

Last-dimanĉe, la 27-an de marto, aro da valenciaj E-istoj renkontiĝis ĉe nia samideanino Ana Montesinos pro bonvenigo al ukrajna familio, tiu de Niko, Anna, Nazar kaj Mia. Ana Montesinos oferas sian kampar-domon en Bétera al tiu simpatia familio, tute senpage kaj sindone, kaj per tiu bonkoreco kiu elstaras el ŝi kiam oni konatiĝas kun ŝi unuafoje.
Rosa, Carmen, Luis, Dennis, Raúl kaj Elías ankaŭ ĉeestis tiun renkontiĝon, grava kunveno por nia valencia movado, ĉar la E-a etoso estis bonega, babilante per nia mirinda lingvo dum la tuta posttagmezo -oni preskaŭ neniam krokodilis-, al kio ankaŭ kontribuis la bona kono de Niko de nia lingvo, ĉar li parolas per flua kaj bela E-o.
La manĝaĵoj oferitaj de Ana Montesinos estis ege bongustaj, kaj la menuo konsistis el:
unue, aro da almanĝaĵoj (sekigitaj fruktoj, frititaj terpomoj, …)
due, tipa angla manĝaĵo –Ana loĝis en Anglio dum multe da jaroj, kie ŝi ne perdis sian hispanan akĉenton sed lernis kiel kuiri angle- konsistanta el viando kaj legomoj (bongustega …). Ĉiu kunmanĝanto povis gustumi freŝan glaseton da gazpacho
trie, deserto konsistanta el multege da fruktoj -pomoj, bananoj, fragoj, … kaj jogurto, kremo, …
kvare, ni kafumis dum unu aŭ du horetoj per varma kafo, lakto, kremo, sukero.
Dum la post-manĝado oni babilis pri ĉio kaj nenio, kiel oni kutime faras inter E-istoj, kaj ĉirkaŭ jam la oka horo oni kolektis iomete da mono por ke la familio de Niko sentiĝu pli sendependa kaj povu trankvile viziti Bétera kaj Valencia. Ni jam konas la situacion de multaj valenciaj E-istoj, kiuj perdis siajn labor-postenojn pro la pandemio, sed mi certas ke ĉiuj el ni kontribuis per tiom kiom ilia persona kondiĉo permesis.
Finfine, Ana Montesinos kaj la bela familio de Niko adiaŭis nin apud la pordo de la kampara domo, kaj ni proponis novan renkontiĝon en Valencia por kafumi kune, babili per nia mirinda lingvo, kaj ĉiĉeroni la novajn alvenantojn tra la urbo