Valencia Luno: Lunradio, de 1968 a 1975

Set números en huit anys, ja quasi tots en esperanto.

Com s’ha fet. La transcripció és automàtica, feta per una intel·ligència artificial que llig les pàgines escanejades en compte de passar-hi un OCR. Els butlletins mecanografiats de les dècades de 1960 a 1990 destrossen qualsevol OCR, sobretot els accents de l’esperanto. El text es reproduïx en l’idioma original de cada article —hi ha números en esperanto, altres en castellà i altres barrejats—, sense corregir-ne la redacció ni l’ortografia; només s’han restituït els accents que la màquina d’escriure no tenia. El que no es podia llegir es marca [nelegebla], i el que queda dubtós, [?]. Les fotografies, els dibuixos i els anuncis no es transcriuen: en el seu lloc hi ha una línia que diu què s’hi veu. Per a citar-ne res, compareu-ho amb el facsímil: pot haver-hi errades.

Els números

Valencia Luno núm. 1 (1968)

Text complet del número 1 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de de 1968: 12 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 1, de 1968.
Coberta de Valencia Luno núm. 1, de 1968.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1968_n01_lunradio

Què té d’especial este exemplar

  • L’exemplar no porta data impresa, ni adreça, ni colofó: es presenta només com a «Unua lunradio». L’única cosa que el situa en el temps és la crida de la pàgina 9, que anuncia el 15 de desembre vinent com al 109é aniversari del naiximent de Zamenhof i posa els tiquets a la venda del 10 al 12 de desembre.
  • Tot el número està escrit en esperanto i cap article no va firmat: ni el comentari del congrés de Madrid ni les notes breus del final porten nom d’autor.
  • L’única il·lustració de les dotze pàgines és la vinyeta de la capçalera —les Torres de Serrans amb la lluna darrere i el text «BOLETIN DEL GRUPO ESPERANTISTA DE VALENCIA · E y D ·»—, que l’article «Nia enkapigo» atribuïx al dibuixant Manolo Monleón. No hi ha cap fotografia ni cap anunci.
  • A la salutació de la pàgina 1 la revista de l’U.E.A. ix anomenada «ESPERO», encara que es diu «Esperanto» —i així apareix, ben escrita, a la pàgina 3.
  • El nom del traductor de «Filozofio de Fantomoj» ix imprés amb errada a la pàgina 5: «Ludoviko Harnández Lahuerta», per Hernández Lahuerta.
  • El nom de la Bellesa d’Esperanto elegida al congrés de Tarragona (p. 7) porta una lletra sobreescrita a màquina: «Helen Salmüsen», on el signe que hi ha entre «Salm» i «sen» tant pot ser una ü com una ö.
  • A la pàgina 3 la paraula «ege» està anul·lada damunt del paper, sobreescrita a màquina d’escriure, dins la frase «la kongreseroj, kiuj disvolviĝis ege kontentige».
  • La pàgina 12, l’última, només porta text al quart de dalt; la resta del full està en blanc.

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 L U N A S A L U T O epo
1 NIA TITOLO epo
2 NIA ENKAPIGO. epo
2 LA LIIIª INTERNACIA KONGRESO DE ESPERANTO, EN MADRIDO epo
7 LA XXIVª JUNULARA KONGRESO.- epo
7 LA XXXVIª INTERNACIA KONGRESO DE BLINDAJ ESPERANTISTOJ epo
8 LA POSTKONGRESO EN ZARAGOZA epo
8 LA GEOGRAFIA SEMAJNO EN BILBAO epo
8 KONGRESO KAJ TURISMO epo
9 DIVERSAĴOJ epo
9 A L V O K O epo
10 MALFIDELA TRADUKO epo
10 ELEKTRONA MEMORIGILO epo
11 A T E N T I G O epo
11 BONA POLIGLOTO epo

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] La kapo de la gazeto: nigra rektangula vinjeto kun, maldekstre, desegno de la Turoj de Serranos de Valencio kaj granda kreskanta luno malantaŭ ili; dekstre, per grandaj helaj literoj, «VALENCIA LUNO», kaj sub tio, apud kvinpinta stelo, «BOLETIN DEL GRUPO ESPERANTISTA DE VALENCIA · E y D ·». Ĝi estas la enkapigo desegnita de Manolo Monleón, pri kiu parolas la artikolo «Nia enkapigo» en la paĝo 2.

Unua lunradio

L U N A S A L U T O

* * *

La «LUNO» ekaperas!. Mi salutas per gajaj lunradioj ĉiujn tutmondajn esperantistojn; ĉefe, la valenciajn, kies ligilo mi celas esti. Mia saluto sin turnas ankaŭ al la poresperanta gazetaro, de la «ESPERO» de U.E.A., ĝis la laste aperinta, kaj tre speciale al «BOLETIN» de nia Federacio, al la informiloj de la Grupoj de Bilbao, Sabadell kaj Valladolid, kaj al tiu de la junulara sekcio H.E.J.S., kiuj, tiel modele konstruas esperantismon. Mi penos sekvi iliajn ekzemplojn kaj strebos por esti ligilo kaj neniel disigilo. Ĉiuj bonvolemaj esperantistoj helpu min, per sia kunlaborado, kio, certe, valorigos min.

La «LUNO» ne aperos regule. Mi malŝatas seriozecon, ĉefe pri akurateco. De tempo al tempo vi estos surprizitaj per subita ekbrilo, kiun mi esperas vi ŝatos. Ju pli grandan kunlaboradon mi ricevos, des pli ofta estos la lunbrilado, kiu celas heligi kaj, se eble, gajigi la esperantan mondon.

* * *

NIA TITOLO

Por ke vi ne cerbumu pensante pri la kialo de la alnomigo de nia gazeto, ni eksplikos tiun bapton.

Valencia, nia hela kaj ridanta urbo, restis enmurigita ĝis la dua triono de la pasinta jarcento. Cele al la ampleksigo de la urbo oni detruis ĉiujn remparojn, escepte la por-

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

degojn Cuarte kaj Serranos, kies turoj ornamas la urban panoramon kaj estas fiere montrataj al la vizitantoj. Ĝis tiam, ĉiuj vojaĝintoj rapidis por alveni ĝustatempe dumvespere kaj eviti la noktofermon de l’pordegoj. Malŝanculoj devis resti ekstermure kaj «Je la luno de Valencia». Tiu fakto fariĝis komuna diraĵo en la tuta Hispanujo, kaj, tiel, ĝi estis, kaj estas, ankoraŭ, sinonimo de maltrafo en negoco aŭ fiasko ĉe amaj aferoj. Sed, ĉar ĉio estas korektebla en ĉi tiu mondo -escepte la kalveco- bonvolemaj (profitemaj) gastigistoj establis antaŭ pordego, ŝirmejon, kies alloga kaj pendanta afiŝo tekstis jene: «Je la Luno de Valencia». Tiel, tiu maltrafa kondiĉo fariĝis, ankaŭ, je sama nomo, sinonimo de ŝirmado, helpo kaj kora akcepto. Nia gazeteto, do, celas esti por vi ĉiuj, tio ĉi: akceptejo, ŝirmejo kaj plezurilo. Bonvolu, do, akcepti ĝin kun malfermita koro, kaj, kompense, la «LUNO» -malicete- sendos al vi sian plej gajigan palpebrumon!.

NIA ENKAPIGO.

La bela, artisma desegno kiu ornamas la kapon de nia gazeto estas verko de la fame internacia desegnisto kaj multega artisto Manolo Monleón -malnova valencia esperantisto- kiu, per tia kontribuo al nia gazeto, elstarigas ĝin al unuaklasa kategorio.

* * *

LA LIIIª INTERNACIA KONGRESO DE ESPERANTO, EN MADRIDO

De la jaro 1.909, kiam okazis la Vª Internacia Kongreso, en Barcelono, ni, hispanoj, ne povis celebri alian. Kvankam la movado en Hispanujo estis ĉiam valora, pro la nombro kaj la kvalito de siaj membroj, la malfacilaĵoj estis nesupereblaj por ĝin okazigi. Nur dank’al la strebado kaj obstino de la nuna Estraro de H.E.F. (aragonanoj!), al la prestiĝo de nia elstara Prezidento, Honora Rektora Moŝto Dn. Miguel Sancho Izquierdo, al la sindonema, kapabla kaj persista Sekretariino Inés Gastón, kaj al la vigleco kaj laboremo de la madrida samideanaro -sub la lerta gvidado de Prº. Angel Figuerola- la kongreso okazis, kaj la kongreso sukcesis. Kompreneble, kelkaj hispanaj kaj eksterlandaj samideanoj bone helpis, kaj ni devas reliefigi la efikan laboron de la valencianoj Ernesto Guillem kaj Vincento Martí, kiuj daŭre dejoris por servi la internacian samideanaron.

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

Estus neeble priskribi ĉiujn kongreserojn, kiuj disvolviĝis ege kontentige kaj sukcese. La Solena Malfermo kun la Festparolado de Prezidento Lapenna, laborkunsidoj, falkunsidoj, prelegoj de Internacia Somera Universitato, kaj la fina, ĉiam melankolia Ferma Kunsido, formis la kutiman etoson de universalaj kongresoj. La detaloj de ĉiuj aktoj estas facile legeblaj en «Esperanto» de U.E.A. kaj en «Heroldo», kiuj bone priskribis ĉion. Ni ne povas -en nia mallonga spaco- tion fari. Ni nur atentigos pri kelkaj rimarkindaj faktoj. «Boletín», de H. E. F. cetere bone recenzis ĝin, fare de nia kara samideano S. Gumá.

En la Malferma Kunsido, Sinjora Moŝto M. Fraga Iribarne, frato de la samnoma Ministra Moŝto pri Informado kaj Turismo, nome de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, salutis la Kongreson, emfazante la altajn valorojn de Esperanto por internaciaj interkompreno kaj amikeco, kiujn li, kiel diplomato, multfoje bone taksis.

La Registaro, pere de la Ministerio pri Iº. kaj Tº., malavare havigis faldfoliojn, mapojn kaj diskojn al ĉiu kongresano. Ties altvalora Orkestro regalis la kongresanaron per bonega koncerto pri hispana muziko. Ankaŭ pro speciala invito, ĉiuj povis ĝui la prezentadon de la baledo de Bukarest en la ravaj ĝardenoj «El Retiro».

En la sama loko, la Urbestraro de Madrido akceptis la Delegitaron kaj la Ĉefskabena Moŝto Srº Jezuo Suevos, pro foresto de la madrida Urbestro, salutis kaj bonvenigis ĉiujn kunvenintojn, kaj, per tre afabla alparolado pruvis sian simpation al la esperanta movado. Japana Delegito transdonis al li mesaĝon de la urbestro de Nagoja, kaj, tiumotive ili reciprokis per afablaĵoj. Sekve, la Delegitaro estis invitata al selektita lunĉo, en tiu ĉarma medio.

La ekskursoj al Toledo, Escorial, Segovia kaj Avila ebligis al la eksterlandaj vizitantoj la ekkonon de la historiaj, artaj kaj panoramaj trezoroj de Kastilio, kaj okazigis la reciprokan kontakton inter samideanoj el ĉiuj landoj. La vizito al la vidindaĵoj de Madrido kompletigis pli profundan konadon de nia lando, tiel varia kaj interesa, flanke de modernaj konstruaĵoj, fabrikoj, sportejoj, sanigejoj, k.t.p.

Krome, Hispana Esperanto-Federacio, aparte de sia Generala Kunveno, organizis notindan ĥoran koncerton, fare de

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

la «Zaragoza Ĥoro», kiu interpretis, majstre, diversajn ĥorajn komponaĵojn, esperantlingve, dank’al traduko -en tre mallonga tempo- de nia samideano el Reus, S. Gumá, kiu, ankaŭ tre lerte prezentis ĉiujn pecojn.

La Grupo «FRATECO», de Zaragoza estis sugestinta la celebradon de jubileo pro la daŭra, efektiva kaj prestiĝa agado de sia Prezidento, Profº Sancho Izquierdo, aktuala Prezidento de nia Federacio. La akto estis celebrata en centra madrida hotelo, dum festeno ĉeestata, fakte, de ĉiuj hispanaj kongresanoj kaj ankaŭ de multaj eksterlandanoj, kiuj, tiel, pruvis la sinceran senton de dankemo pro lia altvalora kontribuo al la disvastigo de Esperanto en Hispanujo. Apud Drº Sancho Izquierdo sidis Profº Lapenna, kiu, ĉe la fino, alparolis ĉiujn per neforgeseblaj vortoj, emfazante la meritojn de nia Prezidento kaj alvokante ĉiujn al la kuniĝo kaj kunlaborado, por eviti la steriligon de apartaj aŭ kontraŭaj penoj. La belega parolado de la Prezidento de U.E.A. estos dumlonge memorata, kiel majstran retorikan pecon.

Tre interesaj estis la artaj vesperoj, tiel la muzikaj, en kiuj majstre rolis nia samideano Roland Dupuis, kiel la teatraj, fare de la meritoplena trupo de jugoslavaj amatoroj, elstare gvidataj de la jam internacie konata samideano Flego.

Tamen, la plej forta impreso, farita de la internaciaj kongresoj estas ĉiam la sama: la vivado en internacia medio, kiu antaŭdiras la estontan lingvosolvon, kiam ĉiuj interkompreniĝos facile, pere de la universala lingvo.

Do, ne la brilaj prelegoj, nek la kunvenoj de eminentuloj prezentas la veran profiton de la kongreso, ĉar ili estas esperataj kaj bone taksataj. La vera konvinkilo de internacia esperantista kongreso estas la kunestado en la koridoroj, la ektrovo de malnova amiko kaj la ekesto de nova konataĵo, kiu fariĝos ne plu forgesebla. Tio estas la plej bona pruvo de la taŭgeco de internacia kongreso, kaj tiel ĝi estas kio impresas plí la novajn esperantistojn kaj la ĝis tiam indiferentulojn.

Sub tiu vidpunkto, la LIIIª Kongreso, en Madrido, estis plena konfirmo de tiuj faktoj. Ĝi ĝuigis la partoprenantojn, kaj ĉiuj bone trovis tion kion ili esperis trovi: majstrajn prelegojn, diversfakajn renkontiĝojn, multvalorajn Lape-

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

nna-jn intervenojn, sed ankaŭ samideanan kunvivadon: bezonatan grundon, sen kiu ne povas fruktigi la aliaj elstaraj kaj famigaj Kongreseroj.

Ne malgrava kontribuo por la sukcesigo de la afero estis la kongresejo: impona, luksa, adekvata, komforta kaj oportuna; ĝi estis la taŭga ejo por tiom da aĵoj kun elstaraj ecoj.

La flankaj kongreseroj, tio estas, la amuzaj ankaŭ bone sukcesis. La Interkona Vespero estis amase ĉeestata, kaj la renkontiĝoj estis ĝue celebrataj en tre agrabla atmosfero, ĉe la Belarta Klubejo. En la sama loko okazis la Kongresa Balo, dum kiu la junularo bone triumfis kaj la ne tiel junaj forgesis sian naskiĝtagon.

Sed, akceptinte ke nia afero estas, ĉefe, lingva, la celebrado de beletraj konkursoj havas notindan gravecon, kaj en nia lasta kongreso ĝi estis tia. Ni devas reliefigi ke nia samideano G. Mora Arana, diversfoje laŭreato, trafis la duan premion por Originala Poezio pro sia bela poemo «Tri nudaĵoj de Modigliani», kaj, plie, laŭdan mencion pri sia «Esperkanto»; antaŭ nelonge li trafis premion en la Floraj Ludoj, en Valencia, pro belega poemo en kataluna lingvo; do, ni fieras pro la elstareco de nia kara samideano el Manresa, kiu, pli kaj pli pruvas sian altan meriton!.

Ĉar ni priparolas beletrajn aferojn ni devas mencii ke nia Federacio, okaze de la Kongreso, eldonis la esperantan tradukon de la monfama novelo «Soleco» -de la kataluna aŭtorino Víctor Catalá- dank’al la prilaboro de nia samideano el Tarrasa, Jozefo Ventura Freixas. La traduko estas tia ke ĝi perdis nenion de sia etoso nek de sia lingva stilo. Ni, tial, devas gratuli la tradukinton, kiu tiel bele faris samtempan servon al hispan-kataluna beletro kaj al la esperanta librotrezoro.

Tre oportuna estis ankaŭ la eldonado, samokaze, de la rakonteto «Filozofio de Fantomoj» de la humura verkisto Wenceslao Fernández Flórez, majstre tradukita de nia bedaŭrinde malaperinta Ludoviko Harnández Lahuerta, kiu antaŭ malmutaj jaroj estis kvazaŭ la flamo kiu vigligis nian movadon en Hispanujo. La kongresanaro multe ŝatis ĝin kaj la verketo estis abunde disvendata.

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

Ni ne volas silenti la meritoplenan agadon de nia samideano el Pontevedra, Antono Alonso Núñez, kiu, dumkongrese, amuzis, instruis kaj lertigis dudek infanojn el ok diversaj landoj, semante, do, sur bonan grundon, plej bonan lingvan kaj moralan doktrinon. Sinceran dankon al li!.

Inter la fakaj kunvenoj okazintaj dum la kongreso, ni devas mencii la kuracistan. Pro foresto de la Prezidento de U.M.E.A., Profº Hideo Shinoda, el Japanujo, kaj de la Sekretariino, Dr-ino M. Jarnuszkiewicz, el Polujo, la 27 kuracistoj kaj biologistoj kiuj kunvenis, elektis kiel Prezidantinon la Dr-inon Vierne, el Francujo. Krom la kutimaj profesiaj aferoj, sciencaj kaj organizaj, pro la vigla aranĝo de Drº Arranz, el Madrido, la kunvenintoj vizitis la modernegan Sanigejon «La Paz» kie ili povis konstati la altan nivelon de la kuracistaj servoj al la laboristoj; la dejorantaj hispanaj kuracistoj havis okazon por bone taksi la utilon de Esperanto por prelegoj, klarigoj, k.t.p., kio forte impresis ilin. La profesia gazeto «Noticias Médicas», kiun ricevas senpage ĉiuj hispanaj kuracistoj, detale raportis pri la kunveno, kaj, sekve, pluraj hispanaj medicinistoj enketis pri la funkciado de la Universala Medicina Esperanto-Asocio. Do, sub tiu aspekto, la kunveno de tiuj fakuloj, el 13 diversaj landoj, estis, ne nur fruktodona, sed ankaŭ, alvokiga.

La religia aspekto de la Kongreso estis notinda. Okazis katolika kuncelebrata meso, dum kiu predikis pastro Casanoves, el Cervera, kaj protestanta diservo, en kiu alparolis Prº Rudolf Horsky, el Praha. Ambaŭ kultoj disvolviĝis sub la signo de l’komprenemo kaj toleremo. Post la meso, multaj fideluloj aliris la protestantan diservon, pruvante ke, ankaŭ sub la religia vidpunkto, esperantistoj estas fratemaj.

Ni povas resumi nian komentarion pri la Internacia Kongreso en Madrido citante la memorindan frazon: «Neniam tiel multaj ŝuldis tiom al tiel malmultaj!». Ni demandis al diversaj kutimaj partoprenintoj en diversaj U.K., kaj la unuanima opinio estis aproba kaj laŭdiga. La aranĝoj, ĝenerale, plaĉis al ĉiuj. Por hispanoj, kiuj nemian estis partoprenintaj Universalajn kongresojn, ĝi estis neforgesebla sperto, kaj konfirmo de ĝusta irado sur la bona vojo al tutmonda kompreno kaj daŭra paco.

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

Al tiuj kiuj ne povis ĉeesti la kongreson, ni diras, konsolcele, ke ili ŝparis al si la amarecon de la finiĝo kaj de la disiĝo, kiu, por multaj, estis la lasta ŝanco ……..

* * *

LA XXIVª JUNULARA KONGRESO.-

De la 23ª de Julio ĝis la 3ª de Aŭgusto, okazis en Tarragona la Kongreso de T.E.J.O., en tutnova belega kolegio. Kongresistoj el 15 landoj kaj 3 kontinentoj pritraktis plurajn eferojn kaj pristudis kelkajn problemojn kiuj interesas la junularon. Nova Estraro estis elektita, kaj la tuta disvolviĝo de la kongreso estis sukceso de la organizintoj, prezidataj de samº Aragaj, helpata de la Estraro de H.E.F. . La tieaj Aŭtoritatuloj kontribuis al la brilo de la kongreso. La partoprenintoj bone ĝuis la belan marbordon, ekskursis al Montserrat kaj inaŭguris la Junularan Restadejon en Monistrol. Dum festo estis elektata Esperanto-Belulino Fnº Helen Salmüsen[?], el Svedujo, kaj oni decidis ke la venonta kongreso okazos en Tyreso, en Svedujo.

* * *

LA XXXVIª INTERNACIA KONGRESO

DE BLINDAJ ESPERANTISTOJ

Ĉiu esperantisto bone konas la gravecon de la blindula fako en nia movado, kaj tiel, la okazigo de la Internacia Kongreso en Madrido estis vere sukcesa. Krom la ekspono de diversaj opinioj kaj vidpunktoj, la kongresanoj -okdek, el naŭ landoj- povis ĉeesti diversajn prelegojn kaj vizitis plurajn priblindulajn organizaĵojn. Ili ekskursis al Escorial kaj partoprenis ĉiujn erojn de la LIIIª Kongreso. Ni, do, gratulas la organizintojn: niajn amikojn Srºj Figuerola, Osuna, Zurita, kaj ceterajn konsistigantojn de Hispana Esperanto-Aŭroro, kiu tiel vigle antaŭenpuŝas Esperanton en la blindula medio.

* * *

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

LA POSTKONGRESO EN ZARAGOZA

Kontraŭ ĉiuj antaŭpensoj, la LIIIª Kongreso en Madrido disvolviĝis meze de tre eltenebla temperaturo; eĉ, unu vesperon, ĝi fariĝis por kelkaj neeltenebla… malvarma!. Tamen, la generala penso pri la varmo dum la Postkongreso en Zaragoza estis tute ne favora. Tre feliĉe, tio ne okazis, ĉiuj revenintoj konstatigis ke la varmo estis tre milda, kio favorigis la disvolviĝon de la ekskursoj. Tiel la amuzaj kiel la instruaj aspektoj de la kongresido fariĝis ege kontentigaj, kaj la ĉeestantoj povis spekti hispanan folkloron, kion ili ne povis fari dum la kongreso. Do, alia kongresa sukceso en la bonhavo de la zaragozaj samideanoj!.

LA GEOGRAFIA SEMAJNO EN BILBAO

Kvankam la cirkonstancoj estis tute ne favoraj, tiu kunveno estis sukcesa, kaj la Grupo de Bilbao bone organizis ĉion. Ne nur la laborkunsidoj, sed la distraj, multe kontentigis la partoprenintojn, kiuj, tiamaniere, pruvis ke la organizintoj bone scias ĉion prestigi sukcese.

KONGRESO KAJ TURISMO

Oni ne povas disigi ambaŭ aferojn. Oni ne scias tion kio pli impresas kongresanon; ĉu la kongreso mem, ĉu la vojaĝo, ĉefe se ĝi efektiviĝas en lando pentrinda, artisma, historia, kaj imagopova, kiel la nia. Laŭ enketoj faritaj al diverslandaj kongresanoj, post rondirado tra la tuta lando, ni povas aserti ke, escepte de la malbona impreso ricevita dum la trapaso de la centra plataĵo, ĉiuj raportis sian miron pri la historiaj, artaj, monumentaj kaj folkloraj riĉaĵoj de nia lando. Tamen, la vizito al Toledo, Segovia kaj Avila, povis pardoni la medion dank’al la koncernaj artaj juveloj!. Plejparto de kongresanoj-turistoj bedaŭris multe la neeblecon restadi pli longe, kaj ĉiuj kunportis amason da bobenoj prifotaĵoj, kiuj, poste, rememorigos, dum la vintraj vesperoj, la memorindajn tagojn en Hispanujo.

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

Sed, se la lando impresis ĉiujn, tio kio pli plaĉis estas la karaktero de hispanoj, eĉ ne esperantistoj, kiuj, serveme kaj afable, penis por agrabligi ilian restadon. Multaj resumis sian juĝon dirante: «Vere, estas la lando de Don Kiĥoto!».

Do, la ĝentilaĵoj kaj oferoj de la Ministerio por Turismo, ne estis vanaj regalaĵoj, ĉar ili fruktodonos en la memoroj kaj en la koroj de la vizitintoj!. La ĉeesto en Hispanujo estos fervore rememorata de ĉiuj, pro la lando mem kaj ne malpli pro la frateca akcepto de la hispana samideanaro. Tiu generala sento de eksterlandanoj respeguliĝas en niajn korojn, tiamaniere ke ĝi komprenigas nin ke ni estas sur la ĝusta vojo, kaj ke Esperanto estas ne nur lingvo sed socia solvo. Do, ni pluiru nian iradon .

DIVERSAĴOJ

La klubo «Amikoj de Hispanio» profitis la kongreson por disvastigi siajn celojn. Ĝi eldonis faldfolion esperantlingve kaj disdonis al ĉiuj kongresanoj broŝuron pri hispana kuirarto. Ĝi eldonas monate belan revuon, kiun oni povas peti skribante al «Apartado de Correos, 50.534, Madrido».

La automobila firmo «FIAT», kiu, kiel ĉiuj scias, eldonis belan broŝuron en Esperanto, ekranigis, dum kongresa posttagmezo, belan kaj instruan filmon pri fabrikado de automobiloj kaj treniloj; la projekciado multe plaĉis al la multenombra ĉeestantaro, kiu, ĉe la fino, ricevis ŝatindajn donacetojn.

A L V O K O

Alproksimiĝas la festo de Esperanto. Venontan 15ªn de Decembro estos la 109ª datreveno de la naskiĝtago de Drº. Zamenhof, kaj, tiudate, ĉiuj bonaj esperantistoj devas honori lian memoron, kaj samtempe, tiujn de ĉiuj kiuj strebis por disvastigi nian lingvan solvon, pere de Esperanto.

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

Tiucelen, la valencia samideanaro kaj simpatiantoj, kunmangos, sabate la 14ªn, en centra restoracio. Dimanĉe, la 15ªn, okazos la laŭra kronado de la stratabulo de Drº Zamenhof. Antaŭ ol tio, oni celebros Meson, honore al la mortintaj esperantistoj, kaj dum tio la infanĥoro direktita de Profº Félixo Navarro, kantos diversajn komponaĵojn en Esperanto.

De la 10ª ĝis la 12ª de Decembro oni povas akiri la tikedojn en nia klubejo. Ni esperas ke vi kontribuos al la briligo de la festo.

MALFIDELA TRADUKO

Tradukarto estas ege malfacila. Tial, itala fama diraĵo tektas jene: «Traduttore, tradittore», tio estas: «Tradukanto, perfidanto». Sed, foje la afero fariĝas ege danĝera, eĉ kiam oni estas honeste fidela. Atestanto de tiu aserto estas la misiisto en arktikaj landoj, kiu strebis por traduki «Patro nia»-n en eskiman dialekton. Kiam li estis sukcesinta fini la tradukon, la indiĝena aŭskultantaro eksplodis en ridego. Post longa klarigado la misiisto eksciis ke patro en la eskima familio estas konsiderata kvazaŭ nulo maldekstren. La plej grava vira persono estas la frato de la patrino. Plie, la pano, kiel nutraĵon, ne estas tre atentata. Do, post longa meditado, la konsternita misiisto devis verki sian preĝon tiamaniere: «Ho, patrina frato, kiu kontrolas la ĉasadon de la fokoj, kaj loĝas tra la horizonton de l’vintro; ni devas prononci cian nomon kvinfoje ĉiutage…».

Tamen, amaso da kuraĝuloj tradukas aplombe tion kion ili opinias esti «fidela traduko»; ili meritas esti sendataj ĉe la eskimojn … dumvintre kaj senveste .

ELEKTRONA MEMORIGILO

Foje, mi sciigis al amiko mia ke en Sovetunio oni uzas elektronan aparaton por trudi malfacilajn parkerajn aferojn, kiel: idiomojn, leĝaron, statistikojn, k.t.p. Por tio, oni uzas, plifortigante ilin ĝis 600.000 fojojn, malfortajn cer-

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

bajn kurentojn, dum perfortita dormado…

Mia amiko, kiu estas ŝercemulo, atentigis min jene: «Mi konsideras ke tio kion donos al mi la elektrona aparato, ĝi forprenos de alia kapablo. Do, se ĝi donas al mi ĉinan lingvokapablon, kaj interŝange, mi forgesas la telefonumeron de mia amikino, ĉu mi devus iri en Ĉinion por trovi anstataŭantinon?

A T E N T I G O

De la jaro 1949, tio estas, de antaŭ dek naŭ jarojn, la Valencia Grupo disvastigas Esperanton, unu fojon ĉiusemajne dum kvaronhoron, pere de «Radio Alerta», kiu fariĝis poste «Radio La Voz de Levante». La programon konsistigas: alvoko kaj klarigo pri la celoj de Esperanto, propaganda aŭ novaĵa artikolo, kaj leciono pri esperanta gramatiko. La tuto kun melodioj kaj «La Espero» ĉe kapo kaj fino de la programo, kiun ni baptis per la nomo: «Micrófono Esperantista», kiu, tiel, fariĝis la dojena kaj plej daŭra el la esperantistaj elsendoj en Hispanujo. Ĝi estas, sendube, la plej forta servo farita al la disvastigo de Esperanto, en nia lando, kaj la plej laboriga; verki ĉiusemajne novan programon estas atentiga strebo, kiu havas sian paralelon ĉe la aliron al la Radiostacio, atendado, kaj fina gravurado de la programo. Diversaj junulinoj kaj junuloj, kies nomojn ni publikos, foje, faris, ofereme, tiun servon al nia entrepreno, kiu estas dankema al la Direkcio de «La Voz de Levante», kiu, tiel ĝentile, favoras Esperanton.

BONA POLIGLOTO

Multaj personoj asertas, tre serioze, ke ili kapablas paroli fremdajn lingvojn. Tio okazigas, tre ofte, miskomprenojn, kiuj, foje, atingas altnivelajn komikajn efektojn, kaj la ridindan situon de la pedantulo.

Antaŭ nelonge, en ia internacia Parlamento, iu parlamentano, kiu fieris pri sia franclingva kapableco, post sia interveno, deziris diri: «Mi cedas la uzon de la parolo al mia

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

sekvanto», tekstis tiel: «Je cede la parole a mon …derrière». La ridego estis apoteoza. Mi ne kuraĝas traduki la vorton «derrière»; pli bone vi konsultu vian francan vortaron .

* * *

Kiam scivolemuloj dezirus enketi pri la meritoj de nia Prezidento Profº Sancho Izquierdo, de nia Sekretariino, Fnº. Inés Gastón, kaj de malmultaj, kiuj, pli malpli kaŝe laboradis, sufiĉus respondi: Ili organizis la LIIIºn Internacian Kongreson, en Madrido!.

* * *

Ĉar, generale, jugoslavoj pruvis, dum la kongreso, perfektan regadon de la lingvo, oni demandis al Drº Ivo Boroweski, post lia brila parolado: «Ĉu por esti bona oratoro oni bezonas esti jugoslavo?. Li respondis: «Tute ne!. La demandinto rediris: «Nu, se ne estas tiel, oni bezonas sin nomi «Ivo»!.

* * *

Valencia Luno núm. 2 (1969)

Text complet del número 2 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de de 1969: 12 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 2, de 1969.
Coberta de Valencia Luno núm. 2, de 1969.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1969_n02_lunradio

Què té d’especial este exemplar

  • L’última pàgina d’este exemplar és, paraula per paraula, la que tanca el número 3: parla del Nadal, de la Festa de l’Esperanto i de Mieres com a seu del 30é Congrés Espanyol, i diu «Tial, ni lanĉas ĝin ĉe la fino de Decembro». Les onze pàgines anteriors anuncien actes de juny a agost de 1969 i, a la pàgina 6, el 29é Congrés Espanyol a La Laguna.
  • El número no porta cap data impresa. El que el situa són els anuncis de dins: la trobada de Cheste (1-VI-1969) i la de Perpinyà (8-VI-1969) s’anuncien com a futures, la de Les Fonts de Terrassa (22-VI-69) arriba tard —«la dato de nia ekapero ne ebligas la propagandon»— i encara queden per davant La Laguna (5-10 de juliol), Hèlsinki (26 de juliol – 2 d’agost) i Tyresö (3-10 d’agost).
  • Cap pàgina de l’exemplar no porta número imprés: la referència per pàgines seguix l’orde dels fulls.
  • La nota KLARIGO de la pàgina 4 fixa un ús propi del butlletí, que pot despistar qui el cite: «Prezidento» és qui dirigix una societat i «Prezidanto» qui en fa les funcions ocasionalment. Per això la pàgina 7 diu «Prezidento» tant d’Albault, de la Unió Francesa, com de Sancho Izquierdo, de la HEF.
  • Dos noms ixen mal impresos i costa trobar-los: la seu de la UEA és «Rottefdam» per Rotterdam (p. 3), i el títol del congrés de la TEJO a Tyresö diu «25ª INTERNACIA KONGRESU DE ESPERANTO-T.E.J.O.» (p. 6).
  • A la pàgina 4, algú va escriure a mà, amb tinta, dos propostes al marge del JOC DE TRADUCCIÓ: al costat del número 2, «Ne rapidu, trankvile decidu.», i al costat del número 4, «El sama buŝo li blovas varmon k[aj] mal…», que acaba en un traç de ploma il·legible.
  • A baix a la dreta de la pàgina 12 hi ha un traç de ploma roja, marca posterior feta a mà que no forma part de la impressió.

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 DANKESPRIMO epo
2 AL NIA NOVA FAMILIANO (poemo) epo L. Serrano
2 «LUNA RESPEGULO» (poemo) epo «Selenjo»
3 «EL ESPAÑOL Y EL LENGUAJE» epo Kra Tero
4 TRADUKA LUDO epo, spa laŭ ideo de Drº E. Tudela
4 KLARIGO epo
5 POR «VALENCIA LUNO» epo Emiljo Verdú («LUNATIKULO»)
6 Anoncoj de kongresoj kaj renkontiĝoj (Terrassa, La Laguna, Tyresö, Cheste) epo
7 ĜOJIGA SCIIGO epo
7 ĜUSTIGO epo
8 VERSIGADA ESPERANTO-GRAMATIKO epo F. de Souza Almada (S. Paulo, Brazilo)
9 KOMIKA EMBARASO epo
9 ĈU PORTEBLA TRADUKMAŜINO? epo
9 PERFORTE, MAIZON! epo
10 AL NIAJ KUNLABORONTOJ epo
10 DE NUN, ĈE LA STELOJ epo
11 ACTIVIDADES DEL GRUPO ESPERANTISTA DE VALENCIA spa
12 VALENCIA MOVADO epo
12 MIERES, KONGRESURBO DE LA 30ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO epo

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapo-vinjeto de la bulteno: nigra (malhelverda) horizontala rektangulo. Maldekstre, blanka desegnaĵo de la Turoj de Serranos de Valencio; apud ĝi granda blanka lunarko kiu funkcias kiel la komenca «C» de la vorto. En grandaj blankaj majuskloj «VALENCIA LUNO», kaj dekstre, en pli malgrandaj literoj sur kvar linioj, «BOLETIN DEL GRUPO ESPERANTISTA DE VALENCIA -E y D-», kun kvinpinta konturita stelo apud la vorto «BOLETIN».

Dua lunradio.

DANKESPRIMO

Nia «VALENCIA LUNO» devis aperi, venkante la malhelecon de la allaso kaj de la moleco. Nia Grupo, iam vigla, estis perdinta koheron kaj komunikemon, kaj ni konsciis ke, per tia vojo, ĝi devis iri al pereo.

Tial, la eldonado de iu gazeteto, kvankam ĝi estu sporada, kiu vigligu la flamon de la esperantista intereso en Valencio kaj ĝia regiono, estis dezirata kaj esperata, jam delonge.

Nia unua «lunradio» vekis, tial, grandan kontentiĝon, en la valencia esperantistaro, de multaj manifestita ĝoje.

Ni ricevis multenombrajn gratulojn, eĉ de foraj landoj, kaj ni dankas multe tiujn kuraĝigojn; sed, ĉar ni taksas ĝuste niajn modestajn kapablojn, ni bone mezuras ilian favoran kuraĝigon, kaj ni penos, en la estonteco, ne seniluziigi ilin, kaj daŭre prezenti nian gazeteton plej digne kaj ŝatinde.

Por tion trafi ni bezonas kalkuli sur io pli ol niaj limigitaj eblecoj. Ĉia materia helpo estos bonvena, sed ni bezonas multe pli, vian kunlaboradon. Nia «Luno» devas esti la respegulo de via esperantista vivo kaj de via luma kapablo; ni esperas ke, pri tio, vi estu donacemaj.

Per via helpo, ni celas havi longan kaj fruktodonan ekziston. Ni konscias ke la disvolviĝo de Esperanto en la valencia regiono dependas de nia luna disradiado.

Helpu nin!

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

Inter la ricevitaj salutoj, elstaras tiu de nia sabadella samideano L. Serrano, kies valoraj konsiloj multe helpis, por la apero de nia «Luno».

Jen lia saluto en «Sabadell Esperantista»:

AL NIA NOVA FAMILIANO

«Ĉu al la Luno ni iris jam? Ne! Ĉar ĝi alvenis al ni. Sed, pri kiu Luno vi parolas? Ho! pri la «Luno de Valenci'»,

• • •

«Sabadell Esperantista», jam salutas la brilantan «Luno-n de Valenci'», kaj longan vivon al ĝi deziras en nia ronda famili’.

• • •

Inter oranĝodoroj vi naskiĝas; la esperantistaron parfumos vi; la tuta Hispanujo al vi amikiĝas pro la esperantisteco de via bela Valenci’.

L. Serrano.

Al tiu ĝentilaĵo respondas nia luna kamarado «Selenjo»:

» LUNA RESPEGULO «

(La poemo estas kompostita en du kolumnoj; ĉi tie unue la maldekstra, poste la dekstra.)

Al la luno iros homoj en proksima la estontec’. sed la «Lun'» al viaj domoj iris jam, per amikec’.

: :: :

Malfacila estis la tasko, sed, per strebo, ja, insiste, helpis nin por «Luna» nasko, «Sabadell Esperantista».

: :: :

Kaj, se ni sendas parfumon de l’oranĝar’ nia, bela, ni ricevis helan lumon de la spirit sabadela.(!)

: :: :

Ni iru kune sub standardo de la kara ideo interna. Ni triumfos, jes, kun ardo, per kunlaborad’ eterna!

:: o :: o :: o :: o ::

«Selenjo» pardonpetas! Por ebligi la rimadon, li imitis la parolmanieron de la informistoj de la T.V.E.!

(( (( (( (( (( (( (( )) )) )) )) )) )) ))

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

«EL ESPAÑOL Y EL LENGUAJE»

Sub tiu titolo aperadas tre interesa spaco en la hispana T.V.E., gvidata de Profº. M. Criado de Val. Ni, esperantistoj, amantoj de la internacia lingvo, estas, malgraŭ la ĝenerala opinio, dorlotantoj de nia nacia idiomo, kaj ni plezuras kiam iu ajn ameme flegas ĝin. Tion faras, kompetente, tiu profesoro.

Sed, kiel emantoj kaj praktikantoj de nia regiona lingvo -preskaŭ identa al la kataluna- ni, tre speciale ĝuis, kiam en freŝa interveno, li admonis tiujn kiuj, tre snobe kaj oxforde, kapablas diri Sólsbari (Salisbury), aŭ Léster (Leicester), kaj, tamen, ne scias prononci korekte: Sabadell, San Feliu de Guixols, Albuixech, Puig, aŭ Fortaleny.

Meritas dankon la parolistoj de nia nacia televido pro ilia peno por lerni la korektan paroladon de angla aŭ dana lingvoj; sed ni atentigas ilin ke ni multe pli dankus ilin se ili ne buĉus niajn regionajn lingvojn, kio estus multe pli facila tasko… kaj pli justa.

Ĉar mi komencis jam la ĉapitron de la rekomendoj, estas tre malagrable aŭdadi tiun madridan slangon, ree kaj ree, kiu martelas kruele niajn orelojn, kaj kiu, eble, malsuprenirigus la Kiĥoton de la piedestalo de la statuo, en la Placo de Hispanujo, por persekuti tiujn «follones kaj malandrines» kiuj kripligas kastilan lingvon dirante: aério, boseo, ojeptivo, k.t.p., kaj ignoras la ekziston de la » x » en la lingvo de Calderón kaj Lope de Vega!

Se Valle-Inclán reviviĝus, mi estas certa ke lia ŝvebanta barbo tremegus pro indigno aŭdinte tiujn buĉadojn.

Dume, ni esperu ke la admono de Profº. Criado de Val estu efika. Ke la ombro de Cervantes daŭre ŝirmu lin!

Kra Tero.

OoOOoOoOoOoOoOoOoOoOoO

LIVª UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO. HELSINKI. 26-VII 2-VIII 1969.- Informojn en la Centra Oficejo de U.E.A. en Rottefdam. Aliĝkosto: 99 finnajn mkjn.

:: :: :: ::

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

TRADUKA LUDO.

Nia eminenta samideano Drº E. Tudela, kies vortaroj tiel bone helpas kaj gvidas la hispanparolantajn esperantistojn, imagis, por nia «Luno», tre interesan kaj edukan ludon.

Hispana lingvo havas komunajn eldiraĵojn, kies tradukon en Esperanton faru la legantoj; ni opinias ke, tio estos des pli interesa se la traduko estos… verse, por pli bela kaj pli facila enmemorigo. Jen kelkaj el ili:

  1. Hacer tortilla a una persona o cosa.
  2. Dar tiempo al tiempo.
  3. Eso no reza conmigo.
  4. A tontas y a locas.
  5. Tomar las de Villadiego.
  6. Poner a uno como un trapo.
  7. Llevar buen tren.
  8. Tener malas tripas.
  9. No tragar a uno.
  10. Dejar algo en el tintero. (daŭrigota)

(Sur ĉi tiu ekzemplero iu skribis permane, per inko, du proponojn en la marĝeno de la listo: apud la n-ro 2 «Ne rapidu, trankvile decidu.», kaj apud la n-ro 4 «El sama buŝo li blovas varmon k[aj] mal…», kies lasta vorto finiĝas per nelegebla plumsvingo.)

Vi traduku, laŭrekomendite, la cititajn eldiraĵojn. Nia lunula tribunalo ekzamenos la tradukojn, kaj, en posta lunradio ni publikos la nomon de la trafintoj.

Bonvolu cerbumi kaj sendi al ni la pruvon de via blindiga fajrero!

♦ ♦ ♦ ♦ ♦ ♦ ♦ ♦ ♦ ♦

KLARIGO.-

Kelkaj samideanoj estis ŝokitaj de nia malkonstanteco pro la uzo de Prezidanto, Prezidento. Ni klarigos la aferon.

Prezidento estas la estro de societo aŭ organizo. Prezidanto estas tiu kiu, okaze, funkcias kvazaŭ Prezidento. Tute same, studento estas tiu kiu profesie studas, kaj studanto estas tiu kiu, okaze, studas ion.

Sed, atentu! Ne imagu ke tio konsistigas regulon!

Ganto estas manvesto, konstanta aŭ eventuala, sed gento estas aro da homoj kiu, eble, ne konas tiun manprotektilon.

Manto estas ortoptera insekto kies femaloj, tute ne imitinde, havas la maldelikatan kutimon formanĝi la masklon tuj post la ricevo de favoro, kaj mento estas aroma vegetaĵo.

Vanto estas banalaĵo, dum vento estas tio kio forflugigas miajn paperaĵojn… k.t.p.

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

POR » VALENCIA LUNO «

Emiljo Verdú.

Ĉar mi estas iomete lunema, mia menso ofte vagadas, kvazaŭ hertzaj ondoj tra etero, celante esplori nian najbaran sateliton. Mia menso konas, fantazie, kelkajn lunajn aferojn, ekzemple: krateron de Platono, de Koperniko kaj tiun de Arkimedo. Ĝi konas, ankaŭ, la maron de Fekundeco, kaj tiun de la Sereneco.

Kelkaj teruloj revas, delonge, atingi Lunon per iaj ajn rimedoj. Laŭ Julio Verne, per artileria kuglego.

Modernaj scienculoj sopiras atingi ĝin per raketoj.

Nia modesta menso ankaŭ dezirus viziti Lunon, kvazaŭ astronaviganto, por esplori ĝian internaĵon, ĉar oni diras ofte ke tie ekzistas allogaj trezoroj, kaj, eĉ, petrolo, kaj ne ekspluatitaj orminejoj. Tiajn trezorojn ni ege bezonas cele al disvastigo de nia granda idealo Esperanto, kaj pligrandigi nian karan «Luneton».

En nia terglobo, ankaŭ estas pluraj aferoj similaj al tiuj de nia satelito.

Apud vulkano Teide, en la Kanaria Insularo, estas fabela pejzaĝo; ĝi estas stranga dezerto plena je lafaj figuroj.

Ankaŭ, ĉe ni, svarmas lunatikuloj, kiuj revas trafi 14 rezultatojn ĉe la intervetoj, kaj fariĝi milionuloj!

Don Kiĥoto aŭdis tiatempe, fortegajn bruegojn devenante el lunaj akvofaloj, ĉar, laŭ li, en la Luno fluas riveroj.

Bedaŭrinde, ne ĉiuj homoj, en la mondo, estas saĝaj; ankoraŭfoje, ekzistas tro da revemuloj kiuj deziras tuŝi, permane, nian noktan lumigilon.

Mi pardonpetas nian legantaron, se mi, malserioze aŭ ŝerceme, verkis tiun ĉi skribaĵeton, ĉar ankaŭ mi estas

LUNATIKULO.

Nia samideano Verdú estas bona, malnova esperantisto, kiu, de sia emiritiĝo, tre imitinde, uzas sian tempon instruante Esperanton. Do, li semas kaj semas konstante…

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

BARCELONA ESPERANTISTA RENKONTIĜO 1969. TARRASA. 22-VI-69.

Ni bedaŭras ne informi ĝustatempe nian legantaron pri la okazigo de tiu interesa renkontiĝo en Les Fonts de Terrassa. La programo estas tre interesa, kaj la ebleco renkonti tien tiom da bonaj esperantistoj, estas tre alloga. Sed la dato de nia ekapero ne ebligas la propagandon. Ni aŭguras grandan sukceson al tiu grava pruvo de vigleco, kaj ni esperas fari la merititan recenzon, kiam ni havos la eblecon.

:: :: :: ::

29ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO. La Laguna (Tenerife)

5ª – 10ª Julio 1969.

Adreso de la O-K.: Apartado 53. La Laguna (Tenerife)

Nia nacia kongreso estos, sendube, tre interesa. La malproksimeco malebligos amasan ĉeeston, sed la alveno de multaj eksterlandaj samideanoj, kiuj anoncis sian partoprenon kompensos tiun mankon. La laboremo de la kanariaj samideanoj kaj la allogo de la belaj insulaj panoramoj estas promeso de memorinda kongresa vojaĝo.

Nia Federacio organizas tre interesan aviadilan vojaĝon, pri kies detaloj informos la Sekretariejo de H.E.F.

:: :: :: ::

25ª INTERNACIA KONGRESU DE ESPERANTO-T.E.J.O.

Tyresö (Sved.)

de la 3ª al la 10ª de Aŭgusto. Myggdalvägen, 123.

:: :: :: ::

VALENCIA ESPERANTISTA RENKONTIĜO EN CHESTE. 1-VI-1969.

Per cirkulero ni anoncis antaŭ nelonge nian regionan renkontiĝon, kiu, laŭsajne, estos tre grava, pro la partopreno de valenciaj kaj katalunaj esperantistoj.

La Chestaj samideanoj meritas ke ĉiuj partoprenu ĝin.

††††††††††††††††††††††††

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

ĜOJIGA SCIIGO.

Ĝis antaŭ mallonge, pro tute nekomprenebla kialo – eble, pro persona miskompreno – en nia najbara lando, Portugalujo, kie vivas tiel multaj kaj tiel bonaj esperantistoj, nia movado trovis nesupereblajn malfacilaĵojn por disvolviĝi.

Nun, la afero estas tute alia. Esperanto povas esti publike instruata, propagandata, kaj ni antaŭvidas la eblecon viziti niajn samideanojn okaze de kongreso, en Lisbono.

Ni gratulas, do, la portugalajn esperantistojn, kiuj, dum la malluma epoko, kuraĝis teni la torĉon, instruante, publikante, kaj, manke de memkongreso, vigligis la niajn; kaj tre speciale tiujn kiujn, pro konstanta ĉeestado, ni konsideras kvazaŭ niajn fratojn.

Tra densa mallumo briletas la celo…

┼ ┼ ┼ ┼ ┼ ┼ ┼

ĜUSTIGO.

En la recenzo de nia lasta Universala Kongreso, en Madrido, aperinta en nia unua lunradio, ni informis ke la novelo «Soleco», majstre tradukita de nia samideano en Tarrasa, J. Ventura, estis eldonaĵo de la Federacio, okaze de la kongreso.

La fakto estas ke la eldonadon faris Srº Ventura, proprakoste, kio plivalorigas lian meriton, pro tiel efektiva kontribuo al la esperanta literaturo.

Al Cezaro…

O♦O♦O♦O♦O♦O♦O

8ª Junio, 69. INTERNACIA RENKONTIĜO EN PERPIGNAN.

Interesa renkontiĝo por samideanoj loĝantaj ambaŭflanke de la kataluna landlimo. Partoprenos Drº Albault, Prezidento de la Franca Unuiĝo Esperantista, kaj Profº M. Sancho Izquierdo, Prezidento de H.E.F. La Urbestro de Perpignan honore akceptos la renkontiĝantojn.

Informos: Centre Culturel Esperantiste: 5, Quai Vauban.

♦♦O♦♦O♦♦O♦♦O♦♦O♦♦O♦♦O♦♦O♦♦

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

VERSIGADA ESPERANTO – GRAMATIKO

de

F. de Souza ALMADA (S. Paulo. Brazilo)

• • • •

Ĝeneralaj reguloj.

(Kompostita en du kolumnoj; ĉi tie unue la maldekstra, poste la dekstra.)

Esperanton lernu ni! La metod’ estas facila. Ke ni vidu tion ĉi, Kio estas, ja, utila.

• • • •

Jen venas la gramatiko: Ni studu ĉi gravan paŝon Tute plenan de logiko… Mi faros al vi malkaŝon.

• • • •

Reguloj estas dekses Laŭ kiuj lerniĝos ĉio… Sed dependas la sukces’ De bonvolo, energio.

• • • •

Artikolo nedifina Mankas; antaŭvido norma. Tamen, estas la difina: Ĝi estas LA, unuforma,

• • • •

Por ĉiuj genroj uzata: Neŭtrala, vira, virina; L’artikol’ ne fleksiata Estas, fakte, origina.

• • • •

Ankaŭ la nombroj, la kazoj, Forestas ĉe l’artikolo, Kaj pro tio, simplaj bazoj Ĝin regas. Estas kontrolo.

• • • •

Dua regulo nun venas, Rilata al substantivo: Kiel finaĵon ĝi prenas La O en nominativo.

• • • •

Ni devas por la pluralo Al O-finaĵo de nomo Almeti J; jen signalo De la helpa idiomo

• • • •

Kazoj, do, ĉe substantivo Ekzistas du: la unua Citita: nominativo; Akuzativo, la dua.

• • • •

Literon N ni aldonas Al ĉiu nominativo, Ĉar tion, fakte, ordonas La dua, l’akuzativo.

• • • •

Ceteraj kazoj aperas Helpe de prepozicio: DE, AL, PER, ja nin liveras Ekzemplojn pri l’materio

• • • •

DE estas por genitivo, Kaj AL por dativo uzata; PER estas por ablativo, Sed ne nur ĝi aplikata…

• • • •

Venas nun regulo tria, Rilata al adjektivo. Finaĵo A estas ĝia Kiam en nominativo.

• • • •

Ĝi kazojn kaj nombrojn havas Kiel havas substantivoj. Antaŭmet’ de PLI ja pravas Se venas komparativoj.

(daŭrigota)

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

KOMIKA EMBARASO.

La tutmonda gazetaro raportis, antaŭ nelonge, fakton, kiu, por la ĝenerala publiko, estas ridinda, en la nuna epoko. Por ni, esperantistoj, la afero estas pli ol ridinda, bedaŭrinde, se ne plorinda. Jen la afero:

Franca trenŝipo kaptis, hazarde, per siaj retoj, britan submarŝipon. Feliĉe, la alkroĉiĝo ne okazigis personajn akcidentojn, sed, pro manko de reciproka interkompreno, francoj kaj britoj ne sukcesis harmoniigi la manovrojn, kaj la situacio fariĝis danĝera. Feliĉe, la proksimeco de la marbordo ebligis la intervenon de fakaj tradukistoj, kiuj, per helikoptero, interkompreniĝis la interesulojn, kaj la afero povis esti solvita.

Sed, la logiko kaj la ĝisdateco de la komprenemo, ne!

Io simile al la nuntempe lumigado per torĉoj!

♦ ♦ ♦

ĈU PORTEBLA TRADUKMAŜINO ?

Foje, iu ĉionsciantulo asertis, aplombe, ke Esperanto havis nenian ŝancon sukcesi, ĉar, de nun, la homa interkompreno estas solvata de elektronaj tradukmaŝinoj.

Esperantisto respondis al li ke, krom la malperfekteco de la rezultoj, la multekosteco de la akirado malpermesas tion al privatuloj.

Kiam oni povos uzi porteblajn tradukmaŝinojn por butikumi, vojaĝi kaj studi?

♦ ♦ ♦

PERFORTE , MAIZON !

Angla lingvo ne estas, foje, komprenebla, eĉ por anglaj parolantoj. Iam, la brita armeo en Germanujo devis manĝi, devige, maizon anstataŭ tritikon, ĉar de U.S.O.N.O. oni sendis al ili, tion, ĉar, per la sama vorto ili komprenas malsaman aferon.

Kio, do, povus okazi, dum militaj cirkonstancoj, kiam la ordonoj de stabestro devus esti plenumita de diversnaciaj subuloj? Ĉu, anstataŭ kuglojn oni sendus ankaŭ… maizon?

⌄⌄⌄⌄⌄⌄⌄⌄⌄⌄⌄⌄

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

AL NIAJ KUNLABORONTOJ.

Nia gazeteto celas esti, krom informilo por nia Grupo, esprimo de sentoj kaj sopiroj de ĉiuj esperantistoj en la tuta mondo. Sed, por harmoniigi la enhavon de niaj «lunradioj», ni bezonas averti pri la karaktero de la kontribuaĵoj. Ĉefe, ni postulas absolutan apartigon de ĉia partieca aŭ politika tendenco, kaj de ĉia kampanjo kiu povu veki polemikon, eĉ pri… gramatikaj opinioj.

Komikaĵo, eĉ eksplodridiga, ne rilatanta al nia afero, tute ne taŭgas.

Ni estas pretaj represi valorajn esperantaĵojn, ĉar ni opinias ke la diskonigado de elstaraj artikoloj estas pli taŭga ol la lanĉo de banalaĵo.

Nia «Luno» preferus lumigi ridantan mondon, sen malagrablaĵoj, ĉikanoj nek piedalkroĉigoj -ĉefe, inter nia propra anaro- kaj, se ili ekzistas… ni ignoros ilin!

Tial, ni konsideras ke ĉio kio povos gajigi nian legantaron, estos bonvena, kondiĉe ke ĝi estu ortodoksa laŭ niaj antaŭmarkitaj postuloj.

┼-┼-┼-┼-┼-┼-┼-┼-┼-┼-┼

DE NUN, ĈE LA STELOJ.-

Dum la pasinta Januaro ĉesis la suferadon de nia valencia samideano Francisko Moreno Alcocer, kiu, de antaŭ long jare mastris la lingvon kaj agis laŭ principoj de paco kaj amo. Ni rememoros la bonan amikon pro liaj personaj meritoj kaj pro lia fidela esperantisteco. Ni kondolencas lian nekonsoleblan vidvinon!

-.-.-.-.-.-.-.-.-.-.-.-

Ĉe la fino de Aprilo malaperis, subite, Alfredo Villa Villa, inĝeniero, vigla esperantisto, propagandisto, verkisto, organizinto de la brila kongreso en Gijón, en 1955.

Li faris notindan prelegon en la kongreso de Valencia en 1964. Li lasas profundan malplenon inter ni kaj ni esprimas al lia familio kaj al gijona samideanaro nian sinceran ĉagrenon.

xxxx xx xx xx xx xx xx xx

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

ACTIVIDADES DEL GRUPO ESPERANTISTA DE VALENCIA.

Nuestro Grupo no solamente instruye el idioma, en los diversos periodos en que se divide el año, sino que aprovecha todas las coyunturas para difundir el Esperanto en cuantas ocasiones se presentan.

En los pasados meses, el Dr. Herrero pronunció tres conferencias en el auditorio de O.S.C.U.S. (Obra social y cultural obrera), que fueron muy del agrado de los numerosos oyentes, y que fueron el inicio de un breve curso de Esperanto, del que se encargó nuestro veterano samideano E. Verdú. Últimamente, en el mes de Abril, fué nuestro Presidente, D. Juan Devís, quien aprovechó la ocasión para abordar el tema socio-idiomático, y logró captar la atención del numeroso público, que ya comprende que el Esperanto, no es solamente un medio de expresión, sino una disciplina moral.

En un número próximo trataremos extensamente de la labor propagandística llevada a cabo por el Prof. D. Félix Navarro, que, año tras año, va logrando, en las escuelas del Patronato de la Juventud Obrera, que docenas y más docenas de muchachos se inicien en el Idioma Internacional.

No menos importante y eficaz es el impacto que sigue produciendo en la conciencia pública, la actividad difusora de nuestro Grupo mediante las semanales emisiones radiadas en «La Voz de Levante». Gracias a ellas, los valencianos siguen oyendo Esperanto, desde hace veinte largos años, y, por lo tanto, saben que el Esperanto no es algo «que fué», sino » que es», que no es una cosa misteriosa ni ilegal, sino pública y sancionada favorablemente por las Autoridades; que gracias a ellas, oyen las voces de numerosos extranjeros que les hablan en el idioma de Zamenhof, y que se entienden, mediante él, con sus interlocutores; luego, que «sirve para algo práctico».

Durante estos veinte años, el programa semanal ha producido una série de artículos doctrinales que constituye una labor ingente. Un nuevo ajuste de ondas va a permitir la audición de estos programas en toda España y en muchas partes del extranjero, lo que constituirá un tanto muy importante para la propaganda del ESPERANTO.

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

VALENCIA MOVADO.

La FESTO DE ESPERANTO, ĉijare, kiel kutime, estis vigle celebrata: Frata kunmanĝo; Meso, por la katolikoj -esperantlingve celebrata- kaj kantata de la Infanĥoro gvidata de Profº. Felikso Navarro; laŭrokronado de la steleo de Dro. Zamenhof; vizito al la mortintaj samideanoj kies steleoj montras, per la verda stelo, ilian ĝismortan esperantistecon. Laste, specialan lecionon al la nunjaraj kursanoj, por instrui ilin pri historio kaj celoj de Esperanto.

Do, ni faris nian eblon por festi ĝin plej digne kaj efike, celante la flegadon de novaj vicoj da junaj samideanoj, kiuj, en proksima estonteco, anstataŭos nin.

• • • • • •

Nia LUNRADIO devis aperi plejlaste dum Oktobro.

Diversaj aferoj tion malpermesis, ĉefe, la multokupiteco de la redaktoraro, kaj ankaŭ, malfacilaĵoj por la presado.

Tial, ni lanĉas ĝin ĉe la fino de Decembro, kiam ĉiuj sin preparas por bone festi la Kristnaskon, kaj trapasi plej gaje kaj esperplene la transiron al la Nova Jaro.

Tiuokaze, ni volas esprimi al ĉiuj legantaj esperantistoj, ĉu valenciaj, ĉu ne, niajn sincerajn, fratajn kaj korajn bondezirojn por ili kaj iliaj familianoj; ankaŭ por iliaj esperantistaj grupoj.

•• •• ••

MIERES

KONGRESURBO DE LA 30ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

MIERES, mineja, industria, sed ankaŭ panorama urbeto. Ĝi, propramerite, povas motivi viziton, kiu estas duoble farenda se oni konsideras ke nia venonta kongresurbo nestas viglan samideanaron, kiu sopiras al la efektiviĝo de tiu evento. La tiea Urbestro invitis al ĝi, kaj tio estas garantio de serioza kaj kontentiga kunveno. Ni partoprenu!

xx xx xx xx xx

Valencia Luno núm. 3 (desembre de 1969)

Text complet del número 3 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de desembre de 1969: 12 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 3, desembre de 1969.
Coberta de Valencia Luno núm. 3, desembre de 1969.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1969_n03_lunradio

Què té d’especial este exemplar

  • El número no porta data impresa, ni colofó, ni adreça de la redacció. El situa el text mateix: la p. 1 s’obri amb «Tria lunradio.» i la p. 12 explica que havia d’eixir «plejlaste dum Oktobro» i que, per la faena de la redacció i per dificultats d’impressió, «ni lanĉas ĝin ĉe la fino de Decembro».
  • Cap pàgina de l’exemplar no porta número imprés: la referència per pàgines seguix l’orde dels fulls.
  • L’únic gravat de tot el número és la vinyeta de capçalera de la p. 1 —les Torres de Serrans i un quart de lluna, en blanc sobre negre—: no hi ha cap fotografia, cap dibuix ni cap anunci més. La p. 2 va impresa amb tinta molt pàl·lida i, damunt, hi transparenta eixa mateixa vinyeta, invertida com en un espill, perquè ha travessat el paper.
  • La gramàtica en vers de la p. 5 va composta en dos columnes que es lligen una darrere de l’altra: l’esquerra acaba la quarta regla, la dels numerals, i la dreta obri la quinta, la dels pronoms personals.
  • Dos passatges d’eixa mateixa gramàtica ixen impresos de manera que poden despistar qui els cite: «Sed, por navigi frakciajn, / Ni aldonas ON-afikson», on el sentit demanaria un altre verb, i «Adverbe kaj substantive / Uzataj: E-finaĵ’ testas.», amb l’apòstrof i el verb tal com estan al paper.
  • L’esperanto del butlletí du acusatius on la llengua estàndard no en demana: la p. 2 imprimix «Sed mankis al ni la regionan kontaktiĝon» i la p. 11, «prestiĝis nian Federacio antaŭ la Aŭtoritatularo ĝis neatingitan limon».
  • Els tractaments van amb l’ordinal volat, a la manera de l’època (Drº., Srº., Prº., Profº., samº., Mª.), i el mateix número alterna les dos formes per a la mateixa persona: «Drº. Zamenhof» a la p. 3 davant «Dro. Zamenhof» a les p. 9 i 12, i «Drº. Herrero» a la p. 2 davant «Dro. Herrero» a la p. 10.

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 LUNA PLENDO epo
2 ESPERANTISTA AGADO EN NIA REGIONO epo
4 TRADUKA LUDO epo, spa Laŭ sugesto de Drº. E. Tudela
5 VERSIGADA ESPERANTO-GRAMATIKO (daŭrigo) epo F. de Souza Almada (Brazilo)
6 ESTETIKO KAJ LINGVO epo
7 MESA REDONDA spa
8 LA 29ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO, EN LA LAGUNA epo CIRANO
12 VALENCIA MOVADO epo
12 MIERES, KONGRESURBO DE LA 30ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO epo

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapo-vinjeto de la bulteno: nigra horizontala rektangulo. Maldekstre, blanka desegnaĵo de la Turoj de Serranos de Valencio; apud ĝi granda blanka lunarko kiu funkcias kiel la komenca «C» de la vorto. En grandaj blankaj majuskloj «VALENCIA LUNO», kaj dekstre, en pli malgrandaj literoj sur kvar linioj, «BOLETIN DEL GRUPO ESPERANTISTA DE VALENCIA -E y D-», kun kvinpinta stelo apud la vorto «BOLETIN».

Tria lunradio.

LUNA PLENDO.

De antaŭ kelka tempo, mia kvieteco estis minacata de nepetitaj vizitontoj, kiuj, pro diversaj kialoj -ne tute pravigindaj- rivaligis diversajn tendencojn.

La fakto realiĝis. Homoj tretis min kaj lasis siajn spurojn kaj pacajn vortojn sur mian -ĝis tiam- virgan surfacon.

Mi gratulas la Homaron, kiu kapablis fari tiun grandiozan atingaĵon; sed mi pensas ke estus pli bone ke ili estus elspezinte monon, riskojn kaj cerbumadon, korektante maljustaĵojn, erarojn kaj mizeron… ĉe ili mem.

Mi scias ke miaj vizitintoj misfamigis min, ĉar ili ne trovis varmon, vivon nek trezorojn sur mia krusto.

Ili devis scii ke mia varmo, mia vivo kaj miaj trezoroj ne estas materiaj, sed spiritaj. Mi estas perantino de poezio, muziko, amo, kaj de ĉiuj toleremaj entreprenoj. Tial, mi patronas Esperanton kaj mi asertas al ĉiuj ke, ĝis kiam ili ne vizitos min parolante la lingvon de la Paco, iliaj promesoj, eĉ sincere eldiritaj, estos tute senefikaj.

(( (( (( (( )) )) )) ))

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

[BILDO p.2] Fone tra la tuta paĝo videblas spegulinversa ombro de la kapo-vinjeto de p. 1, trapenetrinta la paperon; ĝi ne apartenas al la enpaĝigo.

ESPERANTISTA AGADO EN NIA REGIONO.

Somero estas, kutime, sezono plej fekunda pri esperantaj okazantaĵoj. Haltas la kursoj kaj la ĉiusemajnaj rondetoj kiuj konsistigas la normalan dumvintran vivon, sed komenciĝas la renkontiĝoj kaj la kongresoj aŭ kongresetoj.

De kelka tempo, ni, valencianoj, atentis nur la ĉeeston al la naciaj kongresoj, kaj kelkaj -tro malmultaj samideanoj- sukcesis ĉeesti ankaŭ tiun de U.E.A.

Sed mankis al ni la regionan kontaktiĝon, kiu ebligas la reciprokan stimuladon kaj la mezuradon de niaj veraj fortoj

Tion ni realigis, ĉijare, per la vere memorinda Renkontiĝo en Cheste. Al tiu sukcesigo kontribuis, tre notinde, la ĉeesto de forta grupo da katalunaj samideanoj, gvidataj de samº. L. Hernández Izal, Direktoro de la Esperanta Muzeo en S. Pau de Ordal, apud Villafranca del Panadés.

La unuan de Junio, preskaŭ cento da esperantistoj renkontiĝis en Cheste, por omaĝi la samideanojn kiuj esperantigis la urbeton kaj la nuntempajn, kiuj strebas por ke la glora pasinto ne malaperu.

Post la liberaera matenmanĝo, tre ĝojiga, ĉiuj translokiĝis al la urbodomo, kie la Urbestro, Srº. Anselmo Balaguer Llopis kaj Skabenoj, akceptis, tre ĝentile, la kunvenantojn.

Drº. Herrero salutis malferme, kaj dankis la katalunojn pro ilia ĉeesto kaj kunfratiĝo. La omaĝon li dediĉis al Francisko Mañez kaj al la ceteraj pioniroj kiuj esperantistigis la urbeton. Li incitis la aŭtoritatulojn al kuraĝigo de Esperanto en Cheste.

Poste, li legis la nomojn de la kursanoj kiuj meritis premiojn. Unuajn gajnis fraŭlinoj Beatriz Ponce kaj Mª. Cruz Mañero. Aliaj ses lernantoj estis ankaŭ premiitaj. Laste, Drº. Herrero legis la poeziaĵon «Kanto al Cheste Esperantista», kiu meritis la premion; ĝin verkis samideano Ferrer Riera.

Ferme, la Urbestro de Cheste dankis ĉiujn pro la honorigo al sia urbo kaj promesis helpi la poresperantan agadon,

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

kaj, tial, li estis forte aplaŭdata.

De la urbodomo, pli ol cento da samideanoj sekvis la Urbestron kaj la Estraranojn de la Grupoj de Cheste kaj Valencia, tra la stratoj, ĝis alveno al tiu kiu havas la nomon de Drº. Zamenhof. Dum kantado de «La Espero» oni metis laŭrokronon sur la steleon, kaj oni vivuis Esperanton kaj ĝian gloran Aŭtoron.

Frata kunmanĝado firmigis la kamaradecon de la samideanoj de Katalunio kun tiuj de Cheste, Valencia, Burjasot kaj Cullera, kaj ĉiuj rekomendis al la samideanoj de ĉi lasta bela marborda urbeto ke ili bone preparu la venontan esperantistan renkontiĝon.

Ili tion promesis, kaj, espereble, ĝi estos nova mejloŝtono sur la vojo al la disvolviĝo de la valencia esperantismo.

Antaŭ la disiĝo, plejparto de renkontiĝantoj vizitis la konstruaĵojn de la Labora Universitato -preskaŭ finitajn- kiu estas, jam, grandioza atingaĵo por la klerigado de la junaj laboristoj.

La Renkontiĝo estis sukcesa, ĉar ĝi helpis la revigligon de la movado en Cheste, kaj firmigis al ni ĉiuj la konscion pri niaj devoj kiel esperantistoj.

✦ ✦ ✦ ✦ ✦

Tri monatojn post la Renkontiĝo, mortis Francisko Mañez Sánchez, la pioniro kiu enkondukis Esperanton en Cheste; tiu kiu faris la miraklon, estante simpla kamparano; tiu kiu aŭskultis la angoran peton por savi la infanojn de Aŭstrujo, gloriganta, tiel, la nomon de Esperanto. Li sin donis, dum sia tuta vivo, al Zamenhofa Idealo, montrante al ĉiuj la vojon al sukceso, kiu estas atingota nur per la instruado kaj la disvastigo de la kulturaj celoj de Esperanto. Lia malsano malpermesis al li la ĉeeston al la Renkontiĝo, sed li estis, mense kaj kore, kun ni.

Cheste, kaj la valencia esperantistaro ŝuldas al li gloran omaĝon kaj lia nomo estos ĉiam en niaj koroj ĉar li, modesta kaj humila, estis, tamen, giganteca pioniro.

88 88 88 88 88 88

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

TRADUKA LUDO.

Laŭ sugesto de Drº. E. Tudela.

Ni ne ricevis multajn solvojn al la versigado de komunaj eldiraĵoj publikitaj. Estis elektitaj tiuj:

Hispane Esperante
1) Hacer tortilla a una persona. LI KIRLIS LIN, SENKOMPATE
KAJ LASIS LIN TUTE GLATE.
2) Dar tiempo al tiempo. NE RAPIDU, NE RAPIDU!
KE LA TEMPO, JA, DECIDU!
3) Eso no reza conmigo. NE ESTAS AL MIA ADRESO,
ĈAR NE ESTAS INTERESO.
4) A tontas y a locas. TIU KIU AGAS SENPRIPENSE
RICEVAS BATOJN TRE DENSE.
5) Tomar las de Villadiego. LONGAN VOJON, LI, PRO TIMO,
ENTREPRENIS, EN PILGRIMO.
6) Poner a uno como un trapo. POST ŜIAJ AĈAJ DIRAĴOJ
RESTAS DE LI, NUR PISTAĴOJ.
7) Llevar buen tren. ĜI NE IRAS SENBRIDE
SED ALVENOS RAPIDE.
8) Tener malas tripas. HOMO KRUELA,
LIA MORTO NE ESTOS BELA.
9) No tragar a uno. MI LIN NE TOLERAS,
MI LIN NE SUFERAS.
10) Dejar algo en el tintero. KIO PLI INTERESAS,
TION MI FORGESAS.

La juĝantaro decidis premii la solvojn prezentitajn de samº. F. R. R., kiu deziras kaŝi sian nomon. Ni invitas niajn legantojn partopreni nian Tradukan Ludon, kies sekvantaj diraĵoj estas la jenaj: 11) Faltarle tornillos a uno. 12) Echar por la tremenda. 13) Hasta bien entrada la noche. 14) Meter baza uno donde no le importa. 15) Con la soga al cuello.

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

VERSIGADA ESPERANTO-GRAMATIKO. (daŭrigo)

de F. de Souza ALMADA. (Brazilo)

Por grado superlativa Ni devas PLEJ antaŭmeti Kaj por la komparativa Konjunkcion OL postmeti.

La numeraloj nun estas En regul’ kvara studataj; Ĉiuj fundamentaj restas, Ja, nedeklinaciataj.

Jen ili: UNU, DU, TRI, KVAR, KVIN, SES, SEP, OK, NAŬ, DEK, CENT, MIL, kaj ni havos pli, Por kunig’ kun aŭ sen strek.

Ordajn numeralojn, ja, Ni formas per aldonado Al fundamentaj, de A, Vera adjektivigado.

Volante la multobligajn Ni uzas la OBL-sufikson; Sed, por navigi frakciajn, Ni aldonas ON-afikson.

Nun, la kolektivaj venas Kun sufiks’ OP postmetata, Dum vorto PO sin katenas Al distribuaj, uzata.

Io ankaŭ relative Grava; numeraloj estas Adverbe kaj substantive Uzataj: E-finaĵ’ testas.

Venas poste regul’ kvina Pri la pronomoj personaj Unue, aro difina: MI, CI aŭ VI ( ambaŭ bonaj

Sed ĉi lasta, ordinare, Anstataŭas la alian ), LI, ŜI, ĜI, nur singulare Ni faras uzon ilian.

En plural’ laŭ ord’ egala -Unua, dua kaj tria Personoj- la ĝenerala Uzo estas proporcia.

NI, por la unua, VI Por la dua. Poste venas ILI por la tria; ĝi Por ĉiuj seksoj konvenas.

Pronom’ refleksiva SI Por singular’ kaj pluralo Por ĉiu seks’ estas. Vi Kredu ĝin grava signalo.

Ĉar SI, en la sama frazo, Rilatas nur al subjekto De tria persono, bazo De kompreniga objekto.

Persona kaj nedifina Pronom’ ONI, nun studata, Por seks’ vira kaj virina Kaj nombroj estas uzata.

( daŭrigota )

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

ESTETIKO KAJ LINGVO.

Ĉiuj esperantistoj konscias ke la lingvo elpensita de Zamenhof estas, se ne la plej belsona el ĉiuj, almenaŭ unu el la plej.

Oni ne bezonas, por tion demonstri, legi aŭ deklami elektitan poeziaĵon, ĉu originale verkitan en Esperanto, ĉu tradukitan de alia belsona lingvo.

Simpla prozaĵo, korekte legata aŭ parolata de bona reganto de la lingvo, sufiĉas por ke iu ajn agnosku ke Esperanto estas plaĉa al orelo, kaj ke oni ne povas akuzi ĝin pri kakofonio…

Volapük pereis pro multaj kialoj, sed, ĉefe, pro sia barbareca elparolado. Lingvo elpensita sen zorgo pri la belsoneco, estas lingvo destinata al malapero.

Ĉiuj lingvistoj bone scias ke, vole nevole, popoloj eluzas siajn proprajn lingvojn, erozias la guturalajn angulojn kaj dolĉigas la finaĵojn, evitante, kiel eble, la hiaton. Unuvorte: jarcentoj agas kvazaŭ poluriloj; do, uzantaro ne bezonas la retortaĵojn de akademianoj por atingi tiun rezultaton.

Kompreneble, Zamenhof bone sciis ke li devis eviti la rifojn de la malbonsoneco. Tial, li permesis la apostrofadon, li decidis ke la nemarkita akcento premu ĉiam la antaŭlastan vokalon kaj li uzis abunde la J-on ĉe la lastaj silaboj por eviti la malmolecon de multaj finaĵoj. En tio, kiel en multaj aferoj, li lernis la lecionon de la evoluo de la lingvoj, kaj li prezentis al la Homaro primedititan elpensaĵon.

Estante polo -tio estas, slavo- li alprenis latinajn radikojn, ne nur pro ilia ampleksa disvastigo, sed ankaŭ pro ilia agrablo. Multaj el liaj imitintoj malzorgis tiun lingvan aspekton, kaj ili dronigis siajn inkubaĵojn.

Neniu homa elpensaĵo estas perfekta, kaj Esperanto ne pretendas esti tia, sed, ĉe la horo de la analizo, ĝi suferus infinite malpli da korektaĵoj ol iu alia.

Ke lingvo regula, neŭtrala, konciza kaj simpla, estu ankaŭ belsona, tio estas la supro de la kondiĉoj por ke ĝi estu ŝatata, laŭdata kaj … kronata !

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

MESA REDONDA.

El pasado dia 3, Radio Nacional de España en Madrid ofreció un espacio dedicado al problema idiomático y a su solución mediante el Esperanto. Hubo opiniones para todos los gustos, en la mesa redonda.

Las contrarias al Esperanto fueron las acostumbradas: que es un idioma artificial, que no tiene historia y … que el inglés es mejor solución.

Destacó, entre los no esperantistas, la opinión del asesor religioso de R. N., que dijo que: el Esperanto, bueno o malo, nuevo o viejo, es una solución muy laudable para salir del callejón sin salida en que estamos metidos.

Entre las voces favorables sobresalió la del Sr. Presidente del Liceo Esperantista de Madrid, Sr. Figuerola, quien, entre otras cosas dijo que habia que aceptar el Esperanto: porque es neutral, porque su artificiosidad es tan aceptable como la de la penicilina, y su falta de historia tan disculpable como la de la aviación, la radio y la televisión.

En cuanto a la conveniencia de adoptar el inglés, dijo: que nunca tendrá una aceptación general por ser un idioma nacional, que daría una supremacía política y comercial que los demás no aceptarán nunca. Y en cuanto a sus propios defectos: porque tiene una pronunciación caótica -que los mismos ingleses no pueden fácilmente asimilar- y por sus palabras compuestas, que los extranjeros encuentran no solamente pesadas, sino que tambien, absurdas e incongruentes.

La discusión fué muy interesante, y la masa general de la escucha nacional pudo advertir que los argumentos esgrimidos en contra del Esperanto eran más bien apriorísticos y fácilmente vulnerables, cosa que demostró cumplidamente el Sr. Presidente del Liceo de Esperanto de Madrid, Prof. Don Angel Figuerola.

88 88 88

La precedente nota fué leida ante el micrófono de «La Voz de Levante», en el espacio » Noticiario Esperantista «, que cada Domingo, a las 11 h. 45´, informa e instruye acerca del Idioma Internacional.

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

LA 29ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO, EN LA LAGUNA.

Ĉar la detala raporto de la kongreso estis majstre priskribita de nia meritoplena samideano S. Gumá, en la 174ª numero de «Boletin», mi ne ripetos la mencion, kaj mi nur reliefigos la ĉefajn karakterojn, la elstarajn trajtojn de la kunveno.

La kongreso estis markita de la konsidero de ĉiuj Aŭtoritatuloj, senescepte. La Rektora Moŝto prezidis tiel la Malfermon kiel la Fermon de la Kongreso.

La Urbestro de La Laguna kaj la Skabenoj akceptis nin tre ĝentile, kaj invitis la kongresanaron al vespermanĝo en pentrinda apuda monto.

Dum la akcepto en la Urbodomo, oni omaĝis la Profesorojn, Eksdekanojn de la Universitato, Srojn. Jesús Maynar kaj Elias Serra, kies energia apogo permesis ke Esperanto estu OFICIALE INSTRUATA EN LA UNIVERSITATO, kaj, tial, la atingo de la koncerna kapableco VALIDAS por oficialaj konkursoj, kiel por ĉiuj aliaj lingvoj !

La Urbestraro de Santa Cruz de Tenerife ankaŭ pruvis sian ĝentilecon, akceptante kaj regalante nin per bonveninta refreŝigaĵo, tute kiel, la antaŭan tagon, faris la Urbestro de El Puerto de la Cruz, revene de nia memorinda ekskurso al la Monto Tejde; spite de siaj multokupitaĵoj, li akompanis nin dum nia restado en la belega apudmara «fungourbo», kie, de tempo al tempo, oni povas aŭdi kelkajn vortojn … en hispana lingvo !

Mi ne devas silenti, ankaŭ, la ĝentilaĵojn de la Aŭtoritatuloj de Las Palmas de Gran Canaria, kiun ni vizitis dum pli ol du tagojn; ili havigis, al ni ĉiuj, senpagajn biletojn por la recitalo de la fama pianistino Marylène Dosse, vera «virtuozino», en la belega teatro «Pérez Galdós» de la kosmopolita, alloga kaj simpatia oceana urbo.

Fininte la priskribon de la rilatoj de la Oficialaj Instancoj kun la Kongreso, mi alpaŝos la ĉefajn trajtojn de la kongreso mem.

Ĝi konsistigis, unualoke, la esprimon de dankemo de la Hispana Esperanto-Federacio al Sro. J. Régulo Pérez, ne nur pro la eldonado de «Stafeto», kiu prestiĝas -malrekte- la hispanan

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

esperantismon, sed, ne malpli, pro lia strebo por starigi la unuan katedron de Esperanto en hispana universitato. Tial, dum la vizito al la Ekspozicio de Esperanta Bibliografio, tre artisme kaj alloge muntita ( Ho ! samideano Ferrer ! ) la Prezidanto de H. E. F. donacis al Prº. Régulo artan pruvon de la ĝenerala dankemo.

La prelega laboro estis abunda. Kvar el ili!

La Prezidento de H. E. F., Prº. Sancho Izquierdo, per sia majstra, didaktika oratoreco, prelegis pri la vera karaktero de Esperanto; pri kio ĝi estas, kaj pri kio ĝi ne estas. Li elstarigis la neŭtralecon, lingvan facilecon kaj ĉiekompreneblan paroladon de Esperanto, kio pledas por ĝenerala akcepto.

Li rimarkigis la ĉefan celon de la elpenso de Dro. Zamenhof, nome: La pacajn interrilatojn por la tuta Homaro. Li estis, juste kaj abunde, aplaŭdata.

Prº. J. Régulo prelegis pri «Edukistoj kaj Esperanto». Li emfazis la bezonon disvastigi Esperanton, ĉefe en la instruistajn mediojn, por eviti la kolosan problemon kiu leviĝos kiam la mondo postulos la internacian idiomon, kio okazos, nepre, en baldaŭa tempo. Al tiu celo devas sin turni ĉiuj poresperantaj organizaĵoj, kies tasko devas esti instrui, de malsupre supren, por prepari bonan grundon por superaj universitataj niveloj, evitante ke estu mispreparitaj instruistoj kiuj, anstataŭ famigi la lingvon, fiaskigu ĝin, kiel bedaŭrinde okazis, foje. La tre fundamentita prelego de Prº. Régulo estis unuanime aplaŭdata.

Nova valoro aperis en la konstelacio de la nacia esperantista prelegantaro: samº. Giordano Moya, el Tarrasa. Estas ege malfacile priskribi, koncize, «Esperanto, laŭ etika vidpunkto», pri kiu prelegis, tre instrue, la simpatia samº. Laŭ li, la interkompreniĝo, nur efektivigota de Esperanto, estas disciplino de moralo, kiu estas la bazo de socia toleremo. Ni devas prepari bonan grundon por la estontaj sociaj tempoj, kies sciokolektiĝo estas la progreso de la kulturo. Zamenhof konstruis kulturan ilon, per havigo de ekzistantaj materialoj; do, sen detruo, per konstruo de logika kaj vivanta bazo. Celante la unuigon de ĉiuj fortoj en la lingva kampo, ni evitos la displitiĝon kaj la lingvan servutecon,

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

kontraŭa al la socia progreso.

Tial la lernado de Esperanto fariĝas morala devo.

La preleganto ricevis merititan kaj varman aplaŭdadon.

Ĵus antaŭ la Fermo de la Kongreso, Dro. Herrero prelegis, hispanlingve -kiel ankaŭ faris Prº. Sancho Izquierdo- pri «Esperanto, sola solvo».

Lia prelego, direktita al ne esperantistaj ĉeestantoj, celis, ĉefe, analizi la «aliajn» solvojn ekster Esperanto, ĉar la apologio de la internacia lingvo jam estis brile farita de liaj antaŭaj prelegintoj.

Li rekonis la altajn meritojn de la latina lingvo, kies aktualigo estas tute ne ebla nek dezirinda, pro respekto al la gloraj literatura kaj kultura pasintecoj. Dua, sed konsiderinda graveco havis, ankaŭ, la franca lingvo, kies valoro kuŝas, por ni, ĉe la bazo de la esperanta etimologio; sed, kies ebleco por internacia lingvo apartenas al la pasinto.

La avantaĝoj de la angla lingvo estis rekonitaj, sincere, de la preleganto: koncizeco, mallongeco de ŝlosilaj vortoj, kaj, ĉefe, ampleksa nuntempa disvastigo. Sed, kontraŭe, la malavantaĵoj estas abundaj: ĥaosa elparolado, kiu postulas la ridindan literumadon de la nomoj ĉe la persona memprezentado; la kontraŭsenca komponado de kunmetitaj vortoj, kio frenezigas eksterlandajn lernantojn, kaj, ĉefe, la neneŭtraleco de la lingvo kiu malebligos la ĝeneralan akcepton. Ĉio aŭguras, en baldaŭa estonteco, la deklivon de la lingvo de Shakespeare, kiun, laŭ Bernard Shaw, angloj instruas al siaj filoj, plenaj je honto, pro ĝiaj absurdaĵoj.

Tial, la horo de Esperanto alvenos nepre, ĉar, per ĝi, kaj nur per ĝi, povos fariĝi la ordono de la plej granda moralisto de ĉiuj tempoj: «Amu vin, unu la alian!».

Nia samideano estis premiita per varma aplaŭdado, dum kaj ĉe la fino de sia interesa prelego.

La societaj aspektoj de la kongreso estis tre interesaj. La Estraro publikis la starigon de Fonduso «Esperanto» al kiu povos sin turni la donacoj por instruo de Esperanto, kies unuaj alportoj estas faritaj dank´al malavara antaŭmorta deziro de la bonfarintaj geedzoj PEDRO CASANOVAS MANENT kaj ELISA FERRANDIZ VIDAL, kiuj cedis bienon en Barcelono, cele al la difinita propono. Samº. Miguel Sender Brota helpis

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

efike la peradon de tiu Fonduso, kaj ni bone konas la strebojn, penojn kaj oferojn, kiujn devis fari la Prezidento, la Sekretariino kaj kelkaj estraranoj por atingi la deziratan celon.

Ili meritas specialan dankemon pro tio, kaj tion faris la tiama kongresanaro.

Nia kara Prezidento Prº. Sancho Izquierdo kaj nia vigla Sekretariino prezentis al la Ĝenerala Kunveno la rezignon de siaj postenoj, pro elĉerpo, tiel kiel ili anoncis post la Kongreso en Madrido. Ni ĉiuj konscias pri la grandega laboro de ili efektivigita, kaj pri la amaso da penoj kaj amaraĵoj kiujn ili devis suferi pro la plenumitaj taskoj. Nia ĝisnuna Prezidento prestiĝis nian Federacio antaŭ la Aŭtoritatularo ĝis neatingitan limon. Pro tio, la Ĝenerala Kunveno decidis nomi lin Honora Prezidento, kaj Inés Gastón ricevis la esprimon de ĝenerala dankemo, kiu ankaŭ ampleksiĝis al ŝia fratino Emilja, senĉesa kaj nelacigebla kunlaborantino en la perado de sekretariaĵoj.

Resume, la kongreso estis efika kaj profitiga; la graveco de la insulara samideanaro kaj la laboro de J. Régulo, tiel en «Stafeto» kiel en la Universitato, tion meritis. Iliaj penoj por sukcesigi la kongreson kaj por agrabligi la restadon al la vizitantoj, multobligas tiujn meritojn. La samideanoj en Kanariaj Insuloj, kaj iliaj familianoj, estos por ĉiam rememorataj de ĉiuj kiuj havis la ŝancon aliri tien. Tiuj kiuj ne povis ĉeesti la kongreson ne devas legi la raporton de samº. Gumá en Boletin; ĝi estas por ili, tute ne rekomendinda, ĉar en ĝi ili konscios ke ili maltrafis unikan oportunaĵon por vivi specialan etoson en belega, aminda, raviga Esperantujo.

CIRANO.

✦o✦ ✦o✦ ✦o✦

Pro manko de spaco, ni ne povas, en ĉi tiu Lunradio, priskribi aliajn gravajn okazintaĵojn: Kongreso de Helsinki, Renkontiĝoj en Fonts de Tarrasa, Perpignan, k. t. p. Se novaj «Apollo» ne malebligas, ni daŭrigos nian lunradion.

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

VALENCIA MOVADO.

La FESTO DE ESPERANTO, ĉijare, kiel kutime, estis vigle celebrata: Frata kunmanĝo; Meso, por la katolikoj -esperantlingve celebrata- kaj kantata de la Infanĥoro gvidata de Profº. Felikso Navarro; laŭrokronado de la steleo de Dro. Zamenhof; vizito al la mortintaj samideanoj kies steleoj montras, per la verda stelo, ilian ĝismortan esperantistecon. Laste, specialan lecionon al la nunjaraj kursanoj, por instrui ilin pri historio kaj celoj de Esperanto.

Do, ni faris nian eblon por festi ĝin plej digne kaj efike, celante la flegadon de novaj vicoj da junaj samideanoj, kiuj, en proksima estonteco, anstataŭos nin.

• • • • • •

Nia LUNRADIO devis aperi plejlaste dum Oktobro.

Diversaj aferoj tion malpermesis, ĉefe, la multokupiteco de la redaktoraro, kaj ankaŭ, malfacilaĵoj por la presado.

Tial, ni lanĉas ĝin ĉe la fino de Decembro, kiam ĉiuj sin preparas por bone festi la Kristnaskon, kaj trapasi plej gaje kaj esperplene la transiron al la Nova Jaro.

Tiuokaze, ni volas esprimi al ĉiuj legantaj esperantistoj, ĉu valenciaj, ĉu ne, niajn sincerajn, fratajn kaj korajn bondezirojn por ili kaj iliaj familianoj; ankaŭ por iliaj esperantistaj grupoj.

•• •• ••

MIERES

KONGRESURBO DE LA 30ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

MIERES, mineja, industria, sed ankaŭ panorama urbeto. Ĝi, propramerite, povas motivi viziton, kiu estas duoble farenda se oni konsideras ke nia venonta kongresurbo nestas viglan samideanaron, kiu sopiras al la efektiviĝo de tiu evento. La tiea Urbestro invitis al ĝi, kaj tio estas garantio de serioza kaj kontentiga kunveno. Ni partoprenu!

xx xx xx xx xx

Valencia Luno núm. 4 (1970)

Text complet del número 4 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de de 1970: 12 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 4, de 1970.
Coberta de Valencia Luno núm. 4, de 1970.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1970_n04_lunradio

Què té d’especial este exemplar

  • L’exemplar no porta cap data impresa: només es presenta com a «Kvara lunradio», sense mes ni any. El que el situa és el que anuncia dins: l’acte més tardà que conta és la sessió de diapositives del 7 de novembre (p. 11), i encara té per davant la Festa de l’Esperanto del 12 al 15 de desembre, amb els tiquets del sopar a la venda del 7 al 10 (p. 12).
  • L’article del vinté aniversari de l’«Esperantista Mikrofono» (p. 2) diu que Radio Alerta de València va crear el programa «en la jaro 1949» i que el Grup en va celebrar «la dudekjaran datrevenon» el 13 de febrer anterior; en el mateix paràgraf, el doctor Herrero el dirigix «de preskaŭ dudek jarojn». Si el número és de 1970, de 1949 ençà en van vint-i-un.
  • A la pàgina 2 es transparenta, invertida com en un espill, la capçalera negra de la portada —la torre, la lluna i el text «VALENCIA LUNO / BOLETIN DEL GRUPO ESPERANTISTA DE VALENCIA·E·D·»—: eixa pàgina és el revers del full de coberta i la tinta travessa el paper. No és cap il·lustració pròpia.
  • La còpia digitalitzada perd el marge esquerre de la pàgina 9: a set línies de la crida «HISPANAJ ESPERANTISTOJ, ATENTU BONE!» els falta el primer signe, i la xifra que va davant de «36 kiloj» —els quilocicles de l’ona, al costat dels 358 m— no es pot llegir.
  • A l’última línia de la pàgina 7, la paraula que va davant de «por la 31a Hispana Kongreso» està escrita a màquina damunt d’una altra, amb les dos paraules superposades, i no es deixa llegir del cert: sembla «preparige».
  • La data del Congrés Universal de Viena, davall del títol de la pàgina 9, ix tan atapida que el signe que hi ha entre l’«1» i el «VIII» no es distinguix; la línia queda «Vieno : 1a VIIIa-70».
  • Dos noms propis ixen mal impresos i costa trobar-los: l’alcalde de Mieres és «Sro. G. Lonrenzo» (p. 8), i el poble del Museu Espanyol d’Esperanto apareix com «S. Paud’ Ordal», per Sant Pau d’Ordal (p. 11).
  • Els separadors d’esta entrega no són filets impresos, sinó ornaments fets amb la mateixa màquina d’escriure, colpejant unes lletres damunt d’altres: una fila d’«O» i «U» superposades (p. 3), una desena de signes que semblen «)» i «0» (p. 4), una doble ratlla de signes d’igual rematada amb «O» als dos extrems (p. 4) i una fila de zeros entre dos barres verticals (p. 9).

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 LUNA ADMONO epo
2 «ESPERANTISTA MIKROFONO» de «LA VOZ DE LEVANTE» — DUDEKJARAĜA epo
3 PELICULAS IMPOSIBLES spa ARISTARCO
3 NOMBRAMIENTO spa
4 TRADUKA LUDO epo/spa
5 VERSIGADA ESPERANTO-GRAMATIKO (daŭrigo) epo F. de Souza Almada
6 UNUA KONGRESO DE PROFESOROJ DE IDIOMOJ epo
7–8 SOMERA ESPERANTISTA MOVADO epo
9 LVa UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO. Vieno epo
9 HISPANAJ ESPERANTISTOJ, ATENTU BONE! epo
10 NIAJ MORTINTOJ epo
11 EL NIA GRUPA AGADO epo
12 NUNJARA FESTO DE ESPERANTO epo/spa

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kaptitolo, larĝa nigra rektangulo laŭ la tuta paĝlarĝo. Maldekstre, blanke konturita desegnaĵo de kastela turo kun kreneloj kaj fenestroj; sur ĝi kuŝas granda blanka luna serpo, kies kavo enkadrigas la unuan literon de la titolo. Dekstre, per grandaj blankaj senserifaj majuskloj, «VALENCIA» supre kaj «LUNO» sube. Ĉe la dekstra rando, per pli malgrandaj majuskloj en kvar linioj: «BOLETIN · DEL GRUPO · ESPERANTISTA · DE VALENCIA·E·D·», kaj post «BOLETIN» kvinpinta stelo desegnita per konturlinio.

Kvara lunradio.

LUNA ADMONO.

La estonto ne apartenas al la estantaj generacioj, sed, male, al la estontaj; al tiuj kiuj, en la estanto, disvolviĝas kaj preparas siajn kapablojn kaj siajn fortojn.

Tiu konsidero koncernas, speciale, la esperantistojn. La kreskanta materialismo trenas la junuleron al profito kaj al ĝuo, kaj, Esperanto ne aperas al la plejparto kiel monhaviga afero nek kiel sensualismo. Do, estas antaŭvidebla malkresko de intereso por nia afero, tiel kiel por muziko, literaturo kaj ceteraj kulturaj konoj.

Oni povas allogi neniun promesante tujan profiton kaj bone pagatajn postenojn, per Esperanto. Sed, ne forgesante la praktikajn avantaĝojn de la internacia lingvo, oni devas elstarigi la kulturan, moralan, pacigan kaj fratigan karakteron de nia movado. Oni devas agnoski ke, el cent novbakitaj esperantistoj, pli ol naŭdek estas… idealistoj, kaj ke la ceteruloj forlasos niajn vicojn, eble antaŭ ol finlerni la lingvon.

Do, varbu idealistojn! Ili estos pli sekuraj kunbatalantoj en la strebado por starigo de forta kaj konsiderinda homamaso. Poste, jam venos la vico de la profitemuloj kaj de la filistroj.

Dume, ĉi tiuj meritas vivi … en la LUNO !.

.0 0 0.

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

[BILDO p.2] Supre en la paĝo travidiĝas, spegulinversa kaj pala, la nigra kaptitolo de la unua paĝo (turo, luna serpo kaj la vortoj «VALENCIA LUNO / BOLETIN DEL GRUPO ESPERANTISTA DE VALENCIA·E·D·»): tiu ĉi paĝo estas la dorso de la kovrilfolio kaj la inko trapenetras la paperon. Ĝi ne estas propra ilustraĵo de la paĝo.

» ESPERANTISTA MIKROFONO » de » LA VOZ DE LEVANTE»

=== DUDEKJARAĜA ===

Jam en la jaro 1949, Radio Alerta de Valencia starigis esperantistan programon, kiu daŭre funkcias, ĉiusemajne, escepte dum la someraj monatoj.

La programon konsistigas: Duvoĉa mallonga klarigado de la celoj kaj avantaĝoj de la Internacia Lingvo; kvinminuta leciono, sub la titolo: » Aprenda Esperanto por Radio «; legado de doktrina artikolo pri Esperanto ( pli ol tricent estas jam legitaj ) kaj «Esperantista Novaĵaro». Kelkaj melodioj apartigas la diversajn programerojn, kaj «La Espero» anoncas kaj finas la programon.

Nia himno estas konata de ĉiuj valencianoj kaj ni dubas ke, en nia regiono, iu ajn nesciu pri Esperanto. Multaj esperantiĝis pro nia elsenda agado.

Pasintan dektrian de Februaro, la Valencia Grupo de Esperanto celebris la dudekjaran datrevenon de la kreado de nia «Esperantista Mikrofono». Tiucele, la Prezidanto de la valencia esperantistaro, Sro. Johano Devís Calpe donacis artan arĝentan platon al la Direktoro de la Radiostacio, Sro. V. Beta. Ĉeestis Sro. E. Vidal, Administranto de la elsendejo -dank’al kies influo, Esperanto estas daŭre bonveninta-; la aktuala parolantino de «E.M.», Sno M. Malón kaj Dro. R. Herrero, kiu, de preskaŭ dudek jarojn, estras la programon.

Samo. Devís esprimis la koran dankemon de ni ĉiuj pro la afabla akcepto de nia afero en «La Voz de Levante». Sro. Beta reciprokis, dirante ke la elsenda stabo fieras pro la kulturiga agado de la esperantista programo -la plej konstanta inter ĉiuj aliaj- kaj, laŭ li, la esperantistoj meritas omaĝon pro sia persisto en tiel meritoplena entrepreno.

Dro. Herrero reliefigis la senton de dankemo de la partoprenantoj en la programo, kiuj disvolviĝas en la radiostacio, kvazaŭ en sia propra hejmo, eĉ por ke, foje, eksterlandaj samideanoj uzu la ondon de «E.M.», kio pruvas al la ĝenerala publiko ke Esperanto estas vivanta afero.

Tiu memoriga ceremonio estis raportata de la valencia gazetaro, kio, kompreneble, konsistigis plian propagandon.

Nun, la plifortigo de la elsendopovo pligravigas la efikon de nia programo, kiu, nun, estas aŭdebla en la orientaj regionoj de nia lando.

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

PELICULAS IMPOSIBLES .-

Debieran serlo, si se rigiesen por la lógica, todas aquellas en que intervienen personajes que, en la vida real, hablasen distintos lenguajes.

Hace poco, Televisión Española presentó una película: «El amor se paga con la muerte», en la que se desarrolla un drama, durante la ocupación de Grecia, en la última guerra mundial.

No sé si a alguien más que a los esperantistas se les ocurrió pensar en el absurdo de hacer dialogar con fluidez a las tropas germanas con los montañeses helénicos. En la vida real, ni los soldados alemanes podían hablar en griego, ni los montañeses hablaban otra cosa que el dialecto griego montañés.

Pero, los productores cinematográficos no se arredran. Por un milagro, que deja en mantillas a la Pentecostés de los Evangelios, basta ser actor de cine para que esa barbaridad ciclópea sea moneda corriente, admitida, de buena gana por la crítica… y por el público, ávido de aventuras interesantes.

Nunca, en la historia del Teatro, ningún autor se ha tomado tal licencia, a no ser en obras de fantasía. Pero el Cine se atreve a ese artilugio, pobre y convencional, que solamente será admisible cuando todo el mundo, hasta en las montañas del Peloponeso, hable corrientemente, además del idioma propio, el de todo el mundo.

Me acuerdo de la hilaridad que me produjo una película histórica, en la que figuraba la conquista de Valencia por las milicias del Cid Campeador. Las alborozadas mesnadas cristianas entraban por los muros de la conquistada ciudad, mientras en el fondo, en la lejanía, se podía ver con distinción la marcha impasible ante el hecho histórico… de un camión !

Aquel enorme desliz, imperdonable anacronismo, digno del más estruendoso pataleo, no era mayor que el diálogo de unos soldados de Hitler con unos partisanos griegos.

¿ En qué idioma hablarían, santo Dios ?

ARISTARCO.

[BILDO p.3] Tajpita ornama apartigilo meze de la paĝo: horizontala vico de supermetitaj literoj «O» kaj «U», kun pura «O» ĉe ambaŭ ekstremoj.

NOMBRAMIENTO.-

Nuestro querido amigo, el destacado esperantista R.P. José Mª Claramunt, ha sido nombrado Rector de las Escuelas Pías de Calella ( Barcelona ). Le felicitamos por ello, y le deseamos muchos éxitos en el desempeño de su cargo desde el que tanto puede hacer en favor del Esperanto.

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

TRADUKA LUDO . Laŭ sugesto de Dro. E. Tudela.

Trafis la plej ĝustan tradukon, laŭ la juĝantaro, Sro. F.R.R., per jenaj solvoj:

  1. Faltarle tornillos a uno. — EN LIA CERBA MAŜINARO / MANKAS ŜRAŬBOJ, POR RIPARO.

  2. Echar por la tremenda. — TIU KIU AGADAS EN DRAMO, / TIU NE VIVADAS EN AMO.

  3. Hasta bién entrada la noche. — ĜIS KIAM NOKTA MALHELO / FARIĜIS NIGRA PANELO.

  4. Meter baza uno, donde no le importa. — LI METIS LA NAZON / EN ALIESAN VAZON.

  5. Con la soga al cuello. — ŜNURO ĈIRKAŬ LA KOLO ? / BALDAŬ ESTOS PENDOLO !

[BILDO p.4] Tajpita ornama apartigilo: mallonga vico de dek supermetitaj signoj, kiuj aspektas kiel «)» kaj «0».

Ni invitas niajn legantojn, ĉefe, la lernantojn, al cerbumado por solvi la poezian tradukon de la eldiraĵoj elektitaj de Dro. Tudela, kies sekvantaj proponoj estas tiuj:

  1. A la tercera va la vencida.

  2. Tirarle a uno de la lengua.

  3. Mondo y lirondo.

  4. Ir uno rabo entrepiernas.

  5. Vender al ramo.

Ni esperas ke multaj el niaj legantoj intencos forpreni la flagon, kiun samo. F.R.R., per sia kunlaboremo kaj persisto, daŭre suprenlevas.

[BILDO p.4] Ornama apartigilo: horizontala duobla linio el egalsignoj kun «O» ĉe ambaŭ finoj.

Legado de bonaj libroj kaj korespondado kun eksterlandaj gesamideanoj estas la tasko de ĉiu lernanto por atingi altan, kontentigan lingvan nivelon.

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

VERSIGADA ESPERANTO-GRAMATIKO

de

F. de SOUZA ALMADA ( S. Paŭlo. Brazilo)

( daŭrigo )

Kun A de la adjektivoj Pronomoj posedaj venas Kaj kiel en la substantivoj La N kaj J ili prenas.

La instruado nun ja Estas ege interesa : Ĝi pritraktas verbojn, la Regul’ gramatika sesa.

Verboj ne estas ŝanĝataj Laŭ la nombroj nek personoj ; Du voĉoj estas traktataj En la sekvantaj lecionoj.

Unu voĉ’ estas aktiva, Simpla kaj malsimpla formoj. Alia estas pasiva, Egale, sub samaj normoj.

Laŭ formoj simplaj ni havas En la indikativ-modo : Por la estant’: finaĵon AS Por la estint’; IS, laŭ metodo.

Kaj OS por la estonteco, US por la modo kondiĉa, U, ordona, kaj I, eco De la infinitivo riĉa.

Ricevas la participoj Por la tri tempoj uzataj La finaĵon kun principoj Sur kiuj estas bazataj.

Ili estas jen aktivaj : ANT, INT, ONT, kun N de Not Forigata ĉe l’ pasivaj, Nin lasante : AT, IT, OT.

La tri tempoj indikitaj, Laŭ ordo estas la jenaj: ESTANT’, ESTINT’, ESTONT’, kaj Ili estas, ja, bonvenaj.

Krom formoj aktivaj, simplaj Nature estas uzataj Ankaŭ aktivaj malsimplaj Kun helpverb’ ESTI formataj.

Sed tiel ne nur l’aktivo Formiĝas ĉe konjugado, Egale por la pasivo Ekzistas dum verb’ uzado.

La helpverb’ ESTI utilas Kun participoj aktivaj, Sed tio ankaŭ similas Al participoj pasivaj.

Estas du prepozicioj Gravaj en tiuj okazoj. Kiam la konjugacioj Venas sub pasivaj bazoj.

Ili estas DE kaj PER ; DE, por vidigi faranto, Kaj PER por la manier Aŭ ilo de l’ sama aganto.

( daŭrigota)

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

UNUA KONGRESO DE PROFESOROJ DE IDIOMOJ.

Valencia : 16an-17an Majo 70.

En tiu dato kunvenis, unuafoje, en Valencia, la profesoroj de idiomoj. Partoprenis, atente, niaj samideanoj Henriko Arnau -kiu instruas Esperanton en la studenta klubo de la Labora Universitato de Cheste- kaj Dro. Herrero, kiu tion faras en la Esperantista Grupo de Valencia.

Oni invitis la partoprenantojn al propono de diversaj demandoj, kaj niaj samideanoj prezentis tiun:

» Ke Esperanto estu instruata en la lernejoj, gimnazioj kaj Universitatoj, pro la nuntempaj avantaĝoj de la Internacia Lingvo, kaj ĉefe pro ĝia facileco, kiu konsilas ĝian lernadon antaŭ ol tiu de aliaj lingvoj, pli malfacile lerneblaj».

Ĉar, dum la disvolviĝo de la dua kunveno, pruviĝis ke la celo de la kongreso estis, ĉefe, la diskuto de profesiaj kaj sindikataj aferoj, kiam alvenis la tempo por defendi la proponon, Dro. Herrero limigis sian intervenon per tiuj frazoj:

» Kiam vi aŭdos pri Esperanto, ne gestu malŝate aŭ moke.

Se vi deziras enketi pri Esperanto, mi konsilas al vi la legadon de «La maravillosa historia del Lenguaje», de Mario Pei, eble, la plej bona lingvisto en la tuta mondo. Per ĝi, vi povos esti informitaj, pli bone ol per miaj vortoj, pri la Internacia Lingvo.

Ne timu ke la disvastigo de Esperanto malutilu viajn profesiajn interesojn ; kontraŭe! Ĉiuj esperantistoj estas ankaŭ interesataj pri naciaj lingvoj ; do, ili estas viaj plej bonaj klientoj. Ili ŝatas Esperanton, ĉar nur per ĝi oni povas pretendi la definitivan internacian kompreneblecon.»

Post la fermo de la Kongreso, Dro. Herrero sciigis al la redaktoro de la profesia revuo por idiomistoj, ke tiuj povus havi plian laboron kaj profiton, instruante Esperanton, ĉar malmultaj scias ke la Internacia Lingvo estas valorigata en oficialaj konkursoj -per leĝo de Julio de 1921- kaj la afero estas daŭre utiligata de kelkaj sciantuloj ; tial, Esperanto estas ankaŭ, sub la profita vidpunkto, alpreninda de idiomistoj.

Do, la interveno de niaj samideanoj efikis por sciigi al la ĉeestantaro, la gravecon kaj oportunon de Esperanto.

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

SOMERA ESPERANTISTA MOVADO .

IIa Renkontiĝo de valenciaj esperantistoj. Gandía. (7-VI)

La naskiĝurbo de la granda poeto Ausias March nestis la IIan Renkontiĝon de la valenciaj esperantistoj, kiuj celebris, tiam, la finon de la kurso de Esperanto 1969-1970.

Gaje ĝi disvolviĝis, sukcese pri la rezultatoj, efike por la propagando, refortige por la duondormintaj penoj.

Partoprenis multaj valenciaj samideanoj kaj kursanoj, reprezentantoj de diversaj urbetoj kaj vilaĝoj el la regiono, kaj samideanoj el Alicante, Alcoy, Benidorm kaj Jávea. Ankaŭ alvenis samideanoj el Katalunio kaj Madrido. La dana esperantistino Anna Jorgensen, internaciigis, iamaniere, la karakteron de la kunveno.

Post la Diservo, en la kapelo de la Palaco, okazis tre entuziasme la kunsido, gvidata de samo. Rafael Moral, elstara samideano el Gandía. Salutis diversaj reprezentantoj de la regiono kaj la invititoj. Ĉe la fino, samo. Johano Devís Calpe, Prezidanto de la Valencia Grupo alparolis ĉiujn, kuraĝigante ilin por ke ĉiuj persistu en nia nobla strebo por triumfigi Esperanton.

Oni publikis la nomojn de la lernantoj kiuj sukcesis dum la pasinta kurso, nome : Johano Ciscar Bertó, María Ferri Belda, Juan Manuel Alandes kaj Vincento Segura. Per notindaj ekzercoj pruvis siajn kapablojn : Mª Pilar Alcaraz, Mª Luisa Ibáñez, Guzmán Cabañero kaj Mª Carmen Pérez.

Ĉe la fino, ĉiuj vizitis la historiajn salonojn de la Palaco kaj admiris la artajn riĉaĵojn kiujn ĝi enhavas.

Por inde daŭrigi la feston, la renkontiĝantoj sin turnis al la marbordo de Gandía, kie multaj ĝuis la favorojn de la maro kaj de la suno.

Komuna, satiga kaj bongusta paella estis la logika fino de tiel agrabla Renkontiĝo, kies ripeto, venontjare, en Alicante-Benidorm, estas jam esperanta… kaj sopirata !

La loka gazetaro kaj tiu de Valencio detale raportis la Renkontiĝon, kaj emfazis la gravecon de Esperanto por la interkompreniĝo kaj fratiĝo de la popoloj.

La alicantaj samideanoj entuziasme preparas la venontan Kunvenon en la bela strando Benidorm, preparige[?] por la 31a Hispana Kongreso de Esperanto.

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

Hispano-Franca Renkontiĝo , en Jaca .

Pasintan jaron kunvenis francaj kaj hispanaj esperantistoj en Perpignan, kaj ĉijare okazis la reciprokon en Jaca. Nia Honora Prezidanto, Eks-Rektoro M. Sancho Izquierdo, elstara figuro en la kadro de la Universitata vivo, influis tre decide por la briligado de la kunveno. Aŭtoritatuloj partoprenis kaj faciligis por la bona disvolviĝo de la diversaj programeroj. La etoso estis tre kontentiga, kvankam la franca partopreno ne estis tiel granda kiel oni povis esperi. Tamen, ĝi estis plua ero en la ĉeno de interkonsentoj por esperantistoj de ambaŭ flankoj de la landlimo.

La distroj estis tre sukcesaj, kaj la ekskurso tre interesa. La organizo estis, ja, perfekta.

XXXa Kongreso de Hispanaj Esperantistoj , en Mieres.

De kiam la tarrasanoj kuraĝis entrepreni la unuan kongreson, post nia milito, la Federacio organizis, ĉiujare, kongreson, kiu, inter aliaj aferoj, kontribuis al la plifortigo de la sento de amikeco inter ĉiuj hispanaj esperantistoj. La nunjara estas la trideka, kaj Mieres estis, pliafoje, la konfirmon de tiu interamikiĝo.

Pro malsano de la proponinto de la kongreso, samo. Cienfuegos, manpleno da bonvolemuloj, gvidataj de la Urbestro, Sro. G. Lonrenzo, ĉion bonege organizis. Ankaŭ la Provincestra Mosto, Sro. J.M. Mateu de Ros, kore salutis, pere de la Urbestra Mosto, la kongresanojn. Ili estis regalataj, festataj, kaj la kongreso lasis profundan spuron en la urbeto, ĉar jam funkcias kursoj de Esperanto.

Ĉe la fino de la Kongreso oni decidis ke la venonta okazos en Alicante, la bela mediteranea urbo, kie tre viglaj samideanoj jam estas preparante bonan kongreson.

XXIa Renkontiĝo de Esperantistoj de la pro. de Barcelono.-

Ĝi okazis en Manlleu, la 21an de Junio. Oni inaŭguris Esperanto-straton, kaj post interesa parolado, oni kunmanĝis fratece. Kiel ĉiam, tiuj renkontiĝoj estas tre dense partoprenataj kaj ili taŭgas por antaŭenpuŝi la Movadon en Katalunio, regiono kie, oni bone scias, Esperanto estas tre favorata.

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

LVa UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO . Vieno : 1a VIIIa-70.

Sendube ĉiuj esperantistoj jam legis sur «Esperanto», «Heroldo», aŭ sur nia » Boletín», la raportojn de tiu brila kongreso en kiu elstaris la ĉeesto kaj partopreno de la Prezidanto de la Aŭstra Respubliko Franz Jonas, malnova kaj distinginda esperantisto.

La Turisma Servo de nia Federacio organizis karavanon, kaj aliaj samideanoj ankaŭ ĉeestis, konsistigante konsiderindan nombron de hispanoj.

Kiel ĉiam, la programo estis tre sukcesa : festparolado de Profo. Lapenna, prelegoj en la kadro de la Somera Universitato, folkloraj festoj, solena akcepto en la Urbodomo, kongresa balo, k.t.p. Tiel la vizito al la elstaraj vidindaĵoj kaj monumentoj de la historia ĉefurbo kaj al la poeziaj ĉirkaŭaĵoj de Vieno, estis tre interesaj. Ĉio estis bone organizata, kaj, ĉe la fino, la partoprenintoj, adiaŭinte sin ĝis Londono, bedaŭris la forflugecon de la tempo !

Sed, ĉiu afero proponas pripensadon kaj konsiderojn, kaj la viena kongreso, per la parolado de Prezidanto Jonas, prezentis la jenan, tre gravan : Esperantistoj ne devas konfidi la triumfon de Esperanto al la fakto ke tiu aŭ tiuj estroj de Ŝtatoj estas esperantemaj aŭ, eĉ, esperantistoj ! La sukceso de nia afero dependas nur de la vigleco de la movado, de la perfekta uzado de la lingvo kaj de la harmonio de la samideanaro.

Ke tiu leciono, farita de elstarulo, taŭgu por ke ĉiuj agnosku ke la triumfo de nia ideo dependos, nur, de si mem !

[BILDO p.9] Tajpita ornama apartigilo: vico de dek nuloj inter du vertikalaj strekoj.

HISPANAJ ESPERANTISTOJ , ATENTU BONE !

La plifortigo de la elsendopovo de «Radio la Voz de Levante», ebligas ke «Micrófono Esperantista» estu aŭdebla, de nun, eĉ en Zaragoza, Madrido kaj Murcio. Ni petas, insiste, al ĉiuj samideanoj loĝantaj en la orienta parto de Hispanio ke ili provu kapti, ĉiu Dimanĉo, je la 23a ho, 15′, nian ondon -358m. [?]36 kiloj. Ni petas ke ili bonvolu komuniki al la radiostacio (Colón, 11, Valencia-2) la rezultaton de tiu provo.

Ili pruvos, tiel, al la stabo de la elsendejo, ke ilia peno estas fruktodona. Antaŭdankon !

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

N I A J M O R T I N T O J .

La nuna jaro estis por ni tre kruela. Ĝi forprenis, inter aliajn, du elstarajn samideanojn, kiuj briligis nian movadon kaj kies agadon ni taksas neanstataŭebla.

MARIANO SOLÁ MONSERRAT .

Tiu nomo fierigis nin. Lia majstra oratoreco estis la ĉefa altiraĵo de ĉiuj kongresoj, ĉar li viciĝis en honora loko inter la plej elstaraj oratoroj en la esperantista familio. Liaj oratoraj belaĵoj estis zorgeme prifaritaj, ĉu ili estus didaktikaj, ĉu pure retorikaj aŭ simple dialektikaj.

Pli ol dudek jarojn estis plenigitaj de la superaj oratoraĵoj de Solá, en kiuj, nenio estis korektinda. Lia figuro, la majesta gestado kaj la tembro de lia voĉo aldonis plian valoron al la prifarado de la disvolviĝontaj temoj, kio rezultigis nekompareblajn prelegojn.

La valenciaj esperantistoj, kiuj tiel ofte ĝuis la belajn kongresajn oratoraĵojn de Solá, esprimis sian doloron pro la malapero de la granda esperantisto, kaj, pere de «Esperantista Mikrofono» de «La Voz de Levante», ili adiaŭis lin per nekrologa artikolo, kies lastan paragrafon ni transskribas :

» Nun, li ne plu estas inter ni, kaj ni bone agnoskas ke lia malpleno estas tute ne plenigebla ! Sed, tio kio pliigas nian angoron estas la definitiva foresto de la nobla figuro, de la sincera amiko, de la elstarega esperantisto.

Adiaŭ, kara samideano ! De nun, vi estas en la vico, tute apude de Dro. Zamenhof, kie estas tiuj kiuj honorigis, kun li, la noblan idearon kiu estas : Esperanto ! «

Pacon al li !

FRANCESC VILÁ COSTA .

Malgranda, modestega viro, kiu, tamen, per giganteca koro, plena je pura poezio, beligis ĉion en siaj kontaktoj kun Esperanto. Nelacigebla propagandisto, verkisto, prelegisto, kaj, super ĉio, poeto ! En multaj kongresoj li deklamis siajn proprajn verkojn aŭ tiujn de aliuloj, kun supera majstreco. Sed, la ĉefa trajto de Vilá estis la grandanimeco kiu konkeris, por li, la estimon de ĉiuj !

Li ripozu pace !

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

EL NIA GRUPA AGADO .

Antaŭ eble unu jaron, ni akceptis, en nian Grupon, samideanon Sergio R. Docal, Prezidanto de la Grupo de Washingtono, akompanata de la Prezidanto de la Grupo Diamanto, de Madrido.

De tiu vizito ni gardas karajn rememorojn, ĉar samo. Docal, tre elokvente, prelegetis antaŭ tre kontentiga nombro de valenciaj samideanoj. Niaj vizitantoj miris pri la alta esperantista nivelo de la lernantoj de «Escuelas del Patronato», sub la lerta gvidado de samo. Felikso Navarro, kaj ili estis daŭre akompanataj de grupanoj dum sia vizitado al la vidindaĵoj, tiel de Valencio kiel de la ĉirkaŭaĵoj.

Valencio ĉarmis samon Docal, ĉefe pro la esperantista etoso kaj, tial, li ĵus decidis loĝi en Valencio, tuj kiam li emeritiĝos, kio estas, ja, baldaŭa afero.

Ni ĉiuj ĝojas pro tiu evento, ĉar li estas elstara valoro, kiu pliigos la gravecon de la valencia esperantistaro.

xxxx

De kelkaj monatoj ni havas la plezuron kalkuli inter la valencian samideanaron, junan, simpatian aŭstralian esperantiston, Sron Trevor Steel, kiu restos inter ni, eble unu jaron.

Li estas lingvisto, kaj li esperantiĝis antaŭ nur kelkajn monatojn, kio ne baras ke li parolu jam tre fluan Esperanton.

Pasintan sepan de Novembro li prezentis belan kolekton da lumbildoj de sia lando, kio ĉarmis la multenombrajn samideanojn kiuj spektis la projekciadon. De nia «Luno» ni bonvenigas lin kaj ni esperas ke li havu kontentigan restadon ĉe ni.

xxxx

La hispana gazetaro publikis, antaŭ kelkaj monatoj, tre interesan artikolon de Luis de Castresana : » A la busca del idioma europeo». Ĝi estis sufiĉe objektiva, kaj, ĉar ĝi ne estas la kutima nivelo de la gazetistoj, ni rapidis por enketi pri la londona adreso de la aŭtoro, kaj ni sendis al li gratulan leteron, kiun ni, eble, publikos en venonta lunradio.

xxxx

HISPANA ESPERANTO-MUZEO devas esti la haltejo de ĉiuj valenciaj esperantistoj kiuj trairos la vojon al Barcelono. S. Paud’ Ordal estas pitoreska vilaĝo, kaj samo. J.L. Hernández Izal estas la kolektanto, ne nur de pasteloj, siropoj kaj laksigiloj, sed ankaŭ de valoraj esperantaĵoj, kiujn li . kun nekomparebla, gastameca afablo, montros al vi. Kontribuu al ĝia riĉigo !

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

== NUNJARA FESTO DE ESPERANTO ==

La Valencia Grupo de Esperanto festos, kiel ĉiujare, la datrevenon de la naskiĝtago de Dro. L. Zamenhof.

Tiuokaze, kiel kutime, ni planis programon, kies erojn ni sciigas al ĉiuj samideanoj, ĉu grupanoj, ĉu ne, kiuj deziru festi kun ni tiun fratigan kaj pacigan idearon kiu estas la kreaĵo de Zamenhof.

Sabaton, la 12an de Decembro, je la 22a h. 30′. Kiel kutime, en la Restoracio Munich, frata vespermanĝo.

Dimanĉon, 13an. Meso, preĝata kaj kantata en Esperanto, kun partopreno de la infana horo, gvidata de samo. Felikso Navarro. ( Loko kaj horo, indikota.)

12a h. ( proksimume ). Laŭrokronado de la steleo de Dro. Zamenhof, ĉe la tiunoma strato.

Poste, vizito al la mortintaj samideanoj kies tomboj estas distingitaj de la verda stelo.

Mardon, 15a. Je la 20a h. En la Grupejo ( S. Vicente, 63) Prelego pri Zamenhof, kreinto de Esperanto.

-oooooo-

N- El Presidente del Grupo invita a todos los esperantistas y simpatizantes, a que asistan a estos actos, con los que se ensalza la memoria del creador del idioma, y se recuerda el esfuerzo llevado a cabo por los que, antes que nosotros, lucharon por tan noble ideal.

N- Los tickets para la cena del día 12 se podrán retirar a partir del día 7, hasta el día 10, en la Conserjería del Grupo (S.Vicente, 63 ). Su precio es : 100 pt

-oooooo-

Valencia Luno núm. 5 (1971)

Text complet del número 5 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de de 1971: 12 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 5, de 1971.
Coberta de Valencia Luno núm. 5, de 1971.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1971_n05_lunradio

Què té d’especial este exemplar

  • El número no porta cap data impresa. L’article d’obertura, LUNA EKLIPSO, explica que el butlletí va estar mesos eclipsat i que al fotògraf se li van perdre moltes pàgines de l’original, i demana al lector que l’accepte «kvazaŭ nia foliaro estus alveninta ĉe vi pasintan Oktobron»; el contingut arriba fins a l’octubre de 1971, però el full va eixir més tard.
  • El butlletí està mecanografiat amb una màquina sense lletres supersignades: els diacrítics de l’esperanto van afegits a mà, amb ploma, damunt de les lletres — es veu clar en la «ĝ» de «ĝi» de la pàgina 3 i en les «ĉ» i «ŝ» de tot el número.
  • La pàgina 9 dona el nom del poeta de dos maneres: la prosa que presenta el poema el nomena «Fransesc Vilá», i el poema mateix va firmat «F. VILA», sense accent.
  • La secció ESPERANTO EN MADRIDO (p. 11) es queda a mitges: de les tres adreces, les dos primeres porten horari de classe i la tercera, la del grup «Diamanto» de Carabanchel, s’acaba sense horari i amb el parèntesi obert — «(Dr.Espina,34. D.P.19».
  • En la llista d’agraïments de la pàgina 12, entre els noms d’Oslo, el paper imprimix «GUDRIN SVENDSEN»; la forma corrent del nom noruec és Gudrun.
  • El paper és tan fi que en la pàgina 2 es transparenta la capçalera de la coberta, impresa al dors del mateix full.
  • Una taca marró ocupa el cantó inferior dret de la pàgina 12, sense arribar a menjar-se cap paraula del text.

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 LUNA EKLIPSO epo
2 VERSIGADA ESPERANTO-GRAMATIKO (daŭrigo) epo F. S. Almada (S. Paulo, Brazilo)
3 TRADUKA LUDO epo, spa Laŭ sugesto de Drº. E. Tudela
3 ACERCA DE «ĜI» EN VEZ DE «TIO» spa
4 EL INMEDIATO FUTURO DEL ESPERANTO spa CIRANO
5 LA XXIª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO epo CIRANO
6 EL ESPERANTISTA Y EL CASTELLANO spa MAGISTER
7 RUBINSTEIN, POLIGLOTO epo
7 [Noto pri la translokiĝo de Johano Ciscar Bertó al Madrido] epo
8 ACTIVIDAD ESPERANTISTA DEL GRUPO spa
8 NE PLU INTER NI! epo
9 POR ĈIAM KUN NI! epo
9 LASTA ADIAŬO epo F. Vila
10 LA KVINDEK SESA UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO epo
10 DIVERSAJ ESPERANTISTAJ RENKONTIĜOJ epo
11 ESPERANTO EN MADRIDO epo
11 ESPERANTO en CULLERA epo
11 ESPERANTO EN LA TVE epo
11 EL LA KASTELO DE GRÉSILLON epo
11 VICHY ALVOKAS… epo
12 IMITINDA EKZEMPLO epo
12 VITAMINOJ POR NIA «LUNO» epo
12 DANKESPRIMO epo

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapo-vinjeto de la bulteno: nigra horizontala rektangulo. Maldekstre, desegnaĵo de la Turoj de Serranos de Valencio, presita en verda tono; apud ĝi granda hela lunarko kiu funkcias kiel la komenca «C» de la vorto. En grandaj helaj majuskloj «VALENCIA LUNO», kaj dekstre, en pli malgrandaj literoj sur kvar linioj, «BOLETIN DEL GRUPO ESPERANTISTA DE VALENCIA -E y D-», kun kvinpinta stelo apud la vorto «BOLETIN».

LUNA EKLIPSO.

Kvina lunradio.

De multaj monatoj, nia «Luno» devis plenumi sian devon, lumetigante nian legantaron. Sed, multaj baroj, kiuj tute ne koncernas la redaktoraron, eklipsis tian radiadon. Eĉ, perdo, ĉe la fotisto, de multaj paĝoj de la malneto, kiu devigis nin refari la perditaĵon, kio, post longa atendado, pliigis la prokraston.

Pro tio, la enhavo de nia «kvina», estas, plejparte, eksmodiĝinta; sed ni ne volis forigi ĝin, ĉar ni opinias ke ne devas manki la konstatigon de faroj kiujn nia legantaro devas koni, malgraŭ ilia maljuneco. Bonvolu, do, akcepti ilin, kvazaŭ nia foliaro estus alveninta ĉe vi pasintan Oktobron, kiam ni pretigis ĝin al la fotisto.

Multaj aferoj okazis, do, de tiam, kiujn ni devas sciigi al vi, ĉu agrablaj, ĉu ne. Sed, tial ke nia enhavo estas kompleta, ni prokrastas ilin ĝis baldaŭa disradiado, pri kio ni esperas ke vi ne senpacienciĝos!

Multaj demandoj kaj, eĉ, plendetoj, pri nia eklipso, devigis nin klarigi la kialojn. Sincere, ili iomete kontentigis nin, ĉar ili pruvis ke nia elsendado estas bezonata de multaj gesamideanoj, kiuj trovas en ĝi sufiĉan plezuron.

Tiu manko de komunikado inter la «Luno» kaj ĝia klientaro estos korektata en la estonteco. Eĉ, se bezonate, ni oferos la kvanton al la ofteco; materialo ne mankas, sed la tempo por pretigi ĝin, jes!

Tamen, ni rememoras al ĉiuj, ke, krom poeziaĵoj, kiuj, iom post iom aperos, ni devas fari denove jenan rimarkon:

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

ni gazeteto devas respeguli la kolektivan senton kaj la esperantistan vivon de nia regiono. Ne forgesu tion. Kunlaboru!

VERSIGADA ESPERANTO-GRAMATIKO.

de F. de Souza Almada. (S. Paulo, Brazilo)

(daŭrigo)

Oka regulo nun venas Prepoziciojn traktanta Per si mem, post si konvenas Nominativo reganta.

Se l’akuzativ’aperas Post kelka prepozicio, Montro de «Mov’al» liveras Kaŭzojn aliajn por tio.

Ni studu naŭan regulon Rilatantan al legado; Laŭ ĝi, gravegan postulon Prezentas tiu studado.

Ĉiu vort’estas legata Kiel oni skribas ĝin, Kio, fakte, faras glata La legadon, laŭ doktrin.’

Kaj nun, la deka regulo Pritraktanta al l’ akcento, Kun serioza postulo De la lingva fundamento:

Sur l’ antaŭlasta ĝi sidas; Tiu silab’ bone rolas, Kaj, tiel, prononcon gvidas, Kion la leganto volas.

Regul’ dekunua. Jes, Ke ni ĝin prizorgu nun. La vortfarada proces’: Vorto ĉe vort’ igi kun.

La kunmeton oni faras Kun ĉefvorto, ĉe la fino De l’nova vort’, kie staras Laŭ la sistema rutino.

Fine, en kunmetitaĵoj, Vortoj estas, ja, memstaraj. Ĉe gramatikaj finaĵoj Ili estas ordinaraj.

Dek dua regulo venas, La neadon pritraktanta. Ĝi estas grava; konvenas Al uzado tre konstanta.

Ĉe nea vorto, alia Vorton NE oni ne uzas Ĝi estus pleonasm’ia, Kion ni, tute rifuzas.

Nova regulo: dek tria, Estas la tuja studata; Temas pri «direkto», ĝia «Movo al», do, indikata.

Tiel kiel ni imagas Por uzado akuzativa, Tre nature ni samagas Kun litero N aktiva.

Kaj nun venas la dek kvara Regulo, tre interesa. Ĝi montras ke estas klara, Difinita, tre necesa.

F. S. ALMADA.

(daŭrigota)

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

TRADUKA LUDO. Laŭ sugesto de Drº. E. Tudela.

Ankoraŭfoje, laŭ la juĝantaro, sukcesis samº. F.R.R., trafante, kiel en antaŭaj lunradioj, per jenaj solvoj:

  1. A la tercera va la vencida.

NUN, NE ESTU DUBO IA; MI SUKCESOS JE LA TRIA!

  1. Tirarle a uno de la lengua.

ONI ELTIRAS LIAN LANGON KVAZAŬ FIŜHOKO, MERLANGON.

  1. Mondo y lirondo.

NUR TIO, SEN PLU IO.

  1. Ir uno rabo entrepiernas.

EN LA ANIMO, FROSTO? INTER FEMUROJ, VOSTO!

  1. Vender al ramo.

VENDI VINON PODETALE? AKVON, ANKAŬ, MALLOJALE!

Ni gratulas samºn. F.R.R., pro la totala sukceso en la Traduka Ludo. Li pruvis ne nur sian kapablon, sed ankaŭ sian persiston kaj emon al niaj perfektigaj ekzercoj.


Ni esperas ke, en venontaj lunradioj, ni povos aperigi la solvojn proponitajn de niaj lernantoj al la sekvantaj paragrafoj:

ACERCA DE «ĜI» EN VEZ DE «TIO»

La palabra «ĝi» usamos cuando no hablamos acerca de un hombre, ni acerca de una mujer, sino acerca de algo que no tiene sexo, o cuyo sexo nos es desconocido o indiferente: por ello, casi siempre podemos igualmente bien usar esta palabra, en vez de «tio», cuyo sentido es casi igual. Por ello, en vez de «tio» (el «io» que veo ante mí), eres tú, Juan Carmena, puedo muy bien decir: «ĝi» eres tú, Juan Carmena»

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

EL INMEDIATO FUTURO DEL ESPERANTO.

No es un secreto para nadie, y menos para los esperantistas, que la progresión de la idea de un idioma generalmente aceptado por todos, es de realización muy lejana. Tampoco es un enigma el conocimiento de las causas fundamentales de este lamentable marasmo.

Con ser muy importante la unidad y homogeneidad de los que propugnan la solución esperantista – que a veces deja mucho que desear – las causas esenciales son dos: la creencia, por parte de las cumbres políticas de los países, en que el problema es secundario; en segundo lugar, la disputa por la hegemonía de idiomas nacionales muy importantes, como son el francés y el inglés, y últimamente, el ruso… y el chino.

En cuanto a la importancia del problema lingüístico, hemos de reconocer que los últimos adelantos de la cibernética y de la electrónica, han paliado los inconvenientes del multilingüismo, aunque sus alcances no pueden remediarlos. Solo las organizaciones económicamente poderosas podrán disponer de los procedimientos necesarios para que no se puedan creer en el siglo dieciocho. Muchos centros de enseñanza, auditorios, carecen y carecerán por largos años de los beneficios de esos artilugios que, a pesar de todo, siguen y seguirán siendo procedimientos paliativos, carentes de exactitud y causantes de conflictos, cuya magnitud está en relación directa con la importancia de las tareas encomendadas.

Los rectores de la política internacional han creído, por algún tiempo, que ésto constituía un «laissez passer», pero poco a poco, se van dando cuenta de que el problema no admite demoras ni componendas.

En segundo lugar, la lucha por la hegemonía de idiomas nacionales, que hasta ahora ha oscurecido la verdadera solución del problema, ha sufrido todos los altibajos de las influencias políticas y militares. El signo ha sido hasta ahora favorable al inglés. Pero, últimamente, se augura un neto retroceso para su hegemonía. Las últimas dificultades sufridas por los norteamericanos en el próximo y lejano Oriente, y sobre todo, el recelo y la negativa de los franceses – preponderantes en el concierto europeo – para que, en el terreno lingüístico, no haya manumisión anglosajona, no presagian nada bueno para la pretendida hegemonía del idioma de Milton.

De todo esto se puede inferir que la hora del Esperanto puede estar más cercana de lo que los más optimistas esperantistas puedan imaginar. La rivalidad lingüística le dará el triunfo.

CIRANO.

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

LA XXIª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

ALIKANTE, de la 19ª ĝis la 24ª de Julio, 1971.

En tiuj datoj efektiviĝis la ĉijara kongreso, kiu estis granda eksponento de entuziasmo kaj efiko de la Organiza Komitato, komprenemo de la tieaj Aŭtoritatuloj, kiuj helpis materie kaj kore; pri la kongresanaro, kiu, sufiĉe multenombre ĉeestis, ili estis la konsistigo de la esenco de la kongreso, tio estas: analizo, diskuto, decido, propono.

La laboraj kunsidoj estis, kvankam malpli densaj ol la amuzaj, efikaj. La prelegoj, hispanlingva de Drº.De la Puente kaj esperantlingva, de Drº. Herrero, tre interesaj kaj atentataj.

La ekskursoj: al Elche, Jijona kaj Benidorm, per aŭtoritataj invitoj, tre interesaj, kaj la lasta, tre ĝojiga, pro la «kampara festo» dum kiu oni ridegis en la sensanga amuzado.

La disvastigo de nia afero, krom la paroladoj de la Provincestra Moŝto de Alikante, de la Urbestraj Moŝtoj de Alikante kaj Benidorm, manifestiĝis per la strattabuligo de la nomo de Vincento Inglada, la alikanta esperantista pioniro, kaj de Esperanto-strato en Benidorm, kie, laŭ promeso de la tiea Urbestro, oni starigos sekcion de libroj pri Esperanto en la konstruota biblioteko de la urbo.

La rezolucioj de la kongreso estis unuanime aprobitaj. Jen, ili estas: Peto al la Ministro pri Informado kaj Turimo ke oni dissendu radioprogramon pri Esperanto, tiel kiel por aliaj lingvoj. Ankaŭ, peto al la Ministro pri Edukado, ke oni atentu pri Esperanto en la nova leĝaro.

Tiel Malfermo, Fermo kiel la Oficiala Bankedo, estis agordaj kun la graveco de nia movado kaj la justigo de nia penado.

Kutime, la organizintoj de kongresoj restas tute elĉerpitaj post siaj klopodoj. La alikantaj, tute male, diris al ni: Ni estas pretaj ripeti nian streĉadon, ĉiam kiam la hispana esperantistaro bezonos nin. Do, se ne estas ebleco por organizi kongreson en iu ajn urbo aŭ urbeto, venu al Alikante!

La ĉefa trajto de la kongreso estis la densa kaj entuziasma partopreno de la junularo, kio estas tre esperiga!

CIRANO.

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

EL ESPERANTISTA Y EL CASTELLANO.

Todos los españoles conocen bien el espacio que Televisión Española dedicó a la consideración de cuestiones gramaticales, sometida al juicio crítico del Prof. M.Criado de Val.

El interés por todos demostrado referente a este espacio, no es sino un pálido reflejo del que sienten los esperantistas, ya que, aunque no lo crea así la generalidad de la gente, el esperantista siente un amor y un cuidado especiales hacia su idioma patrio, ya que el estudio del idioma internacional, en vez de aminorar su cuidado por el correcto empleo del idioma propio, estimula su interés por su análisis, y le convierte en celoso guardián de sus esencias contra corrientes y usos que amenacen atentar contra su pureza.

En aras de ese prurito, y, alentados por varios esperantistas que tienen ese sentir, vamos a establecer, de ahora en adelante,una sección, cuyo título será el del encabezamiento de esta página, en la que se han de tratar diversos aspectos, especialmente de los indebidos usos que del castellano se hace en la calle, en la prensa, en la radio… y en la Tele!

Desgraciadamente, el tema no tiene fin. Según la célebre dolora de Campoamor ¿qué culpa tiene la nieve, que cae inmaculadamente blanca y pura, si el hombre la huella y ensucia?

El lenguaje, que la Academia presenta limpio, pulido y esplendoroso (?), se vé maltrecho y zaherido en la calle, en el mercado y en la fábrica. Esto resulta, en cierta manera, lógico.

Pero no lo es tanto si el vapuleo es practicado por quien tiene títulos suficientes como para que se le exija pulcritud, si no elegancia, en el uso del lenguaje propio. La letra de molde y la onda radiofónica ejercen una ejemplaridad que, de ser mal empleada de manera sistemática, pueden producir un impacto perjudicial para la pureza del lenguaje.

El español corriente, que solo sabe español, no está a veces preparado para juzgar si se hace indebido uso de su idioma. El que, además del castellano, sabe otro idioma, puede establecer un juicio comparativo, mejor que aquél; y si es un esperantista, tanto mejor, ya que, por ser el Esperanto un lenguaje fundado sobre la lógica, ese juicio puede ser establecido desde una atalaya favorablemente situada para ejercer una crítica con garantías de acierto. En cierta manera, todo esperantista ha cursado, sin saberlo, un curso de gra-

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

mática comparada.

Creemos fundadamente que, con esta sección, además de cumplir con nuestra tendencia fundamental, demostramos, una vez más, que el esperantista no es un ser despegado de su procedencia nacional, sino que, por el contrario, la defiende en su más genuina esencia: el idioma.

Esperamos vuestra colaboración en este espacio cultural.

MAGISTER.

RUBINSTEIN, POLIGLOTO

(La titolo estas substrekita per vico da tajpitaj «v»-formaj signoj.)

Ni ĉiuj, ĉu rekte, ĉu malrekte, aŭdis,foje,mirindajn pianajn ludaĵojn de la granda, netakseble virtuoza Rubinstein. Naskiĝinta en Pollando -kiel Zamenhof- preskaŭ en la naskiĝ-epoko de Esperanto, li scipovas ok lingvojn,inter ili la hispanan.

Multaj poliglotoj fieras pri siaj kapabloj kaj hontigas siajn aŭskultantojn pri tia supera nivelo. Kontraŭe,Rubinstein konfesas ke li povas paroli en tiuj ok lingvoj, sed,en ĉiuj… malbone! Kaj ankaŭ, ke li, eĉ sonĝas en diversaj idiomoj … maloportune!

Foje, li parolas france al germano, aŭ itale al hispano, kaj, pro tiu ĥaoso, li, tre plezure, preferus donaci sep el ili kaj paroli nur unu, sed … bone!

0===0==0===0

Nia juna kaj inteligenta parolanto en «Esperantista Mikrofono» Johano Ciscar Bertó, translokiĝis al Madrido. Bedaŭrante tiun foreston, ni, tamen, deziras al li sukceson en lia nova entrepreno kaj persiston en lia poresperanta laboro, en nia ĉefurbo.

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

ACTIVIDAD ESPERANTISTA DEL GRUPO.

La actividad del Grupo se ha centrado especialmente y como de costumbre,en la enseñanza del idioma. Además de los cursos cuatrimestrales: Octubre-Enero y Febrero-Mayo, impartidos por el Dr. Herrero, varios cursos quincenales, aprovechando las vacaciones, han sido dirigidos por D. Vicente Martí Miñana, que ha tenido unos éxitos en esa tarea, muy apreciables.

Por otra parte, nuestro veterano Emilio Verdú se ha encargado de aleccionar a un numeroso grupo de jóvenes, en el populoso barrio marítimo de la Malvarrosa, lo cual hace suponer que,en un próximo futuro, se acrecentará la difusión del Esperanto en tan pintoresca barriada.

No son pocos los que se enteran e interesan por el Esperanto gracias a las emisiones de «La Voz de Levante»,cuyo «Esperantista Mikrofono» sigue esparciendo la llamada y la enseñanza.

Rogamos a todos los que puedan escucharnos,a partir del día 10 de Octubre,todos los Domingos, a las 23 h. 45′, por onda de 358 m. 836 kilc., en regiones apartadas de nuestro Levante,lo comuniquen a la Emisora (Colón,11-Valencia), lo cual justificará ante sus rectores la eficacia de su apoyo a nuestro esfuerzo. ¡Tenemos controles de audición en Escandinavia!

Nuestro «Boletín» se hizo eco de nuestra excursión preparatoria del Congreso de Alicante, en el mes de Junio,que fué muy «exitosa»-como se dice ahora- bajo todos los conceptos.

En Septiembre se organizó una excursión con predominio juvenil, a Peñíscola y Morella,como fin del cursillo rápido que demostró, una vez más, que el Esperanto sigue interesando a la juventud.

NE PLU INTER NI!

Malĝoje ni eksciis ke nia kara samgrupano Ernesto Guillem Tarín, unu el la plej malnovaj kaj aktivaj membroj de nia valencia esperantistaro, forpasis, la 11ªn de Aŭgusto, en Limoges (Francujo) revene de vojaĝo al Parizo,viktimo de subita kaj neatendita malsano.

Guillem estis la vigliganto de nia rondeto kaj lia kolektemo estis,por ĉiuj,granda altiraĵo, instrua distro kaj, por komencantoj, allogo kaj interesigo por Esperanto.

Al lia bonkora vidvino kaj al lia filo, ni sendas, nian plej malĝojan lunradion.

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

POR ĈIAM KUN NI!

La dekduan de pasinta Januaro plenumiĝis la deka jarreveno de la forpaso de nia kara Ludoviko Hernández Lahuerta. La freŝaj esperantistoj ne povas bone kalkuli la gravecon de la poresperanta laboro de Ludoviko; por li, ĉio alia estis negrava priokupo. Ni povas aserti ke li estis «tuteca esperantisto», kaj la hispana movado ŝuldas al li la starton de la postmilita agado, en tre malfacilaj cirkonstancoj.

Verkisto, oratoro, organizanto, li sola estis la ekvivalento de tuta estraro kaj la valenciaj esperantistoj, pli ol la ceteraj, gardas en siaj koroj ĉiaman memoron kaj profundan dankemon al li.

Nia neforgesebla poeto Fransesc Vilá, lia karmemora amiko kaj admiranto -ankaŭ, bedaŭrinde, forpasinta- verkis belan adiaŭon, okaze de la malapero de L.Hernández.

LASTA ADIAŬO.

Kruele, avide, La Morto severa en trista la tago, en horo amara, kun frapo terura, kun forto mistera, haltigis la koron de l’frato plej kara.

Neniam plu vibros en vira voĉ’lia torento de vortoj kun varmaj sukcesoj. Neniam plu verkos per plumo pasia li, belajn raportojn pri niaj kongresoj.

Kun nobla agado li luktis konstante; por lingv’Esperanto li iĝis semisto. La stelo de l’Majstro nun brilas tremante, Li estis bonulo, li estis artisto!

. . . . . . . . . . . .

Adiaŭ, Hernández! Vi, preter la Vivo, por nia ĉagreno ne plu ĉe ni estos. Pro vi, se nin vundis funebra motivo, en niaj la koroj por ĉiam vi restos.

F. VILA.

Forpasis, ankaŭ, la poeto, kaj ni, tial, perdis vibrantan liron kaj bonkoran viron kiu restos, ameme, en niaj pensoj.

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

LA KVINDEK SESA UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO.

LONDONO. 31ªn VII – 7ªn VIII. 1971

Pli ol 2.000 Kongresanoj el 40 landoj kunvenis en la brita ĉefurbo, sub la alta protekto de la Lordo de la granda urbo.

En ĝi oni kiskutis, speciale,la neŭtralecon de U.E.A., kaj per absoluta plimulto oni konfirmis la rigidecon de la ĝisnuna sinteno.

La diskuto de la solvo de la lingva problemo estis planita antaŭ reprezentantoj de angla kaj franca organizoj. La rezultato estis publikata en la fina rezolucio,kiu agnoskas ke nacia lingvo ne taŭgas por internaciaj oficialaj rilatoj.

La uzebleco de Esperanto por komercaj, sciencaj, diplomatiaj,juraj kaj politikaj celoj estas agnoskitaj kaj komunikotaj al U.N.E.S.C.O. kun la ceteraj punktoj.

La solena Malfermo, kun la brila parolado de Prfº. Lapenna, la Brita Vespero, la Teatra -per bonega prezentado de la Bulgara Esperanto-Teatro-,la Balo, k.t.p. estis tre sukcesaj, tiel kiel la Oratora Konkurso, la literatura kaj la Somera Universitato, kiuj pruvis, pliafoje, ke Esperanto baziĝas sur kultura fundamento.

La Fermo kun la adiaŭo ĝis Portland, venontjare, konfirmis la fidon kaj esperon pri konstrua kunagado, kaj la alvokon al unuiĝo de ĉiuj esperantistoj en la mondo.

▼▼▼▼▼

DIVERSAJ ESPERANTISTAJ RENKONTIĜOJ

Krom la ALIKANTA-VALENCIA renkontiĝo, ĉisupre nomita, ni devas citi la 13ªn de la BARCELONA PROVINCO, efektivigita la 20ªn de Junio en Sant Cugat del Vallés. Ni sufiĉe konas la entuziasmon kaj la kapablon de katalunaj esperantistoj por akcepti ke ili sukcesis. Dum la Meso, Pastro Casanoves faris belan predikon kaj, en la Aŭtonoma Universitato, la famkonata argentina verkisto Jorge Hess prelegis, tre elokvente.

Tiuokaze oni malkovris strattabulon, en bela, nova avenuo, kun la nomo «Esperanto» kaj, fine, okazis frateca kunmanĝado.

FRANCA-HISPANA renkontiĝo de esperantistoj okazis en la Stono San Martin, la 13ªn de Julio, ĉe la landlimo, en la tradicia festado pri la Tribovina Tributo. Kiel ĉiam, Esperanto estis plifortigo de pacamaj internaciaj rilatoj, kaj la lingva komuneco donis al la festo pli realan karakteron.

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

ESPERANTO EN MADRIDO.

Respondante al nia enketo pri kie oni povas lerni Esperanton en nia ĉefurbo, la sekretariato de la Madrida Klubo informis nin tre afable per la jenaj indikoj:

En Madrida Esperanto-Liceo (Princesa, 78-2º)

Mardo kaj Vendredo, de 8ªh 30′ ĝis la 10ª.

En Fervojista Asocio (Moratin, 10, 2º)

Lundo, Merkredo, Vendredo, de 7ª ĝis 9ª.

En Carabanchel, en la Grupo «Diamanto» (Dr.Espina,34. D.P.19

ESPERANTO en CULLERA

La Kurso de Esperanto, tiel fervore entreprenita de samº. López Plazas devis ĉesi pro ĝena malsano de la instruisto. Pro malapero de tiu malagrablaĵo la kurso ekfuncios baldaŭ, kaj ni esperas ke ĝi estu tiel sukcesa kiel oni povis imagi pro la inskriboj, en Gómez Ferrer, 13, Cullera.

ESPERANTO EN LA TVE.

Diversfoje, la Prezidanto de HEF., per trafaj intervenoj en Madrida Radiostacio kaj en Televido, instruis la vid-aŭskultantojn pri la celoj kaj atingaĵoj de la internacia lingvo, kaj, tiel, milionoj da hispanoj konscias pri la graveco de Esperanto.

EL LA KASTELO DE GRÉSILLON.-

Ni ricevis tre afablan saluton de B.Cheverry, kiu dankas pro la elsendoj de Esperantista Mikrofono kaj sendis al ni belan programon por informi pri la novaĵoj en Grésillon, kiu tiel bone antaŭenpuŝas Esperanton per allogaj internaciaj kontaktoj en tiel mirinda kaj idilia kunvenejo.

VICHY ALVOKAS…

Per bela kaj okulfrapa faldfolio en Esperanto, la fama akvokuracejo propagandas. Ĉiuj povas tion ricevi petante ĝin al: Syndicat d’Initiative.19, Rue du Parc. VICHY ( Francia )

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

IMITINDA EKZEMPLO

Antaŭ kelkaj monatoj ni eksciis la malagrablan novaĵon ke samº POELHUIS, el Brugge -kiun ni, plezure, ekkonis kaj akompanis dum lia restado en Valencia- estis forpasinta en Brugge.

Memore de la feliĉaj momentoj pasigitaj kun la valenciaj samideanoj, lia tre estimata vidvino sendis al nia Grupo konsiderindan kvanton da mono por ke ni dediĉu ĝin al la propagando de Esperanto, kiun ŝia edzo tiel ŝatis.

Tiucele, per speciala kunsido, nia Grupo, oficiale agnoskis tiun noblan geston, kaj dum la klaso de Esperanto, la instruisto tion sciigis al la lernantaro, kies partopreno en la ekskurso al Alikante ricevis konsiderindan rabaton, dank’ al la mecenateco de vidvino POELHUIS-PINTELON, kiun la valencia esperantistaro ne forgesos.

=========

VITAMINOJ POR NIA «LUNO».

De tempo al tempo, kelkaj samideanoj, konsciaj ke sen blovo la muelilo ne funkcias, enblovis iom da freŝa spirado en niajn malgrasajn rezervaĵojn. Hodiaŭ ni kvitancas kelkajn el ili:

Donacinto Sumo
Samº J. López, el Cullera: 72 ptjn.
Gesamºj Lencer, el Usono: 250 «
» Schoon, el Haarlem: 190 «
Samº R. Albero, el Burjasot: 50 «
Samº M.Manteca, el Alikante: 100 «

kaj, eble, ion pli, kiun ni, nun, forgesas, kaj al kies malavaraj donacintoj ni petas ke ili bonvolu refreŝigi nian memoron pri ĝi.

=========

DANKESPRIMO. Multaj gesamideanoj, eĉ en foraj landoj, aŭdis la elsendojn de Esperantista Mikrofono, kaj sendis al ni la konstatigilon. Aliaj, ne aŭdinte ilin, tamen kuraĝigis nin.

Ni, tial, dankas ilin, nome: samºj DONY Jacques (La Ricamarie, Francujo); ASLANG, TOM ARBO, RANDOLF GROTMAL, C.STOPBOWITZ, PER J. KROGSTIE, OTTO PRITZ, TH. FRUALABEL, R. BUGGE-PAULSEN, O.KOLFREK, FORGUES, CASPARY, TAMIKO KAŬAKAMI, GUDRIN[?] SVENDSEN, el Oslo; Snº.VINCENT (Les Andelys); A.SEVERI, el CORSEAUX -Svislando).

Valencia Luno núm. 6 (1972)

Text complet del número 6 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de de 1972: 12 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 6, de 1972.
Coberta de Valencia Luno núm. 6, de 1972.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1972_n06_lunradio

Què té d’especial este exemplar

  • L’exemplar no porta cap data impresa. El que el situa és el que hi ha dins: la pàgina 10 conta un curs començat el 4 d’octubre i dona compte d’un article d’«ABC» del 17-X-1972, de manera que el quadern és de la fi de 1972.
  • La pàgina 4 anuncia que, «desde ahora», el butlletí portarà una secció en la llengua del país per a debatre-hi les activitats esperantistes, titulada «AL RAIG DE LA LLUNA», i la pàgina 5 l’estrena amb la crònica del viatge al congrés de Vigo, firmada VOMOMO. És l’única pàgina del número que no està ni en esperanto ni en castellà.
  • Les dotze pàgines només porten una il·lustració: la vinyeta de la capçalera de la pàgina 1, impresa en tinta verd fosc, amb les Torres de Serrans, una gran lluna creixent blanca i el text «BOLETIN DEL GRUPO ESPERANTISTA DE VALENCIA -E y D-». No hi ha cap fotografia ni cap anunci.
  • A dalt de la pàgina 2 hi ha una taca pàl·lida amb la capçalera de la primera pàgina reflectida al revés, traspassada per la tinta verda encara fresca. No és una il·lustració d’eixa pàgina.
  • A la llista de països que les dos viatgeres japoneses havien travessat (p. 10), l’original imprimix «Frankujo» per Francujo, amb la K picada damunt d’una altra lletra.
  • La citació de la carta de Kurt Waldheim a la Federació Austríaca d’Esperanto (p. 11) òbri cometes i no les tanca mai: el paper no marca on acaba el que va escriure el secretari general de l’ONU.
  • En els versos de la pàgina 2, que tracten precisament de l’elisió, quan l’apòstrof cau just davant d’una coma els dos signes van picats l’un damunt de l’altre, en un sol colp de màquina: així ixen «Ilin el sama font’, vere» i «Sen modif’, ili bonvenas».

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 LUNA KONSIDERO. epo
2 VERSIGADA ESPERANTO-GRAMATIKO ( fino ) epo F.S. Almada ( Santos , Julio 1965 )
3 TRADUKA LUDO epo, spa
3 PLI KAJ PLI MALFACILE epo
3 ĈU EŬROPO KANTOS ? epo
4 LOS ESPERANTISTAS VALENCIANOS Y LA LENGUA VALENCIANA spa
5 AL RAIG DE LA LLUNA — VIGO cat VOMOMO
6 EL ESPERANTISTA Y EL CASTELLANO spa R.F.R.
7 » LA SPORTA LINGVO EN ESPERANTO « epo
7 » CIBERNETIKOJ KAJ ILIAJ DEVENOJ « epo
8 ACTIVIDAD ESPERANTISTA DEL GRUPO epo
9 HELPU, HELPADU NIN. epo
10 TRE INTERESA KOMENCIĜO epo
10 AKADEMIANO LAŬDAS ESPERANTON epo De : «ABC» 17-X-72
11 VALIOSA OPINIÓN SOBRE EL ESPERANTO spa
11 EL IDIOMA DEL MERCADO COMÚN spa
11 EL PRESIDENTE TITO, PROTECTOR spa
11 ESPERANTO EN LA TELEVISIÓN spa
12 REA PREMIO AL ESPERANTISTA POETO epo
12 NI RICEVIS. epo

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapo-vinjeto de la bulteno, presita en malhelverda inko: horizontala rektangulo. Maldekstre, blanka desegnaĵo de la Turoj de Serranos de Valencio; apud ĝi granda blanka lunarko kiu funkcias kiel la komenca «C» de la vorto. En grandegaj blankaj majuskloj «VALENCIA LUNO», kaj dekstre, en pli malgrandaj literoj sur kvar linioj, «BOLETIN DEL GRUPO ESPERANTISTA DE VALENCIA -E y D-», kun kvinpinta stelo (nur konturita) apud la vorto «BOLETIN».

LUNA KONSIDERO.

Sesa lunradio.

Pli kaj pli, vole nevole, la mondo estas tirata al logikaj decidoj, se ĝi ne volas perei, ĉu rapide -pro atomaj frenezaĵoj, ĉu iompostiome -pro senracia poluciado- fare de senmezura industriigo , sennatura vivado kaj superrega materialismo.

Post mallonge, aero ne plu estos spirebla ; fiŝoj, ne plu manĝeblaj ; akvo, ne plu trinkebla. Kien iras la malfeliĉa homaro ?

Kvereloj kaj diferencoj inter nacioj postulas dialogon, ne perforto. Pli bone argumenti ol frapi !

Sed , por bone dialogi oni bezonas interkomprenilon, sur plano de egaleco. Anglo superregas francon se la lasta ne bonege kapablas paroli angle, kaj franco premas, lingve, grekon kiu francan ne regas.

Longaj epokoj de lingva premado estas forpasantaj ; post mallonge ili estos forpasintaj.

Esperanto aperas kiel sola solvilo de tiu anakronisma situacio, kiu ridigos la venontajn generaciojn. Uzadi maltaŭgan perilon kiam ekzistas delonge adekvatan rimedon, estas, fakte, malindaĵo. Kaj, ĉar la afero estas tiel grava por ke oni zorgu pri plej bona forigo de la problemo, des pli zorgeme oni devas serĉi la ĝustan kaj tujan solvon.

Esperantistoj devas , atendante la momenton kiam la regantoj de la mondo bone pripensu la aferon, perfektigi la lingvon, kaj agadi harmonie kaj kunsente. Jen la tasko !

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

[BILDO p.2] Supre en la paĝo, pala spegula spuro de la verda kapo-vinjeto de la unua paĝo, transdonita de la ankoraŭ malseka inko de la kovrilo. Ne estas propra ilustraĵo de ĉi tiu paĝo.

VERSIGADA ESPERANTO-GRAMATIKO

de F.de Souza Almada. ( S.Paulo. Brazilo )

( fino )

Nepre daŭra , la signifo Por ĉiuj prepozicioj. Tiel , la sola modifo En multaj situacioj :

Kiam ni trovi ne povas Kiun uzi , ni elektas JE , neŭtralan, kaj ĝin ŝovas En la frazon ; ĝi efektas.

Anstataŭ prepozicio JE , kun la nominativo Povas ankaŭ veni tio L’uzo de l’akuzativo.

«Fremdaj vortoj», jen la studo De la regulo dek kvina; Aspektas ĝi vera ludo Por la studento obstina.

Tio okazas cetere Kiam multaj lingvoj prenas Ilin el sama font’, vere Sen modif’, ili bonvenas.

Sed, ĉe la vortoj formataj El radikoj, ja, identaj Senŝanĝe estu uzataj Nur la formoj fundamentaj.

Kaj ni per uzo ilia La ceterajn, laŭ la normoj De la lingv’ internacia Bone akceptos, laŭ la formoj.

Jen, fine, regul’ dek sesa L’elizion pritraktanta ; Ĝi estas ege necesa En la lingvo esperanta.

Temas pri l’imperativo De l’apostrofa uzado Ĉe l’fino de substantivo Pro l’vokala forigado.

Ne nur la finan vokalon De l’nomoj ni elizias ; Ĉe LA-artikol’ la falon De A , ni ankaŭ mencias.

F.S. Almada. ( Santos , Julio 1965 ).

Finante la publikadon de la «Versigada Gramatiko», kiu, de la unua «lunradio» briligas nian «Lunon» , ni ne volas silenti nian dankemon al la aŭtoro , nia bona amiko kaj eminenta samideano F. de Souza Almada, kaj ni esperas ke li daŭrigu sian kontribuadon al la plej instrua kaj kontentiga celo de nia gazeteto, kiu, de Valencia, deziras al li plej agrablan vivadon en lia progresema kaj esperantema lando.

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

TRADUKA LUDO

La plej trafa traduko de la fiksita teksto sur nia antaŭa lunradio, estas tiu de nia samideano R.A., el Burjasot. La paragrafo, el Zamenhof, estis iomete ŝanĝita, por eviti la kopiadon de la originalo.

Multaj konkursantoj faris tion, kio, ja, pruvas ilian konon de la «fonto», sed ĝi estus nevalora ekzerco.

Jen la ĝusta traduko :

«La vorton «ĝi», ni uzas kiam ni parolas nek pri viro nek pri virino, sed pri io kio ne havas sekson, aŭ kies sekso estas de ni nekonata aŭ indiferenta : tial, preskaŭ ĉiam ni povas egale bone uzi tiun vorton anstataŭ «tio», kies senco estas preskaŭ egala. Tial, anstataŭ «tio» (= la «io» kiun mi vidas antaŭ mi) estas vi, Juan Carmena, mi povas tre bone diri : «ĝi» estas vi, Juan Carmena».

La venonta «Luda Traduko» estas la jena, kiun ni rekomendas al la atento de niaj konkursantoj.

«Entre nosotros, seres humanos, existe una categoria de personas, a las que se llama «mujeres emancipadas» ; a esa categoria pertenecen : jefas de pensión, comadronas, bailarinas, que saben poder estar sobre un pié, modistas y niñeras, y, a esa categoria de emancipadas, se añaden también las dos «vírgenes» del corral; en la oficina de la construcción de caminos eran conocidas como «vírgenes» y ellas nunca quisieron rehusar su buen viejo nombre y dejarse llamar «pisón».»

PLI KAJ PLI MALFACILE

En la Monda Asambleo pri la Sano, estis akceptata per 72 voĉoj kontraŭ 7 sindetenoj kaj neniu kontraŭstaro, ke la araba lingvo povu esti uzata kiel oficiala lingvo. Oratoroj, do, povos uzi ĝin por siaj prelegoj, sed oratoraĵoj en aliaj lingvoj ne estos tradukataj en la araban.

Tio signifas ke la komplikaĵoj kreskas en la internaciaj organizoj, kaj ke la logika decido estas despli proksima!

Ni esperas ke tio okazos antaŭ ol turkoj kaj finnoj postulu !

ĈU EŬROPO KANTOS ?

Laŭdire, oni prifaros himnon por la Unuiĝinta Eŭropo. Laŭklaĉe, en diversaj idiomoj. Ne plu Marsejezo nek Über alles. Kial ne «La Espero» ?

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

LOS ESPERANTISTAS VALENCIANOS Y LA LENGUA VALENCIANA

La más elemental lógica exige que cada cual, en su pais, hable la lengua corrientemente en uso en él. Y si se habla una lengua vernácula -oficial, o no- que sea empleada con la mayor dignidad y pureza posibles.

En esto , los esperantistas somos defensores del derecho de todos los idiomas y dialectos , a sobrevivir y a seguir siendo un vehículo de cultura y un homenaje al medio empleado por nuestros antepasados para relacionarse entre si.

Tal vez se arguya que todo defensor de un idioma general para todos, deba ser contrario al uso de idiomas de escasa difusión y de dialectos de precaria utilidad para andar por el mundo. Ese sería un craso error , como lo es la creencia, compartida por aquellos que desconocen el objetivo del Esperanto , que en manera alguna pretende sustituir a los idiomas nacionales.

Muchos de los odios existentes en varios puntos del planeta, por cuestiones lingüísticas, se podrían obviar si se planteasen , con serenidad , los puntos de vista , empleando la lógica. Y se podrían evitar acciones coercitivas, que sofocan los legítimos derechos de las minorías , si no se involucrasen las cuestiones lingüísticas con otras de tipo político.

Nosotros, los esperantistas valencianos, somos, en gran parte, usuarios del hermoso idioma que dignificó Ausias March y que, a partir del siglo pasado, grandes poetas y prosistas sacaron del usufructo del vulgo para enaltecerlo en la escena, en la palestra literaria y en el púlpito, siguiendo en ello a San Vicente Ferrer, que lo aireó más allá de nuestras fronteras.

Y, si es ridículo hablar a un polaco en castellano, o a un vasco en catalán, nos parece deprimente que, entre nosotros los valencianos, tengamos a menos utilizar nuestro idioma vernáculo. Tal vez, entre las causas, digámoslo con rubor, más que el reparo en utilizar un lenguaje que, en algún tiempo, se reservaba a las clases menos cultas, cuente, más que nada, la conciencia de que no sabemos hablarlo bien.

Para obviar esa falta, nuestra «Luna» llevará, desde ahora, una sección, en la que se debatan las actividades esperantistas, en nuestro idioma vernáculo, y se titulará:

«AL RAIG DE LA LLUNA»

Y para que brille, esperamos vuestra valiosa colaboración.

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

AL RAIG DE LA LLUNA

V I G O

La presència del nostre Grup en Vigo ha quedat ben evident. Circumstància favorable fou la gran oratòria del samideà Lleonart que deixà el pavelló de València a l’altura que en tot moment li correspon. I això, el fet més important que és el que cal.

Un altre fet important i que cal ressaltar és la bona harmonia de tots i cadascú dels components de l’excursió, i tot, baix la encertada direcció del samº Marco, que s’ha especialitzat en l’organització dels viatges, en creixent i total satisfacció.

El viatge ple d’encants, de la monotonia del paisatge castellà a la verdum encisadora del pais gallec. La nostra vista s’esplaià amb la contemplació dels paisatges de les regions de la nostra ruta.

La primera etapa fou Valladolid, on tinguérem l’oportunitat el samideà Albero i jo, de posar-nos amb contacte, amb els samideans de l’antiga capitalitat espanyola i endemés amb l’ocasió de cel.lebrarse un acte simpàtic: l’arribada dels excursionistes al Congrés de Vigo dels samideans de Saragosa que els ho havien anunciat i que també feien nit en Valladolid. Allí saludarem als samideans de Saragosa.

Astorga, ens proporcionà la vista de la catedral i palau episcopal i a més a més, el bon gust de les seues mantecades. Lugo, La Coruña , La Toja i finalment Vigo.

Meravellosa l’estància en aquesta industriosa ciutat gallega i jamai ens olvidarem d’En Camilo Veiga, principal artífex de l’èxit del XXXII Congrés cel.lebrat a Vigo. Quantes atencions rebudes d’En Camilo i les autoritats d’aquella industriosa ciutat!

L’excursió pel cap de riu de Vigo i la visita a la factoria d’En Massó, la «Queimada», la missa en el Temple Votiu de la Mar, Santa Tecla, el pont internacional de Tui, són coses que enjamai oblidarem.

Finalitzat el Congrés i acomiadats de Vigo que recordarem sempre, començàrem la tornada: Salamanca i la seua Universitat; Avila i la seua muralla, amb el regust de Sants: Santa Teressa i Sant Joan; Toledo, la imperial: el riu vell, l’Alcàssar, la casa i Museu del Greco i la juderia amb la Sinagoga, les fàbriques d’armes: espases i punyals.

Acomiadats de Toledo, i mamprés el jorn final, passàrem per Aranjués: el seus jardins, el riu, el palau reial i la caseta del llaurador, tot joies dignes d’admirar. Finalment, de nou a València i a esperar el novell Congrés anunciat per a l’any proper en Madrid.

VOMOMO.

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

EL ESPERANTISTA Y EL CASTELLANO

Desde nuestra atalaya lingüística internacional contemplamos, con pena, cómo queda malparada nuestra hermosa lengua castellana -nacionalmente, española- en boca y pluma de gentes, no siempre vulgares , que la zahieren y adulteran, con gran peligro de la pérdida de pureza y galanura que debe ostentar.

Cierto es que las complicaciones gramaticales están reñidas con la sencillez y facilidad de dicción. Pero, el respeto que se debe tener a la integridad y a la tradición del idioma, exige un pequeño esfuerzo , que , a veces, es desdeñado por periodistas y locutores , que tienen el inexcusable deber de usar el lenguaje con puridad.

Nos referimos a la creciente omisión del uso de los ordinales, que se ven arrinconados e indebidamente sustituidos por los cardinales correspondientes.

Es moneda corriente oir o leer que: «Se ha inaugurado el treinta salón del mueble…», o que: «Se ha clausurado el quince ciclo de conferencias sobre…»

No creemos que sea tan difícil apechugar con el décimo, vigésimo, trigésimo, quincuagésimo, etc.

En cierta ocasión, el que esto escribe fué a solicitar de las autoridades competentes, permiso para celebrar un congreso de Esperanto. Al preguntarme el funcionario por la numeración del mismo, le respondí: «El vigésimo quinto». Poco faltó para que, alborozado, me abrazase. «Es que estoy harto -me dijo- de que vengan a hablarme del «veinte congreso» o del «trece seminario»…

Y tenía razón mi interlocutor. De seguir con ese bastardeamiento del castellano, oiremos, dentro de poco, frases como esta: «Tengo tres hermanos; el uno es maestro , el dos es comerciante, y el tres, aun es soldado».

Claro está, que , en Esperanto, la cosa tiene una solución fácil y clara. De unu, unua; de tri, tria; de dudek, dudeka… y, así, sucesivamente.

Pero , no exageremos la dificultad del castellano; teniendo en cuenta que es el idioma que hemos aprendido desde nuestra infancia, la dificultad no es insuperable; basta tener, tan solo, un poco de amor para el vehículo de nuestros pensamientos. Merece un mínimo de respeto para usarlo con dignidad. !Simplificar, bien , pero bastardear, no !

Los esperantistas , mejor que otros , podemos y debemos usar el castellano con la corrección debida.

R.F.R.

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

» LA SPORTA LINGVO EN ESPERANTO «

Sub tiu titolo, Tibor Ujlaky-Nagy, hungara esperantisto, verkis «projekton» de bone eksplikata terminologio pri sportaj vortoj, komune uzataj.

La esperanta vorttrezoro riĉiĝas laŭ la progreso de sciencaj, teknikaj kaj diversklasaj aferoj. Esperantisto devas paroli pri ia ajn temo, en korekta esperanto, sen helpo de naciaj vortoj, kiuj laŭtkrius la nesufiĉon de la internacia lingvo.

Tial, la provo de samº Ujlaky-Nagy por havigi al esperanto kompletan sportvortaron, estas tiel laŭdinda kiel necesa; mi, eĉ, kuraĝus diri ke tiu «provo» ne estas tia, sed vera atingaĵo.

Estas notinde ke la aŭtoro ne uzis granskale nebezonatajn neologismojn. Alpreni tiajn, kiam ekzistas en la ĝenerala vortaro sufiĉan helpon, estus atenco al la simpleco de la lingvo. En tiu flanko, la aŭtoro ne devojiĝis.

Mi tamen, rimarkas la uzadon de «vego», kiu povus esti evitata ĉar ekzistas jam «pado», por signifi «vojeton»; (france «sentier»; angle «path»; hispane «sendero»).

Entute, la verko de Tibor Ujlaky-Nagy estas altvalora kontribuo al la kompletigo de la esperante vorttrezoro.

Estas ĝojinde ke la eldonado de la provo -egebele ofsete prifarita- ŝuldiĝas al la malavara helpo de «Hungara Akvoafera Instanco» kaj de «Hungara Kleriga Ministerio», kiu, pliafoje, pruvis sian inklinon al Esperanto, per tiu valora protektado.

» CIBERNETIKOJ KAJ ILIAJ DEVENOJ «

Ĝi estas tre interesa artikolo en «Folia humanística» de la prestiĝa Profesoro de la Universitato de Barcelono, elstara esperantisto F. de Urmeneta. La eblecoj kaj limitoj de robotoj estas pristudataj, kaj, malgraŭ la mirindaj rezultatoj kiujn ili povas havigi, ili ne kapablas proponi problemon; nur solvi tiujn kiujn la homa menso planis.

La artikolo de Profº De Urmeneta justigas la malkonfidon pri la solvo de la lingva problemo fare de robotoj, kiuj nur «grosso modo» povas helpi, koste de multe da mono. Tion, jam antaŭdiris Albert Einstein.

La multenombraj atingaĵoj de la Cibernetikoj en ĉiuj kampoj neniam povos solvi, en la fako de la interkompreno, tion kio estas jam solvata de la facila lernado de Esperanto.

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

ACTIVIDAD ESPERANTISTA DEL GRUPO

La ĉefa aktivaĵo de nia Grupo estas la instrua kaj la propaganda, pere de gazetaro kaj radielsendoj.

Tamen, tiaj agadoj ne estis la solaj. Profitante la entuziasmon de nia lernanto Ramón Diago, el Bugarra -pitoreska vilaĝo ĉe la rando de la rivero Turia, je kvindek kilometroj el Valencio- ni iris tien, la dekduan de Marto, per bela vintra mateno.

Antaŭ preskaŭ cento da gejunuloj, ni prelegis pri Esperanto kaj ĝiaj lingvaj kaj moralaj avantaĝoj.

Ni esperas ke nia agado reflorigu la tiean movadon, kiu , iame, estis vigla en tiu intermonta kaj pentrinda vilaĝo.

En Cullera, la movado estas floranta, dank’al vigla antaŭenpuŝo farita de nia veterana samideano Jozefo López Plazas, kiu ne ŝparas rimedojn por progresigi nian lingvan solvon.

Dum la monato Junio, fervoje kaj aŭtomobile, kelkaj samideanoj el Valencio kaj Burjasot iris al la bela apudmara urbeto, kie ili estis amike akceptataj de samºj. López kaj Barbero, kiuj estas la vigligantoj de nia afero en la banloka urbeto. En la ejo de la Organizo «Cabezas de Familia», Drº Herrero prelegis pri la lingvaj malfacilaĵoj kiuj povas, kaj, fakte, estas, forigataj de nia internacia lingvo. La celo de la vizito al Cullera estis duobla : instrui pri la atingaĵoj de Esperanto, kaj forigi la dubojn kaj suspektojn de kelkiuj pri la laŭdire, kaŝitaj celoj de nia agado.

Dum la prelego, Drº Herrero bone klarigis la aferojn, kaj post elmontro de gazetoj, k.t.p., ĉiuj ĉeestantoj estis bone trempitaj de la klaraj celoj de nia propagando.

Rezulte de nia vizito, estas esperable ke, en la venonta kurso, la frukto de nia komunikado estos pli abunda ol en la antaŭa.

En Burjasot, fare de la demarŝoj de samº. R.Albero, en la «Sociedad Cultural «Los Silos», estas aranĝata Esperanta Fako en la nova kaj komforta ejo, kiu bele situas ĉe «Los Silos» en la plej centra parto de la urbeto. Tie, ni estis kore akceptataj kaj, dum privata kaj agrabla konversacio, ni planis nian agadon por la venonta kurso.

En Valencia mem, escepte de la monatoj Julio kaj Augusto, estas ĉiam kursoj de Esperanto. Kiel kutime, samº V.Marti instruas rapidajn dusemajnajn kursojn. Drº Herrero, ankaŭ instruas dum du kvarmonataj kursoj. La ĵus komencita promesas esti tre fruktodona pro la multenombreco de gejunuloj.

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

HELPU, HELPADU NIN.

Nia strebado estas porideala, esence morala, sed ni ne devas forgesi ke ĉiuj movadoj, tiel idealaj ili estu, bezonas materialan helpon.

De la unuaj tempoj de esperantismo, tion sciis kelkaj oferemaj samideanoj, kiuj savis la ekmovadon de tuja pereo : Trompeter, Mudie, k.a. kiuj ebligis ke la Fondinto daŭrigu sian penadon.

Ni devas agnoski ke, en ĉiuj tempoj, la spiritaj kaj moralaj helpoj konsistigas la ĉefan aferon en ia ajn strebado. Sed, duavice, kvankam tre grave, motoro, tiel perfekta ĝi estu, bezonas karburanton. Presado de propagandiloj, instruiloj, libroj, cirkuleroj, k.t.p., luado aŭ aĉetado de klubejoj, kaj iliaj subtenoj, postulas monon, multan monon, kaj la kvotoj de klubanoj ne sufiĉas por tion pagi !

Esperantismo, kiel ĉiuj «ismoj», bezonas materialan antaŭenpuŝon. Tio devus esti realigata de politikaj kaj instruaj instancoj, sed, bedaŭrinde, ili, ĝenerale, konsideras ke la mondlingva problemo estas flanka kaj negrava, multe malpli ol armado, spionado kaj kuraĝigo de spektado de profesiaj sportoj. Do, tiu helpo al nia movado devas esti efektivigata de esperantistoj mem.

Tial, por citi nur la hispanajn, ni devas mencii la malavarecon de la paro Casanovas-Ferrandis, de Sancho-Rebullida, de Máñez kaj, inter aliaj, kaj laste, la eksterordinaran ekzemplon de nia valencia samideano Jozefo Soler Sempere, kiu memore de sia patro, la pioniro Fernando Soler Valls, kaj de sia fratino, la karmemora Conchita, establas gravan fonduson, kiu, certe, helpos la movadon en la tuta mondo, kaj, ĉefe, en nia lando kaj en nia regiono.

Ni devas gratuli lin, kaj emfazas la ekzemplodonan faron, kiu estas incitiga por tiu kiuj, feliĉe, povas helpi nian agadon.

Ni instruu, propagu, kaj senlace laboru por progresigi Esperanton, sed ni ripetas ke la maŝino kiu laboradas senlace por ĝi, bezonas, nepre, grasigon, por eviti rajpigon, kiu signifas stagnadon kaj finan ĉesigon de vivsigno.

Esperantistoj, ja, estas diversklasaj; kaj, inter ni, riĉuloj ne abundas. Sed, estas personoj kiuj, pro manko de familio ne havas rektajn heredontojn. Nia movado povas esti la solvon de la decido, kaj la bonfaro estas tiukaze, profitodona kaj efika. Kelkiuj povas, dumvive, konstati la taŭgecon de sia malavareco. Iliaj nomoj estos benataj !

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

TRE INTERESA KOMENCIĜO

La kvaran de Oktobro komenciĝis la kvarmonata kurso de Esperanto en nia Grupo. Kiel kutime, ni anoncis ĝin kaj la ĉeestantaro estis tiel multenombra ke la salono ne povis enhavigi ĉiujn.

Ĉar la antaŭan tagon alvenis en nia urbo du esperantistaj japaninoj, ni profitis la okazon por emfazi la utilecon de Esperanto por internaciaj rilatoj : efektive, nur Esperanton ili uzis dum la vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, ĉar ili ne parolas alian lingvon krom la japanan.

Ili estis gastigataj malavare de nia samideano J. Soler Sempere, kiu, akompanata de samº. J.López Plazas, el Cullera, akceptis ilin ĉe la stacidomo.

Ĉe la malfermo, la instruanto klarigis mallonge la strukturon de la lingvo, ĝian belsonecon, socialan gravecon kaj praktikan utilon por korespondado, vojaĝoj, k.t.p. Kiam la prelego alvenis al tiu punkto, la lernantaro eniris la salonegon de la Grupo, kie la japaninoj, tipe vestitaj, atendis ilin kaj estis salutataj de tiuj kiuj scipovis la lingvon.

La preleganto demandis detalojn al ili pri la vojaĝo kaj iliaj impresoj pri la akceptado en la diversaj trapasitaj landoj: Hawai, Usono, Anglujo, Nederlando, Norvegujo, Germanujo, Frankujo, Portugalujo kaj Hispanujo. La konversacio kun la japaninoj estis tradukataj al la ĉeestantoj kaj ĉiuj povis konstati la taŭgecon de Esperanto.

Poste, la vizitantinoj regalis la ĉeestantojn per belaj tipaj japanaj dancoj, kiujn ĉiuj aplaŭdis ŝateme.

La valencia gazetaro kaj la radiostacioj raportis kaj komentariis tre favore tiun viziton, kaj la lernantaro konstatis objektive ke Esperanto ne estas utopio sed lerninda afero.

Tial, dum sekvantaj lecionoj la nombro de lernantoj ne maldensiĝis kaj oni povas dedukti ke la kurso estos fruktodona.

AKADEMIANO LAŬDAS ESPERANTON

Sur tutpaĝa artikolo, akademiano kaj laŭrokronita poeto Gerardo DIEGO, laŭdis la tradukon en Esperanton de la «Cigana Romancaro», de F. Garcia Lorca, far Fernando De Diego. Li akcentis ke la internacia lingvo kapablas esti «fidelega, belsona, precize dekunusilaba, kaj skanda, kiel decas. Plie, rimante per konsonanta rimo». Resume : prifaritaĵo de la tradukinto.

De : «ABC» 17-X-72.

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

VALIOSA OPINIÓN SOBRE EL ESPERANTO

El actual Secretario General de la O.N.U., Dr.Kurt Waldheim, en carta a la Federación Austriaca de Esperanto, ha escrito el siguiente juicio : «Verdaderamente, tengo plena conciencia del valioso trabajo llevado a cabo por las asociaciones esperantistas, y deseo que tengan pleno éxito en sus ulteriores esfuerzos.

=============

EL IDIOMA DEL MERCADO COMÚN

Los importantes rotativos franceses «Le Fígaro» y «Le Monde» así como más de 30 periódicos franceses, han publicado con juicios favorables las decisiones del sexagésimo cuarto congreso francés de Esperanto, celebrado en Nantes, en las que se exponen los peligros que acarrearía al Mercado Común la adopción de un idioma nacional, sea el que fuere, para servir como idioma con repercusión internacional.

Este criterio ha sido difundido, además, por la Radio y la Televisión francesas.

=============

EL PRESIDENTE TITO, PROTECTOR

El Presidente de Yugoeslavia, que, como se sabe, estudió Esperanto en su juventud y estima su valor como medio de comunicación internacional, ha aceptado la Presidencia de Honor del trigésimo octavo Congreso Universal de Esperanto, que se celebrará durante el próximo año en Belgrado.

============

ESPERANTO EN LA TELEVISIÓN

Con clamoroso éxito dió fin el curso de Esperanto por la Televisión Holandesa. Todo el pais se familiarizó con las expresiones en Esperanto, se ha dado cuenta de que el idioma internacional es apto para la vida corriente, que es eufónico, y, en consecuencia, ha aumentado el número de los que se deciden a estudiarlo. Sin duda, se repetirá en breve.

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

REA PREMIO AL ESPERANTISTA POETO

Nia kara samideano Gabrielo MORA ARANA, el Manresa, multfoje premiita poeto en la internacia lingvo kaj en la kataluna, ricevis premion en la Floraj Ludoj de Valencio, pro sia poeziaĵo en kataluna-valencia lingvo «El cancell obert». Ni gratulas denove nian karan samideanon, kiu, tiel alte situas en la Parnaso, kaj ni fieras pro liaj meritoj.

NI RICEVIS.

Alvaro de ORRIOLS, laŭrokronita poeto, kataluno nun loĝanta en Bayonne ( Francujo ), tre estimata pro sukcesintaj tradukoj de diversaj mondfamaj aŭtoroj, inter ili de «Cigana Romancaro» , de F.Garcia Lorca, bedaŭrinde ne sukcesis eldoni tiun juvelon de la hispana poezio, kiu, tutcerte plaĉus al la esperanta legantaro. Foje, tio okazos kaj ni ĉiuj povos ĝui kaj konstati ke ĝi esprimas, tiel kiel la tradukoj de De Diego kaj Guŝev, la andaluzian etoson de Lorca.

Nun, la poeto regalas nin per ege bona katalunlingva traduko de «Cirano de Bergerac», la bela poezia teatraĵo de Rostand.

Giorgio SILFER estas la aŭtoro de «Drole kaj Petole», dekfabeleta libreto, kiu respegulas la junecan spiriton de la verkisto, kiu sukcesis uzi malpezan stilon, per korekta Esperanto.

LITERATURA FOIRO, per numeroj 11ª-12ª, prezentas dekunu verketojn, kiuj elmontras modernan literaturan manieron, laŭ sukcesintaj plumoj de Edwin de Kock, Carlo Minnaja, Joseph Mc Gregor, Clelia Conterno kaj aliaj, kiuj ne malpli merite, provis la adaptiĝon de Esperanto al ĉiuj beletraj kapricoj.

-ooOoo-

GEEDZIĜO.- Nia kara samideano el Cullera, Jozefo Barbero, edziĝis kun la samurbetanino Esperanza Fenollar, bela kaj simpatia junulino. La feliĉa paro entreprenis nuptan vojaĝon tra Andoro, Francujo, Belgujo, Germanujo kaj Luxemburgujo, rilatante kun la tieaj samideanoj, kio aldonis plezuron kaj intereson, pro la ĉiama bona akceptado en ĉiuj rondoj.

-ooOoo-

ZAMENHOF STRATO.- En la urbo Manheim (Germana F.R.) en kvartalo kun stratoj nomitaj Edison, Galvani, Marconi, k.t.p. ankaŭ oni surtabuligis la nomon de Zamenhof, pro peto de multenombraj esperantistoj.

-ooOoo-

Valencia Luno núm. 7 (1975)

Text complet del número 7 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de de 1975: 12 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 7, de 1975.
Coberta de Valencia Luno núm. 7, de 1975.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1975_n07_lunradio

Què té d’especial este exemplar

  • L’exemplar no porta cap data impresa: a la primera pàgina només consta «Sepa lunradio». És el contingut el que el situa en la primavera de 1975: anuncia la trobada de Dénia per al 18 de maig, demana els exercicis de traducció abans del 31 de maig i presenta el 60é Congrés Universal (26-VII a 2-VIII de 1975) com encara futur.
  • La pàgina 11, «AL RAIG DE LA LLUNA», firmada per V. Martí Miñana, està escrita tota en valencià, amb una ortografia anterior a la norma actual i amb espai davant de les comes: «Denia» sense accent, «está fixada», «tindrá lloc», «históric», «se veuen», «Juny y Septembre», «collegi salesiá».
  • El peu de la pàgina 9 està esvaït i les dos últimes línies i la firma a penes es lligen: el text de «IVO LAPENNA KAJ NI» acaba tallat en «…fidelaj gardistoj de la spirito de la Fondin—», i la firma es llig «LA ESTRARO DE V.E-G.».
  • La llista de la nova junta (p. 12) imprimix els noms de pila esperantitzats —«JOHANO DEVÍS CALPE», «FRANCISKO MARCO MÁÑEZ», «JOZEFO PÉREZ CATALÁ», «MIKAELINO MALÓN FENERO», «JAKOBO MIQUEL PLANAS», «DOMENIKO DOMÉNECH SAVALL», «EMILJO VERDÚ FERRANDIS»—, que no coincidixen amb els noms civils; igual passa a la pàgina 10 amb «Petro Marqueta», el saragossà Pedro Marqueta. Els càrrecs van abreujats a la castellana: «Delº Radio», «Voĉdonanto 1ª».
  • L’esperanto imprés porta acusatiu en construccions que no en duen: «suprenlevinte ĝin ĝis altajn nivelojn» (p. 9), «dum pli ol dudek jarojn» i «post du tagojn» (p. 6), «parolas flue krom hispana, anglan, francan…» (p. 10) i «La minimuma kotizo estis fiksata je 50 pesetojn» (p. 12).
  • A la primera pàgina, en la frase «mi avertis ke mia entrepreno devus esti komuna ago», la paraula «entrepreno» està mecanografiada damunt d’una altra, i el que hi havia davall no es llig.
  • Alguns noms propis ixen mal impresos, cosa que dificulta buscar-los: «Thomas Stanford» per al comandant nord-americà Thomas Stafford i «Lankrona (Suecia)» per la ciutat sueca (p. 4, probablement Landskrona); «Luís de Castresana» amb un accent que el nom no porta (p. 5); i «interparolos eskimoj kun svalioj» (p. 7, probablement «svahiloj»).
  • Les dotze pàgines són mecanografiades i no porten cap fotografia, dibuix ni anunci: l’única imatge del número és la capçalera de la primera pàgina, un bloc verd amb les Torres de Serrans, un creixent de lluna i el subtítol «BOLETIN DEL GRUPO ESPERANTISTA DE VALENCIA · E y D ·».

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 LUNA ĜOJO epo
2 EL PROBLEMA LINGÜÍSTICO Y EL ESPERANTO spa CIRANO
3 TRADUKA EKZERCO epo, spa
4 VARIEDADES — EL VUELO ESPACIAL CONJUNTO spa ASTRONAŬZA
4 EL INGLES, DE LADO spa
5 LA OPINIÓN DE LOS DEMÁS spa
6 MIRINDAĴOJ epo
7 DENASKE, POLIGLOTOJ epo
7 KIEL ELPAROLAS KELKAJ HISPANAJ ESPERANTISTOJ epo
8 EL ESPERANTISTA Y EL CASTELLANO spa
9 IVO LAPENNA KAJ NI epo LA ESTRARO DE V.E-G.
10 NE VULGARA FAMILIO epo
10 UNIVERSALA IDIOMO ELPENSITA DE HISPANO epo
11 AL RAIG DE LA LLUNA cat V. Martí Miñana
12 NOVA ESTRARO POR LA «VALENCIA ESPERANTO-GRUPO» epo
12 JARA RENKONTIĜO ALIKANTE-VALENCIA epo

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: verda rektangula bloko okupanta la supran trionon de la paĝo. Maldekstre, blanka desegnaĵo de la Turoj de Serranos (Valencio); antaŭ ili, granda blanka lunarko formanta la komencan «C». Dekstre, per grandaj blankaj majusklaj literoj, «VALENCIA / LUNO», kaj apud tio, en pli malgrandaj literoj kaj kun kvinpinta stelo, «BOLETIN DEL GRUPO ESPERANTISTA DE VALENCIA · E y D ·».

LUNA ĜOJO.

Sepa lunradio.

Post longa malhelo, «Luno» reaperas. La kialo de mia longa manko sur la valencia grundo estas tre diversa, sed la ĉefa, kiel ĉiam, estas la manko de tempo. Jam, dekomence, mi avertis ke mia entrepreno devus esti komuna ago, sed tiel ne estis.

La plej ŝoka flanko de la afero estas ke la plej kutima malfacilaĵo, ne ekzistas. En mia rezervejo kuŝas materialo por kvar aŭ kvin «lunradioj», sed la pretigo de la netaĵo por la fotisto postulas malpaciencigan tempon, kiu ĉiam estas preterlasata…»ad kalendas grekas» !

Nun, kuraĝigita de materia helpo de bonvola samideano, kaj puŝata de ĝojiga sciigo, mi relumigas mian kutiman grundon, sed multe pli vaste ! De nun, «La Valencia Luno» fariĝas la oficiala komunikilo de alikantaj kaj valenciaj esperantistaj grupoj. La tradicia emo de la duaj ricevas la junan impeton de la unuaj, kaj, tiel, la komunaj sentoj estos plifortigataj, ne nur de la plimultenombreco, sed de la konscio de la kunhelpado.

La kutimaj renkontiĝoj de ambaŭ grupoj konsistigos nedisigeblan blokon, kiu, certe, efektivigos gravajn paŝojn por la plej kontentiga irado de nia lingva kaj morala celo, pere de Esperanto, en nia orienta regiono.

Do; samideanoj en Alikante kaj Valencio justigas pliafoje la proverbon: «Oni pruvas la movon, moviĝante» !

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

EL PROBLEMA LINGÜÍSTICO Y EL ESPERANTO.

De entre todos los males que aquejan a la humanidad, el de la incompresión idiomática es uno de los más agudos.

Cualquier idioma natural existente podría servir para solventarlo. De la misma manera que el turco -como ejemplo de idioma difícil- es absolutamente eficaz para que los turcos expresen con facilidad sus deseos y sentimientos, podrían todos los demás humanos expresar los suyos, utilizando el turco, si quisieran aprenderlo.

Pero nadie quiere adoptar el idioma ajeno, lo cual es muy natural. Solo los escandinavos, que han hecho una sumisión idiomática al inglés, se han distinguido en ésto, pero los resultados no han sido satisfactorios. Recordemos que ellos se han destacado en su demanda parlamentaria en favor del Esperanto, lo cual indica que su anglofilia ha sido inoperante. Los demás bloques idiomáticos -español, francés, ruso y chino – nunca aceptarán el idioma de Shakespeare, como tampoco los angloparlantes aceptarían el ruso o el chino.

Solo un idioma neutral, que demuestre la suficiente idoneidad para toda clase de servicios de comunicación, tiene opción al «placet» universal, y, de ellos, el Esperanto, por tener los requisitos esenciales, y, no se olvide, por su inmutabilidad, que le convierte en el único aceptable entre todos sus concurrentes.

Los idiomas artificiales que han sucedido al Esperanto -pretendiendo mejorarlo- no han logrado su propósito, porque el problema no radica en la perfección idiomática, sino en la inmutabilidad. Cualquiera de entre ellos sería eficaz, indudablemente, pero nadie quiere aprender un idioma que lleva en su origen el germen de la versatilidad. El mejor acabado puede ser objeto de reforma, media hora después de su alumbramiento.

La longevidad y prestigio del Esperanto estriban en la confianza de que lo que se ha aprendido es inmutable. De ahí su supervivencia sobre todos sus concurrentes, y su prestigio entre autoridades lingüísticas, que le han de dar paso libre a su total vigencia.

CIRANO.

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

TRADUKA EKZERCO.

Ĉar nia «Luno» devas lumigi en ĉiuj kampoj, ni daŭrigas ekzercante niajn lernantojn per tradukoj, kiuj hardos ilin en la traserĉado de plej trafaj vortoj kaj frazoj, kiuj riĉigos iliajn kapablojn por plej bone uzi Esperanton.

Tial, ni proponas al ili la sekvantajn paragrafojn, kiuj, kiel kutime, ne konformiĝas tute al la originalo, ĉar ni ne volas ke, pro antaŭkono, iu trovu la «fonton» kaj trinku rekte de ĝi !

Jen la tasko:

«Puesto que el viento seguía soplando con flamenca fuerza, decidí hacer, al molinero de los alrededores de Leyde, la anunciada visita. A pesar de la melancólica cara (aspecto) de la tarde, las nubes superpuestas, unas sobre otras, la niebla como palpable, me preparé para el viaje. El viento soplaba, y ésto era lo esencial. Sin viento ¿para qué sirve visitar un molino?

Visitar un molino en dia sin viento es lo mismo que examinar una máquina cuyos motores están inmóviles, locomotoras con apagadas calderas o una fábrica en domingo no laborable. Por el contrario, me esforcé en ver el molino luchando en brazos de los incontenibles vientos, azotado por la tempestad, recibiendo sobre las abiertas alas el golpe, el soplo, el ímpetu del desencadenado huracán.

El dia, fúnebre para los ojos y opresivo para el corazón, a pesar de todo, estaba lleno de gloria para los molinos.

A continuación, me embarqué en un vaporcito, de antemano preparado y, por la agitación del agua del canal, mandé poner la proa a la ciudad de Leyde.»

Ni esperas ke la antaŭa frazaro estu multenombre tradukita esperanten -nur de komencantoj- kiuj, tiel, pruvos sian kapablon kaj, samtempe, sian konstantecon en la lernado.

Ni lotumos premion inter la trafintoj.

Bonvolu sendi la ekzercojn antaŭ ol la 31an de Majo.

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

VARIEDADES.

EL VUELO ESPACIAL CONJUNTO.

Se ha producido el entendimiento U.S.A.-U.R.S.S. en cuanto a la acción común, en un vuelo espacial APOLO-SOYUZ con fines científicos.

A ese objeto, las tripulaciones respectivas se han visitado recíprocamente, y se han ensayado maniobras de acoplamiento y operaciones consiguientes. Para ello, tanto rusos como americanos han estudiado durante unos meses los idiomas respectivos, habiéndose establecido que cada cual hable en su propio idioma, y que los otros lo comprendan.

A nosotros se nos ocurre que lo primero es muy fácil, pero lo segundo…ya, ya !

Si surgiese una emergencia y se tuviera que tomar una decisión rápida, no quisiéramos estar ni en el Apolo ni en el Soyuz…más bien en Pinto o en Valdemoro.

Pues bueno está el ruso para aprenderlo, lo que se dice, aprenderlo, en tres meses, para tomar decisiones vitales.

Me estoy imaginando a Thomas Stanford, hojeando febrilmente su vocabulario para emergencias, y decir, balbuceando, en ruso: «Hay exceso de presión!», y, acto seguido, a Leonov, con las prisas, y el lógico movimiento intestinal, contestando, equivocadamente: «Aflojaremos el grifo!»…y la catástrofe!

¡Que no, que no! ¡Aunque me inviten, no voy!

ASTRONAŬZA

EL INGLES, DE LADO.

Escandinavia es, desde luego, una complaciente colonia inglesa, lingüísticamente hablando.

Sin embargo, no lo debe ser tanto, por cuanto en los últimos juegos gimnásticos femeninos en Lankrona (Suecia), el alcalde de la ciudad, primero, y la princesa real, después, saludaron a las internacionales concursantes en fluido…francés. Por lo visto, comprendieron que, ni las rusas, ni las yugoeslavas, ni las italianas, estarían bien con Shakespeare. O, tal vez, que ya estaba bien la cosa. Al fin y al cabo, toda su misión tiene su distensión, más o menos brusca.

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

LA OPINIÓN DE LOS DEMÁS.-

Nuestro idioma internacional, bien intencionado, magistralmente construido y maravillosamente desarrollado por los que lo han enriquecido con sus producciones originales o por fieles traducciones de obras maestras, ha merecido siempre la encomiástica opinión de aquellos que saben de qué van, sean lingüistas, políglotas de verdad o simplemente examinadores imparciales y peritos en materia gramatical.

Pero, en todo tiempo ha existido gente que ha dictaminado con prejuicios, o lo que es peor, con malicia preconcebida.

Estos han sido los menos, pero, ciertamente son los que han armado más ruido.

Poco a poco, gracias a nuestros congresos y a nuestras producciones literarias, son menos los que se atreven a hacer el ridículo exponiendo criterios que no responden a la verdad.

De todas maneras, cuando en la prensa comprobamos que no estamos solos, y que aquellos que pueden juzgar con fundamento apoyan nuestros esfuerzos, no podemos menos que agradecerles su valiosa opinión. Si, en un tiempo, lingüistas del fuste de Meillet y Mario Pei garantizaron ante la opinión pública que el Esperanto es una cosa seria, nos sigue satisfaciendo que Miguel Angel Asturias y Luís de Castresana no discrepen de Gerardo Diego en su favorable opinión sobre el idioma internacional.

Últimamente, la Revista de los Laboratorios IBYS, que lee toda la clase médica española, en su sección «La Torre de Babel», magistralmente conducida por Juan E. Zúñiga, ha aludido frecuentemente al Esperanto. En el nº XVII de su serie, y bajo el título «Miles de lenguas», termina el jugoso artículo con un párrafo que no resisto al impulso de transcribir literalmente:

«De todas formas, el hombre debería buscar y adoptar una lengua única, que le sirviera para facilitar la comunicación cada vez más frecuente; un sistema neutral y lógico, cuyo modelo más accesible bien pudiera ser el esperanto».

Opinión que le honra, puesto que es la misma que ya expresó en su tiempo, aquél gran humanista y filósofo que se llamó Luis Vives.

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

MIRINDAĴOJ.

Pli kaj pli oni konscias pri la ekzisto de faroj kies kialoj eskapas al niaj komunaj konoj, kaj, eĉ, al tiuj de altetaksataj sciencistoj.

Estas personoj kiuj povas haltigi horloĝojn per la nura koncentrita rigardado. Aliaj kalkulas, senerare, konkurante kun komplikitaj komputiloj. Estas konata fakto ke grekoj kaj hindoj marŝas sur braĝoj, sendifekte por siaj plandoj.

Advokato en Torino, pentrema, prifaris eksterordinarajn pentraĵojn ĉar lia mano estis gvidata de mortinta fama pentristo el la pasinta jarcento. Fidindaj personoj atestis ke, foje, la peniko pentris, dum la pentristo sidis … du metrojn for de ĝi.

John Traynor, vundito de la unua mondmilito, suferis profundan truon ĉe la kapo kaj ankaŭ en la du brakoj; unu el ili, tiel paralizita, pro nervotranĉo, ke ĝi fariĝis skeleta.

Li iris al Lourdes, en pilgrimado, kvankam li estis ateisto. Neniu el la kredemaj akompanantoj estis kuracataj; tamen li, dum la meso, sentis ke sia mano moviĝis, kaj la truo de la kapo forviŝiĝis ! Reveninte hejmen li sukcesis rehavi kapablon por laboradi -brake- en karbobutiko, dum pli ol dudek jarojn, ĝis la fino de sia vivo.

Laste, nederlanda spektaklisto publike traboras sian ventron, per longa glavo, de la stomako ĝis la lumbojn ! Foje, kuracistaro ekzamenis radiologie la bildojn kiuj pruvis ke la glavo trapasis la stomakon kaj aliajn gravajn organojn; fortirinte la armilon, eĉ ne guto da sango makulis la truon, kaj, post du tagojn, ĝi estis tute fermita !

La parapsikologio estas scienco kiu estas ankoraŭ en sia bebaĝo; ĝi provas klarigi multajn aferojn kies kialojn ni, erare, eksplikas laŭ konataj mekanismoj, kaj aliajn, kiujn, ni, tute ne povas diveni.

Eble en tuja estonteco, ni povos kaŝi nek pensojn nek emojn. Kia teruro !

Mi raportas tiujn strangaĵojn ĉar la lasta menciita aganto sin nomas….Mirin-Daĵo (Mirindaĵo). Lia esperanta nomo kongruas kun la faroj de li prezentataj, kaj ni esperas ke lia trapasanta glavo ne trapasu niajn esperojn !

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

DENASKE, POLIGLOTOJ.

La kredebleco de la homamaso estas supermezura kaj mirinda, pri iaj mallogikaĵoj, kaj ĝi defias ĉiajn limojn de plej simpla rezonado.

Jen ekzemplo: Antaŭmallonge, la hispana radio elsendis serion de epizodoj de la fama «best seller» PAPILLON.

La ĉefroluloj, apartenantaj al la plej aĉa kaj neklera socitavolo de la franca kretenaro, sukcesis fuĝi ope el la franca malliberejo en Gvajano. En sia forkuro ili parolas kun indiĝenoj -kiuj kapablas paroli nur en sia lingvo- kun angloj, hispanamerikanoj kaj, eĉ, mi konjektas, kun nederlandanoj.

Kaj, mirinde, kaj «akademie», malgraŭ sia forĝado en la plej feĉaj medioj de Francujo, ili flosas majeste en la konversacioj kun tiuj diversnaciaj kontraŭparolantoj.

Eble, iliaj krimigaj kromosomoj estos, samtempe, kapabligaj, por denaske, scipovi diversajn lingvojn.

Tiu «pilolo», tiel ofte ripetita en filmoj, noveloj kaj fabeloj, pruvas la naivecon de la tolerema legantaro kaj la literaturan senhontecon de la verkistoj kiuj glutigas tiujn monstraĵojn al sia klientaro.

Eble, iam, ni spektos filmon en kiu, sen ia malfacilaĵo, interparolos eskimoj kun svalioj[?], aŭ mongoloj kun tuaregoj. «Chi lo sá?».

XXXXXXXXXXXX

KIEL ELPAROLAS KELKAJ HISPANAJ ESPERANTISTOJ.

Eĉ bonaj posedantoj de Esperanto elparolas malkorekte kiam ĉe komenciĝo de vorto, S estas sekvata de alia konsonanto, kaj tio impresas malbone alilandajn esperantistojn, kiuj, tial, divenas la naciecon de la fuŝanto.

Ekz.: statuo, skribi, stelo, estas prononcataj laŭ tiuj: Estatuo, Eskribi, Estelo; eble ĉar en hispana lingvo, tiuj vortoj estas tiel skribataj kaj prononcataj.

Do, oni ne devas prononci: Esveltaj Esvedoj Estrebas per Estangoj Eskui Estelojn, sed: Sveltaj svedoj strebas per stangoj skui stelojn.

Tiel, svedoj ne venos por skui vin per stangoj, kio estus tre, tre malagrable!

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

EL ESPERANTISTA Y EL CASTELLANO.

En nuestro último «Lunradio» comenzamos una sección, encabezada con este título, con la que demostramos nuestro cariño a nuestro idioma nacional, y, al propio tiempo, pretendemos borrar de nuestras mentes la suspicacia de que nuestra tendencia esperantista va en menoscabo del lenguaje de nuestros mayores.

Hemos recibido muchos alientos para que continuemos en nuestro empeño, y también algunas recomendaciones de no persistir en ello, puesto que no van a hacernos el menor caso.

Ya lo sabemos -querido Bohigas- pero eso no quita para que a fuer de Quijotes, rompamos una lanza contra ese molino de viento tan inexpugnable que es la crasa indiferencia de la gente, y la inadecuación de quienes deben ser fieles guardianes del tesoro idiomático.

Sabemos que una causa corriente de la adulteración de los idiomas es la tendencia del vulgo a la simplicidad, que va erosionando asperezas y dificultades de dicción. Pero, todo tiene un límite.

No creemos que la X sea tan feroz que no quepa en el abecedario; y es cosa corriente oir, hasta a los locutores de radio y televisión -que debieran ser catedráticos del buen decir- monstruosidades como: boseo, esposición, espresidente (cuando ha dejado de serlo) y esceder (cuando, precisamente no se cede nada), y otras lindezas por el estilo.

¿Es que cuesta tanto pronunciar la X?

Y lo paradójico, en este asunto, es que, cuando se pronuncian las palabras: México, Oaxaca, Ximeno y Ximénez, a las que corresponden: Méjico, Oajaca, Gimeno y Jiménez, muchos «avispados» nos colocan una X como un aspa de molino!

Paradójico ¿No?

=========

La Feria de Barcelona, en su cuadragésima segunda edición, ha repartido 50.000 informes en Esperanto, siguiendo en su tónica de años anteriores. Los carteles y murales han patentizado la eficacia del idioma de Zamenhof para difundir empresas comerciales de la envergadura de la Feria de Barcelona.

=========

Verda stelo, pinglita sur la refaldo, devas esti garantio ne nur de esperanta kapablo, sed ankaŭ de vera honesteco.

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

IVO LAPENNA KAJ NI.

Esperanto, ja, ne nutras siajn adeptojn nek siajn aktivistojn. La nombro de tiuj kiuj vivadis dank’al ĝi povas esti kalkulitaj per la fingroj de unu sola mano.

Sed, tio kion rajtas esperi tiuj kiuj laboradas kaj oferis al ĝi grandan parton de sia vivo, estas la dankemo de vivantoj kaj vivontoj.

Ni ne malkovras la nunan etoson de la esperanta movado dirante ke ĝi estas absurda, kaj ke ĝi, anstataŭ trankvila lago, respegulanta internan harmonion, estas, fakte, bolanta vortico ŝprucante fajrerojn en la tutan ĉirkaŭaĵon.

Ni ne intencas analizi la pasintajn faktojn en la Hamburga Kongreso, nek recenzi la etapojn kiuj kondukis al la eksplodo de la krevanta grenado kiu makulis la tiean kunvenon.

La fakto estas ke Profº Lapenna, laborinte kaj sindoninte dum jardekoj, briliginte nian movadon kaj suprenlevinte ĝin ĝis altajn nivelojn de prestiĝo kaj estimo, devis forlasi siajn postenojn, sen la deca kaj meritita honorigo.

La Valencia Grupo de Esperanto, en sia lasta festa kunveno, deklaris unuanime, sian bedaŭron pri la pasintaj faktoj, sian dankemon pro la grandaj meritoj, akumulitaj de Profº Lapenna, kaj decidis nomi lin Honora Prezidanto de la Grupo.

Drº H.R.Tonkin, nuna Prezidanto de U.E.A., promesis publike kaj sur la revuo «Esperanto» de U.E.A., ke la Asocio restos politike neŭtrala, tiel kiel postulas la tradicia regularo kaj la spirito de tiuj kiuj fondis kaj gvidis ĝin, ĝis nun kaj estas la baza kondiĉo de ĝia ekzisto.

Se tiel estas, ni daŭrigos konsistigante la Asocion, kaj ni esperas ke la nuna Estraro plenumos sian promeson; la malo estus la dispecigo de nia socia kaj morala entrepreno, kiu tiom da penoj kaj oferoj kostis al niaj antaŭuloj…kaj al ni.

Tiam, kun streĉita koro kaj profunda amareco, ni devus forlasi la ŝipon kiu, sub la Zamenhofa flago, lanĉis Hodler, kaj stiris, siavice, tiuj kiuj ĝi[s] nun[?], estis fidelaj gardistoj de la spirito de la Fondin[nelegebla]

LA ESTRARO[?] DE V.E-G.

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

NE VULGARA FAMILIO.

La familio de nia kara amiko Petro Marqueta, esperantisto de Zaragozo, ne estas vulgara nek glata familio.

Li estas edziĝinta al Flora Siibert, estona samideanino, kaj iliaj kvar gefiloj estas denaske esperantistoj.

Tio ne estus elstara kondiĉo se ne estus pro la kvalitoj de la idaro, kiu estas tute ne komuna.

Unu el la filoj, Gustavo-Adolfo, studento de Biologio, estas saltatleto, ĉampiono en Hispanujo en universitata konkurso, kaj li atingis 2m11 en internacia renkontiĝo Finnlando-Anglujo-Hispanujo. Lasthore, ankoraŭ pli. 2m.18cm.!

En diversaj internaciaj konkursoj -en Norvegujo, Polujo, Bulgarujo kaj Finnlando- li povis konversacii en Esperanto kun multaj sportuloj el tiuj nacioj, kio estis tre plezuriga por li … kaj por la aliaj!

La filino, Florinda, bela kaj inteligenta, parolas flue krom hispana, anglan, francan, italan, germanan kaj Esperantan.

Ŝi elstaras en alpaj sportoj kaj naĝado, kaj, kiel kulmino de superaĵoj, ŝi atingis la honoron esti nomata «Maja de Aragón 1974», tio estas «Belulino de Aragón» (nia norda hispana regiono).

La filo Ludoviko estas lerta teknikisto pri ledaĵoj, kaj Petro estas jam sperta arĥitekto.

Do, la simpatia paro Petro kaj Flora florigis tute ne vulgaran kvaropon, pri kiuj ili kaj ni fieras sincere. Ni gratulas ilin kaj aŭguras, por ĉiuj, grandajn sukcesojn, tiel en la sportoj kiel en la vivo.

UNIVERSALA IDIOMO ELPENSITA DE HISPANO.

Ni, esperantistoj, estas sufiĉe stultaj por strebi lernante Esperanton, kiu, estante centojn da fojoj pli facila ol iu nacia, estas, tamen, deviganta nin studi monaton post monato.

Hispano «ne andaluzo» kreis novan internacian lingvon -eble la tricentan post Esperanto- kiu povas esti finlernita post KVARONHORO!

La nova lingvo nomiĝas «Frendo» kaj la aŭtoro, laŭŝajne estas palenciano (ne valenciano!). Eble, nun, la kamaradoj de la Palencia Esperanto-Rondo jam transiris al Frendo.

Kompreneble! Nur kvaronhoro! Kia fiasko por ni!

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

AL RAIG DE LA LLUNA.

Com fa ja algun temps que » La Lluna» no ha brillat en la nostra regió , encara que ha estat constantment presenciant la vida esperantista , no creiem oportú recordar activitats passades , ja fora d’actualitat , com fou l’encontre en Benidorm , i , en data no tan llunyana , el de Gandía.

Tant en l’u com en l’altre , quedaren demostrats l’entusiasme d’alacantins i valencians ; el segón tingué el lluïment , cercat de nostre samideá Rafel Moral , que tan bé organitzá l’Encontre , per a que hagués satisfacció , com aixi ocorregué.

Aquest any , i amb la antelació deguda , ja está fixada la data : el tercer diumenge de Maig , dia 18 , tindrá lloc l’Encontre , en Denia , seguint un programa que es distribuirá oportunament.

Denia , la formosa ciutat costanera, que , als peus del Mongó assenyala la separació de la Marina d’Alacant , de la Costa del golf de Valencia , será el marc ideal de la nostra afirmació esperantista.

A la natural satisfacció que a tots ens ha de produir este encontre de germanor , s’ha de sumar l’atractiu turistic que, en eixa época , amb l’esclat de la primavera i el perfum de l’ambient dels tarongers , ha de proporcionar una atmósfera de saturació hel·lénica , com correspón a Denia , históric centre de cultura grega , que avui es preat floró del país valenciá.

O========O

Els cursos d’Esperanto que durant tot l’hivern s’impartixen en el Grup de Valencia , se veuen incrementats pels cursets rápids mensuals , en Juny y Septembre.

En Xest , Burjasot i Cullera , no es cessa de treballar.

Sabem que en Alacant el Grup té un dinamisme eixemplar , com també en Callosa de Segura. En Campello , el Pare J.Armelles , amb una activitat encomiable , no cessa d’ensenyar Esperanto als xics del collegi salesiá , per cuant es d’esperar un proper futur esplendorós per al moviment esperantista en la contrada alacantina.

En Benidorm , els esperantistes estrangers , junt amb els locals , se reunixen amb freqüencia , i es un atractiu per aquells , que troben , en la formosa ciutat alacantina , caliu d’amistat , gracies a l’Esperanto.

V. Martí Miñana.

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

NOVA ESTRARO POR LA » VALENCIA ESPERANTO-GRUPO.»

O========O

Laŭ generala alvoko , la naŭan de pasinta Novembro,kunvenis valenciaj grupanoj por elekti sian novan Estraron.

Jen la elektitaj nomoj :

Prezidanto: JOHANO DEVÍS CALPE. Sekretario: FRANCISKO MARCO MÁÑEZ. Kasisto: JOZEFO PÉREZ CATALÁ. Bibliotekisto: JOZEFO SOLER SEMPERE. Delº Radio: MIKAELINO MALÓN FENERO. Voĉdonanto 1ª: RAFAELO HERRERO ARROYO. 2ª: JAKOBO MIQUEL PLANAS. 3ª: FELIKSO NAVARRO CLEMENTE. 4ª: JOZEFO SEGUER GARCÍA. 5ª: DOMENIKO DOMÉNECH SAVALL. 6ª: EMILJO VERDÚ FERRANDIS.

En la sama kunveno oni decidis ke la enspezado de kotizoj efektiviĝu trimonate , por eviti nenecesajn ĝenojn kaj elspezojn. La minimuma kotizo estis fiksata je 50 pesetojn,trimonate. Ni esperas ke ĉiuj komprenu la logikon de tiu decido , kaj ke la akcepto estu ĝenerala.

O========O

JARA RENKONTIĜO ALIKANTE-VALENCIA.

Laŭ supra mencio , ĝi efektiviĝos la trian Dimanĉon de Majo (18an). Ni disdonos la decan informilon , oportune , al ĉiuj grupanoj , por ke ĉiuj, antaŭtempe , pretigu sian ĉeeston.

60ª UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO (26ª VII – 2ª VIII ). Okazonta en Frederiksberg ( Danlando ). Do , tuj post nia Nacia Kongreso.

XXXVª KONGRESO DE HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO. (18ª-22ª VII). Ĝi okazos en Lérida , laŭ programo kiun ni detalos oportune. La okazigo en kataluna regiono estas sukcessekuriga.

XXVIIª KONGRESO DE INTERNACIA FERVOJISTA ESPERANTO-FEDERACIO ( 10ª – 16ª Majo ) en VILLACH ( Aŭstrujo ). La postkongreso efektiviĝos en Salzburg , kio estas promeso de interesa tempopaso sub turisma vidpunkto.

PORTUGALA ESPERANTO-KONGRESO.- Ĝi , bedaŭrinde , estas prokrastita , kaj , eble , ĝi jam ne okazos ĉijare.

Ni komprenas ke la nuna stato de nia najbara lando ne estas la plej oportuna por celebrado de paca kongreso, kaj ni arde deziras ke ili trovu baldaŭ la vojon al la frata kunvivado.

O========O

Llegir en: