Finfine ni jam havas la tiel deziritan ŝildon apud la ekstera pordo de nia sidejo de Peris y Valero:

En la antaŭa ŝildo, la telefonnumero estis ŝanĝenda, kaj tute ne aperis ttt-retejo.
Ni esperas milobligi la nombron da interesiĝantoj 🙂

Web oficial de la asociación "Grupo Esperanto de Valencia"
Finfine ni jam havas la tiel deziritan ŝildon apud la ekstera pordo de nia sidejo de Peris y Valero:

En la antaŭa ŝildo, la telefonnumero estis ŝanĝenda, kaj tute ne aperis ttt-retejo.
Ni esperas milobligi la nombron da interesiĝantoj 🙂

Noto (julio 2026): ĉi tiu kampanjo estas fermita. Ni ne plu akceptas kontribuojn por tiu celo.
Kiel scios tiuj el vi, kiuj estis en nia sidejo, la apartamento tre bezonas renovigon, kaj la mebloj kaj la konstruaĵo.
Post kelkaj antaŭrigardaj interparoloj, ni malkovris, ke ekzistas partneroj pretaj pruntedoni iom da mono por tiu celo. En la lasta asembleo ni konsentis efektivigi la reformon se ni trovos la financadon. Post kiam ili demandis du profesiulojn, ili donis al ni du similajn taksojn por ĉirkaŭ €9,000.
La reformo konsistus en refari la banĉambron kaj kuirejon, sed interŝanĝante ilin, tiel ke la banĉambro estus en la angulo kaj la kuirejo estus kiel longa trinkejo enkorpigita en la ĉefa ĉambro, kun pli granda funkcieblo kaj pli moderna aspekto. En tiu trinkejo ni povas meti la kafomaŝinon, la mikroondon ktp. Ĉi tio certe tre konvenos por havi pli bonvenigan medion.
Tiu ĉi reformo aldoniĝos al tiu de la konstruaĵo, kiu estas deviga, kaj kiu inkluzivos la lifton, kaj ege revalorigos la loĝejon. Havi pli belan ejon permesos al ni doni pli bonan bildon kaj eĉ kunhavigi ĝin iam kun aliaj rilataj asocioj, por redukti kostojn kaj pli bone konigi nin.
Nia propono pri financado estas:
Kompreneble, se vi konas iun alian masoniston, kiun vi rekomendas, ni estas ĝustatempe por ke ili faru al ni alian buĝeton, nenio estas fermita.
Se vi volas kontribui, kontaktu nin per retpoŝto valencia@esperanto.es aŭ per telefono +34 623 02 40 45. Bonvolu kontakti nin antaŭ dimanĉon la 3an de aprilo, tiel ni povas jam baldaŭ eklabori.
Multan dankon anticipe! La nepoj vin benos!
Raúl Salinas, prezidanto de la asocio

| Estimataj: La Kristnaska loterio jam estas aĉetebla. Cxi-jare ni ludos la numeron 05155. Kvin pintojn havas nia stelo! La lotilojn ni vendas po 3€ (kun 2’40€ da partopreno pro lotilo). La interesiĝantoj povas aĉeti ĝin persone ĉe nia sidejo, aŭ per la Reto. En la klubejo ni deĵoros:- Sabate la 31an oktobre, de 11 ĝis 13h. – Linde la 2n novembre de 20 ĝis 21h. – Sabate la 7an novembre, de 11 ĝis 13h. Por aliaj rendevuoj, simple kontaktu nin respondante al ĉi retpoŝtaĵo, aŭ telefonante al 646 472 142 (Raúl) aŭ al 655 315 457 (Eduardo). Ni klopodu fari la aĉetadon antaŭ ol ebla dua enfermigo. Por la aĉeto per la Reto: 1. Transpagu la sumon al la konto de la Valencia Esperanto-Grupo. IBAN: ES28 3159 0073 2026 9903 1221. 2. Sendu retpoŝton al ni informante pri la pago. 3. Ni korfirmos al vi la aĉeton respondante al via retpoŝto per skanaĵo de viaj lotiloj. La Grupo gardos la lotilojn sekure. 4. Kiu deziros konservi la nepremiitajn lotilojn kiel memoraĵon, post la lotado ni povos sendi ilin per ordinara poŝto, post enspezi la transportkoston el la petanto. Dankon pro via kontribuo, kaj bonan ŝancon! 🙂 Valencia Esperanto-Grupo. |
Si continues navegant per aquest lloc web, acceptes utilitzar les cookies. Més informació.
La configuració de les cookies d'aquesta web està definida com a "permet cookies" per poder oferir-te una millor experiència de navegació. Si continues utilitzant aquest lloc web sense canviar la configuració de cookies o bé cliques a "Acceptar" entendrem que hi estàs d'acord.