Los números 1218 a 1219 de Sennaciulo, el periódico de SAT, transcritos enteros (2 números). Qué es la revista, de dónde viene el texto y cómo se ha hecho: en la página de la colección.
Transcripción automática, no oficial: para citar algo, compáralo con el escaneo de cada número. Si alguien que tenga los derechos quiere que la retiremos, díganoslo y la retiramos.
N.º 1218, diciembre de 2006
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
Sennaciulo
Oficiala organo de S.A.T.
http://www.satesperanto.org/ *** retadreso: satesperanto@free.fr
Malantaŭ bela kimono, kia realeco estas en industrio?
Vidu paĝojn de «SAT-Kulturo»
[BILDO p.1 | 14,31,88,86] Persono pentras per peniko florornamaĵojn sur blanka kimona ŝtofo; antaŭe, sur japanaj gazetoj, staras tasoj kun farboj kaj penikoj.
«Juzen estas japana metiarto tre malnova kaj historioriĉa. La teknikoj priskribitaj en la lastaj paĝoj estas delikataj kaj kompleksaj. Ili necesigas koloran reprodukton. Vi ankaŭ trovos meze de tiu gazeto pli ampleksan tekston kiu respondos al ĉiuj viaj demandoj. Bonegan legadon!»
SAT-ANOJ KUTIMIĜU AL EKSTERNACIA SENT-, PENS-, KAJ AGADKAPABLO! LANTI
Decembro 2006 77-a jaro, n-ro 12 (1218) MENSUEL / MONATA ISSN 1163.0442 Prezo: 5 €
[BILDO p.1 | 7,79,16,90] Strikodo 9 771163 044279.
— página 2 —
[BILDO p.2 | 7,5,24,20] Blanka kolombo flugas super la terglobo.
PAC-AGADO Pacista Frakcio de SAT
« M 51 » Hodiaŭ : Malŝparado Morgaŭ : Danĝero
[BILDO p.2 | 7,25,35,51] Du homoj staras sur strando kaj rigardas la blankan spuron de misilo, kiu leviĝas en la ĉielon.
Unua pafo de misilo « M 51 »
La 9-an de novembro 2006, franca armeo efektivigis la unuan pafon de misilo « M51 » . Tiu nova strategia misilo estis propulsita de la « Centro de provoj kaj de pafoj de misiloj » (CELM). Tiu centro situas en sudokcidento de Francio ĉe la bordo de Atlantika Oceano. Ĝia surfaco estas 15 000 hektaroj ; ĝi okupas 28 kilometrojn de marbordo ; estas malpermesite eniri en ĝi. Laŭ niaj informoj, la misilo pezus 51 tunojn, kaj havus trafdistancon ĉirkaŭ 10 000 kilometroj. La plej granda parto de la trajektorio de misilo efektiviĝas ekster la tera atmosfero. La misilo, kiu estis pafita de la franca Centro (CELM) falis apud la brazila marbordo. Dum la provoj la misiloj estas nearmataj (t.e. la misiloj ne entenas nukleajn kapojn). Tiuj misiloj « M 51 » armos, en 2010, la 4 francajn submarŝipojn-misilpafilojn. Ĉiu submarŝipo estos ekipata per 16 misiloj kaj ĉiu misilo entenos 6 nukleajn kapojn.
Malŝparado
– Dum la operacoj la submarŝipoj eventuale povus elĵeti misilojn do, la Centro de provoj (CELM) konstruis, por la provoj, grandegan basenon profundan je 50 metroj. En tiu baseno estas aparato, kiu, kiel en la submarŝipoj, elĵetas la misilon ekster la akvon, antaŭ ol la motoroj de misilo ekfunkcias. Dum provo, la misilo evitu aviadilojn, satelitojn, … Do, provo postulas multajn antaŭzorgadojn. Ĝis 2010, franca armeo planis dekon de provoj de « M 51 ».
La kosto de studadoj, konstruoj de prototipoj, provoj, estas 5,7 miliardoj da Eŭroj. La produktado de « M 51 » kostos ĉirkaŭ 3 miliardojn da Eŭroj.
Danĝero
– Respondeculoj de franca Oceana Strategia Atomarmilaro diskutas la eblecon eksplodigi nukleajn kapojn de misilo « M 51 » je la altitudo de 20 kilometroj. Laŭ ili, la eksplodoj je tiu altitudo malpliigus la radiadojn, kaj detruus la komunikojn. Franca armeo, kaj sendube aliaj armeoj, preparas « belajn tagojn » por homaro !
[BILDO p.2 | 36,51,64,77] Kovropaĝo de franca leĝpropono: «N° 271 — SÉNAT — Seconde session ordinaire de 1992-1993 — Rattaché pour ordre au procès-verbal de la séance du 15 avril 1993. Enregistré à la Présidence du Sénat le 22 avril 1993. — PROPOSITION DE LOI relative au désarmement unilatéral de la France, présentée par MM. Franck SÉRUSCLAT, Germain AUTHIÉ, Mme Maryse BERGÉ-LAVIGNE, MM. Jacques BIALSKI et Marc BŒUF. Sénateurs. — (Renvoyée à la commission des Affaires étrangères, de la défense et des forces armées, sous réserve de la constitution éventuelle d’une commission spéciale dans les conditions prévues par le Règlement.)»
Leĝpropono n-ro 271
Ni reagu
– Jes ! Sed kiel ? Ekde kelkaj jaroj, Francio ĉiujare elspezas ĉirkaŭ 3 miliardojn da Eŭroj por sia atomarmilaro. En 2007, la Francoj elektos Prezidanton de la Respubliko, tio estus okazo por elekti Prezidanton, kiu komencus malarmadi. Bedaŭrinde, ĝis nun, neniu kandidato proponas politikon de malarmado.
Ni opinias ke SAT-anoj komencu debati pri la temo. Ni rememorigas ke ni estas por « Unuflanka Malarmigo » de Francio. (Antaŭ kelkaj jaroj, 5 francaj socialistaj gesenatanoj metis, ĉe Senato, la Leĝproponon n-ro 271, kiu antaŭvidas progresivan malarmadon ĝis totala malarmado. Ni detale prezentis tiun Leĝproponon kaj ni proponis agojn en Sennaciulo n-ro 1177/1178 de julio-aŭgusto 2003 ).
Colette Weiss / André Weiss
MONATO DE E-LIBRO
http://www.satesperanto.org/-Librovendejo-.html
[BILDO p.2 | 65,36,93,64] Kovrilo de la libro «Ĝura — Vualo de l’ silento», kun ornamita bordero; malsupre: «Sennacieca Asocio Tutmonda».
[BILDO p.2 | 65,63,93,92] Kovrilo de la libro «Suad — Vivbruligita (Honorkrimo) — Dokumento — Sennacieca Asocio Tutmonda»: blanka masko, tra kiu videblas okuloj kaj buŝo de virino.
162 — Sennaciulo, decembro 2006
— página 3 —
El la redaktejo…
Bonvenigo al la nova redakta skipo
[BILDO p.3 | 7,10,19,21] Portreto de ridetanta viro kun okulvitroj.
Karaj, venis momento ke post 24-jaroj de seninterrompa redaktado kaj produktado de 295 numeroj de nia organo Sennaciulo, mi transdonu la torĉon al la nova redakta skipo kiu estas preta daŭrigi mian laboron kaj produkti tute novan, freŝan, pli modernan kaj pli maldekstran gazeton. Ili certe povas daŭre kalkuli pri mia helpo kaj subteno.
Do, antaŭ 24 jaroj, en aprila numero de 1982 aperis la simila teksto en kiu mia kamarado kaj amiko, Norbert Barthelmess, transdonis al mi la redaktadon de Sennaciulo. Li daŭre restis redaktanto de Sennacieca Revuo (vidu la foton). En tiu tempo la kompostado kaj presado de Sennaciulo estis farata de la presisto en Rotterdamo. Pro la fakto ke mi ne parolas la nederlandan lingvon, rekta kontakto kun la presisto ne estis ebla. En tio helpis al mi nia forpasinta kamarado Quispel. La enpaĝiglaboro estis farata laŭ la klasika maniero per tranĉado, gluado kaj produktado de la maketo kiun poste la presisto mem realigis.
[BILDO p.3 | 36,13,79,40] Faksimilo de la tajpita artikolo de N. Bartelmes el 1982:
Bonvenigo al nova redaktoro
Post pli ol duonjarcenta prizorgado de nia SAT-organo ,,SENNACIULO» mi trandsonas fide kaj ĝoje mian postenon al mia kara kolego kaj amiko, K-do Kreŝo Barkoviĉ, membro de P.K. de SAT. Mi estas certa, ke li plenumos la postulatan laboron konscience kaj kompetente; cetere mi plue restas disponebla por helpi la novulon, por ke li havu apogon ĝis plena spertiĝo. Krome mi restas la redaktoro de »Sennacieca Revuo» (jara kajero).
Tiuokaze mia voko iras al ĉiuj kunlaboremaj SAT-membroj, kiuj havas la kapablon verki ion interesan kaj konforman al nia spirito, ke ili sendu siajn artikolojn kaj komentojn senhezite al la redaktejo en la Avenuo Gambetta. Vi faciligos la redaktoran laboron, tajpante nur unuflanke de folio (tio validas ankaŭ por manuskriptoj), lasante blankan marĝenon por povi eventualajn korektojn, kaj kooperante por ke la nivelo de nia gazeto restu alta kun originaleco.
Kun freŝa kuraĝo antaŭen!
N. Bartelmes
En la jaro 1988 SAT aĉetas sian unuan komputilon – Macintosh SE, kun malgranda ekrano kaj tiam ankoraŭ neebla uzo de E-literoj. Kun entuziasmo mi memlernis la uzon de tiu moderna ilo, de novaj programoj por prepari min al nova tasko enpaĝigi mem nian gazeton. Intertempe ni mendis ĉe iu entrepreno la fabrikadon de E-litertipoj. La enpaĝigo ne estis facila ĉar la ekrano estis malgranda kaj oni devis «navigi» sur la paĝo A4 por enpaĝigi parton post parto. La unua numero de la de mi mem enpaĝigita Sennaciulo aperis en januaro 1989 (vidu bildon). Evidente, ĝi estis ne tre bela kaj sukcesa, tiel ke la PK petis la membrojn pri toleremo kaj pacienco por ke la redaktoro havu tempon spertiĝi kaj plibonigi la kvaliton. Intertempe la komputiloj evoluis kaj ankaŭ la spertoj de la redaktoro. Ankaŭ ni ŝanĝis la presiston kiu nun troviĝis en Francio kaj kun kiu la kontaktoj estis pli facilaj.
La aspekto de nia gazeto kaj la preparmaniero ankaŭ evoluis. Aperis difinitaj rubrikoj kaj ankaŭ rubrikredaktoroj. En tiu momento ŝanĝiĝis mia posteno en la kolofono. Pro la fakto ke nun ekzistis kelkaj rubrikredaktoroj mi iĝis ĉefredaktoro.
Post la Bratislava kongreso, la unua postkongresa numero denove aperis en nova aspekto. Sennaciulo aperis kolora kun kvar koloraj paĝoj kiujn ni povis havi por la sama prezo, ŝanĝante denove presiston. Tia ĝi estas ĝis hodiaŭ.
Bedaŭrinde, malgraŭ ĉiuj tiuj ŝanĝoj kaj plibonigoj, ni ne sukcesas altiri novajn membrojn. Pluraj el niaj membroj opinias ke nia gazeto ne estas sufiĉe moderna kaj sufiĉe maldekstra por la junaj generacioj. Ni esperu ke la nova skipo sukcesos per nova Sennaciulo ŝanĝi tiun situacion.
Nun restas al mi danki al ĉiuj membroj de SAT kaj al ĉiuj legantoj de Sennaciulo pro bona kunlaboro dum tiuj 24 jaroj. Bonvolu nepre daŭrigi sendon de viaj kunlaboraĵoj al la nova skipo ĉar ili daŭre bezonos materialon. Ja, la veraj redaktoroj estas vi mem.
[BILDO p.3 | 57,47,93,82] Faksimilo de la unua paĝo de Sennaciulo de januaro 1989 (60-a jaro, n-ro 1 (1003)), kun la rubrikoj «Nova Sennaciulo», «Homaj rajtoj – 40 jaroj» kaj «Internaciaj brigadoj», foto de du viroj kaj la alvoko «Kontribuu al via organo «Sennaciulo»! Verku mallonge kaj koncize! Sendu ilustraĵojn! Dankon!».
Mi deziras al ĉiuj grandan sukceson. Antaŭen por la bono de SAT kaj Laborista E-Movado.
Via ĝis-nuna redaktoro, Kreŝo
Asocia sidejo de S.A.T., administrejo kaj redaktejo: 67, avenue Gambetta, FR-75020 Paris, tel. +33.1.47.97.87.05, telekopiilo: +33.1.47.97.71.90. Retadreso: satesperanto@free.fr. TTT-paĝoj: http://satesperanto.free.fr Oficejo malfermita: lunde de 9h30-15h30; de mardo ĝis vendredo: 9h30-16h30. Ekster la laborhoroj funkcias aŭtomata registrilo. Poŝtkonto: SAT n° 1234-22 K, Paris. IBAN: FR 77 30041 00001 0123422K020 39 BIC: PSSTFRPPPAR Konto de SAT ĉe UEA : satx-s Redaktas: Redakta Komitato – P. Lévy, G. Rollin, Viola, C. Orsingher, Snajpero, I. Moĉilnik kaj K. Barkoviĉ. Ĉefredaktoro : Kreŝimir Barkoviĉ Ekspedejo de Sennaciulo: adreso de la redaktejo. Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem. Ricevitajn manuskriptojn oni ne resendas. La limdato de ricevo de manuskriptoj estas la 10-a de kuranta monato.
❒
Imprimé par : TROISA, 4 rue Théodule Ribot, FR-75017 Paris. Aperas monate – Mensuel. Le directeur de la Publication: Jacques BANNIER Abonnement annuel/jara abono France 55 €. Autres pays/aliaj landoj : peti la tarifon de nia peranto aŭ de la SAT-Centro. Dépot légal à la date de parution. N° CPPAP 0510 G 86567 Limdato por ricevo de kontribuaĵoj estas ĉiam la 10-a en la monato.
Sennaciulo, decembro 2006 — 163
— página 4 —
MEMORKUNVENOJ
Ĉiujare je la 1-a de novembro la Asocio de Persekutitoj de l’Nazi-reĝimo – Unio de Antifaŝistoj (Vereinigung der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten [VVN-BdA]) okazigas memorkunvenon antaŭ la tombmemorejo por 235 Aŭgsburgaj nazi-viktimoj mortigitaj en koncentrejoj inter 1933 kaj 1945. Parolis 73-jaraĝa Ernst Grube, kiu sukcesis supervivi holokaŭston kiel infano en koncentrejo Theresienstadt (terezienŝtat – Terezín / Ĉeĥio). Dek parte maskitaj personoj, nigre vestitaj, alproksimiĝis, fotis la proksimume 60 partoprenantojn kaj ĝenis la kunvenon. Kelkaj de la partoprenantoj, inter ili du senuniformaj policistoj, intervenis. La dekstruloj uzis piproŝprucilojn kaj bate perfortis la antifaŝistojn. Kun helpo de la du policistoj oni sukcesis kapti unu el la novnazioj. 17 Policveturiloj kaj eĉ helikoptero malkovris kelkajn de la fuĝintaj ceteraj dekstruloj. Entute sep dekstruloj estis kaptitaj kaj mallongtempe arestitaj. Ili jam delonge estas konataj. Nun ilin atendas akuzo – espereble.
[BILDO p.4 | 7,28,50,45] Memormonumento el tri ŝtonaj tabuloj kun reliefoj kaj la surskribo «Zum Gedenken an die hier ruhenden 235 KZ-Opfer», kun florkronoj antaŭe; dekstre parolanto ĉe pupitro kun antifaŝista flago.
Memorkunveno en Augsburg
Malgraŭ ke ĵurnalistino persone ĉeestis la gazeto ne raportis la veron, sed skribis ke estis perforta kverelo inter dekstruloj kaj maldekstruloj. Kaj la urbaj instancoj, sub gvido de socialdemokrata urbestro, malpermesis partoprenon je la sekva memorkunveno ne nur al novnaziuloj sed ankaŭ al la antifaŝista VVN-BdA (vidu supre)…
Kelkajn tagojn poste, la 5an de novembro, kiel tradicie estis memorkunveno en koncentrej-memorejo Dachau (daĥaŭ). Parolis la estinta ambasadoro en Israelio, Rudolf Dreßler (dresler), socialdemokrato, kaj ĉeestis d-ro Max Mannheimer (maks manhajmer), estro de la asocio de estintaj koncentrej-anoj, kaj eĉ la prezidantino de la »Zentralrat der Juden in Deutschland« (centralkonsilio de judoj en Germanio), Charlotte Knobloch (ŝarlote knobloĥ), pluraj politikistoj kaj – nekredeble kaj hontinde – nur kelkaj manplenoj da partoprenantoj, ĉefe sindikatanoj. Entute estis apenaŭ cent homoj, kiuj publike memoris la nokton de pogromo en 1938 inter 9ª kaj 10ª novembro.
Aliloke okazis kontraŭaj memorkunvenoj: En Frankfurt / Oder (Brandenburg / Germanio) tuj post la oficiala memorkunveno novnaziaj dekstruloj malhonore detruis memorŝtonon ĉeloke de iama sinagogo, distretis florbukedojn kaj kriaĉis naziparolojn kiel »Sieg Heil«. Ankaŭ tie la polico agis senhezite kaj arestis la krimulojn, kiuj nun estas akuzataj. Ĉefurbestro Martin Patzelt publike deklaris:
«Dum jaro post jaro ĉiam pli ge-Frankfurtanoj troviĝas ĉe la memorŝtono por memorigi pri niaj persekutitaj kaj murditaj judaj civitanoj, nun kelkaj agis honte. Mi partoprenas la indignon de la plimulto de niaj gecivitanoj pro tia ago. Tio ne rilatas al niaj sentoj kaj pensoj, ĝi estas abomeninda.
[BILDO p.4 | 51,13,92,35] Viro en malhela kostumo parolas ĉe pupitro antaŭ nigra standardo kun la teksto «Gedenken an die Reichspogromnacht…»; maldekstre kontrabaso.
Rudolf Dreßler en KZ-memorejo Dachau
La malpia okazintaĵo de hieraŭ vespere bedaŭrinde montras, ke en kelkaj kapoj ankoraŭ estas antaŭjuĝoj kaj malamo, kiuj kondukas al eksplodoj de perforto. Hieraŭ estis perforto kontraŭ objektoj, tio rapide povas sin ŝanĝi en perforton kontraŭ homoj.
Tion ni ne volas, tial ni devas civitane aktiviĝi.»
Ministroprezidanto Matthias Platzeck (matias platsek) akre kondamnis la fiagon de novnaziuloj ĉe la memorŝtono pri la pogromnokto… La okazintaĵoj montras kiom malice kaj kun klara celo la dekstra kanajlaro provas provoki.
«Estas netolerebla provoko. Mi sentas hororon. Kiu ekatakas florbukedojn kaj kandelojn memorigantajn pri milionoj da viktimoj de holokaŭsto, tiu montras ke li nenion lernis el la plej granda katastrofo en germana historio. Tiajn ekscesojn ni ne rajtas akcepti en Brandenburgo. Kontentigas min, ke polico kaj prokuroro agis senhezite.»
[BILDO p.4 | 50,50,78,63] Helikoptero flugas en blua ĉielo, inter elektraj dratoj.
Polica helikoptero serĉas novnaziulojn
Tamen: Kvankam ĝis 25% de la loĝantoj kelkfoje montras maltoleremon, kaŝan rasismon, nacian egoismon k. s., la plejparto de la homoj sintenas demokrate kaj honeste. Kaj vere tio ne estas fenomeno nur en Germanio; ĉie en la mondo troviĝas nacia egoismo, naciismo, maltoleremo kaj senhomeca malamo. Fakte, samtempe ĉiuj partioj en urba parlamento akre protestis kontraŭ kunveno de novnazia partio NPD (Nationaldemokratische Partei Deutschlands) en Berlino. Urbestro Klaus Wowereit (voverajt, SPD) same kiel estro de CDU-frakcio Friedbert Pflüger (fridbert pfliger) postulis malpermeson de tiu partio.
Jomo IPFELKOFER Augsburg / Germanio (32394)
164 — Sennaciulo, decembro 2006
— página 5 —
BUDAPEŜTO 1956 -2006
Tragedio kondukis al proksimiĝo de du popoloj
Kvindek jarojn post la Hungara Revolucio oni memoris pri la eventoj kaj la akcepto de 14 000 rifuĝintoj en Svisio. La hungara popolleviĝo prepariĝis jam en la jaro 1955 per liberaj diskutoj pri politikaj temoj en la aŭlo de la Teknika Universitato en Budapeŝto post konatiĝo de la sekreta parolado de Ĥruŝĉov pri la krimoj de Stalino. La 23an de oktobro 1956 malgranda manifestacio de studentoj en Budapeŝto rapide kreskis ĝis amaskunveno protestanta kontraŭ la komunista reĝimo kaj postulanta liberan opiniesprimon, liberajn elektojn kaj sendependecon de Sovetio. La samon postulis manifestacioj en aliaj hungaraj urboj. La ŝtata sekureca polico intervenis per armiloj kontraŭ la manifestaciantoj inter kiuj troviĝis ankaŭ dekmiloj da laboristoj ne kontentaj pri siaj malbonaj vivkondiĉoj. Soldatoj kaj policanoj simpatiis kun la ribelantoj kaj transdonis al ili siajn armilojn.
Bataloj kontraŭ tankoj
La 30an de oktobro 1956 la ĉefministro Imre Nagy proklamas, post la eksigo de la antaŭa registaro, la reenkondukon de la plurpartia sistemo, la neŭtralecon de Hungario kaj la eksiĝon de Hungario el
[BILDO p.5 | 7,40,49,68] Granda faligita metala kapo de statuo kuŝas sur strato; ĉirkaŭe staras kaj preterpasas homoj, unu kun biciklo.
la Varsovia Pakto. Sed la 4an de novembro János Kádár anoncas ĉe la radio la fondon de « Hungara revolucia registaro de laboristoj kaj kamparanoj » kaj indikas ke li vokis la helpon de sovetiaj trupoj. Sovetiaj tankoj invadis Budapeŝton kaj aliajn urbojn. La ribelantoj decide rezistis interalie per « Molotov-kokteloj » (brulboteloj, benzinbomboj) kontraŭ la tankoj. 2600 hungaroj kaj 700 sovetiaj soldatoj estis la viktimoj de ĉi tiuj bataloj, pli ol 200 000 hungaroj forfuĝis eksterlanden. Miloj da personoj estis arestitaj kaj centoj mortkondamnitaj. Sekvis periodo de severa subpremo kiu suferigis centmilojn da hungaroj dum multaj jaroj. Imre Nagy estis arestita kaj en 1958 okazis proceso en Budapeŝto. La 17an de junio la tuta mondo estis konsternita ekscii la ekzekuton de Imre Nagy kaj de liaj kamaradoj Pál Maléter, Miklos Gimes kaj József Szilágyi.
Ondo de solidareco
La batalo de la ribelantoj kontraŭ la potenca Ruĝa Armeo kaj la konsciiĝo pri la mizera ekonomia situacio postmilita en Hungario ekigis ondon de simpatio en Svisio, okazis protestmanifestacioj, materia helpo estis organizita kaj sendita tien kaj la fuĝintoj alvenintaj el aŭstriaj kampadejoj estis solidare akceptitaj. Post
[BILDO p.5 | 51,15,92,44] Amaso da rifuĝintoj kun pakaĵoj kaj infanoj sur kajo de stacidomo.
kompreneblaj malfacilaĵoj en la komenco ili poste bone integriĝis en Svisio (kiel ekzemple ankaŭ la rifuĝintoj el Ĉeĥoslovakio en 1968). Favoris tion ne nur la malavara akcepto fare de Svisio, sed ankaŭ la ĝenerale bona profesia nivelo de la alvenintoj kaj la ekprospero de la svisa ekonomio. Ili miris pri la alta vivnivelo, sed tamen konsciiĝis ke oni devis streĉe labori kaj ke profesia kariero ne estis tiel rapida kiel ili imagis. Hodiaŭ oni ofte aŭdas la opinion ke la iamaj rifuĝintoj el orienta Eŭropo iĝis pli svisaj ol la svisoj. Eble oni povus klarigi ĉi tiun fenomenon per komparo : itala aŭ hispana laboristo enmigrinta en la kvindekaj jaroj sciis ke li povis ĉiam reveni al sia devenlando, dum por la elmigrintoj el Orienta Eŭropo tio ne eblis dum jardekoj antaŭ la falo de la fera kurteno.
Komparo kun la hodiaŭa situacio
Historiistoj volonte substrekas ke la helpopreteco rilate la rifuĝintojn el Orienta Eŭropo ne estis motivita per nura malavareco, sed ke aliaj faktoroj ludis rolon, ekzemple la disvastigita antikomunismo, la bezono de la ekonomio trovi laborfortojn kaj la volo de reparacio post la fermo de la limoj al rifuĝintoj dum la Dua Mondmilito.
Hodiaŭ la situacio rilate rifuĝintojn kaj enmigrintojn kompreneble ŝanĝiĝis kompare kun tiu de la jaro 1956. Ĉi-jare la svisaj civitanoj akceptis en septembro pliseverigon de la leĝoj pri enmigrantoj kaj eksterlandanoj per popola referendumo. Oni adaptis ilin al la normoj de la Eŭropa Unio kaj ili devus eviti misuzojn. Fine de novembro denove okazos referendumo rilate la kontribuon de Svisio al la evoluhelpa fonduso por la 10 novaj EU-membroj orienteŭropaj (1 miliardo da svisaj frankoj por 5 jaroj). Kvankam la sindikatoj de la laboristoj kaj tiuj de la entreprenistoj estas por, la popolisma dekstro kontraŭas kaj la rezulto de ĉi tiu referendumo estas necerta.
(Riŝo 31227)
Sennaciulo, decembro 2006 — 165
— página 6 —
[BILDO p.6 | 7,5,22,19] Malnova portreto de viro kun densaj lipharoj kaj banto ĉe la kolo.
G. Bataille, Nietzsche kaj la faŝismo
Mordu ĝin! Mordu ĝin! La kapon, tranĉu al ĝi la kapon!
Niĉeo, Tiel parolis Zaratuŝtro.
Homo estas profunda maro kie naĝas strangaj, buntaj estaĵoj. Frederiko Niĉeo kaj Georgo Batalo estas du filozofoj, kiuj pasie sondis tiujn homajn profundaĵojn. La unua provis kompreni la moralon por pli bone retaksi ĝin kaj liberigi la kreadokapablecojn de la individuo, repensi la hierarkion, la dua, kiu admiris Niĉeon, esploris la libidan ekonomion, la originojn de la religioj,…. Inter tiuj homoj stariĝas la malhela silueto de la fratino de Niĉeo kiu perfidis la filozofion de sia frato por nutri la nazian ideologion. Kiel malfari la fian laboron de tiu, kiun Niĉeo mem nomis «la pretendema anserino»? Batalo kaj kelkaj intelektuloj aŭ artistoj ŝiros la vualon de la faŝismo, kiu kripligis unu el la plej subtilaj sed ankaŭ potencaj, kompleksaj pensoj de la homaro. Por restarigi tian filozofion G. Batalo kaj liaj amikoj lanĉis neordinaran kaj avangardan revuon. Sed por bone kompreni la rolon de tiu revuo en la intelekta medio ni devos pli atente analizi la venenon kiun Elizabeta, la malbeninda fratino, lasis flui inter la vortoj de la germana filozofo kaj, fine, kompreni ke, se Niĉeo tute ne estas faŝisto, li ankaŭ ne estas maldekstra, progresema pensulo (laŭ la kriterioj de niaj nuntempaj demokratioj), kies filozofio ebligas diversajn interpretojn kaj tamen rezistas kontraŭ ĉiajn politikajn devojigojn.
La senkapa revuo
Georgo Batalo estas eksternorma verkisto, kiu havas apartan lokon en la franca kaj eŭropa literaturo. Mistikulo, li tamen fariĝas ateisto en 1922 kaj, la saman jaron, bibliotekisto en la Nacia Biblioteko de Francio. Li estos la aŭtoro de abunda verkaro ĉar li majstris diversajn disciplinojn kiel la poezio, la erotika literaturo, la filozofio, la etnologio, la sociologio,… Miskonata dum sia vivo, li malgraŭ ĉio multe influos la intelektulojn post la dua mondmilito ĝis nun. Lia verko karakteriziĝas per romanoj kies perforta erotismo aŭ vera pornografio kaŝas subtilan sentokapablecon, kompleksajn filozofiajn konceptojn kaj la vundojn de lia estinto (Historio de la okulo, Mia patrino, La bluo de la ĉielo, …). Per ekstrema erotismo, en siaj romanoj kaj sia vivo, Batalo celis ekstazon kiu obsedis lin de ĉiam.
Krom sia seksa vivo, certe pasiiga, Batalo kaj inicitaj intelektuloj fondis sekretan komunumon, kiu observis precizajn leĝojn kaj ritojn. Ekzemple, ili ne rajtis saluti kontraŭjudistojn kaj la renkontiĝoj sekvis la ritmon de la sezonoj. «Acéphale» (Senkapa) estis la nomo de tiu komunumo kiu inspiriĝis de la studoj de Marcel Mauss pri la afrikaj sekretaj societoj. Verŝajne fondita en 1937, la societo Acéphale estis mistika sed havis pli malpli publikan ekziston. Oni tiel nomis ĝin ĉar la membroj rifuzis ĉiajn ĉefojn. La «senkapeco» estos do esenca kondiĉo de la membroj por transformi la homaron. Iuj aspektoj de la societo ŝajnas nun ofte groteskaj. Ja, la membroj renkontiĝis nokte en maldensejo meze de arbaro kie troviĝis fulmobatita kverko. Sed, aliparte, kiel Batalo, la tuta grupo estis obsedita de la morto kaj Acéphale eĉ projektis oferi homojn laŭ obskuraj ritoj. Sed la membroj rezignis ĉar neniu deziris esti la ekzekutisto… Tiu stranga societo estas esenca por la franca kaj eŭropa niĉeismo.
[BILDO p.6 | 36,58,56,78] Kovrilo de la revuo «Acéphale»: desegnaĵo de senkapa nuda viro kun brakoj etenditaj, tenanta flamantan objekton en unu mano kaj ponardon en la alia, kun labirinto sur la ventro kaj kranio ĉe la sekso; sube la titolo ACÉPHALE kaj «Nietzsche et les fascistes».
Pri tiuj kunvenoj oni preskaŭ nenion scias. La kulto de la sekreto estas forta sed ŝajnas ke tiu epoko grave influis artistojn kaj elstarajn pensulojn kiel Michel Leiris, Michel Foucault, Jacques Lacan, Gilles Deleuze, kiuj duonvorte aludis sian partoprenon, simpation al tiu societo. Male, oni scias ke la membroj de Acéphale eldonis revuon: «La revue acéphale» (la senkapa revuo). La unua numero estis publikigita la 24-an de junio 1933. En januaro 1937, Batalo kaj liaj kunlaborantoj publikigas duan kaj lastan numeron tute dediĉitan al Niĉeo kaj enhavas neeldonitan tekston de la germana filozofo pri Heraklito. Kiel mi skribos pli sube, la nazioj jam delonge provas subŝteli lian verkon profite al la faŝista ideologio. La entrepreno de Batalo estas do bonvena, aŭdaca kaj genia: savi Niĉeon! «Faŝismo kaj Niĉeismo kontraŭiĝas kaj eĉ perforte kontraŭiĝas ekde kiam unu kaj la alia estas konsideritaj en sia tuto: unuflanke, la vivo enĉeniĝas kaj stabiliĝas en senfina servuteco, aliflanke ne nur blovas la libera aero, sed ekventego; unuflanke la ĉarmo de la homa kulturo estas rompita por lasi la lokon al la forto de la vulgaruloj, aliflanke la forto estas tragike dediĉita al tiu ĉarmo.» La laŭdoj de Batalo pri Niĉeo estas oftaj en lia verko kaj li ne kaŝas la influon de la granda antaŭulo ( La interna sperto,…).
Tamen, la artikoloj publikigitaj en tiu efemera revuo ne nur enhavas laŭdojn sed projekton por reale ŝanĝi la socion, malkovri novan subjektivecon, forpuŝi ĉiujn aŭtoritojn, enterigi Dion. Oni ne povas klarigi ĉiujn detalojn, ĉiujn pensojn, tezojn, ideojn, kiujn la revuo enhavas aŭ la personecon de ĉiu intelektulo, kiu partoprenas al tia aventuro sed ĉefa principo distingiĝas: Forigi ĉian aŭtoritaton. La valoro de la artikoloj, la profundeco de la analizoj pri Niĉeo estas ĉiam aktualaj kaj la intelekta lukto de Batalo kontraŭ la faŝistoj estas ekzempla. Oni povas mediti tiun frazon: «La homoj ne scias libere kaj malŝpare ĝui de la Tero kaj ĝiaj produktoj: la Tero kaj ĝiaj produktoj malavare donacas sin kaj malmodere liberiĝas nur por detrui. La atoma milito, tiel kiel la moderna ekonomio ordonas ĝin, ankaŭ instruas pri la senco de la Tero, sed instruas ĝin al renegatoj kies kapo estas plena de kalkuloj kaj tujaj konsideroj, sen pasio kaj kun deprimiga furiozo.» Oni ankaŭ povas aliloke legi: «Vivi, estas inventi!»
Indas noti ke Batalo verkis en pluraj revuoj (La Socia Kritiko,…) kaj, ĉiufoje, oni povas konstati lian sindediĉon al la lukto kontraŭ la faŝismo kaj iuj ajn totalismoj. Antaŭ la revuo Acéphale li ekzemple publikigis artikolojn en la marksista revuo Contre-Attaque . Li skribis: «Ni konstatas ke la naciista reago profitas, en aliaj landoj, de la politikaj armiloj kreitaj de la laboristaro.
166 — Sennaciulo, decembro 2006
— página 7 —
Ni niavice celas uzi la armilojn kreitajn de la faŝismo, kiuj kapablis deturni la fundamentan aspiron de la homoj al ekzalto kaj fanatikismo. Sed ni asertas ke la ekzalto, kiu servos la universan intereson de la homoj devas esti senfine pli grava, potenca, de tute alia grandeco ol tiu de la naciistoj sklavigitaj al la socia konservado kaj egoistaj interesoj de la patrujo.» Batalo provis skizi psikologion de la faŝismo por pli efike batali.
Nur kelkaj vortoj pri la ilustristo, André Masson (1896-1987). Membro de la superrealista grupo ekde 1923, Masson eksperimentas la aŭtomatajn teknikojn, skribo aŭ desegno, kiuj estas unu el la grandaj direktoj de la movado, kiun A. Breton tiel difinis: Psika aŭtomatismo[…] diktita de la penso tute sen rego de la racio kaj ekster ĉiaj estetikaj aŭ moralaj zorgoj. Unuvorte, la malfermita pordo al la subkonscio. Talenta, Masson rapidege desegnas kaj oni povas konstati la potencon de liaj instinktoj kaj la subkonscio en la strekoj de liaj verkoj: Mi komencas sen bildoj nek planoj en mia kapo, sed mi rapide desegnas aŭ pentras laŭ miaj impulsoj… Iom post iom, en la signoj, kiujn mi faras, mi ekvidas personaĵojn aŭ objektojn. Masson grave influos la usonan abstraktan pentroarton.
La nazia anserino.
Elizabeta Forster-Niĉeo, la fratino de la aŭtoro de Zaratuŝtro estas la edzino de konvinkita kaj aktiva kontraŭjudisto, Bernhard Forster, kun kiu ŝi edziniĝas en 1884. La Times jam nomis lin «la plej reprezentanta ĉasisto de judoj el Germanio«. Niĉeo abomenis lin kaj ne ĉeestis dum la ceremonio. La kredo de la nova paro je la pureco de la germana raso kaj legado de libro de Richard Wagner, Religio kaj Arto (1880), inspiras al ili kaj aliaj germanoj la fondon de kolonio, la Nueva Germania, en Paragvajo. Ĝi estas absoluta malsukceso. La koloniistoj ne estas kapablaj kultivi la teron, mortas pro malsanoj kaj atakoj de bestoj. Ili ne eĉ kapablis malhelpi la mestizadon kun la indiĝenoj!* Bernhard Forster sin mortigas. Malgraŭ ĉio la malamego de Elizabeta kontraŭ la judoj restas sendifekta kaj ŝi certe trovos sian venĝon en la falsado de la verko de sia genia frato. En 1889 Niĉeo falas en la abismojn de la frezeneco. Lia cerbo iom post iom mortas. Elizabeta profitas de la situacio. Oni kondukas lin en la familian vilaon Silberblick en Weimar, kie pli kaj pli nombraj admirantoj de la filozofo povas viziti lian dormoĉambron gviditaj de Elizabeta. Tio ne devas kaŝi pli teruran kaj obskuran taskon. Ŝi parte cenzuras «Ecce Homo«-n, la ĝenan membiografion de Niĉeo. Poste ŝi ankaŭ falsas la lastajn manuskriptojn de la filozofo kaj arigas la postmortajn aforismojn en ia ordo, kiu mallerte kongruus kun la nazia ideologio. La tasko estas tre malfacila ĉar, kelkajn jarojn antaŭe, ŝi mem konfesis al sia edzo
[BILDO p.7 | 35,16,64,31] Viro, vidata dorse, premas la manon de maljuna virino en blanka kufo ĉe pordo; apude staras viro kun svastika brakbendo kaj maljuna viro en kostumo.
ke*» la celoj de mia frato ne estas la miaj. Lia tuta filozofio kontraŭas miajn konvinkojn».* Ŝi devis ankoraŭ kaŝi la leterojn de la frato, kiuj ja estas sen ambiguecoj: «Niaj deziroj kaj niaj interesoj tute ne estas komunaj, ĉar via projekto estas kontraŭjuda.» Niĉeo en pluraj libroj aŭ leteroj ankoraŭ skribis: «Ne frekventu personojn, kiuj partoprenas al la mensoga rasa trompaĵo» aŭ «Kiu hatas la fremdan sangon aŭ malestimas ĝin, tiu ankoraŭ ne estas individuo sed speco de homa protoplasmo.» Oni ankaŭ povas relegi lian korespondadon kun la naci-socialista deputito Theodor Fritsch pri kiu Niĉeo pli malfrue skribos: «En Germanio, ne ekzistas pli malsingardema, kretena gento ol la kontraŭjudistoj». Sed, portempe, Elizabeta sukcese mistifikis ĉiujn. Hitler pozas en 1934 apud la busto de la filozofo. Ŝi akceptos lin en la arkivejoj dediĉitaj al sia frato la sekvantan jaron. Ĉu la kontraŭjudismo de la malnova eldonisto de Niĉeo, Schmeitzner, iumaniere helpis la projekton de Elizabeta Forster? Oni ne forgesu alian familianon de Niĉeo, Richard Oehlern, aŭtoro de pompa libro: Niĉeo kaj la estonto de Germanio, kiu provas paraleligi la verkon de Niĉeo kaj Mein Kampf. La falsado de la postmortaj skribaĵoj de Niĉeo ankaŭ multe helpis iujn influantajn ideologojn de la naci-socialismo kiel Alfred Baümler por asimili, transformi la verkon de la filozofo. Iuj juĝistoj eĉ postulos la postmortan proceson de la heroldo de la «superhomo» en Nurembergo. Por konvinki vin ke lia filozofio estas tute fremda al la naziaj tezoj vi ekzemple legos la aforismon 475 de Homa, tute tro homa.
Pli intime, Niĉeo (38 jaraĝa) neniam pardonis al sia fratino la sabotaĵon de la rilato, kiun li travivis kun la bela kaj inteligenta Lou Andreas-Salome (21-jara). Ja, Elizabeta, helpe de ilia patrino, manipulis sian fraton kaj persvadis lin ke Lou ne estas virino kiu konvenas al li. Niĉeo dubas kaj la paroloj de lia fratino sonas en la soleco de la filozofo. Lou Salome rifuzas geedziĝon. Niĉeo ne komprenas, grave deprimiĝas kaj, fine, li kverelas kun Lou («mia supernatura fratino«) kaj sia (juda) amiko Paŭlo Rée. Kiam Niĉeo komprenas ke Elizabeta ankoraŭ mistifikis lin, Lou Salome jam estas malproksime. La kununuiĝo de la du estaĵoj estas nur memoraĵo… Malgraŭ la pardonleteroj. Niĉeo idealigis tiun junulinon sen vidi ke, kiel li, ŝi estis terure sendependa. Kelkajn jarojn pli malfrue, Lou Salome verkos libron pri sia malnova amiko.
Niĉeo kaj la maldekstruloj
Frederiko Niĉeo ne estas viktimo. Male, lia tuta filozofio estas proceso kontraŭ la moralo de la viktimoj, la malfortuloj, t.e, la kristanismo, la naciismo kaj… la socialismo. Eĉ se oni foje devas konstati ian konfuzon, kiu ekzistas en lia filozofio pri vortoj kiel socialismo («religio de la kompato», laika kristanismo) kaj anarkiismo, Niĉeo ĉiufoje diagnozas nihilismon kaj hipokritecon de la komuna moralo, kiu pretendas celi la feliĉon de la plebo. Tamen, se ni legas pli atente la verkon de Niĉeo oni ankaŭ facile distingas gravajn, precizajn ideojn kaj, por miaj anarkiemaj legantoj, la similecojn kun la pensoj de Max Stirner estas oftaj. Niĉeo almenaŭ opiniis ke la anarkiismo antaŭenigis kuraĝulojn kaj li malofte sed klare interesiĝas pri sorto de la laboristoj aŭ forpuŝas salajrecon. Malgraŭ tio ni ne devas dubi pri la malestimo de Niĉeo kontraŭ la socialismo sed lia sinteno kontraŭ la religio, la burĝoj kaj, pli malprecize, la kapitalista ekonomio elmontras zorgojn pri socio, kiu falas en la abismon de la unuforma neboneco kaj memkontento de klasoj stultigitaj per la maŝinoj, la laboro, la pasio de la profito, la komforto, la naciismo aŭ la sensencaj esperoj pri sociala revolucio. SAT-anoj, ni vane serĉos komunajn celojn en tiu verko. Niĉeo malestimegas la demokration, la egalecon kaj abomenas la altruismon. Laŭ tiu filozofo, vi scias, de nia malsana civilizacio devas naskiĝi alia humana specio, kiu kapablos superpasi la nihilismon, nova raso, elektita, «bredita» por regi la Teron. Tiuj novaj homoj kapablos elteni ekstremajn vivkondiĉojn (la soleco, ekzemple), solvi novajn enigmojn kaj transformi la homaron ĉar ili estos artistaj tiranoj kaj ilia materialo estos la homo. Tiuj «superhomoj» estos preter Bono kaj Malbono, estos kapablaj krei novajn valorojn, civilizaciojn. Niĉeo (kiel Stirner, sed Niĉeo superpasas lin) laŭdas la individuecon sed ankaŭ la ekstremajn
Sennaciulo, decembro 2006 — 167
— página 8 —
diferencojn inter la homoj, la hierarkion kaj sanan egoismon. Tiel, li volas denunci la hipokritecon de la kolektivaj valoroj kaj kondutoj (moralo, Ŝtato, politiko, …) kaj skizi sian propran etikon. Ĉiam miskomprenitaj, la ideoj de Niĉeo estis malpurigitaj de la nazioj kaj blinde kondamnitaj de nombraj «progresemuloj», ankoraŭ nun. Neniu komprenis ke lia filozofio ne reale situiĝis inter la ideoj de la 19-a jarcento sed trovis eĥon ĉu en la greka antikveco, ĉu eble en malproksima estonto.
Niĉeo estis unu el la filozofoj, kiuj plej grave influis la XX-an jarcenton. La listo de la artistoj aŭ intelektuloj, kiuj estis pli malpli fascinitaj de lia verko estas longa kaj prestiĝa: T. Mann, S. Zweig, Munch, G. D’ Annunzio, A. Artaud, H. Hesse, H. Miller, A. Camus, P. Valéry, S. Kubrick… Pri politiko la afero estas multe pli malfacila. La niĉeana maldekstro kiu estis aparte aktiva en Germanio kaj Francio komence de la 20-a jarcento estas vera nebulozo sed oni tamen povas distingi gravajn personaĵojn. La angla historiisto Hinton Thomas ekzemple rimarkas ke Niĉeo precipe allogas la neortodoksulojn, kiuj ŝatas lian ofendemecon. Ili povas esti socialistoj, anarkiistoj, liberecanoj, feministoj aŭ dekstruloj (post 1918)! Tamen la socialistoj preterlasas lian kontraŭgregarismon kaj ne volas, verŝajne, legi liajn aforismojn kontraŭ la socialaj aspiroj,… Tio, kio interesas ilin estas la dinamiko de la verko de Niĉeo, kiu instigas la homojn ĉiam senmaskigi ĉiajn ortodoksecojn kaj neŝanĝeblajn strukturojn precipe kiam socialismo ekhavas realan politikan potencon. Nombraj maldekstruloj, liberecanoj, marksistoj inspiriĝis de Niĉeo antaŭ forpuŝi lin. Oni povas, ekzemple, citi Georgs Lukacs, hungaran komuniston, kiu vigle atakis Niĉeon pri la «malracio»de lia verko kiu kondukus al naziismo. Lukacs tamen estis vitalisto kaj niĉeano dum sia junaĝo antaŭ verki libron, kiu estas vera gvidlibro de inkvizicio kontraŭ sia malnova majstro. Laŭ la aliaj marksistoj kiel Kurt Eisner (ankaŭ malnova niĉeano), la filozofo de Sils-Maria precipe estis la heroldo de la aristokrataj klasoj. Strangaj opinioj, kiam oni scias ke, inter 1897 kaj 1914, Niĉeo estis pli legita ol Markso en la laboristaj bibliotekoj de Leipzig, ekzemple! Iuj socialistoj, tute male, starigas Niĉeon kontraŭ konvencia marksismo. La radikala maldekstro germana vidas en la rusa revolucio la efektivigon de la ideoj de Betoveno, W. Whitmann (Vitman) kaj Niĉeo kaj preterlasas Markson, Engelson aŭ Leninon. Ankoraŭfoje, la socialistoj ŝatas la atakojn de Niĉeo kontraŭ la burĝoj. Oni ankoraŭ povas citi la influon de Lily Braun, feministino, socialistino kaj niĉeanino, kiu denuncis la regantajn klasojn sklerozajn. Ŝi fariĝos naciistino. En Francio oni konstatas similajn tezojn ĉe Charles Andler, Daniel Halévy kaj Georges Sorel. Oni ĉiam intence forgesas la niĉean kulton por la egoismo, k.t.p… Sed estas post la dua mondmilito ke aperas en Francio influaj intelektuloj kaj niĉeanoj. Mi jam citis ilin, temas pri Deleuze, Guattari kaj Foucault. Oni ne povas en tiu artikolo priskribi la eksterordinaran gravecon de iliaj verkoj, ve. Sed iuj socialistoj jam organizas sin kontraŭ la niĉeanoj. Luc Ferry, ridinda pensulo kiu fariĝos dekstrulo, kaj Alain Renaut vulgare kritikas Majon 68, Deleuze-on kaj la liberecanojn kiuj sekvas lin. La Francio de Mitterand viciĝas laŭ la usona moralismo de la 80-aj jaroj. Kurioze, oni ankoraŭ timas ke la niĉeanoj flirtas kun la naciista partio de J-M. Le Pen! Tiu fenomeno daŭras ankoraŭ nuntempe kaj mi eĉ povas konstati malagrablan aĉigon de la filozofio de Niĉeo eĉ inter iuj artistoj, sen forgesi ke, en Francio, unu el la ĉefaj ideologoj de mastra sindikato, la MEDEF, estus fervora leganto de Niĉeo. Konklude, ni nun kapablas aserti ke politiko estas triviala parolado de profesiuloj kiuj ne kapablas digesti pli delikatajn aŭ ampleksajn ideojn… Ankoraŭfoje, ŝajnas ke oni ne povas, hodiaŭ, politike utiligi la penson de tiu germana filozofo sen kripligi ĝin. Ni povas nur bedaŭri la forpason de homoj kiel Batalo aŭ Deleuze!
Preskaŭ neniu komprenis ke Niĉeo persvadis sin ke distanco estas necesa inter la suferoj kaj esperoj de liaj «najbaroj» kaj la estonto de la homaro. Dank’al tiu distanco, diskreta sed fundamenta koncepto de lia filozofio, la libera homo povas kreski kiel rara planto kaj sperti «la nostalgion al la estonto». Tiu libera homo, pri kiu la filozofo dediĉis sian tutan vivon, bezonas vivi for de la venenaj muŝoj kaj priserĉi en si mem «la genion de la koro«. De ĉiam fidela al tiu majstro de la skeptikismo mi esperas ke mi bone elmontris lian gravecon por la nuna mondo, antaŭenigis la respondojn kiujn lia verko proponas kontraŭ la naciismo, la fanatikismo, la reveno de Dio (katolika, juda aŭ muzulmana), la ekonomio kiu flirtas kun la nenieco, la valoroj kiuj ruiniĝas, la homaro kiu ankoraŭ ne havas sencon, orientiĝon kaj orienti la gekamaradojn al pli atenta legado de lia verko. Profunde influita de Niĉeo, mi ankoraŭ senlime fidas al ĉiuj homoj, kiuj luktas kontraŭ ĉiajn subpremojn. Li estas oceano en kiu mi ŝatas bani min.
Cirilo
* La kolonio ankoraŭ ekzistas. La genetikaj difektoj estas oftaj.
[BILDO p.8 | 65,5,77,11] Bretaro plena de malnovaj libroj.
Ni legis por vi…
Kontraŭflue de Valo,
[BILDO p.8 | 65,14,80,30] Kovrilo de la libro «Kontraŭflue» de Valo: desegnaĵo de nuda junulo, kiu naĝas kontraŭ ondo; sube «Broŝurservo de SAT».
reeldonis SAT-broŝurservo, 2005, 84 paĝoj, prezo: 3€. En tiu ĉi libro, Valo rakontas sian vivon dum la unua mondmilito, inter 1914 kaj 1918. Li naskiĝis en 1900 en modesta laborista familio. Li estas la nura filo de la familio kaj li multe amas siajn gepatrojn same kiel ili multe amas lin. Ekde la komenco de la milito, lia patro estas mobilizita ĉe la fronto. Dum la unuaj jaroj la patro sendas leterojn al sia familio por trankviligi ĝin kaj rehejmiĝas kelkfoje dum mallonga tempo okaze de forpermesoj. Tiel oni vidas la evoluon de la milito je diversaj niveloj kaj ankaŭ la rilatojn de Valo kun la kamaradoj en la lernejo kaj iliajn proprajn spertojn. Ni ankaŭ lernas pri la spirito de juna knabo kiu kreskas kaj evoluas dum malfacila epoko.Estas agrablstila libro facile legebla de ĉiuj.
Flora Markov
Aldone al la resumo de Flora, mi emas atesti, ke mi memor tre entuziasmiĝis ĉe la unua lego de ĉi-tiu libro, kiam mi estis samaĝa kiel la aŭtoro. Ĝi estas unu el la libroj, kiuj kontribuis fari el mi ĝisostan fanatikan esperantiston, klopodanta ĉiam pensi en Esperanto, kaj esperantigi eĉ la plej ekzotajn proprajn nomojn. Sed preter tiuj anekdotoj, mi tamen aldonu, el iom pli vasta perspektivo, ke tiu libro konsistigas tre valoran ateston pri la rigardo de juna laborista esperantisto, jam rimarkinde matura, pri kelkaj gravaj tiutempaj eventoj, kiaj estis la morto de Zamenhof, la ribelo de la francaj soldatoj en tranĉeoj dum printempo 1917, kaj la rusa revolucio kelkajn monatojn poste. Aparte precize kaj trafe estas priskribitaj la naciismaj artifikoj, kiuj tiutempe estis uzitaj por sendi milojn da homoj al buĉejo. Nekonantoj de Valo sciu ke li estis sudfrancia esperantisto, naskiĝinta en 1900 kaj mortinta en 1996, kiu, ĉefe ekde 1960, abunde provizis la laboristan esperanto-literaturon per multaj tradukitaj kaj originalaj tekstoj, beletraj, politikaj aŭ popolsciencaj, plejparte eldonitaj de la broŝurservo de SAT. Intimulo de Rajmundo Ŝvarco, kies verkojn li ilustris, kaj de Lanti, li certe estis unu el la plej gravaj SAT-aŭtoroj dum la lastaj jardekoj. Do novuloj, ne mistrafu la okazon konatiĝi kun liaj verkoj!
Vinko Markov
168 — Sennaciulo, decembro 2006
— página 9 —
Ĵus aperis en Francio
PIRENEOJ 1940
LASTFINA LANDLIMO
Internacia kolokvo – Universitato de Pau (Po) kaj Adour (Adur) – regionoj – Antaŭparolo de Christian MÄNSO (Kristja Maso)
Tri destinoj, tri verkoj tipaj de la penso komence de la XXa jarcento, kiuj venis trovi finon piede de Pireneoj, “La lastfina landlimo” kiu pro diversaj kialoj baris al ili la vojon de libereco, en la ŝtormego de historio, dum la Dua Mondmilito.
Walter Benjamin (Valter Benjamin), Carl Einstein (Karl Ajnŝtajn), Wilhelm Friedmann (Vilhelm Fridman), tri germanaj judoj farintaj Franclandon sia elektpatrujo, intelekta kaj sentimenta, longe antaŭ ol kreskis naziismo, mortigis sin respektive en Port-Bou (Por-Bu), Betharram (Betaram) kaj Bedous (Bedus). Filozofo, artteoriisto, lingvisto, verkisto, “engaĝiĝinta” intelektulo, ĉiu markis sian epokon per la forto de sia penso, per sia kreemo kaj sia ĉeesto sur la tiuepokaj decidfrontoj.
[BILDO p.9 | 7,29,34,58] Kovrilo de la libro «Pyrénées 1940 ultime frontière pour…», «Préface de Christian MANSO», kun portretoj de Carl Einstein, Walter Benjamin kaj Wilhelm Friedmann; sube «Colloque International – Université de Pau et des Pays de l’Adour» kaj la emblemo de la eldonejo L’Harmattan.
La tekstoj en ĉi tiu volumo kunigitaj prezentas tiujn tri rimarkindulojn* pri kiuj temis kolokvo kaj ekspozicio en Pau (Universitato kaj Interkomunuma Biblioteko) en 2003.
Walter Benjamin (1892-1940) aŭtoro de «l’origine du Trauerspiel allemand» (La origino de la germana Trauerspiel), «L’oeuvre d’art à l’ère de reproductibilité technique» (La artverko en la tempo de teknika reproduktebleco), «Passages parisiens» (Parizaj “pasejoj”**).
Carl Einstein (1885-1940) aŭtoro de «La sculpture nègre» (La negra skulptarto), «L’art du XXème siècle» (La arto de la XXa jarcento), Georges Braque (Ĵorĵ Brak).
Wilhelm Friedmann (1884-1942) eminenta lingvisto, profesoro pri franca literaturo ĉe la Universitato de Leipzig (Lepsiko), poste profesoro ĉe la Altstuda Lernejo en Parizo, post 1933.
Liliane Meffre (Liljan Mefr) Ŝtatdoktorino, germanistino kaj historiistino pri arto. Profesorino ĉe la Universitato de Dijon (Diĵo).
*****************
Noto de la tradukintino (M.Th. Lloancy): du vortoj en la franclingva prezentoteksto kaŭzis problemojn, pri kiuj ni diskutis kun Luis Lera, aktiva membro de la Asocio Carl Einstein – François Mazou, Combattants de la Liberté (C.E. Frasua Mazu, Batalintoj por Libereco):
* “personalités”: povas signifi la karakterojn de tiuj tri viroj, sed ankaŭ ties rimarkindecon; por eviti la konotaciojn de “eminentuloj”, ni preferis la bazon “rimarkind-” kaj simple donis al “-uloj” la signifon de “karakteroj”;
** “passages”: temas unue pri, konkrete, kovritaj stratoj en Parizo; sed verŝajne, pli larĝe, ankaŭ pri lokoj ebligantaj pason, transpason… de diversspecaj “limoj”.
ISBN: 2-296-00703-1 – Prezo: 19,50 € – 216 paĝoj.
[BILDO p.9 | 50,5,63,17] Blanka kolombo flugas super terglobo.
PAC-AGADO
Pacista Frakcio de SAT
Lastmomente : Mallonga informo pri la pafaĵoĵetoj el bomboj.
Francio rifuzas malpermesi la pafaĵoĵetojn el bomboj
[BILDO p.9 | 54,22,89,33] Desegnaĵo de du bomboj, kies ŝeloj malfermiĝas kaj ellasas amason da malgrandaj pafaĵoj.
Francio, kiu prezidis de la 7-a ĝis la 17-a de novembro 2006 en Ĝenevo (Svislando) la trian konferencon de UNo pri la ekzameno de iuj armiloj, kontraŭis al pluraj landoj (1), kiuj volas malpermesi la uzadon de pafaĵoĵetoj el bomboj.
Freŝdata raporto de Internacia Handikapo aperigas ke 98% de viktimoj de pafaĵoĵetoj estas civiluloj. Francio nur petas ke la ŝtatoj purigu, post la milito, la poluitajn zonojn pro la pafaĵoj ĵetitaj el bomboj kaj disŝutitaj sur grundo. Francio ankaŭ proponas teknikan plibonigon de pafaĵoj por ke ĉiuj eksplodu kiam ili tuŝas grundon. Kiam UNo mem alvokas provizore interrompi la uzadon de pafaĵoĵetoj el bomboj, Francio rifuzas eĉ diskutadon pri la temo. Internacia Handikapo kaj aliaj membroj de CMC (Monda Koalicio kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj) malaprobas la starpunkton de Francio.
La landoj, kiuj volas malpermesi la uzadon de pafaĵoĵetoj el bomboj estas : Argentino, Aŭstrio, Kostariko, Ĉeĥio, Danlando, Germanio, Vatikano, Hungario, Irlando, Liĥtenŝtejno, Luksemburgio, Meksiko, Nov-Zelando, Portugalio, Slovakio, Slovenio, Hispanio, Svedio, Svislando, Peruo, Bosnio-Hercegovino, Grekio, Malto, Litovio.
( La franca deputito François Rochebloine komunikis al ni tiujn informojn )
Colette Weiss / André Weiss ( 2006/11/17 )
[BILDO p.9 | 50,72,71,94] Kovrilo de la libro «La Universalismo — Historio, ekonomio kaj filozofio» de Djémil Kessous, eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda.
[BILDO p.9 | 71,72,92,93] Kovrilo de la libro «7.000 tagoj en Siberio» de Karlo Ŝtajner (S.A.T.): desegnaĵo de vico da kliniĝintaj homoj, kiuj marŝas tra neĝa ventego; unu kuŝas sur la tero.
Sennaciulo, decembro 2006 — 169
— página 10 —
SAT – Kulturo
[BILDO p.10 | 40,6,69,14] Verda bendo kun nigraj siluetoj de arboj kaj arbustoj.
Cirilo Orsingher Rés. Les Rives du Lac, Bât. C 1 rue François Truffaut FR-17000 La Rochelle rete:oraastro@hotmail.com
Kio estas Juzen ?
Ĝi estas tekniko por tinkturado ekde ĉirkaŭ la jaro 1700. Oni tinkturas pentrante desegnitan bildon rekte sur blanka silko per farbopeniko. Blanka silko funkcias kiel kanvaso. Kiam oni vestas Juzenan kimonon, kvazaŭ oni vestas pentraĵon. Por eviti malbelan miksadon de koloroj, anticipe antaŭ pentrado kun koloraĵoj, oni protektas ĉiujn ĉirkaŭojn de pecoj de desegnaĵo per amelo. Kiam ŝtofo estas lavita post kolorigado, linioj kiuj estis kovritaj de amelo restas blankaj, kaj klare estiĝas kvazaŭ blanka fadeno. Ĉi blanka linio “Itome” karakterizas Juzen. Ĉi tiu metodo de tinkturado origine venis el Ĉinio.
Juzen estas evoluinta en kelkaj urboj en Japanio. Baza tekniko estas komuna, tamen laŭ urboj, gusto de desegno, koloro kaj rafinado estas iomete malsamaj. Ekzemple Juzen de Kioto estas luksa kaj pompa desegnoplena kun brodornamaĵo kun pecoj de oro, pro tio ke la klientoj estis aristokratoj kaj potencaj komercistoj tie. Kontraste, klientoj en Kaga (malnova nomo de urbo Kanazawa) estis samurajaj familianoj, kiuj preferis ne tro pompan sed ŝikan.
Tial Kaga-Juzen estas pli ŝika kaj ne tiel pompa kiel tiu de Kioto. Temo estas ofte naturaj floroj kaj pejzaĝoj. En tiuj desegnaĵoj tute ne temas pri politikaj aŭ socialaj aferoj.
Kaga-Juzen en Moderna epoko
Post samuraja epoko, kio okazis al Kaga-Juzen?
Tiam kemia materialo por tinkturado estas inventita. Epoko eniras en amasfabrikadon. En Kanazawa, kiel produktejo de silko, moderna tinkturado kaj teksado evoluis. Konsumantoj de Juzen ŝanĝiĝis el samurajaj familioj al riĉaj komercistoj. En drasta ŝanĝo de industrio, Kaga-Juzen malprosperis. Senĉesa interna konflikto de juzenejoj helpis ĝian malprosperon.
Plejpartaj metio-laboristoj estis idoj de kamparaj malriĉuloj. Ili, laborante, kunloĝis kun dunganto. Ĉiuj en industrio devigis al si memlerni teknikon en severa laboro, observante aliajn. Neniu preparis sistemon por lernado. Rezulte, homoj, kiuj povas atingi sufiĉe altan teknikon estas tre malmultaj. Plie, socia pozicio de metiistoj estis tre malalta en Japanio.
Mankis al ili kaj ekonomia forto kaj spirita libero. Ankoraŭ nun tiu tendenco estas plejparte tenata en kampo de juzen-produktado. Antaŭ kaj dum milittempo, industrio preskaŭ pereis ĉar belaj vestadoj estis malpermesitaj. Post milito ĝi denove ekaktivis.
Interna Problemo de la industrio
Juzen, se ĝi heredis ortodoksan metodon, estas ne taŭga por amasfabrikado. Ĝuste tial, ankoraŭ nun ĝi estas daŭre altekosta specialaĵo, kiun nur malmultaj konsumantoj povas aĉeti. Cirkulada sistemo plie instigis tiun karakteron. Kiel?
Por atingi aĉetanton, estas tre longa “vojaĝo”.
metiistoj -> loka pograndisto -> granda urba pograndisto -> alia loka pograndisto –> loka vendisto -> konsumanto
Estas ne malofta afero, ke dum tiu vojaĝo prezo 10-obliĝas kompare al neta prezo.
Lokaj pograndistoj, precipe en Kaga, havas grandan povon kontraŭ metiistoj. Multaj implicitaj permesoj ekzistas en ĉi tiu malgranda industrio. En la industrio, metiistoj (krom Juzenistoj, kiuj desegnas kaj pentras, estas ankaŭ alispecaj metiistoj ekzemple riparistoj, kudristoj ktp) ĉiam timas senigon de laboro. Ĉiuj metiistoj ne esprimas sian opinion. Ili estas ĉiam manipulataj de pograndistoj. Malbone por ili, metiistoj neniam solidarecas, neniam interŝanĝas informojn, male ili fintas reciproke. Ekzistas asocio de Juzenistoj, tamen ĝi ne funkcias por komuna profito de tuta industrio. Iuj metiistoj diras : “Ĝi funkcias ne por membroj. Ĝia ĉefa funkcio estas teno de malmultaj potencaj Juzenistoj, kaj ilia subpremo de multaj aliaj. Ni, ĝeneralaj metiistoj eĉ ne povas ricevi informon pri subvencio de registaro.
[BILDO p.10 | 53,24,93,41] Kvar longaj strioj de blanka ŝtofo kun palaj desegnaĵoj pendas unu apud la alia.
Tiu ŝtofo fariĝos suba parto de kimono.
Sed sen agnosko de la asocio, ni ne rajtas nomiĝi Kaga-Juzenisto aŭ ricevi mendon”.
Finiĝis jam “bona epoko”
Ekonomia supreniranta ondo komenciĝis en 1970 kaj pinto estis en 1990. Kvankam situacio de ĝeneralaj Juzenistoj estas daŭre ne bona, almenaŭ siatempe kimono kaj aliaj Juzenaj objektoj estis bone venditaj. Tamen post malprogreso de ekonomio, klimato draste ŝanĝiĝis. Ili estas ne plu bone vendataj.
Silenta sekvo de pograndisto kaj potenculo ne plu garantias sekuran vivon al metiistoj, kvankam alimaniera agado riskas al ili perdon de malmultiĝinta laboro. Sed iomete ĉi tiu malbona ekonomio efikis kiel liberigo al metiistoj. Ĉar pograndistoj diras al metiistoj: “Ni ne povas doni al vi mendojn kiel antaŭe. Vi mem klopodu serĉi vian vojon, ne nur apogu vin sur pograndistoj.»
Kion pensas partaj metiistoj?
En tia kriza tempo, plej multaj juzenistoj ankoraŭ laboras tradiciastile. Tamen partaj liberemuloj komencas pli liberajn kaj unikajn laborojn paralele…
Pli liberaj kaj diversaj desegnoj
Tradicie desegnoj devis esti naturoj lokaj. Ĉefaj kombinoj de koloroj estis ankaŭ preskaŭ decidataj. Novaj provo-uloj, parte konservante tiun tradicion, samtempe
170 — Sennaciulo, decembro 2006
— página 11 —
liberigis sin el tia devigo. Ili ekenkondukas pli kaj pli diversajn temojn kaj esprimojn.
Ne nur por kimono
Juzen tekniko provas adaptiĝi al diversaj aliaj varoj: Sakoj, kurtenetoj kaj fulardoj. Povas esti ankaŭ roboj. Lastjare kiel unua provo, hulahula svindanca grupo enkondukis Kaga Juzenan robon. Desegno de Havajaj floroj sur silko tre bele brilis en lumo sur scenejo.
Ĉu eblas rekta vendado?
Tiu ĉi demando memorigas al ni “justan komercon”. Malgraŭ ke ilia vivnivelo estas pli alta ol tiu de metiistoj en tiel nomataj 3aj landoj, ekonomia strukturo estas simila. Kaj pograndistoj kaj firmao de komerca komisia agento grandigas distancon inter produktanto kaj aĉetanto. Ĝi foje funkcias kiel bona partnero, tamen ofte ne. Kiam ni konsumantoj aŭdas pri pagita prezo al produktinto, kompare de nia aĉetprezo, ni miras ofte, precipe pri metiistaj laboristoj.
Unu Juzenisto diras : “Mi estis arta metiisto, kiu povas pentri bele por iu speciala homo, fiksrigardante ties karakteron. Tamen nunaj kaj estontaj juzenistoj celu pli vastan kreaĵon, ne limigante sin nur al kimono. Ni invitu diversajn homojn ĝui bonecon de Juzen.”
…Por realigi ĝin, certe nekredeble alta prezo devas esti ŝanĝota estonte. Despli ke ĝi estas alta ne pro neta prezo (produktokosto), sed pro la komerca sistemo, kiu malfeliĉigas metiiston kaj aĉetantojn. Tio ĉi estas unu versio de ankaŭ nova ekonomia ŝanĝemo.
Se vi havas intereson pri ĉi tiu belarta metio, ne restu nur en miro kaj sopiro. Eble ĝi povas esti pliatingeblaĵo, se multaj homoj klopodas atente rigardi strukturon malantaŭ la beleco, kaj provi proksimiĝi al metiistoj, ne nur atendante ĝian vendon laŭ tradicia “longa vojaĝo”.
Kio estos okazonta al ĉi tiu malnova metio? Kiaj estas aliaj metioj en via najbareco? Eble vi trovos ion, kio estas okazanta en ĉi sama epoko, per komparo de ili kun ĉi tiu ekzemplo.
Viola (Kanazawa. Japanio)
La procedon de Kaga-Juzen bonvolu vidi en la paĝoj 175 kaj 176.
Sukcsan 2007 deziras al vi la aktuala Redakcio
Unu bildo, unu artistino
La sekreta tapetpapero
[BILDO p.11 | 36,11,58,37] Virino kun nigraj buklaj haroj, en ruĝa vesto, sidas surplanke inter grandaj kuboj kovritaj de skribaĵo.
Ofte, la laboro de virino kaŝas ŝiajn suferojn. La taskoj plenumitaj por servi la socion de la viroj strangolas ŝiajn dezirojn kaj esperojn. Jen unu el la mesaĝoj, kiujn Ghada Amer esprimas en siaj verkoj. Ja, deturnante simbolan metion, la teksarton, tiu egipta artistino kreas subfosan verkon, forpuŝas kaj denuncas la antaŭjuĝojn, kiuj sufokas ŝiajn muzulmanajn samlandaninojn kaj ĉiujn virinojn, kiuj devas honte kaŝi siajn diferencojn, sendepende de nacieco kaj religio.
[BILDO p.11 | 64,23,93,51] Ruĝaj brodaĵfadenoj sur helverda fono; inter la pendantaj fadenoj desegniĝas strekitaj konturoj de virinaj figuroj.
Wallpaper (tapetpapero) RFGA estas pentrita kaj brodita teksaĵo por kiu la artistino uzas tradiciajn teknikojn. Unuavide, nenion distingas tiun ĉi verkon de kutima brodaĵo farita de metiistino. Tamen, se vi rigardas pli atente la reproduktaĵon, vi ekvidos malantaŭ la floroj interplektitajn fadenojn per kiuj desegniĝas erotika kuniĝo de du virinoj. Ghada Amer tiel kreas estetikon, kiu malkaŝas la tabuon de la ina samseksemo preter la tradiciaj atributoj kiuj difinas la rolon de virino en la socio muzulmana… aŭ en tute alia socio.
Ghada Amer kreas arton kiu emfazas la intimecon.
Cirilo
[BILDO p.11 | 40,58,90,94] Teksaĵo kun vicoj de ruĝ-oranĝaj rozoj kaj verdaj tigoj, trakurata de longaj pendantaj multkoloraj fadenoj.
Sennaciulo, decembro 2006 — 171
— página 12 —
Kotizoj 2007
| Lando | valuto | kotizo + abono |
|---|---|---|
| Argentinio | € | 27 |
| Aŭstralio | € | 52 |
| Aŭstrio | € | 52 |
| Belgio | € | 52 |
| Bosnio-Hercegovino | € | 8 |
| Brazilio | € | 22 |
| Britio | GBP | 35 |
| Bulgario | € | 12 |
| Ĉeĥio | € | 20 |
| Ĉinio | CNY | 45 |
| Danio | € | 52 |
| Estonio | € | 10 |
| Finnlando | € | 52 |
| Francio | € | 52 |
| Germanio | € | 52 |
| Hispanio | € | 40 |
| Hungario | € | 12 |
| Italio | € | 50 |
| Israelio | € | 32 |
| Japanio | JPY | 8400 |
| Kanado | CAD | 79 |
| Koreio | € | 33 |
| Kroatio | € | 12 |
| Latvio | € | 10 |
| Litovio | € | 10 |
| Malagasio | € | 3 |
| Nederlando | € | 52 |
| Norvegio | € | 52 |
| Pollando | € | 12 |
| Portugalio | € | 30 |
| Rusio | € | 10 |
| Serbio-Montenegro | € | 10 |
| Slovakio | € | 12 |
| Slovenio | € | 12 |
| Svedio | € | 52 |
| Svisio | CHF | 90 |
| Ukrainio | € | 10 |
| Usono | USD | 70 |
| Dumviva memreco | € | 1300 |
| Aliaj nemenciitaj landoj | ||
| Eŭropo | € | 33 |
| Cetero de la mondo | € | 20 |
| Abono por nemembroj | € | 57 |
Landaj perantoj
Argentinio : Rodolfo Calogero, Namuncura 1749, AR- Q 8302 AOW Neuquen.
Aŭstralio: Bernie Heinze, 1 Marne Rd., Mount Evelyn, Vict.-3796. Reto: franciska@bigpond.com
Aŭstrio : Vakas
Belgio : Jacques (Jakvo) Schram, 49 Hofter Bekestraat, BE-2018 Antwerpen. Reto: jakvo jakvo@mac.com ,Poŝtkonto: 000-1692025-54
Bosnio-Hercegovino : Ivica Horvat,Žrtava fašizma 1/IX, BA-71000 Sarajevo. rete: ivicah@lsinter.net
Brazilio : José Joaquin Lunazzi, rua Manoel Antunes Novo 668, BR-13084-157 Campinas-SP. Rete: lunazzi@uol.com.br
Britio : Arturo Prent, 7 Walton Gardens, Hutton, Brentwood, Essex, CM13-1EJ (Tel.:+44.1.277.22.89.62) Rete: arturo@signalprent.demon.co.uk
Bulgario : Ivanka Stojanova, P.O.Box 701, BG-9000 Varna. Rete: <ivanka_esperanto@abv.bg
Ĉeĥio : Vaclav Stiburek, J. Franka 1731, CZ-25601 BENEŠOV, rete: stiburek.v@seznam.cz
Ĉinio : Wang Tianyi, Xi’an Esperanto-Asocio, Jian-Gong-Lu 8 hao, CN-710043 Xi’an. Tel:0086-29-2242215, fakso: 2622952, Rete: esp@pub.xaonline.com
Danio : Ulrik Rasmussen, Nörregårdsvej 66, DK-2610 Rödovre.
Estonio : Freed Neeme, Kooli 6-26, EE-2240 Kehra.
Finnlando : Vakas
Francio : Pierre Quillaud, 16 rue du Lt.-Vaisseau Paris, FR-76120 Le Grand Quevilly, pĉk.-SAT Peranto n° 17 333 10 N, Paris. Reto:quillaud.p.mt@wanadoo.fr
Germanio : Jiri Proškovec, Heimbau Str. 10, DE-44143 Dortmund,Konto ĉe NetBank, PLZ:200 905 00, Kto N˚82 79 292. Reto: proskovec@yahoo.de
Hispanio : Pedro Sanz Sanz, C/Mar de Fora 13, esc.izq.,3-B, ES-28400 Collado Villalba. Konto: 0227-0001-85 0200526929 elektronika banko BBVA. Reto:pmariass1@mi.madritel.es
Hungario : Béla Kovacs, Béla kiraly u.-44, HU-7400 Kaposvar. Ĝirkonto 11773432-04632175. rete: espbela@axelero.hu
Italio : Carlo Bourlot, Via Quarello 40, IT-10135 Torino (TO) Tel: 011-3970477 (vesp. ĝis 23h), Poŝtbanka konto n° 43976158. rete:<c.bourlot@libero.it >
Izraelio : Jehoŝua Tilleman, 97-A, Dereh-Akko, IL-26373 Kirjat-Mockin.
Japanio : Hiroyuki Tani, Syonai-Higasimati 3-4-2, JP-561 Toyonaka-si.-Pĉk.-00980-9-37624, SAT-Nihon. Reto: tnhryk@pop07.odn.ne.jp
Kanado : Hans E. Ilginnis, 810 Dunsmuir Cr. Ladysmith, B.C. V9G 1N7, Kanado, bankkonto: Sennacieca Asocio Tutmonda CIBC, transit 540, Account n° 0747831; Rete:hans@nanaimo.ark.com
Koreio: Choi Manwon, P.O.Box 18, Guang-Ĵu, KR-501-012 Seoul
Kroatio : Zdenka Svetličić, Matoševa 6, HR-10410 Velika Gorica, reto: sat_hr@yahoo.com
Latvio : Margarita Zelve, Rupniecibas 35+13, LV-1045 Riga-45
Litovio : Gražina Opulskiene, Tylioji 32-22, LT-5503 Mažeikiai, rete:grazopul@yahoo.com
Malagasio : Justine (Lala) Ralalarisoa, Lot IIC-72-FD Manjakaray,MG-101 Antananarivo. Bankkonto: Ralalarisoa Justine, n° 010594738020000 BNI-CL 101 Antananarivo.
Nederlando : Corrie Kwantes-Kooij, Marnixstraat 57, NL-2023 RB Haarlem, pĉk. 2853752.
Norvegio : Per Engen, Østregate 14, H0203, NO-2317 Hamar.
Pollando : Elzbieta Janusz, ul.-Krowoderska 74/3, PL-31-158 Krakow, Bankkonto : BPH III O/Krakow 71 1060 0076 0000 3000 0177 7438
Portugalio : Manuel Luis Pedrosa Alves, Estrada Principal n° 79, PT-2710 -413 Morelinho-Sintra. Rete: manuelalvespedrosa@clix.pt
Rusio : Nikolao Gudskov, a/k 57, RU-105318 Moskvo, Reto: nikolao@orc.ru
Serbio : Ivan Moĉilnik, Požeška 132, SCG-11030 Beograd.
Slovakio : Miro Zavodsky, Juraja Zavodskeho 67, SK-01004 Zilina-Zavodie.
Slovenio : Vakas
Svedio : Inga Johanson, Stampgatan 60.B.-127, SE-411 01 Göteborg, pĉk.-SAT c/o I.-Johanson, n°-26-63-22-7. Rete: sat_sverige@yahoo.se
Svisio : Richard Schneller, Höhenstrasse 1 b CH-9302 Kronbühl, poŝtkonto: 25-158577-1, Rete:rischneller@gmail.com
Ukrainio : Dmitrij M.-Cibulevskij, a/k 10939, UA-61003 Ĥarkiv-3
Usono : Vakas
Krom al la perantoj oni povas pagi al:
Poŝtkonto de SAT: n° 1234-22 K, Paris. Internacie: IBAN: FR 77 30041 00001 0123422K020 39 BIC: PSSTFRPPPAR aŭ al la konto de SAT ĉe UEA: satx-s
El la SAT-sidejo
67 avenue Gambetta FR-75020 Paris
Grava atentigo !
Tio estas la lasta numero kiun vi ricevis, se vi ne pagis vian kotizon por 2006! Vi ja ricevis ĝin dum la tuta jaro – senpage !
DUMVIVAJ MEMBROJ DE SAT
Sekve de nia invito en aŭgust-septembra numero de Sennaciulo, jenaj gekamaradoj iĝis dumvivaj membroj de nia Asocio :
32785 François DEGOUL 34507 Franciska TOUBALE 35501 J.M. SALGUERO (Kani) 35584 Carmen CIDONCHA 32319 Pierre GROLLEMUND 35793 Stephane HERVE 33475 Lorenzo NOGUERA SARASA 24707 Gisèle MICHAUD 33402 Jean Jacques HIBLOT 32805 Roger HARDY
POR ŜTOPI LA BREĈON
F. Gullmarstam 380,00 SEK; anonime 1000,00 €; anonime 10,00 €; A. Huberdeau 100,00 €; Jarlo Martelmonto 2250,00 SEK; SLEA 2750,00 SEK; Savignat-Belhoté 3,00 €; G. Conche 100,00 €; G. Mickle 33,00 €; C. Levesque 50,00 €; Gao Mingsi 450,00 €.
POR NE FORGESI PAGU VIAN KOTIZON 2007 TUJ !
172 — Sennaciulo, decembro 2006
— página 13 —
HISTORIA JUSTECO EN HISPANIO
La Historio revenas al la aktualaĵo kaj al la politika debato en Hispanio. Diversaj cirkonstancoj konverĝis por ke la memoro pri la okazintaĵoj de la 30aj jaroj situiĝu en la centro de la atento en la hispana socio.
[BILDO p.13 | 7,17,64,45] Foto: viro kun okulvitroj tenas bluan dosierujon kun tri malnovaj portretfotoj de viroj, super elfosaĵo en ruĝeca tero.
Elfosado de postmortaj restaĵoj de nombraj viktimoj de Hispana civila milito
Unue, oni devas rememori ke fine de la 30aj jaroj okazis sovaĝa intercivitana milito, iniciatita de grupo de generaloj kiuj renversis la respublikan reĝimon. Dum preskaŭ 40 jaroj nur unu flanko de la historio povis sin elmontri: la venkintoj malhelpis ĉian manifestiĝon de la memoro de la venkintoj, kaj konsideris nur sian version prava. Ne estas mirinde ke dum multaj jaroj la ĉefaj fontoj por studi tiun periodon venis el eksterhispanaj historiistoj: Gabriel Jackson, Hugh Thomas, Pierre Vilar, Herbert Southworth, Stanley Payne, ktp. Aliflanke, la timo instaliĝis en la koroj, kaj tre malmultaj homoj de la venkita tendaro kuraĝis rakonti al siaj idoj kaj proksimuloj sian veron. Eĉ la filoj timis.
Post la morto de la diktatoro, la historiografiaj malhelpoj malaperis, kaj la universitataj fakultatoj pleniĝis de libroj kaj artikoloj pri tiu periodo, dum novaj profesiaj historiistoj klopodis aliri la faktojn kaj analizi la kaŭzojn kaj konsekvencojn de la fenomeno. Sed la personaj memoroj ne ĉiam malfermiĝis: la hispana socio preferis rigardi antaŭen, kaj ne malfermi malnovajn vundojn, kiujn oni konsideris propraj de la pasinteco. Ankaŭ la timo rolis, oni ne kaŝu tion: eble la malfermo de la konkretaj memoroj povus igi demandi sin pri la rolo de multaj povuloj, inter kiuj grava parto de la armeo. Do, se ne en la libroj, almenaŭ en la socio vidiĝis ia forgeso pri la pasintaj bataloj, kaj ne estas strange ke la partioj kaj asocioj kiuj pli insistis en sia ligiteco kun la antaŭaj tempoj estis konsiderataj kadukaj, kaj ne akiris apogon en la socio.
Tio eble estis konvena decido, aŭ eble simple necesa, sed lasis konsekvencojn negativajn. Unue, oni ne sufiĉe studis la personajn kulpojn de multaj povuloj, kio malhelpis la senton pri justeco en la socio. Due, oni ne sufiĉe atentis la personajn travivaĵojn de la viktimoj, ĝis la grado ke, por montri ekstreman ekzemplon, oni ĝis nun ne esploris la entombigan lokon de multaj respublikanoj murditaj dum la subpremado dum la milito kaj eĉ en la tuj postaj jaroj. Samtempe, restas ankoraŭ en la hispanaj stratoj multaj simboloj de la antaŭa reĝimo, multaj dokumentoj estas ankoraŭ nealireblaj, kaj parto de la konsekvencoj (murdoj, senproprigoj, misfamigoj) restas nekorektataj.
Tio ŝanĝiĝis iom post iom en la lastaj jaroj. La unua kaŭzo, laŭ mia takso, estas simple generacia: granda parto de la malnovaj partoprenantoj en la plej gravaj okazaĵoj iom post iom malaperas, kiel ankaŭ la filoj, sed aliflanke alvenas al la maturiĝo tria generacio kiu ne plu estas persone implikita, kaj ne plu spertas la timon kiu bremsis iliajn praulojn, sed deziras koni la veron de la suferoj de siaj avoj. Kelkfoje tio ŝuldiĝas al scivolo, sed ankaŭ al solidareco kun tiuj homoj al kiuj oni sentas sin iel ligitaj ne nur familie. Bona ekzemplo de tio estas la nuna ĉefo de la hispana registaro, José Luis Rodríguez Zapatero, kiu plurfoje montris publike sian ligitecon kun sia avo, kapitano de la armeo, kiu preferis resti fidela al la respubliko kaj estis murdita de siaj propraj kunarmeanoj. Similan ekzemplon montris la iniciatintoj de kampanjo por la eltrovado kaj elfosado de tombejoj, kie estis anonime kaŝitaj, ofte en apartaj lokoj aŭ en komunaj fosaĵoj, multaj viktimoj de la venĝo de la venkintoj en urboj kaj vilaĝoj laŭlonge de la tuta hispana teritorio, kaj kiuj ĝis nun restis neesploritaj.
Koincidis krome la foresto de la timo al la malfermo de personaj vundoj, dum oni pli preferas pensi pri ĝenerala studo de la historiaj cirkonstancoj.
Probable ankaŭ kontribuis al la serĉo de la vero, la malfermo de historiografia debato. Se dum multaj jaroj, kiel dirite, la historiistoj entreprenis seriozan laboron de esplorado pri tiu periodo, kun la sekvo ke la ĉefaj informoj kaj analizoj estas sufiĉe objektive establitaj, de antaŭ kelkaj jaroj triumfis en la librovendejoj kaj kioskoj aro da publikigaĵoj, verkitaj ĉefe ne de historiistoj, sed de ĵurnalistoj kaj publicistoj, kiuj renaskigis la tezojn de la frankista historiografio, baze kulpigante la respublikon kaj la respublikistajn fortojn pri la eĥo de la civila milito. Tiuj tezoj estas konataj al multaj legantoj de “Sennaciulo”, ĉar ili estis vaste publikigataj en konata de ni revuo, nome, en “Kajeroj el la Sudo”. Tiu
[BILDO p.13 | 63,54,93,85] Afiŝo kun granda flava demandosigno, ruĝaj pugnoj kaj brako kun svastiko super kolora terglobo; surskriboj: «Kion vi faras por eviti tion?» kaj «Geesperantistoj el la tuta mondo agu energie kontraŭ la internacia faŝismo!»
Sennaciulo, decembro 2006 — 173
— página 14 —
reveno de la negaciistaj fortoj, dezirantaj pravigi la ribelintojn kaj celantaj eĥon en la aktuala politika debato, okazigis reagon en diversaj intelektaj medioj, kiuj montris ilian ligitecon kun la malnovaj pravigoj de la epoko de la diktaturo.
La debato koincidis dum tiu ĉi jaro 2006 kun la 70a datreveno de la komenco de la milito, kaj la 75a de la proklamo de la Respubliko. Kun tiu okazo, la hispana Parlamento decidis konsideri tiun ĉi la “Jaro de la Historia Memoro”, kun aprobo de ĉiuj politikaj grupoj krom la opozicia Popola Partio. La registaro proponis Leĝon pri tiu memoro, kiu ankoraŭ ne estas aprobita, kaj kiu estas kritikata de ambaŭ flankoj: de dekstre ĉar la opozicio akuzas ĝin je revenĝemo, kaj de maldekstre, ĉar multaj konsideras ĝin tro timema kaj nesufiĉa. La pinto de la kunmemoro estos Kongreso de historio organizita dum la monato novembro de la Ministerio de Kulturo, por prezenti la lastajn sciencajn studojn pri la Civila Milito.
Ankaŭ en la sino de la esperanta movado la ĝenerala iniciataro povas esti okazo por kunmemoro de la pioniroj de nia lingvo en Hispanio. Ni ne devas forgesi ke la hispana esperantismo, ĉu laborista ĉu neŭtrala, atingis sian pinton dum la 30aj jaroj, kaj ke la milito okazigis enorman perdon en la movado. Multaj esperantistoj perdis sian vivon aŭ devis ekziliĝi pro sia rilato al diversaj progresemaj movadoj. La nova reĝimo ne rekte persekutis Esperanton, sed ĝi malamike sintenis al ĝi, ĉar ĝi konsideris ĝin kiel lingvon de framasonoj kaj anarĥiistoj, tiel ke aliaj homoj kiuj restis en Hispanio ĉesis sian agadon favoran al nia lingvo, aŭ estis ĉikanataj diversmaniere. La laborista movado, kiel tia, absolute malaperis. Ankoraŭ nun dum nia informa laboro ni trovas multajn homojn kiuj referencas al la esperantisteco de siaj avoj, kaj foje eĉ surpriziĝas ke la movado ne malaperis.
Tial, mi mem, kun aliaj nunaj esperantaj aktivuloj, proponis ke nia movado profitu de la ĝenerala elano favora al la remalkovro de la historiaj radikoj, por entrepreni esploradon de la historio de la movado. Unuflanke, tio havas la riskon ke kelkaj homoj ankoraŭ ligu Esperanton kun la pasinto, sed aliflanke oni povas montri al la ekstera socio la ligitecon de nia movado kun la socia realo. Sed ĉefe, tio estas maniero omaĝi tiujn homojn kiuj multe suferis pro siaj ideoj, kaj kiuj povas taŭgi kiel ekzemplo kaj instigo por ni ĉiuj.
Toño del Barrio, 35522.
ESPERANTO EN LA KONGRESO PRI LA CIVILA MILITO
La Kongreso pri la Civila Milito kiu disvolviĝis en Madrido fine de novembro, organizata de la hispana Ministerio de Kulturo pritraktis la rolon de Esperanto dum tiu armita konflikto. La subskribinto, Toño del Barrio, kune kun la konata historiisto Ulrich Lins, prezentis al la scienca komitato proponon pri komuniko pri “La rolo de Esperanto dum la hispana intercivitana milito”, kaj tiu ĝin aprobis.
La komuniko faras resumon de la diversaj rilatoj kiujn nia lingvo havis kun tiu historia momento. Unue, per la partopreno de diversaj esperantistoj en gravaj eroj de la milito, kiel la fama rolo de Julio Mangada, kiu tiam estis prezidanto de la Hispana Esperanto-Asocio, en diversaj militagoj komence de la konflikto, kaj ankaŭ per la partopreno de esperantistoj en la Internaciaj Brigadoj kiuj venis el diversaj landoj por subteni la Respublikon. Ni referencas al la novaĵoj pri esperantistaj taĉmentoj, kiuj poste montriĝis neekzaktaj.
[BILDO p.14 | 37,35,91,62] Afiŝo de la kongreso: foto de alta skulptaĵo kun stelo supre, kaj la surskriboj «1936 1939 La Guerra Civil Española — Congreso Internacional — Madrid 27, 28 y 29 de noviembre de 2006 — www.congresoguerracivil.es — Español \ English»; sub la skulptaĵo: «Alberto. «El pueblo español tiene un camino que conduce a una estrella». Escultura realizada para el Pabellón de España en la Exposición Internacional de París de 1937. Fotografía de Dora Maar.»; emblemoj de la Ministerio de Cultura kaj de la Sociedad Estatal de Conmemoraciones Culturales.
Ni sekve pritraktas la rolon de Esperanto en la propaganda kaj ideologia batalo dum la milito. Diversaj instancoj kaj asocioj eldonis publikigaĵojn en Esperanto, favore al siaj tezoj. Ĉiuj ili apartenis al la respublikana flanko, ĉar la esperantistoj favoraj al la ribela flanko (kiuj ja ekzistis, kaj ne neglekteble) ne sukcesis konvinki siajn generalojn pri la taŭgeco de Esperanto. Ni ankaŭ pritraktas en tiu kunteksto la polemikojn kiuj disvolviĝis ene de la lojala tendaro, ĉefe en la debato pri la konveno profiti la militon por disvolvi revoluciajn agadojn, aŭ, male, koncentriĝi en la milita agado, evitante la malunuigon de la respublikanaj fortoj. En tiuj polemikoj havis sian rolon SAT kaj la hispanaj SAT-anoj, kiel oni povas sekvi en la tiamaj paĝoj de “Sennaciulo” kaj en la diskutoj de la roterdama Kongreso de SAT.
Fine, ni pritraktas la konsekvencojn de la milito sur la hispanajn esperantistojn, inklude de la diversaj persekutoj suferitaj flanke de la nova reĝimo. Eĉ se Esperanto ne estis rekte malpermesita, kaj, kiel dirite, ekzistis esperantistoj kun influo en la frankista tendaro, estas klare ke nia lingvo, kaj aparte la laborista movado, suferis gravan damaĝon, kaj ke multaj samideanoj suferis pro sia ligiteco al niaj idealoj.
Sume, ni esperas ke tiu ĉi estis bona okazo por informi la ĝeneralan publikon pri nia historio, kaj por rememori la kamaradojn kiuj portis la torĉon de Esperanto dum tiu tragika periodo.
Toño del Barrio
174 — Sennaciulo, decembro 2006
— página 15 —
SAT – Kulturo
[BILDO p.15 | 40,6,69,14] Nigraj siluetoj de arboj kaj plantoj sur verda fono.
Cirilo Orsingher Rés. Les Rives du Lac, Bât. C 1 rue François Truffaut FR-17000 La Rochelle rete:oraastro@hotmail.com
[BILDO p.15 | 7,17,30,30] Foto: mano desegnanta per krajono sur blanka papero.
1. Desegna plano : Juzenisto Plani por tuta desegno. Ĉefaj Temoj por desegnoj estas pri lokaj aferoj. Ĝia naturo, kulturo, kaj malnovaj rakontoj. Estas 2 tipoj de desegno.
- Desegno kiu fariĝos unu pentraĵo kiam ŝtofo estos fasonota en formo de kimono.
- Desegno kiu jam aspektas kompleta en formo de ŝtofo. La tipo 1 estas ĉefa tendenco de Kaga-Juzen. Kiam iu vestas ĝin, ĝi aspektas tiel kvazaŭ tiu vestas pentraĵon.
2. Portempa fasono : Fasonulo Fasoni ŝtofon en formo de kimono portempe. Por marki lokojn sur ŝtofo parton de posta kuniĝo.
3.Subdesegno : Juzenisto Meti blankan silkon sur desegnitan paperon. Kopii desegnaĵon sur silkon per suko de blua floro (komelino). Komelino estas anticipe ensorbita en papereton. Juzenistoj uzas tiun sekigitan. Tranĉante la papereton ete, kun akvo en broso fandante prenas bluan koloron. Komelino estas facile malaperigebla per akvo, tial tre taŭga por kopio de desegno sur silko antaŭ ortodoksa pentrado.
[BILDO p.15 | 71,33,93,45] Foto: viola floro de komelino kun flavaj stamenoj kaj akvogutoj sur verdaj folioj.
[BILDO p.15 | 7,41,30,54] Foto: virino surgenue streĉanta blankan ŝtofon sur bambuaj bastonoj.
4. Disetendado : Juzenisto Elprenas fadenon el kimone formita ŝtofo. Sekve de malantaŭo streĉe disetendadi ĝin sur bazo, kiu estas anticipe preparita per maldikaj bambuaj bastonoj. Elasteco de bambuo tre taŭgas por etendigi. Por labori sur ŝtofo, ĝi devas esti streĉita.
5. Metado de “Itomenori” (Fadena amelo) : Amelisto/foje Juzenisto Sur komelina lino, meti amelon elpremante el tubo. Alta tekniko necesas ĉar amelo ŝanĝiĝas delikate laŭ temperaturo kaj humideco. Ĝia tradicia materialo estas rizo. Por tre maldika linio nur kemia amelo taŭgas. Senhalte fari linion premante tubon estas malfacila. Amelo rolas kiel moleo, kiu evitigas metotajn kolorojn malbele miksiĝi. Post ĉio la amelo estos forlavota. Bonfareco de amelado estas ŝlosilo de sukcesa laboro.
[BILDO p.15 | 70,49,93,62] Foto: ŝtofo kun bluaj konturlinioj de floroj kaj folioj.
[BILDO p.15 | 7,60,30,75] Foto: manoj super metala kesto kaj diversaj iloj sur labortablo.
6. Fiksado de amelo : Amelisto / foje Juzenisto> Post amelado, malsekigi ŝtofon per broso ensorbigita de akvo aŭ fabo-supo. Tuj poste, sekigi ŝtofon per fibro.
- Malaperigi linion faritan de komelino,
- Ensorbiĝante fiksi amelon sufiĉe bone en ŝtofan fibron,
- kutimigi bone kun koloraĵoj. Silko estas proteino, kiu elvenis el bombisko, same kiel fabo-supo. Tial supraj efikoj aperas.
[BILDO p.15 | 70,66,93,79] Foto: viro pentranta per broso sur longa blanka ŝtofo streĉita sur ligna kadro.
7.Pentrado : Juzenisto Pentrante kolorigi ŝtofon rekte en partoj ĉirkaŭitaj de linioj per diversaj brosoj. Acidecaj tinkturaĵoj kaj rektaj tinkruraĵoj estas uzataj. (Al juzenistoj kiuj havas specialan labortablon, disetendado ne necesas.)
[BILDO p.15 | 49,74,69,81] Foto: vitraj kruĉoj kun koloraĵoj kaj brosoj.
[BILDO p.15 | 7,79,30,93] Foto: interno de vaporejo kun grandaj metalaj vaporkestoj.
8. Antaŭvaporizo : Vaporejo, mendate de tinkturisto
Vaporizante fiksi pentritan koloraĵon al ŝtofo. Por eviti sorbon de koloro en sekvanta etapo: kovrado.
[BILDO p.15 | 70,79,93,92] Foto: blanka ŝtofo pentrita kun violaj orkideoj kaj folioj.
Daŭrigo kaj fino : 176
Sennaciulo, decembro 2006 — 175
— página 16 —
[BILDO p.16 | 7,5,30,19] Foto: mano surmetanta amelon per tubo sur pentritajn florojn.
9.Kovrado : Vaporejo, mendate de tinkturisto Surplenigi malmolan rizan amelon sur kolorigitajn partojn. Gardi pentraĵon antaŭ tutŝtofa tinkrurado. Kavo kaj eniro de aero inter amelo kaj ŝtofo estas severe malpermesata.
[BILDO p.16 | 69,7,93,22] Foto: mano tinkturanta ŝtofon per larĝa broso en malhela koloro.
10. Ŝtofa tinkturado : Tinkturisto Tinkturi per granda broso sur tuta ŝtofo, rapide fari por ke ne aperu malegalaĵoj. Ĉi tiu laboro delikate dependas de humideco kaj premforteco. Alta tekniko necesas.
[BILDO p.16 | 7,19,30,33] Foto: laboristoj en vaporejo plena de vaporo.
11. Vervaporizo : Vaporejo, mendata de tinkturisto Post tuta sekiĝo de ŝtofa tinkturaĵo, meti ŝtofon en vaporkeston kaj vaporizi ĝin dum kelkdekaj minutoj. Vervaporado efikas al koloraĵo fiksiĝi en ŝvelitan fibron.
12. Akva lavado aŭ seka lavado : Tinkturisto Forlavi amelon kaj troan koloraĵon. Post forlavado, aperas blanka ĉirkaŭa linio, kiu estis kovrita de amelo. Tio estas la karakterizaĵo de Kaga-Juzen. Kiam kemia amelo estas uzata, lavado estas farata per seka lavado.
[BILDO p.16 | 69,26,93,41] Foto: manoj lavantaj buntan ŝtofon kun floraj motivoj.
[BILDO p.16 | 7,34,30,48] Foto: longaj ŝtofoj en ruĝaj, rozkoloraj kaj bluaj tonoj pendantaj por sekiĝi.
13. Senakvigi : Tinkturisto Sekigi ŝtofon atentante ne okazigi faldaĵon, nek makuli koloron.
14. Ordigi fibron per vaporaĵo : Vaporejo, mendate de tinkturisto Almetante vaporaĵon etendigi ŝtofon. Ordigante fibron, refari sur ŝtofo antaŭan vastecon.
[BILDO p.16 | 70,42,93,56] Foto: manoj etendantaj malhelan ŝtofon kun floraj motivoj.
15. Ĝustigi koloron finlaborante : Kolora ĝustigisto Specialisto, kiu traktas adapton de tinkturado. Poste ankaŭ posedantoj konsultas tie, kiam ili havis makulon sur kimono. Ĝustigisto estas specialisto pri agordado.
16. Portempa postfasono : Fasonisto Por vendi al klientoj montrante desegnon, fasonisto portempe fasonas en formo de kimono. Kiam aĉetanto estas decidanta, tiam li pliĝustigas la kimonon laŭ ĝia grandeco.
[BILDO p.16 | 7,59,53,94] Foto: viola kimono elmontrita, kun granda pala lunforma areo kaj blankaj floraj ornamaĵoj sur la malsupra parto.
[BILDO p.16 | 58,59,93,94] Foto: virino en bruna kimono kun blankaj birdomotivoj kaj hela obio, paŝanta sur podio.
176 — Sennaciulo, decembro 2006
N.º 1219, enero de 2007
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
OFICIALA ORGANO DE S.A.T.
SAT-ANOJ KUTIMIĜU AL EKSTERNACIA SENT-, PENS-, KAJ AGADKAPABLO! LANTI
Sennaciulo
NIA DOSIERO
VIVO DE LA HOMOJ…. paĝo 4
[BILDO p.1 | 11,14,77,43] Foto: tri virinoj en oranĝaj veŝtoj kaj kun ruĝaj kaprubandoj dancas sur scenejo antaŭ grandaj koreaj standardoj kun la dato 2006.6.29, apud hotelo kaj stratoj de urbo.
“Fotis: asocio de demokrataj sekslaboristoj”
[BILDO p.1 | 75,32,98,66] Foto: virino kun longaj haroj kantas en mikrofonon, vestita per kvadratita veŝto, antaŭ blanka standardo.
[BILDO p.1 | 11,42,77,70] Foto: junuloj nigre vestitaj dancas antaŭ granda korea standardo kun la dato 6.29; antaŭe, afiŝoj kun koreaj skribaĵoj.
[BILDO p.1 | 36,65,98,92] Foto: junulino sidas sur scenejo apud travideblaj vitraj globoj, kun mano sur unu el ili.
[BILDO p.1 | 11,69,37,92] Afiŝo de la 80-a SAT-Kongreso: kolora desegnaĵo de Eiffel-turo kun terglobo, la vortoj «Tutmonda Solidareco» kaj «PARIZO». 21-28a de Julio 2007 Tutmonda Solidareco Tutmonda Solidareco ANTONY – Résidence Jean ZAY ANTONIO – Restadejo Johano Zajo PARIZO 80-a SAT-Kongreso
Sennaciulo, januaro 2007, nº 1 (1219), MENSUEL/MONATA, ISSN 1163.0442 prezo 5 €
— página 2 —
NIA DOSIERO
AL NIAJ LEGANTOJ
Kiel vi povas konstati, la nova Redakta komitato decidis en ĉiu numero prezenti dosieron pri iu aktuala temo. Kadre de la temo «Vivo de la homoj» ni prezentas en tiu ĉi numero artikolojn pri la seksomerkato kaj ekspluatado, mistraktado de la virinoj. Ĉi apude vi vidas bildon kiu enkondukas tiun ĉi temon, speciale la artikolon «Ĉu leĝigi la prostituadon?» Esperante ke tiu iniciato plaĉos al vi, ni deziras al ĉiuj agrablan legadon.
La Redakta komitato
[BILDO p.2 | 30,9,91,48] Desegnita bildstrio: virino apud stratlanterno, kun cigaredo kaj mansaketo, alparolas viron en longa mantelo kaj ĉapelo, vidatan de malantaŭe.
Ĉu vi suprenvenu kun mi, belulo?
Unue: mi havas edzinon kaj infanojn.
Due: mi estas policisto.
Trie: se vi plu volas resti en tiu lando, donu al mi du trionojn de via gajnita mono, se ne mi fingroklake forpelos vin eksterlanden.
Do ĉu ni iru?
Antaŭ leĝigo…
[BILDO p.2 | 9,51,91,93] Kolora bildstrio en ses kadroj: blonda virino en bankuvo kun verda koto, ricevanta masaĝon kaj kotan vizaĝmaskon; en la lasta kadro, viro kun okulvitroj parolas.
pro pag end ul ino
Bilda Deliraĵo Far Sir.
Saluton, kamaradoj !
Mi studis varmo-terapion kiel eblan varbo-terapion.
Mia studo baziĝas sur mia propra sperto:
Vidu kiel bone mi fartas dank’ al tiu bonfara koto !
Por mia sano, gravas la kot-izo !
Same por la SAT-sano, gravas via SATana kotizo !
Oni ja diros, ke tute reakcie mi uzis la virinan bildon kiel reklamilon…
Mi antaŭvidas, kia amaso da koto nun estos ĵetata al mi… z
Sed ĉefe gravas, ke per-Eo-asocio plu vivu, ĉu ne ?
2 Sennaciulo, januaro 2007
— página 3 —
Sennaciulo
OFICIALA ORGANO DE S.A.T
Asocia sidejo de S.A.T., administrejo kaj redaktejo: 67, avenue Gambetta, FR-75020 Paris, tel. +33.1.47.97.87.05, telekopiilo: +33.1.47.97.71.90. Free: 09.50.71.01.97 Retadreso: satesperanto@free.fr. TTT-paĝoj: http://www.satesperanto.org Oficejo malfermita: lunde de 9h30-15h30; de mardo ĝis vendredo: 9h30-16h30. Ekster la labor-horoj funkcias aŭtomata registrilo.
Poŝtkonto: SAT n° 1234-22 K, Paris. IBAN: FR 77 30041 00001 0123422K020 39 BIC: PSSTFRPPPAR Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Redaktas: Redakta Komitato – Cyril Orsingher,Tonyo Del Barrio, Viola Ando Murasaki, Djémil Kessous, Petro Levi, Jacques Bannier, Vinko Markov kaj Vito Markov. Ĉefredaktoro : Cyril Orsingher Enpaĝigisto: Krešimir Barković Ekspedejo de Sennaciulo: adreso de la redaktejo.
Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem. Ricevitajn manuskriptojn oni ne resendas. La limdato de ricevo de manuskriptoj estas la 10-a de kuranta monato.
❒
Imprimé par : TROISA, 4 rue Théodule Ribot, FR-75017 Paris. Aperas monate – Mensuel. Le directeur de la Publication: Jacques BANNIER Abonnement annuel/jara abono France 55 €. Autres pays/aliaj landoj : peti la tarifon de nia peranto aŭ de la SAT-Centro.
Dépot légal à la date de parution. N° CPPAP 0510 G 86567
Limdato por ricevo de kontribuaĵoj estas ĉiam la 10-a en la monato.
[BILDO p.3 | 14,85,29,93] Strekkodo: 9 771163 044279
AL NIAJ LEGANTOJ
Komuniko de la Plenumkomitato
Ekde januaro 2007, la plenumkomitato komisias la redaktadon de la oficiala organo de SAT al pliampleksigita skipo, kiu konsistas el la malnovaj skipanoj, al kiuj aldoniĝis pliaj laborpretaj kamaradoj, kies nomojn vi legos en la kolofono. La labormaniero estos reorganizita, prikonsiderante la novajn (precipe retajn) teĥnikajn eblojn, kiuj aperis lastatempe, sed tio ne signifas, ke kamaradoj sen retaliro devas sin senti ekskluditaj el la laboro. Ĉiaj kontribuaĵoj kaj helpoproponoj kompreneble restos bonvenaj. Estu ankaŭ klare al ĉiuj, ke tiu ŝanĝo ne estas kaŭzita de imagita nekompetenteco de la ĝisnuna skipo, kies membroj plejparte plu kontribuos, eĉ se okazis nova taskodispartigo.
La PK deziras sukceson al la pliampleksigita skipo kaj vokas ĉiujn membrojn al vigla kunlaborado.
En Parizo, la 5-an de decembro, La Plenumkomitato de SAT
REZULTATO DE REFERENDUMO 2006
Konforme al la statuto, fine de la jaro 2006 okazis Referendumo pri la kreo de “Kooperativa eldonfako de SAT”.
La 14-an de januaro 2007, en la SAT sidejo, okazis kribrado de ricevitaj voĉdoniloj kiun faris Barbara PETIT kaj Vito MARKOV. Jen la rezulto :
POR : 106 KONTRAŬ : 8 SINDETENO : 18
Entute 132 voĉdonintoj.
Per tiu referendumo la kreo de “Kooperativa eldonfako de SAT” estas aprobita.
BALDAŬAJ LEA-KONGRESOJ
La 62-a kongreso de SAT-Amikaro (franclingvia LEA) okazos de la 7-a ĝis la 10-a de aprilo 2007 apud Bordozo. Informoj kaj aliĝkondiĉoj haveblas ĉe la OKK : Esperanto-Gironde, ĉe Joël LAJUS, Les Places, FR-33910 SABLONS, tel: +33(0)557 692 696; retadreso: satamikarokongreso2007@orange.fr
La unua kongreso de Arci-Esperanto (itala LEA) okazos en Milano inter la 27-a kaj 29-a de aprilo 2007. Ĉiuj informoj estas haveblaj ĉe: Andrea Montagner, via Mambretti 29, IT-20157 Milano, retadreso : andrea.montagner@arciesperanto.it aŭ rekte en la kongresa retejo: http://www.arciesperanto.it/html/kongreso/
Sennaciulo, januaro 2007 3
— página 4 —
NIA DOSIERO
VIVO DE LA HOMOJ
Fragmentoj pri la sekso-laborista movado
Ĝis nun seksaj laboristoj en Koreio kuŝas en nenormala eksterleĝa kondiĉo. Oni nomas ilin ’prostituitinoj’.
’Specifa leĝo de seks-negoco’, publikigita en 2004, faras tiun ĉi kondiĉon por ili ankoraŭ pli malbona. Ĉar la leĝo krimigis kaj punis ĉiun seks-negocon. Kvankam poste, pro la kontraŭstaro de seksaj laboristoj, povis nuliĝi punado, ilia malbona kondiĉo ne boniĝis, pli ĝuste plimalboniĝis. Ĉar registaro ekigis malkonstruadon de ’vilaĝo de prostituitinoj’. Sed gravaj aferoj progresis dum tiu tempo.
Kunsido de seks-laboristoj
Ĝi estas, ke la mem-organizaĵo de seksaj laboristoj kontraŭ la sufoka politiko ankaŭ progresis. Ĝi nomiĝas ’Asocio de demokrataj seksaj laboristoj’. Ĝi kontraŭstaras malkonstruadon de ’vilaĝo de prostituitinoj’, kaj strebas akiri laborrajtojn por seksaj laboristoj.
Ĉirkaŭ tiu ĉi problemo, mi volas noti kelkajn pensojn kiel memorlibreton.
- Mi kontraŭas ’specifan leĝon de seks-negoco’. Ĉar la leĝo sufokas liberecon de seks-laboristoj, seks-etindustriistoj, kaj aliaj homoj. Mi komprenas la leĝon kiel kvazaŭan virtualan novliberalisman leĝon. Ĉar dum lasta tempo, seksa negoco ne reduktiĝis, pli ĝuste pligrandiĝis. Ĝi nur estas aliformigita. Seksa negoco disvastiĝis de ’vilaĝo de prostituitino’ al ĉiuj sociaj surfacoj. Do ni povas kompreni la politikon de malkonstruado de vilaĝo de prostituitinoj kiel kvazaŭan novliberalismigon de seksa industrio. Rezulte, nun fraŭlino, universitatano, eĉ studentino ktp ekas egaliĝi en seksa laboro.
- Do, kio faras kaj puŝas la seks-negocon malleĝa kaj malhoma ? Eble diversaj kaŭzoj funkciigas unu la alian. Sed mi pensas, ke grava kaŭzo estas nuna normala ’familia leĝo’ kaj la sistemo de partriarka monogamio. Nuntempa partriarka monogamio estas praktike poligamio. Tio estas, ĝi havas gravan kontraŭdiron. Por ke poligamio subtenu monogamian karakteron, eksteredzineco-rilato devas esti nenormala kaj malleĝa kaj mortema. Tiu ĉi sinteno estas kompreneble konservema. Ke en korea ’Fako de fraŭlino-familio’, kiun
[BILDO p.4 | 34,32,66,50] Foto: granda amaso da virinoj en blankaj ĉemizoj kaj ĉapoj sidas sur tero antaŭ scenejo kun koreaj standardoj.
Fotis:»asocio de demokrataj sekslaboristoj»
gvidas majoritata feminista grupo, la malleĝigo de seksvendo ĝis nun estas ekstreme natura (sed reakcia !) en tiu ĉi punkto. Jen ni devas ne forgesi, ke seksaj laboristoj estas dividataj inter prostituitinoj kaj edzinoj. Kontraŭstarigo inter prostituitino kaj edzino estas metodo por subteni patriarkan sistemon. De ĉi tiu originas la neceseco de unuiĝo de prostituitino kaj edzino kiel homo. Denove, unuiĝo por kio? Por homarismo…komuniĝo de homaro.
- Ni ankaŭ devas esplori alian fundan aspekon. Malriĉeco! ĝis nun seksan laborpovon provizas precipe malriĉaj virinoj. Specife ekstermempova ŝuldo estas la kondiĉo de seksa vendo. Kvankam seksa vendo havas ĉi tiun specifan karakteron, vendo de laborpovo estas la universala fatalo de ĉiuj malriĉa homoj. Tial, la postulo de seksaj laboristoj ’rekonu seks-vendon kiel seks-laboron’ estas justa. Asocio de seksaj laboristoj estas parto de asocio de proletoj. Sed iliaj nunaj postuloj ne transpasas kapitalistan liberecon. La postulon ’rekonu seks-vendon kiel sekslaboron’ povas ĉiam uzi kapitalista seksindustrio. Alivorte la postulon povas uzi kiel moton seksindustrio. La strebo por pli bona vivo estas grava. Akiri la pozicion de salajrata laboristo povas kontribui al pli bona vivo de ’prostituitino’. Do, kiel estas la abolo de salajrata sekslaboro parto de abolo de universala salajrolaboro? Ni nepre ne devas konfuzi ’la malpermeson de prostituado’ kun ’la abolo de salajrata seksa laboro’ !! Antaŭaĵo estas morala kaj konservativa, kaj sekvantaĵo estas etika kaj revolucia. Mi pensas ke nun ŝanĝo de prostituitino al leĝa seks-laboristo estas necesa. Ĉar ĝi estas postulo de prostituitino mem kaj kondiĉo de unuiĝo de laboro. Sed revolucio ne bezonas la etapan ŝanĝiĝon. Ĉar prostituitino estas jam proleto, kaj havas la potencon batali por komunismo. Historio montras ĉi tion ripetfoje.
Demokrataj seks-laboristinoj kritikas femalan organizon.
Ne nur prostituado sed ankaŭ geedzeco devigiĝas en virino (kaj viro iasence !). Ĝi estas alia formo de dungiĝo. Dungiĝo okazas pro malriĉo. Tradicia kapitalismo uzas prostituitinon kaj edzinon kiel seks-sklavinon por konsoli viran ekspluataton. (Kompreneble estas multe da aliaj kialoj, ekzemple, produktado de laborpovo ktp.) Se la strukturo de industrio ŝanĝiĝus en la direkto bezoni la virinon, la seksroloj povus interŝanĝiĝi. Ekzemple virina seks-laboristo povus bezoni aliajn virajn aŭ virinajn seks-laboristojn por si. Ĉi tio montras al ni, ke la abolo de kapitalismo kaj la abolo de seks-antagonismo estas unua tasko.
Pri la senkondiĉa garantiata enspezo mi volas pripensi poste.
Amelano (Koreio) amelano@amelano.net
Hejmpaĝo de ’Asocio de demokrataj seksaj laboristoj’ http://cafe.daum.net/gksdudus
4 Sennaciulo, januaro 2007
— página 5 —
NIA DOSIERO
Ĉu leĝigi prostituadon ?
La artikolo de Amelano bone priskribas ĝeneralan tendencon, en la medio de defendantoj de prostituitinaj rajtoj, pledi por leĝiĝo de io, kion ĝenerale ĉiuj konsideras malaperinda.
Fakte samaj debatoj okazas nun en Francio, kie kelkaj asocioj pledas por laŭleĝiĝo laŭ la modelo de Germanio aŭ Nederlando, kaj eĉ serioze parolas pri eventuala kreo de specialaj lernejoj.
[BILDO p.5 | 8,29,68,67] Desegnita bildstrio: virino en mallonga jupo kaj retŝtrumpoj, kun cigaredo kaj mansaketo, apogiĝas al stratlanterno kaj respondas al viro en longa mantelo kaj ĉapelo, vidata de malantaŭe.
Kiom kostas tuta nokto kun vi ?
Unue: mi ne laboras post la kvara 30.
Due: hodiaŭ estas dimanĉo, do mia ripoztago.
Trie: vi petu rendevuon ĉe mia sekretario por la venonta monato. Ne forgesu identeckarton kaj sanbilancon.
Ĉu alia demando?
Post leĝigo…
La problemo estas malsimpla, ĉar la nuna situacio efektive estas nekontentiga. Same kiel por ĉiuj neleĝaj laboristoj, la statuso de la prostituitinoj metas ilin en situacion, kie ili malfacile povas plendi ĉe policejo pri spertitaj problemoj, ĉar deklaro de ilia « profesia situacio » metus ilin en grandan embarason, ĉefe kiam krome temas pri eksterleĝaj enmigrintoj. Praktika konsekvenco de tio estas, ke makleristoj kaj policistoj havas plenan trankvilon por misuzi sian situacion por maksimume ekspluati, priŝteli aŭ perforti prostituitinojn laŭ sia kaprico. Kaj, se kredi la atestojn, multaj senskrupule uzas tiun naŭzan eblecon.
Alia praktika rezulto de tiu eksterleĝeco estas, ke persekutitaj estas ĝenerale nek la klientoj, nek la makleristoj, sed la prostituitinoj mem. Krome, tio malhelpas la eventualan reintegriĝon de prostituitinoj, kiuj emas reguligi sian situacion, kaj ne kapablas pravigi la devenon de la mono, pri kiu ili disponas.
Alia paradoksa punkto en Francio estas, ke kvankam eksterleĝaj, prostituitinoj estas devigataj pagi impostojn pri siaj enspezoj, kaj eĉ estas severe kontrolitaj, kaj monpunitaj okaze de « falsa deklaro ». La kontrolo ĝenerale konsistas en nombrado de la tagaj klientaj vizitoj, kaj multobligo de la konstatita nombro laŭ labortagoj en la monato, kvankam la klientaj vizitoj tute ne okazas laŭ regula ritmo en kelkaj kazoj.
Fine, el principa vidpunkto, same kiel sindikatoj postulas salajroplialtiĝojn anstataŭ abolon de la salajreco, la batalo por leĝigo de prostituado povas esti konsiderata kiel necesa ŝtupo por atingi ĝian iaman forigon.
Tamen, malgraŭ ĉiuj tiuj argumentoj, la batalo por leĝiĝo havas tre ĝenajn aspektojn. Unu el ili estas la prezentado de vendado de fizikaj servoj kiel socia progreso, eĉ kun emancipaj ecoj. Mi foje rekte aŭdis membron de asocio pri sanprotektado de prostituitinoj kiu, surbaze de siaj ĉiutagaj kontaktoj kun tiu medio asertis, ke prostituado estas unu el la plej bonaj manieroj emancipiĝi el la vira patriarka subpremo, kaj ke prostituitinoj tute libervole elektas sian profesion.
Pri tio mi havas fortajn dubojn. Laŭ la cititaj ekzemploj, montriĝas ke multaj prostituitinoj taksas tiun profesion nur « provizora fazo » en sia vivo, kaj uzas ĝin por rapide akiri kapitalon, kiu ebligos al ili malfermi butiketon kaj « honeste » labori kiel etkomercistoj. Mi tute ne vidas revolucieman en tiuj etburĝaj kalkuloj.
Kaj la ŝajnmateriisma argumento, laŭ kiu ne estus pli ŝoke vendi fizikajn servojn ol sian laborforton, estas akceptebla nur por tiuj, kiuj taksas normala la klasan dividon de la socio inter ekspluatistoj kaj ekspluatitoj.
La nura eksprostituitino, kiun mi aŭdis rekte esprimiĝi pri la temo tute senambigue parolis pri sklaveco koncerne sian iaman situacion. Tio sufiĉis por firmigi mian konvinkon, ke batali por apartaj rajtoj de iu homgrupo sen prikonsideri la ĝeneralan problemon, kiun starigas la kapitalisma sistemo entute, kondukas al senelirejoj. Tio ankaŭ plifortigas mian dubon, pri la ofte uzita argumento pri « neceso respekti la rajton je memdecido », kiun iuj emas uzi subtene al etnoliberigaj bataloj.
Vinko Markov
— página 6 —
NIA DOSIERO
Ideologio de la vira tiraneco
“Inoj, vi tenas en viaj manoj la savon de la mondo.” L. Tolstoj
Ĉu virino estas perfekta, delikata, fragila kreaĵo naturdotita por la graco kaj allogeco ?
Ĉu vere tiu estaĵo kiu fascinas la poetojn indas kulton? Ĉu ŝi male estas nature perfidema, malsupra, malforta, malracia pekulino? Ĉu niaj antaŭjuĝoj, bonaj aŭ ne, kaŝas realan nescion kaj absolutan, kruelan frenezon, ian anarkion de la deziroj kiuj perfidus nian spiriton? Ĉar la moralaj aŭ la sciencaj antaŭjuĝoj, kiuj ofte estas la avataroj de la unuaj, estas ekstreme potencaj majstroj de mondo kie la viroj ankoraŭ tro ofte perfortas, subpremas, apartigas, murdas, malhonorigas la virinojn. Ĉu la viro ĉiam restos sur la ŝnuro inter lia ina idealo kaj lia malestimo de la alia sekso? Egaleco eble signifas : Resti sur la ŝnuro. Kompreneble, mi ne havas respondojn sed oni interesiĝos en tiu artikolo pri kelkaj el la plej gravaj mensogoj kiuj de jarmiloj ĝis nun malliberigas la virinojn kaj blindigas la virojn.
[BILDO p.6 | 9,29,36,57] Kovrilo de usona bildstria revuo «Superman’s Girl Friend Lois Lane» (DC, n-ro 133, septembro, 20 cendoj): virino en rozkolora ĉifona robo, katenita al lanternfosto, staras super Supermano kuŝanta sur la tero; anglaj tekstoj «I-I WAS WARNED THIS DISASTER WOULD HAPPEN BECAUSE OF ME– BUT I D-DIDN’T BELIEVE IT!» kaj «THE CENTURY’S MOST EXPLOSIVE TALE— «THE LADY IS A BOMB!»».
La sago kaj la kruĉo.
Evoluo de la homa socio, prahistorio de la vira tiraneco.
Kio okazis por ke la homaj socioj fariĝas lokoj kie aperas tiaj diferencoj inter la homoj ? Kiuj individuoj sukcesis tiagrade enskribi leĝojn, morojn, kredojn, timegojn en la spirito kaj la karno de la popoloj ? Kiel kaj kial, tre ofte, virino perdas memestimon eĉ inter la brakoj de sia edzo kaj rezigne akceptas similan destinon por sia filino ? Kio reale estas kaj kion signifas “la kondiĉo de la virino” ?
Laŭ la paleoantropologo Pascal Picq (Paskal Pik) la rolo kaj la loko de la virino subite evoluis en la unuaj agrikulturaj socioj dum la neolitiko. Ja, dum tiu periodo la homoj specialigas sin kaj pli grave dividas la taskojn inter la homoj. Tiel la viro kaj la virinoj ne plu plenumas samajn taskojn. Aperas diversaj kastoj kiel, la plej okulfrapa, la kasto de la batalantoj kaj/ aŭ ĉasistoj. Samtempe, ŝajnas ke oni starigis leĝojn kaj tabuojn pri, ekzemple, la sango, la viando kaj la menstruo. La etnografio, ĉiam laŭ P. Picq, tamen montras ekzemplojn de socioj en kiuj virinoj aktive partoprenas al la ĉaso. Li ankoraŭ klarigas ke la prahistoria arto elmontras ke, antaŭ tiu epoko, viro kaj virino ĝuis socialan kaj simbolan tempon por krei, fabriki kaj evoluigi la ilojn. Do, la masklo kiu inventas ĉiujn teknikojn kaj malkovras la fajron certe estas mito. Estas strange ke ankaŭ dum la neolitiko la amasmurdoj, la “ŝtataj” perfortoj aperas ! La mediteranea regiono ŝajnas esti la unua parto de la mondo kie la vira tiraneco iĝas absoluta : kontrolado de la sekseco, kulto de la virgineco, honorkrimoj, incestoj (por konservi la reĝolandojn) , unika Dio vira, …
Oni iom pli bone komprenas kiel enradikiĝas la potenco de la viroj kaj, eble, kial oni inventis virinon kiu ĉu estas objekto ĉu idealo sed neniam … persono.
Anatomio de la moralo. La sciencaj antaŭjuĝoj.
Por pravigi la perforton kontraŭ la virinoj kaj daŭre establi la regpotencon de la viroj, oni pli kaj pli uzis sciencajn antaŭjuĝojn. Oni serĉis “naturajn” kialojn por elmontri la diferencojn de ambaŭ seksoj. Laŭ iuj scienculoj la genoj, la pezo de la cerbo, la hormonoj, ekzemple, estas neŭtralaj kaj objektivaj respondoj. En okcidento, iu naturalista ideologio ludis gravan rolon por persistigi la malaltan rangon de la virino en la tiamaj socioj kaj ankoraŭ nun. Oni deturnas, simpligas la sciencajn argumentojn por konvinki nin ke la virina kondiĉo neniam ŝanĝiĝos. Ĝuste,
[BILDO p.6 | 65,28,91,58] Kovrilo de bildstria revuo «Vampirella» (Harris Comics, n-ro 16): nigrohara virino en ruĝa bikino, kun mankatenoj, malantaŭ kradoj de karcero, ĉirkaŭita de viroj; malsupre la nomoj «Faerber, Clark, Randall».
“virina kondiĉo” signifas tion : natura stato kiu ne povas ŝanĝiĝi kaj malebligas ĉiujn ribelojn aŭ plian pripenson. Ekzemple, ekde la 18-a jarcento anatomiistoj proponis bildojn de la homa korpo en kiuj la skeleto reprezentas la nekontesteblan superecon de la viro. Tamen la aktualaj sciencoj montras ke la dimensioj de la skeleto multe ŝanĝiĝis laŭ la epokoj, la regionoj kaj individuoj de ambaŭ seksoj kaj ne povas pruvi ajnan superecon de unu el ambaŭ seksoj. Oni ankaŭ ofte diris ke la vira cerbo estas pli peza, dika,… La realeco estas tre diferenca ĉar la cerbo evoluas danke al la natura, socia, familia medio ! 90% de la konektoj de la cerbo estas konstruitaj post la naskiĝo kaj tio precipe dependas de la medio kie troviĝas la individuo, sendepende de ĝia sekso kaj pezo ! Kaj estas la socio kiu, grandparte, trudas la seksajn rolojn. Aliparte, la funkciado de nia cerbo precipe dependas de nia kortekso
— página 7 —
NIA DOSIERO
kaj freŝdataj malkovroj montras ke la hormonoj ludas rolon, kiu ne estas tiel grava kiel oni pensis… Resume, oni devas atente uzi la diversajn donitaĵojn.
Se oni pli precize studas la homaran historion oni komprenas ke ni sukcesis supervivi ankaŭ danke al la mirinda evoluo de la virina korpo. Ja, por bone marŝi, la pelvo de la homo transformiĝis malfavore al la genero, la virino havas pli ventran gravedecon, t.e. ventro pli ronda ol tiu de la aliaj grandaj simioj kaj la sekso lokis sin kaŝita inter la femuroj. Naski infanon estas ankoraŭ pli dolora ol antaŭe. Pro tio la feto nepre adaptiĝis. La flosado de la kapostoj ebligas ŝanĝiĝon de la kapformo dum la trairo el la patrina utero kaj tiel ĝi faciligas la naskiĝon. La gravedeco estas de 9 monatoj anstataŭ 13 por Neandertalo (estas teorio) kaj 21 por la pli malnovaj prahomoj. Tiu antaŭtempa naskiĝo, la malforto de la bebo ankaŭ helpis la socialigon de la homoj por, iumaniere, finatingi la civilizaciojn kiujn oni konas.
La mamnutrino kaj la dommastrino. Aktuala divido de la taskoj.
La vorto “kondiĉo” kiel mi skribis pli supre estas tre utila por enkatenigi la homojn kaj pravigi ian hierarkion. Tiel ni parolas pri virina kondiĉo, homa aŭ animala kondiĉo sed ankoraŭ kondiĉo de la laboristo, ktp… Vi certe ja rimarkis ke ĝenerale temas pri suba kondiĉo. Oni ne povas priskribi kaj studi tiun aspekton de niaj socioj en simpla artikolo sed oni povas substreki kaj antaŭenigi la ĉefajn elementojn kiuj ebligas al ni, gesatanoj, daŭrigi seriozan pripenson kaj informi la aliajn ke iuj vortoj mensogas.
Por dividi la taskojn inter la viroj kaj la virinoj, oni ankoraŭfoje uzas pseŭdajn verojn, trovas naturajn pruvojn aŭ eĉ konfesas hipokritan zorgon pri la sano de niaj etaj inoj. Ekzemple, oni frue dungis virinojn en diversaj fabrikoj por plenumi delikatajn taskojn kiuj ne necesigas gravajn sciojn kaj estas “naturaj” ĉar tiuj taskoj similas al tiuj, kiujn honesta dommastrino faras ĉiutage (la dommastrino kiel la simpla manlaboristino devas esti pacienca, lerta, bagatelema,. ..). Tamen, oni rimarkas ke la virinoj sukcese havigis gravajn postenojn kiuj necesigas multe pli da intelektajn kompetentojn. Oni tiel povas facile renkonti kuracistinon, juristinon, inĝenierinon (2% en mia lando, Francio), bibliotekistinon, intruistinon. .. Sed tiu ŝajna sukceso kaŝas alian realecon. Tiuj profesioj ofte restas subaj, malgraŭ ĉio, kaj la salajroj ankaŭ kompare al la salajroj de la viroj kaj tio ne estas vera revolucio ĉar la virinoj ankoraŭ obeas al hierarkio diktita de la viroj. Aliparte, la virinoj devas ankaŭ zorgi la infanojn kaj akcepti en sia propra hejmo alian dividon de la taskoj altruditaj de la edzo (sufiĉas spekti la televidajn reklamojn, ekzemple). Aliparte, virinoj malofte havigas metiojn forlasitajn de viroj ĉar viroj kiuj dungas ilin kreas aliajn metiojn kaj teknikojn, “pli naturajn” por ekspluati siajn edzinojn !
Ĉar mi ne sciis kiel konkludi tiun artikolon, mi lasas tiun taskon al H. de Balzac kiu skribis : “Virino estas la plej perfekta estaĵo inter la kreitoj ; ŝi estas provizora kreito inter la homo kaj la anĝelo”.
Cirilo
Ankoraŭ daŭras seksaj bataloj:
Tutmondiĝo de la seksmerkatoj
(fragmentoj)
La plej granda parto da analizoj de la nuntempa kapitalisma tutmondiĝo ne konsideras planedan aspekton de la sekskomerca industrio.
Tiu ekonomia sektoro, plene kreskanta, okaziganta ege gravajn translokiĝojn da homoj, naskanta kolosajn profitojn kaj enspezojn, kunportas fundamentajn kaj neviditajn karakterizaĵojn de tiu nova stadio de kapitalisma ekonomio. Ĝia fulma kresko ankaŭ estigas prikonteston al fundamentaj homrajtoj, notinde tiuj de virinoj kaj infanoj fariĝintaj seksaj varoj (…)
De 1995, internaciaj organizoj alprenas sintenojn, kiuj (…) malgraŭ parolado denuncanta la plej malbonajn efikojn de tiu tutmondiĝo de la seksmerkato, celas la liberaligon de la prostituado kaj de la seksmerkatoj (…) Kion defendas Monda Komerca organizo (MKO) favore al novliberala tutmondiĝo, tion refaras diversaj eŭropeaj kaj internaciaj organizoj, kiel UNO en la kampo de la seksekspluatado de virinoj kaj infanoj.
La kapitalisma tutmondiĝo implicas hodiaŭ neviditan “varigon” en la historio de homaj estuloj. De tridek jaroj, la plej drama ŝanĝo de la seksa komerco estis ties industriiĝo, ties banaliĝo kaj amasa dissemo je tutmonda skalo (…), kiuj donas miliardojn da dolaroj da profito kreante seksinterŝanĝan merkaton kie milionoj da virinoj kaj infanoj fariĝas seksvaroj. Estigis tiun merkaton: ĝenerala disvolviĝo de prostituado (efiko, inter aliaj, de ĉeesto de soldatoj engaĝiĝintaj en militoj aŭ en teritoriaj okupacioj), nevidita disvolviĝo de turisma industrio, eko kaj normaliĝo de pornografio, internaciiĝo de aranĝitaj geedziĝoj, ankaŭ bezono de la amasiĝo de kapitalo (…)
La prostituado kaj ties konektikaj seksindustrioj : drinkejoj, dancistinkluboj, bordeloj, masaĝsalonoj, entreprenoj de pornografia produktado, ktp., de kiuj profitas la koruptitaj policoj, baziĝas sur amasa subtera ekonomio kontrolata de prostituistoj ligitaj al la organizita krimo kaj profitas al koruptitaj policoj. Internaciaj hotelaj ĉenoj, aervojaĝaj entreprenoj kaj turisma industrio amplekse profitas de tiu industrio de sekskomerco. Prie eĉ registaroj profitas. (…)
Laŭ studaĵo de Bishop kaj Robinson, turisma industrio redonas 4 miliardojn da dolaroj tage al Tajlando. Prostituado fariĝis disvolviĝa strategio de ŝtatoj. Multaj ŝtatoj de Azio, Latinameriko kaj Afriko, devigitaj repagi sian ŝuldon, estis kuraĝigitaj disvolvi sian industrion de turismo kaj amuziĝo far internaciaj organizoj, i. a. Internacia Monda Fonduso kaj Monda Banko.
— página 8 —
NIA DOSIERO
Oni nun ĉeestas pli kaj pli gravan iniĝon de migradoj, kiuj karakterizas la kapitalisman tutmondiĝon. Granda parto de tiuj migraj fluoj iras al industriaj landoj. La eksterlandaj prostituitinoj situas sube en prostitua hierarkio, estas socie kaj kulture izolitaj kaj laboras laŭ la plej malbonaj sanaj kondiĉoj (…) La kondiĉo de virinoj kaj infanoj regresis : ekde nun, en multaj landoj de Tria Mondo, de eks-Sovetunio kaj Orienta Eŭropo frapitaj per politikoj de strukturaj alĝustigoj kaj ekonomiaj liberaligoj, virinoj kaj infanoj fariĝis krudmaterialoj (…)
La averaĝa aĝo de ekprostituado en Usono estas 14 jaroj. Rigarde tion, ĉu eblas aserti ke estas envere libera prostituado ? La pri-infaneca fako de UNo taksas ke ĉiujare unu miliono da infanoj eniras la sekskomercan industrion. (ndr. sekvas statistikoj laŭ kiuj centoj da miloj da virinoj kaj infanoj de diversaj aziaj landoj estas aĉetitaj kaj ekspluatataj). En Kanado, perantoj pagas 8.000 dolarojn por juna Azianino (…) kiun ili revendas 15.000 dolarojn al prostituisto. En okcidenta Eŭropo la kutima prezo por Eŭropanino venanta de eksaj “socialismaj” landoj estas inter 15.000 kaj 30.000 usonaj dolaroj. Enirantaj Japanion, tajlandaj virinoj ŝuldas 25.000 usonajn dolarojn.
(Sekvas raporto pri la nuntempa pornografia industrio kiu ekis kun la kreado de revuo “Playboy” kaj, de tiam, penetris ĉiujn modernajn komunikilojn. En Usono diversaj seksaj merkatoj atingas plurajn miliardojn da dolaroj : tiu de la luado pornografiajn filmojn (ankaŭ ties ekspluatado en la hotelĉambroj, tiu de la perreta aĉetado seksan materialon aŭ tiu de la infaneca pornografio, kiu uzas infanojn apenaŭ tri jarojn aĝaj).
En 1983 oni taksis la negocosumon de pornografio je 6 miliardoj da dolaroj, kio estas notinde suba al la hodiaŭa realo, des pli ke, dum la 1990aj jaroj, tiu industrio spertis eksplodan kreskon. Pornografio estas ekde nun tutmonda industrio amase dissemita kaj totale banaligita, kiu ne nur promocias la seksan malegalecon sed aktivas favore al ties kresko.
Landoj kiuj leĝigas aŭ toleras prostituadon fariĝis gravaj turismaj lokoj (…) Naciaj Neregistaraj Organizoj (NROj) aktivas je eŭropa aŭ internacia skalo por agnoskigi prostituadon kiel seksan laboron. Seksa turismo, industrio kreskanta de tridek jaroj, sekvigas la prostituiĝon de entuta socio (…) Amasa industrio de prostituado en Sud-Orienta Azio ekis pro Vjetnama milito, sekve pro restado de militistoj en Vjetnamo, Tajlando kaj en Filipinoj (…)
Hodiaŭ oni opinias ke 18.000 prostituistinoj servas la 43.000 usonajn militistojn bazitajn en Koreio. Oni opinias ke, inter 1937 kaj 1945, la japana okupacia armeo uzis inter 100.000 kaj 200.000 koreajn prostituitinojn, kiuj estis enkarcerigitaj en “comfort stations” (rekuraĝigitaj bordeloj). Nur kelkajn tagojn post la japana malvenko, la “asocio por kreado de specialaj facilaj amuziĝoj”, malrekte financata de registaro, malfermis la unuan rekuraĝigitan bordelon por usonaj soldatoj. Je sia kulmino, tiu asocio dungis 70.000 japanajn prostituitinojn (…)
Unua devojiĝo favore al liberaligo je tutmonda skalo de la prostitua sistemo montriĝis en 1995 dum la Konferenco de Beijing, kie unuafoje aperis la koncepto de “trudita” prostituado subkompreniganta, ke nur trudado al prostituado estis kontraŭbatalinda (…) Laŭ Marie-Victoire Louis, ĉiuj ĉi politikoj “sankcias forlason de lukto kontraŭ la prostitua sistemo kaj konfirmas pravigon de ĝia varigo (…)”
De tridek jaroj ni ĉeestas porseksigadon de la socio (…) bazitan sur socia malegaleco, kio estigas ĝin ege profitodona (…) Multnaciaj entreprenoj fariĝis aŭtonomaj ekonomiaj potencoj, kiuj havas borsan kurzon. Tiu “libertempa industrio” bazita sur sistema malobservo de homrajtoj (…), kiu povus esti antaŭe sentita kiel marĝena estas ekde nun en la centro de disvolviĝo de l’ tutmonda kapitalismo. Jen kial tiu industrio, celas pli kaj pli esti agnoskita kiel banala ekonomia sektoro (…) En tiu kunteksto, rezisti aŭ lukti kontraŭ varigo de virinoj kaj infanoj fariĝas centra elemento en la lukto kontraŭ la kapitalisma tutmondiĝo. Io ajn pli modera estas kunkulpeco.
Richard Poulin (profesoro de sociologio en Universitato de Ottawa). Integrala teksto en la angla http://cleveland.indymedia.org/news/2005/10/17474.php en la franca : http://sisyphe.levillage.org/article.php3 ?id_article=193
Elfrancigis Djemil Kessous
POEMOJ
La nokto, la silento
Mi ŝategas la nokton, la silenton, kiel ermito, kiu admiras
groton kaj muzikon de la naturo. Sed mi ne havas kialon
por malami la taglumon – la dunaskito de la nokto.
Kiam venas la nokto, la silento, mi trovas la longan tempon
por esti vera noktogardo kun plumo en la mano por skribi
el mia koro Viajn vortojn, Sinjoro.
Yohanes Manhitu — Jogjakarto, 27/11/’06
Mondo sen milito
Mi demandis min frumatene pri la senco de la vorto “paco”,
kiu estas tro sankta dum la milito, tre dolĉa en la vortoj, tre
bona en la afiŝoj, sed jam velkas en la homa koro.
La konfliktoj iĝas fruktodone kiel la rizoplantoj tre verdaj
en la vasta rizkampo proksime al longa rivero sen plasto.
Oni rikoltos nenion, sed militon – malamiko de la paco.
Yohanes Manhitu — Jogjakarto, 27/11/’06
— página 9 —
SALAJRECO
NASKIĜO, VIVO KAJ MORTO DE LA SALAJRECO¹ :
LA TEMPO DE LA PAŬPEROJ
“Vi celas la mizerulojn helpitaj, mi volas la mizeron forigita”²
De apenaŭ pli ol du jarcentoj, ni baraktas en la plej granda mutacio de homara historio : la industria Revolucio³. Ĝeneralaj efikoj de tia evento, kies gravecon oni apenaŭ komencas taksi, estas hodiaŭ bone konitaj : homa loĝantaro kvinobligita en tiu mallonga daŭro (ni estas subite pli ol kvin miliardoj, dum multaj jarmiloj necesis antaŭ ol atingi la unuan miliardon) kaj ĉefe industria produktado plurcentobligita. Do, ni spertas ja veran eksplodon. Per la sekvantaj skriblinioj ni provos maldetale, resume, priskribi tiun fenomenon ; krome, ni konstatos ke iuj aspektoj, kiuj ĝin stampas ĉekomence kaj ĉefine prezentas iajn similaĵojn.
Pli bone klarigi la aferon ebligos al ni mallonga komparo kun la neolitika revolucio, alia elstara fakto de la homa historio. Tiu ĉi, ja pli malnova, okazis antaŭ proksimume dek jarmiloj. Nin, ĝi trapasigis de la prahistorio al la historio, enirigis en la agrikulturan civilizacion. Sed tiu evento plenumiĝis dum pluraj jarmiloj ; sekve, ĝi estas multe pli progresiva, malakra ; krome, ĝi havis plurajn diverslokajn okazejojn (Ameriko, Mezoriento, Ekstremoriento…) Male, la nuna revolucio subite ekis fine de la 18a jarcento en ununura loko, precize limigita : la nordokcidenta parto de Anglio. En tiu eta regiono, ekde 1765, serio da inventoj kaj ennovaĵoj estigitaj de kelkaj aranĝemaj homoj kiujn agigis la nepra premo de la merkato, do de la neceseco okazigis neatenditajn sekvojn, kiuj ankoraŭ nuntempe daŭras : de la spinning-jenny de Hargreaves (maniero de ŝpinilo krude meĥanizita) ĝis la plej freŝdata note-book kun tuŝivekrano, interiĝas kontinua ĉeno da inventoj – vapormaŝino, fervojo, elektra energio, aŭtomobilo, nuklea industrio, elektroniko, komputiko… – kies ĝeneraligo kaj multiĝo metamorfozis la aspekton de nia tuta planedo.
Oni bone pritaksas iun revolucion, nur observante tion, kio okazas antaŭ kaj poste. Ni daŭrigu nian komparon. Antaŭ la malnova neolitika mutacio, homaro konsistas el prahistoriaj bandoj de nomadaj ĉas-plukistoj ; poste montriĝas komunumoj de fikshejmaj kamparanoj, pli poste urboj, unuaj formoj de ŝtatoj, civilizacio, historio…
Koncerne nian nunan mutacion estas malfacile antaŭvidi tion, kio okazos poste ; tamen, ni pli kaj pli bone vidas tion, kio estas antaŭe kaj dume.
Antaŭ la industria revolucio, do ĝis fino de 18a jarcento, homaron konsistigas plejparte, 90 elcente, agrikulturaj komunumoj, kiuj vivas kvazaŭ aŭtarcie. La plej granda parto da agrikultura produktado utilas por memvivteno. Vastaj terpecoj – la komunaĵoj – kiel ties nomo montras, estas komunaj propraĵoj ekspluatitaj de ĉiuj, notinde por bredado. Kvankam servuto estas teorie aboliciita, popoloj restas praktike forte ligitaj al siaj teritorioj, siaj parokoj. Mono estas rara : multaj kontribuaĵoj kaj repagoj estas realigitaj rekte, nature. Socio estas malriĉa ; merkatekonomio kaj komerco ĝin atingas nur supraĵe tial ke, fakte, estas ja malmultaj aferoj dispartigeblaj. Finfine, kaj tio gravas por la sekvo de tiu teksto, la salajreco estas formo de ekspluatado kvazaŭ neekzistanta.
[BILDO p.9 | 36,41,64,61] Desegnaĵo: dika viro en striita ĉemizo, kunpremita kaj kurbigita ene de sesangula kadro.
[BILDO p.9 | 67,11,92,25] Karikaturo: dika viro kun cigaro, sidanta en brakseĝo, kaj apud li pli malgranda, maldika viro.
Kaj dum ? Post kelkaj jardekoj la industria revolucio jam abolas tiun situacion eksplodigante la produktivecojn de laboro kaj tero. Sed ĝi ankaŭ okazigas konsiderindan variĝon de socio. Progresive, ĉio iĝas vendebla, aĉetebla, interŝanĝebla. Unuarange, certe, tiu senlima amisiĝo da varoj priskribita de Marx komence de La Kapitalo, sed variĝo ankaŭ koncernas terojn, homan laboron – pere de salajreco – kaj entutajn sociajn sektorojn, kiuj sukcesos disvolviĝi nur pere de tiu variĝo, tiu vendebliĝo : distraĵojn, kulturon, sportojn, politikon, asekurojn (sociajn aŭ ne)…
Nun, ni observu iun fenomenon, kiu okazis ĉekomence de tiu tutrenverso kaj kiu, iamaniere, ŝajnas reokazi nuntempe. Necesas antaŭe noti, ke komencaĵoj de nia industria revolucio estas agrikulturaj. Ja notinda kresko de tera produktiveco – komencita origine en Nederlando antaŭ ol ĝeneraliĝi en Anglio – liberigas la brakojn de estonta industria rezerva armeo, kiuj poste foriros por ekigi la grandan varan produktadon. Sed tiu fenomeno ne okazas tuje, inter la hieraŭa kaj morgaŭa tagoj ; ĝi spertas ja multajn bremsojn. Dekomence, do, la brakoj de kamparanoj liberigitaj de produktiveca kresko de agrikulturo iĝos neutiligitaj ; jam ni ekvidas similaĵon kun nia nuntempeco. Nur pere de kolosa ĉenreakcio, kompleksa interago da virtaj efikoj – ekiĝo de konstanta teknika progreso, ĝeneraliĝo de la merkato, kreado de novaj bezonoj, politikaj reformoj – kapitalisma sistemo sukcesos asimili la kreskantan amason da supernombraj kamparanoj, ilin utiligante en diversaj sektoroj de industrio, unue primara, sekundara, poste, multobligante perversajn efikojn (notinde per kreskanta burokratigo), en terciara (bankoj, asekuroj, publika funkciistaro…)
Konservativismo estas normala regulo
— página 10 —
de funkciado de ĉiu socio ; ĉia kolektivo konsentas al ŝanĝo, krizperiode, nur trudita per neceseco. Komence de la industria revolucio, do, en tiu prekapitalisma mondo ege konservativa, gravaj fortoj kontraŭas al kreado de labormerkato, do al unu el ĉefaj kondiĉoj por la elstaro de liberalisma sistemo. En 1795 en Speenhamland, en suda Anglio, grandbienuloj decidas certigi al mizeruloj de ties distrikto ian monsubtenon, kiu konsistigas fakte realan minimuman alspezon ; la rilatan elspezon financas bientaksoj. Speenhamland leĝo, ekde tiam, rapide ĝeneraliĝas tra la angla kamparo dum pluraj jardekoj ; ĝia ĉefa efiko estas ŝimigi, vivetigi en senaktiveco konsiderindan homamason da kamparanoj senproprietigitaj de bienaj ĉirkaŭbaradoj (enclosures). Estas interese noti, ke samtempe, en 1796 en Francio, Thomas Paine prezentas antaŭ asembleo de Direktorio memuaron, kiu samcelas (eĉ pli radikale) kiel la Speenhamlanda praktiko : ĝi proponas pagon de antaŭfiksita alspezo por ĉiu plenaĝa civitano ; samkiel Anglie, financadon de rilata elspezo ebligus bienimposto.
Sed decidigaj faktoj okazas ja en Anglio. Kiel tion rimarkinde analizis Karl Polanyi (La Granda transformiĝo, 1944), nur ekde 1834, dato de abolo de la Speenhamlanda sistemo, trudante al la sociaj marĝenigoj sin vendi, salajriĝi aŭ sperti defalon en azilon, workhouse, kapitalismo sukcesas regule funkcii.
Kion ni ĉi tie intencas tezi – kaj ni certe riskas malkonfirmon de historio – estas ke ni spertas la lastajn momentojn de la industria revolucio, de tiu dujarcenta kaj monstra fenomeno, kiu tiom vundis ĉiujn vivantajn speciojn, komence de nia propra, eĉ ekstermante gravan nombron el ili. Ekde tiam, kiel ni tion sugestis ĉi-supre, oni povas konstati strangajn similaĵojn inter komenco kaj fino de tiu fenomeno. Antaŭe, ni observu iun priterminan diferencon inter malriĉeco kaj paŭpereco : dum 99% de sia ekzistado, la homo estis malriĉulo, li ne estis paŭpero ; oni pripensu la domon de malriĉaj fiŝkaptistoj de Victor Hugo : malgraŭ senhaveco, ĝi estas ordaranĝita, bontenita, bone fermita. La paŭpero estas alia homo: li estas mizerulo, defalulo, supernombrulo, helpitulo… kaj tiu aparta specio multiĝas nur krizperiode, kiel antaŭ du jarcentoj aŭ nuntempe, t. e. ĉe ambaŭ ekstremoj de nia Revolucio (aŭ ankoraŭ ĉe ties kreskanta periferio⁴). Paŭperismo ne estas la estonto, la alvokiĝo de homaro, ĝi estas infaneca malsano, kies simptomojn socio devas suferi dum precizaj periodoj.
Do, kiel rapida kresko de produktiveco en agrikulturo, en la primara agrikultura sektoro (produktado de nutraĵoj), marĝenenpelis hieraŭ konsinderindan amason da etkamparanoj, tiel daŭra produktiveca kresko de l’sektoroj sekundara (produktado de aliaj konsumaĵoj, maŝinoj kaj armiloj) kaj terciara (servoj publikaj aŭ privataj, komercaj aŭ ne) estigas hodiaŭ samajn efikojn al la idoj de tiuj iamaj senproprietigitaj kamparanoj, kiuj fariĝis nun salajruloj. Oni nuntempe observas en la suburboj de grandaj tutmondaj metropoloj, je la plej alta grado, saman fenomenon kiu ekis en angla kamparo antaŭ du jarcentoj. La problemo, kiel tion substrekas André Prime (La Grande Relève, n° 922, mai 1993), estas ke post la terciara sektoro de ekonomio, ne estas kvaternara, kiu povus ensorbi tiujn novajn viktimojn de l’produktiveco…
La similaĵon inter komenco kaj fino de la industria revolucio ni trovas ankaŭ en la diversaj aranĝoj, kiujn oni prenas kiel provojn de rimedo kontraŭ sekvoj de tiu fenomeno, kiu intertempe atingis tutplanedan dimension. Hodiaŭ, kiel dekomence, oni adoptas ie kaj tie similajn aranĝojn kiel en Speenhamland sed je la plej internacia grado. Tiuj reformoj prezentas la jenan komunan karakterizaĵon : prefere ol kontesti la fundamenton de l’ sistemo, ili celas ties konservon. Samkiel en Speenhamland, la diversaj senlaborecaj alspezoj, laŭdire por “socia inserto”, senokupigas kolosan amason da defaluloj sin sentantaj senutilaj en mondo, kiu ilin forĵetas. La diferenco estas ke, antaŭ du jarcentoj la Spenhamlendaj aranĝoj kontraŭis necesan elstariĝon de l’salajreco, hodiaŭ la diversaj sociaj alspezoj kontraŭas necesan finon de salajreco.
Finfine, estas interese noti, ke dum tiu periodo multaj socialismaj skoloj aktivis favore al la abolo de l’ salajreco senhavante klaran konscion pri la enhavo de tiu slogano nek pri la praktikaj detaloj koncerne ĝian realigon ; al multaj el ili, tiu celo, ja pli intuicia ol precize difinita, malklariĝis dumvoje kaj finfiniĝis malaperante. Ŝajnas tamen, ke tiu malnova gvidesprimo devos nepre reveni unuarange en la aktualaĵoj de proksima estonteco. Pli malpli frue, laborkomerco, laborovaro devos malaperi lasante lokon al la disdona ekonomio kie ĉiu rajtos universalan alspezon disdonendan denaske ĝismorte, sed ankaŭ devos (almenaŭ koncerne la kapablulojn) kvitiĝi kontraŭ siaj ŝuldoj al kolektivo per socia servo templimigita. Hodiaŭ, post jarmiloj da ĝeneraligitaj mankoj, nur laboro fariĝas paradokse rara (kiel tion rimarkigis Jacques Duboin antaŭ kvindek jaroj) ; proe oni ĝin porciumu, juste dispartigu inter ĉiuj.
Jen, fakte, revenitaj tagorde tiom malnovaj idealoj de la franca Revolucio, notinde rilate civitanecon, kiom tiuj de socialismo, kiuj ilin daŭrigas poste.
PS Tiu artikolo ankaŭ aperis, samtempe, en La grande Relève, malnova revuo de l’ disdona ekonomio (ĝiaj unuaj numeroj datumas de 1936). Hodiaŭ mi diference redaktus ĝian konkludon. Iame mi aniĝis en redakta skipo de tiu gazeto. Poste mi iel malproksimiĝis, ne entute konvinkiĝinte de tezoj de tiu movado rilate konsuman monon aŭ socian servon. Por pliprofundigi la problemon vd. la trian ĉapitron de mia verko La universalismo (SAT, 2002).
Djémil KESSOUS
[1] Artikolo publikigita en “Alternative syndicaliste”, n° 7, printempo 1994.
[2] Tiujn parolojn prononcas Gauvain antaŭ sia ekzekuto, en la fino de romano de Victor Hugo Quatrevingt-treize (“Naŭdek tri”, reference al terura jaro de la Franca revolucio).
[3] Kiam mi publikigis tiun tekston, tiam interesis min nur tiu flanko industria, tamen ĉefa, de la Modernepoko.
[4] Necesas ĉi tie precizigi, ke ekde sia komenco, la industria revolucio ne ĉesis krei paŭperismon, unue en ĝiaj originaj naskiĝlandoj, poste (pere de koloniismo kaj nov-koloniismo, unuaj formoj de nia nuntempa tutmondiĝo), per diserigado sociajn strukturojn de ĉiuj periferiaj socioj.
— página 11 —
VIAJ OPINIOJ
Ŝajna objektiveco – en la servo de la dekstrularo
La falsigo de historiaj faktoj ĉiam estis unu el la precipaj propagandaj rimedoj de la dekstrularo. Oni tamen erarus konkludante el ĉi tio, ke la objektiveco siavice estas la rimedo ekskluzive propra al la maldekstrularo. Pruve de ĉi tio mi citas nur la artikolon titolitan „Budapeŝto 1956-2006” en la decembra n-ro de S-ulo, kies aŭtoro („Riŝo 11227”), kvankam penante ŝajnigi sin maldekstrula (i.a. per la objektiva traktadmaniero de la okazintaĵoj en mia patrio en 1956), prezentas al la legantoj de S-ulo modelon pri kiel sukcese apogi kamuflite la dekstrulan propagandon.
[BILDO p.11 | 8,33,35,48] Nigrablanka foto: du viroj ĉe la mikrofonoj de tribuno, vidataj de malantaŭe, antaŭ grandega homamaso sur placo kun kolonaro en la fono.
Mia unua reago je la enhavo de la artikolo estis kelka konsterniĝo : la indikoj liveritaj en ĝi pli-malpli respondas al la faktoj (escepte eble de unu indiko, nome, de tiu pri la cifero de la viktimoj de la sovetia armeo, kiun, renkontitan de mi la unuan fojon, mi traktas kun kelka kontesto), kio en si mem estas iom surpriza, kaj ŝajnigas, ke la aŭtoro devas havi kelkan inicitecon en (aŭ personajn spertojn pri …) la koncernaj okazintaĵoj. Kelkaj detaloj tamen ne lasis min resti indiferenta. Jen ili.
La uzado de la esprimo „liberaj diskutoj” (kiu tute harmonias kun la parencaj esprimoj „libera mondo”, „libera Eŭropo” k.s., simile vaste uzitaj de la burĝa propagando okcidenta, precipe teme de la malvarma milito) sugestas la supozon, kvazaŭ la libera diskutado (alm. principe) estus fremda al la politika vivo publika en socialismaj landoj. Ne volante nei la kazojn de malobservo de ĉi tiu principo, mi mencias, ke en la koncernaj jaroj la mondon serioze minacis la danĝero de nova mondmilito (inter la „mondoj” socialisma kaj kapitalisma), kio iom limigis ankaŭ Okcidente la liberecon de parolo, ĉar cetere la libero paroli atingas (kaj ankaŭ efektive atingis) ĝuste en socialismaj cirkonstancoj sian evolupinton. Mi apenaŭ eraras supozante, ke la aŭtoro, uzante la esprimon (kaj tiun de „liberaj elektoj” k.s.), volas pledi por politika plurismo, kiu, kvankam ne prezentanta antagonisman kontraŭecon al la socialisma sociordo, en tiuj cirkonstancoj (en Hungario) estis ne realigebla (parte pro la renegateco kaj senprincipa cedemo de „komunisto”-ĉefministro I. Nagy).
La aŭtoro, skribante pri „interveno per armiloj” per la „ŝtata sekureca polico” (temas pri „AVO”, kiu simbolas la nomon „Ŝtatdefenda taĉmento”), esence eraras. Li tre veŝajne pensis pri la grava provoko farita de kontraŭ-revoluciuloj je la 25-a de oktobro 1956 ĉe la Hungaria Parlamentejo (kie tiuj masakris pli ol 100 senkulpajn homojn) por krei pretekston por la posta amasa persekutado kaj ekzekutado de AVO-anoj kaj komunistoj.
Tio faktas, ke estis ankaŭ simpatiantoj kaj en la armeo kaj en la polico, sed faktas ankaŭ, ke simplaj policanoj, soldatoj, kvankam pleje pretaj armile subpremi la ribelon (kontraŭ la popola potenco), estis kadukigitaj pro la perfido de siaj superuloj (kies manojn, siavice, ligis la perfido ĉe la plej altaj komandejoj policaj kaj armeaj). Kontraŭstaro tamen okazis, kvankam I. Nagy kategorie malpermesis radikale elpaŝi per armitaj fortoj.
Okcidento, penante veki simpation por la „martiroj” de la „revolucio” (I. Nagy k.s.), kreas ne tiom por la koncernaj homoj nimbon, kiom por la „partizanoj” de la provo senigi la laborantan popolon je ĝia tiama potenco. Ekz. tion oni pleje eĉ ne scias, ke I. Nagy, kiel agento de la sovetaj ŝtatsekurecaj fortoj, denuncis pli ol centon da hungaraj komunistoj, el kiuj pli ol 10 estis ekzekutitaj en Sovetunio. Sed la nunajn kreintojn de la Nagy-kulto ĉi tiu „bagatelo” ne ĝenas, nek la „komunisteco” de Nagy …
La aŭtoro, estunte kapabla dialektike taksi (kaj komenti) la koncernajn okazintaĵojn, ne parolus pri „mizera stato ekonomia” en tiuj jaroj, nek pri „revolucio”. Tio veras, ke la vivkondiĉoj tiam estis ne paradizaj, sed nomi ilin mizeraj estas troigo. Li prisilentas, ke la hungara popolo atingis jam 4 jarojn post la terura milito la vivnivelon en 1938 (poste eĉ superis ĝin), eĉ se en la periodo inter 1951-53 ankaŭ okazis refalo en la rekta evoluo (parte pro mistrafoj en la planado de la nacia ekonomio).
[BILDO p.11 | 65,22,92,39] Nigrablanka foto: densa homamaso kun flagoj; meze ridetantaj homoj, inter ili viro en kostumo.
La aŭtoro, nomante la tiamajn eventojn „revolucio”, pruvas, ke li remadas en la sama boato kun la burĝaj demagogoj. Ĉu li ja ne scius, ke rezulte de revolucioj ĉiam okazas antaŭeniĝo en la socia evoluo, dum tio, kio okazis tiam en Hungario, estus rezultiginta la restaŭradon de kapitalismo, do efektive nomeblas kontraŭ-revolucio ?
Troigo nomeblas ankaŭ la vorto „popolleviĝo”, se kvalifiki la eventojn en ’56, ĉar en la okazintaĵoj partoprenis nur malgranda ono de la hungara popolo. Ankaŭ la parto de la partoprenintaj laboristoj prezentis malgrandan onon de tiu socia klaso, kaj varbiĝis unuavice el la laboristoj kun nebula aŭ reakcia mondkoncepto. Samtiel, kiel la burĝa propagando, ankaŭ „Riŝo” silentas pri tio, ke grandan parton de la „liberecbatalantoj” konsistigis krimuloj laŭ la publika aŭ politika juroj, da kiuj la „revolucianoj” liberigis pli ol 13 mil el la prizonoj dum la entemaj okazintaĵoj. Li silentas ankaŭ pri tiuj 2000 armitoj,
— página 12 —
kiuj, ĝustatempe preparitaj kaj enbataligitaj, obeis al la ordonoj de NATO-oficiroj kaŝiĝintaj en sekretaj kaŝejoj en la ĉefurba fortreso. „Riŝo” ne fanfaronas ankaŭ pri la linĉado de 23 el la 25 defendantoj de la ĉefurba sidejo partia, okazinta la 30-an de oktobro, nek pri tio, ke ĝis la 4-a de novembro oni tutlande kompilis listojn el proks. 10 mil komunistoj, kies ekzekutado estus tuj komenciĝinta, se la soveta armeo estus ne estinginta la fajron de la nova blanka teroro.
Kaj fine, por „ilustri” la „severan subpremon” en la postaj jaroj, jen fotaĵo pri la amasega manifestacio de laboruloj bonveniganta la vojon al socialismo okaze de la festo de la 1-a de majo en 1957. Kara Riŝo, ĉu la anoj de la popoloj kutimas manpremi kun siaj „severaj subpremantoj” ?
J. Petik
Mia opinio pri la aktuala financa situacio de SAT
La afero “Kreŝo” estas nura konsekvenco de la jam delonge antaŭvidita nuna financa situacio de SAT pro la malkresko de la membraro, kaj pri ĝi mi jam aŭdis ekde mia unua kongreso en Alikanto. Reagoj de la membroj ? Neniu, ĝis alvenis momento trovi kulpulon por demeti el si la respondecon. Kompreneble, finance la subteno al Kreŝo estas preskaŭ neeltenebla, sed, pardonu min, MORALE, por ni, estas ne preskaŭ, sed tute neeltenebla maldungo de Kreŝo. Estas amuze, ke oni kritikas la speguligon en la listo de SAT de la “burĝaj” aferoj rilate Radion Pollando kaj la benon de la Papo, tiuj kritikas la perdon de la valoroj de SAT, la neplenumadon de servoj al la kamaradoj, kiuj ne havas retaliron… kaj tiuj samaj postulas fari tion, kontraŭ kio batalas kaj devas batali ĉiu laboristo : malobservo de la rajtoj de la laboristoj ! Miaopinie, se SAT maldungus Kreŝon, SAT perdus sian tutan ekzistokialon.
Foje kelkaj homoj supozas, ke SAT devas estis tute tia, kiel ili supozas ke devas esti, ke SAT devas havi ilian ĝustan kaj ununuran opinion, kaj agi ĝuste, kiel ili supozas. Kaj konsideras eraraj tiajn opiniojn, kiuj ne kongruas kun la propraj. Tiaj homoj fakte neniel povas partopreni ian ajn kolektivan organizon, ĉar ne konsentas ke homoj, eĉ havantaj proksimajn vidpunkotojn, estas ja diversaj. Ili nun povas esti en organizoj, kies ununuraj membroj estas ili mem. Mi mem, apartenanta al maldekstra minoritato kadre de SAT, kies ideoj foje estas forte malŝatataj far aliaj kamaradoj, fieras pri la diverseco de SAT, kaj fieras pri tio, ke la etoso inter diversaj pensmanieroj pliboniĝas pli kaj pli.
Estas kutimo, ne nur en SAT, sed en ĉiuj esperantaj organizoj kritiki la estraron pri ĉiuj problemoj, kiuj povas okazi en la organizo. Tion mi komprenus, se temus pri forta ŝtata instituto, aŭ pri privata entrepreno, aŭ pri riĉa organizo, laŭ kies statuto la membraroj delegas al la estraro la tutan funkciadon kaj respondecon pri la funkciado de la organizo, kaj la membroj de la estraro, anstataŭ dediĉi al tio nur la disponeblan liberan tempon, ricevus salajron de la organizo. Sed karaj, tute ne estas tiel : la funkciado de SAT ESTAS RESPONDECO DE ĈIUJ EL NI, NE DE LA PLENUMKOMITATO. Plejmulto de la SAT-anoj agas, kvazaŭ pago de kotizo estus nura abono al Sennaciulo, kaj tiu rajtigus kritiki la PK farante mem nenion…
4)… kaj forgesante, ke la nuna problemo de SAT tute ne rilatas Kreŝon, nek la PK, sed la mizeran neagadon de la membraro mem. Neaperigo de la Adresaro, aŭ neeldonado de libroj, NPIV, aŭ maloftigado de Sennaciulo ne estas rimedo kontraŭ la nuna financa situacio, sed _ĜIA KONSEKVENCO_ !!!! La vera reala problemo, kies rezulto estas la financa situacio, estas la malkresko de la membraro, kaj la sola respondeculo estas _ĈIU MEMBRO MEM_. Sufiĉas kalkuli, kia estus la financa situacio, se dum la lasta jaro ĉiu kamarado estus alloginta novan kamaradon al SAT. Nenia financa problemo ekzistus, nek ĝiaj konsekvencoj. Do, mi petas, karaj kritikemaj kaj lumigitaj gekamaradoj, rigardu vin en la spegulo kaj demandu vin : kion mi mem faris por SAT ? Kiom da novaj membroj mi allogis al SAT dum la lasta jaro ?? Kaj, se vi allogis nek unu membron dum la lasta jaro, bonvolu ŝtopi vian buŝegon. Kaj agu, se por vi vere gravas la estonteco de SAT.
Kamaradece, Pedro HERNANDES
Kiel tuj ekagi por SAT?
Dum la pasinta jaro, la poresperanta fako de SAT pretigis pli detalajn prezentojn de nia asocio kaj de Esperanto (el laborista vidpunkto) por la retpaĝoj de SAT, por provizi nekonatojn, kiuj alvenas al nia retejo, per sufiĉe detalaj bazaj informoj. Ĝis nun tiuj tekstoj haveblas nur en la jenaj lingvoj: de, en, fr, hr, it (parte), nl en preparo). Do se vi scipovas alian lingvon ol tiuj menciitaj, via traduko povos helpi al pli efika varbado por SAT. La tradukeblaj tekstoj troviĝas ĉe la jenaj adresoj: http://www.satesperanto.org-Kio-estas-SAT.html kaj http://www.satesperanto.org/Esperanto-Kio-estas-tio.html. Ankaŭ komentoj pri la strategia utilo de la enhavo estas bonvenaj. Komparo pri varbstrategioj ja estas unu el la celoj de la PF.
Eblas aliĝi al la reta dissendolisto de la PF, ĉu rekte ĉe : http://groups.yahoo.com/group/SAT-poresperanta-fako/, ĉu petante aliĝon de la prizorganto, gmickle@negxo.de.
— página 13 —
Kotizoj 2007
| Lando | valuto | kotizo + abono |
|---|---|---|
| Argentinio | € | 27 |
| Aŭstralio | € | 52 |
| Aŭstrio | € | 52 |
| Belgio | € | 52 |
| Bosnio-Hercegovino | € | 8 |
| Brazilio | € | 22 |
| Britio | GBP | 35 |
| Bulgario | € | 12 |
| Ĉeĥio | € | 20 |
| Ĉinio | CNY | 45 |
| Danio | € | 52 |
| Estonio | € | 10 |
| Finnlando | € | 52 |
| Francio | € | 52 |
| Germanio | € | 52 |
| Hispanio | € | 40 |
| Hungario | € | 12 |
| Italio | € | 50 |
| Israelio | € | 32 |
| Japanio | JPY | 8400 |
| Kanado | CAD | 79 |
| Koreio | € | 33 |
| Kroatio | € | 12 |
| Latvio | € | 10 |
| Litovio | € | 10 |
| Malagasio | € | 3 |
| Nederlando | € | 52 |
| Norvegio | € | 52 |
| Pollando | € | 12 |
| Portugalio | € | 30 |
| Rusio | € | 10 |
| Serbio | € | 10 |
| Slovakio | € | 12 |
| Slovenio | € | 12 |
| Svedio | € | 52 |
| Svisio | CHF | 90 |
| Ukrainio | € | 10 |
| Usono | USD | 70 |
| Dumviva memreco | € | 1300 |
| Aliaj nemenciitaj landoj | ||
| Eŭropo | € | 33 |
| Cetero de la mondo | € | 20 |
| Abono por nemembroj | € | 57 |
LANDAJ PERANTOJ
Argentinio : Rodolfo Calogero, Calle Luna de Cuarzo 478, bario Salud Publica, AR- 8300 Neuquen.
Aŭstralio: Bernie Heinze, 1 Marne Rd., Mount Evelyn, Vict.-3796. Reto: franciska@bigpond.com
Aŭstrio : Vakas
Belgio : Jacques (Jakvo) Schram, 49 Hofter Bekestraat, BE-2018 Antwerpen. Reto: jakvo jakvo@mac.com ,Poŝtkonto: 000-1692025-54
Bosnio-Hercegovino : Ivica Horvat,Žrtava fašizma 1/IX, BA-71000 Sarajevo. rete: ivicah@lsinter.net
Brazilio : José Joaquin Lunazzi, rua Manoel Antunes Novo 668, BR-13084-157 Campinas-SP. Rete: lunazzi@uol.com.br
Britio : Arturo Prent, 7 Walton Gardens, Hutton, Brentwood, Essex, CM13-1EJ (Tel.:+44.1.277.22.89.62) Rete: arturo@signalprent.demon.co.uk
Bulgario : Ivanka Stojanova, P.O.Box 701, BG-9000 Varna. Rete: <ivanka_esperanto@abv.bg
Ĉeĥio : Vaclav Stiburek, J. Franka 1731, CZ-25601 Benešov, rete: stiburek.v@seznam.cz
Ĉinio : Wang Tianyi, Xi’an Esperanto-Asocio, Jian-Gong-Lu 8 hao, CN-710043 Xi’an. Tel:0086-29-2242215, fakso: 2622952, Rete: esp@pub.xaonline.com
Danio : Ulrik Rasmussen, Nörregärdsvej 66, DK-2610 Rödovre.
Estonio : Freed Neeme, Kooli 6-26, EE-2240 Kehra.
Finnlando : Vakas
Francio : Pierre Quillaud, 16 rue du Lt.-Vaisseau Paris, FR-76120 Le Grand Quevilly, pĉk.-SAT Peranto n° 17 333 10 N, Paris. Reto:quillaud.p.mt@wanadoo.fr
Germanio : Jiri Proškovec, Heimbau Str. 10, DE-44143 Dortmund,Konto ĉe NetBank, PLZ:200 905 00, Kto N°82 79 292. Reto: proskovec@yahoo.de
Hispanio : Pedro Sanz Sanz, C/Mar de Fora 13, esc. izq.,3-B, ES-28400 Collado Villalba. Konto: 0227-0001-85 0200526929 elektronika banko BBVA. Reto:pmariass1@mi.madritel.es
Hungario : Béla Kovacs, Béla kiraly u.-44, HU-7400 Kaposvar. Ĝirkonto 11773432-04632175. rete: espbela@axelero.hu
Italio : Carlo Bourlot, Via Quarello 40, IT-10135 Torino (TO) Tel: 011-3970477 (vesp. ĝis 23h), Poŝtbanka konto n° 43976158. rete:<c.bourlot@libero.it >
Izraelio : Jehoŝua Tilleman, 97-A, Dereh-Akko, IL-26373 Kirjat-Mockin.
Japanio : Hiroyuki Tani, Syonai-Higasimati 3-4-2, JP-561 Toyonaka-si.-Pĉk.-00980-9-37624, SAT-Nihon. Reto: tnhryk@pop07.odn.ne.jp
Kanado : Hans E. Ilginnis, 810 Dunsmuir Cr. Ladysmith, B.C. V9G 1N7, Kanado, bankkonto: Sennacieca Asocio Tutmonda CIBC, transit 540, Account n° 0747831; Rete:hans@nanaimo.ark.com
Koreio: Choi Manwon, P.O.Box 18, Guang-Ĵu, KR-501-012 Seoul
Kroatio : Zdenka Svetličić, Matoševa 6, HR-10410 Velika Gorica, reto: sat_hr@yahoo.com
Latvio : Margarita Zelve, Rupniecibas 35+13, LV-1045 Riga-45
Litovio : Gražina Opulskiene, Tylioji 32-22, LT-5503 Mažeikiai, rete:grazopul@yahoo.com
Malagasio : Justine (Lala) Ralalarisoa, Lot IIC-72-FD Manjakaray,MG-101 Antananarivo. Bankkonto: Ralalarisoa Justine, n° 010594738020000 BNI-CL 101 Antananarivo.
Nederlando : Corrie Kwantes-Kooij, Marnixstraat 57, NL-2023 RB Haarlem, pĉk. 2853752.
Norvegio : Per Engen, Østregate 14, H0203, NO-2317 Hamar.
Pollando : Elzbieta Janusz, ul.-Krowoderska 74/3, PL-31-158 Krakow, Bankkonto : BPH III O/Krakow 71 1060 0076 0000 3300 0177 7438
Portugalio : Manuel Luis Pedrosa Alves, Estrada Principal n° 79, PT-2710 -413 Morelinho-Sintra. Rete: ml.pedrosa@netcabo.pt
Rusio : Nikolao Gudskov, a/k 57, RU-105318 Moskvo, Reto: nikolao@orc.ru
Serbio : Ivan Moĉilnik, Požeška 132, SCG-11030 Beograd.
Slovakio : Miro Zavodsky, Juraja Zavodskeho 67, SK-01004 Zilina-Zavodie.
Slovenio : Vakas
Svedio : Inga Johanson, Stampgatan 60.B.-127, SE-411 01 Göteborg, pĉk.-SAT c/o I.-Johanson, n°-26-63-22-7. Rete: sat_sverige@yahoo.se
Svisio : Richard Schneller, Höhenstrasse 1 b CH-9302 Kronbühl, poŝtkonto: 25-158577-1, Rete:rischneller@gmail.com
Ukrainio : Dmitrij M.-Cibulevskij, a/k 10939, UA-61003 Ĥarkiv-3
Usono : Vakas
Krom al la perantoj oni povas pagi al:
Poŝtkonto de SAT: n° 1234-22 K, Paris. Internacie: IBAN: FR 77 30041 00001 0123422K020 39 BIC: PSSTFRPPPAR aŭ al la konto de SAT ĉe UEA: satx-s
El la SAT-sidejo
DUMVIVAJ MEMBROJ DE SAT
Sekve de nia invito en aŭgust-septembra numero de Sennaciulo, jenaj gekamaradoj iĝis dum-vivaj membroj de nia Asocio :
32785 François DEGOUL 34507 Franciska TOUBALE 35501 J.M. SALGUERO (Kani) 35584 Carmen CIDONCHA 32319 Pierre GROLLEMUND 35793 Stephane HERVE 33475 Lorenzo NOGUERA SARASA 24707 Gisèle MICHAUD 33402 Jean Jacques HIBLOT 32805 Roger HARDY 35425 Carlo BOURLOT 32839 Louis ENSUQUE 35318 Jean Claude ROGER 32808 Rodolfo G. CALOGERO 31753 Nobuyuki SYOOZI 34554 Pedro SANZ SANZ 32.344 Guy VANDERPUTTEN 32639 Christiane LURKINE
POR ŜTOPI LA BREĈON
T. Sabathier 100,00 €; Abe K. 3200 ¥; Fukumoto H. 1600 ¥; Hanazawa M. 400 ¥; Hayasu K. 1600 ¥; Hirayama T. 600 ¥: Hori Y. 1600 ¥; Huzimaki K. 1600 ¥: Kawanisi T. 11600 ¥; Kobayasi U. 1600; Kurisu K.: 10000 ¥; Makino T. 4400 ¥; Matuoka K. 1600 ¥; Morita A. 1600 ¥; Oikaŭa J. 400 ¥; Okuda H. 1600 ¥; Oogusi S. 1600 ¥; Tanaka 100 ¥; Tezuka T. ¥; Tojo J. 1600 ¥; Toyama K. ¥; Unoki T. 1600 ¥; anonime 125,00 €; anonime 50,00 €; P. Dehan 18,00 €: R. Bouchet 6,00 €; J. Cagnard 23,00 €; Fam. Sadier 12,00 €; SAT-Amikaro 183,00 €; LJO 50,00 €;Haberland 8,00 €; haupt 8,00 €; Ehlers 13,00 €; Bolter 8,00 €; Mickle 8,00 €; Bues 48,00 €; C.A.Carleos Artime 4,00 €
NEKROLOGO
Laŭ la poŝta informo, ĵus forpasis en Derby (GB), nia malnova membro, kamarado
E.J. WHEATLEY (matr. 22684)
Ni kondolencas al lia familio kaj geamikoj.
Sennaciulo, januaro 2007 — 13
— página 14 —
[BILDO p.14 | 8,6,31,25] Kongresa afiŝo sur ruĝa fono: Eiffel-turo desegnita per buntaj strekoj, ĉirkaŭita de la vortoj «Tutmonda solidareco», kun grandaj literoj «SAT» kaj verda «PARIZO» (la «A» kiel stelo); supre «21-28a de Julio 2007», malsupre «80-a SAT-Kongreso», flanke «ANTONY – Residence Jean ZAY» kaj «ANTONIO – Restadejo Johano Zajo».
SAT-Kongreso 2007 — Parizo, 21-28.07.2007
BAZAJ PRAKTIKAJ INFORMOJ
Loko kaj dato
La 80-a kongreso de SAT okazos inter la 21-a kaj la 28-a de julio 2007, je 12 kilometroj sude de Parizo, ambaŭflanke de la limo inter la najbaraj urboj Ĉatenezo-Malabrio (Châtenay-Malabry) kaj Antonio (Antony).
La elektita kongrestemo estos Internacia solidareco. Al ĝi estos dediĉitaj pluraj prelegoj kaj debatoj, enkondukitaj de kamaradoj el diversaj mondopartoj.
Ĉefa kontakt-adreso :
- paperpoŝte : Ansofi Markov, 61 bd. Vauban, FR-78180 Montigny-le-Bretonneux, Francio
- rete: vinkomarkov ĉe yahoo punkto fr
OKK : Bob Cordeau, Michelle Cordeau, Agnès Luc, Ansofi Markov, Vinko Markov, Joël Martin-Gallausiaux
| Kongreskotizoj en € | ĝis 28.02.07 | ĝis 30.04.07 | ĝis 30.06.07 | pli poste |
|---|---|---|---|---|
| SAT-membro | 55 | 65 | 75 | 85 |
| SAT-geedzoj (se ambaŭ) | 80 | 95 | 110 | 125 |
| SAT-junul(in)o ĝis 25 | 25 | 30 | 35 | 40 |
| Nemembro de SAT | 70 | 80 | 90 | 100 |
| Junula nemembro de SAT | 35 | 40 | 45 | 50 |
- Infanoj ĝis 15 jaroj ne pagas kotizon.
- La partoprenantoj el CZ, EE, HU, LT, LV, PL kaj SK ĝuas 30 % rabaton.
- La partoprenantoj el AL, BG, RO, eksa YU (krom SI), kaj eksa SU (krom EE, LT kaj LV) kaj ekster Eŭropo (krom Aŭstralio, Israelo, Japanio, Kanado, Sud-Afriko kaj Usono) ĝuas 50 % rabaton.
- Kongresaneco ne transdoneblas al alia persono. La kotizo ne inkluzivas loĝadon, ekskursojn kaj aliajn aparte pagendajn aferojn, ankaŭ nenian asekuron.
- La kotizo ne estas repagebla senkonsidere pro kia kaŭzo la aliĝinto ne povas partopreni la Kongreson.
- Aliĝilon sen pago de kotizo la OKK ne traktos.
Pageblecoj
- En Francio : Poŝtkonto : SAT-junulfako n°38 319 09 J 033
- El eksterlando – sama konto : IBAN : FR60 2004 1010 1238 3190 9J03 356 BIC : PSSTFRPPSCE aŭ al SAT-konto ĉe UEA : satx-s
Aliĝilo troviĝas kun tiu ĉi numero de Sennaciulo aŭ estas elŝutebla en la adreso: http://www.satesperanto.org/Unuaj-praktikaj-informoj.html
ATENTU : Tiuj, kiuj bezonas enirvizon al Francio tion devas indiki ĝis la 30-a de Aprilo 2007 aldonante la pasportnumeron sur la aliĝilo. Al nealiĝantoj OKK ne sendas invitleteron.
Matenmanĝo kostos 4 €, tagmanĝo 7,50 € kaj vespermanĝo ankaŭ 7,50 €.
14 — Sennaciulo, januaro 2007
— página 15 —
SAT – Kulturo
[BILDO p.15 | 40,6,68,15] Silueto de arboj, arbustoj kaj plantoj sur verda fono.
Cirilo Orsingher Rés. Les Rives du Lac, Bât. C 1 rue François Truffaut FR-17000 La Rochelle rete:oraastro@hotmail.com
La obskuraj kuirejoj
Se vi ne kapablas iomete sorĉi, ne estas peninde entrudiĝi en kuirarton. Colette
La sorĉistino estas grava personaĵo de la okcidenta kaj orienta historioj. Ankoraŭ nun, ŝi okupas fundamentan lokon en nia imago kaj niaj pli-malpli vivantaj folkloroj. Infane, ni ofte kredigis al niaj geamikoj ke iu najbarino estas malica sorĉistino kiu boligas malafablajn geknabojn en sia kaldrono. En iuj karnavaloj oni ŝatas ŝminki sin tielmaniere ke ni similas al demonaj personaĵoj kiuj frekventas groteskan nigran meson kie, pelmele, pasas sorĉistinoj, monstroj, mumioj, vampiroj, Napoleonoj, piratoj, klonoj de Elvis Presley, feinoj, bestoj …ĉar ĉiufoje oni adoras ridindigi la personaĵojn kiuj hantas nin. Sed estas alia historio kiun mi tuj rakontos. En tiu ĉi historio la sorĉistinoj ne estas ridindaj personaĵoj sed kompatindaj viktimoj de la mizero, la obskurantismo kaj la frenezeco de la viroj. Ja, en Eŭropo, de la 15-a al la 18-a jarcento nenombreblaj virinoj mortis sekve de nenomeblaj, kruelegaj torturoj kaj diversaj brutalaĵoj aŭ sur la bruleŝafodoj de la Sankta Inkvizicio. Tio, kion oni nomas «la ĉasado kontraŭ la sorĉistinoj» estas, verdire, horora krimo, genocido kontraŭ, plej ofte, la malriĉaj, malsanaj virinoj kiu respondas al kompleksa historia, ideologia kunteksto kaj malnovaj simboloj.
La malriĉulinoj
Strange, la ĉasado kaj la perfortoj kontraŭ la sorĉistinoj kulminas dum la Renesanco kaj daŭras ĝis la 18- a jarcento (entute 100 000 viktimoj) kiam aperas la humanista filozofio kaj la kartezianismo, la modernaj sciencoj, la koncepto de la progreso,… Sed ĉiufoje kiam oni pli atente rigardas la historion oni rimarkas ke la perforto kontraŭ iuj virinoj intensiĝas kiam la mizero, militoj, epidemioj pereigas la sociojn kaj endanĝerigas jam malfortan ŝtaton. Subite, por forturni la plagojn oni tuj trovas kulpulinojn, oferas povrulinojn. Estas tre facila tasko. Malriĉaj, solaj, malfortaj, kriplaj virinoj, vidvinoj, ciganinoj, paganinoj sed ankaŭ la ŝafpaŝtistinoj aŭ akuŝistinoj estas la ĉefaj viktimoj de la Inkvizicio kaj denuncitaj de ĵaluzaj aŭ timigitaj najbaroj. La pli altaj sociaj tavoloj ne estis preterlasitaj. Oni timas la ŝafpaŝtistinon ĉar ŝi vivas en la naturo kun bestoj kaj la akuŝistinon ĉar ŝi ofte vivas sole, konas la sekretojn de la plantoj kaj sekrete kontaktas la virinojn de la vilaĝo! Oni akuzas ilin esti kaŭzo de sterileco, samseksemaj orgioj, malsanoj, morto, malbonaj rikoltoj, herezioj kaj blasfemoj. Verdire, tiaj akuzoj ankaŭ kaŝas tre realan sed strangan timegon: Oni timas la seksecon de la virino kaj ŝian eroton. Certe ja, ekzistis sorĉistinoj kiuj dank’al marko sur la haŭto malagnoskas la kristanismon kaj la socion kiu obeas al la oficiala moralo. Ili, laŭdire, renkontiĝis dum sekretaj sorĉkunvenoj kie ili preĝis al Satano, oferis bestojn, bebojn, seksumis kaj preparis venenojn kaj ĉi tiuj malbenaj kunvenoj naskis potencajn fantasmojn, kiujn antikvaj simboloj plikonkretigas. Jes, dum la sorĉkunvenoj la satanistinoj spitas la statuton de la virinoj en la eŭropa kristana civilizacio. Estas nepardonebla peko.
[BILDO p.15 | 37,27,62,46] Malnova kolorigita gravuraĵo: du virinoj en longaj vestoj kaj kapotukoj ĉe granda fajro, en kiun ili ĵetas serpentojn aŭ similajn bestojn.
La melankolia fajro
Kiel mi skribis pli supre, la reprezentado de la sorĉistino en la okcidenta Eŭropo obeas al malnovaj kaj precizaj simboloj. La plej komuna el tiuj simboloj estas LA FAJRO. Ja, la sorĉistino estas, iumaniere, malvirta dommastrino kiu perversigas la familion, la socion, la moralon. Kiel la virta edzino kiu kuiras por nutri siajn geinfanojn, la sorĉistino bezonas fajron por prepari sorĉojn kaj dekoktaĵojn. Sed la fajro de la sorĉistino estas satana fajro kiu varmigas kaldronojn kaj potojn plenajn de venenoj. La fajro de la sorĉistinoj ankaŭ estas flamo de la kandeloj kiuj lumigas la noktajn sorĉkunvenojn, la haŭtmalsanoj kiuj terure jukas, la fulmo meze de la nokto kaj la interna fajro de la seksa deziro kiu konsumas korpon kaj animon. La ekvacio estas simpla : Sorĉistino= Fia Virino= Detruema Eroto. En la kristana moralo la emo al la sekso estas peko (la kulto de la Virgino aperis dum la 11-a jarcento), la seksa deziro estas do satana fajro, obskura kaj sterila kiel la cindro kiun oni uzas por fabriki la sorĉojn. La cindro estas kaŝita fajro. Eĉ la voĉo de la sorĉistinoj, laŭ la legendoj, bruligas. La sorĉistina fajro ellasas fumon kiu obskurigas la socion. Finfine, la satana fajro kontraŭas la baptan akvon. La sorĉkunvenoj estus la subfosa festo de la malobeo kie okazas nenomeblaj krimoj kontraŭ la gentoj, la infanoj, la fertileco de la virinoj, la fruktodonaj kampoj. Eĉ la kuirarto de la sorĉistinoj putrigas ĉion ĉar ĝi konsistas el fetoraj kaĉoj tro kuiritaj…
[BILDO p.15 | 65,46,90,59] Malnova kolorigita gravuraĵo: viroj kun altaj ĉapeloj, unu tenanta longan stangon, ĉe granda fajro en kiu brulas homo; en la fono aliaj homoj kaj domoj.
Laŭ la Eklezio la sorĉistino estas melankolia virino kies sango estas poluita de nigra humoro, unu viktimo de la Diablo kiu vivas en la fantasmo kaj la iluzio. Kaj por lukti kontraŭ tia infekto oni inventis ekzekuton konforman al la krimo : la bruleŝafodo !
Enĉenigi Lilith
Paralele al la sorĉistinaj kuirejoj ekzistas do inkviziciaj kuirejoj kie la Eklezio preparas la fiajn receptojn de la subpremo kiu celas simple nei la korpan plezuron de la virinoj kaj malebligi la egalecon kun la viroj. Kiel la sorĉistino kiu boligas la
Sennaciulo, januaro 2007 — 15
— página 16 —
venenojn, la sankta inkvizicio boligas la korpon de fiulinoj, senkulpulinoj, malsanulinoj, frenezulinoj,… Kompreneble ankaŭ ekzistis multaj aliaj turmentoj kaj ĉiu torturo celas ankoraŭ redukti la korpojn, la dezirojn, la volojn, la liberecon (oni razis al ili la kapon kaj la pubon antaŭ torturi ilin ĉar oni kredis ke Satano kaŝis sin inter la haroj). Sed kion reale timegas la Eklezio ?
La sorĉkunveno estas herezio kiu foje plenumas tre precizajn ritojn kaj enradikiĝas en tre malnovaj mitoj. Ja, laŭ iuj judaj tradicioj la vera edzino de Adamo estus Lilith kiu naskiĝis de lia karno mem. Ŝi do estus egala al li. Ili havas saman esencon. Tamen, Lilith estas la arketipo de la delogantino kaj posedis nekontentigeblan seksan deziron, la absoluta vampo, unuvorte, la perfekta malo de Eva. Pli poste, ŝi kunfandiĝos kun la ĉefaj patrinaj diinoj de la antikveco kiel Lamashtu aŭ Isis. Ŝaktio de Lucifero ŝi simbolos la ribelantan virinon kiu malamegas la instituciojn, la familion, la paron, ne deziras infanojn, unuvorte, kiel Lilith, la sorĉistino spitas la familion, t.e. la unua ĉenero de la socio, la ŝtato do. La veraj sorĉistinoj certe kredis je tiuj mitoj kiuj substrekis ŝian resenton. En tiuj epokoj ekzistis multaj herezioj kiuj pli malpli minacis la stabilecon de la politika kaj religia Eŭropo, kiun militoj jam malfortigis, por restarigi la regpotencon de la princoj kaj ordonpovon de la Eklezio la virinoj estis perfektaj krimulinoj.
[BILDO p.16 | 36,6,63,42] Pentraĵo: nuda virino kun longaj ruĝaj haroj staras en malhela arbaro; granda serpento volviĝas ĉirkaŭ ŝia korpo, kaj ŝi tenas ĝian kapon apud sia vango.
Kurioze, kaj mi tie konkludas mian artikolon, la pli kaj pli rapida progreso de la presarto estis efika ilo por la ĉasado kontraŭ la sorĉistinoj. La plej fama libro kiu pritraktas la temon, la «Martelo de la sorĉistinoj» (Malleus maleficarum), estas eldonata en 1480 kaj verkita de dominikano, Heinrich Kramer, kiu ne kaŝis tre strangan, teruran malamon al la virinoj. Aliaj libroj estos eldonataj inter 1580 kaj 1670. La populara literaturo, la famaj «bluaj libretoj», ankaŭ ekspluatos la temon kaj efike disvastigos la neracian timon de la sorĉistinoj. Tiele, ilo de klereco, la libro povas esti ilo de fanatika malamo.
Cirilo
Unu bildo, unu artisto
Niki de Saint Phalle, la artistino kiu reinventis la virinon
Niki de Saint Phalle naskiĝis en Francio la 29-an de oktobro 1930 kaj elmigris al Usono kun sia familio. Tre perturbita de sia incesta patro, ŝi tamen fariĝas manekenino por «Vogue», «Life» kaj «Elle». Ŝi komencas artan karieron dank’al la subteno de Hugh Weiss kaj partoprenas al la movado de la «novaj realistoj» inter Francio kaj Usono. Famega pro siaj buntaj skulptaĵoj, kiujn ŝi nomis «Nana-oj». Niki de Saint Phalle estas unu el la plej mondfamaj artistinoj. Ŝi komencas la desegnon en la 50-aj jaroj kaj miksas politikon kaj arton komence de la 60-aj jaroj. Jam en ĉi tiu periodo la arto de la artistino baziĝas sur teknikoj de kunmetaĵoj, gluaĵoj, transformado de materialoj. Niki de Saint Phalle ekspluatis plurajn scikampojn : la arton do sed ankaŭ la gazetaron kaj la amaskomunikilojn. Antaŭ la apero de la feminismo en la arto, ŝi depostulas sian virinecon kaj eĉ se ŝia propra beleco helpus artistinon, Niki de Saint Phalle antaŭenigis novajn aspektojn kaj rolojn de la inoj en la socio. Dank’al sia arto, Niki de Saint Phalle malkovris vervegan, energian, gajan virinon kaj forbalais la malnovajn stereotipojn.
[BILDO p.16 | 8,57,37,86] Foto: virino kun longaj ruĝbrunaj haroj sidas, envolvita en blanka vesto kun pelta kolumo.
Niki de Saint Phalle
Aktivulino de la asocio AIDS kaj grava observantino de sia epoko, Niki de Saint Phalle mortis en San Diego la 21-an de majo 2002 pro la venenaj vaporoj de la materialoj kiujn ŝi uzis por krei siajn skulptaĵojn.
[BILDO p.16 | 61,57,91,86] Foto de buntkolora skulptaĵo «Nana»: dikforma virina figuro kun strie pentrita vesto kaj koro sur la brusto, apud alia verda figuro, sur blua bazo; malsupre la surskribo «Niki de Saint Phalle Copyright © www. Biosstars.com».
Ŝia buntkolora skulptaĵo
Cirilo
16 — Sennaciulo, januaro 2007
Leer en:
