Browse Category

Activitats

15-a de decembro – Zamenhofa tago

Karaj amikoj, kiuj parolas Esperanton aŭ interesiĝas pri ĝi,

Hodiaŭ ni volas gratuli ĉiujn simpatiantojn de Esperanto en la Valencia

Komunumo okaze de la Zamenhofa Tago, tre speciala dato por tiuj el ni, kiuj kundividas la valorojn de dialogo, interkompreniĝo kaj respekto inter la popoloj.


En ĉi tiu tago ni rememoras la figuron de L. L. Zamenhof, ne nur kiel kreinton de internacia lingvo, sed ankaŭ kiel iniciatinton de profunde homa ideo: proksimigi homojn trans lingvaj kaj kulturaj limoj. Lia heredaĵo plu vivas danke al vi ĉiuj, kiuj daŭrigas Esperanton kiel ilon de komunikado, kulturo kaj paco.

Ni ankaŭ profitas la okazon por memorigi, ke tiuj, kiuj ankoraŭ ne faris tion, povas membriĝi en la Grup Esperanto València. La statuso de membro ebligas aliri kursojn de Esperanto de ĉiuj niveloj organizitajn de la UNED, ricevi la jarlibron kun informoj pri la realigitaj agadoj kaj eventoj, kaj ankaŭ kandidatiĝi por subvencioj por partopreni en esperantistaj kongresoj.


Same, ni memorigas vin, ke Elías atendas vin ĉiun merkredon matene, de 11:00 ĝis 13:00, en nia kutima kafo-renkontiĝo, kiu okazas en la salono de la hotelo UP, ĉe la dekstra flanko de la Nord-stacidomo de Valencio, en la strato Bailén.
Bonvolu konfirmi vian ĉeeston kontaktante lin ĉe la numero 656 84 18 43, ankaŭ disponebla per WhatsApp.

Fine, ni kuraĝigas vin profiti ĉi tiujn festotagojn por lerni Esperanton aŭ plibonigi vian nivelon per la rimedoj disponeblaj ĉe la sekva ligilo:
https://www.esperanto.es/aprender-esperanto/

Ricevu nian dankon pro via engaĝiĝo kaj entuziasmo, kaj niajn plej bonajn dezirojn, ke la spirito de Zamenhof plu inspiri nin hodiaŭ kaj en la estonteco.


Kore salutas,

Grupo Esperanto Valencia

Jen la fotoj de la “Zamenhof-Tago”, celebrita kaj en la hejmo de Ana Montesinos en Bétera kaj kun la esperantista grupo Lum Radio en Cheste:

Ĵaŭda kafo-kunveno en la fama trinkejo Santa Catalina

☕ Foto de nia fama, ĵaŭda Kafo-Kunveno en la fama trinkejo Santa Catalina. Laŭta loko, vigla esperanta konversacio. “Horchata” kaj “fartons”.

La 10 ĉeestantoj inkluzivas: Pepe (Cheste), Conchita (Vigo), Rosa (Cheste), Luis (Mislata), Beatriz (Nantes, Francio), Dennis (Cullera), Ningna (Chongqing, Chinio), Max (Basel, Svisio), Elias (Valencio), Eduardo, (Valencio).

Festotago en Hispanio

☕ Hodiaŭ la 8a de decembro estas festo-tago en Hispanio, do NE okazos la kutima ĵaŭdo-kunveno en Valencio.

La venonta kaj lasta ĉi-jara Kafo-Kunveno okazos en la 15a de decembro, kaj estos en la bela apudurbo de Valencio Benimaclet.

Pli da detaloj publikiĝos ĉi tie lunde. Kaj ni memoru, ke la plej grava okazaĵo estos la tagmanĝo de Zamenhofa Tago, sabate, la 17an de decembro, kun menuo de 9 aŭ 10 eŭroj.

Esperantista tagmanĝo en Favara

Hodiaŭ mi tagmanĝis en la restoracio EL CAVALL BLANC en Favara, piedirante pli ol 17 kilometrojn, tien reen, de Cullera! Mi estas tre kontenta.

Kiam mi atingis la ejon, estis tamen tiom da manĝantoj, ke mi decidis atendi, kaj do promenis ĉirkaŭ la urbo, kaj revenis 40 minutojn poste.

Salato + unua plado + dua plado + deserto + unu botelo da vino kiun la kelnero malkorkis + kafo kun lakto. Plus la estro de la restoracio estas onklino de unu el niaj novaj Esperantistoj!

Mi forgesis la prezon: se vi estas Esperantisto, vi povas havi specialan prezon de nur 9 eŭroj! (Se vi ne parolas Esperanton, aŭ se vi parolas Volapükon, vi devas pagi 9 eŭrojn).

Gravaj eventoj en la Universitato de Valencio

Hieraŭ posttagmeze, la kvaran de aprilo de 2022, en la Fakultato pri Filologio kaj Tradukado de la Universitato de Valencia, kaj okaze de la Kultura Semajno, okazis du eventoj tre gravaj por nia movado:

  • unue, nia prezidanto Raúl prezentis kelkajn gravajn ideojn pri nia mirinda lingvo Esperanto (pri historio de la kreado de la lingvo, pri tre baza gramatiko, pri anekdotoj, …), por ke la ĉeestantaro (ĉirkaŭ dek neesperantistoj -duon-certe studentoj de la Fakultato- kaj dek jam E-istoj), komprenu kion signifas nuntempe nia lingvo
  • Poste, Dennis prezentis fulmo-kurseton por enkonduki la plej bazan gramatikon al neesperantistaj ĉeestantoj. Dum la parolado de Dennis, Niko, la ukraino kiu provizore loĝas en Bétera en la kampara domo de Ana Montesinos pro la milito de sia lando kun Ruslando, mallonge klarigis -en E-o, samtempe tradukite hispanen de Elías por ke la ĉeestantaro pli bone komprenu- la utilecon de E-o en aferoj tiel gravaj kiel nun okazas, ĉar, ekzemple, nuntempe lia familio povas resti sekura en Hispanio dank’ al E-o. Fine de la parolado de Niko okazis mallonga demando-sesio de la publiko, en kiu oni konstatis la intereson de la ĉeestantoj pri E-o. Tiun saman posttagmezon Dennis sendis retmesaĝon al la sep interesiĝantoj –ili notis siajn ret-adresojn por daŭrigi sian intereson pri la lingvo-, kaj estis decidite provizore krei specialan kotizon por ili en nia grupo, kaj instrui fulmo-kursetojn ĉiusemajne en la kafejo de la Fakultato

Krom Raúl, Dennis kaj Niko, ĉeestis ankaŭ tiujn gravajn eventojn Eduardo, Carmen, Gary kaj Elías, kiuj aperas en la fotaĵojn montritajn plej supre, meze kaj plej malsupre

Tagmanĝo kun ukrajnaj refuĝintoj ĉe Ana Montesinos

kontraŭ-laŭhorloĝe: Ana, Niko, Raúl, Dennis, Luis, Rosa, Carmen, Anna kaj Elías

Last-dimanĉe, la 27-an de marto, aro da valenciaj E-istoj renkontiĝis ĉe nia samideanino Ana Montesinos pro bonvenigo al ukrajna familio, tiu de Niko, Anna, Nazar kaj Mia. Ana Montesinos oferas sian kampar-domon en Bétera al tiu simpatia familio, tute senpage kaj sindone, kaj per tiu bonkoreco kiu elstaras el ŝi kiam oni konatiĝas kun ŝi unuafoje.
Rosa, Carmen, Luis, Dennis, Raúl kaj Elías ankaŭ ĉeestis tiun renkontiĝon, grava kunveno por nia valencia movado, ĉar la E-a etoso estis bonega, babilante per nia mirinda lingvo dum la tuta posttagmezo -oni preskaŭ neniam krokodilis-, al kio ankaŭ kontribuis la bona kono de Niko de nia lingvo, ĉar li parolas per flua kaj bela E-o.

La manĝaĵoj oferitaj de Ana Montesinos estis ege bongustaj, kaj la menuo konsistis el:
unue, aro da almanĝaĵoj (sekigitaj fruktoj, frititaj terpomoj, …)
due, tipa angla manĝaĵo –Ana loĝis en Anglio dum multe da jaroj, kie ŝi ne perdis sian hispanan akĉenton sed lernis kiel kuiri angle- konsistanta el viando kaj legomoj (bongustega …). Ĉiu kunmanĝanto povis gustumi freŝan glaseton da gazpacho
trie, deserto konsistanta el multege da fruktoj -pomoj, bananoj, fragoj, … kaj jogurto, kremo, …

kvare, ni kafumis dum unu aŭ du horetoj per varma kafo, lakto, kremo, sukero.

Dum la post-manĝado oni babilis pri ĉio kaj nenio, kiel oni kutime faras inter E-istoj, kaj ĉirkaŭ jam la oka horo oni kolektis iomete da mono por ke la familio de Niko sentiĝu pli sendependa kaj povu trankvile viziti Bétera kaj Valencia. Ni jam konas la situacion de multaj valenciaj E-istoj, kiuj perdis siajn labor-postenojn pro la pandemio, sed mi certas ke ĉiuj el ni kontribuis per tiom kiom ilia persona kondiĉo permesis.

Finfine, Ana Montesinos kaj la bela familio de Niko adiaŭis nin apud la pordo de la kampara domo, kaj ni proponis novan renkontiĝon en Valencia por kafumi kune, babili per nia mirinda lingvo, kaj ĉiĉeroni la novajn alvenantojn tra la urbo

Esperantosemajno ĉe la oficiala lingvolernejo de Valencio

Dennis Keefe, Raúl Salinas, Garikoitz Knörr, Aranza Pascual

La pasintan decembron, membroj de la Valencia Esperanto-Grupo, kun la nemalhavebla subteno de Garikoitz Knörr, de la Eŭska Departemento de la Oficiala Lingolernejo de Valencia-Zaidía, organizis konferencon pri la internacia helplingvo Esperanto, kiu daŭros la tutan semajnon. Komence ni planis nur prelegon por festi la Zamenhofan Tagon. Baldaŭ, antaŭĝojante ĝin kaj kun la subteno de la lerneja direktistino, ni finfine organizis 5 sinsekvajn tagojn plenaj je aktivaĵoj .

Ni afiŝis serion de 15 infografioj pruntitaj de la Hispana Esperanto-Federacio. La lernejo aranĝis por ni tablon en la teretaĝo, antaŭ la enirpordoj. Ni suferis konsiderindan malvarmon sed ni estis plene videblaj de ĉiuj enirantoj. Ni ornamis la tablon per granda afiŝo kun la nomo de nia projekto, kaj ni plenigis ĝin per libroj, revuoj kaj KD-oj. La plej multaj el la aĵoj estis nur por ekspozicio, kiel eta specimeno de la riĉa kulturo ĉirkaŭ Esperanto, sed ni ankaŭ havis Esperanto-kursojn por vendo (el kiuj ni vendis 15) kaj aliajn librojn.

Dek membroj de la asocio deĵoris ĉe la budo, kovrante ĉiujn horojn de lundo ĝis ĵaŭdo inter 9:00h. kaj 20:00h, foje restante ĝis la lernejo fermiĝas, je la 21:15h, profitante tiujn lastajn minutojn por interparoli kun studentoj pri nia pasio.

Ĉiutage ni ofertis tri sinsekvajn eldonojn de unuhoraj fulmokursoj, kie partoprenis pluraj lernantoj, kiuj lernis la bazaĵojn dum malpli ol unu horo kaj ebligante ilin aŭskulti kaj prononci Esperantajn frazojn.

Tagmeze ni manĝis en la lerneja manĝejo, konfirmante la ĉeeston de Esperanto inter la multaj lingvoj, kiuj ornamas la paperan tablotukon.

Fulmokurso
Unuaj momentoj de la lundo

Por vendredo ni organizis 4 paroladojn:

  • L’esperanto, una llengua fascinant“, pri historio kaj bazaĵoj pri Esperanto (Raúl Salinas)
  • L’esperanto a les xarxes” – Esperanto en la [sociaj] retoj (Carmen López)
  • On estàn els joves esperantistes?” – pri la junulara movado (Aranza Pascual)
  • 2050: English or Esperanto” – pri lingvoj en Ĉinio (Dennis Keefe)

Ĉiujn prelegojn ni faris en la valencia lingvo, krom tiun de Dennis, kiun li faris angle.

El público asistente a las charlas

Kiam ni finis, ni kolektis ĉiujn eksponitajn afiŝojn, kaj ni iris kafumi en proksima kafejo.

Ni konsentis, ke la evento estis sukcesa. Ni estis tre videblaj dum 4 sinsekvaj tagoj, kaj multaj studentoj venis al nia tablo por informiĝi pri niaj agadoj, interesiĝante pri kursoj.

Kursoj, cetere, kiujn ni komencos fine de januaro, rete.