Los números 97 a 117 de Sennaciulo, el periódico de SAT, transcritos enteros (20 números). Qué es la revista, de dónde viene el texto y cómo se ha hecho: en la página de la colección.
Transcripción automática, no oficial: para citar algo, compáralo con el escaneo de cada número. Si alguien que tenga los derechos quiere que la retiremos, díganoslo y la retiramos.
← Tramo anterior · Tramo siguiente →
N.º 97, 5 de agosto de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
SENNACIULO
2-a Jaro. N-o 45 (97) — APERAS ★S.A.T.★ SEMAJNE — 5. Aŭgusto 1926

La kapo de la gazeto: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» supre; sub ĝi, en kadro, la devizo desegnita per grandaj literoj «ESPERANTO JE LA SERVO DE L' TUTMONDA PROLETARO», kaj sube la titolo «SENNACIULO» per grandegaj ornamaj literoj.
La kapo de la gazeto: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» supre; sub ĝi, en kadro, la devizo desegnita per grandaj literoj «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO», kaj sube la titolo «SENNACIULO» per grandegaj ornamaj literoj.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Redaktanto: E. LANTY 14, Avenue de Corbéra, Paris-XII^e |
Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, Rue Boyer, Paris-XX^e |
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
SUB FAVORAJ ANTAŬSIGNOJ MALFERMIĜAS NIA VI-a
Nia Legantaro jam estas informita per la n-ro 95-a de Sennaciulo pri la grandsignifa decido de l’ sovetia Komisario por Poŝto kaj Telegrafo eldoni okaze de la VI-a Kongreso specialan poŝtmarkon.
Tio sendube ne signifas, ke jam nun esperanto estas definitive akceptita en la sovetaj respublikoj. Sed tamen neniu neos, ke tia registara decido signifas konsenton pri la graveco de nia kulturmovado kaj aprobon pri ties subtenindeco.
Nu, ni povis publikigi lasthore en la antaŭa numero de nia gazeto scigon pri la konsento de K-do Lunaĉarski la honorprezidecon de nia Kongreso akcepti.
Tiu lasta fakto ne havas malpli grandan signifon ol la unua.
Ĉiu ja scias, ke Lunaĉarski estas la popolkleriga Komisaro kaj gvidas sian departementon kun tiom da kompetenteco

Foto-portreto de A. V. Lunaĉarski: kalva viro kun okulvitroj kaj granda liphararo, en malhela vesto, rigardanta flanken.
Foto-portreto de A. V. Lunaĉarski: kalva viro kun okulvitroj kaj granda liphararo, en malhela vesto, rigardanta flanken.
A. V. LUNAĈARSKI
KOMISARO POR LA POPOLKLERIGO
FAMA REVOLUCIA VERKISTO
★
kaj aŭtoritato, ke eĉ la kontraŭuloj de l’ soveta reĝimo devas tion konfesi.
Ne la partia gvidanto, ne la politika agitisto donas al nia movado sian moralan subtenon — sed la literaturisto, la artisto, kiu pro sia talento estis jam mondfama antaŭ la Revolucio.
La SAT-movado jam ricevis aprobon de famuloj: H. Barbusse, R. Rolland, A. Einstein, H. Toller k. a., sed neniu el ili havis la eblecon, kiel K-do Lunaĉarski, doni al sia aprobo konkretan sekvon. Neniu povus kiel la sovetia popolkleriga Komisaro decidi, ke nia lingvo estu instruata devige en la lernejoj.
Ĉu la fakto, ke Lunaĉarski konsentis esti la honorprezidanto de nia VI-a signifas, ke baldaŭ esperanto estos instruata en la sovetiaj lernejoj? Ne, estus tro frue tiri tian konkludon el tre esperiga okazo.
Sed ne povas esti dubo,
— página 2 —
2 — SENNACIULO
ke se ni daŭrigas senlace kaj unuece la bone komencitan laboron, ni povos atingi en limtempo pli malpli proksima, ke la sennacieca lingvo estos oficiale instruata en la sennacieca ŝtato laborista.
Ni estu atentaj. Ni preparigu por tia okazonteblajo. Ni ne forgesu, ke mankas al ni la fortoj por plenumi tian decidon, se nun ĝi okazus. Mankas spertaj instruantoj de la lingvo; mankas taŭgaj kompletaj vortaroj; ne sufiĉe riĉa estas la esperanta literaturo.
Grandega tasko kuŝas antaŭ ni. Streĉiĝu la energioj! faskiĝu unuece la fortoj!… For la politikon el nia kleriga movado! Ni ne miskomprenu la rolon, kiun difinas la Historio al la laboristaj esperantistoj.
Sub favoraj antaŭsignoj malfermiĝas hodiaŭ nia VI-a. Oficialaj rondoj de la vastega Sovet-unio favoras nian movadon. Ni ĉiuj konsciu pri la devoj, kiujn trudas al ni tiu ĝojiga fakto. Ni ne forgesu, ke ĝin rezultigas la senĉesa penado de la SAT-anoj, kiuj senlace celis praktike uzadi esperanton por la klasaj celoj de l’ tutmonda Proletaro.
E. LANTY.
La Proletaro kaj la Arto
La arto povas esti nomata komunhoma tiom, kiom ĉio valora en la verkoj de jarcentoj kaj popoloj estas neforprenebla enhavo de trezorujo de l’ komunhomara kulturo.
Al neniu tamen venas en la kapon intenco neigi la okulfrapantan diversecon de l’ arto de diversaj epokoj kaj popoloj.
Ni, marksistoj, scias, ke tiu diverseco estas klariginda ne per abstraktaj konceptoj: nacispirito, epoko aŭ klimato, sed per socia arango, difinata siavice de interrilatado de klasoj.
La arto jen estas pura esprimajo de ideologio de tiu aŭ alia klaso, jen toleras sur si miksitan influon de kelkaj klasoj; sed la klasa analizo de artverkoj estas plej fruktodona metodo por ilia esplorado.
La arto de la sama klaso ne ĉiam estas egala. Klasikaj ekzemploj de evoluo de klasarto estas: embrioj, aspirperiodo, klasikismo, realismo, romantikismo de malesperiĝo, mistikismo.
Ĉiuj gradoj de artevoluo de ia klaso akiras la trajtojn ĝuste de respektiva klaspsikologio.
Karakterizprovoj de l’ estonta proleta arto venas el tiuj konsideroj.
Memstareco de proleta artokreado esprimiĝas en originaleco tamen ne artifika kaj antaŭmetas informiĝon pri ĉiuj fruktoj de antaŭa kulturo.
La inteligentularo jam ludas ian rolon en naskiĝo de proleta arto per kreo de verkoj kun transitiva karaktero.
A. LUNAĈARSKI.
SOVETIO KLERIĜAS
La 14-19-an de junio en Moskvo okazis konferenco de laborantoj por likvidado de analfabeteco, kiu estas heredajo de l’ cara reĝimo. Sovetio ricevis ĉirkaŭ 60 % da analfabetoj. En kelkaj vilaĝoj ĉe landlimoj la procento estis eĉ pli granda: tie nur 1 el 1000 kamparanoj povis legi.
Por forigi ĉi malbonon estas fonditaj «Societo For Analfabetecon» kaj «C.K.L.B.» (Eksterordinara Komisiono por Likvidi analfabetecon).
El raporto de «C.K.L.B.» oni konstatis, ke pasintjare estis alfabetigitaj 4.600.000 homoj. Tute estos forigita analfabeteco en la jaroj 1933-34; kaj en 1926-27 estos plenalfabetigita la loĝantaro de 10 gubernioj.
Nun estas instruataj 47 nacilingvoj kaj dum pasinta jaro estis eldonitaj aboco-lernolibroj en 25 lingvoj.
La analfabeteco estas jam forigata en la ruĝarmeo. Neniu ruĝarmeano revenas hejmen analfabeta, kvankam en kelkaj regionoj, pasintan jaron, ĝis 30 % da novaj rekrutoj tute ne sciis legi.
R. NIKOLSKIJ.
★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★
La «Fundamento de Esperanto» (1) devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝo de la vojo de unueco.
L. L. ZAMENHOF.
(1) Mendebla ĉe nia Administrejo.
SCIENCA PIONIRO
N. I. Lobaĉevskij (1793-1856)
Antaŭ 100 jaroj (25 febr. 1826) genia matematikisto Lobaĉevskij raportis pri sia nova geometrio antaŭ scienculoro de Kazanja universitato. Lobaĉevskij kreis tute novan sistemon de geometrio supozinte, ke tra unu punkto sur ebenajo oni povas streki ne unu solan linion paralelan al la donita senfina rekto, sed ian fasketon da ili. Ĉi supozo liveris neniajn kontraŭdirojn. Tial Lobaĉevskij pruvis, ke ĉiuj niaj aksiomoj, evidentajoj ne estas absolutaj, sed estas nur sekvo de nia ĉiutaga praktiko en niaj nunaj vivkondiĉoj. La aksiomoj fariĝus tute aliaj, se niaj vivkondiĉoj, niaj vivspertoj ŝanĝiĝus. Lobaĉevskij montris, ke absoluto forestas eĉ en matematiko.
Por ni, SAT-anoj kaj marksanoj, tio estas la plej grava signifo de liaj ideoj. Absoluto forestas eĉ en logiko. Ne ideoj kreas la mondon, sed la mondo reala kreas niajn ideojn en la limoj de nia sperto. Tial la ideoj de Lobaĉevskij aliĝas al la vico de samsignifaj ideoj de Darŭin en biologio, de Ejnŝtejn en fiziko kaj de Marks en sociologio. Ĉiuj ili certigas la relativecon de koncernaj fenomenoj, ĉiuj ili certigas la senabsolutecon de l’ fenomenoj. Ĉiuj ili pruvas, ke la fenomenoj estas plene difinataj de l’ medio, de l’ kondiĉoj, kiuj ilin naskas, ne male…
Kial Lobaĉevskij aperis en la 19-a jarcento? Tial, ke tiu jarcento notas, markas en la historio de l’ homsocio la ruinigon, la neniigon de ĉiuj absolutoj. En la regiono de l’ politiko ĝi vidiĝis en ruinigo de l’ franca absolutismo. En la regiono de l’ moralo ĝi estas la anarkismo kaj ateismo. En biologio la Darŭinismo ktp. Same ni devas noti la fakton, ke diversaj geniaj ideoj ne estas la proprajo de unu sola persono. Ili ofte aperas ĉe kelkaj personoj, tute sendepende unu de l’ alia. Preskaŭ samtempe laboris super la samaj ideoj Lobaĉevskij en Kazanj kaj hungara matematikisto Boljaji en Vieno. Same el kelkaj leteroj de alia geniulo Gaus oni povas konkludi, ke la ideoj de Lobaĉevskij ne estis fremdaj por li.
La vapormaŝino estis inventata en Siberio en urbo Barnaul kaj en Anglio! Radiotelegrafio estas inventita tute sendepende de Popov en Rusio kaj de Markoni en Italio. Darŭin en Anglio kaj Lamark en Francio estis samideanoj…
Neniu «nacio» povas fanfaroni pri iuj specialaj kapabloj de sia raso, pri sia ekskluda supereco en spirita mondo. Pli el 200 lingvoprojektoj devis aperi antaŭ ol esperanto realiĝis.
Plej grava afero estis ĉi tie ne la inventomem, ne la ideo, sed tiuj sociaj kondiĉoj, kiuj naskis, kiuj kaŭzis la inventon, la ideon.
Pri mirindaj inventoj kaj ideoj, pri kiuj burĝoj ofte diras, ke ili ne estas efektivigeblaj Mirabo kaj Marks diris: «ne diru al mi la stultan vorton neeblas ĉar eblas ĉio, kio estas bezona». Notu ĝin ĉiuj kontraŭuloj de esperanto kaj de SAT-ideo!
MAKSIM KRJUKOV.
— página 3 —
SENNACIULO — 3

Silueta desegnaĵo trans la tuta paĝlarĝo: maldekstre soldato kun kasko kuŝanta inter obusoj kaj kestoj de municio apud granda kanono sur ĉaro; dekstre nigraj siluetoj de marŝanta armeo kun flagoj kaj bajonetoj, rajdanto sur ĉevalo kaj piedirantaj soldatoj.
Silueta desegnaĵo trans la tuta paĝlarĝo: maldekstre soldato kun kasko kuŝanta inter obusoj kaj kestoj de municio apud granda kanono sur ĉaro; dekstre nigraj siluetoj de marŝanta armeo kun flagoj kaj bajonetoj, rajdanto sur ĉevalo kaj piedirantaj soldatoj.
KIU MI ESTAS?
Jam forpasis dek du jaroj de kiam eksplodis la granda, monstra milito imperialista. Jam forgeso pri ĝi eniĝas la spiritojn. Kaj la klarvidantoj povas nun ekvidi la antaŭsignojn de alia venonta popolbuĉado, kiu estos ankoraŭ pli terura, pli kruela, pli monstra ol la laste okazinta. Kaj oni ne devas miri pri tiu perspektivo, ĉar daŭre ekzistas la imperialisma kapitalismo.
La ĉi-suba artikolo ne sufiĉe evidentigas tiujn militkaŭzojn. Ni tamen enmetis ĝin, ĉar unue ni volas kuraĝigi la lerneman kolektivon, kiu faris tiun bonan tradukon, due ĝi almenaŭ instigas la homojn pripensi la sorton, kiu atendas ilin kaj serĉi la rimedojn kapablajn elradikigi la kaŭzojn de milito. — Red.
Mi estas tio, kio mi estas. Mi nur ekzistas ĉar la homoj ne pensas, ne pripensas. La plej malbona despoto de la mondo, estas mi. Mi estas la superega Tribunalo, la plej alta, la lasta Instanco, sed ankoraŭ neniam mi forigis malakordiĝojn. Mi neniigas la civilizacion la plej brilebelan. Mi faligas la registarojn, la plej potencajn, humiligas kaj detruas la suverenojn kaj la popolojn. Mi kapablas neniigi, dum malmulte da tempo, la instituciojn, la ellaborajojn la plej taŭgajn kaj la plej belajn de la homaro. Estas mi, kiu naskigas la malamon kaj kiu zorgas ĝin ĉiam plivivigi. Je la sono de mia voĉo, popoloj kaj nacioj ektremas, kaj tamen ili respondas al mia voko. Ili amase venas al mi de montoj kaj de valoj. Mi devigas ilin forlasi ilian trankvilan vivadon kaj malsaĝe marŝadi al militbuĉejoj, kie ili mortigos aliajn kvietemajn homojn kaj pereos mem.
Mi gutigas incitecon en la korojn. Mi konfuzegas la familiojn, forrabante al la edzinoj iliajn multamatajn edzojn, al la junulinoj iliajn fianĉojn, al la gepatroj iliajn filojn por jeti ilin en la mortigan interbatiĝon.
Sur teron aŭ sur maron, kien ajn mi ilin irigu, ili iras. Estas kun diabla ĝojo, ke mi vidas tordiĝi iliajn sangokovritajn korpojn sub pluvado kaj en koto, sub frosta neĝado aŭ sub arda sunbrilado. Mi enmanigas al ili la pereigajn armilojn aŭtoritate ordonante al ili mortigi senkompate.
Pro miaj klopodoj, riveregoj kaj riveroj koloriĝas per ilia sango kaj la tero estas plenkovrita per iliaj elartikigitaj membroj. Mi plejege plezuras pro dolorkrioj de la

Gravuraĵo: gigantskeleto (la Morto) kun kranio kaj ostaj brakoj leviĝas el nuboj de fumo super brulanta urbo; en la ĉielo militaviadiloj batalas kaj pafas, unu falas flamanta. Sube dekstre la subskribo «LABOR, WASH. DC».
Gravuraĵo: gigantskeleto (la Morto) kun kranio kaj ostaj brakoj leviĝas el nuboj de fumo super brulanta urbo; en la ĉielo militaviadiloj batalas kaj pafas, unu falas flamanta. Sube dekstre la subskribo «LABOR, WASH. DC».
vunditoj kaj pro ĝemadoj de la mortantoj. Mi frenezigas la homojn prudentajn kaj mildajn tiamaniere, ke, similaj je hienoj, ili faru sennomajn abomenegajojn.
Pesto kaj malsato, kies helpon mi alvokas, jetiĝas inter la postvivantojn. Estas mi la plej grava detruanto de la bonaj moroj dank’ al kiuj la homoj estis benataj. Mi koruptas la socion, mi forprenas al ĉiuj la kredon pri Justeco kaj la konfidon reciprokan. La preĝejojn mi aliigas je frenezulejoj, iliajn estrojn je hipokrituloj, kiuj benas la ŝteladon kaj la mortigadon kaj kies manojn mi tinkturas per sango de la braveguloj. Ĉie surtere mi disvastigas abomenegajojn; la kripluloj, la invalidoj ne plu estas kalkuleblaj, mizero, malriĉeco kaj morto regas ĉie.
Mi estas nomata Milito!
Se vi demandas al mi, kiel mi agas por ke la homoj fariĝu miaj obeemaj sklavoj, mi respondos: Mia unua zorgo estas fabrikigi milionope belajn soldatetojn el plumbo kun multkoloraj uniformoj: artilerio, kavalerio, ĉiuspecaj armiloj, fortikajoj kaj kanonoj, nenio estas forgesita. Tio konsistigas vastan industrion, kies reklamado estas impona.
Centmiloj da magazenoj ekzistas por disvendi tiajn komercajojn kaj ĉiujare ĉirkaŭ Kristnasko, iliaj montraj fenestroj superplenaj brilegas. Oni insiste atentigas la patrinojn pri tiaj ludiloj, kiuj oni diras, devas pli bone ol aliaj, ĝojigi iliajn hometojn. Mi rezervas por la pli aĝaj, per sama sprita sistemo, sabrojn, spadojn, kaskojn kaj uniformojn. Poste mi delikate vekigas en la koro de la patrinoj «fieregecon tre naturan» (!). Iliaj buboj uniformvestitaj!! «Kara najbarino, ĉu vi vidis mian duanaskiton? Li vere estas plej aminda en tia uniformo!» Kaj la patro konvinkita per tia admirado, ankaŭ tute fiera, diras al la patrino: «Iru kaj lin fotografigu, tio estos rava bildo, fieriganta la familion!».
La plivastiĝo de tia ellaborajo daŭras en la lernejoj, kie miloj da geinstruistoj laboras diskrete laŭ miaj ordonoj. Ili havas specialan

Malgranda desegnaĵo: skeleto kun falĉilo staranta sur monteto super amaso da kuŝantaj mortintaj korpoj.
Malgranda desegnaĵo: skeleto kun falĉilo staranta sur monteto super amaso da kuŝantaj mortintaj korpoj.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
la taskon rakonti per emociaj paroloj al siaj junaj geaŭskultantoj atentemaj, la heroajn farojn de estintaj militoj kaj entuziasmigi ilin por novaj heroajoj. Eĉ la knabinetoj lernas interesiĝi pri tio, ĉar, kie la junulinoj, kiuj ili iam estos, trovos okazon pli favoran por ludi heroinojn ol dum unu el tiaj militoj, kiam oni marŝas plejĝoje por defendi la liberecon kaj la patrion! Kaj jen estas! Mi ne plu havas sekretojn por vi. Ĉu vi ne konsentos, ke mi direktas la homaron laŭ subtilega maniero? Tiom subtilega, ke la milionoj da getrompitoj neniam vidis mian aspekton tia, kia ĝi estas, ke ili male konsideris min kiel necesan, ke ili volonte uzis miajn metodojn, miajn mortigajn ilojn agante kvazaŭ infanoj nekonsciaj ludantaj per fajro ĝis kiam ilia domo brulas.
Se okazas de tempo al tempo, ke ia nobla pensulo rifuzas uzi la krimajn aparatojn, enmanigitaj de mi al la homoj, mi tuj zorgas pri lia sorto; li estas turmentata per mokŝercadoj, per malestimo, li estas humiligata, oni nomas lin malkuraĝulo, perfidulo kontraŭ la patrio, malindulo al kiu oni devus repreni liajn civitanajn rajtojn. Mi tiel bone penetris iom post iom en la vivadon de la homaro, ke miaj armiloj kaj rimedoj estas konsiderataj kiel protektiloj de la registaroj. Mi estas la MILITO kaj mia povo daŭros ĝis kiam la homoj eliĝos el sia neklereco kaj vidos min tute malkaŝe.
Ĉerpita el la franclingva jurnalo «Le Travail» (La Laboro).
(Kolektiva traduko de gepartoprenantoj el porperfektiga kurso ĉe Laborista Esperanta Grupo el Verviers, Belgio.)
Oni elektas Soveton
Malgranda apudlima vilaĝo. Tre malproksime de fervojo, inter arbaro kaj marĉo estas disjetitaj cent kabanoj — tien-ĉi ne ĉiam aliras gazeto, tie-ĉi granda estas la procento da analfabetoj, tie-ĉi oni preskaŭ nenion scias pri radio.
Sed ĉi-tie tamen oni elektas hodiaŭ sian vilaĝan soveton. Oni kolektiĝis en malgrandan lernĉambron, apenaŭ sufiĉe granda por enteni centon da lernantoj; hodiaŭ tamen ĉeestas kvarcent vilaĝanoj.
Mallumaj, fumaĵitaj muraĉoj. Peza aero — malbone brulas lampo, pro la spiro de tiom da personoj! Tie-ĉi estas maljunuloj — kaj brue-ridanta junularo, fraŭloj kaj fraŭlinoj kamparanaj; oni povas vidi multe da virinoj; ĉiuj vokitaj por elekti sian vilaĝan parlamenton.
Raportas la prezidanto de l’ Soveto. Longe li parolas, citas ciferojn kaj ekzemplojn kaj ŝajnas, ke mi aŭdis en lia raporto ĉion sciebla pri lignajo, malsanulejo, lernejoj, vojo, pontoj, arbaroj ktp., ktp. Detenante spiron, lin aŭskultas la tuta vilaĝanaro. Severe rigardas maljunuloj, sin apogante je longaj bastonoj — afereme rigardas mezaĝuloj, ruzeme aspektas fraŭlinaj vizaĝoj — tri generacioj hodiaŭ solvas kaj decidas la sorton de la vilaĝo!
La raportanto finis. Oni lin demandas, kun li disputas. Lin eĉ insultas. Multokaze la Soveto ne sukcesis, multon ĝi perdis, ĝi ne povis plenumi ĉion, kion al ĝi antaŭ unu jaro, dum simila vintra vespero, komisiis la sama vilaĝanaro.
Kaj insultante, riproĉante — ĉiuj ĉeestintoj donas ankaŭ al siaj elektotaj novajn komisiojn kaj konsilojn. Por tio, kion bone ili faris — dankon; sed la malbonajojn ili devas forigi. Ili staras antaŭ tuta laborjaro — kaj de la ĝusta vojo deflankiĝi ne devas, la nova soveto.
Mi aŭskultas kaj mia horo pro ĝojo eksaltas. Kamparanoj diras al la soveto, kiel al sia konfidato, ĝin laŭdas kaj insultas samtempe. Jen kia estas la vera vivo de l’ vastega kamparana Sovetio!
Kaj poste oni elektadis la soveton (konsilantaron). Afereme, malrapide. Apud la pordegoj de l’ lernejo fajfegis neĝblovo, ĝemis de vento la apudstaranta arbaro, kie, oni diras, loĝas luparo. Kaj en la fumaĵita malalta lernejo, ĉe lumo de preskaŭ estingiĝanta lampo, 400 blankrusaj vilaĝanoj ĉi-vespere, per komunaj fortoj, enbatadis ankoraŭ unu najlon en la komencita konstruo de l’ socialismo.
El originala raporto de P. KIRJUSIN.
INTER NI
«Dum senhalta flugado 26-hora, du aviadistoj traveturis 4700 kilometran distancon…»
Tiun sciigon povis legi antaŭ nelonge la legantoj de ĉiutagaj jurnaloj. Sed, kredeble, malmultaj sin demandis kiom da landlimoj transflugis la du «homo-birdoj»? Kiom da pasportaj vizoj ili tiele evitis? Kiom da malagrablajoj ĉe limdepagejoj? Kiom da tiaspecaj malhepajoj?
Dume en la apudaj kolonoj de l’ samaj jurnaloj, ties legantoj sendube legis pri deklaroj de ŝtatistoj, elokvente parolintaj pri neceso ŝirmi la landlimojn per kanonoj kaj fortikajoj. Kaj aplaŭdojn varmajn ricevis la patriotaj oratoroj.
Tamen sin trudas la fakto: Du aviadistoj traflugis senhalte 4700 kilometrojn!…
Kruda kontrasto, ĉu ne vere? inter la du bildoj.
La distanco pli kaj pli estas venkata. Sed, malgraŭ tio, la popoloj restas enŝlositaj en malgrandaj landlimoj, kaj malamikas unuj kontraŭ aliaj.
La «homo-birdoj» ne estas jam nun sufiĉe multnombraj por ke ilia flugado povu findetrui la landlimajn barojn. Sed tamen ne plu povas esti dubo, ke tiu detruado nepre okazos.
La SAT-anoj iel imitas la aviadistojn. Ili same ignoras la landlimojn. Super la tuta tero ili teksas interligilan retaron. De Oriento al Okcidento kunligas ilin sama lingvo, sama penso, sama organizo, sama deziro fordetrui la kadukajn tradiciojn kaj la malbenindan rutinon, kiuj katenas la spiritan progreson.
Aviadistoj, SAT-anoj — sentimaj pioniroj!…
IUELIE.

Du silueto-desegnaĵoj de figuroj kun etenditaj brakoj: maldekstre barba pastro en longa nigra sutano, dekstre arlekena figuro kun punktita vesto kaj kapornamo.
Du silueto-desegnaĵoj de figuroj kun etenditaj brakoj: maldekstre barba pastro en longa nigra sutano, dekstre arlekena figuro kun punktita vesto kaj kapornamo.
Krepusko de Eklezioj en Latvio
Ŝtata subteno.
La aferoj de l’ diverseklezia pastraro en Latvio ne estas tre brilaj. Plejparton da eklezioj vivtenas nur la ŝtataj subvencioj, malavare disdonataj malgraŭ apartigo de la ŝtato je la eklezio: eĉ la alie malŝatataj hebreaj rabenoj ne estas forgesataj, se ili nur en predikoj laŭdu la registaron kaj alvoku dian benon sur la kapitalismon.
Tamen eĉ la subvencioj ne kapablas savi la dronantan ŝipon de miljara trompado kaj hipokriteco, ne sole pro la detruiga forto de l’ socialismo, sed ankaŭ — kaj ĉefe — pro la vekiĝanta prudento de l’ popolo.
★
La luterana eklezio.
La ĉefa, kvazaŭ ŝtata luterana eklezio plej akre sentas sian baldaŭan pereon. La nombro de «kvazaŭ-luteranoj» laŭ malnovaj parohaj libroj estis relative granda, sed malmultaj anoncis re-aliĝon kaj pli malmultaj pagis la kotizon. Pro tio, la ĉef-episkopo, kiel savrimedo, anoncas fin-daton por realiĝo, post kiu la parohanoj estos akceptataj nur post subskribo de solena promeso konfesi ĉiujn ekleziajn dogmojn, akurate plenumi ĉiujn ritojn (kontraŭ aparta pago, kompreneble), ktp. De ĝustatempaj aliĝintoj nenia simila promeso estis postulata: nur ili pagu kotizon! Al ekstereklezianoj oni minacas ĉiujn terurajojn, inkluzive inferon. Samtempe la naciula gazetaro batalas kontraŭ la senreligiuloj, preskaŭ postulante ilian ekzilon.
Kaj tiu ĉi komuna penado iom sukcesis. Multaj laboristoj trovis tujan pagon pli profita ol pli postan kun elspezoj por senbezonaj ritoj. Konfesi sin senkreda estas ne tute sendanĝere, ĉar en pasportoj kaj oficialaj dokumentoj estas notata la religio. Tamen morale la luterana eklezio ne profitas el tiu-ĉi plinombriĝo — ĝia ekzisto endanĝerigita estas.
★
La katolika eklezio estas pli forta.
Nur la katolika eklezio ankoraŭ havas fidelajn disĉiplojn, ĉar la plej malklera parto de l’ loĝantaro estas abunda rikolto por la pastraro. Por ke li ne spertu inferon, la katoliko ne kuraĝas malobei eĉ vorton de sia pastro. La parlamentanoj el la katolikaj regionoj estas preskaŭ senescepte pastroj.
★
Ŝafoj ribelas kun sia pastro.
Sed antaŭnelonge tiu-ĉi marĉo ekmoviĝis. Maljuna pastro-parlamentano, Fr. Trasuns fine kuraĝis ekribeli kontraŭ la hipokriteco
— página 5 —
SENNACIULO
de siaj pli altrangaj kuntrompantoj kaj senmaskigi ilian politikan agadon. Li rifuzis obei sian enlandan ĉefon, ankaŭ la papan sendiiton. Malgraŭ liaj meritoj, la «sankta seĝo» ekskomunikis lin, kiel «kaptitan de l’diablo» kaj la ekskomuniko estis deklarita en ĉiuj preĝejoj ĝuste antaŭ la parlamento balotado kun malpermeso voĉdoni por la malbenito.
Kaj jen rezultis la unua grandskala malobeo de fidelaj paroĥanoj — la malbenito estas re-elektita preskaŭ nur de katolikaj voĉoj, sen ia organizita propagando.
Post kelka tempo, la ekskomunikito subite mortas kaj denove komenciĝas batalo ĉirkaŭ lia kadavro, inter «kristo-amantoj» kaj naciemuloj, dezirantaj fortigi la nacian senton ĉe la katolikoj. Subtenate de l’registaro, venkis la lastaj.
★
Kristana amo.
La pastraro sin venĝis, rifuzante lokon en katolika tombejo por sia frato; kaj kiam la registaro firme decidis enterigon en Rezekne en militistan tombejon, la elfosita tombo dumnokte estis plenŝutita de «nekonataj personoj».
La popolo elmontris sian malaprobon. La kadavro estis kondukita grandamase kaj ĉe la enterigo multaj riproĉoj estis aŭdataj de fervoraj katolikoj kontraŭ la pastraro.
Poste komencis denove laboraĉo de «nekonatoj» — de l’tombo estis forŝiirataj la florkronoj kaj la tombo mem difektata. Sed la progresemaj katolikoj aranĝas pilgrimadon al la tombo de tiu-ĉi ribelinta pastro.
Mi celis akcenti la detruajn simptomojn de la ĉi-tiea plej reakciema eklezio. Estu ili nur pli rapidaj!
Diogeno.

Nigra desegnaĵo: figuro de klaŭno aŭ paladiono kun striita vesto kaj stelo super la kapo, kun larĝe etenditaj brakoj.
Nigra desegnaĵo: figuro de klaŭno aŭ paladiono kun striita vesto kaj stelo super la kapo, kun larĝe etenditaj brakoj.
Laborista Sportfesto en Vieno
Ĉiujare plej diversaj kongresoj, konferencoj kaj festenoj okazas en Vieno. Ĉi tiun jaron plej interesaj kaj gravaj estis la du gimnastikaj festoj, kiuj okazis dum julio.
La laborista sportfeston partoprenis sufiĉe do homoj, sed bedaŭrinde ĉefe el la germanlingvaj teritorioj, precipe el Ĉekoslovakio, Litovio, Polio kaj Jugoslavio. Alilanduloj ne partoprenis, nur rigardis.
Ĉiuspeca sporto estis aranĝita, sed la plej interesa okazo estis la fest-marŝado tra la Ring-vojoj de la urbo al la Trot-konkursejo en la granda ĝardeno Prater. Ĝi okazis la 11-an de julio kaj daŭris 4 ½ horojn.
La nombro de partoprenantoj estis ĉirkaŭ 40.000 kaj amasego sekvis, aplaŭdante kaj svingante poŝtukojn. Do sume ni povas taksi la laboristajn demonstraciantojn je ĉirkaŭ 200.000 homoj. Estis proksimume 950 ruĝaj standardoj kaj 132 nigra-ruĝa-flavaj. Belege impone estis, kiam biciklistoj ekmovigis la marŝadon; multaj el ili bicikliis per nur unu rado. Poste sekvis 66 ruĝ-standardoj tenataj de biciklistoj kaj ilin sekvis 1.000 – 1.200 biciklantoj kaj denove en unu aro 350-400 piedmarŝantaj portantoj de la proletaj standardoj. Post ili amaso da gimnastikantoj, 2.200-2.500 virinoj kaj 7.500-8.000 viroj; kaj ankaŭ la Genaturamikoj (1.000-1.200). Ilin sekvis la «Sokolanoj» (gimnast-unuiĝo ĉekoslovakia) en uniformo kaj naciaj vestajoj, sekvataj de aliaj eksterlandanoj. Ankaŭ partoprenis «Germanaj naciuloj (!!?)», «Ŝirmligo», «Defendligo», entute 4.000 personoj; bedaŭrinde ili portis ne ruĝajn sed naci-kolorajn standardojn, kaj tio vere malbonimpresis en laborista festo. Ilin sekvis miksita amaso kaj ĉe la fino la Aŭstria Ŝirmligo kun ruĝaj standardoj. (Ili nombriĝis ĉirkaŭ 19.000). La lastan aron konsistigis la Skoltoj, alportante akvon dumvoje, kaj la proletaj savgrupoj.
La tutan amason akompanis 30-35 aroj el muzikistoj.
Plenplena estis la trot-konkursejo, kie troviĝis grandegaj tribunoj. La festo komenciĝis per duvica marŝado de la standardportantoj, sekvataj de gegimnastikuloj; sekvis la Ĉekoslovakianoj kun nacia kaj ruĝa standardoj. Aliaj naciuloj surskribis ruĝajn standardojn per la nomo de sia nacio aŭ urbo. Poste okazis kurad-konkurso, man-kaj-pied-pilkludoj.
Ĝenerale ĉio sufiĉe bone sukcesis, sed mankis tamen popolmanĝejoj por la eksterlandanoj, plejparte senlaboruloj (multe venis piede el Berlin, Leipzig, cet.).
Por esperantistoj ne estis aranĝita renkontejo, nek por SAT-anoj. Tamen dum la tuta festo mi renkontis 20-30 geesperantistojn, plejparte SAT-anojn. Sed ĉefe ĉagrenige estas, konstati kiom forte nun regas ankoraŭ la sentojn de l’laborularo la nacia ideologio…
Ge-Batta.
Ĉu la homo havas simian devenon?
de Albert BAYET (Alber Baje)
Ĉu la homo devenas de simio?
— Fi! ekkriis la bone edukitaj personoj, kiam la unuan fojon, sciencolo starigis la demandon.
Kaj ni konfesu, ke la transformista doktrino enhavas ion malplaĉan por la homa malhumileco.
Oni nomigas sin reĝo, duko, grafo, moŝto; oni zorgege starigas sian genealogian arbon; — kaj jen tute ĉe la bazo de l’arbo oni ektrovas simion!
Se tio estas scienco, for la sciencon! Kaj la mondumanoj malestime rilatas al tiuj stultaj studoj.
Sed dum ili forkoleretadis, la sciencculoj serene daŭrigis sian laboron. Eltrovoj sekvis eltrovojn.
Kaj jen S-ro René Verneau (elp. Rene Verno), priantropologia profesoro, entreprenas montri la rezulton de siaj plej lastdataj laboroj kaj la konkludojn al kiuj kondukas la esploro de l’faktoj.
★
Kion li diras pri la esenca demando? Li respondas klare: la homaro havas simian originon.
Longe oni konsideris kiel primitivan tipon de l’homaro, la homon de Neandertal (tiele nomita tial ke la unuaj ostoj, kiuj konatigis lin, estis eltrovataj en la rejna Prusio, en la krutvaleto Neanderthal).
La neandertala homo estis malgranda: lia staturo estis proksimune 1 m. 55. Li preskaŭ simie marŝadis, t. e. ke lia piedo ripozis precipe sur la ekstera rando. Li havis platan kranion kaj deklivan frunton; la vizaĝo, grandega rilate al la kranio, forte elstaris.
Ĉu tia estajo estis vere duonsimia, duonhoma? Ĉu ĝia unuekzemplera malkovro pruvis, ke ni havas simian devenon?
Oni povis argumenti, ke tiu individuo estis homo. Inter tiu homo kaj simio diris iuj sciencculoj, «ekzistas abismo».
Por pruvi nian simian devenon, necesis plenigi tiun abismon.
★
Laŭ diroj de S-ro Verneau, tio estas hodiaŭ farita.
La restajoj de la neandertala homo estis eltrovataj en la jaro 1856. En 1894, doktoro Eugène Dubois (Eŭĝen Dubua), eltrovis en Java la restajojn de iu estajo, kiun li nomis Pithecantropus Erectus, t. e. Simio Homo staranta.
Lia femuro estis homa femuro: sed ĉifoje la simiaj ecoj estis pli precize videblaj ol tiuj de la neandertala homo.
Ili estis eĉ tiom precize videblaj, ke kiuj volis vidi en tiu pli malnova estajo homon kaj ne simi-homon, tiuj devis konsenti, ke almenaŭ ĝi estis homo tre malsupera al ĉiuj homoj ĝis nun konitaj.
Aliaj male argumentis, ke estis nur simio supera al ĉiuj aliaj simioj.
Sufiĉas kompari la du opiniojn por ke scienca konkludo sin trudu: kio estas estajo superanta ĉiujn konatajn simiojn kaj malsuperanta ĉiujn konatajn homojn se ne homosimio?
Tiam plenigita estis la abismo inter la neandertala homo kaj la simio.
Antaŭ nelonge, en la jaro 1921, oni eltrovis en Rodezio homan kranion kun simiaj karakteroj treege elmontritaj, kiu ankaŭ lokiĝas inter la simio kaj la neandertala homo.
★
Do, la nuna stato de l’scienco konkludigas, ke ni havas simian devenon.
Ĉu ni devas honti pro tio?
S-ro Verneau opinias, ke ni male devas fieri, pro la grandaj progresoj elfaritaj de niaj prauloj.
Trafe dirite. La ĉefafero ne estas ĉu ni havas aŭ ne simian devenon: pri tio ni ne povas ŝanĝi ion. La ĉefafero estas, ke ni ne refariĝu simioj: kaj tio dependas de ni.
Kio distingas nin de niaj prauloj, tio estas la scienco kaj la justemo. Ni progresigu la unuan kaj certigu la duan.
La nescio, la malamo, la milito estas la faroj de antropoidoj (homsimiluloj) ne sufiĉe evoluintaj.
Sen la permeso de l’aŭtoro tradukis el la franca: Eŭtrapel.
— página 6 —
SENNACIULO
La sorto de infanoj kaj laboristoj en iu germana distrikto
Iu komisiono de la distrikto Landeshut in Schlesien raportis jene: «2.400 infanoj estas esplorataj je saneco kaj socialaj situacioj de la gepatroj. Laŭ mezaj nombroj, en tiu distrikto 40 ĝis 70 % el la infanoj de teksistoj kaj ministoj, malantaŭenrestis rilate pezon, grandecon kaj vastecon de l’brusto. 111 infanoj ne povas, pro manko de vestaĵoj, viziti la lernejon, 350 ne havas varmajn subvestojn, 562 ne mantelon. El 3.594 lernantoj el teksilaboristaj kaj ministaj familioj, 200 la lernejon vizitas, ne kunprenante panon. 119 ne ricevas regule varman tagmanĝon, 142 nur posedas unu ĉemizon, 1.165 nur posedas paron da ŝuoj. 1.485 infanoj de teksistoj kaj ministoj ne havas propran liton, 99 dormas kun la patro, 283 kun la patrino, 1.069 kun gefratoj, 14 kun fremdaj personoj, kaj 26 dormas sur la planko.
La loĝejo de 1.804 teksistoj kaj ministoj nur havas unu ĉambron, sen kuirejo aŭ dormejo. En 258 el tiaj loĝejoj troviĝas malsanuloj. En 706 okazoj estas de pli ol tri personoj loĝata la ĉambro, en 608 okazoj, de pli ol ses personoj. En 286 okazoj estas la ĉambro loĝata de, krom la familio, fremdaj personoj; en 279 okazoj la ĉambro estas malhela, en 236 okazoj, mucida.
La meza salajro de teksilaboristo plenaĝa estas semajne; M 8.84 ĝis 11.02, tiu de teksilaboristi: M 6.60 ĝis 8.31. Semajnaj salajroj de M 3.— ĝis 4.— ne estas maloftaĵo. Granda nombro da teksilaboristoj loĝas en la ĉirkaŭaj vilaĝoj. Por ŝpari la veturmonon kaj la ŝuplandojn, ĉi homoj restas dumnokte en la laborejoj.
★
Kontrasto.
Laŭ oficiala konstato estas apanaĝataj por la jaro 1926: 6 regnaj kancelieroj, 31 regnaj ministroj kaj 10 ŝtataj sekretarioj.
Ĉi listo estas kompletigebla per multaj ministroj landaj. Laŭ la kalkulo de parlamentano Brodauf estas ankoraŭ, krom 70 nun oficiantaj, ĉirkaŭe 200.
La plej multaj de ĉi ministroj eksaj, ankoraŭ ricevas monan kompenson; M 600 monate.
Por ricevi pension estas alkalkulata al kelkaj ministroj 40 jaroj de iliaj advokatecaj praktikoj kiel servojaroj en la publika intereso!
La ministraj pensioj varias de M 20 ĝis 50.000.
Sed por la popola bonstato, por la senlaboruloj, la Germana Regno ne havas monon. La impostoj elpremataj el la proletaro utilas «pli bone».
Laŭ sciigoj de Hermann Wotschke, Dresden.
Ĉe eventuala represo mi petas alsendon de la nacilingva gazeto. Hermann Wotschke, Am Queckbrunnen l. I., Dresden — A. 1.
Faktoj kaj Dokumentoj
La ekzamenantaj profesoroj de jura fako ĉe Tokia Imperia Universitato, prezentinte al la studentoj parton de «La Komunista Manifesto» por traduko de germana en japanan lingvon, estis severe riproĉataj de la reakciularo de Japanio, kie japana traduko de «La K.M.» estas malpermesata.
★
El Ameriko.
En Meksikio, antaŭ la revolucia periodo, oni fabrikadis nur 3.000.000 parojn da ŝuoj en la tuta lando por 15.000.000 enloĝantoj. Tiam milionoj da meksikianoj neniam uzis ŝuojn. Ili havis specon de sandalo nomata «huarache» (elp. ua-ra-ĉe). Nuntempe oni tie fabrikadas pli ol 12.000.000 parojn da ŝuoj ĉiujare, kaj la nombro da fabrikejoj estas ĉirkaŭ 3.000, inter ili 75 grandaj.
Ĉirkaŭ 500.000 meksikianoj migris el Meksikio en Usonon dum la jaro 1926.
En multaj urboj de Usono nuntempe okazas protest-kunvenoj por Sacco kaj Vanzetti. Tiuj du senkulpaj laboristoj jam suferis pli ol ses jarojn en la karceroj de la Ŝtato Massachusetts. Tio ĉi okazas malgraŭ la fakto, ke la vera krimulo jam konfesis la krimon antaŭ kelkaj monatoj, kaj ke ĉe la komenco multaj atestantoj juris, ke nek Sacco nek Vanzetti estis en tiu urbo tiun tagon…
★
La patriotismo de sveda kompanio.
La sveda entrepreno Elektro-Luks, kiu fabrikas polvo-suĉmaŝinojn (pasintjare: 200.000), minacis transigi la fabrikadon alilanden, tial ke la laboristoj postulis salajron laŭ la sindikata tarifo.
La kosto de materialo po maŝino estas 13 kronoj, la salajro 10 kr. kaj la aĉetantoj pagas 180 kr. Tiuj nombroj montras klare kioma estas la profito de la entrepreno. Sed la posedantoj tamen opinias, ke tiu profito ne sufiĉas kaj minacas al la svedaj laboristoj, ke la eksterlandaj salajruloj estos malpli postulemaj.
Tio estas tre instrua, ĉu ne? Ĝi montras ke la patriotismo estas burĝa trompilo kaj instruas la necesecon por la laboristaro de tutmonda interligo kaj solidareco. — 2503.
★
Bonkora Burĝino!
Moŝtulino Mackinnon (elp. Makinon), aludante la karbministan strikon dum parolado ĉe Imperia Klubo Sinjorina la 17. junio, diris: «La laboristoj komprenu, ke ili devas morti, do kial ili plendas pro tio, kion ili havas dum la mallonga tempo kiun ili travivas?» — 6259.
★
Sklavuja fonto elĉerpiĝas.
Dum la lastaj kvindek jaroj, skribas Jack Cooper (Elp. Ĝak Kuper), laŭ la registara kuracoficisto por la angla urbo Bradford, malkreskis multe la nombro de naskiĝoj en la teksa enlimajo de la provincoj Yorkshire (elp. Jokŝajr) kaj Lancashire (Lankaŝajr), kun malbonaj sekvoj rilate la provizon de laboro por la teksfabrikejoj.
Ankaŭ malkreskas la nombro de naskiĝoj en la apudaj provincoj.
Sendube la lastatempa propagando por naskolimigo havas nun grandan influon inter la britaj laboristoj ĝenerale. Oni povas legi ĉiun tagon en «Daily Herald» (Ĉiutaga Heroldo), la sola brita taga laborista jurnalo, aron da anoncoj pri naskomalhelpo, pri libroj pritraktantaj la temon, pri lekcioj, ktp. Kaj menciinde estas, ke tute «respektindaj» personoj, ekz. iu kuracisto de l’reĝo, parlamentanoj, k. c. intermiksiĝas, ĉu aprobe, ĉu malaprobe, en la aferon. Eĉ okazis antaŭnelonge proceso, starigita de Doktorino Marie Stopes (Stops) kontraŭ katolika jurnalo, kiu skribis pri ŝia «malbonfameco», rilate verkon sian pri propagando por naskolimigo. En la fakoj de la Laborista Partio okazas ofte tia propagando per libroj vendataj aŭ per specialaj paroladoj tiutemaj. La virinoj komencas kontraŭi la ideon, ke ili devas naski idojn, kiuj ne povas ne fariĝi sklavoj. — 5575.
★
Registara teroro en Nederlanda Hindio.
K-do Achmad Tahir estas kondamnita je 10 jaroj da malliberejpuno.
Tan Kian Sing, redaktoro de la Ĉina gazeto «Tiong Po» estis arestata, ĉar li kritikis la registaron.
En Solok (Sumatra) estas 21 komunistoj kondamnitaj je po du monatoj da malliberejpuno.
La propagandisto Soetan Said Ali el Medan (Sumatra) estis kondamnata je 19 monatoj. Ankaŭ lia edzino estis arestata.
En Meester Cornelis (Java) oni arestis K-dojn Nairan, Hambati kaj Mi’in nur pro tio, ke ili en la kampong (vilaĝo) havis interparolon kun kelkaj homoj.
K-doj Hadji Mohamad Samsoeri, Atmoesokarto kaj Soejono kiuj estis arestitaj pro tio, ke ili estus farintaj propagandon komunisman en kunveno Islamana ricevis la unua kaj dua ĉiu 2 1/2, la tria 2 jarojn da malliberejpuno.
Laŭ oficiala (registara) sciigo K-do Soegono memmortigis sin en la malliberejo. Oni konjektas tamen, ke oni mortigis lin. — Laŭ sciigoj el «De Tribune» (670).
★
Esperanto je la servo de l’japana naciismo.
«Esperanto estas pli necesa por la orientaj popoloj, kiuj estas de nun ludontaj la gravan rolon en la historio de l’homaro, kaj precipe por nia nacio, ol por la eŭropanoj aŭ usonanoj, kiuj jam finis sian parton…
… Konduki la moralan kaj materialan civilizaciojn en belan florĝardenon de l’perfekta harmonio, jen kia estas la grava misio de ni, japanoj. Kaj esperanto estas la sola vojo tien kondukanta…» — (El «La Verda Mondo», junio, 1926).
★
— página 7 —
SENNACIULO
LA LINGVA ANGULO
Pri propraj nomoj.
K-do 5241 diras:
La Redakcio de Sennaciulo neniam uzu nacian ortografion en propraj nomoj. Tio estas kontraŭa al la sennaciismo. Ekzemple, kiel ortografie skribi: «Poincaré» anstataŭ Puankare?
K-do 670 respondas:
Ŝajnas, ke ruslingvanoj kaj aliaj, kiuj ne uzas en sia gepatra lingvo la latinan alfabeton, ne vidas la maloportunaĵon, kiu kuŝas en tio, ke ekzistas lingvoj en kiuj oni ne skribas la fremdajn proprajn nomojn laŭ ilia prononco.
Ekzemple, holanda K-do, nur scianta sian propran lingvon kaj esperanton, ne povas scii kiel oni france prononcas la vortojn «Clemenceau», «Clairvaux» k. a., kiujn li legas en holandaj gazetoj. Se, laŭ la postuloj de ruslingvanoj, la Redakcio presigus tiujn vortojn laŭ ilia esperanta prononco t. e. Klemanso, Klervo, nia holandlingvano tute ne rekonus ilin kaj ne scius pri kio temas…
★
Fakulo klarigas:
La demando pri la ortografio de propraj nomoj prezentiĝas tute sammaniere en la internacia lingvo, kiel en la naciaj lingvoj: ne nur en esperanto, sed ankaŭ en ĉiuj naciaj lingvoj oni estas embarasata, kiam oni bezonas uzi fremdan propran nomon.
La ortografio de propraj nomoj, kondiĉo de ilia ekzisto, estas, same kiel tiu de komunaj nepropraj vortoj, la ortografio mem de la lingvo, al kiu la propra nomo propre apartenas.
La afero estas glata, se temas pri lingvoj, kiuj uzas latinan alfabeton; sed ĝi iĝas iom malfacila, se temas pri lingvo, kiu uzas nelatinan alfabeton. En tia okazo, oni devas imiti en esperanto tion, kion sen ia ajn malutilo faras plej multaj eŭropaj lingvoj: oni transskribu kiel eble plej proksime la nelatinajn literojn per latinaj literoj.
Tamen, ĉar oni bezonas ne nur skribi aŭ silente legi la fremdajn proprajn nomojn, sed ankaŭ prononci kaj voĉe legi ilin, tial estas nepre necese, ke oni ĉiam senescepte inter krampoj montru per esperantlingva alfabeto, kiel eble plej ĝuste la nacian prononcon de ĉiu propra fremda nomo. Montri tiun prononcon, ne montrante samtempe la nacian originan ekzistigan ortografion, estas absurdaĵo. Montri nur la nacian ortografion, ne montrante samtempe almenaŭ proksimume la prononcon, estas nepre evitinda manko.
Oni plej zorge atentu pri plej eble ĝusta transskribo de la nacia prononcado. Ekzemple: Pŭenkare, ne Puankare.
Fakulo.
Kaj la Redakcio aldonas:
La redaktantoj de esperanta laborista gazeto ne scipovas ĉiujn naciajn lingvojn. Ili do ne povas ĉiam obei la obeindan konsilon de Fakulo.
Necesas do, ke niaj kunlaborantoj mem ne forgesu konigi la nacian prononcon de la propraj nomoj, kiujn ili citas — se ili mem konas tiun prononcon!… Evidente okazas ofte, ke devas esti citataj nomoj fremdaj, kies prononcon la citanto ne konas.
La problemo ne estas tiom facile solvebla kiel opinias kelkaj. Ĝi tamen jam ricevos solvon…, kiam ekzistos en esperanto geografiaj, historiaj kaj aliaj lernolibroj kun la propraj nomoj esperantigitaj.
Tian laboron povus jam ekentrepreni la Esperantista Akademio kaj la Lingva Komitato, se tiuj institucioj kapablus plenumi la rolon, kiun la tuta esperantistaro rajtas atendi de ili. Sed, sed??…

Vinjeto: kapo de barba viro (Ŝekspiro-simila) super granda malfermita libro, flankita de bretoj kun libroj.
Vinjeto: kapo de barba viro (Ŝekspiro-simila) super granda malfermita libro, flankita de bretoj kun libroj.
RECENZEJO
Svisa Alpveturado kaj Internacia ekspozicio pri rivera navigado kaj uzo de hidraŭla forto en Basel. 1-a julio — 15-a sept. 1926.
La bele ilustritaj prospektoj montras la belecon de Svislando kaj invitas viziti ĝin. Interesuloj ricevos ilin senpage de S-ro Jules Perlet, Svisa Esperanto-Propagandejo, Bern, poŝtkesto 560.
Benjameno F. Smith. Historieto pri elfarado. Verkinto kaj eldonanto: S-ro Everett W. Lord, Bostona Universitato. Boston, Mass. Usono. Formato: 13 × 18 cm., 17 pĝ. Senpage ricevebla.
Ĉi tiu biografio montras kiel homo povas riĉiĝi en Usono per kapitala spekulacio!…
Kovo.
Sekspsikologio. Pri kurvoj de la maturigantaj evoluoj de virseksuloj. Originale verkita de Siegfried Ziegler. N-ro 4 de la Serio: Scienca, de «Biblioteko de Sennaciulo». Eldono de SAT. Formato: 15 × 12 cm., 55 pĝ. Kartonita. Prezo: 0,60 mk. g.
La verkisto priskribas, laŭ la vidpunkto de la plej eblaj klareco kaj objektiveco, spertojn proprajn kaj fremdajn, uzante tiucele kurvojn kiel rimedojn de priskribmaniero. La verketo celas: 1-e Enkonduki en la interesegaj sed komplikaj problemoj per nova rigardmaniero; 2-e Per nova metodo prepari novajn sciencajn rezultojn. Oni povas bedaŭri, ke multaj preseraroj ŝoviĝis en la tekston, ĉar kelkaj strange alisencigas ĝin: malgraŭ tiu difekto, cetere facile korektebla en proksima eldono, tiu libreto tre interesos la legantojn.
Frida.
NEKROLOGO
La 24-an de julio mortis nia kara K-do
Henriko Trinter
Li estis 22-jara, fervora kaj sindona SAT-ano el la urbo Cassel (Germ.).
Honoron al lia memoro!
Sennacieca Asocio Tutmonda.
INFORMETOJ
La 22-an de aŭgusto 1926 okazos en Zürich la 1-a Tutlanda Kongreso de «Internacia Ruĝa Helpo». Malgraŭ ke ĉi organizo decidis jam de longe utiligi esperanton, la ties gvidantoj ĉi tieaj tamen restas tre skeptikaj rilate nian movadon. Por forigi ilian malemon al la internacia lingvo estas dezirinde, ke multaj esperantistaj grupoj aŭ kolektivoj sendu al la Kongreso salutojn, simpatileterojn ktp. en esperanto.
Oni adresu ĉion jene: Svisa Sekcio de I. R. H., K-do Rote Hilfe, Ottikerstr. 35, Zürich (Svisio).
★
Sektoro V-a okazigos konferencon, la 5-an de septembro 1926, en Dortmund (Germ.).
Por ricevi detalajn informojn oni sin turnu al K-do A. Von der Heid, Junggesellenstr. 9.
KORESPONDEJO
5288. — Viaj notoj ne havas intereson por tutmonda legantaro.
6956. — Via artikolaro taŭgas por metallaborista fakgazeto, ne por «S-ulo».
3398. 1) — Via raporto pri BLES estas tro longa por trovi lokon en «S-ulo». Ĉio devus esti rezumita en 20-25 linioj. — 2) Ni bone komprenas, ke iu politika partio uzu ĉiajn rimedojn por kontraŭbatali la propran enlandan registaron: sed vera sennaciulo devas prikonsideri la okazintaĵon de tute alia vidpunkto. Devas esti tute indiferente al SAT-ano, ĉu la feŭda regno de Abisenio restos sendependa aŭ ne. Estus multe pli interese ekscii kiel vivas la tieaj sklavoj: ĉu ilia «sendependa» ŝtato ebligas, ke ili akiru sufiĉe da klareco por sekvi la fluon, kondukantan al sennaciieciĝo. Sekve via artikolo tute ne taŭgas por «S-ulo».
Al K-doj Rlys kaj Snejko. — Loko mankas por enmeti tiajn agitecajn alvokojn.
Mondhejmul. — Bonvolu pacienciĝi: ni presigos vian «Publikan demandon» post la Kongreso. Nun loko absolute mankas.
5140. — Se vi estas nova esp-isto, ni gratulas vin: via artikolo estas preskaŭ tute senerara. Sed ne estas solvebla per diskutoj inter K-doj la grava demando (sugestio), kiun vi priparolis. Ne forgesu, ke ekzistas personoj, kiuj lasas sin sugesti per sia propra teorio. Eksperimentoj science direktitaj nur povos iomete komprenebligi la temon pri kiu de jarcentoj diskutas homoj.
3637, 4424. — Bedaŭrinde loko absolute mankas.
Diogeno. — Vian artikolon ni verŝajne uzos.
2985. — Ni ne povas misuzi la paĝojn de «S-ulo» por bagatela temo, kia estas nomdonado. — Parton el via skribajo pri ateismo ni eble uzos.
6979. — Vian raporton vi devus koncizigi en 12 liniojn por ke ĝi povu trovi lokon.
488. — Vian prilingvan artikoleton ni verŝajne uzos.
Kamparano kaj Aramunt. — Viaj artikoloj estas eble interesaj, sed ili estas nelegeble skribitaj.
5827, 2924, 3905, Erinazzo, 1777. — Viajn manuskriptojn ni sendis al la Red. de «S. R.».
Sendiulo. — Via propono trafus se ĉiuj korespondpetantoj abonus la gazeton. Sed tiel ne estas. Ne eĉ ĉiuj SAT-anoj abonas. Eble ni povus kontentigi vin per enkonduko de jena rubriko: Oni mallaŭdas. La neŭtraluloj ja havas la rubrikon: «Oni laŭdas»!
Poro. — Se via vidpunkto estas ĝusta, do prefere ni ne publikigu viau artikoleton, sed simple silentu.
M. Krjukov. — Viajn prilingvajn proponojn ni povas nur sendi al la Kongresestraro, kiu entagordigos ilin. Viaj sciencaj notoj estos uzataj tiom, kiom permesas la loko. Ni tre bedaŭrus, se vi ĉesus vian kunlaboradon. Sed la mondo estas granda k. ni disponas nur ok paĝojn! Ne forgesu pri tio. El multaj flankoj trafas nin samaj riproĉoj.
K-do P. Grignard protestas kontraŭ la diroj de Sendiulo (n-ro 95, S-ulo): neniam li recevis korespondpeton el Ĉeĥols.
Danubano. — Pri la sama temo ni jam ricevis kvin artikolojn. Ni opinias kiel vi, ke jam tro estis pribabilata tiu afero: Tial ni ne plu publikigos ion ajn pri la disputo.
62. — Via privojaĝa rakontado devus esti tute reverkata k. koncizigata por esti presinda. Tempo mankas al ni por tia laboro.
— página 8 —
SENNACIULO
Wiena SAT-anaro. — Ni povis nur forsendi al Leningrad vian manuskripton.
2877, 1188, 2002, 6447, M. A. 5227, Sig., 2978. — Mankas loko.
6340. — Vi bezonas ankoraŭ sufiĉe longe ellerni la lingvon, por ke viaj poeziajoj fariĝu presindaj.
4027. — Viaj proponoj estos transdonataj al la Kongresestraro. — E. K.
E. D. — Vian pledon por eldono de libro pri nutrajscienco ni sendos al Literatura Komisiono, kiu povos raporti koncize pri la eldonebleco de tia verko.
Al Kelkiuj. — Manuskriptojn kies folioj estas ambaŭflanke surskribitaj ni ne povas uzi.
6979. — Persone ni konsentas kun vi, sed la rezolucioj de ĉiuj niaj kongresoj malpermesas, ke ni publikigu tiajn polemikajojn.
488-164. — Interkonsentu pri sendado de priesp-aj informoj. Ni ĉiuj ŝparu tempon, monon k. ceteron.
Herman Konovalov. — Vian tre interesan artikolon pri «disvastiĝo de SAT» ni bedaŭrinde pro manko de loko ne povas enmeti. Dezirinde estas, ke vi faru similan statistikon por la Jarlibro 1927-a. Ĉe la Kongreso vi havos okazon fari trafajn sugestojn.
4602. — Vi tute pravas. Sed la publikigo de viaj kritikoj alvenigus protestojn ktp. Tian polemikadon ni evitu en «S-ulo». Vi kontraŭbatalu la naciemon ĉe la loko mem kie ĝi montriĝas. La simpla aliĝo al SAT ne sufiĉas por ke la aliĝinto tuj estu senigata je naciemo. Jaroj k. jaroj estas necesaj por ke nia organizo estu eduke influanta la anojn.
Por aranĝi komunist-infanan korespondadon!
Por enpresi en sovetiaj kaj diverslandaj specialaj gazetoj ni petas komuniki al «Labesko» de SAT Kremenĉug, adresojn de jun-pioniraj grupoj («junaj leninistoj», «junaj kamaradoj», «junaj spartakanoj») kaj grupoj el lernantoj, kiuj deziras interkorespondadi kaj interŝanĝadi diversajn objektojn (lernejajn verkaĵojn, geograf. kartojn, poŝtkartojn). Kune kun via adreso ankaŭ komuniku el kiom da anoj konsistas la korespondema kolektivo.
Poŝtkartojn kun la sciigoj sendu al la kompilisto de l’«LABESKO»: Kremenĉug, U.S.S.R., «Labesko-SAT», V. Kolĉinski.
Atentigo
La sekvanta n-ro de «Sennaciulo» estos duobla (98-99) kaj aperos la 19. de aŭgusto.
[REKLAMO p.8] ◎◎◎◎◎◎◎◎◎◎◎◎◎◎◎◎◎◎◎
Sportaj kunlaborantoj serĉataj
Internacia-Laboristsport-Korespondado (jak) serĉas kunlaborantojn en ĉiuj landoj. Tasko: Raporti pri lab. sportmovado, gravaj sportrenkontiĝoj, kongresoj, decidoj, ktp. Por bonaj raportoj ni pagas honorarion kaj rekompencas ĉiujn elspezojn. Ĉiu korespondanto senpage ricevas regule aperantan informilon, enhavantan plej novajn sciigojn el la sportmovado. Adr.: K-do Adolf Wendt, Meyenburg/Prign. Wallstr. 3 — Germanio.
[REKLAMO p.8] La plej bona rimedo por subteni esperanton
— Mi volonte aĉetus SAT-librojn, se mi havus tempon por legi ilin…
Ne malofte oni povas aŭdi tian diron el la buŝo de fervoraj K-doj, ĉiam pretaj malavare donaci por la esperanta propagando.
Se tiuj K-doj iom pripensus, ili baldaŭ konvinkiĝus, ke la plej certa, la plej fruktodona subteno al esperanto estas ebligi la pliriĉigadon de SAT-Biblioteko.
Lingvo estas ja vivanta laŭproporcie je la verkoj en ĝi publikigitaj.
Ju pli ekzistas esperantaj verkoj, des pli facila estas la poresperanta propagando.
Libro estas fakto, K-doj! Aĉetu do la SAT-librojn, eĉ se vi ne havas tempon por legi ilin.
PREZO mk. g.
Faŭsto, Gœthe . . . . . . . . . 1.20 Eklumo en Abismo, H. Barbusse (broŝ.) . . . 0.80 Malgranda Terbiblio (Prolet. Atlaso), Szeréni . . . 1.80 Proletaria Kantaro (74 kantoj kun notoj) . . . . 3.— Tri Verkoj de Leo Tolstoj . . . . . . . 0.80 El la Mondbildo de l’Nova Fiziko, Murakvin . . . 0.60 La Kemio de la Universo, Fersman . . . . . . 0.60 Sekspsikologio de S. Ziegler . . . . . . . 0.60 La Morto de Blanjo, Jean Tousseul . . . . . . 0.60 Ruĝo kaj Blanko de L. Jvn . . . . . . . 0.60 La Komunista Manifesto (2-a eldono) . . . . . 0.60 Dokumentoj de Komunismo . . . . . . . . 1.— Etiko de P. Kropotkin . . . . . . . . . 2.— ABC de Sennaciismo, V. Elsudo . . . . . . 0.50 For la Neŭtralismon! E. Lanty (2-a eldono) . . . 0.25 Kontraŭ Dio! Ateista Krestomatio . . . . . . 0.40 Orienta Blovo . . . . . . . . . . . 0.40 En Katenoj de la Maljusteco . . . . . . . 0.60 Ni Legu! Brunulo. (Internacia Legolibro) . . . . 1.— Petro, kursa lernolibro laŭ parola metodo . . . 0.70
(La prezoj kompreniĝas inkluzive sendkostoj.)
☆
Mendu ĉe Administracio de SAT Richard Lerchner Leipzig O 27, Colmstrasse 1
[REKLAMO p.8] Ĉiuj SAT-anoj
volos nepre posedi la aŭgustan kajeron de
SENNACIECA REVUO
kiu estas tute dediĉita al la historio kaj priskribo de la kongresurbo de nia VI-a.
Riĉe ilustrita.
24-paĝa, multvalora dokumento konservinda.
ENHAVO:
N. N. Ŝapovalenko: Urbo sur ostaro. Trad. Nik. Vosarken. — A. S. Puŝkin: Fondo de Peterburgo. Trad. N. V. Nekrasov. — N. Gogol: Nevski-Prospekto. Trad. Ged. — Andreo Belyj: Peterburgo 1905. Trad. N. Nevein. — V. Aleksandrovskij: Ribelo. Trad. G. Rozenblat †. — V. Ĥolodkovski: Malnova Peterburgo kaj Nova Leningrado. Trad. Voldemaro. — R. Ivnev: Peterburgo. Trad. N. V. — I. E.: Leningrado. Trad. N. Vladimiroviĉ. — G. Ciperoviĉ: Estonteco de Leningrado. Trad. V. Duno.
☆
Mendu ĉe Administracio de SAT Richard Lerchner Leipzig O 27, Colmstrasse 1
Le Gérant: L. GLODEAU.
★ Esperanto-Presejo J. Solsona, 9, Rue Hallé, Paris-14ᵉ — Telefono: Gobelins 62-71
N.º 98-99, 19 de agosto de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
SENNACIULO
2-a Jaro. N-o 46 (98-99) — APERAS SEMAJNE — 19. Aŭgusto 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Redaktanto: E. LANTY
14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe | Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT
23, Rue Boyer, Paris-XXe | Administranto: R. LERCHNER
Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
LA «TAŬRIA PALACO»
(nune Klubo je la nomo de Uricki)

Foto de la Taŭria Palaco en Leningrado: granda klasika konstruaĵo kun kolonaro kaj triangula frontono en la centro, kupolo malantaŭe, arboj en la fono kaj vasta placo antaŭe.
Foto de la Taŭria Palaco en Leningrado: granda klasika konstruaĵo kun kolonaro kaj triangula frontono en la centro, kupolo malantaŭe, arboj en la fono kaj vasta placo antaŭe.
Dum la cara epoko, tie-ĉi kunsidis la tiama konstitucia imperia «Duma» (Parlamento).
En ĉi-tiu palaco okazis la solena malfermo de l’ VI-a Kongreso de SAT.
— página 2 —
EL LENINGRADO
La protokolo de l’ Kongreso ne ankoraŭ alvenis. Nur trafis nin la jenaj notoj de K-do G. Demidjuk, kiujn la legantoj certe legos kun granda intereso.
Jam nun ne plu povas esti dubo, ke la VI-a superas la famon de ĉiuj antaŭaj SAT-kongresoj. Kaj tio estas tute normala; tio signas, ke progresas kaj firmiĝas nia movado. Tio estas normala, tial ke la VI-a okazis en lando, kie pli ol alie estas vivanta, floranta la internaciemo. Nenie povus ja pli bone sukcesi esperanto-kongreso laborista ol en Sovetio.
Kredeble, por ke la VII-a kongreso povu superi la VI-an, necesos fari revolucion en iu el la putrantaj burĝaj ŝtatoj kaj starigi tie ankaŭ la sovetan reĝimon.
Al tio ni helpu! — RED.
★
El la Not-libro de Kongresano
Ĉu ne estas songo?
- VIII. — La kongresanoj alvenas el ĉiuj flankoj. Jen venis K-dino el Vladivostok, de la bordoj de l’ Pacifika Oceano, jen K-do el Poltorask (Meza Azio), jen sveda K-do, jen la litova, la angla. Tio estas dume izoluloj, la karavanoj alvenas…
Survoje al la akceptejo mi aĉetas le ĉefan Leningradan jurnalon: «Leningradskaja Pravda», kaj malfermante ĝin apenaŭ kredas al miaj okuloj: granda angulo de la paĝo estas okupita per esperantlingva teksto — «Lastaj informoj»; sub tiu titolo la jurnalo enpresas por la kongresanoj esperantlingve la plej gravajn novajojn de la tago ĉu la eksterlandajn, ĉu la enlandajn. Mi frotas la okulojn — eble mi ne jam vekiĝis, eble mi songas; ja komprenu — grava jurnalo de l’ dua sovetia ĉefurbo, de la fama Leningrado — praktike uzas esperanton en tute nova regiono — en la regiono de jurnala informado… Sed tio estas fakto, tio estas realo, la okuloj min ne trompas!
Jen la akceptejo — en vestiblo de bela palaco, nun Palaco de Laboro, sidejo de gubernia intersindikata centro, antaŭe — dum la epoko de carismo — edukejo por nobelinoj. Kaj inter la marmoro de l’ vestiblo, kie antaŭe estis riverencantaj la graciaj nobelinoj, svarmas kongresanoj. La marmoron ornamas la ruĝe-verdaj standardoj, flagoj kaj flagetoj.
Oficiala kongresa Poŝtoficejo.
Tuj post la eniro, dekstraflanke, mi rimarkas bluan keston kun la esperantlingva surskribo: «Poŝtkesto». Tie ĉi estas aranĝita kongresa poŝtoficejo — tion indikas la ŝildo kun la blazono de USSR kaj esperantlingva: «Poŝto, telegrafo kaj telefono». Al mia demando, ĉu estas akceptataj flugpoŝtaj leteroj oni en esperanto jese respondas. Sur la tablo kuŝas aro da folioj por telegramoj; la poŝtadministracio zorgis ankaŭ ilin presi esperantlingve. Mi fordonas la le-

Faksimilo de blanko de eliranta telegramo kun la surskribo «Eliranta TELEGRAMO», rubrikoj PAGO kaj TRANSSENDITA, kaj en la centro «Leningrado—Esperanto kongreso».
Faksimilo de blanko de eliranta telegramo kun la surskribo «Eliranta TELEGRAMO», rubrikoj PAGO kaj TRANSSENDITA, kaj en la centro «Leningrado—Esperanto kongreso».
teron, certe afrankitan per la kongresaj esperantlingvaj poŝtmarkoj kaj rimarkas ke oni stampas ĝin per speciala esperantlingva poŝtstampo! Fu! Tio jam ŝajnas

Faksimilo de telegrama blanko kun la kaplinio «ESPERANTO-KONGRESO», rubrikoj «Adreso», «Akcepto», «Transdono», kaj la teksto «LENINGRADO AL SESA SAT KONGRESO» kaj «LENINGRAD DE TĈHERNIGOW 333 14 5 20 47».
Faksimilo de telegrama blanko kun la kaplinio «ESPERANTO-KONGRESO», rubrikoj «Adreso», «Akcepto», «Transdono», kaj la teksto «LENINGRADO AL SESA SAT KONGRESO» kaj «LENINGRAD DE TĈHERNIGOW 333 14 5 20 47».
Telegrafo en Leningrado [vertikala teksto ĉe la maldekstra rando de la bildo]
esti el la fantazia romano de Wells (Uels), transportinta min kelkajn jardekojn antaŭen. Des pli, ke ankaŭ sur la stampo ene estas la romane mistikaj, sed tre realaj por mi, literoj «SAT»…

Faksimilo de la ronda poŝtstampo: «LENINGRADO — VI PROLETARIA ESPERANTO-KONGRESO — SAT», kun la dato -3 8 26.
Faksimilo de la ronda poŝtstampo: «LENINGRADO — VI PROLETARIA ESPERANTO-KONGRESO — SAT», kun la dato -3 8 26.
Alvenas kongresana ŝipo.
Sed jen iu movado subita inter la kongresanoj; aŭdiĝas la informo, ke alvenis vaporŝipo el Stettin, post kelkaj minutoj alborduĝonta. Kun ĝi alvenis parto de la germania karavano.
Kaj ni jam marŝas taĉmente al la kajo; nin akompanas muziko, sed eĉ sen ĝi la piedoj trovas la necesan marŝotakton.
Jen vidiĝas la ŝipo, malrapide alproksimiĝanta. Ni streĉas niajn rigardojn, jen sur la supra ferdeko de la
— página 3 —
ŝipo oni eksvingis per ruĝa flago. Estas ili, la novaj kongresanoj.
Pli proksimen venas la ŝipo. De sur la kajo eksonas la muziko, renkontante la venantojn per «Internacio». Kaj responde de la ŝipo flugas al ni samaj sonoj, ĥore kantataj. Apenaŭ alborduĝis la ŝipo, sed ni jam rapidas premi la manojn.
Kiaj amikaj manpremoj! Kvazaŭ ni ne unuafoje renkontiĝas, sed travivis kune, en la sama ĉambro, en la sama laborejo jam kelkajn jarojn. Nu certe — jam kelkajn jarojn ni travivis en la komuna laborejo, kiu portas la nomon «SAT»!
Ni jam marŝas, ree en taĉmento, sed kreskinta je 48 jus alvenintoj, al la akceptejo. Oni ne lasas al la elŝipiĝintoj porti la pakaĵojn; ĉiu rapidas iamaniere helpi al la K-doj.
Ekskursoj.
Sed ne atendu belajn priskribojn de naturo kaj de arkitekturaj belaĵoj. Ni ja havas aliajn zorgojn. Ni ekskursas, dividite je grupoj, al diversaj fabrikoj. Jen grupo je pli ol 100 K-doj veturas al la granda metaluzino «Ruĝa Putilovec»; alia — al tabakfabriko; tria — al elektrolampa uzino, kaj nia grupo — al la granda presejo de la kooperativa eldonejo «Priboj». Ni iras tra apartaj laborejoj; jen kompostejo kun linotipoj, sed ĝi ne longe prenas nian atenton: inter ni estas mankompostistoj kaj ilin interesas mankompostejo. Ni alvenas ĝin kaj germania K-do rapidas preni kompostilon en la manon por montri al sovetiaj K-doj sian lertecon. Sed li fiaskas: evidentiĝas, ke en la literkesto la litertipoj estas dismetitaj en alia ordo, ol oni tion faras en Germanio. Eĉ en tiu ĉi regiono, pure teknika, ies mano klopodis ne allasi la unuecon. Evidente necesas, ke la proletaro fariĝu mastro de l’ tutmondo, por ke estu atingita la unueco eĉ en la tekniko, kie ĝia utilo estas jam delonge por ĉiuj senduba…
Baldaŭ vigle sonas konversacio inter la laboristoj uzinaj kaj eksterlandaj. Renkontiĝis homoj el diversaj landoj. Sed ilia konversacio temas ne pri la karaktero nacia de ĉiu lando, kaj ne pri la naciaj kutimoj. Interesas la K-dojn ne tio; ili kvazaŭ neniam en la vivo okupis sin pri tiaj problemoj. Ilin interesas alio: Kiom daŭras ĉe vi la labortago? Kaj kian ripoztempon vi havas dumjare? Ĉu vi ricevas vian salajron dum la ripoztempo? Maljuna majstro en literfandejo zorgas plej detale rakonti. Ho, li mem scias, kio povas interesi samfakan laboriston, ja dum tridek jaroj li profesias: 7 horojn daŭras la labortago, unu monaton dum jaro ni ripozas, ricevante la salajron por tiu tempo; kaj, ĉar nia laboro en literfandejo estas ligita kun ia malutilo por la sano, ni ricevas ĉiutage botelon da lakto, tute senpage; rigardu, jen ĝi estas, tute freŝa kaj tre bona!…
Kiu do diras, ke ankaŭ proleto havas naciecajn interesojn?! Mi ne vidis ilin dum la trihora marŝado kun nia grupo tra la laborejojn…
Vespera Kunvenego propaganda.
Vespere ni estas akceptataj en la somera klubo de metalistoj. Internacia kunvenego kun partopreno de la kongresanoj. La halo estas plenplena kaj malgraŭ siaj 800 lokoj ĝi ne sukcesis enpreni ĉiujn dezirantojn aŭdi alilandajn K-dojn. Bruegas la halo pro la aplaŭdoj entuziasmaj. Oni vidas en ni ne esperantistojn, sed proletojn, samklasanojn, kaj oni vidas la fluan vivecon de esperanto, praktike uzata de la alvenintaj K-doj. Kaj la akceptantoj en siaj salutparoloj substrekas ĉiamaniere, ke ili vidas proprokule la utilon kaj la valoron de la mondlingvo…
Kiu pli bedaŭras?
Kaj dum ni kunvenas, tute neatendite, je du tagoj pli frue, alvenas la Hamburga ŝipo kun 26 aliaj kongresanoj. Neniu avertis la Kongresan Komitaton pri la pli frua alveno de l’ ŝipo, rezulte: neniu renkontas la alvenintojn. Kaj ili memstare serĉas vojon al la komunloĝejo.
Mi ne scias, kiuj estas pli konsternitaj pro tio, ĉu la alvenintoj, ĉu la Kongresa Komitato? Ŝajnas, ke estas la lasta…
Sed la nombro de alvenintaj kongresanoj jam superas 300 *). Kaj oni venas kaj venas de ĉiuj flankoj.
G. DEMIDJUK.
*) En telegramo ricevita antaŭ tiu letero estas parolite pri 400 kongresanoj el 14 landoj. Tiun telegramon ni ne publikigas, tial ke ĝi havas nur personan intereson. — Red.

Vinjeto: desegnaĵo de fabrikaj konstruaĵoj kaj kamentubo kun kvinpinta stelo supre, kun radiantaj strioj.
Vinjeto: desegnaĵo de fabrikaj konstruaĵoj kaj kamentubo kun kvinpinta stelo supre, kun radiantaj strioj.
LASTHORE — Ĝis la 6.-VIII – 10 h. matene aliĝis 656 K-doj el 27 landoj! Entuziasmo grandega.
V. ELSUDO.
— página 4 —
TRA ESPERANTIO
Komisiite de Ekzekutiva Komitato de SAT, niaj moskvaj K-doj sin turnis al K-do A. Lunaĉarski kun la peto, ke li konsentu esti la honora Prezidanto de nia VI-a.
La popolkleriga Komisaro por tuta Sovetio konsentis la peton kaj, ne povante ĉeesti la Kongreson, esprimis sian simpation al nia movado per la ĉi sube presita letero, kiun ni ricevis tro malfrue por enmeti en la antaŭa numero. — Red.
Al la VI-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda
Mi devas konfesi, ke mi mem ne parolas en esperanto kaj ne sufiĉe konas la fundamentojn de tiu ĉi lingvo.
En mi vivas ankoraŭ kelkaj aprioriaj konsideroj pri tio, ke dubinda estas la eblo arte krei tiun unuecan lingvon de internacia interkomunikado, kia penas fariĝi esperanto.
Tamen, faktoj estas obstinaĵo, kaj la faktoj parolas por esperanto.
La movado por tiu ĉi vastiĝas kun nerenversebla potenco kaj transformiĝas en unu el la plej seriozaj fenomenoj de la moderna socia vivo.
Oni ne plu povas nei, ke la esperantistoj, sentante sin kondukantoj de la ekstreme progresigaj formoj de homa interkomunikado, sentas ankaŭ ian proksimecon al la granda komunisma movado, kaj ke inter komunistoj iafoje tutaj organizoj aliĝas al la movado esperantista.
Mi plenanime deziras al esperanto pluan proksimiĝon al la antaŭenemaj formoj de l’ laborista batalo kaj pluajn sukcesojn.
A. LUNAĈARSKI.
29. VII. 1926.
Ĉe la laboruloj.
La SAT-aparato servas
El niaj leteroj.
- VII. 1926.
Al Redakcio de SENNACIULO.
Redakcio de l’ ĉiutaga gazeto «Zvezda» malfermis antaŭ kelkaj semajnoj Internacian Korespondoficejon, kiu (en esperanto, uzante la SAT-aparaton) peradas la korespondadon inter eksterlandaj K-doj kaj la gelaboristaro de Perm (Uralo) kaj perma distrikto. Du-tri fojojn semajne ni publikigas en «Anguleto de Internacia Ligo» la leterojn ricevitajn el aliaj landoj, kaj invitas niajn laboristojn, per helpo (traduka) de la Redakcio respondi. Multegaj uzis la proponon, kaj de ĉiuj flankoj, el la urbo kaj vilaĝoj, el fabrikoj kaj oficejoj, de laboristoj kaj laboristinoj, de oficistoj, pioniroj alvenas respondoj al la presitaj leteroj, kaj leteroj por tiuj K-doj, kies korespondanoncetojn el SENNACIULO ni represis.
Inter la leteroj troviĝas varmaj salutoj «Al la laboristinoj el ĉiuj landoj», «Al la pioniroj en la tuta mondo». Ilin ni petas publikigi (1) en SENNACIULO, por transdono al la legantaro en ĉiuj landoj. Same ni sendos al vi leterojn de ĝenerala, ne nur privata intereso.
Al ĉi-letero ni aldonas ankaŭ eltranĉaĵojn el nia gazeto de materialo uzita el paĝoj de SENNACIULO.
Vivu Internacia Lingvo, potenca Ligilo de l’ Tutmonda Proletaro!
Laŭ komisio de «Zvezda» H. FRANK (SAT-2144) Tradukisto ĉe «Zvezda».
★
La oficejo de Internacia Laborista Interligo de Blankrusio ricevis de l’ Redakcio de «Blankrusia vilaĝo», la organo de l’ Centra Komitato de l’ Komunista Partio en Blankrusio, la jenan leteron:
«Per helpo de esperanto, «Blankrusia vilaĝo» havis la eblon rakonti al sia legantaro pri la vivo de vilaĝanoj kaj kamparanoj eksterlandaj; helpe de esperanto ni priskribas la vivon el 17 eksterlandaj regnoj, ni rakontas pri malĝojoj kaj suferoj de vilaĝanoj sub la premo de riĉuloj.
Ni esperas, ke esperanto helpos al la vilaĝanoj de l’ tuta mondo unuiĝi kontraŭ sia malamiko — la riĉularo.
Redakcio de «Blankrusia vilaĝo» Ĉef-Redaktoro SUKEVIĈ-TRETJAKOV.
SAT-ano 603, kiu komunikis la tradukon de ĉi letero, aldonis:
«Vilaĝanoj el la tuta mondo! nia gazeto havas korespondantojn nur en 17 landoj; plimultigu la nombron; skribu al la jena adreso: Sovet-Unio, Minsk, Sovetskja 63-III, al Redakcio de «Beloruskoj Veski».
★
Al la tutmonda esperantistaro.
Tutsovet-Unia Akademio de Sciencoj en Leningrad estas inklina rilati favore al esperanto, kaj ĝi kolektas materialon por elektota speciala komisiono, kiu pritraktos la demandon detale. Tiam la Akademio mem po-
(1) Bedaŭrinde, pro manko de loko, ni povas nur publikigi la saluton de la virinoj. Vidu sur la pĝ. 12.
— página 5 —
SENNACIULO
vos starigi la demandon antaŭ alilandaj Akademioj, ĉar ĝi jam klopodas restarigi la antaŭmilitan internacian konsilantaron de akademioj. Do la perspektivoj por esperanto estas tre grandaj, kaj ankoraŭ pligrandiĝos. se esperantistoj liveros al la Akademio efikajn dokumentojn pri la lingvo internacia kaj la tutmonda movado.
Sciigante pri tio, ni alvokas la tutmondan esperantistaron subteni tiun gravan entreprenon. Ĉiu organizo, ĉiu aparta esperantisto, bonvolu sendi al la Akademio ĉu esperantajon, ĉu salutleteron!
D-ro ANDREO FIŜER. PAŬLO PONIŜEVSKI.
★
Senmalica polemiketo.
Ni ricevis de K-do M. V. Aelst la jenon:
« K-do Iuelie, en SENNACIULO N-ro 96-a, atakis SAT-anon 1999, pro tio, ke ĉi lasta, kvankam estante aktiva membro — laŭ la Jarlibro — verkis por nia gazeto artikolon kaj bezonis la helpon de aliu por ĝin esperantigi. Ne estas SAT-ano 1999, kiu meritas la batojn, sed mi mem, la peranto de SAT. Efektive, dum la IV-a Kongreso en Bruselo, K-do Bracops petis, ke estonte mi aliĝigu lin kiel pasivan membron, tial ke, pro manko de tempo, li ne povas aktive partopreni nian movadon. En 1925 kaj ankoraŭ en 1926, kiam mi renovigis la aliĝon de la Brusela SAT-anaro, mi forgesis sciigi pri la deziro de K-do Bracops esti nur pasiva membro… »
Al tio respondas K-do Iuelie:
Mi volonte konfesas, ke mi eraris opiniante, ke K-do Bracops estas neseriozulo. Sed tio neniel povas montri la malpravecon de la konkludo de mia artikoleto. Mi diris:
« Ni ne sukcesis sufiĉe penetrigi en la cerbon de niaj alpropaganditoj la fortan konvinkon, ke la unua nepra devo de ĉiu internaciisto estas ellernadi la internacian lingvon. »
Nu, ĉu do la fakto, ke nia « pasiva » Brusela SAT-ano ne ellernis esperanton ne montras klare la pravecon de mia diro? Mi celis elstarigi unu el la kaŭzoj, kiuj malhelpas la rapidan kreskadon de nia movado kaj por tio citis konkretan ekzemplon.
Fakto restas fakto malgraŭ ĉiaj pri ĝi klarigoj.
★
KRONIKO
Aŭstrio.
Wien. — La SAT-anoj el la urbo kaj ĉirkaŭajo, la 28. aŭg., je la 7-a horo, kunvenos en la VII. Lerchenfelderstr. 1.
Tagordo: 1) Finraporto pri la V-a SAT-Kongreso; 2) Raporto pri la VI-a SAT-Kongreso; 3) Eventualajoj.
Tre grava estos la ĉeesto de ĉiuj SAT-anoj (1).
WIENA PERANTO DE SAT.
(1) Tial ke tiu kunveno havas apartan gravecon, ni publikigas ĉi tiun kunvokon; sed komprenehle nia gazeto ne povas ludi la rolon de grupa kunvokilo.
Ĉekoslovakio.
Mar. Hery. — 3o. jun. finiĝis 3-monata esp.-kurso (20 lern.) ĉe ĉi tiea pola lab. kultur-gimnastika grupo « Sita » (Forto), gvidita de K-do Sedzimir, kiu ankaŭ instruas kelkajn K-dojn private. Rezulto: 2 novaj SAT-anoj. Grava malhelpo estas senlaboreco k. indiferenteco de partiestroj. La lokaj pol.-lab.-gazetoj represis multfoje tradukojn el SENNACIULO k. « S. R. ». Okazos vintra kurso. — 1891.
Finnlando.
Lohiluoma. — Lastvintre K-doj A. Rasku k. S. Koivumäki gvidis 2-monatan esp-an kurson (pli ol 20 lern.) en lab. domo de Ilmajoki. Bona semo, kia rikolto? — M. AVINEN.
Germanio.
Glaŭchaŭ-Sa. — La 17. k. 18. jul. kongresis la distrikto Erzgebirge-Vogtland de Germana Laborista-Esp.-Asocio. K-do Kurt Floss aranĝis grandan amuz-varb-vesperon kun inaŭguro de donacata standardo. Multnombra partoprenantaro. La urbo Glaŭchaŭ transdonis salutojn per reprezentanto, kiu paroladis por esp-o. Salutoj venis el Britio, Belgio, Francio k. Sovetio. Ankaŭ salutis persone du aŭstriaj K-doj. Membroj de diversaj lab. asocioj ĉeestis. K-do Max Wetzel verkis teatraĵon, titolatan: « Kial? — Tial! » Ĝi pritraktas la temojn: Neniam ree milito! — Naciismo kaj Sennaciismo. — Klarigo. — Esperanto. — Unuiĝo kaj fratiĝo. La teatraĵo estis sukcese prezentata. Dimanĉe matene komenciĝis la Konferenco de la LEA-delegitoj. El la raportoj de K-doj evidentiĝis, ke la movado en nia regiono estas vigla k. esperiga. — 3833.
Mayenburg. — « Freie Sportwoche », semajna organo de la Germ. Gimnast- k. Sport-asocio, presis en sia 31-a n-ro artikolon, kiu detale aludas la aperigon de speciala poŝtmarko honore al la SAT-Kongreso. — 2518.
Schweinfurt. — Nia Lab. Esp. Grupo havas ĉirkaŭ 60 membrojn, el kiuj nur 11 aliĝis al SAT. Lastjare ni aranĝis distrikt-kunvenon por la bavara LEA distrikto. Aŭtune, plej verŝajne iu K-do el nia rondo vizitos Sovetion kune kun stud-komisiono. Ĉi-okaze ni petas niajn sovetajn SAT-anojn subteni la sendoton. — H. B. (172).
Litovio.
Anykŝĉiai. — La unuan lecionon de antaŭ nelonge starigita kurso ĉeestis 20 lern. Instruas SAT-ano Malaŝaŭkas.
Polio.
Przysucka. — En la programon de la unua en Polio kooperativa lernejo ĉe nia urbo (3-jara lerntempo, akceptanta lernantojn komence de ilia 14-a jaro), estas esp-o enmetita kiel provizore nedeviga lernobjekto por la 1926-27 jaroj. La lernejo havas pli ol 100 lern., el kiuj, dank’ al klopodoj de la kooperativisma instruanto en tiu-ĉi lernejo (K-do Zawada), pli ol duono esprimis la deziron lerni la lingvon. Estas la dua lernejo en Polio en kiu oni instruas esp-on.
Sovetio.
Leningrad. — Klub im. Zinovieva. Antaŭnelonge finis la lernadon esp-a rondeto. Pro diversaj kaŭzoj finis nur 45 %. La finantoj kun granda entuziasmo eklaboris kaj nun ni vidas jenajn rezultojn: Estas aranĝitaj tri murgazetoj; interesaj leteroj estis legataj dum kino-spektaklo en nia klubo; ilustr. pk. per foto-kina rondeto estis montrataj sur ekrano k. pri ĉiu pk. ni donis klarigon. Lastatempe ni sukcesis ricevi lokon en ruĝa gazeto por presado de niaj korespondoj. En aliaj rondetoj, pro manko de fortoj. laboro forestas. Necesas helpo de eksterlandaj K-doj. precipe fervojistoj; ili skribu al ni, ĉar mankas por-gazeta materialo. — GABRILOV k. 4316.
★
Ĉe la neŭtraluloj.
Esperanta eldono de la Biblio.
Per la zorgoj de la Brita kaj Alilanda Biblia Asocio kaj de la Nacia Biblia Asocio de Skotlando, la eldono de la tuta Biblio, lasta verko tradukita de Zamenhof, povis lastatempe efektiviĝi.
Je lingva vidpunkto tia eldono estas laŭdinda entrepreno. En la Antaŭparolo de la jam delonge eldonita « Genezo », la aŭtoro de esperanto diris pri tio interalie la jenajn citindajn vortojn:
« Por la plimulto de la nuntempaj kulturaj lingvoj la Biblio estis la ĉefa bazo, sur kiu la lingvoj literaturiĝis kaj disvolviĝis; tial ankaŭ por nia lingvo sendube estos tre grave, se ĝi posedas en si en plena tuteco tiun bazon kun siaj multaj vortoj kaj esprimoj, kiuj fariĝis elementa necesajo por ĉiu nuntempa kultura lingvo.
Ĉar ĉiu povas tre facile havi la tradukon de la Biblio en sia nacia lingvo kaj komparadi ĝin kun la traduko esperanta. tial por ĉiuj popoloj de la mondo la esperanta traduko de la Biblio povas esti tre oportuna kaj bona rimedo, por facile kaj fundamente ellerni esperanton, rimedo precipe grava por tiuj multaj popoloj aŭ popoletoj, kiuj ankoraŭ ne havas tute bonajn kaj fidindajn lernolibrojn de nia lingvo. »
★
Internacia Instituto de Intelekta Kooperado, kies sidejo estas en Paris, kaj kiu estas starigita de la Ligo de Nacioj, ekuzas esp-on. Ni ricevis de tiu Instituto tripaĝan cirkuleron, redaktitan en nia lingvo, kiu konigas ties celon kaj taskojn. Interesatoj povas do uzi esp-on por interrilati kun tiu institucio.
★
En « Heroldo de Esperanto » estas publikigite, ke en Wien la polic-direkcio ordonis, ke dum la tiea foira tempo esp.oparolantaj policistoj deĵoru kiel tradukistoj. Ĉi policistoj portas sur la maldekstra brust-flanko nikelan tabuleton sur kiu estas videbla la vorto esperanto.

Ornama presista vinjeto (monogramo) fine de la kolono.
Ornama presista vinjeto (monogramo) fine de la kolono.
— página 6 —
SENNACIULO
Kial en Sovetio estas senlaboruloj?
Raporto de ano el la popolkomisario por laboro, K-do Hindin
Dum plenkunsido de tutsovetia konsilantaro de sindikatoj, la 8-an de junio, ano de l’ popolkomisario por laboro faris interesan raporton pri la senlaboreco en Sovetio. Ĉar multaj eksterlandaj K-doj ofte demandas nin, kial en Sovetio estas senlaboruloj, ni opinias necesa komuniki jenajn eltirojn el tiu-ĉi raporto de K-do Hindin:
« Miliono da senlaboruloj — tiu-ĉi nombro restas en Sovetio neŝanĝata. Tamen ĝi ne montras, ke ni ĉiam havas la samajn homojn senlaboraj. Nenio simila. Dum la lastaj tri jaroj, la popolmastrumo en Sovetio ekkreskis kaj en industriularon estis entirataj multegaj senlaboruloj. Pri tio klare parolas la fakto, ke dum la lastaj 3 1/2 jaroj nia sindikatanaro pligrandiĝis je 3.600.000 homoj.
Sekve, la senlaboreco en Sovet-Unio neniaokaze estas sekvo de krizo de popolmastrumo. Same oni ne povas diri, ke pro plialtiĝo de tekniko aŭ pro pli altaj metodoj de laboro okazis senlaboreco, ĉar tio-ĉi malgrandigus la bezonon en laborforto, sed la bezono ne malgrandiĝas. Nia senlaboreco ĉiam restas sur la sama nivelo pro neĉesiĝanta enfluo de laborforto el vilaĝoj. Ĉiujare en urbojn aliras 2 1/2 milionoj da kamparanoj, el kiuj ĉirkaŭ duonmiliono restas por konstanta laboro en urboj.
La plej bona rimedo kontraŭ ĉi-tio estas reinstruo de senlaboruloj, kiu nun estas farata en niaj kursoj ĉe C. I. T. (Centra Instituto de Laboro). Nun en tiuj-ĉi kursoj estas reinstruataj 10.000 senlaboruloj. Alia rimedo estas organizado de laborprodukciaj kolektivoj, kie nun sin okupas ĉirkaŭ 100.000 senlaboruloj.
Grandan rolon en la batalo kontraŭ senlaboreco ludas sociaj (komunaj) laboradoj. Eĉ malgraŭ malgrandaj monrimedoj, ni sukcesis per ili laborantigi multajn senlaborulojn. Fine, la plej serioza rimedo estas monsubtenoj, donataj de socia asekuro. Por tiu-ĉi celo ni en la nuna jaro, malgraŭ la malgrandigita buĝeto, elspezis 46.000.000 rublojn (23 milionojn da dolaroj).
Grandan sumo, donata por batalo (? Red.) kontraŭ la senlaboreco en S. S. R. U., ĉiujare pligrandiĝis. Pasintjare estis elspezataj 44 milionoj da rubloj kaj nunjare — 60 milionoj (sen salajro por senlaboruloj kolektivanoj, kiu estis pagata aparte).
Por la proksima estonto, ni celas plivastigi la uzatajn rimedojn por atingi la iom-postioman kompletan malaperigon de l’ senlaboreco. »
Eltrusigis R. NIKOLSKIJ.

Presa desegnaĵo/foto: vico da longaj fabrikaj konstruajoj kun dentitaj (segildentaj) tegmentoj, vidataj de supre.
Presa desegnaĵo/foto: vico da longaj fabrikaj konstruajoj kun dentitaj (segildentaj) tegmentoj, vidataj de supre.
El Portugalio
La militista ribelo kaj la revoluci-sindikatista movado.
Dum la lastaj jaroj la armeo kaj kun ĝi parto de la burĝaro provadis starigi en Portugalio la flagon de l’ faŝismo. Tamen ĉiuj provoj renkontis akran kontraŭstaron de la sindikatista movado. Unu ŝtatrevolucio sekvis la alian, kaj la korupto en la registaro kaj ĉe la reprezentantoj de l’ kapitalismo konstante pligrandiĝis; pli kaj pli montriĝis politikeca karieremo.
Fine de majo kaj komence de junio, ekestis en la armeo ribelo, kiu estis gvidata de respublikaj oficiroj, malantaŭ kiu tamen videbliĝis la manoj de l’ faŝismo kaj de l’ monarĥismo. La movado komenciĝis en la nordo de la lando, kaj la ribelantaj grupoj marŝis sub la komando de generalo Gomes Costa al Lisbono. Gvidanto de la tuta movado estis kapitano Mendes Cabezadas.
Ĝenerala Sindikatligo tuj deklaris la ĝeneralstrikon en la tuta lando kaj vokis la popolon al la bataliloj. La nordo de la lando jam troviĝis en la manoj de la ribelanta militistaro, kaj la laboristaro preparis sin por la defendo de Lisbono. Alvoko, disvastigita de la administra oficejo de CGT (*) kaj publikigita en la ĉiutaga gazeto « A Batalha », tekstas jene:
« Laboranta popolo, al la armiloj!… la demokrata partio, kiu ĝis nun regis la landon, faris multnombrajn erarojn. Ĝi tamen ne estas faligita de la militaristoj, kiuj alcelas la diktatorecon, sed de la popolo, kiu ne subtenis ĝin, kaj ne opiniis ĝin defendinda. Post kiam nun la demokrata registara partio estas faligita, aperas malamiko multe pli danĝera: la diktatoreco.
Laboranta popolo, al la armiloj, kontraŭ ĉia diktatoreco. En ĉi tiu horo pri la sorto de la lando ne estas permesate heziti eĉ nur momenton. Decidiga agado estas necesa. Nur sur ruinoj kaj kadavroj la diktatoreco povus venki. Viroj, kies koroj batas por la libereco, ne donos al la diktatoroj okazon por regadi. Nia volo al ribelo estos respondata milfoje. La amo al libereco ankoraŭ ne estas senviva en la portugala popolo. Popolo de Lisbono: al la armiloj!
Al la armiloj por la libereco, jen la batalvoko el inter la vicoj de la laboranta popolo! Vivu la libereco! Pereon al la tiranio!»
La ekzemplo de Hispanio instruis la laboristaron de Portugalio al kontraŭstaro al la diktatoreco per ĉiu rimedo. La alvoko de CGT renkontis fortegan eĥon. La proletaro armiĝis sin kaj pretis kontraŭi al la diktatoreco. La batalo estis neevitebla, kaj la ribelantaj militistoj estis devigataj atenti la kontraŭdiktatorecan volon de la proletaro. Komisiono de la ribelanta armeo kun la frato de la gvidanto de la militista movado, intertraktis kun CGT kaj certigis multfoje, ke estas nenia intenco de la militistoj enkonduki diktatorecon, kaj neniu rajto de la laboristaro estos tuŝata, eĉ estos enkondukataj ankoraŭ pli liberaj kondiĉoj.
(*) Ĝenerala Konfederacio de l’ Laboro.
Malgraŭ ĉi oficialaj deklaroj de la kvinkinta militista partio CGT ne lasis sin trompi, sed insistis je sia decidita revolucia ĝeneralstriko.
Tiam la militista partio provadis influi la laboristan loĝantaron de Lisbono senpere. El flugmaŝinoj super Lisbono estis jetataj sennombraj flugfolioj kun alvokoj al la proletaro en kiuj estis certigate, ke la rajtoj kaj akiroj de la laboristaro ne estas tuŝotaj, sed ke la « revolucia » registaro konsideras la laboristmovadon necesa parto kaj la laborulon utila membro de la moderna socio. La esenco de la alvokoj estas: « La militista registaro volas kunlabori kun la laboristaro ».
En la plej multaj grandaj urboj la organizitaj laboristoj unuanime kontraŭis sub gvidado de CGT la diktatorecon. La gvidantoj de la militista ribelo vidis, ke ili ne povus eviti armitan batalon kontraŭ la laboristaro, se ili insistus je militista diktatoreco, kaj tial ili rezignis je diktatoreco, respektante la ĝisnunajn akirojn de la laborista movado, kaj lasis netuŝataj koalicilibereccon, pres- kaj kunvenliberecon ktp. La laboristorganizoj nun kiel antaŭe funkcias kaj neniel estas barataj en agolibereco flanke de la militista registaro. La akiroj sur ekonomia kiel sur politika kampoj estas mem akiritaj de la laboranta popolo, kaj ĉiu registaro, kiu riskus tuŝi ĉi akirojn, tuj trovus la kontraŭstaron de la laboristaro.
Je la 6-a de junio CGT publikigis novan alvokon, kiu sin ankoraŭfoje direktas kontraŭ la diktatoreco, ĉar ekzistas la ŝajno, ke Gomes de Costa kaj Mendes Cabezadas estas ĉirkaŭataj de monarĥistoj, kiuj agitas por diktatoreco. Ĉi situacio admonas al plejebla singardemo. Pro ĉi kaŭzo CGT preparas la kontraŭon al ĉia provo starigi la diktatorecon.
Dum la lastaj unu kaj duona jaroj, la revoluci-sindikatista movado jam la duan fojon malebligis la starigon de faŝismo en Portugalio. Ankaŭ nun la danĝero ne estas tute transpaŝata. Tamen ni povas admire rigardi la energian sintenon de niaj portugalaj K-doj.
El la bulteno esperantlingva de « A. I. T. » (Internacia Asocio de Laboristoj)
El Usono
En nia urbego (Nov-Jorko) okazis lastatempe grandaj strikoj. Strikis la boatlaboristoj kaj post tri tagoj atingis bonan rezulton, ĉar preskaŭ ĉiuj postuloj iliaj estis konsentataj de la boatposedantoj. Okazis longdaŭra striko de la peltlaboristoj, kiuj fine ankaŭ venkis. Poste komenciĝis striko en la vestajindustrio, kiu jam daŭras monatojn sen ke oni povas vidi ties finon. Tiu ĉi industrio estas unu el la plej gravaj en la urbego. La veraj fabrikantoj en tiu ĉi fako ne plu produktas mem la surtutaron, sed lasas ĝin produktiĝi ĉe spekulantoj, kiuj dungas gelaboristojn ekster la fakunuiĝoj kaj povas tiamaniere pli malmultkoste liveri la surtuton ol la fabrikanto povis per siaj laboristoj sindikate unuiĝintaj. Tiu ĉi striko estas speciale interesa kaj grava, ĉar oni ne scias kiamaniere kontraŭagi la spekulanton, la etburĝon,
— página 7 —
SENNACIULO
kiu antaŭe laboris tute sole, kiel flikisto, sed nun okupas amason da laboristoj por eble kelkaj semajnoj, ĝis li plenumis la mendon por la fabrikanto.
Komence de julio okazis granda striko en la subtera fervojo, kie la motoristoj deziras pli altajn salajrojn kaj pli ordigitan labortempon. Jam kelkajn tagojn daŭras la striko, malgraŭ dungo de strikrompantoj kaj okazo de kelkaj malagrablaj aferoj.
La striko de teksistoj en la proksima urbo Passaic (Pessej-ik) en najbara ŝtato New Jersey (Nju Ĝerzi), daŭras jam multajn monatojn, kvankam la plej granda laborunuiĝo, « American Federation of Labor », kontraŭas la strikon. En tiu ĉi striko jam fluis sango kaj kugloj flugis tra la domoj de strikantoj kaj strikrompantoj. En la preĝejoj oni preĝas, ke die helpu la strikantojn, sed la preĝoj ne efikis, ĉar ja la kapitalo estas pli forta ol dio! La infanoj de la urbo Passaic, jam multfoje paradis por helpi la strikantaron kaj eĉ mem strikis en siaj lernejoj, sed tio ne helpis. Estis necese transloki la malsatajn infanojn de la strikantaro. La unua milo da ili estas alportita Nov-Jorkon, kie la unuiĝo de la hotellaboristoj akceptis ilin. Ankaŭ la helpa komitato por la striko kolektas monon por aĉeti lakton por la infanoj.
Oni atendas pri la subvojstriko gravan decidon de la juĝisto, ĉar la advokato Quackenbush (Kvekenbuŝ) akuzanto por la Interborough Subway (Interboro Sobvej) postulas ne nur punon korpan por la motoristoj kaj relŝanĝilistoj pro ilia senlaborigo de laboron serĉantoj, sed ankaŭ grandan sumon. Tiun sumon li volas preni el la kaso de ilia fakunuiĝo, kaj se tie ne estas sufiĉe, li aŭkcios, kiel kompenson, la domojn, kiujn posedas la strikantoj!
En Usono ja multaj laboristoj gajnis sufiĉe por aĉeti dometon, pagante ĉe la aĉetkontrakto la unuan kvaronon; la aliaj tri kvaronoj estas pageblaj dum kelkaj jaroj, sed la domo estas hipotekata. Tiu ĉi aranĝo faras el ĉiu laboristo domposedanton, kiu sin detenas havi ion komunan kun la sendomulo, la proleto. Tial la laborista movado ne kreskis en la lando. La ĝuste malmultaj homoj, posedantaj domon, aŭtomobilon, fonografon, pianon kaj radio-aparaton, volas ion scii pri ŝanĝo de l’ socisistemo. La Amerikan Federation of Labour, deklaras ke: kapitalo kaj laboro estas du nedisigeblaj fratoj! Tiu ĉi unuiĝo kontrolas multajn laborejojn, tial ĝi povas iomete helpi al siaj membroj, en klopodoj por trovi laboron; sed nenion ĝi volas instrui pri ekonomio en la senco de socialismo. Ili preferas sendi siajn membrojn al la preĝejoj!…
SAT-ano 168.
ĜUSTIGO
En la artikolo « Internacia Sportfesto en Wieno, n-ro 97 de SENNACIULO, enŝoviĝis grava eraro, nome inter la sportuloj ne la « Sokolanoj » marŝis sed la « D. G. J. »-anoj (soc. demokrata gimnastika unuiĝo en Ĉekoslovakio), ilia kostumo tre similas tiun de la « Sokol-anoj », pro tio okazis la eraro.
M. J. B.
SCIENCO — TEKNIKO
Noveltrovataj naturaj riĉaĵoj de Sovetio
Nafto.
Fine de aprilo en naftejo Gróznyj (norda Kaŭkazo) ekfontanis nafto liverante po 2.000 tunoj dum ĉiu diurno (nokto-tago). La nafto havas tre altan kvaliton kaj estas gasoza. Premo de l’ gaso tremigas la naftujon, kiu volumenas ĉirkaŭ 5.000 tunojn.
Sur la insulo Ĉelekén (orienta parto de Kaspia maro ĉe la urbo Krasnovódsk) en marto ekfunkciis naftofontano 25-metrojn alta. Komence la fontano eljetis ĉirkaŭ 17 tunojn da nafto kun koto, iom haltis kaj poste refunkciis pli forte. Najbaraj truoj samtempe eligas gason.
Sur la duoninsulo Tamánj (Norda Kaŭkazo inter la maroj Nigra kaj Azóva) traborinte nur 120 metrojn oni ricevis tre fortan naftofontanon, kiu supozeble en la nuna jaro devas liveri ĉirkaŭ 1.670 tunojn da bona nafto. — Ĝenerale Sovetio en la nuna jaro devas liveri 8.500.000 tunojn da nafto kaj en la jaro 1927 — ĉirkaŭ 10.000.000 da tunoj. Sur la insulon Saĥalin el Moskvo venis 180 geologoj por esplori naftozan orientan bordon de l’ insulo.
★
Torfo (karbiĝinta muskaĵo, hejtilo).
En regionoj de grandaj sibiriaj riveroj Obj kaj Irtyŝ, laŭ la lastaj esploroj de profesoro Dravert, estas vere neelĉerpebla. Ofte torfotavoloj dikas 6 metrojn kaj havas tre altan kvaliton. Torfo en Sovetio pli kaj pli anstataŭas minkarbon. Ĉe la lago Ladogo apud Leningrad estas trovitaj novaj torfejoj (ĉirkaŭ 33.000.000 tunoj da torfo). En la nuna jaro la gubernio de Leningrad liveras 300.000 tunojn da torfo, ĉion per elektraj maŝinoj. Entute post la Revolucio Sovetio ricevas dufoje pli multe da torfo, ol antaŭ la mondmilito.
M. KRJUKOV.
★
Transformo de hidrargo en oron.
Kiel konate prof. Miethe (Berlin) lastjare publikigis sian metodon de transformigo, sed postesploroj de diversaj sciencistoj montris, ke oro ankaŭ ĝis la transformiĝo troviĝis en hidrargo, ĉar la plej multaj specoj de hidrargo per neniaj subtilaj kemiprocedoj estas absolute purigeblaj.
Prof-oj Sheldon kaj Estay en New-York denove kontrolis la metodon de Miethe per sterilizita amerika hidrargo, en kiu antaŭe nenia kemia reakcio montris enhavon de oro. Ankaŭ estis uzataj novaj metodoj. Rezulte nenia oriĝo okazis.
★
Novaj teorioj pri serpentumo.
Prof. Einstein klarigas la serpentumadon de riveroj unue per cirkuladoj estiĝantaj en la akvofluo ĉe deklivo de rivero al alia direkto kaj per influo de decentrokura forto. Pro tiaj influoj la akvocirkulado ĉe unu bordo fariĝas pli intensa kaj forportas bordo — kaj grundoteron, rezulte — dekliniĝo de rivero ĉe unu flanko; la sama kaŭzo estigas ankaŭ dekliniĝon ĉe la alia flanko.
Baschin klarigas la serpentumon per universala glitsurfaca leĝo, laŭ kiu ĉiaj du medioj glitfrotantaj ĉiam alprenas ondoformon kiel ekz. greno sur kampo dum vento, akvoondoj, dunoj, sabloondoj ktp.
H. MURAVKIN.
★
Akva vojo al Afganistano.
Antaŭ nelonge la Akademio de Scienco, sendis specialan ekspedicion en Mez-Azion por esplori delton de l’ rivero Amu-Darja.
Reveninte nun en Moskvon la estro de l’ ekspedicio inĝeniero Zacepin sciigas, ke la ekspedicio trovis akvan vojon al Afganistan.
Ĝis nun, dank’ al subakvaj ŝtonoj oni ne povis veturi ŝipe ĝis la limo. Nun Amu-Darja estas senigita je subakvaj ŝtonoj kaj tial vaporŝipoj povas veturi ĝis la afgan limo (Urbo Saraj).
La ekspedicio faris la unuan detalan karton de Amu-Darja kaj ĝian delton.
Sur deltoj de Amu-Darja vivas idoj de iam forsenditaj de caro Nikolao I-a, uralkozakoj. Ilia vivmaniero estas tre patriarka. Petrolon ili ne konas; ili bruligas por lumado lignajojn. Kiam la ekspedicio albordiĝis, viroj en la vilaĝo ne estis, sed nur virinoj.
Kiam la ekspedicianoj petis ĉe ili provizajon, ili tuj alportis lakton. Ekspedicianoj deziris pagi, sed virinoj monon ne prenis, ĉar ili ne scias, kio ĝi estas.
I. AVRUNIN.
Pri Kazakio
Nuntempe Kazakio — ĉi grandega Mez-Azia Respubliko — tutan sian atenton direktas al la demando pri « gento », kiu estas por ĉi lando la plej grava baro sur vojo al socialismo.
Influo de gento en multaj kazakaj vilaĝoj dume estas grandega.
Naskiĝo de infano por ĉiu kazako (1) estas granda ĝojo (estas malhonore, ne havi posteulon). Alveturas por esprimi gratulojn edzinoj de amikoj kaj parencoj. Ili portas donacojn, nur manĝoprovizajojn. La gepatroj regalas ilin per ŝafo kaj demandas kian donacon. deziras iliaj edzoj por si; donante la deziritajon kun ofta rezulto de bankroto. Sed post unu jaro la gepatroj siavice ricevas donacojn ne malpli valorajn; tiel neniu perdas kaj amikaj interligoj plifortiĝas.
La sama okazas rilate morton, ekz. de patro. La filo disdonas preskaŭ la tutan hereditajon al reprezentantoj de aliaj gentoj kaj grupoj. Samgentanoj ricevas parton de vesto kiu estis speciale preparita dum la vivo de l’ mortinto. Amikoj prenas la restintan part-
(1) Ne samigu kazakojn je rus-kozakoj.
— página 8 —
SENNACIULO
on. Post jaro, ĉe memorceremonio, la ricevintoj kompensas la filon per siaj donacoj.
Ĝenerale, estas svatataj nur jus naskiĝintoj aŭ infanoj. La patro de l’ fianĉo donas al tiu de l’ fianĉino « batajan » (?? Red.) kaj ricevas « küt’on. » (?? Red.). Poste dum multaj jaroj, li poiome pagas « kalim’on » (?? Red.) (kalkulita laŭ ĉevaloj) kaj estas vico de reciprokaj donacoj. Dum la edzinigo la patro de l’ fianĉino donas «enĉe’on» (doton) kaj plenumas «balama’on», t. e. redonas el la ĉevaloj de «kalim’o». «Kalim’o» servas plejparte por plifortigo de gentaj interligoj.
Libera rifuzo de fianĉino kaj foriro de edzino estas permesataj, sed je kondiĉoj de l’ genta vivmaniero. Ĝenerale la kazakino estas pli libera, ol ali-nacianino en Oriento. Post morto de sia edzo, la vidvino transiras al la plej proksima parenco, al kiu, iu nova edzo pagas elaĉetmonon. Knaboj restas nepre ĉe la gento de la mortinto.
Aliaj flankoj de l’ vivo en la vilaĝoj estas regulataj per la sama kutima rajto «adat’o» (?? Red.). Ĉe kazakoj la ritoj de genta vivmaniero estas eĉ pli fortaj ol religiaj dogmoj. La kazakoj havas proprajn, ne regnajn rimedojn pri krimo. Ludas rolon montrinto de ŝtelisto (ajgak’o), kiu ricevas rekompencon. Al la plej estimata samgentano de suspektato oni proponas doni «guman’on» (juro laŭ «adat’o»). Ekzistas «kun’o» (elaĉeto pro mortigo), kiu estas moderigita formo de sanga venĝo. Kiam eĉ la plej eminentaj reprezentantoj gentaj ne povas interpacigi ambaŭ partiojn, servas ekstrema rimedo «barimtao’o» — la ofenditoj uzurpas la brutaron de la samgentanoj de l’ kulpulo.
Kaj jen la plej grava tasko de l’ Kazaka Registaro, anstataŭi ĉi sanktigitan per centjara tradicio «adat’on» per soveta socieco kaj regna ordo.
El la Taŝkenta gazeto « Vero de Oriento » elĉerpis S. Bojev, Poltorak.
El Finnlando
Mia lasta sendo al SENNACIULO estis klarigo pri proceso kontraŭ Socialista Junulara Asocio de la lando. Nun la juĝistaro estas « tre konvinkita » pri tio, ke vere la supre nomita asocio estas subfako de Moskvo kaj ĝiaj funkciuloj estas de la sama loko. K-don V. Nokireki, kies parolon en apelacia juĝejo de urbo Turku mi citis en SENNACIULO n-ro 31, oni kondamnis kun kelkaj K-doj je 3 jaroj da mallibero, kaj multdekojn da aliaj K-doj. je plimallongaj periodoj; oni ankaŭ ordonis, ke la asocio malstariĝu, do la tuta soc.-jun.-movado ĉitiea estas sufokita. Tiel oni montras al la mondo, ke Finnlando estas inter la demokrataj ŝtatoj eŭropaj.
★
Nun en la lando oni vivas en stato de laborbataloj, precipe en la norda parto inter la segej- kaj transportlaboristoj. Ili estis devigataj ekstriki por peni plibonigi sian mizeregan vivstaton, preskaŭ senpanan. La ĉi-tieaj kapitalistoj aranĝis specialan strikrompist-gvardion, nomitan « Pikhala Gvardio »; ĉi-armeo konsistas el la plej mizeraj estuloj, imitante tamen en sia ekstera vivo soldatan karakteron. Ili marŝadas laŭvice kantante abomenajn kantojn; poŝarmilojn ili tenas de la mastroj, sed sin vestigas propre, do aspektas ĉifone. Ili pli similas bestojn ol homojn, kaj ĉiu ekpensas: kiel ili kapablas labori? Mi asertas ke ilia laboro kostas pli ol la duoblon de tiu de anstataŭigitaj.
Sed eĉ la dungintoj mem komencas vidi ke tiaj « helpantoj » estas preskaŭ senvaloraj, kaj malgrandaj entreprenoj baldaŭ bankrotos pro la multkosta laboro. Ili ja devos akcepti la ordinarajn laboristojn denove, kaj tiuj finfine venkos.
VOJAĜEMULO.
Laborkondiĉoj en Kanado
Mi havis, pere de la Sekretario de la T. U. C. (Trade Union Congress, t. e. Ĝenerala Sindikataro) de Kanado, la eblecon viziti 8 el la 9 ŝtatoj de Kanado.
En Quebec (Kebek) ĉefe estas franc-kanadanoj kaj ne ekzistas loko por britaj enmigrantoj. La industriaj kondiĉoj estas malbonaj; neniu atentas la laŭleĝan 8-horan labordaŭron. Doklaboristoj ricevas .50 centojn por horo kaj estas nenia organizado de la laboro. Tramlaboristoj ricevas .45-.95 c. pohore (8 labor-horoj potage).
Ĉe Nova Scotia (Nova Skoŝa) la industriaj kondiĉoj estas ĥaosaj; la lando estas loĝata po 50 % de francaj pomarbaj kulturistoj.
En Toronto la veturigistoj ricevas .85-.95 c. por horo (8 labor-horoj potage).
En Ottawa (Oteŭa), Hamilton kaj Ontario, la labor-kaj-organiz-kondiĉoj estas pli bonaj. Veturigistoj ricevas tiom, kiom en Toronto.
En Winnipeg (Uinipeg) la hor-pago por veturigisto estas .90 c.
Irinte al Vancouver (Vankuva) trans la kanadaj « Rokaj » montegoj, mi trovis ne tre bonajn kondiĉojn, sed ekzistas kelkaj lokaj sindikatoj, rezulte de la « Unueca Movado ».
La aliaj provincoj, t. e. Ontario, Manitoba, Saskatoon (Saskatun) kaj Alberta konsistigas la grandan tritik-regionon de Kanado, kien iras la plej multo da enmigrantoj. La Registaro de Kanado zorge traktas ilin, sed, spite tio, ili ĝenerale komencas sian farmadon kun ŝuldo de £ 1.000 al la Brita Registaro, por la ŝipvetur-pago, la bieno kaj la stoko bestara, ktp. Dum la unua jaro de ĉeesto, la enmigrinto ricevas de la Kanada Registaro dum-vintran manĝajon por la bestaro kaj hejtajon por si. En okazo, ke la enmigrinto ne povas aĉeti, sed devas esti dungito, li ricevas 20-30 dol. pomonate kaj lia edzino 15-25 dol.
En multaj urboj mi vidis, ke oni sciigis perafiŝe pri bezono de 50.000 rikoltistoj. Ĉitiujn oni povas facile trovi, sed, fine de la rikolto, ili ne povas reiri en la urbojn se ili ne jam havas siajn proprajn hejmojn. Estas en Kanado luktado inter la ter-kulturisto kaj la urb-laboristo; tiu ĉi lasta vidas, ke granda enmigro de la rikoltistoj efikas je malpliiĝo de salajroj. Eĉ la diversaj ŝtatoj organiziĝas kune por forpuŝo de la mizeraj rikoltistoj ree sur la kamparegojn.
En Vancouver la farmado ĝenerale rilatas kortbirdaron; la bienoj kostas iom pli ol tiuj de aliaj ŝtatoj, sed estas ĉiama vendebleco por la produktaĵoj de tiaj farmoj. Tamen la farmad-kondiĉoj ĉe la « prairie » (elp. preri), t. e. kamparegoj, estas ĉiam riskoplenaj.
Mi eltrovis, ke la registaro nun preskaŭ ne plu havas iom da tero por vendi, ĉar la Canadian Pacific Railway (Kanada Pacifika Fervojo), la Hudson Bay Co. (Kompanio de Hudson Golfo) kaj aliaj entreprenoj « enanguligis », t. e. tutakiris la haveblan teron por ekspluati volajn enloĝantojn!
Ĉerpajo el raporto de Ben Smith, M. P. (parlamentano), ano de Delegitaro de Imperia Parlamenta Asocio, kiu vizitis Newfoundland (elp. Njufaŭndland), aŭg. 1925. Trad. el « The Record », la jurnalo de la Transport-kaj-Ĝeneral-Laborista Unuiĝo de Britio.
INTER NI
Mi ne volas disputi pri la temo ĉu la ŝanĝoj senĉese okazantaj en la socio rezultas de la apero de novaj ideoj, aŭ ĉu la novaj ideoj aperas pro la jam okazintaj ŝanĝoj. Ne estus eble trafi unuanimecon pri tiu demando.
Sed ĉiu konsentas, ke la invento de maŝino kaŭzas iafoje gravegajn ŝanĝojn, eĉ revoluciojn.
Unu ekzemplon: la aplikado en Lancashire (elp. Lankaŝir) de la teksmaŝino, inventita de Hargreaves (elp. Hargrivs) okazigis la malprosperon de la ŝafbredado en Britio kaj ties prosperon en Aŭstralio, Argentino kaj alie.
La lano kiun prilaboras la teksmaŝinoj Lancashire-aj ja ne plu kreskas sur ŝafoj sin paŝtantaj en Britio; ĝi estas alportita trans la oceano per grandaj ŝipoj.
Kiel oni vidas, la « ideo » — mi petas pardonon — la invento de Hargreaves havis eksterordinarajn sekvojn.
Ĉu estas malĝuste rezoni, argumentante, ke la « invento » de Zamenhof kapablas ankaŭ kaŭzi grandegajn ŝanĝojn en la mondo?
Estas vere, ke « invento » per si mem ne havas socian gravecon. Necesas ja la ĝenerala aplikado de la invento.
Necesis, ke laboristoj konstruu kaj funkciigu la teksmaŝinojn de Hargreaves por ke okazu la grandega priparolita ŝanĝo.
Same necesas, ke la laboristoj aplikadu, uzadu kiel eble plej ofte esperanton por malligi ĝian kaŝitan forton, por ebligi la grandajn ŝanĝeblecojn, kiuj kuŝas latente en la universala lingvo.
La SAT-anoj povas havi la certecon, ke ili faras pozitivan, tre fruktodonan laboron, penante laŭ tutmonda skalo aplikadi esperanton.
Eble estas pro tio, ke oni ne sufiĉe insistadis pri la granda signifo de nia movado, ke tiom da esperantistoj laciĝas kaj forlasas niajn vicojn.
Antaŭ ol provi konvinki la alpropagandit-ojn, ni unue fortege konvinkiĝu mem, ke la sennaciisma ideo portas en si forton grandegan kaj kies utiligo estas nepre necesa por ŝanĝi la kriman sociordon nunan, por finfine forĝetrui la landlimojn kaj sur iliaj ruinoj konstrui justan, senklasan socion.
IUELIE.
— página 9 —
SENNACIULO
Ino, vi estas la pordo al la infero
En nenia religio estas donita al la ino tia hontiga kaj malhonorinda pozicio kiel en la juda kaj kristana kredoj. Eĉ inter la antikvaj, idolanaj germanoj, konataj kiel krudaj kaj barbarecaj, la ino estis pli estimata ol en la juda kaj krista religioj. Ankaŭ inter la diversaj antikvaj, kulturaj popoloj, ekzemple la egiptoj, hindoj, grekoj k.a. la ino estis estimata, ŝi estis egalrajta kun la viro kiel en la politika kaj religia tiel en la komerca kaj hejma vivo. Dum la grekoj kaj egiptoj eĉ adoris inajn diojn, samrangajn kun la viraj, la kristanismo malaltigis la inon per la eklezia instruo plej profunde. Kiel malestime la ino estis traktata jam en la antikva juda epoko, tion ni povas ĉerpi en la biblio. La judaj patriarkoj rigardis kaj traktis la inon kvazaŭ varon, ŝi estis interŝanĝata, pruntedonata, fordonacata, kaj vendata. La judaj reĝoj Saŭlo, Davido, Salomono k. a. tenis haremojn, kiuj nombris centojn da eksterlandaj inoj. Kelkaj rakontoj de la biblio ne povas esti pul likigataj kaŭze de maldecajoj.
Jam la krea rakonto stampas la inon kiel estajon morale kaj materie malpli valora. Ne samtempe kun Adamo kiel « di-portreto » Evo estis kreata, nur pli poste ŝi estis formita el Adama ripo kaj donita al tiu kiel « tempopasigilo ». Per pomdeŝiro de l’ arbo de l’ ekscio per tento de sia edzo Adamo, ŝi portis en la mondon la heredpekon kaj per tio la malbenon super la homaro. Malgraŭ la laŭdira saviĝo per la sin-ofero de la « di-filo » sur la kruco, la malbeno restis sur la ino, kaj la homaro nun devas suferi pro ina kulpo. Senfundan mizeron kaŭzis la kredo al ĉi tiu heredpeka dogmo. Pro tio ankaŭ la ino estis malbenita de la sanktaj, piaj ekleziuloj. Unu el la plej antikvaj el tiuj, Tertuliano, indigne elvokis : « Ino, vi ĉiam iru en funebraj vestajoj kaj ĉifonoj, kaj prezentu vian rigardon de l’ okulo plene de pentolarmoj, por forgesigi, ki vi ĝisfunde mizerigis la homaron. Ino, vi estas la pordo al la infero ! »
Ĉefepiskopo Anselm de Laŭterburg nomis la inon « diablan surfundajon », « ke ne ekzistas pli malutila estajo ol ino ». Li diris : « La ino timas nenion, ŝi riskas, kion stimulas al ŝi la voluptemo ! »
Precipe aminde titolis la inon ĉefepiskopo Hildeberto de Tours (Tur). Li diris interalie : « La ino estas malfidelema, malpura, inda je katenoj. Ŝia menso posedas malmulte da konscio, estas vagema, sen-dia kaj veneniga. La ino estas malbona serpento, vivodanĝera kavajo, movebla abismo ktp. ».
Eĉ la estimita eklezia instruinto, sankta Tomaso, nomis la inon « rapide kreskantan herbaĉon, nekompletan homon, kies korpo plene evoluiĝis nur pro tio, ĉar ĝi estas malpli valora ».
Sufiĉe granda nombro da similaj malestimaj eldiroj de eminentaj ekleziaj « lumoj » povus esti citita, sed por tio la spaco de ĉi-gazeto ne sufiĉus. La malestimo kontraŭ la ino plie estas pruvita per tio, ke oni disputis preskaŭ du jarcentojn pri tio, ĉu cetere la ino posedas animon. La disputo dum la konsilo en Mâcon (Makon) finiĝis tiamaniere, ke oni atribuis al la ino animon senmortan, sed malplivaloran ol la viran. Okaze de la sama koncilo, episkopo povis deklari sen kontraŭdiro : « Inoj ne estas homoj ! »
La duobla moralo de la kristana eklezio montriĝas ankaŭ en tio, ke ĝi unuflanke altigis la edzecon je « sankta sakramento », dum aliflanke fanatikaj asketoj ĝin deklaras malvirto. Tial la sankta Origeno sin mem kastris. Tiu rigardas la edzecon kiel malpurajon, « rimedon por la voluptemo », plie la sankta Hieroniuso, ankaŭ la sankta Paŭlo k. a., ili ĉiuj vidas en la edzeco, en la seksa komuna vivo inter viro kaj ino malsanktajon. Tamen ne ĉiam la sanktaj patroj de la eklezio malestimis la inon, multegaj el ili tre volonte akceptis la favoron de ino; la historio pripapa, primonaĥeja liveras al ni sufiĉe da pruvoj, ke la ĉasteco kaj la sankteco de la piuloj ne estis tiom laŭdire granda.
La ino ĉiam estis traktata per la eklezio kiel servantino. Jam dum la kristana pratempo la ino nenion rajtis diri en la komunumo. Là la ino ĉiam nur taŭgis al la eklezio kiel servema ilo por influi la viron kaj por efektivigi la edukon de la infanoj en la spirito de la reakcia eklezio. Per ĉiuj rimedoj la politika kristanismo ankaŭ kontraŭbatalis la liberiĝon de la ino el siaj spiritaj, politikaj kaj burĝaj katenoj kaj ĉiam malakceptis la politikan egalrajtigon de la ino kun la viro.
Bedaŭrinde devas esti konstatite, ke ankoraŭ nuntempe sufiĉe multe da inoj pro nescio kontraŭagas siajn kaj tiujn de siaj edzoj interesojn. Pro tio necesas, klerigi la inojn politike kaj religie, necesas despli, ĉar ĉefe ankaŭ temas pri la estonto de ŝiaj infanoj.
(El : « Atheist »-Frauenstimme (ina voĉo), kajero 3-a, marto 1925).
Elgermanigis : Robert E. Bitzer.
Al la Virinoj!
Mia edzino estas tre ŝparema — ŝi faras por si mem kaj por la infanoj vestajojn — ŝi lavas — ŝi eĉ flikas la ŝuojn por la etuloj — kaj krom tio ŝi servas kiel vartistino. Kiel mi povus ekzisti se mi ne posedus tian lertan kaj diligentan edzinon. Malgraŭ ĉio ŝi estas tre trankvila kaj modesta…
Ekzistas milionoj da tiaj ŝparemaj edzinoj, kiuj el « nenio » post longa penado kreas mirindajojn. Pere de la dilingentaj manoj, la edzino forsorĉas la zorgojn de la edzo. La germanaj poetoj sufiĉe prikantis la diligentajn virinojn.
Kiam kapitalisto malaltigas la salajron de la viro, tiam la virino konsolas lin : « Trankviliĝu, mi ja scias bone mastrumadi, ne estas necese manĝi dufoje viandon en la semajno. Mi ĉe legis en la «gazeto por virinoj», ke troa manĝado de viando estas malsaniga. »
Fiere ŝi rakontas al la parencoj pri ĉio, kion ŝi povas prepari el la peceto da bovidaĵo. « Ni jam vivtenos », ŝi konsolas la karan, bonan edzon, kaj li, kiu antaŭe minacis ribeli kontraŭ la malaltigo de salajro nun estas kontentigita, kaj denove vestigas sin per negliĝo.
Tio estas la kanto pri la kara edzino, la infanoj aspektas palaj kaj malsanaj, al ili ne taŭgas la ŝparema mastrumado de la patrino.
Ŝi mem aspektas laca kaj malsana. Ŝi oferas jarojn de sia vivo kaj de tiu de la infanoj.
La plej primitiva besto defendas se oni volas forrabi manĝajon de siaj idoj — ĝi eĉ riskas danĝeron, por siajn idojn bone nutri. La homa patrino kredas estis faranta bonon, kiam ŝi « ŝpareme mastrumadas », forprenante buteron kaj viandon de la infanoj kaj edzo. Ŝi ne kuraĝas batali por la infanoj, kiel faras la besto. Anstataŭ kune kun la edzo batali kontraŭ la malaltigo de la salajro, anstataŭ konvinki la edzon pri la necesego de ĉi batalo, ŝi disrompas lian batalvolon — ŝi deflankigas lin de la sola ĝusta vojo kiu kondukas el la mizero, de la batalo kontraŭ la ekspluatsistemo !
Blinde kaj nesciante la virino fariĝas malamikino de la familio.
La virino portas duoblan malbenon : ŝi subtenas la kapitalistojn, laborante pli malkare ol la viro. Krom tio, ŝi senĉese, subtenas la rabemon de la kapitalistoj, ŝi estas ilia plej bona apogilo.
La kapitalistoj, kiuj sange ekspluatadas la laboristojn, konfidas al la lerteco de la virinoj, kiuj ĉiam denove provas pli « ŝpareme mastrumadi ».
Tiamaniere la virino perfidas sin mem kaj la infanojn — subtenite de burĝaj viringazetoj.
Virinoj ! Ne ŝpareme mastrumadu, sed batalu por plibonigi la vivkondiĉojn !
El « Bergische Arbeiterstimme » (Solengen)
Elgermanigis : SAT-ano 1554.
— página 10 —
SENNACIULO
Faktoj kaj Dokumentoj
Novajetoj al Ameriko.
Transport-kondiĉoj estas tiel malbonaj en Usono, ke iu fervoja kompanio fermis kvar el siaj ĉefaj laborejoj dum preskaŭ una monato. Ĉiuj kompanioj maldungis multajn laboristojn dum la lastaj tri monatoj, komencante je la unua de aprilo.
★
Tipografista Federacio en Peruo plendas pri nova leĝo, per kiu oni povas devigi laboristojn labori dum 12 tagoj jare sen ricevo de salajro. Ĝi estas konata kiel « Labor-devigservada Leĝo ». Jam Labor-Federacioj en Peruo, Argentino kaj Meksikio protestis kontraŭ ĝi. — 1781.
★
Ĉu la popolo plisaĝiĝas ?
Dum la jaro 1925, 284.000 pilgrimantoj el 25 landoj vizitis la groton de « Nia-Sinjorino de Lourdes » (Lurd, fama « miraklejo »). Estas pligrandigo je 80.000 personoj rilate la antaŭan jaron.
Malgraŭ tio, la gazeto : « Espero Katolika », el kiu ni ĉerpis tiun fakton, notas kun bedaŭro, ke okazis malmultaj « mirakloj », t.e. resanigoj. Sed la « Sankta Virgulino » donas abunde difavorojn de kristana rezignacio al la neresanigitoj ! — klarigas la katolika gazeto.
★
El la sama gazeto : « En mia patrujo (Sovetio) oni eldonis la gazetaĉon SENDIULO. En la pasinta jaro la elirnombro estis 210 mil ekz. Nunjare tiu ĉi kvanto tre malpligrandiĝis… En januaro, 130 mil, en februaro, 127 mil kaj en aprilo, 123 mil…
« … La preĝejoj, precipe dum la grandaj festoj, estas ĉiam superplenaj. Pri tio vi povas konkludi laŭ la jeno : en mia malgranda urbeto, dum la Paska Diservo estis disvendataj 20 pudoj da vakskandeloj en la tieaj preĝejoj… »
Ĉu la popolo plisaĝiĝas ?
★
Masarik kaj Mussolini.
S-ro Masarik, la prezidanto de la Ĉeĥoslovaka Respubliko, honoris lian faŝistan moŝton Mussolini aljuĝante al li la ordenon « Blanka Leono ». — El Romo, la 7-an de aŭgusto.
★
Relativa ekmalpliiĝo de la britia transportkapablo ŝipa.
En la jaro 1907, Britio posedis preskaŭ la duonon de l’ tutmonda enhavebleco ŝipa : 17.000.000 da tunoj el la 37.400.000. En la jaro 1926, ĝi posedas nur 30 % : 19.400.000.
La landoj kiuj progresis je la malprofito de Britio estas : Italio, kiu en dekdu jaroj pliigis sian transportkapablon je 600.000 tunoj ; Holando, je 1.100.000 ; Japanio, je 2.200.000 ; Francio, je 1.400.000 ; Usono, kiu komence posedis nur 1.000.000-tunan enhavebleeon kaj nun atingas 11.100.000 tunojn.
☆ DISKUTEJO ☆
Ĉu Marks eraris ?
Kelkaj aliaj respondoj al la ĉi supra demando ankaŭ alvenis. Ni publikigas unue tiun de K-do Revo, tial ke inter la SAT-anoj li estas certe unu el la plej aŭtoritataj por pritrakti la temon. Li ja pri ĝi profesoras en Moskva altlernejo, kaj tio estas certigilo pri lia kompetenteco.
Ni publikigos la aliajn respondojn, nur se ili vidigas pri la problemo iun flankon, nemontritan en la artikoloro de K-do Revo. Ni ja ne devas misuzi la paĝojn de SENNACIULO per senutilaj rediroj. — Red.
La artikolo aperinta sub la ĉi-supra titolo en SENNACIULO (N-o 93) estas plenega je intereso. Ĝenerale estas dezirinde, ke K-doj interesiĝantaj pri iu temo aŭ dubantaj pri la ĝusteco de iu tezo, prezentu siajn observojn sur la vasta diskuttribuno de la SAT-anaro, en la kolonoj de nia semajna gazeto.
En speciala ĉapitro mi penos montri la ĝeneralan valoron de la teorio por la ĉiutaga klasbatalo de la laboristaro, ĝian signifon por la agado kaj por la prospera evolucio de SAT. Krom tio, teoriaj diskutoj — almenaŭ se ili estas seriozaj — estas neniam kaj neniel senutilaj : ili ne nur kunhelpas al la edukado de nia membraro, sed estas valoraj eĉ je lingva vidpunkto (1).
Oftege oni konigas al ni ciferojn kiuj ŝajnas montri, ke en Usono la kapitalo ne centraliziĝas, sed male, dispartiĝas pli kaj pli inter la laborularo, tiel ke la klasa kontraŭeco inter la proletaro kaj la burĝaro ne pliakcentiĝas, sed kontraŭe, plimildiĝas. Tiu fakto ŝajnas rekte kontraŭdiri la marksan tezon pri koncentriĝo. Se la ciferoj publikigitaj de la burĝa jurnalaro estus simple mensogaj kaj falsaj, ne estus bezone perdi tempon, paperon kaj inkon por ilin longe refuti. Sed tiuj ciferoj estas ĝustaj, kaj eĉ se ili enhavus detalajn erarojn, ne estas dubo, ke ĝenerale ili spegulas sufiĉe fidele la tendencon de la nuntempa malvolviĝo ekonomia en Usono.
Pro tio la problemo pritraktota estas tre vasta kaj kompleksa. Ĝi enhavas tutan aron da demandoj, al kiuj necesas respondi, kaj ni devas danki al K-do Iuelie pro tio, ke li devigis la SAT-anojn okupiĝi pri problemaro, kies urĝeco nuntempe profunde turmentas la cerbojn de ĉiuj pripensemaj laboristoj. Ĉar krom, aŭ pli bone ĉirkaŭ la demando ĉu Marx estis prava aŭ malprava, la ciferoj publikigitaj aperigas antaŭ niaj okuloj la aktualegan problemon, Ameriko-Eŭropo, en ĝiaj tutaj larĝeco kaj graveco.
(1) Malgraŭ la grandaj lingvaj progresoj de esperanto dum la lastaj jaroj, malgraŭ la pliriĉiĝo de nia vortaro precipe en teknika rilato (radio, ktp), esperanto bezonas ankoraŭ seriozan prilaboradon, koncerne la socialistan terminaron. La traduko de la « Komunista Manifesto » kaj de aliaj verkoj, malpli grandaj, montras, ke tuta serio da esprimoj, ĝis nun ankoraŭ mankas al esperanto, kvankam nia lingvo posedas la elementojn por ilia formado. Necesas do trovi la plej taŭgajn esprimojn el kelke da formoj uzataj, por oficialigi finfine vortojn kiel : supervaloro, por forigi la konfuzon inter la du sencoj de la esperanta vorto rento (france rente kaj interêt, germ. Rente kaj Zins, angle rent kaj interest), ktp.
Tiu problemo estas verdire multaspekta. Pli ol kvar jarcentojn post Kristofo Kolombo, post la malkovro de Ameriko, la malnova Eŭropo turnas denove siajn okulojn al la nova kontinento, ĝin kvazaŭ malkovrante duan fojon, avide studante la brilan ekfloradon ekonomian en Usono kaj komparante, en maldolĉaj sentoj, la tiean prosperadon kun la eŭropa mizero. Pli ol la duono de la oro de l’ mondo troviĝas en Usono, kiu fariĝis la kreditoro de la tuta mondo ; Eŭropo antaŭe tiel riĉa, fariĝis ĝia ŝuldanto. Jam nun la eŭropaj financoj dependas grandparte de l’ volo kaj deziro de la usonaj gvidantoj. La ekonomia potenco de tiu lando kreskis tiagrade, ke la eŭropaj landoj ne vidas plu eblecon konkurenci la usonan industrion. La striko de la anglaj karbministoj, la ĝenerala krizo ekonomia en Britio estas nur esprimoj de la fakto, ke la usona ekonomio senkompare superas la eŭropan produktadon ; en ĉiuj partoj de la mondo ni vidas la importon el Usono kreski je malprofito de ĉiuj eŭropaj landoj, precipe Britio ; nova imperialista kontraŭeco, kun ĉiuj teruregaj kaj sangaj sekvoj, jam sin minace anoncas.
Sed tio estas nur unu flanko de la problemo. Por tiuj, kiuj ne vidas la imperialistajn trajtojn de la bildo, Usono reprezentas la bonan « onklon Sam », kiu bonkore malfermas siajn plenegajn poŝojn por helpi siajn malriĉajn parencojn en Eŭropo.
Dum Ameriko floradas, prosperas, akiras senĉese grandiĝantan parton de la monda merkato, amasigas aron senliman da produktajoj, ebligantaj ĉian plezuron kaj ĝuon, Eŭropo suferas kaj agonias ; krizoj ĉiuspecaj, ekonomiaj, financaj, sociaj, politikaj, senĉese furiozas ; la eŭropa industrio ne trovas sufiĉan nombron da aĉetantoj, senlaboreco kaj malaltegaj salajroj pezas sur la ŝultrojn de la laboristaro ; la laborkondiĉoj kompare al tiuj de Usono estas malmodernaj, la ilaro foruzita postulas nedireblajn penegojn, dum en Ameriko la laboro estas facila kaj agrabla, dank’ al la supera tekniko kaj al la modernega maŝinkonstruo. Usono estas unu sola, grandega teritorio ekonomia sen interlimoj, sen doganimpostoj, kie nenio malhelpas la liberan varelŝanĝadon de la Atlantika ĝis la Pacifika oceanoj. En Eŭropo, senfinaj landlimoj, altegaj limimpostoj, freneza « protektpolitiko » plimultekostigas kaj sekve limigas la produktadon.
Ĉu estas mirige, ke tiaj komparoj naskas en la kapoj de la turmentataj eŭropanoj la ideon pri « amerikigo » ? Ili volas imiti Usonon, rekonstrui la malorganizitan Eŭropon laŭ la usonaj principoj. Jen ankoraŭ alia aspekto de la problemo. Eŭropanoj vojaĝas Amerikon por tie studadi la situacion, por lerni ĉe siaj lernintoj. Usonanoj mem skribas dikajn librojn kaj venas persone Eŭropon por konsili al siaj eŭropaj instruintoj, ke ili « amerikaniĝu ». Ameriko — jen la sola savilo de la eŭropa burĝaro minacata de krizoj, militoj kaj revolucio. Savilo en duobla senco : Usono donas monon por la eŭropa stabiligo kaj ĝi samtempe liveras al Eŭropo modelon de racia, plej energikapabla ekonomio. La devizo « fordismo » plej koncize resumas ĉiujn tiajn klopodojn. La celadoj pri « Tut-
— página 11 —
SENNACIULO
eŭropa Unuiĝo » (Paneŭropo de Coudenhove-Kalergi) reprezentas alian flankon de la amerikaniĝemo de la eŭropa burĝaro.
Kaj eĉ proletoj de la eŭropa kontinento, de krampfoj atakataj, rigardas per esperplenaj okuloj Amerikon. Ankaŭ al ili ŝajnas, ke de Usono venos la savo. Ili aŭdas kaj legas pri la facila laboro, pri la ŝparo de homa forto per maŝinoj, pri la altaj salajroj kaj la amasa produktado je malaltaj prezoj. Nova evangelio ŝajnas esti trovata : por kio oni bezonas Marks’on, se en la kapitalista sociordo mem agrabla vivo estas atingebla ? Anstataŭ batalo de la klasoj, harmonio de la klasoj — tia estas la konkludo de parto de la laborista klaso eŭropa.
Sed aliflanke multaj burĝaj eŭropanoj studintaj Amerikon estas konvinkitaj ke « amerikigo » de la eŭropa ekonomio estas neebla. Estante burĝoj, ili plezure konstatas, ke la usona disvolviĝo kontraŭdiras la marksan teorion, sed samtempe ili bedaŭrante rekonas, ke Eŭropo ne povas amerikiĝi. Tamen, se Eŭropo ne povas sin rekonstrui laŭ amerikaj, fordaj t. e. laŭ kapitalistaj principoj kaj se aliflanke ĝi ne volas subiĝi kiel kolonio sub la jugo de la miliarduloj-mastroj de Usono, restas nur unu forto kaj unu solvo, kapablaj venki la nuntempan ĥaoson kaj konstrui ekonomion novan, donante laboron kaj ekzistoň al ĉiuj laboruloj, sen superflua malŝparo de energio, sen nutrado de parazita klaso, vivanta lukse kaj ĝue de supervaloro kreita de aliaj : tiu sola forto estas la proletaro, tiu sola solvo estas la socialismo… kondiĉe ke la Marks’a teorio estas prava.
Ni intencas do pruvi ke la Marks’a teorio pravas malgraŭ la usonaj ciferoj.
Sed antaŭe, ni devas prikonsideri la valoron de teorio ĝenerale, kaj de l’ marksismo speciale por la laborista movado kaj por SAT. Kaj aplikante la teorion al la praktika realajo, ni ekzamenos la diversajn aspektojn de l’ amerika problemo, la timige aktualan, urĝan, minacigantan kontraŭecon Ameriko-Eŭropo, la demandon, per kiuj rimedoj Eŭropo povos sin savi, ĉu per burĝaj, ĉu per proletaj, ĉu laŭ la konsiloj de la amerika miliardulo Ford, ĉu kiel kolonio de Usona imperialismo, aŭ per la propraj fortoj de la laboristaro, per socialista konstruado.
L. Revo.

Desegnaĵo: silueto de fabriko kun altaj kamentuboj kaj radiantaj lumstrioj sur nigra fono.
Desegnaĵo: silueto de fabriko kun altaj kamentuboj kaj radiantaj lumstrioj sur nigra fono.
LA LINGVA ANGULO
La Ĉina lingvo.
Estas opiniate, ke en Ĉinio ekzistas dialektoj, kies malsameco estas tiel granda kiel inter la franca kaj angla lingvoj, aŭ inter la germana kaj la rusa ; ke loĝantoj de urbo A bezonas tri-kvarjaran studadon por ellerni la lingvon de urbo B ; ke ne estas kompreniĝo eĉ inter geedzoj, kiuj naskiĝis en malsamaj provincoj ; ke troviĝas granda malhelpo por fremduloj, kiuj intencante eklerni ĉinan lingvon, embarasite ŝanceliĝas inter la diversaj formoj ; ke ĉina vojaĝanto devas scii 10-20 lingvojn ktp.
Jes, ekzistas dialektoj en Ĉinio, sed la supre dirita opinio estas erara.
En la ĉina lingvo la diferenco kuŝas en la buŝa kaj skriba uzado de la lingvo ; sed la skriba lingvo estas ĉie la sama kaj tre influas la buŝan, tial ĉinaj dialektoj restis pli malpli similaj dum 2.000 jaroj.
La ĉina lingvo skriba estas ideografia. Ĝin elpensis antaŭ 4.000 jaroj unu saĝulo. La primitiva formo tre similis la naturan figuron. Poste, por plifaciligi la skribadon, oni iom post iom aliigis ĝiajn elementojn. Nuna figuraro de l’ ĉina lingvo estas jam fiksita en sia formo antaŭ 2.000 jaroj kaj restis senŝanĝe ĝis nun. Ni facile tralegas flue la librojn verkitajn antaŭ 2.000 jaroj. Nord-anoj legas ilin tiel senpene kiel sud-anoj. Dialekto ne troviĝas en ĉina verko ie ajn.
Sed la ĉina parolo varias, tial ke la sama vorto-figuro estas malsame elparolata ĉe diversaj regionoj. Sed, tial ke la skribo estas tute sama, la dialektoj ne estas buŝe tre malkompreneblaj al iu ajn ĉino. Pro tio la ĉinoj povoscias la dialektojn de alia provinco senlerne dum 3-6 monatoj, kaj komprenas ilin nur en daŭro de unu monato !
Nuntempe la interkomunikado en Ĉinio pli kaj pli oportuniĝas ; tio pli proksimigas la ĉinojn el ĉiuj anguloj kaj donas al ili la eblecon interbabiladi. Nature la dialektoj unuiĝas en ne rimarkebla sanĝiĝado. Plie, la « Kuo Ju » (ĉina komuna lingvo arte aranĝita) nun disvastiĝas en tuta Ĉinio kiel esperanto en la Mondo. Mi pensas, ke post kelke da jaroj la malsimileco de ĉina buŝa lingvo malaperos dank’ al la popola interkomunikado kaj natura evoluo de l’ homa lingvo… »
Kompilita el « La Verda Lumo » (Ŝanhajo).
★
Legantoj demandas :
Ĉu la esprimoj « Li nur promenis » kaj « li sole promenis » havas aŭ ne la saman signifon ?
Ĉu la esprimo « teni oficon » estas korekta ?
Ĉu la adjektivo « eminenta » povas rilati same korekte al homoj kiel al aferoj ? Ekz., ĉu oni povas diri : ludi eminentan rolon ?
Ĉu estas korekte diri : « Vidu, aŭ vidi, regularon » ?
Ĉu oni same bone povas diri : « La sekvantajn vortojn aŭ la jenajn vortojn » ?
★
Fakulo respondas :
En multaj okazoj la vortoj NUR kaj SOLE estas samvaloraj, sed ili ne estas ĉiuokaze samsignifaj kaj indiferente uzeblaj. La esprimo « li nur promenis » signifas : « li ne faris alion ol promeni ». La esprimo « li sole promenis » povas signifi : « li promenis izole, estante sola » aŭ : « li, inter la aliaj, estis la sola, kiu promenis ». En tiu ĉi lasta senco, ĝi egalvaloras, kiel : « nur li promenis ». Tamen estas konsilinde, pro la klareco, uzi la esprimon : « li sole promenis » nur en la unua signifo. Komparu la du jenajn samvalorajn esprimojn : « nur li estas kulpa » aŭ « li sola estas kulpa ».
La esprimo : « teni oficon » estas certe korekta, ĉar la verbo TENI, same kiel la verboj FARI kaj METI, havas en esperanto tre larĝan kaj elastan signifon. Tamen la esprimoj « okupi oficon » kaj « direkti oficon », kiuj estas pli precizaj kaj indikas du apartajn nuancojn, estas preferindaj en oftaj okazoj.
Certe estas, ke ĝis nun oni kutimis preskaŭ ekskluzive uzi la vorton EMINENTA, parolante pri personoj ; tamen nenio malhelpas, ke oni uzu ĝin parolante pri aferoj. ekz., pri rolo, faro, servo, ktp. Tia plilarĝigo de senco estas ne nur tute laŭlogika kaj laŭracia, sed ankaŭ tute konforma al la uzado de plej multaj eŭropaj lingvoj, kiuj aplikas la radikon EMINENT’ aŭ alian malsamforman samsignifan radikon tiel bone al aferoj, kiel al personoj. Oni tamen plej zorge atentu ke oni uzu en esperanto la radikon EMINENT’ nur en la senco morala kaj metafora, neniam en la senco materia kaj loka.
Estas egale korekte diri : « vidu la regularon » aŭ « vidi la regularon ». La uzo de infinitivo estas, same kiel en plej multaj naciaj lingvoj, klarigebla per preterlaso de subkomprenata vorto : « bonvolu » aŭ « vi povas » aŭ ia alia analoga esprimo.
Oni tute same bone povas diri : « la sekvantajn vortojn » aŭ « la jenajn vortojn ».
Fakulo.
★
Kaj la Redakcio siavice demandas al la legantoj, precipe kaj insiste al la aziaj :
Ĉu vi komprenas la jenajn esprimojn : « ĉitage », « ĉimonate », « ĉijare » k. s. ?
La » Fundamento de Esperanto » (1) devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj.
L. L. ZAMENHOF.
(1) Havebla ĉe nia Administrejo.
— página 12 —
SENNACIULO
Saluto de Sovetiaj virinoj
Karaj Kamaradinoj el ĉiuj landoj !
Ni legis viajn leterojn en nia gazeto « Zvezda ». Per ili ni nun povas prezenti al si vian vivon. Nun ni volas konatigi vin kun nia situacio.
Ni, rusaj virinoj, depost 1917 estas egalrajtaj kun la viroj. Ĉiu virino 18-jara, ĉu laboristino, ĉu kamparanino, ĉu hejmmastrino, povas baloti en sovetojn, kaj eĉ esti elektata.
Virinoj laboras ĉe ni 8 horojn, aĝaj malpli ol 18 jarojn — 6 horojn, malpli ol 16 jarojn — 4 horojn. Por infanoj de laboristinoj ekzistas vartejoj, kie dum la laborhoroj oni bone vartas kaj nutras la infanojn. Ĉiujare la laboristino ricevas dusemajnan libertempon, dum kiu oni pagas al ŝi salajron. Malsanajn laboristinojn oni sendas al banlokoj, lacigitajn en ripozdomojn. Ĉe gravedeco virino ricevas dumonatan forpermeson antaŭ nasko kaj du monatojn post nasko. Dum tiuj 4 monatoj ŝi ankaŭ ricevas salajron kaj krom tio ŝi ricevas alpagon por nasko kaj por nutrado de la infano.
Studadi la virino en Sovetio povas ankaŭ same kiel la viro. Virinoj lernas en la fabriklernejoj, kie ili fariĝas kvalifikataj laboristinoj, en partiaj lernejoj, en laboristaj fakultatoj kaj universitatoj. La sovetiaj virinoj estas aktivaj kaj kune kun la viroj konstruas sian novan vivon !
Saluton al vi !
Virinoj de uzino Ĉermoz, Perma distrikto, Sovetunio.
Traduko el « Internacia Korespondoficejo » ĉe gazeto « Zvezda ».
EL LA REDAKTEJO
Grava atentigo.
Niaj kunlaborantoj treege helpus al ni, se ili bonvolus atenti jenajn konsilojn :
Ili skribu tre legeble, precipe la proprajn nomojn, per nigra inko, kaj prizorgante sufiĉe larĝajn marĝenon kaj interlinian spacon.
Ili ĉiam skribu nur sur unu flanko de l’ folio.
Ili ĉiam konservu kopion de siaj manuskriptoj, tial ke la SAT-kaso ne permesas elspezi por resendo de neuzitaj manuskriptoj. Cetere ankaŭ tempo absolute mankas por tia klopodo.
Ni avertas, ke fuŝskribitajn manuskriptojn ni ne provos legi, sed simple jetos en paperkorbon.
Nia Poŝto.
Pri administraj aferoj oni bonvolu sin turni al la administrejo (Leipzig) aŭ al la sidejo de SAT (23, rue Boyer, Paris, XXe), ne al la redaktejo.
1781. — La diskuto pri « unuiĝismo » aliiĝis en disputon. Necesas do ĉesigi ĝin. « S-ulo » ja ne devas esti disputejo.
Vipo k. Pani. — Alvenis tro malfrue via alvoko al la VI-a. Ni konsilas, ke vi redaktu alian alvokon, kiu instigu la tutmondan SAT-anaron ĉiel klopodi laŭ la celo de vi aludita. Necesas tamen, ke vi donu precizajn konsilojn al la K-doj por ke ne okazu maltrafaj klopodoj.
2978. — Vi iel pravas, kvankam kritiko ne estas ĉiam senutila. Ni dankas pro via rimarko k. petas, ke vi ne faru el mušo elefanton.
55. — Vian prilingvan artikolon ni ne povas enmeti, tial ke en ĝi intermiksiĝas bonaj konsiloj kun kelke da eraroj, kiuj riskus sendecidigi kelkajn legantojn.
K. Froding, 102, 1188. — Viaj artikoloj aperos.
3930. — 1) Tiajn agitecajn alvokojn ni ne povas enmeti ; 2) Vian peton ni transdonis al la Adm.
4967. — La artikolo al kiu vi celas respondi estas 5o-linia. Via respondo estas 269-linia !! Ni ne disponas nun sufiĉan lokon por komenci diskutadon pri tiu temo, cetere interesa. Aliparte ni opinias, ke via timo pri senigo de la infanoj de necesa batalema instinkto per pacifista edukado estas ne prava. La kristanismo tute ne malaperigis ĉe la kreduloj la batalemań instinkton. Dum la lasta milito plej taŭgaj soldatoj estis la katolikoj k. a. kreduloj.
ATENTU!
Por nia ekspozicio skribu nacilingve la unuan strofon de « Internacio » kaj sendu al la jena adreso : I. Kieva Taĉmento de lernantoj esperantistaj ĉe 8o. lernejo, Pl. de Spartak, 4-a Kiev (U.S.S.R.) Ĉiu sendinto rekompencota !
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso : Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ : L — letero, PK — poŝtkarto. PI — poŝtkartoj ilustritaj. PM — poŝtmarkoj. bfl. — poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. — kun ĉiuj landoj. esp-ajo — esperantajo.
Ĉiu petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio.
K-do Karl Wiedermann, Quellenstr. 136/36 Wien, X. dez. koresp. kun orientanoj, amerikanoj, japanoj k. ĉinoj. L, PI. Nepre resp.
Germanio.
Du amikoj dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj, L, PI, bfl. Adr. : K-do Paul Bärmann, Querstr. 25, Wattenscheid i. W.
Hispanio.
Adresŝanĝo : K-do Domingo Adell, strato S. Fructuoso, 41-2.º, Barcelona (Hostafranchs) (stratŝanĝo).
Holando.
— LABESKO AALSMEER, komunikas al siaj korespondantoj, ke pro la VI-a Kongreso neeblos al li resp. let. antaŭ la fino de Aŭgusto.
Litovio.
K-do M. Jelin, Elektros str. 15, Panevezys, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. L, PK, PI, PM, bfl.
Sovet-Unio.
K-do Jazepo Baĥar, studento de Blankrusia Universitato, Poŝtkesto, 33, Minsk dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. K-dino Humanjuk, Vagon. masterskie, Krjukov a. Dnepro (Ukrainio) dez. koresp. kun samideanoj el Francio, Anglio, Belgio k. Italio — pri ĉ. temoj.
— K-do A. Kac, Troickaja, 8/5, Kremenĉug, dez. koresp. k. ĉ. l. pri esp. k. junulkom. movadoj, lab. vivo k. vivkondiĉoj. Resp. garantiata.
— K-dino Vera Bajanov (instruistino) Poŝtkesto, 3, Krjukov a. Dnepro (Ukrainio) dez. koresp. kun virin-koresp-antinoj pri virinmovado k. agado en Francio, Anglio, Usono, Germanio k. Japanio. Resp. garantiata.
— K-do Ilĉjo Kalinin, Oranjerejnoe (Astrahana gub.) dez. koresp. pri Radio-tekniko. Ĉiam resp.
— K-dino Anjo Kalinina, Oranjerejnoe (Astrahana gub.) dez. koresp. pri novaj modoj.
— K-do Aleksandro Levin, Oranjerejnoe, (Astrahana) gub.) dez. koresp. pri pentrajoj k. a. temoj. Ĉiam resp.
— K-do Grigorio Vrazovskij, Oranjerejnoe 3, Ĥarbaj (Astrahana gub.) dez. koresp. pri ĉ. temoj.
— « Grupo de komencantoj esp-istaj el Gostomel » dez. koresp. k. ĉ. l. Adr. : J. Vajnŝtejn, Gostomel, Stekolni zavod, Kievski okrug.
— K-dino Gelman, Bratska-str. 11, 9, Kiev, pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
— K-do J. Vajnŝtejn, Gostomel, Stekolni Zavod, Kievski okrug, pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
— K-do V. M. Zaika, do vostrebovanie, Kiev, pri ĉ. temoj kun komjunularo L, PK, PI, k. ĉ. l.
— K-do P. Antonoviĉ, 3, Jamsk, per. 6, Smolensk, dez. koresp. pri ĉ. temoj kun ekstereŭropanoj.
— K-do D. Viktorov-Ĉeĥoviĉ, lekciisto, Klovski Spusk. 2, Kiev, dez. L, PI, PM, papermono, gaz, fortajoj, esp-ajoj k. ĉ. l.
ALVOKO
K-doj ĉiulandaj ! Mi tre petas vin afable helpu al mi.
En septembro mi aranĝos propagandan regionan laboristekspozicion.
Por tio mi petas ĉiujn K-dojn el la tuta mondo pri alsendo de ilustr. p.k. p.m. bldf., esperantajojn ĉiuspecajn. Antaŭdankon por la afablaj alsendajoj.
Esp. gazetoj bonvolu afable represi : ĉion oni adresu : Ploss Jos., Skuherského ul. 63, en České Budĕjovice, Ĉekoslovakio.
Redakcio de Perma ĉiutaga gazeto « Zvezda » malfermis Internacian Korespondoficejon, kies celo estas interligi laboristojn kaj oficistojn el Perm kaj perma regiono kun alilandaj fratoj per vigla interkorespondado. La ricevitajn el eksterlando leterojn ni lokigas en « Zvezda », kie ni jam malfermis « Anguleton de Internacia Ligo », en ĉiusemajna kamparana gazeto « Strada », en la murgazetoj de fabrikoj kaj oficejoj, ni prelegas ilin dum lab. kunvenoj, kaj invitas niajn legantojn, skribi respondojn. La respondoj estos en la redaktejo esperantigataj, kaj sendataj eksterlanden.
Ni do invitas vin, korespondadi kun permaj gelaboristoj pri politikaj kaj ekonomiaj temoj pri viv- kaj laborkondiĉoj, pri sindikata, partia, pionira movadoj, ktp. Al viaj leteroj laŭeble aldonu fotojn, desegnajojn, ilustrajojn. Ankaŭ ni petas, sendi al ni (interŝanĝe) revoluciajn agitafiŝojn, specimenojn de laboristaj gazetoj kaj jurnaloj, por ekspozicio.
Kun kamarada saluto Redakcio de Zvezda.
Adreso : Sovetunio. Perm. Uralo. Redakcio Zvezda. Buro mejdunarodnoj Svjazi.
Le Gérant : L. GLODEAU.
★ Esperanto-Presejo J. Solsona, 9, Rue Hallé, Paris-14a — Telefono : Gobelins 62-71
N.º 100, 26 de agosto de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
SENNACIULO
2-a Jaro. N-o 50 (100) — APERAS ⋆S.A.T.⋆ SEMAJNE — 26. Aŭgusto 1926

La kapo de la gazeto: ruĝa kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», sub ĝi arkforma kadro kun la devizo, kaj la grandega ruĝa titollogo «SENNACIULO» en ornama literaro.
La kapo de la gazeto: ruĝa kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», sub ĝi arkforma kadro kun la devizo, kaj la grandega ruĝa titollogo «SENNACIULO» en ornama literaro.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Redaktanto: E. LANTY 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe |
Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, Rue Boyer, Paris-XXe |
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |

Ornama kadro el ĉenoj kaj kvinpintaj steloj ĉirkaŭ la tuta anonco, kun surskriboj en skatoloj: «KLASBATALO» vertikale maldekstre, «PROLETLIBERIĜO» vertikale dekstre kaj «PROLETKULTURO» malsupre.
Ornama kadro el ĉenoj kaj kvinpintaj steloj ĉirkaŭ la tuta anonco, kun surskriboj en skatoloj: «KLASBATALO» vertikale maldekstre, «PROLETLIBERIĜO» vertikale dekstre kaj «PROLETKULTURO» malsupre.
La Tutmonda Laborista Esperantistaro jubileas:
LA KVINJARON
de SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
(1921-1926)
(Ses kongresoj: Praha, Frankfurt-a-M. Kasel, Brusel, Vien, Leningrad)
LA CENTAN NUMERON
de «SENNACIULO»
(1. oktobro 1924 — 26. aŭgusto 1926)
LA SEPJARON
de «SENNACIECA REVUO»
(1919-1926)
LA TRIJARON
de ELDONA KOOPERATIVO
(1923-1926. — 20 verkoj eldonitaj.)
— página 2 —
2 — SENNACIULO
Ni forĝu Jubileo-ĉenon
Al la Ekzekutiva Komitato de SAT!
Karaj K-doj!
« En ĉi-tiuj monatoj fariĝas 5 jaroj de ekzistado de nia Asocio. Decas, miaopinie, inde eluzi ĉi-daton. Por la bono kaj gloro de nia ideo. Mi havas jenan projekton: malmultvorte:
Ni aranĝu sur la paĝoj de Sennaciulo « Jubileo-ĉenon ». Kio ĝi estas? Okaze de l’ kvinjara ekzistado de nia Asocio, la SAT-anoj en la tuta mondo kiel ĝojesprimon donacas ioman sumon kaj tiele akiras ĉeneron en la Jubileo-ĉeno. Sed ne nur ĉiu K-do mem laŭpove municiu, sed alvoku imiti sian ekzemplon al siaj K-doj, konatoj, korespondantoj ktp. Donacu ne nur individuoj, sed ankaŭ grupoj, rondoj; kaj ili alvoku aliajn grupojn kaj societojn. Ĉies honoro postulas respondi kaj ree alvoki aliujn; tiele estiĝos implika ĉeno okaze de nia ok-jara jubileo, kaj la kaso de SAT pleniĝos. La monon oni uzu por la Eldona Kooperativo, kiu havas vastan agadkampon!…
Praktike la afero estas tiela:
K-do 1 el A donacas por la Jubileo-ĉeno, ekz. 5 sv. frankojn, kaj vokas fari la samon al K-do 2 el B, ktp, ktp. La nomojn kaj sumojn oni publikigu en la gazeto.
K-do 3 el C respondas al K-do 4 per 5 sv. fr. kaj invitas imiti sian ekzemplon al K-do 4 el D.
Alia ekzemplo: La grupo el A kolektis 5 dolarojn por la Jubileo-ĉeno kaj esperas, ke la grupo el B imitos sian ekzemplon ktp.
Ne nur SAT-anojn oni invitu, sed ĉiujn konatojn kaj simpatiantojn… »
J. JURYSTA (227).
★
Ricevinte antaŭ kelka tempo la ĉi supran leteron kaj pridiskutinte ĝian enhavon, ni konsentis al la propono de nia K-do.
Ni ne aldonas longajn, senutilajn komentojn. Por montri nian aprobon, ni simple decidis forĝi la unuan ĉeneron per donacado de 150 fr. fr. Kaj laŭ la plano de la instiganto, ni nin turnas al la aliaj Ekzekutivanoj el Leipzig kaj Moskvo, kaj ankaŭ al la anoj de la Sennacieca Konsilantaro por ke ili same forĝu aliajn ĉenerojn per donacado de kelka mono. La Estraro de SAT ja devas montri al la tuta SAT-anaro la sekvindan ekzemplon.
Nun la « ora ĉeno » ekforĝiĝas. Ĉiuj helpu!…
La Parizaj E. K-anoj.
Subjektivaj kaŭzoj de la sukceso de SAT
Neniu nun dubas pri la reala, kreskanta forto de nia movado. Estus tute senutile insisti pri tiu fakto. Prefere ni provu difini kaj montri kaŭzojn de la sukceso de SAT.
LABORISMO
La unua estas, ke la aktivaj SAT-anoj estas klaskonsciaj laboristoj, kiuj kuraĝe, senlace laboradis kaj senĉese penadis ne lasi sin trompi per brilaj manifestadoj, kies efiko estas ĉiam efemera. Ili ĉiam penis laŭeble forigi el nia movado la dandismon, kiu infektas la neŭtralan movadon. La gvidantoj ja ĉiam alvokis al metoda, modesta, senfanfarona laboro.
Ni ja scias, ke la laboro ne estas peno, sed male plezuro kiam ĝi estas farata memvole kun la konscio, ke oni laboras por la komuna bono kaj ne por iu rabema mastro.
En la libera laboro kuŝas eble la fundamento de l’ moralo, tial mi ne timas paroli pri la laborismo de SAT. En ĝi kuŝas vera forto kaj necesa kondiĉo de daŭra sukceso.
PRAKTIKISMO
La libera laboro estas ja per si mem kvazaŭ idealo. Sed necesas, ke la penado havu aprobindan kaj difinitan celon. Oni povas prezenti al si homon, laborantan kaj ŝvitantan, kaj kies penado estus tamen tute sen ia bona rezulto por la socio.
La laborismo de la SAT-anoj estas gvidata de praktismo. Ili ĉiam penadas uzadi praktike esperanton por siaj klasaj celoj; ili firme konscias, ke la lingvo per si mem ne havas ian ajn atentindan valoron, se ĝi ne estas aplikata praktike.
Ne ĉiam estas eble uzadi praktike la lingvon, sed tial ke la tuta kvinjara ekzisto de SAT celis tian uzadon, oni rajtas akcenti pri la praktikismo de nia Asocio.
LIBERISMO
Esperanto havas signifon nur per tutmonda uzado; tial SAT ĉiam celis atingi, ke ĝi havu anojn en kiel eble plej da lokoj, el ĉiuj mondpartoj.
Sed tre diversaj estas la kondiĉoj en la mondo. Estus do tute ne saĝe, se oni celus starigi precizajn regulojn, aplikendajn ĉie same. Necesis lasi grandan liberecon, sufiĉan elastecon kaj neprecizecon en la Statuto de SAT. La vivo, la sperto devas ĉiutage instrui kaj montri, kio taŭgas aŭ ne. De supre faritaj decidoj kaj leĝoj plej ofte fiaskas, tial ke ili ne ĉiam kongruas kun la realo.
La malsaĝuloj ne abonas Sennaciulo-n.
— página 3 —
SENNACIULO — 3
Liberismo karakterizas nian organizon, kaj ĝi ebligis ties atingitan sukceson.
IDEALISMO
La legantoj bonvolu rimarki, ke ĉi-punkto venas nur laste, kvazaŭ konkludo, kaj ne kiel prologo.
Idealismo estas nur revo, metafizikaĵo, se ĝi, laŭ la signifo mem de l’ vorto, malatentas la realon, la krudajn faktojn. Sed mi opinias, ke la celado al perfekteco, estas ankaŭ fakto, ke ĝi kuŝas en la koro kaj menso de ĉiu normale evoluinta kaj kulturita homo. Sekve ni ne devas malatenti tiun senpezan forton, kiu movigas multajn homojn. Kaj tian celadon al perfekteco mi nomas la SAT-idealismo.
Nia Asocio devas ja esti iom saturita je tiaspeca idealismo: idealismo ne malligita de la realo, sed male sin apoganta sur ĝin por atingi kiel eble plej alten.
Nia idealo estas la sennaciismo — ĝi estas ia anticipo, kaj prezentas al si ŝtupon, kiun certe atingos la socio en sia senhalta evoluado — pro la senĉesa malvolviĝado de la Scienco kaj Tekniko.
Kiel eble plej koncize mi provis montri subjektivajn kaŭzojn de la ĝisnuna sukceso de SAT. Tiuj kaŭzoj restu vivaj; ili estas necesaj por la estonta kreskado kaj prospero de nia kvinjara Asocio.
E. LANTY.
La centa numero de «Sennaciulo»
Cent numeroj!… Okcent paĝoj!…
Ni faldu libroformate la gazeton kaj jen, ni ricevas 3.200 paĝojn…
Per tio oni pli bone prezentas al si la laboron faritan dum du jaroj.
Ni ankaŭ prezentu al si la tre malbonan vivkondiĉaron de la laboristaro ĝenerale, dum la postmilita tempo, kiam ĉie regas senlaboreco, mizero — klasbatalo.
Kaj nun ni ekrigardu malantaŭen, al la antaŭmilita periodo, kiam relativa bonstato pli malpli ekzistis ĉie.
Se ni faras komparon inter la du periodoj, tuj evidentiĝas, ke la nuntempa laborista esperanta movado estas malgraŭ ĉio pli forta, pli vigla — pli firmstara ol antaŭmilite.
La ekzisto de semajna gazeto, kies vivkapableco montriĝis per eldonado de 100 kajeroj pruvas tion nerefuteble.
★
Ĉu tio signifas, ke ni devas esti kontentaj?
Tute ne.
Se kontentiga estas la laboro farita, la tasko kiu kuŝas antaŭ ni estas multe pli granda, postulas la ĉies laboron kaj atenton.
Unue atenton!
Ekzistas en la mondo pli ol 20.000 laboristaj esperantistoj, — dum Sennaciulo havas nur 3.000 legantojn. Ĉu normala estas tia situacio? Kial tiom granda estas la diferenco inter la du nombroj?…
Jen la problemo kiun temas solvi. Ni devas trovi la rimedon, kiu igos ĉiun laboristan esperantiston aboni nian gazeton.
— Tro alta estas la abonprezo, diras iu.
— Ĝin ni malaltigos…
— Ne sufiĉe interesa estas la enhavo de Sennaciulo eble diros aliu.
— Povas esti; tiaokaze helpu nin en la pliboniĝado; ne kontentiĝu per negativa kritiko, per indiferenteco.
Almenaŭ konsentu, ke nia programo kapablas kontentigi ĉiun klaskoncian laboriston esperantistan.
Sennaciulo estas ja senpartia organo, celanta liveri objektivajn sciigojn pri la laborista vivo el ĉiuj mondpartoj; ĝi celas klerigadi, edukadi per libera, larĝspirita prezento de ĉiuj problemoj interesaj por la proletaro.
Jen kia estas nia programo! Ne temas decidi ĉu estinte ĝi estis pli malpli bone aplikata; ni asertas ke tia estas nia programo, kaj ke sufiĉas la ĉies helpo kaj subteno por ke ĝi estu estonte plenumata.
★
Okaze de nia centa numero Sennaciulo rajtas voki al la 20.000 laboristaj esperantistoj:
Se vi konscias kiom grava estas por la laborista esperanta movado la ekzisto de semajna, multekzemplere eldonata gazeto; se vi deziras inteligente, ke via scio de esperanto ne estu senfrukta; se vi volas pruvi per faktoj, ke esperanto estas la plej taŭga interrilatigilo; unuvorte, se vi deziras la sukceson de la mondlingvo, vi ĉiel subtenos Sennaciulo-n.
La racio, la saĝo ordonas tion al vi. Sekve nia alvoko trovos eĥon ĉe la laboristaj esperantistoj, kiuj ja ne estas malsaĝuloj.
Sennaciulo.

La kongresa protokolo aperos sub formo de broŝuro kaj estos sendata al ĉiuj SAT-anoj.
La kongresa protokolo aperos sub formo de broŝuro kaj estos sendata al ĉiuj SAT-anoj.
Ekzistas ja saĝaj esperantistoj, kiuj ne abonas Sennaciulo-n, ĉar neniam ili havis en la manoj ekzempleron de ĝi. — Tiaokaze la malsaĝuloj estas la eldonantoj!
— página 4 —
4 — SENNACIULO
La sepjaro de «Sennacieca Revuo»
Leganta la ĉi supran titolon eble multaj legantoj miros kaj pensos: ĉu estas eble, ke ĉi gazeto estas pli malnova ol SAT mem?
Necesas do kelkaj klarigaj vortoj. Nia Asocio ja fondiĝis nur en 1921. Sed, kiel ĉio en la mondo, ĝi ne havis miraklan naskiĝon. Ĝi stariĝis sur jam ekzistantaj bazoj. Kaj tiuj bazoj havas sian fundamenton en la apero de Esperantista Laboristo, la 1-an de aŭgusto 1919.
Tiutempe la gazeto estis dulingva: franca kaj esperanta. Sed, trafoliumante la unuajn kajerojn, observema okulo povas ekvidi, ke tute apartigitaj estas la du partoj. Nenia miksiĝo, kiel ekzistas kutime en la malnovaj esperantaj gazetoj. En la unua n-ro, tri paĝoj estas franclingvaj kaj nur unu, la kvara, estas en esperanto. En la dua numero jam la esperanta parto kreskis je du pluaj kolonoj; en la tria du grandaj paĝoj jam estas plenigitaj per esperanta teksto. La lukto inter la du partoj daŭras, kaj pli kaj pli la franclingva parto malampleksiĝas. En la 7-a n-ro, kvin paĝoj estas esperantlingvaj, kaj nur tri en franca lingvo.
Tamen estas ĉiam la sama gazeto, unu parto ŝajnas apogi la alian. Sed fakte ekzistas kaŝita lukto inter la malsamlingvaj paĝoj. Tia situacio longdaŭre ekzisti ne povas. Disiĝo ja okazis ĉe la oka n-ro. Jam ekestas du apartaj gazetoj: Esperantista Laboristo kaj Le Travailleur Esperantiste, kiuj ĉiu laŭ sia vivkapablo, iros de nun sian propran vojon. La unua montriĝis pli forta, pli vigla kaj senhalte fosis sian propran sulkon. Le Travailleur Esperantiste mortis post kelkmonata vegetado, dum la sendanka frato vigle kaj bataleme antaŭeniras, senĉese plilarĝigante sian agitkampon. Ĉe Praha, Esperantista Laboristo estis jam deksesspaĝa gazeto kun 2.000 ekzemplera eldonkvanto, regule aperanta, havanta korespondantojn kaj legantojn en preskaŭ ĉiuj mondpartoj.
Ĉe la fondo de SAT, estis decidite ŝanĝi la nomon de la gazeto, kaj tiel la postkongresaj kajeroj surhavis la titolon Sennacieca Revuo.
Jen treege koncize kia estas la historio de la kvazaŭ pratempa ekzisto de la gazeto, kies sepjaron ni hodiaŭ jubileas.
Pri la posta historio ne necesas rakonti. Kredeble ĉiu scias, ke Sennacieca Revuo antaŭ du jaroj naskis idon (Sennaciulo) kaj tiam el Parizo forvojaĝis Moskvon, por tie esti prizorgata de lerta kolektivo en kies manoj ĝi jam ankoraŭ estas.
Malgraŭ siaj diversaj metamorfozoj Sennacieca Revuo, enradikiĝas ĉe la fundamento de SAT; kaj decas en tiu jubilea okazo ne forgesi tion. Necesas ankaŭ pensi pri la rimedoj kapablaj helpi ĝian pluan malvolviĝon sur la kampo al ĝi difinita.
Okaze de la sepjaro de Sennacieca Revuo, ĉiu literatur-amanto, ĉiu sciencemulo kaj pedagogo pensu varbadi novajn abonantojn al la patrino de SAT.
SAT-ano 1.
NIA POŜTO
Al ĉiuj K-doj, kiuj el Leningrad sendis amikajn vortojn, mi kore dankas. Samkiel vi, mi bedaŭras mian nepartoprenon al nia VI-a. La nunaj cirkonstancoj faris, ke mia batalposteno estis ĉi tie, dum la via estis tie, malproksime. Sed la pensoj, la sentoj estis tamen kunaj, kaj la atingita sukceso forigas ĉiujn bedaŭrojn…
E. Lanty.
★
Ni jam diris kaj ripetas, ke nur la Redakcio de Sennaciulo sidas en Paris. Nenio ŝanĝiĝis ĉe la Administracio. K-do Lerchner (Colmstrasse 1. Leipzig-O-27) daŭre zorgas pri la abonoj kaj ekspedo de la gazeto; li preparas la adresilojn. Sekve, oni sendu senpere al li ĉion rilatan al abonoj, reabonoj, adresŝanĝoj, kotizoj, libromendoj.
Ekzekutiva Komitato.
★
Mankas en ĉi n-ro la projektita Radio-Paĝo, tial ke ne trafis nin ĝustatempe la necesa materialo. Ni klopodas nun por ordigi la aferon.
La interesatoj estu certaj, ke estonte aperos regule kaj akurate la Radio-Paĝo.
★
233-466. — Bedaŭrinde mankas loko. Estonte dediĉu iom pli da tempo al via verkado, por plikoncizigi vian stilon. Bonvolu ankaŭ afranki ĝuste viajn leterojn; ni devis pagi trifrankan punafrankon por via lasta.
Red.
★
K-do Kennedy (en Gt. Bearsden P. O. ??) — via p. k. pri nova adreso estas nelegebla. Bonvolu ripeti. — Adm.
★
Senio Weingast. — Nur en okazo de nepra bezono ni povus enmeti artikolon de fremda al SAT persono.

ELDONA FAKO DE SAT — Tre baldaŭ aperos: KARL MARX, lia vivo kaj lia verko de V. ELSUDO kaj Ŝtato kaj Revolucio de LENIN. — Nun estas kompostata kaj aperos post du monatoj: Je la nomo de l' Vivo, originala verko de E. IZGUR. La volumo estos 226-paĝa, la teksto riĉe ilustrata kaj la presado luksa. — Baldaŭ aperos la II-a eldono de Nur volu! — Estas nun preparata la II-a 20.000-ekzemplera eldono de PETRO. ★ Manuskriptoj abundas, nur mankas aĉetantoj de akcioj de nia Eldon-Kooperativo. — Tiuj akcioj valoras 1 amerikan dolaron kaj liveras al la posedanto renton je 10 %. Duondolaraj akcioj estas ankaŭ aĉeteblaj. Pliajn detalojn oni petu de la SAT-Administracio. Okaze de la trijaro de Eldona Kooperativo de SAT aĉetu nepre almenaŭ 1 akcion.
ELDONA FAKO DE SAT — Tre baldaŭ aperos: KARL MARX, lia vivo kaj lia verko de V. ELSUDO kaj Ŝtato kaj Revolucio de LENIN. — Nun estas kompostata kaj aperos post du monatoj: Je la nomo de l’ Vivo, originala verko de E. IZGUR. La volumo estos 226-paĝa, la teksto riĉe ilustrata kaj la presado luksa. — Baldaŭ aperos la II-a eldono de Nur volu! — Estas nun preparata la II-a 20.000-ekzemplera eldono de PETRO. ★ Manuskriptoj abundas, nur mankas aĉetantoj de akcioj de nia Eldon-Kooperativo. — Tiuj akcioj valoras 1 amerikan dolaron kaj liveras al la posedanto renton je 10 %. Duondolaraj akcioj estas ankaŭ aĉeteblaj. Pliajn detalojn oni petu de la SAT-Administracio. Okaze de la trijaro de Eldona Kooperativo de SAT aĉetu nepre almenaŭ 1 akcion.
Ĉiu aktiva SAT-ano havas la devon aboni la oficialan organon de SAT.
— página 5 —
SENNACIULO
Malnovaj vortoj — ankoraŭ aktualaj
« Konsiderante, ke nur per faktoj ni sukcesos veki veran intereson pri esperanto ĉe niaj klasbatalaj organizoj…
« … Ke la ĉefa tasko de nia Asocio povas neniel esti politika, ĉar jam ekzistas klasbatalaj organizoj ;
« Ke samkiel antaŭ 20 aŭ 30 jaroj estis nepre necese, ke ĉiuj praktikantoj de esperanto — ĉu pastroj, ĉu anarkistoj, ĉu policanoj — ariĝu por montri per faktoj, ke artefarita lingvo povas esti uzata en la praktiko, estas nun necese, ke ĉiuj laboristaj esperantistoj ariĝu en unu solan Asocion por montri al la Proletaro, per imponaj faktoj, kiom utilega estas esperanto por la batalo kontraŭ la kapitalisma sistemo… »
El la gvida rezolucio voĉdonita unuanime ĉe la fonda kongreso de SAT en Praha.

Grupa foto de ĉirkaŭ dudek personoj, viroj kaj virinoj, starantaj antaŭ ornamita pordego de konstruaĵo.
Grupa foto de ĉirkaŭ dudek personoj, viroj kaj virinoj, starantaj antaŭ ornamita pordego de konstruaĵo.
ĈE LA FONDO DE SAT: Praha 1921.

Granda grupa foto de centoj da kongresanoj sur la ŝtuparo kaj antaŭ kolonhava konstruaĵo; supre pendas standardo kun la teksto « SUKCESPLENAN LABORON AL LA VI-a SAT-KONGRESO!! », kaj meze alia standardo kun teksto en esperanto, kaj malsupre ŝildo « VIVU TUTMONDA LABORISTA SENNACIA SOCIO! ».
Granda grupa foto de centoj da kongresanoj sur la ŝtuparo kaj antaŭ kolonhava konstruaĵo; supre pendas standardo kun la teksto « SUKCESPLENAN LABORON AL LA VI-a SAT-KONGRESO!! », kaj meze alia standardo kun teksto en esperanto, kaj malsupre ŝildo « VIVU TUTMONDA LABORISTA SENNACIA SOCIO! ».
POST KVIN JAROJ : VI-a Kongreso, Leningrad, 1926.
— página 6 —
SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
Ĉe la laboruloj.
Esperanto — vojo al progreso de l’scienco
Artikolo de akademiano A. E. FERSMAN, aperinta en « Leningradskaja Pravda », la 7-an de aŭgusto 1926, N° 180.
Lingvo estas unu el la plej potencaj iloj de rilato inter la popoloj. La diverslingveco estas unu el la plej ĉefaj baroj, starantaj sur la vojo al unuigo de l’ laboruloj ĉiulandaj. Krei unuecan lingvon internaciskalan — tio signifas forigi ĉi baron. La garantio por la sukceso de esperanto estos plenumo de la kondiĉo, ke ĝi utiligu la radikojn el la lingvoj de ĉiuj nacioj. La prilaboro de tiuj radikoj, kiuj devos servi por plua disvolviĝo de esperanto, — estas serioza scienca laboro.
La Akademio de Sciencoj Sovet-Unia, stariĝinta en la kapo de l’ scienca movado de U. S. S. R., ne povis, komprenebl e, lasi sen atento ankaŭ tiun ĉi plej necesegan regionon de homa scio. Ĉe la Jafetidologia Instituto funkcias, ĉe la plej proksima partopreno de la akademia ĉefsekretario S. F. Oldenburg, sub la prezido de akademiano N. J. Marr, komisiono, okupanta sin per studado pri la historio de formiĝo de apartaj lingvoj kaj per esplorado pri similecaj radikoj.
La rezultoj de laboro de tiu ĉi komisiono, konsiderante la partoprenon en ĝi de tiaj eminentaj fakuloj de lingvoscienco, kiel S. F. Oldenburg kaj N. J. Marr, promesas esti grandvaloraj.
Esperanto estas la plej serioza provo krei artefaritan lingvon, komunan por ĉiuj popoloj. Sciencul oj de la tuta mondo, vidantaj la pluran disfloron de sciencaj disciplinoj en la kreskanta unuiĝo de vastaj popolamasoj, en kiuj la scienco ĉerpas siajn fortojn por plua disflorado, — devas saluti esperanton, kiel unu el la vojoj por plifirmigo kaj plivastigo de tia unuiĝo. Por la scienco estas ekstreme grave, ke la plej uzataj terminoj kaj esprimoj estu samsignifaj por ĉiuj popoloj, por ĉiuj landoj kaj por ĉiuj nacioj. Al esperanto estas promesita venka marŝo, kondiĉe se ĝi plifirmigos sian ligon kun la sciencoj, okupantaj sin per studado pri historio de la lingvoj. Esperanto, estante lingvo artefarita, eniros la karnon kaj la sangon de l’ laboruloj tutmondaj, se ĝi konsideros ĉiujn faktorojn pri tio, ke la lingvo de ĉiu popolo estas historie kunmetiĝinta fenomeno.
Kreo de unueca artefarita lingvo forigos unu el la baroj al la vasta unuigo de sciencul oj kaj al la disvastigo de scioj inter la laborulaj amasoj.
Akademiano A. E. FERSMAN.
★
Saluto DE LA Akademio de Sciencoj de U.S.S.R. al la VI-a SAT-Kongreso
Leningrad, 6/VIII 1926. N° 5215.
Foresto el Leningrado de la Prezidanto de l’ Akademio de Sciencoj, akademiano A. P. Karpinskij kaj de la Ĉefsekretario, akademiano S. F. Oldenburg, troviĝantaj en eksterlandaj sciencaj vojaĝoj, kaj ankaŭ ia neprokrastebla urĝa afero, deviganta min forveturi hodiaŭ vespere el la urbo, senigas la Akademion de Sciencoj de U. S. S. R. je la eblo esti reprezentata per unu el la membroj de sia Prezidantaro ĉe la solena malfermo de l’ SAT-Kongreso.
Esprimante pri tio grandan bedaŭron, mi petas transdoni al la Kongreso la sinceran saluton de la Akademio de Sciencoj kaj la bondezirojn por plena sukceso en ĝiaj laboroj, direktitaj al la plej intima unuigo de l’ laboruloj tutmondaj. La Akademio de Sciencoj esprimas la esperon, ke la esperantista movado estu potenca puŝo al la vasta disvolvo de internaciaj kunligoj inter la laborularo, unuigante la laborulajn amasojn en la nobla celado al la progreso kaj solidareco.
Restas al mi aligi al ĉi bondeziroj ankaŭ mian saluton al la partoprenantoj de la Kongreso.
Kun sincera saluto,
Akademiano A. E. FERSMAN.
★
La VI-a kaj la Soveta gazetaro.
Konsiderindan lokon dediĉis la soveta gazetaro al nia VI-a : Detalaj raportoj pri alveno de eksterlandaj delegitoj, iliaj fotoj, raportoj pri la laboroj de l’ Kongreso, salutleteroj de la Akademio de Sciencoj, de Aviohim (Societo por Aviada kaj Kemia Defendo), ODR (Societo de Radioamikoj), de K-do Lunaĉarskij ktp., intervjuoj kun la alilandaj kongresanoj kaj precipe la demando pri la internacia laborista korespondado kaj gazetservo plenigis Leningradajn kaj aliurbajn jurnalojn.
La Leningradskaja Pravda (Leningrada Vero) ĉiutage publikigis la resumon de la ĉefaj mondnovajoj en esperanto, por ke ankaŭ la eksterlandaj delegitoj povu ilin legi. Krome ĝi akceptis la kongresanaron en sia ejo por interkonatiĝo kun rusaj laboristoj. La Krasnaja Gazeta (Ruĝa Jurnalo) en siaj matenaj kaj vesperaj eldonoj dediĉadis grandan spacon al la prikongresaj kaj ĝeneralaj priesperantaj artikoloj. Multaj jurnaloj grandlitere kaj unuapaĝe salutis la Kongreson.
La radioamatora jurnalo Novosti Radio (Novajoj de Radio) publikigis artikolon de K-do Nekrasov pri la internacia lingvo de radio. Kaj… malsaĝa kuriozajo… sub tiu ĉi artikolo iu idisto diras, ke « ido ne venkis ankoraŭ esperanton, sed necesas, ke la lingvistoj urĝe elektu la internacian lingvon ». Espereble la sovetlandaj K-doj klarigos al tiu ulo, ke ne lingvistoj, sed la vivo mem jam faris sian elekton.
Cetere tio estis la sola malagorda noto en la harmonia muziko de laŭdo kaj propagando por nia afero. — E. RETO.
La Administracio akceptas eĉ la kvaronjarajn abonojn.
— página 7 —
SENNACIULO
Esperanto je la servo de l’ sindikata movado.
(Laboristaj korespondantoj.)
Ni publikigas ĉi leteron, por ke la laboristaj korespondantoj de SENNACIULO, unu fojon pli, estu atentigataj pri la temoj, kiuj trovas bonan akcepton ĉe redakcioj. Ni jam kelkfoje diris kaj profitas la okazon por ripeti : ne verku politikecajn artikolojn, ne provu imitaĉi la profesiajn publicistojn ; rakontu simple pri via vivo, pri via profesio, pri la moroj en via regiono kaj tiel nia gazeto akiros specialan karakteron, certan originalecon. Unuvorte ni ĉiuj penadu, por ke SENNACIULO neniel similu la nacilingvajn gazetojn. — Red.
Letero de la Redakcio de « Profruh Belorusi » (1).
Al Esperanta Centra Oficejo,
Estimataj Kamaradoj,
Je via buŝa demando pri « Folieto por internacia laborista interligo », presata en la gazeto « Profruh Belorusi », la Redakcio komunikas jenon : dum la duon-jaro de 1926 aperis en la 13 numeroj — 12 leteroj de eksterlandaj « labkor’oj » (laboristaj korespondantoj) 2 artikoloj de Minskaj esperantistoj kaj kelkaj fotajoj per vi ricevitaj. La leteroj de « labkor’oj » venis el Germanio kaj Hungario po 3, Ameriko 2, po 1 el Anglio, Estonio, Bulgario kaj Holando.
La aperon en nia gazeto de tiaj leteroj estonte ni konsideras treege dezirinda, ĉar ili interesas nian legantaron kaj konatigas la blankrusiajn laboristojn kun la viv-kondiĉoj de eksterlandaj K-doj.
Necesas ankaŭ noti unu dezirajon, kiu laŭniaopinie estas treege grava : necesas ke la leteroj ne rilatu la ĝeneralan politikan analizon de la landa situacio…
Dezirindas ke la leteroj sendataj al « Profruh » klarigu la sindikat-movadon, la laboron de sindikat-organizoj, la vivon de laboristo en familio kaj ĉe la entreprenejo, liajn kulturajn aspirojn kaj ilian kontentigon ; ke ili rakontu pri laboristaj kluboj, pri tio, kion diras laboristoj pri Sovetio kaj iliaj delegitoj vizitintaj ĝin, pri la sukcesoj en scienco kaj tekniko aplikataj ĉe la produktado (2). Kaj se ĉiuj grandaj politikaj okazintajoj (striko en Britio, ĉiniaj okazintajoj k. t. p.) ankaŭ estus klarigataj de l’ esperantistaj « labkor’oj » kaj se tiu klarigado koncernus profesiojn praktikatajn en Blankrusio (ledistoj, nutrajistoj, lignajistoj k. t. p.) la Redakcio konsideros, ke la taskoj starigitaj por la « Internacia folieto » estas plenumataj.
Respondeca sekretario de Redakcio de « Profruh Belorusi » :
JILIN.
Minsk, 23-VII-1926.
(1) Profesia movado de Blankrusio, ĉefa organo por blankrusia sindikata movado.
(2) Necesas noti, ke ĝuste samajn postulojn antaŭmetas ĉiuj redakcioj, uzantaj la servojn de esperanta korespondado.
Ĉe la neŭtraluloj.
Kiel sciigite en la n-ro 96 de SENNACIULO, la neŭtralaj esperantistoj « kongresis » en Edinburg. Ŝajnas, ke ili estas tre diskretaj, rilate la nombron de partoprenantoj. La korespondanto de « Heroldo » parolas en sia unua raporto nur pri la kutimaj amuzajoj. Ni do atendu por ekscii ĉu la kunigo de katolikoj, protestantoj, framasonoj, laboristoj kaj negocistoj ebligis grandnombran alvenantaron de « samideanoj » en la skotan urbon.
La Kongreson de la neŭtraluloj ankaŭ partoprenis kelkaj socialistoj, kiuj kredeble ne sciis pri la VI-a laborista Kongreso en Leningrad. Ili almenaŭ konas la adreson de SENNACIULO, ĉar ni recevis raporton pri iu « fakkunveno de socialistoj ». Ni tre dankas pro tio.
La raporto estas sufiĉe longa, sed bedaŭrinde mankas ankaŭ la sciigo pri la nombro de partoprenintoj. Estas almenaŭ dirite, ke la kunvenon prezidis « S-ro » (tiel) F. Azorin (Hispanio), ke K-do el Britio raportis pri la funkciado de B. L. E. S. (Brita Ligo de Esp. Soc.). Gratulinte la raportinton, la prezidanto parolis pri « Esperantismo kaj socialismo ». Diskutado sekvis. Parolis K-do el Holando, alia el Stuttgart. Pri Hungario « S-ro » (tiel) J. Major raportis.
Fine K-do Hawkins el la Londona Esp. Lab. Klubo proponis, ke oni sendu telegramon al la redaktoro de « Daily Herald » (ĉiutaga Heroldo), dankante lin pro lia subtenado al esp-o. Post la kantado de la « Internacio » fermita estis la kunveno.
Jen estas la tuta substanco, kiun ni povis ĉerpi el tiu tri paĝa raporto.
Kaj nun, oni permesu al ni fari jenan demandon : Ĉu en la telegramo sendita al la redaktoro de « D. H. » oni aparte gratulis lin pro tio, ke la anoncoj pri B. L. E. S. estas jetataj en paperkorbon kaj aperas nur tiuj de B. E. A., la neŭtrala societo ?
For la neŭtralismon !…
HELPU !
Germanlingvaj Kamaradoj !
Ne delonge aperis en germ. lingvo la verko de l’ socialista profesoro Th. Hartwig : « Der Kosmopolitische Gedanke ! » (La Kosmopoliteca Ideo).
Por ni, sennaciuloj, tiu libro havas netakseblan valoron. Ne povas esti eĉ dubeto pri tio ke ĝi estas urĝe tradukenda esperanten. El tiu 216-paĝa libro ni devas uzi la maksimumon de materialo.
Kamaradoj ! Inter vi estas multaj anoj de l’ Literatur-Fako de SAT. Inter vi estas multaj kapablaj kaj laboremaj tradukontoj. La verko havas serion da ĉapitroj (Kosmopolitigo de l’ homaro. — Vojoj al mondcivitana idearo. — La pragmata Kosmopolitismo. — La emocia Kosmopolitismo. — La racieca Kosmopolitismo. — La realiĝanta Kosmopolitismo, k. t. p.) — Do jen estas laboro, kiu facile estas farebla kolektive.
Laboremaj sperthavaj K-doj ! Anoncu vin al K-do H. MURAVKIN, Paulsborner str. 21, 1, Berlin-Halensee. Tiu K-do interkonsentos kun vi pri la dispartigo kaj farmaniero de l’ laboro.
La Hispania Kaoso
Eklezio kaj persekutado ĉie.
Hispanio troviĝas en stato formiga. Tial ke la eklezio enradikiĝis tre profunde, ĉie la popolo estas ankoraŭ kvazaŭ en letargio, ĉefe la kamparanaro. Imagu kiel povas esti popolo dudekmiliono nombra kun 4.800 monaĥejoj ! Nur en Katalunio da ili troviĝas pli ol 900. La registaro de Primo de Rivera estas ĉefe konfesia (1) ; pro tio la monaĥismo nun estas pli riĉa, pli potenca kaj aroganta ol iam ajn. Hispanio estas ampleksega monaĥejo. En 1860, la eparhio barcelona havis neniun monaĥejon kaj 22 monaĥinejojn ; nun ĝi havas 560 monaĥejojn !…

Karikaturo : grupo da figuroj — pastroj, militistoj, kapitalistoj kun cilindraj ĉapeloj kaj sakoj — starantaj kune, kelkaj kun grandaj nazoj kaj ventroj.
Karikaturo : grupo da figuroj — pastroj, militistoj, kapitalistoj kun cilindraj ĉapeloj kaj sakoj — starantaj kune, kelkaj kun grandaj nazoj kaj ventroj.
LA HISPANIAJ PARAZITOJ
Plej multaj monaĥoj sin dediĉas al instruado kaj al ekspluatado de fabrikoj, uzinoj kaj ĉiaspecaj komerc-entreprenoj, krom interveno ĉe karceroj, orfejoj, hospitaloj, aziloj ktp., apartenantaj ĉu al la ŝtato, ĉu al urbo aŭ provinco. En la barcelona eparhio (proks. unu miliono da loĝantoj) ekzistas pli ol 7.000 institucioj, societoj, fratejoj, rondoj ktp., kies karaktero estas klerikala kaj kiuj estas gvidataj laŭ monaĥismo pli malpli kaŝa. La subtenado al tiuj katolikaj sidejoj (300 parohoj kaj 3 mil salajruloj), monaĥejoj, katedralo, seminario, 2 episkopoj, kanonikoj, beneficuloj kaj ekle zia personaro ĝenerale, kostas pojare proks. 10 milionojn da duroj. Ĉi tiu nombro estas la oficiala, sed okazas, ke multaj monaĥoj malhelpas al ia kontrolo kaj faras sian enŝoviĝon sekrete, kaŝante sian veran mision. La instruado unua- kaj duagrada estas, kiel la Universitato, en iliaj manoj.
Ĉio antaŭdirita klarigas kial la popolo estas tenata sub la jugo religia. Aliparte la persekutaj rimedoj energie aplikataj kontraŭ la propagandistoj kaj ribelantoj tre efikis profite al la burĝaro kaj katolikaro ; ili estas tiom perfektigitaj, ke tiom granda nombro da « gardantoj de la ordo » vere timigas eĉ la plej kuraĝan K-don.
- Konfesia : konfesanta kredon en religio.
Sennaciulo estas aĉetebla poekzemplere en ĉiuj SAT-agentejoj.
— página 8 —
SENNACIULO
Malkonsento inter parazitoj.
Lastatempe montriĝis ekribelemo flanke de la grandaj kapitalistoj kontraŭ la Diktatoro, sed ne por bonigi la staton de la laboristoj, nur kontraŭ la egoismo de la altranguloj. Ni komprenebl e ne fidas al tiuj generaloj, grafoj kaj bankistoj ; ili faros nenion bonan por ni ; nur ili intencas ekspluati nin plej trankvile kaj facile. Tamen estas ĝojiga fakto, ke ili reciproke sin persekutas kaj ni ekvidas el tio, ke ni povos iom profiti la kaoson, kiun ili estigos. Ni esperas, ke ili militite interluktos (bedaŭrinde rekte la batoj falas sur la laboristojn), por ke bankrotu definitive la klerikalismo. La lastaj okazintajoj negravas objektive, sed ili estas atentinda simptomo de la fortoj nesinmontrintaj, kiuj konstante plikreskas kaj morgaŭ fariĝos vivaj.
Revolucio nepre.
Hispanio sin savos nur per revolucio. Sen ĝi, estas neeble ion ajn pozitivan fari… Sed kiam revolucio fine okazos, estos terurege ; ĉiu konsentas pri tio. Ĉie oni konspiras ; verdire estas nur grupetoj, sed agemo plikreskas…
Ni preparigas per la studado de la problemoj armeaj, ekonomiaj, instruaj, organizaj, administraj… por la estonta batalo.
Se nun okazus revolucio, se la nuna ekvilibro rompiĝus, estus preskaŭ neeble kunigi ĉiujn hispanojn sub iun standardon : ja fortaj partioj ne ekzistas, individuismo regas la spiritojn kaj bedaŭrinde la popolo estas plejparte malklera.
Kaosa estas la nuna situacio en Hispanio kaj ni ne povas esperi baldaŭan ordigon de la aferoj.
El raporto de J. COMOPOSADA.
SAT-konferenco de la V-a sektoro okazos la 5-an de sept., je la 14-a horo, en Dortmund, Germ. en « Reinolsduhof », Hansa placo. — Grava tagordo. — A. V. D. HEID.
Grava komuniko
La Ekzekutiva Komitato decidis :
Malaltigi la abonprezon de « Sennaciulo » ;
Donaci premion al ĉiu nova abonanto ;
Donaci valorajn premiojn al la varbantoj de novaj abonoj.
Detaloj kaj precizaj sciigoj aperos en la venonta n-ro. Ni estis devigataj fari tiun prokraston pro la foresto de nia administranto, K-do Lerchner, kun kiu ni devas antaŭe pritrakti la koncernajn aranĝojn.
★
Pri La Lernanto, ni atendas la rezultojn de intertraktoj kun kelkaj nacilingvaj esperantaj organizoj por fari apartan grandkvantan eldonon de tiu Folio, kiu havos tute alian karakteron ol tiun de la ĝis nun eldonita.
La abonantoj de SENNACIULO ricevos kiel antaŭe La Lernanto-n sen plua aldonpago.
EKZEKUTIVA KOMITATO.
★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★
Pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton (*) de nia lingvo.
L. L. ZAMENHOF.
(*) Havebla ĉe nia Administrejo estas la « Fundamento de Esperanto ».
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso : Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ : L — letero, PK — poŝtkarto, PI — poŝtkartoj ilustritaj. PM — poŝtmarkoj. bfl. — poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. — kun ĉiuj landoj. esp-ajo — esperantajo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio.
K-do Hans Schmutz (Junulo), Neuda ap. Pöchlarn, dez. koresp. kun la tuta mondo. Resp. garantiata.
— ALLE grupo dez. interŝ. L, PK, PI, k. ĉ. l. krom Aŭstrio, Germanio k. Cekoslovakio. Adr. : ALLE grupo, Widmanng. 27, Villach.
— K-do Josef Rothbauer, Alp. Jäger Rgt. 8, 4. Komp., Wels, interŝ. por sia amiko PM, PK, prec. de nordaj landoj. Resp. garantiata.
Germanio.
K-do Alfred Bachmann, Körnerstr. 5, Chemnitz i. Sa., dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l.
— K-do Alfred Müller, Fürstenstr. 38, Chemnitz i. Sa., dez. koresp. k. komjunularanoj k. ĉ. l.
— K-do Johann Panzer, Leupoldsdorf, 10, ap. Wunsiedel i. Fichtelgeb. dez. koresp. pri ĉ. temoj, precipe porcel. komerco, k. ĉ. l.
— K-do Gerhard Uhlig, Turnerstr. 6, H. Mittweida i. Sa. dez. ŝakludi per koresp., nur kun Anglio, Francio aŭ Hispanio.
— K-do H. Wendt, Karlsplatz 20, Freiburg i. B. (18 j. junulo) dez. koresp. L, PK, kun junuloj el Sovetio, ĉiam resp.
Jugoslavio.
K-do Josip Rozmarič, Koprivnica, dez. koresp. PK, PI, Bfl, k. ĉ. l.
Sovet-Unio.
K-do P. T. Nosov, sevkavselbank, sev. kav. kraj. gorod Salsk, dez. koresp, kun ĉ. l. gek-doj pri ĉ. temoj, L, PK, PI, k. ĉ. l.
— K-do Voldemaro Jarov, statisto-ekonomisto, Kooperativnaja 10, Bogorosk, Moskva gub. dez. koresp. pri lab. movado, socia vivo kaj kooperacio L, PK, k, ĉ. l.
— K-dino Lubovj Jarova, dentkuracistino, Fabrika Gluhovskoj manufaktury, Krasnaja sloboda 224, Bogorodsk, Moskva gub. dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PK, k. ĉ. l.
[REKLAMO p.8] Ĉiu radio-amatoro / Ĉiu deziranta studi la radiosciencon / Ĉiu volanta aŭskulti la radiosendojn / Ĉiu kiu volas propagandi esperanton inter radiistoj / devas aboni la jurnalon / INTERNACIA RADIO-REVUO / Ĉefaj artikoloj aperintaj en unuaj 7 numeroj : / Propagiĝo de la ondoj (R. Mesny) — La plej simpla ricevilo — Unulampa ricevilo — Paŝo post paŝo (teoriaj babiladoj) — Kiel fari bonan antenon kaj terkonekton — Zoologia studo por radioamatoro — Radio-Enciklopedio — Esperanto por Radio, Radio per Esperanto ktp. / La sama jurnalo aperas ankaŭ en speciala eldono por blinduloj. Fundamenta stilo estas zorge observata. / Jarabono 1/2 dolaro. / Postulu kontraŭ respondkupono 40-paĝan specimenon. / Eldonejo : Etienne Chiron, 40, rue de Seine, Paris (VIe).
[REKLAMO p.8] PIONIROJ, ATENTU ! — La centra organo de Ukrainia Centra Oficejo por Komunista Infanmovado « DYTJACY RUH » (ĉiumonata) petas la pionirajn grupojn eksterlandajn, ke ili alsendu informojn kaj artikolojn pri sia vivo kaj laboro, ankaŭ fotojn kaj desegnojn. La taŭga materialo aperos en nia revuo kaj en la ĉiusemajna gazeto pionira « Juny Lèninec ». Rekompence ni aperigos la adresojn de l’ grupoj-korespondintoj en la nomitaj organoj ; la artikolverkintoj ricevos laŭkutiman honorarion kaj aŭtorajn numerojn. Nia adreso : Ĥarkov (Sovetunio, Ukrainio), stary pasaj, n-o 22, vydavnyctvo « Juny Lèninec ». Redakcija « Dytjaĉy Ruĥ ».
Okaze de la kvinjaro de SAT, ĉiu membro devas nepre varbi unu alian membron.
Le Gérant : L. GLODEAU.
★ Esperanto-Presejo J. SOLSONA, 9, Rue Hallé, Paris-14e — Telefono : Gobelins 62-71
N.º 101, 2 de septiembre de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
2-a Jaro. N-o 51 (101) — APERAS SEMAJNE — 2. Septembro 1926
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Redaktanto: E. LANTY
14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe | Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT
23, Rue Boyer, Paris-XXe | Administranto: R. LERCHNER
Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
La Meksikia Registaro kaj la Roma Pastraro
Ega bruado plenigas la mondon pri supoza persekutado al la katolika pastraro en Meksikio.
La vero estas tute alia. La pastroj el ĉiuj religioj estas pretendantaj ĉiam, estri ne nur la spiritajn aferojn, sed precipe la materialajn. En la okazo meksikia, ne necesas ripeti, kiamaniere la hispanaj konkirintoj «katolikigis» la Hindajn idolulojn. Tra la tuta tricentjara koloniiga registaro, oni uzis malliberejojn, turmentojn, kaj fajron por konverti la meksikianojn al kristanismo.
Tamen, inter la pastraro, same kiel en ĉiu granda kolektivo, ekzistas malsimilaj kategorioj, morale aŭ materiale; estas malsategitaj subuloj, laborantaj sincere dum aliaj havas la tutpovon kaj la tutĝuon.
Ĉe la komenco de la porsendependa Revolucio, en 1810, kelkaj subaj pastroj meksikiaj iĝis ĉefoj. Hidalgo kaj Morelos, la du plej grandaj figuroj en la meksikia revolucio, Matamoros, kaj ĉiuj vilaĝaj pastroj, mortis per pafado, post ekskomuniko flanke de la altaj episkopoj, kiuj, nature, apogis la hispanan registaron. Nur 115 jarojn poste, t. e. en 1925 pro la agitado de la liberaluloj, tia ekskomuniko estis nuligata.
Dum nia unua sendependa centjaro, la romuloj agadis aktive, sufiĉe sukcese, helpate de la popola malklereco kaj pro la maleblceo de la registaroj ilin kontraŭstari kaŭze de konstantaj revolucioj. Laŭ la Konstitucia Akto 1857-a, la ŝtato estas disigita je la eklezio. Tio kaŭzis dekjaran bataladon, finitan

Foto en ornama kadro: la prezidanto Calles kun aliaj personoj sur balkono, salutante amason.
Foto en ornama kadro: la prezidanto Calles kun aliaj personoj sur balkono, salutante amason.
PREZIDANTO CALLES SALUTAS LA LABORISTAN MANIFESTADON
per pafado de Maksimiliano de Aŭstrio en Kueretaro. La meksikia reakcio estis invitinta lin por iĝi reĝo; sed Meksikio jam en 1824 senkapigis alian katolikan reĝon, Aŭgustinon I (Iturbide); tiel oni bone pruvis, ke kronitajn kapojn oni ne akceptas tie ĉi, kaj ke la blusangaj tiranoj nepre falos sub la hinda pafado spite la apogo de eksterlandaj armeoj. (Aŭstra kaj franca en 1862).
En 1910, post tridekjara dormado, revekiĝis la Revolucio, ĉifoje kontraŭ la ekspluatistoj, la terrabintoj, kaj kontraŭ la registaro kiu mokis la leĝojn. Triumfinte, la movado en 1917 starigis novan Konstitucian Akton. Ĝi diras, ke la unuagrada instruado estos nepre laika, ke la pastroj de kia ajn religio devas esti naske meksikianaj, ke ili ne povos partopreni en la politiko ktp.
La tutmonda reakcio estas ĉiam forte reprezentata en Meksikio, kaj la registaro devis elpeli en kelkaj okazoj, reprezentantojn de Hispanio, de Anglio kaj de la Papo, pruvinte, ke ili kontraŭbataladis la meksikiajn instituciojn.
Dum naŭ jaroj, la katolika pastraro klopodegis nuligi la al ili koncernantajn konstituciajn artikolojn, ankoraŭ ne rigore aplikataj pro manko de regularo.
En Marto 1925 komenciĝis skisma agitado por sendependigi la katolikan eklezion el Romo. Tiu ĉi skismo ne plene sukcesas ankoraŭ pro aktiva, energia defendo de la romuloj; sed ĝi tamen vivas. La reformistaj pastroj havas ĉefon nomitan «Patriarko Meksikia»; la mesojn oni faras en hispana lingvo anstataŭ en la latina, komprenita de neniu; tio ĉi similas sendube, la reformacian movadon en Anglio.
— página 2 —
2 — SENNACIULO
En Julio 1926 aperis la federacia regularo de la konstituciaj prireligiaj artikoloj. La movado de katolikaj politikistoj (Kavaliroj de Kolombo), la katolika episkoparo, kaj la fanatikularo, precipe ina, atingis tiam la egecon. La «Ligo Nacia por Religia Defendo», anoncis, ke je la lasta tago de julio okazos kvazaŭa striko; ke ili fermos la preĝejojn kaj la pastraro forlasos la diservon. Laŭ leĝe ĉiu preĝejo en Meksikio estas nacia proprajo, ankaŭ ĉio enfermita tie: ornamajo, ilaro, pentrajoj ktp. La pastraro anoncis ankaŭ, ke la katolika ligo bojkotos la komercon, la amuzadon, la registaron, unuvorte, minacante haltigi la tutan vivon, kaj tiel kaŭzi gravegan ekonomian krizon, kaj, sekve, la falon de la liberala registaro.
La laboristaro subtenas la registaron
La meksikia laboristaro, pri kiu ni parolos alifoje, estas grandparte organizita, kaj dividita en tri grandaj sekcioj. La fervojistan aniĝas preskaŭ ĉiu fervojisto. La ruĝa estas formata de teksistoj, petrolistoj kaj kelkaj aliaj grupoj. La tria, nomata CROM (Konfederacio Regiona Laborista Meksikia), kies gvidanto estas Luis N. Morones, nune ministro de komerco, industrio kaj laboro, entenas pli ol unu milionon da laboristoj ĉiuspecaj, kaj la grupo subtenas decide la registaron; dum la aliaj du grupoj agas foje amike, sed ĝenerale sendepende kontraŭ la registaro, kaj kutime malamike kontraŭ CROM.
Kiam la romuloj avertis pri ekonomia bojkotado, la CROM decidis la nepran frakasigon de la intrigo.
La konservativuloj ĉiam esperas rekapti la povon. Ili estus pretaj venigi alian eŭropan princon. Sed la laborista movado malebligis tiel belan sonĝon. La registaro jam aranĝis la daŭran malfermon de la preĝejoj malgraŭ la protestoj de la kreduloj kaj de iliaj pastroj.
Facile imagebla estas la sensacio kaŭzita, kiam la tuta pastraro eksiĝis, la 3-an de julio, escepte malmultaj el ili, kiuj obeis la oficialan regularon.
La unuan de aŭgusto, centmilhoma parado montris al la prezidanto Calles (Kajes), ke la vivaj fortoj subtenas lin en tiu ĉi riska horo. La liveradon de preĝejoj al laikaj komitatoj oni faras ĝenerale facile, kaj ĉio normaliĝas. La teatroj estas malfermitaj, ĉio funkcias kiel kutime, kaj nur kelkaj sinjoroj nigre vestitaj montras fanatikulan doloron.
La meksikiaj leĝoj ne kontraŭstaras la katolikan religion, sed la enmikson de kia ajn religiulo en la registaro. Sed pretendas la strikantoj, ke la pastraro ĝuu civitanajn rajtojn, ke ili havu bienojn kiel antaŭe, ke ili povu paradi tra la stratoj, ktp., sed la Konstitucio, jam de 69 jaroj, diras: NE.
Prezidanto Calles montras neordinaran decidon por plibonigi la vivon de la meksikia popolo. Li estas eksprofesoro. Kiam necesas, li parolas klare kaj agas energie. Oni povas bone diri pri li: «Gratu la Prezidanton kaj ekaperos la revoluciulo». Li klopodegas moraligi la publikan administradon, en kiu kuŝas multe da malbono. La publiko ja akre kritikas pro la malhonestajoj, kiujn faras registaraj oficistoj.
Estas interese mencii, ke ĉefe kontraŭstaras al la pastraro Inĝeniero Adalberto Tejeda (Teĥeda), ministro por internaj aferoj, kiu estis instruata mem de pastroj en Belgio kaj aliaj eŭropaj landoj. Li parolas malmulte, sed agas energie.
La granda meksikia Prezidanto Benito Juarez (Ĥuareth), vipo al pastroj kaj fanatikuloj estis edukata de pastro. Al Ministro Tejeda lin direktis en liaj unuaj jaroj, lia onklo, pastro, bluokula, afabla maljunulo. Estas proverbo ofte uzata ĉe ni: «Por ke la kojno premu, ĝi devas esti el la sama ligno». Vi, karaj legantoj, ja scias, ke Ernesto Renan studis teologion, tial li estis el la sama ligno. Vere, la proverboj estas saĝaj.
Nun la dilemo por la katolikaj pastroj estas tiu ĉi: Ĉu meksikia civitano aŭ papa subulo? Eble la skismuloj fortikiĝos; rilate la registaron, ni povas diri sen ia dubo: La Meksikia Revolucio triumfos.
JESUS AMAYA.
★
Kelkaj aldonaj notoj pri Meksikio
Lastatempe la industrio tre ege malvolviĝis. Laŭ oficialaj raportoj, la respubliko enhavas 112 sukerfarejojn, 142 fabrikojn, kie estas kotono prilaborata, 36, kie oni prilaboras lanon, 75 ŝumanufakturojn, 222 tabakmanufakturojn, 68 akvoelektroproduktejojn kaj sufiĉe multe da paperfabrikejojn, da fer- kaj ŝtalfandejojn, da sapofabrikejojn ktp…
La minejojn kaj petrolejojn posedas eksterlanda kapitalo, precipe la usona. Ekonomiistoj instruas, ke antaŭ kelkaj jaroj Meksikio ne havis propran burĝaron. Nuntempe tiu socia klaso rapide kreskas. Tiun fakton montras la senĉesa plinombriĝo de la anoj de komercaj ĉambroj. La interesoj de tiu burĝaro konfliktas kun la usona imperialismo.
S-ro Rafael Nieto, eks sub-sekretario por la financoj, diris antaŭ kelkaj monatoj: «Per ĉiuj rimedoj ni devas bataladi kontraŭ la usona kapitalo… Se ni ne sukcesos en tiu batalo nia respubliko perdos sian sendependecon.»
Prikonsiderante tiujn faktojn, oni emas sin demandi, ĉu la lukto kontraŭ la fremddevenaj pastroj ne radikas pli profunde en la ekonomio ol ne montras la raporto de K-do Amaja.
Por faciligi la konkurencon de la enlanda kapitalo kontraŭ la eksterlanda, prezidanto Calles petas oferojn al la proletaro. Per la helpo de Morones li jam sukcesis atingi, ke la membroj de C.R.O.M. akceptu malaltigon de sia salajro. Kiam la laboristaro ligas siajn interesojn kun la naciaj, ĝi ludas ĉiam rolon de trompito.
Red.

Desegnajo: fabriko kun kamentuboj kaj stelo, kun marteloj kaj laborilo antaŭe.
Desegnajo: fabriko kun kamentuboj kaj stelo, kun marteloj kaj laborilo antaŭe.
— página 3 —
SENNACIULO — 3
Unuecfronto de la burĝaro en Ĉeĥoslovakio
Stariĝis nova koalicio de ĉeĥaj, germanaj, slovakaj kaj madjaraj (hungarlingvaj) burĝoj. Dum la pritraktado de la leĝoj por altigo de kampaj limdepagoj kaj por 200-miliona donaco al la pastraro en formo de «kongruo» (1), la ĉeĥaj naciaj demokratoj, kiuj krieĝante ĉiutage naciajn frazojn ŝajnigis sin tiele, kvazaŭ ili volus elpeli la tri milionojn da germanoj el la ĉeĥosl. «paradizo», jus unuiĝis, kiam oni traktadis pri atako kontraŭ la poŝo de la malriĉa popolo, kun la germanaj «Heil»-naciistoj. Por ke la pliatigo de l’ kampaj limdepagoj efektive trovu plimulton en la parlamento, ili vendis sin al la diablo kaj papo.
La plikariĝo, kiu per tiu enkonduko okazas, estas por la laboristoj terura. Ekzemple, 1 kg. da faruno plikariĝas je kĉ. 1.20, 1 kg. da viando je 3.50, 1 kg. da terpomoj je 10 heleroj, 1 kg. da butero je 2.10, 1 kg. da porko-graso je 3.60, 1 kg. da margarino je 1.20, 1 kg. da lardo je 3.60 ktp.
Tiuj depagoj devas produkti proksimume 900 milionojn, sed la registaro deklaris, ke tio ne sufiĉas; sekve devas esti ankoraŭ enkondukita la pliatigo de l’ sukerimposto, kaj tio de 58 heleroj al 1.30 por 1 kg.; la pliatigo de l’ alkoholimposto je 2.80 por 1 litro; je 22 % estas pliatigitaj la fervojtarifoj por la personoj kaj je 33 % por la pakajoj.
Sub la devizo pri subteno de konstruomovado preparis la burĝaj partioj leĝoprojekton pri pliatigo de loĝejluopagoj. De la 1-a januaro 1928 ĝis la 31-a decembro 1934 ni estos pagintaj la konstrukotizon laŭ proporcio kiu varios de 50 ĝis 350 % (2).
La leĝigo de l’ kampaj limdepagoj de la «kongruo» kaj de la tuta vico da projektoj, direktitaj kontraŭ la laborista klaso, kaŭzis grandan eksciteĝon inter la laboristaj amasoj. Precipe en la industriaj centroj manifestis la laboristaro kontraŭ tiuj mizerigaj projektoj. En Praha ĉirkaŭ 50.000 laboristoj el diversaj partioj surstrate manifestadis. Kelkhora striko ankaŭ okazis en Praha, Kladno, Brno k. a. urboj. Ĉie oni protestadis.
En Praha, la manifestanta laboristaro estis atakata de la policistaro, oentoj [?] da laboristoj estis vundbatitaj kaj eĉ pafitaj, multaj arestitaj kaj nun jam kondamnitaj al 6-8 monata enkarcerigo. Memmortigis sin en la malliberejo 24-jara laboristo, Jaroslav Ŝindelat.
Malgraŭ ĉiuj protestoj kaj manifestadoj de la laboristoj kaj de siaj reprezentantoj en la parlamento, estis la limdepagoj, la «kongruo» kaj la pliatigo de l’ suker- kaj alkoholimpostoj aprobitaj. Mankis nur la subskribo de prezidanto Masaryk. Ekzistis sufiĉe da naivuloj, kiuj atendadis, ke li certe rifuzos subskribi leĝon, kiu pligrandigos la mizeron de la laborista popolo, leĝon, kiu promesas riĉan rabajon al la procentegistoj kaj plikarigistoj.
Dum la tempo, kiam centmiloj da proletaj familioj kun maltrankvilo konstatis la plikarigon de ĉio, okazis en Praha grandegaj sokolfestoj (3). La ĉeĥa burĝaro per tio sukcesis dum kelka tempo deturni la atenton de la laboristaj amasoj, endormigi ilian ribelemon kaj unu tagon post la lasta sokolkongresa tago la prezidanto subskribis la leĝon. Foriĝis la lasta iluzio kaj espero, ke paĉjo Masaryk ne kapablos subskribi la mizerigan leĝon.
Ankaŭ la pastran «kongruon» susbskribis Masaryk. Tiele efektivigis la ĉeĥa burĝaro kaj ĝiaj gvidistoj la disigon de la eklezio je la ŝtato, solene promesitan al la ĉeĥa popolo per la Washington’a — (elp. Uaŝington’a) deklaracio de la 18-a oktobro 1918!… Tiele la burĝa kaj etburĝa progresemularo ĉeĥoslovakia montris sian veran karakteron, kvar tagojn post la festo de la martiro Jan Hus…
El raporto de CARLO ZIRKEZ, SAT-ano 1574.
EL LA VIVO KAJ SCIENCOJ
Spitsbergen, la lando de glacio. (4)
Spitsbergen (pintomontoj) estas unu el la plej grandaj insuloj de insularo Svalbard en la norda glacia maro. Ĝi estas eltrovita de holandaj maristoj, en la XV-a jarcento.
Tri kvarono de la areo estas kovrita per ĉiama glacio; nur ĉe la bordoj la glacio degelas pro la varmetaj fluoj en la maro. Kelkloke la montoj stariĝas vertikale kelkcent metrojn el la maro kaj formas ĉe la suproj strangajn pintojn, de kiuj la insulo ricevis sian nomon. Sur tiuj vertikalaj montmuregoj oni facile vidas la diversajn geologiajn tavolojn jam de la pratempoj. Iam estis tropika varmego ĉe Spitsbergen; tion pruvas la dikaj karbtavoloj kiuj nun en diversaj lokoj estas ekspluatataj. Krom norvegaj ankaŭ holanda, sveda kaj angla-amerika kompanioj elfosas karbon. La karbo estas bonkvalita kaj abundas je multmiliardoj da tunoj. Ĉiujare estas nun elfositaj ĉ. 400.000 tunoj.
Dum vintro ĉirkaŭ 2.000 homoj estas okupataj en la karbindustrio. Krom ili ankaŭ ekspedicioj de ĉasistoj travintras en izolitaj subteraj kavernoj. Ili kaptas blankajn ursojn kaj vulpojn por ilin senfeligi. Ĉirkaŭ tiuj kavernoj troviĝas multaj tomboj, kio pruvas, ke la morto kaptis multajn ĉasistojn.
La tero en la minejoj estas frostigita ĝis pli ol 300 metroj; pro tio akcidentoj en la minejoj estas maloftaj. En la karbtavolo estas trovitaj multaj ŝtonigitaj fosilioj de kreskajoj kaj bestoj, kiuj havas tre gravan sciencan signifon. Diversaj mineraloj estas trovitaj, sed ĝis nun ne ekspluatataj.
Lastaŭtune, ekspedicio entreprenis boradon en la teron kaj trovis ŝajne riĉajn oleofontojn.
De oktobro ĝis junio, la insularo estas izolata pro la mara glacio. Regas la t. n. monata arkta nokto, tre enua tempo por la enloĝantoj. Sed dum la 3-monata somero, la suno brilas tage kaj nokte, la senneĝaj ebenajoj verdiĝas; kelkloke eĉ aperas belega floraro.
Ĉe la norvega kompanio, kiu estas plej moderne organizita, la ministoj estas bone traktataj; kaj sekve la laborkonfliktoj estas maloftaj. Dum somero la ministoj vojaĝas hejmen por ĝui libertempon.
102.
★
El Sibirio.
Gosplan (Regna ĉefoficejo por plani mastrumon) projektas ricevi el ĉiuj orminejoj de Sibirio minimume 32.800 kilogramojn da oro dum la kuranta jaro. El ili 7.200 kilogramojn devas liveri la orminejoj de Leno, kiuj nun estas ekspluatataj de unu kapitalista kompanio (Lena Goldfilds).
En la jaro 1928 la minejoj en Sibirio kaj Ural devas liveri 45.600 kilogramojn da oro, t. e. 76,6 % de l’ ĝismilita kvanto. Nun la regno ekspluatas nur 50,8 % de ĉiuj orminejoj la aliaj 49,2 procentoj estas de privataj entreprenoj. En la jaro 1928 la regno devas havi 63 % de ĉiuj minejoj kun 41.000 laboristoj. Oni planas pliatigi la salajrojn kaj maŝine laboradi.
Komercejoj de Irkutska gubernio (ĉirkaŭ lago Bajkal) planas eksporti dum la nuna jaro 1.200.000 sciurfelojn. La rikolto de cedronuksoj estas riĉa. Sed la sciuroj ne estas tiom multnombraj kiom oni atendis, ĉar sciuroj amase pereis kiam ili migris el la nordo al la sudo de l’ gubernio. Unu plej bona felo de sciuro nun en Irkutsk kostas ĉirkaŭ unu rublon; printempa felo de sciuro kostas nur duonrublon.
MAKSIM KRJUKOV.
★
Ne mortigu birdojn kun ringoj.
Printempe de tiu ĉi jaro, ornotologia sekcio de societo por esplorado Siberion vaste aplikis metodon de ĉepieda ringado birdojn.
Ĉiu kaptinto aŭ mortiginto de ringhava birdo sciigu pri tio al Moskva Sokoljniki Biostacio de junaj Naturalistoj, aŭ al Novosibirsk, Krajevoj muzeo. Nia biologia stacio studas transflugadon de birdoj; nome per kiaj vojoj ili flugas aŭtune kaj printempe kaj kie ili pasigas la vintron ktp.
Ne mortigu ringitajn birdojn, ne tenu ilin en kaĝoj, sed liberigu ilin, anoncante laŭ montritaj adresoj pri loko, tempo, speco de birdo, numero de ringo, kiam estis kaptata, kiam liberigata. Skribu esperante.
A. PETROV.
Novosibirsk poŝtkesto n-ro 5, SAT n-ro 5210.

Desegnajo de birdo (pigo aŭ simila longvosta birdo) staranta sur la tero.
Desegnajo de birdo (pigo aŭ simila longvosta birdo) staranta sur la tero.
(1) t. e. aldonpago el la buĝeto por la eklezioj.
(2) Interesatoj bonvolu skribi al la verkinto. Ni ne sukcesis kompreni tute precize la cititajn nombrojn. Ni povis nur resume citi ĉi tiujn du lastajn. Kaj ni profitas la okazon por insiste atentigi la K-dojn pri neceseco verki klare, precipe kiam temas pri nombroj.
(3) Sokol = falko, nacia unuiĝo gimnastika en Ĉeĥosl.
(4) Resumo de perradia parolado antaŭ ne longe farita de norvega profesoro Werenskjald.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
HIGIENA VIVO
Spertoj pri malsanoj (1)
En mia vojaĝo Sudamerikon mi atingis fine Valparaison. Tie mi serĉis kaj trovis laboron, kaj mi iris por manĝi en la vegetaran pensionon de Maria A. Baldovino (mia nuna edzino). Sed mia laboro estis en vendejo de manĝajoj kaj mi estis ankoraŭ nesperta en tiu fako. Krom tio mi havis egan apetiton Komprenble mi manĝis tro ofte. Kaj ne forestis la sekvoj. En sept. 1918, mi devis resti en la domo dum tri semajnoj pro reŭmatisma doloro ĉe kruro. Mi kuracis ĝin per fastado kaj fruktomanĝado. En oktobro de la sama jaro mi kaj mia fianĉino elmigris Argentinion. Baldaŭ post nia alveno en Buenos Aires ekestis epidemio de influenco. La oficejo de publika sano tie estis sufiĉe prudenta. Ĝi ordonis la fermon de ĉiuj viandovendejoj.
Mi ankaŭ malsaniĝis dum tiu epidemio. La malbonaj manĝajoj, kiujn mi devis engluti dum la vojaĝo, kune kun la postsekvoj de mia neregula manĝetado en Valparaiso, estis kulpaj. Ne estas verŝajne, ke mi estis infektata. Ĉar nek mia fianĉino, nek nia 4-jara adoptita infano, nek iu el la familio amika, ĉe kiu ni loĝis unuatempe en Buenos Aires, malsaniĝis de influenco. Kaj mi malsaniĝis tre ne grave, ĉar mi manĝis jam kun zorgo pri la sano.
Pro senlaboreco mi devis iri al la kamparo en decembro 1918 por labori. Mi estis devigata min nutri per la manĝajo de mia estro, t. e. per blanka pano, malbona viando, iomete da ĝardenproduktoj, sed tro malmulte da ĉi lastaj. Kaŭze de tio mi ree malsaniĝis je influenco, alveninte al Buenos Aires en februaro 1919 (somertempo en la suda duonglobo). Dum ses semajnoj mi restis malsana. Tamen mi sola malsaniĝis: neniu kun kiu mi kontaktiĝis fariĝis malsana. Mi kuracis min mem per manĝado de fruktoj kaj verdajoj.
Ree mi restis senlabora. Kaj mi ne trovis alian laboron ol tiun sur fervojlinio, 378 kilometrojn sude de la ĉerfurbo. En tiu kampara ĉirkaŭajo kaj loĝante en tendo sen mebloj kaj sen lampoj, en aŭtuna malvarma vetero (aprilo kaj majo), mi komprenble ne povis ion fari krom labori, manĝi kaj dormi. La manĝajo estis itala: multe da makaronioj, blanka pano, viando, fazeoloj (mankis verdajoj, terpomoj estis maloftaj). Per tiu manĝado mi grasiĝis kaj ŝajne fartis bone, sed mi jam sciis, ke tiu grasajo ne estis bonkvalita. Kaj tiel okazis, ke veninte al la urbo, kie mi ree komencis manĝi la vegetaran manĝajon kaj elpurigi la grasajon el la korpo, mi ree malsaniĝis. Tiun ĉi fojon mi ne enlitiĝis krom nokte. Sed mi ne povis resti multe en la lito, ĉar nur dum la nokto mi estis malsana: estis reŭmatisma doloro en la brakoj tiel forta, ke estis neeble dormi. Komence mi leviĝis el la lito kaj trinkis multajn tasojn da mateo (sudamerika teo farita el la ileksaj folioj paragvajaj), kaj per tio pasis la doloroj, sed post kelkaj tagoj tiu rimedo malnoviĝis kaj ne plu efikis. Tiam mi provis alian, la gimnastikon. Mi eliris dumnokte por marŝi kelkajn horojn tre rapide. Kvankam tio por la momento kvietigis la dolorojn, ĝi ne forigis ilin, ĝis mi fine estis konsilata manĝi krudajn karotojn kaj krudan celerion. Per tiuj manĝajoj kaj multaj oranĝoj mi forigis tute la doloron en la brakoj. Post tio neniam plu mi havis reŭmatismajn dolorojn. (2)
Jam vi konas la metodojn, kiujn mi uzas, kaj mi povas pli rapide nombrigi la okazintajojn, por ne fari mian leteron tro longa.
Nia knabino malsaniĝis je morbilo vintre 1919. Kuracado per ŝvitbano, varma lito, sen manĝajo. Trinkajo: teo de tilio kaj citronsuko.
Mia edzino, kiu en Argentinio restis malforta kaj ne povis toleri la sunbrilon, ĉar la kapo doloris pro la varmo, sin kuracis en Svedio, manĝante mirtelojn kaj vakciniojn kaj povis poste en Usona varmega somero tute libere iri en sunbrilon.
La infanino estis inokulita per sero kontraŭvariola dufoje dum la vojaĝo de Svedio al Usono: en Göteborg kaj en Londono. Spite tio ŝi malsaniĝis je variolo en Usono (decembro 1922).
La sama knabino ankaŭ malsaniĝis en la vojaĝo de Londono al Sudameriko. Ŝi havis fortan febron kaj fariĝis preskaŭ nigra, kvazaŭ de ĥolero. Kuracisto estis alvokata de la loĝejmastro kontraŭ la volo de la patrino. Sed ŝi ne havis tempon por alveni tuj, nur ses horojn poste. Tiam la knabino estis jam kuracita per citronsuko kaj tilieto. La kuracisto demandis, kiel fariĝis, mia edzino rakontis al li, kion ŝi estis farinta. Li diris: tre bone farite.
K-do P. en Rockford havis edzinon malsanan je ulcero stomaka. La kuracistoj ankaŭ trovis komencantan kanceron kaj konsilis tujan operacion. Ŝi ne volis. Mi konsilis manĝadon de oranĝoj kaj nigra pano, kaj verdajoj, kiujn estis malpermesinta la kuracisto. Ŝi saniĝis.
Du filinoj de K-do K. malsaniĝis je tonsilito: la lerneja kuracisto ordonis operacion. La patrino ne rapidis pri tio, ĉar ŝi ne havis monon. Mia dekjara knabino konsilis al ili ne manĝi lakton kun blanka pano sed oranĝojn. Tiel la tonsiloj saniĝis en du tagoj.
La filo de K-do A. forte malsaniĝis pro stomaka trolaborado. Forta febro. La infano estis preskaŭ morta, kiam fine la dua kuracisto veninta sukcesis revivigi ĝin per varma bano (kiam la vivo estas danĝero ili ne uzas siajn medikamentojn kaj rimedon pli energian, la ŝvitbanon). Sed tiu sama kuracisto estis tiel malsaĝa, ke li malpermesis al la knabo manĝi fruktojn, kun la rezulto, ke li fariĝis tiel mallaksa, ke estis por li neeble feki. La patro donis al la knabo pomojn, eĉ iris kun li al la kuracisto, kun pomo en la mano. La doktoro diris, ke li manĝu pomojn, se tio estas necesa: kelkaj infanoj ne povas toleri la lakton, li diris.
De la 1-a de majo ĝis la 24-a de dec. 1924 mi manĝis nur krudajn manĝajojn: fruktojn, verdajn foliojn, legomojn, karotojn, melopepojn, eĉ terpomojn, kun iom da mielo, olivoleo, nuksojn kaj farunon. Mi trinkis tre malmulte da akvo, ĉar la fruktoj enhavas ja sufiĉe da ĝi. Mi fartis tre bone. Ĉiu postesigno de malvarmumemo, kataro, k. s. malaperis. Mi povis labori duoble pli multe ol dum kuirmanĝa dieto. Mi bezonis du semajnojn por alkutimiĝi al la kruda manĝajo, sed poste mi ŝatis ĝin eĉ pli. Nur je sennaciisma vidpunkto mi forlasis ĝin pro praktika kaŭzo: mia edzino havas pensionon vegetaran kun manĝajo kuirita. Restas multe da bona manĝajo forjetenda, se mi ne manĝas ĝin. Krom tio estis multe da laboro por ŝi prepari du specojn da manĝajo. Eĉ se mi mem konsentis prepari la mian, estis tro malvasta loko por tio en la kuirejo. Nun mi manĝas krudan manĝon en la mateno, kaj en la tagmezaj labortagoj, kiam mi kunportas manĝajon al la fabrikejo. Post tio mi malvarmumis multfoje dimanĉe, kiam mi manĝis multe da meloriĉaj [?] manĝajoj, sed resaniĝis lunde. Tio okazis jam tiom da fojoj, ke mi estas tute certa pri la kaŭzo de tiu malsaneto.
Bone, nun mi devas fini. Mi ne rakontis ĉiun observon, kiun mi faris, sed espereble sufiĉe multajn por ke vi vidu, ke mi ne parolas tute teorie, el libro ĉerpitajn frazojn, sed ke mi vere studis dum multaj jaroj la nutradan problemon, kaj mi daŭrigas la studadon.
KARL FRÖDING (Rockford).
Faktoj kaj Dokumentoj
Internaciismo-Sennaciismo.
Rilate fremdan politikon kaj nacian defendon, diris lastatempe civitano Paul Boncour (Pol Bonkur) «estas unue la interesoj de mia lando, kiujn mi pretendas atenti, kaj se mi opinius, ke ekzistas kontraŭeco inter ili kaj la direktivoj de nia Internacio, mi ne ŝanceliĝas por diri, ke ĉi lastajn mi oferus al la unuaj…»
Kaj tio estas ja tre logika je internaciisma vidpunkto. Nur sennaciulo povas aliel paroli. Nur je sennaciisma vidpunkto oni povas malatenti la naciajn interesojn kaj esti preta subteni la forton, kiu estas pli kapabla ol ĉiu ajn alia plirapidigi la sennaciigan historian procezon.
Tia procezo povas kelkokaze kontraŭi ian nacian intereson, iun nacian sendependecon.
Sed civitano Pol Bonkur estas certe tre konsekvenca internaciisto kaj ne meritas la riproĉojn, kiujn sampartianoj liaj direktas al li.
★
Saman opinion havas S-ro Page (Peĝ) la prezidanto de la XVIII-a neŭtrala esperanta kongreso. En sia parolado li diris:
«La plej bona patrioto estas la plej bona internaciisto…»
Estas vere, ke kelkaj «internaciistoj» havas alian komprenon pri internaciismo; sed mankas al ili la ĝusta vorto por esprimi ilian ideon.
Estas la gloro de SAT, ke ĝi forlasis la konfuzan esprimon «internaciismo» kaj difinis la malprecizajn aspirojn de la proletaro per la vorto sennaciismo, kiu havas tute precizan kaj nefuŝeblan sencon.
Sennaciismo povas ja kontraŭi kelkokaze al la naciaj interesoj, ĉu kulturaj, ĉu lingvaj, ĉu aliaj; ĝi atentas nur la liberiĝon de l’ laborista klaso tutmonda.
(1) Vidu la n-ron 77 de S-ulo.
(2) Ĉu la resaniĝo okazis pro la speciala dieto aŭ pro tio simple ke la malsano atingis la finon de sia kutima evoluo? La citita fakto ne estas pruvovalora. — Red.
— página 5 —
SENNACIULO
SOLENA MALFERMA KUNSIDO
de la VI-a SAT-Kongreso en Palaco de Uricki
Iama « Taŭria Palaco », kie kunsidis la « Duma » kaj, post la oktobra Revolucio, la I-a Kongreso de Komintern.

Foto de la plenplena kunsidsalono de la Palaco de Uricki dum la solena malfermo: amaso da starantaj kongresanoj en la parkedo, balkonoj plenaj je publiko, kolonoj kaj, sur la balkonaj balustradoj, grandaj tolaj afiŝoj kun devizoj (maldekstre « For la lingvobarojn! Vivu Esperanto — la interkomprenigilo laborista », dekstre unu kun la signo « SAT »).
Foto de la plenplena kunsidsalono de la Palaco de Uricki dum la solena malfermo: amaso da starantaj kongresanoj en la parkedo, balkonoj plenaj je publiko, kolonoj kaj, sur la balkonaj balustradoj, grandaj tolaj afiŝoj kun devizoj (maldekstre « For la lingvobarojn! Vivu Esperanto — la interkomprenigilo laborista », dekstre unu kun la signo « SAT »).
Maldekstre oni legas : For la lingvobarojn ! Vivu Esperanto — la interkomprenigilo laborista.
———
Meze : SAT kontraŭbatalas naciismon, patriotismon, religion.
———
Dekstre : Gek-oj, veron pri Sovetio. Kontraŭstaru al la burĝaj mensogoj.
— página 6 —
SENNACIULO
KONGRESAJ TAGOJ
El la Notlibro de Kongresano
Amasa alveno.
Kongresanoj alvenas. De ĉiuj flankoj. Kun ĉiu vagonaro. La novevenantaj klopodas en la akceptejo, registrante sin kaj atendante sciigojn pri loĝejo. La aliaj, pli frue venintaj, senĉese vizitas la akceptejon por informiĝi pri la nombro de alvenintoj.
La nombroj ĝojigas : aliĝis 684, alvenis 400, el ili 140 alilandanoj…
Sed jen la kvina horo. Aperas orkestro, la kongresanoj formas kolonon kun standardoj kaj afiŝoj. La kolono ekmarŝas al la palaco, en kiu devas okazi la solena malfermo.
Leningrad, kiu multon spertis, kiu multon vidis, unuafoje tamen povis observi tian demonstrantaron — longa kolono, nerapide marŝanta tra la ĉefstratoj de la urbo, konsistanta el homoj de plej diversaj landoj, ne dividiĝas en apartajn grupojn de samlandanoj, ne kunportas iujn signojn, kiuj indikus apartenon al tiu aŭ alia nacio aŭ lando. Male — diverslandanoj intermiksiĝis ; super la kolono flirtas nur ruĝaj standardoj kun la verda stelo, nur ruĝaj afiŝoj kun blankliteraj devizoj ; kaj sonas unulingve la batala kanto proleta « Internacio ».
La vojo estas longa — tuta horo de marŝado. Apartaj kolonanoj transiras el unu vico en la alian — ja la K-doj, venintaj kun anglia karavano eniĝis la kolonon jus el la vagonaro kaj, nature do, multaj deziras renkonti inter ili siajn amikojn, siajn korespondantojn, fine — simple informiĝi pri ilia vojaĝo.
Jus el la vagonaro — ili tamen ne montras sian lacon. Ili vigle rakontas, kiel la karavano estis renkontita en Svedio, montras svedajn ĵurnalojn, detale priskribantajn la traveturon de la nekutimaj pilgrimantoj al ruĝa Sovetio.
K-do M. Starr kunprenis pakajeton da miniaturaj laborist-lampoj, kiuj estis vendataj en Anglio por helpi al la strikantaj karbministoj. Tuj oni rapidas aĉeti ilin. Inter la kongresanoj ne estus necese agiti pri helpo al la strikantoj — oni ne bezonas paroli pri solidareco inter la solidareca sennaciularo…
En palacon.
Sed jen la palaco estas atingita. En la antaŭ-palaca ĝardeneto nin renkontas ankoraŭ du orkestroj. Ĉe iliaj sonoj solene ni eniras la kunsidan salonon — rapide okupas siajn lokojn la kongresanoj — kaj la granda salono estas plena.
Pasas duonhoro, antaŭ ol malfermiĝas la soleno. Mi ĉirkaŭrigardas la blankkoloran halon, aspektantan tute parlamente. Sed ja ĝi havas sian parlamentan historion — ni estas en la fama palaco je la nomo de Urickij, antaŭe — « Taŭria (*)-palaco ». Tie ĉi kunsidis la « Regna Dumo » — la kvazaŭparlamento de cara Rusio. Al tiu ĉi palaco fluis homaj amasoj en februaro 1917 por saluti renverson de l’ carismo ; en tiu ĉi palaco okazis la unutaga kunsido de la konstituanta kunveno. Pli ĝuste — unuokta. Nur unu nokton oni parlamentece parolis, ĉar ĉe la mateniĝo la maristoj, gardintaj la palacon kaj la halon, deklaris ke ili estas lacaj aŭskulti la babiladon, dum necesas praktika laboro por konstruado de laborista ŝtato.
Ankaŭ hodiaŭ multaj maristoj estas en la palaco — ĉe la ĥorejoj, inter la publiko, ili varmege aplaŭdas al la kongresanoj. Nun ili ne bezonas gardostari en la palaco — ĉu en laborista lando iu intencus atenci kontraŭ laborista kongreso ?
Kaj en la sama palaco laboris la unua kongreso de Komunista Internacio. Jen de tiu ĉi tribuno, kiun hodiaŭ okupas unu post la alia diverslandaj SAT-anoj kaj reprezentantoj de Leningradaj laboristaj organizajoj, salutantaj la Kongreson, de tiu ĉi tribuno parolis Lenin…
La solena malfermo ordinare ĉiam estas simila al aliaj solenoj — salutoj, muziko, aplaŭdoj. Sed iuj novaj, freŝaj sonoj aŭdiĝas en la hodiaŭa malfermo. Jen estas legata la saluto de l’ Sovetia Akademio de Sciencoj — ĉu tio ne estas freŝa sono dum esperantistaj kongresoj ? Akademio de Sciencoj salutas proletajn esperantistojn, ilian kongreson…
Sed ĉu ni miru ? Ne, tiu tago pli aŭ malpli frue devis alveni ĉar la lingvon kreas, la lingvon vivigas ne iu individuo, preparanta ĝin en retorto laŭ iaj, al elitoj (*) nur konataj receptoj, — la lingvon kreas kaj vivigas la amasoj ĝin uzantaj, ĝin praktikantaj.
Skeptikulo konfesas sian eraron.
Kaj ĉu ne estas freŝa sono la jena parolo de l’ reprezentanto de sovetiaj prolet-verkistoj : — « Mi faris en mia vivo grandan eraron kaj mi venis por konfesi al vi tiun ĉi eraron. La eraro mia estas jena : mi ne kredis la eblon de artefarita lingvo, mi rilatis al esperantistoj kiel al utopiuloj. Kaj en vi kaj via lingvo estas potenca vivanta fakto… »
Kaj unu post la alia salute klinas sin antaŭ la fakto reprezentantoj de diversaj laboristaj organizajoj…
La Kongreso de SAT, de la peresperanta porproleta organizajo ; kaj la praktikeco, la teknikserva porproleta karaktero de SAT metas sian stampon sur la malferman solenon.
K-do Cook (Kuk), sekretario de Brita Karbministaj Sindikato, sin turnas al la Kongreso por pere de ĝi transdoni al sovetiaj laboristoj la dankon de strikantoj por la malavara helpo.
Saksiaj ruĝfrontanoj interŝanĝas standardon kun smolenskaj ruĝarmeanoj. Ili ambaŭ utiligis la Kongreson por renkontiĝi kaj per helpo de esperanto konkretigi sian proletan amikecon.
Tiamaniere, eĉ dum la Kongreso, la aparato de SAT estis praktike uzata.
La soleno finiĝis kaj la kongresanoj disiras por komenci morgaŭ la kongresan laboron.
Laborkunsidoj.
Ĝi komenciĝas per la raporto de Ekzekutiva Komitato. Per la voĉo iom tondrosimila prelegas ĝin K-do Lerchner. Abundas ciferoj, montrantaj la kreskon de l’Asocio. La matena kaj la vespera kunsidoj preskaŭ plene estas okupitaj de la raporto. Diskutoj. Aprobo al la Ekzekutivo. Komenciĝas raporto pri esperanto kaj internacia laborista korespondado. Tio jam estas io nova en la programo de SAT-kongresoj. Ordinare ni ja okupis nin dum la kongresoj ĉiujaraj nur per la internaj problemoj de nia Asocio.
Nunjare ni plivastigis la programon, pridiskutante la apartajn regionojn de esperanto-aplikado — laboristan korespondadon kaj radion. Tio ja ne kontraŭas la SAT-statuton ; sed tio montras, ke ni fariĝis sufiĉe fortaj por diskuti ne nur niajn internajn problemojn, sed ankaŭ nian ligon kun la ekstera mondo proleta, en kiu nia Asocio aperas kiel faktoro de interligo, kun ĉiu jaro pli potenca. Kaj la raporto pri esperanto kaj laborista lernejo — kiun sekvis la plej vigla diskutado — kiamaniere ĝi trafis en la kongresan programon ? Ja SAT ne okupas sin pri la problemoj de esperanto-instruado ! Sed tiu raporto, tiuj diskutoj estis kvazaŭ respondo de nia Kongreso al la fakto, ke ĝia honora prezidanto estas la gvidanto de l’ popolkleriga laboro en Sovetio. Li aŭdu la opinion de la Kongreso pri la eduka valoro de esperanto, aŭdu ĥion opinias laboristoj diverslandaj pri enkonduko de esperanto en laboristajn kultur-klerigajn organizajojn de la tuta mondo.
Ni manifestis dum la Kongreso la faktajn rezultojn de la praktika esperanto-aplikado. La prilerneja raporto evidentigis nian, de lingvo-praktikantoj, opinion, kion necesas fari por ke la rondo de la proletaj lingvo-aplikantoj plivastiĝu.
Post laboro, amuzo.
Vespere — kongresa teatraĵo, kongresa koncerto — se vi deziras. Ne ĝoju tamen, la neŭtraluloj, ke ni imitas la neŭtralajn kongresojn. Nia teatrovespero, koncertvespero estas tute nekonata al vi. Ĝi postulis neniun elspezon flanke de la organiza komitato, ĝi postulis neniun enirpagon ĉe la kongresanoj. Ne — hodiaŭ vespere ni estas gastoj de leningradaj presistoj. Ili akceptas nin en unu el la plej luksaj kluboj — tiu de la laboruloj de « Ruĝa Ĵurnalo ».
Ne — nian koncerton, nian teatrovesperon partoprenas nek aktoroj, nek kantistoj, nek muzikistoj profesiaj. Sed la partoprenantoj
(*) Ĉu Taŭria aŭ Taŭrida ? Necesus interkonsenti. — Red.
(*) Eminentularoj — Red.
— página 7 —
SENNACIULO
estas malgraŭ tio veraj artistoj — kvankam la plejparto de ilia tago pasas en laborejo.
Hodiaŭ al la Kongreso montras siajn atingojn en kultura laboro la laboristaj kluboj de Leningrado. Jen iu klubo sendis sian muzikrondeton — la kordan orkestron, kiu regalas nin per bela koncerto.
Klubo de teksistoj regalas nin per sia buŝgazeto, kies unua numero — SAT-marŝo — estas plenumata en esperanto.
Kaj jen kant-ĥoro, en kiu kiel solistoj partoprenas tramlaboristo, seruristo, teksistino.
La kongresanoj sentis, ke sur la kluba scenejo estas fratoj laŭ la labor-stablo. Kaj la artistoj de sur la scenejo sentis siajn laborfratojn en la spektantaro (*).
Kaj ĉiuj ni sentis, kiom altaj jam estas la kultur-atingoj de la laboristaro en Sovetio, malgraŭ ke ĝi la plejparton de sia energio devis direkti al alia laboro — ĉu industrian konstruado, ĉu ĉefronta batalado.
Sed mi preferas, ke pri tiu vespero rakontu siajn impresojn nesovetiaj K-doj kaj rakontu ne nur sur la paĝoj de Sennaciulo, sed ĉefe dum la laboristaj kunvenoj de sia laborejo, de sia loĝurbo, loĝloko.
Kongresanoj delogataj.
Dimanĉo, la 8-an de aŭgusto, laŭ la kongresa programo devis esti dediĉata al ekskursoj. Sed antaŭtage la Kongreso decidis ankaŭ tiun tagon dediĉi al laborkunsido.
Sed kio do estas pli forta — ĉu la laciĝo de l’ kongresanoj, ĉu ilia intereso al la vivo de l’ laboristaro en Sovetio ? La fakto restas fakto : la granda plimulto de la kongresanoj spite sia antaŭtaga decido forveturis el la urbo ; presistoj kaj ĵurnalistoj partoprenas speciale por ili organizitan festenon en la presistaj ripozdomoj en Peterhof, la aliaj — partoprenas eksterurban ekskurson de leningradaj ŝpinistoj.
Kaj la kunsida salono ne estas plena. Ĉu ni bedaŭru ? Mankas tempo por bedaŭri. Ni rilatas kiel al fakto tute natura : la Kongreso dividiĝis je du sekcioj — la unua kunsidas en la salono, pridiskutante la problemojn de praktika lingvo-aplikado, la alia — samtempe praktikas la lingvon konatiĝante kun la leningrada laboristaro kaj ĝia vivo.
Lundon. Matene — sekciaj kunsidoj de ateistoj, de fabrik-uzinaj korespondantoj de instruistoj, de radiistoj, ktp., ktp. Komuna fotado de la Kongreso, kino-fotado.
La strukturo de SAT restu tia, kia ĝi estas.
Vespere okazas la antaŭlasta kunsido — la raporto kaj la diskutoj pri rilato inter SAT kaj landaj laborist-esperantistaj organizajoj. Sed, vere, la diskutoj ne estas longaj — estas klara la reala forto de SAT kaj ĝia valoro kaj la Kongreso aprobas la raporton de l’ Komisiono, elektita dum la kvina Kongreso kaj veninta al la konkludo, ke SAT devas esti laŭ sia strukturo tia, kia ĝi estas ĝis nun.
La Kongreso proksimas al sia fino. Estas pridiskutitaj la tradiciaj proponoj ĉiujaraj, estas akceptita la gvid-rezolucio. La « Internacio » finas la Kongreson. Sed ne forsonis ĝiaj lastaj silaboj — kiam kongresanoj rapidas, ekster la kongresa programo — kvazaŭ eternigi por kelkaj SAT-grupoj la memoron pri la VI-a. SAT-grupo Essena transdonas standardon al SAT-grupo Minska. SAT-grupo el Irkutsk — al tiu de Essen kaj SAT-grupo Krjukov S/D — al Ekzekutivo de SAT.
Tiuj neluksaj standardoj estas la signo pri la granda frata amikeco de diverslandaj SAT-anoj. Kaj la esprimo de tiu frata amikeco kronis la tutan Kongreson.
Vespere, kiam boat-sportistoj de Leningrado, regalis nin per bela veturado dekhora, sur motorboato kaj sur velboatoj, al la maro — ni estis intima proleta familio. Nia « Proletaria Kantaro » havis dum tiu veturado grandan uzon. Dum la tutaj du horoj unu post la alia sonis niaj kantoj super la trankvila mara suprajo, bele kolorita de la sunsubiro.
Ĉe la kajo rapidece ni adiaŭas la samboatanojn kun iu korpremo — ĉu iam ni sukcesos revidi ilin sur la kongresa SAT-boato ? Mi almenaŭ esperas, ke jes !
G. Demidjuk.

Foto de grupo da kongresanoj sur la ŝtuparo antaŭ la kolonoj de la kongresa poŝtoficejo; sur la muro pendas ŝildo « POŜTO TELEGRAFO KAJ TELEFONO » kaj sube skatolo kun la surskribo « POŜTRESTO ».
Foto de grupo da kongresanoj sur la ŝtuparo antaŭ la kolonoj de la kongresa poŝtoficejo; sur la muro pendas ŝildo « POŜTO TELEGRAFO KAJ TELEFONO » kaj sube skatolo kun la surskribo « POŜTRESTO ».
KONGRESA POŜTOFICEJO

Malgranda ornama vinjeto (florornamaĵo) fine de la artikolo.
Malgranda ornama vinjeto (florornamaĵo) fine de la artikolo.
Al la proletaj verkistoj esperantistaj !
La Leningrada Kongreso estas granda paŝo antaŭen por nia movado. La demando pri lingvo internacia nun staras pli aktuale ol iam antaŭ la laboristaj organizajoj. Pli ol iam estas nun necese, ke ni povu montri al la respondecaj gvidantoj de la laboristaro, ke esperanto taŭgas ne nur por komerco, turismo, filatelio, nudkulturo ktp., sed ankaŭ por esprimi sciencperfekte ĉiujn batalaspirojn de la proletaro. Tiurilate nia lingvo ne estas ankoraŭ sufiĉe tralaborita : niaj ekonomia kaj filozofia terminaroj estas ankoraŭ iom truhavaj. Ni devas ilin kompletigi per la elementoj jam ekzistantaj en esperanto, sed ĝis nun pro ne-ekzistanta bezono ankoraŭ ne kunmetitaj.
Pro tio pli vigla tradukalaboro el konataj, valoraj teoriaj verkoj socialistaj estas treege konsilinda. Tradukante, niaj K-doj trovos multe da esprimoj kreendaj, ĝis nun neuzitaj, ĉar bezono malestis.
La K-doj tradukontoj ne mallaboru, timante ke la eldonejo de SAT ne povos tuj publikigi la tradukojn. Se tuta libro aŭ broŝuro ne estas tuj aperigebla, ekzistas ja Sennaciulo aŭ Sennacieca Revuo por presigi dume la plej interesajn kaj plej aktualajn ĉapitrojn au pecojn.
Mi volus atentigi nur pri la jenaj verkoj, kies traduko al mi ŝajnas nepre farenda :
(*) Ĉeestantaro — Red.
— página 8 —
SENNACIULO
Julian Borchardt : « La ekonomiaj konceptoj fundamentaj laŭ la doktrino de Karl Marx » (germ.)
N. Buĥarin : « Historia materialismo » (ruse.)
F. Engels : « Evoluo de l’socialismo de utopio al scienco » (germ.)
— « Deveno de familio, privata proprajo kaj ŝtato » (germ.)
R. Hilferding : ĉapitroj el « Financa kapitalo » (germ.)
K. Kaŭtsky : « La historia signifo de Karl Marx » (germ.)
N. Lenin : « Demandoj de politika ekonomio » (ruse.)
Roza Luxemburg : Ĉapitroj 26 (parte), 27, 28, 29, 30, 31 el « Akumuliĝo de l’ kapitalo » (germ.)
K. Marx : Enkonduko al « Kritiko de politika ekonomio » (germ.)
— « Valoro, prezo, profito » (angle)
G. Pleĥanov : « Fundamentaj problemoj de l’ marksismo ».
J. Walcher : « Ford aŭ Marx ? » (germ.)
Tio estas nur mallonga listo. Sed el ĝi oni povos ĉerpi multe da valorajoj por nia movado. Tiuj verkoj ne estas tradukitaj en ĉiujn lingvojn, multaj K-doj ĝojos ilin legi, almenaŭ parte, en esperanto.
Sed por ke du K-doj ne entreprenu la saman tradukon, necesus sin turni al unu K-do scianta pri ĉies tradukintencoj kaj povanta doni la nemalhavendajn konsilojn.
L. Revo.
★
Noto de la Red. — La intenco kaj plano de K-do Revo estas aprobindaj. Interesatoj devas ekinterrilati kun la Literatura Komisiono, kiu povos ordigi la aferon.
NIA POŜTO
6326. — Bedaŭrinde ni ne povas uzi vian bone aranĝitan manuskripton, tial ke la enhavo ne interesus tutmonda legantaron.
3935. — Ni gratulas vin, sed ne disponas lokon por konigi faktojn, kies karaktero estas tro persona.
5328. — 1) La kunlaborado al « S-ulo » k. « S. R. » estas tute senpaga ; oni eĉ povus diri malpaga ; 2) pri estetiko ne ekzistas firma kriterio ; 3) viaj lingvaj demandoj ne estas sufiĉe klare formulitaj. Bonvolu citi tutan frazon. Fakulo detale respondos. Ni povas tamen jam klarigi al vi, ke la uzo de akuzativo post iuj prepozicioj montras movon. Ekzemple, post la prepozicio « anstataŭ », citita kiel unukaza en « Petro » oni povas k. eĉ kelkokaze la klareco postulas uzi akuzativon, kiel klarigas Zamenhof en la respondo 51 de « Lingvaj respondoj ». Ni konsilas, ke vi mendu al nia Adm. tiun nepre necesan verkon, por ĉiu, kiu volas ellerni la lingvon ; 4) Vian artikolon ni uzos, se bezone.
3125. — Ni ne memoras tre precize pri la enhavo de via « kronikajo », sed se ni konsilis, ke vi legu : « For la neŭtralismon », tio kredeble signifas, ke vi raportis pri faktoj, kiuj ĉefe interesus neŭtralulojn.

Vinjeto: desegnaĵo de stako da libroj sur kiu sidas malgranda gnomo (aŭ diableto) legante, super la titolo « RECENZEJO ».
Vinjeto: desegnaĵo de stako da libroj sur kiu sidas malgranda gnomo (aŭ diableto) legante, super la titolo « RECENZEJO ».
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni aur mencias.
Tra U. S. S. R. per Esperanto, de N. V. Nekrasov. Eldono de « La Nova Epoko » (Moskvo). Formato 14 × 11 cm., 40 pĝ. — Prezo : 20 kopekoj.
Ĉi libreto estas plenigita per utilaj informoj, inkluzive : poŝt-telegraf-mon-sistemoj, sciigoj pri USSR., SEU., esperantistaj adresoj, klimato kaj naturajoj de l’diversaj regionoj, eĉ kelka instruo pri rus-lingvo kaj praktika frazaro. La kompilinto pardonpetas pri nekompleteco, ĉar li rapidis por eldoni ĝustatempe por la VI-a ; sed nenecese, ĉar evidentiĝas, ke la verketo tre povas utili al esperantistoj, ne scipovantaj la rusan lingvon. Laŭdinde K-do Nekrasov ne preterlasis la okazon por reklami sur la kovertaj paĝoj pri la SAT-eldonajoj.
Kongresa Kantareto. Formato 15 × 18. Donaco por la kongresanoj de l’VI-a. Eldono de « La Nova Epoko ».
Por ne-ĉeestintoj de la Kongreso mi diru, ke ĉi kantareto entenas 4 originale-verkitajn kantojn, la novigitan (revoluciigitan !) neŭtralan « Espero »-n, « La Internacio »-n kaj la rusan « Funebra-n Marŝo »-n konatajn de posedantoj de l’ SAT-Kantaro.
E. K. L.
Esperanto in Handel und Verkehr, de Robert Kreuz. Eldono de Ferdinand Hirt & Sohn. Leipzig. Formato 22 × 15 cm., 112 pĝ. Kartonita. — Prezo ne-montrita.
La Individualisma Socialismo, de D-ro Axel Robertson Prochowsky. Eldono de Rasa Virina Klubo, Paris. Formato 13 × 10 cm., 15 pĝ. — Prezo ne-montrita.
Gvidfolioj pri Genève, Stettin, Dobŝina, Thiers, Deal kaj Bratislava, riceveblaj senpage de Turisma Servo de U.E.A. ; kaj broŝuro kaj afiŝo pri Specimen-Foiro de Reichenberg, 14-20 aŭg. 1926, ankaŭ atingis la Redaktejon.
[REKLAMO p.8] Ĵus aperis :
ETIKO
de P. KROPOTKIN
240 paĝoj. — Prezo : 1.80 mk. g.
inkluzive afranko
ENHAVO
Portreto de l’aŭtoro. — Antaŭparolo de Prof. N. Kabanov. — Ĉapitro I. La moderna bezono konstrui fundamenton de la moralo. — Ĉapitro II. Aperetantaj elementoj de nova etiko. — Ĉapitro III. Morala principo en la naturo. — Ĉapitro IV. Moralaj konceptoj de primitivaj popoloj. — Ĉapitro V. Evoluo de moraldoktrinoj. — L’antikva Grekio. — Ĉapitro VI. Kristanismo. — Mezepoko. — Renesanco.
Aktivuloj ! Atentu !
La 19-an de septembro okazos en Leipzig la inaŭguro de la « Arbeiter Turnund Sportschule » (Laborista Gimnast- kaj Sportlernejo). La solena malfermo speciale impone estas aranĝata. Matene je la 10-a almarŝos el kvin urbpartoj muzikĥoroj po 1.000 tamburistoj, por koncerti komune sur la « Augustus Platz » (ĉefa placo de Leipzig). Tie ili aŭdigos en ĥoro (5.000 p.) la « Internacion » kaj aliajn revoluciajn sportmelodiojn. Poste ili denove dividiĝos en 5 ĥoroj kaj marŝos al la Fichte strato, kie konstruiĝis « nia » Altlernejo por Fizkulturo. Multaj miloj da laboristsportuloj alveturos el la tuta lando por ĉeesti la alvenon de salutstafetoj, alportotaj parte de el pli ol 900 km. malproksime, el Francio, Belgio, Latvio, Aŭstrio, Svisio kaj ĉiuj anguloj de Germanio. K-doj, ĉi-momente ankaŭ meritas nian atenton. Malfermiĝas ja ankaŭ por niaj tutmondaj K-doj ĉi-institucio, kie estonte instruistoj el niaj vicoj kaj firme en oficigotaj kuracistoj instruos, edukos kaj kontrolos la estontajn gvidantojn de « nia » sportmovado laŭ « nia sistemo » kaj « niaj idealoj ». Nenie en la mondo, nek ĉe ni, nek ĉe la burĝaj ĝis nun ekzistas sama edukejo. Ejo, en kiu, laŭ komuniko de la gvidonto K-do Benedix (nuntempe ankoraŭ lernanto de esperanto), ankaŭ nia lingvo laŭvole estos instruata al la kursanoj.
K-doj, ni eluzu la okazon ! Sendu salutleterojn kaj simpatiesprimojn, kaj sufiĉe frue por ke ili alvenu en Leipzig ĝis la 19 sept., kaj estu laŭtlegataj ĉe la oficiala soleno. Sed por ke ili havu oficialan karakteron zorgu ke ili estu sendotaj en la nomo de iu ajn lab. sportorganizajo.
Kredu, ke via helpo estas tre bezonata.
Adreso : Arbeiter Turn-und Sportschule, Leipzig S. 3. Fichtestr. 36, Germanio.
SAT-ano 2518.
★
Kiuj deziras detalan informon pri la tasko kaj ekiko de la lab. spotlernejo, tiuj skribu al K-do 2518, Meyenburg.
★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★
Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento (*), nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante plibonigadi kaj perfektiĝadi ; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera.
L.-L. ZAMENHOF.
(*) La « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto. Oni mendu ĝin ĉe nia Administranto.
Le Gérant : L. GLODEAU.
★ Esperanto-Presejo J. Solsona, 9, Rue Hallé, Paris-14ᵉ — Telefono : Gobelins 62-71
N.º 102, 9 de septiembre de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
3-a Jaro. N-o 52 (102) APERAS SEMAJNE 9. Septembro 1926

Kapa vinjeto: kvinpinta stelo kun la surskribo «S.A.T.» en la centro, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».
Kapa vinjeto: kvinpinta stelo kun la surskribo «S.A.T.» en la centro, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO

Granda ornama titolo «SENNACIULO» en art-nouveau literoj, kun la devizo en kadro supre.
Granda ornama titolo «SENNACIULO» en art-nouveau literoj, kun la devizo en kadro supre.
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktanto: E. LANTY 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe
Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, Rue Boyer, Paris-XXe
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27
Publika letero de francia SAT-ano al lia dolara moŝto Coolidge
Sinjoro Prezidanto Coolidge,
(Kuliĝ)
Antaŭ kelka tempo, skribis al vi la maljuna Clemenceau (Klemanso), la homo kiun oni nomis «La Tigro» pro lia atakemo parola. La kaduka ŝtatisto trovis ankoraŭ sufiĉe da energio por vipi belstile la rabemon de la financistaro, kies dungito vi estas. Li diris kun indigna tono — ĉu indigno sincera aŭ nur ŝajna, mi ne scias, sed almenaŭ konstatebla en lia letero — ke «Francio ne estas vendebla, eĉ al siaj amikoj. Sendependa ni ricevis ĝin; sendependa ni forlasos ĝin…
Ni jetis en la abismon, daŭrigas la fama franca patrioto, ĉion: la sangon kaj la monon… Venu en niajn vilaĝojn por legi la senfinan liston de niaj mortintoj… ĉu tio estas konto de banko, la viva forto de tiu junularo buĉita…?»
Tiaj akraj paroloj kredeble vekis ĉe via dolara moŝto, nur kompateman rideton por la malsaĝa kadukulo, kiu cinike konfesas, ke li konsentis kaj instigis dum kvar jaroj la buĉadon de la franca junularo — kaj tio por konservi la sendependecon de Francio.
Kaj jen hodiaŭ nia Ugolino *) —
*) Ugolino. Italia tirano, kiu vivis en la xiii-a jarcento. Enfermite de sia malamiko, la ĉefepiskopo Ubaldini, en turon kun siaj du filoj por ke ili tie malsatmortiĝu, Ugolino unue manĝis siajn du filojn kaj tiele povis vivi pli longe. Same la patroj jetas en militon siajn filojn por daŭrigi sian ekzistadon. — Ni aldonas ĉi tiun klarigon ne en la intenco instrui la usonan prezidanton, sed kelkajn legantojn, kiuj eble ne scias detale la historion de Italio. — Red.
Klemanso ekkonstatas, ke la «amikoj» minacas la sendependecon de Francio same kiel faris la «malamikoj» antaŭ 12 jaroj!
Kaj ne nur la fama patrioto-junularmanĝanto indignas pro la postuloj de viaj mastroj pri pago de militŝuldo, sed ĉiuj francaj politikuloj, eĉ laboristaj gvidantoj: Ni ne konsentu liveri «nian landon» al la usona imperialismo, laŭte protestas ĉe kunvenegoj plej popularaj oratoroj. «La usonanoj volas rabi nian tabak-industrion», skribis antaŭ kelkaj tagoj iu deputito en tre maldekstra jurnalo…
Sinjoro prezidanto, permesu al mi diri, ke tiuj protestoj kaj babilaĉoj estas tre… naivaj, aŭ simple hipokritaj. Mi estas vere mirigita konstati, ke la voĉoj de laboristaj gvidantoj agordiĝas kun tiu de la sangomakulita «Tigro».
Tial iom senĝene mi decidis skribi, por konigi al vi la opinion de simpla laboristo pri la demando, kiu tiom incitas la francajn diverspartiajn gvidantojn.
Mi ne estas kompetenta rilate ekonomiajn demandojn. Tamen mi scias, ke la stulteco kaj krimeco de la eŭropaj ŝtatistoj okazigis, ke la milito ebligis al Usono akiri la duonon de la oro el la mondo; ke via industrio nun produktas pli ol la duonon de kelkaj artikloj: 60,2 % de la krudfero; 59,8 % de la ŝtalo; 52,7 % de la kupro.
Nu, tiuj ciferoj estas por mi pli elokventaj ol ĉiuj sentimentalaj kaj belvortaj paroladoj. Via imperialismo ŝajnas al mi nun la pli forta kaj kapabla trudi sian volon al la disaj, etaj imperialismoj ĉi tieaj. Estas evidente, ke la eŭropaj fabrikoj malkapablas konkurenci sukcese vian industrion. Ili provas tion fari nur penante malaltigi nian salajron, plilongigi nian labordaŭron.
Bedaŭrinde la laboristaro eŭropa estas nur dise organizita, kaj sekve senforta por kontraŭstari la ekspluatemon de la ĉi tiea mastraro. Ne estas espereble, ke baldaŭ ni povos imiti niajn rusajn K-dojn. Do kion malpli malbonan ni povas nun deziri? Nur unu aferon: havi dungantojn, kiuj teknike kapablas mastrumi pli bone, pli science ol tiuj, kiuj nin nun ekspluatas. Racie ni povas nur deziri, ke la usonaj inĝenieroj kaj produkt-organizistoj venu ĉi tien, invadu Francion, Hispanion, la tutan Eŭropon kaj kreskigante la industrion tiele plirapidigu la historian procezon, kiu, laŭ la diroj de K. Marks, devas nepre,
— página 2 —
2 SENNACIULO
fatale konduki al starigo de socialisma reĝimo.
Bonvolu do, via dolara moŝto Kuliĝ, ne atenti la sentimentalajn babilaĉojn de niaj diverspartiaj politikuloj. Kiel Klemanso mi diros: venu ĉi tien; venu ne por legi la liston de liaj viktimoj, sed por organizadi science, malrutineme, grandskale la produktadon.
Ni scias, ke la vivnivelo de la usonaj laboristoj estas pli alta ol la nia. Kial do ni timus? Se ni ne volas batali por konservi al Francio ĝian sendependecon, ĉar tio signifas permesi, ke nur la francaj mastroj ekspluatadu nin, ni almenaŭ estas pretaj bataladi kuraĝe por atingi, ke nia vivnivelo estu same alta kiel tiu de niaj usonaj K-doj. Kaj kiam ĉi lastaj decidos batali por forigi ĉian ekspluatecon, ni ankaŭ estos pretaj partopreni tian batalon. Ni nur ne konsentas morti pro iaj ajn patriaj interesoj.
La superregado de via juna imperialismo ŝajnas al mi malpli malbona, mi ne diras pli bona, ol la eŭropaj inter si batalantaj, malfortaj imperialismoj. Tial mi petas, ke vi ne atentu la sensencajn ĝemadojn pri sendependeco nacia kaj similaj mistifikaĵoj.
Invadu Francion! la tutan Eŭropon, — nur ne tuŝu Sovetion…
Mi petas pardonon, ke eble mi faris leteron pli longan, ol tiu de lia tigra moŝto Klemanso. Sed vi ja komprenos, ke mi estas nur laboristo kaj sekve ne havas lian verko-kapablecon por povi diri multon en malmulte da vortoj.
Dume, bonvolu akcepti, via dolara moŝto, mian sennaciulan saluton.
Eŭtrapel.
Ĉie, ĉiuj varprezoj plialtiĝas…, escepte la prezo de «Sennaciulo» kaj de «Sennacieca Revuo». — Nekredeble, sed tamen vere. Kaj krome ni donacas premion al la novaj abonantoj kaj abon-varbantoj.
La faŝismo aperas en Svedio
Sekreta faŝista organizajo, jam de longe ekzistanta, nun fine estas senvualigita. Ĝia nomo estas: «Svenska Fascisternas Kamporganisation» (S. F. K. O. Sveda batalorganizajo de la faŝistoj). Ĝia ĉefkontoro sidas en Stockholm kun sekcioj en la lando; ĝi kunlaboras en kontakto kun strikrompistaj organizajoj.
Multiuj opiniis, ke la faŝismo ne havas lokon en Svedio, sed la realo montras la kontraŭon. Ankoraŭ ĝi estas malforta, sed povas kreski, kaj por la gelaboristoj, estas necese ke ili bone observu kaj sin gardu kontraŭ tiu ĉi nova malamiko.
Nun la faŝistorganizajo fanfaronas, ke multaj laboristoj aliĝis.
Sed estas nur individuoj ekstermoralaj kaj tre stultaj, kiujn oni sukcesas kapti per ĉi insidilo. La svedaj laboristoj ĝenerale certe ne lasas sin kapti en tian kontraŭproletan maŝkaptilon. Sed el la mez- kaj superklasoj la faŝismo ĉi-tiea povas ricevi forton kaj fariĝi danĝero por la laboristoj, se ili ne ĝustatempe energie kontraŭbatalas ĝin.
994.
☆ DISKUTEJO ☆
Ĉu Marks eraris?
(Daŭrigo *)
La signifo de la Marks’a teorio por la laborista movado
Por la plej granda parto de la nuntempa generacio socialismo kaj laborista movado estas preskaŭ samsignifaj. Ni ĉiuj kutimiĝis vidi la socialismon kiel celon de la diversaj laboristaj organizajoj, kaj aŭdi el la buŝo de ĉiuj klaskonsciaj laboristoj, ke ili batalas por la efektivigo de socio sur kolektiva, socialista bazo. Laboristoj aŭ laboristaj organizajoj nesocialistaj estas escepto, senespera malplimulto, same kiel socialistaj tendencoj aŭ organizajoj ekster la proletaro preskaŭ ne ekzistas. Ankaŭ por la burĝaro, tiuj du vortoj havas saman sencon. La blanka teroro de ĉiuj landoj persekutas la socialistan ideon en la personoj de laboristoj, ĉar prave ili estas konsiderataj kiel la reprezentantoj de nova sociordo sen ekspluatado.
*) Komenco en la n-ro 98-99.
Sed ne ĉiam laborista kaj socialista movadoj estis tiel intime kunligitaj.
Jam en malnovaj epokoj, longe antaŭ la apero de l’ moderna proletaro industria, ekzistis socialistaj tendencoj kaj sistemoj. En Ĉinio, multajn jarcentojn antaŭ nia tempokalkulo, ekzistis socialistaj teorioj kaj unu imperiestro eĉ penadis ilin realigi per dekretoj. Konataj estas la komunistaj utopiaĵoj de Platono en antikva Grekio, komunistaj aŭ socialistaj sistemoj de filozofoj ĉiuepokaj, la fama «Utopio» de la anglo Thomas Moore (elp. Tomas Mur) en la XVI-a jarcento. La unuaj eminentaj socialistoj de la XIX-a jarcento ĝenerale konataj kiel «utopiistoj» — Owen (Oin), Fourier (Furie) kaj Saint-Simon (San-Simo) — havis neniun rilaton kun la proletaro; ili konsideris tiun klason ne kiel efektivigonton de la socialistaj projektoj, sed kiel kompatindan, mizeran amason, kiu bezonas savontojn — kaj la utopiistoj deziris esti tiaj humanuloj, alvokante eĉ kompaton, indulgon kaj helpon de la reganta klaso por la starigo de la nova ordo.
Aliflanke, la unuaj paŝoj de la moderna proletaro sur la scenejoj ekonomia kaj politika tute ne estis animataj de socialista spirito. La unua ekmovo de la laboristaro, en Anglio, dum la XVIII-a jarcento estas la batalado kontraŭ la maŝinoj, la malespera krio de la «maŝindetruantoj», senlaborigitaj per la maŝinoj kaj venĝantaj sian malfeliĉan sorton per netaŭgaj rimedoj. Ni renkontas poste en la historio de l’ proletaro, la francajn silkoŝpinistojn de Lyon, en ribelo kontraŭ la kapitalo, sen socialista celo (1831), kaj la anglan laboristaron en potenca movado politika («ĉartismo») por la ĝenerala balotrajto (1838-1848). Estas kompreneble, ke la unua elpaŝo historia de la proletaro ankoraŭ ne povis esti direktata al socialismo. La laborista klaso nur komencis ekribeli kontraŭ siaj katenoj, postulante rimedojn kaj helpon nur kontraŭ siaj plej brulantaj mizeroj. Ĝi ne povis jam krei al si propran, socialistan ideologion, ĉar tiam la regantaj klasoj ĝin tenis en plena mallibereco kaj malklereco. La socialista armilaro de la proleta klaso devis esti forĝata ekster ĝi kaj de homoj al ĝi ne apartenantaj.
Ni trovas do dum la unua duono de la pasinta jarcento, laboristan movadon kun mallarĝaj, tuj-efektivigeblaj celoj unuflanke, kaj aliflanke socialistajn sistemojn kaj projektojn en la kapoj de neproletoj, por kiuj la laboristaro estis objekto, kaj ne subjekto en iliaj celadoj. Tute nature, tiuj utopiaj projektoj ne havis ian perspektivon por efektivigo. Depost jarmiloj, filozofoj starigis komunistajn sistemojn, kiuj ĉiuj restadis sensukcesaj. Kial, sekve, la projektoj de la grandaj utopiistoj devus ĝuste havi pli da bonŝanco ol tiuj de la antaŭaj reformemuloj? La tuta historio estas plena je vanaj penadoj por enkonduko de socialistaj aŭ komunistaj sistemoj. La realigo de la novaj projektoj dependis same de la hazardo kiel tiu de la antaŭaj. Konsekvence la reprezentantoj de tiuj projektoj vokis al ĉiuj eblaj fortoj: al la «eternaj ideoj de justeco, egaleco ktp.», al la bona volo de la regantoj, al kompato kaj kaso de la burĝaro, al geniuloj, eĉ al dio. Kaj la unuaj
— página 3 —
SENNACIULO 3
proletaj revoluciuloj kun komunistaj ideoj, Blanqui (Blanki) en Francio kaj Weitling (Vajtling) en Germanio, kiuj jam komprenis ke la laboristaro devas mem sin liberigi, serĉis tiun forton en bone organizita, preparita subita ekribelo de decida, energiega malplimulto proleta. Sed ili ĉiuj metode baziĝis sur la espero, ke iu hazardo ebligos al ili efektivigi iliajn projektojn jam antaŭe pretajn kaj detale ellaboritajn.
La finfina kunligo de socialismo kaj de laborista movado, la realigo de stato kiu al la nuntempularo estas same kutima kiel kunligo de suno kaj lumo, estas la merito de Karl Marks, fondinto de la scienca socialismo aŭ komunismo.
Ĝis Marks, la socialismo estis utopia projektaro, kies efektivigo dependis de la hazardo: de geniulo, de bonkora burĝo, de bonvola regnanto, de la realiĝo de «grandaj idealoj» aŭ de energio kaj kuraĝo de proleta konspirantaro. Tiu efektivigo povus sekve okazi en la jaro 2.000 same bone kiel en la jaro 4.000 aŭ 10.000 de iu ajn tempokalkulo. Por Marks, la socialismo estas la neevitebla celo kaj fino de la proleta liberigbatalado, de la laborista movado. La venko de l’ socialismo dependas, laŭ Marks, ne de iu hazardo permesanta enkonduki tutpretajn projektojn, delonge ellaboritajn, sed de la evoluo de l’ kapitalismo mem, kies koncentriĝo plimultigas kaj koncentrigas ankaŭ la proletaron, akcentigante la klasan kontraŭecon kaj kondukante fatale al la venko de la proleta arego, al la triumfo de l’ socialista ordo.
La utopiaj socialistoj havis belajn projektojn, sed ili nenion sciis respondi al la demando: «Kio garantias al vi la sukceson, kiu devas efektivigi viajn ideojn?» Marks kaj la Marks’anoj respondas: La kapitalismo mem kreas «siajn proprajn enterigontojn, la modernajn proletojn». Per sia propra evoluo, la kapitalista sistemo venos al punkto kie ĝi ne plu povos daŭri, kie la kolizio, la renkontskuo de la du grandaj klasoj: burĝaro kaj proletaro, detruos la burĝan ordon kaj la laboristaro nepre konstruos sian socialistan socion.
Tiel la marksismo donas al la laborista movado ĝian nepran certecon pri finfina venko, ĝian nevenkeblecon, malgraŭ kelktempaj malsukcesoj kaj ofta kruela persekutado. Nur tiu fera konfido je la fataleco de l’ historia evoluo donas al ĝi la eblon, senhezite kaj senindulge kritiki la proprajn erarojn, ne timante la ĝojon kaj la mokon de la malamikoj: ĉar malgraŭ ĉio, malgraŭ malvenkoj kaj malliberejoj, malgraŭ sanga subpremo kaj sennombraj pendigiloj, la kapitalismo devas per sia propra disvolviĝo produkti ĉiam pli kaj pli multe da siaj propraj enterigontoj! Eĉ se la burĝaro milfoje triumfas kontraŭ nin, la finfina venko tamen estos nia.
(Pluo sekvos.) Lucien Revo.
★
Ĉu tio estas socialismo?
En la n-ro 39 de Sennaciulo mi legis pri salajrdiferencoj en Sovetio de 30 ĝis 400 rubloj. Tiu fakta sciigo treege mirigis min, kaj mi estus tre danka al niaj sovetiaj K-doj, se ili liverus pri tio klarigojn sur la paĝoj de nia gazeto. Mondhejmul.
EL LA VIVO KAJ SCIENCOJ
Sekreto de sibiria «Tajga» (1)
Forkurinto de «Blankoj».
En Sibirio, antaŭ kelkaj jaroj, vagadis bandoj de Sjemenov, blankgvardia hetmano. Pro premado de la «ruĝoj», ili foriris pli malproksimen al la nordo. Vagadis en la «tajga» Sjemenov mem; finfine li forkuris en Japanion, sed la bando daŭris sian marŝadon tra la «tajga».
La «tajga» norden etendiĝas je miloj da kilometroj ĝis la glacia maro. En multaj lokoj ĝi estas tute netrairebla, konsistanta el senfinaj marĉoj kaj densejoj en kiuj ankoraŭ ne paŝis homa piedo. La bando de Sjemenov dum unu atako kontraŭ siberia vilaĝo, militkaptis unu kamparanon, Ivanov, kaj trenadis lin kun si. Ili devigis lin kuiri por si la manĝaĵojn kaj servi diversmaniere, tenante lin preskaŭ 5 monatojn. La bando eniris en la «tajga» tiom malproksimen, ke ĝi estus perdinta la vojon, se Ivanov ne estis devigata montri ĝin.
Unu nokton Ivanov sukcesis forkuri de la blankbandanoj. Li komencis serĉi vojon hejmen, sed en la densejoj de la «tajga» perdiĝis. Ju pli malproksimen li iris, des pli li eraravagis kaj neniel povis eĉ kompreni, kien li devas iri. La «tajga» fariĝis pli kaj pli sovaĝa. Feliĉe li estis portanta kun li pafilon kun kartoĉoj; tio ĉi lin savis de la morto; li ĉasadis kaj per tio vivis.
Neatendita renkonto.
Subite unu tagon disiĝis la arbaroj kaj aperis malgranda herbejo. Ivanov vidis antaŭ si ian homon en stranga vesto, sidantan sur la herbo, Ŝajnis al li, ke tiu homo ne estas reala, sed fantazia, ĉar same vestis sin la homoj en tempo de Petro la Granda, antaŭ centoj da jaroj. La homo ankaŭ ektimis, vidante Ivanov’on kaj ekkriis ion nekompreneblan.
Tiam la nekonatulo ekparolis kaj Ivanov kun malfacilo komencis kompreni la strangan dialekton, miksitan kun kuriozaj rusaj vortoj.
Kiam Ivanov rakontis, ke li estas sola kaj al neniu intencas fari malbonon, la nekonato kondukis lin profunden en la densejon laŭ iaj sekretaj vojetoj, kaj miregite, Ivanov ekvidis tutan urbon kun domoj kaj stratoj, sed ĉiuj ĉi domoj estis similaj al tiuj, kiujn vidis Ivanov ĉe bildoj de la epoko de Petro kaj Ekaterino.
Antaŭ tricent jaroj.
Kiam oni manĝigis Ivanov’on, maljunuloj sidigis sin sur diversajn benkojn kaj komencis lin demandi. Siavice Ivanov demandadis ilin kaj oni sciigis, ke loĝantoj de tiu ĉi urbo perdita en «tajga» venis antaŭ 300 jaroj ĉi tien kaj de tiam estas izolitaj de l’ tuta mondo de unu flanko per la glacia oceano kaj de tri flankoj per netrairebla «tajga». Ĉe ili konserviĝis ĉiuj moroj de tiu epoko. Tiajn vortojn, kiaj «samovar», «gurdo» ili ne konis. Ili daŭris vivi per tia vivmaniero, per kia vivis niaj prauloj antaŭ tricent jaroj.
(1) Sibiria arbardensejo. (Trad.)
Ivanov restis kaj loĝis inter ĉi tiuj strangaj homoj. Kiam li rakontis al ili pri la civila milito, pri ruĝoj kaj blankoj, pri tio, ke neniaj caroj plu ekzistas, ili ne konfidis al li kaj eĉ opiniis, ke li estas frenezulo.
Tamen al Ivanov ili baldaŭ kutimiĝis kaj ne forpasis eĉ tri monatoj, kiam Ivanov edziĝis kun iu fraŭlino ilia kaj akiris rajtojn en tiu ĉi urbeto, «gorodiŝĉe» kiel oni nomis ĝin.
En la urbo ĉiuj konstruoj estas el ligno; ĉirkaŭ la arbaroj (2) estas ankaŭ ligna «Kremlo» laŭ la modelo de ĉiuj malnovaj rusaj urboj.
Vivmanieroj estas severe patriarkaj, kaj kiam Ivanov komencis indigni pri multaj malsaĝaj kutimoj kaj kruelecoj, la maljunuloj minacis mortigi lin. Ili devigis, ke li lasu kreski sian barbon, ĉar razi, laŭ ilia opinio, estos peko, kaj komprenebla razilo ne ekzistis en la urbeto.
Ivanov travivis tie preskaŭ tri jarojn, sed fine, maljunuloj-administrantoj volis lin mortigi, ĉar al ili ne plaĉis, ke Ivanov klerigis la junularon. Do, kune kun sia edzino, li forkuris.
Post malfacila vojaĝo tra la «tajga» post longa vico da diversaj spertoj, dum kiuj mortis lia edzino, Ivanov fine atingis vivlokojn. Li komunikis pri la «gorodiŝĉe» al la Akademio de Sciencoj, kiu nunsomere sendas ekspedicion por esplori pri tiu stranga kolektivo de homoj konservintaj dum tri jarcentoj siajn morojn kaj lingvon neŝanĝitaj. Ĉi tiu viva muzeo de antaŭa tempo prezentas en si grandan intereson por la scienco.
Elrusigis V. Melentjed, Perm, U.S.S.R.
★
Restajo de arktika ekspedicio de 1845.
Antaŭ kelkaj tagoj profesoro Beattie (Biti), urba bakteriologo de Liverpool (Liverpul), malfermis tre rustitan metalujon, enhavantan bovajon, hermetikigitan antaŭ okdek-unu jaroj. Tio estis el la provizaĵoj de la Franklina ekspedicio 1845-a.
La Brita Militŝipara Regnafako, kiu ekipis la ekspedicion, provizis sufiĉe da bovajo por tri-jara vojaĝado. Franklin vojaĝis senrevene.
Por trovi kaj savi lin ekvojaĝis tridek-naŭ ekspedicioj. Dum iu el ili oni trovis amason da metalujoj — malfermitaj — sed kun la enhavo ankoraŭ netuŝita. Estis eldirata, ke la pli granda parto de la bovajo estis putranta antaŭ ol Franklin forvojaĝis.
Dum alia ekspedicio oni trovis glitveturilon forlasitan, sur kiu staris la metalujo kiu estis malfermata ĉi tiun semajnon. Oni konjektis, ke putra estas la stato de la bovajo post la daŭro de tiom da jaroj. Kiam la metalujo estis malfermita, la enhavo troviĝis tute sen ia ŝimajo. Estis ankoraŭ bona kaj freŝa, bone pakita kaj ŝajne manĝebla. Kelkaj ratoj, manĝinte iom de la bovajo, neniel malsaniĝis.
El «Liverpool Weekly Post» (Semajna Poŝto de Liverpool) tradukis, 3122.
★
(2) Tio ĉi ne estas klara; ĉu la aŭtoro ne volas diri, ke la urbo estas ĉirkaŭita de ligna remparo? — Red.
— página 4 —
4 SENNACIULO
Akvo el aero.
Kapitano Rene Fonck kaj liaj kunuloj flugantaj nuntempe trans la Atlantika Oceano portas kun si «viv-savantajn akvo-tasojn». Ĉi-tasoj estas kaskoj kun speciala naz-aparato, pezantaj 6 uncojn (unco = proks. 30 gram.). Dum spiras la portanto, akvo formiĝas kaj eniras malgrandan ujon. Oni pretendas, ke ĉi-maniere oni povas fabriki sufiĉan akvon por senfine kvietigi soifon.
Tradukita el «The Daily Herald» (La Taga Heroldo).
★
El Sibirio.
Apud la urbo Tomsk ekzistas riĉaj karbminejoj Anjer-Suĝa, kiuj en la jaro 1924 produktis 37.000 tunojn da karbo. Nun ili produktas 60.000 tunojn pojare, kio egalas 128 % de l’ supozita kvanto. La sukceso ebligis relaborigi 1500 laboristojn, kiuj en la jaro 1924 estis maldungataj.
Inter la urboj Vladivostok kaj Ĥabarovsk en ekstrema oriento ekzistas fervojo 750 kilometrojn longa. Ĝi vojas laŭ bordo de rivero Ussuri (kiu fluas en riveron Amur) kaj priservas tiun regionon, kiu nun havas ĉirkaŭ 200.000 loĝantojn. Ekonomia vivo de l’ regiono rimarkinde kreskas. Dum la jus pasinta jaro la vojo transportis 2.500.000 tunojn da varoj, por 15 % pli multe, ol en antaŭa jaro.
Haveno de Vladivostok funkcios dum tuta vintro. La ŝipiradon helpos specialaj glacirompantaj ŝipoj.
M. Krjukov.
★
Iom da fantazio.
La usona Revuo: «Arto kaj Scienco» publikigis antaŭ nelonge intervjuon de profesoro Kuakuata el la planedo Marso. Jen elkopio de la diroj de tiu marsa sciencolo:
«La Tero malfruas rilate nian planedon je 200.000 jaroj, kaj ĝia civilizacio estas ankoraŭ junaĝa. Ni scias pri ĉio, kio okazis sur tiu mizera planedo, depost la apero de l’ unua homo, dank’ al nia elektra teleskopo, provizumita je aŭdilo. Tiu aparato ebligas al ni vidi kaj aŭdi tion, kio okazas ĉe la plej malproksimaj lokoj el la Universo. Via kompatinda civilizacio datumas nur je kvindek jarcentoj. Vi apenaŭ eliris el kanibaleco, kaj mi eĉ timas, ke kelkaj teraj gentoj ne ankoraŭ forlasis tiun barbaran kutimon. Niaj lastaj observoj rajtigas nin diri, ke via socia sistemo estas ege bedaŭrinda. Koncerne nin, jen 98.000 jaroj, kiam ni forigis la parlamentojn, kie oratoroj senfine kriaĉe protestadis. Marso jam delonge konsistigas universalan respublikon, unu solan landon, kun unu sola lingvon.»
La profesoro ne diras, ĉu tiu lingvo estas esperanto. Sed eble la usona intervjuanto lasas kredi al la legantoj de «Arto kaj Scienco», ke la marsanoj memkompreneble povis nur alpreni la anglan lingvon — iom perfektigitan, por ebligi al ĉiu marsana buŝo ties pronuncon!…
NI FORĜU JUBILEO-ĈENON
K-do HALTER (Bruxelles) donacas 10 frankojn kaj alvokas al K-doj Van Aelst, Ŝerman, Glineur, Bergiers (Bruxelles), Ŝpiro Jozef (Paris), Klopman Samuel (Genève) kaj al K-dino Schapiro (La Chaux-de-Fonds), ke ili same helpu en la forĝado de fortika, nerompebla Jubileo-ĉeno…
★
NIA MORALO
Moralo — studo aŭ scienco — de l’ bono, de l’ devo kaj de l’ devoj, povas esti la ekskluziva ellaborajo nek de la Socio nek de la individuo; sed ĝi devas esti, kaj ĝi ĉiam estis, ilia komuna ellaborajo; samtempe, ĝi ĉiam estis la rezulto de la socialaj tradicioj kaj de la individuaj eksperimentoj kaj longaj pripensoj.
Vivo naskiĝas el vivo; la vivo morala de ĉiu homo naskiĝas el la vivo morala de siaj antaŭuloj. Ekzistas tradicio, sinsekvo de moralaj necesajoj, kiu tra la longaj homarepokoj, komunikiĝas de konscienco al konscienco. Estus vere stulte, nei ĉian valoron al la moralaj eksperimentoj de l’ antaŭaj generacioj; samkiel estus stultajo, rifuzi elĉerpi el la tradicioj. La homo ne pli kapablas krei sola sian moralon, sola sian geometrion aŭ sian fizikosciencon.
Sed, se tuj post kiam la individua racio konscias pri si mem, tiam ĝi devas limigi la parton allasendan al la tradicio — aŭ al la tradiciaj, ofte sin kontraŭantaj — de la sociala rondo.
Historio elokvente montras, ke la plej notindaj moralaj plibonigoj konsistis en tio, ke la homoj ĉesis kredi je teorioj ĝis tiam preskaŭ unuanime akceptataj. Buddha, Konfucio, Sokrato, Jesuo kaj liaj disĉiploj, Luther, J.-J. Rousseau (Ruso), Tolstoj, J. Jaurès (Ĵores) — unuvorte ĉiuj primoralaj revoluciuloj — eligis el la spiritmaltvastaj tradicioj de la sociala rondo, iun larĝan idealon, laŭ ili humana, valida por ĉiuj homoj de ĉiuj socioj kaj de ĉiuj epokoj.
Samkiel tiuj altpensuloj, la plej modesta el la honestuloj juĝas, per siaj personaj eksperimentoj, la tradiciajn moralajn ideojn ricevitaj de la Socio.
★
La nuntempa revoluciulo — socialisto aŭ komunisto — devas ankaŭ obei tiun leĝon de l’ evoluado morala.
Lia justa, necesa malŝatego pri la nun tempa socio kaj ankaŭ pri la antaŭaj, tute ne devas instigi lin nei la altajn moralajn ideojn, kiujn la pasintaj civilizacioj kreis dank’ al siaj kolektivaj eksperimentoj. Li ne devas pli forigi tiujn moralajn verojn, ol li devas rifuzi akcepti la sciencajn verojn elpensitaj en la pasinto; samkiel, ankaŭ, li ne devas rifuzi ŝati la belecon de la artaĵoj postlasitaj de niaj antaŭuloj.
Ekskluzive pli-malpli tradiciaj moralan idealon, restas ol gvidi la agadon nur egoismo: la deprapatra egoismo de l’ homa besto. Sed egoismo ne estas bona rimedo por konservi en si mem kaj por propagandi la revoluciajn kredon, esperon kaj volon. La atentigo pri persona profito estas eble necesa, sed nesufiĉa. Pro persona profito, klarvida homo ne kapablas eniri la sufer- kaj ofer-plenan vivon de revoluciulo. La homo, kiu nur pro egoismo fariĝis revoluciulo, se poste estos eble, volonte perfidos la Revolucion.
La Revolucio tute ne estas fino en si mem; ĝi estas nur rimedo; rimedo havigi al ĉiuj bonstaton kaj liberan tempon, eblecon aldiĝi ĝis la plej perfektaj homarkulturoj, kaj finfine, ĝi celas kiel eble plej larĝan disvolviĝon de l’ homarsento en la simpla homo.
Por fariĝi bona revoluciulo, necesas subigi sian personan profiton al la profitoj de la tuta homaro; necesas ankaŭ ami la homaron pli ol sin mem. La proleto devas ami sian sociklason, ne pro tio, ke ĝi estas lia klaso; sed pro tio, ke ĝi estas la plej bonega revolucia klaso, la klaso savonta la homaron.
Do, la revoluciulo devas unue, konservi el la malnovaj moralprincipoj kion la filozofoj nomas ilian formon, t. e. la modlilon en kiu estas fandataj la diversaj devoj, la ideon pri ekzisto de devoj, bonoj, malbonoj.
La devo de la proleto rilate sian klason, samkiel la devo de la homo rilate la homaron — tiuj du similaj devoj necesigas la devon ĝenerale. Revoluciulo tute ne estas senmoralulo.
Revoluciulo devas ankaŭ en tio, kion la filozofoj nomas la materion de la moraleco, en la tuto de la devoj difinitaj per siaepoka socio revizadi la valorojojn.
Li devas forigi la antaŭjuĝojn, kiujn la pastroj, kapitalistoj kaj ŝtatgvidantoj, starigis por daŭrigi sian senliman regadon; sed tamen li devas fervore konservi la altajn tradiciajn ideojn, hereditaj de la plej geniaj homoj el ĉiuj epokoj.
Ekzemple, li rifuzos kredi je la asketaj antaŭjuĝoj, ke la doloro superas la plezuron, ke la vivo devas esti daŭra pripenso pri la morto. Li rifuzos kredi la naciistajn antaŭjuĝojn, kiuj celas starigi la patrion super ĉion, pravigi la malŝategon kaj malamon por la alilanduloj, kaj glorigi la militon. Li rifuzos kredi la kapitalismajn antaŭjuĝojn, celantaj pravigi la nunan regadon de la kapitalo super la laboro; kaj ankaŭ, li rifuzos kredi, ke ĉiuj homoj estas tutliberaj kaj samrajtaj, pro tio, ke ili ĉiuj posedas balotrajton, en niaj pseŭdo-demokratioj, en niaj plutokratiaj demokratioj.
Sed li konservos la ĉefajn punktojn de la moralo elpensita de l’ antaŭa homaro: la ideon, ke la homo devas esti sinregema, sobra, pura, pensema, inda, modesta, kuraĝa; la ideon ke la homo devas ami sian familion, ne malamante pro tio la aliajn familiojn; ke provi ĝi devas realigi, en la familio, idealon farata el fidela amo, ĉiamaganta sindonemo kaj serena kontenteco; la ideon, ke la homo devas ami ĉiujn homojn, ami ilin kiel sin mem; kaj esti, rilate ĉiujn, justa kaj bonintenca, sincera, afabla, kaj pardonema; kaj ankaŭ la ideon, ke li devas ami la homaron, voli la unuecon de la homa gento, kaj ami la universalan vivon.
Apogate sur tiu humana moralo, la socialisto-komunisto povas, devas pravigi sian revolucian idealon. Tiun moralon li provu, klopodu transdoni al la infanoj instruataj de li.
El tiuj principoj, libera spirito povos facile eligi la necesajn revoluciajn konsekvencojn.
Félicien Challaye (Felisjen Ŝalej).
Elfrancigis F. Ŝamar.
El «L’Internationale de l’Enseignement» (La Internacio de l’ Instruado).
— página 5 —
Suplemento al la N⁰ 102 de « Sennaciulo » (9. Sept. 1926). — Zorge konservenda !
La proletoj esperantistoj povas profiti sian esperantoscion nur se ili estas anoj de
☆ SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA ☆
Fondita en la jaro 1921
Asocia sidejo : SAT, 23, Rue Boyer, PARIS-XXe (Francio) Administrejo : SAT, Colmstrasse 1, LEIPZIG-O-27 (Germanio)
☆
Per sia aneco ili havas je sia dispono aparaton, kiu ebligas al ili la praktikan utiligadon de esperanto laŭ tutmonda skalo
Kio estas SAT ?
SAT estas organizo, celanta utiligi esperanton por la servo de l’ proletaro tutmonda.
SAT celas emancipi la manlaboristojn je la gviduzurpemo de la poliglotaj intelektuloj, kiuj fakte estas la solaj perantaj agentoj inter la diverslandaj proletoj.
SAT ne estas politika, sed nura kulturorganizo, klopodanta eduki kaj klerigi siajn membrojn en sennacieca spirito.
SAT devigas siajn membrojn laŭstatute ne nur servi al la tutmonda laborista movado, sed ankaŭ doni helpon kaj konsilojn al vojaĝantaj membroj.
SAT plenumas tiujn taskojn per la eldono de 3 gazetoj :
- Sennaciulo, semajna, 8-12 paĝoj, formato 25 × 32 cm.
- Sennacieca Revuo, monata, 20-24 paĝoj, formato 15 × 23 cm.
- La Lernanto, monata, 4 paĝoj, formato 16 × 25 cm.
kaj de
- Jarlibro, kiu entenas la adreson de ĉiuj membroj de SAT, statuton, oficialajn kaj praktikajn informojn, enciklopedian parton, ktp….
- Biblioteko el valoraj verkoj (vidu ties liston sur apuda paĝo).
Aliĝoj al SAT
La membreco dividiĝas dufake : aktiva membro kaj pasiva membro. Ĉiu aktiva membro rajtas : a) voĉdoni senpere en la ĉiujara kongreso de SAT ; b) partopreni ĉe ĉiu ĝenerala voĉdono de la Asocio ; c) ricevi membrokarton, jarlibron kaj uzi aliajn ĝeneralajn servojn de la Asocio. — Ĉiu pasiva membro (persono, grupo, organizo, sindikato, kooperativo, partio, ktp.) ricevas la jarlibron, membrokarton kaj povas uzi la ĝeneralajn servojn de la Asocio, sed ne rajtas partopreni ian voĉdonon, nek eniĝi ian organon asocian.
Kotizo al SAT
(la plej malkara kompare kun ĉiuj ajn kotizoj al esp. organizoj)
La unuaj nombroj kiuj jus sekvas la landnomon indikas la jarkotizon (sen abono) por Membro Aktiva kaj Membro Pasiva, — la nombroj inter krampoj indikas la minimuman jarkotizon por Grupo, Organizo, Sindikato, ktp.
Argentino 1,50 pes. (3) ; Aŭstrio 2 ŝil. (4) ; Belgio 8 fr. b. (16) ; Brazilio 3 milr. (6) ; Britio 2 ŝil. (4) ; Bulgario 50 lev. (100) ; Ĉekoslovakio 10 kr. (20) ; Danio 2 kr. (4) ; Estonio 150 mk. (300) ; Finnlando 15 mk. (30) ; Francio 8 fr. fr. (16) ; Germanio 1,50 mk. (3) ; Hispanio 3 pes. (6) ; Hungario 25.000 kr. (50.000 kr.) ; Italio 10 lir. (20) ; Japanio 1 jen (2) ; Jugoslavio 25 din. (50) ; Latvio 2 lat. (4) ; Litovio 4 lid. (8) ; Nederlando 1 guld. (2) ; Norvegio 2 kr. (4) ; Polio 3 zl. (6) ; Portugalio 8 esk. (16) ; Rumanio 50 lej (100) ; Sovet-Unio 0,75 rubl. (1,50) ; Svedio 2 kr. (4) ; Svisio 2 fr. sv. (4) ; Usono 0,70 dol. (1,50) ; (el pluraj SAT-anoj samfamiliaj, nur unu pagas plenan kotizon, la ceteraj duonan kotizon : sed ni liveras nur 1 jarlibron por la familio).
Aliĝilon kaj monon sendu al
Richard Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig-O-27
Pagu prefere per ŝtataj monbiletoj en registrita letero.
La germanianoj pagu al poŝtĉeka konto de la Administranto № 6835.
— página 6 —
SENNACIULO
LA UNUA SEMAJNA GAZETO LABORISTA EN ESPERANTO
Fondita en 1924
RAPORTOJ, INFORMOJ PRI VIVO KAJ BATALOJ DE LA LABORISTARO TRA LA MONDO. TRIBUNO POR DEBATO PRI ĈIUJ SOCIAJ PROBLEMOJ. DIVERSAJ RUBRIKOJ : RADIO, FEMINISMO, SCIENCO, TEKNIKO, VEGETARISMO, TRA ESPERANTIO, « INTER NI », KTP…. ILUSTRITA, BELASPEKTA KAJ BONE REDAKTATA EN TUTE ZAMENHOFA STILO.
Redaktejo : 14, Avenue de Corbéra, PARIS-XIIe (Francio) Administrejo : Colmstrasse 1, LEIPZIG-O-27 (Germanio)
☆
Nova tarifo de jarabono al « Sennaciulo »
valida de oktobro 1926
Ĉiu abonanto ricevas senpage « LA LERNANTO »-n
(La nombroj kiuj jus sekvas la landnomon montras la abonprezon por membroj de SAT, — la nombroj inter krampoj montras la abonprezon por ne-membroj).
Argentino 4,50 pes. (5) ; Aŭstrio 8 ŝil. (10) ; Belgio 30 fr. b. (35) ; Brazilio 10 milr. (12) ; Britio 7 ŝil. (8) ; Bulgario 180 lev. (200) ; Ĉekoslovakio 45 kr. (50) ; Danio 7 kr. (8) ; Estonio 550 mk. (600) ; Finnlando 60 mk. (65) ; Francio 30 fr. fr. (35) ; Germanio 6 mk. (7) ; Hispanio 9 pes. (10) ; Hungario 80.000 kr. (100.000) ; Italio 35 lir. (40) ; Japanio 3,50 jen (4) ; Jugoslavio 90 din. (100) ; Latvio 7 lat. (8) ; Litovio 13 lid. (15) ; Nederlando 4 guld. (5) ; Norvegio 7 kr. (8) ; Polio 8 zl. (10) ; Portugalio 30 esk. (35) ; Rumanio 250 lej (300) ; Sovet-Unio 3,50 rubl. (4) ; Svedio 6 kr. (7) ; Svisio 8 fr. sv. (9) ; Usono 1,80 dol. (2).
Ankaŭ duon- kaj kvaron-jare abonebla.
Po ekzemplera prezo : 0,20 mk. g.
Mendu provekzempleron ĉe Administracio de SAT
Richard Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig-O-27, Germanio
Pagu prefere per ŝtataj monbiletoj en registrita letero.
La germanianoj pagu al la poŝtĉeka konto de la Administranto № 6835.
La abonoj validas nur post pago kaj povas komenciĝi kun ĉiu numero.
I. — Nia donaco al ĉiu nova abonanto de « Sennaciulo »
Donaco A : kiu abonas por ses monatoj, tiu ricevas senpage 1 ekz. de la broŝuro Parlamentisma Iluzio (12 p. 10 × 16 cm.) kaj rajtas je unu enpreso de korespondo-peto.
Donaco B : kiu abonas por unu jaro, tiu ricevas senpage la broŝurojn Parlamentisma Iluzio kaj Krimoj de Dio (32 p. 10,5 × 17) kaj rajtas je unu enpreso en korespondo-peto.
II. — Niaj premioj al varbabonantoj
Premio A : kiu varbos 1 novan jarabonon al « Sennaciulo » ĝis 1. Marto 1927, tiu ricevos senpage 1 ekz. de la broŝuro La Krimoj de Dio.
Premio B : kiu varbos 2 novajn jarabonojn, tiu ricevos senpage la premion A + la broŝuron La Parlamentisma Iluzio.
Premio C : kiu varbos 4 novajn jarabonojn, tiu ricevos senpage la premion B + 1 ekz. de Fundamento de Esperanto (184 p.)
Premio Ĉ : kiu varbos 6 novajn jarabonojn, tiu ricevos senpage la premion C + 1 SAT-libron elektotan elinter tiuj signitaj per ☆ (vidu ties liston sur apuda paĝo).
Premio D : kiu varbos 10 novajn jarabonojn, tiu ricevos senpage 1 SAT-libron signitan per ☆☆ + jarkolekton 1924-25 de « Sennacieca Revuo ».
Premio E : kiu varbos 15 novajn jarabonojn, tiu ricevos senpage 1 SAT-libron ☆☆ + 1 SAT-libron ☆☆☆ + jarkolekton 1924-25 de « Sennacieca Revuo ».
Tarifo por anoncoj
Grandaj anoncoj : unu enpreso po kvadrat-centimetro kostas 0,12 mk. g. Korespondanoncoj : unu enpreso, simpla, trilinia anonco kostas 0,50 mk. g. Anoncoj en jarlibro : la prezoj estas la duoblaj de tiuj por « Sennaciulo ».
— página 7 —
SENNACIECA REVUO
LITERATURO – SCIENCO – PEDAGOGIO
MONATA ORGANO
Fondita en 1919
MONATA REVUO ILUSTRITA, BELASPEKTA, BONSTILA. ENHAVAS PLEJ BONAJN FRAGMENTOJN DE MODERNA PROLET-MONDLITERATURO ; SCIENC-TEKNIKAJN ARTIKOLOJN PRI STATO KAJ PROGRESO DE SCIENCOJ ; SKIZOJN PRI SPERTOJ KAJ METODOJ DE PROLET-EDUKADO KAJ PEDAGOGIO, KTP.
Redaktejo : 1-a Tverskaja-Jamskaja 35 kv. 5, MOSKVO I (U.S.S.R.) Administrejo : Colmstrasse 1, LEIPZIG – O – 27 (Germanio)
☆
Nova tarifo de jarabono al « Sennacieca Revuo »
valida de oktobro 1926
(La unuaj nombroj, kiuj jus sekvas la landnomon montras la abonprezon por membroj de SAT, — la nombroj inter krampoj la abonprezon por nemembroj.)
Argentino 2 pes. (2,50) ; Aŭstrio 4 ŝil. (5) ; Belgio 13 fr. b. (15) ; Brazilio 4 milr. (5) ; Britio 3 ŝil. (4) ; Bulgario 80 lev. (100) ; Ĉekoslovakio 20 kr. (25) ; Danio 2,50 kr. (3) ; Estonio 250 mk. (300) Finnlando 25 mk. (30) ; Francio 13 fr. fr. (15) ; Germanio 2,50 mk. (3) ; Hispanio 4 pes. (5) ; Hungario 40.000 kr. (50.000) ; Italio 15 lir. (20) ; Japanio 1,50 jen (2) ; Jugoslavio 40 din. (45) ; Latvio 3 lat. (3,50) ; Litovio 6 lid. (7) ; Nederlando 1,50 guld. (2) ; Norvegio 3 kr. (4) ; Polia 3 zl. (4) ; Portugalio 12 esk. (15) ; Rumanio 120 lej (150) ; Sovet-Unio 1,25 rubl. (1,50) ; Svedio 2,50 kr. (3) ; Svisio 3,50 fr. sv. (4) ; Usono 1 dol. (1,25).
Ankaŭ duon- kaj kvaron-jare abonebla.
Poekzemplera prezo : 0,30 mk. g.
Mendu provekzempleron ĉe Administracio de SAT
Richard Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig-O-27, Germanio
Pagu prefere per ŝtataj monbiletoj en registrita letero.
La germanianoj pagu al poŝtĉeka konto de la Administranto № 6835.
La abono validas nur post pago kaj komenciĝas kun ĉiu jarkvarono.
☆ LA LERNANTO ☆
FACILLEGEBLA — INSTRUA — AMUZA — ŜERCA
Respondas al la lingvaj demandoj de legantoj.
Nepre necesa por ĉiu, kiu deziras funde lerni la lingvon.
Specialaj aĉet- kaj abon-kondiĉoj.
☆
Oni petu informojn al la Administracio de SAT.
— página 8 —
Eldonkooperativo de SAT
estas entrepreno, kiu celas al produktado de valoraj kaj gravaj verkoj (originaloj kaj tradukoj). Ĝis nun aperis 25 libroj (ĉi-sube vidu ties liston).
Oni povas ricevi profiton, helpante al la kreskado de nia Kooperativo, per aĉeto de
Akcioj !
Ĉiu akcio valoras 1 usonan dolaron kaj liveras al la posedanto renton je 10 %.
Ekzistas ankaŭ duondolaraj akcioj.
Tiujn akciojn ni akceptas kiel pagon de niaj libroj.
(Pliajn informojn oni petu al SAT-Administracio.)
Kolekto de SAT-verkoj
Kiu volas perfektiĝi en la scio de esperanto kaj akiri konojn pri sennaciismo, tiu nepre legu la librojn eldonitajn de SAT.
Nova prezaro en mk. g.
☆☆ Ni Legu ! Brunulo. (Internacia Legolibro), originalo (3-a eld.) 112 p. 12 × 17 . . . . . . . 1. — ☆ Nur Volu ! Izgur, originalo (2-a eldono) 16 p. 14 × 21 . . . . . . . . . . . . . . . . 0.35 ☆☆ Faŭsto, Gœthe (trad. N. Barthelmess) 156 p. 11 × 17 . . . . . . . . . . . . . 1.20 ☆ Eklumo en Abismo, H. Barbusse, 96 p. 11 × 17 . . . . . . . . . . . . . . . 0.80 ☆ La Komunista Manifesto (2-a eldono) 48 p. 11 × 16. . . . . . . . . . . . . 0.60 ☆☆ Dokumentoj de Komunismo, 132 p. 11 × 17. . . . . . . . . . . . . . . . 1. — ☆ ABC de Sennaciismo, V. Elsudo, originalo, 60 p. 11 × 18 (2-a eldono baldaŭ aperos) . . 0.50 ☆ For la Neŭtralismon ! E. Lanty, originalo (2-a eldono) 24 p. 11 × 18. . . . . . . . . 0.25 ☆ El la Mondbildo de l’ Nova Fiziko, D-ro Reiche, 52 p. 11 × 17 . . . . . . . . . 0.60 ☆☆ Malgranda Terbiblio (Prolet. Atlaso), Szeréni, originalo, 31 kartoj kaj skemoj, 25 × 36 . 1.80 ☆☆☆ Proletaria Kantaro (74 kantoj kun muziknotoj) 180 p. 11 × 17. . . . . . . . . . 2.50 ☆ Petro (kursa lernolibro laŭ parola metodo) 64 p. 12 × 17 . . . . . . . . . . . 0.70 ☆ La Kemio de la Universo, Prof. Fersman, 80 p. 11 × 14 . . . . . . . . . . . . 0.60 ☆ Kontraŭ Dio ! (Ateista Krestomatieto) 28 p. 14 × 22 . . . . . . . . . . . . . 0.40 ☆ La Morto de Blanjo, J. Tousseul, 72 p. 11 × 14 . . . . . . . . . . . . . . 0.60 ☆ Tri Verkoj de Tolstoj, 78 p. 12 × 19 . . . . . . . . . . . . . . . . . . 0.80 ☆ Ruĝo kaj Blanko, L. Jvn, originalo, 68 p. 11 × 14 . . . . . . . . . . . . . 0.60 ☆ Sekspsikologio, S. Ziegler, originalo, 54 p. 11 × 14. . . . . . . . . . . . . 0.60 ☆ Orienta Blovo, 28 p. 14 × 22. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 0.40 ☆ En Katenoj de la Maljusteco (Virina Krestomatieto) 40 p. 14 × 22 . . . . . . . . 0.60 ☆☆☆ Etiko, P. Kropotkin, 240 p. 13 × 18. . . . . . . . . . . . . . . . . . 1.80 ☆ Karl Marx — lia Vivo — lia Verko, 88 p. 11 × 14 . . . . . . . . . . . . . 0.60 ☆☆ Ŝtato kaj Revolucio, Lenin, 160 p. 11 × 17. . . . . . . . . . . . . . . . 1. — ☆☆☆ Je la nomo de l’ Vivo, Izgur, originalo, ĉirkaŭ 226 p., en presado : sur bela papero . . 2. — Petro (en « brajla », por blinduloj) : en presado.
Membroj de SAT rajtas dekalkuli 20 % rabaton por siaj propraj ekzempleroj.
Poŝtkarto (kun SAT-propaganda teksto) 100 ekz. 1 mk. g. ; 25 ekz. 0,30 mk. + 10 % por afranko. Poŝtkarto ilustrita por SAT-propagando : baldaŭ aperos.
SAT-insigno
Diametro 18 m/m (pinglo, broĉo, butono) : verda stelo sur ruĝa fundo kun SAT-surskribo . . . . 0.80 — 12 m/m (nur pinglo) — — — — — — — — — . . . . . . . . 0.60 — 12 m/m (nur pinglo) sen surskribo . . . . . . . . . . . . . . . . . . 0.60
La ĉi-supraj prezoj de la libroj kaj insignoj entenas la afrankon. Livero okazas nur kontraŭ antaŭa pago.
Mendon kaj monon sendu al Administracio de SAT
Richard Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig-O-27
Poŝtĉek-konto 6835.
Ni povas liveri esp. librojn de aliaj eldonfirmoj, aparte :
Fundamenta Krestomatio, de D-ro Zamenhof, 460 p. . . . . . . . . . . . . 2.75 Fundamento de Esperanto (fr. angl. germ. rus. pol.) 184 p. . . . . . . . . . 1.25 Lingvaj Respondoj, de D-ro Zamenhof, 92 p. . . . . . . . . . . . . . . 1.50 Vortaro de Esperanto (esp-o – esp-a) de Kabe, 175 p. . . . . . . . . . . . 2.50
★ IMP. SOLSONA, 9, RUE HALLÉ, PARIS-XIVe — TÉL. GOBELINS 62-71
— página 9 —
SENNACIULO — 5
TIE ĈI KAJ TIE
Kompatinda lingvo.
Studentoj internacie kongresis antaŭnelonge en Praha. Ili decidis alpreni la francan lingvon kiel oficialan…
★
Kiom malavare.
La sklaveco estis lastatempe forigita en la ŝtato Nepal (Hindio). Multokaze la sklavo-posedantoj ne akceptis kompenson.
Kiam la salajruloj liberigos sin el la ekspluatado, iliaj mastroj ankaŭ ne postulu kompenson.
★
Ĉu kompati, ĉu indigni ?
Pacifistoj (proksimune 4.000 el multaj landoj) kongresis, lastan monaton, en Bierville (Bjervil), Francio. Renkontiĝis tie: episkopo, senatano, profesoroj kaj multaj aliaj diversspecaj eminentuloj, inter kiuj decas ne forgesi S-ron Karlo Henri, la reprezentaton de la… franca ministro de milito!
Ne kredu, karaj legantoj, ke tio ĉi estas ŝerco; tute ne, la fakto estas aŭtentika.
Kaj cetere kial miri? Ĉu la ministroj de milito ne havas kiel taskon organizadi la pacon? Si vis pacem, para bellum, jam de jarmiloj ripetaĉas latine ĉiaj patriotoj.
Kaj la pacifistoj, kunvenintajn en Bjervil, certe estas bonaj patriotoj.
Ni nur kompatu la laboristojn, kiuj devojiĝis en tian medion.
★
Kiu volas famigi sian nomon ?
Tiu sendu sian adreson al: H. Runham Brown (Ranam Braŭn), 11, Abbey Road, Enfield, Middlesex, (Anglio). Tiu S-ro estas ankaŭ bona pacifisto, kiu volas atingi sian celon per la forigo de la deviga militservo. Li eldonis en kelkaj lingvoj, inter kiuj esperanto, manifeston per kiu estas klarigata la celo. Jam subskribis la verkajon multaj famuloj: Norman Angell, H. Barbusse, A. Einstein, Rabindranath Tagore, Otto Jespersen ktp., ktp.
Se la rimedo por forigi la militon ne ŝajnas al vi tre efika, almenaŭ ĝi estas neniel danĝera — kaj kostas nur unu poŝtmarkon…
Al tiu ĉi numero estas aldonita katalogo kun novaj malaltigitaj prezoj de SAT-libroj, abonoj al SENNACIULO kaj Sennacieca Revuo.
Kaŭkazaj impresoj
Kaŭkazon oni nomas sanigejo de Rusio.
La naturo plenmane disĵetis ĉi-tie siajn sanigajn trezorojn. Sur tre malgranda spaco ĉi-tie estas koncentrigitaj la plej diversaj, laŭ kemia konsisto, fontoj kaj kuracktoj. Krome la sulfurozaj kaj ferozaj banprocedoj, kaj eĉ la suda suno mem bonefikas sur la malsanan korpon.
Do, jam de la komenco de kuracsezono, homamasoj direktiĝas ĉi-tien el ĉiuj anguletoj de l’ vasta Rusio kaj eĉ el eksterlando.
Ĉi-tie oni ĉiam povas renkonti surstrate — jen malgrasan kiel haringon ftizulon, — jen, male, ŝvitriĉan, sufokiĝantan pro troo da graso, dikventrulon, kiu venis ĉi-tien, por… malplidikiĝi. Banurboj abundas ankaŭ je reŭmatismaj, nervemaj kaj intestaj malsanuloj.
La naturo malavare dorlotas ĉiujn. Ĉiuj ĝuas ĝojon de la resaniĝo, aŭ almenaŭ dolĉecon pro la espero.
Ekzistas diversaj kategorioj de malsanuloj ankaŭ laŭ ilia monstato.
La unuaj — ĉu ili ĝuas senpagan kuracadon kaj prizorgadon de la regnaj kuracejoj, — ĉu apenaŭ vegetas per sia propra monrimedo — havas kiel rifuĝejon duondetruitan stalon kaj nutriĝas preskaŭ nur per legomoj kaj pano, ĉar en banurboj ĉio estas pli kara ol ie ajn. — Ili estas laboristoj, vilaĝanoj kaj ĝenerale malriĉaj homoj.
La duaj sukcesas elspezi po 400-500 rubl. (250 dol.!) ĉiumonate. Ili — privatuloj, negocistoj, kaj oficistoj kun flanka laborenspezo, krom altetaksata speciala salajro, — inĝenieroj, advokatoj, doktoroj k. s. Ĉi lastaj aspektas ne malpli « dece » ol la ĝisrevoluciaj riĉuloj, kiuj alveturis ĉi-tien celante nur distriĝon. « Ĉervonci » (dekrublaj monbiletoj) bruetas en la aero kaj la ecojn de la franca firmo Coty (Koti) oni ne reklamas ne nur per virinaj lipoj, vangoj kaj ŝultroj, sed ankaŭ… per tiuj de viroj!…
Cetere, la regno lerte humiligas ĉi-sentaŭgulojn per speciale starigita por ili takso de porkuracaj servoj kaj objektoj, kelkoble pli granda ol tiu por laboristoj kaj vilaĝanoj.
Laŭ ilia kuracoforto ĉi tieaj mineralaj fontoj dividiĝas je tri partoj. Ĉiun estras aparta urbeto, kiu nomiĝas laŭ karakteriza destingo de la loka naturo: — Pjatigorsk (Kvinmonta), Kislovodsk (Acidfonta) kaj Ĵeleznovodsk (Ferozfonta). Ili estas vere pentrindaj urbetoj, puretaj kaj kvazaŭ enkadrigitaj en la verda freŝeco de ĝardenoj, algluiĝintaj ĉe malsupro de la montoj.
Abundo de artistoj, kiuj venas ĉi-tien ĉiusomere faras la ĉeestadon de la interesa tre flanke de la kontentigo spiritajn bezonajn. Koncertoj, spektakloj kaj amasaj promenadoj al la vidindaĵoj sekvas unu la alian.
La banurboj ĝuas facilan, senzorgan tempopasigon.
★
En Pjatigorsk troviĝas tri SAT-anoj kaj kelkaj ne jam « satanigitaj » esperantistoj.
K-do 1705 faris viglan propagandadon inter profesiaj unuiĝoj kaj jam sukcesis aranĝi kursojn ĉe la loka poŝtoficejo kaj ĉe profunuiĝo de medicinaj laboristoj.
Nia fervorulo espereble kvinobligos la nombron de SAT-anoj en Pjatigorsk por la sekvonta jarlibro.
Mi pasigis la tempon en la interesa societo de « sataneca » familio, kiu afable akceptis min. Jen efektive modela familio, kie ĉiam regas atmosfero de profunda konscienco kaj nedetruebla konvinko je venko de nia ideraro, kie esperanto estas vere viva ligilo kaj kvazaŭ naska lingvo.
Certe ne baldaŭ mi forgesos la kvinjaran Jurĉjon, kiu ĉiam salutas vin esperante kaj petate tuj deklamas al vi « Nova kanto »-n. Mi por longa tempo konservos en la memoro la sonoran voĉeton kiu kum ĉarma kartaveco dum tutaj tagoj kantadis: —
Fero varmiĝas, Brako leviĝas, Frapu vi, mi — Riki-tiki-tu!…
Veturante Leningradon ĉe ni haltis por unu tago Sadijkov Husejno, perso SAT-ano 6358. Ni gaje pasigis ĉi-tagon! Malvarmaj kaj viglaj ondetoj de l’ rivero Podkumok, kiuj aŭdis multajn lingvojn kaj dialogojn de la montanoj kaj diversnaciaj malsanuloj, verŝajne estis tre mirigitaj kiam ili ekaŭdis tute novan lingvon de la homoj, kies korpoj ili karesis…
★
Morgaŭ mi veturos Leningradon.
Adiaŭ, Kaŭkazo! Ne, prefere: — Ĝis la revido!…
DM. ALBANOV (1188).
Pjatigorsk, 30/VII-26.
La Internacia Junulara Tago
pasis, antaŭ ol ni sukcesis jam fin-organizi nian Junsekcian interligan laboron. Ĉi-jare do okazis tiu grava internacia aranĝo de l’ batalanta junularo tutmonda sen organizita nia partopreno. Nur laŭvole kaj laŭhazarde flugis salutoj tien kaj reen.
La Junulara Tago trovis nin dum organiza laboro. Tasko nia estas, atingi, ke venontan jaron, dum la Junulara Tago oni ne plu povu malatenti nin, sed ke ni staru en la mezo de la intereso kaj ĉiuflanka atento, ke ni estu la plej grava faktoro en la internacia interligo, ke nia aparato funkciadu por la servo al milionoj da kuniĝemaj junuloj en tutmonda kadro!
Tio estu nia solena promeso kaj nia manifesto en ĉi-jara Internacia Tago de Junularo!
JUNULAR-SEKCIO ĈE SAT.
Sept. 1926.
★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★
La « Fundamento de Esperanto » (1) devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝo de la vojo de unueco.
L.-L. ZAMENHOF.
(1) Mendebla ĉe nia Administrejo.
— página 10 —
6 — SENNACIULO
Sennaciula Radio-Paĝo
Nia Programo
Kun multe da bedaŭroj, la radioamatoroj konstatis la malaperon de nia radio-rubriko.
Tiu fakto okazis pro la nesufiĉo da informoj. — SENNACIULO ja ne estas ligita kun la grandaj informfirmoj (Havas, Rosta, Radio, ktp.); ni do bezonas la helpon de niaj legantoj.
Ĉiuj povas esti kunlaborantoj niaj. Ju pli ni ricevos da informoj, des pli ni povos elekti la plej taŭgajn el ili kaj publikigi vere interesan paĝon. Ĉiuj, kiuj povas, helpi nin devas.
Fakte, nia tasko estas grava, kaj tre rapide pli kaj pli graviĝos. Radio kaj esperanto estas ĝemelfratoj. Radio rapide disvastiĝis tra la mondo, ĉar jam de l’ komenco de la unuaj disaŭdigoj, ĉiuj popoloj komprenis tiun belan internacian lingvon la Muzikon. Sed por la informoj, kursoj, kantoj, paroladoj, ankoraŭ mankas interkomprenigilo. Nur esperanto taŭgas por tiu celo.
Ni devas atenti pri tiu grava fakto: la ebla malapero de ĉiuj gazetoj, eĉ de SENNACIULO.
Dank’ al la mallongaj ondoj, oni jam povas transiri Atlantikon per sendaparato simpla, ne tro multekosta kaj malforta (2 watoj sufiĉas). Ni povas esperi, ke, eble antaŭ 10 jaroj, SENNACIULO estos anstataŭita de SAT-sendstacio. Tiamaniere, niaj legantoj ne plu ricevus sian gazeton ĉiusemajne, sed aŭdus ĝin ĉiuvespere.
Estas pro tio ke devas interesiĝi pri nia fako, ne nur la radio-amatoroj, sed ĉiuj SAT-anoj.
Resume, ni bezonas informojn pri esperantaj disaŭdigoj kaj kursoj, pri starigo aŭ agado de Lab. Radio-Kluboj, pri decidoj de Radio-Kluboj rilate esperanton, pri utileco kaj uzado de radio por klasbatalo, pri projekto de Radio SAT fako, ktp.; la temoj ne mankas!
SENNACIULO ne estas teknika revuo. Tamen kiam ni povos priskribi simplajn aŭ novajn ricevaparatojn, per skemoj, per praktikaj konsiloj, ni faros ĝin.
Tia estas nia programo. Kun la helpo de ĉiuj ni esperas kontentigi ĝin plenumadi.
H. NICOLLET (Lyon).
SUPERGALENO
Jen por la galenanoj, ricevaparato, kiu taŭgas por ĉiuj bezonoj. Unuavide ĝi ŝajnas malsimpla, tamen ĝi estas facile muntebla.
Ĝi estas Tesla’o kun cirkvito por forigi la netaŭgajn aŭdajojn. Dank’ al du inversiloj kaj tri manturniloj, pli ol dek kombinoj estas eblaj.
La manturnilo M 1 ebligas agordi aŭ ne, la unuan cirkviton; forigi la unuan kondensatoron, kaj rekte kunigi la antenon kun la tero.
La inversilo I 1 taŭgas por ricevo laŭvole, ĉu grandajn ĉu malgrand-

Skemo de radio-ricevaparato « Supergaleno »: anteno kaj tero maldekstre, tri manturniloj M1, M2, M3, du inversiloj I1, I2, variablaj kondensatoroj (7/1.000 kaj 0,5/1.000), bobenoj B1, B2, B3, du detektiloj kaj aŭskultilo dekstre; subskribita « H. N. ».
Skemo de radio-ricevaparato « Supergaleno »: anteno kaj tero maldekstre, tri manturniloj M1, M2, M3, du inversiloj I1, I2, variablaj kondensatoroj (7/1.000 kaj 0,5/1.000), bobenoj B1, B2, B3, du detektiloj kaj aŭskultilo dekstre; subskribita « H. N. ».
ajn ondojn (kondensatoro paralele aŭ serie).
La inversilo I 2 ebligas aŭdi laŭ la Oudin’a metodo, foriĝante unu el la du mielĉelaj bobenoj B 1 aŭ B 2, kaj kaj la lastan kondensatoron pere de la manturnilo M 2.
Per la manturnilo M 3 oni povas elekti taŭgan punkton sur la unua galeno, poste sur la dua, fine aŭdi per la du detektoroj.
B 3 estas la cirkvito por forigi atmosferajojn.
Oni povas konkludi, ke estas multaj diversaj ricevaparatoj nur en unu.
(771).
LA TELEVIDEBLECO
La scienculo Belin kaj diversaj angloj, germanoj kaj usonanoj jam finis la antaŭstudojn pri televidebleco. Ili komencis apliki la radiotelegrafan transsendon de la bildoj.
Ĝi nune funkcias kaj baldaŭ komerce funkcios inter Londono kaj Nju-Jorko. — La usona polico jam ĝin uzas por transsendi al ĉiuj policistoj de l’ mondo la slipojn de la juĝotaj serĉataj pri ĝi.
Sed S-ro Belin daŭrigis perfektigi la novan eltrovajon. Li sukcesis la televideblecon, t. e. la malproksiman videblecon de personoj aŭ objektoj starantaj antaŭ la sendaparato per personoj havantaj ricevaparaton.
(771).
PAŜOJ ANTAŬEN
La laborista federacio de Ĉikago sukcesis akiri radio-sendstacion, antaŭe uzitan de la ŝtatmaristaro. La instalajoj, kiuj staras en domego lokita sur la ĉirkaŭajo de la Ĉikaga varfo (1), estos aranĝitaj kiel granda sendstacio. Ĝia tasko estos kontraŭagi la kontraŭsindikatan propagandon kaj disvastigi la informojn interesajn por la laboristoj.
La ĉikaga unuiĝo de l’ tipografistoj jam metis 10.000 dolarojn je la dispono de la stacio. Plie, la lab. ĉikaga federacio baldaŭ pagigos dudolaran kotizon al ĉiuj sindikatanoj. La duono de tiu kotizo estos elspezata por aĉeti kaj plibonigi la stacion, alia duono estos ekspluatata kapitalo. La graveco por la laboristoj posedi radio-sendstaciojn, estis elmontrita dum la ĝenerala angla striko, kiam la registaro havis eblecon disaŭdigi per radio la oficialajn sciigojn al la loĝantaro.
En Holando, ekzistas laborista asocio de radio. Tiu-ĉi luas la nacian sendstacion unu vesperon ĉiusemajne kaj tiele povas rekte kontaktiĝi kun la publiko.
Tiu asocio uzis ĉe tiu povebleco por sendi sciigojn france, angle kaj germane laŭ informoj de la F. S. I., de la I. T. F., ktp., pri la stato de la angla striko kaj ĉefe pri la aranĝoj deciditaj kaj preparitaj sur la kontinento por helpi la anglajn K-dojn.
La anglaj laboristoj erarigitaj de la kapitalistaro, estis informitaj pri verajoj, kio helpis al plifortigo de la malcedemo.
H. N.
PRAKTIKAJ KONSILOJ
Antaŭ munti malsimplajn ricevaparatojn, provu la valvan reakcidetektoron.
★
Provu ŝanĝi la lokon de viaj valvoj. Bona detektorvalvo povas esti malbona amplifilvalvo.
(771).
— página 11 —
SENNACIULO — 7
TRA ESPERANTIO
Ĉe la laboruloj.
Aŭstrio.
Wien. — La aŭstria SAT-anaro fondis gazetservon, kies celo estas: priservi SENNACIULO-n per artikoloj pri la aŭstria lab. mov. k. aliflanke priservi la aŭstrian prol. gazetaron per artikoloj pri la lab. mov. en la tuta mondo. Prizorgas la servon K-doj Batta, Kostka, Slezak k. Fitta. Ĉiuj SAT-anoj estas petataj aktive subteni nin. — Aŭstria-Proletara-Gazetservo. Laborista domo, Wien XXI, Angererstr., 14.
Germanio.
Zittaŭ. — La 21 k. 22 aŭg. okazis en nia urbo kunveno de lab. esp-istoj aranĝita de la grupo « Nova Tempo ». Ĉeestis, Gek-doj el Dresdeno, Görlitz, Gablonz (Ĉeĥosl.) kaj multaj el Zittaŭ k. ĉirkaŭajo. La grupestro K-do Dittmann gvidis la debatojn. Estis decidite fondi LEA-distrikton. Preskaŭ ĉiuj parolintoj esprimis, ke ĉiu SAT-ano devas esti ano de sia landorganizo k. ĉiu landorganizano scipovanta esp-on devas esti SAT-ano. Estis parolate pri la gramatika k. la rekta instrumetodoj. Dimanĉe matene oni ekskursis sur la montaron; tie raportis K-do Köckeritz (Dresdeno) pri la lasta « asocia tago » (LEA). — SAT-ano 4242.
Latvio.
Riga. — La 17, 29 jul. k. 5 aŭg. okazis ĉi tie unuafoje perradiaj paroladoj pri esp-o. La lasta parolado estis dediĉita al ĝen. movado entute kaj al tiu de SAT. aparte. Parolinto nia K-do A. Krastin (3684).
Litovio.
Anykŝĉiai. — La 15 julio estis starigitaj kursoj de esp-o. Instruas SAT-ano Malaŝauskas, loka poŝtoficisto, socialdemokrato. La estro de tiu ĉi poŝtoficejo estas klerikalulo kaj al li, tiu esp. instruado tute ne plaĉis. Por ke al nia K-do estu pli malfacila lia tasko, la estro ŝanĝis lian labortempon, tiel ke li devas labori ĝis la 21-a h. Je tia malferma horo estas ja malfacile instruadi. Malgraŭ tio nia K-do daŭrigas senlace sian laboron por nia afero.
Ŝiaŭliai. — La ĉi tieaj geesp-istoj dum la terkulturo kaj industr. ekspozicio de tuta Litovio (22-26-VIII) aranĝis esperantlingvan ekspozicieton kaj por tio ricevis arĝentan medalon.
E. M.
★
Ĉe la neŭtraluloj.
Laŭ « Heroldo de Esperanto », aliĝis al la XVIII-a Universala Kongreso de Esperanto, 960 personoj el 39 landoj. Kiom partoprenis? Ne estas pri tio sciigite. Kompense la raportinto bombaste skribadis pri la koncertoj, balo k. a. amuzajoj per kiuj estis plenigata la programo.
Estas tamen interese noti, ke iu cionista patrioto, d-ro Olsvanger, kritikis severe la esperantistaron. Li diris interalie, ke la « interna ideo » ne devas esti « ia mistifikajo, mieldolĉa sentimentaleco, ke necesas doni al ĝi filozofian formon… » Sendube li tenas tute preta por tio sian mesian kredon je la dispono de la « samideanoj ».
La XIX-a kongreso okazos en Danzig.
★
Ni jam raportis, ke nun la tuta biblio estas eldonita en esp-o. Sed oni diras, ke la katolikaj esperantistoj ne konsentas la tradukon, kiu ja estas farita parte de judo (Zamenhof) kaj de protestantoj.
Kial do la kristana dio ne konsentas akordigi tiujn kredulojn? Vere ĝi estas strangulo; kaj verŝajne ŝatas vidadi la nemalpli strangajn kredulojn, interdisputadi dum jarcentoj pri la signifo de kelkaj vortoj.
★
Antaŭ nelonge malfermiĝis en Tokio kafejo nomata « La Verda Stelo ». La menuo estas presita en esp-o. La mastro klopodas por ke la kelnerinoj scipovu la lingvon. La esperantistaj gastoj estas invitataj skribi sian nomon en speciale aranĝita por tio kajeron.
(Laŭ « Juna Azio »).
★
Tio ĉi ne estas ŝerco…
« Mi anoncas… ke la nuna mondo devus perei, se la Sankta Sinjoro Deguĉi ne aperus, kaj ne prenus al si la gravan taskon de l’ mondsavado… »
Tio ĉi estas aŭtentika teksto el esperantlingva propagandilo large kaj senpage disvastigata en la tuta mondo per la t. n. Oomoto Propaganda Oficejo. (Kameoka, kiotofu, Japanio).
Kia bonŝanco!… Ni danku al la sanktulo, kiu tiel bonkore sin dediĉas al nia savado — kaj samtempe tre lerte kaj malmodeste sin mondfamigas per fotoj kaj rakontoj vere diecaj, t. e. vortecaj, senhavecaj.

Jus aperis: ETIKO de P. KROPOTKIN. 240 paĝoj. — Prezo: 1.80 mk. g. inkluzive afranko. ENHAVO: Portreto de l' aŭtoro. — Antaŭparolo de Prof. N. Kabanov. — Ĉapitro I. La moderna bezono konstrui fundamenton de la moralo. — Ĉapitro II. Aperetantaj elementoj de nova etiko. — Ĉapitro III. Morala principo en la naturo. — Ĉapitro IV. Moralaj konceptoj de primitivaj popoloj. — Ĉapitro V. Evoluo de moraldoktrinoj. — L'antikva Grekio. — Ĉapitro VI. Kristanismo. — Mezepoko. — Renesanco.
Jus aperis: ETIKO de P. KROPOTKIN. 240 paĝoj. — Prezo: 1.80 mk. g. inkluzive afranko. ENHAVO: Portreto de l’ aŭtoro. — Antaŭparolo de Prof. N. Kabanov. — Ĉapitro I. La moderna bezono konstrui fundamenton de la moralo. — Ĉapitro II. Aperetantaj elementoj de nova etiko. — Ĉapitro III. Morala principo en la naturo. — Ĉapitro IV. Moralaj konceptoj de primitivaj popoloj. — Ĉapitro V. Evoluo de moraldoktrinoj. — L’antikva Grekio. — Ĉapitro VI. Kristanismo. — Mezepoko. — Renesanco.
Allo, informservantoj !
Ni respondas al vi
Responde al la alvokoj en S-ULO n-roj 43 k. 45, venis al ni multaj informoj pri lab. esp. informejoj kaj korespondemaj kom. infan-grupoj, sed preskaŭ nur el Sovetio!
Ni ne ricevis informojn pri Aalsmeer, Cordoba, Paris, Lyon, La Rochelle, Rouen, Leipzig (du inform-servoj!), Wien, Minsk, Smolensk, Pskov, Tver, Saratov, Ĉita, Tiflis, Göteborg, Schweidnitz, Chemnitz, Berlin, Plzen, ktp., ktp.
Pli vigle, K-doj! Ankaŭ la rapideco ĉiam gravas en la inform-serva afero! Respondu la enketojn!
★
Oni demandas ĉe ni:
I. Kio estas « Labesko » ?
— Tio signifas « Laborista Esperanta Korespondejo ». Por tia « Korespondejo » eĉ sufiĉas unu agema kaj kapabla K-do.
II. Kion devas fari « Labesko » ?
Ĝi tradukU el S-ULO k. el leteroj de propraj esp. korespondantoj diversajn artikolojn, informojn por naciaj lab. jurnaloj;
Ĝi preparu saman materialon (artikoloj komunikoj, eĉ fotoj) por S-ULO kaj la reto de l’ aliaj korespondejoj; « Labesko » ne atendu, ke oni sin turnu al ĝi; ĝi mem devas proponi siajn servojn al la redakcioj; ne atendu tujan konsenton; plej ofte simpatio al nia afero venas post obstina fruktodona peresper-laboro por la jurnalo aŭ gazeto, nur tiam.
« Labesko » proponas siajn servojn al lokaj klubejoj laboristaj, uzin-kolektivoj (ĉeloj), socialista aŭ komunista junularo kaj infan-grupoj por aranĝi peresp. korespondadon.
Ne atendu ke oni vin petu! Proponu ĉie viajn servojn!
Komence vi devos traduki. Poste, vidinte la utilecon de esperanto, viaj prizorgatoj mem ellernos kaj aplikos la lingvon.
III. Kion celas la enketoj en S-ULO n-roj 43 k. 45 pri « Labeskoj » k. « Kom. infan-korespondado » ?
Ili celas submeti firman fundamenton sub nia interŝanĝado de materialoj, sub nia tuta laboro. Ni bezonas la adresojn por fiksi nian korespondejreton! La rezultojn ni publikigos (hektografe aŭ alimaniere).
Labesko-SAT.
Kremenĉug.
Ĉe la Vegetaranoj
Dum la VI-a okazis la 1-a fakkunsido de l’ vegetaranaj SAT-anoj. — La kunsidantoj akceptis la tezojn pri tio, ke la veget-movado, kies celo estas la raciceca nutrado, devas pli forte sin apogi sur la laboristaj amasoj; vegetarismo devas esti disvastigata inter la vicoj de l’ proletaro, la morgaŭa mastro.
La taskoj de l’ Vegetarana Fako estas: la popularigo de vegetarismo en lab. esp-rondoj kaj esp-propagando en la rondoj vegetaranaj.
La ĝenerala sekretario de l’ fako estas K-do J. BRUKSON (Leningrad).
DNEPRANO.
— página 12 —
8 — SENNACIULO

Vinjeto: malfermita libro sur kiu sidas figuro kun okulvitroj kaj plumo, flankita de ornamaj strioj.
Vinjeto: malfermita libro sur kiu sidas figuro kun okulvitroj kaj plumo, flankita de ornamaj strioj.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Studvojaĝo en Sovetrusio; la raporto de la sveda ŝtatoficista delegacio pri la vojaĝo dum aprilo 1925. El la sveda lingvo tradukis EINAR ADAMSON. Formato 16 × 23 cm., 36 pĝ. Ilustrita. Eldonanto: Sveda Ŝtatoficista Delegacio, Stockholm. Ricevebla el la Sveda Laborista Esperanto Asocio, Göteborg I.
Laŭ la invito de la Ruslanda Unuiĝo de Ligilo (Unuiĝo de P. T. T.-laboristaro de Sovet-Unio), 5 poŝt- kaj telegraflaboristoj svedaj, inter kiuj 2 soc. dem. 1 kom. kaj 2 senpartianoj, vojaĝis al Sovet-Unio. Komprenebla ĉefe interesis ilin la laboro de siaj sammetianoj kaj la libro entenas resumon pri la historio, organizo ktp. de la Unuiĝo de Ligilo kaj ties rilato al la ĝenerala laboristaro soveta. Sed ankaŭ la delegitaro trovis tempon, en Leningrado kaj en Moskvo, por viziti laborejojn, malliberejojn, muzeojn ktp. kaj por eltrovi nombrojn pri laboristoj en diversaj metioj, pri salajroj, vidvadkostoj kaj sociorganizo ĝenerale.
Laŭ cititaj nombroj mi rimarkas, ke poŝta kuriero Moskva en okt. 1925, ricevis nur 42-60 rub. dum administra persono 96-225; ĉu la kuriera laboro malpli malsatigas la plenumanton ol la administra?
E. K. L.
La malgranda Johano de FREDERIK VAN EEDEN. Trad. H. J. BULTHUIS. N-roj 2-4 de Biblioteko Tutmonda. 1926. Formato 10 ½ × 17 cm. 183 pĝ. Eldonejo: Rudolf Mosse, Esperanto-Fako, Berlin SW 19. Prezo: Tuta 10-numera serio 4.— mk. g.
Frederik van Eeden estas unu el la plej famaj poetoj kaj aŭtoroj de Nederlando. Kvankam li ne estas esperantisto, diras la tradukinto en la antaŭparolo, kaj eĉ sin montris tute indiferenta pri la esperanta traduko de sia verko, li tamen ne kontraŭstaris la permespeton.
La malgranda Johano, kiu aperis dum la jaro 1886 estas fabelmisila prozo-poemo nun ĉie konata.
La libro ja estas tre leginda, kaj komencinte ĝin legi oni sen enuo avidas al plua sekvo. Preseraroj estas en ĝi malmultaj. Papero, preso kaj ekstera aspekto estas tre plaĉaj.
F. C. R.
Sur la vojoj al internacia lingvo. Artikolaro sub ĝenerala redakto de E. DREZEN. Ruslingva eldono de sovetlanda ŝtateldonejo. 1926. 168 pĝ., 14 × 22 cm. Prezo: 2 rubloj.
Nuntempe la aro da scioj ligitaj al la problemo de l’ internacia lingvo formas ampleksan kaj multfakan sciencon. Ĝis nun ĉiu propagandisto estis devigata studi tiun ĉi sciencon « po-pece », t. e. laŭ granda aro da apartaj artikoloj aŭ libretoj, en kiuj la necesaj informoj estis dissemitaj, nefacile troveblaj kaj ordigeblaj. Feliĉe denun almenaŭ la ruslingvaj K-doj posedas vere kompletan verkon, kiu traktas laŭ pure marksisma vidpunkto la tutan demandaron pri la lingvo internacia.
En 15 artikoloj spertaj sovetlandaj esperantistoj (Demidjuk, Drezen, Evstifeev, Iodko, Javoronkov, Jirkov, Nekrasov, Revo, Spiridoviĉ, Vinogradov) per granda kvanto da trofe elektitaj faktoj, ciferoj kaj teoriaj argumentoj rakontas pri la historio, evoluo kaj nuna stato de la demando, neniam ripetiĝante neniel enuigante la leganton, ofte frapante lian menson per brilaj ekzemploj kaj analogioj.
Tiu ĉi libro estas plej serioza propagandilo, plej bona dokumentaro kaj estas dezirinde, ke aperu baldaŭ ĝia esperanta traduko, por ke ankaŭ alilingvaj K-doj povu profiti ĝian enhavon. Estas ĉefe atentinde, ke ĝin eldonis la ŝtateldonejo, kies ukraina fako estis jam antaŭe eldoninta la belan esperanto-lernolibron de Voleviĉ.
E. RETO.
Fundamento de Esperanto de Iv. LIDIN. 2-a eldono (11-35-a miloj). Eldonejo: « La Nova Epoko » Moskvo. 1926. Formato: 11 × 15 cm. 80 pĝ. Prezo: 15 kop.
Aperas jam, iom refarita laŭ la indikoj de l’ praktiko, la dua eldono de tiu ĉi lernolibro tre populara en Sovetio. Antaŭ nelonge la sama lernolibro aperis en brajlaj literoj, por blinduloj. Ĝian larĝan disvastiĝon klarigas la originala metodo, uzita de l’ aŭtoro. Principe li diras jenon: « Oni povas konatiĝi kun la mekanismo de esperanto per 1 1/2 — 2-hora legado de l’ tuta lernolibro. Nenio estas ĉi tie nota parkere: ĉefas kompreni la strukturon de la lingvo. Post unua aŭ dufoja relego de l’ lernolibro oni komencu legi iun ajn literaturajon, komence kun helpo de l’ vortaro, oni parolu kun K-doj, korespondu… »
Kiom tia viva, krea laboro, malsimilas la naŭzigan plenumadon da ekzercoj, kiuj svarmegas en ordinaraj lernolibroj!
E. RETO.
Universala Esperanta Lernolibro, (Parto I-a: Por kursanoj; Parto II-a: Por kursgvidantoj). De Dro A. MÖBUSZ. Eldono: Ellersiek & Borel. 1926. Formato: 14×22 cm. 116+32 pĝ. Prezo: I p. 2 germ. markoj, II p. 1.50 g. m.
Ne en ĉiuj lingvoj ekzistas bonaj esperantolernolibroj; plej ofte iliaj aŭtoroj estas specialistoj nek en pedagogio, nek en metodoj de esperanto-instruado. Tiujn du mankojn celas neniigi la zorge verkita kaj presita lernolibro de Möbusz. Ĝi estas vere universala, ne enhavante nacilingvajn tekstojn aŭ vortojn, do aplikebla en ĉiu ajn lando. Laŭ la metodo de l’ aŭtoro, la lernanto mem finverkas la lernolibron, pleniganta la intence lasitajn blankajn spacojn per nacilingvaj tradukoj kaj notoj pri la induktive perceptitaj reguloj.
En la tekstoj la aŭtoro donas informojn pri esperanta movado, kaj montras sian neneŭtralecon per kompleta ignorado de la SAT-movado. Sed ni, pli honeste, diras tamen, ke la verko estas aĉetinda.
E. RETO.
Broŝuro kaj Folioj pri la aŭtuna foiro ĉe Frankfurt A. Main; folio al progresemuloj el Instituto Nyssens, rue Froissard, 129, Bruselo; Parolado de prof. Paul Nyssens ĉe la XV-a Belga Esperanta Kongreso, Esperanto-Adresslipoj (ekzempleroj), haveblaj ĉe Buchdruckerei Dr. Karl Pickert, G. m. b. H., Leitmeritz, Ĉekoslov.
GAZETOJ
Represis el « Sennaciulo ». — Komuna, Leningrad: « Soveta registaro estas stabila kaj vivados » (n-ro 40). — La Flamme, Francio, 12-6-26: « Kiel esperanto estas revolucia lingvo (35). — Le Cri du Peuple, Francio, 2-8-26: « Ondo de Memmortigoj en la lando de Horty (38), subskribita FEO, sed SENNACIULO ne estas menciita; ankaŭ 8-8-26: « La vero pri la helpo el Sovetio » (44); ne menciita nek SAT nek SENNACIULO. — Bergische Arbeiterstimme, Germanio, 12-8-26: « La vero pri la helpo el Sovetio » (44); ankaŭ 3-6-26: « Parazitaj Dividendoj » (34). — Der Tägliche Beobachter, Germanio: « Proceso de laborgrupanoj » (42); neniu mencio pri SAT nek SENNACIULO. — Zvezda, Perm, 23-7-26: « Laborista Situacio en Hungario » (40).
Represis el « Sennacieca Revuo ». — A Comuna, Portugalio, 1-8-26: « La Kaverno de Zarathustra » (3-4, unua serio).
Enhavas notojn pri SAT. — The Labour Woman, London, 1-8-26: el letero de Dresdena SAT-anino. — Sommar, Svedio, 1926: priskribo de historio de SAT. — Rheinische Lehrerzeitung, 7-7-26: aludo al « Sekspsikologio » kaj al SAT-Biblioteko. — Arbeiter-Zeitung, Germanio, 17-7-26: pri la VI-a. — Le Cri du Peuple, Lyon, 18-7-26: pri la VI-a. — Sächsische Arbeiter-Zeitung, Germanio, 14-8-26: letero pri la VI-a, de K-do O. Bässler. — The Bournemouth Times, Anglio, 24-7-26, 31-7-26 kaj 14-8-26: longaj artikoloj de K-do H. Stay. — The Daily Herald, London, 7-8-26: pri la VI-a. — Le Droit du Peuple, Francio, 2-8-26: pri la VI-a. — Ruhr Echo, Germanio, 9-8-26: Trad. el « Ni Legu » de Essen’a SAT grupo. — Die Einheitsfront, Germanio, jul. 26: pri SENNACIULO kaj la VI-a. — The Shop Assistant, Anglio, 14-8-26: artikolo de K-do M. Starr pri la VI-a. — Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 2-9-26: longa artikolo de K-do O. Bässler pri nia VI-a.
Enhavas tradukajojn el esperantaj leteroj. — Naŝ Putj, Kremenĉug, 20-7-26. — Proletarij, Harkov, 17-7-26. — Die Komunistin, Berlin. — Bergische Arbeiterstimme, Germanio, 7 n-roj 3-6-26 – 6-8-26. — Zvezda, Perm, 23-7-26.
Enhavas priesperantajn artikolojn. — The Plebs, London, aŭg. 26. — Signalen, Svedio, 5-8-26 kaj 29-7-26. — Le Cri du Peuple, Lyon, 8-8-26 (de loka FEO-grupo reklamanta pri « La Langue Internationale ». — A Comuna, Portugalio, 25-7-26.
Jen per kio ni propagandos
« Labesko-SAT » en Kremenĉug petas ĉiujn kongresistojn de la VI-a kiuj publikigos en gazetoj (*) siajn impresojn pri la VI-a, pri Sovetio (vojaĝ-impresoj, sovetiaj vivkondiĉoj, laboristaro, esperanto-movado ktp.) — ke ili alsendu almenaŭ po unu ekz. de tiuj gazetoj.
La kolektado de tiu materialo havas grandan propagand-signifon.
Tradukojn de la presitaj tekstoj (en leteroj aparte) estas dezirindaj kvankam ne devigaj.
Sendu ĉion al nia kompilisto:
V. Kolĉinski – « Labesko-SAT » Kremenĉug.
(*) Ekster sovetio.

ĈIUJ SAT-ANOJ volos nepre posedi la aŭgustan kajeron de SENNACIECA REVUO kiu estas tute dediĉita al la historio kaj priskribo de la kongresurbo de nia VI-a. Riĉe ilustrita. 24-paĝa, multvalora dokumento konservinda. ENHAVO: N. N. Ŝapovalenko: Urbo sur ostaro. Trad. Nik. Vosarken. — A. S. Puŝkin: Fondo de Peterburgo. Traduko N. V. Nekrasov. — N. Gogol: Nevski-Prospekto. Trad. Ged.—Andreo Belyj: Peterburgo 1905. Trad. N. Nevein. — V. Aleksandrovskij: Ribelo. Trad. G. Rozenblat †. — V. Ĥolodkovski: Malnova Peterburgo kaj Nova Leningrado. Trad. Voldemaro. — R. Ivnev: Peterburgo. Trad. N. V. — I. E.: Leningrado. Trad. N. Vladimiroviĉ. — G. Ciperoviĉ: Estonteco de Leningrado. Trad. V. Duno. ★ Mendu ĉe Administracio de SAT Richard Lerchner Leipzig O 27, Colmstrasse 1
ĈIUJ SAT-ANOJ volos nepre posedi la aŭgustan kajeron de SENNACIECA REVUO kiu estas tute dediĉita al la historio kaj priskribo de la kongresurbo de nia VI-a. Riĉe ilustrita. 24-paĝa, multvalora dokumento konservinda. ENHAVO: N. N. Ŝapovalenko: Urbo sur ostaro. Trad. Nik. Vosarken. — A. S. Puŝkin: Fondo de Peterburgo. Traduko N. V. Nekrasov. — N. Gogol: Nevski-Prospekto. Trad. Ged.—Andreo Belyj: Peterburgo 1905. Trad. N. Nevein. — V. Aleksandrovskij: Ribelo. Trad. G. Rozenblat †. — V. Ĥolodkovski: Malnova Peterburgo kaj Nova Leningrado. Trad. Voldemaro. — R. Ivnev: Peterburgo. Trad. N. V. — I. E.: Leningrado. Trad. N. Vladimiroviĉ. — G. Ciperoviĉ: Estonteco de Leningrado. Trad. V. Duno. ★ Mendu ĉe Administracio de SAT Richard Lerchner Leipzig O 27, Colmstrasse 1
Le Gérant: L. GLODEAU. — ★ Esperanto-Presejo J. SOLSONA, 9, Rue Hallé, Paris-14e — Telefono: Gobelins 62-71
N.º 103, 16 de septiembre de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
3-a Jaro. N-o 53 (103) — APERAS SEMAJNE — 16. Septembro 1926
SENNACIULO
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktanto: E. LANTY 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe
Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, Rue Boyer, Paris-XXe
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27
AL LA BALKANAJ POPOLOJ (1)
HENRI BARBUSSE
Mi troviĝis inter vi. Mi premis viajn laboristajn kaj kamparanajn manojn, viroj, virinoj, kaj gejunuloj, en la ejoj aŭ la loĝejoj, en kiujn vi estis ĉirkaŭpelataj, kaj ni kune komuniiĝis en Bukaresto, Sofio. Belgrado, Budapeŝto, Vieno — kaj iafoje en landoj kiuj ne estas viaj, malproksime de viaj naskiĝlandoj, el kiuj vi estis devigitaj forkuri kvazaŭ for de pesto.
Plena de la vidado de via kalvario, kaj forta pro viaj korbatoj, mi kredas, ke de nun mi ĉi tion nur devas diri al vi: Proletoj, malgraŭ la apogo per kiu kelkaj apartaj noblaj spiritoj kunhelpas vin, nur vin mem fidu en tutmondo. Nenio iam venos al vi de supre, krom trompoj kaj batoj. Kiel la militintoj, kiuj pentegas pro sia obeemo, neniigu la respekton, kiu eble estas ankoraŭ en vi, rilate al reĝimoj kaj direktantoj, kiuj bezonas vin por plenumi siajn fiagojn.
Viaj malamikoj estas viaj regantoj. La vasta eŭropa scenejo bruegas pro pompaj paroladoj pri popolrajto kaj paco, recitataj de plenrajtigitoj aŭ ministrovestitaj eminentuloj.
Mi, franciano, scias la malbonegan rolon, luditan de oficiala Francio en Eŭropo depost la milito. Mi honoras al mi tial ke, ĉe kelkaj publikaj cirkonstancoj, mi kuniĝis kun frataj alilanduloj, kiuj ege malaprobis la kulpojn kaj krimojn de l’ francia registaro, kaj mi neniam ekpensis samigi Francion kun la uloj, kiuj sin intersekvas en la parizaj palacoj. Estas ilia Francio, kiu sufokis la unuan germanian revolucion, kiu sufokis la proletaran hungarian revolucion kaj plene helpis la regadon de l’ militistaĉoj, kiu triumfe kune penis en Polio, en Baltaj Ŝtatoj, en Hispanio, rekatenigi la

Portreto de Henri Barbusse, sidanta, kun lipharoj, en malhela kompleto, tenanta okulvitrojn en la mano.
Portreto de Henri Barbusse, sidanta, kun lipharoj, en malhela kompleto, tenanta okulvitrojn en la mano.
HENRI BARBUSSE
popolojn, kaj kiu faris ĉion eblan por same okazigi en Rusio.
La registaroj Bratianu-a, Volkov-a, Pašiĉ-a, Pangalos-a, kaj ĝis hieraŭ la Horti-a, ne estis pli firme apogataj de iu, ol de la reprezentantoj de la Revolucia Francio kaj de la libera Anglio. Ĉiuj ĉi uloj reciproke ridetas al si kaj sin interhelpas. Cetere, ili estas similaj. La unuj, estas nenio alia krom la pli sangoplena reproduktaĵo de la aliaj. Ĉie ili enkorpigas la saman sistemon, la saman ideon: Militi kontraŭ la urb- kaj kamparpopolo, nepre malebligi, ke la laboristoj estigu per logika kuniĝo sian realan surpezon kaj amplekson, faligi la gvidantojn, masbuĉi la vivantojn, mutigi la postvivantojn.
Viaj direktantoj, servantoj de l’ grandaj internaciaj komercagentoj, estas viaj malamikoj. La internacia faŝismo estas samtempe flanka diktatoreco de la ŝtato kaj ekspluatado de l’ laboro. Ili estas trans la barikado. Kaj tiuj ankaŭ estas viaj malamikoj, kiuj uzas demokratian pretekston samkiel la aliaj uzas patriotisman pretekston, por instigi vin al malnobliga disciplino kaj hontinda obeemo.
Via lando, ĝi estas vi. La proletaro estas kunigita kun sia lando samkiel la nutrotero mem. Kaj la sola kerneca kaj firma principo, kiu eliras el la nuntempa socia haoso, ĝi estas la proletara solidareco. Ĉiuj proletoj kaj la tuta proletaro: vi, laboristoj, kamparanoj, kaj vi ankaŭ, ekspluatataj oficistoj kaj intelektuloj, kaj vi ankaŭ lernejaj gejunuloj en kiuj vivas la juna ardega konscienco de l’ popolo mem.
Estas pro solidareco, ke vi iam forĵetos sklaveman obeemon. Por masbuĉi la kamparanojn sur kampoj, la laboristojn sur stratoj, por malplenigi la domojn kaj plenigi la malliberejojn kaj la tombejojn, necesas armeoj, por konsistigi armeojn necesas via konsento. Estas la bulgaria soldato kaj la rumania soldato, samkiel estas aliloke la francia sol-
(1) El « Les Bourreaux » (La turmentantoj) antaŭ nelonge aperinta verko.
— página 2 —
2 — SENNACIULO
dato, kiuj okazigas la malfeliĉegojn, kaj la soldato, ĝi estas vi.
Per solidareco vi aranĝos sur logikajn kaj naturajn bazojn tiun homan komunecon kompare kun kiu la demokratia burĝa ideologio estas nur pala abstrakta desegnaĵo, kiun oficialaj direktantoj uzas nur kiel pretekston. Tiun tagon vi finfine obeos vian propran sorton.
Sed nun, rumanianoj, bulgarianoj, jugoslavianoj, macedonianoj, grekianoj, via tasko estas la plej kruda. Via sorto estas la plej malhela en la vasta batalado, ankoraŭ duone idea, kiun ni provas estigi por detrui unu fojon por ĉiam la rabadon kaj la barbarecon.
Ni antaŭsentas la estonton. Sed dume fluas via sango, kaj ni ĉiutage angore ekscias pri la tributo, kiun vi pagas al la sankta klasbatalo, kaj la funebro kiun ni pro tio sentas estas ankoraŭ, ve, nur kolera krio.
Via peno, tamen, ne estas vana, eĉ se vi ŝanceliĝas, eĉ se momente vi estas senpovaj. Ĝi estas por ni belega instruo. Via nefleksebla martira obstineco super la funebraj rikoltoj vekas nian esperon kaj antaŭenpuŝas nian agadon. Ĝi akrege instigas nin al fruktodona organizado, al unuiĝo liberigonta la subprementojn, kaj al maltimo. Ĝi preparas la regadon de l’ socia ekvilibro, kiun oni povas ankaŭ nomi la regadon de l’ justeco. Ĝi akcelas historian finiĝon.
Inter vi, mi, kiu estis veninta al vi por traserĉi tombejojn kaj nombri mortintojn, mi pli bone konsciis nian vivan devon. Kiam mi pri vi parolis al franciaj kaj mezeŭropaj proletoj, kiam mi transdonis al ili, kiel vi tion estis petinta min, vian amikecon kaj konfidon, kaj kiam mi pridiris al ili viajn dolorojn, mi sentis kiom, pere de tiaj instruoj, la popolo akiras pli karan konon de l’ genio de sia forto kaj de l’ postuloj de sia brilega morto: La homa interfratiĝo sub la mizera uniformo, sub la soldata uniformo, kaj sub la sanga uniformo.
Elfrancigis G. SALAN.
Gekamaradoj! ĉu vi konscias la gravecon de nia decido pri la prezmalaltiĝo de nia gazeto? Se jes, vi klopodadu por varbi novajn abonantojn. — Se tion vi ne faros, vi devigos nin realtigi la prezon.
Ni bezonas almenaŭ 1.000 novajn abonojn.
Sanga Septembro
Je la memoro de la viktimoj falintaj en 1922-23
Kio falas por la libero, mortas neniam! HR. BOTEV.
Je tiuj ĉi vortoj mortis miloj da bulgaraj laboristoj, batalantaj por sia libereco. Ili diradis: « La morto por klasa liberigo ĉiam estas dolĉa kaj trankvila…! ». « Ni mortos ridetante kaj kun malfermitaj okuloj; ni batalos ĝis la laboranta klaso estos liberigita el la nuna kapitalista reĝimo ».
Antaŭ tri jaroj, dum septembro, la bulgara burĝaro, helpite de aliaj burĝaj hundoj, komencis persekuti ĉiujn klaskonsciajn laboristojn. Oni komencis aresti ilin kaj tiujn vilaĝanojn, kiuj rilatis kun laboristaj organizoj. La burĝaro, vidante klare, ke ĝia regado baldaŭ pereos, ke la laboristaj partioj de tago al tago plifortiĝas kaj minacas ĝian regadon, cerbumadis por trovi rimedon por eliri el la ne-elirebla vojo; ĝi mobilizis siajn fortojn kaj inside okazigis antaŭ-tempan ribelon. Ĝi ja estis malbone organizita; mankis gvidantoj, ĉar tuj ĉe la komenco ili estis arestitaj; cetere la ribelo ne estis ĝenerala, sed okazis nur en kelkaj lokoj.
Dum ĉi tempo la laboristoj perdis la plej bonajn homojn. Sanktaj ili estas en nia memoro, kiel spirit-gvidantoj montrantaj la vojon sur kiu ni devas kuraĝe marŝi por atingi nian liberigon el la kapitalista reĝimo.
Ni, bulgaraj laboristoj, honoras kaj gloras ilin, ĵurante, ke ni imitos ilian ekzemplon kaj vengos ilian morton. Ni ne malesperu, amikoj; la finfina venko estos nia. Ni venkos, tial ke la klaso al kiu ni apartenas portas en si la estontecon. Malgraŭ okazaj malvenkoj, ni ne havas eĉ dubeton pri la nepre okazonta finfina venka batalo.
Z.
Rakosi-Proceso en Budapeŝto
Jam en la numero 26 (78) de S-ulo ni sciigis pri la tuta Rakosi-afero, okazinte en Budapeŝto pasintjare.
La geakuzitoj jam de post dek monatoj estas en karceroj, kaj ilia proceso nur la 12-an de julio komenciĝis. La reakcia Horti-Betlen registaro, plej severe volis puni ilin, por timigi la eventualajn « kulpontojn ». Je tio servis la stataria (1) juĝado, kiu aŭtune provis « solvi » la tutan aferon. La tutmonda proletaro per protestoj savis la akuzitojn el tia honta kaj kruela juĝado.
Kvindek kvin (55) Gek-doj staris antaŭ la « sendependa » juĝistaro, forte gardata de policamasoj. La juĝejon proletoj ne povis eniri; nur al la parencoj de la akuzitoj ĝi estis permesita; kaj dum la lasta procestago eĉ la parencoj estis malliberigataj.
La tutmondan proletaron tre interesis ĉi proceso, kaj pro tio multaj laboristaj kaj eĉ liberalaj gazetoj sendis raportistojn por ĉeesti la proceson. Ankaŭ laboristoj, ekz. la Germania soc.-dem. partio kaj la Ĉeĥoslovakia kom-partio sendis reprezentantojn. Oni atendis K-don H. Barbusse el Francio, sed li ne povis alveturi.
Post preskaŭ 4-semajna debatado estis eldirata la juĝo: K-do M. Rakosi ricevis 8 1/2 jaran malliberigpunon; K-do Z. Weinberger 8 jaran; K-do K. Ori 4-jaran; K-do J. Gögös 3 1/2-jaran; K-dino K. Haman (SAT-anino) 28-monatan punon. Tri K-doj ricevis po 28-monata puno, kvin K-doj po 2-jara kaj 11 K-doj po 22-monata. La ĉi supraj Gek-doj estis akuzitaj kiel komunistoj, kaj poste sekvis la gvidantoj de l’ « Socialista Laborista Partio », kiuj ankaŭ jam de longaj monatoj estis enkarcerigitaj.
K-do S. Vagi ricevis 1-jaran malliberigpunon (li estas la ĉefgvidanto de la partio), K-do A. Weishaus 1-jaran kaj aliaj 3 K-doj de 3 ĝis 10-monatan punon. La aliaj 24 K-doj estis absolvitaj.
La Gek-doj tre kuraĝe sin tenis antaŭ la juĝistaro, konfesante siajn politikajn opiniojn kaj neniel konsentante diri, ke ili iel ajn pentas.
233-466.
Uralo antaŭ sep jaroj
La monatoj julio-aŭgusto-septembro 1919 por Uralo kaj Siberio estas plenaj je memoraĵoj, ĉar tiutempe ĉi-regionoj liberiĝis definitive el la nigra reakcio reginta tie dum tuta jaro.
Kial Uralo kaj Siberio, depost oktobro 1917 partoj di Sovetio, denove trafis en manoj de l’blankuloj?
Post la packontrakto inter Germanio kaj Rusio, ĉekoslovakaj regimentoj veturis orienten al Vladivostok sur la transsiberia fervojo. En majo 1918, K-do Trockij postulis, ke ili senarmiĝu, ĉar ili etendiĝis laŭ la tuta longeco de l’fervojo, en Penza, Samara, Ufa, Zlatoust, Ĉeljabinsk kaj Omsk. Ili rifuzis, kaj nokte, la 27-an de majo 1918, unu el la taĉmentoj en Ĉeljabinsk, helpate de la fervojadministracio, okupis la stacidomon kaj senarmigis la ruĝan taĉmenton. Aliaj taĉmentoj sekvis tiun ekzemplon kaj fariĝis « Defendantoj de l’reĝimo Kerenski ». En Omsk estis formata « Provizora Siberia Registaro », kies milita ministro Kolĉak gvidis la militmovojn kontraŭ la Ruĝa Armeo. Ĉie komenciĝis teroro kontraŭ la bolŝevikoj, eĉ tiuj nur suspektataj je simpatio al komunismo. Kolĉak ricevis fervoran subtenon de anglaj, francaj kaj japanaj militistoj, kiuj sendis taĉmentojn kaj municion. En novembro 1918, Kolĉak, ricevinte la tutan potencon de l’Ministraro, likvidis la Provizoran Siberian Registaron.
(1) Kion signifas tiu vorto? Vane ni serĉis en vortaroj. La K-doj atentu ne skribi nacilingve por « S-ulo ». — Ni ŝatus ekscii, ĉu tiaj artikoloj estas legataj kun intereso. Estas dubinde, tial ke jam delonge la ĉiutagaj, ĉiulandaj gazetoj raportis detale pri tiu proceso. Sed, ni ripetas, la legantaro vortigu sian opinion. Ni havas nur unu celon: kontentigi kiel eble plej multe da legantoj. — Red.
— página 3 —
SENNACIULO — 3
De l’ siberia fervojo, la Blanka Armeo sin turnis norden, por konkiri la uralan regionon, gravan pro mineralaj riĉaĵoj kaj multnombraj metalurgiaj fabrikoj. Malgraŭ heroa rezisto, la uralaj laboristoj kaj kamparanoj, gvidate de l’Komunista Partio, ne povis kontraŭstari la multfoje pli fortan Blankan Armeon: falis Jekaterinburg, poste Perm kaj Glazov, sed pluen ne penetris la blankuloj, ĉar batalspertaj laboristoj el Petrogrado kaj Moskvo rapidis al la fronto, kiun ili solidigis.
Dume la Kolĉaka armeo komencis malorganiziĝi, pro teroro en urboj kaj vilaĝoj, senhonta perforto kaj diboĉado flanke de l’oficiroj; la indignantaj enloĝantoj starigis libervolajn taĉmentojn, kiuj detruis la malamikajn fervojojn kaj provizejojn, kaj la Rusa Kompartio kaŝe organizis ribelojn en Omsk, Tomsk ktp.
En junio 1919 la ruĝa armeo ĉie ekatakis kaj liberigis Perm’on, en julio, Jekaterinburgon; kaj en aŭgusto ĝis decembro, falis Tjumen, Omsk, Tomsk, Ĉeljabinsk kaj Ufa. Dume la blanka armeo estis forpelata el Uralo kaj disbatata por ĉiam. Kolĉak mem, en februaro 1920, estis mortpafata en Irkutsk, laŭ la decido de la tiea Milit-Revolucia Komitato.
Trad. el la Perm’a gazeto Zvezda de H. FRANK.
Nova sovetia projekto de Kodo pri edziĝo kaj familio
Se vi ekaŭskultus pri kio nun oni plej ofte parolas ĉe ni dum la laboristaj kaj kamparanaj kunvenoj, pri kio oni plej varme disputas, pri kio oni eldiras la plej diversajn opiniojn, vi konstatus, ke estas pri la projekto de nova kodo pri geedziĝo kaj familio.
Eldonante projekton de nova kodo, la Sovetia registaro volis, ke tio, kio eble direktos la vivon dum tutaj estontaj jardekoj, estu diskutata plej vaste, por ke ne nur miloj, sed milionoj da homoj priparolu ĝin kaj proponu ĉiajn necesajn korektojn.
Sed kion do novan donas al la jam ekzistanta leĝaro de Sovetio ĉi projekto de kodo? Tion ĉi ni tuj ekvidos.
La nova kodo forviŝas limojn, antaŭe tre videblajn, inter registrita en Soveta institucio kaj neregistrita geedziĝo, t. n. « geedziĝo de fakto ». Kiam, post la oktobra revolucio, oni opiniis laŭleĝa nur geedziĝon, registritan en Soveto, tiam oni celis kontraŭstari al la eklezia geedziĝo, al kiu tiel alkutimiĝis la loĝantaro. Nuntempe la loĝantaro jam ne kredas eklezian geedziĝon sankta kaj fine ni povas egaligi en ĉiuj rajtoj geedziĝon registritan en koncerna soveta institucio kaj ankaŭ ne registritajn geedzecajn interrilatojn. Ĉiu virino, edzinece vivanta kun iu viro, ricevos ĉiujn rajtojn de laŭleĝa edzino, je komuna posedaĵo kaj heredaĵo post la morto de sia edzo.
La leĝo defendas en la geedzeca kodo la interesojn de la pli malforta duono. La virino, fariĝante edzino, akiras la rajton posedi parton de la familia havaĵo kaj povas ĝin ricevi post eksedziĝo, eĉ kiam ŝi vivis en ĉi familio tre mallongtempe. Per ĉi tio oni celas kontraŭbatali la tro oftajn eksedziĝojn.
Siajn infanojn gepatroj devas prizorgi kaj nutri egale. La Revolucio jam delonge forviŝis limon inter familia kaj ekster-familia infano. La nova kodo tion nur pli forte substrekas. Post eksedziĝo la pli malforta duono — pli ofte la virino — rajtas per juĝo ricevadi de l’ alia duono vivrimedojn por la infanoj.
La pli riĉa el la eksedziĝintoj subtenas la malpli riĉan dum iom da tempo, ankaŭ kiam li aŭ ŝi estas senlabora aŭ nelaborkapabla.
Faktajn geedzajn interrilatojn oni ĉiam povas registri ekde kiam ili fakte komenciĝis. Unuvorte, tra la tuta nova kodo pri geedziĝo kaj familio la celo estas ĉefe subteni en geedzeco la malpli fortan duonon — t. e. la virinon kaj infanojn. Evidentas, ke la ŝtato, dum ĝi ne povas nutri ĉiujn infanojn per sia buĝeto, ne enmiksiĝante en privatan geedzecan vivon, atentas nur la nure civilan flankon.
Jen pri kio diskutadas ĉe multnombraj kunvenoj laborist-kamparanaj amasoj.
P. KIRJUŜIN (Minsk).
POR AMUZO
« Tuta Rusio en flamoj de ribelo »
Kelkaj K-doj el germana laborista delegacio, la 22-an de aŭgusto, vizitis la urbon Sverdlovsk (antaŭa Jekaterinburg). Ĉe matenmanĝo kun reprezentantoj de Sverdlovska laboristaro K-do Fritze diris:
« Mi ĵus ricevis leteron el Germanio de mia edzino, kiu maltrankviliĝas pri mia sorto, ĉar laŭ informoj de Leipzigaj gazetoj tuta Rusio flamas en ribeloj. Laŭ ŝia opinio mi troviĝas en centro de l’ ribelo ».
Eksplodo de rido tiam estiĝis. La delegacio decidis sendi telegramon en Germanion al la gazetredakcioj kun la peto precize komuniki, kie estas ribeloj.
« Ni tien veturos » — diris la delegitoj.
El gazeto Zvezda (N-ro 193) Perm. Komunikis 2144.
LA SUPEREMO
La superemo estas agiga sento, bonega antaŭgardo kontraŭ mallaboremo, kontraŭ malkuraĝo kaj kontraŭ ĉiuj pasioj, kiuj malhelpas la bonan utiligadon de niaj mensaj kapabloj. La deziro progresadi, plenumadi niajn devojn; la intenco starigi grandajn entreprenojn, la doloriga penso pro la mankoj en nia agado por ilin plenumi, la hontemo, kiun oni sentas, konstatante la progresojn de niaj kunuloj, kvankam oni povus ilin superi, ĉio ĉi tio estas sentoj tre justaj, tre noblaj, bonegaj por nin antaŭenirigi sur la vojo al la bono. En tiaj sentoj estas nenio kontraŭinda, ili estas la fonto de multaj bonaj agoj virtaj, de decidoj superbelegaj, de heroaĵoj surprizigaj.
Elkatalunigis BALMES.
☆ DISKUTEJO ☆
Ĉu Marks eraris?
(Daŭrigo*)
La signifo de la Marks’a teorio por la laborista movado
Kiam K-do Iuelie starigis la demandon: « Ĉu Marks eraris? », li certe sciis, ke tio iomete skandalos en niaj vicoj. La multaj respondoj ĝis nun alvenintaj montras, ke pri tio li almenaŭ ne eraris.
Ni jam diris ĉe la unua artikolo de K-do Revo, ke ni ne povas publikigi ĉion ricevitan pri la temo. Sed ĉiu respondinto estu trankvila; neniu bona argumento estos malatentata. Sed ni ripetas, nur post la detala pritraktado de K-do Revo, ni povos scii ĉu necesas publikigi, parte aŭ entute la aliajn respondojn jam nun alvenintajn. Neniel urĝas…
Laŭ kelkaj respondoj, evidentiĝas, ke ne ĉiuj K-doj bone komprenis la demandon. Tial ni opinias necese restarigi ĝin denove.
Antaŭ la ekzisto de la granda industrio, malgrandaj entreprenoj povis funkcii. La kondiĉoj por ilia ekzisto ne plu ekzistas hodiaŭ. Tial ke la granda industrio, kun multkostaj maŝinoj, pli kaj pli malebligas la ekziston de malgrandaj entreprenoj, alvenos la tempo, laŭ Marks, kiam la etbienuloj, etposedantoj ĉiuspecaj proletiĝos. Malaperos la malgrandaj entreprenoj kaj la tuta kapitalo koncentriĝos nur en kelkajn manojn. Tiam la tuta popolo proletiĝinta eksproprigos tiujn malmultnombrajn posedantojn kaj starigos la socialismon.
Sed nuntempe oni konstatas, ke la kapitalisma sistemo obligas al proletoj, per aĉeto de akcioj, akiri iom parton de la kapitalo. Ĉu tio iel kontraŭdiras la marksan teorion? Jen la problemo.
Kelkaj respondintoj diras, ke la posedo de akcioj flanke de laboristoj neniel montras, ke ili povas influi je la direktado de l’ entreprenoj. Komprenble, sed tio estas alia demando. Necesas, por ke diskutado estu instrua, ne intermiksi ĉiujn flankajn aferojn kun la ĉefa.
Temas demonstri, ke la kapitalismo povas nur proletigi, t. e. senproprigi pli kaj pli la etposedantojn kaj mizerigi la tutan popolon. Ĉu tia proceso estas nuntempe konstatebla ĉiuflanke, ĉiurilate? Se jes, Marks pravis; se ne, Marks eraris — almenaŭ pri tiu punkto.
Komprenble ni tute malatentos la respondojn, kiuj konsistas ĉefe en tio, ke Iuelie estas « naivulo », « supraje pensanta homo », eĉ « stultulo ».
Al la malpacienculoj, kiuj riproĉas al K-do Revo, ke en sia unua artikolo li jam ne pruvis, ke Marks estas prava, ni diru, ke ili estas tro postulemaj. Vasta, diversflanka estas la problemo kaj ni devas lasi al la ĉefrespondanto la eblecon larĝe kaj profunde pritrakti la temon. Se post kelkaj monatoj ni ankoraŭ ne povos akiri firman opinion pri la demando, ni eĉ ne estu mirigataj. Ni ĉiuj cerbumu la problemon kaj gardu nin kontraŭ tro rapidfaritaj konkludoj. — Red.
★
La marksa ideosistemo ripozas sur du ĉefaj pilastroj: la historia materialismo kaj la kritiko de la kapitalista ekonomio.
Ekde la XVIII-a jarcento la naturaj sciencoj ekfloretis tra longa, pezega nokto de la mezepoko. Ĉie, kie antaŭe estis reginta, laŭ la kredo de stultigita amaso, la volo de dio aŭ de iuj bonaj aŭ malbonaj spiritoj, la
(*) Vidu la n-rojn 99 kaj 102.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
scienco moderna eltrovis leĝojn naturajn, kiuj ebligis ne nur klarigi okazintajn fenomenojn, sed ankaŭ antaŭvidi kaj antaŭdifini okazontajojn. Newton (Njutn) eltrovis la leĝojn, kiuj regas la movadon de la planedoj kaj de aliaj ĉielaj korpoj. Darwin (Darŭin) trovis kiel movigilon de la evoluo de la organa mondo, la naturan elekton kaj la bataladon por ekzisto, post kiam ĉiuj malamikoj de la scienco dum jarmiloj estis proklamantaj, ke plantaj kaj bestaj specoj samkiel la homo neniam disvolviĝis, sed restadis senŝanĝaj ekde la tago de l’ dia kreo. Antaŭ ol Marks ekzistis, kelkaj klopodis por klarigi la homaran historion kaj eltrovi ĝiajn leĝojn: la plej stultaj serĉis la movantan forton de historio en dia volo; aliaj opiniis, ke grandaj geniuloj, ĉu cezaroj, ĉu batalestroj, ĉu filozofoj difinas la destinon de la popoloj; ankoraŭ aliaj kredis al sorĉa influo de « grandaj principoj », de la « eternaj ideoj » de libereco, egaleco, kaj frateco pli fervore ol pastroj kredas al dio kaj diablo. Tiaj klarigoj nature ne povis kontentigi Marks-on. Li trovis ke por agi, moviĝi, batali, unuvorte por fari historion, la homoj devas unue vivi, kaj por vivi, ili devas manĝi, sin vesti kaj sin loĝigi. Alivorte: la materia vivo, la ekonomiado, ĉefe (ne ekskluzive!) difinas, laŭ Marks, la ideojn kaj agojn de la homoj kaj, konsekvence, ilian historion. Jen la esenca ideo de la historia materialismo.
Sed Marks vivis en difinita socio: en la kapitalista sociordo. Lin interesis, post eltrovo de la ĝenerala leĝo de historia evoluuo, la speciala direkto de la disvolviĝo de la burĝa mondo. Dum la diversaj utopiistoj, penante efektivigi siajn projektojn, klopodis altrudi sian volon al la historia irado, pensante, ke volo kaj genio sufiĉas por ŝanĝi la mondon (1) kaj ke prikonsidero de la objektiva, materia situacio estas nenecesa, Marks tute ne intencis ordoni al la historio ĝian vojon, same kiel ni neniam povos ordoni al la tero forlasi sian rondvojon aŭ al ŝtono fali laŭ aliaj, de ni dezirataj leĝoj, sed li volis ekscii, per sia nove eltrovita leĝo historia, al kiu fino evoluadas la kapitalista socio. Konforme al lia teorio, la analizo kaj studado de la kapitalista ekonomio devis liveri la respondon.
Pli koncize Marks donas al ni tiun respondon en la 7-a parto de l’ XXIV-a ĉapitro de la I-a volumo de sia ĉefa verko La Kapitalo, sub titolo: « La historia tendenco de la kapitalista akumulado (amasigo) »:
« …la progresanta sociumigo de la laboro, la sekva aliigo de la tero kaj de la aliaj produktiloj en produktilojn komunajn, ĉar socie uzatajn, kaj la senproprajigo de la privataj posedantoj prenas novan formon. Tiu senproprajigo efektiviĝas laŭ la nepraj leĝoj de la kapitalista produktedo mem, per la centralizado de la kapitaloj. Ĉiu kapitalisto mortigas multajn aliajn. Samtempe kun tiu centraligo aŭ senproprajigo de multaj kapitalistoj efektivigita de kelkaj, malvolviĝas la koopera formo de la laborprocedo sur grandiĝanta skalo, la racia apliko de la scienco al la tekniko, la aliigo de individuaj laboriloj en laborilojn nur komune uzeblajn, la ŝparo de ĉiuj produktiloj per ilia utiligo kiel produktiloj de kombinita laboro socia, la eniro de ĉiuj popoloj en la reton de la mond-merkato kaj, konsekvence, la internacia karaktero de la kapitalisma reĝimo. Laŭmezure kiel malpliiĝas la nombro de la grandaj kapitalistoj, kiuj akaparas kaj monopoligas ĉiujn favoraĵojn de tiu aliigprocedo, tiel oni vidas grandiĝi mizeron, sklavecon, degeneron, ekspluatadon, sed same la ribelon de la laborista klaso, kiu plinombriĝas senĉese kaj kiu estas starigita, unuigita, organizita de la meĥanismo mem de la produktadprocedo kapitalista. La monopolo de l’ kapitalo fariĝas malhelpajo por la produktadmaniero disvolviĝinta kun ĝi kaj per ĝi. La centralizado de la produktiloj kaj sociumigo de la laboro alvenas al punkto, kie ili ne plu akordiĝas kun sia kapitalista ŝelo kaj ĝin disrompas. La lasta horo de la kapitalista privatproprajo sonoras. La senproprajigintoj estas senproprajigataj.»
Tiu eltirajo klare videbligas, ke por Marks la socialismo ne estas rezulto de ia etika konsidero, de ia individua bontrovo aŭ deziro, sed la fatala neevitebla konsekvenco de la kapitalista evoluo mem. La kapitalismo organizas kaj sociumigas la laboron kaj la produktilaron; la kapitalismo mem produktas la revoluciulojn, ilin instigante al renverso kaj al socialigo de la jam sociumigita produktad-aparato. Jen la ĉefa ideo de la marks-a ekonomiteorio, la fama teorio de koncentrigo kaj centralizado.
Ĉu tiu teorio estas ĝusta, ĉu ĝi estas konforma al la realeco? Jen la demando starigita antaŭ nin de la usona evoluo de la lastaj jaroj.
LUCIEN REVO.
(Daŭrigota.)
Praktika kultura tasko de SAT
SAT-anoj celas komuniki la mastruman kaj la ekonomian vivon de l’tuta homaro. Sed multaj flankoj de l’vivo estas senordaj, apartemaj kaj tial tre malŝparigaj. Preskaŭ ĉiuj nacioj havas apartajn lingvojn, apartan sistemon de mezuriloj, de kalendaro, de propraj nomoj, apartmaniere mezuras tempon, eĉ temperaturon ktp. Ni devas akceli tiun unuigon, same kiel unuigon de ĉiuj laboriloj en la plej ekonomia kaj tial en la plej racia maniero. Neniam forgesu, ke unuigo de laboriloj estas nepre bezona kaj necesa por unuigi nian mastrumon en tutmonda skalo. Sen komunigitaj kaj racie unuigitaj laboriloj la socialismo neniam efektiviĝos. Mi faras jenajn proponojn:
Temperaturon montru nur per la skalo de science uzata dekuma termometro de Celsio, neniam per naciaj Farenhejt kaj Reomür.
Tempon mezuru per horoj kaj dekumaj partoj de horo de unu ĝis 24 por tuta diurno*. Ekzemple 17,3 horoj signifas 5 horojn kaj 18 minutojn post tagmezo.
Anstataŭ malnova senorda kaj ĥaosa sektorsistemo uzu 24 horsektorojn, kiuj estas konataj kaj internacie uzataj jam antaŭ longe. Ĉiu horsektoro longitudas ĝuste 15 geografiajn gradojn. Internacie uzota meridiano de Grinviĉ iras tra mezo de nula horsektoro. La nulan sektoron apudas oriente la unua kaj okcidente la 23-a. Tempo de du najbaraj sektoroj diferencas inter si ĝuste je unu horo. Ĉiu SAT-ano apartenas al tiu sektoro, kies tempon li uzas. Ĉiu astronomiejo, eĉ ĉiu ŝipestro havas karton de horsektoroj **.
Por precizigi la situon en norda kaj suda parto de l’ terglobo al cifero de l’ horsektoro oni povas aldoni la literojn n kaj s.
Ĉiam uzu nur sennaciecan metran sistemon de mezuriloj. Pro lingva ekonomio kaj ordo laŭeble uzu nur tri radikvortojn: metro, gramo kaj tuno. Ĉiuj aliaj nomoj de mezuriloj povas esti derivitaj per reguloj de esperanta lingvo. Dekmetro — 10 metroj, centmetro — 100 metroj, milmetro aŭ simple milo — 1000 metroj. Dekonmetro — 1/10 m., centonmetro — 1/100 m., milonmetro — 1/1000 m. Milgramo — 1000 gr. ktp. Anstataŭ milmetro (kilometro) kaj milgramo (kilogramo) oni povas tre oportune uzi nur unu solan kaj mallongan vorton milo, ĉar la senco de l’ frazo ĉiam senerare klarigas ĝin. Ekzemploj: a) donu al mi milon da pano kaj verŝu du milojn da lakto; b) mi kuris tri milojn. Ne timu simplecon.
SAT-anoj (despli SAT-organoj) evitu uzi nacian ortografion de propraj nomoj ***. La nacian oni enkrampigu nur en ekstrema bezono. Ni devas kutimigi la mondanojn (poŝtistojn) al nia sennacieca ortografio.
Sennaciiĝo aŭ kripligo (kiel diras burĝoj) de nacia ortografio kaj prononco estas neevitebla kaj dezirinda. Per sola esperanta alfabeto oni ne povas transdoni malekonomian ofte sovaĝan multon da ĉiuj naciaj sonnuancojn. Tial mi proponas elekti specialan komisionon por fiksi esperantan ortografion de la plej ofte uzataj personaj kaj geografiaj nomoj. Sur tuta terglobo estas bezonaj ne pli ol 2000 nomoj. La komisiono devas reprezenti diversajn lingvojn kaj landojn.
SAT-anoj ne uzu antikvan t. n. roman ciferaron. Ĝi estas konfuziga kaj malperfekta. Al ĝi emas pastraĉoj malnovemaj kaj mezepokemaj sciencistoj. Sufiĉas niaj esperantaj grandaj kaj malgrandaj literoj kaj internacie uzata indo-araba ciferaro. Ekonomio postulas akceli simplecon kaj ordon en nia esperanta signaro kaj niaj gustoj antikviĝintaj devas cedi antaŭ la postulo.
Naciaj personaj nomoj liveras fonetikajn malhelpojn kaj grandan konfuzon en nia lingvo pro terura senordo kaj hazardo de ilia deveno. Uzo de malnovaj naciaj nomoj daŭrigos la haoson kaj malŝparon da lingva ekonomio. Tial ni rekomendu uzi jenan simplan jam certigitan de praktiko sistemon de nomfarado. Kunmetu personajn nomojn el la komenclitero de jenaj aktualaj vortoj: Asocio, Evoluo, Elektro, Esperanto, Energio, Internacio, Organizo, Universo, Unueco (vokaloj A, E, I, O, U), Frateco, Ĝermo, Komunismo, Kooperio, Laboro, Libero, Lumo, Mondo, Novo, Povo, Revolucio, Soveto, Socialismo, Tekniko (konsonantoj F, Ĝ, K, L, M, N, P, R, S, T). La kombinoj el du, tri, kvar, kvin kaj ses literoj el la donitaj 15 povas liveri multajn milionojn da nomoj. Elektu el ili la plej taŭgajn, distingeblajn kaj belsonajn. Jen ekzemploj: Nal, Moĝ, Rem, Ger, Meor, Rut, Eol, Arn, Sat.
MAKSIM KRJUKOV.

Malgranda ornama vinjeto: stiligita floro aŭ emblemo kun punktoj supre kaj ondlinioj malsupre.
Malgranda ornama vinjeto: stiligita floro aŭ emblemo kun punktoj supre kaj ondlinioj malsupre.
(1) Tiel pensis ankaŭ SAT-ano 1934, en « La Lernanto » 3-an de junio 1926, skribante sub la titolo « Mia Konfeso »: Mi scias, ke nia estonto dependas « unue » de mi mem kaj « poste » de la medio, ke ni povas « ĉion » realigi, « nur » ni devas ĝin voli ». Ni nur timas ke la nuna volo de SAT-ano 1934 estos nesufiĉa por tiel granda tasko.
* Tagnokto-tempo. Necesus ankaŭ, ke SAT liveru konformajn al tiu propono horloĝojn. Aliel?!
** Jes, sed ne ĉiu SAT-ano.
*** Aprobinde, sed necesus ankaŭ ke ĉiu sciu la seneraran prononcon de ĉiuj nomoj el ĉiuj lingvoj.
— página 5 —
SENNACIULO
FORDISMO
(Pri la fama aŭtomobilfabriko usona)
Lastatempe mi estis petata per aro da leteroj, priskribi la Fordan aŭtomobilindustrion. Kompreneble estas al mi neeble respondi aparte al ĉiu petinto; des pli, ke preskaŭ ĉiuj malatentis nian statuton, kiu postulas, ke ĉiu petanto aldonu respondkuponon al sia letero. Mi do povus simple ignori tiujn leterojn; tamen, ĉar tiom da K-doj interesiĝas pri la temo, mi decidis uzi la kolonojn de Sennaciulo por kolektiva respondo.
Sed mi devas konfesi, ke mem mi ne laboras ĉe la firmo Ford kaj sekve estis devigata min turni al unu el miaj konatoj, K-do Boĉo Mirov, kiu tie laboras. Ĉi sube estas do traduko de raporto lia.
V. MARCHENSKY.
La ŝtato Michigan (Miĉigan) estas la centro de la aŭtomobila industrio ne nur el Usono, sed el la tuta mondo. El la urbo Detroit estas pli ol 30 firmoj produktantaj aŭtomobilojn. Du el tiuj firmoj estas la pli potencaj, nome la « Ford » kaj « The General Motor Corporation » (Ĝenerala Motor Korporacio).
Ekzistas granda diferenco inter la arango de la Forda fabrikado kaj tiu de la aliaj. Ĝi estas kuncentrigita en unu gigantaj fabrikejoj, kie laboradas ĉirkaŭ 100.000 dungitoj (ĉi nombro ne entenas la laborantojn de la malpli grandaj fabrikejoj fordaj, nek de la minejoj, arbaroj kaj transporto. La suma nombro de ili estis antaŭ kelkaj monatoj 170.000). La fabrikejoj de G. M. C. estas multaj, sed disaj. Ega konkurado ekzistas inter ĉi lasta firmo kaj Ford.
Mi nur priskribos la Fordan produktadon, ĉar ĝi estas la plej priskribinda. En la du fabrikejoj de Ford estas po unu « elektrodomo » je ĉirkaŭ 200.000 ĉevalpotencoj. Tia kuncentrigo ebligas pli grandan kaj pli ekonomian produktadon. Nuntempe Ford produktas 7.000 veturilojn diurne (tagnokte). Kio ĉefe karakterizas la Fordan produksistemon estas la rigora aplikado de l’ Taylor-a (Tejlea) sistemo, kiu, kiel konate, pliigas la produktopovon de la laboristo. Dank’ al la sistema disdivido de l’ laboro, la laboristo havas por fari nur unu solan agon kaj tiel akiras grandan movrapidecon en tiuj simplaj movoj. Ankaŭ dank’ al tia sistemo ĉiu mezinteligenta homo povas fariĝi dum kelkmonata instruado kvalifikita metiisto. Tiucele Ford havas specialan lernejon ĉe la fabrikejo mem kaj konstante tie estas instruataj laboristoj.
La labordaŭro estas okhora. Sed kredeble la laboristoj ne povus elteni pli longe, tial ke tia laborsistemo estas tre fortouza.
La salajroj estas diversaj : nove dungitaj laboristoj ricevas kvin dolarojn potage. Post kelka tempo la salajro de ĉiu dungito estas plialtigata aparte. Estas laboristoj, kiuj ricevas ĝis ok (1) dolaroj potage. Verdire ili estas relative malmultnombraj. Cetere oni tendencas nuntempe en la tuta lando malaltigi la salajron. Ford ankaŭ faras la samon, sed laŭ oblikva maniero. Li donas pezegan laboron al la plej alte pagataj, kaj tiele devigas ilin peti mem ŝanĝon de laboro; tiam ili estas anstataŭataj per aliaj malpli alte pagataj.
Dum la labortempo streĉa produktado estas postulata. Preskaŭ ĉiu laboristo devas produkti difinitan kvanton da fabrikaĵo dum la ok horoj. La konduto de ĉiu laboristo estas observata ; kaj se oni ekkonas, ke li estas radikalidea, li estas maldungata kaj ne plu povas ricevi laboron ĉe Ford. Cetere estas same en la aliaj fabrikoj.
Rilate asekuradon, ĝi estas ĝenerale sensignifa. Se iu laboristo malsaniĝas, li estas simple forpelata el la fabriko sen ajna helpo. Akcidentoj okazas ofte ; sed ĉiuokaze oni kulpigas la laboriston je malatento. Ne gravas por Ford ĉu iu laboristo kripliĝis dum la laboro : kripligitojn li ankaŭ povas okupi, kaj ne malmultaj el ili troviĝas en la laborejoj. De laboro estas liberigitaj nur la uloj, kiuj tiel grave vundiĝis, ke ili ne povas sin movi.
Ekzistas leĝo deviganta la malgrandajn entreprenojn pagi ioman sumon por asekuri iliajn dungitojn. Sed la dungitoj de Ford ne profitas tiun leĝon, tial ke li ne pagas por tio asekurado.
La ĉefa kaŭzo de tiuj malbonaĵoj estas, ke la laboristoj preskaŭ ne estas organizitaj. La procento de sindikatanoj estas tre malgranda kaj tiuj organizoj estas plie tre diversaj kaj ne interligitaj. Sekve ili ne povas havi influon sur la laborkondiĉojn.
La nombro de organizitaj laboristoj en Usono estas proksimume 3 milionoj kaj duono, ĉe proletaro nombranta tridek milionojn. Per tio oni povas kompreni kial en Usono la laborista klaso estas, rilate organizadon, tiom malantaŭa.
Boĉo MIROV.
Alvoko de avangardaj studentoj el Francio
U G E T I C A (Unio Ĝenerala de Studentoj Teknikistoj el Industrio, Komerco kaj Agrikulturo — prononcu « Ujetika ») kiun ni kreis por fari edukadon sindikatistan ĉe teknikistaj studentoj, alprenis tre klaran antifaŝistan pozicion, krom sia pozicio kunliga al la sindikataj laboristaj organizoj.
U G E T I C A estas kreita en 1925, en Parizo, de kelkaj studentoj. En la fino de 1925 ĝi nombris preskaŭ 300 membrojn. Fine de la lernojaro 1926-a, ĝi nombris pli ol 400 membrojn. Estas senutile diri, ke tuj de sia fondiĝo U G E T I C A estis en lukto kun reakciaj organizoj (monarĥistaj knaboj — patriota junularo — « faŝio », faŝisma organizo — kaj ĉefe « Civitana Unio » kiu celas anstataŭi strikantojn ĉe gravaj publikaj servoj, kaj la Katolika Unio de francaj Inĝenieroj —), kiuj ornamis ĝin per la etiketo « komunista », kian ĝi malfacile povis forigi. La okazajoj estis tiuj ĝin devigontaj precizigi sian senpolitikan pozicion. En marto 1925, sekve de incidento « George Scelles » (Ĵorĵ Sel) okazigita de Ĝenerala Asocio de Parizaj Studentoj direktata de monarĥistaj knaboj, U G E T I C A stariĝis kontraŭ tiu unua faŝisma agitado, kio estis la striko de studentoj. (La striko estis organizita de reakciaj studentoj por protesti kontraŭ alvoko de profesoro Ĵorĵ Sel al iu direkcio de Universitato, ĉar li estas demokrato). La striko finiĝis post kelkaj konfuzaj bataletoj pro la Paska libertempo kaj falo de ministerio Herio.
U G E T I C A favore transiris tiun kontraŭan fluon okaze de sia korporacia lukto en 1926 en momento de la pliealtigo de la universitataj impostoj, flanke de la Ŝtato. De tiu dato, U G E T I C A fariĝis efektive defenda organizo de la neriĉa studento. U G E T I C A prezentas kaj disvastigas sian postul-programon en ĉiuj studentaj medioj ; tiu agado celas igi nian organizon simpatia al ĉiuj maldekstraj studentoj ĝenerale. Ni do trovas novajn elementojn, sed ĉi lastaj hezitas aliĝi nian movadon, kiu ŝajnas koncerni nur la studentojn el Teknik-lernejoj.
Por antaŭen puŝi nian movadon ĉe ĉiuj studentaj medioj, ni fondis la « Federacian Union de Studentoj » (UFE).
Tiu UFE estas Federacio el kvar Unioj :
Unio Ĝenerala de Studentoj Teknikistoj (UGETICA).
Unio Ĝenerala de Studentoj pri Instruado (UGEE).
Unio Ĝenerala de Studentoj pri Medicino, Farmacio kaj Dentakirurgio (UGEMPD).
Unio Ĝenerala de Juro-studentoj (UGED). Tiu Federacio UFE celas :
Doni socian kaj ekonomian edukadon al la studentoj per kunlaboro kun la sindikataj organizoj el manaj kaj intelektaj laboristoj por konduki la studentojn al sindikatismo ;
Defendi la interesojn de la neriĉa studento kaj la rajtojn de la laboristido al supera instruado. Tiucele, UFE verkis postulprogramon, kies ĉefaj punktoj estas jenaj :
a) Malpliigo de studaj kostoj kaj ekzamenaj impostoj ;
b) Anstataŭigo de la « honor-pruntoj » per naciaj stipendioj ;
c) Fondo de vivtenaj stipendioj por la neriĉaj familioj sendantaj siajn infanojn al supera instruado ;
d) Efektivigo de senpageco de l’instruado ĉe ĉiuj gradoj.
Kaj por ebligi la reformojn, UFE postulas la kreon de aŭtonoma kaso provizata per impostoj pagataj de tiuj, kiuj uzas malnovajn studentojn en siaj establejoj.
Ni ekrekomencos la lukton tuje je la rekomenco de la nova lernojaro, sed bedaŭrinde ni disponas nur etajn monrimedojn kompare la riĉajn, kiujn disponas ĉiuj reakciaj grupoj. Sed malgraŭ ĉio ni persistos al nia celo. Ni nin lokas apud la laboristaj amasoj por lukti kontraŭ niaj komunaj ekspluatantoj. Ni ne volas proponi nin, kiel savantojn ; la laborista klaso estas sufiĉe forta por sin mem liberigi. Sed provizitaj per pli potencaj rimedoj kaj plitaŭge lokitaj ol la manlaboristoj, ni ne ĉeestos pasive, « kiel rigardantoj » la luktadon de niaj fratoj. Filoj de laboristoj, de publikoficistoj, de fakoficistoj, de metiistoj, de et-posedantoj kaj etkomercistoj, ni ne volas malkonfesi nian originon.
Ni ne petas de vi simplan interŝanĝon de gazetoj, artikoloj kaj leteroj, sed intimajn rilatojn, kompletan kunligon por formi la « Internacian Interkonsenton de la Studentaro ».
K-doj ĉiulandaj, studentoj ĉiufakaj, ni alvokas vin por fondi Internacion. Ekinterrilatu kun ni…
A. LÉPINE (Lepin), Ĝenerala Sekretario de U. F. E. 23, rue La Boëtie Paris – 8e
NI FORĜU JUBILEO – ĈENON
K-dino E. LIMOUZIN (Paris) donacas 1 dolaron kaj alvokas al K-doj J. SOKOLOV (Taŝkent), AZORIN (Cordova), KESARJ KOBLOV (Taŝkent), ALEKSIJ SMIRNOV (Smolensk), P. N.-FILIPPOV (Vjazma) kaj K-dino B. FRANCE (Accrington), ke ili ankaŭ helpadu en la forĝado de la jubileo-ĉeno de SAT.
RICHTER (Leipzig), 2 mk. ; LERCHNER (Leipzig), 10 mk. ; 2465 (Leipzig), 3 mk.; SCWICHTENBERG (Eickel), 2 mk. ; LOSCH (Chemnitz), 3 mk. Ĉi K-doj forgesis alvoki siajn korespondantojn, kredeble pro ia maltrudemo, aŭ eble pro tio, ke tro multnombraj estas iliaj amikoj k. korespondantoj.
(1) Komparo : la 11-an de septembro, la dolaro valoris 35 fr. fr. Pariza metiisto plej bone pagata ne ricevas pli ol 60 fr. potage — dum de Ford ili ricevus 280 fr. Por ke la komparo estu tute ĝusta estus necese koni la aĉetpovon de unu dolaro en Francio kaj Usono. — Red.
— página 6 —
SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
Ĉe la laboruloj.
VI-a SAT-KONGRESO Protokolo pri la kunsido de la Junular-Sekcio
La kunsido okazis 9. aŭg. Prezidis K-do Barthelmess (Berlin). Sekretariis K-do Snejko (Minsk). Ĉeestis 27 K-doj el 6 landoj.
Tagordo: 1) Pri helpo al interligo de pionir- kaj komsomol-organizajoj de l’ tutmondo. 2) Diversajoj.
K-do Barthelmess raportis pri ĝisnunaj spertoj, pri mankoj en interligo, pri malorda kresko de interligo inter junular-organizajoj kaj rezultantaj el ĝi diversaj malhelpoj kaj proponas interŝanĝi adresojn de K-doj konataj kiel konfidindaj kaj laboremaj. Li plue akcentas, ke oni ne limigu la agadon de l’ sekcio nur al « komsomol »-organizajoj, sed altiru ĉiupartiecan junularon organizitan ĉe SAT al nia interliga laboro (kvankam la kunvenintaro ĉefe konsistas el « komsomol » -anoj, kiuj devas trovi vojon, iele kontentigi la konstante kreskantan bezonon de sovetia junularo, interligiĝi kun aĵlanda revolucia junularo).
K-do Mnuhin (Gomel) proponis, starigi ĉe SAT ĉu « junular-sekcion » ĉu reprezentanton ĉe EK de SAT kaj elekti reprezentantojn laŭ landoj. — K-do Fadeev (Ĉita), aludinte proponon de sia grupo, petis la kunsidon, subteni ĉi-proponon, ke en la Jarlibro estu signitaj ankaŭ la junular-perantoj. — K-do Dmitriev eĉ proponis, ke junulaj adresoj en la Jarlibro estu presitaj aparte. K-dino Jäkel (Gablonz) kontraŭdiris, ke niaj adresoj (markitaj) helpos al la polico, ĉar en kelkaj landoj ĝi persekutas la kom-junulojn. — K-do Barthelmess rebatis, ke la signigo en la Jarlibro estos « neŭtrala », t.e. ne konigos la partitendencon de l’ peranto.
Provizore oni decidis, ke estu elektitaj laŭ urboj kiel reprezentantoj la jenaj K-doj : Schulze, (Berlin). — Holzhauer, Birkmann, (Leipzig). — Köhnke, (Hamburg). — Szepanski, (Dresden). — Neŭmann, (Essen). — Bächtle, (Stuttgart). — Atkinson, (London). — Beard, (Paris). — K-dino Jäkel, (Gablonz), Ĉekoslovakio. — Kruus, (Talinn), Estonio. — Treml, (Sollenaŭ), Aŭstrio. — Adamson, (Göteborg), Svedio. — Kom-Junularo de Norvegio, (Oslo), Norvegio. — Labesko, (Aalsmeer), Holando. — Barthelmess (Berlin), kiel ĉefjunularreprezentanto, samtempe por perado al blankaj landoj.
Snejko, (Minsk), kiel ĉef-reprezentanto por Sovet-Unio.
Sevak, (Erivan), kiel ĉef-reprezentanto por Transkaŭkazio.
Por Sovet-Unio ne estas elektitaj specialaj laŭurbaj reprezentantoj, ĉar adresoj de Perantoj en la Jarlibro estas ĉiuokaze. Junularo eksterŝovetia turnu sin simple al tiuj K-doj !
Tiu organiza formo kiel provizora bazo por nia Sekcio estas aprobita. Junulara Sekcio ekzistas kiel Fako ĉe SAT.
Sekvis debato pri rilatoj al TAJE (Tutmonda Asocio Junulara Esperantista), neŭtrala junular-organizajo esperantista. Evidentiĝis, ke sole en Sovet-Unio diversaj K-doj membriĝis ĉe TAJE, celante revoluciigi por sia influo la cetere malfortan asocion. Post vigla debato oni decidis ; a) ne rekomendi aliĝon al TAJE ; b) ne rekomendi abonon al ties gazetoj ; c) tamen provi, enŝovi artikolojn de nia junularo en tiu organo.
Rezolucio tiusenca estas akceptita unuanime. Same estas akceptita rezolucio, subtenanta proponon de Ĉita-a SAT-grupo kaj transdonita al la Kongreso, ke en la Jarlibro 1927-a estu signitaj la junular-perantoj per literoj J. P. La Kongreso voĉdonis pri tiu propono kaj unuanime akceptis ĝin.
Plue la kunsido decidis, peti la redaktoron de « S-ulo », dediĉi de tempo al tempo tutan paĝon speciale al junular-korespondantoj kaj enmeti ĉi-artikolojn sur « Junulara Paĝo ». (Tio ankaŭ rilatas artikolojn pri infanpionira movado). Sendantoj de tiuj artikoloj faciligu al redaktoro la laboron, skribante klare koncize kaj legeble. Ankaŭ oni deziresprimis, ke la redaktoro de « S-ulo » en la rubriko « Korespondado » aparte kunprenu adresojn de junular-kaj infanpionir-korespondantoj.
K-do Barthelmess fermis la kunsidon, dirante ke ni povas kontentiĝi pri la farita organiza laboro, ke nia Sekcio havos tre gravan valoron por la internacia junulara movado.
Fine la ĉeestantaro kantis la jungvardian kanton.
Prezidanto : N. BARTHELMESS. Sekretario : D. SNEJKO.
ita al la Kongreso, ke en la Jarlibro 1927-a estu signitaj la junular-perantoj per literoj J. P. La Kongreso voĉdonis pri tiu propono kaj unuanime akceptis ĝin.
aliaj urboj kaj vilaĝoj loĝas apartaj vegetaranoj, propagandantaj vegetarismon per sia propra ekzemplo. En Moskvo, malnova asocio laboranta laŭ principoj de Leo Tolstoj, havas proks. 400 membrojn. En Leningrado ankaŭ funkcias asocio, laboranta laŭ sciencaj kaj dietaj principoj ; ĝi havas manĝejon kaj aranĝas lekciojn.
En Sovetio estas bona grundo por vegetarana propagando, ĉar multaj laboristaj institucioj propagandas naturajn metodojn de kuracado, kaj laboristaro ĝenerale estas pli ema ol burĝaro al simpla, malkara kaj racia vivmaniero.
Laŭ informoj de E. E. Yelland, en Anglio inter la laboristaro propagandas vegetarismon 2 asocioj.
Post pridiskuto de metodoj de propagando la kunveno decidis interalie : 1) Fondi ĉe SAT specialan vegetaran fakon ; 2) Komisii al Kolĉinski prilabori por la fako regularon, kies ĉefa tezo estu jena : la vegetara movado devas sin bazi sur scienca kaj proleta ideologio ; 3) elekti K-don Brukson ĝenerala sekretario ;

Grupa foto de ruĝarmeanoj kaj ruĝaj frontbatalantoj esperantistaj antaŭ du standardoj kaj afiŝo « VIVU ESPERANTO — INTERLIGILO DE L' TUTMONDA PROLETARO ».
Grupa foto de ruĝarmeanoj kaj ruĝaj frontbatalantoj esperantistaj antaŭ du standardoj kaj afiŝo « VIVU ESPERANTO — INTERLIGILO DE L’ TUTMONDA PROLETARO ».
Interfratiĝo de ruĝarmeanoj kaj ruĝaj frontbatalantoj esperantistaj, kiuj okaze de VI-a SAT-Kongreso fondis tutmondan militsekcion esperantistan. La dekstra standardo estas donaco de la ruĝarmeana oficirlernejo el Smolensk al la ruĝaj frontbatalantoj okcidentsaksiaj ; la maldekstra standardo estas donaco de la ruĝaj frontbatalantoj okcident-saksiaj al la Smolenska oficirlernejo.
ĈE LA VEGETARANOJ SAT-ANOJ
Dum la VI-a Kongreso okazis kunsido de vegetaranoj, kiun ĉeestis 24 personoj : 18 el Sovetio, 2 el Anglio kaj po 1 el Litovio, Estonio, Germanio kaj Ĉekoslovakio. Kiel prezidanto estis elektita K-ino Yelland kaj kiel sekretario K-do A. Petrov.
La ĉeestantoj informis pri la stato de l’ vegetara movado en siaj landoj. Laŭ raportoj de K-doj Polanskij, Perper kaj Alekseev el Moskvo, Kusonikov el Leningrado, Kolĉinski kaj Golfeder el Kremenĉug, la vegetara movado en Sovetio ekzistas en Moskvo kaj Leningrado en formo de asocioj kaj en multaj
- peti, ke « S-ulo » havu anguleton por vegetaraj artikoloj ; 5) subskribi petskribon al Eldonfako de SAT pri la plej baldaŭa eldono de broŝuro de Fröding : « Pri fizika edukado, sano kaj vegetarismo ».
El raporto de K-do J. BRUKSON.
★
LA SAT-APARATO SERVAS
Dum junio kaj julio 1926 Perm’a ĉiutaga gazeto Zvezda represis el SENNACIULO jenajn artikolojn : « Parazitaj Dividendoj », « Vivo de hungaraj laboristoj », « Malfeliĉaj okazoj
— página 7 —
SENNACIULO
en anglaj karbminejoj », « Senlaboreco en Germanio » kaj 3 desegnojn pri anglaj ministoj ; ankaŭ represis 22 korespondanoncetojn.
Represis el la materialo de Prolet. Esp. Gazetservo : « Kion vidis germana laborista delegacio en Perm’ a mesaĝo ». Lokis 8 leterojn de eksterlandaj lab. esp-istoj en Anguleto de Internacia Ligo, 1 el Francio, 5 el Germanio (1 kun foto), 1 el Bulgario, 1 el Aŭstrio. La gazeto do 19-foje uzis peresp-an materialon.
Krom tio, Internacia Korespondoficejo, funkcianta depost 3 semajnoj ĉe la gazeto, tradukis 24 leterojn de gelab-istoj en Perm kaj Perm’ a regiono kaj sendis ilin Ĉinion, Germanion, Francion, Anglion, Aŭstrion, Bulgarion kaj al SAT-Kongreso.
Por Redakcio de Zvezda, H. FRANK, tradukisto.
Perm, 1-VIII-1926.
★
KRONIKO
Germanio.
Dortmund. — Okazis ĉi tie, la 5 sept., la unua sektorkonferenco de la 5-a sektoro de SAT. Partoprenis la konferencon pli ol 100 SAT-anoj, kiuj, krom 2 Amsterdamaj K-doj estis el la rejn-vestfalia regiono.
K-do v. d. Heid (Dortmund) malfermis la konferencon, klarigante, ke ĝi estas kvazaŭ eksperimento. Ĝis nun okazis nur konferencoj pli malpli grandaj en naciaj kadroj (Rejnlando-Vestfalio), sed konsciante pri nia sennaciismo, ni aranĝu estonte « sektorkonferencojn » !
Post prezentado de kelkaj muzikaĵoj kaj rapida elekto de la prezidantoj, K-do Stoecker (Düsseldorf), komencis sian paroladon : Li donis precizan raporton pri la VI-a SAT-kongreso, fakkunsidoj, proponoj, rezolucioj, ktp. K-do Schwenk. (Essen) rimarkigis, ke al ni estus interese ekscii la formiĝon de la kongresanoj pri Sovetio. K-do v. d. Heid, atentigas, ke, se en proleta Rusio, kie la esp-istoj estas subtenataj de la soveta registraro, ankoraŭ ekzistas nacilingva asocio, (SEU) en la kapitalistaj landoj ili ankaŭ necesas. Do ni aliĝu al LEA.
K-do Nixdorf (Herne) ankaŭ volis rakonti al ni pri siaj personaj impresoj en Sovetio, sed la tempo mankis.
K-do Ziegler (Essen) paroladis pri la scienca temo « sekspsikologio ». Li sukcesis komprenigi al ni la enhavon de sia broŝuro, sed tamen evidentiĝis, ke necesas, por bone kompreni ĉi temon, profunde trastudi la supre nomitan broŝuron, eldonitan de SAT.
Sub punkto diversajoj estis akceptita jena rezolucio : « La ĉeestantoj de la 5-sektora konferenco en Dortmund promesas labori pioniere en siaj organizoj, ĉu politikaj ĉu sindikataj, por krei internacian solidarecon inter ties membraro. Speciale ili volas zorgi por efika helpo al la nune strikantaj ministoj en Anglio ».
Por ili estis kolektata sumeto, kiu kun rezolucio estas sendita al K-do Mark Starr (London) kiu peros la transdonon.
La konferencanoj opiniis, ke almenaŭ unu aŭ du fojojn jare okazu sektorkonferencoj. Kiel venonta konferencloko estis proponataj urboj ĉe la limo de Germanio, Holando, Belgio, Francio, por ke povu viziti ĝin diverslandaj K-doj.
La koncernaj K-doj jam nun bonvolu pripensi la aferon k. ekinterrilati kun la sektorestro.
Laŭ deziro de holandaj K-doj, estas sendita al la Laborista ilustrita gazeto « Ilustrierte Arbeiter Zeitung » (Berlin) propono, ke la bildoj en tiu gazeto estu subskribitaj krom en la germana lingvo ankaŭ en esperanto, ĉar ĝi estas aĉetata de multaj negermanlingvaj laboristoj en Holando, Belgio, Francio, Ĉekoslovakio, Rusio k. a.
Post kantado de la « Internacio », finiĝis la kunveno.
La protokolanto SAT-ano 4567.
Dresdeno. — La ĉi-tiea grupo enkondukos sian aŭtunpropagandon per publika varbvespero. Ĝi arangos la 1. okt. vespere je la 19 1/2 horo, en granda ĉambrego troviĝanta Friedrichstr. 12, film- kaj lumbildparoladon kun muziko kaj parolado. La parolonto estas Hermann Häfker el Colmnitz-Kl. 1/Sa. La filmprezentado kaj Radio estas preskaŭ la solaj rimedoj kapablaj allogi amason. La filmoj kaj lumbildoj estas belegaj vidindajoj el ĉiuj terpartoj. Ni esperas bonan sukceson.
1589.
Sovetio.
Ivanovo-Voznesensk. — Dum Gubernia Instruista Konferenco niaj gastoj de la VI-a kongreso, K-do Barthelmess kaj Uitam faris salutparoladojn kun propono priatenti la internacian lingvon. Estis akceptata favora rezolucio. En konferencejo estis kvartaga esp. ekpozicio ; literaturo estis vendata. — Loka jurnalo malamika fariĝis granda esp. amiko. Ĝi multon represis el la « Leningrada Pravda », kiu multe raportis pri nia kongreso. — 3409.
Perm. — 17. VIII. Venis ĉi tien du SAT-anoj, Enghardt el Leipzig k. Böhmer el Reichenberg. Pro senlaboreco, ili emigris Sovetion, kie SAT-anoj por ili trovis laboron. SAT-Kongreson ili uzis, por veni Rusion. Redakcio de loka gazeto Zvezda intervjuis la K-dojn, lokis en gazeton grandan artikolon pri kaŭzoj k. celoj de ilia vojaĝo, pri tio, kiel ili per esp-o trovis laboron, kiel esp-o faciligis ilian vojaĝon. Krom tio oni publikigis en la gazeto ilian foton. — 2144.
★
Ĉe la neŭtraluloj.
ĈU NEŬTRALECO ? (Du faktoj)
Jam 16 monatoj pasis depost kiam la lublina t. n. « neŭtrala », sed envere ŝovinista loka grupo de « Pol-E. Anoj » publikigis en la loka gazeto denuncan artikoleton, en kiu estis deklarite, ke nenion komunan ili havas kun la kursoj de esp-o okazantaj ĉe Lublina kooperativo. Nun, la 13-an de aŭgusto, aperis en la sama gazeto letero al la Redakcio, susbskribita de l’ estraro de P. E. A., el kiu mi citu la jenajn frazojn : « Pasintan monaton en Lublin aperis gazetaĉo : « Wolnomyśliciel » (Liberpensulo), redaktata de kelkaj laciĝas Grafĉinski kaj judaĉoj. — Pola Esp. As., filio en Lublin, trovinte tie kelkajn paĝojn kun esp. teksto, opinias esti devigata publike deklari, ke nenion komunan ĝi havas kun tiuj stultaj en enhavo kaj vulgaraj en formo eldirajoj kun kontraŭ-religia kaj komunista karakteroj » (1).
Tio ĉi estas malica denunco, ĉar la suprecitita gazeto kontraŭbatalas nur klerikalismon, kio estas tre danĝera en niaj politikaj rilatoj.
Dua fakto : Antaŭ du semajnoj tute okaze trafis min la jarlibro de U. E. A. En la rubriko pri Lublin mi tralegis interalie, ke la adreso de nia laborista societo « Laboro » (filio en Lublin) estas : Lublin, Bernardinska str. ĉe S-ro Szoferov — anstataŭ : Lublin, Bernardinska 28, ĉe Konsilantaro de Profunuiĝoj (Rada Zwiazków). Vere per stranga ilo kontraŭbatalas nin niaj « neŭtraluloj », S-ro Pruski kaj kompanio ne forgesas pri ni kaj ĉiam penadas montri al ni siajn neŭtralulecojn.
★
La VI-a Esperanta Kongreso Rumania okazos de la 11 ĝis 13 sept. en Galati. Jam aliĝis kiel gastoj hungaroj, italoj, serboj, turkoj.
★
Neŭtraluloj malneŭtraliĝas. La kristana laboristaro esperantista el Wien nun vigle klopodas por starigi Laboristan Internacion Katolikan. Laboristaj dianoj ja ne povas kunlabori kun « satanoj »…
MUNICIO POR SAT KAJ ĜIAJ ORGANOJ
(15. Junio ĝis 3. Sept. 1926)
Aŭstrio : 1533 — 10 mk. g. ; Francio : 1210 — 5 fr. fr.; Germanio : 1223 — 1,95 mk. ; 3043 — 3,55 mk. ; 710 — 0,75 mk. ; 52 — 450 mk. ; Prof. el monŝĝ. 31 mk. ; Holando : 4205 — 0,50 guld. ; Sovetio : 1516 — 3,50 mk. ; Svedio : 102 — 2 kr. ; Svisio : 150 — 0,40 mk.
NIA POŜTO
Redakcio de gazeto « Zvezda ».— Ni volonte akceptos la proponitan artikolon. Sed ne urĝas ; uzu la tempon por bone prilabori la verkotajon.
428. — La radiko de l’ vorto « molberto », uzita de D-ro A. Fiŝer (L. K.), ekzistas en la rusa lingvo; ĝi devenas el la germ. « malbrett » k. rilatas al ia stablo sur kiu kuŝas pentrajo, ĉu dum pentras la artisto, ĉu en elmontrejo. La franca traduko de tiu vorto estas : « chevalet » (ŝevale), la angla « easel » (iz’l).
Al kelkiuj. — Ĝis nun la protokolo pri nia VI-a ne atingis la Redaktejon. Kial ? Ni ne scias.
2921. — Pro malsaniĝo de miaj okuloj, sekve de troa laboro, mi ne povis legi mem la senditan manuskripton. E. K. komisiis K-don Ru plenumi tiun taskon. Post ne longe li raportos pri tio. Tre verŝajne malkonsento ne okazos niaflanke ; nur nia « financministro » kredeble malkonsentos pri la baldaŭan eldonon. Almenaŭ, vi havos sufiĉan tempon por prilaboradi zorgege la tradukon, kiu devas esti finkontrolata de la Literatura Komisio.
Al multiuj. — Ni ripetas, ke la Red. tute ne okupiĝas pri Adm. aferoj. La Administrejo estas en Leipzig, ne en Paris.
Red.
K-dino Makarova A. E., vi forgesis noti la urbon en via koresp.-anonco. Kie vi loĝas ?
Adm.
ABONFINIĜO : Ni atentigas la abonantojn de « S-lo », ke kun la n-ro 104 finiĝas la kvaronjaraj abonoj, same la jaraj, kiuj daŭris de oktobro ĝis septembro. Bonvolu tuj reaboni por eviti interrompon en la ekspedo de la gazeto.
Adm.
Ĉiutaga gazeto Tverskaja Pravda (Tvera Vero), eldonata de gubernia komitato de komunista partio kune kun gubernia ekzekutiva komitato de Sovetoj en Tver (U.S.S.R.) aperigas ĉiusabate « Anguleton de Internacia Laborkoro ». La Redakcio petas eksterlandajn Kamaradojn, sendi por ĉi anguleto malgrandajn artikoletojn pri la ĉiutaga vivo de laboristoj en aparta regiono, pri diversaj okazintajoj, strikoj, batalado por ekonomiaj k. politikaj celoj, pri ĉiuj faktoj k. novajoj, interesantaj lokajn laboristojn. — Memoru, ke la Redakcio ne akceptas grandajn artikolojn pri ĝeneralaj demandoj aŭ tutlanda situacio, sed nur malgrandajn leterojn pri lokaj faktoj. — La materialon sendu al la Redaktoro de la « Anguleto », K-do Varankin, Tver. Kavŝkola, U. S. S. R.
(1) Adreso de Redakcio kaj Administracio : A. Ĵbikowski, Lublin, Polio, Poŝtkesto 152. La « Esp. Angulon » redaktas SAT-ano 2738.
— página 8 —
SENNACIULO

Desegnaĵo: kapo de virbaro kun okulvitroj kaj ĉapo super malfermita libro, flankata de vicoj da libroj sur breto.
Desegnaĵo: kapo de virbaro kun okulvitroj kaj ĉapo super malfermita libro, flankata de vicoj da libroj sur breto.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Mallonga skizo de ekzisto kaj agado de unuiĝo de Sovietaj kaj Komercaj Oficistoj en U. S. S. R. Verkita de J. KANTOR, tradukita de MOSKVANO. Eldono de la supre menciita Unuiĝo. Formato 17 × 13 cm. Disdonata senpage.
Jen la tria libro eldonita esperantlingve okaze de la VI-a SAT-kongreso. Ĝi priskribas la ekziston kaj movadon de la plej multnombra sovet-unia profunuiĝo, de Sovet-oficistoj kaj komerc-laboristoj (mallonge S. T. S.).
Komence estas ĝeneralaj sciigoj, el kiuj mi elĉerpas la faktojn, ke la unuiĝo estas bazita laŭ industria produktado kaj, ke la anaro kreskis de 647.850, en 1923, ĝis 1.066.885, en 1926. Sekvas skizo pri historio de la Unuiĝo kaj pri strukturo, administrado ktp., pri defendo de la interesoj de la anoj kaj kultur-laboro, ekz. plibonigo de kvalifiko, defendo de virina laboro, kluboj kaj eldonado de ĉiutaga « Naŝa Gazeta » (Nia Gazeto) kaj aliaj jurnaloj, libroj ktp. Fine ĉapitroj traktas pri partopreno en regna laboro, financoj kaj interligo kun eksterlandaj unuiĝoj. La libro estas bone kompilita, tradukita kaj presita.
E. K. L.
Proverbs in Esperanto and English, tradukitaj de MONTAGU C. BUTLER. Bi-lingual Series, Leopold B. Hill, London. Formato 9 × 6 cm., leda koverto, orumita. Aĉetebla (prezo ne montrita) ĉe Brita Esperantista Asocio, London.
Ĉi tiu libreto entenas 580 proverbojn el la Proverbaro de Zamenhof (nun ne aĉetebla) kun anglalingva traduko. Ĉi lastaj elmontras kiom internaciaj laŭsence estas proverboj, tial ke estas trovebla por preskaŭ ĉiu, angla ekvivalento jam bone konata. Sed ĝuste pro tio, la tradukinto citis oftfoje libere anstataŭ traduki laŭvorte, kaŭzunte eble malfacilon por ne-angla esperantisto, kiu provus lerni la anglalingvon el la libro. Mi rimarkis nur unu preseraron kaj la libro estas plaĉe aranĝita.
E. K. L.
Common Commercial Terms in English and Esperanto. Eldonata de The Esperanto Institute Limited, Welwyn Garden City, Herts : Anglio. Formato 18 × 13 cm. Prezo : 6 pencoj.
Zorge aranĝita libreto kiu enhavas ĉirkaŭ 960 ĉiuspecajn komerc- kaj financajn terminojn anglalingvajn kun esperantaj tradukoj, kiuj bone esprimas la sencon.
E. RETO.
Rus-esperanta poŝvortaro de N. KARMANOV kaj E. SPIRIDOVIĈ. Eldonejo: « La Nova Epoko ». Moskvo. 1926. Formato 11 × 16 cm. 144 pĝ. Prezo : 40 kop., kartonite 60 kop.
Ĉi vortaro estas imitinda de alilingvaj proletaj esp-istoj. Malgraŭ ĝia poŝformato ĝi enhavas ĉiujn radikojn necesajn al la laboristaro, aktuale uzatajn politikajn kaj industriteknikajn vortojn. Por plifaciligi ĝian uzon, la aŭtoroj donas la vortojn en la fino grupojn de samecaj vortoj (malsanoj, koloroj, ŝtofoj, vestajoj, bestoj, arboj, politikajoj, mastrumajoj, iloj kaj maŝineroj, profesioj ktp.). Krome en speciala fako estas kolektitaj ĉiuj vortoj samsonaj kaj samsencaj kun la rusaj.
E. RETO.
Pri la praktika uzo de l’ internacia lingvo. Prezo 15 kop.
Esperanto-rondeto en klubo de junularo. Prezo 10 kop.
La ambaŭ ruslingve skribitaj libretoj, eldonitaj de « La Nova Epoko », sendube multe utilos.
Dum la unua en tre konciza formo donas ĉiujn utilajn informojn pri esperanto, SAT, SEU, laborista korespondado ktp., la dua indikas praktike-konkretan programon, programon diktitan de la vivo mem, por fondo kaj gvidado de esperanto-rondetoj en junularaj kluboj.
E. RETO.
Esperanto sur afiŝoj. Kvar grandaj ruslingvaj murtabeloj el Iv. LIDIN (Kio estas esperanto. Alfabeto de esp-anto Gramatiko. Afiksoj). Prezo de kvar afiŝoj : 3o kop.
Lerte varbante, bone skemigante la mekanismon de la lingvo, uzante kiel ekzemplojn, internaciajn kaj precipe revoluciajn vortojn, tiuj afiŝoj, pendigotaj en diversaj laboristaj kluboj, lernejoj, uzinoj, ktp., altiros al nia movado aron da novaj anoj. Alilingvaj K-doj ! Imitu imitindajon !
E. RETO.
★★★★★★★★★★★★★★★★★★
PROBLEMO : Ekzistas en la mondo almenaŭ 20.000 laboristaj esperantistoj, kiuj ĝis nun ne aliĝis al SAT. Kial ?
★★★★★★★★★★★★★★★★★★
EL LA REDAKTEJO
Niamaldekstra orelo aŭdis :
— Vi malatentas, ke la grandega plimulto da laboristaj esperantistoj ne bone scipovas la lingvon. Ili legas kun peno, tuj laciĝas, malinteresiĝas, formetas la gazeton kaj fine ne reabonas ĝin. Por tiu granda plimulto SENNACIULO estas tro densa, tro kompakta, ne sufiĉe alloga gazeto. « Aerumu » la paĝojn, t. e. maldensigu la tekstojn, mallongigu la artikolojn ktp.
— SENNACIULO fariĝis senenhaveca ; oni povas senpene tralegi ĝin en apenaŭ unu horo, mankas « labkor »-korespondantajoj ktp.
— La presarango tute ne plaĉas al mi…
Nia maldekstra orelo aŭskultas, aŭskultados. Eble pli poste, se necese, ni konigos kion aŭdis nia dekstra orelo. Dume ne timu gelegantoj, kritikadi severege… Ni petas nur ne forgesi, ke temas eltrovi arangon de gazeto, kapabla varbi la 20.000 laboristajn esperantistojn, kiuj, onidire, ekzistas jam nun en la mondo. Ne facila problemo, pri kiu ni ĉiuj devas senĉese cerbumadi. Ni petas al la aktivaj SAT-anoj, ke ili ĉefe atentu ne sian propran opinion pri SENNACIULO, sed tiun de la varbotoj, de la ordinaraj indiferentuloj, kiuj neniam konigas al la Redakcio sian opinion. Kun metodo kaj persisto ni enketadu…
Red.
ATENTIGO !
Kun seriozaj Kooperativistoj ĉiulandaj, precipe kun angl- german- francrus- kaj ital-lingvanoj, serĉas interrilaton, interŝanĝon de libroj, gazetoj kaj statistikajoj, sekretario de koop. duagrada lernejo. Adreso : Johano Zawada, Przysuka, pow. Opoczno, Polio. — La ĝisnunajn K-dojn korespondantojn, kun kiuj mi kaŭze de longa senlaboreco estis devigata interrompi la rilatojn, mi sciigas pri la supra nova adreso (ankaŭe Lublin) kaj petas je renovigo de korespondado.
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso : Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ : L — letero, PK — poŝtkarto, PI — poŝtkartoj ilustritaj. PM — poŝtmarkoj. bfl. — poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. — kun ĉiuj landoj. esp-ajo — esperantajo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio.
Grupo dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Adr.: A. Effler, Wilhelminenstr. 59, Wien XVI.
K-do Joh. Strasser, Schönbrunner Str. 69, I/10, Wien V, akceptas reprezentadon de iu ajn firmo, jurnalo aŭ eldonejo por Aŭstrio k. Balkanlandoj.
Francio.
K-do Salan, Nimes, tuj forveturante alilanden, ĉesas sian korespondadon dum kelka tempo. La koresp-antoj pardonu lin.
Germanio.
K-do Fritz Haufe, Fichtenstr. 11, I. Dresden, N. 6, dez. koresp. kun gek-doj L, PK, PI, k. ĉ. l.
K-do Heinz Pfeil, Horrem Bez. Köln, dez. interŝ. PM, PI, bfl, k. ĉ. l. Certe resp.
Grupo de junlab. esp-istoj dez. koresp. laŭeble kun ekstereŭropanoj pri lab. movado. Adr. : K-do Herbst, Dessauer Str. 6, Hannover.
Du labor. deziras koresp. kun « ruĝaj gvatdianoj » kaj kun orientanoj. Rep-on garantias Albert Wenzel, Hauptstrasse 148, Einsiedel-Chemnitz.
Hungario.
Kiuj volas koresp. kun socialist-partigvidantaro, tiuj skribu al : K-do Henriko Schmidt, Monr, Pest megye, Rózsa-u. 22.
Nederlando.
Adresŝanĝo : K-do Joh. Marinus Duinker, Poŝtkesto, 11, Den Burg (Texel). Antaŭe en Helder.
Rumanio.
K-do Remus Vosilievciu, str. Reg. Mario 21, Deva, Dez. interŝ. PM., k. ĉ. l.
Sovet-Unio.
K-do Rizvan Kasimov, Taŝkentskaja, 7, Poltorack (Turkmenio) dez. koresp. k. ĉ. l. Certe resp.
— Lab-korespondanto k-do A. Volskij, Puŝkinskaja, 32, Odessa, dez. koresp. k. ĉ. l. por gazetoj.
— K-do Andreev Detkov, Jolovkovskaja, 39, Odessa, dez. koresp. kun foto-amatoroj, interŝ, fotajojn.
— Ĉita-a SAT-grupo dez. koresp. k. ĉ. l. precipe kun aziaj k. amerikaj. L, PI, esp-ajoj. Adr. : Poŝtkesto, N. 1, Ĉita.
— K-do K. Faddejev, Stolarovskaja, 75, Ĉita, dez. koresp. k. ĉ. l. gejunuloj k. « Labkor-oj » L, gaz., agitfoliaj ktp. Ciam resp.
— Komjunularo ĉelo ĉe la milico kaj juĝejo, Okrprokuratura, Cirelŝĉikovu, Ĉita, dez. koresp. kun ĉiul. komjunul-org-ajoj, L, PI.
K-do I. Kolbin, Bajkalskaja, 3o, Ĉita, I. dez. koresp. k. ĉ. l. fervojistaj org-ajoj por propagandi en sia fervoj-metiejo, L, PI, gaz.
— K-do A. Sidorov, (ruĝarmeano) N strelkovij polk Dondivizii, Rostov/Don serĉas koresp-antojn por reciproka interŝ. de artikoloj pri militistaj demandoj k. lab. aferoj. Represas en sovetiaj diversl. gaz. k. jurnaloj.
— « Grupo de komencantoj esp-istaj el Gostomel » dez. koresp. k. ĉ. l. Adr. : J. Vajnŝtejn, Gostomel, Ŝtekolni zavod, Kievski okrug.
— K-do V. Kotelevcev, Jukowskaja ul. 41, Ekaterinoslav, pri ĉ. temoj. k. ĉ. l. L, PI. Resp. garantiata.
Sud-Afriko.
Adresŝanĝo : K-doj Aron k. David Dambe loĝas nun : 47 End Street, Johannesburg.
Le Gérant : L. GLODEAU.
★ Esperanto-Presejo J. SOLSONA, 9, Rue Hallé, Paris-14e — Telefono : Gobelins 62-71
N.º 104, 23 de septiembre de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
3-a Jaro. N-o 54 (104) — APERAS SEMAJNE — 23. Septembro 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktanto: E. LANTY 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe
Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, Rue Boyer, Paris-XXe
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27
LIGO DE NACIOJ
La 22-an de januaro 1917, eldiris Woodrow Wilson (Ŭdro Ŭilson) sian faman paroladon. La homoj kvazaŭ vekiĝante el ia inkubsonĝo, aklamis lin. Fulmorapide traflugis la mondon la postuloj de la potenca homo; la soldatoj eksciinte pri la 14 punktoj de la usona prezidanto ekkriis: « Vivu Ŭilson! » La superstreĉitaj fortoj deziris nur trankvilon kaj pacon. La registaroj streĉis ĉiujn fortojn, por pligrandigi laŭpove la armeojn, por pli alproksimigi la militfinon. La interne pli putraj, malfortaj ŝtatoj malvenkis; okazis revolucioj.
La 7-an de oktobro 1918 deklaris Germanio, ke ĝi vidas en la Wilson-a deklaracio la fundamentajn punktojn por la packontrakto. Fine, kiam la centraj ŝtatoj pretis akcepti la 14 punktojn, oni elektis komision en Parizo, kiu havis la taskon, ellabori packontrakton.
En tiu komisio estis Wilson, Bourgeois (Burĵua), Clemenceau (Klemanso) kaj Venizelos. Nek la neŭtralaj, nek la venkitaj ŝtatoj estis allasataj partopreni la laborojn. Wilson, kies 14 punktojn ĉiu kamparano povis kompreni, tiam prezentis ian volapukaĵon kiel paragrafon por starigo de Ligo de Nacioj. La ideo pri la pacinstitucio fariĝis en la manoj de kelkaj venkintaj nacioj subpremilo kaj el ĝia organizado devigilo de diktatoremaj ŝovinistoj. Ĝiaj reprezentantoj estas delegitoj de registaroj, kiuj atentas nur la interesojn de sia propra registaro.
La kelkjara ekzisto de Ligo de Nacioj jam elrevigis multajn el ĝiaj plej fervoraj amikoj. Ili konscias nun, ke ĝi povas eble malebligi militon inter malgrandaj ŝtatoj, kiel Grekio aŭ Turkio, sed estas senpova rilate al la grandaj nacioj. Kaj kion ĝi povas fari kontraŭ tiuj, kiuj estas ekster ĝi? Nenion! Ligo de Nacioj estas internacia « aŭtuna » amuzado, nenio alia. Se en okazo de konflikto inter araboj kaj turkoj la angloj la unuajn, la francoj la lastajn subtenas; se dum milito inter grekoj kaj turkoj la angloj tiujn, la francoj, italoj ĉi-tiujn helpas, ĉu fidas nacio tian Ligon? Ĉu havas valoron ian la tuta institucio? Krom tio ĝi estas nur ligo el kelkaj nacioj, ne de ĉiuj. Fakte ĝi estas ligo de diktatoremaj naciistoj; ĝi estas nur asekuro por konservo de la militakirajo.
Tute aliel estus la agado de tiu ligo, se ĝi reprezentus la popolon kaj sian volon; se la popolo mem povus elekti la delegitojn, virojn, kiuj konas la ekonomiajn kaj socialajn cirkonstancojn. La proletaro elektus la plej konvenan homon, kiu plej bone reprezentus la rajtojn kaj postulojn de l’ popolo. Estante la granda amaso, ni, proletoj, havus la plej multajn reprezentantojn de internaciemaj partioj. Tiele estiĝus tutmonda parlamento, en kiu estus reakciuloj kaj revoluciuloj. (!!? — Red.)
La taskoj estus nepra senarmiliĝo, malebligo de militoj, forigo de la limimpostoj, libera merkato ktp.
Ligo de Nacioj estas nun malsana, ĝi devas esti kuracata, kaj kuraci ĝin povas nur marksistoj, sidonte en tutmonda parlamento, administrante mem la aferojn, eĉ perforte, revolucie, plirapidigante la evoluon.
Se tiele okazus, la landlimoj disfalus, la homaro seniĝus je registaroj, imperiestroj kaj reĝoj, ekzistus nur administracioj por la diversaj teritorioj, ekzistus nur unu klaso, unu lingvo, ĉiu homo vivus home.
Longa estas la vojo, sed ni ne devas malesperi finfine atingi la celon.
CURT EDER (6889).
La konkludo de l’ aŭtoro ŝajnas al ni ne konsekvenca kun liaj antaŭaj diroj. Se Ligo de Nacioj devas esti kuracata, tio signifas, ke ĝia strukturo, ĝia interna vivo ebligas kuracadon. Ĝi do ne estus « Ligo de diktatoremaj naciistoj », kiel estas supre dirite.
Ni staras antaŭ tre interesa problemo: ĉu la diversaj eŭropaj imperialismoj sukcesos aŭ ne, trovi ian interkonsenton, ian ekvilibron de fortoj, kio ebligus la daŭrigon de la kapitalisma mastrumado, t. e. la ekspluatadon de l’ laboristaro dum kelkaj jardekoj?
La Ĝeneva institucio estas iu tia provo. Pli studinda ol la belaj paroloj de la ŝtatistoj, kunsidantaj en Ĝenevo, estas la konferencoj, kie kunsidas la magnatoj de l’ eŭropa industrio. Tie kuŝas la veraj potencoj, kiuj decidas pri paco aŭ milito, laŭ tio ĉu ili juĝas, ke koincidas aŭ ne iliaj interesoj.
Red.
— página 2 —
2 — SENNACIULO
Ankoraŭ pri «Fordismo»
Kompletige al la artikolo aperinta en la n-ro 103 de « S-ulo », mi sciigas jenajn faktojn:
★
- Iu laboristo malsaniĝis je la servo de « la bona » Ford. Li petis, esti kuracata, sed li simple estis forpelata el la malsanulejo. Maldungite kaj senmonigite li mizeriĝis kaj fine malsatis. Tiam li decidis sin turni al Ford persone per letero, petante pri subteno. Jenan leteron li ricevis responde:
Al S-ro Hr. Kronoff Herman Küfr Hospital Detroit, Mich.
Estimata Sinjoro,
Via antaŭnelonge ricevita letero, adresita al S-ro Ford, estis transdonata al la subskribinto por ke li respondu. S-ro Ford ne monpruntedonas kaj sekve ne povas atenti la aferon, priparolitan en via letero.
Plenrespekte,
V. L. Ŝevlin, Helpsekretario de H. Ford (1).
★
- La kompanio por kiu mi laboras, kutimas ŝteleviti la leĝon pri asekuro de laboristoj. Kaj jen ties karakterizo: Per la duono de sia unuasemajna salajro (kiun la kompanio deprenas poparte) la laboristo estas asekurata dum unu jaro. Se li malsaniĝas aŭ akcidentas dum tiu tempo, la kompanio pagas al li la duonon de ĉiu perdita salajro kaj tio dum 26 semajnoj. Sed necesas, ke la dungito estu jam okupata ĉe la firmo de ses monatoj por ke li rajtu ricevi la asekurmonon. Se li malsaniĝas antaŭ tiu limtempo li ne rajtas enspezi ion.
Nun ni vidu laŭ kiaj kondiĉoj funkcias la asekurado. La unuan tagon de ĝia malsaniĝo aŭ akcidento la asekurito devas esti ekzamenata de kompania kuracisto kaj tiel ĉiutage dum tuta semajno. Por ricevi la asekurpagon oni devas malsani almenaŭ dum sep sinsekvaj tagoj. Sed okazas ofte, ke la kuracisto, juĝas, la sesan tagon, ke la asekurito jam povas denove eklabori. La sepan tagon, do, la laboristo aperas ĉe la laborstablo, sed, ĉar li ne tute resaniĝis, li devas denove reiri en liton. Nu, tial ke li post ses tagoj povis almenaŭ veni ĝis la laborejo, la ses antaŭaj tagoj ne estas alkalkulataj. De tia trompa arango estas kutime viktimoj la enmigrintoj, kiuj ne bone scias la anglan lingvon.
★
- Mia konato, Petar Mihailov, malsaniĝis je hernio antaŭ ol li estis atinginta la sesmonatan limtempon necesan por rajti pri asekuron. Tiam li petis, ke oni donu al li malpenigan laboron. Nekontentigite li eksiĝis. Amikoj konsilis, ke li pridemandu advokaton pri sia afero. Per tio li sukcesis atingi, ke la kompanio pagu al li 270 dolarojn. Sed la duonon li devis depreni kiel pagon al la advokato.
Gekamaradoj juĝu mem laŭ tiuj faktoj.
V. MARCHEVSKY (3647).
★
Alpeto Redakcia.
Estus tre interese por la legantoj de « S-ulo », se K-do 3647, aŭ aliaj SAT-anoj el Usono informus pli detale pri sia vivo. Ekzemple, ĉu K-do 3647 konsentos respondi jenajn demandojn:
- De kiom da tempo li estas en Usono?; 2) kioman salajron li ricevas? 3) Ĉu li restis kelkfoje sen laboro? 4) Kiom da tempo? 5) Kiom kostas la lupago por unuĉambra loĝejo? — duĉambra, triĉambra ktp.? 6) Kia komforto ekzistas en loĝejoj por laboristoj? 7) Kiom kostas 1 kg. da pano, 1 kg. da butero; 1 kg. da terpomoj, 1 kg. da piroj bonkvalitaj, 1 kg. da bovviando ktp.? 8) Kiom kostas bonkvalita paro da ŝuoj? 9) Kiom kostas 100-kilometra vojaĝo per fervojo? Kiom povas ŝpari laboristo dum unu monato? Unuvorte li penu montri al nia legantaro en kia stato li vivas por ke estu eble fari komparojn.
Tia enketo indas esti farata en ĉiuj grandaj urboj el la tuta mondo. Bedaŭrinde la SAT-anoj preferas paroli pri politikaj okazintaĵoj, pri mondperspektivo ktp. — malatentante, ke por verki leginde pri tiaj temoj necesas vasta kulturo kaj informiteco, kiuj mankas ĝenerale al laboristoj.
Ni insistas, por ke niaj korespondantoj ĉesu sendi malfortajn kopiojn de artikoloj, kiujn ili legis en siaj ĉiutagaj jurnaloj.
Gekorespondantoj, rakontu tute simple pri via propra vivo, pri la vivkondiĉoj en via urbo, pri la moroj ktp. Nur tiele ni sukcesos fari el SENNACIULO gazeton kun speciala enhavo, kun originala karaktero kaj taŭgan informilon pri la laborista vivo en la tuta mondo. — Red.
Enketo pri vivkosto en Japanio
La japana registaro intencas fari enketon pri la kosto de vivado, enketon kiu ampleksos la periodon de la 1-a de septembro 1926 ĝis la 31-a de aŭgusto 1927.
Informoj estos serĉataj ĉe familioj apartenantaj al diversaj klasoj de laboristoj, manaj kaj nemanaj, en diversaj lokoj. La familioj estos elektataj kun la helpo de la registaroj kaj komunumaj oficejoj, komercaj ĉambroj, dungoficejoj kaj mastraj kaj laboristaj organizoj.
Oni esperas kolekti sciigojn de pli ol 7.000 familioj, konsistantaj el du ĝis sep personoj.
La informoj serĉataj ampleksos la konsiston de la familio, ĝiajn enspezojn, elspezojn, ktp.
Laŭ la esp. informservo de la Internacia Laboroficejo, Genève.
Punoj en Ruĝa Armeo
Nun la estraro de l’ Ruĝa armeo enkondukas severan firman disciplinon en la vicoj de niaj ruĝarmeanoj. Tio eble timigos kelkajn K-dojn. Sed por ĉi-tiaj mi donos unu ekzemplon: plej severa puno (krom la ĉefa juĝo) estas… komuna riproĉo dum la tutregimenta festkunveno en ĉeesto de gastoj, laboristoj kaj vilaĝanoj.
Vere, ni havas punojn — arestojn, laboron sen alterno, malpermeson foriri el kazernoj, ktp., sed ĉi-ĉiuj punoj estas ne gravaj, kaj la plej grava estas komuna (socia) riproĉo.
Nia ruĝarmeano kutimas al socia vivordo. Por li la suprenomita riproĉo en ĉeesto de gastoj, kiam la tuta regimento, ĉiuj laboristoj kaj kamparanoj vidas lin kaj ekscias pri lia malbonago, — por li ĉi-ĉio estas pli puna, ol aresto kaj similaj punoj.
Jen alia puno: la nomo de l’ malbonfarinto estas surskribita sur « nigra tabulo ». Ĉiuj preteriras la tabulon, ĉiuj scias pri lia malbonago. Kiom sukcesas ĉi puno, montras jena letero:
« Kara K-do redaktanto, mi petas vin ne sciigi en gazeto pri mia malbonago. Pli bone, skribu al la komandanto, ke li arestu min, por ke neniu eksciu el gazeto pri mia malbonago. »
Tiel skribas ruĝarmeano redaktejon de murgazeto, havanta « nigran tabulon ». Ĉi letero montras, ke socia riproĉo estas pli efika puno kaj plibonigilo, ol vangfrapema disciplino en kapitalistaj armeoj.
R. NIKOLSKIJ.
SCIENCO – TEKNIKO
Nova aviada sukceso.
Antaŭ nelonge estis demonstrita la nova helikoptera aeroplano de l’hispania aviadisto Cierva.

Foto de la aviadilo « Cierva », aŭtogiro kun granda horizontala helico super la fuzelaĝo kaj kutimaj flugilaj port-surfacoj.
Foto de la aviadilo « Cierva », aŭtogiro kun granda horizontala helico super la fuzelaĝo kaj kutimaj flugilaj port-surfacoj.
AVIADILO « CIERVA »
Ĝis nun oni ne sukcesis plene realigi sistemon de aviadilo tute sen port-surfacoj (flugiloj) movigebla ĉiudirekte nur per 2 sistemoj de helicoj, vertikala por antaŭen — movo kaj horizontala por supren — movo, aŭ per la inversaj movoj. Cierva faris sukcesan paŝon per konstruo de aviadilo havanta grandegan 6 metr. horizontalan helicon, malgrandan vertikalan kaj tre etajn port-surfacojn. La sukcesaj flugoj montris praktike la preferindecojn de helikopteroj. Por leviĝo oni ne
— página 3 —
SENNACIULO — 3
bezonas vastan spacon por prepara rapidiĝo, oni povas leviĝi aŭ malleviĝi preskaŭ vertikale en tre mallonga tempo kaj multe pli facile funkciigi la aparaton. La helpaj port-surfacetoj nur ludas akcesoran rolon. Ne povas ekzisti dubo pri tio, ke helikopteroj estos la aerkaleŝoj de l’ estonto.
H. MURAVKIN.
★
Ŝatura elektro-stacio.
La 10. junio 1923 estis komencata la konstruado de la Ŝatura elektro-stacio; la 22. novembro 1925 ĝi ekfunkciis. Ĝia suma forto estas ĉirkaŭ 65.000 ĉevalpotencoj. Tiu stacio provizas Moskvon kaj ĝian industrian distrikton per elektroenergio.

Foto de longa industria konstruaĵo de la Ŝatura elektro-stacio, vidata de malproksime trans ebena tereno.
Foto de longa industria konstruaĵo de la Ŝatura elektro-stacio, vidata de malproksime trans ebena tereno.
ĜENERALA ASPEKTO DE ŜATURA
Laŭ projekto de ŝtata elektro-komisio, estas konstruotaj en limtempo de 10-15 jaroj 30 elektro-stacioj je suma potenco de 1.550.000 kilovatoj. Nuntempe tiu potenco estas ĉirkaŭ 326.000 kv.
Kompilis M. D.
★
Sekvoj de varmiĝo en Siberio.
Oni malvere pensas pri Siberio, ke ĝi estas frostujo de l’ mondo. Siberio okupas nordan parton de Azio proksimume de kvindekgrada paralelo, areas ĉirkaŭ 13.000.000 kv. kilom. kaj havas ĉirkaŭ 8.000.000 da loĝantoj (85 % el ili estas rusaj koloniistoj). Ĝi havas tre kontrasteman klimaton, kiu dum la lastaj jaroj mirinde varmiĝas, kiel mi jam notis en iu n-ro de « S-ulo ». Por havi pli veran ĝeneralan komprenon pri la klimato mi notu, ke en la sudorienta parto de Siberio kune kun koniferoj kreskas kverkoj, tilioj abrikotoj kaj nekulturitaj vinberoj, vivas ursoj, kaj lupoj kun tigroj kaj antilopoj.
La sama regiono nun tre sukcese produktas rizon, kiu jam tute venkis siberian aĉetejon. Rizdraŝejo en Vladivostok ĉiutage purigas ĉirkaŭ 17.000 kilogramojn da rizo kaj jam estas pakitaj 650.000 kilogramoj por ŝiptransporti ilin en en Odesson.
En la jaro 1928 la rizkulturo devas okupi ĉirkaŭ 11.000 hektarojn. Ĝis la sama jaro estos aranĝitaj du novaj rizdraŝejoj.
Mi pli mirigos la legantojn, sciigante, ke en distrikto de Minusinsk ĉe rivero Enisejo (300 kilom. sude de transsiberia fervojo) agronomo Bedro sukcesis kreskigi specojn de tabako, kiuj ne povas maturiĝi eĉ en klimato de meza Eŭropo. En Irkutsk, lokiĝanta en mezo de Siberio, nun oni same komencas kulturi fruktarbojn.
Senfinaj spacoj de Siberio fariĝas pli kaj pli koloniigeblaj. Kuraĝu, SAT-ano, ĉar eĉ la klimato akcelas vian proletan revolucion!
MAKSIM KRJUKOV.
Faktoj kaj Komentoj
Notinda konfeso.
Okaze de la internacia kongreso de Internacia Federacio de Transportlaboristoj (IFT), kiu malfermiĝas hodiaŭ (15 sept.) en Paris, K-do Edo Fimmen diras en la Bulteno (n-ro 9) de tiu organizo:
« Ne nur oni komencas konstati, ke la kapitalistoj intime unuiĝas super la landlimoj kaj ke ili supernacie celadas komunajn interesojn; sed oni ankaŭ konstatas, ke nur ŝajna estas la komuneco de interesoj inter laboristoj kaj mastroj de iu ajn lando. Tiu komuneco estas nur trompo, celanta malakrigi la klasluktadon sur la nacia kampo, malhelpi aŭ subfosi la solidarecon kun la fremdaj laboristoj. Tiu solidareco estas tamen bazita sur reala komuneco de interesoj. La trompa komuneco de interesoj inter laboristoj kaj mastroj sur nacia kampo celas nur ebligi, ĉiamigi la ekspluatadon de la mastroj kontraŭ la laboristoj.
« Pli kaj pli oni ekkonscias, ke… la ĉiutaga luktado de la laboristaro por plibonigi siajn vivkondiĉoj povos sukcesi nur se ĝi transiras la nacian kadron… »
Dirinte tiujn ĝustajn parolojn, K-do Fimmen konstatas, ke fakte mankas la nepre necesa interligiteco, la konstanta interrilatado inter la diversaj naciaj organizoj kaj eĉ inter ITF kaj similaj asocioj.
« Kiom stranga tio povas ŝajni, tamen estas fakto, ke neniu el la organizoj, kiuj vokis al ITF por subteno al la britaj ministoj — nek la angla nacia Centralo, nek la minista Internacio, nek FSI (Federacio Sindikata Internacia) — liveris eĉ plej mallongan informon pri la striko kaj ĝiaj efikoj… »
Nu, ĉu tio ne estas kruda konstato, ke la tuta t. n. internacia laborista movado estas nur senviva organismo, ne havas fundamentan bazon, estas nur organizo por gvidantoj, sed ne radikas en la amaso.
Tio ne mirigu nin. Ni ja scias, ke tiuj laboristaj gvidantoj senpripense komencis unue konstrui la tegmenton de la domo, malzorgante ties fundamenton, kiu estas la interkomprenebleco de ĉiuj laboristoj, ebliganta ilian konstantan interrilatadon. Kaj la bedaŭroj de K-do Fimmen utilas neniel, ĉar li ne proponas rimedon por farigi la mankon.
SAT-anoj kolektu tiajn konfesojn. Venos la tempo, kiam ni povos sengene jeti en la vizaĝon de tiuj gvidantoj, ke ili estas malsinceraj aŭ stultaj, ĉar ili ne alprenas la rimedon, kiun ni proponas al ili jam de pluraj jaroj. Tiun rimedon ni ja ĉiutage elprovas, ĉu ne?…
★
La potenco de la jezuitoj.
La fama Gregora Universitato en Romo baldaŭ translokiĝos en belegan nove starigitan konstruon, kiu areas 5.000 kv. metrojn. Tie laboros la studentoj senditaj de 22 kolegioj kaj 42 kongregacioj el ĉiuj landoj. La tuta instruado okazas en la sola lingvo latina.
La jenaj nombroj montras la senĉesan plifortiĝon de la jezuita kongregacio: Ĉe la fondo (1551) ĝi havis nur 14 studentojn; nun pli ol 2.000 partoprenas la 50 diversajn kursojn tie okazantajn; 200 ĉefepiskopoj, 20 kardinaloj kaj la nuna papo mem studis en tiu jezuitejo.
Kiam do iu laborista Internacio povos ankaŭ instruadi lernantojn el ĉiuj landoj en unu sola lingvo? Ĉar ne povas temi pri uzo de la latina por laboristdevenaj elementoj, la sola solvo kuŝas do en la alpreno de esperanto. Dume ni ne moku la jezuitojn, sed prefere imitu ilian mirindan organizkapablecon.
★
Ĉu la virinoj estros la mondon?
S-ro Benjamin Kidd en « Science of Power » (Scienco de potenco) alvenis je la konkludo, ke la virina spirito estas destinita por direkti estonte la civilizan fluon, ĉar la detruaj malvirtoj — la diboĉemo, la drinkemo, la militemo, la avidemo, la ekspluatemo — apartenas ĉefe al la viroj; dum la konstruaj virtoj — la pacienco, la persistemo, la puremo, la sindonemo kaj amo — estas eminente virinaj.
Povas esti, bedaŭrinde, ŝajnas ke pli kaj pli la virinoj seniĝas je tiuj virtoj. Multaj fervoraj feministinoj sin opinias liberigitaj, kiam ili estas alprenintaj la virajn malvirtojn.
★
La unueciga historia proceso ne haltas.
Ĉe kongreso pri « turkologio », kiu antaŭnelonge okazis en Baku, estis raportite, ke almenaŭ 57 alfabetoj estas uzataj por skribi la diversajn turkajn lingvojn; tial la kongreso decidis alpreni estonte la latinajn litertipojn, kiuj jam estas uzataj en Azerbejdĵano.
La kongreso faris la mirigan konstaton, ke la plej granda turka ŝtato estas nun… Sovetio. Efektive, el 35 milionoj da turkoj, 20 vivas en U. S. S. R.
[REKLAMO p.3] NI FORĜU JUBILEO-ĈENON
La jenaj K-doj el Verviers (Belgio): DEMARCHE, KLENEBERT, LIVET, ERNST, POUMAY, GRENIER, MORGENTHAL, GRIGNARD, ĉiu po 2 fr. b.; VIEILLEYOYE, ALBERT, po 3; DOHOGNE, 1.25; SCHUITZLER, 4.75 = 30 fr. b. Ili alvokas al K-do Hoogervorst kaj aliaj grupanoj el Aalsmeer (Nederlando) por ke ili ankaŭ helpu plifortikigi nian Jubileo-ĉenon.
K-dinoj TINLAND kaj FEUILLER el Le Cheylard (Francio), ĉiu po 10 fr. fr.; K-do SALAN, el Nîmes (Francio), 50 fr. fr.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
☆ DISKUTEJO ☆
Ĉu Marks eraris?
(Daŭrigo*)
La signifo de la Marks’a teorio por la laborista movado
Multaj K-doj eble miros pro tio, ke ni forprenas tiom da spaco por tiel teorio, ŝajne tute sensignifa kaj superflua demando. Ili koleros, opiniante ke la valoraj kolonoj de SENNACIULO povus esti plenigitaj per pli praktika, pli aktuala, pli interesa materialo.
Sed ni tuj ekvidos ke tiu teoria, ŝajne tute malpraktika problemo havas eminente praktikan valoron.
Se la teorio pri centralizado ne pravas, se la usona stato de l’ kapitalo reale pruvus ke Marks en tiu punkto eraris (Marx estis homo kaj kompreneble dum sia vivo ankaŭ kelkfoje eraris), la socialista movado de la laboristaro perdus sian ŝtalan fundamenton. Tiam la socialismo ne plu estus natura, logika, neevitebla konsekvenco de l’ disvolviĝo de la kapitalista socio; se la kapitalo malkoncentriĝas, se la laboristoj povas fariĝi mem kapitalistoj (kiel nun, laŭ la citataj nombroj), ili nature ne havas intereson je efektivigo de socialismo, sed klopodos sin bone kaj agrable instali en kapitalisma hejmo.
Se Marks eraris rilate al la centralizteorio, grava konflikto devus naskiĝi en nia brusto: estante laboristoj, ni tiuokaze ne plu bezonus klasbatalon, nek socialismon; estante socialistoj, sed ne plu vidante en la nuna socio fortojn kapablan por realigi niajn socialistajn planojn, ni devus forlasi la solidan, firman bazon de nia nuna teorio materialista kaj serĉi alian realigonton de socialismo ol la proletaron: ĉu geniulon, ĉu « altegajn ideojn » ĉu etikon, ĉu… dion? Ĉiuokaze, kune kun la teorio pri centralizado ni en la fajron devus jeti ankaŭ la historian materialismon, la alian pilastron de la fundamento de la scienca socialismo.
La konsekvencoj de la « teoria » problemo estas do sufiĉe praktikaj kaj aktualaj. Ankaŭ por la SAT-anaro kaj por SAT. Ĉar se la laborista movado ne kondukas al socialismo, ne ripozas sur la ŝtala fundamento de historia fataleco, se la burĝa socio mem sukcesas venki siajn kontraŭecojn kaj internaciigi la tutan vivon je ĉiuj rilatoj — tiam SAT mem perdas ĉian ekzistorajton! Tiam apartigo de la proletaj kaj de la burĝaj esperantistoj estus ne nur senutila, sed eĉ malutila **). Tiam nian tutan ĝisnunan laboron kaj penadon ni estus farintaj sencele, senefike kaj vane! Tiam SAT, kiu ĉiam celis esti, kiu formale kaj fakte estas ero de la tuta laborista movado, devus elekti inter laborista movado nesocialista kaj socialismo neproleta!
Tia aperus praktike la demando, se la teorio de Marks pri centralizado estus malprava!
Kompreneble la ĝusteco de iu teorio ne dependas de la bonaj aŭ malbonaj, agrablaj aŭ malagrablaj sekvoj kiujn ĝi havos por ni. Objektivaj faktoroj ĝin difinas, ĉar teorio ja estas nur esprimo de la realajo en nia spirito. Se nova, pli bona, pli perfekta konscio de la realeco nin ĉirkaŭanta nin atingas, ni devas senhezite forlasi la malnovajn opiniojn.
Pri tio objektiva, profunda analizo de la usonaj fenomenoj estas necesa. Ĝi montros al ni ĉu la Marksa teorio jam senvaloriĝis aŭ ĉu ĝi ankoraŭ rajtas esti la brila gvidilo de la tutmonda proletaro.
LUCIEN REVO.
(Pluo sekvos.)
Antaŭmilitaj kaj postmilitaj sennaciuloj
La unua periodo de socialisma movado — periodo de l’ Unua Internacio — estis spirite vere internacia, plena je tuthomaraj sentoj, batalanta kontraŭ la mallarĝa patrioteco nur ununacia, kiu baris la vojon al sento klasbatala. Tion-ĉi ĉiuj scias pli malpli.
Al estonta historiisto de nia nuna SAT-movado restas la tasko skribi monografion pri tiuj-ĉi sennaciecaj tendencoj de l’ Unua Internacio; tie-ĉi ni ne volas priparoli ilin detale. Menciante tiujn tendencojn ni nur deziras indiki, ke bedaŭrinde tiu-ĉi tendenco en la periodo de la Dua Internacio ĉiam pli kaj pli malintensiĝis, lasante ĉiam pli kaj pli da loko al la « ŝtata intereso » nacilingva, ĝis kiam tiu-ĉi nacia ŝtato en la mondmilita periodo entute forglutis la internaciemon de la granda plimulto el la t. n. internaciistoj.
Marksistoj el pure « historimaterialisma » skolo emas serĉi klarigon pri tiu-ĉi fenomeno nur en ekonomiaj rilatoj, en la ekspansio de nacia kapitalismo, ĝia imperiismo ktp., neniel atentante la kaŭzojn de kulturo spirita, la leĝojn de naciec-lingva kaj ŝtat-politika evoluo de nacioj kiel fenomeno, aparta de leĝoj ekonomiaj.
Tamen ni devas konfesi, ke tiu-ĉi gradgrada naciiĝo de internaciistoj estis fenomeno laŭnatura, pro tio, ke la « sennacieco » de la unuaj pioniroj estis iom nenatura, pendanta en aero, sen firma natura bazo. Mi tuj klarigu tiun aserton.
La mezepoka nenacia, sed nur dinastia ŝtato, kun la tiama internacia lingvo latina — jam estis malaperinta. La ŝtatlimoj komencis formiĝi laŭ la limoj etnografiaj, nacilingvaj — la dinastioj naciiĝis sub la influo de ĉiam pli kaj pli kreskanta kulturproduktado en la apartaj naciaj lingvoj (itala, franca, angla, germana ktp.). La nacie lingvigitaj kulturoj penetris de la dinastioj kaj nobeluloj en la burĝan demokrataron, kiu depost la Granda Franca Revolucio, ludis la ĉefan rolon en la ekonomia kaj kultura evoluo de Eŭropo dum la 19-a jarcento. Kaj malgraŭ la internaciaj tendencoj de la unua periodo de socialista movado, malgraŭ la finaserto de ĉiuj « Komunistaj manifestoj », ke la proletaro ne havas patrion, la popolamasoj havis patrion, komencadis havi patrion ĉiam pli kaj pli, ĉar… ili estis edukitaj, instruitaj nacilingve.
La nacia lingvo estis protektata per la nacia ŝtato; la cirklo finrondiĝis: nacia dinastio, nacia ŝtato, nacia lingvo, nacia popolkulturo. Kie la dinastioj malaperis, restis la tri lastaj naciajoj kiel triunuo ĉiopova, ĉieestanta. Ekster ĝi vivo ne ekzistis, en ĝiaj limoj estis devigata vagadi ankaŭ la Unua Internacio, kvankam ĝi profunde sentis la mallarĝecon de ĉi-limoj kaj instinkte sopiris al atmosfero supernacia, tuthomara.
En praktika realeco tamen, tiu-ĉi supernacieco konkretiĝis — en plej bona okazo — en kelklingveco. Jes: Nia genia Majstro pri ekonomia scienco, la fondinto de l’ Unua Internacio, verkis germane, angle kaj france. Lia fidela kunlaborulo — Engels — germane kaj france. La dua kunfondinto de l’ Unua Internacio, la patro de l’ nuntempa anarkismo, Bakunin, estis vera poligloto. Li skribis same bone ruse, kiel france, germane, itale, kelkfoje ankaŭ angle kaj hispane — ne fremdaj estis ankaŭ al li la parencaj slavaj lingvoj — la pola, ĉeĥa kaj ukraina. La larĝa popolamaso eĉ de veraj internaciemaj proletoj ne povis tamen sekvi la ekzemplon de siaj multlingvaj gvidantoj, ĝi restis en la kadroj de unulingva nacia kulturo, kaj de ĉi-kulturo ĝi falis en naciecan senton de ŝtat-patriotismo, finiĝinta fine per forlasado de ruĝaj standardoj en la jaroj 1914-18. Ankaŭ tiu-ĉi devojiĝo de internacia sento estas temo por la estonta SAT-historiisto kaj ne pri ĝi mi volas okupiĝi hodiaŭ detale.
JOAN SAVADO.
(Daŭrigota.)
EVANGELIO DE KAPITALISTO
« Atentu Subulo! »
La Sinjoro parolas al sia servisto: « Kie floras mia procentajo kaj profito, tie estas via patrolando. Via sango apartenas al mia procentajo kaj profito. Kaj kiu minacas mian procentajon kaj profiton, tiu estu via eterna mortmalamiko. »
Antaŭen! Hura!
[REKLAMO p.4] Ĵus aperis:
ETIKO de P. KROPOTKIN
240 paĝoj. — Prezo: 1.80 mk. g. inkluzive afranko
ENHAVO
Portreto de l’ aŭtoro. — Antaŭparolo de Prof. N. Kabanov. — Ĉapitro I. La moderna bezono konstrui fundamenton de la moralo. — Ĉapitro II. Aperetantaj elementoj de nova etiko. — Ĉapitro III. Morala principo en la naturo. — Ĉapitro IV. Moralaj konceptoj de primitivaj popoloj. — Ĉapitro V. Evoluo de moraldoktrinoj. — L’antikva Grekio. — Ĉapitro VI. Kristanismo. — Mezepoko. — Renesanco.
*) Vidu la n-rojn 99, 102 kaj 103.
**) Tia aserto ŝajnas al ni neprava. Sed ne urĝas nun pridiskuti ĉi punkton. — Red.
— página 5 —
TRA ESPERANTIO
Ĉe la laboruloj.
IMPRESOJ PRI KONGRESVOJAĜO
Ĉu dezirinde?
Kial min instigas sovetlandaj esperantistoj kaj ankaŭ aliaj, dediĉi artikolon al miaj vojaĝimpresoj? Ĉu vi, turmentantoj, intencas aŭdi ion eksterordinaran? Ĉu rilatoj de mia cerbo al impresoj ricevitaj aliel prezentiĝus, ol ĉe aliaj vojaĝantoj tra la Unio? Kaj ĝuste vi demandas min pri impresoj, kiuj turmentis min dum la tuta vojaĝo, ŝargante min per skriba kaj buŝa laborado, — poresperanta, peresperanta — tie ĉi kaj tie! Karaj tumentantoj! vi do volas ekscii, ke mi havas fortan impreson pri la maniero, per kiu vi militiras por esperanto kontraŭ la indiferenteco aŭ malinklino? Ke esperanto-pioniroj (ĉi-foje mi ne parolas pri «junpioniroj») fervore kaj insiste agitadas en Sovet Unio, mi volonte konfesas unuavice kaj tial, nur tial, eĉ se tio koleriĝas ilin, ke ili «misuzis» min dum tuta mia vojaĝo per senkompata ekspluatado, en ĉiuj okazoj, por konvinki tie ĉi kaj tie iun organizaĵon, iun klubanaron, iun konferencon pri la neceseco kaj graveco de esperanto.
Kiam nia ŝipo, transportanta nin al Leningrado, unuafoje, dum la ekveturo, elmontris la ruĝan sovetian standardon, mi eksentis subite, ke ia kontakto, kvazaŭ per elektra fluo, estis starigita, ke io kunligiĝis. Tamen tio nur estis malpreciza sento. Kiam duafoje leviĝis la ruĝa standardo, kiam ni enveturis la Neva’n, kiam ni proksimiĝis bordon, de kiu sonis la «Internacio» kaj kie atendis niaj K-doj, ĝoje mansignante, kaj kie nian solan surmastan flagon salutis renkonte multaj grandaj, ĝoje flirtantaj sovetaj standardoj, — tiam mia sento fariĝis io tre reala, io tre konkreta. Kaj mi eksciis, ke jen ni alveturis la paradizon por laborularo, por homoj kun liberaj pensoj kaj altaj ideoj.
La paradizo por esperantistoj kaj homoj kun liberaj ideoj.
Nun, karaj amikoj, laŭ via esperantistkamaradeĉa gvidado, estas komprenebie, mi koncentrigis ĉefan atenton al kulturmovado kaj kulturcelado en la Unio. Do, konsekvence unuflanka estos mia rakonto. Mankos la perceptoj pri la unua kaj dua fronto en U. S. S. R., pri la politika kaj la ekonomia frontoj, kaj observoj grupiĝas ĉirkaŭ la tria fronto, la kultura fronto. Proletkulturo, la sopiro, la revo de inteligenta laboristaro okcidenteŭropa, ĉe vi efektivigita, kun gesto de memkomprenebleco almilitita kaj plenumita en Sovetio. Nur sufiĉas, eniri kelkajn klubojn, observi la tiean vivon kaj laboron, por konvinkiĝi pri kulturcelado kaj fervoro, pliintensigi la atingadojn de laborulo sovetia, per ĉiuflanka laŭebla subteno de l’ sovetia registaro. Pli sube mi detaligos tiun konstaton. Ĉi momente mi fiksu nur ankoraŭ surpapere, ke la progresado spirita ankaŭ akcelas kritikemon kaj kritikkapablon de la amasoj. Tio estas multsignifa faktoro. Oni atentu, ke la gazetoj, la oficialaj registaraj kaj partiaj organoj, senhezite akceptas kaj enpresigas kritikojn pri tiu aŭ alia punkto de la publika vivo aŭ de institucioj. Tiu tutpopola kritiko, kiu signifas ĉies kunlaboradon je la publika vivo, t. e. je la ŝtato, motivita kaj antaŭzorgita en la soveta sistemo, prezentas fragmenton de la libereco de sovetia civitano, kiun ne ĝuas en iu ajn «demokrata» lando eĉ proksimume la regnano. La edukado al tia kritikkapablo kaj al kunlaborado je ŝtataj problemoj montras unu el la gigantaj progresoj de sovetiaj amasoj pri kiu ne laste kulpas rolo de l’kompartio Sovet-Unia. Se la leningrada SAT-Kongreso prenis gravajn decidojn pri laborist-korespondado, tio nur povis okazi en tiu atmosfero de Sovet-Unio, kie la laborista korespondado estas utiligata de multaj milionoj da laboruloj.
Amasoj kaj SAT-Kongreso.
Entute nia Kongreso staris sub influo de sovetia psikologio. La influo de freŝa kultura blovo en Sovetio tre forte esprimiĝis sur la trajtoj de l’ Kongreso. Kaj la Kongreso siaflanke renkontis la merititan atenton de vasta sovetlanda publiko. Sen propagando de Lunaĉarski aŭ de Fersman ne-esperantistaj rondoj alfluadis konstante, fratece, por serĉi interligon, por akcepti novaĵojn kaj por sperti, kiel profitas esperantistoj je sia lingvo.
En tiu momento min atakas deko da personaj rememoroj. Jam post unua kongresmalferma tago alvenis min kelkaj pli-maturaj gepioniroj (de la junpionira organizaĵo leningrada), 1) por ekkoni la reprezentanton de l’ germana C. K. de Juna Spartako, 2) por vidi, kiel oni sukcesas apliki esperanton por klasbatalaj celoj. Kaj same min alpaŝis en Leningrado germanan lingvon instruanta instruistino, kiu deziris profiti je tiu okazo, sed kiu promesis tre konvinke, eklerni esperanton kaj transdoni sciojn al siaj instruatoj. Tion mi nur citas kiel ekzemplon el serio da similaj okazoj. Mi kaj aliaj pouus multobligi tiujn ekzemplojn per kiuj ni sukcesis popularigi en Sovetio esperanton. Tiu intereso laŭ mia opinio atestas plej trafe pri alta kultura evoluo en U. S. S. R.
La junaj kaj la maljunaj en U. S. S. R.
Se oni volas plej okultrafe mezuri la progreson faritan en U. S. S. R. en kultura fronto, oni rigardu al la infanoj, al junularo kaj al maljunuloj. Ĉe malnova generacio oni rimarkas — ne volante ofendi iun maljunan K-don, — ĉar tio ne rilatas ĉiujn, — kio estis la pasinto: malpureco, senordo, spirita mallumo, drinkemo ktp. Ĉe nova generacio — kia diferenco! Ni rimarkas purecon, sanecon, edukon al higieno, plej normalan inteligenton, lukton kontraŭ malvirtoj je alkoholo kaj nikotino, kontraŭ religio ktp. Se ie ajn, tie en Sovet-Unio validas la parolo pri, patroj kaj filoj, pri abismo inter nova kaj malnova generacioj. Sed ĉu vere? Eĉ ne trafas veron entute, — ĉar eĉ maljunajn homojn en U. S. S. R. persekutas la diablo, eĉ ilin ni vidas kleriĝemaj, kleriĝantaj, maljunajn homojn ni trovas konfesantaj la novajn leĝojn. Tiom gigante efikis la Revolucio!
Urbegoj kaj urbeto.
Tro rapide pasis la malmultaj semajnoj, kiujn pasigi en Sovet-Unio al mi permesis libertempo. Do nur du urbegojn kaj unu urbeton mi povis «esplori» per propraj okuloj, Leningradon kun fieraj ĝiaj konstruaĵoj, ĝiaj palacoj kaj placegoj kaj revoluciaj memoraĵoj, Moskvon kun ĝia centrigita trafiko, — vera abelujo plena de abeloj, — kaj Ivanovo-Voznesensk’on, la ruĝan Manĉestron, la urbon de tekstilfabrikoj, multe pli malgranda ol la du metropoloj, sed tamen laboregema, industria kaj produkta. Ne skribu mi pri komforto kreata de laboristoj por laboristoj en urbegoj Moskvo kaj Leningrado, pri asfaltigo kaj pavimigo de stratoj kaj placoj, pri tramoj, aŭtobusoj, modernaj teatroj kaj kinoj. Skribu mi pri la malgranda urbo. «En Ivanovo-Voznesensk dum suna vetero estas netolerebla polvego, dum pluva vetero estas netolerebla kotego», tiel diris al mi sincerkore la loĝantoj, kaj ridetis pro tio tute ne malĝojeme mia amiko Buligin, ĉe kiu mi gastis dum tiuj — parte sunaj, parte pluvaj — tagoj. Ĉu la Ivanovo-Voznesensk’anoj hontu pro tio? Ne. — malsaĝe estus, honti. Ili fieru pro tio, ke ili jam sukcesis komenci fundamentan ŝanĝadon de la stratbildo! Ne en tia giganta skalo, kiel en Leningrado kaj Moskvo, sed tamen laŭ siaj fortoj, ekestas pavimitaj stratoj, ne malebligantaj al kotego ĝeni la marŝantojn, kaj venontjare trapasos la urbeton la unua tramo. Oni rakontas pri tio, kiel pri tute natura afero. Devas esti tiel!
Havu ĝojon!
Laboristo bezonas ĝojon, bezonas plezurojn, ĉar li ja estas la produktanta forto, kaj lia ŝvito meritas la ripoztempan rekompencon. Ni ne traktu pri la enviindaj kuraclokoj kaj banlokoj de la sovetiaj laboristoj kaj kamparanoj. Ni nur diru, ke urbego kaj urbeto, same kiel la marbordoj de Krimeo, dum somera kaj dum vintra tempo, permesas al laboristoj ĝojojn kaj plezurojn ĉiuspecajn, ĉu per sporto fizika, ĉu per spirita amuzado. Enrigardu klubejojn, vidu laboristojn amase ŝakludantaj, ludantaj diversajn muzikinstrumentojn, legantoj en bibliotekoj, aŭskultantaj radion, streĉantaj siajn muskolojn sur herbejoj. Ĉu la urbegoj memorigas pri Eŭropo? Ĉu ekzistas tia abundo da delogaĵoj? Abso-
— página 6 —
lute ne. La ekonomia simpleco, kiu permesas al laboristo vivon sufiĉan, sed ne abundan, luksan, esprimiĝas ankaŭ en urbegoj. Nenia lukso de eŭropa metropolo (malgraŭ kelke da stratoj NEP-ulaj), sed simpla proleta mallukseco kaj komuneco, vivo kooperative reguligata; ne restas spaco por amuziĝemo kaj diboĉado, kutima en grandaj urboj de Eŭropo. Proletaro libera sin edukas por alia speco da ĝojoj kaj plezuroj, — pli indaj je homa gento.
Solidareco jam inter infanoj.
Ni miris, legante grandajn ciferojn en gazetoj, kiuj indikis helpon de sovetlanda proletaro al strikantaj anglaj minlaboristoj. Ni ne kredis, ke ili mem, sovetiaj laboristoj, kapablas doni tiom da subteno al siaj fratoj eksterlandaj. Sed konfirmis tiun fakton al ni laboristoj mem en U. S. S. R. Ili aledukiĝis, praktiki internacian solidarecon, kaj ili miris, ĉar ni, okcident-eŭropaj laboristoj, ne havas tiun edukon, tiun profunde proletan moralon. Sed en U. S. S. R. jam infanoj estas edukataj al homa solidareco.
Pioniroj, la favoritoj de l’ nova ordo ĝuantaj la tutajn favorojn de reganta laborista klaso en U.S.S.R., ĝuantaj regulan, bonstatan edukadon laŭ novaj pedagogiaj metodoj kaj laŭ novaj principoj de laboristklasa moralo, — estas kutimataj, helpi… Helpi al samaĝuloj, kiujn nefavoris ekonomio, kiujn difektis milit- kaj revoluciaj sekvoj, kiujn senmoraligis senmorala epoko. Kun ili ameme, zorgeme rilati, ilin varti kaj laŭpove remoraligi, estas tasko de — infanoj, de samaĝuloj. Pioniroj scias kaŭzon, kial malmoraliĝis tiuj mizeruloj. Tiu kompreno de infanoj pri ekonomiaj, sociaj kaŭzoj, pri funkciado de socia organismo estas miranda signo pri funda progreso en Sovet-Unio.
Junaj pioniroj! «Estu pretaj!»
Al vi lastan adiaŭan vorton post mia reveno el via regno! Tiom ofte, dum la kelksemajna restado inter vi, mi ĝuis viajn freŝajn kantojn, vian sendifektan korpan kaj moralan sanecon, vidis viajn spiritajn produktojn, la murgazetojn kaj la desegnaĵojn, vidis vian fizikan progreson, la gimnastikadon en aero, la vivon en somera tendaro, kie vi ĝuis ludante la ripozan tempon! Vere, nomon vian, «pioniroj», vi indas, same kiel pli junaj viaj gefratoj indas nomon de «oktobridoj»! Lastan saluton al vi, karaj infanoj de nova spirito, de spirito de Lenin! Memoron bonan mi konservas en la kantoj, kiujn mi portis kun mi kaj transdonis kiel valorajn bonojn al nialandaj pioniroj. Malĝojaj melodioj de malnove rusaj kantoj ŝanĝiĝis, ho, kiom rapide je gajaj, viglaj melodioj, je ritmoj plenaj de kuraĝo kaj espero! El la melankolio ci vekiĝis, laborula amaso de Sovetlando, antaŭe tiom suferinta sub cara jugo, kaj nun transirinta al senpeza, krea, produkta aktiveco — mem tenanta en manoj la regilojn. Tial ciaj kantoj tiom ŝanĝis la koloron!
Sed ne jam malnoviĝis la pionira saluto «Estu preta!». Ankoraŭ malamikoj atencas cian vivon, proletaro reganta, kaj alarmsignaloj sonas ĉirkaŭ sovetlandaj limoj. Atentu, proletaro sovetia, atentu, proletaro de l’ tuta mondo kaj — ĝis fino de l’ granda lukto, — estu preta!
N. BARTHELMESS.
Berlin, 10. sept. 1926.
★
PRI INTERNACIA LABORISTA KORESPONDADO
La rezolucio de la VI-a Kongreso tute klare difinas la taskojn de la SAT-anoj. Internacia korespondado estas nia unua kaj plej ĉefa laboro. K-doj en Sovetio komencis jam februaran agadon por efektivigo de ĉiuj punktoj de la rezolucio. Oni intertraktas kun sovetaj kaj partiaj organizaĵoj, oni instigas la redakciojn malfermi «Anguletojn de Internacia Labkoro», oni large propagandas la ideon de labkormovado kaj kunligas ĝin kun uzado de esperanto.
Rapidege aperas fakoj «Labinkor» (Laborista internacia korespondanto) en SEU-organizaĵoj. Kelkaj gazetoj («Zvezda» en Perm «Tverskaja Pravda» en Tver kaj aliaj) jam malfermis «Anguletojn de Internacia Labkoro».
Sed Sovetio riskas resti sola, se samtempe la saman agadon ne komencos alilandaj K-doj. Ni urĝe bezonas, ke ĉiu SAT-grupo (1) organizu fakon LABINKOR, por ke kiu ajn proleta organizaĵo, el kiu ajn lando povu peti korespondajojn el ajna urbo kaj el ajna proleta organizaĵo per SAT-grupoj. Tio estas la unua tasko; la dua konsistas el intertraktado kun redakcioj de prolet-organoj pri organizado de konstanta eksterlanda korespondado. Ĉiu loka fako «Labinkor», sukcesinta tion ĉi fari, devas tuj anonci pri ĝi en «S-ulo» konigante el kiuj landoj estas bezonataj korespondantoj, kaj pri kio oni devas skribi, por ke la koncernaj fakoj «Labinkor» povu rapide trovi bezonantajn korespondantojn. K-doj ne perdu la tempon, tuj komencu la laboron.
V. VARANKIN (1116).
★
JUNULARO, ESTU PRETA!
La VI-a Kongreso de SAT kun grandnombra partoprenintaro el rondoj de proleta junularo, ĉe speciala kunveno, kies fondan protokolon vi legis en N-o 103-a de «S-ulo», metis antaŭ ni, novajn gravajn taskojn.
Komprenu, K-doj, pri kio temas! Temas pri praktika utiligo de la SAT aparato, pri peresperanta laboro por la afero de klasbatala junularo tutmonda!
Anoncu vin, precipe vi, EKSTERsovetiaj junkamaradoj, kiuj havas interrilatojn kun viaj junularaj grupoj kaj organizoj, kun viaj pioniroj, por la interligiĝo reciproka! Grupoj, ĉeloj kaj taĉmentoj mem turnu sin al reprezentantoj en sia loko, konataj al ili, por ebligi la interligon. Kaj al ni sciigu la reprezentantoj, ke ili estas pretaj, fariĝi junulperantoj (JP), signotaj kiel tiaj en jarlibro de SAT. Liveru por statistikigo al ni vian adreson! (escepte en Sovetio!)
Kial nur ekster-sovetiajn pretulojn ni bezonas? Simpla afero: ĉar en Sovet-Unio mem miloj kaj miloj da junuloj kaj pioniroj, servataj de servopretaj esperantistoj atendas senpacience la kunligiĝon kun vi! Konsideru tiun fakton kaj faru vian devon. Okcidenteŭropa junularo pli malforte rilatas al esperanto ol Sovetianoj. Tamen, des pli multe ni bezonas fervorulojn kaj senlaculojn, kiuj pretas fari la interligon.
Ne prokrastu, rapidu vivigi nian aparaton! Ni montru, ke la junularo estas la avangardo de l’ proletaro! Ni pruvu per faktoj, ke nin ne baras landaj limoj, nek malsamaj interesoj, sed ke nin kunligas nur unu intereso kaj unu sankta ideo kaj unu laboro: revolucia agado je la bono de l’ laborista klaso tutmonda!
Vivu SAT kaj ĝia Junular-Sekcio!
JUNULARA SEKCIO ĉe SAT.
Adresojn sendu al N. Barthelmess, Berlin W. 8, Französische Str. 13/14 (ĉe «Peuvag»). Liveru nur koncizajn informojn, ĉar por prilabori longajn leterojn mankas tempo.
★
VERE JE SERVO DE L’ PROLETARO
La Komitato por Helpo al Karbministaj edzinoj kaj infanoj, 11 Tufton St. London S. W. I, ja konscias nun pri valoro de SAT kaj esperanto. Inter lastaj donacoj estis 20 germ. markoj, kolektitaj ĉe la 5-a sektora konferenco spite la fakto, ke la plejmulto tie estis senlabora; K-doj alilandaj, kiuj ankoraŭ volas havi «lanternetojn» — la signoj de solidareco — prefere mendu amase per via sindikato aŭ alia organizo tiele vi ŝparos rilate al pakado kaj sendo.
Ankoraŭ la sufero kaj bezono estas grandaj!
En «Lansbuy’s Weekly», «The Miner» (trifoje) «Daily Herald» (trifoje) refutiĝis per esperanta korespondo la mensogo, ke la subteno malavare donita de sovetianoj estas registara deviga afero.
M. S.
★
KIEL FANTAZIAS LA NOMBROJ
Nuntempe estas ĉirkaŭ 5.000 SAT-anoj. Se ĉiu el ili dum unu monato varbus por esperanto kaj nia Asocio nur unu personon, ni estus baldaŭ 10.000.
Se tiu dekmilo farus la samon, post du monatoj ni estus 20.000 — post tri monatoj, 40.000 — post kvar monatoj, 80.000 — post kvin monatoj, 160.000 — post ses monatoj, 220.000 — post… unu jaro, pli ol 1 miliono!…
Ĉu ĝi ne estas ebla?
Ja nur po unu ano monate…
V. MELENTJER (Perm).
★
(1) Ne ekzistas oficiale SAT-grupoj. Ne estas dezirinde, ke la SAT-anoj apartiĝu de la amaso. Sed ekzistas, aŭ almenaŭ devus ekzisti en ĉiu urbo lab. esp. grupo, kies ĉefa tasko estas propagandi k. instruadi nian lingvon. En tiuj grupoj, la SAT-anoj devas labori «frakcie», «fake». Ilia tasko estas duobla: 1) varbi al SAT ĉiujn K-dojn scipovantajn esp-on k. plenumi la taskon, pri kiu parolas K-do Varankin.
Oni rimarku, ke tiu necentraliza aranĝo tute respondas al la bezonoj de la sovetiaj gazetoj, kiuj starigas la priparolatajn «anguletojn». Oni pri tio legu aŭ relegu la alvokon de «Zvezda», n-ro 103 de «S-ulo». — Red.
— página 7 —
KRONIKO
Germanio.
Meerane, i. Sa. — Kunvenis en nia urbo, 8. aŭg., SAT-anoj el Altenburg, Gera, Frankenhausen k. Crimmitschaŭ, kiuj ne povis pro manko de mono partopreni nian VI-an. Per tiu manifestado ni atentigis la ĉi-tiean laboristaron pri nia SAT-movado. Komune la K-doj vizitis la bone instalitan bakejon de la konsumkooperativo. La klarigoj pri la maŝinoj kaj pri ilia funkciado estis donataj esperante de K-do 1097; tial ke multaj neesperantistoj ankaŭ ĉeestis, tio tre altiris ilian atenton al nia lingvo. En nia urbo la SAT-movado ekprogresas. — 1097.
Sovetio.
Kiev. — Antaŭ kelkaj semajnoj la pordoj de la kievaj redaktejoj estis por ni kvazaŭ fermitaj, esp-on oni ne volis atenti. Kaj okazis la VI-a en Leningrad. Subite ŝanĝiĝis la sinteno de la redaktoroj. Ili akceptis salutleteron de K-do Adamson k. eĉ publikigis lian portreton. Poste venis de K-doj Bässler, M. Starr, Bennevitz. Emmi Bauer, leteroj kiuj aperis en niaj du jurnaloj: «Proleta Vero» k. «Kieva Proleto». Poste aperis telegrafaj komunikoj pri la kongreso. Venis SAT-ano Rudolf Dippmar, komjunulo el Halle (Germ.) Denove peresperanta bruo dum kelkaj tagoj.
Entute ĝis la 7-a de sept. aperis en niaj gazetoj 18 artikoloj priesperantaj. Tro longa estus mia raporto, se mi volus priparoli ĉiujn niajn sukcesojn. Estas ĉe ni kvazaŭ postkongresa esp. deliro. Sed ni, SAT-anoj, konscias pri nia nun respondeco k. klopodos por ke la afero estu serioze prizorgata. — 4544.
Tver. — Dum aŭgusto en «Tvera Vero» estis enpresataj 24 artikoloj, ricevitaj per esp. o el eksterlando, aŭ raportantaj pri la Kongresoj de SAT kaj SEU.
Kunveno de junkomunistoj, post la raporto de SAT.-kongresano, K-do Wicŝe (Dresden) decidis organizi en ĉiu komjunula ĉelo grupojn por internacia korespondado k. en urbkantona komitato specialan fakon por direktado de tiu ĉi laboro. Tiun ĉi fakon gvidas K-ino Kaŭfman.
En mia urbo ekzistas jam de du jaroj ŝtataj kursoj de esp-o ĉe la fako por profesia edukado. La 1. okt. rekomenciĝos la kursoj. Por varbi lernantojn, oni agitadas ĉe kunvenoj, per gazetaro, radio, propagandiloj ktp.
Fako por prof. edukado konfirmis la novan statuton de la kursoj, laŭ kiu ili estas egalrajtaj kiel tiuj de aliaj lingvoj. La kursoj estas trijaraj. La unua jaro donas la praktikan scion de la lingvo; la dua, la rajton instrui esp-on en la unua ŝtupo, k. la tria, la rajton instrui en lernejoj de dua ŝtupo.
Krom praktiko kaj teorio de esp-o en la kursoj estas instruataj: 1) metodo de agitado por esp-o; 2) historio de esp-o; 3) historio de esp- literaturo; 4) politika aboco. La lernado kostas 40 rublojn; membroj de SEU havas 25 % da rabato, senlaboruloj k. gelernantoj 50 %.
Printempe estis agitado por enkonduko de esp-o en Tveraj lernejoj; rezultis 10 favoraj rezolucioj de ĉiuj komjunulaj ĉelernejaj ĉeloj k. 6 rezolucioj de pedagogiaj sovetoj. La Gubernia Fako por popola klerigado en principe konsentis enkonduki esp-on k. proponis pridiskuti la demandon al Urba Instruista Konferenco. En Sovetunio oni devas unu fremdan lingvon laŭ la elekto de lernantoj mem. Favoras esp-on la gubernia kom-partia komitato.
Delegitoj de SAT-kongreso, K-doj Adamson k. Gœtze, vizitis nian urbon k. estis varme akceptataj de ĉiuj proletoj. Ili paroladis en multaj kunvenoj k. multe helpis al sukceso de nia afero en laboristaj medioj. — 1116.
★
ONI MALLAŬDAS
En iu el la antaŭaj n-roj de «S-ulo» estas aludite pri neceso enmeti tian rubrikon. Mi ja opinias, ke ĝi tre necesas por nia movado; ĝi estu kribrilo tra kiu ŝutiĝu ĉiuj mallaŭdindaj agoj de la SAT-anoj! Jen materialo.
En «Kroniko», ĉe alineo Saratov, n-ro 80 de «S-ulo», aperis sciigo, ke Sovetio bezonas 50.000 kvalifikitajn laboristojn de pezmetalindustrio: «Ĉiuj ĉi profesiuloj skribu pri laborserĉo al Centra Komitato de Sovetia Esperantista Unuiĝo laŭ adreso: Moskvo, poŝtkesto 630». Tiel tekstis la artikolo.
Nu, 3 seriozaj K-doj, kiuj tre vigle agitadas en laboristaj rondoj, kaj nun lernas nian lingvon, petis, ke mi skribu al la menciita adreso, tial ke ili sopiras trovi laboron en Sovetio. Mi do skribis, sed vane atendis dum du monatoj respondon. Tiam mi sendis alian leteron supozinte, ke la unua survoje perdiĝis. Ankaŭ, tiu ĉi letero restas ĝis nun sen respondo, kvankam mi ambaŭfoje akcentis, ke ĉiuj elspezoj estos volonte kompensataj (1).
Nun mi demandas: Ĉu la leteroj trafis la keston 630 en Moskvo? Se jes, ĉu estas SAT-anece opinii tion ĉi por ilin?
Se mi faris maljustaĵon al la celataj K-doj, okaze, ke ili ial ne povis respondi, mi elpetas de ili pardonon. Sed jam de kvar monatoj mi atendas. Ni ne fuŝu la SAT-aparaton per senzorgeco kaj malakurateco.
5194, Plzen, Ĉeĥoslovakio.
Prilingvaj tezoj
Ni devas havi firmajn principojn, kiuj gvidus kaj unuigus nian lingvan laboron. Ili kreu bazon de nia lingva laboro, celanta intereson de l’ proletaro, estonta mastro de l’ mondo. Ni devas esti bone armitaj kontraŭ ĉiuj lingvaj atakoj de diversaj burĝaj naciistoj, ĉiam skeptikaj kaj hezitemaj rilate al nia SAT-ideo. La liberecon kaj toleremon lingvan ni devas meti sur nian prilingvan bazon, sed ne sub ĝin. Sub la bazo ili povas nur ŝanceli ĝin. Mi proponas jenajn prilingvaj tezojn. Ili estu prilingva kredo de SAT.
Neniu nacia lingvo nova aŭ malnova taŭgas por esti internacia, ĉar ĉiuj ili servas precipe al esceptigaj bezonoj de apartaj nacioj kaj estas en ega grado malfacilaj kun tre komplikaj gramatiko kaj ortografio kaj tial malperfektaj. Burĝa utopio estas lernigi ĉiujn «plej gravajn» naciajn lingvojn al la tutmonda proletaro. Naciaj lingvoj, t. n. fremdaj, por ni estas bezonaj kaj necesaj ĝuste kiel la NEP (Nova ekonomia politiko) en Sovetio, ne pli.
Ekonomie la kapitalistaro estas internaciema. Sed ideologie ĝi devas esti naciema kaj imperiema. Tial mondlingva movado inter «neŭtralema» burĝaro devas havi limojn kaj neevileblajn barojn. Definitive solvi la mondlingvan problemon kapablos nur la proletaro havanta senperan bezonon de tia lingvo.
Esperanto estas ne artefarita, sed nur komunigita kaj racie simpligita natura nacilingvaro. Ĝi havas nek unu vorton kaj nek unu gramatikan regulon, kiuj ne troviĝus en naturaj lingvoj. Tial esperanto estas nur historia daŭrigo de naciaj lingvoj en sennacian. Esperanto estas racie simpligita homlingvo same kiel novaj naciaj ortografioj estas nur simpligitaj malnovaj.
Homlingvo estas laborilo organmaniere ligita kun la korpo de l’ homo simile al manoj. Ideologia sekvo de ekonomiaj interrilatoj estas ne la lingvo mem, sed nur sumo da komprenoj uzataj de lingvo. Tial ni ne povas aliigi nian ideologion, sed aliigi la teknikan flankon de lingvo ni facile povas. Esperanto estas nur teknika aliigo de naturlingvaro.
Nia vidpunkto al lingvaj demandoj ne ĉiam povas koincidi kun tiu de l’ burĝaro, ĉar ni celas interesojn de l’ tutmonda proletaro kaj de estonto, kiuj koincidas kaj ne kontraŭstaras. Sed la burĝaro celas apartamajn interesojn de nacioj (kiuj ne koincidas) kaj interesojn de estanto kiuj kontraŭas al tiuj de estonto.
Ido estas latinigita esperanto. Ido oportunisme celas nuntempajn lingvokutimojn de apartemaj kaj mezepokemaj sciencistoj kaj latinemaj pastraĉoj, ne la amasojn de l’ mondproletario. Ido estas sciencistido. Ĝi oportunisme alfabeton, vortaron kaj gramatikon komplikas. Ĝi longigas tekston per superfluaj naciaj fleksioj (ekz. esm). Tial ni devas preni el ĝi nur tion, kio okaze montriĝis en ĝi utila al ni kaj koincidas kun niaj principoj. La reston ni devas forjeti al la homoj, kies interesoj celas nur estanton, ne estonton. Esperanto povas perfektiĝi per propra vojo de natura evoluo, kiu en ĝi estas larĝa.
Vivo de lingvo estas ligita kun vivo de socio, kiu evoluas kaj ŝanĝiĝas. Esperanto ne havas escepton el ĉi leĝo kaj tial same devas evolui. Ni devas ne reformi ĝin, sed evoluigi. Ŝanĝoj en ĝi ne rompu la Fundamenton. Pluaj simpligoj estu akcelataj. Eksstereŭropaj lingvoj partoprenu ĉi evoluigon proporcie al varproduktado de ilies (*) popoloj.
MAKSIM KRJUKOV.
NIA POŜTO
K-do Fiŝer (Leningrad). — Artikolo pri gravediĝevitigaj rimedoj estas atendata.
1116. — Bonvolu noti la seneraran adreson de la redaktejo k. ne sendi viajn skribaĵojn al tre malnoviĝinta adreso. Aliel viaj sendaĵoj riskas ne atingi nin.
Z. (Bulg.). — Viaj skribaĵoj estas nelegeblaj k. lingve apenaŭ kompreneblaj. Tempo tute mankas al ni por divenado k. rekopiado de manuskriptoj. Tion ni faras nur en okazo de nepra bezono. (Ho ve!).
Red.
(*) iliaj. — Red.
— página 8 —

Vinjeto: malfermita libro sur breto kun aliaj libroj kaj mansignanta figuro super ĝi.
Vinjeto: malfermita libro sur breto kun aliaj libroj kaj mansignanta figuro super ĝi.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Oficiala Jarlibro de la Esperanto-Movado. 1926. 14-a jaro. Eldono de Universala Esperanto-Asocio, 12, Boul. du Théâtre, Genêve. Formato: 16 × 12 cm. 360 pĝ. Ricevebla per aniĝo al asocio.
UEA, kies ekzisto estas jam 14-jara, estas sufiĉe konata de la esperantistaro por malnecesigi parolon pri ĝi. Laŭstatute ĝi estas neŭtrala organizo, t. e., ke katolikoj, framasonoj, anarkistoj, policistoj k. a. povas aliĝi kaj uzi ties servojn. Mi volonte kredas, ke la gvidantoj de UEA estas ĝenerale lojalaj neŭtraluloj. Tio ne signifas, ke ĉiuj UEA-anoj same neŭtralas en sia privata esperanta laboro.
Ĉi tiu Jarlibro publikigas nur la adresojn de la delegitoj kaj vicdelegitoj; ĝi ne liveras, kiel la SAT-Jarlibro, statistikon pri la progresoj de la asocio. Estas do neeble ekscii tute precize kiom da anoj havas UEA. Estas tamen konate, ke malgraŭ konstanta propagando en la esperanta gazetaro, tiu malnova asocio ne havas nun 10.000 membrojn. Mi citas tiun fakton por pripensigi kelkajn fervorajn SAT-anojn, kiuj plendas pro la nesufiĉe rapida kresko de SAT. La kruda sperto ja instruas, ke tre malmultenombraj estas la veraj esperantistoj, t. e. personoj, kiuj utiligas praktike la lingvon kaj ne nur propagandas ĝin. Ekzistas’ ja en ĉiuj medioj sufiĉe multe da esperantanoj, sed tiaj estas preskaŭ balasto, kiu tute ne povas antaŭenpuŝi la movadon.
Sed ŝajnas, ke mi deflankiĝis kaj tute ne recenzas la libron. Pardonon! Kaj eksciu do, ke ĝi estas zorge kompilita, bone aranĝita kaj taŭga ilo por neŭtralaj esperantistoj.
En la antaŭparolo, Hans Jakob, la direktoro de UEA, diras interalie, ke la nezorgemo de la membroj, rilate skribadon de nomoj kaj adresoj «pasas la limon nepermeseblan», kaj ke tio malebligis senmankecon en la libro. Bedaŭrinde mi devas noti, ke multaj neneŭtralaj SAT-anoj havas tute «neŭtralecajn» ecojn tiurilate…
E. L.
Jarlibro de la Lingva Komitato kaj de ĝia Akademio. 1926. Eldonejo: Esp. Centra Librejo, 51, rue de Clichy, Paris (9ᵉ). Formato 12 × 16 cm. 32 pĝ.
Tiu ĉi broŝuro entenas: 1) regularon de la L. K., 2) regularon pri verkoj rekompencotaj de la Akademio, 3) regularon pri rilatoj inter la Akademio kaj la eksterakademia sekcio por scienca kaj teknika vortaro, 4) la adreson de la L. K-anoj, 5) liston pri landnomoj, t. e. Anglujo, Aŭstrujo ktp. laŭ la arkaika formo, kiun mokas ĉiutage la vivo. Tute ne gravas la arkaisma manio de niaj L. K-anoj. Sekve interesatoj havigu al si tiun nomujon (ne komprenu monujon) por famiĝantaj, senmalicaj bonaj homoj; ĝi kostas nur 2 fr. fr.
E. L.
Enciklopedia vortaro esperanta-germana (tria parto) de EUGEN WÜSTER. Eldonejo: Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig. Formato: 20 × 17 cm. 162 pĝ. Prezo: 15 mk.
Per ĉi tiu tria parto la aŭtoro atingis la literon I; tia simpla konstato montras bone la amplekson de l’ verko.
Ĉu estas eble priparoli dece tian libron per kelklinia recenzo? Certe ne, ni povas nur ripeti, kion ni diris pri la antaŭaj partoj, ke treege grava estas por la esperanta movado la ekzisto de tia enciklopedia vortaro; ke sekve tre subteninda estas la entrepreno.
Bedaŭrinde estas, ke nur germanlingvanoj povas plene profiti la riĉan lingvotrezoron; la aŭtoro pli trafe servus nian movadon, se li verkus tute en esperanto sian vortaron.
E. L.
Adressen-verzeichnis der gruppen- und einzelmitglieder (Adresaro de grupoj kaj individuaj membroj). Eldonis «Arbeiter-Esperanto-Bund», Leipzig C 1, Wasastrasse 16. 1926. Formato: 11 × 14 cm. 26 pĝ.
Vane mi rompis al mi la kapon por eltrovi seriozan motivon, kiu pravigus la eldonon de tia adresaro. Sed almenaŭ tiu helpis min pli klare kompreni, kial tiom alta estas la kotizo al L. E. A. kio, onidire, malebligas, ke multaj LEA-noj aliĝu al SAT — kaj kiu ricevu ties adresaron. Almenaŭ la eldonantoj estu gratulataj pro tio, ke sur la koverto de l’ volumeto estas reklamo por «S-ulo».
E. L.
★
GAZETOJ
Represis el «Sennaciulo». — Ruhr Echo, Essen: «Oni elektas Soveton» (n-ro 45). — Naŝ Putj, Kremenĉug, n-ro 140: «La ĝenerala striko en Britio» (34). — Sächsische Arbeiter Zeitung, Leipzig, 9-7-26: «Laboristmovado en Angola» (24). — A Batalha, Lisboa, 16-6-26: «For la mallumo» (12). — Zvezda, Perm, 30-7-26: Adresoj el «S-ulo» de K-doj dezirantaj korespondi. — The Worker, Johannesburg, 14-5-26: «Negro-linĉo disaŭdigata per Radio» (27). — Naŝe Zajmy, Zamberku: «Kiu mi estas?» (97). — Auckland Labour News, Auckland, N. Z. 1-7-26: «Konstruado de laboristaj domoj en U. S. S. R.», (32); «Novajoj el Siberio», (29); elĉerpajo pri SEU. (29). — Arbeiter-Turn-Zeitung, n-ro 18: «Fiŝoj en Lago Bajkal» (9): «La klimato de Siberio iĝis pli varma» (16). — Sächsische Arbeiter Zeitung, Leipzig, 10-9-26: «La Ĉina Lingvo» (46).
Represis el «Sennacieca Revuo». — Przeglad Ksiegarski, Varsovio: «Libro de l’ Estonteco» (n-ro 18). — Ruhr Echo, Essen, 26-6-26: «Kiu el ili?» (30).
Enhavas notojn pri SAT. — Zvezda, Perm, 30-7-26: pri VI-a Kongreso. — Freier Gedanke, Bodenbach, 1-9-26: pri SAT kaj ties eldonaĵoj. — Naŝ Putj, Kremenĉug, 14-8-26: pri VI-a Kongreso; 21-7-26: laboro de Labesko pere de SAT. — Kultura i Po Cut, Harkov: longa artikolo pri SAT. — Visti, Harkov, 8-8-26: pri VI-a Kongreso. — Trud, Moskvo,22-8-26: pri VI-a Kongreso kun foto. — The Miner, London, 21-8-26: letero de M. Starr pri vendado de minist-lampoj ĉe VI-a Kongreso. — Isvestia, Moskvo, 14-8-26: pri VI-a Kongreso. — Sächsische Arbeiter Zeitung, Leipzig, 6-9-26: artikolo de O. Bässler pri VI-a Kongreso; 31-8-26: sama temo de Esp. Presservo. — Bournemouth Times, Bournemouth, 4-9-26: longa artikolo de H. Stay, kun multaj aludoj pri SAT kaj VI-a Kongreso. — The Daily Herald, London, 11-9-26: artikolo de M. Starr pri SAT kaj VI-a Kongreso. — Le Drapeau Rouge, Bruxelles, 17-8-26: letero de L. Revo pri VI-a Kongreso.
Enhavas tradukajojn el esperantistaj leteroj. — Zvezda, Perm, 30-7-26. — Isvestia, Moskvo, 14-8-26. — Naŝ Putj, Kremenĉug, 31-7-26. — Sächsische Arbeiter Zeituug, Leipzig, 11-9-26.
Enhavas priesperantajn artikolojn. — Bulletin d’Information de l’I.T.F., aŭg. 1926: raporto pri UEA kongreso de C. Roden Buxton, el The Daily Herald. — The Miner, London, 13-8-26: artikolo de M. Starr. — Bulletin d’Information de l’I.T.F., sept. 1926: raportas mallonge pri la SAT-Kongreso.
DEMANDO
Kiu K-do povas doni informojn pri New-York, Printing Pressmen’s Union, n-ro 51 P. P. & A. M., 22 West 16 th Street, New-York, City. Ĉu ĉi-organizajo estas burĝa, kristana aŭ proleta? Ĉu ĝi apartenas al internacio Amsterdam aŭ Moskvo? Kia estas ĝia strukturo kaj tendenco?
ELBANO (761).
[REKLAMO p.8] La eldonata en Kiev jurnalo de kamparana junularo: «Juna Bolŝeviko», sin turnas al ĉiuj laboristaj korespondantoj kaj kom. junularo kun peto sendi al ni artikolojn, fotojn ktp. pri la vivo de laboristoj kaj kamparanoj, precipe de la junularo. La taŭga materialo aperos en «Juna Bolŝeviko» kaj la artikolverkintoj ricevos honorarion kaj la autorajn n-rojn. Adresu: U. S. S. R., Kiev, ul. Lenina 17, Komnata 101.
ALVOKO
Laborista esperanta rondeto ĉe klubo je la nomo de Vajner en Sverdlovsk aranĝas en oktobro propagandvesperon kun ekspozicio. Ni petas al ĉiuj Gek-doj el la tuta mondo, ke ili sendu al ni salutleterojn kaj ekspoziciajojn. Ĉio estos kompencata.
Sendu al la jena adreso: u. Sverdlovsk. U. S. S. R. str. K. Libkneĥt, klubo Vajnera, al esperanto-rondeto.
Je la nomo de l’ rondeto: P. ŜUBIN.
[REKLAMO p.8] ĈIUJ SAT-ANOJ volos nepre posedi la aŭgustan kajeron de SENNACIECA REVUO kiu estas tute dediĉita al la historio kaj priskribo de la kongresurbo de nia VI-a. Riĉe ilustrita. 24-paĝa, multvalora dokumento konservinda.
ENHAVO: N. N. Ŝapovalenko: Urbo sur ostaro. Trad. Nik. Vosarken. — A. S. Puŝkin; Fondo de Peterburgo. Traduko N. V. Nekrasov. — N. Gogol: Nevski-Prospekto. Trad. Ged. — Andreo Belyj: Peterburgo 1905. Trad. N. Nevein. — V. Aleksandrovskij: Ribelo. Trad. G. Rozenblat †. — V. Ĥolodkovski: Malnova Peterburgo kaj Nova Leningrado. Trad. Voldemaro. — R. Ivnev: Peterburgo. Trad. N. V. — I. E.: Leningrado. Trad. N. Vladimiroviĉ. — G. Ciperoviĉ: Estonteco de Leningrado. Trad. V. Duno.
★
Mendu ĉe Administracio de SAT Richard Lerchner Leipzig O 27, Colmstrasse 1
Le Gérant: L. GLODEAU. — ★ Esperanto-Presejo J. SOLSONA, 9, Rue Hallé, Paris-14ᵉ — Telefono: Gobelins 62-71
N.º 105, 30 de septiembre de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
SENNACIULO
5-a Jaro. N-o 55 (105) — APERAS SEMAJNE — 30. Septembro 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktanto: E. LANTY 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe
Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, Rue Boyer, Paris-XXe
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27
LA TUTMONDA EKONOMIA INTERDEPENDECO
La traduko, kiun ni prezentas hodiaŭ al la legantoj de SENNACIULO estas farita el la «Les Contradictions du Monde Moderne» (La Kontraŭdiroj de la Moderna Mondo) de Francis Delaisi (Delezi). Ĉi aŭtoro estas sufiĉe fama pro siaj ekonomi-politikaj verkoj. Liaj vastaj konoj faras el li unu el la plej klarvidaj homoj, rilate mondpolitikon. Antaŭ la mondbuĉado li tre precize antaŭdiris la venontan militon.
Sub formo populara, kelkfoje amuza, li scias pli bone ol multaj aliaj ekonomiistoj komprenigi komplikajn demandojn. En sia lasta, 560-paĝa verko, li pruvas nerefuteble, ke la mondo vole-nevole devos unueciĝi, senlimiĝi. Li akcentas, ke nun ĉefe malhelpas, prokrastigas tiun procezon (1), la popola psikologio, la subjektivaj fortoj, kiuj tre malfruas rilate la ŝanĝojn, jam okazintajn en la mondo. Ĝis kiam tiuj senpezaj fortoj estos adaptiĝintaj, konformiĝintaj al la realo, regos krizoj, suferoj, militoj.
Sekve unu el la plej urĝaj kaj pozitivaj taskoj de la klarvidantoj estas labori por aliigi la rutineman, la naciteman menson de la homoj. Unuvorte, necesas fari grandskale kion SAT faras modeste jam de kelkaj jaroj. — Trad.
——
(1) Progreso, evoluo, irado, funkcio, ktp.
★
La terglobo vere fariĝis ununura estaĵo. Tio ne estas simpla imagaĵo, ia teoria aŭ poezia koncepto, inventita por impresi nian imagpovon. Por konscii ĝian realecon, sufiĉas nur atente prikonsideri niajn hejmajn objektojn, kaj la plej oftajn agojn de nia vivo. Ni tuj vidos, ke la tuta socia korpo estas internaciiĝinta.
Ni prikonsideru la hodiaŭan vivon de iu burĝa Parizano.
Matene, tuj post kiam li ellitiĝis, S-ro Duran uzas por sin lavi sapon, fabrikitan per araĥiso el Kongolando kaj sekigas sin per viŝtuko el Luiziana kotono. Poste li sin vestas : lia ĉemizo, lia kolumo estas el Rusia lino, liaj pantalono kaj jaketo el lano alportita de Aŭstralio ; li ornamas sian kolon per kravato el silko farita el japanaj kokonoj ; li vestas siajn piedojn per ŝuoj, kies ledo devenas el la argentina bovhaŭto, tanita per germanaj kemiaĵoj.
En lia manĝo-ĉambro — meblita per holanda telermeblo, farita el ligno veninta de hungaraj arbaroj — li trovas surtable arĝentanan manĝilaron, faritan el kupro de Rio-Tinto, el Hispana stano, el Aŭstralia arĝento. Antaŭ li kuŝas freŝa pano, farita el tritiko, kiu, laŭ la sezono, venas de Francio, krom se ĝi ne venas de Rumanio aŭ de Kanado.
Li manĝas ovojn ĵus alvenintajn de Maroko, pecon da ŝafaĵo, kiun eble malvarmigilhava ŝipo kunportis de Argentinio, kaj konservitajn pizetojn, kreskintajn sub la Kalifornia suno ; kiel deserton li manĝas anglan konfitaĵon, faritan el francaj fruktoj kaj sukero de Kuba, kaj li trinkas bonegan tason da Brazilia kafo.
Tiele satigite, per aŭtomobilo, fabrikita en Usono, li veturas al sia oficejo. Tie, post kiam li legis pri la kursoj ĉe la bankoj el Liverpul, London, Amsterdam aŭ Jokohama, li diktas sian leteraron, kiun skribas angla maŝino kaj li subskribas per Usona fontoplumo.
En liaj laborejoj funkcias maŝinoj, (konstruitaj en Lotaringio, laŭ germanaj patentoj kaj movigataj per angla karbo), kiuj fabrikas, per materialoj de plej diversaj devenoj, «Parizajn artiklojn» por Braziliaj klientoj. Li ordonas, ke oni ekspedu tiujn artiklojn al Rio-de-Janeiro per la unua germana ŝipo, kiu haltos en la haveno de Cherbourg (Ŝerbur).
Poste li vizitas sian bankiston por enspezi florenan ĉekon de holanda kliento, kaj aĉeti sterlingajn funtojn por pagi anglan liveranton. La bankisto profitas la okazon por rimarkigi, ke lia konto estas sufiĉe kredita, kaj ke la petrolaj akcioj tendencas plivaloriĝi. Li konsilas aĉeton. S-ro Duran lasas sin konvinki, sed, ĉar li ne volas meti ĉiujn siajn ovojn
— página 2 —
2 — SENNACIULO
en la saman korbon (1), li ordonas aĉeti samtempe kvar akciojn de Royal Dutch (Rojl Daĉ) kaj dek de franca kompanio aniĝinta al Standard Oil (Standard Ojl).
Post tio, kontentigite pro bonaj negocoj, li proponas al sia edzino viziti teatron. La sinjorino sin vestas per sia plej bela robo (aĉetita ĉe la firmo Paquin (2), per sia kapuĉmantelo el haŭto de blua vulpo (el Siberio), siajn diamantojn el Sud-Afriko, kaj ili iras vespermanĝi en «italan restoracion». Tie ili diskutas por decidi ĉu ili iros por vidi «rusajn baletojn» aŭ por aŭskulti en music-hall (miuzik-hol) (3) la faman Raquel Meller — krom se ili ne preferus ĉeesti prezentadon de teatraĵo de Gabriele d’Annunzio, ludita de Ida Rubinstein en dekoracio de Bakst.
Fine, post noktomanĝo en «kaŭkaza» drinkejo, kie sonas negra muziko, ili hejmen revenas. Kaj, lacigite per tiom da zorgoj kaj amuzoj, S-ro Duran, kovrite per piedkuseno (el plumoj de norvegaj anasoj) ekdormas, revante, ke Francio estas granda lando, kiu produktas ĉion kaj mokas la ceterajn landojn…
Ne necesas insisti plu. Ĉu temas pri nutraĵo, vestoj, laboro, amuzo ; ĉiu el ni estas dependa de ĉiuj mondpartoj. Ni ne povas fari geston, ne alilokante iun objekton, venintan el plej malproksima regiono, kaj reciproke ĉiu grava okazajo sur la terglobo postefikas sur niajn vivkondiĉojn. La moderna homo vere estas mond-civitano.
Sed pri tio li ne konscias ; kaj ĉi tie kuŝas la kaŭzo de la terura situacio, en kiu baraktas la nuntempularo, kiu vane provas sin savi per kontraŭdiraj rimedoj.
Elfrancigis E. L.
——
(1) Ĉar li ne volas riski sian tutan monon en sama entrepreno. (2) Fama Pariza tajloro por virinaj vestaĵoj. (3) Koncertejo.
La jubileo-ĉeno de SAT
K-do M. VAN AELST donacas 10 fr. b. kaj alvokas al K-doj BASTELS, SPRINGAEL (Bruxelles), L. VIGNA (Paris) kaj K-do HARMS (Hamburg), ke ili ankaŭ kunhelpu en la forĝado de la jubileo-ĉeno de S. A. T.
Agonias
la nuna reĝimo hispania
Militista ribelemo en militista reĝimo.
La faktoj klare vidigas al ni, ke la fortoj malkontentaj amasiĝas ĉiam pli kaj pli kontraŭ la nuntempa aĉa registaro. Dum la epoko kiam regis politikistoj, la militistaro kontraŭstaris ĉi tiujn per la «Defendaj komitatoj». Tiam, kvankam ŝajne regis civiluloj, ĉi lastaj ĉiam cedis ĉe la militistaj minacoj. Neniam en Hispanio estas la militistaro je la dispono de civilaj reĝimoj. La civiluloj ĉiam submetiĝis sub militistaj botoj!

Desegnaĵo: grupo de laboristoj kaj civiluloj marŝantaj, gvidataj de viroj kun ĉapoj kaj bastonoj; fone armitaj figuroj kun fusiloj kaj fumo.
Desegnaĵo: grupo de laboristoj kaj civiluloj marŝantaj, gvidataj de viroj kun ĉapoj kaj bastonoj; fone armitaj figuroj kun fusiloj kaj fumo.
Ili certe ankaŭ voĉdonis por lia diktatora moŝto.
Sed kion ni vidis lastatempe ? Ni vidis militistojn ribeli kontraŭ alifakaj sammetiuloj ; sed ĉi lastaj ne estas politikistoj ; ili estas armitaj homoj, kiuj agis konsekvence proklamante militan staton en la tuta regno, maldungante kaj malmobilizante la artileriajn trupojn. Nun la artilerio estas de neniu zorgata en la lando regata de militistoj. Venkis Primo de Rivera.
Subjektivaj kaŭzoj de la ribelemo de la artilerianaro kuŝas en ia fiereco korpusa. La «sciencaj korpusoj» (artilerianoj, inĝenieroj, maristoj, milita saneco) pli malpli malŝatas la «malsaĝajn korpusojn» (infanterio, kavalerio) kies generaloj regas la landon. (P. de Rivera, Anido…).
Ĉi tiuj generaloj, nature provas submetigi la sciencajn korpusojn al siaj humiligaj kaj malsaĝaj ordonoj. Sed la militistaj sciencaj korpusoj pro memestimo kaj fiereco ne povas akcepti tian staton. Momente la stato kvietiĝis, sed la kreskantaj, sin kaŝantaj fortoj provos kredeble estonte altrudi sian volon.
★
Cenzurenda falsaĵego.
La eta partiaĉo «Patriota unio», kreita de la nuna registaro, organizis per la helpo de ĉi lasta tutnacian kaj eĉ eksternacian kolekton de subskriboj, unue por fanfaroni kaj pruvi, ke la nuna politika reĝimo estas amata de l’ plejmulto da hispanoj kaj due por ĉikani nesingardemulojn. Jen K-doj la rimedoj uzitaj por la subskribkolektado :
Unue granda propagando per afiŝoj kaj gazetoj.
Due, avizo al ĉiuj industriistoj kaj komercistoj, eĉ la plej etaj, por ke ili subskribu.
Trie, subskribigo de ĉiuj ŝtataj kaj urbaj oficistoj, de «somatén» (burĝaro armita) kaj militistoj.
Kvare, komisioj (el plej malindaj personoj) vizitis loĝejojn, butikojn kaj industriejojn por kvazaŭ minacante, kolekti subskribojn. Ofte tiuj ĉi komisioj estis akompanataj de policinspektoro.
Kvine, la membroj de «Patriota unio» senĉese vizitis ĉiujn urbajn ejojn kaj plurfoje subskribis. Oni subskribis nome de mortintoj kaj eĉ de neekzistantoj. Sese, la sekretarioj de la vilaĝoj enlistigis ĉiujn enloĝantojn kaj sendis la kompletan liston al la provincestroj. Teroro kaj minaco estas uzataj por la «nobla» celo. Tiele oni kolektis «milionojn» da subskriboj.
Tio, K-doj, estas la vero ; abundegon da faktoj mi povus citi pri tiu falsegaĵo. Estas vere naŭzega kaj neelportinda rimedo. Neniam estis tiom da malkontentuloj kiel nun. Ĉu ĉi lasta fakto kaj hontinda regmaniero de nia diktatoraĉo ne signas la agonion de la nuna reĝimo en la monarka Hispanio ?
M. GEOFFROY.
Situacio de oficistoj en Oriento
Vivkondiĉoj de oficistaro en Oriento estas tre ne kontentigaj. Nur sensignifa procento da supera oficistaro ricevas altan salajron por fidela servo al Eŭropa imperialistaro aŭ enlanda burĝaro. Sed la granda amaso da komercindustriaj kaj malsuperaj oficistoj vivas tre mizere. En kelkaj landoj batalado por plibonigi la vivkondiĉojn estas eĉ malfaciligata per polica persekutado, per foresto de rajtoj en koalicio, ktp.
Jen kelkaj faktoj : En la plej riĉa kaj kultura lando de Oriento — Japanio — la buĝeto de oficisto estas jena :
Monata enspezo . . . . . . 122,81 ienoj — elspezo . . . . . . 130,49 — Deficito . . . . 7,68 —
En Egiptio 77 % el ĉiuj oficistoj en regnaj kaj privataj entreprenoj kaj kontoroj ricevas 1-5 Egiptan funton (5-25 dolarojn) pomonate. Indekso de vivo por 1914 plialtiĝis ĝis 163 %, sed nominala salajropago restis ne ŝanĝita. En julio 1926 oficistoj de Egiptaj regnokontoroj turnis sin al la parlamento kun peto pridiskuti ilian situacion. En sia skribo ili petas : 1) permesi dusemajnan ripozon ĉiujare ; 2) pagi por festaj tagoj ; 3) pagi al malsanuloj por la unuaj 15 tagoj la tutan salajron ; 4) por la sekvantaj 15 tagoj 50 % el la monata salajro ; 5) registaro ne prenu procentojn el la pensioj, kiujn oni donas al familioj de mortintaj oficistoj, kiel okazas nun, sed la familioj ricevu la tutan pension ; 6) se oficisto estas maldungata, la registaro donu al li monhelpon.
Kiel respondo je tiu peto, la registaro komencas… malgrandigi etatojn je 20-25 %…
— página 3 —
SENNACIULO — 3
Sindikato de komercaj oficistoj en Aleksandrio sendis al Zaglul-Paŝa sciigon por informi lin pri situacio de siaj membroj kaj pri tio, ke ili postulas pli altan salajron, sep-horan labortagon, unu ripoztagon en semajno, rajton maldungi oficistojn nur post difinita elprovo, kaj vicon de aliaj postuloj, kiuj limigas arbitron de l’ estraro.
Al tiu petskribo respondo ne estis farata.
En Alĝerio kaj Tunizio oficistoj de milit-oficejoj, post senfruktaj klopodoj, decidis, kiel informas «L’Humanité» (La Homaro), aranĝi ĝeneralan strikon.
Se tiel estas en landoj, kie ekzistas sindikatoj de oficistoj, do oni povas facile imagi, kia situacio estas tie, kie profesiaj unuiĝoj estas leĝe malpermesataj, ekzemple : Turkio, Persio, Sirio ktp. Pri netolerebla situacio de oficistoj en la laste nomitaj landoj elokvente parolas jena originala formo de striko, kiun faris urbaj oficistoj en Bejruto : ili rifuzis ricevi salajron ĝis kiam ĝi estos altigita…
Tia «orienta striko» similas pli bone al mallibereja malsato aŭ ekonomia «ĥarakiri»*) kaj atestas pri suferoj de la orienta oficisto, batita de mizero kaj senrajteco.
URMANLJIK.
El Naŝa gazeta (Nia jurnalo) organo de l’ sindikato de oficistoj USSR, trad. 5500.
——
*) Disvastigita en Japanio moro memmortigi.
Laborista Gimnast- kaj Sport-Lernejo
La 18.-19-an de septembro, okazis la solena malfermo de la unua lernejo de la «Laborista Gimnast- kaj Sport-Asocio» germania en Leipzig. Tio pruvas, ke la laborista sportmovado en Germanio jam estas sufiĉe forta. Ĝis nun eĉ la burĝa sportmovado ne povas montri tian grandiozan lernejon. Tiu lernejo, kiu ne nur celas, eduki siajn vizitontojn en gimnasto kaj sporto, sed samtempe akcelos la politikan laboristan kleriglaboron, estos nova fortikaĵo de la germana, eĉ de la tutmonda Proletaro.
La 19-an matene, je la 9.30-a horo, komenciĝis la malferma kunveno solena en la novkonstruita lernejo. K-do Gellert, la gvidanto de la asocio, salutis la gastojn kaj skizinte la historion de l’ lernejo, solene transdonis ĝin al la gvidanto, K-do Benedix. Sekvis salutoj de diversaj organizoj kaj instancoj enlandaj kaj eksterlandaj, regnaj, landaj, urbaj ktp.
La paroladoj faritaj dum la solena malfermo estis disaŭdigataj per la Leipziga radiosendstacio «Mirag» ; eksterlande oni do povis silente partopreni. Sed… kiam ekparolis la reprezentanto de la germana komunista Partio kaj de Komintern, «Mirag» interrompis la disaŭdigadon…
La 20-an matene, tramarŝis Leipzigon multaj gimnast- kaj sportistaroj, ludantaj fajfilojn kaj tamburojn. Antaŭtagmeze la samaj aroj ludis komune (5.000 personoj) sur la «Aŭgustus-Platz» (placo de Aŭgusto). Estis la unua fojo, ke tiom da laboristaj fajfistoj kaj tamburistoj komune ludis. Impreso fortega kaj bona.
Posttagmeze, de 1.30a ĝis 2.30a horo, okazis sur la sama placo liberaj gimnastekzercadoj, kiuj partoprenis kelkaj miloj gegimnastuloj kaj gesportuloj.
Kiam finiĝis la gimnastekzercadoj, alvenis la kurantoj de la t. n. «stelkurado» (?). El ĉiuj direktoj alvenis salutleteroj en fermitaj tuboj, transportitaj de multaj miloj da kurantoj tra la tuta regno el Belgio, Aŭstrio, Estonio, Danio, Svisio ktp.
Poste formiĝis aroj el manifestantoj marŝontaj al la nova lernejo. De tie pli ol 10.000 da sportuloj pluen marŝis al la sportparko de «Vorwärts-Leipzig-Süd» (Antaŭen-Leipzig-Sudo). Tie okazis la prelegado de la salutleteroj, pluraj liberaj gimnastekzercadoj, muzikludoj ktp.
Entute la festo estis granda paŝo antaŭen en la intereso de la laborista gimnast- kaj sportmovado. La Laboristaro grandamase partoprenis kaj per tio pruvis sian simpation, dume la burĝaro iom konsternite rigardis la feston de malproksime.
Proleta Esperanto-Gazetservo.
TIE ĈI KAJ TIE
Postuloj de la moderna tekniko.
Ĉe la kongreso de la Internacia Transportista Federacio, okazinta lastatempe en Paris, la francoj antaŭmetis rezolucion cele al unuformaj, facile komprenebLaj vojmontriloj, prikonsentitaj internacie kaj uzotaj devige ; ĉar motoristoj ofte vojaĝas en aliaj landoj kaj scias ordinare nur sian gepatran lingvon, pro tio ili ne komprenas la direktilojn kaj endanĝerigas sian vivon kaj tiun de aliaj personoj.
La britoj rekomendis, ke ĉesu la kutimo laŭ kiu maristoj malŝarĝas varojn kaj funkciigas levturnilojn, ne nur ĉar tiele ili anstataŭas dokistojn, sed ĉar la lingva malfacilaĵo igas akcidentojn pli oftaj.
★
Notinde.
Pri la ĉi supre menciita kongreso oni povis legi en la jurnalo «Le Peuple» (La Popolo) la jenon : «K-do Fimmen, la generala sekretario, ricevas la parolon kaj tuj rediras france kaj angle la paroladon, kiun li faris hieraŭ germane…»
Nu, ni ĉesu aserti, ke la laboristaj gvidantoj bezonas tradukistojn por kompreniĝi sin ĉe internaciaj kongresoj !!?
★
«Libera Societo».
Tia estas la titolo de komunumo, kiun projektas fondi judaj K-doj en la ĉirkaŭaĵo de Los Angeles (Kalifornio). Jam multaj aliĝis kaj fervore klopodas por sukcesigi la entreprenon. Interesatoj sin turnu al K-do A. Rogat, 3185 Blanchard Street, Los Angeles, Kalifornio, Usono.
Laborkonfliktoj en Islando
Eĉ en malproksima Islando la moderna labor-problemo aperas kun la disvolviĝo de industrio. Per la apliko de vaporo al la ŝipoj, fiŝkaptado fariĝas grand-industrio ; la salajruloj iĝas klaskonsciaj, formas sindikatojn, kiuj kuniĝas en nacia federacio ; la mastroj siaflanke formas asociojn, kvankam tiuj ĉi ne ankoraŭ federaciiĝis. Organizitaj strikoj kaj mastrostrikoj fariĝas oftaj, speciale en Rejkjavik, la ĉefa haveno de la trenretoŝiparo.
Post pli ol unu klopodo farita de la registaro kaj de privataj parlamentanoj por organizi la akordigon de laborkonfliktoj, proponon prezentita de privata parlamentano, kaj apogita de mastroj kaj laboristaj sindikatoj, fariĝis leĝo la 27-an de junio 1925.
Tiu ĉi leĝo starigas komision, kies la Federacio de Sindikatoj nomas kvin membrojn, la Federacio de Mastroj (aŭ ĝis kiam tia organizo fariĝis la Asocio de Posedantoj de Trenretoŝipoj) kvin membrojn, kaj la Suprega Juĝistaro la prezidanton. La Komisiono nomas akordigantan oficiston, kun aprobo de la Ministerio de Industrio.
Ĉiuj sindikatoj kaj mastroj devas sendi kopiojn de iliaj kolektivaj kontraktoj al la akordiganta oficisto, kiu rajtas interveni, kiam ajn li opinias, ke ekzistas danĝero pri laborkonflikto. La koncernatoj devas doni ĉiujn necesajn informojn.
La aŭtoritatoj povas postuli, ke la proponoj de la akordiganta oficisto estu submetataj al la membroj de laboristaj sindikatoj kaj mastraj asocioj por ĝenerala baloto.
La unua akordiganta oficisto estis nomita en septembro 1925 kaj antaŭ la fino de la jaro li akordigis tre gravan konflikton pri salajroj en la fiŝkapta industrio.
El la Bulteno de Internacia Labor-Oficejo.
Domsklaveco en Sierra Leone
La Brita ŝtatsekretario por la kolonioj, respondante al demando farita en la Deputitaro la 30-an de novembro 1925, diris ke komerco pri sklavoj estas leĝe punata en la Protektorato de Sierra Leone, kaj ne estas motivo por kredi, ke aktiva komerco ekzistas. Tamen la posedo de sklavoj ne estas punebla, kvankam la rajto por posedi ilin ne estas akceptata kaj ne povas esti leĝe efikigata.
En sia parolado ĉe la malfermo de la nova kunsido de la Leĝdonanta Konsilantaro, lastan novembron, la Guberniestro de Sierra Leone anoncis, ke projekto de leĝo estos proponata por ordoni ke :
ĉiuj personoj naskitaj en la Protektorato aŭ kondukita tien estos deklarataj liberaj ;
ĉiuj personoj traktataj kiel sklavoj aŭ tenataj laŭ iaspeca servuto fariĝos liberaj ĉe la morto de ilia mastro aŭ posedanto ;
Neniu postulo por aŭ pri la posedo de sklavo estos akceptata de iu el la juĝistaroj de la Protektorato.
El la Bulteno de Internacia Labor-Oficejo.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
Finalo 1848
Martaj ventegoj uraganis tra la lando. Sunbrilo alternis kun pluvo kaj nebulo. En la sino de la tero kaj en la ĉeloj de la plantoj bolis la vivo sanktigita de la suno kaj premis eksteren. En la popolkorpo bolis la sango kaj ekŝaŭmis kiel katastrofiga ondego.
Maltrankvilo regis en la lando ; kaj en la stratoj de la alitempe tiel kvieta kaj kontenta saksa urbo turiĝis barikade ĉaroj, mebloj kaj pavimŝtonoj. La iam trankvilaj stratoj eĥis de la batalbruo.
Uniformitaj homoj alkuris kontraŭ la barikadoj okupitaj de la liberecbatalantoj. Batalis la demokratio kontraŭ la despotio *).
Trankvileco ekestiĝis en la urbo. Virinoj kaj infanoj vagadis kaj serĉis inter la mortigitoj siajn karulojn. Jen oni trovas la patron, vestitan ankoraŭ per la laborejvestaĵo, kuŝantan kun dispecigita kranio sub renversiĝinta ĉaro. Tie kuŝis la frato, disŝirita per grenado kaj katenita per la propraj intestoj. Kaj jen, laŭlarĝe super la barikadoj kuŝis junaĝa homo, portanta la ŝnurumitan jakon. La bela, blanka frunto estas traigita per kuglo kaj etaj sangogutoj falis el la lia studenta ĉapo. Vunditoj ĝemis kaj la plorado de la inoj kaj infanoj penetris en la silentajn domojn.
Ekstere en la kampoj, kie ĵus la printempo naskiĝis, oni batalis por la lasta decido. Multaj el la liberecbatalantoj sterkis per sia sango la hejmecan teron kaj koloriĝis la barikadojn.
Aretoj da kurbiĝintaj viroj kaj junuloj, eskortitaj per ĝisdente armitaj soldatoj migris al la urbo en la grandajn malliberejojn. Birda kantado kaj printempa flustrado akompanis ilin.
La batalo estis finita kaj la revolucio subpremita.
Sufokiga somero regas super herbejoj kaj kampoj. Jen marŝas el la urbo trupo militista, kondukanta ĉen-katenigitan viron. Ĝis sur la sabla monteto ili akompanas lin.
Betul- kaj salikbranĉoj ĉirkaŭas la junece belan kapon de la junulo kaj karese ludas la vento en lia nigra bukla hararo.
Profunde enpenetras la simbolo de la batalanta kaj suferanta junularo en la memoron de la ekzekut-rigardontoj. Ankoraŭfoje la junulo superrigardas sopirokule la florantan hejmon kaj melankolie sonas tra lia animo : «Kaj se kiel regantoj la princoj ne estus solaj, Germanio, Germanio, kiel bela vi povus esti !… »
Ektremas la aero pro la krako de la ok pafiloj. Ne plu batas koro. «Super ĉiuj montoj silento !… »
El la Prol. Heimstunden (Hejmaj horoj), jarkolekto 1924.
Esperantigis ROBERTO E. BITZER.
★
——
*) Kutime oni uzas ĉi-kaze «despoteco»’n aŭ «despotismo»’n. Sed ni tamen lasas la formon despotio, kiu montras ian analogion kun demokratio. Estas ĉi-okaze interese noti la gravan rolon, kiun ludas en vivo de lingvo la proanalogia leĝo. — Red.
☆ DISKUTEJO ☆
Ĉu Marks eraris ?
(Daŭrigo *))
La britia ekzemplo
Depost sia unua apero en la Historio, la scienca socialismo devis elteni la plej furiozajn atakojn de la burĝaro. La kapitalista klaso, diris foje Karl Kautsky, kompatas la mizeran, humilan proletaron kaj penas mildigi ĝiajn penojn per almozoj, sed ĝi fariĝas malamikeca, ŝtonkora, kruelega kontraŭ postulantaj kaj batalemaj salajruloj. Dum la projektoj de la socialistoj utopiaj preskaŭ ne tuŝis la burĝaron, la marksismo, per sia proklamo, ke la laboristoj devas mem sin liberigi, estas rekta, kruda minaco al la ekzistanta reĝimo. Konscia pri la marksa parolo, ke «teorio fariĝas materia forto kiam ĝi ekkaptas la amasojn», la kapitalistaro bataladas jam tri kvaronojn da jarcento por ĉiuj rimedoj kaj sur ĉiuj frontoj kontraŭ la marksismo, kaj ĝi uzas perforton kaj ruzon, materiajn kaj spiritajn armilojn, senescepte.
En Hungario, Horti bruligis la marksistan literaturon ; la batalkrio de la faŝistoj ĉiulandaj estas : «For la marksismon !» kaj eĉ la Viena polico (ĉe kiu estas tre spertaj esperantistoj !) antaŭ nelonge, je la internacia kongreso de la instruistoj, perforte forigis el la kongresejo afiŝojn, sur kiuj troviĝis frazoj de Karl Marks. Apud la larĝpugnaj, etcerbaj policanoj ni vidas en la kontraŭmarksa batalfronto la burĝan profesoraron, malpli larĝpugnan, sed ne malpli etcerban. Universitataj profesoroj fabrikis kaj fabrikas laŭordone kaj laŭmende «marksrefutaĵojn».
Unu el la plej ofte ripetitaj argumentoj de tiuj «profesoroj» estis, dum la dua duono de la pasinta jarcento, la britia ekzemplo.
La britia industrio pli kaj pli kreskadis, malvolviĝis, pliperfektiĝis ; la laboristaro plimultiĝis, koncentriĝis kaj fondis grandajn organizaĵojn ; sed la marksa tezo pri grandiĝanta mizerigo ŝajnis malpravi, kaj klaskonscio kaj batalemo forestis. Anstataŭ luktadi, la anglaj laboristoj preferis intertrakti kun siaj kapitalistoj ; anstataŭ klasbatalo, ilia devizo estis socia paco. Kaj se ili tamen batalis, iliaj celoj estis limigitaj al pure profesiaj, mallarĝaj, brancaj demandoj ; en ĉiuj bataletoj, ili vidis ne la ĝeneralan intereson de la tuta klaso, sed sian specialan erintereson ; ne la fincelon de socialismo, sed nur ercelon de tuja, malgranda sukceso.
La foresto de proleta klaskonscio kaj de socialista ideologio en la britia laborista movado de la dua duono de l’ pasinta jarcento estis konsiderata de la burĝaj profesoroj kiel refuto praktika de la marksa teorio. Marks ja montris al ni, ke malvolviĝo de la kapitalista produktadordo kaj centralizo de la industrio kreskigas ne nur nombron kaj koncentrigon de la proletaro, sed ankaŭ ties mizeron kaj batalemon, ties klasan kaj socialistan konscion. La faktoj ŝajnis senespere mortigi la marksan teorion kaj la burĝaj profesoroj ekaperis kiel la grandaj venkintoj de la danĝera malamiko de l’ ekzistanta ordo.
Tamen, tiuj famaj «sciencistoj» forgesis, pro sia marks-mortiga ardo, ke en la unua volumo de sia ĉefverko «La Kapitalo» (aperinta jam en 1867), Marks liveras la ŝlosilon por kompreni la ŝajnan kontraŭdiron. Marks tie klarigas, ke entrepreno, uzante pli perfektan ilaron aŭ maŝinaron ol la granda amaso de samspecaj produktejoj, povas produkti dum sama tempo pli grandan kvanton da produktaĵoj, aŭ po varpeco malpli kare. Sed ĉar la pli perfektaj maŝinoj aŭ laborprocedoj estas ne ĝenerale aplikataj, sed esceptoj, la valoro de la produktaĵoj estas ĝenerale determinata de la socie necesa — t.e. sub mezaj kondiĉoj necesa — labortempo. Tiamaniere la mastro de la escepte pliperfekta entrepreno povas vendi siajn produktaĵojn je la ĝenerala, socia valoro (aŭ nur iomete malpli kare), kvankam la individua valoro de ĉiu varpeco, ĉe li produktita, estas malpli alta, ĉar reprezentanta malpli da laboro. Tiu diferenco donas al la posedanto de teknike progresinta entrepreno ioman super-profiton, super la meza profitnivelo (1), dank’ al la monopolo de la teknika supereco.
Tiaj monopoldevenaj ekstraprofitoj kreiĝas ne nur en la konkurenco interne de unu branĉo, aŭ de unu lando, sed ankaŭ en la konkurenco de lando al lando. En varinterŝanĝo inter du landoj, la pli progresinta lando ĉiam gajnas, kaj ekspluatas la malpli progresintan (2) eĉ kiam estas libera interŝanĝo, kaj des pli se oni prikonsideras la perfortajn metodojn uzatajn de imperialistaj ŝtatoj, kapitaliste altevoluintaj, kontraŭ landoj ekonomie malpli fortaj.
Estas konate, ke Britio havis, je la mezo de l’ pasinta jarcento, la komercan monopolon en la ekonomio de l’ tuta mondo. En ĉiuj aliaj landoj ankoraŭ regis ĉefe la metiista produktado, kiam la teknika supereco de la britia industrio konkiris la mondmerkaton. Tiel la britia kapitalistaro havigis al si grandegajn superprofitojn, kiuj ebligis al ĝi, cedi al ĝia proletaro, almenaŭ al ties kvalifikitaj tavoloj, parton de la profito sub formo de pli altaj salajroj.
Engels tre frue rimarkis tiun tendencon. Jam la 7-an de oktobro 1858, li skribis al Marks :
«La angla proletaro burĝiĝas pli kaj pli, kaj ŝajnas, ke tiu nacio, la plej burĝa el ĉiuj, volas finfine havi apud sia burĝaro burĝan aristokrataron kaj burĝan proletaron. Evidente, tio estas, iamezure, bone kalkulita flanke de nacio, kiu ekspluatas la universon.»
En la jaro 1882, Engels skribis en letero al Kautsky :
«Vi demandas, kion la anglaj laboristoj pensas pri kolonipolitiko. Precize la samon kiel pri politiko ĝenerale. Tie ĉi ne ekzistas laborista partio, ekzistas nur konservemaj kaj liberalaj radikaluloj, kaj la laboristoj trankvile profitas kun ili el la kolonia kaj mondmerkata monopoloj de Anglio.»
——
*) Vidu la n-rojn 99, 102, 103 kaj 104.
(1) Vidu : «La Kapitalo», I-a vol., ĉap. X kaj XIII/3. (2) Vidu : «La Kapitalo», III-a vol., 1-a parto.
— página 5 —
SENNACIULO
En artikolo aperinta en 1885 en lingvoj angla kaj germana, Engels skribis:
« … la industria monopolo de Anglio estas la pivoto de la ekzistanta angla socisistemo. Eĉ dum la daŭro de tiu monopolo la merkatoj ne povis plivastiĝi same rapide kiel la kreskanta produktiveco de la anglia industrio; la krizoj ĉiudekjaraj estis la sekvo. Kaj nun novaj merkatoj ĉiutage plimaloftiĝas, tiom ke oni volas trudi eĉ al la negroj de l’Kongo la civilizon, kiu fluas el la kotontoloj de Manĉester (Manĉestro), el la argilajoj de Staffordshire (Stafordŝir) kaj el la metalajoj de Birmingham (Birmingam). Kia estos la sekvo se kontinentaj, kaj precipe amerikaj varoj elfluos kreskantamase, se la leona parto kontribuata nuntempe de la angliaj fabrikejoj al la provizamado de la mondo malpliiĝas de jaro al jaro? (3) …Kiom daŭris la industria monopolo de Britio, tiom la britia laboristaro partoprenis grade je la favorajoj de tiu monopolo… Jen la kaŭzo, pro kiu ekde la malapero de la owenismo (4), ne ekzistis socialismo en Anglio. Sekve de la disfal[?] de la monopolo, la angla laboristaro perdos tiun privilegian pozicion. Ĝi subite sin vidos ĝenerale — ankaŭ la favorigita kaj gvidanta malplimulto — malsuprenigita sur la saman nivelon kiel la laboristoj eksterlandaj. Jen pro kio socialismo ekzistos denove en Britio. »
Socialismo ekzistos denove en Britio! Tion skribis Frederiko Engels, la kunfondinto de l’ marksista teorio, en la jaro 1885! Kaj mi pensas pri la ĝenerala striko de majo 1926, pri la klasbatalaj pliakrigitaj, pri la heroa luktado de la karbministoj, pri la konstanta krizo de anglia industrio sekve de l’ usona kaj kontinenta (ĉefe franca kaj germana) konkurenco. Tion skribis Engels en periodo, kiam socialismo ne ekzistis en Britio kaj kiam la burĝaj profesoroj, pagitaj por mortigi la marksismon, sindone kaj ŝvitplene neniigis tiun diablan sistemon ĉiutage.
Hodiaŭ, el historia perspektivo, vidante, ke la teorio tiom « refutita » de la profesoroj kaj ŝajne nuligita de la faktoj, sin montras prava kaj neŝancelebla, ni povas nur rideti pri ilia infaneca fervorego kaj devas bedaŭri la tempon kaj energion perditajn por tiaj sensencajoj.
LUCIEN RÉVO.
(3) Tio estas skribita en 1885! Nun, kvardekunu jarojn poste, la okazo antaŭvidita de Engels fariĝis doloriga fakto.
(4) Skolo de la utopia socialisto Robert Owen (Oin). Vidu la antaŭan artikolon.
[REKLAMO p.5] JUS APERIS: KARL MARX lia vivo kaj lia verko — Kompiltradukita de V. ELSUDO — 90 pĝ. Prezo: 0.60 mk. g. — Mendu tuj ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1 – III, Leipzig
Antaŭmilitaj kaj postmilitaj sennaciuloj
(Daŭrigo*)
Montrinte do nur ĝian neeviteblecon kaŭze de neebleco tiama ekstariĝi ekster la kadroj de nacia kulturo, ni revenu al nia temo:
Kiaj estis la antaŭmilitaj sennaciuloj? — Ĉu ili entute ekzistis? — Jes, ili ekzistis. La potenca blovo de internacieca sento proletrevolucia ne unumomente ĉesis sian efikon. Ĝi longe influis ankoraŭ la Duan Internacion. La germanaj socialdemokratoj ekzempleuzadis longtempe la esprimon « Proletarier Deutscher Zunge » (en esperanta traduko kvazaŭ « Proletoj de germana lango », ne lingvo), volante per tio ekmontri la senkulpecon sian pro uzo de nacia lingvo, la nuran fiziologiecon de la lingva fenomeno, nenion komunan havanta kun la spirita nacieco de burĝaj klasoj. Ankoraŭ en la jaroj 1900-1905 la skribanto de ĉi-linioj legis en pol- germankaj ĉeĥ-lingvaj socialistaj gazetoj de Silezio ĉefartikolojn pri naciisma problemo, kiuj entute sen honto povus reaperi nun kiel ĉefartikoloj en SENNACIULO aŭ Sennacieca Revuo. La samo estis ĉe la tiamaj grandaj ĉeforganoj socialistaj de Berlin, Vieno, Praha, Krakovo, Parizo, ktp. Sed baldaŭ ĉi vivresto de sennacieco devis foraperi el-inter la oficialaj partioj. Teorie ĝi restis nur ĉe kelkaj « ortodoksaj » marksistoj, ĉe kelkaj grupoj de anarkistoj kaj — fine — ĉe individuoj, kies sennacieco tamen troviĝis en la sama stato, kiel la internacieco de Marx, Bakunin, Kropotkin k. a., kiuj — spirite vere internaciaj, senigitaj je ĉiu nacieca, ŝovinisma sento, manke de unu lingvo internacia povis ekmontri sian internaciecon nur en kelklingveco, egalecon en la elekto de nacia lingvo skribata aŭ parolata.
Kaj jen kia estis la fizionomio spirita de tia kelklingva « sennaciulo » antaŭmilita — fidela disĉiplo de Marx, Bakunin k. a. (La tre malmultnombran grupon de socialistoj esperantistoj antaŭmilitaj oni ne povas meti en la kalkulon).
— Al kiu nacio vi apartenas? — mi demandas.
— Al neniu — sonas la respondo.
— Bele; tamen, vi estas naskita kiel…?
— Naskita kiel… ruso (aŭ polo, judo, germano, franco) — sed mi ne min sentas ruso.
— Tamen vi parolas kaj skribas ruse.
— Estas egale por mi — ruse, germane, france aŭ angle.
— Nu do, ĉu vi estas samtempe ruso, germano, franco kaj anglo?
— Ne — sed estas por mi egale, kiun lingvon mi uzas. Mi estas internaciisto.
— Bone — kaj la italan kaj hispanan vi same estras?
— Ne — ilin mi ne estras.
— Do — via internacieco estas limigita.
— Praktike, jes. Sed tial ĉiu konscia K-do devas lerni almenaŭ 1-2 fremdajn lingvojn, la ĉefeŭropajn.
— Kaj la ĥinaj, hindaj kaj japanaj K-doj, ĉu ili devas esti preterlasataj?
— Ho, ĝi estas malfacila problemo. Nek mi nek la partio solvis ĝin; do mi ne povas al vi respondi finece — mi nur konsilas ke vi lernu la francan, germanan kaj anglan lingvojn.
— Mi laboras dek horojn potage (ĉi konversacio okazis en Parizo en la jaro 1912) kaj ne havas tempon perdi 3-6 jarojn por lerni 2-3 novajn lingvojn. Kaj se eĉ mi lernus ilin, tio ne kontentigus min, ĉar mi ege dezirus legi ankaŭ italajn, hispanajn, rusajn, ĥinajn k. a. verkojn.
Kaj la interparolo transiris al alia temo.
Alifoje mi — tiame ankoraŭ neesperantisto — demandis mian poliglotan K-don: « K-do, ĉu vi aŭdis ion pri la internacia lingvo esperanto, kaj kion vi opinias pri ĝi? »
Ho — estas ridindajo — artefarita konglomerato, jargono el ĉiuj lingvoj; lingvo estas natura fenomeno kaj oni ne povas krei ĝin artifike. Ne indas okupi la kapon.
Mi obeis. Mi ne okupiĝis per ia vivnekapablajo — mi sekvis la instruon de mia pli klera K-do, kaj lernis, lernadis diligente la tri fremdajn lingvojn — ĝis kiam venis momento, jam postmilita, kiam iu alia, kompare malpli instruita K-do, hontigis min.
La konversacio iris la saman vojon:
— Al kiu nacio vi apartenas?
— Al neniu.
— Tamen vi estas naskita kiel…
— Kiel polo. Sed estrante la lingvon internacian esperanton, mi estas kapabla interkomunikiĝi kun K-doj ĉiulandaj, ne bezonante lerni ilian lingvon. Antaŭe mi sentis min internaciisto nur teorie, ideale. Nun mi sentas min sennaciisto en la vera senco de ĉi-vorto same kiel mi estas senkonfesiulo, kvankam baptita en rom-katolika eklezio…
— Ĉu vi scipovas aliajn lingvojn krom la pola kaj esperanta?
— Nenian. Mi ne bezonas. Se ĉiu lernus krom sia gepatra la internacian lingvon baldaŭ ankaŭ la naciaj fariĝus nebezonaj.
— Kaj vi ne sentas domaĝon, bedaŭron je malapero de nacia kulturo kaj ĝiaj apartaj belecoj?
— Tute ne; nova, tuthomara kulturo proleta anstataŭos ĝin kaj jam hodiaŭ mi estas preta ne elparoli nacilingve eĉ unu vorton, se nur ĉiuj K-doj jam komprenus esperanton.
Kaj la interparolo transiris al alia tereno. Li — estis simpla laboristo. Mi — la tiel-nomata « duon-intelektulo » kun la « famo » de poligloteco, mi hontis; eklernis esperanton kaj aniĝis al Sennacieca Asocio Tutmonda; ĉesis la senfinan, malmultefikan studadon de fremdaj lingvoj — kaj hodiaŭ ekdeziris montri al niaj Gek-doj, kiaj estis la antaŭmilitaj kaj kiaj estas la nunaj, postmilitaj sennaciuloj.
JOAN SAVADO.
P. S.: Ĉar la naciiĝo de eŭropa kulturo trapasadis la vojon:
Nacia dinastio, nacia ŝtato, nacia lingvo kaj nacieca popolkulturo. Do la evoluo al nova, tuthomara popolkulturo devos sekvi la returnan vojon:
Sennacia ŝtato (komencis efektiviĝi en U. S. S. R.). (La antaŭmilita Aŭstrio, la pola multnacia ŝtato dinastia en Eŭropo, disfalis en apartajn naciajn ŝtatojn, pruvante la naturecon de sociologia evoluleĝo, menciita en la supra artikolo. Nun, kiam ĉiuj popoloj jam satiĝis per sia nacia « sendependeco », venas la tempo al internacia ŝtato proleta. La pli klera burĝaro sekvas la saman vojon en la Paneŭropa movado).
Sennacia lingvo (komencas efektiviĝi per esperanto).
Sennacia, tuthomara popolkulturo (komencas efektiviĝi per SAT).
★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★
La « Fundamento de Esperanto » (1) devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝo de la vojo de unueco.
L.-L. ZAMENHOF.
(1) Mendebla ĉe nia Administrejo.
*) Komenco en la n-ro 104.
— página 6 —
SENNACIULO
Sennaciula Radio-Paĝo
NOVA RADIO-STACIO EN LENINGRADO
Fine de julio komencis funkcii nova 10-kilovata radio-stacio en Leningrado. Ondolongo de la stacio 1.100 metroj.
La anteno estas fiksita sur tri lignaj mastoj kies alteco estas: du — po 100 metroj kaj unu — 143 metroj. La potenco estas grandigebla ĝis 15 kilovatoj. La tuta stacio estas konstruita en Leningradaj uzinoj.

Desegnajo de la nova radio-stacio en Leningrado: konstruajo kun antenmastoj kaj kabloj, kun subskribo mane skribita « Nova radio-stacio en Leningrado ».
Desegnajo de la nova radio-stacio en Leningrado: konstruajo kun antenmastoj kaj kabloj, kun subskribo mane skribita « Nova radio-stacio en Leningrado ».
La stacio estas facile aŭdebla en Skandinavio kaj apudbaltmaraj landoj. La unua esperanta disaŭdigo de la stacio okazis la 6-an de aŭgusto. Estis disaŭdigata la solena malfermo de nia VI-a.
Regula disaŭdigo okazas ĉiutage, krom jaŭdo, de la 6 ĝis la 9 h. laŭ MET (Mez-Eŭropa Tempo).
Se sufiĉe multaj eksterlandaj K-doj anoncos sin, ni sukcesos organizi regulajn esperantajn disaŭdigojn.
Pri aŭdebleco de la stacio eksterlandaj K-doj estas petataj skribi laŭ la adreso: « Radioperedaĉa », Gercen-str. 37, Leningrado, Sovet Unio. Ne forgesu noti en la komenco de la letero, ke ĝi estas en esperanto.
GEO. TETERIN.
★
RADIO SUR LA TERGLOBO
Laŭ lastaj kalkuloj, 817 brodkastaj stacioj regule funkcias. El ĉi tiu nombro, 534 lokiĝas en Usono, la 283 aliaj estas dislokitaj en 57 landoj. Krom tiu nombro, 740 stacioj estas projektitaj aŭ nun konstruataj: 642 en Usono kaj 98 en diversaj landoj. Do baldaŭ estos 1.557 sendstacioj.
Unuavice staras Usono, poste Kanado (30 stacioj), — Aŭstralio, Britio kaj Hispanio (po 20), — Meksikio kaj Germanio (po 19), — Francio kaj Kuba (po 18), — Svedio 17, — Brazilio 13, — Argentinio kaj Finlando (po 10). La aliaj landoj posedas malpli ol 10 staciojn. En Sovetio la nombro de la radiostacioj kreskas tre rapide. Nune funkcias: Moskvo (410 m., 450 m., 1.010 m., 1.450 m.) Stravopol (570 m.), Astrahan (657 m.), Sverdlovsk (750 m.), Kiev (780 m.), Nijni-Novgorod (780 m.) Iv. Voznesensk (800 m.), Gomel (900 m.), Minsk (950 m.), Voronej (950 m.), Rostov (1.000 m.), V. Ustjug (1.010 m.), Leningrad (1.100 m.). Entute estas 16 stacioj, kiuj regule disaŭdigas.
En Germanio, la potencoj de la stacioj Berlin, Hamburg, Leipzig, Breslaŭ, Frankfurt a. M., Stuttgart, Nurenberg kaj Koenigsberg estas 10 kilovataj, kaj la superstacio Laŭfenberg baldaŭ detronigos tiun de Daventry.
H. NIKOLLET (Lyon).
★
ESPERANTA RADIO KALENDARO
Ĉiumonate ni presigos liston de la stacioj, kiuj disaŭdigas esperante. Niaj legantoj estas petataj nin informi pri sanĝoj, ĉesoj, novaj sendoj, eĉ pri eblaj eraroj.
Horoj de Greenwich.
Ĉiutage: 10 h. 45 Leipzig (452 m.), Dresden (294 m.)
Ĉiumonate, 3-an merkredon: 22 h. Barcelono (325 m.)
Lundon: 10 h. Dairen (Japanio) (395 m.) 17 h. Moskvo (1.010 m.) 18 h. 10 Vieno (531 m.), Graz (397 m.) 18 h. 30 Stuttgart (446 m.) 19 h. Minsk (950 m.) 20 h. Romo (425 m.)
Mardon: 0 h. 35 Cleveland (Usono) (273 m.) 2 h. Minneapolis (Usono) (416 m.) 16 h. 20 Montevideo (270 m.) 17 h. 30 Leipzig (463 m.), Dresden (294 m.) 20 h. 10 Ĝenevo (760 m.)
Merkredon: 17 h. 45 Madrido (340 m.) 21 h. Gleiwitz (251 m.), Breslaŭ (418 m.) 21 h. 30 Zagreb (350 m.) 22 h. 15 Bilbao (418 m.)
Jaŭdon: 18 h. 10 Vieno (531 m.), Graz (397 m.) 19 h. Parizo (1.750), Parizo (458 m.) Gisborne (Nov-Zelando) Horo kaj ondlongeco nekonataj.
Vendredon: 1 h. New-York (258 m.) 16 h. 20 Montevideo (270 m.) 17 h. Moskvo (1.010 m.) 20 h. 30 Toulouse (Francio) (260 m.)
Sabaton: 17 h. 15 Dortmund (283 m.), Munster (410 m.) Elberfeld (259 m.) 17 h. 35 Berlino (513 m.), Berlino (571 m.) 21 h. Bilbao (415 m.)
Dimanĉon: 8 h. 30 Moskvo (1.450 m.) 9 h. 30 Moskvo (1.450 m.) 10 h. Hamburg (392 m.), Hannover (297 m.), Bremen (279 m.)
H. N.
ATENTIGO
Ĉio koncernanta la Radio-paĝon, estu senpere sendata al K-do H. Nicollet, 91, rue de Trion, Lyon (V°) Francio, kiu estas responda pri la teknika parto. Li bezonas regulan ricevadon de « Radioljubielj » kaj « Experimental Wireless », interŝanĝe li sendos francajn radio-gazetojn.
RADIO KAJ ESPERANTO
Ĉiudimanĉe, nia K-do Javoronkov efektivigas esperantajn disaŭdigojn, aŭdeblajn en tuta Eŭropo pere de la Moskva stacio Komintern (1.450 m.).
De 8 h. 30 ĝis 9 h. (Horo de Greenwich) okazas esperanta kurso.
De 9 h. 30 ĝis 10 h., parolado aranĝata de la konata soveta gazeto « Radjoljubitelj ».
La SAT-anoj, kiuj aŭdos tiujn disaŭdigojn estas petataj skribi al la K-do A. Vinogradov, ĉef-inĝeniero, Radiostacio de M. G. S. P. S., Bolŝaja Dmitrovka, Moskvo — pri la aŭdebleco.
★
Ĝis nun, 83 sendstacioj disaŭdigis esperantajn kursojn, konferencojn aŭ informojn.
★
Mi legis en « Amateur Wireless » artikolon pri nova ideo, kiu ricevas multajn adeptojn (laŭ diro de la gazeto):
Por simpligi la lingvajn malfacilajojn de la radiistoj, kiuj aŭskultas la fremdajn staciojn, oni povus krei vortareton entenantan nur kelkajn centojn da vortoj sufiĉajn por informbulteno. Tiuj vortoj estus elektitaj inter tiuj, kiuj estas similaj en la diversaj eŭropaj lingvoj. Tiamaniere, post 15 tagoj da studo, ĉiuj komprenus la informojn.
La direktoro de tiu gazeto ŝajnas ne koni nian lingvon. Niaj anglaj K-doj povus informi lin. 771.
★
RADIO JE LA SERVO DE SUBAKVIĜISTO
Komence de l’ nuna jaro speciala teknika komisio germana eksperimentis submare apud la insulo Helgoland pri uzebleco de nove eltrovita radioricevilo subakva. La provoj estis kontentigaj; en profunda loko oni povis aŭdi ne nur radiogramojn de la esplorŝipo sed brokastadon el la kontinento! Kiel anteno servas distranĉita drataro fiksita ĉe la kapo, la alia necesa ilaro troviĝas en la skafandro. La fotajo montras modernan skafandron kun radioricevilo ekspoziciita en Berlin 1926.

Foto de moderna skafandro (subakva kostumo) kun kasko kaj radioricevilo, staranta sur tripiedo, ekspoziciita en Berlin en 1926.
Foto de moderna skafandro (subakva kostumo) kun kasko kaj radioricevilo, staranta sur tripiedo, ekspoziciita en Berlin en 1926.
H. MURAVKIN.
— página 7 —
SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
Imitinda Ekzemplo
LA SAT – JUBILEO
Gekamaradoj!
Sennacieca Asocio Tutmonda jubileas pro sia kvinjara ekzistado. Okaze de ĉi tiu fakto la tutmonda SAT-anaro forĝas jubilean ĉenon ĉirkaŭ la mondo, alivorte: aranĝas libervolan monkolekton por nia asocio.
Gekamaradoj!
Ankaŭ ni, Nederlandaj SAT-anoj faru nian devon. Ni ne postrestu! Ĉiu el ni donu tiom, kiom li povas, ĉu grandan, ĉu malgrandan sumon, laŭpove.
Ni kolektu en niaj grupoj, inter esperantistaj K-doj, inter laborkolegoj, inter konatuloj, ktp., ktp.
Sendu monon al K-do Hoogervorst, Seringenstraat 6, Aalsmeer.
Kaj vi! K-doj ne-SAT-anoj!
Ankaŭ vi faru vian devon. Tio estas: aliĝu al la mondorganizo de proletoj esp-istoj. Vi abonu nian semajnan gazeton SENNACIULO, por kies plibonigo kaj pligrandigo ni streĉas ĉiujn fortojn, kies abonprezon ni malaltigis.
Ne izolu vin, K-doj, sed kunbatalu en la armeo de l’ proleta esperantistaro.
Resume, K-doj, ĉiu sendu monon, iĝu membro de SAT, abonu SENNACIULO-n! Vivu la proleta esperanto-movado!
VIVU SAT!
GPDB.
★
La ĉi supra alvoko aperis en Nederlanda Laborist-Esperantisto. Ni publikigas ĝin kun la espero, ke tia bona ekzemplo estos imitata. Ĉiu K-do devas forte konscii, ke « S-ulo », kiu antaŭe jam estis la plej malmultekosta gazeto, povos daŭre esti liverata laŭ la nova, malaltigita prezo, nur se ni varbos 1.000 pliajn abonantojn. — Se ni ricevus 2.000 novajn abonojn, ni povus denove plimalaltigi la prezon!…
Fervoriĝu pli kaj pli, K-doj! Via devo koincidas kun via profito.
NE PROKRASTU ĜIS MORGAŬ, KION VI POVAS FARI HODIAŬ.
POSTKONGRESAJ RIMARKOJ
Niaj proksimaj taskoj
Pli ol iu alia el niaj kongresoj, la VI-a permesas al ni, post mallonga rigardo sur nian pasintan laboron, direkti niajn okulojn antaŭen sur niajn estontajn taskojn. Post ni estas kvin laborplenaj jaroj, kronitaj de la sukceso de Leningrado. La glacio estas rompita: Gravaj laboristaj organizajoj, ĝis nun dubintaj pri la praktika valoro de esperanto vidis proprokule, ke nia movado estas potenca, ke nia lingvo estas vivanta, ke nia spirito ne estas utopia kaj iluziema, sed praktika kaj klaskonscia.
El tio rezultas, ke la malicaj blufajoj de anoj de « tutperfektaj » lingvosistemoj ne plu estas timindaj. Se ili ne sukcesas pruvi, per same forta kongreso kiel nia VI-a, ke ilia sistemo povas esti por la proleta batalado almenaŭ same praktike utila kiel esperanto, neniu atentos ilin plu. Ĉar tro klare nia kongreso montris nian realan forton al tiuj, kiuj ĝis nun ne estis sufiĉe informitaj.
Ankoraŭ du aŭ tri kongresoj kiel nia VI-a — kaj certe multaj gravaj laboristaj organizajoj mem rekomendos al siaj membroj efektive (ne surpapere kiel ĝis nun) la studadon kaj aplikon de esperanto! Ĉu tiu perspektivo ne permesas al ni esperi, ke tiam la interbatalado en la brusto de multaj SAT-anoj, inter por kaj per esperanta laboro, iom post iom ĉesos? La laboristaj organizajoj, partioj, sindikatoj, kulturasociaj ktp., ja mem propagandos esperanton!
★
Kelkaj el niaj K-doj estas eĉ ebriigitaj de la sukceso de nia VI-a. Ili jam sonĝas pri tre baldaŭa enkonduko de esperanto en grandajn laboristajn organizajojn. Jam ili revas pri grandaj kursoj en sindikatoj kaj partioj, pri grandaj laboristaj kongresoj internaciaj uzantaj nur esperanton kiel interktraktilon.
Ho, ne trorapidu! SAT havas kvinjaran historion sukcesplenan. Post kvin jaroj ni pri tiuj revoj jam povos diskuti pli serioze, kondiĉe, ke nova granda hombuĉado imperialista ne jetegos nin ree en teruran abismon.
Tamen ni jam nun devas praktike prepari la atingon de tiu celo. Ni eĉ ne deziru, ke morgaŭ iu granda kaj grava laborista organizajo sin turnu al ni, postulante instruistojn por esperantistigi siajn dudekmilojn kaj funkciulojn ĉiugradajn por plifaciligi al ili internaciajn rilatojn. Ĉu ni jam havas sufiĉe grandan nombron de spertaj, lertaj instruistoj? Ĉu la necesan kvanton da altkvalitaj lernolibroj, ekzerceraroj ktp.? Ĉu ni jam havas la sciencan terminaron kiu permesus al ni traduki esperanten iun ajn plej malfacilan tekston ekonomian aŭ socisciencan? Ĉu ni jam disponas je necesa nombro da stenografistoj kaj maŝinskribistoj, nepre necesaj ĉe gravaj kongresoj? Kiom da demandoj — tiom da nej.
Jen kion necesas prepari, serioze, senhezite energiege! Krom la daŭrigo de nia interfabrikeja korespondado, kiu estas la plej taŭga ilo por atentigi la respondecajn gvidantojn de la laborista movado pri la praktika utileco de nia lingvo, ni nun pliprofundigu nian laboron. Necesas plialtigi la procenton de la altŝtupaj kursoj por progresintoj en la ĝenerala nombro de la esperanto-kursoj, por havigi al ni instruistojn.
Ni bezonas lernilojn taŭgajn por la instruado de ia sperto de homoj, de laboristaj gvidantoj aŭ pli bone, de subgvidantoj (ĉar gvidantoj mem havas tro da laboro por lerni lingvon). Tiuj proletaj politikuloj bezonas esperanton por difinitaj celoj. Ni ne povas devigi ilin lerni ekzemple la nomojn de ĉiuj zoologiaj aŭ botanikaj specoj, kiujn ili eble dum sia tuta vivo ne bezonos, sed ni devas al ili tuj doni la vortaron por ili plej necesan. Ni ne forgesu, ke tiuj K-doj ne havas multe da tempo, ke ili volas akiri esperanton plej rapide. Por akiri la necesan politikan terminaron, sufiĉas la legado de « S-ulo ». Sed por ke ili plej rapide akiru la pli teorian, sciencan terminaron ekonomian (al ili treege necesan), ni ne povas konsili al ili la legadon de ĉiuj verkoj marksistaj (aperintaj aŭ aperontaj en esperanto) por ke ili tie, perdante tempon, serĉu la necesajn vortojn. Pro tio oni bezonas krestomation, kiu enhavu sur minimumo da spaco maksimumon da tiaj esprimoj, koncentrigitaj en elektitaj ĉapitroj el elektitaj verkoj de l’ scienca socialismo.
Ĉu tia traduklaboro, elĉerpo de ekzistantaj trezoroj de esperanto, kreado de novaj vortoj sur bazo de jam ekzistantaj radikoj, ne estus brilperspektiva agadkampo por tiuj K-doj, kiuj antaŭ nelonge nepre volis pliriĉigi nian lingvon per propraj elpensajoj kaj kiuj depost la Viena rezolucio obstine silentas?
Ni ĉerpu el la nia lingvo per senĉesa tradukado la necesan teknikan terminaron, sen kiu la enkonduko kaj lernado de esperanto en seriozaj laboristaj rondoj fiaskus! Kaj finfine, ni organizu en grandaj urboj, kie nombro kaj elekteblo de taŭguloj estas pli grandaj, plej baldaŭ kursojn aŭ rondojn por esperanto-stenografado. Gek-doj havantaj la eblon, ekzercu esperantan maŝinskribadon!
Tiom da taskoj, nepre necesaj por fina sukceso. Ni eklaboru!
★
Studado de lingvo estas pli facila por junaj ol por maljunaj personoj. Esperanto fariĝos la sola lingvo de proletaj kongresoj ne morgaŭ, sed nur post sufiĉe longa tempo. Verŝajne ĝin kongresuzos ne la nuna maljuna, sed nur la sekvanta, la juna, nun kreskanta generacio de laborist-gvidantoj. Tial nia laboro en proletaj junularmedioj estos plej kaj plej necesa kaj plej fruktodona. Pro tio ni koncentrigu konsiderindan parton de niaj klopodoj kaj penadoj sur la junularon. Tiuj junuloj uzos esperanton, kiam la maljunuloj jam ne plu ĝin volos lerni kaj kiam la mezaĝuloj estos hezitantaj. SAT bezonas fortan, bone organizitan junularfakon, junularkorespondadon, korespondadon de estontaj soldatoj, por ke ili jam estu SAT-anece « infektitaj », kiam la pereinda militarismo de la imperialista burĝaro etendos sian sangan manon al ili.
Ni eklaboru! Kaj ni, « paŝo post paŝo, post longa laboro, atingos la celon en gloro »!
LUCIEN RÉVO.
★
LINGVAJ DEMANDOJ
Necesas trovi finfine kelkajn terminojn por konceptoj ĝis nun tre malofte renkontintaj en la esperanta verkaro. Temas pri terminoj de politika ekonomio.
Tiel longe kiel esperanto estis uzata ĉefe de la burĝaro kaj etburĝaro, la ekzistanta terminara ekonomia plene sufiĉis. Por komercadi kaj korespondadi pri praktikaj demandoj de varintersanĝo, nia lingvo estis sufiĉe preciza. Sed la ĉefa karakterizajo de burĝa ekonomio estas konfuzeco, kaj ĉe la
— página 8 —
SENNACIULO
unuaj paŝoj al scienca pritraktado de iu ekonomia temo ni sentas mankon de koncizaj esprimoj; la vortoj, bildoj de la konceptoj, kvazaŭ disfluas sub niaj manoj. Same kiel la proletaro havas sian klasideologion diferencan de tiu de l’ burĝaro, same ĝi bezonas sian propran vortaron ekonomian.
Plus-value (fr.), Mehrwert (germ.), Surplus-value (angl.), Plusvalore (it.), Pribavoĉnaja stoimostj (rus.); ĉu esp.: plivaloro aŭ supervaloro? Tiu termino esprimas la parton de la produktajo, kreitan de la salajrolaborulo super la valoro de la laborforto, super la salajro, restantan en la manoj de la kapitalisto. La vorto plivaloro ŝajnas same ĝusta, ĉar la laboristo produktas pli da valoro ol li ricevas sub formo de salajro. Kiun vorton elekti? Por tiu koncepto ni nepre bezonas unu solan terminon oficialan, kaj ne du.
Kiel traduki la vorton taux (fr.), Rate (germ.), Rate (angl.), Norma (rus.), ofte uzatan en la esprimoj: taux de profit, taux de la plus-value; Profitrate, Mehrwertrate; rate af profit, rate of interest; norma pribili, norma pribavoĉnoj stoimosti?
La vortaro de Grosjean-Maupin rekomendas takso aŭ procento. Sed la unua havas alian sencon, la dua estas tre malpreciza. Eble oni povus uzi, laŭ propono de K-do Yelland, la terminon poprocento. Aŭ la esprimon normo, kvankam ĝi ne estas tute trafa? Aŭ simple la poo? Aŭ la poono?
- Oni scias, ke laŭ Marx la supervaloro dividiĝas je tri partoj: profito de entreprenisto (fr. profit, germ. Profit, angl. profit, rus. Pribil), procento de monpruntento (fr. intérêt, germ. Zins, angl. interest, rus. procent) kaj grunda rento (fr. rente foncière, germ. Grundrente, angl. ground rent, rus. zemelnaja renta). Pri la vortoj profito kaj grunda rento ne necesas diskuti ĉar ili estas sufiĉe klaraj. Sed la termino procento estas tro ĝeneralsignifa, ĉar finfine ankaŭ profito kaj rento kalkuliĝas laŭ procentoj, kaj tiam la vorto procento havas tute alian sencon. Krom tio, se oni elektus por la esprimo serĉita sub paragrafo 2-a (taux, Rate, rate) la terminon procento, la vorto fr. taux d’intérêt, germ. Zinsrate, angl. rate of interest, rus. uorma procenta estus esperanto: procent-procento aŭ procento de procento!
Mi malfermas la vortaron de Grosjean-Maupin por serĉi la esp. esprimon por la vorto intérêt kaj mi trovas: rento, profitparto, profito, utilo, bono. Rento estas neuzebla, ĉar ĝi signifas alian parton de la supervaloro; profitparto estas maltrafa, ĉar la de ni serĉita vorto difinu parton de supervaloro kaj ne parton de profito; profito estas neuzebla pro la sama kaŭzo kiel rento; la esprimoj utilo kaj bono estas ĝeneralaj, sed ne ekonomiteknikaj terminoj.
Kiun vorton elekti? Ĉu ne estus rekomendinde uzi la vorton intereso, facilekomprenebla por franclingvanoj, anglalingvanoj kaj eĉ germanlingvanoj (kiuj ofte uzas Interessen apud Zins)?
Niaj K-doj diru sian opinion. L. R.
★
RESPONDO al SAT-ano 1187
— Kia diferenco estas inter la du vortoj: ino kaj virino?
— Ino estas multe pli vastsenca ol virino (aŭ homino). Ĉiuj virinoj estas inoj; sed ĉiuj inoj ne estas virinoj. La vorto ino ampleksas ne nur la homajn inojn, sed ankaŭ la inojn de ĉiu ajn speco de besto. Hundino, katino, kamelino, elefantino, lacertino, kolubrino, fiŝino, skarabino, ktp., estas inoj.
Virino estas aplikebla nur al la ino de homo; ino estas aplikebla ne nur al la virino (aŭ homino), sed al ĉiuj ajn bestaj inoj. Oni do ne devas uzi la simplan ĝeneralan vorton ino por montri virinon.
FAKULO.
KRONIKO
Germanio.
Regensburg. — La 4. k. 5. de sept. okazis ĉi tie la VIII-a konferenco de LEA-distrikto bavaria. Partoprenis 82 delegitoj el 15 grupoj krom la gastoj, ne sendis delegitojn 5 grupoj. Tagordo estis: Raportoj distriktaj kaj grupoj; kurs k. propagandaferoj; internaj aferoj kaj diversajoj. La raportoj de la delegitoj kaj distriktestraro montris, kvankam ne laŭnombran, sed tamen laŭkvalitan plibonigon kaj pliampleksiĝon de la scio esp-a en la vicoj de nia anaro. Post deŝarĝo, la malnova estraro denove estis per aklamo reelektita. Sabate vespere okazis publika ppropagandfesto bone vizitita ankaŭ de neesp-istoj. Dimanĉe posttagmeze la kunvenintaro, per motorŝipo ekskursis al « Walhalla » (simila al greka templo) enhavanta la bustojn de eminentuloj antikvaj, mezepokaj kaj modernaj; vespere la Gek-doj disiĝis esperante baldaŭan revidon! Al la K-doj en Regensburg ni dankas pro la bona kaj bela gastigado dumkonferenca. R. E. B. 1810.
Nederlando.
Leiden. — La 13. sept. estas fondita en nia urbo SAT-Grupo (la dua en Nederlando!), al kiu tuj aliĝis 11 membroj. La kunvenoj okazos ĉiujaŭde en la Popoldomo. Oni studos laŭ « Petro » por pliperfektiĝo. Ĉiuj membroj aliĝos al SAT.
La estraro konsistas el: K-do. Timmers (Prezid), K-do Bendsveld (Kasisto) kaj K-do J. Massaar, Tollensstraat 4, Leiden (Skret.).
★
LA SAT-APARATO SERVAS
Kelkaj tradukoj el SENNACIULO igis la Redakcion de l’ bulgarlingva jurnalo Saznanie, eldonata en Detroit (Usono), disponigi ties paĝojn por esperantajoj. Ĉi sukceso estas ŝuldata al la internacia laborista korespondado, montranta mondskale la luktadon de l’ Proletaro…
La legantaro de Saznanie ŝajnas esti nun tre favora al nia afero kaj mi estas invitita informi pri la esp. movado la anojn de la Bulgara-Macedona laborista eduka klubo en Detroit. Ĝoje mi akceptis ĉi inviton kaj tre baldaŭ mi povos konigi la ekziston de S.A.T. kaj ĝiajn celojn.
Bedaŭrinde, mi ne scias la anglan lingvon kaj ne povas pli larĝigi mian agadkampon, kvankam abundas tradukindajoj en « S-ulo » kiujn certe akceptus ankaŭ anglalingvaj gazetoj. SAT-ano 3647.
★
Raporto de la Blankrusia Centra esperanto oficejo: Dum la pasinta jaro (de 23-5-25 ĝis 28-5-26) ni presigis en 13 blankrusaj gazetoj k. jurnaloj 135 leterojn el eksterlando, 112 informartikolojn 17 artikolojn pri esp-o, SAT k.a., 20 fot-ojn, ricevitajn el eksterlando. Dum la lastaj monatoj, junio-julio, ni presigis: 102 leterojn el eksterlando. 18 informartikolojn, 12 artikolojn k. fot-ojn. Ni estas interligitaj kun ĉiuj gravaj landoj.
★
MEMORNOTO
Represis el « Sennaciulo » la jenaj gazetoj: A Zaznanie, Detroit, 27-8-26: « Soveta registaro estas stabila kaj vivados » (n-ro 40) kaj « Laborista situacio en Hungario » (40); ankaŭ 20-8-26: « Henri Barbusse denove laŭdas esperanton » (42) — Basler Vorwärts, Svisio, 3-7-26: « El Nederlando ». (39). — El Nederlando ». (39). — Basler Vorwärts, Svisio, 3-7-26: « El Nederlando ». (39).
Enhavas notojn pri SAT. — Sächsische Arbeiter Zeitung, Germanio, 11 maj 13-8-26, kaj 13-9-26; leteroj pri la VI-a de K-do O. Bässler. — Sächsisches Volksblatt, Saksio, 11-8-26: pri la VI-a. — Proletarij, Harkov 29-8-26: pri SAT poŝtmarkoj. — The Shop Assistant, Anglio, 18-9-26. Artikolo de K-do Mark Starr pri la VI-a. — Lansbury’s Labour Weekly, London 18-9-26: longa artikolo de K-do Mark Starr pri la VI-a.
Artikoloj, fotoj, salutoj ktp., pri VI-a SAT-kongreso aperis en sekvantaj leningradaj jurnaloj: leningrada kompartia organo Leningradskaja Pravda n-roj 161, 163, 174, 182, Krasnaja Gazeta Matena eldono n-roj 158, 176-182, Vespera eldono n-roj 164, 177-183, junulara jurnalo Smena n-roj 176, 179, 182. — Le Droit du Peuple, Lausanne, 16-3-26: pri la VI-a. — Basler Arbeiter Zeitung, Svisio, 4-8-26: pri la VI-a. — Krasnaja panorama, Leningrad, 27-8-26: pri la VI-a.
Enhavas tradukajojn el esperantaj leteroj. — Naš Putj, Kremenĉug, 1-9-26, 3-9-26, 5-9-26 kaj 9-9-26. — Basler Arbeiter Zeitung, Svisio, 5-8-26. — Die Betriebsorganisation, Frankfur, 15-9-26.
Enhavas priesperantajn artikolojn. — Pravda, Moskvo, 29-8-26. — Trud, Moskvo, 20-8-26.
ALVOKO
Laborista esperanta rondeto ĉe klubo je la nomo de Vajner en Sverdlovsk aranĝas en oktobro propagandvesperon kun ekspozicio. Ni petas al ĉiuj Gek-doj el la tuta mondo, ke ili sendu al ni salutleterojn kaj ekspoziciajojn. Ĉio estos kompencata.
Sendu al la jena adreso: u. Sverdlovsk. U. S. S. R. str. K. Libkneht, klubo Vajnera, al esperanto-rondeto.
Je la nomo de la rondeto: P. ŜUBIN.
ALVOKO
Al artistoj-pentristoj el ĉiuj mondpartoj
En Erivano (ĉefurbo de Armenio) estas eldonota grava nacilingva art-revuo kun internacia karaktero, celanta « la studadon profundan pri la arto de ĉiuj popoloj kaj ilian fratan ligon ». Ĝi estos la unua revuo, ignoranta la naci- kaj regnolimojn kaj respegulanta la arton internacian, precipe proletlaboristan, la arton de l’ nova epoko.
La revuo « Arto » deziras havi kunlaborantojn en ĉiuj landoj. Ĝi akceptas verkojn kaj korespondajojn en armena kaj esperanta lingvoj.
Ĉiuj artistoj estas petataj kunlabori al « Arto » per siaj pentroverkoj, priartaj artikoloj, priskriboj pri la nacia arto, ktp. Ĉiuj verkoj devas esti ilustritaj. Oni sendu ankaŭ artkronikajojn.
Ĉiu kunlaboranto ricevos po kvin ekzempleroj de la belega revuo.
Estonte la Redakcio uzos esperanton ankaŭ kiel peran lingvon por fari resumojn de ĉiuj artikoloj de l’ revuo.
Do « Arto » povos fariĝi esperantlingva revuo! Kunlaboru ĉiuj! Ĉion sendu al SAT-peranto en Erivan laŭ jena adreso: Gurgeno Sevak, Novo-Cernovna, 9, Erivan (Armenio) U. S. S. R., aŭ senpere al la redaktoro: Aran Jeremian, Erivan (Armenio), Regna Muzeo.
Le Gérant: L. GLODEAU.
★ Esperanto-Presejo J. SOLSONA, 9, Rue Hallé, Paris-14ᵉ — Telefono: Gobelins 62-71
N.º 106, 7 de octubre de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
3-a Jaro. N-o 106 — APERAS SEMAJNE — 7. Oktobro 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktanto: E. LANTY 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe
Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, Rue Boyer, Paris-XXe
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27
La naciismo en « senpolitikaj » lernejoj
« La lernejo devas esti ekster politiko ! » hipokrite asertas la burĝaj pedagogoj. Dirante tion, ili donas al la vorto « politiko » iom… specialan sencon : politiko estas kontraŭŝtatajo.
Tiamaniere en la lernejoj de iu monarkia lando oni rajtas, kaj eĉ devas, prilaŭdadi la bonaĵojn de l’monarkiismo ! tio ĉi ne estas politiko. Sed ve al arogantulo, kiu kuraĝos favore paroli pri malmonarkiaj teorioj : « politiko » ne estas tolerata en la lernejo…
Ni rigardu do kiamaniere la burĝa lernejo evitas politikon, parolante en siaj lernolibroj ekzemple, pri la granda milito 1914-1918. Ĝuste tiun ĉi problemon pristudis Eŭropa Centro de la Fondaĵo Carnegie, enketinta pri ĝi en preskaŭ ĉiuj landoj de la terglobo kaj resuminta la rezultojn de ĉi enketo en granda verko « Enketo pri la postmilitaj lernolibroj », kies unua volumo traktanta ĉefajn eŭropajn ŝtatojn, aperis antaŭnelonge (1).
Tiu ĉi dokumentaro, indas la atenton de ĉiu vera sennaciulo, montras la veran fizionomion de l’burĝa lernejo, fizionomion, sur kiu estas miksitaj la trajtoj de krueleco kaj malsaĝeco.
(1) Enquête sur les livres scolaires d’après-guerre. Vol. I. Paris. 1925. (Enketo pri la lernolibroj postmilitaj).
Tiom, kiom permesas la limigita spaco de jurnala artikolo, ni penos koncize skizi la enhavon de tiu ĉi interesega libro.
★
Plej forte la politiko enradikiĝis Germanian lernejon. La 148-a paragrafo de la Weimar-a konstitucio diras, ke la instruado en ĉiuj lernejoj devas esti konforma al « la spirito de l’germana nacio kaj de interpopola paco », por ne atenti la lastajn vortojn de l’paragrafo, oni uzas plejparte malnovajn antaŭrevoluciajn lernolibrojn ; aŭ la nove eldonitajn lernolibrojn oni markas per la jaro 1917 por eviti la necesecon pritrakti la malvenkon de Germanio kaj la respublikon.
En la lernolibroj regas la imperialismaj teorioj de Mommsen kaj Treitschke ; multo estas dirata pri Moltke, Blücher kaj Krupp, malmulto aŭ nenio — pri Gœthe, Kant, Beethoven. Ofte oni parolas pri dio, helpanto de germana militarismo, kiu kruele punas ĝiajn malamikojn.
La lernolibroj ne konfesas la malvenkon de Germanio, sed rakontas pri Wilson, pri bolŝevika oro, provokinta revolucion ktp. Pri la respubliko nemulte estas dirata.
« La revolucio neniigis la armeon kaj la ŝiparon… La imperion, tiun fieran kreaĵon de Bismarck, oni transformis, 48 jarojn poste, en respublikon » (1926) (*).
Jen ankoraŭ du citaĵoj el antaŭrevoluciaj, sed ankoraŭ uzataj nun, lernolibroj : La milito estas ne detrua, sed krea forto, kiu konstruas la socion ». « Emo al monarkio estas leĝo de l’homa naturo ».
Kaj jen temoj por verkoj el la libro : « Pli ol 800 temoj pri la mondmilito de 1914-1918 jaroj » : « La kanonuzino de Krupp en Essen. Kreskanta envio de Anglio al Germanio. Kial Francio estas nia ega malamiko. La teruro de angloj dum apero de Zeppelin’aj aerŝipoj… ».
Kaj por kompletigi la belan bildon ni citu ankoraŭ verŝaĵon el porinfana krestomatio (1915) :
Jen malamik’ en tranĉeoj sin kaŝis ; Ni lin kuraĝe ataku. Tiu hundego ne pensu, ke ni Iun hodiaŭ pardonos.
Ĉiun mortigu pardonon petantan, Ĉiujn mortigu, la hundojn. En nuna horo, la horo de vengo Pli malamikojn mortigu !
★
En Francio ne estas pli bone. Jen kiel traktas unu lernolibro la demandon :
« Ni ne parolu pri malamo kaj vengo eĉ rilate niajn plej harditajn malamikojn : malamo kaj vengo malaltigus nin ĝis ilia nivelo. Kaj nur
(*) La ciferoj en parentezoj indikas la eldonjarojn notitajn sur la lernolibroj.
— página 2 —
2 — SENNACIULO
pro nia sendanĝereco kaj digneco ni starigos inter ili kaj ni la neforgeseblan memoraĵon pri iliaj malnoblaĵoj kaj krimoj. »
Kaj nun jen por komencantoj ĉerpitaj ekzercoj el sufiĉe disvastigita lernolibro de Fournier. Komence estas priskribata la bombumado de Reims kaj poste sekvas : « germanianoj mortigis… ; ili finmortigadis niajn… ; forbruligis… » La ellasito estas plenigota de lernanto.
La rusa revolucio pasis tute nerimarkite de la aŭtoroj de francaj lernolibroj…
★
La belgia akademio antaŭnelonge aljuĝis premion al libro, titolita « Skizoj pri la vivo kaj kulturo de belgia popolo », skribita de du eminentaj pedagogoj. La sekvanta citaĵo donas sufiĉan komprenon pri la spirito de ĉi verko :
« La germaniaj industrio kaj komerco venkadis per rimedoj, similaj al rompoŝtelo kaj friponado… Relative honestaj inter si, simile al membroj de rabista grupo, obeantaj komunan severan disciplinon, ili estas malhonestaj kaj ne plenumantaj siajn promesojn rilate al ĉiuj negermanianoj. »
En alia belga lernolibro ni legas :
« La germanianoj restis samaj, kiel ilin priskribis Cezaro antaŭ dudek jarcentoj : raso de rabistoj, ŝtelistoj kaj mortigistoj. For el la Ligo de Nacioj tiujn ĉi krimulojn… Ili devas esti konsiderataj kiel popolo nekapabla esti memstare regata kaj devas esti prizorgataj kiel iliaj antaŭaj negraj kaj papuasaj kolonioj ».
★
En Italio la enketo ne sukcesis, ĝin respondi tre konata italia pacifisto, kiu tre diplomate evitis iujn ajn citaĵojn el lernolibroj por ne akuzi sian landon pri ĝiaj edukaj krimoj. Tamen la « pacifisto » sincere diras, ke Italio ne ricevis de la milito tion, kion ĝi esperis havigi al si.
En Bulgario, lando multe suferinta pro la senĉesaj militoj, lando, kies popolo disreviĝis de ĉiuj siaj iluzioj, oni tamen venenigas la infanajn cerbojn per similaj putrindaĵoj :
« Vi, serboj kaj montenegranoj, malnoble perfidis nin. Senkonscienca rumano kaŝatakis nian landon. La domo ja estis sen mastro — alloga okazo por ŝtelisto… Sed niaj suferoj baldaŭ finiĝos : proksimiĝas la tago kiam la malamiko ricevos merititan punon ». — « La grekianoj estas egaj hipokrituloj… Kiam grekiano malfortas, li surgenue petegas, sed li fariĝas kruela plifortiĝante. »
★
En Aŭstrio la popolkleriga ministerio proklamis ankoraŭ en 1919 militon kontraŭ ĉiuj militarismaj lernolibroj, foriginte ilin el uzo. Tuta aro da cirkuleroj postulas, ke la instruado estu bazita sur la principoj de internacia solidareco, ke pri la mondmilito estu rakontataj nur faktoj konfesitaj en ĉiuj landoj, aŭ almenaŭ pri la dubaj demandoj estu klarigataj ankaŭ la malaj teorioj.
Se la aŭstriaj instrutendencoj ne konformiĝas ankoraŭ kun la teorio de la sennacieca edukado, ili tamen permesas konstati grandan progreson.
Ankaŭ en Anglio, kie la lernejo estas tute apartigita de la ŝtato (eĉ la popolkleriga ministerio estis kreita nur en 1873) la granda pliparto de lernolibroj penas eduki ĉe la lernantoj estimon al aliaj nacioj kaj abomenon al milito. Cetere al la priskribo de militaj okazintaĵoj estas dediĉate nemulte da atento, la ĉefa temo estas progreso de l’civilizacio.
★
El tiu ĉi mallonga revuo ni vidas, ke en la pliparto de eŭropaj landoj oni kripligas la plastikajn mensojn de l’infanoj instruante al ili malamon al aliaj nacioj, glorigante la nacian armeon, ĝian heroecon kaj kuraĝon. En la plej bonaj okazoj (Aŭstrio, Anglio) oni tamen edukas en la spirito de naciismo kaj patriotismo, miksita kun burĝa pacifismo.
Ni kredas, ke ĉiu ajn argumentado pri tio ĉi estas tute superflua, ĉar la artikolon ja legas konsciaj sennaciuloj. Mi nur bedaŭras, ke paralele kun citaĵoj el burĝlernejaj lernolibroj mi ne povas enmeti ankaŭ por komparo citaĵojn el sovetlandaj lernolibroj. Espereble iu el la sovetlandaj K-doj plenumos tiun taskon.
E. AISBERG.
Ĉu kredeble ?
Industriisto germana skribis en gazeto :
« Oni ne sufiĉe klare vidas, ke la « amaso » estas la efektiva konsumanto de tiuj objektoj, kiujn ĝi ne uzas senpere. La aĉetanto de komplika kaj multekosta maŝino por surpresi teksaĵojn estas eble grandindustriisto, ŝajne la vera mendinto, kaj la vendanta maŝinfabriko amindumas lin. En vero la maŝinon funkciigas la laboristedzino aŭ la servistino, kiu deziras porti multkolorajn vestojn aŭ antaŭtukojn. La maŝino ne funkcias, kiam la edzoj de la edzinoj ne havas laboron aŭ tro malaltan salajron. Tiu malzorgo de la veraj kaŭzoj pri la okupado de nia industrio eble klarigas, kial inter ni ĝenerale estas konsiderataj ĉiam ankoraŭ la riĉaj rondoj kiel la efektivaj konsumantoj. Fakte kreis la superintensa industrio evoluo en Germanio kondiĉojn kiuj malpermesas limigon de la debito ĉe la nemultuombraj anoj de la nuntempa aĉetpova amaso. Eble ankaŭ al ni venas jam ĉi tiu kompreno, sed neniel ni ties tiras konsekvencojn tiel konscie kaj energie, kiel la Usonanoj. En Usono oni forlasis la malnovan koncepton laŭ kiu la laboristo laste estas konsiderata kiel homo, kaj unue kiel energifonto, simila al meĥanika aparato, kiu sen kunteniĝo kun la ekzistado de la fabriko povas esti laŭplaĉe utiligata aŭ forigata. Oni komprenis, ke por atingi pli altan debiton ol la ĝisnunan necesas pligrandigi la aĉetpovon de la produktanto, t. e. la salajron de la laboristo.
La agado de Usono certe meritas nian plej streĉan atenton, por ke malaperu ĉe ni la jenaj polemikaj agitvortoj : deziremo de la laboristaro « kaj » profitavido de la industrio.
R. Matschat, la skribinto, okupas gvidantan pozicion en la germana industrio. Li skribis tiun ĉi artikolon en la « Frankfurter Zeitung » post kelkaj vortoj de Ford, kiu postulas la kvintagan laborsemajnon ». La vortojn mi ja aŭdis, sed la kredo al mi mankas, tial ke ĉiuj entreprenistoj en Germanio provas plibonigi la produktadon per malaltigo de salajro kaj plilongigo de labortempo…
SAT-ano 5690.
La enspezo de Leningrada laboristo
La salajrstatistiko en julio nunjara montris ke la meza salajro en 9 industriaj sindikatoj estis 78 rubl. 80 kop., aŭ 97 % de la antaŭmilita salajro. En junio la meza salajro estis 73 rubl. 42 kop. aŭ 92 % de la antaŭmilita. La kaŭzo de la salajrpavaltiĝo[?] en julio estas la pli granda kvanto da labortagoj en ĉi-monato.
Ĉe metalistoj la meza enspezo estis 92 rubl. 25 kop.
La duan lokon okupas la kemiistoj-87 r. 75 k., ilin sekvas la ledistoj-86 r. 42 k. ; paperindustriaj laboristoj-75 r. 3o. ; lignajistoj-72 r. 47 k. ; presistoj-72 r. 25 k. ; nutraĵistoj-70 r. 75 k. ; kudristoj-66 r. 9o k. ; kaj teksistoj-59 r. 54 k.
Laŭ « Rabočaja Gazeta ».
— página 3 —
SENNACIULO — 3
LA FERVOJOJ EN ĈINIO
La okazantaĵoj nun malvolviĝantaj en Ĉinio altiras la atenton de vasta publiko. Tial ni opinias, ke nia legantaro bonakceptos la ĉi suban artikolon, kiu iomete helpos ilin kompreni vastan, gravegan problemon, kiun eŭropanoj provas solvi per kanonoj, — kio riskas eksplodigi novan mondmiliton. — Red.
★
Dum 4 000 jaroj la ĉinoj ŝatis la kulturon de pasinteco kaj tradicion, malakceptante ĉiun novan ideon.
Ĉinio areas 11.000.000 kv.-kilometrojn kaj havas pli ol 400 milionojn da loĝantoj. Ĝi estas riĉa je mineraloj, karbo, ktp. kaj precipe en terkultura rilato. La ĉina popolo estas adepto de l’religio de Konfucio, kaj ĝenerale konata kiel tre modesta facile kontentigebla kaj volonte permesanta al ĉiu ekspluati ĝiajn naturdonacojn. Hejme ĝi sentas sin tre feliĉa.
Nur dum la lastaj jaroj eksentis la ĉinoj, ke ilia ekzisto en la nuna mondo ankaŭ dependas de la ĝeneralaj kultura kaj scienca progresoj en la aliaj landoj kaj ke materiala kaj intelekta kunlaborado de eksterlandanoj estas nepre necesa. Pro tio ili konsentis akcepti ĉiajn kontraktojn nur por atingi kunlaboradon.
Niaj legantoj povos el la sekvantaj linioj kompreni, kiel malfacile estis atingi la akcepton de fervojoj en Ĉinio.
Historio de la ĉinaj fervojoj.
Ni povas dividi la historion de la ĉinaj fervojoj je tri periodoj. La unua estas tiu de la jaro 1863, kiam oni la unuan fojon en la « ĉiela regno » pritraktis la fervojan demandon ĝis la jaro 1880.
Jam en la jaro 1863 estis prezentata al la regnestro petskribo, subskribita de 27 eŭropaj komercistoj el Ŝanghai, en kiu oni petis permeson por konstruado de fervojlinio Ŝanghai-Souchow (grava centro, proksimume 60 km. okcidente de granda marhaveno). Tiu petskribo estis rifuzata. Kiel kaŭzo por la rifuzo estis dirate, ke fervojo por Ĉinio povas esti okaze utila nur tiu, kiu estus konstruota de la ĉinoj mem ; kontraŭe se oni permesus la konstruadon al eksterlandanoj, oni ankoraŭ pli multe plifortigus per tio ilian influon en la « ĉiela regno ».
Du jarojn poste faris la eŭropanoj novan petskribon, pro la konstruado de 17 km. longa fervojo inter Ŝanghai kaj Woosung. La koncesio estis donata kaj la konstruado tuj ekkomencis. Sed pro diversaj okazoj oni povis nur en la jaro 1876, t.e. 11 jarojn post la ekkonstruo, komenci la trafikon, kaj eĉ tiam nur por mallonga tempo, ĉar la ĉina registaro, kiu prizorgis la trafikon, ĝin interrompis dum sekvanta jaro.
Malgraŭ la malsukceso, kiun la eŭropanoj havis ĉi-okaze, la konstruado mem havis aliflanke grandan valoron por la ĉinoj, ĉar la provo montris al la registaro, kian signifon povus havi la fervojo por la alproksimigo de unuopaj provincoj de la grandega ŝtato kaj por la plifaciligo de la politika unueco kaj ekonomia evoluo.
Post 1880 ekkomencis la ĉina registaro permesi al eksterlandanoj la konstruon de fervojoj, aparte tiuj de Peking-Mukden, Peking-Hankow, Ĉeng-Tai-Pienlo kaj de la linio Ŝanghai-Nanking, kiuj kavas entute proksimume 3000 kilometran longecon. La konstruado de tiuj linioj estis donata al anglaj kaj franco-belgaj entreprenoj, kiuj devis havi la necesan kapitalon kaj teknikan personaron. Ilia rolo konsistis ĉefe el havigo de kapitalo per eldono de ĉinaj ŝtataj biletoj kaj en kontrolo de la uzado de mono, por tiel ebligi gardi la rajton de la eksterlandaj posedantoj kaj la ĝeneralan krediton de la biletoj garantiataj de la ĉina registaro.
Krom la profito, kiun havis la entreprenoj per tio, ke ili liveris la necesan materialon kaj kaŝe partoprenis kiel posedantoj, ili plie partoprenis la profiton, kiun donis la fervojoj. La linioj mem estis unuaranga garantiaĵo por la mondonintoj.
Ĝis la jaro 1905 estis la fervojoj subigitaj al tiu reĝimo. El la spertoj kolektitaj dum jaroj, venis la ĉina registaro al la konvinko ke la ĝis nuna koncesiformo ne respondis al ĝiaj deziroj, ĉar ĝi konsideris la fervojon kiel rimedon por ĝenerala pliboniĝo de la popola bonstato. Ĝi pro tio ŝanĝis sian ĝisnunan koncepton, tiel ke ĝia ĉefzorgo estis pli kontentigita kaj ĝi enkondukis novan reĝimon de la fervojtrafiko. Tio estas ĝi subigis la fervojon al la efektiva kontrolo de kontroloficejo (Trafika ministerio), foriginte la partoprenon de la koncesiuloj je la profito rezultanta de la trafiko. En la jaro 1909 ekkomencis la ŝtato reaĉeti la grandan Nord-Sudan fervojon Peking-Hankow kaj Peking-Mukden (2400 km.)
La nuna stato.
La nuna reĝimo dividas klare la konstruperiodon de la trafika periodo. Dum la unua oni laboris sub la supera kontrolo de la ĉina registaro kaj sub gvidado de ĝenerala direktoro, helpata de ĉefinĝeniero, interkonsente kun la ĉina registaro kaj la financa grupo. Ĉi lasta havis tre grandan potencon, precipe koncerne la elekton de la personaro, la konfirmon de la projektoj kaj aĉetkontraktoj ktp. La prunteprenoj estas garantiataj per la ĝenerala enspezo de la ĉina ŝtato, sed unue prezentas ĉefan garantiaĵon la koncerna fervojlinio. Post finkonstruo de la linio estas la trafiko gvidata ekskluzive de la ĉina ŝtato pere de ĝenerala direktoro helpata de teknika ĉefinĝeniero. Post plena repago de la kapitalo per reaĉeto ĉesas aŭtomate la kontrolo flanke de la posedantoj de ŝtataj valorpaperoj.
Nuntempe sub la nomo : « ĉinaj ŝtatfervojoj » (enkalkulite la 600-kilometran linion Peking-Sui Yan, kiu estas konstruita de ĉinaj inĝenieroj per ĉina mono) konstruitaj laŭ la tekniko de diversaj landoj ekzistis tre diversaj konstru- kaj ekipo reĝimoj. Pro tio ekestis ĉe la tipo de la materialo, konstru- kaj trafikmetodoj, manko, kiu estus povinta krei seriozan malhelpon por bona organizado de la fervojoj. Ĉiuokaze estu menciite, ke iaj trafikkondiĉoj, kiel ekzemple larĝeco inter la reloj, alteco de la kuplado kaj maniero de la konstruado (Janej) ktp. ĉe ĉiuj fervojoj (escepte la sudmanĝurian) estas nun atentataj, kaj ke la interŝanĝo de rula materialo estas ebla.
Por forigi la ĉi-supre menciitan mankon, en la jaro 1920 estis de la trafikministerio kreita komitato por efektivigi la unuecon de la ĉinaj fervojoj, sub la prezido de la unua ĉefinĝeniero de la trafikministerio kaj kunlaborado de spertaj ĉinaj kaj eksterlandaj inĝenieroj. Oni povas aserti, ke per la agado de tiu komitato hodiaŭ plene estas efektivigita teknika unueco kiel ĉe la trafiko tiel ankaŭ ĉe la konstruado de la linioj kaj ke de post 1922 la ekzistantaj fervojoj estas unuece ekipitaj.
Ĉinio havas 12.000 km. da fervojlinioj en trafiko, konstruataj nun estas 1600 km. kaj projektataj 2.000 km. La lastaj estas donitaj koncesie aŭ troviĝas jam en vigla preparo.
Metodoj de fervoja mastrumado.
Koncerne la 12.000 km. da linioj su kiuj nun okazas trafiko, ni tiru el la oficiala statistiko jenajn informojn :
Kilometraj enspezoj . . . . . 14.200 ĉinaj d. — elspezoj . . . . . 6.300 — — puraj (?) enspezoj 7.900 — Trafika koeficiento . . . . . 44,3 %.
Se mi ne eraras, estis la trafika koeficiento ĉe la francaj fervojoj antaŭ la milito inter 60 kaj 65 %. El tiu komparo estas evidente, ke la trafika koeficiento ĉe la francaj fervojoj estas pli granda ol la nia. Oni povus kredi, ke la malpli grandaj kilometraj elspezoj dependas de pli celkonforma organizo de la ĉinaj fervojoj. Kontraŭe mi devas konfesi, ke ili estas direktataj laŭ malpli bonaj kondiĉoj pro militaj kaj aliaj internaj bataloj, aliel estus la profitoj pli grandaj ol ili nuntempe estas. Kio permesas al la ĉinaj fervojoj malkaran trafikon, estas plejparte la tuta aŭ preskaŭ tuta manko de respondeco koncerne la publikon ; sed al kiu respondeco estas la francaj fervojoj subigataj.
Iu eble opinius, ke ĉi tiu sistemo malebligas la ekonomian evoluon de la komerco. Kontraŭe, dank’ al la sistemo de grandaj transportagentejoj, ĝi estas absolute certigita. La fervojo permesas al la agentejoj por la ekspedita pezo en plenaj ŝarĝvagonoj jare ioman rabaton. La firmoj dank’ al sia organizo kapablas kolekti la malgrandajn sendaĵojn de la malgrandkomercisto, por plene ŝarĝi la vagonojn de 20 aŭ 40 tunoj kaj tiele ni atingas bonegan eluzadon de nia rula materialo.
Fine ankaŭ nia malgranda komercisto, kiu ne estas kutimigata sendi sian varon per fervojo, pli fidas al iu laŭ komerca maniero organizita transportagentejo, ol al la fervojo, kiu prenas sur sin nenian respondecon rilate al la transportado. Dum la agentejoj povas preni sur sin, dank’ al sia organizo, certan respondecon.
Ĉi tiuj agentejoj altiras jam pro sia propra intereso la ekspedon de varoj per la fervojo, kaj klopodas ĝin fortiri de aliaj trafikiloj. Ili entute ludas la rolon de fervojagentejoj kaj agadas kun pli granda sukceso ol tion povus la fervojagentejoj mem.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
Perspektivo.
La mondmilito kaj la nunaj politikaj komplikaĵoj estas la ĉefaj kaŭzoj de prokrasta evoluo de niaj fervojoj ; sed tiu ĉi stato estas nur provizora. La nova ĉina respubliko ekzistas apenaŭ de post la revolucio de 1912, kaj ĝi troviĝas en transira periodo, kiun devis ĉiuj popoloj travivi ; se eĉ dum tiu ĉi periodo ne povas esti efektivigata la progreso, tamen disvastiĝas la ĝenerala popola sento en tiu ĉi direkton.
Antaŭ nelonge estis starigata komitato por pristudi novan fervojan politikon, kiu prikonsideros la bezonojn de la lando kaj la staton kaŭzitan per postmilitaj cirkonstancoj, por doni al Ĉinio malgraŭ la momentaj financaj kaj aliaj malhelpoj, rimedojn por rapida ekonomia evoluado de ĝiaj fervojoj. Ĉinio posedas ĝis nun nur tre malgrandan parton de la fervojoj, kiujn ĝi bezonas. Larĝa perspektivo kuŝas antaŭ ni.
Laŭ artikolo de Inĝ. OUANG (Peking) aperinta en « La Fervojisto » N-roj 9, 10, 11, 12.
La Hispania Reakcio kaj la Instruado
En la oficiala bulteno (registara) de la provinco Cuenco estis publikigata cirkulero kiu ordonis al ĉiuj instruistoj, kiuj oficas en iu ajn lernejo (ĉu publika ĉu privata), la instruadon de la katolikaj religiaj doktrinoj kaj la partoprenadon al la kultceremonioj kaj precipe al la sankta meso ; agoj kiuj, diras tiu ĉi « lumiga » bulteno, estas nepre necesaj por trafe bona edukado.
La urb- kaj vilaĝestroj devas vivigi kaj plenumigi la ordonon kaj estas devigataj tuj komuniki pri eventuala neobeo (kiu estos punata plej severe) al la provincestrejoj.
Ni ne miru, ke semajnaj eldonaĵoj de la « Propagando Katoliksocia » freneze aplaŭdis tiun ĉi ordonon, alprenitan « post profunda studado de la afero, vidinte, ke la bono de la patrio postulas tian leĝon ». Kuriozaĵo estas, ke jurnaloj, kiuj sin nomas sendependaj, aprobis tiun perforton kontraŭ la konscienco. Evidentas, ke ni ankoraŭ vivas en mezepoka tempo kaj ega malheleco ĉirkaŭas nin. Dum tiu tuta longdaŭra nokto aperis nur kelkaj steletoj sur la Hispania horizonto.
Ne mankas progresemaj spirito kaj kapableco en Hispanio, sed ĉiam ili estas perforte subpremataj.
Novaranĝo de la instruado en la duagradaj lernejoj.
Laŭ la nova aranĝo, ekzistas por tuta Hispanio nur unu sola teksto kaj programo por ĉiu lecionaro. Tiel la ekleziularo ligas la spiriton kaj agliberecon de la profesoroj. La instruado perdas sian mov- kaj evoluelecon, fariĝas enua kaj nefruktodona. Tial, diris iu sincera Madrida pastro samtempe profesoro : « mensa kaj intelekta malamigo de la popolo, donas al ni la certecon, ke daŭros la nuna regado ». Interesa estas la novaranĝo de la ekzamenkomisioj. De nun en ĝi partoprenas : unu profesoro de mezlernejo (duagrada lernejo), tri profesoroj universitataj kaj unu ekleziulo, kiu, tiel diris la supre citita pastro : « eble la antaŭan tagon venis de sia kamparana laboro (ĉar ne estas bezonata iu ajn ŝtata aŭ universitata titolo, ĉiu ekleziulo rajtas partopreni) aŭ li eklernis pasintan tagon la hispanan lingvon ».

Skulptaĵo aŭ karikatura busto de viro kun granda barbo kaj granda nazo, vidata de flanko.
Skulptaĵo aŭ karikatura busto de viro kun granda barbo kaj granda nazo, vidata de flanko.
LIA REĜA MOŜTO ALFONSO LA XIII-a reganto de Hispanio.
Tiel penetris la eklezio en la instruadon. Ĉi sukcesojn ĝi atingis, estante la konsilantaro de l’militista registaro. Oni povas tute prave diri, ke ĉiuj registaraj agoj, ordonoj kaj decidoj estas la plenumo de la monaĥaj konsiloj.
ELBOR.
La virina vivo en Abĥazio
(El raporto de K-dino Trejper delegitino ĉe la 3-a konsiliĝo de Abĥazio.)
Unu el la plej interesaj kaŭkazaj landoj sendube estas Abĥazio. Ĝi estas loĝata de pli ol 26 diversaj gentoj, el kiuj ĉiu havas propran lingvon. La lingva diverseco estas ofte tiel ĥaosa, ke la loĝantaro de unu vilaĝo ne komprenas la lingvon de la najbara.
La indiĝenoj de Abĥazio estas popolo, kiu estis forpelata en ĉi montojn, de diversaj ĝin almilitantaj gentoj. Kaŝinte sin en la montaro netrapenetrebla, la abĥazoj konservis al si pratempajn lingvojn kaj morojn.
Tiun ĉi konservadon favoris la cirkonstanco ke nur sur mallarĝa teritorio apudmara ia interkomunikiĝo estas ebligata, sed en la montaro dum la plej granda parto de la jaro, ofte eĉ dum la tuta jaro, ne estas ebleco, nek piede nek per ĉevaloj, aranĝi ian interligon kun aliaj vilaĝoj kaj urbetoj. Pratempa ankaŭ estas la traktado de la virino abĥaza, malfacila estas ŝia sorto en tiu ĉi suna lando, riĉa je floroj kaj fruktoj, kuŝanta inter maro kaj montoj kiel paradiza anguleto.
La abĥaza virino ne partoprenas la ĝeneralan produktadon, sed nur plenumas la hejman laboron. Nur la viroj kulturas la tabakon kaj vinberojn, kiuj estas la ĉefprodukToj de la lando. Absolute senigita de homaj rajtoj estas la abĥaza virino. Ŝi devas kovri per vualo sian vizaĝon ; en ĉeesto de edzo aŭ alia viro parenca ŝi ne rajtas paroli. Kiam alvenas iu viro, ne estas permesate al ŝi vidigi sin egale, ĉu ŝi estas edzino aŭ patrino. Sed dum la lastaj jaroj ekrompiĝas la baroj. Kvankam estas malfacile sub tiaj kondiĉoj partoprenigi la abĥazan virinon en la socia vivo, oni jam povas vidi ŝin, en ĉiam kreskanta nombro, partopreni la kamparanajn kunvenojn. Antaŭe estis tio tre eksterordinara kaj miriga afero.
Komence la viroj estis malkontentaj kaj kontraŭstaris, sed fine nun ili devas cedi antaŭ la vekiĝanta aktiveco de la virinoj kaj ofte ili nun fieras pri tio, ke iliaj edzinoj estas elektitaj en estraron.
Ega estas ankoraŭ la analfabeteco kaj por likvidi ĝin oni aranĝas kursojn, tre ofte por la virinoj aparte, ĉar ili ne emas viziti kursojn, kiuj estas vizitataj de viroj. La kursoj okazas en ĉiuj abĥaziaj lingvoj, sed ofte oni ankaŭ petas instrui la rusan. Forte konstatebla estas ankaŭ la disfalo de la antaŭaj familiaj interrilatoj. Bedaŭrinde la aliĝo al aliprenas ofte malbelajn formojn kaj okazas mallaŭdindaĵojn. Ekzemple, viroj edziĝas kun iu knabino aŭ virino por la laborsezono kaj post ĝia finiĝo li forlasas ŝin kaj eksedziĝas. Aŭ ankoraŭ pli malbone, li forlasas la edzinon kaj infanojn.
La zorgado pri patrineco kaj infanoj estas treege ne disvolvita. En malproksimaj vilaĝoj pereigas patrinoj siajn idojn, ne havante sufiĉan komprenon pri infanflegado. Porinfanaj institucioj ne ekzistas. La analfabetino ankaŭ ne konfidas al tiaj. Sed oni nun konstruas bazon por la malfermo de infanejoj. En urboj la laboro inter virinoj estas pli facila. Tie ekzistas la delegitkunvenoj, por kiuj estas elektitaj entute 148 delegitinoj el kiuj nur 3o venas el la vilaĝoj. Sed kompare kun la antaŭa jaro estas jam konstatebla, bona kresko de partopreno de la virinoj en la socia vivo. Lastjare estis entute nur 10 sovetaninoj, dum nun estas 3o vilaĝaj sovetaninoj kaj 4o urbaj. Kaj tiu ĉi kresko daŭros, kaj fine liberiĝos la abĥaziaj virinoj el superstiĉo kaj malklereco, kaj ili helpos ĉe la konstruado de la libera sovetlando.
Elrusigis M. ALEKSEVA.
Se « Sennaciulo » ne plaĉas al vi, diru kial — ni provos igi ĝin pli plaĉa.
Sed, se ĝi plaĉas, varbu, varbadu abonantojn.
Neniu aktiva SAT-ano forgesu, ke ekzistas almenaŭ 20.000 laboristaj esperantistoj, kiuj povus aboni nian gazeton, se ili konscius sian devon.
Ĉiu SAT-ano igu ilin consciaj.
— página 5 —
Niaj malamikoj
Ni scias tre bone, kiuj estas niaj malamikoj. Ni konas la malican vizaĝon de la burĝa klaso kun ĝia sanktŝajniga hipokriteco. Ni konas la intrigojn kaj ruzojn, kiuj minacas la proletaron kaj ni jam trovis antaŭrimedojn kontraŭ ili: la fortajn organizojn politikajn, ekonomiajn, klerigajn kaj korpkulturajn. Sed unu el niaj plej akraj malamikoj, la malbonulon en la propra domo, sub propra volo, ni ne volas ekkoni, la diablon alkoholo. Por pravigi ĝian ekziston oni eltrovas milojn da motivoj kaj pretekstoj: ne estas tiel terura, diras unu, tiu sendanĝera glaseto; alia rimarkas: ĝi ja pliigas nur iom la gajecon kaj cetere ĝi estas ja privatafero ĉu iu trinkas aŭ ne.
Ĉu ankaŭ la nenombreblaj milionoj, kiuj devas esti uzataj por la frenezulejoj, kie oni kuracas poste la adorantojn de la sendanĝera glaseto aŭ por la infanhospitaloj, en kiuj la plej kompatinduloj el la homaro, la senkulpaj infanoj pentas por la sendisciplino de la gepatroj. Ĉu tio ankaŭ estas privatafero? Kontraŭ tia malbono ekzistas por la honestaj homoj kaj veraj socialistoj nur unu vojo: senhalta batalo kontraŭ tiu-ĉi malamiko de la proletaro: la alkoholo. Kaj tia batalo estas liberiga en la plej bona senco de la vorto. Ĝi efikas je profunda renverso de l’ tuta vivmaniero. Ĝi donas pli multe da sento por la beleco de l’ korpo, kaj ĝojo pro ĝia fortiĝo; ĝi donas pli fortan volon kaj liberan karakteron.
Kie alie povas tiuj ecoj disvolviĝi, se ne ekstere en la naturo, dum la gajaj migradoj kaj rigardoj al la naturaperajoj. Por tio ni ne lasu nian naturamikon movadon malaltiĝi ĝis iaj amuzadoj. Ni gardu en ĝi la profundan, noblan ideon: la esprimon de nova vivreformo.
Tradukita laŭ informoj de la gazetservo de la Turista Asocio « La Naturamikoj » (Wien).
SENKAŜAJ IMPRESOJ PRI SOVETIO
Malbonaj. — (Jes vere, ĉar estas makuloj sur la suno).
La grupoj de senhejmaj infanoj. La oftaj odoraĉoj en la necesejoj. La malpuraj hejmoj, migrantoj, kiuj kuŝas dum nokte en la fervoja atendejo. Tro multe da muŝoj kiuj indikas malpurecon. La rompitaj pavimoj en Leningrad. La alta kosto de vestoj kaj aliaj fabrikitaĵoj. Almozuloj sur la strato. La multaj piedoj sen botoj. Manko de maŝinoj kaj teknikistoj — el la lasta ŝajne originas la granda diferenco en salajroj. La iom naiva kredo en tuja mondrevolucio.
Bonaj. — La propaganda fervoro, la gastemo kaj kapablo de la sovetiaj K-doj. La intereso pri la brita karbministaro kaj la malavara subteno donita. La oficiala zorgo videbla en la muzeoj ktp. pri la historiaj restaĵoj de estintaj epokoj. La kuraĝa rekonstruo de la domoj kaj vojoj. La serioza lukto kontraŭ nescio kaj analfabeteco. La renverso per kiu laborista klubo nun funkcias en domo de estinta riĉulo, per kiu ripozejo por sindikatanoj kaj infanejoj anstataŭas la ludejon de kapitalisto.
La entuziasmo de la instruistoj kaj la vivplena intereso kaj sinrego kaj organizo de la studantoj.
La brile koloritaj afiŝoj. La eldonego de de libroj edukaj. La nova arto kaj vivo en la laboristaj kluboj. La fiero kaj kontento de la ruĝa armeano (*).
La espero kaj certa konvinko de la ordinara laboristo pri estinta kaj estonta plibonigo sub la soveta reĝimo. La influo kaj povo de la sindikataro de la Laborpalaco en Moskvo mem ĝis la laboristkomitato en ĉiu fabrikejo vizitita. La sennombraj portretoj de Lenin. La apliko de la kino kaj radio kiel grava kulturilo speciale por la vilaĝo. La intensa politika konscio de la laboristoj kaj eĉ de junuloj kiuj organiziĝis preskaŭ en la lulilo. La natura riĉeco kaj vasteco de la lando.
La batalo inter la novo kaj la malnovo en kiu, laŭ miaj impresoj, fine venkos la Novo.
Mark Starr.
SCIENCO – TEKNIKO
Novaj metalmembranoj.
En la Berlina fizika-teknika instituto oni sukcesis ellabori novajn metodojn por la produktado de treege maldikaj metaltavoloj. Laŭprincipe oni elektrogalvane estigas la deziratan metalfolieton sur pli dika ŝirma metaltavolo, kiu poste estas korodata. Tiel estis preparataj membransimilaj folietoj el nikelo kaj oro, havantaj dikecon de 0,01 mm. (unu milimetro centono). Reŭĝenografie (1) oni difinis, ke tia dikeco enhavas nur 30 atomtavolojn. La folietoj estas mirige elastaj kaj plene diafanaj. Ĉi tiuj membranoj ludos gravan rolon ĉe novaj atomesploroj kaj eble en la radio- kaj telefontekniko.
★
Supraj limoj por la besta kaj planta vivo.
Laŭ la raportoj de la lastaj ekspedicioj por la esploro de «Mount Everest» (plej alta monto en la mondo, 8860 m.) oni trovis ĉe la alteco de 5200 metroj, sur senkovraj rokoj, gazelojn, leporojn, kokbirdojn kaj alaŭdojn. Ĝis 6400 m. oni vidis papiliojn kaj abelojn; araneojn ĝis 6700 m.; monedojn kaj kondorojn ĝis la ega alteco de 8230 m. La supra limo por plantoj estas ĉe 6620 m., kreskas tie nur kelkaj muskospecoj.
H. Muravkin.
★
Valoraj eltrovaĵoj.
En Azerbejĝan ĉe vilaĝo Zaglik’ (suda Kaŭkazo) estas trovita granda provizo da aluminiaj minaĵoj (ĉirkaŭ 17.000.000 tunoj). Ĉe vilaĝo Daŝkesan’ en distrikto Ganĝa de l’ sama respubliko estas trovitaj riĉegaj ferminaĵoj havantaj 74 % da pura fero. Tuta provizo da ferminaĵo egalas ĉirkaŭ 33.000.000 tunojn.
M. Krjukov.
(*) Ŝajnas ke la « Daily Mail » (burĝa jurnalaĉo londona) ne konsentas, ĉar la 9-an de aŭgusto ĝi raportis per grandlitero: « Rusa Ribelo, Armeo kaj Ŝiparmeo Malobeas. Petrograd kaj Kronstadt Centroj de Ribelo. Soldatoj fortranĉis la kapon de generalo en Odessa. Bataloj en Ukrainio ». Mi devas konfesi, ke kvankam mi tiam estis en Leningrado tiam mi ne remarkis la « ribelegon ».
(1) De Rœntgen, la fizikisto kiu eltrovis la t. n. radiojn X.
☆ DISKUTEJO ☆
Ĉu Marks eraris?
(Daŭrigo*)
Ripeto de la angla ekzemplo
« Ekzistos denove socialismo en Anglio. » skribis Fr. Engels en la jaro 1885. La lastaj okazintaĵoj en tiu mondon reganta lando al ni montras pli ol io ajn la pravecon de la marksista teorio, tiel ofte « mortigita » per la fama « angla ekzemplo ». Ĉio, kion Engels tiam anoncis, nun fariĝos fakto: Britio perdis sian monopolan pozicion sur la monda merkato.
Jam antaŭ la monda milito, la parto okupita de Anglio en la tutmonda komercado pli kaj pli malgrandiĝis. Kiam Engels skribis la suprecititajn vortojn, Anglio estis jus perdonta la absolutan, unikan monopolpozicion, tamen ĝi estis je la komenco de la XX-a jarcento, kvankam ne plu la unika, sed ankoraŭ la plej forta el ĉiuj kapitalistaj ŝtatoj. Pasis jardeko, kaj la germana imperialismo gravege minacis la lastan, al ĝi restintan parton de ĝia gvidanta rolo. Pro la angla-germana kontraŭeco eksplodis, en 1914, la kvarjara milito, kiu dronigis la homaron en marego de sango.
Germanio estis venkata; sed anstataŭ ĝi, alia potenco ekaperas por ekokupi en la imperialista mondo la unuan lokon, tiel akre defendatan de la britia burĝaro. Post kvarjara milito kontraŭ la germana imperialismo, kiu volis esti la unua potenco de l’ mondo, la angla imperialismo devis malplezure konstati ke dum la longedaŭra batalado alia potenco estis okupanta tiun unuan lokon kaj tiu potenco estas Usono.
Dum la milito, la tuta produktado de la militantaj landoj estis nature organizita ĉefe por kreado de detruiloj kaj de konsumiloj nur por propra uzado. La bezonoj de ĉiuj aliaj kontinentoj de l’ mondo, por kiuj Eŭropo estis la industria produktejo, postulis kontentigon, kaj ne ricevante varojn el la eŭropaj ŝtatoj, la kolonioj kaj duonkolonioj, ekonomie post restintaj, devis finfine krei siajn proprajn industriojn.
Parte ili mem produktis la varojn ricevitajn antaŭe el Eŭropo, parte ili aĉetis la necesajn produktaĵojn en Usono kaj en Japanio. Kaj kiam la milito estis finita kaj Anglio ekpretis sin jeti sur la merkatoj kiuj estis antaŭe en germanaj manoj… tiuj merkatoj kaj la merkatoj de la britia industrio mem, estis konkiritaj de aliaj konkurantoj.
Apud la angla komerca ŝiparo, pri kies senkompara grandeco la britia burĝaro ĉiam speciale fieris, ekkreskis la usona ŝiparo kiu konsistis en 1914 el 2.490 komercaj ŝipoj kun 2.000.000-tuna enhaveblteco kaj kies nombro, en la jaro 1924, estis 5.123, kun tuno kvanto de 13.600.000, jam preskaŭ atinganta la britian fortoni.
En preskaŭ ĉiuj landoj, la vendado de britiaj varoj malprogresas, tiu de usonaj produktaĵoj plimultiĝas. Jen nombroj, montran-
*) Vidu la n-rojn 99, 102, 103, 104 kaj 105.
— página 6 —
taj la procenton de Britio kaj Usono en la tuta importo de kelkaj landoj:
| Importo en | jaroj | EL BRITIO 1913 procento | 1923 procento | EL USONO 1913 procento | 1923 procento |
|---|---|---|---|---|---|
| Argentinon | 31.0 | 23.8 | 14.7 | 20.9 | |
| Brazilion | 24.5 | 26.6 | 15.7 | 22.2 | |
| Ĉilion | 30.0 | 24.0 | 16.7 | 26.8 | |
| Paraguajon | 28.6 | 22.8 | 6.0 | 15.7 | |
| Japanion | mil. jenoj | 123 | 237 | 122 | 512 |
El tiuj nombroj evidentiĝas, ke dum la lastaj dek jaroj, la britia industrio perdis konsiderindan parton de sia merkato, malgraŭ la preskaŭa malapero de la germana konkurenco, kaj pro tio ke Usono ĉie almilitis sukcesplene la britian monopolon.
Tiu ĝenerala tendenco — malfortiĝo de la britia imperialismo kaj plifortiĝo de l’ usona — estas konstatebla eĉ en la senpera influsfero de Britio mem: en ĝiaj dominioj kaj kolonioj. Ekzemple, la importo de kotonajoj el Britio en Kanadon falis de 61 % de la tuta kanada importo, antaŭ la milito, al 50 % nuntempe, dum la parto de Usono je importo de la sama varkategorio leviĝis de 28 % ĝis 48 %. La parto de Anglio en la importo de kotonaj fadenajoj en Hindion malaltiĝis de 86 % (en 1913) ĝis 47 % (1923-24), la parto de Usono kreskis de 2 % ĝis 46 % dum la sama periodo. En 1913-14, 2880 aŭtomobiloj estis importataj en Hindio; 1669 el ili venis el Britio. En 1923-24, la nombro de importitaj aŭtomobiloj estas preskaŭ 8.000; el ili 1003 britiaj, 2865 usonaj, 3290 kanadaj.
Nombroj estas senkompataj. La jus menciitaj faktoj montras, ke Britio cedis sian unuan lokon sur la monda merkato al la Usona kapitalismo. Kaj ĉiuj konsekvencoj de la privilegia, certagrade monopola pozicio, kiujn ni povis observi en Britio dum la pasinta jarcento kaj kies karakterizon el la plumo de Engels ni citis en la antaŭa artikolo, nature devas montriĝi — eble sub iel aliaj formoj — ankaŭ en la socio vivo de Usono. Interklasa batalo furiozas en Britio, perdinta sian mondmerkatan monopolon; sed interklasa harmonio regas en Usono, kiu nun okupas en ia mezuro la antaŭan postenon de la britia kapitalismo.
Tamen ekzistas diferenco inter la angla ekzemplo kaj la nova kontraŭmarksisma argumento usona.
La burĝaj profesoroj kiuj sin apogis, antaŭ pli ol dudekvin jaroj, sur la anglaj faktoj por « detrui » la marksismon, konstatis, ke malgraŭ disvolviĝo kaj centralizo de l’ kapitalista produktado, klaskonscio de la proletaro tute ne malvolvis sin, ke la laboristoj restis burĝaspiritaj; el tio ili konkludis, ke la historia materialismo, unu de la du pilastroj de la marksista teorio, estis eraro, ĉar la situacio en la produktadprocezo ŝajnis tute ne influi la ideologion de la laboristoj. (En la antaŭa artikolo, ni jam klarigis, laŭ Engels, pro kio.)
En la nuna okazo, sin bazante sur la usona ekzemplo, oni atakas ne nur la historian materialismon, sed ankaŭ la duan pilastron de la marksista teorio, la ekonomian doktrinon mem. Oni konstatas ne nur foreston de klaskonscio en la proletaj amasoj de Usono; oni konstatas eĉ ke la teorio pri centralizo estas malprava, ke la kapitalo pli kaj pli dispeciĝas, ke ĉiu havas la eblon fariĝi kapitalisto, kaj ke tiel socialismo fariĝas ne nur superflua, sed eĉ neebla, ĉar forestas la ĝeneralaj kondiĉoj objektivaj same kiel la potenco subjektiva kaj konscia por ĝin efektivigi.
La klarigoj de Engels pri la mondmerkata monopolo jam sufiĉus por kompreni la mankon de klaskonscio de la usona laboristaro, ĝian altan vivnivelon, la maloftajn klasbatalojn, la klasan kunlaboradon, ĉiujn cirkonstancojn, kiuj estas la idealo ne nur de multaj burĝoj, sed eĉ de laboristoj eŭropaj. Same kiel je la epoko de Marks kaj de Engels en Anglio, superprofitoj efluas hodiaŭ grandkvante el la mondmerkata supereco de la usona burĝaro, tiel ke la kapitalistoj de la nova kontinento povas doni al siaj salajruloj pli altan pagon, ke ili havas apud si « burĝan » proletaron. La mondmerkata supereco migris de Anglio al Usono; kun ĝi transmigris klasa harmonio kaj interklasa kunlaborado.
Ni jam nun vidas, kial Usono estas la idealo de ĉiuj utopiuloj de socia harmonio, same kiel Anglio estis ilia idealo antaŭ duonjarcento. Sed ĉu la klarigo de Engels sufiĉas por kompreni ankaŭ la « malcentralizon » de l’kapitalo, pri kiu la burĝaj ekonomistoj publikigas tiom da statistika materialo?
Jen la demando, kiun ni devos esplori en la sekvanta artikolo.
Lucien Révo.
» Malordo » inter Holandaj soldatoj
Okazis la 20-an nunmonate ribeleto en la kazerno de l’ urbo Assen.
Al la soldatoj de l’ 12-a kaj 9-a regimentoj estis ordonita marŝi kelkajn horojn dum terura varmego kaj kun plena militarmajo. Survoje la soldatoj sin pene antaŭen movis. Multaj devis ĉesi la marŝadon, perdinte siajn tutajn fortojn. Eĉ kiam ili jam estis en la urbo, kelkaj ne plu povis atingi piede la kazernon. Ilin oni poste, per aŭtomobilo transportis al la kazerno.
Vespere formiĝis kelkaj grupoj en la kazerna korto, kaj diskutinte pri la ŝtraktado ili protestis. Timante, ke io eksterordinara okazu, vokis kapitano Glasius kelkajn soldatojn, kiuj gardeĵoris, kaj ordonis ke la protestantoj disiru. Ĉar ili ne tuj obeis li komandis la dejorantojn pafi. Ili pafis aeren, sed ĉar tio ne utilis, ili ne pafis al siaj K-doj.
Rezulto: Unu mortpafita kaj unu danĝere vundita.
Sed la « ordo » denove regas…
SAT-ano 6625.
DE LEGADO SEN ATENTO NE RIĈIĜAS LA PRUDENTO.
Sanstato de la gelernantoj en Bulgario
En la raporto, farita de l’ « Instrua komitato » al la ministro por popola klerigado, pri la pasinta lernojaro, inter aliaj faktoj troviĝas eĉ jenaj sufiĉe interesaj. Parolu la nombroj mem: Dum la lernojaro, 390 lernantoj el 22.545 forlasis la lernejon pro malsano el morto; el 15.217 lernantinoj forlasis la lernejon 423, entute 813 personoj.
Per procenta tabelo oni ricevas la jenon: gelernantoj forlasintaj la lernejon pro malsano:
| Knaboj | Knabinoj | |
|---|---|---|
| En neplenaj miksitaj (knab-knabinaj) gimnazioj | 1.76 % | 2.21 % |
| En komunumaj plenaj gimnazioj | 1.73 » | 2.41 » |
| En pedagogiaj lernejoj | 1.70 » | 2.56 » |
| En plenaj gimnazioj | 1.75 » | 3.07 » |
| Mortintaj | lernantoj | lernantinoj |
|---|---|---|
| En la plenaj gimnazioj | 0.21 % | 0.30 % |
| En la komunumaj gimnazioj | 0.24 » | 0.45 » |
La ĉi supraj nombroj montras pli klare, ol io alia la sanstaton en bulgaraj lernejoj.
Sed kial ĉi tio okazas? Bulgara registaro ja zorgas pri la lerneja sanstato. Kiel aspektas ĉi « zorgo », K-do Zdravejkin bone montris en sia artikolo en « S-ulo » n-ro 85. La burĝaro zorgas pri policistoj kaj detektivoj, sed ne por la junaj spiritoj. Ĝi emfazas, ke estonte estos pli zorgata la inteligenta junularo kaj precipe la knabino, ĉar Bulgario ja estonte bezonos « inteligentan patrinon ».
Sed fakte la malsanstato kaj mizero ne pli frue ĉesos detrui la junajn organismojn, ĝis ni mem ordigos la aferon kaj forpelos la burĝajn « zorgantojn ».
Jolo (4100).
ATENTIGO
Ĝis nun la gazeto estis tre akurate finpresita ĉiulunde vespere. La ekspedado povis do esti farata ĉiumarde. Tamen multaj abonantoj plendas pro malakurateco aŭ eĉ pro nericevo de la gazeto. La ekspedado estas farata en la presejo kaj ĝis nun ni ne povas eltrovi ĉu la malakurateco estas kaŭzata de la ekspeda servo aŭ de la poŝto. Ni enketas pri tio. Sed por ke ni povu plendi ĉe la poŝto necesas, ke ni havu stampitajn banderolojn kun la dato de ekspedo kaj alveno.
La abonantoj kiuj ne ricevis ĝis nun akurate la gazeton bonvolu faciligi al ni la kontrolon, sendante la koncernajn banderolojn.
★
Pro akcidento okazinta en la presejo, ĉi-numero malfruas je unu tago. La legantoj bonvolu indulgi kaj esti certaj, ke ni klopodadas por bonordigi ĉion. Oni bonvolu almenaŭ konscii, ke ne facila estas nun nia tasko.
E. K.
— página 7 —
TRA ESPERANTIO
Bilanco DE LA V-a Kongreso de SAT
(Wien 1925)
Ke tiun bilancon ni publikigas nur 16 monatojn post la Kongreso, pro tio eble miros la legantaro. Almenaŭ ni klarigu, eĉ provu pravigi tiun prokraston.
Jam en oktobro 1925, E. K, insiste petis al K. K. pri livero de la Kongreskonto: plurfoje estis al ni respondite, ke diversaj baroj malebligas tujan likvidon, des pli, ke tiam la bilanco deficitis pro manko de iuj enspezoj. Dume la K. K-anoj klopodis ĉe Wiena laborista ĉambro por ricevi la promesitan subvencion; tio sukcesis nur antaŭnelonge, kaj jen la bilanco prezentas profiton da Ŝ. 93,96.
Ni donas kvitancon al K. K. por tiu konto, kaj ankaŭ aprobas ĝian proponon dispartigi la profiton jene: 1/3 al Eldon-kooperativo de SAT, 1/3 al Aŭstria Esp. Labor. Ligo, kaj 1/3 al Wiena SAT-anaro.
Ekz. Kom. de SAT.
1-10-26.
ENSPEZOJ
| Ŝ. | |
|---|---|
| Kotizoj | 890 70 |
| Subvencioj | 200 — |
| Donacoj | 190 80 |
| Dumkongr. vendoj | 411 50 |
| Restaj. (p. k. il.) | 3 — |
| » (ĉe SAT) | 113 58 |
| » (tro elspez.) | 20 — |
| 1.829 58 |
ELSPEZOJ
| Ŝ. | |
|---|---|
| Administraj | 270 35 |
| Vetur- | 21 60 |
| Poŝt- | 116 14 |
| Lu-. | 421 — |
| Kongresaj | 262 15 |
| Gratifikac. | 3 20 |
| Divers. | 21 30 |
| Spec. kongr. | 360 08 |
| Elsp. de SAT.. | 166 79 |
| Fak. | 93 01 |
| Resto el Kgr. Ensp. | 93 96 |
| 1.829 58 |
Restas . . . 93 96
Por la Loka Komitato, Rinesl (2362), Prezidanto.
Ĉech (1703), Kasisto. Slezak (1102), Sekretario.
Batta (246), Vena Hejda (1795), J. Strasser (4113), Revizoroj.
Wien, la 2-an de Aŭg. 1926.
UKRAINIAJ SINDIKATOJ POR ESPERANTO!
La ĉeforgano de l’ Kom. partio Ukrainia « Komunist » (n-ro 206-1990) kaj la ĉeforgano de l’ Ukrainiaj Centra Sindikata Konsilantaro kaj sindikataj Direkcioj « Proletarij » (n-ro 206-919) komunikas, ke la 8. sept. en Ĥarkov la Kultur-Kleriga Konferenco ĉe Ukr. Sindikata Konsilantaro (V. U. S. P. S.) debatis la demandon pri enkonduko de esperanto en laboristaj kluboj de Ukrainio kaj solvis ĝin favore al la mondlingvo.
Jen kion komunikas la ĉeforgono de l’ sindikatoj:
« La Kultur-Klerig-Faka Konferenco konfesis la necesecon de l’ disvastigado de esperanto inter la larĝaj laboristaj amasoj. Al ĉiuj sindikataj organizoj estas proponite doni la eblan helpon dum la aranĝo de rondetoj en laboristaj kluboj kaj « ruĝaj anguletoj » (1).
K-doj, el ĉiuj landoj, utiligu ĉi-fakton por propagando de esperanto en sindikataj rondoj. Klopodu por ke estu represata ĉi informo en ĉiuj lab. gazetoj.
Pli vigle, K-doj! pli vigle!
Dneprano.
★
KION BEDAŬRAS LA DELEGITOJ AL SOVETIO?
Ĉiuj scias, ke Sovetio fariĝis la stud-objekto de multegaj laboristaj delegitaroj. Nedelonge venis la « Dua Germania Laborista Delegitaro ». Unu grupo de l’ delegitaro, vizitante kaŭkazion, estis intervjuata de K-do Izgur en Kislovodsk.
K-do Kärber, prezidanto de l’ delegitaro plendis pri la grandaj malhelpoj, kiujn spertis la delegitoj, pro tio ke ili povis interparoli nur per tradukistoj, sed ne senpere: ja la delegitoj ne havis komunan lingvon kun la laboristoj de USSR. La manko de komuna lingvo, deklaris K-do Kärber, kaŭzis, ke ni povis ricevi nur la duonon el tiu utilo, kiun la vizito devus doni.
Antaŭ la forveturo de l’ delegitoj el Kislovodsk, ili sendis jenan leteron:
« Al K-do Izgur,
ano de l’ Sennacieca Konsilantaro de SAT.
Veturante tra Sovetio por studi la situacion, kiun la revolucia laborista klaso de ĉi lando kreis kaj almilitis por si, ni devas konstati, ke fremda lingvo estas ĉiam grandega malhelpo por la plena interkompreno kaj reciproka pens-interŝanĝo. Tial necesas saluti tion, ke la proletaro lernu kaj disvastigu la internacian lingvon esperanto, ĉar en ĝi estas la ŝlosilo al la plena interkompreno el proletoj ĉiulandaj. Esperanto estas por la proletaro netakseble potenca ilo por unuiĝo kaj klasbatalo por la alta celo de socialismo. — Fritz Kärber, prez. de l’ 2-a germ. labor. delegitaro. Siegfrid Enge, ano de l’ germ. lab. delegitaro.
Kislovodsk, 5 Sept. 1926. »
Disvastigu, K-doj, ĉi supran, varbopovan deklaron. Traduku, represigu.
Dneprano.
(1) « Ruĝaj anguletoj » — tiel en Sovetio estas nomataj klubetoj aŭ klub-filioj, aranĝataj por malgrandaj laborejoj (100-200 laboristoj).
SAT-ANOJ AŬSKULTU
Ĉi sube ni publikigas la adresojn de redakcioj kaj organizoj, kiuj serĉas interrilatojn per esp-o kun eksterlandaj « labkoroj » SAT-anaj. Viaj leteroj estos uzataj ĉu en gazetoj, ĉu en murgazetoj, ĉu per radionovajoj. La graveco kaj utileco por SAT de tia korespondado estas evidenta. La K-doj ĉiam ricevos respondon!
Redakcioj. — 1) « Zvesda » redakcia gazeto Sovetskaja, 63. 2) Redakcia « Sovetskaja Belarusj »; Ug. Sovetskoj i. Leninskoj ul. 2-oj dom Sovetov. Al ambaŭ gazetoj skribu pri laborista vivo, klasbatalo, sindikatmovado, laborkormovado kaj kultura vivo de la laboristaro. Skribu ciferojn kaj faktojn el via propa vivo aŭ el la vivo de laboristoj el via fabriko, uzino; partio ktp. 3) Redakcio de « Beloruskaja Vesto » Sovetskaja 63, 3 etaĝo. Pri vivo de vilaĝanoj. 4) Ploŝcadj Svobodu Narkompros « Asveta » Redakcija. Pri edukado, pri vivo de geinstruistaro, pri novaj problemoj en pedagogio. 5) « Dvorec Truda. kom. n. 9, 2 etaĝ. Redakcija « Profruha ». Pri vivo de laboristoj de diversaj sindikatoj. 6) 7) kaj 8) Komsomolskaja 15, redakcija « Ĉurvonaja Zmena »; (Pola jun.) « Gviazda Mlodzejs ». Sama adreso. « Maladu Aratu ». Sama adreso. 9) (Pionirjurnalo) Narkompros redakcija « Beloruskij Pioner ». Pri pionira vivo kaj infanlaboro. 10) kaj 11) (Literatursciencaj revuoj) Sovetskaja 63. 12) Redakcia « Polumja ». Revolucionnaja 21, Inbelkult, redakcija « Molodnajak ». Ĉiuj en Minsk.
Organizoj. — 1) Ul. Engelsa, 30. Centra komunista klubo en la nomo de K. Marks. 2) Universitetskaja ul. CR. MOPRO (I. R. H.). 3) Revolucionaja. 21. Instituto de Blankrusia kulturo. 4) Sovetskaja ul. CKKP BEL. Jenotdel. Redakcio de la jurnalo « Belaruskaja Rabotnica i Krestjanka » (Virina). Ĉiuj lokataj en Minsk. Al ĉiuj skribu esperante kaj notu sur la letero supre: Esperanto.
Adreso de la oficejo de Internacia Laborista nterligo ĉe B. C. O. S. E. U.; Minsk poŝtkesto 33. Al ĝi sendu: raportojn, fotojn, gazetajn eltranĉojn el jurnaloj kaj gazetoj, leterojn por sindikatoj kaj aliaj organizoj. SAT-anoj ne forgesu, ke la celo kaj tasko de SAT estas utiligi praktike esp-on.
Dim. Ŝnejko (603).
Ĉiujn esperantajn kaj neesperantajn jurnalojn ni petegas represi.
O. F. I. L. I. – S. A. T. – S. E. U., Minsk, petas ĉiujn SAT-anojn, sendi gazetojn, kie estis kaj estos presitaj artikoloj ricevitaj per esp-o; tradukoj estas dezirataj. Sendu: Minsk, poŝtkesto, 33, OFILI.
★
LA SAT-APARATO SERVAS
En Minsk estis, okaze de la tri tagojn daŭrinto monkolektado por la anglaj karbministoj, presita gazeto la « Lampo de karbministo ». En ĝi estis kvin artikoloj presitaj, kiuj estis tradukoj de esperantaj leteroj ricevitaj per la SAT-aparato de niaj strikantaj anglaj K-doj.
Per la ĉi tiea radiostacio estis disaŭdigataj la tradukoj de 14 esperantaj leteroj ricevitaj el la eksterlando.
★
La Tolstoj-Muzeo de l’ Akademio de la Sciencoj en U. S. S. R., petas, ke oni sendu al ĝi librojn, gazetojn, fotografiajojn, skrib-
— página 8 —
ajojn ktp., kiuj rilatas al la vivo kaj agado de L. Tolstoj.
La adreso estas: Tolstoj-Muzeo de la Akademio de Sciencoj. U. S. S. R., Leningrad, Tuĉkova naberejnaja, 2-a.
★
KRONIKO
Belgio.
Antverpeno. — Komence de la nuna jaro nia grupo: « NIA IDEO », organizis esperantokurson, kiu sufiĉe sukcesis. Ni akiris per tiu-ĉi kurso dek novajn membrojn. Vintre la urba estraro organizas oficialajn vesperkursojn, kiuj ampleksas 2 studjarojn. Tiuj kursoj havas ĉiam grandan sukceson, sed bedaŭrinde la pli granda parto de kursantoj lab. erariĝis ĝis nun en la burĝaj kluboj. Sed malgraŭ la granda konkuro de la burĝoj (ni havas en la urbo 13 kluboj esp-ajn.) ni esperas ke la oficialaj kursoj povos doni al la lab. esp-a movado de nia urbo pli grandan nombron da novaj membroj.
Malgraŭ ke la nuna Antverpena propaganda Komitato ne havas nian tutan aprobon, ni posedas en ĉi-komitato 3 delegitojn. Tiuj delegitoj havas la specialan taskon gardi niajn rajtojn en la komitato, tenadi la agadon sur absoluta neŭtrala vojo. Dank’ al tiu komitato ni havas nun en Antverpeno oficialajn kursojn de esp-o.
Dum somero niaj malnovaj membroj organizis intergrupajn korespondadvesperojn. Ni malsukcesis ĉar ni renkontis eksterlande nesufiĉan partoprenon. Ankaŭ mankis bona gvidanto. Sed ni rekomencos la aferon dum vintro. Estos aranĝataj intergrupa korespondado, tradukajoj, diskutadoj, parolado, deklamadoj, studadoj de kantoj ktp.
La 17-a okt. ni organizos festvesperon en la Hoboken-a Popoldomo. Hoboken, industria antaŭurbo de Antverpeno, posedas novan lab. esp. klubon kaj kune kun la Hobokenaj K-oj. ni fortege laboras por nia programo. Antverpeno havas nun ok novajn SAT-anojn, ĉiuj membroj de nia SAT-rondo, kaj ni ekkomencos tre baldaŭ gazetpropagandon por nia lingvo kaj nia movado.
F. H. Aerts (7253).
★
AL LA TUMONDA SAT-ANARO!
Rezulte de nia Kongreso montriĝis en Leningrado granda kresko de l’ intereso al esperanto. Tiu interesiĝo ebligas entrepreni pli malpli larĝan organizon de esperanto-rondoj ĉe interpreno ktp.
Memkomprenble, ke la interesiĝantoj lernos esp-on ne pro ĝiaj lingvaj kvalitoj, sed pro la ebleco ĝin praktike eluzadi por interligo kun ekstersovetiaj K-doj. Por priservi la rondojn, Leningrada Gub. Komitato de SEU decidis fondi Sekcion por Internacia Kunligo.
La Sekcio bezonas adresojn de eksterlandaj K-doj por organizi individuan kaj kolektivan korespondadon. La interesaj leteroj aperos en leningradaj jurnaloj, murgazetoj ktp.
En la korespondproponoj ni petas noti vian profesion kaj preferatajn temojn.
Ĉiu letero nepre estos respondata. La leterojn adresu al: K-do. Georgo N. Teterin, Fontanka 21, Leningrad (Sovet-Unio).
★
NIA POŜTO
La K-doj kiuj petis en « S-ulo » enmeti alvokon al proleta infanaro devas sendi al ni la koncernan enpresendan tekston kun adreso ktp. Ili verŝajne forgesis, ke tio necesas. — Red.
J. Majstrovich-Dargaville: Jam delonge vi sendis monon el ni, sen ia ajn sciigo. Ankaŭ mankas la kompleta adreso. — Adm.
A. Nadal-Palma: Resp. kuponoj malestis en via let. de 3-9-26. — Adm.
LINGVAJ DEMANDOJ
Novan konfuzon mi malkovris. Bezonante esperantan ekvivalenton por la vorto revenu (fr.), Einkommen (germ.), income (angl.), dohod (rus.), mi serĉas en la vortaro de Grosjean-Maupin kaj trovas: rento, ricevatajo.
Nek unu nek la alia esprimo estas trafa por scienca bezono. La vorto rento ŝajnas esti vera ŝtopilo por ĉiuj truoj. Ĝi jam havas difinitan sencon kaj ne povas esti uzata kiel la prepozicio je aŭ la sufikso um. Rento estas « revenu », sed ne ĉiu « revenu » estas rento, same kiel tablo estas meblo, sed ne ĉiuj mebloj estas tabloj.
La vorto ricevatajo ne estas pli klara.
Ĉu elekti tute novan vorton, ĉu formi la bezonatan esprimon laŭ angla-germana modelo (cetere tre simila al la franca kaj rusa esprimoj) envenajo?
L. R.
★
MEMORNOTO
Represis el la « Sennaciulo » la jenaj gazetoj: Nijegorodskaja Komuna, Sovetio, 11-9-26: « La sorto de infanoj kaj lab. en Germanio (n-ro 45). — Sächsische Arbeiter Zeitung, Germanio, 25-9-26: Sekreto de siberia « Tajga » (102).
Enhavas notojn pri SAT. — L’Humanité, Paris, 23-9-26: Leteron de Lunaĉarski al la VI-a. — Le Libertaire, Paris, 24-9-26.
Enhavas tradukajojn el esperantistaj leteroj. — Zvezda, Minsk, 1, 2, 4, 5, 7, 9, 17-9-26. — Sovetskaja, Bjelarusj, Minsk, 1, 5, 8, 10-9-26. — Krasnoarmejska Pravda, Blankrusio, 1, 5, 7, 11, 12, 15-9-26. — Ĉurvonaja Zmena, Blankrusio, 12, 16-9-26. En ĉiuj ĉi gazetoj estas notite, ke la leteroj estas ricevitaj per esp. kaj oni ofte parolas en la artikoloj pri la praktika gazetserva SAT-aparato.
Enhavas priesperantajn artikolojn. — Soveckaja Bjelarusj, Minsk, 5-9-26. — Blankrusia Vilaĝo, Minsk, 3-9-26. — Krasnoarmejska Pravda, Blankrusio, 12-9-26.
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L — letero, PK — poŝtkarto, PI — poŝtkartoj ilustritaj. PM — poŝtmarkoj. bfl. — poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. — kun ĉiuj landoj. esp-ajo — esperantajo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio.
K-do Joh. Beraneck, Schinaglgasse, 6, III./22, Wien, XVI., dez. interŝ. PI. k. ĉ. l. Resp. garantiata.
— K-do Karl Wiedermann, Quellenstr. 136/36 Wien, X. dez. koresp. kun orientanoj, amerikanoj. japanoj k. ĉinoj. L, PI. Nepre resp.
Ĉekoslovakio.
K-do Carlo Jirka, trida ĉeskosl. legir, 37, České Budějovice dez. koresp. kun ĉiul. gek-doj pri ĉ. temoj, L, PI, PK.
— K-do Franz Frank, Gabelsberger Str., 811, Most, dez. koresp. k. interŝ. PM. k. ĉ. l.
— K-do Johano Dancza, Wesselényi-u. 13, Eger, dez. koresp. pri la rajtoj de virinoj en div. epokoj k. lokoj.
Francio.
2 K-doj dez. koresp. kun gek-doj ĉiulandaj pri ĉ. temoj. Adr.: Francisco Olalla, Cartier Piquessarry. Villa Lobit, Bayonne-Boucaŭ.
Germanio.
K-do Wilhelm Bornemann, Engelsdorfer Str. 20, Mölkau b. Leipzig, dez. koresp. pri ĉ. seriozaj temoj, L, PK, PI, k. ĉ. l. Resp. garantiata.
— Juna SAT-ano dez. koresp. k. ĉ. l. Adr.: K-do R. Zscherper, Gerbergasse, 9, Meissen i. S.
— K-do Albert Richter, Mozartstr. 21. Aue i. Erzgeb. dez. koresp. k. ĉ. l. L., PI.
— K-do Herbert Pollmer, Steinstr. 8 Aue i. Erzgeb. dez. koresp. k. ĉ. l. L., PI.
— K-do Max Pautzsch, Georgstr. 2, Heidenau i. S., pri ĉ. t. L, PK, PI, k. ĉ. l.
— K-do Herbert Albrecht, Mittel Str. 8, Heidenau i. S., pri ĉ. t. L, PK, PI, k. ĉ. l.
— K-do Georg Rolle, Karl Marx Str. 25, Dohna i. S., pri ĉ. t. ĉefe kun konstrumetiistoj, interŝ. fotojn kun amatoroj. L, PK, PI. Ciam resp.
— K-do Franz Riedel, Rothenbach, Nr. 6, Kr. Landeshut i. Schles. L, PK, PI, k. ĉ. l., certe resp.
— K-do Alfred Köther, Gartenstr. 20, Netzschkau i. V., k. ĉ. l.
— K-do Ernst Hiller, Plauensche Str. 9, Netzschkau i. V., k. ĉ. l.
— Kurt Opitz, Lina Neubert Str. 9, Netzschkau i. V., k. ĉ. l.
— K-do Kurt Herold, Brückner Str. 24, Mylau i. V., k. ĉ. l.
— K-do Ottmar Jakobi, Lambziger Str. 43, Mylau i. V., k. ĉ. l.
— K-do Otto Niemeyer, Alter Schützenhof, 2, III., Hamburg, 22, dez. koresp. kun alilandaj k-doj, L, PK, PI.
— Dek lab. esp-istoj, dez. koresp, k. ĉ. l. komence per PI. Resp. garantias « Labesko ». Adr.: K-do Albert Klemm, 47, I., Meerane i. S.
— « Labesko » serĉas interrilatojn kun aliaj Labesko-j (Labkor.) Adr.: « Labesko » ĉe k-do Albert Klemm, Carlstr. 47, I., Meerane i. S.
Sovet-Unio.
Rondeto de esp. poŝtoficistoj dez. koresp. kun ĉiul. poŝtoficistoj. Adr.: Poĉtovaja kontora, Cita (Siberio).
K-dino V. Belousova, (instruistino), kom., Odesskogo okruga, Severinovka, pri ĉ. t. k. ĉ. l.
— Ĉeloj de R. L. K. S. M. k. R. K. P. (b) dez. vigle koresp. pri polit., soc., k. komjunulaferoj. Adr.: Saratov, Saratovskije masterskije Mestkom.
— K-do Krasnodembskij, Petr. stor. B. Raznoĉinnga, 19, b. kv. 39, Leningrad, dez. koresp pri ĉ. t. k. ĉ. l.
— K-do Alfons Beinlich, Urga, Hapopnow-Hogancmbo, (Mongolio tra Moskvo) dez. interŝ. PM. k. ĉ. l., valoro kontraŭ valoro.
— K-do Rizvan Kasimov, Taŝkentskaja, 7, Poltorack (Turkmenio) dez. koresp. k. ĉ. l. Certe resp.
— K-do A. Sidorov (ruĝarmeano) N strelkovij polk Dondivizii, Rostov/Don serĉas koresp-antojn por reciproka interŝ. de artikoloj pri militistaj demandoj k. lab. aferoj. Represas en sovetiaj diversl. gaz. k. jurnaloj.
[REKLAMO p.8] INSTRUISTOJ — ABONU — Internacia pedagogia revuo. Jarabono 2,50 mk. NOVAJ TEMPOJ — Oficiala organo de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE). Specimenon petu de M. GOLDBERG, Klemstr. 14, p., LEIPZIG S 3
Le Gérant: L. GLODEAU. ★ Esperanto-Presejo J. Solsona, 9, Rue Hallé, Paris-14ᵉ — Telefono: Gobelins 62-71
N.º 107, 14 de octubre de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
3-a Jaro. N-o 107 — APERAS SEMAJNE — 14. Oktobro 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Redaktanto: E. LANTY
14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe | Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT
23, Rue Boyer, Paris-XXe | Administranto: R. LERCHNER
Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
EL LA FAŜISTA ITALIO (1)
Sin kaŝanta socialismo.
Vojaĝanto en Italio povis, antaŭ kelkatempe, per diskretaj demandoj, sciiĝi pri la vera vidpunkto de la popolo rilate la reĝimon de Mussolini. Ĉi-jare, ĉiu magazeno elmontras portreton de li, preskaŭ ĉiu homo portas la faŝistan insignon kaj estas aŭdata nenia kritiko kontraŭ lia politiko.
Mi vojaĝis de Milano en rapidvagonaro. En angulo sidis junulo leganta la jurnalon Corriere della Sera (La Kuriero de l’ Vespero) kaj flanke de li kuŝis alia jurnalo, faldita por kaŝi la nomon. Iu viro kontraŭ ni prenis kaj trarigardis ĝin kun stranga mieno, poste zorge refaldis. Ĝi estis la socialista Avanti!
La aliaj vojaĝantoj iris en la vagonrestoracion; ni restis solaj kun la junulo. Kun singardemo mi fingre montris unue la sendanĝeran Corriere‘on.
— Tiu estas la plej bona itala jurnalo, ĉu ne?
— La Corriere? Ho jes.
— Kaj kiuj aliaj estas bonaj?
Li menciis alian jurnalon de nedifinita tendenco.
— Kaj ĉu ne estas ankaŭ… Popolo d’Italia?

Karikaturo de Mussolini kun krono sur la kapo, tenanta faskon en la manoj; supre dekstre blazono kun kranio. Sube la teksto « MUSSOLINI ».
Karikaturo de Mussolini kun krono sur la kapo, tenanta faskon en la manoj; supre dekstre blazono kun kranio. Sube la teksto « MUSSOLINI ».
Ho, tiu estas politika, li diris konfuzite (la frato de Mussolini redaktas ĝin).
— Kaj tiu, kiun vi havas kun vi, Avanti, ĉu ne? Kia speco ĝi estas?
Forte ruĝiĝante, embarase kaj senvorte li eltenis ĝin, kaj montris la vortojn « Socialista partio ».
— Ha, mi diris, do vi estas socialisto?
Li levis la ŝultrojn nee.
— Do kio?
Li faris dubeman geston. — Nenio — Tiam, komprenante, ke la konfeso povus okazi sendanĝere, li aldonis subvoĉe: — Ne faŝisto.
— Vi estas la unua kiu kuraĝis tion diri, mi respondis bonintence.
Li gestis strangmaniere, prenante siajn lipojn inter du fingroj kvazaŭ per pendseruro. Mi denove demandis kiun partion li apartenas, kaj responde, ankoraŭ senvorte, li malfaldis sian jurnalon kaj elmontris la rubrikon « Socialista partio ».
Estas malfacile daŭrigi konversacion mute. Al nia demando, kial tiom multe da fervojistoj portas la Nigran Ĉemizon, li nur eljetis la vorton: « Devigitaj »! Ni enketis, ĉu la italinoj estas ankaŭ implikitaj en la luktado kontraŭfaŝista, al kio li respondis: Pli ol la viroj: ili unue spertas la altajn prezojn.
Por doni al li fidon, ni ĉirkaŭeme parolis ĝenerale pri italoj en Londono ĝis la fakto, ke ni aŭskultis lekciojn de itala profesoro nomita Salvemini. Ĉe la nomo li ekenspiris kaj per duonvoĉo provizis la informon, ke Salvemini estis persekutata, batata kaj devigata forkuri de Firenza. Mi sciigis lin, ke ni eĉ parolis kun Salvemini. Ĉe tio, kun konfido, li deprenis de la breto dikan kajerujon. Ĝi estis plenigita per ekzempleroj de Avanti!
(1) Ni preferus publikigi originalajn raportojn de la tieaj K-doj. Bedaŭrinde ili absolute silentas. Tial ni devis represi jenajn tradukojn el « The Daily Herald » (La Ĉiutaga Heroldo), Londono.
Ni profitu la okazon por konigi la strangan fakton, ke preskaŭ nur el Sovetio ni ricevas presiĝdajn artikolojn. Kion konkludi el tio? Interesa demando. Studinda problemo. — Red.
— página 2 —
2 — SENNACIULO
— Propagando, li murmuretis kaj fermis rapide la kajerujon.
La reveno de la manĝintoj malhelpis pluan konversacion. Kelkajn horojn pli malfrue ni aŭdis iun, kiu staris sur la perono, rakonti novajon al amiko en la vagonaro per mallaŭta voĉo. La lasta kviete transdonis la sciigajon al kunulo. Estis rakonto pri la evito de Mussolini rilate anarkistan bombon, kaj la novajo estis aŭdata sen ia elmontro de emocio; neniujn demandojn, neniujn ekkriojn, neniujn rimarkojn. Antaŭ la jurnal-butikoj homoj legis la afiŝojn en silento. Tamen la italoj estas flama kaj ekcitema popolo!…
Fiagado en Molinella.
Antaŭ la faŝista teroro, la regiono de Molinella estis mondfama pro la lerteco kaj laboremo de siaj terkulturistoj. Iliaj modelaj kooperativoj altiris la atenton de spertuloj el ĉiuj partoj de Eŭropo.
Sed, ĉar Molinella estis « ruĝa » — ĉiu tiea laboristo estas sindikatano, kooperativano kaj socialisto — ĝi ricevis specialan atenton de la faŝistoj. Tiuj forbrulis la kooperativajn konstruojn kaj ŝtelis la kasenhavojn, batis kaj eĉ mortigis la gvidantojn laboristajn. Sub la estreco de Regazzi, fifama mortigisto, plej ega teroro daŭris dum kvar jaroj. Tamen tio ne aliigis la spiriton de tiuj nevenkeblaj kamparanoj, kiuj ankoraŭ senkaŝe sin konfesas socialistoj kaj sindikatanoj kaj ĉiam rifuzas aniĝi la faŝistan unuiĝon.
Nu, lastatempe la faŝistoj ordonis, ke neniu terposedanto dungu aliun ol anon de la faŝista sindikato, kaj la dungantoj kompreneble timas malobei, kvankam la importitaj laboristoj estas nekompetentaj.
Forpelite de sia laboro, la Mollinella-anoj provis akiri kelkan vivrimedon per postrikoltado (ĉiama rajto de la italaj malriĉuloj), sed nun eĉ tion oni malpermesas al ili, kaj sekvas la lasta fiago de Regazzi — la ordono, ke ĉiu domposedanto forpelu de lia hejmo ĉiun anon de la senleĝa Socialista Konfederacio de Laboro. Eĉ homoj kiuj posedas siajn proprajn domojn ricevis averton, ke ili lasu ilin por faŝistaj anstataŭontoj antaŭ la 29-a de septembro. Se ili ne tion faros, se ili ne forvagados por sperti senlaborecon, senmonecon kaj senmanĝecon, Regazzi kaj liaj pafilistaĉoj denove faros el Mollinella kampon por rabo, besteco kaj sendube mortigado.
Meksikio kaj Romo
Ĉu forlasos Romo facile sian multcentjaran kaptajon? Certe ne. Romo ege klopodos por ĝin konservi. La estraro de la meksikiaj romkatolikaj pastroj, proklamante la strikon por la 31-a julio, esperis, ke la popolo kaj armeo ribeliĝos, kaj ke prezidanto Calles (Kajes) estos almenaŭ bruligata kun siaj samideanoj.
La 5-an de aŭgusto, S-ro Leguía, prezidanto de Peru, sendis telegramon al prezidanto Calles, en kiu li pledis por la pastraro. Calles senprokraste respondis: « Tio ne estas religia afero, sed politika. Meksikio ne permesos eksterlandan enmikson. »
La plej forta laborista organizo meksikia, CROM (1), aranĝis komence de aŭgusto, publikajn polemikojn pri la konflikto. En unu paroladis la ministro por Instruado, D-ro Casauranc (Kazoran), finante per jenaj vortoj: La meksikia registaro ne povas permesi, ke la idaro estu edukata en la samaj ideoj; truditaj al ni en la lernejoj, la edukado por tiaj molaj cerboj devas esti laika. La plenkreskuloj decidu mem pri religiaj kredoj. La polemikado vekis tian intereson, ke la teatro estis plenplena. La paroladoj estis disaŭdigataj, ĉiuj jurnaloj raportis pri la diskutoj. Oni postulis la daŭradon de tiaj polemikoj, sed la pastroj ne konsentis, timante pluajn malvenkojn.
Dume, la pastraro aktive agis por savi sian aferon. Ili multe propagandas en eksterlando per usonaj jurnaloj kaj movigas la por katolikajn influojn en la tuta mondo. Delegacio de ĉefaj episkopoj aperis antaŭ Calles kaj petis lin ŝanĝi la leĝon aŭ tion rekomendi. Li respondis: Pri ŝanĝoj turnu vin al la Deputita Ĉambro; kaj rekomendi tiajn ŝanĝojn, mi tute ne povas, ĉar tio estus ago kontraŭ mia filozofia opinio.
La nova Ĉambro dum la malferma kunsido, la unuan de septembro, aŭdis la registaran jaran informon. Kiam la ministro por Internaj Aferoj legis sian raporton, dirante, ke la katolika pastraro ribelis kaj klopodas ribeligi la popolon, sed ke malgraŭ tio la registaro ne cedos eĉ paŝon, tiam la deputitoj ekleviĝis amase de la sidlokoj, entuziasme lin aplaŭdante.
La okan de la sama monato, la pastrestraro sendis al la Ĉambro petskribon, en kiu ili interalie postulas: liberecon por havi bienojn, por procesii, por eduki la infanaron katolike.
Pastrara letero, jus disdonita al la gefidelluloj, instigas ilin elteni kaj helpi, ke la papo triumfu, aldonante ke la tuta mondo rigardas nun Meksikion kaj pro tiu estus malbone kaj malbele se Meksikio iĝus same kiel la malfeliĉaj sendiaj ŝtatoj, ekzemple Rusio. Pro tio estas la ĉefa tasko de ĉiu kristano klopodi, ke la registaro cedu kaj ŝanĝu la leĝojn. Plue diras la letero: « Ke mirakloj jam ne plu ekzistas por niaj tempoj kaj neniun savos dio sen propra volo kaj klopodo. » Pluan konfeson entenas la letero, nome: « La subaj pastroj informis nin, ke la popolo komencas perdi la intereson pri la bojkoto; ni ja scias ke nek mankas timemuloj nek perfiduloj sed vi devas nepre montri vian egan fidon » ktp., ktp…
Ekster Meksikio oni pensas la konflikton grava kaj serioza, ĉar la sciigagentejoj multe raportas. Sed tio estas nur memkomprenebla, ĉar la korespondantoj bezonas multajn kaj sensaciajn sciigojn, kiujn ili ĉiam, kun plezuro, ricevas de la episkopaj-fontoj. La pastraro nature uzas ĉi okazon, vidante, ke la registaro ne malpermesas kaj ne baras tiajn friponajn agojn; ja ne ekzistas ia cenzuro.
JESUS AMAYA.
LA ŜIITA FUNEBRA FESTO AŜURÀ EN SOVETA TURKMENIO
Ĉiujare la unuajn dek tagojn de la luna monato Moharram la ŝiita religio dediĉas al la funebro pri la plej honorata sanktulo imamo Hossejn, mortigita en la jaro 679. Naŭ tagojn freneziĝas en ŝiitaj moskeoj irano-azerbejĝanoj. La ortodoksuloj histerie ploregas, bategas sin per ĉenoj, trapikas la karnon per rusta drato kaj pendigas al ĝi pezilojn (kies pezo montras la religian fervoron!). Ili sin vundas per ponardoj kaj akraj lignajoj, dishakas la haŭton sur la kapo.
Ĉiu ortodoksa ŝiito opinias kiel sian devon partopreni en la funebro, fordonante al imamo Hossejn sian sangon, doloron de la vundita korpo kaj monon. Sed, ĉar en kapitalista socio ekzistas divido de laboro, kaj sango kaj doloro egalas monon, irano-azerbejĝana burĝaro cedas la honoran rajton de memturmentego al la laborularo, preferante elaĉeti sin per mono, trasorbita de laborula ŝvito.
La partopreno al la memturmentego igas la fanatikulojn, labormalkapablaj por kelkaj semajnoj, difektas ilian organismon kaj nervsistemon.
La kaŭzo de tiu-ĉi malluma, mezepoka teruraĵo estas nur sola aspiro de la pastraro kaj burĝaro teni irano-azerbejĝanajn laborulojn en blinda obeemo al si.
Sed la malriĉularo komencas liberiĝi de l’ jugo.
Eĉ en Persio, kie por la konvinkigo de la ŝanceliĝantoj, la ĉefa eklezio havas tiajn tiom efikajn rimedojn, kiel juĝon, konfiskon de la posedajo, malliberojn, ktp., ĉiujare seniluziiĝintoj (mezburĝoj kaj laboruloj) foriras de la ŝiitismo.
La kontraŭklerikala bahaismo varbas siajn disĉiplojn inter tiuj-ĉi homoj, kiuj malamas pastraĉojn diverskolorajn kaj precipe sejjed’ojn. Unu el la kaŭzoj de tiu-ĉi malamo estas la neskribita leĝo, kiu ekzistas en Persio kaj ĉiun ŝiiton devigas oferi kvinonon de sia havajo al la sejjed’oj « la idaro de la profeto Mahometo ». Ja, la sejjedoj kun aroganteco
(1) Vidu la n-ron 101 de « S-ulo ».
— página 3 —
SENNACIULO — 3
diradas, ke ĉiu kvina fingro sur la mano de la ŝiito estas la propraĵo de la profeta idaro!
Des pli seriozan bataladon devas gvidi la ŝiitaj pastroj en Soveta Turkmenio, kie ĉirkaŭ 60 % irano-azerbejĝanoj estas membroj de sindikatoj, kie la influo de socialistaj doktrinoj estas tiom forta, ke eĉ la mulla’oj (*) devas paroli pri komunismo de la islamo kaj pri socialisteco de Mahometaj principoj.
Precipe ĉi-jaro estis malfacila por la ŝiita pastraro de Turkmenio. Tion kaŭzis, sukcese efektivigita kampanio kontraŭ la Aŝurà (tiel nomiĝas la funebro), vigla profesia kaj kompartia laboro en irano-azerbejĝanaj medioj, la dekreto de la Turkmenia Popola Komisario de Internaj Aferoj pri la malpermeso de funebraj procesioj kaj memturmentegoj sur la stratoj, kaj fine la perslingva jurnaleto « Zahmet ».
Multaj ŝiitoj volonte vizitadis kunvenojn kontraŭ « Aŝurà », kiujn aranĝis partiaj komitatoj kaj sindikatoj, aŭskultis lekciojn de doktoroj pri fiziologia malutilo de « Aŝurà ».
Rezulte de tio en Turkmenio partoprenis al la memturmentego nur 45 % kompare al la jaro 1925. Speciale en la ĉefurbo Ashabad-Poltorack sin turmentis nur 500 persoj. Krom tio unu moskeo, konsiderante la spiriton de la nuntempo pasigis la funebrajn tagojn sen memturmentegoj.
Do, venko de la novaj ideoj estas nedubinda, sed tiu-ĉi venko ne sufiĉas. Ankoraŭ granda parto da turkmenia persa laborularo troviĝas en turmentoj de kultura naskiĝo.
El « Turkmena Fajrero » kompil-tradukis S. BOJEV.
Sciigoj el Svedio
Laboristoj mizeriĝas.
Jus eldonita oficiala statistiko, kiu estas bazita laŭ profesioj, enspezoj kaj posedajoj de la svedaj loĝantoj en la fino de l’ jaro 1920, montras, ke la tuta privata posedajo valoras je pli ol 14 miliardoj da kr. svedaj. El tiu posedajo la gelaboristaro, kiu estas pli ol 1 miliono krom edzinoj kaj infanoj, posedas nur 2.5 %, dum la malaboraj profituloj posedas pli ol 90 %. La meza posedajo de la industrio kaj metiposedantoj estas 6448 kr., sed tiu de la laboristoj nur 149 kr.
Elektoj.
Elektoj nun faritaj en la svedaj gubernioj, donis la rezulton, ke la maldekstruloj, gajnis kelkajn mandatojn je la dekstruloj, reakciuloj. Tio estis elektoj por la guberniaj parlamentoj (« landsting »). Tiuj parlamentoj siavice elektas senatanojn por la tutsveda leĝdona parlamento (« riksdagen »), kiu konsistas el la senato — la unua ĉambro — kaj la senpere popolelektita dua ĉambro.
Kontraŭ la trustoj.
La sveda konsum-kooperativa centro (« Kooperativa Förbundet ») dum sia kongreso fine de junio ĉijare ankaŭ pridiskutis, kiel oni povu rompi la monopolon de la galoŝtrusto, kiu tiel pliatigis la prezojn de galoŝoj en Svedio, ke oni povis aĉeti svedajn galoŝojn pli malkare en eksterlando, kie la trusto trovis konkurencon de aliaj fabrikantoj kaj tamen vendis galoŝojn profitdone. Voĉoj laŭtiĝis por la konstruado de kooperativa-galoŝfabriko, sed ne estis definitiva decido de la kongreso.
Intertempe la kooperativo alvokas la konsumantojn procentigi monon en industrian fondon kooperativan. Tio bone efikis kontraŭ la trusto, ĉar ĝi jam malaltigis la prezojn de galoŝoj je 2 kr. po paro.
Sed ne estas certe, ke la kooperativo pro tio rezignos la efektivigon de propra galoŝfabriko, ĉar la konsumantoj pli kaj pli amasigas siajn fortojn ĉirkaŭ la kooperativo por rompi la rabajn monopolojn de la kapitalistaj trustoj.
994.
★★★★★★★★★★★★★★★★★★★
INSISTA ALVOKO
La Protokolo de l’ VI-a Kongreso estas nun en la manoj de kompostistoj. Post du semajnoj ĝi estos finpresita kaj aperos sub formo de 64-paĝa broŝuro, kiun ricevos senpage ĉiu SAT-ano.
Ĉi-okaze ni atentigu, ke la malalta SAT-kotizo eĉ ne sufiĉas por pagi la Jarlibron, kiun ankaŭ la membroj ricevas senpage. Aliparte, se oni memoras, ke ni malaltigis lastatempe la prezojn de ĉiuj niaj eldonajoj, estas evidente, ke ni povos en tiuj kondiĉoj elteni la situacion, nur se pligrandiĝos la nombro de anoj, la nombro de abonantoj al SENNACIULO kaj Sennacieca Revuo, la nombro de aĉetantoj de niaj libroj.
Ĉiu do konsciu sian devon: ĉiu varbu, varbadu; ĉiu donacu por la « Jubileoĉeno »; unuvorte ĉiu agu SAT-aninde…
K-doj! ne prokrastu plenumi vian devon; ni mem ne povas prokrasti la pagadon al la presistoj…
E. K.
Laborista buĝeto en USSR
La vivnivelo de l’ rusa laboristo antaŭ la revolucio estis tre malalta. Ĝia meza salajro por la tuta fabrik- kaj min-industrio ne superis 300 orrublojn jare. Tio egalas ĉe 257 labortagoj nur 1 r. 17 kop. por dekhora tago aŭ ĉirkaŭ 7 rublojn semajne.
La germana laboristo en 1913 ricevis semajne ĉirkaŭ 12 rub.; la angla — ĉirk. 14 rub.; la usona, eĉ 24 rub., t. e. preskaŭ kvaroble pli ol la rusa.
Vere, kalkulinte la diversajn nivelojn de l’ vivkareco en diversaj landoj, tiu salajra diferenco grave malgrandiĝas. Juĝante laŭ la nutraj- kaj loĝej-kostoj, la angla laboristo antaŭmilite devis plipagi, kompare kun la rusa — minimume 40 %, kaj la usona ankoraŭ pli — ne malpli ol 100 %. Sed eĉ kun tiu ĉi korekto la salajron, en antaŭrevolucia Rusio kompare kun Okcidento, necesas konstati treege malalta.
La mondmilito, kaj poste la kruela interna civit-batalado en Rusio, certe, ankoraŭ plimalaltigis la mezan vivnivelon de l’ rusa laboristo. Sed komencante de 1921 j., post kiam la lastaj fortoj de l’ kontraŭrevolucio estis rompitaj, komenciĝis revivigo de la landmastrumo kaj la vivnivelo de l’ laboristo en USSR rapide pliatiĝis.
Ankoraŭ en 1922/23 j. la meza salajro de l’ industria laboristo apenaŭ atingis 232 orrublojn jare. En 1923/24, ĝi jam altiĝis ĝis 423 rub., en la sekvinta jaro — ĝis 525 rub., kaj en 1925/26 laŭ la kontrolnombroj de « Gosplan » ĝi jam atingis 631 rub. jare, kaj se oni aldonas ankoraŭ ĉirkaŭ 16 %, pagatajn de la entreprenoj por la laboristoj kiel socian asekuron, tiam la vivnivelon de l’ sovetlanda proletaro oni devos kalkuli ankoraŭ pli alta. Vere, la vivkosto nuntempe ĉe ni estas preskaŭ duoble pli alta ol antaŭmilite. Sed eĉ kalkulante tiun trokarecon, la vivnivelo de nia laboristo jam nun estas multe pli alta ol antaŭmilite.
La ĝenerala strukturo de l’ buĝeto de la laborista familio en USSR, laŭ la lastaj studoj, estas jena:
La strukturo de l’ buĝeto de laborista familio en USSR.
En %
| Por komenco de 1925 j. | 1926 j. | |
|---|---|---|
| Enspezo. | ||
| 1. Salajro | 78.4 | 82.0 |
| 2. Socia asekuro | 2.9 | 4.2 |
| 3. Enspezo de la metio, legomĝardeno ktp. | 3.3 | 3.1 |
| 4. Kredito kaj ŝuldrepago | 7.1 | 6.4 |
| 5. Havajvendado kaj eluzo de l’ ŝparitajo | 6.4 | 2.5 |
| 6. Helpo de l’ parencoj kaj aliaj | 1.9 | 1.8 |
| Sume | 100.0 | 100.0 |
| Elspezo. | ||
| 1. Loĝejo | 5.3 | 5.7 |
| 2. Hejtado kaj lumigado | 8.7 | 6.8 |
| 3. Nutrajo | 45.8 | 44.5 |
| 4. Alkoholo | 1.1 | 2.1 |
| 5. Tabako, cigaredoj kaj alumetoj | 1.5 | 1.4 |
| 6. Vestajo, lavado | 20.0 | 23.1 |
| 7. Mastrumobjektoj | 2.7 | 2.9 |
| 8. Higieno kaj kuracado | 0.9 | 0.9 |
| 9. Kultur-klerigaj elspezoj | 2.1 | 1.9 |
| 10. Kotizoj al laboristaj organizoj | 3.3 | 2.1 |
| 11. Religio | 0.1 | 0.0 |
| 12. Repago de ŝuldoj kaj kredito | 2.9 | 2.8 |
| 13. Pruntedono | 0.2 | 0.2 |
| 14. Helpo al forestantaj familianoj | 1.0 | 1.1 |
| 15. Aliaj elspezoj | 4.4 | 4.5 |
| Sume | 100.0 | 100.0 |
| Monata enspezo de l’ familio en rubloj | 79.90 | 97.90 |
| Monata elspezo de l’ familio en rubloj | 79.63 | 97.55 |
| Nombro da familianoj en la familio | 4.1 | 4.1 |
| Nombro da neenspezantaj familianoj | 2.80 | 2.78 |
| Nombro da enspezantaj familianoj | 1.18 | 1.22 |
| Nombro da esploritaj mastrumoj | 1.278 » | 1.402 » |
Necesas noti, ke en la cititaj nombroj ne estas kalkulitaj kelkaj, tre gravaj por la laborista buĝeto aferoj. Ekzemple en la enspezo je kosto de l’kapitalo de la socia asekuro estas montrita nur la monhelpo ricevata diverskaŭze en la laborista familio konstante. Sed tute ne estas kalkulitaj la senpagaj
(*) Mullà — musulmana pastro.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
ambulanca kaj malsanuleja kuracado, medikamentoj, kosto de l’ estado en la ripozdomoj kaj kuraclokoj dum la libertempo kaj multo alia.
Pro tio la kalkulitajn elspezojn por la kuracado kaj higieno necesas kalkuli tre malgrandigitaj. Pro sama kaŭzo ne plene estas kalkulitaj la elspezoj kultur-klerigaj de l’ soveta laboristo, ĉar la maniero de la buĝeta esploro malebligas kalkuli tiujn elspezojn, kiujn je interesoj de l’kultura ripozo kaj politika klerigo de l’ laboristoj faras ĉe ni la regno kaj sindikatoj. Sed des pli karakterizaj estas la malaperantaj laŭ sia grandeco elspezoj de l’ soveta laboristo por la religiaj bezonoj. Evidente, dank’ al kresko de la kulturnivelo de la laborista amaso, ĝia bezono je religia opio fariĝis tute malgranda.
La nutrado de l’ laboristoj en USSR dum la lastaj jaroj rimarkeble superis la antaŭmilitan normon. Laŭ la antaŭmilita buĝeto la taga nutrado de l’ maturaĝulo en la laborista familio ĉe ni ne superis 3.300 kaloriojn. Dum la civita milito kaj blokado ĝi malaltiĝis ĝis 2.400 kalorioj kaj en kelkaj distriktoj eĉ pli malalten. Sed jam en decembro 1922 ĝi altiĝis ĝis 3.800 kalorioj por ĉiu, kaj de tiam plu ne altiĝis laŭnombre, sed ĉiujare pliboniĝis kvalite.
Ekzemple, la nutrado per produktoj bestdevenaj en 1922 j. egalis nur 4.4 % el la nombro da konsumitaj kalorioj, en 1923 j. ĝi altiĝis jam ĝis 7.7 %, kaj en 1924 j. ĝis 12.5 %. La tritikpano en la tuta amaso da konsumita pano en 1922 j. egalis nur 10 %, en 1923 j. — 30 %, en 1924 j. — 45 %; la graskonsumado dum du samaj jaroj kreskis 33 %, la konsumado de lakto — je 73 %, sukero — je 146 %, viando, je 335 % ktp. Samtempe la konsumado de terpomoj malaltiĝis je 20 %, kaj de sekalpano eĉ je 48 %.
Tiaj estas la krudaj faktoj.
Memkomprenebla, ke ankaŭ nun la vivnivelo de l’ laboristo en USSR ne estas alta. Sed gravas tio, ke ĝi altiĝas ĉiujare kun rapideco observebla en neniu alia lando. Kaj ni neniel dubas, ke ĝi ankaŭ estonte kreskos proporcie al la ĝenerala kresko de la produktofortoj de la lando.
(Leningr. Pravda.) Elrusigis GEO. TETERIN.
La jubileo-ĉeno de SAT
K-do G. P. de BRUIN (Nederlando) donacas 2 1/2 guldenojn kaj alvokas ĉiujn holandajn K-dojn, ke ili ankaŭ helpu en la forĝado de forta jubileo-ĉeno.
★
« La afero pri jubileo-ĉeno ŝajnas al ni burĝeca » skribis iu K-do. Povas esti. Sed ĉu ne estas pli proleteca konservi por si la monon, kiun oni povus donaci por helpi sian esperantan proletan organizon?
Donacemuloj! ne timu similajn riproĉojn, helpu ebligi, ke SAT povu eldonadi valorajn verkojn.
Fizik-kultura movado en U. S. S. R.
La signaldiro « Fizikkulturo estu rimedo por sanigo de la laboruloj » evidentigas, ke tiu ĉi movado en U. S. S. R. ne nur estas sportafero, sed soci-kultura faktoro, al kiu oni atribuas gravan signifon.
Ĉiuj grupoj fizkulturaj laboras sub la observado de kuracistoj, kiuj post medicina inspekto permesas al interesato praktiki gimnastikon ktp. Krom tio dumjare dufoje okazas kontrolo per kuracistoj pri la sano de la membroj. Por sportaj konkuroj ankaŭ necesas permeso de kuracisto.
Tio nur estas la ŝtata zorgo pri laŭcela kaj efika sportado. Krom tio soveta « fizkulturo » havas kelkajn originalecojn. Ne ekzistas tie specialaj kaj memstaraj ligoj por pilkludoj, atletiko, ktp., sed organizajoj celantaj eviti la unuflankan formiĝon de l’korpo kaj aspiri korpan plibonigon pro la sano. La eduko de la fizkulturanoj ne estas finita per la fortiĝo de la muskoloj, sed oni ankaŭ zorgas pri soci-kultura klerigo. Tial estas fonditaj la fizkulturaj grupoj plejparte ĉe la laboristaj kluboj, profunuiĝoj, vilaĝanaj domoj, leĝejoj, Komsomolaj ĉeloj kaj ĉe aliaj sociaj organizajoj. La grupoj fonditaj ĉe tiaj organizajoj laboras sub ties gvidado kaj kune kun ili sur socia kampo. Krom tio, la grupoj ankaŭ memstare laboras por aranĝo de paroladoj pri la direkto de soveta fizkulturo pri politikaj temoj, kaj interparoloj pri la Ruĝa Sport-Internacio ktp. La fizkulturanoj ĉiam estas pretaj plenumi siajn taskojn sociajn ĉar ili estas gefiloj de la laboristaro.
En U. S. S. R. komence de l’ jaro 1926 nombris ĉiuj fizkulturanoj ĉirkaŭ 2.500.000 kaj laŭ R. S. J. S. R., — grupoj pli ol 9.000. Ĉiumonate rimarkinda kresko de tiu ĉi nombro estas konstatebla.
La Soveta Registaro havas specialajn organojn por la gvidado de la movado, nome la fako « Supera Soveto de Fizika Kulturo » gvidanta la movadon ĝenerale. La guberniaj, regionaj kaj aliaj provincaj Ekzekutivaj Komitatoj de Sovetoj ankaŭ havas similajn « Sovetoj de Fizkulturo ».
NIKOL. MATJAS, Smolensk.
Iom pri soveta kooperativismo
Dum pli longa tempo mi ne trovis en SENNACIULO eĉ malgrandan artikoleton pri kooperativaj demandoj, malgraŭ tio, ke raportoj pri kooperativista vivo de aliaj landoj certe interesus multajn SAT-anojn. Mi pro tio proponas, ke la paĝoj de « S-ulo » de nun estu pli ofte uzataj ankaŭ por informoj pri la kooperativmovado en la diversaj landoj, sed por tio necesas ke la K-doj kunlaboru. Estus necese pritrakti la demandojn: 1) Kia estas la sociala konsisto de la kooperativoj; 2) Kiajn kapitalojn administras la kooperativaj organizoj; 3) Kiaj estas la komercaj spezoj de la organizo; 4) Kiel kaj kiun ĝi priservas; 5) Kiel partoprenas la laboruloj en organizado kaj administrado de kooperativoj ktp. Mi mem komencos per kelkaj ciferoj kaj informoj pri Sovetio.
Estas atentinde, ke la sovetaj leĝoj malpermesas akcepti nelaborulojn (ekleziajn servantojn, komercistojn, eksoficistojn de la cara polico ktp.) kiel membrojn de kooperativoj. Entute la aniĝo estas malpermesata por ĉiuj, kiuj ne havas, laŭ la konstitucio de S.S.S.R. balotrajton. Laŭ la leĝo estas la kotizo malsita kun ne pli ol 5 rubloj, la celo de tio estas garantii laŭeble multnombran partoprenadon al la kooperativoj de la malriĉuloj. La kooperativaj taskoj estas gardataj kaj subtenataj per specialaj dekretoj de la registaro.
La sukcesoj de la sovetaj kooperativoj estas tre grandaj: la konsumkooperativoj havas nun en iliaj vicoj preskaŭ 10.000.000 da anoj, tio estas preskaŭ 7 % de la tuta loĝantaro de U.S.S.R. Komparite kun la antaŭmilita tempo 25 obla pligrandiĝo de la anaro. La amplekson de la partoprenado de kooperativoj al la komerco regna, oni povas konstati el tio, ke preskaŭ 70 % de la industriaj komercaĵoj iras tra la kooperativoj. Laŭ la statistiko de 1925 la konsumkooperativoj konsistis el 26.000 apartaj organizoj kun kune 51.000 komercejoj. El tiu ĉi nombro estas preskaŭ 24.000 vilaĝanaj organizoj kiuj posedas preskaŭ 36.000 komercejojn. La soveta kooperativoj nun ankoraŭ malsanas rilate al la kooperativigo de la vilaĝa loĝantaro, nuntempe el la urba loĝantaro estas kooperativanoj 30 %, sed el la vilaĝa nur 4 %.
Laŭ raporto de K-do BROJT (5246).
SCIENCO – TEKNIKO
Sunmakuloj kaj vetero.
La longjaraj observadoj de l’ fama usona observejo Monto Wilson, sub gvidado de Prof. Hale, pruvis la influajn rilatojn inter la apero de sunmakuloj kaj la pluvaj periodoj sur la tero. La nunjara pluvvetero akompanita de ventegoj, superakviĝoj ktp. ĝuste koincidis kun la proksimiĝo al la dum ĉiu dekunua jaro atingata maksimumo de l’ makuloj.
La moderna astronomio klarigas la makulojn kiel malpli helajn gastavolojn, videblaj pro la kontrasto inter la pli hela grundo. Ĉi makuloj estas elektromagnetaj kirloj, elradiantaj kolosajn fluojn da elektronoj, kiuj ankaŭ efikas surtere igo de magnetaj malekvilibroj, estigo de polusaj lumoj, malbonfunkciigo de radiosendado kaj fine veterinfluo. Nome, la elektronoj estas kondensigaj punktoj por la malseko de l’ atmosfero kaj pro tio akcelas ege la estiĝon de nubaro. Nature dum maksimumoj de makuloj ĉiuj fenomenoj estas plej intensivaj kaj kaŭzas veterkatastrofojn.
★
La aĝo de la tero.
Interesan prikalkulon, bazanta sur ĉiuj modernaj sciencaj konsideroj, faris nun jare Prof. Schmiedel de la argentina universitato en Corrientes. La nombroj estas minimumoj.
Tempospaco pasinta depost la krust-estiĝo 800-1000 milionoj da jaroj;
— página 5 —
SENNACIULO
Tempospaco pasinta depost la mar-estiĝo 300 milionoj da jaroj;
Tempospaco pasinta depost la temperaturo maksimumo 1800 milionoj da jaroj.
La terdiametro estis ĉe komenco de la marestiĝo 120-130 km., ĉe komenco de la krustestiĝo 360-400 km. plilonga ol nun. Malvarmiĝis nur la ekstera dekono de la tero, en la internaj naŭ dekonoj regas ankoraŭ temperaturo maksimumo de 4.700 gradoj, laŭ Celsio-term.
H. MURAKVIN.
★
La esplorado de la Kurska magneta anomalio estas finita. Oni trovis, ke ĝi estas kaŭzata per la konsisto de proksimume 20-40 miliardoj da tunoj da pura fero. Ĝi kuŝas en 150-metra profundeco; la procentajo de pura fero en la minajo estas 30-50 %. En la tuta cetera Eŭropo (krom Kursk) estas konata la ferekzisto de proksimume 13 miliardoj da tunoj.
★
En la jaro 1926-27 en tuta Sovetio la semita arko atingos 97 % de la antaŭmilita ampleksoj. La komunaj kostoj de l’ tuta agrikultura produktado estas difinata je 10.723 milionoj da rubloj kontraŭ 10 miliardoj en 1925-26 kaj 11.163 milionoj en 1913.
Elrusigis SKIJ.
☆ DISKUTEJO ☆
Ĉu la socialismo estas efektivigita en Sovetio?
(respondo al K-dino Mondhejmulo, SENNACIULO, n-ro 102)
Oni ne povas opinii, ke, ekdorminte hodiaŭ en kapitalisma socio, oni morgaŭ povas vekiĝi en socialisma. Marx skribis:
« Inter kapitalisma kaj komunisma socio estas periodo de revolucia transformigo de l’ unua en la duan, kaj la ŝtato de ĉi-periodo povas esti nenio alia, krom revolucia diktaturo de l’ proletaro. »
Sovetio nun nome travivas la transiran periodon, — la proletaro efektivigas la tutan plenon de regna potenco, disvolvigas sian industrion. Ĉi-tio nun jam ne postulas pruvojn.
K-ino Mondhejmulo, mirante pri salajrdiferenco en Sovetio, verŝajne la vorton « socialismo » uzas anstataŭ la vorto « egaleco ». Ni ne turnos nin al Marx. — Malsimile al la neklaraj, ĝeneralsencaj frazoj de Lassal («plena produkto de laboro por laboristo», «rajto de egaleco»), Marx starigis la demandon pri rajto de egaleco en komunisma socio, jus elirinta el la kapitalisma, jene:
« Malgraŭ la progreso, ĉi-tia « rajto de egaleco » ankoraŭ konservas sian burĝan limon. Rajto de produktistoj proporcie liverita de ili laboro, egaleco, konsistas ĉi tie en uzado de komuna por ĉiuj mezurilo – laboro. Sed unu homo estas pli forta ol alia, fizike aŭ intelekte, kaj pro tio ne povas dum la sama tempo ekfari pli, aŭ labori pli longan tempon, kaj la laboro, por esti mezurilo, devas esti kalkulita konforme al sia daŭreco aŭ intenseco, sen kio tuj ĉesus ĝia rolo de mezurilo.
La rajto de egaleco fariĝas rajto de malegaleco por malegala laboro. Ĝi ne konas klasajn diferencojn, ĉar ĉiuj homoj estas nur laboristoj de sama rango, sed ĝi silente konfesas naturajn privilegiojn de la malegaleco de individuaj kapabloj, do produktigaj kapabloj de individuoj.
Do, laŭ sia enhavo, ĉi-tiu rajto, same kiel ĉia rajto, estas rajto de malegaleco…
Sed ĉi tiuj domaĝoj estas neeviteblaj dum la unua fazo de komunismo, jus elirinta post longdaŭraj turmentoj de nasko el la kapitalismo…
Sur la plej alta ŝtupo de disvolvo de komunisma socio, post tio, kiel foriĝos la sklavigata subigo de l’ homo al la leĝo de disdono de laboro kaj, kune kun tio, al maleco de intelekto kaj fizika laboro, kaj la laboro mem ĉesinte esti nur rimedo por vivo, fariĝos unua bezono de vivo, kiam kune kun ĉiuflanka disvolvo de individuoj diskreskos produktigaj fortoj kaj ĉiuj fontoj de l’ socia riĉaĵo ekfluos je larĝa rivero, nur tiam, unuan fojon, dislarĝiĝos mallarĝa horizonto de burĝa socio kaj la socio ekskribos sur sian standardon: Ĉiu produktu laŭ sia kapablo kaj ricevu laŭ sia bezono. »*) (Ibid.)
Lenin, en sia verko « Ŝtato kaj Revolucio » (esperanta traduko jus aperis) apartan atenton direktas al la vortoj de Marx. Neniu socialisto povas opinii, ke la momento de la venko de proleta revolucio super kapitalistoj estas same momento de efektivigo de plena komunismo. Ne, ĝi estas nur unua, nepra, urĝa premiso por la sekvonta evoluo de l’ proleta ŝtato al la komunismo.
Kompreneble, en landoj pli industriaj kaj kulturaj, ol estinta cara Rusio, post proleta venko efektivigo de socialismo postulas malpli da tempo, da turmento kaj oferoj. Kompreneble, helpo de la multnombra proletaro el Germanio, Anglio, Francio al la proletaro de Sovetio treege ekfaciligus, rapidigus la triumfon de socialismo, sed… sed malriĉaj laboristoj de Sovetio dume helpas la anglajn karbministojn, preskaŭ izolitajn. Ŝerco de historio.
Jen iom da teorio, por la klarigo de la demando interesiganta K-inon Mondhejmulo. Letere mi volonte liveros pli detalan respondon al interesiĝantoj pri la temo.
JA. KOKUŜKIN (5250), Sormovo.
★
Ĉu Marks eraris?
(Daŭrigo ¹)
Centralizo kaj koncentriĝo.
Antaŭ ol esplori ĉu en Usono okazas aŭ ne efektiva malcentralizo de l’ kapitalo, necesas klarigi la diferencon inter la du supre cititaj vortoj de l’ titolo, kiuj ŝajnas esti samsignifaj, sed kiuj havas en la marksista terminaro malsaman sencon.
Marks tre akre distingas centralizon kaj koncentriĝon. Ĉiu kapitalo grandiĝas senĉese per amasigo (akumulado) de supervaloro. Estas konate, ke la kapitalisto ordinare konsumas nur parton de la supervaloro kaj ke ili uzas alian parton por pligrandigi sian kapitalon kaj daŭrigi la produktadon sur pli larĝa ŝtupo. Tiun procezon de kreskado de unuopaj kapitaloj per amasigo de ilia supervaloro Marks nomas koncentriĝo:
« La akumulado kaj la koncentriĝo, ĝin akompananta, ne nur okazas dise sur multaj punktoj, sed la kreskado de la funkciantaj kapitaloj estas traplektata de la kreiĝo de novaj kaj de la divido de malnovaj kapitaloj. Sekve, se la akumulado aperas unuflanke kiel kreskanta koncentriĝo de la produktiloj kaj de la komandeco super la laboro, ĝi aperas aliflanke sub formo de reciproka forpuŝiĝo de multe da unuopaj kapitaloj » (2).
Al tiu koncentriĝo de unuopaj kapitaloj, Marks kontraŭstarigas la centralizon:
« Al tiu dissemiĝo de l’ socia kapitalo en multajn unuopajn kapitalojn aŭ al tiu reciproka forpuŝiĝo kontraŭstaras ĝia altirforto. Tio ne plu estas simpla koncentriĝo, identa je la akumulado. Tio estas koncentriĝo de jam formitaj kapitaloj, forigo de ilia unuopa memstareco, senproprajigo de unu kapitalisto de alia kapitalisto, aliigo de multaj malgrandaj kapitaloj en malmultajn grandajn kapitalojn. Tiu procezo distingiĝas de la unua je tio, ke ĝi havas kiel kondiĉo simple alian dividon de la ekzistantaj kapitaloj jam funkciantaj kaj ke, konsekvence, ĝi ne estas limigata de la absoluta kresko de la socia riĉaĵo aŭ de la absolutaj baroj de akumulado! La kapitalo akumuliĝas en la manojn de unuopuloj ĉar ĝi forglitas el la manoj de multaj. Tio estas la ĝuste nomita centralizo, malsama al akumulado kaj koncentriĝo » (2).
El tio estas videble, ke la dubindaĵo en la usona evoluo estas ne la koncentriĝo (ĉar tute nature ĉiu kapitalo kreskas kaj kreskas), sed la centralizo; oni deklaras, ke la kapitalo ne forglitas el la manoj de multaj por kolektiĝi en la manoj de senĉese malkreskanta nombro, sed oni male klopodas pruvi, ke la kapitalo disdividiĝas inter grandiĝanta aro da personoj.
Krom tio oni devas distingi la teknikan kaj la socian flankojn de centralizo, la centralizon de la produktado kaj la centralizon de kapitalo kiel socia potenco. Neniu volus aserti, ke en Usono la produktado malcentraliziĝas; ke disiĝas grandaj entreprenoj je kelke da malgrandaj, sed malgraŭ la senĉese grandiĝanta ampleksoj de la produktado, malgraŭ la kreskado de la entreprenoj, pliiĝas ankaŭ la nombro da personoj havantaj posedrajton je tiuj produktilaregoj.
Jen kion oni nomas « malcentralizo » en Usono. Ciferoj statistikaj estas cititaj por montri la realecon de tiu tezo. Estas nun la demando, ĉu tiu fenomeno efektive kaj nepre kontraŭdiras la marksistan teorion.
*) Aŭ: Laŭkapabla produkto, laŭbezona ricevo.
- Vidu la n-rojn 99, 102, 103, 104, 105, 106 de « S-ulo ».
(2) « La Kapitalo », franclingva eldono (Molitor), I-a vol., 4-a libro, 23-a ĉap., paĝo 90.
— página 6 —
SENNACIULO
Sed ni rememoru, ke laŭ Marks la teknike progresintaj entreprenoj donas superprofiton en la konkurenco kun la aliaj, mezteknikaj produktejoj; ni rememoru, ke la apliko de tiu marksa tezo al la angla situacio de l’ pasinto permesis al Engels, klarigi la bonan vivostaton de la angla laboristaro, kiu ricevis de sia burĝaro parton de la superprofitoj sub formo de salajroj pli altaj ol la mezaj salajroj de la tuteŭropa proletaro; ni rememoru ke Anglio perdis sian mondmerkatan monopolon kaj ke anstataŭ ĝi, nun Usono havas la superecon en la tutmonda komerco. Tiam ni komprenas, ke la usona burĝaro povas doni al siaj laboristoj parton de la superprofitoj, same kiel antaŭe agis la britiaj kapitalistoj. Nur la formo ŝanĝiĝis: la transdono de parto de la superprofitoj okazas ne nur per supermezaj salajroj, sed ankaŭ per partopreno de laboristoj je la profito, per posedo de akcioj. La ekzisto de laboristoj-akciuloj signifas nur, ke la usona laboristaro partoprenas modestgrade (mi poste montros ke tiu grado estas treege modesta!) je la superprofitoj de la usona kapitalistaro.
Ĉu tio estas malcentralizo de kapitalo? Eksteraspekte jes. Sed ne la ekstera aspekto gravas; gravas la reala esenco.
Venas la demando ĉu tiuj laboristoj-« kapitalistoj », posedantaj akciojn, havas faktan, efektivan influon je la gvidado de la entrepreno. Ĉiu scias, ke ekzistas diversaj kategorioj de akcioj: simplaj akcioj kaj privilegiaj akcioj. La posedantoj de simplaj akcioj havas malpli gravajn rajtojn — kelkfoje neniajn — ol la posedantoj de privilegiaj akcioj. Tiuj lastaj estas ordinare la « fondintoj » de la entrepreno: bankistoj kaj aliaj ĉefaj mondonantoj. Ilia volo — kaj nur ilia volo! — gvidas. La aliaj, eĉ se la tuta sumo de iliaj akcioj estas pli granda ol tiu de la privilegiaj akcioj, ne havas la same grandan voĉonombron en la ĝenerala kunveno; kaj eĉ se ili ĝin havus (kio reale neniam okazas), ili ne povus ĝin uzi. ĉar ili estas multnombraj, multideaj kaj disopiniaj kontraŭ la unuigita, sola, facile efektivigebla potenco de kelkaj gvidantaj personoj, kiuj konas ĉiun radeton de la administra mekanismo. Tiel la akcioj de la laborista-akciuloj, kiuj estas kreditoroj de la entrepreno, ne estas signo de malcentralizo, sed signo de plej akra centralizo, en la manoj de la plej fortaj kapitalistoj, de sumoj eĉ ne apartenantaj al ili.
Jen kiel Marks prijuĝas tiun fakton:
« … la kapitalista produktado elburĝonigas potencon, la krediton. Ĉi tiu fariĝas komence tute nova kaj potenca armilo en la batalado inter konkurantoj. Poste, per nevideblaj fadenoj ĝi tiras en la manojn de unuopaj aŭ kunigitaj kapitalistoj la financajn rimedojn dissemitajn en la socio plimalpli grandamase. Ĝi estas la specifa maŝino de la centralizo de la kapitaloj » (1).
« … la kredito donas al la nnuopa kapitalisto aŭ al homo konsiderata kiel kapitalisto, disponrajton, en certaj limoj absolutan, super fremda kapitalo kaj fremda proprajo, kaj sekve, super fremda laboro. La kapitalo mem, posedata reale aŭ laŭ opinio de l’ publiko, fariĝas nur bazo de la superstrukturo de l’ kredito… Tiu senproprajigo (kapitalistoj senproprajigante unuj la aliajn. L. R.) prezentiĝas en la kapitalista sistemo sub kontraŭeca formo: malmultaj propriĝas al si la socian proprajon; kaj la kredito donas al tiuj malmultaj ĉiam pli kaj pli la karakteron de simplaj spekulaciistoj. Ĉar la proprajo ekzistas tie sub formo de akcio, ĝia moviĝo kaj transdono fariĝas pura rezulto de borsa ludado, kie la malgrandajn fiŝojn glutas la ŝarkoj, kaj la ŝafojn la borsaj lupoj » (1).
La evoluado de l’ kapitalismo en Usono do ne kreis ĝis nun novajn faktojn ne antaŭviditajn de Marks. Ni vidas kontraŭe, ke eĉ la fama « malcentralizo » estis sufiĉe trafe karakterizita en liaj verkoj, kaj ni vidas, ke tio, kio ŝajnas esti malcentralizo, aperas post forigo de la trompiga vualo kiel kredito, kiu estas, laŭ Marks, la « specifa maŝino de la centralizo de la kapitaloj ».
Pri aliaj faktoroj, krome klarigantaj la altajn salajrojn, ni parolos en sekvanta artikolo.
L. RÉVO.
IMPOSTOJ
Impostoj parolas. Se la esploristoj de malaperinta civilizacio trovus la buĝeton de tiama nacio, ili povus ekkoni multon pri ties vera karaktero. Ekzemple, ĉu la eroj, 1, 7, 8, 9 ne elmontras la hipokritecon de la pacproklamoj de la nuntempaj registaroj? Mi ne volas komenti pri la buĝeto, sed mi supozas ke la buĝeteroj enhavas intereson por la SAT-anoj. Jen la elspezoj de Anglio por la jaroj 1925-26:
Sterlingaj funtoj.
- Por la procentajo de la nacia ŝuldo . . . . . . . . . 305.000.000
- Amortiza kaso de la nacia ŝuldo . . . . . . . . . 50.000.000
- Soseo – prizorgado . . . . . . . 16.000.000
- Pagoj al provincaj kontoj . . 13.329.000
- Landkoloniado . . . . . . . . 700.000
- Pagoj al Norda-Irlando . . . 4.000.000
- Aliaj kunigitaj kasaj servoj . 2.000.000
- Militistaro . . . . . . . . . 44.500.000
- Militŝiparo . . . . . . . . . 60.500.000
- Militaeroplanaro . . . . . . 15.513.000
- Publika edukado . . . . . . 46.498.000
- Pensioj al ge-maljunuloj . . 26.856.000
- Fako de pensioj . . . . . . 66.026.000
- Ministerio de Laboro . . . . 13.859.000 (enoficigo de eksoldatoj ktp.)
- Ministerio de nacia sano . . 22.254.000 (Nacia asekuro ktp.)
- Polico, malliberejoj ktp. . . . 8.790.000
- Mez-Oriento . . . . . . . . 4.770.000
- Kompensaj pagoj en Irlando . 441.000
- Helpoj al senlaborularo . . . 2.296.000
- Aliaj civitaj pagoj . . . . . 30.819.000
- Doganoj . . . . . . . . . . 11.391.000
- Poŝtoficejaj servadoj . . . . 52.958.000
Sume . . . 799.400.000
Tiel ni vidas, ke la eroj 1, 2, 8, 9, 10, 16, 17 kaj 14, 15 (grandparte), kies sumo atingas 564.696.000 s.f., do pli ol du trionoj, rezultas de naciemo, policbezoneco kaj militemo.
1242.
Blindaj sovetiaj proletinfanoj helpas la anglajn ministinfanojn
Elskribo el la protokolo de infankunveno en Perma infanazilo N-ro 10 (blindullernejo) de 3 septembro.
Oni aŭskultis: Proponon de lernantino Manja Noskova pri helpo al la infanoj de anglaj ministoj. « Ĉiuj helpas, kaj ankaŭ ni devas helpi. Mi petas la infanojn, tuj priparoli ĉi-demandon. »
Oni decidis per plimulto da voĉoj: ŝpari dum unu semajno sukeron, ĉiu po unu peco (oni ĉiutage por teo disdonas al ĉiu infano kelkajn pecetojn da sukero), kolekti tiamaniere 5 funtojn, vendi ilin, kaj la monon, 1 rublon 5o kopekojn, sendi al anglaj ministinfanoj. Oni komuniku pri tio en gazeto, por ke eksciu pri tio ankaŭ aliaj, kaj ankaŭ helpu, ĉiu laŭpove.
El Perma gazeto « Zvezda » de 17-9-1926.
ATENTU!
La 1-an de novembro, Smolenska SAT kaj SEU organizajo solene festos sian unuan jarjubileon. Ni petas ĉ. K-dojn helpi al ni, sendante salutleterojn kaj ajojn por ekspozicio. Adreso: Sovet-Unio, Smolensk, Redakcio « Krasnoarmejskaja Pravda », al R. Nikolskij (SAT 5241).
ATENTU! GRAVE!
« SAT-rondo Solingen » organizis gazetservon por laboristaj gazetoj. Ni nepre bezonas koresp-ajojn el ĉ. l. pri ĉ. temoj, koncernantaj la laboristaron. K-doj la Gazetservo estas la plej praktika k. plej bona propagando. Adresu viajn leterojn al: K-do Fritz Palm, Klingenstr. 107, Solingen (Germ.)
★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★
[REKLAMO p.6] ĴUS APERIS! PROPAGANDISTOJ!
Ukrainlingva agentejo de l’ famekonata Eldonejo « La Nova Epoko » ĵus aperigis la unuan en Sovetio ukrainlingvan eldonajon pri kaj por esperanto:
LA MONDLINGVO ESPERANTO KAJ LERNEJO
de E. IZGUR.
ENHAVO: Neceseco de mondlingvo por la Lernejo. — Esperanto en Lernejo, ĝia valoro, utilo, praktika aplikado. — Esperanto en literaturo. — La taskoj en la ukrainia lernejo. — Manifesto de l’ tutmonda pedagogia konferenco. — Oficialajoj. — Kion legi pri kaj en Esperanto.
Aldono: Gramatiko — Vortfarado (afiksoj).
Prezo: 20 kop.
Mendintoj de ne malpli ol 100 ekz. ricevas rabaton 30 %
Oni plenumas nur pagitajn mendojn.
Adreso de l’ deponejo: Kremenĉug, Ukr. Argentejo « Nova Epoko », V. Kolĉinski.
★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★
(1) « La Kapitalo », franclingva eldono (Molitor), I-a vol., IV-a libro, 25-a ĉap., pĝ. 91.
(1) « La Kapitalo », germanlingva eldono, III-a, vol., I-a libro 27-a ĉap., pĝ. 426-27.
— página 7 —
SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
Ĉe la laboruloj.
LA PLEJ UZINDA INSTRUILO: « PETRO » (1)
Se estus farindaj iaj riproĉoj pri Petro, oni povus diri, ke la tro modestaj verkintoj, ne sufiĉe valorigis la signifon de la libro, por la laborista movado, kaj eble, ankaŭ, ne sufiĉe detale klarigis la parolmetodon uzindan.
Ĝis la apero de Petro, oni uzis en esperantaj kursoj, la t. n. « gramatikan metodon ». Tiu metodo malsimpligas esperanton, kaj malfaciligas ĝian lernadon. Kun Petro aperis nova kursmetodo. mirinde simpla, dank’ al kiu la kursoj de esperanto fariĝis vivaj kaj plensukcesaj. Antaŭe, ili preskaŭ ĉiam malsukcesis, kaj la plej multaj esperantistoj mem instruiĝis. Per tia metodo sukceso rezultas nur de persona laboro, neniam oni povus fari amasmovadon. La laboristoj bezonas kursojn por ler i esperanton. Nun, oni povas fari fruktedonaj kursojn. La signifo de Petro estas, ke ĝi estas rimedo por pligrandigi la procenton de veraj laboristoj en nia movado por enprofundigi esperanton en la laboristaj amasoj.
Ne mirinde estas ke kelkaj K-doj ne komprenis la valoron de Petro tuj je la komenco. Tiu graveg[a] verko estas tre modestaspekta, kaj unuavide aperas kiel simpla legolibro. Atentu! Pli bone estas tute ne uzi Petro‘n ol uzi ĝin kiel legolibron por kompletigi alian metodon.
Kiel instrui? Nur per simpla esperanta parolado, senĉesa ripetado de facilaj demandoj kaj respondo, per esperanta rakonto de la estinta leciono. Kompreneble, por havi eblecon paroli, oni devas antaŭe traduki kaj klarigi esperantajn vortojn, gramatikajn regulojn, frazojn de la leciono. Sed la pozitiva kaj plej longa parto de la leciono estas la parolado.
Petro naskas grandan intereson inter la lernantoj. Anstataŭ esti tedataj per pasiva aŭskultado de la longa nacilingva parolado de la instruisto, ili partoprenas aktive la kursojn kaj konscias siajn rapidajn progresojn. La gvidanto devas atenti ne iri tro rapide, aliel la lernantoj ĉesus kompreni, progresi, kaj interesiĝi. Spertoj montris, ke kun K-doj kiuj preskaŭ ne laboras hejme, oni povas instrui nur duonon de rakonto de Petro en ĉiu duhora leciono. Kun aliaj, oni instruas ĉiufoje unu rakonton.
Ĉar la metodo de instruado per Petro estas tre simpla, tre facila, ĉiu laboristo, kiu sukcese finas kurson, povas tuj fariĝi taŭga kursgvidanto, eĉ antaŭe akiri, per necesa praktikado, plej bonajn konojn de la lingvo. (En fino de kurso, la lernantoj mem kutimiĝas fari demandojn, kaj siavice gvidas la kurson). Tiu rapida formado de novaj instruistoj, neebla per aliaj metodoj, estas la sola vojo por atingi amasmovadon. Ĝi permesas havi ĉiam gvideblajn kursojn, kun neniam pli ol 15, 20 K-doj. Kaj ni povas esti certaj, ke, kun helpo de Petro, simpla laboristo instruos pli bone siajn K-dojn ol sciencplena profesoro, kun teoria metodo.
Fine, Petro estas tutmonda lernolibro, per kiu devus instrui la SAT-anoj el la tutmondo.
Sig.
(1) Estas preparata nun dua eldono (20.000 ekz.) kun multaj plibonigoj.
PRI ESPERANTA FILOZOFIA TERMINARO
Ĉiu K-do tradukinta sciencverkajon esperanten, sentis la mankon de tia ellaborita terminaro. Apartan malfacilecon kaŭzas la psikologi-filozofia terminaro, kiu havas malpli da komunaj greko-latinaj radikoj, kiuj unuigas ĉiujn aliajn sciencojn. Ne necesas paroli pri la nepra neceseco de unueco, komune akceptita esp-a terminaro.
Eĉ profesiaj, nacilingvaj tradukistoj ĉiam spertas multajn tiajn malfacilajojn. Do, ankaŭ nia laboro ne estas rapide kaj senpene farota. Ni bezonas komunan laboron de kompetentuloj. Prilaborante de post kelka tempo ĉi demandon, mi petas la K-dojn kompetentajn kaj interesiĝantajn interrilati kun mi pri eventuala kunlaborado. Konsiloj, konsideroj, notajoj estas danke akceptataj.
J. I. Ŝapirŝtejn (5233) Sovetio, Minsk.
★
ONI MALLAŬDAS
En SENNACIULO oni kelkfoje renkontas la rubrikon « La SAT-aparato servas ». Sed neniam ni parolas pri okazoj, kiam tiu aparato ne servas. Tio estus tamen pli grava ol la fierado pri sukcesoj. Mi volas sciigi okazon, kiu ne devus ekzisti en nia laboro. Dum fino de aŭgusto, petite de komunista kaj komjunula kolektivoj de la Tvera kavalaria lernejo, mi dissendis al eksterlandaj K-doj 25 leterojn kun la peto trovi por la nomitaj organizoj similajn kolektivojn kaj ĉelojn por la interkorespondado. La adresoj estis parte prenitaj el la « S-ulo » kaj jarlibro, parte donitaj al mi dum la kongreso. Krom tio la loka gazeto « Tvera Vero » presigis en « S-ulo » anoncon, kun la peto al eksterlandaj K-doj, liveri materialon al ĝi, por la enpresado en la « fako de internacia laborista korespondanto ». Al mi respondis nur du K-doj kaj « Tvera Vero » ricevis eĉ ne unu respondon. Ĉu do la decido de VI-a kongreso pri organizo de « Labinkor » restos neplenumata ?..
1116.
★
Disputego okazis en fabrikejo inter laboristoj pri aperinta artikolo en laborista gazeto, kiu, laŭdire estis ĉerpita el la rusa gazeto Pravda. Tiam, subite voĉo eksonis. Kial disputi? Jen estas kolego, kiu tre bone estas esperantisto, li havas korespondantojn en Moskvo, nu, li havigu la veron al ni. Aprobite.
Apogante min sur nian statuton, kies unuaj linioj tekstas: utiligi praktike nian lingvon por la klasaj celoj de la laboristaro, mi fidele skribis al Centra komitato de S. E. U. petante informon pri la disputpunkto. Ĝis nun silento. Sed ĉiutage preskaŭ oni demandas: ĉu venis respondo? Bedaŭrinde ne. La rezulto estas: misfido, dubo pri la praktikeco de esperanto, kaj la propaganda laboro ĝisnuna parte per tiu « servo al la proletaro » estis vana!… Mi tamen atentigis la C. K-anojn pri nepra neceseco de respondo, por ke ni ne ŝajnu fanfaronuloj.
Same mi povus plendi rilate al laborebleco en Sovetio, sed tio jam okazis en n-ro 104 kaj remaĉi mi ne volas…
Voko (Leipzig).
★
KRONIKO
Francio.
Bourges. — La 29 sept. estis fondata en nia urbo esp. lab. grupo, kiu aliĝis al F.E.O; al la grupo aliĝis tuj 13 anoj kaj aliaj baldaŭ aliĝos. La estraro konsistas el K-doj Delalande (prez.), Caillault (kasisto), Ernoux (helpsekretario). Nune estas gvidataj du kursoj, krom tiuj estos malfermata alia kurso por komencantoj. Por tiu ni publikigos alvokojn en la loka kom. jurnalo, kiu jam konsentis represi ĉiumonate artikolon tradukitan el la « S-ulo »; artikoloj estas ankaŭ enpresitaj en la sindikata jurnalo « Le Syndiqué du Centre ». La 3 okt. okazis ĉi tie kunvenego, dum kiu ni disdonis propagandilojn kaj vendis lernolibrojn.
La estraroj de ĉiuj organizoj ĉi tieaj simpatias kun nia afero. Ni esperas, ke nia grupo, kiu havas bonan propagandkampon, kreskos rapide. La alilandaj esp. grupoj kiuj volas interkorespondadi kun ni, skribu al: Groupe Esperantiste Ouvrier, Maison du Peuple, 8, Place Malus. Bourges (Cher) Francio.
La Sekretario: SAT-ano 5820.
Sovetio.
Moskvo. — Antaŭ nelonge ĉe la Branska stacidomo post raporto pri esp-o de K-do A. Liljer, oni organizis esp-an societon « Reciprokhelpo ». La celo de la societo estas praktika uzado de esp-o por reciproka helpo en la kulturaj interrilatoj de rusaj laborantoj kun eksterlandaj. La societo ĉion faras kolektive, ankaŭ kolektive SAT-aniĝis k. abonis « S-ulo »-n. « Reciprokhelpo » eldonas murgazeton k. dume aperigas artikoletojn pri esp-o k. ankaŭ leterojn de rusaj laboristoj kun la respondoj de eksterlandaj. Ankaŭ ĝi aperigas artikolojn en la kluba murgazeto « Krasnaja Brjanka », kiu havas sufiĉe da legantoj, ĉar la loka fervojista klubo nombras 2.900 anojn. Similaj esp-o societoj « Reciprokhelpo » aperas en diversaj urboj sovetiaj. La moskva societo deziras serioze korespondadi kun similaj societoj. Krom tio ĝi komunikas, ke ĝi povas kunligi aliajn organizojn (kulturajn) de eksterlando kun analogiaj sovetiaj. Adreso de la societo: Moskvo 59. Branska stacidomo, Kontora Difi al sekretario de moskva societo « Reciprokhelpo » Aleksandro Liljer.
Nijnij-Novgorod. — Dum la postkongresa semajno la urbon vizitis 21 SAT-kongresanoj el kiuj 17 estis ekstersovetiaj. Bedaŭrinde multaj alvenis dise, kio malfaciligis la aranĝon. La vizito havis grandan signifon por la SAT movado ĉi tiea. Kelkaj K-doj parolis dum kunvenoj, ekz. K-do Mark Starr (London) en kunveno de instruistoj, sama K-do k. K-ino B. France (Manchester) parolis dum kunveno de labor-korespondantoj. Ni havis kelkajn kunvenojn de esp-istoj, dum kiuj krom supre cititaj Gek-doj parolis, ankaŭ K-doj Sons (London), Whitham (Burnley), Klopfleisch (Düsseldorf), Adamson (Göteborg), Aas (Oslo) kaj Nixdorf (Herne); ili konatiĝis kun la estro de N-N. foiro K-do Malisxer[?], kiu gastigis la suprenomitajn K-dojn en la foirdomo. Ankaŭ K-doj Adamson k. Nixdorf vizitis la Redakcion de loko tagjurnalo « Nijegorodskaja Kommuno ». Nun tre amike la redakcio rilatas al ni; ĝi presis eĉ esperantlingve saluton al la alvenintaj Gek-doj, represas tradukajojn de leteroj k. artikolojn el SENNACIULO k. tre deziras havigi por siaj laboristoj-korespondantoj firman kunligon kun ekstersovetiaj laboristoj. La komenco estis metita per ra-
— página 8 —
SENNACIULO
porto de K-do M. Starr k. la vizito de K-do Adamson. Nun necesas daŭrigi. La SAT-grupo fondis en la urbo filion de « SAT informservo » (SATIS) al kiu oni povas sin turni laŭ adreso de K-do Konovalov (641).
Ni petas ekstersovetiajn SAT-anojn kiuj deziras havi mem aŭ havigi por siaj klunlaborantoj, neesperantistoj ankaŭ, korespondadon k. konstantan ligon kun N.-N. laboristoj per esp-o, tuj skribi leterojn al Redakcio de « Nijegorodskaja Kommuna », ul. Sverdlova d. 23, Nijnij-Norgorod, Sovet-Unio.
Ni invitas nur seriozulojn, ne sendu ilustritajn poŝtkartojn k. aliajn bagatelajojn! Priskribon de la vivo de laboristoj ktp. nepolitikajojn aŭ ĝeneralajojn, la Red. volonte enpresos.
★
Ĉe la neŭtraluloj.
En Galati okazis, 11-13 sept. 1926, la VIa « Rumana Esperanto Kongreso ». Ĝin prezidis aktive, parolodante en esp-o, S-ro Trancu-Iaŝi, ministro de la Laboro. Li diris pri la pacemo de Rumanio, pri ĝia riĉeco, laboremo, progreso ktp., pri neceseco konigi tra la tuta mondo la veron pri Rumanio, kiu estas, liadire, kalumniata; unuvorte li metis esp-on je la servo de sia naciemo.
La Ministerio de publika Instruado estis ankaŭ reprezentata. Estis entute proksimume 200 kongresanoj. La korespondanto de « Heroldo de Esperanto », el kiu ni ĉerpas la informon, ne diris ĉu la « progresema » kaj « laborema » ministro de la Laboro klopodos por ke la registaro permesu al la esp. laboruloj rumanaj aliĝi al SAT, sen ia risko esti jetataj en maliberejon.
Notinde estas, ke la okaze de tiu kongreso estis aplikata en la kongresurbo speciala, senpera metodo por instruado de esp-o, elpensita de S-ro Andreo Ĉe. Laŭ la raportinto, en du semajnoj la lernantoj akiris sufiĉan esperanto-scion por povi senpene konversacii dum la kongreso. Tio estas mirakla, k. ni emas pensi, ke S-ro Ĉe, kiu estas pastro, petis specialan favoron de sia dio. La SAT-anoj eble sin turnu al la diablo (!) por ricevi ian similan favoron.
┌─────────────────────────────────┐ La 15-an de septembro 1926, subite mortis pro korparalizo la plej maljuna SAT-ano en Odessa (Sovetio)
K-do O. O. FRANCKEVIĈ (SAT-ano 4025)
en la aĝo de 65 jaroj. └─────────────────────────────────┘
NIA POŜTO
Leganto el Azio. — 1) La vorto « ekipo » rezultas de preseraro; devus esti ekipo. 2) Oni povas korekte povas diri: « esperanto en lernejon », aŭ esperanton en lernejon. En ambaŭ okazoj la frazoj ne estas kompletaj, kaj oni devas subkompreni verbon; la kompleta frazo estus: esperanto estu enkondukata en….; en la dua okazo: oni devas enkonduki esperanton en….. 3) La formo ekde estas uzata de kelkaj aŭtoroj, al kiuj la tro larĝsenca signifo de la prepozicio de ŝajnas ne bona, kaj pro tio, ili aldonas la prefikson ek kiu forigas en kelkaj okazoj ĉian dubon pri la senco de de. Nur la praktiko, la vivo povas decidi ĉu tia precizigo estas necesa aŭ ne. 4) Pri la ceteraj viaj demandoj atendu la respondon de Fakulo.
K-doj Barthelmess k. Sokolov. — La junulara paĝo aperos en la proksima n-ro. La bildo bedaŭrinde ne taŭgas por ricevi bonan kliŝon. — Red.
3380. — Ni sendis jam delonge vian jarlibron. Ni ne kulpas, se vi ne ĝin ricevis.
Adm.

Vinjeto: barba viro kun okulvitroj legas grandan libron, malantaŭ vico da libroj sur breto.
Vinjeto: barba viro kun okulvitroj legas grandan libron, malantaŭ vico da libroj sur breto.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Unuiĝo de Ligilo U. S. S. R.; Ricevebla ĉe La Interligilo de l’ P. T. T. Paris (XVIIIe), 54, Rue Custine. Formato: 15 × 23 cm., 40 pĝ.; prezo: unu sesono de usona dolaro. Tradukita el la rusa lingvo de V. Javoronkov.
La bele ilustrita, sur bona papero presita broŝuro, estas bona skizo kun multe da materialo pri evoluo kaj laboro de la profesia unuiĝo de la poŝtistoj telegrafistoj, telefonistoj kaj radiistoj en U. S. S. R.; multaj tabeloj kaj statistikoj pri vivkondiĉoj, salajroj, laborkondiĉoj kultur-kleriga laboro ktp. ktp. kaj la bonaj klarigoj kaj bildoj donas al la leganto de la broŝuro sufiĉe precizan bildon pri la vivo de la rusaj P. T. T.-oj.
M. S.
Universala Esperantistigilo. — De D-ro BENSON. Eldono de Benson School of Esperanto, Inc., Newark, N. J., U. S. A. Formato 14 × 10 cm. Prezo: 0,25 dol. ĉiu libreto.
Ĉiu el la kvar libretoj, kiujn sekvos aliaj, entenas unu lecionon, aranĝitan per bildoj; estas ĉe la komenco antaŭparolo kaj klarigoj pri elparolmaniero por anglolingvanoj, kun noto, ke ekzistas samaj por ĉiuj lingvanoj.
Por juĝi pri la valoro de tiu lernmetodo, necesus memuzadi ĝin dum kelka tempo. Nur la sperto ja povas decidi tiurilate. Almenaŭ estas notinda la fakto, ke pli kaj pli montriĝas la emo instruadi nian lingvon, ne uzante nacilingvajn lernolibrojn. Oni povas nur deziri ke plivastiĝu, pliprofundiĝu tiu emo.
E. K. L.
KORESPONDADO
T A R I F O
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L — letero, PK — poŝtkarto. PI — poŝtkartoj ilustritaj. PM — poŝtmarkoj, bfl. — poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. — kun ĉiuj landoj. esp-ajo — esperantajo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio.
K-do Josef Leser, Geiselbergstr. 48/451/pt. 2-a, Wien, XI., dez. interŝ. esp-ajojn, jurnalojn, PK, PI, bfl. k. ĉ. l. Certe resp.
Ĉekoslovakio.
Du junaj esp-istoj dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. krom Germanio k. Ĉekoslovakio, PI, bfl. Adr.: K-do Josef Rehor, Dolní Maxov ap. Jablonec n/N.
— K-do Josefo Wojewoda, Dolní Osada, 365, Mar. Hory, pri ĉ. t. k. ĉ. l. PK, PI.
— K-do Bohumil Stanek, Privozská, 189, Mar. Hory, pri ĉ. t. k. ĉ. l. PK, PI.
Germanio.
K-do Kurt Büttner, Jakobstr. 44, Chemnitz i. S., dez. interŝ. PI, bfl., PM, k. ĉ. l. Resp. garantiata.
— K-do Gerhard Langner, Bahnhofstr. 8, Görlitz i. Schles. dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PK, PI, bfl., PM., esp-ajoj, k. ĉ. l. Ĉiam resp.
— K-dino Doris Stangl, Hoferstr. 55, Leipzig- C 1., dez. koresp. pri virina movado kaj aliaj temoj k. K-inoj el ĉ. l. L, PI.
— K-do Alfred Stoll, Waldstr. 14, Lausa b. Dresden pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
— K-do Fritz Kramer, Altenburger Str. 93, Lunzenau i. S., dez. koresp. PI, PM, bfl. k. ĉ. l.
— K-do Fritz Mossig, Canzlerstr. 28, Burkhardtsdorf i. Erzgeb. dez. koresp. L, PI, bfl. gazetoj. Tuj resp.
— K-do Kurt Hensel, Badergasse, 125, Mügeln Bez. Leipzig, dez. koresp. kun bakistoj k. amator-fotografistoj.
Italio.
K-do Heinz Ruedl (pentristo), Corso reĝ. Elena, 8, a. adiĝe, Bolzano, dez. koresp. k. ĉiul. ge k-doj, precipe kun fraŭlinoj. L, PK.
Litovio.
K-do J. Balĉiunas, Vilniaus g-ve, 19, Pasvalys, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
Nederlando.
Juna socialisto dez. koresp. pri ĉ. temoj. Ne kun germanoj. Adr.: K-do Wim Kraaij, Bothastraat, 33, Helder (N. H.)
Polio.
K-do Edv. Sosnowski, Staszica, 26, Sosnowice, dez. koresp. PI. k. ĉ. l. Resp. garantiata.
Sovet-Unio.
K-do A. J. Jurĉenko. ul. Libknehta, 45, kv. 12, Sovpartŝkola, Ĥarkov, dez. koresp. pri lab., junul. k. sindikata movadoj, K, PK, PI, k. ĉ. l.
— K-do S. Sostavkin, Zavitaja, Amursk. okr., dez. koresp. pri div. temoj, L, PK, PI, k. ĉ. l.
— K-do J. Salaev, Topografskaja, 3o, Poltorack, pri ĉ. temoj k. ĉ. l. L, PK, PI.
— K-do Nikolao Ĥolm, Voznesenska 9, Kiev-Stalinka, pri radio k. ĉ. l.
— Adresŝanĝo: K-do Aleksandro Liljer, Brjanska stacidomo. Kontora D. H. I., Moskvo, 59, sciigas, ke nur ĉi-adreso estas valida. Kolektas glumarkojn, special. prop. markojn esp. kaj rekompence sendas simplajn PM. Min interesas nur serioza korespondado. Ĉiam resp.
— K-do V. Kotelevcev, Jukovskaja, 41, Ekaterinoslav, dez. koresp. pri lab. vivo, tekniko, politik-ekonomiaj temoj, L, PK, PI, fot-ajoj. Ĉiam resp.
— K-do V. Kotelevcev, Jukowskaja ul. 41, Ekaterinoslav, pri ĉ. temoj. k. ĉ. l. L. PI. Resp. garantiata.
— K-do A. Sidorov (ruĝarmeano) N strelkovij polk Dondivizii. Rostov/Don serĉas koresp-antojn por reciproka interŝ de artikoloj pri militistaj demandoj k. lab. aferoj. Represas en sovetiaj diversl. gaz. k. jurnaloj.
— K-do Rizvan Kasimov, Taŝkentskaja, 7, Poltorack (Turkmenio) dez. koresp. k. ĉ. l. Certe resp.
Svisio.
Adresŝanĝo: K-do K. Deutschele, 21, im Heimatland, Basel (strat.ŝ.)
ALVOKO
K-do Vikentij Budrik serĉas en Sovet-Unio sian edzinon Stefanija Vikentievna Budrik kaj filojn: Stanislav naskita 1911, Vladislav 1915, perdintajn en la jaro 1922 post translokiĝo el Leningrad en Ekaterinoslav, Basejnaja ul, 22. kv. 2. Li elveturinta Litovion serĉis ilin kun helpo de konatuloj k. registaro, sed klopodoj estis vanaj. K-doj de Sovet-Unio konsentantaj helpi anoncu en ŝtataj gazetoj pri tio k. klopodu. Elspezojn por sukcesaj zorgoj li repagos. Adr.: V. Budrik, Krajiu gtv. 22. Kelmė (Litovio.)
Le Gérant: L. GLODEAU.
★ Esperanto-Presejo J. SOLSONA, 9, Rue Hallé, Paris-14e — Telefono: Gobelins 62-71
N.º 108, 21 de octubre de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —

Kaplinio de «Sennaciulo»: kvinpinta stelo kun la surskribo S.A.T. supre en la mezo, sub ĝi la slogano en kadro «ESPERANTO JE LA SERVO DE L' TUTMONDA PROLETARO» kaj la granda ornama titolo «SENNACIULO».
Kaplinio de «Sennaciulo»: kvinpinta stelo kun la surskribo S.A.T. supre en la mezo, sub ĝi la slogano en kadro «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO» kaj la granda ornama titolo «SENNACIULO».
3-a Jaro. N-o 108 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 21. Oktobro 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Redaktanto: E. LANTY 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe |
Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, Rue Boyer, Paris-XXe |
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
NEEVITEBLECO DE L’ REVOLUCIO
— … La socia progreso estas dialektika progreso. Sufiĉe bone ni povas ĝin kompari kun tio, kio okazas dum ŝargado de elektra amasilo. Ĉe ajn nova kiomo de elektro, kies unu el la platoj oni ŝargadas, rezultigas egalan pligrandiĝon de mala elektro, portata de la alia plato. Pro tio, la streĉo inter la du flankoj nur pligrandiĝas ĝis kiam la grandeco de tiuj antagonistaj fortoj — kiuj ambaŭ egale kreskis, sed ĉiu laŭ kontraŭa direkto — estas tiom granda, ke ilia kunekzisto ne plu estas ebla, kaj ke la fajrero ŝprucas, estigante novan ekvilibron.
La du flankoj de l’ socia amasilo estas la du malamikaj klasoj, t. e. burĝaro kaj proletaro. Ambaŭ kreskas kunigite, sed laŭ kontraŭa direkto. Kjam ilia potenco ne permesos ilian kunekziston, tiam la revolucio subite fariĝas, kreante novan sociordon.
Estas grava punkto klarigenda: Pro kio, la reformisma koncepto, tiom malkonfirmita per la faktoj, estas tiom disvastigita. Estas du ĉefaj kaŭzoj: unua precipe intelekta, alia precipe sentimenta.
La plej mirinda ilo, kiun kreis la homoj por kompreni kaj kune regi la naturon, estas la matematiko. Ja, matematiko ebligas al ni la plej simplajn kalkulojn de l’ ĉiutaga vivo, t. e. nombri aŭ konstrui; ĝi ebligas al ni ankaŭ koni la astromovojn aŭ la leĝojn de l’ energio. La matematiko eniĝas en nia tuta vivo; pro tio, ĉu ni tion volas aŭ ne, ni estas emaj matematike pensi. Sed la matematika analizo logike entenas kondiĉon, t. e. la senĉesecon. La matematiko taŭgas nur por kontinuaj fenomenoj; kiam ili estas malkontinuaj, ĝi estas senpova. La homa spirito nur povas konstati malkontinuan fakton, ĝi ne povas rezoni pri tiu fakto.
Tiu konstanta kutimo pri elementaj matematikaj konoj, fonditaj sur la ideo de kontinueco, facile kredigas, ke ĉio estas senĉesa en la naturo, ke oni povas amasigi reformojn same kiel nombrojn, kaj ke la progreso ŝajnas bela kurblinio, kies ekvacio donus la leĝon de l’ « evolucio ». La ekzisto de tiu matematika antaŭjuĝo klarigas la gravan pligrandiĝon de l’ reformisma spiritostato ĉe intelektuloj.
La dua kaŭzo de l’ sukceso de l’ reformisma ideologio estas ankoraŭ pli profunda.
La malnova kanto, kiu dum miljaroj trompkvietigis la homaron, t. e. la religia kanto, daŭras malgraŭ sia memkontraŭeco, ĉar ĝi estas agrabla. Estas ege agrable opinii, ke post la morto oni spertos senfinan vivon fundamentitan sur la justeco, ke paradizo kun senlimaj ĝuoj rekompencos tiujn, kiuj estis malfeliĉaj, sed justaj sur la tero.
La reformismo sukcesas pro la sama kaŭzo: estas agrable imagi, ke la vojo de l’ progreso estas senskua vojo, sur kiu sufiĉas marŝi iomete ĉiutage, por ke fine okazu senskue grandaj aliiĝoj, laŭ libereco, justeco, paco ktp… Multe pli agrablege estas kredi tiele ol konstati, ke la socikiasoj maltime kontraŭiĝas kiel bojegantaj hundoj, kaj ke la progreso nur estas la rezulto de senĉesa lukto; de lukto punktita per katastrofoj, per malfavoraj elementoj.
Inter la agrablo kaj vero, la homo ĉiam estas distirita. Nur la kuraĝuloj preferas la tiom malagrablan realon, ol la agrablon de l’ revo. La Revolucio estas malagrabla realo: estas ne mirige, ke la reformismo, kvankam erara, estas tiom disvastigita.
ROBER LUZON. Esperantigis JOHANO (1771).
El la franca revuo por popoledukado « Emancipita Lernejo ».
LA KLASBATALO
La klasbatalo estas la principo, la bazo, la leĝo de nia Partio. Kiuj ne allasas la klasbatalon, tiuj povas esti respublikanoj, demokratoj, radikaluloj aŭ radikal-demokratoj; ili ne povas esti socialistoj.
Konsenti pri klasbatalo, tio signifas diri, ke en la nuntempa socio ekzistas du klasoj: la kapitalistaro kaj la proletaro, kiuj rilatas unu kontraŭ la alia en tia maniero, ke la plena malvolviĝo de unu povas okazi nur per la ekstermiĝo de la alia.
JAN JORES.
— página 2 —
2 — SENNACIULO
La Pekinaj ĝin-rikŝoj
Pekin enhavas 800 milojn da loĝantoj interne de la urbaj muregoj, kaj ekster ĉirkaŭ 300 milojn. Preskaŭ 10 %, el la tuta loĝantaro estas « ĝin-rikŝoj »-kulioj. « Ĝin-rikŝo », laŭ deveno, estas japana vorto, kaj signifas « veturilon kun homa movilo », t. e. duradan veturilon, tiratan de homo. Homo tiras la veturilon, kuras, kaj veturigas la alian homon sidantan en la veturilo.
Tiu formo de homveturado estis enkondukita en Ĉinio nur kelkajn jardekojn antaŭe. Sep jarojn antaŭe en Pekin estis nur tre malmultaj « Ĝin-rikŝoj », la plejmulton da duradaj veturiletoj tiris azenoj. Dum la kvanto de « Ĝin-rikŝoj » ĉiam kreskis, la kvanto de la kunazenaj veturiletoj ĉiam malkreskis kaj lastjare ili estas tre malofte renkontataj en Pekin.
En januaro ĉi-jare komenciĝis la funkciado de elektrotramoj en Pekin kaj la kvanto de « Ĝin-rikŝoj »-kulioj malkreskis ĝis 70.000. Ĉi tiuj 70.000 ĉifonvestitaj homoj, en aĝo de 15 ĝis 62 jaroj, tiras 40.000 veturiletojn. Tra la stratoj sin movas la fluo de « Ĝin-rikŝoj », la viva fluo de du diversaj klasoj, de « veturantoj » kaj de « ĉevaloj ».
Estas treege malutile por la sano kuri multajn kilometrojn sur la sablo, sub la sunvarmego, sur la glacio, kaj laŭ stratoj plenaj je akvo. La famekonata Pekina polvo frapas en la vizaĝon, plenigas la pulmojn. La « Ĝin-rikŝoj »-kulioj mem bone scias, ke post du-jara laboro, ili jam estos maltaŭgaj por iu ajn laboro. Tial la kvanto da invalidoj grave pligrandiĝas ĉiujare, kreskigante la tutan amason da almozuloj.
Tro malmultaj estas « rikŝoj »-kulioj, kiuj perlaboras sufiĉe por la nutrado. El la meza taga laborgajno 132 koper’oj (1) (proksimume 40 kop.), li devas pagi 22 koper’ojn por uzado de veturileto, 60 koper’oj estas elspezataj por la nutrado, ordinare konsistanta el tritikaj platkukoj, kaj el legomsupo kun maiza faruno, sed sen iu ajn grasaĵo. Por noktumado li elspezas 3 koper’ojn. Por la vestaĵo li elspezas ĉiujare ĉirkaŭ 6 rublojn (1). Tiamaniere restas al li por la nutrado de la familio ĉirkaŭ 43 koper’oj (15 kop.) potage. Do, kiel povas la plejmulto el ili subteni la familiojn?
La mizeregeco tre rapide disvastiĝis lastatempe. Nun en Pekin estas almenaŭ 170.000 almozuloj, kiuj eĉ ne scias, kion al ili promesas la morgaŭa tago. Ne malmultaj el ili vintre mortas pro frosto sub la urbomuroj, kiam blovas la frosta ventego. Dum la pasinta vintro mortis sendube pli ol 300 almozuloj pro frostiĝo.
ĈEN-ĤAN-SUN, Profesoro de Pekina Universitato.
Traduko el gaz. « Transbajkala Laboristo » de K. FADE.
(1) Estas dezirinde, ke oni ĉiam ŝanĝu tiun monon en dolarojn, ne en alian monon, pri kies valoro ne ĉiu estas informata. — Red.
Aŭstria laboristo ricevas sian semajnan salajron
« Jen via saketo », diras la mastro kaj ŝovas al mi la konatan mansaketon, en kiu sin kaŝas la salajro por mia semajna laboro. Mi prenas ĝin, atente kalkulas; tio tre necesas, ĉar la « sinjoroj » de la salajrkalkulofieejo eraras kelkfoje. 48 horoj po 80 groŝoj (1), sume 38 ŝilingoj 40 gr.; deiras 4 ŝil. 20 gr. por imposto, senlaborulasekurado, malsanulasekuro, laborista ĉambro ktp., restas 34 ŝil. 20 gr. La salajro ricevita ĝustas. Do mi iras al la laboristkonsilanto kaj pagas mian sindikatkotizon: 1 ŝil. 10 gr. Do mi ankoraŭ havas 33 ŝil. 10 groŝ. Hodiaŭ mi havas la la agrablan taskon, aĉeti la necesajn manĝaĵojn ktp. por la hodiaŭa tago kaj por morgaŭ, dimanĉo. Estas antaŭ la 1-a; mi do havas la sufiĉan tempon por ĉion prizorgi.
Mia edzino malsanas kaj mi devas plenumi ŝiajn taskojn; nu, mi montros al ŝi, kiel malmutekoste oni povas aĉeti en Vieno; oni nur devas kompreni la aferon. Mi malrapide iras tra la strato, ĝuante la agrablan senton esti por unu kaj duona tago libera homo…
Bela elmetejo de vestajvendejo altiras mian atenton. Belaj vestaĵoj allogas; malĝojete mi rigardas mian jam tre uzitan pantalonon. Jes, la vestaĵoj estas belaj, sed la prezoj ankaŭ estas atentindaj. Pli bonaj vestaĵoj kostas 190 ŝil.; mi deturnas la okulojn kaj rigardas la malpli belajn. Tabuletoj ornamas ilin: « nur 120, nur 130 ŝil. » estas skribite sur ili. Sed, mi ja ne havas tempon por tro longe rigardi elmetejojn. Kaj cetere, necesus kvar semajna salajro por aĉeti tian mezkvalitan vestaĵon.
Sed almenaŭ mi devas hodiaŭ aĉeti iom da necesaĵoj. Mi nepre bezonas ĉemizon kaj ŝtrumpojn. Eble mi trovas malkaran aĉetejon. Preterirante iun trambiletvendejon mi aĉetas mian semajnan bileton, ĝi estas ĉefe por laboristoj kaj kostas 1 ŝil. 40 gr.; 12 fojojn mi povas ĝin uzi. Pluen vagante, mi renkontas vendejon, kies prezoj ŝajnas al mi relative malkaraj. Mi do eniras kaj aĉetas unu ĉemizon kaj du parojn da ŝtrumpoj. La ĉemizo kostas 10 ŝil., la ŝtrumpoj, po paro 1 ŝil. 20. Kun mia pakaĵeto mi forlasas la magazenon. Preterpasante ŝuvendejon, mi denove haltas. Ĉi tiuj ŝuoj en la angulo, konvenus por mi, ili ŝajnas esti sufiĉe fortikaj kaj kostas nur 28 ŝil. Mi memortenas la adreson de la butiko. Sed kiam do mi havos monon?!…
Nun serioze al la manĝajaĉetado; mia edzino atendas por manĝi kaj ankaŭ mi jam sentas malsaton. Mi eniru en la « Markthalle » (grandaj manĝajvenddomoj en Vieno). Jen sufiĉe alloga viandvendejo. Mi aĉetas kilogramon da porkviando de bona kvalito; morgaŭ ja estas dimanĉo kaj la homoj kutimas soleni tian okazantajon per iomete pli bona manĝaĵo. Senmonigite je 3 ŝ. 40 gr. mi forlasas tiun ĉi ejon kaj iras en la apudan. Post sufiĉe longa serĉado, ĉio ŝajnas al mi tro multekosta, mi tamen devas aliri la vendejon. Mi mendas unu kilogr. da sukero, « 98 gr. » flutparolas ĉarme la beleta vendistino kaj mi mendas plue: 1 kg. da tritikfaruno (88 gr.), unu panon: 1200 gramojn (74 gr.); kvin ovojn: unu po 18 gr., estas 90 gr.; 200 gramojn da butero (1 ŝil. 40 gr.); duonan kilogr. da grasaĵo (1 ŝil. 70 gr.). Entute, 6 ŝil. 60 gr. diras afable la kasistino. Mi iras pluen. Nun mi ankoraŭ aĉetas unu kgr. da pomoj (80 gr.) kaj kgr. da terpomoj (24 gr.), poste mi per rapidpaŝoj elkuras el tiu ĉi senmonigejo, ĉar mi timas, ke se mi ankoraŭ longe restus, mi venus hejmen sen iu groŝo kaj eble eĉ sen monujo! Preterpasante gazetvendejon, mi eniras, pagas mian semajnan gazetabonon (84 gr.) kaj aĉetas 10 cigaredojn (40 gr.).
Tre hontigite mi eniras mian loĝejon; fiaskis mia provo montri al mia edzino kiel oni povas malkare aĉeti. « Ke vi jam venas », sonas la voĉo de mia edzino, « iru vi kaj pagu la luprezon ». Ho, diablo, mi ja tute forgesis, ke hodiaŭ estas la unua de l’ monato. Obeeme, mi iras al la domzorganto kaj pagas la luon: 4 ŝil. 50 gr. por nia ĉambro kun kuirejo. Estas malmulte, ni ja havas la luantprotektleĝon.
Kiel longe ankoraŭ? Ree en la loĝejon veninte, mi prenas mian monujon kaj rigardas la restintan monon. Ho kia malĝoja eltrovo: restas de mia semajna salajro 64 gr. Se mi dekalkulas la « nenecesan » elspezon por la ĉemizo kaj ŝtrumpoj, mi elspezis dum kelkaj horoj pli ol du trionojn de tiu mono, kiu devus sufiĉi por la tuta semajno. Kaj kion mi alportis hejmen? Ĉu tio eĉ ne sufiĉas por la duona semajno, des malpli por la tuta. Malfacila estas la buĝetarango por aŭstria laboristo…
Viena Socialisto.
(1) 1 ŝiling aŭstria = 100 groŝoj = 1/7 us. dolaro.
Sciigoj el Mez-Azio
Ĝis la 1-a de aŭgusto la sindikatoj de Turkmenio kolektis por la anglaj karbministoj 31.285 rublojn. La movado por la helpo al la strikantoj ne malvigliĝas.
★
En Kara-Su (Fergana regiono de Uzbeka SSR) estas konstruita nova kotonpuriga uzino, kiu estas la unua en USSR, kie ĉio, — de komplika maŝino ĝis simpla najlo, — estis fabrikita sur la teritoro de Sovet-Unio. Ĝis nun maŝinojn oni importis el Usono. Tiu-ĉi nova atingitaĵo ekdonos grandegan puŝon al la kotona industrio kaj plibonigo de Soveta maŝinfabrikado.
★
Ĝis nun Turkmenio sian kotonon eksportis al Centra Rusio, ricevante rekompence jam pretan ŝtofon. Nuntempe, pro la ĝenerala tendenco de la industriigo de Sovet-Unio, ĉi-tie estas konstruata unua ŝpinteksa fabrikejo. La konstruado de la fabrikejo kun deponejoj, domoj por laboristoj, plantaĵoj, ktp. kostos 4 1/2 milionojn da rubloj. En la fabrikejo laboros turkmenoj, kiuj nun lernas en apudmoskvaj teksfabrikejoj. Ili estos la
— página 3 —
SENNACIULO — 3
unuaj laboristoj el turkmena popolo kaj konsistigos kernon de propra turkmena laborista klaso.
★
En Taŝkent finis sian laboron la komisio por la latinigo de la uzbeka alfabeto kaj ellaboro de reguloj de la ortografio. Nova uzbeka alfabeto similas al la projektojn de aliaj turko-tataraj popoloj; la plimulto da literoj estas latinaj kaj nur kelkaj estas prenitaj el aliaj eŭropaj alfabetoj; ĝi havas 23 konsonantojn kaj 12 vokalojn, el kiuj 9 estas simplaj kaj 3 komplikaj. Regulojn de la ortografio oni ellaboris laŭ du principoj: fonetika kaj etimologia. La radiko de vorto estas skribata laŭ fonetika principo kaj fleksio laŭ etimologia.
S. BOJEV, Aŝhabad-Poltorack.
Pri la senlaboreco en Sovetio
Jen estas la nombroj de la kresko de la senlaboreco en Sovetio, laŭ la broŝuro de K-do Hindin (laboranto en Popola Komisario de Laboro) – « Senlaboreco kaj laborperado »:
| 1922 j. | Januaro | 175,2 mil p. |
| 1923 j. | » | 625,0 » » |
| 1924 j. | » | 1.240,0 » » |
| » j. | Majo | 1.424,0 » » |
| » j. | Novembro | 650,0 » » |
La malpliiĝo je preskaŭ 800 mil personoj estas klarigata per la fakto, ke la registradon de ĉiuj senlaboruloj ĉe ni efektivigadis la laborborsoj; sufiĉas nur por iu ajn ulo anonci sin ĉe laborborso, kaj oni lin registras. Kaj, ĉar la registriĝo ĉe la borso antaŭe al ĉiu registriĝinto estis donanta rajton por ricevado de diversaj privilegioj, por malpli kara pagado por loĝejoj, por liberiĝoj de l’ laŭenspeza imposto k. c., kaj ĉar la borsojn invadis amasoj da homoj senlaboraj nur pro tio, ke la Revolucio elsaltigis ilin de sur la selo, sur kiu ili bone rajdis antaŭe, t. e. homoj, kiuj antaŭe tute ne laboris, sed nune bezonantaj akiri nomon de laborulo, por havi politik- kaj regnanrajtojn, ili amase anoncadis sin kiel senlaboruloj ĉe la borsoj, kaj terure ŝveligadis la ciferon de la senlaborularo. Kaj jen, por liberiĝi de ĉiaspecaj kvazaŭ senlaboruloj, efektive do de mallaboruloj, maldiligentuloj, malkvalifikuloj k. s., oni aranĝis « purigon » de l’ tuta amaso de la registriĝintoj ĉe la borsoj, kiu venigis al la rezulto, esprimita per la cifero 650 mil.
Jen estas karakterizaj ciferoj de tia purigo, estigita en 46 laborborsoj:
el ĉiuj 100 « elpurigitoj »
15 personoj tute ne laboris antaŭe laŭ dungo. 7 » havis longedaŭrecon de laborekzistado depost 1 ĝis 3 jaroj. 3 » havis longedaŭrecon de laborekzistado depost 3 ĝis 5 jaroj. 1 » montriĝis de neproleta deveno. 67 » neaperintaj, kiam oni vokis ilin por laboro. 7 » laŭ ceteraj kaŭzoj.
Vi vidas ja, ke la plej grandaj partoj da ĉi-eksigitaro koncernas aŭ nedungitulojn, aŭ maldiligentulojn, aŭ « strangulojn » (mole esprimante sin).
Post tiu reformo la borsoj jam ne donas rajtojn al siaj klientoj por ricevado de diversaj privilegioj, kaj pro tio en ili komencis registriĝi nur elementoj efektive bezonantaj laboron, sed ne paperpecon pri sia senlaboreco.
Tamen malgraŭ la reorganizo de la borsoj, la senlaboreco en USSR daŭras kreskadi. Tiel, laŭ la nekompletaj informoj de Popola Komisario de Laboro, nur por 3 uniaj respublikoj — RSFSR, Ukranio kaj Blankrusio — estas nombrata senlaborularo kvante de 1.037.157 personoj, kaj en la tuta Unio evidente tia cifero atingas 1 kaj 1/2 milionon.
Kie do kuŝas la kaŭzoj de ĉi kreskado de l’ senlaboreco? Ni ja kutimis al la penso, ke Sovetrusio staras sur la vojo al sia resaniĝo, rekonstruiĝo, plifortiĝo ktp., kaj tamen la senlaboreckreskado! Malgraŭ tio, ke industrio nia kreskas kaj la tuta ekonomio de la lando ĉiujare plibonigas, malgraŭ, ke ĉiujare novaj kadroj da laboristfortoj plenigas la industrion — kaj la fabrikuzina proletaro kvante kreskas, kreskas samtempe kaj duoble pli rapide, « disproporcie » (kiel oni esprimas sin en USSR) — la nombro de senlaboruloj.
Por kompreni kaj klarigi al si ĉi-fenomenon, necesas bone sciiĝi pri la karaktero speciala, aparta, distinga de nia senlaboreco kompare kun la karakterizaj trajtoj de senlaboreco en kapitalistaj landoj.
Unue, dum alilande senlaboreco estas sekvo de kapitalismaj kontraŭdiroj de koncentrigo de produktado, de krizoj ekonomiaj, kiam centmiloj da laboristoj estas elĵetataj surpavimen, ĉar la fabrikoj haltas pro la superproduktado, unuvorte, dum translime senlaboreco estas kunvojano de malforteco de la sociordo, en USSR ni observas tute kontraŭan, returnan, inversan bildon: ĉi-tie la senlaboreco estis malplej granda dum la jaroj de l’ ruiniĝo, de l’ malsatado, kiam tutaj aroj da proletoj kuris el la urboj en vilaĝojn, kie oni povis savi sin de l’ malsata morto, kaj jus komenciĝis la restariga procedo en la vivo de USSR, jus komencis reviviĝi kaj kreski nia industrio, kiu jam nun atingis la antaŭmilitan nivelon kaj en iuj regionoj eĉ superis ĝin, ni vidas ke la senlaboreco komencis same kreski kaj eĉ pli rapide. Esploroj de l’ fenomeno elmontris, ke ĉefan kontingenton de la senlaborularo konsistigas alvenintoj el vilaĝoj, kiujn la urbo allogas per sia pli bona salajro kaj entute plibonigintaj kondiĉoj de la urba vivo. Kaj tiu-ĉi alfluo de l’ vilaĝa laborforto estas tiom granda, ke ĝi superas eblecon de nia kreskanta industrio engluti ĉiujn dezirantojn labori. Sekve, vi vidas, ke la senlaboreco nia estas alispeca ol alilande, ĝi estas apuda ĉe la konstanta kresko kaj plifortiĝo de Sovetio!
La dua distingtrajto: dum alilande senlaboreco tuŝas plejparte kvalifikitajn laboristojn, nia industrio sentas eĉ mankon de kvalifikita laborforto. Nia senlaborularo konsistas plejparte aŭ el nekvalifikituloj aŭ simple alvenintoj el vilaĝoj aŭ el eksigitaj sovetoficistoj pro la efektivigata nune kruda malpligrandigo de l’ etatoj de servantoj en ĉiuj oficejoj de l’ Unio, kiu celas la nunmomentan « reĝimon de l’ ekonomiado », anoncita de l’ Sovetregistaro kaj havanta esencon de ŝparado de ĉiu kopeko kontraŭ troa, senfrukta elspezo, por turni ĝin al la plifortigo de l’ socialismo-konstruado.
La tria karakteriza trajto: dum en la kapitalistaj landoj oni utiligas la senlaborecon por malpliigi la salajrojn kaj plimalbonigi la laborkondiĉojn por la restintoj, — ĉe ni male: dum la senlaborec-kresko, kreskas ankaŭ la nivelo de salajro, kaj — paradoksa fenomeno! — tiu-ĉi salajrplialtiĝo montriĝas eĉ mem parte kaŭzo de l’ senlaboreco-kresko, ĉar la pli bona salajro allogas ĉiam novajn tavolojn da vilaĝanoj, venantaj urben ĉefe pro la manko de tereno por kulturado.
Do resume la kaŭzoj de l’ senlaboreo en USSR estas jenaj:
- Ĉiam la kreskanta alfluo de la elvilaĝa loĝantaro (ĉefega kontingento).
- Ĉiujare la maturiĝanta junularo enurba, samkiel elvilaĝa, serĉanta laboron. (Iu verkisto sovetia kalkulas, ke la sumo de ĉi-maturiĝanta junularo ĉiujare egalas 600 mil personojn).
- La kruda politiko (certe nepre necesa por racia socialismo-konstruado) de la laboristkamparana registaro koncerne la reĝimon de ekonomiado, rezultiganta la multnombran eksoficiĝon de instituciservantoj.
Estas do rimarkeble, ke sovetia senlaboreco tute ne havas laboristtrafan karakteron kiel ĝi okazas kapitalistlande, ĉar oni ĉe ni ne nur ne senlaborigas kvalifikitan laboristaron, sed eĉ toleras grandan bezonon je kvalifikita laborforto. Tuta nia malfeliĉo konsistas en tio, ke nia industrio, kvankam jam en pluraj regionoj transpaŝinta la « ĝismilitan nivelon », ankoraŭ ne povas tiom baldaŭ vaste disfaldigi sin por engluti ĉiujn laborsoifantojn.
Tamen la industrio en USSR sendube kreskas. Jen kelkaj ciferoj donitaj de K-do Alfutov en sia broŝureto: en la teksfabrikoj de Sovetio je la 1-a de julio 1924 laboris 459.000 gelaboristoj. Je la 1-a januaro ties nombro kreskis ĝis 466.000. Kaj je la 1-a julio 1925 ni havis jam 593.000 gelaboristojn nur en la teksfabrikoj. Kresko dum unu jaro je 134 mil gelaboristoj!
La sama procedo okazas ankaŭ en aliaj regionoj de l’ ekonomio.
Ĉiuj-ĉi esploroj per si mem konkludigas nin pri tio, ke la plej efika rimedo kontraŭ la senlaboreco, ties neniiĝon, estas nur la pligrandigo, plirapidigo de l’ industrikreskado. Ni devas atingi tian staton, ke la kreskado de l’ laborista klaso superu la kreskadon de ĉiuj dezirantoj labori. Kaj ni sendube atingos ĝin dum la proksimaj jaroj (se sendube internaciaj kapitalistoj ne malhelpos nin), aliajn do malhelpaĵojn ni ne tro timas, ĉar ĉe ni ne povas esti krizoj pro la neorganizita, kaosa produktado, ĉar la sovetia estas socialismema, planigata.
Kian do helpon ricevadas la senlaboruloj en Sovetio? Tiu ricevata de la senlaboruloj el siaj profunioj aŭ asekurkasoj estas malsufiĉa: 8-10 rubloj (1 rublo: 0.5 dol.), ĉar ili ja estas ankoraŭ tro malriĉaj por pagi pli. Samtiel ankaŭ la ŝtato ne povas multe elspezadi pro sia ankoraŭ nesufiĉa buĝeto. Tamen tikion ĝi povas, estas farata.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
Estis supozite elspezi ĉi-jare el la ŝtata kaso pli ol 10 milionojn da rubloj por organizo de speciala socinecesaj kaj utilaj laboroj, plenumotaj de senlaboruloj laŭvice. Do tiamaniere ĉiu senlaborulo povos havi laboron kelkmonate dum la jaro. Ĝi estas pli bona ol nenio. Krom tio estas organizataj el senlaboruloj la t. n. « laborkolektivoj » de diversaj profesioj: tajloroj, botistoj, ĉarpentistoj, ktp. Kvanto da senlaboruloj, okupitaj en la laborkolektivoj egalas ĉirkaŭ 120.000 personoj.
Plie, la registaro zorgas pri la plikvalifikigo de senlaboruloj, donante parton da monrimedoj por al tiuj instruadi iun metion.
Sed ĉiuj-ĉi penoj sendube estas malsufiĉaj, kaj sole certa kaj ĝusta vojo por plena neniigo de l’ senlaboreco (mi ripetas) restas dislarĝigo de nia industrio, plinombrigo de fabrik- kaj uzinaro kaj de laboristoj tie okupataj! Necesas ankaŭ tuta vico da agrikulturaj entreprenoj en la kamparo por plifortigi la vilaĝanmastrumadon kaj tiamaniere forigi la kaŭzon de l’ kamparan-foriro el la vilaĝoj urben.
N. FEDOTOV (3736), Ŝaĥty.
Letero el Bulgario
ONI DENOVE ARESTAS
Antaŭ ne longe la polico denove komencis arestadi la laboristojn-komunistojn en nia lando. Estas « malkovrita » nova konspira komunista revolucia organizo – Komsomol. En Sofio oni arestis ankaŭ la verkiston Anton Straŝimirov, nur pro tio, ke li eldonis romanon, « Rondo-danco », en kiu li priskribas la kruelajojn de la septembra ribelo 1923-a. Cetere tiun romanon tuj post ĝia apero la polico konfiskis. En la ĉefurbo estas arestitaj ĉirkaŭ 40 personoj. Krom en Sofio, en la provinco, en la urboj Plovdiv, Pleven, Kjustendil, Stanimaka, Stara-Zagora, Ruse, Vratza, Lom, Ŝumen, k. a., estas faritaj kaj farataj nun amasaj arestoj de « komsomol »-anoj.
En Sofio unu el la arestitoj, Krum Dudor, jetis sin de la dua etaĝo de la policejo kaj pro forta interna sangelverŝo mortis post du tagoj. En Vratza alia arestito, Boris Pirdopski, pendigis sin en la arestejo kaj mortis.
Eble kelkiuj miros, kial en Bulgario la arestitoj sin mortigas. Tiuj do eksciu, ke ne ekzistas pli terura afero ĉe ni, ol pro politikaj kaŭzoj, fali en la manojn de policanoj: per diversaj plej « modernaj » rimedoj — de plej ordinara batado mortiga ĝis pli efikaj: bruligo, eltiro de ungoj, fortranĉo de oreloj, enigo de najloj en la kalkanojn, premigo de la kranio ĝis disrompiĝo kaj multe aliaj — ili devigas fari konfesojn kaj malkovrojn, plejgrandparte neverajn. Iu eksciante, ke li estas arestota, forkuras en la montaron, kie li eniĝas en bandon de same forpelitaj homoj, kaj aliaj, falintaj jam en la manojn de la polico, preferas sin memmortigi ol esti « esplorataj » tiamaniere.
Tiaj estas ĉe ni la lastaj okazintaĵoj. Ripetiĝis la sangaj tagoj pasintaj, kvazaŭ por la honorigo de la trijaro de la malsukcesinta septembra ribelo 1923-a. Sed nun la metodoj iomete diferenciĝas — la polico akiris alian agmanieron, ĝi agas senbrue, silente: antaŭ ne longe survoje de Pleven al Loveĉ oni mortigis 12 personojn — pri tio, mi hazarde sciiĝis pri tiu okazintaĵo. Kompreneble, la polico estas helpata flanke de la burĝa (laborista ja ne ekzistas) gazetaro, kiu en tiaj okazoj silentas.
BALKAN-ULO.
Homvendo en Eŭropo
Ĉi mezepoka okazintaĵo denove pruvas, kia mizero regas inter la Hungaria laboristaro.
Sur la malnovaĵfoiro en Debrecen (provinca grandurbo en Hungario) inter la malnovaj uzitaj vestoj, mebloj kaj manĝajujoj, oni eĉ infanojn jam povas aĉeti.
Jen la faktoj: La 4-an de aŭgusto 1926, aperis sur la Debrecena malnovajfoiro la laboristedzino de Antono Branik kaj kovrinte iom da terpeco per ĉifonita tuko, ekkriis: « Mi vendas miajn filinojn, aĉetu, mi vendas ĉiujn tri. » Kaj la patrino efektive kun siaj tri filinoj unu 14-jara, alia 3-jara kaj la tria ĉe la brusto de la patrino, sidiĝis sur la ĉifonita tuko. Komence la homoj ne volis kredi al la patrino, sed ŝi denove ekkriis: « Mi vendas ĉiujn tri filinojn aĉetu, aĉetu…! » Disputo okazis inter la ĉirkaŭstarantoj, sed la opinio de la plejmultaj estis, ke ŝi povas fari per siaj infanoj kion ŝi volas. Kaj iom poste bienisto komencis serioze marĉandi je la infanoj. La patrino por la pli aĝa knabino 1.000.000 da kronoj (1 dolaro = 71.000 kr.) postulis, por la mezaĝa 500.000 kr. Sed por la bienisto estis la prezo tro alta, kaj finfine ili interkonsentis la prezon de 1.200.000 kr. (proksimume 17 dolaroj) por la du pli aĝaj knabinoj; post la interkonsento la aĉetinto, — preninte la dokumentojn de la infanoj — elpagis la aĉetprezon al la patrino.
Nun sekvis la disiĝo, sed priskribi ĝin estas neeble; ili ploregis kaj la bienisto surmetis la « varojn » sur sian veturilon kaj rapide forveturis.
Poste nur la patrino restis kun sia plej juna filino kaj rakontis malĝoje al la scivolemuloj la historion pri sia mizera vivo: « Ni jam ne plu povis elteni… Ni decidis forvendi la infanojn, anstataŭ igi ilin kun mi malsatmorti… Multajn tagojn ni travivis sen manĝaĵoj ».
Jen vera okazintaĵo, el la dudeka jarcento, el la mezo de la plej « kulturita » mondparto Eŭropo.
Tiel aspektas la kapitalista reĝimo.
MAJO.
POR MEDITADO
La veraj riĉaĵoj de ia ajn lando ne estas entenataj en ĝia ora aŭ arĝenta monaro kaj ankaŭ certe ne en monpaperaĉoj. Tio estas nur mezurinstrumentoj. Ne gravas, ke la barometro estu difektita, ĉu tio aliigas la veteron?
La veraj riĉaĵoj de ia ajn lando estas la produktiveco de ĝia grundo, la naturaĵoj de ĝia subgrundo, la naturaj fortoj, kiujn ĝi uzas, la laborado de ĝiaj enloĝantoj kaj tiaj riĉaĵoj restos sendifektaj, kiam la papermono estas forbalaita.
CHARLES GIDE.
LA GLORA KAMPO
La glora kampo, estas tiu-ĉi tero, kie la laborema kulturisto fosas sian sulkon, kiun li fruktigas per sia laborado, de kie li eligas la panon necesan por sia familio kaj la kreskajojn pli malgravajn destinitajn por nutraĵo de sia brutaro.
La glora kampo, estas la oficejo, kie la oficisto, sin dediĉas al honesta okupado, produktiva por si-mem kaj por aliaj; estas la laborejo, kie la laboristo, interŝanĝe de sia laborado kaj de siaj fortoj, akiras la salajron, kiu devas certigi la vivrimedojn de siaj familianoj; estas la kuirejo, kie la familia patrino pretigas plejzorge la sanajn kaj nutrivajn manĝaĵojn por renovigi la fortojn de sia edzo, kiu rehejmiĝas post la labortempo kaj por kontentigi la apetiton de la infanoj, kiuj rehejmiĝas post la lerneja instruado.
La glora kampo, estas la ĉambrego, kie la instruisto klerigas kore kaj spirite la junularon kaj kie la lernantoj kutimiĝas, laŭ lia gvidado, montriĝi homoj honestaj, inteligentaj kaj laboremaj.
La glora kampo, unuvorte, estas ĉie, kie efektiviĝas utila laborado, kie ellaboriĝas reala progreso, kie oni ĝermigas bonajn grajnojn en la grundo, seriozajn pensojn en la spiritoj, noblajn sentojn en la animoj.
Kaj kiam la homaro estos sufiĉe plimultiginta siajn porpacajn ellaborajojn, kiaj ajn ili estu, la homoj ne plu komprenos, kiel oni povis, dum barbarecaj epokoj, dediĉi la nomon « Glora Kampo » al scenejoj de hombuĉado, kiuj estus pli bone meritintaj la nomon « Abomeninda Kampo ».
SENNOMULO.
El franclingva lernolibro de unuagradaj lernejoj ĉerpita. Tradukita ĉe porperfektiga kurso de laborista esperanta Grupo el Verviers (Belgio).
LA SPRITA ANGULO
Nur homoj scipovas ridi — ne bestoj!…
Servisto, kiu ofendis sian mastron, staras antaŭ juĝistaro kaj estas punita. Post la fino de la proceso li demandas la juĝiston: Sinjoro juĝisto, mi volus fari nur unu demandon: Ĉu servisto neniam povas diri al sia mastro: «Vi azeno»? — Neniam. — Kaj ĉu oni povas diri al la azeno: «Sinjoro»? — Neniu tion al vi malpermesas. — En tiu okazo: Ĝis revido, Sinjoro.
★
Donnerwetter preĝas en la sinagogo. Li kliniĝas, balancas la kapon tien kaj reen, gestadas ĉiam pli kaj pli kaj fine en religia ekstazo estas krianta kaj batanta en pupitroan. La najbaro admonas lin: «Ne kriaĉu tiel al Dio. Kredu al mi, ke vi atingos ĉe Li pli per mildeco ol per superforto.»
★
— Paĉjo, je kia grado la akvo estas bolanta. — Ĉe cent gradoj, mia fileto. — Kaj kiel la akvo scias, kiam estas ĝuste cent gradoj?
★
La stacidomo. — La vagonaro estas forironta nur post kelkaj minutoj. Pasaĝeroj sidas jam sur siaj lokoj.
Subite aŭdiĝas voĉo sur perono: Sinjoro Malivat, sinjoro Malivat… Iu eligas la kapon tra la fenestro kaj en la sama momento la vokinto vangfrapas lin.
La frapito manegardas la vizaĝon, sed subite li eksplodas per rido. — Kiel mi lin trompis! — Kiel, vi — lin? Sed li ja vangfrapis vin! — Sed mia nomo ne estas Malivat!
— página 5 —
SENNACIULO — 5
Sennaciula Radio-Paĝo
REAKCI-DETEKTOR-VALVO
Mi ricevis kelkajn klarigpetojn pri Reakci-detektor-valvo. Ĉar mi ne havas tempon por respondi al ĉiuj, kaj ankaŭ, ĉar ĉiuj forgesis aldoni respondkuponon, mi klarigas ĉi tie la funkciadon kaj la efektivigon de tiu ricev-aparato.
La trielektroda valvo posedas eblecon transirigi kurenton inter anodo kaj katodo nur kiam la anodo estas pozitiva rilate al katodo. Plie, kiam la anodo estas kunigita al la + de kontinua kurento (80-volta pilaro), oni povas agi sur la intensecon de tiu kurento, modifante la potencion de la krado. Laŭ la potencio de la krado, la katod-anoda kurento estos pli malpli intensa. Al la potenciaj varioj de la krado simetrias la varioj de la rezisto de la katod-anoda interspaco. Kiam oni pliigas la potencion de la krado la anoda kurento malpliiĝas.
Aliparte, la oscila cirkvito (anteno, tero kaj bobeno) disponigas alternan tension, kiu devas esti rektigita (detektita). Tiu alterna tensio havas frekvencon (rapidecon de varioj) kiu simetrias al la frekvenco sur kiu estas agordita la ricev-cirkvito. Tiu alterna tensio okazas kiam ondoj tuŝas la antenon. La katodo estas kunligita al unu el la bornoj de la oscila cirkvito, la krado al la alia.
La alterna tensio variigos la potencion de la krado rilate al katodo. Tiu varia potencio estos ekvilibrita dank’ al ŝuntita kondensatoro, lokita inter la krado kaj la ricev-cirkvito. Plie oni kunligas la reiron de la krado al la + 4 voltoj. Kutime, la krada rezistanco varias de 3 al 7 megohmoj. La kondensatoro de duono al unu dekmilono da mikrofarado. Tiu ekvilibra potencio estas elektita tiamaniere ke, pliigo de la krada potencio tuj okazigas fortan varion de la krada kurento kaj, malpliigon de tiu krada potencio estigas malfortan varion de tiu kurento. Tiamaniere, el du alternecoj, nur unu estos relajsita de la krado en la anoda cirkvito.
Varioj de kurento okazos en la anodo. Tiu variebla kurento nature estos ĉiam samdirekta. Telefono lokita en la anodcirkvito funkcios en la samaj kondiĉoj, kiel se oni uzus ĝin kun galena detektoro.
La ĉi-supraj klarigoj donas eble ne tro detalan sed tamen ekzaktan ideon pri la funkciado de la detektado.
Ni vidu kiamaniere la valvo povas oscili, t. e. iĝi generatoro de kontinuaj osciloj. Ni supozu, ke oscilo naskiĝis en la ricevcirkvito, tuj la krada potencio varios kaj mi klarigis, ke tiu krado periode fermas kaj malfermas la anodcirkviton; alivorte, tiu krado regas la fluon de la anodpilo.
Sufiĉas enmeti en la anodcirkvito bobenon, kuplitan elektromagnete kun la bobeno de la ricevcirkvito, tiamaniere, ke la kurento trairante la anodbobenon redonos per induko al la ricevbobeno la energion perditan. Ni do havas generatoron de kontinuaj ondoj, kies ni povas reguligi la longecon per la agordo de la ricevcirkvito.
Alproksimigante la du bobenojn, oni povas krei oscilojn, kiam ili ne ĉeestas (oni diras: «alkroĉi»). Inverse, oni povas ĉesigi la oscilojn, kiam ili ĉeestas (oni diras: «malkroĉi»).
★
Post la teorio, nun la aplikado.
La aparato povas esti muntita laŭ multaj diversaj metodoj: Bourne, Reinartz, Schnell, Cockaday, ktp. Ni elektu la plej simplan (vidu la skemon 1), kiu donas tre kontentigajn rezultojn. Jen la karakterizoj:
Tri bobenoj, B¹ kaj B³ estas moveblaj rilate al B² nemovebla. La nombro de la spiroj varias laŭ la longeco de via anteno. Praktike kun bobenoj da 20 – 30 – 40 – 50 kaj 75 spiroj oni povas kapti ĉiujn ondojn de 250 ĝis 1.000 metroj.
La antena bobeno estas ĉiam pli mallonga ol la du aliaj. Estas despli bone, kiam la bobeno B³ povas laŭbezone eniri en B². La kapacito de la variebla kondensatoro K¹ estos 0,5/10.000 da MF. — K² de 0,5/10.000 ĝis 1/10.000 — K³ 2/1.000. — La rezistanco R havas 3 ĝis 5 megohmoj. La reostaton regas la varmigo de la katodo. Oni ankaŭ uzas ĝin kiel interuptoron.
Tiu reostato varias laŭ la valvo uzota (ordinara aŭ malgranda konsumado). La anoda baterio havos de 40 ĝis 80 voltoj. Se poste vi intencas amplifii per malalta frekvenco, estas ĉiam bone posedi 80 voltojn.

Elektra skemo «fig. 1»: muntado de reakci-detektor-valvo kun bobenoj B¹, B², B³, kondensatoroj K¹, K², rezistanco R, valvo, kaj bateriaj konektoj + 4 V kaj 80 V.
Elektra skemo «fig. 1»: muntado de reakci-detektor-valvo kun bobenoj B¹, B², B³, kondensatoroj K¹, K², rezistanco R, valvo, kaj bateriaj konektoj + 4 V kaj 80 V.
Dum la muntado atentu, ke la paralelaj internaj fadenoj ne tro proksimiĝas, ĉar via aparato povus «alkroĉi» eĉ kiam vi ne deziras.
Por la funkciado, eklumigu vian valvon, turnante la reostaton, poste turnu malrapide la varieblan kondensatoron. Kiam vi komencas aŭdi, pli- aŭ mal-proksimigu la anodan bobenon B³ (reakcian) de la krada B². Vi aŭdas bruon, ŝajnas, ke la kiafragmo de via aŭdilo sin gluas, vi «alkroĉas», vi serĉas taŭgan pozicion antaŭ aŭ post la loko de tiu bruo, ĝis kiam vi atingas la maksimuman potencon de aŭdigo. Reĝustigu iomete vian kondensatoron kaj amplifiu la aŭdon per la reostato. Ne tro, atentu ne bruli vian katodon, valvoj estas karaj.
Se vi ne aŭdas la priskribitan bruon, inversigu la konektojn de la anoda bobeno.
Se, proksimigante la anodan bobenon de la katoda, vi subite aŭdas teruran fajfadon, tuj retroiru, ĉar via aparato fariĝis sendilo, kaj ĉiuj viaj najbaraj radioamatoroj fulmotondras kontraŭ la stultulo, kiu ĝenas ilin.
Por la spertuloj, mi aldonas skemon de reakci-detekta valvo kun du kradoj (vidu skemon 2). Tiu aparato estas pli ŝparriga ol la aliaj pro la malforta pilaro (nur 20 voltoj).

Elektra skemo «fig. 2»: reakci-detektor-valvo kun du kradoj, kun bornoj A-B-C-D-E-F, kondensatoroj K¹, K², K³, rezistanco R, potenciometro Po kaj reakcio Re.
Elektra skemo «fig. 2»: reakci-detektor-valvo kun du kradoj, kun bornoj A-B-C-D-E-F, kondensatoroj K¹, K², K³, rezistanco R, potenciometro Po kaj reakcio Re.
Jen la karakterizoj: K¹ – variebla 0,5/1.000 kun malakcelilo — K² 0,15/1.000 — K³ 2/1.000 — r – reostato — Po – potenciometro de 1.500 ĝis 2.000 ohmoj) — R – rezistanco nevariebla 3 ĝis 4 megohmoj — P – primario — S – sekundario — Re – reakcio.
Oni uzas la bornojn A – B – C – D – E – F por efektivigi la jenajn muntajojn:
Tesla: Anteno A — tero F.
Bourne: Anteno A — D kaj F kunligitaj.
Rekta kun kondensatoro paralele: Anteno B kaj C kunligitaj — tero D kaj E kunligitaj.
Rekta kun kondensatoro serie: Anteno E — Tero D neligitaj.
Por ricevi per kadro: Ligu la du fadenojn B kaj C neligitaj.
Nombroj da spiroj de la bobenoj kun mezgranda anteno:
| Ondoj | P | S | Re |
|---|---|---|---|
| 500 ĝis 400 m. | 35 | 75 | 100 ĝis 150 |
| 400 ĝis 300 m. | 30 | 50 | 100 ĝis 150 |
| 300 ĝis 200 m. | 25 | 35 | 100 |
En venonta artikolo ni vidos, kiamaniere ni povos simple amplifii la aŭdadon per malalta frekvenco aldonita al la ĉi-supre priskribitaj aparatoj.
H. NICOLLET.
★
INFORMOJ
La Dresden’a Laborista Radio-Klubo arangos la duan ekspozicion, kiu certe estos ĝis nun la plej ampleksa. Por havi ĉion en la ekspozicio, mi petas la gek-dojn, ke ili bonvolu alsendi al mi sialandajn naciajn kaj esp. fakgazetojn, jurnalojn, revuojn ktp. De ĉiu sendito ĉiu sendonto ricevos germanan radio-fakgazeton. Gek-doj ĉiujlandaj! subtenu nian entreprenon, por ke ni povu montri al la vizitontaro de la ekspozicio, ke nia klubo havas la forton memstare aranĝi sian ekspozicion.
Sendu ĉion al K-do Reinhold Lehmann, Förstereistr. 25, Dresden 6, Germanio.
— Marde 12. oktobro, la stacio Radio-Lyon komencis esp-an kurson je la 21-a. (771.)
★
NIA POŜTO
E. Gold. — Mi respondas nur al SAT-anoj.
Al kelkiuj. — Principe mi ne bezonas skemojn.
Al ĉiuj. — Ne forgesu respondkuponon.
H. N.
— página 6 —
6 — SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
Ĉe la laboruloj.
NIA JARLIRRO POR 1927
Jam venas la horo pensi pri la preparado de nia 1927-Jarlibro. Pluraj monatoj estas necesaj por ĝin inde krei. Sed, sur tiu vojo, ni ree haltas ĉe la sama baro: tempo mankas al ni (E. K-anoj kaj Administracio) por redakti kaj kompili la tutan materialon. Certe, ni preparos la Membro-Adresaron kaj la oficialan parton, sed nenion pli. Pri la «enciklopedia» parto, ni povas nur kolekti, kunigi la verkojn de niaj kunlaborantoj…
Kunlaborantoj?! Kiuj estas? Kelkajn ni jam konas, sed multaliaj sin tenas kaŝite. Ĉu pro modesteco, ĉu eble pro… ripozemo! Ĉi alvoko ilin trafu kaj instigu ekinterrilati kun ni. De ili ni ne petas malfacilan taskon: ĉiu helpu al ni laŭ sia fako, laŭ sia kompetenco kaj profesio. Por gvidi sian paŝadon, la malnovaj membroj legu la Jarlibrojn 1926, 1925 kaj aparte 1924; tie, ni detale priskribis la planon de SAT-Jarlibro modela. Komprenble, ĝi ne povas enteni romanon, nek novelon, nek fabelon; ĝia materialo devas konsisti plejparte el ciferoj. Despli interesinda ĝi estos, ju pli ĝi liveros da statistikoj… Kiajn statistikojn? Certe, ni ne bezonas scii kiom da vermetoj svarmas en unu kilograma fromaĝo je 30 grada varmo!!, sed unuagrade interesa estas statistiko pri kooperativo, pri salajro kaj ties aĉetpovo, pri pasigado de la libertempo, pri laboristaj partioj kaj sindikatoj, pri sporto, demografio, etnografio, tekniko, meteorologio, geologio, ktp., ktp. Ni ne citas, eĉ ne kapablas imagi ĉion, kio estas utile sciinda; en ĉiu fako, eblas fari cent diversajn statistikojn, ĉiuj valoraj.
Eklaboru kunhelpantoj niaj!… sed atendu momente antaŭ komenci. Por eviti al vi vanajn penojn, bonvolu sekvi la jenajn konsilojn:
a) ĉiu helpanto sciigu senprokraste al ni (Ekzekutiva Komitato de SAT, 23, rue Boyer, Paris XXᵉ) la fakon, la subfakon kaj precize la taskon kiun li ellaboras. Tion ni publikigos kaj tiel ne okazos, ke du K-doj penu samtempe sed senkontakte sur la sama tasko.
b) antaŭ la 30 dec, 1926, ni volas koni pri la titolo kaj amplekso de ĉiu individua tasko: tio por ebligi starigon de proksimuma financa buĝeto de la eldono.
c) 15 januaro 1927 estos la ekstrema dato, ĝis kiam ni akceptos la manuskriptojn de la fakuloj.
ĉ) la fakuloj skribu zorge sian taskon kaj ciferojn, kaj same aranĝu la tabelojn, tiel ke ni povu ilin doni senkorekte al la presejo.
d) pri ĉio rilatanta al la Jarlibro (krom pri la Membro-Adresaro *) skribu al E. [nelegebla] de SAT.
Ekz. Kom.
——————
*) Pri ĝi zorgas nia Adm. (Leipzig).
SEN KATAJAMA PRI LA LABORISTA ESPERANTO MOVADO
K-do Katajama, membro de l’ Ekzekutivo de Komintern kaj honora membro de la Tvera organizo de SEU., vizitinte Tver-on la 15-an de sept., en intervjuo kun reprezentantoj de gubernia komitato de SEU. petis transdoni al la laboristoj esper-istoj de la urbo Tver siajn plej bonajn dezirojn.
Li diris interalie, ke la esp. movado en Japanio last-tempe rapide kreskas kaj li esperas, ke esp-o helpos al la orienta proletaro pli bone kunligi sin kun partiaj kaj sindikataj proletaj organizoj okcidentaj. Li bedaŭras ege, ke pro sia malsaneco mankis al li la ebleco ĉeesti la SAT-Kongreson.
Fine, li skribis la sekvantan deziresprimon al la tvera organizo:
— «Saluton al la Tvera esp. organizo! Mi ĝojas eksci ke esperantista movado kreskas kaj en la nuna momento havas bonan internacian interligon kaj firmajn organizojn kiel en skalo de Tvera gubernio, tiel same ankaŭ en skalo sovetlanda kaj internacia. En la proksima estonto vi povos servi kiel efektiva interligilo por la revolucia movado.
Vivu la esp. movado! Vivu la internacia revolucia movado, helpata de esperanto!
19-9-26. SEN KATAJAMA.»
★
LA TVERA GUBERNIA KONFERENCO DE SEU.
La 3-an de okt. en urbo Tver okazis la 1-a gubernia konferenco. La honora prezidanto estis iu membro de Ekzekutivo de Komintern kaj honora membro de Tvera organizo de SEU, K-do Katajama.
La konferencon salutis la reprezentanto de Gubernia Inter-sindikata Konsilantaro, K-do Nikanorov, kiu promesis en la nomo de la profesiaj organizoj, plenan subtenon al la esp.-movado en la gubernio; reprezentanto de gubernia fako de Radio-Amikoj kaj reprezentantoj de kelkaj apartaj prof. organizoj.
Siaflanke la konferenco sendis salutojn al CK de SEU, Ekzekutivo de SAT, Redakcio de SENNACIULO kaj al redakcioj de proletaj jurnaloj, uzantaj esp-on.
K-do Lebedev raportis pri la SAT kaj SEU kongresoj en Leningrad. La konferenco decidis komisii al ĉiuj SEU organizoj en la gubernio plenumadi la decidojn de la kongresoj.
K-do Demidjuk raportis pri la agado de CK de SEU kaj notis inter novaj sukcesoj de esp-o en USSR, la ŝanĝon de la sinteno al esp-o flanke de sciencujoj kaj sciencaj organizoj. La Akademio de Sciencoj kaj ĝiaj plej aŭtoritataj reprezentantoj interesiĝas pri esp-o kaj eĉ konsentas kunlabori en la organo de SEU: «Internacia Lingvo».
La tuta labkor-laboro en Tvera gubernio estas organizata nur per esp-o, sed eksterlandaj SAT-anoj evidente ne komprenas la gravecon de tio kaj ofte eĉ ne respondas al la Tvera fako «Labintkor», pro tio la organizo estas en danĝero perdi la konkiritajn poziciojn. K-do Varankin raportis pri la agado de gubernia komitato. La konferenco decidis, ke multaj faktoj: kiel ekzisto en Tver de ŝtataj kursoj de esp-o, nunjara enkonduko de esp-o en lernejan programon, malfermo de anguleto «Labintkor» en «Tverskaja Pravda» kaj organizo de fako «Por internacia interligo» ĉe Kom. de Komsomol, karakterizas la novan etapon de esp-o en Tver. Propagando de nun ne plu estas necesa. Instruadon kaj uzadon de esp-o prenas sur sin ŝtataj organoj kaj partiaj organizoj. La SEU organizo do forlasas la memstaran rolon, kaj de nun nek organizas rondetojn por instruado de esp-o, nek propagandas ĝin, sed nur transiras al la nova rolo: helpi al la ŝtataj, partiaj kaj profesiaj organizoj en ĉi afero.
Vespere en la kinoteatro estis speciale montrita al la delegitoj la kinofilmo «Sesa Internacia Kongreso de SAT en Leningrad».
V. VARANKIN (1116).
★
KRONIKO
Anglio.
London. — La jarkunveno de la lab. esp. klubo okazis, 10 okt., ĉeestis 40 K-doj. La klubo decidis reaniĝi al BLES. k. SAT. Elektiĝis la funkciuloj: Chatters sek-io, Flower literaturo, Wood k. Brown, instruistoj (10 lern). Manĝejo K-dinoj Knight k. White. Koresponda fako K-do Moseley, kiu intencas sendi multobligitajn leterojn al multaj koresp. grupoj alilandaj.
Stariĝis komitato de 6 pers. por dividi la laboron farendan por la klubo. La instruo de esp. ne nur okazas en la klubo mem, sed tri klubanoj gvidas kursojn en siaj apartaj distriktoj. Multaj esp-istoj dum la jaro vizitis la klubon. Nia manĝejo fako funkcias dank’ al la fervora laboro de niaj K-dinoj, kiuj tiom malavare sin donas al la harmonio de la klubo. Dum vintro la aktora grupo prezentos teatrajeton sub gvidado de K-do Smith. 3348.
Aperis en la «Aldershot Gazette» serio de 6 artikoloj verkitaj de K-do Plandlet (ano de la Leningrada Kongreso) pri la favoraj impresoj ricevitaj de li en Sovetio.
En la Miner (Karbministo) de 9/10/26 ni sukcese aperigis adresojn de sovetiaj K-doj kiuj volas interkorespondi kun la britaj karbministoj. 488.
Germanio.
Ammendorf a. Halle. La 26 sept. okazis ĉi tie radio ekspozicio interligita kun esp. ekspozicio. Vizitis ilin proks. 500 personoj. Multaj interesatoj nur vizitis nian esp. ekspozicion.
Vespere okazis du lumbildparoladoj, unu pri la radiotekniko, la dua pri la signifo de esp-o. Okazas kurso por progresantoj kun 7 personoj, gvidata de K-do Jenke Ernst. 7046.
— página 7 —
SENNACIULO — 7
Sovetio.
Vladivostok. — De 29. aŭg. ĝis 15. sept. en nia urbo gastis K-do Ebner, aŭstriano, delegito al la VI-a. Nia SAT-grupo organizis du esp. kunvenojn, kiujn partoprenis K-do Ebner; li faris raporton pri esp. eksterlande k. pri la VI-a. K-do Ebner forveturis Ŝanhojn. 4812.
★
SAT-ANOJ EL LITOVIO!
Estas tre dezirinde ke ni interrilatiĝu. Laŭ la Jarlibro-1926 en Litovio estas 22 membroj, sed espereble nuntempe pligrandigis la nombro. Tial, miaopinie, ni ĉiuj devas havi la adreson de ĉiu membro k. elekti unu peranton. Ĉiuj Kaŭnaj gek-doj N-roj: 5982, 5983, 5680, 5984, 5681, 4884, 5985, 5739, 5986 kaj 3410 estas petataj sendi siajn adresojn, por ke estu eble kun ĉiuj interrilatiĝi. Same la gek-doj membroj de SAT., kies adresoj ne estas enskribitaj en la Jarlibro-1926 bonvolu fari la samon, ĉiuj sin turnante al la SAT-ano Zigmas Malaŝaŭskas, Anykŝĉiai (Litovio). Atentu la ĝustan ortografion de mia nomo. En la Jarlibro ĝi estas erara. 6089.
★
Ĉe la neŭtraluloj.
Niaj legantoj sendube miros, legante en sia malneŭtrala gazeto artikolon (mallongigitan) de iu «neŭtrululo»! Ili do miru — kaj poste pripensu serioze la aferon. Eble ili same kiel ni alvenos al la konkludo, ke el la entrepeno prizorgata de D-ro Dietterle ni povas tiri profiton por nia propra afero.
En la letero, kiu akompanis la artikolon, estas ja dirite, ke la rezultajo el la kolektota materialo estos je nia dispono.
K-doj! ni profitu la okazon por havigi al ni fidindan statistikon pri la tutmonda esperanta movado; ni helpu sukcesigi la entreprenon… — Red.
ALVOKO AL LA TUTMONDA ESPERANTISTARO
por havigi al nia movado nombradon de nia popolo en kompleta statistiko.
Samlingvanoj, bonvolu legi mian artikolon ne nur unufoje, sed kelkfoje atente kaj kun la nepra volo helpi laboron, kiu kontentige povas esti efektivigata nur, se ĉiuj helpos, se neniu forgesos sian devon.
Ankoraŭ hodiaŭ post 4 jardekoj de nia movado neniu povas diri, kiom da esp-istoj ekzistas en la mondo. Nombrante nian popolon oni ĝis nun kutime nur «taksis», oni ne fiksis la nombron de niaj popolanoj sur la bazo de konfidinda statistiko. Sed nur faktoj pruvas, konvinkas — ne vortoj aŭ nura takso. Pro tio konfidinda statistiko estas nepre necesa por ĉiuj, tute egale, kion ili speciale celas per esp-o. Ni lasu principe al ĉiuj asocioj kaj organizoj plenan liberecon. Ni marŝu disigite, tamen ni batalu kunigite dum la taŭga momento. Nun estas tia momento. La jaro 1927 estos jubilea jaro, ĉar 1887 aperis la unua broŝuro de «D-ro Esperanto». Montru ni per statistiko, ke ĉi tiu malgranda broŝuro de 1887 estigis grandan, respektindan movadon.
Ni iru la plej simplan kaj plej malmultkostan vojon! Estos nur necese, ke ĉiuj esperanto-grupoj kaj, rondoj oferu kelkajn minutojn da laboro, krom tio du paperfoliojn kaj unu poŝtmarkon; la samon faru la diversspecaj asocioj kaj ankaŭ la esp-istoj vivantaj izole. Pripensu mian planon kaj, konsentante ĝin, agu tuj laŭ la plano proponita. Ĝi baziĝas sur la konvinko, ke nia esperanto-gazetaro, kiu ĉiam estis oferema kaj helpema, helpos la efektivigon de la plano, represigante ĉi tiun mian alvokon. Ni ne bezonos la multekostan forsendon de presitaj demandaroj, el iu ajn centro, ni ne bezonos financan subtenon.
Mi proponas al vi, respondi al 3 demandaroj, unu por la ĉiuspecaj grupoj; unu por la asocioj inter- kaj sennaciaj, naciaj, fakaj; unu por la izole vivantaj esp-istoj:
I.
Demandaro por grupoj (societoj, kluboj, rondoj k. s.).
1. Lando kaj landparto?
2. Loko? (urbo aŭ vilaĝo?).
3. Nomo de la grupo aŭ rondo?
4. Al kiu organizo la grupo apartenas? (nomu la organizon).
5. Kiom da membroj via grupo havas je la fino de l’ jaro 1926?
6. Kiom da kursoj la grupo organizis a) dum la jaro 1926? (enkalkulite la ĝis nun nefinitajn). b) depost la starigo de la grupo entute?
7. Ĉu en via loko ekzistas aliaj esperanto-grupoj? kaj kiuj? (Demando nepre respondenda pro la kontrolo ĉu la statistikestro ricevis ĉiujn sciigojn el via loko!)
8. Kiom da esp-istoj en via loko ekzistas ekstergrupaj entute? (Kalkulu singardeme! nepre ne taksu tro alte! Preferu noti ciferon pli malaltan, sed tute konfidindan!).
9. Ĉu via grupo a) havas bibliotekon? b) kun kiom da libroj?
10. Tre preciza adreso de via grupo?
Subskribo de l’ raportinto:
Raportante atentu jenajn punktojn:
a) Skribu tre legeble (ankaŭ la nomon de l’ raportinto), se eble skribmaŝine. Skribu la nomojn de via urbo ktp. per latinaj literoj en via nacia lingvo. (Ne esperantigu la nomojn!).
b) Ne ripetu la demandojn, sed nur notu la ciferojn 1-10 kaj simple donu laŭ tiuj ciferoj la koncernajn respondojn aŭ sub 5, 6, 8, 9b nur ciferojn. Rezignu al ĉiuj aliaj notoj kaj specialaj komunikajoj.
c) Uzu ĉiuj. — por ke la materialo povu esti bone ordigata — la saman formaton de l’ papero (la kutiman formaton de negocaj leteroj):
laŭlonge 28,5 cm. (aŭ 11 in.). laŭlarĝe 22,5 cm. (aŭ 9 in.).
d) Donu la respondojn en 2 ekzempleroj sur 2 paperoj, por ke la koncerna materialo post la fino de l’ statistika laboro povu esti sendata al la koncerna asocio, al kiu apartenas la grupo.
e) Sendu vian raporton en fermita letero, sufiĉe afrankita, al la adreso:
D-ro DIETTERLE Fakestro por Statistiko Seumestrasse, 10 — Leipzig W. 31.
Do, taŭge kaj ĝuste farita raporto aspektos jenmaniere:
1. Deutschland (Germanujo), Sachsen (Saksujo); 2. Neustadt (urbo); 3. Verda Stelo; 4. Germana Esperanto-Asocio; 5. 54; 6. a) 3, b) 27; 7. Jes: Laborista Grupo kaj grupo de Esperantistaj Instruistoj; 8. 48; 9. a) jes, b) 118; 10. Esperanto-Grupo «Verda Stelo» en Neustadt p. a. Prez. S-ro A. Müller, Lange Strasse 17, III.
Kiel sekretario de la grupo:
H. SCHULZE Arnsdorf apud Neustadt, Haupstr. 9.
II.
Krom la raportoj de la unuopaj grupoj ni bezonos specialajn respondojn de la diversaj asocioj inter- kaj sennaciaj, naciaj, fakaj laŭ jena skemo:
Demandaro por asocioj (federacioj k. s.)
1. Nomo de la asocio? 2. Celo de la asocio? 3. Nombro de la grupoj, kiuj apartenas al la asocio? 4. Kiom da personoj ampleksas ĉiuj asociaj grupoj entute? (inkluzive la izole aliĝintaj)? 5. Ĉu via asocio eldonas oficialan gazeton? Kiun? 6. Ĉu via asocio eldonas oficialan lernolibron? Kiun? 7. Preciza adreso de via asocio?
Nur por naciaj asocioj: 8. Kiom da lernlibroj aperis en via nacia lingvo? 9. Kiom da lernolibroj (laŭ kalkulo de l’ eldonistoj) estas venditaj ĝis hodiaŭ? 10. Kiuj Esperanto-gazetoj aperas en via lando?
La ciferoj de la asocioj estos aliaj ol la sumigitaj ciferoj de la asociaj grupoj, ĉar la asocio nur povos respondi laŭ la stato de 1925; la grupoj raportos laŭ la stato de 1926. Tamen tiu vojo estas rekomendinda, ĉar oni povos kontroli la kreskon aŭ malkreskon de la asocio. Cetere la respondojn pri 4, 5, 6, 8, 9, 10 plej bone donos la asocioj.
III.
Demandaro por izole vivantaj esperantistoj kaj lokoj, en kiuj ne ekzistas grupoj:
1. Lando? 2. Loko? 3. Nombro de la Esperantistoj? 4. Ĉu en via lando en aliaj lokoj ekzistas Esperantistoj? kaj kie? Subskribo kun adreso.
Kial ni kalkulu la izole vivantajn Esperantistojn? Ne nur, ĉar ili estas tre grava afero, konstati, en kiom da lokoj en la mondo ekzistas anoj de nia movado.
Samlingvanoj! Bonvolu ne kritiki la proponitajn demandojn. Oni ja povus proponi demandojn laŭ cent diversaj aliaj manieroj.
La demandoj de la proponitaj demandaroj estas malmultaj, sed laŭ mia spero nur ili estas iomete konfidinde respondeblaj de ĉiuj.
Ĉiuj grupoj, asocioj, izolaj esperantistoj tuj, post kiam ili sciiĝis per ĉi tiu artikolo pri la tutmonda statistiko, klopodu forsendi la respondojn kiel eble plej baldaŭ. Ju pli baldaŭ la ordiga laboro povas esti komencata, des pli granda estas la garantio, ke la resuma statistika raporto povas aperi ĝustatempe. El malproksimaj, transoceanaj landoj la respondoj ja venos nur post kelkaj monatoj. La esp-istoj en Eŭropo ne rigardu tiun fakton kiel pretekston por prokrasti sian respondon. Aliel ni ne atingos nian celon por 1927.
Rememoru ankaŭ tion, ke ekzistas samlingvanoj kaj tutaj grupoj, kiuj bedaŭrinde ne legas esperanto-gazetojn. Konante tiujn, atentigu ilin pri la statistiko kaj ilia devo. Kie grupestro ne estas sufiĉe laborema, la grupanoj mem kontrolu, ĉu li forsendis sian raporton kaj insiste postulu tion.
Ĉi tiun mian artikolon ne sekvos aliaj: ĝi estas la unua kaj lasta alvoko. Mi persone ne povas garantii kontentigan rezulton, tion povas fari nur vi ĉiuj, helpante senseŝcepte. Mi promesas al la esp-istaro precizan kaj akuratan laboron, sed promes-
— página 8 —
8 — SENNACIULO
ante tion, mi samtempe rezervas al mi la rajton, rezigni al la statistika laboro, se la esp-istaro ne sufiĉe subtenos la laboron! Do, subtenu ĝin! Malpravigu la «pesimistojn», kiuj asertas, ke la tutmonda esp-istaro ne kapablas doni kompletan statistikon…
Prof. D-ro DIETTERLE, Direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko.
★
LINGVAJ DEMANDOJ
En la «Dictionnaire Complet Esperanto-Français de Grosjean-Maupin» la vorto STABLO estas tradukita per: «établi, tréteau, chevalet». Tiuj francaj vortoj indikas tri diversajn aferojn; ĉu esperanto ne posedas apartan vorton por «tréteau»?
Mi legis en S., ke oni povas traduki «chevalet» per «molberto».
— Esperanto posedas apartan vorton por «tréteau», ĉar en la Fundamenta Universala Vortaro oni legas: «STABL’ tréteau; trestle; Gestell».
Poste Zamenhof, en sia Esperanto-germana Vortaro, aldonis kelkajn aliajn tradukojn, kiujn la Akademio obeeme oficialigis. Grosjean-Maupin simple transskribis la oficialajn tradukojn.
Certo estas, ke la vorto STABLO oficiale havas tri sencojn, kiujn oni ne povas ĉiuokaze uzi egale kaj indiferente, eĉ en la neteknika komuna uzado:
1º tablo por metia laboro (établi; workbench; Werktisch; banco da lavoro).
2º movebla kvarpieda kunmetajo el stangoj por subporti (kuŝantan) tabulon, tabularon, tablon, plankon, ktp. (tréteau; trestle; Gestell; Bock; trespolo).
3º movebla, tripieda aŭ kvarpieda kunmetajo el stangoj por subporti (starantan) pentrajon. (chevalet; casel: Staffelei; cavalletto).
Mi konsilas rezervi la vorton STABLO, konforme al la Fundamento, por la dua signifo.
Por la unua signifo, kiu estas iom larĝsenca (metiablo de lignajisto malsimilas tiun de seruristo, ledisto kaj ceteraj) ni uzu la iom larĝsencan vorton METITABLO.
Por la tria signifo mi opinias, ke tute taŭgas la kunmetita vorto PENTROSTABLO. Eble le teknikaj fakuloj juĝos necesa la enkondukon de nova aparta radiko. Eĉ en tia okazo mi opinias, ke la radiko MOLBERT’ tute ne taŭgus ĉar ĝi estas nure rusa kaj restos fremda por ĉiuj neslavoj, eĉ por la germanoj, kvankam ĝi devenas el la germana lingvo. Rimarkinde estas, ke la plej multaj eŭropaj lingvoj uzas metafore en tiu ĉi signifo ian nomon de kvarpieda besto: ĉevalo (fr. it. hisp. port.) azeno (angl. iama germ.), virkapro (germ.), kvankam la hodiaŭa pentrista stablo ordinare havas nur tri piedojn. La teknikistoj decidu.
FAKULO.
——————
ATENTU!
La K-do kiu donis al mi en Leningrad 1 rublon, por abono al «Liberp.» estas petata sendi sian adreson al:
Sebastopol, ul Troskij. Red. «Majak Kommuni», T. Elland. Lia adreso malaperis kun aliaj dokumentoj «laŭ kutima vojo».

Desegnaĵo: viro kun ĉapelo aperanta el malantaŭ granda malfermita libro, kun vico da libroj sur breto — vinjeto de la rubriko «Recenzejo».
Desegnaĵo: viro kun ĉapelo aperanta el malantaŭ granda malfermita libro, kun vico da libroj sur breto — vinjeto de la rubriko «Recenzejo».
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Esperanto Handwörterbuch, II-a parto de PAUL BENNEMANN, 1926. Eldonejo: Ferdinand Hirt und Sohn, Leipzig. Formato: 12 × 17,5 cm., 455 pĝ.; prezo: 8 mk. germ.
Bone presita kaj plaĉe, praktike bindita libro. La ampleksó jam montras la riĉan enhavon. Per la zorga, praktika arango kaj la’ klarigaj aldonoj, ĝi agrable diferenciĝas de la kutimaj eldonajoj. Precipe laŭdinde estas la enmetado de multege da modelfrazoj, proverboj (elprenitaj el la Zamenhofa Proverbaro) kiuj en trafa maniero instruas la ĝustan uzon de la koncerna vorto. Per tiuj eĉoj ĉi libro estos bonega helpilo por la germanlingvaj esperantistoj. M. Sc.
La Silabización Inglesa de J. AMAYA, 1925. Formato: 11 × 16 cm., 167 pĝ. Eldono: J. Amaya, Ap. Postal 59. Mexiko. D. F. Meksikio. Prezo: 1.50 meks. dol.
El Fuereño de J. AMAYA, 1925. Formato: 12 × 19 cm., 233 pĝ. Eldono kaj prezo samaj kiel supre.
★
MEMORNOTO
Represis el la «Sennaciulo». — Sächsische Gewerkschaftszeitung, Germanio, 1-10-26: «Sekreto de siberia» «Tajga» (102). — Le Libéré, Francio, 30-6-26: «En Nederlando» (95), «En Juncal» «Parazitaj dividendoj» (86). — Action Rationaliste, Bruxelles, 9-26: «Esperanto-vojo al progreso de l’ scienco» (100). — L’Emancipateur, Bourges, 28-8-26: «Soveta registaro estas stabila…» (90); 25-9-26; «Esp-o scienca progr.». — Syndiqué du Centre, Bourges, 9-26: «Esp-o scienca progr.». Die Einheit, Berlin, 1-10-26: «Fordismo» (103). — Nova Doba, Ĉekoslovakio, 5-9-26: «Kiu mi estas» (96).
Enhavas notojn pri SAT. — Raportoj pri SAT.-kongreso aperis en: De Tribune, De Arbeid (Laboro), De Arbeider (Laboristo), Het Volk (La Popolo), Tubantio kaj Kennemerland, The Plebs (Londono) okt.
Konciza raporto aperis en Hol. Esp-isto (Kloek) kaj en Hol. Esp.-Pioniro. — Organizavani Radnik, Beograd, 12-8-26. — The Railway Review, London, 8-10-26.
Enhavas tradukajojn el la esperantistaj leteroj. — The Shop Assistant, London, 11-9-26. The Labour Woman, London, 10-26.
Enhavas priesperantajn artikolojn. — La Lutte Syndicale, Bern, 2-10-26. — Sächsische Arbeiter Zeitung, Leipzig, 1-10-26. — Lansburys Labour Weekly, London, 9-10-26.
★
NIA POŜTO
1458. — 1) Pri propraj nomoj, bonvolu legi en la n-ro 97 (Lingva Angulo); 2) Vian artikoleton ni uzos okaze; bonvolu estonte sendi tiajn artikolojn al K-do Barthelmess (Berlin), kiu zorgas pri la «Junulara paĝo».
1154. — 1) Via demando estas respondita de K-do Koruŝkin en la n-ro 107. Plie ĉi K-do informis, ke li estas preta respondi letere tiajn demandojn. 2) Ni jam sciigis, ke la SAT-kaso ne permesas elspezi por resendo de manuskriptoj. Ankaŭ tempo tute mankas al ni por tiaj zorgoj. Red.
Pri artikolo de K-do Aisberg («S-ulo» N-o 106). — La lernejo en Britio ne estas apartigita de la ŝtato, kiu plejparte finance subtenas. Eble en «S.R.» aperos pritrakto de la britaj lernolibroj, kiun mi verkis por la lasta kongreso de la Edukista Internacio ĉe Vieno. Per tiu artikolo oni povos vidi, ke la enketo iom trograndigis la pacifismon de la britaj lernolibroj. 488.
★
Korekto. — En «Senkaŝaj impresoj pri Sovetio» (N-ro 106) sur pĝ. 5, 2-a linio, dua paragrafo, oni legu: «la malpuraj senhejmaj migrantoj». 488.
▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪
Kolekto de SAT-verkoj
Kiu volas perfektiĝi en la scio de esperanto kaj akiri konojn pri sennaciismo, tiu nepre legu la librojn eldonitajn de SAT.
PREZO mk. g.
| Titolo | Prezo |
|---|---|
| Ni Legu! Brunulo. (Internacia Legolibro) | 1.— |
| Nur Volu! Izgur. | 0.35 |
| Faŭsto, Gœthe. | 1.20 |
| Eklumo en Abismo, H. Barbusse | 0.80 |
| La Komunista Manifesto | 0.60 |
| Dokumentoj de Komunismo | 1.— |
| ABC de Sennaciismo, V. Elsudo. | 0.50 |
| For la Neŭtralismon! E. Lanty | 0.25 |
| El la Mondbildo de l’ Nova Fiziko, D-ro Reiche | 0.60 |
| Malgranda Terbiblio (Prolet. Atlaso), Szeréni. | 1.80 |
| Proletaria Kantaro (74 kantoj kun muziknotoj). | 2.50 |
| Petro (kursa lernolibro laŭ parola metodo). | 0.70 |
| La Kemio de la Universo, Prof. Fersman | 0.60 |
| Kontraŭ Dio! Ateista Krestomatieto | 0.40 |
| La Morto de Blanjo, Jean Tousseul | 0.60 |
| Tri Verkoj de Tolstoj. | 0.80 |
| Ruĝo kaj Blanko, de L. Ivn. | 0.60 |
| Sekspsikologio, S. Ziegler | 0.60 |
| Orienta Blovo. | 0.40 |
| En Katenoj de la Maljusteco (Virina Krestomatieto) | 0.60 |
| Etiko, P. Kropotkin | 1.80 |
| Karl Marx — lia Vivo — lia Verko | 0.60 |
| Ŝtato kaj Revolucio, Lenin | 1.— |
| Je la nomo de l’ Vivo, Izgur (en presado) | 2.— |
La prezoj kompreniĝas inkluzive sendkostoj.
Aĉeteblaj ĉe Administracio de SAT Richard Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig-O 27
POŜTISTOJ TELEGRAF- TELEFONISTOJ
Memoru
ke la «Interligilo de P. T. T.» centra organo por fakinformoj, estas via fakorgano.
Ĝi enhavas informojn, studojn, raportojn, teknikajn artikolojn.
Petu tuj provekzempleron de:
Petro Filliâtre, 54, rue Custine, Paris (XVIIIᵉ)
Internacia Korespondejo de Studenta SAT-Grupo ĉe Orienta Fakultato, kiu priservas la tutan vicon da diversaj organizajoj (studentaj, sciencaj, partiaj, junkomunistaj, junpioniraj, sindikataj, J.R.H., gazetoj, ktp.) serĉas, ĉu kolektivajn, ĉu individuajn laboristajn korespondantojn pri la plej diversaj temoj. Ĉion oni adresu: U.S.S.R., Taŝkent, str. de K. Marks, 6, Orienta Fakultato, al Internacia Korespondejo.
Le Gérant: L. GLODEAU.
★ Esperanto-Presejo J. SOLSONA, 9, Rue Hallé, Paris-14ᵉ — Telefono: Gobelins 62-71
N.º 109, 28 de octubre de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
SENNACIULO
3-a Jaro. N-o 109 — APERAS SEMAJNE — 28. Oktobro 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Redaktanto: E. LANTY
14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe | Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT
23, Rue Boyer, Paris-XXe | Administranto: R. LERCHNER
Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
JAPANIO EN LA FANDUJO
Same kiel la Proksima Oriento rigardas Eŭropon per admirantaj okuloj kun la intenco pli kaj pli imiti la tiean socian kaj ekonomian vivon, la Malproksima Oriento sin turnas al Usono kiel al modelo kopiinda. « Progreso » estas, po ajna prezo, la celo kaj multjarcentajn moralon kaj moraron, specialan artstilon, ĉion oni jetas en la rubkorbon interŝanĝe de aliaj moroj, etiko kaj arto, kiuj ofte malsuperas la anstataŭitan.
Kompreneble, en periodo de ŝanĝo, restas ĉiam ankoraŭ multe el la malnova, kiel inter homaro, la centjaruloj ekzistas kune kun la nov-naskitoj. Sed en Japanio la ŝanĝo okazis tiom rapide, ke jam en la grandaj urboj la nova superas la antikvan. Japano, kiu lastjare edziĝis kun eŭropana konatulino mia, avertis kaj sendubigis ŝin samtempe: « Ne timu — li diris — veni en Japanion, ĉar tie vi trovos multajn eŭrop-kaj usonaninojn inter la edzinoj de miaj amikoj, sed… ne maliluziiĝu trovante Japanion tre usonsimila ». Mi ricevis kelkajn jurnalojn de japana SAT-ano kaj ili montris trafege la tendencon alusonan; ne nur ili estis presitaj parte anglalingve, sed la bildoj mem kaj ties aranĝmaniero certe ne havis ion komunan kun antaŭaj ideoj pri japania presaĵo; oni en ili vidis portretojn de ge-aktoroj, « belec »-bildojn, arojn da parlamentanoj kaj gemoŝtuloj — nur la vizaĝoj diferencis — kaj ĉeestis ŝerc-paĝoj, en kiuj estis bilditaj ne japanoj, sed la usonigitaj irlandanoj, kiuj donas al la usonaj jurnaloj ŝajne senliman fonton por ŝercado.
En Japanio estas por jurnaloj granda legantaro; la « Osaka Mainiĉi » vendas po pli ol 1.000.000 ekzemplerojn, signo samtempe de la nuna alfabeteco de l’ popolo kaj de la negoc-kapablo de la jurnalistaj metodoj; ne mankas ankaŭ severa cenzurado, kiu malaperigas ofte « nedezirindan » novajon. Do, ĉio konformas al la okcidenta modelo!
Ĉiu povas scii nun, se nur pere de la kinematografo, kiel iom post iom la nacia vestaĵo de Japanio estas delasita; vojaĝanto en la Malproksima Oriento povas rimarki, ke la alpreno de okcidenta vestaĵo multe pli oftas ĉe la japanoj ol ĉe la ĉinoj; en Tokio eĉ ekzistas publika statuo de famulo vestita eŭropmaniere. Kaj la ĉinoj estas sur la sama vojo, kiel la birmanoj (pri « franca » teritorio kaj Malajio mi ne povas paroli); nur ili sekvas, anstataŭ gvidi.
La domoj de japaniaj granduzurboj nun estas konstruataj laŭ usonaj aŭ eŭropaj modeloj; ferbetonaj domegoj aperas, anstataŭantaj la malnovajn tiom malsimilajn. La 8-etaĝa Marunuĉi-Domo en Tokio estas la plej granda oficeja konstruo orienta de Suez; do, Japanio ĉi-rilate preterkuris la britojn! Kompreneble, flanke de ĉi-tiuj gigantaj domaroj ekzistas dometoj el ligno, en kiuj loĝas la plej granda parto el la loĝantaro — la laboristaro — sed ĉu ĉi-tiu kontrasto ne pli substrekas la fakton, ke Japanio ĝisfunde imitas la okcidentulojn?
Kie oni trovas kune la kapitalistaj kaj laboristaj domoj, sekvas, ke oni ankaŭ trovas industrion, komercon

Foto de granda plurataĝa oficeja konstruaĵo, la « Marunuĉi »-domo en Tokio, vidata de angulo.
Foto de granda plurataĝa oficeja konstruaĵo, la « Marunuĉi »-domo en Tokio, vidata de angulo.
LA « MARUNUĈI » KONSTRUO, TOKIO
— página 2 —
2 — SENNACIULO
kaj financon de la plej moderna speco. Enirinte Osaka’n, oni povus imagi, ke oni estas en Anglio, alproksimiĝante Manchester’on, ĉar ankaŭ en Osaka, la komerca ĉefurbo de Japanio, unu el la plej grandaj urboj en la mondo, la aero estas plena de nigraĵo kaj centoj da fumigemaj kamentuboj malbeligas la lokon. La simileco estas videbla plue se oni vizitas la kotonmuelejojn — ĉeestas aroj da virinoj, sed japanvizaĝaj anstataŭ kun la fizionomioj de Lancashire. Ili grandparte loĝas ĉe la muelejoj, kaj ofte la dormĉambraro estas bonege aranĝita, sed… la salajroj estas tre malaltaj. Nuntempe pli kaj pli invadas industrion la virinoj; ili eĉ karb-ŝarĝas ŝipojn. Jen libereco kaj progreso por ili!
En la stratoj de Osaka kaj aliaj grandaj japaniaj urboj, pli kaj pli la « ĝin-rikŝoj » (1) malaperas, pli kaj pli multnombriĝas tramoj, omnibusoj kaj ĉiaspecaj aŭtomobiloj. En la domoj oni vidas ankaŭ ŝanĝon; la burĝoj lasas la manĝ-bastonetojn kaj alprenas okcidentan manĝilaron, anstataŭas dorm-tapiŝetojn per litoj kaj antikvan nacian meblaron per ĝis-dataj usonaj modeloj, kiel taŭgas en modern-stilaj konstruoj.
Ĉiu, kiu vizitis dum la lastaj jaroj ekspoziciojn, en kiuj ĉeestis japanaj bildoj kaj aliaj artaĵoj, devis esti trafata de la ĉiam kreskanta emo elmontrita maljapanigi la artajn modojn kaj metodojn. Unue oni povis rimarki, ke ekzistas ia stilo inter la japana kaj la okcidenta, kvazaŭ japana vizaĝo en okcidenta ĉapelo; sed nun, kiam studas en Paris kaj aliaj eŭropaj urboj la japanaj artistoj tiom ofte kiom alilanduloj; kiam la vivado en Japanio mem estas saturita de usoneco, ĉu povas pli daŭri tiu speciala stilo, kiun oni ŝatis en Eŭropo kiel ion apartan, strangan, kvankam belan kaj eĉ influan? La arto ĝenerale spegulas la ĉirkaŭantan vivon kaj artistoj bezonas vidi antaŭ ol pentri. Ĉu oni povas vidi nun en Osaka cikoniojn kaj delikatajn arbojn kaj florojn? Ĉu oni facile povas bildigi kutimojn kaj metiojn ne plu ekzistantajn? Eble baldaŭ la muzeoj estos la solaj ujoj por « japana arto ».
Do, ni legu la verkojn de Pierre Loti, de Lafcadio Hearn kaj aliaj verkintoj pri Japanio, sed ni metu ilin en la saman vicon kiel la mezepokajn eŭropajn romanojn; nepre ni ne atendu, ke en Japanio, almenaŭ en la urboj, ni nuntempe renkontu similajn popolon kaj okazantaĵojn, kiaj ĉarmas nin en la libroj. La japanoj laciĝis pri la rolo nur de ĉarmuloj kaj ili sin jetis en la dramon de reala malbela kapitalismo, ĉar ili vidis en tio progreson kaj egalecon.
Ĉu ili pravis? Tio estas alia demando. Dume ni konstatas la fakton.
Kvankam por ni mem bedaŭrante la perdon de graciaj eksteraĵoj, de interesaj malsimilaĵoj, ni kontentas, ke la japanaj laboristoj partoprenas la gravegan ŝanĝon; ni konstatas ke ĝi pretigas ilin por la tago de laborista regado; ni komprenas, ke ju pli multe industriiĝas la mondo, des pli baldaŭ ni vidos mond-revolucion, kaj ni scias, ke revolucio ne mond-skala povas esti nur nematura frukto.
(1) Vidu n-ron 108 de Sennaciulo.
Pri «La Bellevilloise»
Sendube interesos la K-dojn iomete eksci pri la proleta Konsum-Kooperativo kiu ŝirmas la sidejon de nia Asocio, kaj nin helpas per ĉiujara subvencio.
« La Bellevilloise » (elp. Belviluaz, derivas el « Belleville », nomo de pariza kvartalo) jubileos baldaŭ sian jarkvindekon. Ja, en januaro 1877, 18 mekanikistoj kaj 2 ŝuistoj kolektas 100 frankojn kaj instalas la unuan butikon (oni memoru ke, en 1831, la 28 pioniroj de Rochdale (Roĉdal) Anglio, kolektis 700 fr.). La unuan tagon, la vendado produktas 111,90 fr. — la duan tagon 35,60 fr. Dum la dua semajno duobliĝas la enspezado. Dum la tuta jaro, 14.875,15 fr. (la Rochdal’anoj finis la jaron kun 17.750 fr.). La negocado daŭre pliiĝas, — mankas spaco, — oni bezonas por loki ĉevalon kaj veturilon. Februare 1885, oni dungas la unuan salajratan oficulon. Filioj kvartalaj kreiĝas, kio multon kostas, — oni konstruas kelon, panbakejon, karbejon ktp. 10 jarojn post la fondo, la konstruoj valoras kune 63.000 fr. En 1889, la jara spezcifero atingas 2 milionojn da fr. kun 3.000 asocianoj. De tiam firma estas la entrepreno, kiu rezistas je ĉiuj skuoj ekonomiaj kaj internaj. En 1897, ĝi aĉetas terspacojn: ĝia spezo jara estas 4 1/2 milionoj; la rezervo mona: 110.000 fr. — Jam 180.000 fr. jare estas rembursataj al la vendantoj.
Ĉirkaŭ 1898, interna krizo. Grava danĝero: spekulaciemaj, monavidemaj elementoj enŝteliĝis en la Administracia Komitato. Uzurpo, rabo, ŝtelo, korupto, ĉio baris la normalan funkcion de l’entrepreno, — kaj en 2 jaroj, 3.000 anoj forlasas la Kooperativon, kies jara spezo falas de 4 1/2 ĝis 2 milionoj.
En 1899, reveki ĝo kaj ariĝo de la « honestuloj », Fondo de « Grupo de Kooperativistoj » sub kies puŝo la kulpa Administrantaro foriras. Ree, la Kooperativo progresas. Tamen malfacilaj, penigaj estas la unuaj monatoj. Dank’ al bonvolaj monhelpoj, savo okazas.
Tuj, profunda reformo: la varojn oni aĉetas ne plu al privataj komercistoj, sed kiel eble al Produkt-Kooperativoj (ŝuoj, ĉokolado ktp.). Unu Delegito vizitas la angliajn Kooperativojn. Oni komencas novan politikon rilate al la laborista klaso: kreo de apoteko, flegejo, subvencioj al strikantoj, pano kaj lakto senpaga al la strikantoj, anoj de la Kooperativo, kaj ĉefe fondo de Popola Universitato.
Tiu P.U. konsistas nun el la jenaj fakoj: ampleksa biblioteko (senpaga prunto), edukaj konferencoj, sportaj kluboj, teatro, muzikistaro, kantistaro, infano-grupo, esperanto-grupo ktp. Al ĉiu fako, la « Bellevilloise » donacas ĉiujare monsubvencion. Dumvintre okazas diversaj kursoj, inter kiuj esperanto-kurso.
Kaj nuntempe oni konstruas vastan Popoldomon, kie ĉiu fako posedos sian apartan ĉambron por instali sian sidejon kaj teni siajn kunsidojn.
Koncize: 18.000 anoj, 38 filioj en unu Pariz’a kvartalo, 20 milionoj da fr. jarspezoj, admirindaj sociaj fondaĵoj… jen la nunaj idoj de la unua butiko de 1877. Kaj ĉi-ĉio konformas revolucian fokuson, kvazaŭ fortikaĵon de la Pariza proletaro.
SAT firme radikas en tiu laborista kampo.
SAT-ano 11.
La socia kaj jura problemo de la edzeco en Sovetio
Dum la lasta kunsido de la Tutruslanda Ekzekutiva Komitato, estis pridiskutata la reformo de la leĝo pri edziĝo kaj familio. Pro la multaj debatoj, kiujn ĝi estigis, la konfirmo de la leĝo estis prokrastata ĝis la venonta kunsido, por dum tiu ĉi tempo pli profunde esplori la demandon. Kvankam ne mondproblemo, ĝi tamen estas sufiĉe interesa, por ke estu ankaŭ priparolita sur la paĝoj de SENNACIULO.
Antaŭ la revolucio, Rusio estis unu el la plej reakciaj ŝtatoj rilate al la edziĝleĝoj. Post la oktobra revolucio la eklezia edziĝo de la jura vidpunkto estis nuligata kaj jurajn sekvojn donis nur civila edziĝo. La nova leĝo donis al edziĝo karakteron de libera unuiĝo de du personoj kun absolute egalaj rajtoj kaj ankaŭ devoj. Ne nur la edzo estas devigata doni vivrimedojn al sia edzino, sed ankaŭ la lasta devas subteni la senlaboran aŭ nelaborkapablan edzon; ili havas egalajn rajtojn al kune akirita havajo. Post eksedziĝo ili dividas la havajon, kaj la patro estas devigata subteni la infanojn kaj ankaŭ la eksedzinon se ŝi ne estas laborkapabla. Tiu ĉi lasta punkto estas precipe grava por vilaĝ-
— página 3 —
SENNACIULO — 3
aninoj. Ofte okazas, ke vilaĝanoj, bezonante dum la rikoltsezono pluajn laborfortojn, anstataŭ dungi laboristojn kaj pagi al ili laŭleĝajn rekompencojn kaj sociasekuradon, preferas simple edzinigi laboristinon por, ekspluatinte ŝin ekster ia mezuro, forpeli ŝin sen ia rekompenco kiam la sezono pasis. Defendante tiele la pli malfortan parton, la nova leĝo aliflanke fariĝas ofte kaŭzo por trouzo kaj friponaĵoj flanke de virinoj. Similajn plendojn de viroj ni jam legis en SENNACIULO. Kiom seriozaj estas tiuj plendoj ni analizos poste. Tie ĉi mi volas ankoraŭ rimarki, ke malnova revolucia leĝo ĝenerale ne solvis la socian problemon pri la edzigo. Montriĝis, ke ekster la leĝo restis granda kvanto da edzecaj rilatoj, sed kiuj ne estas regulitaj kaj sekve de tio ne defendataj de la leĝo nur pro tio, ke tiuj ĉi rilatoj ne estas registritaj. Ĉar por la registaro la registrado estas principe indiferenta, ĉar ĝia ĉefa celo estas en edziĝo, same kiel en aliaj sferoj de la socia vivo, helpi al la malpli forta parto, do ekestaris la problemo: se viro vivas en neregistrita edziĝo kaj forlasas la virinon gravedan aŭ kun infano, ĉu ŝi ne rajtas postuli de li subtenon nur pro tio, ke la edziĝo ne estis registrita? Ĉu tio ĉi ne donas al la viro oportunan okazon malĉasti, havi kelkajn edzinojn, portante tamen neniajn respondecon kaj devojn. Kaj aliflanke: se la leĝo faros nenian diferencon inter edziĝo kaj simpla kunvidado, ĉu ne ricevos tiam la virino la eblecon ĉiam ŝanĝi siajn kunulojn kaj de ĉiu postuli subtenon? Kaj ĝenerale, ĉu ekzistaris tiam edziĝo en jura kompreno? Ni vidas kiel komplika estas la problemo. Por decidi ni devas analizi la realan vivon.
Ĉu granda procento estas da neregistritaj edziĝoj? Estas neeble tion kontroli statistike, sed la kvanto de tiuj ĉi unuiĝoj estas sendube tre granda. Kio do estas la kaŭzoj de tiuj interligoj en lando kie laŭleĝa edziĝo estas plej facile plenumebla? Antaŭ ĉio, la plej grandan procenton da tiaj unuiĝoj konsistigas homoj, el kiuj unu aŭ ambaŭ jam estas en registrita edzeco, sekve multedzeco. Kiaj motivoj — ĉu soci-ekonomiaj aŭ eble fiziologiaj — klarigas ĉi fenomenon?
La fakto, ke en neniu soci-ekonomia epoko reale ekzistis pura monogamio pruvas, ke ne la ekonomia ordo estas la ĉefa kaj sola kaŭzo. Pli nature estas serĉi la kaŭzon en fiziologiaj postuloj de homo. Ni vidas, ke ĉiuj fiziologiaj postuloj celas al ĉi kiel eble plej plena kaj diversflanka kontentigo? Same ankaŭ la seksaj bezonoj. Kompreneble, la fenomeno, pri kiu ni parolas, ne apartenas al tiu bezonoj, kies nekontentigo minacas al la normala funkciado de la homo, kiel ekzemple la seksaj bezonoj ĝenerale.
Tiaj postuloj estas fiziologiaj luksaĵoj, enkorpigitaj en la socia vivo pere de ĉiama kutimo, kaj havantaj en burĝa socio apartan logon, kiel ĉiu malpermesata frukto. Sed tiaj interrilatoj de du seksoj kies kaŭzo estas simpla amaventuro, ne povas interesi leĝdonantojn.
Ni prenu la duan kategorion de homoj, kiuj vivas en neleĝaj edziĝoj. Iaj intimaj, ofte tre noblaj kaŭzoj malpermesas al ili rompi la malnovan edziĝon. Ankaŭ tiu ĉi kategorio ne bezonas la enmikson de la leĝo. Restas la lasta kategorio, la plej ofta, kies diversflankecon oni povas redukti al jenaj okazoj: 1) Virinoj kiuj sincere amas, vidas en interligo efektivan edziĝon, sed akceptas ne registritan kuniĝon, ĉar laŭleĝan rifuzas la viroj. 2) Forlogitaj kaj diversmaniere trompitaj aŭ perfortitaj. Evidente estas, ke tiuj ĉi du lastaj kategorioj nepre bezonas defendon de la leĝo. Precipe pro tio ĉar tiaj eksteredziĝaj interrilatoj estas la plej mallongdaŭraj kaj en tiaj okazoj la virinoj ofte estas forlasataj en plej mizeraj cirkonstancoj sen ia materiala subteno. Kiaj motivoj do povas ekzisti por ne krei leĝon, kiu defendos tiajn suferantinojn? La motivo, ke tio nuligas la juran komprenon pri edziĝo ĝenerale, ne estas tiom serioza, por ĝin refuti. La reala vivo estas multe pli valora ol ĉiuj juraj institucioj kaj kombinoj. Plue, oni timas, ke tiu leĝo kaŭzos multedziĝon. Sed fakte ne leĝo kreos multedziĝon, sed ĉar ĉi tiu multedzigo estas tre ofte fakto, estas necese krei leĝon, kiu regulos tiajn interrilatojn. Oni diras ankoraŭ, ke virinoj fariĝos tiam pli atingeblaj, pligrandiĝos la malĉastemo kaj ebliĝos ankaŭ la ĉantaĝo (1) flanke de virinoj. Tia danĝero ekzistas kaj ĉefe pro tio, ke nur malgranda parto de virinoj, kiuj efektive bezonas defendon uzos siajn rajtojn. Iuj pro singeneco, aliuj pro nedeziro konigi siajn interrilatojn ktp… Oni povas eĉ certigi, ke la plej senĝenaj kaj senskrupulaj ĝuos la profitojn de la nova leĝo.
Sed ĉu la supozo, ke ne ĉiuj, kiuj tion indos, uzos la leĝon, sufiĉas por ĝin ne eldoni. Ĉu ĝia ekzisto mem ne efikos psikologie ankaŭ sur la virojn, kiuj fariĝos eble iomete pli prudentaj kaj singardaj, konsciante sian respondecon, kaj ne tiel volonte kaj rapide partoprenos amaventurojn. Konklude, la projektita leĝo celas ne sankcii la liberajn interligojn, sed fiksi ilian respondecon. Ĉu estas necese, batali kontraŭ tiaj interrilatoj? Sendube. Tamen en similaj okazoj leĝo estas malbona batalilo. Racia edukado, sana sporto, riĉa mensa laboro kaj ĉefe socia malaprobo, jen kio kapablas ŝanĝi la karakteron de seksaj interrilatoj. En nia socio tio estas efektivigebla nur parte. Nur en rekonstruita socio, kie estos nek materiala mizero, nek senzorgatoj, kie ĉiu infano fariĝos objekto de socia zorgado, la homoj ŝanĝos ankaŭ la karakteron de siaj seksaj interrilatoj. Ne interesoj, sed sentoj kunligos tiam la homojn; ne malĉasteco, sed amo fariĝos fundamento de interseksa kunligo. Kaj tiam… forestos la leĝoj.
S. LIZIĈNIK (3132).
(1) Ĉu aprobinda vorto? Ĝi signifas monpostulado per skandalminacoj.
[REKLAMO p.3] Por povi daŭre liveri SENNACIULO-n por la nuna treege malalta prezo, kompare kun aliaj esperantaj gazetoj, ni bezonis 1000 pliajn abonantojn. Ĝis nun ni varbis nur 323. — Mankas do 677. Ne malvigliĝu la aktivaj SAT-anoj.
La jubileo-ĉeno de SAT
K-dino FRIDA NOEL (Paris), fr. 25, alvokas la K-dojn el Schweidnitz je la nomo de la karmemora K-do PAUL FRANTZ (309) pioniro de la SAT-movado en Schw. Ili same alvoku alian grupon.
— K-do J. LAQUET (Le Cheylard), fr. 5.
— GRUPO « ST-ETIENNE », fr. 10.
— ELZE (Halle), 2 m. — DUINKER (Den Burg), 2,50 guld.
— PAUTZSCH (Heidenau), 5 mk. kaj alvokas la SAT-anojn en Dresden.
— ALBANOV (Arkadak), 1 rubl. kaj alvokas K-dojn el Esp. Sekcio de O. D. R., Saratov, Efimov (Omsk) kaj Grafov (Pjatigorsk).
— KOROLEV VLADIMIR, 2 rubl.
— DEMIDJUK (Moskvo), 2 rubl., invitas sian malnovan amikon kaj SAT-K-don P. GEDAI (patro) (Halle a. S.) kaj kunlaborantojn de « S. R. ».
— ĴAROV (Bogorodsk), 1.62 rubl., alvokas STRIJAK, SPIRIDOVIĈ kaj POGORELOV el Ĥarkov.
— BAĴENOV (Ĉita), 2 rubl., invitas la SAT-anojn el Habarovsk, Blagoveŝĉensk kaj Vladivostok por donaci.
— HEJDA (Wien), 1 ŝil. aŭstr. — HOOGERVORST (Aalsmeer), 2,50 fl. — HARMSEN (Aalsmeer), 2 fl. — MAARSEN (Aalsmeer), 0,50 fl. — WARRINK (Enschede), 2,50 fl. — K-dino S. VAN SLEE (Hago), 2,50 fl. — KASPAREK (Decazerville), 6,25 fr.fr.
— SOKOLOV kaj KOBLOV (Taŝkent), 2 rubl., alvokas K-don DREZEN (1518), KOVALEVSKI (3560), ĤOVES (4175), BOEV (4358), FIELDING (1242), SPÄTH (4204).
— R. LEHMANN (Dresden), kiel senlaborulo mi donacas 0,50 mk.
— DEPIERRAZ (Rolle), 5 fr. svis., alvokas ĉiujn kontraŭ-alkoholulojn helpadi.
— VINCENT (Paris), 10 fr. fr.
— K-do EDV. MEDIŜAUSKAS (Kietaviŝkis, Litovio), donacas 5 lidojn kaj alvokas al K-dinoj ELLI BERGMANN (Dresden), MARINA SERGIEVSKAJA, NATALIO TALANTOVA (Iv. Voznezensk) kaj al K-doj KARL OPPITZ (Berlin), KARL GÖTZE (Altenburg), GEORG KUĜELEV (Smolensk), PAUL THOMAS (Freiburg), GEORG WEBER (Mainz), KADZUVO TAVA (Ĥarbin), C. APRESIANC (Leninakau, Armenio), ALF. BERNOLDT (Wittgensdorf), H. WALDMANN (Feuerbach ĉe Stuttgart), W. JUBEL (Crimitschau), G. RAUPACH (Burkhardsdorf) kaj al aliaj siaj gekorespondantoj el la tuta mondo, ke ili forĝu pluen la nerompeblan Jubileo-ĉenon!
— K-do B. PERELSTEIN (3940), alvokas ĉiujn novajn SAT-anojn, ke ili kompletigu sian kotizon tiele, ke ili estu pagintaj la saman sumon kiel la unuaj SAT-pioniroj. Tial mi sendas 1,5 rublon por la du jaroj dum kiuj mi ne estis en nia tiom subteninda SAT.
— K-do EŬTRAPEL (Ie), 1 dolaron kaj alvokas al K-do JURYSTA, ke li bonvolu ne forgesi, ke ĉiam agoj parolas pli klare ol vortoj.
KIU DONACON PRENAS, TIU SIN KATENAS.
(El la Zamenhofa Proverbaro.)
— página 4 —
4 — SENNACIULO
Francisko Ferrer
Antaŭ deksep jaroj estis pafmortigita de la Hispania reakcio unu el la plej bonaj porbatalantoj de nova epoko: Francisko Ferrer. Ferrer estis la kreinto de « modernaj » lernejoj en Hispanio. Tiuj lernejoj kaŭzis novan progreseman spiritostaton en la junularo, spiritostaton kiu estis tro danĝera por la registaro kaj pro tio oni mortigis la kreinton de ĝi. La legolibro de Ferrer kiu en mallonga tempo estis eldonita en dekmiloj da ekzempleroj estis trasorbita de spirito, kiu devis eduke fari la infanojn klasbatalantoj.
« La patriotismo, la kapitalismo kaj religio estas reto, kiu sufokas la personecon de la homo ». Tiaj estis la vortoj kiujn Ferrer parolis al la junularo.
Kiam, en la jaro 1909, la laboristoj de Barcelona ribelis, ĉar ili preferis sur la strataj barikadoj morti ol vivaĉi por la profito de la Hispaniaj akciuloj, la reakcio opiniis, ke nun estas la ĝusta momento por senigi je Ferrer. Tuj post la subpremo de la ribelo oni arestis la malamiton kaj militjuĝistaro kondamnis la senkulpulon al morto, kvankam li eĉ ne estis dum la tempo de la ribelo en Barcelono. La 13-an de oktobro 1909 Ferrer estis mortpafita. Sed same kiel dum sia tuta vivo, vivo plena de batalo por justeco kaj libereco, li ankaŭ ne tremis dum tiuj lastaj momentoj. La lastaj vortoj kiujn li vokis al la soldatoj estis: « Celu bone, miaj infanoj, vi estas senkulpaj, vivu la moderna instruado ». Ferrer oni povis mortigi, sed lia spirito vivas daŭre. Novaj batalantoj portas lian ideon.
Sed ankoraŭ regas en Hispanio la samaj fortoj, jezuitoj, ekleziularo kaj reakcio, kiuj fimortigis Ferrer’on. Sed tamen por ili alvenos la horo venĝa.
M. Sc.

Desegnita portreto de Francisko Ferrer, vizaĝo profile, kun barbo kaj lipharoj.
Desegnita portreto de Francisko Ferrer, vizaĝo profile, kun barbo kaj lipharoj.
FRANCISKO FERRER
Ni jam diris kaj ripetas, ke nur la Redakcio de SENNACIULO sidas en Paris. Nenio ŝanĝiĝis ĉe la Administracio. Sekve, oni sendu senpere al K-do Lerchner (Colmstrasse 1, Leipzig-O-27) ĉion rilatan al abonoj, reabonoj, adresŝanĝoj, kotizoj, libromendoj.
EKZEKUTIVA KOMITATO.
Ĉu vi jam forsendis la statistikan materialon? Se ne, pripensu, ke estas honora devo, fari tion tuj kaj senprokraste.
(Komparu artikolon en n-ro 108.)
☆ DISKUTEJO ☆
Ĉu Marks eraris?
(Daŭrigo ¹)
La ŝajna « malcentralizo » en Usono.
En Usono, laboristoj fariĝis posedantoj de akcioj; ili tiel fariĝis kvazaŭ kun posedantoj de kapitalistaj entreprenoj, ili fariĝis kapitalistoj. Anstataŭ klasbatalo, socia harmonio kaj paca kunlaborado de entreprenistoj kaj laboruloj ŝajnas konduki la proletaron el la mizero al la ĝuado de ĉiaj plezuroj, ĝis nun rezervitaj al la burĝaro.
Sed, fakte, la akciuloj proletaj tute ne « posedas » la entreprenon, kies akciojn ili tenas en la mano. En la antaŭa artikolo, citante la opinion de Marks pri akcientreprenoj, pri la funkcio de l’kredito (aĉetante akciojn, la aĉetantoj ja donas krediton al la entreprenoj), ni montris, ke tio ne estas malcentralizo de kapitalo, sed kontraŭe, mobilizado de ĉiuj kapitaleroj de la socio, eĉ de la plej malgrandaj, en la manoj de malgranda nombro da personoj, kiuj sukcesas tiel, disponi laŭ siaj bontrovo kaj intereso ne nur pri sia propra havajo, sed eĉ pri gigantaj sumoj, al ili tute ne apartenantaj. La sperto montris, ke ĝenerale sufiĉas posedi 30 ĝis 40 procentoj de la akcioj de iu entrepreno, por ĝin tute regi. Se tiuj 30 ĝis 40 procentoj estas koncentritaj en unu mano, la aliaj akciuloj, dissemitaj, sen komunaj volo nek organo, estas senpovaj kaj havas neniun influon sur la afergvidadon de la entrepreno. Akcio rajtigas sian posedanton, ricevi dividendon; sed tiu dividendo ne estas egala al la entreprenista profito, sed nur al interezo (2), t. e. al sumo, kiun la akciulo ricevus ankaŭ se li pruntedonus sian monon alimaniere, ekz. ĝin metante en bankon. La entreprenista profito, la reala frukto de produktiva kapitalo, jam troviĝas sub formo de « fondintgajno » (3) en la poŝoj de la malmultaj financbienoj (ordinare bankarestroj), kiuj fondis la entreprenon. Sekve la etakciuloj — kaj laboristoj ĉiam povas esti nur etakciuloj — ne estas pli kapitalistoj ol se ili metus siajn ŝparajojn en iun bankon aŭ ŝparkason. Krom tio, ekzistas la sistemo de tiel nomataj « ordinaraj » kaj « privilegiitaj » akcioj, kiu permesas al la plej riĉaj kapitalistoj, havigi al si la ekskluzivan influon. Rudolf Hilferding jam antaŭ 16 jaroj detruis la trompan ŝajnon de la potenco de etkapitalistoj per la jenaj vortoj:
« Ju pli la akcisistemo etendiĝas, des pli la kapitalista proprajo fariĝis limigita proprajo, donanta al la kapitalisto nuran rajton je ricevo de supervaloro, ne permesanta al li, enmiksiĝi decidige en funkciadon de la produktado. Sed tiu limigo samtempe donas al la havanto de la plimulto de la akcioj la absolutan regadon super la malplimulto, kaj tiel la proprajo de la plej granda nombro de la etaj kapitalistoj estas ĝis nun pli pli limigita, la absoluta dispono pri la produktado estas nuligata, la rondo de la produktad-estroj mallarĝiĝadas; la kapitalistoj formas societon, en kies direktadon la plej multo el ili neniel rajtas enmiksiĝi. La efektiva dispono pri la produktiva kapitalo apartenas al personoj, kiuj reale donis nur malgrandan parton ĝian » (4).
Ĉu do en Usono la kapitalo efektive malcentraliziĝas? Ke laboristoj havas, en favoraj cirkonstancoj, malgrandajn ŝparajojn, estas sufiĉe malnova fakto, kaj por tion malkovri, ne estas necese nemalkovri Amerikon. Estas nove nur, ke oni tiajn laboristojn nomas « Kapitalistoj ». Se laboristo havas ŝparaĵon en ŝparkaso aŭ en banko, li restas proleto; sed se li aĉetas akcion per tiu sama mono, li fariĝas kapitalisto, laŭ la diroj de la burĝaj profesoroj, kaj la kapitalo tuj « malcentraliziĝas ». Samprave mi rajtus diri, ke la redaktoro de la jurnalo « Le Temps », kiu volis mortigi la marksismon per la usonaj ciferoj, estas neŝanĝebla azeno en sia redaktejo, sed ke li fariĝas geniulo en la borsaj salonegoj de Ameriko.
Ni sekve vidas, ke la kapitalistiĝo de la usonaj laboristoj kaj la « malcentralizo » de kapitalo estas nur ekstera ŝajno. Sed alia demando al ni ŝajnas pli grava. En Eŭropo, la laboruloj jam delonge ne sukcesas « ŝpari ». Eĉ en Anglio, kies proletaro estis la plej bone vivanta, la laboristaro nun devas konduki senkomparan batalado por defendi almenaŭ parte sian antaŭan vivnivelon. Sed tiel venas al ni demando, kiamaniere la usona proletaro sukcesas aĉeti akciojn, pli alligi tiomgrade sian vivnivelon kaj tiel krei la ŝajnon de « kapitalistiĝo ».
Ni jam klarigis, en antaŭa artikolo, la kaŭzon de tiu stranga fenomeno: Usono okupas nun en la mondekonomio la monopolan pozicion, kiun okupis Britio ĝis la fino de la pasinta jarcento. La usona burĝaro, ricevante, dank’ al tiu monopolo, grandegajn superprofitojn, povas doni al la kvalifikita parto de sia proletaro salajron multe pli altajn ol la meza nivelo. Tiu tendenco estas ankoraŭ pli akcentata pro la komuna agado de la usona kapitalistaro kaj de la organizajo de la privilegiitaj laboristoj, A. F. L. (Amerika Federacio de Laboro) kontraŭ troa enmigrado de eŭropaj kaj ĝenerale eksterlandaj laboristoj; tiel, la propono de laborforto kvalifikita restas limigita kaj ĝia prezo ne povas tro fali; nur akra krizo, kreanta grandan armeon da senlaboruloj, povos malaltigi tiujn salajrojn. Kaj finfine, ĝis antaŭnelonge, la laboristoj ne trovantaj laboron en la industrio, trovis antaŭ si larĝan eblecon por serĉi novan ekzistadon en la vasta lando kiel kampkulturistoj. En la lando de mondmerkata monopolo, la laborista aristokratio havas do specialan, duoblan monopolon (malhelpo al enmigrado kaj kulturebleco de vasta grundo en kazo de industria krizo), por plibonigi sian situacion per limigo de la konkureco sur la labormerkato. Krom tio, oni ne forgesu, ke en kiu mizerega situacio troviĝas la granda amaso da nekvalifikitaj laboruloj (ĉefe enmigrintoj el la suda kaj orienta Eŭropo) kaj la negroj. Tiuj laboristoj ne havas la eblon por ŝpari kaj por fariĝi akciuloj. Politike kaj ekonomie ili estas en teruraj kondiĉoj. Sur ilia dorso la Gompers’a (1) laboristarero ĝuas la plezurojn de privilegiuloj.
(Daŭrigota.)
(1) Vidu la n-rojn 99, 102, 103, 104, 105, 106, 107. (2) Vidu, rilate tiun esprimon, la rubrikon « Lingvaj demandoj », punkto 3, en « S-ulo » n-ro 105. (3) Se iuj K-doj deziras, mi en speciala artikolo pli detale klarigos tiun fenomenon. K-doj jam iom spertaj en ekonomiaj demandoj povos legi tiurilate en « Financa Kapitalo » de R. Hilferding la 1-an parton de la 7-a ĉapitro. (4) « Financa Kapitalo », ĉap. VII, 3.
(1) Samuel Gompers estis la ĉefo de A.F.L. Li estis burĝa laboristgvidanto, aĉetita de la kapitalistoj; kontraŭbatalis la Amsterdaman Sindikatinternacion, ĉar ĝi al li ŝajnis esti tro ruĝa. (2) La nacia riĉajo de Usono estis, laŭ oficialaj ciferoj, 320 miliardoj da dolaroj, en 1922.
[REKLAMO p.4] Ĵus aperis: Ŝtato kaj Revolucio de N. LENIN. 150 paĝoj, formato 12×18. Prezo: 1 mk. g. ★ Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT, Colmstrasse 1-III, Leipzig-O-27
— página 5 —
SENNACIULO — 5
JUNULARA PAĜO
Jen unuafoje ni, kiel rezulto de niaj decidoj en Leningrada SAT-kongreso, eldonas kiel junaj SAT-anoj propran paĝon ĉe Sennaciulo! Ni ne dediĉu longan antaŭparolon al ĝi, konsiderante la ŝpareman eluzuzon de la loko al ni disponigata. Ni nur esprimu unu nian tre fortan deziron, ke ĝian redaktadon partoprenu plej multaj kaj multnombraj el junuleca kamaradaro organizita ĉe SAT, kaj — por plilarĝigi kaj pliinteresigi nian junular-paĝan enhavon — ke ne nur junuloj, sed eĉ estontaj junuloj, la geknaboj en niaj vicoj (ni scias, ke ili ekzistas!), skribu siajn artikoletojn por nia paĝo!
Sed plue. Per tio la valoro de nia paĝo ne jam estas elĉerpita. Ĉiu el ni ne forgesu unu gravan taskon: utiligi la enpresitajn artikolojn por sia gazetaro. Ni zorgos, ke enpresotaj artikoloj havu intereson por tutmonda junularo, kaj ke tiamaniere nenia redakcio malakceptos niajn tradukojn. Tiel procedante, interalie, ni ŝparos al ni multajn individuajn penojn kaj klopodojn: sendi al tiu aŭ alia gazeto specialajn raportojn. Sendante tiajn raportojn al nia paĝo, ni atingigos ilin komune ĉiujn interesatajn gazetojn, kaj ne nur unu hazarde preferatan.
Ni menciu ekzemple, ke K-do Barthelmess ricevis de multaj sovetiaj K-doj la peton, skribi specialan artikolon por ilia junulara gazeto, verki pri tiu aŭ alia temo, fariĝi konstanta korespondanto ktp. Jes, en unu aŭ du okazoj li eble povus plenumi tiujn petojn, sed — ĉu tio estas ebla, se el kvindeko aŭ pli da lokoj alvenadas tiaj petoj? Tial ni konsilas al la petantoj, unuavice utiligi la enhavon de nia laŭeble regule aperonta «Junulara Paĝo», kaj due akceli la interligiĝon kun eksterlandaj junular-organizajoj, por ke ili kolektive verku kaj sendu la raportojn dezirratajn de l’ gazetaro. Pripensu kaj agu laŭ tio!
Junulara Sekcio de SAT.
★
LA PROBLEMO DE LA GVIDANTOJ DE INFANOJ
Kiuj inter ni vizitis Sovet-Union, okaze de la sesa Kongreso (parolante pri okcidentlandaj K-doj), tiuj havos tre fortan impreson pri la prosperado kaj bon-organiziteco de l’ junpionira (t. e. infana) movado en USSR, movado, kiu ampleksas 2 milionojn da infanoj kaj tamen ĝis lasta ĉenero estas finorganizita, en kiu funkcias sendifekte ĉiu ero kaj ĉiu parteto, komencante de oktobrida ĉenero kaj irante de taĉmento al taĉmento ĝis granda ĉeuzina pionira «bazo» gvidantara stabo.
Se oni konsideras la diversajn kvalitojn de tiu movado, oni ankaŭ rimarkas, kian tre gravan rolon ludas la problemo de gvidantoj por la infanoj. Ni nur bezonas rigardi nian okcidentlandan pionir-movadon, kaj kompari, por ekkoni, kial malprosperas ofte ĉe ni la grupoj de pioniroj. Certe oni ne malprave atentigas, ke en Okcident-Eŭropo la potencrilatoj kondiĉas la malfacilan evoluon de niaj grupoj, sed krome (nunmomente flankenmetante tiun fakton) havas plej gravan signifon kaj influon je prospero de la infanaj grupoj la rolo de l’ gvidanto. Ni vidas, ke ofte la maltaŭgaj personoj gvidas kaj fuŝas. Sekvo tuja estas, ne nur, ke la infanoj perdas la intereson, kiun oni ne komprenas veki kaj vigligi, sed krome, ke la gepatroj de l’ infanoj perdas la konfidon al la gvidanto, timas plimalpli prave malutilon por siaj infanoj kaj eltiras ilin el la grupo.
Mi ne bezonas espfori, kial la gvidantara problemo tiom bone estas solvita en Sovet-Unio. Estas klare, ke tia forta junular-organizajo, kia la KJSU, povas elimini sufiĉon da kapablaj kaj lertaj, pedagogtalentaj fortoj. Krome ja tiuj K-doj estas pedagog-klerigataj en apartaj kursoj kaj taŭgigataj por sia funkcio. Ĉio tio mankas en Okcidento. Aŭ, nur la radikoj ekestas por la gvidantedukaj kursoj.
Mi diru kelkajn vortojn pri Germanio. Mi supozas, ke ĉiuj konsentas, ke ne nur junularo mem estas kompetenta, por gvidi la infangrupojn. Montriĝis plej taŭgaj laŭspirite kaj laŭnature kiel gvidantoj tiuj junuloj, kiuj mem jam elkreskis el la infanmovado, mem jam estis infane organizitaj kiel pioniroj. La pioniroj ja estas la anstataŭantoj en estonto de la junularo. Pri tio do ne povas ekzisti eubo, ke gvido kaj aŭtoritato pri la infangrupoj devas kuŝi ekskluzive ĉe la junularo. Sed nun en la praktiko montriĝas la baroj kaj malfacilajoj. Inter la junularo regas tiu progresema kaj atakema spirito, kiu distingas la jarojn de junulperiodo. Junularo direktas sin kun siaj tutaj nervoj kaj interesoj al batalo, al revolucia batalo. En ilia ideologio do nepre la sinokupo pri infanoj devas signifi, paŝon returnen, malprogreson. Kvankam ili ekkonas, ke infanoj, ilia anstataŭantaro, devas esti jam edukataj en revolucia pensmaniero, tamen ili mem ne kredas sin indaj, fari tion, ĉar ili konsideras alia sian taskaron. Tial tre malfacile estas en Germanio (kaj mi supozas ankaŭ ĉe aliaj okcidentlandaj junularoj), trovi la kapablajn gvidantojn por la infanoj. Kaj se ni rimarkas, ke jen tie subite bonege evoluas iu pionir-grupo, ni certe povas konkludi, ke tiu grupo posedas kapablan gvidanton-junulon. Kaj se ni aliflanke legas, ke iu grupo malkreskas aŭ eĉ likvidiĝas, ni same certe povas konkludi, ke tie la gvidanto pro iu kaŭzo devis forlasi sian grupon kaj anstataŭiĝis per malkapablulo. La plej grava manko, kiun montras kelkaj el niaj gvidantoj, estas tiu, ke ili malmemoras, ke ili devas esti modelecaj por la infanoj. En ĉeesto de la infanoj ili ne devas fumi aŭ trinki alkoholajojn, ili ne devas dum ilia ĉeesto petolaĉi kun inoj, aŭ kiel mi observis antaŭ nelonge, dum pioniroj laŭorde tramarŝis stratojn, perbicikle sin ĉasi unu la alian en tre sovaĝa maniero (kun samaĝuloj). Tamen tiun mankon oni povas dekutimigi. Sed unu difekto vere ne estas dekutimebla, tio estas la neĝusta komprenemo de l’ infana animstato kaj pensmaniero. Se gvidantoj havas tian difekton, plej bone estas, tuj forigi ilin de ilia posteno. Ĉiujn aliajn difektojn, — ofte oni konstatas troan cedemon de la gvidantoj kontraŭ la infanoj, — oni povas ripari grade kun la pligrandiĝanta kutimo al la funkcio.
Nia plej grava zorgo devas esti, ke la movado neniam kaj neniel estas ligata al iaj personoj. Bedaŭrinde niaj fortoj ne sufiĉas, kaj ni ne havas grandan elekton, sed devas akcepti la bonvolulojn kiel gvidantojn, kaj tial la kelkaj personoj, kiuj havas la gvidon, formas la akson de la tuta movado en iu loko. Sed nia celo devas esti, trapasi kiel eble plej rapide tiun staton, krei pli kaj pli da gvidantoj kapablaj (per kursoj ktp.), tiamaniere, ke ni ne plu dependas de iaj fortoj. En München, kie plej malfacila por ni estas la agado, ĉar la pionir-movado estas malleĝa kaj la infanoj eĉ estas persekutataj de la police (!), ekzemple dependas la tuta pionir-movado (estas pluraj grupoj) nur de la gvido de unu persono. Se oni arestos tiun K-don, tuj la grupoj disfalus. Tia stato komprenebie estas nesana, sed montras en akra klareco la gravecon de la demando, kiun mi komencis pritrakti per tiu ĉi artikolo.
Mi esperas kaj supozas, ke diversaj K-doj el niaj vicoj deklaros sian pozicion al tiu punkto kaj ankaŭ verkos kelkajn liniojn pri tiu problemo, por ke per kolektiva laboro ni ricevu ĝustajn direktivojn.
N. Barthelmess.
★
JUNULARA MOVADO EN MEZ-AZIO
La nur en la jaro 1921 komenciĝinta junulara movado de Mez-Azio havas tute alian estiĝhistorion ol tiu de la Centra Rusio. Ĉirkaŭite per blankaj armeoj, batalinte kontraŭ «blankuloj», verduloj, angloj ktp. ĝi ne povis havi la samajn vojojn kiel la aliaj movadoj. En la unuaj jaroj kiam la soveta potenco ankoraŭ ne estis firmigita, la junuloj organizis ĉelojn en lernejoj kaj laborejoj kaj bataladis kune kun la komunistoj por la akiro kaj firmiĝo de la soveta potenco. Nur en la jaro 1922 kiam la kontraŭrevoluciaj bandoj estis pelitaj el la lando, oni povis ekkomenci, starigi junularan union «la turkestanan ligon de la komunistaj junuloj». Ĝi propagandis la komunismajn ideojn kaj unuigis pli kaj pli la gejunulojn en Mez-Azio, ne nur la rusajn, sed precipe la indiĝenajn. Nuntempe en Mez-Azio estas 250.000 organizitaj «Komsomolanoj» kaj pioniroj ĉe 7.000.000 da enloĝantoj. Por la tri jara ekzisto de la Unio sufiĉe granda
— página 6 —
6 — SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
EL LA REDAKTEJO
En la n-ro 96 de «S-ulo», ni petis la Legantaron, ke ĝi bonvolu fari por si rimarkojn kaj notojn pri sia gazeto. Kaj ni aldonis, ke oni bonvolu atendi alian alvokon nian, por komuniki onian opinion.
Sed kelkaj legantoj ne atendis kaj jam sendis siajn kritikojn — ĉu aprobajn ĉu malaprobajn. Entute ni jam konas la opinion de 17 K-doj kaj kvar grupoj. Kompreneble tiu malgranda nombro tute ne sufiĉas por ke ni konu la ĝeneralan opinion de la legantaro kaj ĉefe la opinion de la varbotaro. Neniam ni forgesu, ke temas precipe trovi aranĝon kapablan plaĉi al la granda amaso da indiferentuloj, kiujn ni devas varbi. Necesas do daŭrigi la enketon. Kaj por kuraĝigi la eventualajn kritikontojn ni hodiaŭ konigas pri sonoj, kiujn aŭdis ankoraŭ nia «maldekstra orelo» (1).
Jen el Berlin sono kiu riproĉas, ke: «…oni anstataŭis (2) raportojn pri ĉio, kio interesas klasbatalantan kaj lernemam laboriston per jurnalistajoj kaj artifikaj belstilecaj (3) artikoloj, ekz. «Publika letero al S-ro Coolidge» aŭ longaj, malkoncizaj vojaĝ- kaj kongresimpresoj kaj multaj aliaj… La afero pri «Jubilea Ĉeno» al mi ŝajnas burĝeca, precipe la jubilea n-ro de «S-ulo» aspektis mizere…»
Ni bedaŭrinde ne povas citi ĉion el tiu letero; almenaŭ ni aldonu, ke la artikoloj, pri «Fordismo», «Ĉu Marx eraris?» trovis tamen ne malaprobon flanke de la kritikinto. Sed alia Berlinano diras: «…jam delonge mi ne trovis sur la paĝoj de «S-ulo» temon pli interesan ol la demando «Ĉu Marx eraris?» kaj tian neinteresan respondon!»
Kiom da kapoj, tiom da opinioj.
Ni citis la du suprajn opiniojn por instigi la tutan Legantaron vortigi sian opinion. Ni ripetas, ke ni ne havas alian celon, alian ambicion ol fari, ke «S-ulo» plaĉu al kiel eble plej granda nombro de legantoj — konservante tamen sian laboristan, klasbatalan karakteron.
Ne timu do vortigi ĉu aprobe, ĉu malaprobe vian sinceran opinion pri via semajna gazeto. La Red. nepre bezonas koni ĝin. Bedaŭrinde ne ĉiam estas eble kontentigi ĉiujn pravajn postulojn, ĉar ne dependas de ni, se el multaj landoj ni ne ricevas ion presindan.
Red.
Nia maldekstra orelo aŭdas nur la malaprobajn kritikojn kaj la dekstra la laŭdajn.
Fakte ni tute ne «anstataŭis» la dezirratajn raportojn tial, ke krom el Sovetio, ni tre malmulte ricevis da ili kaj ĉiujn enmetis.
Rilate ĉi-punkton estus tre facile kontentigi la kritikintojn, sufiĉus ja ne prilabori la ricevitajn skribaĵojn — kio ŝparus al ni tempon kaj ceteron!
(Daŭrigo de l’ «Junulara Paĝo»)
sukceso. 50-55 % de la membroj estas indiĝenaj junuloj. Ankaŭ la antaŭe al la ĉambroj katenigitaj kaj kiel enkarcerigatoj traktitaj virinoj (junulinoj kaj knabinoj) partoprenas jam vigle al la movado, la virina membrokvanto atingas proksimume 30 %. Nek islamo, nek mulloj (muselmanaj pastroj) kaj aliaj malfacilajoj povas malhelpi la rapidan kreskon de la organizo. La laboro de la organizo konsistas en spirita kaj fizika edukado kaj klerigado de la membroj; organizado de pioniraj organizoj, partoprenado al la laboro de la lokaj sovetoj ktp. Entute estas la celo de la organizo, la preparo de kapablaj anstataŭantoj por la soveta, komunista laboro de la estonteco.
N. Sokolov.
KION NI ATENDAS DE NIAJ KORESPONDANTOJ?
La plej bona propagandilo de la internacia lingvo estas nacilingvaj, neesperantaj gazetoj, kiuj havas nenian interrilaton kun la esperanto-movado. Plej bone laboras tiuj SAT-grupoj, kiuj sukcesis uzi por sia laboro nacilingvajn gazetojn. Simpla noto, ke la letero aŭ artikolo estas ricevita en esperanto, faras pli fortan impreson, ol dekoj da priesperantaj artikoloj.
Sed en tre malbona situacio troviĝas tiuj SAT-anoj, kiuj priservas gazetojn, ĉar ili ne havas sufiĉe da materialo. Kie ni povas ĝin trovi? Nur en Sennaciulo kaj el leteroj, kiujn ni private ricevas el eksterlando. En ĉiu n-ro de Sennaciulo taŭgas por represado nur 2-3 artikoloj, iam eĉ neniu, ĉar sovetaj laboristaj gazetoj tute ne bezonas de ni artikolojn, priskribantajn la vivon de iu lando (1) entute (tiujn artikolojn ili jam havas sufiĉe), sed leterformajn artikoletojn, priskribantajn iun fakon de la loka vivo; kaj estus pli bone, se tiuj leteroj estus skribitaj en la nomo de iu grupo aŭ kolektivo.
Tial la plej grava fonto por nia peresperanta gazeta laboro estas la leteroj de niaj eksterlandaj amikoj. Ili abunde atingas nin el diversaj partoj de la mondo kaj priskribas al ni la plej diversajn okazintajojn. Iam ili estas malesperaj kaj diras al ni pri persekutadoj de kapitalistaro — iam ili estas batalemaj kaj alvokas popolamasojn al la batalo. Sed plejparte ili diras al ni pri nenio grava — ili priskribas la belajojn de la hejmlando aŭ pure burĝajn, lokajn sensaciojn. Ni ne povas utiligi la tutajn leterojn — ni tradukas plejparte duonon aŭ eĉ malpli el la letero, eĉ kelkajn liniojn aŭ en unu artikolo faras revuon de multaj leteroj. Tial perdiĝas granda kvanto de la laboro kaj multe da materialo restas neuzita.
Por ŝpari la tempon, por havi la eblecon vidi ĉiujn siajn leterojn presitajn, niaj eksterlandaj korespondantoj devas scii, pri kio skribi kaj kiamaniere al ni skribi.
Ni tute ne bezonas longegajn, arte kaj bonstile verkitajn artikolojn, ni bezonas nur simplajn leterojn de niaj korespondantoj (kiuj estas sendube preskaŭ ĉiam laboristoj), en kiuj ili senĝene diru al ni pri diversaj flankoj de sia vivo. Por ni kaj nia legantaro estos interese el la letero de simpla laboristo ekscii, kiaj laborkondiĉoj estas en iaj lokoj de iu lando kaj estas grave, se tion priskribus okulvidinto mem. Same interese por ni estas legi pri politikaj rajtoj de laboristoj, pri persekutado de laborista movado, pri laboristaj idealoj kaj la sento de la tutmonda laborula frateco.
Sovetio estas plejparte kamparana, sekve interesa por ni estas la vivo de kamparanoj, ĉu ili estas kontentaj pri sia sorto, ĉu la tero, kiun ili plugas, estas ilia propra, je kio ili esperas en estonteco ktp., ktp.
La movado de junularo, de virinoj, de profesisindikatoj, situacio de soldatoj, de metiistoj; iaj gravaj okazintajoj ĉe vi, kiuj karakterizas vian situacion — ĉio ĉi estas por ni interesa kaj povas esti uzata por la gazetoj.
Preskaŭ la tuta nia koresponda laboro devas aspiri al preservo de gazetaro; kiam la gazetaro estos por esperanto — same por esperanta estos la socia opinio.
Por la Minska oficejo de l’ internacia lab. interligo P. Kirjuŝin.
Minsk.
(1) Nek artikolojn temantaj pri Sovetio. Kaj precipe tiajn artikolojn ni ricevas. — Red.
★
UKRAINIA SINDIKATARO GVIDAS NIAN MOVADON
Jenan rezolucion akceptis la 8-an de septembro la konferenco de la kulturfakoj en la Tutukrainiaj Centraj Administrejoj de sindikatoj: «Por akceli la disvastigon de internacia interkomunikado de la proletaro, oni rekomendas al la sindikatoj ĉiel helpi, por ke la lernado de esperanto disvastiĝu inter la membroj de la sindikatoj, per aranĝado de esperantaj rondetoj en kluboj kaj en fabrikejaj ruĝaj anguletoj.»
Instigite de ĉi decido la kulturfako de la Ĥarkova Distrikta Sindikatkonsilantaro aranĝis specialan kunsidon kun reprezentantoj de la Ĥarkova Komitato de SEU. La kunsidanoj unuanime akceptis jenan rezolucion, poste konfirmatan de l’administranto de la kulturfako, K-do Kessel: «Ĉar la disvastigo de esperanto inter la laboristaro estas ligita kun praktika utiligo de la lingvo por ĉiaspeca internacia interligo kun laboristoj, ĉefe por internacia laboristkorespondado, ĉar tial oni ĉiam devas akceli plimultiĝon de la reto el esperantaj rondetoj kaj kursoj en laboristaj kluboj kaj laborejoj, la kunsidanoj opinias necese estigi jenon:
- La Kulturfako de ĤDSK prenas sur sin la gvidadon de la Ĥarkova organizo de SEU,
— página 7 —
SENNACIULO — 7
laŭkiome la lasta laboras inter la sindikatanoj. 2) Tiucele la kulturfako delegas en la ĤK-ton de SEU sian reprezentanton. 3) Por la planeca konsilado pri organizo kaj metodoj de la laboro en esperantaj rondetoj kaj kursoj oni establas ĉe la kulturfako per la fortoj de Ĥarkova organizo de SEU esp-o-konsilejon. 4) Oni aranĝas ĉe la «Ĉambro de Kulturlaboristo» angulon de esperanto.
Ĉi tiuj decidoj de l’ konferenco de Kulturfakoj kaj de la Ĥarkova Kulturfako malfermas novan epokon en nia laboro kaj movado en Ukrainio. Jam nenia kluba «suprulo» povas malpermesi aŭ malakceli malfermon de esperantaj rondetoj, apogante sin al la silento de la sindikata «supruloro». Ni esperas, ke aliaj distriktoj de Ukrainio, instigate de la proletaj esperantistoj, sekvos la ekzemplon de la Ĥarkova Kulturfako por plenumi la decidon de la konferenco de Kulturfakoj. Kaj ĉi tio ekzempligos Ukrainion por aliaj landoj.
A. Tomo.
★
PERESPERANTA GAZETSERVADO
Gubernia komitato de S. E. U. en Samara (USSR) obeante la rezoluciojn de la VI-a Kongreso pri internacia korespondado, organizis tiucele specialan oficejon.
La ricevitaj leteroj estas uzataj en loka jurnalaro. Al la korespondintoj «Labintkor» ŝanĝe sendas siajn artikolojn. Por ke la artikoloj havu ian signifon, «Labintkor» ricevas tiujn de kompetentaj aŭtoroj (ne esperantistoj). Tiel prezidanto de loka ateista ligo jam prezentis sian artikolon pri ateista movado en USSR. Agronomoj de Gubernia Fako Agrikultura, gvidantoj de politik-kleriga laboro, ĉefoj de sindikata movado loka kaj aliaj ankaŭ konsentis kunlaboron kaj prezentas siajn artikolojn. Tiele la korespondado staras sur firma bazo. Ĉiu demando, kiu interesos la eksterlandajn K-dojn, estas respondota de kompetentulo pere de «Labintkor».
Por disvolvi la servadon, «Labintkor» nun grupigas lokajn jurnalistojn kaj laboristajn korespondantoin. Necesas, ke eksterlandaj K-doj vigle respondu nian entreprenon per siaj leteroj. Necesas, ke la leteroj entenu pli da fakta materialo pri diversaj aktualaj (en la donita loko) demandoj. Por «Labintkor» estas malpli interesaj teoriaj diskutadoj, ol ties praktika aplikado.
Certe ankaŭ teoriaj artikoloj estas bonvenataj, sed ili estos transdonataj al respektivaj specialistoj por ilia persona utiligo. «Labintkor» aperas ja ankaŭ kiel peranto inter diversaj profesiuloj de Samara kaj tiuj de aliaj landoj. Poŝtistoj, fervojistoj, metalistoj, agrikulturistoj, klerigistoj, radi-amatoroj, sportuloj, ĉiuj povas amikiĝi kun samspecaj organizajoj aŭ unuopaj K-doj ĉi-tieaj.
Do ni atendas la resonon el la tutmondaj SAT-anoj; ili tuj skribu pri siaj aferoj al nia «Labintkor». Adreso: Samara, Poŝtkesto 9.
P. Astafjev (4605).

Eta presa ornamvinjeto (fina ĉiznaĵo) ĉe la piedo de la unua kolumno.
Eta presa ornamvinjeto (fina ĉiznaĵo) ĉe la piedo de la unua kolumno.
KRONIKO
Germanio.
Düsseldorf. — Nia SAT-kongreso donis al ni trafan rimedon por praktike valorigi k. eluzi ĉi fakton por la propagando. Post la reveno de K-do Stöcker el Leningrad, ni aranĝis publikan kunvenon kun la temo: «La proleta esp. mondkongreso en Leningrad k. impresoj pri Sovetio». Bedaŭrinde la kunveno pro iaj kaŭzoj ne estis kontentige vizitata; sed preskaŭ ĉiuj ĉeestintoj nun partoprenas kurson. Plue K-do Stöcker referatis en sep membrokunvenoj de la kom. partio, junularo ruĝaj frontbatalantoj. Aŭskultadis ĉirkaŭ mil personoj. Unuanime ĉiuj diskutintoj pledis por esp-o, rekonante la valoron de internacia lingvo. Krom en ĉi kunvenoj la delegito referatis en membrokunveno de la liberpensuloj antaŭ 200 aŭskultantoj, k. en Solingen en publika kunveno antaŭ 100 aŭskultantoj k. fine en la SAT sektorkonferenco en Dortmund. La du proletaj gazetoj aperigis multajn artikolojn. Ni aranĝis kelkajn novajn kursojn en diversaj urbkvartaloj. Horo.
Leipzig. — Okaze de la novaj kursoj estis farata sufiĉe bona propagando. La sukceso estas jena: 9 publikaj kursoj kun 205 partoprenantoj; kurso ĉe gimnastikunuiĝo kun 20 p.; kurso ĉe «Ruĝa frontbatalantligo» kun 30 p.; kurso por progsekantoj kun 12 p. Pluaj du kursoj ĉe «ruĝaj frontbatalantoj» sekvos. Laŭ la lasta nombrado, la Leipziga LEA-grupo havas 202 membrojn.
(5486).
Sovetio.
Ivanovo Voznosensk. — Komence de okt. estas malfermitaj ŝtataj kursoj ĉe Gubernia Fako de Profesia Klerigado. La kursoj, kiuj daŭras du jarojn, dividiĝas en du fakoj: 1) Ĝenerala instrukurso; 2) Pedagogia k. korespondinstrukurso. La lernantoj de la unua pagas 3 rubl. k. de la dua 5 rubl. pomonate.
Sverdlovsk. — 26-9-26, oni organizis ĉi tie distriktan komitaton de SEU. Funkcias kelkaj rondetoj kun sume 100 K-doj. Novaj rondetoj estas preparataj k. samtempe kursoj por perfektiĝo. Oni fondis SAT rondon; sekr. peranto estas elektita K-do Jeleznjakov. Estas intencata partopreni la feston de la datreveno de la oktobra revolucio kiel organizitaj esp-istoj. Sendu salutleterojn aŭ pk. okaze de ĉi jubileo. Ĉi tio tre multe helpus al nia movado.
Tiflis. — Instigite per la postkongresaj impresoj ankaŭ en nia urbo ree ekkomencis la laboro. La 14-10-26 okazis kunsido de la lokaj esp. komitato, kiu decidis tuj organizi «Labeskor», agi entute «per» esp-o. Nia unua laboro estis almiliti la lokan gazetaron. Ni ankaŭ havos sukcesis. Aperis dum du semajnoj 4 artikoloj favoraj al esp-o k. du el tradukoj el la «S-ulo». Sed nia plej grava venko estas, ke oni sin turnas al ni kun la insista peto doni kiom eble plej multe da tradukoj, kiujn oni tre bezonas. Ni nun vigle tradukas, k. tiuj sukcesoj plifirmigis nian decidon pri la sola valoro de la peresperanta laboro. Sed por ke la sukceso estu daŭra, estas necesa la helpo de la tutmonda SAT-anaro.
(6335).
Tver. — La 2 okt. komencis la ŝtataj esp-o kursoj. Ili daŭras tri jarojn, la kurskotizo estas por unu jaro 40 rubloj. Sume lernas ĉe tiuj ĉi kursoj 54 personoj. Ili estas organizataj de la Gubernia Fako por profesia edukado.
(1116).
ALVOKO
«Lab. esp. rondeto» ĉe kultur-gimnastika asocio «SITA» en Mar. Hory, dez. vintre aranĝi propagand-vesperon kun rondiranta ekspoziclo. Ĉar mono mankas, ĉiuj gek-doj, Red. k. esp. grupoj el tutmondo estas petataj sendi al ni laŭpove esp. gazetojn, murafiŝojn, broŝurojn, salut-leterojn k. div. ekspoziciajojn. Al ĉiuj donacontoj, sinceran dankon! Sendu ĉion al: K-do Jozefo Sedzimir. Horni osada, 423, Mar. Hory (Ĉekoslovakio).

Sennacieca Asocio Tutmonda — Asocia Sidejo: 23, Rue Boyer, Paris-XX. Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27 — Poŝtĉeko n-ro 6835. CELO: Utiligi praktike la internacian lingvon esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda.
Sennacieca Asocio Tutmonda — Asocia Sidejo: 23, Rue Boyer, Paris-XX. Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27 — Poŝtĉeko n-ro 6835. CELO: Utiligi praktike la internacian lingvon esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda.
OFICIALA INFORMILO
Kotizo 1927. — Por ke la renovigoj de membrecoj por la jaro 1927 ne koncentriĝu je unu monato, ni jam nun petas niajn membrojn pagi la kotizon por la jaro 1927. Por eviti konfuzon ĉiu membro bonvolu kontroli sian membrokarton kaj se ĝi ne havas la kotizmarkon stampitan por la jaro 1927 kaj deziras, ke ĝia adreso aperu en la Jarlibro, li devas nepre renovigi la membrecon. Ju pli rapide vi agos en tiu afero despli frue ni povos kompili la adresaron por la Jarlibro.
Aldonu vian SAT-numeron. — Kvankam ni kelkfoje jam atentigis la membrojn pri tiu grava afero, ni tamen devas konstati, ke ne ĉiuj plenumas tiun etan devon. Ĉe interrilatoj kun la Administracio kaj Redakcio vi neniam forgesu aldoni vian SAT-numeron. Tiu forgeso kaŭzas al ni kelkfoje malagrablajojn.
Kamaradoj en Ĉekoslovakio. — Por pli faciligi al vi la pagadon de mono al SAT por membrecoj, abonoj, libromendoj ktp. ni atentigas vin, ke denun vi povas sendi viajn mendojn kaj monon al K-ino Filomena Lustinetz, Hopfengarten, 27, Bodenbach, III., poŝtĉeka konto: Praha 27998. Ŝi estas nia oficiala reprezentantino en la Ĉekoslovaka ŝtato. Postulu enpagilojn!
Adm.
★
MUNICIO POR SAT KAJ ĜIAJ ORGANOJ (de 4 Sept. ĝis 18 Okt.)
Belgio: 1837 — 12 fr. bel. Britio: 6259 — 1/2 ŝil. Germanio: 4151 — 0,50 mk.; Beiermann – Bielefeld 0,40 mk. Sovet-Unio: 54 0,25 rubl.; 5328 — 0,37 rubl.; 7495 — 0,45 rubl.
★
NIA POŜTO
K-do Karev (Mainz). — Vian poŝtkarton ni sendis al la Red. de «S. R.» (Moskvo).
K-do G. Reimann (Berlin) k. g. Kahl (Giessen). — Viajn lingvajn respondojn ni transsendis al K-do Revo. Red.
Porfirjev: 47, 48 kaj 49 vi ricevis, sed sub formo de kuranta numero. Pro fuŝado de la numerado vi estas erarigita.
Al multaj: Ni ne respondas, se la afranko por la respondo mankas. Adm.
★
AL LA VEGETARANOJ
Mi substrekas la decidon de nia vegetarana SAT-fakkunsido, ke ĉiuj K-doj en iliaj lokoj mem devas trovi la plej bonajn metodojn de la laboro k. scii pri siaj sukcesoj la centron. Dume mi persone proponas: 1) Ĉiu vegetarano sendu almenaŭ malgrandan sumon por subteno de SAT-«Jubileo-Ĉeno». (La redakcio substreku, ke sendas vegetaranoj por ke la nomaro estu por ni intervok-signaloj). 2) Ni devas pligrandigi nian partoprenon en la SAT-kooperativo per ebligi la eldonon de vegetarana literaturo k. poste por garantii vegetaranajn kooperativajn entreprenojn. 3) Pliviligi la propagandon pere de nacia gazetaro.
J. Brukson (1896). Sekr. de la veget. SAT-fako.
— página 8 —
8 — SENNACIULO
BIBLIOGRAFIO
Dokumentaro de la oficialaj institucioj al XVIII-a Universala Kongreso de Esperanto. Eldonejo ne menciita. Formato: 14 × 22 cm. 46 pĝ. Prezo ne montrita.
De ĉi broŝuro troviĝas: 1) Raporto de I. C. K.; 2) Raporto de U. E. A.; 3) Raportoj de la Prez. de l’ Akademio kaj de la Direktoroj de l’ Sekcioj. El la Raporto de la Direktoro de la Sekcio pri Komuna vortaro, S-ro E. Grosjean-Maupin, ni eltiru jenon por la utilo de nia legantaro kaj precipe de nia kunlaborantaro:
«… Niaj plej timindaj malamikoj ne staras ekster niaj vicoj; ili staras inter ni, ili estas tiuj, kiuj pro nesufiĉa lernado kaj tro frua verkemo kaj presiĝemo enkondukas senrespekte en la presan lingvon la neeviteblajn malkorektajojn de la buŝa lingvo kaj naciigas la internacian lingvon. «Por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia», diris Zamenhof.
Bulteno de Internacia Scienca Asocio Esperantista (n-ro 4). Red. S-ro Rollet de l’ Isle, 35, rue du Sommerard, Paris; Adm. S-ro C. Rousseau, 4, Place de la République, Levallois-Perret (Seine) Francio. Formato: 16 × 24 cm. 16 pĝ. Jarabono: 0,5 dolaro.
Ĉi kajero enhavas unuapaĝe… la nomaron de la membroj; poste sekvas raporteto pri kunsido de asocianoj ĉe la XVIII-a Esp. Kongreso; «Postkongresaj ekskursoj» kaj fine «Raporto de la Sekcio pri Teknikaj Vortaroj» (raporto kiu troviĝas ankaŭ en la ĉi supre menciita «Dokumentaro» (!!) Kaj estas ĉio. Sciencajoj forestas, kaj la sciencemaj esperantistoj povas trovi pli da priscienca legajo en la eldonajoj de SAT. Mi riproĉas la fakton — sed fakto.
Nova ekonomia politiko. Eldonejo: A. Meissner, Frankenthal, Pfalz (Germanio). Formato: 15 × 23 cm. 8 pĝ. Diversaj abonprezoj laŭ la landoj.
Ĉi nova monata revueto «pri monsistemaj, ekonomiaj kaj kulturaj aferoj» estas redaktata de K-do G. Kolb (SAT-ano 79) kaj celas disvastigi la teoriojn de S. Gesell. Bonan ŝancon!
★
MEMORNOTO
Represis el la «Sennaciulo». — Arbeiderbladet, Oslo, 27-9-26: «Fordismo» (103). — Nijegorodskaja Komuna, Nijni Novgerod, 30-9-26: «La humaneco de rotterdama urbestraro» (93). — Die Betriebsorganisation, Germanio, 1-10-26: «La Hispania kaoso» (100). — Proletarischer Zeitgeist, Zwickaŭ, okt. 26: «Hispania Kaoso». — Der freie Arbeiter, Berlin, 9-10-26: «Unuecfronto de la burĝaro en Ĉehoslovakio (101). — Die Schwarze Fahne, Berlin, okt. 26: «Unuecfronto de la burĝ. Ĉehosl.». — Sächsische Arbeiter Zeitung, Leipzig, 14-10-26: «Fordismo» (103). — Der sozialistische Freidenker, Leipzig, aŭg. 26: «Franca liberpensa organo por esp-o» (92). — Leipziger Gewerkschaftszeitung, Leipzig, okt. 26: «Sekreto de siberia Tajga» (102). — Ruhr Echo, Essen, 1-10-26: «Fordismo» (103). — Neue Zeitung, München, 15-10-26: «Kion bedaŭras la delegitoj al Sovetio» (106). — Rabočaja Pravda, Tiflis. 1-10-26: «La hispania kaoso» (100) kaj «Faŝismo en Svedio» (102).
Enhavas notojn pri SAT. — Leipziger Volkszeitung, Germanio, 18-9-26. — Der sozialistische Freidenker, Leipzig, okt. 26. — Molodiji Boljevik, Kiev, 10-10-26. — Radio de Filintern, Moskvo sept. 26.
Enhavas priesperantajn artikolojn. — Freie Sportwoche kaj Freier Wassersport, Leipzig, 29-9-26. — Arbeiterjugend, Berlin, sept. 26. — Naj Putj, Kremenĉug, 21 kaj 22-9-26.
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L — letero, PK — poŝtkarto. Pl — poŝtkartoj ilustritaj. PM — poŝtmarkoj. bfl. — poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. — kun ĉiuj landoj. esp-ajo — esperantajo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Anglio.
K-do Arthur Whitham tre dankas al ĉiuj k-doj, helpintaj al li dum sia restado en Sovetio. Atentigas siajn koresp-antojn pri sia nova adreso. Arthur Whitham, 13 Reed Street, Burnley.
— K-do E. L. Sporrer, 120, Commercial Road, South Shields, Durham, interŝ. L, PI, k. sovetiaj K-doj.
Finnlando.
K-do Uuno Björkquist, Osuusliike, Imatra, dez. interŝ. L, PK, PI, k. ĉ. l.
— K-do Yrjö Rundberg, Imatra ĉe Aschan, dez. koresp. pri ĉ. temoj L, PI, k. ĉ. l.
Francio.
K-do Reue Martin, 2, rue Sarrebourg, Bourges Cher, dez. interŝ. P, I. k. ĉ. l., ĉefe kun fotografantaj maristoj.
Germanio.
K-do Bruno Rhodius, Theaterstr. 58, II. Glauchau i. S. dez. koresp. pri ĉ. temoj L, PI, bfl. k. ĉ. l.
— 8 gelernantoj dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Adr.: K-dino Emmi Storsberg, Erferstr. 22, Solingen-Höhscheid.
— Grupo Esperantista, Regensburg dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PK, PI, k. ĉ. l. Certe resp. Adr.: Laborista Esperantista Grupo, Landshuter Str. «Paradiesgarten», Regensburg i. Bay.
— K-do Rudolf Martini, Fechnerstr. 11, ptr. Leipzig, N. 22, dez. koresp. k. ĉ. l.
— K-do Walter Keller, Hallische Str. 167, Leipzig, N. 23, dez. koresp. k. ĉ. l.
— K-do Bruno Rönnebeck, Koloniestr. 129, Berlin, N. 20, dez. koresp. k. ĉ. l., PI, precipe interŝ. bonajn bildkartojn.
— K-do Fritz Haufe, Fichtenstr. 11, I., Dresden, N. 6, pro senlaboreco ne povas resp. al ĉ. sovetaj K-doj k. ĉi-loke petas pardonon. Tamen dez. anglajn koresp.-antojn.
Hispanio.
K-do Gregorio Blev, str. Centena, 5, Sabadell, pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
— K-do Galileo Molins, str. Riego, 21, Sabadell, pri ĉ. temoj, k. ĉ. l.
— K-do Josefo Canellas, str. Pérez Galdós Sabadell, pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
— K-do Antojno Criach, str. Covodonga, 259, Pis. Sabadell, pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
— K-do Jaume Viladoms, str. Pérez Galdós, Sabadell, pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
— K-do José Miró, Str. Colón, 22, Palma de Mallorca, interŝ. PM, k. ĉ. l., mi ankaŭ sendas PI kontraŭ PM. Resp. garantiata.
Litovio.
K-do Edv. Mediŝauskas, Traku ap., Kietaviŝkis, dez. koresp. pri skulptartaj kaj aliaj temoj. L, PI, k. ĉ. l. Certe resp.
Sovet-Unio.
K-do A. F. Grohotov, Radiostacio, Herson, dez. koresp. k. ĉ. l. ankaŭ serĉas koresp-antojn por lokaj sindikatoj k. murgazetoj.
— K-do V. S. Belogorcev, ruĝarmeano, Avtpolk, 21, Tomsk, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
— Grupo de lernantoj (12-17 j.) Škola V. U. Z., Tomsk, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
— K-do Košelev, Vagonnaja kontora, jeldor. masterskije, Saratov, kun gekomjunularoj el ĉ. l. Ĉiam resp.
— Moskva Societo Esp. «Reciprokhelpo» dez. koresp. kolektive, k. ĉ. l. Adr.: K-do Liljer, Brjanskij vokzal, Tenniĉesk. Otdel, 1 Otdelen Eksploatacii, Moskvo.
— K-do V. Krasnodembskij, Petr. st. B. Raznoĉinnaja, 19, b. kv. 39, Leningrad, dez. koresp. precipe kun eksterlandanoj.
— K-do A. P. Veliĉko, str. de «25 Oktobro», Nikolaevsk, (instruisto 24 j.) dez. koresp. pri politiko, pedagogio k. scienco, k. ĉ. l.
— K-do T. Fedotov, Polovecka-str. 18, 8, Kiev-Lukianovka, dez. aĉeti aŭ interŝ. «Proverbaron Esperantan» de Zamenhof.
— Skribu pri vivo de lab-istoj k. vilaĝanoj, sendu ilustrajojn al K-do Krapivin, P., P/O Jakovleviĉi, Orŝan okr. (Blankrusio). Resp-on garantias.
— Gazetkoresp-anto K-do H. Frank, Solikamskij trakt, Nr. 5 Motoviliha, Pernskogo Okr., dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉiutaga vivo de lab. pri div. okazintajoj kun fotoj. Ĉiam resp., let. represas loka gaz.
— K-do M. Leŝĉinski (16 j.) Gogolevska, 108, Ĉerkasi, interŝ. PM. k. gazetojn.
— K-do I. A. Makarin, B.I.V.M., Buro Uĉeta Materialov, Ivanovo-Voznesensk, dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l.
— Esp. gelernantoj dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Resp. garantiata. Adr.: Krujok Esperanto, Tekstiln. Tresta, Pravlenie Gosudarstv., Ivanovo Voznesensk gub.
— Interlig-ĉelo ĉe fabriko, dez. koresp. kun profesiaj k. partiaj organizajoj pri ĉ. temoj, Resp. garantiata. Adr.: Klubo al Smirnov, N.I.V.M., Ivanovo-Voznesensk.

INSTRUISTOJ — ABONU — NOVAJ TEMPOJ. Internacia pedagogia revuo. Jarabono 2.50 mk. Oficiala organo de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE). Specimenon petu de M. GOLDBERG, Klemstr. 14, p., LEIPZIG S 3.
INSTRUISTOJ — ABONU — NOVAJ TEMPOJ. Internacia pedagogia revuo. Jarabono 2.50 mk. Oficiala organo de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE). Specimenon petu de M. GOLDBERG, Klemstr. 14, p., LEIPZIG S 3.

SENNACIECA REVUO — ENHAVO de la septembra numero: Labormarkoj. Trad. Erich Haseloff. — Av. Isahakjan: Abu-Lala-Mahari. Trad. G. Sevak. — Ŝolem-Alejĥem: Tri Kapetoj. Trad. Ŝio Traŭbe. — Jean Jaurès: La minkarbo kaj la tritiko. Trad. E. Lanty. — Pri energio. Kompilis G. Demidjuk. — Mark Starr: Edukada skemo de la Brita Laborist-Sindikataro (T. U. C.). Fondo de Laborist-Universitato. ★ Mendu ĉe Administracio de SAT
SENNACIECA REVUO — ENHAVO de la septembra numero: Labormarkoj. Trad. Erich Haseloff. — Av. Isahakjan: Abu-Lala-Mahari. Trad. G. Sevak. — Ŝolem-Alejĥem: Tri Kapetoj. Trad. Ŝio Traŭbe. — Jean Jaurès: La minkarbo kaj la tritiko. Trad. E. Lanty. — Pri energio. Kompilis G. Demidjuk. — Mark Starr: Edukada skemo de la Brita Laborist-Sindikataro (T. U. C.). Fondo de Laborist-Universitato. ★ Mendu ĉe Administracio de SAT

★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★ Proverbaro Esperanta de D-ro ZAMENHOF (eldono de Centra Librejo Esperantista). 82 paĝoj. Prezo, afrankite: mk. g. 1,50 (havebla ĉe nia Administracio)
★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★ Proverbaro Esperanta de D-ro ZAMENHOF (eldono de Centra Librejo Esperantista). 82 paĝoj. Prezo, afrankite: mk. g. 1,50 (havebla ĉe nia Administracio)
Le Gérant: L. GLODEAU. ★ Esperanto-Presejo J. Solsona, 9, Rue Hallé, Paris-14ᵉ — Telefono: Gobelins 62-71
N.º 110, 4 de noviembre de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
SENNACIULO
3-a Jaro. N-o 110 — APERAS ★ S.A.T. ★ SEMAJNE — 4. Novembro 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktanto: E. LANTY 14, Avenue de Corbéra, Paris-XII’ | Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, Rue Boyer, Paris-XX’ | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27
LA KULTO AL KADAVROJ
Novembro… Tombejojn vizitas amase kredema, tradiciema popolo. Kaj same faras multiuj, kiuj sin nomas liberpensuloj, materialistoj, senreligiuloj.
« Niaj ateistoj estas piaj homoj », diris prave la fama filozofo Niĉe. Estas fakto, ke treege malmulte da homoj « liberpensas », kiam temas pri la tradicia kutimo, kiu igas homojn honori putrantan karnon, starigante por ĝi maŭzoleojn — dum mankas komfortaj loĝejoj, dum malsatas infanoj kaj mizeras homoj…
Tial, okaze de la t. n. sanktulara festo, ni publikigas la jenan tradukon el verko de scienculo mondfama, ano de la Francia Akademio de Sciencoj, kiu sufiĉe trafe mokas la strangan kaj tutmonde disvastigitan kulton al kadavroj.
Ni honoru la honorindajn mortintojn per imito al ilia vivo, per studado de iliaj verkoj — kaj ne per prizorgado de putraĵo.
Red.
★
En ĉiuj tradicioj, en ĉiuj religioj oni trovas tiun neklarigeblan kaj infanecan senton : respekto al kadavro. Profani tombon, atence malfermi mortintujon, stumpigi mortinton, jen krimoj kontraŭ kiuj la homaro ĉiam sentis abomenon.
Sed tiu abomeno rilatas al la ia senbrida kaj senpripensa materialismo. Tial, ke en la imago de ĉiuj homoj iu naiva konfuzo stariĝas inter tiu senmova karno, rapide putranta, kaj la animo, kiu ĝin vivigis, donis al ĝi penson, movon, rigardon.
Koncerne min, ne timante esti de miaj samtempuloj konsiderata kiel malnoblega persono, mi konfesas mian kompletan indiferentecon al la korpoj de la estuloj, kiuj al mi estis karaj. Kio estis ilia korpo estas al mi tute indiferenta ; ĉar, kiam ellasiĝis la vivo, restas nur amaso da anatomiaj ĉeloj, muskoloj, intern-

Portreto de Charles Richet, duonprofila, en malhela kompleto kun kravato.
Portreto de Charles Richet, duonprofila, en malhela kompleto kun kravato.
CHARLES RICHET
aĵoj kaj ostoj, kiuj post kelke da horoj malbelege putros.
Do, koncerne mian propran korpon, tion mi plenprecize deklaras, oni povas ĝin insultegi, bruligi, dissekcadi aŭ entombigi ; tio estas al mi tutege egala ; kaj mi petegas mian familion tute ne zorgi pri tio.
La kulto al kadavroj estas homa frenezo universala.
Iu fama malsanulo estis amputita je unu kruro. Tiam li konservis sian kriplan kaj pusantan piedon por ĝin mumiigi kaj elmeti sur veluran kusenon, ĉe la honora loko de sia salono.
Ĉu la respektego, kiun oni havas al nia mortaĵo pli decas ol tiu de la amputito por sia piedo ?
Ĉu oni opinias elpeli la promortan doloron, enfermigante sin en luksa, triobla ĉerko el plumbo, mahagono kaj kverko ? Kia frenezo ! Kia miskompreno pri la aĵoj ! Kia maldelikateco kuŝas sub tia koncepto pri la homa estaĵo !
Estus tamen tre simple, anstataŭ doni tiun nutraĵon al vermoj kaj mikroboj, ekbruligi ŝtiparon kaj tiri en staton de akvo kaj karbo-acido — sen la putraĵoj de la entombigo — la organmateriojn, kiuj konsistigis homon, kiam ili estis movigataj de la vivoflameto. Nun, kiam ili ne plu vivas, ili estas nur anatomia dokumento. Sed malpreciza timo, signanta infanecan stultecon, ekkaptas nin ĉe la penso, ke la varmo de la fajrujo kraketigos nian karnon ; kaj ni malantaŭeniras antaŭ la bruligo, kvazaŭ ĝi estus doloro, kvazaŭ la fajro, tuŝetante la ĉelojn, insultus la majestecon de l’ morto. Kompatinda majesteco apud kiu, se ĝi estas senkovre elmetita, oni ne povas preterpasi ne ŝtopante al si la nazon.
Ĉiufoje kiam la homo rilatas al la morto, timo lin malsaĝigas.
— página 2 —
2 — SENNACIULO
La homo pravos paroli fiere pri sia inteligenteco nur kiam li scios prizorgi al si serenan morton. Mi deziras, ke la mortanto, sur lito sidiĝanta, sensuferigita per potenca narkotaĵo, parolu ridetante, senakrece pri sia baldaŭa morto ; kaj ke li povu kun ia mildeco vidi la emocion de tiuj, kiuj lin ĉirkaŭas. Sed ni prizorgas la malon de eŭtanazio 1), ni konas nur la distanazion. Des malpli bone por nia feliĉeco ! Des malpli bone por nia prudento !
La komenco de la homa saĝo, de tiu saĝo, kiu ebligos al ni nomi la homon Homo sapiens kaj ne Homo stultus 2), okazos, kiam ĝi kapablos frunten rigardi la morton sen timo, sen kolero kaj sen ia ajn kulto al kadavroj…
CHARLES RICHET (Ŝarl Riŝe).
Esperantigita el « L’Homme Stupide » (La Stulta Homo), Paris 1919.
- Artekaŭzita dormo por malebligi doloron ĉe agoniulo.
- Homo saĝa kaj ne homo stulta.

ETIKO de P. KROPOTKIN — 240 paĝoj. — Prezo : 1.80 mk. g. inkluzive afranko.
ETIKO de P. KROPOTKIN — 240 paĝoj. — Prezo : 1.80 mk. g. inkluzive afranko.
ENHAVO Portreto de l’ aŭtoro. — Antaŭparolo de Prof. N. Kabanov. — Ĉapitro I. La moderna bezono konstrui fundamenton de la moralo. — Ĉapitro II. Aperetantaj elementoj de nova etiko. — Ĉapitro III. Morala principo en la naturo. — Ĉapitro IV. Moralaj konceptoj de primitivaj popoloj. — Ĉapitro V. Evoluo de moraldoktrinoj. — L’antikva Grekio. — Ĉapitro VI. Kristanismo. — Mezepoko. — Renesanco.
Neŭtrala opinio pri la verko :
« SAT klerigas siajn anojn en imitinda, ideala maniero. Ni nur citu « La kemio de l’ Universo » kaj « Sekspsikologio », kiuj transpasas la limojn de la kutimaj eldonaĵoj en formo de noveloj aŭ romanoj. Oni ne legas por legi, sed studas kaj lernas.
En la kadron de tia kleriga verkaro apartenas ankaŭ la majstroverko de Kropotkin.
Koncerne la lingvon mi konstatas progresantan liberan evoluon de nia lingvo sur la bazo de la Fundamento. Legu kaj studu la verkon ! Espereble SAT daŭrigos la eldonadon de tiaj popol-sciencaj libroj, kies disvastigo estas nepre salutinda. »
El « Heroldo de Esperanto ».
★
Ne prokrastu mendi la libron ĉe la Administracio :
Colmstr. 1-III, Leipzig-O-27
Trustismo
La ritmo de la kapitalisma koncentrigo, pri kiu la genio de Karl Marx, per miriga akrevido, estis antaŭdirinta la fazojn, antaŭ tri kvaronoj da jarcento, rapidege plenumiĝas. Ĉie temas pri karteloj, trustoj, sindikatoj, « koncernoj », koncentrigoj vertikalaj (laŭ-industriaj) aŭ horizontalaj (laŭ-metiaj). En estonteco tre baldaŭa, la historio de la trustegoj anstataŭos probable en la lernolibroj, tiun de la famaj konkirantoj militaj.
Jen tipa ekzemplo pri tia fenomeno propra al la kapitalisma socio.
La Alumet-trusto estas kontrolita de Ivan Kreuger. Ĝi estis starigita dum la jaro 1917. Nuntempe ĝi kontrolas 150 entreprenojn, disigitaj en 28 landoj… Ili okupigas 50.000 gelaboristojn. La trusto kontrolas unu trionon el la mondproduktado. La financaj rimedoj de la du grupoj sumiĝas je 7 miliardoj 802 milionoj da frankoj. Tie, kie ĝi sukcesis monopoligi siaprofite la vendadon, kiel okazas en Polio kaj en Peruo, ĝi sukcesas vendi la alumetojn tre multkoste. Ĉe Peruo la 40-alumeta skatolo estas vendata 25 centimojn orajn.
La « Nouvelle Gazette de Zurich » (Nova Zuriŝa Gazeto) raportis jene pri la metodo uzita de la mondtrusto por kontroli la mondmerkaton.
Kie estas jam monopolo, tie ĝi daŭrigas vendi je plej eble altaj prezoj, kaj uzas la profitojn tiele realigitaj por aĉeti aliloke la entreprenojn ankoraŭ sendependajn, aŭ por forigi ilin ekster la merkato, vendante senprofite ; poste kiam ĝi tiele certiĝis pri nova monopolo, ĝi tuj plialtigas la prezojn kaj denove foriras kun monrimedoj pliigitaj por konkiri novan merkaton ; tia altiĝo de la prezoj vere karakterizas la agmanieron de la trusto. Eĉ en Svedio, patrio de la trusto, la prezo de la alumetoj triobliĝis de post la mondmilito, dum la indekso ĝenerala de vivkosto estas nur 160…
… La trusto estas speciale lerta por profiti je la malfacilaĵoj financaj de la registaroj, pruntedonante al ili monon, nur por akiri la monopolon de la alumetoj.
La batalo inter la trusto kaj la germanaj fabrikantoj de alumetoj estis speciale interesega. La trusto, post la akirado de la pola merkato, tiele ĉirkaŭbarante siajn kontraŭulojn je ilia orienta flanko — kvazaŭ dum milito — komencis malebligi al ili la provizumadon je tremola ligno, poste ĝi ekvendis je trompe malaltigitaj prezoj en Germanio. Post ioma tempo la germanoj devis cedi, escepte tamen la kooperativoj : kio ebligas utilajn pripensojn pri la efektiva potenco de la kooperativa movado. Post ĝia venko la sveda trusto ekkaptis 65 procentojn de la merkato germana kaj nur flanken lasis 35 procentojn al la venkinto. Ĉu oni ne kredus aŭskulti la rakonton pri fama militbatalo kun partigo da teritorioj ?…
El artikolo de ARTUR WAUTERS, Direktoro de l’ kooperativa socialista eldonejo de Belgio
Tradukis SAT-ano 7311.
Eugen Debs
La gvidanto de la usonaj socialistoj, Eugen V. Debs mortis.
Li naskiĝis en la jaro 1855 en Terre-Haute (Indiana). Mekanikisto, sekretario de sia sindikato li fariĝis konata dum la striko de la fervojistoj en la jaro 1894. Tiam li estis kondamnita al ses-monata malliberiĝo. En la jaro 1897 li partoprenis la fondon de la usona socialdemokrata partio, kies kandidato por la prezidanteco de Usono li estis en la jaroj 1900, 1904, 1908 kaj 1912.

Ovala portreto de Eugen Debs, kalva viro kun mano ĉe la tempio.
Ovala portreto de Eugen Debs, kalva viro kun mano ĉe la tempio.
EUGEN DEBS
En la jaro 1917 li akre protestis, defendante la socialistajn principojn, kontraŭ la partopreno de Usono en la mondmilito. Pro tio li estis akuzata je « ribelo », kondamnita kaj jetita, malgraŭ tio, ke lia sanstato estis malbona kaj ke li jam estis maljuna, en malliberejon.
Tute senfortiĝinte, Debs forlasis la malliberejon kaj neniam plu li fariĝis ree tute sana.
Li estis bona oratoro, kiu sciis efike paroli al la laboristoj. Lia honesteco kaj simpleco povas esti laŭde citata kiel imitinda ekzemplo.
Honoron al la memoro de la kuraĝa klasbatalanto ! M. Sc.
La junularo kaj la naturamika movado
Al la socialista movado apartenas, la laboristan junularon laŭeble gardi de la teruraj influoj de la kapitalista elprofitigo kaj per racia vivmaniero doni al ĝi eblecon de pli alta, pli nobla evoluo. Por tio necesas la batalo kontraŭ la malmoralo de la granddurbo, la alkohol-diablo kaj la nikotin-pesto. Kaj ĝuste la naturamika movado garantias tiujn fortojn, kiuj donas al nia proleta junularo la necesan vivĝojon kaj forton, ĝi hardas ilin por la proleta liberigbatalo, sed ĝi donas samtempe al iliaj spiritoj nutraĵon pere de la atento, kiu estas al la naturscienco direktita. Tial estas la junularo kaj naturamikaro tiel intime kunligitaj movadoj, kaj ilia signifo devas esti al ĉiu junproleto malkaŝita kaj klarigita.
Tradukita laŭ informoj de la gazetservo en la turista asocio « La Naturamikoj » (Wien).
— página 3 —
SENNACIULO — 3
Formigrado el Hungario
La terura persekutado kaj ĝia kunulo la ekonomia krizo, kiu de post 1919 regas en Hungario, devigas multe da proletoj forlasi sian hejmon. La ĉi subaj ciferoj montras kiom da laboristoj, de post 1919 ĝis 1925, forlasis Hungarion.
La plej loga mondparto nature estas Ameriko, sed, ĉar ĉiujare nur malgranda difinita kvanto el ĉiu aparta lando ricevas la enirpermeson, tre malmultaj povas vojaĝi Usonon. La ĉi suba tabelo montras, kiom da sindikate organizitaj laboristoj formigris al :
| N-ro | Landoj | Sume |
|---|---|---|
| 1. | Francio | 7.441 |
| 2. | Rumanio | 2.020 |
| 3. | Germanio | 1.294 |
| 4. | Ĉeĥoslovakio | 956 |
| 5. | Jugoslavio | 751 |
| 6. | Aŭstrio | 581 |
| 7. | Aliaj landoj | 924 |
Laŭ fakoj elmigris :
| N-ro | Fakoj | Sume |
|---|---|---|
| 1. | Ministoj | 6.934 |
| 2. | Ferlaboristoj | 1.609 |
| 3. | Ŝuistoj | 825 |
| 4. | Lignajistoj | 675 |
| 5. | Buĉistoj | 499 |
| 6. | Konstrulaboristoj | 374 |
| 7. | Bakistoj kaj Muelistoj | 372 |
| 8. | Tajloroj | 227 |
| 9. | Aliaj fakanoj | 2.452 |
Ĉe la sindikatoj dum la lastaj tri jaroj 13.967 laboristoj anoncis siajn formigron.
Laŭ ŝtataj oficialaj statistikoj forlasis la landon :
| Jaro | Formigris Por ĉiam | Formigris Por serĉi laboron |
|---|---|---|
| 1921 | 3.711 | 38.071 |
| 1922 | 1.703 | 43.079 |
| 1923 | 2.535 | 37.896 |
| 1924 | 8.228 | 30.944 |
Dum la lastaj 5 jaroj forlasis Hungarion ĉiu 38,5-a homo, en procentoj 2,6 %.
Oni kutimas diris ; « La ciferoj mem parolas ». Ne necesas do aldoni komentojn.
MAJO.
Malagrabla elreviĝo 1)
Letero el Germanio al la « Sennaciulo »
Zähringen, okt. 1926.
Estimataj Kamaradoj !
Ne priskribebla estas la maljusteco en nia lando. Mi deponis antaŭ la milito mian tutan monon al la « Preussische Rentenversicherungsanstalt » (Prusa rent- kaj asekur-instituto) kaj ricevis kiel premion jaran renton da 1757 germ. mk. Depost la tiel nomata inflacio (vera rabo) mi nenion plu ricevis, krom unu foje 260 mk.
Sume ŝuldas la instituto al mi proksimume 12.000 mk. Mi skribis al la estro de la supre citita instituto D-ro Pietsch, Berlin W. 9 Linkestrasse kaj petis, ke ili sendu al mi 300 mk. por la bezonajoj pro la alproksimiĝanta vintro. Tiu mia peto estas rifuzita.
Pro tio mi sciigis lin, ke, se mi ne estos ricevinta ĝis la 5-a de novembro ĉi-jare, mi publikigos pri tiu ĉi hontiga friponajo en esperanta gazeto, por montri al la eksterlandanoj, kia mizero kaj maljusteco regas en Germanio.
- « Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone », diras iu hispana kapablas eĉ mensogigi la proverbojn. Tion spertas nia kompatinda K-do, kiu perdis sian monon kaj siajn iluziojn pri la kapitalisma germana ŝtato. Red.
De la etaj rentuloj kaj ŝparuloj oni rabis ĉion kaj oni donas al ili, kvazaŭ moke, ridindan sumon monatan. Centmiloj da homoj sin memmortigis, ĉar ili ne volis malsatmortaĉi.
Sed la germana ŝtato, nomata respubliko, en kiu laŭdire la ŝtata potenco eliras el la popolo pagas por la eksaj oficistoj kaj monarkistaj oficiroj (264.350 pensiuloj) la sumon de 707.030.000 mk. (komparu 504 markojn kiel jaran subvencion por la senlaborulo). Eksterlande oni devas ekscii, kia mizero regas ĉi tie kaj kiel la laboristaro estas senlabora kaj malsata, dum iaj rondoj vivas en abundeco kaj diboĉegas…
Sennaciece, H. KRIEGER.
A. J. Cook, la gvidanto de la brita karbminista striko
Li naskiĝis en Somerset (sudokcidenta provinco de Anglio). Lia patro estis profesia soldato. Post la vizito de unuagrada lernejo Cook (Kuk) fariĝis helplaboristo ĉe iu bienisto por 18 pencoj posemajne. Pli poste li elmigris al Kimrio, kie li komencis labori kiel ministo. Per sia parolkapableco kaj perfekta konduto, li rapide akiris al si la simpation de siaj K-doj.

Portreto de A. J. Cook, junaspekta viro kun kravato kaj jako.
Portreto de A. J. Cook, junaspekta viro kun kravato kaj jako.
A. J. COOK
Apartenante al la baptista sekto, same kiel Lloyd George, li ankaŭ ricevis sian oratoran edukadon, simile al aliaj anglaj laboristgvidantoj, per pregejaj predikoj. Depost la aĝo dekvinjara li regule predikis en la baptista preĝejeto de Porth. Samtempe li havis funkcion kiel administranto de monkolektoj por la preĝejo.
La tempon, kiun lasis al li la ministaj laboroj kaj liaj religiaj zorgoj li uzis por studado. Estante deknaŭjarulo, li ricevis senkostan studeblecon en la Central Labour College (Centra Laborista Kolegio) ĉe London, tie li kutimiĝis al la intelekta laboro. Nun sekvas lia kariero tre rapide. Estante 20-jara, liaj ministaj K-doj elektas lin kiel administranton de la sindikato. Kiam li estis 29-jara li estis elektata kiel reprezentanto de la tuta Rhondda regiono. Finfine en la jaro 1924 li estis elektata per individua baloto, el inter 40 aliaj kandidatoj, kiel ĉefsekretario de la Angla Minista Federacio.
Kiel estro de armeo bone disciplinita, li nun gvidas la intertraktadojn kun la ministroj de la angla Imperio. Pro sia necedemo, agemo, obstineco en la intereso de la ministoj, li akiris al si la malamegon de la angla burĝaro. En kia grado lin malamas la burĝaro, pruvas la senditaj leteroj flanke de la anglaj faŝistoj, kiuj minacas, ke lia sorto estos multe pli malbona ol tiu de Matteoti.
Mortminacoj kontraŭ honestaj proletaj gvidantoj en la tiel laŭdata angla « demokratio », ĉu tio ne montras klare, ke nuntempe furiozas en Britio la klasbatalo ?
Faktoj kaj Komentoj
Per portretoj.
En « Onze Strijd » (Nia Batalo), organo de la Generala Nederl. Ligo de Komerc- kaj Kontoroficistoj, estas sciigite, ke la Int. Sindikata Centro (Amsterdam), okaze de sia 25-jara ekzisto aperigis serion da kartoj kun portretoj de siaj gvidantoj. La celo estas popularmaniere atentigi pri la internacia profesia movado. « Alia taŭga rimedo », skribas la gazeto, « estis malfacile trovebla, ĉar publikigo de libreto en la lingvoj de la 24 landoj, kiuj estas aliĝintaj al la Int. Sindikata Centro renkontus nevenkeblajn malfacilajojn. »
El kio ree montriĝas, ke la posedo de internacia lingvo, kiu almenaŭ de ĉiuj laboristoj de la mondo estas legata, pro pli ol unu ialo estas necesa kaj ke pli vasta ol nur laŭlande organizita propagando por esperanto estas dezirata ». — (670).
★
Nova hejtajo.
La koton-kulturistoj de Suda Karolina estas treege malkontentaj pri la granda rikolto de kotono atendita, kun konsekvenco de malaltiĝo de prezoj. Do, estas movado starigita kun celo bruli, je konsentita dato, 4.000.000 faskojn da kotono. Tio detruus 1/4 el la tute anticipita rikolto kaj nepre efektivigus daŭron de altaj prezoj.
Ni humile sugestas, ke la kotono estu unue sendota al Britio, por anstataŭi la mankantan karbon.
★
Ĉu strikoj neniam efikas ?
La demando pri la 5-taga (40 hora) laborsemajno estas alprenita de la Amerika Federacio de Laboro kiel unu el la ĉefaj punktoj de ĝia programo. Ĉi laborkondiĉo estas akirita de la pelt-laboristoj de Novjorko, post 4 1/2-monata striko. La konsento inter tiuj strikintoj kaj la mastroj daŭros dum 3 jaroj.
★
Ĉu nur studentaj petolajoj ?
En Edinburga Universitato ekzistas politikaj grupoj kaj, dum baloto agitado la prezidanto kaj sekretario de la laborist-partia grupo estis kaptataj de konservativuloj kaj perforte kondukataj sur ŝipon, kiu forvojaĝis maren. Jen modela sintenado de juna «intelektularo» : en ordinara tempo ili agas stultege kaj ĝenige, sed estas antaŭvidebla, ke en tempo de grava krizo, ili agos tute faŝiste.
Proksiman semajnon ni povos dissendi nian kongres-protokolon. Ĉiu membro ricevas la protokolon senpage. Por ŝpari afrankon, ni sendos la broŝurojn plejparte kolektive al perantoj (krom grandegaj urboj) kaj malnovaj SAT-anoj, kiujn ni petas zorge disdoni ilin inter la membroj en la koncerna loko.
ADM.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
EL LA VIVO KAJ SCIENCO
Esploroj pri antikva Mongolio.
Scienca ekspediciaro sub gvido de arkeologo Kozlov jam finis siajn esplorojn en Mongolio kaj revenis en Ulan-Batoron kun karavanoj peze ŝarĝitaj per multaj trovitaĵoj. La ekspediciaro detale esploris antikvan urbon Ĥara-Ĥoto, kiu estis trovita de Kozlov en la jaro 1913 (mongole Ĥara-Ĥoto = mortinta urbo). Sur unu el altajoj de Mongolia Altajo (montoĉeno en mezo de Mongolio) la ekspediciaro neatendite trovis preskaŭ tute ne difektitan antikvan maŭzoleon de iu ĥano.
Apud Ulan Bator sur ebenajo Aŭĥagaj Kozlov trovis restajojn de militista urbo, konstruita de ĉinoj en la 12-a jarcento. Oni elfosis ŝtonplatojn kun hieroglifoj, kiuj rakontas la tutan historion de ĉi-urbo. Paleontologiajoj liveritaj de l’ekspediciaro superis ĉiujn esperojn. Arkeologiajoj trovitaj de Kozlov estas unikaj, ili havas grandegan sciencan kaj historian valoron kaj flamigas la intereson ne sole de sciencistoj-fakistoj, sed ĝenerale de tutmonda klerularo.
Ili montras, ke en Mezepoko Mongolio estis eĉ pli kultura, tolerema kaj malbarbara, ol tiama Eŭropo. Neniu gento kaj neniu raso havas la rajton fanfaroni pri sia ekskluda supereco en spirita sfero ! La urbo Ĥara Ĥoto estis konstruita, kiel certigas arkeologoj, antaŭ 2.000 jaroj kaj areas ĉirkaŭ 150 kv. kilometrojn.
La unuan de oktobro Kozlov faris raporton pri sia vojaĝo en irkutska universitato antaŭ lokaj sciencistoj kaj studantaro. Li demontris multajn el siaj trovajoj. Inter ili estas unu bildtapiŝo el antikva tombejo N 6. La tapiŝo havas artece faritan bildon de alko suferanta pro falinta sur ĝian dorson linko flugilhava. La bildo montras, ke antikva arto de mongoloj estis tre influita de antikva Grekio (linko flugilhava = greka grifo-fantazia rabobirdo).
MAKSIM KRJUKOV.
★
Karbumado.
Dum la venonta jaro, en la Doneca karbbaseno estos elfositaj 19 milionoj da tunoj da karbo. La laborado en la ŝaktoj pliiĝos je 6 %, kaj la produktokvanto da laboro je 7,5 %. Ĉiu laboristo produktos 130.640 kilogramojn da karbo, po 17.679 kgr. pli ol en la pasinta jaro. Estos okupataj 145.200 laboristoj anstataŭ 116.500 nunjare. La produktokvanto da laboro atingos 85 % de la antaŭmilita.
★
Brandumado.
El Moskvo oni ordonproponis al la Siberia Sovnarĥoz (Siberia Konsilantaro por Popola Mastrumado) pretigi la brandproduktantajn fabrikojn por la produktado de 184.485 hektolitroj da 40° alkoholo. Sibsovnarĥoz devas prezenti la koncernajn materialojn kaj postulon pri la monrimedoj necesaj por la disvolvo de la brandindustrio.
El « Transbajkala Laboristo » (Ĉita) N-ro 217, 23-9-26.
★
La kancero.
Laŭ raporto de Profesoro G. Roussy (Rusi) ĉe la internacia medicina kongreso lastatempe okazinta en Usono, la kancero ne estas kaŭzata de viva aganto « mikrobo aŭ parazito » veninta ekstere, kiel okazas en la infektaj malsanoj. La kancero do ne estas komunikebla malsano kiel oni ĝenerale kredas.
« Ŝajnas male, diras Prof. Roussy, ke la kancero estas malsano de la ĉeloj, kiuj konsistigas la histojn kaj kies intima vivo povas esti ĝenata de multaj kaŭzoj. Pluraj kaŭzoj restas al ni nekonataj, sed kelkajn ni jam konas. Aliparte tiu « ĉela malsano », kiun laŭvole oni povas reprodukti ĉe iuj bestoj, ne povas esti konsiderata kiel hereda malsano… ».
La opinion de Prof. Roussy aprobis la granda plimulto de la kongresanoj.
Ĉu ankoraŭ vivaj aŭ malvivaj ?
Jam de ses jaroj Sacco kaj Vanzetti sidas en karcero ; jam de kvin jaroj ili estas kondamnitaj je mortpuno. Sed la tutmonda protesto estis tiom forta kaj vigla, ke ĝis nun ĝi

Portreto de Sacco, juna viro kun kravato kaj jako.
Portreto de Sacco, juna viro kun kravato kaj jako.
SACCO
Usona juĝistaro ordonis prokrasti la aplikon de l’ puno.
Antaŭ kelkaj tagoj estis publikigite, ke la supera juĝistaro de la ŝtato Massachussets (Masaĉasets) rifuzis denove ekzameni la proceson. Kaj kiam ni skribas ĉi liniojn, gazetoj publikigas depeŝon el Novjorko, kiu sciigas, ke la kondamnitoj estas elektromortigitaj.
Tia informo estas tiom abomeninda, ke la intelekto rifuzas ĝin kredi. Se la sciigo estas vera, la Usona « demokratio » per tio demetas la hipokritan maskon kaj montras sian veran vizaĝon, — sian kruelan, barbaran vizaĝon. Se vere Sacco kaj Vanzetti, kies senkulpeco estas evidenta por ĉiu honesta homo, ne blindigita de malamo kontraŭ revolucianoj, estas fimortigitaj, tio signifas, ke nun vere regas duonoficiale en Usono la sovaĝa faŝista asocio Ku Klux Klan (Ku Klaks Klan).

Portreto de Vanzetti, viro kun granda liphararo, kravato kaj jako.
Portreto de Vanzetti, viro kun granda liphararo, kravato kaj jako.
VANZETTI
Ni volas esperi, ke la informo estas falsa, ke la usona kanajlaro celis nur subinformiĝi pri la indignokapableco de l’ tutmonda laboristaro.
La kolero laboristara ŝveliĝu tutmonde, kvazaŭ minacanta ondo por timigi denove la Usonan venĝeman burĝaron ; por savi je morto niajn K-dojn.
SPORTO
München (Bavario) kontraŭ Sovetio !
Dimanĉe, la 17-an de oktobro, okazis en urbo München propaganda piedpilkludo inter ukrainia viraro kaj viraro kombinita el la plej bonaj ludantoj de la « liberaj » piedpilkkluboj de München. Venkis la München’a viraro 2 : 1. La ludo bedaŭrinde ne kontentigis la rigardantaron (4000) ; la sovetia viraro ŝajne tro laciĝis kaŭze de antaŭaj ludoj en aliaj urboj germaniaj, kaj München’a viraro ludis tiel brute, ke kelkfoje sovetianoj estis vunditaj (unu eĉ devis forlasi la ludejon apogite de du flegistoj). La plej bonaj inter la rusa viraro estis la maldekstra defendanto, la dekstra kuranto kaj la « Goal »-gardanto ; ĉi lasta demontris tre originalan teknikon depuŝan. Inter la München’a viraro la plej bonaj estis la dekstraj atakantoj.
La raportanto provis kontakti kun la sovetianoj, sed bedaŭrinde ne estis inter ili esperantisto kaj ekvidante la manflageton ruĝverdan ili tuj komprenis kaj ruslingve diris : « Esperanto » Ukrainiaj K-doj salutu ilin je la nomo de Münchenaj SAT-anoj ! Ili eklernu esperanton, por ne plu bezoni rus-germanlingvan interpretiston !
ROBERT E. BITZER, München (1810).
LA SPRITA ANGULO
Nur homoj scipovas ridi — ne bestoj…
— Ĉu vi scias ? La edzino de Pipman forkuris de li. — Kaj kio okazis kun li ? — Nun li iom trankviliĝis ; sed komence mi timis pro li. Ni pensis, ke tiu homo freneziĝos… pro ĝojo !
★
Vi donis al mi falsajn informojn ! Vi diris al mi, ke la patro de la fraŭlino ne plu vivas, kaj nun mi eksciis, ke jam de tri jaroj li sidas en malliberejo. Svatisto : Ĉu tion oni nomas vivo ?
★
— Kien vi veturas ? — Al Londono. — Fripono, kiam vi diras, ke vi veturas al Londono, vi volas, ke mi kredu, ke vi veturas al Ĝenevo ; hazarde mi scias, ke vi veturas al Londono, do pro kio vi mensogas ?
★
He, mastro ! Tiu ĉi vianda supo estas tre malbongusta, kaj krom du fingroj de kelnero, en ĝi estis nek unu peco da viando.
★
La historio okazas en Leningrado. Monarĥisto, komunisto kaj iu Gajulov (senpartia) diskutas, kie ĉiu el ili volus esti enterigita.
Mi, diras la monarĥisto, volus kuŝi apud Aleksandro la III-a.
Kaj mi, diras la komunisto, mi volus kuŝi apud Lenin.
Kaj mi, respondas trankvile Gajulov, mi volus kuŝi apud S-ino Belinska.
— Kiel ? S-ino Belinska ja vivas !
— Kaj ĉu mi mortis ?
S. G. K.
— página 5 —
SENNACIULO — 5
☆ DISKUTEJO ☆
Ĉu Marks eraris?
(Daŭrigo ¹)
Kaj kion atingis la Usona laborista aristokratio? S-ro B. Goldschmidt, burĝa ekonomiisto, al ni komunikas en broŝuro pri la ekonomia kaj socia politiko de Usono, ke 35 % de la profesion ekzercantaj loĝantoj de Usono ne gajnas pli ol 25 dolaroj ĉiusemajne (ni ne forgesu, ke dolaro havas en Usono malpli grandan aĉetpovon ol en Eŭropo), ke nur unu el 72 homoj en Usono havas jaran enspezon super 4.000 dolaroj, ke nur 4 % de la loĝantaro labor-gajnas 4000 dolarojn jare… Laŭ kalkuloj de statistikistoj, la usonaj laboristoj sukcesis amasigi dum la lastaj tri jaroj la sumon de 3 miliardoj da dolaroj (2). Se ni prenas kiel nombron da salajruloj la rondan ciferon de 20 milionoj, ni trovas, ke mezonombre ĉiu laboristo amasigis la sumon de 150 dolaroj. Kaj eĉ se ni prikonsideras, ke la plej granda parto de tiuj 20 milionoj estas en ne privilegiita situacio, ke nur malgranda frakcio de tiuj 20 milionoj sukcesis ŝpari monon, ni ricevas por laboristaristokrato ne pli ol 500 dolaroj, maksimume! Ĉu homo posedanta 500 dolarojn estas «kapitalisto», ĉu oni rajtas lin tiel nomi, ke li ricevas por tiu mono intereson aŭ dividendon? Sufiĉas senlaboreco dum kelke da monatoj por ke la tuta «kapitalo» de tiaj «kapitalistoj» estu formanĝita!! Jen la faktoj pri la «malcentralizo» de kapitalo kaj pri la «eraro» de Marks!
Ni do vidas, ke nur specialaj, eksterordinare favoraj cirkonstancoj kreis en Usono la erarigan ŝajnon de malcentralizo de kapitalo. Sed por vidi la ĝeneralan leĝon, oni ne devas ekzameni nur unu kazon, kiu krome estas escepto, sed ni devas rigardi la disvolviĝon en la tuta kapitalista socio. Tiam ni vidas ke la tendenco de la kapitalisma evoluado ne estas kreskanta bonstato, sed kreskanta mizeriĝo de la salajrularo. En ĉiuj kapitalistaj landoj, krome Usona (kaj eĉ en Usono la salajroj havas depost kelkaj jaroj tendencon al malplialtiĝo) la malaltiĝo de la vivnivelo de ĉiuj proletoj estas nediskutebla fakto.
La kapitalista produktadordo ja tute ne povus ekzisti se la salajruloj fariĝus sendependaj, t. e. se ili fariĝus etkapitalistoj per dissemiĝo de kapitalo, ĉar tiam ili ja povus sukcese rifuzi sian laborforton, se la kondiĉoj ne konvenas al ili. La kapitalismo bezonas homojn, havantajn nenion por vendi krom iliaj laborfortoj. Tio estas esenca kondiĉo de la kapitalista produktado (3).
Sed kial la herooj de la teorio de malcentralizo tiel rapide klopodis mortigi la marksismon, eĉ ne atendante la rezultojn de pli longa evoluado ekonomia de Usono? Ili atendu do la novan krizon, kiu neeviteble venos. Tiam ni ja vidos plej klare, ĉu la laboristoj efektive fariĝas kapitalistoj.
La celo de tiuj apologiistoj de la burĝa mondo, kiuj nepre volus, almenaŭ teorie, burĝigi ankaŭ la laboristojn, estas sufiĉe klara: ili volas montri al la proleto, ke la marksa tezo pri klasbatalo estas erara, ke la salajruloj povas fariĝi posedantoj en la kadro kaj sur la bazo de l’ kapitalismo mem, kaj krei tiel spiritstaton, ke ekzistas kvazaŭ komuna intereso inter burĝaro kaj laboristaro. Tiel la burĝaro esperas interesi la salajrulojn ankaŭ al imperialista politiko. Ĉar la imperialista etendigo de la kapitalista ekonomio donas superprofitojn al la kapitalistoj, la laboristoj ankaŭ povos ricevi pli grandan pecon da salajro. Jen la celo de la burĝaj ekonomiistoj; jen jam bone konata melodio, kiun ni aŭdis en Britio dum la prosperperiodo de la britia imperialismo!
En sia verko «La imperialismo, lasta etapo de l’ kapitalismo», Lenin montras, kiel la superprofitoj de imperialistaj ŝtatoj burĝigas parton privilegiitan de la salajrularo kaj ĝin deturnas de la klasbatalo. Sed tio estas nur nedaŭra situacio. Kvankam parto de la laboristaro ŝajne havas intereson je imperialista politiko kaj je pligrandigo de la kapitalistaj superprofitoj, la kontraŭa intereso de klasbatalo estas pli forta. Tio estas opinio ne nur de la ekstreme maldekstraj socialistoj, de plene ortodoksaj marksistoj kiel Lenin, sed ankaŭ de dekstraj socialistoj, kiuj dum la milito de 1914-1918 subtenis sian registaron, kiel ekz. Karl Renner, unu de la plej konataj gvidantoj de la aŭstra social-demokratio. En sia libro «Marksismo, milito kaj Internacio« (1), Renner montras, per tre ĝusta kaj profunda analizo, ke «nur ekonomiaj analfabetuloj povas aserti pozitivan interesparalelecon aŭ eĉ pozitivan solidarecon de profito kaj salajro» (2). Tiel la malmola realeco finfine metos ankaŭ en Usono la nuntempe privilegiitajn tavolojn de la laboristaro en pozicion, kiu ilin devigos al klasbatalo.
La fenomenoj usonaj, kiuj kreis la ŝajnon de malcentralizo, neniam povos ĝeneraliĝi en la kapitalista ordo, ĉar ili antaŭsupozas ĝeneraliĝon de mondmerkata monopolo. Sed tio estas fakte neebla, ĉar monopolo ja signifas privilegion, kiu ne povas aparteni al ĉiuj; se ĝi apartenus al ĉiuj, ĝi ne plu estus monopolo.
Sed ne nur la esceptaj aperajoj usonaj ne povas ĝeneraliĝi en la kapitalista mondo, ili en Usono mem estas nepre malaperontaj! Usono ne havos eterne sian monopolpozicion sur la monda merkato. La manko de aĉetantoj, kiu jam nun tiel terure skuegas la eŭropan kapitalismon, finfine ankaŭ turmentos la usonan industrion. La kapitalista industrio rapide kreskas en la koloniaj kaj duon-koloniaj landoj, kaj ĉiu eksporto de Usono en tiujn landojn neeviteble plirapidigos ankoraŭ tiun evoluon. Per sia propra funkciado, la kapitalismo mem limigas pli kaj pli sian vendoteritorion. Krom tio, la teknika progreso, la senĉesa anstataŭado de manlaboro per maŝinoj, superfluigos en Usono kreskantan parton de la laborularo kaj detruos, per propra, aŭtomata marŝo de l’ kapitalismo la monopolon de la usona laborulararistokrataro sur la labormerkato. Kaj la laboristoj ne ensorbataj de la industrio pli kaj pli malfacile trovas okazon labori en la agrikulturo. Tiamaniere, la laboristoj ankaŭ en Usono ĉesos esti posedantoj de etaj sumoj, kiujn burĝaj ekonomiistoj tiel fervore baptis «kapitalo», same kiel la britia proletaro perdis sian privilegipozicion, La klasbatalo venkos ankaŭ en Usono.
La nova refuto de la teorio de Karl Marks sekve ne valoras pli multe ol la antaŭaj refutoj. Ĝi estas erara ĝeneraligo de troigitaj fenomenoj esceptaj, kiuj efektive neniam povas ĝeneraliĝi.
Ni tamen devas al tiuj iluziej pri malcentralizo kaj pri kapitalistiĝo de salajruloj dediĉi ankoraŭ kelkajn artikolojn, ĉar la anoj de tiuj utopioj celas «sanigi» la malsanan ekonomion de Eŭropo per la usonaj receptoj Burĝoj kaj eĉ nombro da proletoj rigardas, per magia forto logataj, al la usona ekzemplo kaj esperas de ĝi helpon, savon kaj feliĉon. Jen kio restas ankoraŭ ekzamenenda.
Lucien Révo.
(1) Vidu la n-rojn 99, 102, 103, 104, 105, 106, 107, 109. (2) La nacia riĉajo de Usono estis, laŭ oficialaj ciferoj, 320 miliardoj da dolaroj, en 1922. (3) Vidu «Kapitalo», I-a volumo, 21-a kaj 23-a ĉapitroj.
(1) Aperinta 1917. (2) III-a parto, 12-a sektoro, 3-a ĉapitro de la jus menciita libro.
La Liberecfloro
En dezerto, dum grandega uragano, ekkreskis eta ruĝa floro. Ĝi estis malgranda, sed tempo post tempo iĝis pli granda kaj pli ruĝa. Po unu ekfloris la delikataj folietoj kaj pli profunden ĝi enterigadis sian radikon.
Preterveturante tiun ĉirkaŭajon, mi haltis kaj miaj okuloj ne volis kredi:
Enmeze de la sablomaro flamis la ruĝa floro. La «floro de libereco»…
Nokte, alveninte al la loko, kie la floreto kreskis, mi iĝis kvazaŭ alforĝita al la tero.
Sur ŝtono apud la floreto sidis maljuna, grizhara viro, vestita per disŝirita vestaĵo; sed liaj okuloj flamis per tia fiera flamo, kia brilas dum malhelaj noktoj el la okuloj de leonino.
Per tremanta voĉo mi demandis:
— Kiu vi estas, maljunulo?
— Mi estas la gardanto de la libereco — metalsonis lia klara voĉo, — jen ĉi floreton gardas mi nokte. Dumtage mi vagadas inter la homoj. Ah, tre dorna estas mia vojo, infano mia — ĉe tiuj vortoj, ekĝemis la maljunulo tre malĝoje — mia vojo kuŝas inter noktoj kaj dornoj, inter neĝo kaj frostoj, malproksime, malproksime norden, suden, orienten kaj okcidenten. Jam delonge mi paŝas sur tiu vojo. Ĉi vidas miajn grizajn harojn? Mi jam estas maljuna, tre maljuna. Kune kun la tero kreis min Naturo, sed de tiu tempo la homoj ankoraŭ ne ekkonis min. Malfacila estas mia vojo, infano. Mi iras en noktoj kaj tamen mi alportas la tagon; mi mem suferas kaj tamen mi alportas ĝojon; mi mem ploras sed mi alportas kanton; malfeliĉo ĉirkaŭas min, tamen mi havas feliĉon. kiun mi alportas al vi homidoj!…
— … Tage mi vagadas inter la homoj. Alvenas la nokto, alvenas mallumo — gardas mi la liberecfloron. Ĝi kreskas rapide kaj disfloriĝas; nokte ĝi lumas per ora lumo. Alvenadas karavanoj el ĉiuj mondflankoj, sendas mi per ili al ĉiuj landoj, al ĉiuj regionoj, kie nur vivo ekzistas, fajrerojn, lumradiojn de la feliĉalportanta floreto — de la liberecfloreto…
— Prenu infano, radion, fajreron kaj forportu ĝin al la miloj de ĉiaj gefratoj…
Verkis jude Lenjo, 14-jara knabino kaj esperantigis M. Tuler.
— página 6 —
6 — SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
DAŬRIGU…, DAŬRIGU!!
Antaŭ nelonge ni decidis malaltigi la abonprezon. Tion ni faris por kontentigi la postulon de niaj legantoj, ĉiuj proletaj, sekve ne riĉaj; sed ankaŭ ni atentigis, ke tiu malaltigo estos ebla, nur kondiĉe ke la abonantaro plimultiĝos.
Ŝajnas ke, ĝis nun, nia alvoko ne estis vana. Ja, nia Administranto nin informas ke nia movado plivigliĝas, ke abonoj novaj alfluas, ĉefe el Sovetio…
Dank’ al n-ro 100, kiun ni sendis grandkvante al esperantistoj kiuj kvazaŭ ignoris pri nia ekzisto, ni ankaŭ varbis novajn adeptojn (abonantojn kaj membrojn).
Tie kaj alie, kelkaj K-doj distingiĝas en la SAT-propagando. El la kursoj aŭ kunvenoj de la proletaj esperanto-grupoj ili alportas al ni bongustajn fruktojn en formo de abonoj kaj aliĝoj.
Same ankaŭ intensiĝas la vendado de niaj libroj.
Hodiaŭ sufiĉas diri, ke nia afero prosperetas.
En proksima komuniko, ni provos bildi tiujn progresojn per ciferoj kaj ni citos la «militfarojn» de niaj varbistoj.
Dumĝise, daŭrigu vian penadon.
Ekz. Kom.
★
Ĉe la laboruloj.
LA SAT-APARATO SERVAS
La koresponda kaj informa servo, kiam ili bone funkcias, helpas la esp. aferon pli ol ia pervorta propagando.
En nia gazeto loka «Naŝ Putj» multfoje aperis tradukajoj el peresp. leteroj, ricevitaj el multaj landoj. La Redakcio konstatis, ke ni povas efektive helpi al la internacia korespondado; ĝi organizis oficejon de internacia korespondado kaj invitis nin helpi al ĝi.
Nian agokapablon konstatis ankaŭ la loka Komitato de IRH kaj ankaŭ invitis nin organizi internacian korespondadon kun alilandaj grupoj de IRH.
Ni kelkajn monatojn ankaŭ municiis per niaj peresp. korespondajoj la ĉefo-ganon de la ukrainiaj sindikatoj «Proletarij». La Redakcio de tiu organo pasintjare respondis al ni, kiam ni sendis propagandan artikolon: «esperanto-movado estas temo seninteresa por laboristoj». Nun, post nia per-aga propagando, respondas al ni (oficiala letero n-ro 1187, 21-IX-1926):
«Via propono pri organizado de korespondado inter niaj laboristoj kaj la eksterlandaj, sen ia dubo, havas intereson. Ni nun prilaboras ĉi demandon por ĝin solvi sur tut-ukrainia skalo, sed por tio estas dezirinde ke ni ricevu de vi materialon kun praktikaj sugestoj, kiel teknike vi faras ĉi-laboron per la esperant-grupoj kaj kiajn proponojn vi starigas…
La Estro de l’ Laborista Fako, Balter.»
Jen la diferenco, kiun kreis la praktika laboro: iam esperantismo estis «temo seninteresa por laboristoj»; nun, kiam oni vidas, ke ni estas servokapablaj, redakcio de grava ukrainia jurnalo petas de ni informojn, kiel organizi laboristan amasan korespondadon kun la eksterlandaj fratoj.
V. Kolĉinski, Kremenĉug.
★
FAKKUNSIDO DE INTERNACIA LIGO DE LIBERPENSULOJ ĈE VI-a SAT-KONGRESO
Prezidis K-do E. Yelland, sekretariis K-do N. Danovski.
Tagordo: 1) Aliĝo de ILL al la Viena Proleta Internacio de Liberpensuloj. 2) Rilatoj de ILL al SAT. 3) Eventualaĵoj.
K-dino T. Yelland raportis pri la stato de la Ligo, ekzisto de similaj paralelaj organizoj, kiuj, ĉiu siaflanke asertas, ke nur ĝi estas la Internacio, sed kiuj fakte ne estas. Por fortigi kaj ĝvidi al la venko la veran Internacion de la Liberpensuloj, ŝi vokis ĉiujn ĉeestantojn, kiuj komprenas la gravecon de ekzisto de tia Internacio, aliĝi al ILL. Post debatoj pri la celo de la propagando, oni rezoluciis ke ILL aliĝu al la Viena proleta Internacio, kiel ĝia esperanta frakcio.
Al la voĉlegita statuto oni aldonis a) pli klaran elmontron de la klasbatala principo kaj la postulon pri la nepra forigado de la eklezia registrado de liberpensuloj en ĉiuj landoj. b) okazigi la jarkunvenojn de ILL kune kun la SAT kongresoj.
- K-do Yelland skizis la rilatojn inter ILL kaj SAT. Oni decidis: Ĉar la plejmulto de la membroj en la nepra membroj en ILL. estas SAT-anoj, fakte ILL prezentas frakcion de SAT kaj aparta dokumentado ne estas necesa. Al la titolo de ILL oni aldonu «frakcio de SAT». Ankaŭ oni proponu al la SAT-anaro aliĝi al ILL, 3) Al la partopreninta Kongreson reprezentanto de la Tut-USSR-a Ateista Unuiĝo K-dino Yelland faris proponon, ke la ateista jurnalo «Bezbojnik» disponigu senpage siajn kliŝojn, kaj ankaŭ, ke ĉi organizo konsideru nian «Liberpensulon», kiel sian presorganon por la internacia rialatoj kaj diskonigo. K-do Rostovcev, esprimis sian konsenton subteni tiun ĉi proponon. 5) K-do Rostovcev, neesperantisto ruslingve proponis al ILL turni sin al la kongreso ateista, kiu okazos en Moskvo dum sept. kaj tie rekomendi la alprenon de esp-o kiel oficialan lingvon por la internacia ateista movado. 6) K-do Klyŝ, reprezentanto de Blankrusio riproĉis, ke al proleta organo ne decas reklami burĝajn kaj etburĝajn aferojn, kiel la anoncon aperintan en «La Liberpensulo» pri la neŭtrala esp-o kongreso. Oni promesis ne plu tion fari, se ILL laŭ decido de la anaro, fariĝos sekcio de SAT.
N. Danovski, Sekretario.
ONI MALLAŬDAS
En «S-ulo» kelkfoje estis plendate, ke ne sufiĉe estas atentataj la korespond-deziroj de la sovetiaj K-doj. Kaj mi eĉ rememoras ke oni riproĉis, ke la korespondado okazas tro multe laŭ privata perspektivo kaj intereso. Kompreneble SAT volas kaj devas utiligi esperanton por la klasaj celoj de la laboristaro kaj tial oni ne povas aprobi la nuran privatan interŝanĝon. La plendoj de la sovetiaj SAT-anoj tial estas pravaj.
Kiel do aspektas la afero praktike: mi klopodis interrilatiĝi kun sovetiaj K-doj, sed kion mi devis sperti? Aperis anonco en «S-ulo» de Tvera K-do, ke li serĉas korespondantojn por la esperanto-grupo; mi sendis detalan leteron pri komjunularafero (li estas membro de komjunularo) sed ĝis hodiaŭ mi ne ricevis respondon… Multfoje mi provis ricevi korespondanton sovetian, sed ĝis nun miaj klopodoj estis vanaj.
La sovetiaj K-doj ne plu plendu.
SAT-ano 479, Gera.
★
Anoncinte en «S-ulo», mi ricevis karton de Smolenska K-do. Mi respondis tuj, meze de majo, per letero, sed bedaŭrinde mi ĝis hodiaŭ ne ricevis ian respondon. Same okazis kun aliaj K-doj de mia urbo, kiuj korespondis kun Sovetio.
Ĉu estas kamaradece atendigi K-dojn duonjaron je respondo?
SAT-ano 5329, Görlitz.
★
KRONIKO
Anglio.
Liverpool. — Dum okt. estis, dank’ al la klopodoj de K-dino Carey, starigata SAT-rondo. La rondo organizas esp-o kurson kaj lekciojn pri sennaciismo. 508.
Londono. — La nova redaktoro de la «Daily Herald» (eldonkvanto proks. 500.000 ekz.) konsentis regule ĉiusemajne enpresi «esperantajn notojn». Prizorgas la aferon SAT-ano 488. Jam aperis sukcesa alvoko por helpo en starigo de gaztservo k. tiel ni esperas kontentigi la petojn por informo pri la karbminista striko kaj aliaj laboristaj aferoj.
Francio.
Grenoble. — Kurso estas malfermita kun 10 lern. Gvidanto K-do Ragoult. Ĉi tie la movado ne estas vigla, ĉar la grupo konsistas el komencantoj, kiuj zorgas perfektiĝi.
Lyon. — La ĉi-tiea esp. lab. grupo okazigis la 3-a okt. grandan propagandkunvenon, en kiu ĉeestis pli ol 400 pers. Estis koncerto, parolado de K-do 132 pri esp-o kaj laboristaro. Estas malfermitaj kvin kursoj kun sume 64 gelern. gvidantoj: K-doj Francon, Monteil, Nicollet, Armand, kaj 132. Ĉiuj instruantoj estas SAT-anoj, kaj dum la kursoj ili varbos por SAT k. FEO.
Du gravaj lokaj gazetoj konstante raportas pri kunvenoj de la E. L. G. kaj ĉiutage presigas niajn anoncojn. Ankaŭ semajna kom. jurnalo akceptas niajn artikolojn. Organo de la kom. ĉelo fervojista reklamas por esp-o. Ĉi ĉelo korespondas esperante kun rusaj samprofesiaj ĉeloj. E. L. partoprenas ĉiujn manifestaciojn kontraŭfaŝistajn.
Nancy. — La 16 okt., la tiea laborista grupo organizis kunvenon pri «esp. kaj laboristaro». Ĝi estis prezidata de la sekretario de dis-
— página 7 —
SENNACIULO — 7
trikta sindikata unuiĝo. Sekve kurso okazas ĉiumarde (8 lern.). Alia kurso okazas dimanĉe por la K-doj neliberaj dumsemajne (ekz. soldatoj). La 17-an matene, delegito de FEO (SAT-ano 831) traktis, por la membroj de la grupo, la temon «Sennaciismo k. SAT». 7 el la membroj de la grupo mendis la SAT-membrokarton por la 1927-a jaro.
Sovetio.
Dnepropetrovski (Ekaterinoslav). — La esp. organ. nun serioze klopodas por organizi peresperantan «interfabrikan korespondadon». Tiu klopodado ankaŭ elvokis la intereson de Distrikta Komitato de Int. Ruĝa Helpo, kiu petas peresp. korespondadon kun ĉiulandaj organ. ĉeloj de IRH.
La adreso de la esp. organizajo estas: Okrujkom Esperantistov, Dnepropetrovski.
Kremenĉug. — La peresp-ta korespondado kun eksterlandaj K-doj elvokas ĉiam pli kreskantan intereson. La loka jurnalo, «Naŝ Putj k. Mejdunarodnaja Svjaz», Kremenĉug, nun akceptos ekterlandajn korespondajojn esperante verkitajn. La Distrikta Komitato de IRH petis la esp-istajn K-dojn arangi peresp. korespondadon kun eksterlandaj org-joj aŭ izolaj membroj de IRH. La komitato (adreso: Okrujkom M. O. P . R., Kremenĉug) alvokas sendi al ĝi korespondajojn (esper.) k. diverslingvajn presajojn pri IRH.
Ekfunkciis kurso ĉe Vespera Intersindikata Lernejo (35 K-doj); — La Intersindikata Konsilantaro cirkulere petis ĉiujn lokajn sindikatojn komuniki, ĉu ili malfermos esp. rondetojn, respondojn jam sendis sovet-oficista sindikato (unu rondeto ĉe klubo «Bolŝevik», alia ĉe Centra Laborista Kooperativo), presista sindikato, transportist-konstruista klubo, komunal-laborista sindikato; en cet. sindikatoj ne jam estas finita la enketado. Konsentas organizi rondetojn Metiista Klubo «Proletarij» kaj fervojista klubo «Kotlov», en Krjukov ap. Dnepro. Baldaŭ ekfunkcios kurso ĉe la Pedagogia Tekniklernejo.
Ĥarkov. — La revuo «Rabočij Klub» (Laborista Klubo), klerikfaka organo de l’ ukrainiaj sindikatoj havas konstantan esp-o angulon, pri esp. laboro en la kluboj, esperanto-bibliografio, ktp. La Redakcio «Rabočij Klub», Palaco de Laboro, Ĥarkov, bonvene akceptas esp. artikolojn k. fotojn pri klerikaj laboro de l’ eksterlandaj sindikatoj, kluboj, teatrajoj, laboristaj klerigsocietoj k. s.
Poltava. — La loka jurnalo «Robitnik» (Laboristo) enpresis du artikolojn pri VI-a SAT-kongreso k. unu pri esp-o k. SAT, ĉiujn tri ukrainlingve. Estas arangita, inter la poltavaj fervojistoj, «interfabrika korespondado» kun eksterlandaj K-doj.
Dneprano.
★
Ĉe la neŭtraluloj.
Per speciala dekreto, 6. majo (N. R. 113) la Ministerio de l’ Trafiko (Administracio de PTT) de Estonio allasis esp-on kiel «lingvo klara» por la telegramoj enlandaj samkiel por tiaj el Sovetio.
La estona administracio de PTT jam delonge favoras esp-on. Ekzistas jam granda nombro da giĉetoj, kiuj portas la afiŝon «Esperanto parolata».
★
Por diskonigi ankoraŭ pli multe la servon de la Svisaj Alpo-Poŝtoj la Ĉefdirekcio de l’ Poŝtoj en Bern publikigis belegan serion da vidajoj de svisaj montoj k. de alpostratoj en pluraj lingvoj. Ĉiu serio entenas klarigan informon en esp-o.
★
Du teknikaj konferencoj por la uzo de esperanto en la komerco jam pruvis la intereson, kiun montras por esp-o la komercaj rondoj. La internaciaj foiroj uzas tiun ĉi lingvon de post longa tempo por sia reklamo. Iom post iom la komerca gazetaro ankaŭ interesiĝas pri la praktika apliko de esp-o. Unu el la plej gravaj organoj de l’ germana eksporto, la «Überseepost» en Berlino publikigas regule artikolojn en esp-o. La semajna eldono de l’ «Berliner Tageblatt» (Rudolf Mosse, Berlin), kiu estas destinita por la eksterlando, antaŭiris ĝin jam per speciala rubriko en esp-o.
★
Sekvante la ekzemplon de Internacia Labor-Oficejo en Ĝenevo, kiu de post pluraj jaroj jam havas gazetaran servon en esp-o, la Internacia Instituto por Intelekta Kooperado en Paris, kiu estas subinstitucio de la Ligo de Nacioj, ankaŭ organizis specialan informservon en esp-o por propagandi la ideon de intelekta kunlaboro.
★
Konforme al la propono de la Angla Nacia Konsilantaro de l’ Kontraŭmilita Movado, la internacia Pac-Kongreso, kiu okazis en Ĝenevo, alprenis unuanime en sia kunsido (3 sept) rezolucion, laŭ kiu de post 1931 ĉiuj paroladoj estos ekskluzive tradukataj en esp-on.
★
Estas konate, ke la Internacia Kongreso de la Teknika Gazetaro, kiu kunvenis lastan jaron en Paris, akceptis unuanime rezolucion, kiu rekomendas al la teknika gazetaro, publikigi esperanto-resumojn de siaj artikoloj. Nombro da gazetoj jam realigis tiun decidon. Al la listo, kiu plilongiĝas de tago al tago, povas esti aldonataj: la revuo «El Magistro Español», periodajo por la publika instruado en Madrid, la medicina organo «Revista de Diagnóstico y Tratamiento Físicos», en Barcelona, la impresa monata revuo «El Magazine de la Raza» en Habana, (Kubo), la «Polytechnisch Weekblad» de la holandaj inĝenieroj en Amsterdam. Tiu lasta cetere ne sekvas la ekzemplon de la Asocio de Germanaj Inĝenieroj (VDI) en Berlin, kiu kondukis esperanto-rubrikon en siajn diversajn eldonojn de sia grava teknika organo (Engineering Progress, El Progreso de la Ingenieria ktp.)
I. E. S.
LINGVAJ DEMANDOJ
1º Ĉu estas diferenco inter poŝta marko, poŝtmarko, poŝtamarko? ĉu tiu ĉi lasta formo estas laŭregula?
— Estas nenia diferenco. La kunmetita formo poŝtmarko eble ne estas konsilinda, ĉar senutile kontraŭkutima; tamen ĝi ne estas kontraŭregula.
2º En la Franca-Esperanta Vortaro de Grosjean-Maupin mi trovas por la vorto se couronner rilatanta al arbo la tradukon forkadukiĝi, kiun mi tute ne komprenas.
— Parolante pri arbo la franca vorto se couronner (kroniĝi), signifas, ke la superaj branĉoj putriĝas kaj pereas pro maljuneco. Certe estas, ke la vorto se découronner (senkroniĝi, perdi sian kronon) estus pli logika, sed ni ne rajtas ŝangi la ekzistantan lingvon.
Rimarku cetere, ke la vortaristo tradukis ne per la sola vorto forkadukiĝi, sed per la du vortoj supre kadukiĝi, kaj ke vi ne devas forlasi la vorton supre, kiu ĝuste estas grava en tiu ĉi esprimo.
3º Ĉu estas korektaj la esprimoj: granda homo, en la senco de eminenta homo, granda sciencolo?
— La esprimoj granda sciencolo, granda kuraĝo, aleksandro la granda estas ofte uzataj kaj certe korektaj, ĉar tute naturaj, logikaj kaj ĝenerale kompreneblaj. Nu, se tia metaforo uzado de la vorto granda estas permesita, oni ne povas kondamni tian uzadon en la sola esprimo granda homo, kiu cetere estas konstante uzata kun metafora morala senco ĉe multaj plej gravaj lingvoj.
Konfuzo ne estas timota kun la materia senco, ĉar ĝuste pro instinkta bezono de senkonfuzeco, plej multaj esperantistoj emas uzi en tiu ĉi senco alian pli precizan nedubesencan vorton (grandkreska, altkreska, k. a.). Aliflanke estas konsilinde uzi prefere en la metafora senco la kunmetitan vorton grandhomo.
Cetere, vi povas ankaŭ, en tiu ĉi senco, anstataŭi la vorton granda per alia vorto: superega, eminentega. Mi diras eminentega, ĉar ĉiuj eminentuloj ne estas grandhomoj.
4º Ĉu oni devas diri: «elokvente parolas la ciferoj, aŭ la nombroj»?
— Ambaŭ esprimoj estas taŭgaj, ĉar egale kompreneblaj.
5º Ĉu korekta la jena frazo: «Mi ja dubas, havi la dezirindan kapablon por fari…»?
— Jes, ĉar ĝi povas laŭlogike praviĝi kaj estas sufiĉe klara. Tamen, se vi dubas pri la klareco, kio malhelpas, ke vi uzu aliajn konstruojn? Ni laŭplaĉe evitu tion, kio ŝajnas al ni evitinda, sed ni ne pretendu trudi al ĉiuj la neuzadon de io, kio ne plaĉas al ni. Diru do, se vi preferas: «Mi ja dubas (pri tio), ĉu mi havas…; mi ja dubas (pri tio), ke mi havas».
6º Ĉu la vorto stabiligi, rilate financojn, estas enkondukinda? ĉu firmigi ne taŭgas?
— Bonvolu demandi financajn fakulojn. Oni renkontas jam sufiĉe ofte la vorton stabila, sed mi opinias, ke, por la komuna nefaka uzado, la vorto firmigi sufiĉas.
Fakulo.
★
NIA POŜTO
Vo-Lo. — Ni ne povas enmeti recenzojn pri libroj, kiujn la eldonantoj ne sendas al la Red. La «Liberpensuloj» eĉ ne favoras nin per interŝanĝa ekzemplero de sia gazeto.
B. B. (Leipzig). — Se mi dirus publike mian personan opinion pri la demando ĉu estas «logike» aŭ ne diri unu el ambaŭ tio ne havus grandan signifon: mi ja estas nur simpla uzanto de la lingvo k. ne havas specialan kompetentecon por arogante decidi pri lingvaj demandoj. Pri logiko en lingvo mi diris mian opinion en «La Lernanto». Ne sutor ultra crepidam. Vian skribajon mi transsendos al Fakulo. E. L.
1305 k. 1447. — Bonvolu estonte afranki sufiĉe viajn leterojn. Punafrankon ni devis pagi.
ATENTIGO
Por eviti mendojn, kiujn ni ne povas plenumi, ni informas ke la provizo de «PETRO» elĉerpiĝis. Kiam la dua eldono estos preta, ni donos informon. Adm.
— página 8 —
8 — SENNACIULO

Vinjeto: malfermita libro sur breto da libroj, kun kranio kaj plumo super ĝi — emblemo de la rubriko «Recenzejo».
Vinjeto: malfermita libro sur breto da libroj, kun kranio kaj plumo super ĝi — emblemo de la rubriko «Recenzejo».
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Karl Marx. — Lia Vivo kaj lia Verko. Kompil-esperantigis V. Elsudo. Bibl. de Sennaciulo. Serio Soci-politika, N. S. Formato: 11 1/2 × 15, 96 pĝ. Prezo: 0,60 g. mk.
Jen vere bela donaco por abonantoj de la suprenomita biblioteko, por ĉiu sennaciulo kaj por ĉiu esperantisto ĝenerale.
La libreto, krom portreto de la fama fondinto de Historia Materialismo, enhavas artikolojn pri lia vivo, apartenantajn al la plumoj de lia plej intima amiko (F. Engels) kaj de la plej konsekvenca lia disĉiplo kaj daŭriginto (V. Lenin). Plue sekvas ĉapitroj pri deveno kaj esenco de marksismo, pri marksismo kaj ekonomiko, pri marksismo kaj scienco, verkitaj de la sama V. Lenin, de Roza Luksemburg kaj de prof. S. Semkovskij.
Ĝenerale pri la traduko de ĉi libreto oni povas eldiri nur laŭdon. La stilo estas korekta, klara, bela. Zorgege kaj severe traserĉinte, mi povis trovi nur tri nekorektajojn: diskovri (anst. «malkovri») pĝ. 17, Kies en la senco «el kiuj» («laboristoj kies ĉiu estas la diligenta kokino») pĝ. 41, kaj vorton komencas kelkaloke uzitan anstataŭ komenciĝas.
Per la eldono de tiu verketo SAT ja plenumas bone sian taskon.
Vo-Lo (4696).
Insulo de feliĉuloj, verkita de August Strindberg; tradukita de Oskar Frode. Internacia Mondliteraturo, Vol. 17. Eldonejo Ferdinand Hirt & Sohn. Formato: 13 × 19 cm. 69 pĝ. Prezo: 1,60 markoj.
En tiu ĉi satira verko la fama svedia aŭtoro ripetas en amuzega formo la Marx’an teorion pri evoluo de la socio. Post ŝippereo 500 krimuloj, forsenditaj el Svedio, trafas insulon, kie abundas ĉio necesa por senzorga vivo. Manĝinte iujn berojn ili perdas tutan memoron pri sia estinta vivo. Do ili trapasas nun la feliĉan periodon de praa komunismo. Naturkataklismo igas ilin transloĝigi alian insulon, kie la vivkondiĉoj estas pli malfacilaj. Kaj paĝon post paĝo, ni observas diversajn sinsekvajn fazojn en la vivo de tiu ĉi eta socio: ĉasista, terkulturista, feŭda, kapitalisma periodoj.
Ne estas eble en kelklinia recenzo sentigi la tutan trezoron de humoro, spriteco kaj pikemo, kiun posedas ĉi verketo. Oni nepre legu ĝin por ĉion ĉi ĝui.
La traduko estas perfekta; estas rimarkeble, ke ĝin faris sperta esperantisto tre ŝatanta la tradukarton. Sed kial do la tradukinto ne profitigis SAT-on je sia lerteco? Tia verko ja devus ne troviĝi en neŭtrala biblioteko.
E. Reto.
Barbaraj Prozajoj de Prudenci Bertrana. El la kataluna originalo tradukis Jaume Grau Casas. Vol. 18 de serio Internacia Mondliteraturo, 19 1/2 × 13 cm., 59 pĝ. kartonita. Eldonejo Ferd. Hirt & Sohn, Leipzig. Prezo 1,60 g. mk.
Ĉi libro konsistas el tri beletristikaj skizoj kaj ĉapitro el la novelo «Josafat». La aŭtoro, per sia imagpovo, simpatio kaj amo al ĉio kamparana, kapablas fari el la sensfrukta materialo, interesplenan legajon; ĉu temas pri la antikva reĝa vojo de Barcelono al Francio, pri la vivo de la karbfaristoj aŭ la gastejo kamparanaj de Hispanio, la leganto trovas belecon, informon kaj logon. La elĉerpajo de «Josafat» firme staras sola, kiel vivoplena, kvankam kruda kaj terura bildo pri la rilatoj inter preĝeja sonorigisto kaj «fivirino» (ni ĉiam memoru, ke tia virino povas ekzisti nur flanke de viro simile fia!) kiuj finiĝas per la mortigo al la prostituistino de la aminto. Bonstila traduko, zorga preso.
E. K. L.
Ano de l’ ringludo, Dinko Ŝimunrviĉ, tradukita de Fran Janjič. Internacia Mondliteraturo, Vol. 19, Eldonejo Ferdinand Hirt & Sohn. Formato: 13 × cm. 86 pĝ. Prezo: 1,60 markoj.
Verŝajne nemultaj konas la kroatan literaturon, nemultaj supozas, ke veraj perloj troviĝas en ĝi. Strangaj, kvazaŭ mezepokaj, kutimoj de la kroata popolo, ĝia izoleco de la moderna civilizita vivo — ĉio ĉi estas majstre traktita en la libro. Kelkaj slavismoj ne malbonigas la impreson de ĝenerale tre korekta traduko.
E. R.
★
MEMORNOTO
Represis el «Sennaciulo». — Le Libéré, Francio, 30-IV, 15, 30, 30, 30-VI-26: «Brita junularo k. la milito» (77), «El Italio» (72), «El Nederlando» (75), «En Juncal» (86), «Parazitaj dividendoj» (86). — Le Coopérateur, Francio, IV-26: «Sveda Kooperacio» (74). — L’ Ouvrière, Francio, V-26: «Prostitucio en Bombay» (84). — Le Cheminot, Francio, 2-IV-26: «El Nederlanda Hindio» (70). — L’ Etincelle, Brux., 28-III, 15-V, 1-VII-26: «Instr. en Polio», (70), «Jun. Mov. en Polio» (79), «El Litovio» (28). — Le Combat, Brux., n-ro 5-26: «Instr. e. Polio». Le Drapeau Rouge, Brux. 14-III, 8-IV, 3-VI-26: «Sind. potenco e. l. mondo» (62), «El Italio», «Tegmento de la mondo» (60). L’Action Rationaliste, Belgio; III-26: «El Italio», — Le Travail, Verviers, 20, 23-III-26: «Sveda Kooperacio, Lando de la Libero» (74). — La Flamme, Francio, 9-X-26: «Kodo pri familio». — Le Cri du Peuple, Francio, 2-VIII-26: «Horthylando» (90). — Neue Zeitung, München, 18-X-26: «Ukrainaj sindikatoj per esp-o» (106). — Proletarischer Zeitgeist, Germanio, n-ro 41: «Unuecfronto de la Ĉeĥa burĝaro» (101).
Enhavas tradukajojn el esperantistaj leteroj. — Sächsische Arbeiterzeitung, Leipzig, 19, 22-X-26. — Rabočig Putj, Sovetio, n-roj 212, 218, 216, 220, 221, 235, 237. — Krasnoarmejskaja Pravda, Smolensk, n-roj 220, 221, 222, 225, 226, 227, 228, 232, 233, 234, 235, 236, 237. — Smolenskaja Derevnaja, Smolensk, n-roj 92, 93, 94, 95, 97. — Junij Tovarišĉ, Smolensk, n-roj 62, 66. — Krasnaja Svesda, Taŝkent, 1-X-26.
Enhavas priesperantajn artikolojn. — Rabočij Putj, Smolensk, n-ro 237. — Krasnearmejska Pravda, n-roj 220, 235, 236. — Trud, Klinci, 17, 18-IX, 21, 22-X-26. — Laboristkorespondanto, Ĉeforgano de la sovetiaj «Lab-kor-oj», n-roj 14, 16, 17, 18.
SAT-ANOJ ĈIULANDAJ ATENTU!
En Tiflis (Kartvelia SSR) fondiĝis «Labesko», kiu celas esti la peranto de materialo por la loka gazetaro k. laboristaro en iliaj rilatoj kun eksterlando.
Dezirataj estas korespondadoj pri jenaj temoj. 1) Vivo de laboristoj en via lando? 2) Prof. unuiĝa movado k. ĝia tendenco. 3) Komunista k. klasbatalamovado. 4) Esp-o sukcesoj en lab. rondoj. 4) Rilato de la proleta amaso al Sovetio.
Rekompence ni donas informojn pri la vivo en Kartvelio k. USSR. Ĉion adresu al «Labesko», Tiflis, Plehanovski prospekt N-ro 64 al K-do Mihaelis.
APLIKU ESPERANTON
La «Hungarlanda Socialista Laborista Partio» (Magyarorszagi Szocialista Munkaspart) deziras interrilatiĝi kun laboristoj el ĉiuj landoj por konstanta korespondado pri jenaj temoj: Enlanda kaj internacia politiko, sindikat-kooperativ-sport- kaj junlaborista movado. Ni petas spertajn, seriozajn K-dojn nin informi. Ĉiam nepre ni respondos.
Adreso: Magyarorszagi Szocialista Munkaspart, Budapest, VII, Hernod-u. 23, Hungario.
ALVOKO
Al ĉiuj laboristaj kaj lernejaj kluboj ĉe kiuj ekzistas rondetoj de «Ateistoj». Oni petas informon pri spertoj de la laboro:
Kian programon vi havas (sendu specimenon)?
Kia literaturo estas eldonita en via lando pri ateismo. (Listo de aŭtoroj kaj mallonga enhavo)?
Se vi havas ateistajn jurnalojn, ni petas vin sendi ilin al nia rondeto laŭ adreso:
U.S.S.R. Voronej. Centra Klubo je nomo de Karl Marx. «Rondeto Ateist».
PETO
La jenaj SAT-anoj estas petataj respondi al mi, ĉar mi jam enuas tiel longe atendadi leterojn: 6845 (Londono), 1883 (Teheran), 286 (Oslo), 6063 (Tiflis), 3502 (Shanghai), 722 (Melbourne), 1284 (Auckland). La leterojn sendu al jena adreso: Moskvo 59, Branska stacidomo Kontora D H T por Alexandro Liljer.

INSTRUISTOJ — ABONU — Internacia pedagogia revuo. Jarabono 2.50 mk. NOVAJ TEMPOJ — Oficiala organo de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE). Specimenon petu de M. GOLDBERG, Klemstr. 14, p., LEIPZIG S 3
INSTRUISTOJ — ABONU — Internacia pedagogia revuo. Jarabono 2.50 mk. NOVAJ TEMPOJ — Oficiala organo de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE). Specimenon petu de M. GOLDBERG, Klemstr. 14, p., LEIPZIG S 3

Jus aperis: Ŝtato kaj Revolucio de N. LENIN — Traduko de G. DEMIDJUK — 150 paĝoj, formato 12 × 18. Prezo: 1 mk. g. ENHAVO: Portreto de l' aŭtoro. — Antaŭparolo. — Ĉapitro I. La klasa socio kaj la ŝtato. — Ĉapitro II. Ŝtato kaj revolucio. La sperto de 1848-1851 j. j. — Ĉapitro III. Ŝtato kaj revolucio. La sperto de Pariza Komuno de 1871 j. La analizo de Marx. — Ĉapitro IV. Daŭrigo. Aldonaj klarigoj de Engels. — Ĉapitro V. La ekonomiaj bazoj por formortado de ŝtato. — Ĉapitro VI. Trivialigo de marksismo flanke de oportunistoj. — Postparolo. — Helpilo por legado. ★ Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT Colmstrasse 1-III, Leipzig-O-27
Jus aperis: Ŝtato kaj Revolucio de N. LENIN — Traduko de G. DEMIDJUK — 150 paĝoj, formato 12 × 18. Prezo: 1 mk. g. ENHAVO: Portreto de l’ aŭtoro. — Antaŭparolo. — Ĉapitro I. La klasa socio kaj la ŝtato. — Ĉapitro II. Ŝtato kaj revolucio. La sperto de 1848-1851 j. j. — Ĉapitro III. Ŝtato kaj revolucio. La sperto de Pariza Komuno de 1871 j. La analizo de Marx. — Ĉapitro IV. Daŭrigo. Aldonaj klarigoj de Engels. — Ĉapitro V. La ekonomiaj bazoj por formortado de ŝtato. — Ĉapitro VI. Trivialigo de marksismo flanke de oportunistoj. — Postparolo. — Helpilo por legado. ★ Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT Colmstrasse 1-III, Leipzig-O-27
Le Gérant: L. Glodeau.
★ Esperanto-Presejo J. Solsona, 9, Rue Hallé, Paris-14ᵉ — Telefono: Gobelins 62-71
N.º 111, 11 de noviembre de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
SENNACIULO
3-a Jaro. N-o 111 — APERAS SEMAJNE — 11. Novembro 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktanto: E. LANTY, 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIᵉ | Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT, 23, Rue Boyer, Paris-XXᵉ | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig O 27
VOĈO EL HINDIO
Rabindranath Tagore pri naciismo
Kaŭze de la teknikaj progresoj la tuta mondo fariĝas pli kaj pli nur unu sola lando. Kaj venis la tempo, kiam la tuta mondo devos trovi nepolitikan bazon por unuiĝi. Se Hindio povos proponi al la mondo tian bazon, tio estos ĝia kunhelpo al la homaro.
Estas nur unu historio — la historio de l’ homo. Ĉiuj naciaj historioj estas nur ĉapitroj de la pli granda…
Ĉiu individuo havas sian memestimon, tial ĝia bruta instinkto igas ĝin batali kontraŭ la proksimulo, en la sola celado al personaj profitoj. Sed la homo havas ankaŭ siajn noblajn instinktojn el simpatio kaj interhelpo.
La homoj al kiuj mankas tiu alta moraleco kaj kiuj, sekve, ne povas vivi en aliula kuneco, pereas aŭ vivas en malnobla stato.
Nur postvivis kaj atingis civilizecon la popoloj, kies interhelpemo estis forta…
En nia primitiva historio, kiam malgrandaj estis la geografiaj limoj de ĉiu lando kaj iliaj interkomunikiloj, tiu problemo estis nur relative malampleksa… Sed nun ĉiuj homaj rasoj kontaktiĝis. Dum la evoluado de la Nacio, la morala kulturo pri frateco estis limigita je geografiaj limoj, tial ke tiuj limoj estis realaj.
Nun ili fariĝis imagaj, tradiciaj limoj, senigitaj je realaj baroj. Tial venis la tempo, kiam la morala naturo de l’homo devas serioze atenti tiun fakton — aŭ perei. Necesas, ke la

Lignogravuraĵo: portreto de Rabindranath Tagore kun longa barbo kaj hararo, en profilo dekstren; supre bengalaj literoj, sube la nomo «RABINDRANATH TAGORE». Subskribo de la artisto: Ludovic Rodo.
Lignogravuraĵo: portreto de Rabindranath Tagore kun longa barbo kaj hararo, en profilo dekstren; supre bengalaj literoj, sube la nomo «RABINDRANATH TAGORE». Subskribo de la artisto: Ludovic Rodo.
homo ekzercu siajn kapablecojn je amo kaj vido por fari grandan moralan alĝustigon, kiu entenos ĉiujn homojn kaj ne nur la diversajn grupojn de sama nacieco…
Kio estas nacio? Ĝi estas la aspekto de tuta popolo kiel organizita potenco. Tiu organizo prizorgas senĉese kaj insiste, ke la loĝantaro fariĝu forta kaj potenca. Sed tiu senhalta penado por akiri la forton kaj la potencon amase altiras en la energion de l’ homo ĝian superan naturon, kiam li estas homama kaj kreopova. Per tia penado, la homa oferemo estas devojigita de ĝia lastega celo, kiu estas morala, por pluigi tiun organizon, kiu estas nur mekanika. Tamen en tio li sentas la tutan moralan kontentiĝon kaj intensegiĝon kaj fariĝas per tio treege danĝera por la homaro. Li sentas sin senigita je la neceso obei al sia propra konscienco, kiam li povas transdoni sian respondecon al tiu maŝino, kiu estas kreaĵo de ĝia inteligenteco kaj ne de ĝia morala personeco.
Tiarimede, la popoloj kiuj ŝatas la liberecon, ĉiamigas la sklavecon en granda parto de l’ mondo kun la profunda memestima sento, ke ili plenumis sian devon. Tiel homoj nature justaj, fariĝas maljustegaj…
La naciismo estas granda minaco.
La tute nuda pasio de l’ egoista amo de l’ Nacioj, en sia ebria deliro el avidemo, dancas je tintado de la mortigiloj kaj je la ritmo de poemoj kriegantaj pro vengo.
Kompiltradukita el «Nationalisme» (Naciismo), franclingva eldono, 1924.
— página 2 —
2 — SENNACIULO
ĈINIO LERNAS «KIEL FARI TION»
de iu, kiu jus revenis (el tie)
Nur vidinte la fabrikojn en Singapor mi povis bone kompreni la staton de la ĉinia industrio kaj ĝia konstanta malvolviĝo.
Unue, la grundo estas havebla de la ĉinaj kapitalistoj senpage aŭ, almenaŭ por preskaŭ neatentinda prezo; due, la klimato estas tia, ke ne necesas fortike konstrui fabrikojn — nur estas bezonata tegmento por la maŝinaro. Superabunde ekzistas malkara laborforto, kaj nenia leĝo pri laborkondiĉoj…
En fabriko, kiun mi vizitis, la salajro por plenaĝuloj varias de 60 centoj ĝis 1,20 dolaro. Kaj tio ĉi estas pli bona pago ol estas la kutima — de orienta vidpunkto. Tri okhoraj ŝanĝoj potage okazas en la laboro kaj la semajnlabortempo estas septaga. Kiel povus
en kestoj fabrikitaj el ligno segita en lia propra segejo. Li havas propran ŝiparon por transporti kaj la krudaĵojn kaj la finitajn produktaĵojn.
★
Tiu ĉina Stinnes havas maŝin-fabrikon, kie li faras siajn proprajn modelojn kaj kie la plej lastaj ekzempleroj de komplikaj okcidentaj maŝinoj estas kopiataj kaj reproduktataj de ĉinaj mehanikistoj, kiuj aldonas siajn eĉ pli lertajn rimedojn por pligrandigi la produktkapablon.
Tiu eksterordinara ĉino posedas ankaŭ grandegan kaŭĉukarbo-plantejojn. Li sulfure prilaboras la krudan kaŭĉukon kaj aliigas ĝin

Foto de granda strato en Ŝanhajo: multaj homoj kaj tramreloj, altaj konstruaĵoj kun vertikalaj ĉinaj reklamŝildoj ambaŭflanke.
Foto de granda strato en Ŝanhajo: multaj homoj kaj tramreloj, altaj konstruaĵoj kun vertikalaj ĉinaj reklamŝildoj ambaŭflanke.
LA MODERNA ĈINIO. — SHANGHAI, STRATO NANKING.
okcidento konkuri sukcese kontraŭ tiaj kondiĉoj.
★
Oni povus argumenti, ke la pli supera maŝinaro, la pli granda teknika lerteco de la okcidentaj laboristoj kaj la pli granda organizkapableco de kelke da okcidentaj ĉefindustriistoj povus kompensi tian staton. Tion mi mem imagis, ĝis mi vizitis Singapor. Ne nur la ĉinoj montras grandan negoceman subtilecon kaj kapablecon por harda laboro, sed ankaŭ ili havas genion por la moderna kapitalista entreprenoj.
La gvidantaj ĉinaj kapitalistoj komprenis la necesecon havigi al si krudaĵojn ĉe ilia devenloko, por utiligi ĉiujn fabrikajn restaĵojn kaj kiom eble plej aliigi la tutan krudaĵojn kaj duonfinitajn varojn en finpretajn artiklojn, kaj vendi ilin senpere al la konsumanto.
La plej miriga ekzemplo pri la progresoj, kiujn ili faris, estas iu ĉina industriisto ĉe Singapor, kies onidira riĉeco superas 40 milionojn da dolaroj. Li havas grandegajn ananas-plantejojn, kaj konstruis vastan fabrikon, kie li povas enskatoligi la ananas-kubetojn por la okcidenta konsumado.
La fabriko estis konstruata el brikoj faritaj en liaj propraj fornegoj. Liaj lad-skatoloj estas faritaj per la plej freŝdata maŝinaro en alia fako de la fabriko. Ili estas enpakitaj
je pneŭmatikoj por cikloj kaj aŭtomobiloj, je botoj kaj ŝuoj kaj aliaj diversaj kaŭĉukaj varoj. Mirigite mi rigardis la lertecon kaj rapidmovecon de la geknaboj, kies aĝo estas proksimume okjara, kiuj kudris ornamitajn ŝuojn kun kaŭĉukaj plandoj.
La britia eksporto jam spertis la premon de la konkurenco de tiu viro. Lia plej lasta entrepreno estas biskvita fabriko, kie li faras la plej nov-specajn anglajn biskvitojn kaj vendas ilin al la eŭropanoj en Oriento.
Tra tuta Azio estas pli da indiĝenaj ol da eŭropanaj labordonantoj. Fakte, la promerkata lukto hodiaŭ ne estas inter eŭropanoj interbatalantaj por vendi kolorajn naztukojn en Oriento, sed inter la mastrumkapableco de la orientaj kaj okcidentaj entreprenoj.
Ne nur la ĉinoj kaj japanoj forpuŝos la eŭropanojn el multaj orientaj merkatoj, sed ili siavice probable baldaŭ ekatakos la enlandajn merkatojn de siaj konkurantoj.
El «The Daily Herald» elangligis IUELIE.
(Estas tre notinda la fakto, ke en Ĉinio mem ekzistas la kondiĉoj necesaj kaj sufiĉaj por la malvolviĝo de la grandindustrio. Pro la ekzisto de tiaj kondiĉoj, Ĉinio ne devas esti komparata, kiel iafoje faras K-doj, kun aliaj mondpartoj, kiujn koloniigas la kapitalistaj landoj. — Trad.)
EL BRITIO
Miloj da ministoj ĉesas labori en la Mezlando de Britio.
Minaco kontraŭ K-do A. J. Cook.
La tuta Mezlando-Karbodistrikto estas tre agitiĝa pro la decido de la Ekzekutivo de la Minista Sindikato transloĝiĝi al la regiono, kie okazas nun la plej akra barakto.
Esperemo montriĝas per la granda malaltiĝo en la nombro de laborantaj ministoj. Antaŭ unu semajno laboris 70.000 homoj, hodiaŭ laboras 25.000 malpli kaj tiu nombro malaltiĝas milope ĉiutage.
Kapitalistoj ektimigitaj.
En la kapitalista gazetaro regas paniko. La Manchester Evening News (Vespera gazeto) raportas: «Retroiro al ŝaktoj haltas». La Notts Evening News raportas: «Laboras malpli da homoj. Oni malkaŝe konfesas ĉi tion». Eĉ la fama Notts Evening Post raportas: «La vizito de S-ro Cook havis gravajn sekvojn.»
Plej signife el ĉiuj estas la fakto, ke, por la unua fojo, la karbokompanioj rifuzis publikigi la nombron de la laborantaj ministoj. Multaj el ili jam konfesis la gravan malpliiĝon.
Entuziasmegaj manifestadoj.
Oni ne povas priskribi la akcepton de A. J. Cook en la Lancs distrikto. Ĉie oni aklamadis lin. Pli ol dekdufoje lin portis sur la ŝultroj entuziasmigitaj aklamantoj. Homoj interpuŝiĝis por manpremi lin kaj virinoj interbatalis por atingi lin kaj tuŝi liajn vestaĵojn. Li estis laca, sed plena je batalemo. «Neniu antikva reĝo», raportas unu el la kapitalistaj gazetoj, «kunvokanta siajn soldatojn por lasta malespera rezisto iam montris vizaĝon pli firman».
La entuziasmega akcepto de la laboristamaso havas la konstraston en la sinteno de la dungantaro kaj mezklasularo. La scio pri la alveno de A. J. Cook ĉe hotelo en Nottingham, lunde vespere, kvazaŭ fajre disvastiĝis. Li apenaŭ restis en la hotelo 1/2 horon, kiam la hotelestrino venis al lia ĉambro kaj petis, ke li trovu alian loĝejon, ĉar ŝi timis malpacon. Cook trankvile kaj kuraĝe marŝis tra minacanta amaso da faŝistoj, starantaj en la salonego de la hotelo.
Barikado en la dormoĉambro.
La hotelestroj alvokis la policistojn; ni rapide ŝanĝis la dormĉambron kaj oni penis kaŝi la numeron de la ĉambro. Kiam ni enlitiĝis meznokte, ni ŝlosis la pordon kaj starigis barikadon el meblaro.
Frumatene oni penis enpenetri, sed la atakantoj malsukcese foriris. Baldaŭ poste, mi iris al la koridoro kaj subaŭskultis instruan paroladon.
«Kie li estas?» diris unu voĉo. «En numero…» estis la respondo.
«Eltiru lin. Pafu la…», diris la unua parolanto.
Sed ili estis bravaj nur en vortoj, kaj la mateno alvenis sen iu signo de malpaco.
Eble estis pli bone por la burĝoj de Nottingham. Loka laborista gvidanto min certigis, ke se oni estus tuŝinta la gvidanton de la ministoj, ili estus alvenintaj al Nottingham de dudeko da kilometroj por lin vengi.
«Ili tuŝu nur unu haron de lia kapo» diris maljuna ministo, «kaj, je dio, ni…» Mi finis la frazon por li. «Lasus al ili nenion krom la okuloj por plori».
Tradukis el «La Ministo» (Okt. 23. 1926). I. FLOWER (3398).
— página 3 —
SENNACIULO — 3
Notoj el Francio
Oni francigas.
Sufiĉe konata estas la t. n. individuismo de la franca popolo. Ĝia «elturniĝismo» trovis en la nasko-evitigo bonan kampon por plugi. La statistikoj ja montras, ke malgraŭ relative bonaj vivkondiĉoj, la familioj pli kaj pli limigas la nombron de infanoj.
Ne efikis la antaŭ kelkaj jaroj eldonita leĝo kontraŭ la propagando kaj aplikado de evitigaj naskorimedoj. Tial la industriistaro devis trovi eksterlande laborforton. Nun estas en Francio pli ol tri milionoj da «fremduloj». Ĉe tia konstato estiĝis lastatempe «patriota angoro»: ĉu do malaperos Francio pro manko de francoj? La regantaro «elturniĝeme» solvis la demandon. Antaŭ nelonge estis decidite francigi grandskale enmigrintojn.
Eksterordinara estas ĝis nun la regnaniĝo. Ĝin malhelpis diversaj baroj. Unue, necesa estis dekjara restado en Francio; poste, la klopodoj por ricevi la ŝtatan konsenton estis tiom longaj kaj tedaj, ke multaj franciĝemuloj ne kuraĝis entrepreni ilin. Tiel en la

Karikatura desegnaĵo: kalva kapo de viro kun blanka barbo, vidata de malantaŭe/flanke. Subskribo: M. Poincaré.
Karikatura desegnaĵo: kalva kapo de viro kun blanka barbo, vidata de malantaŭe/flanke. Subskribo: M. Poincaré.
jaro 1925 oni «francigis» nur 11.107 personojn. De nun estas decidite plifaciligi la regnoaniĝon de la dezirantoj. Laŭ leĝo voĉdonita de la Senato, la 4-an de decembro 1925, kaj kiu tre certe baldaŭ trovos finfinan aprobon ĉe la deputitoj, trijara restado en Francio sufiĉos por povi peti la «favoron» fariĝi franca regnano.
Sed ĉu do multaj tiaj petoj estas faritaj? Jes, la koncerna administracia fako ricevas proksimume 200 petojn ĉiutage, malgraŭ ĉiuj menciitaj malfacilaĵoj. Oni antaŭvidas, ke post la definitiva akcepto de la leĝo, 100.000 «franciĝoj» povos okazi ĉiujare. Tiele Francio havos malpli kaj malpli da francoj, sed pli kaj pli da francianoj!
Kaj la kompatindaj patriotoj devos ĉesi kriaĉadi: «Francio al la francoj!»…
La franko revaloriĝas, sed perdas sian aĉetkapablon en Francio.
Kiam la dolaro valoris pli ol 40 frankojn, la jurnalistaro diradis, ke tio kaŭzas la senĉesan plialtiĝon de la vivkosto. Oni vokis al la franko-savanto Puankare. Nun la dolaro valoras nur 30 frankojn; sed la prezoj daŭrigas plialtiĝi, kaj la impostoj fariĝas pli kaj pli pezaj.
Dume la naiva popolo esperime kaj iom mirigite atendas klarigojn pri tia stranga kontraŭdiro.
Ĝis kiam?…
Mankas al nia «Financministro» 600 novaj abonoj por ke li povu daŭre liveri al vi Sennaciulo-n por la nuna prezo. Varbu, varbadu. Se ne??…
Parlament-elektoj en Saksio
La 31-an de oktobro okazis baloto en Saksio. La agitado ne estis tiom intensa, kiom ĉe la antaŭaj. La burĝaj partioj agitis per la devizo «Neniam ree Sovet-Saksio», kvankam ne jam ekzistis «Sovet-Saksio». Sed per tiu devizo, oni volas timigi la etburĝojn. Dum la du lastaj tagoj la laboristpartioj streĉis la fortojn, por veki la dormemulojn. La ĉi-suba tabelo donas klaran bildon pri la konsisto de la nova parlamento kaj la burĝoj timigite konstatas, ke ruĝa Saksio fariĝas ankoraŭ pli ruĝa.
| Partioj | Okt. 1926 | (saksa parl.) Nov. 1922 | (regna p.) Dec. 1924 |
|---|---|---|---|
| Nacia Soc. Lab. Partio (Hitler) | 37.736 | ||
| Popol-Soc. Lab-Komuno | 10.382 | 11.358 | 83.077 |
| German-Naciuloj | 341.165 | 482.469 | 546.964 |
| Germana Popol-Partio | 292.079 | 474.708 | 409.726 |
| Ekonomi-Partio | 237.512 | 5.137 | 124.194 |
| Centro (klerikaluloj) | 23.859 | 22.614 | 25.893 |
| Demokratoj | 111.358 | 214.189 | 192.032 |
| (*) Partio por Kompenso | 98.258 | 18.926 | |
| Regna Ligo de Dom-k. Grundposedantoj | 7.027 | ||
| Malnova Social-demokrata Part. | 98.026 | ||
| Social demokrata Partio | 758.142 | 1060.247 | 936.207 |
| Komunista Partio | 342.112 | 266.864 | 294.458 |
La saksa parlamento havas 96 mandatojn, kiuj dividiĝas jene:
| Partioj | Nunaj | Antaŭaj |
|---|---|---|
| Naci-socialista Lab. Part. | 2 | |
| German-nacia Popolpartio | 14 | 19 |
| Germana Popolpartio | 12 | 19 |
| Ekonomi-Partio | 10 | |
| Demokrata Partio | 5 | 8 |
| (*) Partio por Kompenso | 4 | |
| Malnova Soc.-dem. Partio | 4 | 23 |
| Socialdemokrata Partio | 31 | 17 |
| Komunista Partio | 14 | 10 |
La aliaj partioj ne ricevis mandatojn.
Naturamika Spirito
Ekzistas ankoraŭ laboruloj ĉirkaŭ ni, kiuj ne scias, kion signifas la naturamika movado, kiuj sen celo kaj sen senco vivas siajn libertagojn kaj senkontente komencas denove siajn labortagojn, kun maldoĉeco en la animo kaj plej ofte kun naŭza sento pro la vulgaraj amuzoj de la burĝaj dimanĉoj.
Tamen bedaŭrinde estas ankoraŭ tiel. Multaj rigardas la naturamikojn kiel iajn aliajn societanojn kaj tute ne klopodas ekkoni la kulturtaskon de la naturamika movado. Kaj tamen ĉu ne devus paroli al ili la fakto, ke nia Asocio nombras pli ol 1.600 lokajn grupojn kun preskaŭ 200.000 anoj; ke ĉie ĝi produktas viglan ekseiton, korpan kaj spiritan; ke ĝi malfermas al la okuloj?
Tio devus sufiĉi por ĉiujn laboristojn konduki en la komunon de la naturamikoj.
Tradukita laŭ informoj de la gazetarservo en la turista Asocio «La Naturamikoj» Wien.
(*) Tiu partio ekzistas plej el la ŝparemuloj kaj etburĝoj kiuj fariĝis viktimoj de la inflacio kaj stabiliĝo de la marko kaj kiuj esperas per tiu organizo ricevi la perditan monon.
Lian faŝistan moŝton protektas Dio
Por la kvara fojo, la italia tirano evitis la morton. Eksciinte pri tiu nova atenco, la papo eldiris: «Estas evidente, la «Duce» (la gvidanto) estas de dio protektata.»

Karikaturo: granda kalva kapo de Mussolini kun larĝa kolerema vizaĝo, elstaraj okuloj kaj kunpremitaj lipoj.
Karikaturo: granda kalva kapo de Mussolini kun larĝa kolerema vizaĝo, elstaraj okuloj kaj kunpremitaj lipoj.
«Se iu registaro, ĉu respublika aŭ monarkista, perforte silentigas sian popolon, oni ne devas indigni kontraŭ tiuj, kiuj perforte respondas perforton». MUSSOLINI, en la jaro 1910
Ŝajnas, ke jes. Kaj tio pravigas la diron de Proudhon: «Dio, ĝi estas la malbono.»
Sed ŝerca ne estas la temo. Oni precipe demandas sin, kio metis en la koron de la dekkvinjara Zamponi tiom da vengemo kaj kuraĝo? Sendube li estis atestanto ĉe kelkaj krimoj kaj kruelaĵoj faŝistaj. Almenaŭ li aŭdis pri ili. Kaj lia juna, pasia koro ŝveliĝis per nevenkebla deziro vengi per unu fojo ĉiujn viktimojn de la «nigraĉemizuloj», mortigante ilian banditestron.
Pafis la kuraĝa junulo; eĉ ne vundis la tiranon. Sed la heroa pafinto mortfalis, trapikite per 15 ponardobatoj, gorĝpremite, piedbatite, kvazaŭ dispecigite de la sovaĝaj faŝistoj.
Kia heroeco! La faŝista reĝimo estas ja granda forto por la subteno de tiaj bravuloj. Tiaj servistoj indas la mastron.
La jubileo-ĉeno de SAT
REBEL (Neumark) 1 mk.; KRASTIN (Riga) 1,10 mk.; RIEDELN (Rothenbach) 0,80 mk.; KLOPFLEISCH (Pokrovsk) 1,09 rubl.; OCELKA (Wien) 1 ŝil. aŭstr.; CAREY (Liverpool) 2/6 ŝil.; FRANCE (Manchester-Handforth) 2/6 ŝil. alvokas la grupanojn el Manchester (ne senlaboraj) kaj K-dinon SAVAGE (Blackburn) helpi en la forĝado; JONSSON (Hallefors) 3 kr. sved.; BIŜĈAN (Osijek) I. 100 din.; AZORIN (Córdoba) 5 peset.; SCHMELZER (Eschefeld) 1 mk.; BUCHMANN (Elizabeth) 1,50 dol.; KAHL (Giessen) 0,50 mk.; PLATIEL (Landshut) 1 mk., invitas ĉiujn vegetaranojn kaj kontraŭalkoholulojn. RIBEIRO (Porto) 4,30 esk.; NICOLLET (Lyon) 20 fr.
Adm.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
El Ĉekoslovakio
En Bohemio ekzistas 3791 pastroj kaj 727 monakoj katolikaj; tiu ĉi eklezio posedas preskaŭ 4 % de la tuta kultura tero. Do, por unu «Servisto de dio» ok hektaroj. En Moravio estas 2381 pastroj kaj monakoj, en Silesio 175 kaj en Slovakio 2215 pastroj kaj 537 monakoj. Kompatinda «plejpotenca» dio, kiu bezonas tiom da servistoj.
Generalaj salajroj kaj agoj.
Dum la juĝesploro kontraŭ la «memfariĝinta» (selfmade-man) legiano «generalo» Gadja, publikiĝis interalie la fakto, ke tiu ĉi eminenta ĉeka patrioto (filo de germanaj gepatroj, vera nomo Geidl) ordonis en Aĉinsk (Siberio) pafmortigi kaptitan bolŝevikan funkciulon, sub la preteksto, ke li «provis forkuri»; generalo Gajna tiam eĉ ne efektivigis la esploradon en ĉi afero, ordonitan de la stabo. Pli poste, en Transbajkalio, Gajda lasis pafmortigi 600 kaptitajn ruĝarmeanojn. Kaj tia homo estis generalo en la armeo de la «demokrata» respubliko.
La salajro de ĉekoslovaka generalo kun ĉiuj alpagoj estas 98.000 ĉk., do, 250 ĉk. potage. Kontraste, la pensio de ĉekoslovaka militinvalido estas 540 ĉk., tiu de militvidvino 900 ĉk., tiu de militorfo 600 ĉk. kaj tiu de la gepatroj maljunaj de mortinta soldato 600 ĉk. pojare.
Kiom ricevas unu invalido por jarduono aŭ militvidvino por 17 semajnoj ricevas unu generalo por unu tago. Unu generala salajro egalas la pensiojn de 113 militkripuloj. La eduk-alpago por infano de milit-invalido estas 36 ĉk. jare, por infano de generalo 1800 ĉk. La laboristoj batalintaj kaj kripligitaj pro la «patrio», fartas pli malbone ol la ĉevaloj kaj hundoj de la generaloj.
Ĉekoslovaka senlaborul- kaj senloĝul-prizorgado.
En Praha troviĝas 12 kabaredoj kun lukse aranĝitaj drinkejoj, kiuj posedas la permeson esti malfermataj la tutan nokton; sed nur ekzistas unu sola azilo kun 64 litoj por homoj senloĝejaj. Nun la urbestraro kune kun la registaro projektas planojn por konstrui en Praha ampleksan… zoologian gardenon.
La monsubtenojn al la senlaboruloj en Ĉekoslovakio devas, laŭleĝe (leĝo pri la t. n. Gent-a sistemo), pagi el la propraj rimedoj la fak- kaj prof-organizoj. Sed ne ekzistas leĝo, kiu konsentus, aprobus aŭ eĉ nur konstatus la ekziston de ĉi organizoj. Do laŭleĝe ne ekzistanta organizo, devas plenumi laŭleĝajn devojn, kiujn speciala leĝo al ĝi surmetas. Tiamaniere la kapitalista registaro intencas elĉerpigi la financrimedojn de la laboristorganizoj kaj ilin tiele ruinigi.
Kompilis ERIŜAZZO (6444).
Pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton (1) de nia lingvo. L.-L. ZAMENHOF.
(1) Havebla ĉe nia Administrejo estas la «Fundamento de Esperanto».
«Barbarajoj» en Sovet-Siberio
La ĉiutaga gazeto «Münchener Zeitung» de la 22-a de oktobro 1926, aperigis ĉi sekvantan artikolon pri Siberio. Ĉar la menciita gazeto eble havas pli ol centmil abonantoj, necesas, rebati ĉi-asertojn. K-doj, mi senpacience atendas de vi registritajn leterojn, por ke mi povu postuli de la «Münchener Zeitung», ke ĝi publikigu viajn respondojn. Kolektu materialon, ĉu la menciitaj gazetoj kaj lokoj estas vere ekzistantaj kaj kiaj estas la faktoj.
Ĉion tiurilatan vi sendu al: ROBERT E. BITZER, München-Schwabing, Germanio, Hesseloherstrasse 11, II.
Pri la stato en la vilaĝoj de Siberio ĉe ni oni eĉ malpli scias, ol pri la vilaĝa vivo en eŭropa Sovetio. Kaj tamen la fakto Sovetio estas Siberio. Hazarde ni nun sukcesis ricevi vicon da siberiaj provinc-jurnaloj: «Sovet-Siberio», Sowjet-Sibirien, Irkutsk; «Ruĝa Gazeto», Rote Zeitung, Tomsk; «La ruĝa stelo», Der rote Stern, Omsk; «La laborista potenco» Die Arbeiter-Macht, Minussinsk; «La ruĝa Altai» Der rote Altei. loko ne menciita; kaj aliaj, kaj ĉi-sekve ni kopias el ĉi tiuj gazetoj kelke da priskriboj pri la vilaĝoj, kiuj estas despli atentindaj, ĉar la priskriboj devenas de la rusoj mem kaj pro tio povas pretendi nepran fidindecon. (Redakcio de «München’a Gazeto»). 22. 10. 26.
Malkulturo.
«Nia vilaĝo estas tre granda, ĝi ampleksas entute 230 mastrumojn», oni raportas el la vilaĝo Kolowo, gub. Omsk, — «sed tamen ĉe ni tute ne ekzistas personoj skribsciantaj; ni ne havas vilaĝsoveton, nek malsanulejon, nek lernejon, nek preĝejon». Pri la citita ankaŭ plendas la loĝantoj de vilaĝo en Altai: «Pri nia kulturo oni povas raporti per kvar vortoj: ni ne konas ĝin; ni havas kelke da lernejoj, sed neniun instruanton. Ni havas legejojn, sed tie ne troviĝas ia libro, nek gazeto. Kiu interesiĝas pri tio…? La ĉi tieaj gehomoj plej parte estas analfabetoj, neniu scias legi, nek skribi. («La stelo de Altai», n-ro 203). Pri la sama ankaŭ plendas la loĝantaro de siberia sudo, vilaĝo Mjatljaeb, gub. Balagansk: «La kulturo ĝis nun tute ne tuŝis nin. Ni eĉ ne konas petrolo-lampon kaj vespere ni sidas ĉirkaŭ la fajro, brulugante pintorĉojn. Fajron oni ankoraŭ estigas per helpo de fajra ŝtono. Oni kredas je sorĉistinoj kaj magiistoj. La tero estas prilaborata per iloj kaj metodoj devenantaj el prapatra tempo. Tre malofte okazas, ke el la urbo venas iu al ni, kunportante gazetojn aŭ raportante al ni, kio okazas en la cetera mondo. Per unu vorto, — La vilaĝanoj ĉi tieaj estas same stultaj kiel estis iliaj patroj kaj avoj….» (La Laborista Potenco, n-ro 219).
Drinkemo.
Ĉiutage la gazetoj raportas pri amasebriiĝo de tutaj vilaĝoj kaj distriktoj. Ekzemple raportas «La Laborista Potenco», el la Minussinska gub.: «Oni ne plu rekonas la vilaĝon Petrovka. Dum la pasinteco ĝi estis tiom trankvila kaj silenta, nune torente fluas la Ssamagon (?)… Junuloj kaj maljunuloj, virinoj kaj knabinoj, ĉiuj drinkas. Brua, plej vulgara insultado, skandaloj kaj interbatiĝoj dum tutaj noktoj daŭras ĝis mateno. La brando ĉie triumfas, ĉiutage kaj ĉiuhore oni renkontas ebriulojn sur la stratoj….» — «Plej malbone estas ĉe festotagoj…» — oni raportas el Irkutsk. «Alproksimiĝis la paskaj tagoj. Apenaŭ en unu domo regis paco. Ne malofte, ke vilaĝano pretigis plensitelon da Ssamagon. Vespere — la kutimaj interbatiĝoj; la fenes-
troj — disrompitaj; la inoj perfortitaj. Oni preskaŭ ne sukcesis bandaĝi ĉiujn vunditojn.» («Sovet-Siberio», n-ro 100). Ankaŭ el la gub. Minussinsk la «Laborista Potenco» per sia n-ro 143 simile raportas: «Ĉiufesttage oni povas atenti, ke nia vilaĝo dronas en Ssamagon, eĉ la virinoj kaj knabinoj tre ofte estas plene ebriiĝintaj kaj atakas sin reciproke per tranĉiloj… Eĉ la prezidanto de vilaĝa soveto partoprenis antaŭ ne longe je tia hontiga agado kaj jetrompis la fenestrojn de la malriĉulaj domoj… »
Vagisteco.
«Preskaŭ en ĉiu vilaĝo» — oni legas en n-ro 143 de «Sovet-Siberio», gazeto aperanta en Irkutsk — «ariĝas hordoj el vaguloj kaj friponoj, plej ofte estrataj de krimula viraĉo, al kiu ili blinde obeas. Tia bando sin sentas tute sekura, ĝi ne atentas la leĝojn kaj perfortas la tutan regionon. En vilaĝo Michalewo, gub. Irkutsk, bando da dekkvar viroj terurigas la tutan vilaĝon. Ĉi vaguloj faras kion ili deziras, ili eniras la domojn de la malriĉaj vilaĝanoj, forprenas de ili la lastan panpecon, batas inojn kaj infanojn kaj foriras, kaj neniu troviĝas, kiu liveras ilin al la justa juĝo». Gazeto «La Ruĝa Stelo», en Omsk, raportas: «En la vilaĝo Darjidoff ne pasas tago, dum kiu ne estas vundita iu per tranĉilo aŭ mortigita. La vilaĝanoj kutimas diri: «Se dum festotago neniu estas mortigita, oni malbone sin amuzis». Sole dum la lastaj monatoj ĉe ni estas registritaj 57 fimortigoj, ne kalkulitaj la interbatiĝoj kaj aliaj vagulfaroj». Ĉi tiuj nur estas sciigoj, elĉerpitaj hazarde el la menciitaj gazetoj. Tiaj notoj estas troveblaj grandnombre en laŭvolaj provincgazetoj.
Senmoreco.
Unu el la plej abomenindaj kaj senhontaj elmontroj de la malkulturo kaj vagisteco en siberiaj vilaĝoj estas la turmentado de la inoj. Tre ofte tiaj fiagoj estas farataj de organizitaj bandoj, nombrante dek ĝis dudek viroj. La provinca tribunalo en Novonikolajevsk dum la jaro 1925 traktis pli ol 200 tiajn perfortajojn. Ŝajnas, ke tiaj krudaĵoj kaj abomenindaĵoj nune apartenas al la ĉiutaga vivo de siberia vilaĝo, kune kun la Ssamagondrinkado. El vilaĝaj leteroj, aperantaj ĉiutage en la gazetoj, oni povas ekscii terurigite la senesperajn kriojn de la loĝantoj, kiuj senhelpe estas elliveritaj al la krimularo. Per kia malaltnivela kaj facilanima pensmaniero estas farataj tiaj krimoj en vilaĝoj, montras jenaj sciigoj: «En Nowotscherobsk estas tute maleble por la inoj, vespere surstratiĝi; ĉi tie formiĝis bando el 17 edziĝintaj viroj, kiuj ĉasas la inojn; forrabas ilin». («Sovet-Siberio» n-ro 61). «En la vilaĝo Kusnezowsk vivas iu Eukrejeff. Ĉi tiu viro jam estis ano de la Komunista Partio. Sed pro drinkemo kaj diversaj perfortoj li estis eksigita. Sed sian vivmoraron li pro tio ne ŝanĝis; li ĉiuvespere estas ebria kaj turmentas sian edzinon tre ege abomeninde. Antaŭ ne longe li ebrie batis la inon tiel longe, ĝis ŝi svenis, poste li trenis ŝin tute nudigitan inon sur la kampon neĝkovritan, denove batis ŝin tie, kaj fine lasis ŝin kuŝi tie senhelpe, sangokovrita, dum la plej ega siberia frosto. Post kelka tempo preterirantaj vilaĝanoj trovis ŝin mortintan». (La ruĝa Altai, n-ro 98).
Superstiĉo.
Per kiaj superstiĉaj rimedoj eĉ la vilaĝestraro kontraŭbatalas la epidemiojn vaste disvastiĝintajn en la siberia sovaĝejo, tion montras jena priskribo de okulatestanto, kiun publikigas la «Ruĝa gazeto», aperanta en Tomsk: «La vilaĝo Akimowka dormas. Odoras kvazaŭ sterko, lakto aŭ freŝa fojno. Ĉio estas enripoziĝinta… Ĉirkaŭ noktmezo malproksime laŭtiĝas flustraj viraj voĉoj. Ili devenas de la rivero; mi rapidas tien kaj malantaŭ fojnejo atendas kaŝita. Tre malkutima rigardo prezentiĝas al miaj okuloj: eble dudek ĝis tridek paŝoj malproksime de mi staras eble
— página 5 —
SENNACIULO
tridek knabinoj tute nudaj, antaŭ kunveno de vilaĝanoj kaj maljunulinoj. Apud ili tute videble montriĝas la silueto de plugilo. Kelke da paŝoj apud la kunveno staras la plej aĝa vilaĝano, maljunulo kun longa barbo, parolante per trema voĉo : « Pro dio, knabinoj, mi petas vin, kiu el vi estas atakita de la epidemio, tiu antaŭenpaŝu… ne ruinigu la tutan vilaĝon.., pro dio… mi petas vin… » Kelkan tempon ĉiuj silentas. Fine ok knabinoj antaŭpaŝas. « Kiu ankoraŭ.. knabinoj… je nomo de kristo… antaŭenpaŝu… malhonte… » Sed la ceteraj knabinoj ne plu sin movas. Nun la maljunulo alpaŝas la knabinojn kaj vaste etendante la brakojn, krucsignas la « purajn » knabinojn. La ok eksiĝintaj knabinoj memvole sin jungas antaŭ la… plugilo kaj trenas ĝin ĉirkaŭ la tuta vilaĝo. Iliaj nudaj korpoj, prilumigitaj per la lunlumo, fantome brilas en la nokto… « La epidemio estas enterigita… ». Tiamaniere oni agas en iaj distriktoj de la gub. Nischni-Nowgorod ; en Siberio preskaŭ en ĉiu vilaĝo… »
Raportanto de la « Munchen’ a Gazeto », 22. okt. 1926 : H. v. H.
Aĉetu SAT-Akciojn !
Kaŭze de nia nova katalogo, ni ricevis multajn demandojn pri la aĉetkondiĉoj de niaj akcioj. Pro tio ni preferas kolektive respondi, por ke ĉiu K-do havu la eblon informi sin.
Celo de la akci-eldono. — Kiel ĉiu kooperativo por povi evolui bezonas monon, tielsame ankaŭ la nia. Kion ni faras per ĉi mono ? Ni eldonas valorajn librojn en esperanto, kiujn povas legi ĉiu laboristo en la tuta mondo. Multaj manuskriptoj troviĝas en la manoj de la Ekzekutiva Komitato, por ilin eldoni ni bezonas monon. Ju pli da akcioj estas aĉetataj, des pli ni fariĝas aktivaj en nia entrepreno. Ĝis hodiaŭ ni jam eldonis 24 diversajn librojn. K-doj helpu en tiu granda tasko de SAT, por ke ni baldaŭ povu eldoni la 50-an verkon ! Se hodiaŭ ĉiu membro aĉetus nur 1/2 akcion, SAT mem povus instali presejon kaj per tio pli profite labori. Cetere, ĉiu povas aĉeti akciojn de SAT ankaŭ ne esperantistoj.
Ni eldonis :
- Serio A (1-3000) je valoro de 1 (unu) dol.
- Serio B (1-3000) je val. de 1/2 (duona) dol.
Avantaĝoj de akcihavantoj. — Ĉiuj pagantoj ricevas akci-biletojn laŭ valoro de la enpagita sumo, kiu estas repagebla 3 jarojn post la dato de la enpago, registrita en niaj libroj, plus 10 % de la ĉiujara rento, kiu ne kontante estas elpagata, sed krediitigata per alskribo al la origina sumo. La 10 % rento valoras nur por tiuj, kiuj konstante estas posedantoj de la akci-biletoj dum tri jaroj. La akcioj de SAT havas konstantan valoron kaj ne estas tuŝataj per inflacio.
Niaj K-doj eĉ povas uzi la akciojn, kiel pagilojn en interrilato kun la Administracio por pagi membrokotizojn, abonojn, mendojn ktp. ; per tio la membroj kaj abonantoj havas gravajn faciligojn. Ili povas kvazaŭ asekuri sin kontraŭ okaza nepagkapablo en malfavoraj cirkonstancoj. Jam multaj K-doj spertis la bonon de tiu akci-arango.
Adm.
TAJLORISMO
Jam aperis en Sennaciulo kelkaj artikoloj pri maŝinismo, aliaj pri fordismo aŭ tajlorismo ; ĉar ĉi lasta temo estas ja tre grava por la laboristaro, eble estos interese prezenti la demandon al la atento de lernema SAT-anaro.
— Kio estas tajlorismo ?
Malfacile oni povas elekti inter la multaj difinoj, donitaj de kompetentuloj. Laŭ Tajlor mem, la fundamentaj principoj estas jenaj :
Ĉiu devas havi precizan priskribon de la laboro farota.
Ĉiu devas esti metata en plej bonajn kondiĉojn por fari sian taskon.
Ĉiu devas ricevi altan salajron, kiam la tasko estas bone farita.
Ĉiu devas scii, ke, se li malsukcesos, li estos maldungata.
El la diroj de liaj disĉiploj oni povas aldoni kelkajn pliprecizigojn.
a) Antaŭ ol entrepreni laboron, oni devas studi ĝin detale, kaj determini la metodon por ricevi la plej bone faritan laboron en la plej malgranda tempo.
b) Bazi sin sur mezuro de la tempo necesa por ĉiu movo, forlasi empirismon.
c) Kiel eble plej unuecigi la modelojn. Tio signifas, plej eble malgrandigi la nombron de diversmodelaj aparatoj destinitaj por la sama celo kaj uzado.
La ĉi supraj principoj klarigas bone la tajloran sistemon.
Pri la 4ª punkto citita de Tajlor ni devas diri ke liaj disĉiploj kaj ĉiuj propagandistoj de la sistemo deklaras ĝin neaplikebla. En libro speciale verkita por propagandi tajlorismon en Francio ni legas :
« La ĝenerala aplikado de la nova metodo ebligos trovi por iu ajn laboristo iun laboron de li farebla, iun taskon por kiu li havos specialan emon kaj kapablon. »
La argumentoj de niaj mastroj.
La ofte publikigitaj artikoloj en la teknikaj revuoj montras la duoblan celon de la verkistoj (ĝenerale progresemaj inĝenieroj) : 1. Konvinki la industriestrojn, ke la aplikado de tajlorismo pligrandigos ilian profiton — 2. Pruvi al la laboristoj, ke la nova sistemo malpliigos la vivkoston kaj pliigos ilian salajron.
Du anglaj inĝenieroj, post pristuda vojaĝo al Usono, raportis tute favore por la tajlorismo. Ili konstatis, ke en tiu « feliĉa » lando, la salajroj estas pli altaj, la vendprezoj pli malaltaj kaj ke la komercaj kaj industriaj profitoj estas pli grandaj ol ie ajn. Laŭ iliaj konkludoj, tiu paradoksa situacio estas konsekvenco de la labor- kaj organiz-metodoj. La raportantoj klarigas, ke : 1. La laboristoj gajnas pli, pro pli granda produktado kaŭzata de malpliiĝo de tempomalbonuzado kaj pli bona aranĝo de laborkondiĉoj (ilaro, maŝinoj, lumigado, varmado de laborejoj dum vintro ktp.). — 2. La vendprezoj estas malpli altaj ĉar la profito po peco estas malpli granda. — 3. Malgraŭ tiu malpliiĝo de popeca profito, la ĝenerala profito plialtiĝas pro la pli granda kvanto vendata. Ĉar ankaŭ per sama kapitalo en iu difinita entrepreno oni povas, helpe de la novaj metodoj, produkti multe pli.
La du anglaj inĝenieroj asertas ankaŭ, ke en ĉiu okazo, la salajroj estas proporciaj je la produktado, sen limigo maksimuma ; ke la mastroj estas ĉiam tre zorgemaj pri la vivkondiĉoj de salajruloj eĉ rilate ilian loĝejon kaj nutradon ; same ankaŭ rilate la lokon mem de la laboro.
Alia karakterizo de usona industria mastrumado estas, laŭ la raportantoj, la ĉiam granda atento de la gvidantoj pri la proponoj de laboristoj por plibonigo de la produktado, ĉu per nova arango, ĉu per utilaj modifoj de iu maŝino aŭ ilo. Kiel ekzemplo oni citas la jenan fakton : Ĉe « Baltimore and Ohio Railroad Company » dum la jaro 1923-a, 5272 proponoj estis farataj de laboruloj kaj 3.800 akceptataj.
Eĉ multaj firmoj pagas al la laboristo ian sumon laŭ la valoro de la perfektigo inventata de li. En la verko jam citata (kiel la usonanoj ŝparas manlaboron) ni legas pri laboristo, kiu enkasigis 60 dolarojn kiel rekompencon por ideo kiu ŝparigis al la firmo 760 pojare (ankaŭ tie la kromprofitoj intervenas !)
Inter krampoj, ni notu, ke tiu interveno de laboristoj en la pliboniĝo de produktrimedoj ne estas funde tajlora, sed la usonanoj nur ĝeneraligis ĝin.
Tiel niaj mastroj prezentas la tajloran sistemon kiel intiman kunlaboradon de mastroj kaj dungitoj por unu nura celo : produktadi. Pri tio ni legas en la revuo « La Uzino » : « la ĉinecelo de ĉiuj en ia industrio, dungantoj kaj dungitoj, estas krei riĉaĵojn…. Ni deziras, ke ĉiuj penadu por konduki nian landon laŭ la vojo de maksimuma efiko de laboro kaj konforto. El tio rezultos solvo de ekonomiaj problemoj kaj ankaŭ de sociaj problemoj ! »
Jen do kia estas la penso de niaj mastroj. Laŭ iliaj oftaj diroj, la enkonduko de tajlorismo ebligos plialtigon de la salajroj, forigos la laboristan mizeron kaj tiel mortos la emo al socialismo.
Ili konsideras, kiel ĉefan socialistigilon, la mizeron ! Kaj ili bazas tiun konkludon sur la usona ekzemplo. Ne ripetante la ciferojn ofte cititajn en ĉiuj ĵurnaloj en la mondo, ni povas tamen konstati, ke en Usono malviglas la socialismo kaj ankaŭ pli malgranda ol ie ajn estas la laborista mizero. Niaj industriestroj ŝajnas diri : « kial revolucii, kial oferi tiom da viktimoj, kial detrui por krei poste ? Sufiĉos senpere kreadi, helpe de scienca organizado de la laboro, helpe de disvolviĝo de maŝinaro, por atingi la saman celon ».
Ankaŭ alia argumento de niaj mastroj estas la sintenado de la usonaj sindikatoj, rilate al tajlorismo. Kun multaj detaloj, ili klarigas, ke nun, la usona sindikataro, plene konsentas kunlabori kun la mastroj, por kiel eble plej bona aplikado de tajlora sistemo.
Ni do vidas la progresemajn mastrojn, kiuj provas konvinki siajn kolegojn kaj la laboristaron pri utileco kaj dezirindeco de tuja aplikado de la usona sistemo. Al la unuaj ili promesas pli grandajn profitojn ; al la duaj, pli altajn salajrojn ! Al ĉiuj, la socian pacon !
Tiu belega priskribo de la estonta socio,
— página 6 —
SENNACIULO
tamen ne logas la laboristaron, almenaŭ grandan parton de la organizita laborista klaso. Kial ? Ĉu prave aŭ malprave ? Tion ni priparolos en sekvonta artikolo.
Камд Ru (835).
Memorinda dato
La 7-an de novembro (25-an de oktobro laŭ la rusa tempokalkulsistemo) estas grandega historia dato. En Petrograd (Leningrad) la sovetoj el laboristoj, soldatoj kaj kamparanoj finkaptis la regpotencon.
Pasis naŭ jaroj. Kaj hodiaŭ la soveta sistemo daŭras ekzisti sur unu sesono de l’ mondo.
Ĉu pro tio la socialismo estas tie starigata ? Estas demando pri kiu oni akre disputas eĉ en komunistaj rondoj. Kaj ne estas nia celo enmiksiĝi en tiaj disputoj. Sed ĉiuj sennaciuloj certe konsentas, ke okaze de tiu datreveno decas saluti al la heroaj batalantoj laboristaj, kiuj provis liberigi sin kaj la tutmondan laboristaron.
Decas honori al la memoro de la animanto de tiu grandega liberiga movado : Lenin. Decas honori lian grandaniman, noblan eraron, kiu konsistis en la kredo, ke la laboristaro el ĉiuj landoj imitos la ekzemplon de la rusa sovetanaro.
Estas ja eraroj pri kiuj povas fieri la erarintoj. Sed la eraro estas nur tempa, provizora. La soveta ekzemplo pli malpli frue estos imitata : Liberiĝos la proletaro sur la tuta tero…
Sennaciulo.
KIU KULPAS ?
La Amsterdama ĵurnalo « Het nieuwe van de dag » (Novajoj de la tago) enhavis sekvantan artikolon :
« Hieraŭ vespere okazis en la fabriko « Terre Rouge » (Ruĝa Tero) en Esch (Luksemburgo) terura dramo. La elektristo Klaŭs estis maldungata ĉar li minacis kaj atakis la submastron. Kolerege li rapidis internen en la fabrikon, atakis la submastron kaj mortigis lin per tranĉilpikoj. La ĉefinĝenieron, kiu volis malhelpi lin, li mortpafis per revolvero. Aliajn laboristojn li minacis same, kiam ili volis lin ataki. Kiam la direktoro de la fabriko alvenis, ekkriis Klaŭs : « Ankoraŭ unu laboristeksplŭatanto » kaj pafis trifoje kaj trafis la direktoron en la ventron, bruston kaj kruron. La viktimo devis esti transportata en malsanulejon kaj tuj operaciata.
La mortiginto fine forkuris. Policistoj trovis lin iom pli poste sur fabrika kampo, ankaŭ ili estis akceptataj per pafoj kaj unu policisto estis vundata ; Klaŭs mem ricevis kuglon en la kruron. Je la momento kiam oni lin kaptis, li tratranĉis al si la kolon kaj mortis hodiaŭ matene. La dramo kaŭzis ekscTon en la ĉirkaŭaĵo. »
Tiel raportas la burĝa gazeto. Sed mi demandas min : Kiom da daŭraj ĉikanoj kaj turmentoj, kiom da mizero kredeble estis necesaj, por igi laboriston tiele agi ? Ĉu tia ekzemplo ne klare montras la teruran vizaĝacon de la kapitalista sistemo, de sistemo, kiu povas kaŭzi tiajn eksplodojn de malespero ĉe laboristoj.
(1305).
Ni aliĝu al la Viena Internacio !
Dum la VI-a SAT-kongreso la ateistaj SAT-anoj kaj ILL-anoj kunvenis al komuna fakkunsido, kie ili decidis, ke la esperantista liberpensularo aliĝu al la « Internacio de Proletaj Liberpensuloj » en Vieno. Ni profitas ĉi bonan okazon por konatigi per kelkaj linioj al nia K-daro tiun organizajon kun ĝiaj fundamentaj principoj.
Jam dum la
Viena Kongreso
de l’ proletaj liberpensuloj (okt. 1924) estis antaŭskizita la skemo de l’ fondata organizajo. Sed nur ĉe la Kongreso de proletliberpensuloj en Teplitz (Ĉeko-Slovakio, 1925) la Internacio estis fondata. « Per tio mem kontraŭ la mond-reakcio en la spirita regiono estis kontraŭstarigita la mondfronto de l’ Libera penso, per tio la proletaro prenis en siajn manojn la batalon kontraŭ la formortintaj ideologioj… », diras la deklaracio de l’ Internacio. Tie estis elektita sepmembra prezidantaro kun prof. Hartwig (Brno) kiel prezidanto, kaj Frantzl (Vien) kiel ĝenerala sekretario.
Ĉe kunsido en Leipzig (dec. 1925) la prezidantaro diskutis pri la statuto de IFL kaj cet. demandoj. Ankaŭ kunvenis la prezidantaro en Moskvo sept. 1926. La sekvanta kongreso devas okazi en 1927 en Praha aŭ Moskvo.
La Internacio eldonas siajn inform-organon en franca, germana. ĉeka lingvoj. En Moskvo la prezidantaro devis debati la demandon pri sama eldonajo en jida lingvo. La aktivuloj el ILL planas proponi al IPL transformi la gazeton « Liberpensulo » je la esperanta informilo de IPL.
I. P. L. kreskas plu kaj plu.
En Teplitz estis reprezentataj nur kelkaj liberpensaj organizajoj. Nun IPL nombras jam pli ol 600,000 organizintajn liberpensulojn. Al IPL aniĝis la prolet-liberpensuloj de Germanio (143.000), Aŭstrio (104.600), Sovetio (300.000), Ĉeko-Slovakio, Francio, Svisio, Polio, Belgio, Danio, Britio, Portugalio, Usono, Jugo-Slavio, ktp. Estis rifuzataj la aliĝoj de kelkaj organizajoj pro ilia nesufiĉe klare montrata klasbatalema fizionomio.
La forto de IPL kuŝas en tio, ke el sekto ĝi transformas la liberpensismon al larĝa laborista movado. Ĝiaj principoj, celoj kaj taskoj estas tre klaraj. Tre interesa dokumento estas la t. n. « Vienaj gvidlinioj », la deklaracia principaro de IPL. :
« La premiso por la plena spirita emancipo de l’ laborista klaso estas ĝia ekonomia emancipo. Tamen en la batalo por ĉi-ekonomia liberigo la plej esenca armilo estas la batalo kontraŭ la spirite malalta nivelo de l’ laboristoj » La klaso superado de l’ kapitalismo plej grandparte sin bazas sur la spirita malalteco de l’ amasoj. La reganta kapitalista klaso konscie subtenas kaj kulturas tian spiritan malaltecon… La plej efikaj fortoj de l’ reakcio estas la religio kaj naciismo… Religio havas kiel taskon foratentigi la proletaron de ĝiaj vivinteresoj. Naciismo havas kiel taskon fremdigi al la proletaro ĝiajn internaciajn klasinteresojn…
Klerikalaj kaj naciistaj organizajoj, kiuj sin apogas sur la religiaj kaj naciecaj superstiĉoj de l’ amasoj, servas por la regantaj klasoj, ili servas tiamaniere por la reakcio… La ekspluatado estas internacia. Ĝi uzas ankaŭ la religion kiel ilon por siaj celoj. Por si mem ekspluatanto bezonas nenian religion. Male, la ekspluatato devas esti religiema kaj patriota t. e. havi idealojn, por kiuj li estu preta malsati kaj se necesus, eĉ morti…
La proletara movado liberpensa estas branĉo de l’ komuna granda socialista movado. Ĝia speciala tasko kuŝas en tio, ke… ĝi helpu al kreo de senklasa socieca kulturo, ampleksanta ĉiujn naciojn kaj rasojn (1). Plue la gvidlinioj postulas ke « por la ŝtato, religio estu privata afero », sed neniel ĝi estu « privata afero » por la proleto. Marksismo, scienca socialismo, estas neniel kunigebla kun religia ideologio.
« Ke tiu nova internacio influu al tio, ke la mondproletaro faru unikan fronton ankaŭ sur la politika kampo » — finiĝas la deklaraciaj gvidlinioj.
La parenceco de l’ I.P.L.-idearo kun tiu de SAT delonge elvokis la atenton de kelkaj K-doj. Nun ili penas por tio, ke I.P.L. fariĝu nova fortfonto por SAT. Estas nun farataj multaj klopodoj por organizi esperanto-sekcion interne de I.P.L.
Niaj SAT-anaj taskoj
estas gravaj : ĉiuj liberpensemaj SAT-anoj devas sciigi pri aliĝo al la Esp. Sekcio de tiu Internacio (Organiza Sekretariejo ĉe K-do K. Hubricht, Mariannenstr. 22, Leipzig-Neustadt, Germanio) ;
Devas sin deklari al la sekretariejo ĉiuj K-doj, kiuj partoprenos la peresperantan informservon per I.P.L. kaj la naciaj sekcioj de I.P.L. ;
Ankoraŭ oni bezonas ricevi la nomojn kaj adresojn de tiuj K-doj, kiuj deziras aboni esperantlingvan informilon de l’ Internacio de Prolet. Liberp.
Ni ĉiuj eklaboru solidarece !
La Esp.-sekcio de I.P.L. laboru kontakte kun SAT !
Al laboro !
V. Elsudo.
Foresti devas en socialisma socio la salajra sistemo
La sindikatoj ĝenerale limas sian agadon per malgranda lukto kontraŭ la efikoj de la ekzistanta sistemo, anstataŭ samtempe peni ĝin ŝanĝi kaj uzi la organizitan forton kiel levilon por la fina emancipo de l’ laborista klaso, t. e. la forigo de l’ salajra sistemo.
Ili devas kompreni, ke krom la mizero, kiun ĝi metas sur ilin, la nuna sistemo samtempe kreas la materialajn kondiĉojn kaj la sociajn formojn necesajn por la ekonomia novkonstruo de l’ socio. Anstataŭ la konservativa moto : sama salajro por sama laboro, ili devas desegni sur siajn standardojn la revolucian agitvorton : Forigo de l’ salajra sistemo.
Karl Marks. (Salajro, prezo kaj profito.)
Tradukinte artikolon, oni ne forgesu aldoni la titolon de la libro aŭ gazeto el kiu oni tradukis. Ekzemple : ĉe la artikolo « Sekreto de Sibiria tajga » mankas la fonto. Pro tio ĝi havas malpli da valoro.
670.
(1) Celo tute analogia al tiu de SAT. — V. E.
Noto de la Red. — Ni ne konsentas kun tia aserto. La celo de IPL estas simple internacia, dum tiu de SAT estas sennacia. IPL volas ampleksi « ĉiujn naciojn » ; SAT volas forigi ĉian naciecon. Sed estas evidente, ke asocio el nesamlingvanoj ne povas havi tiom larĝan kaj malproksiman celon kiel asocio el samlingvanoj.
— página 7 —
SENNACIULO
Sennaciula Radio-Paĝo
LA RADIO-KINO
En la lasta tempo, teoriaj kaj praktikaj brilaj esploroj en Eŭropo kaj Ameriko solvis la problemon pri televidebio kaj bildtelegrafio. Ligite kun tio, ankaŭ fariĝis aktuala la problemo pri radiokino kiel kompletigo por disaŭdigoj. La moderna fiziko instruas, ke ĉiun okazajon, ĉu eksterdoman ĉu teatran, oni povas transigi radioonde. Nia okulo povas posekunde akcepti ne pli ol 10 bildimpresojn, se temas pri preciza diferencigo de l’ okazado, se la sekvo de bildoj estas pli rapida ili malklariĝas (samkiel ĉe rapide rotacianta rado malaperas la radradioj). La suba limo, por havi impreson de natura okazado, sed ne senmovan fotajon estas 3 bildoj po sek. La televido pro tio diferenciĝas de la bildtelegrafio je la rapideco de la bildtransigo. Se oni telegrafas bildojn transspaco podaŭro malpli ol 1/3 sek. oni parolas pri televido se pli — pri bildtelegrafio. Tiom pri la kvanta flanko. Ĉe la kvalita flanko nin interesas la problemo pri similklareco de transigita bildo responde al ĝia originalo. Tekniko oni dividas la originalan bildsurfacon je multege da surfaceroj, el kiuj ĉiu izole estas transigata al la ricevilo laŭ ĝusta heleco kaj sekvo. Konsiderante la suban limon de similklareco, por transigi kvadratan 10 cm. bildon necesas dissolvo je 10.000 surfaceroj, sed jam ekzistas metodoj per kiuj oni kapablas dissolvigi la surfacojn je 1 miliono da surfaceroj, tiel ke homa okulo tute plu ne povas diferencigi la ricevitajon de la originalo. Solvitaj ankaŭ estas la reguligo de la bildsekva rapideco. Koncerne la efikamplekson oni per mallongaj ondoj povas trai la plej ajn terajn distancojn, despli ĉar la atmosferaj influoj finiĝas ĉe ondoj sub 50 metroj, Do de ĉi-flanko la embarasoj al radio-disvidigo estas pli malgrandaj ol al radio-disaŭdigo (sonoj, muziko). Projekte la radiokino laboros per 30 metra ondlongo, kiu laŭ esploroj plej harmonios al la ordinara brodkastado.
La malhelpoj al la tuja enkonduko de parolanta radio-filmo, de regula bildtelegrafio do tute ne estas fizike-teknikaj, ĉar jam ekzistas kelkaj funkciantaj aparatoj por bildotransigo, sed pure ekonomiaj. Nome por havi egan sukceson en vasta publiko, la prezoj por la ricevaparatoj devas ne superi tiujn por moderna ordinara bonkvalita radioricevilo. Nun la teknikaj preparaj laboroj jam ege progresis kaj oni opinias ebla estonte liveri bildricevilojn por ne pli 100 markoj germ.
Kiel aspektas ĝenerala skemo de hejma radiokino ? Por ricevado de elektrobildoj oni, krom ordinara detektora aparato bezonas ian intersigilon simile al la uzata por la vastaŭdigilo. Nur la kaptotelefonon anstataŭas la bildricevilo, dum ĉe la sonbild-filmo oni alkuplas ankaŭ vastaŭdigilon. De ĉiuj sendstacioj kiuj disaŭdigas en la normala intenseco ni ankaŭ povos ricevi bildojn kaj kiu jam posenas bonan radioricevilon nur bezonos almunti bildricevilon. La elektraj tensivingoj venas el la intensigilo en la Karolus-ĉelo. Ĉi-aparato estas ne pligranda ol detektoro kaj ludas la saman rolon por la lumo, kiel la unua por la sono. Oni pro tio ĝin ankaŭ nomas lumdetektoro. Ĝia funkciado bazas sur la t. n. « Kerr-efekto ». En ujeto tubsimila plenigita per nitrobenzolo troviĝas du kontraŭlokitaj kondensilaj platoj. Krom tio al la ĉelo apartenas du krucigitaj nikoloj (specialaj vitraj prismoj muntitaj sur komuna akso, ofte uzataj ĉe diversaj optikaj aparatoj). Kiam oni transsendas lumradion el la « artifika » lumfonto (ampolo, inkandeska lampo) tra la konverĝa lenso kaj la lumdetektoro, la nikoloj ĝin « polarizas » ; laŭefike la nikoloj sub influo de elektrostata kampo estigita de la kondensilo, ricevas econ tralasi la lumon de diversa helgrado de plenblanko ĝis plennigro responde al la forto de alvenantaj elektraj puŝoj. Kaj la lasta konstante varias sub influo de sendataj kaj ricevataj elektraj impulsoj. La specialistoj diras ke la elektra tensio de kondensilplaboj efikigas turnojn de la polariza ebeno. Do praktike la lumdetektoro transformas elektrajn tensiojn je lumsvingoj. Unu puŝo estigas faskon de lumradioj kaj ni sur la nepolurita cilindra surfaco de de la bildricevilo ekvidas punkton de responda heleco, sed la bildosendejo elsendas samtempe 100.000 lumpunktojn de la objekto perelektre, kiuj liveras sur la ricevila cilindro resp. ekrano vivan bildon. La lumdetektoro do estas nenio alia ol rapidega « lumkrajono » kies desegnadon reguligas la elektrotensioj plus la nikoloj. Por ke la dislokiĝado de punktoj de definita heleco okazu laŭ ĝusta ordo de okazado oni devas rotacigi kun responda rapideco aŭ la optikilaron aŭ la cilindron. Pro tio al la ricevaparato apartenas malgranda elektromotoro kiu samrapide rotacias kiel la motoro de sendstacio. Ĉi-sinkroneco antaŭe estis malfacile atingebla, nune la plej simpla kaj malkara solvo estas la eluzado de la internacia cirkvita kvindekperioda alterna fluo per malgranda motoro de etdaŭra fermo. La bildricevo sur malpolurita surfacon respondas al la sonricevo per kapaŭdiloj ĉe pli grandaj aparatoj oni responde al vastaŭdigilo projekcios sur ekranon.
La telekino jam en ne tro malproksima tempo atingos netakseblan valoron ankaŭ por administra, poŝta, meteorologia kaj aliaj servoj.
H. Muravkin,
★
INTERNACIA
RADIO-AMATORA EKSPOZICIO
en Basel (Svisio)
De la 27-a nov. — 5-a decembro okazos en la halo I de la specimen-foirejo Basel internacia radioekspozicio kun konkuro por amatoroj. La ekspozicio estas aranĝata de la laborista radioklubo Basel. Serio da en-kaj eksterlandaj radiofirmaoj jam anoncis sin. Dum la tuta dektaga ekspozicio la sendado de la Basel-a sendstacio okazos de la ekspozejo. Ĉiuj lokaj laboristaj kant-kaj muzik-organizoj jam estas invititaj kunhelpi je bela sendprogramo plenumota preskaŭ nur de labor. organizoj. La amatorekspozicio devas montri kion kapablas krei la amatoroj kaj la lab. radioklubo precipe plej kore invitas ĉiulandajn lab. amatorojn partopreni tiun konkuron laŭ la ĉi-subaj kondiĉoj. Korespondajojn en Esperanto oni sendu al K-do Deutschle K., im Heimatland 21, Basel, kiu estas komisiita, arangi esperanto-radio-ekspozicion. Tiucele, li petegas ĉiujn laŭpove kunhelpi. Repagon de poŝtelspezoj kaj retrosendon de ĉiu materialo estas garantiata.
La anonco devas alveni ĝis 1-a nov. 1926. (Ĉar ĉi-tiu alvoko estas iom malfrua, ni faros ĉian eblon por akcepti anoncon pere de Esperanto ĝis la 15-a nov.).
La ekspozotaj aparatoj kaj akcesorajoj devas plej malfrue je la 15-a nov. esti en posedo de la teknika komisiono, sed ne pli frue ol la 31-an de oktobron.
Enlandaj amatoroj pagas samtempe kun la anonco takson da 5 fr., eksterlandaj amatoroj povas partopreni senpage.
La transporto de la aparatoj al ekspozicio estas je la ŝargo de l’amatoro, la retrotransporto je la ŝargo de l’ ekspozicio. La aparatoj devas esti plej zorgeme pakataj kaj alsendataj sen valvoj. Adreso por la alsendo de la aparatoj : Internationale radio et Amateur-Ausstellung, Basel 5. Oni menciu en la doganformularo : « Ausstellungsgut » (ekspoziciajo).
Tamen oni indiku la specon de la uzataj lampoj. Al ĉiu aparato aŭ akcesorajo oni nepre aldonu priskribon de funkciado, epokon de l’ konstruado, pri la speco de la diversaj partoj, nomaron de la plej malproksimaj atingitaj stacioj, kaj ŝaltskemon.
Dum la tuta daŭro de l’ekspozicio ĉi-lasta garantias zorgeman kaj fakan agmanieron kaj la asekuron de l’ aparatoj kontraŭ incendio kaj ŝtelo.
Por la kontrolo de la aparatoj kaj por la premiigo la IRE disponas pri kontrolkomisiono konsistanta el radiokompetentuloj.
La premiigo okazos laŭ la jenaj punktoj ; la aparatoj dividiĝas en 6 klasoj : a) detektoroj, b) 1-4 lampriceviloj, c) riceviloj kun pli ol 4 lampoj, ĉ) mallongondaj riceviloj, d) superheterodinoj, e) akcesorajoj.
Decide por la premiigo estas la jenaj punktoj : a) la aparatoj devas plej eble esti memkonstruitaj, b) celkonforma konstruo kaj

Skema desegnajo de hejma radio-kino : maldekstre detektora ricevilo kaj radiointensigilo por vastaŭdigilo kun lampoj kaj bateritensioj, dekstre la Karolus-ĉelo kun prismoj kaj diafragmo, la bildricevilo (lumigata rotacianta malpolurita cilindro), homfiguro rigardanta la bildon, kaj motoro kun kontaktilo por alterna fluo de 50 periodoj.
Skema desegnajo de hejma radio-kino : maldekstre detektora ricevilo kaj radiointensigilo por vastaŭdigilo kun lampoj kaj bateritensioj, dekstre la Karolus-ĉelo kun prismoj kaj diafragmo, la bildricevilo (lumigata rotacianta malpolurita cilindro), homfiguro rigardanta la bildon, kaj motoro kun kontaktilo por alterna fluo de 50 periodoj.
Aranĝo de hejma radio-kino.
De la detektora ricevilo kaj de la tubintensigilo la fluo alvenas la bildricevilon. La karolus-ĉelo transformas ĝin al lumsvingoj. La « lumkrajono » desegnas la radiobildon sur la malpoluritan cilindran surfacon.
— página 8 —
SENNACIULO

Vinjeto : malfermita libro sur bretaro de libroj, kun vizaĝo de barbulo kun okulvitroj eliranta el la paĝoj.
Vinjeto : malfermita libro sur bretaro de libroj, kun vizaĝo de barbulo kun okulvitroj eliranta el la paĝoj.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Palaco de danĝero. Verkita de Mabel Wagnalls, tradukita de Edward S. Payson. Eldonejo : Ferdinand Hirt & Sohn. Leipzig. 1926. Formato : 13 × 19 cm. 206 pĝ. Prezo : bindite 6 markoj.
En « palacon de danĝero », kiel la aŭtorino nomas la kasteleton Bellevue, apartenintan al la fama favoratino de Ludoviko la XV-a, Madame Pompadour. en tiun centron de intrigoj trafas junulino naiva kaj ĉarma. Ŝi amas grafon, la grafo amas ŝin kaj fine malgraŭ ĉiuj malhelpantoj ili geedziĝas. Tia estas la simpla, preskaŭ tro banala temo, kiu permesas al la aŭtorino majstre pentri la kortegan vivon de la mezo de XVIII-a j. c.
La traduko estas preskaŭ senriproĉa, tamen kelkaj neologismoj malagrable impresas la okulon. La stilo estas vigla kaj multkolora, la lingvo — riĉa kaj ialoke eĉ eleganta ; la aspekto de la libro estas bela, eĉ luksa.
E. Reto.
(Daŭrigo de « Radio-Paĝo »)
arango de l’konektoj, c) selektiveco kaj pureco de la ricevo, ĉ) ŝparo de l’elektrafluo.
- De ĉiu klaso limigita nombro de la plej bonaj aparatoj estos premiataj per plaketo, plua nombro per diplomo.
Amatoroj-esperantistoj ! Montru ke per Esp. ni sukcesos aranĝi belan, vere internacian amatorekspozicion. Anoncu vin senprokraste !
(3477.)
★
INFORMOJ
Esperanto-kurson elsendos la Radiostacio de Falun, Svedujo, ondlonge 370 mtr. potenco 2 1/2 kv. komencante la 22/10 je la 7,50 ptm. M. E. tempo, kaj la duan fojon la 26/10 je la 7,15 ptm. La kurso, duonhora, ĉiusemajna, daŭros la tutan sezonon. Ĝi estas aranĝita de la Esperanta Distrikto de Dalekarlio. Gvidanto estas Sro. Fr. Skog. Speciale aranĝita, presita kurso kun ŝlosilo estas ricevebla kontraŭ unu internacia respondkupono de Box 236, Falun, Svedujo. Ĉiuj aŭskultantoj esttas petataj sendi detalan raporton pri la ricevado al ĉisupra adreso.
Per la ondo 1450 metroj Moskva radio-stacio R A 4, je la nomo de Komintern, ĉiudimanĉe brodkastas lekciojn de Esperanto kaj internacian informadon en Esperanto. Aŭskultu ĉiudimanĉe de 9.30 ĝis 11 matene laŭ MET (Mez-Eŭropa tempo). (5459).
Kieva (USSR) radio-telefona stacio R A 5 ĉiutage je la komenco de ĝia brodkastado (17.30 hor.) parolas Esperante. « Proletarioj de ĉiuj landoj unuiĝu ! ». Ondlongeco 775 m. (5459).
17-X-1926 (15⁰⁰ MET) komencis radio esperant-kurso ; disaŭdigita per 10 kv. sendilo el Munheno-Nuvenbergo (Germanio) ondlongeco 485-340. Kursdaŭro 3 monatoj.
SAT 1804.
★
NIA POŜTO
5459. — Viaj artikoloj estas presotaj en venonta numero. Gudkov. — Gazeto ricevita. Dankon. King.—Mi respondos letere. Revuo ricevita. H. N.
La Alta Kanto de la Amo laŭ malnova legendo rakontita originale en Esperanto de Teo Jung. 1926. Eldonejo : Heroldo de Esperanto, Horrem b/Köln (Germ.) 15 1/2 × 22 cm. 40 pĝ. Prezo : 0,75 mk. g.
Jen kuŝas sur mia skribotablo la verko premiita per la Natura Floro ĉe la 12-aj Internaciaj Floraj Ludoj en tre bela vesto. Libro, kies enhavo ne bezonas recenzon. La aŭtoro per ĝiaj paĝoj eniras tuj la Parnason kaj ekokupas tie unu el la plej unuaj lokoj. La verso kaj la lingvo estas tiom eleganta, kaj vortoriĉa, tiom klara kaj pura, ke ni devegas rekomendi la verkon. Ĝi estas la plej bona pruvo, ke esperanta poezio estas ebla, kaj ke la lingvo vivas.
S. K. Grenkamp.
La Reĝo de la Ora Rivero aŭ La Nigraj Fratoj de John Ruskin, trad. Ivy Kellerman, Esperanta Biblioteko Internacia n-ro 18, dua eldono 1926. Eldonejo : Esperanto-Verlag Ellersiek-Borel Gm. b. H. Berlin-Dresden, 9 1/2 × 14 1/2 cm. 40 pĝ. Prezo : 0,40 mk. g.
La libreto estas bone prezentita, traduko ankaŭ bona, kion pruvas la dua eldono.
Czu-Vaj-Vin.
Proverbaro Esperanta laŭ la verko Frazeologio rusa-pola-franca-germana de M. T. Zamenhof arangis L. L. Zamenhof, dua eldono 1925. Eldonejo : Esperantista Centra Librejo, Paris 9ᵉ. 15 1/2 × 21 cm. 82 pĝ. Prezo : 1,50 mk. g.
Ĉu mi devas rekomendi la « Proverbaron » ? Ĝi estas libro, kiu devus troviĝi sur la tablo de ĉiu, kiu skribas aŭ pensas internacie. Kiu ne riskas, tiu ne gajnas. Tial « risku » kaj aĉetu tuj ĉe nia Administracio la verkon kaj mi povas certigi vin, ke vi pli gajnos ol vi — riskis …
Czu-Vaj-Vin.
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso : Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ : L — letero, PK — poŝtkarto. PI — poŝtkartoj ilustritaj. PM — poŝtmarkoj. bfl. — poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. — kun ĉiuj landoj. esp-ajo — esperantajo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernataj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Ĉekoslovakio.
K-do K. Vaŭous, (fakinstruisto) Luzë, dez. interŝ. PI, PM, k. ĉ. l. Certe resp.
Francio.
Juna esp-isto dez. interŝ. L.-PK.-PM. kun geesp-toj div. landaj. A. Bestron, 33, Bould. Maréchal-Joffre, Bourges. Certe resp.
— K-do Bartelmy Ernest, rue de Choisy, Mutualité, Saint Denis (Seine), kun fortepiano-laboristoj k. lakistoj. Aliaj sin detenu.
Germanio.
K-do Fritz Kunze, Rosenstr. 13, Einsiedel bei Chtz. i. S., dez. koresp. k.ĉ.l., L, PI.bfl. gazetoj. Resp. garantiata.
— K-do Rudolf Dost, Nr. 24, B. Kemtaŭ i. Erzgeb., dez. koresp. vigle L, PK, PI. Ĉiam rapide resp.
— K-do Gerhard Schüppel, Untere Hauptstr. 24, Burkhardtsdorf i. Erzgeb., dez. vigle koresp. L, PK, PI. Ĉiam rapide resp.
— Kelkaj gek-doj dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Adr. : K-do Wilhelm Schmidt, Freiligrath-str. 1, Mörfelden i. H.
— K-do Rudolf Hofmann, Delitzscher Str. 128, II. l., Leipzig, N. 21, pri ĉ. temoj, precipe pri junular-movado. Resp. garantiata.
Jugoslavio.
K-do Franjo Milos ĉe M. Rosenberger, Koprivnica, dez. koresp. kun gek-doj ĉiul. L, PI.
— K-do Franjo Ŝifkorn, ul. Lenišĉe, Koprivnica, dez. koresp. pri radio. Interŝ. radiolibrojn.
Litovio.
K-do E. Sakaschansky, Litauische Kommerzbank, Siauliai, dez. koresp. k. ĉ. l. L, PI, PM. Resp. garantiata.
Sovet-Unio.
K-do Viktorov-Ĉehoviĉ, Klovski spusk, 2, Kiev, kaj liaj 50 gelernantoj dez. koresp. L, PK, PI, gaz., ĵurn. fotoj, plakatoj, materialoj por gaz.
— K-do Ilja Strugacki, (ĵurnalisto) Gostinnaja, 22, Ĥarkov, pri lab. movado, ĵurnalaro k. ĉ. l.
— K-do N. Repjevski, gvidanto de Lab. Esp. rondeto, zavod « Krasnij Oktjabr » Stalingrad, serĉas gekoresp-antojn (precipe metallaboristojn) por sia grupo pri lab. sindik. Esp. movado, vivkondiĉoj k.a. temoj, L., PK., PI., k. ĉ. l.
— K-do Nikolao Radin (ruĝarmeano), Artpolk, Dondivizii, Rostov-Don, pri lab. vivo k. lab. movado, k. ĉ. l., L, PI.
— K-do A. Vasiljev, Novo-Tavolĵanka, Kurskoj gub. dez. koresp. k. ĉ. l. pri vivo de sukerfabrikoj.
— K-do A. Gudkov, radio-amatoro, dez. koresp. per L., PI., k. ĉ. l. pri radio aferoj Adr. : Smolensk, St. Leningradskaja 2.
— K-do Aleksandro Karavaŝkin, Pjatnickij ruĉej 13, Smolensk, dez. koresp. pri kooperativa movado kaj novaj metodoj de librotenado.
— K-do A. F. Grohotov, Radiostacio, Ĥerson, dez. koresp. k. ĉ. l. ankaŭ serĉas korespantojn por lokaj sindikatoj k. murgazetoj.
— Esp. gelernantoj dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Resp. garantiata. Adr. : Krujok Esperanto, Tekstiln. Tresta, Pravlenie Gosudarstv., Ivanovo Voznesensk gub.
— Gazetkoresp-anto K-do H. Frank, Solikamskij trakt, Nr. 5 Motoviliĥa, Pernskogo Okr., dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉiutaga vivo de lab. pri div. okazintajoj kun fotoj. Ĉiam resp., let. represas loka gaz.
ATENTU
La Strasbourga esp-istaro volas konvinki la dubantojn kaj definitive pruvi, ke esp-o estas la sola interkomprenilo de la laboristaro kaj ne Ido.
SAT-anoj tutmondaj ! Viaj leteroj estos nia sola kaj plej efika pruvego. Sendu leterojn, korespondajojn amase al la Redakcio : L’Humanité, 50, Rue Jacques Kablé, Strasbourg, Francio.
RUĜARMEANAJ RONDOJ
Skribu leterojn salutajn al « Ruĝaj Front-Batalantoj, Leipzig C I, Reichsstrasse 21 ». La distriktoj de la R. F. B. Leipzig-Centro, Leipzig-Oriento Leipzig-Okcidento deziras korespondadon kun vi. Do, skribante al la supre citita adreso nomigu unu el la tri distriktoj. (715).
PETO
La distrikta ĵurnalo « Pskovskij Nabat » (Pskova Alarmsonorado) enpresis esperantajn leterojn ricevitajn de la kongresanoj. Per tio atingis la esp-movado gravan sukceson. Laŭ la peto de la Redakcio kaj laboristaj kaj kamparanaj korespondantoj, mi petas la SAT-anaron alsendi korespondajojn, pri ĉia temo. Ne forgesu, ke ĉiu letero estas sukceso por nia komuna celo. Kun ĝojo ankaŭ akceptas korespondadon junaj pioniroj kaj la ruĝarmeanoj de Pskov. Adresu : Pskov, Klubo de Tomski, por « Labesko ».
Le Gérant : L. GLODEAU. — ★ Esperanto-Presejo J. Solsona, 9, Rue Hallé, Paris-14ᵃ — Telefono : Gobelins 62-71
N.º 112, 18 de noviembre de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —

Kapo de la gazeto: granda ornama titolo «SENNACIULO» kun steloforma emblemo enhavanta la literojn «S.A.T.» kaj kurba banderolo kun la devizo.
Kapo de la gazeto: granda ornama titolo «SENNACIULO» kun steloforma emblemo enhavanta la literojn «S.A.T.» kaj kurba banderolo kun la devizo.
3-a Jaro. N-o 112 — APERAS ★ S.A.T. ★ SEMAJNE — 18. Novembro 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Redaktanto: E. LANTY 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe |
Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, Rue Boyer, Paris-XXe |
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
EN SOCIALISMA SOCIO EKZISTOS LA INDIVIDUA PROPRAĴRAJTO
La ĉi-suba traduko estas ĉerpita el libro de Anatol Frans : « Sur la Pierre Blanche » (Sur la Blanka Ŝtono, alude al dialogo de Plato en kiu Kritias rakontas pri mirinda, sonĝe vidita lando). La aŭtoro paroligas homon, kiu dormis dum tri jarcentoj kaj, vekiĝinte en ne plu kapitalisme regata socio, devas peti klarigojn pri ĉio nova.
★
…Moren tre koncize klarigis al mi la principojn de la moderna socio.
— Ĝi staras, li diris, sur tuta senigo de individua propraĵo.
— Ĉu tion vi povas toleri ?
— Kial do, tio estus netolerebla ? En la pasinta tempo, en Eŭropo, la Ŝtato kolektis impostojn. Ĝi disponis proprajn subtenrimedojn. Nun oni povas same diri, ke ĝi posedas ĉion kaj ne posedas ion. Prave oni ankaŭ povas diri, ke estas ni, kiuj posedas ĉion, ĉar la Ŝtato ne estas diferenca de ni : ĝi estas nur la reprezentanto de l’ kolektivo.
— Sed, mi demandis, ĉu do vi nenion propre posedas, nenion, eĉ ne la telerojn en kiuj kuŝas viaj manĝajoj, ne eĉ liton, littukkojn, vestojn ?
Ĉe tia demando, Moren ridetis.
— Vi estas pli naiva ol mi supozis. Kiel ? ĉu do vi imagas, ke ni ne posedas propre niajn meblojn ? Kian opinion vi do havas pri niaj gustoj, pri niaj instinktoj, pri niaj bezonoj kaj nia vivmaniero ? Ĉu do vi konsideras nin kiel monakojn, kiel oni diris en la pasinta tempo, kiel homojn senigitajn je ĉia individua karaktero kaj ne kapablajn doni propran trajton al tio, kio ĉirkaŭas ilin ? Vi eraras, vi eraras, amiko. Ni propre posedas la objektojn, destinitajn por nia uzado kaj plaĉo, kaj ni pli ŝatas ilin ol la burĝoj de la pasinta epoko, ĉar nia gusto estas pli delikata kaj nia sento pri la formoj estas pli forta. Ĉiuj niaj K-doj, kiuj estas iomete delikatigitaj, posedas artajn objektojn, kiujn ili ĵaluze konservas. Ŝerono havas hejme pentraĵojn, kiuj ege ĝojigas ŝin kaj tre ĉagrenita ŝi estus, se la Federacia Komitato diskutus pri tio ĉu ili estas aŭ ne ŝia propraĵo.
…La individua propraĵrajto, kiun ni forigis, rilatas nur al la produktrimedoj, al la grundo, kanaloj, vojoj, minejoj, materialoj, ilaro ktp. Ĝi ne rilatas la propraĵrajton je lampo aŭ brakseĝo. Kion ni forigis, tio estas la ebleco por ĉiu individuo aŭ aro da individuoj rabi la rezultajon de l’ laboro ; ĝi ne estas la natura kaj senpeka posedo de amataj aĵoj, kiuj ĉirkaŭas nin.
…La socialisma socio, daŭrigis Moren, ne nur diferencas je la kapitalisma socio en tio, ke en la unua ĉiuj laboras. En la antaŭa epoko la nenion-farantoj estis multnombraj ; tamen ili estis la malplimulto. Nia socio ĉefe diferencas je la antaŭa en tio, ke en ĉi-lasta, la laboro ne estis kunordigita kaj ke estis fabrikataj multaj senutilaj objektoj. La laboristoj produktis sen ordo, sen metodo, sen interkonsento. Estis en la urboj multege da oficistoj, da administrantoj, da negocistoj, da komizoj, kiuj faris neproduktan laboron. Estis soldatoj. La rezultajo de la laboro estis malguste disdonata. La impostoj kaj tarifoj, anstataŭ bonefiki, plimalbonigis la staton de l’ aferoj. Ĉiuj domaĝis. La produktado kaj la konsumado estas nun akurate aranĝitaj. Fine nia socio diferencas je la malnova en tio, ke ni profitas la utilojn de la maŝino, kies uzado dum la kapitalisma socio estis ofte malbonfara por la laboristoj.
Mi demandis kiel estis eble starigi socion, konsistantan nur el la laboruloj.
Moren rimarkigis al mi, ke la natura emo de l’ homo por la laboro estas ĝenerala kaj ke tio estas unu el la esencaj karakteroj de la raso.
— En la barbaraj tempoj kaj ĝis la fino de l’ antaŭa epoko, la aristokratoj kaj riĉuloj montris preferon por la manlaboro. Ili malmulte ekzercadis sian intelekton, kaj nur en esceptaj okazoj. Ili konstante emis al tiaj okupoj, kiaj estas ĉasado kaj milito, por kiuj la korpo partoprenas pli ol la intelekto. Ili rajdis, kondukis veturilojn, skermis, pafis. Oni do povas diri, ke ili manlabo-
— página 2 —
SENNACIULO — 2
ris. Ilia laboro estis senfrukta aŭ malutila, tial ke antaŭjuĝo malpermesis al ili ĉian utilan aŭ bonfaran laboron kaj ankaŭ ĉar, tiutempe, la utila laboro estis farata en malnoblegaj kaj abomenigaj kondiĉoj. Ne estis tre malfacile, rehonoriginte la laboron, redoni laboremon al ĉiuj. La homoj de la barbaraj epokoj fieris teni sabron aŭ pafilon. La hodiaŭaj homoj fieras manuzi fosilon aŭ martelon. Ekzistas en la homo fundo, kiu ne multe ŝanĝiĝas…
Malgraŭ la malpermeso de l’ aŭtoro tradukis el la franca EŬTRAPEL.
La vivkondiĉoj en Bournemoutha-distrikto
Bournemouth estas la apudmara banloko en suda Anglio, kie lastan septembron okazis la Kongreso de la Britaj Metiunuiĝoj (T.U.C.).
Laŭ la popolkalkulo farita en 1921 j., la loĝantaro sumis je 91, 761 personoj el kiuj 35, 450 estis virseksaj, kaj 56, 311 virinaj.
La nombro da enloĝantoj kiuj havas rajton voĉdoni por la parlamento estas 41,038 ; ili estas plejparte konservativuloj, kiel montras la rezultato de la lasta baloto en 1924 j. Tiam la konservativula kandidato ricevis 20,620 voĉojn ; la socialista nur 7.735.
Nur iom pli ol 1.000 personoj pagas nuntempe kotizon al la Laborista Partio.
La urbo ampleksas pli ol 2.590 hektarojn, kaj ekzistas pli ol 18.500 domoj. La suma areo de la publikaj parkoj kaj plezurĝardenoj superas 357 hektarojn.
Post la mondmilito la urĝa bezono de domoj por la laboristaro necesigis alprenon de magistrata loĝeja skemo, laŭ kiu oni konstruis 206 domojn kaj 20 unuetaĝejojn. La domoj konstruiĝis plejparte du- aŭ kvarope (kunigite), kaj ĉiu havas po tri aŭ kvar dormoĉambroj, kaj banĉambro.
La jena tabelo analizas la skemon ;
| Semajna lupago (dol.) | Nombro | |
|---|---|---|
| Domoj pare konstruitaj, 3 dormĉ. | 3.00 | 130 |
| » » » 4 » | 3.36 | 6 |
| » kvarope » 3 » | 3.00 | 60 |
| » aparte » 4 » | 3.72 | 4 |
| » » » 3 » | 3.36 | 6 |
| Unuetaĝejoj kvarope » 2 » | 2.52 | 20 |
| 226 |
Luigante la domojn je tiuj prezoj la urbestraro konstatas deficiton de ˙66 dol. po ĉiu domo ; tio devas esti saldata per urbimpostoj.
Ekzistas nenia industrio en la urbo krom la provizumado por vizitantoj, libertempuloj, kaj domkonstruado. Do, la ĉefaj metioj estas butikistoj, komizoj, oficistoj, tramistoj kaj domkonstrulaboristoj.
En Bournemouth nun estas proksimume 3o apartaj branĉoj de metiunuiĝoj, kiuj plejparte filiiĝis kun la urba metikonsilantaro (Trades Council).
Per la jenaj oficialaj ciferoj, kolektitaj de K-do W. C. Giles, domkonstrulaboristo, kies helpon mi petis por verki ĉi artikolon, oni informiĝos pri la nutrajprezoj, kaj pri la salajro de konstrulaboristo dum pluraj jaroj.
Nutraĵoj por kvinana familio.
| 1898 | 1912 | 1917 | 1922 | 1926 | |
|---|---|---|---|---|---|
| 1 kgrm. butero | ˙56 | ˙60 | 1˙24 | ˙88 | ˙76 |
| 1 » lardo | ˙3o | ˙44 | ˙88 | 1˙04 | ˙8o |
| 1 » bovaĵo | ˙18 | ˙26 | ˙64 | ˙52 | ˙4o |
| ˙5 » fromaĝo | ˙14 | ˙18 | ˙32 | ˙24 | ˙24 |
| ˙5 » riboj | ˙08 | ˙08 | ˙28 | ˙16 | ˙16 |
| 12 ovoj | ˙18 | ˙40 | ˙80 | ˙44 | ˙78 |
| 2 kgrm. faruno | ˙10 | ˙12 | ˙32 | ˙20 | ˙22 |
| 2˙5 » konfitaĵo | ˙3o | ˙36 | ˙58 | ˙78 | ˙54 |
| ˙5 » porkograso | ˙12 | ˙16 | ˙32 | ˙20 | ˙20 |
| 1 » ŝafaĵo | ˙18 | ˙24 | ˙68 | ˙28 | ˙48 |
| 1 » porkaĵo | ˙28 | ˙36 | ˙80 | ˙64 | ˙68 |
| 1 » sukero | ˙16 | ˙22 | ˙52 | ˙52 | ˙28 |
| ˙375 » teo | ˙24 | ˙26 | ˙52 | ˙46 | ˙48 |
| ˙125 » kakao | ˙10 | ˙08 | ˙14 | ˙10 | ˙12 |
| Sume dolaroj | 2˙94 | 3˙74 | 8˙02 | 6˙46 | 6˙12 |
Meza lupago nun por 6-ĉambra domo estas 4˙32 ĝis 4˙80 dol. Antaŭmilite 2˙16 dol.
Prezoj de botoj kaj vestaĵoj en 1926 j. superas tiujn de la montrita periodo per 40 %.
Kalkulante la jenajn salajrojn de domkonstru-laboristo oni allasis 6 % por tempo perdita pro malbona vetero. (6 % estas oficiala meznombro por tutjaro).
Semajna salajro de konstrulaboristo.
| 1898j. | (55 1/2 horoj) | 7˙76 dolaroj |
| 1912j. | (55 1/2 horoj) | 8˙32 » |
| 1917j. | (55 1/2 horoj) | 10˙36 » |
| 1922j. | (45 horoj) | 13˙64 » |
| 1926j. | (45 horoj) | 14˙88 » |
K-do Giles opinias, ke la kondiĉoj iom pliboniĝis laŭ mono kaj horoj.
Magistrataj dungitoj nun ricevas meze 12˙60 dol. posemajne, kaj tramistoj 15 dol.
En la urbo, 14-10-26, estis 1757 senlaboruloj, pliiĝo de 90 super la nombro por antaŭa semajno.
Pri la Ĝenerala Strikego.
Estis « ruĝa » tago kiam la alvoko de la T. U. C. por ĝenerala striko venis al la laboristaro en ĉi burĝeca distrikto. La loka kompare juna movado frontis nekonatan situacion kun neprovita organizo. La respondo superis ĉian atendon. Tuj Centra Strikkomitato stariĝis kaj ricevis entuziasman subtenon. La striko unuigis la diversajn laboristojn pli ol io alia antaŭe. Kiam la striko finiĝis, kelkaj puniĝis per eksofico, ĉefe tramistoj ; 27 ankoraŭ ricevas senlaborulan subvencion. (La tramistoj estas pagataj de la urbkonsilantaro).
Sed la tramista unuiĝo atendas esti denove 100 % organizata post tri monatoj. Kelkaj membroj eksiĝis post la fiaska ĉesigo de la striko.
Nun, en ĉi urbo, oni apenaŭ konscias laŭ aspekto de la stratoj ktp. ke la ministoj staras sole kaj brave batalas por ni. Se ili ricevos malvenkon la nuna reakcia registaro faros ĉion eblan por detrui la laboristan sindikatmovadon.
Verkis H. STAY (2978).
KIAL ?
En nacilingva gazetaro mi legis, ke en Sovetio estas ellaborita alfabeto por ciganoj kaj verkita por tio rusaj literoj. Kial sovetianoj mem, propagandante internacieconc, ne uzis por tio latinan, internacian alfabeton ? Ŝajnas ke ankaŭ kelkaj aliaj malgrandaj nacioj tie, ekzakte simplan alfabeton, por tio prenis la rusan. Ĉu ne estas en tio rusa naciisma influo ? Ĉu iu sovetiano povas klarigi ĉi aferon ?
J. VAHTKERL.
Minacanta krizo en Francio
La krizo venas certe. Nenio povas malebligi ĝin. De ĉiuj vidpunktoj montriĝas, ke la venonta vintro estos terura por la laboristoj.
Ĉu oni provos bonstarigi la frankon — mi diras « provos », ĉar fari tion, estas tute alia afero — aŭ ne, oni ne povas malebligi grandan senlaborecon, kiu en kelkaj industrioj tre verŝajne daŭros tre longe.
Jam nun sin montras simptomoj kaj antaŭsignoj de l’ krizo. Baldaŭ ili estos klare videblaj por ĉiuj.
Pro l’ altigo de l’ procentoj de 6 al 7 1/2 la kaŝa krizo nun iĝis malkaŝa. Ĉi altigo kaŭzis senpere limigon de l’ kredito, kiu siaflanke efikis sur la komercon kaj industrion. Kelkaj firmoj jam sentis tion en siaj kasoj ; la provizado je krudaĵoj estas malpligrandigita kaj oni jam antaŭvidas bankrotojn. Nur la solidaj entreprenoj, kiuj disponas gravajn rimedojn, daŭros. Ĉiuj ceteraj malaperos tiom rapide, kiom ili venis.
La provoj de l’ stabiligo parte efikos malordige je l’ produktado kaj kelktempe nuligos la eksportpremion.
El tio rezultas sendube pliakriĝo de l’ produktadlimigo, kiu jam ekzistas kaj certe pligrandiĝos pro nevola enmagazenigo de kelkaj varoj kaj la agado de l’ spekulado.
La diferenco inter salajroj kaj vivkostoj kiu senĉese daŭras kaj kreskas, ankaŭ ludas gravan rolon. La el tio rezultanta ne sufiĉa konsumado certe pli bone efikos ol la famaj dekretoj pri konsumlimigo flanke de l’ registaro. Ĉu ĉi efikoj, kiuj senpere kaŭzos plimalgrandiĝon de l’ produktado, devigos la industriulojn kaj firmojn al amasigo de iliaj provizoj ?
Tiel kuniĝos la ekstera kaj la interna krizoj. La fermo de ĉiuj ĉi merkatoj aŭ la malfortiĝo de l’ konjunkturo de ili, devigos multajn firmojn al fermo aŭ limigo.
Por la laboristoj tio signifas senlaborecon.
Ĉi daŭra prezaltiĝo en la lando kaj la alĝustiĝo al la mondprezoj malgraŭ la frankpliealtiĝo, sekvigos ne volan limigon de l’ kon-
— página 3 —
SENNACIULO — 3
sumado. Ĉi limigo altiĝos samgrade kiel la internaj montroj proksimiĝos al la mondkurzo. Okazos gravaj reagoj, kiam la en- kaj eksterlandaj prezoj estos la samaj. La senlaboreco tiom pligrandiĝos, kiom la salajroj, kiuj hodiaŭ apenaŭ atingas 60 % de la salajroj de l’ jaro 1914, staros sub la kostoj de l’ vivtenado.
Tio sufiĉos por kaŭzi pezan senlaborecan krizon.
Specialan signifon ricevas la krizo per tio, ke la entreprenistoj estas enkondukintaj tro grandan aron da eksterlandaj kaj koloniaj laboristoj, kiuj same kiel la francaj laboristoj bezonas laboron por povi ekzisti.
La entreprenistoj tute ne domaĝos pro ĉi krizo. Ili antaŭvidis ĝin, kaj bonege pretigis sin ; ili uzos ĉi bonegan okazon por tute kateni la agadforton de la laboristaro. Ili jam kalkulas kaj spekulas — kaj ne senkaŭze — pri la malsato, por elliverigi la laboristojn al si. Strikojn la entreprenistoj respondos per lokaŭtoj. Estas sendube, ke ili plenuzos ĉi favorajn por si cirkonstancojn por altrudi al la laboristoj la labor- kaj salajrkondiĉojn, kiuj plaĉas al ili, ne konsiderante la mizeron de la laboristaj familioj.
Do, la tempo urĝegas ; ĉar en la fono de ĉiuj krizoj grimacas la malica kaj groteska vizaĝo de l’ faŝismo, kiu celadas profiti el la socialaj ekskuoj, ekpreni la potencon kaj ĝeneraligi sian registaran sistemon per helpo de l’ angla financistaro, kiu jam nun per forpreno de l’ bezonaj kreditoj okazigas malfunkciojn en la industrio, por havigi al si la merkatojn…
PIERRE BESNARD.
El « Le Libertaire » (La Liberecano) Paris, elĉerpita el la esp. gazetservo de I. L. A.
La Svedia Polico Armas
La policestro el Stockholm, sinjoro Harlemon, aĉetis du mitralilojn por direkti ilin kontraŭ laboristojn.
Ĉar li ne rajtas aĉeti tiajn ilojn per mono asignita por la polico, li estis admonata, klarigi per kia mono kaj por kia celo li aĉetis la mitralilojn. Komence la policestro ne konsentis klarigi, sed fine li estis devigata tion fari. Li pretekstas, ke li per la mitraliloj volis defendi la urbon kontraŭ atakoj de la komunistoj, kiuj je antaŭe fiksita tago intencis okupi ĝin. Pri de kie la policestro ricevis la monon, tion li ne perfidis, sed li deklaris, ke la mono jam de longe restis je la dispono de la polico.
Sed la por la policestro tiom timinda revolucio ne okazis ; la svedaj komunistoj ankoraŭ ne entreprenis la renverson de la burĝa socio, kaj tio ja devus trankviligi la policestron. Nun oni povus supozi, ke li fariĝis viktimo de terura inkubo aŭ de malica provokisto.
Fakto estas, ke la polico kaŝe armas sin kontraŭ la laboristaj organizoj kaj kune kun faŝist- kaj strikrompistaj bandoj ĝi intencas ataki la laboristojn, kiam ili estos devigataj batali por siaj rajtoj.
La tuta sveda presorganaro de la laboristoj kaj la laboristaj organizoj akre protestis kontraŭ ĉi ago de la policestro. La klaskonscia laboristaro postulas, ke li estu eksigata el sia ofico kaj la komunistoj eĉ sendis delegitaron al la ministro de la sociaj aferoj ; sed la ministro deklaris, ke li nenion intencas entrepreni kontraŭ la policestro.
Do, en t. n. demokratia socion la polico rajtas aĉeti terurajn armilojn, kun la intenco uzi ilin kontraŭ gelaboristoj, kaj la burĝ-demokratia registaro konsentas ĉi fiagon…
Ĉiu laboristo eltiru mem la konsekvencon el tia konstato. 994.
Sciigoj el Norvegio
Gelaborista libertempo.
Laŭ jus farita statistiko pri la somera libertempo de 121,095 norvegaj gelaboristoj en diversaj industrioj, rajtas :
Gelaboristoj ricevi Libertempon
| 33 | malpli ol 6 tagojn |
| 2,141 | — 6 — |
| 56,949 | — 8 — |
| 2,622 | de 1 ĝis 2 semajnojn |
| 55,917 | malpli ol 12 tagojn |
| 1,619 | pli ol 2 semajnojn |
| 1,814 | (interkonsento malestas) |
Norvega karbindustrio.
Pro la brita karbminista striko, karbomanko minacas Norvegion. Kelkaj fabrikoj kaj malgrandaj vaporŝipoj jam komencis hejti per ligno. Ĉe Svalbard (vidu N-on 101 de SENNACIULO) la lando ja havas proprajn karbminejojn, sed pro la glacio la insularo de oktobro ĝis junio estas izolata. Oni opinias, ke se la eksportado povus okazi tutjare, la tieaj karbminejoj povus havigi karbon sufiĉan por tuta Norvegio. Kaj nun la registaro havigis grandan glaciromparan ŝipon por konstante teni vojon tra la mara glacio.
Voĉdono pro brando.
La 18-an de oktobro okazis tutlanda baloto por decidi, ĉu la ĝisnuna malpermeso de brando daŭros aŭ ne. Okazis ega agitado por kaj kontraŭ. Eĉ la pastraro partiĝis ; ambaŭ partoj pruvante per la biblio, ke ilia vidpunkto estas la sole ĝusta. La rezulto estis, ke voĉdonis por la malpermeso proksimume 400,000 kaj kontraŭ proks. 500,000. La estonto eble ne montros grandan diferencon rilate al la nuna sobremo, ĉar oni ĉiam povis aĉeti tiom da vino kaj alkohola biero kiom oni deziris. La voĉdono koncernis nur la brandon.
La horo.
De la 15-a de majo venontjare la norvegaj fervojoj uzados la horajn nombrojn 1 ĝis 24, kiujn nuntempe uzadas nur la telegrafejoj. Certe tio estas interesa decido rilate al internaciaj interrilatoj. 6971.
★
El Britio
El proksimume 700 kandidatoj por la ĵus pasintaj balotoj por elekto de magistratoj, la Laborista Partio trafis 153 sukcesojn en Anglio kaj Kimrio kaj 47 en Skotlando. Tio estas rekorda venko kaj esperplena antaŭsigno por malvenko de la registaro Baldvina. Evidentiĝis la kondamno al la registara sinteno rilate al la karbminista lokaŭto, la malaltigo de la malriĉula subvencio kaj de la edukada elspezo, la neprovizo per lueblaj loĝejoj, la minaco kontraŭ la leĝrajtoj de la laborista sindikataro, la diktatoreco, kiu en West Ham kaj Chesterstreet anstataŭis la elektitajn malriĉulzorgantojn per registaraj oficistoj, ĉar, laŭ la ministro por sano (!), tiuj zorgantoj tro multe pagis al la malriĉuloj.
★
Formiĝis sub la gvidado de Alfred Mond giganta ĥemia trusto kun kapitalo de 56.000.000 anglaj funtoj. Temas pri ĝia kunligo kun germanaj trustoj. Jen trafa ekzemplo de internacieco.
★
La sindikato konstruista decidis kolekti po 6 pencoj por ĉiu ano ĉiusemajne ĝis la fino de la lokaŭto, por helpi al la karbministaro. Speciala kongreso de la sindikataro decidis starigi imposton po 1 penco potage. Ankoraŭ la ministoj staras firme kiel roko. Spite malsato nur kvinono el ili reiris labori. 488.
Letero el Bulgario
Depost la perforta forigo de la Stambuliskija registaro, la vivkondiĉoj de la bulgara laboristaro tre ege kaj daŭre plimalboniĝas. La nuna registaro traktas la laboristojn kruele. La malnovaj laboristaj sindikatoj estas detruitaj kaj malpermesitaj. Sukcesa batalo por pli bonaj vivkondiĉoj preskaŭ ne estas ebla.
Antaŭ unu jaro la kapitalistoj plimalaltigis la salajrojn je 3o-4o %. Samtempe estis fermataj multaj laborejoj kaj maldungataj iliaj laboristoj. La senlaboruloj restis sen iu ajn helpo aŭ subteno. Nunjare la entreprenantoj ree malaltigis la salajrojn.
Antaŭ la nuna malaltigo, la salajroj por viroj estis ĝenerale 1oo-16o lev., virinoj ricevis 5o-8o lev. kaj la infanoj, kiuj estas okupataj en la tabakkulturejoj, 3o-45 lev. potage. La nuna salajro estas : por tre malgranda parto da viroj 9o lev., sed la plej granda parto nur ricevas 75-82 lev. La salajro de la virinoj estas malaltigita ĝis 4o-6o lev. kaj tiu de la infanoj 15-3o lev. por tuttaga laboro. Ministoj eĉ ne ricevas salajron de 4o-75 lev.
Kontraste al tio, la prezoj de la vivnecesajoj ĉiutage plialtiĝas. Antaŭ unu jaro, pano kostis 5-6 lev., nun kostas nigra pano 8-9 lev. kaj blanka 12 lev. po kilogramo. Klgr. da porkviando kostas 5o-6o lev. Unu ovo kostas tri lev., klgr. da terpomoj 6 lv., klgr. da rizo 3o-4o lev., sukero po klgr. 28-38 lev. kaj fromaĝo 5o lev. Pri aĉeto de vestajoj la-
— página 4 —
SENNACIULO — 4
boristoj eĉ ne povas pensi. Mezkvalita virvestaĵo ne estas havebla malplikoste ol por 2000-2500 lev., virina vestaĵo kostas 1000-1900 lev. Paro da virinaj ŝuoj kostas 350-450 lev., viraj ŝuoj 500-600 lev.
Hejtligno preskaŭ estas luksaĵo por laboristoj, kubametro kostas 350-450 lev. Dum vintro la laboristoj aĉetas la lignon pokilograme.
La vivcirkonstancoj estas tiel teruraj por la laboristaro, ke granda parto tute malesperas. Ne estas ia radio de espero videbla sur la horizonto por la bulgara laboristaro. Kuraĝuloj kiuj provas ree starigi sindikatojn klasbatalemajn, por plibonigi la sorton de la laboristoj, estas persekutataj, bategataj kaj mortigataj. Antaŭ unu semajno, membro de la centra komitato de la sendependaj sindikatoj sukcesis aranĝi laboristkunvenon en Varna ; post la kunveno li estis arestata kaj batata tiel longe kaj forte ke li mortis. Tiel, vidante nenian eblecon plibonigi sian sorton, la laboristoj, malriĉuloj amase ne scias alian rimedon ol la morton. Ne estas vivinda por ili la vivo, kaj preferinda fini la suferojn per memmortigo. Amase okazas tiaj, eĉ malgrandaj infanoj sin pendigas aŭ alimaniere ĉesigas sian vivon.
Ne povas ekzisti pli forta akuzo, pli bona pruvo por la kondamnindeco kaj barbareco de la nuna reganta sistemo en Bulgario ol tiuj memmortigoj de infanoj. Z
El Mongolio
Transporto en Mongolio plejparte okazas per ĉevaloj kaj kameloj. Progresema registaro de Mongolio decidis en nuna jaro monopoligi la transporton. Depost la 10-a de junio ĉiuj privataj transportentreprenoj fariĝis regnaj.
Inter Sibirio kaj 3 urboj de Mongolio (Ulan Bator, Ustj-Kjaĥto kaj Troickosavsk) funkcias jam aerpoŝto. La afranko de korespondaĵoj estas kiel per fervojpoŝto plus 15 kopekoj por ĉiuj 20 gramoj da leterpezo kaj 1 1/2 rublo por ĉiu kilogramo da sendaĵo (1 amer. dolaro : 1 rublo 94 kopekoj).
La 26-an de septembro en ĉefurbo de Mongolio Ulan Bator (mongole ĉi nomo signifas : ruĝa fortulo) estis malfermata la kvina kongreso de Popol-revolucia Partio de Mongolio. Delegitoj venis el plej « ursaj » malproksimaj anguloj de Mongolio.
Domba Dorĝi (prezidanto de Centra Komitato de l’ partio) raportis pri internacia stato de Mongolio. Li atentigis la delegitaron pri danĝera ekvigliĝo de reakciaj elementoj en nuna sendependa Mongolio, kaŭzita de lastaj sukcesoj de reakcio en Ĉinio. Revolucia popola armeo de Ĉinio forlasis najbaran ĉeliman regionon de Urbo Kalgan kaj anstataŭ ĝi venis soldataro de reakcia Ĉjan dzo Lin, kiu povas helpi al eksigitaj feŭduloj de Mongolio. La kongreso estis salutita de mongolia registaro, de popol-revolucia armeo, de revolucia junularunio de Mongolio, de Komintern kaj de reprezentanto de USSR K-do Nikiforov.
La Kongreso estis malfermata per kanto de Internacio. MAKSIM KRJUKOV.
Pri New-York’aj vivkondiĉoj
Jam depost dudektri jaroj mi loĝas en Usono. En mia nuna okupo mi ricevas salajron de 100 dolaroj pomonate.
Senlaborecon mi jam ofte povis sperti, unufoje eĉ dum pli ol naŭ monatoj. Mia nuna loĝejo troviĝas en Ridgewood Brooklyn, urbparto de New-York, kiu estas relative kvieta kaj pura. La domo en kiu mi loĝas, estas loĝata de ses familioj. Mia loĝejo konsistas el ses ejoj kun kune ok fenestroj, nome loĝĉambro, du dormoĉambroj, unu manĝoĉambro, kuirejo kaj banĉambro. La monata lupago por ĉi loĝejo estas 35 dolaroj.
Por kilogramo da pano oni devas pagi sep cendojn, bovviando kostas po kilogramo 23-50 cendojn, tri kilogramoj da terpomoj dek cendojn, unu piro kostas du cendojn. Sufiĉe bonaj ŝuoj kostas proksimune kvin dolarojn. Veturado per la fervojo kostas po kilometro tri cendojn…
JOH. ESPERANTO. 1825, Putman ave. Brooklyn, N.Y., U.S.A.
Sukcesoj de kultura laboro en Sovetio
Mi citas el la lasta parolado de K-do Tomskij, okazinta la 3o-an de Oktobro ĉe la XV-a konferenco de Tutsovetia Komunista Partio :
En la komenco de 1921-a jaro ni havis tiajn sindikatojn, en kiuj inter la membroj estis 65 % da analfabetoj, kiel en la sindikato de nutraĵistoj ; en la sindikato de komunumlaboristoj estis 5o % da analfabetoj, ĉe lignaĵistoj, 5o % ; ĉe agrikulturaj laboristoj, 8o % ; ĉe ministoj, ĝis 5o %.
En 1926 jaro (1-a de aprilo) ni havas jenajn ciferojn : ĉe komunumlaboristoj restis 4 % da analfabetoj ; ĉe lignaĵistoj, 6.5 % ; ĉe agrikulturaj laboristoj, 18,4 % ; ĉe metalistoj, 2 % ; ĉe kemiistoj, 6 % ; ĉe ledistoj, 6.3 % ; ĉe transportistoj, 10 %. Ĉe la ministoj la senalfabeteco ne estas likvidita nur ĉe sezona laboristoj, kiuj laboras nur dum somere, revenante poste al la vilaĝoj.
Pli ol io ajn parolas tiuj ciferoj pri la grandega kultura laboro, efektivigata en Sovetio. 1516.
Bona sperto en kolektiva laboro
La verko de Prof. Hartwig, prezidanto de la proleta ateisma internacio : « La Kosmopolita Ideo », estas fintradukita kaj redaktita kompare al la germana teksto. La manuskriptoj troviĝas nun ĉe K-do Elsudo por kompletigo kaj fina prilaboro. Nia provo de kolektiva laborado bone sukcesis. Al mia alvoko, sin anoncis 16 Gek-doj diverslandaj, kio sufiĉe montras grandan intereson pri fundamenta verko, bazinta materi-historie nian sennaciecan ideologion. Nur al 8 gek-doj ni povis doni traduklaboron, modele plenu mitan ; sed grandan dankon al ĉiuj anoncintoj. Ni esperas, ke la verko aperos komence de la proksima jaro.
Sekretario de la tradukkom. H. MURAVKIN (Berlin).
El faŝista sindikato
Certe multaj SAT-anoj scivolas pri la labormetodoj de faŝistaj organizoj. Nur malmultaj ja havas la eblecon konatiĝi kun ili. Tre severaj kaj ruzaj estas la faŝistoj, koncerne al siaj internaj aferoj. Malgraŭ tio ekzistas ankoraŭ pli ruzaj homoj, kiuj eĉ kelkfoje staras en la unuaj vicoj de la ĉekoslovaka faŝista movado…
En kunvenon, ĉu membran ĉu konfidan, estas neeble enpenetri. Ĉe la eniro oni severe postulas legitimilon. Grandamase oni akceptas novajn membrojn, precipe senlaborulojn, ĉar al ili donas la sindikato laboron. Sed atentege oni observas ĉiun fingromovon de novakceptito. Ĉie kaj ĉiam li estas dum tri monatoj kontrolata de jam konfidindaj membroj. La novakceptito rajtas jam partopreni membrokunvenon. Tie ekzistas plej bona okazo observi lin. Legitimilon li ankoraŭ ne havas, ĝin li nur ricevas post tri monatoj. Ni rigardu foje tian kunvenon. Ĉe la eniro de la kunvenejo staras aro da « nigraĉemizuloj » ; en la poŝo ili havas ian nigraĵon ; dum ili demandas pri la legitimilo, la novulo, sen ke li scias tion, krom la provizoran invitilon ankaŭ ricevas per la fingro nigran stampon sur la vestaĵon. Tiamaniere signite li sidiĝas ĉe iu tablo, jam de malproksime ĉiu vera nigraĉemizulo ekkonas la novulon. Dum la tuta daŭro de la kunveno estas observataj ĉiu movo kaj konduto ĝenerale. Tiamaniere estas facile konkludi, ĉu la varbito estas fidinda aŭ ne. Multaj venas en la faŝistajn vicojn pro scivolemo, sed ili ne longe estas tolerataj.
Pri la membroj oni nur povas diri, ke inter ili troviĝas ĉiaspecaj « grandsinjoroj » : fabrikposedantoj, direktoroj, juĝistoj, bankistoj, ktp. Tre afablaj estas ili kun la laboristaj membroj. La kaŭzo por ni ja estas klara. La devo de tiuj fabrikposedantoj kaj ceteraj estas neakcepti aliajn laboristojn ol faŝiste organizitajn. Multaj aliĝintaj laboristoj jam ricevis laboron — almenaŭ strikromplaboron. Por tio ili poste ricevas ĝustan salajron, nome batojn de la strikantoj.
Amase ankaŭ troviĝas policspionoj en la faŝistaj vicoj. Sed nature ne kiel malamikoj, male ili estas la plej bonaj faŝistoj, kiuj gardas la faŝistan membraron, ĉie antaŭ la revolucia laboristaro. En la membrokunvenoj oni insultas la prezidanton de la respubliko, interdume perbuŝe forigas lin kaj aliajn malŝataŭulojn. Neniu ŝtata organo persekutas la faŝistojn kaj eĉ la « ŝtatdefenda leĝo » por ili estas senvalora. Ili ja defendas la ŝtaton kontraŭ la bolŝevika revolucio. Generalo Gajda, kiu volis vendi Ĉekoslovakion, por atingi karieron bonan, tre estas ŝatata de la faŝistoj. Per la fakto, ke laboristo, ne ano de la faŝista sindikato, vane serĉas laboron, la faŝistoj tiele devigas la laboristojn por ne mortmalsati aliĝi al ilia sindikato. La labordonantoj konstante maldungas laboristojn pro « labormanko » kaj anstataŭigas la maldungatojn per faŝiste organizitaj laboristoj.
★
— página 5 —
SENNACIULO
Travivaĵoj de Laboristo veturanta al Sovetio
UEA-ano helpas aresti SAT-anon
Invitite de amiko el Sovetio, mi ekveturis, pasintan marton, el Salzburg por iri tra Balkanon al Kaŭkazio. Alveninte ĉe la jugoslava limo en Dravograd, juna serba policoficisto esploris min kaj traserĉis mian dorsosakon. Poste li stampis mian pasporton kaj mi povis vidi, ke li alskribis serblingvan rimarkon. Scivole pri la senco de la skribaĵo, mi poste petis iun en gastejo traduki ĝin al mi. Kaj li tradukis: « Atentu, suspekta kiel bolŝevika agento ». La personoj kiuj aŭskultis la tradukon, ekrigardis min, kvazaŭ mi estus sendito de l’ diablo. Atinginte Zagreb, mi vizitis UEA-delegiton, S-ron Maruzzi, en lia oficejo; tie troviĝis samtempe jam du esperantistoj el la sama urbo. Ĉe ilia deziro mi montris mian pasporton. La unua s-ro donis ĝin kun multsignifa rigardo al la alia. Ili ne diris, kio mirigas ilin. Sed mi jam sciis la kaŭzon kaj diris al ili, ke mi ne estas komunista spiono kaj ke mi vojaĝas Rusion por labori. Ankaŭ ili esprimis la opinion, ke la surpasporta rimarko povas kaŭzi al mi malagrablaĵojn; sed mi sekvis mian planon kaj veturis Beogradon. Post kelktaga restado en la jugoslava ĉefurbo, mi denove veturis pluen kun la intenco veni al Caribrod apud la bulgara limo. Kiam la vagonaro preterpasis Niŝon, ĝendarmo alproksimiĝis al mia sidloko kaj postulis mian pasporton. Post rigardado, li ĝin enpoŝigis, dirante al mi, ke mi ĝin ricevos ĉe la finstacio. Mi protestis, sed vane. Ankoraŭ dum la veturado venis al mi juna viro. Li alparolis min montrante sur mian pasporton, kiun li tenis en la manoj. Unue li provis komprenigi sin per germanlingvosimilaj vortoj, sed mi ne povis kompreni. Mi devas diri, ke jam, kiam tiu homo alpaŝis kun mia pasporto, mi ĉagrenis, sed vidinte du esperanto-insignojn sur lia vestaĵo, mi trankviliĝis. Fine li ankaŭ ekvidis mian stelon kaj salutis min kiel « samideano ». Bedaŭrinde mi devis konstati, ke tiu ĉi sinjoro kun du esperanto-insignoj ne povis paroli korekte tutan frazon en nia lingvo. Li sciigis al mi, ke mia pasporto ne estas ĝusta, krom tio li parolis ion pri jugoslava vizo; pli mi ne povis kompreni. Ankoraŭ li senkulpigis sin, ke li ne pli bone scipovas esperanton. Li oficas en ministrejo por internaj aferoj en Beograd kaj montrante al mi sian membrokarton mi eklegis: Illiĉ, fervojpolicisto, Beograd. Kunpreninte mian pasporton, li diris, ke mi ĝin ricevos ĉe la celo. Elvagoniĝinte, la ĝendarmo kondukis min al la limpolica komisaro. En la oficejo la ĝendarmo tuj malfermis la bluzon, kiun mi havis sur la korpo, kaj traserĉis min. Poste mi devis demeti la ŝuojn kaj ŝtrumpojn kaj oni malplenigis mian dorsosakon.
Ĉio estis traserĉata kaj la « suspektaĵoj » flankenmititaj. Montriĝis serba metallaboristunuiĝa gazeto, rus- kaj esperantlingve skribita deklaro, ke mi estas invitata al Sovetio, membrokarto de SAT kaj Jarlibro, ambaŭ lastajn ajojn ili ne sufiĉe atentis. Apud la tablo kun gravega mieno parolis la « samideano » kun la komisaro.
Ĉiujn miajn ajojn kaj monon forlasante, kondukis min ĝendarmo dumnokte al la ĉefpolicejo. Tie mi estis enŝlosita en malhela karcero. Per alumeto, kiun mi povis kaŝi, mi lumigis la internon, sur la planko kuŝis jam homo, hungaro. Per kelkaj hungaraj vortoj, kiujn mi scias, ni interparolis kaj ni iĝis baldaŭ amikoj. Sen kovriloj ni devis kuŝi sur la planko. Kvar tagojn mi pasigis tiele; funto da pano kaj kruĉo da akvo estis ĉio, kion oni donis al ni.
Dum du tagoj mi estis esplorata, sloveno tradukis al la komisaro, kiu min nomis bolŝevika agento kaj spiono. Miaj libroj ktp. kuŝis senorde sur la tablo. Mian defendon kaj senkulpigon oni ne atentis. Ianokte venis policisto, vekis min kaj alian enkarcerigiton. La ĝendarmo ligis per ĉeno mian dekstran manon al lia maldekstra de la macedono. Ŝarĝinte la pafilon kaj surmetinte sur ĝin la bajoneton, li kondukis nin tra la multtruaj strataĉoj al la stacidomo. Ĉe la stacidomo estis multaj persojnoj, kiuj nin scivoleme rigardis. Proksimume 28-jara viro demandis min en bona esperanto, ĉu mi estas ano de SAT kaj kiel mi pensas pri ĉi organizo. Malkonfidiĝinte kontraŭ nekonatuloj, mi donis neprecizajn respondojn. Sed ĉi homo havis simpatian aspekton kaj laŭ mia deziro li sidiĝis en la vagono vizaĝe de mi. La ĝendarmo estis preninta aliflankan lokon kaj atenteme observis nin. Mi ne eraris, mia renkontitulo estis fakte SAT-ano. Intence li elprenis libreton kaj foliumis. Mi povis ekvidi la verdan membrokarton de nia Asocio. Nun ni povis trankvile interparoli. Li rakontis al mi, ke li veturas al Niŝ kaj ke li volis labori en Sofio, sed ne trovis laboron. Sur la gazeto « Bulgara Esperantisto » li skribis sian nomon kaj adreson kaj intencante doni ĝin al mi, venis la ĝendarmo, prenis ĝin el la manoj de la K-do kaj ordonis al li okupi alian sidlokon.
Neniam mi forgesos la vojaĝon kun tiu ĉi bona K-do. Li ege bedaŭris, ke li ne povis helpi al mi. Rigardante lin, mi povis rimarki kiel li penis estri sian koleron 1). Ne estis eble dum la elvagoniĝo adiaŭi nin.
Nun oni kondukis nin al la polica prefekto kaj malliberigis nin en fortikajo. Sur la muro mi povis legi esperanta alvokon de SAT-ano. Masonisto, kiu riparis la murojn, donacis al mi manĝajojn, cigaredojn ktp. tra la ferkradoj. Al li mi ankaŭ transdonis jarlibron kaj membrokarton de SAT, kaj la sindikatan membrokarton, ĉar mi timis, ke oni en Beograd pli zorgeme esploros min. Saman tagon oni denove ligis min kaj kun policisto mi veturis Beogradon. Tie mi denove estis enkarcerigata. Deknaŭ tagojn mi vivis en ĉi infero. Tage kaj nokte brilis elektraj lampoj. La malgranda ejo estis okupata de 21 personoj kaj multaj malagrablaj insektoj. La aero estis malbona, oni ŝvitis. Por dormi mi preferis kuŝi sur la ŝtonplanko. Sur la malvasta ligna kuŝejo kuŝis kunpremite multaj aliaj. Ankaŭ tie, kiel en la aliaj karceroj ni nur vivis per pano kaj akvo. Havi paperon aŭ gazeton estis malpermesata. Oni batis min kelkfoje, kaj hodiaŭ mi ankoraŭ ne scias pro kio. Kriegoj de la batitoj kaŭzis al mi ofte sendormaj noktoj. Denove kondukata al la komisaro, mi ree estis insultata kaj minacata ricevi pro mia spioneco duonjaran malliberigon. Post kelkaj tagoj, vespere ni estis fortransportataj al la aŭstria limo kaj tie liberigitaj.
Alian vojon mi serĉis por veturi al Sovetio kaj sukcesis veni Leningradon.
H. HOFFMANN.
- Mi petas la K-don, se li eble legos ĉi tiujn liniojn, ke li bonvolu skribi al mi per adreso de SAT-Administracio.
Faktoj kaj Komentoj
La sankta proprajrajto.
Kalkuloj elmontris, ke la perdo, okazigita de la haltigo de britia karb-produktado, proksimas duoblon de la sumo necesa por aĉeti la minejojn kaj maŝinaron kaj pagi la impostojn de la ter-posedantoj. S-ro R. Horne parlamentano konservativa, ĉe Ĉambro de Komerco, Newcastle (Njukasl), profetis pluan impostaron por la sekvonta jaro, kiam plene estos sentata la efiko de la haltigo. La nunaj prezoj por karbo estas tre altaj kaj altiĝas; respondante en Parlamento al iu demando, la Sekretario de Minejoj diris, ke por kontroli la prezojn, necesas multkosta kaj ĝena organizo, do, ke la Registaro ne emas fari tian kontrolon.
Estas ja multe pli facila kontroli la paroladojn de A. J. Cook.
★
Rimedoj por konvertigo.
« La materia profito estas ĝenerale la unua logilo uzata de la Providenco por allogi tiujn homojn (Tonkinanoj). Ofte ili ja estas tre malriĉaj kaj ili esperas helpmonon, kampon, bovinon, virbovon aŭ, ankaŭ subtenon dum maljustaj procesoj, kiujn avidegemaj luigantoj iniciatas kontraŭ ili. La misiisto, kompatante la materian kaj spiritan malfortecon de tiuj malfeliĉuloj, evitas, ke ne preterpasu la okazo lerte enŝoviĝi en ilia amikeco por ilin alkonduki transe al la Dimastro, kiu ilin atendas… Altiritaj per la materiala flanko, tiuj bonuloj studas la religion kaj konvinke konvertiĝas. »
Tiun naivan konfeson publikigis « Espero Katolika » (okt. 1926) en raporto pri misioj en Tonkino. Ĉia komento superfluas, tamen estas malfacile sin deteni rimarkigi, ke la « dimastro », kiu laŭdire estas ĉiopova, uzas ne tre noblajn rimedojn por altiri al si la konvertiĝontojn.
★
Kontraŭmilita Kunvenego en Berlino.
En la ĉambrego de la berlina « Konigstadtisches » gimnazio aranĝis la anarkista junularo de Berlin kontraŭmilitan kunvenegon. Post prezento de muzikaĵo, la prezidanto de la kunveno avertis, ke oni ne fidu al la pacfanfaronoj en Ĝenevo, aludante la kruelaĵojn faritajn de anglaj militŝipistoj en Ĉinio. Per eldiroj kaj poemoj de homoj el
— página 6 —
SENNACIULO
ĉiuj tempoj (*) kaj popoloj oni montris, ke ĉiam ekzistis en ĉiu popolo antipatio kontraŭ la milito, ties teruroj kaj konsekvencoj.
Pindus (244 jaroj antaŭ Kristo) rilate al la milito diris: « kiu konas ĝin el sperto, tiu ĝin abomenas ». — Sophokles: « ne por malami sed por la amo mi ekzistas ». — Aristophanes ne nur teorie rifuzis militi sed li ankaŭ postulis kontraŭagadi la militon. Estas karakterize, ke la grekoj dediĉis templon al ĉiuj eblaj dioj, sed ne al la militdio. Horaz, kiu estis soldato, sincere konfesis, ke li partoprenis nur unu batalon kaj el tiu ĉi forkuris ĉar li opiniis, ke estas puninda mortigi homojn. Ke en Ĉinio ĉiam estis antipatio kontraŭ la milito, tion pruvas Laotse, Mykius k.a. Ankaŭ en Germanio jam dum la 30-jara milito ekestis voĉoj kontraŭ la milito. Fr. Sogaŭ kaj Herder protestis kontraŭ la popolmortigado. Tre karakteriza estas eldiro de « Frederiko la Granda » al amiko, montrante al la soldatoj: « Ĉi tiuj soldatoj estas egaj malamikoj de mi, ke ili ne kontraŭbatalas min, nur kaŭzas la prusa disciplino. » Atesto el konscia buŝo, ke ne militsopiro tenas la soldatojn, sed kruela devigo.
Esp-igis H. KELLER.
(*) Estas tre interesa la konstato, ke malgraŭ la ekzisto de pacifistoj en ĉiuj epokoj, tamen okazadis militoj. Kredeble la kaŭze estas, ke daŭris — kaj bedaŭrinde ankoraŭ daŭras — ekzisti la militkaŭzoj: la kapitalismo kaj la patriotisma ideologio. — Red.
Iom pri Scienco
La fotografita stomako.
Ĉe la scienca kongreso pri asimilado en Berlin, D-ro Elsner sciigis, ke li sukcesis fotografi la stomakon de viva homo. Ĝis nun oni nur povis radioskope fotografi la konturojn de ĝi. Elsner konstruis rigidan tubon, kiu estas enigata tra la buŝo en la stomakon. Ĉe la fino de la tubo troviĝas eta fotoaparato kun 7 filmoj ŝanĝeblaj per mekanismo. El ekstere oni lumigas la stomakon kaj por ke ĝi disfaldiĝu, oni enpremas aeron. Tiel oni sukcesas havigi mozaikan bildon, tre gravan por la medicino.
« Kontraŭnaturajoj » en Siberio.
En « S-ulo », N-o 80, aperis noto laŭ kiu « spite ĉiuj naturaj leĝoj » la granda rivero Angara vintre glaciiĝas ĉe la fundo.
Kontraŭnaturajoj ne ekzistas. Ili nur estas ŝajnaj, ĉar aŭ la leĝo ne estas sufiĉe universala aŭ oni forgesas, fortojn, aliigantaj la atendatan laŭleĝan rezulton. Tiel estas rilate al la lasta, nome oni forgesis, prikonsideri, ke la akvo estas fluanta, kaj obeas al komplikaj flu- kaj kvirloleĝoj. En senflua akvo okazas glaciiĝo nur de supre, ĉar la akvo ĉe 0° C. (glaciiĝa punkto) estas malpli densa, do malpli peza ol ĉe 4° C. (punkto de la pleja akvodenseco). La supra akvo malvarmiĝinte ĝis 4° C. subiĝas kaj restas tie samgrada pro la malbona varmkondukeco de la meztavoloj. La supra akvo tiam plu ne povas subiĝi pro la pli malgranda pezo kaj glaciiĝas. Sed ĉe fluanta akvo la kvirloj povas forigi tian ekvilibran procedon, levante la 4°-an akvon malgraŭ ĝia pezo supren. Pro tio ĉiam pli malvarma akvo de supre subiĝas al la fundo kaj fine ĝi tie glaciiĝas. La glacio poste, ĉar malpli densa, leviĝas kaj naĝas sur la akvo. La fenomenon influas ankaŭ klimato kaj fundoformo. De tio okazas tiaj malsamecoj inter Angara kaj multaj (ne ĉiuj) aliaj riveroj.
H. MURAKVIN.
La laboristaro kaj tajlorismo (*)
Principe, ŝajnas, ke multaj partoj de tiu teorio estas aprobindaj. Ĉu estus saĝe kontraŭstari al sistemo, kies rezulto estas produkti la vivnecesaĵojn en malpli da tempo kaj pligrandkvante? La emo de la homo al « kiel eble malgranda penado » estas ja natura leĝo. Do, kiam dum sama tempo, per sama penado, ni povas produkti pli da objektoj, dank’ al pli bona organizado, tiam estas konfirmata tiu leĝo. Dum laborado ni forigu la senutilajn movojn, ni anstataŭu ilin per utilaj, produktaj gestoj — jen parto el la tajlora sistemo akceptinda de ĉiuj.
Anstataŭ fabriki multajn diversmodelajn aparatojn aŭ ilojn por unu difinita celo, ni fabrikadu nur unu modelon, tiel ni ŝparos plejparton de la necesaj fabrikrimedoj. Tio estas normigo, nepre enkondukinda, kiu ajn estu la socia reĝimo.
Kiam la laboristaro kontraŭbatalas tajlorismon, ĝi ĉefe celas ties sociajn konsekvencojn dum kapitalisma reĝimo.
Efektive, en Sovetio la mastrumanta proletaro penas ĉiam pli kaj pli enkonduki, en la fabrikoj kaj manufakturoj sciencan organizadon de l’ laboro. Male, en kapitalistaj landoj, la nemastrumantaj proletaroj provas malebligi tiun enkondukon. El tio ni povas dedukti ke la sociaj cirkonstancoj grave ŝanĝas la relativan valoron de l’ tajlora sistemo. Sed tamen ni povas ekzameni la konsekvencojn de l’ tajlora sistemo por laboristoj sur la loko mem de l’ laboro kaj ankaŭ de ekonomia vidpunkto.
La modernaj laborejoj estas organizataj, laŭ tajlora principoj, tiamaniere ke la laboristoj ne povu perdi tempon, kaj eĉ ripozi dum la labordaŭro; por atingi tion, oni devigas la laboriston fari almenaŭ ian difinitan kvanton da objektoj. Sed antaŭe la sama celo estis trafata pere de submastroj, kiuj ĉiam kontrolis ĉu la laboranto daŭris labori aŭ ne. La rezulto estis la sama, nur la rimedoj estis aliaj.
Oni riproĉas al la sistemo, ke ĝi trolacigas la laboriston. La sperto ankoraŭ ne montris tion, sed, eĉ se tio okazus, la laboristaj organizajoj povus malebligi tion, trudante sian kontrolon pri la prezoj pagitaj. Praktike, tio okazas jam, ĉar mi legis pri striko okazinta, ĉar la mastro malaltigis la popecan prezon, kio celis devigi la laboristojn pligrandigi sian laboron por ricevi la saman salajron. Ni do vidas, ke la aplikado de l’ tajlora sistemo ne ŝanĝas la klasajn rilatojn. Eĉ post ĝia ĝenerala aplikado socia batalo daŭros. Sed, ĉar ĝi ebligos pli grandan produktadon, kaj malpliiĝon de la prezoj, ĝi ankaŭ ebligos al multaj proletoj havigi al si multajn utilajn objektojn aŭ varojn, kiujn ĝis nun ili ne povis aĉeti. Pro tio la mizero estos malpli granda. Estus do tre malfacile por la lab. organizajoj, kontraŭbatali entute la sistemon. Ili spertus la kontraŭustaron de la tuta konsumantaro. Sed almenaŭ ili devas studi la problemon; difini tion, kion en la sistemo estas akceptinda kaj kio ne estas; antaŭvidi la eblajn konsekvencojn. Ekz.: Senlaboreco (dum kelkatempo) kaj zorgi, ke la laboristaj interesoj ne estu malatentataj en tiu okazo.
La plej taŭga sintenado ŝajnas esti tia: 1) Ni ne kontraŭustaru la sistemon; 2) Ni ne kunlaboru en tiu okazo kun niaj mastroj; 3) Ni zorgu, ke la laboristoj ial ajn ne suferu pro malbona aŭ troigata aplikado; 4) Ni daŭrigu la klasbatalon kiel antaŭe.
KAMJ RU.
(1) Oni legu en n-ro 111 pri la sama temo.
SCINDAĴOJ PRI HUNGARIO
Antaŭ la mondmilito Hungario areis 325.000 kvadratkilometrojn kaj havis proksimume 20.000.000 da enloĝantoj. Post la mondmilito (1919) ĝi nur areas 92.000 kv. km. kaj havas proksimume 8 milionojn da enloĝantoj. En la nuna Hungario vivas ankoraŭ proksimume unu miliono da homoj, kies gepatra lingvo ne estas la hungara; la plejmulto el ili estas germanlingvanoj, proksimume 500.000, la aliaj estas plejparte jugoslavlingvaj.
Laŭ la « Trianon »-a packontrakto Hungario povas havi 35.000 soldatojn, 12.000 aktivajn policistojn kaj ĝendarmojn, 4.000 impostistojn, 2.000 landlimgardistojn kaj 600 rivergardistojn (Verŝajne pro tio, ĉar la malamikoj povus forŝteli la riveregon « Danubo »). Nature tiuj ĉi nombroj nur estas surpaperaj, efektive ekzistas pli multaj armitoj. Eĉ se oni ne kalkulus la diversajn junularorganizojn; kavaliroj, studentoj, ktp. Al la kavaliraj organizoj devas laŭleĝe partopreni ĉiuj dudekjaraj junuloj, tutegale ĉu ili loĝas en vilaĝoj aŭ urboj. La edukado de la junuloj en tiuj organizoj estas tute militista.
La nombro de la organizitaj laboristoj (Amsterdam) nuntempe estas 138.000.
MAJO.
[REKLAMO p.6] INSTRUISTOJ — ABONU — Internacia pedagogia revuo. Jarabono 2.50 mk. NOVAJ TEMPOJ. Oficiala organo de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE). Specimenon petu de M. GOLDBERG, Klemstr. 14, p., LEIPZIG S 3
— página 7 —
SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
Ĉe la laboruloj.
KIEL RILATU SAT-ANO AL LA PROPAGANDAJ ORGANIZACIOJ?
La du lastaj kongresoj de SAT interalie sin okupis pri la rilatoj inter SAT kaj la propagandaj ligoj de la diversaj lingvaj regionoj. Kaj la Leningrad’a kongreso substrekis la decidon de la Wien’a, konfirmante kaj eĉ pligrandigante la komisionon elektitan por la ordigo de interrilatoj kun la landaj organizacioj.
Pri la neceso de fortaj propagandaj organizacioj ne estas ia dubo. Nepre necesas, konatigi la lingvon kaj instrui ĝin. SAT translasas tiujn taskojn al specialaj asocioj, ĝi mem uzas esperanton praktike por la celoj de la proletariaro. Evidente sen la propagandaj ligoj al SAT mankas la fundamento. Kaj la praktiko pruvas ĉi tion: Kie estas propagandaj ligoj, tie SAT trovas multajn membrojn, abonantojn por « S-ulo », aĉetantojn por siaj eldonajoj. Kie ne estas propaganda ligo, tie ankaŭ ne estas multaj SAT-anoj. Kaj ili devas ne nur praktiki la lingvon, sed ankaŭ krei aparaton por propagando kaj instruado.
Spite tiu interligiteco de ambaŭ organizaciaj formoj (praktika — propagand-instruada) ekzistas multaj SAT-anoj, kiuj ne estas membroj de siaj landaj aŭ lingvoregionaj organizacioj. Ja, ne nur estas unuopaj K-doj, eĉ estas tutaj grupoj, kiuj estas memstaraj. Ili bone scias, eluzi la profitojn de la propaganda organizacio, liveranta ĉian materialon: flugfoliojn, lernlibrojn, ktp. Sed ili evitas la aliĝon, preskaŭ ĉiam pro financaj kaŭzoj, ili volas ŝpari la duoblan kotizon.
Tia agmaniero komprenebla estas kondamninda. Kaj eĉ malsaĝa: Ĉar ne subtenante la propagandajn organizaciojn oni malfortigas la fundamenton de SAT, kiu ĉerpas siajn anojn preskaŭ senescepte el tiuj organizacioj. Do, kiu volas propagandi por SAT, tiu devas fari tion tie, kie estas plej bona ebleco de propagando: en la LEA-grupoj. Kaj ju pli forta la LEA-grupo, des pli granda la ebleco de propagando por SAT. Tio signifas, ke ĉiu SAT-ano havas la devon, subteni la propagandan organizacion, do aliĝi al sialanda ligo.
Ne povas validi ia elturniĝo. La granda plimulto de SAT-anoj bone scias sian devon kaj krom en SAT ankaŭ estas organizita en la propaganda ligo. Ĉar simple ĝi estas praktika kaj samtempe propagando.
Bedaŭre oni eĉ ne povas paroli pri nealiĝoj, sed pri eksiĝoj, el la propagandaj asocioj. Ĉar ja ĉiu SAT-ano lernis esperanton. Kaj tiu « ie » preskaŭ ĉiam estas la loka grupo de LEA. Do oni akceptis la servojn: instruado, perfektigo. Sed poste oni pensas: nun mi havas, kion mi bezonas, mi ne plu bezonas LEA, jen okazo por ŝpari. Kaj oni eksiĝas kaj restas nur en SAT.
Per supraj linioj mi provis montri, ke tia konkludo estas erara, ke ĝi devas mortigi ankaŭ la porpraktikan movadon, kiu dependas de LEA-fundamento.
La ofte ripetata alvoko: Ĉiu LEA-ano ankaŭ estu SAT-ano do ankaŭ plene validas, se oni inverse ĝin faras: Ĉiu SAT-ano estu ankaŭ LEA-ano!
A. SPROECK (866).
★
PLANO DE AGADO DE ĈITA’A SAT-GRUPO (12ª sektoro) (1) por la vintro 1926-1927 j.j.
Por studado de naturparola metodo de esp.-instruado, ĉar multaj SAT-anoj estas esp.-instruantoj ĉe la diversaj kursoj, renovigi « la instruhorojn », kiuj okazu antaŭ ĉiu SAT-kunsido;
Kiam venos al ni la protokolo de la VI-a SAT-kongreso, komenci la studadon de la plej ĉefaj kongresaj raportoj kaj rezoluciojn;
Daŭrigi kaj fini la studadon de « A.B.C. de Sennaciismo » per laŭĉapitraj referatoj, interdividinte ĉi-referatojn inter ĉiuj grupanoj; aranĝi « vesperon de demandoj kaj respondoj » pri la problemoj studitaj en « A. B. C. de Sennaciismo »;
Se restos libera tempo, fari kelkajn teoriajn raportojn, ekz.: Lenin pri nacia problemo », « Pri rilatoj de « S-ulo » al naciliberiga movado », ktp.;
Devigi la grupanojn raporti al la grupo pri ĉiuj interesaj leteroj ricevitaj de ili el eksterlando. Laŭ ĉi-leteroj la grupo pridiskutos: kiel respondi?;
Komisii el iuj K-doj verki, dum la grupkunsido pridiskuti kaj poste dissendi la kolektivan leteron al la Ekstrem-Orient-landaj SAT-anoj;
Dum la pridiskuto de interesaj leteroj, ricevitaj de niaj grupanoj, elektadi por represoj en la lokaj jurnaloj la plej taŭgajn leterojn kaj artikolojn, komisiante ilian tradukon al iuj K-doj;
Se estos libera tempo, fari raportojn kaj pridiskuton pri « Sennaciulo » kaj « Sennacieca Revuo », sendonte nian opinion al la Redakcioj;
Estu organizitaj komisioj por kunligo kun eksterlando ĉe la lokaj komjunular- kaj IRH-organizajoj;
Varbi al SAT la plej taŭgajn por tio K-dojn. Fari tion ne pli malfrue ol ĝis marto 1927 j., por ke ĉiuj adresoj trafu en la Jarlibron. Samtempe instigi ĉiujn SAT-anojn aboni al « S-ulo »;
Same varbi al SAT, kiel pasivajn membrojn, kelkajn, plej bone rilatantajn al ni organizajojn; ekz.: Distrikta komitato de IRH, « Instruista Klubo », « Poŝtista Sindikato », ktp.;
Efektivigadi la gvidadon de la tuta esp.-laboro en Ĉita, ĝis tiu momento kiam estos organizita distrikta komitato de SEU.
Sekretario de SAT-grupo: K. FADE.
(1) Okazas, ke K-doj estas embarasataj por starigi laborplanon por nia grupo. Tial ni opinias utila la publikigo de ĉi plano. — Red.
ALVOKO AL LA LABORISTAJ SPORTULOJ-ESPERANTISTOJ DE LA TUTA MONDO
Dum la pasinta duonjaro gastis en Germanio kelkfoje rusaj sportuloj. Ni esp-istoj vane esperis, pruvi la valoron de esp-o por la tutmonda laborista sportularo, ĉar ne estis esp-istoj inter la sportulaj gastoj. Mi devis konstati, precipe dum la konkursoj de la atletoj en Stuttgart, la grandan embarason kiu atakis la konkursjuĝantojn kaj gvidantojn de la sportuloj, se necesis interŝanĝi la opiniojn. La atletoj mem povis elmontri siajn fratecajn sentojn nur per manpremo, sed la buŝoj restis fermataj.
Se ni konsideras, ke en la jaro 1927 aŭ 1928 okazos la olimpiado de la ruĝa sportinternacio kaj post kelkaj jaroj la dua de la Lucerna internacio kaj ke intertempe okazos pli aŭ malpli grandaj internaciaj sportrenkontoj, tiam ni ne plu dubas, ke unu el la plej bonaj kampoj por nia propagando estas la sportasocioj kaj — unuiĝoj kaj ke estas tempo por komenci organizi. Certe estus tre efika estonte kunsendi esp-istojn kun la sportuloj vizitantaj eksterlandon. Komuniki tion en esp.-gazetoj estas rekomendinda, por ke pretigu sin la esp-istaro.
Kial ne faris tion la rusaj esp-istoj? Kie estas la kompetentaj K-doj, kiuj devus interrilati kun la sportasociojn por instigi ilin al praktika uzo de esp-o? Laŭ mia scio la Lucerna Sportinternacio jam oficiale akceptis esp-on kaj se en la nova asocia sportlernejo en Leipzig estos instruata esp-o al la sportuloj vizitontaj ĝin.
Ni preparu nin en ĉiuj landoj por la estontaj grandaj sportokazoj. Dume ni povas interesi kaj instrui la sportulojn. Sed necesas interrilati kun la grandaj asocioj por ke ili mem instigu la anaron studi esp-on.
6740.
★
KRONIKO
Ĉekoslovakio.
Josefstal apud Gablonz s. N. — Kiel rezulto de la lastjara esp-o kurso fondiĝis nun ĉi tie Laborista Esp. Grupo kun 21 membroj. Por perfektiĝi en la lingvo ni aranĝas regulajn kunvenojn dusemajnajn en nia hejmo « Hölle ». En sama ejo ankaŭ nova kurso por komencantoj estas malfermita. Nombro de gelernantoj: 21.
Germanio.
Schweidnitz. — La SAT-rondo kune kun la LEA-grupo aranĝis ekspozicion k. publikan paroladon k. propagandis ĉiamaniere en urbo k. ĉirkaŭajo. Sed nur ses kursaliĝoj estis. La instruado okazas per « Petro ». Ni forsendis multajn presajojn al 30 landoj, sed nur alvenis responde dek leteroj. La anoj de proletaj partioj ne multe interesas pri esp-o. La proleta gazetaro ekinteresas. La urbestraro malhelpas nian laboron. K-do B. S. raportis en ses kunvenoj pri la VI-a en Leningrad.
1851.
Latvio.
Riga. — La 31 okt. fondiĝis ĉi tie SAT-grupo. Kiel grupestro estas elektita K-do A. Krastinŝ, kiel peranto A. Kazoks (6837). Krome la grupo decidis fondi Latvian Laboristan Esp. Asocion. Kiel provizora estraro de ĉi Asocio estas elektitaj: prezidanto A. Krastinŝ, bibliotekistino A. Erlich, kasisto A. Kazoks, sekretario E. Karkliŝ. La ejon por la grupo k. fondota Asocio senpage donas la Profunu-
— página 8 —
SENNACIULO
iĝo de la Latvaj poŝt-telegraf- k. telefonistoj.
Korespondajojn por la grupo k. Asocio sendu al: K-do A. Kazoks, Telegrafa komtoris, Riga, Latvio.
Nederlando.
Amsterdam. — SAT-grupo vigle laboris. Kiel fruktoj de la laboro ni povis malfermi naŭ kursojn. Inter ili estas tri kursoj por progresintoj. Estas kursoj por poŝtistoj, pentristoj, oficistoj k. infanoj. En 7 kursoj estas instruata laŭ « Petro ».
Leiden. — La nova SAT-grupo aktive laboras. Estas alglui…taj 1000 afiŝoj k. presitaj 16 anoncoj.
Norvegio.
Oslo. — Ĵus komencis ĉi-tie 5 kursoj — 4 por komencantoj k. unu por progresintoj — kun sume 50 lernantoj. Inter la komencantaj kursoj estas 2 por tramistoj k. 1 por transportlaboristoj.
Sovetio.
Iv.-Voznesensk — 1-XI-26, solena malfermo de regnaj kursoj de lingvo internacia. Daŭro: 2 jaroj. 1 ĝenerala, 1 speciala (pedagogia kaj koresp. fakoj). Salutoj dezirataj.
(3409).
Kiev. — La 13-IX, en Petrovka regiona klubejo de kom. junularo K-do Golovanevski raportis pri esp-o. Organiziĝis rondeto. En la sama monato ĉe la 6-a lernejo ekfunkciis rondeto de lingvo internacia. Ĝin partoprenas 53 geknaboj, gvidas K-do Voktorov-Ĉehoviĉ. Ĉe la 3-a k. 4-a ŝtatmuelejoj funkcias rondeto el 10 komjunuloj. K-do Golanevski organizis rondeton ĉe « Metalosindikat » (ŝtata trusto). Enskribiĝis 10 pers. La loka profesisindikato asignas specialan sumon por la rondeto. Duonsemajna komjunula gazeto « Juna bolŝevik » havas proprajn eksterlandajn korespondantojn. Oficiala tradukisto de la gazeto estas K-do Egers. De post nov. la gazeto aperigos esp-an kurson redaktatan de K-doj Fedotov k. Kagarlicki. 22-X okazis raporto en la rondo ĉe biblioteko de instruista sindikato pri esp-o. Rezulte enskribiĝis 22 personoj, plej grandparte instruistoj. Ĉe Gostomela vitrouzino en Kieva distrikto funkcias rondeto el 20 personoj. Gvidas K-do Vajnŝtajn. —728.
Pskov. — La gubernia fako de SEU ricevis ejon en la klubo de Tomskij, sub la kondiĉo, ke ĝi organizu senpagajn kursojn por la klubanoj. La fako havas bibliotekon el pli ol cent libroj, inter ili SAT-eldonajoj. Ĝis nun estas en la Gubernio 44 esp-istoj en 4 urboj. La lokaj jurnaloj depost la kongreso estas favoraj al nia movado k. enpresis jam esp-ajn leterojn k. priesperantajn artikolojn. Kelkaj kursoj jam funkcias. Oni vizitas la fakon k. petas instruantojn, ĉar tute memstare sin organizas rondetoj por la lernado de esp-o. Tio estas la frukto de la aperintaj esp. leteroj. Ĉiu plua letero de niaj eksterlandaj K-doj alportos novajn sukcesojn. Do K-doj alsendu multnombre korespondajojn.
3939.
★
Ĉe la neŭtraluloj.
ESPERANTO ĈE LA LIGO DE NACIOJ
Estas klaĉadate, ke esperanto trafis malakcepton ĉe Ligo de Nacioj. La vero estas, ke S-ro G. de Reynold, membro de la Komisio por intelekta Kooperado, prezentis malfavoran raporton pri artefaritaj lingvoj ĝenerale. Tiu raporto cetere ne estis akceptata de la Komisio. Sed s-ro Reynold, kiu ne estas latinisto, aperigis en « Revue de Genève » (Revuo de Genevo) artikolon tute ne sciencan, sed polemikan, eĉ antisemitan, per kiu li montras simpation al la ido, tial ke tiu sistemo estas pli latina.
Estas evidente, ke nun ni staras antaŭ la ĉiama blufo de idistoj. Tiu nova intrigo havos la saman sorton, kiel multaj aliaj jam diskrevitaj.
★
PANEŬROPO KAJ LA BURĜAJ ESPERANTISTOJ
De la 3-a ĝis la 7-a de oktobro okazis en Vieno la Paneŭropa Kongreso. Tiuokaze la anoj de la viena « Delegitaro » penadis antaŭ kaj dum la kongreso, ke ili povu partopreni. Ili forlasis ĉian esp-an laboron, ili ne aranĝis kursojn por havi pli da tempo por Paneŭropo. Fine ili ricevis la promeson de l’ kongresestraro por « dek-minuta » esp. parolado.
La rezulto dumkongresa estis, ke jam en la komenco de l’ kongreso iuj disdonis broŝuron pri nova lingvo « Okcidentaler »! Sed en la librovendejo de l’ kongreso ne estis aĉetebla eĉ unu esp-a libro aŭ broŝuro. La kongreskomitato, malgraŭ sia antaŭa promeso, ne permesis la esp. paroladon, dirante, ke ne restas plu tempo.
Unuvorte, la faktoj montras ke la burĝaj esp. societoj malŝparas monon, kaj tempon, por tiaj vanaj aferoj. — 6913.
★
ĈE LA KATOLIKOJ
Okaze de la XI-a Katolika Esperanto-Kongreso (Spa, Belgio, aŭg. 1926) la papo sendis bondeziran telegramon al ties prezidanto. Tiu kongreso havis kiel ĉefan taskon « konservi la junularon al Kristo-Reĝo ». Sed la redaktantoj de Espero Katolika, plendas, ke: « Bedaŭrinde kelkaj samideanoj ankoraŭ opinias, ke kongreso esp-ista estas nur amuzado. Apenaŭ alvenintaj en la kongresurbo, ili zorgas nur pri amuzajoj, teatrajoj, ekskursoj; preskaŭ neniel pri la kongreskunsidoj ».
Ŝajnas ja, ke « Kristo-Reĝo » havas tre malseriozajn regatojn. Pereos certe la mondo se la « dianoj » estas malpli seriozaj ol la « SAT-anoj ».
NEKROLOGO
Post plurjara malsanado mortis, la 27-an de oktobro 1926, nia K-do R. Krottinger (1568) Ronsdorferstr. 81.
Funebras kun liaj familianoj la SAT-anoj de Düsseldorf.
NIA POŜTO
4681. — Se flavhaŭta SAT-ano edziĝus kun blankhaŭta SAT-anino aŭ inverse, la fakto estus sciiginda. Sed en la de vi menciita okazintajo estas nenio eksterordinara. Plie la kutimo sciigi sian konataron pri « geedziĝo » devenas el religia tradicio, kiu ne devas havi grandan signifon en la okulcj de sennaciula sennaciulano. Kompreneble ni ŝatas vian bonintencon k. volonte aldonas nian bondeziron al la via. — Fratece, E. L.
TUTMONDA SAT-ANARA STUDENTARO!
Por organizi fakan tutmondan SAT-Student-Gazetservon kaj specialan studentan sekcion de SAT, ni petegas la K-dojn studentojn el ĉiuj landoj, komuniki al K-do Snejko Dim, Poŝtkesto 33 Minsk, Sovet-Unio USSR. sian adreson kun informo pri la laboro.
Studentaj grupoj kaj rondetoj SAT-anaj sciigu pri sia ekzistado.
[REKLAMO p.8] Ĵus aperis: Ŝtato kaj Revolucio de N. LENIN. 150 paĝoj, formato 12 × 18. Prezo: 1 mk. g. ★ Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT Colmstrasse 1-III, Leipzig-O-27
MEMORNOTO
Represis el « Sennaciulo ». Le Coopérateur, Paris, okt.-26: « Kooperativa movado » (96). — Bergische Arbeiterstimme, Solingen, 14-10-26: « Blindaj sovetiaj infanoj helpas » (107). — Novini, Bulgario, 28-X-26: « La vero pri la helpo el Sovetio » (96). — De Tribune, Nederlando, 23-X-26: « Sekreto de Siberia Tajga » (102), Blindaj sovetiaj infanoj helpas » (107).
Enhavas notojn pri SAT. — Acción Social Obrera, Hispanio, 23-10-26. — Bournemouth Times, Anglio, 16-10-26. — Laboristkamparana korespondanto, Sovetio, n-roj 16, 17, 18. — The Shop Assistant, London, 30-10-26. — The Plebs, London, okt.-26. — Der Schriftgenosse, Germanio, okt.-26. — Sächsische Arbeiterzeitung, Leipzig, 4 kaj 5-XI-26.
Enhavas tradukajojn el esperantaj leteroj. — Pofruh, Blankrusio, 5-VIII, 5, 20-X, 5-XI-26. — Zvezda, Minsk, 1, 7, 18-X-26. — Belaruskaja veska, Blankrusio, 5, 15, 19, 22, 24-X-26. — Västsvenska Kuriren, Svedio, 7-VIII-26. — Tiedonantaja, Finlando, 5-X-26. — Krasnoarmejskaja pravda, Minsk, dum la monato oktobro 18 leterojn el eksterlando.
Enhavas priesperantajn artikolojn. — Bergische Arbeiterstimme, Solingen, 27-10-26, 13-10-26. — Bournemoth Times, Anglio, 9-10-26. — Acción Social Obrera, Hispanio, 30-10-26, 5-11-26. — Sächsische Arbeiterzeitung, Leipzig, 3-11-26.
Malgraŭ niaj konstantaj petoj kaj alvoko en n-ro 106 de « S-ulo » nek nia SAT-SEU-OfILI. nek iu el nomitaj organizajoj ricevis leteron. Kial do?… K-doj el Aalsmeer (5679) Schlag (4666) Chemnitz (2378) Düsseldorf (921), 3743, Göteborg (902 k. 2503) Hamburg (6709) Altona (2167) Helsinki (4116, 4055) Johanesburg (3958) Leipzig (5740, 5486, 3550) München (30) Paris (3648) Schweidnitz (1851) Stuttgart (4392, 4391) Tallin (6594) Wien (1702) Sollenaŭ (857) Schanhai (7042) Loanda (3998) Doena Juha-(E Kliniŝa) Netschkaŭ-557 Sokal-Krinizkij; Solingen (4015) Halle (5312, 6152) London!… Burnley (1351, Woods) K-doj Ringler (Polio) Rix (Anglio) Ke-dino Artauel kaj Vignard (Francio) kaj multaj ĉi-tie ne nomitaj aliaj… Ĉu vi forgesis nian adreson (Minsk, Poŝtkesto 33 SAT-SEU-OfILI. Dim. Snejko).
Gazetoj jam petegas viajn korespondajojn. Skribu!
SAT-603.
MEMORNOTU
ke K-do Arcari, SAT-matrikulo 982, estas ĉiam ano de SAT, kvankam lia adreso ne aperis en la Jarlibro 1926-a. Lia adreso estas tiu de la sidejo de SAT, nome: 23, rue Boyer, Paris (XX). Pro grava malsano li ne povas respondi al siaj korespondantoj. La Parizaj K-doj kaj la Red. de « S-ulo » profitas la okazon por konigi sian simpation al nia kuraĝa kaj fervora SAT-ano.
HELPU
En Muziklernejo en Odessa (7 klasoj) estas enkondukita kiel deviga fako la lernado de la germana lingvo. La enkonduko de esp-o en ĉi lernejo dependas de la postuloj de la gelernantoj. Tial ĉiuj K-doj estas petataj almenaŭ po unufoje interŝanĝi P. K. I. k. leterojn kun la tieaj gelernantoj (plejparte fraŭlinoj 15-17 jaraj). Ili ĉiuj estas muzikistinoj, ŝatas arton, deziras ekscii pri proleta muzikmovado. Geinstruistoj, petu informojn pri tiu ĉi interesa lernejo, helpu kunligi per esp-o kun lernejoj kaj muzikorganizajoj de via lando. Adreso: Esp-grupo, gvid. V. Vozdvijenskij, ul. Ostrovidova 61, Muztrudŝkola Odessa, Sovetunio.
Le Gérant: L. GLODEAU.
★ Esperanto-Presejo J. SOLSONA, 9, Rue Hallé, Paris-14ª — Telefono: Gobelins 62-71
N.º 113, 25 de noviembre de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
3-a Jaro. N-o 113 — APERAS SEMAJNE — 25. Novembro 1926
SENNACIULO
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktanto: E. LANTY 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe
Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, Rue Boyer, Paris-XXe
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27
Profesoro Kammerer, viktimo de burĝa scienco
Profesoro Kammerer estas fama pro siaj eksperimentoj pri heredo de individue akiritaj signoj. Oni intence per tuŝo falsigis biologian preparajon lian penege liveritan (bufo, kiu heredis novajn seksajn signojn). Tiel oni volis pruvi, ke Kammerer senhonte trompis sciencularon. Pli ol 10 jarojn oni kalumniis kaj persekutis lin. Oni dekatedrigis lin, li ne havis la eblon labori en eksperimentejo, oni ĉiel malakcelis liajn laborojn kaj finfine false pruvis, ke li estas trompanto ĝuste en la momento, kiam Kammerer intencis aranĝi sian novan eksperimentejon en Moskvo, laŭ propono de Komunisma Akademio de USSR. Laciĝinte kaj ne havante la eblon pruvi, ke li estas malprave akuzata, li mortigis sin la 22-an de septembro. En sia adiaŭa letero al Moskva Akademio li skribis :
« … Pro la faktoj malgraŭ tio, ke mi ne partoprenis la falsigon, mi jam ne povas esti konformulo por akcepti vian proponon. En la sama tempo mi sentas neeblon toleri ĉi-detruigon de laboro de mia vivo. Mi esperas trovi sufiĉajn kuraĝon kaj forton por morgaŭ ĉesigi mian malsukcesintan vivon… Mi testamentas tutan mian bibliotekon al Komunisma Akademio… »
La letero estos presita en organo de Moskva Akademio. Notinda fakto estas, ke burĝaj sciencistoj prisilentas la fakton de l’ memmortigo. — Nevole memoriĝas alia viena famulo Julius Majer, genia inventinto de leĝo pri sameco de varmo kaj energio. Li finis same tragedie, jetinte sin el kvara etaĝo en ŝtuparejon post kiam aro da vienaj patentitaj sciencularoj

Portreta foto de viro en profilo, kalva, kun kravato kaj jako; sube la teksto « PROFESORO KAMMERER ».
Portreta foto de viro en profilo, kalva, kun kravato kaj jako; sube la teksto « PROFESORO KAMMERER ».
« sukcese » kuracis lin per longa kaj sistema sugestio, ke liaj ideoj pri varmo kaj energio estas « evidente malsanaj ». La sciencistoj ĉiel penegis sugesti al Majer por kuraci lian cerbon, ke li estas spirite malsana kaj nur tial dorlotas la absurdan ideon pri sameco inter varmo kaj energio. Ili sukcesis, kaj pereigis geniulon, nur tial, ke li ne havis sufiĉan forton por kraĉi al oficiala scienco kaj al ĝiaj servantoj diplomitaj… Jam an[nelegebla]ministrejo. [nelegebla]ala scienco ludas rolon de eklezio, kaj ĝiaj servantoj tiun de pastroj.
Eklezio persekutis progresemulojn per inkvizicio, kaj diplomitaj sciencujoj persekutas kaj anatemas per kalumnio, dekatedrigo, falsigo, mokoj, ktp. Vojo de progreso estas pavimita de viktimoj de oficiala scienco. Kont (aŭtoro de malmetafizika, defakta filozofio), Marks, Majer, Lenin, Zamenhof, Lobaĉevskij kaj multaj aliaj kolosoj de penso kaj de faro estis malhelpataj kaj persekutataj, mokataj de oficialuloj kaj ĉiuj mortis en mizero. Nur Lenin venkis, sed sole pro tio, ke proletaro perforte eltiris por li scienckronon…
Kial oficialaj sciencistoj malhelpas progreson kaj estontemon ? Ĉar ili estas nur pli malpli lertaj metiistoj. Ili bone taŭgas nur por plenumi laboron menditan de mastro. Sed la mastro ĝis nun estas estantema burĝaro, kiu psikologie malemas al Novo. Pro ĉi kaŭzo profesiaj sciencistoj neniam okupis sin pri io ajn senbezona por iliaj mastroj naciemaj kaj ekspluatemaj — pri lingvo internacia, pri sennaciismo (ne internaciismo), komunismo, ktp. (*) En Sovetio okazis ŝanĝo de l’ mastroj, kaj la sciencistoj invitas Kammererojn
―――
(*) Ĝis nun pli plezure oni glutus putran kataĉon, ol disputus pri esperanto kun tiaj profesoroj, eĉ en Sovetio !
— página 2 —
2 — SENNACIULO
kaj salutas Sennacian Kongreson, eĉ promesas okupi sin pri… lingvo sennacia ! Ĉu ne tro malfrue, ĉu sufiĉos fortoj kaj kapabloj ?… Kara, malforta Kammerer, dormu en paco, ni aŭdis vin, ni komprenis vin kaj ni daŭrigos vian faron sur nia komuna vojo al Novo !
M. KRJUKOV.
La fantomo de la nacieco
Kiam en januaro de la nuna jaro, mi forlasis mian funkcion kiel « sekreta » sekretario de la neŭtrala klubo esperantista en Pilsen (la titolon de sekretario posedis alia persono, mi nur plenumadis ĝiajn laborojn), kaj sciigis, ke la kaŭzo estas mia konvinkiĝo kaj ekkonsciiĝo aliĝi al SAT, mi kaŭzis grandan inciton, eble eĉ indignon ĉe la anoj de ĉi tiu « estiminda » klubo. Multaj eĉ neniel povis kompreni, ke povas ekzisti homo sen nacio kaj nacieco.
Do, mi antaŭmetas al tiuj gesinjoroj kelkajn faktojn por prijuĝi.
En Kladno mi trovis laboristedzinon. Ŝiaj gepatroj estis germanlingvanoj en Wien (Aŭstrio). Ŝia edzo, mortigita dum la milito, estis hungarlingvano el Pozcony (nun Bratislava). Iliajn du filojn edukis, ĉar la vidvino ne havis tempon, hungarlingve la patrino de l’ patro, nun ili ambaŭ vizitas hungarlingvan lernejon en Bratislava. La patrino edziniĝis duan fojon kun ĉeĥlingva aŭtomobilkonduki-sto. Kun li, ŝi nun vivas en Kladno. Ŝia tria filo, jam kvinjara, parolas nur ĉeĥe kaj ne scias pri ekzisto de homoj, parolantaj aliajn lingvojn. Kiam li iam kunvenos kun la du aliaj fratoj, ili eĉ ne povos interkompreniĝi. Sed ĉiuj ĉi tri infanoj estos, pere de la patriotaj « lernejoj », edukitaj en malamo kontraŭ « alianacianoj ».
Alia fakto, pli bona, pli publike koninda : la prezidanto de Ĉekoslovakio, D-ro Masaryk mem.
Kiel li mem konfesas en la artikolo « Slovakaj rememoroj », legebla en la « Legolibro de Masaryk », lia patro estis slovako, la patrino devenis el Aŭspitz, kiu estas germana komuno. Ŝi eĉ ne povis legi ĉeĥe. « Kun la patro ni infanoj neniam parolis germane, nur kun la patrino, ni ankaŭ korespondis kun ŝi germane », skribas Masaryk mem, kaj plue : « Ĝis mia dekkvara jaro mi havis nenian nacian konscion. La dulingvecon mi akceptis kiel laŭnaturan fakton. Neniam mi aŭdis nek pensis pri tio, ke ekzistas diferenco inter ĉeĥo kaj germano. Kontraŭe mi sentis tre forte la socian kaj klasan diferencon inter ni kaj la germanaj bienposedantoj » (ĉe kiuj lia patro laboris).
Kaj post kelkaj alineoj en la sama artikolo troviĝas jena frazo : « en mia propra familio estis okazoj de tuteca hungarigo ».
Kaj nun mi aldonas : La edzino (jam mortinta) de D-ro Masaryk estis anglalingva usonanino, Charlotte Garigne, kies tamilinomon aldonis Masaryk al la sia. Ilia filino Olga fariĝis edzino de la franca Prof. Rebilliod, kaj ili ankaŭ jam havas infanojn. Do, jen la skemo de tiuj generacioj :
Praavo : slovaka — edzino : germana
Ilia filo-avo Tomaŝ Garigne Masarik ? — edzino : angla
Ilia filino-patrino : ? — edzo : franca infanoj : ?!!
Mi petas vin sinjoroj patriotoj kaj naciistoj, mi petas insiste, klarigu al mi : al kia « nacio » « apartenas » la nepoj de Masaryk ? Mi tion tute ne scias.
Nun, koncize, aliaj malgrandaj interesaĵoj : Mi legis pri ĉeĥino, film-aktorino, kies edzo estas indiana tribestro ; kaj alia ĉeĥino, kies edzo estas usona negro ; al kiaj nacioj estas ties infanoj ?
Ĉar ni ĝuste parolas pri negroj : la sud-usonaj bienposedantoj kaptigis milionojn da negroj el la tuta okcidenta Afriko, tiuj apartenis al proksimume sesdek « nacioj », laŭ la lingvoj. La nunaj idoj de tiuj kompatindaj sklavoj parolas ĉiuj angle, ne sciante alian lingvon — do, ili kiel « samlingvanoj » estus samnaciaj, kiel lia reĝa moŝto, la reĝo de Britio. Ĉu ne vere ? En Usono la negroj uzas la korektan anglan lingvon ; en Surinam (Guajana) « piĝinon » (jargono de la angla lingvo, t. n. « nigro inglis »), kiun neniu anglo bone komprenas. Kaj eĉ pli : en Haitia respubliko, la negroj transformis la francan lingvon al speciala dialekto, kiu estas nun ilia « nacia » lingvo. Simile okazis sur la insuloj Maŭritius kaj Réunion (t. n. « patua morisjus-kreol ») ; sur la insuloj Fernando Po, San Tome k. a. la hispana lingvo estis transformata. En Alaska la angla lingvo kunmiksiĝis kun indianaj kaj kun eskima lingvoj ; tiu ĉi jargono « ĉinuka ». (Chinook jargon) estas jam ankaŭ « nacia » lingvo, uzata de homoj kiujn aliajn lingvojn ne scipovas. Tian kunmiksiĝon de « nacioj » kaj eĉ rasoj priskribas Jack London en la « Epizodo de Jees Uck » kaj « Princo Lilolilo » (en originalo eble alia titolo). En Suda Ameriko vivas « nacio », nomata laŭ sia « nacia » lingvo Tupi aŭ Guarani. Sed tiel nomiĝis lingvo artefarita, kreita de misiistoj-jezuitoj el la ĉefaj lingvoj por anoj de proksimume 40 diversaj indianaj nacioj kaj triboj. La iamaj lingvoj estas jam de jarcentoj forgesitaj, la artefarita lingvo fariĝis « nacia ».
Kia fantomo estas la nacieco !
ERINAZZI (6444).
[REKLAMO p.2] KONTRAŬ 3 G. M. vi povis ricevi en 1925 26 j. 240 pĝ. da bele presita revuo kun 90 rakontoj, versaĵoj, poemoj, sciencaj kaj pedagogiaj artikoloj, ornamitaj per 50 belaj ilustraĵoj. — LA SAMON KONTRAŬ 2.50 G. M. vi povos ricevi nun, aboninte por 1926/27 jaro la monatan literatur-scienc-pedagogian organon de SAT » S[nelegebla]nstrasse 1-III, [SENNACIECA] REVUO » ★ Esperan[nelegebla]
Principdeklaro
akceptita dum Kongreso de Belga Gelaborulara Partio la 26an de Marto 1894a en Quaregnon
1e) La riĉaĵoj kaj speciale la porproduktadaj rimedoj estas aŭ naturaj fortoj aŭ la fruktoj de la laborado — mana kaj cerba — de la antaŭaj generacioj, same kiel de la nuna generacio. Ili devas konsekvence esti konsideretaj, kiel komuna hereda posedaĵo de la Homaro.
2e) La rajto pri uzado de tia posedaĵo de individuoj aŭ grupoj nur povas havi, kiel pravigon, la socian utilecon kaj, kiel celon, certigi al ĉiu homo la plej eble grandan sumon da libereco kaj bonstato.
3e) La realigo de tia idealo estas neakordigebla kun la daŭrigo de la kapitalisma reĝimo, kiu dividas la socion laŭ du klasoj nepre antagonistaj, la unu, kiu povas ĝui la posedaĵon nelaborante ; la alia devigata forlasi ian parton de sia produktado por la posedanta klaso.
4e) La gelaboruloj povas atendi sian plenan liberiĝon nur per neniigo de la klasoj kaj per absoluta aliigo de la nuna socio. Tia aliigo estos ne nur favora por la proletario sed por la tuta homaro. Tamen, ĉar ĝi estas kontraŭa al tutaj interesoj de la posedanta klaso, la emancipado de la gelaboruloj estas farajo de la gelaboruloj mem.
5e) Ili devas celi, en la ekonomia fako, certigi al si la liberan kaj senpagan uzadon de ĉiaj porproduktadaj rimedoj. Tia rezultato povos nur esti atingita en socio, en kiu la laborado komuna pli kaj pli anstataŭas la individuan laboradon, per komuna proprigo de la naturaj fortoj kaj de la laboriloj.
6e) La aliigo de la kapitalisma reĝimo en kolektivisman reĝimon devas nepre esti akompanata de korelativaj aliigoj : a) En la morala fako, per pliigo de la altruismaj sentoj kaj la praktikado de la solidareco. b) En la ekonomia fako, per starigo de elaborajoj kapablaj plibonigi la vivkondiĉojn de la individuoj kaj havigi al ili koncepton tiel klaran, kiel eble pri la idealo atingota.
7e) Ni do devas celi samtempe la emancipiĝon ekonomian, moralan, filozofian, politikan, historian kaj sciencan de la proletariaro. Tamen, la ekonomia vidpunkto devas esti ĉefa ĉar la koncentrigo de la kapitaloj en la manojn de unu nura klaso konsistigas la bazon de ĉiaj aliaj formoj de ĝia superregado.
Por la realigado de ĉi-tiaj principoj, ni deklaras :
a) Esti samopiniantaj kun tiuj, kiuj batalas por defendi la rajtojn de la laborista klaso kaj de ĉiaj subprematoj ĝenerale, sen diferenco je nacieco, kulto, raso aŭ sekso : b) ke la socialistoj el ĉiuj landoj devas esti solidaraj, la emancipiĝo de la gelaboristoj ne estanta ennacia farajo, sed internacia ; c) ke, en sia batalo kontraŭ la kapitalista klaso, la gelaboruloj devas klopodi, per ĉiaj rimedoj, kiujn ili kapablas uzi kaj interalie per la ekonomia agado, por la pliigo de la asocioj sendependaj kaj por la senĉesa disvastiĝo de socialistaj principoj.
Grupa tradukado.
Verviers (Belgio) Septembro 1926-a.
— página 3 —
SENNACIULO — 3
Kiel statas la usonaj laboristoj
Impresoj de delegitoj de la Konsilantaro de la Britaj Sindikatoj
K-do George Hicks (Ĝorĝ Hiks) prezidanto de la Trade Union Congress General Council (Ĝenerala Konsilantaro de Sindikatara Kongreso) kaj K-do Bromley (Bromli) vizitis Usonon antaŭ nelonge. En « The Daily Herald » (La Ĉiutaga Heroldo, 11. nov. 1926) estas mallonge raportite pri iliaj impresoj, rilate al la vivkondiĉoj de la tiea laboristaro. Certe pri tiu demando legos kun intereso niaj legantoj.
Altaj salajroj.
« Generale, diris K-do Hicks, la salajroj estas altaj. La konstrulaboristoj en Nov-Jorko ricevas minimume 14 dolarojn potage, kaj maksimume 17. Granda estas la diferenco inter ĉi salajro kaj tiu de la anglaj laboristoj, kaj bona pruvo, ke la altaj salajroj neniel domaĝas la produktadon. »
« La konstruprogramo ŝajnas esti treege granda. En ĉiu urbo, kiun ni vizitis, regis granda konstruadaktiveco. »
« Tamen ekzistas senlaboreco en la Usona industrio. Mi vidis ĉe la elirejoj de fabrikoj en Detroit vicojn el 400 aŭ 500 homoj, kiuj petis pri laboro. Kelkokaze la prospereco ŝajnas esti nur supraja. »
« La usonaj laboristoj staras antaŭ malfacilaj problemoj same kiel ni en Britio, kaj al la altaj salajroj respondas nature la karaj vivrimedoj… »
La aĉetpovo de la mono.
« La aĉetpovo de la usona mono, diris K-do Bromley, estas tre pli malgranda ol tiu de la angla. Fakte, unu dolaro havas en Usono proksimume la saman aĉetpovon kiel unu ŝilingo en Anglio.
Por razigi mian barbon kaj tondigi miajn harojn, mi devis pagi unu dolaron, kaj 20 cendojn por cirigi miajn ŝuojn. Estas vere, ke kelkaj lertaj kaj bone organizitaj metiuloj ricevas altan salajron ; sed kontraste mi konstatis, ke ekzistas tie treege granda nombro da nekvalifikitaj kaj ne organizitaj laboristoj, kies salajro, konsidere ties aĉetpovon, ne superas la mezan britian normon… »
Pri la Seksdemando
Inter la multaj demandoj, kiuj insiste sin trudas al la progresemularo de l’ mondo, estas tiu pri la seksrilatoj. Tri instinktoj estas plej fortaj ĉe la homo : la memkonservada, la seksa kaj la socia. En la nuna skizo, ni konsideru la duan.
Estus malfacile, eĉ neeble, kalkuli kiom da mizero, suferado kaj hipokriteco rezultis el malkuraĝa kaj kontraŭnatura vidpunkto pri seksrilatoj. La lastatempaj eltrovoj de l’ psikologio kaj psikanalizo (precipe la laboroj de Freud) montris tre klare, ke teruran kvanton da nervmalsanoj kaŭzis malkompreno en ĉi sfero.
Por ĉi tio ni parte devas danki la kristanajn superstiĉojn, kiuj nedisputeble ĉiam kaj ĉie malhelpadis la liberiĝon de l’ virino kaj instruis, ke ĉio koncernanta sekson estas malpura, virinoj ankaŭ. Ankoraŭ hodiaŭ ĉi opinio estas ĝenerala ĉe la kreduloj, almenaŭ supraje. En Anglio hodiaŭ la episkopoj de tempo al tempo priplendas la malmoralecon de niaj tempoj. Ankaŭ ili kontraŭbatalas, laŭ la kutima, infana kaj malestiminda maniero, la naskiĝevitigon, kiu disvastiĝas ĉie en la lando. Tia evitigo estas kontraŭ la volo de Dio, ĝi estas malpia, malmorala, ktp.
Ni nepre scias, ke la seksdemandon neniel influas religio, kredo je dio aŭ simila. Ĝi estas demando pure homa kaj ni devas ĝin konsideri laŭ tia vidpunkto, liberaj de ĉiaj malnovaj antaŭjuĝoj.
Necesas :
Forjeto de ĉia mistero. La sekso estas natura kaj fortega instinkto, kiun ĉiu plenaĝulo devas kompreni.
Forjeto de l’ ideo, ke estas io malaltiga en la sekso. Oni ne bezonas honti pri ĝi, ĉar kie estas reciproka amo, tie la intimaj seksrilatoj estas bela afero.
Klara kompreno, ke ĉio ĉi, aŭ eĉ « libera amo », tute ne samsignifas kiel sendistinga intimeco, kio estus ne progreso sed terura malprogreso.
Klara kompreno pri plena egalrajteco de viro kaj virino.
Kompreno ke trouzo de l’ seksinstinkto estas nepre malbona, tiom por la spirita kiom por la korpa sanoj.
Ĉu oni devas kondamni ĉian ekster-edzecan intimecon ? Ĉu oni povas pravigi ĉian intimecon enedzecan ? Al la dua demando, mi respondas senhezite « Ne ». Kiam edziĝo pro mono aŭ io simila okazas, sendube la eklezio dirus, ke intimeco estas prava, ĉar okazis ceremonio « sankta ». Sed liberpensulo tute ne povas distingi inter tio kaj prostituto. En ambaŭ kazoj oni vendas sin, ĉu kun aŭ sen la beno de la eklezio ne multe gravas.
Kontraŭe, mi senhezite, diras, ke oni ne rajtas kondamni tiujn, kiuj amas unu la alian kaj havas intimecon senedziĝan, je unu kondiĉo, nome, ke ili zorgu, ke infano ne rezultu el ilia ago, kio estas tute facila. Ne ĉiam estas eble edziĝi en la nunaj diablaj tempoj de manko kaj senlaboreco — kiom da miloj tion spertis mi ne ŝatus konjekti. Kaj ankaŭ, pro diversaj kialoj, iuj ne volas edziĝi. Komprenebte tio nek estas, nek povas esti, la ĝenerala kazo, sed mi ne estas inter tiuj, kiuj kredas ke estas devo edziĝi kaj havi familion. Ne ĉiuj havas taŭgan temperamenton por tio ; ili faras pli utilan laboron por la estonta sociordo en aliaj aferoj. Se du tiaj personoj renkontiĝas kaj reciproka sento kreskas inter ili, kial kondamni ilin se ili intimiĝas de tempo al tempo ?
ERIC BIDDLE (6259).
La « Fundamento de Esperanto » (1) devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝo de la vojo de unueco.
L.-L. ZAMENHOF.
―――
(1) Mendebla ĉe nia Administrejo.
Rezultoj de terakva reformo en Turkmenio
En septembro, Turkmenio festis la unuan jaron de la ter-akva reformo (vidu n-ron 9 de « S-ulo » 1925 j.), kiu estis efektivigita en du distriktoj de la respubliko. Tiu ĉi reformo havas por turkmena kamparanaro preskaŭ historian signifon, ĉar la malnovaj, praavaj ter-akvaj kondiĉoj estis brido sur la vojo al disvolviĝo de la kamparana mastrumo.
Kvankam la riĉularo energie agitis kontraŭ la reformo kaj ĉiel malhelpis ĝian efektivigon, la reformo estis sukcese efektivigata. Ĝi donis akvon kaj teron al 12,510 mastrumejoj, kiuj ilin malmulte aŭ tute ne havis. Estis konfiskata tero kaj akvo ĉe 1,558 ne laborulaj mastrumejoj (ĉe pastraro, komercistaro kaj brutedukistoj, kiuj mem ne kulturas la teron).

Foto de kamparana sceno: kelkaj homoj kaj bestoj (ŝajne azeno aŭ ĉevalo) sur seka tero, verŝajne turkmena kampara laboro.
Foto de kamparana sceno: kelkaj homoj kaj bestoj (ŝajne azeno aŭ ĉevalo) sur seka tero, verŝajne turkmena kampara laboro.
Ĉiuj mastrumejoj por la kulturo de novaj parceloj ricevis necesajn kampkulturajn ilojn, maŝinojn kaj semojn. Por tiu celo oni elspezis 1.127,000 rublojn.
La efektivigo de la ter-akva reformo havas ne nur ekonomian, sed ankaŭ grandan politikan signifon. Soveta regadsistemo en Turkmenio konkiris simpation de la malriĉularo kaj pruvis al mezriĉaj vilaĝanoj, ke ĝi ne tuŝis iliajn interesojn, sed nur forigis ĉiujn malnovajn kondiĉojn en la kamparana mastrumado, kiuj ne ebligis al ĝi disvolviĝi. Samtempe reprezentantoj de privata kapitalo en la turkmena vilaĝo ricevis fortan politikan frapon, ĉar la reformo pliakrigis la klasajn kontraŭdirojn, pligrandigis la aktivecon de mez- kaj malriĉaj tavoloj de la vilaĝo, apartiginte ilin de la riĉularo.
Laŭ « Turkmena Fajrero » kompilis
S. BOJEV.
Sciigoj el Mez-Azio
En Fergana regiono tiom multobliĝis la aproj, kaj la malutilo kaŭzata de ili al la kamparanoj estas tiom grandega, ke Uzbeka Popola Komisario de Internaj Aferoj estis devigata ellabori vicon da rimedoj por la ekstermado de tiuj bestoj. En distriktoj oni fondas specialajn komisiojn kun la rajto mobilizi loĝantaron por la lukto kontraŭ aproj ; oni organizas ĉasgrupojn, altiras al la ekstermado taĉmentojn de ruĝarmeanoj.
★
Vintre, scienco ekspedicio, sub gvidado de akademiano Fersman, (kies nomo jam estas konata al SAT-anoj) esploris en dezerto Kara-Kum riĉegajn sulfurtrovejojn. Nun Turkmenia Scienc-Esplora Instituto denove invitis profesoron Fersman por pli detala esplorado de la sulfurtrovejoj. La ekspedicio jam ekveturis el Aŝĥabad-Poltorack.
S. B.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
EL BRITIO
La mizero en la Leicestershire-a mindistrikto.
Vizito en la karbminejoj de Leicestershire (elp. Lesterŝir) rapide forigus iajn dubojn, rilate al la urĝa bezono de helpo por la ministoj. Nur la senlaca laboro de la virinoj de la « helpa komitato » mildigis iomete la mizeregon kaj suferadon, kiu ekzistas en la vilaĝoj kaj sole ebligas en multaj okazoj al la ministo kaj iliaj familioj ekzisti.
Nenia helpo estas donata, krom se ekzistas pli ol unu infano en la familio. En hejmo, kiun mi vizitis, estis du knabetoj — unu mortis pro difterito kaj la alia kuŝas pro la sama malsano en la malsanulejo. La patrino estas jam malsana de dekkvar semajnoj kaj tiom malforta, ke ŝi apenaŭ povas al ni malfermi la pordon. Ili ricevas nenian helpon kaj dum du tagoj manĝis nenion krom kelkaj terpomoj. La kuracisto diras, ke la patrino devas eniri malsanulejon, por suferi operacion, kiam ŝi estos sufiĉe forta — sed ŝi plimalfortiĝas ĉiutage pro manko de taŭga manĝajo. Ili eĉ timas malfermi la pordon, ĉar la luiganto minacadas, ke li eldomigos ilin pro nepago de la luprezo.
En ĉi distrikto la helpmono por familio estas 12 ŝil. 6 pencoj kaj en kelkaj aliaj lokoj eĉ malpli. Oni minacas proksiman semajnon tute ĉesi la subtenon, flanke de la « zorgantoj de malriĉuloj ».
La patrino de iu el dekdu personoj konsistanta familio, diris, ke ŝi sole bezonas por ilia pano 11 ŝil. 8 pencojn, restas al ŝi 10 pencoj por ĉiuj aliaj necesajoj, do por unu persono malpli ol unu penco. Tamen eĉ ne estas sufiĉe da pano por manĝi.
Plue ni trovis virinon kun ses infanoj, kaj graveda je sepa, kiu nenion havis en la domo por manĝi jam de du tagoj. Aliloke ni vidis ministo, kiu boligis brasikon en akvo por la tagmanĝo por si mem kaj siaj tri infanoj. La edzino kuŝis en la lito « resaniĝanta » de ses internaj operacioj. La kuracisto ordonis, ke ŝi havu nutran kaj fortigan dieton, sed naŭ ŝilingoj ĉiusemajne de la « zorgantaro por malriĉuloj » estas ĉio, kion enspezas ĉi familio. La sama sumo ankaŭ en alia hejmo estas la sola enspezo por familio kun tri je kokluŝo kaj bronkito malsanaj infanoj. La plej juna knabeto, kiu havas aĝon de 14 monatoj, maldikiĝis tiel, ke li aspektas kiel trimonata infaneto, li estis tro malforta por sidi aŭ eĉ levi la brakon. Knabino okjara sidis sur benko apud la fajro, senmove kaj ne parolante eĉ vorton dum la tuta tempo, dum kiu ni restis tie. Mi opinias, ke ŝi eĉ ne ekrigardis, kiam ni eniris la ĉambron, estante tro malforta kaj senenergia. Estis antaŭ du monatoj, kiam la infanoj malsaniĝis kaj la kuracisto ripete diris al la gepatroj, ke taŭga nutra dieto necesas por ke la infanoj povu saniĝi.
Tiuj ĉi ne estas unuopaj tragedioj, sed tipaj okazoj en ĉiuj vilaĝoj. Mi vidis tre malmulte da infanoj, kiuj ne havis ulceretojn sur la vizaĝo, gravajn brustmalvarmumojn aŭ bronkiton. Multaj gepatroj rakontis al mi, ke iliaj infanoj suferas pro tuberkulozo kaj rapide plimalsaniĝas. Kelkaj diris, ke ili timas, ke la etuloj estas tro malsanaj por resaniĝi.
Duono el la infanoj estas ĉifone vestitaj, kaj preskaŭ ĉiuj senbotaj, krom malmultaj al kiuj ni povis havigi ŝuojn. Unu aferon kiun mi speciale rimarkis, estis, ke la geviroj, tuj post kiam ni estis enirintaj la pordon, sidiĝis aŭ se ne estis sufiĉe da seĝoj aŭ tabloj por sidi, ili apogis sin al la muroj, neniu verŝajne povis pli longe porti la propran pezon ol dum nepre necesa tempo.
Kortuŝe estis la dankemo de la homoj pro la helpo, kiun la « Virina komitato » donis al ili. Sed kiom malsufiĉe ĝi estas, — despli ke nun estas nur la komenco de la suferado, proksiman semajnon, kiam en multaj distriktoj ĉesos la subteno flanke de la « zorgantoj por malriĉuloj », la krizo fariĝos ankoraŭ pli akra.
En la lasta vilaĝo, kiun mi vizitis, mi travivis scenon, kiun mi ne baldaŭ forgesos. Unu virino, kiu estis seninfana dum jaroj kaj treege deziris infanon, naskis lastan dimanĉon knabeton. Li vivis 24 horojn. Alia virino naskis antaŭtempe. « Ŝi sopiradis dum jaroj infaneton », diris al ni ŝia patrino, « kaj kiam ĝi naskiĝis, ĝi estis tro malforta por vivi kaj mortis dum mia vizito. »
La distrikta vartistino, kiu ĉeestis, diris, ke estis nenia kaŭzo por la morto, krom la nesufiĉa nutrado de la patrinoj dum la lastaj kvar monatoj.
Kiom longe la laboristoj toleros ankoraŭ tiajn suferojn ?
Trad. el la « The Labour Woman » (La Laborista Virino).
Jubileo – Ĉeno (1)
GRUPO-DRESDEN, N. 10 mk., g. alvokas la gek-dojn el Warnsdorf (Bohemio) ; FIELDING (Cardiff) 2 ŝil. alvokas al IVANOVA k. KOĈKIN (Leningrad) k. GUTMANN (Smolensk) NARAY (Strasbourg) 3 fr. ; SPOLJARIĈ (Wien) 1 ŝil. ; MASLENKO (Brjansk) 1 akcio A, 1 dol. alvokas tiujn K-dojn, kiuj posedas SAT-akciojn sekvi mian ekzemplon ; FEILBACHER (St-Polten) 6 ŝil. ; K-dino SAVAGE (Blabkburn) 1/6 ŝil. ; ANDREEV (Cardjuj) 1,50 rubl. alvokas VASKANJANC (Leninsk-Turkmensk) ; BOJEV (Poltorack) k. COOK (Manchester) ; K-do BETA (Hungario) 20,000 kr. k. alvokas K-dojn A. SOADES (Paris), RISVAN KASIMOV (Poltorack).
Adm.
―――
(1) Legu en N-ro 100 de « S-ulo ».
Laborista Festo en Parizo
Tiu ĉi okazajo certe estas nek escepta, nek aparte grava ; ofte laboristaj festoj okazas en Parizo same kiel ĉie. La celo estas ja ĉiam la sama : kolekti iom da mono por provizi la asociajn kasojn, propagandi por ĉiuspecaj lab. asocioj, kunigi en kvazaŭ familia rondo multajn laboristojn por kune amuziĝi kaj forgesi laŭeble la ĉiutagan ofte malĝojan vivon. Ankaŭ ĉi-foje la celo estis tia. La organizantoj estis el asocio lastatempe fondita : Amikoj de l’ unuiĝo. Jam unu monaton antaŭ la festo, la pariza grupo de « Fédération Esperantiste Ouvrière » (FEO) ricevis inviton partopreni ĝin, organizante ekspozicion. Do, je la ĝusta tago kaj horo, alvenis du delegitoj de FEO kun la necesa materialo. Jam ĉeestis multaj K-doj kiuj reprezentis aŭ organizis sian ekspozicion. Estis inter aliaj jenaj ekspoziciantaj organizoj : Junaj Pioniroj de pariza regiono, Socia Venonteco (proleta orfejo), Ruĝa Helpo, Lab. kaj Kamparana Banko, Sportjunularo, « L’ Humanité » (La Homaro), pluraj lab. kooperativoj kaj artaj societoj. La ekspozicilokoj estis ornamataj per afiŝoj, flagoj, bildoj kaj fotoj. Ĉiuj vendis librojn, disdonis flugfoliojn kaj akceptis la aniĝantojn. La programo estis karakterizata per tio, ke ĝin plenumis nur proletaj amatoroj. Eĉ ne unu profesiulo ĝin partoprenis. Kantis proleta ĥoro de pariza regiono proletajn kantojn ; iu K-do el la « Ruĝa muzo » rakontis spritajn monologojn pri aktualaj temoj : kontraŭlaboristaj impostoj, militservo ktp. Aparte ni devas mencii teatrajon, kiun partoprenis junpioniroj ; la temo estis kontraŭ milita : Venis sur la scenejon germana soldato, post li ŝteliris franca, kiu pafis la unuan, sed samtempe el la kulisoj oni pafis al la franca soldato, kiu ankaŭ falis apud la germana. Kiam ambaŭ, agoniis, el la fundo de l’ scenejo aŭdiĝis basa voĉo kiu diris tre malrapide :
Franca soldato ! la germanoj vin atakis, ili invadis vian landon, ili vin buĉadis ! Mi estas la kapitalismo ! Mi estas la militarismo ! Mi estas la patrio !…
Flanke de la germana soldato aŭdiĝis sama voĉo kaj parolado. La scenejo nur estis duone lumigita kaj dum la voĉoj aŭdiĝis, ambaŭ soldatoj tordiĝis pro suferego kaj fine mortis. Tiu ĉi alegorio estis akceptata kun ega atento kaj tre impresis. La vesperfesto finiĝis per ĥora kantado de junaj pioniroj kaj per komuna kantado de la « Internacio ».
De esp-ista vidpunkto la rezulto ne estis tre bona, ĉar nian ekspozicion ne vizitis multaj personoj. La amuzemuloj estas ja tre ege pli multnombraj ol la lernemuloj. Sed ni faris nian devon…
(835).
ATENTIGO
Pro diversaj malhelpoj, la oktobro-novembra numero de « Sennacieca Revuo », kvankam ĝi estas jam kompostita, povos esti ekspedata nur kun la n-ro 114 de SENNACIULO.
Adm.
— página 5 —
SENNACIULO — 5
Faktoj kaj Komentoj
La oficejo de la I. T. F. en Romo detruita.
Laŭ jurnalraportoj, detruis, dum la nokto de la 31-a okt. ĝis 1-a nov., armitaj faŝistaj bandoj la Roman filion de Internacia Transportlaborista Federacio.
La sekretariejo de la I. T. F. en Amsterdam pro tio interrilatis kun la holanda ambasadoro en Romo kaj petis lin esplori la staton de la proprajo de I. T. F. kaj sciigi kiamaniere oni povos de la itala registaro postuli kompenson por la detruita ejo. Krome ĝi petis la ambasadoron sciigi, kiamaniere oni povos ricevi garantion por la estonta senmalhelpata laboro kaj funkciado de la roma sekretariejo. Rilate al ĉi lasta postulo la centra sekretariejo sin apogas sur la fakton, ke la itala registaro ĉe la starigo de la filio en printempo 1926, estis oficiale pri tio sciigata. Kaj ke tiam la itala registara reprezentanto en Amsterdam sciigis, ke la oficejo povos sian sciigitan agadon sen malhelpo efektivigi, se ĝi ne kontraŭus la leĝojn. Kaj ĝis nun ne okazis io neleĝa.
El la informservo de I. T. F.
★
La faŝismo estas kolektiva frenezo.
Profesoro Vern de la Pariza medicina Universitato troviĝis en Bologna, la tagon kiam okazis la atenco kontraŭ Mussolini. Reveninte Francion li diris jene pri siaj impresoj:
« La faŝistaj bandoj estas ekscitataj de la kolektiva frenezo, kies ekvivalentecon oni ĝis nun neniam renkontis ĉe iu popolo… »
Se tiu juĝo estas prava, eble oni devos konfesi, ke la ideoj — [nelegebla] la frenezecaj — posedas en si forton.
★
La klasbatalo en Kuba.
Laŭ sciigoj de laboristoj forkurintaj el Kuba, 17 fervojisto estis fimortigataj de registaraj agentoj dum la antaŭnelonge okazinta fervojista striko, kiu estis subpremata de la registaro laŭ plej ege sovaĝa maniero.
Poste du aliaj propagandistoj laboristaj estis ankaŭ fimortigataj kaj multaj forpelataj el la lando. — I. T. F.
★
Oni liberigis senkulpulon.
En Kalifornio oni jus liberigis el la ŝtata malliberejo laboriston Herman Suhr (Sur), kiu suferadis dum 13 longaj jaroj en la kapitalistaj karceroj de tiu malbenita ŝtato. Pro kia krimo? Nenia. Lia krimo estis, ke li estis membro de la Industriaj Laboristoj de la Mondo (I. W. W.) kaj ke li provis organizi la laboristaron sur la granda lupola farmobieno de tiu ĉi ŝtato. Tiu laboristaro konsistis el 2300 geviroj kaj geinfanoj, kiuj devis labori en teruraj vivkondiĉoj, preskaŭ nepriskribeblaj. Richard Ford, kunulo de Suhr, faradis paroladon, tiun varmegan tagon, la 3-an de aŭgusto 1913, al la strikantoj, kiam subite aperis graflandaj oficistoj kaj aliuloj, kiuj tuj komencis tumulton per pistolpafoj kaj la rezulto estis 4 mortintoj, 2 ĉe la kapitalista flanko kaj 2 ĉe nia. Nek Ford nek Suhr portis armilon, sed ilin oni sendis al malliberejo por dumviva periodo. Kial? Ĉar ili estis la ĉefaj organizantoj en la grupo. Kiam la laboristaro havos sufiĉon da povo por eviti, ke la malamiko eltranĉu jarojn el la vivoj de niaj plej bonaj batalantoj?
J. M. KERR.
★
Dilemo: Sennaciiĝo aŭ fina detruiĝo.
La universala bezono koni la gravajn farojn de la homara historio fariĝis tre evidenta dum la tragediaj okazintaĵoj de la lastaj jaroj. Por ilia bono aŭ por ilia malbono, pli rapidaj interkomunikigaj rimedoj pliproksimigis ĉiujn homojn. La milito fariĝis tutmonda ruinegiĝo, blinda kaj monstra potenco detruiga, ĝiaj bomboj mortigas la infaneton en la lulilo, ĝiaj torpedoj subakvigas la ŝipon ŝarĝitan per nutraĵoj destinataj por la nemilitantoj aŭ la neŭtraluloj.
Ni konscias nune, ke la paco ne povas regi, se ĝi ne estas komuna al la tuta mondo, ke ne povas esti bonstato sen la ĝenerala bonstato. Sed ne povas esti paco kaj bonstato komunaj sen komuna fundo el historiaj konceptoj.
Ĉe manko de konceptoj kapablaj ilin kunagigi harmonie, la rasoj kaj la popoloj forlasitaj al siaj nuraj tradicioj naciistaj, malvastaj, egoistaj kaj ĵaluzaj, iros de konflikto al konflikto ĝis sia fina detruiĝo.
WELLS (Uels).
★
Malkresko de la Britia komerco. Kresko de l’ strikoj.
Laŭ raporto de Reĝistara Konsilantaro de Komercistoj estas konstatebla malkresko de la importo je 57.898,893 sterl. funtoj kaj de la eksporto je 97.218,929 funtoj kompare kun la lasta jaro. Plue la raporto montras la kreskon de la klasbatalaj luktoj en la angla industrio.
| Jaro | Perditaj labortagoj kaŭze de strikoj, lokaŭtoj. |
|---|---|
| 1900-1905 | 16.810,000 |
| 1906-1911 | 38.680,000 |
| 1912-1917 | 71.620,000 |
| 1918-1923 | 183.810,000 |
| 1924-1926 | 141.374,000 |
La lasta nombro nur entenas la strikojn ktp. okazintajn dum 33 monatoj. Komparu kun la antaŭaj nombroj, kiuj rilatas al 5 jaraj periodoj. Sendube estas, ke la klasbatalo en Anglio pli kaj pli ampleksiĝas kaj akriĝas.
4304.
KOREKTO
En la antaŭ nelonge ekspedata Protokola kajero de la VI-a SAT-kongreso estas sciigite, ke la manifesto aldonita estas eldonita de « Supernacia Respubliko ». Ne ĝustas, devus esti: eldonita de Komitato por la diskonigo de la supernacia ideo.
Ni profitu la okazon por denove sciigi, ke la interesiĝanto pri tiu ideo-movado povas ricevi detalajn informojn, skribante al la jena adreso: 3, Place du Panthéon, Paris (Ve).
Iom pri Scienco
Sintezo de la petrolo.
La direktoro de la karbesplorinstituto en Mühlheim (Ruhrregiono) Prof. Fischer kune kun Tropsch sukcesis sen uzado de egaj premoj ricevi petrolajn produktojn purajn. Principe oni eluzas akvogason kaj laboras ĉe malaltaj temperaturoj sub normalaj premoj. Ĉefe tiel estiĝas parafino kaj benzinecaj kaj oleecaj karbonidoj. La progreso estas simpligo de la aparataro.
★
Novaj esploroj pri fermentoj.
Oni nomas fermentoj korpetojn kiuj jam etkvante kaŭzas kemiajn procedojn en vivaj organismoj. Al ili ekzemple apartenas pepsino (stomaka suko), kiu helpas al la digesto de albumenoj en la stomako, plue oksidasoj kaj peroksidasoj igantaj la oksigenan interŝanĝon interne de la ĉelo. La kemio preskaŭ nenion scias pri la strukturo de ĉi ŝtofoj, ĉar oni ne sukcesis ilin akiri purforme. Al Prof. Willstätter (München), laŭ raporto, tio sukcesis. Li aplikis tiel nomatajn metalhidrogelojn, kiuj elŝiras la fermentojn el la akompanaj korpoj. La esploro montris la specifajn ecojn de apartaj fermentoj. Unu fermento malkonstruas nur ian sukerspecon, la parencan jam ne, ktp. La kemio kaj medicino atendas gravajn rezultojn el tiuj esploroj.
H. MURAVKIN.
NEKRO[nelegebla]O
Usono (Jersey City N. J.) — Mortis K-do Stanley Pelkovski, membro de SAT, en sia 30-a jaro pro malsano akirita dum la mili[nelegebla] per gasveneno. La 6-an de sept. okazis lia enterigo sen religiaj ceremonioj. Parolis ĉe la tombo esp-istaj K-doj, kiuj prave honoris lian noblecon kaj sindonecon. Li testamentis sian tutan asekursumon, 2.500 dolarojn, por la loka grupo por instrui al la laboristaro esp-on kaj porpacajn ideojn. Honoron al la memoro pri nia kunbatalanto por laborista liberigo kaj esp-o.
(168).
[REKLAMO p.5] Ŝtato kaj Revolucio de N. LENIN — estas verko, kiun ĉiu revoluciano devas nepre havi en sia biblioteko. 150 paĝoj, formato 12 × 18. Prezo: 1 mk. g. ★ Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT, Colmstrasse 1-III, Leipzig-O-27
— página 6 —
8 — SENNACIULO — 6
Junulara Paĝo
IOM PRI LA VIVO DE AŬSTRIAJ LABORISTOJ
En Aŭstrio la laborista junularo same kiel ankaŭ en aliaj landoj, estas tiu, kiu unue devas sperti ĉiujn ekonomiajn krizojn, ĉiujn atakojn kontraŭ la laboristaro. La junuloj estas la unuaj, kiuj estas maldungataj, se kapitalisto trovas necese maldungi laboristojn. Por tia ago ekzistas multaj kaŭzoj, la plej ĉefa sendube estas, ke junuloj estas malpli subiĝemaj ol la laboristoj, kiuj devas zorgi por familioj kaj, due, junaj gelaboristoj, kiuj ĵus finlernis la metion, ne estas ankoraŭ tiel spertaj en la laboro kiel la plenkreskuloj. Tial estas komprenble, ke relative pli da junuloj estas senlaboraj ol da plenaĝaj laboristoj.
Do granda parto el la aŭstria senlaborularo estas gejunuloj. Ĝia nombro estas malfacile konstatebla, ĉar ili ricevas nenian subtenon de la ŝtato, kaj sekve ne estas kalkulitaj en la oficialaj statistikoj pri senlaboreco. Post la renverso, en la jaro 1918, la gejunuloj kiuj fariĝis senlaboraj, ricevis kvankam malgrandan, tamen ioman monsubtenon. Sed la konstanta forigado kaj plimalbonigado de la malmultaj t. n. laboristprotektleĝoj, nature ankaŭ tuŝis la leĝon pri senlaborulasekurado. La unuaj punktoj de ĉi leĝo, kiuj estis forigataj, estis 8 pencoja asekuro de la gejunuloj. Nun oni povas konstati la certe rimarkindan fakton, ke la junularo estas devigata pagi ĉiusemajne la asekurkotizojn, sed en okazo de senlaboriĝo ricevas nenian subtenon, kvankam tiu ĉi subteno estas nenio alia krom asekurpremio. La asekurkotizojn, kiujn pagas la gejunuloj, enspezas la registaro kaj subvencias per ĝi bankrotajn bankojn.
Interesa estas la motivigo de ĉi rabo al la junuloj. La ministro de la koncerna ministrejo, Schmitz, diris: « Kial doni al la junuloj subtenon, estus por ili do nur mono por aĉeti frandaĵojn ». La junularo tre suferas pro tio, des pli ĉar oni dungas amase metigelernantojn kaj post la lerntempo ili estas tuj maldungataj, sen ke ili havis la eblecon labori kiel metiuloj. Tiu ĉi t. n. « metilernantedukado » atingis tian amplekson, ke eĉ la parlamento devis alpreni leĝon, kiu devigas la dungantojn, okupi la lernantojn ankoraŭ tri monatojn post la fino de la lerntempo kiel metiulojn. Sed kiel ĉiuj tiaj leĝoj en Aŭstrio, aŭkaŭ tiu ĉi nur preskaŭ ekzistas surpapere. Unue ĝi liveras al la dungantoj tro multe da pretekstoj, kiuj ebligas la tujan maldungon, kaj due post la tri monatoj la lernanto tamen estas maldungata kaj envicigata en la granda amaso de tiaj senlaboruloj, kiuj antaŭvideble neniam plu ricevos laboron en Aŭstrio. Krome, la salajro por la unua duonjaro post la lerntempo estas en la plej multaj metioj tiel malgranda, ke la junulo ne havas ian profiton.
Jen alia ekzemplo kiel oni en Aŭstrio atentas la leĝojn, se ili estas iomete favoraj al la laboristoj: Laŭleĝe ekzistas la 44-hora laborsemajno por la gejunuloj malpli aĝaj ol 16 jaroj, sed en preskaŭ nenia laborejo oni atentas tion. Ne nur tial ke, fakte, ne ekzistas tiu ĉi leĝo pri la 44-hora laborsemajno, sed ankaŭ tial ke oni eĉ ne atentas la ĝeneralan leĝon pri la 8-hora labortago. Nur en la grandaj laborejoj, kie la laboristoj laboras 8 horojn, ankaŭ por la lernantoj la labortempo estas 8-hora. Sed en preskaŭ ĉiuj pli malgrandaj laborejoj la metilernantoj estas devigataj labori 9-12 horojn. Ekzistas eĉ malgrandaj metiejoj, kie la lernantoj laboras 14 horojn kaj pli. La meza salajro por tiu ĉi labortempo estas 2 ĝis 10 ŝil. aŭstr. po semajne (7 ŝil. estas unu dolaro). Ekzistas esceptoj, kiel ĉe la masonistoj, kie la lernanto ricevas 25-80 % de la plej malalta metiulsalajro. Sed tio nur estas escepto, ĝenerale la salajro estas 2 ŝ. por la unua jaro, 4 ŝ. por la dua kaj 6 ŝ. por la tria. Tre ofte estas la metilernanto misuzata kiel domservisto, infanvartisto, purigisto de la mastra hejmo.
Pri tiuj malfeliĉuloj, kiuj estas devigataj por loĝejo kaj manĝajo servi ĉe la mastro, mi tute ne volas paroli, ili estas fakte sklavoj, kaj laborlimtempo por ili nur tiam ekzistas, se tio plaĉas al la mastro…
Viena Socialisto.
★
PARTIEDUKADO EN SOVETIO
La nombro de organizitaj komunistoj en Sovetio estas 1.025.000. Plej granda parto el ili estas laboristoj aŭ kamparanoj, homoj kiuj permane laboras kaj tre ofte nur preskaŭ hieraŭ vekiĝis pri la politika vivo.
Sekve, grandegaj estas la taskoj de la Partio. Ĝi ja regas ŝtaton grandegan, kaj bezonas grandan kvanton da spertaj gvidantoj, kiuj povos paŝo post paŝo anstataŭigi la maljuniĝintajn kaj mortintajn.
Inter la komsomolanoj kaj junpionirioj kreskas anstataŭontoj de komunistoj. Sed dum ili elkreskas, dum ili ankoraŭ trairas la severan lernejon de l’ vivo, ĝis ili ekpovos gvidi ŝtatan laboron, multe da tempo forpasos. La laborantojn ni bezonas nun. Kaj la Partio preparas ilin.
Tial ĉe ĉia komĉelo (komunista ĉelo) vintre malfermiĝas partilernejo, en kiun eniras devige ĉiuj partianoj, kiuj, laŭ la decido de la partikomitatoj, ne estas sufiĉe kleraj por viziti pli altgradajn rondetojn. En la partilernejo povas memvole eniĝi ĉiuj senpartiaj laboristoj aŭ kamparanoj.
Kion ili lernas? Sendube, dum la mallonga duonjaro ili ne povas multon trastudi, sed pomalmulte ili lernas preskaŭ ĉion. Ĝeneralaj studobjektoj estas: matematiko, geografio, naturscienco, partipolitiko, politika ekonomio, historio de la socialista movado, historio de la sovetia komunista Partio, marksista filozofio. Oni ne povas aserti, ke la programo de ĉiuj partilernejoj estas sama. Sed ĝenerale ĝi koncernas la supre nomitajn demandojn.
En la lernejo oni lernas vespere, du aŭ trifoje ĉiusemajne. La instruistoj estas komunistoj, kiuj laboras laŭ la decidoj de partikomitatoj kaj instruas plejparte senpage. Tial la lernejoj por la Partio estas malmultekostaj.
Por la personoj, pli malpli edukitaj, estas organizitaj rondetoj de pli supera grado, kie oni studas preskaŭ la samajn studobjektojn, sed pli profunde.
Ĉiuj supre nomitaj lernejoj ne havas konstantan karakteron, ili estas sezonaj kaj ilia anaro povas ŝanĝiĝi. Sed en distriktaj kaj guberniaj urboj estas partilernejoj, kiuj jam plene konformas al la tipo de konstantaj lernejoj. Ili havas pagatajn instruistojn kaj la lernantoj estas sendataj tien el la tuta distrikto de la partiorganizoj. Plej ofte la lernantoj loĝas en apartaj komunloĝejoj.
La alia pli alta ŝtupo estas la specialaj komunistaj universitatoj, kiuj preparas spertajn laborantojn kaj de kiuj ofte eliras estontaj gvidantoj de la laboristaro. Tiaj universitatoj nur estas en Moskvo, Leningrad, Saratov kaj Minsk. Ĉe tiuj universitatoj ekzistas ankaŭ vesperaj fakoj, kie povas spertiĝi en leninismo kaj marksismo ĉiuj komunistoj, kiuj ne sukcesis trafi en ĉi universitaton kaj estas devigataj dumtage labori.
Fine, ekzistas la « Sverdlovska komunista universitato » en Moskvo, kie estas tri jarojn daŭrantaj kursoj.
P. KIRJUŜIN (4424).
★
GEPIONIRA MOVADO EN SOVETIO
Ĉi tiu movado sub diversaj nomoj ekaperis en Sovetio en la jaro 1922, kiam la ekonomia stato en la Respubliko jam pliboniĝis. En la komenco de 1923 oni kalkulis 10.000 gepionirojn, sed dum junio de la sama jaro ilia nombro jam superis 75.000. Nun jam estas organizitaj 6 % de la tuta infanaro sovetia. Duono de la pioniroj estas knaboj, la alia duono knabinoj. Post la morto de K-do Lenin la pioniroj ricevis la nomon « junaj leninanoj ». Ĉe aniĝo al la taĉmento, juna leninano dum solena ceremonio donas promeson esti fidela al la laborista klaso. La unua ŝtupo de la gepionira organizo estas la ĉenero, kiu unuigas 7-8 geinfanojn kun elektita gvidanto. 2-3 ĉeneroj formas taĉmenton sub estreco de instruanto-komsomolano (1). Ĉiu ĉenero elektas por si revolucian gvidanton, kies vivon ĝi studas kaj aspiras per siaj agoj, esti simila kaj inda al li. Junaj leninanoj devas esti « ĉiam pretaj », en ilia vivo ne devas havi lokon malordemo kaj malbonemo.
(1) Ano de komunista unuiĝo gejunulara.
— página 7 —
SENNACIULO — 7
TRA ESPERANTIO
[nelegebla] la laboruloj.
PROLETA ESPERANTO-SERVO GAZETA DE SAT
(Esperanto-Servo)
La 1-an de januaro 1927, Sennacieca Asocio Tutmonda konstituos novan institucion, kiu nomiĝos « Esperanto-Servo » (Proleta Esperanto-Servo Gazeta de SAT).
Kial tiu nova entrepreno?
Certe ne pro tio, ĉar SAT nun tro enspezas, sed neceso kaj valoro de tutmonda proleta gazetservo peresperanta evidentiĝis. La VI-a SAT-kongreso unuanime akceptis dezireksprimon, ke la Ekzekutivo de SAT, kreu peresperantan Servon. Ĝi do komisiis K-don en Leipzig, por gvidi ĉi novan fakon. Sed gvidanto povos labori por la afero bone kaj kontentige, nur se li renkontos aktivan subtenon kaj komprenon pri la neceso de tiu laboro ĉe ĉiuj prolet-esperantistoj.
Kiel funkciu la « Esperanto-Servo » de SAT?
La centra gvidanto de « Esperanto-Servo » dissendos ĉirkaŭ dufoje po monato la materialon, ricevitan el la diversaj landoj, al ĉiuj lingvoregionaj gazetservantoj. Pro tio en ĉiu lingvoregiono estu
ĉef-gazetservanto,
kies taskoj estas: 1) Traduki la raportojn, ricevitajn de la centragazetservanto, nacilingven; 2) Multobligite en nacia lingvo sendi la raportojn al ĉiuj laboristaj gazetoj de sia lingvoregiono; 3) Provizi la centran gazetservanton kun raportoj pri okazintaĵoj en sia lando aŭ lingvoregiono dissendendaj al ĉiuj landoj. Krome en ĉiu loko, kie estas laboristaj esperantistoj, ankaŭ funkciu
loka gazetservanto.
Do, la ĉef-gazetservanto tiukaze ne sendas la manuskriptojn senpere al la gazetoj, sed al la loka gazetservanto, kiu siavice sendas ilin al la laboristaj gazetoj de sia loko (laŭ tiu procedo la gazetoj estas pli kontroleblaj) kaj laŭ neceso ankaŭ al la gazetoj esperantaj en aliaj lokoj de sia distrikto aŭ regiono. En pli grandaj regnoj estas rekomendinde, ke ekzistu, krom la ĉefa kaj lokaj gazetservantoj,
distriktaj gazetservantoj,
kiuj havas la takson, priservi tiujn gazetojn de sia distrikto, kiuj ne povas ricevi la manuskriptojn de loka gazetservanto. Krome la tasko de la distrikta gazetservanto estas, organizi kaj kontroli poste la funkciadon de la gazetservanta laboro en sia distr[nelegebla] la nacilingve tradukitajn manusk[nelegebla] ne ricevas unue la distriktaj gazetservantoj, ilin la ĉef-gazetservanto sendas senpere al la lokaj gazetservantoj, por ke la afero ne prokrastiĝu. La distrikta gazetservanto nur ricevos tiom da manuskriptoj, kiom li bezonas por priservi la gazetojn ne priservatajn de loka gazetservanto.
Kiu organizu la nacilingvan aparaton?
Preferinde estas, se tiu aparato organizos la poresperantaj (landaj aŭ lingvoregionaj) laboristaj organizaĵoj (LEA-organizaĵoj). Ja ili nur gajnas per tio. Ĝis nun jam ekzistis tiaj aparatoj en Anglio, Aŭstrio, Francio, Nederlando, Germanio, ktp., kiuj pli aŭ malpli bone funkciis. Ili memstare serĉis interrilatojn kun eksterlando, por havigi al si la necesan kaj taŭgan materialon. Tiun taskon plenumos depost la 1-a de Januaro 1927 la centra gazetservanto de « Esperanto-Servo ». Li devas liveri la taŭgajn, presindajn en la laborista gazetaro raportojn.
Do, ni nun atendas anoncojn de ĉef-gazetservantoj flanke de la LEA-organizaĵoj. Nur en landoj, kie ne ekzistas LEA-organizaĵo, la laboristaj esp-grupoj tuj ekinterrilatu reciproke, kaj komune komisiu gazetservanton por sia lingvoteritorio. La financaj elspezoj por ĉiu certe ne fariĝos tre altaj, ja ĉio dividiĝas en multaj partoj. Sed la sukcesoj per-kaj poresp-aj, per tiu gazetserva laboro, superas multfoje la elspezitajn por ĝi monerojn. Tio efektive estas elprovita jam en kelkaj landoj.
Kian materialon dissendos la Esperanto-Servo?
Tio tute dependas de la K-doj mem. Artikoloj presindaj en SENNACIULO, ne estos dissendataj per Esperanto-Servo, sed ili estos sendotaj al la Red. de « S-ulo ». Do, sendu mallongajn raportojn pri okazintaĵoj interesaj por la laboristaro; preferataj estas konciza raportoj pri personaj travivaĵoj. Sed nepre ne tuj sendu tro; pli bone vi sendu malpli, sed nur la plej gravan kaj plej taŭgan. Ankaŭ tradukojn el nacilingvaj gazetoj laŭeble evitu, ĉar plej parte tion ankaŭ, kaj pli rapide ol nia aparato, dissendas la telegrafaj kaj radiaj unioj kaj stacioj. Se vi sendos tiajn tradukojn aŭ tro longajn raportojn, ni ofte devos eble mallongigi, kio komprenble en ia grado signifas kripligon. Tio estas evitebla, se vi sufiĉe atentas la antaŭe diritajn.
Sed nepre informu nin pri ĉiuj okazintaĵoj en via regiono. Poŝtkarto ofte sufiĉas, sed skribu almenaŭ ion. Tiel nia nova tutmonda gazetservo tre baldaŭ devos superi ĉiujn aliajn similcelajn instituciojn.
★
Ni atendas la anoncojn de la ĉefaj gazetservantoj pere de la LEA-organizaĵoj aŭ de lokaj grupoj el landoj, kie ne jam ekzistas LEA-organizaĵo. Ĉiu laborista esp-isto devas topreni. Ne pensu: al mi tio ne rilatas; ĉiu male kunhelpu. En la plej grandaj landoj ekzistu pluraj ĉef-gazetservantoj (nome en ĉiu unuopa lando po unu, ekz. en Ĉinio, Ameriko, Afriko, Sovet-Unio k. a.). Sed en la eŭropaj landoj prefere evitu komisii en unu sama lando du K-dojn kiel ĉefajn gazetservantojn, kiel ekz. en Anglio, Aŭstrio, Francio, Germanio, Hungario, Nederlando, Svedio, ktp. Eĉ en kelkaj lingvoregionoj (ekz. Francio, Belgio kaj Svisio), nur bezonus ekzisti unu ĉefa gazetservanto por la tri landoj. Troa ŝarĝigo de la komenco tiurilate nur malhelpus la centran gazetservanton, nome organizi la gazetservojn en ĉiuj landoj. Nin atendas multa laboro, sed se ni sukcesos, tiam certe nia tuta movado ne plu estas haltebla.
(Daŭrigo de « Junulara Paĝo »)
La morreguloj de la junaj leninanoj estas jenaj:
- Matene ne kuŝaĉi en la lito. 2) Ellitiĝinte akurate ordigi la liton. 2) Zorge sin lavi kaj purigi la dentojn. 4) Esti ĉiam preciza kaj akurata. 5) Ne ĝibi sin. 6) Ĉiam kunhelpi al siaj K-doj dum laboro. 7) Ne fumi cigaredojn. 8) Ne enpoŝigadi la manojn. 9) Gardi la utilajn bestojn. 10) Daŭre memori siajn morojn kaj leĝojn.
A. SIDOROV (5458).
Komuna laboro gvidos al la celo! Esperanto pli kaj pli fariĝu efika rimedo en la manoj de la laboristaj esp-istoj por la klasbatalo de la proletaro tutmonda! La sperto montris al ni, ke la « Labeskor » ne povas ĝuste funkcii, ĉar mankas organizita laboro kaj plej ofte la K-doj ne estas spertaj en verkado de raportoj kaj artikoloj. Per arango de tiu institucio ni kredas, ke ni faros grandan paŝon antaŭen. Ni opinias, ke la K-doj komprenas nian grandan mision kaj per ĉiuj fortoj helpos al ni ĝuste plenumi nian taskon. Tuj okupu vin pri tiu afero kaj sciigu la adresojn al « Esperanto-Servo », por ke ni povu signi la gazetservantojn ankaŭ en la adresaro de la nova Jarlibro de SAT.
Ĉion rilatantan al la nova fako sendu al: « Esperanto-Servo », Gerberstr. 24 Hth., Leipzig C. 1 (Germanio) aŭ se vi povas ŝpari afrankon al la « Administracio de SAT », Leipzig.
La Gvidanto: OTTO BÄSSLER.
★
NIA SESA KAJ KINO
Depost mezo de septembro, en sovetiaj kinoteatroj estas videbla nia VI-a Kongreso en Leningrad. Ĝi eniris kiel « fruntbildo » (paralele al frunt-artikolo — vorto uzata rilate tekstan gazeton) de semajna kino-gazeto sovetia (« Sov-kino-jurnal »).

Grupo de kongresanoj elirantaj el la kongresejo, staranta amaso da homoj.
Grupo de kongresanoj elirantaj el la kongresejo, staranta amaso da homoj.
La filmo bone propagandas por esperanto — ĉu per impona multnombreco de l’ kongreso (eliro de kongresanoj el la kongresejo), ĉu per akompanaj surskriboj similaj al jena: « Svedo kaj perso trovis komunan lingvon ».

Grupo el la kongresa prezidantaro kaj sekretariaro, viroj kaj virinoj ĉirkaŭ tablo.
Grupo el la kongresa prezidantaro kaj sekretariaro, viroj kaj virinoj ĉirkaŭ tablo.
Ĉar la kino-gazeto estas disvastigata en la tuta lando, ĝi faras grandegan propagandan laboron — milionoj da homoj vidos ĝin kaj konvinkiĝos, ke esperanto estas ne nur sono, sed vivanta fakto.
Tie ĉi ni reproduktas du bildojn el la filmo: kongresanoj eliras post kunsido el la kongresejo kaj la dua — grupo el la kongresa prezidantaro kaj sekretariaro.
1516.
— página 8 —
8 — SENNACIULO
NOVA ESPERANTLINGVA POŜKARTO DE SOVETIA POŜTO
Ĵus aperis en enlanda poŝta trafiko sovetia poŝtkarto kun afrankita respondkarto. Kiel kelkaj jam antaŭe aperintaj specoj de oficialaj sovetiaj poŝtkartoj, ĝia teksto estas presita (gravur-maniere) en du lingvoj — en la rusa kaj esperanta. Do, oficiala uzado de esperanto vastiĝas en Sovetio.
Jen la demando: ĉu aliaj landoj imitos la ekzemplon de Sovetio? Aŭ necesas, ke en ili okazu antaŭe proleta revolucio? Kiel opinias pri tio proletaj esperantistoj?
G. D.
★
PROPONO DE « STATUTO DE SAT-MILITSEKCIO »
- Fondita dum la VI-a internacia SAT-kongreso de rusaj ruĝarmeanoj kaj germanaj ruĝfrontbatalantoj « SAT-militsekcio » havas jenajn celojn:
a) kultura unuigado de diverslandaj militistoj kaj militintoj (ruĝarmeanoj, ruĝfrontbatalantoj, soldatoj);
b) atentigo de lokaj SAT-grupoj al laboro inter armeoj;
c) helpado al diverslandaj militistoj en ellernado kaj aplikado de esperanto;
d) agitado per esperanto kontraŭ la burĝa imperialista milito.
SAT-militsekcio laboras same, kiel ĉiuj aliaj SAT-sekcioj kaj por siaj deklaroj kaj anoncoj ĝi uzas paĝojn de Sennaciulo, en kiu ankaŭ ĝi zorgas pri aperado de tempo al tempo de artikoloj pri vivo en div. armeoj.
La sekcio ĉiam zorgas pri konstanta sennacia klaskunfratiĝo de siaj membroj per frateca interkorespondado kaj helpas al diverslandaj militistoj-esperantistoj liverante por ili adresojn de eksterlandaj militistoj.
Efektivaj membroj de l’ sekcio rajtas esti ĉiuj SAT-anoj militistoj (militintoj). Militistoj, kiuj ne povas pro iaj kaŭzoj (monmanko aŭ io alia) esti SAT-anoj, sed kiuj subtenas ideojn de l’ sekcio, rajtas esti amikoj de l’ sekcio sen ia kotizo. La amikoj, same kiel efektivaj membroj, rajtas uzi la servaparaton de l’ sekcio, sed ne rajtas partopreni balotadon pri diversaj problemoj, balototaj de la sekcio.
Ĉiu efektiva membro devas aktive partoprenadi laboron de la sekcio.
Por la gvidado de la sekcio ekzistas sekcia prezidantaro, elektata en sekcikunsidoj dum SAT-kongresoj. La prezidantaro havas konstantan sidejon kaj du administrantojn, kiuj zorgas pri la tuta laboro de l’ sekcio, starigas necesajn problemojn por solvado de prezidantaro kaj de l’ tuta sekcio ktp.
Se en iu taĉmento, regimento, bataliono, kompanio aŭ urbo troviĝas ne malpli ol 5 sekcianoj, ili organizas por pli sukcesa laboro lokan ĉelon de sekcio kaj elektas peranton (sekretarion), kiu interrilatas kun sekcia prezidantaro kaj ĝiaj sekretarioj pri ĉiuj necesaj demandoj.
Ŝanĝi tiun ĉi statuton rajtas nur ĝenerala balotado de l’ tuta sekcio dum la kongreso aŭ (se urĝas) skribbalotado de ĉiuj efektivaj membroj. La balotado estas efektiva, se ĝin partoprenas 2/3 de ĉiuj efektivaj membroj. Tempospaco por skribbalotado estas ne malpli ol unu kaj ne pli ol 2 monatoj. La samajn kondiĉojn la sekcio sekvas por balotado de ĉiuj aliaj.
Por 1926-1927 jaro sekcia prezidantaro estas elektita el K-doj Nikolskij (Smolensk), Bässler (Leipzig), Urban (Leningrad), Barthelmess (Berlin), Varankin (Tverj), Stöcker (Düsseldorf). Sekretarioj: K-do R. B. Nikolskij (Smolensk, poŝtkesto n-ro 72, Sovet-Unio); K-do Otto Bässler (Leipzig, C. 1[?], Gerberstr. 24 Hth., Germanio).
Karaj K-doj! Deklaru vian konsenton al la supra statuto aŭ konigu viajn ŝanĝproponojn al ĝi al unu el la sekretarioj de la sekcio ĝis plej malfrue la unuan de decembro ĉijare. Samtempe anoncu ĉiujn al vi konatajn esperantistojn ruĝarmeanojn, ruĝfrontbatalantojn, soldatojn; organizu sekciajn lokgrupojn en via loko kaj distrikto kaj organizu kunsidon de tiuj K-doj por priparoli ĉi temon ktp., ktp.
Ni atendas vian certan respondon.
Komisiite: R. B. Nikolskij, Otto Bässler.
★
Ĉe la neŭtraluloj.
DOKUMENTO
HELENA RESPUBLIKO
MINISTERIO DE KULTOJ KAJ DE INSTRUADO N-RO 57. 363.
Ateno, 28-X-26.
Al s-roj direktoroj de la Instruista Instituto « Masralion » la Unuklasaj Instruistaj Institutoj de Elementa Instruado kaj al la Instruista Instituto de la Mezgranda Instruado.
Estas sendube al vi konata la disvastiĝo de la helpa lingvo internacia esperanto. Preskaŭ ĉiuj eŭropaj ŝtatoj jam kondukis la instruadon de ĉi tiu lingvo en siajn lernejojn, iuj kiel deviga fako, aliuj kiel nedeviga.
Opiniante, ke ĝia ellernado ankaŭ flanke de la novhelenoj estus utila al ili, ĉu por ilia propra kleriĝado, ĉu por ilia interrilato kun aliaj nacioj, ni aprobas, ke vi permesu la instruadon de la mencita lingvo al tiuj el la lernantoj, kiuj deziras viziti kursojn de esperanto. La ministro: G. Didahos.
★
ESPERANTISTA KONGRESO DE FRANCIAJ UNIVERSITATANOJ
Antaŭ nelonge (la daton ne menciis la raportanto) okazis en Lyon ĉi tiu « kongreso ». Ĉeestis 10 delegitoj, kiuj, laŭdire, reprezentis 4 grupojn kun sume 81 membroj. Ĉi-okaze la kongresanoj aranĝis publikan kunvenon, kiun ĉeestis prosimume 130 pers. — el kiuj 40 membroj de la Lab. Esp. Grupo. Parolis nacieme, kiel decas al bona franco, S-ro Kar, la prez. de la Esp. Akademio. Sed nia K-do Marsel Ru aŭdigis poste SAT-anan voĉon, kio iomete skandalis. Oni tamen rakontas, ke la prezidanto de ĉi universitata societo, « S-ro » Deperu estas ankaŭ membro de SAT!, kaj ke la sekretario, « S-ro » Kruaze, estas komunisto, ne SAT-ano, sed ano de UEA! Ĉu povas esti? Dum sia parolado S-ro Kar diris, ke la fama cirkulero de la eksministro Berar, kiu malpermesis la instruadon de esp-o en la francaj ŝtataj lernejoj tre malhelpis la movadon. K-ino Gerin, instruistino, ne povis sin deteni ekkrii: « Nu, ĝuste pro tiu malpermeso mi lernis la lingvon! » Sendube S-ro Kar pensis: al diablo ĉiuj gesatanoj!…
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L — letero, PK — poŝtkarto. PI — poŝtkartoj ilustritaj. PM — poŝtmarkoj. bfl. — poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. — kun ĉiuj landoj. esp-ajo — esperantajo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio.
K-do Alois Graller, Grandenberg, 69, Poŝto Köflach (Stirio), serĉas gajajn k. seriozajn gekoresp-antojn en ĉ. l. PK. PI. Skribu multnombre!
— K-do Josef Withalm, Lederergass[e] Krems (N. O.), precipe kun gefotogra[fistoj] L, PI, bfl. k. ĉ. l. Certe resp.
— K-do Josef Feilbacher, Bundes[bahn] Werkstätte, St. Pölten, dez. koresp. p[ri] temoj, L, PK, k. ĉ. l.
Britio.
K-do H. E. Males, (kooperativa skrib[isto]) 27, Ritchie Street, Ardwick, Manche[ster], dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PL, k. ĉ. l.
— K-do Jack Cooper, 27, Edward Street, Stockton-on-Tees, dez. seriozan koresp-adon kun muzikistaro tutmonda.
Germanio.
K-do Rudi Schneider, Kronprinzstr. 21, Leipzig, S. 3, dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l.
— 3 junuloj (naturamikoj), dez. koresp. pri ĉ. temoj, PK, PM. k. ĉ. l. Adr.: K-do Willy Müller, Leutersdorf O/L, D, 32, b. i. S.
— K-do Hans Angermann, Kreuzstr. 3, Rodewisch i. Vogtl., dez. koresp. kun ŝak. K-doj k. a. gek-doj, L, PI, k. ĉ. l. Certe resp.
— K-do Artur Herweg, Ottenbrucher Str. 10, Elberfeld, dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l. L, PI, precipe kun Budapest, Leningrad, Paris k. London.
Hispanio.
K-do M. R. Simonet, Str. Peregil, 15, Palma de Mallorca, PM k. ĉ. l. Nepre resp. al ĉiuj.
Litovio.
K-do M. Chadaravičius, Krakės, Kėd. ap., dez. koresp. pri amatoraj teatroj k. ĉ. l., interŝ. PI, PM. Certe resp.
— K-do V. Kavaliauskas, Krakės, Kėd. ap., dez. interŝ. PI, PM, bfl. k. ĉ. l. Resp. garantiata.
— K-dino E. Chadaravičiute, Krakės, Kėd. ap., dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PI, k. ĉ. l. Cert. resp.
— Trys esperantistai, Krakės, Kėd. ap., dez. koresp. L, PI, PM, k. ĉ. l. Certe resp.
Sovet-Unio.
K-do Leo Golovanevski, (komjunulo) Kreŝĉatikski pr. 3, 1-a, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l
— Jenaj gek-doj en Ivanovo-Voznesensk dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Nepre resp.:
K-do Naz. Nik. Drojjin, Gliniŝĉevo, Kolcovskaja, 11.
K-do Fil. Sp. Fillipov, Ĥutorovo, Melniĉnaja, 63/15.
K-dino Al. Miĥ Frolova, Krasnoprudnaja, d. Voroŝilovoj.
K-do Nik. Nik. Govorov, Ĥurorovskaja-Sadovaja, 45/22.
K-dino L. G. Ĵuravleva, 1-a Blagoveŝĉenskaja, 10.
K-do V. P. Kiselev, Novo-Ikonnikovo, 2/22.
— K-do T. Lopatjuk, Sekretar. Klubo Janvarskih Masterskih, Tovarnaja, Odessa, dez. k[oresp.] [nelegebla] pri ĉ. temoj, interŝ. jurnalojn, L, PI k[nelegebla] resp.
— K-do Somolev, ul. Miziķenĉa, Klub Lenina, Tovarnaja, Odessa, dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PI, k. ĉ. l.
— K-do Genevski, ul. Trockogo, 60, Centralnaja Raboĉaja Biblioteka Odessa, dez. koresp. pri ĉ. temoj, L. PI, k. ĉ. l.
— Geknaboj dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PI, PM, k. ĉ. l. Adr.: Trudŝkola, 62, Vneŝnaja, 74, Odessa.
[REKLAMO p.8] Sub signo de Gaja Muzo! VERDKATA TESTAMENTO de RAYMOND SCHWARTZ. Afr. 2.— mk.g. ĉe la Administracio de SAT.
Le Gérant: L. GLODEAU.
★ Esperanto-Presejo J. SOLSONA, 9, Rue Hallé, Paris-14e — Telefono: Gobelins 62-71
N.º 114, 2 de diciembre de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —

Kapo de la gazeto: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» meze, kaj sub ĝi la granda ornama titolo «SENNACIULO» en art-deko literoj, kun kadrita slogano supre.
Kapo de la gazeto: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» meze, kaj sub ĝi la granda ornama titolo «SENNACIULO» en art-deko literoj, kun kadrita slogano supre.
3-a Jaro. N-o 114 — APERAS SEMAJNE — 2. Decembro 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktanto: E. LANTY 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe
Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, Rue Boyer, Paris-XXe
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27
Klera Burĝo Francia klarigas la naciisman ideologion
§ Ni liveras al la pripenso de la Sennaciularo la opinion pri naciismo de iu aŭtoro, kies aŭtoritato en Francio estas granda. Lucien Romier (Lüsjen Romje) estas nun la ĉefredaktoro de unu el la plej potencaj kaj reakciaj jurnaloj Franciaj: «Le Figaro».
La konkludo de la verko el kiu ni tradukis estas, ke la eŭropaj aristokratioj devas «renoviĝi». La aŭtoro estus sendube prave, se la laborista klaso ne sukcesos akiri la virtojn kaj kapablojn necesajn por fariĝi reganta klaso kun la celo forigi ĉian klasecon.
Al tiu helpu SAT, «klerigante, lernigante» siajn membrojn. Kaj unu el la postuloj de nia klerigado estas koni bone la opinion de niaj klasmalamikoj.
Trad.
★
Inter la popularaj ideologioj el okcidento, tiu, kiu mastre regas, estas nekontraŭdireble la naciismo. Ĝi karakterizas nian epokon samgrade kiel la maŝinismo. Ĝia potenco estas tiel forte starigita, ke ni eĉ ne pensas vidi en ĝi ian ideologion, kaj ĝin rigardas kiel la centron de nia ekzistado.
La nuntempa naciismo, sub ĝia kruda kaj nerezonita aspekto, tre laŭforme malsimila de l’ patriotismo de niaj prapatroj, estas fenomeno el religia esenco, mistika kaj konkirema, kiu anstataŭis en la moderna animo la ĝustasence nomitan kredon. Ĝi estas fenomeno, kies unuaj aperoj vidiĝis en la kristanaro dum la XVI-a jarcento, kaj de tiu tempo ĝi ne ĉesis kreski, plivastiĝante kaj pli intensiĝante. La militoj etendis senfine ĝian trafpovon, plivigligis ĝin kaj ĝi estis la animo de la tuta mondmilito. Ĝia daŭro eble etendiĝos tra unu aŭ du jarcentoj.
La mistika esenco de l’ naciismo vidiĝas en la ekskluziva kaj absoluta obeigeco de ĝia moralo en la socio. Ĝi estas eĉ la sola religio, kiu postulas de la homo la tujan kaj senrekompencan oferon de la vivo, kaj tian oferon trudas sendiskute. Ofero vere senkompatega, ĉar, liberigite je ĉia metafiziko, ĝi eĉ ne liveras al la heroo la ŝancon de postmorta vivo. La kuraĝo de martiro, kiun intensigas la espero pri eterna feliĉego, ne egalvaloras en si tiun de la ateista soldato, kiu sur la batalkampo falas en tion, kion li nomas abismo el neniajo.
La moderna naciismo, kun ĝia mistiko, ĝiaj ordonoj kaj refleksoj ¹⁾ estas unu el la plej fortegaj pasioj, kiujn notis la historio. Ĝia pasia strangeco pligrandiĝas pro la fakto, ke ĝi superregas periodon el liberala kaj kritikema pensado. Verdire, ĝi konsistigas la alian flankon kaj la subtenilon de l’ kriticismo ²⁾. Ĝi des pli ricevos da fortiĝo, ju pli ĝi restos la sola publika moralo en la universala malstreĉiĝo de la disciplinoj ³⁾ kaj ke, restante sole staranta, ĝi estas pli necesa (?? !! La Trad.) kaj, sekve, pli nekontraŭstarebla.
Nenio supozigas, ke la naciismo povos cedi lokon en Eŭropo kaj en la mondo antaŭ longa tempo. Male, ĝia infektopovo tre rapide etendiĝas ĝis la malproksimaj landoj, tial ke ĝi estas la nepremebla restaĵo el malnovaj kredoj, de sentoj kaj pasioj, kiujn la moderna kritiko repuŝas. La popoloj, kiuj imitas Eŭropon, aŭ pli ĝustedirite, kiuj akceptas la kritikkutimojn de la Eŭropanoj, fariĝas samtempe naciemaj. La naciismo gajnas, konkure kun la materialismo, ĉion, kion perdas la religioj. Ĝi malprogresus nur ĉe la reviviĝo de la aliaj religioj kaj aliaj moraloj, ĉe disvastiĝo de nova religio kaj de nova moralo. Ĝi eĉ postvivis la antaŭjuĝon ⁴⁾ pri civilizacio. Kontraŭ la naciismo la ribelo do ne efikas; ĝi tiom malpli efikas, ke sur la naciismo sola baziĝas la modernaj Ŝtatoj; la Ŝtato kiu malkonfesus la naciismon, plifortigus, sinmortigante, la naciismon de la aliaj…
El «Explication de Notre Temps» (Klarigado pri nia Epoko) de LUCIEN ROMIER, esperantigita sen la permeso de l’ aŭtoro.
Respondo al ekstera ekscitiĝo, nevola, instinkta.
Doktrino de Kant pri la homa konado.
Ĉi vorto estas uzata en la senco de reguloj kiuj gvidas la bonan funkciadon de l’ intelekto.
En speciala ĉapitro la aŭtoro provas pruvi, ke niaj ideoj pri civilizacio estas nur antaŭjuĝoj.
— página 2 —
2 SENNACIULO
Kion kostas usonaj salajroj?
La problemo pri la materia stato de laboristo estas ekstreme grava kaj la neceso de ĝia profunda studo estas evidenta. Sur la paĝoj de SENNACIULO kelkfoje jam estis parolata la temo pri la altaj salajroj kaj sekvanta el tio ekonomia bonstato de laboristoj en Usono. Aldone al jam publikita materialo ŝajne estas sciindaj por SAT-anaro jenaj ĉerpaĵoj el jus aperinta en «Pravda» (Moskvo, 26-10-26) artikolo de G. Smolanski «Kapitalisma raciigo kaj laborista klaso».
Aŭtune 1925, aperis en Londono libro sub la titolo «En kio estas la sekreto de alta usona laborpago». Ĝin verkis du usonaj inĝenieroj — Bertram Austin kaj Francisko Llojd (*). Al la demando metita titole de sia libro, la aŭtoroj respondas: «En la raciigo». Sed kio estas la raciigo? — «Plejo (maksimumo) de laborproduktaĵo, riĉevata per la disvolvo de maŝinismo kaj perfektigoj en industria organizo».
Tiu ĉi «plejo» estas atingata per aŭtomatigo de la laboro. Longa senfina rubando moviĝas de unu laboristo al la alia, alportante laborobjekton. La rubando moviĝas kaj dum la laborobjekto estas sub la manoj de la laboristo, li devas plenumi super ĝi sian eron da produkta laboro, pli frue ol la rubando forportos la laborobjekton al alia laboristo por plenumo de sekvanta ero da produktado. La rubando estas mastro. La rapideco de la rubanda movo difinas la rapidecon de la movoj de l’ homa korpo. Ju pli rapide moviĝas la maŝino, despli streĉas sian energion la viva laborforto. Konkrete: germania profesoro Rosenberg, en Breslaŭ, kalkulis, ke mezforta laboristo, pezanta 75 kilogramojn, bezonas ĉe la rubandsistema produktado 339 gramojn da graso por sia nutrado, anstataŭ 50 gramojn… Do, preskaŭ sepobla elspezo de energio. Alia germania profesoro, Sachsenberg (Saksenberg), unu el la plej bonaj fakuloj pri la rubandsistemo, konstatis, ke la ĉefa signifo de tiu sistemo ne estas en la mekanizo de la transporto, sed en la kiel eble plej granda utiligo de la viva laborforto. Rezulte: «science» raciigite eksplualata laboristo fariĝas en la aĝo de 35-40 jaroj plena invalido. Kaj la lasta atingo de la raciigo ĉe Ford sonas: «Age dine» — lima aĝo — oni ne donas al vi laboron, se vi estas pli ol 40 jara! Germania jurnalisto Artur Holiĉer, vojaĝinte tra Usono, skribas: «En Nov-Jorko oni montris al mi laboristojn, kiuj kolorigas siajn harojn… Oni elspezas ne malpli ol 10 dolarojn por famaj «Drugs» (arsenikaj kuraciloj) kiuj plifortigas la funkciadon de la koro dum la laboro».
Ni resumas: alta laborpago estas donata por pli granda fortostreĉo. Alta laborpago signifas ŝanĝon de formoj en kapitalisma eksplualado de la laboristo: anstataŭ plilongigo de la labortempo oni intensigas la laboron mem, oni postulas plenumi dum ok horoj la saman laboron, kiu normale, laŭ la fortelspezo estas plenumebla en pli longa tempo.
Kio sekvas el tio? Certe malpliiĝo de la laboristaro, malkresko de la laborarmeo kaj kresko de la rezerva armeo (senlaboruloj). Jenaj ciferoj pruvas tion: nuntempa produktado de Karbo (550 milionoj da tunoj) postulas 600.000 laboristojn. Post kelkaj jaroj, kiam la mekanizo estos plene efektivigata, nur 150-200 mil laboristoj estos sufiĉaj por la sama produktado.
Ekzisto de la rezerva laborarmeo malbonigas la situacion de la laborhavanta laboristo jam per tio, ke entreprenisto en ajna momento povas forpeli neplaĉan al li laboriston. Ĉar centoj da aliaj laboristoj atendas okupi la stablon (aŭ ĉerubandan lokon) de la forpelito. Bone salajrata laboristo ajnamomente povas fariĝi senlaborulo, kaj, serĉante laboron, malsati. Impresan ilustraĵon pri tio donas ekzemple la rakonto «labor-markoj», presita en la septembra kajero de «Sennacieca Revuo» (12/36 de 1926).
Fine, por havi plenan bildon pri usonaj salajroj, necesas esplori, ĉu ĉiuj ricevas same altan salajron. Jen kiujn ciferojn donas la citata artikolo de Smolanski: usona laborstatistiko konstatis, ke vivneceso malplejo (minimumo) por laborista familio el kvin membroj, konforme al usonaj vivkostoj, estas 1449 dolaroj jare aŭ 5 dolaroj tage. Masonisto en Filadelfio gajnas 2 1/2-oble pli multe, meza laboristo ĉe Ford gajnas 6 dolarojn*) tage, mineja karbhakisto 7 1/2 dolarojn tage. Do, perfekta stato: laboristo gajnas pli ol li bezonas por vivbezonoj.
Sed… sed el 25 milionoj da dungitoj 12 milionoj (inter ili 5 milionoj da laboristinoj) gajnas malpli ol 1449 dolarojn jare. Fervojaj laboristoj (plejparte negroj) gajnas nur 880 dolarojn jare. Instruistoj (kaj Usono havas 670.000 instruistojn) gajnas nur 848 dolarojn jare. Nekvalifikitaj laboristoj en aprilo de 1926-a jaro estis ricevantaj meze 40,5 cendojn pohore, anstataŭ la vivnecesaj 60 cendoj. Tio estas meza cifero, kiu formiĝas el diversaj gradoj de pago, el kiuj la plej alta estas: 62,6 cendoj, la plej malalta: 15 cendoj. Kie oni prenu la ceterajn 45 cendojn?
Aliaj ciferoj: En 1922 jaro la nacia riĉeco de Usono estis 320,8 miliardoj da dolaroj. Grandega cifero. Sed… sed 2 % de la loĝantaro posedas 3/5 de ĉi riĉaĵo, 35 % de la loĝantaro posedas 1/3 de ĝi kaj la ceteraj 63 %, la plimulto de la loĝantaro, nur 1/20 de ĝi. Naskiĝas du konkludoj el ĉiuj ĉi ciferoj kaj faktoj:
Unue, la laborpago, kiom ajn alta ĝi estus por apartaj grupoj de laboristoj, ne karakterizas plene la materian staton de la laboristo. Ĝi karakteriziĝas per multaj faktoroj, difineblaj statistike. Jen la ĉefaj el ili; kvanto da okupitaj laboristoj kaj kvanto da senlaboruloj; kvanto da familianoj ĉe okupitaj kaj ĉe senlaboraj familianoj. Sumigo de tiuj ciferoj donos kvanton da loĝantaro, ekzistanta je salajro. La sumo de laborpago dum jaro por la tuta lando dividita je kvanto da loĝantaro ekzistanta je salajro donos la indikilon pri meza stato de laboristo en tiu lando.
Necesaj karakteriziloj por tiu indikilo estos statistikaj ciferoj pri la aĝo de la okupataj laboristoj («lima aĝo» en realo) unuflanke, kaj aliflanke — indikiloj pri vivkostoj.
Do, ĉu niaj SAT-Kamaradoj ne povus preni sur sin tian taskon? Ĉu ni ne sukcesus doni jam por la jarlibro 1927 unuan skizon, ilustritan per statistikaj ciferoj, pri la meza materia stato de la laboristo en diversaj landoj, faritan per la supre citita metodo. Ĉiaokaze ni provu!
Kaj la dua konkludo. Estas plenklare, ke mekanizo de la laboro venigas al tute nova tipo de kvalifiko. Se antaŭe necesis longa tempo por akiri kvalifikon en ia metio (monatoj, eĉ jaroj) nuntempe, ĉe la rubandsistemo, la kvalifiko estas akirata multe pli rapide, ekzemple ĉe Ford 79 % da laboristoj akiras kvalifikon nur dum unu semajno. Aliflanke aŭtomatsimila laboro ĉe la rubando, ritmaj maŝinecaj movoj, senvarieco de la movoj — ĉio ĉi lasas la cerbon dum la laboro en stato de dormo, ĉio ĉi faras la laboron mekaneca, stultiga. Troa streĉo de fizikaj fortoj kaj samtempe senvigleco de l’ cerbo. Laboristo ĉesas esti homo kaj nur fariĝas maŝino, aŭtomato, laborilo en la produktado, por kies preparo estas bezona nur unu semajno!
Per kio minacas tio? Ĉu ne per degenero de la laborista klaso? Kaj se jes, ĉu ne fariĝos aktuala nova bataldevizo de la laboristaro en la altsalajrataj landoj, la devizo: kontraŭ intensigo de la laboro (pli multa elspezo de fortoj dum sama tempo) konforma mallongigo de labortempo, anstataŭ 8-hora labortago nur 5 aŭ 6-hora, por ke la liberiĝantaj 2 aŭ 3 horoj povu esti dediĉataj al la kulturaj bezonoj de la laboristo.
Ĉu ni rajtas tiel paroli? Respondu denove la statistiko kaj ĝia respondo estas jesa: usonaj statistikoj asertas, ke depost 1889 j. la valoro de industria produktaĵo de unu laboristo kreskis je 40 %, kaj lia salajro nur je 10-15 %! El altaj salajroj gajnas certe nur kapitalisto, kaj por laboristo, alteco de la salajro estas nur trompo, celanta devigi lin por pli multa laboro. Ĉu mi eraras?
G. DEM.
(*) Plejparto da propraj nomoj estas donata en fonetika transskribo ĉar la artikolo, el kiu ili estas ĉerpitaj, estas ruslingva kaj ne donas naciajn transskribon de la nomoj.
*) Oni komparu alian aserton en la nro 113 de «S-ulo».
Jubileo-Ĉeno
HAJRAPETJAN (Baku) 1 rubl. — K-dino LEHMANN (913) (Leipzig) 5 mk. k. invitas gek-dojn HEEGER k. OLGA KAZINA. — N. FEDOTOV (Rostov) 1 rubl. k. invitas P. ASTAJEV, I. FEDOTOV (Samara), B. JELEZNJAKOV k. ŜIŜOV (Sverdlovsk), KATEROV k. KUZMIN (Balaŝov), SJAPUNOV k. KOLOBOĈKIN (Rostov), ke ili ankaŭ helpu en la forĝado de nia ĉeno. — SAT-RONDO (Herne) 15 mk.
★
— página 3 —
SENNACIULO 3
Urĝega Alvoko
Ni petas ĉiujn K-dojn bone pripensi la jenon:
Kiam ni decidis malaltigi la abonprezon de «S-ulo», ni diris, ke por tion efektivigi sukcese, ni bezonas 1.000 pliajn abonantojn. Ĝis nun ni nur varbis 400…
Kiam ni decidis presigi niajn eldonaĵojn en Paris, la sterlinga funto valoris 245 fr. frankojn. Hodiaŭ ĝi valoras nur 138 fr.
SAT havas enspezfontojn je 95 % ekster Francio, do estas devigata aĉeti francan monon por pagi la presistojn. Sekve ni devas elspezi multe pli ol dum la tempo de la presloksango.
Ĉu necesas longe komenti la ĉi supre menciitajn faktojn? Ni opinias, ke ne. Ĉiu saĝa K-do bone komprenos, ke nun la normala funkciado de nia Asocio estas minacata. Fortan baton donis Puankare, la «frankosavanto», al nia organizo. Ĉu li sukcesos ĝin bankrotigi?
Certe ne. Se ĉiu K-do konscius sian devon, sufiĉus ja, ke la 4.000 SAT-anoj donacu nur malgrandan sumon, por ke baldaŭ la danĝero estu forigata.
Senprokraste kunvenu do la SAT-anaro en ĉiuj lokoj. Oni priparolu insistege la demandon kaj faru ĉion necesan, por ke baldaŭ nia «financministro» povu pagi al la presistoj niajn ŝuldojn, por ke denove li permesu la eldonon de novaj verkoj, unuvorte por ke SAT povu daŭrigi firmpaŝe sian iradon antaŭen.
K-doj! duobligu vian fervoron; ne havu ripozon ĝis vi estos varbintaj la 600 novajn abonantojn, kiujn ni nepre bezonas.
Aĉetu, aĉetigu la SAT-verkojn; donacu por la Jubileo-Ĉeno; aĉetu akciojn de la Eldon-kooperativo. Unuvorte, ne permesu, ke SAT estu venkata de la sangokovrita Puankare-la-Milito, kiel la klaskonsciaj laboristoj nomas lin en Francio.
Sed ne prokrastu, K-doj. Via helpo estas urĝe bezonata. Niaj presistoj postulas monon…
Nur en la krizaj momentoj oni ekkonas siajn verajn amikojn.
Nun estas tia tempo por SAT. Ĝiaj veraj, sinceraj kaj lojalaj amikoj faru do sian devon.
EKZEKUTIVO DE SAT.
Generalo Gajda
Unu el la ĉefaj eminentuloj de la ĉeĥa faŝista movado estas generalo Gajda, la pseŭdo-generalo kaj pseŭdo-Gajda.
Li naskiĝis en la jaro 1892, lia patro estis apotekisto en Cattaro (Dalmatio), nomiĝis Heidl aŭ Geidl kaj estis germanlingvano.
Dum la unua jaro de la mondmilito, Gajda estis sergento en la aŭstria artilerio en Cattaro kaj plenumis kontorajn laborojn. Poste li fariĝis subleŭtenanto kaj samtempe adjudanto de hungara batalionestro. En oktobro 1915, li forkuris en montenegran militkaptecon. Tie li sin anoncis kiel oficiro-kuracisto, kvankam li efektive estis nur drogista komizo. En la rango de kuracisto li servis poste en la montenegra kaj pli malfrue en la serba armeo. Post kiam la tuta serba teritorio estis okupata de la aŭstria armeo, li sukcesis atingi Rusion, kie li proponis siajn servojn al la jus formiĝantaj ĉeĥoslovakaj legioj. Tie trovis tiu ĉi «memfarita homo» la taŭgan fundon por sia agado.

Portreto (kvazaŭ krajondesegnaĵo) de kalva viro en militista uniformo kun ordenoj sur la brusto; suba teksto: «GENERALO» GAJDA.
Portreto (kvazaŭ krajondesegnaĵo) de kalva viro en militista uniformo kun ordenoj sur la brusto; suba teksto: «GENERALO» GAJDA.
«GENERALO» GAJDA
Baldaŭ li estis kolonelo kaj same rapide generalo. Malgraŭ tio, ke lia tuta estinteco kaj deveno ne donis ian rajton por esti ĉeĥo, li tamen fariĝis legiano kaj ĉeĥa patrioto. Li prezentis sin sub la falsa nomo Gajda, kiun, laŭ lia nunjara deklaro, donis al li la rusia ruĝkruca misio, por lin ŝirmi tiamaniere.
Dum sia funkciado en la legio, li fariĝis vera sanghundo. Lia kariero komenciĝis en la sama momento, kiam la legio komencis la malfacilan marŝon al Vladivostok, por esti transportata al la franca batalkampo (komparu la artikolon «Uralo antaŭ sep jaroj» en «S-ulo» 103). Kiel komandanto de la urbo Irkutsk, Gajda, tiam memfarita kapitano, baris per siaj taĉmentoj la vojon al la ruĝa armeo kaj ebligis la venkon de Kolĉak. Gajda disponigis la legiojn al la servoj de la kontraŭrevolucio kaj eĉ ne pensis plu ilin orienten transporti, kiel ordonis al li la Pariza «Nacia registaro ĉeĥoslovaka». Gajda arangis sin en Siberio «kiel hejme», organizis militribunalojn, kiujn karakterizis eksterordinara krueleco. En Aĉinsk, kaptita ruĝarmeano, laŭ aspekto funkciulo, estis forkondukita en arbaron kaj tie mortpafita. La legia ĉefkomando ordonis esploron rilate al ĉi afero, sed Gajda malrespektis ĉi ordonon kaj ne plenumis ĝin. Leŭtenanto Houska kontraktis pacon kun la soveta kongreso en Irkutsk. Generalo Gajda proklamis, ke tiu, kiu kaptos Houska-on kaj liveros lin al li, ricevos premion de 5000 caraj rubloj. Pro tiu minaco Houska devis forkuri Usonon.
En Transbajkalio la ruĝa armeo volis kapitulaci sub la kondiĉo, ke al ĉiuj estus donata «pardono». Ili konsentis unu jaron esti koncentrata en bivako, kaj ke tiuj, kiuj faris krimon kontraŭ la punjuro (ŝtelo, rabo mortigo, ktp.) estu liverataj al regula tribunalo. Ĉi tiujn kondiĉojn Gajda malakceptis, postulante, ke ĉiuj fremduloj de la armeo estu al li liverataj por mortpafi ilin. Tiu postulo estis ne akceptebla por la ruĝa armeo kaj la batalado ree komencis. Dum ĉi tiu falis multaj legianoj, kaj Gajda (laŭ raporto de eksoficiro legia) mortpafigis ses cent kaptitajn ruĝarmeanojn. Krome, Gajda sesdek senarmilajn german-bohemajn muzikistojn peligis en riveron, kie ili estis mortpafitaj per maŝinpafilo. Multajn aliajn krimojn ankoraŭ oni raportas, kiel atakojn kontraŭ sanigistaj vagonaroj, ekzekutojn de kaptitoj sen antaŭa esploro, ktp.
Por ricevi la tutan potencon, arangis Gajda en Vladivostok ribelon, kiu post unu tago malsukcesis. Centoj da Gajda-anoj estis mortigataj en la stratoj. Sed Gajda mem estis liberigita kaj transportita Ĉekoslovakion. Al la hejmen veturantaj legianoj oni ordonis silenti pri la hontajoj de Gajda.
Kiam en la jaro 1920 la ruĝa armeo estis antaŭ Varsovio, proponis Gajda siajn servojn al ĝi. Ĉar oni lin sufiĉe konis, oni malakceptis. Sed Gajda, kiu studis en pariza militakademio, ŝtelis francajn militplanojn kaj liveris ilin al sovetia generalo, sed eĉ per tio li ne regajnis la favoron de Sovetio. Reveninte el Parizo, oni faris lin korpuskomandanto en Koŝide (Slovakio). Ĉio devis sin subigi sub lia volo. Soldatoj estis turmentataj, pelataj en fabrikejojn kiel strikrompantoj. Li eĉ planis invadon en hungarian teritorion, por venĝi mortigon de ĉeĥa limgardisto.
Ĉi-jare, li planis faŝisman renverson kune kun la ministro Stribrny (nacia socialisto). Sed tiu plano publikiĝis tro frue. Stribrny estis eksigata el la partio kaj la «ĉekoslovako»-Gajda-Hejdl estas eksigata el la armeo. Lia plua sorto estas ankoraŭ necerta; verŝajne li ricevos pension.
Tia estas la kariero de ĉi eminenta patrioto — patrioto jen aŭstro-hungaria, jen ĉekoslovakia, jen sovetia. Li indas «generali» en la faŝisma movado. Se li havos bonan ŝancon, li certe atingos la famon de Mussolini kaj same estos honorata de ĉiuj kapitalistaj registaroj.
Kompilis ERINAZZO.
[REKLAMO p.3] Ĉiu SAT-ano, ĉiu esperantisto, nepre devas posedi la majstran verkon de l’ fama francia aŭtoro HENRI BARBUSSE:
Eklumo en la Abismo
EL LA ENHAVO:
Portreto de l’ aŭtoro. — Antaŭparolo speciale verkita de li por la esperanta eldono. — I. parto: Finiĝo de unu mondo. — II. parto: La ribelo de la prudento. — III. parto: Klareco.
96 paĝoj. — Prezo: 0,80 g. mk.
Mendu senprokraste ĉe la Administracio de SAT R. LERCHNER, Colmstrasse 1. Leipzig-O-27
— página 4 —
4 SENNACIULO
«Universitato» en Malliberejo
Ĝia eksterajo kaj interna vivo. Pri niaj Kamaradoj «studantaj» tie.
En trafika punkto ĝi staras, la lodza malliberejo, kie sidas la politikaj arestitoj atendantaj sian procesan. Ĝi estas malalta, unuetaĝa konstruo, malimpona kaj kaduka. Je la unua rigardo oni rekonas, kian celon ĝi servas: malliberigi homojn, izoli ilin de la mondo, forteni de la socio, timegigi iliajn sekvulojn.
Post la domo, samlinie kun ĝia antaŭmuro sekvas la masonita peza, alta barilo, apartiganta la malliberejan korton de la strato. Kaj sur la supro de l’ barilo estas enmasonita malpure-verda vitro-rubo kun la akraj pintoj supren. Ilin timu la malliberuloj — facile oni de tie ne forkuros!
La kradumitaj fenestroj havas nigrigitajn vitrajojn. Nur malgranda parto de l’ vitrajoj ne estas kolorigita, tiel ke en la ĉelon povas penetri tre limigita strio da lumo. Vespere, irante tra la malluma strato, oni malantaŭ tiuj fenestroj vidas malgrandan duonlumon, sed multon la preteriranto ne povas vidi, nur limigitan, dormigan strion da duonlumo. Sole unu fenestro eljetas fortan lumon — eble la ĉambro de l’ malliberejestro?
Ofte kiam oni preteriras, staratendas tie areto da homoj: gepatroj, gefratoj, edzinoj de l’ arestitoj. Ili staras antaŭ la pordego kun saketoj, korboj en la manoj kaj atendas por helpi al siaj proksimuloj. Senvortaj ili estas kiel sur tombejo, ĉiu kun siaj propraj pensoj — neniam ili interŝanĝas ilin, kvankam ili, la pensoj, devas ja tiel similaj unuj la aliajn! Kaj la pordego antaŭ ili estas io muta kaj nepenetrebla. Nur unuloke troviĝas ronda truo, kiel grandega okulo, tra kiu oni vidas la internan mallumon. Kaj ofte en tiu okulo aperas viva, homa okulo. La vizaĝon de l’ gardisto oni en la mallumo ne vidas, sole la okulon, kaj tiam unu okulo elrigardas el la dua.
★
Antaŭ kelkaj semajnoj tie okazis malsatstriko. Oni postulis, ke unu danĝere malsaniĝinta arestitino estu transmetata el la mallibereja «sanigejo», kie ŝi certe mortus, en urban hospitalon, kie ŝi povus resaniĝi. Krome oni postulis ventumitan necesejon, ĉiutagan promenon ktp. Post unusemajna malsatado komenciĝis vengajoj. Oni persekutis, pelis. Unu el la arestitoj dum atako de malespero, ĝuste je la antaŭtago de sia liberiĝo, ekkaptis tranĉilon kaj entranĉis sian gorĝon. Kaj alitage la gazetoj komunikis, ke en la arestejo sur Gdanska strato sin memmortigis malliberulo, ĉar li eksciis, ke lia amatino, kiu ne volis atendi la reliberiĝon de sia amato, edziniĝas je alia…
Venkis la strikintoj.
★
Antaŭ du semajnoj en la malliberejo okazis «edziĝofesto». Malliberulino edziniĝis je sia libera fianĉo. La malliberejestro permesis, ke la geedziĝo okazu en la malliberejo. En la estran ĉambron kunvenis la geedziĝantoj, iliaj plej proksimaj familianoj, la arestejestro kaj eĉ rabeno. La «festo» okazis kun la tuta ritaro kaj poste la novedzino ricevis vidpermeson kun sia novedzo kaj eluzis ĝin en sia ĉelo, kie ŝi jus estis fininta la malsatadon.
★
Nia K-do, Nacevski (SAT-ano 5981), sidas tie jam ses monatojn kaj, kiel ĉiu lia hunsidulo, atendas sian procesan. Nur ses monatojn li sidas kaj tial mi opinias paroli versimile, ke li «atendos» ankoraŭ longe. Kaj tute prave. Li sidu. Regu egaleco. Kial li estu pli favorata, ol la ceteraj ŝtataj zorgatoj, la kunsiduloj? Oni atendadas ja procesojn 18 monatojn kaj du jarojn, kial do li atendu nur duonan? Kompreneble. Kuŝas en la intereso de l’ homa ordo, leĝeco kaj justeco, ke eĉ antaŭ la proceso oni sidu kiel eble plej longe.
Okazas ofte ke la juĝisto ne kondamnas la akuziton, pro «manko de pruvoj». Sed kion? Ĉu do la dibenitaj gardantoj de l’ homa ordo, leĝeco kaj justeco ellasu fritindajn «krimulojn» sen meritita puno, ne venĝinte la ofenditan ŝtaton? Kompreneble ne, kaj oni trovis elirvojon el la malfacile solvebla problemo. Antaŭ la proceso oni ankaŭ povas iom sideti. Post la proceso oni sidadas kvin aŭ dek jarojn, kial do oni antaŭ ĝi ne sidus unu aŭ du. Estu lupo sata kaj ŝafo netuŝata.
Ekzemple K-do Nacevski. Pri li mi scias certe, ke al komunista organizajo li neniam apartenis. Memkompreneble ne ekzistas pruvoj kontraŭ li. Ah, pardonu! Li partoprenis la unuamajan demonstracion. Oni kaptis lin dum la plenumado de l’ krimago. Kaj iam li estis en Rusio, eĉ dum la bolŝevika revolucio mem. Ja altestimata juĝo bonvolos eble tiujn pruvojn ne konstati sufiĉaj, sed dumĝise li «atendu» kaj daŭrigu sian laboron.
Ĉar plej SAT-aninde li ankaŭ klopodas tie, ke el la «komunista universitato» neniu «studento» reiru en la socion sen la nova klasbatalilo, esperanto. Ni premu lian manon kaj deziru al li sukceson!
BERO.
AMERIKA FEDERACIO DE LABORO KAJ LA INTERNACIA FEDERACIO DE SINDIKATOJ EN AMSTERDAM
La 46-a jara kunveno de Amerika Federacio de Laboro okazis en Detroit, Michigan, je la komenco de Oktobro. La jara raporto, prezentita al la kunveno, diras ke la meznombro de paginta membraro dum la jaro estas 2.813.910.
La Amerikaj salajruloj, diras la raporto, estas la plej bone pagataj en la mondo. Tio rezultas el la natura riĉeco de la lando, la abunda uzo de meĥanika povo kaj maŝinaro, la granda produktkapablo de ĉiu laboristo, kaj el la sindikata movado, kiu ĉiam celis precipe ekonomiajn profitojn. Altaj salajroj kaj mallongaj laborhoroj estas rekonataj kiel aktivo en la nacia bilanco. La generala publiko komencas kompreni, ke se la ĝisnuna grandproduktado daŭros, oni devos krei ĉiam pligrandiĝantan aĉetpovon. Aliel la produktkapablo konsistigos publikan malfeliĉegon. Ĉar la salajruloj kaj iliaj familioj formas grandegan parton de la konsumantaro, estas nepre necese, ke ilia enspezo pligrandiĝu.
La raporto pritraktas la problemon de infanlaboro. Ŝajnas, ke pli ol 1.000.000 da infanoj inter la aĝoj de 10 kaj 15 jaroj, tio estas po unu en dekdu infanoj, ankoraŭ laboras en Usono.
La raporto rekomendas, inter aliaj rimedoj, la akcepton de la proponita modifo de la Konstitucio, por ebligi la Kongreson ⁽¹⁾ fari federaciajn leĝojn pri tiu temo.
Pri la Internacia Federacio de Sindikatoj en Amsterdam, la raporto esprimas esperon, ke oni fine trovos reciproke kontentigan bazon por la realigo de Amerika Federacio al Internacia Federacio. La gvidantoj de la Amerika Federacio «sentas profunde la interdependon de la interesoj de la laboristoj de lando al lando… La tutmonda organizo de merkatoj kaj industrioj necesigas kunlaboron inter labororganizoj».
Komunikita de la esperanta Informservo de Internacia Laboroficejo.
Notoj el Britio
Jus aperis la organo de la T.L.L. (Instruista-Labor-Ligo). Sub titolo «Education Worker» (Edukado Laboristo), ĝi ĉiumonate priparolos la aferojn de la progresemaj instruistoj kaj la unua ekzemplero montras sur la kovrilo sovetian afiŝon.
★
Laŭ registara statistiko, ĝis septembro arestiĝis 4364 laboristoj, ĉefe pro la speciala leĝo E.P.A. Kongreso por priparoli ĉi-persekutadon kaj organizi helpon okazos la 12-an de decembro. Cook (Kuk) diris en salutletero: «Vi helpas al la ministaro venki per via subteno de edzinoj kaj infanoj de la enkarcerigitoj, kiuj siaflanke helpis al la ministoj.»
★
Eldoniĝis nova broŝuro de la N.C.L.C.: The Trained Mind Trained for What? (La Edukita Menso-Edukita por Kio?). Ĝi montras, ke la burĝaj kolegioj kaj universitatoj estas suspektindaj en la instruado de sociaj sciencoj kaj ke la registaro nur helpas eduki laboristojn, kiam ĝi povas influi ilin por kapitalista kulturo kaj malpravaj ideoj.
★
Male al la priskribo aperinta en «S.R.» (sept. Nro), ne fondiĝis laborist-universitato. La Sindikataro malakceptis la proponon de la estroj, ke ĉiu ano pagu pencon, por tiel utiligi la donacon de la nobelino Warwick (Uarik). La ĉefaj kaŭzoj estas, ke al la sindikatoj mankas la mono kaj ankaŭ sufiĉe ellaborita plano pri la rilato inter la proponita universitato kaj la ekzistantaj kursoj en la diversaj distriktoj. Sekve de tio la nobelino reprenis sian donacon kaj la estroj ŝajne ne realigos sian antaŭan planon. Kvankam la nuna luktado malriĉigas la sindikatojn mone, ĝi pliriĉigas ilin mense. Ĉiam pli evidentiĝas la bezono de klasbatala kulturo.
488.
Korekto. — En la artikolo «Sciigoj el Norvegio» (Gelaborista libertempo, S-ulo 112) legu anstataŭ 55.917 malpli ol 12 tagojn: 55.917 ricevas 12 tagojn.
(1) Tiel en Usono oni nomas la Parlamenton.
— página 5 —
SENNACIULO — 5
Sennaciula Radio-Paĝo
MEMORNOTU, ke ĉiuj artikoloj por la Radio-Paĝo devas esti sendataj rekte al K-do H. NICOLLET, 31, rue de Trion, Lyon-5ᵉ (Francio).
Pro senlaboreco, li petas pardonon de siaj helpantoj kaj gazetsendintoj pro nerespondo.
MUNTAĴO « N »
En mia lasta artikolo, mi klarigis, ke kiam oni ekfunkciigas reakci-detektor-valvon, multfoje okazas, ke tiu aparato fariĝas sendilo, kaj multe ĝenas la najbarajn radioaŭdantojn.
De kelkaj semajnoj, la anglaj gazetoj multe parolas pri nova aparato, kiu tute malaperigas la ĉi-supran malbonaĵon. La skemo montras tiun faman aparaton nomatan : Muntaĵo « N », laŭ la plej simpla maniero.

Elektra skemo de la radiomuntaĵo « N », kun anteno, bobenoj B¹ kaj B², kondensatoroj K¹ kaj K², rezistanco R, punktoj X kaj Z, transformatoro T kaj reostato Re, kun la konektoj al la baterioj (+ 4, − 80, + 80).
Elektra skemo de la radiomuntaĵo « N », kun anteno, bobenoj B¹ kaj B², kondensatoroj K¹ kaj K², rezistanco R, punktoj X kaj Z, transformatoro T kaj reostato Re, kun la konektoj al la baterioj (+ 4, − 80, + 80).
B 1 estas la agorda bobeno rekte enmetita en la anteno. La krada cirkvito entenas oscilan cirkviton B 2 K 2 (kiu estas la cirkvito « N »), unu nevarieblan kondensatoron K 1, kaj sin refermas sur la anodo. La rezistanco R, reguligebla, kunigas la kradon al la + 4 voltoj, same kiel por ĉiuj detektorvalvoj.
La detektorvalvo estas sekvita de amplifivalvo malaltfrekvenca kun transformatoro.
La reguliga reostato Re de la varmigo de l’ detektorvalvo estas nepre necesega, ĉar ĝi plenumas gravan rolon en la funkciado.
B 1 kaj B 2 varias laŭ la ondlongeco ricevenda. La anteno estas malagordita. Jen la nombroj da spiroj konsilitaj de « Popular Wireless ».
Por Daventry : B 1 = 150 spiroj, B 2 = 500 spiroj Por 360 — 500 m. : B 1 = 45 spiroj, B 2 = 150 spiroj Por malpli 360 m. : B 1 = 45 spiroj, B 2 = 125 spiroj
B 1 kaj B 2 estas ĉelaraj bobenoj tute ne kuplitaj elektromagnete ; do, ili estas muntitaj ortangule.
K 1 estas nevariebla kondensatoro da 100 mikromikrofaradoj.
K 2 estas variebla kondensatoro entenanta nur tri lamenojn, kies maksimuma kapacito estas tre malforta : 50 mikromikrofaradoj.
La rezistanco de la krado R estas reguligebla de 1 ĝis 5 megohmoj.
La serĉado de la disaŭdigoj fariĝas per la kondensatoro K 2, kaj la plifortigo de la aŭdado, per la varmigreostato Re.
La transformatoro devas esti el la plej bona kvalito. Se vi dubas pri ĝi, aldonu reaktancân bobenon, ĉe la loko X same kiel en la muntaĵoj Cockaday aŭ Reinartz.
Baterio polarizanta la kradon, estos lokita en Z, por funkciigi la malaltfrekvencon en la plej bonaj kondiĉoj.
La plibonecoj de tiu muntaĵo estas la forigo de la osciloj transsendataj de la anteno, bona elektiveco, kaj sufiĉa potenco por funkciigi plilaŭtigilon.
Plie, la reguligo estas tre simpla ; nur funkciigoj de la kondensatoro K 2 kaj de la kondensatoro K 2 kaj de la reostato Re.
Aliparte, la manko da alkroĉajoj ebligas havi bonan purecon de la aŭdaĵoj.
H. NICOLLET.
★
RADIO-ĴARGONO EN ESPERANTO
Dum internacia konferenco de radioamatoroj en Parizo estis akceptita kiel internacia radio-lingvo, esperanto. En radioamatora praktiko ofte oni mallongigas la vortojn eĉ frazojn kaj tiamaniere estis kreita internacia radio-jargono, kiu konsistis el mallongigitaj anglaj vortoj. Rusa radi-amatora ĵurnalo rekomendas al siaj legantoj uzi radio-jargonon en lingvo esperanto.
| Mallongigita signo | SIGNIFAS | Mallongigita signo | SIGNIFAS |
|---|---|---|---|
| pr | proksimume | prli | paroli |
| pt | posttage | obj | objekto |
| amtr | ampermetro | tie | tie |
| an | antaŭ | la | ĉi-tio |
| bt | bontagon | dnk | dankas |
| bn | bonan nokton | gh | ĝis |
| bv | bonan vesperon | mg | morgaŭ |
| pb | pli bone | via | via |
| ru | respondu | vltm | voltmetro |
| vk | vokis, vokas | tre | tre |
| kp | kontraŭpezo | miv | mi volas |
| pk | poŝtkarto | lbr | labori |
| m vk | mi vokas vin | rdo | radio |
| m rvk | mi revokas vin | rde | radie |
| ad | adiaŭ | ol | ondlongeco |
| ko | kontinua | jes | jes |
| de | de | espo | esperanto |
| dif | diferenco | rs | radio-saluto |
| ldi | larĝa distanco | met | mezeŭropa tempo |
| fon | telefono | ||
| frk | frekvenco | oet | okcidenteŭropa tempo |
| gho | ĝojas |
3459.
★
RADIO DUM SOLENOJ DE OKTOBRA REVOLUCIO
Interese estis aplikata radiotelefono dum la naŭjara datreveno de Oktobra Revolucio.
En la solena kunsido de Moskva Soveto, okazinta en granda teatro, okazis perradiaj salutoj inter diversaj urboj de Sovetio. Post malferma parolado de l’ prezidanto, la vorto estis prezentita al la sekretario de Leningrada Soveto, K-do Pankratjev, kies parolado el Leningrado, el la halo de tiea solena kunsido, estis per radio transdonita en Moskvan grandan teatron. Responde salutis el Moskvo, K-do Kalinin : lia parolado radie estis transdonata al la Leningrada kunsido. Post li, en Moskva granda teatro sonis salutvorto de K-do Petrovski, Prezidanto de Ukr. C.I.K., perradie transdonata el Karkov.
Necesas aldoni, ke la tuta kunsido en Moskvo estis brodkastata per la potenca stacio « Komintern », kaj sekve la paroladoj el Moskvo, Leningrad kaj Karkov estis per la sama ondlongo, aŭdeblaj en la tuta lando.
G. DEMIDJUK.
★
MORSA ALFABETO ESPERANTIGITA
| Litero | Signo | Litero | Signo |
|---|---|---|---|
| a | · — | p | · — — · |
| b | — · · · | r | · — · |
| c | — · — · | s | · · · |
| ĉ | — · — — | ŝ | — — — · |
| d | — · · | t | — |
| e | · | u | · · — |
| f | · · — · | ŭ | · · — — |
| g | — — · | v | · · · — |
| ĝ | — — · — | z | — — · · |
| h | · · · · | 1 | · — — — — |
| ĥ | — — — — | 2 | · · — — — |
| i | · · | 3 | · · · — — |
| j | · — — — | 4 | · · · · — |
| ĵ | · — — — · | 5 | · · · · · |
| k | — · — | 6 | — · · · · |
| l | · — · · | 7 | — — · · · |
| m | — — | 8 | — — — · · |
| n | — · | 9 | — — — — · |
| o | — — — | 0 | — — — — — |
— página 6 —
6 — SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
Ĉe la laboruloj.
POR ATENTO DE ORIENTAJ KAMARADOJ
En Moskva « Pravda » N-o de 17-11 n. j. mi tralegis artikolon pri la antaŭ nelonge aperinta en Japanio libro « Djako-no-Ajŝi » (Pri malfacila stato de laboristinoj), verkita de laborista-teksisto K-do Vakizo Ĥozoj kaj lia edzino, ankaŭ teksistino. La libro ne estas iu teoria agitaĵo, sed kolekto de faktoj el la vivo de japaniaj teksistinoj. Certe multajn SAT-anojn interesus traduko de fragmentoj el ĉi libro. Ĉu niaj japaniaj K-doj povos helpi, sendante la tradukojn al « S-ulo » ? Al mi ŝajnas, ke jes ! Ja kelkaj japaniaj K-doj responde al alvoko de K-do Revo, fervore eklaboris pri tradukado el teoriaj verkoj, ankaŭ tiuj de Marx. Tio estas tre bona, ĉar ni bezonas nin klerigi per verkoj de niaj majstroj. Sed ni ne forgesu, ke SAT, krom la klerigaj celoj, havas ankaŭ la informajn kaj aliflanke ni ne forgesu la esprimon de Lenin : « La teorio estas griza, sed verda estas la eterna arbo de l’ vivo ». Nu — informado pri la nuna stato de laboristaro estas ja vivo. Tial, japaniaj K-doj — ne forgesu ankaŭ ĉi laboron.
G. DEM.
★
« PROLETA ESPERANTO – PRESSERVO » (Leipzig)
Ĉiuj niaj korespondantoj profunde studu la artikolon, aperintan en la antaŭa n-ro de « S-ulo ». Ĉiu niaj korespondantadresoj nuliĝas (la aparato por la germanlingvaj regionoj nature pluen funkcios), sed ni petas vin, nepre partopreni la tutmondan gazetservon skizitan en « S-ulo ». Sed tion vi komuniku al ni, ĉar ni devas novkonstrui la tutan aparaton. Tamen vi ankaŭ povos interrilati pluen kun la « Proleta Esperanto-Presservo ». Sed la nuna adreso estas : Heinrich-Schmidtstr. 5-III (Walter Kampfrad), Leipzig N. 24. Unua via devo estas, helpi ĉe la efektivigo de la tutmonda gazetservo, ĉar tiel ni nur kreas la veran kaj konstantan fundamenton por la gazetserva laboro, por la peresperantaj tutmondaj interrilatoj servantaj al la mondproletaro.
★
ONI MALLAŬDAS
Pri korespondado.
Kelkfoje oni jam plendis, ke multaj korespondanoncintoj ne respondis al la korespondantoj. Mi ne parolas tie ĉi pri tiaj malhonestuloj, sed pri alia aperajo, kiu eble ne tiom malhonesta, tamen estas malĝentila kaj malbona por nia movado. Tio estas, ke korespondanto subite ĉesas la korespondadon, sen antaŭsciigo pri tio. Al mi tio okazis flanke de kelkaj personoj. Oni devus esti tiom ĝentila kaj bonvolema, sciigi per la lasta letero la korespondanton, ke oni deziras ĉesigi la korespondadon. Tiam la alia ne skribus sencele kaj ne atendus respondon. La ĉagreno pri tia sensciiga ĉesigo de la korespondado estas granda, despli ke oni ne scias ĉu ne kulpas pri ne ricevo de respondo la malĝentileco de la korespondanto aŭ eble la fuŝado ĉe la poŝto.
La korespondado kun eksterlandanoj estas unu el la ĉefaj kaŭzoj por lerni esperanton. Per tia malĝentileco kaj facilanimeco oni ofte nuligas ĉi instigilon por la lernado de la lingvo. Okazu la korespondado eĉ pri bagatelajoj kiel poŝtmarkkolektado ktp., tamen en tio ekzistas ja celo por la uzado de la lingvo. Persono kiu ne foriras el sia lingvoregiono, kaj tiel okazas ĉe la laboristoj ĝenerale, ne havas ian alian pligravan kaŭzon lerni la lingvon ol por korespondado kun eksterlandano. Lerni esp-on pro ĝia literaturo ankoraŭ ne valoras ? Ĝi estas ja ankoraŭ tiel malampleksa, ke ĝi povas esti komparata nek kvante, nek laŭ diverseco eĉ kun la literaturo de tiom malgranda nacio kiel ekz. la Estona. Ne estas krom la korespondado, ankoraŭ multaj kaŭzoj por lerni esp-on. Ni do ne endanĝerigu per nia facilanimeco tiun gravan instigilon.
J. VAHTKERL.
★
AL ĈIUJ KORESPONDANTOJ
Multaj korespondantoj dissendas artikolojn kaj leterojn, kiujn multfoje ne povas kompreni la adresatoj. La kaŭzo plej ofte nur estas, ke la sendintoj ne skribis sufiĉe legeble. Pro tio por la laborista movado interesegaj skribajoj devas esti jetataj en la paperkorbon, ĉar mankas la tempo por diveni ilian enhavon. Ankaŭ estas senutile sendi tro ampleksajn artikolojn. Eĉ per maŝino skribitaj artikoloj estas kelkfoje nelegeblaj, ĉar oni ne zorge atentis ĉe la plimultigo.
Do, « Labesko »-korespondantoj, dissendu nur legeblajn koncizajn skribajojn.
6625.
★
NATURAMIKOJ !
La Nederl. Lab. Vojaĝ-Unuiĝo, sekcio de la intern. Turista Asocio « la Naturamikoj », kongresos la 19-an de decembro en Utrecht (Utreĥt). Sur la tagordo de ĉi tiu kongreso troviĝas propono pri esperanto. La Unuiĝo-Estraro jam donis sian malaproban opinion pri ĉi tiu propono, ĝi malfavoras nian lingvon.
La Ned. Fed. de Lab. Esp-istoj jam sendis cirkuleron pri esperanto al ĉiuj lokaj sekcioj de la Vojaĝ-Unuiĝo. Estus bone, se alilandaj sekcioj de la « Naturamikoj » sendus esplingvajn salutleterojn al la kongreso.
K-doj SAT-anoj, instigu viajn grupojn fari tion.
Adreso : Nde. Arb. Reis-Vereeniging, Sneeuwbalstr. 146, Den Haag, Nederlando.
ENSCHEDE (670).
KRONIKO
Britio.
Bournemouth. — Okaze de la kongreso de Britioj Metiunuiĝoj ni disdonis propagandajn flugfoliojn, ĉe granda publika kunveno. Komence de Okt. ĉe bazaro de Sendependa Laborpartio (I. L. P.) en urbdomo, ni havis tablon portantan esp-ajojn, SAT-eldonaĵojn ktp. Kolektiĝis nomoj por la kursoj. Fine de okt. stariĝis tri kursoj ; el la kursanoj ni esperas varbi SAT-anojn. Nun estas nur kvar aktivuloj. Ekzistas nenia proleta gazeto, kio estas granda malhelpo por ni. Tamen priesperantaj arktikoloj aperas semajne en « Bournemouth Times », enhavantaj plejofte notojn pri SAT aŭ tradukojn el « S-ulo ». Ankaŭ aperis artikolo en « The Wheatsheaf » (La Tritikgarbo), kooperativa monata revuo. (2978).
Ĉeĥoslovakio.
Praha. — En la naskiĝloko de SAT., kie ĝis nun ne ekzistis lab. esp. movado, nun fondiĝis grupo « Laborista esperanta unuiĝo ». La juna grupo aranĝis kurson kun 15 gekursanoj. (4370).
Francio.
Paris. — En la pariza regiono FEO. malfermis dek kursojn. El ili okazas du ĉe kom. pioniroj, du ĉe vegetaranaj ejoj, unu ĉe lab. kooperativo, la aliaj en laborborso aŭ popoldomoj. Eble ni havus pli da lernantoj, se la grava ĉiutaga jurnalo komunista « L’Humanité » estus konsentinta enpresi nian anoncon pri la tagoj k. horoj de niaj kursoj. Bedaŭrinde niaj klopodoj tiucele estis vanaj. La 15 nov. okazis en Ivry (apud Paris) publika kunveno kun parolado pri esp-o k. laboristaro. Nova grupo tie fondiĝis.
Perpignan. — Dank’ al la propagando de K-do 3959, la 25. nov. ni malfermis esp.-kurson. La anarkistoj simpatias kun nia movado, k. ni esperas, ke ili baldaŭ esperantistiĝos. Ĝis nun nur ekzistis la t. n. « Neŭtrala Asocio » sed nun oni komencas kompreni, ke neŭtralismo estas posttempa. Estas 10 lernantoj (francoj k. hispanoj).
RAMON DURAN.
Germanio.
Herne (Westfalio). — Ankaŭ en nia pia angulo de Germanio brilas la SAT-emblemo. Ni fondis SAT-rondon kun ok membroj kaj intencas ĉi nombron ĉi-jare duobligi.
Dank’ al vigla, kolektiva k. individua korespondado kun eksterlandaj K-doj, ni vekis intereson ĉe laboristaj organizoj, kiuj ankoraŭ antaŭ nelonge staris kontraŭ nia ideo (ĉefe pro oportuneco). Dum ĉi aŭtuno ni aranĝis du kursojn kun 85 partoprenantoj. Por la « Jubileo ĉeno » kolektis nia rondo 15 markojn k. ni proponas al la aliaj SAT. rondoj fari la samon.
P. N. (5615).
Kassel. — Nova kurso komenciĝis en lernejĉambro kun ĉ. 18 gelernantoj. En vilaĝo proksime de Kassel Niedervellmar ni povis komenci kurson kun ĉ. 20 gelern. inter ili 2 instruistoj. La plejmulto venis el naturamika rondo. La grupvivado estas bedaŭrinde tre malvigla pro la granda senlaboreco, kiu ĉefe en Kassel regas ĉar ĉi tie estas kelkaj grandaj lokomotivfabrikoj, kiuj maldungis, jam antaŭ 2 jaroj, pli ol la duonon el sia laboristaro.
Litovio.
Panevėžys. — Dum la ĝenerala kunveno de Esperanto-Asocio la 24-10-26 estis raportata pri la VI-a SAT-kongreso.
SAT-anino (7480).
— página 7 —
SENNACIULO — 7
Sovetio.
Krasnodar. — La ĉi tiea radiostacio ĉiusemajne (merkredon vespere je la 15. horo) dissendas raportojn pri kaj en esp-o. Raportas k-do Vasilĉenko. — Komenciĝis du kursoj kun 40 pers. En lernejo por plenaĝuloj esp-o estas enkondukita kiel deviga objekto. Loka libro-eldonejo eldonis 15.000 ĝeneralajn kajerojn kun gramatiko k. necesaj sciigoj pri esp-o sur kovriloj. 5712.
Omsk. — Estas farita sukcesa propagando ĉe nia Redakcio de murgazeto, kiu eldoniĝas en Omska fervojadministrejo. La gvidantoj de la murgazeto konsentis disponigi lokon por informoj pri laborista vivo eksterlande, ricevitaj per esp-o. Por pruvi la taŭgecon de nia lingvo por la internacia laboristkorespondado, mi petas eksterlandajn K-dojn nepre sendadi diversajn artikoletojn pri laborista vivo. Ĉiuj artikoloj estos danke akceptataj kaj presataj en nia murgazeto, kiu estas legata de 1.700 geoficistoj. Interŝanĝe ni liveros ĉian materialon de nia murgazeto. Ĉion sendu : USSR, OMSK. Upravlenie Omskoj dorogi, al redakcio de Stennaja gazeto.
T. JEFIMOV (7374).
Sebastopolo. — La rezultoj de la SAT k. SEU-kongresoj k. de la vizitoj de alilandaj K-doj jam estas bone sentataj. En Sebastopolo esp-o sendube eniras duan fazon de sia evoluo — de propagando al praktika uzado — oni ne plu devas batali por ĝia alpreno, sed lerni, instrui k. uzi ĝin. Dum la kulturkonferenco de la Sebastopolaj sindikatoj, okazinta 6. okt. post raporto de K-do Ŝaber pri esp-o oni decidis : per ĉiuj rimedoj subteni la esp-movadon, organizi kursojn en sindikatoj k. fabrikoj, peri la interligon kun eksterlandaj K-doj per esp-korespondado. Ĉe la Redakcio de urba jurnalo « Lumturo » ĉiuj « labkoroj » studas esp-on.
La 20 okt. okazis tuturba kunveno de la esp-istoj. La kunveno estis salutata de reprezentantoj de partia komitato, intersindikata unuiĝo, de fakoj de popola k. politika klerigado. Ĉiuj salutintoj akcentis la malpravecon de ilia antaŭa rilato al esp-o, promesis ne nur subtenon, sed mem eniris novan komitaton por partopreni la laboron. Estis aŭskultata raporto pri SEU k. SAT. kongresoj k. elektita nova komitato. Ĝi ellaboris larĝan laborplanon : malfermo de esp-o rondetoj en ĉiuj kluboj k. fabrikoj, malfermo de tuturbaj kursoj por prepari kvalifikitan instruistaron ktp. La kunveno kore salutis la anglajn Gekdojn Yelland, kiuj dum ilia kelksemajna restado multege helpis por la sukceso de esp-o en Sebastopolo.
Dum festeno okaze de la 9-a datreveno de la Oktobra Revolucio, aparta aŭtomobilo de la esp-istoj partoprenis la manifestadon. « Internacio » estis kantata esp.lingve de kelkaj horoj k. altiris la atenton de la multnombra ĉeestantaro.
I. Z.
Usono.
New-York, N. Y. — La Ferrera lernejo de Yorkville solenis, 7. nov. du memorfestojn : unuan por la martiroj de Chicago, la duan por la mortintoj de la Revolucio en Sovetio. Ĉeestis reprezentantoj de alia lernejo en Bronxville, la pioniĝrupo, la « Migrobirdoj » la « Naturamikoj » k. la loka SAT-anaro. Dum la kunveno estis kune kantataj la « Internacio » k. « Laboristoj ekvekiĝu » esp.lingve. Oni skribis kolektivan salutleteron esp-an al « Molodij Bolŝevik » Kiev. La lokaj gazetoj « Volkszeitung » germanlingva, k. « Uj Eloeroe » hungarlingva, favore raportis pri esp-o kaj pri la festo.
Chicago, Ill. — El Sovetio revenis K-do Parley Parker Christensen, kiu antaŭ ses jaroj estis kandidato por la prezidanteco de la « Farmista-laborista partio ». Li raportis favore pri esp-o k. SAT. La 3. nov. kunvenis la esp-istaro en Maxwell’a restoracio, kie parolis Christensen antaŭ multaj laboristoj k. radikaluloj pri la neceseco de esp-o kaj pri SAT. (168).
★
Ĉe la neŭtraluloj.
KIU ESTAS FRENEZA ?
Mi aŭ ili ?
« Ili » estas anoj de Oomoto. « Mi » estas mi, SAT-ano n-ro 7050.
En la mezepoko estis ofte konstateblaj okazoj de kolektiva frenezeco. Sed en la XX-a jarcento, kiam ekzistas Radio kaj SAT ?… Ĉu povas apude ekzisti Oomoto ? ! Sed estas fakto. Tiu peco de la mezepoko ekzistas, vivas kaj eĉ eldonas du ĵurnalojn.
Kio do estas Oomoto ?
Ho, ne kredu, ke temas pri bagatelo. Oomoto estas — universala religio de l’ homaro ! Kia timige grava difino… Kaj por varbi « verdulojn » esperantistojn —: ĝi estas homaranismo. Ĉu ne estas tamen iom malhoneste uzi tiun ĉi vorton per kiu D-ro Zamenhof nomis sian idearon, kiu ja havas nenion komunan kun la Oomoto-programo. Pardonu ! mi diris « programo ». Sed nenian precize difinitan programon havas la Oomoto.
Historie la afero prezentiĝas jene :
Unu japano, kiun la Oomotanoj nomas « sankta sinjoro Deguĉi », suferante pro malbona digestado, fariĝis tre babilema. Kelkaj sentaŭguloj, dezirante perfektiĝi en belskribado, enskribadis ĉiujn liajn parolojn. Tiel kreiĝis la 7.896 volumoj de la sanktaj Oomoto-skribaĵoj. Terurajn rezultojn havas iafoje malbona digestado !…
La sankta sinjoro Deguĉi parolis kontraŭ esperanto en la antaŭ ne longe okazinta pan-Azia kongreso. Tio ne malhelpas liajn disĉiplojn propagandi per esperanto, en esperantistaj medioj, kie ja ĉiam estas facile troveblaj multaj naivuloj (oni povus cetere uzi malpli ĝentilan vorton…).
Ni ĝoju (aŭ miru…) : la Oomoto-movado progresas. La Europa ĉefpropagandisto, S-ro Niŝimura (kia nomo ! ni kaj ŝi kaj muro !) faris « grandstilan » propagandvojaĝon tra centra Eŭropo kaj unu germana jurnalo eĉ skribis, ke li estas « simpatia japana aperajo » (fantomo ?).
Dum la Edinburga kongreso, inter du dancoj, la kongresanoj povis partopreni Oomoto-kunsidon. Inter ili troviĝis ankaŭ prof. Cart kaj f-ino Lidia Zamenhof. « Estas do nun tute klare, — skribas la redaktoro « Oomoto », — ke nia jurnalo estas redaktita en fundamenta esperanto ». Kia trafa konkludo ! En la sama n-ro ni cetere trovas la vortojn « indirekta », « stagni », « sekretariato » ktp.
Sed la ambaŭ Oomoto-jurnalojn ni pritraktu alifoje.
JOHANO TUZIK.
LINGVAJ DEMANDOJ
Leganto el Azio demandas : Mi petas, ke vi bonvolu citi kelkajn ekzemplojn pri uzo de la akuzativo post jenaj prepozicioj : ĉe, inter, kontraŭ, post, antaŭ.
— Jen kelkaj ekzemploj : Mi petos la permeson veni antaŭ viajn okulojn. (Zam. Haml.). Li metis antaŭ lin. (Z. Biblio). Moseo prezentis ilian aferon antaŭ la Eternulon. (Z. id) Ne jetu perlojn antaŭ la porkojn. (Z. Prov.).
Ŝi rigardis post lin kun rideto (Krestom. p. 158). (Rimarku, ke « rigardis post lin » = « rigardis lin forirantan »). La libiaj vicoj formiĝis kaj iris post la linion. (Bein., Far.). La virino kaŝis sin post la kolonon. (Leono Zam. Asp.).
Kontraŭ min mem sin turnis mia ruzo. (Z. Haml.). La kolero de l’ homo neniam sin turnas kontraŭ lin mem. (Bein. Far.). Eĉ mia amiko levis kontraŭ min la piedon. (Z. Psalm.). Se leviĝos kontraŭ min milito, ankaŭ tiam mi havos fidon. (id.). Parto devas kaŝi sin en la densejo kaj ekpafi kontraŭ ilin el la embusko. (Z. Rabistoj).
La Eternulo kompatos vin kaj rekolektos vin el inter ĉiuj popoloj inter kiujn li disjetis vin. (Z. Bibl.). La vojo iris en la mondon, inter la barojn kaj danĝerojn (Z. Mart.). Enŝovinte la kapon inter la arbetojn. (Bein. Far.).
La ideo, al kies efektivigo mi dediĉis mian tutan vivon, aperis ĉe min en la plej frua infaneco. (Let. al Borovko. La originalo, kiun kelkaj eldonintoj malprave korektis, havas la akuzativon, kiun Z. neniam ŝanĝis). Li venas ĉe min. (Höveler. Of. Gaz.) Mi venas ĉe vin. (Van Schoor. Formort. Delsuno). Servisto iris ĉe ĉiujn amikojn kaj konatojn. (id.). Li alproksimiĝis ĉe lian flankon. (Spero. La urbo de bel. sensencaĵo). Petante pardonon, ke li lokigas ankaŭ duan sinjoron ĉe min. (Luczenbacher. Du noveloj).
Notu, ke serioza enketo farita de « La Movado » dum 1913 firme konkludas, ke la uzado de akuzativo post la prepozicio ĉe estas « regula, logika kaj natura », kvankam Z. ne uzis ĝin.
En nia grupo okazis diskuto pri la prepozicioj de kaj el. Multaj opiniis nekorekta la formon « unu el ambaŭ ». Kial do el, kiam temas nur pri du personoj aŭ ajoj. Unu de ambaŭ estas logika. Se temas nur pri du objektoj, oni ja povas nur forpreni de la alia, sed ne el. — BRUNO REIMECKE.
— Unu de ambaŭ eble estas logika, eĉ superlogika, sed unu el ambaŭ estas egale logika, ĉar unu en tia okazo, estas eltirata ne el la alia, sed el la tuto aŭ el la sumo formata de ambaŭ.
Plie la esprimo unu de ambaŭ prezentas tiujn malbonajojn, 1.e ke ĝi estigas escepton por la sola okazo, kiam temas pri du ; 2.e ke ĝi estas kontraŭa ne nur al la konstanta Zamenhofa uzado, sed ankaŭ al la ĝisnuna ĝenerala preskaŭ senescepta uzado. Ne forgesu, ke, en la lingvaj aferoj, la facileco kaj unueco estas multe pli gravaj ol la severa logiko.
La nova eltrovaĵo « Radio ». Por skribe diferencigi ĝin de sunradio estas skribita per ĉeflitero. Tio estas kontraŭ la regulo. Ni evitu esceptojn. Ni povas diri « radjo ». Tiam ni eĉ havus aŭdeblan diferencon pro la alia akcentado : radío – rádjo. — B. R.
— Ĉar mi tute ne estas radiisto nek radjisto (malfacile prononcebla vorto), bonvolu turni vin al S-ro Corret, L. K., prezidanto de la Subsekcio por la radio — aŭ radjovortaro.
FAKULO.
— página 8 —
8 — SENNACIULO
NIA POŜTO
6961. — La notoj pri via vojaĝo de Germanio al Usono ne havas sufiĉe da intereso por esti publikigataj. Sed ni ne dubas, ke vi povas konigi interesajn faktojn pri Usono. Bonvolu do raporti koncize kaj precize pri viaj nunaj vivkondiĉoj.
Joho. — Eble via traduko interesus Meksikiajn SAT-anojn, sed bedaŭrinde en tiu lando ne estas da ili. Vidu mem en la Jarlibro.
Beta k. a. — Ni ne povas trudi al Fakulo, ke li respondu demandojn pri kiuj vi povas trovi respondojn en iu ajn lernolibro aŭ vortaro.
Al kelkiuj. — Manuskriptojn kies folioj estas skribitaj sur ambaŭ flankoj ni principe malakceptas. Nur en okazo de nepra bezono ni utiligas ilin. — Red.
La protokola kajero estas ekspedata jam de kelkaj semajnoj. Kiuj ne ricevis ĝin, tiuj bonvolu sciigi la Administranton (Leipzig) pri tio. Okazis, ke kelkaj pakaĵoj revenis, tial ke la adreso makuliĝis aŭ disŝiriĝis survoje.
Adm.
★
MEMORNOTO
Represis el « Sennaciulo ». — Sächsische Arbeiterzeitung, Leipzig, 8-11-26 : « La socia problemo de la edzeco en Sovetio » (109). — Molodij Bilŝovik, Kiev, 7-11-26 : « Letero el Bulgario » (108). — L’Etincelle, Belgio, 30-6-26 : « Esp-o en la sovetia kongreso de radiamatoroj » (83). — 19-6-26 : « Sindikataj progresoj en Hindio » (85). — 30-9-26 : « Esp-o vojo al scienca progreso » (100). — « La hispana reakcio » (106). — Le Drapeau Rouge, Belgio. 21-9-29 : « El Usono » (99). — 29-6-26 : « Novajoj el Svedio » (89). — 2-10-26 : « Parazitaj dividendoj » (86). — 21-10-26 : « Situacio de oficistoj en Oriento » (105). — 3-11-26 : « Homvendo en Eŭropo » (108). — 4-11-26 : « La Pekinaj ĝin-rikŝoj » (108). — 6-11-26 : « La faŝismo aperas en Svedio » (102). Ĉe ĉiuj ĉi artikoloj aperintaj « D. R. » la deveno ne estas menciata 1). — Le Travail, Belgio, 28-5-26 : « La prostituo en Hindio » (84).
Enhavas notojn pri SAT. — Le Drapeau Rouge, Belgio, 12 k. 17-8-26. — L’Etincelle, Belgio, 11-7-26. — Le Travail, Bruxelles, 27-5-26.
Enhavas tradukajojn el esperantistaj leteroj. — Molodij Bilŝovik, Kiev, 7 k. 11-11-26. — L’Etincelle, Belgio, 11-7-26. — Le Drapeau Rouge, 21-9 k. 3-11-26.
Enhavas priesperantajn artikolojn. — Le Travail, 27-5-26. — L’Etincelle, 11-7 k. 30-9-26. — Le Peuple, Bruxelles, 24-6-26. — Le Cri du Peuple, Lyon, 13-11-26. — Le Travailleur, Francio, 6-11-26. Molodij Bilŝovik, Kiev, 11-11-26, enhavas la unuan esp-o lecionon de pergazeta kurso.
ALVOKO
Kunveno de gelernantoj de la V-a Smolenska naŭjara lernejo, Ĉermiŝeva lernejo kaj kamparanoj de Ordovska distrikta-soveto, aŭskultinte raporton de K-do L. Genŝaft pri signifo de esperanto, sendas varmegan, fratan saluton al la lernantoj kaj kamparanoj de l’ tuta mondo kaj alvokas al kolektiva laboro por kreo de l’ tutmonda Unio de Socialistaj Sovetaj Respublikoj kaj efektivigo de l’ socialismo.
Vivu la venko de l’ laboro !
- Postulu, K-doj, ke oni menciu la devenon de la artikoloj, kiujn vi tradukas.
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso : Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ : L — letero, PK — poŝtkarto. Pl — poŝtkartoj ilustritaj. PM — poŝtmarkoj. bfl. — poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. — kun ĉiuj landoj. esp-ajo — esperantajo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Germanio.
K-do Otto Diekmann, Poststr. 10, Wattenscheid-Höntrop i. W. (19 jara), dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l. precipe kun ekster-eŭropanoj. Ĉiam resp.
— K-do Herbert Horn, Göppersdorfer Str. 8, Burkersdorf b. Burgstädt i. S. dez. koresp. L, PK, Pl, PM. Resp. garantiata.
Polio.
La fama libreto s. t. « Javaj legendoj kaj fabloj » verkita de S-ro Liem Tiong Hie estas havebla kontraŭ antaŭpaĝo de 1 fr. svis. ĉe K-do H. Oberländer v. Sternberg, Czortkom.
Sovetio.
K-do K. Matveev, Tverskoj Bulvar d. A. 6, kv. 17, Moskvo dez. koresp. kun gek-doj radioamatoroj ; precipe el Usono, Anglio, Francio k. Germanio.
— K-do K.J. Kudrjavcev, Gubkom V.K.P. Vjatka, dez. koresp. kun esp-istoj de la tuta mondo.
— K-do V.I. Kudrjavcev, Upravlen. Terokruga, Posekr, Vjatka, dez. koresp. precipe kun militistoj.
— K-do Bazilo Zlobin, Apteksupravlenie. Vjatka, dez. koresp. kun esp-istoj de la tuta mondo.
— K-dino Mario Subbotina, ul. Molodaja Gvardija 25, kv. 1. Vjatka, dez. koresp. precipe kun virinoj.
— K-do V. Oborin, 1-a Grajdanskaja Banni per 3, kv. 93, Moskvo, pri fervojaj tarifoj kaj fervoj-ekonomiaj problemoj.
— K-do B. Rusakov, 2-a Meŝĉanskaja 97, k. 438-442, Moskvo, pri agronomiaj problemoj k. fervojaj tarifoj.
— K-do A. Korenevkin, ul. Engelsa, 84, Ludinovo (Brjansk.gub.) pri ĉ. temoj, L, PK, Pl, k. ĉ. l.
— K-do N. Panov, Profŝkola, Ludinovo, (Brjansk.gub.), pri radioamatoreco nur kun Aŭstrio k. Germanio, L, PK,
— Jenaj gek-doj el Ivanovo-Voznesensk dezir. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. :
K-do Kovalev A. K., Malaja Bogoluvskaja, 21.
K-dino Kotova P. I., Nikonovskaja, 46, Jami.
K-do Kozlov I. I., Ponomarevskaja, 28.
K-dino Kudrina E. I., 2-a Panskaja-Zaovrajnaja, 9.
K-do Kuznecov N. D., Alekseevskaja, 15/52.
K-do Kulikov M. P., Uspenskaja d. Kulikova.
— K-do H. Ponĉik, (junkom.) ul. Pola, 22, Ekaterinoslav, kun junkomunistoj de ĉ. l. Resp. garantiata.
— K-do Viktor Zimin, Poŝtkesto, Nr. 1, Ĉita, II (junkom., fervojisto) pri tekniko, politiko k. vivo en eksterlando k. ĉ. l. L, PK, Pl. Certe resp.
— K-do Leo Genŝaft, Nikolskaja str. 3, lĝ. 2, Smolensk, Labkor. 24 jara dez. koresp. pri div. seriozaj temoj, k. dez. interŝ. artikolojn por lab.-gazetoj, jurnaloj. Ĉiam resp.
— K-do Leo Genŝaft, Nikolskaja str. 3, lĝ. 2 Smolensk (Esp.-instruisto) serĉ. koresp. por gelaboristoj, gejunuloj, gepioniroj k. gelernantoj, esperantistoj el tuta mondo, skribu ! Ĉiam resp.
K-do A. P. Veliĉko, str. de « 25 Oktobro » n-ro 101, Nikolaevsk, gub. de Stalingrad, (instruisto 24 j.) dez. koresp. pri politiko, pedagogio k. scienco, k. ĉ. l.

Hungaria Esperantista Societo Laborista kaj redakcio de la Esp.-parto de ĝia organo Munkáskultura havas depost 1. de novembro jenan adreson : Budapest, VIII., József-körut 9. I. 3.
Hungaria Esperantista Societo Laborista kaj redakcio de la Esp.-parto de ĝia organo Munkáskultura havas depost 1. de novembro jenan adreson : Budapest, VIII., József-körut 9. I. 3.

Germanlingvanoj ! PROPAGANDU PER LA « SAT-Esperanto »-flugfolio-afiŝeto (2-a eld.) Havebla ĉe K-do H. MURAVKIN, Berlin-Chbg 4, Wielandstr. 11³ 1. Prezo en germ. markoj inkluzive afranko (antaŭa pago) : 1000 ekz. . . . 12,00 mk. ; 500 » . . . 6,50 » ; 100 » . . . 1,50 »
Germanlingvanoj ! PROPAGANDU PER LA « SAT-Esperanto »-flugfolio-afiŝeto (2-a eld.) Havebla ĉe K-do H. MURAVKIN, Berlin-Chbg 4, Wielandstr. 11³ 1. Prezo en germ. markoj inkluzive afranko (antaŭa pago) : 1000 ekz. . . . 12,00 mk. ; 500 » . . . 6,50 » ; 100 » . . . 1,50 »

NE ESTAS ANKORAŬ TRO MALFRUE ! Abonu nun la belan, multilustritan revuon INTERNACIA RADIO-REVUO vi ricevos tuj ĉiujn numerojn de l'jarkomenco. Konstruu radioaparatojn priskribitajn en I.R.R. ! Studu la teorion de radio laŭ I. R. R. ! Ridu legante humorajojn en I. R. R. ! Propagandu esperanton inter radiistojn per I.R.R. ! Jarabono nur 1/2 dolaro. 40-paĝa specimennumero kontraŭ respondkupono. Eldonejo : Etienne Chiron, 40, rue de Seine, Paris-6ᵉ. Ĉefredaktoro : D-ro P. Corret. — Redaktoro : E. Aisberg. Rimarko : « Internacia Radio-Revuo » aperas ankaŭ en eldono por blinduloj, estante la unua kaj sola radio-revuo por blinduloj.
NE ESTAS ANKORAŬ TRO MALFRUE ! Abonu nun la belan, multilustritan revuon INTERNACIA RADIO-REVUO vi ricevos tuj ĉiujn numerojn de l’jarkomenco. Konstruu radioaparatojn priskribitajn en I.R.R. ! Studu la teorion de radio laŭ I. R. R. ! Ridu legante humorajojn en I. R. R. ! Propagandu esperanton inter radiistojn per I.R.R. ! Jarabono nur 1/2 dolaro. 40-paĝa specimennumero kontraŭ respondkupono. Eldonejo : Etienne Chiron, 40, rue de Seine, Paris-6ᵉ. Ĉefredaktoro : D-ro P. Corret. — Redaktoro : E. Aisberg. Rimarko : « Internacia Radio-Revuo » aperas ankaŭ en eldono por blinduloj, estante la unua kaj sola radio-revuo por blinduloj.

Ĵus aperis : la 36-paĝa oktobra-novembra kajero de SENNACIECA REVUO ENHAVO Marcelle Vioux : Ĉe la Porintana Tribunalo. Trad. Johano. — Av. Isahakjan : Abu-Lala-Mahari. Trad. G. Sevak. — L. Ivn : Janko la junpioniro. — Hristo Botev : Batalo. — Stabek : Hristo Botev. — N. V. Nekrasov : Siberia lulkanto. — G. Demidjuk : Vizaĝoj kaj Naturo. — De Bruin : De kie ĉi la suno akiras sian varmon ? — O. Drojjin kaj G. Dem. : Fabrikoj de Nutrajo. — M. Bakunin : Integra instruado. — Mark Starr : Komparo de edukado en U. S. S. R. kaj Britio. — K. Kaŭtsky : La unuformeco de l' mondkulturo. ★ Mendu ĉi riĉenhavan interesan kajeron tuj ĉe la Administracio de SAT
Ĵus aperis : la 36-paĝa oktobra-novembra kajero de SENNACIECA REVUO ENHAVO Marcelle Vioux : Ĉe la Porintana Tribunalo. Trad. Johano. — Av. Isahakjan : Abu-Lala-Mahari. Trad. G. Sevak. — L. Ivn : Janko la junpioniro. — Hristo Botev : Batalo. — Stabek : Hristo Botev. — N. V. Nekrasov : Siberia lulkanto. — G. Demidjuk : Vizaĝoj kaj Naturo. — De Bruin : De kie ĉi la suno akiras sian varmon ? — O. Drojjin kaj G. Dem. : Fabrikoj de Nutrajo. — M. Bakunin : Integra instruado. — Mark Starr : Komparo de edukado en U. S. S. R. kaj Britio. — K. Kaŭtsky : La unuformeco de l’ mondkulturo. ★ Mendu ĉi riĉenhavan interesan kajeron tuj ĉe la Administracio de SAT
Le Gérant : L. GLODEAU.
★ Esperanto-Presejo J. SOLSONA, 9, Rue Hallé, Paris-14ᵉ — Telefono : Gobelins 62-71
N.º 115, 9 de diciembre de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
3-a Jaro. N-o 115 — APERAS SEMAJNE — 9. Decembro 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Redaktanto: E. LANTY 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe |
Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, Rue Boyer, Paris-XXe |
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
Sennacieca edukado de la infanaro
La baza celo de l’tutmonda proletara movado estas krei novan socion, kiu disrompos ĉiujn barojn inter la popoloj, forviŝos ĉiujn naciajn diferencojn kaj kreos novan mondkulturon.
SAT prenis sur sin la grandan rolon esti pioniro en la batalo por la senmalhelpa irado de la tutmonda kulturo. Do la SAT-anaro devas starigi antaŭ si klare la taskon alceli: Edukadon de l’tutmonda infanaro en la sennacieca ideraro, edukadon de kleraj kaj neŝanceliĝantaj batalantoj por la sennacieca tutmonda kulturo.
Ĉi tasko pro sia graveco postulas de ĉiuj SAT-anoj esti aktivaj partoprenantoj en edukado de proletaj infanoj ĝenerale. Ekstarante proksime al sia najbara lernejo, sendepende de sia profesio, ĉiu SAT-ano devas plifortigi la penetron de sennaciecaj ideoj en instruistajn kaj infanajn rondojn, helpi la malaperon de naciecaj sentoj, de malamo al alinaciulo. Ĉiu loka SAT-organizo devas fortikiĝi, akiri aŭtoritatecon per sia serioza laboro kaj preni sur sin la taskon influi partiajn, profesiajn kaj sociajn organizojn, por ke ili rekomendu al la lernejoj esti atentaj al la disvastiĝanta ideraro de l’sennaciismo.
La plej grava ilo por plenumi la sennaciecan klerigadon estas la mondlingvo. La naciaj lingvoj ĉiam restos unuigiloj nur de parto da homoj. Diversaj nacilingvaj tradiciajoj plienradikigas la naciajn kutimojn, morojn kaj ne permesas direkti la penson for de la naciismo.
Tial, sentante la necesou de internacia lingvo, la naciistoj agitas por la disvastigo de kelkaj naciaj lingvoj, asertante, ke nur en tio kuŝas la solvo de la internacia lingva problemo.
Por ili estas klare, ke studante alian nacian lingvon, oni la naciecon bonege konservas. La studanto konatiĝas kun aliaj naciecaj kutimoj, moroj kaj sentoj kaj kontraŭstarigas ilin al la siaj, per tio la lastajn nur plifortigante. Ĉu konscie, ĉu nekonscie, ĉiuj defendantoj de tiu ĉi internaciiĝo bonege akcelas la plifortiĝon de la naciismo.
Ĉi eraron faras eĉ Sovetio, malgraŭ sia tendenco forviŝi internaciajn barojn kaj diferencojn, unuigi tutmonde la proletaran klason.
Eĉ plej eminentaj ideologoj estas konvinkitaj, ke la estonta mondlingvo estos « natura » rezultajo de kunfluiĝo de naciaj lingvoj, ke artefarita lingvo estas absurdajo. Do ili ankaŭ zorgas pri la pliviglo de la studado de fremdaj naciaj lingvoj.
La SAT-anaro devas batali kontraŭ ĉi erara opinio kaj ĉiel pruvi, ke nur sennacieca, artefarita lingvo povas plimalmultigi la naciismajn tradiciojn kaj kunligi homojn de diversaj mondpartoj laŭ iliaj profesiaj kaj sciencaj interesoj, sed tute sendepende de ilia nacieco kaj ŝtato.
La mondlingvo tre bone kreos tutmondan literaturon, starigos bazon por la sennacieca kulturo, kaj tiel kreskigos nur tuthomarajn tradiciojn kaj sentojn.
Al la fakto, ke la t. n. « fremdaj » lingvoj estas nepra lernobjekto en lerneja programo, ni, esperantistoj, ordinare rilatas tro tolereme, indiferente. Ni ne devas fari « cedeman politikon ». Se ni konvinkiĝis, ke la « fremdaj » lingvoj nur tro ŝarĝas la infanaron, ne donante al ĝi senteblan utilon (nur unu « utilo » sentiĝas — la naciismo plifortiĝas) ni ne do ĉesu esti cedemuloj. Ni batalu kontraŭ la vana perdado de tempo en niaj lernejoj por senutila parkerumado de unuaj paragrafoj de fremdlingva lernolibro…
Ĉiujn fortojn ni dediĉu al la pliampleksigado de la SAT-literaturo kaj lernolibraro por ke la lernado de naciaj lingvoj fariĝu pli kaj pli senutila por ĉiuj.
SEVNIK DAN.
La spiritaj produktoj de l’apartaj nacioj fariĝas komuna proprajo. La nacia unuflankeco kaj limigiteco fariĝas pli kaj pli neebla, kaj el la multaj naciaj kaj lokaj literaturoj formiĝas mondliteraturo.
K. MARX.
— página 2 —
2 — SENNACIULO
La socialdemokrata movado en Aŭstrio
Antaŭ ne longe eldonis la aŭstria socialdemokrata partio libron, en kiu ĝi prezentas la pasintjarajn politikajn luktojn kaj agadojn, precipe la laboron de la unuopaj partiorganizoj. Oni diras, prave, ke Aŭstrio estas la metropolo de la socialdemokratio. Ne ekzistas ja en la mondo alia politika partio, kiu, kompare kun la nombro de la loĝantaro, povus tiel grandan sukceson montri kiel la supre nomita. Amaso da faktoj respegulas klare ĝian laboron.
La ĉi-jara partiraporto parolas jam pri la tria jaro, kiu estis plena je ekonomiaj krizoj kaj koincidas kun la periodo de la terura senlaboreco. Kaj tamen de la jaro 1923 ĝis hodiaŭ kreskis la nombro de l’partianoj de 514.000 ĝis 592.000, kaj ĉiutage daŭras kreski. Tiu fakto jam atestas la grandan progreson de la laborista movado. La socialdemokrata partio kalkulas 15 % el la aŭstria loĝantaro. Sed se ni rigardas la ĉefurbon, Wien, ni vidas, ke el la du miliona loĝantaro 324.525 personoj estas organizitaj en la partio. Do tio signifas, ke ĉiu sesa homo estas socialdemokrato. Sur la tuta teritorio aŭstria, la plenkreskintaj viroj je 22, 12 %, kaj en Wien je 38 % estas socialistoj!

Foto de granda moderna konstruaĵo — la banejo « Amalien-banejo » en Wien, plurataĝa konstruaĵo kun alta turo, vidata de ekstere.
Foto de granda moderna konstruaĵo — la banejo « Amalien-banejo » en Wien, plurataĝa konstruaĵo kun alta turo, vidata de ekstere.
LA AMALIEN-BANEJO
Eĉ en la preskaŭ nure agrikultura Burgenland el la plenkreskinta loĝantaro 10 % estas organizitaj. Nur en kelkaj partoj de la lando ne povas grandan sukceson montri la partio, kie havas la kristana partio la superecon. En Wien mem kreskis la nombro de la membroj je 23.000 gepartianoj, el kiuj 100.641 estas virinoj.
Tio montras, ke la virino ankaŭ ekkomprenis le necesecon de la solidareco. Malgraŭ tiu granda progreso restas ankoraŭ ebleco por pliprospero de la movado interne de la laborista klaso, ĉar de la fake organizitaj laboristoj ĝis nun nur 78 % estas organizitaj.
Krom la agitado per presajoj, kio estas unu ĉefa faktoro de la partia varbado, ni ankaŭ devas la duan atenti : tio estas amaskunvenoj, prelegoj, paroladoj kaj kursoj. La partio havas ses ĉiutagajn gazetojn, kies eldonkvanto estas kune 137.000 ekzempleroj. Krom tio 13 semajnaj gazetoj kaj multaj monataj jurnaloj varbas por la partio. La plej disvastigita monata jurnalo estas la en 315.000 ekzempleroj aperanta Sozialdemokrat. La gazeto de la virinoj aperas en 165.000 ekzempleroj, la gazeto de la luloĝantoj 150.000. Plue la gazeto de la infananikoj[?] en 90.000 ekzempleroj, la gazeto de la respublika ŝirmligo (Republikanischer Schutzbund) en 45.000, la gazeto de la gejunularo en 30.000 da ekzempleroj. Tiu de la malgranda terkulturistoj aperas en 10.000 da ekzempleroj. Krom tio havas la partio 26 diversajn revuojn, kiuj servas la kulturan kaj sportan movadojn. La suma eldonkvanto estas 940.000. La partio en la jaro de ĉi-tiu raporto disdonis senpage 4 broŝuretojn en 1.155.000 ekzempleroj. Krome eldonis la partio 25 diversajn librojn en la pasinta jaro.
La proletan klerigadon kompletigas la diversaj kursoj. Estis 134 kursoj, krom tiuj instruaj cikloj, kiuj okupis 756 vesperojn. En la diversaj distriktoj estis 3.889 unuopaj parolodoj faritaj, kies nombro kompare al la antaŭaj jaroj triobliĝis. La nombro de la pruntepren-itaj libroj el la partiaj libraroj de 578.000 ĝis 740.000 altiĝis.
La partio havas ankaŭ porartan organizon (Kunststelle), kie la laboristoj povas aĉeti por la diversaj teatroj malmultekostajn biletojn. Lastatempe oni organizis proletajn teatrojn kaj scenejojn, kie la laboristoj prezentas revoluciajn teatrajojn kun granda sukceso.
La socialista komunumo de Wien konstruas 25.000 loĝejojn, kiuj estas jam preskaŭ finkonstruitaj. Ili estas plej modernaj kaj oportune instalitaj. Ĝia granda merito estas ankaŭ la dum la internacia sportfesto en Wien inaŭgurita « Amalien-banejo », la plej granda banejo sur la kontinento.
Al tiu skiza raporto ne necesas ion aldoni, el ĝi ni rimarkas, ke la laborista movado aŭstria sur ĉi tiu irata vojo estas fruktodona kaj esperiga.
CURT EDER (6889).
PROFITDONA CIRKONSTANCARO EN LA MEZGERMANIA BRUNKARBINDUSTRIO
La produktadkvanto de brunkarbo en la Mezgermania minejregiono plialtiĝis de 7.886.405 da tunoj dum septembro ĝis 8.515.898 da tunoj dum oktobro. La briketproduktado atingis 2.152.767 da tunoj kontraŭ 2.043.069 da tunoj dum la antaŭa monato septembro. Tio estas altiĝo ĉe la brunkarbo 8 % kaj ĉe la briketoj 5,3 %. La en- kaj ekster-landa karbkomerco same montras plialtiĝantan tendencon. Laŭ sindikata raporto necesis dungoj en la briketindustrio.
Dum la sama tempo, kiam konfesas la industriistoj mem la bonan situacion, la laboristoj ricevis salajrpliialtigon de nur 3,5 % kaj estas devigataj labori en nehumanaj kondiĉoj 10-12 horojn potage.
Trad. el « Klassenkampf » (Klasbatalo) 7046.
La » jarcento de la infano «
Prizorgo de la nederlandaj laboristinfanoj
Nuntempe estas multe skribate kaj parolate pri la « infano ». Okazis gravaj pedagogiaj kongresoj, en kiuj estis multe parolate pri la « animo » de la infano. Sed la burĝaj edukistoj, kiujn nia epoko tiom multe produktas, tute ne atentas la laboristinfanon kaj trankvile permesas, ke frua mizero kaj zorgoj misformu la infananimon.
Unu el la krimoj faritaj kontraŭ la laboristinfanoj, estas la permeso, ke ili partoprenu la hejmmindustrion. Granda parto de la hejmindustrio estas farata de la junaj, ankoraŭ lernejon irantaj infanoj. Ekzistas multaj specoj de hejmindustrio. En Holando ekzistas inter aliaj la tiel nomata cepo (1) purigado, kiu somere okazas, dum la libertempo de la lernejon vizitantaj infanoj. La libertempon, kiu devus esti por la infanoj la tempo de ĝuado kaj sanigado, la infanoj travivas apud sakoj da cepoj. Tiel okazas en vilaĝoj kaj urboj, kie la cepo-purigado estas profesio. La infanoj fariĝas okulmalsanaj kaj nervemaj pro ĉi abomena laboro.
Alia speco de la hejmindustrio estas la senŝeligado de salikokoj (2), ankaŭ tiu ĉi laboro estas farata de infanoj. Ĉiujare estas pagataj 25.000 guldenoj kiel salajro, el tiu sumo perlaboras la infanoj 15.000 guldenojn, do tri kvinonojn. La salikokosenŝeligado okazas plej ofte antaŭ kaj inter la lernejaj horoj. Estas komprenebla, ke la infanoj laboregas por pretigi sian parton de la laboro, ĉar nur tiel ili povas akiri kelkajn liberajn minutojn por la ludo.
Kiom malmulte da ĝojo tiuj infanoj havas. Anstataŭ iri en la freŝa aero, ili ĉiam devas silente sidi apud la amaso da salikokoj en per sufoka aero plenigitaj domaĉoj. Nenia kontrolo okazas pri la infanlaboro. Pro la mizera stato de la laboristfamilio, la gepatroj devas sklavigi siajn proprajn infanojn. La laborinspekto kelkfoje klopodis ŝanĝi ĉi cirkonstancojn. Sed de ĉiuj flankoj ĝi estis malhelpata. La salikokokomercistoj rifuzas doni informojn pri la senŝeligadlaboro. Komprenble, la infanoj ja estas malkara laborforto.
La senŝeligado okazas precipe en la urbo Harderwijk apud la suda maro (interna maro en la norda parto de Holando). En ĉi urbo estas tri lernejestroj, sed nur unu volis helpi al la laborinspekto, enketadi pri tiuj infanoj, kiuj devas labori en la hejmindustrio.
Tiel estas la laboristinfano defendata en Holando en la « jarcento de la infano ». Tial ĉiuj paroladoj de burĝaj edukistoj estas nura demagogio. Nur en socio mastrumata de la laboristoj mem, la prizorgado kaj defendado de la infanoj povas efektiviĝi. La burĝoj ne indulgas la infanojn, se ili povas el infanlaboro ĉerpi profitojn. Tial K-doj batalu kontraŭ la kapitalismo, kiu mortigas viajn infanojn.
Trad. el la « Tribune » H. FUCHS.
(1) Cepoj estas speco de bulboj. (2) Salikokoj, speco de krustuloj.
— página 3 —
SENNACIULO — 3
KOOPERATIVISMO
Skizo pri la historio de la laborist-kooperativoj en Ĉeĥoslovakio
La unuaj provoj organizi la konsumantojn, okazis ĉirkaŭ la 50-a jaro de la pasinta jarcento. En 1847, baldaŭ post la fondo de la unua konsumkooperativo en Rochdale, Anglio, oni fondis en Praha konsumsocieton sub la nomo: Ŝpar-und Viktualenverein (Ŝpar-kaj nutrajsocieto). En la jaro 1861 estis fondata la unua laborista konsuma societo en Ŝtasov sub la nomo « Viela » (abelo) de la laboristoj en la Strasberger-aj fabrikoj. Sed ĉiuj ĉi-entreprenoj baldaŭ pereis.
Plua provo estis la fondo de laborist-entreprenista societo « Oul » (abelujo) en Praha. Ĝi estis iniciatata de D-ro L. Chleborad. Kelkaj centoj da similaj societoj fondiĝis dum la jaroj 1869-1873. Sed ĉiuj post nelonge pereis kaj kun ili la kooperativa movado ĉesis ekzisti ĝis la jaro 1890. Dum ĉi jaro denove montriĝis komencoj de kooperativa movado. Precipe rimarkinda estas la fondo de laborista presejo en Praha, laborista bakejo, kooperativo de ĉapelistoj, kooperativoj de libristoj kaj fumajistoj. La deziro centralizi la kooperativan movadon ekestis en la jaro 1903, kiam aperis leĝo pri deviga revizo de kooperativoj kaj pri aparteno al kooperativaj asocioj. Sub la premo de ĉi leĝo la ekzistantaj laboristaj kooperativoj aniĝis al la Kooperativa Asocio en Vieno. Entute aniĝis al tiu ĉi Asocio 70 ĉeĥaj laboristaj kooperativoj.
Pro la disputoj inter aŭtonomistoj kaj centralizistoj decidis la Kongreso de la soc. dem. partio, okazinta en 1907 en Plzen, ke la ĉeĥaj kooperativoj fondu memstaran Ascion sub la nomo: Centra Asocio de ĉeĥoslovakaj konsum- produkt- kaj ekonomiaj kooperativoj en Praha. Tio efektiviĝis en la jaro 1908. Jen statistiko pri la evoluo depost ĉi okazintajo:
| Jaro | 1908 | 1914 | 1918 | 1925 |
|---|---|---|---|---|
| Kooperativoj . . . . . . | 86 | 285 | 345 | 1.298 |
| Membroj . . . . . . . . | 14.267 | 71.504 | 108.514 | 470.660 |
| Enspezoj . . . . . . | 7.189.309 | 26.664.770 | 66.954.454 | 1.180.152.725 Kĉ. |
| Membraj akcioj . . . | 417.419 | 1.841.967 | 3.946.419 | 79.585.355 » |
| Sparajoj de la membroj | 352.405 | 2.075.793 | 4.290.210 | 157.669.206 » |
| Rezerva kapitalo . . . | 191.847 | 775.161 | 2.035.738 | 27.943 309 » |
| Okupitaj personoj . . . | 609 | 808 | 1.050 | 10.281 |
Laŭ ĉi statistiko estas konstatebla la rapida evoluo de la ĉeĥa lab. koop. movado.
Kiaj branĉoj de la kooperativoj ekzistas, montras jena tabelo: Konsumkooperativoj 358; 245 produkt- kaj laborkooperativoj; 212 laboristaj domoj: 242 konstru- kaj loĝejaj kooperativoj; 21 monaj kooperativoj; 220 ekonomi- kaj luprenaj kooperativoj. La Centra Asocio de ĉeĥ. koop. estas organiza, propaganda kaj reviza centro. Krom ĉi fondiĝis en la jaro 1909 « Asocio de konsumkooperativoj por pogranda aĉetado ». Ĝi evoluis jene: enspezoj: 1910 j. – 1.024.926; 1914 j. – 3.238.437; 1918 jaro — 37.206.326 kr. malnovaŭstriaj; 1925 j. — 544.852.947 k.ĉ. La Asocio por pogranda aĉetado posedas krom centra kancelario, proprajn magazenojn en Plzen, Deun, Brno, Prostejov, Mor-Ostrava kaj en Zilina en Slovakio. Ĝi posedas fabrikajn entreprenojn, inter ili 4 grandajn muelejojn, du fabrikojn de fumajoj. Nuntempe estas okupataj ĉe ĉi Asocio preskaŭ 900 personoj.
Financa asocio kooperativo estas la « Ĝenerala kooperativbanko en Praha » fondita en la jaro 1920 kun kapitalo de 3.000.000 ĉk., poste ĉi kapitalo estis plialtigata ĝis 5 milionoj. Nuntempe ĉe la « Ĝenerala kooperativbanko » estas mondeponoj de 120.000.000 ĉk. Krom la akcia kapitalo estas rezerva kapitalo de 2 kaj duona miliono da ĉk. Alia koop. Asocio estas la Popolasekurejo « Ĉeĥoslavia », servanta por asekurado de kooperativaj entreprenoj en okazo de brulo kaj ŝtelo. Ĝi akceptas ankaŭ elementan, eĉ porvivan asekuradon. Fondita nur en la jaro 1920, hodiaŭ jam « Ĉeĥoslavia » okupas la sesan lokon inter ĉiuj asekurejoj de Ĉ. S. R.
Centra Asocio, Ĝenerala Kooperativbanko, Centra Asocio por pogranda aĉetado, Popola asekurejo estas la firmaj bazoj, la kerno de la koop. organizoj laboristaj. Centra Asocio eldonadas por siaj membroj jurnalon « Druzstevnik » (Kooperatisto), servanta kiel informgazeto por funkciuloj de kooperativo, kaj jurnalon « Naš Rozvoj » (Nia Evoluo) por koop-anoj. Krom tio ekzistas ok regionaj jurnaloj. La eldonkvanto de ĉiuj estas 160.000 ekzempleroj.
Per ĉi malgranda bildo ni povas konstati, ke la lab. kooper. movado penetradis en ĉiujn branĉojn de la ekonomio kaj iĝis tiel bazo por la ekonomiaj, eĉ politikaj luktoj de la laboristaro por la ŝanĝo de la hodiaŭa sociordo. Se ni konsideras, ke la propra kaj deponita havajo de la kooperativoj unuigitaj en la Centra Asocio valoras 1.100.000.000 kĉ., (el tio propra havajo de la membroj preskaŭ 500.000.000 kĉ.) ni ekkonas kia signifoplena faktoro iĝis la koop. movado en relative mallonga tempo.
Krom la ĉeĥa Centra Asocio ekzistas ankaŭ germana Centra Asocio, Unio de ĉeĥosl. kooperativoj kaj tri pli malgrandaj Asocioj. Ĉi tiuj asocioj, plejparte konsumaj, nombras proksimume unu milionon da membroj kaj havas kiel enspezon preskaŭ 1 1/2 miliardojn da ĉk.
Tamen ankoraŭ miloj kaj centmiloj da laboristaj familioj staras ekster la koop. movado. Ni laboru, por ilin gajni por nia koop. movado, kiu ne estas celo, sed ilo por ŝanĝi la hodiaŭan sociordon en socialistan.
El « Duch Času » (Spirito de l’tempo) trad. J. SEDZIMIR.
« BARBARAĴOJ EN SOVETSIBERIO »
Ni, kursanoj de la Tvera Kavaleria lernejo, esprimas nian indignon, pri la lerta maniero de la aŭtoro de « Barbarajoj en Sovetsiberio », prijuĝi la sovetian vivon laŭ el-tranĉajoj el tribunalfako (Proceskroniko) de Sovetaj provincaj gazetoj. Memkomprenebla, ke la proceskroniko ne povas respeguli la tutan vivon de Sovetsiberio kaj tia prijuĝmaniero, espereble, ne ricevos la konfidon de la laboristoj.
Ni ne intencas rakonti en ĉi artikolo pri la diversaj sukcesoj de Sovetsiberio, ĉar pri tio oni povus skribi libregon. Ni ankaŭ ne intencas nei la priskribitajn aferojn, kiujn kontrolos la siberiaj K-doj. Ni nur volas klarigi la ĝeneralan situacion de Sovetio kaj montri sur kia bazo povas okazi tiaj aferoj.
Malkulturo. — Oni povas eĉ ne kompari Sovetion tiurilate kun la okcidentaj landoj. La cara registaro dum kelkaj jarcentoj malkulturigis intence 140 milionojn de la rusa popolo. Ne estas eble dum kelkaj jaroj forigi la sovaĝecon, malkulturon kaj analfabetecon. Sed la Soveta Registaro tutforte penas tion ĉi fari kaj laŭ klerigplano la analfabeteco estos preskaŭ likvidata en la jaro 1927, malgraŭ eksterordinaraj malfacilajoj.
Drinkemo. — Ĝi estas la rekta sekvo de malkulturo. La rusa laboristo kaj kamparano dum la cara tempo ne povis vivi sen brando. Rusa drinkemo estas fame konata en la tuta monda. Ĉu oni povas per dekretoj neniigi enradikiĝintan, tradicie kaj kutime iĝintan drinkemon? Sovetia Registaro batalas kontraŭ ĝin per lekcioj, raportoj, afiŝoj, per organizado de kultur-klerigaj oficejoj. Sed tamen tio estas jardekojn daŭranta laboro.
Severe punas la registaro sovetoficistojn kiuj partoprenas en drinkado, diboĉado kaj skandalarangoj.
Vagisteco. — Tio estas unu el la sekvoj de malkulturo kaj drinkemo. La ĉi montritaj ekzemploj estas prenitaj el proceskroniko. Laŭ du manieroj batalas Sov. registaro kontraŭ vagisteco: per la urĝa organizado de novaj kluboj, legejoj, bibliotekoj ktp. kaj per severa puno de socidanĝeraj vaguloj. Popola Komisario por Juro ordonis al ĉiuj tribunaloj juĝi severe fivagulojn, severege eĉ ĝis mortpuno.
Ankaŭ superstiĉo restis al ni kune kun la plej malkultura ortodoksa religio el la malnova socio. Sed tiurilate la afero plej bone statas. La laborista kaj kamparana junularo preskaŭ nenie en USSR estas superstiĉa aŭ religiema. Cetere, la Soveta registaro ne persekutas la religiojn, sed nur grandskale propagandas kontraŭ la religio.
Kaj ĝenerale dirite, neniam Soveta Registaro kaŝas la difektojn, kontraŭ kiuj ĝi batalas. Male al burĝaj registaroj.
Ni esperas, ke ankaŭ la Munĥena Gazeto represos nian leteron.
En la nomo de la esp. kursanoj de la Tvera Kavaleria lernejo. (Sekvas 20 subskriboj.)
[REKLAMO p.3] Nur tiu ne abonas al « SENNACIECA REVUO »
KIU NE ŜATAS belan literaturon kaj ne interesiĝas pri scienco, pri edukado, pri pedagogio.
KIU NE ŜATAS belan preson kaj belajn ilustrajojn.
KIU NE SCIAS, ke tiu bela kaj riĉenhava monata gazeto estas abonebla por SAT-membroj nur kontraŭ 2.50 g. m. por tuta jaro.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
Falsa demokratio
Litovio estis blanka lando. Sed nun post la lastaj parlamentbalotoj, la nigra klerikala reakcio ruiniĝis. Nova registaro, starigita de la liberaluloj kaj socialdemokratoj, entreprenis restarigon de « vera » demokratio. Ĉu ĝi sukcesis? Jes kaj ne. Forigo de la milita stato, nuligo de la mortpuno, amnestio de politikaj mallibergitoj (ne de ĉiuj), pliampleksigo de la kunven-kaj presrajtoj, ĉi tiuj komencaj paŝoj de la nova parlamento forigis pezan ŝtonon de sur la popola brusto. La nova ministraro eksoficigis multajn policestrojn, distriktestrojn kaj aliajn, kiuj teruris la popolon. Kelkaj el ili trafis en juĝejon.
Ĉi tiun ŝanĝon eksentis ankaŭ la laboristaro. Reaperis nuligitaj sindikatoj, organiziĝis multe da novaj. Strikondoj rulis tra la tuta lando. La strikantoj postulis: Efektivigon de la okhora labortago, akcepti sindikatojn kiel reprezentantojn de la laboristoj, ne persekuti laboristojn pro aneco al profunuiĝo aŭ fabrikkomitato, pli homecan traktadon de laboristoj flanke de la mastroj, altigon de la salajro, kelkloke, dungi kaj maldungi laboristojn nur interkonsente kun sindikatoj, kelkloke, kolektivan laboristan dungadon, kaj fine laŭleĝan gvidadon de laborlibretoj. (??-Red.) Malgraŭ tiuj elementaj postuloj, kelkaj strikoj estis malgajnitaj. Eĉ la polico en kelkaj lokoj malhelpis la strikojn. Dum striko en la linfabriko « Kabla », en alumetfabriko, dum striko de ŝipanoj sur rivero « Nemunas » kaj alilokę, la strikantoj estis batitaj de la polico, arestitaj kaj eĉ enĉenigitaj. Precipe, ĉar la laboristoj ne permesis la fortransportadon de la fabrikproduktoj. Krom tio dum la striko de la ŝipanoj, la ŝtata ŝipo « Vilnius » funkciis kiel strikrompantŝipo. Post protestoj de la laboristoj, la kulpaj policanoj estis eksoficigitaj, sed la laboristaro forte opinias, ke la kulpuloj lokiĝas en pli altaj instancoj. Kaj (preskaŭ nekredeble!) en oktobro estis fermitaj 6 sindikatoj en la urbo Panevezys laŭ ordono de distriktestro. Se ni ankoraŭ mencias, ke oni rifuzis registri kelkloke sindikatojn, kies gvidantoj estas elektitaj maldekstruloj, ke oni arestis jam kelkajn amnestie liberigitajn komunistojn, ke oni malpermesas organizi komunistan kaj similajn maldekstrajn partiojn, tiam vi certe kun ni konsentos, ke en Litovio regas falsa demokratio.
Kaj kion faras la reakcio. Ĝi ne dormas kaj havas sufiĉe liberajn manojn, kelkaj reakciuloj restis eĉ ĉe la regadaparato. La ĉefo de la politika polico Račys, forkuris eksterlanden. La ĉefaj kulpuloj de la antaŭa reakcio, la eksministroj, restis liberaj. En la lernejoj la religio restis deviga lernobjekto.
Aperas la faŝismo. Laŭ iniciato de faŝistoj organiziĝas memvoluloj de litova armeo, kies gvidantoj penas transpreni la faŝistoj kaj tiel organizi kontraŭdemokratian bandon. En la faŝistaj gazetoj oni krias pri bolŝevikiĝo de la lando, pri danĝero flanke de la sindikatoj, kontraŭ la subskribita packontrakto kun Sovetio kaj oni eĉ parolas pri la neceseco perforte renversi la demokratian registaron. La 21-an de novembro, la faŝista studentaro organizis kunvenegon kaj manifestadon, malgraŭ la malpermeso de la registaro. La manifestantoj eĉ atakis per bastonoj la policistojn.
Unu el Multaj.
La « Fundamento de Esperanto » (1) devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝo de la vojo de unueco.
L.-L. ZAMENHOF.
(1) Mendebla ĉe nia Administrejo.
☆ DISKUTEJO ☆
« Amerikigo » de Eŭropo? (1)
La sekvoj de la granda milito peze premas sur la eŭropajn landojn. Ankoraŭ la vundoj ne estas fermitaj post ok jaroj da « paco »; senmovaj estas multe da produktejoj, senlaboraj la proletoj; agonio ekonomia, ekskuoj politikaj sen fino. La krizo estas daŭra; se ĝi plimildiĝas en unu ŝtato, ĝi ekflamas en alia regiono: fakte ĝi senhalte migradas tra la eŭropaj landoj, ŝanĝante sian furiozejon laŭ valutaj kaj aliaj cirkonstancoj, sed ne forlasante la vastan teritorion, kiu estis iam la naskiĝejo de la kapitalista civilizacio: okcidentan kaj centran Eŭropon. La produktilaro kreskis tro alten por la malgrandigita vendebleco. Merkato mankas: jen pro kio la krizado sin fiksis kiel eterna gasto.
La suferoj pli akriĝas. Necesas trovi eliron el la doloriga situacio, por forigi definitive kaj lastfine la postlasajojn de la milito. Du vojoj prezentiĝas, du ekzemploj staras antaŭ niaj okuloj, du landoj, kiuj sukcesis eliri el la milita ĥaoso: Sovetio kaj Usono.
En Rusio, la proletaro renversis la militnaskan kapitalismon, detruis la ŝtaton de la burĝaro kaj firme konstruis la proletan diktatorecon. Post jaroj de intercivitana kaj de kontraŭeksterlanda militoj, post malsato kaj teroro, post kompleta disfalo de la produktado, venis periodo de paca kaj sukcesplena rekonstruo. La proletaro el Sovetio faras la unuajn paŝojn al socialismo. Multego estas jam farita en ekonomia rekonstruo; senkompare ŝanĝiĝis la aspekto de la lando depost kiam mi venis la unuan fojon en Sovetion, antaŭ tri jaroj. Sed se multe estas jam farita, ankoraŭ senfine pli multe estas ankoraŭ farenda. Paŝo post paŝo, la laborularo laboras por realigo de l’socialismo, ofte haltigate, ofte renkontante malhelpajojn; sed la antaŭenmarŝado progresas, la antaŭmilita vivnivelo — sufiĉe malalta — de la laboruloj estas fakte atingita (2), dum en Eŭropo, la proletoj ne nur estas ankoraŭ tre malproksime de ĝi, sed tie, kie ili ĝin preskaŭ konservis, kiel en Anglio, eĉ devas sin defendi nun per ĉiuj fortoj kontraŭ malbonigo de siaj ekzistokondiĉoj.
Ĉe la alia flanko de la suferanta Eŭropo staras Usono, la lando de ekonomia florado, de arda aktiveco, de altaj salajroj kaj de socia paco, sub malkaŝa regado de la granda kapitalo.
Al ambaŭ landoj, Sovetio kaj Usono, direktiĝas la serĉantaj rigardoj de la eŭropanoj. Por eliri el la eŭropa ĥaoso, oni devas sekvi unu el la du ekzemploj, elekti ĉu la burĝan solvon, Usono, ĉu la proletan eliron, Sovetio.
Sed la vojo de la proleta revolucio estas penega. Ĝi kondukas tra sango, morto, malsato, doloroj. Por veni al socialismo, oni devas pasi tra enkonduka infero. Tion ŝajnas eviti la usona vojo. En Usono regas — kompare al Eŭropo kaj se ni fermas por momenteto la okulojn antaŭ la bestaj kruelajoj kontraŭ negroj kaj antaŭ la mizerega situacio de grandaj amasoj da ne kvalifikitaj laboristoj — kontento kaj feliĉo, la « socia demando » ŝajnas esti solvita sen socialismo, sed ankaŭ sen intercivitana milito, sen klasbatalo. Parto de la eŭropaj laboristoj volas sekvi la sovetian ekzemplon; sed la burĝaro kaj alia parto de la laboristaro en Eŭropo deziras imiti la usonan metodon.
En niaj antaŭaj artikoloj ni jam montris, ke la senkompara prosperado de Usono estas sekvo de senkompare esceptaj cirkonstancoj, ke necesas atendi krizon kaj la pluan evoluon, antaŭ ol juĝi definitive; ni montris, ke fakte la « socia demando » tie tute ne estas solvita, ĉar la klasa kontraŭeco inter kapitalistaro kaj proletaro ne malaperis, sed nur kelktempe malakriĝis. Nun ni devas ekzameni ĉu la metodoj, kiuj ebligis al Usono tiel brilan, kvankam nedaŭran, prosperadon, estas aplikeblaj en Eŭropo kaj kiaj estus iliaj sekvoj por la proletaro.
En kio konsistas la usona supereco kompare al Eŭropo? La sinjoroj, kiuj propagandas en Eŭropo la « amerikigon », la novan evangelion de interklasa harmonio, mencias tri ĉefajn punktojn:
1e Teknika perfekteco;
2e Supera ŝtatorganizo (unu grandega ekonomiteritorio sen limdepagoj inter diversaj ŝtatoj de la Unio);
3e Komerca supereco (la fama devizo: « altaj salajroj, malaltaj prezoj! »).
S-ro Ford skribas dikajn librojn por konvinki la malfeliĉajn eŭropanojn; alia usona entreprenisto, S-ro E. Filene, ne nur skribis libron, sed eĉ venis persone al Eŭropo kaj kun dankinda fervoro faris en multaj urboj paroladojn plenegajn je bonaj, sed ne malmultekostaj konsiloj. Apostoloj de la nova kredo troviĝis en Eŭropo mem: S-roj Austin kaj Lloyd en Anglio, S-ro Francis Delaisi en Francio. S-ro Coudenhove Kalerghi donas politikan esprimon al tiu tendenco, batalante por « Tuteŭropo », por la forigo de la limdepagaj baroj, por la kreo de tuteŭropa ŝtatunio.
Sekve, por saniĝi, Eŭropo devas pliperfektigi sian produktan aparaton, plibonigi la organizon de la laboro, anstataŭi manlaboron per maŝinoj, enkonduki la faman « glitĉenon » (3), ŝpari forton, monon kaj tempon, per racia konstruo de la produktejo, sur loko, kiu permesu eviti kiel eble plej troan transporton de krudajoj aŭ de finitaj produktajoj. Tiel oni sukcesas malaltigi la produktadelspezojn kaj trovi novajn, pli grandajn rondojn da aĉetantoj, dank’ al malaltigitaj prezoj.
Jen bona recepto. Sub la premo de la krizo, oni en Germanio jam ĝin aplikis, sub la fama titolo de raciigo. Oni organizis la ekonomiadon laŭ pli « raciaj » principoj. Oni fermis fabrikejojn malgrandajn, malnovajn,
(1) Vidu la artikolserion « Ĉu Marks eraris? », n-roj 99, 102, 103, 104, 105, 106, 107, 109, 110.
(2) Oni ne forgesu, ke por havi ĝustan bildon de la vivnivelo de sovetia laboristo, necesas konsideri krom la salajro la aliajn servojn, kiujn la salajrulo rajtas postuli de la socio kaj kiujn antaŭ la proleta revolucio ne ekzistis, ekzemple senpaga kuracado, ĉiu jara pagata libertempo, favoraj prezoj por teatro ktp.
(3) Fr. « chaîne mouvante »; germ. « laufendes Band »; angl.: « conveyer ».
— página 5 —
SENNACIULO
nesufiĉe potencajn je teknika vidpunkto, por koncentri la produktadon en la plej grandaj, kiuj ebligas produkti la saman kvanton da produktaĵoj per malpli da laboro, dum malpli longa daŭro, per malpliigita energikvanto (elektro, vaporo k. c.) kaj per malgrandigita perdo senutila de krudaĵoj kaj de akcesoraj materialoj. Oni fermis la fabrikejojn malplej bone lokitajn je vidpunkto de altransporto de krudaĵoj aŭ de detransporto de produktaĵoj, koncentrante la produktadon proksime al fontoj de krudaĵo aŭ al minejoj de karbo ktp. por malpliigi la transportelspezojn.
Sed tiu raciigo en unu lando, Germanio, ne sufiĉas; ĉiuj eŭropaj ŝtatoj ĝin bezonas, eĉ pli ol Germanio ĝin bezonis. Sed ankaŭ tia, ĝenerala raciigo en ĉiu eŭropa ŝtato ne estus sufiĉa. La eŭropa ekonomio estas ege komplikita radaro, kun milope interplektitaj rilatoj. La ĉefa, plej efika raciigo estas farenda ne aparte en ĉiu lando, sed en Eŭropo kiel tuto. Fabrikejoj ricevas krudmaterialon tra longega distanco, el malproksimaj fontoj; tre proksime al ili estas minejoj, el kiuj oni povus pli facile ricevi la bezonatan krudaĵon; sed ili ne povas profiti el tiu situacio, ĉar landlimoj kun altaj doganbaroj estas inter ili kaj la proksimega fonto, dum la malproksima minejo troviĝas en ilia propra lando.
Tiel la demando de la teknika supereco de raciigo, nin jam kondukas al la dua punkto, al la ŝtata divido. La doganimpostoj malebligas ne nur efikan raciigon, ili ankaŭ terure pliatigas la prezon de la varoj, kaj tiel limigas la nombron de la aĉetantoj. Limigante la nombron de la aĉetantoj, ili ne permesas plenan utiligon de la ekzistanta produktilaro kaj tiamaniere ree pliatigas produktadkoston kaj prezon. En Usono, tiaj malhelpaĵoj ne ekzistas. Fabrikejoj povas esti konstruataj laŭbezone apud minveinoj aŭ nafto-fontoj, kaj neniuj doganlimoj enŝoviĝas inter la erojn de unu produktanta tuto.
LUCIEN REVO.
(Daŭrigota.)
Ĉu vere oni ne havas monon ?
Certe la ekonomia mizero estas terura. Senlaboreco sufokas la forton de la laboristaro. Mankas la ilo por kulturlaboro, oni ne havas monon, por migri en la naturo kaj pasigi la liberajn horojn inter la grandiozeco de la naturo, mankas la mono por estiĝi membro de la naturamikoj kaj tiel kunhelpi al la proleta migradmovado kaj ĝiaj kabanokonstruoj. Tiel estas, ĉu vere estas tiel ? Ĉu vere oni ne havas monon por tio ?
Sed oni havas monon por diversaj glasetoj da vino aŭ biero, oni havas ĝin por senvaloraj kinoprezentaĵoj, kies esenco celas efiki sur la proletaron en la senco de la burĝaj moralpredikoj. Kaj ankaŭ estas mono por senvaloraj libretoj kaj por supraĵaj, bestigaj « amuzoj ». « Manko de mono » estas ofte nur pretekston de tiuj, kiuj volonte uzas ĉiun elturniĝon, por kovri sian sendisciplinecon, senvolecon.
Laŭ informoj de la T.A. « La Naturamikoj » Gazetarservo (Centro Wien).
Tradukis : ALFRED KLEIN.
La mekanikigo de la laboro
« Karakteriza vidaĵo », skribas en « Niewe Rott. Courant » d-ro Blankenstein, « estas ĉinaj kulioj plenumantaj penan laboron kiel ekz. elfosi kaj transporti teron aŭ sablon.
Tio okazas laŭ jena maniero : Du viroj portas bastonon sur kiu pendas korbeto, uzata por transporti teron. Du aliaj plenigas la korbeton kiam ĝi revenas malplena. La duono el la kvaro laŭvice atendas, ĉu la portistoj aŭ la plenigistoj.
Neniu ankoraŭ pripensis, ke tiu laboro per du korbetoj povus esti farata duoble pli rapide, sen ke tio signifus troan lacigon de la laboristoj. La laboro tiele farata estas nur parodio de laboro.
La kaŭzo de tiu malvigla, senpripensa labormaniero estas, kiel rimarkas d-ro Bl. poste, en la malbona nutrado de la ĉinoj, sekve de ilia malriĉeco.
Kaj nun la alia ekstremo :
« Iumatene mi serĉis laboron. Sur benkoj sidis homoj atendantaj. Kuracisto palpis miajn muskolojn. Kvazaŭ bestkuracisto, kiu ekzamenas la komercvaloron de bestoj apud la enirejo de buĉejo. Mi estis akceptata. Mi nun laboras; oni donis al mi matrikulon, mi estas grupigita en ĉi modernan, Tajlor-sisteman fabrikon. Ĝi similas kazernon, malliberejon, kie la personeco estas forigata. Ĉio estas subdividata en laborservoj, grupoj, laborejoj ktp. Nenio restas krom la uniformo, griza ombro de laborist-maŝinoj, la laboro de la subprematigo estas perfekta. »
Tio ĉi estas komenco de raporto : « Fordismo » verkita de franca laboristo, kiu rakontas per sobraj vortoj pri siaj spertoj en la fabriko de Ford, en Asnières apud Paris, aperinta en « Clarté » (Klareco).
Maljuna laboristo avertas lin pri perfiduloj, ĉiam pretaj aŭskulti kaj denunci lin. En la oficejo ĉio estas enskribita. Denuncado kaj semado de malharmonio inter laboristoj regas.
Kiuj ne estas sufiĉe fortaj por konkuri en la laboro kun la aliaj, tiuj jaluzas. Kiuj liveras pli da laboro, tiuj malestimas la malrapidulojn. Ili laboras kiel bestoj. Ili scias ne plu ion alian, krom gajni kelkajn monerojn pli ol najbaro.
Kiu pripensis la efikon de la ĝis fina specialigo kaj mekanikigo de la laboro (la Tajlorismo nur estas provizora fino), tiu ne povas nei, ke terura danĝero, ne antaŭvidata de la Marksismo, minacas la realigon de la socialismo. Ĉu la mekanikigitaj laboristoj de la Tajlor-sistemo ankoraŭ kapablos deziri la novan socion kaj per ĉiuj fortoj batali por ties realigo ? Neniu kun certeco povas respondi al tio. Sed la unua, necesa kondiĉo por batali kontraŭ la danĝero estas anonci kaj esplori ĝin, ekkoni ĝian amplekson, ekzameni la ruinojn, kiujn ĝi kaŭzas, en la spiritostato de la laborista klaso. Ŝajnas kelkfoje, ke ĉiuj tendencoj en la socialismo timas esplori ĉi regionon : la regionon de la psikologia stato de la proleta klaso. Tio ĉi estas la fundamenta regiono, kiun ni devas koni treege, por rajti paroli pri « scienca taktiko ».
Kaj oni pripensu, ke tio, kion ni nomas ĉi tie koncize « regionon », ne estas iu konkretaĵo, sed ĉiam ŝanĝiĝanta, ĉiam moviĝanta fluo. Kelkfoje ŝajnas, ke ni serĉas supraje la kaŭzojn por klarigi la atendemon, la senenergiecon, la senfortecon de la amasoj, por ke ni ne bezonu esplori la ŝanĝiĝon en la spiritostato de la laboristoj. Ŝanĝiĝojn kaŭzatajn unue per la influo de la laboro, de la produktsistemo kaj, plue, de la ĝenerala mekanikigo de la vivo.
La toleremo kaj la stulteco de la amasoj estas la plej gravaj, ĉefaj kaj danĝeraj malhelpaĵoj en la batalo por la socialismo. Kaj, ĉar tiu stulteco kaj senenergieco daŭradis dum la lastaj dek jaroj, malgraŭ tiom da teruraj okazintaĵoj, oni ne povas nei la rilaton inter la spirita stato de la laboristoj kaj la kreskanta mekanikigo kaj specialigo de la laboro.
Esploro pri la spiritostato de la laboristo kiel homo kaj klasbatalanto, laŭ lia laboro, profesio, laŭ la maniero de la plenumado de ĝi, tia esploro nature estas tre malfacilege efektivigebla. Tamen tiaj esploroj estas necesaj por kolekti la materialon, kiu ebligas al ni respondi la demandon pri la rilato inter Tajlorismo kaj klasbatalo.
(Daŭrigota)
Laŭ artikolo de HENRIETTE ROLAND HOLST, en « Klassenstryd » ( Holanda komunista revuo).
PRI ŜANĜO DE KLIMATO EN EŬROPO KAJ AZIO
Pasinta vintro estis tre malvarma en Francio, Krimeo kaj Sudkaŭkazo dum en Sibirio ĝi estis dufoje pli varma ol ordinare. La varmiĝo en Sibirio okazas sisteme dum la lastaj 5 jaroj kiel mi sciigis jam en « S-ulo ». Vintra temperaturo de Jakutsk altiĝis je 10º.
Meza temperaturo de unuaj 14 tagoj de marto en Irkutsk nunjare egalis — 7,9º dum ordinara temperaturo de l’ sama periodo estis — 14,9º. Pro tio ĉiuj riveroj senglaciiĝis unu monaton pli frue ol ordinare, Bajkal glaciiĝis nur la unuan de februaro kaj senglaciiĝis la 26-an de marto, glacio de Bajkal dikis nur ĉirkaŭ du dekonmetrojn. Samaj ŝanĝoj okazas rilate al temperaturo de somero. En Sibirio ĝi malaltiĝas kaj moderiĝas, en Eŭropo ĝi altiĝas. Laŭ lastaj sciigoj en urbo Ĉito (en orienta Sibirio) kaj en irkutska gubernio dum ĉi somero ekfloris duan fojon frangolo (*), kiu floras nur en printempo. Ĝin kaŭzas plilongiĝo de somerperiodo je unu monato. La sekvoj de l’ klimatŝanĝo devas esti tre grandaj por tuta homaro ĉar la ŝanĝoj plibonigas vivkondiĉojn en tuta norda duono de Azio, kiu de nun fariĝas facile koloniigebla. Alia ne malpli granda sekvo de l’ ŝanĝo estos, ke Norda oceano ĉe bordo de Eŭrazio fariĝas pli kaj pli ŝipirebla kaj riverŝipoj el tie per grandegaj sibiriaj riveroj povas penetri eĉ en Mongolion (Enisej-Angaro-Bajkal-Selengo). Same devas plifaciligi plej oportuna aervojo inter Eŭropo kaj Norda Ameriko tra Norda Oceano.
La kaŭzo de l’ klimatŝanĝo estas la pliatiĝo de temperaturo kaj de forto en varmaj eltropikaj oceanfluoj, kiuj portas varman akvon (20º—25º C.) el Florida golfo al Nordpolusa oceano preter Eŭrazio. La fluego portas milfoje pli multe da akvo ol la plej granda rivero de l’ mondo Amazono.
M. KRJUKOV.
(*) Sibiria arbeto kun blankaj bonodoraj floroj kaj nigraj adstringaj fruktetoj kernohavaj.
— página 6 —
SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
Ĉe la laboruloj.
EL LA REDAKTEJO
Kuŝas sur nia skribomeblo 42 vortigitaj opinioj pri « S-ulo ». El tiuj malmultnombraj respondoj al nia enketo sole 5 venis el grupoj. Ĉiuj ceteraj diras nur personan opinion.
Kion konkludi el tio ? Ĉu la granda plimulto da legantoj indiferentas pri sia gazeto ? Aŭ ĉu ilia silento signifas aprobon pri la nuna arango ? Se jesa estas la respondo al ĉi lasta demando, tiaokaze ni demandu : kial do tiom malrapide progresas la varbado de novaj abonoj ? Kial ekzistas tiom granda diferenco inter la nombro de abonantoj kaj tiu de laboristaj esperantistoj ?
Sed se la malemo konigi sian opinion pri « S-ulo » signifas indiferentecon, inertecon flanke de la Legantaro, ĉe tia konstato oni emas sin demandi : ĉu valoras ? Ĉu ne estus pli bone forlasi la sendankan, penegan redaktan laboron ? Ĉu ne estus pli saĝe elspezi sian liberan tempon, energion kaj eĉ sanon por alia entrepreno ?
Tiaj pensoj kelkfoje sin trudis al ni. Necesas, ke ŝanĝiĝu la nuna stato de nia gazeta afero. Aliel ni ja alvenos al firma konvinko, ke… ne valoras…
Estas tamen vero, ke el la ĝis nun alvenintaj respondoj, la granda plimulto da ili estas aprobaj kaj eĉ kelkaj tre laŭdaj : Nia dekstra orelo ja aŭdis multe pli da sonoj ol nia maldekstra. Ni parolus malsincere se ni dirus, ke tio lasas nin indiferenta. Sed same sincere ni povas diri, ke ĉiuj malaprobajn kritikojn ni bonakceptis kaj prikonsideris. El tiuj malaproboj estas kelkaj, kiujn ni konsideras ĝustaj. Bedaŭrinde ne estas ĉiam eble kontentigi pravajn postulojn. Ne dependas de ni, se el multaj landoj oni ne sendas materialon. Antaŭ du monatoj, ni eĉ dediĉis tutan tagon por skribi instigajn leterojn aŭ kartojn (almenaŭ 20) al diversaj K-doj el multaj landoj, ke ili bonvolu kunlabori. Ni skizis eĉ planon de raportoj. Al niaj instigoj respondis nur du K-doj. Ni diras du ! Kion fari ? — Nur pacienciĝi dum kelka tempo antaŭ ol finfine konvinkiĝi, ke… ne valoras.
Dume ni ankoraŭ konigu pri la sonoj kiujn aŭdis nia maldekstra orelo :
« Antaŭ ĉio ni devas esprimi nian riproĉon pri la foresto aŭ forestigo de la rubrikoj « Inter ni » kaj « Ekster ni ». La Radio-paĝo estas forigenda aŭ almenaŭ malampleksigenda… »
Tion skribis hungaria K-do. La batinda Iuelie kaj malserioza Eŭtrapel bonvolu do havigi al ni materialon por ke ni ne plu ricevu tiajn riproĉojn. Sed, sed ?
« Ĉiama plendado pri faŝistaj kruelaĵoj kaj krimoj ne devas plenigi la paĝojn de nia gazeto. Tio malbonhumorigas kaj oni perdas la intereson por tia legaĵo. Necesas kontraste publikigi novajojn, kiuj montras prosperan disvolviĝon sur alia terangulo… (Aŭstria K-do).
« Koncerne la rubrikon « Tra Esperantio »… oni renkontas kronikaĵojn, kiuj « parolas nek al la saĝo, nek al la koro »… sed senforman amason da nenion parolantaj proklamoj. Pli da faktoj, ciferoj !… » (Sovetia K-do).
El Britio oni riproĉas, ke ne estas sufiĉe da bildoj. Londonano postulas, ke oni forigu la Radio-paĝon, kiu « estas granda malŝparo de valora spaco… »
« Ne plaĉas al mi la artikoloj, kiuj venas el Sovetio, diras Frankfurta K-do, ili estas tro oficialaj kaj ŝajnas esti verkataj laŭ mendo de la registaro. Nia gazeto devas respeguli la klasbatalon. Nu, en Sovetio estas 17 diversaj kategorioj de salajroj, do ekzistas tie klasoj kaj sekve klasbatalo. Sed pri ĝi oni silentas sur la paĝoj de « S-ulo ». La Radio-paĝo estas por mi senvalora… »
« La gazeto devas esti firme bazata sur fundamento de l’ scienca socialismo de Marx-Engels, dialektika materialismo. — La « Letero al S-ro Coolidge » (Nº 102) entenas pasivecon kaj fatalismon. — « Nia Moralo » (sama nº) ne havas ion komunan kun Marksismo, ĝi estas filistraĵo. Mi malaprobas jenajn artikolojn : (Nº 102) « Sekreto de Siberia Tajga » (Strange, nia dekstra orelo multe aŭdis pri tiu artikolo). « Restaĵo de l’ arktika ekspedicio de 1845 ». — (Nº 104) « Sekvoj de varmiĝo en Siberio ». « Ĉu virinoj estros la mondon ? », bagatelaĵo filistre argumentita. « Prilingvaj tezoj » estas superfluaĵo. — (Nº 98-99) « Scienco-Tekniko », la tuta fako de l’ nº ne estas atentinda. — (Nº 103) « Praktika kultura tasko de SAT », superfluaĵo. — La « Sprita Angulo » tute ne estas sprita kaj la anekdotoj odoras tre filistre. — Same iome rilatas al la « Lernanto »…
Tiel skribis K-do el Sormovo, N. Novgorod, Sovetio.
★
NI PRIZORGU EDUKLABORON INTER SAT-ANOJ
Jam en kelkaj n-roj de « S-ulo » ni trovas la fakon « Oni mallaŭdas ». Sendube, tio estas rimedo por influi kulpulon, sed la apero de tia fako, ankaŭ atentigas nin pri nia interna laboro.
Ĉu niaj K-doj, en lokoj kie ekz. loĝas pli ol dek SAT-anoj, penis organizi eduklaboron inter si ? Ĉu ni povas certe diri, ke ĉiu membro de SAT konas kaj komprenas nian Statuton ? Sed kiu klopodas klarigi ĝin ? Kiu organizas internan laboron. Kiu, kaj kiarimede, prizorgas instrui niajn novulojn pri niaj taskoj, celoj, ideraro kaj priparoli aktualajn demandojn de SAT-laboro ?
Tre maloftaj estas laŭregulaj kunvenoj de lokaj SAT-rondoj kaj oni kontentas viziti kunvenojn de naciaj esp. organizoj, kiuj evitas entagordigi SAT-demandojn. Se kunvenas SAT-rondo estas mafacile trovi en la tagordo demandojn de momente necesa, konkreta SAT-laboro. Oni ŝatas priparoli ĝeneralajn demandojn, kiuj ne ĉiam taŭgas por eduklaboro. Kaj ĝis nun tiun laboron plenumas « S-ulo » nur en tre malgranda grado.
Nia laŭstatuta peranto, plejofte trookupata, ne povas sole gvidi tiun eduklaboron. Ni devas pliviglgi nian « internan laboron », tiel ni ankaŭ influos nian « eksteran » peresperantan laboron.
Plejparte ĝis nun la propaganda laboro por SAT okazas dise, per soluloj, neorganizite kaj la sukcesoj de tia propagando estas malmultvaloraj. Ni devas por pliviglgi la SAT-laboron : 1) Formi SAT-rondojn laŭurbajn; 2) Firmigi la kunligon de apartaj kaj izolaj SAT-anoj kun la perantoj; 3) Periode okazigi kunvenojn de la SAT-rondo por priparoli organizajn demandojn de SAT-laboro (ĝis nun tio nur okazis antaŭ la kongresoj, kio sendube ne estas normala); 4) Tagordo de tiuj kunvenoj enhavu, krom ĝeneralaj demandoj de nia movado, interesajn temojn por la novuloj ekz. : teknikaj demandoj de internacia korespondado, faka laboro en SAT ktp.; krome temojn pri aktuala laboro de SAT aŭ de SAT-rondo ekz. : organizo de SAT-propagando en la urbo (1), raporto de la rajtigito por varbado de abonantoj, raportoj de diversaj komisioj rajtigitaj plenumi ian konkretan SAT-laboron ktp. Sendube per tio ni povas firmigi la kunagecon inter niaj anoj kaj klarigi multajn demandojn de nia praktiko, kio rezultigus sukcesan laboron de SAT.
259.
★
DUA INTERNACIA OLIMPIADO en Ĉekoslovakio
Ĉeĥoslovakia gimnastika laborista Ligo (D.T.J.), kiu nun prezentas grandan movadon (entenas 100.000 anojn), preparas sin por grandiozaj gimnastikaj festoj : Olimpiado, en julio 1927. La ĉefurbo Praha estas elektita. Ĉe tiu okazo estas videblaj, entuziasmo kaj idealismo ĉe malriĉaj laboristoj pri kiuj ĉeĥaj etburĝoj parolaĉas, ke ili ne estas oferemaj. La tuta entrepreno estas malfacila, kaj postulas sufiĉe grandan elspezon, kiu estos pagata plejparte de anoj mem kaj parte de l’ Ŝtato. La Ligo eldonis dekkronajn
(1) Ni supozas, ke K-do 259 aludas propagandon en la urbaj esp. grupoj por tie varbi al SAT. Almenaŭ ne povas esti dubo, ke domaĝus, se la SAT-anoj tute sin apartigus de la lokaj esperantaj organizoj. — Red.
— página 7 —
SENNACIULO
asignojn, propagandajn glumarkojn kaj vidajkartojn por kolekti la bezonatan monon.
Sur la placo, kiu mezuras 160×200 metrojn gimnastikos 25.000 anoj (viroj, virinoj, junuloj kaj gelernantoj). Komence de ĉi tiu vintro jam festoj komencas per konkursoj de vintraj sportoj. Ankaŭ ekster Ĉeĥoslovakio oni multe interesiĝas pri tiu Olimpiado, kaj pro tio laboristaj esperantistoj proponis siajn servojn al prepara komitato, kiu favore ilin akceptis. Ĉi tie estas okazo bonega, por propagandi esperanton kaj la SAT-ideon. Esperanto estas akceptita de la Komitato en fakon por fremduloj kun sama ŝatateco kiel la naciaj lingvoj.
Por esperantistoj kiuj partoprenos la Olimpiadon, estos ĉio bone preparita, se venos sufiĉe da aliĝoj. Tial estas bezone, ke ĉiu K-do vizitonta la Olimpiadon anoncu sin al nia esperanta fako. Estos aranĝitaj renkontejoj kaj apartaj noktejoj.
En manifestacia konduko de gastoj, kiu marŝos tra la urbo, ni volas organizi en ĝi grupon el sennaciuloj kun standardoj.
K-doj ! Sukceso kuŝas en viaj manoj, montru al ĉeĥoslovakaj laboristoj, kiel funkcias la SAT aparato. Kiu deziras ricevi detalajn sciigojn, aŭ artikolojn pri la Olimpiado por naciaj gazetoj, tiu skribu laŭ jena adreso :
« Svaz dělnickych tělocvičnych jednot esperanta fako, Popola domo, Hybernska strato N-o 7, Praha II, Ĉekoslovakio. »
EMAN HLOUPY (4370).
★
LABORISTARO KAJ MUZIKO
Volonte ni aŭskultas muzikantan K-don, kiu forpelas per sia instrumento la zorgon kaj ĉagrenon de si mem kaj de ni. La muziko estas internacia. La lingvo de la muzikisto estas la sama en ĉiuj landoj. Ĉie oni komprenas la lingvon de la muziko kaj volonte oni lasas sin forporti, entuziasmiĝi de ĝiaj sonoj.
Malfacilega estas niaj luktado, laboro por nova socio. Ofte multaj K-doj ekmalesperas el la vicoj de la batalanta proletaro. Sed, same ofte ili trovas novan forton, novan esperon per la muziko. Ĉiu de ni ja scias, kia forto ekzistas en kantado kaj muziko uzataj en niaj rondoj. Oni ĉerpas novan penson kaj pli grandan kuraĝon por la batalo. Ĉu vi mem ankaŭ ne travivis tiajn momentojn, kiam ĉe manifestado, ĉe laborista kunveno, la kantado de niaj belaj revoluciaj batalkantoj plirapidigis la batadon de la koroj, rektigis la de la laboro klinigitajn korpojn, igis pli firme la amasojn ekpaŝi kaj spiteme rigardi la rigardaĉantajn burĝojn. Tremigas ilin la sonoj de niaj minacantaj kantoj venkemaj, kantataj de multaj proletbatalantoj. Nia subtenilo en malfacilaj momentoj de la klasa batalo estas la kanto.
Ni esp. laboristoj, estante parto de tutmonda proleta batalantaro, same ŝatas la kantojn kaj muzikon. Kaj multe pli ol la aliaj ni havas la eblecon esprimi niajn laboristajn sentojn per la kantoj. Ne fremdaj estas por ni la bataloj kantoj de alilingvaj batalantoj kaj subprematoj. Nia lingvo disvastigis ilin sur tuta mondo. Unuece ni kantas dum niaj kongresoj la belajn kantojn de la plej diversaj lingvoregionoj. Sed pli ofte eksonu la majestaj tonoj de niaj laboristaj kantoj en niaj vicoj. Ni ne forgesu ĉi instigilon, kuraĝigilon en la batalo por nia movado.
[REKLAMO p.7] Proletaria Kantaro. 180-paĝa kun 74 kantoj nuntempaj kaj historiaj, esperantigitaj el 22 lingvoj. Kun muziknotoj, zorge presita kaj aranĝita. Formato : 12 × 17,5 cm. Prezo : 2,50 g. mk. Ĉe Adm. de SAT.
KRONIKO
Aŭstrio.
Salzburg. — Okazas kurso kun ok gelernantoj. La Labor. Esp. Grupo kiu havas 27 membrojn (kiom da SAT-anoj ?) post longjara penado atingis la malfermon de ĉiusemajna esp. rubriko en la socialdemokrata tagjurnalo « Salzburger Wacht ». Aperas artikoloj pri esp-o, k. SAT, informoj kaj kelkfoje ankaŭ tradukajoj el « S-ulo ». La grupo kunlaboras kun la loka liberpensula movado, kies organo « Freie Weltanschaŭung » propagandas per esp-o kaj represas el la « S-ulo » kaj « Liberpensulo ».
Belgio.
Bruxelles. — Ĉi tie funkcias 5 kursoj kun sume 45 lernantoj. La perleteran kurson partoprenas 16 franclingvanoj k. 3 flandrlingvanoj.
Fleron. — Ĉe socialista sportasocio estas starigita kurso kun 25 gepartoprenantoj.
Verviers. — Okazas 2 kursoj kun 40 lernantoj.
Estonio.
Tallin. — En du malliberejoj okazas lecionoj pri diversaj lernobjektoj al la malliberuloj. Interalie estas ankaŭ instruata esp-o al tri grupoj, kiujn partoprenas 25 pers., instruas H. Dresen.
4227.
Francio.
Orléans. — Parolis K-do 518 en Laborborso ĉe la grupo de Kom. Junularo pri « esp-o je servo de mondproletaro », la 19. okt. Ĉeestis kelkaj lab. gvidantoj. Komenciĝis kurso kun 20 gelernantoj. La grupo dez. korespondi kun similaj kom. grupoj alilandaj.
Germanio.
Breslaŭ. — Ekfunkciis 4 kursoj en okt. kun 130 Gek-doj. En dec. estos malfermataj novaj kursoj. La sindikataj k. partiaj gvidantoj subtenas nin. La du ĉi tie aperantaj lab. gazetoj (socialdemokrata k. komunista) publikigas niajn alvokojn senpage. La laborista domo ĉiusemajne disponigas por senlaborula kurso ĉambron. Bonvole sendu p.k. il. por stimuli la gekursanojn al K-do Edwin Haschke. Kronprinzenstrasse 11. Breslaŭ XIII (Germ.). La ricevo estos al ĉiuj sendintoj danke atestataj per il. p. k.
Hispanio.
Palafrugell. — La 31. okt. dum ĉeesto de Barcelonaj K-doj estis fondita SAT-rondeto kun ok K-doj kaj inaŭgurata SAT-flago belega, la unua en Hispanio. Ni esperas, ke en venonta Jarlibro jam estos trovebla pli granda nombro de SAT-anoj.
7389.
Litovio.
Darbenai. — Serĉante laboron mi trovis en ĉi urbeto tute neatendite SAT-anojn. Dank’ al la klopodoj de K-do Vitoldo (7047) ĉi tie funkcias esp. kursoj, kiujn partoprenas litovoj, poloj, hebreoj, rusoj kaj du latvoj. La lecionoj okazas nur dimanĉe, ĉar K-do Vitoldo devas piedmarŝi 12 kilom. por atingi la kursejon… Krom nur prilingvaj lecionoj K-do 7074 ĉiufoje paroladas aŭ gvidas diskuton pri diversaj temoj.
F. H.
Kaŭnas. — Estas organizita ĉi tie granda ĥoro esp.-ista. La lokaj ĵurnaloj enpresis artikolojn pri esp-o k. SAT.
Šiauliai. — Estas gvidata ĝenerala esp-o kurso kun 40 partoprenantoj de K-do Sakaschansky. Kurso por gimnazianoj kun 50 partoprenantoj estas gvidata de K-doj Médiŝauskas k. Jocas.
Veliuona. — Ĉe la ĉi tiea ĵurnalaro estas organizata esp. kurso.
Sovetio.
Dolinskaja. — SEU-filio kune kun SAT-ĉelo partoprenis je la tago de la 9-a datreveno de Oktobra revolucio la manifestadon kun iliaj propraj standardoj. Dum la mitingo sur la placo okazis publika parolado esperanta.
5875.
Ivanovo-Voznesensk. — Laboras esp-rondoj ĉe lokaj fabrikoj, lernejoj kaj oficejoj. En nov. organiziĝis k. komencis funkcii esp-rondeto ĉe Red. de loka lab. jurnalo « Raboĉij Kraj ». Esp-on lernas 12 personoj, gvidas K-do A. Kiselev.
3409.
Tver. — « Tverskaja Pravda », loka ĉiutaga ĵurnalo, ricevis okaze de la 9-a datreveno de la Oktobra Revolucio esperantajn salutojn el la plej diversaj landoj. La presigo de ĉi salutoj ege impresis la laboristkamparanan amason en Tver. Du leteroj eĉ estis fotografitaj k. fotoj kun la tradukoj de la teksto publikigitaj. En « T. P. » regule aperas anguleto de « Int. lab. kor. » En la antaŭoktobra numero enpresiĝis salutletero de japana SAT-ano, alveturinta Tveron. La Oktobran feston la Tvera organizo de SEU solenis per kunveno k. prezentado de « Du esperantismoj », agitopereto de K-do Varankin. La japana SAT-ano, K-do Tava, kiu salutis la solenan kunvenon estis brue aplaŭdita.
La 5. nov. la Agitkolegio de Gubernia Kompartia Komitato aŭskultis raporton de Gub. komitato de SEU k. decidis : a) disendi cirkuleron al ĉiuj partiaj organizoj pri la subteno de la esp. movado; b) aprobi la starigon de « Labintkor. » fako en « Tv. Pravda » k. de « Komisio por interligo » ĉe Urba Komjunula Komitato k. proponi la samajn komisiojn organizi ĉe la Gubernia Intersindikata Konsilantaro k. ĉe Fabrikdistrikta Komitato; c) proponi al Intersindikata Konsilantaro organizi senpagajn kursojn.
En Tvera Kavaleria Lernejo organiziĝis Fako por internacia interligo. Ĝi komencis grandskalan esp. korespondadon kun diverspartiaj, profesiaj, junulaj ktp. organizoj en Eŭropo kaj Azio. Dum unu monato estas ricevitaj 24 leteroj.
Komenciĝis instruado de esp-o, kiel nedeviga objekto, en preskaŭ ĉiuj 2-a ŝtupaj lernejoj de Tver. Lernas la lingvon pli ol 3oo infanoj.
1116.
★
Ĉe la neŭtraluloj.
Ni ricevis jenan leteron :
Al S-ro Lanty, redaktanto de « Sennaciulo ».
Estimata sinjoro,
« Via raportinto pri la Esperantista Kongreso de universitatanoj en Lyon (Nº 113, p. 8) skribas : « S-ro Kar (kiu estas S-ro Kar ? Mia nomo estas Cart; oni volas, se oni volas, la elparolon inter krampoj, sed ne kripligu la veran nomon) parolis nacieme, kiel decas al bona franco ». Bona franco mi
— página 8 —
SENNACIULO
certe estas kaj la raportinto estas prava, se lia diro signifas, ke mi ne parolis « sennacieme », sed min li ne komprenis se tio signifas, ke mi ne parolis. « internacieme » ĉu en mia respondo al K-do Marsel Ru (?), ĉu en mia antaŭa parolado. Kion mi pensis post la ekkrio de K-dino Gerin, li ne scias. Tion mi volonte konfesos. Mi ĝojis, ke ŝi fariĝis esperantistino malgraŭ la cirkulero de S-ro Bérard, sed estus preferinta, ke ŝi ne bezonis por tio ian persekuton. La utilo de persekuto por ia ajn propagando ŝajnas al mi tre duba kaj ankaŭ certe al multaj SAT-anoj. Aliparte al Diablo mi neniam sendis iun ajn — rilatojn kun la « Infera » Satano mi ne havas — kaj sendi al li esperantistinon eĉ satanninon tute ne venis, tute ne povis veni en mian penson ! »
Via, TH. CART.
Nia raportinto certe ne havis ofendan intencon. Cetere, laŭ la ĝustigo de S-ro Cart mem, estas fakto, ke li ne parolis sennacieme. Kaj ni volonte konfesas, ke internaciemo kaj naciemo tre bone akordiĝas. Ĝuste pro tio ni ne estas sennacianoj.
Red.
★
« LITERATURA MONDO » MORTIS
Kvankam la eldonantoj de ĉi revuo ne favoris nin per interŝanĝaj ekzempleroj, ni tamen havis la okazon teni en manoj kelkajn n-rojn. Tiu gazeto estis certe belaspekta, riĉe ilustrita, bone redaktata, unuvorte vivinda. Tamen ĝi mortis,. pro manko de sufiĉa nombro da abonantoj. Tre pripensiga fakto.
LINGVAJ DEMANDOJ
Ĉar mi estas instruisto, mi ne povas nomi « pentrostablo » la tripiedajn « chevalet »ojn (tute similaj al la tripiedaj stabloj de la pentristoj) sur kiuj estas surapogitaj miaj nigraj tabuloj. Ankaŭ tute ne estas « pentrostablo » la malalta kvarpieda « chevalet » sur kiun mi kuŝigas laŭlonge miajn brulŝtipojn por ilin segi — aŭ la tre eta dupieda « chevalet », kiu subportas la violonkordojn. 3489.
— Ĉar la stablo, kiu surportas vian nigran tabulon, estas tute simila al la stablo de la pentristo, nomu ĝin simple STABLO same, kiel oni povas ankaŭ fari parolante pri pentrostablo, se la kunteksto aŭ la faktaj cirkonstancoj sufiĉe precizigas la sencon de la ĝenerala vorto STABLO. Ekz., en la sekvanta frazo (R. Spero. Urbo de belega sensencaĵo, p.27) la aŭtoro uzas la simplan vortón STABLO ĉar, dank’ al la kunteksto, ĉiuj komprenas, ke temas pri PENTROSTABLO : « La ĝibulo jam estis tie pentranta, sin premanta al sia stablo. »
La komuna lingvo ne kapablas nek bezonas posedi precizan apartan nomon por ĉiu teknika ilo de ĉiu metio ; ĝi ne bezonas aparte nomi la du aliajn SUBPORTILOJN aŭ SUBAPOGILOJN aŭ SUBLEVILOJN, pri kiuj vi aludas ; sed ĝi kapablos en la praktiko komprenigi la aferon, uzante ĉirkaŭfrazon aŭ plurvortan klarigon, ekz. KORDOSUBPORTILO, SUBPORTILO POR SEGI BRULŜTIPOJN, aŭ simple PORSEGA PORTILO, ŜTIPOSUBPORTILO. Nur la teknikistoj povas konvencie elekti precizajn unusencajn fakajn vortojn por aparte nomi precizajn fakajn ilojn. Ĉu vi, ekzemple, konas, en via nacia hejma lingvo, la ĝustan apartan propran nomon de la du iloj, kiujn vi citas ?
FAKULO.
★
NIA POŜTO
7010. — Lernolibroj en naciaj lingvoj ne ekzistas ĉe SAT.
★
MEMORNOTO
Represis el « Sennaciulo ». — Der Freie Arbeiter, Berlin, 20-XI-26 : « La Pekinaj ĝinrikŝoj » (108). — Krasnoarmejskaja Pravda, Smolensk, 22-X : « Malordo inter holandaj soldatoj » (106) kaj 7-XI-26 : « Senkaŝaj impresoj pri Sovetio » (106). — Raboĉij Putj, Blankrusio, 3-XI-26 : « Senkaŝaj impresoj » (106). — Junij Pioner, Smolensk, n-ro 35 : « Junpioniroj estu pretaj » (104).
Enhavas notojn pri SAT. — Sächsische Arbeiterzeitung, Leipzig, 5, 16, 18-XI-26. — Tverskaja Pravda, Tver, de 31-VII ĝis 27-VII 15 artikoletojn pri SAT. — Bulletin d’Information de l’ I. T. F., Amsterdam, okt.-nov. n-ro -26.
Enhavas tradukaĵojn el esperantistaj leteroj. — Krasnoarmejskaja Pravda, Smolensk, de 16-X ĝis 9-XI, 26 tradukajojn. — Raboĉij Putj, Blankrusio, en sama tempo 20 tradukajojn. — Smolenskaja Derevnaja, Sovetio, 22-X-26. — Krasnoarmejskaja Zvezda, Novo-Sibirsk, 30-X-26. — Iskra Iljiĉa, Gomel, 14-X-26. — Bolŝeviĉenjata, Kiev, 10-X-26. — Za Miri Trud, Rostov, 13-VII, 11-XI-26. — La Dépêche de l’Aude, Francio, 1-VII-26. — Tverskaj Pravda, Tver, de 20-VIII ĝis 18-XI, 25 tradukajojn. —Sächsische Arbeiterzeitung, Leipzig, 23-XI-26. — Robitnik, Poltava, 28-X-26. — Raboĉaja Gazeta, Moskva, 3-XI-26. — Der Stern, Ĥarkov, 9-XI-26.
Enhavas priesperantajn artikolojn.— Le Travailleur, Francio, 6-XI-26. — Molodij Bilŝovik, Kiev, 14-XI-26. — Junij Leninec, Ĥarkov, 23-X-26. — Le Cri du Peuple, Lyon, 13-XI-26. — Za Mir i Trud, Rostov, 2-VI, 1-VIII, 19-VIII-26. — Krasnaja Zvezda, Moskvo, 16-X, 9-XI-26. — Raboĉij Putj, Smolensk, dum okt. k. nov. 5 artikolojn. — Laborist-kamparana korespondanto, ĉeforgano de sovetiaj « labkoroj » en n-roj 19, 20.— Tverskaja Pravda, Tver, 2, 12, 17, 18-IX, 10-X, 2-XI-26. — Bulletin d’Information de l’I. T. F. Amsterdam, nov.-26. — Molodij Bilŝovik, Tver, 18 k. 21-XI-26 : 3-a k. 4-a leciono de l’ esp-o kurso.
[REKLAMO p.8] La plej popularaj ! La plej malkaraj ! Por germanlingvanoj! Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj de D-ro Emil Pfeffer aperintaj en la Viena Tagblatt – Biblioteko : Esperanto en 10 Unterrichts-Stunden. Kun elparolo, gramatiko, ekzercoj, poemoj, traduk-ŝlosilo ktp. Por meminstruo kaj kursoj. 6-a ĝis 10-a milo. — Bestes Esperanto-Lesebuch für Anfänger und Kurse. Elektita prezo kaj poezio kun laŭvorta germana interlinia traduko kiel ankaŭ lingvaj kaj literaturaj klarigoj. — Serĉado en vortaroj superflua! — Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Enhavas ĉiujn de la Akademio akceptitajn vortradikojn kiel ankaŭ la plej komun-uzajn fakesprimojn. (Jus aperis.) — Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Ĉirkaŭ 200 paĝoj da teksto kun pli ol 20,000 germanaj vortoj kaj 30,000 tradukoj. Kvarobla numero ĵus aperis! — Prezo por 48-paĝa volumeto 25 pfen., 2 kĉ., 40 groŝoj. — Postulu senpagan prospekton kun prov-paĝoj de Tagblatt-Bibliothek, Wien I, Fleischmarkt 5.
[REKLAMO p.8] Sub signo de Gaja Muzo ! ★ Verdkata Testamento DE RAYMOND SCHWARTZ. Afr. 2. — mk. g. ĉe la Administracio de SAT.
[REKLAMO p.8] KORESPONDADON pri laborista vivo, vivkondiĉoj ktp., kun ĉiuj landoj deziras havi Esperanta Laborista Rondeto. Gek-doj skribu laŭ jena adreso : Zavkom Telefonnogo Zavoda imeni V. J. Lenina, Esperanto-Krujok, Miza, Nijnij-Novgorod, Sovet-Unio. Respondo estas garantiata.
[REKLAMO p.8] Ĉu jam troviĝas en via esperanta libraro la unika verko, kiu ebligas komprenon de la homaj problemoj kaj historio, la unua proleta atlaso ? Se ne, havigu al vi ĉi belan instruan verkon. MALGRANDA TERBIBLIO originale verkita en esperanto de Prof. D-ro FERD. SZERENYI. ENHAVO : 11 grandaj landkartoj kaj multaj skemoj kun klariga kunteksto sur bonega papero. Formato : 26 × 36 cm. Prezo : 1,80 g. m. Havebla ĉe la Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig-O-27
Le Gérant : L. GLODEAU. ★ Esperanto-Presejo J. SOLSONA, 9, Rue Hallé, Paris-14e — Telefono : Gobelins 62-71
N.º 116, 16 de diciembre de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
[BILDO p.1 | 8,4,92,42] Kapo de la gazeto: kvinpinta stelo kun la surskribo «S.A.T.» inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE», kaj sube la granda ornama titolo «SENNACIULO» en jugendstila literaro, ene de kadro kun la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO».
3-a Jaro. N-o 116 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 16. Decembro 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktanto: E. LANTY 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe
Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, Rue Boyer, Paris-XXe
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27
JUSTO, FUNDAMENTO DE L’ MORALO*)
… Aristotelo forĵetadis la metafizikon kaj staris sur la praktika grundo, konsiderante, ke la elirpunkto de ĉiu agado estas la aspiro al feliĉo, la memamo (egoismo). La saman vidpunkton ankoraŭ pli defendis, kiel ni jam vidis, Epikuro, kaj post li, liaj adeptoj dum kvin aŭ preskaŭ ses jarcentoj. Kaj depost la Renesanco, t. e. depost la 16-a jarcento, tiun vidpunkton dividis vico da pensuloj, enkalkulante pli poste la enciklopediistojn de l’ 18-a jarcento kaj la nunajn utilistojn (Bentham, Mill) kaj naturistojn (Darwin, Spencer).
Kvankam tiuj ĉi doktrinoj ĝuis grandan sukceson, precipe kiam la homaro sentis la bezonon liberiĝi el sub la jugo de l’ eklezio kaj penadis trovi novajn vojojn por la disvolvo de sociformoj, — tamen ili ne solvis la problemon pri la originoj de la moralaj konceptoj en la homo.
Diri, ke la homo ĉiam celas al feliĉo kaj al plejeble plena liberiĝo de la malbono, signifas esprimi jam delonge evidentan, sed ankoraŭ supraĵan veron, entenatan eĉ en proverboj. Efektive, jam kelkfoje estis rimarkate, ke ĉiu moralo jam delonge malaperus de la tero, se la morala vivo kondukus la homon al malfeliĉo. Sed tia ĝenerala rimarko ne sufiĉas. Nenia dubo ekzistas, ke la deziro de la plej granda feliĉo ĉiam estas propra al ĉiu vivulo: laŭ lasta analizo la homo ĉiam estas gvidata ĝuste de tiu deziro. Sed la demando, kiu nin interesas, konsistas ĝuste en tio: — «Kial, kaŭze de tiu intelekta aŭ senta procedo la homo tiom ofte pro iuj konsideroj, nomataj, de ni «moralaj», rifuzas de tio, kio sendube devus havigi al li plezuron? Kial li tiel ofte toleras diversajn mankojn, sole por ne perfidi la formiĝinta en li moralan idealon?» Kaj la respondo, donita de la jus cititaj pensuloj-utilistoj, ne kontentigas nian intelekton: ni sentas, ke tie ĉi ne temas sole pri prudenta pesado de plezuroj kaj ne pri persona rezigno for de etaj ĝojoj pro aliuj, pli fortaj kaj pli daŭraj. Ni konsciias, ke ni havas tie ĉi ion komplikan kaj samtempe multe pli ĝeneralan.
Aristotelo parte tion komprenis, kiam li skribis, ke la homo, kiu devas elekti inter du eblaj solvoj, agas racie, se li alprenas la decidon, kiu ne portas malagordon en lian internan «mion» kaj donas al li pli grandan kontentiĝon pri si mem. Ĝojon, honoron, estimon, ktp. — skribis li, — ni celas nur pro ili mem, sed ĉefe — pro la de ili alportata sento de la kontentiĝo de nia racio. La samon en ankoraŭ pli bona formo ripetis, kiel ni vidis, Epikuro. Sed se la rolo de la racio estas rekonita en tia formo, tiam aperas la demando: — «Kio nome estas kontentigata tiaokaze en nia racio?» Kaj kiam la demando estas metita en tia formo, la respondo, kiel ni vidos plue, nepre estos tiela: — «La bezono pri la justo», t. e. pri la egalrajto; dume Aristotelo kaj Epikuro, se eĉ ili metis antaŭ si tiun demandon, tamen similan respondon ne donis: la tuta strukturo de tiama socio, en kies grundo kuŝis la sklaveco por la plejmulto da homoj, tuta spirito de la socio estis tiom malproksima de la justo kaj de la neevitebla ĝia konkludo — egalrajto —, ke similan demandon Aristotelo kaj Epikuro eble eĉ ne metis antaŭ si.
Tamen, nun, kiam la malnova mondrigardo forvivis sian tempon, ni jam ne povas kontentiĝi pri la solvo de la du menciitaj pensuloj kaj ni demandas: «Kial la pli disvolvita intelekto trovas la plej grandan kontentiĝon ĝuste en tiaj solvoj, kiuj estas plej bonaj en ĉies interesoj? Ĉu ne ekzistas tie ĉi iu profunda fiziologia kaŭzo?
La respondon de Bacon kaj post li ankaŭ de Darwin al tiu ĉi demando, ni jam vidis — «En la homo», — diris ili — «samkiel en ĉiu are vivantaj animaloj, la sociema instinkto estas tiom evoluinta, ke ĝi estas pli konstanta kaj pli forta, ol la instinktoj, amplekseblaj sub la komuna nomo de la sinkonserva instinkto. Krome, en la homo, kiel en estaĵo racia, socivivanta jam dum dekoj da jarmiloj, — la racio helpis al la disvolvo kaj konservo de tiaj moroj, kutimoj kaj reguloj de la vivo, kiuj akcelis pli plenan disvolviĝon de la socia vivo kaj, samtempe, la disvolviĝon de ĉiu aparta persono.
Sed ankaŭ tiu ĉi respondo nin ne povas plene kontentigi. El nia vivsperto ni scias, kiel ofte en la batalo inter diversaj stimuloj la pure egoistaj sentoj superas la sociemajn sentojn. Ni tion vidas kiel en apartaj homoj tiel en tutaj socioj. Kaj tial ni venas al la konvinko, ke se en la homa racio ne ekzistus la propra al ĝi trajto porti en siajn rezonojn la korekton de socia karaktero, tiam la pure egoistaj decidoj venkus la tendencion sociajn. Kaj tia korekto, kiel ni vidos en la sekvantaj ĉapitroj, estas efektive enportata — unuflanke de la profunde radikiĝinta en ni sociema instinkto kaj de la disvolviĝanta dum socia vivo kun-sento el tiuj, kun kiuj ni vivas, kaj aliflanke — plej multe — de la propra al nia racio ideo pri la justo.
Tiu ĉi konkludo estos konfirmata de la plua historio de la moraldoktrinoj.
P. Kropotkin.
Interesiĝantoj mendu la libron ĉe nia Administracio. Prezo: 1.80 mk. g.
*) Ni reproduktas ĉi pecon el «Etiko», la verko de Kropotkin antaŭnelonge eldonita de SAT. La vidpunkto de l’ aŭtoro estos sendube konsiderata de kelkaj k-doj kiel «filistraĵo». Sed ĉi lastaj devas almenaŭ konfesi, ke la Kropotkinaj ideoj estas konigindaj kaj diskutindaj. Komprenetle ni preferus enmeti originalan artikolon kiel fruntartikolon; sed bedaŭrinde mankas eĉ mezbona. Red.
— página 2 —
2 — SENNACIULO
EL LA BLANKA POLIO
Multon atendis de Pilsudski post la majaj okazintaĵoj la polia Proletaro. Sed la esperoj estis vanaj. Post sia venko la marŝalo deklaris en unu el la polaj gazetoj ke: «iam la socialismo estis tre ‘moda’ kaj tial li partoprenis la socialistan movadon. Sed jam de longe elkapiĝis ĉe li tiuj bagatelaĵaĉoj kaj li konstatas nun, ke la socialismo estas utopio neefektivigebla.» Tia opinio pri «modeco» de socialismo ĉe homo, kiu oferis preskaŭ sian tutan vivon por la socialista movado, sendube nur atestas pri t. n. «cerbomoliĝo», kiu ofte atakas la homojn maljuniĝantajn.
[BILDO p.2 | 24,27,39,42] Karikaturo de Pilsudski: kapo kun brosaj haroj, dikaj brovoj kaj granda pendanta liphararo; subskribo Pilsudsky, kaj la signaturo de la desegnisto en la malsupra dekstra angulo.
Antaŭ nelonge vizitis faŝista deputito Pilsudski-on. Post la aŭdienco la unua rave esprimiĝis pri la marŝalo kaj nomis lin la polan Mussolini-on. Fine Pilsudski mem malfermis la unuan kunsidon de la ministraro kun jena deklaro: «Sinjoroj, oni firmigas la sociekvilibron en la regado tiamaniere, ke foje regas la konservativuloj kaj alifoje la t. n. maldekstruloj. Nu, mi volas plifirmigi la sociekvilibron alvokante ambaŭ flankojn. En la ministraro al la konservativuloj apartenas: M., N., mi kaj eble R.» Ĉu necesas komento?
Interesa estas ankaŭ la nova registara buĝeto por la jaro 1927. Por la Ministrejo de Klerigo estas destinita la sumo de 294 126 280 pol. zl.*). Por la Ministrejo por Militafero nur (kia domaĝo!) 623 221 610 pol. zl. Ĉi nombroj pruvas la pacamon de la polia burĝaro.
Lastatempe la gazetoj sciiĝis, ke la registaro eldonis dekreton pri la gazetaro, limiganta per ĝis nun neniam aŭdita maniero la vortliberecon. La tuta gazetaro ekprotestis kontraŭ ĉi nova leĝo, kies aŭtoro estis s-ro Wigand, d-ro de filozofio. Lia nomo certe trovos lokon en la historio de la nova pola kulturo. Kune kun la ĵurnalistaro ĉiuj deputitoj-kluboj (escepte la komunistan kaj sendependan kamparanan partiojn) anoncis projekton kontraŭ la leĝo. Sed tiu unuecfronto ne daŭris longe. Post ioma tempo kelkaj kluboj reprenis siajn subskribojn. (27—98)
★
EL HUNGARIO
POLITIKO
Depost la jaro 1919 regas ĉi tie la blanka diktaturo. Nur laŭŝajne ekzistas konstitucio. Unuiĝ- kaj kunven-rajto ne ekzistas por la laboristoj. Se tri laboristaspektaj personoj kunestas por priparoli iajn aferojn, certe inter ili troviĝas unu spiono. Pro tio la laboristoj povas fidi al neniu. La parlamentaj deputitoj elektiĝas laŭ publika maniero, ili estas ĝenerale juĝistoj, policanoj, kapitalistoj kaj bienposedantoj. La terkulturistoj, kiuj havas balotrajton, tiaj ne estas multaj, ne eluzas ĝin, ĉar ili devis sperti, ankaŭ ĉe la lasta balotado, ke eĉ, se ilia kandidato akiris la plimulton da voĉoj, la registara kandidato estis tamen deklarita kiel elektita. Nune okazas balotbatalo. Jen kiel aspektas la prepara laboro: La vilaĝoj estas plenaj de ĝendarmoj, soldatoj kun maŝinpafiloj kaj detektivoj, kvazaŭ furiozus ankoraŭ milito. Neniu fremdulo rajtas eniri la vilaĝon, escepte de kandidato de la registaro. Eniras la vilaĝon alia, oni ĵetas lin en karceron dum la tuta daŭro de la balotado. Dum la balotatago oni pelas la homojn perforte al la balotejo. Kiu ne voĉdonas por la registara kandidato, tiu perdas la laboron ĉe la bienposedanto, estas minacata kaj persekutata. Elektitaj estas nur tiuj, kiujn deziras havi la hungaria Mussolini, Bethlen, kiel parlamentanojn. En Budapest kaj kelkaj grandaj provincurboj ĉi balotadmaniero ne estas ebla. Tiel povis okazi, ke kelkaj t. n. opoziciuloj inter ili 24 socialdemokratoj estis elektitaj membroj de la parlamento.
EKONOMIO
Krom la fakorganizoj, kies funkciadon malpermesis la magistratoj, ekzistas 56 permesitaj. Inter ili eĉ ne ekzistas unueco, ĉiu havas propran statuton kaj ofte batalas kontraŭ la aliaj prof-unuiĝoj. Parto de la gvidantoj ricevas 5—6 foje pli altan salajron ol tiun de bone pagata laboristo. Do, regas forta malkontenteco inter la laboristaj vicoj. Ĝi kelkfoje eĉ kaŭzis akregan interbatalon interne de la sindikatoj. Jam de 1923 ĉe ni organiziĝis la sindikatistoj. Ilia nombro estis tiam 70 kaj hodiaŭ jam 4500—5000. Ĉar en Hungario la fondo de novaj unuiĝoj tute neeble estas, ili laboras sekrete. Ili nur povas organizi individuan agitadon, kio estas tre malfacila kaj danĝera laboro, ĉar oni devas esti tre atenti, ke spiono ne aliĝu. Pro la granda senlaboreco kaj la malaltaj salajroj ili ne sukcesas eldoni propran gazeton. La registaro kaj magistratoj persekutas la sindikatistojn. Sed tamen la Laboristaro inklinas al la sindikatismo. Regula laborotempo ne ekzistas. La salajroj estas malaltaj.
| Fako: | Labordaŭro horoj: | Salajro pohora hung. kr.*): |
|---|---|---|
| Konstrulaboristo | 10—12 | 7 400—10 000 |
| Ferlaboristo | 9—12 | 6 000—11 000 |
| Lignaĵisto | 9—12 | 8 000—12 000 |
| Helplaboristo | 9—12 | 4 000— 5 500 |
| Helplaboristino | 9—12 | 1 000— 3 000 |
| Terkulturisto de matenkrepusko ĝis vesperiĝo potage | 15 000—20 000 | |
| Terkulturistinoj k. infanoj | » « | 8 000—10 000 |
1 kgr. da pano kostas 6000 kr., 1 kgr. da porkviando 35 000—40 000 kr. Virvestaĵo mezkvalita kostas 750 000 ĝis 800 000 kr. Por loĝejo konsistanta el ĉambro kaj kuirejo oni devas pagi por la jarkvarono 1400000—1500000 kr. A. F.
*) 1 dol. = 9 p. zl.
*) 71 000 hungaraj kronoj = 1 usona dol.
EL BLANKRUSIO
KONFERENCO POR LA REFORMO DE LA BLANKRUSIA ALFABETO
De la 14-a ĝis 21-a de novembro okazis en Minsk, Akademia Konferenco por la reformo de la Blankrusia alfabeto kaj ortografio. Al la konferenco partoprenis blankrusiaj sciencistoj kaj ankaŭ tiaj el Latovio, Litovio, Polio kaj aliaj landoj. Ĉeestis reprezentantoj de blankrusiaj organizoj eksterlandaj. La reprezentantoj de Okcidenta Blankrusio ne povis ĉeesti, ĉar la Pola registaro ne donis la elirpermeson. Estis aŭskultataj jenaj raportoj: Reformo de Blankrusia alfabeto. La slavaj lingvoj inter la aliaj. Nuna situacio de la esploroj pri la Blankrusia lingvo. Reformo de Blankrusia ortografio. La vojoj de progreso en Blankrusia literaturo. Kaj kelkaj aliaj raportoj. Okazis tre viglaj diskutoj. Plejmulte da ĉeestantoj esprimis sin por la uzo de la latina alfabeto en la blankrusia lingvo. Sed la parolintoj esprimis, ke la latina alfabeto ne estas uzebla por la blankrusia lingvo, ĉar devus esti tro multe da literoj kun supersignoj. La materialo pri reformo de alfabeto kaj ortografio estis transdonata al la Instituto por Blankrusia kulturo por ties finfina pristudo.
[BILDO p.2 | 65,32,79,48] Foto de prof. V. Ignatovskij, viro kun mallongaj haroj kaj malhela vesto, en duonprofilo.
Prezidanto de Instituto de Blankrusia Kulturo kaj prezidanto de Akademia Konferenco prof. V. Ignatovskij.
La detala raporto pri la konferenco estos eldonita blankrusling ve kun franc-, german- kaj latinlingvaj resumoj. Se iuj k-doj interesiĝas pri la laboro de la konferenco, ili petu esp-lingvan resumon de «Instituto de Blankrusia Kulturo», Minsk (BSSR), Revolucionnaja 21, k-do V. Ignatovskij, prezidanto de I. B. K.
Aliaj informoj riceveblaj ĉe Minska SAT-peranto.
[BILDO p.2 | 65,68,80,86] Foto de la popola poeto Jakub Kolas: viro kun mustaĉo, en kravato kaj kompleto; sub la foto lia manskribita subskribo.
Popola poeto Jakub Kolas
JAKUB KOLAS
La blankrusia poeto Jakub Kolas antaŭnelonge festis la dudekjaran jubileon de la apero de sia unua verko.
Kolas (Konstantin Mickevič) naskiĝis en la jaro 1882 kiel filo de malriĉa vilaĝano en la vilaĝo Akinĉicy (Minska distrikto). Li vizitis popollernejon kaj poste instruistan lernejon kaj fariĝis
— página 3 —
SENNACIULO — 3
vilaĝana instruisto. En 1906 aperis lia unua verko «Printempo» kaj en la sama jaro li partoprenis nelegan kongreson de la blankrusiaj instruistoj, pro kio li estis enkarcerigita tri jarojn.
Dum sia 20-jara verkado, li multe laboris por la progreso de la blankrusia literaturo. Konsiderante la gravecon de la laboro de Kolas por la edukado de la laborist-kamparanaj amasoj de BSSR, la Soveto de Popolaj Komisaroj honoris lin per la donado de la nomo «Popola poeto».
MALFERMO DE BLANKRUSIA TEATRO
La 21-an de novembro okazis en Vitebsk la solena malfermo de la dua blankrusia teatro. Nur post la Oktobra Revolucio komenciĝis la reviviĝo de la blankrusia kulturo. En Minsk jam de kvin jaroj funkcias la unua teatro. La artistoj estas vilaĝanoj aŭ laboristoj, kiuj antaŭ kvin jaroj estis senditaj al Moskvo, de kie ili nun post finiĝo de la studoj revenis por la laboro en BSSR. D. S.
★
Pliboniĝo de l’ materia stato de laboristoj en USSR.
Mi prezentas ĉi tie faktojn, komunikitajn en «Pravda» (Moskvo) de la Centra Statistika Administracio Sovetunia.
La ĉiujare, depost 1922, aranĝataj periodaj observadoj de laborista kaj oficista buĝetoj ebligas observi ĉiujn ŝanĝojn de la materia stato de sovetiaj laboruloj kaj tiri vicon da konkludoj. La ĉefa konkludo, kiun oni jam povas tiri nun, estas la pliboniĝo de la ĝenerala bonstato de la laboruloj.
En 1922 7% de la laborista enspezo rezultis el vendado (kiu do aĉetis?) de hejmobjektoj, en 1923 la vendado de la objektoj donas 3,5%, en 1924 1,6% kaj en 1925 entute 0,9%, tio estas normala vendado de nebezonataj mastrumobjektoj. La tuta monata elspezo de laborista familio kreskis de 31 rubloj en 1922 ĝis 52 rubl. en 1925.
La elspezo por nutrado relative malpligrandiĝis, sed absolute kreskis. En 1924 la elspezo por nutrado estis 46%, en 1925 45% el la buĝeto. La konsumado de la plej gravaj nutradelementoj — albuminoj, grasoj ktp. — same konstante pligrandiĝis. En 1922 laboristo kaj oficisto konsumis ĉiutage 12,5 gramojn da albumino kaj 1925 40,3 gr.; la konsumado de grasoj en sama tempo pligrandiĝis de 49,3 ĝis 63,3 gr. ĉiutage.
Laboristo kaj oficisto komencis ankaŭ pli elspezi por kulturkleriga celoj, sendepende de la pligrandiĝanta uzado de senpagaj kulturaj institucioj. En 1922 estis la elspezo por kulturaj bezonoj (libroj, teatroj, lernado ktp.) 0,37% kaj atingas 1,88% en 1925. La porreligiaj elspezoj plimalgrandiĝis de 0,6% ĝis 0,3%. Tre pligrandiĝis la elspezo monata por alkoholaĵoj, de 0,4% en 1922 ĝis 2,1% en 1925.
Nunjare oni observas 5500 tipajn laboristajn kaj oficistajn buĝetojn. CSA (?) observas 3,055 laboristajn, 745 sovetoficistajn, 600 junlaboristajn kaj 100 senlaborulajn buĝetojn. Por la aranĝado de la observo en mastrumoj, dum unu monato estos registrataj ĉiuj enspezoj, elspezoj kaj aliaj bezonataj informoj sub gvido de speciala registristoj. Ĉi informoj estos kompletigataj per senpera pridemandado de la observatoj, per informoj ricevitaj en la fabrikoj ktp.
Elrusigis el «Pravda» (259).
★
En Sovetio oni konstruas Socialismon
De 1914 ĝis 1921 Sovetio troviĝis en stato de milito. Ĝis 1917 la burĝa registaro devigis la popolojn de Sovetio partopreni la mondmiliton, kaj poste la popoloj militis kontraŭ sia propra burĝaro. En la lasta milito al la burĝaro Sovetia helpadis la internacia burĝaro, kaj tial la periodo de la civilmilito estis pligrandigita. Sekve de la militoj, dum kiu la ekonomio de la lando falis, Sovetio en 1921 havis teruran malsatokrizon. Do, post la venko la proletaro Sovetia heredis de la burĝaro disfaligitan mastrumadon.
K-do, kiu deziras vere kompreni la nunan situacion, ne forgesu eĉ dum unu minuto tion.
NUNA EKONOMIA SITUACIO
Tuta produktado de vilaĝmastrumado pligrandiĝis de 9031,3 milion. rubl. en 1924/25 ĝis 11 124,4 milion. rubl. en 1925/26 laŭ la ĝismilitaj prezoj.
La produktado de la industrio havas jenan dinamikon laŭ la ĝismilitaj prezoj: en 1923/24 — 3414 milion. rubl.; 1924/25 — 5040 milion. rubl.; 1925/26 — 6923 milion. rubl.
La nombro da laboristoj laborantaj en fabrikoj, kiuj troviĝas sub la gvidado de Supera Soveto de Popola Mastrumado (VSNĤ) estis en 1913 — 2 552 000; 1924/25 — 1 893 000 kaj en 1925/26 2 421 000.
La meza jara salajro laŭ la ĝismilita indekso estis 1913 — 365 rubl.; 1924/25 — 302 rubl. kaj en 1925/26 estis 340 rubl.
Rigardante la ciferojn ni konstatas, ke la tuta produktado de la vilaĝmastrumado dum 1925/26 pligrandiĝis kompare kun 1924/25 je 23%, samtempe la komercaja parto de la mastrumado pligrandiĝis je 22,8%.
La produktado de la industrio pligrandiĝis je 37,36%. La nombro de laboristoj en regnaj fabrikoj atingis preskaŭ 95% de la ĝismilita.
Meza jara salajro atingis 93% de la ĝismilita, sed se ni al tio aldonos la elspezojn de la industrio por sociala asekuro, kulturkleriga laboro, domoj de ripozo ktp., tiam la nuna salajro (meza) de laboristoj estas pli granda, ol la ĝismilita.
ŜTATA INDUSTRIO KAJ KOOPERATIVO ESTAS ELEMENTOJ DE SOCIALISMO
Laŭ kio ni povas difini kaj diri, ke en Sovetio oni konstruas socialismon? Ŝtata industrio kaj kooperativo, jen estas la elementoj de la socialismo, kaj ĝiaj kresko konvinkigas nin, ke en Sovetio estas konstruata socialismo…
La specifa pezo de la industrio de jaro al jaro kreskas. Se en 1923/24 la industrio havis en la tuta amaso da produktaĵoj, kiuj estas produktataj en Sovetio, 28,4%, en 1925/26 ĝi kreskis ĝis 39%. Tio signifas, ke Sovetio pli kaj pli komencas aspekti kiel industria lando.
Nun ni turnas nin al ŝtata industrio, kiu troviĝas en la manoj de la laboristaro.
Ŝtata kaj kooperativa industrioj, kiujn ni konsideras kiel socialistajn, havas en la 1925/26 — 80,6% de l’ tuta produktado. La industrio privata havas 3,8% kaj la malgranda privata industrio — 15,6%.
Komerco pogranda dum lastaj du jaroj obliĝis je 2,2. La ŝtata kaj kooperativa partoprenoj, en pogranda komercaĵvendado estis en 1923/24 — 78%, kaj en 1925/26 jam atingis 90%.
En pomalgranda komerco ŝtata kaj kooperativa vendado havis en 1923/24 — 41%, kaj en 1925/26 — 61%.
Laŭ la ciferoj ĉiu k-do povas facile konstati, ke la rolo, la specifika pezo, de la privatulo en ĉiuj aferoj de la ekonomia vivo en Sovetio plimalgrandiĝas. La elementoj de socialismo de tago al tago persiste kreskas.
Ankoraŭ kelkaj vortoj pri la ritmo de la kresko de elementoj socialismaj.
Dum 1924/25 la ŝtata industrio pligrandiĝis je 60%, dum 1925/26 ĝi pligrandiĝis preskaŭ je 40%, kaj dum 1926/27 oni opinias, ke ĝi pligrandiĝos je 17 aŭ 18%.
Se ni konsideras, ke Sovetio estas, de teknika vidpunkto, postrestinta lando, la procentoj de jara pligrandiĝo estas pli ol sufiĉaj.
En la mondo ne ekzistis tia rapida ritmo de industria kresko, eĉ antaŭ la milito. La pojara kresko de la industrio de ĝismilita Rusio estis (1900 ĝis 1913) meze 3,87%. Eĉ en momento de tre favora cirkonstancaro la kresko de la industrio Rusia estis nur 8,5% (1891—1900). Por Usono meza pojara kresko estas 3,5% (1899—1913). Por Anglio — 1,16% (1905 ĝis 1913). En 1922 Anglio havis 22%
— página 4 —
4 — SENNACIULO
sed poste denove nur 2,7 %. Francio havis mezan kreskon 3,35% (1898 ĝis 1913).
La priskribitaj faktoj konvinkas nin, ke la proletaro en Sovetio faras malfacilan laboron. Kvankam ne tiel rapide kiel oni deziras, ĝi tamen konstruas socialismon. B. Dzetoveckij.
★
NOTETOJ EL BRITIO Perdoj pro la minista striko
La prezo por karbo depost la komenco de la minista striko preskaŭ duobliĝis. La industrio kutime uzis 15 milionojn da tunoj da karbo pomonate, sed je la fino de la striko nur 5 milionojn. Jenaj ciferoj pri la fer- kaj ŝtal-industrio parolas per si mem.
| Funkciantaj fornoj | Ferproduktado je 1000 tunoj | Ŝtalproduktado je 1000 tunoj | |
|---|---|---|---|
| Aprilo 1926 | 147 | 538 | 679 |
| Aŭgusto 1926 | 6 | 14 | 52 |
La malprofito ĉe la fervojoj ĝis fino de septembro estis 2 milionoj da anglaj funtoj.
La gvidantoj de la Laborista Partio forlasis Anglion por libertempi alilande. R. Macdonald veturis al Sahara, aliaj estas en Usono aŭ Aŭstralio.
La nombro de senlaboruloj altiĝas ĉiutage, ĝi nun atingis 1 500 000. La sindikatoj raportas, ke 13,6% de la membroj estas senlaboraj. La prezoj de la vivbezonaĵoj plialtiĝas.
Jarkunveno de la kom-partio fieras, ke la membraro dubliĝis, ĝis 10 000. En la kom-junularo troviĝas 1500 junaj ministoj.
SAT-ano (3398)
★
TRA LA KOOPERATIVA MOVADO
REORGANIZITA KOOPERATIVA MINEJO
La kooperativa minejo ĉe Shilbottle (Ŝilbotl) estas reorganizita. Oni instalis la plej modernajn produktilojn kaj ekipojn. Rezulte el tio la normala produktado por labortago plialtiĝis de 264 ĝis 382 tunoj. «The Kooperative News» (Kooperativaj novaĵoj) raportas, ke la laboro en la minejo rekomencis. La laboristoj laboras sep horojn potage kaj ricevas siajn antaŭajn salajrojn, kiuj estas 15—21% pli altaj ol tiuj en la aliaj samprovincaj minejoj.
Trad. el «Forward» E. Doran.
SOVETIAJ KOOPERATIVOJ KAJ BRITIAJ MINISTOJ
La prezidantaro de la Laborista Centra Kooperativa Sekcio alvokis ĉiujn laboristajn kooperativojn pligrandigi la helpon por la anglaj strikantaj ministoj. Ĝi alvokis ellabori formojn kaj metodojn, kiuj povus ebligi konstantan subtenon por la tuta strikdaŭro.
La Sekcio proponis starigi la demandon pri regula helpado kaj ankaŭ pri dekalkulo de la profitoj kooperativaj por la britaj ministoj en la proksimaj kunvenoj de la rajtigitoj (ilin elektas la kooperativanoj). (6478)
ANKORAŬ PRI SOVETIAJ KOOPERATIVOJ
En n-o 107 de «Sennaciulo», k-do 5246 informis la legantaron, ke la kotizo por aliĝo al la sovetiaj kooperativoj estas fiksata je kvin rubloj. Ĉi kotizo ŝanĝos. Oni intencas pligrandigi ĝin ĝis 15 rubl. en urbaj, kaj 10 rubl. en vilaĝaj kooperativoj. Tio efektiviĝos, se la rajtigitoj (elektitaj de la kooperativanoj) kaj la profunuiĝoj konsentos.
Ĝis nun la registaro donis gravan monsubtenon al la kooperativoj. Nuntempe ĉar la stato de la laboristoj tiom pliboniĝis, ke ili mem povas subvencii iliajn kooperativojn, la registaro volas uzi ĉi monon por la industriigo de la lando kaj per tio plibonigi la staton de la laboruloj. (6478)
★
ĈE LA SCIENCULOJ
PRICERBA INSTITUTO
En la malnova palaco de la eksprinco Golicin (Moskvo) nun laboras la Komunista Akademio de l’ Sciencoj. Unu el la institucioj fonditaj de la Akademio estas la «Instituto por esplorado de la supera nervofunkciado».
La plej grava laboro de ĉi instituto estas la esploro de la lokiĝo de la nervocentro en la cerbo. Nun estas finkonstruitaj kvar specialaj ĉambroj por la eksperimentado pri kondiĉaj refleksoj. Ili estas tiel konstruitaj, ke la esplorata besto estas tute izolata de eksteraj incitoj. Tiel eblas al la esploristo apliki nur por la esplorado necesajn incitojn. Lastatempe oni sekciis du kraniojn de simioj kaj elprenis partojn el la cerboj. De unu la aŭdsentan, de la alia la vidsentan sferojn. Antaŭe dum kelkaj monatoj estis ellaboritaj en la cerboj kondiĉaj refleksoj. Ekzemple oni donis al la simioj nur manĝaĵojn, se aŭdiĝis tono de difinita alteco, ĉe tono nehavanta tian altecon ili ricevis nenion. La simioj ankaŭ bone distingis formojn de vidsentaj ekscitoj, ekz. rondon aŭ triangulon, ruĝan aŭ bluan angulon. Finfine ankaŭ la oftecon de la frapado metronoma, ĉu 86 aŭ 150 frapoj pominute.
En proksima tempo la eksperimentado kun simioj estos daŭrigata per la ellaborado de pluaj refleksoj. Per ĉi eksperimentoj estos kontrolataj la konkludo de usonaj esploristoj, kiuj eldiris, ke post la forigo de la vidsenta sfero, en proksima tempo post la operacio, reaperas kondiĉaj refleksoj.
Ĉi tiu konkludo estas refutata per la rezultoj de eksperimento farita pasintjare en la instituto kun la cerbo de la simio «Jambik». Ĉe tiu post la forigo de la vidsenta cerboparto, la vidsentaj kondiĉaj refleksoj tute perdiĝis, sed la aŭdsentaj konserviĝis.
La laboro en la «Pricerba Instituto» estas originala per tio, ke ĉiuj esploroj de la fiziologiaj fakoj pri la lokiĝo de la cerbo estas akompanataj de la studado pri forigitaj cerbopartoj kaj ties proksimaj partoj.
Trad. el «Izvestia» A. Sidorov.
★
La parolado de Spartakus al la gladiatoroj
Spartakus, la gvidinto de la sklava ribelo en la antikva Romo, paroladis al la gladiatoroj, kunvenintaj antaŭ Romo, antaŭ la ekribelo:
«Vi nomas min estro — bone. Vi ĝuste agas, nomi iun «bandestro», kiu dum 12 jaroj en la areno batalis kontraŭ ĉiuspecaj sovaĝaj bestoj kaj homoj, kiujn la roma regno kapablis alvenigi, kaj kiu malgraŭ tio ĝis nun ne formetis la bataliloj. Se iu ekzistas, kiu povas aserti, ke mi agis aliel ol mi parolis, tiel en la privata kiel en la publika batalo, tiu antaŭenvenu kaj sin anoncu! Kaj se estas inter vi tri viroj, kiuj kuraĝas kontraŭstari al mi en la areno sur la sanga sablo — ili venu!… Kaj tamen, mi ne ĉiam estis tiu, kiu mi nun estas. Miaj gepatroj venis el la antikva Sparto kaj ekloĝis sur la rifoj, sur kiuj kreskas la vinberoj kaj en la citronarbaroj de Syrassella. Miaj infan- kaj junuljaroj pasis trankvile, kiel la rivereto, je kiu mi ludis. Tagmeze, kiam mi arigis la ŝafojn, kiujn mi devis gardi en la ombro de roko, mi renkontis mian amikon, filon de najbaro, kiu pasigis sian liberan tempon kun mi. Kune ni pelis niajn ŝafojn sur la samajn herbejdeklivojn kaj kune ni manĝis nian simplegan manĝon.
Iuvespere, kiam ni estas igintaj niajn ŝafojn en la barajojn kaj kiam ni eksidis sub la mirtarboj, ĉirkaŭintaj nian dometon, rakontis mia avo, maljuna viro, pri Marathon kaj Leuchta kaj kiel dum la antikva tempo areto da Spartanoj kontraŭstaris tutan armeon en roka fendejo. Mi ne sciis, kio estis milito, sed tamen ardis miaj okuloj, mi ne sciis pro kio sed mi ĉirkaŭbrakis la indan maljunulon. Mia patrino tuŝetis mian hararon, kisis mian ardantan frunton, enlitigis min kaj petis, ne plu cerbumi pri tiuj aferoj, pri tiuj sovaĝaj militoj.
Dum tiu nokto venis la romanoj al nia marbordo.
Mi vidis la bruston, kiu mamnutris min, frakasiĝi per la ferumitaj hufoj de la militĉevaloj, kaj mi vidis la sangantan kadavron de mia patro pendi en la trabaro, kiuj restis starantaj de nia domo. … Hodiaŭ mi mortigis en la areno viron kaj frakasante ties kaskon, mi ekkonis, ke li estis mia junaĝamiko. Li ankaŭ min reekkonis, ridetis milde kaj mortis — survizaĝe la saman mildan rideton, je
— página 5 —
kiu mi tiel bone rememoras el la infana tempo, kiam ni rampis super la rokojn, por trovi la unuajn maturajn fruktojn, kiujn ni triumfe portis hejmen. Mi diris al la Pretoro, ke tiu, kiun mi estas mortiginta, estis iam mia junecamiko, grandanima kaj kuraĝa. Mi petis la permeson, forporti la kadavron amikan, por bruligi ĝin sur la bruligejo kaj por zorgi por ties cindro. Ho! Surgenue, en la polvo kaj sango de la areno mi petegis pro tiu malgranda favoriĝo, dum kiam la kunvenintaj inoj kaj matronoj kaj la sanktaj virgulinoj, kiujn ili nomas vestalinoj kaj la popolaĉo kriegis pro malestimo kaj amuzo. Kvazaŭ tute speciale apartan spektaklon ili rigardis tion, ke la plej timiga kaj teruriga roma gladiatoro aspektis pala kaj tremis pro la vido de kadavro. Kaj la Pretoro forturnis sin de mi, kvazaŭ mi estus infektulo, kaj mokdiris: «Putriĝu la fiulo! Grandanimuloj nur ekzistas inter la romanoj!»
Kamaradoj, tiel vi, mi, ni ĉiuj mortos kvazaŭ hundoj! Ho! Romo! Romo! Vi estis por mi zorgema nutristino. Vi donis al la malriĉa, kvieta, maleminenta paŝtistjunulo, kiu ne konas pli krudan sonon ol la sonon de fluto, ferajn muskolojn kaj ŝtonan koron. Vi instruis al li, traigi sian glavon tra la kiraso de la malamiko kaj varmigi ĝin en ties sango. Vi instruis lin, rigardi en la okulojn de la terura numidia leono, kiel la knabo rigardas la ridetantan knabinon! Sed li repagos al vi, ĝis la flava Tibero ruĝiĝas kvazaŭ ŝprucanta vino, ĝis via korsango kazeiĝos en la plej suba marĉo!
Jen vi nun staras, batalantoj, kiaj vi estas. La muskoloj en viaj brakoj estas firmaj kvazaŭ ŝtalo. Sed morgaŭ tiu aŭ alia roma adoniso, bonodoranta, palpetas viajn fortajn muskolojn per sia eta fingro, kaj li vetos siajn sesterzojn (antikva roma monero) je via sango! Psssst! Ĉu vi aŭdas la leonon, kiel ĝi kriegas sube? Tri tagoj jam pasis, depost kiam ĝi ne plu manĝis, sed morgaŭ ĝi kontentigos sian malsaton, je vi! — kaj delikata manĝaĵo tio estos por ĝi.
Se vi mem rigardas vin kvazaŭ bestoj, tiam vi restu starantaj ĉi tie kaj atendu la mortigistan trančilon! Sed se vi rigardas vin kiel montaj transirejoj kaj tie vi daŭrigu la sangan laboron de viaj antaŭuloj ĉe la Termopiloj. — Ĉu Sparta mortis? Ĉu la antikva greka sango en viaj arterioj glaciiĝis, ĉar vi kliniĝas kaj submetiĝas kvazaŭ batitaj hundoj? Kamaradoj! Batalantoj! Kiam ni fakte devas mortigi, ni mortigu niajn subpremantojn! Kaj se ni fakte devas morti, tiam ni mortu sub la libera ĉielo en malkaŝa kaj honesta batalo!…
El «Heimstunden», n-o 6, junio 1925. Esperantigis: Rob. E. Bitzer.
Mi estas la Sinjoro via Dio, diras reĝo mamono. Sed multaj laboristoj jam ne plu kredas je dioj.
PARIS, KIEL MI GIN VIDAS
Se oni venas el landoj, kie regas grandega senlaboreco, oni kun miro konstatas, ke ĉi tie preskaŭ ne estas eble vidi ian almozulon. Dum dumonata restado en la urbo, mi nur sukcesis vidi eble dekon da almozpetantaj homoj. La ĝenerala impreso, kiun oni ricevas estas, ke ĉi tie ne ekzistas ia granda mizero. La homoj estas bone vestitaj, ĉifon- aŭ flik-vestita persono estas maloftaĵo. La virinoj klopodas eĉ esti elegantaj, vere, ke ofte tra ĉi eleganteco trabrilas laborista stato. Tamen multaj el niaj laborfratinoj en la mizeron travivantaj landoj, envius ĉi pseŭdan elegantecon. Kolorigado de la vizaĝo estas laŭŝajne eĉ ĉe laboristinoj kutimo, almenaŭ ĉe la junaj.
Alia okulfrapanta vidaĵo estas la legemo de la Parizanoj. Veturante en la subtera fervojo, oni preskaŭ en ĉies manoj rimarkas gazeton aŭ libron. Ŝajne la parizanoj ne ŝatas esti solaj kun si mem, ilia cerbo devas havi ĉiam ian okupon. Bedaŭrinde estas, ke ne tre ofte ekaperas laborista ĵurnalo aŭ gazeto. Tre ŝatata ŝajnas esti en laboristaj rondoj la burĝaj ĵurnaloj. Eble ĉi tie ankoraŭ ne eksonis la voko: «Por laborista hejmo decas laborista ĵurnalo». Sed ni ne tro fieru. Ĉe ni eble nur je kelkaj gradoj pliboniĝis la cirkonstancoj tiurilate.
Alia konstato: mi ne vidis ĝis nun ebriulon. Tiu homspeco ŝajnas esti mortinta en Paris. Sed ne emu kredi, ke oni ne konsumas alkoholaĵojn. Tio estus ega eraro. Eĉ male, la ĉefaj ornamaĵoj de la stratoj estas drinkejoj. Unu apudiĝas al la alia. La ĉefa trinkaĵo estas vino, malforta vino. Tiu malforteco, malpezeco kune kun la depostnaskiĝa kutimo verŝajne estas la kaŭzo de la foresto de ebriuloj. La parizanoj verŝajne akre protestus, eble eĉ revolucius, se iu intencus ilin senigi je la ŝatata trinkaĵo. Konsumataj estas ankaŭ multe da diversaj likvoroj, brandoj kaj absinto. Pst!! ĉi tiu ne plu ekzistas, dum la milito aperinta leĝo malpermesis la konsumadon de absinto, ĉar la krudaĵoj por ties preparo estis bezonataj por militceloj. Do depost tiu tempo ne plu ekzistas absinto, anstataŭ ĝi oni trinkas anison. Estas vere, ke laŭ koloro kaj gusto ĝi similas la unuan kiel unu ovo alian; sed tamen, ĝi ne estas absinto. Do, kiel oni vidas laŭ la pariza ekzemplo, la neĉeesto de ebriuloj ankoraŭ ne estas kaŭzo por tiri la konkludon, ke ĉiuj estas kontraŭ alkoholuloj. Niaj abstinenculoj ĝojis tro frue.
Videblaj estas multege da soldatoj. Jen la blueta aŭ „kaki» vestitaj simpluloj. Jen pompe vestitaj specialsoldatoj. Oraj galonoj kaj rubandoj brilas, ordenoj tintas, preterpaŝas oficiro. Ĉe ĉiu paŝo oni konstatas, ja, ĉi tie estas la lando de la venkinta militarismo.
Alia interesa fakto estas la surstrate troveblaj, ĉe multaj anguloj gluataj afiŝetoj kun la mallonga sed ĝojiga teksto: «laboristoj bezonataj. Adreso ktp….» Antaŭ mia alveno ĉi tien, depost pli ol kvar jaroj mi ne plu vidis tiajn aperaĵojn. Sendube ili plifortigas la memkonscion ol la ĉe ni (Aŭstrio) kutima sciigo: denove 30—50 laboristoj maldungataj. Sed ĉi simpatiaj aperaĵoj sendube baldaŭ komencas plimaloftiĝi. Jam levetas la hidro de senlaboreco siajn kapojn pro la revaloriĝo de la franko… M. SC.
[REKLAMO p.5] Por progresigaj kursoj kaj por k-doj kiuj volas perfektiĝi en la lingvo estas rekomendinde uzi la interesan, internacian laboristan legolibron eldonitan de SAT: NI LEGU. Enhavo: 45 elektitaj rakontoj, poemoj kaj humoraĵoj el 15 diversaj lingvoj. 46 ilustraĵoj. Formato: 12×18 cm. 112 paĝoj. Prezo: 1 g. mk. Mendu ĉe Administracio de SAT, Leipzig O 27, Colmstrasse 1 (Germ.)
*
FESTOTAGO OKAZE DE L’ RIKOLTO EN VILAĜO MAKUŜINO (SIBERIO)
Matenas. La unua neĝo ĵus kovras la teron. En la terkulturista komuno «Svoba» (Libereco), apud la vilaĝo Makuŝino, estas ĉie tre vigle. En la korto kuras infanoj kun ruĝaj flagetoj; kamparanoj striglas la ĉevalojn, jungas ilin, ornamas la veturilojn ktp. Ankaŭ en la domo regas gaja bruo, rido. Tie oni vestas karnavalanojn. Samtempe en la vilaĝa loka klubo de ĉie kunvenas partianoj, komsomolanoj, sindikatanoj kaj vilaĝanoj. Viciĝinte, ili atendas kun gaja humoro la karnavalon. Malproksime jam estas aŭdebla kantado. Jen veturas la unua veturilo de la kamparana karnavalo… «Sub gvido de komunista partio kaj kun soveta potenco, ni ĉiam havos bonajn rikoltojn»… estas skribite sur flago, kiu flirtas super tri rajdantoj: laboristo, kamparano kaj ruĝarmeano.
«Kredu al la scienco!» parolas subskribo sur alia flago ĉe veturilo, kiu estas tirata de tri ĉevaloj kaj ŝarĝita per dikaj sakoj kun freŝa greno, per garboj de tritiko kaj aveno. Vivu la festotago de la rikolto. Vivu agrikulturo kaj nova kulturo vilaĝo! Hura!… salutkrias la kunvenintoj al la preterveturanta manifestado.
«Dikredo, popo kaj sorĉisto al mizero kondukas la plugiston», grandlitere estas skribite sur la lasta veturilo, en kiu sidas karnavalaj popo, sorĉisto kaj kamparano almozulaspekta, kiu tenas en la manoj maldikan grengarbon. Rido, ŝercoj de la kamparanoj akceptas ĉiun veturilon.
Malgranda vilaĝa placo… mallongdaŭra kunvenego… kaj hejmen veturas la manifestantoj. Vespere la vilaĝa klubo estas plenplena. Okazas solena kunsido dediĉita al la festotago. Post la kunsido, kiel fermo de la festo okazas filmprezentado.
Trad. 3930 el vilaĝa ĵurnalo «Krasnij Kurgan».
— página 6 —
DISKUTEJO
«AMERIKIGO» DE EŬROPO?
(Daŭrigo ¹)
Raciigo bezonas sekve kompletigon sub formo de unuiĝo de la eŭropaj ŝtatoj: Tuteŭropo («Pan»-Eŭropo) estas la devizo. Ĉu tiu celo estas realigebla en kapitalista sistemo. Ni estas en periodo de monopola kapitalismo. Anstataŭ liberkonkurenco, la plej fortaj kapitalistaj entreprenoj de la ĉefaj branĉoj sin unuigis por formi monopolon, produktante nur ioman, precize difinitan kvanton kaj vendante je prezoj altaj, severe difinitaj. Tiu sistemo povas sin teni nur tiam, kiam altaj doganbaroj protektas la monopolon kontraŭ eksterlandaj produktaĵoj malaltprezaj. Oni scias ke post la milito novaj industrioj estis kreitaj en la novaj, ĵus naskiĝintaj ŝtatetoj, kiuj deziris sin sendependigi de la aliaj landoj. La nove kreitaj industrioj estis tro malfortaj por elteni la konkurencon de la malnovaj, bone enradikitaj industrioj samspecaj: doganbaroj fariĝis nepre necesaj por ili. Sen doganprotekto, tiuj novaj industrioj monopoligantaj sian internan merkaton, neeviteble pereus.
Tuteŭropo en proletaj manoj nature povus facile forigi tiujn barojn. Post senproprajiĝo de la kapitalistoj, ties privataj interesoj je konservo de industrioj kaj entreprenoj eĉ netaŭgaj malaperus kaj cedus la lokon al la nura intereso de la socio, por kiu la fermo de netaŭgaj produktejoj ne kaŭzas profitodolorojn, kiel al privataj entreprenistoj. Sed la detruo de la doganlimoj renkontas preskaŭ nevenkeblajn malhelpaĵojn en la burĝa ordo. La privataj interesoj, kiuj devus esti foroferataj por atingi tiun celon, estas tiel potencaj kaj multenombraj, ke obstinega rezisto de la interesitaj burĝoj ĝin certe malebligos. Kaj eĉ se oni sukcesus forigi la doganliniojn interne de Eŭropo por krei unikan ekonomiteritorion eŭropan, tiu nova ekonomia unuo sin ĉirkaŭus per altegaj baroj limdepagaj, por defendi sian ekziston per senkompata konkurenco kontraŭ Usono.
Nek raciigo, nek forigo de doganlimoj povos doni al Eŭropo pacon kaj kvieton sub burĝara gvidado. En niaj antaŭaj artikoloj ni montris, ke la prosperado en Usono estas la sekvo de la forta pozicio de tiu lando sur la monda merkato, kaj ke la relativa bonstato de kelkaj grupoj de laboristoj estas konsekvenco de usona hegemonio sur la mondmerkato unuflanke kaj de la propra monopolpozicio de tiuj kvalifikitaj laboristoj aliflanke. La amerikigo de Eŭropo — se ĝi estus realigebla²) — povus eble redoni al Eŭropo la mondmerkatan ĉefecon, sed je la sanga prezo de detruiga, milita batalado kontraŭ Usono. Belega perspektivo! Sed la dua celo, interklasa harmonio sur bazo de bone pagata salajrularo, ne estos atingebla eĉ per rekonkiro de la mondmerkata supereco, ĉar la eŭropa proletaro ne havas, kiel la usona, monopolon sur la labormerkato. Kontraŭe, la raciigo plimultigas la senlaborularmeon per triobla meĥanismo: salajruloj fariĝas superfluaj; la ebla rekonkiro de la mondmerkato favorigus eksporton de kapitaloj kaj malpliigus la laborokazon en Eŭropo; la proletiĝo de malgrandaj «kapitalistoj» kaj de etburĝoj ankoraŭ plipezigos la premon de senlaboraj homoj sur la laborkondiĉojn de la laborantoj. Tiel, la vivnivelo de la salajruloj malaltiĝus malgraŭ eventuala amerikigo.
Tamen, ŝajnas ke la tria principo de la usona prospereco liveras al ni rimedon kontraŭ la malagrabla perspektivo ĵus menciita. S-ro Ford kaj aliaj usonanoj ja laŭte proklamas: «altaj salajroj — malaltaj prezoj!» Eble per tiu principo oni sukcesos plibonigi la situacion de la laboristoj kaj samtempe eviti senlaborecon per plilarĝigo de la produktado dank’ al altigita aĉetpovo de la amasoj? La usonaj kapitalistoj senĉese rakontas, ke la prosperado de la ekonomia aktiveco en Usono estas sekvo de la altaj salajroj, kiuj ebligas al la amasoj, elspezi grandajn sumojn, kreante tiel vastan, ensorbopovan merkaton por la usonaj industriproduktaĵoj.
Tiu rekomendo ŝajnas efektive prava, saĝa kaj sekvinda. Tiel, ĉiuj trovus kontentigon: kapitalistoj kaj proletoj povus ĝui ĉiajn plezurojn de la vivo. Sed, diablo! kial do la eŭropaj kapitalistoj ne sekvas tiun bonan konsilon? Ili ja nepre bezonas novan merkaton por siaj produktaĵoj. La angliaj karbminestroj ne trovis sufiĉan nombron da aĉetantoj por sia karbo; kial do ili ne aplikis la amerikan konsilon? Laŭ la rekomendo de s-ro Ford, ili simple donu pli altajn salajrojn al la ministoj, tiel la aĉetpovo de la lando pligrandiĝos, la mendado pliiĝos kaj la aferoj iros pli bone. Sed anstataŭ sekvi tiun konsilon, ili kontraŭe volas malpliigi la salajrojn! Samaj faktoj okazas en aliaj branĉoj kaj landoj.
En la okuloj de burĝoj, kiuj revas pri interesharmonio de kapitalo kaj laboro, laŭ kies opinio la laboristo ne estas ekspluatata kaj ne devas fari nepagatan laboron por la kapitalisto, — en tiaj burĝaj okuloj, la ideo de s-ro Ford estas tre klarigebla; ĉar la laboristo ricevas — laŭ la burĝa teorio — la plenan ekvivalenton de sia laboro, li povas aĉeti por sia salajro la tutan produktaĵon de li kreitan.
Sed por la marksistoj, la salajro de la proleto estas nur parto de la valoro kreita de li. La proleto sekve neniam povos aĉeti sian tutan produktaĵon; ĉiam parto de tiu produktaĵo restas en la manoj de la kapitalistoj, kiuj devas serĉi aliajn aĉetontojn, se ili volas ricevi ĝian valoron sub formo de mono, por daŭrigi la produktadon. En sia resumo de la Marksa «Kapitalo», Roza Luksemburg skribas: «Estas kvazaŭ nepra argumento de la socialista kaj precipe de la sindikatista propagando, ke krizoj estiĝas ĉefe per la miopeco de la kapitalistoj, kiuj simple ne volus kompreni, ke amasoj de iliaj laboristoj estas iliaj plej bonaj aĉetantoj kaj ke sufiĉus, ke ili pagu al la laboristoj pli altajn salajrojn, por ke aĉetema aĉetantaro ekzistu kaj por ke malestu la danĝero de krizoj. Kvankam tiu klarigo estas tre populara, ĝi estas tute maltrafa kaj Marks ĝin refutas per la jenaj vortoj: «Estas pura evidentaĵo se oni diras, ke la krizoj estiĝas el la manko de pagokapabla konsumo aŭ de pagokapablaj konsumantoj. Aliajn konsumantojn ol pagantajn la kapitalista sistemo ne konas, escepte almozulojn kaj «friponojn.» Ke komercaĵoj estas nevendeblaj, signifas nur, ke ne troviĝas por ili pagokapablaj aĉetantoj, sekve konsumantoj. Sed se oni volas doni al tiu evidentaĵo ŝajnon de pli profunda praveco per aserto, ke la laborista klaso ricevas tro malgrandan parton de sia propra produktaĵo, kaj ke la malbono povus esti korektata se la laboristoj ricevus pli grandan parton, se ilia salajro kreskus, sufiĉas rimarki, ke krizoj ĉiukaze prepariĝas ĝuste per periodo en kiu la salajro ĝenerale pliiĝas kaj en kiu la laborista klaso konsumas relative pli grandan parton de la pojara produktaĵo destinita al konsumado. Tiu periodo devus — je la vidpunkto de tiuj kavaliroj «san- kaj simple-spiritaj» — malproksimigi la krizon. Ŝajnas do, ke la kapitalista produktado entenas kondiĉojn sendependajn de bona aŭ malbona volo, kondiĉojn kiuj allasas nur por momento tiun relativan prosperecon de la laborista klaso, kaj ĉiam nur kiel antaŭsignon de krizo.»
La konsiloj de la usonaj industriestroj sekve valoras tiom kiom valoras la tuta burĝa ekonomiscienco. Neniam la laboristaro estas por la kapitalista produktadordo dezirinda, «pagokapabla» merkato, ĉar aĉetante ili ĉiam povas redoni al la kapitalistoj nur tiom, kiom ili ricevis de ili kiel salajro, sed neniam ili povos aĉeti la troproduktaĵon. La praktika agado de la britaj karbminestroj kaj de la germanaj kapitalistoj, nun okaze de la «raciigo», tion klare montras. La prospereco de la industrio en Usono ne estas dankata al la altaj salajroj, sed al la fakto, ke interne de la usona ekonomio troviĝas ankoraŭ multe da nekapitalistaj elementoj kiel aĉetantoj de industriproduktaĵoj kaj ke la financa potencego de Usono permesas konkiri merkatojn al la usona industrio per financado de l’ eksporto. La altaj salajroj en Usono estas ne kaŭzo, sed konsekvenco de la prospereco!
Tiel evidentiĝas, ke la «amerikigo» de Eŭropo tute ne portos savon al la konvulsiskuata kontinento. Unue estas tre dube, ĉu ĝi estas ĝenerale realigebla en kapitalista reĝimo, kaj due, eĉ se oni sukcesus ĝin apliki, ĝi nepre estus kondamnata al plenega fiasko. Ĝi ne donos pli bonajn viv- kaj laborkondiĉojn al la proletaro kaj povus efektivigi ankaŭ la prosperecon de l’ burĝaro nur per plej impetega konkurenco kaj per senkaŝa politiko imperialista, por konkiro de merkatoj, kontraŭ aliaj imperialistaj potencoj, eble kontraŭ Britio kaj Usono, eble kun Britio kontraŭ Usono.
La mondo fariĝas tro malvasta por la imperialista ekspansio. La laborantaj amasoj havas neprajn, neeviteblajn bataladojn kaj militojn antaŭ si. De ili mem dependos, ĉu ili suferos tiujn militojn kaj batalojn senage, mortantaj por la klasa malamiko kiel mutaj viktimoj de la imperialistaj ŝtatoj, aŭ ĉu ili aktive, decidite kaj heroe, per malfermitaj okuloj kaj kun klara konscio, rompos la kapitalistan potencon per batalado — ĉar batalado estos neevitebla — kontraŭ siaj respektivaj «patrujoj» kaj ne por ili.
Lucien Révo.
¹) Komenco en la n-ro 115. ²) Burĝaj spertuloj ĝin konsideras kiel nerealigebla: ekz. la germanaj ekonomiistoj Feiler kaj Brentano.
★
LA MEKANIKIGO DE LA LABORISTO
(Daŭrigo¹)
La demando pri la disvastiĝo de la Tajlorsistemo (en la ĝenerala signifo de: kreskanta raciigo, specialigo kaj mekanikigo de la laborprocedo) en la plej disvolviĝinta, kapitalismo kaj la ties sekvoj por la laborista klaso estas demando, kiu interesas ĉiujn revoluciulojn en plej alta grado, sed ne malpli interesa estas la demando pri la funkciado de la Tajlorsistemo dum la transira tempo inter kapitalismo kaj socialismo, periodo, kiun oni kutime distingas kiel la periodon de la proletara diktaturo. Kompreneble tiu demando montriĝos aliel en ĉiu lando laŭ tio, ĉu la laborista klaso estas pli malpli tajlorigita, kiam ĝi konkiros la potencon, kaj ankaŭ laŭ tio, ĉu estos plibonigo de la laborproduktkapablo aŭ ĉu estos la homecigado de la laboristamasoj, la unua kaj ĉefa celo de la diktaturo.
Teorie ambaŭ direktoj koincidas, sed en la praktiko restos provizore kontraŭeco inter ili, ankaŭ kiam la Proletaro prenos la potencon. Jam en la kapitalismo laboristoj kontraŭas intuitive la Tajlor-sistemon, kiel forton, detruantan la personecon. Kiele ili reagos kontraŭ tiu sistemo, kiam la kapitalista jugo estos forigita? Ĉu la teknikuloj, kaj la plenum-
¹) Vidu la n-ron 115.
— página 7 —
antoj de la laborscienco, tiam sukcesos forpreni la malfacilaĵojn de la sistemo, kaj ĝis kia grado tio efikos?
Sovetio estas la unua lando, kie la laboristklaso starigis sian diktaturon kaj konservas ĝin, kvankam ĝi estas devigata pli kaj pli konsideri la interesojn de la kamparanoj.
Kompreneble estas, ke la Tajlorsistemo kaj ĝenerale la laborscienco kaj la scienca metigvidado en Sovetio estas pristudata pasie. Laŭ burĝaj fontoj multaj sciencaj institutoj — ne malpli ol sesdek, okupas sin pri la psikologiaj, teknikaj problemoj. A. K. Gastev, en Moskvo, estas la plej radikala kaj konsekvenca batalanto por la novaj labormetodoj. Lia principo estas, mekanikigi la tutan vivon. Li ne timas pritrakti la homojn kiel partojn de maŝinoj. Li volas limigi la individuan scion, aŭtomatigi la laboron, «tajlorigi» ĉion ĝis la plej alta grado.
«Oni organizos ĉion kaj enigos la homojn en tiu ĉi granda organizado kiel maŝinpartojn, kiuj nur bezonas fari tion kaj tiel, kiel estas priskribita al ili.»
La skribinto de tiuj ĉi vortoj, profesoro Revezs, ne scias komuniki al ni, kiamezure la principoj de Gastev estas aplikataj jam nun en Sovetio. Ni trovas nenie en la multnombraj raportoj de la laboristdelegacioj, kiuj vizitis Sovetion en la lastaj jaroj, difinitajn faktojn pri la enkonduko kaj rezulto de la Tajlorsistemo…
El tio ni konkludas, ke la enkonduko nur komencis. Sed verŝajne en la sekvontaj jaroj ĝi iros pli rapide.
La relativa nedisciplineco de la rusaj laboristoj, kiu ekz. montriĝas en la multnombra foresto de la laboro estigas la Tajlorismon nemalhavebla korektilo, dum la pacienceco de la kamparanoj el kiuj la novaj industrilaboristoj estas rekrutataj, verŝajnigas, ke ili tajloriĝos sen granda rezisto. Laŭ nia opinio ĉi tie kaŝiĝas sendube granda danĝero por la plua evoluo de la rusa revolucio.
Por tiu evoluo ja personeca iniciativo kaj spontaneco estas nemalhaveblaj.
Laŭ artikolo de Henriette Roland Holst en «Klassenstryd» (Holanda komunista revuo).
[REKLAMO p.7] Vi ne abonas al SENNACIECA REVUO nur tial, ĉar vi ĝis nun ne vidis kaj ne legis ĝin. Mendu tuj laŭ favora abonprezo la oktobro-novembran kajeron, kiu estas diversenhava, bele ilustrita kaj sendata je favora prezo de 0.30 g. mk. malgraŭ la duobla amplekso. Vi nepre abonos la revuon kaj rekomendos al aliaj, se vi tralegos almenaŭ unu kajeron de ĝi.
MALAMIKOJ DE L’ LABORISTARO
Ofte oni plendas pri fiagoj de diversaj mastroj, sed nur malofte oni aŭdas ion similan pri la submastroj kaj fakestroj en fabrikoj kaj oficejoj. Sed ankaŭ ili estas malamikoj de la laboristoj. Ĉi subestroj tute forgesas, ke ankaŭ ili nur estas salajricevantoj kiel la aliaj laboristoj. Sed ĉar ilia salajro estas iom pli alta ili apartiĝas de la aliaj. Ofte estas konstatebla, ke mankas al ili la kapableco mem fari tiun laboron, kiun ili direktas.
Plejofte tiaj homoj nur ricevis la oficon pro ia rekomendo aŭ protekto, por ĝin konservi ili nun traktas la laboristojn kiel bestojn. Ilia intelekto plej ofte malfortas kaj tamen ili volas al si havigi respekton. …per krudaj vortoj kaj fiagoj. Se oni dirus, kiel pli bone fari ian laboron, la respondo nur estus: ne estas via devo pensi, sed fari kion mi ordonas. Laboristo nur estas maŝino, laborilo por tiaj homoj, kio videbliĝas en la ĉe ni kutima maniero anonci la dungdeziron «Hands wanted» (manoj bezonataj).
Ĉi subuloj sciantaj nenion pri psikologio, ekonomio aŭ alia afero kiu povus bone influi ilian spiritostaton ne komprenas kaj ne simpatias progresemajn laboristojn. Pro tio ili estas plejparte veraj malamikoj de la laboristaro. Brown.
LINGVAJ DEMANDOJ
Ĉu Ĉagreni estas transitiva aŭ netransitiva verbo? Laŭ la «Cours rationnel & complet», paĝo 96, ĝi estus netransitiva = avoir du chagrin, senti ĉagrenon; sed laŭ la Universala Vortaro, laŭ la vortaro de Grosjean-Maupin kaj laŭ la Kabe’a, ĝi estus transitiva = chagriner, kaŭzi ĉagrenon.
Estas nenia dubo: ĉagren’ estas verba radiko, kaj ĉagreni estas transitiva verbo. Cetere vi povas rimarki, ke la vorto ĉagreno, kiu estas minimuma formo egalvaloranta la pli plenan transitivan formon ĉagrenado same bone kiel la pli plenan netransitivan formon ĉagreniĝo, povas egale montri la ĉagrenon, kiun oni kaŭzas aŭ la ĉagrenon, kiun oni ricevas.
Ĉu estas rekomendinde uzi la vorton «organizo» anstataŭ «organizaĵo»? Por miaj lernantoj «organizaĵo» estas organizita aĵo, kaj «organizo» la organizanta faro. Eble por esprimi tiun faron oni uzu nur «organizado»-n?
— Laŭ la oficiala konsilo de la Akademio estas rekomendinde forlasi ĉiun sufikson, kiu ne estas nepre necesa por la klara kompreno de iu vorto. Por ke tia forlaso estu permesebla estas do bezone, ke la kunteksto, meze en kiu troviĝas la celata vorto, sufiĉe kaj nekonfuzeble komprenigu kaj precizigu ĝian sencon. La vortoj organizo, skribo, manĝo egalvaloras same bone la kunmet(it)aĵojn organizado, skribado, manĝado, kiel la kunmetaĵojn organizaĵo, skribaĵo, manĝaĵo. Uzu tamen la precizajn kunsufiksajn formojn se la vorto estas izola sen kunteksto aŭ se la kunteksto ne tute klare montras la ĝustan sencon. Fakulo.
Inter niaj kontraŭuloj
Vere, estas travivataj gravaj momentoj, se eĉ en la marĉeto de mondlingvistoj kaj teoriistoj diversspecaj — enpenetras rezonado klaskonscia, se eĉ tie oni kontraŭstaras esperanton kaj subtenas siajn lingvo-projektojn ne per teoriaj konsideroj, sed per argumentoj sociologiaj.
Necesas konfesi, ke ĉiuj lingvo-projektoj krom esperanto, — ekzistas nur elemere, ke ili preskaŭ ne havas adeptojn kaj ke ili preskaŭ ne estas uzataj.
Esperanto — tute kontraŭe — jam akiris certan disvastiĝon: ĝia uzado jam estas sufiĉe vasta kaj tiu uzado jam havas certan socian valoron. Speciale dum la lastaj jaroj esperanto en la servo de la Laboristaro, — fariĝas utila instrumento por la revoluciigo de la Proletaro tutmonda kaj por firmigo de la unuecfronto laboristklasa.
Tia estas ne nur opinio kaj pretendo de esperantistoj. La decidoj de multaj gravaj institucioj laboristaj, ĉu naciaj, ĉu internaciaj, lastatempe publike elmontris kaj konfesis la samon.
Eĉ la burĝaj aŭtoritatuloj konfesas en esperanto potencan revoluciigilon. Ja tiun motivon havis ministro Bérard, malpermesante instruadon de esperanto en francaj lernejoj. Evidente la samon opinias germana profesoro K. Fossler, asertante, ke «antaŭnelonge en la gramatikon kaj vortaron de esperanto penetris internacia bolŝevismo, socialismo kaj komunismo, kiu ne nur intencas vivigi esperanton per siaj ideoj kaj atmosfero, per siaj tendencoj kaj enhavo, per sia proletaria voĉo, sed kiu intencas ankaŭ per helpo de esperanto antaŭenpuŝi sian politikan propagandon.»
Bona konfeso, ĉu ne? En kioma grado ni jam realigis la vortojn de Fossler, diritajn en 1927 j., — tion plej bone pruvas nia lasta VI-a SAT-Kongreso kaj la agad-raportoj de SAT kaj de naciaj laboristaj asocioj.
Ni ne povas ankoraŭ aserti, ke esperanto estas lingvo ekskluzive proleta kaj laborista. Tio ne estus vera. Ŝatinda nombro de UEAanoj kaj «neŭtraluloj» diverskoloraj — daŭras ekzisti, uzi nian lingvon kaj ĝin propagandi.
Sed estas fakto neniigebla, ke nur en la batalo por afero proletaria kaj laboristklaso — esperanto plene elmontros valoron kaj siajn povojn. Esperanto fariĝas praktike aplikata lingvo internacia por la klaso, kiu entute malmulte da fremdaj lingvoj studas kaj posedas.
La nebulaj neŭtralismaj babiladoj kaj predikadoj perdas sian bazon, sian kernon ideologian; kaj samtempe la kerno idea de la proletaria esperantismo ĉiam fortiĝas kaj kreskas.
Atentante tion, estas speciale interese observi la idearon, kiu gvidas la adeptojn de aliaj mondlingvo-sistemoj kaj kiun ili metas kontraŭ la sistemo esperanto.
— La idistoj, plej multnombra grupo el la mondlingvanaro ne esperantista, laŭpove evitas starigi tiun problemon pri la bazo idea de sia movado. Certe ili ne aprobas esperanton. Ĉe sia apero mem Ido plej energie mokis la internan ideon de l’ Zamenhofa esperantismo, kiu celas «mortigi naciismon kaj
— página 8 —
triumfigi la egalecon inter la nacioj, forigi la militojn ktp.»¹).
Kelkfoje kelkaj plej senskrupulemaj idistoj eĉ aludas, ke la tuta internaciiga tendenco de esperanto estas «semida-hebrea elpensaĵo kaj la arianoj do devas tiujn tendencojn kontraŭstari.»
Malforta idomovado ne sukcesis ĝis nun montri ion realan, ĝi ne sukcesis akiri tian firman bazon inter la Proletaro, kaj same inter burĝaro, kia estis akirita de esperanto. Kelkaj rezolucioj, senskrupule akiritaj, tiun fakton tute ne povas ŝanĝi.
Ido per si mem ne elmontris ian idean gvidprinciparon, kaj por ĝi eĉ ne estas ebla tiun principaron elmontri, ĉar laŭ sia esenco Ido mem estas unu el plej sensukcesaj kaj senrezultaj kreaĵoj de la oportunismo. La aŭtoroj de Ido volis fari el ĝi kompromisan projekton inter esperanto kaj la modernaj, de vidpunkto inteligentula, pli raciaj lingvoprojektoj novlatinaj kaj novromanaj.
Kiel ĉiu kompromisa provo, sen iu forta idea bazo, Ido malsukcesis same ĉe esperantistoj, kiel ĉe novlatinistoj.
Ĉe sia apero en la jaro 1907—08 Ido sukcesis fortiri de la esperanto-movado 5—10% de esperantistoj, kaj ĝis nun la proporcia rilato de la nombro de idistoj al tiu de la esperantistoj restas la sama. Tion konfesas eĉ tiaj, nepre objektivaj personoj, kiel estinta idisto, nun aŭtoro de «Medial» — J. Weisbart. E. Drezen (daŭrigota).
¹) Vidu «Mondo» 19?6 j., n-o 4, p. III, raporto pri parolado de bulgaria idisto Missirkoff.
AL LA SAT-ANOJ
En Blankrusio (BSSR) estis starigita «Societo por kultura interligo kun eksterlando». Por montri al la societo la praktikecon de nia SAT-aparato, ni treege petas la k-dojn kaj ankaŭ la lab. kulturorganizojn interrilati kun la societo esp-lingve pri la demandoj de kultura interligo. Oni ankaŭ petu diversajn informojn kaj klarigojn pri BSSR kaj USSR entute. La leterojn adresu al: Minsk (BSSR), Revolucionnaja 21, Inbelkult Obsĉestvo, Kultsvjazi s zagranicej (Zvikeviĉ).
PETO
Minska distrikto de IRH deziras interligiĝi kun Bielostokaj laboristoj kaj politikaj malliberigitoj. Ĝi bezonas leterojn pri la vivo de malliberuloj kaj ties familioj kaj entute pri laborista vivo en Bielostok (Polio). La poŝtelspezoj estos ĉiam pagataj.
Ĉu en la naskiĝurbo de esp-o ne troviĝas esp-isto kiu respondus al niaj petoj? Skribu al: Minsk, Universitetskaja ul., dom MOPRA. Minskomi Komitetu MOPR.
*
Kamaradoj Franc-Sud Orientanoj el Departementoj Rhône — Isère — Loire — Drôme — Ardèche — Puy-de-Dôme — Vaucluse — Bouches du Rhône — Var — Alpes Maritimes — Haute Garonne — Aude — Hérault — Pyrénées Orientales — estas pretataj sin turni al la: Lyon’a SAT-agentejo, Henry Nicollet, 91 Rue de Trion, Lyon 5e Compte chèques-postaux, Lyon-13-01.
1e por aniĝi al SAT; 2e por aboni al Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo; 3e por aĉeti SAT-eldonaĵojn (librojn, insignojn ktp.); 4e por senpaga koresponda esperanta kurso; 5e por ĉiuj esperantaj informoj.
*
Se vi ne respondos — ne aperigu en «S-ulo» koresp. anoncon.
En Minsk denove estas organizitaj 15 esp. ĉeloj. La ĉeloj komencos tuj korespondadon kun eksterlandaj k-doj. La adresojn ni prenos el «S-ulo». Sed kion diros la lernantoj, se niaj leteroj restas sen respondo… Ĉu necesas citi faktojn? K-doj, se vi ne deziras korespondadon, ne komencu ĝin. (603).
*
ĈU MULTAJ APROBANTOJ?
Pri la artikolo en «S-ulo» n-ro 103, de k-do Krjukov titolita «Praktika kultura tasko de SAT», mi volas diri, ke mi tute aprobas la proponojn 1, 2, 3, 5 kaj 6. Mi konsideras ke ili estas tre gravaj, kaj mi ŝatus scii la opiniojn de aliaj k-doj pri ili. Mi ankaŭ aprobas la proponon n-ro 4, sed ne tiun parton pri la uzo de la vorto «milo» anstataŭ la vortoj «milmetro» kaj «milgramo». J. M. Kerr.
KRONIKO
Aŭstrio.
Wien. — ALLE-grupo III aranĝis kune kun la «Libera Radio Ligo» 14. nov. ekspozicion, kiu estis multnombre vizitata. Ĉe la malfermo kantis la «Laborista Kantunuiĝo», poste parolis prof. Simon de ALLE-centro k. la estro de «Radio Ligo». La lasta akcentis la necesón de kunlaboro inter «Radio Ligo» kaj «ALLE». Laŭ la deziro de «Radio Ligo» ni okupis la «por esp-o indan lokon», tiel ni gajnis 20 gek-dojn por nova kurso. J. L. (4282).
Germanio.
Dresdena Industriregiono (LEA-Distrikto). — En junio konferenco okazinta en la proksimo de Dresden decidis propagandi aŭtune per speciala afiŝo granda, flugfolioj, paroladoj ktp. Jen la rezulto de la propagando. En oktobro la distrikto starigis kursojn en 14 lokoj ekster Dresden, en negrandaj urboj k. vilaĝoj. Entute partoprenas la kursojn 290 personoj. Unu kurso okazas en kadro de popolakademio. Pri Dresden estos aparte raporto. Konsiderante la akran krizon ekonomian, k. nuntempan malemon al spirita laboro, la rezulto estas sufiĉe bona. Ĝi estis atingebla sole per bona kontakto kun la lab. sport- k. kulturkarteloj, kiuj ebligis 8 paroladojn pri la temo «utiligo de esp.o por la internacia laboristmovado». Espereble en nove akiritaj lokoj post finiĝo de la kursoj stariĝos grupetoj, kiuj estigu pluajn batalantojn por nia SAT-movado. P. K.
Holando.
Aalsmeer. — La societo «Ĉiam Antaŭen» aranĝis kurson, kiun partoprenas 15 gelern. Gvidas ĝin k-do J. Hofman. Lernolibroj «Blok» k. «Petro». De la urbestraro la societo ricevis la permeson uzi senpage la salonon de la ĝardenkultura lernejo po dufoje semajne. (6058).
Amsterdam. — Krom la jam priraportitaj kursoj ekfunkciis denove kursoj ĉe la K. P. H. k. ĉe infangrupo Jordaan. Ankaŭ ĉi kursoj estas gvidataj laŭ «Petro». (5941).
Enschede. — Okazas kurso ĉe Popol-Universitato kun 15 partopren. K-do De Bruin instruas 5 pers. laŭ «Petro». La laborista esp. grupo dissendis cirkuleron al ĉiuj lokaj lab. organizoj.
Polio.
Lublin. — Estas eldonitaj du n-roj de «Wolnomysliciel» (Liberpensulo)¹) kun esp.a angulo, redaktita de k-do H. Halpern. Baldaŭ aperos la 3-a n-ro.
En la «Informilo por oficistoj», eldonata de k-do Zbikowski, estas ses paĝoj rezervataj por poresp.a propagando.
En okt. dank’ al la klopodoj de k-doj Halpern k. Zbikowski estis eldonata kvarpaĝa presaĵo, en kiu du paĝojn okupis peresp.a artikolo. Ĉi eldonaĵo estis dissendita al 6000 enlandaj instruistoj k. lernejoj.
RECENZEJO
La arto de memdisciplino de Profesoro Charles Baudouin. Serio Biblioteko Tutmonda, n-roj 5—6. Eldonejo Rudolf Mosse, Berlin. Formato 17×10½ cm., 91 pĝ. Prezo ne montrita.
Ĉi verko prezentas mallongan historion pri la fazoj religiaj, etikaj kaj terapiaj, grandparte interkomplementaj, kiuj antaŭis kaj kondukis al la nuna psikanalizo kaj psikagogio. Ni bezonas egale la koncentrigon de la hinda Joga sistemo, la severan racion de la Stoikismo, la fidon kaj «infaniĝon» de Kristanismo. Simile, ĉiuj el la diversaj skoloj psikoterapeŭtikaj entenis iom da vero kaj la moderna psikanalizisto eblas rikolti ĉie kaj alĝustigi laŭ taŭgaj proporcioj la trovitaĵojn. La libro estas ne nur historia kaj teoria, sed ankaŭ eduka pri la praktika aplikado de la arto de memdisciplino. Ĉe la fino estas informo pri la Internacia Instituto por Psikagogio kaj Psikoterapio en Ĝenevo, Bibliografiaj Notoj pri aluditaj verkoj kaj Teknika Terminaro trilingva. La libro estas bone verkita kaj presita; nur kelkaj eraretoj aperas. Pro la populariga, klare simpla stilo de ĉi tiu verko, oni povas rekomendi ĝin al tiuj, kiuj havas nenian aŭ malmultan scion pri psikanalizo; la bibliografiaj notoj kondukus al ampleksigo de la studado. E. K. L.
Wörterbuch Deutsch-Esperanto de d-ro Emil Pfeffer. Eldonejo: Tagblattbibliothek, Wien I, Wollzeile 20. Formato: 12×19 cm. 180 pĝ. Prezo 1 g. mk.
La havigo de multekostaj vortaroj al la laboristaj esperantistoj kaj kurspartoprenantoj, ofte senlaboraj, ne estas ebla. Pro tio, ĉi nova eldonaĵo certe estos de ili ĝoje akceptata. La aĉetinto trovas en ĝi 20 000 germanajn karakterizajn vortojn kun 30 000 esperanto-tradukoj. Ĉi vortaro laŭ riĉenhaveco, bonordigiteco kaj superrigardebleco certe tre superas la ĝis nun por ĉi malalta prezo haveblajn vortarojn. M. SC.
¹) A. Zbikowski, Lublin (Polio), Skrytka 152. Jarabono por eksterlando ½ dol.
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig
N.º 117, 23 de diciembre de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
[BILDO p.1 | 8,5,90,38] Kapo de la gazeto: stelo kun la literoj S.A.T., la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO» en kadro, kaj sube la granda ornama titolo «SENNACIULO».
3-a Jaro. N-o 117 — 23. Decembro 1926
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktanto: E. LANTY 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe
Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, Rue Boyer, Paris-XXe
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27
KION LA BRITIA BARAKTO INSTRUAS
Post 30-semajna suferego kaj heroa protestado, la britia karbministaro devas cedi. La postulo de la karbmastroj sukcesis rilate al malaltigo de salajro kaj plilongigo de la labortago. La Nacia Federacio rezignis sian funkcion kaj tiel la apartaj distriktoj estas en tre malbona pozicio por intertrakti. Plejparte la labortago estas nun 8—8½ horoj laŭfakte. La salajro ekzemple en Skotlando fiksiĝis je nur 20% super la normo de la jaro 1914; kompare la kosto de vivrimedoj restas 79% pli alte. Triono el la karbministoj restas senlaboraj kaj tiu nombro certe kreskos, kiam ne plu ekzistos la nuna eksterordinara manko de karbo.
Malvenko povas esti la unua paŝo al fina sukceso. Necesas nur klare kompreni ties kaŭzon. Interalie oni povas citi, ke la Federacio estas nur kolekto de sinregaj apartaj distriktaj asocioj. Kelkaj karbministoj mem revenis al la karbminejo — proksimume trionoj ĝis la lastaj semajnoj. Aliaj en lokoj, kie la karbtavoloj preskaŭ elpuŝiĝis el la tero, elhakis karbon kaj vendis ĝin. Grandan malhelpon kreis la reakciaj estroj Hodges kaj Spencer, kiuj publike antaŭe cedis la 7-horan labortagon. Sed plejparte la britiaj karbministoj mem staris firme kiel roko.
* * *
La respondeco pri la ĉesigo de la subtenanta Tutlanda striko (majo 3a—12a) diskutiĝos ĉe plena kunveno de la Ekzekutivoj de ĉiuj sindikatoj. Nun ĝi ja ne povis esti plene pritraktata. Kompreneble tiu ĉesigo kuraĝigas la Registaron, ĉar Baldwin (Bolduin) konsciis pri la dividoj inter la sindikatestroj. La protesto de la karbministoj ŝajnas esti malgranda afero post la fino de la mirindaj kaj neforgeseblaj «Naŭ Tagoj». Baldwin hipokrite ŝajnigis esti cedema, sed fine proponis la plej malbonajn kondiĉojn — eĉ pli fiajn ol la karbmastroj mem. Certe
[BILDO p.1 | 34,44,60,73] Presaĵo (linoleuma gravuraĵo) montranta fortikan senkapan[?] laboriston kun la vorto «MINISTO» sur la brusto, staranta firme kun pugnoj ĉe la flankoj.
Kaj tamen la ministoj staras firme kiel roko.
estas nur 4½ milionoj da laboristoj el 12 milionoj, kiuj organiziĝis, sed se tiuj estus daŭrigintaj sian helpon eĉ dum unu semajno, kredeble ni nun ne lamentus (ĝemegadus) tragedion. Alilandaj K-doj certe ne povas kompreni, kiel la justa peto de la karbministoj por modesta salajro ne trafis la subtenon de ĉiu sindikatano kaj persono. Sed ili memoru la hipnotigon de la tradicio, de la edukado kaj Eklezio en tiu ĉi malrapide evoluinta lando. Ĉiutage vendiĝas 10 000 000-ekzemplere kapitalistaj jurnaloj; kompare la laborista jurnalo vendiĝas nur je 500 000 ekz. Ĉiudimanĉe 12 000 000 homoj tie ĉi aĉetas kapitalistan jurnalon, sed nur proksimume 80 000 aĉetas Sunday Worker (Dimanĉa Laboristo). La kapitalistaj jurnaloj mensogis daŭre kaj atakis ĉiumaniere la karbministaron. Grava kaŭzo ankaŭ estis bedaŭrinda manko de solidareco sur la internacia kampo. En la usona, germana, holanda, pola kaj aliaj karbministaroj fariĝis strikrompantoj! Vane la britia karbministo suferis, ĉar ekzemple en septembro envenis 5 milionoj da tunoj da karbo alilanda. La britiaj kapitalistoj hontinde vendis tiun karbon je duobla prezo.
Ĉu necesas substreki la instruon pri urĝeco de mondskala solidareco por la Laboristaro. Celi nacian liberiĝon estas utopio. Tio estus por ni, SAT-anoj, forta instigilo, por ke ni laboru pli energie. Debeta la afero ne tute estas. Certe severe senkompatan edukadon ricevis 1 miliono da britiaj karbministoj kaj iliaj edzinoj kaj infanoj pri la vera karaktero de l’ kapitalismo. La Mondskala monhelpo kreskigis supernacian senton. Krom privataj kaj lokaj donacoj kaj multe da laboro en komunaj manĝejoj, botriparejoj ktp., la centra kaso jam ricevis 1 843 839 sterlingajn funtojn. La britia Laboristaro neniam forgesos, ke el tiu sumo, 1 150 000 venis de siaj sovetiaj fratoj, kiuj ankoraŭ sendas helpon je 40 000 funtoj. Laŭ Marks la veraj fruktoj de laboristaj baraktoj ne estas en tuja rezulto sed en la kreskanta unueco. Certe la kapitalistoj tie ĉi iom pripensos antaŭ ol ataki senkaŝe la laboristojn. Solidareco kreskas el sufero.
— página 2 —
2 SENNACIULO
Post «Nigra Dimanĉo» en Sovetio venis Oktobro. Ni konstruu tutmondan organizon, necesan por tutmonda proletara venko.
London, 3-XII—26. (488.)
★
Kio okazis en Nederlanda Indio?
Nederlando estas kolonia regno. Ĝi havas en Oriento la t. n. Nederlanda-n Indio-n. Gigantajn profitojn, du miliardojn da guldenoj, akiras ĉiujare nederlandaj kapitalistoj el ĉi tiuj riĉaj landoj.
Sed malbonfartas la loĝantoj de Indio mem, la indiĝenoj. Iam ili vivis kontente en siaj vilaĝoj, prilaboris siajn rizkampojn kaj vivis per ties produktoj. Venis la kapitalismo eksterlanda. Aranĝis grandajn plantejojn por kafo kaj kaŭĉuko. Konstruis sukerfabrikojn. Forpelis la indiĝenojn de iliaj grundoj. Nuntempe laboras en sukerfabrikoj kaj havenoj 15% de la India popolo, 20% kiel kulioj1) en plantejoj; nur 50% estas ankoraŭ kamparanoj, sed malriĉaj. Malaltegaj estas la salajroj, altaj la impostoj, longegaj la labortempoj. Tiel la registaro, kiel la entreprenistoj elsuĉadis la malriĉan Javanon2).
Ĉi tiuj situacioj favoris la trapenetron de progresemaj ideoj. Organiziĝis profesi-unuiĝoj. Okazis strikoj. La komunista partio akiris simpation de l’ indiĝenoj.
La registaro brute kontraŭis. Perforte finigis la strikojn. Malpermesis kunvenojn. Konfiskis gazetojn. Arestis redaktorojn. Malliberigis kaj ekzilis gvidantojn. Klopodis sufoki la timigan komunismon. Sensukcese. Okazis la malo.
Burĝaj gazetoj diskonigas: Komunista ribelo en Indio! Kio okazis? La senfina toleremo de la pacience suferanta India popolo finiĝis. En diversaj lokoj malbone armitaj trupoj el indiĝenoj atakis registarajn konstruojn, (malliberejon, telegrafoficejojn k. s.) kaj mortigis regantojn. Spontana reago al la teroro de la regantoj kaj ties servantoj, naiva klopodo de revenĝo kontraŭ la turmentantoj. Signo, ke ne senfine daŭros la regado de la blankaj kapitalistoj super la brunaj sklavoj.
Sed ĉi tiun klopodon la registaro baldaŭ subigis. Multaj estis mortpafitaj. Aliajn oni arestis. La tuta regiono de l’ ribelo estas «purigata». Ĉiuj «komunistaj» gvidantoj estas ekzilataj al Nov-Guineo (insulo kun malsaniga klimato).
Ĉi tiu ribelo ne estis organizita de komunistoj. Sed tamen la komunistoj staris ĉe la flanko de la ribelintoj.
Nederlanda Kompartio jam organizis protestkunvenojn. Ĉe ili ankaŭ parolas nia India K-do Semaoen (Semaun). Oni postulas: liberigon de la arestitoj, tujan revenon de la trupoj senditaj por aresto de la ribelintoj, tujan amnestion1) por ĉiuj politikaj kondamnitoj, denuncitoj kaj ekzilitoj, subtenon de la familioj, kiuj havis malprofiton de la ribelo (t. e. tiaj, kiuj perdis siajn prizorgantojn), aranĝon de esploro pri la kaŭzo de la ribelo de komisio enhavanta i. a. indiĝenojn kaj maldekstrumajn laboristojn. 670
★
Letero el Usono de germana enmigrinto
Kara amiko! Mia nova hejmo lokiĝas en unu el la eksteraj distriktoj de Ĉikago, en unu el la plej mizeraj «slums» (loĝejoj) de la ĉirkaŭajo. La loĝantaro konsistis el negroj, italoj, hebreoj kaj aliaj enmigrintoj. Ĉiu domo estas loĝata de aparta nacia grupo. Mia domo estas hebrea. Ĉiuj loĝantoj de la strato miksas sian gepatran lingvon kun aŭditaj vortoj el aliaj lingvoj kaj kreas tiel strangan lingvaĉon. La komerca lingvo plej ofte estas angla, sed el ĝi aparta speco. Ĉe la stratanguloj estas mizeraj malgrandaj butikoj, fiŝ-, viand- kaj legomvendejoj, kiu eligas strangajn odoraĉojn. Laborejoj troviĝas en kelaj ejoj, en kiuj malriĉaj metiistoj riparas ŝuojn, gladas vestaĵojn aŭ kolorigas malnovajn ĉapelojn.
La domoj estas en la tuta urbparto en mizera stato. Preskaŭ ĉiuj estas el ligno. La trotuaroj havas grandajn fendojn, kiuj endanĝerigas la vivon dum la irado. Dumnokte vivigas la stratojn egaj ratoj, kiuj ĉe la duonlumo de kelkaj ete lumantaj lanternoj traserĉas la stratkanaletojn aŭ banas en la lagetaĉoj, kiuj postrestis de la lasta pluvo. Ĉiu domo havas lignajn malantaŭajn ŝtuparojn, kiuj kondukas de la tero al la tegmento kaj ebligas 50-metran ĉirkaŭrigardon. En unu domo al la alia tiriĝas ŝnuroj, sur kiuj kelkfoje pendas subpantalonoj aŭ ŝtrumpoj. Malnovaj lavujoj kaj potoj, en kiuj estas plantitaj bulboj aŭ ia herbo, anstataŭas por la loĝantoj la grundon. Ne estas eble longe restadi sur tiuj malantaŭaj ŝtuparoj, regas tie ia odoraĉo kiu havas egan similecon kun tiu en la katakomboj.
Trovi laboron, ne estis fine malfacile. Ĉe la unua firmo, kie mi demandis, mi tuj ricevis laboron, kiel forĝisto. Antaŭ ol mi demandis mi ricevis instrukciojn de la partikamaradoj kiel konduti sin. Unue oni devas fari sian plej stultan mienon, ŝajnigi malmultan scion de la angla lingvo. Pri politiko oni devas kompreni eĉ ne ereton, sed esti fakulo en tiu laboro por kiu oni momente bezonas laborfortojn. Estas dezirataj laboristoj, kiuj pro nekono de Usonaj kondiĉoj toleras ĉian malbonon.
La burokratismo floregas. Unue oni devas demandi la pordiston pri pasporto. Kun tiu (se oni ĝin ricevis, la pordisto estas la unua dunga kompetentulo) oni iras al la kontoro. Tie staras homo, kiu aspektas kiel boksisto, kaj akceptas la laboristojn, kondukas la aspiranton al iu skribisto, kiu scias kelkajn lingvojn (kiel? estas alia demando) kaj esploregas la laboriston ĉu ili havas la postulitajn virtojn (vidu supren). Poste oni devas iri al la kuracisto, kiu esploras la aspiranton kiel ĉevalon pri forto kaj saneco, pezas kaj mezuras lin. La menciita boksisto forkondukas tiun, kiu ĉi esploron sukcese travivis al la laborejo, registras lin, donas numeron kaj fine la procedo finiĝis.
La procedo por fariĝi laboristo ĉe la «Me Carmick-International Harvester Company» daŭris kvin horojn.
Venontan tagon je la 6-a kaj 30 mi komencis la laboron. Ni laboras 9 horojn potage, sabate oni estas devigata labori kromajn horojn, tiel ni laboras entute 56 horojn posemajne. Mi perlaboras ĉiutage 5 dolarojn. La helplaboristoj, negroj aŭ meksikanoj, kiuj laŭ la opinio de la usonaj kapitalistoj ne estas ne plenvaloraj homoj, ricevas pohore 42 cendojn. Mi estas kutimata pezlaboron de la Ruhra regiono, sed ĉi laboro estas multe pli streĉiga. Nia fabriko estas «open shap», t. e. unu el la multaj laborejoj havantaj neorganizitajn laboristojn. La usonaj sindikatoj estas puraj faklaboristaj unuiĝoj, kiuj preskaŭ timeme evitas la enmigrintojn.
Ni estas kvinmil laboristoj. La instalaĵo de la fabriko similas al la Germanian. La laboristoj certe estas pli ekspluatataj ol ĉe ni. Ĉia laboro akordlaboro. La prezoj nature estas tiel malaltaj, ke oni devas penegi por atingi sufiĉan tagsalajron. Mi prilaboras plej grandajn ferpecojn. Hieraŭ 3.500. Ĉiu peco estas prenata en la manon, kelkfoje turnata, en la maŝinon metata, poste la pezan levilon oni devas tiri, elpreni la pecon, ĵeti ĝin al la amaso kaj samtempe nombri ĝin. Por ĉiu cento oni ricevas 9 cendojn. Tiu nombrado estas la plej terura afero. Dum naŭ horoj la pensoj nur estas direktataj al ĉi mizera laboro kaj al la ĝusta nombrado de la naŭ cendoj.
Trad. el «Sächsische Arbeiterzeitung» (Saksia Laborista Gazeto), M. Sch.
★
EN PUNDOMO
Antaŭ kelkaj tagoj mi legis en burĝa gazeto grandan artikolon pri la vivo de la malliberuloj en pundomo de Waldheim en Saksio. Tiu raportanto tre rozkolore ilustris la restadon en tiu domego, tiel ke oni povus kredi, ke la vivo de tiuj pundomanoj estas sufiĉe bona. Eĉ esperanton oni instruas al la malliberuloj. Povas esti, ke la pundomoj en Saksio iomete diferencas de la bavaraj.
En Straubing (Bavario) estas ankaŭ tia pundomo en kiu restadas nia k-do Streidl (7134). Li estas unu el la 7 sovet-respublikanoj en Bavario. Por pli faciligi la restadon al la k-do Streidl, lia kuzo abonis por li «S.R.», kiun ni regule sendis al li. Antaŭnelonge, kiam ni sendis nian kongresprotokolon al li, ni ricevis poŝtkarton kun jena enhavo:
«Por ke vi evitu nebezonajn elspezojn, ni sciigas al vi, ke estonte ni ne plu enmanigas esperantajojn al la malliberulo Streidl».
Altestime Direkcio de la pundomo Straubing. Nomo nelegebla.
1) kulio = india aŭ ĉina laboristo, kiun oni laborigas en kolonioj (Verax).
2) Javano = loĝanto de la India insulo Java, ankaŭ uzata en pli ĝenerala senco: loĝanto de Indio.
1) amnestio, ago de registaro, kiu konsideragas punindan agon kiel neokazintan kaj malebligas aŭ haltigas la persekutadon aŭ neniigas la kondamnon (Verax).
— página 3 —
SENNACIULO 3
LETERO EL ITALIO
La aktiveco de la italia Proletaro
Jam kelkaj semajnoj antaŭ la atenco en Bologna, sentiĝis la pli grandigita premo kontraŭ la Laboristaro.
Okaze de la britia minista striko kaj por helpi al la agrikulturistoj de Mollinella1) aranĝis la italaj laboristoj per la jurnalo «Unita» grandegan manifestadon. Ĉiutage plenigis longaj listoj je mondonacoj por ĉi du celoj la paĝojn de «Unita». Ĉi publikigado de kolektlistoj havis kvazaŭ la karakteron de vocdonado kontraŭ la faŝismo. Oni ja devas kompreni, ke laŭ la nuna en Italio ekzistanta situacio, ĉiu ajn elmontrado de aktiva laborista agado signifas tre rimarkindan kontraŭfaŝistan manifestadon. La faŝista registaro tro malfrue ekkonis la gravecon de ĉi agado kaj nur poste malpermesis ĝin.
Miloj da politikaj malliberuloj
Je la memoro de la kvara datreveno de la faŝista marŝo al Roma okazis grandnombraj arestoj de laboristoj. En Milano arestiĝis 2000, en Bologna 2000, en Roma 500, en Trieste 300 ktp. En la tuta Italio almenaŭ okazis 10 000 novaj arestoj. Tiele festis la faŝismo sian «gloran tagon».
Kiel estas la faŝistaj manifestadoj organizitaj?
Kiu ne vivas en Italio, tiu nur malbone komprenas kiel oni preparas la grandajn faŝistajn ceremoniojn. Oni ne forgesu, ke la organizigo en la faŝistaj sindikatoj estas laŭleĝe deviga. La kotizojn por la faŝista sindikata organizo kolektas agentoj de la fisko.
Okaze de aranĝo de manifestado kaj se estas necese koncentrigi la faŝistajn batalfortojn, la gvidantoj de la faŝista partio alvokas partopreni la membrojn sindikatajn laŭ la membrolistoj kaj ĉiun laŭnome. La alvokitoj al la partopreno estas ĉu memvole ĉu devige envagonigitaj kaj tranportataj al la provinca ĉefurbo, kie estas la kolektiĝloko. Tiamaniere estas tre facile kunigi kelkajn milojn, sed el kiuj la plejmulto ideĉe ne konsentas kun la faŝismo. Tio montriĝas per tio, ke en ĉiuj provincoj estas la karceroj plenaj de homoj forkurintaj de la «grandiozaj» manifestadoj.
En Bologna Mussolini inspektis siajn nigrĉemizulojn. Sed vespere juna «antaŭgvardiano» pafis revolvere al la «Duce».
Furiozegis la faŝistoj. Tio estas facile komprenebla: ili bone konscias, ke la fino de la reĝimo signifus ankaŭ la finon de ilia propra vivo. Ĉiu el ili ja ligis sian propran vivon al la faŝista reĝimo per longa ĉeno de fimortigoj kaj kruelaĵoj. Kun ĉi plej simpla ŝento kunmiksiĝas natura krimemo kaj personaj interesoj.
Dum la samaj tagoj okazis miloj da memorfestoj, nature kaŝe, pri la Sovetia Revolucio. Tio incitis la faŝistojn, kiuj certiĝis, ke depost 1922 ne plu ekzistas en Italio bolŝevismo.
La interna krizo de la faŝismo
Kiel povis okazi, ke juna faŝisto atencis kontraŭ Mussolini? Tio fariĝas kom-
[BILDO p.3 | 34,29,60,68] Nigra silueta karikaturo de Mussolini, kalva kaj kunpremmiena, marŝanta antaŭen kun manoj sur la koksoj.
Mussolini
prenebla, se oni atente observas la nunan italian situacion. Ĝi estas situacio paradoksa. Ĉiuj problemoj de la kapitalista stabiligo estis per la faŝismo portataj al la plej ekstremaj konsekvencoj.
La sindikata, urba, politika kaj armea koncentrigoj donas la maksimuman eblecon kontroli la ekonomiajn fortojn kaj defendi la kapitalismon. La revalorigo de la mono per la koncentrigo, limigo de la kredito, haltigo de novreldono de papermono, deviga stabiligo de 6 miliardoj da ordinaraj kaj 6 miliardoj da kvin- kaj sepjaraj ŝtataj asignoj donis fortegan frapon al la eksportindustrio kaj ĝenerale al ĉiuj industrioj, kiuj bezonas krediton. Se la senvalorigo de la liro forte domaĝis al la mezaj klasoj, ĝia revalorigo ne ŝanĝis senteble ilian situacion. La varprezoj neniel plimalaltiĝis.
La paradoksa situacio do konsistas en la jeno: La faŝismo portas en si mem la klasbatalon, kiun li volas subpremi. Ĉiuj perfortagoj, kiujn ĝi aplikas por malebligi la klaskontrastojn, ne havas alian valoron ol prokrasti la konflikton.
Mussolini inter du kontraŭaj fortoj
Kiel respondis Mussolini al la antagonismoj, ĉeestantaj interne de la faŝista partio kaj kiuj sin montras tute libere inter kelkaj rondoj etburĝaj, kiuj postulas por la unua faŝista programo, kaj la partigvidado, kiu agas laŭ la intereso de la financaj kaj agrikulturaj kapitalistoj?
Per la reformo de la statuto, de nun la partio fariĝis vera soldata organizo. La estroj estas nomitaj de la plej supra instanco kaj la kunvenoj okazas nur unufoje pojare. Ĉia diskuto estas malebligata, kaj sekve de tio ĉia demokratio nuligata. La opozicioj povas nur: aŭ obei la disciplinon, aŭ foriri. Sed kio estas la disciplino? Ĝi estas la blinda obeo al la «Duce». Estas vere, ke la opozicioj ne tute kontentigas la dezirojn de la etburĝaro. La faŝista ekstremismo ne tute defendas la interesojn de vastaj rondoj etburĝaj, kies esprimo ĝi estas. Sed almenaŭ ĝi ŝajnigas esti la elpurigisto de la faŝistaj vicoj kaj pledas por la ortodoksaj, faŝistaj principoj, kiuj estas forlasitaj de la novfaŝismo kaj de Mussolini mem.
Kaŭze de tiuj cirkonstancoj leviĝis la revolvero de Zamboni. La faŝistoj deklaris, ke jam de pli ol unu jaro li ne plu apartenis al la partio. Memkomprenebla, ĉar la sciigo, ke li fakte apartenis al la faŝistaj vicoj, estus povinta elĉenigi terurajn pasiojn. La faŝista unueco estas artifike restarigita. Okazis kelkaj formalaj kontentigoj por la ekstremistoj, sed fakto estas la intensa batalo kontraŭ la opozicio.
La faŝismo kondukas al milito
La faŝismo kondukas al milito. Ĉu kontraŭ Turkio pro la posedo de Smirna, de Adalia kaj de la insuloj, ĉu kontraŭ Abesinio, ĉu eble kontraŭ Francio.
La artifika revalorigo de la liro, la protektado de la militindustrio, la militemo de la diplomatio, la obstina, brua disvastigo de ŝovinismaj ideoj, ĉiuj ĉi aferoj evidentigas, ke ni estas antaŭ la eksplodo de nova milito.
La rezigno pri eksporta politiko imperialisma (kiu necesigas konkuron kun aliaj landoj kaj kiu bezonas ne tre altvaloran monon kaj larĝajn kreditojn) nur povas esti permesata, se oni samtempe evoluigas alian tendencon, nome la tendencon de akiro de novaj teritorioj, kapablaj liveri al Italio krudaĵon kaj esti merkatoj por la nacia industrio.
Sed milita politiko bezonas la unuecon de ĉiuj konstituciaj fortoj de la lando. Nu, dum situacio de interna teroro kaj dum eĉ tre vastaj rondoj etburĝaj suferas sub la premo de la reĝimo, milito ĉiuokaze estas danĝera entrepreno, eĉ se ĝi okazus malproksime de la propraj landlimoj.
Laŭ «L’Humanité» kompiltradukis M. Sch.
1) Vidu «S-ulon» n-o 107.
— página 4 —
4 SENNACIULO
Pri la Jubileo-Ĉeno
Kun ĝojo mi vidis kiel iom post iom realiĝas mia projekto pri la Jubileo-Ĉeno. Sed, por ke la Jubileo-Ĉeno plilongiĝu, necesas nepre atentigi la K-dojn, ke ne sufiĉas, ke ili mem, kiel okazis ĝis nun, donacu sed ili nepre devas alvoki aliulojn. Ĉe tio ili indiku la plenan nomon kaj adreson de la alvokato. Do, povas neniu elturniĝi. Krome, nia Administranto tiam havos la eblecon, kontroli ĉu la alvokito abonas nian gazeton kaj eventuale alsendi al li la ekzempleron entenantan la koncernan alvokon. Tio eble estus rimedo por plimalgrandigi la diferencon inter la nombro de abonantoj al la «S-ulo» kaj de la laboristaj esperantistoj. Samtempe mi petas pardonon, ke mi ĝis nun ne povis forgi ĉeneron pro mia malsano je «senlaboreco». Sed ĝoje mi respondas al la k-do Eŭtrapel per 2 zlotoj kaj alvokas la k-dojn: Erwin Haschke (Breslau Kronprinzenstr. II), Izrael Lejzerowin (Lodz, Kilinskiego 30), David Ekstein (Piotrkow) kaj D-ron Leopold Dreher (Krakow, Starowilna 37), ke ili ankaŭ kunhelpu ĉe la forĝado de nia Jubileo-Ĉeno. J. Jurysta.
Jubileo-Ĉeno
K-do A. Soarès (Paris) 10 f. f. alvokas ge-k-dojn Renée Brochet (Sarcelles), Miralles (Saragoza) kaj Livreiro Mathias (Evora).
V. Piĉaĥĉi (Leningrad) 1 rubl. alvokas sekvi sian ekzemplon ĉiujn anojn de Leningrada Gubkom-komitato de SEU kaj Reviziakomisiono. Respondas kunvokon de k-do V. Piĉaĥĉi, k-do Teterin (Leningrad) pagas 1 rubl. kaj alvokas k-dojn M. Stuttard (Briercliffe-Burnley) kaj J. Feurer (New York). K-do L. Korzo (Byhov) respondas al alvoko de vegetaranoj pagas 1 rubl. kaj alvokas ĉiujn vegetaranojn ĉiel helpi al la forĝadon de la ĉeno. Jurĉenko (Harkov) 0,75 rubl.; Gek-doj Miĥaliĉka (Elektroperedaĉa) 2 rubl.; Grönberg (Cobalt-Ont) 1,50 dol.; Kolĉinski (Kremenĉug) 2 mk. g. alvokas E. kaj M. Izgur, S. Goldfeder, Belonog, A. Avrunin, Fredberg (Kremenĉug) Muravkin (Berlin), Spiridoviĉ (Harkov), Barreira (Loanda), Hubricht (Leipzig), Rublev (Odessa), Snejko (Minsk), Nikolskij (Smolensk) kaj ĉiujn C. K.-anojn kaj ĉiujn k-dojn el la «Informgazet-servo». „Caran d’ Harre» 0,75 mk. g.; Marchevsky (Detroit) 2 dol.; Groves (Derby) 2/6 ŝil. alvokas SAT-anojn el la mezlando de Britio (ne senlaboruloj) helpi en la forĝado. Buna (Düsseldorf) 1,50 mk. g. alvokas k-don Ramon Duran (Baixas) kaj k-dinon I. Millot (Nancy). Johansson (Eksjö) 2,50 kr. sved.; Bauer (Wasquehal) 7 fr. fr.; Gottgetreu (Hannover) 0,35 mk. g.; IMITU! Je datreveno de Zamenhofa naskiĝo,Gub. Fako de SEU (Ivanovo-Voznesensk) donacas por ĉeno 10 rubl. kaj aĉetas 10 dol. akciojn, alvokas similajn samlandanojn k. alilandajn esperantistojn.
SAT-ano donacas 1 rublon, kaj elvokas: Gek-dojn P. Egorov kaj A. Egorova (Taŝkent), k-don N. Ŝirjaev (Blagoveŝĉensk apud Amur), kaj la k-don el Berlin, trovinta la aferon pri la jubileo-ĉeno «burĝeca», se li ĝis nun ne donacis.
★
Imitinda Ekzemplo
Enschede’aj SAT-anoj ne povantaj varbi membrojn aŭ abonantojn por SAT, decidis por tamen iel subteni nian Asocion pagi ankaŭ por la venonta jaro la malnovajn kotizon por SAT kaj abonmonon por «S-ulo» kaj Sennacieca Revuo. Ĉi tio donas al SAT profiton de 12 guldenoj. Ni instigas ĉiujn SAT-anojn fari la samon.
ĈE LA DIKREDANTOJ
Atakemo de la hebrea klerikalismo
La plej fanatikaj kaj atakemaj el ĉiuj teraj di-perantoj sendube estas la hebreaj rabenoj. Kiam aperis la reakcio en Polio la hebreaj klerikaluloj levis la kapojn, komencis sin organizi kaj fondis rabenunuiĝon sub la nomo «Agudat Orabonim» por kun unuigitaj fortoj ataki la mondaman (?) parton de la juda popolo, ĝian kulturon kaj popollernejojn.
La unuan tempon la rabenoj sintenis modeste. Ili diris, ke la ĉefa tasko de la organizo estas zorgi por iliaj «profesiaj» interesoj, kaj ke ĝi ne partoprenu la politikan aŭ publikan vivojn.
Sed post kelka tempo la apetito elkreskis kaj superas jam hodiaŭ tiun de la samprofesiaj katolikaj kolegoj. La rabenoj komencis ataki ĉiaspecajn publikajn kulturejojn, precipe laboristajn. Popolbibliotekoj kaj lernejoj starigitaj per la propraj fortoj de la juda Laboristaro estas precipe en malgrandaj urbetoj la solaj disvastigiloj de kulturo kaj klereco. Ili arigas la junularon ĉirkaŭ sin kaj fariĝas tiel komuna bazo por kontraŭreligia agado. Kompreneble la ortodoksuloj tion tre malamas.
Vidante, ke iliaj fiparoladoj kaj anatemoj ne malhelpas la kreskon de libera penso inter la junularo, sed male ĝin pli entuziasmigas, la rabenoj komencis praktiki inkviziciajn batalmetodojn, nome forbruligi la bibliotekojn, bati ktp.
Jen el unu, jen el alia loko alvenis sciigoj, ke la rabenaĉoj forbruligis, denuncis librejojn kaj lernejojn kiel «komunistajn ĉelojn» kaj centrojn de «kontraŭŝtata agado». Plezure la polico traktas la dezirojn de la piaj «aŭtoritatuloj» kaj fermas la kulturejojn unu post la alia kaj arestas ties gvidantojn.
Abundas pruvoj por la ĉi supre dirita. Mi nur citas la jenon, ĉerpitan el «Folkscajtung» n-o 146: «En la urbeto Radun, apud Wilna, troviĝis granda juda biblioteko, kiun la tiea junularo per multjara laboro kreis. Ĝi havis 1800 librojn diverslingvajn. Por la junularo de la urbeto kaj ĝenerale por la progresema parto ĝi estis la sola fonto de scio kaj klereco.
Antaŭ kelka tempo junaj ortodoksuloj nokte ŝteleniris la bibliotekon, disrompis la serurojn kaj forportis ĉiujn librojn en preĝejon. Tie la bandaĉo forbruligis ilin aŭ ĵetis en la necesejojn».
Pli kaj pli larĝigas la rabenoj sian potencon. Ili eĉ havas reprezentantojn en la pola parlamento, kiuj kune kun la judaj naciistoj perfidas la interesojn de la juda popolo.
Bedaŭrinde la liberpensula movado en Polio estas nur tre malgranda. Ĉe la 4-a kongreso de la Polia Liberpensula Asocio ĉeestis 30 delegitoj el 5 filioj. La membraro nombras ekzemple en Lodz 700, en Warszawa 500. Sed lastatempe okazis gravaj ŝanĝoj, ekzemple la aliĝo al la Viena Liperpensula Internacio. La Asocio esperebla de nun montros pli klaran proletan karakteron.
Max Spetrik (5323)
Rom-eklezia aroganteco
Dum la pasintaj du semajnoj okazis en München en diversaj preĝejoj eklezia atako al la endanĝeriĝintaj animoj de la gekredemularo, t. n. «interna misio». Dum la porvirina prediko pastraĉo diris: „Ĉiu edzino havante nur unu infanon estas publikulino, ĉar ŝi certe povus naski pli da infanoj». — Dum la porvira prediko alia direprezentanto diris: «Se vi sekskuniĝas kun viaj edzinoj, kuŝigu ilin sur la dorso, ĉar tio garantias la gravediĝon». — — Kaj neniu el la gekredemularo donas al la kanajlaro roma per la eksiĝo el la eklezio la unusolan respondon. Kion pli admiri: ĉu la impertinentecon de la pastroj aŭ la stultecon de la kredemuloj?
SAT-ano Milok Centdek.
★
ANGLIAJ LABORISTAJ KANTISTOJ EN GERMANIO
La longa daŭro de la striko kaŭzis al la heroaj ministoj grandan mizeron. La helpo veninta el eksterlando estis nesufiĉa, pro tio oni serĉis rimedojn por instigi al la subtenado. Antaŭe venis parolantoj por sciigi al la eksterlandaj laboristoj la staton de la batalantoj. Sed oni spertis, ke parolado farita en lingvo nekomprenebla por la aŭdantaro, ne estis bona rimedo por ĝin entuziasmigi. Do oni provas aliigi ĉi malagrablaĵon, sendante laboristajn kantistojn. La rezulto certe estis pli kontentiga ol tiu de la aranĝitaj paroladoj.
De la 4-a de septembro ĝis la 8-a de novembro gastis en Okcidentgermanio angla laborista virĥoro. Post ĉi naŭsemajna restado ĝi sukcesis hejmenporti 13 000 g.mk. Kelkajn tagojn pli poste venis dua virĥoro el Anglio kiu vizitis Mezgermanion kaj gastis ankaŭ en Halle. Dum la tiea bone vizitata kunveno parolis, inter aliaj, sindikata sekretario, kiu esprimis sian bedaŭron, ke la laboristoj ne povas interkompreniĝi kun la kantistoj. Post la prezentado de la kantoj, kiuj estis entuziasme aŭskultitaj, la tradukisto tradukis la salutojn kaj raportojn al la britiaj K-doj. La ĉeestantoj nur povis, observante la mienojn, diveni ilian konsenton. Post komuna kantado de la «Internacio» finiĝis la kunveno.
Denove montriĝis la urĝa bezono de internacia lingvo. Sed la sekretarioj kaj funkciuloj de la grandaj laboristaj organizoj kontentiĝas esprimi sian bedaŭron pri la neebleco de interkompreniĝo inter la diverslandaj laboristoj. Tio estas des pli bedaŭrinda, ĉar ili ja bone konas la rimedon por la forigo de tia malhelpaĵo. Sed malgraŭ tio, ili mem ne lernas kaj ne rekomendas la lernadon de esperanto. Sed ankaŭ ni devas pli atenti tiajn okazojn, kiuj al ni ebligas montri la praktikan valoron de nia lingvo. Estonte la K-doj klopodu partoprenigi esperantiston je tiaj laboristaj delegitaroj. Tiel ni plej bone konvinkos la laboristojn pri la utileco de esperanto.
SAT-ano (7046.)
— página 5 —
TRA LA SCIENCO
LA ANALIZA LAMPO
Antaŭ nelonge oni enkondukis por ĝenerala uzado analizan lampon, per kiu oni povas tuje diferenci falsigaĵojn, falsan monon, falsan teksaĵon kaj legi per kemiaj proceduj forigitajn skribojn aŭ diferenci unuan ĝustan tekston de falsiga. La principo de la metodo estas jena: oni uzas hidrargan lampon (la elektrodoj estas ne kiel ĉe lumarkaj lampoj el karbo, sed el hidrargo) kiu precipe disradiadas ultraviolan lumon. La lasta havas la specifan econ relumetigi kristalojn aŭ diversajn kemiaĵojn en tute difinita kolora nuanco. Do, posedante la originalaĵojn (monon, ŝtofon ktp.) kaj konante ĝian nuancon, oni senpene povas per komparo pruvi la falsigon de iu aĵo. La hidrarga lampo pro ĉi nova aplikado fariĝas universala aparato.
FLUIDA LUMO
Tiel oni nomas solvatan radioaktivan substancon kiu lastatempe estis sukcese aplikata en la medicino kontraŭ la kancero. Pri tio raportis antaŭnelonge en kunsido de Berlina medicina societo Prof. Lazarus. Jam sufiĉe longe oni konas pri la kuracaj efikoj de Roentgen-radioj sur histaron kaj haŭton. Nome la malsanaj histaroj estis per ili detruataj. Ankaŭ la kanceron oni kuracis per traradiado el Roentgenaj tuboj. La nova metodo estas la eluzo de la fakto, ke ĉiu radioaktiva substanco daŭre disradias tri specojn de radioj el kiu unu respondas al la Roentgenaj. Solvaĵo de tia substanco estas enigata en la malsana loko, tiel ke la radioj de ĉiuj flankoj kaj plej interne povas efiki. Krom tio donis bonajn rezultojn por la sangcirkulado la ŝmiro de la haŭto per la substanco.
H. Muravkin.
KONSTRUADO DE VOLGA-DON KANALO
Jam en la jaro 1918 Lenin proponis pridiskuti la demandon de la kunligo perkanala de Volga kaj Don. La kunsido de la regna komisio por plana mastrumado la 14-an de majo 1918 asignis la necesan monsumon por komenci la konstrulaboron. Sed la civila milito malhelpis la efektivigadon.
En la lasta tempo la Konsilantaro de Popolaj Komisaroj denove pritraktis la problemon kaj decidis, ke pro la grava ekonomia signifo kaj teknika efektivigebleco, la laboro estu ree komencata. La akvaj arterioj Volga, Don kaj Azova maro kunligas la Baltikan kun la Nigra maro kaj Maria akva sistemo. La politika kaj ekonomia signifo de ĉi plano estas grandega. Rezultiĝos ankaŭ plimalaltiĝo de la transportkostoj. Sed precipe la problemo estas grava pro la nuntempe en Germanio okazanta konstruado de akva vojo Rhein-Main-Danubo. Rigardo al la landkarto instruas, ke la konstruado de ĉi du kanaloj ebligas senperan varinterŝanĝon inter Sovetiaj regionoj kaj Okcidenta kaj Centra Eŭropo. Plej grave estas, ke ĉi interŝanĝoj povos okazi neĝenate de la politikaj cirkonstancoj rilataj al Mediteranea Maro.
La geografiaj kondiĉoj de la akvodividilo inter Volga kaj Don ĉe la loko de la plej granda proksimiĝo ilia (ĉe la urboj Stalingrad kaj Kalaĉo) estas pli favoraj ol tiuj ĉe la Rhein-Danuba akvodividilo.
La Volga-Don kanalo, kiu havos longecon je 104 kilometroj, altiĝas super Volga je 72 metroj kaj super Don je 30 metroj. Dume la akvodivida punkto de la Rhein-Main-Danubo kanalo estas 68 metroj super Danubo kaj 176 metroj super Main. Sekve necesas, ĉe la lasta, konstruado de multnombraj kluzoj kaj digoj. Kelkaj kluzoj kaj digoj jam estas konstruitaj.
La Volga-Don-Azova maro akva sistemo pligrandigas ega la ŝipireblan akvaron de Sovetio. Ĉi akvaj vojoj kontentigas la plej grandajn postulojn, ĉar ili eĉ taŭgas por la transportado de grandegaj, pezegaj ŝarĝoj. Proksimume ili ebligas la transportadon de 17 milionoj da tunoj pojare. La konstruado de ĉi kanalo kostos 35 milionoj da dolaroj. Sed tamen ĝi estas tre profitdona entrepreno. Per ĝi ebliĝos la utiligo de la grandega valoro, kiun prezentas la Kaspia maro kaj la Volga kun ĝiaj riverbranĉoj. Per la konstruado de ĉi 104-kilometra kanalo Sovetio ricevos uzeblajn akvovojojn, kiuj ampleksas multajn milojn da kilometroj. Pro tio la konstruado de ĉi kanalo estas pli preferinda ol la konstruado, de fervojo, kuniganta Nigran kaj Azovan Marojn kun Volga.
Elrusigis (5407).
★
Inter niaj kontraŭuloj
(Daŭrigo¹)
Se la ido-movado ankoraŭ ne mortis, do samtempe ĝi eĉ ne montris iun superkreskon rilate al esperanto, kaj «havas nuntempe en siaj vicoj plej aktivan ribelon kaj konfuzon».²) Kiel ĉiu kreaĵo oportunisma, Ido iom post iom, pro ĉesiĝo de subvencioj malavaraj, per kiuj povis ĝi ekzisti, nun rapide malnoviĝas, disfalas kaj proksimiĝas al morto.
La diskutetoj kaj diskutaĉoj pri «butero» aŭ «butro», «ĉevalo» aŭ «kavalo», eĉ pri akuzativo kaj pri la supersignitaj literoj, — havas tre malmultan socian valoron. Do, ĉie kie esperanto estas aplikata kaj Ido-teorio laŭdata, — Ido ricevas kaj povas ricevi nur malvenkon.
Sed se Ido havas nenian ideologion por kontraŭmeti al esperanto, — oni ne povas tion diri pri aliaj mondlingvistoj — ne esperantistoj. Tre klare esprimas sian rilaton al esperanto kaj siajn sociologiajn tendencojn, alia lingvo-sistemo — «Occidental».
La aŭtoro de tiu lingvo, von Wahl, tre meritoplena laboranto sur la kampo mondlingva, — iama esperantisto, ankoraŭ en la jaro 1922³) skribis: «Estas klare por mi: aŭ venkos bolŝevismo kaj nova kulturo de esperanto, aŭ bolŝevismo ne venkos, kaj tiam triumfos lingvoj naturaj, pli komplikaj, konservantaj la elementojn de 2000-jara eŭropa kulturo».
Estas ne grave, ke von Wahl parolas rekte pri bolŝevismo, kies instrumento, laŭ lia opinio, fariĝas esperanto. Verŝajne tio okazas nur pro proksimeco de lia loĝloko (Tallinn, Estonio) al la ruĝa Sovetio. Nin plej multe kontentigas la fakto, ke simpla demokratia esperanto, vaste uzata de la Laboristaro, estas por von Wahl simbolo de revolucio kaj de venko laboristara.
Komplikaj kaj aristokratiaj nov-latinaj kaj nov-romanaj projektoj (inter ili ankaŭ Ido) restas do simbolo de la jugo kaj subpremo por laboristoj, restas simbolo de la imperialista mastrumado, simbolo de novaj militoj kaj de sendanĝera kapitalisma ekzistado.
Kiam von Wahl skribis tiujn vortojn, lia «Occidental» apenaŭ naskiĝis. De post tiu tempo ĝi trovis varmajn partianojn ĝuste inter la idistaro. Multaj kulpigoj kaj riproĉoj estis direktitaj de la idista gazetaro al tiuj renegatoj de la idismo, sed sendube la personoj lasintaj idon kaj aliĝintaj al occidental — bone sciis kion ili faris. Ĉiuokaze, ilia «klaskonscia» argumentado estas neriproĉebla.
Jen kion skribas unu el tiuj eks-idistoj J. Prorok⁴).
«…Ni vidis en historio faktojn, kiam la nekulturaj amasoj estis uzataj kiel murrompantoj… Pro tio oni nun disvastigas esperanton en la rondoj de komunistemaj laboristoj. Ili sendube prezentas plej grandan nombron… Se la mondo ŝanĝos sian aspekton per ruinigo de la nuna kulturo kaj enkonduko de nova komunista sociordo kun diktaturo de la proletaro, — tiam sendube esperanto triumfos»…
Kaj poste s-ro Prorok klarigas: «Ne preferas solvon donatan ne de nekulturaj fanatikaj klasoj, sed kontraŭe de la plej klarvidaj, senpartiaj personoj: sciencistoj, politikistoj, industriistoj, teknikistoj, artistoj ktp.» — Bona estas tiu klarigo — «la senpartiaj industriistoj kaj politikistoj» de la burĝa landaro.
Ni povus ankoraŭ multon ĉerpi el tiu artikolo de s-ro Prorok, sed sufiĉos lasta cito: «Lukto inter occidental kaj esperanto — estas lukto inter konservo de l’ kulturo kaj barbarigo, inter Paneŭropa ideo (de grafo Condenhove-Kalergi. E. D.) kaj komunista internacio, inter individualismo socia kaj la diktaturo de l’ Proletaro… Estus batalo ne pri gramatikaj diferencoj, estas batalo inter du vivkonceptoj.»
Ĉio estas klara. Do, ĉiu kontraŭulo de la laborista movado kontraŭstaru esperanton kaj subtenu pli malsimplan, malpli demokratian, pli kulturan occidental-on.
Ni estu dankaj al la firmaj paroloj de s-ro J. Prorok. Lian admonon ni intencas bone memori. El tiuj paroloj ni klare vidas la klaskonscion de niaj kontraŭuloj. E. Drezen.
(Daŭrigota).
¹) Vidu la n-on 116 de «S-ulo». ²) Revueto de la lingvo «Medial»-«Unione» – 1926 j., n-o 4, pĝ. 40. ³) Revueto «Kosmoglott» – 1922 j., n-o 3, pĝ. 2. ⁴) «Kosmoglott» – 1926 j., n-o 4, pĝ. 26—27.
[REKLAMO p.5] ŜTATO KAJ REVOLUCIO DE N. LENIN estas verko, kiun ĉiu revoluciano devas nepre havi en sia biblioteko — 150 paĝoj, formato 12×18. Prezo: 1 mk. g. — Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT Colmstr. 1, III, Leipzig O 27
— página 6 —
TRA ESPERANTIO
Ĉe la laboruloj.
K-DO NATHANS PRI ESPERANTO
Sufiĉe da famuloj laŭdis esperanton kaj rekomendis ties lernadon, sed mem ili ne lernis. Pro tio la laŭdoj kaj rekomendoj perdis multe de sia efiko. Tial la rekomendoj de la sekretario de Internacia Transportista Federacio estas multe pli valoraj kaj konsigindaj.
En la novembra n-o de la Bulteno de tiu organizo, k-do Nathans, en gvidartikolo rilate al la antaŭnelonge okazinta internacia kongreso de I. T. F., skribis interalie:
«Malgraŭ grandnombraj fakaj konferencoj, estis tamen malkontentuloj, kiuj deziris ankoraŭ pli multe da subfakaj aranĝoj. Ni celas al tio, sed oni devas atenti pri la grandegaj malfacilaĵoj, kiujn ni devas venki: por ĉiu konferenco, kia ajn malgranda ĝi estas, ni bezonas kelkajn spertajn interpretistojn. La anoj ja povas faciligi nian taskon, ĉu lernante tri aŭ kvar pliajn lingvojn, ĉu obeante la rekomendon de la Ĝenerala Konsilantaro pri la lernado de la helpa lingvo esperanto, kio estos al ili multe pli facila…»
*
NEKROLOGO
Mortis la 6-an de decembro en Amsterdamo K-do W. Nutters
Li estis unu el la pioniroj de la lab-esp-movado en Nederlando kaj konata figuro en la antaŭmilita socialista esp-movado. Li redaktis kaj eldonis Internacia-n Socia-n Revuo-n, la unuan socialistan esp-organon. Li tradukis i. a. «La mizeruloj-n» de Victor Hugo, kies unuan volumon kaj aliajn socialistajn broŝurojn li ankaŭ eldonis.
Post la milito li ne plu aktive partoprenis en la lab-esp-movado. Sed tamen li laŭpove helpis, defendante esp-on, kiam tiurilata propono troviĝis sur la tagordo de kongreso de kompartio, enpresigante kurson esp-an en la komunista gazeto «De Tribune», kies redaktoro li estis.
Nun li estas for. K-do, ni daŭrigos vian laboron. (670)
*
REFUTU KALUMNIOJN
Lastatempe aperis kelkfoje en britiaj jurnaloj, artikoloj rakontantaj la plej terurajn aferojn pri Sovetio kaj sovetiaj eminentuloj, mortintaj aŭ vivantaj. Eble la sovetajn k-dojn interesas jurnaloj, kiuj raportas kalumnie pri ilia Ŝtato. Mi faras al ili proponon pri starigo de jena rubriko en iliaj jurnaloj: «Kion oni rakontas eksterlande pri Sovetio». La materialon por tiu rubriko liveru la lab. esperantistoj. Krome ni posedas per nia lingvo la eblecon havigi aŭtentikajn informojn, kiuj respondus al la publikigitaj kalumnioj. Estus la tasko de la k-doj zorgi por la represo de ĉi respondoj. Kiu deziras havi tradukon de artikoloj presitaj en britiaj gazetoj skribu al: k-do C. Fielding, 53 Diana Street, Cardiff, Britio.
NIA POŜTO
Hjulo. — Ni volonte publikigus vian alvokon pri fondo de Virina Sekcio en SAT sed ni estas konvinkitaj, ke tia entrepreno nun estas antaŭtempa, tute ne vivkapabla. La SAT-aninoj eĉ ne kapablas provizi per artikoloj la rubrikon Feminismo en «S-ulo». En SAT estas multaj proponantoj, projektantoj, sed malmultaj plenumantoj.
(5219) — Loko mankas al ni por publikigi vian proteston. La moto: For la neŭtralismon! ja restas ĉiam aktuala, ĉar lab. esp-istoj legas, abonas kaj eĉ kunlaboras al neŭtralaj gazetoj. Ŝajnas, ke ĉe kelkiuj la klaskonscio tuj malaperas, kiam ili transiris la sojlon de Esperantio.
A. B. B. — Viaj konsideroj ŝajnas al ni ĝustaj, sed ni ne povas tro ofte publikigi samspecajn artikolojn kiel tiujn, kiujn vi ŝatas, tial ke aliaj legantoj ĝuste riproĉis pro la publikigo de tiuj samaj artikoloj. — Pri N. E. P. ni ne povas doni al vi konsilon; ni simple menciis ĉi novan gazeteton kiel ni kutimas fari pri ĉiu nova eldonaĵo. Red.
LASTHORE
La VIIa SAT-Kongreso okazos en Lyon. En la proksima n-o ni publikigos la unuan komunikon.
LA FRANCIA POŜTO FUŜAS
Laŭ nia peto (vidu en la n-o 106) kelkaj k-doj sendis al ni banderolojn sur stampitajn de la poŝto. Ni povis konstati, laŭ la stampo de la deira poŝtoficejo, ke kulpis pri la malfruiĝo ne la ekspedservo, sed la poŝto mem. Ni faris la kutimajn plendojn ĉe la koncerna poŝta instanco. Cetere nia plendo ne plu utilas nun, ĉar denove la gazeto estas presata kaj ekspedata el Leipzig.
Sed oni bone notu en la memoron, ke la Redaktejo restas en Paris.
Ekzekutivo de SAT.
*
KIU PRETAS HELPI
Laŭ proponoj de kelkaj k-doj, ni planas meti en la Jarlibron por 1927 resumon pri la gravaj sukcesoj, kiujn esperanto akiris dum la lasta jaro. Sed tempo mankas al ni por kompili la materialon, kiu estas disŝutita tra la paĝoj de «Sennaciulo». Kiu pretas preni sur sin tiun taskon, tiu informu senprokraste la Ekzekutivan Komitaton de SAT, 23, rue Boyer, Paris (XXe).
*
«ONI MALLAŬDAS»
K-do José Salom (Palma de Mallorca, Hispanio) presigis en Sennaciulo anoncon, ke li volas korespondadi pri laborista vivo, komunista movado ktp. Al mia unua letero li respondis per bele ilustrita poŝtkarto, enhavanta 2—3 liniojn, per kiu li diris, ke li pro tempomanko ne povas korespondadi. En la nomo de nia tuta grupo, mi petegis lin daŭrigi la korespondadon kaj sendi kelkajn sciigojn pri Hispanio, ĉar ni havas nenian korespondanton en ĉi lando. Je tiu mia letero mi ricevis same belan poŝtkarton, per kiu k-do Salom promesis al ni esti nia korespondanto. Ni sendis trian leteron kun detala plano de korespondado. Sed al ĉi letero li sendis responde belegan poŝtkarton kun la sciigo, ke li bedaŭre devas rifuzi la pluan korespondadon, ĉar li estas treege okupata per diversaj aferoj.
Ĉar la korespondado estis komencita konsente kun k-do Salom kaj eĉ laŭ lia anonco kaj ĉar ĝi havis por niaj laboristaj rondoj kvazaŭ oficialan karakteron, kaj konsiderante, ke lia rifuzo okazis laŭ ridinda preteksto (ni ne citas la pretekston detale) kaj ke li per tio iom kompromitis nian peresperantan laboron, ni mallaŭdu k-don Salom. P. Kirjuŝin.
*
KRONIKO
Ĉeĥoslovakio.
Plzen. — La ĉi tiea grupo de la Lab. Esp. Ligo Ĉeĥ. festis, 20. nov., la 15 jaran jubileon de sia ekzistado. Okazis solena ĝenerala kunveno en la laborista domo «Peklo». K-do Peŝek raportis pri la dum 15 jaroj farita laboro.
Vespere okazis en «Popola scenejo» amika vespero kun ĉeĥa-esperanta programo. Oni prezentadis «Je la kongreso», ĉeĥlingvan teatraĵon priesperantan de K-do Pech, k. «Servisto prezentas estron», esperantan teatraĵeton. Ĉi festo estis bone vizitata k. plenumis la varban taskon.
Francio.
Troyes (Aube). — K-do G. Hugot-Raison gvidas kurson, vizitatan de 15 gelern.
Latvio.
Riga. — La 24. nov. la 8a regiona komitato de la socialdemokrata partio okazigis plivastigitan kunvenon por aŭskulti la raporton de k-do A. Krastin pri esp-o k. ĝia signifo por la Laboristaro. Ĉeestis 60 personoj. Post duhora parolado kaj diskutado la regiona komitato unuanime akceptis favoran rezolucion, per kiu ĝi esprimis la deziron, ke esp-o kiel sola interkomprenigilo estu ĉiel subtenata k. ke ĝi estu enkondukata en la laboristaj lernejoj. Post la debatoj fondiĝis grupeto dekkvinpersona, kiun instruos k-do Krastin laŭ «Petro».
Nia SAT-rondeto okaze de sia fondo ricevis multajn salutleterojn. Ne povante respondi al ĉiu salutinto aparte, ni esprimas nian koran dankon al ĉiuj per «S-ulo». 6837.
Litovio.
Radviliŝkis. — La 14. XI. okazis kunveno, kiu decidis fondi esp. grupon k. prepari kursojn. Estis elektita jena estraro: Borkaŭskas prez., vic. prez. Abramaviĉius, sekr. Stasilastis k. kas. Zalgeviĉius. Nuntempe la grupo havas 20 membrojn k. preparas plurajn kursojn. Borkauskas A.
Sovetio.
Samara. — Nun ekzistas ĝis 24 lokaj esp. grupoj en la tuta samara gubernio, el kiuj 11 en vilaĝoj. En la rondetoj estas ĝis 300 lernantoj.
Dimanĉe la 28. XI. ni havis urbkunvenon esperantan, ĉeestis 80 esp-istoj. 5913.
— página 7 —
Ĉe la Neŭtraluloj.
La XIX. Universala Kongreso de Esperanto okazos en Danzig de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 1927.
La XVI. Germana Esperanto-Kongreso okazos en Köln, dum Pasko 1927.
*
Ni ricevis jenan leteron, kiun ni publikigas sen ia ajn plej malgranda ŝanĝo. Tion ni faras, ne pro la minaco de s-ro K. Niŝimura, sed pro tio, ke li, kun serioza tono, parolas tiel amuze, kiel Johano Tuzik. Red.
Al la redaktanto de Sennaciulo,
Paris.
Estimata Redaktanto,
en la numero de la 2-a de tiu ĉi monato de via gazeto aperis artikolo, kiu grave atakas nian movadon. Pri la personaj opinioj de la subskribinto ni ne parolas, ĉar, kiel ajn eraraj ili estu, ĉiu rajtas havi siajn opiniojn. Sed ne estas same pri la faktoj, kiujn la verkinto citas kaj kiuj estante tute falsaj, nur atestas la ignorecon de la verkinto kaj povus erarigi la publikon, se ni lasus ilin sen refuto. Tial ni petas vin enpresigi nian respondon en vian sekvantan numeron.
«Omoto havas nenian difinitan programon» — estas falsa aserto: oni ne rajtas juĝi aferojn kiujn oni ne konas. La aŭtoro de la artikolo ne konas nian programon, kiu tamen ofte aperis en niaj gazetoj. Nia programo estas la realigo de universala teokracia regado de la homaro sub la gvidado de unu potenca spirita estro.
«Sinjoro Deguĉi suferante pro malbona digestado, fariĝis tre babilema» — du eraroj estas en tiu ĉi frazo:1! Nia spirita estro neniam laŭ nia scio suferis pro malbona digestado,2! li tute ne estas babilema, kontraŭe li ĉiam rekomendas malmultan parolon kaj multe da ago.
«Kreiĝis 7896 volumoj de la sanktaj Oomoto skribaĵoj» — falsa troigo! Nur estas eldonitaj ĝis nun 74 volumoj en japana lingvo. Entute nur ekzistas 77 volumoj en manuskripto, sed ni esperas, ke la Majstro ankoraŭ multe verkos je plej granda ĝojo de la inteligenta publiko.
«La sankta sinjoro Deguĉi parolis kontraŭ Esperanto en la ne antaŭ longe okazinta pan-Azia kongreso.» Jen estas frazo, kiu celas per rekta mensogo malhonorigi nian majstron. Ni deklaras, ke sinjoro Deguĉi tute ne ĉeestis tiun ĉi Kongreson. Efektive, li ne povas forlasi la distrikton Kioto-fu, ĉar li nur estas liberigita de malliberejo kontraŭ kaŭcio kaj la registaro — kiu konsideras lin kiel revoluciulo, tute ne permesas, ke li faru ian ajn vojaĝon. Li neniam parolis kontraŭ Esperanto, li estas mem Esperantisto, verkis modelan japanan Esperantan vortaron, konstruigis lernejon kaj ĉielmaniere subtenas la disvastiĝon de nia lingvo en la tuta mondo kaj speciale en Oriento. Ni do protestas kontraŭ tiu ĉi frazo tute speciale!!!
«Dum la Edinburga Kongreso inter du dancoj la kongresanoj povis partopreni Oomoto Kunsidon» — estas rimarkinde, ke nia kunveno okazis samtempe kun aliaj fakaj kunvenoj kaj tute ne inter du dancoj.
«Estas nun tute klare, ke nia jurnalo estas redaktita en fundamenta Esperanto» — citas la mistera n-o 7050. Jen la originala frazo el nia numero 8—9: «Estas do nun klare, ke nia movado celas marŝi mano kun mano kun la ĝenerala Esperanta movado kaj ke nia jurnalo estos ĉiam redaktata en fundamenta Esperanta lingvo.» Ĉiu honesta leganto konstatas, ke la n-o 7050 malhoneste aliigas la tekston por erarkonduki la legantaron. Tiu ĉi estas vera jezuita agmaniero, inda al mezepokaj skolastikoj.
Stagni kaj sekretariato ne estas kontraŭfundamentaj vortoj, ĉiu aŭtoro rajtas eksperimenti pri novaj esprimoj, kiujn li juĝas utila. Via propra jurnalo plej bone ilustras tiun ĉi aserton!
Ni atendas vian promesitan artikolon esperante, ke vi agos kun pli da honesteco kaj kun pli da objektiveco en viaj kritikoj.
Se en du sinsekvaj numeroj de via jurnalo ne aperos nia respondo, ni mem informos viajn membrojn pri via agadmaniero kaj ni rezervas al ni aliajn paŝojn, kiun ni juĝos utilaj.
Ni estas kun saluto, por la Eŭropa Propagandoficejo de Oomoto, Koogecu Niŝimura, direktoro.
SOVETIO HELPAS AL LA NEPROGRESINTAJ POPOLOJ
La malfeliĉo de la malgrandaj popoloj konsistas en tio, ke ili mem ne povas krei sian propran kulturon. Sed klerigan laboron inter ĉi popoloj oni povis nur komenci, kiam jam estis koncerna literaturo. Por la kreado de ĉi lasta oni antaŭe devis verki por la multnombraj neprogresintaj popoloj alfabetojn. Por ĉi celo en Sovetio estas starigita propra oficejo: «Konsilantaro de naciaj malplimultoj», kaj eldonejo, kiu komencis sian laboron en la jaro 1923.
Dum 1924—25 estis eldonata de ĉi eldonejo 120 libroj kun sume 1 230 folioj. La plej granda parto el ili estis en la lingvoj de orientaj popoloj. Ĉi novaj lernolibroj vivigis la naciajn lernejojn. Mordva-oj, koreoj kaj oriatoj ricevis la unuan fojon librojn por la lernejo de la unua grado. La plej granda sukceso de la eldonejo estis la eldonado de libroj por la alfabetigo. Dum 1925—26 estis eldonataj en la tartara lingvo 400 000 abc-lernolibroj, en ĉuvaŝa lingvo 50 000 kaj en maria lingvo 60 000 ktp. Entute atingis la eldonnombro de abc-lernolibroj por la naciaj malplimultoj dum 1925—26 670 000 ekzemplerojn. Dum la lastaj tagoj estis ankaŭ transdonita al la jakuta centra librejo 300 000 libroj.
En RSFSR sen la aŭtonomiaj regionoj kaj respublikoj aperas 35 jurnaloj en 18 nerusaj lingvoj. En la naciaj regionoj kaj respublikoj aperas preskaŭ ĉiuj jurnaloj en propra nacia lingvo. Ĉar ĉi sola eldonejo ne kapablas plenumi la ĉiujare kreskantajn taskojn estas starigita dua eldonejo. Aperas gazeto «Nacia Klerigo», kiu unuigas la tutan nacian klerig-laboron.
La 20an de oktobro 1926 en la urbo «Detskoje Selo», la somera ejo de la estintaj imperiestroj, estis solene inaŭgurata «Labfako» (laborista fakultato, kiu antaŭpreparas la lernantojn por la supera lernejo) de nord-orientaj popoloj. Ĉi inaŭguro finis longan laboron, komencitan en 1920 per la organizado de Mongol-Tibetaj kursoj. «Labfako» koncentriĝos pli ol 40 apartajn naciojn. Inter la ĝis nun alvenintaj lernantoj jam troviĝas samojedoj, tungusoj, kalmukoj, ĉukĉoj, ostjakoj, oleutoj, ŝorcoj, mongoloj, oroĉovoj, ujguroj, lamutoj jakutoj kpt. La intereso, kiun kaŭzis la «Labfako» en la plej proksimaj anguletoj de USSR, estas neordinara. La antaŭe difinitaj cent lokoj jam ĉiuj estas okupitaj kaj ĉiam denove alvenas novaj petoj. Ĉi petoj alvenis el Turkmenistan, Kara-Kirgizistan, Pamir, Kamĉatka, Komandorinsuloj, Aleutaj insuloj ktp.
La sama intereso por «Labfako» montriĝis ekster la limoj. Registaroj de Mongolio, Tibeto kaj Tannu-Tuva respubliko speciale petis la «Labfakon», kiu laŭ ĉi petoj destinis por mongoloj 15 lokojn, por Tannu-Tuva-anoj 20 lokojn kaj tibetanoj 10 lokojn.
En la caraj palacoj, kie dum la antaŭaj jaroj okazis diboĉadoj de feŭduloj, nun kunvenas viroj kaj virinoj, kiuj post kelkaj jaroj en sia sovaĝa patrolando plivastigos scion kaj sciencon kaj metos pli ol unu ŝtonon por la konstruado de la socialismo en la malproksimaj Oriento kaj Nordo. P. Kirjuŝin.
✲
FAŜISTOJ PAFAS LABORISTOJN
La germanaj reakciuloj ĉiutage pli kaj pli fariĝas impertinentaj. La 2an de decembro venis al Griesheim 35 eksterurbaj nacisocialistoj (Hitleranoj) por aranĝi publikan kunvenon, malgraŭ tio, ke ili bone sciis, ke en ĉi industria urbeto ne estas varbkampo por ili. La tuta afero do ne havis alian celon ol provoki la laboristan loĝantaron kaj pro tio ili ankaŭ estis armitaj. Vizitis la kunvenon ruĝfrontanoj kaj regnastandardanoj. Senlaboruloj deziris senpage eniri la kunvenon, sed kiel respondo faŝisto per rajdvipo batis la ĉe la pordo starantajn laboristojn. Pro tio la ekscitita homamaso penetris en la salonon. Tie ĝi estis akceptata de la faŝistoj per revolverpafoj, kiuj vundis kvar laboristojn. Fine oni sukcesis, helpe de la laboristoj, aresti la faŝistojn. (3317.)
LA SPRITA ANGULO
Nur homoj povas ridi — ne bestoj…
Ĉu vi freneziĝis? En Julio vi decidis veturi al Nice? Tie ja estas nun almenaŭ 40 gradoj en ombro!
— Kaj kiu ordonas al mi promeni en ombro?
*
Kio? plialtigon de salajro vi deziras? El kiu kaŭzo?
— Mi edziĝis, Sinjor’-direktoro.
— Pardonu al mi, sed mi ne respondecas materie pro malfeliĉoj okazintaj ekstere de nia fabriko.
*
Ĉu vi scias, Moric, la tuta vivo ŝajnas al mi simila al longa, fera ponto.
— Kial?
— Ĉu mi scias?
*
— Kaj mi diras al vi, ke mi pli ŝatus esti malsana je tifo ol esti miliono.
— ?
— Nu certe, ĉiuj milionuloj mortas, kaj el la tifo-malsanuloj nur 65%.
*
— Pipman, ĉu vi estis en Romo?
— Jes, mi estis.
— Kaj ĉu vidis la papon?
— Nature, mi vizitis lin.
— Nu, kaj kia homo li estas?
— Li estas tre agrable, sed, ŝi!.
— página 8 —
LINGVAJ DEMANDOJ
Kiel oni devas traduki la vorton «vakvereniging» (trade-union, Gewerkschaft, Syndikat)? Oni skribas fakorganizaĵon, sindikaton kaj prof-unuiĝon. Kiu esprimo estas plej taŭga? — 670.
— La signifo de tiaj vortoj, kiuj apartenas al la speciala vortaro de la sociaj kaj juraj sciencoj, povas esti taŭge difinita (kaj eble diferencigita) nur konvencie, kaj pri tia konvencio estas kompetentaj nur la fakuloj, ne la lingvistoj. El la lingva vidpunkto la vortoj Fakorganizaĵo, Sindikato, Profunuiĝo, Fakunuiĝo, Metiunuiĝo estas teorie samsignifaj.
Ĉu la esprimo presservo estas korekta?
— La esprimo Presservo estas tute korekta, sed oni ne povas uzi ĝin kun la signifo de la franca laŭvorta korresponda esprimo: Service de presse (senpaga abono por gazetistoj), ĉar ĝi neniel povas havi tiun ĉi signifon. Fakulo.
RECENZEJO
De Beteekenis van mijn Herkenningsteeken of Hoe de Samenleving mogelijks eens wezen zal. Verkita de Jan Thiery. Formato 21×15 cm. 60 p. Havebla ĉe la aŭtoro: Rabotstraat, 16, Gent, Belgio. Prezo ne montrita.
Eszperanto Nyelvtan. Kezdö Tanfolyamok Szamara. III-a eldono. Formato 12×16½ cm. 96 p. Eldonita de Hungara Esperanto Societo Laborista, Budapest, VIII, Jozsefkörut 9, II. Prezo 1.20 Pengo.
Per la fakto, ke en la mallonga tempo jam necesis tria eldono, mem montriĝas la bona uzebleco de ĉi lernolibro eldonita de niaj laboremaj hungariaj k-doj. La aldono de ampleksa ekzerceteksto kaj multnombraj demandoj al ĉiu leciono sendube tre multe pligrandigis la valoron de la libro. Krome, ĝi ankaŭ entenas trafajn skemojn por instrui la signifon de la prepozicioj, pasivaj formoj ktp. Je la fino troviĝas kelkaj legaĵoj, kantoj kaj rakontoj, parte ĉerpitaj el «Ni Legu». M. Sch.
MEMORNOTO
Represis el «Sennaciulo».
Arbeiterzeitung für Schlesien, Breslaŭ, 4-XII-26: «La sekreto de Siberia Tajga» (102). — Bergische Arbeiterstimme, Solingen, 4-XI-26: «Oni denove arestas» (108). — La sama, 20-XI-26: «El Britio» (III). — Nijegorodskaja Komuna, Sovetio, I-XII-26: «Homvendo en Eŭropo» (108).
Enhavas notojn pri SAT.
Der Freie Arbeiter, Berlin, 4-XII-26. — La lutte syndicale, Svisio, 27-XI-26. — Accion Social Obrera, Hispanio, 27-XI-26.
Enhavas tradukaĵojn el esperantistaj leteroj.
Bergische Arbeiterstimme, Solingen, 6-XI-26 kaj 27-XI-26. — Der Rote Soldat, Wien, 27-XI-26. — Moldij Bilŝovik, Kiev, 28-XI-26.
Enhavas priesperantajn artikolojn.
Volks-Sport, Düsseldorf, 10-XI-26. — Arbeiterzeitung für Schlesien, Breslaŭ, 19-X-26. — Molodij Bilŝovik, Kiev, 28-XI-26, 5a leciono de pergazeta esp-o kurso. — Les Etudiants Nouveaux, Paris, 20-XI-26.¹)
¹) K-doj, kiu havas intereson por proleta studenta movado, skribu al ĉi redakcio leterojn por stimuli ĝin por la esp-a movado. Adr.: Les Etudiants Nouveaux, 51, rue de la Montagne-Ste-Geneviève, Paris 5e.
KORESPONDADO
Britio.
— Liverpool-a SAT-grupanoj, dez. koresp. pri ĉ. lab. temoj k. ĉ. l. Adr.: K-do H. Evans, The Lilacs, Dinas Lane, Huyton (Lancashire).
Ĉekoslovakio.
K-do Jindrich Simáne (21 j.) oficisto, Barrandova, 10, Plzen, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
Estonio.
K-do Rudolf Lepik, Narvastr. 32, Jöhvi, dez. interŝ. L, PI, PM. Estas interalie gaz-korespondanto.
Francio.
Jeunesse Communiste, Bourse du Travail-7, rue du Réservoir, Orleans (Loiret), dez. koresp. kun grupoj prefere komunistaj el komencantoj. PK, L. Resp. garantiata.
Germanio.
— Esp. Grupo dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Resp. garantiata. Adr.: Ewald Staub, Bertsdorf ap. Zittau (Saksio).
K-do Kurt Bärthel (25 j.), Katharinenstr. 9, Buchholz i. S. dez. klerigan koresp-adon, L, PI, PM, resp. garantiata.
ATENTU! Kiu povas sendi propagandaĵojn por radio-esperanta ekspozico en Chemnitz? Ĉiu ricevos resp. Sendu al Adr.: A. Bachmann, Körnerstr. 5, aŭ A. Müller, Fürstenstr. 38, I, ambaŭ en Chemnitz i. S.
K-do Erich Messerschmidt, Reginenstr. 20, Leipzig, N. 22, dez. koresp. pri edukado, ekonomio ktp. k. ĉ. l.
K-do Paul Zumpe, Wohlfahrtspflege Seminar, Gehlsdorf b. Rostock, dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l.
K-do Paul Scho[nelegebla]bucher, ilgenstr. 2, Stuttgart, dez. koresp. L, PI, PM, bfl. k. ĉ. l., certe resp.
Sovet-Unio.
K-dino Mario Grabenko, (Instruistino) st. Djankoj, Juj. j. d., dez. koresp. k. ĉ. l.
K-do D. Baranovskij, Sadovo-Triumfanaja, 14, lĝ. 3, Moskvo, dez. koresp. kun eksterl. junaj kom-istoj.
— Ĉelo de Intern. Ruĝa Helpo (I. R. H.) ĉe Teknikumo de Ligilo, Goroĥovskaja, 16, Moskvo, 66, dez. koresp. kun eksterl. organizaĵoj k. grupoj de I. R. H. k. Intern. Lab. Helpo. Resp. nepra.
— Studentoj de Teknikumo de Ligilo, Goroĥovskaja, 16, Moskvo, 66, ĉelo de SE, dez. koresp. kun eksterl. lab. de Ligilo k. komjunuloj. Resp. nepra.
K-do Voldemar Sorokin, stud., Gorbataja, 25, Novoĉerkassk, dez. koresp. k. ĉ. l. pri div. temoj. Resp. garantiata.
K-do Nikiforov, Mojka, 38, GET, predsedatel mestkoma, Leningrad, dez. koresp. pri ateistaj temoj.
K-do V. Lubuŝkin, stud., 21 j., hleboprom. Teknikumo, Naĥiĉevanjna/Donu, dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj, PI, PM, bfl. papermono. Resp. garantiata.
K-dinoj Anna Leontjeva, Mario kaj Anna Seĉkina dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Adr.: Ŝostka, Gluĥov. okr. Sovetskaja ul., dom A. Leontjevoj.
— Mi sciigas la K-dojn, ke anstataŭ Isaako mi alprenis esperantigitan antaŭnomon Atomo Avrunin (1122), Kremenĉug.
Adresŝanĝo: K-do Herbert Hofmann, ĉe K-do Artemjev, Poŝtkesto 2. Nalĉik, Kab. Balk. obl. (antaŭe en Augsburg).
K-do M. N. Gorjainov, (agronomo) Oŭastnaja Ŝel. Hoz Opytnaja Stancija, Voronej, koresp. k. ĉ. l. pri agrikulturo k. precipe pri kulturigo de div. vegetaĵoj. Ĉiam resp.
— Komsomolanoj dez. koresp. kun komsomolanoj en okcidento pri vivmaniero k. laboroj en kom.-organizaĵo. Adr.: K-dino Julio Volkova, Liĥoslavlskaja ul. 29, Liĥoslavl (Okt. j. d.).
K-do Ŝevĉugov, 7-a linio, 128, Omsk, serĉas fervojajn k. interes. koresp-antojn pri div. temoj, prec. pedagogia k. lab. vivo, interŝ. lernhelpilojn, mur- k. lernej-gazetojn.
— Laboristoj de Leningrada Kart-fabriko, dez. koresp. serioze kun lab-istoj ĉiul. Adr.: Fabkom Kartfabriki, Nevskaja Zastava, Leningrad.
K-do E. Smirnov, (fervojisto) Predteĉensk. 69, kv. 38, Leningrad, dez. koresp. k. ĉ. l. L, PI.
K-do Jermakov, Uralska, 28, kv. 6, Samaro, dez. koresp. pri div. temoj, L, PK, PI, k. ĉ. l., tuj resp.
Adresŝanĝo: Leningrada Gubkom de SEU estas nun ĉe K-do Geo Teterin, Fontanka, 21, kv. 7, Leningrad (antaŭe ĉe Dunajev).
Skribu al esp. kursanoj, pri ĉ. temoj, resp. nepra, sendu esp-aĵojn ktp. Adr.: Gub. ONO, Kursoj Esperanto, Ivanovo-Voznesensk.
— Jenaj gek-doj el Ivanovo-Voznesensk dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
K-do I. V. Leontjev, Ivanovskaja slob. s. d. Otradnoje.
K-dino N. I. Lugovskaja, Novo-Dmitrovskaja, 16.
K-do A. A. Poluŝenkov, Graĉevskaja d. Antropoviĥ, Ĥutorovo.
K-dino E. A. Samojlova, Panskaja Obŝĉej, Gosteĥkont. k. Polučanskogo.
K-do M. A. Studitzkij, Sovetskaja, 24, k. 8.
K-do N. I. Voronov, 6-a linio, 8/2, Konstantin. poselok.
K-dino Dlotovskaja, Pokrovskaja ul. d. 26, Smolensk, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
— Junkomunista ĉelo dez. koresp. kun gejunkomunistoj el la tuta mondo. Adr.: P. Antonoviĉ, Avraamievskaja, 36, Smolensk.
K-do Al. Alferov, Dalnickaja, 2, Odessa, (labkoro, fotoamatoro) koresp. pri foto, sporto k. lab. vivo. Interŝ. gazetojn pri foto k. sporto. Resp. garantiata.
K-do A. Dobrovolskij, ul. Sazonova, 5, Gomel, koresp. kun k-doj el Francio, Anglio, Japanio, Belgio, Aŭstrio, Hungario, Italio k. transmaraj landoj pri situacio de fervojistoj, L, PK.
Adresŝanĝo: K-do Paŭlo Kirjuŝin, Szkolnaja, 53, Bobrujsk, BSSR. (antaŭe Minsk).
Svedio.
K-do Sinclair Söderberg, P. L. 163, Norrahammar, dez. koresp. kun fake organizitaj K-doj en Sovet-Unio, kiuj laboras en fandejoj k. kun a. sovetiaj gek-doj.
ATENTU
La 2-an de februaro 1927 la Krasnodara esp-o societo organizos ekspozicion. K-doj helpu al ni montri la praktikecon de esp-o. Sendu let., poŝtk. ilustr., gazetojn, afiŝojn ktp. Al ĉiuj antaŭan dankon, ĉiu sendinto ricevos respondon. Adreso: Krasnodar, Societo esperanta, Krasnaja 32, USSR.
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
← Tramo anterior · Tramo siguiente →
Leer en:
