Browse Tag

EOI

Esperantosemajno ĉe la oficiala lingvolernejo de Valencio

Dennis Keefe, Raúl Salinas, Garikoitz Knörr, Aranza Pascual

La pasintan decembron, membroj de la Valencia Esperanto-Grupo, kun la nemalhavebla subteno de Garikoitz Knörr, de la Eŭska Departemento de la Oficiala Lingolernejo de Valencia-Zaidía, organizis konferencon pri la internacia helplingvo Esperanto, kiu daŭros la tutan semajnon. Komence ni planis nur prelegon por festi la Zamenhofan Tagon. Baldaŭ, antaŭĝojante ĝin kaj kun la subteno de la lerneja direktistino, ni finfine organizis 5 sinsekvajn tagojn plenaj je aktivaĵoj .

Ni afiŝis serion de 15 infografioj pruntitaj de la Hispana Esperanto-Federacio. La lernejo aranĝis por ni tablon en la teretaĝo, antaŭ la enirpordoj. Ni suferis konsiderindan malvarmon sed ni estis plene videblaj de ĉiuj enirantoj. Ni ornamis la tablon per granda afiŝo kun la nomo de nia projekto, kaj ni plenigis ĝin per libroj, revuoj kaj KD-oj. La plej multaj el la aĵoj estis nur por ekspozicio, kiel eta specimeno de la riĉa kulturo ĉirkaŭ Esperanto, sed ni ankaŭ havis Esperanto-kursojn por vendo (el kiuj ni vendis 15) kaj aliajn librojn. read more