Noto (julio 2026): ĉi tiu kampanjo estas fermita. Ni ne plu akceptas kontribuojn por tiu celo.
Kiel scios tiuj el vi, kiuj estis en nia sidejo, la apartamento tre bezonas renovigon, kaj la mebloj kaj la konstruaĵo.
Post kelkaj antaŭrigardaj interparoloj, ni malkovris, ke ekzistas partneroj pretaj pruntedoni iom da mono por tiu celo. En la lasta asembleo ni konsentis efektivigi la reformon se ni trovos la financadon. Post kiam ili demandis du profesiulojn, ili donis al ni du similajn taksojn por ĉirkaŭ €9,000.