KULTURA SOCIETO ATENEO «LA ALIANCO» EL CHESTE
La Kultura Societo Ateneo La Alianco el Cheste ANONCAS, kun la kunlaboro de la urbodomo Cheste, la Fondaĵo Cajacheste, la Esperantista Grupo Lumradio de Cheste kaj la Grupo Esperanto de Valencio, la nunan konkurson de ideoj kun la sekvaj,
REGULOJ
1. Celo de la Konkurso:
La konkurso celas promocii Esperanton tutmonde, invitante ĉiujn interesatajn homojn, prezenti novigajn ideojn, kiuj antaŭenigu ĝian lernadon, uzon kaj agnoskon.
2. Partoprenantoj:
Homoj kaj grupoj aü asocioj de iu ajn nacieco povas partopreni.
Ili devas identiĝi per ĉiuj siaj datumoj, inkluzive de telefonnumero, en la enhavo de la poŝto kaj ne en la prezentita laboro.
Por kontrolaj celoj, identiga numero estos atribuita al ĉiu laboro prezentita.
3. Temoj:
La verkoj povas trakti, inter aliaj, jenajn temojn:
-Instruajn programojn kaj rimedojn por Esperanta Lernado.
-Bitajn ilojn (apoj, interretaj platformoj, ludoj, ktp.), kiuj instigas lingvan uzon.
-Kulturajn projektojn, kiuj integras Esperanton (teatro, muziko, literaturo).
-Kampanjoj por konsciado kaj disvastigado.
-Internaciajn eventojn, kiuj antaŭenigas Esperanton.
4. Prezentado:
-La verkoj devas esti originalaj kaj estos prezentitaj ciferece kun maksimume 3.000 vortoj en .doc, docx, .rtf, .odt, aŭ pdf teksta formato.
-Kun detala priskribo de la ideo, celoj kaj efektivigaj metodoj.
-Pliaj elementoj, kiuj klarigas, disvolvas aŭ ilustras la laboraĵon, povas esti ligitaj kiel anekso.
-La proponoj povas esti prezentitaj en la hispana kaj/aŭ en Esperanto; la prezentado en ambaŭ lingvoj estos pozitive taksita.
5. Limdato kaj loko de prezento:
La proponoj devas esti senditaj ĝis la 31/12/24 per retpoŝto al adreso: konkursoateneo@gmail.com Ĉi tiu sama retpoŝto povas esti uzata por iu ajn klarigo rilata al la konkurso.
6. Kriterioj por taksado:
La ĵurio, laŭ la propono de la organizantoj, estos kunmetita de specialistoj en la kampo de Esperanto, edukado, komunikado, ktp. kiu taksos la proponojn laŭ la jenaj kriterioj:
-Noveco kaj originaleco, farebleco kaj daŭripovo de la propono, ebla efiko sur la disvastigo de Esperanto kaj la klareco kaj kvalito de la prezento.
7. Premioj:
La jenaj premioj estos aljuĝitaj:
-Unua: 1.000 eŭroj, dua: 600 eŭroj kaj tria: 400 eŭroj.
-Krome la finalistaj proponoj ricevos agnoskan atestilon.
8. Publikigado de Rezultoj:
La rezultoj estos komunikitaj rekte al ĉiu partoprenanto per retpoŝto kaj estos publikigitaj per la rimedoj konsiderataj signifaj, precipe en la ĉefaj esperantistaj revuoj kaj per la samaj rimedoj, en kiuj ĉi tiu reguloj estas publikigitaj.
9. Rajtoj de la Proponoj:
Partoprenantoj konservos rajtojn pri siaj proponoj. Tamen ili akceptas, ke la elektitaj verkoj povos esti uzataj plene aŭ parte de la organizantoj de la konkurso por la reklamaj celoj de Esperanto, kun ĝusta agnosko de iliaj kreoj.
10. Rezulto:
La ĵuria decido estos nerevokebla kaj ĝi povos deklari iun el la premioj nealjuĝita se ĝi konsideras tion oportuna.
KONKLUDO
Per ĉi tiu konkurso, ni celas inspiri kaj mobilizi tutmondan komunumon ĉirkaŭ la internacia helpa lingvo, antaŭenigante komprenon kaj kunlaboron inter kulturoj.
Ni atendas viajn ideojn!