Kopiita el Gazetoteko, korektita de Raúl Salinas.
Historio de la esperanto-grupoj: la esperanto-grupo de Valencio
De JUAN ANTONIO JIMÉNEZ.
La 16-a de Septembro 1909
La 16-an de Septembro 200 esperantistoj ekskursis al Sagunto, akceptate ĉe la fervoja stacio de la urbaj aŭtoritatoj. Ili vizitis la kastelon, trairante la stratojn de la urbo inter aplaŭdoj kaj salutoj de la saguntanoj. La ekskursantoj dividiĝis en grupojn por viziti la remparon kaj la historiajn restaĵojn, kun tia malbonŝanco, ke el unu el ili glitfalis du sinjorinoj kaj tri sinjoroj, kiuj devis esti prizorgataj de la Ruĝa Kruco. Ankoraŭ unu fojon oni konstatis la efikecon de Esperanto, kiam la kapitano Perogordo intervenis por traduki inter la vundita s-ro Mattés kaj la kuracisto.
Dume, en Valencio, la geedzoj Zamenhof kaj Sebert, kiuj intencis iri al la haveno, devis resti por viziti la ekspozicion pro la pluvo; ilin akompanis d-ro Aguilar kaj la militistoj Loira kaj Inglada.
Okazaĵo trafis tiun posttagmezon, kiu montris la altruismon de d-ro Zamenhof: sinjorino petis la doktoron operacii ŝian malsanan okulon, kion li faris helpate de d-ro Aguilar, ambaŭ oftalmologoj, en la kliniko de ĉi-lasta. D-ro Zamenhof ne volis akcepti monon de ŝi, sed pro ŝia insisto li prenis ĝin kaj transdonis ĝin al la Esperanto-Grupo de Valencio.
Post abunda kaj varia teo proponita de la Urbodomo, ili iris al la salono de la Granda Kazino, kie finiĝis la tago.
La 17-a de Septembro 1909
Ĉirkaŭ la naŭa matene forlasis Valencion preskaŭ ĉiuj esperantistoj, kaj inter ili la geedzoj Zamenhof; aliaj restis por vojaĝi al la Balearaj Insuloj, kaj kelkaj festis adiaŭan feston en la restoracio Miramar de la Plaĝo.
Post la granda sukceso de la Postkongreso, la fervoro por Esperanto disvastiĝis tra la tuta Valencia Komunumo; novaj asocioj kaj pliaj kursoj aperis ĉie.
Inglada tradukis la verkojn de Benavente kaj ĉesigis la eldonadon de la revuo El Sol Español, ĉar Esperanto daŭris per si mem. En tiu epoko, la Gaceta de Madrid de la 15-a de Aŭgusto 1911 publikigis dekreton, per kiu oni akceptis la enkondukon de Esperanto en ĉiujn lernejojn de Hispanio.
La valencia pastro Guinart kun s-ro Perogordo el Madrido iris al Antverpeno okaze de la 7-a Universala Kongreso de Esperanto por aljuĝi al Zamenhof, en la nomo de Lia Reĝa Moŝto, la Krucon de la ordeno de Isabela la Katolika.
En 1913 nia nelacigebla Jiménez Loira reeldonas la revuon El Sol Español, samtempe kiam la Naciaj Kongresoj akiras korpon kaj gravecon. Andrés Piñó reprezentis la Esperanto-Grupon de Valencio en la 4-a Kataluna Kongreso en Olot.
La Unua Mondmilito havis siajn konsekvencojn eĉ en neŭtrala lando kiel Hispanio. La revuo El Sol Español ne plu reaperis kaj estis anstataŭigita de alia pli modesta, la Federación Esperantista de Levante kiu, eldonata en la kastilia, reprezentas jam nur la grupon de Valencio. La milita etoso atingas multajn lokojn, kaj la duone dezertaj grupoj finfine malaperas.
La krizo de la internaciaj rilatoj, kaŭzo de la terura mondmilito, afliktis la homaron kaj kun ĝi la esperantistan movadon, kiu en Hispanio densigis siajn vicojn por strukturiĝi en pli modernan organizaĵon. Aperis la ideo de la Konfederacio, kies unua Kongreso formiĝis profitante la 7-an Kongreson de la Kataluna Federacio en Reus en la jaro 1916, kie la valenciaj esperantistoj ĉeestis kaj partoprenis. Pasis la jaro 17, kiam venis la malĝoja novaĵo pri la morto de Zamenhof. La grupo de Valencio, kiel ĉiuj el Hispanio, okazigis gravan kunvenon honore al la kreinto de Esperanto.
DUA EPOKO
Inter la du mondmilitoj komencis malaperi la esperantistaj pioniroj, kreintoj de la Esperanto-Movado, inter ili la fama Augusto Jiménez Loira, fondinto kaj prezidanto de la Esperanto-Grupo de Valencio, de la revuo El Sol Español kaj aŭtoro de multaj artikoloj kaj verkoj en Esperanto. Tio provas la persistemon de Esperanto kaj la kontinuecon de la laboro plenumita de la pioniroj.
La frateco de la esperantistoj estis provata, kiam oni ricevis la alvokon de la Sociedad de Esperantistas de Graz (Aŭstrio), kiu denuncis la teruran situacion de la aŭstraj infanoj kaŭzitan de la pasinta Mondmilito kaj petis helpon por mildigi ilian malsaton.
La sinjoroj Mañez, Cheste kaj Llorens, el Valencio, forte kunlaboris en tiu laboro, kiu koncentriĝis en Zaragozo por akcepti esperantistajn infanojn de 10 ĝis 14 jaroj, kiuj nombre de 326 disdividiĝis tra la tuta Hispanio dum tuta jaro.
La kresko observita ĉe la Socialismaj Grupoj en Eŭropo estigis en Valencio la naskiĝon de la Laborista Grupo, kiu aliĝis al SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), uzante Esperanton kiel lingvon de interkomunikado.
Sekvante la ritmon de la Konfederacioj, oni fondis la Levantan Esperantistan Federacion, kie novaj esperantistoj prenis la torĉon de tiuj, kiuj forpasis. Restas iu figuro kiel Generalo Elizaicin, el Alikanto, kiu estis la Prezidanto, kaj la ceteraj, ĉiuj sekvantoj de la pioniroj, estas el Valencio aŭ ĝiaj vilaĝoj. La advokato Andrés Piñó el Valencio, la doktoro Serra el Lliria, s-ro José Martínez, deputito kaj kronikisto de Valencio, s-ro Luis Jordana de Pozas, profesoro pri Juro; s-ro Manuel Caplliure, sperta profesoro pri Esperanto en la Universitato, d-ro Llorens, kuracisto de Pedralba, s-ro Francisco Mañez el Cheste kaj multaj pliaj el freŝa generacio, kiuj eniras la arenon de la disvastigado de la Lingvo — ĉiuj ili organizis, en la jaro 1923, la Nacian Kongreson, kies honora prezidanto estis Lia Reĝa Moŝto la Reĝo Alfonso la 13-a. Kongreso, kiu estis nomata Unua Iberia Kongreso, kaj memore al tio oni starigis memortabulon en la Kolegio de la Escuelas Pías de Valencio, kie ĝi ankoraŭ konserviĝas.
Disvastiĝinte tra la tuta Hispanio, la Esperantista movado organizis ĉiujarajn naciajn kongresojn tra la tuta nacia teritorio, kie Valencio estis reprezentata en ĉiuj el ili. La Kongreso en Bilbao, de la jaro 24; tiu de Madrido de la jaro 26, kaj tiel ĉiuj. En la jaro 24, en la vilaĝo Cheste, disvolviĝis la 2-a Kongreso de la valenciaj esperantistoj kun partopreno de la veterano Mañez; la prezidanto de la Federacio s-ro Piñó, kune kun Caplliure, Soler, Serra el Liria, Mingano el Benetuser, Requena el Benimamet, Jordana de Pozas kaj aliaj.
La sekvan jaron, 1925, okazis la 3-a Regiona Kongreso de la Federacio.
La advokato Piñó reprezentis Valencion en la Universitato Sorbono de Parizo, kie okazis la Konferencoj por la uzo de Esperanto en la Sciencoj kaj la Komerco.
En 1926 okazis la 6-a Nacia Kongreso; la Levanta Federacio de Esperanto estis reprezentata de la valencianoj Soler kaj Valls, Andrés Piñó kaj Caplliure.
En 1927 en la vilaĝo Cheste oni trovis junulon, kiu parolis Esperanton kaj loĝis en groto situanta sur monto je ĉirkaŭ du kilometroj de la urbo; al li sin turnis s-ro Francisco Mañez por konsili al li la helpon de esperantista kuracisto el la urbo Pedralva, al kiu li povus sin turni en okazo de bezono; oni neniam eksciis lian nomon nek al kiu nacio li apartenis.
La plej elstara fakto de tiu periodo estis la nomumo de s-ro Manuel Caplliure por instrui Esperanton en la Lingva Instituto de la universitato, kie oni instruadis ĝin ekde antaŭ 20 jaroj. Tiun jaron la lernantoj ricevis stipendiojn de du institucioj: Industrio kaj Komerco, kaj la Ĉambro de Navigado.
Elstaras ankaŭ la kursoj de Fernando Soler dum la jaro 28 en la Vegetarana Societo kaj tiuj de la Grupo de Valencio; al s-ro Francisco Mañez estis aljuĝita la Medalo de la Laboro, ĉar, post la malfacila ĉiutaga laboro sur la kampo, li sin dediĉis al instruado de Esperanto en Cheste kaj ĉirkaŭaj vilaĝoj.
La okazigo de la 15-a Kataluna Kongreso en Vinaroz kaj la multobliĝo de kursoj; tiel ni havas en la provinco Alikanto la vilaĝojn Alcor, Elche, Latea kaj Catarroja; en la provinco Castellón en Cerrera del Maestre, Burriana kaj Nules.
En Vinaroz kaj en Cheste la Urbodomoj decidis doni la nomon de Zamenhof al du ĉefaj stratoj.
La aktiva Andrés Piñó, prezidanto de la Levanta Federacio de Esperanto, partoprenis en Zaragozo, kune kun la Prezidantoj de Asturio kaj Aragono, en la verkado de la statuto de la Esperanto-Federacio.
En 1931 aperas la figuro de s-ro Luis Hernández Huertas en la Laborista Grupo, kie li tiel elstaris pro sia politika kaj esperantista agado.
Dudeko da muzikistoj, direktataj de Matías Márquez, formis en Valencio orkestron nomatan Esperantista Orkestro, kiu vigligis ĉiujn festojn.
La kolekto Cuadernos de Cultura publikigis en la kastilia la verkon de Manuel de Burgos Un idioma para el mundo proletario.
Ekde la 1-a de Januaro 1934 la oficiala sidejo de la Hispana Konfederacio de Esperanto estis Valencio. Ĝi troviĝis en la strato de Sangre, numero 9-11, kaj tiun saman jaron la Asocio de la Sennaciuloj (SAT) okazigis sian 14-an Internacian Kongreson en Valencio, kun ĉeesto de ĉirkaŭ 400 esperantistoj el 13 landoj, kie s-ro Luis Hernández Lahuerta estis la prezidanto de la Loka Organiza Komitato, pri kiu ankoraŭ konserviĝas la strato dediĉita al Zamenhof.
Kursoj en la grupo Ĉiam Espero de Callosa del Segura, kiuj ricevis grandan nombron da studentoj.