Valencia Luno: la segona època, de 1991 a 2002

Segona meitat de la segona època de Valencia Luno, la revista del Grup d’Esperanto de València: del número 30 (febrer de 1991) al 50 (novembre de 2002), l’últim de l’època, transcrits sencers i amb l’enllaç al facsímil.

Vint anys seguits de butlletí mecanografiat: la part més llarga de la col·lecció i la que més conta de la vida del Grup. Els números 1 a 29, de 1982 a 1990, són a Valencia Luno: la segona època, de 1982 a 1990.

Com s’ha fet. La transcripció és automàtica, feta per una intel·ligència artificial que llig les pàgines escanejades en compte de passar-hi un OCR. Els butlletins mecanografiats de les dècades de 1960 a 1990 destrossen qualsevol OCR, sobretot els accents de l’esperanto. El text es reproduïx en l’idioma original de cada article —hi ha números en esperanto, altres en castellà i altres barrejats—, sense corregir-ne la redacció ni l’ortografia; només s’han restituït els accents que la màquina d’escriure no tenia. El que no es podia llegir es marca [nelegebla], i el que queda dubtós, [?]. Les fotografies, els dibuixos i els anuncis no es transcriuen: en el seu lloc hi ha una línia que diu què s’hi veu. Per a citar-ne res, compareu-ho amb el facsímil: pot haver-hi errades.

Els números

Valencia Luno núm. 30 (febrer de 1991)

Text complet del número 30 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de febrer de 1991: 12 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 30, febrer de 1991.
Coberta de Valencia Luno núm. 30, febrer de 1991.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1991_n30_feb

Què té d’especial este exemplar

  • El nom de la federació apareix en dues formes dins del mateix número: a la p. 1, «Valencian Esperanto-Federacion»; a la p. 8, «la Valencian Esperantio-Federacion».
  • A l’orde del dia de la trobada de Torrevieja (p. 4) l’associació juvenil s’imprimix «Juno Suno», mentres que l’emblema i el text de la mateixa pàgina porten «Juna Suno».
  • El títol de la p. 4 esperantitza el topònim —«RENKONTIĜO EN TOREVIEĤO», amb ĥ— i l’aclarix amb el subtítol «aŭ Torrevieja».
  • Les dates del campament juvenil no quadren entre si: el cartell de la p. 4 i la capçalera de la p. 5 anuncien del 28 de març a l’1 d’abril de 1991, però el programa imprés acaba el diumenge 31 i no arriba a l’1 d’abril.
  • Entre els quatre grups fundadors de la federació (p. 8) n’hi ha dos situats a la mateixa població: «Ĉiam Esperanto» de Callosa de Segura i «Grupo Esperanto» de Callosa de Segura.
  • La foto de grup de la p. 7 porta un segell de data al cantó inferior dret, «3.2’91», que és el dia de la inauguració del carrer contada a la p. 6.
  • Els noms propis de la crònica de Cheste (p. 6) van accentuats de manera desigual dins del mateix paràgraf: «Jose María Bernabeu» sense accent en Jose, «José Pérez» amb accent, i «Walter Máñez».
  • El text de la p. 12 cita l’obra d’Amin Maalouf amb el títol castellà mig esperantitzat, «León el Afrikano», i imprimix el nom del personatge com «Guicciardivi».

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 ALCANTARILLA — APRILA ADRESLOKO DE LA ESPERANTISTARO DE VALENCIO KAJ MURCIO epo
2 2-a KONGRESO DE ESPERANTO DE VALENCIA KAJ MURCIA KOMUNUMOJ — PROGRAMO epo
3 NOVAĴOJ DE KOMISIONOJ epo, spa
3 AŬTOBUSO AL ALCANTARILLA epo
4 JUNA SUNO AKTIVAS — RENKONTIĜO EN TOREVIEĤO epo
4 IBERIA JUNULARA TENDARO epo
5 IBERIA JUNULARA TENDARO — PROVIZORA PROGRAMO epo
6 INAŬGURATA LA STRATO «ESPERANTISTA ENRIQUE ARNAU» epo Augusto
7 INAŬGURATA LA STRATO «ESPERANTISTA ENRIQUE ARNAU» (fotoj) epo
8 LA VALENCIA FEDERACIO EKFONDIĜAS epo Johano Antono
9 VALENCIA ESPERANTO-GRUPO — GRAVA ALVOKO AL NIA MEMBRARO epo José Pérez Sempere
10 PRI ESPERANTAJ VERBOJ (daŭrigo) epo «Vale»
11 PAU FERRER I RAMON epo
12 PRI LA BEZONO DE INTERNACIA LINGVO epo Johanino Bosch
12 ¡LASTA HORO! — HOTELOJ KAJ GASTEJOJ DE ALCANTARILLA epo
12 [Kolofono] spa

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno, presita en verda koloro: rektangula verda bando kun la vortoj «VALENCIA LUNO» en grandaj blankaj literoj; maldekstre, blanka desegnaĵo de la Torres de Serranos de Valencio; malantaŭ la vorto «VALENCIA» blanka lunarko, kaj dekstre de «LUNO» kvinpinta stelo.

ESPERANTO – BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 • 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 30 – februaro 1991

ALCANTARILLA

APRILA ADRESLOKO DE LA ESPERANTISTARO DE VALENCIO KAJ MURCIO

De la 12-an ĝis la 14-an de venonta aprilo, ni ĉiuj havas rendevuon en Alcantarilla, bela urbo distancinta je sep kilometroj de la ĉefurbo Murcio.

Ni povos tie miri pri grandega araba norio konata kiel «La rado de Alcantarilla» kiun ni prenas kiel kongresa emblemo, kaj la Muzeo de la Kamparo, kiu kolektas tipajn murciajn ceramikaĵojn, meblojn, vestojn, plugilarojn kaj jungilarojn.

Ni povos ankaŭ fortege startigi Valencian Esperanto-Federacion jam legaligita kaj komenci novan kaj pli altflugan esperanto-agadon.

[BILDO p.1] Desegnaĵo de la kongresa emblemo: la araba akvorado (norio) de Alcantarilla, vidata fronte kiel cirklo kun radioj kaj kun la kuvetoj sur la rando, kaj ene de la rado granda kvinpinta stelo.

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

2-a KONGRESO DE ESPERANTO DE VALENCIA KAJ MURCIA KOMUNUMOJ

12-an ĝis 14-an aprilo 1991

KULTURA CENTRO «INFANTA ELENA»

ALCANTARILLA (MURCIA)

PROGRAMO

VENDREDON, la 12-an de aprilo

18′– Ĵurnala rondo

20’30 Akcepto de la gekongresanoj ĉe la kulturcentro kaj Malfermo de la H.E.F. librejo Malfermo de la itineranta ekspozicio de U.E.A.

21′– Unua kunveno de komisionoj

22′– Libera tempo por noktomanĝi

23′– Junula programo

SABATON, la 13-an de aprilo

10’30 Prelego en Esperanto pri ekonomio

11’30 Promenado tra la urbo kaj vizito al la «Museo de la Huerta

11’30 Kunveno de la estraro de V.E.F. kaj delegitoj de Valencio kaj Murcio

13′– Prelego en Esperanto pri ekologio Realigita de Soveta Akademiano (AIS de San Marino)

14′– Libera tempo por tagmanĝi

16′– Oficiala inaŭguro de la Kongreso Salutvortoj de la reprezentantoj de Asocioj kaj Komisionoj kaj de la estraro de V.E.F.

17′– Dua kunveno de komisionoj

18′– Maratono kaj disdonado de premioj al gevenkintoj.

18′– Ekzamenoj de Esperanto

18′– Kunveno de la VEF estraro.

20′– Folkloraj dancoj kaj kantoj realigitaj de la dancensemblo de Alcantarilla

22′– Libera tempo por noktomanĝi

23′– Rok pop muzika koncerto

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

DIMANĈON, la 14-an de aprilo

09′– Libera tempo por katolika diservo en Esperanto kaj aliaj eblaj religiaj diservoj

10′– Akcepto de gekongresanoj ĉe Urbodomo

11′– Kunveno de komisionoj por prilabori konkludoj

12′– Ĝenerala Asembleo Legado de konkludoj de la komisionoj Oficiala tagordo Fermo de la Kongreso

14’30 Oficiala bankedo, tosto kaj adiaŭo

16′– Kunveno de junulaj delegitoj

18′– Fino de ĉiuj aktivaĵoj

***********************************************************

NOVAĴOJ DE KOMISIONOJ

Post ŝanĝoj kaj kompletigoj, sekvantaj komisionoj restas tiel:

INFORMADO Telf. (968)29.00.67 Pedro Ruiz Ctra. La Ñora, 5, edif. «Alamo», 12 A – 30009 MURCIA

KULTURO Telf. (968)24.56.89 Juan Antonio Cabezos Martínez Avda. La Flota, 7, 38 – 30008 MURCIA

SPORTO Telf. (968)23.97.31 María Dolores Segovia López Rda. de Levante, 4, 3º D – 30008 MURCIA

RELIGIOJ KAJ KREDOJ Telf. (968)81.09.02 Pastro Andreu Iglesia N.S. de los Dolores – 30334 EL RAAL (Murcia)

KONSUMO Telf. (968)24.12.99 Pedro Martínez UCE – P. Preciosa, 1, 12B – 30008 MURCIA

***********************************************************

AŬTOBUSO AL ALCANTARILLA

Nia samideano Manolo Gargallo, pretigas aŭtobuson kiu per 2000 ptoj. alportos nin al la kongresa urbo la sabato matene kaj reportos nin la dimanĉo vespere.

Se la kongresanoj ne kompletigus la 40 lokojn de la aŭtobuso, oni plenigos ĝin per ekskurso al Mar Menor.

Por plu da detaloj kaj informoj pri hoteloj direktu al Valencia Esperanto-Grupo.

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

JUNA SUNO AKTIVAS

RENKONTIĜO EN TOREVIEĤO

aŭ Torrevieja

La finsemajnon 26-27-an de januaro, gejunuloj renkontiĝis en tia bela urbo por sekvi tre ekvilibra programo kiu bone miksis amuzaĵojn kun serioza laboro.

En la tagordo, inter aliaj temoj, oni trovis:

  • Oficialigo de Juno Suno
  • Aliĝo al Valencia Esperanto-Federacio
  • Pretigo de la IBERIA JUNULARA TENDARO kiu okazos en Valencio la proksiman 28an de marto.
  • Kunordigo pri partopreno en la venonta VEF-KONGRESO.

[BILDO p.4] Emblemo de la junulara asocio: mandesegnita ridetanta suno kun radioj, el kies suba parto pendas la vortoj «Juna Suno» en dikaj strekitaj literoj; apude la vorto «INFORMILO», kaj sube la teksto «ASOCIACIÓN JUVENIL DE ESPERANTO».

IBERIA JUNULARA TENDARO

Juna Suno organizas la tendaro de la tuta iberia esperantista junularo laŭ apuda provizora programo.

La kampadejo «EL SALER» apud la Mediteranea Maro, estas la loko elektita por kunveni la junuloj, kun tia ĉefa kialo: «post momentoj de sencela silento, ekorganizi la junulajn geesperantistojn.

Se vi dezirus partopreni povos preni aŭtobuson de la entrepreno «Mediterráneo Urbano» tage, ĉiun 30 minutojn en haltejo apud Renfe-Stacidomo.

[BILDO p.4] Mandesegnita afiŝeto: la surskribo «1ª IBERIA JUNULARA TENDARO» super desegnaĵo de kampadejo — tendoj kaj sunombreloj sur ondaj strioj kiuj figuras la strandon kaj la maron. Sube, la ovala emblemo de Esperanto (verda stelo en ovalo) kun la teksto «ESPERANTO / lingvo internacia», kaj apude la apudskribo: «»El Saler» (Valencia / 28/3/91 – 1/4/91».

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

IBERIA JUNULARA TENDARO

28-03-91 ĝis 1-04-91

PROVIZORA PROGRAMO

ĴAŬDO, 28

12 h Akceptado de partoprenantoj kaj disdonado de dokum.

14 h Tagmanĝo

16 h Promenado tra la ĉirkaŭaĵoj. Amuzludoj kaj aŭdado de muziko en E-o.

21 h Noktomanĝo – Gitarludo kaj kantado

VENDREDO, 29

8 h Sporto sur la strando.

9 h Matenmanĝo.

9’30 h Kursetoj pri Esperanto (elementa / perfektiga) Enkonduko al la grafologio.

11 h Malferma kunveno

12’30 h Eliro al «l’Albufera»

14 h Tagmanĝo apud «l’Albufera» Boatirado sur la marlageto.

18 h Reveno al la kampadejo. Amuzludoj.

21 h Noktomanĝo – Gitarludo kaj kantado

SABATO, 30

8 h Sporto sur la strando

9 h Matenmanĝo

9’30 h Eliro al Valencio

10’30 h Kursetoj pri E-o (elementa / perfektiga)

12 h Ĝenerala kunveno

14’30 h Kuna tagmanĝo: valencia «Paella»

VESPERE: Promenado tra tipaj lokoj de Valencio.

NOKTE: Tutnokta diboĉo en Valencio.

DIMANĈO, 31

7 h Reveno al la kampadejo.

9 h Matenmanĝo.

9’30 h Kursetoj pri E-o (elementa / perfektiga)

10’30 h Rondeto: «Komputiloj kaj E-o». Enkonduko al la murcia lingvo.

12 h Ĝenerala kunveno de «Juna Suno». Amuzludoj

14 h Tagmanĝo Promenado tra la strando kaj baniĝo – Libera tempo.

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

INAŬGURATA LA STRATO «ESPERANTISTA ENRIQUE ARNAU»

En la valencia urbo Cheste, okazis dum la 1-a, 2-a kaj 3-a de februaro la inaŭguro de strato dediĉata al nia forpasinta samideano Enrique Arnau Prosper.

Vendrede oni inaŭguris unue Esperanto-eksposicion, ĉe la Kulturdomo. Poste Augusto Casquero prelegis pri «Esperanto kaj Cheste»

Dimanĉe matene, la esperantistoj kaj amikoj ĉeestanoj de Arnau estis akceptitaj ĉe la urbodomo, de kie eliris ĉiuj kune, inklusive de la urbestro de Cheste, s-ro Raimundo Tarín, al la inaŭgurota strato. Ĝi estas strato kiu estos grava kaj transirata ĉar tie oni konstruas la novan konsultejon de la socia sekureco.

Post vortoj de la urbestro, de la representantoj de la lokaj esperantistoj kaj de Carmen Arnau, oni malkovris la memortabulon, tre bela, farita el keramiko.

Poste, la urbestro oferis al la ĉeestantoj, preskaŭ ducent personoj, honoran vinon kun manĝetoj; dume oni legis la salutleteron de la Prezidanto de HEF, parolis tre bele la urbestro, kaj fine, je la nomo de la esperantistoj, Augusto Casquero. La urbestro profitis la okazon por oferi la urbon Cheste kiel sidejo por Nacia Kongreso aŭ por Universala.

Por fini la programon, oni bankedis en konata restoracio de la urbo. Parto de la kosto de la bankedo estis kovrita de la Urbodomo, kiu, aparte, invitis 35 personojn ne esperantistoj kiuj deziris ĉeesti al la omago. Salutis Jose María Bernabeu je la nomo de la alikantaj esperantistoj, José Pérez, Prezidanto de Valencia Esperanto-Grupo, Walter Máñez de la Grupo de Cheste, familiano de Arnau, kaj finfine kaj denove la urbestro. Kiel kutimo bedaŭrinda dum la lastaj jaroj kaj valenciaj esperantaj aranĝoj, neniu reprezentanto de HEF aŭ de iu esperanta asocio de aliaj komunumoj havigis al ni la honoron ĝui sian partoprenon.

Augusto

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

INAŬGURATA LA STRATO «ESPERANTISTA ENRIQUE ARNAU»

[BILDO p.7] Foto: sur la muro de konstruaĵo, apud fenestro kun krado, pendas la kovrita memortabulo (malhela tuko sur la muro); antaŭ ĝi staras grupeto da personoj, inter ili maljuna viro kaj virinoj, en la momento de la malkovro.

Urbestro de Cheste kaj fratino de Enrique Arnau krispigis esperantan flageton por malkovri la memortabulo.

[BILDO p.7] Foto: granda grupa portreto de ĉirkaŭ okdek personoj, viroj kaj virinoj, starantaj en la strato antaŭ blanka konstruaĵo dum la ceremonio. En la malsupra dekstra angulo de la foto videblas la dato-stampo «3.2’91».

Parto de la ĉeestantoj al la inaŭgura ceremonio

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

LA VALENCIA FEDERACIO EKFONDIĜAS

Iom post iom ni organiziĝas, vere kun malmultaj sed marŝante; aliaj kuniĝos kaj finfine, se ni daŭrigas kaj ne laciĝas, niaj vicoj ampleksiĝos en la intereso de la klopodoj por la disvastigado de Esperanto.

Kvar esperantaj asocioj, oficialigitaj per la registraro, jam demarŝas; pri aliaj, ankoraŭ mankas iliaj oficialaj starigoj, kaj izolitaj esperantistoj devos aliĝi al ni per iu ajn alia grupo por ne droni en la maro de la malkompreneco kaj tial atingi la forton de la unueco.

Ni salutas la kunfondintajn grupojn de la Valencia Federacio:

  • «Grupo Esperanto» de Valencio
  • «Ĉiam Esperanto» de Callosa de Segura
  • «Grupo Esperanto» de Callosa de Segura
  • «Juna Suno» de Valencia Komunumo

Ili jam estas sufiĉaj por oficialigi la Valencian Esperantio-Federacion. Sed ni atendas pliajn grupojn: «Lum Radio» de Cheste, la esperantistoj de Alberic, Alcàsser, Almussafes, Altea, Benifaió, Buñol, Burjassot, Castelló, Denia, Elx, Novelda, k.t.p. tra la tuta Valencia Komunumo.

Ĉu vi ne volas kunigi niajn fortojn por pli bone labori, lerni, ampleksi niajn vicojn…?

Vidu kelkajn avantaĵojn pro federado:

a) Akcepti la agadon de niaj aliĝantoj antaŭ la juĝistaro forpelante tiajn kiaj ne estas permesataj per niaj statutoj.

b) Defendi niajn aferojn kaj rajtojn antaŭ la juĝistaro.

c) Peti helpon al la Aŭtonoma Registraro pri mono, subvencioj, peraĵoj, lokoj, iloj, k.t.p.

d) Montri al la historio nian ekzistadon per la enskribo en la registraro.

e) Esti pretaj por informi kaj helpi al la Regionaj Instancoj pri la instruado aŭ disvastigado de Esperanto.

f) Aĉeti Esperantan materialon iom pli malmultekosta.

g) . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

En tiu lasta linio skribu la avantaĝon kiun vi pripensas kaj ĉiuj kuniĝintaj, ni estos pli fortaj kaj progresemaj.

Johano Antono

La iniciatinto de V.E.F.

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

***********************************************************

VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

GRAVA ALVOKO AL NIA MEMBRARO

Post serioza kaj sincera studo pri la nuna situacio de nia Grupo kaj la atingoj en la kampo de la disvastigado de Esperanto inter la valencianoj, la konkludo estas tute malkuraĝiga; kurson post kurso, niaj lernoĉambroj estas pli kaj pli malplenaj.

La kuraĝo kaj sindonemo de niaj kursgvidantoj ne estas plene fruktodonaj pro la manko da lernantoj en la aŭloj, kaj finfine, la membraro ĉe V.E.G. malkreskas.

Kvankam Esperanto-kursoj ĉiam estas oportune anoncitaj pere de ĵurnaloj kaj aliaj medioj, tio ne sufiĉas, mankas la laboro de ĉiuj grupanoj por kapti eblajn kursanojn inter amikoj kaj familianoj. Tio povas esti la plej efika kaj rekta propagand-metodo. Kiuj el vi ne povas trovi inter siaj konatuloj almenaŭ unu personon preta por lerni Esperanton? Provu labori en tiu direkto, kaj ne gardu nur por vi la grandan sperton kiu signifas esti posedanto de nia grava kaj praktika idealo.

Mi invitas vin kunlabori kun la estraro de V.E.G. kaj atendas viajn sugestojn pri propagando.

José Pérez Sempere

Prezidanto V.E.G.

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

PRI ESPERANTAJ VERBOJ (daŭrigo)

(Laboro dediĉita al Sro. Felikso Navarro, mia instruisto pri l’akuzativo)

En la pasinta artikolo mi pritraktis la adjetumajn verbojn (aŭ verboj kiuj kunportas adjekton) kaj subjektumajn (aŭ verboj kiuj kunportas subjekton). En la nuna laboro mi intencas pritrakti la objektumajn aŭ eble priskribi kiaj objektoj ekzistas en Esperanto.

Laŭ la «2-a Regulo de la Fundamenta Gramatiko en Esperanto estas nur du kazojn: Nominativo kaj Akuzativo» Sed eble tio estas nun, iela dirmaniero: Efektive «kazo estas gramatika variaĵo kiu signas malsamajn oficojn de l’sustantivo en la propozicio, kaj ordinare la diversaj kazoj distigiĝas laŭ diferencaj finaĵoj de l’sustantivo. Sed la nuna «Lingvistiko» apartigas teorie tiom da kazoj kiom da prepozicioj ekzistas (Vidu John Wells pag. 45)

Tiele:

NOMINATIVO: estas kazo de l’subjekto kaj ne kunportas prepozicion.

GENITIVO: kunportas prepozicion DE, kaj signas posedon aŭ apartenecon. Ĝiaj spuroj en Esperanto estas voĉoj tiaj kiel: ies, nenies, ties, kies, k.t.p. Neniam prenas N de l’akuzativo.

INSTRUMENTALO: kunportas prepozicion PER. Neniam prenas N de l’akuzativo.

PARTITIVO: Kunportas prepozicion DA. Ne prenas N de l’akuzativo.

LOKATIVO aŭ inesivo: Kunportas prepozicion EN. Nur kun verboj de movo enprenas N de l’akuzativo. Celon al movo. Pro tio:

NE: «Se vi iam partoprenas internacian Eo-Kongreson»…

SED: «Se vi iam partoprenas EN internacian Eo-Kongreso»

Ekzistas motivoj laŭ kiuj Waringhien konsideris NE-REKTAJ OBJEKTOJ kazoj kiel DATIVO, TRAKTATIVO kaj ABLATIVO, ĉar ili povas antaŭ ĉio en skriba lingvo, preni la N de l’akuzativo antaŭ la foresto de rekta objekto:

[BILDO p.10] Skema desegnaĵo per sagoj, kiu montras la strukturon de la frazo:

                  verbo
    * ---→  * ------→ rekta objekto  *      N
subjekto    |↘ Ne rektaj objektoj  (dativo AL aŭ (N)
            |                      (traktativo PRI aŭ (N)
            ↓                      (ablativo DE aŭ (N)
            *
    adjekto (N)

OBJEKTUMAJ VERBOJ

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

Ekzemploj:

DATIVO:

Kazo de RICEVANTECO. Kunportas prepozicion AL aŭ N

  • obei iun aŭ obei al iu
  • kredu min aŭ kredu al mi (vidu Lienhardt pag 7)
  • pardoni la malamikon aŭ pardoni al la malamiko (Vidu F)

SED: ĉu ricevi la mastron aŭ ricevi al la mastro?

Verboj unudirektaj kiuj regas dativon estas: «mankas al ni, plaĉas al ni, ŝajnas al ni, apartenas al ni», sed kial la verbo interesi regas akuzativon? La frazo la ludiloj interesas la infanojn estas korekta.

TRAKTATIVO:

Kazo de la TEMECO. Kunportas prepozicion PRI aŭ N.

  • Memoru pri tio aŭ memoru tion.

ABLATIVO:

Kazo de APARTIGITECO. Kunportas prepozicion DE.

  • Diferenci de io
  • Apartigi aŭ ŝirmi ion de io.

Sed kio okazas kun la esprimoj aburrirse de, burlarse de, avergonzarse de, admirarse de, arrepentirse de ????? Ĉu ĉi-verboj regas ablativon?

ENUI. Ĉu estas korekte diri: mi enuas mian amikinon? aŭ mi enuas kun mia amikino?

MOKI. «Ne moku riveron ne atinginte la teron» (Z) «Iru kun ĉi tiu sinjoro kaj ne mokadu lin» (Z)

HONTI. «Kiu hontas nenion, ne timas Dion» (Z) (ankaŭ oni povas diri: kiu hontas pri aŭ pro nenio…) «La membro de unu nacio parolas lian lingvon hontante la sian» (Z)

MIRI. «Legu en la libro ke li ne miru la solecon vian» (Z) «Miri pri frendaj kutimoj»

PENTI. «Se ili ne pentos siajn malbelajn agojn…» (Z) «Ŝi pentis tutkore pri sia peko» (Z)

(daŭrigos)

Valencio-Cheste, decembro 1990

«Vale»

######################################################

PAU FERRER I RAMON

naskiĝis la pasintan 30-an de aŭgusto de 1990 kiel frukto de amo de niaj karaj gesamideanoj

JOSE VENANCIO KAJ CARMEN.

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

PRI LA BEZONO DE INTERNACIA LINGVO

Jen teksto eltrovita en la verko León el Afrikano de Amin Maalouf

Li diris sin disciplo de nederlanda pensulo, pri kiu Guicciardivi jam parolis al mi: ERASMO.

Tiu ĉi lasta verkisto sugestis al li frenezan ideon ke li faris sian. Temas pri aranĝi grandegan leksikonon kie ĉiuj vorto enhavis similecon en multegaj aliaj lingvoj kiel la latina, araba, hebrea, greka, germana, itala, franca, kastilia, turka kaj aliaj multaj. Mia flanke mi devigis min havigi la araban kaj hebrean fakon ekde longa listo de latinaj vortoj.

La presisto parolis kun kortuŝa fervoro.

  • Sen dubo, tia projekto neniam efectiviĝis, almenaŭ dum mia vivo kaj laŭ la formo kiu mi ambicias. Sed tamen, mi estas preta dediĉi al ĝi mian vivon kaj mian riĉaĵon. Ĉar fari ke ĉiuj homoj povos iun tagon interkompreniĝi, ĉu ne estas la plej nobla idealo?

Al tiu grandioza revo, al tia mirinda frenezo, la presisto donis ĝin nomo: LA ANTIBABELO.

Reprenis la teksto: Johanino Bosch

######################################################

¡LASTA HORO!

HOTELOJ KAJ GASTEJOJ DE ALCANTARILLA

HOTEL LA PAZ — Tel. (968) 80.13.37

HOSTAL CEDERO — Tel. (968) 80.01.34

CASA FRANCO — Tel. (968) 80.00.03

FONDA ELCANO — Tel. (968) 80.00.10

ALBERGUE. Rilatigu kun

Pedro Macanás — Tel. (968) 23.12.19 aŭ

José Pita — Tel. (968) 28.51.17


Edita: Grupo Esperanto de Valencia

Redactores: José Añó y Pascual Pont

Imprime: Estudio Puig – Planas, 12 – Valencia

Depósito Legal V-1683-1983

Valencia Luno núm. 31 (juny de 1991)

Text complet del número 31 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de juny de 1991: 15 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 31, juny de 1991.
Coberta de Valencia Luno núm. 31, juny de 1991.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1991_n31_jun

Què té d’especial este exemplar

  • L’article «Alcantarilla — dua etapo» comença en la pàgina 5 i acaba en la 4: el text remet «(daŭrigo sur paĝo 4)» i el final porta «(daŭrigo de paĝo 5)», de manera que la continuació va cap arrere. Les pàgines no porten número imprés.
  • El reportatge fotogràfic sobre el 2n Congrés de la Federació ocupa el plec central sencer, dos pàgines de paper encarades, i l’escaneig les recull en una sola imatge: per això l’exemplar té més pàgines de paper que imatges.
  • L’acta de l’assemblea general (p. 3-4) acorda que «Valencia Luno daŭrigos sian titolon kaj anagramon» però que el subtítol passe a ser «Bulteno de Valencia Esperanto-Federacio»; la coberta d’este mateix número ja el porta.
  • L’acta es tanca amb les firmes manuscrites del secretari i del president, amb els noms mecanografiats davall: «Pascual Pont» i «Johano Antono Gimenez». El butlletí esperantitza els noms de fonts —també «Johano FONTECHA» en la pàgina 10—, de manera que qui els busque en la forma castellana no els trobarà.
  • En la pàgina 13, un mateix paràgraf dona dos sigles distintes a l’organització juvenil: Iñaki Gauna hi és «kunordiganto-prezidanto de H.E.J.S.» i tot seguit es llig que «La membroj de K.E.J. restis disponaj».
  • En la pàgina 6, al final del paràgraf introductori, dos «n» xicotetes afegides a mà davall de la línia convertixen «la lingva problemo» en «la lingvan problemon».
  • La segona adreça dels Urals (p. 9) està mecanografiada amb lletres llatines que imiten les formes ciríl·liques («2, Cmarenck / yu, Pymanyeba / … Tegopobou Praprapune»), mentres que l’adreça de Moscou de la mateixa pàgina sí que va impresa en ciríl·lic.
  • Noms propis impresos amb errada: la pàgina 5 escriu «Áugusto Casquero de la Cruz» amb accent, quan les pàgines 1 i 14 porten «Augusto»; i la pàgina 12 dona el carrer polonés com a «Makuszyrnskiego», per Makuszyńskiego.

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 LASTAJ NOVAĴOJ PRI UNIVERSALA KONGRESO 1993 epo
2 BILANCO epo
3 AKTO DE LA DAŬRA ESTRARO KAJ ĜENERALA ASEMBLEO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO KAJ MURCIO epo Pascual Pont (la sekretario); VºBº Johano Antono Gimenez (la prezidanto)
5 Alcantarilla — dua etapo epo
6 Jen tie ĉi la murcia poezio epo, spa Facorro Sánchez Martínez
7 SEMINARIO PRI ESPERANTA KULTURO epo
8 BILD-RAPORTO PRI LA 2-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO KAJ MURCIO epo
9 PERESTROIKO ALPORTAS AL NI MULTAJN PETOJN PRI KORESPONDADO epo
10 Nia samideano José-Fernando SOLER SEMPERE, forpasis (20-3-91) epo Johano FONTECHA
11 ESTAS TEMPO POR VOJAĜI epo
12 VIZITIS VALENCIAN ESPERANTO-GRUPON — TRON ØGRIM epo
12 GRAVA AĈETINDA VIDBENDO epo
12 EL BIALISTOKO, NASKIĜLOKO DE ESPERANTO epo
13 SUKCESE OKAZIS IBERIA JUNULARA RENKONTIĜO epo
14 PRI ESPERANTAJ VERBOJ TRANSITIVECO (daŭrigo) epo VALE

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: verda rektangulo kun la granda blanka surskribo «VALENCIA LUNO»; maldekstre, silueto de la Torres de Serranos de Valencio kaj granda blanka lunarko formanta la komencan «C» de VALENCIA; dekstre, kontura kvinpinta stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.º ✳ ☎ 384 96 16 ✳ 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 31 – junio 1991

LASTAJ NOVAĴOJ PRI UNIVERSALA KONGRESO 1993

La «Caja de Ahorros de Valencia» donis subvencion de 50.000 ptojn por la eldonado de disko, kiun memore de la Universala Kongreso 1993 kaj kun hispanaj popolkantoj faros la Esperanto-Horo «Verda Stelo» de Madrido.

La «Generalitat» de Valencio subvencios kun 100.000 ptojn. la vojaĝon de la provizora prezidanto de la LKK, Augusto Casquero al Norvegio, kie li reprezentos kaj prezentos la Universalan Kongreson de Valencio 1993. Li ankaŭ partoprenos kiel komitatano de U.E.A. en tiu U.K., anstataŭante samideanon Aragay, kio favoros la rektan defendon de nia kongreso tie.

Finanza situacio de la konto por la organizado de la UK de Valencio:

Ĝis nun oni ricevis . . . . . . . . . 350.000 ptojn. La celo estas atingi antaŭ la UK 1993 2.000.000 » Do, ankoraŭ oni bezonas kolekti . . . .1.650.000 «

Por tiuj kiuj deziras sendi rekte donacojn, la konto estas:

  Grupo Esperanto de Valencia, UK 93
  Cuenta Corriente nº 3100.537.732
  Caja Ahorros Valencia. Urb. Marchalenes, 0069
  c/ Málaga, 37 - 46009 VALENCIA

D A N K O N !

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

BILANCO

DUA KONGRESO VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO KAJ MURCIO Alcantarilla, 12-14 aprilo 1991

ELSPEZOJ

150 ĉemizoj je maratono . . . . . . . . 75.250 ptoj

6 radiokasedoj, unuaj premioj maratono 24.188 «

6 bulkrajonoj, duaj premioj maratono 5.400 «

Anonco ĵurnalo «La Verdad» 27.552 «

Donacoj al kunlaborantaj gravuloj 17.850 «

Divesaj elspezoj . . . . . . . . . . . . 4.681 «

Kongresaj kovertoj kaj dokumentaro . . . 1.235 «

Entute . . . . . . . . . . . . . . . . . 156.156 «

ENSPEZOJ

Aliĝiloj . . . . . . . . . . . . . . . . 22.000 «

Subvencio el «Caja Murcia» . . . . . . . 35.000 «

"        "   "Floristería Fernando" . 30.000  "

Kongresaj eksterordinaraj kotizoj de Klubanaro . . . . . . . . . . . . . . . 30.000 «

Profito de la kongresa libroservo . . . 4.328 «

Entute . . . . . . . . . . . . . . . . . 121.328 «

MALPROFITO . . . . . . . . . . . 34.828 ptoj.

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

AKTO DE LA DAŬRA ESTRARO KAJ ĜENERALA ASEMBLEO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO KAJ MURCIO

En Alcantarilla, la tagon 14an de aprilo de 1991, je la dekdua horo, kunvenis la Ĝenerala Asembleo de la Valencia Esperanto-Federacio okaze de sia 2ª Kongreso, aranĝita kune kun Murcio. Tie oni informis, klarigis kaj aprobis sekvantajn konkludojn de la Daŭra Estraro, kiu kunvenis en la sama Kongreso la tagon 13an aprilo:

OFICIALIGO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

Registaro de Valencia Komunumo jam akceptis la oficialigon de VEF, sur baze de kvar fondintaj grupoj. Ni pagis la rajtojn kaj atendas nun la administran inskribon por komenci leĝe funkcii.

ALIĜO DE NOVAJ GRUPOJ AL V.E.F.

La Valencia Esperanto Federacio estas malfermita al la inkludo de novaj grupoj kiuj tion dezirus kaj sukcesos en sia propra oficialigo. Nun faras tiajn demarŝojn la grupo de Cheste kaj ni atendas ke tre baldaŭ la VEF enhavos kvin grupojn.

ALIĜKOTIZO

Kiel la fondintaj grupoj havis elspezojn kiujn la novaj aliĝontoj ne havos, oni diskutis kaj decidis ke ili pagos kiel aliĝkotizon la kvanton de du mil pesetojn.

FINANCOJ DE VEF

Pri la elspezoj de VEF, ĝis nun estis ŝarĝitaj ĉefe al la Valencia Esperanto-Grupo, sed en la estonto la VEF devas havi tute sendependajn financojn kaj tial oni malfermos konton en Sparkaso aŭ Poŝtkaso, pri kio ni informos en Valencia Luno

IDENTIGA KARTO

Estas ĝenerala sento ke oni devas fari identigan karton por ĉiuj kiuj apartenas al Valencia Esperanto-Federacio.

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

RILATOJ KUN HEF

Ni komunikos al la Hispana Esperanto-Federacio la leĝan fundadon de VEF, kaj nian aliĝon al HEF kiel individuan membron.

KONGRESA TAGO

Dum la kunveno en Alakanto je septembro de 1989, kie oni decidis fondi Valencian Esperanto-Federacion, ankaŭ estis decidite kunveni ĉiu jare dum la «dua semajnofino post Pasko». Sed kiel tiu tago estas malpermesata por la ĉestanaj esperantistoj kiuj samtempe havas gravan feston en sia urbo, tial oni kunsentas ke estontece la Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio okazos la trian semajnofinon post pasko se ĝi ne koincidos dum monato majo, ĉar en tia okazo ĝi revenos al la dua semajnofino post pasko.

VALENCIA LUNO

Valencia Luno daŭrigos sian titolon kaj anagramon sed oni devas ŝanĝi la nunan subtitolon je tiu ĉi: «Bulteno de Valencia Esperanto-Federacio»

KONGRESURBO 1992

Oni traktis kie okazos la 3ª Kongreso de VEF la venontan jaron kaj estis decidite ke tio okazu en la provinco Alakanto, eble en la urbo Alakanto sed oni klopodos fari en Callosa del Segura kaj profiti por omaĝi al samideano Zaragozá

LA SEKRETARIO

[BILDO p.4] Manskribita subskribo super la nomo Pascual Pont.

Pascual Pont

VºBº LA PREZIDANTO

[BILDO p.4] Manskribita subskribo super la nomo Johano Antono Gimenez.

Johano Antono Gimenez

************************************************************

(daŭrigo de paĝo 5)

Tipa kaj bongusta bankedo signalis la finon de la Kongreso. Post ĉarma tosto ni adiaŭis unu la alian revante pri la sekvonta kongreso, organizota de niaj alikantaj samideanoj.

Ni dankas la intereson de la samideanoj de la LKK per kiuj estis realigebla la organizado de tia neforgesebla kongreso.

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

Alcantarilla

dua etapo

En Murcio rekontiĝis reprezentantoj de la esperantistaro de la Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio. Neniu pli taŭga loko por tiu evento ol la Murcia Regiono por la pionira aktivado de la unuaj esperantistoj, rememorante kiel plej ĉefan al Ricardo Codorniu.

Kiam la Esperanto-Grupo de Valencio atingis per luita buso Alcantarilla, la samideanoj de Murcio ricevis nin per varmaj salutvortoj en la libro-servo de la bela kaj moderna kulturdomo, aranĝita kiel kongresejo. Post koni la diversajn laborĉambrojn, ili, filmamatore, gvidis nin tra la tuta urbo por koni en la ĉirkaŭajo la faman araban norion kaj la kompletan historian muzeon de la tipa vivmaniero de la murcia kamparano.

La malfermo okazis en la tre taŭga teatro de la kongresejo. Tie salutis reprezentantoj de diversaj grupoj alvenintaj de Alcantarilla, Murcio, Alicante, Valencio, Callosa de Segura, Juna Suno, Bahai, … kaj la plej ĉarma el ĉiuj, la infana fileto de Augusto Casquero de la Cruz kiu anoncis la venontan Universalan Kongreson kiu okazos en Valencio en la jaro 1993. Finfine la prezidanto de VEF forte salutis al ĉiuj kaj enmetis revon kaj entuziasmon en la sango de la ĉeestantoj, konsideris la intereson de la kunlaborado per komisionoj kaj rememoris la iniciatinton de la Esperanto Movado en Murcio.

Ni ĉiuj ĉeestis interesan prelegon pri «Konsumo» finante per interesa partoprenado de la ĉeestantoj. Rekontiĝis VEF-estraro, kaj komisionoj pri «Ekonomio» kaj «Ekologio». Ankaŭ ni vidis vidbendojn pri la kongreso de Benicassim, sciigojn de TV «Canal 9» pri la disvolvado de Esperanto, Kanariajn Insulojn kiel gastiganta loko por la venonta nacia kongreso… ktp.

La sekvontan tagon surprizis nin la multnombra kurado, preskaŭ maratono, de multegaj infanoj survestitaj per ĉemizo desegnataj kun la verda stelo; sekvis disdonado de premioj, fermo de la kongreso, legado de la konkludoj, fotografaĵo, pli da vidbendoj, poezio en Murcia lingvo, memoraĵo al Enrique Arnaŭ aŭskultante lian surbenditan voĉon pri poezio rilate al la hispana lingvo, ĉeestado kaj salutoj de aŭtoritatuloj de la loka kaj komunuma kulturo, ktp.

(daŭrigo sur paĝo 4)

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

Ĉiu esperantisto scias ke Esperanto ĉiam rilatas bonege kun lingvoj de malplimultoj. Sed kiam en la Kulturdomo de Alcantarilla, ni aŭdis poezion en murcia lingvo, ni denove eltrovis ke nur neŭtrala, internacia, facila kaj logika lingvo povas solvi demokratie la lingvan problemon. Jen tie ĉi la murcia poezio;

  Si la vejez es grado
murciano y esperanto
escribimos
y no me enfado
si decimos
esperanto y murciano

Tías y tíos, zagalas y zagales,

sus salúo y paso a platical-los qu’en er mundo dende que s’abajó e las moreas er primier mono súpio que juera er yayo Adán sigún angunos ca cualo ha platicao yendo a lo suyo d’una munchá e jormas que queando en desuso la jueron espichando… Los defuntos parabreros, millones suman uno por uno, y aboa qu’arremata er sigro vainte los que tién poco cudio siguen fenequitando… Sus puó platicar d’uno, es er murciano, tié ya encargá la misa e defuntos, poiqué los castiellanos der Alonso que jué aquer que nos trujo la Virgen Arre-Jaca,

ejó ar cudio e las cosas e Murcia a sus zagales, y en cuanti la espichó, con un embúo guitaron a tuícos los murcianos dándoles amoteo e perullos poiqué no platicaban castiellano y como burros vamos estao por sigros, queandose tan enjuto este platicar noestro que no queamos que lo sepan icir, cuasi denguno… Er Esperanto es, sigún m’ha icio Perete Macanás, qu’es macanúo, una enza que arrecoge e las jormas e icir der endividuo la parabra mas facil y bonica y dando a tuicos busto risurta qu’es e tos y e denguno… Su fácil parabrero s’apriende sin disjusto poiqu’es craro y cortico, y me da er aberrunto que quién tié que zanquear y lo ti’escuro por eso e la llengua e ca roal, ar esperanto er jubo le pué sacar dista la zape gota y notar er arbullo d’ir por er Mapis Mundi sintiendose avilucho.

  Siguir a una, que là idea es jampona
y si allega er día en que sus canta er cuco
d'este murciano carcamal seais
una mecina y desfrutemos trunfos...

Facorro Sánchez Martínez 12 de Abril de 1991 Ascribior de L’Ajuntaera pa la Platica el Esturrie y Escarculle la Llengua Murciana

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

Nepras por ĉiu kiu nomas sin esperantisto havi elementan konon pri la malsamaj socikulturaj aferoj kiuj ĉirkaŭas la lingvon Esperanton. Tio estas, koni la devenon kaj nuntempan situacion de la Esperanto-Movado, havi minimuman nocion pri ĝiaj artaj (ĉefe literaturaj) manifestaĵoj, ekkoni la manierojn kiel oni povas lerni kaj instrui la lingvon, krom forigi la gramatikajn dubojn…

SEMINARIO PRI ESPERANTA KULTURO

SABATE (17h-19h) ĉe:

  Esperanto-Fondaĵo "Fernando Soler"
        Duque de Calabria, 4, 2

tel. 374.23.94 E-46005 VALENCIO

PROGRAMO LAŬ PLANO DE I.L.E.I.

* Historio de la internacia lingvo La problemo de la multlingveco en la historio kaj en la nuntempo. La artefaritaj lingvoplanoj, la lingvo Esperanto kaj la esperanta movado.

* Esperanta literatur-historio Periodoj, aŭtoroj kaj skoloj

* Metodologio de la instruado de Esperanto Studmaterialoj, instrumetodaj konceptoj, elformigo de kapabloj kaj lerneja praktiko.

* Gramatiko de Esperanto La vorto, la frazo kaj la vortfarado

* Esperantaj agadoj Solvo de la lingva demando en mondaj kadroj kaj servo de kulturaj interŝanĝoj. Nuntempa organizo de la Esperanto-movado, Institucioj, atakoj kaj apogoj. Perspektivoj por la estonteco

PLANO POR STUDTAGO

Por ĉiu studtago, oni antaŭ-indikos konkretan temon. Jen, ĉiu partoprenonto konsultos hejme la tekston kiuj traktas pri tiu temo. Fine, en klaso, moderiganto gvidos koncernan kolokvon. Je ĉiu semajno oni pritraktos malsaman studobjekton.

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

BILD-RAPORTO PRI LA 2-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO KAJ MURCIO

(Duobla paĝo tute plenigita per fotoj kun enkadrigitaj apudskriboj; la titolo mem staras en kadro supre meze.)

[BILDO p.8] Supre maldekstre: kvar personoj — tri viroj kaj virino, en vestokompleto — pozas antaŭ la granda araba akvorado (norio) de Alcantarilla, kies radiuma strukturo plenigas la fonon. Apudskribo: «Antaŭ la Rado de Alcantarilla reprezentantoj de la esparantistaro de Valencio, Alakanto kaj Castelló»

[BILDO p.8] Supre dekstre: granda amaso da infanoj en blankaj ĉemizoj starantaj en urba strato antaŭ konstruaĵoj, pretaj por la kuro. Apudskribo: «La plej infanaj partoprenintoj en la «maratono» estas pretaj por komenci la kurado.»

[BILDO p.8] Meze: kunsido ĉirkaŭ longa tablo kun paperoj kaj mikrofonoj; dekduo da personoj sidas kaj diskutas. Apudskribo: «Kerno de la kongreso: kunveno de la Daŭra Estraro de VEF.»

[BILDO p.8] Malsupre maldekstre: folklora grupo — viroj kaj virinoj en tradicia murcia kostumo, multaj kun instrumentoj — pozas antaŭ afiŝoj. Apudskribo: «Folklora ensemblo kiu ludis murciajn dancojn honorigante la kongreson.»

[BILDO p.8] Malsupre dekstre: nokta grupfoto de multaj homoj, plejparte junuloj kaj infanoj, tenantaj blankajn T-ĉemizojn kun la verda stelo. Apudskribo: «Post disdomo de premioj ĉiuj pozis kun esperanta T-ĉemizo kiu rememoras la okazaĵon.»

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

PERESTROIKO ALPORTAS AL NI MULTAJN PETOJN PRI KORESPONDADO

**********************************************************

EL SIBERIO

Galina, Halina, Irena, Julia, Svetlana, Vera, lernantinoj el meza lernejo tre dankos al tiuj kiuj akceptus korespondi kun ili. Se vi ne havas tempon por daŭra korespondado, sendu bildkartojn kun virinoj aŭ infanoj en nacia vestaĵo. Eskribu al

        USSR-CCCP SIBERIO - 626440
     u. Nignevartovsk-6, str.60 let
           Oktjabrja 6 - 135
           Esperanto-Klubo

**********************************************************

EL URALOJ

EKLERNANTINO PRI MEDICINO Jelena Aljescaninova kiu konfesas multege Lenina, 36 – 8 bezoni havi amikojn, Kasin , Tvjerskoj deziras korespondi SU-171.600 Sovetunio

**********************************************************

ALIA EKLERNANTINO 214020 CCCP PRI MEDICINO kiu 2, Cmarenck ŝatas korespondi: yu, Pymanyeba g.2/54 – kb 40 Tegopobou Praprapune

**********************************************************

EL MOSKVO, DU OFICISTINOJ

СССР, 117279, Москва, ул. генерала Антонова, д. 10, кв. 32 Ларчевой Татьяне

Jen la cirila adreso de la 25-jara Tanja, kiu skribis al nia grupo petante korespondantojn. Ŝi interesiĝas pri turismo, foto kaj kolektado de novjaraj poŝtkartoj.

Kaj tiu de 30-jara virino Sovetunio kiu deziras korespondi kun 117279 MOSCVO amikoj de 25-45 jaroj pri Mikluho-Maklaja, 57-1-10 diversaj temoj. Grigorjeva Irina

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

Nia samideano José-Fernando SOLER SEMPERE, forpasis (20-3-91)

Pasintan 20ª de marto forpasis S-ro José-Fernando SOLER, unu el la plej konataj samideanoj internacie. Kun lia morto malaperis homo ununura, neripetebla, malsimila en ĉio al la ceteraj.

Li estis filo de unu el la elstaraj pioniroj de E-o en nia lando. S-ro José sciis transpreni inde la esperantan torĉon de sia patro Fernando, kaj de sia fratino Conchita. Sed S-ro SOLER ne nur limiĝis ellerni la internacian lingvon, ne nur li ĉeestis al ĉiuj renkontiĝoj kaj kongresoj naciaj kaj al la plimulto de la universalaj; li sciis aktive partopreni en ĉiuj kaj kompili por la historio de E-o multegajn aŭdovidajn kaj verkitajn dokumentojn, ĉiuj fundamentaj por pli bone kompreni la evoluon de la monda esperantismo.

La dek du-foja eldonado de la fama lernolibro de E-o verkita de lia patro: El E-o al Alcance de Todos -ankoraŭ vivanta kun la sama forto ol antaŭ 85 jaroj-, estas alia ekzemplo aldonenda al lia kontribuo en la diskonigo de nia lingvo.

Tamen, se io diferenciigis S-on SOLER, ĝi estis lia profunda vivo interna kaj persona tiel diskreta ke tre malmultaj el ni ekkonis apenaŭ malgrandan parton de ĝi. Teknika Arkitekto kaj Telegrafisto, liaj metioj. Tamen, nur iuj sciis, ekzemple, pri liaj interrilatoj kun la teatra kaj muzika mondoj. Lia karaktero, foje polemika kaj ne ĉiam de ĉiuj komprenita, alirigis lin konatiĝi kun elstaruloj de sia profesio, samtempe ol kun artistoj tre famaj al kiuj li helpis humane kaj eĉ ekonomie atingi la hodiaŭan popularecon. Ni parolas pri famuloj tiel elstaraj kiel: Pedrito RICO, Concha PIQUER, Juanita REINA… aŭ la kantisto Antonio MACHIN de kiu S-ro José fariĝis granda amiko krom esti manaĝero de li en Hispanujo dum kelkaj jaroj farante kune kun li multenombrajn vojaĝojn tra nia lando.

Kiam la vivo de homo ĉesas, restadas tiam liaj karmemoroj kaj agadoj ene de tiuj kiuj konis kaj komprenis lin. La homoj kiuj havis la plezuron koni kaj kompreni bone la personecon elstaran de S-ro SOLER, eklernis iom post iom trakti lin, admiri lin kaj, antaŭ ĉio, helpi al li en la lastaj jaroj de lia vivo.

Se ankoraŭ estus malmultaj liaj vastaj meritoj kaj distingoj, rezultus senpardeneble ne aldoni al tiuj, lian plej grandan bonfaron kiun malkovras antaŭ ni ĉiuj lian bonecon tiel homo kiel esperantisto: la fondon en la jaro 1988 de bonfara institucio de E-o al kiu li nomis honore al lia patro: Esperanto-Fondaĵo «Fernando SOLER». Por ĝi, li donacis ekde la unua momento la plej bonajn helpilojn por kontribui, fojon pli, al la diskonigo de E-o en la mondon. Por la Fondaĵo li testamentdonacis la preskaŭ tutaĵon de sia grava heredaĵo.

Tiu ĉi helpo por E-o faros lin -sen ia dubo- esti konsiderata de ni ĉiuj kiel unu el la ĉefaj protektantoj de la esperantismo de ĉiuj tempoj internacie.

Ripozu pace tiu ĉi homo: foje polemika, foje ne tute komprenita, ĉiam malsimila kaj de ĉiuj el ni kiuj lin bone konis: neforgesebla kaj ĉiam amata!

                                    Johano FONTECHA

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

ESTAS TEMPO POR VOJAĜI

ESTAS TEMPO POR VOJAĜI ESTAS TEMPO POR VOJAĜI ESTAS TEMPO POR VOJAĜI

AL POLLANDO KUN NIA SAMIDEANO MANOLO GARGALLO

De la 16ª ĝis la 23ª junio 88.000 ptoj kaj 2.500 ptoj por vizo. Madrido-Varsovio-Madrido per aviadilo. Ekskursoj per aŭtobusoj tra Varsovio, Zelazowa Wola, Czestochowa, Wieliczka, Cracovia…. Telefonu al 341.55.18

===============================================================

GEJUNULOJ!!!

ĈEĤA JUNULARO INVITAS VIN

VINA SEMINARIO en urbeto BZENEC – suda Moravio inter la 12-a kaj 15-a de septembro 1991 Partoprenkotizo inkluzivas ĉion: 80 DM Aliĝu al Ĉeĥa Esperanto-Junularo Jana Burlanová – Smeralova 35 62500 BRNO – Ĉeĥoslovakio

DU INTERNACIAJ ESPERANTO-KURSOJ por gejunuloj EN PRAGO, kiuj intencas kunigi samtempe instruadon kaj feriadon 1.- de la 29-ª junio ĝis 6ª julio 2.- de la 6ª ĝis la 13ª julio en KLANOVICE, ripoza praga kvartalo, 30 minutoj for de la urbocentro. Kotizo kovranta ĉion: 175 DM – Aliĝu al: Ĉeĥa Esperanto-junularo, Jilska 10, CS-11000 PRAHA 1

**********************************************************

SE VI ESTAS VEGETARANO KAJ NEFUMANTO, IRU AL PARIZO!!!

Juna paro gastigas vin en malgranda triĉambra apartamento kun tre favoraj ekonomiaj kondiĉoj Skribu al Eric BENECH & Dani SOTTAS 159, rue Marcadet F-75018 PARIZO

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

VIZITIS VALENCIAN ESPERANTO-GRUPON

TRON ØGRIM

Norvega esperantisto kiu sekvis en Valencio kurson pri Kastilia Lingvo, ĉar intencas labori en Sud-Ameriko.

En iu tempo li laboris en bierfabriko, sed ĝia sindikata aktiveco prenis nun lian tutan tempon.

Lia konversacio estis tre interesa kaj amuza ĉar li tre bone konas la socialan kaj kulturan vivon de multaj popoloj.

##########################################################

GRAVA AĈETINDA VIDBENDO

Komisiono de Eŭropaj Komunumoj eldonis VHS/PAL vidbendo en Esperanto pri la HISTORIO DE EŬROPO.

Estas grava okazaĵo por ekkoni nian komunan eŭropan identecon kaj fari tion per vere komuna lingvo.

Eskribu al J.P. Lieffrig Médiatheque CCE Komisiono de Eŭropaj Komunumoj Rue de la Loi, 200 B-1049 BRUXELLES – Belgique

La kosto estas 25 ecus. Petu ĝin kaj demandu la pagkondiĉojn.

##########################################################

EL BIALISTOKO, NASKIĜLOKO DE ESPERANTO

deziras korespondi precipe pri vivo de homoj en niaj landoj, kaj ankaŭ pri literaturo, turismo kaj arto:

Dorota Jurkin ul. K. Makuszyrnskiego, 5 15-004 BIALYSTOK – Polska

Pàgina 13 de l'original
Pàgina 13 de l’original

SUKCESE OKAZIS IBERIA JUNULARA RENKONTIĜO

43 partoprenantoj el Alakanto, Finnlando, Germanio, Katalunio, Kubo, Madrido, Murcio, Segovio, Valencio, Vaska Lando kaj Zaragozo kunvenis en la tendejo EL SALER en Valencio, inter la 28ª de marto kaj la 1ª de aprilo.

Por akcepti partoprenantojn la organizantoj muntis standon kiu vekis grandan intereson de la ne esperantista publiko pri la renkontiĝo kaj la internacia lingvo. Ĵaŭdo vespere kaj vendredo pleniĝis de variaj agadoj: magistraj lekcioj fare de Antono Valén, promenado apud la maro, oni kantis kaj ludis violonon, gitaron, fluton kaj buŝharmonikon, oni ekzercadis Ahikido (defenda arto) elstaris longan piediron al la albufera marlageto, kie oni ĝuis belegan vesperigon kaj oni ludis tipan disfrakason de potoj.

Sabato 30ª estis tute dediĉita viziti Valencion. Tra ampleksa itinero la partoprenintoj amuziĝis kvazaŭ veraj infanoj en la fama parko de Gulliver, kun grandega kuŝanta statuo; promenis tra la ĝardenoj de la Turia rivero, rigardis la imponan kongresejon por la Universala Kongreso de 1993, Palaco de la Muziko; iris en la historian urbocentron kaj vidis antikvajn monumentojn; tagmanĝis en frateca bankedo la tipan kaj mondkonatan valencian rizon «Paella»; ĉirkaŭiris la havenon per ŝipeto; projekciis lumbildojn pri junularaj esperantistaj renkontiĝoj kaj kongresoj, kaj ĝis frumatene oni restis diboĉante kaj ĝuante la valencian nokton.

Dimanĉe, okazis la laboraj kunvenoj. Rilate al la Junula Esperanta Movado oni parolis pri tri ĉefaj aferoj:

* Pri la venonta renkontiĝo, estis propono ne konfirmita fari ĝin en la vaska lando. Lastaj novaĵoj pensigas pri 2ª Iberia Junulara Renkontiĝo apud la Iberia Kongreso de Esperanto en Mérida (1992) Meze de Hispanio, sed proksime je Portugalio kaj Seviljo.

* Pri komunikado oni proponis sendi informojn pri junularaj agadoj al Marcos Cruz (CENTRA OFICEJO), kaj fari junulan apartaĵon en la bulteno de H.E.F. kadre de kunlaboro kun la maljunularo. Adreso de Centra Oficejo estas: Rodriguez San Pedro, 13, 3 P-7 MADRID E-28015

* Pri la komuna organizaĵo, Iñaki Gauna daŭras kiel kunordiganto-prezidanto de H.E.J.S., tamen li rekomendis unue plifortigi la bazon, ekde la lokaj asocioj. La membroj de K.E.J. restis disponaj por partopreni en renkontiĝoj.

Pàgina 14 de l'original
Pàgina 14 de l’original

PRI ESPERANTAJ VERBOJ TRANSITIVECO

(daŭrigo)

Dediĉita al sinjoroj Pascual Pont kaj Augusto Casquero

La problemo efektive, estas difini la transitivecon. Se mi ekdevus klarigi al miaj amikoj ĉi-koncepton, kiel mi povas ĝin fari? Ĉu estas fluaĵo de energio transiranta de subjekto ĝis objekto?

  • mi prenas la broson
  • la instruisto organizas kurson
  • la lernanto skribas leteron

La afero ŝajnas facila ĉe rektaj objektoj. Sed Kiujn kriteriojn oni devas sekvi por identigi konkretan verbon kiel transitiva aŭ ne-transitiva? (1)

La koncepto «TRANSITIVECO» ne aperis, probable, en la «Unua Libro» (1887). Ankaŭ ne en la Universala Vortaro (1893), nek en la vortaro de Boirac (1909) kaj ankaŭ ne en la vortaro de Kabe (1922). Grosjean-Maupin en la dua eldono de sia Plena Vortaro (1934) dividis la verbojn je:

* ne transitivaj (ntr) * transitivaj (tr) * transitivaj kaj ne-transitivaj (x)

Ni rimarkis kiel pli interesaj ĉi tiujn lastajn verbojn kiujn mi baptis kiel DUVALENTAJ aŭ KRUZUMAJ (ĉar kunportis kruzeton), sed mi demandis: kiel verboj povas esti transitivaj kaj ne transitivaj samtempe? D.Santiago Miquel, en nia Grupo, identigis ĉi-verbojn kiel alterobjektaj verboj. (Vidu Plena Analiza Gramatiko, paragrafo 177) Ĉe tiuj verboj «la objekto estas jen rekta, jen ne-rekta, sen eĉ nuanca diferenco: obei iun aŭ obei al iu, rememori iun aŭ rememori pri iu. La prepozicio havas la saman signifon ol la akuzativa N». Alivorte, ĉe tiuj verboj estas indiferente uzi akuzativon aŭ prepozicion aplikante la 14-an Regulon kiu permesas anstataŭigi la prepozicion JE (kiel reprezentanta de la ceteraj prepozicioj) per akuzativo.

Sed esence ĉi-verboj ne povas esti transitivaj kaj ne-transitivaj samtempe. Tiele komprenis Waringhien kiu reviziis tiun koncepton kaj malaperigis la signon (x) sed li agnoskis pri «LA ELASTECO DE UZADO DE L’AKUZATIVO EN NIA LINGVO» vidu P.I.V. paĝo XIII.

(1) Mi opinias ke oni devas akuzativigi objektan predikativon (jen rekta, jen ne rekta) nur kiam oni povas konfuzi ĝin kun subjekta predikativo.

Pàgina 15 de l'original
Pàgina 15 de l’original

Cetere el la antikvaj DUVALENTAJ VERBOJ laŭ Grosjean-Maupin, Waringhien TRANSITIVIGIS , inter aliaj, verbojn kiel aklami, aludi, anticipi, aplaŭdi, helpi, instrui, konscii, memori, obei, pardoni, peti, k.t.p. Ĉe tiuj verboj ni povas akuzativigi la objekton jen rektaj, jen ne rektaj. Ekzemple: aklami la aktorojn, helpi la mastron, instrui la lernanton, ktp.

La verbo MOKI ĉiam estis transitiva kaj Waringhien ne kuraĝis maltransitivigi ĝin. «Ne moku riveron ne atinginte la teron» (Z) Sed li ja maltransitivigis ĈEESTI aŭ ENUI kiuj estis transitivaj antaŭe. Por tio, ne diru ĉeesti klason, sed ĉeesti al la klaso, nek enui mian amikinon sed enui kun mia amikino, sed oni devas diri: mi enuas la tutan tagon, ĉar «la tutan tagon» estas akuzativa adjekto, ne objekto. Kontraŭe KANTI kiu estis transitiva, Waringhien restigis ĝin duvalenta. Ankaŭ restas nun duvalentaj laŭ ĝiaj malsamaj sencoj verboj kiel konsenti, kredi, ludi, raporti, respondi, k.t.p.

Alie Waringhien MALTRANSITIVIGIS verbojn antaŭe duvalentaj kiel: apelacii (kiu regas dativon, ne akuzativon) ne diru apelacii la urbestron sed apelacii al la urbestro; odori; profiti; paroli, do ne diru ĉu vi parolas Esperanton? sed ĉu vi parolas en Esperanto? (laŭ tio la participo jam ne estas parolata sed parolanta, do, «Esperanto parolanta«); kaj ankaŭ la verbojn honti, miri kaj penti (kies nunaj participoj estus hontinta, mirinta, pentinta kaj ne la faktitivaj kiujn ŝatis uzi Zamenhof: hontigita, mirigita kaj pentigita)

Kaj mi demandus la leganton: ĉu Waringhien rajtas maltransitivigi ĉi-verbojn?… Sed estas necese akcepti ke la koncepto TRANSITIVECO ne ĉiam bone alĝustiĝas kun la zamenhofa uzo de l’akuzativo nek probable kun la postuloj de la belsoneco kaj bona stilo de nia skriba lingvo.

(daŭrigos)

Valencio-Ĉeste, januaro 1991

VALE


Edita: Grupo Esperanto de Valencia

G.V. Fernando el Católico, 45, 3ª – 46008 – VALENCIA

Tel. 384 96 16

Redactores: José Añó y Pascual Pont

Imprime: Estudio Puig – Planas, 12 – Valencia

Depósito Legal V-1683-1983

Valencia Luno núm. 32 (setembre de 1991)

Text complet del número 32 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de setembre de 1991: 16 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 32, setembre de 1991.
Coberta de Valencia Luno núm. 32, setembre de 1991.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1991_n32_sep

Què té d’especial este exemplar

  • La capçalera de la p. 1 diu que el butlletí és el «BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO – FEDERACIO», mentres que el colofó de la p. 16 imprimix «Edita: Grupo Esperanto de Valencia»: el mateix número dona dos entitats editores.
  • Cap pàgina del número porta el número imprés, i tampoc no hi ha índex, encara que el text mateix remet el lector a «Vidu sur paĝo 11ª» (p. 10).
  • L’adreça de la Fundació «Fernando Soler» ix de dos maneres dins del mateix número: la p. 7 la situa a «Duque de Calabria, 4, 2ª» i la p. 8, a «Duque de Calabria, 4, 1ª — Valencio – 46005».
  • El punt 2 de les decisions de l’assemblea de Juna Suno (p. 13) diu alhora que «Antonio Verdú anstataŭos Amparon Boluda, kiu devis esti la kunordigatigo» i que «José Martínez estas la nova kunordiganto», i tot seguit imprimix l’adreça dels dos.
  • La crònica de la trobada d’Elx (p. 13) data la vetlada només com «La sabaton 28an», sense dir de quin mes, i la resta de l’article tampoc no ho aclarix.
  • La p. 3 reproduïx en facsímil una carta manuscrita en paper de l’UEA, datada a Bergen el 3 d’agost de 1991 i firmada per John Wells i Ian Jackson; és ací, i no al text del butlletí, on apareixen les dates del congrés: «DE 24 ĜIS 31 JULIO 1993».
  • Els noms de la p. 2 estan impresos en formes que no són les habituals: «Simo Milojeviĉ» pel director de l’Oficina Central de l’UEA Simo Milojević, «Roman Dobrzynski» sense la ń polonesa (Dobrzyński) i «Ricart Pérez Casado» per l’alcalde Ricard Pérez Casado.
  • A la p. 15 un punt talla la frase pel mig — «…danke al la dialektiko ŝprucinta inter Couturat kaj De Saussure. Esperanto progresis en la gramatika parto pri VORTFARADO…» —, de manera que la primera part queda sense oració principal.

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 78ª – U.K.E. Valencio 1993 — Atentu!!! valenciaj esperantistoj !!! epo
2–3 VALENCIA 93, finfine epo Augusto
3 [Faksimilo de la letero de UEA konfirmanta la 78an Universalan Kongreson en Valencio] epo John Wells; Ian Jackson
4 LA 9ª NOVEMBRO — VI POVAS KOMENCI PARTOPRENI EN UNIVERSALA KONGRESO DE VALENCIO epo
5 LA AŬTENTECO epo Johano Antono
5 51a HISPANA KONGRESO epo
6 RAFAEL PERIS ESTIS TIE — 43ª KONGRESO DE I.F.E.F. OLOMOUC – ĈEKOSLOVAKIO epo Rafael Peris
7 POR EKLERNI ESPERANTON — ELEMENTA KURSO epo
7 POR PLIBONIGI NIAN ESPERANTON — SUPERA KURSO; KONVERSACIA RONDETO epo
7 POR PLENIGI LERNOĈAMBRON PROPAGANDU ESPERANTON epo
8 POLEMIKO PRI ESPERANTO EN ĴURNALO «LA VERDAD» DE MURCIO epo
8 ENKETO DE LA FONDAĴO «FERNANDO SOLER» epo
9 NI ĜUIS ESPERANTON epo
10 VI ANKAŬ POVAS ĜUI ESPERANTON… epo
11 VIZITIS NIN: epo
11 POR PRAKTIKI ESPERANTON VI NE BEZONAS FORIRI EKSTERLANDEN epo
12 LABORI «PER» ESPERANTO… epo
13–14 RENKONTIĜO DE JUNA SUNO EN «EL PALMERAL» DE ELX epo
14 NOVAĴOJ EL ALMUSSAFES epo
15–16 PRI NATURO DE ESPERANTO epo VALE
16 Kristnaska Loterio epo
16 [Kolofono] spa

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno, presita en verda koloro: rektangula verda bando kun la vortoj «VALENCIA LUNO» en grandaj blankaj literoj; maldekstre blanka desegnaĵo de la Torres de Serranos de Valencio; antaŭ la vorto «VALENCIA» blanka lunarko, kaj dekstre de «LUNO» kvinpinta stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO – FEDERACIO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª ✳ ☎ 384 96 16 ✳ 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 32 – septembro 1991

78ª – U.K.E. Valencio 1993

[BILDO p.1] Desegnaĵo de granda kvinpinta stelo per konturaj linioj; sur ĝia centro kuŝas romba figuro plenigita per vertikalaj strioj kaj hakstrekoj.

Atentu!!! valenciaj esperantistoj !!!

Post du jaroj venos al ni esperantistoj el la tuta mondo

Ĉu ni estos pretaj por taŭge akcepti ilin?

Ĉu ni estos pretaj por profiti tian senripetan okazaĵon?

Ni havas apenaŭ du jarojn por aranĝi ĉion, tiel ke la Universala Kongreso de Valencio estu memorinda.

Ni havas apenaŭ du jarojn por plibonigi nian esperantan komprenon kaj paroladon tiel ke ni povos paroli kun homoj de ĉiuj nacioj kaj travivi la sperton de enprofundiĝi en veran internacian etoson.

Prenu denove viajn vortaron kaj gramatikon. Partoprenu en la kursoj kaj kolokvoj kaj praktiku la lingvon. Ni devas strebi ĝis somero de 1993, por ke Valencio sentos Esperanton kiel viva kaj vigla lingvo, kaj vera ilo por prisukcesi demokratan unuecon de la Homaro.

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

VALENCIA 93, finfine

Kion ni povas diri? Granda emocio sentas ni en ĉi tiu historia momento de la Esperanta movado, kaj universala, kaj hispana kaj valencia.

Oni bezonis 106 jarojn post la eldono de la unua gramatiko de nia Majstro por ke Valencio havu la honoron ricevi la esperantistojn de la tuta mondo kaj fariĝi la monda ĉefurbo de nia movado.

Post la oficiala peto prezentata en Varsovio en la jaro 1987, kun la invito de la tiama urbestro de Valencio Ricart Pérez Casado, kvar longajn jarojn pasis sen ricevi oficialan respondon de UEA. Sed finfine la «miraklo» okazis. Ene de la Solena Fermo de la UK de Bergeno la Ĝenerala Sekretario de UEA, Ian Jackson, oficiale proklamis Valencio kiel sidejo de la 78ª Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 1993.

Ĉi tiu sukceso ŝuldiĝas ne nur al la streboj de la esperantistoj kaj de la oficialaj instancoj de Valencio, sed al la granda apogo kiun la tuta Esperanta movado de Hispanio donis en ĉiu momento, kun granda espero, pacienco kaj iluzio.

Speciale ni volas danki la grandan apogon de nia kara prezidanto de H.E.F., Antonio Alonso Núñez, kiu tre kuraĝe defendis nian kandidatecon, en tre streĉiga kaj delikata kunveno kun la Prezidanto de UEA John Wells kaj la Direktoro de la Centra Oficejo Simo Milojeviĉ. Ni, kune kun kataluna samideano, prezentis al ili kvazaŭ «ultimaton», kaj je la fino de la kunveno, kun ĉiu punkto rilate la organizadon jam klarigita, finfine oni diskutis kaj aprobis en la kunveno de la estraro de UEA, kiu okazis unu horo poste, ke Hispanio organizu tiun Universalan Kongreson.

Ankaŭ ni devas danki la kuraĝan apogon de Luis Hernández, hispana komitatano, kaj María Rafaela Urueña, kiuj batalis dum la tuta kongreso por atingi ĉi tiun sukceson. Same ni dankas la fervoran apogon de ĉiu hispano kiu troviĝis en Bergeno, kaj ankaŭ de amaso da esperantistoj ne hispanaj kiuj ankaŭ apogis nin, kiel la vicprezidanto de UEA Roman Dobrzynski, la prezidanto de Kuba Esperanto Asocio Julián Hernández, la pola komitatano Lech Kosieniak, la ĉefredaktorino de Heroldo Ada Fighiera Sikorska, Ursula Gratapaglia, kaj centoj da esperantistoj kiuj ege deziris ke ĉi tiu Universala Kongreso okazu en Hispanio.

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

Do, jen la momento. La tuta Esperanto movado rigardas nin. Ĉu ni estos kapablaj organizi universalan kongreson kiu estu por ĉiam rememorata kiel mirinda travivaĵo? Ni estas certaj ke jes. Kun la helpo kaj entuziasmo de ĉiuj ni sukcesos kaj organizos kongreson efikan laŭ esperanta vidpunkto, amuza por ĉiuj, kaj sufiĉe malmultekosta por helpi la partoprenon de esperantistoj de la ĝis nun nomataj «nepagipovaj landoj», nome orienta Eŭropo, suda Ameriko, Azio kaj Afriko.

La laboro jam komenciĝis. Reprezentantoj de la LKK havis jam kunvenon ĉe la urbodomo kun la Vicurbestro Vicente González Lizondo, kiu prezentos oficialan proponon al la Ĝenerala Asambleo por ke la valencia urbodomo sin deklaru oficialan protektanton kaj kunlaboranton kun la Universala Kongreso; cedi la Palacon de la Muziko kiel kongresejo senpage (la normala kosto estas proksimume dek milionoj da pesetoj); sendi oficialan leteron al la Reĝo Juan Carlos apogante la peton ke li estu Honora Prezidanto de la Universala Kongreso; eldoni belan turisman proŝuron pri Valencio en Esperanto; aprobi ke la Orkestro de Valencio ludu por la kongresanaro; ke la urbestrino ĉeestu la Solenan Malfermo; ke oni faru oficialan Akcepton ĉe la urbodomo al la kongresanoj, k.t.p.

Ankaŭ baldaŭ ni havos kunvenojn kun la Konsilantaro pri Kulturo de la Generalitat; kun la skabeno pri Edukado; kun la Konsilanto pri Turismo, kun la urbestro de Cheste, k.t.p.

Ni ankaŭ deziras mencii ke ekde la 6ª ĝis la 11ª de Novembro ni havos la plezuron ricevi en Valencio la viziton de komisiono kiu venos el Roterdamo por paroli kun ni, viziti la aŭtoritatulojn, kaj konstati ĉu ni «funkcias» bone aŭ ne. Ni esperas ke la valencia esperantistaro gastigos ilin adekvate.

Do, jen ĉio ĝis nun. La afero jam marŝas. ANTAŬEN!

Augusto

[BILDO p.3] Faksimilo de letero sur la papero de Universala Esperanto-Asocio (kaplinio: «Universala Esperanto-Asocio / en konsultaj rilatoj kun UN kaj Unesko / Centra Oficejo: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando», kun la ovala emblemo de UEA dekstre). La teksto estas manskribita per majuskloj:

BERGENO 3 AŬGUSTO 1991

AL: HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO

ESTIMATAJ GEKOLEGOJ

KUN GRANDA PLEZURO NI KONFIRMAS, KE UEA AKCEPTIS VIAN INVITON OKAZIGI LA 78an UNIVERSALAN KONGRESON DE ESPERANTO EN VALENCIO DE 24 ĜIS 31 JULIO 1993. NI ANTAŬĜUAS KUNLABORI KUN VI EN LA REALIGO DE SUKCESOPLENA KONGRESO.

SINCERE SALUTAS

[subskribo] JOHN WELLS, PREZIDANTO — [subskribo] IAN JACKSON, ĜENERALA SEKRETARIO

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx

LA 9ª NOVEMBRO

VI POVAS KOMENCI PARTOPRENI

EN UNIVERSALA KONGRESO DE VALENCIO

En tiu dato, je la 14ª tagmeze, ĉiu esperantisto estas invitata al bankedo-omaĝo de la Komitato de UEA kiu vizitos Valencion, por ekkoni la kongresurbon kaj fari ĉefajn antaŭzorgojn.

Ni povas jam informi ke ĝi okazos en restoracio Nevada, apud Valencia Esperanto-Grupejo, en G.V. Fernando el Católico, kaj la kosto estos proksimume 1.500 ptojn.

Por pli da detaloj kaj aĉeto de tikedoj, direku al la Grupo de Valencio dum lastaj tagoj de oktobro.

xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx

Pri JUNULARA PROGRAMO de la 78ª Universala Kongreso en Valencio, -1993-, por ĉiuj proponoj, sugestoj, kunlaboroj… skribu al:

Alberto Bermell c/ Plus Ultra, 23-4 E-46006 VALENCIO

xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx

Rememoru ke donacoj por helpi la organizadon de la Universala Kongreso, oni devas sendi al:

Caja de Ahorros de Valencia Urbana Marchalenes 0069 c/ Málaga, 37 – Valencia 46009 cuenta nº 006931 0053 7732 GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA UK 93

xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

LA AŬTENTECO

Nun ni estas rigardanta ion kion ni neniam povis suspekti: la dispartigon de la socialistaj landoj, Sovetunio kaj Jugoslavio.

Ĉiu landeto, ĉiu popolo, ĉiu etno, volas aŭtentiĝi, esti ĝi mem. Ĉiu sentas sin malsimila al la ĉirkaŭantaj popoloj sed kontraŭstare ili ankaŭ kunigas federacie aŭ libervole.

La orientaj kaj okcidentaj germanoj kunigas pro sia popolfrateco, samtempe la germanoj ne sentas sin italoj aŭ francoj sed ĉiuj kune sentas sin eŭropanoj. La identecon de la popoloj oni karakterizas per kelkaj similaĵoj: historio, etno, kutimo… sed iom pli forta kaŭzo montras la aŭtenteco de la popoloj: la lingvo.

La lingvo distingas anglojn de nederlandanoj, portugalojn de grekoj, polojn de rusanoj, latvanojn de valanoj… kio povas kunigi ilin mem respektante la aŭtentecon? Nur neŭtrala lingvo kiel Esperanto povas kunigi ĉiun popolon sen konsterni ilin. «Ĉiu per sia lingvo kaj esperanto por ĉiuj».

Ĝis kiam la landestroj agnoskos ke ĉiu lando de Eŭropo povos kunigi unu la alian en la sama federacio se ne estas per komuna kaj supera leĝo, unu sola mono, kaj neŭtrala lingvo?

Ni praktiku la Esperanto-lingvon por ke, kiam tio sukcesu, ni estu pretaj por montri al la mondo ke nia lingvo estas taŭga por solvi la problemon.

Johano Antono

‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡

51a HISPANA KONGRESO

[BILDO p.5] Alte kontrasta foto de kvar viroj kaj knabo starantaj ekstere: du el ili kun kravato kaj sunokulvitroj, unu barbulo kun ĉapelo, kaj antaŭe knabo kun papilia kravato. Apudskribo:

José Añó, Manuel Gandara, Rucaden Davila kaj Fco José Davila, fotis sin profitante malgrandan paŭzon dum la plena kaj riĉa programo de la kongreso kaj lirika festo kiuj okazis en La Laguna.

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

RAFAEL PERIS ESTIS TIE

43ª KONGRESO DE I.F.E.F. OLOMOUC – ĈEKOSLOVAKIO

La L.K.K. organizis antaŭkongreseton en la ĉefurbo Prago, dum kvar tagoj. Tagemeze, ĉe nia alveno al la stacidomo atendis nin kelkaj geesperantistoj kiuj per siaj aŭtomobiloj transportis niajn valizojn ĝis la hoteloj. Poste okazis interkona vespero en la hotela salono. La duan tagon, post matenmanĝo ni vizitis la teknikan laborejon de fervojoj; vespere trarigardis la malnovan urbon de Prago kaj post vespermanĝo ni iris al la Nigra Teatro. La trian tagon, la 9ª majo, estis nacia festo kaj ni promenis tra la urbo. Posttagmeze ni busekskursis al kastelo Konopiste kaj post vespermanĝo ni ĉeestis al la Opero. La kvaran tagon trarigardo ĉe Prago, tagmanĝo en la urbocentro, ŝipekskurso, vespermanĝo kaj adiaŭo en la sama restoracio. La sekvantan tagon ni forveturis de la stacidomo al la urbo Olomouc. Partoprenantoj al la antaŭkongreso alestis 48, el kiuj 6 estis hispanoj.

Nia alveno al la stacidomo de Olomouc, estis atendata de gejunuloj en tipaj kostumoj kiuj oferis al ni panon kaj salon, simbolo de gastamo. Ankaŭ alestis la urba muzikistaro kiu per belaj komponaĵoj, regalis al la pluraj trajnoj sinsekve alvenantaj; tiele mi povis vidi, duonhoron poste, la akcepto de la trajno kiu venis el Vieno.

La solena malfermo de la Kongreso estis tre agrabla. Ĉeestis urbestro de Olomouc, vicdirektoro de la Ĉeĥaj Fervojoj, ĝenerala prezidanto de FISAIC kaj diversaj altranguloj. Dum la Kongreso okazis interesaj kunvenoj pri fervojo, fakaj prelegoj, ekskursoj, vizito tra la urbo, artabalo, renkontiĝo kun lokaj esperantistoj, k.t.p. en tuta semajno ĉe Olomouc tre agrabla . La organizado estis tre bona kaj akurata, la partoprenantoj estis pli ol 400 el dek naŭ landoj. Ĉeestis tridek ok hispanoj.

Mi havas belan rememoraĵon de la ĉeĥaj personoj. Ĉiuj kun kiuj mi parolis estis tre afablaj kaj agrablaj. Alia-flanke, la vivnivelo estas por ni, tre malmultekosta.

Rafael Peris

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

POR EKLERNI ESPERANTON

ELEMENTA KURSO

  • de la 2ª oktobro ĝis la 20ª decembro
  • gvidata de Felix Navarro
  • en sidejo Valencia Grupo: G.V. Fdo. Católico, 45
  • aliĝilo: 2000 ptoj. inkluzivas gramatikon, vortaron kaj kajeron.
  • horaro: lundon, merkredon kaj vendredon de la 7ª ĝis la 8ª, kaj de la 8ª ĝis la 9ª vespere.

POR PLIBONIGI NIAN ESPERANTON

SUPERA KURSO

  • de la 2ª oktobro ĝis majo
  • gvidata de «Vale»
  • en sidejo Valencia Grupo: G.V. Fdo. Católico, 45
  • aliĝilo: 700 ptoj. inkluzivas didaktikajn materialojn
  • horaro: merkredon de la 7ª ĝis la 8ª vespere.

KONVERSACIA RONDETO

  • de oktobro ĝis majo
  • gvidata de junula teamo
  • en Fondaĵo «Fdo. Soler», Duque de Calabria, 4, 2ª
  • aliĝilo: senpaga. Nepre havi la libron «Paŝoj al plena posedo»
  • horaro: sabatojn je la 5ª vespere.

↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓

↓↓↓↓ POR PLENIGI LERNOĈAMBRON ↓↓↓↓ ↓↓↓↓ PROPAGANDU ESPERANTON ↓↓↓↓

Georgo Moragues, kuraĝa kaj sindonema bibliotekisto de Valencia Grupo, multe suferas pro la malsufiĉa alesto al esperantaj kursoj kaj proponas kreskadon de propagando pri Esperanto kaj pri la kursoj.

Sekve al tiaj pensoj li agadas, kaj dimanĉo matene, kiam centraj estratoj el Valencio transformiĝas en vigla pulbazaro, li starigas faldtablon por elmontri kaj vendi esperantaĵojn (vortaroj, gramatikoj, kasedoj, insignoj, glumarkfolioj, ktp.) kaj propagandi la kursojn.

Por daŭrigi tian laboron li bezonas helpon. Kiu estas preta por akompani al Georgo kelkajn dimanĉojn?

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

POLEMIKO PRI ESPERANTO EN ĴURNALO «LA VERDAD» DE MURCIO

Okaze de la agnosko de kataluna lingvo en eŭropa parlamento, Luis Rubio verkis artikolon en la ĵurnalo de Murcio por plendi tian mezuron, ĉar tio grandigas elspezojn kiujn oni devas fari pro lingvaj aferoj la eŭropa komunumo, kaj ili jam superas trionon de ĝia tuta budĝeto. Tial, Luis Rubio taksas minoritatajn lingvojn kiel rezulto de nostalgioj, troa orgojlo, antaŭjuĝoj kaj arkeologia naciismo.

Samideano Pérez Ovilo respondis per artikolo kiu meritas kvarkolonan spacon en la sama ĵurnalo, kie argumentis ke la lingva kaoso estos ankoraŭ pli granda kiam la aliaj minoritataj lingvoj suksesos je la agnosko de siaj rajtoj, kaj ankoraŭ pli se eniras en la eŭropan komunumon la eŭropaj ekskomunistaj landoj. Tio estas la problemo, sed kio estas la solvo? Pérez Ovilo montras ke la solvo ĝis nun aplikata dividas naciojn en du grupoj, tiuj kiuj povas interrilati internacie per sia propra lingvo, kaj bone povas esprimi siajn pensojn, kaj tiuj kiuj devas interrilati internacie per lingvo de «aliaj», per kiu neniam povos esprimi siajn pensojn tiel vigle kaj flue kiel en la propra.

Pérez Ovilo argumentis ke internaciaj rilatoj neniam devas nek povas esti heredaĵo de privilegiuloj, ĉar tiaj rilatoj estas rajto de ĉiuj, de popolaj amasoj, kiuj havas barilojn en la vojo al la tutmondeco, bariloj de nekompreno pro lingvaj problemoj.

La vera solvo estas lingvo vere internacia, vere demokrata, vere facila kaj atingebla por ĉiuj, la lingvo Esperanto.


ENKETO DE LA FONDAĴO «FERNANDO SOLER»

Rilate la temon de la ĵurnala informo pri Esperanto, la Fondaĵo «Fernando Soler» aranĝas enketon por kolekti opiniojn kaj spertojn pri la rilatoj de esperantistoj kaj ĵurnalistoj, problemoj kiuj ofte aperas, ĉefaj demandoj, taŭgaj respondoj, ktp.

Tiuj kiuj havas iom por diri pri tio, demandu tian enketon al la:

Fondaĵo «Fernando Soler» Duque de Calabria, 4, 1ª Valencio – 46005

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

NI ĜUIS ESPERANTON

✳✳✳✳✳✳✳✳✳✳✳✳✳✳✳✳✳✳✳

Tre fruktodona esperantista vojaĝo tra Francio estis farata de kvar junaj geamikoj de nia regiono, la pasintan junion.

Ni, Alberto Bermell, Johano Fontecha kaj José Martínez, el Valencio, plus Teresa Soriano, el Alikanto, pasigis ok tagojn ĉe la fama esperanta kastelo de Gresillon.

Tie ni lernis la internacian lingvon kaj sekvis kursojn pri Cseh-metodo. Alberto kaj Johano trapasis la Seminarion A, ebligantan instrui laŭ tiu metodo: dum Teresa enkondukiĝis en la lingvo per ĝi. Krom la esperanta lernado kaj praktikado, ni ĝuis belegan lokon por feriado: regiono de gotikaj kasteloj kaj domoj, densaj herbaroj kaj arbaroj. Preskaŭ ĉiutage ni ekskursis kun aliaj geamikoj-esperantistoj al pluraj vidindaĵoj, piede, bicikle aŭ aŭtomobile.

Ĵus alvenantaj al la kastelo, surprizis nin tiel la ĉarmo de la loko kiel ĝia taŭgeco por gastigi esperantistaron. Oni disponas pri individuaj, familiaj kaj kolektivaj ĉambroj, sufiĉaj por 80 esperantistoj, aŭ, laŭplace, ampleksa tendejo. La manĝaĵo, normala aŭ vegetarana, estis varia, sana kaj bongusta, cetere priservata de atraktivaj francinoj. Servoj ne mankas.

Do, Gresillon estas por ni kreanto de esperanta etoso, ne tiel brua, kiel internacia kongreso, ktp. sed pli intima kaj kvieta.

Dimanĉe, la lastan tagon en Gresillon, aro da esperantistoj alvenis el Le Mans. Tiam ni konatiĝis kun S-ro Gestin, kiu kun sia edzino orientigis nin en Parizo. Ili estas ekzemplo de sindono imitinda de ĉiu esperantisto. Parizo ne bezonas priskribon. Tie, post kelkaj tagoj, ni dise forlasis Francion, vere ravitaj pri la vojaĝo kaj dezirantaj baldaŭ ripeti veturadon al Esperantujo.

[BILDO p.9] Alte kontrasta foto de la kastelo de Gresillon: granda ŝtona konstruaĵo kun multaj akraj tegmentoj, turetoj kaj kamentuboj, vidata de la parko.

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

VI ANKAŬ POVAS ĜUI ESPERANTON…

………….INTERNACIE……………..

La mirindan sperton kiu travivis samideano Bermell en Francio, malkovris al li la grandan plezuron de veraj internaciaj renkontiĝoj kaj jam aliĝis al alia, tiu kiu okazos

de la 27ª decembro 1991 ĝis la 3ª januaro 1992 en CUXHAVEN (Nordgermanio)

35ª INTERNACIA SEMINARIO DE GERMANA ESPERANTO-JUNULARO

kun la temo:

AMERIKO – ĈU 500 JAROJ DA CIVILIZACIO AŬ KOLONIISMO

partoprenos gejunuloj inter 14 kaj 26 jaroj kiuj bone regas Esperanton por, en internacia etoso, kune diskuti, lerni, ludi, danci, manĝi, dormi kaj festi per silvestra bufedo la novjaron.

Bermell deziras ne vojaĝi sola kiu estas preta por akompani al li?

Direktu al: Alberto Bermell – Plus Ultra, 23-4 – 46006 VALENCIO

………………………………………….

Se vi deziras ion pli serioza kaj grava, aliĝu al la rusa sesio de la

AKADEMIO INTERNACIA DE LA SCIENCOJ «SAN MARINO» Temo: Lingvo, kulturo, ekologio Moskvo – Leningrado de 29ª decembro ĝis 8ª januaro

la programo estas vere interesa laŭ ĉiuj flankoj kaj maleble resumi ĉi tie.

Se vi deziras pli informojn demandu al la redakcio de «Valencia Luno»

………….AŬ HISPANE……………..

MALAGO.- De la 7ª ĝis la 13ª oktobro, en Torokso,

ESPERANTAJ LABORTAGOJ pri la temo LA VARBADO DE ESPERANTISTOJ

Petu informojn al: Andaluzia Esperanto Unuigo, Poŝtkesto 864, 29080 MALAGO

………………………………………….

25ª KATALUNA KONGRESO DE ESPERANTO 31ª INTERNACIAJ FLORAJ LUDOJ 1-3 novembro 1991 TARRAGONA Festparolado de William Auld Aliĝu al Apartat 290 – 08280 SABADELL

…….AŬ VALENCIE…… Vidu sur paĝo 11ª

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

VIZITIS NIN:

Tiun ĉi someron vizitis Valencion multaj eksterlandanoj kiuj restis kelkajn tagojn kun ni.

✳ Granda aŭtobuso de gepoloj gvidata de du esperantistinoj. Ili aranĝis bone la vojaĝon dank al la helpo de la esperantistaro de Barcelono kaj Malago. Restis nur unu tagon en Valencio kaj apenaŭ povis kontakti neniun.

✳ Stefan Constantin de Bukaresto, filo de la prezidanto de la Rumana Esperantistaro. Ĉi tie li ĉeestis de la 31ª julio ĝis la 1ª aŭgusto, kaj poste foriris al Francio.

✳ Du geamikoj de Ismael el Ĉekoslovakio, de la 9ª ĝis la 16ª aŭgusto. La viro ne parolis multe en Esperanto, sed la virino estas instruistino de Esperanto en Prago. Niaj someraj lernantoj povis konstati ke Esperanto vere estas Universala Lingvo.

✳ Aŭtobusoj de hungaroj, gvidataj de pluraj esperantistoj, kiuj vendis multajn novajn librojn por la biblioteko de la Grupo. Ili ankaŭ parolis al ni pri la nuna situacio de H.E.A.

Bedaŭrinde preskaŭ ĉiuj esperantistoj forirantaj pro la somera libertempo, ne povis paroli kun ili, sed tiuj kiuj restis tie ĉi, dum momentoj povis imagi ke ili vojaĝas eksterlanden.

‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡

POR PRAKTIKI ESPERANTON VI NE BEZONAS FORIRI EKSTERLANDEN

partoprenu en la Esperantaj Tagoj!!! je la 8ª horo en sidejo Valencia-Grupo

Tie oni parolas kaj diskutas tute en Esperanto pri iu ajn temo de la vivo. Vidu la proksimajn tagojn:

18ª Oktobro.- Alberto Bermell VOJAĜO AL GRESILLON

25ª Oktobro.- «Vale» KELKAJ PROBLEMOJ PRI LA BELSONECO EN ESPERANTO

15ª Novembro – Jorge Moragues EKOLOGIO

Decembro – Augusto Casquero INTERNA FUNKCIADO DE LA UNIVERSALA KONGRESO

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

LABORI «PER» ESPERANTO…

Esperanta grupo neniam devas esti geto kie izoligas esperantistojn, sed ilo por pligrandigi niajn ordinarajn rilatojn kun la socio.

Por tio jam delonge la esperanta movado trovis rimedon: la fakaj asocioj kiuj permesas taŭge prilabori la problemojn de la vivo, aŭ la agadon kiu plej interesas vin, per helpo de Esperanto.

Se vi aliĝas al fakaj grupoj aŭ asocioj, vi eniras en medio kiu arigas dokumentojn (librojn, artikolojn, bultenojn) laŭ la elektita temo kaj tiel vi povas fari kiel ponto inter nacia kaj internacia kulturo, tradukante tekstojn el Esperanto por proponi ilin al nacilingva bulteno aŭ tradukante artikolojn el nacia lingvo en Esperanton por proponi ilin al Esperanta gazeto.

…INTERNACIE,

Vidu, per alfabeta ordo, la fakajn asociojn kiuj funkcias internacie:

agrikulturo, arto, ateismo, aŭtomobilismo, bahaismo, bibliismo, biblioteko, biciklado, biologia nonenklaturo, blinduloj, ekologio, ekonomio, ekumenismo, etnismo, evangeliismo, fervojistoj, filatelo, filologio, filozofio, foto, goo, handikapuloj, instruado, jogo, ĵurnalismo, katolikismo, komputado, komunismo, kooperativismo, kvakerismo, laboristoj, matematiko, medicino, mensa, ministoj, mormonoj, muziko, naturismo, oomoto, paco, P.T.T., radio-amatoro, radio-aŭskultado, religio-kompara, rotario, samseksamo, scienco, skoltoj, speleologio, spiritismo, stenografio, ŝako, ŝako-heksagona, turismo, vegetarismo, verkistoj, veteranoj.

…VALENCIE,

En valencia komunumo estas pli-malpli aranĝitaj la sekvantaj fakgrupoj: ekologio, helpo, informado, instruado ne-universitata, junularo, komerco, konsumo, kulturo, sporto, turismo, universitato kaj esploro.

…KAJ FREŜE

La lasta faka asocio estis fondita en Bergeno la 1an aŭgusto 1991, sub la nomo Monda Kunagado por Eduko, Scienco kaj Kulturo kaj inter siaj celoj estas «peri ideojn kaj informojn inter UNESKO kaj esperantistoj»

Kontaktu kun la fako kiu interesas vin aŭ proponu alian, sed agu esperante en la ordinara vivo.

Pàgina 13 de l'original
Pàgina 13 de l’original

RENKONTIĜO DE JUNA SUNO EN «EL PALMERAL» DE ELX

Lasta renkontiĝo de la Valencia-Murcia Junulara Esperanto-Asocio okazis en la luksa kampingo «El Palmeral», en Elx (Alakanto)

La sabaton 28an, vespere, oni banis sin en la naĝejo, oni noktomanĝis fratece kaj oni irir diboĉi, profitante la viglan noktovivon en Elx. Dimanĉe matene, oni aranĝis aŭdvidan montradon pri esperantaj eventoj, en la televidĉambro de la kampingo. Unue oni vidigis filmaĵon pri la ĉijara kaj unua valencia-murcia Esperanto-kongreso kaj pri la lasta U.K. en Bergeno. Ambaŭ vidbendoj estis aranĝitaj kaj klarigitaj de Pedro Ruiz, el Murcio. Sekve, la valenciurbanoj projekciis lumbildojn, dismontris fotaĵojn kaj prelegis pri ĉisomera Esperanta vojaĝo al la kastelo Gresillon kaj al aliaj lokoj de Francio.

Post la komuna tagmanĝo, ankoraŭ en la kampingo, oni iris al la granda parko de Elx por fari la asembleon. Fine, Antonio Verdú, elĉano, ciceronis al ni tra la urbo kaj la fama botanika ĝardenego «Huerto del Cura».

En ĉi tiu renkontiĝo ni ĝuis la eksterordinaran ĉeeston de la vaska esperantistino, Igone Manciles, kiu venas al Valencio por studi.

DECIDOJ DE LA ASEMBLEO:

1.- Venonta renkontiĝo okazos ree en Elx, sed en la montara feridomo de Antonio Verdú. Dato: 30a de novembro kaj 1a de decembro. Oni informos pri detale.

2.- Antonio Verdú anstataŭos Amparon Boluda, kiu devis esti la kunordigatigo. José Martínez estas la nova kunordiganto.

Antonio Verdú Caselles M. Benlliure, 84, 6º, 1ª E-03201 ELX (Alikanto) Tel. (96) 544 97 41

José Martínez Hernández Mediterráneo, 22, 1º E-46011 VALENCIO Tel. (96) 371 07 42

3.- Oni starigas rilatojn kun la franca urbo Perpignan, pere de kontaktulo, kiun oni havas jam. Prizorgas: Alberto Bermell.

4.- La L.K.K. de la hispana Esperanto-kongreso en Mérida informas al ni, ke tiu ne koincidos kun la «paska junulara renkontiĝo» sed ĝi okazos 1an-3an de majo 1992. Do la junularo daŭrigos kun la intenco kunpartopreni la kongreson, kaj aliklanke oni organizu la «paskan junularan renkontiĝon» en la mezo de Hispanio, ĉirkaŭ Madrido

Pàgina 14 de l'original
Pàgina 14 de l’original

kaj Segovio, kiel oni priparolis en la lasta P.J.R en «El Saler» (Valencio)

5.- Antonio Verdú vokas al aliĝo al Pasporta Servo de TEJO. Sciigante ke ekzistas la eblo ne gastigi, sed serĉi gastejon por la esperantistoj vizitantoj.

6.- Por purigi la adresaron de JUNA SUNO, oni dissendas aliĝilon, por ke tiuj personoj (ne organizaĵoj) kiuj volas ricevi la informilon faru sin membro aŭ apogantoj.

7.- JUNA SUNO renovigas sian kotizon al HEJS-HEF kiel junulara asocio. Laŭ decido en «El Saler», ĉiuj junul(ar)oj interesataj de tutŝtata kunagado utiligus junularan parton en «Boletin» de HEF kiel comuna informilo.

NOVAĴOJ EL ALMUSSAFES

Dum patronaj festoj celebritaj la pasinta julio, la Klubo Esperanto Kultura Centro el Almussafes, prezentis al la lernantino Beatriz Sabater Muñoz kiel reprezentantino de nia Klubo je la sekvantaro de la reĝino de la Festoj.

Sendube estis agrabla novaĵo ĉar tio faris ke la gejunulojn montris iomete pli da intereso pri la signifo de la Internacia Lingvo.

Alia flanke, la venontan 8ª de Oktobro komenzos denove la kurso de Esperanto en Kultura Centro, gvidata de nia samideano Francisco Ramirez.

[BILDO p.14] Alte kontrasta grupfoto de ĉirkaŭ dek kvin personoj — plenkreskuloj, gejunuloj kaj infanoj — starantaj antaŭ granda standardo kun kvinpinta stelo supre; pluraj el ili tenas florbukedojn. Apudskribo:

Grupo de gesamideanoj dum la flora ofero al la Sankta Kruco, okaze de la festoj de Almussafes, la 15ª julio 1991, kaj prezentado de la standardo de la Klubo Esperanto de Almussafes.

Pàgina 15 de l'original
Pàgina 15 de l’original

PRI NATURO DE ESPERANTO

Al D. Santiago Miquel Planas

Ho jen vi Esperanto! Ne glora kaj fiera nur orfa, senpotenca, senforta, senmatura…

(K. Kalocsay)

Mi ĉiam pensis kaj pensas ke Esperanto estas antaŭ ĉio zamenhofa lingvo kaj eĉ la iniciatintoj ekdevus legi almenaŭ tekstojn zamenhofajn, se ne la tutan fundamenton almenaŭ paragrafojn. Krom mi opiniis, kiel multe da kleruloj kredis kaj kredadis, ke en la fundo Esperanto estas realece latino.

Sed estis momento, en mia esperanta vivo kiam mi disreviĝis de tiu ideo. Historie, mi memorigus al L. de Beaufront kiun mi admiras (malgraŭ lia perfido kaj mallerteco ĉe la disvolvado de liaj esperantaj aferoj) precipe pro du motivoj: li sukcesis disvastigi Esperanton en Francujo kaj li estis la unua aŭtoro vere preokupita pri Gramatiko, ĉar la unuaj rusaj verkintoj skribadis kompreneble en anarkia stilo.

En 1907 aperis Ido-skismo, pri kio Courtinat klarigis al ni tion, ke tiu «HEREZO» estis sociopolitika aspekto pli ol vere lingva problemo. Kaj tuj poste, danke al la dialektiko ŝprucinta inter Couturat kaj De Saussure. Esperanto progresis en la gramatika parto pri VORTFARADO, ĝis ke Kalocsay kaj Waringhien (W.) povis ellabori Literaturon, Gramatikon, Poetikon, Enciklopedion, k.t.p. tial ke ni povas hodiaŭ konsideri tiujn aŭtorojn kiel veraj (1) interpretistoj de Zamenhof.

Sed, kio do, estas strukture Esperanto?

A) Laŭ W. la aspektoj de la esperantaj verboj estas kvin:

1.- Komenca aŭ inkoaktivo: Afiksoj: EK kaj IĜ.

2.- Momenta aŭ momentaneo: EK

3.- Daŭra, durativo aŭ imperfekto: AD kaj AT

4.- Ripeta – iterativo: RE

5.- Fina: perfektivo: IT

«kaj la aspekto konsistigas la bazon de la konjugacio en ĉiuj SEMIDAJ LINGVOJ» (W.)

B) Rilate la participojn: «Esperanto posedas aktivaj, pasivaj, medialaj, faktitivaj, preteritaj, precencaj, futuraj k.t.p. Tiu abundo memorigas la HELENAN MORFOLOGION» (W.)

(1) Ni kutimas meti ĉiujn predikativojn en nominativo

Pàgina 16 de l'original
Pàgina 16 de l’original

C) Ni ankaŭ pensas ke el la Latino, Esperanto riĉigis sin rilate al la strukturo de la frazo, atentante precipe la problemon pri l’akuzativo.

D) Kaj ĉiuj ni scias ke la angla lingvo faciligis kaj sanbalastigis Esperanton liberigante ĝin de la pezaj slavaj deklinacioj kaj konjugacioj.

Resume: ni povas diri ke en la ARĤETIPO de Esperanto sidas efective la patrinaj pralingvoj de nia historia civilizacio, nome HEBREO, GREKO kaj LATINO kaj la tri menciintaj subteniloj havas sian propran gravecon: Alivorte, ni povas diri ke strukture Esperanto estas sinteco de ĉiuj semidaj kaj indoeuropaj lingvoj.

* Ĉu vi konvinkiĝas jam, amata leganto, kiel Esperanto estas vere INTERNACIA LINGVO?

* Ĉu vi komprenas kiel la ceteraj planlingvoj precipe tiuj kiuj de Esperanto trafas refoje al la latino, kaj nur al la latino: Ido (Couturat 1907); Occidental (E. von Wahl 1922); Novial (Jespersen 1927-1934) kaj Interlingva IALA (Gode 1951), estas kondamnitaj al frakaso?

* Ĉu vi komprenas la fakton ke Esperanto estas la unika planlingvo kiu disvastiĝis tra la tuta mondo?

Rememoru la zamenhofajn vortojn: «Kio do en tia okazo restus por fari al la aŭtoro de ia nova lingvo, se tia iam aperus? Al li restus jam nenio ol… eltrovi la jam eltrovitan Amerikon!» (F.K.)

VALE Valencio-Cheste, majo 1991

Kristnaska Loterio

Kiel ĉiujare, denove Valencia Esperanto-Grupo partoprenas en la kristnaska loterio, kio vere helpas sian ekonomion. Ĉi jare la numero estas 40.742

Vi povas aĉeti ĝin por vi mem, aŭ, pli bone por la Grupo, vi povas disvendi ĝin inter viaj amikoj kaj konatuloj. DANKON!

Edita: Grupo Esperanto de Valencia Redactores: José Añó y Pascual Pont Imprime: Estudio Puig – Planas, 12 – Valencia Depósito Legal V-1683-1983

Valencia Luno núm. 33 (gener de 1992)

Text complet del número 33 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de gener de 1992: 17 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 33, gener de 1992.
Coberta de Valencia Luno núm. 33, gener de 1992.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1992_n33_jan

Què té d’especial este exemplar

  • La pàgina 17 no forma part de la composició del butlletí: és el facsímil d’una circular a banda, en un tipus de matriu de punts ben distint, que convoca la reunió oberta sobre el Congrés Universal de 1993 al Liceo Esperanto de Madrid per al 29 de febrer de 1992. Això és el que fa que l’exemplar tinga un nombre imparell de pàgines.
  • Eixa mateixa circular de la pàgina 17 va firmada només com «La prezidanto de LKK»: davall hi ha una firma manuscrita amb un traç llarg i corbat que travessa tot el nom, sense cap nom imprés que la identifique.
  • L’adreça del grup canvia de forma dins del mateix número: la capçalera de la pàgina 1 estampa «GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.º», mentres que el requadre de l’assemblea (p. 3) i el peu de la pàgina 5 porten «45, 3ª», i la carta de la UEA (p. 6) va adreçada a «45-3a».
  • Els dos emblemes del 3r Congrés de la Federació que ix en la pàgina 5 no diuen el mateix: en el de dalt, les inicials verticals que hi ha al costat del mapa són «V.M.», «E.», «F.», i en el de baix són «V.E.F.» amb el text vertical «KAJ MURCIO». Fora del contorn valencià, una estrela marca una població amb una llegenda impresa tan xicoteta que a penes es llig.
  • El nom de la població del congrés apareix de dos maneres en la mateixa pàgina 5: l’emblema estampa «CALLOSA DE SEGURA» i el text i l’adreça de contacte, «Callosa del Segura».
  • L’anunci de l’obra de teatre «ZAMENHOF, DOCTOR ESPERANTO» (p. 4) dona l’adreça de l’autor amb un codi postal de sis xifres, «080240 MANRESA»; el de Manresa és 08240.
  • El número estampa els noms propis sense els seus signes diacrítics, de manera que qui els busque en la forma completa no els trobarà: els enviats de la UEA són «Simo Milojevic» i «Nikola Rasic» (Milojević, Rašić), i les pàgines 10, 11 i 16 porten «Juan Antonio Gimenez», «Francisco Cabezas Jimenez» i «Angel Mañero González».
  • L’esperanto del número porta calcs del castellà i formes que no són les habituals, i són del paper, no d’esta còpia: «placas», «eksaliĝas», «restorario Nevada», «operaciaro», «stangebla», «trascendi» i «Por ekzemplo» per «Ekzemple».

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1–2 ESPERANTO: ĈU LINGVO?, ĈU MOVADO? epo Johano-Antono
3 VALENCIA ESPERANTO-GRUPO — JARA ORDINARA ASEMBLEO epo
3 [Alvoko pri la jarkotizo: «Ĉu vi jam pagis vian jaran abonkotizon al la Valencia Esperanto-Grupo…»] epo
4 BIBLIOTEKA FAKO — MALLONGAJ NOVAĴOJ epo
5 [3ª VEF KONGRESO — okazos la 27ª-28ª junio 1992 en Callosa del Segura] epo
6 [Letero de UEA al la redakcio: «Kara kolego…»] epo Mark Fettes
7 [Reklamo de UEA: «LA ESPERANTO-KOMUNUMO»] epo
8–10 PROTOKOLO DE LA VIZITO DE LA KOMISIONO DE U.E.A. AL VALENCIO epo
11 POR KONGRESUMI: PROVIZORA LABORPLANO epo
11 52ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO — MERIDA epo
11 77ª UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO — VIENO epo
12 LAŬDO AL LA STULTECO (beletraj paĝoj; ĉapitro 25ª) epo Erasmo de Roterdamo; esperantigis: Vale
12 SPRITAĴOJ DE ULEKSO epo
13–15 PRI VORTFARADO KAJ VORTDEVENADO epo VALE
16 NEKROLOGOJ — María Teresa Martí epo
16 NEKROLOGOJ — Armando Cortés García epo
16 [Kolofono] spa
17 MALFERMA KUNVENO PRI UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO, VALENCIA 1993 epo La prezidanto de LKK

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: blanka surskribo «VALENCIA LUNO» sur verda fono; maldekstre desegnaĵo de la Turoj de Serrans (Torres de Serranos), inter la du vortoj granda falĉilluno, kaj dekstre kvinpinta stelo el konturoj.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.º * ☎ 384 96 16 * 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 33 – januaro 1992

ESPERANTO: ĈU LINGVO?, ĈU MOVADO?

Ĉiu eklernanto de la lingvo Esperanto rigardas la aktivecon de la esperantistoj: ilian agadon, lernadon, instruadon, sindonemon, propagandon, kongresadon, renkontiĝadon ktp. En ĉiu aktivado estas manifestata la propagandemon, aŭ la sindoneman kaj senpagan laboron por varbi novajn esperantistojn, kaj iom post iom la novbakita esperantisto estas ensorbigita senkonscie de la disvastigata movado.

Nun estas la momento por halti kaj hezite mediti. Ĉu Esperanto estas lingvo aŭ movado?. Se lingvo, kion faras la movado? Se movado, kion faras la lingvo? Ni ŝanĝas la demandon kaj diras, Ĉu la lingvo vivos sen movado? Ĉu la movado, sen lingvo? Ni rekte konkludas jesante: Esperanto estas movado kaj lingvo samtempte. Kie ni povus lerni esperanton sen la movado?

Ĉiu lernanto de iu ajn lingvo, devas vojaĝi al la koresponda lando por praktiki kaj konstati sian vortprovizon, pruvi sian parolnivelon, streĉi la menson ĉe embarasaj situacioj. Ni devas fari la samon por la lingvo Esperanto. Ĉu ne estas Esperantujo iu ajn renkontiĝo aŭ kongreso? Kiu do kapablus organizi Esperantujon sen «la movado»?

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

Kompreneble, la mitoj estas praideoj; la simboloj aspektas aparteni al unu geto aŭ partio; la interna ideo ne placas al novaj generacioj; publika propagando ridindigas la situacion, ktp. Sed ne por tio ni devas degeligi ĉiun movadkonstruon, tio daŭras kaj finiĝos kiam la lingvo Esperanto estus prenata kiel propaĵo de nacia aŭ internacia registaro, kiam estos institucio en Universitatoj, kaj devigata studado en bazaj kaj mezaj lernejoj. Tiam, la movado malaperos, ne funkcios, restos sen senca ekzistado.

Momente, kiu eksaliĝas de la Grupoj kaj Esperantaj Asocioj, (tio estas de la Movado) similas nedankema. Ĉu izolite povos praktiki la paroladon? Eble li estas fiera persono kiu sendepende povos daŭri pli perfekte ol kune; Ĉu liaj ideoj estas pli perfektaj ol tiuj de la grupanoj?

Ni devos pripensi pli bonan solvon, pli aktualan aspekton por la Movado ol flankigi ĝin. La Manifesto de Raŭmo (1980) ŝajnas ĝian identecon disigante Esperanton de la precelaj sloganoj: Esperanto estas la dua lingvo. Esperanto estas komenco de paco. Sennacia lingvo estas pli demokrata ol la imperiismo de devigata nacia lingvo, ktp. La Manifesto celas disvastigi Esperanton realigante pozitivajn valorojn:

  • propedeŭtiko por lingvoinstruado
  • kontaktoj inter ordinaraj homoj
  • kontaktoj sendiskriminaciaj
  • novtipa internacia kulturo

Do, la propra kulturo de Esperanto, uzi ĝin kiel laborlingvon, uzi ĝin en internaciaj rilatoj, atingos ke la kleraj homoj lernu Esperanton por koni interesajn konkludojn de la parolataj temoj, eseoj, verkoj, publikaĵoj, indaj legaĵoj. Ankaŭ ni konkludas per la Proklamo de Voss (1991): la celo al kvalito estas laŭdinda, sed necesas konstati, ke la kvalito plej ofte fontas el kvanto».

Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiligo de homoj al nia lingva komunumo, ofte kongresi estas la plej efika maniero por lerni, instrui kaj propagandi (pardonu se mi diras propagandi) Ĉu vi povos sola, sen Movado?

Johano-Antono

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

************************************************************
*                                                          *
*   VALENCIA ESPERANTO-GRUPO                               *
*   JARA   ORDINARA   ASEMBLEO                             *
*                                                          *
*     La venontan 12an de februaro 1992                    *
*     je la 7a vespere, kiel unua kunvoko                  *
*     kaj la 7 ½, en dua kunvoko                           *
*     en nia sidejo,                                       *
*     G.V. Fernando el Católico, 45, 3ª                    *
*     Valencio                                             *
*                                                          *
*     okazos la statuta asembleo de la Valencia            *
*     Esperanto-Grupo laŭ la sekvanta                      *
*                                                          *
*                    T A G O R D O                         *
*                                                          *
*   1.- Legado kaj aprobo de la lasta akto                 *
*   2.- Financa raporto 1991                               *
*   3.- Jarraporto 1991, celoj kaj aktivecoj por 1992      *
*   4.- Budĝeto 1992                                       *
*   5.- Renoviĝo de la estrarano                           *
*   6.- Demandoj kaj sugestoj                              *
*                                                          *
************************************************************

Ĉu vi jam pagis vian jaran abonkotizon al la Valencia Esperanto-Grupo por 1991.?

Rememoru ke ĝi estas 3.000 ptoj. por plenrajta ano kaj 1.500 ptoj. por subtenanta membro kaj vi povas aboni per banka pago al la konto:

BANCAJA Urbagentejo nº 9 – Fdo. Católico konto nº 0009 3101169604 Valencia Esperanto-Grupo

Por tiuj malmultaj samideanoj kiuj ofte forgesas la jarkotizon, nun estas taŭga tempo por pagi la jaron 1992 kaj kovri la ŝuldon de 1991.

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

BIBLIOTEKA FAKO

MALLONGAJ NOVAĴOJ

Unu el la plej gravaj celoj de la Valencia Esperanto-Biblioteko estas la helpo al la bibliotekistino de la Publika Biblioteko kaj Revuaro de Valencio en la placo de Maguncia. La Grupo sendis noton al la ĉefurbestrino por informi ŝin pri tia laboro.

Se vi deziras koni la novan funkcion, petu al la bibliotekisto kopion de la «Interna Normaro de la Biblioteko de VEG.» Socianoj de la Biblioteko kaj aliaj Bibliotekoj ricevos ĝin frue.

Ni bezonas grandan ŝrankon por enmeti librojn. Ĉu vi povas helpi nin? Prefere metala, kun bretoj delokeblaj, surrelaj kristalaj pordoj, kaj 2 metroj alta, 1’8 longa kaj 0’3 larĝa, proksimume. Telefonu al nia automata respondilo, 384 96 16. Dankon!.

En Burjasot estas nun jam preskaŭ finita malgrandeta biblioteko por la nova Grupo Esperanto Rondeto. Se vi havas iun libron troa, bonvolu doni ĝin al:

ESPERANTO RONDETO – (Agrupación Musical «Los Silos») c/ Concepción Arenal, 10 – 46100 BURJASOT

Ni invitas ĉiujn esperantajn bibliotekistojn aligi al ANABAD

Se vi havas anekdoton pri la historio de la esperanta movado en la Valencia Komunumo, vi povas helpi multege sendante ĝin al nia samideano Juan Antonio, kiu bezonas pli da notoj por fini sian historion kaj eldoni ĝin por la Universala Kongreso de Valencio 1993.

[BILDO p.4] Reprodukto de la kovrilo de teatraĵo: supre la nomo de la aŭtoro «MARTÍN CAMPRUBÍ PUIGNERÓ» kun horizontala streko sube; en la mezo desegnita busto de kalva, barba Zamenhof kun okulvitroj, papilikravato kaj jako; sube la titolo «ZAMENHOF, DOCTOR ESPERANTO».

Diskunigu la vivon de Zamenhof per tiu ĉi teatraĵo.

Aĉetu ĝin po 500 ptoj. al la aŭtoro, en strato Circunvalación, 100, 2º. – 080240 MANRESA

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

[BILDO p.5] Emblemo de la kongreso: supre «3a. KONGRESO V.E.F.» kaj «1992 CALLOSA DE SEGURA»; maldekstre ovala nigra makulo kun terglobo kaj la blanka vorto «ESPERANTO», ĉirkaŭita de «VALENCIA» supre kaj «FEDERACIO» sube; dekstre skiza mapo de la valencia lando kun la markitaj lokoj Benicasim, Castellón, Valencia, Alicante, Callosa de Segura kaj, ekster la konturo, stelo kun la vertikala surskribo Alcantarilla[?]; apud la mapo la vertikale aranĝitaj inicialoj «V.M.», «E.», «F.»; malsupre «27an-28an JUNIO».

Decido de 2ª VEF Kongreso estis: «… estontece la Kongreso okazos la trian semajnofinon post Pasko se ĝi ne koincidos dum monato majo, ĉar en tia okazo ĝi revenos al la dua semajnofino post Pasko».

En 1992 la tria semajnofino post pasko estos la 9ª-10ª de majo; do reveninte al la dua, ĝi estos la 2ª-3ª de majo. Sed en tiaj datoj okazos la Hispana Kongreso, kaj la Daŭra Estraro, post konsulti la prezidantojn de federaciitaj grupoj, decidis ke la

3ª VEF KONGRESO okazos la 27ª-28ª junio 1992 en Callosa del Segura

Samideanoj el Callosa kaj Alakanto vigle laboras por ke ĝi ne estu rutina kongreso, sed alloga, kun:

  • Arta prelego
  • Esperanta ekspozicio
  • Muzika koncerto
  • Vesperfestivalo
  • Vizito al la urbo
  • Esperanta kino
  • I.L.E.I. ekzamenoj
  • Kunlaborado kun la 78ª UNIVERSALA ESPERANTO KONGRESO
  • Omaĝo al Sro. Francisco Zaragozá Ruiz

[BILDO p.5] Desegnaĵo de atleto kiu transsaltas obstaklojn sur kurejo, kun tribuno malantaŭe. Apude, ripeto de la kongresa emblemo: «3a. KONGRESO VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO / CALLOSA DE SEGURA / 1992», la skiza mapo, la vertikalaj inicialoj «V.E.F.», la vertikala teksto «KAJ MURCIO» kaj sube «27an-28an JUNIO».

Ankaŭ Alakanto klopodas gastigi samideanojn el gemelita urbo Riga, por krei veran internacian etoson.

En venonta «Valencia Luno» ni informos pri pli detala kaj konkreta programo kaj aliĝilo. Nun, direktu viajn sugestojn al

  • Sro. José Mª Bernabeu Franco – Gral Primo Rivera, 6 03360 CALLOSA DEL SEGURA aŭ
  • V.E.F. – G.V. Fdo. Católico, 45, 3ª – 46008 VALENCIO

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

[Faksimilo de letero de UEA al la Valencia grupo.]

[BILDO p.6] Leterkapo de UEA: dekstre la ovala emblemo de la Asocio (du interplektitaj cirklaj formoj en ovalo).

Universala Esperanto-Asocio en konsultaj rilatoj kun UN kaj Unesko Centra Oficejo: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando Telefono +3110 436 10 44 / 436 15 39 / Telefakso 436 1751 / Telekso 23721 uea nl

Grupo Esperanto de Valencia G. V. Fernando el Católico 45-3a E-46008 Valencia Hispanujo/Spanje

Roterdamo, la 2-an de decembro 1991

Via uea-kodo: gesv-s

Kara kolego,

Ni redaktoroj estas bonŝancaj. Nuntempe ni povas prezenti al niaj legantoj unu el la plej ekscitaj fazoj en la historio de Esperanto: epokon de tutmondiĝo.

UEA estas kvazaŭ simbolo de tiu tutmondiĝo. En la lastaj jaroj ade aliĝas al ĝi novaj landaj asocioj el ekster Eŭropo. Samtempe ĝi donas pli kaj pli da helpo al la multaj naskiĝantaj movadoj de Afriko kaj Azio.

Estas ĝojige, ke niaj membroj tiom bone komprenas tiun rolon kaj malavare subtenas ĝin. En la lastaj kvin jaroj la individua membraro de UEA kreskis de 6 679 en 1986 ĝis pli ol 8 000 en 1991. Unuafoje post la dudekaj jaroj UEA atingis tian ciferon — kaj tio certe bone aŭguras por nia movado kiel tuto.

Nun ni petas vian helpon daŭrigi tiun kreskon. Ĉi-kune vi ricevas prespretan anoncon por via revuo. Ni esperas, ke en unu el la venontaj numeroj vi povos trovi spacon por aperigi ĝin. Kaj ni volas substreki, ke ne temas nur pri unudirekta helpo. Per membriĝo en UEA, la esperantistoj en via lando aŭ fako ricevos pli da informoj, pli da ŝancoj por internacia agado. Ili povos aktivi pli multe kaj pli efike, ankaŭ por landaj kaj fakaj celoj.

Cetere, ni tre volonte ricevos komentojn aŭ proponojn pri la membrokampanjo de UEA. Ĝian celon de 10 000 membroj ni certe atingos nur per komuna klopodo; kun la konscio, ke ĝi helpas al ni ĉiuj.

Kun sinceraj bondeziroj por via redakta laboro, elkore dankas kaj salutas

[BILDO p.6] Manskribita subskribo de Mark Fettes.

Mark Fettes redaktoro de «Esperanto»

Poŝtĉekkontoj: Poŝta Banko Nederlando: 37 89 64 (ĝiroficejo Den Haag); Svedio 74374-0; Svislando: 12-2310-0. Bankoj: Bank Mees & Hope, Postbus 749, 3000 AS Rotterdam, konto: 25.52.89.804. Amro Bank, Postbus 949, 3000 DD Rotterdam, konto: 42.60.51.599

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

[REKLAMO p.7] Tutpaĝa anonco de UEA.

[BILDO p.7] Sur nigra fono, la frazo «LA ESPERANTO-KOMUNUMO» kompostita per blankaj kartetoj, el kiuj forfalis ĉiuj literoj U, E kaj A — restas do videblaj nur «L SP R NTO KOM N MO». Sub la titolo, en kursivo:

Kiel vi vidas, sen UEA la Esperanto-komunumo estus apenaŭ rekonebla. Ĝi perdus multon. Eĉ sian sencon.

Per membriĝo en UEA aŭ ĝia junulara sekcio TEJO, vi aliĝas al tutmonda reto de pli ol 8 000 individuoj kaj 100 landaj kaj fakaj asocioj. Viaj estas:

La kontaktoj… La Jarlibro de UEA kaj la Pasporta Servo de TEJO malfermas al vi mondon sen limoj.

La eldonaĵoj… La plej kompleta Esperanta libroservo regalos vin en 1992 per sia renovigita katalogo de pli ol 3 000 libroj, kasedoj, vidbendoj kaj multe pli.

La kunlaboro… La revuoj Esperanto, TEJO-tutmonde kaj Kontakto donas unike vastan perspektivon pri nia movado. Jen ĉio por efike aktivi, inkluzive optimismon!

Ne manku al nia komunumo. Aliĝu al UEA.

[BILDO p.7] Desegnaĵo de klinita, preskaŭ renversiĝanta tablo, de kiu deglitas tri kartetoj kun la literoj U, E, A.

Sendu viajn kompletajn nomon kaj adreson, profesion kaj naskiĝdaton kun via kotizo (vd. kotiztabelon sube) al via landa peranto:

S-ro Juan Azcuénaga Vierna, General Dávila 127, portal 7, 2ª Izda, 39007 Santander.

MA Membro-Abonanto (ricevas la Jarlibron kaj revuon Esperanto), 3900 p-toj MA-T Juna Membro-Abonanto (ĝis 29 jaroj—ricevas ankaŭ Kontakto-n), 3900 p-toj MJ Membro kun Jarlibro (ricevas la Jarlibron, sed ne la revuon), 1560 p-toj MJ-T Juna Membro kun Jarlibro (ĝis 29 jaroj—ricevas ankaŭ Kontakto-n), 1560 p-toj MG Membro kun Gvidlibro (minimuma kategorio), 625 p-toj DM Dumviva Membro (ricevas la Jarlibron kaj revuon dum la tuta vivo), 97500 p-toj

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

78ª UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

PROTOKOLO DE LA VIZITO DE LA KOMISIONO DE U.E.A. AL VALENCIO

Merkredon, 6 novembro 1991

Alveno de la komisiono de UEA, sinjoroj Simo Milojevic kaj Nikola Rasic al la flughaveno de Valencio. Tie atendis ilin kelkaj lokaj samideanoj. Post akompani la alvenintojn al la Hotelo Expo, oni vizitis la lokan asocion, kie ĉeestis kelkaj samideanoj, kaj ekkomenciĝis la unuaj interparoloj kaj interkonatiĝoj.

Ĵaŭdon, 7 novembro 1991

Je la 10-a matene, vizito al la Katedralo, por antaŭtaksi la eblecon okazigi tie la Ekumenan Diservon de la UK. Je la 11-a, oficiala akcepto de la urbestrino de Valencio al la komisiono, al kiu akompanis Augusto Casquero, provizora prezidanto de la LKK, José Pérez, prezidanto de la loka asocio kaj Santiago Miquel, kasisto de la LKK. Post la vizito al la urbestrino oni havis okazon paroli mallonge kun la Skabeno pri kulturo, kiu promesis helpi la UK-on. Post tio oni iris por manĝi kaj paroli pri la UK al la hejmo de s-ro. Casquero. Postagmeze oni vizitis du kongres-entreprenojn, SERINTER kaj Europea de Congresos.

Vendredon, 8 novembro 1991

Je la 9’30 de la mateno, vizito al la Konsilantaro pri Kulturo de la Valencia Aŭtonoma Komunumo, kie oni parolis kun la reprezentanto de la Konsilanto, kaj al kiu oni informis pri la bezonoj de la UK.

[BILDO p.8] Foto: kvin personoj — kvar viroj kaj virino — staras vice ekstere, antaŭ metala strukturo kun ŝtupoj kaj kolonoj.

Post tio, oni vizitis la «Palau de la Música», kiu

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

probable estos la kongresejo. Al tiu vizito akompanis esperantisto kiu deĵoras tie, kaj kiu povos esti granda helpo tie dum la kongreso.

Post la vizito al la «Palau de la Música» la komisiono de UEA kune kun Santiago Miquel, Juan Fontecha (direktoro de la Esperanto Fondaĵo «Fernando Soler») kaj Augusto Casquero, vojaĝis al la proksima vilaĝo Cheste, por viziti la Laboristan Universitato-n, kiu havas teatron por 6.000 personoj, manĝejojn por 3.000 kaj dormoĉambrojn por 1.000. Ĝi povus esti eventuale uzata por la inaŭguro de la UK, aŭ por loĝigi tie kongresanojn aŭ eĉ por aliaj aranĝoj de la UK.

Posttagmeze oni vizitis aliajn du kongresentreprenojn nome KATOVAL kaj GRUPO IBERIA.

Sabaton, 9 novembro 1991

Je la 10-a matene komenciĝis la laborkunveno de la komisiono de UEA, la provizora LKK kaj esperantistoj lokaj kaj el aliaj urboj. Entute ĉeestis 23 samideanoj el Valencio, Cheste, Castellón, Alakanto, Barcelono kaj Callosa de Segura. Tio okazis ĉe la sidejo de la loka asocio.

Post mallonga prezentado fare de Augusto Casquero, la Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo, s-ro Milojevic, parolis amplekse al la samideanaro pri kio estas kaj signifas UK en la Esperanta movado.

Poste s-ro Rasic, ankaŭ amplekse, parolis detale pri la organizado de UK. Kataluna samideano, Manuel López, prezentis la peton okazigi la Antaŭkongreson en Katalunio. Ankaŭ oni legis telefakson senditan el Murcio, kie oni petis okazigi la Postkongreson en Murcio.

Post tiuj petoj oni komencis, punkton post punkto, analizi la kongresan operaciaron.

Oni faris paŭzon por iri al la restorario Nevada, kie oni bankedetis kun ĉeesto de 34 samideanoj.

[BILDO p.9] Ronda emblemo de la kongreso: en la centro nigra disko kun blanka duoncirkla ventumila (aŭ sunleviĝa) figuro; ĉirkaŭe, en kursiva manskribo, «Universala Kongreso de Esperanto» kaj sube «Valencia 1993».

Post la manĝado oni iris denove al la loka asocio, por daŭrigi la laborkunsidon. Oni traktis entute la 28 unuajn punktojn de la kongresa operaciaro.

Diversaj membroj de la LKK kaj unuopaj lokaj samideanoj starigis demandojn kaj faris proponojn, inter kiuj

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

troviĝis Alberto Bermell (junularaj aranĝoj), Rafael Peris (oficiala poŝtmarko kaj poŝtstampo, kaj rilatoj kun fervojoj), José Añó (infana kongreseto), Juan Antonio Gimenez (Infana Kongreseto kak ILEI Konferenco), José Martínez (komercaj rilatoj), Juan Fontecha (vicprezidanto de LKK kaj rilatoj interalie kun urbaj transportentreprenoj), Pérez Sempere (kongresejestro), k.t.p.

Oni parolis poste pri la diversaj projektoj de logotipo por la UK kaj oni prezentis kelkajn al la komisiono.

Pri la Kongresa Temo, oni klarigis al la komisiono ke la prezidanto de Hispana Esperanto Federacio kaj la doktorino Rafaela Urueña jam komencis zorgi pri tio. Sinjoro Milojevic diris ke eble estus bona afero ke la doktorino Urueña estu la rektoro de la Internacia Kongresa Universitato (IKU).

Je la sesa horo oni haltis la kunvenon. Poste la komisiono de UEA kaj Augusto Casquero kaj edzino ĉeestis al koncerto en la «Palau de la Música» per invito de la Urbodomo.

Dimanĉon, 10 novembro 1991

Matene oni vizitis en la apuda vilaĝo Paterna la lernejon «La Salle» kiel ebleco por okazigi tie la Infanan Kongreseton aŭ eĉ la Konferencon de ILEI. Post tio ni alveturis al Masamagrell, por viziti tien alian infanlernejon: «San Lorenzo de Brindis», ankaŭ taŭga por tiuj aranĝoj. Post tio oni vizitis la Internacian Foirejon de Valencio, ebla alternativo por kongresejo.

[BILDO p.10] Foto: kvar viroj en kompletoj staras interne de granda halo, antaŭ larĝaj kolonoj kaj alta tegmento.

Posttagmeze, akompanataj de José Añó, la komisiono vizitis la luksan hotelon Astoria kaj du universitatajn restadejojn.

Lundon, 11 novembro 1991

Foriro de la komisiono de U.E.A.

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

POR KONGRESUMI:

PROVIZORA LABORPLANO

[BILDO p.11] Emblemo enkadrigita per la teksto «78ª UNIVERSALA» (vertikale maldekstre), «KONGRESO» (supre), «DE ESPERANTO» (vertikale dekstre) kaj «VALENCIO 1993» (sube); en la mezo desegnaĵo de figuro kun hararo eksplodanta kiel artfajraĵo, tenanta du grandajn rondajn objektojn en la manoj.

La longa sperto de UEA pri organizado de Universalaj Kongresoj, permesas al ĝi tre detale kaj skribite plani estontan agon kaj antaŭvidi tre klare kie, kiam, kia kaj kiom da homaj kaj materialaj rimedoj oni bezonos por bone aranĝi tiun eventon.

Tiel, ni jam povas antaŭkalkuli ke dum kelkaj faroj de la kongreso ni bezonos pli ol kvardek helpantojn: la unuan tagon por la akcepto kaj gvidado de kongresistoj kaj disdono de dokumentoj, kaj la ekskursan tagon por roli kiel ĉiĉeronoj.

Do, ĉiuj kiuj deziras helpi persone Univesalan Kongreson, certe havos taŭgan laboron.

**********************************************************

52ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO — MERIDA 30ª aprilo — 3ª majo 1992

Sendu la aliĝilon al la Prezidanto de la LKK, sro. Francisco Cabezas Jimenez Apartado 431 06800 MERIDA (Badajoz)

**********************************************************

77ª UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO — VIENO 27ª julio — 1ª aŭgusto 1992

Kuniĝu al la granda valencia teamo kiu intencas partopreni en tiu kongreso, kiu estos la antaŭĉambro de la Valencia Universala Kongreso

Oni projektas karavanon por malgrandigi la koston kaj viziti ankaŭ ĉirkaŭaĵojn, eble Pragon kaj Budapeŝton.

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

beletraj paĝoj

LAŬDO AL LA STULTECO

Erasmo de Roterdamo

ĉapitro 25ª

Kunportu sciulon al bankedo kaj certe li ŝancelos ĝin per sia morna silento aŭ ĝenantaj demandetoj. Enmetu lin en balo kaj, li dancanta, ŝajnos al vi kamelo. Konduku lin al spektaklo kaj tuj vi vidos kiel nur per lia mieno baldaŭ diskrevos la tutan amuzigon, ĝis li estos devigata eliri el la teatro kiel klera Caton’ se li ne trafas malŝrumpi la interbrovon.

Se en konversacio, li metas kuleregon, prompte kaj senespere falos en fabelon kvazaŭ lupo. Se temas pri aĉetado aŭ interkonsento antaŭ diversaj negocoj necesaj por la ordinara vivo, rapide vi povos konstati ke tia sciulo kondutas kiel ŝtipo, ne kiel homo.

Mi aldonus ke li ne utilas al si, al sia patrujo kaj siaj familianoj ĉar ne spertas pri normaj aferoj kaj larĝe disopinias de la ortodoksa senso kaj vivostilo, tial ke li facile gajnas la ĝeneralan malamon kontraŭ si pro sia renversa konduto kaj juĝo. Ĉar kion ordinare pritaktas homoj sed sensensaĵojn, de malsaĝuloj faritaj kaj al si mem destinitaj? Pro tio se iu, en sia soleco dezirus kontraŭstari la ĝeneralan opinion, mi konsilus lin, imitante al Timono, elmigru al dezerto kaj tie, tute izolita, ĝuu lian saĝecon.

Esperantigis: Vale

SPRITAĴOJ DE ULEKSO

  • Mia knabo estas tre lerta. Li jam povoscias francan lingvon kaj algebron. Joĉjo, bonvolu paroli iom algebre al ĉi tiu sinjoro.

En angla fama kastelo pro la aperoj de spektroj kiuj en ĝi okazis, gasto eliras noktomeze al la koridoro kaj li renkontas fantomon.

  • Mi trairas senripoze tra ĉi tiu koridoro antaŭ sepcent jaroj – diras la fantomo per raŭka melankolia voĉo.

  • Tre bone – respondas la gasto – ĉu vi povus montri al mi kie troviĝas la necesejo?

Pàgina 13 de l'original
Pàgina 13 de l’original

PRI VORTFARADO KAJ VORTDEVENADO

Dediĉita al sro. José Añó Belda, kiu rilatas kun la Akademio

Ĵus post mia artikoleto pri «transitiveco» aperinta en Valencia-Luno (junio 1991), mi ricevis la tre interesegan laboron de sro. Bernard Golden en Bulgara Esperantisto (junio 1991) pri la sama temo, kaj apenaŭ mi povas eviti forlason almenaŭ supraĵe komenti ĝin.

Efektive, al mia dubo kaj demando ĉu kiuj kriterioj devas esti sekvataj por identigi konkretan verbon kiel transitiva aŭ ne transitiva, sro. Golden strebas respondi sed malkovras la plurajn malfacilaĵojn ekzistantajn pri tio:

  • komplikaj gramatikaĵoj celantaj regulojn tion rilate
  • malakordo inter leksikografoj
  • «interfero» aŭ problemo kiu aperas kiam la samsignifa verbo ne akordas laŭ malsamaj lingvoj.

Poste la aŭtoro mergiĝas en pesimismo ĉar studentoj pri lingvistiko en la Scienca Universitato de Budapeŝto kaj alie F. Baronnet malkaŝe konfesis la tutan neeblecon solvi tiun problemon.

El tio rezultas gravegaj konkludoj:

  • kontraŭsensa juĝo dirante ke Esperanto estas facila lingvo sed «kun malfacilaj gramatikaĵoj».
  • peniga instruado kaj uzado de la lingvo pro konstanta neceso konsulti en vortaro pri tiu problemo.
  • pesimismo kiu envenas sur Esperantujon kies membroj konscias tagon post tago pri la plia kaj plia malfacileco de la lingvo laŭ ĝia ne stangebla evoluado.

De tie la aŭtoro finkonkludas ke future Esperanto probable dividiĝos je du lingvoj:

* «demotika aŭ libera lingvaĵo» por kolektantoj, kongresistoj, toleremuloj, ktp. * «elita lingvaĵo» por klerularo kaj literaturo.

Ankaŭ prikomentas la aŭtoro «La Teoriumadon» kien multaj esperantistoj fakte falas aŭ danĝeras fali kaj la netaŭgecon de tiu domaĵa stato kies eliro nepras por trascendi en la Esperanta Movado.

Tiu rilate mi memorigus ke jam la plej granda krizo kiu suferis Esperanto estis kun la klerularo. Unue sro.

Pàgina 14 de l'original
Pàgina 14 de l’original

Couturat post vaste studadi la antaŭajn planlingvojn, per nura superstrekado senvalorigis la tutan Esperanton, do laŭ li, la radikoj devus esti neŭtraj por ke nur ŝanĝante la finiĝojn, la vorto restu gramatike difinita kiel substantivo, adjektivo aŭ verbo.

Kontraŭstaris René de Saussure kiu demonstris ke la radikoj, per si mem, ordinare, jam difinas sian propran naturon en tiu senso. Sed restus por la akademianoj la grava tasko revizii la tutan vortaron kaj difini la naturon de eĉ, antaŭ ĉio, la dubaj vortoj kies naturoj varias laŭ malsamaj lingvoj. Do, se Esperanto ne povas esti averaĝo de aliaj lingvoj sed havi per si mem sian propran personecon, estas necese ke la Akademio aŭ akademianoj prilaboru kune tiun aferon.

Du bedaŭraj cirkonstancoj okazis tiu rilate:

→ Unue: René de Saussure, tre naive, pensis ke li mem eĉ eltrovis tutan novan lingvon kaj prof. Th. Cart tiam prezidanto sentis sin devigata eksigi al Saussure el la Akademio. Tio efektiviĝis en 1920.

→ Due: Zamenhof opiniis sian lingvon krom internacia, facila, preciza, riĉa, natura, fleksebla, vivpova, sonora k.t.p. kaj rezignis apliki «filozofion de lingvo» al Esperanto, tio kion en la nunaj tempoj apenaŭ oni povus fari.

Ie mi eltrovis ke en 1966 la akademianoj denove prenis sur si, la taskon komencita de René de Saussure kaj bedaŭre tiom delonge prokrastita. Sed nun mi scias nenion pri tiuj laboroj. Ĉu iu povas informi min pri ĉi-entrepreno? Ĉar kompreneble, sen tia precizigo la vortfarado kaj vortdevenado apenaŭ povas progresi:

Por ekzemplo: Ordinare oni devenigas la vorton «sido» de «sidi». Ĉu la radiko «sid» estas substantivo aŭ verbo? Ni ja ne estas sufiĉe fakita por salvi tiun problemon sed evidentas ke laŭ la devenado de la okazaĵoj ni ne povas imagi la koncepton «sidi» sen antaŭa «sido», do ŝajnas «sido» antaŭa al «sidi». Kian gravecon havas tio?

Estas tute klare ke Esperanto bone diferencigas:

Ag-verboj aŭ verboj de ago: verdigi, eternigi, purigi… Esenc-verboj aŭ verboj de esenco: verdi, eterni, puri… Stat-verboj aŭ verboj de stato: sidi, kuŝi, situi…

Pàgina 15 de l'original
Pàgina 15 de l’original

Sed fojfoje eliras el la tekstoj vortoj kiuj aspektas kripligitaj de silaboj: loki, plani, zoni... Ekzemple: Ĉu lok' estas substantivo aŭ verbo? La esperantistoj rememoros pri "nun de loko flugu ĝi al loko", do ŝajnas lok' substantivo. Kaj kial verbigi senpere la radikon lok'? do, kial ne loki: esti lokata kaj lokigi: meti en lokon? Ĉu de favoro, kial ne favori: esti favora kaj favorigi: fari favoron?

Se de diferenco devenas diferenci, esti diferenca; kaj diferencigi, fari diferencon, kial ne de obstaklo, obstakli kaj obstakligi? Kial ne ordi (kiel volas B. Golden) kaj ne ordigi? Se Zamenhof utiligas la voĉojn: pliigita, senigita, kunigita, eksigita, probable devenantaj de la verboj pliigi, senigi, ktp. do kial ne ekigi kaj ekiĝi anstataŭ eki? Kial fii (kiel volas F. de Diego) kaj ne fiagi?

Jam estis signita de la recenzantoj la tre tiklega kaj danĝera eĉ iam simple ne korekta manovro (ĉu Grabowska manovro?) devenigi senpere verbojn el substantivoj aŭ (adjetivoj), do kio signifas "patras", "poezias" "unuas". Kio signifas kongresi? Ĉu ĉeesti al la kongreso, ĉu kunlabori, ĉu partopreni, ĉu soleni, ĉu ĝui, ĉu ferii? Kial almenaŭ ne kongresumi? DO, NI GENERALE DEVAS KONKLUDI KE ESENCE LA SUBSTANTIVOJ NE ESTAS VERBOJ.

Kio signifas kadavri? Ĉu disfali kadavron? Ĉu morti? Ĉu disiĝi en pecetoj? Ĉu disgliti?

* kadavras plu la kor’ de miaj sentoj.

* sur lipoj, brakoj, sinoj, am-invitaj…

                                                M. Fernandez

Tamen, aliajn fojojn, tiu manovro estas akceptebla (ekzemple ĉe vortoj: telefoni, roli, propagandi) sed ne ĉiam. La vortoj bezonas silabojn, signifojn, energion kaj (esprimante ĝin per zamenhofaj vortoj) viv-povon. Do, se kelkaj radikoj ankoraŭ ne havas propran naturon, kiel mi pretendas (almenaŭ ĉe la verboj) ke ili havu krome transitivecon? Ĉu tiu tasko estas por la akademianoj aŭ por kiu?

Valencio-Cheste, decembro 1991

    *VALE*

Pàgina 16 de l'original
Pàgina 16 de l’original

NEKROLOGOJ

==========

                                    María Teresa Martí

La pasintan 24-an de decembro, post longa kaj grava malsano, forpasis nia samideanino María Teresa Martí, edzino de Angel Mañero González, tre veterana membro kaj eksestrarano de Valencia Esperanto-Grupo, al kiu ni ĉiuj kore kondolencas.

                ************************************

                                Armando Cortés García

La pasintan decembron mortis en Londono, post longa malsano, Armando Cortés García, granda ĉestana esperantisto, tre amata de niaj vilaĝanoj.

Dum la postmilitaj jaroj, Armando kaj aliaj infanoj (inter ili Enrique Arnau) ĉeestis al la kursoj de Esperanto gvidataj de Francisco Máñez en Cheste. Máñez instruis la infanojn ke per Esperanto la homoj kunportas la ŝlosilojn de la mondo kaj tiuj knaboj sen grandaj rimedoj por disvolvi sin en la vivo, studis kaj esperis. Dum sia juneco Armando ĉiam kondutis kiel fervora esperantisto kaj laŭokaze al sia altstaturo kutimadis kunporti la verdan standardon en ĉiuj esperantaj festoj kaj solenoj.

Post sia militoservo, Armando, danke al Esperanto, trovis taskon en Londono kie li laboris kelkajn jarojn. Poste, jam regante la anglan, li transloĝis sin al Usono kie pasigis praktike sian laborvivon.

Lia postrestaĵo cindrigita en Londono kaj ĵus translokita al Cheste, restas enterigita en la ĉestana tombejo. La tuta ĉestana Grupo de Esperanto prifunebris lian forpason kaj kondolencas lian fratojn.

Edita: Grupo Esperanto de Valencia Redactores: José Añó y Pascual Pont Imprime: Estudio Puig – Planas, 12 – Valencia Depósito Legal V-1683-1983

Pàgina 17 de l'original
Pàgina 17 de l’original

MALFERMA KUNVENO PRI UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO,VALENCIA 1993

Organizas: La LKK de la 78.a Universala Kongreso de Esperanto Dato : 29-a de Februaro de 1992 Loko : Madrida Esperanto Liceo,strato Atocha 98,4-a etaĝo Horo : 10.00 ĝis 18.00

T A G O R D O:

1.- Informo pri la situacio de la demarŝoj ĝis nun faritaj. 2.- Financa raporto. 3.- Antaŭkongreso. 4.- Postkongreso. 5.- Volontula reto. 6.- La hispanaj esperanto-asocioj kaj la UK. 7.- Estonta agado. 8.- Demandoj,proponoj kaj sugestoj.

Estas elkore invitata ĉiu unuopa esperantisto,e-a asocio,la ĝisnunaj kunlaborantoj,kaj ĉiu interesito pri la sukceso de tiu historia kongreso.

Bonvolu konfirmi vian ĉeeston al la telefonnumero: (96) 3-40-13-69

        La prezidanto de LKK

[BILDO p.17] Manskribita subskribo per plumo sub la vorto «La prezidanto de LKK», kun longa kurba supersigno kiu etendiĝas sub la tuta nomo; la literoj ne estas deĉifreblaj.

Valencia Luno núm. 34 (maig de 1992)

Text complet del número 34 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de maig de 1992: 12 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 34, maig de 1992.
Coberta de Valencia Luno núm. 34, maig de 1992.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1992_n34_maj

Què té d’especial este exemplar

  • El programa del dissabte (p. 3) anuncia «Demarŝoj pri la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Valencio», amb un 93 que contradiu la resta del número: l’emblema de la p. 8 i l’article de la p. 5 parlen sempre del 78é Congrés Universal, «VALENCIO 24-31 JULIO 1993».
  • El cognom de l’homenatjat i el nom del poble varien dins del mateix número: «Francisco Zaragoza Ruiz» al títol de la primera pàgina i «Zaragozá Ruiz» a la crida de la p. 2; «Callosa del Segura» a la primera pàgina, «Callosa de Segura» a la resta.
  • El congrés rep dos noms en pàgines seguides: la primera l’anomena «3-a Kongreso de Esperanto de Valencia Komunumo» i les pàgines 2 a 4, «3-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO».
  • La tira còmica d’Antonio Madrigal de la p. 7, presa d’«El Adelantado» de Segòvia, va impresa girada 90 graus respecte del text de la pàgina.
  • A la p. 9, dins de «eĉ oni decidis ne okazigi nacian kongreson dum la jaro 1993», la ena de «ne» va mecanografiada damunt d’una altra lletra: una correcció feta sobre el full mateix.
  • A la p. 4, en la coberta central dels tres fullets reproduïts, les dos línies del títol —«ESPERANTO» i «UN TESORO EDUCATIVO IGNORADO»— ixen impreses una damunt de l’altra i parcialment fusionades; en la de l’esquerra, el nom de l’autor de «Doctor, soy un pobre diablo…» només es llig aproximadament, «S. P. RENTEAUX».
  • Les pàgines 10 i 11, les dos cartes del debat amb «Kataluna Esperantisto», van impreses amb impressora matricial, mentres que la resta del número és mecanografiada; en eixa lletra el punt i la coma tenen pràcticament la mateixa forma.
  • L’eslògan escrit damunt del dibuix de muntanya de l’anunci de l’«Euska Montara Aventuro» (p. 12) va en una lletra de fantasia ombrejada que no es llig del tot: «Ĝeamikiĝo en natura […] kaj pura aero».

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 Francisco Zaragoza Ruiz — Callosa del Segura epo
2 3-a Kongreso de Valencia Esperanto Federacio kaj Murcio. Alvoko epo José Mª Bernabéu Franco
3 3-a Kongreso de Valencia Esperanto Federacio kaj Murcio. Tagordo epo
4 3-a Kongreso de Valencia Esperanto Federacio kaj Murcio. Atentigoj epo
5 Ĉiuj al Vieno, por preni la flagon epo
6–9 Protokolo de la kunveno de la LKK kun la hispana esperantistaro. Madrido 29-02-1992 epo
10 Al la «Kataluna Esperantisto» epo Johano-Antono Giménez García
11 Letero al Johano-Antono epo Pascual Pont
12 Euska Montara Aventuro epo
12 Frateco invitas al vi epo

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: verda bendo laŭlarĝe de la paĝo. Maldekstre, blanka desegno de la Torres de Serranos de Valencio; apude, en grandaj blankaj literoj «VALENCIA LUNO», kie la komenca litero de «VALENCIA» estas duonluno kiu ĉirkaŭas la V; dekstre, konturita kvinpinta stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO – FEDERACIO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª ★ ☎ 384 96 16 ★ 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 34 – majo 1992

FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ — CALLOSA DEL SEGURA

La graveco de la urboj de Esperantujo ne rilatas kun la nombro de la loĝantaro nek la renta indico. Ofte dependas nur de iu esperantisto kiu laboris por kaj per Esperanto fiere, fide kaj senlace.

Callosa del Segura estas tre konata en Esperantujo kaj ĝiaj loĝantoj bone scias ke kun tia famo rolis granda parto nia samideano Francisco Zaragozá Ruiz.

Vicsekretario de ILEI kaj instruisto de publika lernejo, li sciis harmoniigi la esperantistan laboron en internaciaj etosoj kaj la semado kaj zorgado de Esperanto en infanoj kaj plenkreskuloj de sia malgranda urbo.

Li alportis al la instruado de Esperanto la Perfrazan metodon kaj al la disvastigo de la interna ideo, multajn broŝuretojn kun artikoloj kiujn li tradukis, kaj por kompletigi la cirklon li starigis la korespondan kurson.

Do, la dumviva omaĝo kiun oni faros dum la 3-a Kongreso de Esperanto de Valencia Komunumo, estas unuvoĉe akceptita, kaj ni estas certaj, ke ne nur la tuta esperantistaro de Valencio kaj Murcio aliĝos al li, sed ankaŭ la tuta loĝantaro de Callosa del Segura, kiu vidas en li la plej faman najbaron.

[BILDO p.1] En la dekstra kolumno, reprodukto de la kovrilo de lernolibro de la omaĝito. De supre malsupren: «UNA LENGUA PARA TODOS», sub ĝi grandlitere «ESPERANTO», kaj sub tio «LINGVO POR ĈIUJ». Ĉirkaŭe, arke dismetitaj frazetoj en manskriba tiparo: «La libro estas interesa», «esperanto estas facila», «Mi skribas bone», «Vi konversacias», «Mi legas gazeton», «Vi parolas bone». En enkadrigita bloko: «PEDIMOS / La introducción del Esperanto como lengua optativa, junto al francés y al inglés en la 2.ª Etapa de la Educación General Básica.» Sube: «METODO FRASICO / PERFRAZA METODO / por — de / F. Zaragoza Ruiz», kaj en la piedo «Bajo los auspicios de I.L.E.I. — Colegio Nacional CALLOSA DE SEGURA (Alicante)».

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

3-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO. CALLOSA DE SEGURA – 1992

ALVOKO

Estimataj gesamideanoj:

Kiel interkonsentite dum la pasinta Kongreso de V.E.F. en Alcantarilla (Murcio) ni kunvenos ĉi jare en la urbeto Callosa de Segura (Alakanto). Kaj pro tio ke la ĉi jara Hispana Kongreso de Esperanto okazas en Merido (Badajoz) dum la printempa sezono ni devas postlasi tiun ĉi eventon por la lasta semajn-fino de la monato Junio, tio estas, Sabato 27 kaj Dimanĉo 28.

Tial ke la ĉi jara Kongreso de Valencia Esperanto Federacio kaj Murcio estos dediĉita kiel omaĝo al nia veterana kaj elstara esperantisto Francisco Zaragozá Ruiz, kiu dum lia tuta vivodaŭro sin dediĉis al disvastigo kaj instruado de Esperanto sed nuntempe, bedaŭrinde, pro lia sanstato ne plu povas daŭrigi lian karan aktivadon, ni kore petas al la tuta gesamideanaro partopreni, kiel eble plej multe, por la efektivigo de tiu ĉi esperantista evento kaj almontri al Callosa de Segura popolamaso ke la lingvo Esperanto seninterrompe sekvas la vojon de nia majstro Ludoviko Zamenhof.

Samtempe per nia persona kontakto ni havos la ŝancon esprimi nian dankemon kej elmontri nian estimon al omaĝito en lia propra loĝloko.

La kongresa sukceso dependas ne nur de la organizantoj kaj de la aktivuloj ĝin partoprenantaj sed ankaŭ (almenaŭ por fremduloj) de la amaso de ĉeestantoj kunportantaj esperantistajn identigilojn. Tia okaze ni kore petas al ĉiu esperanta grupo kunporti sian flagon.

Ĝis revido en Callosa de Segura. Por la O.K.K. tutkore vin salutas

José Mª Bernabéu Franco

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

3-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO. CALLOSA DE SEGURA – 1992

TAGORDO

SABATON 27-an de Junio

10,00 Malfermo de la ekspozicio

10,30 Akcepto de la gekongresanoj ĉe la kongresejo

11,00 Oficialaj ekzamenoj: Baza kaj Meza nivelo (nepra antaŭinskribo)

12,30 Kunveno de delegitoj de grupoj

14,00 Libera tempo por tagmanĝi

16,00 Preparkunveno de la Ĝenerala Asembleo

17,30 Demarŝoj pri la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Valencio.

19,00 OFICIALA INAŬGURO DE LA KONGRESO

  • salutoj de reprezentantoj de Esperantaj Grupoj
  • salutoj de la prezidanto de V.E.F.
  • salutoj de aŭtoritatuloj
  • tempopaŭzo
  • PRELEGO EN HISPANA LINGVO

20,00 Promenado tra «Callosa de Segura», vizitante la plej elstarajn lokojn, monumentojn kaj renkontejojn.

22,00 Vespermanĝo

23,00 Disigo por tranokti en hoteloj kaj kampadejo.

DIMANĈON 28an de Junio

9,00 Sankta Meso (en la katedralo)

10,30 Vizito al Muzeo pri Kanabaj Ellaboraĵoj (vizitinda pro siaj fakaj metiaj ellaboraĵoj)

11,30 La muzikistaro «LA FILARMONICA» ludante popularajn festparadojn, marŝos tra centraj avenuoj kaj stratoj akompanata de la gekongresanaro kaj simpatiantoj de la urbo, kunportantaj la Esperanto-Flagojn de siaj Grupoj.

13,00 PRELEGO EN ESPERANTO (en la kongresejo)

14,00 Bankedo (speciala urba tagmanĝo)

16,00 ĜENERALA ASEMBLEO

18,00 FERMO DE LA KONGRESO

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

3-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO. CALLOSA DE SEGURA – 1992

KONGRESEJO: PUBLIKA LERNEJO «PRIMO DE RIVERA»

ATENTIGOJ

INFORMO PRI HOTELOJ

Nura tranoktado (duobla ĉambro)….3.000 ptjn.

Nura tranoktado (persona ĉambro)…1.500 ptjn.

Por fari rezervon de hotelo, bonvolu anonci pere de la aliĝilo.

KAMPADEJO

Estas loko por tendumi ĉe la monto kaj tre proksime de la urbo. Tendumuloj bonvolu anonci pere de la aliĝilo.

MANĜOJ

Ekzistas diversaj dommanĝejoj kie oni povas manĝi per ne multekosta prezo.

OFICIALA ADRESO DE LA KONGRESO:

Publika lernejo «Primo de Rivera» Grupo de Esperanto Apartado 90 Callosa de Segura (Alacant)

‡‡‡‡ OMAĜO AL FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ ‡‡‡‡ OMAĜO AL FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ ‡‡‡‡ ‡‡‡‡ OMAĜO AL FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ ‡‡‡‡ OMAĜO AL FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ ‡‡‡‡

[BILDO p.4] Tri kovriloj de broŝuroj tradukitaj de la omaĝito, unu apud la alia.

Maldekstra: en supra kadro «¿Ĉu vi parolas Esperanton? / ¿Habla usted Esperanto?»; sub ĝi kursive «Doctor, soy un pobre diablo…», la aŭtoro «S. P. RENTEAUX[?]», kaj «Traducido del francés por F. Zaragoza Ruiz / Profesor de E.G.B.». En kadro maldekstre: «Pedimos la introducción del ESPERANTO en la 2.ª Etapa de la Educación General Básica como lengua optativa junto al francés y al inglés»; dekstre de ĝi granda nigra kvinpinta stelo. Sube: «Bajo los auspicios de la — I.L.E.I. — Liga Internacional de Profesores Esperantistas». En la piedo: «Colegio Nacional Primo de Rivera / CURSOS DE ESPERANTO / CALLOSA DE SEGURA — Alicante — HISPANIO».

Meza: «ESPERANTO / UN TESORO EDUCATIVO IGNORADO» (la du titollinioj estas presitaj unu super la alia, parte kunfanditaj), aŭtoro «CLAUDE PIRON», «Traducido del francés por F. Zaragoza Ruiz / Profesor de E.G.B.»; nigra stelo; enkadrigita «Pedimos la introducción del ESPERANTO en la 2.ª Etapa de la Educación General Básica como lengua optativa junto al francés y al inglés»; «Bajo los auspicios de la I.L.E.I. — Liga Internacional de Profesores Esperantistas»; «Grupo Esperanto de Alicante / «Educación y Descanso» – Onésimo Redondo, 23»; «Colegio Nacional Primo de Rivera / CURSOS DE ESPERANTO / CALLOSA DE SEGURA — Alicante — HISPANIO».

Dekstra: «DEMOCRACIA LINGÜÍSTICA», aŭtoro «HENRI MASSON», «Traducido del francés por F. Zaragoza Ruiz / Profesor de E.G.B.»; nigra stelo; la sama enkadrigita peto «Pedimos la introducción del ESPERANTO en la 2.ª Etapa de la Educación General Básica como lengua optativa junto al francés y al inglés»; «Bajo los auspicios de la I.L.E.I. — Liga Internacional de Profesores Esperantistas»; «Grupo Esperanto de Alicante / «Educación y Descanso» – Onésimo Redondo, 23»; «Colegio Nacional Primo de Rivera / CURSOS DE ESPERANTO / CALLOSA DE SEGURA — Alicante — HISPANIO».

‡‡‡‡ OMAĜO AL FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ ‡‡‡‡ OMAĜO AL FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ ‡‡‡‡ ‡‡‡‡ OMAĜO AL FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ ‡‡‡‡ OMAĜO AL FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ ‡‡‡‡

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

ĈIUJ AL VIENO, POR PRENI LA FLAGON

Ekde la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto, okazos en Vieno (Aŭstrio), la 77-a Universala Kongreso de Esperanto. Dum tiu kongreso, la hispanaj esperantistoj transprenos la esperantan flagon, kiel simbolo de la okazigo de la 78-a Universala Kongreso en Valencio.

Estus tre grava afero ke multaj hispanaj esperantistoj troviĝu tie dum tiu aranĝo, montrante al la tuta mondo ke la idealo de Zamenhof ne mortis en nia lando, kaj ke la hispana esperanta movado estas vigla kaj ke ni tre kapablas organizi por la tuta esperantistaro neforgeseblan kongreson, kie ĉiuj havos eblecon koni nin, praktiki nian universalan lingvon kaj montri al la hispanaj instancoj, amaskomunikiloj, sciencistoj kaj al la tuta loĝantaro ke Esperanto estas taŭga ilo por la internacia interkompreno.

Por tiuj esperantistoj kiuj ankoraŭ neniam vizitis universalan kongreson, la ĉeesto al la viena kongreso povas esti grava sperto, kuraĝiga okazintaĵo kaj amuza vojaĝo, ĉar ni ne devas forgesi ke Vieno kaj la aliaj vizitotaj urboj, kiel Prago, Budapeŝto, ktp. estas tre allogaj por si mem por ĉiu turismema esperantisto.

Krome, la organizado de la Kongreso en Vieno ofertas tre favorajn prezojn por la loĝado.

Do, ni esperas atingi historian rekordon en la partopreno de hispanoj en Universala Kongreso. Ni atendas vin ĉiujn kaj viajn amikojn kaj familianojn en Vieno.

Se vi dezira aldonjn informojn pri la vojaĝo al Vieno, kontaktu nin ĉe Grupo Esperanto de Valencio, merkrede, en la telefonnumero (96) 384.96.16, ekde la 19-a horo.

VENU KUN NI !

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

PROTOKOLO DE LA KUNVENO DE LA LKK KUN LA HISPANA ESPERANTISTARO. MADRIDO 29-02-1992

Ekde la 10.00 ĝis la 17.00 kunvenis la LKK de la 78-a UK kun reprezentantoj de la hispana E-o movado ĉe la sidejo de Madrida Esperanto Liceo por paroli pri la demarŝoj ĝis nun faritaj kaj pri la estonta agado. Ĉeestis entute 25 homoj el la jenaj landpartoj: Valencio (9) Madrido (9) Santiago (1, la prezidanto de HEF) Santander (1) Callosa de Segura (1).

Oni komencis paroli laŭ la jena tagordo:

1.- Informo pri la demarŝoj ĝis nun faritaj. La prezidanto de la LKK, Augusto Casquero parolis detale pri tio kaj legis la protokolon de la vizito al Valencio de la komisiono de UEA; sekve li legis la deklaron de la urbodomo de Valencio pri la helpo al la kongreso, en kiu oni ofertas homan kaj teknikan helpon, kiu poste devas konkretiĝi; oni informis ankaŭ pri la promeso de la konsilantaro pri Kulturo de la Valencia Aŭtonoma Komunumo doni subvencion de almenaŭ du milionoj da pesetoj al la UK. Ankaŭ pri la propono de eldonejo eldoni la unuan kaj duan bultenon kaj kongreslibron tute senpage por la kongreso, atingante reklamojn. Same oni informis pri la demarŝoj faritaj ĝis nun por atingi subvenciojn de la Ministerio pri Kulturo, de diversaj privataj entreprenoj kaj de la Eŭropa Komunumo, kiuj ĝis nun ne havas respondon.

Oni informis ke la rilatoj kun la Centra Oficejo de UEA ne estis tiel bona kiel ni ĉiuj dezirus, ĉar kutime ni ricevas respondojn al niaj petoj kaj demandoj tre malfrue, kaj kiam ili venas, ĉiam estas urĝaj, post perdi monatojn. Ankaŭ oni informis ke UEA ankoraŭ ne decidis kiu vojaĝagentejo oficiale kunlaboros kun ni, kio okazis ke multaj demarŝoj kiuj kun ilia helpo irus multe pli rapide kaj facile eĉ ne oni povis komenci.

Poste oni legis al ĉiuj, detale, la jenajn dokumentojn de UEA: a.- Kongresa Regularo (oni diris kiuj punktoj estas jam plenumitaj kaj kiuj restas; b.- Kongresa Rutinaro; c.- Dumkongresa funkciado; d.- Provizora Laborplano por la 77-a UK. Ĉar oni supozas ke ĉiu ĉeestanto estas eventuala kunlaboranto de la LKK oni diskutis detale multajn punktojn por ke ili lernu kion fari.

2.- La dua punkto estis la Antaŭkongreso: Oni informis ke Barcelono pretas ĝin organizi kaj oni legis leteron de Salvador Aragay, kiu aldonis la provizoran

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

programon de la Antaŭkongreso, sen detaloj ankoraŭ pri prezoj.

3.- Ponstkongreso. Oni informis ke estas invito de la murciaj esperantistoj organizi la Postkongreson ĉe la mediteranea marbordo, en «La Manga del Mar Menor» sed ankoraŭ ne oni sendis pli konkretajn informojn pri programo, prezoj, respondeculoj, ktp.

Laŭ sugesto de la komisiono de UEA kiu vizitis Valencion, oni proponis al la madridanoj okazigi postkongreson en Madrido. Ĉar ĉi tio estis surprizo por ili, oni decidis fari poste enketon al la madridaj samideanoj pri ĉi tiu afero. La LKK ofertis al ili, se ili kaj UEA tion aprobus, helpi ĉefe en la serĉado de hoteloj, organizado de ekskursoj, administrado, informado, aliĝado, ktp. kaj la madridanoj devus zorgi pri la esperantaj aranĝoj, la serĉado de taŭgaj esperantaj ciceronoj, ktp.

4.- Internacia Infana Kongreseto: Añó informis ke jam oni starigis kontaktojn kun Fettes kaj ke la komisiono de UEA vizitis lokon en vilaĝo proksima de Valencio, taŭga por tio. Oni petis al la ĉeestantoj ke ili klopodu instrui infanojn serioze por partopreni tiun kongreseton kaj oni petis kunlaborantojn por la organizado.

5.- Junularaj Aranĝoj de la UK: Alberto Bermell informis pri la projektoj tiurilate, ĉefe la aferoj de malmultekosta loĝado kaj manĝado, la distraĵoj por la junularo, la oficialaj programeroj por ili, kaj pri la kontaktoj, jam starigitaj, kun la nova prezidantino de TEJO.

[BILDO p.7] Vertikala kvarkadra bildstrio, presita turnita je 90 gradoj, kun la nigra strionomo «FRUTOS DE FRUTOS» ĉe la lasta kadro kaj la subskribo «MADRIGAL» ĉe la unua. En ĉiu kadro viro najlas afiŝon sur muron kaj estas trafata; la afiŝoj tekstas, laŭvice: «HISPANIO KUNLABORAS PER «FIVORTOJ»», «ESPERANTO INTERNACIA LINGVO», «PAROLU ESPERANTO-N», «UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN VALENCIO». Apudskribo: «Antonio Madrigal. Publikigita en «El Adelantado» de Segovia».

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

6.- ILEI Konferenco: Oni informis ke apud Valencio oni trovis adekvatan lokon, malmultekosta, por okazigi tiun konferencon. Jam ekzistas kontaktoj kun la nuna prezidanto de ILEI kaj ĝis nun ĉio iras glate. Ankaŭ oni informis ke la tuta hispana membraro de ILEI pretas kunlabori.

7.- Kongreso de la Blinduloj: Oni informis ke, kvankam oni skribis al Otto Pritz oferante organizi tion kaj informante ke jam oni starigis kontaktojn kun la hispanaj blindulaj asocioj, kiuj ege deziras helpi, ĝis nun ni atingis nenian reagon el LIBE.

8.- IKU kaj Kongresa Temo: La prezidanto de HEF, profesoro Alonso kaj la doktorino Urueña sin oferis por serĉi diversajn kongresajn temojn por proponi poste ilin al UEA. Ankaŭ ambaŭ sin oferis por kunlabori en ĉio rilate la IKU.

9.- Artaj aranĝoj de la UK: Añó kaj Gimenez informis pri la demarŝoj tiurilate faritaj. Añó serĉas hispanajn artajn programerojn por la nacia vespero. Miguel Gutierrez, el Santander, informiĝos pri la plej gravaj kaj taŭgaj esperantistaj artistoj de la tuta mondo kaj starigos kontaktojn kun ili. Miguel Fernandez, el Madrido, sin proponis por serĉi la plej taŭgan teatran verkon por esti ludata dum la UK kaj por informiĝi pri bonaj teatraj teamoj tra la tuta mondo kaj starigi kontaktojn kun ili.

10.- Poŝtmarko: Peris informis pri la demarŝoj faritaj por atingi la eldonon de oficiala poŝtmarko okaze de la UK. Nun oni atendas la respondon kaj oni petas al multaj esperantaj asocioj, unuopaj esperantistoj kaj filatelistas asocioj ne esperantistaj sendi apogleteron al la koncernaj instancoj.

[BILDO p.8] Emblemo de la kongreso enmetita en la kolumno: supre «78-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO»; sube nigra globo kun konturita kvinpinta stelo maldekstre supre, ripozanta sur stilizitaj ondoj; en la piedo «VALENCIO 24-31 JULIO 1993».

11.- Kongresa Simbolo: Sempere informis ke, kvankam oni ellaboris diversajn desegnojn tiucele, UEA akceptis neniun kaj ni pretigas kelkajn novajn, kvankam estas desegno kiu apartenas al valencia esperantisto, kiu ŝajne plaĉas al Simo kaj Nikola, ankoraŭ ne estas oficiala decido, kaj pro tio ni ne kuraĝas komenci elspezi monon por eldoni foliojn, kovertojn, propagandilojn, ktp.

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

12.- Turismaj broŝuroj: Oni informis ke oni starigis kontaktojn kun la lokaj turismaj oficialaj instancoj. Jam estas preta la tradujo de la turisma broŝuro de la urbo Valencio, kaj de la teksto por la unua bulteno, kiujn ni sendos al la centra oficejo por ke ili kontrolu ĉion. Ni havas kontaktojn kun la bierfabriko «El Aguila» por ke ili pagu la eldonon de la turisma broŝuro, kaj kun tiu alia entrepreno kiu kontraŭ reklamiloj eldonos la unuan bultenon. Ankaŭ oni petis al Madrido, Ministerio pri Turismo, la eldonon de 600 afiŝoj por la UK, sed ni ankoraŭ ne ricevis respondon.

13.- Volontula Reto: La vicprezidanto de la LKK, Juan Fontecha, parolis pri la organizado de volontula reto, konsistanta el hispanaj esperantistoj, kiuj pretos kunlabori ĉefe dum la UK. La ideo estis bone akceptata de la ĉeestantoj kaj oni komencos tuj fari novan liston de la eblaj volontuloj.

14.- La hispanaj esperanto asocioj kaj la UK: Oni proponis al la ĉeestantoj ke la hispanaj esperanto asocioj sin dediĉu dum la jaro 1993 al ĉio rilate la UK-n kiel ĉefa tasko. La prezidanto de HEF, sinjoro Alonso, kaj la aliaj ĉeestantoj tute konsentis.

15.- HEF kaj la UK: Ankaŭ oni petis de HEF ke la ĉefa laboro de tiu federacio dum la jaro 1993 estu la kunlaborado kun la UK. La prezidanto kaj la aliaj ĉeestantoj tute konsentis kaj eĉ oni decidis ne okazigi nacian kongreson dum la jaro 1993 kaj dediĉi la tutan forton de HEF al la UK. Pro tio la hispana kongreso ne okazos kaj nur oni organizos Ĝeneralan Kunvenon de la Membraro de HEF ene de la UK.

16.- Ĉeesto de la esperanta Koruso «Verda Stelo» al la UK de Vieno: La direktoro de la koruso, Pedro Villarroig diris ke estas grava deziro de la membroj de la koruso iri al Vieno, sed ke estas financaj problemoj. Ili petis subvencion al la urbodomo de Madrido por ĉeesti la Hispanan Kongreson de la nuna jaro en Merido kaj atingis 200.000 pesetojn kaj pro tio ne oni povas ree atingi subvencion de la sama instanco en la sama jaro. Ankaŭ la Madrida Aŭtonoma Komunumo ne donas subvenciojn por vojaĝoj, nur por aferoj kiuj okazas en Madrido. La koruso petis subvencion al la Ministerio pri Eksteraj Rilatoj por iri al Vieno, sed la respondon oni devos atendi. La LKK petis por ili al la Ministerio pri Kulturo 800.000 pesetoj por tiu vojaĝo, sed ankoraŭ ne oni ricevis respondon. Sen subvencio la koruso ne povos vojaĝi.

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

AL LA «KATALUNA ESPERANTISTO»

Respondo al la artikolo «Kultura revolucio kontraŭ falsaj bildoj» de Felip Artero i Lozano

La UK okazos en Valencio, certe, sed ni ne pensis ĉu ĝi okazos en Hispanio, ĉu en Valencialando, ĉu en «els Països Catalans». Ni, kiel esperantistoj, pripensis ke ĝi okazos en Esperantujo, organizata de esperantistoj el la tuta mondo: Nia LKK, la CO de Rotterdamo, HEF kaj vi mem kiel volontula helpanto, ĉar ni volas plibonigi nian esperantan nivelon, pretigi la agemon de dormantaj esperantistoj, montri la taŭgecon de Internacia Lingvo al nia urbo, al Eŭropo kaj al la tuta mondo. Tiu estas la bildo kiun ni volas por la ĉeestontoj.

Atentu bone: Lingvo ne esas egala al lando. Mi ripetas: Lando /= lingvo. Sed vi miksas ambaŭ ideojn, pro tio vi volas ampleksi vian landeton aldonante la samlingvajn landojn. Laŭ tia ideo, ĉiu popolo kastilia parolanto kuniĝos en granda lando, aŭ Usono kaj Anglujo en alia lando, eble Belgio en du, kaj Svislando en kvar,… do ne kunigu «els Països Catalans» per samlingvanaj landoj. Valencia komunumo, pli malpli samlingvano al vi, havas sian propran historion kaj personecon per niaj; Ausias March, aŭ «Tirant lo Blanc», Pare Fullana aŭ Sant Vicent Ferrer, Joan Martorell aŭ Teodor Llorent, Sorolla aŭ Serrano, arkitekturo kaj konstruaĵoj, «Germanies kaj Maulets», nia Valencia Regno, himno, flago, agrikulturo, festoj, … ktp.

La bildo, kiun vi volas por la kongresanoj en Valencio, ne estas Esperantujo. Vi volas podion por diskonigi kulturon de Valencio, ĉu de Katalunio? Kulturan revolucion, ĉu «dels Països Catalans», la «Valencia Regno» ne bezonas la kongreson por diskonigi nian identecon; kaj kompreneble ne estas la loko por diskuti tian problemon. Aliajn instancojn ni bezonos por diskuti nian miskomprenon.

Venu al la kongreso kie ni kunvenos «inter la gastamaj muroj de Valencio, ne kiel katalunanoj aŭ valencianoj, ne kiel germanoj aŭ hebreoj, angloj aŭ hispanoj, italoj aŭ portugaloj, sed homoj kun homoj, por frate premi al si reciproke por la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas».

Johano-Antono Giménez García

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

LETERO AL JOHANO-ANTONO

Karega amiko,

En «Valencia Luno» nº 23, okaze de la Kataluna Kongreso de Esperanto en Perpinyà, ni skribis: «Estas tre signifa la elekto de tia urbo, ĉar entenas la malnovan revon kunligi ĉiujn regionojn kiuj parolas katalune, kaj povas unuiĝi en sama lingva identeco. Tiu revo ankaŭ enhavas grandan parton de Valencia Komunumo, kaj trovas ĉi tie fervorajn adeptojn kaj ardajn kontraŭlojn, estinte kaj estante temo de senfinaj kaj akraj disputoj, kiuj malpermesas ke la Valencia Esperanto-Grupo povus pri ĝi difini sin»

Nenian reagon levis tiaj vortoj, do, oni povus pensi ke kiu silentas, kunsentas, se via artikolo nun ne rompus tian neŭtralecon difinante tendencon ne akordigita de la valencia esperantistaro. Intenci klarigi la temon estas longa kaj puntiliema afero. Tial mi limigas min komenti vian inviton por ke ĉiuj venu al la Kongreso ne kiel… valencianoj… aŭ hispanoj… sed «homoj kun homoj».

Ĉu tio estas ebla? ¿Ĉu vi spertis iu fojo la travivaĵon esti nur homo? Mi jes, kaj tial mi ne kuraĝas inviti al neniu esti nur homo, ĉar estas inviti suferi la plej amaran solecon kiu povas premi la bruston de la homo. Esti frato de ĉiuj, estas same ol esti frato de neniu. Sed la infanoj bezonas familion por bone evolui kaj adoltoj bezonas familion, amikojn, najbarojn, samlandanojn, fratojn laŭ religio, laŭ politikaj aŭ kultural sentoj.

Ni nomas al aliaj esperantistoj «samideanoj», do, Esperantujo ne estas komunumo «de homoj kun homoj» sed de homoj kiuj pensas same. La diferenco estas ke Esperantujo devas vastiĝi en alia nivelo ol la naciaj komunumoj. Taŭga imago de Esperantujo estas vasta vitolaŭbo kie interkruciĝas sarmentoj tiel ke ne oni povas jam diferencigi ĝiaj pluraj originoj, ankoraŭ ke fakte, ĉiu sarmento ricevas sian nutraĵon de difinitaj piedoj kiuj enmetas siajn radikojn en la tero. Tial, ankaŭ en Esperantujo oni diras: Ĉiu en SIA lingvo kaj Esperanto por ĈIUJ.

La problemo estas ĉe ni, ĉar ni ne povas respondi unuvoĉe a la demando de kia estas NIA lingvo. Se vi valencie, akcentas la nomon de nia lando, amikoj koleras; se vi ne aksentas, aliaj kunuloj koleras; kiuj ne koleras, parolas kastilie. Kaj se iu intencas lertevti la problemon alprofundigante identecajn radikojn kaj asertas ke neniu Konkeranto meritas omaĝon, tiam malamikiĝas al ĉiuj.

Vi povas diri, que tio rilatas al «Ĉiu en SIA ligvo» kaj ni devas konstrui «Esperanto por ĈIUJ» kaj eble vi pravus se neniam oni krokodilus, sed vi bone scias kiel facile oni krokodilas, ankaŭ kiuj tre bone scipovas esperanton kaj ĉefe kiam oni devas paroli pri seriozaj aferoj kaj la krokodila lingvo estas la vestaĵo kiu kovras al la «nura homo».

Amike kaj esperante salutas al vi

Pascual Pont

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

[REKLAMO p.12] [BILDO p.12] Granda desegno okupanta la maldekstran duonon de la paĝo: en dika ombrita fasona tiparo la titolo «EUSKA MONTARA AVENTURO», kun paro da montoŝuoj apude. Sube «Organizata de» kaj «Euska E-Junularo» super gravurstila montara pejzaĝo kun baska domo en la malsupro; sur la pejzaĝo, en la sama dika tiparo, la slogano «Ĝeamikiĝo[?] en natura [nelegebla] kaj pura aero». En la malsupra maldekstra angulo: «Kiam: 13-08-1992 18-08-1992 / Kie: Junulargastejo «Sankta Kristo de Otadia» ALSASUO (EUSKIO)».

  • La celo estas jena: ĉiutage, ni piediros kaj tramigros en la lokan montaron.
  • Inter la enmontaj ekskursoj, vi povos elekti jen longajn, jen plezurajn, jen esplorajn.
  • Tiuj promenadoj tamen neniam estos tro lacigaj, tial ke la montoj ne estas tiom altaj (inter 1000 kaj 1500 metroj)
  • Plena kotizo en pesetoj ĝis 26-jaraj 10.000 pli aĝaj 13.000
  • La prezo inklusivas loĝejon, manĝaĵojn kaj la programon.
  • Skribu aŭ telefonu al: ANTTON AMEYUGO GORBEA, 4-2.dcha. E-01008 VITORIA-GASTEIZ TFNO. (945) 245.671

====================================================

[REKLAMO p.12] FRATECO INVITAS AL VI

ESPERANTISTA RENKONTIĜO DE LANDLIMAJ REGIONOJ

OLORON

(Suda Francio)

6-a kaj 7-a junio 1992

Vojaĝo ekde Zaragozo, restado, manĝaĵo kaj programo: 15.000 ptoj. Telefonu al Emilio. Tfno. (976) 227.497


Edita: Grupo Esperanto de Valencia Redactores: José Añó y Pascual Pont Imprime: Studio Puig – Planas, 12 – Valencia Depósito Legal V-1683-1983

Valencia Luno núm. 35 (octubre de 1992)

Text complet del número 35 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de octubre de 1992: 16 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 35, octubre de 1992.
Coberta de Valencia Luno núm. 35, octubre de 1992.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1992_n35_okt

Què té d’especial este exemplar

  • El número no porta sumari: la portada comença directament amb el primer article, «RAVITA TRIA KONGRESO», i en cap pàgina hi ha índex del contingut.
  • A la portada, entre la capçalera i el títol del primer article, hi ha dos línies mecanografiades: «FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ / CALLOSA DEL SEGURA». No són ni el títol ni la firma de l’article que ve a continuació, que va signat al final per Johano Antono Giménez García.
  • El butlletí està escrit en esperanto, però la pàgina 8 sencera («¡AHORA ES EL MOMENTO¡ ¡PREPARATE PARA EL CONGRESO UNIVERSAL!») i el colofó de la pàgina 16 («Edita: Grupo Esperanto de Valencia. Redactores: José Añó y Pascual Pont. Imprime: Studio Puig… Depósito Legal V-1683-1983») van en castellà.
  • A les pàgines 6, 11 i 14 la màquina imprimix coma on toca punt: cada final de frase i cada abreviatura ixen amb coma («esperantistoj,», «ktp,», «k,t,p,», «F,K,», «1560 ptoj,», «Ekz,»). La resta de pàgines usen el punt normal.
  • L’adreça del local ix de tres maneres dins del mateix número: la capçalera de la portada diu «GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.º», l’anunci castellà de la pàgina 8 «Gran Via Fernando el Católico 45,3ª» i l’adreça del comité local de la pàgina 11 «G.V. Fernando el Católico, 45, 3ª».
  • El titular de la pàgina 8 ix amb els dos signes d’admiració invertits: «¡AHORA ES EL MOMENTO¡». El text castellà d’eixa pàgina va imprés pràcticament sense espai darrere de les comes («del 24 al 31 de Julio del próximo año 1993,tendrá lugar en Valencia,por primera vez en su historia,un congreso universal»).
  • Les adreces estrangeres de l’intercanvi d’allotjament (p. 15) van impreses amb apòstrof en lloc dels signes diacrítics que la màquina no tenia — «POZNAN’», «DUNAJSKA’ LUZNA’» — i amb els topònims allunyats de la grafia nacional: «5800 PREVEN (Bulgario)» per Pleven, «33.300 NOWYSACZ», «ul. Wolnosci», «PL.50.150 WROCLAW».
  • Al mot encreuat Nº 20 (p. 16) la llista HORIZONTALE acaba en el 8 i no dona definició per a la fila 9, mentres que VERTIKALE porta les nou; la quadrícula, en canvi, té nou files i nou columnes.

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1–3 RAVITA TRIA KONGRESO epo Johano Antono Giménez García
4–5 AKTO DE LA DAŬRA ESTRARO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO epo José Añó Belda (vizo: Johano Antono Giménez)
6 VALENCIO ESTIS TIE. 77ª UNIVERSALA KONGRESO – VIENO epo
7 PROGRAMO de la MEZA KURSO 92/93 epo
8 ¡AHORA ES EL MOMENTO¡ ¡PREPARATE PARA EL CONGRESO UNIVERSAL! spa
9 Valencio: Malmultekostaj kaj komfortaj loĝejoj epo
10 ANTAŬMENDO DE LOĜADO DUM LA 78-A UK EN VALENCIO epo
11 BALDAŬA ALIĜO AL LA 78ª UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO PLI MALMULTEKOSTA epo
12 VIGLAS LA MOVADO. ESPERANTO RONDETO, EL BURJASSOT epo
13 LA LIBROSERVO DE V.E.G. REKOMENDAS AL VI: epo
14 PRI ESPERANTAJ VERBOJ AKTIVA VOĈO (daŭrigo) epo Vale
15 ONI BEZONAS LOKAN GVIDANTON POR LA INTERNACIA INFANA KONGRESETO epo
15 INTERŜANĜO DE LOĜADO epo
16 KRUCENIGMO Nº 20 epo ALIA-GO
16 SOLVO DE LA KRUCENIGMO Nº 19 epo

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kaplinio de la bulteno: sur verda fono, blanka desegnaĵo de la Turoj de Serrans (Torres de Serranos) maldekstre, granda blanka titolo «VALENCIA LUNO» kie la «C» de VALENCIA estas duonluno, kaj kvinpinta stelo dekstre de la vorto LUNO.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO – FEDERACIO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.º ✳ ☎ 384 96 16 ✳ 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 35 – oktobro 1992

FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ CALLOSA DEL SEGURA

RAVITA TRIA KONGRESO

La vetero estis komforta, la vojaĝantoj alproksimiĝas al la kongresejo. La samvilaĝanoj piede, el aliaj partoj diversmaniere: tramo, buso, aŭtomobilo, izolitaj aŭ karavane.

Reprezentantoj de Castelló, Valencio, Cheste, Chiva, Pobla de Vallbona, Mislata, Burjassot, Alakanto, Callosa de Segura, Murcio, Rafal… eĉ Valladolid kaj Pakistano. Iom post iom atingis la varman urbon Callosa de Segura, kaj tie la kongresejon, bone aranĝita en la Publika Lernejo «Primo de Rivera».

Nia kara familio Bernabeu atendis nin por disdoni amason da dokumentoj en esperanta mansako. Aliĝintaj kaj aliĝontaj kongresistoj legis trankvile en la salono la diversajn broŝurojn inter ili la historion de Esperanto en Callosa de Segura, el-

[BILDO p.1] Foto en la dekstra kolumno: du viroj staras antaŭ granda tolbanero, el kiu videblas nur la fragmentoj «GRESO DE E», «DE» kaj «A ESPERANTO FEDERA». Maldekstre maljuna viro kun jako kaj punktita kravato, dekstre alia viro en hela ĉemizo; malantaŭ ili pliaj homoj.

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

donita pere de la Urbodomo de Callosa de Segura kaj skribita de Antonio Marco Botella. La unuaj 70 aliĝintoj svarme salutas unu la alian kaj rememoras antaŭajn amikojn la veteranoj, faras novajn kontaktojn la novbakitaj kaj rigardas la libroservon de HEF la scivolemuloj.

La VEF estraro kaj reprezentantoj de aliaj vilaĝoj kunvenis por pritrakti internajn aferojn. Post la manĝado, preparkunveno de la Ĝenerala Asembleo kaj Omaĝo al samideano Francisco Zaragoza Ruiz. Finante ĝin, nia samideano Augusto Casquero de la Cruz, kiel prezidanto de la LKK de la 78ª UKE informis pri la demarŝoj de la Valencia Kongreso, inter ili, de la kongresejo, kontaktoj kun la Julia Ferio de Valencio, Infana kaj Ileia kongresoj, unua bulteno, nombro da helpantoj, ktp.

Kun la ĉeestado de la urbestro kaj konsilantino pri kulturo de Callosa, prezidanto de VEF, Luis Hernández kaj Rafaela Urueña de Valladolid, Sro. Bernabeu, reprezentanto de la loka grupo «Ĉiam Espero», kunordigis la oficialan inaŭguron de la kongreso kaj celoj de la omaĝo al Francisco Zaragoza per bonvenaj vortoj al la gepartoprenantoj.

[BILDO p.2] Granda grupfoto de la kongresanoj — kelkdek personoj, la unua vico sidanta — antaŭ tolbanero kun la teksto «III KONGRESO DE ESPERANTO / VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO». Ĉe ambaŭ flankoj videblas flagoj kaj, maldekstre de la banero, la ronda esperanta emblemo.

Poste la reprezentantoj de ĉiu grupo vice salutis, kaj la prezidanto de VEF, per varmaj vortoj, bonvenigis al ĉiuj, laŭdegis al Sro. Zaragoza kaj invitis al la partopreno en la Kongreso de Valencio. Sro. Luis Hernández legis laŭdajn leterojn de la plej elstaraj esperantistoj de Hispanio, kaj Rafaela Urueña prelegis grandan gloson omaĝe al Sro. Zaragoza. La humila Sro. Zaragoza, sidata unuavice en la salono, emocie aŭskultis kaj ricevis: la malneton de la publikigota «Historio de Esperanto en la Valencia Komunumo» fare de la Prezidanto de FEV Johano Antono Giménez, Diplomon de la Grupo de

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

Valencio, ornamita kaj skribita de Félix Navarro kaj belan figuron kiel rememoro de la Valencia Esperanto Komunumo kaj Murcio. Finfine, la loka urbestro parolis al la ĉeestantoj kaj precipe al Sro. Zaragoza promesante nomi unu straton de la urbo al kiu tiom faris por esperanto en sia urbo.

La dimanĉon 28an de junio, je la 11ª, la muzikbando «La Filarmónica», ludante popularajn festparadojn, antaŭiritaj de la flagoj de la Grupoj kaj sekvotaj de la kongresanoj, marŝis tra la centraj avenuoj kaj stratoj de la urbo, haltis antaŭ la plato «calle Idioma Esperanto» kie la blovmuziko ludis «La Espero».

Jam en la Kongresejo, Augusto Casquero prelegis pri «Propedeŭtiko de Esperanto» kaj prof-ino. Urueña pri «Internacia Juro. Paralelismo inter Francisco de Victoria kaj Hugo de Grocio». Ambaŭ estis ege interesaj kaj multe partoprenataj per interesaj demandoj de la ĉeestantaro.

Vespere okazis la fermo de la Kongreso. La prezidanto de VEF diskonigis la konkludojn de la VEF estraro pere de la resumo de la akto kaj dankis la aŭtoritatojn, la muzikbandon, la LKKanojn Vicente Molins kaj familion Bernabeu, la libroservon de HEF kaj la prelegantojn.

Fermata la kongreso, ĉiuj adiaŭis unu la alian ĝis la venonta jaro en Cheste.

Johano Antono Giménez García

[BILDO p.3] Foto: granda grupo de kongresanoj, kelkaj sidantaj antaŭe, ĉirkaŭ la stratplato «CALLE DEL IDIOMA ESPERANTO» fiksita sur fostoj; inter ili videblas flagoj, unu el ili kun la esperanta stelo. Apudskribo: «Gekongresanoj antaŭ la plato de la strato «Idioma Esperanto» de Callosa de Segura».

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

AKTO DE LA DAŬRA ESTRARO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

En Callosa de Segura, la tagon 27an de junio de 1992, je la dekdua horo, kunvenis la Daŭra Estraro de la Valencia Esperanto-Fedracio okaze de sia 3ª Kongreso.

Ĉeestantoj: Prezidanto: Johano Antono Gimenez Sekretario kaj Kasisto: José Añó Belda Voĉdonantoj: Valencio: Augusto Casquero de la Cruz Alakanto: Rodolfo Canet Marín Callosa de Segura: José Miguel Bernabeu Juna Suno: Javier Martínez Ne oficialaj ĉeestantoj: Castelló: Francisco Conejero Sánchez Cheste: Julio Tarín Burjassot: Jorge Alcañiz Mislata: Luis Salag Murcia: Juan Antonio Cabezos

TAGORDO:

1e.- Legado de la antaŭa akto

Pro provizora foresto de la sekretario, anstataŭis lin la kasisto kiu anoncis ke la antaŭa akto estis publikigita en la bulteno nº 31 de la Federacio, fakto por ĉiuj konata pro tio implicite aprobata.

2e.- Informado pri la kontoj

S-ro Añó informis pri la elspezado dum la jaro 1991 de la Grupo de Valencio pro eldonado kaj dissendado de la bulteno, atingante sumon de 47.668 ptoj. sed neniu enspezado el la aliaj grupoj. La informado de la aliaj grupoj estis kontraŭa, sed konstatante ke ili ne povis kvitanci tion kaj la sumo laŭ li sendita estas pli malalta ol la elspezado, ni lasi la aferon por organizi ĝin alimaniere.

3e.- Jarkotizo

Post kelkaj diskutoj, la kuvenantoj akceptis kiel jarkotizo por 1992, la kvanto de 400 ptoj. po aliĝanto al ĉiu grupo.

Tiu jarkotizo estos enbankigita en la Poŝtkaso, konto nº 1302-4598-44-00-17830370. Pza. España de Valencio de la «Federación Valenciana de Esperanto».

Ĉiu prezidanto, post kolektado kaj enbankigado de la kotizoj, sendos al VEF fotokopion de la banka kvitanco

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

kaj liston de kotizantoj por sendi al ili la bultenon «Valencia Luno».

4e.- Aliĝado de «Lumradio» de Cheste

La prezidanto de VEF anoncis al la kunvenantoj la deziron de S-ro Tarín, kiel prezidanto de la Grupo de Esperanto «Lumradio» de Cheste kaj nome de siaj grupanoj aliĝi al la Federacio. Ankaŭ indikis ke la oficialaj postulaĵoj estas bone kaj komplete aranĝitaj.

Unuope akceptis la aliĝadon kaj restas al la daŭra estraro peti de la juĝistraro la oficialan aliĝon. La grupo de Cheste enbankigos 2000 ptoj. kiel aliĝkotizon kaj poste 400 ptoj. po grupano dum la jaro 1992.

5e.- Kongresa tago kaj kongresurbo 1993

Kvankam oni konsentis en la Kongreso de Alcantarilla kunveni ĉiam la trian semajnfinon post Pasko se ĝi ne koincidos kun monato majo, ĉiuj akceptis post propono de S-ro Casquero, koincidi la ĉeestadon de la respondeculoj pri la UK kun la kongreso de la Federacio. Momente kaj provizore ni elektis tri tagojn por la laborkunveno de ĉiuj, vendredo 30ª de aprilo vespere kaj sabato 1ª de majo en la Grupo de Valencio por la kunveno de UK kaj fermi ĝin dum la dimanĉo la 2-an de majo en Cheste.

6e.- Pri membreco

Iu ajn Grupo, Asocio aŭ Fondaĵo, rilataj al Esperanto kaj aliĝintaj al la Valencia Kongreso devos esti invititaj bongrade kaj reprezentataj en la rekontiĝo de la VEF estraro.

Sciante ke la Fondaĵo ne estas aliĝanta al la Federacio kiel organizaĵo, eble povos aliĝi kiel izolita membro. Pro tio ni devos fari la devigatajn demarŝojn en la oficiala oficejo por atingi tion.

7e.- Aliaĵoj

S-ro Cabezos, reprezentanto de la Grupo de Murcio, proponis skribi memoron de la aktivado de ĉiu jaro. Ĉiuj akceptis, restante sendi ĉiu Grupo la propran memoron al la Federacio kiu rekopilos ilin por atingi, se estus necese, favoran helpon petante subvencion de la «Generalitat Valenciana»

La provizora sekretario

[BILDO p.5] Manskribita subskribo super la nomo, kun la mallongigo «V.A.».

José Añó Belda

Vizo La prezidanto

[BILDO p.5] Manskribita subskribo de la prezidanto.

Johano Antono Giménez

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

VALENCIO ESTIS TIE

77ª UNIVERSALA KONGRESO – VIENO

Kiel kutime, la lastan semajnon de julio, okazis la UK de E-o aranĝita pere de UEA kaj la helpo de diligentaj aŭstriaj esperantistoj,

La hispanoj estis tie, kaj aro de valencianoj, apartenantaj al la LKK de la 78ª UKE kiu okazos en nia urbo, ĉeestis por koni interne la funkciadon de la kongreso, helpi al multaj deĵorantoj por lerni pene en sama loko, propagandi nian urbon por ravi ĉeestantojn al nia kongreso,

Diligente ni deĵoris ĉe giĉetoj pri disdono de dokumentoj, novaj aliĝoj, UEA-kaso, mendo de ekskursoj, bankedo kaj loĝado, Ni rigardis la funkciadon de informejo, rendevua tabulo kaj libroservo,

Ankaŭ ni partoprenis en multaj programeroj por plibonigi ilin se eblas, Ni ekskursis, ĉeestis teatron kaj folklorojn, partoprenis konversaciajn kursojn kaj Ĉe-metodon, Ni parolis kun ĉiu gvidanto kaj atingis spertojn de la prezidantoj de ILEI, UMEA, IKUE, OOMOTO, ktp,

Finfine, dum la tri lastaj tagoj, ni vice deĵoris en budo, ene de la halo de la kongresejo, por propagandi la 78an UK-on en Valencio, informi al tiu petanto pri nia urbo, hoteloj aŭ restadejoj, disdoni urbomapojn de Valencio, montri vidindaĵojn per bildoj aŭ atendi privatajn kaj delikatajn situaciojn, La lastan tagon ni atingis 122 aliĝantojn kaj similan kvanton da mendiloj pri loĝejoj,

Elstaraj politikistoj reprezentis nin en la kongreso, Dum la inaŭguro, la Ambasadoro de Hispanio en Aŭstrio, prelegis longe, ravante la tutan ĉeestantaron, tradukite pere de nia kara esperantistino Rafaela Urueña,

Ankaŭ ni akceptis nian vicurbestron González Lizondo kaj lian helpanton, kunporti ilin de la flughaveno al reservata hotelo, kunveni en la kongresejo, traduki al Esperanto lian prelegon, Li, kiel vicurbestro de Valencio, oferis nian urbon al la esperantistoj dum la fermo kaj prenis la esperantan flagon por daŭrigi, venontjare la kongreson en Valencio, Niaj urbaj reprezentantoj, forte impresitaj de la etoso de la kongreso, foriris promesante grandan kaj fortan helpon al la organizado de la Valencia Kongreso,

[BILDO p.6] Foto ĉe la malsupra dekstra parto: interno de la kongresejo, kun granda surskribo sur la muro «77-a Universala Kongreso de Esperanto»; sube pluraj homoj vidataj de malantaŭe ĉe giĉeto, unu el ili kun kongresa insigno pendanta.

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

PROGRAMO de la MEZA KURSO 92/93

* ĈEFAJ CELOJ pri tiu ĉi KURSO

  1. Atingi pliperfektigon de nia lingvosciado
  2. Plibonigi nian konversacian parolad-nivelon
  3. Varbi kaj kuraĝigi novajn kaj venontajn kurs-sekvantojn partopreni la kurson
  4. Partoprenigi la kurs-sekvantojn en la kurso
  5. Enkonduki novajn aktivecojn pli altirajn ol la tradiciaj
  6. Antaŭ la U.K. en Valencio de la venonta jaro, elmontri ĝenerale, pli bonan nivelon tiel de la lingvo, kiel de la historio kaj kulturo esperanta.

* AKTIVECOJ PROPONITAJ

I) Por la tuta kurso:

a) Ĉar temas pri kurso de Esperanto je meza nivelo, estas supozata ke la gekursanoj havas -antaŭĉio-, elementan scion de la lingvo; pro tio, laŭ interkonsento de la nunaj gekursanoj, niajn kursojn disvolvigos en la Internacia Lingvo.

b) Ĝenerale, la aktivecoj proponitaj dum la kurso 92/93 estas sufiĉe diversaj por ne enui la ĉeestantojn kaj, samtempe, «tuŝi» malsamajn temojn krom la gramatikaĵojn.

II) Por la UNUA TRIMESTRO:

  • Tiu ĉi trimestro komencos la 30-an de septembro kaj finos la 16-an de decembro
  • La horaro de ĉi trimestro jen estas:

MERKREDE: de la 8-a ĝis la 9-a de la vespero

a) SEPTEMBRO, 30 : 1) Pridiskuti la jenan programon 2) Konversacio libera b) OKTOBRO, 7 : 1) UZADO DE LA VERBAJ TEMPOJ: *Tempoj simplaj kaj kompleksaj *Voĉoj: AKTIVA; PASIVA; FAKTITIVA; MEDIALA c) OKTOBRO, 14 : 1) Aŭskulti kaj elkompreni la kanzonon en Esperanto de Jak le Puil: «Revenas mi» ĉ) OKTOBRO, 21 : 1) La prepozicioj: prepozitivoj kaj prepoziaĵoj d) OKTOBRO, 28 : 1) Videobendo pri la U.K. ’92 en Vieno e) NOVEMBRO, 4 : 1) Konjukcioj, subjukcioj kaj interjekcioj f) NOVEMBRO, 11 : 1) Konkurso en Esperanto g) NOVEMBRO, 18 : 1) La refleksivo: Ĝenerala Uzo. Tipoj kaj Ekzemploj ĝ) NOVEMBRO, 25 : 1) Aŭskultado kaj elkompreno de la kanzono titolita : «Reklamo al Silento» de la Rock grupo «TEAM'» h) DECEMBRO, 2 : 1) Legado kaj analizo de la poemo de Miguel Hernández «Elegio al Ramón Sijé» ĥ) DECEMBRO, 9 : 1) Ludo en Esperanto i) DECEMBRO, 16 : 1) La Kunmetado (I) : «La leĝoj «

*FINA NOTO: BONVOLU DISKONIGI ĈI PROGRAMON AL EBLAJ PARTOPRENONTOJ

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

¡AHORA ES EL MOMENTO¡

¡PREPARATE PARA EL CONGRESO UNIVERSAL!

Como sabeis todos,del 24 al 31 de Julio del próximo año 1993,tendrá lugar en Valencia,por primera vez en su historia,un congreso universal de Esperanto,al que se espera la asistencia de más de tres mil esperantistas,procedentes de unos 70 países de todo el mundo.

Esto es el sueño de todo esperantista: poder practicar nuestra lengua con personas de todo el mundo,sin necesidad de tener que movernos de casa,y ahorrandonos el costo que supone un viaje al extranjero.

Esta oportunidad es casi imposible que vuelva a presentarse,pues han tenido que pasar 105 años desde la creación del Esperanto para que se celebre un congreso universal en Valencia.

Si quieres aprovechar adecuadamente esta gran oportunidad,inscribete a los cursos que especialmente se van a impartir de cara a este congreso,para que puedas disfrutar de los más de 200 actos que se celebrarán durante el mismo: conferencias,debates,asambleas de organizaciones internacionales,Universidad Internacional,teatro,conciertos,festivales artísticos,excursiones,etc,todo ello utilizando como único idioma el Esperanto.

Los cursos se realizarán en nuestra asociación,Gran Via Fernando el Católico 45,3ª,teléfono 3 84 96 16. El horario será: Lunes ,Miercoles y Viernes,de 19 a 20, o de 20 a 21 horas,a partir de primeros de Octubre.

¡NO DEJES PASAR LA OCASION!

¡ EMPIEZA YA !

[REKLAMO p.8] ESTU MILIONULO KAJ HELPU NIAN GRUPAN FINANCON! AĈETU KRISTNASKAN LOTERION. NUMERO 26.967

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

[BILDO p.9] Emblemo: nigra ronda-angula kadro kun la blanka surskribo «78-a».

78-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO 24-31 julio 1993 Valencio, Hispanio

Valencio: Malmultekostaj kaj komfortaj loĝejoj

La preparoj por la 78-a UK en Valencio marŝas bone. Jam nun UEA povas prezenti prezojn kaj akcepti rezervojn por la loĝado. La Dua Bulteno – kiu inkluzivos ankaŭ oferton de la ekskursoj, antaŭkongreso en Katalunio, postkongresa vojaĝo tra la pitoreska interno de Hispanio kaj kelkaj feriaj ekskursoj al famaj ripozejoj – aperos en novembro. Jam nun eblas antaŭmendi la loĝadon per plenigo de la ĉi-dorse donita mendilo kaj depono de minimuma sumo, kiu estos kreditita al konto en via nomo ĉe UEA (via UEA-kodo ankaŭ indikas vian konton). Tiel farita antaŭmendo garantias rezervon en la dezirata hotelo, ĉar eble poste ne plu disponeblos liberaj lokoj. Kiam vi post kelkaj monatoj plenigos la definitivan mendilon, estos necese alpagi la reston de la mendovaloro.

Ĉiuj hoteloj estas proksime al la kongresejo, samkiel la komfortaj kaj vere favorprezaj studentaj loĝejoj. Ekzemple la hotelo Rey Don Jaime troviĝas kelkcent metrojn for de la kongresejo. Ĉiuj aliaj troviĝas je maksimume 20-minuta promendistanco de la kongresejo kaj troviĝas ĉe linioj de taŭgaj urbaj aŭtobusoj. Niaj prezoj estas signife malpli altaj ol normale postulataj en Valencio en tiu jarsezono.

Aparte menciinda estas oferto de studentaj loĝejoj, kun komforta loĝado kaj tri manĝoj tage. En Valencio, varma mediteranea urbo, ni havos iom pli longan siestan paŭzon (13h00-16h00), kiu donos sufiĉe da tempo por trankvile tagmanĝi kaj ripozi de la kongresaj laboroj.

Mendante tra UEA vi ŝparos monon kaj certigos al vi agrablan restadejon!

HOTELOJ (deponsumo 1300 ŝilingoj aŭ 200 guldenoj)

hotelo kaj ĝia kategorio unulita ĉambro loko en dulita ĉambro
1 Astoria Palace 5-stela 200 145
2 Rey Don Jaime 4-stela 165 110
3 Hotel Expo 3-stela 140 98
4 Ciudad de Valencia 3-stela 135 90
5 Excelsior 3-stela 120 90
6 Inglés 3-stela 115 85
7 Londres 3-stela 90 75

STUDENTAJ LOĜEJOJ (deponsumo 650 ŝilingoj aŭ 100 guldenoj)

kompleta pensiono kun matenmanĝo
El Pilar I
loko en 1-lita ĉambro 75
loko en du kaj tri-lita ĉambro 55 38
El Pilar II
loko en du kaj tri-lita ĉambro 78 58
Colegios Mayores
loko en du kaj tri-lita ĉambro 48 36

Pli precizajn informojn vi povos ricevi ĉe la valencia giĉeto, kiu ekfunkcios ĵaŭdon matene. Tie vi povos ankaŭ aliĝi al la 78-a UK, laŭ plej favoraj kotizaj tarifoj.

ĈIUJ PREZOJ ESTAS POR UNU TAGO/NOKTO KAJ EN NEDERLANDAJ GULDENOJ.

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

[BILDO p.10] La tuta paĝo estas mendilo enkadrigita per maldika nigra rando.

78-a Universala Kongreso de Esperanto, Valencio, 24-31 julio 1993

ANTAŬMENDO DE LOĜADO DUM LA 78-A UK EN VALENCIO

NOMO …………………………………………………… UEA-KODO ☐☐☐☐ – ☐

LANDO ……………………………………………………

antaŭmendas loĝadon en Valencio en hotelo _______________ kaj pagas deponsumon de _________ ŝilingoj/guldenoj (metu cirklon). Tiu antaŭmendo validas por la datoj de la kongreso (24-31 de julio 1993). Mi konfirmos mian mendon kaj la loĝdatojn post la ricevo de la Dua Bulteno, per alsendo de la kongresa mendilo al la CO en Roterdamo.

Mi interesiĝas ankaŭ pri:

a) antaŭkongreso en Katalunio jes ne b) oficiala postkongreso en Hispanio jes ne c) feria vojaĝo kun esperantistoj jes ne

Tiu ĉi antaŭmendo fariĝos definitiva nur post plenigo de mendilo kiu estos liverita al mi kun la Dua Bulteno. Poste la mendoj estos traktitaj laŭ kondiĉoj de la Dua Bulteno. La sumoj deponitaj de malmendintoj restos je la dispono de tiuj laŭ la kutimaj kondiĉoj por UEA-kontoj.

Mi pagas:

☐ kontante en ŝilingoj al la giĉeto de la 78-a UK ☐ sendos tuj monon al la CO per mia landa peranto, banko aŭ poŝto. ☐ per mia UEA-konto, kie jam kuŝas sufiĉe laŭ la kondiĉoj

Loko kaj dato Subskribo

………………… …………………

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

[BILDO p.11] Emblemo de la kongreso: rombo kun la stiligita globo-motivo, apud ĝi nigra rektangulo kun blanka «78-a», kaj la teksto «VALENCIO» sub «UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO».

BALDAŬA ALIĜO AL LA 78ª UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO PLI MALMULTEKOSTA

Tiuj kiuj deziras partopreni en la Universala Kongreso, aliĝos kun pli favora prezoj antaŭ la 31ª de decembro. Ekde tiu dato la aliĝkotizo estos sufiĉe pli alta.

Estas interese ankaŭ fariĝi membro de UEA samtempe, ĉar tiel ankaŭ oni ricevos interesan rabaton. La kotizo al UEA kune kun la aliĝkotizo al la UK de Valencio kostas entute malpli ol la sola kotizo al la kongreso. Ni kalkulu:

1,- Kotizo al UEA kiel Individuo Membro kun Jarlibro , , , 1560 ptoj, Aliĝkotizo por la UK kiel Individua Membro , , , , , , 11760 ptoj, Entute , , , , , , , , , 13320 ptoj,

2,- Aliĝkotizo por la UK kiel ne individua Membro, , , , , 14728 ptoj,

Do, ne hezitu. Aliĝu tuj!

Meze de «Valencia Luno» vi havas aliĝilon. Vi povas fotokopii ĝin se vi bezonas pli ol unu. Plenumu kaj sendu ĝin al:

LKK Universala Kongreso de Esperanto G.V. Fernando el Católico, 45, 3ª 46008 VALENCIO

Kaj la mono al: BANCAJA 78ª UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO Urbana Sorolla Konto: 2077-0063-5-9-3101696422

[BILDO p.11] Ĉe la malsupro de la paĝo, sub duobla linio el «=», ripetiĝas la sama emblemo: rombo kun la globo-motivo, nigra rektangulo kun «78-a», kaj la teksto «VALENCIO — UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO».

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

VIGLAS LA MOVADO

ESPERANTO RONDETO, EL BURJASSOT

Restituto Albero jam povas maljuniĝi trankvile ĉar lia semo ĝermis kaj oni divenas ke la arbo estos granda, fronda kaj fruktodona, ĉar ĝi disvolviĝas rapide kaj sane.

Dum la pasinta jaro, ĉiun sabaton matene kunvenis Restituto kun pluraj gejunuloj por doni al ili sian sperton entuziasmon, revuojn kaj esperantaĵojn. Vespere la gejunuloj kunvenis kun geamikoj por organizi Esperanto-Rondeton kaj paroli pri ekonomia situacio, kontaktoj kun urbokonsilanto, bazaj kursoj kaj ankaŭ babili Esperante.

Nun, la grupo estas nombra, forta kaj klera. Okupas malgrandan lokon en la Muzikejo «Los Silos» kie havas ŝrankon por gardi librojn, revuojn, ĵurnalojn, historiajn kaj organizajn dokumentojn de la grupo.

Por plibonigi sian scipovon de Esperanto kelkaj el ili partoprenas en perfektiga kurso gvidata de Johano Fontecha kaj ĉiuj klopodas flue paroli Esperanton.

Vi povas rilati kun ili al tia adreso: Passeig Concepció Arenal, 10-baix – 46100 BURJASSOT

Dum la kurso 1992-1993 la Valencia Esperanto-Grupo havas inter siaj oftaj ĉeestantoj kaj tre bone esperantaj parolantoj du eksterlandajn esperantistojn kiuj loĝas en Valencio por vizitadi kurson pri hispana lingvo. Ili estas

Zdravka Bogdanova, bulgarino, universitata profesorino de bulgara lingvo por eksterlandanoj.

Habib-ur-Rahman Khawaja, pakistano.

1992 estos neforgesebla jaro por nia elstara kaj kara samideano Rafael Herrero García. Li edziĝis la 20a de februaro kun mirinda Amparo Martínez. Sekvantan monaton li suferis kirurgan operacion de la prostato kaj bedaŭrinde la postoperacia kuracado ne estis bona kaj li denove eniris en operaciejo la 2an de julio. Nun jam li saniĝis konvene kaj ni ĉiuj deziras al li kaj al ŝi multajn feliĉojn en sia nova vivo.

Pàgina 13 de l'original
Pàgina 13 de l’original

LA LIBROSERVO DE V.E.G. REKOMENDAS AL VI:

PLENA ILUSTRITA VORTARO

de Esperanto, kaj Suplemento kun la novaj vortoj de la Academio de Esperanto. Eldonitaj en 1987 de Sennacieca Asocio Tutmonde Ĉiuj vortoj en 1400 paĝoj. La plej bonega vortaro de la universala lingvo en la tuta mondo. Disigas la radikojn de la afiksoj. Multegaj bildoj pri muziko, zoologio, aŭtomobilo, homa korpo, botaniko, medicino, sportoj, k.t.p. PRECO: 7.800 PTOJ. VI POVAS AĈETI NUR LA SUPLEMENTO KIES PRECO ESTAS 600 PTOJ.

ESPERANTO EN PROSPEKTIVO

de Giordano Moya Escayola Eldonita en 1989 de Barcelona Esperanto-Centro.

La aŭtoro de «La homa vivaventuro» verkis tiun libron originale en Esperanto pri esperantismologia studo. Estas tre necesa libro por ĉiu kiu deziras koni nian historion kiel movado, nian internan ideon, kaj niajn malfacilaĵojn dum tiu unua jarcento de nia historio. Prospektivo laŭ P.I.V. estas: «Scienco pri la kaŭzoj sciencaj, teknikaj, ekonomikaj kaj sociaj, kiuj akcelas la evoluon de la mondo, kaj pri la eventualaj situacioj, kiuj ili povas kune estigi.» Do, se vi deziras koni, analizi kaj studi la penson de Zamenhof kaj la esperantan movadon, vi bezonas tiun libron. 150 paĝoj. PRECO: 500 PTOJ.

Se vi deziras tiajn librojn, estas sufiĉe telefoni lunde, merkrede aŭ vendrede, de la 7ª ĝis la 9ª vespere al 384.96.16. Akordigante pagformon kaj sendokoston, ni ankaŭ sendos ĝin al via hejmo.

Pascual Pont, redaktoro de Valencia Luno malsaniĝis de obstrukca iktero kiu devigis lin operacion je galvaziko la pasintan 17an de aŭgusto. Feliĉe li resaniĝis rapide.

Pàgina 14 de l'original
Pàgina 14 de l’original

PRI ESPERANTAJ VERBOJ AKTIVA VOĈO

(daŭrigo)

Dediĉita al sro, Adrian Mañas Codes granda esperantisto kaj amiko

La VOĈOJ (laŭ V,) signas rilaton inter subjekto kaj ago, La AKTIVA VOĈO esprimas agon aŭ staton plenumata de la subjekto; KAJ ESTAS BAZO DE LA CETERAJ VOĈOJ, En la Ag-propozicio la subjekto estas ag-subjekto t,e, aganto, La aktiva voĉo havas tri formojn;

1ª formo: ag-subjekto + objekto

Simpla transitiveco de la aganto ĝis objekto, Ekz, Mi vestas mian filon; mi razas mian patron

2ª formo: oni + objekto

La ag-subjekto povas esti anstataŭigata de la ne-persona ONI, Ekz, Oni bezonas serviston, Ni devas diri ĉi tie al la esperantistoj, ke la troigado de la ne-persona ONI malbeligas kaj malriĉigas la stilon, Pro tio, priatentu kaj ŝparu la ne personan formon!

3ª formo: refleksivo + refleksiva formo: ĉiam aktiva

Se ni supozas ke la rekta objekto deturnas sian pozicion ĝis koincidi sur la subjekto (aganto), el tio rezultas la «refleksivaj formoj» en kie la verba ago, elirante el la subjekto eniras denove en la saman subjekton kaj postulas «sin» por la tria persono; estas do «sin formoj» KIUJ ĈIAM HAVAS NUACON DE AKTIVECO ĉar fakte estas aktivaj formoj, Ekz, Mi vestas min, razas min, ŝi aŭ li lavas sin, nutri sin, okupi sin, turni sin, ĝeni sin, interesi sin, armi sin,,,(Z),,, Kiu okupas sin je meĥaniko estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio,,,(21 eks 32 F)

Do, se ni volas emfazi nian aktivan intereson pri iu ajn afero, mi diros; li «interesas sin», Por ekzemplo; Kiam E, Privat skribas; Karlo tre (multe) «interesiĝis» pri sia fratineto (Karlo pag, 7) li probable volus diri; Karlo tre «interesis sin» pri sia fratineto, Ĝenerale, kiam la subjekto estas persono aŭ animata estaĵo estas preferindaj la «sin formoj» kontraŭ la iĝ-formoj, precipe ĉe la verboj; turni, levi, k,t,p,

Tamen EN LA ZAMENHOFA STILO NI KONSTATIS EKVILIBRON INTER «SIN-FORMOJ» KAJ «IĜ-FORMOJ», Foje, en la sama frazo ekzistas la du formoj, Ekz; «En niaj kunvenoj neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas» (Z) «Personoj kiu povas entuziasmiĝi kaj dediĉi sin al pionireco» (F,K,)

Se la verbo devenas de adjetiva radiko; la formoj «iĝi sin» neniam estas ekvivalentaj al iĝi, Ekz; «Ne deprenante de la lernanto la eblon kritike propriĝi al si ĉiujn riĉigojn,,, la F,K, por ĉiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de stilo erara (F,K,) «En somero la formiko «pretigas al si» manĝaĵojn por la vintro, (Quarello pag, 179)

Vale Valencio-Cheste septembro 1991 (daŭrigos)

Pàgina 15 de l'original
Pàgina 15 de l’original

ONI BEZONAS LOKAN GVIDANTON POR LA INTERNACIA INFANA KONGRESETO

La ĉeforganizanto de la Internacia Infana Kongreseto kiu okazos samtempe kun la Universala Kongreso de Valencio, dum 24ª ĝis 31ª de julio 1993, en somera junulara restadejo, 40 kilometroj for de Valencio, bezonas lokan gvidanton tiucele. La kvalitoj bezonataj en la Loka Gvidanto estas:

a) sufiĉe bona lingvoscio
b) posedo de privata aŭtomobilo
c) nefumanto
d) kaj, kompreneble, intereso pri infanoj.

Se li aŭ ŝi ankaŭ ludas gitaron, scias organizi ludojn, ktp. eĉ pli bone; sed nur (a) ĝis (d) estas nepraj.

La Loka Gvidanto ne devas nepre esti valenciano. Interesitoj bonvolu skribi tuj al la LKK en Valencio.

==============================================================

INTERŜANĜO DE LOĜADO

Elstaraj esperantistoj, flue parolantoj, bezonas senpagan loĝadon aŭ malaltan prezon dum la Universala Kongreso en Valencio.

Ili kompensos sammaniere en siaj respectivaj urboj. Profitu la okazon por praktiki la paroladon de Esperanto kaj skribu rekte al tiu kun kiu vi deziras fari la interŝanĝon

Elena Goergieva Hristova          Krystyna Sasinska
ul. Rakovski, 60                  Grodziska 17/5
5800 PREVEN (Bulgario)            PL.60.363 POZNAN' (Pollando)

Maria Czekanska                   Ing. Tibor Kepencay
ul. Kotlarska 6/3                 900 42 DUNAJSKA' LUZNA' 730
PL.50.150 WROCLAW                 (ĉe la Bratislava)
(Pollando)                        ĈEĤOSLOVAKIO

Esperanto Klubo                   Gustav HECZKO
ul. Wolnosci 23 DKK               Jana Maluchy 7/126
33.300 NOWYSACZ                   705 00 OSTRAVA - DUBINA
(Pollando)                        Ĉeĥoslovakio

Pàgina 16 de l'original
Pàgina 16 de l’original

KRUCENIGMO Nº 20

de ALIA-GO

[BILDO p.16] Krucenigma krado desegnita reliefe, kun ombrigitaj oblikvaj strioj laŭ la randoj. La kvadratoj estas numeritaj 1 ĝis 9 supre (kolumnoj) kaj 1 ĝis 9 maldekstre (vicoj), sed la kampo ne estas plena kvadrato: ĝi formas romban, ŝtupforman figuron — la vico 1 havas nur unu kvadraton (kolumno 5), la vico 2 tri (4–6), la vico 3 kvin (3–7), la vico 4 sep (2–8), la vico 5 ĉiujn naŭ (1–9), kaj poste malvastiĝas simetrie ĝis la vico 9, kiu denove havas nur unu kvadraton (kolumno 5). En la centro mem, ĉe vico 5 kolumno 5, staras unu nigra kvadrateto.

HORIZONTALE

1.- Konsonanto uzata kiel romana cifero. 2.- (Rad.) Entera aŭ subtera kavaĵo, el kiu oni elfosas substancojn, per hakado, maŝinborado, k.t.p. 3.- Hebredevena virnomo. 4.- Mallgranda maso de materio, el la ĉielaj spacoj, fariĝinte luma pro la renkonto kun la tera armosfero. 5.- (Adverbe) Alkohola trinkaĵo, farita el fermentita mielo. Guma rezino de iaj ekstremorientaj arboj. 6.- Kristaliĝinta polurebla kalkŝtono, uzata en konstruado kaj skulpturo. 7.- Virseksa pronomo (du literoj). (Rad. kaj inv.) La konscianta subjekto mem. 8.- Organa korpo, produktata de la inoj de diversaj klasoj de animaloj.

VERTIKALE

1.- Voĉa, naza, labiala konsonanto. 2.- Adverbo kiun oni aldonas al substantivo aŭ pronomo. 3.- (Rad.) Metala disketo, surhavanta ambaŭflanke bildon, signojn aŭ surskribojn. 4.- Tio, kies ekzistadon ni konas per la sensoj, kaj el kio konsistas la universo. 5.- (Adverbe) Tradicia rakonto pri la dioj aŭ praavoj en la komenco de la tempoj. Transigi objekton en alian lokon. 6.- Lingvisto aŭ verkisto, kiu provas enkonduki en lingvon ne uzatajn vortojn. 7.- (Inv.) Malĝusta opinio, konduto aŭ faro. 8.- Opo de ok aferoj. 9.- Vokalo.

==============================================================

SOLVO DE LA KRUCENIGMO Nº 19

HORIZONTALE: 1. MARDE. 2. OMBRO. 3. ĴUDO. ELFO. 4. AKOR. SOLD. 5. ŬA. ON. 6. DZOR. ĈEKU. 7. AOTO. ATOL. 8. IKARO. 9. SABAT

VERTIKALE: 1. ĴAŬDA. 2. UKAZO 3. MODO. OTIS. 4. AMOR. ROKA. 5. RP. AB. 6. DRES. ĈARA. 7. EOLO. ETOT. 8. FLOKO. 9. ODNUL

Edita: Grupo Esperanto de Valencia

Redactores: José Añó y Pascual Pont

Imprime: Studio Puig – Planas, 12 – Valencia

Depósito Legal V-1683-1983

Valencia Luno núm. 36 (abril de 1993)

Text complet del número 36 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de abril de 1993: 22 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 36, abril de 1993.
Coberta de Valencia Luno núm. 36, abril de 1993.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1993_n36_maj

Què té d’especial este exemplar

  • El colofó de la pàgina 2 imprimix «N-o 36 Aprilo 1993», mentres que l’identificador de la digitalització d’archive.org diu maig. El contingut concorda amb abril: el congrés de Cheste (30 d’abril – 2 de maig) encara és futur, el termini d’inscripció és el 16 d’abril i VALE signa la pàgina 19 «Paskon 1993» (la Pasqua va caure l’11 d’abril de 1993).
  • El número es dona dos subtítols diferents: la coberta diu «BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO – FEDERACIO» i la capçalera de la pàgina 2, «ESPERANTO-BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO».
  • El telèfon del grup apareix amb les xifres canviades entre una pàgina i l’altra: la coberta imprimix «384 96 16» i el colofó de la pàgina 2, «348-96-16».
  • En la llista de la junta (pàgina 2), la línia «Vicprezidanto:» està impresa sense cap nom darrere; el càrrec de vicepresident queda en blanc.
  • Sobre el cartell del congrés de la coberta hi ha un «Nº 36» escrit a mà, afegit al paper i no imprés.
  • Diversos noms propis ixen mal impresos: el poema necrològic de la pàgina 2 va signat «Marjore Boulton» (per Marjorie Boulton); l’adreça francesa de la pàgina 4 diu «Maison St. Josph, FE-26400-allex» (per Joseph, F-26400 Allex); i l’adreça valenciana de la pàgina 17 escriu «Guilem de Castro».
  • El mot encreuat nº 21a (pàgina 15) es publica amb la graella buida —nou per nou caselles, contorn escalonat i una estrela negra dibuixada al mig—, de manera que només hi ha les definicions. El número tampoc no porta la solució del nº 20, que sí que apareixia en els números anteriors. La signatura hi diu «de ALJA-GO», mentres que el número 35 la imprimia «ALIA-GO».
  • La pàgina 21 és sencera manuscrita: la partitura de «Ho, mia kor’», amb música de Felikso Navarro sobre el poema de Zamenhof, amb la lletra sil·labejada sota les notes.

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 [Kovrilo: 4a KONGRESO V. E. F. VALENCIA KAJ MURCIO — CHESTE 1993, 30a Aprilo – 02a Majo] epo
2 [Kolofono: estraro, redaktoroj kaj presisto] epo, spa
2 Dankon al Pascual Pont epo J. Pérez
2 Adiaŭ bona amiko. epo Marjore Boulton (poemo)
3 KONGRESAJ GLUMARKOJ AĈETU ILIN! epo La aŭtoro.
4 Ĉirkaŭ-kongresaj aranĝoj epo
5 Provizora programo epo
6 ESPERANTUJO epo Johano Antono
7 1-a INTERNACIA KULTURA KAJ TURISMA SEMAJNO epo
8 UMBERTO ECO KAJ ESPERANTO epo Johano Antono
9 CHESTE: epo VALE.
10 I I K-ALIĜILO PROVIZORA epo
11 PROVIZORA PROGRAMO epo
11 LKK epo
12 28a Internacia Infana Kongreseto epo
13 4-a KONGRESO DE LA VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO — LA ANTAŬ -UNIVERSALA KONGRESO DE VALENCIO [aliĝilo] epo
14 Per biciklo tra Eŭropo epo Felikso Navarro
15 KRUCENIGMO Nº21a epo de ALJA-GO
16 Memoraĵoj pri Jean Lezan… kaj aliaj amikoj. epo (Sendita al la redakcio de Pedro Sevilla.)
17 ANONCETOJ epo
17 INTERŜANĜO DA LOĜADO epo
17 HEROLDO DE ESPERANTO epo
17 Valencia Esperanto-Federacio epo
18–19 KLARIGOJ AL S-ro ADRIAN MAÑAS. epo VALE.
20 Pri la mirinda poemo de Zamenhof HO, MIA KOR epo Felikso Navarro.
20 U E A epo
21 [Ho, mia kor’ — manskribita muziknotaĵo kaj la poemo] epo Teksto: L.L. Zamenhof. Muziko: Felikso Navarro
22 INTERNACIA MUZIKA SEMINARIO 30-a jariĝo de MEL epo el «EVENTOJ», marto (1)- 93.
22 ALIKANTO [komikso] epo aŭtoro Javier Moya, tradukita de José Miguel Bernabéu

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: verda rektangulo kun, maldekstre, blanka desegnaĵo de la turoj de Serranos (Valencio), granda blanka lunarko kiu formas la komencan «C», la vortoj VALENCIA LUNO en blankaj majuskloj, kaj dekstre malsupre kontura kvinpinta stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO – FEDERACIO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.º ✆ 384 96 16 ✱ 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 36

[skribita permane super la kongresa afiŝo]

[BILDO p.1] Kovrila afiŝo desegnita per konturaj literoj:

4a KONGRESO V. E. F. VALENCIA CHESTE 1993 30a Aprilo 02a Majo

(vertikale ĉe la dekstra rando) K A J M U R C I O

En la mezo, perspektiva desegnaĵo de la literoj V. E. F. en tri dimensioj, kun granda kvinpinta stelo malantaŭ ili.

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

VALENCIA LUNO

ESPERANTO-BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO


ESPERANTO GRUPO DE VALENCIO

Gran Via Fernando el Católico, 45 3º, T-no 348-96-16 46008 VALENCIO (HISPANIO)

ESTRARO

Prezidanto: Josefo Pérez Sempere. Sekretario: Aŭgusto Casquero de la Cruz. Vicprezidanto: Kasisto: Santiago Miquel Planas.

Redaktoroj kaj kunlaborantoj.

Josefo Pérez Sempere. VALE. Josefo Añó. Felikso Navarro. Johano Antono. Aŭgusto Casquero.

Noto:

Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Imprime: ESTUDIO PUIG. c/ Planas, 12 VALENCIA. Deposito Legal V-1683-1983. N-o 36 Aprilo 1993

Dankon al Pascual Pont

Post kvar-jara tasko ĉe Valencia Luno, kaj dum 16 numeroj, nia ĝisnuna redaktoro Pascual Pont agis kiel efika kaj serioza atestanto pri eventoj kaj aktivecoj de nia valencia Esperanto Movado.

Nun, li lasas ripozi sian kunlaboradon. Lia entuziasmo kaj laboremo, ĉies konata, reflektiĝas ĉe tiom da verkitaj paĝoj, kiuj atestas pri niaj agadoj kaj maltrafoj.

Mi esperas ke lia foresto ne plilongiĝos dum tro longa tempo, kaj ke lia kunlaborado ĉe Valencia Luno ne malaperos definitive, ĉefe dum tiu ĉi apoteoza Kongresa Jaro.

J. Pérez

Adiaŭ bona amiko.

La 31an de decembro 1992 forpasis nia bona amiko Johano Bosch Fornals,

  • En aliaj landoj oni lin priploras. Ploru! Plenmane donu ni liliojn; salutu, adiaŭu, kun lamento; daŭre bedaŭru tiujn vastajn sciojn kiuj por ĉiam nulas en silento; ĵus faŭkis niamonde fenda tru’; la karan voĉon ni ne aŭdos plu.

Marjore Boulton

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

KONGRESAJ GLUMARKOJ AĈETU ILIN!

10 ekzempleroj por 200 pesetoj.

[BILDO p.3] Du ekzempleroj de la kongresa glumarko, unu apud la alia kaj oblikve metitaj. Ĉiu montras nigran kvinpintan stelon sur griza rondo (la suno aŭ oranĝo), super stiligita ondo aŭ marbordo, kun la kurbaj tekstoj: «78-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO» supre kaj «VALENCIO 24-31 JULIO 1993» sube.

Nia oficiala anagramo, pritraktas aliajn temojn: Mediteranea maro, Suno, Oranĝo, Verda Steleto… La miksado de tiuj elementoj, kun ne malmulte da imago, ni povas fari aliajn plej bonajn kombinojn.

Ekzemploj: Sun-Oranĝon aŭ Oranĝ-Sunon. Liberu vian imagon kaj vi povas matene vidi la Sunon, apud la mediteranea estrando kiam ĝi, preninte la Verda-Steleton, transformiĝas en la plej granda kaj bela Mirinda Oranĝo.

La aŭtoro.

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

78-a UNIVERSALA KONGRESO de ESPERANTO

Ĉirkaŭ-kongresaj aranĝoj

[BILDO p.4] La emblemo de la 78-a UK: nigra kvinpinta stelo sur punktita rondo (suno/oranĝo), super stiligita ondo.

Internacia Infana Kongreseto (IIK)

La 28-a IIK okazos samtempe kun UK, en «Torre de Alborache» (Buñol, 42 Kmjn okcidente de Valencio). Kotizo: ĝis la 1-a de aprilo, 275 gld.; ĝis la 1-a de majo, 325 gld.; post la 1-a de majo, 400 gld.; Interesatoj petu detalajn informojn ĉe UEA-Komisiito Christopher Fettes (St Columba’s College, Dublin 16, Irlando. Fakso: 353/1-936655) aŭ ĉe la konstanta adreso.

ILEI-konferenco

La 27-a konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj okazos de la 31-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 1993. Unu el la ĉefaj temoj estos trejnado de instruistoj de Esperanto, el la lingva, kultura kaj strategi-organiza vidpunktoj.

Aliĝoj kaj pagoj ĉe: B. Andréasson, Södra Rörum pl. 455, SE-242 94 Hörby, Svedio.

Dua Internacia Gimnazio de ILEI

Okazonte paralele kun la ILEI-konferenco, la Gimnazio estas destinita por gejunuloj inter 13-16-jaraĝaj, kun adekvata kono de Esperanto.

Aliĝoj kaj informoj samloke kiel por la ILEI-konferenco. Kotizo estas ĉ. 20% malpli alta ol tiu de la konferenco mem.

Internacia Junulara Kongreso

La 49-a IJK okazos de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto en Vraca, historia urbo en nordokcidenta Bulgario, kun la kongresa temo: «Ekonomio kaj socio en ŝanĝiĝo». Kotizoj inkluzivas programon, loĝadon kaj manĝojn, kaj varias depende de la dato de aliĝo kaj aĝo. Ĝis la fino de aprilo: inter 125 kaj 195 usonaj dolaroj. eble oni organizos komunan vojaĝon de Valencio. Aliĝilo kaj Unua Bulteno ricevebla ĉe LKK (p.k. 26, BG-3000 Vraca) aŭ ĉe la CO.

Kristana Esperanto-Kongreso

Kunorganizata de francaj katolikaj kaj protestantaj esperantistoj, la Kristana Esperanto-kongreso okazos sude de Montélimar en Grand séminaire de Viviers, 16-23 de Julio 1993. detalaj informoj ĉe pastro A. Heroux, Maison St. Josph, FE-26400-allex, Francio.

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

Provizora programo

Ĉi tie aperas nur la pli gravaj programeroj. La Estraro de UEA rezervas al si la rajton fari ŝanĝojn.

Solenaĵoj

Solena inaŭguro de Internacia Kongresa Universitato (IKU), ekumena diservo, bankedo, solena fermo.

Kongresa temo. «Klerigo por la 21-a jarcento»

Oni antaŭvidas trakti la temon en diversaj manieroj, kiuj inkluzivos prelegojn, forumojn kaj diskut-rondojn.

Laborkunsidoj de UEA

Komitato de UEA, ĝenerala kunsido, kunsidoj pri unuopaj laborkampoj, kunsidoj de komitataj laborgrupoj.

Klerigaj aranĝoj

IKU-prelegoj, esperantologia konferenco, kunvenoj de fakaj asocioj.

Aliaj kunvenoj

Respondeculoj de fakaj kaj landaj asocioj, delegitoj, ĉefdelegitoj kaj perantoj, legantoj de Esperanto, akademio, institucio Hodler, Centro pri Esploro kaj Dokumentado, Terminologia Esperanto-Centro, akceptado por societo Zamenhof, akceptado por TEJO-patronoj, prezentado de estontaj UK-oj.

Vesperaj programeroj

Ĉi tiuj inkluzivas interkonan vesperon kun la spektakla giganta paeljo, nacian vesperon, balon, diversajn koncertojn, teatraĵojn, kaj la internacian artan vesperon.

Ekskursoj

Duontagaj, vesperaj kaj (en merkredo) tuttagaj.

Aliaj eroj

Inkluzivos konversaciajn kursojn, internaciajn ekzamenojn, seminariojn pri hispaniaj lingvoj kaj kulturoj.

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

ESPERANTUJO

La plenumado de unu lingvo okazas en la popolo. La popolo kiu ĉiutage parolas sian lingvon kunigas la ideon kun la vorto, tredas la vorton en la frazo kaj per frazoj rezonas por atingi konkludojn.

Ĉiu viva lingvo enradikiĝas sur unu popolo kies parolantoj transpasas familie sian parolmanieron de la patroj ĝis la filoj. Tiel, la lingvo mem, per sia natura evoluado obstakligas sian propran malaperon.

Do, ambaŭ aferojn, la naturan transdonon, generacion post generacio kaj la tutan apartenon al unu popolo, ni devas atingi por Esperanto; unue, instruante kaj disvastigante ĝin kaj due, organizante taŭgan ujon kiu momente nur troviĝas en renkontiĝoj, kunvenoj, laborkunsidoj, prelegoj, esperantaj aranĝoj, novaj planoj pri komunikado k.t.p Ĉio ĉi okazas en kongresoj. Universala Kongreso estas vera Esperantujo ĉar tie ni plen-praktikas la paroladon de nia lingvo.

Tia estas nun nia celo, jen se ni ĉeestas, jen se ni organizas kongreson, ni devas efektive partopreni kaj efike agadi. Tiel, ni elmontros al la mondo la vivon de Esperanto kaj Esperantujo.

Du kongresojn ni gvatas nun kaj certe ambaŭ estas ĉeestindaj: la unua, kiel antaŭ okazaĵo, en Cheste, antikva kaj veterana urbo en Esperantujo kaj poste la 78a U.K. en Valencio vera mamuta manifestacio de la Esperanto Movado.

Johano Antono

[BILDO p.6] Ornama desegnaĵo dekstre sub la artikolo: du longaj kurbaj linioj (kvazaŭ orbitoj aŭ kometaj vostoj) interplektiĝantaj vertikale, ĉirkaŭitaj de ok konturaj kvinpintaj steletoj de malsamaj grandecoj.

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

[REKLAMO p.7]

1-a INTERNACIA KULTURA KAJ TURISMA SEMAJNO

sub aŭspicio de Hispana Esperanto-Muzeo

[BILDO p.7] Afiŝo en kvadrato kun rondigitaj anguloj: nigra silueto de la monaĥejo de Sant Cugat del Vallès (kampanilo kaj turo). Super ĝi, en grandaj blankaj kaj nigraj literoj, «SANT CUGAT DEL VALLES». Maldekstre malsupre, plena nigra kvinpinta stelo kun la litero «E» en la mezo. Sube: «09-16.10.1993».

Adreso: ĉe Hispana Esperanto Fervojista Asocio P. Kesto 15027, 08080 Barcelono, Katalunio HISPANIO

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

UMBERTO ECO KAJ ESPERANTO

La aŭtoro de la romano «La nomo de la rozo«, mondfama verkisto kaj semiologisto transpasis favore sian opinion al Esperanto.

Unue, li esprimis negativan sintenon kontraŭ Esperanto, sed poste dum kelkaj monatoj de la pasinta jaro, ŝanĝis sian kriterion alprenante favoran pozicion pri la internacia lingvo.

En la Pariza Universitato prelege, antaŭ studentoj, kaj lastatempe en la 5-a Kongreso de la Hispana Societo pri «Semiologio» (1) okazinta en La Coruña (Hispanio) li pritraktis la temon pri serĉado de la perfekta lingvo por Eŭropo.

La verkisto proklamas defendon de naciaj, regionaj kaj minoritataj lingvoj, kaj aldonis ke la politika unuiĝo de Eŭropo devas konstruiĝi simile al la svisa modelo. Unue li proponis samrange, la francan, anglan kaj esperantan lingvojn; plue li parolis pri angla, hispana kaj esperanta. Finfine revenante al koncepto de poliglota Eŭropo, Umberto Eco parolis nur pri Esperanto.

Eco daŭrigis la saman tezon en radio-intervjuo kaj asertis, per plenpaĝa artikolo en la itala «L’ Espresso«, ke esperanto malhelpus al la landoj altrudi siajn lingvojn.

Johano Antono

(1) studo de signoj en la socia vivo.

Johano Antono eltiris de «Heroldo de Esperanto «16-12-92 kaj Diario 16», Madrid 07-12-92.

Bibliografio: intervjuo de la prezidanto de Hispana Esperanto Federacio Alonso Núñez. en Santiago de Compostela aperinta en la revuo «Esperanto n-ro 1043 (12) la artikolo paĝo 201.

Umberto Eco ne estas «samideano», sed apogas Esperanton.

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

CHESTE:

apartenas al la Valencia Komunumo kaj situas 27 Kmjn. okcidente de la ĉef-urbo Valencio, laŭ fervoja linio: Valencio-Buñol – Utiel. Trajno-servo ĉiujn horojn de la 8.10-a ĝis la 21.20-a horo, kaj bus-servo ĉiujn du horojn ekde la 9-a ĝis 21-a horo.

Sidanta sur ampleksa ebenaĵo kaj apud Chiva-ravino; riĉa kaj terkulturista vilaĝo, produktas alt-kvalitan vinon, fruktojn, grenojn, oleon, karobojn kaj legomojn. Enhavas grandan vinkelon, teksan fabrikon kaj frukt-kooperativon.

Konsistas pli-malpli el 30 stratoj, kvar placoj, kultur-domo, tri publikaj lernejoj, kazino, liceo, halo, bela kaj ĵus riparita urbo-domo kaj majesta paroĥa Preĝejo konsekrita al sankta Lukaso kaj Ermitejo al Virgulino de la Soleco, patronoj de la vilaĝo.

La ĉestanoj, malgraŭ sia proksimeco al la ĉef-urbo Valencio, estas kastilie kaj esperante-parolantoj dank’ al nia granda, allonga tre eminenta kaj ĉiam memorata pioniro: Francisko Máñez Sánchez, fondinto de nia Esperanto-Grupo «Lumradio» per kiu Cheste estas konata kaj nomata en Esperantujo «La Verda Vilaĝo».

Cetere, la ĉestanoj, laboremaj, sinceraj kaj de aperta karaktero, invitas nun la tutan hispanan esperantistaron, dezirante ke nia proksime komunuma kongreso forte favoros la tuj venontan UK de Valencio.

VALE.

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

I I K-ALIĜILO PROVIZORA

(Alborache, Valencio, Hispanio)

(Resendota al KKS, UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ ROTTERDAM)

La subskribinta patr(in)o / instruisto provizore aliĝas la jenan infanon al la 28a IIK kaj sam tempe akceptas la kondiĉojn presitajn ĉi-sube.

Familia nomo …………………………………………………………………………..

Persona nomo ………………………………………………. Knabino / knabo……

Adreso ………………………………………………………………………………………

Lando …………………………………………………………… Naskiĝdato……………….

Nomo kaj adreso de la subskribinto…………………………………………………………

………………………………………………………………………………………………..

Samtempe kun tiu provizora aliĝilo mi sendas al UEA la sumon ……………………..

per ………………………………………………

(Kotizoj: ĝis la 1a de marto, 275 gld; ĝis la 1a de majo, 325 gld; post la 1a de majo, 400 gld. Por nepagipovaj landoj validas konstanta rabatita prezo de 150 gld).

Dato ……………………………………….Subskribo…………………………………..

La subskribinto komprenas ke, se la organizantoj de la IIK decidos ke la infano ne taŭgas por la Kongreseto, la plena kotizo estos repagita. por certigi ke la infano estas IIK-inda, la subskribinto devas skribi al la Organizanto:

Christopher Fettes, St Columba’s College, Dublin 16, Irlando.

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

PROVIZORA PROGRAMO

Vendrede, 30an de Aprilo:

Laborkunsido pri la 78-a UK en la Grupejo de Valencio.

Sabate, 1an de Majo:

Matene: Laborkunsido pri la 78-a UK en la Grupejo de Valencio.

Vespere: 16-an Akceptado de la gekongresanoj en la kongresejo: «Kultur-domo».

Malfermo de la libroservo.

Mendo por la bankedo kaj ekzamenoj.

17-an Akceptado en Urbodomo.

18-an Vizitado kaj gustumado de vino en tipa kelo.

19,30-an Oficiala inaŭguro de la kongreso.

  • Salutoj de reprezentantoj de la Grupoj.
  • Salutoj de la Veteranaj Esperantistoj.
  • Salutoj de la Prezidanto de VEF.
  • Prelego en Esperanto.

Dimanĉe, 2-an de Majo.

10-an Oficialaj Ekzamenoj: Elementa, Baza, Meza. (nepra antaŭ inskribo)

10,15-an Laborkunsido de VEF.

11,30-an Promenado tra la urbo, vizitante la plej elstarajn lokojn kaj konstruaĵojn.

13-an Sankta Meso en la Paroĥa Preĝejo.

14-an Bankedo.

17-an Fermo de la Kongreso.

LKK

Prezidanto: Julio-José Andrés Tarín.. Sekretarino kaj kunordigantino: Rosa Zanón Ferrando. Kasisto: Ovidio Esteve Debón. Libroservo: Miguel Llorens Llorens. Kulturaj aferoj: Vale. Turismado: Walter Máñez Cariñena.

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

[REKLAMO p.12]

28a Internacia Infana Kongreseto

Alborache – Valencio – Hispanio

24an – 31an Julio 1993

[BILDO p.12] Malklara nigrablanka fotografaĵo de la kongreseja konstruaĵo: dupleta blanka domo kun multaj fenestroj, kaŝita inter altaj arboj, kun tero-vojo kiu kondukas al ĝi.

Korespondadreso de la Organizanto. Christofer Fettes, St Columba’s College, Dublin 16, IRLANDO. Telefono: + 353 1 931984 Telefakso: + 353 1 936655 Hispana peranto: José Añó Belda C/ Castielfabib 18 3º 10 CP. 46015 VALENCIA

Pàgina 13 de l'original
Pàgina 13 de l’original

4-a KONGRESO DE LA VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO

LA ANTAŬ -UNIVERSALA KONGRESO DE VALENCIO

ALIĜILO Nº ……………….

Cheste, de la 30-a de Aprilo ĝis la 2-a de Majo, 1993-a Kongresejo «Casa de la Cultura de Cheste».

(BONVOLU SKRIBI TAJPE AŬ PRESLITERE)

Familiaj nomoj………………………………………………………………….

Antaŭ-nomo, S-ro -ino, Fil-o -ino (1)………………………………………

Aĝo(2)………….Profesio(2)…………………………………………………

Adreso……………………………………………………………………………

Urbo ………………………Poŝtkodo…………….:Provinco (3)………………..

Mi aliĝas al la 4-a Kongreso de la Valencia E-o Federacio kaj Murcio, kaj enbankigas kiel kongreskotizon.

Aliĝanto ………………………………1.200 ptjn

Edzino aŭ junulo ĝis 26 jaroj 800 ptjn

Mi mendas bankedon .(metu krucon laŭvole)(4) Jes……… aŭ Ne…….

Al la konto: Caja Postal. Urb. Pz. España Vives Liern 3, C. P. 46007 VALENCIA Federación Valenciana de Esperanto C/C 1302-4598-44-00-17830370

LIMDATO: 16-a de Aprilo. Plenigu apartan aliĝilon por ĉiu persono aŭ familiano samtempe aliĝanta kaj sendu ĝin kun fotokopio de la kvitanco al la.

Federación Valenciana de Esperanto G. V. Fernando el Católico, 45-3ª C. P. 46008 VALENCIA

(1) forstreku la ne validan. (2) Nur por statistiko. (3) Eksterlandanoj menciu la landon. (4) Pro bankedo vi pagos 2.300 ptjn en Cheste.

Pàgina 14 de l'original
Pàgina 14 de l’original

Per biciklo tra Eŭropo

[BILDO p.14] Desegnaĵo: granda kontura kvinpinta stelo kun la litero «E» en la mezo, radianta per multaj rektaj linioj; antaŭ ĝi, detala nigra silueto de vojaĝ-biciklo, kaj dekstre la kontura silueto de ŝtala fervoja ponto.

Du samideanoj el Ukrainio intencas somere en 1993 entrepreni longdistancan vojaĝon de Ukrainio tra Hungario, Aŭstrio, Italio kaj Francio al la 78-a UK en Valencio. Sen survoja helpo tiu vojaĝo povas esti malfacila. Ĉiuj interesatoj dezirantaj kunbicikli kaj ĉiuj pretaj por helpi la vojaĝantojn (per mapoj, nokt-restadejoj, k. t. p. ) kontaktu kun:

Dmitrij Cibulevskij, pk 9307, UKR-31003 HARKOV-3, UKRAINIO.

Felikso Navarro

Pàgina 15 de l'original
Pàgina 15 de l’original

KRUCENIGMO Nº21a

Horizontale. 1.- Demanda aŭ ekkria pronom-adjektivo demandanta pri la nombro, la vico.

2.- Franca nobelo, kiu rangas inter duko kaj grafo. 3.- Malalta, larĝa vazeto por trinki, el malsamaj materialoj.

4.- (Rad.) Dio de la amo. (Rad.) Virnomo. 5.- Mallongigo de antaŭ Kristo. (Rad.) Japana ludo inter du personoj. 6.- Alkohola trinkaĵo, farita el fermentinta mielo. (Rad.) La ĉefa laŭlonga struktura membro de planeo aŭ reguliga surfacaĵo. 7.- (Rad.) Modifita stato de oksigeno. Ornama bronza vazo, por kolekti en krematorio la cindron de mortinto. 8.- Tiu parto de la horizonto, ĉe kiu la suno ŝajne leviĝas. 9 .- Izolaj lokoj, verdaj kaj kvazaŭ-insulaj meze en la dezerto.

VERTIKALE. 1.- Grupo da ludantoj de unu flanko, organizita sub la komando de unu kapitano. 2.- Speco de tegmento, plej ofte vitra, super la enirejo de domo, aŭ… K.t.p. 3.- Monkesto. Ano el unu el la helenaj triboj.

4.- Moviĝos de unu loko al alia. Rilata, apartenanta al oni.

5.- Numeralo. (Rad. kaj inv.) Genro de grandaj mediteraneaj fiŝoj, ofte nomata «Fiŝo de Sankta Petro». 6.- Aktoro, ludanta senparolan rolon kaj esprimanta sin nur per mienoj kaj gestoj. Astro, ĉirkaŭ kiu iras la orbitoj de la planedoj.

7.- (Rad.)Urbo de Sovetio. Konsonantoj de PRETAJ.

8.- Genro de plejparte plurjaraj spicaj herboj kaj arbustoj. 9.- Tio kio impresas la flarsenson.

de ALJA-GO

[BILDO p.15] Krucenigma krado de naŭ kolonoj kaj naŭ vicoj, numeritaj 1–9 supre kaj 1–9 maldekstre; la ekstera konturo estas ŝtupforma (oklatera), tiel ke la unuaj kaj lastaj vicoj estas pli mallongaj ol la mezaj. Meze de la krado estas desegnita nigra kvarpinta stelo, kies vertikala pinto kovras la kvinan kolonon inter la vicoj 3 kaj 7, kaj kies horizontala pinto kovras la kvinan vicon inter la kolonoj 3 kaj 7. La kvadratetoj estas malplenaj.

Pàgina 16 de l'original
Pàgina 16 de l’original

Memoraĵoj pri Jean Lezan… kaj aliaj amikoj.

Post du monatoj en kliniko, mi ĵus ricevis de S-ino Lezan leteron sciigante la forpason (la 7-an de decembro) de mia jam delonge amiko Jean Lezan; ni konatiĝis antaŭ dudek jaroj en kongreso okazinta en Bordozo (Burdeos) kaj sciante ke mi estas hispan-devena, devige loĝanta en Francio post la hispana milito, ni amikiĝis facile. Li donis al mi nomojn de kelkaj esperantistoj, kiujn li konis: Ludoviko Hernández, kaj Vilhelmo Bosch , sed kiujn mi ankoraŭ ne konis, ĉar tiam mi ne estis lerninta Esperanton. Ni interkorespondis kaj kelkefoje eĉ vizitis nin. Poste mi sciigis lin pri tio, ke kutime, dum somero, mi ferias en Valencio, kaj mi vizitas ĉiufoje la Eo-Grupon; la grupanoj jam estas miaj amikoj kaj parolante pri nia tragedio, S-o Lezan demandis min ĉu mi povus scii tra tiuj esperantistoj, kiu konas al Vilhelmo Bosch.

Li rakontis al mi parton de ilia historio kaj mi promesis lin klopodi por trovi spuron de lia amiko.

La ŝanco estis miaflanke; mi amikiĝis kun la alt-valora kaj tre konata Dro Rafael Herrero al kiu mi transdonis la deziron de Lezan t. e. trovi al Vilhelmo Bosch. Dro Herrero asertis min esti lia najbaro kaj sinsekve li ofertis sin por kontaktigi min kun li, ĉar eble Sro Bosch akceptos min ĉe sia hejmo. Efektive tiel okazis kaj jam kun Sro. Bosch ni tre longe inter-parolis pri tiama malagrabla epoko, kaj aparte, li rakontis al mi pri la granda agado farita de Sro. Lezan favore al li.

Mi multe bedaŭras tiujn forpasojn, de miaj neforgeseblaj amikoj Dr. Herrero kaj Sro. Bosch.

Mi pensas ke la hispanaj esperantistoj, precipe la valenciaj certe scias aŭ rememoras ke. Lezan estis vera amiko de hispanoj, vera pac-amanto kaj elstara esperantisto.

Gujan-Mestras Francio 18-12-1992

( Sendita al la redakcio de Pedro Sevilla.)

[BILDO p.16] Presista ornamvinjeto laŭlarĝe de la paĝo: horizontala nigra streko kun granda rombforma pinto ĉe ĉiu fino, kaj meze vico da rozetoj kaj ovaloj ĉirkaŭ granda kvinpinta stelo.

Pàgina 17 de l'original
Pàgina 17 de l’original

ANONCETOJ

Poŝtkartoj de la sekvantaj Kongresoj okazintaj en Hispanio interesus min.

Kongreso Jaro Urbo
12 1951 Terraso
13 1952 Valencio
16 1955 Gijono
38 1978 Leono

Kontaktu kun Angel Mañero González C/ Guilem de Castro, 129, 2º 46008 Valencio Tlf. 391-15-56

****************************************************************

INTERŜANĜO DA LOĜADO

Por ĉeesti al UK en Valencio, ni necesas senpagan restadejon en Valencio. Ni korespondos sammaniere en nia domo.

Lőrentei-szabó Pavel Plnický Emmanuel Nee quaye
Szabó E, u, 2 Příčná 150/vi P.o. Box 932
FELSŐ PAKONY 290-01 PODĚ BRADY Mamprobi GHANA
2363 HUNGARIO ĈEĤIO

****************************************************************

HEROLDO DE ESPERANTO

La plej populara sendependa internacia esperanta organo.

16 Ekzemplerojn jare.

Aktualaj raportoj el la tuta mondo.

Kalendaro de internaciaj Renkontiĝoj kaj Kongresoj.

Hispana delegito: Luis Serrano Pérez C/ Font Nova 32, E-08202 SABADELL.

****************************************************************

Valencia Esperanto-Federacio

Bonvolu sendi la grupan kotizon al Caja Postal

C/C. 1302-4598-44-00-17830370

Pza España Valencia

Pàgina 18 de l'original
Pàgina 18 de l’original

KLARIGOJ AL S-ro ADRIAN MAÑAS.

(Unu el la ĉefaj taskoj de niaj verkistoj devas esti la ellaborado de la lingvo).

(Kolomano Koloksay).

Ekde komence de la publikigado (kial ne publikado?) de miaj artikoletoj pri diverse gramatikaj problemoj de nia lingvo, apenaŭ du, tri parole recenzetojn mi ricevis. Vi, leganto, facile povas kompreni kian ĝojon mi sentas kiam tio okazas des pli ke tiuj kritikoj ne estis tute negativaj.

Tamen, en iuj okazoj, mi havis tenton (forlogon) ne publikigi plu, ĉar mi suspektis ke la artikoletoj ne estas sufiĉe interesaj almenaŭ por la plej multo da ricevantoj de nia revueto aŭ laŭokaze tiuj laboretoj povas ne esti sufiĉe klaraj des pli ke niaj limigitaj kapabloj ne permesas fari desegnetojn kiuj tute probable helpus la plenan komprenadon de la leganto.

Preterlasante la teoriumadon, priskribita de Bernard Golden, kiel granda danĝero ĉiam minacanta kontraŭ ĉiu esperantisto kiu celas lerni la lingvon , ne nur elemente por simple atingi pli-malpli bonan interkomprenon kun eksterlandanoj, sed pli vaste, sufiĉe por fari tradukojn, skribe esprimi la proprajn ideojn aŭ verki en nia lingvo, mi ripetus la vortojn de Henrik Seppik de 1937 kiujn mi opinias tute aktualaj:

<<Dum mia multjara agado kiel profesia E-o-instruisto, mi konstatis ke ĉiuj kiuj volas fundamente ellerni nian lingvon havas la samajn malfacilaĵojn kaj la kaŭzo de tiom da «eternaj komenzantoj» aŭ kontraŭe, tiuj malnovaj, laŭdire perfektaj esperantistoj – eĉ foje akademianoj – plue faras erarojn, kuŝas simple en tio, ke mankas lernolibro, kiu sisteme kaj en populara maniero klarigus al ili la tutan delikatan konstruon kaj mekanismon de nia ligvo>>.

Henrik Seppik ja eldonis sian propran lernolibron sed mi estas certa ke li verkis ĝin por situigi sin kaj sin orienti en la esperanta galaksio, kaj kvankam lia libro enhavas merito-trafajn ĉapitrojn, ĝi probable ne sufiĉas por solvi niajn proprajn problemojn.

Ĉiel ajn, mi certe intencas imiti lian sintenon; situigi al mi mem en tiu esperanta galaksio kaj atingi sufiĉan parolnivelon -kiu ankoraŭ ne estas fluanta- almenaŭ trae de skribad-nivelo. Esperanto estas tre grava kaj alloga lingvo kaj, kiel mi jam priskribis, sintezo de la ĉefaj klasikaj lingvoj kaj ĉiu esperantisto devas bone koni kaj trafe diferencigi ĉiujn malsamajn gramatikajn formojn por atingi bonan stilon. Pro tio mi intencas priskribi tiajn gramatikaĵojn kaj ties esencajn diferencojn:

                  - Persona formo.
Aktiva voĉo       - Ne persona formo.
                  - Refleksivo.

Pàgina 19 de l'original
Pàgina 19 de l’original

Pasiva voĉo. Ne pronomumaj verboj. Inkoaktiva formo. Mediala voĉo. Adverboj, adjetivoj kaj participoj.

Ĉu validas la penon ĉi tiu laboro?.

En ĉi cirkonstancoj mia amiko Adrián Mañas konfesis min ke li ne komprenis bone la antaŭan artikoleton al li dediĉita.

La lasta paragrafo enhavas ja fatajn preserarojn kiuj tute senvalidigas la ĉefan ideon kiun mi volis esprimi, pro tio mi petis al sinjoro redaktoro ripetu ĝin:

<<La formon «igi sin» neniam oni povas sam-validigi al » iĝi «: Ekz: «Ne deprenante de la lernanto la eblon kritike proprigi al si ĉiujn riĉigojn… la F. K. por ĉiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de stilo erara» ( F. K. ).>>

Rimarku kiel Zamenhof utiligas la formon «proprigi sin» sed ne «propriĝi». Tiu ekzemplo demonstris al mi la neceson diferencigi bone la refleksivan formon t. e. «igi sin» : ĉiam mem-vola kaj transitiva ago disde la aŭtomata, ne-transitiva, spontanea kaj ne-vola ago: «iĝi» Ekz: » La fraŭlino ruĝiĝis.

Tio signifas, ke nur la transitivaj verboj povas esti vere refleksivaj kaj por tiuj, oni devas uzi la «igi sin» formojn kaj ne «iĝi».

Cetere, estas ordinara malvirto inter niaj E-o-skribantoj la trouzo de la ne-persona «oni». Tiu malvirto nomatas «martelado de oni». Paragrafoj malbelaj enhavas kvar-ses «oni». Kial la esperantistoj tiom ofte utiligas la ne-personan formon kaj tiom malofte la personan formon? Ĉu ili ne havas sufiĉan personecon?

Rimarku kiel ni povas eviti marteladon:

  • Oni veturis al la flughaveno por atendi la alvenintojn.

  • Ni veturis al la flughaveno por atendi la alvenintojn.

  • La alvenintoj estis akurate atendataj post nia veturado al la flughaveno.

Kaj finfine agnoski ke mi ankaŭ faris eraron pritraktante la verbon «interesi». Sed tiu afero estas iom komplika kaj mi ripetos ĝin ĉe sinsekvaj ĉapitroj.

VALE. Paskon 1993 Cheste. Valencia.

Pàgina 20 de l'original
Pàgina 20 de l’original

Pri la mirinda poemo de Zamenhof HO, MIA KOR

Verkita en tre malfacilaj momentoj de la elpensisto de nia kara idiomo Esperanto, mi havas tri malsamajn melodiojn, sed ili, laŭ mia humila opinio, ne bone esprimas la korpremon, la komplikaĵojn, la malfacilajn momentojn de Zamenhof kiam li verkis la poemon.

Unu el ili estas en la Nº 12-a de «VALENCIA LUNO».

Dum multe da jaroj mi pensis pri unu melodio pli sentoplena; sed ĉiam mankis al mi la necesa tempo.

Kune kun niaj samideanoj Johano Antono kaj Josefo Añó, aŭtomobile, ni vojaĝis de Benicassim al Bilbao por ĉeesti al la 48-a Hispana Kongreso de Esperanto. Survoje ni havis tempon por ĉio. Tiam mi pensis pri ĉi tiu melodio kaj, reveninte hejmen, post aliaj eventoj, mi komponis la kanzonon.

Felikso Navarro.

****************************************************************

U E A

Aliĝu al U. E. A. la plej supra organizo de la tutmonda esperantistaro.

  • Reprezentata antaŭ UNESKO en kategorio B.
  • Prizorgas kontaktojn kun Unuiĝintaj Nacioj.
  • Konsultaj rilatoj kun la konsilio de Eŭropo.
  • Efikas en informado ĉe la Eŭropa Komunumo.
  • Organizas Universalajn Kongresojn.
  • Eldonas la plej disvastiĝantan gazeton «Esperanto».
  • Plenumas multajn servojn.

Hispana ĉefdelegito: Juan Azcuenaga Vierna C/ General Dávila 127-7, 2ª izq. CP. 39007 SANTANDER

Pàgina 21 de l'original
Pàgina 21 de l’original

[BILDO p.21] Manskribita muziknotaĵo, kiu okupas la supran duonon de la paĝo. Supre maldekstre, per ornama manskribo, la titolo «Ho, mia kor’», substrekita; supre dekstre «Teksto: L.L. Zamenhof.» kaj «Muziko: Felikso Navarro». Maldekstre super la unua liniaro staras la indiko «Trankvile:». Sekvas kvin liniaroj en soprana ŝlosilo, kun du bemoloj ĉe la ŝlosilo kaj 2/4-takto, kaj sub la notoj la silabigita teksto:

Ho, mia kor’ ne batu maltrank-vi-le,

El mia brusto nun ne saltu for’!. Jam teni min ne

povas mi fa-ci-le, Ho, mia kor’!. Ho, mia kor’ Post

longa labo-rado Ĉu mi ne venkos en decida hor’! Su-

fi-ĉe trankvi-li-ĝu de l’ ba-ta-do, Ho, mia kor’!

Super la tria kaj la kvara liniaroj legiĝas la indiko «rit.». Dekstre sub la kvina liniaro staras aparta mallonga liniaro kun fina takto kaj la teksto «Ho, mi-a kor’».

[BILDO p.21] Sub la muziknotaĵo, la teksto de la poemo per la sama ornama manskribo:

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,

El mia brusto nun ne saltu for’!

Jam teni min ne povas mi facile,

Ho, mia kor’!.

Ho, mia kor’!. Post longa laborado

Ĉu mi ne venkos en decida hor’!.

Sufiĉe!. trankviliĝu de l’ batado,

Ho, mia kor’!.

Pàgina 22 de l'original
Pàgina 22 de l’original

INTERNACIA MUZIKA SEMINARIO 30-a jariĝo de MEL

De la 12-a ĝis la 20-a de junio de 1993 en Stara Zagora, Bulgario, okazos la 6-a Internacia Muzika Seminario.

[BILDO p.22] Tri grandaj nigraj soprano-ŝlosiloj (violonŝlosiloj) unu apud la alia, kiel ornamo meze de la kolono.

Dum la seminario oni pritraktos diversajn temojn, ligitajn kun lingva kaj muzika instruado, historio de MEL (Muzika Esperanto Ligo) kaj aliaj.

Oni preparos la repertuaron por la Arta Vespero de 78a Universala Kongreso, dum la «Tilia vespero» festos jariĝon de MEL kaj jubileojn de elstaraj esperantistaj muzikistoj.

Kotizo por loĝado estas 15 USD tage, pagenda surloke. Limdato por aliĝo: 20-04-93.

Muzika Esperanto Ligo,

c/o Dimitár Terziev, str. «Milan Kamák», 58

el «EVENTOJ», marto (1)- 93.

[BILDO p.22] Komiksa strio en tri kadroj, sub la titolo «ALIKANTO» presita per dika ornama surskribo. En la unua, larĝa kadro, panoramo de araba havenurbo kun kupoloj, minaretoj, terasoj, palmoj kaj velŝipo en la maro; supre flugas birdo. Pergamena rulaĵo enhavas la tekston: «TRE ANTAŬLONGE, KIAM ALIKANTO TROVIĜIS MEZE DE L’ARABA INFLUO, REGIS TIE SAĜA KAJ BONHUMORA KALIFO, KIES FILINO, NOMITA KANTARA, TIEL BELA KAJ GRACIA ŜI ESTIS, KE ĈIUJ FRAŬLOJ ŜIN ALSOPIRIS.» Dekstre malsupre, parolbobelo kun «¡SED…!?» super granda kadro kun la desegnitaj literoj «ANKORAŬ FOJE?!». En la dua kadro, strato de la urbo kun homamaso fuĝanta; parolbobelo: «LA MIA PACIENCO KOMENCAS ELĈERPIĜI!». En la tria kadro, pluraj figuroj kun turbanoj kaj barboj vidataj de proksime; parolbobelo: «JAM LA KVINAN FOJON KE TIUJ DU ULOJ PIEDPREMAS MIAN MANTELON!!».

aŭtoro Javier Moya, tradukita de José Miguel Bernabéu

daŭrigos…

Valencia Luno núm. 37 (juliol de 1993)

Text complet del número 37 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de juliol de 1993: 20 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 37, juliol de 1993.
Coberta de Valencia Luno núm. 37, juliol de 1993.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1993_n37_jul

Què té d’especial este exemplar

  • Les dades de contacte no coincidixen dins del mateix número: la capçalera de la portada imprimix el telèfon «384 96 16» i l’adreça «Gran Via Fernando el Catolico, 45, 3.ª», mentres que el colofó de la pàgina 2 dona «348-96-16» i «45 / 3º».
  • El butlletí es presenta amb dos subtítols diferents: la portada diu «BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO – FEDERACIO» i la pàgina 2, davall del títol, «ESPERANTO-BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO».
  • L’exemplar no porta índex: la portada només anuncia el 78é Congrés Universal d’Esperanto, i les úniques dades d’identificació del quadern («N-ro 37, Julio 1993») estan al colofó de la pàgina 2.
  • Diversos noms propis ixen impresos amb errades que dificulten trobar-los: «Fernándo Lázaro Carreter» amb l’accent sobre la vocal equivocada (p. 2); «Altlernejo Blasco Ibañez» sense accent a la p. 4 i «Instituto Blasco Ibáñez» amb accent a la p. 17; i «Kozovo» a la p. 16, quan el mapa de la p. 15 escriu «Kosovo». Eixe mateix mapa etiqueta la república com a «Bosnio-Hezergovino».
  • A la pàgina 4 una foto a tota amplària (el Palau de la Música) talla les dos columnes pel mig, i el text de cada columna continua a l’altra banda de la foto: la frase de l’esquerra salta de «…vilaĝo Alborache), kun» a «naĝejo, sportejo…», i la de la dreta de «-Hotelo Paterna, tristela kaj klimatizita,» a «por la 27-a ILEI Konferenco».
  • Dos peus de foto van impresos damunt de la imatge i no davall: «Gustumante la dolĉan vinon» a la pàgina 9 i «Reprezentantoj de VEF kaj aliaj Grupoj el Hispanio kaj Eksterlano.» a la pàgina 11.
  • A la pàgina 13 l’autor imprimix una ena majúscula enmig de les paraules «okaziNta» i «aperiNta» per a remarcar el sufix del participi actiu dels verbs intransitius.
  • Dos peces del número són fragments d’una sèrie: l’article de gramàtica «PRI ESPERANTAJ VERBOJ» (p. 12-14), firmat per VALE a València el juny de 1993, porta «(daŭrigo)» al títol i «(daŭrigos.)» al final, i la tira còmica «ALIKANTO» de la pàgina 20 acaba igualment amb «daŭrigos…».

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 [Kovrilo] 78-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO — VALENCIO 24-31 JULIO 1993 epo
2 PROVIZORA HONORA KOMITATO DE LA 78-A UK DE ESPERANTO epo
3 LA 78-A UK DE ESPERANTO ALPROKSIMIĜAS epo Augusto Casquero, Prezidanto LKK
4–7 DIVERSAJ INFORMOJ PRI LA UNIVERSALA KONGRESO epo Augusto Casquero
7–8 28-a INTERNACIA INFANA KONGRESETO ALBERGUE «TORRE DE ALBORACHE», ALBORACHE (VALENCIA) epo Augusto
9–11 4-a Kongreso de V.E.F. kaj Murcio epo J.A.Giménez
12–14 PRI ESPERANTAJ VERBOJ (daŭrigo). PASIVA VOĈO AŬ PASIVO epo VALE
14 ANONCOJ epo
15–17 EKSJUGOSLAVIO epo VALE (el la libro de Alfonso Rojo «Jugoslavio. Holokaŭsto en Balkanoj»)
17 NI DANKAS epo
18 DEVENO DE LA VORTO ”KROKODILI” !. epo rakontita de Roger Bernard (el «EVENTOJ», mardo (2) – 93)
19 ESPERANTO EN RADIO. epo Félix Navarro
20 ALIKANTO epo aŭtoro Javier Moya, tradukita de José Miguel Bernabéu

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapa emblemo sur verda fono: maldekstre la blanka silueto de la Turoj de Serranos (Valencio), apud ĝi granda blanka duonluno formanta la literon «C», kaj la teksto «VALENCIA LUNO» per grandaj blankaj majusklaj literoj; dekstre malsupre kvinpinta stelo konturita blanke.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO – FEDERACIO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª ✻ ☎ 384 96 16 ✻ 46008 VALENCIO (HISPANIO)

78-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

[BILDO p.1] Nigrablanka foto de moderna konstruaĵo: kolonaro kaj vitraj arkadoj de la Palaco de la Muziko de Valencio, vidata de sub la portiko.

VALENCIO 24-31 JULIO 1993

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

VALENCIA LUNO

ESPERANTO-BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO

ESPERANTO GRUPO DE VALENCIO

Gran Via Fernando el Católico, 45 3º, T-no 348-96-16 46008 VALENCIO (HISPANIO)

ESTRARO

Prezidanto: Josefo Pérez Sempere. Sekretario: Augusto Casquero de la Cruz. Kasisto: Santiago Miquel Planas.

Redaktoroj kaj kunlaborantoj.

Josefo Pérez Sempere. VALE. Josefo Añó. Felikso Navarro. Johano Antono. Augusto Casquero.

Help-kompostisto

F. Ventura

Noto: Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Imprime: STUDIO PUIG. c/ Planas, 12 VALENCIA. Deposito Legal V-1683-1983.

N-ro 37, Julio 1993

PROVIZORA HONORA KOMITATO DE LA 78-A UK DE ESPERANTO

Prezidanto: JOAN LERMA. Prezidanto de Valencilando.

Honora Komitato:

-Camilo José Cela: Nobel-premiito pri literaturo. -Juan Antonio Samaranch: Prezidanto Internacia Olimpika Komitato. -Fernándo Lázaro Carreter: Direktoro de la Reĝa Akademio pri Hispana Lingvo. -Josep Vicent Marqués: Verkisto. -Fermín Cacho: Atleto, Olimpika ora medalo en Barcelono.

[BILDO p.2] Malgranda tipografia ornamaĵo: horizontala volutforma vinjeto disiganta la du partojn de la listo.

-Alfredo Pérez Rubalcaba. Ministro pri Edukado kaj Scienco. -Antonio García Miralles. Prezidanto de la Valencia Parlamento. -Rita Barberá Nolla.Urbestrino de Valencio. -Vicente González Lizondo. Hispana parlamentano. -Andreu López Blasco. Konsilanto pri kulturo, edukado kaj scienco de valencilando. -Jesús Huguet Pascual. Ĝenerala direktoro pri lingva politiko de Valencilando. -Santiago Cerviño Guimerá. Vic-urbestro de Valencio, skabeno pri kulturo.

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

LA 78-A UK DE ESPERANTO ALPROKSIMIĜAS

Okaze de la hispana kongreso de Esperanto de la jaro 1987, en Madrido, kaj dank’al la sukceso kaj entuziasmo dum ĝi, oni proponis okazigi UK denove en Hispanio. Ĉiuj entuziasme kaj kuraĝe aprobis tiun proponon.

Ĉar jam Barcelono (1909), kaj Madrido (1968) estis sidejoj de UK-j, oni proponis Valencion kiel plej taŭga loko por tiu evento, kio estis unuanime aprobata de la ĉeestantoj.

En la sama jaro, la Grupo Esperanto de Valencio, kune kun Hispana Esperanto Federacio, kaj kun la invitletero kaj subskribo de la tiama urbestro de Valencio Ricard Pérez Casado, prezentis oficiale la inviton al la UEA dum la UK de Varsovio.

Nur dum la UK en Bergen (Norvegio), en 1991, la invito estis oficiale akceptita, kaj subskribita de John Wells, prezidanto de UEA.

En la komenco, ĉiuj samideanoj en Hispanio kaj en Valencio multe timis pri la organizado de la tiom grava kaj laboriga evento, kaj eĉ multaj dubis pri la kapablo de la hispanaj esperantistoj por tiu afero. Sed tempo pasis, kaj nun, kun la UK tre proksima, ĉiuj povas konstati ke niaj timoj ne havis bazon. Dank’al la laboro, kuraĝa, senĉesa, entuziasma, de aro da esperantistoj, oni antaŭvidas grandan sukceson, kaj ke tiu ĉi UK estos tre speciala, kaj la miloj de vizitantoj vere ĝuos pri ĝi. Se ne la plej multenombra, kio ne povas okazi pro la ekonomia krizo en la tuta mondo, speciale grava en la tria mondo, kaj pro la malproksimeco de Hispanio al la landoj de la orienta Eŭropo, grava fonto de kongresanoj, ĝi estos unu el la plej interesaj, laŭ la programo kaj gravaj atingoj de la LKK kaj de la helpantoj de la tuta Hispanio, kaj eĉ de eksterlande.

Ni invitas ĉiun hispanan esperantiston ĉeesti ĉi tiun gravan eventon, kiu ne havos ripeton ĉe ni, ĝis post unu generacio almenaŭ. Ni havas la eblecon facile ĉeesti, kaj senti nin kiel veraj gastigantoj de la esperantistoj de la tuta mondo.

La LKK estas certa pri la malavara kaj sindonema helpo de niaj samlandanoj, kio estontece ĉiam estos agrabla kaj neforgesebla rememoro, kaj deziras al ĉiuj: FELIĈAN KAJ FRUKTODONAN KONGRESON

Augusto Casquero Prezidanto LKK

[BILDO p.3] Nigrablanka nokta foto de monumenta konstruaĵo kun ornamita fasado, forte mallumigita de la presado; sen apudskribo.

[BILDO p.3] Nigrablanka foto de du dikaj mezepokaj defendaj turoj kun kreneloj. Apudskribo: Turoj «Quart»

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

DIVERSAJ INFORMOJ PRI LA UNIVERSALA KONGRESO

ĈEFAJ ATINGOJ DE LA LKK KAJ HELPANTOJ ĜIS NUN

-Senpagan kongresejon. La normala luprezo estas 10.000.000 da pesetoj. Estas la unua fojo ekde la konstruado de la Palaco de la Muziko ke oni donas ĝin senpage al iu kongreso aŭ arango.

-Du milionojn da pesetoj, subvencio de la Konsilantaro pri Kulturo.

-Junularan restadejon, tre bela kaj tre malmultekosta, en natura loko ekster Valencio (vilaĝo Alborache), kun naĝejo,sportejo, ktp, por la Internacia Infana Kongreseto. Ĝi neniam oni cedis al iu aranĝo ne organizita rekte de la Generalitat.

[BILDO p.4] Larĝa nigrablanka aera foto de Valencio kun la Palaco de la Muziko en la centro: moderna konstruaĵo kun kupolo kaj vitraj deklivoj, ĉirkaŭita de altaj domoj. Apudskribo: Palaco de la Muziko

[BILDO p.4] Nigrablanka foto de konstruaĵo inter arboj, tre malluma. Apudskribo: Restadejo » Torre Alborache»

Ĝis nun aliĝis preskaŭ 60, inter infanoj kaj helpantoj, kio jam estas pli ol en Bergeno aŭ Vieno, kaj estos unu el la plej amasaj IIK de la lastaj jaroj, laŭ la lastaj informoj de la direktoro, Christopher Fettes. La infanoj ricevos diversajn donacojn, de entreprenoj kaj institucioj, kaj estos invititaj de la urbodomoj de la najbaraj urbetoj Buñol kaj Cheste.

-Hotelo Paterna, tristela kaj klimatizita, por la 27-a ILEI Konferenco. La prezo, loĝado kun tri manĝoj, tage, estos por la ILEI-anoj 2.500 pesetoj. Ni atingis tiun tre specialan prezon ĉar la LKK okupiĝis rekte pri tio. Oni atendas la partoprenon de ĉirkaŭ 100 homoj el diversaj landoj. Tie okazos samtempe la 2-a

[BILDO p.4] Nigrablanka foto de kvadrata ŝtona turo kun kreneloj. Apudskribo: Turo de Paterna

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

Gimnazio de ILEI.

-Amasloĝejon en la Altlernejo Blasco Ibañez, proksima al la kongresejo, kun duŝejoj, kaj tre malmultekosta kafejo-restoracio, ĉefe por la kongresanoj kiuj venos el la nepagipovaj landoj. Tute senpage. Oni pagos la simbolan prezon, por la tuta semajno, de 1.000 pesetoj, por pagi asekuron kaj donaci krommonon al la deĵorantoj. Oni rezervis lokon por 250 kongresanoj. Tio ankaŭ estas atingo de la LKK nur. La prezo en Vieno kaj en Bergeno, en multe pli malbonaj kondiĉoj estis sepobla.

-1.000 belajn afiŝojn, de la Instituto Turístico Valenciano, kun la teksto de la kongreso. Tio kostas 500.000 pesetoj. Oni ricevis ilin senpage.

-10.000 turismajn broŝurojn de Valencio, en Esperanto. Tio kostas ankaŭ 600.000 pesetoj. Por ni senpage.

-Videon «Valencio, la perfekta loko», en Esperanto, eldonita de Valencia Convention Bureau. 250.000 pesetoj. Senpage.

  • 2.500 kongresajn mansakojn,sufiĉe belaj, donaco de «El Corte Inglés», dank’al la helpo de la madridanoj.

  • 3.000 dokumentujojn, sufiĉe belaj, donaco de la telekomunik-entrepreno INALTEL, por disdoni al la kongresanoj, kaj al la IIK kaj ILEI-Konferenco, ankaŭ dank’al la helpo de la madridanoj.

-Oni starigas kontaktojn kun entreprenoj El Aguila (biero), Coca Cola, kaj aliaj por inviti la kongresanojn.

-La Konsilantaro pri Kulturo subvencias la eldonon de la plej grava klasika poeto de Valencio en Esperanto «Poemaro de Ausias March», dulingva (Esperanto-valencia), laŭ traduko de Abel Montagut.1.000 ekzemplerojn, 500.000 pesetoj. Senpage.

-La ĉefepiskopo de Valencio aprobis la okazigon de la ekumena diservo en la Katedralo, la plej impona loko en Valencio tiucele.

-Uzon senpage, dum la kongreso, de kamioneto, cedita de valencia entrepreno.

-Dum la akcepto ĉe la urbodomo ĉiu partoprenanto (300) ricevos specialan donacon de la urbodomo, kun la logotipo de la UK. La CO ricevos specialan donacon por siaj vitrinoj en Rotterdam. Ankaŭ estos kelkaj aliaj donacoj por la plej gravaj esperantistaj gastoj.

-La blovorkestro de Valencio, eble unu el la plej altkvalitaj de Hispanio, ludos senpage dum la Nacia Vespero. Dum tiu Nacia Vespero ankaŭ ludos tri elstaraj folkloraj ensembloj:» La Casa de Andalucia», «Centro Aragonés» kaj la valencia grupo «Azahar», kiuj ludos la plej interesajn kaj admirindajn kantojn kaj dancojn de Hispanio. Entute ludos ĉirkaŭ cent artistoj, kun muzikistoj, dancistoj, kantistoj, ktp, riĉe vestitaj per tradiciaj kostumoj.

[BILDO p.5] Desegnaĵo inter la kolumnoj: nigra silueto de korno (french horn) kun ventiloj, apud violonŝlosilo kaj du ligitaj okonaj notoj; la teksto fluas ĉirkaŭ la desegnaĵo.

  • La filharmonia orkestro de Valencio, direktita de Manuel Galduf,la fama direktoro, ankaŭ unu el la plej bonkvalitaj de Hispanio, ludos ankaŭ senpage, por akompani la ĥoron «Verda Stelo» de Madrido, por la prezento, unua foje en la E-a movado, de «Cantata» en Esperanto, por orkestro kaj ĥoro, komponita de Pedro Vilarroig speciale por la UK, sur poemoj de Miguel Fernández.

-La Provinca Deputitaro de Valencio permesos la uzon,senpage, de la «Teatro

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

Principal», la ĉefa teatrejo de Valencio, por prezenti, en du tagoj, la teatraĵon «La vaguloj», ludata de la brita teatra grupo de Loo Brooks.La normala lukosto por du tagoj estus 1.100.000 pesetoj.

-Eble interesaj partoj de la programo povas esti la Koncerto de klasikaj gitaroj, fare de tri profesias altnivelaj katalunaj gitaristoj sub la gvido de Joan Rafols.

-La malaga rokmuzikisto Eduardo Vargas «Solo» koncertos por la kongresanoj, ĉefe por la plej junaj, per sia tre speciala stilo.

-Aliaj gravaj programeroj estos la prelego pri García Lorca de Miguel Fernández; la prezentado de «Ibere Libere», kie partoprenos Miguel Fernández, Jorge Camacho (nia junega akademiano), la portugalo Gonçalo Neves, Miguel Gutierrez Aduriz, Abel Montagut (tradukisto de Ausias March al E-on), Antonio Valen, kaj Pedro Vilarroig (komponisto de la «Cantata»), kiel representantoj de la plej juna Esperanta kulturo, en diversaj kulturaj kampoj, de Iberio (Hispanio kaj Portugalio).

-Ankaŭ partoprenos la Internacia Ĥoro; oni anoncis la vojaĝon al la UK de la infana esperantista bulgara ĥoro «Verdaj Steletoj». La jam konata, sed ege interesa kabaredo de «F-ino Barlaston»; Rafaela Urueña, eksprezidantino de HEF, doktoro pri Internacia Juro en la Universitato de Valladolid, estas la rektoro de la Internacia Universitato.

-La interkona vespero konsistos el «Giganta Paella», por du mil homoj,akompanata de «sangria», kaj dancado,ĉe la maro (en liberaera somera restoraci-ĝardeno, apud la sablo de la plaĝo), senpage por la kongresanoj.

[BILDO p.6] Nigrablanka foto: grandega paelo-pato sur podio, kun homoj ĉirkaŭe; supre videblas afiŝo kun la teksto «GIGANTA PAELJO». Apudskribo: Kuirante la «Giganta Paeljo»-n

-Kaj kelkaj aliaj agrablaj «surprizoj», kiujn oni ne devas nun malkovri.

-La ekumena diservo okazos en la katedralo, kaj eble la ĥoro de Madrido kantos dum ĝi.

-Dimanĉe vespere okazos la «Florbatalo», ene de la valencia Foiro de Julio.Ĝi estas mirinda surstrata spektaklo, kavalkado kun folkloro, muziko, tradiciaj kostumoj, ktp., kiun la kongresanoj povos ĝui, same kiel la artfajraĵoj, kiuj okazos fine de tiu florbatalo, kaj pri kiuj Valencio famas tra la tuta mondo.

-Kaj la plej grava kaj agrabla parto de la UK en Valencio: Ĉi tiu gastama urbo kaj regiono ofertas, ĉiutage, aŭ pli bone dirite, ĉiunokte, fine de la kongresaj aranĝoj, okazon promeni, noktumadi, vagadi tra kafejoj, trinkejoj, diskotekoj, eĉ tra la plaĝo, por ĝui tiujn kongresajn tagojn, je sufiĉe pli malalta prezo ol dum la lastaj UK-j. Certe la kongresa junularo ĝuos tion.

-La esperantistaj kuracistoj vizitos la plej grandan valencian hospitalon, «La Fe».

-La esperantistaj ĵurnalistoj vizitos la regionan televidon «Canal 9», kaj la ĉefajn valenciajn ĵurnalojn: «Levante» kaj «Las Provincias».

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

-Dum la UK la Ruĝa Kruco starigos specialan unuon en la kongresejo por sango-dono, de tiuj esperantistoj kiuj tion deziros fari, por savi vivojn kaj helpi

[BILDO p.7] Desegnaĵo: familio (viro, virino kaj infano) staranta apud kuŝanta persono al kiu oni donas sangon; super ili grandega sangoguto kun kvinpinta stelo kaj la litero E interne. Apudskribo: La Esperantista Sango

malsanulojn.

-ILERA starigos radiostacion en la kongresejo por elsendi al la tuta mondo novaĵojn pri la UK kaj pri Esperanto

ESPERANTAJ GAZETOJ ESTAS PETATAJ APERIGI ĈI TIUJN INFORMOJN PRI LA UK, LA TUTON, PARTON, PECOJN, KTP, KAJ EVENTUALE ALDONI ALIAJN INFORMOJN KIUJ POVAS ESTI INTERESAJ POR LA LEGANTOJ. ANKAŬ ONI POVAS INFORMI AL LA NE ESPERANTISTA GAZETARO. LA LKK PETEGAS KE ĈIU ARTIKOLO APERINTA EN LA GAZETARO ESTU SENDITA AL VALENCIO, ALMENAŬ FOTOKOPION, POR ORGANIZI ARKIVON.

Augusto Casquero

28-a INTERNACIA INFANA KONGRESETO ALBERGUE «TORRE DE ALBORACHE», ALBORACHE (VALENCIA)

Paralele kun la 78-a Universala Kongreso de Esperanto, okazos en Alborache la 28-a Internacia Infana Kongreseto, kies direktoro estos la irlanda esperantisto, jam tre sperta pri tiaj aranĝoj, Christopher Fettes.

[BILDO p.7] Nigrablanka foto de barba viro kun okulvitroj, staranta en salono; malantaŭ li videblas afiŝoj sur la muro kaj alia persono. Apudskribo: Christopher Fettes

Ĝis nun aliĝis, inter geinfanoj, junaj helpantoj kaj gvidantoj, preskaŭ 60, kio, laŭ la direktoro, estos «la plej bona Infana

[BILDO p.7] Nigrablanka foto de la korto de la junulargastejo: du-etaĝa blanka konstruaĵo kun arkadoj kaj arboj antaŭe. Apudskribo: Korto el Torre Alborache

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

Kongreseto el la lastaj jaroj».

La aliĝantoj venas el landoj kiel Rusio, Francio, Hungario, Usono, Britio, Irlando, Pollando, Germanio, Israelo, kaj Bulgario. Anonciĝis ankaŭ japanoj, kaj kio plej gravas por ni, unuafoje aliĝis kvar hispanaj infanoj: Jose Luis Cruz (11 jaraĝa, Madrido), José Rucadén Dávila (10, La Laguna), Rubén González (12, Segovio), kaj Augus-

[BILDO p.8] Nigrablanka foto de grupo da infanoj kaj plenkreskuloj sidantaj kune, unu knabino kun florkrono sur la kapo. Apudskribo: Kompreniĝante …

to Casquero (9, Valencio).

Inter la gvidantoj troviĝas nia samideano Añó, kaj Mónica Cruz (Madrido).

La programo de la infanoj estos bunta, sed indas mencii ke la ĉefa celo de la kongreseto estas faciligi la kunvivadon inter infanoj de malsamaj landoj kaj kulturoj, kaj krei en ili la spiriton de komprenemo, respekto, paco kaj amo al la homoj de la tuta mondo.

Dum la IIK la infanaro lernos kantojn, ludojn, ekskursos, teatrumos, muzikos, ktp, kaj eĉ marde, dum la tuttaga ekskurso, ili kantos ĉe la placo de la Virgulino, kie ili disdonos propagandon de E-o al la aŭskultantoj kaj preterpasantoj (infanoj pli bone propagandas ol plenkreskuloj). Poste, en la kongresejo, ili kantos denove, ĉi foje por la esperantistoj, kie ili postulos monon de la malavaraj esperantistoj, por

[BILDO p.8] Nigrablanka foto de grupo da infanoj vidataj de malantaŭe, kun plenkreskulo antaŭ ili, ekstere. Apudskribo: Grupeto de infanaj esperantistoj

havigi al si iomete da mono por la infana kaso.

Post tiu kantado ili vizitos la «Gullivero»-n, kaj piknikos ĉe la apuda parko. Vizito al la plaĝoj estos la lasta parto de tiu ekskurso.

Jen kelkaj postuloj de la direktoro al la infanoj:

1.-Mi esperas ke tiuj kiuj havas nacian kostumon kunportos ĝin. 2.-Mi petegas NE KUNPORTU: ĉemizojn kun vortoj anglaj, francaj, hispanaj, aŭ germanaj, sed kun E-aj sloganoj. 3.-Ankaŭ maldezirindaj estas

[BILDO p.8] Nigrablanka foto, malbone kontrasta: knabo antaŭ ekrano aŭ afiŝoj, kun bildoj apude. Apudskribo: Augustito invitis en Vieno

maĉ-gumo kaj «Walkmans».

La junular-gastejo havas ampleksan lokon por ludi, inkluzive naĝejon kaj sportejon, kaj troviĝas en natura kaj bela loko por ekskursi piede.

La gepatroj de la infanoj havos antaŭkongreseton apude, por interkonatiĝi kaj kunvivi gepatroj kun infanoj.

Augusto

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

4-a Kongreso de V.E.F. kaj Murcio

La antaŭ-universala kongreso de Valencio

Interesan kaj fruktodonan kongreson ni travivis dum kelkaj tagoj en Valencio kaj Cheste. Historiaj kaj neforgeseblaj faktoj por la estonto entusiamigis kaj ravis nin.

Vendredon, la 30-an de Aprilo, vespere; kaj sabaton, la 1-an de Majo, matene, ni renkontiĝis en la sidejo de la Grupo de E-o de Valencio.

Tie partoprenis reprezentantoj el Madrido, kiel Juan Carlos Ruiz, Pedro Garrote, Lupe Sanz. Nia kara Ana Montesinos, veninta el Britio. El Valladolido nia fama Rafaela Urueña kaj Luis Hernández. El Katalunio, Luis Serrano kaj edzino (Sabadell); la direktoro de la muzeo de Sant Pau d’Ordal Luis Hernández Izal kaj edzino. El Alakanto, Sánchez Antón, Rodolfo Canet, J. Miguel Bernabeu. El Callosa de Segura Jose Mª Bernabeu… kiuj kun Augusto Casquero de la Cruz, prezidanto de la LKK de la 78-a UK, kaj la prezidanto kaj membroj de Grupoj: Valencio, Burjasot, Alakanto, Callosa de Segura, Cheste, Kasteljono (Eulogio Monferrer, kaj la bahaanoj Francisco Conejero kaj edzino), ktp. ĉiuj, pretaj por plibonigi la organizadon de la UK, aŭskultis la planadon fare de Nikola Raŝic, alveninta el Rotterdamo, kiel Konstanta Kongresa Sekretario.

Ĉiuj konis la kongresejon «Palaco de la Muziko» kaj la Universitatan Instruistan Lernejon, planadon de ekskursojn, bankedon, malfermon, ktp, kaj multajn interesajn programerojn al kiuj jam aliĝis sindonemaj esperantistoj por forte labori dum la kongreso.

En Cheste ankaŭ ni travivis allogan kongreson, organizata pere de la loka Grupo «Lumradio». Je la kvara vespere ni allestis en la kulturdomon; tie ni prenis niajn

[BILDO p.9] Nigrablanka foto de tri viroj starantaj antaŭ pordo; la meza tenas paperojn en la mano. Apudskribo: Organizantoj de VEF kaj Cheste

dokumentojn, mendis la bankedon, vizitis la libroservon, kaj longe parolis al multaj esperantistoj en etoso de interkona vespero.

Sub pluveto ni promenadis ĝis tipa kelo por viziti ĝin kaj gustumi per tipaj «vinujoj» diversajn dolĉajn vinojn.

En la urbodomo okazis la oficiala

[BILDO p.9] Nigrablanka foto de viro kiu levas la brakon tenante trinkaĵon; la apudskribo staras super la foto: Gustumante la dolĉan vinon

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

inaŭguro de la kongreso. Tie al la 80 aliĝantoj salutis la reprezentantoj de ĉiuj grupoj alvenantaj: Valencio, Callosa del Segura, Alakanto, Juna Suno, Madrido, Valladolid, Katalunio, Kasteljono, Murcio…kaj finfine Nikola Raŝic kiel representanto de UEA. La urbestro bonege opiniis, per hispana lingvo, dezirante grandan sukceson al la kongreso. Poste okazis ĉarma omaĝo al la veteranaj

[BILDO p.10] Nigrablanka foto: barba viro kun okulvitroj transdonas enkadrigitan plakedon al pli aĝa sidanta viro, meze de publiko. Apudskribo: Omaĝo al la veteranaj esperantistoj de Cheste.

esperantistoj de Cheste, memorante ĉiam la enkondukanton de E-o en Cheste, S-ro Francisco Máñez Sánchez.

[BILDO p.10] Nigrablanka foto de preleganto ĉe pupitro kun mikrofono kaj paperoj. Apudskribo: Prelego «La kvin vojoj tra la Mondo»

[BILDO p.10] Nigrablanka foto de la prezidejo de la kunveno: pluraj viroj sidas ĉe longa tablo sub flagoj kun la valencia blazono; unu staras parolante. Apudskribo: Salutoj de la Urbestro de Cheste

Elegantaj salutoj de la Prezidanto de VEF, samideano Johano Antono Giménez, malfermis la kongreson kiu komenciĝis per la originala kaj persona prelego de Pascual Pont: (La kvin vojoj tra la Mondo).

[BILDO p.10] Nigrablanka foto en preĝejo: persono legas ĉe la ambono, kun floroj kaj kandelabroj apude. Apudskribo: Legante la «Epistolo»-n

Donaco de la urbestro: skatoloj kun specimeno de vinaj boteloj al la ĉeestantoj finis la programeron de sabato, 1-a de Majo.

Dimanĉe, post la laborkunsido de VEF, ni vizitis la urbon gvidataj de Walter Máñez (li prenis nomon de infano alveninta el

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

[BILDO p.11] Nigrablanka foto: grupo da homoj antaŭ blanka domo kun ferpordego, dum la malkovro de memortabulo. Apudskribo: Inaŭguro de la «memorplato» en la naskiĝdomo de Francisco Máñez.

Aŭstrio dum la unua mondmilito), kiu historie klarigis al ni pri malnova kvartalo, araba preĝejo (moskeo), antikva urbodomo, malliberejo, vidindaĵoj, kaj ni ornamis per laŭr-kronoj tri memorplatojn: en la stratoj Enrique Arnau, kaj D-ro Zamenhof kaj en la naskiĝdomo de Francisco Máñez.

Je la 13-a en la impona Paroĥa Preĝejo, tute aranĝita de nia samideano kaj kara D-ro Julio Tarín, okazis sankta meso, pia diservo, kun altnivela ĥoro kaj E-legaĵoj kun partopreno de la afabla pastro kiu legis en Esperanto la Evangelion kaj de aliaj esperantistoj kiel Augusto Casquero (filo), 9 jaraĝa.

La bongusta bankedo en restoracio «Torrijos», finiĝis per dankemaj vortoj kaj aplaŭdoj al la LKK organizanta la Kongreso kaj ni tostis por la sukceso de la UK de E-o en Valencio kiel fermo de la Kongreso. Poste ni foriris kun forta rememoro dezirante kunveni denove en la 5-a VEF Kongreso en Kasteljono.

J.A.Giménez

[BILDO p.11] Granda nigrablanka grupfoto: dekoj da homoj pozantaj antaŭ blanka konstruaĵo kun ferpordegoj; sur la muro pendas laŭrkrono. La apudskribo staras super la foto: Reprezentantoj de VEF kaj aliaj Grupoj el Hispanio kaj Eksterlano.

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

PRI ESPERANTAJ VERBOJ (daŭrigo). PASIVA VOĈO AŬ PASIVO

Dediĉita al s-ro José Pérez Sempere.

Antaŭ ĉio rimarku kiel flue kaj ofte Zamenhof utiligis la pasivon:

Ekz: En apenaŭ du paĝoj de la Unua Libro aperas:

-…Kiom da tempo kaj laboro estas perdata… -…Ĉiuj tradukoj estus farataj nur en tiu ĉi lastan… -…kaj la verkoj estus eble skibataj rekte en ĝi… -…ke la produktoj de unu literaturo estu aligitaj… -…ĉar tiuj ĉi provoj estis fonditaj… -…el ĉiuj projektoj kiuj estis proponitaj al la mondo…

Sed poste, ŝajnas ke la esperantistoj ŝparas laŭeble la uzadon de la pasivo.Kial?

Ĉar kompreneble la pasivo konsistas je du partoj:

  • La helpverbo: esti.
  • Kaj la pasiva participo.

Kaj de ĉiuj konate estas, ke la esperantistoj stumblas antaŭ la participo-problemego, ĉar ili, ordinare, ne bone trafas ĉu ITAATA.

Sed mi opinias ke la esperantistoj ne bone studas tiun problemon kaj tial ili ne trafas, ĉar ja ĝi, per si mem, ne estas tiom malfacila.

La esperantisto antaŭ unu verbo devas mediti:

-Ĉu ĝi povas esti verbo de «daŭro» aŭ de «rezulto»?.

Verboj de «daŭro» estas verboj kies ago ĉiam daŭras:

Ekz: Ami, estimi, memori, bezoni, koni…

Tiel, ni diras pri nia amiko ke li estas amata, estimata, memorata, bezonata aŭ konata, ĉu?.

La esprimo: «nia memorita amiko», efektive ne havas sencon. Mi ja miras kiel eĉ la UEA-anoj utiligas la vorton «interesito». Sed «interesi» estas «daŭro-verbo»;la korekta vorto estas «interesato» aŭ interesiĝanto, neniam «interesito».

Alia kazo aperas, kiam la verbo esprimas agon,apenaŭ perceptebla, ĉar ĝi rapidege pasas: Tiuj do, estas «verboj de rezulto», kaj tiel ni diras:

Dum la pasinta kongreso tiu problemo «estis decidita»; aŭ, «la ŝlosilo estas perdita»; aŭ «la pordo restas fermita», ĉar la ago «fermi» jam pasis.

Kaj tiel plu por la vortoj: donita, finita, savita, trovita.

Sed ĉe iu ajn verbo, inkluzive ĉe verboj de rezulto, ni ĉiam utiligas la formon ATA:

-ĉe la emfaza esprimado de daŭro, kaj.

-ĉe ag-ripeto.

Pàgina 13 de l'original
Pàgina 13 de l’original

Ekz: «Kiom da tempo kaj laboro estas perdata por la ellernado de fremdaj lingvoj»…

Tiu frazo signifas ke ĉiutage kaj ripete oni perdas tempon pro tio aŭ alio.

Kaj tiel plu:

«La mono estis longe kolektata.»

«Kiam via domo estis konstruata la mia estis jam delonge konstruita».

«Ĉi tiu domo estas vendata», (FK), signifas ke tiu domo estas ofertata al ebla aĉetanto sed ankoraŭ ne estas vendita kaj la venda kontrakto ne estas subskribita.

Kiam do, ni utiligas la pasivon?: Ĉiam antaŭ du cirkonstancoj aŭ kondiĉoj:

  • Kiam ni pensas ke la «agato» estas pli grava ol la «aganto»

  • Kiam la aganto estas esprimata aŭ subkomprenata. Sed, se ne ekzistas aganto kaj la ago estas spontana, mi ne utiligas pasivon sed medialon.

Ekz: «Tiu memorata tago ne vidis nin unuigitaj sed unuiĝintaj».

«La ĉambro ne estos okupata ( ATA-senco de daŭro) de kunigitaj personoj sed kuniĝintaj personoj.

-En ĉi tiu ĉapitro mi nepre devas memorigi la esperantistojn ke «LA NETRANSITIVAJ VERBOJ NENIAM HAVAS PASIVON, KAJ LA PARTICIPOJ, ĈE TIUJ VERBOJ, ĈIAM ESTAS AKTIVAJ».

Tial ni ĉiam parolas pri la okaziNta kongreso aŭ la aperiNta artikolo,ktp.

La esperantisto do, devas transitivigi la verbon se li volas utiligi pasivan participon, per tri procedoj:

-igante, pri-igante aŭ prefiksante la ne transitivan verbon:

Ekz: igante:

«La spektanto restis «mirigita» antaŭ tiu spektaklo».

pri-igante:

«La «prilaborita» libro furoris en la merkato».

prefiksante:

«La travivita aventuro impresis lian animon».

Sed atentu ne trompiĝu per tiuj procedoj:

Kiel vi tradukus la verson?

«Indigno soy,confieso avergonzado».

Malinda,mi konfesas hontigita,

aŭ Malinda,mi konfesas tut’ hontanta?

Finfine diri ke Grabowski mallongigis la pasivon, forigante la helpverbon, tiel:

Ne :» Jesukristo estu laŭdata»

Pàgina 14 de l'original
Pàgina 14 de l’original

sed

» Laŭdatu Jesukristo ! «

Kaj tute probable tia estos la korekta solvo pri problemoj kiujn la esperantistoj ankoraŭ ne bone trafas:

Ekz: La verbo «nomi» estas uzata en la Fundamento, pasive: «Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj» sekve:

Ne «patro kaj patrino kune nomiĝas gepatroj.» (medialo,ne korekta)

sed «patro kaj patrino nomatas gepatroj».

Marie Hankel ĉe la antaŭparolo de «Karlo» utiligas refleksivon:

«La libro sin nomis modeste»; ĉi tie,tute ne korekta.

Kaj Waringhien mem konfesas : La frazo » Mi nomiĝas Petro», ŝajnas ankoraŭ stranga.(P.A.G. paĝ.164.)

(daŭrigos.)

VALE.

Valencio junio 1993.

[BILDO p.14] Ronda vinjeto: nigra silueto de diplomito profile, kun kvadrata akademia ĉapelo kun kvasto kaj toga mantelo, sur hela ronda fono.

ANONCOJ

En insulo Ibiza.

Ni vendas ekuzotan kaj tute novan studejon, kun parkumejo, apud sporthaveno kaj basen-naĝejoj.

Eblaj interesatoj bonvolu kontakti kun la valenciaj telefonoj:

391-20-92 392-29-70 en hispana lingvo. 370-56-62 en esperanta lingvo.

aŭ senpere kun la LKK de UK en Valencio.

[REKLAMO p.14] TIPOGRAFIA RUZAFA — Sdad. coop. Valanciana / KOMERCAJ PRESAĴOJ ĜENERALE / Pintor S. Abril, 17 / Teléf. 373 70 29 / 46005 – VALENCIA — kun stiligita nigra logotipo en formo de litero «R».

Pàgina 15 de l'original
Pàgina 15 de l’original

EKSJUGOSLAVIO

La legado de ĉi tiu raporto, eble vekos en vi, kara leganto, zamenhofajn elvokojn.

Jugoslavio, kiel ŝtato, nur ekzistis inter 1918a ĝis 1991a.

[BILDO p.15] Mapo de Jugoslavio, blanka sur malhela fono, kun la respublikoj kaj la ĉefurboj etikeditaj en Esperanto: ADRIATIKA MARO, MEDITERANEA MARO, Ljubljana, Slovenio, Rijeka, ZAGREB, Kroacio, Vojvodino, JUGOSLAVIO, Bosnio-Hezergovino, BEOGRADO, Serbujo, Split, SARAJEVO, Montenegro, Kosovo, Macedonio. En la maro, kompaso-rozo.

Jugoslava Federacio

De 1918 ĝis 1929 estis regno. De 1929 ĝis 1945 nomatis simple, Jugoslavio, kaj de 1945 ĝis 1991: Federacia Socialista Respubliko de Jugoslavio. Sed en 1991 tiu ŝtato dispeciĝis kiam la popoloj ĝin komponantaj ekinterbuĉis reciproke.

Tiel prezentata, ĉi afero aspektas simpla, sed ne estas tia. La disfalo de Jugoslavio, lando enhavanta 24 milionojn da loĝantoj kaj surfacon simile al Britio, surprizis nin ĉiujn.

Ni kutimis ricevi viziton de sport-skipoj nomataj “Jugoslavaj” kaj ni sciis pri la ekzistado de monero: “jugoslava dinaro” aŭ ni aŭdis laŭdojn pri la ekonomika sistemo “jugoslava aŭtoadministrado”. Aliflanke la vojaĝ-agentejoj propagandis la belecon de ties turismaj indejoj, sed nur la plej bone informitoj scias ke la oficiala lingvo ne estas “jugoslava” sed “serbo-kroata” (skribebla laŭ du malsamaj alfabetoj: cirila aŭ latina) sed tio ŝajnis malgranda detalo.

En novembro de 1990, tra amerikaj teletipe maŝinoj de la CIA, alvenis sciigo pri la tuja disiĝo de Jugoslavio kiel memstara ŝtato nepre dum la sekvontaj 18 monatoj.

Tiu rilate, la CIA-raporto tekstis: “La jugoslava eksperimento tute malsukcesis. Tiu lando, dum la venontaj 18 monatoj, dividiĝos eble laŭ perforta procezo kaj etna malstabiliĝo, kiuj povas konduki mem eĉ al civitana milito”.

En tiu longa dokumento, kaj pri la tuja venonta mizero, estis konsiderata rekta respondeculo la prezidanto de Serbujo, Slobodan Miloŝeviĉ por agiti amasojn kaj stimuli ŝovinismon.

Pàgina 16 de l'original
Pàgina 16 de l’original

Sed tiu raporto kaŭzis inter la ĵurnalistoj pli ridetojn ol konsternon. Ili ne rimarkis ke la CIA-fakuloj streĉe traserĉis la okazaĵ-evoluadon en Balkanoj kaj sekve, tiuj sociologoj tute kapablis valorigi trafe kaj senerare la sufokan pezon de la historio:

Jugoslavio ja neniam estis simila al aliaj eŭropaj landoj: Francio, Italio, Portugalio, aŭ Hispanio. Ĉi tiuj nacioj posedas sian propan historion kaj tut-komune nacian senton. Sed Jugoslavio ne. Antaŭ ol la kreado de la unua jugo-slava Ŝtato (1918), la kuniĝontaj popoloj neniam apartenis eĉ al la sama kulturo.

“Jug” signifas sudon; do, Jugoslavio signifas landon kie loĝas sud-slavoj. Kvankam etimologie ĝi bonsonas, elkaŝas, krom ne slavajn gentojn, profundajn faŭkojn kaj ampleksajn fendojn ekzistantaj inter la malsamaj slavaj komunumoj.

La ŝtata konstitucio funkcianta dum la regado de Tito starigis hierarkion inter “popoloj” kaj “minoritatoj”. Unuflanke, la “popoloj” estas: slovenoj, kroatoj, serboj, islamanoj, montenegranoj, macedonoj. Al ĉiu el tiuj popoloj apartenas unu el la ses respublikoj komponantaj la Jugoslavan Federacion.

Aliflanke la “minoritatoj” estas: albanoj, bulgaroj, rumanoj, kaj hungaroj, kies nacia kerno situas en najbaraj landoj. Ankaŭ inkludas restaĵon de antikvaj imperioj kiel “turkoj”, loĝantaj en Macedonio aŭ Kozovo kaj malgrandan nombron da judoj kaj ciganoj.

Tiu etn-nacia mozaiko trege komplikiĝas pro ekzistado de tri ĉefaj lingvoj: serbo-kroata, slovena kaj macedona; aŭ aliaj minoritataj: albana, kaj madjara krom la du jam aluditaj alfabetoj: latina kaj cirila.

Sed ankoraŭ grandega faŭko supozas la ekzistadon de tri ĉefaj religioj: serboj, montenegranoj kaj macedonoj estas ortodoksaj; kroatoj kaj slovenoj, katolikaj; albanoj kaj turkoj, muzulmanaj.

Kio transformas la religion en danĝera faktoro ne dependas de la “fido” kiel persona kompromito . La ligilo ne estas “kredi” sed aparteni al hereda kaj kultura komunumo (agnoskata de ĉiuj), kiu enkarniĝas en religia konfesio.

La sultanoj de otomana imperio starigis streĉan rilaton inter nacio kaj religia komunumo. La serboj ne estas tiaj laŭ sia loĝa teritorio. Kio identigas la popolon estas ĝia kolektiĝo ĉirkaŭ ortodoksa eklezio. La serboj estas serboj same sub turka-tiranismo, kaŝitaj en bosna montaro aŭ batalante sub ordonoj de aŭstraj imperiestroj.

Tiu ekskluziviga kaj diferenciga sento daŭras dumlonge jarcentoj. Inter kiuj parolas en serbo-kroata lingvo, sendepende se tiuj estas aŭ ne kreduloj, ĉiu individuo kun ortodoksaj antaŭuloj apartenas al la serba gento, kaj kiu devenas de katolikaj, estas kroato, aŭ tiu kun nomo aŭ muzulmana antaŭeco, muzulmano.

La franca lingvisto Paul Garde signis precize ke Tito establis kategorion: “Muzulmano” per M (majusklo) por rimarkigi “membron de nacio” sed ne kredulo je religia konfesio, malgraŭ tiu daŭris nomata muzulmano, sed per m (minusklo).

La bona volo por kunvivi, fundamenta kondiĉo, nepre necesa, al ĉiu loĝanto de ĉiu funkcianta kaj vivo-pova ŝtato, neniam floris inter serboj, kroatoj, slovenoj, macedonoj aŭ bosnoj, escepte dum la

Pàgina 17 de l'original
Pàgina 17 de l’original

1945-1955 jardeko, pro vund-memoro pri la dua mondmilito kiam Tito delogis siajn subulojn kaj kuraĝe defiis al Josefo Stalin.

La plej surprizanta afero estas la formo per kiu la Historio influas la konduton de siaj agantoj. La eksjugoslava teritorio havas ĵigan preteriton kiu obsedas ĝiajn batalantojn kaj fiksas iliajn sintenojn.

Ne eblas kompreni la egan brutalecon reganta en tiu lando, nek la ŝajnan frenezon de ĝiaj loĝantoj, sen profunde mergi sin en ĝia historio.

El la libro de Alfonso Rojo: “Jugoslavio. Holokaŭsto en Balkanoj”.

Valencia 1993.

VALE.

[BILDO p.17] Stiligita nigra desegnaĵo: kolombo kun olivbranĉo en la beko, staranta sur terglobo kun la kontinentoj; malantaŭ ĝi leviĝas flamo.

NI DANKAS

En la organizado de la kongreso nemalhaveblan helpon kaj subtenon manifestis pluraj urbaj kaj komunaj instancoj kaj individuoj. Al ĉiuj ni tre kore dankas. Al kelkaj el ili ni ŝuldas apartan dankemon por ĉiama intereso kaj preto apogi la kongreson. Jen ili:

-Provinca Deputitaro de Valencio. -Agustín García-Gasco, ĉefepiskopo de Valencio. -Andrés García Reche, konsilanto pri turismo de Valencilando. -Hispana Ministerio pri Kulturo. -Konsilantaro pri Kulturo, Edukado kaj Scienco de Valencilando. -ITVA-Valencia Turisma Instituto. -IVAJ-Valencia Instituto por la Junularo. -Valencia Convention Bureau. -Konsilantaro pri Industrio, Turismo kaj Transporto de Valencilando. -Urbestraro de Cheste. -Urbestraro de Paterna. -Urbestraro de Buñol. -Entrepreno “El Corte Inglés”. -Entrepreno “INALTEL”. -Altlernejo, Instituto Blasco Ibáñez.

[BILDO p.17] Ornama vinjeto sub la listo: arko el multaj etaj stiligitaj figuroj kaj steloj sur horizontalaj strekoj, pli grandaj kaj pli nigraj ĉe la supro de la arko kaj palaj ĉe la randoj.

Pàgina 18 de l'original
Pàgina 18 de l’original

DEVENO DE LA VORTO ”KROKODILI” !.

Ĉirkaŭ la jaro 1930 kaj dum la postaj jaroj vivis en Parizo itala esperantisto nomata Emilio Ferrari, kaj la ŝerca alnomo Napoleono.

Li estis taksi-ŝoforo kun la verda stelo. En ĉiu numero de “La Movado”, la tiama Esperanto-gazeto, kiun mi posedas de 1931, dato de mia esperantiĝo, ĝis 1933, dato de lia morto, troviĝis reklamo por tiu verda taksio.

[BILDO p.18] Nigra silueto de krokodilo kuŝanta, kun manskribita parolbalono: «umm! Bonvolu ne krokodilu».

Li eĉ gvidis kurson de Esperanto por siaj kolegoj taksi-ŝoforoj kaj en tiu gazeto estis ofte menciita lia aktiveco kiel esperantisto.

Nu, en 1932 li fariĝis kelnero en kafejo “Imperator” kaj ofte vizitadis alian kafejon, “Le Talma”, kie ĉiu sabate posttagmeze okazis renkonto de esperantistoj, ĉefe relative freŝbakitaj, kaj tie, same kiel en kafejo “Imperator”, ĉiufoje kiam li aŭdis ke iu parolis francan lingvon, li kolere ekkriis: “Kiuj estas tiuj krokodiloj ?”.

Tiu esprimo ne havis por li apartan signifon. Li estus povinta insulti per “fuŝuloj, stultuloj, kameloj” aŭ similaj epitetoj, kaj tio estis nur por laŭtigi sian malkontenton, ke oni ne uzas la “karan” lingvon .

[BILDO p.18] Granda desegnita krokodilo staranta sur la malantaŭaj piedoj, kun malfermita buŝo plena je dentoj, tenanta ion en la antaŭaj piedoj; ĉirkaŭ ĝi fluas la teksto de la maldekstra kolumno.

Lia esprimo estis tiom ripetata, ke ĝi transiris al aliaj parizaj renkontiĝejoj kaj poste ĝi fariĝis, migrante de grupoj al kongresoj, eĉ internacia. Tiu pura esperantista idiotismo ( ne ideotaĵo), kiun tiel ofte oni aŭdis dum “Universalaj Kongresoj”, naskigis la spritaĵon:

“Ili estas kongresoj, kie oni aŭdas la plej multajn naciajn lingvojn !”.

Pri tiu vera origino mi povas nerifuteble atesti, ĉar mi estis ofte aŭdanto de tiu kolersplodo…

(Tia estas la historio de la vorto “krokodili” rakontita de Roger Bernard, kaj ĉerpita el «1887 kaj la sekvo», de Waringhien).

(el «EVENTOJ» , mardo (2) – 93)

Pàgina 19 de l'original
Pàgina 19 de l’original

ESPERANTO EN RADIO.

En Valencio, ĉe RADIO KLARA SENDEPENDA, F. M. 102.6, de la 16an marto 1986a, oni elsendadas la programon ESPERANTO EN RADIO ĉiu marde, de la 16a ĝis la 17a horoj, senĉese kaj senlace dum la kvar sezonoj de la jaro.

Vane mi esperis ke iu esperantisto diskonigu ĉi tion por montri la laboron de la Valencia Grupo. Diversmaniere Esperanto bezonas propagandon.

La programo estas dividita en tri partoj: historio, Esperanta kurso kaj novaĵoj, kiujn mi serĉas de inter kelkaj Esperanto-revuoj, kiujn mi ricevas.

[BILDO p.19] Desegnaĵo: viro en kompleto sidanta antaŭ radioaparato, kun mikrofono en la mano kaj alia mikrofono sur stativo apude; el la aparato eliras radiaj strekoj.

Mi mem pretigas la programon. Ĉe radiostacio neniu persono estas krom mi ĝis kiam mi elfinas la elsendon. Neniu helpas min. Tial mi estas la redaktoro, la radioparolanto, la sonkontrolanto, la telefonisto kaj…

La celo estas divastigi, diskonigi nian karan lingvon pere de la procedoj kiuj estas je nia dispono.

Ne gravas se venas aŭ ne multaj gelernantoj al nia Esperanta lernejo. Ankaŭ estas tre interesa trovi geamikojn al nia lingvo. Ke ĉiuj la radioaŭskultantoj sciu ke Esperanto estas viva idiomo kiu funkcias tra longa tradicio kaj bone establita en la monda kulturo. Mi daŭrigos la elsendon malgraŭ ke mi baldaŭ estos 85-jara.

Félix Navarro

[REKLAMO p.19] LA PLEJ BONA KONGRESA MEMORAĴO — foto de murhorloĝo: kvadrata nigra ciferplato kun helaj ciferoj de 1 ĝis 12, kaj sub ĝi panelo kun la kongresa emblemo (terglobo kun stelo super montara silueto) kaj la surskriboj «78a[?] UNIVERSALA KONGRESO de ESPERANTO» kaj «VALENCIO 24-31 JULIO 1993». — METAKRILATA MURHORLOĜO / 55 x 23 centimetroj / PREZO: 4.000 ptoj. / MENDEBLA ĈE / VALENCIA ESPERANTO GRUPO / G.V. FERNANDO EL CATOLICO, 45 – 3ª / 46008 VALENCIO

Pàgina 20 de l'original
Pàgina 20 de l’original

ALIKANTO

[BILDO p.20] Tutpaĝa bildstrio en kvar strioj, desegnita per nigra inko, kun rolantoj en orient-fabela vestaro (sultano, reĝidino, korteganoj). La titolo «ALIKANTO» staras supre en ornama literaro. La dialogoj, manskribitaj majuskle:

1-a strio, 1-a panelo — juna virino kun harligo kliniĝas; sub ŝi la vizaĝo de barbulo kun turbano ornamita per plumo: «¡HO PAĈJO KARA, ŜAJNE ILI TROVAS MIN ALLOGA!» — «JES, JA!»

1-a strio, 2-a panelo — la reĝidino sidanta sur la genuoj de la dika sultano: «AŬSKULTU, FILINETO MIA… VI DEVAS BONE PRIPENSI LA AFERON!» — «MMM JES..»

1-a strio, 3-a panelo — du junuloj forkuras; la voĉo venas el ekster la paneloj: «MI NE ANTAŬJUĜAS ALI KAJ ALMANZOR SENKVALITAJ KNABOJ, SED MI PENSAS, MIA FILINET, KE REĜIDINO KIEL VI, MERITAS ION PLI BONAN, ION SUPERAN, ION…»

2-a strio, 1-a panelo — la reĝidino kaj la sultano kuras; super ŝi pensbalono kun «¿?», kaj granda sonvorto «¡RAAAS!»

2-a strio, 2-a panelo — palaca salono kun lampoj sur kolonetoj; la barbulo levas la pugnon kaj krias, la reĝidino foriras kolere kaj du junuloj forkuras dekstre; la paŝoj sonas «THUMP THUMP»: «¡SU-FI-ĈE!! TIO NE PLU DAŬRIGOS!! TIUN ĈI NOKTON, MIAN PALACON VI AMBAŬ VENU!!»

3-a strio, unu larĝa panelo — bankedo ĉe longa tablo. Rakonta kadro maldekstre: «KAJ TIUN NOKTON, ĈE L’ PALAC’…». Parolbalonoj: «..VI DEVAS MONTRI INDECON POR ATINGI LA «MANON» DE MIA FILINO…» «..VI DEVOS, DO, ELTROVI KAJ REALIGI GRANDAN TASKON. PRUVO KIU PRUVOS (HE,HE), LA VIAN VERAN TAŬGECON.» Unu el la gastoj hiktas: «¡HIKS!». Alia havas pensbalonon kun koro. Dekstre pendas vico da numeritaj balonetoj, plurfoje «(2)» kaj, ĉe la fino, granda «(1)».

4-a strio, 1-a panelo — barbulo gustumas viandon kun grimaco: «¡BLUEH! ¡TIU ĈI VIANDO ESTAS TUTE SENGUSTA!»

4-a strio, 2-a panelo — barbulo trinkas el kruĉo, «GLÚGLÚ», kaj poste «¡KONSENTITE GLUB!»[?]; alia figuro verŝas el kruĉo: «MI ALPORTOS, POR VI, GRANDAN ŜIPON PLENPLENA JE SPICOJ!» — malgranda balono: «¿¿VAMPA?»[?]

4-a strio, 3-a panelo — figuro kantas, kun muzika noto: «SUKERO, CINAMO KAJ PIPROOO ♪» — kaj oni respondas: «¡SUKERO NE ESTAS SPICO!»

aŭtoro Javier Moya, tradukita de José Miguel Bernabéudaŭrigos…

Valencia Luno núm. 38 (desembre de 1993)

Text complet del número 38 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de desembre de 1993: 25 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 38, desembre de 1993.
Coberta de Valencia Luno núm. 38, desembre de 1993.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1993_n38_dec

Què té d’especial este exemplar

  • L’adreça del grup ix de dos maneres dins del mateix número: la coberta imprimix «GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.º ★ ☎ 384 96 16», i el colofó de la pàgina 2 «Gran Vía Fernando el Católico, 45 – 3.ª / T-no 348 96 16», amb eixe segon número repetit també com a fax. Els dos telèfons són incompatibles: un dels dos és una errata.
  • L’exemplar porta a mà, en tinta blava, «N-38» al cantó superior dret de la coberta: el número no apareix imprés enlloc.
  • El nom de l’associació ILEI ix de dos maneres: la pàgina 15 la desplega com a «Internacia Ligo de Esperantaj Instruistoj» i la 21 com a «Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj», que és la forma correcta.
  • A la foto de la coberta, dos persones dretes davant del cartell del congrés en tapen part de les lletres: falten la primera de «[V]ALENCIO 24-31 JULIO 1993», la de «[K]ONGRESA TEMO» i unes quantes de «[K]LERIGO POR LA 21-a JAR[C]E[NT]O».
  • Els peus de les fotos de la fila de baix de la pàgina 3 —els càrrecs de Marko Esteban i de Francisco Aliaga Rocafull dins del comité local— ixen mig esborrats en la impressió.
  • La foto ampla que ocupa tota la part baixa de la pàgina 15 va tallada pel marge inferior del full i no porta cap peu.
  • En un número escrit tot en esperanto, la pàgina 24 és l’única en castellà: la circular als socis «Estimado amigo…» amb les fitxes per a domiciliar el rebut anual.

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 [Kovrilo: «La 78-a UNIVERSALA KONGRESO estis KONGRESO DE KONGRESOJ»] epo
2 [Kolofono] epo
2 ATENTU ESPERANTISTOJ! epo
3 loka kongresa komitato epo
4–7 VALENCIO 93-LA BONA KONGRESO (Malferma letero de Helena Seres, Slovakio) epo Helena Seres
7 ANTONIO MACHADO. (1875-1939). epo Traduko de VALE
8–10 LA LASTAJ TAGOJ ANTAŬ LA KONGRESO epo S-ro Boris
10–11 KONGRESA STATISTIKO epo
12–16 78-A U.K. DE ESPERANTO.VALENCIO. PERSONA RESUMO epo Juan Carlos Ruiz Sierra, LKK pri Programo
17 LA LKK PLENE SUKCESAS ĈE LA PASINTA UK DE VALENCIO epo
18–20 Mi deĵoris en la halo… epo Johano
21 27-a KONFERENCO DE ILEI. epo Duncan Charters (kun «Aldono de la LKK»)
22 VALENCIA ESPERANTO -GRUPO — JARA ORDINARA ASEMBLEO epo
23 HISTORIO DE LA ESPERANTA MOVADO EN KASTELJONO epo Johano Antono
24 [Cirkulero al la membroj: «Estimado amigo…», kun la fichas por la banka pago] spa
25 [Afiŝo: 5-a Kongreso VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO, Kasteljono 1994] epo

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapo de la kovrilo: verda rektangulo kun la nomo VALENCIA LUNO per blankaj majuskloj; maldekstre blanka desegno de la Turoj de Serranos, granda blanka lunarko kiu envolvas la komencan literon, kaj dekstre blanka kvinpinta stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.º ★ ☎ 384 96 16 ★ 46008 VALENCIO (HISPANIO)

[BILDO p.1] Permane skribita en blua inko en la supra dekstra angulo: «N-38».

[BILDO p.1] Foto de la kongresa afiŝego pendigita sur muro, kun du personoj starantaj antaŭ ĝi kiuj kaŝas parton de la literoj. Sur la afiŝo legiĝas: «78-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO» — meze, emblemo de oranĝo kun stelo kaj stiligitaj ondoj — «[V]ALENCIO 24-31 JULIO 1993», «[K]ONGRESA TEMO», «[K]LERIGO POR LA 21-a JAR[C]E[NT]O».

La 78-a UNIVERSALA KONGRESO

estis

KONGRESO DE KONGRESOJ

[BILDO p.1] Larĝa foto de granda homamaso — centoj da kongresanoj — kolektita antaŭ la kolonaro kaj la marmora ŝtuparo de la kongresejo.

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

[BILDO p.2] Nigrablanka versio de la kaplinio: la desegno de la Turoj de Serranos kun la lunarko, la nomo VALENCIA LUNO kaj la stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

Gran Vía Fernando el Católico, 45 – 3.ª T-no 348 96 16 46008 VALENCIO (HISPANIO) C/C 0.017.830.370, Caja Postal, Pz. España.

MEMBRAJ ASOCIOJ:

«Valencia Esperanto Grupo» Gran Vía Fernando el Católico, 45 – 3.ª T-no 348 96 16 Fakso 348 96 16 BANCAJA Konto 0009 310 116 9604

«Grupo Esperanto de Alicante» C/ San Fernando 39 03001 ALICANTE

«Ĉiam Esperanto» C/ General Primo de Rivera, 6 03360 CALLOSA DE SEGURA (ALICANTE)

«Lumradio» Casa de Cultura, Blasco Ibáñez, 8 46380 CHESTE (VALENCIO)

Asociación Juvenil «Juna Suno» Avd. de la Vega, 4 – 4º B 0330 ORIHUELA (ALICANTE)

Redaktoroj kaj kunlaborantoj: VALE. Johano Antono García Augusto Casquero de la Cruz Jesús Marco Nácher Marco Esteban García

Help-kompostistoj: José Añó Belda Francisco Ventura

Noto: Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Deposito Legal V-1683-1983.

N-ro 38, Decembro 1993

Prezo 50 ptoj.

ATENTU ESPERANTISTOJ!

Tute konscianta de la gravega rolo kiu povas efiki nia bulteno kiel instrumento de Instruado kaj de Komunikado inter niaj geamikoj,

la redakcio de

VALENCIA LUNO

Invitas ĉiujn samideanojn de nia Komunumo, kunlabori en nia revuo per artikoloj kiuj povas reflekti ideojn, opiniojn aŭ dubojn.

Ilin ni publikigos ĉiam kiam ampleksos ne pli ol du paĝojn, tajpitaj je duobla interlinio, kaj akurate senditaj al:

Grupo Esperanto de Valencia POR VALENCIA LUNO Gran Vía Fernando el Católico 45, 3.ª 46008 VALENCIA

[REKLAMO p.2] Enkadrigita reprodukto de librokovrilo: desegno de tri kantantaj kapoj — maldekstre vireto kun papilikravato, meze virino kun malfermita buŝo kaj kolĉeno, dekstre viro kun libro aŭ partituro super la kapo — kaj sube, per gotikaj literoj, «Esperanta kanzonaro.» kaj la nomo «Félix Navarro Clemente». Apudskribo: «76 paĝoj – prezo 700 ptoj. Aĉetebla ĉe Libroservo de Valencia E-o Grupo.»

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

loka kongresa komitato

[BILDO p.3] Kvin portretaj fotoj en unu vico, ĉiu kun sia nomo kaj tasko: Rafael Peris Solaz — bonvenigo, filatelajoj; Juan Carlos Ruiz Sierra — programo; Jose Pérez Sempere — kongresejo; José Añó Belda — infana kongreseto; Ana Montesinos de Gomis — informado.

[BILDO p.3] Tri pli grandaj portretaj fotoj en la meza vico: Juan Antonio Giménez García — vicprezidanto; Augusto Casquero de la Cruz — prezidanto; Juan Fontecha Soto — vicprezidanto.

[BILDO p.3] Kvin portretaj fotoj en la malsupra vico: Marko Esteban — junularaj arangoj; Miguel Fernández Martín — artaj arangoj; Francisco Aliaga Rocafull — logado; Manuel Gargallo Monforte — ekskursoj, logado; Santiago Miquel Planas — kasisto.

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

VALENCIO 93-LA BONA KONGRESO

(Malferma letero de Helena Seres, Slovakio)

Universalaj kongresoj… Nia palpebla Esperantio… Objektoj de niaj sopiroj… Akireblaj – por ni multaj – nur escepte, per obstinaj fortostreĉoj.

[BILDO p.4] Malhela foto de granda homgrupo interne de salono, sub alta plafono kun lumiloj.

Estis la 51-a UK, Budapeŝto, 1966, la unua kiu malfermiĝis antaŭ mi. Eĉ facile, ĉar tiutempe mi estis budapeŝtanino.

«La plej impona estis sidi inter la kvin miloj» – en 1983, en la sama ĉefurbo, jam kiel loĝanto de najbara, tamen patria lando, Slovakio. La longa intervalo inter la du kongresoj ja alportis ŝanĝojn rimarkindaj, aperon de junaj aktivuloj, verkistoj, organizantoj. En mia tria, la pasintjara Viena UK surprize mi spertis la disvolviĝon de nia movado, la grandan nombron de novaj talentuloj kiuj svarmis en la ideala kongrespalaca halo – kun giĉeto de la 78-a UK! Ankoraŭ mi ne kuraĝis pensi serioze al la aliĝo. Sed poste, nu, la sorto premiis miajn klopodojn.

Jen, finfine, saluton gesamideanaro! – zumis en mia kapo, kaj resonis la bonvenigaj vortoj de L.K.K.! /Valencia Suno Nº 1/p.1./ Kaj la mirakla oranĝurbo salutis min per la parfumo de ĝiaj ruĝaj, blankaj, rozkoloraj «adelfoj», preferitaj floroj miaj, memorante tiun unikan, ligitan al la infanaĝo… Admirinda kongrespalaco, gracilaj palmoj! Abundo da programeroj, konata dilemo: kion elekti?

[BILDO p.4] Foto de solena akcepto en ornamita salono: virino ĉe pupitro kun mikrofono, ĉirkaŭata de viroj en kompletoj kaj de aliaj ĉeestantoj.

Nostalgie mi foliumetas ekde tiam la Kongresan Libron, jen unu, jen aliokaze perdita eblo por profiti de spiritaj frandaĵoj.

Mi ne intencas kvalifiki nun prelegojn, kunsidojn, debatojn, tiujn ja komentos multflanke, espereble, niaj informaj medioj. «Ibere-libere» same eĥos kaj reeĥos. Legonte laŭdajn

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

aprezojn mi ĝoje konstatos, ke mi samopinias. Do, prefere mi skribas pri aldonaj travivaĵoj, kiuj kreis tiun «diferencan» atmosferon de tiu kongreso.

Interkona vespero, kia paeljego, kia brula lumparado! Hispanritma dancmuziko, gesamideana svarmo! Ne eblis renkonti mian hispanan korespondamikon. Bonŝance konsolis min ŝatataj konatuloj, la simpatiaj geedzoj Szmideliusz eĉ ĝentile priservis min /alportinte paeljon, trinkaĵon/.

[BILDO p.5] Foto de folklora grupo sur scenejo: vico da dancistinoj en tipaj longaj roboj kaj muzikistoj malantaŭ ili.

Dimanĉe, post la korvibriga Solena Malfermo, kun mia «hejma» amikino serĉadis ian restoracion. Post rekomendo ni ankris en Cardenal. /Dirite, sed skribite estis Camp’./ Mi mendis pladojn kun asparagoj kaj «garbanzos», rikoltante poste la laŭdojn de la amikino pro mia «eksperta» elekto. Vespere sole la duan duonon de la Florfestivalo ni atingis, sed eĉ tio konvinkis nin, ke okazis bonŝanca koincido… Lundo: reciproka ĝojo pro persona interkonatiĝo kun la leteramiko, kvankam mi tuj devis forlasi lin, rapidante al la urbodoma akcepto. La temon li-rilatan tamen mi ne abandonas, nur interrompas. Posttagmezo: Palacio del Ayuntamiento, «kristala» salono. Simpatia ĉefurbestrino salutis nin, sub la fascinantaj lustroj. La ĉeestantojn, videble, kaptis ŝia afableco, min ĝi revis entute. Post la solenaĵo oficiala ŝi interŝanĝis salutvortojn kun ĉiuj kiuj alproksimis ŝin. Kun mi ete pli longe, ja mi «konfidencis» al ŝi, ke malgraŭ miaj interplektiĝoj, familiaj kaj geamikaj, kun Hispanio ekde mia junaĝo, /havinte hispanan edzon kaj havante duonhispanan filon/ neniam mi sukcesis trapasi la pirenean landlimon. Atinginte la emeritan aĝon, kiam oni jam apenaŭ kuraĝas esperi plenumiĝon de longtempe dorlotita sopiro, jen, la koincido de unu revo kun alia, UK kaj Hispanio, spronis miajn fortostreĉojn ĝis la plenumigo de miaj aspiroj. Tiam la ĉefurbestrino kreskigis mian feliĝon, donacante al mi grandan, belegan albumon, kun koloraj bildoj pri la superbaj urbopartoj de Valencio. Mirinda komenco de semajno, ĉu?

Marde, finfine, ni sukcesis enprogramigi la babiladon kun la hispana korespondamiko, ĉe blanka tablo. Li konigis al mi lokajn specialaĵojn kulinarajn kaj la bongustan trinkaĵon «horchata». La

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

disponebla tempo, logike, ne sufiĉis por priparoli multajn temojn, kiujn ni konsideris kiel komunajn.

Merkrede – kiel rapide! Jen ni ĉe la marbordo kun nia grupo. Ĉiuj ĝuas la karesajn, varmetajn ondojn de tiu majesta Mediteraneo. Mian dorson, male, fritadas la Suno, ja mi informas kanadan-hispanan interesiĝanton, plezure, hispane, pri la kongresaj okazintaĵoj. Li ja posedis ĝeneralajn nociojn pri Esperanto, pere de la edzino, kiu ĝuste decidis revigligi la kontaktojn interrompitajn kun nia lingvo. Sekve, li antaŭĝojis surprizi ŝin kun «Valencia Suno» kiun mi donis al li. Kelkaj submergiĝoj en la ondojn kaj adiaŭ plaĝo! Vespere kun la sama amikino ni ĝuas, ravitaj, la guston de ĉokolad-krema gurmandaĵo, kaj tiun de ŝaŭmanta limonado, kiu estis surpriza, aldona «afableco de la kelnero». Tiuj puraj, hejmecaj restoracioj, kun miriga gamo de oferto, ŝajnis esti luksaj, sed fakte estis de meza nivelo laŭ loka vidpunkto.

Ĵaŭde, nova hezitado: ĉu elekti teatran programon aŭ vesperan urborigardadon? Mi elektas la lastan, sekve mi promenadas kun la antaŭtaga konatulo en giganta botanika ĝardeno, kiun li nomas «Viveros». Mi admiras la murojn, arkojn kaj ĉiaspecajn geometriajn formojn, skulptitajn de plantoj, la dancantajn fontanojn, poste kelkajn arkitekturajn juvelojn de Valencio. La babilado kun renkontitaj italaj konatuloj, kongresanoj, entuziasmigas mian novan konatulon lerni Esperanton.

Vendredo – kia peno! Ĉu tagmanĝi aŭ aĉetadi? Ĉu eblus hejmeniri sen ajna donaco el Hispanio? Vi divenis, mi rezignis pri la tagmanĝo. Tiom pli, ĉar oni ne ĉiam havas la honoron esti akompanata de reĉidino! Ĉar tiu estis, en la rolo de dornrozulino, la ĉarma, japana dancistino, /profesorino/ instruistino de baleto, Mayumi Isikawa. Nu, kun ŝi ni trakuris, ĉiam hastite, la etaĝojn de la magazeno «Corte Inglés». Bonŝance ni estis speciale helpitaj de la vendistoj en ĉiuj sektoroj. Agrable surprizis min la scivolaj demandoj prikongresaj, priesperantaj. Kaj ne nur ĉi-tie. Manke de konvena informbroŝuro hispanlingva /!!!/ mi uzis la «magian» kongreslibron, ĉerpante el ĝi kontaktadreson. Dume la reĝidino afable, bonefike ridetis… Taksie ni devis rapidi poste al nia respektiva loĝloko, por ne malfrui al la tre atendita nacia vespero, la folklora festeno, laŭ la KL. Mia koro jam saltadis je la nura apero de la andaluzaj dancistoj, kun tiu eleganta pozo, severe pasia mieno, la unuaj gitarakordoj, la «perŝuaj frapoj», ĉio, kio kreas la neklarigeble fascinantan etoson de la «fenomeno flamenko»! Kaj tio estis nur la

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

komenco!

[BILDO p.7] Foto de la kongresa halo dum solena kunsido: plenplena partero da kongresanoj vidata de flanke, kun podio kaj afiŝo super la scenejo.

Malĝojo ekposedis min, subite. Mi alvenis al la sabata Solena Fermo. Korpremite mi elvokas la epizodojn de la disiĝo de malnovaj kaj novaj, ekŝatataj kunkongresanoj: rememorindaj gesamideanoj dumvivaj…

[BILDO p.7] Foto de du maljunaj viroj en kompletoj kun kravatoj; tiu maldekstre tenas paperojn en la manoj; malantaŭ ili aliaj ĉeestantoj.

Nu, koron supren! Sekvis ankoraŭ aliaj travivaĵoj ĝis la hejmen-alveno, kaj mi kunportis por surpaperigi certajn observojn. ĝis tiam mi permesas al mi parafrazi vortojn, legitajn en Valencia suno, Nº 3, p./3.:

¡Adiós! ¡Hasta la vista! Yo sí, que hablo español;- dank’ al Esperanto!

[REKLAMO p.7] Ronda emblemo kun stiligitaj koreaj figuroj kaj tamburetoj; laŭ la suba rando la surskribo «VIZITU KOREION 1994». Laŭ la supra rando kuras plia surskribo, [nelegebla].

ANTONIO MACHADO. (1875-1939).

KION MI PLEJ VOLADIS, JAM MIN DEŜIRIS. VIA VOLO SINJORO, KONTRAŬ LA MIA DISIĜIS. AŬSKULTU MIAN VOĈON KLAMANTA DENOVE. MIA KORO KUN MARO KUNIĜAS REFOJE.


JAM SENTAS MI MALJUNIĜANTE, ĈE LA GRANDEGA MEM-REFLEKTO KIEN MI FIERA RIGARDIS ANTAŬ-JARE, ESTI TIAM, HIDRARGO MIA ELEKTO.

DE MIA HEJMA SPEGULO EN LA FUNDO, NUN FATALA MANO LAŬPLEZURE, ESTAS RONĜANTA, ŜTELE, LA FIGURON KAJ ĈIO RESTAS TRAVIDEBLA OBSKURE.

Traduko de VALE. Valencio, septembro 1993

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

LA LASTAJ TAGOJ ANTAŬ LA KONGRESO

Kvankam mi ne estas spertulo pri organizado de kongresoj, mi pensas ke tiu de UEA estas la plej interesa kaj laboriga en la esperanto tendaro. Sendi monon estas grave, sed pli estas la entuziasmo. Sen entuziasmo, mi povas aserti, ke neniu Universala Kongreso okazus, kaj tion mi fakte konstatis dum mia restado en Valencio.

Kiam mi alvenis, dudek tagojn antaŭ la malfermo de la Kongreso, ĉiuj kongresaj laboroj disvolviĝadis kun relativa trankvileco. «Ankoraŭ mankas kelkaj tagoj»… oni diris. Sed kiel averto je mia alveno oni decidis ĉiutage vespere kunveni en la sekretariejo de la loka Esperanto-Grupo.

Sub gvido de la ĉefa respondeculo, Augusto Casquero, ĉiun vesperon alvenis al la sidejo la ceteraj kunlaborantoj. Ĉiu havis sian konkretan taskon. Estis emocie vidi, kiel ĉiu elmontris la ŝancon en siaj demarŝoj. Ofte Sempere triunfe anoncis al la kolegoj: «senpaga kamioneto por la transportado»; granda rabato en tiu aŭ alia afero koncerne la kongreson. Juan Antonio ankaŭ klarigis siajn atingojn: «ni ne bezonos tiom da telefonoj». Kaj same multaj aliuloj: s-ro Miquel, Pont, Peris… Ridetoj aperis en ĉiuj buŝoj (ankaŭ en la mia). Kaj entuziasmo regis inter ĉiuj.

La inaŭgura tago alproksimiĝis, kaj ankoraŭ restis farendaj grandaj laboroj. Sed fido neniam mankis. En ĉiu vespero, la alveno de komitatano Añó, eble havis specialan rolon, ĉar spertulo pri komputiloj, helpata de junulo, Pako Ventura, estis la celo de la aliaj kunlaborantoj… «Mi deziras ke vi komputeru ĉi tiun tekston», «mi deziras afiŝon», «oni devas refari alian tekston, ĉar en ĝi troviĝas grava eraro», aldonis alia. «faru desegnon por tiu programero», postulis alia… Kaj la ridetanta Añó, la sekvontan tagon, alportis ĉiujn tekstojn menditaj. Kompreneble tuj aperis aliaj novaj «postuloj» de la laborantaj komitatanoj, kaj la tagoj «flugis», la inaŭgura tago alproksimiĝis… Sed restis ankoraŭ gravaj tekstoj farendaj kaj eĉ urĝaj.

[BILDO p.8] Foto de homgrupo en la strato: virino kun blanka ĉapelo dividas ion inter la ĉirkaŭstarantoj, kiuj tenas paperojn kaj sakojn. Apudskribo: «Dankon Mikaelino pro viaj karameloj»

Nepre mi devas mencii la klopodojn de la simpatia Añó por la Infana Kongreseto. Iam li alvenis dirante: «oni donacos rizon kaj grandan kesto da ovojn… 30 dekduonoj, por niaj infanoj, ĉu tamen karamelojn?, diris sinjorino Mikaelino». Eble nenia rilato estas inter Esperanto kaj la rizo kaj la karameloj. Eble eĉ ne granda ĝi estas, sed tio ĉi signifas la entuziasmon kaj sindonecon por ke la kongreso sukcesu. Kaj oni ne devas forgesi, ke la sukceso de la Kongreso, mi

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

kuraĝus diri de ĉiu kongreso, baziĝas sur tiuj sensignifaj detaletoj.

Nu, mi ne scias kion diri pri la juna kaj simpatia Manuel Gargallo; ankoraŭ mi miras kiel li povis organizi tiujn du gravajn taskojn, nome la loĝadon kaj la ekskursojn. Li devis klarigi ĉion al mi, ĉar lia sperto estis kvazaŭ «akvo kiu jam transpasis muelejon». Ĉiutage por li estis la sama koncerto… novaj petoj por loĝado, novaj aliĝoj al ekskursoj aŭ male, oni ricevis malmendojn.

Sed la plej bela muziko okazis ĉiutage vespere: «mankas tio, mankas alio»… «sed ĉi tio jam estas solvita, pri tio mi okupiĝis»… Atingi ion senpage estis la celo de ĉiuj. Kaj se tio ne eblas, ĝui almenaŭ la plej grandan rabaton aŭ atingi malaltan prezon, estis signo de triumfo kaj tiusence ĝi estis festata. Kaj nun mi starigas demandon al tiuj sensalajraj laboristoj de la Kongresa Komitato: Ĉu vi ankaŭ estus pretaj fari la samon por vi, aŭ por viaj hejmoj? Preskaŭ sen timo al eraro, mi jam konas la repondon: NE!

Kaj meze de ĉi tiu «organizita ĥaoso» troviĝis la ĉefa rolanto kaj respondeculo: Augusto Casquero. Ĉiutage li alvenis al la grupa sidejo, kun plenplena paperujo. Iuj el tiuj paperoj bezonis urĝan solvon, kaj li devis cerbumi al kiu «ŝarĝi» tiun taskon. Sed kio vere turmentis lin estis la faksoj, tiu moderna sistemo de komunikado, kiuj inundis lian hejmon. Alvenadis faksoj kaj pliaj faksoj, iuj el ili, necese tion diri, kun simplaj bagatelaĵoj. Aliaj faksoj estis urĝaj kaj tre gravaj. Kaj por li restis la peniga laboro, kontakti la koncernajn oficialajn instancojn aŭ instituciojn. Alvoki al tiu aŭ al alia ambasadoro, por atingi vizojn por poloj, bulgaroj, latvoj… Taskoj, kiuj jam ne dependis de li aŭ de aliaj komitatanoj sed de la plej diversaj altranguloj, antaŭ kiuj protestoj… aŭ rabatoj… ne eblas. Lia laboro ne temis pri kelkaj miloj da pesetoj, eĉ se tio estas grave, sed pri la iluzio kaj esperanta fervoro de esperantistoj, kiuj pro diversaj kialoj ne povis normale atingi Hispanujon.

Tamen, meze de tiu laboriga etoso, ĉiam regis bona humoro kaj ne mankis tempo por spritaĵoj. En ĉi tiu rondo de bonhumoraj esperantistoj, troviĝis sinjorino, kiu havis la virton ellasi sian gajecon al ceteraj kunĉeestantoj; ŝi estis s-ino Mikaela, eterna lernantino de Esperanto, kaj por ŝin paroligi – iu el la rondeto – havis la ideon prezenti la aŭtoron de ĉi tiu artikolo kiel s-ron Boris el Bulgarujo, kaj jen subite, kaj sen pagi ion, mi havis kaj havas kroman nomon – s-ro Boris -. Malgraŭ tio, ke mi fariĝis vulgara bulgaro por paroligi en Esperanto al s-ino Mikaela, ŝajnas al mi ke ni ne sukcesis tiucele.

[BILDO p.9] Foto de grupo da viroj ekstere, en someraj blankaj ĉemizoj, unu el ili kun kongresa nomŝildo. Apudskribo: «Tre bona laboro, sinjoro Boris!»

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

[BILDO p.10] Foto de valencia placo kun historiaj konstruaĵoj: kupolo kaj sonorilturo, kun arboj kaj homoj sur la placo.

Mi ne scias kiuj organizas la UEA-kongresojn en aliaj landoj. Sed pri io mi estas certa: la Valencia kongreso estis organizita (eĉ se la kapo de la «monstro» en la persono de Nikola troviĝis en Rotterdamo) de simplaj kaj ordinaraj homoj, sed ja eksterordinaraj en siaj celoj kaj en sia digno okazigi kongreson, kiel eble plej bone. Ne estis en la Loka Kongresa Komitato altranguloj, por kiuj la pordoj, en kiu ajn oficiala institucio estis malfermitaj. Ne, la L.K.K. devis frapi timeme, sed kun espero kaj entuziasmo, ĉiun oficialan pordon. Ne ĉiam estis sukceso, mi tion jam scias. Ili ne povis prezenti altrangajn titolojn, kiuj favorintus iliajn petojn.

Do, la organizado de la 78-a UEA-Kongreso okazinta en Valencio, enhavas duoblan sukceson, eĉ se tio ne konas la plej granda parto de la kongresanaro. Kiel oni diras en Hispanujo: «ili havis nenion, nek en la manoj nek en la poŝoj», sed la Kongreso estis sukcese kaj bone organizita.

Miaflanke dankas al L.K.K. kaj al K.K.S., kiuj permesis al mi ilin helpi.

DANKON!

S-ro Boris Sabadell 22-8-1993

KONGRESA STATISTIKO

1.- Aliĝintoj UK: 1.863, 65 landoj. Infana Kongreseto: 56, 46 geinfanoj, 10 helpantoj kaj organizantoj, 14 landoj. Konferenco de ILEI: 50, 16 landoj.

2.- Programeroj: Ĉirkaŭ 200.

3.- Ekskursoj: 6 tuttagaj; 5 malsamaj duontagaj; 2 vesperaj.

4.- Antaŭkongreso: Barcelono, 130 partoprenantoj. Postkongresoj: Madrido, 33; Andaluzio, 56.

5.- Hoteloj uzataj pere de la organizantoj: 6. Universitataj hoteloj: 5. Amasloĝejo: 1, loko por 230 homoj, praktike senpage, donace de la loka asocio.

6.- Materialo produktita:

* Unua bulteno; Dua Bulteno; Kongreslibro.

* Kongresaj glumarkoj.

* Libro «Ausias March»: 1.000, subvenciita de la regiona registaro.

* 1.000 kongresaj afiŝoj, donaco de loka turisma oficejo.

* 3.000 kolektoj de kongresaj bildkartoj.

* Kongresa kuriero «Valencia Suno»: 6 numeroj.

* Urbomapoj esperantaj: 5.000. Donaco de urbodomo.

* Kongresaj dokumentujoj: 2.500, donaco de INALTEL.

* Kongresaj sakoj: 2.500, donaco de «El Corte Inglés».

* Ventumiloj: 1.800. Donaco de

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

Cheste kaj Valencia E-o Grupo.

* Infana Kongreslibreto.

* Oficiala videofilmo de UK.

* Lignaj kuleroj kun logotipo: 2.000. Donaco.

* Libreto «Florbatalo». Donaco de la urbodomo.

* Programo teatro «La Vaguloj».

* Kongresa Kantareto. Donaco de Juan Carlos Ruiz.

* Libro «Kiel fidela hund’»: 3.000. Donaco de Sergio Negre.

* Broŝuro «Tri tutmondaj proponoj»: 3.000. Donaco de Jesús Raposo.

* Junulara Programo.

* Libreto «Ekumena Liturgio de la Vorto»: 1.000. Donaco de la loka asocio.

* Invitiloj por «Florbatalo»: 500. Donaco de la urbodomo.

* QSL de la radioamatoroj: Sukcesis 2.000 kontaktoj.

* T-Ĉemizoj: 100, por la infana kongreseto. Donaco Grupo E-o de Valencia.

* Kaskedoj: 100, donaco de Grupo E-o de Valencia al la infana kongreseto.

* Filatelaĵoj: Kovertoj kaj poŝtkartoj.

* Broŝuro «Datos acerca del movimiento esperantista»: Madrida Esperanto Liceo.

* Libro «Historia del Esperanto en Madrid»: Madrida Esperanto Liceo.

* Kongresaj Cirkuleroj de la Gazetara Servo: 3.

* Kongresaj stratafiŝegoj: 5. Du donacoj de la urbodomo. Unu estis por la Infana Kongreseto.

* Krom tio, interalie, aliĝiloj, mendiloj, nomŝildoj, kongreskartoj, rendevuaj kartoj, menuoj, konfirmiloj, enirbiletoj por teatro, ekskursoj, bankedo, ktp.

* Diversaj oficialaj instancoj kaj komercaj entreprenoj donacis produktaĵojn, Kas Oranĝ-sukon Pepsi-Kola, Choleck, especiala ventumilo pere de oficiala anagramo, Bimbo, ĉefe por la Infana Kongreseto.

7- Lokaj kunlaborantoj: Inter LKK kaj aliaj seriozaj helpantoj, pli ol 40 homoj.

[REKLAMO p.11] Enkadrigita reprodukto de librokovrilo: ronda portreto (malhela silueto de vira kapo) super la teksto «AUSIAS MARCH / Amkantoj / Cants d’amor / 60 poemoj / 60 poemes»; ĉe la malsupra rando de la kovrilo eta emblemo kun surskribo, [nelegebla]. Apudskribo: «150 paĝoj – prezo 1.000 ptoj. Aĉetebla ĉe Libroservo de Valencio E-o Grupo.»

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

78-A U.K. DE ESPERANTO.VALENCIO.

PERSONA RESUMO

Valencio situas oriente de Hispanio, apud la maro. La urbo havas preskaŭ 800.000 loĝantojn, kaj estas ĉirkaŭita de oranĝarboj, kies blankaj floroj disvastigas dum somero mildan kaj dolĉan parfumon.

[BILDO p.12] Foto de granda homgrupo interne de salono, sub lumigita plafono.

En tiu ĉi kadro okazis ĉi jare, 1993, la 78-a U.K. de Esperanto.

La preparado de la kongreso estis longa kaj peza, sed fruktodona. La prezidanto de LKK, s-ro Augusto Casquero, jam de longe spertis pri kongresoj, ĉar en la lastaj 15 jaroj li organizis tri naciajn kongresojn: du en Madrido (1980 kaj 1987), kaj unu en Valencio (1988). S-ro Casquero vojaĝis al la du antaŭaj U.K.-j por propagandi tiun ĉi de Valencio, por ricevi ideojn, kontakti kun UEA, kaj ĉefe por studi kiajn programerojn plej ŝatis la kongresanoj, kaj kiujn erarojn oni devus eviti. En la lasta, en Vieno, ankaŭ vojaĝis la Skabeno pri Kulturo de la Valencia Urbestraro, kiu transprenis por Valencio la Kongresan Flagon. Ankaŭ ĉeestis la hispana ambasadoro en Aŭstrio. Krom multaj oficialaj instancoj, ankaŭ multaj komercaj firmaoj helpis pere de materialoj kaj servoj. Koncize, estis atingitaj senpage la kongresejo, kiu estis la luksega Palaco de Muziko kaj Kongresoj; koncertoj de la Simfonia Valencia Orkestro, unu el la plej prestiĝaj el Hispanio; de la Valencia Blovorkestro; 1.000 tutkoloraj kongresaj afiŝoj; 2.500 dokumentujoj; 2.500 kongresaj sakoj. Entute la materialoj kaj servoj senpage atingitaj por la UK valoris ĉirkaŭ 150.000 usonaj dolaroj (dudek milionoj da pesetoj). Ĉio por favori al la gekongresanoj, ĉar per tiom da helpoj la kongreskotizo povintus esti malpli alta.

Bedaŭrinde la Centra Oficejo de UEA ne korespondis al la entuziasmo de la valencia LKK, kaj tiom altigis la kongreskotizon, ke duoniĝis la antaŭvidita nombro de eblaj partoprenantoj, kaj malfaciligis la alvenon, interalie, de orienteŭropanoj, kiuj tradicie amase ĉeestas la

[BILDO p.12] Foto de amaso da homoj en salono, kun kelkaj personoj starantaj antaŭe.

Pàgina 13 de l'original
Pàgina 13 de l’original

esperantajn kongresojn. La fina nombro de aliĝintoj estis ĉirkaŭ du mil.

Ĉiu okaze, kaj parolante pri la kongreso mem kaj ĝia rezulto, ni ne dubas aserti ke ĝi estis grandega sukceso, kaj ke ĝi povus esti resumita per tri vortoj:

ETOSO – DISKONIGO – PROFESIECO

1.- Rilate al ETOSO kontribuis al tio la unika sperto transformi la Interkonan Vesperon, ĝenerale enuiga kaj sen aktivaĵoj, en bonveniga festo ĉe la strando, kun regalo al kongresanoj de giganta paeljo,

[BILDO p.13] Foto de gigantega paelo kuirata sub tendo, kun homoj ĉirkaŭe kaj lumoj en la fono.

tipa manĝaĵo de Valencio, tutmonde konata, kun ankaŭ senpaga sangría, tipa trinkaĵo, kaj lignaj kuleroj kun la logotipo de la UK. Ankaŭ kontribuis la ĉeesto de multaj gejunuloj, kiuj konstante vigligis la atmosferon; la mirinda vetero de tiu mediteranea urbo, kaj la partoprenema sinteno de multaj esperantistoj, kiuj jam je du tagoj antaŭaj al la malfermo de la kongreso, sinoferis por prepari la dokumentaron kaj por multaj aliaj laboroj.

2.- Rilate al DISKONIGO, preskaŭ unu jaro antaŭ la kongreso, s-ro Gian Carlo Fighiera, el Italio, Prezidanto de la eldonejo HEROLDO, skizis planon por funkciigi la GAZETARAN SERVON, antaŭ, dum, kaj post la kongreso, kun realisma buĝeto, malfeliĉe duonigita de UEA. Oni atingis grandan sukceson en Gazetaraj Konferencoj de Madrido kaj Valencio,

[BILDO p.13] Foto de tri viroj ĉe tablo dum gazetara konferenco, kun paperoj antaŭ si.

kaj tio interesis multajn regionajn, naciajn kaj eĉ internaciajn amaskomunikilojn, kiel Antena 3 T.V., Diario 16, EFE, Cadena SER, Cadena COPE, Levante, Las Provincias, kaj informagentejoj de 8 landoj. La ĵusa aprobo en Oficiala Kunveno de la Ministroj de la Hispana Registaro pri la deklaro de Hispana Esperanto Federacio (HEF), kiel «ASOCIO KUN PUBLIKA UTILECO», la plej grava oficiala agnosko de E-o en Hispanio, tuj post la fino de la kongreso, certe ŝuldiĝas en granda parto, al la amasa

Pàgina 14 de l'original
Pàgina 14 de l’original

komunikado pere de la Kongresa Gazetara Servo. Al tio forte kontribuis la helpo de la madridaj esperantistoj, de Hispana Esperanto Federacio, kaj de la profesia ĵurnalisto Stefan Maul, el Germanujo. Por la kongresanoj funkciis perfekte la redaktado de Kongresa Kuriero, kies respondeco prenis du junuloj, respektive el Portugalio kaj Hispanio (Antonio Martins kaj Marcos Cruz). Aparte ILERA, Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj, diskonigis la UK-n al pli ol du mil kontaktojn de la tuta mondo.

[BILDO p.14] Foto de solenaĵo: virino ĉe pupitro kun mikrofono, apud ŝi tri viroj en kompletoj, kun granda planto en la fono.

3.- Rilate al PROFESIECO, ni diru ke la planado de la helpa reto, ĉefe bazita sur valenciaj esperantistoj, kaj kunordigita de la LKK, estis bona; ke la kongreso funkciis altnivele; ke la ekzisto de du samtempaj kongresejoj ne malfaciligis la fluan marŝon de la programeroj; kaj dank’ al la granda peno kaj entuziasmo de la fakaj asocioj, en kunlaboro kun la LKK, tiu ĉi UK povis esti deklarita «Kongreso de kongresoj»: fervojistoj, filatelistoj, kuracistoj, katolikoj, komercistoj, sciencistoj, ĵurnalistoj,… trovis forumon por kunsidi kaj disvastigi iliajn ideojn.

[BILDO p.14] Foto de amaso da kongresanoj en la halo de la kongresejo, multaj kun kongresaj sakoj kaj paperoj en la manoj.

Apartan mencion meritas la INTERNACIA INFANA KONGRE-SETO, gvidata de Christopher Fettes kaj Helen Fantom, vere majstre, kun la helpo de José Añó kaj Mónica Cruz, kiu vekis la atenton de la amaskomunikiloj. Ĝi funkciis samtempe kun la UK, en Alborache, montara vilaĝo, 60 kmjn. for de Valencio. La 46 geinfanoj de ĉiuj rasoj kaj kontinentoj travivis unikan sperton de internacia kunvivado kaj interŝanĝo de kulturoj. Ili ricevis amason da donacoj, kaj estis akceptitaj, interalie, de la urbestraroj de Cheste kaj Buñol.

[BILDO p.14] Grupa foto de la partoprenantoj de la Infana Kongreseto: multaj infanoj kaj kelkaj plenkreskuloj starantaj kaj sidantaj malantaŭ granda blanka standardo kun surskribo, [nelegebla].

Pàgina 15 de l'original
Pàgina 15 de l’original

Alia interesega faka kongreso estis tiu de ILEI( Internacia Ligo de Esperantaj Instruistoj), kiu komenciĝis tuj post la fino de la UK. ĉiaj aktivaĵoj, konsistantaj el altnivelaj diskutoj kaj prelegoj pri la instruista mondo kaj la rilato kun E-o, estis kunordigita de Stefan MacGill kaj Duncan Charters, respektive antaŭa kaj nova prezidantoj de ILEI.

[BILDO p.15] Foto de granda salono kun podio: sur la scenejo staras amasa grupo da homoj en du vicoj (ŝajne koruso kaj orkestro), kun direktanto meze; super la scenejo pendas blanka rubando kun granda surskribo, el kiu legiĝas nur «78ª» kaj kelkaj [nelegebla] literoj.

Aparte ni substreku la INTERNACIAN KONGRESAN UNIVERSITATON (IKU), kunordigita de Dr-ino M.R. Urueña: estis prezentataj, je universitata nivelo, sciencaj studoj pri diversaj temoj: Kemio; Astronomio; Novaj strukturoj por universitatoj; Novaj instrumetodoj; Hispana Literaturo; García Lorca; ktp…

[BILDO p.15] Foto de teatra scenejo vidita de la balkono: sur malhela fono pendas granda flago kun kvinpinta stelo, kaj sub ĝi blanka rubando kun [nelegebla] surskribo; sur la scenejo dancas kaj staras folkloraj grupoj en tradiciaj kostumoj.

El la ARTA PROGRAMO elstaris la impona Nacia Vespero, kun partopreno de la Blovorkestro de Valencio, kaj folkloraj grupoj de tri diversaj hispanaj regionoj; la tutmonda premiero de Kantato en Esperanto, fare de la muzikisto Pedro Vilarroig, kaj la poeto Miguel Fernández, ludata de la esperanta koruso «Verda Stelo» de Madrido, akompanata de la Simfonia Orkestro de Valencio; la satirika kabaredo «Fraŭlino Barlaston»; la deklamado de la «Vivo kaj verkaro» de García Lorca, fare

[BILDO p.15] Larĝa foto tra la tuta suba parto de la paĝo: kolonhava konstruaĵo (subĉiela portiko kun rekta arkitravo) kun palmoj flanke, kaj antaŭ ĝi densa amaso da homoj. Sen apudskribo; la foto estas fortranĉita ĉe la malsupra rando de la paĝo.

Pàgina 16 de l'original
Pàgina 16 de l’original

de la poeto Miguel Fernández; kaj la monologa dramo de la kuba aktorino Georgina Almanza.

Pri distraj aranĝoj, ni diru ke la gekongresanoj amase partoprenis en diversaj ekskursoj, tuttagaj kaj duontagaj, kaj ankaŭ multe plaĉis al ĉiuj la bankedo kaj balo en la Palaco Xuquer.

Memorinda afero por la ĉeestanto estis sendube la «Florbatalo»: tipa valencia festo konsistanta el simpatiaĵetado de freŝaj floroj inter la publiko kaj diversaj folkloraj grupoj de valencianoj tipe vestitaj sur platform-ĉaroj, kiuj rivalas pri beleco, bunto kaj ornamo.

Speciale sukcesa por hispanoj estis la rezulto de la «Belartaj konkursoj» de UEA, ĉar preskaŭ ĉiu grava premio estis gajnita de la nova generacio de aŭtoroj (naskitaj sub la klera ombro de F.de Diego), nomata «Ibere Libere». Du el ties aŭtoroj, Miguel Fernández kaj Jorge Camacho (ĝi lasta, la plej juna akademiano) plukolektis plurajn rekonojn kaj menciojn.

Kaj por fini ĉi tiun rapidan kaj personan opinion pri la UK, aldonu ni ke ankaŭ multe plaĉis al la kongresanoj la oficialaj «Antaŭkongreso en Barcelona», gvidata de Salvador Aragay, kun la helpo de la katalunaj esperantistoj, «Postkongreso en Madrido», gvidata de Ana Manero kun helpo de madridanoj, dum kiu la partoprenantoj ricevis en Madrida Esperanto Liceo ĉarman bonvenon de

[BILDO p.16] Foto de du viroj starantaj flank-al-flanke, ambaŭ en kostumo kaj kravato; tiu maldekstre portas helan kravaton kaj sur la brusto etan blankan ŝildeton; antaŭ ili videblas tablo kovrita per blanka tuko, kaj malantaŭe pluraj aliaj homoj. Sen apudskribo.

la Lokaj esperantistoj kiuj preparis por ili gustumadon de ĉampano kun etikedo «Esperanto», kaj aŭd-vidan prelegon pri «Madrido tra la jarcentoj», fare de Juan Carlos Ruiz. Poste sinjorino Puhova kaj sinjoro Bronstein ludis rusajn kantojn, kaj s-ino Ĉokola prezentis spektaklon de «Tradicia magio» el Japanio. Por fini, ĉiuj ĉeestantoj kune kantis popularajn esperantigitajn hispanajn kanzonojn; kaj «Postkongreso en Andaluzio», gvidata de Marcos Cruz.

Juan Carlos Ruiz Sierra LKK pri Programo, 78-a UK VALENCIO 1993

Pàgina 17 de l'original
Pàgina 17 de l’original

LA LKK PLENE SUKCESAS ĈE LA PASINTA UK DE VALENCIO

Dum unu semajno, preskaŭ du mil personoj elvenantaj de sesdek kvin landoj, kune kunvivis kaj partoprenis en tre malsamaj kaj klerigaj aferoj, tute senzorge por la reciproka interkomprenado, dank’al la granda miraklo kiu estas E-o.

Por ni, valenciaj esperantistoj, ĉiam rezultis kompleze, fortige kaj viglige konstati la bonegan korinklinon kaj pretecon al E-o, montritaj ne nur de la valencia gento, sed ankaŭ de ĉiaj aŭtoritatoj, kiuj ĉiam volontege kaj tutplene faciligis kaj apogis la fluan evoluadon de tiu okazaĵo.

Kio de komence aspektis kvazaŭ babel-turo, tion ni ĉiutempe trapasis en bona harmonio ĝis punkto ke nia Valencia Universala Kongreso restos en la historio de E-o kiel vera modelo de kongresoj. Post tiu evento, multaj esperantistoj kunportos sendube al siaj landoj la plej belan kaj ĉarman bildon de Valencio kaj Hispanio.

Estas do, devige agnoski la grandan meriton kaj strebojn de la valenciaj samideanoj, grandskale apogitaj de amikoj madridanoj eĉ de esperantistoj de la tuta Hispanio, ĉiuj kaj ĉiam kunordigitaj de nia ĉefrolanto Augusto Casquero kies organizaj kvalitoj tiom senkaŝe kaj abunde elfloris dum tiu memorinda okazaĵo.

Multaj el ni, efektive, ĝuis unuafoje la grandan oportunecon kiu estas kunvivi en Universala Kongreso de Esperanto, koni persone la altrangajn aŭtoritatojn de nia Movado, aŭdi oratorajn spertulojn en iliaj belaj kaj fluaj paroladoj, kaj plene mergi sin en la tipan spiriton de l’ esperantismo.

Kaj post la kongreso, kiujn konkludojn ni povas eltiri de tiu memorinda kaj ne ripetebla okazaĵo? Ĉu restos inter ni kiel pozitiva valoro aŭ ne, dependas ekskluzive de ni mem. Eble la plej grava leciono kiun ni devus ĉerpi post la deviga entuziasmo, energio kaj kuraĝo, devenantaj de la pasinta travivado, povas esti la promeso antaŭ ni mem, lerni bonege la lingvon, «kies facileco estas slogano nur relative ĝusta»; ĉar E-o estas belega entrepreno, nur kiam ni povas per ĝi paroli bildriĉe, flue kaj sentoplene.

Sed, atentu! neniam unuope aŭ izolite konsiderata persono lernis ian lingvon! Estas necese organizi novajn kursojn en kiuj, ni ĉiuj kune, tiel meze kiel altlernejanoj povos kunveni, praktiki kaj pritrakti la ĉefajn problemojn de nia lingvo.

Pàgina 18 de l'original
Pàgina 18 de l’original

Mi deĵoris en la halo…

Mi deĵoris en la halo de la kongresejo. Ĉu varma? Ne, nur varmeta… Mi estas laca… post du horoj da laboro pro disdonado de dokumentoj… mi foriras…por preni kafon…

* – Johano!! Bonvolu! Ĉe la pordo de la salono Albert vi trovos S-inon Eva Bojaĝieva, ŝi bezonos projekciilon por sia prelego; diru ŝin, ke je la kvara vespere ĝi jam estos preta. Mi imagis la lokon, sed ne la S-inon, kia ŝi estas? Laŭ la plano de mia kongreslibro, mi devas trapasi la halon kaj malsupreniri ĝis la saloneto. Ĉu mi povos iri rekte? Tiom da personoj ne faciligos al mi la trairon…

* – S-ro lokokano. Permesu unu demandon.Ĉu vi scias kie estas la gazetara servo? Mi estas sendependa ĵurnalisto kaj volas… J.- Venu,mi akompanos vin…vidu tien, malsupren…

* – Johano, kelkaj kuracistoj volas viziti la hospitalon. Ĉu vi povas organizi tion? ( Permeson de la hospitalestro… nombron da medicinistoj… taksioj…)

* -Pardonu min. Mi kunportas mikrofonon, kien, kiun? J.- Atendu iomete.- Mi iras por anonci per lautparoliloj… «S-ro Pérez Sempere, venu al la informejo… S-ro Pérez Sempere, venu al la …. Mi jam povas iri al la salono Albert por… Sed Milojevich venas. Ĉu eble li vidis min? Mi embuskos! M.- Johano, bonvolu! J.- Ho! Fakte li vidis min! Mi estas kaptita.

M.- Johano, jen, nur ducent bildkartoj. Kelkaj por Eŭropa Komunumo, aliaj por ne Eŭropa Komunumo, kvanto da ili por Azio, Ameriko aŭ Afriko. Bonvolu afranki ilin laŭlande. Uzu la kongresan stampilon. Bedaŭrinde la filatelisto jam foriris, tial mi petas vin… J.- Ĉu?

* – S-ro lokokano! – (aŭtomate mi kaŝis mian ŝildon per mia dekstra mano, tute vane)- Kie situas la Kongresa Kuriero? Mi havas informon por publikigi.

J.- Vidu la ŝtuparon, malsupreniru … Mi forgesis kien mi devas iri… Ha! jes, al la salono Albert. Sed al kiu mi devos paroli?

* – S-ro. Mi bezonas kuraciston. Ĉu vi konas iun? J.- Momente ne, sed mi klopodos… Mi promenis tra la halo por atingi mian unuan celon, sed mi ne rememoras…Kien?

* – S-ro Johano, telefonas al vi de la entrepeno kiu ludonis al vi la meblojn por la teatro.. Mi iris al la telefono. J.- Diru! Kio okazas?…. Ĉu vi ne komprenas min?…Ĉu vere mi parolis en esperanto?… Ho! Pardonu… Mi apenaŭ scias jam, per kiu lingvo mi parolas….. Post klarigi al la entreprenisto lian problemon, mi trafis – hazarde aŭ mirakle, mi ne povus precizigi – kontraŭ amikino flegistino. J.- Permesu. Tiu sinjorino kiu staras tie, apud la informejo, petas helpon de kuracisto. Ĉu vi povus flegi ŝin? J.- S-ino, valencia flegistino vartos vin… Ili interparolis, la sveda sinjorino kaj la hispana flegistino. Mi daŭrigos mian vojon… sed…kien?….

Pàgina 19 de l'original
Pàgina 19 de l’original

Ĉu mi forgesis denove kien mi iras?..Ha!,al la salono Albert por paroli al la S-ino Eva Bojaĝieva. Eble ŝi jam foriris…

* – Pardonu. Mi konstatas ke vi estas valenciano. Diru. Kie mi povas aĝeti la libron «La buena tierra» de Pearl S.Buck en hispanlingva traduko? J.- Prenu la mapon, mi signalos kelkajn librovendejojn, kie vi certe povos aĉeti…

* – S-ro Johano al la informejo!.S-ro Johano al la informejo!- (Mi aŭdas per lautparolilo.) Mi retroiras parton de mia rekta, sed ne jam tiel rekta vojo al…. kiu parto?. En la informejo iu atendas min.

* – S-ro Johano, mi volas danki vian helpon. Mi skribis al vi petante lernejon pri flamenko por mia edzino kaj filino. Vi oportune respondis kaj solvis mian peton. Mi nur volas danki tion al vi. J.- Ho! Mi tre ĝojas ke tiu tikla problemo estas solvita, ĉar okazas ke…

* – Pardonu, ĉu vi estas valenciano? Jes? Helpu min. ŝtelistoj forprenis miajn dokumentojn, monon kaj kreditkarton. Ĉu vi povos telefoni al la polico? Mi ja iros tien sed ne scias adreson, ne havas tradukanton. J.- Ho!. Fraŭlino flegistino. Kio okazis al la malbonfarta sinjorino?

* – Ŝi mallaksas. Mi akompanis ŝin al la apoteko por aĉeti supozitoriojn… Finfine mi sentas jam min libera. Mi jam povas iri al mia unua rendevuo. Sed kien?…Terura afero… Mi eksidas. Certe mi ja ne scias ĉu laboras aŭ turniĝas! Sed nun, mi estas trankvila dum… almenaŭ…

* – Ho Sinjoro Johano, mi serĉis vin por…

J.- Alia homo! Kiu li estos?

* – Mi estas ĉeĥo. Vi skribis al mi informante pri malmultekosta loĝejo. Mi estas ege dankema al vi. Prenu! Mi kunportis donaceton por vi…. Efektive. Dum la antaŭkongrsa jaro, mi skribis amason da leteroj. Ili sendube trapasis vent-roze Esperantujon sed… kiu ĉeĥo tiu estos? J.- Ne preokupiĝu amiko – mi diris- mi respondis ĉiujn leterojn de…

* – Johano, Johano, bonvolu, aŭskulti min! Vidu! La kongresaj dokumentujoj finiĝis. Ni bezonas pli, kun kongreslibron,la libron de Negre, mapon,… Kion fari? Grava problemo! Mi malsupreniris por eniri en la oficejon de la LKK… Ho! La pordo fermita! Mi serĉis, demandis, petis,kaj finfine… mi atingis ŝlosilon.

* – Johano! Esperantistoj kun kongresa kvitanco petas dokumentojn. Kion diri? J.- Diru…. (mi prononcis fivorton)… pardonu, mi solvos tion. Post enirado en la ĉambreton, mi vidis plenplenan skatolon da dokumentojn…alian pri urbomapoj…kongreslibroj.. mi bezonas helpanton. En la halo, plenplena da esperantistoj, mi certe trovos helpantojn. Apud mi kelkaj junulinoj…

J.- Bonvolu. Ĉu vi povos helpi al mi dum unu horo?

* – ¡¡?? J.- Mi komprenas. Vi ne povas.

  • …. …. J.- Pont! Amiko Pont! Vidu mian problemon!

Pàgina 20 de l'original
Pàgina 20 de l’original

* – Ne preokupiĝu. Serĉu aliajn dum mi organizas la materialon!

* – Johano, multaj kongresanoj atendas dokumentojn. Ili protestas ĉar jam volas iri al sia hotelo! Mi brakumis multe da plenaj dokumentujoj, sed survoje kelkaj falis. Sindonema esperantisto vidis mian penon kaj iris post mi prenante la falintajn dokumentujojn, kiujn mi perdis. J.- Dankon, dankon. Mi ŝvitas, mia nastuko jam elgutas… mi multfoje supreniris kaj reinfreniris…

* – Johano! Kion fari? Ĉu mi foriros hejmen?

* – Johano, Prenu! J.- Ĉu estas donaco por mi?

* – Momente ne. Multaj leteroj venis por kongresanoj. Ĉu vi povos disdoni ilin? J.- Ĉu? Unu letero de Koreujo. Alia por finlandano, kelkaj por francoj, svedoj, italo… sed mi konas neniun… Unu post alia mi serĉis en la kongresa libro, notis la numeron sur la koverton. Post unu horo da serĉado, mi alpoksimigis al la rendevua tabulo. J.- Vidu, prenu noton sur la tabulo por tiaj korespondantoj.

* – Bone, bone. Vi estas serioza. Ĉu vi estas ĉenata? J.- Ne. Mi estas ege amuzita. Kion vi opinias? Finfine mi estas libera. Mi iros por paroli al

* – S-ro. valenciano. Pardonu. Mi perdis gravajn dokumentojn pri historio de E-o en Kubo. Se hazarde venos al viaj manoj, sendu al tiu adreso.Zorgu, ĉar tiaj dokumentoj estas originalaj kaj por ni, kubanoj, estas treege interesaj. J.- Ne preokupiĝu. Mi klopodos solvi ĉion se eblos.

* – Johano. Ĉu vi povos ĉiĉeroni ekskurson tra la Albufera? J.- Ne! Ne! Tute ne! Manolo. Mi volas dormi! Finfine mi trafis la salonon Albert kaj S-ino Eva Bojaĝieva. J.- Mi serĉadas vin por iu mendo, eble pri retroprojektilo.

* – Ĉu vere? Mi jam utiligis; iu delasis ĝin plankangule kaj mi prenis ĝin por prelegi. Mi ĵus finis kaj jam foriras. Dankon. J.- Ve! Tondroj kaj fulmotondroj!, Viperojn kaj vespojn por vi, kiu komisiis al mi tiun mendon! Sed… kiu mendis min? J.- Ho, mi iros al la psikiatriko ĉar mi ne… Sekvontage, en la «Kongresa Kuriero», aperis anoncon:

Hieraŭ vespere, tute surprize kaj ne atendite, unuopa lokokano, kurelirante freneze el la vitra palaco, plonĝis en la eksteran basenon kiu situas antaŭ la kongresejo.

Ĉu eble pro varmo?

Johano

[BILDO p.20] Sub horizontala streko, la ronda emblemo de la venonta Universala Kongreso: nigra desegnaĵo de du stiligitaj konstruaĵoj kun stelo super ili, ĉirkaŭita de la cirkla teksto «80-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO», kun «TAMPERE’95» tra la mezo kaj sube «22.-29.7.1995 FINNLANDO».

Pàgina 21 de l'original
Pàgina 21 de l’original

27-a KONFERENCO DE ILEI.

Dum la unua semajno de aŭgusto (1993), okazis en Valencio la 27-a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. La 50 partoprenintoj el 16 landoj inkluzivis 10 gejunulojn kiuj lernis en la Internacia Lingvo Esperanto pri diversaj studfakoj kiel matematiko kaj geografio, inkluzive lecionon pri la hispana lingvo. Tiun gimnazion por 13- ĝis 16-jaraj lernejanoj gvidis du studentinoj de la pedagogia branĉo de la Esperanto-fako ĉe la Universitato ELTE en Budapeŝto, Hungario.

Dum la Konferenco povis sekvi pli detalaj diskutoj rilate la temon de la Universala Kongreso de Esperanto, ĵus okazinta ankaŭ en Valencio, «Klerigo por la 21-a jarcento». Interalie, la partoprenintoj reliefigis el siaj propaj spertoj la avantaĝojn de la lernado de Esperanto kiel preparo por la lernado de fremdaj lingvoj kaj por evoluigi pli tutmondan vidpunkton. Tion cetere demonstris la rapida eklerno de la hispana en la demonstra leciono fare de la gimnazianoj kiuj parolis denaske 6 malsamajn naciajn lingvojn Ili ankaŭ diskutis la neceson por la efika instruado de Esperanto kaj de fremdaj lingvoj de pli efikaj komunikigaj metodoj kaj de kultura enhavo kiu plivastigos la horizontojn de la hodiaŭaj lernejanoj kiuj vivas en ĉiam pli interdependiĝanta mondo.

Elektiĝis kiel nova prezidanto de la Ligo (ILEI) prof. d-ro Duncan Charters, universitatnivela profesoro en Principia College, Usono, kiu fake okupiĝas pri la diplomprepariĝo de instruistoj de fremdaj lingvoj kaj estras la programon pri hispanaj lingvo, kulturo, kaj literaturo.

La venontajara Konferenco okazos en Seulo, Koreio, kaj oni atendas la partoprenon de multaj instruistoj el orientaziaj landoj por pridiskuto de la temo de orientaziaj aliroj al la edukado.

La 5-an de aŭgusto, 1993 Duncan Charters

Aldono de la LKK: Ĉi tiu Konferenco ege sukcesis, kun bela etoso, interesaj prelegoj kaj aranĝoj, inter ili tuttaga ekskurso al Peñíscola kaj grotoj de Sankta Jozefo. Helpis en la organizado Ana Montesinos kaj Augusto Casquero.

[BILDO p.21] Malgranda tipografia ornamaĵo (vinjeto) ĉe la fino de la kolumno: horizontala volutforma florornamo.

Pàgina 22 de l'original
Pàgina 22 de l’original

La tuta paĝo estas unu enkadrigita anonco.

VALENCIA ESPERANTO -GRUPO JARA ORDINARA ASEMBLEO

La venontan 23-an de Februaro 1994 je la 7-a vespere, kiel unua alvoko kaj la 7-a kaj duono en dua alvoko en nia sidejo. G. V. Fernando el Católico, 45, 3ª VALENCIO

Okazos la statuta asembleo de la Valencia Esperanto-Grupo laŭ la sekvanta.

TAGORDO

1.- Legado kaj aprobo de la lasta akto. 2.- Finanza raporto 1993. 3.- Jarraporto 1993, celoj kaj aktivecoj por 1994. 4.- Budĝeto 1994. 5.- Renovigo de la estraro. 6.- Demandoj kaj sugestoj. 7.- Universala Kongreso. (Informo).

Ĉu vi jam pagis vian jaran abonkotizon al la Valencia Esperanto – Grupo por 1993?.

Rememoru ke ĝi estas 3.000 ptoj. por plenrajta ano kaj 1.500 ptoj. por subtenanta membro kaj vi povas aboni por banka pago al la konto:

BANCAJA Urbagentejo Nº 9 – G. V. Fernando el Católico Konto Nº 0009 310 116 9604 VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

Por tiuj malmultaj samideanoj kiuj ofte forgesas la jarkotizon, nun estas taŭga tempo por pagi la jaron 1994 kaj senŝuldigi la jaron 1993.

Pàgina 23 de l'original
Pàgina 23 de l’original

HISTORIO DE LA ESPERANTA MOVADO EN KASTELJONO

1906.- Jiménez Loira de Valencio, pilgrimis tra urboj kaj vilaĝoj de Kasteljono ŝprucigante E-grupojn ie ajn post li. Famaj estas la kuracisto de Burriana Sanz Fabra, aŭ José María Faber en Benicarló. En la ĉefurbo Kasteljono atingis altan nivelon Manteca kaj la advokato juĝisto Seijas.

1922.- Jozefo Fenollosa, kuracisto de Burriana, estrarano de la komitato de la Levantina Esperantista Federacio proponis, en la valencia kunveno, okazigi la tutlandan kongreson en Valencio por 1923-a

1926.- Okazis en Vinaroz la 15-a Kataluna Kongreso.

1931.- Disvastiĝis esperantistoj tra San Mateo, Cervera del Maestre, Burriana kaj Nules. En Kasteljono disvolvis gravan taskon Pérez Huguet kun aliaj samideanoj.

1936.- Fondado de la Kasteljona Grupo de esperanto «Verda Rondeto» pere de Miguel kaj Manuel Manteca kun S-ro Rochera.

1946.- Renaskiĝis la E-movado post nia civitana milito per la kompetentaj kaj fervoraj amikoj Tena kaj Martínez, kaj estis redaktitaj la Statutoj de la starigota HEF en Valencio.

1952.- Renkontiĝo en Kasteljono de la E-on Valencia Grupo. Tra la vilaĝoj de la ekskurso oni disĵetis centojn da flugfolioj kaj okazis propaganda festo prezidita de S-ro Manuel Cerdá en luksa salono de «Centro Catalán».

1958.- Okazis la 19-a Hispana Kongreso de E-o en la ĉefurbo.

1990.- Unua VEF kaj Murcio, Kongreso en Benicassim.

1993.- Kelkaj seimpatiantoj de esperanto ĉeestis la 78ª UK de Esperanto en Valencio.

1994.- Okazas la kvina kongreso de VEF kaj Murcio, en Kasteljono.

[BILDO p.23] Granda inka desegnaĵo, okupanta la tutan dekstran duonon de la paĝo: alta okangula sonorilturo el ŝtono, kun pinta tegmenteto supre, mallarĝaj gotikaj fenestroj kaj ŝtupaj korpoj disigitaj per kornicoj.

Johano Antono

Pàgina 24 de l'original
Pàgina 24 de l’original

Estimado amigo:

Con el objeto de actualizar los datos en nuestros ficheros, te rogamos nos envíes rellenas la fichas que te adjuntamos.

También incluimos dos fichas para pasar al cobro los recibos anuales por banco, lo que nos ahorra mucho trabajo y no está sujeto a errores. Una parte de la ficha te rogamos nos la traigas en mano a la asociación, o por correo a: Grupo Esperanto de Valencia. Gran Vía Fernando el Católico 45, 3ª. 46008 Valencia.

La parte inferior es para que la entregues en tu banco.

Un afectuoso saludo, y ¡ FELICES FIESTAS!

Sr. presidente del Grupo Esperanto de Valencia: Sírvase, a partir de la presente, pasar al cobro los recibos de la asociación a la siguiente dirección:

Nombre y Apellidos…………………………………………………………………………………………………………..

Calle………………………………………………………………… Nº………………CP………………………………………

Ciudad…………………………………………………… Provincia……………………….Teléfono……………………

Banco o Caja…………………………………………..Agencia………………………………………………………………

Dirección……………………………………………………………………………………………………………………………

Número de Cuenta(20 dígitos)……………………………………………………………………………………………

Titular de la cuenta……………………………………………………………………………………………………………..

Firma………………………………………………….

Sr.Director, Banco o Caja……………………………………….

Calle………………………………. Nº…….. CP…………….

Ciudad…………… Provincia…………… Agencia……………..

Le ruego que a partir de la presente acepte al cobro los recibos de Grupo Esperanto de Valencia, con perioricidad anual, a nombre

de…………………………………………………. . número de

cuenta…………. i…………………………………………….

Titular de la cuenta……………………………….

Firma………………. …….

Valencia de de 199

Pàgina 25 de l'original
Pàgina 25 de l’original

[REKLAMO p.25] Tutpaĝa enkadrigita afiŝo, kun la teksto en pluraj tiparoj: «5-a Kongreso / VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO / Kasteljono / 1994 / 23-a 24-a de Aprilo», kaj vertikale ĉe la dekstra rando «KAJ MURCIO». Meze de la afiŝo du desegnaĵoj: maldekstre kvinpinta stelo kun la literoj «V E F» super kaj sur ĝi, kaj dekstre la sama inka desegnaĵo de la okangula sonorilturo kiu aperas en paĝo 23.

Valencia Luno núm. 39 (juny de 1994)

Text complet del número 39 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de juny de 1994: 16 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 39, juny de 1994.
Coberta de Valencia Luno núm. 39, juny de 1994.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1994_n39_jun

Què té d’especial este exemplar

  • Cap pàgina del número no porta numeració impresa.
  • El número del butlletí està escrit a mà a la portada, dalt a la dreta («N° 39»); el número i la data impresos només apareixen al colofó de la pàgina 2.
  • L’exemplar està fotocopiat de manera desigual: la columna dreta de la pàgina 10 i bona part de l’11 ixen pàl·lides, i la columna esquerra de la 15 està emborronada des de la tercera estrofa del poema.
  • L’adreça hongaresa de l’anunci de la IJS ’94 (pàgina 9) està impresa «Jurisich Miklós kisérlei gimnázium / Köszeg», amb ö en lloc de ő i sense la t de «kísérleti».
  • L’article de les pàgines 4 i 5 va firmat «Johano Antono Gimenez», sense accent, mentres que en un altre lloc del mateix número el nom apareix com «Johano Antono Giménez García».
  • El cartell del congrés que es veu a la foto de la pàgina 4 queda tallat per la vora de la fotografia, i li falten lletres i xifres: «ESPERANT…», «199…».
  • L’etiqueta de la cinta VHS fotografiada a la pàgina 12 és quasi il·legible en la impressió.
  • L’article sobre la veu mitjana (pàgines 10 a 12) imprimix «streĉigi sin» i «ŝanĝigi sin» amb -igi, on la forma esperada seria -iĝi.

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 53-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO — Ĉiuj al Málaga. 16 – 21-a de Julio 1994 (kovrilo) epo
2 [Kolofono] epo
2 VENONTAJ KONGRESOJ epo
2 ĈIUJ AL MALAGA epo Augusto
3 HEF, ASOCIO KUN PUBLIKA UTILECO epo Augusto
4–5 5-a Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio epo Johano Antono Gimenez
6 D-RO TARIN GVIDAS INTERESAN KOLOKVON EN KASTELJONO epo Informis VALE
7 UMBERTO ECO: «La nomo de la rozo» (Fragmento) epo Umberto Eco; traduko de VALE
8–9 ĈU NUNA KRIZO EN ESPERANTUJO? epo VALE
9 [Anonco: Internacia Junulara Semajno IJS ’94, 15.07.-21.07.1994, Köszeg, Hungario] epo Hungara Esperanto-junularo
10–12 PRI ESPERANTAJ VERBOJ: MEDIALA VOĈO AŬ MEDIALO (UNUA PARTO) epo VALE
13 53a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO — ALIĜILO N-RO…… epo
14 KONGRESKOTIZOJ epo
15 LA BILDKARTO EL HISPANIO epo Leszek Legowski (tradukis esperantlingven Urŝula Tupajka)
16 KANTO AL VALENCIO epo Josep Mª Bayarri; el la valencia esperantigis Ulekso – Vale

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapa emblemo de la bulteno: sur nigra rektangulo, maldekstre la silueto de la Torres de Serranos de Valencio, poste granda blanka duonluno kiu servas kiel la komenca «C» de la vortoj «VALENCIA LUNO», skribitaj per dikaj blankaj majuskloj, kaj dekstre kvinpinta stelo.

[manskribe supre dekstre sur la paĝo: «N° 39»]

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

53-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

[BILDO p.1] Malnova gravuraĵo de Málaga: la urbo etendiĝanta ĉe la marbordo, montoj malantaŭe, fortikaĵo sur la altaĵo dekstre kaj velŝipoj en la haveno.

[BILDO p.1] Nigra silueta desegnaĵo de viro kun larĝranda ĉapelo kaj veŝto, kliniĝanta kun korbo, apud la kaligrafia teksto.

Ĉiuj al Málaga

16 – 21-a de Julio 1994

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

[BILDO p.2] La sama kapa emblemo de la bulteno: Torres de Serranos, duonluno formanta la «C» de «VALENCIA LUNO», kaj stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

Gran Vía Fernando el Católico, 45- 3ª Tno. 384 96 16 46008 VALENCIO (HISPANIO) c/c Nº 0.017.830.370, Caja Postal, Pz. España.

MEMBRAJ ASOCIOJ:

«Valencia Esperanto Grupo» Gran Vía Fernando el Católico, 45- 3ª Tno 384 96 16 Fakso 384 96 16 BANCAJA Konto 0009.310.116.9604

«Grupo Esperanto de Alicante» C/ San Fernando, 39, 03001 ALICANTE

«Ĉiam Esperanto» C/ General Primo de Rivera, 6 CP 03360 CALLOSA DE SEGURA (Alicante)

«Lumradio» Casa de Cultura, Blasco Ibáñez 8 46380 CHESTE (Valencia)

Asociación Juvenil «Juna Suno» Avd. de la Vega 4-4º B 03300 ORIHUELA (Alicante)

Redaktoroj kaj kunlaborantoj:

VALE Johano Antono Giménez Augusto Casquero

Help-kompostistoj:

José Añó Belda Francisco Ventura

Noto: Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Depósito Legal V-1683-1983.

N-ro 39, Junio 1994. Prezo 100 P-tojn

VENONTAJ KONGRESOJ

MÁLAGA: 53-a Hispana Kongreso de Esperanto. 16-21 julio. Adreso OKK: Asociación Andaluza de Esperanto. OKK. Apartado 864. 29080 Málaga.

BUDAPEŜTO: Eŭropa Esperanto Festivalo, 4-a Internacia Esperanto Kongreso kaj 4-a Eŭropa E-Forumo. 9-15 julio. Adreso: HEA, pk 193, H-1368 Budapeŝto. HUNGARIO. Kongres-kotizo: 28 usonaj dolaroj. Loĝado tre malmultekosta.

SEULO: 79-a Universala Kongreso de Esperanto. 23-30 julio. Adreso: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam. NEDERLANDO.

PATERNA (Valencia). Seminario «Rasismo kaj Ksenofobio en la nuna Eŭropo». 8-11 septembro. Adreso: Grupo Esperanto Valencia. Gran Vía Fernando el Católico 45, 3ª. 46008 Valencia. HISPANIO. Kotizo: 4.000 pesetoj ĝis 30-a junio. Poste aldonu 2.000 P-zojn.

ĈIUJ AL MALAGA

ĈIUJ AL MALAGA

Ekde la 16-a ĝis la 21-a de julio okazos en Málaga la 53-a Hispana Kongreso de Esperanto.

Tiu kongreso, laŭ la provizora programo tre alloga, celas ĉefe kunordigi denove la E-an movadon en Hispanio, trastudi tiun movadon, plibonigi ĝin kaj traserĉi realisme la fakton kiuj nuntempe estas favoraj kaj malfavoraj por atingi ĝiajn celojn. La OKK tre serioze kaj zorgeme okupiĝas por ke la sukceso estu granda kaj por kuraĝigi la hispanajn esperantistojn por plej efika agado.

Ĉiu hispana esperantisto kiu vere interesiĝas pri serioza agado devas nepre partopreni tiun kongreson. Despli se aldone ĝi okazas en loko tiel alloga kiel Málaga.

Augusto

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

HEF, ASOCIO KUN PUBLIKA UTILECO

Laŭ kunveno de ministroj okazinta la 27-an de Aŭgusto 1993 en Madrido, la Hispana Registaro deklaris HEF-n «Asocio kun Publika Utileco», kune kun ĉiuj rajtoj kaj devoj kiujn tio kunportas.

Inter tiuj rajtoj troviĝas:

Permeso uzi tiun titolon en la oficialaj dokumentoj de la asocio.

Liberigo pri impostoj laŭkutime al tiaj asocioj.

Preferenco por ricevi oficialajn subvenciojn.

Ricevi teknikajn helpojn kaj konsilojn kune kun diversaj rimedoj, ĉiam haveblaj de la ŝtataj administracioj.

Sed ankaŭ ekzistas postuloj, kiel provizi informojn pri ties agado, memoron de aktivaĵoj, k.t.p., kiujn ĉiujare oni devas liveri.

Tiu granda sukceso de la E-o movado en Hispanio okazis dank’ al diversaj cirkonstancoj:

Unue: La kompleta laboro farita de diversaj samideanoj, inter kiuj citindas Juan Carlos Ruiz, Gian Carlo Fighiera, Lupe Sanz, Rafaela Urueña, Antonio Alonso, k.c.

Due: Eble la plej grava; la pasinta 78-a Universala Kongreso de E-o okazinta en Valencio, kien, laŭ peto de la nuna prezidanto de HEF, Antonio Alonso, estis sendita reprezentanto de la Ministerio pri Edukado, kiu fine de la kongreso verkis favoran raporton pri la graveco kaj utileco de E-o.

Ĉi tiu oficiala agnosko havas precedencojn, eble ne tiel gravaj, kiel la Rega Ordono de la Hispana Ministerio de Publika Instruado, la 27-an julio 1911 (B.O.E. 11-8-1911) kiu deklaris «Oficiala Merito» la konon de la lingvo E-o, kaj same en aliaj kampoj kiel la honoraj prezidoj en naciaj kaj internaciaj E-o kongresoj de la Reĝo Alfonso la 13-a, la generalo F. Franco, kaj finfine la Reĝo Juan Carlos, la Reĝino Sofia, kaj la geprincoj.

Antaŭe la Madrida E-o Liceo estis deklarita «Asocio kun Urba Utileco».

Kiel internaciaj rekonoj ni menciu:

1925.- La Universala Telegrafia Unio deklaris E-on «Klara lingvo por sendado de komunikaĵoj». Samtempe la Monda Organizo pri Laboro agnoskis kaj oficialigis la uzadon de E-o, kaj la Internacia Ruĝa Kruzo agis same en sia 10-a Konferenzo.

La Resolucioj de UNESCO en 1954 en Montevideo, en 1985 en Sofio kaj en 1993 en Parizo, agnoskis la utilon de E-o, kaj rekomendis al la Ŝtatoj Membroj ĝian uzon en internaciaj rilatoj.

Tamen, estu ni realismaj: Oficialaj agnoskoj kaj helpoj estu bonvenaj, sed sen la konstante organizita laboro de la esperantistoj, montrante la neceson de nia lingvo en ĉiuj kampoj de la socio kaj de la kulturo, kaj pruvante ke la oficialaj instancoj ne eraris fidante je nia kapablo kaj utilo, tio finfine venus al neniu rezulto.

Nun ni havas okazon labori pli serioze, praktiki kaj patropreni amase en esperantaj aktivaĵoj, lokaj, naciaj aŭ ĉefe internaciaj, verki, kaj kunlabori kun la Ne Registaraj Organizoj, ne krei esperantistajn getojn, sed tute kontraŭe, enkonduki nin en la ĉirkaŭanta socio en kiu ni vivas, kaj finfine plibonigi la internacian kunvivadon.

Nun estas nia momento: ANTAŬEN!!!

Augusto.

[BILDO p.3] Meze de la paĝo, inter la du kolumnoj: fotografaĵo de klasika skulptaĵo de nuda diskoĵetisto en la ekĵeta pozo, kun granda ornama majusklo «E» presita malantaŭ ĝia levita brako.

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

5-a Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio

En Kasteljono la 23-24-a de aprilo okazis alifoje grava renkontiĝo de la esperantistoj de la Levantena Regiono. Tiu evento, kvankam nomata 5-a kongreso de la novbakita registrata Federacio, estas jam pli ol la 30-a esperanta okazaĵo en nia Komunumo aŭ pli ol la 20-a organizata per esperantistoj de la Valencia Komunumo por kunveni alilokajn E-valencianojn.

[BILDO p.4] Fotografaĵo de la prezidejo de la kongreso: kvar viroj sidas ĉe longa tablo, unu el ili staranta kun kongresa insigno; malantaŭ ili pendas granda afiŝo kun la teksto «…-a VALENCIA KONGRESO DE ESPERANT[O] … [Kasteljo]NO 23-a 24-a DE APRILO 199[4]».

SABATO 23-an DE APRILO

Je la 8-a matene, la organizanto S-ro Conejero kaj helpantoj aranĝis grandan afiŝon en la ĉefa pordo de la urba kulturdomo kaj en la halo pretigis ampleksan libroservon.

Aliĝintaj esperantistoj prenis siajn dokumentojn kaj multaj pli aliĝis surloke. Kvindek partoprenantoj reprezentis la E-grupojn ĉe la gastiganta urbo Kasteljono: Valencio, Cheste, Pobla de Vallbona, Burjassot, Mislata, Quart de Poblet, Callosa de Segura… Kaj bonvenitaj esperantistoj de Katalunio: Gesinjoroj Hernández Yzal, mastroj de la Muzeo de Esperanto de Sant Pau d’Ordal, gesinjoroj Moya kaj geamikoj familio Serrano.

Luinta buso kondukis nin tra la urbo ĝis la urbodomo, kie atendis nin tipa muzikistaro: «tabalet» kaj «dolçaina». Ni supreniris laŭ ĉefa ŝtuparo al la akceptejo, bela salono pli ol tricentjaraĝa. Tie, la urbestro S-ro José Luis Gimeno kaj la skabeno pri kulturo S-ro Miguel Angel Mulet aŭskultis ĉarmajn vortojn de la prezidanto de la LKK S-ro Conejero kaj de la prezidanto de la Valencia Esperanto-Federacio S-ro Johano Giménez donacante esperantan gramatikon al la urbestro. Atente aŭskultis la aŭtoritatuloj kaj bonvenis nin per atentemaj vortoj kun granda surprizo el nia flanko sciante ke la avo de la urbestro estis esperantparolanta; ankaŭ oni promesis al ni nomi unu straton kun la nomo Esperanto.

Post disdonado de ŝlosilringo al ĉiu ĉeestanto kiel simbolo de la ŝlosiloj de la urbo ni, gastige de la urbestro, foriris por viziti la «Planetario-n» cientifika muzeo de la planedoj.

Vespere, je la 17-a, okazis nia oficiala malfermo en la kongresejo: La prezidanto de VEF, Johano Giménez, anoncis la laborcelojn de la kongreso laŭ la jam definitiva programo kaj vice salutis la ĉeestantoj:

1-e Dr. Monferrer de Kasteljono

2.e S-ro. Pérez Sempere de Valencio

3-e S-ro Andrés Tarín de Cheste

4-e S-ro Luis Salag de Mislata

5-e S-ro José Mª. Bernabeu de Callosa de Segura

6-e S-ro Moya de Katalunio

7-e S-ro Hernández Yzal de la Muzeo de Esperanto kiu donacis libron «La vivo de Zamenhof» en hispana lingvo al la reprezentanto de la urbodomo.

8-e Salutvortoj de la prezidanto de VEF.

9-e La skabeno pri kulturo S-ro Miguel Angel Mulet malfermis la kongreson per entuziasmaj laŭdvortoj al la lingvo Esperanto, kaj ricevis pere de S-ro Conejero kaj por la urbodomo la verkon «Kiĥoto» de Cervantes, tradukita al Esperanto de F. de Diego, donaco de S-ro Casquero.

Finfine, nia amiko Augusto Casquero, kiel inaŭgura prelego, informis nin pri la sukceso de HEF kiel «Asocio kun publika utilo».

Vizitado de la Ekologia Domo instruis nin ege didaktike kiel loĝi plej proksime al la naturo.

DIMANĈO, 24-an DE APRILO.

Je la 9-a matene kunvenis la estraro de VEF en la kongresejo por pritrakti la jenan tagordon.

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

1.-Legado kaj eventuala aprovo de la antaŭa akto.

2.-Renoviĝo de la estraro.

3.-Ŝanĝado de la subskriboj de la bankkonto.

4.-Dato kaj loko de la 6-a Kongreso de VEF kaj Murcio.

5.-Informado pri la financoj de VEF.

6.-Jarkotizoj por la 1994-a jaro.

7.-Eldonado de la Historio de Esperanto en la Valencia Komunumo.

8.-Demandoj kaj petoj.

Post aprobo de la akto kaj de la financoj, oni renovigis la estraron de VEF pere de la jenaj:

Prezidanto: Johano Antono Giménez García

Sekretario: Augusto Casquero de la Cruz

Kasisto: Luis Salag

Voĉdonantoj: Prezidantoj de la Grupoj de Valencio, Cheste, Callosa de Segura, Alakanto kaj Juna Suno.

La subkribo de la bankkonto korespondas al la ne voĉdonantoj.

Siavice korespondas organizi la 6-an kongreson al la Grupo de Murcio sed pro sia neĉeestado, ni klopodos kontakti ilin.

La jarkotizo por la jaro 1995-a restos 1.200 ptj po grupo kaj 500 ptj po ricevanto de la bulteno «Valencia Luno».

Pri la eldono de la Historio de Esperanto en la Valencia Komunumo, ni kontaktos kun la aŭtoro, S-ro Botella por peti la legadon de la verko.

Je la 10’30, okazis la prelego de D-ro Tarin per hispana lingvo pri «¿Hay crisis en el movimiento esperantista?», prelego kiu atingis viglan partoprenon de la ĉeestantoj pri humanismo, interna ideo kaj lingvo, kun forta konkludo de S-ro Raposo pri la enmetado de Esperanto en la Filologian Universitaton.

Je la 11’30 en apuda klasĉambro, kvar esperantistoj estis pretaj por superi la mezan ekzamenon de ILEI. Post korektado de ili, ni elektos du ekzamenitajn per nia federacia diplomo kaj atingo de «Elementa Kapableco» kiuj vojaĝu al la kongreso de Málaga por tie superi la mezan nivelon.

Por la aliaj kongresanoj, vidado de videovendoj pri la 78-a UK, trapasis la tempon ĝis la sekvonta programero.

Per la parolada rondeto de Pascual Pont pri «Mia esperanta faklaboro. Kaj la via?» li konigis al ni sian plej bonan manieron labori por Esperanto, konkludante esti granda eseisto kaj neniu pripensu privatajn konkludojn pri la memelektada vojo laŭ la ĉarma rakonto: ĉu vi vidis la azenon?

La kongreso finiĝis post bankedo en la eleganta Restoracio Ramón. Tie ni trinkis, tostis kaj adiaŭis unu la alian fermante la kongreson.

Bazan laboron faris la LKK. Sen ili ne estus sukcesinta la kongreso.

Dank’ al samideano Conejero kiu dum multaj monatoj vizitis personojn, entreprenojn kaj aŭtoritatulojn, al S-ino Inés Gamabella pro sia ekologia teo kaj helpo al sia edzo, al D-ro Eulogio Monferrer pro sia laboro dum la kongreso, al la sindonema S-ro Aliaga kiu konstante kaj silente deĵoris en la libroservo kaj kongresejo.

Ni ne forgesu la reprografaĵojn de S-ro Añó, al kiu ni estas dankemaj pro liaj reproduktaĵoj pere de la komputilo, inter kiuj elstaras la belaj afiŝoj kaj diplomoj. Al ĉiuj, lokokanoj, helpantoj kaj partoprenantoj ni dankas kaj atendas en la 6-a kongreso de VEF kaj Murcio .

Johano Antono Gimenez

[BILDO p.5] Ĉe la piedo de la paĝo, la emblemo de la kongreso: la teksto «5-a Kongreso VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO / Kasteljono / 1994 / 23-a 24-a de Aprilo», kun la vortoj «KAJ MURCIO» vertikale ĉe la dekstra rando, kvinpinta stelo maldekstre kaj desegnaĵo de la sonorilturo de Kasteljono dekstre.

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

D-RO TARIN GVIDAS INTERESAN KOLOKVON EN KASTELJONO

Dimanĉe 24-an de Aprilo, okaze de la 5-a Kongreso de VEF kaj Murcio, okazinta en Kasteljono, D-ro Tarin, antaŭ multenombra grupo de valenciaj kaj kataluniaj esperantistoj, moderigis la interesegan temon: «Ĉe la nuna krizo de E-o en Hispanio».

[BILDO p.6] Fotografaĵo de la aŭskultantaro: proksimume dudek personoj sidantaj en salono, plej multaj kun kongresa insigno; sur la muroj pendas bildo kaj kadrita afiŝo.

Partoprenis kleraj kaj konataj samideanoj: S-roj Hernández-Yzal, Luis Serrano Pérez, Jesús Raposo, Augusto Casquero, Pascual Pont, Jose María Bernabeu kaj Juan Antonio Giménez. Al tiu kunveno ĉeestis grava grupo de ĉestanoj.

Post deviga prezentado, S-ro Giménez, Prezidanto de VEF, disdonis inter la ĉeestantaro kompletan demandaron prilaborata de la valencia Grupo, pri la Esenco kaj Historio de nia Lingvo kaj Movado, celante precizigi la eblajn kialojn de nia dekadenco, analizante samtempe la vivopovajn rimedojn por kontraŭbatali ĝin.

Ĉi-ĉio por pretigi kaj enkonduki nin en la ĉefan temon de la proksima kaj venonta Hispana E-o Kongreso en Malago.

D-ro Tarín de komence traserĉis la ĉefajn lingvojn kiujn scipovis Z. por pruvi la esencon de la lingvo E-o, kiu laŭ lia opinio (treege kontraŭa al la ofte kaj komuna opinio pri artefarita lingvo) konsistas el stabila ekvilibro inter la tri ĉefaj klasikaj lingvoj: hebrea, greka kaj latina.

[BILDO p.6] Fotografaĵo de la preleganto: okulvitra viro en kompleto sidas ĉe tablo kun paperoj kaj mikrofono; malantaŭ li videblas la kongresa afiŝo «…-a 24-a DE APRILO 1994», kaj sur la antaŭa tablotuko du ekzempleroj de la kongresa emblemo kun stelo kaj sonorilturo.

D-ro Tarín esprimis sian ideon pri la nuna krizo kaj klopodis klarigi ĝin pro fuĝado de Kleruloj al Ido okaze de la subkonscia forlogo de tiuj intelektuloj al la latina (antikva, kleriga kaj klasika lingvo) kaj krome pro la ĝena monopoligo de Z. fare de la entrepreno Hachette.

Sed S-roj Hernández-Yzal kaj Moya elstarigis la fakton pri la Interna Ideo, ĉiam streĉe ligita al la afero E-o kaj neniam tutplene akceptata de la malsame Eŭropo ŝtataj Registaroj.

D-ro Tarín tute konscianta pri la graveco kaj tikleco de tiu temo ne kuraĝis profundigi en tiun problemon, sed finfine unuanime la ĉefaj kaj generalaj konkludoj baziĝos en la neceso superi la nurajn elementajn kursojn de E-o kaj konsciigi niajn malsamajn estrarojn de Grupoj pri la urĝa alpreno kaj funkciigo de la postuloj kaj programoj de ILEI de 1988.

S-ro Jose María Bernabeu informis pri la neceso kontakti kun S-ro Manuel López Hernández, ĉefa respondeculo de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, kiel pli bona rimedo por startigi la novajn kursojn kaj allogi klerulojn al nia Movado.

Post adiaŭaj vortoj, la S-ro Prezidanto fermis la kunsidon.

Valencio, aprilo 1994

Informis VALE

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

UMBERTO ECO: «La nomo de la rozo»

(Fragmento)

[BILDO p.7] Malgranda fotografia portreto de Umberto Eco: barba viro kun okulvitroj, la mano ĉe la mentono.

  • Sed kial vi tiom timas tiun traktadon pri la rido? Neniam vi forigos la ridon frakasante tiun libron.

-Eble ne. Sed la rido estas malforto, korupto, sensprito de nia karno, distro de kamparano aŭ rajto de ebriuloj. Eĉ la eklezio mem, laŭ sia inteligento, permesas la momenton de l’ festo, de karnavalo, de foiro, la diurnan svarmon kiu ellasas humorojn evitante pliajn danĝere dezirojn aŭ ambiciojn… Ĉar ĉi tiel la rido restadas kiel infraĵo, rifuĝo de simpluloj aŭ vaka kaj sensakramenta mistero por la plebo. Kiel diris la apostolo: anstataŭ ardi, edziĝu. Anstataŭ ribeli kontraŭ la ordon dizirata de Dio, ridu kaj amuziĝu per viaj naŭzaj parodioj pri l’ ordo, eldrinkante kruĉojn kaj botelojn en orgia festeno. Elektu la reĝon de l’ stulteco, ŝanceliĝu en azena kaj porka liturgio, ludu kaj ĝuu viajn renversitajn divoĉojn. Sed ĉi tie – kaj Georgo fingrofrapis la tablon apud la libro kiun ĵus Vilhelmo foliumis – oni renversas kaj inversigas la rido-funkcion kiun oni superigas ĝis rango de Arto, kaj la pordoj de la mondo aperas malfermitaj al kleruloj, ĝis finfine la rido pretas kiel studobjekto por la filozofio kaj la teologio perfida…

[BILDO p.7] Meze de la paĝo, inter la kolumnoj: gravuraĵo laŭ mezepoka reliefo, en kvinlatera kadro kun triangula supro. Du barbaj viroj en longaj drapiritaj vestoj staras vizaĝon kontraŭ vizaĝo; unu tenas libron, la alia etendas la brakon kaj gestas al ĝi.

Hieraŭ vi probable konstatis, kiel la simpluloj povas imagi, eĉ plenumi, la plej maldecajn herezojn, ignorante la naturajn kaj diajn leĝojn. Sed la eklezio ĉiam povas elporti herezojn de l’ simpluloj kiuj kondamnas al si mem, frakasitaj de sia propra nescio. La malklera frenezo de Dulcino kaj samranguloj neniam ŝancelos la dian ordon. Li predikas perforton, kaj pro perforto li pereos. Neniam postlasos ian spuron kaj tutcerte konsumiĝos li mem, same ol karnavalo. Tute ne gravas se eĉ dum mallonge, ekaperas la epifanio de la renversita mondo. Sufiĉas ke la «Sinteno» ne transformiĝu en «Farenda Projekto», aŭ ke tiu vulgara lingvo neniam atingu latinan tradukon.

La rido liberigas la vilaĝanon de l’ timo al diablo, ĉar en la festo de stultuloj ankaŭ la diablo aspektas stulta kaj povra, t.e. kontrolebla. Sed tiu libro povus instrui ke sin liberigi de l’ timo al diablo estas inteligenta akto. Kiam ridas, dum la vino ankoraŭ gutas en sia gorĝo, la vilaĝano sentas sin kvazaŭ mastro, ĉar inversigas la rilatojn pri altrudo. Eĉ tiu libro povus malkovri al kleruloj la spritajn procedojn necesaj por rajtigi kaj pravigi tiun inversigon. Tiel do kio, ankoraŭ feliĉe restas kiel ventra funkcio de la subkonscie vilaĝana sinteno, fate kaj senbremse tuje transformiĝos en intelektan funkcion.

Ke la rido estas sola homa propaĵo, pruvas nur la limigon de niaj propraj pekoj. Sed, kiom da koruptaj mensoj, kiel la via, povus troe konkludi ke la rido estas la vera homa celo? Certe la rido distras, dum mallonge, la vilaĝanon de l’ timo. Sed la Leĝo nur entrudiĝas ĉefe kaj dank’ al Timo, kies vera nomo simple nomatas «Timo al Dio».

Valencio, majo 1994.

Traduko de VALE.

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

ĈU NUNA KRIZO EN ESPERANTUJO?

Tri kondiĉojn postulis Z. por ke la internacia lingvo funkciadu:

. Ke la lingvo estu facila,

. Ke la lingvo estu utila,

. Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo kaj ke tiu lingvo estu, kiel eble plej baldaŭ, akceptata, utiligata kaj parolanta (precipe de ordinaraj homoj, laŭeble laboristoj de meze-basa kulturnivelo, certe la nuraj personoj kapablaj realigi la grandan miraklon kiu ja estas transformi planlingvon en lingvon vivan).

Kaj ni povas diri ke Z. pro sia sperta talento prezentis lingvo-projekton per tiom da trafoj ke li tute sukcesis, kontraŭ la proksimume aliaj mil planlingvoj ĝis nun aperintaj kaj neniam atingintaj la saman rezulton.

Jen la vortoj de Manders: «Z. prezentis al la mondo ne kompletan lingvon, sed nur nudan framon, invitante la estimatan publikon, en komuna laboro, munti lingvon vivan».

Kaj la rusoj – laŭ Balkayi – tre lerte propagandis E-on per sia ĉefa merito: «uzi la lingvon, ne nur skribe sed ankaŭ parole».

Sed kvaran, kaj ne malpli gravan postulon prizorgis ankaŭ Z. por ke tiu lingvo longdaŭru, havu futuron aŭ transcendu: estis necese varbi sufiĉe da kleraj verkantoj kiuj povas kolekti la homajn trezorojn kiujn la nova naskiĝanta Movado komencadis amasigi. Ivo Lapenna bone ilustras tiun cirkonstancon:

«D-ro Z. bonege komprenis, ke lingvo sen propa literaturo ne povas havi kulturan valoron, nek ludi kiel instrumento de komunikado kaj de pensado en ĉiuj sferoj de la internacia vivo».

Sed ni demandas: ĉu lingvo simpla kaj facila povas samtempe kontentigi ambaŭ aspektojn de tiu entrepreno? Vere ne estis facile kongrui ambaŭ elementojn.

Ni vidu kiel disvolviĝis la ontaj faktoj:

La unuaj verkistoj – ne povis esti alimaniere – verkis facile, anarkie, per lingvo ankoraŭ nemodela, korekta aŭ polurita; kaj dum Leopold Einstein tuj eldiris ke «la problemo pri la internacia lingvo estas jam definitive solvita» lia Grupo, plurajn jarojn post lia morto perfidis la E-o-Movadon.

Frue jam, dum 1892-1894, pro financaj tialoj, E-o suferadis grandan strukture krizon, kiu minacis eĉ la kernon de ĝia propra esenco, kaj malgraŭ Z. sukcesis en la Unua Kongreso (1905), sankcii per fama deklaracio la netuŝeblecon de la Fundamento, amaso da reformemuloj kiuj ĉiam abundas inter ni, apogitaj pro malfeliĉe sociopolitikaj cirkonstancoj kaj samtempe de scienculoj kiuj neniam ame rigardis la aferon E-o, skismigis (1907) la tutan Movadon, inter kleruloj kiuj akceptis Idon (pensante sendube ke la nova planlingvo estus pli perfekta des pli ĝi alproksimiĝas al la latina), disde la tuta parolanta popolo kiu lojale persistis apud E-o. Laŭ trafa onidiro «E-o restis do, kvazaŭ armeo sen ĉefoj kaj Ido kvazaŭ ĉefoj sen armeo».

Tiu nova situacio efikis mizere sur ambaŭ aspektoj de la planlingva Movado: la natura kaj necesa kontinueco inter la popolo parolanta (nepra grundo por la lingva vivdaŭro) kaj la klera avangardo (necesa por evoluigi, instrui, kaj perfektigi la lingvon) restis frakasita.

Tamen E-o daŭrigis sian vojon per famaj aŭtoroj kiel Kalocsay (aŭ Waringhien mem ), sed la fakto laŭ kiu la unua estis de komence tiom kritikita eĉ polemikita pruvas la vundon en kiu la esperantista popolo restis post tiu detranĉado.

Eĉ Z. iĝis aparte konservativa antaŭ tiom da kleruloj kiuj fiere kaj perfide deflankiĝis de la Fundamento kaj de la propa lingva spirito, ĝis punkto ke lia filozofio foje aspektas ne klara. Lia frazo : «ĉu ni kunvenas al la Kongresoj por paroli pri esperantaj lingvaj demandoj? NE!» – ĉiam ŝokis min.

Kaj efektive ĉi-ĉio alkondukis nin al la

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

bedaŭra stato difinita de Manders en 1950: «Estas ne kontestebla fakto ke la E-o-Movado en la lastaj dudek jaroj ne faris rimarkindajn progresojn».

Kaj ni povus demandi kio okazis pri la pasintaj kaj gloraj revuoj Suda Stelo aŭ Monda Kulturo?. La tre interesa «Bulgara Esperantisto» mem, kiu antaŭ du, tri jaroj ni plezure ricevis, tute malaperis tuj post la freŝa «debaklo» de la Mez-Oriente Eŭropaj ŝtatoj. Inkluzive niaj konataj samideanoj agnoskas la novan krizon kiel generacia krizo, dum aliaj opinias ĝin struktura. Sed, ĉu ĝis kiam? ĉu eblas imagi novan generacion de junuloj, ne apartenantaj al la laborista medio sed ĵus elirintaj de Liceo aŭ Universitato, kiuj iam interesiĝos pri E-o? Ĉu vere la Esperanta Gramatiko (kiu efikas kvazaŭ signiloj aŭ limŝtonoj, por orienti sin inter kiuj esperas interkompreniĝi per la nova lingvo aŭ simple taŭgas kiel nepra instrumento por verki almenaŭ unu seneraran leteron) daŭrfuture aspektos kiel nura bagatelo?

Verŝajne kaj espereble la nuna vizaĝo de Esperantismo, en proksima futuro malaperos. Profesoroj el unu el niaj universitatoj strebas nun aktualigi novajn metodojn por instrui altlerneje E-on. (Kaj atentu! La universitatuloj neniam nomis nin «esperantistoj» sed «esperanto-uzantoj»! ). Kaj dum la pasinta Universala Kongreso en Valencio mi rimarkis ke la akademianoj ĝis nun iomete dormemaj, ekkonscias pri sia grava rolo (ege bezonata de multaj esperantistoj), kaj la horo de la vekiĝo jam sonis. Ili planis kolokvon pri la «Estonteco de la lingvo E-o» en Prago dum la venonta julio (1994). Kiom el ni alestos kaj partoprenos en tiu evento?

Aliflanke, ignori niajn antikvajn klerajn herezulojn, hodiaŭ transformiĝintaj en lingvistoj, (kiuj propre celas eltrovi leĝojn laŭ kiuj la homa penso evoluas de la prahistoriaj kaj primitivaj popoloj ĝis la nunaj plej disvolviĝintaj) havas, ekde nun, neniun futuron por ili kaj por ni, kaj la paco inter la du malnovaj branĉoj de planlingvanoj, frue, malfrue, fate efektiviĝos.

Valencio, aŭtono 1993

VALE

[BILDO p.9] Oblikve metita bildo de itala monbileto de 50000 liroj («LIRE CINQUANTAMILA», «BANCA D’ITALIA», seria numero BD 313814 W), kies portreto montras barban viron kun rondaj okulvitroj kaj papilia kravato. Ĉirkaŭ la bildo, en dikaj oblikvaj literoj, la surskriboj «Honore al nia Majstro» supre kaj «Fare de Itala Banko» sube. Sub la bildo, malgranda ornama vinjeto.

15.07.-21.07.1994.

Jurisich Miklós kisérlei gimnázium

Köszeg

[BILDO p.9] Ronda emblemo: en ĝia ekstera cirklo la vortoj «INTERNACIA · JUNULARA · SEMAJNO», meze la literoj «IJS» sur radia stelo, kaj sube inter du steletoj la vorto «HUNGARIO».

Organizas. Hungara Esperanto-junularo

Naturo + pura, freŝa aero + …

… + esperanta etoso + =

IJS ’94

H-8901 Zalaegerszeg, pk. 236

+36-92-318113 (mesaĝregistrilo)

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

PRI ESPERANTAJ VERBOJ: MEDIALA VOĈO AŬ MEDIALO

UNUA PARTO: Montri erarojn ne estas ofende sed instrue kaj stimule. (L. Mimó Queralt).

Dediĉita al S-ro Johano A. Giménez.

Dum antaŭaj jardekoj, kune kun kleraj esperantistoj kiuj flue kaj korekte parolis en E-o (nivelo atingita sendube post tralegado de klasikaj tekstoj), personoj fremdaj al nia Movado ridindigis, mokis kaj neis eĉ lingvan rangon al E-o. Sed hodiaŭ kiam iu ajn civitano scias jam ke E-o estas tiel nobla kiel aliaj lingvoj, inkluzive la klasikaj, kiom da personoj kapablas skribi almenaŭ unu leteron sen apenaŭ eraroj?

Akcepti lingvan rangon por E-o signifas ke la I.L. havas proprajn karakterizaĵojn kiuj difinas ĝian privatan personecon. Laŭ tio, lerni E-on postulas kapabli tiujn apartaĵojn kaj evidentas ke kiuj limigas sin transloki rekte kaj laŭpense la nacilingvan dirmanieron per esperantaj vortoj, absolute ne regas la lingvon.

«Por proprigi al si E-o-stilon ne ekzistas pli bona rimedo ol legi kaj relegi bonstilajn verkojn», asertas Faulhaber post skribi libron pri stilo sen klarigi la kialojn de siaj konsiloj, ĉar tion fari signifus verki Gramatikon, kiu ĉiam agacis la esperantistajn orelojn:

Gramatikon mi ne konas

Kaj Gazeton ne abonas…

Vi jam scias…

Nun mi kuraĝus diri ke la uzo de la medialo estas la plej bona mezurilo por nur vidfrape taksi la stilon de niaj verkistoj, tradukantoj aŭ laŭokaze de la libro kiu hazarde falas en niajn manojn. Ĉar efektive kiu regas la medialon ege konas eĉ la fundamentojn de nia lingvo:

Ekz: Se vi, leganto, serĉas en vortaro la verbon «naskiĝi», ĝin probable vi ne trovos, ĉar ĝi estas medialo de «naski». Kaj la pasiva participo de «naskiĝi» estas ne «naskiĝinta» sed «naskita». Tiu escepto devenas de la greka lingvo, kies verboj foje varias la signifon laŭ sia konjuga voĉo, jen aktiva, jen mediala.

SED, KIO ESTAS MEDIALO?

«MEDIALO ESTAS NURA PASIVO IELE MALLONGI-GITA». (En ĉiu kazo meza inter pasivo kaj aktivo).

Por uzi la pasivon, en mia pasinta ĉapitro, mi priskribis du kondiĉojn:

  • Ke la agato estu pli grava ol la aganto. (La agato do, restas subjekto kaj sekve NENIAM KUNPORTAS AKUZATIVON!).

  • Ke la aganto, ĉi konservata kiel adjekto, ĉiam restu jen esprimita, jen subkomprenata.

Ekz: «Se aŭtoritata Kongreso decidos fari tiajn ŝanĝojn… tiuj ŝanĝoj estos faritaj». ( Z )

Rimarku la uzon de la pasiva: «tiuj ŝanĝoj estos faritaj» tute praviga, ĉar la aganto: «aŭtoritata Kongreso» apudestas aŭ facile sub-kompreniĝas.

SED NI UTILIGAS MEDIALON , NUR KIAM ESTAS MALFACILE RIMARKI, MENCII AŬ PRECIZIGI LA AGANTON, AŬ INTENCE NI VOLAS IGNORI ĜIN.

Ekz: Ŝi restis denove sur fora insuleto «perdiĝinta» en la maro. (Srdj Arandjelović).

La aŭtoro pravigas medialon «perdiĝinta» ĉar nenie aperas la aganto de «perdi».

Sed tute kontraŭe okazas kun:

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

«La membroj de la UEA – anoj konsistigas nur onon de la tuta esperantistaro, kies nombro «kalkuliĝas» inter centmiloj kaj pluraj milionoj».

-Aŭ kies nombron ni povas kalkuli inter… (persone)

-Aŭ kies nombron oni povas kalkuli inter… (nepersone)

-Aŭ kies nombro povas esti kalkulata inter… (pasive)

Vidu do, kiel ekzistas pluraj eblecoj eĉ pli bonaj ol medialo, ĉar la aganto de tiu frazo estas facile divinebla. Ĉi tie la medialo ne estas praviga.

Same okazas kun la serio:

-La sangodonoj savas ĉiujare multajn vivojn

-Multajn vivojn savas ĉiujare la sangodonoj

-Multaj vivoj estas savataj ĉiujare de la sangodonoj

-Multaj vivoj saviĝas ĉiujare, dankon al la sangodonoj.

Kiun formon vi elektus kiel la plej bona?

TIEL DO, ĈE LA MEDIALO:

A.- LA MEDIALO ĈIAM POSTULAS SUBJEKTON:

Absolute NE akceptebla la frazo: «Proponiĝis ke»… Dirmaniero korekta estus : «Ni proponis ke…»,«Oni proponis ke…»

B.- LA SUBJEKTO – agato – ĈIAM RESTAS KIEL PASIVA SUBJEKTO:

Tute ne akceptebla la frazo: «Ili prokrastiĝas alporti la ves-permanĝon», frazo miskonstruita, ĉar konsistas en laŭvorta traduko de la kastilia «Se retrasan en traer la cena».

C.- LA AGANTO NENIAM APERAS, NEK ESPRIMITA NEK SUBKOMPRENATA: Tial, fojfoje, SED ĈIAM ERARE, la subjekto samtempe simulas kvazaŭ aganton (t.e. refleksivo).

Ekz: «La pordo fermiĝis».

Kompreneble la pordo ne fermis sin, do ni, ĉi tie, facile povas diferencigi medialon disde refleksivo. Sed, bedaŭrinde, tia cirkonstanco ofte kaŭzas en la esperantistoj konfuzon inter «sin-formoj kaj iĝ-formoj». EĈ INKLUZIVE MULTAJ OPINIAS KE LA SUFIKSO «Iĝ» REFLEKSIVIGAS LA VER-BOJN, KIO ESTAS ABSOLUTE NE VERA !

DO, LA PLEJ BONAJ UZOJ DE «IĜI» ESTAS: (memoru, la subjekto ĉiam pasiva)

A.- KIAM LA SUBJEKTO KONSISTAS EN PERSONOJ AŬ ANIMATAJ ESTAĴOJ: Kompreneble, kiel tiuj subjektoj oftas kiel agantoj, la sinsekvaj verboj prenu ne medialon, SED REFLEKSIVON:

Ekz: Oni ne diru «Mi kaŝiĝos» sed «mi kaŝos min».

1.- Tamen tiaj subjektoj prenas medialon ĈE AŬTOMATAJ KAJ SPONTANAJ AGOJ ĈIAM SENVOLAJ:

Ekz: Mi vekiĝas ĉiutage je la oka.

la infano ruĝiĝis, paliĝis aŭ teruriĝis.

la oldulo malsaniĝis sed poste resaniĝis eĉ rejuniĝis:

2.- ESCEPTON AL TIU REGULO PLENUMAS ĈIUJ VERBOJ «ne propaj» sed DEVENANTAJ DE ADJEK-TIVOJ AŬ SUBSTANTIVOJ:

Ekz: La infano alproksimiĝis, la lernanto ekzameniĝis, mia amiko esperantiĝis, k.t.p. Ĉe verboj enlitiĝi, ellitiĝi, enbuŝiĝi k.t.p.

3.- Por eviti «ĈIRPADON» mi ĉiam preferas konsideri REFLEKSIVAJ la verbojn: Fianĉigi sin, riĉigi sin, streĉigi sin, dediĉi sin, ŝanĝigi sin k.t.p.

4.- Pri «Naskiĝi», «edziĝi», «enamiĝi» NENIAM AKCEPTU ILIN KIEL AKTIVAJ, SED TUTE KONTRAŬE, MEDIALAJ, (t.e. pasivaj) laŭ proverbo: «EDZIĜO KAJ MORTIĜO ALVENAS SEN PRETIĜO».

Laŭ tio, mi pensas ke neniu rajtas ŝanĝi la prepozicion «KUN» de la FUNDAMENTO: «Ŝi edziniĝis «KUN» sia kuzo, kvankam ŝiaj

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

gepatroj volis ŝin edzinigi «KUN» alia persono». (Ekzercaro 39).

Tia ŝanĝo «KUN» per «AL», estas senkaŝe maskliga aŭ viriniga moro.

B.- Ĉe SUBJEKTOJ NE ANIMATAJ: Ĉar tiuj subjektoj ne oftas agi, ni, ĉi tie, ne utiligos refleksivon. La uzo de la medialo estas, antaŭ tiuj subjektoj, praviga ĉar la verkanto intencas ilin vivigi, eble por eviti sian propran respondecon.

Ekz: La ŝraŭbo tordiĝis.

La glaso rompiĝis.

La pordo fermiĝis.

La ŝtono ruliĝis.

Tiel do, kvankam nur teorie ĉiuj verboj prenas medialon, arto por bone utiligi tiun voĉon dependas de tio:

1.- Estas verboj kiuj facile prenas medialon: «komenci», «fini»:

Ekz: «Baldaŭ komenciĝos la laboro de nia kongreso».

2.- Estas verboj kiuj kutimas preni refleksivon ĉe personoj kaj medialon ĉe objektoj:

Ekz: «La homo turnis sin», sed «la tero turniĝas».

«Li ne limigis sin lerni E-on », sed «lia tuta kampanjo ne limiĝis al Usono sed atingis aliajn landojn».

3.- Estas verboj kiujn de komence Z. utiligis refleksive: «Trovi sin», «interesi sin», sed la posta evoluo de la lingvo konsekris ilin mediale: «troviĝi», «interesiĝi».

FINO DE LA UNUA PARTO.

TITOLO DE LA DUA PARTO: «ĈIRPADO DE IĜI».

Valencio, aprilo 1994

VALE

[REKLAMO p.12] DEZIRAS KORESPONDI

Jan Talik. Ul. Sloneczna 19/57.32-050 SKAWINA, POLLANDO.

[REKLAMO p.12] OFICIALA VIDEO FILMO

78-a UNIVERSALA KONGRESO

La oficiala kvar-hora video-filmo de la 78-a Universala Kongreso, okazinta en Valencio, en 1993, estas aĉetebla en Grupo Esperanto de Valencia, kontraŭ 5.000 pesetoj, kun sendokosto.

MENDU ĜIN TUJ !!!

[BILDO p.12] Fotografaĵo de VHS-videokasedo kun blanka etikedo, sur kiu legiĝas — malklare — «78a Universala Kongreso de Esperanto[?] / Palacio de la Música[?] / Valencio 24 – 31 de Julio 1993».

MENDU ĜIN TUJ !!!

Pàgina 13 de l'original
Pàgina 13 de l’original

[La paĝo estas eltondebla aliĝilo: punktita linio kun tondilsimbolo kuras laŭ la maldekstra kaj supra randoj.]

53a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

[BILDO p.13] Nigra silueta desegnaĵo de viro kun larĝranda ĉapelo, manoj sur la koksoj, portanta transverse ŝultran portostangon el kies ambaŭ finoj pendas per ŝnuroj du plataj korboj.

MÁLAGA, 16a—21a DE JULIO 1994

ALIĜILO N-RO……

(BONVOLU SKRIBI TAJPE AŬ PRESLITERE)

Familiaj nomoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Antaŭnomo, s-ro/s-ino/f-ino (1) . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Aĝo (2) . . . . . . . . . . . . . Profesio (2) . . . . . . . . . . . . . .

Adreso . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Urbo . . . . . . . . . . . . . Poŝtkodo . . . . Provinco (3) . . . . . . . .

Mi aliĝas al la 53a Hispana Kongreso de Esperanto kaj sendas per poŝtmandato, ĉeko aŭ banko la jenan sumon:

Kiel kongreskotizon en kategorio . . . . . . . . . . ptojn

Kiel kongresdonacon . . . . . . . . . . . . . . . . . . ptojn

ENTUTE: . . . . . . . . . . ptojn

Plenigu apartan aliĝilon por ĉiu familiano samtempe aliĝanta

(1) Forstreku la nevalidan

(2) Nur por statistiko

(3) Eksterlandanoj menciu la landon

Por uzo de la administracio:

Pago ricevita Konfirmilo sendita Loĝejo mendita

Pàgina 14 de l'original
Pàgina 14 de l’original

KONGRESKOTIZOJ

ĜIS: 31-1-94 31-3-94 30-6-94
1. Kongresano 3.500 3.700 4.000
2. Kongresano (membro de HEF) 3.000 3.500 3.700
3. Kunul(in)o (f) de kongresano 2.000 2.300 2.500
4. Membro de HEJS (ĝis 30 j.) 1.500 1.700 2.000
7. Eksterlandanoj 3.500 3.700 4.000

Membro de HEF—HEJS n-ro:…….

Rimarkoj:

a) Plenigu la aliĝilon kaj sendu ĝin al Andaluzia Esperanto Unuiĝo. (KONGRESO). Poŝtkesto 864, E-29080-Málaga. Hispanio.

b) Sendu la kotizon al «Asociación Andaluza de Esperanto», Konto n-ro 17.160.710 de Caja Postal de Ahorros. Nepre skribu la vorton Kongreso apud la familia nomo de la kotizanto.

c) La kotizo ne estas repagebla, eĉ se la aliĝinto ne partoprenas en la kongreso.

d) La aliĝilon oni pritraktos nur post la ricevo de la koncerna pago.

e) La rabatitaj kotizoj (2) kaj (4) validos nur se la kongresano efektive pagis la kurantajn kotizojn de HEF aŭ HEJS.

f) Kunul(in)o= homo loĝanta kun aliĝinto.

Pàgina 15 de l'original
Pàgina 15 de l’original

LA BILDKARTO EL HISPANIO

[BILDO p.15] Nigra-blanka foto en la supra parto de la paĝo: la valencia bildo de la Virgulino de la Forlasitoj (Nuestra Señora de los Desamparados), staranta kun la Infano en la brakoj, en riĉe brodita mantelo, kun kronoj sur ambaŭ kapoj kaj kun aŭreolo el steloj ĉirkaŭ la kapo de la Virgulino, sur malhela fono.

Sur tabl’ mia kvazaŭ kolora vitralo, troviĝas bildkarto el fora Hispani’… Je svelta botelo apogita staras kaj floraromoj leviĝas super ĝi.

Sur bildkart’ la Madono kun Fileto Sia, en stel’ aŭreolo kiel vera trezor’… Trista estas vizaĝ’ malhela Ŝia, la zorgoplenan frunton dekoras ora kron’.

[BILDO p.15] Duobla horizontala linio, kiu apartigas la du unuajn kursivajn strofojn disde la cetero de la poemo.

Estis tagmezo hispana sunplena, floroj de oleandroj ĝenis la okulojn… En avenuoj palmoj pro l’ varm’ svenas sub sun’ freneza dormas urbaj muroj…

Sur la Placo Virgen, en sunplena kiel oranĝ’ matura Valencio, bazilik’ en varma de Levanto spiro, sablokolora, sepia…

En presbiterio, sur piedestalo alta kvazaŭ en ora arko, sub la freskoj de Palomino, malhelvizaĝa kliniĝas la nobla Dipatrin’ kun la Filet’, en kies trajtoj stranga paliĝ vidiĝas…

Jen la «Nuestra Señora» – Nia Sinjorin’ ! «De los Desamparados» ! De humiligitaj kaj senhelpaj Patrin’ ! Senhejman, senarmajn, kiujn la mond’ neglektas. La Sinjorin’ de Valencio, de mezepoko jam – ĝis hodiaŭo, en kron’ kun ora stelaro, prizorgas kaj protektas.

Ho, Madono de ĉiuj, kiujn depuŝis la absolutec’ homa, el dolĉa kiel migdal’ aroma malproksima Hispani’ ! La ardon de Viaj okuloj malhelaj, vokas rememore mi, kaj miaj preĝoj sinceraj…

Leszek Legowski

(tradukis esperantlingven Urŝula Tupajka)

Pàgina 16 de l'original
Pàgina 16 de l’original

KANTO AL VALENCIO

[BILDO p.16] Nigra-blanka foto en la supra dekstra angulo: valencia placo kun la okangula sonorilturo Micalet kaj la katedralo, ĉirkaŭataj de konstruaĵoj, arboj kaj parkumitaj aŭtoj.

Josep Mª Bayarri (1886 – 1970)

Ora ĉefurbo grandioza kaj splendora, la tuta mirinda lum’ de l’ ĉielo estas aŭreolo de via rava ensorĉo.

Spirito civila amo kaj poezio, ĉarma kaj bela buked’ de rozoj, animo kaj muskolo por la sankta labor’.

Endas vivi en via ĝoj’ kaj nutri sin ĉe ĝi, endas senti sin filo el kernoj viaj por kompreni, ho ! Patrin’ kion vi valoras.

Ibera kaj greka, latina kaj gota, maŭra, kristana kaj ĉiam valencia! Historion vi faris el via propra sang’.

Salut’ ! Urbo bela kaj de gracio plena kaj granda kaj sankta kaj je espero forta ! Amo, sango kaj oro. Ho ! Urbo ĝentila !

Endas trinki vian sunon, por tute ĝui vin, fandiĝi en viaj ĝardenoj, havi virinon via, por doni al ŝi animon kaj sangon

Kaj en via sino, sunan tagon kaj nokton helan. Por plie ĝui vin… endas morti kaj enterigi sin en viajn viscerojn !

El la valencia esperantigis

Ulekso – Vale

[BILDO p.16] En la malsupra dekstra angulo: nigra ornama vinjeto el volvitaj foliaj arabeskoj, kun ondeta linio kiu eniras ĝin de maldekstre.

Valencia Luno núm. 40 (octubre de 1995)

Text complet del número 40 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de octubre de 1995: 17 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 40, octubre de 1995.
Coberta de Valencia Luno núm. 40, octubre de 1995.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1995_n40_okt

Què té d’especial este exemplar

  • El número es contradiu a si mateix sobre el congrés de Salou: la portada anuncia el «53a KONGRESO DE HEF», mentres que la pàgina 2 escriu «54-A HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO: Salou, 9a-12a Novembro 1995» i, més avall, «Por la 54a Kongreso de HEF en Salou». Es tracta de la mateixa convocatòria i de les mateixes dates. La portada del número 39 (1994) ja havia donat el número 53 al congrés de Màlaga.
  • L’exemplar no porta índex ni sumari: cap pàgina no llista el contingut del número.
  • Diverses col·laboracions són més antigues que el número i ho diuen elles mateixes: l’article sobre la torre de Calatrava (p. 3) parla d’unes obres que començaran «fine de la nuna jaro (1994)», l’article gramatical (p. 5-6) es tanca amb «Valencio, Septembro 1994», el poema de Pascual Pont (p. 8) amb «Decembro 1987» i el conte de VALE (p. 14-15) amb «Valencio Paskon 1993».
  • La pàgina 7 és una plana sencera de notació musical manuscrita, no composta a impremta: «La Vojo.», amb el títol cal·ligrafiat i subratllat, les atribucions escrites a mà a la dreta («Teksto: L. L. Zamenhof / Muziko: Félix Navarro») i la lletra sil·labejada davall de les notes, en sis pentagrames en compàs de 2/4.
  • La reimpressió de la Deklaracio pri homaranismo (p. 17) s’aparta del text conegut de Zamenhof en punts que en canvien el sentit: «multaj landoj de la malnova lando» on el text diu «mondo», «samgenta kaj sendoktrina komunumo de liberkredanoj» on diu «sengenta», «deversaj gentoj» per «diversaj» i «mia mia lingvo gepatra», amb la paraula duplicada.
  • Eixa mateixa pàgina 17 no dona firma ni font de la Declaració: només porta el títol i el subtítol «(Privata propono nedeviga por la homaranismo)».
  • La pàgina 16 és l’única que no va en esperanto: reproduïx en facsímil l’anunci en castellà del curs del C. E. P. A. «Reina Doña Germana», imprés sense accents («miercoles», «Sofia», «METODOLOGIA», «videos», «casettes»), amb el segell rodó oficial del centre —Conselleria de Cultura, Educació i Ciència de la Generalitat Valenciana— estampat baix a la dreta.
  • Al conte de Rubén Darío (p. 10) el nom de la protagonista ix una vegada en minúscula, «Legendo asertas ke salomea mortis», mentres que a la resta de la pàgina s’imprimix «Salomea».

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 [Kovrilo: «53a KONGRESO DE HEF» kaj «3a INTERNACIA KULTURA KAJ TURISMA ESPERANTO-SEMAJNO», en Salou (Tarragona)] epo
2 [Kolofono] epo
2 VENONTAJ KONGRESOJ epo
2 OFICIALA VIDEO FILMO — 78-a UNIVERSALA KONGRESO epo
3 LA TRIA TURO EL LA MONDO BALDAŬ EN VALENCIO epo Raporto de SEMPERE – VALE
4 KRISTNASKA LOTERIO epo
4 JARKOTIZO epo
5–6 PRI ESPERANTAJ VERBOJ: ĈIRPADO DE IĜI epo VALE
7 [Partituro: «La Vojo.»] epo Teksto: L. L. Zamenhof; muziko: Félix Navarro
8 INVITO AL ESPERANTA TAGO epo Paskalo Pont
9 ESPERANTA TAGO — LA TAGO POR PRAKTIKI ESPERANTON epo
9 DEZIRAS KORESPONDI epo
10 LA MORTO DE SALOMEA. RUBEN DARIO (1867-1916) epo Traduko de VALE
11 INSTRUADO epo
11 LERNKASEDO epo
11 BERNABEU OMAĜITA epo
11 REVENO EL SLOVAKIO epo
12–13 KIAL DO, NE PAROLI PRI RIZO? epo J. AÑÓ
14–15 Mi ŝtelis la bildon (Rakonto de esperantista etoso) epo VALE
16 CURSO DEL IDIOMA INTERNACIONAL ESPERANTO spa C. E. P. A. «Reina Doña Germana»; profesor: Augusto Casquero
17 Zamenhof: Deklaracio pri homaranismo (1913) epo

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: blanka surskribo «VALENCIA LUNO» sur nigra (verda) rektangulo, kun desegnaĵo de la Torres de Serranos maldekstre, granda luna duoncirklo ĉirkaŭ la komenca «C» de «VALENCIA» kaj kvinpinta stelo dekstre de «LUNO».

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

53a KONGRESO DE HEF

9a-12a de novembro de 1995

KAJ

3a INTERNACIA KULTURA KAJ TURISMA ESPERANTO-SEMAJNO

4a-11a de novembro de 1995

en Salou (Tarragona)

[BILDO p.1] Alta-kontrasta nigra-blanka foto de Salou: larĝa marborda promenejo kun palmoj kaj lampostoj, la plaĝo kaj la konstruaĵoj de la urbo malantaŭe.

Sub aŭspicio de HISPANA ESPERANTO-MUZEO

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

VENONTAJ KONGRESOJ

54-A HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO: Salou, 9a-12a Novembro 1995.

3a INTERNACIA KULTURA KAJ TURISMA ESPERANTO-SEMAJNO: Salou, 4a-11a de Novembro 1995, sub aŭspicio de Hispana Esperanto-Muzeo.

KULTURAJ ESPERANTO-TAGOJ: Poprad (Slovakio), 17a-19a Novembro 1995.

SANKT-NIKOLAA ESPERANTO RENKONTIĜO: Zakopane (Pollando), 1a-3a DEcembro 1995..

********

Noto: Por la 54a Kongreso de HEF en Salou, Valencia Esperanto-Grupo ricevis oferton de vojaĝ-agentejo, por restado en tristela hotelo de Salou, kun plena pensiono, 8.100 pesetoj por la tri tagoj (2.600 tage), en dulita ĉambro, kaj 9.900 pesetoj en unulita ĉambro. Tiu prezo validas nur por grupo de minimume 20 personoj. Se vi havas intereson, vonvolu kontakti nin tuj por mendi vian ĉambron.

[BILDO p.2] Malgranda ripeto de la kapo de la bulteno: «VALENCIA LUNO» kun la turo, la luno kaj la stelo, super horizontala linio.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

Gran Vía Fernando el Católico, 45- 3ª Tno. 384 96 16 c/c Nº 0.017.830.370, Caja Postal, Pz. España. 46008 VALENCIO (HISPANIO)

MEMBRAJ ASOCIOJ:

Valencia Esperanto Grupo Gran Vía Fernando el Católico, 45- 3ª Tno 384 96 16 Fakso 384 96 16 BANCAJA Konto 0009.310.116.9604

Grupo Esperanto de Alicante C/ San Fernando, 39, 03001 ALICANTE

Ĉiam Esperanto C/ General Primo de Rivera, 6 CP 03360 CALLOSA DE SEGURA (Alicante)

Lumradio Casa de Cultura, Blasco Ibáñez 8 46380 CHESTE (Valencia)

Asociación Juvenil «Juna Suno» Avd. de la Vega 4-4º B 0330 ORIHUELA (Alicante)

Redaktoroj kaj kunlaborantoj: VALE Johano Antono Giménez

Help-kompostistoj: José Añó Belda Francisco Ventura

NOTO: Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Depósito legal V-1583-1983.

N-ro 40, Oktobro 1995. Prezo 100 p.

OFICIALA VIDEO FILMO

78-a UNIVERSALA KONGRESO

La oficiala kvar-hora video-filmo de la 78-a Universala Kongreso, okazinta en Valencio, en 1993, estas aĉetebla en Grupo Esperanto de Valencia, kontraŭ 5.000 pesetoj, kun sendokosto.

MENDU ĜIN TUJ !!!

[BILDO p.2] Foto de VHS-videokasedo kun etikedo, kies teksto estas preskaŭ tute nelegebla; nur legiĝas la lasta linio, «Valencia 24 – 31 de Julio 199[3?]», kaj eta emblemo maldekstre.

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

LA TRIA TURO EL LA MONDO BALDAŬ EN VALENCIO

Ege baldaŭ, pluraj el la plej agopovaj hispane entreprenoj konkuros por la jam prilaborita projekto kiu laŭ kosto, splendoro kaj grandeco defias la valencian estraton ĉe la certe plej grava kontrakto de la nuna jarcento.

Ni parolas pri la «Nova Urbo por scienco kaj Teknologio » baldaŭ ekkonstruota en Valencio kaj kies pli urĝa elemento estas la Nova Turo por Telekomunikoj, desegnita de Santiago Calatrava.

Tiu Turo konsistas je giganta ŝpinilforma anteno je proksimume 230 metrojn, kiu vertikale kuŝanta sur grandega tripieda subtenilo (siavice atingonta 200 metrojn) kunformos kolosa Monumento simila al apacraketo en sia propa subtenbazo. Al onstruaĵo kiu ĝuste atingos 328 metroj alta (unu metron pli ol la mita Empire State de Nov-Jorko) estos la plej alta el la mondo krom tiuj de Toronto (553 m.) kaj Moskovo (537m.) kaj ĝia bildo probable restos kiel simbolo de la Valencia ĉefurbo aŭ komunumo.

Unue, Calatrava pensis konstrui korbele la antenon aparte kaj memstare de la subtenbazo; tio simpligus kaj rapidigus la kolosan operacion. sed kiel poste alĝustigi ambaŭ kunmetaĵojn? Ĉu per apuda konstruo de la plej ĝis nun, imagiĝinta kaj mamuta gruo? Post ripoza konsiliĝo, ŝajnas preferinde agi laŭkutime al la ordinara procezo por tiuj komunik-turoj, nome: konstrui sinsekve kaj senĉese de infre ĝis supre.

La projekto certe, ampleksas aliajn lotojn kiel Planetarion, Duon-sferan kinejon, Muzeon pri Scienco kaj la tutan Urbanizadon de ĉiuj ĉirkaŭoj. Tio signifas ke principe, pluraj entreprenoj povus samtempe partopreni en tiu monumenta konstruaĵo sed la financado havas siajn proprajn postulojn kaj koncernas la eblan prokrastiĝon de tiuj diversaj lotoj.

Efektive, la budĝeto por la tuta projekto atingos 25.000 mimionojn da pesetoj, el kiuj 18.000 milionojn, kostos nur la Turo. Laŭ ĝenerala opinio, la Turo mem estas urĝe preferinda kaj ĝia anteno kaj stativo kapablos loki la plej gravajn kontirojn por ĝeneralaj negocoj kiuj kompreneble estos financitaj de privata iniciativo. La Kinejo kaj Planetario estus konstruitaj sekve. Ĉar por ilia financado, la regiona trezoro[?] elspezus nur 25 aŭ maksimume 30 procento el ilia tuta kosto. Tamen por la Muzeo tiu elspezo atingos eĉ 70 procento.

La konstruado komencigos fine de la nuna jaro (1994), aŭ komence de la venonta, daŭros entute tri jarojn, kaj ĝiaj servoj ekfuncios dum 1998. Ili raciigos, ordigos kaj derte plibonigos la tutajn radioelektrajn komunikojn.

Raporto de SEMPERE – VALE.

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

KRISTNASKA LOTERIO

*******************

Denove, kiel kutime, Valencia Esperanto-Grupo partoprenas en tradicia kristnaska loterio, kiel helpo al sia ekonomia bilanco.

Vi povos aĉeti ĝin aŭ preni por disvendi inter viaj familianoj, amikoj, kolegoj, ktp, merkrede de la sepa ĝis la naŭa horo vespere.

[REKLAMO p.4] GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA / Cursos Trimestrales todo el año. / Lunes, miércoles y viernes. / Horario: 19-20 y 20-21 h. / G. V. Fernando el Católico, 45, 3.ª / Teléfono (96) 384 96 16 / 46008 VALENCIA

[BILDO p.4] Faksimilo de loteria bileto: «LOTERIA NACIONAL / SORTEO NAVIDAD — Interesa CIENTO SESENTA pesetas en el número — 0 7 2 7 4 — Sorteo del día 22 de diciembre de 1995 — Depositario — Pagos: Lunes y Miércoles de 17 a 19 h. — Son 160 pesetas — Todo talón roto o enmendado es nulo. Caduca a los 3 meses. — Nº 02487».

JARKOTIZO

Ĉu vi jam pagis vian jaran abonkotizon al la Valencia Esperanto-Grupo por 1995?.

Rememoru ke ĝi estas 3.000 ptoj. por plenrajta ano, kaj 1.500 ptoj. por subtenananta membro, kaj vi povas pagi ilin per banko al la konto:

BANCAJA Urbagentejo nº 9- Fernando el Católico konto nº 0009 3101169604 Valencia Esperanto-Grupo

Por tiuj malmultaj samideanoj kiuj ofte forgesas la jarkotizon, nun estas taŭga momento por pagi la jaron por 1996, kaj kovri la ŝuldon de 1994.

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

PRI ESPERANTAJ VERBOJ: ĈIRPADO DE IĜI

Dua parto:

ATENTU! LA OFTA, KOMFORTA, RIPETA KAJ SENZORGA TROUZO DE LA MEDIALO ESTAS PLUMPA BALASTAĈO POR LA E-o STILO. TIU MALVIRTO, ĈIAM NEPRE EVITINDA NOMATAS «ĈIRPADO DE IĜI».

Malfeliĉe ĈIRPADO abundas en nia literaturo eĉ inkluzive ĉe famaj verkistoj. SED TIO NENIAM PRAVIGAS ĜIAN UZON:

Ekz:

1.- … tiuj personecoj disvolviĝas, senindividuiĝas kaj fandiĝas en la socia amaso. Nur linvistikoj okupiĝas pri ili…

2.- …li direktiĝas, al la sofo kaj sidiĝas…

3.- …li senvestiĝis, relaviĝis kaj endormiĝis… (vidu kiel la tradukanto eraras ĉe medialo kaj refleksivo!)

Eĉ en poemoj:

L’ okulojn nun mi fermas mole, «filtriĝas» lum’ tra la palpebroj kaj mi en lum’ mergiĝas sole

L’ okulojn nun mi fermas mola, «ekfiltras» lum’ tra la palpebroj kaj mi en silent’ mergiĝas sola

EVITU ĈIRPADON:

ANTAŬ OL METI VERBOJN EN «IĜI» KONSTATU ĈU ALIA GRAMATIKA FORMO AŬ MORFEMO ESTAS PREFERINDA:

1.- Ĉu per «sin-formoj»? Ekz: La fantomo venas, mi kaŝiĝos. La fantomo venas mi kaŝos min.

2.- Ĉu per «ek-formoj»?

Blindiga sun’ [ro?]mpiĝas kontraŭ la randoj akraj de l’ armiloj vundas per lum’ la ferajn brustkovrilojn kaj flamiĝas sur pinto de la lancoj.

Blindiga sun «ekrompas» kontraŭ la randoj akraj de l’ armiloj vundas per lum’ la ferajn brustkovrilojn kaj «ekflamas» sur pinto de la lancoj.

3.- Ĉu per «ad-formoj»? Ekz: Antaŭ ol vi – duera ulmo – «rulados» (per ruliĝos) tra rivero, valoj kaj rabinoj…

4.- Ĉu «ebl-formoj»? «En tiu periodo sentiĝis la efikoj de amerikaj indianoj…»

«En tiu periodo senteblis la efikoj de amerikaj indianoj…»

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

«Nun la afero povas solviĝi favore al Hispanio…» «Nun la afero estas solvebla favore al Hispanio…»

5.- Kiam la afero estas ebla, ni anstataŭu verbojn en «iĝi» per verboj ne-pronomumaj aŭ ne-transitivaj:

Ekz: «Kiam la valencianoj «grupiĝis» en Asocio, en nia urbo «renaskiĝis» la Esperanta Agado kaj tuj poste «refondiĝis la H. E. F .». «Kiam la valencianoj kunvenis en Asocio, en nia urbo ekfloris la E.- Agado kaj tuj reaperis la H. E. F.»

ĈAR MEDIALO ESTAS PROPE PASIVA, VERBOJ NE TRANSITIVAJ KIUJ NE RAJTAS PASIVON, ANKAŬ NE RAJTAS MEDIALON:

Do, neniam : enuiĝas aŭ ĝojiĝas sed enuas kaj ĝojas…

Ne sidiĝas sed eksidas, ne endormiĝi sed ekdormi…

Ne vivita aŭ viviĝinta, okazita aŭ okaziĝinta, ne sidita aŭ sidiĝinta sed vivinta, okazinta, sidinta aŭ sidanta…

Ne situita aŭ situiĝinta sed situinta aŭ situanta…

OFTA MALVIRTO ESTAS UTILIGI MEDIALON ANSTATAŬ PASIVO:

Ne: «Al la valoroj esprimiĝantaj en la lingvo…»

Sed: «Al la valoroj esprimataj en la lingvo…»

KAJ FINFINE MEMORU TRI BONAJN KONSILOJN PRI MEDIALO:

1.- Utiligu medialon kiel eble malplej ofte.

2.- Utiligu medialon nur kiam estas nepre necesa: Por ni latinoj ĉiam preferinda la pasivo.

3.- En la paragrafo ĉiam regu ekvilibro inter la diversaj gramatikaj formoj:

Ekz: … Kaj iom post iom, la novbakita esperantisto estas ensorbigita, en la disvastigita Movado…

… Kaj iom post iom, la nova esperantisto estas ensorbigita en la disvastiganta Movado…

… ne multaj amikoj aperadis vespernokte en la jam menciita, izolita kaj apartigita Liceo…

… ne multaj esperantistoj aperadis vespernokte en la jam menciita, sola kaj apartiĝinta Liceo…

[BILDO p.6] Nigra-blanka desegnaĵo de stako de libroj vidata oblikve: du starantaj libroj malantaŭe kaj, antaŭe, du kuŝantaj libroj, sur kies supra kovrilo brilas granda blanka kvinpinta stelo.

Valencio, Septembro 1994.

VALE

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

[BILDO p.7] Manskribita muziknotacio, plena paĝo. Supre, kaligrafie skribita titolo «La Vojo.», substrekita; dekstre, mane skribite: «Teksto: L. L. Zamenhof / Muziko: Félix Navarro». Sekvas ses liniaroj kun soprana ŝlosilo kaj takto 2/4, kun la teksto silabigita sub la notoj. La kantoteksto, kunmetita el la silaboj: «Tra densa mallumo briletas la celo al kiuj kuraĝe ni iras — Simile al stelo en nokta ĉielo, al ni la direkton ĝi diras. Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj, nek batoj de l’ sorto nek mokoj de l’ homoj. Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita ĝi estas la voj’ elektita.»

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

INVITO AL ESPERANTA TAGO

Estas malnova kutimo en nia valencia lando ke unu tago dum la jaro oni kantu valencie niajn grandajn mirindaĵojn. Oni kunvenas folklore antaŭ sanktjozefaj festoj por aŭskulti al nia bardo diri per flamega voĉo kiu kortuŝas la aŭskultantojn: niaj inoj, la plej belaj; nia suno, la plej varma; nia maro, la plej blua; nia Luno, la plej pala; niaj festoj, la plej gajaj; niaj palmoj, la plej fleksaj; niaj oranĝoj, la plej sukaj; kaj la listo daŭras kaj daŭras per longa, longega vico kiu parolas pri niaj turoj kaj pri la gitaro maŭra, pri l’ granda rivero Turia kaj pri la barako blanka.

Mi ne kritikas la aferon. Estas kiel iu ajn maniero festi kaj montri la amon al lando de niaj patroj. Nun, tion mi rememoras ĉar foje mi opinias ke ni faras iomete same kunvenante ĉiuj, jare, dum la festo zamenhofa por ekkrii tre tremante: Esperanto, la plej taŭga; Esperanto, la plej bela; Esperanto, estas logika; Esperanto, estas neŭtrala; kaj mi salutas al ĉiuj kaj diras: ĝis la venontan!

Mi kredas ke ni devas preni pli serioze Esperanton kaj en tiu solena momento kiam ni festas la centjariĝon ni devas fari promeson komenci novan etapon por ke la mondo malkovru la taŭgecon de Esperanto.

Nun, kiam la junuloj revas pri pli solidara mondo, ni devas montri en nia vivo ke, parolante Esperanton, jam oni apartenas al nova, al vera universala rondo. Ĉar, se el ĉiuj nacioj kaj el ĉiaj popoloj fluas de homaraj gorĝoj egalaj kaj amataj vortoj, siaj eĥoj sin sinkroniĝas kaj multobligas sian sonon ĉirkaŭante la tutan Teron, farante kiel pulsobato de la novaj kunigitaj homoj.

Por ke en tiu universala sono ne manku valencian vorton, ni kunvokas jam al ĉiuj aliri al nia grupejo dum ĉiu lasta vendredo por partopreni en la festo de manĝo kaj parolado. Temas pri Esperanta Tago kiu unu foje monate faras ke ĉiuj kunvenu por praktiki Esperanton.

Paskalo Pont Decembro 1987.

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

Ni reprenas denove:

ESPERANTA TAGO

LA TAGO POR PRAKTIKI ESPERANTON

Merkredo 25-a oktobro 1995 7.30 vespere En nia sidejo: G.V. Fdo. el Católico, 45, 3-a.

Temo:

NOVAJ RIGARDOJ PRI LA TRANSA LINGVO

Preleganto: Pascual Pont.

Ĉu la homaro jam estas senkonscie konstruante veran, internacian, neŭtralan, logikan, precizan lingvon?. Kiun funkcion plenumas la angla lingvo, Esperanto aŭ iu ajn alia tradicia lingvo?. Kiu regas fakte tian konstruadon?.

Boneco kaj malboneco de tia proceso.

Ebleco humanece direkti tian konstruadon.

Venu al Esperanta-Tago por praktiki Esperanton, kaj ankaŭ por diskuti esperante gravajn problemojn de la lingvo kaj de la komunikado.

Sekvonta prelego:

SLOVAKIO, NATURA PARADIZO EN CENTRA EŬROPO

Preleganto: Augusto Casquero (kun projekciado de filmoj kaj lumbildoj).

Dato: Lundo, 20-a de novembro 1995, 19.30 h.

DEZIRAS KORESPONDI

Jan Talik. Ul. Sloneczna 19/57.32-050 SKAWINA, POLLANDO.

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

LA MORTO DE SALOMEA

RUBEN DARIO (1867-1916)

Foje, la historio ne pravas. Kontraŭe la legendo okaze veras eĉ la feinoj mem, laŭ siaj intimecoj kun poetoj konfesas kiom oni mensogis pri Mab, Brocelianda aŭ aliaj supernaturaj kaj fascinantaj belulinoj.

Rilate la antikvajn aferojn, ofte la nunaj kronistoj reciproke kontraŭdiras. Ĉi-ĉio, tial ke iu povas kredi ne vera tiun mallongan rakonton kiun mi tuj priskribas kaj kiun tradukis el la kaldea lingvo (laŭ pergameno eltrovita en Palestino) scioplena pastro, amiko mia.

Salomea, perlo de l’ palaco de Herodo, post la volupta paŝo dum la fama festeno kie dancis laŭ romana stilo kun muziko de harpoj kaj krotaloj, plenis je entuziasmo, ĝojo kaj frenezo la grandan reĝon kaj la suverenan ĉeestantaron. Bela knabo defloris ĉe la piedoj de la serpenta kaj ravanta virino girnaldon de freŝaj rozoj. Cayo Maniko, ebriema, dika kaj frandema juĝisto levis sian ĉizitan pokalon el oro, plena je vino kaj unuglute eltrinkis ĝin. Ŝvebis en tiu etoso granda eksplodo de ĝojo kaj miro.

Tiam, laŭ peto de Salomea kiel premio kaj donaco pro sia propa sukceso, la kapon de Johano Baptista la reĝo konsentis detranĉi, sed samtempe Javeo, en sia dia kolero, ellasis teruran fulmon.

Legendo asertas ke salomea mortis en frosta lago kies glacioj tondis ŝian kolon. Sed tiu morto okazis ne tiel, sed tiel ĉi:

Post tiu festeno, la ĉarma kaj kruela princino sentis sin laca. Kaj eniris en sian dormoĉambron kie situis granda kaj ebura lito, surdorse subtenata de kvar leonoj el argento. Du gajaj kaj junaj nigrulinoj de Etiopio deŝiris ŝiajn vestojn. Tute nuda saltis Salomea sur sian ripozejon kaj restis blanka kaj magie splendora sur purpura tolo kiu naive rimarkigis la rozkoloran harmonion de ŝiaj kurvaj formoj. Ridete kaj rikane, dum sentis la mildan blovon de flabeloj svingataj de siaj servistinoj, la fiera virino kun ironia sinteno, rigardis de proksime la palan kapon de Johano kiu en ora telero kuŝadis sur stativo. Sed jen subite, suferis ŝi strangan ne atenditan sufokon kaj ektime, ordonis demeti tuj de siaj brakoj kaj maleoloj ĉiujn braceletojn kaj ringojn. Urĝe estis obeata; tamen kunportis kiel koliero serpenton el oro, simbolon de l’ tempo, kies okuloj, du brilaj kaj sangaj rubenoj, blindumadis la tutan ĉirkaŭon. Tiu koliero, donaco de pretoro, kiu siavice akiris de romana metiisto, estis ŝia plej preferata juvelo.

Kiam intencis elŝiri ĝin el sia kolo, la bela dancistino spertis subitan hororon: Sur ŝia haŭto, la vipuro skuiĝadis kvazaŭ viva kaj tuj poste, sentis ŝi angore stringi pli kaj pli sian perlamotan, longan kaj molan kolon per la subtila kaj ĉiam streĉanta ringo de metalaj skvamoj.

Terurite kaj senmove la du sklavinoj staris kvazaŭ ŝtonstatuoj kiuj tamen eligis akutan krion kiam, tragedie, la kapo de Salomea, la reĝa dancistino, sangflake ruliĝis sub tiu alia, trista kaj violkolora de la antaŭanto de Jesuo.

Apud la nuda korpo kaj sur la lito purpura, plurestis enŝraŭbe la serpento el oro.

Traduko de VALE

[BILDO p.10] Nigra-blanka gravuraĵo (alta kontrasto) meze de la paĝo: sceno de la festeno de Herodo. Ĉirkaŭ tablo sidas kaj kuŝas pluraj figuroj en antikvaj vestoj; en la centro staras figuro kun etendita brako, kaj dekstre servisto tenas grandan pladon.

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

INSTRUADO

La instruado de esperanto en nia Grupo daŭras lunde kaj merkrede de la 19ª ĝis la 20ª. Niaj lernantoj trapasas la kurson, la du partoj:

1ª Parto: de Oktobro ĝis Januaro Kvarmonata elementa kurso Lernolibro: «Curso práctico elemental de Esperanto» de D. Félix Navarro.

2ª Parto: de Februaro ĝis Majo Kvarmonata konversacia kurso lernolibro: «Amuzaj dialogoj» de Albert Lienhardt Gvidanto: Johano Antono Giménez Aliĝu vi kaj viaj amikoj al la komenco de la koncerna parto. La grupanoj tute senpage. Por negrupanoj 2.000 ptj kaj instruiloj.

LERNKASEDO

Ĉu vi estas antikva lernanto de D. Félix Navarro? Feliĉe, ĉar vi povos ripeti, memlernante, hejme, malrapide, la saman kurson. Kiel? Nia samideano Jesús Raposo surbendigis la tutan lernolibron «Curso práctico elemental de esperanto» en kvar kasedoj. Vi povas sonkopii por a skulti ĝin, aŭ aĉeti en nia libroservo. Vi havos vian profesoron en viaj oreloj, en via hejmo, kiam vi volas.

Dankon al nia samideano Raposo tio estas atingebla.

BERNABEU OMAĜITA

Dum la pasinta tago, 3-a de septembro de 1995, okazis en Guardamar de Segura (Alicante), la tradicia kunveno de esperantistoj de la ĉirkaŭaĵoj.

Kun la ĉeesto de samideanoj alvenintaj interalie el Callosa de Segura, Alicante, Murcia, Elche, Valencia, Zaragoza, kaj Mérida, ĉiuj babilis esperantlingve, tagmanĝis en tre agrabla etoso, aerlibere, sub la pinarboj, proksime de la plaĝo, kaj duonformale kunvenis kaj protokolis sub la gvidado de s-ano Marco Botella, kaj s-ano Cabezos.

Fine de la agrabla festeneto, estis omaĝita nia kara kaj admirinda samideano Jose María Bernabeu, okaze de sia 75 jariĝo, kaj pro liaj multaj meritoj, amasa kaj konstanta laboro por Esperanto, kaj senlaca kontribuo al la plibonigo de la asocia vivo de la hispanaj esperantistoj. Ni ĉiuj prenu ekzemplon de li.

REVENO EL SLOVAKIO

Augusto Casquero kaj familio revenis al Valencio, post preskaŭ unujara restado en Poprad (Slovakio), kie ili havis eblecon konatiĝi kun multaj esperantistoj el diversaj mondopartoj, kaj ĝui la belegajn pejzaĝojn, kutimojn kaj gastamecon de la lando. Ekde nun lia adreso estos la kutima en Valencio.

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

KIAL DO, NE PAROLI PRI RIZO?

Christopher petis min prepari libreton por Infana Kongreseto kaj sugestis pritrakti ciper-lakton, sed tio kreskas kaj estas ellaborata en Alboraya, vilaĝo tute apuda al la ĉefurbo Valencio sed en la norda parto, kie mi neniam loĝis kaj vere apenaŭ scias pri tiu temo. Kontraŭe la kultivon de rizo mi travivis dum longa kaj grava epoko de mia propra vivo. Kial do, ne paroli pri rizo?

Efektive, marĉoj kaj riz-kampoj situas ĝuste en la suda parto de Valencio: Silla, Sollana, Sueca, ebenaĵoj forte irigaciitaj el rivero Xuquer, kie la rizo povas ĝermi, kreski kaj flori en grandega kvanto da akvo.

Estis mi dekjaraĝa, dum la 50-60 jardeko, kiam mi, unuafoje, partoprenis en la semado de tiu gramino, kiam ĉi-laboro estis tute

[BILDO p.12] Foto: grupo de laboristoj kaŭranta en rizkampo plena je akvo, kun arboj kaj kanaro fone; kelkaj portas ĉapelojn kaj klinas sin super la akvo.

Farante fasketojn

manfarita kaj ankoraŭ ne funkciis maŝinoj.

Ege frue, je la 3-a matene, la kultivistoj, per bicikloj allestis la semejojn por elŝiri el la tero trunketojn ĵus ĝermantaj (de apenaŭ unu monato) de tiu planto, kaj kuniginte ilin, ni faris fasketojn kiujn poste ligis per espartaj fadenetoj. Post lavado de tiuj garbetoj, celante dekotigi por depezigi laŭeble la transporton, ni finfine ŝarĝadis ilin en ĉaroj por ĝuste transloki tiun produkton ĝis marĉoj aŭ kampoj, dece preparitaj, por ricevi tiujn semojn.

Knabo kaj ĉaristo foriris tiun je la sesa horo matene, la knabo ŝirmiĝas de l’ frido, kaj alvenintaj ĉe la rizkampo, ambaŭ transportisto kaj knab-helpanto kune deŝarĝadis tiujn ekkreskantajn semojn sur platvagonon per kiu ni disigis ilin tra la tuta kampo. La knaboj havis mision alporti la garbetojn sinsekve kaj senĉese ĉe la piedoj de la semantoj.

Je la sunsubiro ni ĉiuj devis rapide retiri nin por ripozi ĉar

[BILDO p.12] Foto: vico da homoj kliniĝantaj laborantaj en inundita rizkampo, vidataj kontraŭlume; horizonto malalta kaj vasta.

Ni semas kaj semas konstante…

la venonta tago povus esti tiom laciga kaj peza kiom la antaŭa.

Pàgina 13 de l'original
Pàgina 13 de l’original

Je miaj dekkvin, dekses jaroj, mi jam rekte partoprenis en la dua parto de tiu laboro, nome: «semi rizon», kio estas ankoraŭ pena kaj peza laboro ĉar postulas kaŭre retroiri dum la tuta tago, la piedojn enigantajn dekvin, dudek centimetrojn en koto.

[BILDO p.13] Foto: du viroj kliniĝantaj kaj falĉantaj rizon en la kampo, kun garboj kuŝantaj apude.

Falĉante rizon

Tamen tio estas skip-laboro en kiu ĉiuj partoprenantoj agas gaje kaj ĝoje la tutan monaton dum daŭras la semado.

Falĉi rizon estas ankoraŭ laboro por harduloj. Mi konis tiun laboron kiun je miaj deksep jaroj kun miaj onkloj ĝin praktikis. Tio okazas en Aŭgusto aŭ Septembro, monatoj treege varmegaj kaj ĉiam post dudek tagoj necesaj por sekigi la kampojn kiuj antaŭe restis konstante elverŝitaj je akvo dum la semado, kreskado kaj maturado de la gramino. Post la falĉado, ni delasis la spikojn kunigitaj je garboj grandaj, ĉarmaj kaj frutoplenaj, kiuj tamen ellasas pulveton ege jukigan, kaj ilin ni translokadis, per ĉaroj, ĝis draŝmaŝinoj kiuj elĵetas la rizon jam

[BILDO p.13] Foto: korto antaŭ blanka konstruaĵo kun arboj; en la mezo grandaj konusaj amasoj de rizo aŭ pajlo kaj kelkaj homoj starantaj apude.

Enujigo de rizo

tute neta je pajlo sed ankoraŭ humida, tial ke ĝi devas resti en sekigejoj almenaŭ tri tagojn.

Ankoraŭ la rizo devas esti alportita al muelejoj por ĝin senŝeligi, ĝis ĝia blanka transformiĝo estu atingita, kiel ni ĝin vidas en butikoj kaj vendejoj.

Ĝustatempe alvenis la momento kiam mi devis lerni trafe kuiri «paeljon», nepra devigo por ĉiu kiu volas situigi sin en la moroj de la valencia societo

En ĉiuj grupoj de amikoj kaj parencoj estas persono scianta kuiri «paeljon» nomata paeljisto kiu kapablas tiun tipan teleron al kiu oni eĉ necesas transdoni propran kaj apartan saporon.

[BILDO p.13] Foto: du ŝarĝitaj ĉaroj tirataj de muloj sur kampovojo, kun kelkaj viroj apude.

Transporto per ĉaro

(daŭrigota) Verkas: J. AÑÓ

Pàgina 14 de l'original
Pàgina 14 de l’original

Mi ŝtelis la bildon

(Rakonto de esperantista etoso)

Dum multe da tempo E-o estis en la vilaĝa etoso kvazaŭ dormanto. Granda defalo restis kiam Fco. Máñez delasis la prezidantecon, okaze de sia edziĝo.

Li, kiel vera masto, subtenis trabojn kaj velojn de nia amata afero, kvankam poste, aliaj klopodis, eble ne tiel sukcese, daŭrigi lian sintenon.

Unue, Máñez orgojle instruis ĉe sia propra hejmo infanojn kaj knabojn, kaj kiam E-o ekkomencis fariĝi populara, la urbestro mem konsentis disponigi publikan lernejon por la E-o instruado.

Sed tiu ejo, kiel nia kara nova sento, ofte variadis kaj oni povas diri ke <<nun de loko «transloku» ĝi al loko>>.

Estis mi proksimume dek kvin jaraĝa, kiam mia patro donis al mi poŝtkarton montranta zamenhofan bildon, ke mi ĝin ampleksigu kaj enkadrigu. Mi ja plezure faris tion, kaj tiu portreto presidis dumlonge la vilaĝan grupejon. Sed kiam la civita estraro decidis ripari la publikan merkat-halon en kies departamentoj situis nia kunvenejo, la esperantistoj denove sentis sin devigataj transloki siajn havaĵojn al la Nova Liceo.

Tiam, profunda dekadenco komenciĝis en nia vilaĝa movado tial ke preskaŭ ĉiuj fraŭlinoj trovis taskon en la tiutempe komenciĝanta teksfabriko, ĉesis alesti pro manko da tempo kaj sinsekve ne multaj samideanoj aperadis tra la jam menciita kaj apartiĝinta Liceo.

Ankoraŭfoje kaj pli ĵuse, la urbestro konsilis la esperantistojn reŝanĝi sian grupejon al la pli freŝe konstruita Kulturdomo.

Jam delonge tabuloj, tabeloj, libroj, paperoj, afiŝoj, malnovaj instruiloj kaj supozeble la zamenhofa portreto kuŝis plankangule polvoplenaj, forgesataj kaj tristaj.

Kompreneble danĝeran riskon prezentadis tiu ĉarmega bildo montranta la Majstron tute majesta kaj serioza, des pli ke ĉiaspecaj homoj ofte kaj tute senzorge tretis en nian komunan kaj ĉiesan ĉambron…

Finfine, mi sukcesis kunvenigi ne multajn samideanojn:

-Estas necese rekomenci novajn kursojn, tiufoje per novaj kaj vivaj metodoj.

-Ne. Absolute ne, la antikva estas pli klasika kaj kompleta, kaj ni, ekde ĉiam, relegas la saman, eĉ ni, oni ja povas diri, ĉe ĝi, estas kutimitaj.

-Nu, ŝajnas al mi, ke E-o funkcios nur kiam ni ĉiuj kune vespermanĝos almenaŭ du tagojn po semajno. Do, mi opinias nepre necese furorigi la vespermanĝojn.

-Kaj, ĉu vi konsideras grave alkroĉi ĉe la muro, tiun aĉan portreton?.

-Tio estas tiklega afero. Ĉi ĉambro ne estas aparta propraĵo por E-o. Eble la estruloj povus ĝeni sin, kaj krome, kiu povus plenumi tiun entreprenon? Ĉu la masonisto? Ĉu la ĉarpentisto?.

Sed dum tiu tempo, mi jam restis aliĝinta al la valencia Grupo.

Tamen la ordinaraj E-o aktivadoj ĉesis en tiu urbo, pro alveno de l’ somero. La valenciaj samideanoj sin dediĉis trapurigi la grupejon eĉ farbis ĝiajn murojn. Iun vesperon mi, revenis de mia laboro, laca kaj iomete deprimita, rifuĝis en nia E-o-ejo, eksidis sur brakseĝo kaj almenaŭ duonhoron ripozis eĉ dormetis. Kaj kiam mi tre lante vekiĝadis aperis antaŭ miaj okuloj la tute glata, nuda kaj blankega muro.

Ĉu vere nuda?. Certe ne. Nur unu najlo ŝprucis el la ebena surfaco kaj subite genia ideo eklumis en mia cerbo: Mi rapide veturus al la vilaĝo, tretenirus en la Kulturdomon, forrabus la zamenhofan bildon- ja relative facila entrepreno- kaj tuj revenonte, alkroĉus ĝin en tiu fiera najlo kiu tiom orgojle defiis min.

Kio okazus poste?.

Certe mi ne scias, sed mi ekstaris tuj, ŝtuparis infren ĝis la strato kaj per mia aŭtomobilo alvetu-

Pàgina 15 de l'original
Pàgina 15 de l’original

ris rekte kaj rapide al la ne malproksima vilaĝo.

Vespernoktis, kiam mi alvenas. La Kulturdomo, kiu situas en la vilaĝĉirkaŭo, atendadis min lumanta tra siaj brilaj fenestroj.

Kun decido eniris mi la teretaĝon transformita en granda kaj ampleksa kafejo kaj tuj senpere trafis mi rekte kontraŭ la bufedon kaj ĝian mastrumestron malantaŭe staranta:

  • Ĉu la dek kvara ŝlosilo? bonvolu.

  • Kiu vi estas? Ĉu vi estas ŝakludisto?

  • Ne.

  • Eble ĉasisto? ĉu?

  • Ankaŭ ne, mi estas esperantisto.

  • ? ? ?

  • Mi deziras konsulti libron de la bibliotek-ŝranko kiun havas la esperantistoj en la dekkvara lernoĉambro.

  • Aha!

Kaj eltirante kajeron el infra tirkesto, invitis min: <>.

(Mia subskribo estas ne klara kaj apenaŭ legebla).

Finfine mi vidis min ŝlosil-posedanto. Rapide mi supreniris ĝis la unua etaĝo, apertis la lernoĉambron kaj efektive tie kuŝis Zamenhof, serioza… tre serioza.

Ĝi, tamen, fikse rigardis min.

-Mi tute ne responsos pri via konduto, avertis la Majstro.

Tamen post unu minuto de dubo turmenta, mi metis ĝin en plastsakon kaj forlasis rapide tiun scenejon.

Alveninte en mian domon, malmuntis mi la portreton kaj purigis ĝin.

Je la nova suneliro, mi revenis en la ĉefurbon kaj finfine, kiel trafe planita, mi sukcese plenumis mian riskan celon.

kio okazis poste?

Nenio.

Nenio okazis. Absolute neniu individuo rimarkis la portreton.

Se ekde ĉiam Zamenhof prezidas sian Grupon , kial unuopa ajn esperantisto rimarku pri la nova bildo?

La samideanoj, en la venonta aŭtuno, daŭrigis siajn kutimajn aktivadojn: eniris, eliris, fumis, babilis, feriis, enuis…

Pasis la tempo.

Tuj venonta regiona kongreso proksimiĝis. Du vilaĝaj samideanoj alestis en la centran grupejon por demarŝi kaj registri siajn dokumentojn.

[BILDO p.15] Enkadrigita rastruma foto: portreto de Zamenhof sidanta, en malhela jako kaj kravato, kun rondaj okulvitroj kaj densa barbo kaj lipharoj; li apogas la kapon sur unu manon, kies kubuto ripozas sur tablo kie kuŝas malfermita libro kaj paperoj; la alia mano ripozas sur lia genuo. Apudskribo sub la kadro, en kursiva majuskleto: «Dro L.L. Zamenhof. Aŭtoro de Esperanto».

Kaj enirante, unu el ili restis subite tute mirigita:

-Ĉu vi rimarkis? Ni havis alian tre similan bildon en nia vilaĝo. Ĉu vi memoras pri ĝi?

-Ne. Vi eraras. Tiu bildo estas ĝuste la nia. Sed D-ro Tarin frenezigis kaj ĉi- portis ĝin tien…

…………………………………………………..

…………………………………………………..

Ankoraŭ Zamenhof rigardas nin. Sed…

Ĉu eble nun, malpli serioza?

Valencio Paskon 1993 VALE.

Pàgina 16 de l'original
Pàgina 16 de l’original

C. E. P. A. «Reina Doña Germana» Avda. de la Constitución, 284 Teléf. 365 87 37 46019 VALENCIA

CURSO DEL IDIOMA INTERNACIONAL

E S P E R A N T O

Recomendado por la UNESCO en la declaración de Sofia de 1976

PROFESOR: Augusto Casquero (Licenciado en Pedagogía y profesor de ESPERANTO)

HORARIO: miercoles de 12 a 1 viernes de 12 a 1 (en total dos horas semanales)

GASTOS: Es gratuito (existe un coste mínimo del material)

OBJETIVOS: Llegar a hablar el idioma ESPERANTO, a nivel de entenderse con españoles y extranjeros.

Vincularse con el GRUPO DE ESPERANTO DE VALENCIA y con esperantistas de otros países.

METODOLOGIA: Método directo-conversacional. Apoyo de cuatro casettes. Utilización de videos.

Las clases comenzarán el día 18 de octubre de 1995 (miercoles) (más información en el Centro de E.P.A.)

[BILDO p.16] Ronda oficiala stampo dekstre malsupre, presita per nigra inko: en la ekstera ringo legiĝas «· GENERALITAT VALENCIANA – CONSELLERIA DE CULTURA, EDUCACIÓ I CIÈNCIA – VALENCIA ·», kaj en la interna ringo «C. E. P. A. «REINA DOÑA GERMANA»». Meze, la valencia emblemo: vesperto (rat penat) kun etenditaj flugiloj super ŝildo kun vertikalaj strioj.

Pàgina 17 de l'original
Pàgina 17 de l’original

Zamenhof: Deklaracio pri homaranismo (1913)

(Privata propono nedeviga por la homaranismo)

Mi estas homarano: tio signifas, ke mi gvidas min en la vivo per la sekvantaj principoj:

I. Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

II. Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Ĉian ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

III. Mi konscias, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj, kian ajn supozatan devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas; la identigadon de la interesoj de unu lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento aŭ religio kaj la pretekstadon de iaj historiaj rajtoj, kiuj permesas al unu gento en la lando regi super la aliaj gentoj kaj forrifuzi al ili la plej elementan kaj naturan rajton je la patrujo, mi rigardas kiel restaĵon el la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.

IV. Mi konscias, ke ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti nomon neŭtrale-geografian, sed ne la nomon de ia gento, lingvo aŭ religio, ĉar la gentaj nomoj, kiujn portas ankoraŭ multaj landoj de la malnova lando, estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu la loĝantoj de unu supozata deveno rigardas sin kiel mastrojn super la loĝantoj de alia deveno. Ĝis la tempo, kiam tiuj landoj ricevos nomojn neŭtralajn, mi devas almenaŭ en.interparolado kun miaj samprincipanoj nomi tiujn landojn laŭ iliaj ĉefurboj kun aldono de la vorto „regno», „provinco» k.t.p.

V. Mi konscias, ke en sia privata vivo ĉiu homo havas plenan kaj nedisputeblan rajton paroli tiun lingvon aŭ dialekton, kiu estas por li plej agrabla, kaj konfesi tiun religion, kiu plej multe lin kontentigas, sed en komunikiĝado kun homoj de aliaj lingvoj aŭ religioj li devas peni uzi lingvon neŭtralan kaj vivi laŭ etiko kaj moroj neŭtralaj. Mi konscias, ke por samregnanoj kaj samurbanoj la rolon de lingvo neŭtrala povas ludi la lingvo regna aŭ tiu kultura lingvo, kiun parolas la plimulto de la lokaj loĝantoj, sed ke tio devas esti rigardata nur kiel poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto, sed ne kiel ia humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gentoj mastrantaj. Mi konscias, ke en tiaj lokoj kie batalas inter si deversaj gentoj, estas dezirinde, ke en la publikaj institucioj estu uzata lingvo neŭtrale-homa, aŭ almenaŭ krom la gentlingvaj kulturejoj tie ekzistu ankaŭ specialaj lernejoj kaj kulturaj institucioj kun lingvo neŭtrale-homa, por ke ĉiuj dezirantoj povu ĉerpi kulturon kaj eduki siajn infanojn en senŝovinisma spirito neŭtrale-homa.

VI. Ĉar mi konscias, ke la reciproka malpaco inter la homoj neniam ĉesos, ĝis la homoj alkutimiĝos starigi la nomon „homo» pli alte, ol la nomon de gento, kaj ĉar la tro nepreciza vorto „popolo» ofte donas kaŭzon al genta ŝovinismo, disputoj kaj malbonuzoj kaj ofte malame dividas inter si la filojn de la sama lando aŭ eĉ de la sama gento, tial je la demando, al kiu popolo mi alkalkulas min, mi respondas: mi estas homarano; nur tiam, kiam oni demandas min speciale pri mia regno, provinco, lingvo, deveno aŭ religio, mi donas pri tio precizajn respondojn.

VII. Mia patrolando mi nomas tiun landon, en kiu mi naskiĝis; mia hejmolando mi nomas tiun landon, en kiu mi estas konstanta, fikshejma loĝanto. Sed ĉar pro la nedifiniteco de la vorto „lando» la vortoj „patrolando» kaj „hejmolando» estas tre neprecizaj kaj ofte kaŭzas disputojn kaj malpacon kaj malamike disigas inter si la filojn de la sama terpeco, tial en tiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn kaj uzas anstataŭ ili la pli precizajn vortojn „patruja regno», „patruja regiono», „patruja urbo», „hejma regno», „hejma regiono», „hejma urbo».

VIII. Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj, kian ajn devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas. La servadon speciale al la interesoj de unu gento aŭ la malamon kontraŭ alihejmuloj mi neniam devas nomi patriotismo. Mi konscias, ke profunda amo al sia patrujo kaj al sia hejmo estas afero tute natura kaj komuna al ĉiuj homoj, kaj nur nenormalaj eksteraj cirkonstancoj povas paralizi tiun tute naturan senton. Tial se en mia hejmo ĉiuj laboroj estas ekspluatataj por la oportuneco aŭ gloro de unu speciala gento kaj tio paralizas mian entuziasmon por socia laborado aŭ eĉ devigas mi revi pri alia hejmolando, mi ne devas malesperi, sed mi devas konsoli min per la kredo, ke la nenormala stato en mia hejmo pli aŭ malpli frue pasos kaj miaj filoj aŭ nepoj plene ĝuos tiun fortigan entuziasmon, kiun en mi paralizis la maljusteco de miaj samhejmanoj.

IX. Konsciante, ke lingvo devas esti por la homo ne celo, sed nur rimedo, ne disigilo, sed unuigilo, kaj ke la lingva ŝovinismo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de malamo inter la homoj, mi neniam gentan lingvon aŭ dialekton devas rigardi kiel mian sanktaĵon, kiel ajn mi ĝin amus, nek fari el ĝi mian batalan standardon. Kiam oni min demandas speciale pri mia lingvo gepatra, mi nomas senŝovinisme tiun lingvon aŭ dialekton, en kiu mi en mia infaneco parolis kun miaj gepatroj; kiam oni demandas speciale pri mia lingvo persona, mi – gvidante min per neniaj ŝovinismaj konsideroj – nomas tiun lingvo, kiun mi persone plej bone posedas aŭ plej volonte uzas; sed kia ajn estas mia mia lingvo gepatra aŭ persona, mi devas posedi ankaŭ tiun neŭtrale-homan lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas por rilatoj intergentaj, por ke mi ne bezonu miakulpe altrudi al aliuloj mian lingvon kaj por ke mi havu moralan rajton deziri, ke aliuloj ne altrudu al mi sian, kaj por ke mi povu sur senŝovinisma bazo servi al kulturo neŭtrale-homa.

X. Konsciante, ke religio devas esti nur afero de sincera kredo, sed ne ludi la rolon de hereda genta disigilo, mi nomas mia religio nur tiun religion aŭ religianstataŭantan sistemon, je kiu mi efektive kredas. Sed kia ajn estas mia religio, mi konfesas ĝin laŭ la neŭtrale-homaj principoj „homaranaj», kiuj konsistas en jeno:

a) La plej altan por mi ne kompreneblan Forton, kiu estas la kaŭzo de la kaŭzoj en la mondo materia kaj morala, mi povas nomi per la nomo „Dio» aŭ per alia nomo, sed mi konscias, ke la esencon de tiu Forto ĉiu havas la rajton prezenti al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro aŭ la instruoj de lia eklezio. Neniam mi devas malami aŭ persekuti iun pro tio, ke lia kredo estas alia ol mia.

b) Mi konscias, ke la esenco de la veraj religiaj ordonoj kuŝas en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco, kaj ke la ĉefa por ĉiuj homoj deviga principo de tiuj ordonoj estas: agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi: ĉion alian en la religio mi rigardas kiel aldonojn, kiujn ĉiu homo, konforme al sia kredo, havas la rajton rigardi aŭ kiel devigajn por li dirojn de Dio, aŭ kiel komentariojn, kiujn miksite kun legendoj donis al ni diversgentaj grandaj instruintoj de la homaro, kaj kiel morojn, kiuj estas starigitaj de homoj kaj kies plenumado aŭ neplenumado dependas de nia volo.

c) Se mi kredas je neniu el la ekzistantaj revelaciaj religioj, mi ne devas resti en iu el ili sole pro motivoj gentaj kaj per mia restado erarigi la homojn pri miaj konvinkoj kaj herede nutri per senfinaj generacioj intergentan disecon, sed mi devas – se la leĝoj de mia lando tion permesas – malkaŝe kaj oficiale nomi min „liberkreda», ne identigante tamen la liberkredon speciale kun ateismo, sed rezervante al mia kredado plenan liberecon. Kiam en mia loĝloko ekzistos komuninterkonsente aranĝita, plenforme organizita samgenta kaj sendoktrina komunumo de liberkredanoj, al kiu mi povas aliĝi kun plena kontenteco por mia konscienco kaj por la bezonoj de mia koro, tiam – por fiksi fortike kaj precize mian religian neŭtralecon kaj savi mian posteularon kontraŭ senprogrameco kaj konsekvence kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon, mi devas aliĝi al tiu liberkreda komunumo tute oficiale kaj heredigeble kaj akcepti por mi ĝian neŭtralan nomon, ĝiajn komunumajn aranĝojn, ĝiajn nedevigajn neŭtrale-homajn festojn kaj morojn, ĝian neŭtrale-homan kalendaron k.t.p.; ĝis tiu tempo mi povas resti oficiale alskribita al tiu religio, en kiu mi naskiĝis, sed mi devas ĉiam aldoni al ĝia nomo la vorton „liberkreda», por montri, ke mi alkalkulas min al ĝi nur provizore, laŭmore kaj administre.

Valencia Luno núm. 41 (desembre de 1995)

Text complet del número 41 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de desembre de 1995: 12 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 41, desembre de 1995.
Coberta de Valencia Luno núm. 41, desembre de 1995.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1995_n41_dec

Què té d’especial este exemplar

  • La Declaració Universal reproduïda a la pàgina 12 està incompleta: l’article 19 no hi apareix i el text salta de l’article 18 al 20. A més, el que el butlletí imprimix com a article 18 acaba amb la redacció de l’article 19 («la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajton peti, ricevi kaj komuniki informojn kaj ideojn»), no amb la de l’article 18.
  • La pàgina 9 es contradiu ella mateixa sobre el congrés de Salou: l’emblema rodó diu «Hispana Esperanto-Federacio · 54a HK · Salou», mentres que la crònica el nomena «la 4-a Kongreso de Hispana Esperanto Federacio».
  • La taula «Renkontiĝoj kaj kongresoj en la Valencia Komunumo» (p. 4) porta a la dreta tres columnes de xifres sense capçalera que expliquen què compten. A la línia de 1980 («14-a Esp. Renkontiĝo de la Orienta Hispana Regiono») n’hi ha impreses dos, «6» i «14», mentres que les línies veïnes d’eixe bloc només en porten una.
  • En eixa mateixa taula, tres entrades van destacades en negreta enfront de la resta: el 78é Congrés Universal d’Esperanto, la 27a Conferència de l’ILEI i el 28é Congrés Infantil Internacional, tots tres a València i Alborache.
  • La traducció de l’article d’Unamuno imprimix dos vegades una paraula que no existix en esperanto: «teologia ĵigo tiom terura kiom Sfinkso» (p. 6) i «ĉar ne ĵigu la kapon» (p. 7).
  • En eixe mateix article, la cita de la primera columna obri les cometes enmig de la frase i no les tanca mai: «Ĉar bona kvalito de «la kuracisto konsistas en tio: trompi ruze sian malsanulon» (p. 6).
  • El número és tot en esperanto: en castellà només hi queden les adreces, la línia «Depósito legal V-1683-1983» i el títol de la secció «CURSO DE ESPERANTO» (p. 2), el cos de la qual, tanmateix, també va en esperanto.

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 La esperantista Nobel-Premio Reinhard Selten en Hispanio (kovrilpaĝo) epo
2 Kovril-paĝo: REINHARD SELTEN epo
2 CURSO DE ESPERANTO epo
3 ZAMENHOFA TAGO epo
3 VENONTAJ PRELEGOJ epo
4 RENKONTIĜOJ KAJ KONGRESOJ EN LA VALENCIA KOMUNUMO epo Laŭ informoj de J.A. Giménez kaj A. Marco Botella
5 GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA ORGANIZAS KARAVANON AL PRAGO epo
6 AMUZAJ BAGATELOJ PRI MEDICINO epo Mikaelo Unamuno; traduko de VALE
8 [La «paeljo»] (daŭrigo) epo Verkis J. Añó Belda
9 SALOU, de la 9-a ĝis la 12-a de Novembro 1995 epo
10 1-a JUNULARA KONFERENCO FRANCA-IBERIA epo Alberto Bermell
10 $ UEA DENOVE TROIGAS $ epo La redaktistaro
11 LIRIKAJ PERLOJ DE AL-ANDALUS epo Antonio Marco Botella
12 Universala Deklaracio de homaj rajtoj (UN) epo trad. Ivo Lapenna

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: nigra rektangulo kun la desegno de la Torres de Serranos maldekstre, granda blanka lunarko kaj la vortoj VALENCIA LUNO, kaj kvinpinta stelo dekstre.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

N-ro 41, decembro 1995

La esperantista Nobel-Premio Reinhard Selten en Hispanio

[BILDO p.1] Nigra-blanka foto de maljuna viro kun okulvitroj kaj taŭzita hararo, en kompleto kaj kravato. Sub la foto, en nigra strio, la apudskribo: «Selten: Fidela al la idealo».

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

[BILDO p.2] Ripeto de la kapo de la bulteno: la Torres de Serranos, la lunarko kun VALENCIA LUNO kaj la stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

Gran Vía Fernando el Católico, 45- 3ª Tno. 384 96 16 c/c Nº 0.017.830.370, Caja Postal, Pz. España. 46008 VALENCIO (HISPANIO)

MEMBRAJ ASOCIOJ:

Valencia Esperanto Grupo Gran Vía Fernando el Católico, 45- 3ª Tno 384 96 16 Fakso 384 96 16 BANCAJA Konto 0009.310.116.9604

Grupo Esperanto de Alicante C/ San Fernando, 39, 03001 ALICANTE

Ĉiam Esperanto C/ General Primo de Rivera, 6 CP 03360 CALLOSA DE SEGURA (Alicante)

Lumradio Casa de Cultura, Blasco Ibáñez 8 46380 CHESTE (Valencia)

Asociación Juvenil «Juna Suno» Avd. de la Vega 4-4º B 0330 ORIHUELA (Alicante)

Redaktoroj kaj kunlaborantoj:

VALE Augusto Casquero

Kompostisto:

Augusto Casquero

NOTO: Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Depósito legal V-1683-1983

N-ro 41, Decembro 1995.

Kovril-paĝo: REINHARD SELTEN

Li ricevis la Nobelpremion por Ekonomio dum la pasinta jaro 1994. Malnova kaj aktiva esperantisto, same kiel sia edzino, Selten estas membro de Germana Esperanto-Asocio, kaj Dumviva Membro de UEA. En 1982 li verkis en Esperanto, kune kun Jonathan Pool el Usono «Ĉu mi lernu Esperanton?» (enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj). La verko aperis kiel dokumento de AIS-San Marino.

Lia specialiĝo estas la matematik-rilataj fakoj, oligoteorio, eksperimenta ekonomi-esploro kaj scienca lud-teorio.

Li venos fine de februaro 1996 al Murcio (Hispanio) por prelegi en la tiea Universitato. Ni gratulas la murciajn esperantistojn, kiuj sukcesis venigi al nia lando, en kunlaboro kun la Murcia Universitato, tiun gravan homon, pri kiu fieras la tuta esperantista movado.

(La biografiaj notoj estas prenitaj el «HEROLDO», kaj la foto el la bulteno ESPERANTO DE UEA).

CURSO DE ESPERANTO

Ankoraŭ eblas aliĝi al la kurso de Esperanto kiu okazas en C.E.P.A. (Centro de Educación Permanente de Adultos) Reina Doña Germana, de la Generalitat. La adreso estas Avda. de la Constitución, 284, Valencia (ene de la belega monaĥejo San Miguel de los Reyes). La organizanto estas Eduardo Martínez kaj la profesoro Augusto Casquero. Telefonnumero 3658737.

La klasoj okazas merkrede kaj vendrede je la 12-a horo.

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

ZAMENHOFA TAGO

***********

Kiel ĉiujare, Valencia Esperanto-Grupo festos la naskiĝtagon de la kreinto de Esperanto, Lazaro Ludoviko Zamenhof.

* * * 17-a DECEMBRO, dimanĉo * * *

La programo estos la jena:

11.30 matene: Oni surmetos laŭran kronon al la memorplato pri D-ro Zamenhof, ĉe la samnoma strato.

12.00 matene: Esperanta parolado en la sidejo de nia grupo, G.V. Fernando el Católico 45, 3-a.

14.00 : Bankedo ĉe la restoracio «BUFFET LIBRE MESTALLA» ( Avenida Blasco Ibáñez 18, telefonnumero 3934261, fronte al la Fakultato pri Medicino). Antaŭ la restoracio haltas la aŭtobusoj 12, 41 kaj 80, kaj proksime haltas ĉiu aŭtobuso iranta al la Universitato). Bonvolu KONFIRMI vian ĉeeston, 3849616.

La kosto de la bankedo estas 1.100 pesetoj po persono, kaj 600 por infanoj (aparte trinkaĵoj). Ni havos lokon rezervitan. Gravas akurateco por ne perdi tiujn lokojn. Ĉar temas pri libera bufedo, eblas manĝi senlime, laŭ propa elekto.

VENONTAJ PRELEGOJ

20-a de decembro, 19.30: Prelego, fare de nia samideano Alberto Bermell, kun la titolo

«ĈEĤIO: LA LANDO DE LA VENONTA UNIVERSALA KONGRESO».

Ĉar samideano Bermell dum longa tempo loĝis en tiu lando, tre bone li klarigos al ni pri la beleco kaj ĉefaj trajtoj de Ĉeĥio.

10-a januaro, 19.30: Prezentado kaj leciono de la nova kaj moderna metodo de instruado de Esperanto, la jam famega «MAZZI», fare ankaŭ de Alberto Bermell, kun la projekciado de ties videofilmo.

<> estas alloga instrumaterialo por lerni lingvojn. Ĝi komenciĝis ĉe la angla, daŭris en aliaj lingvoj, kaj nun ni povas havi ĝin por lerni E-on. Tiu vidbendo jam trapasis la tutan mondon, kaj en Seulo, dum la Universala Kongreso, estis prezentita la unua leciono en E-o. En Tampere oni komencis distribui la tuton al la mendintoj.

Tiuj kiuj deziras havi ekzempleron, povas ĝin mendi al Miguel Gutiérrez Adúriz, telefono 942 260058 aŭ per letero al li, strato Floranes, 57-2º C, 39010 SANTANDER

[BILDO p.3] Humura desegnaĵo (nur konturoj) de dika staranta figuro kun vila, buklohara kapo kaj kunmetitaj manoj antaŭ la brusto.

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

RENKONTIĜOJ KAJ KONGRESOJ EN LA VALENCIA KOMUNUMO

jaro evento
1 1909 Postkongreso de la 5-a Universala Kongreso
2 1922 Kunveno de la Levantena Esperantista Federacio 1 1
3 1923 3-a Hispana Kongreso de Esperanto
4 1924 2-a Kongreso de Levantena Esperantista Federacio en Cheste 2 2
5 1925 3-a Kongreso de Levantena Esp. Federacio en Liria 3 3
6 1928 15-a Kataluna kongreso de Esperanto en Vinaroz
7 1934 14-a Kongreso de SAT en Valencia
8 1952 13-a Hispana Kongreso de Esperanto en Valencia
9 1958 19-a Hispana Kongreso de Esperanto en Castellón
10 1964 30-a Kongreso de IKUE en Valencia
11 1964 25-a Hispana Jubilea Kongreso de Esp. en Valencia
12 1970 2-a Valencia Renkontiĝo en Gandía 4
13 1971 31-a Hispana Kongreso de Esperanto en Alicante
14 1976 4-a E-Renkontiĝo Alicante-Valencia en Cullera 5 4
15 1980 14-a Esp. Renkontiĝo de la Orienta Hispana Regiono 6 14
16 .. 4-a HEJS-Tendaro en Gandía
17 1981 9-a Valencia Esperanta Renkontiĝo en Buñol 7
18 1982 10-a Valencia Esp. Renkontiĝo en Castellón 8
19 1983 11-a Valencia Esp. Renkontiĝo en Elda 9
20 .. 7-a HEJS-Tendaro en «Esperanto Oazo» de Gandía
21 1984 12-a Valencia Esperanto Renkontiĝo en Manises 10
22 1985 13-a Valencia Esperanta Renkontiĝo en Alcoy 11
23 1986 14-a Valencia Esperanta Renkontiĝo en Cheste 12
24 1988 48-a Hispana Kongreso de Esperanto en Valencia
25 1989 Regiona Kunveno: Murcio kaj Valencio en Elche 13
26 .. 17-a Valencia Esperanta Renkontiĝo en Alicante 14 17
27 1990 1-a Kongreso de VEF kaj Murcio en Benicassim 15 18 5
28 1991 2-a Kongreso de VEF kaj Murcio en Murcia 16 19 6
29 1992 3-a Kongreso de VEF kaj Murcio en Callosa de Segura 17 20 7
30 1993 4-a Kongreso de VEF kaj Murcio en Cheste 18 21 8
31 .. 78-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO en Valencia
32 .. 27-a KONFERENCO DE ILEI en Valencia
33 .. 28-a INTERNACIA INFANA KONGRESETO en Alborache (Valencia)
34 1994 5-a Kongreso de VEF kaj Murcio en Castellón 19 22 9
35 1995 6-a Kongreso de VEF kaj Murcio en Alquerías (Murcia) 20 23 10
36 .. 1-a Franca-Iberia Junulara Konferenco, Rocafort (Valencia)

Venonta kongreso

37 1996 7-a Kongreso de VEF kaj Murcio en Valencia 21 24 11

Laŭ informoj alportitaj de J.A. Giménez kaj A. Marco Botella

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

PRAGO

[BILDO p.5] Linidesegno de la turoj de la Karla Ponto de Prago, apud la teksto: «81-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO / 20-27 julio 1996 / Prago, Ĉeĥa Respubliko».

GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA ORGANIZAS KARAVANON AL PRAGO

*******

Por ĉeesti la UK-n en Prago, Grupo Esperanto de Valencia klopodos organizi karavanon. Laŭ informoj de diversaj vojaĝagentejoj la kosto, proksimuma, estos la jena:

ELEKTO 1 (per aŭtobuso):

Foriro: 14-a de julio 1996. Haltoj por dormi en Niza (Francio) kaj Venecia (Italio), en hoteloj kun matenmanĝo. Alveno en Poprad (Slovakio) la 16-a de julio. Tie partopreno en la 6-a Internacia Esperanto-Kongreso, kaj 6-a Eŭropa Esperanto-Forumo. Tie estos prezentataj la 7-an Internacian Esperanto-Kongreson kaj 7-an Eŭropan Esperanto-Forumon, kiu okazos en Valencio en la jaro 1997. En Poprad ni restos ĝis la 20-a de julio, kaj ni havos la eblecon ĝui la naturajn mirindaĵojn de tiu belega lando, en esperantista etoso, kun ebleco partopreni diversajn belajn ekskursojn. Tie la restado estos en plena pensiono, kaj estas inkluzivita la kongreskotizo. La 20-a de julio ni alvenos en Praga, kie ni restos en hotelo kun matenmanĝo ĝis la 28-a. Post la fino de la UK ni foriros al Hispanio, denove per nia aŭtobuso, kun haltoj en hoteloj por dormi, kun matenmanĝo, en Zurich (Svislando) kaj Nimes (Francio). Alveno la 30-a de Julio.

La prezo estos ĉirkaŭ 60.000 pesetoj. Ni ankoraŭ serĉas pli bonajn prezojn, kvankam ĉi tiu estas sufiĉe malalta.

ELEKTO 2 (per aviadilo)

Foriro el Valencio per aŭtobuso la 20-a de julio. Alveno en Barcelonon, kaj foriro al Prago per aviadilo, kun alveno la sama tago. Restado en Prago, en hotelo kun matenmanĝo. La 28-a de julio foriro el Prago per aviadilo al Barcelono, kaj el Barcelono al Valencio per aŭtobuso. Prezo ĉirkaŭ 73.000 pesetoj.

Ĉi tiuj prezoj estas por 40-persona grupo. Se ni ne sukcesas atingi tiun kvanton la prezo po persono plialtiĝus, aŭ tute ne eblus organizi la karavanon, irante ĉiuj al Prago unuope.

Pro tio ni petegas ke tiuj kiuj interesiĝas pri la vojaĝo kontaktu nin tuj en Valencio, telefonnumero 3849616.

KONSILO: Tiuj kiuj deziras ĉeesti la kongreson, se deziras ŝpari monon, aliĝu antaŭ la fino de decembro al la UK. Por tiuj kiuj ne estas membroj de UEA, fariĝu almenaŭ Membro kun Jarlibro, kaj ankaŭ ili ŝparos monon.

[BILDO p.5] Foto de la malnova urbocentro de Prago: tegmentoj de la placo kaj, funde, la du gotikaj turoj de la Tyn-preĝejo.

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

AMUZAJ BAGATELOJ PRI MEDICINO

Mikaelo Unamuno (1864 – 1936).

La mondo ne estas hospitalo, kvankam tio ja similas. Kaj ni, kiam okaze malsanas, estas ne kazoj sed homoj. Tial, la kuracisto estu antaŭ ĉio psikologo t.e. mensogulo, aŭ trompisto, kio praktike estas la samo. Ĉar bona kvalito de «la kuracisto konsistas en tio: trompi ruze sian malsanulon. Kompreneble se tiu konsentas.

[BILDO p.6] Desegnita portreto de Miguel de Unamuno, kalva kaj kun blanka barbo. Apudskribo: «Miguel de Unamuno. por Victorio Macho.»

Eĉ ni povas diri ke la plej kuraciga virto estas la trompo mem. Vero estas ĉiam ne agrabla eĉ tragedia fakto. Tial ni klopodas kaŝi ĝin per arta ĉemizo ĉar ĉu por kio taŭgus la logiko sen stetiko? Des pli ke la plej trafa masko de la morto estas skeleto, tute kovrita en reĝa mantelo brodita aŭ ornamita per brilaj diamantoj ke blindigu niajn okulojn.

Al mortonto neniam tion eldiru, ĉar ni pli malsanigus lin. Ne estas humane turmenti, amarigi eĉ eble mallongigi la vivon de tiu ulo, ĉiam frato nia. Mortu li, sed senkonscie. «Malfeliĉa pro sia mizero kaj pro koni ĝin!», asertas la ĥoro pri Edipo, kiu apertinte la okulojn antaŭ la Vero, li mem ilin vundis per fibuloj de l’vesto de sia samtempe patrino kaj edzino, la malfeliĉa Jokasta.

Sed ĉu oni povas esti malfeliĉa senkonscie? Duns Scoto instruis nin pri la «ne konata feliĉo de la feliĉa ĥomo». Sed tio estas teologia ĵigo[?] tiom terura kiom Sfinkso aŭ Edipo mem.

Mensogi kaj trompi estas do, la plej altaj kvalitoj de la bona kuracisto ĉar li ĉiam devas vigligi sian malsanulon. Kaj kiel tion fari sen trompo kaj mensogo? Sed atentu! la malsanulo povas esti terure suspektema aŭ skrupulema. Estas malsanuloj kiuj eĉ zorge timas la morton! Kia skandalo! Nur la junuloj sentas sin senmortaj kvankam,

[BILDO p.6] Ovala desegnita portreto de mezepoka monaĥo kun kapuĉo. Apudskribo: «Juan Duns Scot»

honte, tion prisilentas. Malsanulon mi konis kiu havis teruran suspekton t.e. ke la morto alvenos lin dormantan. Kaj tiome terura deliro ne allasis lin dormi ĝis la ĉioscia Naturo solvis mirige tiun problemon kaj li finfine ekdormis, sed… «sonĝante ke li vigladis».

Same kiel multfoje, la plej

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

bona kuracilo estas ne medikamento sed la boteleto-etikedo ĝin enhavanta. La kuracistoj nun eltrovis mirindan vorton vere vera panaceo. Ĉar la vorto, jen parola jen skriba, havas povon kuraci. Kaj (preterlasante proverbon laŭ kiu la kuracisto akompanas la homon al la tombo per grekaj vortoj, dum la pastro faras la samon, sed latine) tiu panacea vorto estas «Neŭrastenio», kiu signifas «nenion», mi ja povas tion atesti kaj kompreneble, signifikante nenion ĝi signifus ion ajn.

«Neŭrastenio» estas do, scienca, aŭ eble pseudo-scienca, formulo por trompi, kaj eĉ la «pseudo» havas grandan kuracigan valoron. Tial ĉiam ekzistas malsano A kaj pseudomalsano A, kiuj nur diferencas en tio: la unua mortigas sed la dua certe ne. Kaj kiam la malsano evoluas ĝis morto, tiam perdas la «pseudon». Tiele: falo el turo, estas nur «falo» se la falanto mortiĝas. Se la falanto ne mortas, malgraŭ li restos lama aŭ kripla, tiam li suferis ne je «falo» sed je «pseudofalo».

  • Bah! Vi suferas nur je neurastenio!

Tio simple signifas ke la kuracisto scias nenion pri sia malsanulo aŭ intence volas ignori lin. Aliflanke, ĝoje restas la malsanulo kun sia «neŭrastenio» eĉ povas fieri pri ĝi, ĉar per ĝi eblas atingi famon.

Kaj kio pri la kuracado? La kuracisto ne kuracas sed trompas, ĉar prope ĉiuj malsanuloj, per si mem, estas ne kuraceblaj. La Scienco ĉiam stagnas ĉe la diagnozo. Kontraŭe la kuracado apartenas ne al Scienco sed al Arto kaj evidentas ke la plej bona manifestado pri Arto estas trompi kaj mensogi.

La Scienco nur serĉas leĝojn kaj kialojn laŭ kiuj la okazoj evoluas, sed la malsanulo – grandega egoisto- ne trovas konsolon aŭ mildigas sian doloron nur sciante la kaŭzon aŭ naturon de sia malsano kiu preskaŭ ĉiam estas la vivo mem, ĉar ne ĵigu[?] la kapon: «La morto devenas de la vivo».

[BILDO p.7] Desegnita portreto de junulo kun longa hararo, en la vesto de la 18-a jarcento. Apudskribo: «Johann Cristoph Friedrich von Schiller»

Medicino studas kazojn sed ne homojn. Estas ŝablonaj kaj belaj kazoj sed la plej belaj kazoj kutimas esti malbelaj por kiuj ilin suferas kaj mi scias apenaŭ ĉu estas granda konsolo morti je originala aŭ ankoraŭ ne konata malsano..

Ĉu la kuracado? La kuracado konsistas en tio: kredigi la malsanulon ke li, eĉ poiome, resaniĝas kaj ankoraŭ ne mortas.

Por la neurasteniuloj ni ĉiam konsilas:

  • Ŝanĝu vian vivmanieron: Ne fumu, ne trinku!

Kaj se nia kontraŭstaranto asertas:

  • Sed doktoro, mi neniam fumas eĉ apenaŭ trinkas.

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

Tiam ni respondu:

-Nu, kial ne? Trinku do kaj fumu!

Kuracisto kiu tiel kondutas ĉiam pravas. Kaj malgraŭ la neurasteniulo scias ke sia malsano estas nur «vorto» kiu almenaŭ permesas lin pasumi la vivon, li ĉiam deziras esti trompata, ĉar ĉiuj homoj tion deziras. Neniu kredas je sia kuracisto, sed kiam ni sentas nin malsanaj, ni vokas lin por ke li helpu, trompu kaj kredigu nin ke ni ankoraŭ ne mortas, kaj el tio rezultas ke la Medicino estas la plej profunda Scienco el la vivo, sed nur tiu de homoj, ne tiuj de kazoj; la vera Medicino estas do, trompiga, ne diagnoza.

Rimarkante ĉi-ĉion t.e. kazojn, homojn, sciencon, arton, diagnozon, trompon, medicinon k.t.p. kuracisto, amiko mia, studas nun kion li baptis per «Pseudo-neurastenio» verŝajne privata posedo de kiuj ne trovas konsolon antaŭ la Vero kaj malgraŭ ĉiam deziras esti trompataj ĉi-ĉion ili neniam kapablas plenumi. Al tiuj mi rekomendus legi al Kant por ke ili plonĝu en pura racio kaj sonĝu ke la morto neniam alvenos ilin dormantajn.

Sed ĉu gravas morti tiel aŭ tiel ĉi? Mi respondas simple: ĉu gravas morti? Schiller, milita kuracisto, konsilis nin: ĉu vi timas la morton? Ĉu vi deziras senmorti? «Vivu en Tuto»! «Kiam vi forpasos ĝi restas!» «Vivu en Tuto!»… mirinda konsilo! Tio signifas… signifas… kion signifas? ĉar mi ne komprenas!

Nu, ni resumu: se vi havas nur saĝon, vi ne povas suferi je ĝi. Se vi estas nur cerbo, vi ne suferos je tio nomata «Neŭrastenio». Sed la koro… ho! la koro! Estas aferoj pri kiuj ni ne parolu. Kaj ni ne parolos pri la koro, ĉar se ni tion farus ĉi-bagateloj perdus sian amuzon.

Traduko de VALE

(daŭrigo…)

[BILDO p.8] Foto de granda paeljo-pato plena de rizo kun helikoj kaj pecoj de viando.

La «paeljo» estas abunda agrabla kaj bongusta manĝaĵo kiu ellasas ĉirkaŭ siaj manĝantoj, fratiĝon kaj amikecon kaj mi povas atesti ke en ĉiuj E-o grupejoj de la valencia Komunumo pendas ĉe la muroj grandega pato por paeljo-kuirado.

La plej tikla sekreto estas la «fajro» kiu ĉiam devas esti ĝuste kontrola-ta de la kuiristo. Mi ŝatas daŭrigi tiun agadon dum unu kaj duon-horon sed aliaj preferas mallongigi ĝin dum nur dudek minutoj.

Unue ni fritas kreskaĵojn, legomojn kaj viandojn kiuj en paeljoj povas esti: koko, kuniklo, anaso aŭ knedoj de hakita viando kun dispecigita aŭ muelita pano. Poste ni plenigas la tutan paton je akvo kaj atendas por boligi ĝin, enĵetante sekve, helikojn kaj rizon kiuj same ol iam ili naskiĝis en akvo, mortas hodiaŭ en akvo. Rosmareno kaj safrano povas taŭgi por spicoj.

Sed laŭ ĝenerala opinio la ĉefa afero estas la renkontiĝoj kaj kunvenoj, en kiuj ĉiuj personoj kolektiĝas, ĉiam gaje kaj harmonie, eble tial ke «ĉiuj metas la kuleron en la saman teleron».

Valencio Septembro 1994

Fotoj J. Mª Añó Montagud

Verkis J. Añó Belda

Tajpis J. M-ª Añó Peña

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

[BILDO p.9] Ronda emblemo kun la cirkla surskribo «Hispana Esperanto-Federacio» kaj, meze, «54a HK / Salou».

SALOU, de la 9-a ĝis la 12-a de Novembro 1995

De la 9-a ĝis la 12-a de novembro, tre bone aranĝita de niaj katalunaj samideanoj, kun la honora prezidanteco de la Honorinda Moŝto Jordi Pujol, okazis en Salou (Tarragona) la 4-a Kongreso de Hispana Esperanto Federacio.

Kiel citindaj decidoj de la Ĝenerala Kunveno, ni povas mencii la jenajn:

1- Okazigi la venontajn kongresojn de HEF, por la jaro 1996 en Murcio, kaj por la jaro 1997 en Valencio (ene de la Eŭropa Esperanto Forumo).

2.- Nomumi novan sekretarion, al la aktiva samideano Manuel Parra, de Segovia, kaj novan direktoron de HEF al Augusto Casquero.

3.- Altigi la HEF-kotizojn 10%.

4.- Lanĉi kampanjon por atingi almenaŭ entute 1.000 membrojn, kio rajtigus HEF-n havi 2 komitatanojn ĉe U.E.A. Tio efike helpus por plibonigi la ekonomion kaj funkciadon de HEF.

5.- Lanĉi kampanjon por informi la hispanajn eŭro-parlamentanojn pri E-o, kaj konvinki ilin apogi la Internacian Lingvon en la Eŭropa Parlamento.

6.- Preni sur sin la respondecon, pere de la CO en Madrido de la ĉefdelegiteco de UEA.

7.- Serioze serĉi novan ILEI-n delegiton en Hispanio, ĉar la antaŭa ne plu restos en tiu posteno. Ni profitas ĉi tiun artikolon por informi ke d-ro Tarín prenis sur sin ĉi tiun gravan respondecon. Ĉi tiu estas unu el la plej gravaj taskoj de nia movado, okupiĝi pri organizado de la instruado de nia lingvo.

8.- Aljuĝi du gravajn premiojn: Premion «Klara Silbernik», por Maribel Alonso, edzino de Juan Carlos Ruiz, nuntempa prezidanto de Madrida Esperanto Liceo, kaj la premion de Fundación Esperanto, por la traduko el hispana verkisto de la 20-a jarcento, aljuĝita al la hungara esperantisto Istvan Ertl, redaktoro de «Esperanto», pro la traduko de «La adiaŭo», de Ignacio Aldekoa.

9.- Pri la financa situacio de HEF, la tuta ĉeestantaro deklaris esti kontentaj. Nuntempe, ĉefe pro la bona financa rezulto de la UK en Valencia, HEF havas kapitaleton. Estis proponite dum la kunveno investi parton el tiu kapitalo por aĉeti malgrandan ejon, en Valladolid, por meti en ĝi la stokon de Libroservo, kio samtempe estos bona afero por konservi la kapitalon, kaj aldone uzi ĝin tiucele.

La membroj de la Valencia grupo ludis ankaŭ aktivan rolon ene de la programo. Pascual Pont prelegis pri la interesa temo «La transa lingvo», kaj Augusto Casquero pri «Slovakio: Natura paradizo en centra Eŭropo», kun projekciado de lumbildoj.

Tre grava kaj sukcesa estis la prezentado de novaj libroj, inter kiuj ni nepre devas citi «Lirikaj perloj de Al-Andalus»-n, verkita de Marco Botella, kelkajn novajn eldonaĵojn de Sferoj kaj aliajn librojn pri fantasto kaj scienc-fikcio, de Miguel Gutiérrez Adúriz, novan kaj modernan E-o-lernolibron, de la sama aŭtoro, libron de Giordano Moya, ktp.

Kompreneble, ene de la programo, okazis diversaj aliaj eroj, kiel prelegoj, kunsidoj, ktp, kiuj estos pli amplekse traktataj en la HEF-bulteno «Boletín».

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

1-a JUNULARA KONFERENCO FRANCA- IBERIA

Dum la pasinta oktobro okazis en Rocafort (Valencio) la 1-a Junulara Konferenco Franca-Iberia de Esperanto, organizita de Valencia Junulara Asocio de Esperanto, en Casal d’Esplai «L’Horta», cedita senpage de la valencia urbestraro por tiu evento. Ĉeestis deko da reprezentantoj de diversaj lokaj asocioj, de Portugalio, Francio, kaj diversaj hispanaj regionoj, kun la celo impulsi la interŝanĝon kaj la interkomunikadon pere de la internacia lingvo inter la gejunuloj el ĉi tiu mondoparto, kaj ankaŭ kun aliaj landoj. Ĉicele oni interkonsentis interalie, starigi, ankaŭ por ĉi tiu regiono, teleinformatikan reton da uzantoj de Esperanto, ene de la konata Internet, same kiel la jam ekzistanta je monda skalo.

Krome, estis tie difinita tuta kalendaro da aktivaĵoj, kiel renkontiĝoj kaj laborbrigadoj, en la Iberia Duoninsulo kaj suda Francio. Inter ili elstaras la Somera Internacia Kurso, kiu okazos en Valencio, de la 12-a ĝis la 19 de aŭgusto 1996.

Alberto Bermell

$ UEA DENOVE TROIGAS $

Kiel kutime, por la venonta UK en Prago, UEA, «helpante» la kongresanojn, ofertas hotelprezojn pli altaj ol tiuj kiuj ĉiu lerta kongresano povas ricevi mendante per si mem aŭ simple mendante en kiu ajn vojaĝagentejo.

La altaj prezoj ĉiam ofertataj de UEA estas grava diskriminacio, ĉar en la landoj, ni diru, «malriĉaj», aŭ laŭ la ofta esprimo de niaj altranguloj, «nepagipovaj landoj» nur malmultaj esperantistoj sukcesas pagi aliĝkotizon kiu superas la tutan monatan salajron. Krom tio, anstataŭ helpi ilian partoprenon al la UK-j, serĉante, almenaŭ por la esperantistoj el tiuj landoj, malmultekostajn loĝejojn aŭ favorajn prezojn, kio devus esti la celo kaj devo de UEA kaj de la lokaj organizantoj (ĉiam sub la rigidaj ordonoj de la CO), ili interesiĝas nur pri la altaj makleraĵoj atingeblaj en la pli kostaj loĝejoj. Malmultekostaj loĝejoj ne donas altan makleraĵon, sed donas laboron al la organizantoj. Prefere forgesi pri ili.

Kaj kion diri rilate la Infanan Kongreseton. Kotizo kostas ĉirkaŭ 30.000 pesetojn, kio estas dumonata salajro en orienta Eŭropo. Malfacile infanoj, estonteco de nia movado, povas ĉeesti. Certe en Ĉeĥio, malmultekosta lando, eblas atingi kondiĉojn pli favoraj por la esperantista infanaro. Tamen, «negoco estas negoco». Feliĉe ne ĉiuj en nia movado havas tiujn problemon. Estraranoj de UEA, kaj kelkaj deĵorantoj almenaŭ de «nia» Centra Oficejo de UEA, havas la okazon, dum la UK-j, loĝi senpage, dankon al la kotizoj kaj makleraĵoj atingitaj el la kongresanara poŝo, en la plej elegantaj kaj altnivelaj hoteloj, kion ili sendube meritas. Sed, ĉu tio havas ian rilaton kun la «Interna ideo» de Zamenhof?. Pri tio ni havas kelkajn dubetojn. Lukso troas en la UK-j dum multaj samideanoj ne sukcesas, almenaŭ unu fojo en la vivo, partopreni.

Kaj jen demando: Ĉu esperantistoj devas servi la asociojn aŭ niaj asocioj devas servi la esperantistojn?

La redaktistaro

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

LIRIKAJ PERLOJ DE AL-ANDALUS

Antonio Marco Botella, unu el niaj plej elstaraj verkistoj, aperigis libron kun la titolo «Lirikaj Perloj de Al-Andalus».

Ĝi estas unu el la plej gravaj verkoj de hispana aŭtoro, kaj ni ĉiuj devas diskonigi la verkon inter esperantistoj kaj ne esperantistoj. Ni, anstataŭ fari recenzon, prenos kelkajn vortojn de la libro, kiuj sufiĉe klare parolas al ni pri la enhavo:

«Lirikaj Perloj de Al-Andalus estas serioza studo pri la muzulmana Hispanio (711-1492). En ĝi aperas la biografioj de la plej gravaj poetoj de tiu periodo, spicitaj per anekdotoj kaj priskriboj de politikaj eventoj okazintaj en la plej rafinita civilizacio tiama de Okcidento, nome Al-Andalus, bedaŭrinde ne sufiĉe konata. Kelkaj eroj de la nuna verko, unua en Esperanto pri tiel interesa temo, liveras al la leganto la impreson, ke oni legas rakontojn el la MIL KAJ UNU NOKTOJ, kvankam temas ja rigore pri historio…

Nur ĝeneraltrajte mi volis skizi per ĉi Enkonduko kelkajn aspektojn de la preskaŭ legenda lando nomata Al-Andalus, kun profiloj vere unikaj, kaj aldoni, ke tiuj pripoeziaj valoroj ne estis la solaj laŭdindaj kaj konindaj de nia lando en tiu epoko. Al-Andalus estis tio kaj multe pli. Unu el ĝiaj plej eminentaj filoj, la granda poeto Ibn Jafayya, dediĉis al ĝi jenajn versojn plenajn de amo kaj fervoro:

[BILDO p.11] Foto de galerio kun arkadoj kaj kolonoj super krutaĵo. Apudskribo: «Kombo-ĉambro en Alhambro»

AL-ANDALUS, ETERNO-PARADIZO

Ho vi, gent’ de Al-Andalus, kiel vi feliĉa estas!: Akvo, ombroj, rojoj, arboj, tia paradiz’ eterna nur en ĉi patri’ ekzistas, en alia lok’ ne eblas. Se mi devus ja elekti, tiun ĉi, vi estu certa, ke elektus mi plezure, ĉar ne estas land’ pli bela! Ho, ne timu! en l’ infero oni ja ne pun-enfermas la personojn nun ĝuantajn paradizon plej eternan.

[BILDO p.11] Malgranda foto-portreto de viro, malluma kaj malklara.

Antonio MARCO BOTELLA

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

Universala Deklaracio de homaj rajtoj (UN)

de la 10-a de Decembro 1948

Artikolo 1. Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.

Artikolo 2. (1) Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.

(2) Plie, nenia diferencigo estu farata surbaze de la politika, jurisdikcia aŭ internacia pozicio de la lando aŭ teritorio, al kiu apartenas la koncerna persono, senkonsidere ĉu ĝi estas sendependa, sub kuratoreco, nesinreganta aŭ sub kia ajn alia limigo de la suvereneco.

Artikolo 3. Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco.

Artikolo 4. Neniu estu tenata en sklaveco aŭ servuteco; sklaveco kaj sklavkomerco estu malpermesitaj en ĉiuj siaj formoj.

Artikolo 5. Neniu suferu torturon aŭ kruelan, nehoman aŭ sendignigan traktadon aŭ punon.

Artikolo 6. Ĉiu rajtas esti ĉie agnoskita jure kiel perso.

Artikolo 7. Ĉiuj homoj estas jure egalaj, kaj rajtas sen diskriminacio al egala jura protekto. Ĉiujn rajtas ricevi egalan protekton kontraŭ kia ajn diskriminacio, kiu kontraŭas tiun ĉi Deklaracion, kaj kontraŭ kia ajn instigo al tia diskriminacio.

Artikolo 8. Ĉiu rajtas ricevi de la kompetentaj naciaj tribunaloj efikan riparon pro agoj, kiuj kontraŭas la fundamentajn rajtojn, kiujn li havas laŭ la konstitucio aŭ la leĝoj.

Artikolo 9. Neniu suferu arbitrajn arestojn, malliberigon aŭ ekzilon.

Artikolo 10. Ĉiu en plena egaleco rajtas je justa kaj publika proceso antaŭ sendependa kaj senpartia tribunalo, por prijuĝo de liaj rajtoj kaj devoj kaj de kiu ajn kriminala akuzo kontraŭ li.

Artikolo 11. (1) Ĉiu akuzita pro punebla faro rajtas, ke oni supozu lin senkulpa, ĝis oni pruvos laŭleĝe lian kulpon en publika proceso, en kiu li ricevis ĉiujn garantiojn necesajn por sia defendo.

(2) Neniu estu konsiderata krimkulpa pro kia ajn ago aŭ neago, kiu ne konsistigis puneblan faron, laŭ nacia aŭ internacia juro, en la tempo, kiam ĝi estis farita. Same tiel, ne estu aljuĝita pli severa puno ol tiu, kiu estis aplikebla en la tempo, kiam la punebla faro estis plenumita.

Artikolo 12. Neniu suferu arbitrajn intervenojn en sian privatecon, familion, hejmon aŭ korespondadon, nek atakojn kontraŭ sia honoro aŭ reputacio. Ĉiu rajtas ricevi juran protekton kontraŭ tiaj intervenoj aŭ atakoj.

Artikolo 13. (1) Ĉiu havas la rajton libere moviĝi kaj loĝi interne de la limoj de kiu ajn ŝtato.

(2) Ĉiu rajtas eliri el kiu ajn lando, inkluzive la propran kaj reveni en sian landon.

Artikolo 14. (1) Ĉiu rajtas peti kaj ricevi en aliaj landoj azilon kontraŭ persekuto.

(2) Tiu rajto ne estas alvokebla en kazoj de persekutaj akuzoj malfalse levitaj pro ne-politikaj krimoj aŭ pro agoj kontraŭ la celoj kaj principoj de Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 15. (1) Ĉiu rajtas havi ŝtatanecon.

(2) Al neniu estu arbitre forprenita la ŝtataneco, nek rifuzita la rajto ŝanĝi sian ŝtatanecon.

Artikolo 16. (1) Plenaĝaj viroj kaj virinoj, sen ia ajn limigo pro raso, nacieco aŭ religio, rajtas edziĝi kaj fondi familion. Iliaj rajtoj estas egalaj koncerne la geedziĝon, dum la geedzeco kaj koncerne eksedziĝon.

(2) Geedziĝo okazu sole laŭ libera kaj plena konsento de la geedziĝontoj.

(3) La familio estas la natura kaj fundamenta grupunuo de la socio, kaj ĝi rajtas ricevi protekton de la socio kaj de la ŝtato.

Artikolo 17 (1) Ĉiu rajtas propritei havaĵon kaj sola kaj en asociiĝo kun aliaj.

(2) Al neniu estu arbitre forprenita lia proprieto.

Artikolo 18. Ĉiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio; tiu ĉi rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajton peti, ricevi kaj komuniki informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la landlimoj.

Artikolo 20. (1) Ĉiu havas la rajton je libereco de pacema kunvenado kaj asociiĝo.

(2) Neniu estu devigita aparteni al asocio.

Artikolo 21. (1) Ĉiu homo rajtas partopreni la regadon de sia lando, aŭ rekte aŭ pere de libere elektitaj reprezentantoj.

(2) Ĉiu rajtas je egala altiro al publika servo en sia lando.

(3) La volo de la popolo estu la bazo de la aŭtoritato de la registaro; tiu volo estu esprimata per regulaj kaj aŭtentikaj elektoj, kiuj okazu per universala kaj egala balotrajto, kaj per sekreta voĉdono aŭ ekvivalentaj liberaj voĉdonaj proceduroj.

Artikolo 22. Ĉiu, kiel membro de la socio, havas rajton je socia sekureco kaj povas postuli la realigon, per naciaj klopodoj kaj internacia kunlaboro, kaj konforme al la organizo kaj disponeblaj rimedoj de ĉiu Ŝtato, de tiuj ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj, kiuj estas nepre necesaj por lia digno kaj por la libera disvolviĝo de lia personeco.

Artikolo 23. (1) Ĉiu havas rajton je laboro, je libera elekto de sia okupo, je justaj kaj favoraj laborkondiĉoj kaj je protekto kontraŭ senlaboreco.

(2) Ĉiu, sen ia ajn diskriminacio, rajtas ricevi egalan salajron pro egala laboro.

(3) Ĉiu, kiu laboras, rajtas ricevi justan kaj favoran kompenson, kiu certigu por li mem kaj por lia familio ekziston konforman al homa digno, kaj kiun suplementu, laŭnecese, aliaj rimedoj de socia protekto.

(4) Ĉiu rajtas formi kaj aliĝi sindikatojn por protekto de siaj interesoj.

Artikolo 24. Ĉiu havas rajton je ripozo kaj libertempo, inkluzive racian limigon de la laborhoroj kaj periodajn feriojn kun salajro.

Artikolo 25. (1) Ĉiu havas rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj bonfarto de si mem kaj de sia familio, inkluzive de nutraĵo, vestaĵoj, loĝejo kaj medicina prizorgo kaj necesaj sociaj servoj, kaj la rajton je sekureco en okazo de senlaboreco, malsano, malkapablo, vidvineco, maljuneco aŭ alia perdo de la vivrimedoj pro cirkonstancoj ekster sia povo.

(2) Patrineco kaj infaneco rajtigas al specialaj prizorgoj kaj helpo. Ĉiuj infanoj, egale ĉu ili naskiĝis en aŭ ekster geedzeco, ricevu saman socian protekton.

Artikolo 26. (1) Ĉiu havas rajton je edukiĝo. La edukado estu senpaga, almenaŭ en la elementa kaj fundamenta stadioj. La elementa edukado estu deviga. La teknika kaj porprofesia edukado estu ĝenerale akirebla, kaj pli alta edukado estu egale akirebla por ĉiuj laŭ ties meritoj.

(2) Edukado celu la plenan disvolvon de la homa personeco kaj plifortigon de la respekto al la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Ĝi kreskigu komprenon, toleron kaj amikecon inter ĉiuj nacioj, rasaj aŭ religiaj grupoj, kaj antaŭenigu la agadon de Unuiĝintaj Nacioj por konservo de paco.

(3) Gepatroj havas unuavican rajton elekti la specon de la edukado, kiun ricevu iliaj infanoj.

Artikolo 27. (1) Ĉiu rajtas libere partopreni la kulturan vivon de la komunumo, ĝui la artojn kaj partopreni sciencan progreson kaj ĝiajn fruktojn.

(2) Ĉiu havas rajton je protekto de moralaj kaj materialaj interesoj rezultantaj el eventualaj sciencaj, literaturaj aŭ artaj produktaĵoj, kiujn li aŭtoris.

Artikolo 28. Ĉiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj liberecoj difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj.

Artikolo 29. (1) Ĉiu havas devojn al la komunumo, en kiu, sole, estas ebla la libera kaj plena disvolviĝo de lia personeco.

(2) En la uzado de siaj rajtoj kaj liberecoj, ĉiu estu subigita sole al tiuj limigoj, kiuj estas jure difinitaj ekskluzive kun la celo certigi adekvatan rekonon kaj respekton por la rajtoj kaj liberecoj de aliaj kaj por konformiĝi al justaj postuloj de moralo, publika ordo kaj ĝenerala bonfarto en demokrata socio.

(3) Tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj estas en neniu okazo efektivigeblaj kontraŭe al la celoj kaj principoj de Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 30. Nenio en ĉi tiu Deklaracio estu interpretita kiel implico, ke iu ajn Ŝtato, grupo aŭ persono iel ajn rajtas entrepreni ian ajn agon, kiu celus detrui kiun ajn el la rajtoj kaj liberecoj ĉi-ene difinitaj.

Presita kun speciala permeso de la tradukinto, Ivo Lapenna 1987.

Valencia Luno núm. 42 (març de 1996)

Text complet del número 42 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de març de 1996: 14 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 42, març de 1996.
Coberta de Valencia Luno núm. 42, març de 1996.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1996_n42_mar

Què té d’especial este exemplar

  • Les pàgines 13 i 14 repetixen exactament les 11 i 12: el programa provisional del 7é congrés de la VEF i Múrcia i el full d’inscripció ixen impresos dos vegades en el mateix número, de manera que se’n puga arrancar un exemplar sense perdre el text.
  • El número es contradiu a si mateix en els preus de l’allotjament: el full d’inscripció (p. 12 i 14) posa «Loko en dulita ĉambro: 3.900 / Loko en unulita ĉambro: 5.400», mentres que el bloc LOĜADO de la mateixa pàgina els dona canviats, «En unulita ĉambro: 3.900 / Loko en dulita ĉambro: 5.400».
  • L’article «LA VIRINA ROLO» (p. 9), traduït del francés i comentat per VALE, va datat «Valencio, Marto 1994»: el text és dos anys anterior al número que el publica.
  • El número del butlletí no està imprés a la coberta: el «Nº 42» de l’angle superior dret està escrit a mà. El colofó de la pàgina 2 sí que l’imprimix: «N-ro 42, marto 1996».
  • Al marge dret de la pàgina 8 hi ha un dibuix a ploma imprés de través, girat 90 graus: unes figures alcen un cartell que diu «¡VIVA D. LUIS LÁZARO ZAMENHOF!» —el nom de Ludwik Lejzer Zamenhof castellanitzat— i al costat el crit «¡¡VIVA!!». Les paraules en cursiva que l’acompanyen a penes es lligen.
  • El nom del nou cap de delegats de l’ILEI ix de dos maneres: la pàgina 2 imprimix «Doktoro Julio Tarin», sense accent, i la pàgina 3 «s-rojn Tarín», amb accent.
  • A la segona columna de la pàgina 9, dins la frase «Ĉiuj materiaj progresoj kiujn postulas la nuna …ina situacio», la tinta és tan pàl·lida que de la paraula només s’endevina el final «…ina».
  • La nota sobre l’ILEI (p. 2) imprimix «Ĉiu interesiĝanto esti membro kaj kunlabori kun li, bonvolu kontakti lin», amb la construcció trencada; la nota paral·lela sobre la HEF, en la mateixa pàgina, sí que porta el verb inicial: «Bonvolu ĉiu interesiĝanto esti delegito… kontakti».

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 7-a KONGRESO DE VEF kaj MURCIO (kovrilo) epo
2 Kolofono kaj membraj asocioj epo/spa
2 NOVA DELEGITA RETO DE HEF epo
2 NOVA ILEI ĈEFDELEGITO epo
3 PROMENADO TRA LA RADIO epo La radio-teamo
4 PRI CERTA ERARIGA FRAZO DE «DON QUIJOTE» (I-6) epo Santiago Miquel Planas
6 6-a INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO kaj 6-a EŬROPA ESPERANTO-FORUMO epo
7 VENONTAJ KONGRESOJ epo
7 JARABONOJ POR 1996 epo
7 AGRABLA NOVAĴO ! epo
8 CURSO DE ESPERANTO. UNIVERSIDAD DE VALENCIA spa
8 Komikso «Frutos de Frutos» (represo) spa Madrigal
9 AUGUSTO COMTE epo
9 LA VIRINA ROLO epo VALE
10 Komiksoj «Frutos de Frutos» (represoj) spa/epo Madrigal
11 7ª KONGRESO DE VEF kaj MURCIO — Provizora programo epo
12 7ª KONGRESO DE VEF KAJ MURCIO — Aliĝilo kaj mendilo epo
13 7ª KONGRESO DE VEF kaj MURCIO — Provizora programo (ripeto de p. 11) epo
14 7ª KONGRESO DE VEF KAJ MURCIO — Aliĝilo kaj mendilo (ripeto de p. 12) epo

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] En la supra dekstra angulo, permane skribita: «Nº 42».

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: malhelverda rektangulo kun blanka surskribo «VALENCIA LUNO». La komenca C de «VALENCIA» estas duonluno, kaj dekstre de «LUNO» staras konturita kvinpinta stelo; maldekstre, silueto de valencia pordego-turo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

7-a KONGRESO DE VEF kaj MURCIO

[BILDO p.1] Desegnaĵo per plumo: ŝtuparo kaj arkaĵo antaŭ la kvadrata turo kaj la kupolo de la monaĥejo de El Puig.

27-28 APRILO. El Puig (VALENCIA)

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

[BILDO p.2] Ripeto de la kapo de la bulteno, ĉi tie nigra-blanke: la turo, la duonluno-C, «VALENCIA LUNO» kaj la stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

Gran Vía Fernando el Católico, 45- 3ª Tno. 384 96 16 c/c Nº 0.017.830.370, Caja Postal, Pz. España. 46008 VALENCIO (HISPANIO)

MEMBRAJ ASOCIOJ:

Valencia Esperanto Grupo Gran Vía Fernando el Católico, 45- 3ª Tno Fakso 384 96 16 BANCAJA Konto 0009.310.116.9604

Grupo Esperanto de Alicante C/ San Fernando, 39, 03001 ALICANTE

Ĉiam Esperanto C/ General Primo de Rivera, 6 CP 03360 CALLOSA DE SEGURA (Alicante)

Lumradio Casa de Cultura, Blasco Ibáñez 8 46380 CHESTE (Valencia)

Asociación Juvenil «Juna Suno» Avd. de la Vega 4-4º B 0330 ORIHUELA (Alicante)

Redaktoro kaj kompostisto

Augusto Casquero

Korektanto

VALE

NOTO: Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Depósito legal V-1683-1983

N-ro 42, marto 1996.

NOVA DELEGITA RETO DE HEF

Estas intenco krei novan delegitan reton de Hispana Esperanto Federacio, kun la celo starigi kontakton pere de ĝi, inter HEF kaj la membroj kaj asocioj, kaj inter la membroj kaj asocioj mem, por plibonigi ĝian funkciadon, kaj helpi disvastigi informojn pri E-o ĝenerale, kaj pri HEF konkrete. Dua celo estas helpi la novan lanĉitan kampanjon por atingi entute 1.000 membrojn, kio, inter alie, rajtigus la hispanan movadon havi 2 komitatanojn en UEA.

Bonvolu ĉiu interesiĝanto esti delegito, aŭ ĉiu asocio kiu dezirus havi HEF delegiton, kontakti la novan direktoron de HEF, Augusto Casquero, indikante nomon kaj konstantan adreson, TUJ !

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

NOVA ILEI ĈEFDELEGITO


Doktoro Julio Tarin, estas la nova ILEI-ĉefdelegito en Hispanio. Ĉiu interesiĝanto esti membro kaj kunlabori kun li, bonvolu kontakti lin en Grupo Esperanto de Valencia. Lia unua tasko estas koni kiujn membrojn de ILEI ankoraŭ deziras resti kiel membro. Dua, kaj grava, estas rekomenci la ekzamenojn de ILEI, ĉefe ene de la kongresoj, kiel ekzemple en la kongreso de HEF, kaj baldaŭ dum la kongreso de Valencia Esperanto Federacio kaj Murcio, 27-28 de aprilo en El Puig (Valencia).

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

[BILDO p.3] Vinjeto maldekstre de la titolo: terglobo el kiu eliras leterkoverto kaj telefonaŭskultilo, kaj el kies supro leviĝas anteno ŝprucanta ondojn.

PROMENADO TRA LA RADIO


[BILDO p.3] Foto: mezaĝa viro kun okulvitroj sidas en radiostudio antaŭ mikrofono, tenante folion kaj rigardante ĝin; malantaŭ li aparataro kaj bretoj.

Kiu ne rememoras la laboron farita de S-ro Félix Navarro en Radio Klara? Kiam li ne povis plu daŭri tiun laboron, nova teamo re-komencis, proksimume antaŭ unu jaro kaj duono, kun granda iluzio. Unue estis tri personoj: Sebastián Peris, Jesuo Marco kaj Eduardo Martínez. Poste alvenis Berta Raposo. Jesuo Raposo kunlaboris per traduko de novaĵoj el «Heroldo» kaj «Esperanto», kaj per legado de la kurso de E-o farita de S-ro Navarro. Poste venis al Valencio por ferii Alberto Bermell kaj Jana Charuzová, kaj ili kunlaboris en la radioprogramo de tempo al tempo. Ni intervjuis interalie s-rojn Tarín, Pascual Pont, kaj Augusto Casquero, kiam ĉi-tiu revenis el Slovakio kaj rakontis pri la tiea vivo. Ankaŭ venis sinjorino el Kubo, kaj rakontis multajn aferojn pri sia lando.

Tre interese estis por ni skribi leterojn al aliaj radiostacioj kun esperantaj programoj. Ni skribis al Francio, Kubo , Ĉinio, Estonio, Aŭstrio, kaj ricevis respondon kun materialo, aŭ simple kun salutoj, pli ol unufoje. Poste revenis Alberto kaj Jana, kiuj finfine eniris nian teamon, kiu en la lastaj tempoj fariĝis pli granda kun Ana Salvador, Fernando Manzanera kaj Luis Salag, kiuj ne venas al la radiostacio, sed tradukas por ni novaĵojn el esperantaj revuoj.

Finfine, ni deziras montri la enhavon de unuopa programero. Unue sonas muziko, farita de Jesuo Marco; poste ni legas mallongajn novaĵojn. Post tio ni pritraktas la ĉefan temon de la tago. Antaŭ la fino ni parolas pri gramatiko, kaj elsendas kelkajn minutojn paroladeton en Esperanto, per la Songazeto. Tra la novaĵoj kaj paroladoj ni metas, kompreneble, multe da muziko kun tekstoj en Esperanto.

Se vi volas aŭskulti nin, vi havas du eblojn: lunde de la deka ĝis la deka kaj duono vespere ĉe Canal 25 de Mislata 92.5, kaj marde de la kvara ĝis la kvina posttagmeze ĉe Radio Klara 104.4.

                                    La radio-teamo

[BILDO p.3] Malgranda emblemo ĉe la paĝopiedo: terglobo kun meridianoj, trapikita de horizontala akso kaj de vertikala pinto, kun kvinpinta stelo ĉe la supra maldekstra flanko.

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

PRI CERTA ERARIGA FRAZO DE «DON QUIJOTE» (I-6)


Kiam la licenciulo pastro Pero Pérez kaj la barbiro majstro Nicolás ĉe la 6-a ĉapitro de la unua parto de «Don Quijote» faris en la biblioteko de la manĉana heroo la energian elsarkon kiu restigis la kavaliron sen libroj, oni trovis ekzempleron de la kastilia eldono de la valencia verko «Historio de la fama Tirante el Blanco».

Tuj la pastro laŭdis la enhavon de tiu romano kaj citis kelkajn el ties personoj. Sed en sia citaĵo li suferis konfuzon.

En la esperanta traduko de Fernando de Diego, la licenciulo diras (ĉapitro I-6), ke en Tirante «troveblas (…) ŝia moŝto la imperiestrino, kiu enamiĝis al sia ŝildisto Hipólito». La pastro, en tiu momento, forgesas, ke Hipólito ne estas ŝildisto de la imperiestrino, sed de Tirante.

Tamen, ĉu vere Pero Pérez konfuziĝas? La aserto de la licenciulo povus deveni almenaŭ de tri kaŭzoj:

1.- La deziro ŝerci. Tiu dokta homo, licenciita ĉe Sigüenza, havas humuran karakteron kaj tre ofte li ironias kaj klopodas amuzi kaj ridigi;

2.- La kastilia poseda pronomo «su» ( apokopo de «suyo», «suya», «suyos» aŭ «suyas») facile kondukas, vole nevole, al dusencaj frazoj. Kaj eble li volas apliki al la pronomo «su» la sencon «su (de Tirante) escudero»; kaj

3.- Finfine, tute simple, li eble eraras.

En lingvoj kiel franca, itala, kataluna-valencia kaj aliaj, la poseda pronomo (aŭ adjektivo) de la tria singulara persono akordiĝas kun la genro de la posedaĵo; en lingvoj kiel angla, Esperanto kaj aliaj, la poseda pronomo (aŭ adjektivo) je la tria persono de la singularo dependas de la genro de la posedanto.

En la kastilia lingvo, la poseda pronomo «su» (apokopo, kiel jam dirite) havas nenian rilaton kun la genro de la posedanto nek kun tiu de la posedaĵo; ĝi estas plene dubigema, plene erariga, ĉar taŭgas por la tria persono singulara kaj plurala de ambaŭ genroj kaj eĉ por la dua persono, ankaŭ singulara kaj plurala, en la ĝentila formo «usted».

[BILDO p.4] Desegnaĵo per plumo: Don Quijote kun lanco sur maldika ĉevalo, akompanata de Sancho Panza sur azeno, en seka ebeno.

Ni vidu nun kelkajn tradukojn al la lingvoj plej proksimaj al niaj kaj la solvon kiun la tradukintoj donis al la citita frazo.

En la franca traduko farita de H. Bouchon Dubournial (Parizo, 1807, vol. 1, p. 95) aperas la esprimo «les amours de l’impératrice, avec son écuyer Hippolite».

Ankaŭ en la franca traduko verkita de César Oudin, reviziita de Jean Cassou

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

(Éditions Gallimard, 1988, p. 104) oni trovas: «Voici donc (…) et madame l’impératrice amoureuse d’Hippolite, son écuyer» .

En la angla traduko de J.M. Cohen (Londono, 1950, p.50) li skribas: «Here is (…) and the lady Empress in love with her squire Hippolito». Tie-ĉi estas la poseda adjektivo «her», kiu povas erarigi la leganton.

En la kataluna traduko farita de Joaquim Civera i Sormani (eldonita en Barcelono, 1969, p. 38) ankaŭ aperas senco iom konfuza. La pastro diras: «i la Senyora Emperadriu, enamorada d’Hipòlit, el seu escuder».

Nur en alia kataluna traduko, verkita de Antoni Bulbena i Tosell (Barcelono, diversaj eldonoj, sed mi nur povis konsulti tiun ne datitan, kiun mi supozas ke ĝi estas de 1928, p.66) la tradukinto ne stumblas ĉe tiu punkto. Li skribas: «i com la Senyora Emperadriu s’enamorà del jove escuder Hipòlit», sed ne klarigas kies ŝildisto tiu-ĉi estas.

[BILDO p.5] Desegnaĵo per plumo: kavaliro en armaĵo staras kun levita glavo super granda malfermita libro kuŝanta sur la tero; sur la paĝoj legiĝas la nomo «AVELLANEDA».

La amfibologia formo de la frazo de la pastro de la vilaĝo de la Mancha, en la hispana originalo, erarigas eĉ tre klerajn personojn kiel ekzemple okazas sur la tria paĝo de la ĵurnalo ABC, de Madrido, de la 20-a de novembro, 1990.

Krom tio, laŭ Vicente Gaos (1919-1980), estis Diego Clemencín (1765-1834) la unua kiu klarigis la dubeman sencon de la kastilia frazo en la hispana teksto de «Don Quijote»

Martí de Riquer (n. en 1914) asertas, ke laŭlonge de «Tirante» aperas kontraŭdiroj pri la personeco de Hipólito (V/ «Aproximació al Tirant», Barcelono, 1990, p. 140, m/n 2). Sed nun oni povas aldoni, ke ekzistas nenia dubo pri lia kondiĉo de nevo kaj ŝildisto de la bretona kavaliro Tirante.

Kiel konkludo ni vidas, ke en la tradukoj de la citita kastilia frazo al lingvoj kiel franca, itala, kataluna-valencia, k.a. la laŭlitera interpreto ne modifas la dubeman sencon de la originalo.

Sed en la traduko al lingvoj kiel la angla aŭ Esperanto, facile okazas konfuzo. En tiuj-ĉi lingvoj estus pli bone uzi la posedan adjektivon de la tria singulara persono en la vira genro (en la angla, «his»; en Esperanto, «lia») kaj aldoni marĝenan noton por klarigi la eblan dubon.

                                    Santiago Miquel Planas

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

[BILDO p.6] Foto supre maldekstre: mallarĝa montara valo kun rivereto inter krutaj arbaraj deklivoj.

[BILDO p.6] Foto supre dekstre: du personoj en tradiciaj slovakaj kostumoj, kun broditaj vestoj kaj kapornamo.

6-a INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO kaj 6-a EŬROPA ESPERANTO-FORUMO

13-19 julio, POPRAD (SLOVAKIO)


En la belega slovaka regiono «SLOVAKA PARADIZO», okazos ĉi jare la supre menciitaj esperanto-aranĝoj.

Tie oni prezentos la samajn kongresojn, kiuj okazos venontjare en Hispanio, konkrete en Valencio. Pro tio gravas ke granda grupo da hispanaj esperantistoj ĉeestu tiun prezentadon, kaj samtempe havu la okazon ĝui la restadon en unu el la plej belaj kaj mirindaj lokoj de la tuta Eŭropo, kie la naturo ankoraŭ estas bone prizorgata, kaj kiu ofertas por la naturamantoj belegajn pejzaĝojn, altajn kaj krutajn montojn, densajn arbarojn, kie ankoraŭ vivas libere ursoj, lupoj, vulpoj, cervoj, ktp, purajn montarajn riverojn, kaj altmontarajn lagojn, glaciiĝintajn kavernojn, ktp, krom afablan gastigadon pere de la gastema slovaka popolo, kaj, kaj tio ankaŭ gravas, tre malaltajn prezojn.

Ni estas certaj ke neniu ĉeestanto al tiu aranĝo povos dum sia tuta vivo forgesi la certe agrablan restadon en Slovakio.

Inter la multaj diversaj aranĝoj ofertataj de la organizantoj elstaras la ekskursoj al la glaciita kaverno Demänovská kaj Valo Jánska, en Malaltaj Tatroj; la ekskurso al Nacia Parko Pieniny (rivero Dunajec), kun flosado en la rivero, en tipaj flosiloj, laŭlonge de 9 kilometroj; la ekskurso al Altaj Tatroj, kun vizito al la montaraj lagoj Štrbské Pleso( por kiu estas petata la organizadon de Vintraj Olimpikaj Ludoj) kaj Popradské Pleso.

Krom tio okazos intensiva Esperanto-kurso, eventualaj promenadoj tra la arbaroj por kolekti fungojn (en la ĉirkaŭaĵoj eblas trovi ĉirkaŭ 500 speciojn), ktp.

Ni ne forgesu la belajn monumentojn, kaj admirindan kaj riĉan folkloron.

La prezo por la tuta kongreso, kiu inkluzivas kotizon, loĝadon(en turismaj kondiĉoj), manĝadon, kaj ekskursojn, kostas nur 13.000 pesetojn.

Ni ne perdu tiun unikan okazon ekkoni tiun belegan parton de la mondo pere de Esperanto. Fine de tiu kongreso ni povos are reveturi al Prago por ĉeesti la UK-n.

En Valencia Esperanto Grupo haveblas aliĝilojn kaj programojn.

P E T U I N F O R M O J N !

[BILDO p.6] Kvar malgrandaj fotoj en vico ĉe la paĝopiedo: (1) alta rokoformaĵo inter arboj; (2) vilaĝo kun preĝeja turo sub montaj deklivoj; (3) roka montopinto; (4) arbara rivero fluanta inter piceoj. Sub la tria foto la apudskribo: POPRAD

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

VENONTAJ KONGRESOJ


27-28 aprilo: 7-a KONGRESO DE VEF KAJ MURCIO. El Puig (Valencia). Kongreskotizo: 1.000 ptoj. Konstanta adreso: Nia asocio.

1-5 majo: 10-a ĜENERALA KONFERENCO DE MONDA TURISMO. Bydgoszcz (Pollando). Informoj en nia asocio.

12-17 julio: 55-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO. Konstanta adreso: Asociación Socio-Cultural «Ĉielarko». Gregorio Martínez Montesinos 3, 30580 Alquerías (Murcia).

13-19 julio: 6-a INTERNACIA ESPERANTO KONGRESO KAJ 6-a EŬROPA ESPERANTO FORUMO. Poprad (Slovakio). Informoj kaj aliĝiloj en nia asocio. Prezo aliĝo, loĝado, manĝado kaj ekskursoj: entute 13.000 ptoj.

20-27 julio: 81-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO. Praga (Ĉeĥio). Konstanta adreso: UEA (Rotterdam).

NOTO: Grupo Esperanto de Valencia organizas du karavanojn, unu per aŭtobuso al Poprad kaj Praga, kaj la alia per aviadilo nur al Praga, je tre favoraj prezoj kaj kondiĉoj. Petu informojn.

30a Internacia Infana Kongreseto

Rabyne na Slapy – PRAGO – Ĉeĥio

20 – 27 julio 1996

[BILDO p.7] Desegnaĵo per plumo: la Karla Ponto de Prago kun sia porda turo kaj, malantaŭe, la tegmentoj kaj turoj de la Malgranda Kvartalo.

JARABONOJ POR 1996


GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA: Ordinara Membro 3.000 ptoj. Gran Vía Fernando el Católico 45, 3ª, 46008 Valencia. Telefono: 3849616. Membroj ricevas la bultenon «VALENCIA LUNO».

HISPANA ESPERANTO FEDERACIO: Ordinara Membro (OM): 3.300 ptoj. Adreso: Rodríguez San Pedro, 13, 3º-7ª. 28015 Madrid. Telefono kaj fakso: 91 446-80-79.

HEROLDO DE ESPERANTO: 2.900 ptoj. Peranto: Luis Serrano. Font Nova 32, 08202 Sabadell.

UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO (UEA). Membro Abonanto, kun jarlibro kaj revuo «Esperanto»: 5.300. Peranto: HEF (Madrido).

KAE-Informilo: 800 ptoj. Santiago Torné Grau. C/Roca, 22, 3º, 1ª, 08208 Sabadell.

AGRABLA NOVAĴO !


Nia kara samideanino Maria del Carmen Dávila Buitron edziniĝis al la simpatia Lalo, la 29-an de decembro, en Madrid.

«Mamen» esperantistiĝis en la jaro 1979, en Madrida E-o Liceo, kie ŝi tre aktive laboradis por E-o. Ŝi partoprenis diversajn naciajn kaj internaciajn kongresojn, kaj ege multe helpis dum la organizadoj de la Hispana Esperanto Kongreso de Valencio (1988) kaj UK de 1993.

FELIĈON !

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

[BILDO p.8] Supre dekstre: la ronda blazono de la Universitato de Valencia, kun la latina surskribo ĉirkaŭ la ŝildo.

CURSO DE ESPERANTO

UNIVERSIDAD DE VALENCIA


FECHA: Del 16 al 30 de Abril (10 clases de 2 horas), de 17 a 19

LUGAR: Laboratorio de Idiomas de la Fac. de Filología, Av. Blasco Ibáñez, 28

DURACIÓN ACADÉMICA: 2 créditos

PROGRAMA: 1.- Breve revisión de las lenguas planificadas 2.- Origen y evolución del Esperanto 3.- Gramática resumida del Esperanto 4.- Curso intensivo conversacional

PRECIO DE MATRÍCULA: Comunidad universitaria: 6.000 pesetas Público en general : 9.000 pesetas

LUGAR PARA MATRICULARSE: Servicio de Extensión Universitaria, C/ La Nau , 2, Valencia. Teléfono: 3 86 41 12

La matrícula se realizará de 11 a 14 horas, a partir del 6 de marzo de 1996. Es necesario presentar el D.N.I., y en su caso acreditación de pertenencia a la comunidad universitaria.

CERTIFICADO: Para recibir el certificado será necesario haberse matriculado al curso, y asistir al menos al 80 % de las clases

[BILDO p.8] Represo de gazeta komikso, kun la kaplinioj «FRUTOS DE FRUTOS», «EL ADELANTADO DE SEGOVIA — Jueves 30 de noviembre de 1995» kaj «MADRIGAL». Tri vinjetoj: malgranda figuro parolas kun alia, apud raketformaj konstruaĵoj, pri kiom da homoj estas en la eterneco kaj kiel ili interkompreniĝas tie; la respondo en la tria vinjeto estas, ke ili parolas esperanton, «el idioma universal», kiun instruis al ili la dekano, patro Adamo. Subskribo de la desegnisto: MADRIGAL.

[BILDO p.8] Ĉe la dekstra marĝeno, turnita je 90 gradoj, desegnaĵo per plumo: figuroj kun levitaj brakoj portas grandan afiŝon kun la surskribo «¡VIVA D. LUIS LÁZARO ZAMENHOF!»; apude la krio «¡¡VIVA!!» kaj kelkaj kursivaj vortoj, el kiuj legiĝas nur «El majete Muñoz»[?]; la cetero [nelegebla].

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

[BILDO p.9] Portreto (gravuraĵo aŭ punktoraster-foto) de Auguste Comte: vira kapo kun alta kalva frunto, en malhela vesto, rigardanta maldekstren.

AUGUSTO COMTE


Naskita en Montpellier en 1798, li mortis en Parizo en 1857.

Unue lernanto, poste profesoro ĉe la Politeknika Skolo. Lia «Kurso pri Pozitiva Filozofio» estas unu el la plej gravaj verkoj de la 19ª jarcenta Filozofio. Ĉi-aŭtoro fondis «Pozitivismon» kiu rezignis ĉiujn metafizikajn traserĉojn por konsekri sin nur al studo de l’ faktoj.

Jam 13-jarulo, li mem sin liberigis de ĉiuj kredoj. Lia fido, lia aktiveco, l’ elano de sia koro ne revis pri Dio je kiu li tute ne kredis: lia ĉiama dio estis la Homaro. Li petis al Katolikismo, kies organizon kaj pedagogion li admiris, tion kio al la pozitiva filozofio mankas por ĝin evoluigi en homaran religion. (F. Strowki).

………….

LA VIRINA ROLO

Sen vane diskuti regresemajn utopiojn, senkaŝe rimarkindas por pli bone taksi la realan ordon, ke se la virinoj iam atingus tiun egalecon, postulata (sen ilia mem propra konsento), de iliaj pretendaj defendantoj, same suferus kaj iliaj sociaj garantioj kaj ilia karaktero morala.

Ĉar ĉi tiel ili troviĝus engaĝintaj, ĉe la plej oftaj karieroj, al ĉiu efike laborista virkonkurado kiu ili certe ne povus elteni, kaj same la troa rivaleco frakasus praktike la ĉefajn soklojn de la reciproka korinklino.

Anstataŭ tiuj revoj, klare ribelemaj, natura principo plue garantias la inan ekzistadon fiksante ĉiujn devojn de l’ ag-sekso favore al am-sekso: «La viro nutru la virinon». Tia estas la natura leĝo de nia specio ĉiam konforma kun la ekzistado esence hejmeca de l’ am-sekso. Tiu regulo kiun manifestas eĉ la plej plumpa socioebleco disvolviĝas kaj perfektiĝas des pli la homa evoluo plenumiĝas. Ĉiuj materiaj progresoj kiujn postulas la nuna virina[?] situacio, klopodas plenumi tiun fundamentan principon.

Tia estas ĉi-koncerne, la vera senco de la homa progreso: transformi la virinan vivon kiel eble plej hejmecan kaj liberigi ĝin ĉiam pli kaj pli de ĉiu ekstera laboro firmigante ĉi tiel ĝian senteman celon.

KOMENTARIO: Tre arkaika ŝajnas al niaj nunaj okuloj, tiu penso de la fondinto de «POzitivismo». Sed lia subdivido pri l’ sekso: laŭ ag- kaj am-sekso ege rimarkindas. En okazo de eks-edziĝo, la filoj restas aŭtomate sub gardo de la patrino. Kial? Ĉu eble la virino, per si mem, rajtas aŭ kapablas monopoligi la tutan am-sekson? Ĉu vere justas tiu dispartigo?


El la franca tradukis kaj komentariis VALE

Valencio, Marto 1994

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

[BILDO p.10] Tuta paĝo kun kvar represitaj komiksostrioj de la serio «FRUTOS DE FRUTOS», desegnitaj de MADRIGAL, ĉiu kun sia kaplinio el la ĵurnalo:

  1. «ADELANTADO DE SEGOVIA.— Pág. 15 — JUEVES 10 DE DICIEMBRE DE 1987». Kvar vinjetoj: du figuretoj sur senarba ebeno interparolas — la unua diras, ke la nacia lingvo foje estas barilo («EL IDIOMA NACIONAL A VECES ES UNA BARRERA»), la dua ne komprenas, kaj la unua konkludas, ke ĉiuj devus lerni esperanton; la lasta vinjeto finas per la miskomprena demando «¿ESPERANTOA?».

  2. «ADELANTADO DE SEGOVIA.— Pág. 15 — JUEVES 24 DE DICIEMBRE DE 1987». Kvar vinjetoj: figuro proponas al dika paro, ke ĉiuj devus regi esperanton («TODOS DEBERÍAMOS DOMINAR EL ESPERANTO»); la vortludo de la respondoj konfuzas «el Esperanto» kun kuzo el Ávila, tiel nomata ĉar li pasigas la tagon atendante en la vico de la senlaborula oficejo.

  3. «ADELANTADO DE SEGOVIA.— Pág. 15 — JUEVES 31 DE DICIEMBRE DE 1987». Kvar vinjetoj: figuretoj kuras kun afiŝoj, kies tekstoj estas «CENTENARIO DEL ESPERANTO», «HABLEMOS TODOS EL ESPERANTO», «EL ESPERANTO DEBE SER EL IDIOMA UNIVERSAL» kaj «ESPAÑA COLABORA PONIENDO LOS TACOS».

  4. Strio kun nigra titolbloko «FRUTOS DE FRUTOS», sen dato. Kvar vinjetoj kun afiŝoj, ĉi-foje parte en Esperanto: «UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN VALENCIO 1993», «PAROLU ESPERANTO-N», «ESPERANTO INTERNACIA LINGVO» kaj «HISPANIO KUNLABORAS PER «FIVORTOJ»».

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

7ª KONGRESO DE VEF kaj MURCIO

EL PUIG (VALENCIA) 27-28 aprilo


Kongresejo: Casa de la Cultura La Marina (apud la monaĥejo) …………………………….

PROVIZORA PROGRAMO: ………………

SABATO 27 aprilo:

10.30 Akcepto de la kongresanoj en la Kulturdomo 11.30 Oficialaj ekzamenoj de ILEI (nepra antaŭinskribo) 12.30 Kunveno de delegitoj de grupoj 14.00 Libera tempo por tagmanĝi 16.00 Preparkunveno por la Ĝenerala Asembleo 18.00 OFICIALA INAŬGURO DE LA KONGRESO . Salutvortoj de la reprezentantoj de esperantaj grupoj . Salutvortoj de la prezidanto de V.E.F. . Salutoj de la aŭtoritatuloj . Festparolado, fare de Miguel Fernández Martín «Mauro Nervi: Poeto ĉe havenoj» . Arta prezentado 20.00 Promenado tra la urbo (ebla vizito al la monaĥejo kaj al la plaĝo).

DIMANĈO 28 de aprilo:

10.30 Akcepto en la Urbodomo 11.30 ĜENERALA ASEMBLEO 13.30 Oficiala bankedo (nepra antaŭmendo) 16.30 Samtempaj programeroj: – Projekciado de videoj: . «E-o kurso MAZI» . «SLOVAKIO» – Laborkunsidoj 19.00 OFICIALA FERMO DE LA KONGRESO . disdonado de diplomoj . legado de la konkludoj . ferma prelego, en esperanto

NOTO: La belega vilaĝo El Puig troviĝas 15 kilometrojn for de Valencio, kaj estas bone ligita per oftaj aŭtobusoj (kiuj eliras el la ĉefa aŭtobus-stacidomo de Valencio), per fervojo, kaj per rapida aŭtovojo.

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

7ª KONGRESO DE VEF KAJ MURCIO

A L I Ĝ I L O kaj M E N D I L O


Aliĝo al la kongreso: …………… 1.000 ptoj Loko en dulita ĉambro: ………….. 3.900 .. Loko en unulita ĉambro: …………. 5.400 .. Bankedo: ………………………. 1.300 .. Ekzameno de Esperanto: ………….. 1.000 .. Donaco: ……………………….. .. ———— ENTUTE: ……………………….. ..


NOMO: ………………………………………………..

ADRESO: ………………………………………………

URBO: ………………PROVINCO………….KODO…………

TELEFONO: …………..LANDO …………………………..

Sendu la mendilon kaj la atestilon de la sendo de la mono al:

GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA 7-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO Gran Vía Fernando el Católico 45, 3ª 46008 VALENCIA Telefono kaj fakso: 96 3849616 (merkrede, 19-20 horo)

SENDU LA MONON AL: Federación Valenciana de Esperanto Caja Postal de Ahorros Cuenta corriente nº. 0.017.830.370 Plaza de España 46008 VALENCIA


LOĜADO: Por la kongresanoj, eblos loĝi en vere mirinda kaj komforta hotelo, apartenanta al la Generalitat Valenciana, en preskaŭ luksaj kondiĉoj. Ĝi troviĝas ĉe la plaĝo, kaj havas propran naĝejon, kaj ĉian komforton. La prezoj, en plena pensiono, estas la jenaj: RESIDENCIA DE TIEMPO LIBRE EL PUIG

 En unulita ĉambro:...................... 3.900 ptoj
 Loko en dulita ĉambro:.................. 5.400  ..

Oni devas rezervi kaj pagi antaŭ la 30-a de marto.

NOTO: Estas je nia dispono nur 36 lokoj en dulitaj ĉambroj, kaj 4 en unulita. Ili estos por la unuaj mendantoj. Nepras antaŭpago.

Troveblas aliajn hotelojn kaj pensionojn. Jen unu ebleco:

Pensión BORJA (mendu senpere !): Progreso, 35 46540 El Puig (Valencia) Tel: (96) 1470981 Prezo po unu tranokto: unulita ĉambro 2.100 ptojn en dulita ĉambro 1.800 ..

Pàgina 13 de l'original
Pàgina 13 de l’original

7ª KONGRESO DE VEF kaj MURCIO

EL PUIG (VALENCIA) 27-28 aprilo


Kongresejo: Casa de la Cultura La Marina (apud la monaĥejo) …………………………….

PROVIZORA PROGRAMO: ………………

SABATO 27 aprilo:

10.30 Akcepto de la kongresanoj en la Kulturdomo 11.30 Oficialaj ekzamenoj de ILEI (nepra antaŭinskribo) 12.30 Kunveno de delegitoj de grupoj 14.00 Libera tempo por tagmanĝi 16.00 Preparkunveno por la Ĝenerala Asembleo 18.00 OFICIALA INAŬGURO DE LA KONGRESO . Salutvortoj de la reprezentantoj de esperantaj grupoj . Salutvortoj de la prezidanto de V.E.F. . Salutoj de la aŭtoritatuloj . Festparolado, fare de Miguel Fernández Martín «Mauro Nervi: Poeto ĉe havenoj» . Arta prezentado 20.00 Promenado tra la urbo (ebla vizito al la monaĥejo kaj al la plaĝo).

DIMANĈO 28 de aprilo:

10.30 Akcepto en la Urbodomo 11.30 ĜENERALA ASEMBLEO 13.30 Oficiala bankedo (nepra antaŭmendo) 16.30 Samtempaj programeroj: – Projekciado de videoj: . «E-o kurso MAZI» . «SLOVAKIO» – Laborkunsidoj 19.00 OFICIALA FERMO DE LA KONGRESO . disdonado de diplomoj . legado de la konkludoj . ferma prelego, en esperanto

NOTO: La belega vilaĝo El Puig troviĝas 15 kilometrojn for de Valencio, kaj estas bone ligita per oftaj aŭtobusoj (kiuj eliras el la ĉefa aŭtobus-stacidomo de Valencio), per fervojo, kaj per rapida aŭtovojo.

Pàgina 14 de l'original
Pàgina 14 de l’original

7ª KONGRESO DE VEF KAJ MURCIO

A L I Ĝ I L O kaj M E N D I L O


Aliĝo al la kongreso: …………… 1.000 ptoj Loko en dulita ĉambro: ………….. 3.900 .. Loko en unulita ĉambro: …………. 5.400 .. Bankedo: ………………………. 1.300 .. Ekzameno de Esperanto: ………….. 1.000 .. Donaco: ……………………….. .. ———— ENTUTE: ……………………….. ..


NOMO: ………………………………………………..

ADRESO: ………………………………………………

URBO: ………………PROVINCO………….KODO…………

TELEFONO: …………..LANDO …………………………..

Sendu la mendilon kaj la atestilon de la sendo de la mono al:

GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA 7-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO Gran Vía Fernando el Católico 45, 3ª 46008 VALENCIA Telefono kaj fakso: 96 3849616 (merkrede, 19-20 horo)

SENDU LA MONON AL: Federación Valenciana de Esperanto Caja Postal de Ahorros Cuenta corriente nº. 0.017.830.370 Plaza de España 46008 VALENCIA


LOĜADO: Por la kongresanoj, eblos loĝi en vere mirinda kaj komforta hotelo, apartenanta al la Generalitat Valenciana, en preskaŭ luksaj kondiĉoj. Ĝi troviĝas ĉe la plaĝo, kaj havas propran naĝejon, kaj ĉian komforton. La prezoj, en plena pensiono, estas la jenaj: RESIDENCIA DE TIEMPO LIBRE EL PUIG

 En unulita ĉambro:...................... 3.900 ptoj
 Loko en dulita ĉambro:.................. 5.400  ..

Oni devas rezervi kaj pagi antaŭ la 30-a de marto.

NOTO: Estas je nia dispono nur 36 lokoj en dulitaj ĉambroj, kaj 4 en unulita. Ili estos por la unuaj mendantoj. Nepras antaŭpago.

Troveblas aliajn hotelojn kaj pensionojn. Jen unu ebleco:

Pensión BORJA (mendu senpere !): Progreso, 35 46540 El Puig (Valencia) Tel: (96) 1470981 Prezo po unu tranokto: unulita ĉambro 2.100 ptojn en dulita ĉambro 1.800 ..

Valencia Luno núm. 43 (febrer de 1997)

Text complet del número 43 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de febrer de 1997: 16 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 43, febrer de 1997.
Coberta de Valencia Luno núm. 43, febrer de 1997.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1997_n43_feb

Què té d’especial este exemplar

  • La coberta no porta ni número ni data: la indicació «N-ro 43, februaro 1997» només apareix al colofó de la pàgina 2, davall del «Depósito legal V-1683-1983». Cap pàgina no va numerada.
  • La crònica del 7é Congrés de la VEF i Múrcia, a la pàgina 5, el data «Dum la pasintaj 27a kaj 28a de aprilo» sense any, mentres que el butlletí és de febrer de 1997 i la pàgina 7 convoca el 8é congrés per al 19 d’abril de 1997.
  • L’escrit sobre el Novesperanto de la pàgina 12 va redactat en el mateix projecte de reforma que presenta, no en esperanto: «La Fondayho ‘Anselmo Lorenzo’, eldonis libreto titolita…», amb formes com havar, lingwo, che, yhuse o exemple. Al costat porta la taula d’equivalències «ORTOGRAFIO de Novesperanto —> Esperanto», teclejada amb fletxes de llargària desigual.
  • El taller que va compondre este número no tenia la lletra ĵ: a la pàgina 6 la substituïx per un signe estrany, semblant a una creu, dins de «ĵokeo», «fotaĵoj» i «desegnaĵoj», mentres que a les pàgines 13 i 14 la imprimix directament sense el diacrític: «artfajrajojn», «manĝajo», «konkursajojn», «verkajoj».
  • A la pàgina 6, un dels sis personatges de la Familio Bonvolo ix imprés «Filisø», amb la o travessada per un traç, enmig d’una llista de noms per altra banda corrents: Georgo, Roberto, Jolando, Heleno i Donaldo.
  • El premi literari de l’Ateneu «La Alianza» porta el nom escrit de dos maneres dins de la mateixa pàgina 14: «FRANCISCO MAÑEZ» al títol i «FRANCISCO MÁÑEZ», amb accent, a la clàusula 9.
  • L’última pàgina és un facsímil de la pàgina 146 de la revista «Esperanto» de la UEA de setembre de 1996, número 1084 (9), amb el «Manifest de Praga» a dos columnes dins d’una doble orla ornamentada; el peu original de la revista es conserva al capdavall.
  • Al marge esquerre de la pàgina 9 hi ha dos marques manuscrites, en forma de clau, fetes per un lector posterior; no formen part del text imprés.

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 ADA, EN NIA MEMORO (kovrilo) epo
2 [Kolofono] epo
2 ADA FIGHIERA SIKORSKA (kovrilpaĝo) epo
3 VALENCIA ESPERANTO – GRUPO — JARA ORDINARA ASEMBLEO epo
3 [«Ĉu vi jam pagis vian jaran abonkotizon al la Valencia Esperanto-Grupo por 1997?»] epo
4 HISTRIKOJ. epo Antonio Gala, el la libro «Letero al posteuloj»; traduko de VALE
5 7a KONGRESO DE VEF KAJ MURCIO, en El Puig epo
5 ESPERANTISTA RENKONTIĜO EN GUARDAMAR epo
6 ESPERANTO, PASPORTO AL LA TUTA MONDO epo
7 8-a KONGRESO DE VEF kaj MURCIO — BENIDORM (ALICANTE) 19 aprilo 1997 epo
7 ALIĜILO kaj MENDILO epo
8 AMIKO JUAN CARLOS epo Augusto
9 ZAMENHOFA TAGO epo
9 KURSO DE ESPERANTO POR PROGRESINTOJ epo
10 ESPERANTO EN LA UNIVERSITATO epo
10 VOJAĜO AL PRAGO KAJ SLOVAKIO epo
11 PREUNIVERSITATAJ KURSOJ DE ESPERANTO epo
11 ESPERANTO KAJ INTERNET epo
12 NOVAJ REFORMISTOJ DE ESPERANTO epo
12 Informo pri NOVESPERANTO por la revuo ‘Valencia Suno’ epo sendita de Luis Ojer, de Madrid
12 ORTOGRAFIO de Novesperanto —> Esperanto epo
13 7-a INTERNACIA ESPERANTO -KONGRESO — VALENCIA 8-13 julio 1997 epo
14 LITERATURA PREMIO de l’ ATENEO «LA ALIANZA» «FRANCISCO MAÑEZ» epo Cheste, aŭgusto de 1996
15 SUB ADVENTA DECEMBR-ĈIELO epo Leszek Łęgowski; traduko de Zofia Kamieniecka
15 DUM VIGILI-SONORILOJ … epo Leszek Łęgowski; traduko de Zofia Kamieniecka
16 Manifesto de Prago de la movado por la internacia lingvo Esperanto epo faksimilo el «Esperanto» (UEA), septembro 1996

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapa emblemo en verda koloro: desegnaĵo de la valencia turo Torres de Serranos maldekstre, granda duonluno el kiu eliras la vortoj «VALENCIA LUNO» en blankaj majuskloj, kaj kvinpinta stelo dekstre.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

[BILDO p.1] Nigra-blanka foto: tri personoj sidas antaŭ granda esperanto-flago sur kiu legiĝas «ESPERANTO» kaj videblas kvinpinta stelo. Meze staras virino (Ada Fighiera Sikorska) parolante; maldekstre sidas viro kun okulvitroj en kvadratita ĉemizo, dekstre viro kun kravato kaj kostumo.

ADA, EN NIA MEMORO

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

[BILDO p.2] Ripeto de la kapa emblemo: la turo, la duonluno kun «VALENCIA LUNO» kaj la stelo, en nigra-blanka.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

Gran Vía Fernando el Católico, 45- 3ª Tno. 384 96 16 c/c Nº 0.017.830.370, Caja Postal, Pz. España. 46008 VALENCIO (HISPANIO)

MEMBRAJ ASOCIOJ:

Valencia Esperanto Grupo Gran Vía Fernando el Católico, 45- 3ª Tno 384 96 16 Fakso 384 96 16 BANCAJA Konto 0009.310.116.9604

Grupo Esperanto de Alicante C/ San Fernando, 39, 03001 ALICANTE

Ĉiam Esperanto C/ General Primo de Rivera, 6 CP 03360 CALLOSA DE SEGURA (Alicante)

Lumradio Casa de Cultura, Blasco Ibáñez 8 46380 CHESTE (Valencia)

Asociación Juvenil «Juna Suno» Avd. de la Vega 4-4º B 0330 ORIHUELA (Alicante)

Redaktoro kaj kompostisto

Augusto Casquero

Korektanto

VALE

NOTO: Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Depósito legal V-1683-1983

N-ro 43, februaro 1997

Kovrilpaĝo:

ADA FIGHIERA SIKORSKA


Dum la pasinta monato aŭgusto, forpasis en Torino nia bona amikino kaj elstarega esperantistino Ada. Pri ŝi ni jam multe skribis en aliaj gazetoj, tamen ni ne povas ne paroli pri ŝi ankaŭ en «Valencia Luno». Ada ĉiam havis tre bonajn rilatojn kun Valencio. Kelkfoje ŝi venis por prelegi, kaj por ĉeesti aranĝojn en Valencio.

En la foto de la kovrilpaĝo, ni povas vidi ŝin dum la oficiala inaŭguro de nia nova sidejo en Gran Vía Fernando el Católico 45. Ŝi, kune kun ŝia edzo Gian Carlo Fighiera, ankaŭ granda amiko de la valencianoj, havis la ĝentilecon veni por tiu aranĝo el Madrid.

Ŝia grandega laboro, ĉefe kiel multjara redaktoro de «Heroldo de Esperanto», ricevis mondan rekonon, kaj kiel homo ŝi estis neordinara persono, afabla, inteligenta, helpema, kiujn ĉiuj admiris kaj amis. Granda kaj neforgesebla estis ŝia entuziasma helpo, pere de la paĝoj de «Heroldo», por la sukceso de la Universala Kongreso en Valencio. Dum ŝia dekjara loĝado en Hispanio, ŝi agis konstante por nia movado, ĉefe per lerta kaj majstra instruado de la madridaj esperantistoj. Amanto de Hispanio kaj de ties kulturo, kun kiu ŝi grandmezure identiĝis kaj defendanto internacie de niaj valoroj, ĉiu hispana esperantisto ŝuldas al ŝi rekonon kaj estimon.

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

VALENCIA ESPERANTO – GRUPO

JARA ORDINARA ASEMBLEO

[BILDO p.3] Ornama linio kun romba punkto en la mezo, sub la titola kadro.

La venontan 5-an de Marto 1997, je la 7-a vespere, kiel «unua alvoko», kaj je la 7-a kaj duono en «dua alvoko», en nia sidejo de G.Vía Fernando el Católico, 45, 3-a, Valencia

Okazos la laŭstatuta Ordinara Asembleo de la Valencia Esperanto-Grupo, laŭ la sekvanta

T A G O R D O

1.- Legado kaj aprobo de la lasta protokolo. 2.- Financa raporto 1996. 3.- Jarraporto 1996, celoj kaj agadoj por 1997. 4.- Budĝeto por 1997. 5.- Renovigo de la Estraro. 6.- 7-a Internacia Esperanto-Kongreso. 7.- Demandoj kaj sugestoj.

Ĉu vi jam pagis vian jaran abonkotizon al la Valencia Esperanto-Grupo por 1997?

Rememoru ke ĝi ankoraŭ estas 3.000 pesetoj por plenrajta ano, kaj 1.500 pesetoj por subtenanta membro, kaj vi povas aboni per banka pago, kiu estas la plej facila maniero por ĉiuj, al la konto:

BANCAJA Urbagentejo Nº 9 – Fernando el Católico Konto Nº 0009 3101169604 Valencia Esperanto-Grupo

Por tiuj malmultaj samideanoj kiuj ofte forgesas aboni la jarkotizon, nun estas la plej bona momento por pagi la jaron 1997 kaj senŝuldigi la jaron 1996.

Per via abono, vi subtenas la asocion, kaj krome vi ricevas la rajton esti membro, uzi nian bibliotekon, ricevi «Valencia Luno»-n, atingi rabatojn en esperantaj aktivaĵoj, ĉeesti senpage niajn kursojn, kunveni en la sidejo por praktiki la lingvon, kaj esti konstante informita pri nia movado.

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

[BILDO p.4] Kadrita nigra-blanka portreto de viro kun ombrita vizaĝo; sube, sur nigra strio, la teksto «Antonio Gala».

HISTRIKOJ.

[BILDO p.4] Malgranda vinjeto de malfermita libro, dekstre de la titolo.

Antonio Gala (1936 – ).

Ĉiam malpli oftas ke sola homo sukcese povas superi kiun ajn malfacilaĵon aŭ danĝeran situacion, ĉar ĉiam pli kaj pli dependas ni ĉiuj unu de alia: de la stetika plezuro al la teknika scio, de kiu ajn ĉiutaga movo al la superviveco mem. Tamen ni ĉiuj vivas pli kaj pli izolite. Kiel do, solvi tian kontraŭdiron? Kaj la libereco kaj la socieco ja esencas en la homa vivo, tial la homoj kolektiĝas en urboj tra asocioj ke defendu kaj faciligu travivadon kaj progreson. Sed malgraŭ ni ĉiuj sercas senĉese en aliaj, kompanion, ne malofte trovas nur en ili riskon, perfidon, disreviĝon, foje la plej kruelan konkurencon eĉ okaze la morton mem.

Ĉi koncerne mi memoras fabelon de Shopenhauer pri «Histrikoj»:

«Iun vintran tagon sur glaciaj lagoj kaj neĝaj ebenaĵoj, histrikoj decidas ariĝi ĉiuj kune, unu apud alia por reteni varmon. Ili ja tiel faras sed baldaŭ komprenas ke siaj pingloj malhelpas la deziritan proksimecon pro la reciproke antaŭvideblaj vundoj. Do, ili devas unuflanke forteni la necesan distancon por laŭeble malpliigi sian fridon kaj preventi aliflanke siajn pikemajn defendilojn».

Same okazas al la homoj. Kio diferencigas nin, samtempe nin malproksimigas: niaj antaŭjuĝoj, niaj mensaj anguletoj – foje stretaj, malindaj, povraj – klastavoloj, religiaj aŭ ideologiaj baroj, malfreŝaj dogmoj… ni alvenis en ekstremo kie unuigas nin nek amo, nek simpatio, nek kompato, nek korfavoro sed nur kolektiĝo aŭ hatkonsento kontraŭ la malamiko. Malfacile ni rezignas niajn naciismojn, niajn velkintajn tradiciismojn ofte etigantajn, niajn mizerajn asociojn… Tiel ni simple bremsas niajn humanecojn ĉiam per similaj ekskuzoj: troŝparemoj, malfacilaĵoj, tristecoj, nesufiĉecoj. Tiaj dornoj malpermesas nin, ĉe aliaj, trovi varmon aŭ protekton.

Perforto kaj agreso estis ĉiamaj konceptoj: la homo ja apartenas al la Naturo. Koncerne al instinkto li bezonas manĝi, dormi, seksumi t.e. manĝajon, tegmenton, partneron. Por atingi tion li batalos kaj oponos kontraŭ kiu ajn persono aŭ baro. Tute same al kiu ajn besto. Sed paradokse kiam la homo kolektiĝas por defendi sin kaj sian familion aperas novaj kaj pli gravaj perfortoj. Ordinare, sola homo ne tiom damaĝas ol amaso. Agreso laŭ vojo al la propra realiĝo, ofte ŝajna monstreco kaj ja pli okulfrapa, mildas antaŭ devenanta de kolektivaj tialoj, ĝenerale maskitaj sub falsaj idealoj kaj de kies trudo ege profitas ĉiu societo.

Emo por ataki aŭ kvereli estas ne negativa forto sed firmigo de la propra personeco; sed nur justa socio kapablus ĝuste limigi aŭ moderigi ĝin. Tamen, nia socio, agante ordinare per subpremanta, ekstera kaj ĉiestaranta perforto vigligas en kiu ajn civitano alian novan (eble subdormanta), kontraŭan, internan kaj intiman.

La histrika oligarkio enŝovante, per menso-ronganta vendotekniko – marketing – tute neatingeblajn aŭ ĥimerajn vivo-projektojn, semas en ĉiujn animojn ja plej damaĝan frustracion. Kiam ofertas al siaj subuloj, per skurĝaj propragandoj, mirindajn plibonigojn sen apenaŭ prizorgi ĝustajn vojojn por ili plenumi ĝi provokas agreson. Se tute neglekte, alvokas rozkoloran feliĉon ignorante la proprajn biologiajn ritmojn aŭ la diverse privatajn aspirojn, ĝi stimulas perforton. Agante per ĉiam ŝparema vivospaco kaj puritana moralo, laŭ konstanta bremso kontraŭ ĉiuj impulsoj aŭ forpuŝante personojn ĝis ĥimeraj misceloj aŭ kolektiva supermio, ĝi pluekscitas brutaĵojn. Kiam ĝi forgesas «amon» (per si mem pacema), ŝanĝante ĝin per «deziro» (ofte pasia, voluptema, perforta), ĉiam stimulas agreson. Finfine kiam proponas al la junuloj sensukan kaj senspritan egalismon, vanan obeemon aŭ fatan dispersonaliĝon, tute senkaŝe ĝi spronas perforton.

Efektive, ĉiu perforto de nia forkonsumista socio respegulas kvazaŭ tralupee tiun de nia koro. Paco kaj kunviveco nur floros kiam ni sentos la mondon nia. Ne de bankoj, kapitalistoj, okcidentanoj aŭ de katolikoj sed de ni mem: viroj kaj virinoj. Tiam ni ĉiuj nin toleros, deprenos niajn proprajn pinglojn, proksimiĝos al niaj intimecoj kaj donos reciproke la naturan varmon kaj konfidon.

El la libro «Letero al posteuloj».

Traduko de V A L E

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

7a KONGRESO DE VEF KAJ MURCIO, en El Puig


Dum la pasintaj 27a kaj 28a de aprilo, okazis en El Puig (Valencia), la 7a Kongreso de VEF kaj Murcio, en la Kulturdomo.

Ĉi jare la partopreno estis pli granda ol en antaŭaj okazoj, kaj la programo estis tre alloga. Ni povas mencii kiel kerno la prelegon, fare de Miguel Fernández, kun la temo: «Mauro Nervi: Poeto ĉe havenoj», kiu vekis la admiron de ĉiu aŭkultanto, esperantistaj aŭ ne-esperantistaj. La prezentadon faris alia membro de la «Iberia Skolo», nome Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek).

Gravis ankaŭ la eksterordinaran kunvenon por trakti la temon de eldono de nova vortaro de Esperanto, ĉar Lexicón de Sopena estas elĉerpita, kaj krom tio ĉiuj opiniis ke jam estas tempo por prepari novan pli aktualan vortaron, kiu enhavu la novajn teknikajn vortojn. Inter la diversaj proponoj, pri reeldono de antaŭaj vortaroj, aktualigo de aliaj, kaj verkado de nova, unuanime estis akceptita la proponon de Adúriz eldoni la vortaron verkita de Fernando de Diego. Ankaŭ interesa estis la propono de samideano Ojer, de Madrido, kiu jam prezentis grandan laboron de li farita de nova vortaro. Adúriz promesis eldoni la poŝvortaron antaŭ la fino de la jaro.

[BILDO p.5] Du nigra-blankaj fotoj unu apud la alia. Maldekstre: grupo da homoj ĉirkaŭ granda paell-pato en la aero, antaŭ konstruaĵo kun balkonoj. Dekstre: longaj tabloj sub arboj kun multaj sidantaj kongresanoj kaj granda paell-pato.

Kiel fermo de la kongreso, samideano Francisco Conejero kaj edzino preparis por la ĉeestantoj grandegan «paella», laŭ vegetarana maniero, kiun ĉiuj gustumis kaj aprobis.

=============================

ESPERANTISTA RENKONTIĜO EN GUARDAMAR

[BILDO p.5] Nigra-blanka foto: grupo da personoj sidantaj ĉirkaŭ tabloj en subĉiela loko kun arboj; en la fono konstruaĵo.

Kiel ĉiujare, kaj organizita de la alikantaj esperantistoj, okazis la jam tradicia septembra renkontiĝo en Guardamar de Segura (Alicante), kun partopreno de ĉirkaŭ 30 samideanoj. Nepras gratuli speciale la geedzojn Bernabeu, pro la entuziasma kaj gastama organizado, kiu krom amikan etoson, agrablan manĝadon, kaj interesan babiladon, donas okazon ĉiujare kunveni kaj renkonti tie amikojn kaj fortigi la bonajn rilatojn inter ĉiuj. Ĉi jare ankaŭ oni celebris la 75an datrevenon de nia karega samideano Jose Maria Bernabeu. Gratulon al li, kun deziro de longa kaj efika laboro kiel ĝis nun por Esperanto.

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

ESPERANTO, PASPORTO AL LA TUTA MONDO

Jam dum kvin jaroj ELNA (la Usona nacia Esperanto-organizo, «Esperanto League for North America, Inc.») planis fari Esperanto-instrukurson per televido. Lastatempe la planado firmiĝis, la teksto estis verkita, reverkita, rereverkita, lingve kontrolita kaj polurita; kaj ĉio nun pretas (krom financado) antaŭenigi la projekton.

Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo taŭgos por dissendado per eduka aŭ kabla televizio, celas plenkreskulojn, inkluzive studentojn ĉe gimnazioj kaj universitatoj. Ĝi konsistas el 15 duon-horaj lecionoj, uzantaj la rektan metodon de lingva instruado tiel ke la samaj videobendoj povas esti uzataj ie ajn en la mondo.

Ni celas ke la lecionoj havu ian …pretertempan econ… tiel ke ili povu esti uzataj senŝanĝe dum multaj jaroj. Ni celas ke la lecionoj havu daŭran historion, kiu tenos la intereson de la studantoj. Kaj, ni celas ke la lecionoj estu amuzaj.

La ĉefaj rolantoj estas la ses anoj de Familio Bonvolo: Georgo, Greka filozofo; Filisø, klasika baletistino; Roberto, profesia longdistanca kuristo; Jolando, hipodroma ĵokeo; Heleno, avangardskola skulptistino; kaj Donaldo, adoleskaĝa sed geniula Britmoda juĝisto. La familianoj surportas nekutimajn kostumojn, kaj agas malordinare. Ili ja estas roluloj kiujn ni inventis, roluloj kun universala allogo. Tiel la kurso malfacile eksmodiĝos.

Familio Bonvolo tre interesiĝas pri internaciaj kulturaj rilatoj kaj dum la evoluo de la lecionoj spertas multajn kontaktojn — leterajn, telefonajn, hejmvizitajn, eksterlandvizitajn kaj eĉ pretersensajn — kun alilandanoj samnivele fantaziaspektaj kaj idiosinkrazie kondutaj. Post multaj amuzaj kuniĝoj kaj diskuniĝoj, la rolantoj tutĝoje rekuniĝas okaze de lastaleciona internacia kongreso.

Krom la uzo de la rekta metodo, la lecionaro estas strukturita sur kelkaj aliaj gravaj instrumetodoj, kiaj dialogaj subtitoloj, formulfrazoj, vortokatalogoj, fotaĵoj, mapoj, desegnaĵoj, kaj komputorestigitaj lumefikoj. La video estos farita ciferece, por ke ĝi poste estu adaptebla al codoromo kaj interagada instruado. Laborkajeroj en Esperanto kaj naciaj lingvoj akompanos la videobendojn.

Niaj kunlaborantoj jam produktis «reklam-videon» 15-minutan, kiu prezentas la projekton kaj celas faciligi la kolektadon de mono por nia aŭdaca projekto.

Ni invitas la kunlaboradon de diversnaciaj Esperanto-organizoj kaj/aŭ individuoj pri la eventuala adapto de laborkajeroj por la kursaro en diversaj naciaj lingvoj. La celo estas ke ili mem povu presigi la laborkajerojn kaj senpage kopii (aŭ ni kopios je kosto) la videobendojn por loka uzado en tiuj nacioj.

Ĉi tiu projekto estas vere internacia, kaj Familio Bonvolo esperas helpi krei Esperantistojn mondvaste.

[BILDO p.6] Linia desegnaĵo: ses figuroj kun ekstravagancaj kostumoj (la Familio Bonvolo) ĉirkaŭ ronda tablo sur kiu staras granda korbo aŭ pato plena je manĝaĵo; unu figuro dekstre falas malantaŭen kun etenditaj brakoj. Sube dekstre videblas la subskribo de la desegnisto.

FAMILIO BONVOLO INVITAS VIN KONTRIBUI AL: ESPERANTO, PASPORTO AL LA TUTA MONDO

Ĉiun demandon por informo sendu rekte al la produkanto, Lusi C. Harmon, ĉe ELNA.

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

8-a KONGRESO DE VEF kaj MURCIO

BENIDORM (ALICANTE)19 aprilo 1997


Kongresejo:» Casal del Fester». Strato Mayor, s/n. Benidorm.

PROVIZORA PROGRAMO:

10.30 Akcepto de la kongresanoj ĉe «Casal del Fester». 11.30 Kunveno de delegitoj de grupoj. 12.30 Preparkunveno de la Ĝenerala Asembleo. 14.00 Oficiala tagmanĝo (mendo surloke). 17.00 ĜENERALA KUNVENO 18.00 SOLENA OFICIALA KUNVENO     . Salutvortoj de la reprezentantoj de esperantaj grupoj     . Salutvortoj de la prezidanto de V.E.F.     . Salutoj de la aŭtoritatuloj     . Festparolado, fare de Antonio Marco Botella, ĉefredaktoro de «Boletín».     . Arta prezentado

[BILDO p.7] Linia desegnaĵo de velŝipeto (windsurf-tabulo kun velo kaj masto), vidata flanke.

20.00 Turisma Promenado tra la urbo.

NOTO: Kiuj deziros resti ĝis dimanĉe, bonvolu kontakti Grupo de Esperanto de Valencia, merkredoj inter la 19.00 kaj la 20.30 horoj, por ricevi informojn. Loĝado kostos (dependas de hotelkategorio) ĉirkaŭ 3.000 pesetoj. Nepros antaŭpago.

ALIĜILO kaj MENDILO

Aliĝo al la Kongreso ……………………………………………………….. 1.500 pesetoj Bankedo ………………………………………………………………………… 1.800 pesetoj Donaco …………………………………………………………………………..                 ENTUTE ……………………………………………… Nomo………………………………………………………………………………………………………….. Telefono………………….. Adreso………………………………………………………………………………………………………….

Sendu la mendilon kaj kvitancon de la pago al GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA, Gran Vía Fernando el Católico , 45, 3a, 46008 Valencia, telefono kaj fakso 96 3849616

Sendu la monon al :     FEDERACIÓN VALENCIANA DE ESPERANTO,     Caja Postal de Ahorros. Oficina Plaza de España (Valencia)     Cuenta corriente 00- 0.017.830.370

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

AMIKO JUAN CARLOS

[BILDO p.8] Ornama linio kun sagpinto sub la titolo.

[BILDO p.8] Nigra-blanka foto: du junaj viroj, unu el ili portas la alian sur la ŝultro; malluma fono.

Kiam ankoraŭ estas freŝa en nia memoro la terura novaĵo de la forpaso de nia kara Ada Fighiera, Juan Carlos, vi lasas nin orfaj je vi, kiam vi estas en la floro de via vivo, kaj kiam ĉiuj plej bezonas vin. La 1-an de februaro, post kruela malsano, kontraŭ kiu vi kuraĝe batalis, kaj ĉirkaŭata de viaj multegaj amikoj kaj familianoj, vi foriris, nur 43-jara.

Mi ankoraŭ rememoras kiam, en la jaro 1977, do, jam 20 neforgeseblaj jaroj pasis, vi, kune kun via kara Maribel (poste via edzino), kun Pedro Vilaroig (kun kiu vi fondis la Ĥoron «Verda Stelo», nun prestiĝa kaj altnivela), kaj aliaj junaj amikoj, subite aperis en la tiama aĉa sidejo de Madrida Esperanto Liceo, por lerni Esperanton. Ekde tiam la vivo de la Liceo, kaj nia vivo, tute ŝanĝiĝis. Nova fresa aero venis. Kio estis nur asocio transformiĝis al familio. Vi alportis krom vian ĉiam konstantan kaj entuziasman laboron, ion multe pli grava: amikecon, bonan humoron, solidarecon, brilajn interesajn projektojn.

Ekde tiam mi havis vin kiel ekzemplo. Vi kaj viaj amikoj estis homoj kun eksterordinaraj kondiĉoj: kleraj, inteligentaj, laboremaj, imagplenaj, kaj mi multe lernis de vi.

Ofte, preskaŭ ĉiun semajnfinon, ni komencis iri al la montaro aŭ al malproksimaj lokoj, por tendumi, koni la mirindaĵojn de la naturo, ĉiam per niaj aĉaj aŭtomobiloj , niaj dorsosakojn kaj niaj tendoj. Tio kreis ke nia asocio estu ĉiam plena je homoj, kaj fariĝis kvazaŭ ilia dua hejmo. En grandaj junaj grupoj ni komencis viziti la naciajn kaj internaciajn kongresojn, renkontiĝojn, kaj ĉian esperantan aranĝon, en kiuj la juna grupo de Madrida Esperanto Liceo neniam mankis, kaj donis brilon kaj gajecon. Ĉefe vi, nia gvidanto, kiu rapide kreis bonhumoran etoson, kaj tuj estis la centro de ĉiu kunveno, pro via simpatio kaj laboremo. Neniam mankis via speciala maniero kanti «Granada», ĉiam sukcesa enlande kaj eksterlande. Kaj neniam mankis vian ĉiaman saluton «Feliĉan Paskon», dum la tuta jaro, kaj via disdonado de gumaj globoj al la infanaro.

La hispana movado estis en granda parto ŝanĝita de vi, ĉar pere de vi multaj esperantistoj, inter ili mi mem, lernis kiel ŝanĝi la tro oficialecan kaj seriozan manieron funkcii, al alian, pli agrabla kaj familia. Tiun laboron ni konservos kiel nia ĉefa heredaĵo de vi, kaj pere de ĝi vi estos ĉiam kun ni, ĉiam en nia memoro, kaj kvankam tristaj, ni restas dankemaj kaj pensos ĉiam pri vi kaj pri via personeco, kaj pensante kiom vi donis al ni ĉiuj ni klopodos ĉiam sekvi vian ekzemplon. Vi ĉiam estos la pruvo ke idealismo, altruismo, solidareco, ankoraŭ ekzistas, kaj ke ĉiam ekzistos homoj kiuj donos ĉion por la bono de la homaro, klopodante ke la mondo estu pli agrabla, pli solidara, pli justa.

Kaj, kion diri pri via, ni diru, oficiala biografio, impona en tiom malmultaj jaroj. Doktoro Inĝeniero pri Minoj. Sciencistoj de C.S.I.C. Vi produktis 42 sciencajn verkojn, enlande kaj eksterlande. Unu libron pri bibliografia investigado kaj 19 monografiojn pri la sama temo.Kunlaboranto de multaj universitatoj de la tuta mondo. Tri patentoj sciencaj kaj 46 verkoj de teknologia apogo. 65 verkoj prezentitaj en sciencaj kongresoj naciaj kaj internaciaj. Diplomito en «Eŭropaj Komunumoj», kaj en la Diplomatika Fako. Partopreno en 28 programoj de investigado kun C.S.I.C., krom 6 de la Eŭropa Unio. Gvidanto de diversaj doktoriĝoj, inter kiuj, bedaŭrinde, troviĝas la mia mem, por kiu mi bezonis vian konstantan helpon, kaj kiun mi nepre deziras fini kiel rememoro al vi, mia plej bona amiko kaj gvidanto. Konsilanto de la Ministerio pri Industrio en la Eŭropa Programo EURAM. Sed, ĉar via nur «simpligita «faka biografio postulus pli ol tri paĝojn, ni parolu pri via esperantista aktivado.

Vi esperantistiĝis en Madrid, en 1977. Partoprenanto en multaj kongresoj, inter kiuj citindas la hispanaj en León, Gijón, Málaga, Bilbao, 2 en Madrid, Valencia, Sant Cugat, Murcia , Salou. La internaciaj de Antwertpeno, Lovaina, Varsovio, kaj Valencia. Ĉiam kun aktiva partopreno, kaj neniam kiel nura aŭskultanto. 8 jarojn Vicprezidanto de Madrida Esperanto Liceo, ties nuntempa Prezidanto (entute 16 jarojn kiel membro de la Estraro).

Prezidanto de la Hispana Kongreso de Esperanto en 1980, kaj Vicprezidanto en 1987. Viceprezidanto kaj vera motoro de la LKK de la Universala Esperanto-Kongreso, en Valencia 1993.

Inter viaj multaj esperantistaj verkoj ni devas mencii vian grandan laboron en la traduko de

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

polifoniaj kantoj al Esperanto. Verkojn prezentitaj en la Hispana EsperantoKongreso de Gijón, pri «Civitana partopreno kaj Esperanto»; en tiu de Bilbao pri «Asocioj kun Publika Utileco». Redaktado de la nova Statuto de Madrida Esperanto Liceo 1979. Amason da artikoloj en esperanto en la gazetaro nacia kaj internacia. Tekston en esperanto de la «Himno de Madrida Esperanto-Liceo». La verkon «DATOS SOBRE EL MOVIMIENTO ESPERANTISTA 1887-1987». La Dosieron por atingi la deklaron de «Publika Utileco» por Hispana Esperanto-Federacio, atingita de la Hispana Konsilio de Ministroj en aŭgusto 1993. Kaj multe pli. Maribel Alonso, edzino, ricevis en 1995 la merititan premion «Klara Silbernik», pro ŝia konstanta apogo al Juan Carlos, kaj pro ŝia konstanta laboro por Esperanto.

Tamen via plej granda kontribuo estis via konstanta laboro. Instruisto, oficisto, organizanto, balaisto, masonisto, farbisto, portisto, ĉion vi faris, kun ridetanta mieno, sen plendoj, en labortagoj kaj en festotagoj, sola aŭ akompanata, sed kutime ĉirkaŭata de viaj multaj amikoj, kiuj kiam temis pri vi, ĉiam estis pretaj kunlabori, ĉar kun vi laboro transformiĝis en amuziĝo.

Kara Juan Carlos. Mi scias ke vi ĉiam estos kun ni ĉar via ekzemplo restas. Kaj kun via edzino kaj gefiletoj, niaj karaj Maribel, Sergio kaj Bárbara, kiuj havis la feliĉon, kvankam mallonga, havi vin kiel edzo kaj kiel patro, kaj ĉefe kiel amiko.

Kara Juan Carlos, ĝis revido ie, iam.

Augusto

Z A M E N H O F A T A G O

Laŭ jam longjara tradicio en Grupo Esperanto de Valencia, la 15-an de decembro oni celebris la datrevenon de Doktoro Zamenhof. Ĉi jare la ĉeesto de samideanoj estis pli granda ol dum la alstaj jaroj.

Kiel kutime, la aranĝoj komenciĝis metante laŭran kronon sur la memortabulon de la Majstro.

Poste okazis prelego en nia sidejo, ene de kiu elstaras la interesa prelego, fare de Juan Antonio Giménez, kiu skizis la libron de Nikola Rasiĉ «La rondo familia», interesa sociologia studo de la esperanto-movado. La preleganto resumis la 11-ajn sinsekvajn statistikojn priskribitajn pere de la aŭtoro Rasiĉ. La aŭskultantoj ekkonis tiamaniere novan libron de esperanto, kaj restis motivitaj por legi ĝin.

Ankaŭ samideano Casquero informis pri la demarŝoj en la organizado de la «7-a Internacia Kongreso de Esperanto».

Por fini, ĉiuj bankedis ĉe la restoracio «La Estrella», en agrabla kaj amikeca etoso.

[BILDO p.9] Du nigra-blankaj fotoj unu apud la alia. Maldekstre: grupo da personoj starantaj sur trotuaro antaŭ librovendejo kaj kiosko, kun stratsignoj «TAXI» kaj «KIOSCO»; sur la muro videblas memortabulo. Dekstre: kunveno en salono, homoj sidantaj ĉirkaŭ tablo antaŭ nigra tabulo.

KURSO DE ESPERANTO POR PROGRESINTOJ

Ekde la 10-a de marto, komenciĝos en Grupo Esperanto de Valencia, kurso de Esperanto por tiuj kiuj deziras plibonigi la nivelon de nia lingvo, speciale por tiuj kiuj deziras partopreni ĉi somere la internacian kongreson en Valencia. La gvidanto de la kurso estos nia samideano Juan Antonio Giménez, kaj la metodo estas moderna, kun zorgo speciale pri konversacio kaj parolkapablo. La klasoj okazos lunde kaj merkrede je la 19.00 horo.

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

ESPERANTO EN LA UNIVERSITATO

[BILDO p.10] Ornama linio kun oblikva streko en la mezo, sub la titolo.

Dank’ al la granda helpo kaj entuziasmo de la dekanino de la Fakultato pri Filologio de la Universidad de Valencia, okazis tie du preskaŭ sinsekvaj kursoj de Esperanto, la unua en aprilo, kaj la dua en novembro.

La plej grava aspekto de tiuj kursoj estas ilia oficiala validiĝo, ĉar sukcesintoj de la kurso ricevas krom la oficialan diplomon de la Universitato, du akademiajn Kreditojn.

La profesoro estis Augusto Casquero, kaj la kun-direktoroj S-rino Carmen Morenilla, kaj S-ro Jesús Raposo.

[BILDO p.10] Du nigra-blankaj fotoj unu apud la alia. Maldekstre: personoj sidantaj ĉe longa tablo en salono; malantaŭ ili afiŝo kun la vorto «ESPERANTO». Dekstre: grupa foto de ĉirkaŭ dudek personoj, parto starantaj, parto sidantaj sur la planko.

Gravas la afero ke sekvante tiun ekzemplon, jam oni petis sendi inform-materialon pri tiuj kursoj por intenci organizi similajn en aliaj universitatoj, kiel ekzemple en Castellón, Reus, Badajoz, Santiago de Compostela, Madrid, ktp.

Estas deziro de tiu Fakultato pri Filologio krei departamenton pri modernaj lingvoj, inter kiuj troviĝus Esperanto.

En decembro, organizita de la filo de Juan Antonio Giménez, estis invititaj prelegi en la fakultato pri Sciencoj de la Edukadoj, por la lernantoj de «Didaktiko de la Lingvoj», Juan Antonio Giménez y Augusto Casquero, kiuj havis eblecon paroli al la universitataj gelernantoj pri Esperanto, kaj speciale pri la instrumetodoj de la instruado de la internacia lingvo, dum horo kaj duono. Post la paroladoj, la lernantoj starigis multajn kaj interesajn demandojn pri la temo, kiu ŝajnas ke ege interesigis ilin. Tio estas sekvo de la nuntempa granda apogo de la valencia universitato al Esperanto. Ni ne forgesu ke la 7a Internacia Kongreso de Esperanto okazos en la Fakultato pri Filologio, laŭ ties aŭspicoj.


VOJAĜO AL PRAGO KAJ SLOVAKIO

Nia asocio organizis, dum la pasinta somero, vojaĝkaravanon por ĉeesti la Universalan Kongreson en Praga, kun granda sukceso. Entute vojaĝis per bela kaj luksa luita aŭtobuso 27 homoj, kiuj havis eblecon viziti inter alie Venezion, Strasburgo, Praga, Poprad, la Tatrajn Montojn, ktp. Kvankam la vetero ne akompanis, tamen la sperto rezultis tre positiva kaj interesa, kaj restis la deziro iam denove organizi ion similan. Partoprenis samideanoj el Valencia, Alicante, Madrid, Santander, Segovia kaj Valladolid.

[BILDO p.10] Nigra-blanka foto: grupo da homoj starantaj antaŭ granda turisma aŭtobuso, en arbaro.

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

PREUNIVERSITATAJ KURSOJ DE ESPERANTO

[BILDO p.11] Ornama figuro sub la titolo: longa horizontala triangulo aŭ sagforma bendo kun malhelaj strioj.

En la Universitato de Santiago de Compostela, sub la gvido de la Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, Prof. Antonio Alonso Núñez, okazos ekde la 15-a de julio 1997 la unuaj Internaciaj Preuniversitataj Kursoj en Esperanto.

Dum longa tempo, kaj kun granda entuziasmo, samideano Alonso, senlace laboris por la celo organizi tiujn kursojn, kiuj supozeble baldaŭ troviĝos inter la plej prestiĝaj en Esperanto en la tuta mondo.

Okazis jam la oficiala prezentado la 4-an de julio, en Santiago, kun ĉeesto de gravaj reprezentantoj de nia movado, inter kiuj troviĝis la Nobel-Premio pri Ekonomiko, Reinhard Selten (en la suba foto kun Augusto Casquero), la eks-Prezidanto de UEA, Prof.John Wells, Alonso, David Galadí, Miguel Fernández, Aduriz, Marco Botella, Augusto Casquero, la Vicprezidanto de la Akademio de Esperanto Gonçalo Neves, Marcos Cruz, Manuel Parra, Ana Manero, ktp, krom reprezentantoj de oficialaj kaj akademiaj instancoj. La kursoj ricevos subvenciojn interalie de la Universidad de Santiago de Compostela mem, kaj de la Hispana Ministerio pri Edukado.

La oferto por tiuj kursoj estas tre alloga, kun temoj kiel: «Sur la spuroj de Federico Garcia Lorca», kun akompana sonkasedo de andaluzaj kantoj, kaj enkonduko al la verkaro de la poeto; «ABC de la Eŭropa Juro»(enkonduko al la juro de la Eŭropa Unio); «Enkonduko en paralelismon» (geometria traktajo); kajeroj pri astronomio, fonetiko, statistiko, poezia metriko en diversaj lingvoj, enkonduko en relativeco-teorion, pri ludoteorio, pedagogio, senlaboreco kaj inflakcio, internaciaj literaturaj herooj, kemia nomenklaturo, ktp.

Do, la tuta projekto estas ege altnivela kaj ambicia, kaj meritas la rekonon kaj amasan ĉeeston. Ni varmege gratulas la gigantan laboron farita de Alonso, kaj deziras grandan sukceson por tiuj kursoj. Ni rekomendas al niaj membroj aliĝi tuj.

[BILDO p.11] Du nigra-blankaj fotoj unu apud la alia. Maldekstre: grupo da personoj sur ŝtuparo antaŭ ŝtona pordego de historia konstruaĵo. Dekstre: du personoj — pli aĝa viro kun barbo kaj okulvitroj kaj virino apud li — starantaj antaŭ malhela fono.

Interesiĝantoj kontaktu s-ron Alonso en, C/Rosa , 26, 5-a C, 15701 Santiago de C.

ESPERANTO KAJ INTERNET


Dank’ al la lastaj teknikaj progresoj, nun eblas elĉerpi amason da informoj pri Esperanto kaj pri la movado pere de Internet, kiel adresojn de la movadanoj (milojn) en la tuta mondo, asocioj, eventoj, gazetoj, kursoj. Eblas ankaŭ pere de la komputilo havi verajn konversaciajn rondojn samtempe kun esperantistoj de multaj landoj, ricevi kaj sendi malmultekoste mesaĝojn, ktp. Ni donas kelkajn adresojn, ene de kiuj troviĝas aliaj adresoj, por kontakti pere de la esperanta elektronika mondo. Jen ili:

Hispana Esperanto-Federacio: http://home.adv.es/esperanto Universala Esperanto Asocio: http://wwwtios.cs.utwente.nl/esperanto/org/uea La Flavaj Paĝoj: <http://www.cs.chalmers.se/~martinw/esperanto/flavaj-pagxoj.html#babil Augusto Casquero: http://www.redestb.es/personal/a-casquero (informado pri ka kongreso) José Añó: http://www2.combios.es/esperanto

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

NOVAJ REFORMISTOJ DE ESPERANTO

Dum la lastaj tempoj ofte aperas projektoj por reformi la lingvon Esperanto. Diversaj tendencoj kaj stiloj naskas. Ĉu Esperanto bezonas reformojn? Okaze de ŝanĝoj, kiuj rajtas ilin fari, ĉu nia Akademio, ĉu UEA, ĉu unuopaj homoj?. Jen projekto sendita de samideano Luis Ojer, de Madrid. Ni ne opinias pri tiu temo, kaj ni preferas aŭskulti viajn opiniojn pri ĝi, ĉar ne eblas kaŝi la situacion. Do, skribu al ni pri via opinio.

Informo pri NOVESPERANTO por la revuo ‘Valencia Suno’

     La Fondayho ‘Anselmo Lorenzo’, eldonis libreto titolita ‘NOVESPERANTO, Esperanto sensupersigna kaj ne sexista’, kune kun la grupo de liberecana samideanon ‘ILEG-Madrido’ -Ibera Liberecana Esperanto Grupo de Madrido-, kaj la apogo de la kolektivo ‘Mujeres Libres’ -Libera Homojn-, Villaverde Alto (Madrido).

     La libreto pretendas estar ilo precipe por

    a) utilizar le ab la membron de diversa grupon de ILEG en Iberio, -kiel estas tradizio de la anarkhiston ekde la komenco de cio jarcento-, kaj havar Esperanto pli facila ol la tradicia, kaj ankaw ne sexista.

    b) verkar Esperanto sen problemo de supersignon, char multa liberecana revuon ne havas ebleco por eldonar, do por disvastigar la internacia lingwo, kio kutime decidighas kiel ‘helpa lingwo’ ab la Kongreson de KNL -Nacia Konfederacio de Laboriston- kaj ab ties de ILA -Internacia Laborista Asocio-; exemple ye la 20ª Internacia Kongreso, kio yhuse okasis la 6ª-8º decembro che ‘Colegio Mayor Chaminade’ de Madrido. Tamen, la baza kurso por nova lernanton estos donita ye l’Esperanto.

Tial, men eldonas cia libreto pri NOVESPERANTO, farita ab mena anarkhiista kunulon de ILEG-Madrido, kiel helpa ilo por chia amanton de l’Esperanto, kaj speciale por anarkhiista kunulon, kion povas lernar Esperanto plu facila, kaj atingebla al moderna tempon, en kion len ne havas ebleco por lernar nova lingwo.

     La dato de la Unua Eldono de tia libreto estas Novembro 1996, kaj komposighas de: Antawparolo, Gramatiko (kun Ortografio por tradukar la signon ekde Esperanto al NovEsperanto), kaj Vortaro de pli ol 5.000 fakvorton-. Oni prezentigas ye qwar kolonon la fakvorton de: Novesperanto, Esperanto, IDO, kaj ‘Castellano’. Ties kosto estos de 750 peseton

  • Mendoj:

    – Fundación Anselmo Lorenzo         Paseo Alberto Palacios, 2, Villaverde Alto             28021 Madrid, Tel. (91) 797-0424     – ILEG-Madrid, (Ludoviko Oger), Apartado 14.159, 28080 Madrid

ORTOGRAFIO de Novesperanto —> Esperanto

NOVESP ESP NOVESP ESPERANTO NOVESPERANTO ESPERANTO
c –> c j –> j (duonvokalo) feminseksa -i —> -j
ch –> ĉ yh ————> ĵ masklseksa -w —> -ŭ
g –> g x ————> ks, kz pluralo -n —> -j
gh –> ĝ kw —————> ku infinitivo -ar —> -i
gw -> gv s —————> s imperativo -u —> -u
h –> h sh ————–> ŝ potentialo -us —> -us
kh –> ĥ u ————–> u finayho — —> -n
y->j(kons) w ———> ŭ
dw—–> dv

Pàgina 13 de l'original
Pàgina 13 de l’original

7-a INTERNACIA ESPERANTO -KONGRESO

V A L E N C I A 8-13 julio 1997

KIO ESTAS LA KONGRESO?

Ĉi tiu kongreso naskiĝis en la orient-eŭropaj landoj, kie pro diversaj cirkonstancoj la esperantistoj havis malfacilaĵojn por ĉeesti la Universalaj kongresojn de UEA, kaj aliajn. Tiucele estis kreitaj la «INTERNACIAJ ESPERANTO-KONGRESOJ»-n por faciligi la tieajn esperantistojn ĝui internacian esperantistan estoson pere de ili.

Tiuj malfacilaĵoj, ĉefe la ekonomika, ankoraŭ daŭras, kaj pro tio, kaj pro la alta kvalito de tiuj kongresoj, jam tradiciaj, ili daŭre okazas. Ĉi foje, post tiu de Slovakio, en Hispanio, unuafoje en okcidenta Eŭropo.

Ĉirkaŭ 500 esperantistoj, de diversaj landoj, venos al Valencio, kie ĉiuj trovos agrablan etoson, kulturan kaj artan programon, distraĵojn kaj amikecon, ene de malmultekosta buĝeto, kiu helpos, ĉefe pere de malaltaj kongreskotizoj (diference de aliaj esperantaj kongresoj) kaj malaltaj loĝprezoj la ĉeeston de ĉiuj. La hispanaj esperantistoj havos la eblecon, en la jaro de la UK en Australio, tre malproksime, ĝui internacian etoson sen longa vojaĝo, kaj interkonatiĝi kaj praktiki nian lingvon kun samideanoj de multaj landoj. Eble ni ne havos denove similan eblecon en multaj jaroj, do, ni ĉiuj devas profiti la okazon.

Ĝis nun esprimis la deziron esti en la programo interalie la «BULGARA ESPERANTO TEATRO», la ukraina art-ensemblo «ZAGRAVA», la «KORUSO DE PEDAGOGIA ALTLERNEJO» de Bydgoszcz (Pollando), kaj la muzikensemblo de la sama lando «ANDA». Ankaŭ folklora grupo el Latvio, kaj kelkaj aliaj

KION VI TROVOS EN LA KONGRESO?

La kongresanoj, krom prelegojn, debatojn, kunvenojn, ktp, havos la eblecon ĝui ĉiun aranĝon de la Foiro de Julio de Valencia, kaj de la Internacia Festivalo de Blovorkestroj kiuj koincidas kun la kongreso, kaj kio permesos ĉeesti koncertojn, kabalkadojn, teatron tradiciajn folklorajn aranĝojn, mirindajn artfajrajojn, ktp, la plej multon tute senpage.

Gravos inter la esperantaj aranĝoj la prezentado de la literatura grupo «Ibere Libere», kiuj estos la kerno de la kultura programo. Ne forgesinda estos la okazigon de sinprezento de Akademianoj de Esperanto, kaj Akademianoj de la Internacia Akademio de la Sciencoj de San Marino (AIS) antaŭ la publiko. Ni ĝuos prelegon pri Garcia Lorca, teatron, muzikon, folkloron en Esperanto, gustumado de giganta «Paella» (tipa valencia manĝajo). Kurso de Esperanto laŭ la metodo Cseh estos aliĝebla. Okazos tuttaga tipe hispana kampara festo, kun grandaj surprizoj. Tagaj kaj noktaj plonĝadoj en la agrablajn akvojn de la Mediteranea Maro ne mankos. Agrabla etoso, familia kaj amikeca, ne oficialeca, akompanos nin dum la tuta kongreso

Eblas aliĝi al la duontagaj kaj tuttagaj ekskursoj, kiuj montros al ni la plej belajn mirindajojn de Valencia kaj tuta regiono. Du postkongresaj ekskursoj kunportos nin al Andalucia (Granada, Sevilla, Cordoba, ktp), kaj al Madrid kaj ĉirkaŭajoj (Toledo, Aranjuéz, Escorial, Avila, ktp).

Por tiuj plej rapidaj por aliĝi al la kongreso, ni rezervis ĉambrojn, en tre bonaj kondiĉoj, apud la kongresejo mem, en UNIVERSITATAJ HOTELOJ. La prezo, tranokto kun plena pensiono, en dulita ĉambro, estas nur 3.600 pesetoj persono-tage. Bedaŭrinde ni nur sukcesis rezervi 200 litojn, kiuj estos por la unuaj mendantoj. Por la aliaj la LKK sendos prezojn de hoteloj ankaŭ sufiĉe konfortaj. Ĝisdatitajn informojn, kun ebleco rekte aliĝi, vi trovos en INTERNET, en la adreso http://www.redestb.es/personal/a-casquero

Ni ne devas forgesi ke, ene de ĉi tiu kongreso, okazos ankaŭ la «KONGRESO DE HISPANA ESPERANTO FEDERACIO», en kiu, interalie, devas okazi elekto de nova Estraro, kaj la «7-a EŬROPA ESPERANTO-FORUMO».

La 7-a INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO ofertas al vi ĉi tion,

KAJ…, MULTE PLI.

Pàgina 14 de l'original
Pàgina 14 de l’original

[BILDO p.14] Maldekstre en la titola kadro: desegnaĵo de monsako kun dolarsigno. Dekstre: desegnaĵo de pokalo aŭ trofeo.

LITERATURA PREMIO

de l’ ATENEO «LA ALIANZA»

«FRANCISCO MAÑEZ»

R E G U L A R O kaj C E L O J:

La verkoj devas enhavi la komunajn literaturajn trajtojn, kreativaj, kiuj tuŝu de proksime la valorojn de la homa animo, kun la celo atingi bonan komunikadon inter homoj de diversaj kulturoj kaj sentmanieroj. Oni konsideros kun speciala valoro la verkojn kiuj rakontu spertojn aŭ iniciatojn kiuj kun rilato al la «VIVMEDIO» permesu ke ili estu tranlokitaj kun sukceso al aliaj medioj, kaj kiuj estu motivigaj kaj disvolvitaj sub elteneblaj kondiĉoj, teknologie eblaj kaj kun socia partopreno.

1.- La verkoj devas esti originalaj,, ankoraŭ ne eldonitaj aŭ premiitaj, verkitaj en E-o, subskribitaj per pseŭdonimo aŭ moto. Kune kun la verkoj oni akompanu tute fermitan koverton, ene de kiu troviĝu la originala titolo de la respektiva verko,kaj nomo,adreso, telefon- aŭ faks-numero, kaj retadreso se eblas, de ties aŭtoro. Sur la koverto oni skribu la pseŭdonimon aŭ moton de la verkinto

2.-Ĉiu konkursanto devas sendi po tri ekzemplerojn de la verkoj per kiuj konkursas, tajpitaj en duoblaj interlinioj en DIN A4, unuflanke, kun longo minimuma dekpaĝa kaj maksimuma kvindekpaĝa.

3.- Oni sendu la konkursajojn al : SOCIEDAD CULTURAL ATENEO «LA ALIANZA», Plaza Doctor. Cajal n-ro 11, ES-46380 CHESTE (Valencia), HISPANIO.

4.- Estos aljuĝita unusolan premion, kiu konsistos el 250.000 hispanaj pesetoj (ĉ. 2.000 usonaj dolaroj).

5.- La limtempo de akceptado de la konkursajoj finos la 14-an de aprilo de 1997. Tiurilate, la poŝta stampo atestu la daton.

6.- La verkajoj estos juĝitaj kaj pro iliaj literaturaj valoroj kaj pro ilia enhavo. Tiucele estos nomumita Teknikan Komitaton, kiu konsistos el homoj kun agnoskata prestiĝo, kiu faros la unuan selektadon. Poste, inter la de ili proponitaj verkoj, Juĝantaro havos la lastan decidon.

7.- Por la premiita verko, la organizantoj rajtas, se estas ebleco, peti de la aŭtoro la informatikan bazon.

8.- La Organiza Komitato klopodos laŭ la ebleco eldoni la premiitan verkon por ĝia diskonigo. La eldono estos dulingva, Esperanto/Hispana.

9.- La premiita aŭtoro cedos la rajton je eldonado laŭ la jenaj kondiĉoj: «LA RAJTO JE LA UNUA ELDONO APARTENAS AL LA ORGANIZANTOJ DE LA PREMIO FRANCISCO MÁÑEZ, KIUJ ANKAŬ RAJTOS ĜIN REELDONI OKAZE DE APERIGO DE ANTOLOGIO».

10.- La verdikto ne apelacieblos. La organizantoj rajtas interpreti la nunan regularon.

11.- La livero de la premio okazos ene de la «7-a INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO», kiu okazos en Valencia (Hispanio) inter la 8-a kaj la 13-a de julio de 1997.

12.- La aŭtoroj de la verkoj ne premiitaj rajtos repreni siajn verkojn ĉe la Ateneo «La Alianza» ĝis la 1-a decembro 1997. Post tiu dato oni neniigos la verkojn ne reprenitaj kaj ties fermitajn kovertojn.

CHESTE, aŭgusto de 1996

Pàgina 15 de l'original
Pàgina 15 de l’original

[BILDO p.15] En la supra maldekstra angulo de la paĝo, ekster la kadro, nigra-blanka desegnaĵo de ilekso-branĉo (ostolikaj folioj kun beroj), kiu kuras laŭ la supra rando kaj malsupren laŭ la maldekstra flanko. La tuta cetera enhavo de la paĝo staras ene de simpla rektangula kadro.

SUB ADVENTA DECEMBR-ĈIELO

Sub adventa decembr-ĉielo, mi sole, atendas la Sanktegan Nokton… Seren-vizaĝe, kortuŝita de l’ festa kant-belo, mi kredas, ke mi ne estas sola, kiam la Vort’ – enkarniĝis, kaj Dio – Homo fariĝis.

La mondon iam kovris mallumoj, de l’ sombraj koroj fluis plor’… Jen Di’ plenumis al Davido donitan la promeson: La Nova Stelo ekbrilis super urb’ Betlehemo ! Infan’ Jesuo – Princo de l’ Paco fariĝis nia, multjare atendata Espero !

…………….

DUM VIGILI-SONORILOJ …

Dum vigili-sonoriloj urbon kvietigos, dum la mondo feste silentigos, kaj en kor’ brilos kristnaska kanteto, en stal’ frida naskiĝas Kristo – Infaneto.

Nokte, dum la steloj super mond’ – preĝantaj, mi eltiras manon kun oblato blanka, arĝenta, pro la lum’ de l’ Stel’ Betlehema, kun la kor’ kaj sonoriloj batemaj …

Neniu kor’ estu trista hodiaŭ, neniu dolorema !

Pac’ en la tuta Dia mondo ! Kaj pac’ al homoj bonvolemaj !

Versaĵoj de Leszek Łęgowski Traduko de Zofia Kamieniecka

Pàgina 16 de l'original
Pàgina 16 de l’original

[BILDO p.16] La tuta paĝo estas faksimila represo de unu paĝo de la revuo Esperanto de UEA, enkadrigita per duobla nigra linio kun ornamitaj anguloj.

Manifesto de Prago

de la movado por la internacia lingvo Esperanto

Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto,

direktas ĉi tiun manifeston al ĉiuj registaroj, internaciaj organizaĵoj, kaj homoj de bona volo,

deklaras nian intencon firmvole plu labori por la celoj ĉi tie esprimitaj,

kaj invitas ĉiun unuopan organizaĵon kaj homon aliĝi al nia strebado.

Lanĉita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoriĉan lingvon, Esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj naciaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.

  1. Demokratio. Komunika sistemo kiu tutvive privilegias iujn homojn sed postulas de aliaj ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, Esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.

Ni asertas ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado.

  1. Transnacia edukado. Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano kiu studas la anglan lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano kiu studas Esperanton lernas pri mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo.

Ni asertas ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado por transnacia edukado.

  1. Pedagogia efikeco. Nur malgranda procentaĵo el tiuj kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras ĝin. Plena posedo de Esperanto eblas eĉ per memstudado. Diversaj studoj raportis propedeŭtikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni ankaŭ rekomendas Esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo de lernantoj.

Ni asertas ke la malfacileco de la etnaj lingvoj ĉiam prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua lingvo. Ni estas movado por efika lingvoinstruado.

  1. Plurlingveco. La Esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj kies parolantoj estas senescepte du- aŭ plurlingvaj. Ĉiu komunumano akceptis la taskon lerni almenaŭ unu fremdan lingvon ĝis parola grado. Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj kaj ĝenerale al pli vasta persona horizonto.

Ni asertas ke la anoj de ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala ŝanco por alproprigi duan lingvon ĝis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu ŝanco.

  1. Lingvaj rajtoj. La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado, ĉe granda parto de la monda loĝantaro. En la Esperanto-komunumo, la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neŭtrala tereno, dank’ al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.

Ni asertas ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn, esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.

  1. Lingva diverseco. La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la Esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco. Sekve, ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado.

Ni asertas ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ĝi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco.

  1. Homa emancipiĝo. Ĉiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala komunikilo, Esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipiĝo — projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la homara komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.

Ni asertas ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo.

146 ESPERANTO septembro 1996 1084 (9)

Valencia Luno núm. 44 (octubre de 1997)

Text complet del número 44 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de octubre de 1997: 18 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 44, octubre de 1997.
Coberta de Valencia Luno núm. 44, octubre de 1997.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1997_n44_okt

Què té d’especial este exemplar

  • El número es contradiu sobre la grandària del 7é Congrés Internacional d’Esperanto: les pàgines 2 i 3 diuen que s’hi van inscriure «565 gekongresanoj, de 18 landoj» i que en realitat en van participar més de 600, mentres que la represa de la revista L’ESPERANTO (juliol de 1997) reproduïda a la pàgina 4 parla de «Pli ol 500 kongresanoj el 16 landoj».
  • La nota final de la «ĈARTO DE LA EŬROPA IDENTECO» queda tallada a mitja frase al peu de la pàgina 14: «Instigita de la poeto-prezidanto de la Ĉeña Respubliko Vaclav Havel, kiu la 8-an de marto 1994 … postulis ĉarton de Eŭropa identeco,» — i darrere ve ja un dibuix de dos mans que s’estrenyen i la línia «(Opinioj pri ĉi tiu ĉarto estas bonvenaj.)». La frase no acaba enlloc del butlletí.
  • El bitllet de la loteria de Nadal reproduït a la pàgina 5 és una fotocòpia quasi negra. Només s’hi lligen «GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA», «Lotería Nacional», el número «Nº 26967» i «Son 160 Pesetas»; la data del sorteig, «22 DICIEMBRE», a penes es distingix, i les línies de l’esquerra —adreça i horari del grup— queden il·legibles.
  • La impressió no té algunes lletres eslaves i les substituïx per altres, cosa que canvia els noms propis: els castells del conte eslovac ixen com «Ŝtítnik» i «Pleŝivec» (per Štítnik i Plešivec), el traductor firma «Anton Zachariáŝ» a la pàgina 7 mentres que el programa de la pàgina 4 el nomena «Anton Zacharias», i a la pàgina 14 Václav Havel és president de la «Ĉeña Respubliko», amb ena amb titla on toca la lletra ĥ.
  • Al conte «Sep ŝafarejoj de ŝafpaŝtisto Bebek» (p. 6-7) el pastor canvia de nom en la primera menció: «li nomiĝis Babek», mentres que el títol i la resta del relat sempre diuen Bebek.
  • Dins de la mateixa llista del programa artístic (p. 4) la ciutat polonesa s’escriu de dos maneres: «Bydgoszcz» als punts 2 i 3, i «Bydgosczc» al punt 6.
  • La nota de Pola Radio (p. 10) imprimix una data impossible: després de contar que des del 20 d’octubre de 1997 emeten per Internet, diu que de les reaccions dels oients dependrà «ĉu de la 1-a de januaro 1988 – komenciĝos aŭ ne plena duonhora radioelsendo», amb 1988 on toca 1998.
  • L’exemplar no porta índex ni sumari: l’única cosa que el situa és la línia «N-ro 44, oktobro 1997» al peu de la portada, i la pàgina 2 només té el colofó, la llista d’associacions membres i tres textos breus.

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 SUKCESAJ: 7-a INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO, 56-a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO, 7-a EŬROPA ESPERANTO FORUMO (kovrilo) epo
2 Kolofono kaj membraj asocioj epo/spa
2 KOVRILPAĜO: epo
2 «DEKLARO DE VALENCIA» epo
2 KURSOJ DE ESPERANTO epo
3 7-A INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO epo Augusto Casquero
3 VALENCIO-Miniatura Universala Kongreso (represo el la revuo L’ESPERANTO, julio 1997) epo (GCF)
4 KULTURA KAJ KLERIGA PROGRAMO. 7-a INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO. Valencia, HISPANIO, 8-13 julio 1997 epo Augusto Casquero
5 Zamenhofa Tago epo
5 KRISTNASKA LOTERIO epo
6 Sep ŝafarejoj de ŝafpaŝtisto Bebek epo Esperantigis: Anton Zachariáŝ (Slovakio)
7 Nekrologo pri Ángela Bueno Gallego epo La Estraro de G.E.V.
8 HOMO, HOMARO, KREANTA NATURO. La Tri Fundamentoj epo Jesuo Raposo
9 «La Magia Monto», de Thomas Mann, kaj Esperanto. epo Santiago Miquel Planas
9 KONGRESAJ VIDEOKASEDOJ (reklamo) epo
10 POLA RADIO INFORMAS epo Andrzej Pettyn, estro de la E-Redakcio de Pola Radio
11 NI HELPU SAMUEL ABEDOWALE-n epo
11 LA 57-A HISPANA ESPERANTO-KONGRESO OKAZOS EN VALLADOLID epo
12 ĈARTO DE LA EŬROPA IDENTECO epo Europa-Union Deutschland (41-a orda kongreso, Lübeck, 1995)
15 LITERATURA PREMIO “FRANCISCO MÁÑEZ” epo
15 UNIVERSALA KONGRESO EN MONTPELLIER epo
15 31-a INTERNACIA INFANA KONGRESETO epo
16 Letero de la Valencia Urbodomo pri la katalogado de la esperantaj libroj de la Municipa Biblioteko (faksimilo) spa Carlos A. Precioso Estiguín
17 ALIĜILO. MONTPELIERO — 83-a Universala Kongreso de Esperanto (faksimilo) epo
18 Kongreskotizoj kaj kondiĉoj de la 83-a UK (dorsflanko de la aliĝilo) epo

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: en verda rektangulo, blanka desegnaĵo de la Torres de Serranos (la mezepoka pordego de Valencio) maldekstre, apud kiu grandaj blankaj literoj «VALENCIA LUNO»; la komenca C de «VALENCIA» estas duonluno, kaj dekstre de «LUNO» staras kvinpinta stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

SUKCESAJ:

7-a INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO 56-a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO 7-a EŬROPA ESPERANTO FORUMO

[BILDO p.1] Nigrablanka foto: en salono de la urbodomo, virino en malhela kostumo parolas ĉe mikrofonstando; ĉirkaŭ ŝi staras dek personoj, inter ili virino kiu ŝajnas traduki, kaj pluraj viroj kaj virinoj en somera vesto; dekstre videblas radiaparataro. Apudskribo: «Akcepto ĉe la Valencia Urbodomo».

Akcepto ĉe la Valencia Urbodomo

N-ro 44, oktobro 1997

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

[BILDO p.2] Malgranda ripeto de la kapo de la bulteno: la turo de la Serranos, la duonluna C, «VALENCIA LUNO» kaj la stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO Gran Vía Fernando El Católico, 45, 3.ª 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Konto Nº 0.017.830.370 Caja Postal, Plaza de España.

MEMBRAJ ASOCIOJ:

Valencia Esperanto-Grupo Gran Vía Fernando el Católico, 45, 3ª 46008 VALENCIA Telefono kaj fakso: (96) 3849616 E-Mail: a-casquero@redestb.es Konto: 0009.310.116.9604

Grupo Esperanto de Alicante C/ San Fernando, 39. 03001 ALICANTE

Ĉiam Esperanto C/ General Primo de Rivera, 6. 03360 CALLOSA DE SEGURA (Alicante)

Lumradio Casa de Cultura, Blasco Ibáñez, 8 46380 CHESTE (Valencia)

Asociación Juvenil «Juna Suno» Avda. de la Vega, 4-4º B 03300 ORIHUELA (Alicante)

Redaktoro kaj kompostisto:

Augusto Casquero

NOTO: Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Depósito legal: V-1683-1983

N-ro 44, oktobro 1997

KOVRILPAĜO:

La urbestrino de Valencia, S-ino Rita Barberá, salutas en Esperanto kaj en la hispana, kun samtempa traduko de Maritza Gutiérrez (Kubo), ĉe la Valencia Urbodomo, la partoprenantojn en la «7-a Internacia Esperanto-Kongreso». Ĝi estis la dua plej amasa renkontiĝo de esperantistoj en la mondo en 1997. Partoprenis 565 kongresanoj el 18 landoj, kaj dank´al la entuziasmo de la organizantoj kaj al la granda ĉeesto, ĝi restos en la kolektiva memoro kiel neforgesebla travivaĵo. La Reĝino Sofia de Hispanio afable akceptis la Honoran Prezidantecon.

«DEKLARO DE VALENCIA»

Fine de la Ĝenerala Kunveno de HEF, la kunsidantoj unuanime aprobis jenan deklaron:

«La partoprenantoj en la Hispana Esperanto-Kongreso okazanta en Valencio, kun hororo, abomeno kaj kolero sciiĝas pri la murdo de unu plia homo fare de ETA-teroristoj (ĉi-kaze, de sinjoro Miguel Angel Blanco).

Protestas kontraŭ tia terura atencado kontraŭ la tria artikolo de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, nome: «ĈIU HAVAS LA RAJTON JE VIVO, LIBERECO KAJ PERSONA SEKURECO.»

Postulas de ETA kaj de la ceteraj terorismoj krimantaj en diversaj landoj, ke ili tuj kaj definitive metu finon al ĉia krima agado»

KURSOJ DE ESPERANTO

Kiel ĉiujare, eblas lerni E-on en diversaj lokoj de Valencio. Krom en nia asocio, okazas kurso en Lernejo «Doña Germana», merkrede ekde la 16-a ĝis la 18-a, telefono 3658737 (kun Diplomo). Oni preparas kurson por la Fakultato pri Filologio. Ni informos baldaŭ pri detaloj.

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

7-A INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO


Ekde la 8-a ĝis la 13-a de julio 1997, okazis en Valencia la 7-a Internacia Esperanto-Kongreso, aŭspicita de Monda Turismo, kune kun la 7-a Eŭropa Esperanto-Forumo kaj la 56-a Hispana Esperanto Kongreso, sub la Honora Prezidanteco de la Reĝino Sofia de Hispanio..

La sidejo estis la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia, kies estraro afable ne nur gastigis la kongresojn, sed ankaŭ aŭspicis ilin, kaj ofertis senpage ĉiun bezonatan servon. La dekanino de la Fakultato mem, D-ino Carmen Morenilla, aktive partoprenis la organizadon.

La kongreson kunordigis Augusto Casquero, Ana Montesinos, Gian Carlo Fighiera, kaj Barbara Pietrzak, kaj ricevis la helpon kaj valoran kunlaboron de multaj aliaj samideanoj, inter kiuj ni devas mencii gesinjorojn Sempere, Lupe Sanz, Serrano, María Feriglé, Aliaga, Peris, Fernando, Giménez, Solag, Eduardo, Berta kaj Jesús Raposo, Antonio, Rafa, Araceli, Añó, Pont, Conejero, Folgado, Alonso, Grzebowski, ktp.

[BILDO p.3] Du nigrablankaj fotoj flank-al-flanke. Maldekstre: kelkaj personoj — inter ili du virinoj sidantaj — ĉe tablo kun paperoj, en la akceptejo de la kongreso. Dekstre: kvar personoj sidantaj ĉirkaŭ tablo kun mikrofonoj en radiostudio. Apudskriboj: «Akceptejo» kaj «Ĉe la radio».

AkceptejoĈe la radio

Entute aliĝis 565 gekongresanoj, de 18 landoj, sed fakte partoprenis pli ol 600.

Multe oni povas paroli pri la kongreso, sed se indas ion elstarigi tio estas la ege agrabla kaj familia etoso. Speciala mencio por la esperantistaro, urbestraro kaj tuta popolo de la vilaĝo Cheste, kiu gastigis la kongreson la sabaton 12-a de julio. Tie okazis krom la oficialaj kulturaj programeroj (prelegoj, koncertoj, ktp), la disdonado de la literaturaj premioj «Francisco Máñez» al la verkistoj Antonio Marco Botella, Kurisu Kei, kaj Sabira Stahlberg; la giganta «paella», kuirita en unusola ujo por pli ol 600 homoj kaj finmanĝita kune kun freŝa «sangría» liberaere en bela parko; la katolika Diservo, kun partopreno de diversaj korusoj el kelkaj landoj ; la surstrata muzika prezentado de esperantistaj muzikgrupoj de diversaj landoj ; ktp.

La urbestrino de Valencia, S-ino Rita Barberá, akceptis ĉe la Valencia Urbodomo, la kongresanaron, kaj afable legis saluton en Esperanto. Poste ŝi babiladis kun la ĉeestantoj kun kiuj si fotiĝis.

Ankaŭ nepras mencii kaj gratuli S-inon Maria Angeles Fernández, de Valencio, kiu ricevis la meritan premion «Klara Silbernik» ; la dumkongrese novelektitan HEF Prezidanton, Miguel

[BILDO p.3] Du nigrablankaj fotoj flank-al-flanke. Maldekstre: virino ricevas premion el la manoj de alia persono, antaŭ mikrofono. Dekstre: granda grupo da homoj sur scenejo, ŝajne koruso aŭ folklora ensemblo dum prezentado. Apudskriboj: «Premio «Klara Silbernik»» kaj «Arta prezentado».

Premio «Klara Silbernik»Arta prezentado

Angel Sancho, de Madrido ; kaj la s-ron Hernández Yzal, direktoro kaj fondinto de la Muzeo de Esperanto de Sant Pau D’ordal, kiu ricevis memorŝildon kiel agnosko de konstanta kaj entuziasma laboro por Esperanto.

Por kompletigi iomete la informon pri la aranĝo, ni kopias artikolon kiu aperis en la julia numero 1997, de la revuo L’ESPERANTO :

VALENCIO-Miniatura Universala Kongreso

-La regionaj gazetoj, radio- kaj televid-stacioj de Valencio (Hispanio) vaste reliefigis la abundajn artajn kaj kulturajn programojn de la 7-a Internacia Esperanto-Kongreso, kiu tie okazis komence de julio. En tiuj programoj ludis preskaŭ cent geartistoj de 6 trupoj el Pollando, Rumanio kaj Hispanio : grandan

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

sukceson atingis la 40-membra kant-ensemblo de la pedagogia altlernejo de Bydgoszcz (Pollando), la samnombra infana folklora dancgrupo «Plomenie», kaj la folklora trupo de la Aragona Centro, kiu entuziasmigis la ĉeestantojn per siaj vervoplenaj «ĥotoj». Ne mankis elektronika muziko en originala plenumo de Eduardo Vargas «Solo» (Hispanio) ; socikritikaj vers-kantoj de Michael Bronstein (Rúsio) kaj muzik-prelego de Heras (Hispanio).

La kulturaj prelegoj kunigis temojn pri juro (Urueña, Hispanio), botaniko (Zvara, Slovakio), informatiko (Sancho, Hispanio), literaturo (Gutiérrez, Kubo, Fernández, Hispanio), terapio (Staisiunaite, Litovio), lingvistiko (Alonso, Hispanio), radio (Pietrzak, Pollando), kaj lingvopolitiko (Fighiera, Italio).

La supra listo de aranĝoj ne estus kompleta se ni ne citus la publikan Cseh-metodan kurson de Zacharias (Slovakio) kaj la prezentadojn de la novaj verkoj de la hispan-portugala literatura grupo «Ibere Libere» (Fernández, Camacho, Neves, Dek). La kongreso omaĝis en aparta kunveno la forpasintojn Ada Fighiera Sikorska kaj Juan Carlos Ruiz. Rimarkinde ke la kongresanoj partoprenis en manifestacio por peti la liberigon de la forrabita skabeno Blanco Garrido, poste murdita de la teroristoj.

Pli ol 500 kongresanoj el 16 landoj partoprenis en la kongreso, kiu samtempe estis la 56-a Hispana E-Kongreso : la prezidanto de LKK, Augusto Casquero, jam organizis tri sukcesajn kongresojn : du naciajn en Madrido kaj Valencio kaj unu universalan en la laste citita urbo. (GCF).

Kaj por fini la raporton, ni aldonas la konsiston de la kultura programo, bunta kaj riĉa, dank’ al kiu oni povas diri ke la kongreso estis vere kultura aranĝo, kie eblis ĝui la varian E-an kulturon, en multaj diversaj branĉoj.

KULTURA KAJ KLERIGA PROGRAMO

7-a INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO

Valencia, HISPANIO, 8-13 julio 1997


ARTA PROGRAMO:

1.- Muzik-ensemblo «ANDA» (Pollando). 3 personoj kun propraj instrumentoj. Ili ludas danc-muzikon por Interkona Vespero kaj aliaj momentoj de la kongresoj. Ankaŭ sur scenejo. 2.- «KORUSO DE MALNOVA KANTO DE PEDAGOGIA ALTLERNEJO DE BYDGOSZCZ» (Pollando). Ĉirkaŭ 40 personoj. 3.- Ensemblo «PLOMIENIE» (Flamo). Infana folklora dancgrupo, 40 infanoj kun belegaj tipaj vestaĵoj, de la Palaco de la Junularo de Bydgoszcz (Pollando) 4.- Folklor-ensemblo «PALUKI», el Rogowo (Pollando). 6 personoj. 5.- Infana teatra grupo el Szubin (Pollando) 9 personoj. Spektaklo «Eta Princo» 6.- Junulara muzikkantgrupo el Vojevodia Kultur-Centro de Bydgosczc (Pollando).Muziko de la 60-aj jaroj. 7- Muzik-grupo «Danubaj Voĉoj» (Rumanio) 8.- Michael Bronstein , kant-aŭtoro (Rusio). 9.- Eduardo Vargas «SOLO» (Hispanio).

PRELEGOJ:

1.– Miguel Fernández (Hispanio): » SUR LA SPUROJ DE FEDERICO GARCÍA LORCA». 2.- Gian Carlo Fighiera (Italio): «ESPERANTO PRETER LA JARO 2000». 3.- Anton Zacharias (Slovakio): «INSTRUADO DE ESPERANTO LAŬ CSEH-METODO». 4.- Andrzej Grzebowski (Pollando): «INTERNACIA ESPERANTO-TURISMO», kun kolokvo. 5.- Rafaela Urueña (Hispanio): «SUR LA VOJO AL UNUECA EŬROPO: PROBLEMOJ KAJ DEFIOJ». 6.- Milan Zvara (Slovakio): » MIKOLOGIO KAJ FUNGOKOLEKTADO EN CENTRA EŬROPO». Kun lumbildoj 7.- Antonio Alonso (Hispanio) gvidos: » DEBATO PRI LA LINGVOJ DE HISPANIO»-n. 8.- Barbara Pietrzak , redaktoro de POLA RADIO (Pollando): «ESPERANTO EN RADIO», kun debato. 9.- Miguel Angel Sancho (Hispanio): «METODOLOGIO DE MULTIMEDIA INFORMATIKO» (konfirmota). 10.- Sigita Staisiunaite (Litovio): «YUMAIKO -TERAPIO: JAPANA TERAPI-MASAĜO». 11.- Jesús de las Heras (Hispanio): » LA MUZIKO DE FERNANDO SOR», kun gitara helpo. 12.- Augusto Casquero (Hispanio): » PILGRIMADO TRA LA VOJO DE SANKTA JAKOBO». Kun lumbildoj. 13.- Literatura grupo «Ibere Libere» (Miguel Fernández, Miguel Gutiérrez Adúriz, Jorge Camacho, Abel Montagut, Antonio Valen): «DE VALENCIO AL VALENCIO». 14.- Maritza Gutiérrez (Kubo) : » La poezio de José Martí».

Augusto Casquero

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

[BILDO p.5] Nigra siluetita desegnaĵo de la kapo kaj busto de L. L. Zamenhof — kalva frunto, okulvitroj, barbo — maldekstre supre de la paĝo.

[BILDO p.5] Granda ornama surskribo per kaligrafiaj literoj: «Zamenhofa Tago».

Kiel ĉiujare, okaze de la datreveno de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto, Doktoro Ludoviko Zamenhof, la valenciaj esperantistoj celebros tiun gravan okazintaĵon per diversaj aranĝoj.

Ĉi jare, kiel omaĝo al la ekterordinara kunlaboro kaj afableco de niaj samideanoj el Cheste kun la 7-a Internacia Esperanto-Kongreso, la tuta programero okazos en Cheste, laŭ la jena horaro:

Tago: 20-a de decembro, sabato

12.00: Komuna renkonto antaŭ la urbodomo de Cheste. 12.15: Prelego, fare de S-ro Jesús Raposo. 13.00: Metado de honorkrono al Doktoro Zamenhof. 14.00: Oficiala Bankedo. NEPRA ANTAŬMENDO

Fine de la bankedo, oni transdonos memorŝildon al la urbestrino de Cheste.

Por tiuj kiuj deziras ĉeesti la bankedon, oni devas fari rezervon anticipe kaj pagi ilin ĉe Grupo Esperanto de Valencia, aŭ ĉe Esperanto-grupo Lum-radio de Cheste.

La prezo estas 1.500 pesetoj. Ne lasu ĝin por la lasta momento, por helpi la organizantojn.

[BILDO p.5] Granda ornama surskribo per arkigitaj literoj: «KRISTNASKA LOTERIO».

[BILDO p.5] Fotokopio de loteria bileto, tre malklara. Maldekstre legiĝas «GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA», sub ĝi kelkaj apenaŭ legeblaj linioj (ŝajne pri kursoj kaj horaro, «… de 20 a 21 …», «Fdo. El Católico, 45 …», «…9616», «…VALENCIA»). Dekstre: «Lotería [emblemo de terglobo] Nacional», «Dep. Pagos miércoles …», «El portador interesa … [nelegebla]», en kadro «Nº 26967», sub ĝi «sorteo día 22 DICIEMBRE» [?] kaj «Son 160 Pesetas».

Denove, kiel kutime, Valencia Esperanto-Grupo partoprenas en tradicia kristnaska loterio, kiel helpo al sia ekonomia bilanco.

Oni povas aĉeti ĝin aŭ preni por disvendi inter viaj familianoj, amikoj, kolegoj, merkrede, ekde la 19-a ĝis la 21-a horo.

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

[BILDO p.6] Desegnaĵo de tri ŝafoj kun nigraj kapoj kaj kruroj, unu post la alia, supre maldekstre de la paĝo.

Fabelo pri la deveno de Krásna Hôrka (la burgo de Gemer-regiono)

Sep ŝafarejoj de ŝafpaŝtisto Bebek


Bone fartas paŝtisto, se abundas paŝtejo, se ne perdigas al li ŝafoj kaj ankaŭ pli bone li fartas, se la knabina koro sopiras pri li. Tiam montoj estas nek densaj, nek senvivaj kaj se estas super li ridanta vizaĝo de la trankvila ĉieleto, li ekkkantas senzorge kaj bonhumore, aŭ li ludas lignofajfilon (fujaron).

Sed estis ankaŭ tia paŝtisto, li nomiĝis Babek, kiu nemulte kantis kaj senĉese pripensis nur tion, kiel plej rapide ŝpari iom da mono. Li volis edziĝi kun la plej bela knabino de la tuta ĉirkaŭaĵo. En mizeron li ne volus enkonduki ŝin, li mem vivis en ĝi, ĉar mankis mono.

Estus bone, se li estus obeinta la knabinon. Ŝi tiel ne soperigis je mono.

-Kial ni bezonas riĉaĵojn ? – ŝi demandis lin. – Ankaŭ aliaj malriĉaj geedziĝis, kaj vivtenis sin kaj estis feliĉaj.

-Ej, vi tion malbone komprenas ! – li riproĉsilentigis ŝin.

-Ĝis kiam vi estas senedza, ne gravas al vi malriĉeco, sed kiam vi edziniĝos kaj venos infanoj kaj mankos pano por nutri ilin, vi lamentos kaj malbenos ĉi momenton, kiam vi edziniĝis.

-Kial mi malbenu – ŝi ekprotestis. – Ankaŭ aliaj vivas en mizero, kaj ne blasfemas.

-Ĉu blasfemas aŭ ne, tio ne interesas min. Mi ne zorgas pri ili, sed pri vi. Mi volas prepari por vi tian vivon, ke eble eĉ reĝino ne havas pli bonan.

La knabino diris jam nenion. Ŝi ne scias, kion pensi, ĉu ŝi tion konsideru obtineco aŭ konfuzeco.

Kaj la ŝafpaŝtisto Bebek kontinue nur cerbumis …

Foje, kiam li sidis kaj vagis per la okuloj ĉirkaŭe sur la tero, li aŭdis muson ekfajfi. Li vidis, kiel ĝi pene puŝas sin en la truon. Verŝajne, iu baris ĝian enirejon.

-Mi helpos al vi – li diras por si mem. Li alkliniĝas al la truo, kaj komencas ĝin plilarĝigi.

Apenaŭ li forĵetis du plenmanojn da argilo okulfrapis lin io. La sunradioj kaprice ludis kun la ora monero, kiu elstaris el la humo, kiun li havis en la mano.

Ŝajne, mi trovis trezoron – li ekĝojkriis.

Kaj li plue serĉesploris. Ne vane. Ĉe ĉiu plenmano da argilo li trovis novan dukaton. Kaj kiam estis la truo jam je du spanoj plilarĝigita, elŝutiĝis la tuta amaso da ili. Vera trezoro ! Kaj kia !

-La mondon mi povus per ili aĉeti ! – ekĝojis Bebek. Ho, diversaĵojn li povus prizorgi por si, sed pli certe li ne povas diri kion. Li prisonĝis ilin, li sonĝis, eĉ dometon li konstruis por si, kaj ŝafojn li aĉetis, sed kiam kolektiĝis tia amaso da ili, li tute ne sciis, kion li faru kun ili.

Li kaŝis ilin, atendante, ke foje sereniĝos en lia kapo, kaj li ekscios kiel ilin foruzi.

Kredeble li havis ilin jam unu jaron kaŝitaj sub la maljuna abio situanta sur la deklivo kaj li ne sciis ankoraŭ kion li faru kun ili. Nur kiam alvenis al la ŝafarejo mizere vestita viro, kiu petis pecon da pano. Kaj Bebek donis al li. Kial li ne donu, se li havas ? Li sciis, ke la Sinjoro Dio rekompencos lin. Li regalis la migranton ne nur per pano, sed ankaŭ per fromaĝbulo.

-Sed ĉi tie vi ne manĝu, – diris al li. – La ŝafoj perdus lakton.

Ne pro superstiĉo li diris tion, sed pro tio, ke li metis en la fromaĝbulon belegan oran moneron. Helpu al si mizerulo.

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

La vagabondo foriris kaj neniam plu li montriĝis. Bebek estis kontenta, ke la moneroj estas utilaj, eĉ ili povas savi iun en mizero. Li ne estis indignita pro tio, ke la mizerulo ne revenis por esprimi dankon. Ja ne pro dankesprimo helpis. Nepre ne !

Se ne venis la vagabondo, venis iu alia.

-Kiu sinjoro nur trenas sin al mi ? – miris Bebek, sidante vesperkrepuske antaŭ la ŝafarej-kabaneto.

Diversspecaj pensoj promenadis tra la kapo de Bebek. Jam li eĉ ektimis, ke iu, eble nekonata homo, sciigis ion al grandsinjoro en la kastelo kaj vi bone scias, ke oni ne povas kontraŭi opiniojn de sinjoroj.

Sed tiu, kiu alvenis, ne kun kolero, sed kun rido alproksimiĝis kaj kiam Bebek bonvenigis lin kiel decas, la sinjoro premis lian manon kaj diris :

-Honesta homo vi estas, Bebek, kaj karaktera. Se vi fartas bone, vi volas, ke ankaŭ aliaj fartu bone kaj ne malbone.

Bebek nur staras, nek vorton li diras, ĉar li ne scias, kion pensi pri la afero. Li ne scias ĉu sincere diris tion la sinjoro, aŭ ĉu tio ĉi estas nur malbona sinjora ŝerco. Diversaĵojn li jam travivis. Do, kiu scias, kion vere li intencas.

Kaj la sinjoro denove diras :

-Karaktera homo vi estas, Bebek, tre honesta. Kaj ke vi sciu, kiun vi pridonacis, nu, mi diros al vi. Min. Kaj ĉu vi scias, kiu mi estas ? Bebek hezite gratis sin malantaŭ la orelo, alrigardis la sinjoron, sed vere li ne povas rememori, kiu staras antaŭ li. Ke ne temas pri sensignifulo, li deduktas el tio, ke akompanas lin multnombra soldataro.

-Kredeble mem sinjoro reĝo vi estas , li fine divenprobas.

-Vi divenis, – ŝultrofrapetadis lin reĝo Adalberto la IV-a. Kaj ĉar vi estas tiel saĝa kaj deckonduta, mi plenumos al vi ĉion laŭ via deziro.

Neatendita propono. Malfacile estis por Bebek peti ion, se li ne sciis kion li petu. Ĝis nun pri io simila li eĉ ne sonĝis. Neniam li pripensis tion, ke la reĝo mem ofertos al li siajn reĝajn gracojn, kaj ke la reĝo malaltiĝos antaŭ li.

-Do, se vi ne scias, kion peti, mi konsilos al vi. Ekde la hodiaŭa tago vi ne plu estos paŝtisto, sed libera landbienulo. Eble foje mi eĉ rang-altigos vin je grafo.

Bebek humile ĵetis sin sur la genuojn antaŭ la reĝo kaj dankis al li kiel ankoraŭ neniu dankis al la regnestro.

Tio denove kortuŝis tiom-grade la reĝon, ke li decidiĝis aldoni al Bebek ankoraŭ unu privilegion. Nun ja, li devas vere mem elekti ion.

-Ho, kion volus landbienulo, kiu antaŭnelonge estis nur paŝtisto ? -ekridetis Bebek. Ŝafarojn mi volas. Tiom da ŝafarejoj, kiom da tagoj havas semajno, kaj tiajn, kiajn mi konstruigos.

-Bone – konsentis la reĝo, kvankam li eĉ ne antaŭvidis, kion Bebek intencas.

Kaj alvokis Bebek konstruistojn, kiuj laŭ lia deziro konstruis fortikan burgon sur la monteto, kie li kiel paŝtisto plej volonte paŝtadis. Pri pago ili ne devas timi, monon li havas en sufiĉa kvanto.

Ili do konstruis, kaj finkonstruis ĝin. Al la burgo, ke ĝi rememorigu ŝafarejon, ili donis nomon Krásna Hôrka (Esperante : Belega Monteto).

Krom ĝi Bebek konstruigis ankoraŭ ses aliajn burgojn.

Jen la burgoj : Turňa, Zadvár, Ŝtítnik, Pleŝivec, Brzotín kaj Sokolí Kameň.

Tiuj estis liaj sep ŝafarejoj.

Esperantigis : Anton Zachariáŝ (Slovakio)

[BILDO p.7] Enkadrigita nekrologa anonco. Supre, meze, desegnaĵo de latina kruco kun ornama rando.

Post peniga malsano, forpasis en Valencia nia samideanino Ángela Bueno Gallego, edzino de nia dum multaj jaroj amiko, kaj estrarano de Valencia Esperanto-Grupo, S-ro Santiago Miquel Planas, kiun ni sincere kondolencas kaj akompanas en la doloro. La Estraro de G.E.V. petas preĝon por nia kara Ángela.

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

[BILDO p.8] Linidesegnaĵo supre maldekstre: kvar simplaj homfiguroj — plenkreskuloj kaj infanoj — starantaj unu apud la alia, kvazaŭ familio.

HOMO, HOMARO, KREANTA NATURO

La Tri Fundamentoj

Dum la lasta Turisma Esperantista Semajno, okazinta en San Carles de la Rápita (Tarragona), aŭspicita de Hispana Esperanto-Muzeo, kun perfekta organizado, nia samideano Jesús Raposo brile prelegis pri la temo: «HOMO, HOMARO, KREANTA NATURO: La Tri Fundamentoj».

Por tiuj kiuj ne havis okazon aŭskulti tiun interesan prelegon, ni kopias parton de ĝi, ĉar pro spacomanko ne eblas la tuton prezenti ĉi tie. Ni opinias ke la jena teksto bone resumas liajn pensojn.

La tri fundamentoj de la homa ekzisto estas: 1e, ĉiu vivanta konkreta homo, 2e, la Homaro, 3e, la kreanta Naturo.

En la sfero de la travivo, ĉiu homo estas fundamento de sia mondo: persona, individua fundamento. La Homaro, kiel homa speco, estas la totala homa socio, kvazaŭ sfero homtuta. La kreanta Naturo estas la transcenda kaj mistera fundamento de ĉio, de ĉiuj estaĵoj, fundamento de l’Universo. Neniu natura estaĵo estas fundamento de si mem. Sekve, la homoj ne kreis sin, ĉar ili estas kreitaĵoj.

La strikte homa totala kaj nepra sfero estas la Homaro. Kie estas homo, tie estas la Homaro. Neniu homo povas foriri el Homaro. Nacioj, popoloj, rasoj, religiaj grupoj, klasoj, ĉiaspecaj partioj, ktp., ne povas esti la homa tutaĵo, ne povas esti homaj sferoj. Ili estas nur homaj sektoroj; ja normale estimindaj, kondiĉe ke ili ne interdisputu, ne interbatalu por superregado aŭ por altrudi al iu ajn alia homa sektoro.

Konsekvence, ĉiu(j) homo(j) kaj ĉiuj homaj sektoroj devas centriĝi, akorde kaj frate, ene de la Homaro kaj ne devas fali en etnocentrismon, eklezicentrismon aŭ iun ajn grupanismon. Tio estas sektorismo, kvazaŭ sektismo, ĉar tiaokaze ili decentriĝas, preferas malorde la parton al la tuto, tipa karaterizaĵo de ĉiaj idolismoj, de ĉiaj fanatikoj.

* * *

Post nia rigardo al la tri fundamentoj de la homa vivo, etendu nun nian rigardon ne nur al la diritaj fundamentaj realoj, sed al la tuta realo de la homa ekzisto:

Kvin sferoj konstituas por ni, homoj, la tutan realon. 1a Ĉiu konkreta homo. 2a La Homaro. 3a Tero kaj Vivo. 4a La Sunsistemo. 5a La Universo.

Imanenta kaj transcenda al tiuj ĉi kvin sferoj estas la kreanta Naturo.

Ĉio en la Universo estas ligita kun ĉio. Tiu ĉi universala ligo, interligeco, estas la pulso de l’Universo. Kiam oni komprenas kaj konscie sentas tian ligon, tio estas re-ligo, religeco, kosma solidareco. Alivorte: kore racia kaj libera universala religio, celante kaj esperante la bonon de ĉiu kaj de ĉiuj, la veran kaj adorindan Bonon.

Jesuo Raposo Mondcivitano

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

[BILDO p.9] Nigrablanka foto de Thomas Mann: maljuna viro en kompleto kun kravato, kun deflanka rigardo. Apudskribo: «Thomas Mann».

Thomas Mann

[BILDO p.9] Desegnaĵo de akrigita krajono, horizontale, meze de la paĝo.

«La Magia Monto», de Thomas Mann, kaj Esperanto.


La juna inĝeniero Hans Castorp, la ĉefa persono de la romano «La Magia Monto», de Thomas Mann (1875-1955), kiam en la «Berghof» faris intimajn konsiderojn pri la okupoj de la aliaj pensionanoj, observis ke kelkaj el la gastoj de la sanatorio studadis Esperanton kaj ke ili ŝatas paroli ĝin ĉetable. Hans Castorp rigardadis ilin kun serioza mieno, sed pensante ke ili ne estas tamen, la plej malbonaj.

La inĝeniero faris la komparon kun tiuj kiuj dediĉis sian tempon al la fotografio ; aŭ intencis desegni kun la okuloj kovritaj; aŭ faris ermit-ludojn (puzloj) ; k.c.

Sendube Hans Castorp en tiu momento ne rememoris la malfacilaĵojn kiujn li suferis dum sia longa interparolado kun Madame Chauchat kiam ambaŭ babilis parte germane kaj parte france. La konversacio komencis kiam la junulo petis de ŝi krajonon. Je la fino de la dialogo, kiam la bela ruslandino eliris el la salono, ŝi diris al li : «Ne forgesu redoni al mi la krajonon !»

Tiu peto de la alloga orientanino estis trafa ponto por viziti la ĉambron de Mme. Chauchaut. Oni ne scias ĉu tiu vizito, krom la redono de la krajono, kiu ne estis uzita de H. C. por desegni, permesis al la paro frandi amoran nokton, iun 29an de februaro. La aŭtoro de la rakonto silentas pri tiu tikla punkto.

La enhavo de la romano okazas antaŭ la komenco de la unua mondmilito, dum la lastaj epizodoj de la belepoko, en la jaroj de la unuaj Universalaj Kongresoj, kies influo falis milde super la multdiversa lingvetoso de la svisa tuberkulozsanatorio.

Dum la longa dialogo H.C. bedaŭris ne sufiĉe bone esti kapabla paroli france. La bela ruslandino uzis prefere tiun-ĉi lingvon, kiel estis ofta kutimo en tiu epoko inter kleraj geruslandanoj.

Ĉe tiu-ĉi punkto, mi volas iom fantazii, iom revi, eĉ iom deliri. Mi nur supozas ke Hans Castorp ankaŭ estis allogita de la efluvoj alvenintaj el la unuaj Universalaj Kongresoj – samkiel kelkaj pensionuloj – kaj, ke tio ankaŭ estis okazinta al Mme. Chauchaut. Tiel ambaŭ estus uzintaj Esperanton dum sia dialogo kaj en la ebla ne-ebla amora nokto travivita de ili.

Tiam, la romano estus estinta pli bela, pli interesa, sub miaj miopaj okuloj !

Santiago Miquel Planas

[REKLAMO p.9] En kadro kun ombro:

KONGRESAJ VIDEOKASEDOJ

Pro la konstantaj petoj de la partoprenintoj en la «7-a Internacia Esperanto-Kongreso», okazinta en Valencio, ekde la 8-a ĝis la 13-a de julio 1997, Grupo Esperanto de Valencia pretigas videokasedojn, kun la plej gravaj kaj interesaj programeroj. La kosto de ĉiu unuopa video estas 2.500 pesetoj, kio inkluzivas sendokoston. La elekteblecoj estas:

1.- Prelegoj: M. Fernández, Fighiera, Barbara, Urueña, Zvara, Casquero,Heras, ktp. 2.- Artaj prezentadoj: Aragón, korusoj, polaj infanoj, solistoj, folkloro, ktp. 3.- Oficialaj kunvenoj: Asembleoj, HEF-kunveno, Ronda Tablo, Urbodomo. 4.- Diversaj: Paella, Diservo, premioj, omaĝoj, Malfermo , Fermo, ktp.

MENDU ILIN JAM

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

[BILDO p.10] Desegnaĵo de satelita ricevantena telero sur tripieda stativo, supre maldekstre.

POLA RADIO INFORMAS

De la 26-a de oktobro 1997 la E-Redakcio de Pola Radio komencos aŭdigi iajn E-elsendojn je la jenaj horoj kaj frekvencoj: (la horoj estas indikitaj laŭ la vintra mezeŭropa tempo)

06.30 h. – per satelito 15.30 h. – 41,18 m (7285 kHz); 41,99 (7145 kHz); 50.00 (6000 kHz)+ SAT 20.00 h. – 41,18 m (7285 kHz); 49,22 (6095 kHz); + SAT 22.30 h. – 41,27 m (7270 kHz); 49,22 m (6095 kHz); 49,71 (6035 kHz)

La elsendohoroj laŭ la monda tempo estas jenaj: 05.30; 14.30; 19.00; 21.30

Kompare kun la antaŭa (somera) periodo – laŭ la postuloj de la E-Redakcio – aldoniĝis unu plia frekvenco je la 20-a h. Ni esperu, ke tio plibonigos la akceptadon de ĉi tiu elsendo, kiun ĝis nun oni plej ofte kaptas per satelitaj riceviloj.

La redaktorojn de E-gazetoj kaj informiloj ni petas diskonigi la informon kune kun nia adreso:

«Pola Radio, Esperanto-Redakcio, 00-977 Varsovio, P.f. – 46, Pollando»

Ĉe kiu oni povas ricevi la presitan informilon «Parolas Varsovio n-ro4» kun aktualaj informoj pri la elsendoj, programo, ktp.

En la kadra programo oni ne antaŭvidas ŝanĝojn, la ĉefaj konstantaj programeroj restos kaj estos aŭdigataj je la samaj horoj kaj en la samaj tagoj, kiel ĝis nun.

Se iu volas ricevi, tiu povas mendi la ret-eldonon de «Parolas Varsovio n-ro 4», kiu estos preta ĝis la proksima lundo (20.10.1997).

Mi deziras al vi bonan aŭdeblecon post la 25-a de oktobro kaj mi esperas, ke la interesiĝo pri niaj E-elsendoj en la vintra periodo kreskos.

Andrzej Pettyn, estro de la E-Redakcio de Pola Radio

Ankaŭ de la 20-a de oktobro 1997 Pola Radio ĉiutage aŭdigas 4-minutan programeron en E-o per la reto (Internet). Ĉi tiu nova iniciato ebligas la aŭskultadon de ĉi tiu E-informservo en la tuta mondo je kioma ajn horo tage aŭ nokte. Ili petas vaste diskonigi la novan iniciaton. De la reagoj de iliaj ret-aŭskultantoj dependos, ĉu de la 1-a de januaro 1988 – komenciĝos aŭ ne plena duonhora radioelsendo de Pola Radio en E-o pere de la reto.

La adreso de la reta 4-minuta radioelsendo en E-o estas jena:

http://www.wrn.org/stations/poland.html

* * *

Eble de nia pozitiva reago dependas la sukceso de tiu projekto grava por la esperantistaro.

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

NI HELPU SAMUEL ABEDOWALE-n

Nia samideano Hans Bakker, kunlaboranto de UEA pri Esperanto en Afriko, sendis al ni mesaĝon, en kiu informas nin pri la restado de la nigeria esperantisto, princo Samuel Abedowale, en Melilla kiel rifuĝinto. Tie li petas politikan azilon, sed bedaŭrinde ĝis nun li ne atingis ĝin, ĉar hispanaj aŭtoritatuloj diras ke jam ne oni donas politikan azilon al nigerianoj.

Ni ricevis informojn de Internacia Amnestio, apogante Samuel, kaj informante nin ke Samuel estas studento, kiu ene de sia lando daŭre kaj kuraĝe batalas por demokratio, kaj kunlabore kun tiu internacia asocio. Pro tio li estis torturita kaj devis fuĝi de Nigerio, kie li povus esti mortigita. Pro la torturoj ricevitaj, li devis resti longe en hospitalo en Malio, kaj de tie, dank’ al la helpo de homanarismaj asocioj de Algerio, li sukcesis vojaĝi ĝis Melilla, kie li nuntempe atendas la azilpermeson, kio ŝajnas estas komplike por li.

Samuel tute ne povas reveni en Nigerion, ĉar tio estus por li granda danĝero. Ni ne povas tion ignori, kaj kiel homoj kaj kiel esperantistoj ni devas apogi lin. Jam nome de Hispana Esperanto Federacio kaj de Grupo Esperanto de Valencia oni sendis faksojn kaj apogleterojn al li, al Ruĝa Kruco de Melilla, kaj al la Ĝenerala Direktoro de la Polico en Melilla, por faciligi kaj rapidigi la demarŝojn.

Ni petas la hispanan kaj internacian esperantistaron (hispanoj en la hispana lingvo) sendi apogleterojn al li, kaj eble tiel pli efike li povus ricevi la azilpermeson, kaj ankaŭ tio povas esti almenaŭ morala apogo por li dum la atendado en Melilla, kaj ke li konstatu ke li ne estas sola en nia lando.

Lia nomo kaj adreso estas: Samuel Abedowale Carretera Alfonso XIII, s/n «Granja Agrícola» 52004 Melilla Fakso: + 34 (9) 5 2684558

LA 57-A HISPANA ESPERANTO-KONGRESO OKAZOS EN VALLADOLID

HEF Informas nin ke la 57-a Hispana Kongreso de Esperanto okazos ekde la 1-a ĝis la 3-a de majo (la «ponto» de la 1-a de majo) 1998, en la belega kaj historia urbo Valladolid.

Tio estas tre agrabla kaj surpriziga novaĵo, kaj ni esperas ke valenciaj esperantistoj, kiel okazas tradicie en tiuj kongresoj, partoprenos amase.

Ni dankas kaj gratulas la organizantojn, Luis Hernández, kaj María Rafaela Urueña pro tiu agrabla novaĵo, kaj deziras al ili sukceson, kion certe oni atingos.

[BILDO p.11] Gravuraĵo (nigrablanka desegnaĵo) de granda historia konstruaĵo de Valladolid: renesanca fasado kun turoj, kupolo, kaj statuo sur alta piedestalo antaŭ ĝi.

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

ĈARTO DE LA EŬROPA IDENTECO

[BILDO p.12] Desegnaĵo de duone volvita pergamena rulaĵo kun pendanta sigelo kun rubandoj.

Decidita en Lübeck la 28-an de oktobro 1995 de la 41-a orda kongreso de Europa-Union Deutschland

[BILDO p.12] Ornama linio: du krucaj sagoformaj strekoj sub la teksto.

EŬROPO KIEL PROSORTA KOMUNUMO

Eŭropo estas prosorta komunumo.

La Eŭropa civiliza procezo, kia ĝi estis iniciatita de niaj prapatroj kaj ni, kondukis nin al evoluŝtupo, sur kiu ĉiuj interdependas.

Tiun komunan sorton ni povas aktive kunformi aŭ pasive elteni.

La konservado de la paco, la protektado de nia vivmedio kaj la organizado de digna vivo por ĉiuj postulas komunan politikon. Unuigi Eŭropon signifas doni la respondon al la historia defio de la nuntempo kaj la suferplenaj spertoj de la pasinteco.

Ĉiu eŭropano estas alvokata, respondece kunlabori en la konstruo de Eŭropa packomunumo.

EŬROPO KIEL PROVALORA KOMUNUMO

Eŭropo estas antaŭ ĉio provalora komunumo. La celo de la Eŭropa unuiĝa verko estas la konservado, la konsciigo, la kritika ekzamenado kaj la pluevoluigo de tiuj valoroj. Ili baziĝas sur komuna juro, en kiu la libereco de la individuo kaj la respondeco al la komunumo trovis esprimon. La Eŭropaj bazaj valoroj situas en la konfeso de toleremo, humaneco kaj frateco.

Konstruante sur la historiaj radikoj de la antikveco kaj de la kristanismo, Eŭropo dum sia historio pluevoluigis la tradiciajn valorojn per la renesanco, la humanismo kaj la racionalismo. Tio kondukis al demokratia ordo, al la ĝenerala respektado de la bazaj kaj homaj rajtoj kaj al la konstitucieco.

La kulturaj kaj artaj kreaĵoj estiĝintaj en fekunda interefiko, la malkovro de la naturaj leĝoj kaj ilia apliko por la bono de la homoj, la kritika pensado en ekkono kaj, juĝado, efikis ke la homoj povas pace kunvivi kaj kunlabori, en libera decido pri si mem kaj sen mizero. Eŭropo disvastigis tiujn valorojn en la tuta mondo. Tiel nia kontinento fariĝis patrino de revolucioj en la moderna mondo.

Eŭropo foje kaj refoje pridubigis siajn proprajn valorojn kaj pekis kontraŭ ili. Post erao de senbrida naciismo, de imperiismo kaj de totalismo la eŭropanoj komencis fari liberecon, justecon kaj demokration principoj de siaj interŝtataj rilatoj. Tio malfermis la vojon al paca kaj libereca estonteco en Eŭropo. La divido de nia kontinento malhelpis, ke ĉiuj ŝtatoj de Eŭropo povu partopreni en tio.

La plureco de la Eŭropa evolua procezo kaj la neceso de kreiva formado de nia komuna estonteco postulas federacian strukturon de nia interŝtata ordo, en kiu povas ekesti sento de Eŭropa komuneco kaj per tio komuna konscio de Eŭropa identeco.

Pàgina 13 de l'original
Pàgina 13 de l’original

La Eŭropa identeco postulas la liberan interŝanĝon de personoj kaj ideoj kaj trovas esprimiĝon en la komuna protekto de niaj valoroj. Gravaj paŝoj tien estas la konvencio de la homaj rajtoj kaj bazaj liberecoj de 1950, la komunuma ĉarto de la bazaj socialaj rajtoj de 1989 kaj la kreado de Eŭrop-Unia civitaneco.

La demokratio en la Eŭropa Unio devas fariĝi spertebla por la civitanoj.

EŬROPO KIEL VIVOKOMUNUMO

Por ke la Eŭropa Unio fariĝu Eŭropo de la civitanoj, ĝi devas pluevolui al spertebla vivkomunumo. La civitano devas ricevi eblecon pli forte kunlabori en la Eŭropa unuiĝa procezo. Pro tio oni fortigu la demokratiajn kaj federaciajn strukturojn kaj igu la unuopajn decidmekanismojn kaj politikajn kampojn pli travideblaj. Ĉe gravaj reformaj projektoj necesas ĝustatempe informi ĉiujn civitanojn kaj partoprenigi ilin en publikaj diskutoj.

La Eŭropa Unio por tio bezonas klaran kaj kompreneblan konstitucion, en kiu rajtoj kaj devoj de la civitanoj kaj de la membro-ŝtatoj estas senambigue difinitaj, la taskoj kaj funkcioj de la organoj klare priskribitaj, kaj kiu ebligas al ĉiuj alproprigi al si la bazajn valorojn de la komuna Eŭropo.

Eŭropo bezonas kulturan kaj klerigan politikon en la Unio kaj en la membro-ŝtatoj, kiu favoras la Eŭropan identecon. Tia politiko konsciigu la komunajn radikojn kaj valorojn kaj la plurecon de Eŭropo. Celo devas esti elformi toleremon al aliaj homoj kaj kulturoj, konvinki la gecivitanojn pri la Eŭropa ideo kaj kapabligi ilin al kunlaboro pri la Eŭropa unuiĝo. La interkompreniĝon necesas progresigi per la lernado de fremdaj lingvoj jam en la antaŭ-lerneja aĝo.

[BILDO p.13] Malgranda linidesegnaĵo: du nigraj homfiguretoj flank-al-flanke, super ili strekoj kaj punktoj kvazaŭ radioj aŭ paĝo.

En komuna Eŭropo necesas tiel pluevoluigi la unian civitanecon, ke ĉiuj gecivitanoj en ĉiuj membro-ŝtatoj havu samajn rajtojn kaj devojn.

EŬROPO KIEL EKOMOMIA KAJ SOCIALA KOMUNUMO: EKONOMIO, SOCIALECO, VIVMEDIO

[BILDO p.13] Desegnaĵo de monsako kun ligita kolo, apud kiu staras malhela vertikala formo.

Post du suferplenaj mondmilitoj Eŭropo kaptis la ŝancon de ĝisfunde nova politiko.

La unua paŝo estis la fondo de la Karba kaj Ŝtala Unio fare de ses ŝtatoj, kiu submetis la milite plej gravajn bazmaterialajn industriojn al komuna aŭtoritato. Surbaze de tio evoluis la Eŭropa Ekonomia Komunumo kaj fine la Eŭropa Unio. Tio kondukis al interna paco de la membro-ŝtatoj kaj al prospero, kiajn ankoraŭ neniu generacio en Eŭropo povis sperti.

Dolora tamen estis la disigo de Eŭropo. La sistemo reganta la orienton dum duona jarcento fine pereis pro siaj internaj kontraŭdiroj, ankaŭ ĉar ekonomia libereco kaj individua kaj entreprena respondeco tie ne estis eblaj.

La ekonomio fariĝis motoro de la Eŭropa unuiĝo. Malgraŭ grandaj sukcesoj, mankoj aktuale estas videblaj. Ekonomia sukceso ne estas sufiĉa bazo por Eŭropa identeco. Ekonomio estas por la homoj. La sociala orientiĝo de la ekonomio devas esti rimarkebla.

Al la Eŭropa identeco apartenas modela sociala komunumo, kondukanta al solidara disdivido de taskoj, rimedoj kaj prospero inter ĉiuj partoj de Eŭropo. Prioritata celo en la Eŭropa Unio estas la forigo de senlaboreco.

La imposta sistemo devas esti travidebla, komprenebla kaj homogena en la Unio.

La protekto de nia vivmedio kaj la konservado de la naturo kaj per tio la sekurigo de la komuna vivospaco fariĝis centra tasko de Eŭropo. Eŭropo – kie komenciĝis la industria revolucio – devas agi modele en la vivmedia politiko kaj fari iniciatojn,por ke per tutmonda kunagado la tero restu vivinda ankaŭ por niaj idoj.

Pàgina 14 de l'original
Pàgina 14 de l’original

EŬROPO KIEL RESPONDEC-KOMUNUMO

En la hodiaŭa monda socio, en kiu ni ĉiuj fariĝis interdependaj, la Eŭropa Unio portas apartan respondecon. Nia kontinento estas ekonomie kaj politike intime ligita kun multaj regionoj de la mondo. Konfliktoj kaj krizoj interne kaj ekstere de Eŭropo egale minacas ĉiujn Eŭropajn ŝtatojn kaj civitanojn. Nur kunagema, solidara kaj unuiĝinta Eŭropo povas efike helpi al la solvado de problemoj en la mondo. Interkontraŭecoj en la Eŭropa politiko ne konformas al la respondeco kaj povas konduki nur al kaoso.

Tutmonda respondeco havas diversajn dimensiojn. Ĝi signifas kunagadon en la prevento de konfliktoj kaj arbitraciado en la komuna ekstera kaj sekureca politikoj. Sed ĝi inkludas ankaŭ komerc-politike kaj ekologie justan kaj helpeman agadon rilate al aliaj mondaj regionoj.

Per sia paca integriĝo kaj siaj valoroj, la Eŭropa Unio estu modelo. Al tio apartenas precipe la protektado de la homaj rajtoj kaj de la minoritatoj. Tiel Eŭropo sukcesos konservi ankaŭ sian propran heredaĵon.

Estas en la intereso de la Eŭropa Unio, malfermi al la ŝtatoj mez- kaj orient-eŭropaj, kiuj konfesas komunan Eŭropon kaj ĝiajn valorojn, la vojon en la Union kaj subteni iliajn aliĝklopodojn. Kadre de la Unuiĝintaj Nacioj la Eŭropa Unio devas transpreni pli grandan respondecon por la paca evoluo de la mondo kaj unuvoĉe paroli en la mondo.

SURVOJE AL EŬROPA IDENTECO

Por ke el tiuj celoj kaj konvinka praktika politiko povu kreski la Eŭropa identeco, ni, kadre de la Eŭropa Unio taksas nepraj:

  • koncizan kaj kompreneblan konstitucion de la Eŭropa Unio, garantiantan la komunan federacian ordon kaj devigan katalogon de la komunaj bazaj kaj homaj rajtoj kaj de socialaj rajtoj, kaj prezentotan por akcepto al la civitanoj de la Eŭropa Unio;
  • ian plian elformadon de la Unia civitaneco;
  • komunajn ekonomian, valutan, socialan kaj vivmedian politikojn, kies plej alta celo devas esti la kreado de laboro por ĉiuj, kaj kiu protektas nian teron kontraŭ plua detruo de la vivmedio;
  • kultur- kaj klerig-politiko de la Eŭropa Unio kaj de la membro-ŝtatoj, kiu peras unuecon en plureco kaj la komunajn valorojn al ĉiuj gecivitanoj. Eŭropano oni ne estas pro naskiĝo, sed fariĝas per kleriĝo;
  • progresigon de plurlingveco. Ĉiuj eŭropanoj devas laŭeble frue lerni fremdajn lingvojn. Necesas ke la Uniaj civitanoj povu interkompreniĝi.
  • deklaracion de la politikaj celoj, al kiuj strebas la Eŭropa Unio. Sen damaĝi la multforman heredaĵon, la Eŭropa Unio devas fari komunan politikon en la mondo.

Libereco, paco, homa digno, egalrajteco kaj socia justeco estas niaj plej altaj bonoj. Por ilin sekurigi kaj pluevoluigi, Eŭropo bezonas morale konvinkan politikan formon kaj solidarecan politikon, kiu fortigas la Eŭropan senton pri komuneco, igas la Eŭropan Union kredinda, kaj je kiu povas fieri ni eŭropanoj. Kiam tio estos atingita, tiam ekzistos ankaŭ pli forta Eŭropa identeco.

Pri la estiĝo de la ĉarto:

Instigita de la poeto-prezidanto de la Ĉeña Respubliko Vaclav Havel, kiu la 8-an de marto 1994 en sia parolado antaŭ la Eŭropa Parlamento en Strasburgo postulis ĉarton de Eŭropa identeco,

[BILDO p.14] Linidesegnaĵo de du homfiguroj, kiuj premas al si la manojn.

(Opinioj pri ĉi tiu ĉarto estas bonvenaj.)

Pàgina 15 de l'original
Pàgina 15 de l’original

LITERATURA PREMIO “FRANCISCO MÁÑEZ”

[BILDO p.15] Desegnaĵo de granda pokalo kun du teniloj sur piedestalo kun malplena plakedo; la titolo «LITERATURA PREMIO “FRANCISCO MÁÑEZ”» estas presita oblikve kaj ombroliterite trans la desegnaĵo.

La juĝantaro de la Literatura Premio “Francisco Máñez”, organizita de Ateneo “La Alianza” de Cheste kune kun la lokaj esperantistoj, decidis ne doni la premion al unusola verko, sed aljuĝi tri menciojn :

A- Verko de Antonio Marco Botella (Hispanio) : “Kronikoj pri Cheste esperantista”. 100.000 pesetojn. B- Verko de Kurisu Kei (Japanio) :”Rakonto iom longa pri leteroj”. 75.000 pesetojn. C- Verko de Sabira Stalhberg (Bulgario) : “Konkoj en mia poŝo”. 75.000 pesetojn.

UNIVERSALA KONGRESO EN MONTPELLIER

[BILDO p.15] La titolo «UNIVERSALA KONGRESO EN MONTPELLIER» en larĝaj ombroliteroj, ene de maldika rektangula kadro.

Kiel sciate, venontjare la UK okazos en la bela franca urbo Montpellier, kiu situas tre proksime de la franca-hispana landlimo. Multaj hispanoj certe partoprenos, kaj profitos la okazon ĉeesti la UK-n dank’al la granda proksimeco. Ĉar la kongreskotizoj de la UK post la 31-a de decembro multe kreskos, ni rekomendas tujan aliĝon, por eviti pli altan pagon. Tiucele, eblas sendi la kongreskotizojn kaj aliĝilojn rekte al la Centra Oficejo de HEF en Madrido. Oni studas la eblecon organizi karavanon, por tiuj kiuj deziras vojaĝi grupe. Sed tio estas tute aparta afero de la kongreskotizo.

NE PERDU LA OKAZON KONGRESUMI EN MONTPELLIER ! !

[BILDO p.15] Tre kontrasta nigra-blanka foto: du homoj — unu pli malalta, unu pli alta kun longa hararo — marŝas flank-al-flanke sur klara, senherba grundo; dekstre densa arbo aŭ arbustaro, funde malhela, granulita areo kaj kelkaj neklaraj formoj ĉe la horizonto. Sen apudskribo.

31-a INTERNACIA INFANA KONGRESETO

Paralele kun la Universala Kongreso, okazos en la urbo Sommieres, 30 km. for de Montpellier, la 31-a Internacia Infana Kongreseto, organizita kiel kutime de S-ro Christopher Fettes. Se vi konas infanon kiu deziras partopreni, petu informojn al nia asocio. Rememoru ke la kotizo plialtiĝos post la 31-a de decembro.

Pàgina 16 de l'original
Pàgina 16 de l’original

[BILDO p.16] Faksimilo de oficiala letero de la Valencia Urbodomo, plenpaĝa. Supre dekstre la blazono de la urbo kaj la surskribo «AJUNTAMENT DE VALENCIA»; maldekstre la dulingva (kataluna/hispana) kaplinio de la formularo. Sube la subskribo kaj ronda stampo, kaj maldekstre rektangula registra stampo. La teksto de la letero estas jena:

Data / Fecha22/1097

Ref. — C.P./f.f.

ACCION CULTURAL

Servici / Servicio– Jefatura –

Secció / Sección — – – – – – – – –

Negociat / Negociado

ASSUMPTE / ASUNTO

Remitiendo escrito de su interés.

Destinatari (ària) / Destinatario (a)

D°. AUGUSTO CASQUERO

  • Secretario Grupo Esperanto de Valencia – GRAN VIA FDO. EL CATOLICO, 45 – 3ª. 46008 – VALENCIA –

[BILDO p.16] Rektangula registra stampo kun la teksto «SERVICI D’ACC[nelegebla] CULTURAL», ene kadro kun la dato «2[nelegebla] OCT 1997», kaj sube «Nº» kun la permana surskribo «C.P./f.f.» [?] kaj «UNITAT» kun la permana surskribo «Jefatura».

Valencia, a 22 de Octubre de 1.997.

Estimado Sr.:

Por la presente, le comunico con satisfacción la aceptación de la sugerencia de que D°. Florentino Lozano Arroyo, colabore con la Sección de Bibliotecas, dependiente de este Servicio de Acción Cultural, en la catalogación de los fondos bibliográficos en Esperanto con que cuenta la Biblioteca Municipal.

Coincidimos plenamente en la importancia que tiene el hecho de organizar dichos fondos y ofertalos a los usuarios, máxime cuanto que la lengua en que están escritos, fue ideada por Zamenhof precisamente para aproximar a los pueblos y hermanar a los hombres; propósito en el que creo militará cualquier hombre de bien.

Debo reseñar que se tratará, por tanto, de una mera colaboración del Grupo Esperanto de Valencia con este Ayuntamiento, sin que, en nungún caso, pueda generarse a partir de ella relación contractual o administrativa de carácter alguno. Ello, no obstante, una vez ejecutada la catalogación no existirá inconveniente en facilitar al Grupo Esperanto la relación o base de datos de las obras existentes, en el formato o soporte que se considere más conveniente.

Sin otro particular, reciba un cordial saludo.

EL JEFE DEL SERVICIO DE ACCION CULTURAL,

[BILDO p.16] Ampleksa permana subskribo trans la subskriblinio, kaj dekstre parte legebla ronda stampo de la urbodomo.

Fdo.: Carlos A. Precioso Estiguín.

P.D.: Ruego que, a los efectos, se pongan en contacto con Dª. Carmen Gómez-Senent, encargada de la Biblioteca Municipal de Valencia.

Pàgina 17 de l'original
Pàgina 17 de l’original

[BILDO p.17] Plenpaĝa faksimilo de la oficiala aliĝilo al la 83-a Universala Kongreso de Esperanto. Supre dekstre la kongresa emblemo: stilizita desegnaĵo de arkadaj konstruaĵoj kun leviĝanta suno kaj radioj, stelo, vinberaro kaj ondolinioj, kun la surskriboj «MONTPELLIER / 01 – 08 aŭgusto 1998» kaj «83-a Universala Kongreso de Esperanto». La teksto de la aliĝilo estas jena:

ALIĜILO

MONTPELIERO

Konstanta adreso: 83-a UK de Esperanto Nieuwe Binnenweg 176 3015 BJ Rotterdam, Nederlando Aliĝadreso por francoj: Unuiĝo Franca por Esperanto 4bis, rue de la Cerisaie 75004 Paris, Francio

Kongresa numero: [malplena kadro]

ĈIU ALIĜANTO UZU APARTAN ALIĜILON, FOTOKOPION AŬ SAMFORMATAN PAPERON – BONVOLU TAJPI AŬ SKRIBI PRESLITERE. LAŬBEZONE METU KRUCON EN LA KONCERNAJN KVADRATETOJN.

FAMILIA NOMO …………………………………………………………………………………………… VIRO/VIRINO (por alfabeta ordigo) (forstreku unu)

PERSONA(J) NOMO(J) ……………………………………………. UEA-KODO ____________ – ___

ADRESO (nacilingve en latinaj literoj kun poŝtkodo) ……………………………………………………………………………

……………………………………………………………………………………………………………………………………………

LANDO ………………………………………….. TEL. N-RO (kun prefikso) …………………………………….

PROFESIO / FAKO………………………………………………………………………………………………………………………..

ŜATOKUPO ………………………………………………… NASKIĜDATO ……………………………………………….

Mi aliĝas al la Kongreso laŭ la kondiĉoj presitaj sur la dorsa flanko;

☐ mi sendas ĉi tiun aliĝilon al mia landa peranto kaj samtempe pagas al tiu. ☐ mi sendas ĉi tiun aliĝilon al la CO en Roterdamo kaj pagas laŭ suba specifo: ☐ al ABN-Amro-konto n-ro 42.69.01.444 en la nomo de la UK (aldonante 15 gld.). ☐ al ĝiro-konto n-ro 627337 Den Haag (aldonante 15 gld.; por nederlandanoj sen kostoj). ☐ per eŭroĉeko/poŝtmandato al la adreso de la UK en Roterdamo. ☐ per ĉeko favore al UK de Esperanto (aldonante 21 gld.). ☐ per Visa/Amex/Mastercard n-ro ……………………………………………….. valida ĝis ………… . ☐ al la poŝtĉekkonto de UEA en ……………………………………………(Belgio 000-1631831-97; Germanio 3182 91 509 BLZ 370 100 50 Köln; Svedio 74374-0; Svislando 12-2310-0 Genève). ☐ el mia UEA-konto, kie estas sufiĉa kredito (bonvolu debeti tie). ☐ mi ne volas ke mia adreso aperu en la Kongresa Libro.

Mi legis, komprenas kaj akceptas la kondiĉojn presitajn dorsflanke sur ĉi tiu aliĝilo.

DATO ……………………………………………………………. SUBSKRIBO ……………………………………………………

Por uzo de la administracio / peranto:

uea-membro en kategorio/jaro ………………………

spezfolio n-ro: ……………………………………………

konfirmo de peranto: …….

PAGO EN CO | KONFIRMO

notoj

KOTIZO (vidu dorse) …………………. BLINDULA KASO …………………. DONACO AL KONGRESO …………………. FONDAĴO CANUTO …………………. INFANA KONGRESETO …………………. TRIAMONDA FONDAĴO …………………. VOLONTULA FONDAĴO …………………. KOSTOJ (15/21 gld.) …………………. ENTUTE (en guldenoj) ____________

Se vi aliĝas kiel kunulo, bv. ĉi tie indiki la nomon/kodon de la ĉefaliĝinto: ………………………………………………

Se vi aliĝas kiel handikapulo, ĉu UEA jam havas atestilon? jes / mi kunsendas (forstreku unu)

Se vi aliĝas senpage, bv. skribi ĉi tie la kialon (vidu dorse): ………………………………………………….

Pàgina 18 de l'original
Pàgina 18 de l’original

[BILDO p.18] Faksimilo de la dorsa flanko de la aliĝilo al la 83-a Universala Kongreso, kun la kotiztabelo kaj la kongresaj kondiĉoj. La teksto estas jena:

La kotizoj varias depende de la loĝlando de la aliĝanto, laŭ la jena grupigo:

A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj menciitaj ĉi-sekve sub B;

B: Iamaj socialismaj landoj de orienta Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.), Afriko kaj Latina Ameriko.

La kotizoj estas pagendaj al la konstanta adreso aŭ al landa peranto (vidu liston en la Unua Bulteno).

La CO en Roterdamo akceptas aliĝilojn ĝis la 15-a de junio 1998.

POR ELEKTI LA ĜUSTAN KOTIZON BV. ATENTE LEGI LA ĈI-PAĜAJN KLARIGOJN.

KONGRESKOTIZOJ VALIDAJ:
(ĉiuj en nederlandaj guldenoj)
ĝis 97 12 31
1-a periodo
ĝis 98 03 31
2-a periodo
ekde 98 04 01
3-a periodo
Aliĝkategorio A B A B A B
1. ne individua membro de UEA 280 212 350 265 420 318
2. individua membro de UEA (ne inkluzivas MG): 225 170 280 212 340 255
3. kunulo / junulo / handikapulo, ne individua membro de UEA: 170 128 212 160 255 192
4. komitatano/kunulo/junulo/handikapulo, mem individua membro de UEA 112 85 140 106 168 128

DIFINOJ

Individua membro de UEA: Dumviva Membro (DM), Membro kun Jarlibro (MJ aŭ MJ-T), Membro-Abonanto (MA aŭ MA-T). Ne temas pri Aligitaj Membroj kaj ne inkluzivas Membrojn kun Gvidlibro (MG).

Komitatano: Tiu, kiu estas membro aŭ observanto en la Komitato de UEA en la momento de aliĝo.

Kunulo: Tiu, kiu loĝas samadrese kun la ĉefaliĝinto. Ĉefaliĝinto oni konsideras personon kiu pagas kotizon en kategorio 1 aŭ 2.

Junulo: Tiu, kiu naskiĝis inter 68 01 01 kaj 77 12 31 (inkluzive). Oni nepre notu la naskiĝdaton sur la aliĝilo.

Handikapulo: Tiu, kies handikapo postulas akompananton, kaj kiu pruvis tion per kuracista aŭ simila atestilo.

Senpage aliĝas: – infanoj kaj gejunuloj naskiĝintaj post 77 12 31; – nemalhaveblaj akompanantoj de handikapuloj.

La kotizo ne estas repagebla, senkonsidere ĉu la aliĝinto ne povas partopreni la Kongreson pro propra volo aŭ pro iu ajn ekstera kaŭzo, eĉ se la Kongreso ne okazas, aŭ okazas en alia urbo.

La kotizo ne inkluzivas loĝadon, ekskursojn, bankedon kaj eventuale aliajn aparte pagendajn aferojn pri kiuj informoj kaj mendiloj aperas en la Dua Bulteno. La kotizo inkluzivas nenian asekuron.

Kongresaneco ne estas transdonebla al alia persono.

Por la limdatoj kaj aliaj kondiĉoj validas la dato de ricevo de la pago en la CO aŭ ĉe peranto. Aliĝilon sen kompleta pago oni ne traktos.

Kongresa Regularo (ekstrakto): “8. Kongresanoj devas fari nenion, kio kontraŭas la Kongresan Regularon, aŭ malutilas al la UK, kaj devas submetiĝi al la leĝoj de la lando, kie okazas la UK.”

Kiu subskribas ĉi tiun aliĝilon, konfirmas sian respekton por la Kongresa Regularo kaj la laŭstatuta neŭtraleco de UEA, kiu organizas kaj aŭspicias la Universalajn Kongresojn.

Se vi pagas al peranto, bonvolu sendi ankaŭ la aliĝilon al tiu. Se vi pagas rekte al konto de UEA, sendu la aliĝilon al Roterdamo.

Valencia Luno núm. 45 (gener de 1998)

Text complet del número 45 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de gener de 1998: 16 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 45, gener de 1998.
Coberta de Valencia Luno núm. 45, gener de 1998.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1998_n45_jan

Què té d’especial este exemplar

  • La tipografia del número no té la lletra ĥ i la substituïx per un glif semblant a la ñ castellana: la pàgina 4 imprimix «la paroñestro» i la 6 «politika ñaoso», on les paraules demanen «paroĥestro» i «ĥaoso».
  • L’ordre del dia de l’assemblea (p. 3) salta del punt 6 al 8: en la llista impresa no hi ha cap punt 7.
  • El número es contradiu sobre la nova seu: la convocatòria de l’assemblea del 4 de febrer de 1998 (p. 3) es fa en el local vell, G.V. Fernando el Católico, 45, i porta com a punt 8 «Aĉeto de nova ejo kaj translokiĝo de la asocio», mentres que la coberta, la pàgina 2 («Grupo Esperanto de Valencia aĉetis sidejon») i la 12 donen la compra per feta i anuncien la festa d’inauguració a l’avinguda Peris y Valero, 96, per a l’1 de març.
  • El butlletí barreja els sistemes per als accents circumflexos: la pàgina 16 imprimix «Neregistaraj Organizajhoj» en sistema h dins del mateix article on escriu «organizaĵoj» amb el diacrític, i la firma de la pàgina 14 dona l’adreça electrònica en sistema x, «jocxjo@arrakis.es».
  • Dos noms propis ixen mal impresos i dificulten buscar-los: «Euhropa Unio» per Eŭropa Unio (p. 16) i, en la llista d’organitzacions regionals de la Campanya 2000 de l’UEA, «OASX» per l’OEA (p. 11).
  • En la junta de Verda Rondeto (p. 8), tots els càrrecs van en esperanto —Prezidanto, Vicprezidanto, Kasisto— excepte el del secretari, imprés en castellà: «Secretario: Agustín Sánchez Castelló».
  • La figura borrosa que es veu a la part de dalt de la pàgina 13 no és cap vinyeta: és el dibuix i el títol de la pàgina 14, que transparenten a través del paper.

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 NIA NOVA SIDEJO (kovrilpaĝo) epo
2 KOVRILPAĜO: epo
2 1997 GRAVA HISTORIA JARO epo La Estraro
3 VALENCIA ESPERANTO-GRUPO / JARA ORDINARA ASEMBLEO epo
3 [Ĉu vi jam pagis vian jaran kotizon…] / BANCAJA epo
4 ZAMENHOFA TAGO EN CHESTE epo
4 JAM PLI OL DEK MIL SUBSKRIBIS LA MANIFESTON DE PRAGO epo CO de UEA
4 JEN EGE INTERESA INFORMO epo Roland Rotsaert
5 Curso básico del idioma internacional spa
5 KURSO DE E-O EN LA UNIVERSITATO epo
6 PRI REFORMO DE LA GERMANA ORTOGRAFIO epo Dr. Rudolf Fischer
7 ESPERANTISTA TREZORO ĉe la URBA PUBLIKA BIBLIOTEKO epo
8 VERDA RONDETO epo
9 KAMPANJO 2000 epo Universala Esperanto Asocio (UEA)
12 NOVA SIDEJO DE GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA epo
12 GRANDAN FESTON epo
12 VENONTAJ ARANĜOJ epo
13 9-a KONGRESO DE LA VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO KAJ MURCIO epo
14 NI MATEMATIKUMU epo Juan.
15 UNIVERSALA FORUMO DE UNESCO epo Miguel Gutiérrez, Redaktoro de Boletín
15 BALENAJ DIALEKTOJ epo Juan. (tradukita el revuo «Muy Interesante»)
15 INTERNACIA CSEH-METODA KURSO epo
16 MESAĜO DE LA PREZIDANTO DE UEA — Antaŭen al Ŝancoj kaj Defioj epo LEE Chong-Yeong

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Verda kapstria emblemo de la bulteno: maldekstre blanka desegnaĵo de la Turoj de Serranos de Valencio, apude granda blanka duonluno formanta la literon «C» de VALENCIA, sub ĝi la vorto LUNO kaj dekstre kvinpinta stelo konturita en blanko sur verda fono.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

N-ro 45, januaro 1998

NIA NOVA SIDEJO

[BILDO p.1] Kolora foto de la nova sidejo: alta loĝdomo kun ses etaĝoj kaj balkonoj, ĉe stratangulo; antaŭ ĝi trotuaro kun senfoliaj arboj kaj parkumitaj aŭtoj.

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

[BILDO p.2] Malgranda nigra-blanka represo de la kapstria emblemo de la bulteno (Turoj de Serranos, duonluno-«C» de VALENCIA, la vorto LUNO kaj stelo).

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

Gran Vía Fernando el Católico, 45, 3ª 46008 VALENCIA .Tno: 3849616 C/c nº 0.017.830.370 Caja Postal, Plaza España (Valencia)

MEMBRAJ ASOCIOJ:

VALENCIA ESPERANTO-GRUPO Gran Vía Fernando el Católico, 45, 3ª 46008 VALENCIA Tno-fax: 3849616

GRUPO ESPERANTO DE ALICANTE C/ San Fernando, 39 03001 ALICANTE

ĈIAM ESPERANTO C/ General Primo de Rivera, 6 03360 CALLOSA DE SEGURA (Alicante)

LUMRADIO Casa de Cultura, Blasco Ibáñez, 8 46380 CHESTE (Valencia)

Asociación Juvenil «JUNA SUNO» Avda. de la Vega, 4-4º B 03300 ORIHUELA (Alicante)

VERDA RONDETO Paseo Morella, 2, Bajo 12004 CASTELLÓN

*********************

Redaktoro kaj kompostisto:

Augusto Casquero

NOTO: Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Depósito legal V-1683-1983

N-ro 45, januaro 1998

KOVRILPAĜO:

La nova sidejo de Grupo Esperanto de Valencia, kie la asocio havos por ĉiam memstarecon, kaj dank’ al ĝia aĉeto, nia Grupo troviĝas inter la malmultaj E-o asocioj kun propra, ne luita, ejo.

**************

1997 GRAVA HISTORIA JARO

La jaro 1997 restos por ĉiam en la memoro de la valenciaj esperantistoj. En tiu jaro, krom multaj aliaj gravaj atingoj, okazis la «7-a Internacia E-o Kongreso» kaj «56-a Hispana Esperanto-Kongreso», kun 565 partoprenintoj el 18 landoj, kaj sub la Honora Prezidanteco de la Reĝino Sofía de Hispanio. Krome, unuafoje nialande, oni aprobis okazigi Kurson de E-o en la Universitato de Valencia, kun valoroj je 2 oficialaj kreditoj de «Libera Elekto», tio estas, kiel normala studobjekto de la universitata kariero. Cetere, en Castellón, okazis refondiĝo de la dum la milito malaperinta asocio «Verda Rondeto», dank’ al la geedzoj Francisco Conejero e Inés Comabella, kaj aliaj entuziasmaj samideanoj. S-ano Florentino Lozano, laŭ peto de la Direktorino de la Urba Publika Biblioteko de Valencio, finpretigis la slipojn de la ĉirkaŭ 850 e-aj libroj kiuj dum multaj jaroj estis perditaj en kelo, kaj ekde nun estos legeblaj aŭ konsulteblaj de esperantistoj kaj investigantoj pri Esperanto, Lingvistiko, ktp. Kaj, la Diamanto de la Krono: Grupo Esperanto de Valencia aĉetis sidejon, kie eblos multe, bone kaj sukcese labori por nia celo, disvastigi kaj instrui E-on.

Ni esperas ke la jaro 1998 estos tiel abunda en sukcesoj kiel 1997. Ni tion deziras al niaj membroj kaj legantoj.

La Estraro

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

JARA ORDINARA ASEMBLEO

La venontan 4-an de februaro 1998, je la 7-a vespere, kiel unua alvoko, kaj je la 7-a kaj duono en dua alvoko, en nia sidejo, G.V.Fernando el Católico, 45, 3-a, VALENCIO

Okazos la laŭstatuta asembleo de la Valencia Esperanto-Grupo, laŭ la jena

TAGORDO

1.- Legado kaj aprobo de la lasta protokolo. 2.- Financa raporto 1997. 3.- Jarraporto de 1997, celoj kaj agadoj por 1998. 4.- Budĝeto por 1998. 5.- Renovigo de la Estraro. 6.- Demandoj kaj sugestoj. 8.- Aĉeto de nova ejo kaj translokiĝo de la asocio.

Ĉu vi jam pagis vian jaran kotizon al la Valencia Esperanto-Grupo por 1998?

Rememoru ke ĝi estas 3.500 ptoj. Por plenrajta ano, kaj 2.000 por subtenanta membro, kaj vi povas aboni per banka pago al la konto:

BANCAJA

Urbagentejo nº 9 – Fernando el Católico

Konto nº 0009 3101169604

Valencia Esperanto-Grupo

Por tiuj malmultaj samideanoj kiuj foje forgesas la jarkotizon, nun estas taŭga tempo por pagi la jaron 1998, kaj senŝuldiĝi la jaron 1997

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

ZAMENHOFA TAGO EN CHESTE

La pasintan 20-a de decembro, kiel ĉiujare, la valenciaj esperantistoj celebris la datrevenon de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto, D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof. Ĉi jare la diversaj tiucelaj aranĝoj okazis en la urbo Cheste, kie Esperanto estas io pli ol lingvo aŭ movado: estas historio kaj tradicio, kaj ĉiu ĉestano estas entuziasma defendanto kaj disvastiganto de la Internacia Lingvo.

Je la 12-a matene, la partoprenantoj kuniĝis antaŭ la Urbodomo, inter ili alvenintoj el Valencia, Pobla de Vallbona, Mislata, Quart de Poblet, Alboraya, kaj kompreneble multaj ĉestanoj, en tre bela kaj agrabla tago. Kiam jam ĉiuj estis alvenintaj, inter ili la Urbestrino de Cheste, komenciĝis la Solena Akcepto, ĉe la ĉefa salono de la Urbodomo. Unue salutis, je la nomo de la urbo, la Urbestrino, Maria Sagrario Sánchez. Je la nomo de la ĉestanaj esperantistoj salutis Jose Julio Tarín, kaj je la nomo de Valencio Augusto Casquero. Post tre interesa prelego, fare de S-ro Jesús Raposo, sub la titolo «Homo, Homaro, Kreanta Naturo: La Tri Fundamentoj», promenante tra la stratoj , la samideanaro, akompanataj de la Urbestrino, diversaj skabenoj, kaj ĉestanaj civitanoj, ĉiuj atingis la Strato Zamenhof-n, kie oni metis laŭr-kronon sur ties memortabulon. Kaj fine, kompreneble tia aranĝo neniam mankas, oni bankedis ĉe tre agrabla restoracio, partoprenante ankaŭ la paroĥestro, pastro Don José, arda apoganto de Esperanto. Antaŭ la fino de la bankedo, S-ro Casquero, Prezidinto de la «7-a Internacia Esperanto-Kongreso», transdonis belan memorŝildon al la Urbestrino, kiel agnosko kaj dank-esprimo pro la gastameco de la tuta urbo Cheste kun la partoprenintoj en tiu kongreso.

JAM PLI OL DEK MIL SUBSKRIBIS LA MANIFESTON DE PRAGO

La subskriboj por la Manifesto de la Esperanto-Movado, lanĉita en la UK en Prago en 1996, eniris la duan dekmilon. Fine de novembro la suma nombro estis 10391. La Centra Oficejo de UEA daŭre akceptas subskribojn kaj disponigas por tiu celo presitajn listojn (por 20 nomoj) kaj poŝtkartojn (por 4 nomoj).

UEA baldaŭ eldonos studlibreton, kiu enhavos po unu artikolon pri ĉiu ero de la Manifesto. Ĝia celo estas pliprofundigi la konon de la Manifesto. Krom por memstudado ĝi taŭgos tre bone kiel bazo por diskutoj en kluboj, konversaciaj rondoj kaj aliaj Esperanto-aranĝoj.

CO de UEA.

JEN EGE INTERESA INFORMO

«La Eŭropa Unio subvencias interŝanĝojn inter lernejoj (precipe mezaj, sed ankaŭ bazaj kaj altlernejoj) el EU-landoj. Sub certaj kondiĉoj ankaŭ lernejoj de ne-EU-landoj rajtas partopreni. Ĉe tiaj interŝanĝoj estas multaj obstakloj, i.a. lingvaj. Tial ofte lernejestroj preferas interŝanĝon kun samlingva aŭ anglalingva regiono. Sperto pruvis ke ekzemple portugalaj aŭ italaj lernantoj unuflanke, kaj nordeŭropaj lernantoj aliflanke, malfacile komprenas unu la alian. Tio same validas por la instruistoj kaj la gastigantaj familioj. Jen problemo kiun Esperanto povus solvi. Laŭ mia scio ĝis nun estis neniu tia interŝanĝo en kiu Esperanto havis rolon. Lernejoj kiuj emas uzi Esperanton en interŝanĝprojekto sciu ke ekzistas interreta datumbazo kiu akceptas petojn kaj ofertojn. Verŝajne tra ĝi eblas trovi E-partneron.

Konsultu: < http://partbase.eupro.se>

Roland Rotsaert

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

[BILDO p.5] Blazono de la Universitato de Valencia (ovala ŝildo kun kroneto, kadrita de latina surskribo).

UNIVERSITAT DE VALÈNCIA FACULTAT DE FILOLOGIA

Curso básico del idioma internacional

[BILDO p.5] La vorto ESPERANTO komponita el grandaj literoj eltonditaj el diversaj gazetoj, ĉiu en malsama tiparo kaj kadro.

2 CRÉDITOS DE «LIBRE OPCIÓN»

Director del Curso: Berta Raposo Profesor: Augusto Casquero Lugar: Laboratorio de Idiomas. Facultad de Filología. Av. Blasco Ibáñez, 32. Fecha: 2 al 7 de Marzo de 1998. 20 horas lectivas Horario: 2 de Marzo, 17 a 21 horas 3 al 6 de Marzo, 17 a 20 horas 7 de Marzo, 10 a 14 horas. Clausura. Matrículas: Entregar la hoja de inscripción, acompañando el recibo del pago, en Conserjería de la Facultad de Filología, antes del 27 de Febrero. Precio: Comunidad Universitaria: 3.500 pesetas Otros: 5.000 pesetas Plan de trabajo: Breve visión de las lenguas planificadas Origen y evolución del Esperanto Gramática resumida del Esperanto Curso Intensivo conversacional

Al terminar el curso se obtendrá un Diploma de la Universidad, convalidable por 2 créditos de Libre Opción.

KURSO DE E-O EN LA UNIVERSITATO

Dank’ al la klopodoj de la Dekanino de la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia, kaj de Berta kaj Jesuo Raposo, ekde la 2-a ĝis la 7-a de marto 1998, okazos kurso de E-o en tiu universitato. La klasoj okazos ĉiutage, ekde la 17-a ĝis la 20-a horo. Lunde la klasoj daŭros ĝis la 21-a, kaj sabate ekde la 10 ĝis la 14-a. Ĉi tiu kurso havas akademian universitatan valoron, kun valoroj je du kreditoj de «Libera Elekto», pro tio gravas por universitatanoj aliĝi. Se vi havas inter viaj konatuloj, familianoj, amikoj, homoj kiuj povus aliĝi, bonvolu informi ilin tuj. Nur povas aliĝi 24 homoj, universitatanoj aŭ ne, ĉar la «Lingva Laboratorio» nur havas 24 sidlokojn. Se la aliĝo estas kontentiga, la kurso okazos ankaŭ en venontaj jaroj. AGU KAJ PROPAGANDU RAPIDE.

[BILDO p.5] Foto de moderna plurstriata universitata konstruaĵo malantaŭ arboj kaj lampostoj, kun la apudskribo: Fakultato pri Filologio

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

PRI REFORMO DE LA GERMANA ORTOGRAFIO

[BILDO p.6] La titolo estas kompostita kiel oblikva, perspektiva blokliteraro (WordArt) kiu kuŝas diagonale trans la supra parto de la paĝo.

Mi provas resumi, ĉar mi iom klopodis pri la temo, komparante la celon kaj la manieron de la Germana ortografia reformo kun tiu de 1994 en Nederlando. De tempo al tempo ekiĝas bezono, adapti la skribmanieron de iu etnolingvo. Kaŭzoj estas, ke la prononco ŝanĝiĝis, aŭ ke montriĝis, ke la ĝisnuna skribmaniero de certaj vortoj aŭ parolturnoj estas tro malfacila. (Se oni ne sufiĉe ofte aŭ neniam adaptas la skribmanieron al la prononcmaniero, tiam la ortografio iĝas terure komplika. La Angla kaj la Franca estas tre okulfrapaj ekzemploj. Politiko: en Germanujo estas nun granda bruo, ke «la politikistoj ŝanĝas la lingvon» per tiu reformo. Kelkaj gepatroj iris al juĝejo, «ĉar la registaro minacas la kulturon de siaj infanoj.» Tiuj reagoj estas nekompreneble malpravaj, ĉar

  • lingvo estas nur unu (kvankam grava) fenomeno de kulturo
  • la lingvo estas la (laŭ konvencio fiksita versio de) parolata lingvo; la skribmaniero de tiu lingvo estas tute duaranga kaj devas subiĝi al la skribita lingvo, ekzemple kompreneble sekvi ties ŝanĝojn
  • la oficiala ortografio laŭ Germana leĝo estas nur deviga por publikaj instancoj kaj la lernejoj; ĉiu civitano rajtas skribi iel ajn, precipe en poezio; ankaŭ la gazetoj, kvankam tiuj kutime sekvas laŭ propra decido la oficialan ortografion, same eldonejoj (jam nun vojindikoj, butikaj reklamŝildoj kaj stratŝildoj ofte pekas kontraŭa la oficiala ortografio).

Se nur tiuj homoj rajtus iri al la juĝejo, kiuj pruveble regas la malnovan Germanan ortografion (ĉar nur tiam ili povus kredinde batali por ĝia konserviĝo), ne okazus procesoj: ĉar preskaŭ neniu Germano regas la oficialan ortografion. Momente regas tamen politika ĥaoso: en pluraj regionoj arduloj kontraŭ la reformo organizas publikajn voĉdonadojn, kaj la rezulto estas malcerta. Aliflanke lernejoj kaj eldonejoj elspezis multan monon kaj penon por enkonduki la novan ortografion… Bona ekzemplo de kontraŭreformemo, kiu skuas Germanujon sur multaj ekonomiaj kaj sociaj terenoj kaj sekve de kio Germanujo estas malprogresanta ĉiukampe… La principoj de ĉiu ortografia reformo bedaŭrinde estas parte kontraŭdiraj: la ortografio samtempe plifaciligu la skribadon (el tio sekvus: skribu laŭ parolataj sonoj kiel en Esperanto)

  • evitu laŭeble miskomprenojn ĉe vortparoj, kiujn oni prononcas same, sed kiuj havas diversajn signifojn (homonimojn), tiel ke la skribmaniero estu diversa (jam tio kontraŭstaras la antaŭan regulon): ekzemple: «seid» kaj «seit» (ambaŭ prononcataj kiel [Esperante: zajt]) Tiu regulo faciligu la komprenon de legata skribita teksto.
  • montru diversan intonacion (el kiu sekvas diversaj signifoj) de vortoj aŭ vortgrupoj per diversa skribmaniero, ekzemple per majuskligo/minuskligo aŭ per divido/kunigo de vortoj. Ankaŭ tiu regulo servas al pli bona kompreno de legata skribita teksto.
  • montru sonojn, por kiuj ne ekzistas litero en la alfabeto, per letergrupo
  • montru ankaŭ la etimologian devenon de vorto, tiel skribante «Nation» (de la Latina «natio»), dum la Germana prononco estas [Esperante: nacio´n]. (Laŭ mia opinio tiu regulo ne estas tiom grava, ĉar ĝi nek faciligas la skribadon nek la komprenon dum legado – la lastan nur, se la leganto estas sufiĉe klera.)

Depende de tio, kiujn el la supraj reguloj oni preferas, ĉiam estas diversaj partioj de reformemuloj, kiuj kverelas inter si pri certaj proponoj… Fine nun al la ekzemplo de la Germana reformo, kiu, kiel dirite, parte jam estas enkondukita, sed pro politikaj kaŭzoj povas esti nuligota:

  1. ss – sz En la Germana lingvo la litero «s» (kontraŭe al Esperanto) estas prononcata kiel Esperanta «z» (voĉhave). La sibla (senvoĉa) prononco (kiel Esperanta «s») devas do esti skribe prezentata per litergrupo (ĉar «z» estas rezervata por la Esperanta sono «c»). La Svisoj simple skribas «ss», kio kaŭzas problemon pro la regulo, ke duobligo de konsonanto indikas, ke antaŭa vokalo estu prononcata mallonge (en la Germana, sed ankaŭ en la Nederlanda).

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

Aliflanke sibla «s» ekzistas ankaŭ post longa vokalo. Tial oni eskapis per la litergrupo «sz», por kiu la Germanoj aldonis al la kutima Latina alfabeto eĉ apartan literon (kiu similas al la Greka «beta»). Sed la ĝisnunaj reguloj, kiam skribi «ss» kaj kiam «sz» estis komplikaj. La reformo do antaŭvidis: «ss» post mallonga vokalo, «sz» post longa. (Laŭ mia opinio tio estas progreso.) Forigo de «sz» kiel en Svisujo havas la grandan malavantaĝon, ke tiam ekzistas skribe samaj vortoj, kiuj prononce kaj signife estas malsamaj: Busse – Busze, Masse – Masze, … (ne estas multaj tamen)

  • sinsekvo de samaj konsonantoj Ĝis nun maksimume du samaj konsonantoj rajtis esti apudaj (ankaŭ en vortkombinoj!), kondiĉe ke ne sekvis plia (alia) konsonanto. Sekve oni devis skribi la vortojn «preĝa tuko» («Bet-Tuch») kaj «lita tuko» («Bett-Tuch») ambaŭ kiel «Bettuch», ekzemple. Tiun regulon oni forigis, laŭ mia opinio prave.
  • Ĉe kelkaj vortoj oni iom modifis la skribmanieron, por atingi pli da kohereco: «Kaenguruh» oni estonte skribu sen fina «h», analoge al «Gnu», «Guru», «Zebu» ktp. (laŭ mia opinio avantaĝaj ŝanĝoj)
  • Ĉe kelkaj vortoj oni modifis la skribmanieron por pli bone montri la parencecon al aliaj vortoj: tiel el «Stengel» iĝu «Staengel» pro la parenceco al «Stange» (hm, laŭ mia opinio tio ne tre necesas, ĉar samvokalajn vortojn oni tamen skribas per «e», ekzemple «Bengel»)
  • Oni forigis la rekonon de multaj parolturnoj, skribante ilin estonte per majuskloj respektive kiel apartajn vortojn, ne atentante la diversan intonacion, kiuj buŝe jes rekonigas la parolturnojn. Ekzemple: «bele skribi» kaj «kaligrafi» oni skribas nun ambaŭfoje «schoen schreiben», dum antaŭe «kaligrafi» estis «schoenschreiben». La prononco restas diversa: kun du vortakcentoj respektive kun nur unu vortakcento sur la unua silabo. (Laŭ mia opinio tre malbona ŝanĝo, kvankam por la lernejanoj faciliga, ĉar ili nun indiferente skribu same.)
  • Oni plifaciligis la interpunkcion. (Bone)
  • Oni ŝanĝis la regulojn, kiel tranĉi vortojn je la liniofino. Sed, ege strange: unu regulo okulfrape nur faciligu la laboron de komputilaj programoj: vortoj estas estonte tranĉeblaj antaŭ la lasta konsonanto antaŭ vokalo, do ekzemple: rekruto -> rek-ruto; instruo -> inst-ruo ktp. Absolute terure kaj kontraŭ la prononcaj silaboj! (Tiu regulo tamen ne estas deviga, sed nur permesas alternativon al la kutima metodo, tranĉi per prononcaj silaboj.)

Mi finu mian «resumon». Entute: Nur malgranda procentaĵo de Germanaj vortoj (mi taksas 2 %) estas tuŝata.

Ĉu valoras la pen’? Certe ne la ĉagren’!/

Dr. Rudolf Fischer, Institut fuer Medzinische Informatik der Universitaet Muenster,Domagkstr. 9,D-48129 Muenster fischru@uni-muenster.de

ESPERANTISTA TREZORO

ĉe la

URBA PUBLIKA BIBLIOTEKO

***********

Dank’ al la granda laboro de nia samideano Florentino Lozano, kaj de la direktorino, Carmen Gómez Senén, Pascual Pont, Félix Navarro, ktp, finfine jam estas tute katalogitaj la ĉirkaŭ 850 librojn en Esperanto, kiuj dum multaj jaroj, ekde la fino de la civila milito, estis praktike malaperintaj, kaj nun troviĝas, bone zorgitaj, en la Urba Publika Biblioteko de Valencia, ĉe la placo de Maguncia. Ni gratulas kaj dankas ilin , kaj esperas ke baldaŭ la valenciaj esperantistoj havos eblecon ĝui la legadon de tiuj libroj.

[BILDO p.7] La kadro de tiu noto estas desegnita kiel paperfolio kun refaldita malsupra dekstra angulo.

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

VERDA RONDETO

[BILDO p.8] La titolo estas skribita per granda dekoracia kursiva konturliteraro.

Dum la monato decembro 1997, okazis la feliĉa refondiĝo de la E-a Grupo «Verda Rondeto», de la hispana urbo Castellón.

Ĉi tiu asocio estis fondita en 1936, vere malfacila jaro por Hispanio, kelkajn monatojn antaŭ la komenco de la Hispana Civila Milito. La fondintoj estis, inter aliaj, la entuziasmaj esperantistoj s-roj Miguel kaj Manuel Manteca, kaj s-ro Rochera. Pro la kruelaj cirkonstancoj de tiu milito «Verda Rondeto» malaperis.

Nun, denove entuziasmaj kaj sindonemaj samideanoj, kuraĝe refondas ĝin. Speciale ni devas danki tiun revivigon al gesinjoroj Francisco Conejero (nuna Prezidanto) kaj Inés Comabella, aktivaj kaj sindonemaj esperantistoj, kiuj neniam laciĝas en tiu laboro, fruktodona kaj ekzempla por ĉiuj.

El tiu grundo semita de ili jam naskis arboj. Aro da entuziasmaj homoj daŭrigas kune kun Francisco kaj Inés la laboron en la disvastigo de Esperanto, kaj de niaj homaranismaj idealoj.

Kiel oficiala prezentado, Verda Rondeto kaj BEL, kiuj arigas la esperantistoj el Castellón, organizos la 9-an Kongreson de VEF kaj Murcio, la 4/5 de aprilo de 1998.

Jen la nova Estraro de VERDA RONDETO.

Prezidanto: Francisco Conejero Sánchez Vicprezidanto: Nicolás Pomares López Secretario: Agustín Sánchez Castelló Kasisto: Luis Juzgado Palencia Voĉdonanto: Inés Comabella Aguiló Voĉdonanto: Mercedes Moncada González

Gratulon al ili, kaj longan vivon al Verda Rondeto

[BILDO p.8] Nigra-blanka portreta foto de maljuna viro kun okulvitroj, blankaj lipharoj kaj kalva frunto; apudskribo: Francisco Conejero

[BILDO p.8] Nigra-blanka portreta foto de virino kun mallonga ondumita hararo kaj malhela jako; apudskribo: Inés Comabella

[REKLAMO p.8] ATENTON! Se vi deziras ricevi denove «VALENCIA LUNO»-n, dum la tuta jaro 1998, bonvolu sendi 500 pesetojn al la konto de Grupo Esperanto de Valencia. Per tiu malgranda mono vi estos informita pri la vivo de Esperanto en Valencio, kaj samtempe vi helpos la konstantan eldonadon de nia bulteno. KORAN DANKON

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

[BILDO p.9] Kadrita desegnaĵo: sep homoj ĉirkaŭ longa tablo dum kunsido; unu el ili staras ĉe la kapo de la tablo kaj parolas al la ceteraj.

KAMPANJO 2000

Por internacia nova lingva ordo

Premisoj – Ĝeneralaj celoj – Aliaj rimarkoj

Premisoj:

Premiso 1-a. En la lastaj jaroj la Esperanto-movado spertis serion da sukcesoj en kelkaj medioj/landoj kaj alfrontis serion da problemoj en aliaj medioj/landoj. Kvankam ĝenerale ekzistas pli serioza sinteno al Esperanto, la konsci-nivelo de la ĝenerala socio rilate al demokrata solvo de lingvaj problemoj ankoraŭ ne estas kontentiga.

Aliflanke la organiza (idea kaj laborforta) stato de Esperanto-organizaĵoj ne atingas la dezirindan nivelon, tiel ke ankaŭ eventualaj sukcesoj je la nivelo de parlamentoj aŭ internaciaj organizaĵoj riskas resti vanaj pro la malebleco por niaj organizaĵoj efektivigi la necesajn paŝojn por ekspluati tiujn favorajn kondiĉojn.

En pluraj landoj la laborfortoj kaj laboraj rimedoj de niaj organizaĵoj ne kreskas aŭ eĉ en kelkaj kazoj falas; la instruado kaj lernado de Esperanto bezonas novan impulson en formo de novaj lerniloj kaj pli efika aliro al la publiko: kaj la merkatumo de Esperanto ne utiligas aktualajn metodojn. En aliaj landoj okazis tamen sukcesoj, kiujn ni devas ĝeneraligi al tiuj landoj, kie ili ne okazis.

Premiso 2-a. La konscio pri la fakto ke lingvaj rajtoj estas parto de la homaj rajtoj progresas en kelkaj lokoj kaj en kelkaj tavoloj de la unuopaj socioj, sed en la praktiko la solvo al komunikaj problemoj restas ankoraŭ ligita al tradicia kaj nedemokrata sistemo. Multa informa laboro estas necesa por vaste konsciigi la homaron pri la neceso de nova aliro al lingvaj demandoj, kies integra parto estas la internacia lingvo Esperanto, kiu celu la respekton de ĉiuj lingvoj kaj de ĉiuj kulturoj.

Por aliri tiun tutan kampon nepra antaŭkondiĉo estas zorga analizo de la potencfluoj kaj tendencoj en la nuntempa mondo, kiuj decide influas la lingvopolitikon de ŝtatoj, interŝtataj unuiĝoj, internaciaj diverstipaj organizoj, inkluzive de fakaj, profesiaj kaj sciencaj organizoj, kaj, ne laste, la sintenon de la ĝenerala publiko pri fremdaj lingvoj. Samtempe oni devas sobre analizi la nunan staton de la Esperanto-movado por fiksi vere atingeblajn celojn.

Por respondi al la defioj, kiujn la nuna mondo prezentas al la Esperanto-movado, UEA lanĉas la kampanjon ĉi-sekve priskribatan.

Ĝeneralaj celoj

  • 1-e. Levi la organizan kaj idean nivelon de la Esperanto-komunumo
  • 2-e. Levi la prestiĝon de la internacia lingvo
  • 3-e. Influi la internacian vivon

Detaligo de la celoj kaj prioritataj taskoj

1-a celo. Levi la organizan kaj idean nivelon de la Esperanto-komunumo

La unua celo entenas la signifan levon de la idea kaj organiza niveloj de ĉiuj Esperanto-organizaĵoj, por igi ilin pretaj alfronti la defiojn de la nova jarmilo. En la praktiko tio signifas ke ĉiu Esperanto-organizaĵo devas zorgi pri akiro de rimedoj homaj kaj financaj.

Tio en si mem ne alportos la finan venkon, sed estas la premiso por havi pli da aktivuloj, pli da influhavaj kaj laborpretaj intelektuloj, kio siavice permesos al la organizaĵoj iĝi pli stabilaj kaj malpli dependaj de individuoj. Samtempe oni klopodu levi la idean nivelon de la movado per klerigado de la membroj pere de

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

seminarioj, revuoj, renkontiĝoj, por ke ili posedu almenaŭ la bazajn sciojn pri la movado kaj pri ties celoj. Ni ne forgesu, laste, igi niajn labormetodojn kongruaj kun la modernaj teknikaj rimedoj.

Prioritataj taskoj

  • La komitatanoj de UEA iĝu kunrespondecaj por la plenumo de ĉi tiu plano en sia lando, organizaĵo aŭ medio.
  • Ĉiu landa kaj faka organizaĵo fiksu por si mem kaj por siaj lokaj aŭ alispecaj subgrupoj konkretan cel-grupon varbotan kaj konkretan membronombron atingindan kaj ekagu laŭ tiuj celoj.
  • Ĉiu landa kaj faka organizaĵo pretigu programon de klerigaj okazoj por siaj membroj. Tiuj okazoj povus varii laŭ la apartaj kondiĉoj, sed ili devas antaŭvidi la neceson ke ĉiu (nova) membro estu minimume informata pri la historio de la Esperanto-movado, pri ĝia nuna konsisto kaj pri ĝiaj nunaj celoj (Tiucele estas esence konigi al ĉiu unuopa esperantisto la manifeston de la Esperanto-movado, kiu ĝis nun estas konata kiel Manifesto de Prago).
  • La estraro de UEA, kunlabore kun ILEI, reviziu la ekzistantajn instruilojn kun la celo plibonigi la instruadon de Esperanto surbaze de modernaj metodikaj malkovroj, uzante ankaŭ novajn eblecojn de komputiloj, elektronikaj retoj k. s. kaj zorgante pri la integrigo de la finstudintoj en la komunumon.
  • La landaj organizaĵoj zorgu por ke la landaj ILEI-sekcioj estu pli fortaj kaj kunligu ĉiujn instruistojn en la unuopaj landoj.
  • La estraro kaj la financa komisiono de UEA okupiĝu pri financa evoluigo, kaj metu la akiron de mono inter siajn ĉefajn zorgojn.

2-a celo: Levi la prestiĝon de la internacia lingvo

La dua celo invitas al informado pri la internacia lingvo kaj ties seriozaj sociaj celoj por ke la erara bildo de Esperanto, kiu ankoraŭ ekzistas en multaj medioj, ŝanĝiĝu. Oni devas produkti modernan inform-materialon kaj sisteme sendi ĝin al instruistoj, lingvistoj, ĵurnalistoj kaj tiuj politikistoj, kiuj okupiĝas pri kulturo kaj internaciaj rilatoj, kaj kompreneble al la ĝenerala publiko.

Ĝenerale oni celu plibonigi la informadon kaj klerigadon en kaj ekster la komunumo, per stimulado kaj kunordigado de esploroj, eldonaĵoj, klerigaj kaj trejnaj aranĝoj, kaj bone preparitaj prezentoj aŭ kunlaboraj agadoj en malsamaj medioj.

Prioritataj taskoj

  • La estraro de UEA pretigu liston de la plej bonaj informiloj nun ekzistantaj kaj tradukeblaj al la naciaj lingvoj kaj sendu ekzemplerojn de tiuj informiloj al ĉiuj landaj kaj fakaj organizaĵoj.
  • La landaj kaj fakaj organizaĵoj prizorgu la tradukon kaj disvastigon de tiuj informiloj al siaj lokaj kaj aliaj grupoj.
  • La komitatanoj zorgu por ke tiu traduko kaj disvastigo okazu.
  • UEA kaj la ceteraj organizaĵoj starigu aŭ/kaj aktivigu informan fakon.
  • UEA kaj la landaj kaj fakaj organizaĵoj transiru de pasiva informado (nur al petantoj) al aktiva informado (al la membroj de la homgrupoj supre menciitaj kaj al la ĝenerala publiko).
  • La estraro de UEA donu apartan atenton al la materialo ekzistanta por informi lingvistojn kaj ellaboru, interkonsente kun la taŭgaj instancoj, lingvopolitikon por Esperanto kaj pri esperantologiaj studoj.

3-a celo: Influi la internacian vivon

La Esperanto-organizaĵoj de la ĝusta nivelo devas pristudi la eblecojn influi la internacian vivon, interalie per la internaciaj organizaĵoj, al kiuj oni, post esplorado de la konkretaj kondiĉoj, oni faru konkretajn proponojn pri kunlaboro.

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

Prioritataj taskoj

  • La estraro de UEA konsultiĝu kun antaŭaj kaj nunaj okupiĝantoj pri UN, UNESCO kaj aliaj organizaĵoj de la UN-aro, same kiel kun okupiĝantoj pri rilatoj kun internaciaj regionaj organizaĵoj (okcidenteŭropa EU, OAU, OASX, ktp.).
  • La estraro de UEA instigu fakajn Esperanto-organizaĵojn starigi kontaktojn kun internaciaj organizaĵoj, kiuj okupiĝas pri sama aŭ apuda temo.
  • La estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizaĵojn starigi kontaktojn kun siaj registaroj kaj tute aparte kun la landaj instancoj, kiuj tenas ligoj kun internaciaj organizaĵoj.
  • Surbaze de tiuj kaj aliaj zorgaj analizoj kaj preparoj, la Esperanto-organizaĵoj de la ĝusta nivelo varbu kaj flegu kontaktojn kun influaj ekstermovadaj simpatiantoj, starigu pozitivajn kaj konkretajn kunlaborajn rilatojn kun taŭgaj organizaĵoj, kaj helpe de tiuj kunlaborantoj pretigu kaj akceptigu konkretajn proponojn por ŝanĝi la lingvopolitikon de internaciaj organizaĵoj.

Aliaj rimarkoj

  • Ĉi tiu laborplano estas nur kadra laborplano. Ĉiu instanco de la Esperanto-movado fiksos sian propran laborplanon rilate al sia agad-kampo. Estas esence jam nun komenci diskutadon por la detaligo de la konkreta laborprogramo de ĉiu partoprenanta instanco.
  • Ĉiu organizaĵo en la kazo de traduko al nacia lingvo rajtas traduki la sencon de la esprimo «Por nova internacia lingva ordo» uzante tiujn vortojn, kiuj ŝajnos pli akcepteblaj en la nacia lingvo kaj en la nacia medio.
  • UEA starigu konton kiu funkciu kiel transira konto por kolekti monon por la realigado de ĉi tiu plano. Ĝi ricevu donacojn de esperantistoj kaj eventuale de neesperantistoj, kaj ĝi transdonu monon al la normalaj kontoj de la administra sistemo laŭ la bezono. La mono, memkompreneble, necesas por la eldonado de informiloj kaj bazaj dokumentoj, por la okazigo de internaciaj seminarioj, por publikaj reklamoj sur ĵurnaloj, por sendi volontulajn instruistojn al kelkaj landoj, ktp.
  • Por certigi, ke la CO per la celata kampanjo ne estu konsiderinde pli ŝarĝata ol ĝis nun, parto de la kolektotaj financoj povos esti uzata por kapabla volontulo, kiu administre subtenu la kampanjon rekte en la CO aŭ sub gvido de elektota oficisto de la CO aŭ estrarano.
  • Kiam temas pri la financoj de la asocio daŭre validas la konsiloj de la laborplano 1989-1992. Tiu laborplano esence instigis la respondeculojn pri financoj de la asocio sisteme serĉi monfontojn en kaj ekster la Esperanto-movado, kiel ekzemple grandaj privataj fondaĵoj aŭ mecenatoj, sed ankaŭ publikaj eblaj fontoj, kiel la urbo Roterdamo.
  • Al tiu sistema serĉado devas esti kunlaborigataj ankaŭ la landaj asocioj. La celo estas trovi eksteran monon. Tre verŝajne ĝi ne estas trovebla por la kampanjo 2000 kiel tia sed por pluraj el ĝiaj eroj, kiel la klerigaj seminarioj kaj similaj.
  • Ĉi tiu laborplano kaj la Manifesto de la Esperanto-movado devas esti daŭre disponeblaj ĉe la CO de UEA kaj ili devas esti vaste dissendataj al Esperanto-organizaĵoj kaj al individuaj esperantistoj en ĝia ebla maniero.
  • La estraro de UEA raportu ĉiun jaron al la komitato pri la progreso de la kampanjo.
  • Fina noto: Ĉi tiu laborplano estas intence tre ĝenerala. Ĝi celas instigi ĉiun nivelajn Esperanto-organizaĵojn partopreni laŭ siaj eblecoj kaj kompetentoj. En la venontaj jaroj, ĝis la jaro 2000-a, ĉiu devos streĉi siajn fortojn por komune antaŭenporti la internacian lingvon al tiu pli firma pozicio en la mondo dum la venonta jarcento, kiun Esperanto meritas. Ĉi tiu plano rekonas ke la kunlaboro de ĉiu parto de la movado estas esenca. Ĝi krome estas ebla, ĉar ĉiu esperantisto estas nur petata intensigi siajn klopodojn pri tio, kion li jam faras nun. Lia tasko ne estas zorgi por tio ke Unesko, Unuiĝintaj Nacioj, ktp. ekuzu Esperanton, sed plifortigi sian lokan agadon. Tio estas la plej bona maniero por apogi la klopodojn, kiujn aliaj faras ĉe UNESCO, Unuiĝintaj Nacioj, ktp.

Universala Esperanto Asocio (UEA)

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

NOVA SIDEJO

DE

GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA

Post longa serĉado de diversaj membroj de nia asocio, kaj kun la aprobo de la lasta Ĝenerala Asembleo, finfine nia Prezidanto, S-ro Sempere, sukcesis trovi taŭgan novan ejon por Grupo Esperanto de Valencia, kien ni baldaŭ translokiĝos. La kialo de ĉi tiu ŝanĝo troviĝas en la fakto ke dum la lastaj jaroj iom post iom la lukosto de la nuna sidejo kreskis kaj kreskis, kaj multe pli kreskos estontece pro la nuna leĝo pri luado. Tamen la enspezoj ne tiel kreskis, kio donis al ni panoramon ne tro kontentiga,

[BILDO p.12] Desegnaĵo de granda malnova konstruaĵo kun kruta tegmento, turo kun horloĝo kaj alta pordo — vinjeto meze de la teksto.

kiu povas kaŭzi en la futuro la perdo de nia nuna socia ejo. Nun, jam nia asoci-ejo estos propieto de la membroj, kaj nia socia estonteco estos garantiita por ĉiam. Dum la monatoj januaro kaj februaro okazos la renovigo kaj adaptigo de la nova loko, por ke ĝi estu bela, komforta kaj alloga por nia membraro kaj lernantaro. Kiam la renoviĝo estu preta, ni organizos …

GRANDAN FESTON

[BILDO p.12] La vortoj GRANDAN FESTON estas kompostitaj per granda dika ombrita blokliteraro (WordArt).

La festo okazos en la nova sidejo, Avenida Peris y Valero, 96, 3-a, 5, la 1-an de marto, je la 17.00. Estos bonvenaj por tiu grava haj historia momento ne nur niaj membroj, sed ankaŭ familianoj, simpatiantoj, ktp.

NI ATENDAS VIN ĈIUJ

VENONTAJ ARANĜOJ

………….

28-an de januaro, 19.30: Prelego «Japana Pupteatro», far la japana esperantistino Kikuzima Kazuko (Krisantemo). En nia sidejo. Fine de la prelego la interesiĝantoj iros kune vespermanĝi en apuda restoracieto.

18-an de februaro, 19.30: Prelego kun kolokvo «Kampanjo E-o 2.000». Augusto Casquero.

1-an de marto, 17.00: INAŬGUR-FESTO de la nova sidejo. Festparolos Gian Carlo Fighiera (Italio).Ĉiuj estas bonvenaj. Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj atendas vin.

2-an de marto, 17.00: Inaŭguro de la Universitata E-o Kurso, kun ĉeesto de la Dekanino pri Filologio. Prelegos Gian Carlo Fighiera (Italio): «ESPERANTO PRETER LA JARO 2.000: LINGVO AŬ MOVADO?». Facultad de Filología. Blasco Ibáñez, 32. SALÓN DE GRADOS.

7-an de marto, 12.00: Oficiala Fermo de la E-o Kurso en la Universitato. Ferma prelego far Miguel Fernández «SUR LA SPUROJ DE FEDERICO GARCIA LORCA». En SALÓN DE GRADOS, de la Fakultato pri Filologio.

Pàgina 13 de l'original
Pàgina 13 de l’original

9-a KONGRESO DE LA VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

KAJ MURCIO


Castellón (Hispanio), ĉe la Mediteranea Marbordo, 4/5 aprilo 1998

Kongresejo: «BEL». Paseo Morella, 2, Bajo. 12004 CASTELLÓN (apud la stacidomo) Kontakt-telefono: 964 203238 (S-ro Francisco Conejero)

«KONGRESTEMO: VEF KAJ MURCIO: NOVAJ DEFIOJ»

PROVIZORA PROGRAMO:

SABATO, 4 APRILO 09.00 Akcepto de la kongresanoj kaj disdonado de dokumentoj ĉe la kongresejo 11.30 Kunveno de la Delegitoj 13.00 Prelego «El síndrome de Babel (La babela sindromo)», J. de las Heras, Murcia 14.00 Libera tempo por tagmanĝi 17.00 Prelego «Francisco Tárrega, vivo kaj verko», kun gitaraj ekzemploj. J.de las Heras 18.00 Solena Malfermo de la Kongreso. 19.00 Asembleo de VEF (1-a parto). Poste vizito al la «Ekologia Domo» DIMANĈO, 5 APRILO 10.00 Inaŭguro de la «Placo Esperanto» 11.00 Violin-koncerto ĉe la «Placo Esperanto», fare de Tomás Fabregat Felip kaj Tomás Fabregat Mallasen 12.00 Ĝenerala Asembleo de VEF (2-a parto)

  • aprobo aŭ malaprobo de la financ-plano de VEF
  • aprobo aŭ malaprobo de la nova Estraro de VEF 14.00 Oficiala Bankedo, kaj fino de la kongreso 17.00 Por dezirantoj, turisma vizitado

ALIĜILO KAJ MENDILO

Aliĝo al la Kongreso………………………………………………………. 1.500 pesetoj Bankedo………………………………………………………………………….. 1.500 .. Donaco………………………………………………………………………………. ..

E N T U T E ……………………………………………….. PESETOJ

ANTAŬNOMO KAJ NOMO………………………………………………………………………………

ADRESO…………………………………………………………………………………………………….

URBO………………………….. P. KODO………………..TELEFONNUMERO…………………….

Sendu la mendilon kaj kvitancon de la pago al la adreso de la Kongresejo (supre). Sendu la monon al : FEDERACIÓN VALENCIANA DE ESPERANTO Caja Postal de Ahorro, oficina Plaza de España (Valencia) Konto: 00-0.017.830.370

LOĜEBLECOJ: Hotel «Doña Lola». C/Lucena, 3. Telef. 964 214011. Dulita ĉambro, kun matenmanĝo:6.634 pesetoj. Unulita 5136 pesetoj. Hostal «Samana». Ramón Llul, 21.Telef.964 243972. Dulita, 3.500, unulita 2.250. Hostal «Maripili».C/Joaquín Costa, 84. Telef. 964 213688. 1.500 pesetoj. Ĉiuj troviĝas proksime de la Kongresejo, apud la fervojstacidomo.

MENDU VI MEM!

Pàgina 14 de l'original
Pàgina 14 de l’original

NI MATEMATIKUMU

[BILDO p.14] Desegnaĵo de simpla stilizita homfiguro kiu gratas la kapon kaj super kiu ŝvebas demandosigno.

Richard Porteus, filo de matematikisto Ian Porteus en Universitato de Liverpool elpensis tiun ĉi ludon por instrui al la infanoj la multiplikajn kaj dividajn regulojn. Li nomis ĝin «Juniper Green» honore al tiu lernejo, kie li instruadis.

Ĝi distras. Krome, serĉi venkeman strategion supozas veran defion.

Por ludi Juniper-Green’n nepras, konstrui 100 kartetojn nombritajn de 1 ĝis 100, Aŭ skribi tiujn nombrojn sur paperon aŭ sur komputilekranon.

Loku la nombrojn, tiel ki ili estu facile troveblaj, ekzemple per 10 vicoj por 10 nombroj ĉiuvice…

 1  2  3  4  5  6  7  8  9  10
11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27 28 29 30
31 32 33 34 35 36 37 38 39 40
41 42 43 44 45 46 47 48 49 50
51 52 53 54 55 56 57 58 59 60
61 62 63 64 65 66 67 68 69 70
71 72 73 74 75 76 77 78 79 80
81 82 83 84 85 86 87 88 89 90
91 92 93 94 95 96 97 98 99 100

Jen la ludreguloj:

1- Du ludantoj alterne forigas unu karteton (forstrekas nombron). La forigitajn nombrojn oni ne reuzos dum la sama ludbatalo.

2- Escepte ĉe la unua forigo, ĉiuj la nombroj elektotaj nepre plenumu, rilate al la lasta nombro forigita, la jenan:

  • esti ĝia ekzakta dividanto
  • aŭ esti ĝia multoblo

3- La unua forigota nombro nepre estu para.

4- Tiu ludanto, kiu ne povos forigi karteton (nombron), malvenkos.

Nun, jen eta ludbatalo:

A(48), B(96), A(32), B(64), A(16), B(80), A(10), B(70), A(35), B(5), A(25), B(75), A(3), B(81), A(9), B(27), A(54), B(2), A(62), B(31), A(93), B(1), A(97).

Ludanto «A» venkis.

Bonvolu sciigi al ni viajn opiniojn okaze ke vi iam ludos.

Juan. jocxjo@arrakis.es Juan-Antonio.Del-Castillo-Martinez@CENTRAL.DGIP.meh.es

Pàgina 15 de l'original
Pàgina 15 de l’original

[BILDO p.15] La emblemo de Unesko: la stilizita fasado de greka templo, kies vertikalaj kolonoj formas la literojn UNESCO, kun horizontalaj strekoj supre kaj sube.

UNIVERSALA FORUMO DE UNESCO

*******

La Ĝenerala Asembleo de UNESKO (97.11.12) decidis patroni la Universalan Forumon de la Kulturoj, okazonta en Barcelono en la jaro 2004.

La eventon plene apogas kaj la ŝtata (tuthispana) kaj la kataluna registaroj.

La celo estas konstrui «kulturon de paco».La forumo daŭros 150 tagojn kaj fakte funkcios ekde la jaro 2001, kvankam jam en 1998 oni laboros super la projekto pere de «virtuala forumo».

Okazos internaciaj kunvenoj, debatoj, ekspozicioj, spektakloj, premioj, tv-programoj, ĉio en la kadro de tutmonda interagado.

Unu el la ĉeftemoj estos la lingvoj de la mondo. Oni defendos la rajton de ĉiuj lingvoj esti en Interreto, kaj oni antaŭvidas la ĉeeston en Barcelono de po unu hom-paro de ĉiu lingvo de nia planedo.

Jen akvo al la muelilo de la esperanta komunumo. Jen plej taŭga areno por Esperanto.

Miguel Gutiérrez Redaktoro de Boletín

BALENAJ DIALEKTOJ

Aŭskultante la balenojn oni nur aŭdas kvazaŭ kriadojn. Tamen, laŭ lastaj eltrovoj faritaj de usonaj sciencistoj laborantaj pri orkoj, tiuj ĉi mamuloj «parolas» per dialektoj, per kiuj oni povas dedukti tiun mondparton kie ili loĝas.

En «Marine World» en Vallejo, California, zoologisto David Bain esploradis kiamaniere du orkoj apartenantaj al malsamaj marregionoj komunikis unu la alian.

«Iliaj sonoj estis tiel malsamaj ke ili estis devigataj lerni interrilatajn manierojn inter si, imitante la reciprokajn vokojn» – li klarigas.

Tiel lertaj estas balenoj kaj delfenoj imitante sonojn ke ambaŭ specoj kapablas disvolvi komunan lingvon.

Laŭ Bain, kiam oni disigis la delfenon Bayon el la orko Yaka, Bayon komencis emisii orkajn sonojn, supozeble por atentigi la balenon.

Tradukita el revuo «Muy Interesante»

Juan.

INTERNACIA CSEH-METODA KURSO

Dum la tagoj 25 ĝis 30 de julio 1998 (ses tagojn), antaŭ la komenco de la Universala Kongreso en Montpellier, okazos en Valencia (Hispanio) rapida Esperanto-kurso por komencantoj kaj progresintoj, laŭ Cseh-metodo.

La profesoro estos la ege prestiĝa internacie en tiu metodo s-ro Anton Zacharias, el Slovakio.

La klasoj okazos ĉiumatene, ekde la 9-a ĝis la 13-a horo. Postagmeze estos libera tempo por viziti la belajn plaĝojn de Valencia, kaj sunbruliĝi. Laŭbezone kaj sugestoj, eblas aranĝi posttagmeze kulturajn vizitojn aŭ distrajn programerojn.

Ankaŭ, se estas kandidatoj, okazos seminario pri la Cseh-metodo, ĉefe por instruantoj.

Fine de la kurso, povas okazi, por tiuj kiuj tion deziros, komuna vojaĝo al la UK en Montpellier (Francio).

Prezo de la kurso: 6.000 hispanaj pesetoj (ĉirkaŭ 40 US-dolaroj. Eblas loĝi, kun matenmanĝo, po 2.600 pesetoj tage (ĉirkaŭ 18 US-dolaroj). Por ne partoprenantoj en la kurso, 3.000 pesetoj tage. Post la 30-a de majo 1998 aldonu 20%-n.

Interesiĝantoj kontaktu: Augusto Casquero de la Cruz Avenida Burjasot, 29, A-31 ES-46009 Valencia. HISPANIO Telefono: + 34 (9) 6 3401369. Fakso: + 34 (9) 6 3849616 E-Mail: a-casquero@redestb.es

Pàgina 16 de l'original
Pàgina 16 de l’original

[BILDO p.16] Linidesegno de fluganta kolombo kun etendita flugilo, portanta branĉeton en la beko.

MESAĜO DE LA PREZIDANTO DE UEA

Antaŭen al Ŝancoj kaj Defioj

Mi kaj la estraranoj de UEA deziras la plej feliĉan kaj esperplenan novjaron al ĉiuj niaj membroj, ĉiuj Esperantistoj en la mondo kaj iliaj familioj!

Kiam, antaŭ pli ol unu jarcento, Zamenhof publikigis la Unuan Libron, la internaciiĝanta mondo suferis de neinterkompreno inter la nacioj pro la malsameco de iliaj lingvoj. Per Esperanto, Zamenhof celis faciligi la lingvan interkomunikadon.

La malsameco de lingvoj plu estas la bazo de la lingva problemo en la mondo. Sed, nuntempe al ĝi aldoniĝas kaj ĝin pligravigas la tendenco uzi unu etnan lingvon kiel faktan komunan lingvon. La trudo de unu etna lingvo kiel efektiva komuna lingvo de internacia vivo portas kun si diversajn problemojn, interalie kulturan trudon. Sed, la plej grava kaj eĉ detrua problemo estas ke tia etna lingvo estas lingvovora. Ĝi voras aliajn naciajn lingvojn sur la kampoj de internaciaj kunvenoj, komerco, scienco, teknologio, kaj turismo. La plifortiĝo de la lingvo- kaj kultur-vora tendenco de etna lingvo jam ekinstigis reprezentantojn de politike fortaj lingvoj al memdefendo kontraŭ lingva hegemonio. Ili komencis starigi diversajn kontraŭrimedojn.

Ironie, la vera lingva problemo en Unuiĝintaj Nacioj kaj Euhropa Unio kuŝas ne en manko de interkompreno inter naciaj delegacioj pro ties malsamaj lingvoj, sed en la efektiva komunlingviĝo de unusola etna lingvo. UN kaj EU uzas respektive 6 kaj 11 oficialajn lingvojn pere de tradukistoj, ne pro lingva neinterkompreno inter iliaj stabanoj kaj ŝtataj delegacioj, sed pro politika motivo, nome por kontraŭi lingvan hegemonion. Malhelpi lingvan hegemonion estas nun granda problemo de la internaciaj organizaĵoj, kvankam ili ne emas oficiale agnoski tion. Ili estas sub premego trovi taŭgan solvon. En la kazo de EU tiu solvo povus esti ŝlosilo al efektiva eŭropa unuiĝo, eĉ pli grava ol la mona unuiĝo. Jen ŝanco por Esperanto, neŭtrala komuna lingvo pruvinta sian valoron dum 110 jaroj!

En Adelajdo la Komitato de UEA lanĉis Kampanjon 2000. Ĝia ĉefa celo estas krei favoran atmosferon ĉe internaciaj organizaĵoj, por ke ili rekonu kaj studu eblecon de neŭtrala komuna lingvo. Kampanjo 2000 celas ankaŭ instigi la Esperantistaron agadi por levi la idean kaj organizan nivelon de nia movado. Esperanto estas vivanta lingvo kaj ĝi devas kreski. Ĝi ne estas «aŭ movado aŭ komunumo» sed estas «kaj movado kaj komunumo». La Kampanjo celas fortigi kaj grandigi la komunumon de Esperanto kaj antaŭenigi ĝian movadon. Tio signifas interalie ke ni devas pli alte montri nian lingvon en la ne-Esperanta mondo.

En tiu kampo, mi fieras raporti pri kelkaj el niaj lastatempaj sukcesoj. En la pasinta jaro UNESKO rekonfirmis la statuson de UEA kiel oficiala partnero de tiu grava monda organizaĵo. En novembro UEA estis elektita kiel membro de Konsilio de Neregistaraj Organizajhoj havantajn oficialajn rilatojn kun UNESKO. Krome, UNESKO jus asignis operaciajn rilatojn ankaŭ al Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. La sukceso de UEA kaj ILEI estas fierinda, ĉar nur duono el la organizaĵoj kiujn UNESKO antaŭe agnoskis, konservis tiun prestiĝan statuson. Kelkaj fakaj Esperanto-asocioj establis kontaktojn kun samfakaj internaciaj organizaĵoj. Ĉe la sidejo de UN en Novjorko UEA sukcese iniciatis fondon de Koalicio de Neregistaraj Organizaĵoj por Internacia Helplingvo. En aprilo de la nova jaro UEA okazigos ĉe la sidejo de UN en Ĝenevo seminarion pri lingvaj dimensioj de homaj rajtoj, kun oficiala subteno de la UN Altkomisiito por Homaj Rajtoj. Per ĝi ni omaĝos la 50-jariĝon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj la 90-jariĝon de UEA mem. Estas nature festi tiujn datrevenojn samtempe, ĉar jam unu jaron antaŭ la akcepto de la Universala Deklaracio UEA skribis en sia Statuto ke «la respekto de homaj rajtoj estas ĝia [de UEA] laboro esenca kondiĉo».

Sojle de nova jarcento mi vidas esperon kaj novajn ŝancojn. En la nova jarcento, la monda komunumo bezonas novan internacian lingvan ordon. Esperanto estas la lingvo de la 21-a jarcento! Tial mi nun, komence de la nova jaro, alvokas ĉiujn Esperantistojn kaj Esperanto-grupojn, lokajn, landajn kaj fakajn, etajn kaj grandajn, ke ili imitu la antaŭenemon kiu markis la diskutojn de la Komitato de UEA en Adelajdo. Mi apelacias por pli forta al-ekstera agado laŭ la Praga Manifesto de la Esperanto-Movado. Ni atentigu la internacian komunumon pri Esperanto kaj konigu ĝin, ĉiu en sia propra medio!

Jen novjaraj defioj por ĉiuj. Kadre de Kampanjo 2000 ĉiuj membroj, ĉiuj landaj kaj fakaj asocioj, kaj ĉiaspecaj Esperantaj komunumoj tra la mondo antaŭeneme kaptu la ŝancon kaj alfrontu tiujn defiojn!

Mi elkore deziras al vi kaj viaj familioj kaj kunlaborantoj la plej sperplenan novjaron.

LEE Chong-Yeong

Valencia Luno núm. 46 (abril de 1998)

Text complet del número 46 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de abril de 1998: 16 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 46, abril de 1998.
Coberta de Valencia Luno núm. 46, abril de 1998.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1998_n46_apr

Què té d’especial este exemplar

  • L’INDEKSO de la pàgina 3 quasi no reproduïx cap dels títols que porten els articles dins: l’escrit de la pàgina 4, titulat «ESPERANTO ENIRAS UNIVERSITATON TRA LA GRANDA PORDO», hi ix com «Esperanto en universitato de Valencio» —el títol de la coberta—, i el de les pàgines 15-16, «LA VENTO DE ŜANĜO ESPERANTA», com «Esperanto en Niĝerio». A més, ajunta en una sola línia parells d’articles distints: «Interreto, «Sobakijo»» per als dos de la pàgina 11 i «Paska festo. Radio Klara» per als dos de la 14, tots dos firmats per Alberto Bermeljo.
  • L’article de les pàgines 12-13 no té un títol, sinó cinc encadenats —«Ĉu Esperanto dikigas la homojn? La esperanta batalo de la ventroj. Ĉu Esperanto fartas bone? La ventra disputo Valencio-Barcelono. La esperanta monumento, plej bona atestanto de la 9-a kongreso…»—, cosa que l’autor explica dins del text: «mi decidis meti multajn titolojn, por ke vi elektu tiun, kiu plej plaĉas al vi». L’índex el resumix en «Ventrega batalo», que no apareix enlloc del paper.
  • Els noms propis ixen ara en castellà ara esperantitzats dins del mateix número: l’escultor del monument de Castelló és «Francisco Agut» a la pàgina 2 i al seu anunci de la pàgina 7, i «Francisko Agut» al text de les pàgines 6 i 7; el professor del curs universitari és «Augusto Casquero» a la pàgina 4 i «Aŭgusto Casquero» a les pàgines 8 i 14.
  • El nigerià convidat a la inauguració de la nova seu ix imprés «Samuel Abedowale» a la pàgina 9, i firma l’article de les pàgines 15-16 com «Laŭ Samŭelo Abedowale», en un tipus cal·ligràfic ornamental.
  • Dins d’eixe mateix article, la ciutat nigeriana ix de dos maneres en una sola frase, «la Universitato de Ilorino (A kaj B)» i «urbego de Ilorin», al costat de la sigla «Unilorino» de la universitat; l’estat de Kwara hi va sempre com «Ŝtato Kŭaro».
  • A la pàgina 6, enmig d’un text amb els diacrítics ben impresos, una paraula ix escrita en sistema x: «sercxu ĝin inter la Avenuoj Almazora kaj Casalduch». La mateixa crònica dona la pronunciació dels carrers de Castelló entre barres, /kazalduk’/ i /Amaljo Ĥimeno/.
  • El cartell de la conferència sobre Federico García Lorca reproduït a la pàgina 5 ix massa tramat: només se’n lligen «CONFERENCIA / DE / FEDERICO GARCÍA LORCA», «Conferenciante: D. Miguel Fernández», «FACULTAD DE FILOLOGÍA», «SALÓN DE GRADOS» i «ENTRADA LIBRE». El subtítol, l’adreça, la data i l’hora de l’acte no es lligen al paper.
  • El número és tot en esperanto: l’únic castellà apareix dins de les imatges —el cartell de la pàgina 5, l’anunci «FRANCISCO AGUT — ESCULTURA y HERALDICA» de la pàgina 7 i el rètol de la porta de la nova seu, a la pàgina 9, que davall d’una estrela verda diu «GRUPO ESPERANTO VALENCIA», amb dos línies menudes de baix (pis i telèfon) que no es lligen.

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 ESPERANTO EN LA UNIVERSITATO DE VALENCIO (kovrilpaĝo) epo
2 VALENCIA LUNO (kolofono kaj adresoj de la grupoj) epo
2 GRAVAJ OKAZINTAĴOJ epo La Estraro
3 INDEKSO epo
4 ESPERANTO ENIRAS UNIVERSITATON TRA LA GRANDA PORDO epo Laŭ Augusto Casquero
6 MONUMENTA KONGRESO EN KASTELJONO epo Laŭ Francisko Conejero
7 E-KURSO EN LERNEJO POR ADOLTOJ epo Laŭ José Joaquín Arnal
8 NOVA SIDEJO INAŬGURITA epo Raportas: Augusto Casquero
10 KONVERSACIA RONDO epo
11 NAVIGADO TRA INTERRETO! epo
11 «SOBAKIJO» epo
12 Ĉu Esperanto dikigas la homojn? La esperanta batalo de la ventroj. Ĉu Esperanto fartas bone? La ventra disputo Valencio-Barcelono. La esperanta monumento, plej bona atestanto de la 9-a kongreso de la Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio. epo Luis Serrano Pérez
14 PASKA FESTO EN RIVERA ĜARDENO epo Laŭ Alberto Bermeljo
14 LASTAJ NOVAĴOJ epo Laŭ Alberto Bermeljo
15 LA VENTO DE ŜANĜO ESPERANTA — Ĝia nerimarkebla obstaklo en Niĝerio (Afriko) epo Laŭ Samŭelo Abedowale

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapo de la kovrilo: verda rektangulo kun blanka desegnaĵo de la Torres de Serrans (la valencia urbopordego kun du turoj) maldekstre, la titolo VALENCIA LUNO en grandaj blankaj literoj — la komenca C de «VALENCIA» estas duonluno — kaj kvinpinta blanka stelo dekstre.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

N-ro 46, aprilo 1998

[BILDO p.1] Granda nigra-blanka foto de plenplena universitata aŭditorio: dekoj da gestudentoj sidantaj sur la benkoj, vidataj de antaŭe-flanke, sub la neonlampoj de la plafono; malfone pordo.

ESPERANTO EN LA UNIVERSITATO DE VALENCIO

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

VALENCIA LUNO

Bulteno de Valencia Esperanto-Federacio

N-ro 46, Aprilo 1998.

Kunordiganto: Alberto Bermeljo.

Adreso ĉe VEF

Leĝa depono: V-1683-1983.

Sendata senpage al ĉiuj anoj de la grupoj de Valencia Esperanto-Federacio.

Aliaj abonantoj bv. meti 500 pesetojn por unu jaro en konton 0.017.830.270 de Caixa Postal, Plaça d’Espanya (València) kaj samtempe bv. sciigi la federacion pri via abono, nomo kaj adreso.

Valencia Esperanto-Federacio Av. Peris i Valero, 96-5 46006 València ☎ 96 – 374 43 99

Alakanta Esperanto-Grupo c/ Sant Ferran, 39 03001 Alacant

Ĉiam Esperanto c/ General Primo de Rivera, 6 03360 Callosa de Segura (Alacant)

Lumradio Casa de Cultura c/ Blasco Ibáñez, 8 46380 Xest (València)

Juna Suno (Junularo) Av. de la Vega, 4-4º B 03300 Orihuela (Alacant)

Verda Rondeto Passeig Morella, 2 Baix 12004 Castelló de la Plana

GRAVAJ OKAZINTAĴOJ

Dum la lastaj monatoj okazis en Valencio gravegaj eventoj, kiuj multe influos nian estontecon.

La 1-an de marto estis solene inaŭgurata nia nova sidejo, bele aranĝita kaj sufiĉe komforta kaj taŭga por plenumi la asocian laboron.

Dum la monato marto, en la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencio, okazis kurso de Esperanto, unuafoje en nialanda historio kun akademia valoro je du kreditoj de «Libera Elekto». Aliĝis 60 gelernantoj, kaj multaj aliaj ne povis partopreni pro fizika spaco-manko en la klasĉambro, ĉar tute ne eblis antaŭvidi tiel grandan sukceson.

Kaj dum aprilo, en Kasteljono, dank’ al entuziasmo de la membroj de la grupo «Verda Rondeto», kaj ene de la solenaĵoj de la «9-a Kongreso de la Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio», kun partopreno de la lokaj aŭtoritatuloj estis inaŭgurata la «Placo Esperanto» kaj la monumento al ĉi tiu lingvo, farita de la kasteljona skulptisto Francisco Agut.

Baldaŭ, ekde la 25-a ĝis la 30-a de julio, okazos en la Fakultato de Filologio de Valencio la «1-a Apud-mara Kultura Esperanto-Semajno», por kiu oni antaŭvidas amasan partoprenon nacian kaj eksterlandan. Inter la plej interesaj aranĝoj de tiu «Semajno» troviĝas la Kurso de Esperanto laŭ Ĉe-metodo, far la slovaka profesoro Anton Zacharias.

La Estraro

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

[BILDO p.3] Granda griza kvinpinta stelo, en rastrumita duontono, meze supre de la paĝo.

INDEKSO

Esperanto en universitato de Valencio . 4

Monumenta kongreso en Kasteljono ….. 6

E-kurso por adoltoj ………………………….. 7

Nova sidejo inaŭgurita en Valencio …… 8

Konversacia rondo …………………………. 10

Interreto, «Sobakijo» ………………………. 11

Ventrega batalo ……………………………… 12

Paska festo. Radio Klara …………………. 14

Esperanto en Niĝerio ………………………. 15

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

[BILDO p.4] Foto de la sama plena klasĉambro/aŭditorio: dorse viditaj gestudentoj sur benkoj, kaj antaŭe, apud tabulo kaj fermita duobla pordo, staranta viro kiu parolas.

En Valencio, senprecedence!

ESPERANTO ENIRAS UNIVERSITATON TRA LA GRANDA PORDO

Laŭ Augusto Casquero

En la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencio okazis, kun granda sukceso, kurso de E-o por universitatanoj. Ĝi estis la unua el la tuta Hispanio kun vera oficiala akademia valoro.

Ĉiu partopreninto ricevis atestilon, kiu samtempe valoras du akademiajn kreditojn. En la nuna universitata sistemo en Hispanio, en ĉiu kariero ekzistas la devigaj normalaj studobjektoj. Krome, ĉiu studento dum la kariero devas nepre elekti entute 15 kreditojn inter la diversaj proponitaj. Ĉi-jare inter tiuj oni metis la kurson de E-o.

Tute neantaŭvidite, ĉar la kurso devus okazi en la Lingva Laboratorio de la Fakultato, kiu havas entute 24 sidlokojn, kvankam oni planis ke la aliĝo daŭru ĝis monato kaj duono, en nur 4 tagoj aliĝis 40 gestudentoj. Tuj oni komencis demeti la

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

informfoliojn, pro spacomanko, por ke neniu plu aliĝu. Tamen finfine oni akceptis 60 partoprenantojn, metante aldonajn seĝojn en la klasĉambron. Sed, eĉ sen propagando, aliaj 40 interesiĝantoj petis aliĝi, kio tute ne eblis, ĉar ĉiuj pli grandaj klasĉambroj estis okupataj por tiuj datoj.

Do, por la venonta lernojaro de la universitato, ni jam havas liston de tiuj kiuj ne povis aliĝi, krom la scion ke tutcerte amaso da gestudentoj aliĝos, por kio oni pretigos pli grandan klasĉambron.

[BILDO p.5] Malhela foto de kelkaj personoj sidantaj ĉirkaŭ tablo kun teleroj kaj glasoj.

La profesoro estis Augusto Casquero, kaj agis kiel oficiala direktoro de la kurso doktorino Berta Raposo. Por la inaŭguro prelegis profesoro Antonio Alonso, eksa Prezidanto de HEF, kaj por la fermo, tute en Esperanto, prelegis la fama esperantista poeto Miguel Fernández, sub la titolo: «Sur la spuroj de Federico García Lorca».

Fine de la kurso, dum la Oficiala

[BILDO p.5] Reprodukto de la hispanlingva afiŝo de la prelego, kun rastrumita portreto de Federico García Lorca meze. Legeblas: «CONFERENCIA / [nelegebla] / DE / FEDERICO GARCÍA LORCA»; sub la portreto, en pli malgranda tiparo, «Conferenciante: D. Miguel Fernández ([nelegebla]) / FACULTAD DE FILOLOGÍA / SALÓN DE GRADOS» kaj du liniojn de adreso, dato kaj horo, kaj noteton, kiuj ne estas legeblaj; sube «ENTRADA LIBRE».

Fermo, la Dekanino de la Fakultato, Doktorino Carmen Morenilla, disdonis la diplomojn kaj varme rekomendis daŭrigi la lernadon de E-o, laŭ ŝi «la interkomunikilo de la estonteco», kaj ankaŭ instigis la partoprenintojn doktoriĝi pri Esperanto en la Fakultato. Samptempe ŝi informis ke laŭ la planoj de la Fakultato, la studado de E-o ne nur estos libere elektebla studobjekto, sed normala studobjekto de la kariero.

La semo tuj komencas doni frukton, ĉar jam diversaj hispanaj universitatoj petis informojn, por organizi similajn kursojn.

[BILDO p.5] Larĝa foto trans la du kolumnoj: kelkaj personoj en ĉambro kun tabloj, maldekstre du starantaj homoj, dekstre viro kaj virino sidantaj ĉe tablo kun bovloj kaj boteloj.

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

Valencia E-Federacio kaj Murcio

MONUMENTA KONGRESO EN KASTELJONO

Laŭ Francisko Conejero

En semajnfino, 4-an kaj 5-an de aprilo okazis en Kasteljono la jara (9-a) kongreso de VEF kaj Murcio. La evento distingiĝis per inaŭguro de «placo Esperanto» kun kvartuna skulptita ŝtono en ĝia mezo.

[BILDO p.6] Foto de la monolito: granda kruda ŝtonbloko kun skulptita cirkla motivo en la mezo, starigita antaŭ konstruaĵo; dekstre du personoj kiuj ĝin rigardas.

La kongreson organizis la ĵus naskita asocio «Verda Rondeto» de Kasteljono. En la inaŭguro de la «Placo Esperanto» partoprenis diversaj politikaj estroj, inter ili la vicurbestro, kiu prezidis la agadon. Ĉeestis ankaŭ la aŭtoro de la monolito, la artisto kaj skulptisto Francisko Agut. Kvankam li ne estas esperantisto, li sciis kapti la spiriton de la lingvo por krei ĉi longestarontan verkon.

Se vi, leganto, ankoraŭ ne vidis ĝin kaj iam iros tra Kasteljono, sercxu ĝin inter la Avenuoj Almazora kaj Casalduch /kazalduk’/, fine de la strato Amalio Gimeno /Amaljo Ĥimeno/.

Nu, ili ja estis du tagoj plenaj de kulturaj agadoj. Precipe menciindas du prelegoj fare de la profesoro Jesuo de las Heras. La unua pri la fama kasteljona gitaristo «Francisko Tárrega, vivo kaj verko». La dua pri «La babela sindromo», kiu temis pri la neperfekteco de la angla

[BILDO p.6] Foto de viro kun okulvitroj sidanta ĉe tablo, antaŭ librobretaro; sur la tablo glaso kaj bovlo.

lingvo kiel internacia lingvo. pro ties malfacilaĵoj por lernado, prononcado kaj pro duoblaj signifoj. Krome, okazis koncerto de la kasteljona sesopo «Cuerdas y voces», kiu regalis nin per diversaj popolkantoj. Ili efektive plaĉis al aktive partoprenanta publiko. Aliflanke, la nova dekjaraĝa promeso, Tomàs Fabregat i Mallasén, plezurigis nin per violonkoncerto gitare akompanata de sia patro.

La kongresanoj veturis tra Kasteljono urbo, per buso pagata de la urbo mem. Oni

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

[BILDO p.7] Foto de du knaboj: unu sidanta ludas gitaron, la alia staranta ludas violonon, antaŭ librobretaro.

vizitis du ekzpoziciojn: «La odoroj de Al-Andaluso» (islamepoka Hispanio) kaj alian pri antikvaj objektoj. Plie, antaŭ la fina bankedo, la skulptisto Francisko Agut montris sian laborejon.

Ni dankas al ĉiuj ilian ĉeeston, kaj esperas vian partoprenon en venontaj kongresoj.

[REKLAMO p.7] FRANCISCO AGUT — foto de kelkaj ŝtonaj skulptaĵoj sur breto — ESCULTURA y HERALDICA

E-KURSO EN LERNEJO POR ADOLTOJ

Laŭ José Joaquín Arnal

En la lasta novembro komencis nova Esperanto-kurso en la lernejo «Reina Dª Germana». La celo: ke ĉiuj povu koni la universalan lingvon. La kursgvidanto estis Augusto Casquero, membro de la valencia Esperanto-grupo. La sidejo estis, je la komenco, apud la monaĥejo de «San Miguel de los Reyes», kiu antaŭlonge estis malliberejo. Nun, ĝi estas riparata kaj transformata en bibliotekon. Tial, ni devis translokiĝi al nova sidejo, apud la strato «Alboraia».

Tiu ĉi sesmonata kurso ne nur konsistis el teoriaj klasoj, sed ankaŭ el aliaj aferoj (kiel prelegoj, konversaciaj rondoj, ktp) por kontakti kun aliaj esperantistoj kaj tiel praktiki parolante la lingvon.

Ni estis multaj tiam, kiam la kurso komencis. Bedaŭrinde, malmultaj el ni finos ĝin, sed tiuj malmultaj estos la semo de la estontaj generacioj de esperantistoj en Valencio, kaj tiel la movado daŭros viva.

[BILDO p.7] Grafika vinjeto (klipaĵo) en grizaj tonoj: silueto de instruisto kun montrobastono antaŭ tabulo, kaj antaŭ li kvin silueto-figuroj de sidantaj lernantoj.

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

Valencia Grupo

NOVA SIDEJO INAŬGURITA

Raportas: Augusto Casquero

La 1-an de Marto, en Valenciurbo, oni inaŭguris la novan sidejon de nia malnova kaj historia E-o-asocio. En la nova ejo, tute renovigita, farbita, ktp kuniĝis granda amaso da novaj kaj malnovaj membroj, kelkaj el ili, kiuj de longe ne venis al la klubejo, denove rekaptitaj.

[BILDO p.8] Granda foto de la inaŭguro: grupo da homoj staranta en la nova sidejo, konversaciante; maldekstre viro en kostumo, meze homoj ĉirkaŭ tablo kun manĝaĵoj; sur la muro pendas kadreto.

Ĉiuj laboroj estis faritaj malavare de membroj de la asocio, kiuj kun granda entuziasmo laboris por finpretigi ĉion akurate por la inaŭgurfesto. La etoso estis tre agrabla kaj amikeca, kaj ĉiuj aspektis ege kontentaj pro la aĉetado de la sidejo, kiu ekde nun restos por ĉiam la havaĵo de la asocio, kio donas pli optimisman prognozon por la estonteco, kaj permesos agi kaj labori kun granda libereco.

Por la inaŭgur-aranĝo salutis kaj prelegetis unue la Prezidanto, s-ro Sempere, la eksa prezidanto de HEF, s-ro Alonso, la Prezidanto de Valencia Esperanto-Federacio, s-ro Cabezos, kaj, leginte la ricevitajn salutmesaĝojn, la sekretario, Aŭgusto Casquero, krom kelkaj

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

gastoj, inter ili nia niĝeria samideano Samuel Abedowale.

Fine de la oficiala parto, la ĉeestantoj frandis bongustajn manĝaĵetojn, trinkaĵojn (inter kiuj ne mankis la tradicia hispana «sangría»), ktp, invito de la asocio.

La nova sidejo, sufiĉe bela kaj komforta, donas la adekvatan etoson kaj facilaĵojn por pli bone kaj efike labori por nia celo, diskonigi Esperanton.

[BILDO p.9] Foto de grupo da homoj sidantaj kaj starantaj en ĉambro de la sidejo, dum la inaŭgura akto.

[BILDO p.9] Foto de tri viroj konversaciantaj antaŭ librobretaro: unu kun hela ĉemizo, unu kun kravato kaj okulvitroj, kaj unu kun barbo.

Dank’ al la lasta kurso de E-o en la Universitato kaj al subvencio de la Konsilantaro pri Kulturo de la Valencia Komunumo, oni akiris modernan komputilon kun modemo, pere de kiu tuj oni komencos starigi kontaktojn kun la esperantistoj de la tuta mondo tra Interreto, la plej facila kaj malmultekosta sistemo por interkomunikado. Profitante tion, ĉiu-lunde, inter la 19-a kaj la 20-a horoj okazos en nia sidejo «Konversacia Rondo», kun la celo praktiki Esperanton (krokodilantoj, ne bonvenaj), kaj post ĝi, tiuj kiuj deziros konektiĝos pere de la komputilo kaj Interreto kun nia eksterlanda movado. Ĉiuj estas invitataj.

[BILDO p.9] Foto de tri personoj: virino kun ĉapelo maldekstre, maljuna viro kun kravato en la mezo, kaj virino kun beko-ĉapo dekstre.

[BILDO p.9] Foto de kelkaj personoj sidantaj ĉirkaŭ tablo kun boteloj kaj teleroj, en la nova sidejo.

[BILDO p.9] Foto de la ŝildo de la nova sidejo: verda kvinpinta stelo supre kaj la teksto GRUPO ESPERANTO VALENCIA; sub ĝi du malgrandaj linioj (etaĝo maldekstre, telefonnumero dekstre) [nelegebla].

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

[BILDO p.10] Foto de sep personoj — kvin sidantaj sur benko aŭ seĝoj kaj du starantaj malantaŭe — kiuj rigardas la kameraon, en ĉambro kun malhela fono.

KONVERSACIA RONDO

ĉe la Valencia Grupo

Lunde 19h – 20h

Pasintan lundon, 27-an de aprilo, oni elektis la jenajn temojn por pridebato en ĉiu konversacia sesio (Vi rajtas almeti pli):

DATO TEMO BALOTOJ
1 Majo 4 35-hora laborsemajno (Ĉu labori aŭ ne labori?) 9
2 11 Kunlaboro kun E-programo en Radio Klara 8
3 18 Ĉu aŭtomobilo aŭ biciklo? 8
4 25 Kampanjo 2000 de la E-movado 7
5 Junio 2 «Valencia Luno» 6
6 9 Projektoj de la Valencia E-Grupo 6
7 16 La familio 6
8 23 Interreto 5
9 Eŭropo 4
10 Vojaĝo al Montpeliero 3
11 Eŭro 1
12 Pasintaj kongresoj 0

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

La datoj estas provizoraj. Kaj la kvar lastaj temoj (sen dato) ne estas certaj, ĉar ilin balotis malpli ol duono da ĉestantoj (9). Tamen, estas klare ke ĉiulunde senescepte okazos konversacio. Sed, se vi deziras kontroli pri iu konkreta temo, rigardu la ejan anonctabulon aŭ telefondemandu al la Asocio.

Kaj sekve… (20h-21h)…

per la nova komputilo de la Asocio, tra esperantaj maroj. Nemaltrafeble !!! 🙂

[BILDO p.11] Humura desegnaĵo: birdosimila bestofiguro (kun beko kaj birdaj piedoj) staranta kun granda martelo levita super komputilo, kiu kuŝas sur unupieda tableto.

Lasta vendredo de ĉiu monato, je la 20:30

«SOBAKIJO»

(= bufedo por kiu ĉiu partoprenanto alportas manĝaĵon)

[BILDO p.11] Granda desegnaĵo de ĉampanbotelo kies korko ĵus elsaltis, kun ŝprucanta ŝaŭmo.

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

Gasta kontribuo:

Ĉu Esperanto dikigas la homojn? La esperanta batalo de la ventroj. Ĉu Esperanto fartas bone? La ventra disputo Valencio-Barcelono. La esperanta monumento, plej bona atestanto de la 9-a kongreso de la Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio.

[BILDO p.12] Foto antaŭ la monumento de Kasteljono: du korpulentaj viroj en helaj ĉemizoj staras dorse-flanke antaŭ la granda skulptita ŝtono, kiu montras du manojn subtenantajn stelon; malfone loĝdomo kaj konstru-gruo.

Pàgina 13 de l'original
Pàgina 13 de l’original

Kara samideano,

ne miru se vi trovas tro da titolo por ĉi tiu sensuka artikolo. Kiam oni verkas artikolojn, ĉiam estas la du jenaj embarasoj por la verkisto, kian titolon meti, kiu bone resumu la enhavon de la teksto, aŭ male, ofte okazas ke en la kapo de la verkisto nestas kelkaj titoloj kaj la duboj invadas la menson de la malfeliĉa verkisto.

Nu, en ĉi tiu kazo, mi decidis meti multajn titolojn, por ke vi elektu tiun, kiu plej plaĉas al vi. (Ne diskutu se iuj elektis alian.) Mi petas ke vi trankvile, tre trankvile rigardu la monumenton inaŭguritan la 4-an de aprilo 1998-a en tiu bela urbo Kasteljono. Kaj kion vi vidas? Grandan ŝtonon, kiu anoncas al la mondo, ke ni ankoraŭ vivas. Kaj por konvinki ĉiujn skeptikulojn pri la bona farto de la Esperanto-movado jen tiuj du ventroj (unu pli granda ol la alia, ĉion oni devas klarigi). Nu, mi petas al vi, krom uzi la facilan gramatikon de Esperanto kiel la plej bonan fundamenton por la venko de nia kara lingvo, volu aldoni tiun alian fundamenton, kiu montras al vi la bildon. Dum tiuj ventroj kaj multaj aliaj subtenos Esperanton, la movado neniam malaperos. Tio jes, ni iros malrapide, ĉar kun tiuj ventroj kaj la baroj, kiujn ni trovas en nia ĉiutaga diskonigo de nia kara lingvo, ni ne multe povos rapidi, sed nia irado ne estas, nek estos, haltigebla. En la kapo, en la menso, ni havas la ideon, sed en tiuj ventroj troviĝas la fizika forto, kiu movos la lacigitajn kolegojn.

Tiu bildo ankaŭ montras, kiom bona estas tiu kuracilo nomata Esperanto. Karaj, ankoraŭ ne esperantistoj, anstataŭ viziti la kuraciston pro kiu ajn doloro, vi vizitu kurson de Esperanto, baldaŭ via ventro dikiĝos pro la kalorioj kiujn donas al vi tiu medikamento nomata Esperanto (mi devas vin averti ke tiu medikamento ne estas pagata de la Socia Sekureco).

Sed mi iomete hontas tiom skribante pri tiuj ventruloj. Vi rigardu malantaŭ tiuj ventroj, kaj, kion vi vidas? Ŝtonon kvazaŭ eltiritan hieraŭ el la ŝtonminejo, en pura sovaĝa stato, sed kun bilda mesaĝo plena de signifo, du manoj, kiuj subtenas stelon, kiu siavice radias lumon kaj kulturon al la mondo. La mondo, la universo, ĉiam super ni. Sed meze aŭ interne de tiu mesaĝo, ankaŭ troviĝas la spirito de Paco, Paco, Paco, tiu mirinda vorto, serĉata, amata de ĉiu honesta civitano. Kiam floros la nun konstruata placo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, la loko estos nepre vizitinda (kompreneble, tiuj dikuloj devas malaperi, aŭ ĉu vi pensis, ke ankaŭ tiuj du ventreguloj venintaj el Valencio kaj Barcelono estas parto de la monumento?. Rilate al tiuj ventreguloj vi ne estu tiom bonanima persono, ĉar en tiu momento ili pensis: «nu, nun la sinjoro vicurbestro, kiu tiom laŭdis nian laboron por la homaro, sendube gastigos nin kaj ni intencas tute plenigi ĉi tiujn malsatantajn stomakojn. Kaj tio okazis reale, la Kasteljona magistrataro malavare nin regalis, kaj pro la du ventreguloj, mi pensas ke eĉ la buĝeto de la urbestraro ne sufiĉis.

Karaj gesamideanoj, nun vi ne ploru, ĉar vi ne iris al tiu kongreso de la Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio, kaj kulpu neniun escepte de vi mem, kiu neglekteme restis en via brakseĝo rigardante ĉu la televidon, ĉu la muŝojn de via salono-dormejo.

Ventroj grandaj kaj feliĉaj, ornamu pliajn monumentojn. Kaj vi, tre lerta esperantisto (eĉ se iam ne ĝuste aplikas la akuzativonl), ne pensu, kaj, ankoraŭ malpli, diru: «kiam tiuj ventruloj naskos bebojn?»

Luis Serrano Pérez

Pàgina 14 de l'original
Pàgina 14 de l’original

PASKA FESTO EN RIVERA ĜARDENO

Laŭ Alberto Bermeljo

Sabaton 11-an de aprilo, Eduardo vokis al liberaera festo sur la riverĝardeno. Falafelo, biero, E-libroj kaj kajtoj estis la eksploda kombino.

La evento estis diskonigita ne nur al esperantuloj sed ankaŭ al publiko pere de Radio Klara. Tial alvenis homoj el najbara programo «Arkoiris» (Ĉielarko), kaj aliaj demandantoj, pri kiuj ni ne povas aserti ĉu ili venis pro la radioanonco aŭ hazarde trairis.

Tamen, la tago, kvankam suna, turniĝis ventega kaj malvarmeta, kio, plus la paska feriado, igis aspektigis la riverĝardenon preskaŭ dezerte kompare kun aliaj sabatoj.

Estis kurioze ke el la apenaŭaj homoj kiuj iel trairis (promene, bicikle, kurante) granda parto haltis por rigardi kaj eble demandi, eĉ peti aniĝi en E-asocio.

La stando aspektis jene: unu tablo kun E-aĵoj (informiloj, lernolibroj kaj legaĵoj) kaj aliaj kun manĝo («falafelo», tipe araba sandviĉo). E-aj partoprenantoj: Rafa, Araceli, Jesuo, Alberto, Eduardo, Berta, Maria, Jozefo, Aŭgusto kaj familio, Raúl kaj Alicia (lernantoj). Ni kunvenis je la 11-a kaj post surloka tagmanĝo, plejmulto forveturis ĉe Eduardo kaj Berta, kie ni restis ĝis nokto, manĝante ĉurojn kaj flugigante kajtojn ĉe la horto de Alborajo.

Ĉi tio validu kiel ĝenerala trejnado por la Alternativa Foiro, kaj ni planas baldaŭ ripeti la aranĝon.

Radio Klara

LASTAJ NOVAĴOJ

Laŭ Alberto Bermeljo

Ekde Aprilo, Esperanto-programo en Radio Klara ne nur ŝanĝiĝas al pli konvena horo (17h, marde), sed ankaŭ pligrandigas la uzadon de Esperanto en la elsendo mem.

La celo de ĉi tio estas duobla:

1/ Prediki per la ekzemplo, ĉar ni pripensis ke ni multe babilas pri boneco de Esperanto, sed mankas praktika elmontro de la lingvo mem. Jam iuj aŭskultantoj petis tion, kaj ni esperas ke rekta aŭdado de E-o vekos la intereson de aŭskultantoj pli ol «prelegoj dignaj de pastro».

2/ Aliflanke ni celas doni al valenciaj esperantemuloj pli da ŝancoj aŭskulti la internacian lingvon. Fakte, la elsendo jam atingas iujn 30 km ĉirkaŭ Valenciurbo, kaj estas planata plipotencigo al distanco de Sŭeko, Gandio, Kasteljono… Do, dezireble, ni kovros konsiderindan loĝantaron de du/ tri milionoj da homoj.

Plie, pere de Interreto ni nun atingas freŝajn novaĵojn, ĵus okazintajn. La eskemo de ĉiu programo ofte varias. Sed, pli aŭ malpli ĝi estas tia:

  • Komence, mallongaj novaĵoj.
  • Monografioj, intervjuoj kaj diskutoj.
  • Amuzaj dialogoj en Esperanto.
  • Facilaj artikoloj el Kontakto k.s.
  • Kurso por komencantoj.
  • Multe da muziko. Lasta akiro estas kompaktdisko Vinilkosmo II.

Pàgina 15 de l'original
Pàgina 15 de l’original

Dum la programo eblas telefoni por interveni. Sed, se vi volas ne esti aŭdata de aŭskultantaro, prefere telefonu dum kanto.

Krom la programo, ni regule partoprenas la asembleojn de Radio Klara en kiuj oni kolektive realigas la mastrumadon de la elsendejo. Tiel ni ankaŭ komencas esti konataj. Kaj, ĉi-aprile, ni kunlaboris kampanjon por plibonigi la financojn de la Radio (donacante esperantaĵojn por aukcio), ĉar la kotizoj de la programofarantoj montriĝas nesufiĉaj. Oni do instigas homojn aniĝi kiel aŭskultantoj. Se vi emas helpi ĉirilate aŭ per aparta donaco, bv. kontakti iun el la E-a radioteamo aŭ iun ajn alian el Radio Klara.


Gasta kontribuo

LA VENTO DE ŜANĜO ESPERANTA

Ĝia nerimarkebla obstaklo en Niĝerio (Afriko)

Laŭ Samŭelo Abedowale

La vento de ŝanĝo estas blovanta trans la mondo. La popolo volas ŝanĝojn. Ili volas solvi la malfacilojn de sia mondo. Ili volas eviti malŝparon de mono kaj tempo. Ili volas praktiki novajn, mirindajn ideojn. Ili volas ŝanĝojn.

Tiu ĉi estas la antikva rakonto de Babelo. Oni loĝis en la valo. Oni poste volis loĝi en la urbego, kun la «turo» al la ĉielo. Bonege! Jes, nia deziro pri ŝanĝoj restas sama, eĉ nuntempe.

Nun, ni kampanjas por «Esperanto 2000». Kiel afrika poeto diris antaŭlonge: «Por ke ni ne iĝu la lastaj», kiam li poeziigis la klopodojn de sia popolo transformi laŭ la nova alportanta evoluo de koloniismo, dum la periodo. Hodiaŭ, ankaŭ mi diras «Por ke ni ne iĝu la lastaj esperantistoj». Mi diras ĉi tion, ĉar jen nerimarkebla obstaklo sur la vojo de vento de ŝanĝo de Esperanto estas blovanta tra Afriko. Tiel, mi klarigos kaj proponos mian solvon.

Antaŭ kelkaj jaroj, ni flamis por E-o en la ŝtato Kŭaro de Niĝerio. Dum tiuj jaroj, ni fondis la E-Movadon de Unilorino (EMU), kies sidejo estis en Universitato de Ilorino (Unilorino). EMU estis registrita neregistara organizo en Ŝtato Kŭaro. Ni havas grandajn membrojn, kiuj estis en diversaj grupoj, tiel el la Universitato de Ilorino (A kaj B), Seminario de ECWA en Igbaĝo, urbego de Ilorin kaj el aliaj lernejoj.

Ni spertis multajn malfacilaĵojn. Kelkaj el ili rilatis al la politikekonomia situacio en la lando (Niĝerio), pro la diktatora registaro, kiun ni havas tie (tiuj problemoj ests rimarkeblaj). Sed, la malfacilaĵo kiun mi deziras klarigi nun estas la nerimarkebla

Pàgina 16 de l'original
Pàgina 16 de l’original

problemo: la influo de religia antaŭjuĝo kiel obstaklo kontraŭ progreso de Esperanto en Niĝerio.

La religia misio alportis edukadon en Niĝerion. Suda Niĝerio estas la plej edukita. Tamen, plejmulto de la popolo estas kristana. Pli multaj el ĉi tiuj kristanoj estas protestantoj. Tiu ĉi speco de kristanoj estas agemega. Oni instruis pri venonta granda monda registaro. Registaro de «Anti-Kristo». Tiam, kiam la mondo uzos saman monunuon. Ĉu ĝi estos la dolaro, la Eŭro aŭ kio? Kiam la popolo devos porti numeron antaŭ ol aĉeti aŭ vendi ion. La numero estos ses, ses, ses (sescent sesdek ses) 666. Kiam la mondo uzos lingvon. Ĉu ĝi estos la angla, la franca, la hispana aŭ Esperanto? Oni diris ke ĝi estos Esperanto!! Mi ne ŝercas, tiu ĉi doktrino varias de unuj protestantaj eklezioj al aliaj. Sed ili havas saman principon.

Per la helpo de nia ĉefa kunlaborantino kaj koresponda instruistino (s-ino Helga Farukuoye), ni povis ricevi librojn kaj ĵurnalojn de Radio Aŭstria Internacia. Mi povis transdoni la librojn al nia universitata biblioteko por inkludi ilin en ĝia havaĵo, sed ĝis nun ni ne povis katalogi ilin. Kontraŭe, Adebayo Afolaranmi, membro de nia estraro ankaŭ kaj lidero de seminaria grupo, ne povis transdoni tiujn Esperantajn librojn al sia lerneja biblioteko en Igbaĝo, ĉefe pro la problemo de antaŭjuĝo kontraŭ Esperanto kiel hereza doktrino.

Tamen, multaj el niaj komencantoj rezignis, post dua leciono de la korespondaj kursoj, ĉefe pro iliaj fortaj ligoj kun sia religia kredo, kiu vidas herezon en la ideo de Esperanto, lingvo monda kiel lingvo de la Antikristo.

Tiu ĉi ŝajnas tre simpla kaj banala okazaĵo, sed ni rekonis la forton de tiu ĉi fakto en malprogreso de nia flamanta entuziasmo en EMU.

Unue, ni klopodis klarigi la neŭtralan statuson de Esperanto rilate nian religian kredon, kaj per la helpo de nia biblio (Esperanta), ni montris ke jam estas multaj kristanoj kiuj estas esperantistoj. Tia klopodo helpis, sed malmulte. Krome, dum nia renkontiĝo kun s-ano Osho Davies Olubunmi (kunlaboranto de Kontakto en Niĝerio), ni priparolis ĉi tiun problemon, kaj ŝajnis ke fondi grupon de esperantistaj kristanoj povos helpi multe. Tiam, ni fondis la organizon Kristanoj Esperantistoj el Niĝerio (KEN), por disvastigi la nerilaton de Esperanto al ia ajn religio. Kristanismo inkludiĝis inter ili.

Nuntempe, ŝajnas al mi ke, se ni ne povas tute klarigi la neŭtralecon de nia lingvo antaŭ la intensiĝo de ĉi tiu antaŭjuĝo, ni povos havi multajn malfacilaĵojn en la venontaj jaroj en landoj kiel Niĝerio, ktp, kiuj havas seriozan kaj fanatikan kredon aŭ doktrinon.

Do, mi esperas ke ni laboros kune kun multaj esperantistaj afrikanoj por transdoni materialojn, kiuj povu helpi ne nur instruante Esperanton, sed ankaŭ klarigante nian neŭtralan statuson rilate religion.

Jen multaj problemoj, kiujn oni havas pri disvastigo de Esperanto en Afriko, precipe en Niĝerio. Ili rilatas multe al la politika, socia kaj ekonomia situacio en la kontinento. Sed, kiam la problemo estos fine solvita, la antaŭjuĝo povus resti. Do, prefere klarigi kaj solvi ĝin nun.

[BILDO p.16] Tre malhela kaj malklara nigrablanka foto ĉe la malsupra dekstra angulo de la paĝo: silueto de persono kun la kapo videbla kontraŭ pli hela fono, ŝajne en interno apud tablo aŭ pupitro. Sen apudskribo.

Valencia Luno núm. 47 (octubre de 1998)

Text complet del número 47 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de octubre de 1998: 18 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 47, octubre de 1998.
Coberta de Valencia Luno núm. 47, octubre de 1998.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1998_n47_okt

Què té d’especial este exemplar

  • Les pàgines 17 i 18 estan impreses en paper verd: són un full encartat amb l’adhesió i l’allotjament del 58é Congrés Espanyol d’Esperanto (Castelló, 17-21 de juliol de 1999), mentres que la resta del butlletí va en paper blanc.
  • El programa del 10é Congrés de la Federació (p. 16) dona el mateix títol de dos maneres: a les 13.00, com a conferència de José Pina Tuells, imprimix «LA AKTUALA VIRSEKSECO», i a les 10.30, com a taula redona, «La aktuala virsekceco», amb -kc-.
  • La llista de propostes de l’«ALVOKO DE I.L.E.I.» (p. 6) va numerada 3.1, 3.2, 3.3, 3.3 i 3.4: el punt 3.3 ix repetit.
  • Diversos noms propis ixen amb errades que dificulten buscar-los: «Universitato de Müenster» per Münster a la firma de Rudolf Fischer (p. 8), «Gerit Berveling» al número 24 de la llista de llibres i «Gerrit Berveling» al número 30 de la mateixa llista (p. 11), i «Kep Enderby (Aŭstrlio)» per Aŭstralio (p. 14).
  • El número barreja tres maneres d’escriure les lletres accentuades de l’esperanto. La caixa no tenia la ĥ i imprimix ñ al seu lloc: «paroño» (p. 8), «monañejo» (p. 9), «(Ĉeñio)» (p. 14). En altres línies apareix el sistema x —«la angla ne suficxas» (p. 8), «Cxiuj» (p. 18)— i el sistema h —«Negha lando» (p. 11)—, enmig de text amb els accents ben posats.
  • El bitllet de loteria reproduït a la pàgina 4 (número 13235, sorteig del 22 de desembre de 1998, 160 pessetes) porta un segell redó damunt de l’adreça del grup, que en tapa el final, i la nota menuda del peu queda il·legible: només s’hi distingix «PREMIOS ESPECIALES A REPARTIR SEGÚN … EN EL BANCO».
  • Al full d’adhesió del congrés de Castelló (p. 17), l’abreviatura que precedix l’Asociación «Verda Rondeto» està impresa «L.G:», i no «L.K.K.», la sigla habitual del comité local organitzador.
  • La pàgina 2 no dona cap adreça pròpia del butlletí: hi ha el peu d’impremta —redactor i compositor, Augusto Casquero; «Depósito Legal V – 1683 – 1983»— i les adreces de les cinc associacions membres de la federació, a València, Alacant, Callosa de Segura, Cheste i Oriola.

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 KELKAJ EL NIAJ MEMBROJ EN LA 83-a UK (Montpellier) (kovrilpaĝo) epo
2 Kolofono kaj membraj asocioj epo/spa
2 VIGLA AKTIVADO epo La Estraro
3 Venontaj aranĝoj epo
4 Zamenhofa Tago epo
4 KRISTNASKA LOTERIO epo/spa
5 «1-a APUD MARA KULTURA ESPERANTO-SEMAJNO» epo Augusto Casquero
6 ALVOKO DE I.L.E.I. epo Maŭro La Torre (ILEI-prezidanto)
7 KURSOJ DE ESPERANTO EN VALENCIA epo/spa
8 RAPORTO PRI PILGRIMADO AL SANTIAGO DE COMPOSTELA (HISPANUJO) epo Rudolf Fischer, Universitato de Müenster (Germanio)
10 EKZAMENOJ DE ILEI epo Juan Antonio Giménez
10 EKZAMENOJ DE ILEI. ALIĜO epo
10 URĜA SCIIGO epo
10 KIEL DIRI: spa/epo MGA
10 REZOLUCIO DE S.A.T.-KONGRESO epo
11 EKFUNKCIIS PUBLIKA KLAĈEJO POR ESPERANTISTOJ epo Franko Luin
11 SERIO «ORIENTO-OKCIDENTO» epo
12 «HEROLDO» REIROS AL SIA LEGITIMA POSEDANTO epo G. C. Fighiera, prezidanto de la societo «Heroldo de Esperanto»
13 KURTE — 50 JAROJ DE LA RESTARIGO DE LA AKADEMIO DE ESPERANTO epo Ilona Koutny
13 KURTE — INTERRETA PRIVATA ESPERANTO-RADIO epo El «Eventoj»
13 KURTE — ALIA UNIVERSITATA TEZO PRI ESPERANTO epo Venezuela Esperanto-Asocio
13 KURTE — LA AKADEMIO KUN NOVA ESTRARO epo
14 KEP ENDERBY. PREZIDANTO DE UEA EL LA SUDA HEMISFERO epo el «La Ondo de Esperanto»
14 NOVA ESTRARO DE UEA epo
15 MIGUEL FERNÁNDEZ GAJNIS LA PREMION «LA VERKO DE LA JARO» epo La Redakcio de Boletín, Hispana Esperanto-Federacio
15 NUDA VIRINO (poemo) epo Miguel Fernández
16 10-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO KAJ MURCIO epo/spa
16 ALIĜILO KAJ MENDILO epo
16 INFORMOJ PRI LOĜADO epo
17 58-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO kaj 9-a EŬROPA ESPERANTO-FORUMO (aliĝilo) epo
18 LOĜADO epo

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: verda rektangulo kun blanka desegnaĵo de la valencia turo «Torres de Serranos» maldekstre, granda blanka lunarko formanta la literon C, la teksto «VALENCIA LUNO» per grandaj blankaj literoj, kaj kvinpinta stelo dekstre.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

N-ro 47, oktobro 1998

[BILDO p.1] Granda nigrablanka foto: grupo de ok personoj — plenkreskuloj kaj du infanoj — pozantaj ekstere nokte, unu el ili portas T-ĉemizon kun la vorto «esperanto»; ĉirkaŭbrakumantaj sin, ridetantaj al la fotilo.

KELKAJ EL NIAJ MEMBROJ EN LA 83-a UK (Montpellier)

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

[BILDO p.2] Malgranda versio de la kapo de la bulteno: la turo, la lunarko-C, «VALENCIA LUNO» kaj la stelo, presitaj nigre.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

MEMBRAJ ASOCIOJ:

GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA Avenida Peris y Valero, 96, P-5 ES-46006 VALENCIA Tel.- fakso: 96 3744399 BANCAJA: konto 0009.310.116.9604

«GRUPO ESPERANTO DE ALICANTE» C/ San Fernando, 39 ES-03001 ALICANTE

«ĈIAM ESPERANTO» C/ General Primo de Rivera, 6 ES-03360 CALLOSA DE SEGURA (Alicante)

«LUMRADIO» Casa de Cultura, Blasco Ibáñez, 8 ES-46380 CHESTE (Valencia)

Asociación Juvenil «JUNA SUNO» Avda. de la Vega, 4, 4º – B ES-03300 ORIHUELA (Alicante)

**********

Redaktoro kaj kompostisto:

Augusto Casquero

Noto: Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Depósito Legal V – 1683 – 1983

N-ro 47, oktobro 1998

VIGLA AKTIVADO

Dum la lastaj monatoj la aktivado de la membroj de niaj asocioj estis ege granda. Krom la organizado de la «1-a APUD-MARA KULTURA ESPERANTO-SEMAJNO», en la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia, kaj la okazigo de kursoj en diversaj lokoj, ne nur en la E-aj asocioj, sed ankaŭ en lernejoj kaj universitato, ni povas mencii la grandan ĉeeston de valenciaj esperantistoj al la 83-a Universala Kongreso en Montpellier, al la 57-a Hispana Kongreso de Esperanto, en Valladolid, Internacia Infana Kongreseto en Sommiéres (Francio), ktp.

Por la venontaj monatoj okazos kursoj en la lernejo por plenkreskuloj «Reina Doña Germana», en niaj asocioj, en la universitato (grava novaĵo estas la okazigo de kurso de Esperanto en la Universitato de La Laguna, (Tenerife), kun oficiala akademia valoro je 3 Kreditoj.

Ni ne devas forgesi la baldaŭan okazigon de la «Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio», kiu okazos en Lorca (Murcio), 17/18 de aprilo 1999, entuziasme organizita de niaj murciaj samideanoj, kaj de la «58-a Hispana Kongreso de Esperanto»,17/21 de julio 1999, organizita de la esperantistoj de Castellón.

Daŭre ni organizas la merkredajn kunvenojn, la «sobaquillo» (lastan vendredon de ĉiu monato), la konversaciajn rondojn lunde, kaj tute nova aranĝo, la «perinternetaj babiladoj» tra nia komputilo (ĉiuj estas bonvenaj).

Do, iom post iom niaj aktivaĵoj kreskas, kaj plu kreskos kun la helpo de ĉiuj.

La Estraro

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

Venontaj aranĝoj

1.- Ĉiu lundo kaj merkredo, je la 20-a horo, en Grupo Esperanto de Valencia, la interesiĝantoj havos okazon «ŝipi» tra Internet, pere de la asocia komputilo. Eblas serĉi esperantajn paĝojn, interesajn informojn, kaj eĉ babiladi pere de la mikrofono kun esperantistoj el la plej foraj landoj de la mondo. Ĉiuj estas bonvenaj.

[BILDO p.3] Desegnaĵo enmeta en la tekston: persono sidanta antaŭ komputilo sur tableto, kun klavaro kaj ekrano.

2.- «VESPERMANĜO AKSELPORTITA».

Lastan vendredon de la monato, kiel kutime, okazos «SOBAQUILLO» en nia sidejo. La celo de ĉi tiu aranĝo estas faciligi kaj instigi la kunvivadon inter niaj membroj. Venu, kaj ne forgesu porti vian propran manĝaĵon kaj trinkaĵojn. Ĉi monate la «sobaquillo» okazos la 30-an de oktobro, je la 21.30. Ankaŭ amikoj kaj familianoj estas bonvenaj.

[BILDO p.3] Desegnaĵo enmeta en la tekston: kvar personoj — du virinoj, viro kaj infano — ĉirkaŭ tablo, manĝantaj kaj servantaj sin.

3.- VIDEO-PROJEKCIADO

Merkrede, la 4-an de novembro, kaj sub la reĝisorado de nia samideano Luis Salag, oni projekcios video-filmon, entenante la prelegon farita de Doktorino Ilona Koutny okaze de la Universala Kongreso en Montepellier (Francio).

[BILDO p.3] Desegnaĵo de televidilo kun malhela ekrano, enmeta en la tekston.

4.- PRELEGO

Sub la titolo: «NUNTEMPA SITUACIO DE LA INSTRUADO DE ESPERANTO EN HISPANIO», Augusto Casquero klopodos informi nin pri tiu grava aspekto de la poresperanta aktivado, pli grava en la nuna momento, tre favora por ĝia instruado oficiale en lernejoj, ĉefe ĉe universitatoj kaj mezlernejoj.

[BILDO p.3] Desegnaĵo enmeta en la tekston: silueta figuro kun montrobastono antaŭ nigra tabulo, kaj du sidantaj aŭskultantoj.

5.- ZAMENHOFA TAGO. 19-a de decembro.

6.- «10-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO KAJ MURCIO». Lorca (Murcia), 17/18 de aprilo 1999.

7.- «58-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO» KAJ «9-a EŬROPA ESPERANTO-FORUMO», Castellón (Hispanio), 17-21 de julio 1999.

8.- VOJAĜO. Okaze de la Universala Kongreso en Berlin (Germanio), kiu okazos inter la 31-a de julio kaj 7-a de aŭgusto 1999, Grupo Esperanto de Valencia komencas fari la demarŝojn por organizi la vojaĝon per aŭtobuso al tiu kongreso. La provizora plano estas foriri el Valencio per tiu aŭtobuso la 29-an de julio, dormi du noktojn dumvoje (en lokoj ankoraŭ ne elektitaj), alveni la 31-an de julio en Berlinon. Tie ni restos dum la UK. La 7-an de aŭgusto ni iros al Torun (Pollando), kie okazos la «10- Eŭropa Esperanto-Forumo», restante tie 4 tagojn. Kaj la 11-an de aŭgusto ni reveturos valencien, kie ni alvenos la 13-an de aŭgusto. Por tiuj kiuj havas intereson kunvojaĝi, ni rekomendas fruan aliĝon al la vojaĝo, por ke estu pli facile por la organizantoj fari la budĝeton kaj elekti la itinerojn.

[BILDO p.3] Desegnaĵo de urba aŭtobuso vidata flanke, kun pasaĝeroj ĉe la fenestroj, enmeta en la tekston.

KORAN DANKON !!! La membraro de GEV deziras esprimi sian dankemon al niaj elstaraj kaj antikvaj membroj, s-ro Félix Navarro kaj s-ro Marco, pro la donaco de granda kvanto da valoraj libroj kaj gazetoj de Esperanto por la biblioteko de la asocio

[BILDO p.3] En la sama kadro, malgranda desegnaĵo de stako da libroj.

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

[BILDO p.4] Desegnita portreto de L. L. Zamenhof: kalva kapo, okulvitroj kaj barbo, kun jako, kravato kaj blanka kolumo.

Zamenhofa Tago

Okaze de la datreveno de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto, Doktoro Ludoviko Zamenhof, kaj kiel estas jam tradicio en nia asocio, la valenciaj esperantistoj festos tiun gravan okazintaĵon per programeroj allogaj.

La programo ĉi jare estas la jena:

Tago: 19-a de decembro, sabato

12.00 Metado de honorkrono al Doktoro Zamenhof ĉe ties strato. 13.00 Prelego en nia asocio, Avenida Peris y Valero 96. Temo: «ESPERANTO EN INTERNET» 14.00 Oficiala Bankedo, ĉe la Restoracio «La Stelo». Strato Sevilla, 30. Telefono: 96 3410090. NEPRA ANTAŬMENDO.

[BILDO p.4] Maldekstre de la menuo, desegnaĵo de du ĉampanglasoj kun brilaĵoj.

«Paella» kun kokido kaj kuniklo Deserto: Migdala pudingo karameligita kun kremaĵo

Trinkaĵoj: Vino, biero, refresigaĵoj, kafo.

[BILDO p.4] Dekstre de la menuo, desegnaĵo de du balonoj kun ŝnuretoj.

Tiuj kiuj deziras ĉeesti la bankedon devas fari rezervon anticipe, kaj pagi ĝin ĉe Grupo Esperanto de Valencia. La prezo estas 1.750 pesetoj. Ne lasu ĝin por la lasta momento, por helpi la organizantojn.

KRISTNASKA LOTERIO

[BILDO p.4] Maldekstre, desegnaĵo de stakoj da moneroj; dekstre, desegnaĵo de mano tenanta monsakon.

[REKLAMO p.4] Faksimilo de loteria bileto. Maldekstra parto (kun ronda stampo supermetita): «GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA / Cursos Trimestrales / todo el año / miércoles / de 19 a 20 y de 20 a 21 / Av. Peris y Valero, 96, 3.º, 5.º[?] / Teléfono 96 374 43 99 / 46006 VALENCIA». Dekstra parto: «Lotería Nacional / Dep. Pagos miercoles de 19 a 21 / El portador participa con 160 pesetas en el / N.º 13235 / Sorteo 22 Diciembre de 1998 / Son 160 Pesetas / [nelegebla malgranda noto:] NOTA.- … PREMIOS ESPECIALES A REPARTIR SEGÚN … EN EL BANCO». Vertikale inter ambaŭ partoj: «N.º 000206».

Oni povas aĉeti ĝin aŭ preni por disvendi inter familianoj, amikoj, ktp, por helpi nian asocion pli bone funkcii.

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

[BILDO p.5] Larĝa desegnaĵo laŭ la tuta paĝlarĝo: silueto de la valencia urbosilueto kun turoj, kupoloj kaj sonorilturoj de la ĉefaj monumentoj.

«1-a APUD MARA KULTURA ESPERANTO-SEMAJNO»

*********************

Ekde la 25-a ĝis la 30 de julio, ĉi jare, okazis en Valencio, en la Fakultato pri Filologio, la «1-a Kultura Esperanto-Semajno» ,organizita de Grupo Esperanto de Valencia, kun granda sukceso.

Aliĝis entute 102 homoj, el kiuj 26 estis hispanoj, kaj la aliaj venis el 9 malsamaj landoj. La programo estis vere bunta, kaj inter la programeroj indas mencii la jenajn:

1.- Kurso de Esperanto, ĉiutaga, sub la gvidado de la pola profesorino Daniela Emler.

2.- Prelegoj:

  • «La kaŝita Babelo». Pascual Pont (Hispanio).
  • «Arto servante la sanon». Stefano Budahazy (Rumanio).
  • «Propedeŭtiko de Esperanto». Augusto Casquero (Hispanio).
  • «Gdansk-Sopot-Gdynia». Daniela Emler (Pollando).
  • «La teatra lud-arto». Jadwiga Gibczynska (Pollando).
  • «Aŭstralio». Ana Montesinos (Britio).

3.- Teatraĵoj:

  • «De tajgo al minaretoj». Jadwiga Gibczynska (Pollando)
  • «La eta princo».

4.- Kolokvoj: – «La nuna stato de Esperanto en la mondo: Perspektivoj»

5.- Artaj prezentadoj:

  • «Pola folklora ensemblo», kun 49 artistoj, kiuj ludis en la kongresejo mem, kaj krome en la vilaĝoj Cheste kaj Moncofar, por la ĝenerala publiko, okaze de la lokaj festoj, kun prezentado en Esperanto.
  • Ludmila Titova. Rusa kantistino.

6.- Kulturaj gvidataj vizitoj tra Valencio, kun vizitado al la ĉefaj monumentoj kaj allogaĵoj de la urbo.

7.- Kio neniam povas manki en valencia aranĝo: «Giganta paella», akompanata de bongusta «sangria» por la kongresanaro, kiel donaco de la organizantoj.

La gekongresanoj havis la eblecon, krom ĝui la interesajn programerojn, babiladi ĉekoridore kaj surstrate, por plibonigi la lingvan nivelon, plonĝi en la maron, kaj ĝui la belegan veteron kaj la afablecon de la valencia popolo.

Augusto Casquero

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

ALVOKO DE I.L.E.I.

Kiel probable ĉiuj jam scias, Profesoro Mauro La Torre, el Italio, estis nomumita novan Prezidanton de I.L.E.I., dum la Konferenco okazinta aŭguste en Montpellier (Francio). Li sendas la jenan alvokon por ĉiuj kiuj havas intereson kunlabori en la kampo de la instruado de Esperanto. Jen ĝi:

.-.-.-.-.-.-.-.-.-.-.-.-.-.-.-

Karaj gekolegoj:

Kiel verŝajne vi jam scias, ILEI pretigas internacian edukprojekton (nomata INTERKULTURO), kunlabore kun UEA, en la kadra programo Unesko/Linguapax.

La ideo de la edukprojekto estas lanĉita en la ĉi-somera simpozio/kolokvo «Esperanto en lernejoj» dum la Universala Kongreso en Montpeliero.

Pri la fonaj problemoj, kulturaj kaj pedagogiaj, kiuj inspiris INTERKULTURO-n vi povas legi en la nun aperanta numero de IPR (Internacia Pedagogia Revuo) 1998/n.3.

Ĉi tie mi resumas nur la esencajn trajtojn de la projekto: jen ili.

  1. CELO: Kontribui konkrete al interkultura edukado en lernejoj.

  2. PARTOPRENANTOJ: Klasoj de bazaj aŭ mezaj lernejoj en diversaj landoj kaj kontinentoj (aŭ lernejaj esperanto-kluboj)

  3. AGADOJ (en la klasoj aŭ kluboj): 3.1 uzo de geografia sliparo pri landoj kaj regionoj (ĉiun slipon verkos instruistoj de la koncerna lando), por komparado de landoj kaj kulturoj; 3.2 elekto de laborkampoj (ekz.: manĝado, vestado, komunikado, lingvoj, lernejoj, ktp.), pri kiuj la klasoj interŝanĝos materiajn dokumentojn kaj kolektos pluajn informojn; 3.3 ekspluatado de aliaj taŭgaj ekzistantaj lernomaterialoj pri alies vivmanieroj kaj kulturoj; 3.3 lernado de esperanto por realigi la suprajn agadojn; 3.4 produktado de finaj materialoj (tekstoj, grafikaĵoj, bildoj, sonbendoj) pri la studitaj temoj, por internacia ekspozicio.

  4. KOMUNIK-KANALOJ: En la komputila monda Interreto, ILEI kreos medion, nomata Kvazaŭa Lernejo (= Virtuala Lernejo), kies klasoj estos la klasoj de la projekto Interkulturo, disaj tra la mondo. En tiu Interreta medio, la klasoj povos konsulti lernomaterialojn, ekzerciĝi en la lingvo (esperanto), komuniki inter si, ekspozicii siajn produktaĵojn, ktp. 4.1 por tiuj lernejoj, kiuj jam havas aliron al Interreto, ili povos rekte uzi la sistemon, elprenante kaj almetante materialojn. 4.2 por tiuj klasoj kiuj nun ankoraŭ ne havas tiajn eblecojn, ILEI provizus paperajn kopiojn, sendataj per tradicia papera poŝto. Krome, oni esploras la eblecojn helpi la lernejojn enretiĝi.

La projekto estis diskutata en UK kaj dum ILEI-konferenco en Montpeliero, kie kelkaj klas-instruistoj kaj/aŭ landaj ILEI-reprezentantoj montris sian principan intereson partopreni en la afero. Nun venas la momento ekrealigi la projekton, pretigante la ilojn kaj organizante la lernejojn. Kion vi povas fari konkrete?

  1. Esplori ĉu en via lando troviĝas bazlernejaj (aŭ mezlernejaj) klasoj, kiuj volas partopreni en la edukprojekto INTERKULTURO (ekde la venonta lernojaro).

  2. Esplori ĉu troviĝas instruistoj, kiuj volas kunlabori en la pretigo kaj/aŭ elekto de interkulturaj materialoj (ekz. kontribui al la landa sliparo, kaj diskuti pri la labor-proponoj por la klasoj).

  3. Esplori pri la ebleco ke via nacia Unesko-komisiono aŭspiciu la projekton (ekz. tion la itala Nacia Komisiono jam faris); se vi bezonas ni povas sendi ekzemplan peton.

  4. Eventuale trovi kunlaboremulojn por la organizaj aŭ interretaj aspektoj.

Por atingi la suprajn celojn, oni povas uzi ĉiajn rimedojn kaj vojojn;; interlalie ni konsilas:

a) se vi havas ILEI-sekcian bultenon kaj/aŭ landan esperanto-gazeton, vi povas verki alvokan artikoleton por informi kaj inviti la interesatojn por la projekto. (Oni rajtas eĉ simple uzi ĉi tiun tekston!)

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

b) tuj senpere kontakti la homojn, kiuj verŝajne povas kunlabori

c) kontakti pri ĉi tiu propono la estraron de via landa asocio de UEA, aŭ ties eventuala respondenculo pri instruado, kiu ankaŭ ricevos de UEA cirkulaĵon pri tio.

d) fine, se vi havas kontaktojn kun nacia asocio de lingvoinstruistoj, ankaŭ al ili vi povas sendi informan inviton pri la projekto Interkulturo.

Esperante je via kunlaboremo, mi restas je via dispono por ĉiaj pliaj informoj, kaj amike salutas vin

Maŭro La Torre (ILEI-prezidanto) Romo, 1998.10.02

[BILDO p.7] En la supra maldekstra angulo de la enkadrita anonco, desegnaĵo de stako da libroj; en la supra dekstra angulo, desegnaĵo de persono skribanta ĉe pupitro.

KURSOJ DE ESPERANTO EN VALENCIA

Kiel ĉiujare, en Valencia nun okazas diversaj kursoj de Esperanto, por tiuj kiuj deziras lerni nian belan internacian lingvon, kaj tre speciale por tiuj kiuj deziras ĉeesti venontjare la Universalan Kongreson en Berlino (Germanio).

Unu el tiuj kursoj okazos en nia sidejo, Avenida Peris y Valero, 96, lunde kaj merkrede, ekde la 19-a ĝis la 20-a horoj.

Probable ĉi jare ankaŭ okazos kurso de Esperanto ĉe la Facultad de Filología, kun oficiala akademia valoro. Pere de «Valencia Luno» ni informos pri la datoj kaj eblecoj aliĝi.

Alia okazos en la lernejo por plenkreskuloj «Reina Doña Germana», de la Generalitat Valenciana.

Jen horaro kaj adreso:

CURSO DEL IDIOMA INTERNACIONAL ESPERANTO

HORARIO y FECHA: Miércoles de 16.00 a 18.00, a partir del 21 de Octubre PRECIO: Totalmente gratuito LUGAR: Centro de Formación Permanente de Adultos «Reina Doña Germana», de la Generalitat Valenciana, c/ Bellús nº 5-1º (junto al nº 60 de la calle Alboraya). Tel: 96 3891072 y 96 3401369 OBJETIVOS: -Llegar a hablar el idioma ESPERANTO a nivel de entenderse oralmente con esperantistas españoles y extranjeros -Establecer relaciones con esperantistas de todo el mundo. METODOLOGÍA: Método directo-conversacional, con apoyo de videos y casetes, con utilización en el Centro de contactos internacionales a través de Internet por medio del ordenador.

NOTA: Al terminar el curso se recibirá un Certificado del Centro.

NE FORGESU INFORMI VIAJN KONATULOJN!!!

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

[BILDO p.8] Enkadrigita desegnaĵo de la fasado de la katedralo de Santiago de Compostela kun ĝiaj du turoj; sub la desegnaĵo, la apudskribo «Santiago de Compostela».

Verkita de: Rudolf Fischer Universitato de Müenster (Germanio)

RAPORTO PRI PILGRIMADO AL SANTIAGO DE COMPOSTELA (HISPANUJO )

De la 25-a de junio ĝis la 17-a de julio 1998-a mia edzino Hedwig kaj mi pilgrimis kun pliaj 13 aktivuloj el nia hejma katolika paroĥo Nordwalde sur la Vojo de Jakobo en Hispanujo al Santiago de Compostela. Akompanis nin tri helpaŭtoj, kiuj transportis niajn pakaĵojn kaj grandan tendon. Dum unu semajno kunpilgrimis Augusto Casquero, konata Esperanto-aktivulo el Valencia. Do, krom la germanan, oni aŭdis tre ofte Esperanton…

SUPERRIGARDO:

Ni vojaĝis de nia hejma vilaĝo Nordwalde (ĉe Münster/norda Germanujo) ĝis la kabo de Finisterre, ĉirkaŭ 5.000 km dum 23 tagoj. De la 3-a ĝis la 17-a tago ni piediris entute pli ol 300 km, kun interrompo de unu tago da aŭtado de Burgos al Leon.

Estas problemo, pilgrimi kun granda grupo, ĉar la oficialaj tranoktejoj por pilgrimantoj, la rifuĝejoj, kutime ne estas grandaj. Kelkaj tute ne akceptas grupojn. Krome la piedirantoj, kiuj – kontraŭe al ni – portas la tutan pakaĵaron sur sia dorso, havas prioritaton, kompreneble. Tial ni kunportis tendon. Por tranoktadi estis do nia plano: dormi en la pilgrimaj rifuĝejoj nur tiam, kiam ni ne forprenas dormlokojn de aliaj pilgrimantoj; alikaze tendumi apud la rifuĝejo (por povi uzi la instalaĵojn kaj por ricevi la kvitancan stampon); se tio ankaŭ ne eblas, resti sur kampadejo aŭ serĉi ĉambron. Tio bone funkciis. Ni neniam bezonis ĉambron. Kaj la kvitancan stampon oni ricevadas ankaŭ sen tranokti en la rifuĝejo.

NIA GRUPO:

Ni estis 7 virinoj kaj 8 viroj inter 15 kaj 57 jaroj, la plej multaj havis aĝon inter 20 kaj 25 jaroj. Oficiale gvidis nian grupon nia kaplano Peter, sed li estris vere nur dum niaj diservoj. La etoso estis tre bona, malgraŭ la granda aĝodiferenco. Fakte, ni ankaŭ ne spertis krizan situacion, ĉio iris glate. Neniu (grava) akcidento, neniu (serioza) malsano, neniuj paneoj. Dio estis kun ni! Ni preparis nin dum monatoj antaŭe, interkonatiĝis, komune planis kaj disdonis taskojn. Kiam Augusto aliĝis survoje, li tre bone adaptis sin spontane. Ni tri Esperantistoj interparolis ekskluzive Esperanton, Augusto kaj la aliaj provis interkomunikiĝi per la angla, franca kaj germana.

KELKAJ UTILAJ INFORMOJ:

-Nutraĵoj: Se vi havas transportaŭtojn, vi facile povas aĉeti ĉion en grandaj ĉiovendejoj de la urboj. Solaj piedirantoj devas tre atenti, kiel provizi sin per nutraĵoj. En la ĉirkaŭo de kelkaj rifuĝejoj ne estas vendejo! Survoje vi tamen renkontas malgrandajn magazenojn («Bar») por aĉeti nutraĵojn. Se vespere gastejo estas proksima, mendu la «menuon» kun tri pladoj por malmulta mono. Ĝi inkluzivas panon kaj ruĝan vinon en ajna kvanto.

-Akvo: Vi povas senprobleme trinki akvon el multaj fontoj kaj putoj. Tamen, akvobotelo estas tre grava, ĉar ne ĉie estas akvujoj.

-Lingva bariero: Se vi volas demonstri al ne-esperantistoj, ke la angla _ne_ suficxas por ĉie interkompreniĝi, la Vojo de Jakobo estas konvinka scenejo. Preskaŭ neniu parolas la anglan, ankaŭ ne en la rifuĝejoj. Pli ofte oni komprenas la francan. Do, lernu iom da hispana hejme; la hispanoj tre ĝojas, se oni provas alparoli ilin en ilia lingvo, kaj tute ne gravas viaj akcento kaj gramatiko.

-Alternativa solvo por Esperantistoj: kontaktu samideanojn en Hispanujo, ĉu al iu plaĉos, kunmigri kun vi. Mi faris tion helpe de Interreto – kaj konatiĝis kun Augusto Casquero. Sekve nia grupo dum tiu semajno, kiam li pilgrimis kun ni, ne havis lingvan problemon.

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

-La Vojo de Jakobo: almenaŭ en Navarra kaj Galicia tre bone indikita. Tamen, manlibro kun la itinero estas nerezignebla. La Vojo tuŝas la plej multajn rifuĝejojn rekte, kampadejoj povas tamen esti sufiĉe for (kunportu manlibron pri kampadejoj). Malgraŭ multaj novaj vojopartoj, aliaj bedaŭrinde estas identaj kun tre frekventitaj aŭtostratoj.

-Pasporto de pilgrimanto («Credencial»): Sen identigilo kiel pilgrimulo neniu rifuĝejo akceptos vin. Vi ricevas ĝin ĉe la ekirloko de via pilgrimado (ekzemple Roncesvalles), eble eĉ hejme de iu Klubo de Sankta Jakobo (en Germanujo ekzemple en Aachen kaj en Ratingen). Kolektu stampojn, kiuj montras, ke vi piediris minimume 100 km, ekzemple la lastan parton en Galicia ekde la limurbeto O Cebreiro. Tiam la pilgrimula oficejo en Santiago de Compostela (apud la Katedralo) donos al vi oficialan dokumenton (t.n. «Compostela») kiel memorigilon.

-Rifuĝejoj: Ĉiujare oni konstruas pliajn kaj pli bonajn. Tamen la dormejoj ofte estas malhelaj kaj kun malfreŝa aero. (La hispanoj nepre fermas la fenestrojn nokte.) Dum bona vetero oni povas senprobleme dormi ekstere, sed oni bezonas dikan rosoprotektan kovrilon. – La rifuĝejoj malfermiĝas nur ekde la 16-a posttagmeze. Do, ne tro hastu dum la tago. La deĵorantaj helpantoj en la rifuĝejoj (kutime volontuloj) zorgas por ĉiuj, trovi dormlokon. Urbaj aŭ ŝtataj rifuĝejoj ne postulas monon por via tranoktado, privataj rifuĝejoj jes, sed malmulte. Tamen, ĉiam donacu iom da mono (300 – 500 pesetojn) dankeme. – La instalaĵoj estas foje tre simplaj. Duŝoj kun varma akvo estas maloftaj (jam pro la abunda uzo de varma akvo). Neceseja papero kutime mankas (kunportu).

– Kampadejoj: Diversa kvalito (foje sen varma akvo, kutime sen neceseja papero), sed ĉiuj, kiujn ni vidis, estis minimume akcepteblaj, kelkaj luksaj. Surprize malaltaj prezoj (300 – 600 pesetojn por unu persono, krome la sama por aŭto aŭ tendo), tre enorde indikitaj sur tabuleto ĉe la enirejo.

-Privataj ĉambroj: Ni ne bezonis, sed laŭ informo de aliaj pilgrimantoj, malmultekostajn tranoktejojn oni trovas en multaj lokoj.

-Dorsosako: Ne kunportu pli ol 10 kg (plus trinkakvo kaj nutraĵoj por unu tago). Ni vidis multajn, kiuj portis pli ol ili povis kaj terure lamis. Sed kelkaj opinias, ke pilgrimado nepre devas esti sangoŝvitiga… Nepre portu ĉapelon kontraŭ suno kaj pluvo, ŝirmu vian nukon per koltuko! Krome necesas dumtage: akvobotelo, pulovero, pluvprotekta jako, sunkremo, mapo kaj manlibro, medikamentoj, sparadrapo por vezikoj sur la piedoj. Por tranokti vi bezonas dormsakon kaj maton por kuŝi surplanke, se vi ne ricevas liton. Bastono apogas kaj helpas sin defendi kontraŭ atakemaj hundoj (ni ne renkontis tiajn).

KALENDARO KAJ ITINERO:

98-06-25 Aŭtado ĝis Chartres/Francujo

Tranoktado en la junulargastejo (antaŭe rezervita). Vizito de la urbo kaj la mondfama katedralo. Ni rajtis senpage grimpi la ŝtuparon de la turo, ĉar oni rekonis nin kiel pilgrimantojn. 🙂

98-06-26 Alveno en St Jean-Pied-de-Port/Francujo (160 m)

Francaj volontuloj de la loka rifuĝejo volis montri al ni lokon por la tendo, sed tiam venis germana volontulo kaj forpelis nin (pro niaj aŭtoj, ni ankaŭ ne ricevis la pilgrimulan pasporton tie). Ni restis sur la urba kampadejo.

98-06-27 Transiro trans la Pirineojn ĝis Roncesvalles (25 km)

Atentu: La flavaj sagoj montras la vojon rekte al Roncesvalles. (Kiu volas fari la mallongan kromvojon al la monaĥejo de Ibaneto, devas iri jene: Kiam vi atingas la alton de la pasejo (1.480 m), vi vidas antaŭ vi transversan straton, kiu venas de maldekstre de televida turo kaj iras dekstren. Sekvu ĝin ĝis Ibaneta.)

Tiu unua parto estas unu el la plej streĉaj. Oni iras pli ol 1.300 m supren, komence tre krute. Bonŝance ni estis komence sub nuboj. Jam sufiĉe supre ni venis en la sunon. Post la unua triono de la vojo estas bona fonto. Dua estas post la limo al Hispanujo (granda limŝtono), sur la unua pasejo

[BILDO p.9] Malgranda desegnaĵo de pilgrima konko (konko de Sankta Jakobo).

Daŭrigota …

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

EKZAMENOJ DE ILEI

Ĉu vi konas vian nivelon de Esperanto? Kio povas instigi vin al la lernado de nia lingvo? Vi jam havas la okazon. Por la venonta monato de julio kaj kadre de la «58-a Hispana Kongreso de Esperanto» kiu okazos en Castellón (Hispanio), 17-21 de julio 1999, oni enprogramigos la oficialajn ekzamenojn de ILEI.

Peton por oficialigi ilin ni jam faris kaj atendas la konfirmon. Ankaŭ mi petis ke representanto de ILEI restu ĉe ni dum la nacia kongreso por validigi la ekzamenojn; samtempe ni atendas la plej kompletan liston de konvenaj lernolibroj.

Ekzamenontoj skribu rekte al ni dirante la plej altnivelan lernolibron sukcese legita por orientigi al ni la preparon de la plej taŭga ekzameno, elementa aŭ meza, kaj la sekvontan legolibron por lerni ĝin dum la nuna lernojaro.

Kelkajn specimenajn ekzamenojn ni povas sendi al interesiĝantoj.

Juan Antonio Giménez

*****************

EKZAMENOJ DE ILEI. ALIĜO

Mi volas aliĝi al la ekzamenoj de ILEI dum la hispana E-o kongreso

Nomo:____________________________

Antaŭnomo________________________

Adreso___________________ Urbo kaj

Poŝta kodo________________________

Kongresa numero ____________

Sendu ĝin al «58-a Hispana Esperanto-Kongreso». EKZAMENOJ de ILEI Grupo Esperanto de Valencia Avd. Peris y Valero, 96, p-5 46006 VALENCIA (Hispanio)

URĜA SCIIGO

Plia Esperanto-strato: KAE (Kultura Asocio Esperantista) invitas ĉiujn esperantistojn al la inaŭguro de strato kun la nomo «ESPERANTO» en la urbo Sentmenat (Barcelono), la 15an de novembro 1998 je la dekdua horo kun la ĉeesto de la Urbestraro. Je la 11:30 oni renkontiĝos antaŭ la urbodomo, kaj post la inaŭguro oni festos la okazaĵon per tagmanĝo en la restoracio»Can Rusiñol», apenaŭ 100 metrojn for de la nova stratoEsperanto. Bv. kontakti s-ron Galofre por rezervo antaŭ la 10a de novembro.Tel. 937168514.

KIEL DIRI:

1 abandonarse a la bebida = fordoni sin al drinkado una conclusión apresurada = hasta konkludo meter cizaña = semi diskordon 2 (teléfono) móvil = poŝ-telefono (tele)tarjeta telefónica = telefon-karto herida abierta = freŝa vundo agarrarse a un clavo ardiendo = alkroĉi sin al pajlero 3 ir en cabeza = iri ĉe-kape lata (de cerveza, Coca-Cola, etc.) = doso carta blanca = blanketo estar mal de los cascos = havi muŝon en la kapo 4 bicho malo nunca muere = urtikon frosto ne difektas ¡Está bien! = konsentite! ¡Ya está bien! = jam sufiĉas! como es debido = kiel decas 5 está mal de la azotea = mankas klapo en lia kapo darse de baja = eksiĝi ser un bala perdida = esti vent-kapulo salir como una bala = pafi sin for

MGA

REZOLUCIO DE S.A.T.-KONGRESO

La 71-a Kongreso de SAT, okazinta 18–25 jul. 1998 en Odeso, Ukrainio, adoptis jenan deklaracion:

Okaze de la 50-a datreveno de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj konfirmas sian kontraŭstaron al mortpuno kaj ĉiuj formoj de torturo, kaj alvokas al batalo por abolicio de la koncernaj leĝoj en ŝtatoj, kie ili ekzistas.

Atentigas pri la danĝero, kiun prezentas por la laboruloj la projekto nomata Monda Akordo pri Investado, kiu nur donos profiton al la transnacia kapitalismo.

Asertas, ke el la planata plivastigo de la militista alianco NATO povas rezulti nur novaj streĉoj en la interŝtataj rilatoj, profito por la armilproduktantoj kaj impostpremo por la popoloj.

Alvokas al batalo kontraŭ nacia sub-premado, religia fanatikeco kaj etnaj neegaleco kaj purigado.

Esprimas malkonsenton pri la kutima praktiko de UN, kiu punas kontraŭhomecajn reĝimojn per ekonomiaj blokadoj de koncernaj landoj kaj kondukas nur al plifortigo de tiuj reĝimoj kaj sufero de la popoloj.

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

EKFUNKCIIS PUBLIKA KLAĈEJO POR ESPERANTISTOJ

Ekfunkciis je la adreso <http://www.esperanto.se/ek/> la esperanto-klaĉejo de SEF, kiel anoncite en artikolo en La Espero. La programigon faris Janko Luin kaj la klaĉejo ŝajnas glate funkcii, sed estas dezirinde, ke ankaŭ aliaj testu ĝin antaŭ ol oni komencas uzi ĝin pli vaste. Raportoj pri spertoj estos tre bonvenaj.

Kio estas «klaĉejo»? Tio estas la esperanta esprimo por la angla «chat».Se kelkaj konektiĝas samtempe pere de la komputilo al la supra retadreso, ili povas interbabili, aŭ «klaĉi» inter si skribante mesaĝojn sur la ekrano. Ĉiu mesaĝo tuj aldoniĝas kaj legeblas, tiel ke eblas komenti aŭ respondi kvazaŭ dum interparolo. Se pluraj partoprenas, ili ĉiuj povas legi la samajn mesaĝojn samtempe.

La testo povas esti tute simpla afero. Konsentu kun konatulo(j) pri komuna tempo, konektu vin kaj vidu, kio okazas. Se vi ne havas kunklaĉonton, vi rajtas proponi tempon, kiu taŭgas por vi al Janko (janko@esperanto.se) aŭ Franko Luin (franko@esperanto.se). Iu el ili sendos konfirmon retpoŝte, sela proponita tempo taŭgos.

Se oni aliras la klaĉejon sen antaŭa interkonsento, tre verŝajne oni ne trovos interparolontojn tie. Sed oni povas provi jen kaj jen kaj povas okazi, ke oni tiel ekhavas novajn amikojn.

Eblas utiligi la klaĉejon ankaŭ por malgrandaj kunvenoj, anstataŭ uzi telefonon. En la klaĉejo de SEF tiuj kunvenoj estas malfermitaj al ĉiuj, kiuj anoncas sin.

Franko Luin

[BILDO p.11] Meze de la du kolumnoj, desegnaĵo de labortabla komputilo: ekrano kun malhela bildo kaj klavaro antaŭ ĝi.

SERIO «ORIENTO-OKCIDENTO»

Serio «Oriento-Okcidento» estas la plej longedaŭra el ĉiuj kontribuoj de UEA al projektoj de Unesko. Ekde 1961 aperis jam 31 numeritaj kaj 2 ne-numeritaj verkoj en tiu serio, kiu celas kontribui al la Unesko-Programo por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj de Oriento kaj Okcidento.

========================

  1. Rabindranath TAGORE: Malsata ŝtono. El la bengala trad. L. Sinha. 1961.
  2. MORI Oogai: Rakontoj de Oogai. El la japana trad. Mikami Teruo, Miyamoto Masao, Matuba Kikunobu, Nozima Yasutaro. 1962. Represo 1969.
  3. Jean-Paul SARTRE: La naŭzo. El la franca trad. R. Bernard. 1963.
  4. Kalevala. El la finna trad. J.E. Leppakoski. 1964. Dua eldono 1985.
  5. Jose HERNANDEZ: Martin Fierro. El la hispana trad. E. Sonnenfeld. 1965.
  6. William SHAKESPEARE: La tragedio de Reĝo Lear. El la angla trad. K. Kalocsay. 1966.
  7. IHARA Saikaku: Kvin virinoj de amoro. El la japana tr. Miyamoto Masao. 1966. Dua eldono 1989.
  8. Charles BAUDELAIRE: La spleno de Parizo. El la franca trad. P. Lobut. 1967.
  9. TANIZAKI Zyun’itiro: El la vivo de Syunkin. El la japana trad. Miyamoto Masao kaj Isiguro Teruhiko. 1968.
  10. La Nobla Korano. El la araba trad. Italo Chiussi. 1969. Dua eldono, 1970. Fotorepreso de la dua eldono, 1977.
  11. KAWABATA Yasunari: Negha lando. El la japana trad. Konisi Gaku. 1971. Dua reviziita eldono 1992.
  12. Italo CHIUSSI: Je la flanko de la profeto. (Originale en Esperanto). 1978.
  13. Henrik IBSEN: Brand. El la norvega trad. E.A. Haugen. 1978.
  14. Luiz VAZ DE CAMOES: La luzidoj. El la portugala trad. L.H. Knoedt. 1980.
  15. Ivan A. KRILOV: Elektitaj fabloj. El la rusa trad. S.G. Rublov. 1979.
  16. William SHAKESPEARE: Sonetoj. El la angla tradukis W. Auld. 1981.
  17. Tutmonda sonoro. El diversaj lingvoj trad. K. Kalocsay. 1981.
  18. Elpafu la sagon. El diversaj lingvoj trad. T. Sekelj. 1983.
  19. J.W. von GOETHE: La suferoj de la juna Werther. El la germana trad. R. Haupenthal. 1984.
  20. INOUE Yasushi: Loulan kaj Fremdregionano. El la japana tr. M. Masao. 1984.
  21. CHUN-CHAN Yeh: Montara vilaĝo. El la angla trad. W. Auld. 1984.
  22. Adam MICKIEWICZ: Sinjoro Tadeo. El la pola trad. Antoni Grabowski. 1986.
  23. Federico GARCIA LORCA: Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba. El la hispana trad. M. Fernandez. 1987.
  24. ERASMO de Roterdamo: Laudo de l’stulteco. El la latina tradukis Gerit Berveling. 1988.
  25. Aŭstralia antologio. Red. A. Towsey. El la angla div. tradukintoj. 1988.
  26. Mihail Afanasjeviĉ BULGAKOV: La Majstro kaj Margarita. El la rusa tradukis S.B. Pokrovskij. 1991.
  27. Gabriel Garcia MARQUEZ: Cent jaroj da soleco. El la hispana trad. F. de Diego. 1992.
  28. Fjodor DOSTOJEVSKI: Krimo kaj puno. El la rusa trad. A. Parfentjev. 1993.
  29. Upendronath GANGOPADHAE: Klera edzino. El la bengala trad. Probal Dasgupto. 1994.
  30. Antologio Latina. Du volumoj. El la latina trad. Gerrit Berveling. 1998.
  31. Franz KAFKA: La metamorfozo. El la germana trad. Mauro Nervi. 1996.

Sen numero:

  • Dante ALIGHIERI: La Dia Komedio. El la itala trad. G. Peterlongo. 1963. Dua eldono, 1979.
  • Harry MARTINSON: Aniaro. El la sveda trad. W. Auld kaj B. Nilsson. 1979.

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

[BILDO p.12] Halftona portreto de viro kun mallonga malhela hararo, en malhela jako kun blanka kolumo, rigardanta iom flanken al la spektanto.

«HEROLDO» REIROS AL SIA LEGITIMA POSEDANTO

1.-Nia neprofitcela societo «Heroldo de Esperanto», ricevis la samnoman gazeton de la fondinto Teo Jung en 1960 kaj daŭrigis ĝian eldonadon ĝis 1996 sub la 36-jara redaktado de Ada Fighiera-Sikorska.

  1. En 1996 nia asocio transdonis la gazeton al la Itala Interlingvistika Centro (Milano) sub la nepra kondiĉo -trifoje ripetita en la protokolo de la 17-a de julio 1996, subskribita ankaŭ de Ada en drama viv-cirkonstanco,- pri «respekto de la tradicio kaj principoj» de la gazeto. La tradicio kaj principoj estis, i.a. el: la gazeto havas ĉefe informan karakteron pri la disvastigo de Esperanto; ĝi estas sendependa kaj supertendenca pri movadaj ideologioj kaj internaj konfliktoj.

  2. Kiel ĉiuj povas konstati, la supraj kondiĉoj neniam estis respektataj de la nova redakcio. Jam fine de 1966 en la «raŭmisma» gazeto «Literatura Foiro» (LF) oni povis legi, ke post la akiro de «Heroldo» la raŭmistoj (malgranda tendenca grupo, preskaŭ nur eŭropa, kiu opozicias al la ĝenerala Esperanto-Movado, negative juĝas la Universalajn Kongresojn kaj proponas alternativan Esperanto-komunumon) posedas du gazetojn: la diritan LF kaj Heroldon mem. Konforme al la supre citita deklaro, la novaj redakcianoj, kunaŭtoroj de la rezolucio de Raŭmo (Finnlando) en 1980, senrajte transformis la gazeton en personan organon de raŭmisma ideologia propagando kaj de siaj privataj kvereloj; en ĉiu numero la redakciaj geedzoj daŭre kaj grandspace aperigadas tendencajn artikolojn sub propra nomo, sub aliaj kromnomoj aŭ prunteprenitaj aŭ elpensitaj subskriboj (Valerio Ari, Giorgio Silfer, Nicolas Vanof kaj aliaj estas la sama persono; ankaŭ pluraj surpaperaj E-societoj estas ligitaj al tiu persono). La lukto de la nuna redakcio kontraŭ nia Movado, kontraŭ personaj kontraŭuloj kaj kontraŭ aliaj Esperanto-gazetoj eskaladis ĝis senprecedence granda nombro da artikoloj kun ripetitaj en ĉiu numero klaĉoj, pikoj, subfosoj, rezolucioj, manifestoj, polemikoj, atakoj, provokoj kaj personaj skandaloj; sen paroli pri la utiligo de la gazeto fare de la redaktorino por propagandi sian propran kandidatiĝon ĉe Akademiaj elektoj. Ĉio tio semas malharmonion inter la esperantistoj kaj montras, ke «Heroldo» estas nun redaktata ekzakte laŭ la malaj principoj ol tiuj, kiuj inspiris Teo Jung kaj Ada, ambaŭ amataj, pacemaj, lojalaj agantoj en nia Movado dum entute pli ol 70 jaroj. Evidente, la raŭmistoj rajtas diskonigi siajn teoriojn, sed ne rajtas eluzi tiucele Heroldon.

  3. Dum la pasintaj du jaroj nia societo vane provis per dekoj da privataj kaj publikaj atentigoj konvinki la novan redakcion de la gazeto respekti la fundamentan kondiĉon ligitan al la transdono de la gazeto, t.e. la respekto de ĝiaj tradicio kaj principoj.

  4. Ĉar la supre citita kondiĉo de la transdono estis kaj estas malrespektata de la novaj eldonantoj, la transdono mem fariĝis senvalora kaj aŭtomate nuliĝis. Tial, nia Societo decidis repreni ĉiujn siajn antaŭajn rajtojn ekde 31-a de decembro 1999, dato je kiu -laŭ sciigo en la kolofono de la nuna «Heroldo»- finiĝos la deĵoro de la nuna redaktorino. Ekde nun, la eldon-kaj vendorajtoj de la nacilingvaj lernolibroj eldonitaj de nia societo iras senpage al landaj asocioj de la koncernaj lingvoj.

  5. Fine, per la nuna komuniko la subkribinto nuligas sian alvokon (lasta numero de «Heroldo» de 1996), en kiu li petis abonantojn de «Heroldo» resti fidelaj al la nova redakcio. La esperantistoj laboru por la disvastigo de Esperanto, for de ideologioj, kiuj senhalte semas malkonkordon per la mono de la abonantoj de «Heroldo».

  6. Nia societo sendos al ĉiu petanto kopion de la supre menciita protokolo de 1996 pri la transdono de «Heroldo» kaj la koncernan postan korespondadon.

Torino, la 1-an de oktobro 1998

G. C. Fighiera, prezidanto de la leĝe registrita societo sen profita celo «Heroldo de Esperanto».

Pàgina 13 de l'original
Pàgina 13 de l’original

KURTE

[BILDO p.13] La titolo «KURTE» estas presita per granda ornama kursiva manskribo, kiu kovras la supron de la paĝo super la kvar enkadrigitaj notoj.

50 JAROJ DE LA RESTARIGO DE LA AKADEMIO DE ESPERANTO

La 12-13-an de septembro la Akademio de Esperanto festis sian 50-jariĝon de sia postmilita restarigo en Mantuo, Italio. Post la laŭtlego de la varmaj salutvortoj de la prezidanto Geraldo Mattos, la iama prezidanto W. Auld interese skizis la rolon de Zamenhof kaj de la Lingva Komitato en 1905-48 por la evoluo kaj stabiliĝo de la lingvo. Carlo Minnaja, gvidanto de la Literatura Sekcio de la Akademio, fervore prezentis la problemon de -ata/-ita, kiu longe dividis la Akademion. Ilona Koutny traktis alian diskutatan temon, la gramatikan karakteron de radikoj, kiu iam konfliktigis Szerdahely kun la Akademio.

Ilona Koutny

[BILDO p.13] Tre kontrastriĉa, grajneca foto de persono en duonprofilo, sidanta ĉe tablo kun la brako sur ĝi; apud ĝi maldekstre staras la nomo «Ilona Koutny».

INTERRETA PRIVATA ESPERANTO-RADIO

Nova teknologio alportas novajn solvojn, kaj aperis la unua E-«radiostacio», kiu «elsendas» ne per radioondoj, sed nur en interreto: Radio Verda, la voĉo de Esperantujo! Aaron Chapman startigis servon, kiu per la teknologio Real-Audio disponigas sonprogramojn, kompilitan laŭ la retmesaĝoj de esperantistoj (kompreneble oni povas alsendi ankaŭ pretajn sonmaterialojn). La programo estas renovigita ĉiudimanĉe, sed intertempe iam ajn oni povas aŭskulti ĝin. Por provi, iru al la retpaĝo:

http://www.connet.ca/~chapman/verda.htm

La paĝo kaj la servo estas ankoraŭ eksperimenta. Por ke ĝi povu sukcesi, oni bezonas ĉies kontribuon! Sendu anoncojn, rakontaĵojn aŭ ion ajn alian, kion vi volas, ke oni aŭdu ĝin per la elsendoj.

Radio Verda estas ideala rimedo disvastigi viajn anoncojn kaj artikolojn senpage! Simple sendu vian tekston al «aaron@esperanto.nu«, kaj oni inkluzivigos ĝin en la sekva elsendo.

(El «Eventoj»)

ALIA UNIVERSITATA TEZO PRI ESPERANTO

La 26-an de septembro en la Centra Universitato de Venezuelo, kaj en Caracas, du studentinoj pri ĵurnalismo kronis siajn universitatajn studojn defendinte tezon pri Esperanto. La studentinoj, Melissa VALOR kaj Letibell MULLINGS, verkis sian komunan tezon sub la tutoreco de Prof-ro Jorge Carlos Mosonyi kaj la asesorado de D-ro Esteban Mosonyi. Jen la titolo, en la hispana: «El Esperanto: alternativa dentro del proceso de globalización cultural» (Esperanto: alternativo ene de la proceso de kulturaglobalizado). La ĵurio unuanime taksis la tezon kiel elstaran kaj indan esti publikigata. La disvolviĝo de la tuta temo estas bone farita; tre bonaj kaj logikaj lastilo, la enhavo kaj la ekspono.Notindas ke unuafoje okazas en nia lando tia grava evento, kiu povas estikonsiderata kiel la plej valora frukto de antaŭaj kursoj organizitaj en tiuUniversitato kunlabore kun la Kulturdirekcio.

Venezuela Esperanto-Asocio

[BILDO p.13] Desegnaĵo de disvolvita pergameno aŭ diplomo kun pendanta sigelo kaj rubando.

LA AKADEMIO KUN NOVA ESTRARO

Laŭ informo de d-ro Werner Bormann, el la 43 akademianoj, voĉdonis 37 (plus unu neakceptita voĉdonilo, kiu alvenis malfrue). La rezulto de la voĉdonado: Prezidanto: Geraldo Mattos (Brazilo) — 27, Perla Ari-Martinelli (Italio) –10 Vicprezidanto: Christer Kiselman (Svedio) — 25, Michel Duc Goninaz (Francio) — 21, Amri Wandel (Israelo) — 8, Donald Broadribb (Aŭstralio) — 7Carmel Mallia (Malto) –3 Sekretario: Renato Corsetti (Italio) — 34 Neniu el la kvar novelektitaj estraranoj (Mattos, Kiselman, Duc Goninaz, Corsetti) membris en la antaŭa estraro. La nova prezidanto de la Akademio de Esperanto fariĝis brazilano Geraldo Mattos — kaj tiel la Akademio, samkiel UEA, eniros en la 3an jarmilon kun sud-hemisfera prezidanto. Geraldo Mattos naskiĝis en Rio de Janeiro 29 jun. 1931, filo de portugalino kaj brazilano. Eklernis Esperanton en 1947 post la trovo de germana libreto en la biblioteko de la Franciskana Seminario, kie li tiam studis en la duagrada kurso. Bakalaŭro (1957) kaj licenciulo (1958) en la Pontifika Katolika Universitato de Paranao kaj doktoro pri la Portugala Lingvo (1965) en la Federacia Universitato de Paranao. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1970. Redaktoro de Monato pri noveloj kaj poezio ekde 1998. Aŭtoro de pluraj libroj en la portugala kaj esperanto. Laŭreato de la Deka Paranaa Premio pri Scienco kaj Teknologio, jaro 1995, transdonita en 1996, en la fako pri Homaj kaj Sociaj Sciencoj.

Pàgina 14 de l'original
Pàgina 14 de l’original

KEP ENDERBY

PREZIDANTO DE UEA EL LA SUDA HEMISFERO

[BILDO p.14] Kontrastriĉa nigrablanka foto de maljuna viro kun blanka hararo, en kostumo kun kravato, vidata duonprofile.

Pro la retiriĝo de profesoro Lee la komitato de UEA elektis en Montpeliero novan prezidanton de UEA. Unuafoje en la 90-jara historio de la plej amasa esperantista organizo ĝin prezidos aŭstraliano — Keppel Enderby.

Hon. Keppel Earl Enderby, Q.C., aŭstralia ŝtatisto, juĝisto kaj advokato naskiĝis en 1926. Instruis juron en la Aŭstralia Nacia Universitato (Kanbero), elektiĝis al la Aŭstralia Federacia Parlamento en 1970; ministro (1972-75), ĝenerala prokuroro kaj ministro pri justico. Estrarano de la Aŭstralia Laborista partio (1972-75); juĝisto en la Supera Kortumo de Nov-Sudkimrio (1982-92). Ekde 1997 prezidanto de la Nov-Sudkimria ŝtata konsilio pri reviziado de punoj de gravaj kondamnitoj.

Esperantisto ekde 1987. Membro de UEA kaj SAT. Prezidanto de Aŭstralia E-Asocio (1992-98). Komitatano de UEA ekde 1992. Prezidanto de LKK de la 82a UK en Adelajdo. Prezidanto de la Esperanta Jura Asocio ekde 1996.

Enderby jene klarigis siajn motivojn de la kandidatiĝo al la prezidanteco en UEA:

«Mi anticipas plej proksiman kunlaboradon kun aliaj estraranoj kaj oficistoj; subtenos kaj progresigos Kampanjon 2000; kuraĝigos TEJOn; proksimigos rilatojn al SAT kaj AIS. Mi celas ankaŭ helpi la movadon en aziaj landoj pro ties graveco. Mi deziras helpi progresigi penojn koncerne la lingvan politikon de Eŭropa Unio, emfazante ĉie la gravecon de la malgrandaj naciaj lingvoj kaj de egaleco inter lingvoj».

el «La Ondo de Esperanto»

[BILDO p.14] Desegnaĵo de kvinpinta stelo, duone ombrita.

NOVA ESTRARO DE UEA

Jen la tuta listo de estraranoj de UEA, elektitaj dum la UK en Montpellier (Francio)

PREZIDANTO: Kep Enderby (Aŭstrlio). Li respondecos pri la eksteraj rilatoj de UEA VICPREZIDANTO: Renato Corsetti (Italio). Kampanjo 2000, landa agado kaj financoj ĜENERALA SEKRETARIO: Michela Lipari (Italio)

ALIAJ ESTRARANOJ: – Pedro Chrdle (Ĉeĥio). Faka kaj scienca agado, edukado.

  • Kalle Kniivilä (Svedio).
  • Gbeglo Koffi (Togolando). Agado en Afriko

GRATULON AL ĈIUJ!!!

Pàgina 15 de l'original
Pàgina 15 de l’original

[BILDO p.15] Kontrastriĉa presaĵo de portreto de matura viro kun okulvitroj, densa nigra hararo kaj kravato sub jako — Miguel Fernández.

MIGUEL FERNÁNDEZ GAJNIS LA PREMION «LA VERKO DE LA JARO»

Miguel Fernández ricevis la premion «la verko de la jaro 1997» pro sia poemaro «El la sonoraj soloj».

La premion aljuĝas ĉiujare la membroj-abonantoj de la revuo Literatura Foiro, el inter opo da kandidataj titoloj proponataj de almenaŭ tri membroj de la Esperanta PEN-Centro. Partoprenis ĉi-jare ankaŭ la verkoj «Inter vivo kaj morto», de Julius Balbin; «Kanto de telegrafistoj», de Josip Velebit; «Urno kun runoj», de Meva Maron; «Vino, viroj kaj kantoj», de Eli Urbanov ; kaj «Kvarteto», de la rusa kvaropo Viktor Ĉaldajev, Gafur Gazizi, Nikolai Lozgaĉev kaj Alen Kris.

Nia varma-voĉa poeto el Granado iam diris, ke en Esperantujo oni preskaŭ bezonas la brul-stampon «premiita en konkurso» por ricevi ian diskonatecon. Eble tial, li antaŭ kelkaj jaroj partoprenis en diversaj konkursoj kaj gajnis ne pokajn premiojn. Kaj eble ankaŭ tial, li hodiaŭ plu ricevadas premiojn, preskaŭ pretervole — ne forgesu, ke oni ne sin proponas por la premio «la verko de la jaro», sed oni estas proponita de aliaj.

Ni kore gratulas nian amikon kaj kunlaboranton pro ĉi nova premio, kaj instigas lin plu beletri en esperanto kaj plu regali nin per sia arda vervo, per siaj lirlaj versoj kaj per siaj diantoj libro-formaj. Dankon, Miguel!

La Redakcio de Boletín Hispana Esperanto-Federacio

NUDA VIRINO

Klaroskuro. Luna skizo: korpo el saten’ kaj bronzo. Sin bruligas, kiel bonzo, mamo-tanĝe l’ maten-brizo. Ĉe l’ rando de la surprizo pudor’ kun dezir’ turniras. Tremoj de la lipoj diras kion primutas la buŝ’. Kaj ĉirkaŭ ni, en kunkuŝ’, Lakta voj’ da spasmoj giras.

Miguel Fernández

[BILDO p.15] Vinjeto dekstre de la poemo: du kunligitaj koroj trapikitaj de sago, kies pinto montras maldekstren.

Pàgina 16 de l'original
Pàgina 16 de l’original

10-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO KAJ MURCIO

Lorca (Murcia),HISPANIO, 17/18 aprilo 1999

KONGRESTEMO: «PLIBONIGADO DE V.E.F. KAJ MURCIO»

KONGRESEJO: «CASINO DE LORCA»

PROGRAMO:

SABATO, 17 APRILO

09.00 Akcepto de la kongresanoj kaj disdonado de dokumentoj ĉe la Kongresejo. 11.30 Kunvenoj de delegitoj 13.00 Prelego: «LA AKTUALA VIRSEKSECO«, far s-ro José Pina Tuells. 14.00 Libera tempo por tagmanĝi. 17.00 Prelego: «ACERCA DE LA NO VIOLENCIA«. Juan Antonio Cabezos Martínez. 18.00 Solena Malfermo de la Kongreso 19.00 Asembleo de VEF kaj Murcio (unua parto)

  • prezentado de la delegitoj
  • Estrar-raporto

DIMANĈO, 18 APRILO

10.00 Oficiala foto 10.30 Ronda tablo: «La aktuala virsekceco» 12.00 Ĝenerala Asembleo de VEF kaj Murcio (dua parto)

  • demisio de la aktuala Estraro de VEF
  • elektado de nova Estraro 14.00 Oficiala Bankedo

******************************************************************************************

ALIĜILO KAJ MENDILO

Aliĝo al la Kongreso: …………………………………………….. 1.500 pesetoj Bankedo: …………………………………………………………….. 1.500 .. Eksterordinara dokumentado: ……………………………….. 500 .. Donaco: …………………………………………………………………

ENTUTE: ………………………………………………………………

ANTAŬNOMO KAJ NOMO: …………………………………………………………………………………. ADRESO: ………………………………………………………………………………………………………….. URBO KAJ PROVINCO: ………………………………………… P. KODO : …………………………. TELEFONNUMERO: ………………………………….. RETADRESO: ………………………………

Sendu la mendilon kaj kvitancon de la pago al: Juan Antonio Cabezos Martínez, Avda. de la Flota, 7, 3° B. 30008 MURCIA, kaj sendu la monon al Federación Valenciana de Esperanto, Caja Postal de Ahorros, oficina Plaza de España, de Valencia, kontonumero 00-0.017.830.370

******************************************************************************************

INFORMOJ PRI LOĜADO

HOTEL ALAMEDA: (apud la Kongresejo) C/ Muso Valiente, 8. Telefono 968 40 66 00. Dulita ĉambro: 7.000 pesetoj – 10% rabato + IVA; Unulita ĉambro: 3.500 pesetoj – 10% rabato+ IVA. HOSTAL DEL CARMEN: (malmultaj ĉambroj) C/ Rincon de los Valientes. Telefono 968 46 64 59. Dulita ĉambro: 4.000 pesetoj + IVA; unulita ĉambro: 2.000 pesetoj + IVA. RESIDENCIA ALBERCA: C/ Juan Moreno. Telefono 968 40 65 16. Dulita ĉambro: 3.000 pesetoj + IVA. Unulita ĉambro: 1.700 pesetoj + IVA.

MENDU VI MEM!

Pàgina 17 de l'original
Pàgina 17 de l’original

[BILDO p.17] Supre maldekstre, la blazono de Castelló: krono super rombo kun kastelo aŭ turo interne, ĉirkaŭita de foliaj ornamaĵoj. La tuta paĝo estas presita sur verda papero.

58-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO kaj 9-a EŬROPA ESPERANTO-FORUMO

CASTELLÓN, 17-a-21-a DE JULIO 1999

ALIĜILO N-RO ………….

******************************************************************************

KONGRESA SEKRETARIO: Av. Burjasot 29, A-31. 46009 Valencia. Hispanio. Retadreso: a-casquero@redestb.es L.G: Asociación «Verda Rondeto». Passeig de Morella, 2 Baix. 12004 Castellón. Telefono: + 34 964 203238 KONGRESEJO: Facultad de Ciencias Jurídicas y Económicas. Universidad «Jaime I», Campus de Riu Sec. Castellón. SENDU LA MONON AL: Caja de Ahorros del Mediterraneo (CAM). Avenida Rey D. Jaime, 74. 12001 Castellón. Cuenta «58 Congreso Español de Esperanto». N-ro: 2090 0327 13 0000139612

******************************************************************************

ĈIU ALIĜANTO UZU APARTAN ALIĜILON. SKRIBU TAJPE AŬ PRESLITERE

FAMILIAJ NOMOJ ………………………………………………………………………………………….. ANTAŬNOMO ……………………………………………………………………………. VIRO/VIRINO ADRESO …………………………………………………………………………………………………….. ………………………………………………………………………………………………………………… LANDO …………………………. TEL/FAKS/RETADRESO ……………………………………. PROFESIO …………………………………………. NASKIĜDATO ……………………………….. DATO …………………………………… SUBSKRIBO ………………………………………………..

******************************************************************************

KONGRESKOTIZOJ: Ĝis 1-majo 1999 poste

Kongresano 1 (ne HEF-ano) …………… 3.500 ………………… 4.000 Kongresano 2 (HEF-ano) ……………….. 3.000 ………………… 3.500 Kunulo de Kongresano 1 ……………….. 3.000 ………………… 3.500 Kunulo de Kongresano 2 ……………….. 2.500 ………………… 3.000 Membro de grupo (min. 15-persona) . 2.500 ………………… 4.000 Donaco…………………………………………. .. ………………… Loĝado ……………………………………………______ ………………… ______ ENTUTE ……………………………….. ……………… ptj.

Sendu la monon al la banko supre menciita, kaj samtempe la aliĝilon kaj kopion de la konfirmo de la pago al la KONGRESA SEKRETARIO.

Por bank-ĉekoj kaj poŝtmandatoj aldonu 10 %

Pàgina 18 de l'original
Pàgina 18 de l’original

[BILDO p.18] Supre maldekstre, desegnaĵo de urba konstruaĵaro en perspektivo: pluraj altaj domoj kun fenestrovicoj kaj, dekstre, konstruaĵo kun pinta tegmento. La tuta paĝo estas presita sur verda papero.

LOĜADO

58-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

9-a EŬROPA ESPERANTO-FORUMO

CASTELLÓN, 17-a-21-a DE JULIO 1999

****************************

1.- HOTEL INTUR (4-stela): Loko en dulita ĉambro: 6.500 pesetoj. En unulita: 9.000, ambaŭ kun matenmanĝo.

2.- HOTEL JAIME I (3-stela), en la urbocentro: Loko en dulita ĉambro: 5.500 pesetoj. En unulita: 8.100, ambaŭ kun matenmanĝo.

3.- HOTEL RESIDENCIA DOÑA LOLA (2-stela), tre proksima al la kongresejo: Loko en dulita ĉambro: 4.300 pesetoj. En unulita: 6.000, ambaŭ kun matenmanĝo.

4.- HOTEL MASSER (2-stela), en la urbocentro: Loko en dulita ĉambro: 4.000 pesetoj. En unulita 4.300. SEN matenmanĝo.

5.- RESIDENCIA DE ESTUDIANTES MIRAMAR (proksima al la kongresejo). Tre komforta. Loko en dulita ĉambro, KUN matenmanĝo: 3.000 pesetoj.

6.- RESIDENCIA BANCAJA: Tre komforta. Loko en dulita ĉambro, SEN matenmanĝo: 1.900 pesetoj.

7.- DIVERSAJ PENSIONOJ EN CASTELLÓN: Loko en dulita ĉambro: 2.100 pesetoj. En unulita: 2.300. En dulita con bankuvo: 2.400. Cxiuj SEN matenmanĝo. La unuaj homoj kiuj faros rezervon ricevos la plej komfortajn kaj proksimajn lokojn.

8.- ALBERGUE MUNICIPAL DE VILLAREAL (vilaĝo 7 kilometroj for de la kongresejo, komforta): Loko en dulita aŭ en trilita ĉambro: 800 pesetoj, SEN matenmanĝo. Se ne estas sufiĉe da mendoj oni devos nuligi ĉi tiun lokon.

Dum labortagoj eblas tagmanĝi ĉe la kongresejo, mem, sufiĉe malmultekoste. Dimanĉe oni preparos por la kongresanaro «Giganta paella»-n, por tagmanĝi, senpage, kaj pro tio ne oni bezonas serĉi restoracion tiutage.

Nepras antaŭpagi la loĝadon. Post la 1-a de majo aldonu 10 % al la tuta kosto. Post la 1-a de junio la LKK ne certigas rezervon. Se iu deziras resti pli da tagoj, bonvolu informi detale, por bone organizi la rezervon. Kiu volas okupi lokon en dulita ĉambro povas informi kun kiu deziras disdividi la ĉambron.

Valencia Luno núm. ~ (desembre de 2001)

Text complet del número ~ de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de desembre de 2001: 4 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. ~, desembre de 2001.
Coberta de Valencia Luno núm. ~, desembre de 2001.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_2001_dec_zamenhofa_tago

Què té d’especial este exemplar

  • El número no porta cap numeració impresa: és un quadern especial dedicat al Dia de Zamenhof del 15 de desembre de 2001.
  • L’adreça del grup apareix en tres formes que no concorden entre elles: el cupó de loteria diu «Av. Peris y Valero, 96. 3.º. 5.ª», el programa de la pàgina 2 dona el carrer sense pis i la pàgina 4 escriu «Avenida Peris y Valero 96, 5.».
  • L’anunci de la pàgina 3 situa els cursos del local del grup els dimecres, de 19 a 20 i de 20 a 21, mentres que la pàgina 4 els posa els dilluns a les 19.00 en eixe mateix local.
  • El programa imprimix el nom del contacte de Cheste com «Jose julio», amb jota minúscula i sense accents.
  • La foto de la coberta és una trama fotocopiada de contrast molt alt: s’hi distingix un grup de persones davant d’una façana, una corona de llorer i una bandera esperantista, però no porta peu ni cap nom.

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 ZAMENHOFA TAGO en CHESTE (kovrilo) epo
2 ZAMENHOFA TAGO epo/spa
3 MENUO spa
3 KRISTNASKA LOTERIO spa
4 ALIAJ INFORMOJ spa

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapo de la kovrilo: verda rektangulo kun blanka desegnaĵo de la Torres de Serrans (la valencia urbopordego kun du turoj) maldekstre, la titolo VALENCIA LUNO en grandaj blankaj literoj — la komenca C de «VALENCIA» estas duonluno — kaj kvinpinta blanka stelo dekstre.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

ZAMENHOFA TAGO

en CHESTE

[BILDO p.1] Tre kontrasta nigra-blanka foto (fotokopiita rastrumo) de strata ceremonio: antaŭ helkolora domfasado kun krada fenestro staras grupo da homoj, kaj unu el ili tenas grandan laŭrkronon apogitan sur la muro; supre maldekstre pendas flago kun stelo — la esperanta flago — apud la angulo de la konstruaĵo.

15a decembro 2001

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

ZAMENHOFA TAGO

Kiel ĉiujare, la valencia esperantistaro celebros la datrevenon de la naskiĝo kreinto de Esperanto, doktoro Zamenhof, la 15an de decembro.

Ĉi jare la aranĝo okazos en Cheste, kune kun niaj tieaj samideanoj. La programo estos la jena:

11.30.- Foriro el Grupo Esperanto de Valencia, Avenida Peris y Valero 96 (Valencia) per niaj aŭtomobiloj, al Cheste.

12.30.- Metado de laŭrkrono sur la memortabulon ĉe Strato Zamenhof, de Cheste

14.00.-Salutvortoj de la E-reprezentantoj, kaj Oficiala Bankedo.

La Bankedo okazos en Bar Restaurante León. Carretera Liria 57. Cheste. Telefonnumero : 96 2510834.

17.00.- Reveno al Valencia.

NOTO: La prezo de la menuo estas 2.500 pesetoj.

ALIĜOJ: Por aliĝi oni devas telefoni al unu el ĉi tiuj numeroj:

Jose julio (Cheste): 96 251 10 82

Augusto (Valencia): 96 3401369

************

Aviso: Todos los que quieran asistir (esperantistas, familiares, amigos) se deben apuntar con tiempo suficiente para facilitar la tarea a nuestros amigos de Cheste.

Nos repartiremos entre los coches que haya. El que tenga plaza libre en su coche que nos lo diga.

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

Primero: Sepia, clóchinas, champiñones, calamares

Segundo: Se puede elegir entre Ternera, Lomo, Chuletas, Emperador.

Copa de la Casa

Vino, cerveza, gaseosa, agua mineral

**************

KRISTNASKA LOTERIO

[BILDO p.3] Fotokopio de partoprena kupono de la hispana Kristnaska Loterio, en du duonoj. Maldekstre, ene de dika nigra kadro, la reklamo de la grupo; supre dekstre la emblemo de «Lotería Nacional» — la vortoj kun terglobo en kvadrata kadro inter ili. Vertikale sur la maldekstra rando, presita en malgrandaj literoj: «Canyamelar Impresores, S. L. – Tel. 963 671 195». Vertikale meze, inter la du duonoj: «N.º 000909».

[REKLAMO p.3] GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA — Cursos Trimestrales todo el año miércoles de 19 a 20 y de 20 a 21 — Av. Peris y Valero, 96. 3.º. 5.ª — Teléfono 96 374 43 99 — 46006 VALENCIA

Teksto de la dekstra duono de la kupono: «El portador participa con 200 pesetas en el N.º 28768. Sorteo 22 Diciembre 2001, donativo 50 Ptas. Son 250 Pesetas. NOTA.- Todo talón roto o enmendado será nulo. Caduca a los 3 meses.»

Para todos aquellos que lo deseen, ya está disponible la Lotería de Navidad del Grupo Esperanto de Valencia. Comprándola o ayudando a venderla ayudáis al sostenimiento del grupo. Los lunes y viernes de 19 a 20 horas. Teléfono: 96 3744399.

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

ALIAJ INFORMOJ

1.- Cursos de Esperanto, los lunes a las 19.00 en Grupo Esperanto de Valencia, Avenida Peris y Valero 96, 5.

Los miércoles, de 16.45 a 18.15 en Centro de Educación Permanente de Adultos «Reina Doña Germana», Pintor Vilar 1.

2.- Programa de Esperanto en Radio Klara, Frecuencia 104.4, FM, los viernes de 20.30 a 21.00

3.- Congreso Internacional de SAT: del 1 al 7 de julio 2002, en Alicante.

4.- Congreso de la Federación Española de Esperanto: Alicante, del 5 al 7 de julio 2002.

5.- Congreso de la Federación Valenciana de Esperanto y Murcia, los días 18 y 19 de mayo del 2002. Visita a las famosas «Cuevas de San José», y «paella gigante».

Valencia Luno núm. 48 (març de 2002)

Text complet del número 48 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de març de 2002: 20 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 48, març de 2002.
Coberta de Valencia Luno núm. 48, març de 2002.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_2002_n48_mar

Què té d’especial este exemplar

  • Cap de les vint pàgines no va numerada: el número no imprimix cap xifra de paginació, ni tan sols a la portada o al programa del congrés.
  • El número no porta índex. La pàgina 2 fa eixa faena a mitges: hi ha el colofó (coordinador, depòsit legal V-1683-1983, quota de 6 euros i compte de BANCAJA) i les adreces dels cinc grups federats — Alacant, Callosa de Segura, Cheste, Oriola i Castelló —, però cap llista dels articles.
  • El nom del poble que acull el congrés ix de quatre maneres dins del mateix número: «LA VALL D’UIXÓ» a la portada, «Vall d’Uixó» a la pàgina 2, «Vall d’Uxó» a la crònica del congrés d’Alacant (p. 14) i «LA VALL D’UIXO», sense accent, al títol de la pàgina 19, que en el text sí que escriu «La Vall d’Uixó».
  • El número es contradiu sobre el 11é Fòrum Europeu d’Esperanto de València: la pàgina 2 parla de «ĉ.200 samideanoj el 10 landoj» — amb un parèntesi de tancament que no obri enlloc —, mentres que la crònica de la pàgina 8 diu «ĉirkaŭ 200 homoj» i en nomena set països: Polònia, Letònia, França, els Estats Units, Islàndia, Romania i Espanya.
  • Diversos noms propis estrangers ixen amb errades que dificulten buscar-los: el parc croat de Plitvice és «Plivitce» (p. 17), la seu del congrés universal de 2003, Göteborg, és «Gotteborg» (p. 13), Rotterdam s’imprimix «Rótterdam», amb accent agut (p. 17), i la professora polonesa Aneta Będkowska apareix com a «Aneta Bedkoswska Pollando)», amb les lletres canviades de lloc i sense el parèntesi d’obertura (p. 8).
  • La guanyadora del premi Klara Silbernik del 60é Congrés Espanyol s’imprimix «Rosalia Desirre Rahona» (p. 15), sense cap accent i amb el segon nom escrit d’eixa manera.
  • La capçalera del butlletí ix dos vegades: a la portada va impresa en verd, amb la torre dels Serrans, la «C» de VALENCIA feta lluna creixent i l’estel de cinc puntes; a la pàgina 2 es repetix la mateixa capçalera en blanc i negre.

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 13-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO kaj MURCIO — LA VALL D’UIXÓ (Castellón) 18-19 MAJO, 2002 (kovrilpaĝo) epo
2 Kolofono kaj adresoj de la grupoj epo
2 GRAVAJ OKAZINTAJOJ epo La Estraro
3 KOMENTO PRI FRAGMENTOJ DE LA AKTO I, SCENO V, DE «HAMLETO» epo Santiago Miquel Planas
5 INTERESAJ RETADRESOJ epo
6 «ESPERANTO EN LA VALENCIA KOMUNUMO» epo
7 KONGRESOJ DE VEF KAJ MURCIO epo
7 250.000-foje Esperanto epo
7 Brazila Poŝto aperigis plian poŝtmarkon kun Esperanto-teksto epo
8 11-a EŬROPA E-FORUMO — Valencia, 14-19 julio 2001 epo
9 ĈIAM EN NIA MEMORO epo
9 Kiel diri ? epo/spa MGA
10 GRANDA VORTARO ESPAÑOL-ESPERANTO epo/spa
11 Aliaj verkoj de Fernando de Diego epo
12 DIVERSAJ INFORMOJ JAM PASINTAJ epo
12 ANGUITA MENCIIS ESPERANTON epo
13 INTERESAJ E-AFEROJ epo
13 Jaro 2003 epo
13 SONREVUO POR NEVIDANTOJ epo
14 12-a KONGRESO DE VEF KAJ MURCIO — Alicante, 12-13 majo 2001 epo
15 60-a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO — San Javier (Murcia) 21-25 junio 2001 epo
16 SENDU ARTIKOLOJN epo
16 INFORMO DE VATIKANO epo
16 UNIVERSITATA DISERTACIO «CUM LAUDE» PRI ESPERANTO epo GCF (El «Eventoj»)
17 NOVA ESTRARO DE UEA epo
18 13-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO kaj MURCIO — La Vall D’Uixó (Castellón), 18-19 Majo 2002 epo
18 PROVIZORA PROGRAMO epo
19 LA VALL D’UIXO epo
20 ALIĜILO epo

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Verda horizontala kapo-strio kun blanka desegnaĵo de la valencia turo «Torres de Serranos» maldekstre, la titolo VALENCIA LUNO per grandaj blankaj literoj — la komenca «C» de «VALENCIA» formas lunarkon — kaj kvinpinta stelo dekstre.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

N-ro 48, marto 2002

[BILDO p.1] Nigra-blanka foto en grota interno: boato kun ĉirkaŭ dek vizitantoj naĝas sur la subtera akvo sub kalkŝtona volbo; dekstre videblas la pruo de dua boato.

13-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO- FEDERACIO kaj MURCIO

LA VALL D’UIXÓ (Castellón) 18-19 MAJO, 2002

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

[BILDO p.2] Nigra-blanka versio de la kapo de la bulteno: la turo, la teksto VALENCIA LUNO kun luna «C» kaj stelo, sub streko.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

N-ro 48, marto 2002.

Kunordiganto: Augusto Casquero. Adreso ĉe VEF Leĝa depono: V-1683-1983. Sendata al ĉiuj anoj de la grupoj de Valencia Esperanto-Federacio. Aliaj abonantoj bv. meti 6 eŭrojn por unu jaro en konton de BANCAJA, 2077 0009 96 3101169604 kaj samtempe bv. sciigi la federacion pri via abono, nomo kaj adreso.

Valencia Esperanto-Federacio Av. Peris y Valero, 96-5 46006 Valencia ☎ 96 – 374 43 99 grupoesperantov@telepolis.com Alakanta Esperanto-Grupo c/ San Fernando, 39 03001 Alicante Ĉiam Esperanto c/ General Primo de Rivera, 6 03360 Callosa de Segura (Alicante) Lumradio Casa de Cultura c/ Blasco Ibáñez, 8 46380 Cheste (Valencia) Juna Suno (Junularo) Av. de la Vega, 4-4º B 03300 Orihuela (Alacant) Verda Rondeto Passeig Morella, 2 Baix 12004 Castellón de la Plana

GRAVAJ OKAZINTAJOJ

Dum la lasta jaro okazis en la Valencia Komunumo gravaj E-aferoj. Menciindas la 12a Kongreso de VEF kaj Murcio (Alicante 2001), la 11a Eŭropa Esperanto-Forumo, kun partopreno de ĉ.200 samideanoj el 10 landoj), la kursoj de E-o en Grupo Esperanto de Valencia, kaj lernejo reina Doña Germana, la revivigo de la esperanto radio-programoj en Radio Klara, la aktiva partopreno de niaj samideanoj en kongresoj kiel la hispana (San Javier) aŭ la UK de Zagrebo. Gravega kaj ĝojiga afero estis la apero de la libro «Esperanto en la Valencia Komunumo» far nia samideano Antonio Marco Botella, kaj de belega turisma broŝuro de Alicante.

Pri la projektoj por 2002, rimarkindas la daŭrigo de la E-kursoj, la baldaŭa apero de la grandega «Vortaro Español-Esperanto» de Fernando de Diego, la ankaŭ baldaŭa apero de turisma broŝuro de Valencia, en Esperanto, kaj plej grave, la komenco de la demarŝoj por okazigi en Valencia dum la jaro 2003 de 63a Hispana Kongreso de Esperanto, okaze de la Centjariĝo de la valencia kaj de la hispana asocioj, kaj la VEF-Murcia kongreso en Vall d’Uixó maje 2002.

La Estraro

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

KOMENTO PRI FRAGMENTOJ DE LA AKTO I, SCENO V, DE «HAMLETO»

[BILDO p.3] Gravurita portreto de William Shakespeare: brust-bildo kun alta frunto, liphararo kaj granda blanka rondkolumo.

En la akto I, sceno V, de «Hamleto», Horacio kaj Marcello vidas la spiriton de la patro de Hamleto kiu parolas longe kun la juna princo.

Tiu-ĉi, treege impresita pro la paroloj diritaj de sia patro, timas ke Horacio kaj Marcello povos rakonti kion ili vidis kaj aŭdis, kvankam ne aperas kun klareco ĉu ili aŭskultis la konfeson de la murdita reĝo.

Tiu timo devigas Hamleton energie postuli diversfoje de ambaŭ kompanoj ke ili ĵuru sur lia glavo, ke neniam komentos tion kio okazis dum la ekscita nokto.

En la angla teksto, tiu postulo estas esprimita tiele:

Hamlet:

Hic et ubique ? Then we’ll shift our ground Come hither, gentlemen, And lay your hands again upon my sword: Never to speak of this that you have heard, Swear by my sword.

La Zamenhofa traduko estas:

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

Hamleto:

Hic et ubique ? Ŝanĝu ni la lokon! Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn Denove sur la glavon kaj ripetu Ke vi neniam al neniu diros Pri la apero de la nokto. Ĵuru Pri tio ĉi sur mia glavo!

Spirito:

———————————— Ĵuru!

Rilate al la latina «Hic et ubique», H. Jenkins (laŭ Conejero-Talens, «Hamlet», 7a eldono, Fuenlabrada, 1998, p. 214) diras: «Estas nur Dio kaj la diablo kiuj povas esti tie-ĉi kaj ĉie samtempe».

Spencer (T. J. B. Spencer, «Hamlet», London, 1996, p. 242) pri la angla «Then we’ll shift our ground» klarigas ke Hamleto instigas siajn amikojn ke ili moviĝu zigzage tute strange. Sed Horacio kaj Marcello probable foriras pro teruro for de la loko el kie devenas la voĉo de la spirito kaj la dana princo sekvas ilin tra diversaj partoj de la scenejo.

Danke al tiu klarigo de Spencer, oni povas kompreni la duan parton de la verso de Zamenhof: «Ŝanĝu ni la lokon!».

Je la duobla neo de la kvara kaj la kvina versoj de Z.: «Ripetu ke vi neniam al neniu diros pri la apero de la nokto», Paul Fruictier («Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto», Jaslo, Pollando, 1930, p. 71) asertas «ke kiam existas jam en frazo vorto nea per si mem oni ne uzas duan neon, ĉar tiel oni povus ricevi jesan senson». Poste, en Rim. 1 (sur la sama paĝo) skribas: «Tamen oni trovas iafoje duoblan neon en senco de pli forta neo», kaj, kiel ekzemplon donas la antaŭan esprimon el la traduko de «Hamleto».

Anstataŭ senso de pli forta neo, la frazo kopiita pli ŝajnas poezia licenco.

En la plej granda parto de la traduko, Z. uzas dekunu silabajn versojn. Aŭ pli ekzakte: kvinjambojn plus finan kromsilabon.

Ekzemple:

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

Sed kiel ĵuri?

Hamleto:

—————– Ke neniam vi Parolos eĉ per unu sola vorto Pri tio, kion en la lasta nokto Vi vidis. Ĵuru sur la glavo!

Spirito:

————————– Ĵuru!

La unua verso ĵus kopiita havas nur dek silabojn, ĉar la lasta estas akcentita.

Kenĵi Osaka («Personaj Pronomoj», Kisiwada, 1953, p. 97) faras kelkajn konsiderojn pri personaj pronomoj kiam agas kiel lasta silabo de frazo. Tamen, en tiu-ĉi okazo, persona pronomo estas lasta silabo de verso, sed ne de frazo.

Nun mi rememoras la vortojn de la franca aktoro Louis Jouvet («Témoignages sur le théâtre», Paris, 1952) laŭ citaĵo prenita de Jean-Jacques Roubins («Introduction aux grandes théories du Théâtre», Bordas, Paris, 1990, p. 130): «Por alproksimiĝi al majstraĵo (…) por ĝin kompreni, estas nur unu sintenado: la submetiĝo».

Kaj mi aldonas: Ankaŭ tio okazas ĉe la esltaraj tradukoj.

Santiago Miquel Planas

INTERESAJ RETADRESOJ

Grupo Esperanto de Valencia : grupoesperantov@telepolis.com Hispana Esperanto-Federacio: http// :www.esperanto-es.net UEA:http//: www.uea.org Kurso de Esperanto en Internet : http//:www.cursodeesperanto.com.br Kalendaro de E-aranĝoj: http//:www.eventoj.hu/kalendar.htm Muziko en Esperanto: http//:purl.org/net/muziko Radio: http//:osiek.org/aera Legi librojn en la reto: http//:www.esperanto.nu/eLibrejo Vojaĝi per Esperanto: http//:esperanto.net/ps Babili en la reto: http//:purl.org/net/babilejo

[BILDO p.5] Malgranda desegnaĵo de labortabla komputilo kun ekrano, muso kaj klavaro, en la malsupra dekstra angulo de la kadro.

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

[BILDO p.6] Manskribeca vinjeto kun la vorto VERKOJ, kliniĝanta laŭ ondo, en la supro de la paĝo.

[BILDO p.6] Nigra-blanka portreta foto de Antonio Marco Botella: maljuna viro kun okulvitroj, liphararo, kravato kaj insigno sur la jaka rebordo.

«ESPERANTO EN LA VALENCIA KOMUNUMO»

Antonio Marco Botella

Ĵus aperis, bele eldonita, tiu libro, tute nemalhavebla, 200-paĝa, verkita de nia elstara samideano Antonio Marco Botella, kie troviĝas la historio de Esperanto, ne nur de Valencio, sed ankaŭ aperas multaj interesaj informoj pri la movado tutlanda kaj tutmonda, kun detalaj mencioj pri gravaj esperantistoj, ekde niaj pioniroj ĝis nun, pri E-asocioj, pri kongresoj, kaj pri ĉio kio povas interesigi la leganton kaj la historiiston.

BIOGRAFIAJ NOTOJ (el la verko):

Antonio Marco Botella naskiĝis en 1921 en Callosa de Segura (Alicante), kaj nun estas emerita industria teknikisto. Li esperantistiĝis en 1937 kaj ekziliĝis tuj pos la fino de la hispana intercivitana milito, kie li gvidis siajn unuajn Esperanto-kursojn en la urboj Boghari, Cherchell kaj Oled el-Alleug.

Denove en Hispanio, li strebis por revivigi la ankoraŭ malpermesitan Hispana Esperanto-Movado en pluraj urboj, kion li atingis en Zaragoza (1949) gvidante E-kursojn, precipe al gejunuloj, tiel efike, ke la ĵusvenintoj renovigis la esperantistan vivon de la veterana societo Frateco.

Elstara organizanto de la Hispanaj E-kongresoj en 1954 kaj 1983, li viglis en ambaŭ kiel ĝenerala sekretario de la OKK.

Li ricevis la 1an Premion en la Beletra Konkurso okazinta en Gijón en 1955 (plej bona proza traduko), kaj la 1an Premion (plej bona originala poemo) en Lirika Konkurso okazinta en Alquerias (Murcio) en 1994. Kunfondinto kaj kunredaktoro de kajeroj el la Sudo (1988-1996) kaj ĉefredaktoro de Boletín (1989-1997) li ofte kunlaboris en beletraj internaciaj E-revuoj.

Antonio Marco Botella iniciatis kaj gvidis dum tri sinsekvaj jaroj ciklojn de Seminarioj pri beletraj kaj sociaj temoj en la rondo Frateco de Zaragoza, aktivas en la Laborista E-Movado, kunfondis HALE en 1988 kaj organizis la SAT-Antaŭkongreson en 1986 ĉe Ordesa.

Li estas aŭtoro de jenaj verkoj: Kroniko el la historio de Frateco (1983); Analoj de la E-Movado en Hispanio (1987), du volumoj, reeldonitaj en 1989; Sesenta años de Esperanto en Callosa (1992); Lirikaj Perloj de Al-Andalus (1995), reeldonita de la

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

kultura oficiala institucio «Fernando el Católico» de Zaragoza, en sama jaro; Laboristaj Kronikoj (1996), eldonita de SAT-Broŝurservo kaj prezentita en Parizo; Un siglo de Esperanto en Aragón (unu jarcenton de Esperanto en Aragono) (2000). Restas pluraj verkoj ankoraŭ neeldonitaj en la hispana kaj esperanta lingvoj, kelkaj el ili baldaŭ aperontaj.

Tiu ĉi verko aperanta hodiaŭ, historias la aktivadon de la geesperantistoj de la Valencia Komunumo, jam komenciĝinta je la fino de la 19a jarcento, interesa sub diversaj vidpunktoj kaj sendube alloga kaj leginda eĉ de ne-valencianoj.

KONGRESOJ DE VEF KAJ MURCIO

1-a.- 1990: Benicassim (Castellón) 2-a .- 1991: Alcantarilla (Murcia) 3-a.- 1992: Callosa de Segura (Alicante) 4-a.- 1993: Cheste (Valencia) 5-a.- 1994: Castellón 6-a.- 1995: Alquerías (Murcia) 7-a.- 1996: El Puig (Valencia) 8-a.- 1997: Benidorm (Alicante) 9-a: 1998: Castellón 10-a.- 1999: Lorca (Murcia) 11-a.- 2000: Requena (Valencia) 12-a.- 2001 (Alicante) 13-a.- 2002: La Vall D’Uixó (Castellón)

250.000-foje Esperanto

La germana hip-hop-muzikgrupo Freundeskreis (Amikaro) vendis 250.000 ekzemplerojn de sia kompaktdisko «Esperanto». Pro tio la grupo ricevis la premion «Goldene Schallplatte» (ora disko).

Brazila Poŝto aperigis plian poŝtmarkon kun Esperanto-teksto

Lastjanuare eldoniĝis kvar poŝtmarkoj kun infandesegnaĵoj omaĝe al la jaro 2000. Sub la nomo «Selando o Futuro» (vortludo inter «Afranki» kaj «Determini» la Estontecon), la serio prezentas talonojn apud la poŝtmarkoj.

La serio venas en 16-poŝtmarka folio (4 x 4). Ĉiu folio havas ok talonetojn kaj ĉiu taloneto prezentas la esprimon «vivu 2000» en aparta lingvo. Unu el la talonetoj prezentas sunon, ĉielarkon kaj laŭvorte la esprimon «Vivu 2000!». Ĝi estas unu el la nur du talonetoj, kiuj prezentas sunon kaj ĉielarkon – kurioze, la alia estas tiu kun la angla «Hurrah 2000!».

Intenco aŭ koincido pri la «internaciaj lingvoj»? Ĉiuj aliaj talonoj estas iom palaj, kun blua ĉielo kaj kolombetoj aŭ steloj. La ceteraj lingvoj estas franca, germana, ĉina, hispana, itala kaj portugala, kompreneble. La E-talono estas ligita al poŝtmarko kun teksto «Século XXI – O renacer de um mundo feliz» .

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

11-a EŬROPA E-FORUMO

Valencia, 14-19 julio 2001

[BILDO p.8] Grupa foto de ĉirkaŭ dudek personoj starantaj antaŭ domfasado sur strato; unu viro maldekstre portas blankan ĉapon, kelkaj tenas sakojn; sur la muro dekstre pendas ŝildoj kaj ornamaĵoj.

Apudskribo: Ĉe E-a strato en Cheste

En la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia, okazis la 11ª Eŭropa Esperanto-Forumo, de Monda Turismo, sub la titolo «Ekologio en Suda Eŭropo», kun partopreno de ĉirkaŭ 200 homoj el Pollando, Latvio, Francio, Usono, Islando, Rumanio, Hispanio.

Okazis prelegoj pri «Naturprotektado» (Francio), pri la «Sukcena Vojo» (Latvio), E-kurso gvidata de Aneta Bedkoswska Pollando), eksposicio «Naturo en mi kaj ĉirkaŭ mi», ekskurso al la belega lago Albufera, vizito al la Natura Parko, al la valencia historia monumentaro, ktp.

La «E-festivalo» okazis en la vilaĝo Cheste, post vizito al vinfabriko kaj gustumado de paeljo por 200 personoj. Antaŭ la komenco oni legis publike manifeston kontraŭ terorismo. Prezentiĝis tri muzik-grupoj el Pollando: Babi Jagi kaj Ritmix de Torun, kun modernaj dancoj kaj e-kantoj, koruso de Janovec, kiu ankaŭ kantis kelkajn kantojn esperante. La lasta, kaj pli forta, prezentiĝis orkestro Veloce per elektronikaj orgenoj.

[BILDO p.8] Foto de homoj sidantaj ĉe longaj tabloj sub arboj, manĝantaj el grandaj pladoj; virinoj kun blankaj bluzoj en la unua vico, iuj ventumas sin.

Apudskribo: Gustumado de «paeljo»

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

ĈIAM EN NIA MEMORO

Ni neniam povos forgesi niajn karajn samideanojn, laste forpasintaj, modeloj kaj ekzemploj, ne nur de bonaj, entuziasmaj kaj elstaraj esperantistoj, sed ĉefe modelo kiel homoj, malavaraj, sindonemaj, ĉiam pretaj labori, ĉiam afablaj, ĉiam amikecaj. Ni esperas ke ilia ekzemplo restos por ĉiam inter ni.

Jesús Raposo Félix Navarro L.M. Hernández Yzal

[BILDO p.9] Tri nigra-blankaj portretaj fotoj en vico, ĉiu sub sia nomo: maldekstre Jesús Raposo, kalva viro kun okulvitroj kaj kravato; meze Félix Navarro, tre maljuna viro; dekstre L.M. Hernández Yzal, viro kun helaj haroj kaj okulvitroj.

Kiel diri ?

actua de acuerdo con tus principios agu konforme al viaj principoj

actua de acuerdo con tus amigos agu en konsento kun viaj amikoj

las apariencias engañan ŝajno trompas

¡zapatero a tus zapatos! restu tajloro ĉe via laboro!

cena = vespermangxo cenar = vespermangxi callejoïn sin salida = sakstrato estar en ascuas – estar sobre ascuas = sidi sur pingloj

MGA

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

[BILDO p.10] Nigra-blanka foto de Fernando de Diego: maljuna viro kun blankaj haroj kaj okulvitroj, en hela ĉemizo, antaŭ pordo.

[BILDO p.10] Manskribeca vinjeto kun la vorto VERKOJ, kliniĝanta laŭ ondo.

GRANDA VORTARO ESPAÑOL-ESPERANTO

Fernando de Diego, ĵurnalisto kaj filologo, estas la aŭtoro de la Gran diccionario español-esperanto .

La longe atendata vortaro (ĉirkaŭ 50.000 enirvortoj, kun abundego da frazeologio, pli ol 1000 paĝoj) aperos baldaŭ. Finfine ni disponos je sistematika vortaro, ampleksa kaj profesia, ligilo inter la hispana kaj la internacia lingvoj.

Laŭ la kalkuloj ĉi tiu unudirekta fraseología vortaro ampleksos ĉirkaŭ 1200 paĝojn, en formato DIN-A 5 (simila al PIV). Laŭ la informatikaj terminoj ĝi okupas sep kaj duono MB-n.

Ni povas elekti, kiel ekzemplon, la vorton: banda

banda skarpo (faja) || Mús. fanfaro || bando (de ladrones, de pájaros): una banda de gorriones, bando da paseroj || vindo (de momia) || flanko: de la banda de acá de la montaña, de ĉi flanko de la montaro; de la ĉisa flanko de la montaro || bordo: de la banda de allá del río, de la transa bordo de la rivero || (remburita) rando (de mesa de billar): jugar por la banda, ludi ĉe la rando || leno*, koridoro (carril de carretera) || Rel. ŝultro-tuko || Cin. bendo: banda sonora, son-bendo; son-streko; P. ext. filmo-muziko || Dep. taĉo, tuŝ-linio (fútbol): saque de banda, enĵeto de sur taĉo; quedarse en la banda, resti ĉe la taĉo; balón fuera de banda, transtaĉa pilko; juez de banda, taĉ-juĝisto || Mar. flanko: de banda a banda, de flanko al flanko; banda estribor, triborda flanko || Rad. bendo: banda de ondas largas, long-onda bendo; banda de frecuencia, frekvenca bendo || Amé. klapego (de puerta, de ventana) || banda de rodadura, rad-bendo || arriar en banda, malligi fiks-ŝnuron, fiks-kablon (de barco) || banda de tambores, tambur-bando || banda transportadora, transporta bendo || irse a la banda, kliniĝi flanken (barco) || Fig. Fam. cerrarse en banda, voli nenion kompreni .

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

Aliaj verkoj de Fernando de Diego

1.- Originalaj

Nuevo método de esperanto para clases y autodidactas

Pri Esperanta traduk-arto Sendube la plej elstara eseo pri tradukarto iam verkita en Esperanto.

Pri literatura kritiko, kvin kritikaj eseoj pri literatura, lingvo kaj ideologio de Esperanto. Libro saĝa, polemika kaj plensuka.

2. Tradukoj

2.1. El la hispana

Astura bukedo, trad. F. de Diego, J. Camacho kaj L. Dek,. Antologio de rakontoj kaj poemoj de Campoamor, Pérez de Ayala, Angel González, Palacio Valdés kaj «Clarín».

P. Baroja, La arbo de la sciado (El árbol de la ciencia)

G. A. Bécquer, Kun sopira koro (Versio de las Rimas)

C. J. Cela, La familio de Pascual Duarte (La familia de Pascual Duarte

M. de Cervantes, La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha (El ingenioso hidalgo don Quijote de la Mancha). Ilustraĵoj de Gustavo Doré. Sendube la plej altkvalita traduko el la hispana. Impona.

W. Fernández Flórez, La malica komizo (Versión de El malvado Carabel

R. Gallegos, Doña Bárbara, trad. F. de Diego, Caracas,

F. García Lorca, Cigana romancaro (Romancero gitano). Ege la plej valora traduko de de Diego

G. García Márquez, Cent jaroj da soleco (Cien años de soledad),

A. Machado, La lando de Alvargonzález (La tierra de Alvargonzález),

P. Neruda, Dudek poemoj amaj kaj unu despera kanto (Veinte poemas de amor y una canción desesperada).

Sentempa simfonio. Poem-antologio hispana (Sinfonía intemporal. Antología poética española). El Arcipestre de Hita, ĝis Carlos Bousoño.

R. M. del Valle-Inclán, Tirano Banderas.

2.2. Ankaŭ el la galega, angla kaj franca, el Hemingway, J. London, R.L. Stevenson, H. de Balzac, G. de Maupassant, ktp

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

DIVERSAJ INFORMOJ JAM PASINTAJ

KURSOJ

  • Dum la lastaj kvin jaroj jam pli ol 300 gelernantoj ricevis la kreditojn kaj la atestilojn de la kursoj de Esperanto en la Fakultato pri Filologio de la Valencia Universitato La lasta, kun ĉirkaŭ 100 gelernantoj, havis la akademian valoron je tri kreditoj..

-En novembro, oni finis la trimonatan E-kurson en aŭlo de la Aŭtonoma Universitato de Barcelono. Organizita de KAE (Kultura Asocio Esperantista), ĝi estis la una tiaspeca kurso en kataluna universitato. Dek gelernantoj partoprenis la kurson kun kontentiga rezulto.

-La Universitato de Valladolid subvenciis al d-rino Rafaela Urueña Alvarez pere de 75.000 ptoj. La subvencion petis d-rino Urueña kiel prelegantino, kadre de IKU, en la Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Berlino pri la temo «De la homarana helpo al la homarana interveno en la aktuala Internacia Juro». La prelego de d-rino Urueña kune kun la aliaj prelegoj de IKU estis broŝurforme eldonitaj de UEA.

-Laŭ propono de Marco Trevisán , la subrektorejo de la Aŭtonoma Universitato de Madrido aprobis la statutojn de studenta Esperanto-asocio «Asociación para la Difusión del Esperanto». La asocion kreis 8 membroj, studentoj pri filozofio, artohistorio, fiziko, ktp. Krom la informado, prioritata agado de la nova asocio estas la instruado.

-La «Fundación de estudios sociales extremeños Pio Sopena» en Hervás (Cáceres) organizis du Esperanto-kursojn al kiuj ĉeestis 18 gelernantoj de Ekstremaduro, Valencio kaj Murcio. La Fondaĵo disponigis sian ejon kaj pagis la uzitajn lernolibrojn.

ANGUITA MENCIIS ESPERANTON

En voĉdonado al Kataluna Parlamento, Julio Anguita en mitingo okazinta en Sabadell, diris: «estas bone posedi la du lingvojn, la katalunan kaj la kastilian kaj por la internaciaj rilatoj oni devas uzi tiun belan kaj mirindan lingvon, kiu estas esperanto.»

Pàgina 13 de l'original
Pàgina 13 de l’original

INTERESAJ E-AFEROJ

1.- Kursoj de Esperanto:

. Merkrede, je la 17.00, en Centro de Educación Permanente de Adultos «Reina Doña Germana». Strato Pintor Vilar, 1. Valencia. Telefono: 96 3891072

. Merkrede, je la 19.00, en Grupo Esperanto de Valencia. Av. Peris y Valero, 96, 5ª . Valencia. 963744399.

2.- Programoj de Esperanto en Radio:

Radio Klara. Vendrede 20.30-21.30. FM 104.4. http://www.radioklara.org/programacio.html

Pola Radio en Internet: http://linz.orf.at/gast/antobern/retradio/progr013.html

3.- Kongresoj:

«75-a Internacia Kongreso de SAT»: 1-7 julio 2002. Alicante. Konstanta adreso: Prezidanto:. Martin Bustin Benito. Apt. de Correos 4143. ES-03080 ALICANTE. Tlf. kaj Fakso 00-34-965184596. Retadreso: marteno@ctv.es. http://www.multimania.com/satesperanto/servoj.html (kliku SERVOJ-KONGRESOJ)

5a Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso. Verona (Italia), 23-28 aŭgusto. Verona Esperanto-Grupo, CP 1616, 37100 Verona, Italia. e-poŝto: esperantoverona@adriacom.it «Efectiva lingva egaleco: rajto de la eŭropanoj»

Universala Esperanto-Kongreso. Fortaleza (Brazilo),. 03-10 aŭgusto. Inf: Universala Esperanto-Asocio, NL-3015 BJ Rotterdam, Nieuwe Binnenweg 176, Nederlando. +31-10-4361751. Rete: uea@inter.nl.net

Jaro 2003

Kongresoj:

63-a Hispana Kongreso de Esperanto. Centjariĝo de la valencia kaj de la hispana E-asocioj. Valencia, 16-21 julio 2003.

Universala Kongreso de Esperanto. Gotteborg. Svedio. 26 julio-2 aŭgusto 2003.

SONREVUO POR NEVIDANTOJ

En 1995 krasnodara regiona filio «ANEKO» de tutrusia organizo de invalidoj komencis aperigi Esperantlingvan 90-minutan sonrevuon «Voĉo de Amikeco». La abonprezo estas 8 USD (usonaj dolaroj). Apartan ekzempleron eblas ricevi kontraŭ 2 USD.

En unu jaro aperas 4 numeroj. Aŭdonte la sonmagazinon oni povas ekscii pri E-movado en Rusio kaj eksterlande, ekaŭdi kantojn kaj literaturaĵojn, kiuj estas prezentitaj dum E-renkontiĝoj kaj E-kongresoj. Ĝi enhavas ankaŭ sonigitajn artikolojn el rusiaj kaj eksterlandaj E-periodaĵoj. Mendu al : Vladimir RASSOĤIN, > ab/ja 96, RU-352900 ARMAVIR, Rusio. aneko@krintel.ru

Pàgina 14 de l'original
Pàgina 14 de l’original

12-a KONGRESO DE VEF KAJ MURCIO

Alicante, 12-13 majo 2001

[BILDO p.14] Granda grupa foto de ĉirkaŭ tridek kongresanoj antaŭ muro kun fenestroj: pluraj vicoj da starantaj personoj kaj unu viro kaŭranta antaŭe; kelkaj tenas sakojn kaj dokumentojn, unu virino en la mezo tenas paperan afiŝon kun verda stelo kaj [nelegebla] teksto.

La 12-a Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio okazis en la belega mediteranea urbo Alicante, 12-13 de majo, en impona kaj bone ekipita kongresejo, kaj en agrabla esperantista etoso, kun partopreno de E-reprezentantoj el la kvar provincoj, Alicante, Castellón, Murcia kaj Valencia.

José Miguel Bernabeu bele kaj interese prelegis pri «Kiel Funkcias Universo». La kongresanoj havis la eblecon viziti la grandan kaj historian fortikaĵon «Kastelo de Sankta Barbara», kiu havas belan vidon al la maro. Merititan omaĝon ĝuis nia veterana samideano Francisco Sánchez Antón, al kiu oni enmanigis belan memorŝildon kaj poemon verkita de S-ano Canet.

Dum la fermo bele kantis la muzika grupo Soncomson, kiuj, inter aliaj muzikpecoj, prezentis du kantojn en Esperanto. Unu el ili estis nia himno, en bela versio, akompanata de gitaroj. Notindas ankaŭ la disdonado de riĉe presita turisma broŝuro pri la Blanka Marbordo, en E-versio, kio estis vera surprizo por la ĉeestantoj.

Dum la Ĝenerala Asembleo oni aprobis okazigi la kongreson de la jaro 2002 en la vilaĝo «Vall d’Uxó» de la Provinco Castellón, kies urba registaro elkore invitis tiucele. Famas en tiu turisma vilaĝo la «Grotoj de Sankta Jozefo», viziteblaj grandparte per subtera boato, laŭlonge de kelkaj kilometroj.

Adiaŭo okazis, kiel tradicie, ĉetable, frandante valencian paejlon.

Pàgina 15 de l'original
Pàgina 15 de l’original

60-a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO

San Javier (Murcia) 21-25 junio 2001

[BILDO p.15] Foto de emajlita strattabulo fiksita sur fosto, kun la surskribo «PLAZA ESPERANTO» kaj la eskudo de la urbo en la maldekstra angulo. Apudskribo: «Inaŭguro de «Plaza Esperanto»».

De la 21a ĝis la 25a de junio okazis en la belega apudmara vilaĝo San Javier la 60a Hispana Esperanto-kongreso, kun partopreno de samideanoj el diversaj landoj, krom Hispanio: Portugalio, Rusio, Israelo, Britio, ktp.

Pozitiva surprizo estis ne nur la ĉeesto de la urbestro de San Javier, kaj la skabeno pri kulturo, en la inaŭguro de la Kongreso, sed ankaŭ la inaŭguro de «Plaza Esperanto.

Krom la bona klimato, la bona manĝo kaj la kutimaj kongresaĵoj: Inaŭguro, Fermo, Ĝenerala Kunsido, liverado de la Premio Klara Silbernik (Rosalia Desirre Rahona), aparte notindis:

1.- Hispanlingva prelego, «El síndrome de Babel» (Jesús de las Heras) 2.- Prezento de bunta bildvortaro en 10 lingvoj (ankaŭ en Esperanto). Itala. 3.-Seminario «Eldonado de libroj, revuoj kaj bultenoj per komputiloj». Adúriz. 4.- Prezentado de la preparlaboroj por la vortaro de de Diego. 5.- Luis Serrano transprenis la Libroservon. 6.- Oni gratulis Adúriz pro sia elekto kiel novan Akademianon.

[BILDO p.15] Grupa foto de proksimume tridek kongresanoj, viroj kaj virinoj, starantaj sur la ŝtupoj antaŭ brika konstruaĵo kun granda pordo; unu virino en la centro tenas florbukedon. Apudskribo: «Antaŭ la Kongresejo de San Javier».

Pàgina 16 de l'original
Pàgina 16 de l’original

[BILDO p.16] En la maldekstra parto de la enkadrigita anonco, desegnaĵo de malnova skribmaŝino vidata oblikve.

SENDU ARTIKOLOJN

Ĉi tiu estas via bulteno, VALENCIA LUNO. Sen via helpo, ĝi ne estos interesa. Sendu al ni viajn artikolojn, fotojn, komentojn, ktp.

DANKON !!!

[BILDO p.16] Linidesegnaĵo de preĝejo kun tegmenta sonorilturo kaj arkforma pordo, metita super la titolo de la sekva artikolo.

INFORMO DE VATIKANO

En Oktobro okazis en Vatikano Eŭropa Sinodo, en kiu 240 katolikaj episkopoj kaj delegitoj analizas la nuntempan situacion de la eklezio kaj serĉas perspektivojn por la estonto. La ĉefepiskopo György Jakubinyi el Rumanio tie denove atentigis pri Esperanto kiel ebla solvo de la lingva problemo en la katolika eklezio. En intervjuo hungarlingva de la Vatikana Radio, inter aliaj li diris:» La latina lingvo, kiun mi tre ŝatas, en la katolika eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Ĉar se oni uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio) tiam ni surprenus la vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kaŭzus lingvan imperialismon.»

UNIVERSITATA DISERTACIO «CUM LAUDE» PRI ESPERANTO

Ĉe la Beletra Fakultato de la Universitato de Torino (fako scienco de la komunikado) Federico Gobbo, 24-jara, tre brile diplomiĝis per disertacio pri «La dilemo de Esperanto inter helpfunkcio kaj civitaniĝo».

La pli ol 400 paĝa disertacio estis longe diskutita antaŭ la juĝanta profesoraro kiu juĝis al Gobbo la plej altajn eblajn poentojn, ege malofte donataj en la italaj universitatoj, nome 110/110 kun laŭdo, honora mencio kaj deklaro de indo je publikigo.

La disertacio, jam nun konsiderebla klasikaĵo inter la priesperantaj esploroj, konsistas el tri partoj: Esperanto komunikata, Esperanto komunikanta, Esperanto komunikebla.

GCF (El «Eventoj»)

Pàgina 17 de l'original
Pàgina 17 de l’original

NOVA ESTRARO DE UEA

Dum la pasinta Universala Kongreso, okazinta en Zagreb, Kroatio, oni diskonigis la informojn pri la nova Estraro de UEA, kaj ankaŭ pri la gravaj ŝanĝoj en la CO en Rótterdam, ĉi lastaj ĉefe okazintaj pro la demisio de kelkaj CO-stabanoj, kiel Osmo Buller, Istvan Ertl kaj Pasquale Zapelli.

Jen la nova konsisto de la UEA-estraro:

Prezidanto (strategia forumo, UNESCO): D-ro Renato Corsetti. Italia. Vicprezidanto (strategio k. planado, UN Novjorko): Prof. Humphrey Tonkin. Usono. Vicprezidanto (eksteraj rilatoj): Prof. Lee Chong-Yeong. Koreio. Ĝenerala sekretario (faka agado, rilatoj kun TEJO, rilatoj kun la Komitato, kongresoj, Nobel-kampanjo): S-ro Ivo Osibov. Kroatio. Financo, administrado: S-ino Ans Bakker-ten Hagen. Nederlando. Eduko, kulturo, ILEI-rilatoj, sporto, afrika agado: Gbeglo Koffi. Togolando. Informado: S-ro Andrej Grigorjevskij. Rusio. Landa agado: S-ino Michela Lipari. Italia. Observanto de TEJO: S-ro Marko Naoki-Lins. Observanto de ILEI: S-ro Maŭro La Torre. Italio. Revuo «ESPERANTO»: Stano Marĉek. Slovakio

La movado troviĝas nun en tre spertaj manoj, kapablaj kaj entuziasmaj homoj, kiuj certe gvidos kaj avangardos lerte la progreson de nia movado, jam komenciĝanta. Ni gratulas ilin, deziras grandan sukceson, kaj ofertas nian entuziasman kunlaboron.

[BILDO p.17] Du fotoj flank-al-flanke. Maldekstre: duonfiguro de du viroj kun okulvitroj, la unua kalva, ambaŭ en helaj ĉemizoj, rigardantaj al la kamerao en interna ĉambro. Dekstre: grupo de proksimume dek du personoj starantaj eksterdome antaŭ arboj kaj verdaĵoj.

FOTOJ DUM LA UK EN ZAGREBO

La Prezidanto de UEA, d-ro Corsetti kaj A.Casquero — Hispanoj en Plivitce (Kroatio)

Pàgina 18 de l'original
Pàgina 18 de l’original

13-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO kaj MURCIO

La Vall D’Uixó (Castellón), 18-19 Majo 2002

KONGRESEJO: PALAU MARQUESOS VIVEL-FUNDACIÓ CAIXA CASTELLÓ, Strato. Sanchis Tarazona, 35, telefono 964 66 68 05

Organiza Komitato: Francisco Conejero: 964 20 32 38 kaj Augusto Casquero, 963 40 13 69

PROVIZORA PROGRAMO

SABATO, 18a MAJO

09.30 Akcepto de la kongresanoj kaj disdonado de dokumentoj. 11.00 Kunveno de la delegitoj. Malfermo «Filatela Eksposicio». 12.00 Prelego 1 kaj prezentado de Perkomputila E-kurso. 13.00 Promenado tra la vilaĝo. 14.00 Libera tempo por tagmanĝi. 17.00 Prelego 2 18.00 Kunveno de delegitoj. OFICIALA MALFERMO. 19.00 Filmo en Esperanto. Prezentado de venontaj kongresoj. 20.00 Asembleo de VEF kaj MURCIO. 1a parto.

DIMANĈO, 19a MAJO

10.00 Vizito al la Groto de Sankta Jozefo per boato (NUR kongresanoj kiuj sin anoncis anticipe). 12.00 Ĝenerala Asembleo. 13.00 Oficiala FERMO DE LA KONGRESO. 14.00 Giganta Paella.

Pàgina 19 de l'original
Pàgina 19 de l’original

[BILDO p.19] Foto de tri-etaĝa urba palaco kun feraj balkonoj, alta tegmento kaj fera krado antaŭ la fasado. Apudskribo: «KONGRESEJO».

LA VALL D’UIXO

La Vall d’Uixó ampleksas 68 kvadratajn km, kun meza alteco de 118 m sur la marnivelo, kun 30.000 loĝantoj. Vilaĝo inter montoj, situiĝas tamen nur 9 kilometrojn for de la marbordo.

Jam loĝata dum la neolitika periodo, 16.000 jaroj a.k., ekzistas en la vilaĝo gravaj arkeologiaj restaĵoj de la diversaj praloĝantoj.

La plej grava turisma allogaĵo estas la mondfamaj Grotoj de Sankta Jozefo, kiuj estas viziteblaj per boatoj (2 km.) plus piede (255 m.), plus 1.932 m ne alireblaj por vizitantoj, tra la rivero kiu traboras la monton, kun profundeco de la akvo ĝis 12 metrojn. La groto estis loĝata jam antaŭ 15.000 jaroj, kaj ankoraŭ estas videblaj pentraĵoj de la Periodo Magdalania.

Troviĝas en la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj interesaj restaĵoj, kiel la Romiana Akvokondukilo, la Ibero-Romiana setlejo, la Mezepoka Akvokondukilo de L’Arquet, preĝejoj, ermitejoj, palacoj, bone konservita malnova urbocentro, kaj belegaj naturaj ĉirkaŭaĵoj.

Famas la gastronomio. Menciindas la «paella», «empedrao», «coques de tomaca», la dolĉaĵoj kun araba deveno kiel «manjóvenes» kaj «panets».

Inter la tradiciaj festoj elstaras la procesioj de Sankta Semajno, la Karnavaloj, la Nokto de Sankta Johano, Fallas, «Penyes en Festa», surstrataj taŭrludoj, …

Pàgina 20 de l'original
Pàgina 20 de l’original

ALIĜILO

Antaŭnomo kaj nomo: …………………………………………………..

Adreso: ……………………………………………………………………….

Urbo: ………………………………………………………. P.K.:………..

Telefono:………………….Retadreso:

KOTIZOJ

Ĝis 30-4-2002 poste

Aliĝo al la kongreso: ………. 8 Eŭr . 12 Eŭr.

Donaco: ………………………

ENTUTE: …………………………………………. Eŭr.

(PAELLA kaj VIZITO al la Groto Sankta Jozefo inkluzivitaj)


Sendu la mendilon kaj la kvitancon de la pago al: Augusto Casquero de la Cruz. Avenida Burjasot, 29, A-31.46009 Valencia (Hispanio). Telefono: + + 96 3 40 13 69.

Retadreso: augustocasquero@infonegocio.com

Kaj sendu la monon al Federación Valenciana de Esperanto, BBVA, Plaza de España, 4.46007 Valencia.

Kontonumero: 0182 0506 46 0207830377


INFORMOJ PRI LOĜADO (sen matenmanĝo)

Hotel Belcaire. Ctra. Chilches, s/n. Telefono: 964 69 00 32

Loko en dulita ĉambro: 24 Eur. Unulita ĉambro: 40 Eur.

MENDU VI MEM !!!!

Valencia Luno núm. 49 (maig de 2002)

Text complet del número 49 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de maig de 2002: 20 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 49, maig de 2002.
Coberta de Valencia Luno núm. 49, maig de 2002.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_2002_n49_maj

Què té d’especial este exemplar

  • La taula de quotes de l’imprés d’inscripció al congrés (p. 18) dona les xifres 19/25 i 23/29 sense cap indicació de moneda, mentres que els preus d’allotjament de la p. 20 sí que porten el signe de l’euro.
  • En la llista de ZEO n’hi ha dos entrades marcades amb asterisc, «Sentmenat*» i «Torrox*», però en cap de les dos pàgines (p. 12-13) no apareix la nota que l’explique.
  • La llista de ZEO ix amb parèntesis sense tancar: «Motril (Granada» (p. 13), i a la p. 12 les fileres de punts que separen lloc, tipus i any s’emporten el final d’una entrada de Madrid, que queda «[San Bl…».
  • A la p. 12 una ratlla fina travessa l’any de l’entrada «Moià (Barcelona) — E-Strato — 1981», plec del paper o marca de l’escaneig; les quatre xifres continuen llegint-se bé.
  • La condemna de l’IKEL contra l’atemptat a Fernando Buesa (p. 11) va firmada només «La prezidanto»: el nom de Daniele Vitali només apareix en l’adreça electrònica impresa davall de la firma.
  • Els noms propis ixen amb errades que dificulten buscar-los: «Kurso pri Toruñ» (p. 3), amb ñ, per la ciutat polonesa Toruń; «Zelimir Pehar (Australio)» (p. 3), sense la ŭ que la mateixa pàgina sí que usa en altres paraules; i «Gotteborg» (p. 9) per Göteborg, seu del congrés universal de 2003.
  • Tot el número va en esperanto llevat de la secció «Kiel diri 8» (p. 16), un glossari castellà-esperanto firmat MGA i numerat com a huité lliurament d’una sèrie.

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 61-a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO. ALICANTE, 1-4 AŬGUSTO, 2002 (kovrilpaĝo) epo
2 VALENCIA LUNO (kolofono kaj adresoj de la grupoj) epo
2 GRAVAJ OKAZINTAĴOJ epo La Estraro
3 12a ĜENERALA KONFERENCO DE MONDA TURISMO epo Augusto Casquero
4 LA ŜERCA ESPERANTO-VORTARO epo (dankon al Josef Ŝemer kaj Teddy Löwenkopf!)
5 MANIFESTACIO KONTRAŬ TUTMONDIĜO EN VALENCIA epo
6 «EXPOLINGUA» EN MADRIDO epo
6 KLASO PARTOPRENAS KONKURSON PER PROJEKTO INTERKULTURO KAJ GAJNAS KOMPUTILARON epo
7 ANTONI GAUDÍ (1852-1926) epo
8 LINGVO DE PACO/LUGHATU-SSALAM epo Atilio ORELLANA ROJAS. Araba komisiono de UEA
9 INTERESAJ E-AFEROJ epo
9 Testamento de Beethoven en Esperanto! epo
10 JACQUES CHIRAC, FAVORE AL ESPERANTO epo Jacques Chirac
11 KONDAMNO ETA / IKEL kondamnas la ETA-atencon kontraŭ Fernando Buesa epo La prezidanto (Daniele Vitali)
12 ZEOJ EN HISPANIO epo
14 Kio estas, laŭ Zamenhof «popolo» epo L.L. Zamenhof
15 TURISMAJ BROŜUROJ EN ESPERANTO epo
15 PILGRIMADO AL SANTIAGO DE COMPOSTELA epo
16 STEVIE WONDER, DIO KAJ MI epo
16 Kiel diri 8 epo, spa MGA
17 MESAĜO AL IU INFANO EN LA MONDO epo Aurore, Cécile, Diane, Elodie et Simon; sendis Maryvonne Houviez
18 61a Hispana Esperanto-Kongreso. Alicante, 1a ĝis 4a de aŭgusto 2002 (aliĝilo) epo
19 NOVA DOCENTO EN AMSTERDAMO epo Hans Erasmus
19 ESPERANTA TELEVIDO !!! epo «Esperanto» Radikala Asocio
20 61a Hispana Kongreso de Esperanto. Loĝado epo

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: verda rektangulo kun blanka desegnaĵo de la Turoj de Serranos maldekstre, kaj la vortoj «VALENCIA LUNO» grandlitere; la komenca C de «VALENCIA» estas duonluno, kaj dekstre de «LUNO» staras kvinpinta stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

N-ro 49, majo 2002

[BILDO p.1] Aera nigra-blanka foto de konstruaĵaro: pluraj kvinetaĝaj blokoj aranĝitaj ĉirkaŭ centra korto, kun aŭtoparkejo, arboj kaj vojoj — la loĝejaro kie okazos la kongreso.

61-a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO

ALICANTE, 1-4 AŬGUSTO, 2002

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

[BILDO p.2] Malgranda versio de la kapo de la bulteno: la Turoj de Serranos, «VALENCIA LUNO» kun duonluno kiel C, kaj stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

N-ro 49, majo 2002.

Kunordiganto: Augusto Casquero.

Adreso ĉe VEF

Leĝa depono: V-1683-1983.

Sendata al ĉiuj anoj de la grupoj de Valencia Esperanto-Federacio.

Aliaj abonantoj bv. meti 6 eŭrojn por unu jaro en konton de BANCAJA,

2077 0009 96 3101169604

kaj samtempe bv. sciigi la federacion pri via abono, nomo kaj adreso.

Valencia Esperanto-Federacio Av. Peris y Valero, 96-5 46006 Valencia ☎ 96 – 374 43 99 grupoesperantov@telepolis.com

Alakanta Esperanto-Grupo c/ San Fernando, 39 03001 Alicante

Ĉiam Esperanto c/ General Primo de Rivera, 6 03360 Callosa de Segura (Alicante)

Lumradio Casa de Cultura c/ Blasco Ibáñez, 8 46380 Cheste (Valencia)

Juna Suno (Junularo) Av. de la Vega, 4-4º B 03300 Orihuela (Alacant)

Verda Rondeto Passeig Morella, 2 Baix 12004 Castellón de la Plana

GRAVAJ OKAZINTAĴOJ

Menciindas dum la lastaj monatoj la kontaktoj faritaj kun Eŭropa Esperanto Unuiĝo por inviti okazigi la kongreson de tiu asocio en Valencia, julio de 2003, kune kun la Hispana Kongreso de Esperanto, dum la Jubileo de la valencia kaj de la hispana E-asocioj.

Interesaj estis ankaŭ la partopreno de diversaj valenciaj samideanoj, portante grandan E-flagon, dum la manisfestacio okzinta en Valencia, kontraŭ la tutmondiĝo, okaze de kunveno de ministroj pri eksteraj rilatoj de la landoj mediteraneaj, kun la konflikta partopreno de reprezentantoj de Israelo kaj Palestinio.

Dum la «Alternativa Foiro», ankaŭ niaj samideanoj muntis standon en kiu oni reklamis por E-o, kaj oni vendis librojn kaj diversajn materialojn.

Daŭre okazas radioelsendo en Esperanto en Radio Klara, kiu ege multe propagandas nian lingvon.

Kaj, kiel grava novaĵo, dum la 1a ĝis la 4a de aŭgusto okazos en la bela urbo Alicante la «61ª Hispana Kongreso de Esperanto» al kiu esperable ĉeestos multaj samideanoj.

La Estraro

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

12a ĜENERALA KONFERENCO DE MONDA TURISMO

[BILDO p.3] Nigra-blanka foto de sep-ok personoj sidantaj ĉe tablo en salono, antaŭ murpanelo kun afiŝoj kaj ekspoziciaj tabuloj; kelkaj rigardas al la fotilo. Apudskribo: estraranoj de Monda Turismo

Ekde la 26a de aprilo ĝis la 5a de majo 2002 okazis en Bydgoszcz (Pollando) la 12a Ĝenerala Konferenco de Monda Turismo, kun partoprenantoj el Pollando, Bulgario, Germanio, Hispanio, Belgio, Hungario, Peruo, Kazaĥstano, Latvio, Francio, Albanio, ktp.

Ene de tiuj aranĝoj okazis, krom la Konferenco, la 21-a Pola Studadsesio de A.I.S. San Marino, la Printempaj Stud-ekzamena Sesio de I.S.T.K., kaj la 27-aj Esperantaj Tagoj de Bydgoszcz. La AIS-Kursoj, kun entute 40 prelegoj 90-minutaj, la ISTK-Kursoj, kun entute 72 prelegoj 90-minutaj, kompreneble ĉiuj en Esperanto, kun tre diversaj temoj kaj prelegantoj. Ankaŭ okazis ekzamenoj por eksterĉeestaj gestudentoj de la 1-a studjaro, Bakalaŭrigaj Seminarioj por la 2-a kaj 3-a studjaroj, FAK-Ekzamenoj de A.I.S. por Studfinantoj (Bakalaŭroj-2002), Kunveno de la Pola A.I.S. Societo, Kurso pri Toruñ kaj Etnografio, Keramika Kurso, kaj belega Arta Vespero, kun bunto da artistoj (folkloraj, korusaj, muzik-instrumentaj, deklamado) kiuj uzis la internacian lingvon por la prezentadoj.

Dum la Ĝenerala Konferenco estis elektitaj kiel Prezidanton Andrzej Grzebowski (Pollando), Vicprezidantojn Augusto Casquero (Hispanio) kaj Lucille C. Harmon (Usono), Ĝeneralan Sekretarion Mara Timermame (Litovio), estraranojn Valerij Ĥramov (Kazaĥstano) kaj Zelimir Pehar (Australio), revizorojn Marcel Delforge (Belgio) kaj Daniela Emler (Pollando).

Etoso esperantista, altnivela, rekomendinda por la samideanaro kiu deziras profiti tiujn kursojn.

Augusto Casquero

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

LA ŜERCA ESPERANTO-VORTARO

(dankon al Josef Ŝemer kaj Teddy Löwenkopf!)

[BILDO p.4] Desegnaĵo de kelkaj starantaj libroj apogitaj unu al la alia, kun malfermita libro antaŭ ili.

Aĉeti: konduti iom maldece

Amuzo: utiligo de amo

Anastaso: trinkujo por kortbirdoj

Aŭgusto: kiam oni ne povas konstati ĉu la gusto estas bona aŭ ne

Aventuro: alta silo por storado de porĉevala nutraĵo

Baleno: interno de amuzejo

Balkono: kiam la geamantoj interkonatiĝis dum festeno

Barbaro: grupo de vang- kaj mentonharoj

Bastono: plej malalta vira voĉo

Batato: batata persono aŭ objekto

Beladono: plaĉa donaco

Bestaj viŝoj: «best wishes» (anglalingve)

Bibliofilo: Evangelio (Nova Testamento)

Bombono: unu dividite per bombo

Ĉampano: nutraĵo bakita el antilopa ledo

Ĉevalo: situanta inter montoj

Dialogo: preĝo

Diamanto: piulo

Dueto: du infanoj

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

Ekrano: subite aperanta rano

Ekstero: sablo

Eraro: grupo konsistanta el kelkaj partoj

Etaĝo: infaneco

Fakiro: promeno de spertulo

Fakturo: ne oblikva kiel tiu de Pizo

Fazoleo: oleo preta post kelkaj etapoj

Fidel Kastro: fidela, ĉar kastrita

Flegmono: honorario pagota al kuracisto aŭ flegistino

Horloĝo: la adreso de la horo

[BILDO p.5] Nigra-blanka foto de surstrata manifestacio: amaso da homoj, kaj antaŭe du personoj tenantaj etenditan flagon kun kvinpinta stelo — la esperanta flago.

MANIFESTACIO KONTRAŬ TUTMONDIĜO EN VALENCIA

Okaze de la kunveno de la 15 ministroj pri eksteraj rilatoj de la Eŭropa Unio plus 12 el aliaj landoj de la mediteranea marbordo, ĉefe arabaj, en Valencia (Hispanio), okazis populara manifestacio surstrate, la 20an de aprilo, kun amasa partopreno de pacaj manifestantoj el la tuta mondo, reprezentante ĉirkaŭ 120 NRO-jn kaj aliajn. Inter la petoj, por tutmonda paco, homa egaleco, por la tuja solvo de la israelo-palestina problemo, kontraŭ sovaĝa ekonomia tutmondiĝo, ktp, videblis la afiŝo kiun portis lokaj esperantistoj, kun la esperanta flago en unu flanko, kaj peto por solvo de la lingva tutmonda problemo en la alia flanko.

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

«EXPOLINGUA» EN MADRIDO

[BILDO p.6] Nigra-blanka foto de foira stando: super la stando pendas panelo kun la vorto «ESPERANTO»; antaŭ ĝi staras kaj konversacias grupo da homoj, kaj maldekstre videblas ekspozicia tabulo kun afiŝoj kaj libroj.

Ekde la 11a ĝis la 14a de aprilo okazis en la Internacia Foirejo de Casa de Campo (Madrid) la foiro pri lingvoj «EXPOLINGUA».

Hispana Esperanto-Federacio muntis tie inform-giĉeton, kie dum la kvar tagoj la publiko estis vaste informita pri la lingvo Esperanto. Deĵoris konstante madridaj samideanoj, kaj la giĉeto estis unu el la plej vizitataj de la tuta foiro, ĉefe de gejunuloj.

Jam estas tria partopreno en Expolingua, kaj kiel interesa informo indas mencii ke ĝis nun HEF devis pagi por la giĉeto, sed ĉi jare nia asocio estis invitita havi la giĉeton tute senpage.

KLASO PARTOPRENAS KONKURSON PER PROJEKTO INTERKULTURO KAJ GAJNAS KOMPUTILARON

La 5-a klaso de la Ĝenerala Lernejo N.1 en Biksado (Kovasna provinco, Rumanujo) partoprenis nacian konkurson, prezentante Projekton INTERKULTURO (ILEI/UEA), en kiu ĝi partoprenas. Rezulte ilia propono estas konsiderata la plej bona projekto kaj pro tio ili ĵus gajnis komput-laborejon, konsistanta el 5 komputiloj kun ligo al Interreto. La 25 gelernantoj memkompreneble tre feliĉiĝis pro tio, ĉar estante la unuaj aliĝintoj en la mondo en la interreta Kvazaŭlernejo «Tibor Sekelj», kie nun partoprenas 92 klasoj el ĉiuj kontinentoj, ĝis nun ili povis interrilati kun la alilandaj kamaradoj nur per malrapidega papera korespondado.

En tiu lernejo jam ekde pluraj jaroj tre lerte agas la instruisto Mihai TRIFOI, kiu Aranĝis tie eĉ etan esperanto-muzeon. Vere ili meritas tian kuraĝigon kaj subtenon.

Por tiuj, kiuj volus gratuli aŭ kontakti la gajnintojn ilia freŝa retadreso estas: pg024@xnet.ro

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

ANTONI GAUDÍ (1852-1926)

Dum la jaro 2002 okazos la 150a datreveno de la naskiĝo de unu el la plej kreivaj, originalaj kaj renovigaj arkitektoj el ĉiu epoko, Antoni Gaudí, kies prestiĝo daŭre kreskadis laŭlonge de la tempo, kio permesis ke lia verkaro, malbone konata ĝis antaŭ ne longe, estu finfine agnoskata.

Ĉi foje, Barcelona, kiu arigas la plej grandan parton de liaj plej gravaj konstruaĵoj, kaj kiel urbo ege zorganta pri arto, desegnado kaj arkitekturo, deziras ke la jaro 2002 estu speciala okazintaĵo por profundigi en la verkaron de Gaudí. Tiucele oni organizis la «Internacia Jaro Gaudí»-n, kiu koncentrigos diversajn aranĝojn kaj festojn kun la ĉefa celo diskonigi la malplej bone konatajn sed plej allogajn aspektojn de tiu verkaro, ĉar en Gaudí ne ĉio estas formo kaj aspekto, sed ankaŭ konstrua logiko kaj funkcia senso de la arkitekturo, ne preterlasante la artojn, metiojn kaj manarton.

Lia grandega kompetenteco kiel arkitekto de internaĵoj de la konstruaĵoj permesis al li projektadi, en streĉa kunlaboro kun elstaraj metiistoj de la epoko, ĉiujn elementojn kiuj konsistigas la arkitektan spacon – fero, mebloj, vitraloj, skulptaj elementoj, mozaikoj, ceramiko, ktp., komencante ĉe organika konceptado de la tuta aranĝado kaj de la integriĝo de ĉi elementoj en sia konstru-strukturo.

Admirata kaj diskutata jam en lia epoko pro la aŭdaco kaj originaleco de siaj kuraĝaj solvoj, post periodo de relativa forgeso kaj silento lia famo plifortiĝis nediskuteble en la specialigitaj medioj tra la tuta mondo, kaj nuntempe ĝuas popolan admiron.

Plej konata ĉefverko de Gaudí estas la ankoraŭ ne finkonstruita baziliko «Sagrada Familia», unu el la ĉefaj turismaj kaj religiaj allogaĵoj de Barcelona kaj de la tuta Hispanio.

Aliaj ĉefverkoj de Gaudí estas la Casa Batlló, Palau Güell, Parko Güell, La Pedrera,

Antonio Gaudí, pro sia religiemo, modesta vivo, homaranismaj sentoj, nuntempe estas en procezo de sanktigado ĉe Vatikano.

Por pliaj informoj oni povas viziti, inter multaj aliaj, la paĝaron: www.gaudi2002.bcn.es

[BILDO p.7] Tri malgrandaj nigra-blankaj fotoj vice: maldekstre la ondanta ŝtona fasado de La Pedrera (Casa Milà) kun siaj kamentuboj sur la tegmento; meze la turoj de la Sagrada Família; dekstre la fasado de urba domo de Gaudí kun balkonoj.

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

[BILDO p.8] Desegnaĵo de du manoj premantaj unu la alian en manpremo.

LINGVO DE PACO/LUGHATU-SSALAM

Ni, membroj de la la UEA-Komisiono por la Araba Mondo, deziras esprimi nian grandan bedaŭron rilate al la sanga ondo, kiun nun travivas Palestino kaj Israelo.

Organizo, kia nia, kiu ankaŭ defendas homajn rajtojn kaj pli specife la lingvajn, ne povas silenti antaŭ la perfortaj atakoj al la civila loĝantaro tiom israela kiom palestina.

Ni deziras aldoni nian voĉon al tiuj de pluraj aliaj en la mondo por kondamni ĉian agreson kaj perforton kaj ni alvokas kaj la israelan kaj la palestinan registarojn serĉi la vojojn por atingi baldaŭ pacan finon al ĉi tiu konflikto, sen pliaj murdoj.

En ĉi tiuj malhelaj horoj de sufero por ambaŭ popoloj, ni esperas, per subteno kaj solidareco al la civila loĝantaro, ke paco kaj justeco superregos.

Feliĉe ekzistas kelkaj, kvankam malmultaj, kiuj eĉ nun per projektoj de edukado, flegado, arto, proksimigas homojn el ambaŭ popoloj kaj tiel konservas la revon de interhoma komprenado. Esperantistoj laŭ sia idealo devas ne manki en tiuj rondoj.

Ne estas multo, kion ni povas konkrete fari. Por tamen substreki la respekton por ĉiuj viktimoj, kaj ankaŭ por substreki la fakton, ke esperantistoj dum sia tuta historio ĝenerale ne akceptis militon kiel normalan manieron solvi intergentajn konfliktojn («ne al glavo sangon soifanta» – diras tre konata linio de nia himno), ni decidis lanĉi kampanjon, kiu estas paralela al tiu jam lanĉita kun sukceso por helpi afganajn viktimojn.

La kampanjo, kies nomo en la araba kaj en Esperanto estas «Lughatu-ssalam/Lingvo de Paco», konsistas el tri eroj:

1 – kursoj de Esperanto por palestinaj kaj pli ĝenerale arabaj civitanoj laŭeble ĉeestaj sed ankaŭ perkorespondaj;

2 – materia helpo al la rifuĝintoj, interalie en la formo de laborbrigado por la rekonstruo de palestina urbo.

Al tiuj du eroj aldoniĝas tria ero, tio estas la ret-listo hiwar-al-hadharat/interciviliza-dialogo» por favori en pluraj lingvoj (inkluzive de Esperanto) dialogon inter araboj kaj nearaboj.

Ni esperas, ke per instruado pri Esperanto kaj pri ĝiaj valoroj, ni kontribuos al pli bona kaj paco-ebliga etoso en la regiono. Ni certas, ke pluraj el vi volos partopreni kaj instigi la esperantistojn de sia lando partopreni. La maniero por kontribui estas simpla: sendu vian monan subtenon al la konto Espero «por lingvo de paco 2», per la kutimaj pagmanieroj al UEA.

Se vi volas korespondi ĝenerale pri la kampanjo kaj pri la maniero popularigi ĝin inter esperantistoj, bonvolu sendi ret-mesaĝon al iei001@tiscali.nl.

Dankon!

Atilio ORELLANA ROJAS. Araba komisiono de UEA

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

INTERESAJ E-AFEROJ

1.- Kursoj de Esperanto:

. Lunde kaj merkrede, je la 19.00, en Grupo Esperanto de Valencia. Av. Peris y Valero, 96, 5ª. Valencia. 963744399.

2.- Programoj de Esperanto en Radio:

Radio Klara. Vendrede 20.30-21.30. FM 104.4. http://www.radioklara.org/programacio.html

Pola Radio en Internet: http://linz.orf.at/gast/antobern/retradio/progr013.html

3.- Kongresoj:

«75-a Internacia Kongreso de SAT»: 1-7 julio 2002. Alicante. Konstanta adreso: Prezidanto: Martin Bustin Benito. Apt. de Correos 4143. ES-03080 ALICANTE. Tlf. kaj Fakso 00-34-965184596. Retadreso: marteno@ctv.es. http://www.multimania.com/satesperanto/servoj.html (kliku SERVOJ-KONGRESOJ)

5a Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso. Verona (Italia), 23-28 aŭgusto. Verona Esperanto-Grupo, CP 1616, 37100 Verona, Italia. e-poŝto: esperantoverona@adriacom.it «Efectiva lingva egaleco: rajto de la eŭropanoj»

Universala Esperanto-Kongreso. Fortaleza (Brazilo),. 03-10 aŭgusto. Inf: Universala Esperanto-Asocio, NL-3015 BJ Rotterdam, Nieuwe Binnenweg 176, Nederlando. +31-10-4361751. Rete: uea@inter.nl.net

«61a Hispana Kongreso de Esperanto». 1-2-3-4 aŭgusto 2002. Alicante. (pli da informoj en la lastaj paĝoj de ĉi tiu bulteno)

«Internacia HoRo2002» (junulara aranĝo). 11-18 julio 2002. Salamanca.

Informoj ĉe: http://www.esperanto-es.net/HEJS/HoRo2002,

aŭ ĉe: http:// www.infonegocio.com/augustocasquero

Jaro 2003

Kongresoj:

62-a Hispana Kongreso de Esperanto. Centjariĝo de la valencia kaj de la hispana E-asocioj. Valencia, 16-21 julio 2003.

Universala Kongreso de Esperanto. Gotteborg. Svedio. 26 julio-2 aŭgusto 2003

Testamento de Beethoven en Esperanto!

Se vi vizitas Vienon, bonvolu veni en la Beethoven-loĝejon, kie rehaveblas lia testamento en bona esperanta traduko! Adreso: Vieno, 19-a distrikto, Probusgasse 6; Buso 38 A, haltejo Armbrustergasse. Telefono Vieno 318 82 15.

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

[BILDO p.10] Nigra-blanka portreta foto de mezaĝa viro en malhela kostumo kun kravato, antaŭ fenestro — Jacques Chirac.

JACQUES CHIRAC, FAVORE AL ESPERANTO

Jacques Chirac tiel respondis, la 15-an de aprilo, al retmesaĝo de Vincent Charlot (Francio) :

**********

Kara Sinjoro,

Vi bonvolis altiri mian atenton pri la problemo de Esperanto, kaj mi dankas vin pro tio ĉar, kiel vi jam scias, temas pri afero pri kiu mi estas sincere favora.

Eĉ se pro kialoj kiujn vi facile komprenos, mi deziras antaŭ ĉio min dediĉi al la defendo de la francparolantaro, mi havas profundan simpation por Esperanto kaj la humanista projekto kiu direktis ĝian kreiĝon kaj kiu pli ol iam ajn animas ĝiajn hodiaŭajn defendantojn.

Mi opinias miaflanke, ke la progresado de Esperanto, en la respekto de la kultura diverseco, kiu estas nedisigebla de ĝi, estus potenca faktoro de harmonio kaj kompreniĝo inter la popoloj.

Estas tute sendube ke, se la sorto de la urnoj estos al mi favora, mi submetos al la venonta registaro, kaj aparte al la ministro de la nacia Edukado, la demandon pri ĝia inkludado kiel elektebla lernobjekto en la abiturienta ekzameno, aparte pro la deziroj esprimitaj fare de la gelernantoj kaj gepatroj, kaj pri la ebleco varbi sufiĉe da kompetentaj ekzamenantoj.

Mi petas vin kredi, Kara Sinjoro, je la esprimo de miaj plej bonaj sentoj.

Plej kore. [manskribite]

Jacques Chirac

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

KONDAMNO ETA

Antaŭ ne longe venis al niaj manoj la jena artikolo, kondamno de IKEL (Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj). Ĉar la temo bedaŭrinde ankoraŭ aktualas, espereble ne dum multe da tempo, ni metas ĝin en nian bultenon.

Jen la teksto:

IKEL kondamnas la ETA-atencon kontraŭ Fernando Buesa

La Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) deklaras sian firman kondamnon por la ETA-bombatenco de la 23-a de februaro 2000, kiu kaŭzis la morton de la ĉefo de la socialisma partio de Eŭskio, Fernando Buesa, kaj de lia korpgardisto.

IKEL jam esprimis sian kondamnon kontraŭ ajna formo de terorismo en sia «Deklaracio por Etnista Humanismo», kaj nun ripetas ke nur demokratiaj rimedoj povas kontribui al kontentiga kaj daŭra solvo de etnaj konfliktoj.

IKEL memorigas ke Hispanio estas demokratia lando, kie oni povas aŭdigi sian voĉon sen bezono uzi perforton. Eĉ, la uzado de perforto endanĝerigas demokration kaj pacan kunvivadon.

IKEL timas ke tia senfina sekvo da sangelverŝoj en Hispanio ankaŭ kompromitos la celon de la eŭskista movado atingi pli altan gradon da aŭtonomio kaj substrekas ke grandaj partoj de la publika opinio de Eŭskio fariĝas kontraŭaj al la legitima celo de sendependeco vidante ke tia kaŭzo estas antaŭenigata per bomboj kaj terorismo.

IKEL invitas la partion Herri Batasuna distanciĝi de perforto kaj kondamni la bombatencon kontraŭ Fernando Buesa, substrekante ke demokratia partio devas esprimi klare kaj nemiskompreneble siajn demokratiajn celojn kaj ne kunlabori kun organizoj kiuj nur malutilas al tiuj celoj.

La prezidanto

Daniele.VITALI@cec.eu.int

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

ZEOJ EN HISPANIO

Mankas ankoraŭ la Placo Esperanto en San Javier kaj la Promenejo Esperanto en Avilés (eble aliaj: ĉu vi konas aliajn Zeojn en Hispanio?)

Listo prenita el: http://www.ikki.com.pl/esperant/zeo/hispanio/index.htm

Loko ZEO Jaro
Barcelona Z-Strato 1932/1961
Barcelona Z-Tabulo 1961
Barcelona Librejo Esperanto 1977
Benidorm (Alicante) E-Strato 1971
Bilbao E-Strato 1966
Buñol (Valencia) Z-Strato 1980
Callosa de SeguRa (Alicante) E-Strato 1983
Cartagena E-Strato 1985
Castellbisbal (Barcelona) E-Strato 1993
Castelldefels (Barcelona) E-Placo 1999
Castelldefels (Barcelona) E-Monumento (Ramon Juardo) 1999
Castellon de la Plana E-Placo 1998
Castellon de la Plana E-Monumento (sur E-Placo) 1998
Cervera (Lleida) E-Strato 1974
Cheste (Valencia) Z-Strato 1959
Cheste [str. Sta. Lazaro, 58] Z-Memortabulo 1911
Cheste Str. Esperantista Enrique Arnau 1991
Cheste Str. Fr. M. Sanchez 1993
Figueras E-Memortabulo 1996
Fuentes de Ebro (Zarag.) Z-Strato 1959
Gijón E-Strato 1979
Girona E-Strato 1969/1975
La Laguna (Tenerife) Z-Strato 1961
La Laguna E-Strato 1982
La Laguna Placo Juan Régulo Pérez 1984
La Unión (Murcia) E-Strato 1985
Les Fonts de Terrassa (Barcel.) E-Strato 1969
Lleida Z-Strato 1975
Los Alcázares (Murcia) E-Strato 1985
Madrid [San Blas] Z-Strato 1990
Madrid [San Bl… Strato de la lingvo Esperanto 1982
Málaga E-Trapasejo ?
Málaga E-Kliniko Bestkuracista ?
Málaga E-Strato 1972
Manlleu (Barcelona) E-Strato 1970
Manresa (Barcelona) Z-Strato 1958
Moià (Barcelona) E-Strato 1981
Moià Str. Ramón Molera i Pedrals 1991

Pàgina 13 de l'original
Pàgina 13 de l’original

Loko ZEO Jaro
Molins de Rey (Barc.) E-Strato 1965
Monistrol de Montserrat (BarC) Z-Strato 1968
Motril (Granada E-Staro ?
Olot (Gerona) Z-Strato 1984
Palencia E-Strato 1965
Palma de Mallorca [Son Ferriol] E-Strato 1920
Premià de Mar (Barc.) E-Placo 1993
Puerto de la Cruz (Ten.) E-Tabulo 1991
Riells del Fai (Barc.) Z-Strato 1972
Ripollet (Barcelona) Z-Strato 1967
Rubi (Barcelona) Z-Strato 1979
Sabadell (barcelona) Z-Bulvardo 1912/1975
Sabadell Z-Tabulo 1959
Sabadell L. M. Espinalt-Strato 1959
Sabadell Z-Monumento 1989
Salou E-Strato 1995
San Cugat del Valles (Barcel.) E-Strato 1971
Sant Feliu de Codines (Barcel.) Z-Strato 1966
Sant Feliu de Guixols (Gerona) Z-Strato 1914
Sant Pau d’Ordal (Barc.) Z-Strato 1968
Sant Pau d’Ordal E-Muzeo 1985
Santa Cruz de Tenerife E-Strato 1969
Sentmenat* E-Strato 1998
Tarragona Z-Strato 1968
Tegueste (Tenerife) E-Strato 1993
Terrasa (Barcelona) Z-Placo 1912/1959
Torre Pacheco (Murcia) E-Strato 1985
Torrox* (Málaga) E-Konstruajo (Av. del Faro) ?
Torrox (Málaga) E-Avenuo 1987
Tortosa (Tarragona) E-Strato ?
Tortosa (Tarragona) Z-Strato 1994
Valencia [C/Carniceros, 6] E-Tabulo 1923
Valencia Z-Strato 1934
Valencia Str. E-ista Hernández Lahuerta 1984
Valladolid E-Strato 1962
Valls E-Strato 1976
Vigo E-Strato 1987
Vilafranca del Penedés (Barc.) Z-Strato 1959
Vilanova i La Geltrú (Barcel.) Z-Strato 1980
Villarodona (Tarragona) E-Strato 1992
Villacanas (Toledo) E-Strato 1977
Zaragoza Z-Strato 1962

Pàgina 14 de l'original
Pàgina 14 de l’original

Kio estas, laŭ Zamenhof «popolo»

… Antaŭ ĉio ni klarigos al ni, kio estas popolo. Se milionoj da homoj, dissemitaj tra la tuta mondo, havas flavruĝajn harojn, ili havas inter si tiun ĉi unu komunan signon; ĉu ni povas nomi ilin dank’al tiu ĉi komuneco – popolo? Estas evidente, ke ne. Se ili pro tiuj ĉi flavruĝaj haroj estas elmetataj al la samaj mokoj de homamaso, al la sama malkonfido aŭ persekuto, bazita sur antaŭjuĝo, tiam ili havas jam inter si multon komunan; ĉu vi pro tio nomos ilin popolo? Estas evidente, ke ne. Kiaj do komunaj signoj estas necesaj, por ke grupo da homoj povu nomi sin popolo?

Ordinare ni nomas popolo grandan grupon da homoj, kiuj parolas unu lingvon, vivas sur unu tero, prezentas unu memstaran politikan tuton, konfesas unu religion ks. Tio ĉi estas popolo normala. Forprenu de popolo iom post iom el tiuj ĉi signoj, unu post la alia, kaj ĝi aliformiĝas en popolon nenormalan, malsanan, sed tamen ĝi ankoraŭ iel daŭrigas ekzisti kaj povas ankoraŭ celi al resaniĝo. Forprenu de la popolo – ekzemple, ni prenu la polan popolon – politikan memstarecon, – tio ĉi estos jam tiel peza bato, ke multaj erare konsideros similan popolon eĉ jam mortinta, sed la popolo tamen restos popolo. Faru al ĝi ankoraŭ pli pezan baton, senprecedencan kaj teruran baton – elŝiru ĝin kun radiko el la propra tero kaj dissemu ĝin tra la tuta mondo tiel, ke ĝi nenie estu plimulto, sed ĉie nekonsiderindan malplimulton, – tiam venos gia agonio, kaj gi devos rapide morti, putri kaj solviĝi en ĉirkaŭantaj elementoj; sed eĉ post tiu ĉi mortiga bato, dum ĝi, kvankam dissemita, ankoraŭ parolas sian lingvon, ĝi ankoraŭ vivas kaj pri ĉiuj dissemitaj ĝiaj anoj ĉiuj ankoraŭ diros (se ni akceptu, ke tio ĉi okazis, ekzemple, kun la pola popolo): «tio ĉi estas poloj». Sed malaperu la pola lingvo, kaj tiam ekzisto de la pola popolo definitive kaj senrevene ĉesas kaj transiras en regionon de historio. Se post tia malapero de lingvo ĉiuj anoj de tiu ĉi nacio eĉ por eterne plej severe konservus iamaniere sian genealogion, se ĉiu el ili eĉ havus ian difinitan organan signon, kiu faras ilian komunan devenon senduba, neniu tiam (t.e. post perdo de la lingvo) diros jam pri ili: «tio ĉi estas poloj», kaj en ekstrema kazo oni diros pri ili nur: «tio ĉi estas posteuloj de iam ekzistinta pola popolo», simile al tio, kiel estas posteuloj de gotoj, galloj, keltoj ks., sed jam ne estas tiuj ĉi popoloj. Ĉar lingvo estas ĝuste tiu ligo, kiu faras tiun au alian grupon da homoj popolo. Ekzemple, imagu al vi, ke iamaniere serboj perdis sian lingvon kaj ĉiuj ekparolis pole, – ĉu ekzistus tiam serba popolo? Ne, vi dirus, ke Serbio estas loĝigita de poloj, malgraŭ tio, ke ili laŭ loĝloko, deveno kaj religio tute diferenciĝas de poloj de la Vistula regiono; kaj ili ne nur nomus sin poloj, sed konstante altiriĝus al Pollando, ĉar lingvo ĝuste estas tio, kio faras popolon. En Aŭstrio estas diversaj popoloj, kiuj de tiu tempo, kiel historio ilin konas, vivis kaj vivas ĉiam unu apud alia, senkompare pli proksime unu al la alia, ol Voroneĵanoj kun Vologdanoj; ili havas unu ŝtaton, unu religion ktp., kaj tamen ili faras tute fremdajn kaj malamikajn unu al la alia popolojn, ekskluzive nur tial, ke ili parolas diversajn lingvojn; dume Austriaj germanoj kaj Prusianoj diferencas inter si kaj per loĝloko, kaj

Pàgina 15 de l'original
Pàgina 15 de l’original

malamikajn unu al la alia popolojn, ekskluzive nur tial, ke ili parolas diversajn lingvojn; dume Austriaj germanoj kaj Prusianoj diferencas inter si kaj per loĝloko, kaj per ŝtato, kaj per religio, – kaj tamen dank’al ekskluziva unueco de ilia lingvo ni devas tiujn kaj aliajn kunigi sub la nomo de germana popolo, kaj ili mem altiriĝas unu al la alia. Ĉar lingvo estas la plej sankta propraĵo de homo; en ĝi li pensas, ĝojas kaj malĝojas, kun ĝi estas ligita lia memkonscio, kaj sekve ankaŭ lia individua ekzisto. Se ne estus diferenco inter lingvoj, ne estus ankaŭ diversaj popoloj; tiam ekzistus grupoj teritoriaj, politikaj, religiaj, sed ne naciaj. Kiomgrade ne eblas penseble apartigi unu de alia nociojn «lingvo» kaj «popolo», estas videble el tio, ke en iuj lingvoj ambaŭ tiuj ĉi nocioj rekte esprimiĝas per unu sama vorto.

Eltranĉaĵo el “Alvoko al la juda intelektularo” L.L. Zamenhof

TURISMAJ BROŜUROJ EN ESPERANTO

Ĵus aperis diversaj turismaj broŝuroj en Esperanto, en Hispanio. Inter. Ili jam haveblas la broŝuro « Valencia », bele eldonita de la Turisma Oficejo de Valencia. Ankaŭ estas dispone de la interesiĝantoj tre interesa broŝuro kun la nomo “CATALUNYA”, 16-paĝa. Grand-formate, kvinlingva. Baldaŭ aperos la turisma broŝuro de Cheste (Valencia), jam tradukita al Esperanto.

PILGRIMADO AL SANTIAGO DE COMPOSTELA

Vidu http://medweb.uni-muenster.de/~fischru/jak2000-o.html pri la pilgrimado de Rudolf Fischer dum aŭgusto de 2000 al Santiago de Compostela. «Mi tre ĝojus, se mi survoje renkontos Esperantistojn aŭ se eĉ de tempo al tempo iu akompanos min dum iom da vojo», li diras. Rudolf Fischer, germana esperantisto, universitata profesoro, bona konatulo de la pilgrimvojo, deziras hispanajn esperantistajn kunvojagantoj, por pilgrimi denove komence de la monato aŭgusto. Interesiĝantoj kontaktu lin en tiu ttt-paĝaro.

Pàgina 16 de l'original
Pàgina 16 de l’original

STEVIE WONDER, DIO KAJ MI

Ni vidu kion ni atingas pere de logiko.

[BILDO p.16] Nigra silueto de staranta homfiguro en longa mantelo, tenanta bastonon en la dekstra mano — blindulo kun sia blanka bastono.

1.- Dio estas amo. Amo estas blinda Stevie Wonder estas blinda Sekve: Stevie Wonder estas Dio.

2.- Nenio estas pli bone ol la eterna feliĉo. Unu tomato estas pli bone ol nenio. Sekve: Unu tomato estas pli bone ol la eterna feliĉo.

3.- Oni diris al mi ke mi estas neniu. Neniu estas perfekta. Sekve: Mi estas perfekta. Sed, nur Dio estas perfekta. Sekve: Mi estas Dio Se Stevie Wonder estas Dio, mi estas Stevie Wonder. Mia Dio, mi estas blindulo!!!

4.- Dio helpas kiun frue ellitiĝas. Kiu frue ellitiĝas, dormas vespere. Kiu dormas vespere, ne dormas nokte. Kiu ne dormas nokte, iras divoĉi. Konkludo: Dio helpas kiun iras divoĉi.

5.- Se mi estas Dio, kaj pro tio mi estas blinda, kaj Dio helpas kiun iras nokte divoĉi, kaj mi iras nokte divoĉi, sekve mi helpas min mem, sed, kiel diable mi sciu ke estas nokte se mi estas blinda?

[BILDO p.16] Kadro kun ombrita fono, prezentita kiel skatolo kun kovrilo, enhavanta la sekvan rubrikon:

Kiel diri 8

  • grabar ( en disco, casete…) = registri

  • eso me suena a griego / eso es chino para mi´=tio estas por mi volapukaĵo

  • los Cascos Azules de la ONU=la Blukaskuloj de UN

  • cagarla = fari majstran furzon

MGA

Pàgina 17 de l'original
Pàgina 17 de l’original

MESAĜO AL IU INFANO EN LA MONDO

Ni estas 5 infanoj, naskitaj en urbo CHATEAUROUX, la 20-an de novembro 1989, la saman tagon kiam estis subskrita la unua Internacia Kovenció pri la Rajtoj de la Infano, en NOV-JORKO .

Ni estas multŝancaj, ke ni naskiĝis ĉi-tie, ĉar al ni mankas nenio. Ni frekventas la lernejon, kaj ni havas ankaŭ tempon por ludi, sporti, aŭskulti muzikon,.

Tamen ni scias ke, en la Mondo, multaj infanoj ne havas tiun ŝancon. Kelkaj el ili mortas pro malsato aŭ pro malsanoj, kiujn oni povus kuraci aŭ eviti; aliaj infanoj estas devigataj labori, ĉar iliaj gepatroj estas tro malriĉaj; ankoraŭ aliaj suferas pro ekstremaj perfortaĵoj .

Okaze de la 10-a datreveno de la Konvencio pri la Rajtoj de la Infano, ni deziras sendi al ĉiuj infanoj en la Mondo, mesaĝon de Amikeco, Paco kaj Espero. Ni ŝatus ke en la komenco de la 3-a jarmilo, la tuta Mondo agu por ke ĉiuj infanoj, senescepte, povu esti ŝirmataj , kontraŭ ĉio, kio malebligas al ili ĝui, kiel ni, veran vivon de infano sur planedo, kie fine, daŭros Paco, Justeco, kaj Solidareco .

Se vi esperas, kiel ni, iam vivi en tiu Mondo de niaj revoj , kaj deziras fari ĉion eblan por entrepreni, kunagi, kaj sukcesigi tion, redaktu viavice vian propran mesaĝon, kaj sendu ĝin al ni:

Enfants d’Ici et d’Ailleurs (Infanoj de ĉi-tie kaj aliloke) Maison des Droits de l’Enfant (Domo de la Infanaj Rajtoj) 28 , rue de l’Echo 36 000 CHATEAUROUX FRANCE

[BILDO p.17] Emblemo: malhela silueto de domo kun pinta tegmento, en kiu blankaj stiligitaj infanfiguroj staras manon en mano; unu el la figuroj eliras el la domo ĉe la dekstra flanko.

Antaŭdankon.

Aurore, Cécile, Diane, Elodie et Simon .

P.S. Vi povas ankaŭ sendi vian mesaĝon al aliaj infano . Ĉiuj kune, la mano en la mano, ni movos la Mondon .

«Maryvonne Houviez» maryvonne.houviez@wanadoo.fr

Pàgina 18 de l'original
Pàgina 18 de l’original

[BILDO p.18] Ronda stampo-emblemo: laŭ la cirkonferenco la teksto «61a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO», kaj en la centro «Alicante 2002».

61a Hispana Esperanto-Kongreso

Alicante

1a ĝis 4a de aŭgusto 2002

Colegio Mayor Universitario San Vicente del Raspeig

ALIĜILO N-RO……

(BONVOLU SKRIBI TAJPE AŬ PRESLITERE)

Familiaj nomoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Antaŭnomo: . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Naskiĝdato (2) . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . HEF-numero . . . . . . . . . . . . . Adreso. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Poŝtkodo . . . . . . . . . . . . . . . . . Urbo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Telefono . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Retadreso . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Faksilo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

(2) Nur por statistiko

Kongreskotizoj. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . ĝis la 30a de junio . . . . . . . . poste Membro de HEF . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 19 . . . . . . . . . . . . 25 Ne membro . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 23 . . . . . . . . . . . . 29 Loĝejo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . — . . . . . . . . . . . . — Donacon . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . – ENTUTE: . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Kotizu pere de Bancaja, strato Málaga 37; 46009 Valencia. konto-numero: 2077-0069-24-3100702329 al la 61a Hispana Esperanto-Kongreso. Kunsendu la pagpruvilon kaj la aliĝilon al la suba adreso. Por bankĉekoj kaj poŝtmandatoj aldonu 10% LA KOTIZO ESTAS NE REPAGEBLA.

Dato kaj subskribo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Konstanta adreso: Augusto Casquero; Avenida Burjasot 29, A-31; ES-46009 Valencia; Retadreso: augustocasquero@infonegocio.com

Pàgina 19 de l'original
Pàgina 19 de l’original

[BILDO p.19] Desegnaĵo ĉe la supra dekstra angulo: viro en hela ĉemizo, vidata de flanke, montranta per montrobastoneto al blanka tabulo aŭ ekrano — instruisto dum lekcio.

NOVA DOCENTO EN AMSTERDAMO

Nederlanda specialisto pri eŭska lingvo fariĝis docento pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo.

La Universitato de Amsterdamo elektis Wim Jansen docento pri “Interlingvistiko kaj Esperanto”, postsekvanto de eksterordinara profesoro Marc van Oostendorp, kiu forlasis la katedron en 2001. La nomumo estas efektiva de la 1a de februaro 2002. Estas formala enfakultata tasko por unu kaj duona tagoj ĉiusemajne. La lekciprogramo pri Interlingvistiko kaj Esperanto, kiel libere elektebla fako ene de la subfakultato pri teoria lingvistiko, komenciĝos en septembro 2002 kaj daŭros dum la unua semestro de 2002–2003.

Wim Jansen, 53-jara nederlandano, magistriĝis en inĝenierado kaj en kompara lingvistiko kiel specialisto pri la eŭska lingvo. Post internacia inĝeniera kariero li nuntempe laboras kiel liberprofesia docento de lingvoj kaj verkisto, precipe en la nederlanda kaj angla lingvoj kaj ĉefe pri la eŭska kiel moderna ekzemplo de etna planlingvo.

Hans Erasmus erasmusz@worldonline.nl

(El «La Ondo de Esperanto» Majo 2002)

[BILDO p.19] Desegnaĵo de malnovmoda televidilo kun kvar butonoj kaj laŭtparolilaj strioj ĉe la dekstra flanko de la ekrano.

ESPERANTA TELEVIDO !!!

La Sekretario de ERA, Giorgio Pagano, prezentis pasintjare, al kelkaj partoprenantoj de IJF 2001 en Bolsena (Italio), iniciaron pri la eblecoj elstarigi «E-Tv», t.e. informan programon en televida formo, dissendota per TTT de interreto.

Nun, ankoraŭ en tiu kadro, ERA dissendas alvokon al ĉiuj esperantistoj kiuj intencus kunlabori, precipe tiuj kiuj havas iom da kompetenteco (ankaŭ nur hobian) pri televido, kameraoj, informado aŭ simile. Do, ankaŭ al reĝisoroj, aktoroj, redaktoroj, aŭ, ĉiukaze,al interesitoj. Tiuj personoj povas sendi mesaĝon al: esperantoradikalaasocio@esperantio.org. Kelkajn informojn vi povas akiri en TTT-ejo: http://www.esperanto.tv, kie vi povas aŭdi ankaux (bedaŭrinde nur en la itala lingvo) parton de la debaton de tiu renkonto en Bolsena.

«Esperanto» Radikala Asocio

Pàgina 20 de l'original
Pàgina 20 de l’original

61a Hispana Kongreso de Esperanto

[BILDO p.20] Ronda stampo-emblemo: laŭ la cirkonferenco la teksto «61a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO», kaj en la centro «Alicante 2002».

1a ĝis 4a de aŭgusto

Alicante

Colegio Mayor Universitario Campus de la Universidad s/n San Vicente del Raspeig.

Loĝado

En la kongresejo (unulita ĉ. + matenmanĝo): 20 € ĝis 30a de junio; poste 24 €. ATENTU: la nombro de ĉambroj en la Universitata Hotelo estas nur 30 kaj oni disponigos ilin ĝis elĉerpiĝo laŭ la dato de mendo. Mendu tuj do! Aliaj loĝejoj (en la urbocentro): Pensióno: 18 € po persono.

Hoteloj Unulita ĉ. Dulita ĉ. Trilita ĉ.
Hostal-Residencia A 21 € 34 € 44 €
Hostal-Residencia B 27 € 39 €
Hostal C 24 € 44 € 51 €
Hotel A 32 € 50 €
Hotel-Residencia B 47 € 59 €

Ĉiuj prezoj estas po unu tago. Bankkonto: BANCAJA; Strato Málaga 37; 46009 Valencia. Kontonumero: 2077-0069-24-3100702329 Congreso de Esperanto. Konstanta adreso: Augusto Casquero de la Cruz. Avenida Burjasot, 29, A-31; 46009 Valencia. Retadreso: augustocasquero@infonegocio.com Atentu ke oni rezervos laŭ la eblecoj, ĉar en Alicante malfacilas rezervi somere. Se necese, la organizantoj rajtas serĉi alternativajn loĝejojn, kun similaj prezoj. Oni ne traktos hotelmendon sen antaŭa pago. Kotizoj ne estas repageblaj.

Valencia Luno núm. 50 (novembre de 2002)

Text complet del número 50 de Valencia Luno, el butlletí del Grup d’Esperanto de València, de novembre de 2002: 20 pàgines transcrites de l’original.

Coberta de Valencia Luno núm. 50, novembre de 2002.
Coberta de Valencia Luno núm. 50, novembre de 2002.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_2002_n50_nov

Què té d’especial este exemplar

  • El colofó de la pàgina 2 imprimix «N-ro 50, novembroo 2002», amb la o doblada, mentres que la portada porta la data ben escrita: «N-ro 50, novembro 2002».
  • El nom artístic del músic Eduardo Vargas ix de dues maneres dins de la mateixa crònica: el text de la pàgina 4 diu «Solotronik» i el peu del seu retrat, en eixa mateixa pàgina, «Slolotronik».
  • A la pàgina 4, qui presidix l’assemblea general de la HEF apareix imprés com «Miguel Angel Sáncho Pardo»: l’accent va damunt de la primera a de «Sáncho» i falta en «Angel».
  • Els textos arribats per correu electrònic es publiquen amb el sistema de transcripció amb què van vindre, dins d’un número que per la resta porta els accents normals: la resolució del 5é congrés de la Unió Europea d’Esperanto (pàgina 8) imprimix «lauxdindaj», «Euxropo», «comuna» i «ankau» sense el barret, i la crida a col·laboradors (pàgina 9), el sistema h, amb «Sufichas» i «E-retpaghoj».
  • A la pàgina 15, la xifra de congressistes de la 40a Universala Kongreso de Bolonya (1955) ix impresa «pli o1400», amb la preposició i el número enganxats, de manera que no es pot dir si eren 400 o 1.400.
  • Al primer paràgraf de la pàgina 18, dos incisos entre parèntesis ixen impresos com «(¡)» i «(fi)»: un signe d’admiració invertit i una lligadura fi, tots dos dins del parèntesi.
  • L’emblema del centenari de la pàgina 19 està mal imprés: dins del rombe només es lligen «VALENCIA / ESPERANTO / GRUPO», l’estrela i els anys 1903 i 2003; la línia que comença «100 JAR…» queda il·legible.
  • El número imprimix dues vegades la forma castellanitzada «esperanza» on el text demana «Esperanta»: «ricevinte antaŭ ses jaroj Esperanzan gramatikon», a la carta de Tolstoi (pàgina 13), i «laŭ esperanza prononco», a la nota 3 de la pàgina 18, on també ix el castellanisme «Mi transcribís».

Què hi ha en este número

p. Títol Idioma Signatura
1 75-a INTERNACIA KONGRESO DE SAT. ALICANTE, 1-7 JULIO 2002 (kovrilpaĝo) epo
2 VALENCIA LUNO (kolofono kaj adresoj de la grupoj) epo
2 GRAVAJ OKAZINTAĴOJ epo La Estraro
3 61-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO. Alicante, 1-4 aŭgusto 2002 epo
5 SAT-KONGRESO EN ALIKANTO epo
6 FRANCISCO MARCO MAÑEZ (funebra anonco) epo
6 Beno de Johano Paŭlo la 2a al la aŭskultantoj de la elsendoj en esperanto de Radio Vatikana. epo A. Kard. Sodano, Ŝtata Sekretario
7 KURSOJ epo
7 KONGRESOJ epo
7 Gran Diccionario Español-Esperanto, de Fernando de Diego epo Miguel Gutiérrez Adúriz
8 5a KONGRESO DE EŬROPA ESPERANTO-UNIO epo
9 KUNLABORANTOJ SERĈATAJ epo Marcos Cruz
10 ZAMENHOF-ESPERANTO-INTERNET epo Augusto Casquero
11 ZAMENHOFA TAGO epo
12 Kritikaj notoj pri la Nova PIV epo Bertil Wennergren
13 Lev Tolstoj pri Esperanto epo L. Tolstoj
14 EL POLLANDO epo Augusto Casquero
15 90-a DATREVENO DE LA FONDIĜO DE E-GRUPO DE BOLONJO epo Rafael Peris
16 DU ESPERANTISTOJ DE LA SENIA RIPETAS LA VOJAĜON DE JULIO VERNE ĈIRKAŬ LA MONDO EN 80 TAGOJ epo
17 ENIGMOJ DE ZAMENHOF epo
18 ASEREJÉ epo Manuel Pancorbo
19 62 a Hispana Esperanto-Kongreso kaj 13 a Internacia Esperanto-Kongreso. VALENCIO 2003 (aliĝilo) epo
20 62 a Hispana Esperanto-Kongreso kaj 13 a Internacia Esperanto-Kongreso. MENDILO epo

El butlletí, sencer

Pàgina 1 de l'original
Pàgina 1 de l’original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: verda rektangulo kun, maldekstre, blanka desegnaĵo de la Turoj de Serranos; en la mezo la vortoj VALENCIA LUNO per grandaj blankaj majuskloj, kie la komenca «C» de VALENCIA estas duonluno; dekstre kontura kvinpinta stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

N-ro 50, novembro 2002

[BILDO p.1] Kolora grupfoto de ĉirkaŭ kvardek personoj, starantaj kaj kaŭrantaj, sub la granda blanka arko de konstruaĵo de la Urbo de la Artoj kaj la Sciencoj en Valencio.

75-a INTERNACIA KONGRESO DE SAT

ALICANTE, 1-7 JULIO 2002

Pàgina 2 de l'original
Pàgina 2 de l’original

[BILDO p.2] Grizskala represo de la kapo de la bulteno — Turoj de Serranos, «VALENCIA LUNO», stelo — kun la subteksto «BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO».

N-ro 50, novembroo 2002.

Kunordiganto: Augusto Casquero.

Adreso ĉe VEF

Leĝa depono: V-1683-1983.

Sendata al ĉiuj anoj de la grupoj de Valencia Esperanto-Federacio.

Aliaj abonantoj bv. meti 6 eŭrojn por unu jaro en konton de BANCAJA,

2077 0009 96 3101169604

kaj samtempe bv. sciigi la federacion pri via abono, nomo kaj adreso.

Valencia Esperanto-Federacio Av. Peris y Valero, 96-5 46006 Valencia ☎ 96 – 374 43 99 grupoesperantov@telepolis.com

Alakanta Esperanto-Grupo c/ San Fernando, 39 03001 Alicante

Ĉiam Esperanto c/ General Primo de Rivera, 6 03360 Callosa de Segura (Alicante)

Lumradio Casa de Cultura c/ Blasco Ibáñez, 8 46380 Cheste (Valencia)

Juna Suno (Junularo) Av. de la Vega, 4-4º B 03300 Orihuela (Alacant)

Verda Rondeto Passeig Morella, 2 Baix 12004 Castellón de la Plana

GRAVAJ OKAZINTAĴOJ

Menciindas dum la lastaj monatoj la kongresoj okazintaj en la urbo de la Valencia Komunumo, Alicante. Ekde la 1-a ĝis la 7-a de julio okazis la «75 Internacia Kongreso de SAT», kaj ekde la 1-a ĝis la 4-a de aŭgusto la «61-a Hispana Esperanto-Kongreso». Hispana delegacio partoprenis la kongreson de Eŭropa Esperanto Unuiĝo en Verona, Italia, kaj invitis okazigi la kongreson de tiu asocio en Valencia, julie de 2003, kune kun la Hispana Kongreso de Esperanto, dum la Jubileo de la valencia kaj de la hispana E-asocioj. Tamen ne eblis, ĉar tiu kongreso okazas ĉiu dua aŭ tria jaro. Tamen oni akceptis la hispanan inviton por 2004 en Bilbao. Sama delegacio enmanigis al la Prezidanto de UEA, D-ro Renato Corsetti, la oficialan inviton por okazigi la Universalan Kongreson en Valencia en la jaro de UEA. Dum agrabla kunveno, al kiu ĉeestis krom s-ro Corsetti ankaŭ Michela Lipari, UEA-estrarano, kaj Manolo Parra, HEF-Sekretario kaj Augusto Casquero, nome de Valencia E-grupo, kaj aliaj respondeculoj, oni parolis pri la eblecoj de Valencia por tiu grava evento, kaj ĉiuj apogis la kandidatecon.

La Estraro

Pàgina 3 de l'original
Pàgina 3 de l’original

61-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

Alicante, 1-4 aŭgusto 2002

Kun granda E-etoso, altnivelaj kulturaj programeroj, kaj allogaj distraĵoj, kelkaj el ili tute novaj kaj originalaj, okazis en la belega urbo de la Valencia Komunumo, Alicante, la ĉijara hispana kongreso, en la modernaj instalaĵoj de la Universidad de Alicante, dank’al la streboj de niaj alikantaj samideanoj, kaj de la lokaj instancoj, kiel Rektoro de la Universitato, Urba Registaro de Alicante, Urba Registaro de Elche, Provinca Deputitaro de Alicante, Centro Loyola, ktp, kaj speciale al la animo de la kongreso, Jacinto González.

La kongresanoj ĉe alveno ricevis buntan dokumentujon, en kiu troviĝis, interalie, krom Kongres-libro, kolora, turismaj broŝuroj de Valencia kaj de Cheste (ambaŭ tradukitaj de Augusto Casquero), de Alicante Costa Blanca, kaj de Katalunio. Ankaŭ broŝuron donacita de Monda Turismo, revuon Kontakto de UEA, instruajn informilojn eldonitaj de HEF, belajn dokumentujojn, donaco de la valenciaj kaj alakantaj turismaj instancoj, kaj agendon, speciale gravurita.

Dum la unua kongresa tago okazis la kortuŝa prezentado de la libro de Giordano Moya, «Esperantismo. Prelegoj kaj Eseoj», far Salvador Aragay, kiu vigle, entuziasme kaj alloge partoprenigis la ĉeestantojn.

Vespere, ĉe Centro Loyola, Miguel Gutiérrez Adúriz prezentis distran kulturigan programeron, kaj tuj poste la ĉina samideano Peng Zhenming interese prelegis pri la «Ĉina lingvo».

[BILDO p.3] Tri nigrablankaj fotoj vice. Maldekstre: du viroj ĉe tablo en salono, unu blankhara vidata de malantaŭe en la antaŭa plano. Meze: tri personoj — du viroj kaj virino — sidantaj ĉe tablo kun paperoj. Dekstre: du personoj starantaj ekstere apud grandega paelujo sur stablo.

S.Aragay kaj M.G. AdúrizR. Peris, A. Ballester k. AliagaInés kaj Paco

Vendrede, la 2an de aŭgusto, unue Miguel Gutiérrez Adúriz faris tre allogan prezentadon pri la plej oftaj eraroj en la prononcado kiuj hispanoj faras. Li tion prezentis praktike, kaj kun kunlaboro de la publiko. Poste Toño del Barrio prelegis laŭ la temo «Pioniro de Esperanto: Emilio Herrera». Li resumis tre alloge la vivon kaj agadojn de tiu eminenta esperantisto, sciencisto kaj politikisto.

Kaj tuj poste okazis unu el la plej atenditaj programeroj, t.e. la prezentado far Adúriz de la nova Vortaro Español-Esperanto, Esperanto-Hispana, «2002», verkita kaj eldonita de li mem, kiu plenigos vakuon nun ekzistanta, kaj kiu ege helpos la hispanparolantajn esperantistonj (kaj ne nur) pli efike lerni kaj labori per nia lingvo. La ekzempleroj de li portitaj en minutoj estis foraĉetitaj.

Pàgina 4 de l'original
Pàgina 4 de l’original

Poste denove Peng Zhenming prelegis pri «Ĉinio, lingvo kaj Kulturo». Kaj kompreneble, kiel ja estas kutimo en niaj E-aranĝoj, ne mankis rok-koncerto de Eduardo Vargas «Solotronik», kun muziko tute persona kaj originala.

[BILDO p.4] Kvar nigrablankaj portretoj vice. 1) Viro kun lipharoj kaj okulvitroj, tenanta libron. 2) Viro kantanta antaŭ mikrofono. 3) Viro en ĉemizo kaj kravato, fronte. 4) Viro en hela jako, rigardanta malsupren.

Vortaro «2002»SlolotronikToño del BarrioJacinto González

La 3an de aŭgusto, matene, Adúriz daŭrigis sian prelegon pri Esperanto-Prononcado, aldonante multajn novajn ekzemplojn. La rusa esperantisto Sergej Maltsev interese prelegis sub la temo «Esperanto dum la bolŝevisma epoko en Rusio».

Tuj poste okazis la Ĝenerala Kunveno, prezidita de Miguel Angel Sáncho Pardo. La HEF-Sekretario, Manuel Parra, legis la antaŭan protokolon, krom la bilancon kaj kontostaton. Poste oni informis pri Expolingua en Madrido, kaj Antonio Marco informis pri Fundación Esperanto. Oni aprobis nomumi samideanon Giordano Moya «Honora Membro»-n de HEF, kaj kiel surprizo estis aprobita la propono inviti la Universalan Kongreson de UEA por la jaro 2006 en Valencia., proponoj kiuj estis varme aplaŭditaj kaj akceptataj. Okazis ankaŭ omaĝo al la veterana esperantisto Manuel Manteca, kaj disdonado de memoraĵoj al la membroj de la LKK.

Kaj, kiel jam estas tradicio en la kongresoj ĉe la Valencia Komunumo, la kongresanoj havis la eblecon ĝui gigantan paeljon, bonege kuirita de la geedzoj Inés Comabella kaj Paco Conejero, manĝita ĉe la bela naĝejo de la Universitata Hotelo. Posttagmeze okazis ekskurso por viziti la «Kastelo Sankta Barbara»-n, akompanataj de gvidantino havigita de la Urba Registaro.

La 4an de aŭgusto, matene, oni ekskursis al la bela kaj historia urbo Elche, per aŭtobuso kiun la Provinca Deputitaro metis je la dispono de la kongresanoj, senpage.

Posttagmeze kongresanoj adiaŭis sin ĝis la venonta Hispana Kongreso, kiu okazos en Valencia, en 2003..

Speciala mencio meritas la belega kaj gaja prezentado, pere de portebla komputilo, far Toño del Barrio, de la programo «Ĉu vi volas esti miljonulo», per kiu la kongresanaro multege amuziĝis.

Pàgina 5 de l'original
Pàgina 5 de l’original

SAT-KONGRESO EN ALIKANTO

Ekde la 1a ĝis la 7a okazis la kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en Alikanto. Aliĝis iom pli ol 200 personoj. Pro rifuzo de vizo, ĉirkaŭ 60 ne povis eniri en Hispanion. Ĉirkaŭ 30 kongresanoj estis hispanianoj. Pli multis francoj. Venis SAT-anoj el ekzemple Aŭstralio, Japanio, Madagaskaro, Irano, pluraj orienteŭropaj landoj, sed, iom kurioze, ne el Ameriko. La meza aĝo estis relative alta, kvankam ankaŭ partoprenis multaj mezaĝuloj kaj pluraj pli junaj.

Okazis multaj kunvenoj, ja SAT estas tre serioza organizo. Ĉefe ili temis pri organizaj kaj politikaj temoj. Ne mankis kulturaj prelegoj: pri familio Zamenhof, pri Dalí, pri Eroŝenko (Zofia Fornalova), pri lingvoj en Hispanio (Augusto Casquero). Teatraĵoj kiel tiu de Jerzy Fornal.

[BILDO p.5] Nigrablanka grupfoto de la kongresanoj starantaj kaj kaŭrantaj sub la granda blanka arko de konstruaĵo de la Urbo de la Artoj kaj la Sciencoj en Valencio.

Michel Duc Goninaz prezentis la novan eldonon de Plena Ilustrita Vortaro. Vendiĝis granda kvanto da ekzempleroj. Tiu prezentado probable estis la plej granda allogaĵo dum la kongreso. La novan eldonon de Plena Ilustrita Vortaro, 1265 paĝoj, 17.000 kapvortoj kaj ĉirkaŭ 47.000 leksikaj unuoj, estas la plej ampleksa vortaro de la internacia lingvo, nun reviziita kaj ĝisdatita. SAT eldonis tiun kolektivan verkon de ĉirkaŭ 150 kunlaborantoj. Ĉiu esperantisto devus ĝin havi.

Okazis diskuto pri la nuna situacio de la hispana laborista asocio HALE, kies ĉefaj respondeculoj apenaŭ partoprenis

Ankaŭ estis distraj aktivaĵoj, inklude de improvizita «SanktaFerminaĵo» (Toño del Barrio). Urba Registaro gastigis la kongresanaron ĉe «Castillo Santa Barbara», per abundaj manĝoj kaj trinkaĵoj. Diversaj ekskursoj dumkongresaj kaj antaŭkongresaj kunportis la kongresanojn al interesaj lokoj de la Valencia Komunumo, kiel tiu al Elche, kaj tiu al Valencia, kie la vizitantoj povis viziti krom la historiajn monumentojn, la plaĝon, la Natura Parko Albufera (kun boatpromenado), kaj la Urbon de la Sciencoj kaj la Artoj. Ne mankis kompreneble gustumado de «Paella» ĉe la plaĝo Malvarrosa.

La loko estis tre taŭga: la Universitato. Oni profitis ĝin poste por la HEF-kongreso.

Ni profitas la okazon por gratuli nian samideanon Marteno Bustín, kiu, kun lia kunulino Lija, portis preskaŭ tutan la laboron organizi la kongreson.

Pàgina 6 de l'original
Pàgina 6 de l’original

[BILDO p.6] Nekrologa kadro kun dika nigra bordero. Ĝia teksto:

Nia kara samideano

FRANCISCO MARCO MAÑEZ

ESPERANTISTO KUNFONDINTO DE LA «UNIÓN DEMOCRÁTICA DE PENSIONISTAS» forpasis en Valencia, la 29-a de junio de 2002

Veterana esperantisto. Li esperantistiĝis en la jaro 1923, kaj de tiam li iĝis membro de Valencia E-Grupo kaj Laborista Esperanto-Grupo. Intima amiko de la neforgesebla Luis Hernández kaj de aliaj eminentaj valenciaj samideanoj. Li partoprenis multajn E-kongresojn kaj grupajn aktivaĵojn.


[BILDO p.6] Nigrablanka foto: granda homamaso sur la placo de Sankta Petro en Vatikano; el la homoj leviĝas grandaj literoj kiuj formas la vorton ESPERANTO. Malantaŭe la baziliko kaj kandelabro.

Esperantistoj en Vatikano

Beno de Johano Paŭlo la 2a al la aŭskultantoj de la elsendoj en esperanto de Radio Vatikana.

«Okaze de la 25a datreveno de la elsendoj en Esperanto de Radio Vatikana, Vi volis esprimi al la Sankta Patro devotecajn dankojn pro la ŝato plurfoje elmontrita por tiu lingvo kaj por la iniciatoj por akceli ĝin.

La Papo, dankema pro la delikata penso kaj pro la sentoj kiuj ĝin estigis, plezuriĝas pro la signifa atingita alvenpunkto kaj, dum li petdeziras ke, pere de la elsendoj de Radio Vatikana, vastiĝu ĉie la valoroj de solidareco kaj de paco, por kontribui al la repaciĝo inter la homoj kaj al la renovigita konkordo inter la nacioj, li elkore donas al Vi, al la kunlaborantoj, samkiel al ĉiuj kiuj aŭskultas la menciitajn radioelsendojn, la favorigantan Apostolan Benon.»

A. Kard. Sodano, Ŝtata Sekretario

Pàgina 7 de l'original
Pàgina 7 de l’original

KURSOJ

[BILDO p.7] Desegnaĵo supre dekstre: viro en ĉemizo kaj kravato staranta apud nigra tabulo, montranta per indikilo.

-En Grupo Esperanto de Valencia okazas kurso lunde je la sepa horo.

-Laŭ Radio Klara ankaŭ en la Fundación Fernando Soler okazos E-Kurso.

-Finfine, okazos kurso merkrede je la kvina en la Publika Lernejo «Miguel Hernandez». C.F.P.A. «Reina doña Germana». C/Esteban Dolz del Castellar, 2 – 2º piso. Valencia. Telf.96-366 09 82

KONGRESOJ

  • «15a Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio. Murcio», 2003.

  • «62a Hispana Esperanto-Kongreso» kaj «13a Internacia Esperanto-Kongreso». Valencia 15-20 julio 2003.

  • «88a Universala Kongreso de Esperanto». Göteborg (Svedio), 26-7, 2-8, 2003.

  • «6a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio». Bilbao 2004.


Gran Diccionario Español-Esperanto, de Fernando de Diego

Karaj:

Kiel vi jam scias, mi prenis sur min la respondecon eldoni Gran Diccionario Español-Esperanto (GDEE) de Fernando de Diego. Hodiaŭ, post longaj, tre longaj, klopodoj, mi informas vin ke:

se alia eldon-kandidato ne sin proponos ĝis la 3a de januaro 2003, «mga» fariĝos la eldonanto de la vortaro.

Tiaokaze, la datoj rilatantaj al la eldonado estus:

a) 31an de decembro 2002: limdato por plibonigoj.

b) 03an de januaro 2003: komenco de la kompostado.

c) 15an de majo 2003: fino de la kompostado kaj sendado al presejo.

d) 15an de julio 2003: prezento de la vortaro en Valencio.

[BILDO p.7] Desegnaĵo: stako da libroj kaj, antaŭ ĝi, malfermita libro kun okulvitroj sur ĝi.

Krom mia sano, la ununura antaŭkondiĉo por definitive plenumi ĉi planon estas la atingo de, minimume, 250 antaŭmendoj (300 estus pli bela cifero). GDEE estos laŭ formato preskaŭ egala al la «Nova PIV»,tio estas pli malpli sama nombro da paĝoj, kaj identa paĝ-formato.

Tamen, dum la prezo de la nova PIV estas 77 eŭroj, la fina prezo de GDEE estus 45 eŭrojn. Jes, vi bone legis. Nur 45 eŭroj!

Sed ankoraŭ pli bone…Antaŭmendantoj ŝparus 15 eŭrojn (2.500 ptojn!)

Tiel ke ili akirus la vortaron kontraŭ nur… 30 eŭrojn, plus sendokosto. Jen do.

MENDU TUJ !!!!

Miguel Gutiérrez Adúriz

Pàgina 8 de l'original
Pàgina 8 de l’original

5a KONGRESO DE EŬROPA ESPERANTO-UNIO

La 5a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio okazis en Verono (Italio), 23-28 aŭgusto 2002. Dum la kongreso okazis du laborkunvenoj de la komitato de EEU, en kiu ĉeestis reprezentantoj de Hispanio, Francio, Italio, Belgio, Nederlando, Germanio, Finnlando, Aŭstrio, plus la sekretario de la Brusela Komunikad-Centro, David Ferguson. La hispana reprezentanto prezentis inviton de la Hispana Esperanto-Federacio organizi la venontan EEU-kongreson en la jaro 2004 en Hispanio, en BILBAO. La invito estis principe akceptita. La komitato detale diskutis pri teksto de rezoluci-propono, kiu estis prezentita en la ĝenerala publika kunveno kaj tie unuanime aprobita. Jen la teksto:

«Post ekzamenado de la nuna lingva situacio en Europo, ankaŭ vide al la baldaŭ okazontaj plivastiĝoj de Eŭropa Unio, asertas la gravecon por Eŭopo, kaj la tuta mondo, de efektiva lingva egaleco kaj de protektado de lingva diverseco.

Plie, la Kongreso esprimas sian kompletan konsenton kun tiuj principoj de lingva egalrajteco kaj de protektado de lingva diverseco esprimitaj en la diversaj naciaj, internaciaj kaj eŭropuniaj traktatoj kaj bazaj leĝoj, kaj specife en la Konkludoj de la Konsilio de Ministroj, kunvenintaj en Luksemburgo, la 12an de junio 1995 pri «Lingva Diverseco kaj Plurlingvismo en la Eŭropa Unio», kaj konfirmitaj en januaro 2002.

La Kongreso devas tamen rimarkigi ke la lingva diskriminacio kaj malegaleco pli akriĝis en la lastaj jaroj, malgraŭ la lauxdindaj intencoj esprimitaj en la diversaj traktatoj kaj bazaj leĝoj. Plie, ĝi notas ke kreskadas premado sur eŭropanoj ne nur por ke ili akceptu la ideon ke la comuna lingvo de Eŭropo estas jam la angla sed ankaŭ por ke ili investu multe da tempo kaj da mono por lerni la anglan. Malgraŭ tio estas elstare favorataj la civitanoj denaske anglalingvaj, ankau en la aliro al laborpostenoj de eŭropaj organizaĵoj kaj entreprenoj.

Tial la Kongreso – ja agnoskante la gravecon, en multaj situacioj, de lernado de naciaj lingvoj – tamen rimarkigas ke por la plej multaj civitanoj estus ege utile havi komunan lingvon relative facile lerneblan kaj por neniu diskriminaciantan.

La Kongreso opinias – surbaze de la sperto akumulita dum pli ol cent jaroj – ke neŭtrala planlingvo, kia estas Esperanto, povus disponigi realan bazon por plifaciligi egalrajtan komunikadon inter eŭropanoj.

La Kongreso do invitas la Eŭropan Komisionon, kaj la naciajn registarojn en Euxropo, plenumi, kiel eble plej baldaŭ, la volon esprimitan en la Konkludoj de la Konsilio de Ministroj en 1995 pri «Lingva Diverseco kaj Plurlingvismo», kaj konfirmitan en januaro 2002, kaj starigi konstantan konferencon de naciaj reprezentantoj, spertuloj, kaj politikistoj, kiu esploru ĉiujn opciojn, inkluzive de tiu proponita de la internacia lingvo Esperanto, ankaŭ aranĝante laŭcelajn eksperimentojn.

Konklude, la Kongreso asertas ke la principo de reala fakta egalrajteco, ankaŭ lingva, inter ĉiuj civitanoj de la Unio, estas enskribenda en la konstitucian tekston, kiun la Konvencio estas preparanta kaj plej eble baldaŭ realigenda».

Pàgina 9 de l'original
Pàgina 9 de l’original

KUNLABORANTOJ SERĈATAJ

[BILDO p.9] Desegnaĵo (kliparto): virino kun harnodo sidanta antaŭ tabla komputilo, kies ekrano montras stangan diagramon.

HEF bezonas kunlaboranton por facila tasko: diskonigi la E-kurson preparitan de la asocio por mailxmail.com al ĉiuj hispanlingvaj E-asocioj kaj E-forumoj.

La kurson verkis Ana Manero, kun mia teknika posthelpo. David Trigo preparas nun lastan grafikan aranĝon. La kurso funkcias de la 16a de oktobro, kaj jam havas ĉ. 1500 lernantojn. Ja mailxmail sendis al siaj 75.000 klientoj retmesaĝon pri la apero de la E-kurso.

La kurso estas simpla kaj klara priskribo de la lingvo, tamen sen ekzercoj.

La aniĝo en mailxmail estas simpla kaj sekura. Ili estas fidindaj. Malaniĝo estas libera, kaj ili ne sendas reklamajn mesaĝojn.

Daŭigoj por la kurso estas preparotaj, pri kiuj ni informos poste.

Bv. volontuloj informu min pri sia preteco, por ne duobligi la taskojn.

Sufichas kontakti ĉiujn koncernajn asociojn kaj forumojn per retpoŝto, petante de ili inkludi la adreson de mailxmail.com en siaj retpaĝoj kaj disinformi siajn anojn. Ankaŭ aliaj rimedoj utilos, kiaj peti aktualigojn de adresaraj retpaĝoj kiaj esperanto.net, dmoz.org, google.directory, ktp.

Atentu: temas nun pri ena diskonigo, pere de hispanlingvaj E-asocioj, E-forumoj kaj E-retpaghoj. Pri ekstera diskonigo poste.

Dankon!

Marcos Cruz admin@esperanto-es.net

Pàgina 10 de l'original
Pàgina 10 de l’original

[REKLAMO p.10] Anonco enkadrigita per du vicoj da grandaj «$»-signoj supre kaj sube, kaj po tri «$«-signoj ĉe ĉiu flanko:

KRISTNASKA LOTERIO

NUMERO 18.986 Prezo: 1 kvitanco, po 3 eŭroj.

ZAMENHOF-ESPERANTO-INTERNET

Se doktoro Zamenhof nun levus la kapon el sia tombo, ege surpriziĝus kaj ĝojus pro la apero de Internet (Interreto).

Li kreis nian internacian lingvon, sed kun la malfacilaĵo ke esperantistoj estis ofte malproksimaj unu disde la alia, kun malmultaj eblecoj komunikiĝi inter ili. Poŝto ne ĉiam bone funkcias, estas multekosta, kaj tre malrapida.

Feliĉe nun aperis Interreto. Samideanoj de la tuta mondo havas nun lingvan ligilon, kaj teknikan ligilon. Pere de Interreto eblas en sekundoj sendi leteron al la fino de la mondo, kaj ricevi respondon tuj.

Pere de Interreto eblas esti samtempe en kontakto kun miloj da samideanoj, aliĝante al iu dissendolisto. Esti bone kaj akurate informita pri E-aranĝoj en la tuta mondo, E-gazetaro, E-radioelsendoj, legi librojn kaj gazetojn senpage, kaj eĉ, pere de videokonferenco, paroli tre malmultekoste kun multaj esperantistoj, kaj samtempe eĉ vidi ilin.

Multaj samideanoj, jam ne tro junaj (kiel mi mem) ofte diras: «Nu, tiuj teknikaĵoj ne estas por mi», «mi jam estas tro maljuna por tio». Sed tio ne estas vero. Per la nuntempaj modernaj teknikoj ĉiuj povas post kelkaj horoj uzi tiujn «terurajn » teknikaĵojn.

Do, ne timu, komputiloj ne mordas. Malgranda strebo rezultos en grandan plezuron. Ni nek devas nek rajtas esti izolitaj. Kiu ne havas komputilon povas aŭ aĉeti iun simplan, malmultekostan aŭ peti helpon de iu familiano aŭ amiko por uzi ilin, aŭ simple uzi interreton en iu «Internet-kafejo», aŭ en Valencia uzi la komputilon de la asocio, ĉar pro tio oni aĉetis ĝin.Ek al Interreto!!!

Augusto Casquero

Pàgina 11 de l'original
Pàgina 11 de l’original

[BILDO p.11] Nigrablanka portreto de L. L. Zamenhof (kalva, kun okulvitroj kaj barbo, en jako kun ordeno), kun faksimilo de lia subskribo malsupre dekstre.

ZAMENHOFA TAGO

Kiel jam estas tradicie de antaŭ multaj jaroj, ankaŭ ĉijare valencia esperantistaro festos la datrevenon de la naskiĝo de la aŭtoro de nia internacia lingvo Esperanto, kiu ligas nin lingve kaj kore kun homoj el la tuta mondo.

La festo konsistos el Kunveno ĉe Grupo Esperanto de Valencia, Avenida Peris y Valero 96, telefono 96 3744399, je la 12-a horo, kun prelego rilate la feston.

Poste okazos la kutima bankedo, je la 14a horo:

LOKO– Cervecería «LA ESTRELLA», C/Sevilla, 30. Telefono 96 341 00 90

MENUO:

ANTAŬMANĜOJ «CENTRO» -Vegetala salato – Sepio rostita – Vaporigitaj mituloj – «Esgarraet»

UNUA PLADO – Paeljo el kokidaĵo, aŭ el kuniklo, aŭ «Fideuá»

DESERTO – Pudingo kun migdaloj kaj nugat-glaciaĵo

TRINKAĴOJ – Vino, biero, refreŝigaĵoj, minerala akvo

[BILDO p.11] Desegnaĵo: torto kun kvin brulantaj kandeloj.

PREZO: 12 eŭrojn

Por helpi la organizantoj, rezervu vian lokon plej frue kiel eble. Estas tre bonvenaj amikoj kaj familianoj. Rezervu al la telefono de la Prezidanto, José Pérez Sempere, 96 341 39 78, aŭ al la retadreso augustocasquero@infonegocio.com

Pàgina 12 de l'original
Pàgina 12 de l’original

[BILDO p.12] Linidesegnaĵo supre maldekstre: malfermita libro.

Kritikaj notoj pri la Nova PIV

Aperis nova plene reviziita eldono de la vortarego PIV: La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldonita de SAT, Sennacieca Asocio Tutmonda.

La Nova PIV, mallonge PIV2, estas giganta kaj grandioza verko, kaj sendube ĝi prezentas grandan plibonigon de la malnova eldono, mallonge PIV1. Ĝenerale mi volas gratuli al Duc Goninaz, al la aro da reviziantoj, kiuj helpis lin, kaj al SAT!

Sed tia verko neniam povas esti perfekta. Ĉiam oni povas trovi plibonigeblaĵojn kaj korektendaĵojn, kaj ĉiam eblas aldoni, poluri, forstreki kaj ĝustigi. Tial ĉi tie mi iom post iom aperigos mian propran notaron pri PIV2, kie mi bedaŭrinde precipe atentigos pri eraroj kaj mankoj. Tion, kio estas tute bona, oni ĉiam emas akcepti kiel memkompreneblan kaj nekomentindan.

Da bonaj kaj bonegaj aferoj estas tamen multo en PIV2. Tion oni daŭre memoru, kiam oni legas miajn kritikajn notojn.

La notoj estas tre diversecaj kaj neniel perfekte verkitaj (mi tajpis haste, kaj tial certe estas abundo da eraroj, eĉ gramatikaj).

Mi dividis la notojn sur diversajn paĝojn, en diversajn grupojn sub diversajn titolojn, sed tiu grupigo, kaj tiuj titoloj, estas tre kaprice aranĝitaj, kaj ne tre serioze planitaj.

En la notoj mi ofte referencas al Krause. Tiam mi celas la vortaron Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch de Erich-Dieter Krause.

Tiu ĉi notaro supozeble multe kaj rapide ŝanĝiĝos kaj rearanĝiĝos, dum mi iom post iom kompletigos ĝin (vidu la historion de ŝanĝoj). Se vi kreos hiperligojn ĉi tien, faru tion prefere al tiu ĉi ĉefa paĝo, ĉar la aliaj povos malaperi kaj alinomiĝi.

La ĉefpaĝo

Preseraroj

Fundamenteco, oficialeco

Nombre, Gramatike, Muzike, Sporte, Teknike

Lande, urbe, popole, lingve

Bone, Harfende, Laŭlitere, Homonime

Parte, Verbe, Popole, Familie, Metafizike

Religie, Nomepitete, Parolglate, Prepozicie, Suspektinde, Apreze kaj despere

Uskle, Feste/Faste, Li/la, Oriente/Okcidente

Diverse

Ĉiuj notoj kune en unu paĝo

Historio de ŝanĝoj de tiuj ĉi notoj

Diskutgrupo

Se vi volas diskuti pri la enhavo de PIV2, vi povas aliĝi al la diskutgrupo «pivgrupo» ĉe «Yahoo Groups». Tiu diskutgrupo kunmetis aliajn listojn de kritikaj notoj pri PIV2.

Dosierdato: 12 Septembro 2002 (15:45:54 GMT)

www.bertilow.com/piv/index.php, TTT-signaturo: www-bertilow-com

Bertil Wennergren

Pàgina 13 de l'original
Pàgina 13 de l’original

Lev Tolstoj pri Esperanto

Komence de 1894 kelkaj personoj, proksime konatiĝintaj kun la Internacia lingvo Esperanto, sinturnis al fama verkisto kaj filozofo Lev N. Tolstoj kun peto esprimi la opinion pri internacia lingvo entute kaj speciale pri Esperanto.

L. Tolstoj respondis al ili per jena letero:

Estimataj sinjoroj!

Mi ricevis Viajn leterojn kaj klopodos, kiel sukcesos, plenumi Vian deziron, t.e. esprimi mian opinion pri la ideo de internacia lingvo entute kaj pri tio, kiom lingvo Esperanto kongruas kun tiu ideo.

Pri tio, ke homoj iras al tio, ke kreiĝu unu grego kun unu paŝtisto de racio kaj amo kaj ke unu el la proksimaj ŝtupoj de tio devas esti reciproka interkompreniĝo de homoj, – pri tio ne povas esti ajna dubo. Por tio tamen, ke homoj komprenu unu la alian, necesas aŭ tio, ke ĉiuj lingvoj per si mem kunfandiĝu je unu (kio se iam okazos, do post tre longa tempo), aŭ tio, ke la sciado de ĉiuj lingvoj tiom disvastiĝus, ke ne nur ĉiuj verkoj estus tradukitaj al ĉiuj lingvoj, sed ankaŭ homoj scius tiom multe da lingvoj, ke havu eblecon en tiu aŭ alia lingvo interkomuniki unu kun la alia, aŭ tio, ke estu elektita de ĉiuj unu lingvo, kiun nepre studu ĉiuj popoloj, aŭ, finfine, tio (kiel tio proponatas de volapukistoj kaj esperantistoj), ke ĉiuj homoj de diversaj nacioj kreu por si unu plisimpligitan internacian lingvon kaj ĉiuj studu ĝin. Tio konsistigas la ideon de esperantistoj. Al mi ŝajnas, ke tiu ĉi lasta propono estas la plej racia kaj, ĉefe, plej facile efektivigebla. Tiel mi respondas al la unua demando.

Por la dua demando, – kiom lingvo Esperanto kontentigas la postulojn por la internacia lingvo – mi ne povas respondi difinitive. Mi ne estas kompetenta juĝisto pri tio. Unu afero, kiun mi scias, estas tio, ke Volapuko ŝajnis al mi komplika, Esperanto tamen inverse, tre facila, kia ĝi devus ŝajni al ĉiu eŭropa homo (mi pensas, ke por la tutmondeco en la vera senco de tiu vorto, t.e. por unuigi ĉinojn, afrikajn popolojn, k.c., bezonatos alia lingvo, sed por eŭropano Esperanto estas ekstreme facila). La facileco de ĝia studado estas tioma, ke ricevinte antaŭ ses jaroj Esperanzan gramatikon, vortaron kaj artikolojn en tiu lingvo, mi post ne pli ol 2 horoj de studado estis kapabla se ne skribi, do libere legi en tiu ĉi lingvo.

Ĉiukaze, oferoj, kiujn metos ajna persono de nia eŭropa mondo, dediĉinte kelkan tempon por studado de tiu ĉi lingvo, estas tiom ne signifaj, kaj la sekvoj, kiuj povus okazi pro la ekposedo de tiu ĉi lingvo fare de ĉiuj, – almenaŭ de eŭropanoj kaj amerikanoj – ĉiuj kristanoj, – de tiu ĉi lingvo, estas tiom enormaj, ke ne eblas ne fari tiun provon. Mi ĉiam pensis, ke ne estas pli kristana scienco ol scio de lingvoj, tiu scio, kiu donas eblecon de komunikado kaj unuiĝo kun maksimuma kvanto da homoj. Mi ne unufoje vidis, kiel estiĝis malamikaj rilatoj nur pro mekanika neebleco reciproke kompreni. Kaj tial studadon de Esperanto kaj disvastigo ĝia estas sendube kristana afero, kontribuanta al starigo de la Dia regno, de tiu afero, kiu konsistigas la ĉefan kaj la solan destinon de la vivo homa.

L. Tolstoj, 27-an de aprilo 1894

Pàgina 14 de l'original
Pàgina 14 de l’original

EL POLLANDO

Kiel multaj el vi probable jam scias, nuntempe mi troviĝas en la pola urbo Bydgoszcz, 400.000 loĝantoj, kunlaborante kun la «Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo», faklernejo apartenanta al Monda Turismo. Tie mi instruas la hispanan lingvon kaj Esperanton (kaj samtempe mi ĉeestas la kurson de pola lingvo por eksterlandaj studentoj).

Estas unika travivaĵo havi la plezuron troviĝi en ĉi tiu peresparanta lernejo. Pasintjare ĉeestis la kursojn 180 gestudentoj el diversaj landoj. Ĉi tie la oficiala lingvo estas Esperanto. Ĉiu nova lernanto komence devas ĉeesti la kurson de Esperanto, por poste sekvi la instruadon de la diversaj studobjektoj, kiu okazas en tiu lingvo. Dum la tuta tago, ĉe la klasĉambro, ĉe la koridoroj, ĉe la kafejo, la lingvo uzata estas E-o. Laŭ mia scio nenio simila ekzistas en aliaj lokoj de la mondo.

Por ke iomete vi sciu pri kio la gestudentoj lernas, mi povas diri ke la studprogramo por novembro kaj decembro inkluzivas studobjektojn kiel Esperanto, hispana, angla kaj pola lingvoj (instruataj pere de Esperanto), «Juro en Turismo», «Stiloj en arĥitekturo kaj ĝia ekkoniĝo», «Esperanto en Turismo», «Turismo kaj Kulturo», «Baza Turismiko: ripozlokoj kaj sanlokoj», «Topografio de la regiono Kujavio-Pomerelio», «Baza Turismiko: Sportcentroj», «Arĥitekturo kaj Konstruarto» , «BazaTurismiko: Sistemoj de komunikado», «Historio de la kulturo kaj artaj verkoj regionaj en Pollando kaj en Eŭropo», «Metodologio de la gvidado de ekskursoj», «Historio de Esperanto», ktp.

[BILDO p.14] Nigrablanka grupfoto en klasĉambro: ĉirkaŭ dek sep gestudentoj, kelkaj starantaj malantaŭe, aliaj sidantaj ĉe tabloj kun libroj kaj kajeroj; inter ili personoj de diversaj devenoj.

En decembro, ekde la 13a ĝis la 15a okazos sesio por ĉiutagaj kaj eksterĉiutagaj gestudantoj, laŭ tre riĉa programo, kompletigita de la Zamenhofa Tago, kun prelegoj, artaj prezentadoj, diversaj solenaĵoj, dum la tuta tago.

Mi aldonas foton de la gestudantoj de la kurso de Hispana Lingvo (instruata pere de Esperanto), el diversaj landoj, kiel Mongolio, Kongo, Litovio, Albanio, Pollando, ktp.

La unua de dekstre, starante, estas la profesorino de pola lingvo, Aneta Bękowska, kiu gvidis grupon al Valencio pasintjare, kaj dua de maldesktre, ankaŭ starante, mi mem.

Augusto Casquero

Pàgina 15 de l'original
Pàgina 15 de l’original

90-a DATREVENO DE LA FONDIĜO DE E-GRUPO DE BOLONJO

Ĉi-jare Bolonja Esperanto-Grupo festas la 90-jariĝon, ĉar D.ro Achille Tellini fondis ĝin en la jaro 1912.

Dum tiuj 9-dekjaroj, la Grupo ĉiam distingiĝis pro agemo kaj vigleco. Precipe dum la lasta duonjarcento, post la refondiĝo en la jaro 1949, oni organizis altnivelajn aranĝojn, ĉu naciajn ĉu internaciajn (ni ŝatas memorigadi la organizojn de la 4 naciaj kongresoj en la jaroj 1920, 1952, 1986, 2000; krom pluraj regionaj kunvenoj kaj renkontiĝoj).

Sendube la sukceso de Esperanto en Bologna okazis en la jaro 1955, kiam oni organizis la 40-an Universalan Kongreson kun la partopreno de pli o1400 [?] kongresanoj el 40 landoj.

Oni invitis ĉifoje ĉiujn ĝemelajn urbojn. Ĉar Valencio esta ĝemela urbo de Bolonjo, mi vojaĝis al tiu datreveno, kaj nome de Grupo Esperanto de Valencia mi transdonis la libron «Don Kiĥoto» kiel rememoraĵo por niaj samideanoj.

La programo estis tre bone organizita kun agrabla etoso kaj interesaj prelegoj.

VENDREDO 27-9

  • 10.00 Prelego de la profesoro de la Verona Universitato Giordano Formizzi, pri la temo «Ek de Internacia Mono al la Internacia Lingvo».

  • 16.00. Ĉe la Palaco de la Poŝto okazis la «Dokumentara ka Filatela Ekspozicio pri Esperanto» de Mario Amadei.

  • 20.00. Vespera Amika Renkontiĝo en la E-klubo Achille Tellini, kun gustumado de dolĉa vino

SABATO 28-9

  • 10.00. Ĉe la Provinca Administrejo, inaŭguro de la «Oficiala Aranĝo pri la 90-a Jariĝo»

-La profesorino Spomenka Stimec, el ĝemelurbo Zagrebo, prelegis pri «Internacia kulturo kaj Esperanto»

  • 15.00. Vizito de la urbo kaj muzeoj.

  • 17.30. Sankta Meso en Esperanto en la preĝejo de Sankta María de la Vivo

  • 20.00. Komuna vespermanĝo en urba restoracio

DIMANĈO 29-9

-9.00. Vizito de la urbo kaj muzeoj

  • 12.00 Tagmanĝo kaj konkludo de la programo kun adiaŭaj salutoj ĝis la Centjariĝo.

La urbo Bolonjo estas vera muzeo pro siaj arkitekturaj konstruaĵoj. Ĉiuj trotuaroj estas kovritaj je portiko, kun kelkaj portikaj plafonoj belege artpentritaj.

Rafael Peris

Pàgina 16 de l'original
Pàgina 16 de l’original

[BILDO p.16] Nigrablanka desegnaĵo maldekstre de la titolo: aerostato (varmaera balono) kun korbo, sur griza kvadrata fono.

DU ESPERANTISTOJ DE LA SENIA RIPETAS LA VOJAĜON DE JULIO VERNE ĈIRKAŬ LA MONDO EN 80 TAGOJ

Manel Viñals kaj Joaquín Marcoval, de La Sènia (Taragono), alvenis en sian vilaĝon post ripeti la faman vojaĝon de Phileas Fog en 80 tagoj. La plej interesa flanko de tiu vojaĝo estas ke ili dum la tuta vojaĝo kontaktis kaj estis helpataj de esperantistoj, ĉefe membroj de Pasporta Servo, kaj uzis la internacian lingvon.

Dum tiuj 80 aventuraj tagoj, kiuj komenciĝis en Londono la 19an de aŭgusto, ili uzis 4 ŝipojn, inter alie unu ŝarĝŝipon kiu kunportis ilin al Los Angeles, kaj tiom da vagonaroj, aŭtobusoj, kaj taksioj, ke ili eĉ ne memoras pri la kvanto, laŭ diris Manel Viñals.

Ambaŭ aventuremuloj, kiuj evitis uzi aviadilojn, estis ege kortuŝitaj je sia alveno en la Senia-n, kie la Urba Registaro preparis por ili grandan akcepton, al kiu ĉeestis granda parto de la 5.000 loĝantoj de la vilaĝo.

Post trapasi Eŭropon, ili daŭrigis la vojagon tra la Silka Itinero ekde Turkio, tra Azio centra, eniris Ĉinion tra la nordo; poste el Ŝangajo al Tokio, kaj de tie per ŝarĝŝipo al Los Angeles.

En Los Angeles ili devis resti 10 tagojn, pro striko de malŝargistoj, kio metis en riskon ilian ŝonĝon. El Los Angeles ili traveturis tutan Usonon, kaj en Nov-Jorko ili uzis la solan ŝipon antaŭmendita de ili, por reveturi al Londono.

Ili konatiĝis kun siaj helpantoj tra la mondo pere de Internet.

Ĉefa intereso de tiu vojaĝo estas ke dum la monda rondvojaĝo tiuj du samideanoj estis atenditaj de esperantistoj en ĉiu haveno.

Viñals kaj Marcoval jam antaŭkonis pere de Internet siajn kontaktojn, kiuj funkciis iamaniere kiel «sponsoroj»n, kaj kiuj multfoje havigis al ili dormlokon kaj manĝon. Pere de la reto ili rendevuis kun ili.

Laŭ ili ĉi tiu estis «mirinda sperto kiu montras ke Esperanto estas lingvo vivanta, utila por vojaĝi kaj por interkomunikiĝi en ĉiu ajn parto de la mondo kaj ke ĝi estas multe pli facila ke la angla».

Ili gardas specialan rememoron de Irano kaj Ĉinio «du landoj kie ni estis bonege traktataj kaj kie la homoj estas ege afablaj kaj ĉiam pretaj helpi».Ili planas meti sian travivaĵon en libron kiun ili volas verki post la bezonata ripozado.

Pàgina 17 de l'original
Pàgina 17 de l’original

[BILDO p.17] Nigrablanka portreta foto de L. L. Zamenhof: kalva viro kun barbo kaj lorno, en malhela jako kun papilia kravato, laŭ la konata studia portreto.

ENIGMOJ DE ZAMENHOF

— Kiujn lingvojn sciis Ludoviko Zamenhof?

. Liaj gepatraj lingvoj estis la rusa kaj la jida. Ekde la 4-a jaro li lernis la hebrean, kaj li ekposedis ĝin en tia grado, ke li tradukis (sola!) en Esperanton la tutan Malnovan Testamenton rekte el la hebrea originalo. Kiam li estis 14-jara, lia familio transloĝiĝis el Belostoko en Varsovion, kie Ludoviko uzis ankaŭ la polan. En infanaĝo li eklernis la germanan kaj francan kaj sciis ilin tre bone, precipe la germanan. Poste li eklernis la anglan, kies nemultaj morfologiaj formoj donis al li la ideon, ke la artefarita lingvo devas havi nur minimuman gramatikon. Li studis profunde la latinan kaj antikvan grekan. Krome, li lernis iomgrade la italan kaj litovan. La supremenciitaj lingvoj diversgrade kontribuis al la kreo de Esperanto. Post la publikigo de Esperanto li konatiĝis kun la hispana kaj eble kelkaj aliaj lingvoj: almenaŭ kun tiuj, en kiuj aperis lernolibroj de Esperanto.

— Ĉu Ludoviko estis bona lernanto?

. La publikigitaj dokumentoj montras, ke li ricevis nur bonajn kaj tre bonajn notojn. Li finis la gimnazion kun arĝenta medalo.

— Onidire, kiam Ludoviko estis veturonta en Moskvon, lia patro postulis, ke tie li ne okupiĝu pri sia lingvo, sed diligente studu la medicinon. Reveninte post du jaroj en Varsovion, li trovis, ke la patro forbruligis liajn manuskriptojn. Ĉu tio estas vera?

. Oni tiel rakontas, sed eble tio estas legendo.

— Kiam la lingvo ricevis la nomon Esperanto?

. Komence oni nomis ĝin Lingvo Internacia [de D-ro Esperanto]. Unuafoje la lingvo aperas kun tiu nomo en la reklamo, kiun Zamenhof publikigis en la populara rusa semajna gazeto «Niva» la 5-an de novembro 1888.

—Kio estas homaranismo?

. Tio estas etik-religia doktrino, kiun iniciatis Zamenhof, por servi kiel ponto por ĉiuj popoloj. En la tiam dividita mondo ĝi apenaŭ povis sukcesi.

Pàgina 18 de l'original
Pàgina 18 de l’original

ASEREJÉ

En la forumo soc.culture.esperanto, sudafrikano (¡) petis e-tradukon de la (fi) fama rumbaĉo «Aserejé» kiu nin ĉiujn marteladis la tutan pasintan someron.

Nu, mi plenumis la taskon kaj, konsiderante la internacian popularigon de la kanto, mi pensis ke eble nin hispanojn, en e-aranĝoj, oni pridemandos pri tio kion la teksto diras. Tial mi alsendas tiun tradukon, kun postaj korektetoj al tiu publikigita en s.c.e., kaj esperable plene kanteblan.

Ĝuu!!!


Vidu, venas tiu ulo promenante ĉe angulo, Estas Diego (1) rumbumonta kun la luno en okulo kaj kompleto el lazuro. estas li kontrabandonta. Li eniras l’amasrondon por dancadi ĝis la tombo, posedata de la ritma ragatango. (2) Kaj disk-ludisto tre volonte ludas himnon ĝis meznokte, estas lia kara plej ŝatata kanto, ĝin li dancas !!! ĝin li ĝuas !!! ĝin li kantaaaaaas !!!

aserehé ha dehé (3) dehebe tu dehebe deseri joŭa a mavi an de bugi an de ŭidibidi aserehé ha dehé dehebe tu dehebe deseri joŭa a mavi an de bugi an de ŭidibidi

Estas sorĉa ne hazardo ke mi trovas lin sur strato kiun mi kutimepaŝas. Diego (1) kvazaŭ kapitano,

fanfaronas kun la gajo rastafar –afrik-cigana.

Li eniras l’amasrondon por dancadi ĝis la tombo, posedata de la ritma ragatango. Kaj disk-ludisto tre volante ludas himnon ĝis meznokte, estas lia plej ŝatata kanto, ĝin li dancas !!! ĝin li ĝuas !!! ĝin li kantaaaaaas !!!

aserehé ha dehé ktp …

(1) Oni prononcu «Diego»-n hispanece: «Diego»

(2) «Ragatango», mi suspektas ke la originalon «ragatanga» oni inventis rimcele.

(3) Kiel vi certe scias, tiu refreno estas fuŝa sonimitado de originala usonlingva «Rapper’s delight». Mi transcribís ĝin samfuŝe laŭ esperanza prononco. La originalan tekston vi povas trovi en http://www.lyricsxp.com/lyrics/r/rapper s delight ellen dow.html

Manuel Pancorbo. mpancorbo@wanadoo.es

Pàgina 19 de l'original
Pàgina 19 de l’original

[BILDO p.19] Emblemo de la centjariĝo: rombo kun kvinpinta stelo kaj la surskribo «100 JAR[nelegebla] / VALENCIA / ESPERANTO / GRUPO», flankita de la jaroj «1903» kaj «2003», presita super pala desegnaĵo.

62 a Hispana Esperanto-Kongreso kaj 13 a Internacia Esperanto-Kongreso

VALENCIO 2003

(100a Jubileo de hispana kaj valencia asocioj)

15-19 julio, kongreso, 20 julio ekskurso

Kongresejo: FACULTAD DE FILOLOGÍA, Avda. Blasco Ibáñez, 32 . Valencia

ALIĜILO N-RO ………

(BONVOLU SKRIBI TAJPE AŬ PRESLITERE)

Familiaj nomoj ……………………………………………………………………

Antaŭnomo: ………………………………………………………………………

Naskiĝdato (2) ……… ……………… HEF-numero: ……………………………

Adreso: ……………………………………………………………………………

……………………………………… Poŝtkodo: ……………………

Urbo: ……………………………………… Telefono: ……………………

Retadreso: …………………………………………………………………………

(2) Nur por statistiko

Kongreskotizoj (en eŭroj)

ĝis 31-12-02 ĝis 31-05-03 poste
Membro de HEF aŭ Monda Turismo. 19 22 25
Ne membro ………………… 23 26 29
Membro de grupo (pli ol 15-p) ……. 15 18 21

Loĝejo: ………………………

Donacon: ……………………

ENTUTE: ……………………

Kotizu pere de Bancaja, Strato Málaga, 37; 46009 Valencia.

Konto-numero: 2077-0069-24-3100702329 al la ESPERANTO-KONGRESO

Kunsendu la pagpruvilon kaj la aliĝilon al la suba adreso.

Por bankĉekoj kaj poŝtmandatoj aldonu 10%

LA KOTIZO ESTAS NE REPAGEBLA

Dato kaj subskribo: ……………………………………………………………

Konstanta adreso: Augusto Casquero; Avenida Burjasot 29, A-31. ES-46009 Valencia.

Retadreso: augustocasquero@infonegocio.com

Pàgina 20 de l'original
Pàgina 20 de l’original

62 a Hispana Esperanto-Kongreso kaj 13 a Internacia Esperanto-Kongreso

MENDILO

Ĉiu aliĝanto devas plenumi apartan mendilon. Sendu la mendilon kaj la kvitancon de la pago al la Konstanta Adreso: Augusto Casquero de la Cruz. Avenida Burjasot, 29, A-31. 46009 Valencia (Hispanio) kaj la pagon faru al: BANCAJA, Strato Málaga, 37. 46009 Valencia (Hispanio), kontonumero 2077 0069 24 3100702329, KONGRESO DE ESPERANTO.

LOĜADO

1 COMPLEJO EDUCATIVO CHESTE (22 km. De Valencia), NUR por grupoj

.loko en kvarlita etaĝa ĉambro, kun matenmanĝo, 5 tranoktojn: 50 €

2 UNIVERSITATA HOTELO (proksime de la kongresejo)

. loko en dulita ĉambro, kun matenmanĝo, 5 tranoktojn: 105 €

. unulita ĉambro, kun matenmanĝo, 5 tranoktojn: 115 €

3 JUNULARA GASTEJO

MALPLI OL 26-JARA:

. loko en kvarlita ĉambro, kun matenmanĝo, 5 tranoktojn: 65 €

PLI OL 26-JARA:

. loko en kvarlita ĉambro, kun matenmanĝo, 5 tranoktojn: 76 €

4 TRISTELA HOSTALO , KLIMATIZITA (ĉe la urbocentro)

. loko en dulita ĉambro, SEN matenmanĝo, 5 tranoktojn: 155 €

. unulita ĉambro, SEN matenmanĝo, 5 tranoktojn: 185 €

NOMO: LANDO:

ALVENDATO: FORIRDATO: TRANOKTOJN:

MI PAGAS POR LOĜADO: €

MI DEZIRAS DIVIDI ĈAMBRON KUN:

POST LA 10a DE JUNIO ALDONU 10% AL LA TUTA KOSTO

POST LA 1a DE JULIO LA ORGANIZANTOJ NE GARANTIAS LOĜEJON

Llegir en: