingva por la Oomoto-entuziasmuloj, kies laŭdoktrina devo estas ellerni esp-on. Ĝi aperas en la sama eldonejo kiel la religia Oomoto-revuo kun sia stereotipe en ĉiu n-o ripetata apoteozo al la «Sankta Sinjoro Deguĉi» per foto en plej diversaj pozicioj k sintenoj de tiu grasvizaĝa religi-ĉefo. Ni ne povas kompreni, en kio kuŝas la magia forto de liaj profetaj vortoj, kiuj estas tiom vulgaraj k neorginalaj, neniel superaj al la Bibliaj stultaĵoj. (La eŭropa propagand-revuo de tiu movado presiĝas 5000-ekzemplere! Signo, ke mono por disvastigo de tia entrepreno ne mankas!).
En Ĉinio aperas la Verda Lumo, oficiala organo de Ŝanĥaja Esp. Asocio. La kajero de jan./feb. enhavas artikolon «Azio por azianoj», en kiu la aŭtoro, pastro Seriĉev, unue asertas, ke la tero apartenas al ĉiuj homoj, ke devizo «Azio por azianoj» estas ridinda same kiel estas ridindege paroli pri «sankta posedrajto» de terpartoj, nomataj «regnoj» en la jarcento de plioftigataj interrilatoj k vekiĝo de tutmonda proletaro. Tamen li opinias necese pledi nuntempe por la «Azio por azianoj», ĉar hodiaŭ en Ameriko k Eŭropo oni aplikas la principojn de l’ Monroe-doktrino. Do oni agitu por tio, kion oni ekkonis ridinda! Pastra logiko! — Cetere la enhavo de l’ revuo estas parte ĉinlingva, parte instrua (per facila legmaterialo kun paralelteksto ĉinlingva).
Aliaj centroj de esp. movado ne ekzistas en Malproksima Oriento, krom en la Apudpacifika parto de Sovetio (Ĉita — Vladivostok). Sed tie ne necesas propra revuo, ĉar kiel propaganda gazetoj iras tien la SEU-organoj, dum «S-ulo» ligas la tieajn K-dojn kun la okcidenta mondo.
N. B.
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA NOVA EPOKO»
[BILDO p.10 | 61,34,66,38] Nigra kvinpinta stelo apud la sciigo.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
BRITIO. Leeds. Ĉi tie fondiĝis «Virina grupo» de SAT. Perantino: Annie King. — ESTONIO. K-do Tuiman raportos en la 4-a jarkongreso de Junsocial. Asocio (13./14. aprilo) pri esp-o. La kongreso antaŭvideble decidos favore por esp-o, ĉar jam en multaj sekcioj de l’ Asocio esp. kursoj okazas de du jaroj. Por ke la decido estu pli efika, pri la sukceso interesitaj personoj k organizoj sendu salutlet. al: Eesti Noorsotsialistliku Liidu Kongress, Tähe 13, Tartu, Estonio. — FRANCIO. En la Ain-departemento pluraj personoj enskribiĝis por la kurso perletera. La grupo de Béziers havas 15 membrojn, inter ili 12 SAT-anoj. En Clermont-Ferrand grupo re-formiĝas. La grupo en Grenoble nombras 14 membrojn, kiuj partoprenas aktive la movadon. En Lyon vigla agado, nova kurso por lernantoj k studentoj sub gvido de K-do Kam. Ru. En Montchanin (industria urbeto) grupo formiĝas. Ankaŭ en Rennes grupo estas fondota post fino de kurso 8-membra. — GERMANIO. Königsberg. Aktivaj SAT- k LEA-anoj laboras por disvastigi esp-on ankaŭ en la provinco. Kunvenoj regule okazas ĉiumerkrede. La du lab. gazetoj publikigas ofte esp. angulojn kun gazetserva materialo. Peresp. koresp. kolektiva funkcias ĉe Ruĝa Virinunuiĝo (RFMB), ILH k lab. padelsportanoj. Peranto restas K-do 2241. (Willi.) — HISPANIO. Madrid. Funkcias 6 kursoj inter laboristaro. Ĵus malfermiĝis du kun 10 k 30 lernantoj, ĉiuj laŭ «Petro». Venontjare ni esperas havi 18 SAT-anojn. Antaŭ 3 jaroj ekzistis ĉi tie nur 1 SAT-ano. (10 502.) — LATVIO. 30. 8. 29 la Riga-a socialdem. gazeto publikigis ĉefpaĝe sub titolo «miskompreno aŭ vandalismo» protestartikolon kontraŭ malpermeso al SAT-eldonaĵoj (inkl. «S-ulo»), konigante samtempe al siaj legantoj strukturon, celon, taskojn de SAT k ĝian eldonagadon. — SOVETIO. Orel. Dum febr. K-do Lingel tralegis 12 lekciojn pri esp-o. Organiziĝis ankoraŭ unu rondeto el 42 lern. en la 6-a laborlernejo. (5087.) — SVEDIO. Helsingborg. La 13. 3. parolis en popoldomo antaŭ 300 p. nia aŭstria K-do R. Frey (14 922) pri Vieno k Aŭstrio. La parolado estis aranĝita de ABF k esp. klubo. Frey estis sendita kiel ofic. reprezentanto de l’ aŭstria registaro por propagandi turismon. 8 kursojn vizitas ĉ. 150 p. Gazetoj k organizoj favore atentas. (11 509.)
ĈE LA NEŬTRALULOJ
La 31-an de marto s-o prof. Th. Kar (Cart), prezidanto de la Esp. Lingva Komitato k Akademio, festis sian 75-an naskiĝtagon. Tiuokaze La Internacia Centra Komitato de l’ Esp. Movado transdonis al li la Honormedalon de l’ ICK.
*
La hinda esp-isto Lakŝmisvar Sinha legis en Svedio dum sia rondvojaĝo antaŭ 25 mil personoj. Sume estis lastjare en Svedio 50 mil aŭskultantoj ĉe esp-lingvaj paroladoj. Ĉ. 15 mil personoj komencis studi esp-on. Miloj da artikoloj pri esp-o aperis en svedaj gazetoj. 50 geinstruistoj je ŝtataj kostoj estis instruataj. Estas proponita ŝtatigo de la novorganizita Sveda Esp. Instituto. Fondiĝis esp. turista komisiono por aranĝi libertemp-vojaĝojn per esp-o. En Stokholm okazas oficialaj kursoj por tramistoj k telefonistinoj (laŭ Ĉe-metodo).
*
La Lyon-a Radiostacio aranĝis konkurson, por refuti la aserton, ke diversnaciaj esp-istoj ne povas facile interkompreniĝi. Parolis antaŭ la mikrofono ruso, germano, hungaro, francino, polo. El la 144 aŭskultintoj respondintaj la plej lertaj konkursantoj trovis nur du naciecojn, kio pruvas al la publiko, ke la argumentoj de l’ kontraŭuloj pri malsama prononcado estas senbazaj.
*
Pola zoologia profesoro esp-ista d-ro Dybowski mortis je 31. 1. en Lvov. Li estis bone konata en fakaj sciencaj rondoj. Li partoprenis aktive la polan ribelon kontraŭ la cara registaro en 1863 k vivis 12 jarojn en ekzilo en Siberio.
*
La registaro de l’ princlando Liĥtenŝtajno decidis aperigi poŝtkartojn kun bildoj pri tiu pentrinda lando. Laŭ la ekzemplo de aliaj landoj la klariga teksto de la vidaĵoj estos skribata, krom en germana, en esp. lingvo.
— página 11 —
SENNACIULO 323
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»: Le Travail, Genève, 20. 2., kiel Ford ekspluatas (279); Uj Elöre, Novj., 13. 2., esp. traktoro (Ivnicki); Der Republikaner, Mulhouse, 10. 3., spertoj de radiotelegr. (274); L’Effort, Lyon, 22. 3., kapit. ignoras landlimojn; Pravda Severa, Arĥang., 4. 1., paco sur tero (273), 19. 1., Fratoj-hung. (275), 8. 2., kiam mi estis en mallib. (277); Komsomolec, Arĥang., 5. 1., Sekvoj de terorismo [?] (258), Malsatstr. Hung. (267), 20. 1., Esp. traktoro (275).
Represis el «La Lern.»: Echo d. Ostens, Königsb., 20. 2., artik. en gaz. (1926).
Priesper. artik. k notojn enhavis: Viking, Los Angeles, 8. 3.; Königsberg. Volksztg., 1. 3.; Nieuwe Rotterd. Courant, Rotterd., 11. 3. (Ĉe); Signalen, Stokh., 13. 3., 20. 3.; Accion Cooperatista, Barcel., 14. 3.; Kieva Pioniro, 28. 2., 9. 2., 19. 2., 9. 3. (kurso); Daily Worker, London, 17. 3., 22. 3. (rubr.); L’Effort, Lyon, 15. 3.; Reformatorn, Stokholm, n-o 4; Lokomotivm. Tidning, Stokh., 15. 3. (rubr.); Renovacion, Madrid, 15. 3.; Vangarda Operaria, Porto, 9. 3.
Pri SAT-Kongreso raportis: Schweiz. Allg. Volksztg., Zofingen, 8. 3.; Berner Tagwacht, Bern, 21. 3.
Peresper. materialon enpresis: Uj Elöre, Novj., 15. 2.; Echo d. Ostens, Königsberg, 8. 3.; Königsberg. Volksztg., 17. 1., 6. 2., 27. 2.; Pravda Severa, Arĥang., 3. 1., 4. 1., 7. 1., 13. 1., 15. 1., 19. 1., 20. 1., 25. 1., 30. 1., 31. 1., 8. 2., 17. 2., 25. 2.
Atentigo! K-doj metu sur siaj leteroj al la Redakcio ĉiam siajn nomon k adreson!
NIA POŜTO
13 969. — Ni uzos vian manuskripton siavice.
Herta N. — Ni uzos vian artikolon, kvankam la red. prilaboro postulas multe da peno, pro via malklara verkmaniero.
2105. — Vian informon al la Leningr. K-doj ni povus enmeti nur kiel pagitan anoncon. Red.
10 502. — La reprodukto de la skribsignoj postulas kliŝigon (kiu estas sufiĉe kosta). Sekve ni enmetos nur noton pri via prop. ŝanĝante la tekston.
Nenionfarulo. — En tia polemika formo ni ne povas enmeti vian alvokon por konkurado. Cetere, estu trankvila, ĉiu aktivulo bone scias pri via multfaruleco. E. L.
2978. — Via anonco kostas 12 mk. g. Sumon ni skribis al konto.
15 410. — Fr. gaz. ni ne plu povas peri. La senditan sumon ni kreditis al vi.
9966. — Via anonco kostas 6,— mk. g.
Al kelkaj. — La manuskriptoj por «LNE» (marto) nur ricevita la 30./3. Pro la prokrasto ne kulpas la Adm., sed la redaktoro en Moskvo. Adm.
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0.80 mk. g., ĉiu plia linio 0.50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
FRANCIO
K-do Z. Fisz (25 j. fraŭlo), Metz (Moselle) 42, rue Dupont des Loges, kĉl pri div. temoj, interŝ. PI bild. k gazet. ilustr., precipe kun sovetianoj. Resp. garantiata.
GERMANIO
K-do F. Hentschel, Vorsetzen 6, Hamburg-3, interŝ. PM kun Sovetio, ankaŭ donas PI por PM.
K-do Karl Vieregge, Kossfelder Str. 14, Rostock, sendas kontraŭ 100 div. PM eksterl. saman kvanton da germanaj PI.
K-do Alfred Schenk (18 j.), Grünstr. 6, Merkstein, Kr. Aachen, kĉl, PI, fotoj, krom Sovetio, precipe kun K-dinoj. Resp. garantiata.
K-do Rudolf Irmer (ŝuisto), Pestalozzistr., Dohna/Sa., kĉl pri ĉ. temoj, L, PI.
— SAT-rondeto serĉas seriozan koresp-adon kĉl pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Adr.: K-do Daniel Fiŝer, Pirmasenser Str. 94, Kaiserslautern i. Pfalz. — Resp. garantiata.
HISPANIO
K-do Moreno Francisco, Ripalda 15, bajo, Valencia, nur PI, kĉl. Estu certaj pri nepra ricevo de unufoja resp.
NEDERLANDO
K-do W. Wessels, de Wittenstraat 7/I., Amsterdam (W), pri kontraŭmilitarismo.
SOVETIO
K-do Nikolao Krilov, ul. K. Marksa 16, st. Labjajja, Ural. obl., kĉl pri ĉ. temoj.
K-do N. Zauŝkeviĉ, Milicejskaja 59, Ĥabarovsk, Siberio, kĉl pri ĉ. temoj.
K-dino E. V. Sokolova, ul. Frunze 28, Pedteĥnikumo, Novosibirsk, kĉl pri ĉ. temoj, L, PI, il. jurn., gaz. Nepre resp.
K-do Eŭgeno Sacuk, (studento 22 j.), ul. K. Marksa 37, Politeknikumo, Minsk, kĉl pri ĉ. temoj. Resp. garant.
K-do Eŭgeno Korsik, Staro-Meŝĉanskaja ul. 27, kv. 3, Minsk, kĉl pri ĉ. temoj.
— Esper-rondeto ĉe fervoja klubo koresp. kolektive k individue pri ĉ. temoj kĉl, il. gaz. Adr.: K-do V. Kuzankov, Nikitinskaja 107, kv. 5, Samara.
K-do G. Icekson (22 j. violinisto), Gogolevskij per. 2, Konstantinovka, Artemovskij okr., pri ĉ. temoj, L, PI, PK, muziknotoj, il. gaz.
K-do S. P. Ĉuĉenko (18 j. junulo), Lengorodok, V. Lugovaja 18, Rostov (Don), kĉl, L, PI. Nepre resp.
K-dino Nina Smidtova, Stalingrad, petas pardonon pro nerespondo al ĉ. Gek-doj. Dankon!
K-do K. Ĉencov (fotoamatoro), Bajkalskaja 44, Stalingrad, interŝ. fotokartojn nur kun fotoamatoroj. Nepre resp.
K-do Andreo Lagunov, 1-a linio, sadov, Nalĉik, Kab.-Balk. obl., pri lab. vivo k. a. temoj.
K-do A. Knoĥenhauer (muzikisto), Saratovskaja 30, Stalingrad, kĉl pri div. temoj, precipe pri muziko.
Agronomistoj, terkulturistoj atentu! — Serioze mi koresp. pri jenaj temoj: agronomio, mastrumplibonigo, terkulturo, herbejoj, konstruaĵoj, vivo de labistoj. Adr.: Bazilo Pokrovski, Braskovski t-mo Brasovo, Brjanska distr.
SVEDIO
— 3 svedaj K-doj koresp. kun geekstereŭropanoj pri div. temoj. Adr.: Eric Fredin aŭ N. Hansson, «Kronan», Sumarstop, aŭ A. Magnusson, Bjuv.
SVISIO
K-do Otto Hausotter (anonco en «S-ulo» de 5./7.) petas pardonon pro nerespondo al ĉ. 70 ric. koresp-aĵojn. Transdoni ilin en mia loko ne eblas. Dankon!
[REKLAMO p.11] Ne forgesu montri la solidaron de l’ tutmonda proletaro. Senprokraste sendu salutleterojn, poŝtkartojn, gazetojn, fotojn k alian materialon al la internacia leter-vespero k ekspozicio, kiun ni aranĝos por 1-a de Majo. — Ĉio estas rekompencata laŭ deziro per leteroj, il. poŝtkartoj, gazetoj, fotoj, poŝtmarkoj ktp. — Adr.: Esperanta ĉelo. Komklubo, Omsk, Siberio (Sovetio).
[REKLAMO p.11] K-do R. LORENCSON (SAT-ano 1929) salutas siajn malnovajn geamikojn k korespondantojn k sciigas al ili sian novan adreson: Leningrad-22, Laĥtinskaja, 32, kv. 6
[REKLAMO p.11] ATEISTOJ! Esp. grupo ĉe Laborista Kontraŭreligia Universitato deziras korespondi kun alilandaj liberpensuloj kaj ricevi div. kontraŭreligian materialon (afiŝojn, presaĵojn ktp.), uzotan por konstanta ekspozicio. LENINGRAD (USSR), Ulica Staĉek, 2, Antireligioznij Universitet.
[REKLAMO p.11] Studentoj de Moskva Mekanika Lomonosov Instituto dez. koresp. kun studentoj k laboristoj el ĉl. pri div. temoj. Adr.: (USSR), Moskvo 9, Blagoveŝĉenskij per. 1, Jaĉejka MOPR de Lomonosov Instituto, K-do Gr. Kaplan — Resp. garantiata.
— página 12 —
324 SENNACIULO
[REKLAMO p.12] A T E I S T O J (EL TUTA MONDO) La 19-an de aprilo ni organizos grandan feston, dediĉotan al kvinjara datreveno de Unio de Militantaj Ateistoj. Ni petas sendi al ni multnombrajn salutojn, leterojn, poŝtkartojn, afiŝojn, flugfoliojn, jurnalojn, gazetojn, broŝurojn, ateistajn. — Centmilopa ateistaro de okcidenta lando atendas materialon de eksterlandaj sambatalantoj. Ĉian materialon sendu al jena adreso: (USSR), Smolensk, Poŝtkesto, 3, Komitato de SEU por UMA.
[REKLAMO p.12] Gek-doj diverslandaj! Tre dankema mi estus ricevi sciigojn pri la organizmetodoj de la malsanulejoj (medicinaj k kirurgiaj) aŭ almenaŭ de sekvantaj demandoj: Kiom longe daŭras kurso por fariĝi flegistino? Kiajn temojn, krom anatomia, oni studas? Kiom longa estas labortago? — Salajro dum la lernado k poste k pri ceteraj kondiĉoj? — Rekompence mi povas doni raportojn pri svedaj malsanulejoj. Adr.: K-dino Elma Adamson, Box 73, Göteborg (Svedio).
[BILDO p.12] Du nigraj kvinpintaj steloj super du nigraj kolonoj, kiuj kadras la sekvan anoncon.
[REKLAMO p.12] Gelaboristaro kaj junkomunistoj de l’ kapitalistaj landoj — ATENTU! La Stalina distrikta komitato de SEU, la Donbasena industria regiono, je la celoj plivastigi k pliprofundigi la internacian lab. korespondadon per esp-o k provizadi eksterlandajn laboristajn k revoluciajn organizojn per vera informaĵo pri USSR k socialisma konstruado en Sovetio, ORGANIZIS INTERNACIAN BRIGADON POR LA INTERNACIA LABORISTA INTERLIGO JE LA NOMO ANRI BARBUSSE. La taskoj de Intern. brigado estas jenaj: aranĝi amasan kolektivan interligon de lab. esp. organizoj de Sovetio kun la eksterl. revoluciaj-laboristaj organizoj; interŝ. jurnalojn, gaz., fotojn, murjurnalojn, afiŝojn ktp., kiuj karakterizas la revolucian bataladon de l’ proletaro en la kapitalistaj landoj k konstruado de socialismo en USSR; utiligi la ricevitan materialon por loka gazetaro. — Skribu laŭ adreso: Stalino, Donecbaseno, Ukrainio (USSR), al «Internacia brigado» de Stal. distr. Kom-to de SEU, poŝtkesto n-o 1.
[REKLAMO p.12] Gazetojn, JURNALOJN, POŜTKARTOJN, FOTOJN k divers. objektojn ni interŝanĝas kĉl. Korespondas kĉl pri diversaj temoj. Skribu, sendu materialon k vi nepre ricevos rekompencon deziratan. Adr.: USSR, Ejsk, Gogola, 155, K-do Nesterenko Al.
[REKLAMO p.12] ĴUS APERIS: Paul Fruictier Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto reviziita kaj kompletigita de S. Grenkamp-Kornfeld. Formato: 15½×23½ cm — 200-paĝa. La plej ampleksa kaj la plej malkara el la esperantaj gramatikoj. Prezo: 5.00 fr. sv. Kartonite: 6.50 fr. sv. ELDONEJO: ESPERANTISTA VOĈO Jaslo (Pollando). HAVEBLA ĈE SAT (Mendoj el Sovetio ne plenumeblaj)
[REKLAMO p.12] Gek-doj, Grupoj sovetiaj, kiuj pro iu kaŭzo ne ankoraŭ estus ricevintaj kontentigan rekompencon por la afiŝoj al nia Rondo senditaj, bv. informi subskribinton per PK aŭ let. pri via kroma deziro. N. b.: Novaj proponoj por korespondi ne estas akcepteblaj. Mi deziras ricevi 3 afiŝojn en plej granda kvanto. Laŭ la deziro de la sendonto la afiŝoj estos pagitaj kontante, aŭ aliel rekompencotaj. 1. Kolorbildo de Lenin. Pentrita de M. A. Verdov. Moskvo. Formato 100×68 cm. 2. Afiŝo kun titolo: «Estu akrevidaj. Gardu akiraĵojn de la revolucio.» Eldonita de Osodviahn [?], 1927. Glavlit n-o 98508. 3. Afiŝo kun titolo: «Jungŝturm.» Bildo: Junkomunistino en uniformo. Kolora. Formato: 44×30 cm. Eldonita en Moskvo 1929. — Sendonte pli da ekz-oj, ne faldu, sed rulpaku la afiŝojn. Adreso: K-do BONESPER Ruĝamo, 350 East 81st street, NEW YORK CITY, Usono.
[REKLAMO p.12] KLUBO k kluba biblioteko de Linaj fabrikoj en urbo Koĥma deziras korespondi k interŝanĝi per il. gazetoj, jurnaloj, leteroj ktp. kun tuta mondo. Respondo garantiata. Adr.: Koĥma, poŝtkesto n-o 16, Ivanovo-Voznesenskoj oblasti, al klubo de Linaj fabrikoj, USSR.
[REKLAMO p.12] Kvankam senkolora (t. e. neŭtrala) la gazeto ESPERANTO estas leginda ankaŭ por SAT-ano. ENHAVO: Scienca, Teknika, Socia, Literatura, Lingva, Esperantista, Kolektanta. Aperas monate — 20 paĝoj. Abono: 10 fr. svisaj. ESPERANTO, 1 Tour de l’Ile Genève — Svislando.
[REKLAMO p.12] Kial ili mensogas? Kion ili celas, kriante pri persekutoj kontraŭ religio en USSR? Respondon al tiuj demandoj vi trovos en la ĵus aperinta broŝuro: M. ŜERVUD La vero pri persekutoj kontraŭ religio en USSR. 64 pĝ. — Prezo 0.50 mk. g. Eld. Unio de Militantaj Ateistoj kaj CK SEU. Mendu ĉe R. Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27, Germanio; sovetianoj — ĉe CK SEU — Moskvo, Spiridonovka, 15. — Ekzistas speciala eldono por blankaj landoj.
[REKLAMO p.12] Lernantoj kaj junpioniroj de 35-a laborlernejo (35-a trud. ŝkola, str. Krapotkin, 5, Ĥarkov) dez. kor. kĉl. pri ĉiuj tem., pionirmovado, IRH, ateismo ktp. L, PI, PK, infangazetoj, laboraĵoj k sim. — Nepre respondas.
[REKLAMO p.12] ATENTU! Koĥma urba K-to de SEU kaj SAT dum 1-a de Majo 1930 organizas 3-an grandan Esperanto-ekspozicion en klubo de Linaj fabrikoj. Geesperantistoj el tuta mondo, sendu plej rapide salutleterojn, poŝtkartojn, gazetojn, jurnalojn ktp. Salutleteroj estos tralegataj dum la solenaj kunvenoj al laboristaro de nia urbo. Faru efektive 1-an de Majo — tago de Internacio! Adreso: Koĥma, poŝtkesto n-o 16, Ivanovo-Voznesenskoj Oblasti (USSR). Respondo garantiata.
[REKLAMO p.12] LAB. ESP. GRUPO EN ŜVEĤAT aranĝos 1-an de Majo esp. ekspozicion por propagandi. Esp. Gek-doj el tuta mondo, sendu multnombre PI, bfl, gaz., jurn. ktp. Resp. garantiata. Adr.: Joh. Hanáček, Altkettendorf, 10, Schwechat b. Wien (Aŭstrio).
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Rememoroj pri Zamenhof | 313—314 |
| La politikaj partioj en Grand-Britio | 315 |
| La Kongresejo de la X-a | 316 |
| En lando de senlaboreco, krizo k teroro | 316—317 |
| Diktaturo post diktaturo | 317 |
| Silvio Gezel (Gesell) mortinta | 317 |
| Esperanto-Servo | 318 |
| Sennaciula Scienc-Kultura Paĝo | 319 |
| Tra Esperantio | 320—323 |
| Korespondado, Anoncoj | 323—324 |
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
← Tramo anterior · Tramo siguiente →
Leer en:
