Finfine ni jam havas la tiel deziritan ŝildon apud la ekstera pordo de nia sidejo de Peris y Valero:

En la antaŭa ŝildo, la telefonnumero estis ŝanĝenda, kaj tute ne aperis ttt-retejo.
Ni esperas milobligi la nombron da interesiĝantoj 🙂

Web oficial de la asociación "Grupo Esperanto de Valencia"
Finfine ni jam havas la tiel deziritan ŝildon apud la ekstera pordo de nia sidejo de Peris y Valero:

En la antaŭa ŝildo, la telefonnumero estis ŝanĝenda, kaj tute ne aperis ttt-retejo.
Ni esperas milobligi la nombron da interesiĝantoj 🙂

Noto (julio 2026): ĉi tiu kampanjo estas fermita. Ni ne plu akceptas kontribuojn por tiu celo.
Kiel scios tiuj el vi, kiuj estis en nia sidejo, la apartamento tre bezonas renovigon, kaj la mebloj kaj la konstruaĵo.
Post kelkaj antaŭrigardaj interparoloj, ni malkovris, ke ekzistas partneroj pretaj pruntedoni iom da mono por tiu celo. En la lasta asembleo ni konsentis efektivigi la reformon se ni trovos la financadon. Post kiam ili demandis du profesiulojn, ili donis al ni du similajn taksojn por ĉirkaŭ €9,000.
La reformo konsistus en refari la banĉambron kaj kuirejon, sed interŝanĝante ilin, tiel ke la banĉambro estus en la angulo kaj la kuirejo estus kiel longa trinkejo enkorpigita en la ĉefa ĉambro, kun pli granda funkcieblo kaj pli moderna aspekto. En tiu trinkejo ni povas meti la kafomaŝinon, la mikroondon ktp. Ĉi tio certe tre konvenos por havi pli bonvenigan medion.
Tiu ĉi reformo aldoniĝos al tiu de la konstruaĵo, kiu estas deviga, kaj kiu inkluzivos la lifton, kaj ege revalorigos la loĝejon. Havi pli belan ejon permesos al ni doni pli bonan bildon kaj eĉ kunhavigi ĝin iam kun aliaj rilataj asocioj, por redukti kostojn kaj pli bone konigi nin.
Nia propono pri financado estas:
Kompreneble, se vi konas iun alian masoniston, kiun vi rekomendas, ni estas ĝustatempe por ke ili faru al ni alian buĝeton, nenio estas fermita.
Se vi volas kontribui, kontaktu nin per retpoŝto valencia@esperanto.es aŭ per telefono +34 623 02 40 45. Bonvolu kontakti nin antaŭ dimanĉon la 3an de aprilo, tiel ni povas jam baldaŭ eklabori.
Multan dankon anticipe! La nepoj vin benos!
Raúl Salinas, prezidanto de la asocio
Si continues navegant per aquest lloc web, acceptes utilitzar les cookies. Més informació.
La configuració de les cookies d'aquesta web està definida com a "permet cookies" per poder oferir-te una millor experiència de navegació. Si continues utilitzant aquest lloc web sense canviar la configuració de cookies o bé cliques a "Acceptar" entendrem que hi estàs d'acord.