Junul-Kurso Lumbildoj
Junul-Kurso
Esperanto laŭ la rekta metodo
Pierre Louis (Petro Luiso)
SAT-Amikaro, Parizo, 1952
Ĉi tiu lumbildaro estas nur ekrana adapto de la lernolibro por komputilo kaj projekciilo: la teksto kaj la desegnoj estas tiuj de la originalo. La kompletan libron oni legu en la originalo: Junul-Kurso en la Interreta Arkivo (PDF).
En 2003 SAT-Amikaro, la eldoninto, permesis la liberan uzon de la Junulkurso, parte aŭ entute, en ĉiuj landoj escepte de Francio, Belgio, Svisio kaj Kebekio, kondiĉe ke la uzado estu senpaga por la lernantoj kaj ke aperu la fonto kaj la eldonisto: Junulkurso, SAT-Amikaro, 132-134, boulevard Vincent-Auriol, FR-75013 Parizo, sat-amikaro.org.
Ekrana adapto: Raúl Salinas-Monteagudo, por Grupo Esperanto de Valencia. La aŭtoreco de la kurso restas ĉe Pierre Louis kaj SAT-Amikaro.
1Unua leciono
Estas · sur · kio
Pomo
Piro
Ĉerizo
Floro
Azeno
Kato
Libro
Taso La pomo estas frukto- La pomo ESTAS frukto.
- La piro estas frukto.
- La ĉerizo estas frukto.
- La pruno estas frukto.
La pomo estas frukto- La pomo estas frukto, ankaŭ la piro.
- La piro estas frukto, ankaŭ la ĉerizo.
- La pruno estas frukto, ankaŭ la piro.
La pomo estas frukto- La ĉevalo estas besto.
- La kato estas besto.
- La hundo estas besto.
- La azeno estas besto.
La pomo estas frukto- La hundo estas besto, ankaŭ la kato.
- La kato estas besto, ankaŭ la ĉevalo.
- La ĉevalo estas besto, ankaŭ la azeno.
La pomo estas frukto- La forno estas meblo.
- La tablo estas meblo.
- La seĝo estas meblo.
- La benko estas meblo.
La pomo estas frukto- La forno estas meblo, ankaŭ la tablo.
- La tablo estas meblo, ankaŭ la seĝo.
- La seĝo estas meblo, ankaŭ la benko.
La pomo estas frukto
la knabo
la knabino
la sinjoro
la sinjorino La pomo estas frukto- La knabo estas homo.
- La knabINO estas homo.
- La sinjorino estas homo.
- La sinjoro estas homo.
La pomo estas frukto- La knabo estas homo, ankaŭ la sinjorino.
- La knabino estas homo, ankaŭ la knabo.
- La sinjoro estas homo, ankaŭ la knabo.
Ĉu … ?- Ĉu pomo estas frukto?
- — Jes, pomo estas frukto.
- Ĉu kato estas besto?
- — Jes, kato estas besto.
- Ĉu tablo estas meblo?
- — Jes, tablo estas meblo.
- Ĉu knabo estas homo?
- — Jes, knabo estas homo.
- Ĉu pomo estas meblo?
- — Ne, pomo ne estas meblo.
- Ĉu seĝo estas besto?
- — Ne, seĝo ne estas besto.
Ĉu … ?- Ĉu knabo estas homo?
- — Jes,
- Ĉu forno estas meblo?
- — Jes,
- Ĉu piro estas meblo?
- — Ne,
- Ĉu piro estas frukto?
- — Jes,
- Ĉu azeno estas besto?
- — Jes,
- Ĉu hundo estas frukto?
- — Ne,
Ĉu … ?- Ĉu ĉevalo estas besto?
- — Jes,
Sur
La kato estas SUR la hundo.
La hundo estas sur la seĝo.
La seĝo estas sur la tablo.
Ankaŭ la libro estas sur la tablo.
Sur- Ĉu la hundo estas sur la seĝo?
- — Jes,
- Ĉu la libro estas sur la tablo?
- — Jes,
- Ĉu ankaŭ la seĝo estas sur la tablo?
- — Jes,
- Ĉu la kato estas sur la tablo?
- — Ne,
- Ĉu la tablo estas sur la seĝo?
- — Ne,
- Ĉu la hundo estas sur la kato?
- — Ne,
Sur- Ĉu la tablo estas sur la planko?
- — Jes,
- Ĉu ankaŭ la seĝo estas sur la planko?
- — Ne,
Kio … ?- KIO estas sur la hundo?
- — La kato estas sur la hundo.
- Kio estas sur la tablo?
- — La libro, ankaŭ la seĝo estas sur la tablo.
- Kio estas sur la seĝo?
- — La hundo estas sur la seĝo.
- Kio estas sur la planko?
- — La tablo estas sur la planko.
Kio … ?- Kio estas tablo?
- — Tablo estas meblo.
- Kio estas seĝo?
- — Seĝo estas meblo.
- Kio estas hundo?
- — Hundo estas besto.
- Kio estas pomo?
- — Pomo estas frukto.
- Kio estas taso?
- — Taso estas objekto.
- Kio estas knabo?
- — Knabo estas homo.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo
Aventuroj de Johanino kaj Karlo
Bonan vesperon! Bonan nokton! Ĝis revido!
La knabino estas Johanino.
Johanino estas knabino.
Johanino estas homo.
La knabo estas Karlo.
Karlo estas knabo.
Aventuroj de Johanino kaj KarloAventuroj de Johanino kaj Karlo- Ĉu Johanino estas knabino?
- Ĉu la kato estas sur la seĝo?
- Ĉu la hundo estas besto?
- Kio estas birdo?
- Ĉu Karlo estas homo?
- Ĉu la kato estas floro?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo- Ĉu Karlo estas knabo?
- Kio estas muso?
- Kio estas tablo?
- Kio estas azeno?
- Kio estas Johanino?
- Ĉu muso estas besto?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo- Kio estas hundo?
- Kio estas pruno?
- Kio estas la sinjoro?
- Ĉu sinjoro estas homo?
- Ĉu Johanino estas homo?
- Ĉu seĝo estas besto?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo- Ĉu muso estas meblo?
- Kio estas ĉerizo?
- Ĉu pruno estas frukto?
- Ĉu birdo estas meblo?
- Ĉu forno estas besto?
- Kio estas Karlo?
2Dua leciono
Adjektivoj · kia
botelo
poto
glaso
elefanto
tulipo
telero
muso
muŝo Bona · malbona · ruĝa- La piro estas bona frukto.
- La pomo estas malbona frukto.
- La ĉerizo estas ruĝa frukto.
Bona · malbona · ruĝa- Ĉu la pomo estas bonA?
- Ĉu la ĉerizo estas ruĝa?
- Ĉu la vermo estas EN la malbona pomo?
- Ĉu la vermo estas granda besto?
- Ĉu la botelo estas plena?
- Ĉu la tulipo estas bela floro?
Bona · malbona · ruĝa- Kio estas en la malbona pomo?
Plena · malplena
plena
malplena Plena · malplena- La glaso estas plena.
- La poto estas malplena.
- La glaso staras, la poto kuŝas.
Plena · malplena- Ĉu la glaso estas plena?
- Ĉu la poto estas malplena?
- Ĉu la vino estas en la glaso?
- Ĉu la vino estas ruĝa?
- Ĉu la telero estas plena?
- Ĉu piro estas bona frukto?
Granda · malgranda
granda
malgranda Granda · malgranda- La elefanto estas granda besto.
- La muso estas malgranda besto.
- Elefanto estas granda sed muso estas malgranda.
Granda · malgranda- Ĉu elefanto estas granda besto?
- Ĉu muso estas malgranda besto?
- Ĉu ankaŭ muŝo estas malgranda besto?
- Ĉu elefanto estas malgranda besto?
- Ĉu muso estas granda besto?
- Kio estas tulipo?
Kia … ?- KiA estas la kato?
- — La kato estas ruza.
- KiA estas la hundo?
- — La hundo estas fidela.
- KiA estas la ĉevalo?
- — La ĉevalo estas forta.
- KiA estas la floro?
- — La floro estas bela.
Kia … ?- Kia estas la piro?
- Kia estas la ĉerizo?
- Kia estas la poto?
- Kia estas la muso?
- Kia estas la glaso?
- Kia estas la elefanto?
Ridas · ploras
la knabo ridas
la knabino ridas
la sinjorino ploras Ridas · ploras- La knabo ridas, ankaŭ la knabino.
- La knabo kaj la knabino ridas.
- La sinjorino ploras sed la knabo ridas.
Ridas · ploras- Ĉu la knabo ridAS?
- Ĉu ankaŭ la knabino ridas?
- Ĉu la sinjorino ridas?
- Ĉu la knabo KAJ la knabino ridas?
- Ĉu la sinjorino kaj la knabo ploras?
Manĝas · legas
manĝas
legas Manĝas · legas- La kato manĝas. La knabino legas.
- La ruza kato manĝas.
- La bela knabino legas.
Manĝas · legas- Ĉu la kato manĝas?
- Ĉu la knabino legas?
- Ĉu la ruza kato manĝas?
- Ĉu la bela knabino legas?
- Ĉu la knabino kaj la kato manĝas?
Dormas · laboras
dormas — kuŝas · ripozas
laboras — sidas · skribas
La sinjoro dormas, ankaŭ la sinjorino.
La sinjoro kaj la sinjorino dormas.
La knabo laboras. La knabo estas Karlo.
Karlo skribas sed la sinjoro dormas.
Dormas · laboras
La sinjorino kuŝas en la lito.
La lito estas meblo.
Karlo skribas sur papero.
Karlo sidas sur seĝo.
La sinjorino dormas en la lito.
Karlo ne dormas en la lito sed skribas sur la papero.
Dormas · laboras- Ĉu la sinjorino legas?
- Ĉu la knabo manĝas?
- Ĉu la sinjoro kuŝas?
- Ĉu la knabo sidas?
- Ĉu la glaso staras?
- Ĉu ankaŭ la botelo staras?
Dormas · laboras- Ĉu la poto kuŝas?
- Ĉu la sinjorino dormas?
- Ĉu la knabo laboras?
- Ĉu la knabo estas Karlo?
- Ĉu Karlo kaj la sinjoro skribas?
- Ĉu la sinjoro kuŝas EN lito?
Dormas · laboras- Ĉu lito estas meblo?
- Ĉu Karlo skribas sur papero?
- Ĉu Karlo sidas sur seĝo?
- Ĉu la sinjorino dormas en lito?
- Ĉu la papero estas sur la tablo?
- Ĉu la sinjoro skribas en la lito?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
La dika sinjoro parolas.
La policisto staras.
Johanino kaj la hundo kuras.
La sako de Karlo estas peza.
La pasporto estas en la mano de la sinjoro.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu la sinjoro parolas?
- Ĉu la policisto staras?
- Ĉu la hundo kuras?
- Kio estas en la mano de la sinjoro?
- Kia estas la sinjoro?
- Kia estas la sako de Karlo?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu Johanino kuras?
- Ĉu ankaŭ Karlo kuras?
- Ĉu la sinjoro staras?
- Ĉu la hundo ankaŭ staras?
- Ĉu ankaŭ Karlo parolas?
- Ĉu la sako estas peza?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu Karlo staras?
- Ĉu la policisto ankaŭ parolas?
- Ĉu la hundo estas en la sako?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Karlo kaj Johanino marŝas.
La knabino estas ĝoja.
La birdo kantas sed la hundo soifas.
En la mano de Johanino estas bela tulipo.
Karlo muzikas.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu la knabo kaj la knabino marŝas?
- Ĉu la knabino estas ĝoja?
- Ĉu la birdo kantas?
- Kio estas en la mano de Johanino?
- Kia estas la tulipo?
- Kia estas la knabino?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu la hundo soifas?
- Ĉu Karlo muzikas?
- Ĉu la tulipo estas bela?
- Ĉu la birdo estas ĝoja?
- Ĉu ankaŭ la hundo estas ĝoja?
- Ĉu la birdo staras?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kio estas tulipo?
- Kia estas la tulipo?
- Kio estas bela?
3Tria leciono
Pluralo · pronomoj

karoto
kokino
unu ovo — du ovoj — tri ovoj
pano
viando
porko
ŝafo Aŭ … nek … nek- Ĉu karoto estas floro AŬ frukto?
- — Karoto estas nek floro nek frukto sed legomo.
- Ĉu porko estas bela AŬ fidela besto?
- — Porko estas nek bela nek fidela sed grasa besto.
- Ĉu la ŝafo dormas aŭ manĝas?
- — La ŝafo nek dormas nek manĝas sed staras.
- Ĉu la ĉerizo estas verda aŭ blanka?
- — La ĉerizo estas nek verda nek blanka sed ruĝa.
Unu · du · tri — la pluralo
Unu · du · tri — la pluralo
unu pomo
du ĉerizoj · tri piroj Unu · du · tri — la pluralo- Unu bona pomo.
- Du ruĝaj ĉerizoj estas en la glaso.
- Tri bonaj piroj estas en la telero.
Unu · du · tri — la pluralo- Ĉu la pomo estas bona?
- Kia estas la pomo?
- Ĉu la ĉerizOJ estas ruĝAJ?
- KiAJ estas la ĉerizoj?
- Ĉu tri piroj estas en la telero?
- Kiaj estas la piroj?
Unu · du · tri — la pluralo- Kio estas en la glaso?
- Kio estas en la telero?
Unu · du · tri — la pluralo
unu porko
du kokinoj
tri musoj Unu · du · tri — la pluralo- Unu dika porko staras.
- Du blankaj kokinoj manĝas.
- Tri malgrandaj musoj kuras.
Unu · du · tri — la pluralo- Ĉu la dika porko staras?
- Kia estas la porko?
- Ĉu la kokinoj estas blankaj?
- Kiaj estas la kokinoj?
- Kiaj estas la musoj?
- Kio estas kokinoj?
Unu · du · tri — la pluralo- Ĉu ankaŭ musoj estas bestoj?
- Ĉu la malgrandaj musoj kuras?
Kiu … ?- Kiu ploras?
- — La sinjorino ploras.
- Kiu legas?
- — La knabino legas.
- Kiu manĝas?
- — La kato manĝas.
- Kiu sidas kaj skribas?
- — Karlo sidas kaj skribas.
- Kiuj ridas?
- — La knabo kaj la knabino ridas.
- Kiuj dormas kaj ripozas?
- — La sinjoro kaj la sinjorino dormas kaj ripozas.
Kiu … ?- Ĉu Karlo parolas?
- — Jes, Karlo parolas.
- Ĉu Karlo diras MI?
- — Jes, Karlo diras mi.
- Kiu parolas?
- — Karlo parolas.
Mi · vi
mi estas Karlo
vi Mi · vi- Kiu parolas?
- — La instruanto parolas (vi).
- Kiu lernas?
- — La lernanto lernas (mi).
Mi · vi- Karlo parolas, Karlo demandas: Ĉu vi estas lernanto?
- Vi respondas: Jes, mi estas…
Li · ŝi
Li estas Karlo, li marŝas.
Ŝi estas Johanino, ŝi marŝas.
Li estas knabo, li muzikas.
Ŝi estas knabino, ŝi ridas.
Li · ŝi- Ĉu li marŝas?
- — Jes,
- Ĉu ankaŭ ŝi marŝas?
- — Jes,
- Ĉu li kaj ŝi marŝas?
- — Jes,
- Ĉu li muzikas?
- — Jes,
- Ĉu li estas knabo?
- — Jes,
- Kiu li estas?
- Karlo.
Li · ŝi- Kiu ŝi estas?
- Johanino.
- Kiu muzikas?
- — Li (Karlo)
- Kiuj marŝas?
- — Li kaj ŝi
Ni
la knabo
la knabino
la sinjoro
la sinjorino Ni- Ni estas knabo kaj knabino.
- Ni estas geknaboj.
- Ni estas sinjoro kaj sinjorino.
- Ni estas gesinjoroj.
- La geknaboj ridas.
- La geknaboj estas junaj.
Ni- La gesinjoroj estas maljunaj kaj ne ridas.
- La geknaboj estas Karlo kaj Johanino.
- La gesinjoroj estas malbelaj sed la geknaboj estas belaj.
Ni- Ĉu ni ridas?
- — Jes, vi
- Ĉu ni estas geknaboj?
- — Jes, vi
- Kiuj ni estas?
- — Vi estas
- Ĉu ni estas belaj?
- — Jes, vi
Ni- Ĉu ni ridas?
- — Ne, vi
- Ĉu ni estas junaj?
- — Ne, vi
Ni- Ĉu ni lernas?
- — Jes, vi
- Ĉu ni estas junaj?
- — Jes, vi
- Ĉu ni ridas?
- — Jes, vi
- Ĉu ni staras?
- — Ne, vi ne… sed
- Ĉu ni sidas?
- — Jes, vi
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
En Amsterdamo. — La geknaboj promenas. Amsterdamo estas granda urbo. La homoj estas afablaj. Knabo salutas en Esperanto. Karlo kaj Johanino respondas ankaŭ en Esperanto. La knabo estas Niko, li estas afabla. En Amsterdamo estas larĝaj kanaloj.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu la geknaboj estas en Amsterdamo?
- Ĉu Amsterdamo estas granda urbo?
- Kiu estas la afabla knabo?
- Kia estas Niko?
- Kiu salutas en Esperanto?
- Kiuj respondas?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu la geknaboj staras?
- Kiaj estas la kanaloj?
- Ĉu la tri geknaboj ridas?
- Kiaj estas la homoj en Amsterdamo?
- Kio estas knabino?
- Kiu estas la knabino?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kio estas la knaboj?
- Kiuj estas la knaboj?
- Kio estas en Amsterdamo?
- Ĉu la kanaloj estas mallarĝaj?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
En Amsterdama familio. — La geknaboj estas en la familio de Niko. La gepatroj de Niko estas afablaj. Karlo parolas, li rakontas, li respondas. Ankaŭ Johanino parolas, ŝi demandas. Teo estas en la tasoj. Blanka pano, ovoj kaj porka viando estas sur la tablo.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu la geknaboj estas en familio?
- Kiaj estas la gepatroj de Niko?
- Kiu parolas, rakontas kaj respondas?
- Kio estas sur la tablo?
- Kia estas la pano?
- Kio estas en la tasoj?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu la tasoj estas plenaj?
- Kiuj sidas?
- Kiu staras?
- Kiu demandas?
- Ĉu la tasoj staras sur la tablo?
- Kiaj estas la tasoj?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu Niko marŝas aŭ kuras?
- Ĉu la teo estas varma?
- Ĉu la pano estas blanka aŭ nigra?
4Kvara leciono
Adverboj · nombroj

luno
birdo
stelo
muzikisto
anaso
heliko
Rapide · malrapide
rapide · malrapide Rapide · malrapide- La leporo kuras rapide.
- La testudo iras malrapide.
Rapide · malrapide- Ĉu la leporo kuras rapide?
- Ĉu la testudo iras malrapide?
- Ĉu ankaŭ la heliko iras malrapide?
- Ĉu la muzikisto muzikas bele?
- Ĉu vi parolas laŭte?
- Ĉu vi skribas bele?
Rapide · malrapide- Ĉu vi kuras rapide?
- Ĉu vi naĝas bone?
Bele · malbele
malbele
bele Bele · malbele- La anaso blekas malbele.
- La birdo kantas bele.
- La anaso flugas malbone.
- La birdo flugas bone kaj rapide.
Bele · malbele- Ĉu la anaso blekas malbele?
- Ĉu la birdo kantas bele?
- Ĉu la anaso flugas malbone?
- Ĉu la birdo flugas bone kaj rapide?
- Ĉu vi kantas bele?
- Ĉu vi lernas kuraĝe?
Bele · malbele- Ĉu vi respondas kuraĝe?
- Ĉu vi biciklas bone?
- Kiu flugas rapide?
- Kiu blekas malbele?
- Kiu iras malrapide?
Kiel … ?- Kiel kuras la leporo?
- — La leporo kuras rapide.
- Kiel kantas la birdo?
- bele.
- Kiel iras la testudo?
- malrapide.
- Kiel flugas la anaso?
- malbone.
- Kiel blekas la anaso?
- malbele.
- Kiel marŝas la anasoj?
- malrapide.
Kiel … ?- Kiel kuras la leporoj?
- rapide.
- Kiel flugas la birdoj?
- rapide.
- Kiel vi lernas?
- kuraĝe.
- Kiel vi parolas en Esperanto?
- laŭte.
Nombroj- 1 unu
- 2 du
- 3 tri
- 4 kvar
- 5 kvin
- 6 ses
Nombroj- 7 sep
- 8 ok
- 9 naŭ
- 10 dek
- 100 cent
- 1000 mil
Nombroj- Ĉu unu kaj du estas tri?
- — Jes,
- Ĉu du kaj tri estas kvin?
- — Jes,
- Ĉu tri kaj kvar estas ses?
- — Ne,… sed
- Ĉu kvin kaj kvin estas naŭ?
- — Ne,… sed
- Kiom estas kvar kaj ses steloj?
- Kiom estas sep kaj tri steloj?
Nombroj- Kiom estas ok kaj du steloj?
- Kiom estas naŭ kaj unu steloj?
Kiom da … ?
Du ŝafoj manĝas.
Unu ŝafido manĝas.
Multaj steloj brilas en la ĉielo.
Unu luno brilas en la ĉielo.
Kiom da … ?- Kiom da ŝafoj manĝas?
- — Du ŝafoj…
- Kiom da steloj brilas en la ĉielo?
- — Multaj…
- Kiom da ŝafidoj manĝas?
- — Nur unu…
- Kiom da musoj kuras?
- — Tri musoj…
- Kiom da kokinoj manĝas?
- Kiom da ĉerizoj estas en la glaso?
Kiom da … ?- Kiom da piroj estas en la telero?
- Kiom da bestoj manĝas kaj kuras?
- Kiom da fruktoj estas en la glaso kaj en la telero?
Biciklanto · biciklisto
biciklanto — amatoro
biciklisto — profesiulo Biciklanto · biciklisto- Karlo estas biciklanto.
- La biciklisto iras rapide.
- Karlo biciklas malrapide, li estas amatoro.
Biciklanto · biciklisto- Ĉu Karlo biciklas?
- — Jes,
- Ĉu Karlo estas biciklanto?
- — Jes,
- Ĉu Karlo estas amatoro?
- — Jes,
- Ĉu la biciklisto estas profesiulo?
- — Jes,
- Kiu estas la biciklanto?
- Kio estas biciklisto?
Biciklanto · biciklisto- Kio estas Karlo?
- Kiel biciklas Karlo?
- Kiel iras la biciklisto?
Instruisto · lernantoj
La instruisto demandas.
La lernanto respondas.
La instruisto pacience instruas.
La lernanto kuraĝe respondas.
Instruisto · lernantoj- Kiu demandas kaj instruas?
- Kiu respondas kaj lernas?
- Kiom da lernantoj sidas?
- — Multaj…
- Kiom da lernantoj staras?
- — Nur unu…
- Ĉu la lernantoj lernas?
- — Jes,
- Ĉu la instruisto demandas?
- — Jes,
Instruisto · lernantoj- Kio estas en la mano de la instruisto?
- Kio estas sur la nigra tabulo?
- Kiel la instruisto instruas?
- Kiel la lernantoj respondas?
- Kia estas la tabulo?
- Kia estas la lernanto?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Ekskurso al la insulo Marken
Karlo, Johanino kaj Niko ekskursas.
Karlo fotas, la hundo fiere sidas.
Du infanoj pacience atendas.
La kostumoj estas belaj.
La geknaboj estas kontentaj.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
La geknaboj estas sur la ŝipo.
La ŝipo estas granda.
La bona amiko Niko adiaŭas.
Li salutas sed ne ploras.
Karlo kaj Johanino ankaŭ amike salutas:
— «Ĝis revido!» — «Ni dankas».
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu Marken estas granda insulo?
- Kiu sidas?
- Kiuj staras?
- Kiaj estas la kostumoj?
- Kiu fotas?
- Kiuj ekskursas?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiel sidas la hundo?
- Kiom da infanoj pacience atendas?
- Ĉu la ŝipo estas sur la maro?
- Kio estas sur la maro?
- Kia estas la ŝipo?
- Kiuj estas sur la ŝipo?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiu adiaŭas sed ne ploras?
- Kiuj amike salutas?
- Kiel la geknaboj salutas?
- Kiom da ŝipoj estas sur la maro?
- Kiom da hundoj sidas?
- Ĉu Karlo fotas?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiel atendas la infanoj?
- Ĉu la kostumoj estas belaj?
- Kiaj estas la geknaboj?
- Kio estas infanoj?
- Kiom da steletoj estas sur la kostumoj de la geknaboj?
- Kiuj dankas kaj salutas?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu la geknaboj staras sur ŝipo?
- Ĉu Niko ankaŭ staras?
- Ĉu li ankaŭ salutas?
- Ĉu Johanino diras «Mi dankas»?
- Ĉu la hundo estas ankaŭ sur la ŝipo?
- Ĉu Karlo diras «ĝis revido»?
5Kvina leciono
Ĝi · ili · -ejo · kie
Ĉambro
plafono
muro
planko
pordo
ŝlosilo
fenestro
Ĉambro
kurteno
lampo
bildo
tapiŝo
ĝardeno
papilio
Ĉambro
Ĉambro por manĝi estas manĝo-ĉambro.
Ĉambro por dormi estas dormo-ĉambro.
Lerni · manĝi · dormi- Ni ne vivas por manĝi.
- Lerni, manĝi kaj dormi estas vivi.
- Ni manĝas por vivi.
Lerni · manĝi · dormi- Ĉu lerni, manĝi kaj dormi estas vivi?
- Ĉu vi manĝas por vivi?
- Ĉu vi vivas por manĝi?
- Ĉu vi dormas por ripozi?
- Ĉu vi scias paroli en Esperanto?
- Ĉu vi scias demandi en Esperanto?
Ĝi + ĝi + ĝi = ili
Ĝi estas malplena botelo, ĝi staras.
Ĝi estas ŝlosilo, ĝi estas granda.
Ĝi estas interesa libro, ĝi kuŝas.
Ĝi + ĝi + ĝi = ili- Ĉu ĝi estas botelo?
- Kia ĝi estas?
- Ĉu ĝi staras?
- Ĉu ĝi estas ŝlosilo?
- Kia ĝi estas?
- Ĉu ankaŭ ĝi staras?
Ĝi + ĝi + ĝi = ili- Ĉu ĝi estas libro?
- Kia ĝi estas?
- Ĉu ĝi kuŝas?
- Ĉu ILI estas bestoj aŭ objektoj?
- Ĉu ILI staras aŭ kuŝas?
- Kio ili estas?
Ĝi + ĝi + ĝi = ili
Ĝi estas bona frukto.
Ĝi estas ruĝa legomo.
Ĝi estas bonodora floro.
Ĝi + ĝi + ĝi = ili- Kio estas piro?
- Ĉu ĝi estas bona frukto?
- Kia ĝi estas?
- Kio estas karoto?
- Ĉu ĝi estas ruĝa legomo?
- Kia ĝi estas?
Ĝi + ĝi + ĝi = ili- Kio estas konvalo?
- Ĉu ĝi estas bonodora floro?
- Kia ĝi estas?
- Ĉu ili estas objektoj?
- Ĉu ili estas bestoj?
- Ĉu ili estas frukto, legomo kaj floro?
Ĝi + ĝi + ĝi = ili
Li estas bona knabo.
Ŝi estas bela knabino.
Ili estas geknaboj.
Ĝi estas bela tulipo.
Ĝi + ĝi + ĝi = ili- Ĉu li estas knabo?
- Kiu estas li?
- Ĉu ŝi estas knabino?
- Kiu ŝi estas?
- Ĉu ili estas geknaboj?
- Kiuj ili estas?
Ĝi + ĝi + ĝi = ili- Ĉu ĝi estas tulipo?
- Kio estas tulipo?
- Ĉu ili estas geknaboj kaj tulipo?
- Kiaj ili estas?
-ejo
lernejo
dormejo -ejo- Ili lernas kuraĝe en lernejo.
- Ili dormas bone en dormejo.
-ejo- Ĉu la gelernantoj lernas en lernEJO?
- Ĉu ili dormas en dormEJO?
- Kiuj lernas en lernejo?
- Kiuj dormas en dormejo?
- Kiel ili lernas en lernejo?
- Kiel ili dormas en dormejo?
-ejo
Ŝi afable vendas en malgranda vendejo.
Li naĝas rapide en naĝejo.
-ejo- Ĉu ŝi vendas en vendejo?
- Ĉu li naĝas en naĝejo?
- Kiel ŝi vendas en vendejo?
- Kiel li naĝas en naĝejo?
- Ĉu la vendejo estas granda?
- Kiom da knaboj estas en la naĝejo?
La papilio kaj la kato
la kato frapas
la poto falas La papilio kaj la kato- La bela papilio estas sur la floro.
- La florpoto staras sur la seĝo.
- La kato frapas; la poto falas, ankaŭ la floroj.
- La florpoto ne plu staras sur la seĝo.
- La papilio ne plu estas sur la floro, sed la seĝo ankoraŭ staras.
- La kato sidas sub la seĝo.
La papilio kaj la kato- La papilio estas sur la vosto de la kato.
La papilio kaj la kato- Kio staras sur la seĝo?
- Kio estas en la poto?
- Kio staras sur la floro?
- Kiu frapas? Kiu staras?
- Ĉu la poto falas?
- Ĉu ankaŭ la floroj falas?
La papilio kaj la kato- Ĉu la kato sidas sub la seĝo?
- Ĉu ĝi ankoraŭ frapas?
- Ĉu la seĝo ankoraŭ staras?
- Kia estas la papilio?
- Kiom da floroj estas en la poto?
- Kiu sidas sub la seĝo?
La papilio kaj la kato- Kio ne plu staras sur la seĝo?
- Ĉu la florpoto ankoraŭ staras?
- Ĉu la papilio ne plu estas sur la floro?
Kie … ?- Kie estas la floroj?
- — La floroj estas en la poto.
- KIE staras la florpoto?
- — La florpoto staras sur la seĝo.
- Kie sidas la kato?
- — La kato sidas sub la seĝo.
- Kie lernas la gelernantoj?
- Kie ili dormas?
- Kie naĝas la knabo?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
La muzikanto
Mi estas muzikanto el bela ĉarma lando. Mi povas ludi per violono.
Per violono. Flu, flu, flu…
Per la trumpeto. Ta, ta, ta…
Per la piano. Pan, pan, pan…
Per la tamburo. Tam, tam, tam.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Per la gitaro. Bim, bim, bim…
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)Karlo kaj Johanino estas sur la ŝipo. Ili kantas gaje kaj legas en granda kajero. La maristoj sidas, ili fumas kaj muzikas. La muzikanto ridas kaj parolas, sed la fumanto silentas. Malgranda ŝipo estas ankaŭ sur la maro. En la mano de la fumanto estas granda pipo.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu la geknaboj estas sur la ŝipo?
- Ĉu ili gaje kantas?
- Ĉu la maristoj sidas?
- Ĉu ili fumas kaj muzikas?
- Kiu sidas kaj fumas?
- Kiu muzikas kaj ridas?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiuj estas gajaj?
- Kiu estas muzikanto?
- Kiu ridas kaj parolas?
- Kiu silentas kaj fumas?
- Kiom da maristoj sidas?
- Ĉu la kajero estas granda?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiuj estas sur la ŝipo?
- Kiuj legas en granda kajero?
- Ĉu muziknotoj estas en la kajero?
- Kiel kantas la geknaboj?
- Ĉu Karlo fumas?
- Ĉu Johanino legas?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu la kanto estas gaja?
- Ĉu la pipo estas granda?
- Ĉu la geknaboj legas en kajero?
- Kio estas en la mano de la fumanto?
- Kio estas ankaŭ sur la maro?
- Kie estas la granda pipo?
6Sesa leciono
Korpo · tio · tiu · kial
La korpo
kapo
korpo
brako
mano
fingro
kruro
La korpo
piedo
haroj
orelo
okulo
nazo
vango
La korpo
buŝo
mentono
La kapo de Karlo
Tio · tiu
tio (telero)
tiu (fraŭlino)
tiuj (ĝi kaj ŝi) Tio · tiu- Tio estas telero.
- Tiu telero estas malplena.
- Tio estas knabino.
- Tiu knabino estas bona kamaradino.
Tio · tiu- Tio estas floro.
- Tiu floro estas tulipo.
- Tiu fraŭlino kantas.
- Ankaŭ tiu birdo kantas.
Tio · tiu- Tiuj bele kantas.
- Ŝi estas la kantistino Margarineto.
- Ĝi kantas bele kaj flugas rapide.
- Ankaŭ ŝi bele kantas sed ne flugas.
- Ŝi kantas kiel birdo.
- Ili bele kantas; ili estas gajaj.
Tio · tiu- Kio estas tio?
- — Tio estas telero.
- Ĉu tio estas telero?
- — Jes, tio…
- Ĉu TIU telero estas malplena?
- — Jes, tiu…
- Ĉu tiu knabino estas Johanino?
- — Jes. …
- Kiu estas tiu knabino?
- — Tiu knabino…
- Ĉu tiu knabino estas bela?
- — Jes, …
Tio · tiu- Kio estas tio?
- — Tio estas tulipo.
- Ĉu tio estas floro?
- — Jes, …
- Ĉu tiu tulipo estas bela?
- — Jes, …
- Ĉu tio estas birdo?
- — Jes, …
- Ĉu ŝi estas kantistino?
- — Jes, …
- Kiu estas tiu kantistino?
- — Tiu…
Tio · tiu- Ĉu tiu birdo kantas?
- — Jes, …
- Ĉu ankaŭ tiu fraŭlino kantas?
- — Jes, …
- Ĉu tiuj bele kantas?
- — Jes, tiuj…
- Ĉu ĝi kantas bele?
- — Jes, …
- Ĉu ankaŭ ŝi kantas bele?
- — Jes, …
- Ĉu ili kantas bele?
- — Jes, …
Tio · tiu- Ĉu tiu birdo flugas rapide?
- Ĉu tiu fraŭlino kantas kiel birdo?
- Ĉu tiu fraŭlino kantas kaj flugas?
Kie? Tie!- Kie estas la nazo?
- — La nazo estas tie. (La lernanto montras.)
- Kie estas la buŝo?
- — La buŝo…
- Kie estas la haroj?
- — La haroj…
- Kie estas la vangoj?
- — La vangoj… tie kaj tie.
- Kie estas la oreloj?
- — La oreloj…
Kie? Tie!- Kie estas la fenestro?
- Kie estas la pordo?
- Kie estas la lampo?
- Kie estas la tablo?
Al · ĉe · inter
Karlo iras al Amsterdamo.
Ankaŭ Johanino iras al Amsterdamo.
La sako estas ĉe la dorso de Karlo.
La bela tulipo estas en la mano de Johanino.
Karlo kaj Johanino sidas ĉe la tablo.
Ankaŭ Niko sidas ĉe la tablo.
Al · ĉe · inter
Johanino sidas inter Karlo kaj la hundo.
La hundo estas ĉe la tablo inter Johanino kaj Niko.
Al · ĉe · inter- Ĉu la geknaboj iras al Amsterdamo?
- Ĉu la sako estas ĉe la dorso de Karlo?
- Ĉu la tulipo estas en la mano de Johanino?
- Kia estas la tulipo?
- Ĉu la geknaboj iras al la lernejo?
- Kie estas la tulipo?
Al · ĉe · inter- Kie estas la sako?
- Ĉu la geknaboj sidas ĈE la tablo?
- Ĉu ili sidas en la lernejo?
- Ĉu la hundo estas inter Johanino kaj Niko?
- Kie sidas Karlo?
- Kie sidas Niko?
Al · ĉe · inter- Kie sidas Johanino?
- Kie estas la hundo?
Ĉar
malsatas · soifas Ĉar- Johanino malsatas, ŝi manĝas por vivi.
- Karlo soifas, li trinkas kaj li ridas.
- Ŝi manĝas, ĉar ŝi malsatas.
- Li trinkas ĉar li soifas.
Ĉar- Ĉu Karlo trinkas?
- Ĉu Johanino manĝas?
- Ĉu ŝi malsatas?
- Ĉu li soifas?
- Ĉu Johanino manĝas por vivi?
- Ĉu Karlo vivas por trinki?
Ĉar- Ĉu tiuj geknaboj manĝas kaj trinkas?
- Ĉu ili soifas kaj malsatas?
Kial … ?- Kial Karlo trinkas?
- — Karlo trinkas ĉar li soifas.
- Kial Johanino manĝas?
- ĉar ŝi malsatas.
- Kial Karlo muzikas?
- ĉar li estas gaja.
- Kial Johanino ridas?
- ĉar ŝi estas gaja.
- Kial la sinjorino ploras?
- malgaja.
- Kial la sinjoro ripozas?
- laca.
Kial … ?- Kial la geknaboj kantas?
- gajaj.
- Kial Niko ne parolas?
- ĉar Karlo parolas.
- Kial vi manĝas?
- malsatas.
- Kial vi dormas?
- laca.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Stokholmo estas granda urbo. Tie staras la bela urbo-domo. Ankaŭ bela statuo staras en ĝardeno. Multaj blankaj birdoj flugas. La svedaj amikoj Leno kaj Justo ridas ĉar ili estas tre ĝojaj. Ankaŭ la hundo estas tre kontenta ĉar ĝi ne plu estas sur la ŝipo.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
La granda vapor-ŝipo estas sur la maro. La geknaboj, Karlo kaj Johanino, alvenas. La svedaj geamikoj estas grandaj. Ili salutas. Li estas kamarado Justo, ŝi estas kamaradino Leno. La maristo restas sur la ŝipo kaj rigardas. La haroj de la svedaj junuloj estas blondaj. La vapor-ŝipo estas longa.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu Stokholmo estas granda urbo?
- Kie staras la bela urbo-domo?
- Kie staras la statuo?
- Kial la svedaj amikoj ridas?
- Kie staras Leno?
- Ĉu la maristo staras sur la ŝipo?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiaj estas la svedaj gekamaradoj?
- Kie restas la maristo?
- Kiom da birdoj flugas?
- Kiaj estas la birdoj?
- Kiom da statuoj staras?
- Kia estas la urbo-domo?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kia estas la vapor-ŝipo?
- Kie estas la vapor-ŝipo?
- Kiu estas la sveda kamaradino?
- Kiuj alvenas?
- Kio estas Stokholmo?
- Kiuj ridas?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kia estas la hundo?
- Kial la hundo estas kontenta?
- Ĉu la vapor-ŝipo estas longa?
- Kiaj estas la haroj de Leno?
- Kiu restas sur la ŝipo?
- Kiuj estas grandaj?
7Sepa leciono
Familio · posedaj pronomoj
Familio
gekuzoj
kuzo
kuzino
frato
fratino
nevo
Familio
nepo
nepino
onklo
gepatroj
gefilino
filo
Familio
filino
bofilo
bopatro
bopatrino
avo — patro
avino — patrino
Familio
arbo (folioj, branĉoj) Mia · via
mia
via Mia · via- Mia kaskedo estas nova.
- Mia floro estas bela.
- Miaj haroj estas blondaj.
- Miaj okuloj estas bluaj.
- Via granda lernejo.
- Via pacienca instruisto.
Mia · via- Via ĝentila kamarado.
- Viaj brunaj haroj.
- Viaj mallongaj oreloj.
- Viaj bluaj okuloj.
Mia · via- Ĉu MIA kaskedo estas nova?
- Ĉu mia floro estas bela?
- Kia estas mia kaskedo?
- Kia estas mia floro?
- Ĉu miaj haroj estas blondaj?
- Ĉu miaj okuloj estas bluaj?
Mia · via- Kiaj estas miaj haroj?
- Kiaj estas miaj okuloj?
- Ĉu VIA lernejo estas granda?
- Kia estas via instruisto?
- Ĉu via kamarado estas ĝentila?
- Kiaj estas viaj haroj?
Mia · via- Kiaj estas viaj oreloj?
- Kiaj estas viaj okuloj?
Lia · ŝia
lia · ŝia Lia · ŝia- Johanino diras: lia kaskedo estas nova.
- Karlo diras: ŝia stelo estas verda kaj bela.
- Liaj haroj estas blondaj kaj ŝiaj haroj estas frizitaj.
- La kaskedo estas sur lia kapo; la stelo estas sur ŝia robo.
- Lia nomo estas Karlo; ŝia nomo estas Johanino.
Lia · ŝia- Ĉu LIA kaskedo estas nova?
- Ĉu ŜIA stelo estas verda?
- Kia estas lia kaskedo?
- Kia estas ŝia stelo?
- Ĉu liaj haroj estas blondaj?
- Ĉu ŝiaj haroj estas frizitaj?
Lia · ŝia- Kiaj estas la haroj de Karlo?
- Ĉu ŝia tulipo estas bela?
- Ĉu lia amiko Niko estas en Amsterdamo?
- Ĉu ŝia amikino Leno loĝas en Stokholmo?
- Ĉu lia kamarado Justo estas granda?
- Ĉu ŝia frato estas Karlo?
Lia · ŝia- Kio estas sur lia kapo?
- Kio estas sur ŝia robo?
- Ĉu lia nomo estas Petro?
- Ĉu ŝia nomo estas Paŭlino?
Kies … ?
kies? Kies … ?- Ĝi estas kaskedo de Karlo kaj sako lia; ĝi estas tulipo de ŝi kaj stelo ŝia.
Kies … ?- Kies kaskedo ĝi estas?
- — Ĝi estas kaskedo de …
- Kies tulipo ĝi estas?
- Kies stelo ĝi estas?
- Kies sako ĝi estas?
La familio de Karlo kaj Johanino
La familio de Karlo kaj Johanino
La familio de Karlo kaj Johanino estas granda. Ernesto kaj Paŭlino estas la geavoj. Karlo estas nepo de Ernesto, li estas ankaŭ la filo de Andreo. Johanino estas la fratino de Karlo. La patrino de la geknaboj estas Jaklino kaj la patro estas Andreo. Petro kaj Abelino estas la gekuzoj de Karlo kaj Johanino ĉar ili estas la gefiloj de Karlino. Karlino estas la fratino de Andreo. Johano estas la onklo de Karlo kaj la bofilo de Ernesto. Paŭlino estas la avino, ŝi estas la bopatrino de Johano kaj Jaklino. En tiu familio estas du kuzoj, kvar genepoj, ses gepatroj kaj dek parencoj.
La familio de Karlo kaj Johanino- Ĉu la familio estas granda?
- Ĉu Karlo kaj Petro estas nepoj?
- Kies nepoj ili estas?
- Kies patro estas Andreo?
- Kiu estas la patrino de Karlino?
- Kiu estas la patro de Petro?
La familio de Karlo kaj Johanino- Kiu estas la patrino de Abelino?
- Kiu estas la patro de Andreo?
- Ĉu Karlo kaj Johanino estas GEfratoj?
- Ĉu ankaŭ Andreo kaj Karlino estas gefratoj?
- Ĉu Ernesto kaj Paŭlino estas geedzoj?
- Ĉu ankaŭ Jaklino kaj Andreo estas geedzoj?
La familio de Karlo kaj Johanino- Kies gepatroj estas Jaklino kaj Andreo?
- Kiu estas BOpatro de Johano?
- Kiu estas BOpatrino de Jaklino?
- Kiu estas BOfilo de Ernesto?
- Kiu estas BOfilino de Paŭlino?
- Kiom da gekuzoj estas en tiu familio?
La familio de Karlo kaj Johanino- Kiom da geedzoj estas en tiu familio?
- Kia estas la familio de Karlo?
- Kia estas la avo? Kia estas Karlo? (maljuna – juna)
-ido
Ido de kato estas katido; ido de koko estas kokido, ido de ĉevalo estas ĉevalido; ido de elefanto estas elefantido. La kato kaj la katido sidas. La koko staras. La kokino kaj kvar kokidoj manĝas. La junaj birdidoj ne povas flugi.
-ido- Kio estas ido de ĉevalo?
- Kio estas ido de elefanto?
- Ĉu ido de kato estas azenido?
- Ĉu ido de birdo estas porkido?
- Kiom da kokidoj manĝas?
- Kiom da katidoj sidas?
-ido- Kio estas ido de hundo?
- Kio estas ido de homo?
- Ĉu la kokidoj staras aŭ sidas?
- Ĉu la katido povas kuri rapide?
- Kio estas ido de ŝafo?
- Kial la birdidoj ne flugas?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
En la malvarma Laponio. — La gejunuloj povas paroli ĉar ankaŭ la gelaponoj estas geesperantistoj. Johanino parolas kun laponido. Neĝo estas sur la tero kaj glacio estas sur la maro. La tendo staras proksime. La lapona familio ofte vojaĝas sed nur en la malvarma norda Laponio.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
La geknaboj estas ĉe la laponoj. La pingvino staras kaj la foko kuŝas sur la glacio. La piedoj de Karlo kaj Justo estas sur skioj. La hundo rigardas; ankaŭ la malgranda birdo rigardas; ili ne komprenas. La suno brilas malforte ĉe la horizonto.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu Laponio estas varma lando?
- Kio estas sur la tero kaj sur la maro?
- Kia estas Laponio?
- Kie estas la tendo de la laponoj?
- Ĉu pingvino kaj foko estas bestoj?
- Kie estas la piedoj de Karlo?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kia estas la birdo?
- Kie staras la pingvino?
- Kiu parolas kun la laponido?
- Kial la geknaboj povas paroli kun la laponoj?
- Kiom da personoj staras?
- Ĉu tiu lapono parolas en Esperanto?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiuj ne komprenas?
- Kiom da bestoj staras?
- Kiel brilas la suno?
- Ĉu elefanto vivas tie?
- Kies tendo ĝi estas?
- Kio estas Laponio?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu neĝo estas sur la tero?
- Kio staras proksime?
- Kiu ofte vojaĝas?
- Ĉu la suno brilas forte?
- Kie brilas la suno?
- Ĉu la pingvino staras?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu estas truo en la glacio?
8Oka leciono
Vestoj · -eto · -ego · nenio
Vestoj
ĉemizo
kaskedo
ĉapelo
kolumo
zono
kravato
Vestoj
jako
ŝtrumpeto
ŝtrumpo
pantalono
ŝuo
jupo
Nia · ĝia · ilia
Johanino kaj ŝia pupo sidas sur larĝa seĝo sub granda ombrelo. La suno brilas, ĝi estas varma. La pupo sidas kaj ridetas; ĝia ĉapelo estas bela. La knabino kaj la pupo sidas, ili ripozas. Ilia ombrelo estas granda kaj ilia seĝo estas larĝa.
Nia · ĝia · ilia- Ĉu mi kaj la pupo sidas?
- Ĉu ni sidas sur larĝa seĝo?
- Ĉu NIA ombrelo estas granda?
- Ĉu NIA seĝo estas granda?
- Ĉu la pupo ridetas?
- Ĉu ĜIA ĉapelo estas bela?
Nia · ĝia · ilia- Ĉu ĝiaj haroj estas nigraj?
- Ĉu la suno brilas?
- Kie la knabino kaj la pupo sidas?
- Ĉu ili ripozas?
- Ĉu ILIA ombrelo estas granda?
- Ĉu ilia seĝo estas larĝa?
-eto · -ego
La kulereto staras en la glaseto.
La kulero kuŝas apud la glaso.
La kulerego kuŝas sur la glasego.
-eto · -ego- Ĉu malgranda glaso estas glaseto?
- Ĉu malgranda ŝtrumpo estas ŝtrumpeto?
- Kio estas malgranda hundo?
- Kio estas malgranda floro?
- Ĉu granda glaso estas glasego?
- Ĉu granda kulero estas kulerego?
-eto · -ego- Kio estas granda besto?
- Kio estas granda ĉambro?
- Ĉu Parizo estas grandEGA urbo?
- Ĉu tulipo estas beleta floro?
- Ĉu ĉokolado estas bonega manĝaĵo?
- Ĉu elefanto estas dikega besto?
-eto · -ego- Kie staras la kulereto?
- Kie kuŝas la kulero?
- Kie kuŝas la kulerego?
- Kiom da glasoj staras?
La luno ridetas, ridas, ridegas
La luno ridetas, ridas, ridegas
ridetas
ridas
ridegas
ploretas
ploras
ploregas La luno ridetas, ridas, ridegas- Kun tri haroj, la luno ridetas.
- Kun kvar haroj, ĝi ridas.
- Kun multaj haroj, ĝi ridegas.
- Estas nur du haroj, ĝi ploretas.
- Estas nur unu haro, ĝi ploras.
- Ne plu estas haro, ĝi ploregas.
La luno ridetas, ridas, ridegas- Ne plu estas haro, ĉu ĝi ridetas?
- Estas du haroj, ĉu ĝi ploras?
- Estas multaj haroj, ĉu ĝi ridegas?
- Estas tri haroj, ĉu ĝi ridas?
- Kial la luno ridetas?
- Kial ĝi ridegas?
La luno ridetas, ridas, ridegas- Kial ĝi ploregas?
- Kial ĝi ploretas?
- Ĉu Karlo trinketas aŭ trinkegas?
- Ĉu la pupo ridegas aŭ ridas?
- Ĉu la suno briletas?
- Ĉu ĝi ankaŭ ridetas?
Tio ĉi · tie ĉi
Karlo parolas kaj montras
La piro estas tie ĉi en mia telero.
La pomo estas tie en ŝia mano.
Tio ĉi · tie ĉi- Ĉu tio ĉi estas piro?
- Ĉu tio estas pomo?
- Ĉu la telero estas tie ĉi?
- Ĉu la pomo estas tie?
- Kio estas tio ĉi?
- Kio estas tio?
Tio ĉi · tie ĉi- Kie estas la piro?
- Kie estas la pomo?
Tio ĉi · tie ĉi
Johanino parolas kaj montras
La piro estas tie en lia telero.
La pomo estas tie ĉi en mia mano.
Tio ĉi · tie ĉi- Ĉu tio ĉi estas pomo?
- Ĉu tio estas piro kaj telero?
- Ĉu la telero estas tie ĉi?
- Ĉu la pomo estas tie ĉi?
- Kio estas tio?
- Kio estas tio ĉi?
Tio ĉi · tie ĉi- Kie estas la pomo?
- Kie estas la piro?
Neniu · nenio · nenie
Neniu estas en la ĉemizo.
Nenio estas en la glaso.
Nenie estas floro.
estas floro nek en la poto nek en la vazo
Neniu · nenio · nenie- Kiu estas en la ĉemizo?
- Kio estas en la glaso?
- Kie estas la floro?
- Ĉu Karlo estas en la ĉemizo?
- Ĉu la vino estas en la glaso?
- Ĉu la floro estas en la vazo?
Neniu · nenio · nenie- Kie la homoj parolas per oreloj?
- Kie la homoj manĝas per okuloj?
- Kie la homoj vidas per nazo?
Iom da
li trinkas
varma kafo
akvo en kruĉo Iom da- Li trinkas iom da vino.
- Iom da vino estas en la glaso.
- Iom da varma kafo estas en la taso.
- Iom da akvo estas en la kruĉo.
Iom da- Ĉu Karlo trinkas iom da vino?
- Ĉu iom da kafo estas en la taso?
- Ĉu iom da akvo estas en la kruĉo?
- Kiom da vino estas en la glaso?
- Kiom da kafo estas en la taso?
- Kiom da akvo estas en la kruĉo?
Iom da- Ĉu la kafo estas varma kaj nigra?
- Ĉu la vino estas bona kaj ruĝa?
- Ĉu la akvo estas senkolora?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
En Kopenhago. — Ili estas en la granda dana urbo. La juna kamaradino Mario montras. Karlo kun Johanino kaj Mario biciklas. En Kopenhago estas multaj interesaj turoj; unu aspektas kiel krokodiloj. Sur la stratoj estas multaj biciklantoj, kiuj iras rapide. La tri geknaboj biciklas sen mantelo, ĉar estas varme; ili ridetas. La urbo estas belega; ĝiaj stratoj estas larĝaj. Mario diras: «Nia urbo estas granda, rigardu! Tio estas muzeo kaj tio ĉi estas lernejo».
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kie estas Karlo kaj Johanino?
- Ĉu ili iras piede?
- Ĉu tie estas multaj turoj?
- Kiom da biciklantoj estas sur la stratoj?
- Kiel aspektas la turo?
- Ĉu la geknaboj biciklas?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiaj estas la turoj?
- Kial la geknaboj biciklas sen mantelo?
- Kiu montras? Kiu rigardas?
- Kia estas Kopenhago?
- Kio estas en la dekstra mano de Mario?
- Kie estas la ĉevaloj?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiaj estas la stratoj?
- Kiel iras la biciklantoj?
- Kie estas la aŭtomobiloj?
- Kiu iras piede?
- Ĉu la geknaboj estas en Kopenhago?
- Kiom da turoj estas en Kopenhago?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kio estas sur la stratoj?
- Kial Kopenhago estas bela urbo?
- Ĉu Mario parolas?
- Ĉu ŝi ankaŭ montras?
- Ĉu la geknaboj iras bicikle?
- Kiuj biciklas?
9Naŭa leciono
Akuzativo · -ajo · -eco
Objektoj
kaserolo
tondilo
kudrilo
fadeno
bobeno
plumo
Objektoj
krajono
okulvitro
alumeto-skatolo
broso
forko
cigaredo
Steleto, ho! ho!- I — Spite al land-lim' / Fratoj estu ni / Kaj de nun sen tim' / Nu, manpremu ni.
- II — Dancu en la rond'. / Kantu kun esper', / Por ni unu mond' / Ja, nur unu ter'!
- III — Por mond-junular' / Limoj estu for! / Ĝoje la homar' / Kantu do el kor'!
La akuzativo
La kuniklo manĝas la karoton.
La karoton manĝas la kuniklo.
La karoton la kuniklo manĝas.
Manĝas la karoton la kuniklo.
La akuzativo- KioN manĝas la kuniklo?
- Ĉu la kuniklo manĝas la karotoN?
- Ĉu la karotoN manĝas la kuniklo?
- KioN la kuniklo manĝas?
- Manĝas la kuniklo kioN?
- Ĉu la karotoN la kuniklo manĝas?
La akuzativo- Ĉu la kuniklo la karotoN manĝas?
La akuzativo
Johanino manĝas ĉokoladon
Karlo trinkas vinon La akuzativo- Johanino manĝas, ŝi manĝas ĉokoladon.
- Karlo trinkas, li trinkas vinon.
- Ŝi manĝas bonan ĉokoladon.
- Li trinkas ruĝan vinon.
- La bonan ĉokoladon manĝas Johanino.
- La ruĝan vinon trinkas Karlo.
La akuzativo- Ĉu Johanino manĝas ĉokoladoN?
- Ĉu Karlo trinkas vinoN?
- Ĉu ŝi manĝas bonaN ĉokoladoN?
- Ĉu li trinkas ruĝaN vinoN?
- Ĉu la ĉokoladon manĝas Johanino?
- Ĉu la vinon trinkas Karlo?
La akuzativo- Ĉu la bonan ĉokoladon ŝi manĝas?
- Ĉu la ruĝan vinon li trinkas?
- Kion ŝi manĝas?
- Ŝi manĝas kion?
- Kion li trinkas?
- Li trinkas kion?
Li montras · ŝi montras
Li montras la stelon de ŝi.
Ŝi montras la kaskedon.
Li montras la stelon.
Li montras ŝian stelon.
Ŝi montras lian kaskedon.
Li montras ankaŭ piron.
Li montras · ŝi montras
Ŝi montras ankaŭ floron.
Li montras piron per la dekstra mano.
Ŝi montras floron per la maldekstra mano.
La floro estas en la mano de Johanino, ŝi montras ĝin. La piro estas en la mano de Karlo, li montras ĝin. Ŝi montras belan floron. Li montras bonan piron.
Li montras · ŝi montras- Ĉu li montras la steloN de ŝi?
- Ĉu li montras ŝiaN steloN?
- Ĉu ŝi montras la kaskedon de li?
- Ĉu ŝi montras liaN kaskedoN?
- Ĉu li montras piron kaj stelon?
- Ĉu ŝi montras ankaŭ floron?
Li montras · ŝi montras- Ĉu li montras ankaŭ piron?
- Ĉu li montras per la dekstra mano?
- Ĉu ŝi montras floron kaj kaskedon?
- Kie estas la piro?
- Ĉu li montras ĝin?
- Kie estas la floro?
Li montras · ŝi montras- Ĉu ŝi montras ĝin?
- Kiu montras la piron?
- Kiu montras la floron?
- Kiu montras la stelon?
- Kiu montras la kaskedon?
- Kies kaskedon ŝi montras?
Li montras · ŝi montras- Kies stelon li montras?
- Kion li montras?
- Kion ŝi montras?
Riĉa sinjoro · malriĉa Karlo
Riĉa sinjoro · malriĉa Karlo
riĉa sinjoro
malriĉa Karlo Riĉa sinjoro · malriĉa KarloRiĉa sinjoro. Li estas dika. Li havas ĉapelon. Li estas sinjoro. Li havas monon. Li portas bastonon. Li havas hundon, ĝi havas vestaĵon. Li estas komercisto. Li havas klientojn en la tuta mondo.
Riĉa sinjoro · malriĉa KarloMalriĉa Karlo. Li estas juna. Li estas afabla. Li estas knabo. Li ne havas monon. Li portas nenion. Ankaŭ li havas hundon, ĝi estas libera. Li vendas nenion. Li havas amikojn en la tuta mondo.
Riĉa sinjoro · malriĉa Karlo- Riĉeco de la sinjoro, mallibereco de la hundo, dikeco de la ventro. La libereco de la hundo de Karlo.
Riĉa sinjoro · malriĉa Karlo- Ĉu la sinjoro estas riĉa?
- Kia li estas?
- Ĉu li havas monon?
- Ĉu li portas bastonon?
- Ĉu la hundo havas vestaĵon?
- Kio estas la sinjoro?
Riĉa sinjoro · malriĉa Karlo- Ĉu li havas klientojn?
- Kie estas liaj klientoj?
- Kie li portas la bastonon?
- Ĉu Karlo estas riĉa?
- Kia li estas?
- Kion li portas?
Riĉa sinjoro · malriĉa Karlo- Ĉu la hundo de Karlo havas vestaĵon?
- Kion vendas Karlo?
- Ĉu li havas klientojn?
- Kie estas la amikoj de Karlo?
- Ĉu liaj poŝoj estas plenaj?
- Ĉu li portas bastonon?
Riĉa sinjoro · malriĉa Karlo- Kion portas la sinjoro?
- Kiu estas malriĉa?
- Kio staras sur la bastono?
- Ĉu la birdo estas libera?
- Ĉu la sinjoro havas ĉapelon?
-aĵo · -eco
Ŝi faras floron el papero. Li faras meblon el ligno.
La floro estas paperaĵo. La meblo estas lignaĵo.
Botelo estas el vitro; ĝi estas vitraĵo.
Forno estas el fero; ĝi estas feraĵo.
Bombonoj estas el sukero; ili estas sukeraĵoj.
La hundo manĝas viandon; viando estas manĝaĵo.
-aĵo · -eco
La kato trinkas lakton; lakto estas trinkaĵo.
La beleco de la floro. La fideleco de la hundo.
La riĉeco de la sinjoro. La ĝentileco de la geknaboj.
La libereco de la hundo. La dikeco de la ventro.
-aĵo · -eco- Kion ŝi faras?
- Kion li faras?
- Ĉu ŝi faras paperaĵon?
- Ĉu li faras lignaĵon?
- Ĉu ili laboras?
- Ĉu botelo estas vitraĵo?
-aĵo · -eco- Ĉu forno estas feraĵo?
- Ĉu bombonoj estas sukeraĵoj?
- Ĉu pano estas manĝaĵo?
- Ĉu vino estas trinkaĵo?
- Ĉu ŝi faras floron el papero?
- Ĉu li faras meblon el ligno?
-aĵo · -eco- Ĉu ŝi tenas tondilon?
- Ĉu li staras?
- Ĉu la floro kuŝas sur la tablo?
- Kiu faras meblon?
- Kiu faras floron?
- Kiu tondas paperon?
-aĵo · -eco- Kiu havas dikan ventron?
- Kiu havas hundon?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
En Berlino. — Kun la kamarado Fredo ili vizitas la urbon. Fredo montras la monumenton. Li parolas: «Ĉi tie estas la granda pordego.» Johanino demandas. En la mano de Karlo estas la urbo-plano. Ankaŭ Fredo havas verdan stelon. Li estas esperantisto kaj loĝas en Berlino. Fredo tre bone parolas Esperanton kaj li bone gvidas la geknabojn.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
En la trajno. — Ili vojaĝas per la trajno. Ili parolas kaj rigardas la pejzaĝon. La hundo kuŝas sub la benko kaj la libro estas sur la alia benko. Karlo diras: «Vidu la beletan vilaĝon». Johanino ne legas la libron, ŝi preferas rigardi kaj admiri la naturon. Ili estas solaj en la kupeo. La trajno iras rapide.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu Berlino estas granda urbo?
- Kion montras la amiko Fredo?
- Kio estas en la mano de Karlo?
- Kion tenas Karlo?
- Kiel vojaĝas la geknaboj?
- Kion ili rigardas?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kion diras Karlo?
- Ĉu Johanino legas gazeton aŭ libron?
- Kiel Fredo parolas Esperanton?
- Kiu havas verdan stelon?
- Kion havas Fredo?
- Ĉu ili vizitas Berlinon?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu ili estas solaj?
- Kiel iras la trajno?
- Kie kuŝas la hundo?
- Kie estas la libro?
- Ĉu komercisto vendas?
- Ĉu kliento aĉetas?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu kaserolo estas el metalo?
- Ĉu pipo estas el ligno?
- Ĉu kliento aĉetas per mono?
- Ĉu mono estas el papero kaj metalo?
- Ĉu vojaĝanto aĉetas trajno-bileton?
- Ĉu la geknaboj havas trajno-bileton?
10Deka leciono
Laboro · oni · -ulo
Mebloj
ŝranko
horloĝo
kalendaro
sonorilo
breto
skribo-maŝino
Mebloj
telefon-aparato
tirkesto
skribo-tablo
brak-seĝo
Tablo por manĝi estas manĝo-tablo aŭ manĝotablo.
Tablo por skribi estas skribo-tablo aŭ skribotablo.
Mebloj
Maŝino por kudri estas kudro-maŝino aŭ kudromaŝino.
Maŝino por skribi estas skribo-maŝino aŭ skribomaŝino aŭ skribmaŝino.
La masonisto
La masonisto konstruas muron.
Li konstruas la muron el brikoj.
Karlo kaj Johanino helpas la masoniston.
Karlo preparas la morteron por masoni.
Johanino portas la brikojn.
La masonisto laboras per trulo kaj martelo.
La masonisto
La knabo laboras per ŝovelilo.
Li preparas la morteron el sablo, kalko kaj akvo.
La masonisto tenas brikon per la maldekstra mano, ankaŭ Johanino.
Sur la sablo kuŝas du kalko-sakoj.
Apud la masonisto estas mortero-kuvo.
Ili laboras kuraĝe. Ili konstruas muron.
La masonisto- Ĉu la masonisto konstruas muron?
- El kio la masonisto konstruas?
- Ĉu la geknaboj helpas la masoniston?
- Ĉu Karlo preparas la morteron?
- Ĉu Johanino portas la brikojn?
- Kion tenas la masonisto?
La masonisto- Kion preparas la knabo?
- Per kio la masonisto laboras?
- Per kio Karlo laboras?
- Kie estas la mortero-kuvo?
- Kie kuŝas la kalko-sakoj?
- El kio Karlo preparas morteron?
La masonisto- Per kiu mano Johanino tenas brikon?
- Per kiu mano la masonisto tenas trulon?
- Kiom da personoj laboras?
- Kiel ili konstruas muron?
- Kiun vi vidas apud la muro?
- Kiujn vi vidas sur la bildo?
La kamparano
La kamparano kulturas la kampon.
La kamparano plugas per plugilo.
La bovoj tiras la plugilon.
Johanino vipas la bovojn.
Karlo fiere kondukas fortan traktoron.
La geknaboj helpas la kamparanon.
La kamparano
La forta traktoro iras rapide.
La bovoj tiras forte sed malrapide.
La kamparano havas ĉapelon, li atente gvidas la plugilon.
Karlo tenas la gvidilon, li rigardas la kamparanon kaj Johaninon.
La kamparano rigardas la traktoron.
La kamparano- Ĉu la kamparano kulturas kampon?
- Ĉu li plugas la kampon per plugilo?
- Ĉu la bovoj tiras la plugilon?
- Ĉu Karlo kondukas la traktoron?
- Ĉu ankaŭ Johanino helpas la kamparanon?
- Kion tiras la bovoj?
La kamparano- Kiel ili tiras?
- Kiu kondukas la traktoron?
- Kiel Karlo kondukas?
- Per kio la kamparano plugas?
- Per kio Johanino vipas la bovojn?
- Kiel la kamparano gvidas la plugilon?
La kamparano- Kion tenas Karlo?
- Kiom da bovoj tiras la plugilon?
- Kiuj helpas la kamparanon?
- Kiujn rigardas Karlo?
Oni
Oni marŝas per la piedoj.
Oni parolas per la buŝo.
Oni aŭskultas per la oreloj.
Oni spiras per la nazo.
Oni dormas en lito.
Oni sidas en brakseĝo.
Oni
Oni staras sur la planko.
Oni estas homoj.
Oni trinkas akvon.
Oni faras meblon el ligno.
Oni konstruas domon el brikoj.
Oni manĝas por vivi.
Oni- Ĉu ONI marŝas per la piedoj?
- Ĉu oni parolas per la buŝo?
- Ĉu oni ankaŭ manĝas per la buŝo?
- Ĉu oni spiras per la nazo?
- Ĉu oni povas trinki per la nazo?
- Ĉu oni povas naĝi per la piedoj?
Oni- Ĉu oni estas infanoj, virinoj kaj viroj?
- Ĉu oni faras meblojn el ligno?
- Ĉu oni konstruas domon el brikoj?
- Ĉu oni trinkas akvon per la buŝo?
- Ĉu oni manĝas por vivi?
- Ĉu oni povas marŝi per la kapo?
Oni- Ĉu oni povas marŝi kun la kapo?
- Ĉu oni povas vivi per akvo kaj pano?
- Ĉu oni povas vivi kun tigro kaj leono?
Oni- Kiel oni iras?
- piede.
- Kiel oni kuras?
- rapide.
- Kion oni trinkas?
- Kion oni konstruas?
-ulo
Dika sinjoro estas dikulo.
Bela sinjorino estas belulino.
Forta knabo estas fortulo.
Bona knabino estas bonulino.
La dikulo rigardas la fortan junulon, dum Johanino aplaŭdas. La belulino sidas kaj rigardas, dum la fortulo kuraĝe tenas la halteron.
La belulino sidas sur seĝo kaj la fortulo staras sur tapiŝo. La dikulo havas ĉapelon sur la kapo. La forta junulo levas la halteron.
-ulo- Kiu estas dika?
- Kia estas la knabino?
- Kie sidas la belulino?
- Kie staras la fortulo?
- Kiu havas ĉapelon?
- Kiu levas halteron?
-ulo- Kiu aplaŭdas forte?
- Kiu tenas kuraĝe?
- Kion faras la fortulo?
- Kion rigardas la belulino?
- Ĉu la sinjoro havas dikan ventron?
- Ĉu la junulo havas fortajn brakojn?
-ulo- Ĉu bona knabo estas bonulo?
- Ĉu ĝentila knabino estas ĝentilulino?
- Ĉu kara amiko estas karulo?
- Ĉu forta knabo estas fortulo?
- Kiu rigardas la fortan junulon, dum Johanino aplaŭdas?
- Kiu kuraĝe tenas la halteron, dum la belulino sidas?
-ulo- Kiu staras kun dika ventro kaj rigardas per grandaj okuloj?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
En Tirolo. — Johanino kaj Karlo vizitas la tirolajn geamikojn Valdo kaj Ernino. Ili estas tre kontentaj. La tirolaj geamikoj donas la manojn. Apud la domo la gepatroj salutas kaj levas la brakojn. La pejzaĝo estas belega. Oni vidas grandegajn montojn. La kostumoj de la tirolaj geknaboj estas belaj kun multaj koloroj. Sur la ĉapelo de Valdo estas longa plumo, sur tiu de Ernino estas ruĝaj floretoj. Sur la monto oni vidas akvo-falon. Mallarĝa vojo kondukas al la domo. La domo estas el ligno. Apud la domo estas bovino. Ankaŭ la hundo vizitas Tirolon.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiujn vizitas Johanino kaj Karlo?
- Kiaj estas la kostumoj de Valdo kaj Ernino?
- Kio estas sur la ĉapelo de la knabo?
- Kion donas la tirolaj geamikoj?
- Kiaj estas la montoj?
- Kiom da personoj oni vidas?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kie estas la gepatroj?
- Ĉu Karlo havas ĉapelon?
- Ĉu oni vidas la gepatrojn?
- Ĉu Johanino portas sakon?
- Ĉu la vojo estas larĝa?
- Ĉu oni vidas akvo-falon?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu oni vidas bovinon? Kie ŝi estas?
- Ĉu la domo estas el ligno?
- Ĉu la hundo kuniras?
- Kiuj estas sur la vojo?
- Ĉu la bovino estas sur la vojo?
- El kio estas la domo?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiuj portas sakojn?
- Kia estas la vojo?
- Kiom da bestoj oni vidas?
- Ĉu Tirolo estas bela lando?
- Kiaj estas la homoj?
11Dek unua leciono
Tempoj · -as -is -os
Tempo
tago — nokto
mateno
tagmezo
vespero
tegmento
domo
Tempo
printempo
somero
aŭtuno
vintro
Monatoj: januaro, februaro, marto, aprilo, majo, junio, julio, aŭgusto, septembro, oktobro, novembro, decembro
-as = hodiaŭ · -is = hieraŭ · -os = morgaŭ
-as = hodiaŭ · -is = hieraŭ · -os = morgaŭ- Hodiaŭ Karlo kaj Johanino sidas.
- Hieraŭ ili salutis la geamikojn.
- Morgaŭ ili vojaĝos.
- Hodiaŭ ili ridas kaj kantas.
- Hieraŭ ili ridis kaj salutis.
- Morgaŭ ili ridos kaj vojaĝos.
-as = hodiaŭ · -is = hieraŭ · -os = morgaŭ- Ĉu hodiaŭ estas bela tago?
- Ĉu hodiaŭ vi lernas Esperanton?
- Ĉu hodiaŭ vi komprenas bone?
- Ĉu hieraŭ estis bela tago?
- Ĉu hieraŭ la suno brilis?
- Ĉu hieraŭ vi manĝis?
-as = hodiaŭ · -is = hieraŭ · -os = morgaŭ- Ĉu morgaŭ estos bela tago?
- Ĉu morgaŭ vi legos libron?
- Ĉu morgaŭ vi manĝos?
Kiam? Tiam! Ĉiam · neniam
Kiam? Tiam! Ĉiam · neniam- Kiam falas neĝo, tiam estas vintro.
- Kiam kreskas floroj, tiam estas printempo.
- Kiam mi estis malgranda, tiam mi suĉis mian fingron sed mi neniam plu suĉos ĝin.
- La steloj ĉiam brilas sed oni neniam vidas ilin dum la tago.
- Mi ĉiam parolas laŭte kaj neniam tro rapide.
Kiam? Tiam! Ĉiam · neniam- Kiam estas vintro?
- Kiam estas printempo?
- Kiam vi suĉis vian fingron?
- Ĉu vi ankoraŭ suĉos vian fingron?
- Kiam brilas la steloj?
- Ĉu oni ĉiam vidas ilin?
Kiam? Tiam! Ĉiam · neniam- Ĉu vi ĉiam parolas laŭte?
- Ĉu vi neniam parolas tro rapide?
Kiam? Tiam! Ĉiam · neniam- Kiam vi preferas promeni?
- matene.
- Kiam vi manĝas?
- tagmeze.
- Kiam vi preferas kanti?
- vespere.
- Kiam vi dormas?
- nokte.
-as · hodiaŭ
Hodiaŭ la geknaboj sidas; ili estas en tirola domo kaj kantas. Ili sidas sur benko apud la granda forno. La tirolaj amikoj muzikas. Hodiaŭ Valdo ludas per akordiono kaj Ernino per citro. Johanino kaj Karlo tenas grandan muziklibron sur la genuoj. Karlo rigardas la citron. Johanino laŭte kantas. Hodiaŭ estas ĝoja kaj gaja tago, ĉar ĉiuj kantas kaj muzikas.
-as · hodiaŭ- Ĉu la geknaboj sidas hodiaŭ?
- Kie ili estas hodiaŭ?
- Ĉu ili sidas sur la planko?
- Ĉu Valdo ludas per akordiono?
- Kion rigardas Karlo?
- Kion tenas Karlo kaj Johanino?
-as · hodiaŭ- Kiel kantas Johanino hodiaŭ?
- Kio estas hodiaŭ?
- Kiuj kantas kaj muzikas hodiaŭ?
- Kiu ludas per citro?
- Ĉu Valdo havas ĉapelon?
- Ĉu ankaŭ Ernino kantas?
-as · hodiaŭ- Ĉu la forno estas granda?
- Ĉu la bildo pendas sur la muro?
- Ĉu la plumo staras sur la ĉapelo?
- Kiom da geknaboj kantas?
- Kie estas la benko?
- Kial hodiaŭ estas gaja tago?
-is · hieraŭ
Hieraŭ Johanino kaj Karlo salutis la geamikojn. Hieraŭ la gepatroj levis la brakojn. Hieraŭ la geknaboj donis la manojn. Ili vidis la belajn kostumojn. Hieraŭ Ernino havis belan ĉapelon kun ruĝaj floretoj. Valdo havis mallongan pantalonon. Johanino kaj Karlo portis dorsosakojn. Hieraŭ ĉiuj estis tre kontentaj, ili parolis ĝoje kaj multe.
-is · hieraŭ- Kiuj salutIS la geamikojn hieraŭ?
- Kiuj levis la brakojn hieraŭ?
- Kiuj estis kontentaj hieraŭ?
- Kia estis la ĉapelo de Ernino?
- Kia estis la pantalono de Valdo?
- Kion portis Karlo hieraŭ?
-is · hieraŭ- Kion vidis la geknaboj hieraŭ?
- Kion donis la geknaboj hieraŭ?
- Kiel ĉiuj parolis hieraŭ?
- Kia estis la kostumo de Valdo?
- Kion li havis sur la ĉapelo?
- Kion Ernino havis sur la ĉapelo?
-is · hieraŭ- Ĉu la montoj estis grandaj?
- Ĉu estis bovino sur la kamparo?
- Ĉu oni vidis akvo-falon?
- Ĉu ankaŭ la hundo vizitis Tirolon?
- Ĉu Karlo havis ĉapelon?
- Kie estis la gepatroj de la tirolaj amikoj?
-os · morgaŭ
Morgaŭ la geknaboj vojaĝos. Ili vojaĝos per glitveturilo; la ĉevaloj kuros rapide. Morgaŭ neĝos; estos neĝo sur la tero. La glitveturilo iros silente. La ĉevaloj portos sonoriletojn sur la dorso; tintetos la sonoriletoj. Morgaŭ Johanino kaj Karlo havos varmajn kostumojn; ili sidos kaj rigardos la blankan pejzaĝon. Morgaŭ ili vojaĝos tra la Balkanoj. Ilia vojaĝo estos interesa kaj longa.
-os · morgaŭ- Ĉu la geknaboj vojaĝOS morgaŭ?
- Ĉu ili sidos en glitveturilo?
- Ĉu la ĉevaloj kuros rapide?
- Ĉu estos neĝo sur la tero morgaŭ?
- Kiel kuros la ĉevaloj?
- Kion portos la ĉevaloj sur la dorso?
-os · morgaŭ- Kion rigardos la geknaboj?
- Kiajn kostumojn ili havos?
- Ĉu neĝos morgaŭ?
- Kiuj sidos en la glitveturilo?
- Kiuj tiros la glitveturilon?
- Kiuj rigardos la pejzaĝon?
-os · morgaŭ- Ĉu ili vojaĝos tra la Balkanoj?
- Ĉu ilia vojaĝo estos interesa?
- Kiam estos neĝo sur la tero?
- Kio estos sur la kapo de Johanino?
- Kiom da ĉevaloj tiros la veturilon?
- Kiom da personoj sidos en la veturilo?
-os · morgaŭ- Kiam ili vojaĝos?
- Kiam la geknaboj havos varmajn kostumojn?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Steleto, ho ho! — Spite al land-lim', Fratoj estu ni Kaj de nun sen tim' Nu, manpremu ni.
Rekantaĵo: Kantu tia la la, Tio la ho la ho, Sonu tia la la, Tio la ho la ho, Diru ja la la la, Steleto ho la ho, Verda ja la la la, Brilu sen fin'!
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)Hieraŭ Johanino kaj Karlo alvenis. Hodiaŭ ili sidas en la komuna ĉambro kun la tirolaj geamikoj; ili kantas ĝoje. La patro fumas per longa ligna pipo kaj la patrino kudras; oni ne vidas ilin sur la bildo. Antaŭ-hieraŭ Karlo kaj Johanino konis ilin nur per korespondado; hodiaŭ, ili kunsidas. Morgaŭ la geknaboj veturos per glitveturilo; tiam ili renkontos novajn amikojn, ĉar neniam mankas amikoj por esperantistoj, sed ili neniam forgesos la karajn tirolajn amikojn.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiam Johanino kaj Karlo alvenis?
- Kie ili sidas?
- Kion faras la patro?
- Kio ne mankas por esperantistoj?
- Ĉu ili staras hodiaŭ?
- Kiel ili kantas?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiuj veturos morgaŭ?
- Kiajn amikojn ili renkontos?
- Kiujn oni ne vidas sur la bildo?
- Kia estas la pipo de la patro?
- Kiel veturos la geknaboj morgaŭ?
- Kiu fumas per longa pipo?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu ili kunsidas hodiaŭ?
- Ĉu Valdo konas la muzikon?
- Kiuj neniam forgesos la tirolajn amikojn?
- Ĉu la geknaboj konis la tirolanojn antaŭ la vojaĝo?
12Dek dua leciono
Horo · -ono · -oblo · -ope
Horo
peco
brakhorloĝo
poŝhorloĝo
vekhorloĝo
montrilo
tago — monato — jaro
Horo
tuto
duono
kvarono
tri kvaronoj
Unu semajno konsistas el sep tagoj:
lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, dimanĉo.
Horo- La tero rondiras, ankaŭ la luno.
- La luno rondiras ĉirkaŭ la tero.
- Matene la hundo kuris ĉirkaŭ la sako.
Horo- Kio rondiras ĉirkaŭ la tero?
- Kiu kuris ĉirkaŭ la sako?
- Kiuj vojaĝas ĉirkaŭ la mondo?
- EL KIOM DA sezonoj konsistas unu jaro?
- Ĉu vi bonvolas nomi la sezonojn?
- Ĉu vi bonvolas nomi la monatojn?
Horo- El kiom da tagoj konsistas unu semajno?
- Ĉu vi bonvolas nomi la tagojn?
Kioma horo?
La malgranda montrilo estas inter 1 kaj 2. La granda montrilo estas sur:
3. Estas la unua kaj kvarono aŭ estas kvarono post la unua. Unu kvarono konsistas el 15 minutoj.
6. Estas la unua kaj duono aŭ estas duono post la unua. Unu duono konsistas el 30 minutoj.
9. Estas la unua kaj tri kvaronoj aŭ estas tri kvaronoj post la unua. Tri kvaronoj konsistas el 45 minutoj.
Kioma horo?- Unu jaro konsistas el 12 monatoj.
- Unu monato konsistas el 30 aŭ 31 tagoj.
- Unu tago konsistas el 24 horoj.
- Unu horo konsistas el 60 minutoj.
- Unu minuto konsistas el 60 sekundoj.
Kioma horo?- Kioma horo estas nun?
- Ĉu kvaronhoro konsistas el 15 minutoj?
- El kiom da monatoj konsistas unu jaro?
- Ĉu hodiaŭ estas dimanĉo?
- Ĉu morgaŭ estos lundo?
- Ĉu duonhoro konsistas el 30 minutoj?
Kioma horo?- El kiom da tagoj konsistas unu monato?
- Ĉu hieraŭ estis ĵaŭdo?
- Ĉu antaŭhieraŭ estis sabato?
- Ĉu tri kvaronhoroj konsistas el 45 minutoj?
- El kiom da horoj konsistas unu tago?
- Ĉu postmorgaŭ estos mardo?
Kioma horo?- Kioma jaro estas nun?
- Kioma tago de la semajno estas hodiaŭ?
- Kiom da tagoj estas en unu semajno?
- Kiom da jaroj estas en unu jarcento?
-ono · -oblo- 30 estas la duono de 60.
- 15 estas la duono de 30.
- La dekono de 100 estas 10.
- La triono de 9 estas 3.
- 60 estas la duoblo de 30.
- 30 estas la duoblo de 15.
-ono · -oblo- La dekoblo de 10 estas 100.
- La trioblo de 3 estas 9.
-ono · -oblo- Ĉu 60 estas la duono de 120?
- Ĉu 1 estas la duono de 2?
- Kiom estas la triono de 9?
- Kiom estas la sesono de 12?
- Kiom estas la centono de 1.000?
- Ĉu 100 estas la duoblo de 50?
-ono · -oblo- Ĉu 124 estas la duoblo de 62?
- Kiom estas la sesoblo de 2?
- Kiom estas la kvindekoblo de 2?
- Kiom estas la kvaroblo de 8?
Je la sesa horo
Je la sesa horo, la vekhorloĝo sonoris. Karlo saltas el la lito. Nia amiko ĉiam frue vekiĝas. Matene li ne ŝatas resti en la lito. Karlo kaj la hundo kune promenos sur la kamparo. Je la sepa horo, Johanino kaj Karlo matenmanĝos kune. Ankaŭ la hundo manĝos; ĝi manĝos supon. Karlo ŝatas ĉokoladon kun lakto por la matenmanĝo sed Johanino preferas kafon kun lakto. La hundo estas kontenta ĉar ĝi ŝatas promeni sur la kamparo.
Je la sesa horo- Ĉu la vekhorloĝo sonoris?
- Je kioma horo la vekhorloĝo sonoris?
- Ĉu Karlo saltas el la lito?
- Kiam Karlo vekiĝas?
- Ĉu li ŝatas resti en la lito?
- Ĉu ankaŭ la hundo vekiĝas?
Je la sesa horo- Ĉu la knabo kaj la hundo kune promenos?
- Kie ili promenos?
- Je kioma horo Karlo matenmanĝos?
- Ĉu Karlo preferas ĉokoladon?
- Ĉu Johanino ŝatas kafon?
- Kion manĝos la hundo?
Je la sesa horo- Kio estas sur la tablo?
- Kio staras sur la planko?
- Ĉu estas tapiŝo apud la lito?
- Ĉu estas kurtenoj ĉe la fenestro?
- Kiom da kurtenoj estas ĉe la fenestro?
- Kia estas la hundo?
Je la sesa horo- Kial la hundo estas kontenta?
- Kie staras la sako?
- Kiu saltas el la lito?
- Kiu kuras en la ĉambro?
- Kiam Karlo frue vekiĝas?
- Ĉu la vekhorloĝo ankoraŭ sonoras?
Plus · minus · -ope
1 policisto plus 1 policisto estas 2 policistoj. 2 anasoj plus 1 anaso estas 3 anasoj. 3 anasoj minus 1 anaso estas 2 anasoj. 10 minus 3 estas 7. 4 plus 6 estas 10.
Plus · minus · -ope
La policistoj biciklas duope; la anasoj marŝas triope; la hirundoj flugas duope. La gelernantoj iras al la lernejo multope kaj lernas kuraĝe. La policistoj biciklas rapide; la hirundoj flugas rapide sed la anasoj marŝas malrapide.
Plus · minus · -ope- Kiom estas 1 plus 1?
- Kiom estas 10 plus 30?
- Kiom estas 30 minus 3?
- Kiom estas 100 minus 99?
- Ĉu 3 anasoj plus 2 birdoj estas 5 bestoj?
- Ĉu 1 biciklo plus 1 biciklo estas 2 bicikloj?
Plus · minus · -ope- Ĉu la policistoj havas belajn biciklojn?
- Ĉu ili biciklas rapide?
- Ĉu la policistoj biciklas duope?
- Ĉu la anasoj marŝas triope?
- Ĉu la hirundoj flugas duope?
- Ĉu la geknaboj vojaĝas duope?
Plus · minus · -ope- Kiel biciklas la policistoj?
- Kiel flugas la hirundoj?
- Kiel marŝas la anasoj?
- Kiel lernas la gelernantoj?
- Kiomope marŝas la anasoj?
- Kiomope flugas la hirundoj?
Plus · minus · -ope- Kiomope biciklas la policistoj?
- Kiuj iras multope al la lernejo?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Antaŭ kelkaj tagoj ili estis en Tirolo. Hodiaŭ ili vojaĝas tra la Balkanoj. Post kelkaj tagoj ili estos en Moskvo. La kondukisto sidas sole kaj la geknaboj sidas duope. Vespere ili estos lacaj. Tiam ili trinkos varman kafon kaj ili bone ripozos en dolĉaj litoj.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Ili estas en Moskvo. Antaŭ du tagoj ili alvenis. Post kelkaj minutoj ili vojaĝos per granda aviadilo. La amiko Johano el Moskvo akompanis ilin ĝis la aviadilejo. Karlo diras «Dankon!», li dankas Johanon. Per la maŝino la geknaboj vojaĝos ĝis Ĉinio. Johanino ne timas, ĉar ŝi estas tre kuraĝa.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiam ili estis en Tirolo?
- Kie ili vojaĝas? Kiel ili vojaĝas?
- Kiam ili estos en Moskvo?
- Kiu sidas sole? Kiuj sidas duope?
- Kion ili trinkos? Kie ili ripozos?
- Kie estas la geknaboj?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiam ili alvenis?
- Kiam ili vojaĝos per aviadilo?
- Kiu akompanis ilin al la aviadilejo?
- Ĉu la vojaĝo estos longa?
- Ĉu neĝo falas de la ĉielo?
- Ĉu neĝas aŭ pluvas?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kia estas la vetero?
- Ĉu la vetero estas varma?
- Dum kiom da tagoj ili vojaĝos?
- Ĉu aviadilo estas preta?
- Ĉu ankaŭ Karlo estas preta?
- Kion diras Karlo?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu li dankas Johanon?
- Kiel vojaĝos la geknaboj?
- Kiel sidas la geknaboj?
- Kiaj ili estos vespere?
- Kiel kaj kie ili ripozos?
- Kiu kondukas la glitveturilon?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kia estas la aviadilo?
- Kiu ne timas?
- Kial ŝi ne timas?
- Kia estas Karlo?
- Ĉu Moskvo estas granda urbo?
13Dek tria leciono
Urbo · ĉio · -us · -ano · -estro
Urbo
turo
horloĝego
magazeno
muzeo
tramo
balkono
Urbo
trinkejo
restoracio
budo
garaĝo
aŭtobuso
strato
Urbo
trotuaro
elektro-lampo
gaslampo
ŝoseo
Ĉio · ĉiu
Nenio estas sur la tablo. Ĉio estas en la ŝranko. Kiam ĉio estos sur la tablo, tiam ili manĝos. Post kelkaj minutoj ĉiu havos teleron kaj ĉiuj manĝos ĉar ili malsatas. Pro la atendo, la hundo estas malkontenta.
Ĉio · ĉiu- Kio estas en la ŝranko?
- Kiom da kolbasoj pendas en la ŝranko?
- Kiom da tranĉiloj kuŝas en la ŝranko?
- Ĉu ĉio estas en la ŝranko?
- Kio estas sur la tablo?
- Ĉu la geknaboj sidas ĉe la tablo?
Ĉio · ĉiu- Kion flaras la hundo?
- Ĉu la botelo staras APUD la kolbasoj?
- Kiuj sidas sur seĝoj?
- Kiam ili manĝos?
- Kial ili devas atendi?
- Ĉu la tranĉilo kuŝas apud la pano?
Ĉio · ĉiu- Ĉu la hundo staras inter la tablo kaj la ŝranko?
- Kial la hundo estas malkontenta?
- Ĉu tiu hundo malsatas?
-us- Se estus supo sur la tablo, la geknaboj manĝus.
- Se la hundo povus, ĝi manĝus la kolbasojn.
- Se ĉiu homo lernus Esperanton, ĉiu povus havi amikojn sur la tuta tero.
-us- Se la supo estus sur la tablo, ĉu ili manĝus?
- Se la hundo povus, ĉu ĝi manĝus?
- Se ĉio estus sur la tablo, ĉu la ŝranko estus plena?
- Se la homoj lernus Esperanton, ĉu ili havus amikojn sur la tuta tero?
-us
En la ŝranko estas nenio. Ĉio estas sur la tablo. Ĉiu havas teleron kaj komencas manĝi; sed la supo estas varmega. Se la supo ne estus varmega, ili ĝin manĝus. La geknaboj manĝas panon. La hundo estas malkontenta pro la varmeco de la supo. Antaŭ kelkaj minutoj ĉio estis en la ŝranko: nun ĉio estas sur la tablo; post kelkaj minutoj ĉio estos en la stomakoj. Estas vespere; ĉiuj vespermanĝas.
-us- Ĉu ili ankoraŭ atendas? — …ne plu…
- Kio estas en la ŝranko?
- Ĉu ĉio estas sur la tablo?
- Ĉu ĉiu havas teleron?
- Kiom da teleroj ĉiuj havas?
- Kiuj komencas manĝi?
-us- Antaŭ kiom da minutoj ĉio estis en la ŝranko?
- Post kiom da minutoj ĉio estos en la stomakoj?
- Ĉu estas matene?
- Kia estas la supo?
- Ĉu la botelo staras apud la pano?
- Kie estas la telero de la hundo?
-us- Kiom da kolbasoj estas sur la tablo?
- Kie sidas la geknaboj?
- Ĉu la hundo manĝus se la supo estus varmeta?
- Kion manĝas Karlo?
- Ĉu ili vespermanĝas?
-ano
Tiu homo loĝas en la nordo; tiu homo estas nordano. En Tirolo vivas la tirolanoj. Sur la kamparo laboras la kamparano. En la urbo loĝas la urbanoj. En la vilaĝo loĝas la vilaĝanoj. En Parizo loĝas la parizanoj. Sur la tero loĝas la teranoj. Membro de familio estas familiano. La nordano havas varman kostumon. La tirolano havas ĉapelon kun plumo. La kamparano laboras per forkego.
-ano- Kie loĝas la nordano?
- Kie vivas la tirolanoj?
- Kie laboras la kamparano?
- Kia estas la kostumo de la nordano?
- Kion oni vidas sur la ĉapelo de la tirolano?
- Kion tenas la kamparano?
-ano- Ĉu la mantelo de la nordano estas dika?
- Ĉu la pantalono de la tirolano estas longa?
- Ĉu la kostumo de la kamparano estas eleganta?
- Ĉu vi vidis afrikanon?
- Ĉu Karlo renkontis amsterdamanon?
- Ĉu ankaŭ la kamparaninoj laboras en kamparo?
-ano- Ĉu la tirolaninoj vivas en Tirolo?
- Kie loĝas la nordaninoj?
- Kie loĝas la afrikaninoj?
- Ĉu Karlo estas urbano aŭ vilaĝano?
-estro
Estro de urbo estas urbestro. Estro de ŝipo estas ŝipestro. Estro de respubliko estas respublikestro. La muzikestro gvidas per bastoneto. La ŝipestro gvidas la ŝipon sur la maro. La urbestro prezidas ceremoniojn. Ĉiuj estroj gvidas kaj ordonas. La vilaĝanoj havas vilaĝestron. Pro mallerta muzikestro oni dormas. La ŝipo dronas pro mallerta ŝipestro. Se ne estus muzikestro, la muzikistoj ne povus bone muziki. La urbestro havas cilindran ĉapelon. La muzikestro havas longajn harojn.
-estro- Ĉu tiu ĉi muzikestro havas ĉapelon?
- Kiel li gvidas la muzikistojn?
- Ĉu oni dormas pro mallerta muzikestro?
- Kial la ŝipestro rigardas la maron?
- Kion li gvidas?
- Ĉu ankaŭ li gvidas per bastoneto?
-estro- Ĉu tiu ĉi urbestro havas cilindran ĉapelon?
- Kion prezidas la urbestro?
- Ĉu la urbestro havas elegantan kostumon?
- Kiuj gvidas kaj ordonas?
- Ĉu la ŝipo dronas pro mallerta ŝipestro?
- Kiaj estas la haroj de la muzikestro?
-estro- Kiom da estroj staras sur la bildo?
- Kiu estas urbestro de via urbo?
- Ĉu vi estas estro?
- Ĉu la muzikistoj povus bone muziki, se ne estus muzikestro?
- Ĉu la maristoj povus bone gvidi ŝipon, se ne estus ŝipestro?
- Ĉu ekzistas urbestrinoj?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
En Ĉinio. — En Pekino, la juna amiko Jukio montras la grandan pordegon. La geknaboj ne parolas la ĉinan lingvon. Ili ne povas legi eĉ unu vorton sed ili petas Jukion ke li traduku ĉion. Afable li konsentas. Jukio estas ano de la pekina Esperanto-rondo. La geknaboj lernas multe pri la moroj kaj la kutimoj de Ĉinio.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
En Japanio. — Nun la geknaboj vizitas Tokion per tirĉaretoj. Ili atente rigardas, ĉar ĉio estas nova por ili. Johanino portas sunombrelon, Karlo montras japanan tekston. Du viglaj viroj tiras la veturiletojn kaj kuretas. Niaj amikoj multe ĝojas pro la tirĉaretoj. Ili ne komprenas eĉ unu signon de la japana skribo.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kion montras Jukio?
- Pri kio lernas la geknaboj?
- Ĉu ili komprenus Jukion, se ili ne estus esperantistoj?
- Kiel ili vizitas Tokion?
- Kial ili ĝojas?
- Ĉu ĉiuj portas sunombrelon?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kio estas nova por ili?
- Kiom da viroj kuretas?
- Kiu tradukas la ĉinajn vortojn?
- Kiuj loĝas en Pekino?
- Kia estas la pordego?
- Kion lernas la geknaboj?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kie estas Tokio?
- Kiel ili rigardas?
- Kial ili atente rigardas?
- Kion montras Karlo?
- Ĉu la geknaboj petas Jukion?
- Ĉu Jukio konsentas traduki?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiom da ĉinaj vortoj ili komprenas?
- Ĉu Jukio parolas Esperanton?
- Kion tiras la viroj?
- Kion portas Johanino?
- Kiaj estas la viroj?
- Ĉu ili vigle tiras?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiom da signoj komprenas la geknaboj?
14Dek kvara leciono
Iloj · si · antaŭ/malantaŭ
Iloj
kombilo
korktirilo
razilo
muelilo
segilo
prenilo
Si · sia
Vespere Karlo lavas sin. Li lavis sian kapon; nun li lavas sian korpon per malvarma akvo kaj sapo. Poste li lavos siajn dentojn per broseto. Karlo ne razos sin, ĉar li ankoraŭ ne havas barbon. Poste li viŝos sin per seka tualettuko. La hundo banas sin. Ĝi banas sian korpon en metala kuvo. Ĝi estas kontenta kvankam ĝia kuvo estas tro malgranda. Karlo kaj la hundo faras sian tualeton.
Si · sia- Ĉu estas matene?
- Kion faras Karlo?
- Kiun lavas Karlo?
- Kion li lavis?
- Ĉu Karlo lavas sin per akvo?
- Kia estas la akvo?
Si · sia- Ĉu Karlo razos sin?
- Kial li ne razos sin?
- Kiel li viŝos sin poste?
- Ĉu Karlo lavos siajn dentojn?
- Ĉu vi vidas lian dentobroson?
- Ĉu li tenas sian sapopecon?
Si · sia- Ĉu lia lavejo estas praktika?
- Ĉu lia barbo estas longa?
- Kiu lavis sian kapon?
- Ĉu la hundo banas sin?
- Kie la hundo banas sin?
- Ĉu ĝi faras sian tualeton?
Si · sia- Kiuj faras sian tualeton?
- Kiu estas en la malgranda kuvo?
- Kiu staras sur la tapiŝeto?
- Kion tenas Karlo?
- Ĉu la glaso staras?
- Ĉu la homo kaj la besto estos puraj?
Si · sia
Matene Johanino lavis sin. Nun ŝi kombas siajn harojn per broso kaj kombilo. Ŝi rigardas sian vizaĝon en la spegulo. Ŝi tenas sian broson per la maldekstra mano. Ŝia rubando kuŝas sur la tablo. Ŝia parfumboteleto staras sur la tablo. Ŝi tenas sian kombilon per la dekstra mano, ŝi kombas sin. Ŝiaj spegulo, rubando kaj parfumboteleto estas sur la tablo.
Si · sia
La geknaboj lavis sin. Ili ofte lavas sin.
Si · sia- Ĉu estas vespere?
- Kion rigardas Johanino?
- Kiun kombas Johanino?
- Kion ŝi tenas per la dekstra mano?
- Kion ŝi tenas per la maldekstra mano?
- Kion ŝi kombas?
Si · sia- Kion ni vidas en la spegulo?
- Kion ŝi vidas en la spegulo?
- Kio staras sur la tablo?
- Kio kuŝas sur la tablo?
- Per kia mano ŝi kombas sin?
- Kie staras la knabino?
Si · sia- Kiuj lavis sin?
- Kiujn ni vidas sur la bildo?
- Ĉu ŝi lavis sin matene?
- Ĉu Karlo lavas la hundon?
- Ĉu Johanino lavas Karlon?
- Ĉu oni ofte lavas kaj kombas sin?
Mia · sia · lia · ŝia
Li parolas: «Mi montras mian novan kaskedon kaj ŝi montras sian belan tulipon».
Ŝi parolas: «Mi montras mian belan tulipon kaj li montras sian novan kaskedon».
Karlo montras sian novan kaskedon per la mano. Johanino tenas sian belan tulipon per la mano.
Ŝi parolas: «Mi montras lian novan kaskedon kaj li montras mian belan tulipon».
Mia · sia · lia · ŝia- Kion montras Karlo?
- Kion montras Johanino?
- Ĉu Karlo montras sian kaskedon?
- Ĉu Johanino montras sian tulipon?
- Kiel ŝi montras sian belan tulipon?
- Kiel li montras sian novan kaskedon?
Mia · sia · lia · ŝia- Ĉu ŝi tenas sian tulipon per la mano?
- Ĉu li montras sian kaskedon per la mano?
- Kiu montras sian novan kaskedon?
- Kiu montras sian belan tulipon?
- Kiu tenas sian tulipon?
- Kiu SURMETIS sian novan kaskedon?
Mia · sia · lia · ŝia- Kian kaskedon Karlo surmetis?
- Kian tulipon Johanino montras?
Mia · sia · lia · ŝia
Li parolas: «Mi montras ŝian belan tulipon kaj ŝi montras mian novan kaskedon».
Ŝi tenas lian novan kaskedon per la mano kaj li tenas ŝian belan tulipon ankaŭ per la mano.
Mia · sia · lia · ŝia- Kion montras Karlo?
- Kion montras Johanino?
- Ĉu Karlo montras ŝian tulipon?
- Ĉu Johanino montras lian kaskedon?
- Kies kaskedon ŝi montras?
- Kies tulipon li montras?
Mia · sia · lia · ŝia- Kiel ŝi montras lian kaskedon?
- Kiel li montras ŝian tulipon?
- Kian kaskedon Johanino montras?
- Kian tulipon Karlo montras?
- Ĉu Karlo FORMETIS sian kaskedon?
- Ĉu Johanino formetis sian rubandon?
Mia · sia · lia · ŝia- Kiu formetis sian rubandon vespere?
- Kiu surmetis sian rubandon matene?
Antaŭ · malantaŭ · ekstere · interne
Antaŭ · malantaŭ · ekstere · interne
1. La hundo rigardas sian dometon; ĝi staras antaŭ la dometo; ankaŭ la kateto rigardas la hundan dometon; ĝi sidas malantaŭ la dometo.
2. En la dometo ni vidas pajlon; la hundo staras kaj la kateto kuŝas; ambaŭ estas ekstere.
3. La hundo estas en sia dometo; nun ĝi kuŝas sur la pajlo. La kateto sidas en la hunda dometo; ambaŭ estas interne.
Antaŭ · malantaŭ · ekstere · interne- Kion rigardas la hundo?
- Kie sidas la kateto?
- Ĉu la hundo rigardas sian dometon?
- Kies dometon la kateto rigardas?
Antaŭ · malantaŭ · ekstere · interne- Kie estas ambaŭ bestoj?
- Ĉu ili staras interne?
- Kion ni vidas en la hunda dometo?
- Ĉu la hundo staras antaŭ la dometo?
Antaŭ · malantaŭ · ekstere · interne- Kie estas ambaŭ bestoj?
- Ĉu la hundo kuŝas en sia dometo?
- Ĉu la kateto kuŝas en sia dometo?
- Kies dometo ĝi estas?
15Dek kvina leciono
Komparo · pli · plej · tiel kiel
Pli · malpli · la plej
Elefanto estas pli granda ol ĉevalo.
Muso estas malpli granda ol testudo.
Ĉevalo marŝas pli rapide ol muso.
Testudo iras malpli rapide ol elefanto.
Elefanto estas unu el la plej grandaj bestoj.
Muso estas unu el la plej malgrandaj bestoj.
Pli · malpli · la plej
Muso estas unu el la plej malutilaj bestoj.
Hundo estas la plej fidela el la bestoj.
Pli · malpli · la plej- Kia estas elefanto?
- Kia estas muso?
- Kiel marŝas ĉevalo?
- Kiel iras testudo?
- Kiu besto estas pli granda ol ĉevalo?
- Kiu besto estas malpli granda ol testudo?
Pli · malpli · la plej- Kiu estas unu el la plej grandaj bestoj?
- Kiu estas unu el la plej malutilaj bestoj?
- Ĉu hundo estas la plej fidela besto?
- Ĉu kato estas pli ruza ol ŝafo?
- Ĉu piro estas pli bona ol karoto?
- Ĉu kuko estas malpli bona ol pano?
Tiel … kiel
La murhorloĝo sonoras pli bele ol la vekhorloĝo.
La birdeto kantas pli bele ol la kokino, sed ovoj de kokino estas pli grandaj ol ovoj de birdeto.
Vekhorloĝo funkcias tiel rapide, kiel murhorloĝo.
Kokino ne kantas tiel bele, kiel birdeto.
Mi studas tiel gaje, kiel mi ludas.
Tiel … kiel- Ĉu tiu murhorloĝo sonoras pli bele ol la vekhorloĝo?
- Ĉu la vekhorloĝo funkcias tiel rapide, kiel la murhorloĝo?
- Ĉu la kokino kantas malpli bele ol la birdeto?
- Ĉu la birdeto flugas pli rapide ol la kokino?
- Kiel sonoras la vekhorloĝo?
- Kiel kantas la birdeto?
Tiel … kiel- Ĉu vi studas tiel gaje, kiel vi ludas?
- Ĉu vi kuras tiel rapide, kiel ĉevalo?
- Ĉu ovoj de kokino estas pli grandaj ol ovoj de birdeto?
Tiom da … kiom da
Estas 4 cigaroj, 4 alumetoj, 4 ĉerizoj, 3 floroj.
Estas tiom da cigaroj, kiom da alumetoj.
Estas tiom da ĉerizoj, kiom da cigaroj.
Ne estas tiom da floroj, kiom da ĉerizoj.
Estas pli da ĉerizoj ol da floroj.
Estas malpli da floroj ol da cigaroj.
Tiom da … kiom da
Mia dekstra mano havas tiom da fingroj, kiom la maldekstra.
Tiom da … kiom da- Kiom da cigaroj estas en la cigarujo?
- Kiom da ĉerizoj estas en la glaso?
- Ĉu estas pli da alumetoj ol da cigaroj?
- Ĉu estas tiom da floroj, kiom da ĉerizoj?
- Ĉu la dekstra mano havas tiom da fingroj, kiom la maldekstra?
- Ĉu estas tiom da lernantinoj, kiom da lernantoj en la klaso?
Tiom da … kiom da- El kiom da floroj konsistas la bukedo?
- Ĉu vi pli ŝatas fumi ol manĝi?
- Ĉu vi pli ŝatas ĉerizojn ol cigarojn?
La plej granda, la plej malgranda
La plej granda, la plej malgranda
Karlo estas pli granda ol Niko. Niko estas pli granda ol Johanino. Johanino estas pli granda ol la knabineto. La hundo estas pli granda ol la sitelo. La kato estas malpli granda ol la sitelo.
La plej granda, la plej malgranda
La kato estas la plej malgranda; ĝi kaŝas sin malantaŭ la sitelo. Karlo estas la plej granda. La ŝuoj de la knabineto estas la plej grandaj. La haroj de Johanino estas la plej belaj.
La plej granda, la plej malgranda- Kiu estas pli granda ol Niko?
- Kiu estas malpli granda ol Niko?
- Kiu estas pli malgranda ol la hundo?
- Kiuj estas pli grandaj ol la kato?
- Kiu estas la plej malgranda?
- Kiu estas la plej granda?
La plej granda, la plej malgranda- Kiu estas la plej granda knabino?
- Kiu estas la plej granda knabo?
- Kies ŝuoj estas la plej grandaj?
- Kies haroj estas la plej belaj?
- Kiom da homoj estas sur la bildo?
- Kiom da objektoj staras?
La plej granda, la plej malgranda- Ĉu la malgranda kato kaŝas sin?
- Ĉu Karlo tenas sian foto-aparaton?
- Ĉu Johanino staras apud Niko?
- Ĉu la hundo staras aŭ sidas?
Super · for
La kato staras sur la tablo. Ankaŭ la inkujo kun la plumo staras sur la tablo. La kaĝo pendas super la tablo. La birdeto estas en la kaĝo. La kato skuas la kaĝon. Tra la fenestro oni vidas la ĝardenon.
Super · for
La kaĝo kuŝas sur la tablo. La birdeto flugas super la kaĝo en la ĉambro; post kelkaj minutoj ĝi forflugos tra la fenestro al la ĝardeno. La inkujo kun la plumo falis; ili kuŝas sur la planko. La ruza kato forkuris tra la fenestro. Ĉiuj bestoj estos for.
Super · for- Ĉu bestoj estas en la ĉambro?
- Kiu estas en la kaĝo?
- Kiu staras sur la tablo?
- Ĉu objektoj estas en la ĉambro?
- Kiu objekto pendas?
- Kiun objekton skuas la kato?
Super · for- Kion vi vidas tra la fenestro?
- Kie staras la inkujo?
- Kie staras la plumo?
- Ĉu la kaĝo falis de la plafono?
- Ĉu nun ĝi kuŝas sur la tablo?
- Ĉu la kato forkuris?
Super · for- Ĉu la birdeto estas ankoraŭ en la kaĝo?
- Kie flugas la birdeto?
- Kie kuŝas la inkujo?
- Kiam la birdeto forflugos?
- Kiuj bestoj estos for?
- Ĉu la inko fluis el la inkujo?
Super · for- Ĉu la birdeto flugis el la kaĝo?
- Kiom da objektoj kuŝas sur la planko?
- Ĉu tiu kato estas ruza?
- Ĉu tiu birdeto estas kontenta?
- Ĉu tiu kaĝo estas malplena?
- Ĉu tiu planko estas malpura?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
En Sud-Ameriko. — Post longa vojaĝo sur la plej granda maro, la geknaboj alvenis en Argentinio. La ŝipestro plej afable parolis al ili en Esperanto. Hodiaŭ ili rajdas sur belaj ĉevaloj, ili ŝajnas fieraj. Ankaŭ la sudamerikaj amikoj rajdas; iliaj ĉevaloj estas pli rapidaj ol tiuj de la geknaboj. Unu sudamerikano ĵetis kaptoŝnuron por kapti sovaĝan ĉevalidon. La hundo renkontis serpenton. La serpento levas la kapon super la herbo; la hundo tremas; ŝajne, ĝi estas maltrankvila. Post unu momento ĝi forkuros tra la kamparo, tiel rapide kiel sovaĝa ĉevalido.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kie estas la geknaboj?
- Sur kia maro ili vojaĝis?
- Kie ili alvenis?
- Kiel parolis la ŝipestro?
- Kiaj estas iliaj ĉevaloj?
- Kiom da ĉevaloj estas sur la bildo?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kion renkontis la hundo?
- Kion faras la serpento?
- Ĉu la geknaboj sidas sur ĉevaloj?
- Ĉu ili marŝas aŭ biciklas?
- Kion ĵetis la sudamerika amiko?
- Kial la sudamerikano ĵetis kaptoŝnuron?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kia estas la hundo?
- Kiel forkuros la hundo?
- Kie ĝi forkuros?
- Ĉu la serpento levas la kapon?
- Kiuj ŝajnas fieraj?
- Kiuj rajdas sur rapidaj ĉevaloj?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kion kaptos la sudamerikano?
- Kial la serpento ne kaptos la hundon?
- Kiu levas la kapon?
- Kiu forkuros tra la kampoj?
- Kial la hundo forkuros?
- Kiam la hundo forkuros?
16Dek sesa leciono
Naturo · ĵus · tuj · jam
Naturo kaj vetero
nubo
pluvo
fulmo
tondro
neĝo
monto
Naturo kaj vetero
glacio
arbo
arbaro
edelvejso
herbo
kano
Ĵus · tuj
Karlo ĵus ricevis longan leteron el Parizo. Li ĵus malfermis la koverton. Johanino ĵus legis la libron. Ŝi ĵus fermis ĝin kaj metas ĝin sur la tablon. La knabo tuj legos laŭte la leteron. Karlo komencas, li legas la daton: «Parizo, la kvaran de aprilo…»
Ĵus · tuj
Karlo havas korespondantojn ĉie en la mondo. Li jam posedas grandan kolekton da dokumentoj. Lia plej granda intereso estas por la kutimoj, la vivmanieroj de la homoj kaj teknikaj progresoj en la tuta mondo.
Ĵus · tuj- Kion Karlo ĵus ricevis?
- Kion li ĵus malfermis?
- Kion Johanino ĵus legis?
- Kien ŝi metas la libron?
- Kion la knabo tuj legos?
- Kiel li legas?
Ĵus · tuj- Kion li legas por komenci?
- Bonvolu legi la daton.
- Kie estas la geamikoj de Karlo?
- Kion Karlo jam posedas?
- Por kio estas lia plej granda intereso?
- Ĉu vi jam korespondas?
Ĵus · tuj- En kiuj terpartoj vi ŝatus havi korespondantojn?
- Ĉu vi vojaĝus en Ĉinion, se vi povus?
- Ĉu vi jam iris en Parizon?
- El kiu urbo Karlo ricevis leteron?
- Kiu ĵus malfermis la koverton?
- Kiu legis la libron?
Ĵus · tuj- Ĉu vi jam legis tiun libron?
Ĵus · tuj
Karlo tuj respondos. Li petis al Johanino: «Bonvolu alporti la inkujon kaj la plumon.» La knabino alportas ilin sur la tablon. Ankaŭ ŝi parolas; ŝi diras: «Ankaŭ mi skribos, sed nur venontan semajnon, kiam ni vojaĝos en Sud-Afrikon, ĉar mi havos pli da tempo en la aviadilo ol nun.»
Ĵus · tuj
Ankaŭ Johanino havas korespondantojn ĉie en la mondo. Ŝi jam ricevis multajn belajn poŝtkartojn. Ŝi preferas korespondi pri natursciencoj; ŝi kolektas florojn kaj insektojn. Ŝi ŝatas ankaŭ bildojn pri la homaj vestaĵoj kaj la modo en la tuta mondo.
Ĵus · tuj- Ĉu Karlo tuj respondos?
- Kion li ĵus petis al Johanino?
- Kion alportas la knabino?
- Kion ŝi diras?
- Kiu skribos venontan semajnon?
- Kiam Johanino skribos?
Ĵus · tuj- Kial ŝi skribos venontan semajnon?
- Kien ili vojaĝos?
- Kie estas ŝiaj korespondantoj?
- Kion ŝi jam ricevis?
- Pri kio ŝi preferas korespondi?
- Kion ŝi ankaŭ ŝatas?
Ĵus · tuj- Ĉu vi interesiĝas pri sporto?
- Ĉu vi interesiĝas pri muziko?
- Ĉu vi legis pri Zamenhof?
- Pri kio legis Johanino?
- Pri kio Karlo korespondas?
- Pri kio vi ŝatus korespondi?
Ĵus · tuj- Ĉu vi ŝatus kolekti poŝtkartojn?
- Ĉu vi pli ŝatus korespondanton aŭ korespondantinon?
La ŝafaro kaj la fulmotondro
La ŝafaro kaj la fulmotondro
Ŝafaro iras sur la granda herbejo. Granda arbaro estas apud la herbejo. Malproksime sur la monteto estas alia arbaro. La paŝtisto marŝas apud la ŝafaro kaj la hundo gvidas la ŝafaron. Estas multaj arboj en la arbaro. Sur la monteto, malproksime, ni vidas la alian arbaron kaj la veturileton de la paŝtisto. Tiu viro portas longan bastonon kaj li surmetis longan mantelon. La ŝafaro konsistas el dek-du ŝafoj.
La ŝafaro kaj la fulmotondro
Malproksime ni vidas ankaŭ nubojn. Fulmo-tondras. Ni vidas la fulmojn. Jam pluvas; densa pluvo falas. Pro la fulmotondro, la paŝtisto iras for de la arbaro kun la ŝafaro.
La ŝafaro kaj la fulmotondro- Kie iras la ŝafaro?
- Kio estas apud la herbejo?
- Kie estas la alia arbaro?
- Kie marŝas la paŝtisto?
- Kiuj gvidas la ŝafaron?
- Kiom da arboj estas en la arbaro?
La ŝafaro kaj la fulmotondro- Kie estas la monteto?
- Kiu portas longan bastonon?
- Kion ni vidas sur la monteto?
- El kiom da ŝafoj konsistas la ŝafaro?
- Ĉu la vetero estas bela?
- Kie estas la nuboj?
La ŝafaro kaj la fulmotondro- Ĉu vi vidas la fulmojn?
- Ĉu vi aŭdas la tondron?
- Ĉu jam pluvas malproksime?
- Kia estas la pluvo?
- Ĉu la paŝtisto foriras?
- Ĉu ĉiuj iras for de la arbaro?
La ŝafaro kaj la fulmotondro- Kial ĉiuj iras for?
- Kiu loĝas en la veturileto?
- Kiom da bestoj estas sur la bildo?
- Kion surmetis la paŝtisto?
- Kia estas la mantelo?
- Kie estas la hundo?
Neĝas
Neĝas. Ĉio estas blanka. Multaj neĝeroj falas. Neĝero konsistas el multaj kristaloj. Neĝa kristalo aspektas tiel, kiel bela steleto. Multaj saleroj falas el la salujo. La moneroj falas el la monujo. Estas multegaj neĝeroj sur la montaro dum vintro. Estas multaj saleroj en la salujo, sed estas malpli da moneroj en la monujo.
Neĝas
Estas vintro. La domo estas blanka, la arbaro estas blanka, la herbejo estas blanka, ĉio estas blanka. Estas malvarme. Fajro brulas en ĉiu domo, malmultaj homoj iras eksteren.
Neĝas- Ĉu neĝero konsistas el kristaloj?
- Kiel aspektas neĝa kristalo?
- Kiom da saleroj estas en la salujo?
- Kiom da moneroj estas en la monujo?
- Kiom da moneroj ni vidas?
- Kiom da neĝeroj estas sur la domo?
Neĝas- Ĉu la moneroj falas?
- Ĉu sablo konsistas el sableroj?
- Kio estas blanka dum la vintro?
- Ĉu estas varme dum la vintro?
- Ĉu multaj homoj iras eksteren?
- Kio brulas en ĉiu domo?
Neĝas- Kio falas sur la domon?
- Ĉu neĝo falas sur la montaron dum la vintro?
- Ĉu la saleroj falas el la salujo?
- Ĉu la kamparo estas pli bela somere ol vintre?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
En Nord-Ameriko. — Johanino kaj Karlo atingis la urbon de la filmfarejoj. Esperantista film-faristo akompanas ilin. Tie oni ĵus komencis filmi scenon por komika filmo, kies ĉefa aktoro estas Karlo Ĉaplin. Multaj teknikistoj laboras per aparatoj; ĉie pendas lampegoj kaj elektraj fadenoj kiujn oni ne rajtas tuŝi. Karlo rigardas la alian Karlon.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
En Nov-Jorko. — Per helikoptero ili superflugas la nuboskrapulojn. La geknaboj rigardas tien kaj tien, demandas al la novjorka amiko pri ĉiuj konstruaĵoj. Ŝipoj estas en la haveno. Sur la stratoj homoj kaj aŭtomobiloj aspektas kiel polveroj. Sur insuleto staras la statuego pri «Libero». Morgaŭ ili forflugos en Afrikon.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiun urbon atingis la geknaboj?
- Kiu akompanas ilin?
- Kiun scenon oni filmas tie?
- Kiuj laboras per aparatoj?
- Kiun rigardas Karlo?
- Kie oni filmas scenon?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiom da teknikistoj laboras?
- Kie pendas elektraj lampegoj?
- Kion oni ne rajtas tuŝi?
- Ĉu la teknikistoj tuŝas la aparatojn?
- Kiajn fadenojn oni ne rajtas tuŝi?
- Ĉu Karlo tuŝas la fadenojn?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kian filmon oni faras?
- Kiu estas la ĉefa aktoro?
- Ĉu vi ŝatas vidi filmon de Ĉaplin?
- Kiel ili superflugas Nov-Jorkon?
- Kien rigardas la geknaboj?
- Kio estas en la haveno?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiel aspektas homoj kaj aŭtomobiloj?
- Kien ili forflugos morgaŭ?
- Ĉu nuboskrapuloj estas grandaj domoj?
- Kio staras sur la insuleto?
- Kiom da personoj superflugas?
- Pri kio demandas la geknaboj?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiuj superflugas Nov-Jorkon?
- Kiom da ŝipoj estas en la haveno?
- Kiuj rigardas tien kaj tien?
- Ĉu ili forflugos en Afrikon?
- Kiam ili forflugos al Afriko?
- Ĉu la statuo pri «Libero» estas granda?
17Dek sepa leciono
Participoj · -ebla · -inda
Bestoj el varmaj landoj
ĝirafo
leono
struto
simio
papago
krokodilo
-onta · -ota
Karlo kaptos fiŝon; li estas kaptonta. La fiŝo estas kaptota; Karlo kaptos ĝin.
Karlo pensas: «Mi kuiros la fiŝon, mi estas kuironta, kaj mi manĝos la fiŝon, mi estas manĝonta.» La fiŝo ne pensas, sed ĝi estas kuirota kaj manĝota. La kaptonto sidas; la kaptoto naĝas.
-onta · -ota- Ĉu Karlo kaptos fiŝon?
- Ĉu li estas kaptonta?
- Kion Karlo kaptos?
- Ĉu la fiŝo estas kaptota?
- Kion pensas Karlo?
- Ĉu li estas kuironta?
-onta · -ota- Ĉu li estas ankaŭ manĝonta?
- Kiu estas kuironta kaj manĝonta?
- Kion kuiros kaj manĝos Karlo?
- Ĉu la fiŝo estas kuirota?
- Ĉu la fiŝo estas manĝota?
- Kiu estas kuirota kaj manĝota?
-anta · -ata
Karlo kaptas fiŝon; li estas kaptanta. La fiŝo estas kaptata; ĝin kaptas Karlo.
Karlo staras; li estas staranta. La fiŝo komprenas, ke ĝi estas kaptata; ĝi ŝatus fornaĝi, sed ĝi ne povas. Karlo kompatas la kaptatan fiŝon.
La kaptanto staras; la kaptato pendas.
-anta · -ata- Ĉu Karlo kaptas fiŝon?
- Ĉu li estas kaptanta?
- Kion Karlo kaptas?
- Ĉu la fiŝo estas kaptata?
- Kion faras Karlo?
- Ĉu li estas staranta?
-anta · -ata- Ĉu la fiŝo estas ekster la akvo?
- Kiu estas kaptata?
- Kion kompatas Karlo?
- Kion ŝatus la fiŝo?
- Kial ĝi ne fornaĝas?
- Kiom da fiŝoj estas kaptataj?
-anta · -ata- Ĉu la seĝeto falis sur la teron?
- Ĉu la kaptanto staras?
- Ĉu la kaptato pendas?
- Kiu eltiras la kaptaton?
- Kiu staras? Kiu pendas?
-inta · -ita
Karlo kaptis fiŝon; li estas kaptinta. La fiŝo estas kaptita; ĝin kaptis Karlo.
-inta · -ita
Karlo denove sidas; li estas sidanta. Li deziras kapti duan fiŝon. La kaptita fiŝo estas en la korbo. La korbo estas en la fluanta akvo de la rivero. La kaptinto estas kontenta, la kaptito ne!
-inta · -ita- Ĉu Karlo kaptis fiŝon?
- Ĉu li estas kaptinta?
- Kion Karlo kaptis?
- Ĉu la fiŝo estas kaptita?
- Kion Karlo faras denove?
- Ĉu li estas sidanta?
-inta · -ita- Kion deziras Karlo?
- Kie estas la korbo?
- Kia estas la akvo de la rivero?
- Kia estas la fiŝo?
- Kia estas la kaptinto?
- Kia estas la kaptito?
-inta · -ita- Kiu kaptis? Kiu estas en la korbo?
La fenestro: -onta/-ota · -anta/-ata · -inta/-ita
La fenestro: -onta/-ota · -anta/-ata · -inta/-ita
Pluvas. Johanino fermos la fenestron. Ŝi estas fermonta la fenestron. La pluvo falas en la ĉambron. La fenestro estas fermota.
La fenestro: -onta/-ota · -anta/-ata · -inta/-ita
Ŝi fermas la fenestron. La knabino estas fermanta la fenestron. La pluvo ne plu falos sur la plankon, ĉar la fenestro estas fermata.
La fenestro: -onta/-ota · -anta/-ata · -inta/-ita
Johanino fermis la fenestron. Ŝi estas ferminta la fenestron. La fenestro estas fermita. Nun, la knabino estas sidanta; ŝi legas libron; ŝi estas leganta. Johanino ĵus malfermis la libron; ĝi estas malfermita. Ŝi legas sidante kaj lernas legante.
La fenestro: -onta/-ota · -anta/-ata · -inta/-ita- Ĉu la vetero estas bela?
- Kion faras Johanino?
- Kia ŝi estas?
- Kio estas fermota?
- Kion ŝi fermas?
- Kia estas la knabino?
La fenestro: -onta/-ota · -anta/-ata · -inta/-ita- Kio estas fermata?
- Kial ŝi fermas la fenestron?
- Kion fermis Johanino?
- Kia ŝi estas?
- Kio estas fermita?
- Ĉu pluvo ankoraŭ falas en la ĉambron?
La fenestro: -onta/-ota · -anta/-ata · -inta/-ita- Kiu estas sidanta?
- Kiu legas sidante?
- Kio estas malfermita?
- Kio estas fermita?
- Kion Johanino ĵus malfermis?
- Kion ŝi fermis?
La fenestro: -onta/-ota · -anta/-ata · -inta/-ita- Kiel ŝi lernas?
- Kial ŝi ne promenas ekstere?
-ebla · -ema · -inda
Ili estas manĝemaj. Li estas ankaŭ trinkema, sed lia glaso estas rompita. Ŝi estas manĝema, sed ŝia pomo ne estas bona; ĝi ne estas manĝebla. La tranĉilo de la sinjoro estas fermebla, sed tiu de la sinjorino ne estas fermebla.
-ebla · -ema · -inda
Glaso estas el vitro; ĝi estas vitraĵo. Vitraĵo estas facile rompebla. La glaso falis. La vino estas sur la tablo; ĝi ne plu estas trinkebla. La glaso de la sinjorino staras; ĝi estas plena je akvo; sed ŝi ne estas trinkema.
-ebla · -ema · -inda
Karlo kaptis fiŝon. La fiŝo estas kaptinda, ĉar ĝi estas granda. Johanino legas libron; ĝi estas leginda, ĉar ĝi estas interesa. Esperanto estas lerninda lingvo. Tirolaj pejzaĝoj estas admirindaj. Malbonaj infanoj ne indas esti amataj; ili ne estas amindaj.
-ebla · -ema · -inda- Kiuj estas manĝemaj?
- Kiu estas trinkema?
- Kies glaso estas rompita?
- Kies pomo estas ne manĝebla?
- Kia estas lia tranĉilo?
- Kia estas ŝia pomo?
-ebla · -ema · -inda- Ĉu la gesinjoroj estas sidantaj?
- Kiom da tranĉiloj estas fermeblaj?
- Ĉu glaso estas vitraĵo?
- Kio estas facile rompebla?
- Ĉu la glaso falis?
- Kie estas la vino?
-ebla · -ema · -inda- Kia ĝi estas?
- Kies glaso staras?
- Kiu ne estas trinkema?
- Kiom da glasoj estas rompitaj?
- Ĉu granda fiŝo estas kaptinda?
- Ĉu interesa libro estas leginda?
-ebla · -ema · -inda- Kiuj pejzaĝoj estas admirindaj?
- Kiuj infanoj indas esti amataj?
- Ĉu malbonuloj estas amindaj?
- Kia estas la lingvo Esperanto?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
En Mez-Afriko. — Post vojaĝo super la maro, ili estas en varmega Mez-Afriko. Nigrulo frapadas sur tamburon; aliaj estas dancantaj. Ankaŭ kelkaj serpentoj dancas pro la muziko de sidanta nigrulo. Niaj amikoj estas akompanataj de Zambo, la korespondanto de Karlo, kiu montras la vidindan spektaklon.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
En Nord-Afriko. — Plej afable la maroka amiko pruntedonis sian kamelon. Johanino sidante sur la kamelo parolas kun Karlo. La besto estas malsata; ĝi delonge ne manĝis. Karesante la kamelon, Karlo donas manĝaĵon. Ĉio estos rapide manĝata, ĉar la poto estas malgranda. Malproksime, alia kamelo estas videbla.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiu estas sidanta?
- Kio estas frapata?
- Kiuj estas akompanataj?
- Ĉu la serpentoj estas dancantaj?
- Kia estas la spektaklo?
- Kiom da personoj staras?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kie estas la geknaboj?
- Kiom da serpentoj dancas?
- Kial la serpentoj dancas?
- Kiu akompanas la geknabojn?
- Kion montras Zambo?
- Kion frapas la nigrulo?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kia estas Mez-Afriko?
- Kiu estas frapanta?
- Ĉu la geknaboj estas rigardantaj?
- Kiu estas manĝonta?
- Kio estas manĝota?
- Kion faras Karlo?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiuj estas alvenintaj el Ameriko?
- Kio estas videbla malproksime?
- Kion pruntedonis la maroka amiko?
- Kiel li pruntedonis?
- Kun kiu parolas Johanino?
- Kial ĉio estas rapide manĝata?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiu estas afabla?
- Ĉu Karlo donas manĝaĵon?
- Kia estas la poto?
- Kie estas alia kamelo?
- Kiom da kameloj vi vidas?
- Kiuj homoj estas videblaj?
18Dek oka leciono
Metioj · -ado · -igi · -iĝi
Metioj kaj laboristoj
ŝuisto
leter-portisto
mekanikisto
fosisto
buĉisto
ĝardenisto
-ado
Oni frapadas sur la najlon. La vekhorloĝo sonoradas. Karlo longe lernadas. Per unu frapo oni ne povas facile enigi najlon, sed per frapado oni sukcesas. Per unu sonoro oni ne ĉiam vekiĝas, sed sonorado bone efikas. Lerni estas necese kaj nur post lernado oni scias bone. Longe marŝi estas marŝadi; longe dormi estas dormadi. Longa laboro estas laborado; longa promeno estas promenado. Longe paroli estas paroladi.
-ado- Ĉu oni frapadas sur la najlon?
- Kio sonoradas?
- Kiu lernadas?
- Kiel Karlo lernadas?
- Per kio oni frapadas?
- Je kioma horo la vekhorloĝo sonoradas?
-ado- Ĉu unu frapo sufiĉas por enigi najlon?
- Ĉu longe frapi estas frapadi?
- Ĉu unu sonoro sufiĉas por ke oni vekiĝu?
- Ĉu sonorado pli bone efikas?
- Kio sonoradas ĉiumatene?
- Kio estas necesa por scii?
-ado- Ĉu vi ŝatas promenadi?
- Ĉu longe manĝi estas manĝadi?
- Ĉu longe skribi estas skribadi?
- Ĉu longe ripozi estas ripozadi?
-igi
Karlo dikigas la balonon. Johanino varmigas la lakton. La ŝmiristo blankigas la plafonon. Karlo enblovas aeron por dikigi la balonon. Johanino atentas, ke la lakto ne elfluu. La ŝmiristo volas, ke la ĉambro estu pli bela; tial li blankigas la plafonon.
-igi- Kiu dikigas la balonon?
- Kiu varmigas la lakton?
- Kiu blankigas la plafonon?
- Kion faras Karlo?
- Pri kio Johanino atentas?
- Kion volas la ŝmiristo?
-igi- Kial Karlo enblovas aeron?
- Ĉu la lakto elfluus, se Johanino ne atentus?
- Kial la ŝmiristo blankigas la plafonon?
- Ĉu Karlo estas enblovanta?
- Ĉu Johanino estas atentanta?
- Ĉu la ŝmiristo estas ŝmiranta?
-iĝi
La balono dikiĝas per la gaso. Atentu, ke ĝi ne tro dikiĝu. La lakto tro varmiĝis; ĝi eĉ elfluas. La plafono nigriĝas pro la fumado. Kiam Johanino varmigas la lakton, ĝi ne ofte elfluas. La balono eksplodus, se ĝi tro dikiĝus.
-iĝi- Kio dikiĝas?
- Kio tro varmiĝis?
- Kial la plafono nigriĝis?
- Ĉu la balono dikiĝas?
- Ĉu Karlo atentas pri la dikiĝo?
- Ĉu la lakto tro varmiĝis?
-iĝi- Ĉu Johanino atentas pri la varmiĝo?
- Ĉu la balono eksplodus, se ĝi tro dikiĝus?
- Ĉu la lakto elfluis pro tro longa varmiĝo?
- Kiel dikiĝas la balono?
- Ĉu la plafono blankiĝis?
- Kion fari por ke la plafono ne nigriĝu?
Li hakos · li hakas · li hakis
Li hakos · li hakas · li hakis
Karlo estas hakonta; li hakos forte kaj kuraĝe. Li tenas la hakilon kaj staras apud la hakota arbo. Karlo ne estas hakisto, li estas nur hakonto. Starante, Karlo pensas: «Ĉu mi povos?»
Karlo estas hakanta, li levas la hakilon, iom post iom li hakas. Multaj splitoj saltas kaj falas sur la teron. Baldaŭ ankaŭ la arbo falos. Hakante, Karlo ŝvitas, sed li esperas sukcesi.
Karlo estas hakinta. La arbo ĵus falis; ĝi kuŝas. Karlo rigardas la hakitan arbon; li estas fiera. La arbo estas transportota kaj segota. Rigardante la arbon, Karlo ĝojas, ĉar li sukcesis.
Li hakos · li hakas · li hakis- Ĉu Karlo hakos?
- Ĉu li estas laboronta?
- Kion li tenas?
- Ĉu li estas staranta?
- Ĉu Karlo estas hakisto?
- Kion li pensas?
Li hakos · li hakas · li hakis- Ĉu la arbo estas falonta?
- Ĉu ĝi estas ankaŭ hakota?
- Ĉu Karlo laboras?
- Ĉu li estas hakanta?
- Kion li levas?
- Kio saltas kaj falas?
Li hakos · li hakas · li hakis- Kiam la arbo falos?
- Kion esperas Karlo?
- Kien falas la splitoj?
- Ĉu la arbo estas hakata?
- Ĉu Karlo hakis?
- Ĉu li finis la hakadon?
Li hakos · li hakas · li hakis- Kio ĵus falis kaj kuŝas?
- Kion rigardas Karlo?
- Kia estas la arbo?
- Kial la knabo ĝojas?
- Ĉu li tenas ankoraŭ la hakilon?
- Ĉu li ŝvitis dum la hakado?
Ĝi falos · ĝi falas · ĝi falis
Ĝi falos · ĝi falas · ĝi falis
La arbo falos, ĉar Karlo ĵus komencis ĝin haki; ĝi estas falonta. Baldaŭ la arbo falos sur la teron. Poste, Karlo forhakos ankaŭ ĉiujn branĉojn.
La arbo falas; ĝi estas falanta. La arbo falas sur la teron. La radikoj restas en la tero. Aliaj arboj ankoraŭ staras; ili estas starantaj.
La arbo falis; ĝi kuŝas sur la tero; ĝi estas falinta. Tuj la knabo forhakos la branĉojn. Vintre, kiam la ligno estos seka, Karlo povos hejti la domon.
Ĝi falos · ĝi falas · ĝi falis- Kial la arbo falos?
- Kia estas la arbo?
- Kiam ĝi falos?
- Kien ĝi falos?
- Kiu hakas ĝin?
- Kion Karlo tuj forhakos?
Ĝi falos · ĝi falas · ĝi falis- Ĉu la arbo falas post la hakado?
- Kia ĝi estas?
- Kien ĝi falas?
- Kio restos en la tero?
- Ĉu Karlo hakis ĉiujn arbojn?
- Ĉu la arbo kuŝas post la falo?
Ĝi falos · ĝi falas · ĝi falis- Kie ĝi kuŝas?
- Kia ĝi estas?
- Kiam la ligno estos seka?
- Kion Karlo hejtos per la ligno?
- Kiu faligis la arbon?
- Ĉu ankaŭ la folioj sekiĝos?
Ĝi falos · ĝi falas · ĝi falis- Kiu estas la hakinto?
- Kio estas hakita?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
En Egiptio. — La geknaboj vidis la piramidojn, postsignon de grava antikva civilizacio, kies konstruado postulis penigan laboron. Egipta esperantisto montras al ili plurajn antikvaĵojn. Bela sarkofago kuŝas antaŭ ili. Ĉio estas vidinda. Sur ĉiuj monumentoj estas hieroglifoj; la geknaboj ne kapablas legi kaj kompreni; eĉ la egipta amiko ne scias traduki; nur scienculoj scias. Ankaŭ sur granda obelisko estas multaj signoj.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
En Italio. — Ili ĵus vizitis la vidindajn ruinojn de Pompejo kun multaj malnovaj ŝtonoj. Ili estas sidantaj sur azenoj; tiel ili ne laciĝos dum la grimpado ĝis la vulkano. Ili ne havas gvidanton; ili mem trovos la vojon al Vezuvo, kiu estas videbla ĉe la horizonto. Karlo deziras, ke la azeno pli rapidu, tial li batetas ĝin. La vulkano Vezuvo ĉiam fumadas. Ili memoras: «En Sud-Ameriko ni ankaŭ rajdis, sed per ĉevaloj».
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kia estis la konstruado de piramidoj?
- Kio estas vidinda?
- Ĉu Karlo povas mem kompreni?
- Kiu scias traduki, por ke ili komprenu?
- Kio estas la piramidoj?
- Kion montras la egipta esperantisto?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kio kuŝas antaŭ la geknaboj?
- Kia estas ĉio?
- Ĉu antikva civilizacio estis grava?
- Ĉu la geknaboj kapablas legi?
- Ĉu ankaŭ obelisko estas el ŝtono?
- Kiom da piramidoj estas videblaj?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiajn ruinojn ili ĵus vizitis?
- Kiel ili grimpados ĝis Vezuvo?
- Kiel Karlo rapidigas la azenon?
- Kiam fumadas la vulkano?
- Pri kio la geknaboj memoras?
- Kiu gvidas ilin?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Ĉu ili mem trovos la vojon?
- Kien ili iras?
- Ĉu Vezuvo estas videbla?
- Kiom da malnovaj ŝtonoj estas videblaj?
- Kion deziras Karlo?
- Kial Karlo batetas la azenon?
19Dek naŭa leciono
Vojaĝo · ek- · dis- · po
Vojaĝo en la mondo
valo
monto
arbaro
cervo
bovino
rivero
Vojaĝo en la mondo
tunelo
plago
vilaĝo
lokomotivo
vagono
stacidomo
Vojaĝo en la mondo
hotelo
urbo
urbo-domo
avenuo
ponto
ŝarĝ-aŭtomobilo
Vojaĝo en la mondo
fabriko
haveno
velŝipo
boato
lumturo
maro
Ek- · subite
Promenante sur la herbejo, Johanino subite ekvidis multajn florojn. Ŝi tuj surgenuiĝis kaj komencis deŝiri ilin. Ŝi kolektos multajn florojn kaj havos belan bukedon. Lekantoj estas blankaj kaj flavaj floroj. Ili estas simplaj, sed tamen beletaj.
Ek- · subite
Johanino elpumpas akvon. Birdeto staranta sur proksima arbeto ĵus ekkantis. Ŝi rigardas ĝin kaj ne atentas pri la pumpado. Jam la sitelo pleniĝis kaj la akvo disfluas sur la tero. Jam la sitelo estas plena, tamen la knabino daŭre elpumpas.
Ek- · subite- Kiam kaj kie ŝi ekvidis florojn?
- Kiom da floroj ŝi ekvidis?
- Kion tuj faris Johanino?
- Kion ŝi deŝiris?
- Kion ŝi tenas per la maldekstra mano?
- Kian bukedon ŝi havos?
Ek- · subite- Kiujn florojn ŝi deŝiras?
- Ĉu lekantoj estas ruĝaj floroj?
- Kiaj estas lekantoj?
- Kiom da lekantoj ŝi kolektis?
- Kion elpumpas Johanino?
- Kiu estas staranta sur arbeto?
Ek- · subite- Kiu ĵus ekkantis?
- Kiun ŝi rigardas?
- Kial ŝi ne atentas?
- Pri kio ŝi ne atentas?
- Kio pleniĝis?
- Kio fluas el la sitelo?
Ek- · subite- Ĉu akvo disfluas sur la tero?
- Kial ŝi tamen elpumpas?
- Kiom da birdetoj staras sur branĉeto?
- Ĉu la pumpilo estas moderna?
- Ĉu la malnova pumpilo tamen funkcias bone?
Sporto
Karlo ekkuras, li konkursas pri centmetra kurado kun alia knabo. Ambaŭ knaboj estas sportemuloj. Ĉiusemajne ili ĉeestas la ekzercadon por kuri, salti kaj grimpi. Karlo estas tre lerta, sed la alia knabo ankaŭ.
Sporto
Karlo eksaltas en la akvon. Alia knabo jam atingis la akvon. Naĝado estas tre ŝatata de nia amiko; li ne timas subakviĝi kaj li naĝas kiel fiŝo. La akvo ne estas varmigita; ĝi estas malvarmeta; tamen la knaboj banas sin.
Sporto- Kiom da knaboj ekkuras?
- Kial ili ekkuras?
- Kun kiu konkursas Karlo?
- Kiuj knaboj estas sportemaj?
- Kiam ili ĉeestas ekzercadon?
- Por kio ili ekzercadas?
Sporto- Kia estas Karlo?
- Kia estas la alia knabo?
- Kiu eksaltas en la akvon?
- Kiu jam atingis la akvon?
- Kio estas ŝatata de Karlo?
- Ĉu li timas subakviĝi?
Sporto- Ĉu li naĝas kiel fiŝo?
- Kia estas la akvo?
- Kiuj tamen banas sin?
- Kiu estas eksaltanta?
- Ĉu vi scipovas naĝi?
- Ĉu vi scipovas ankaŭ salti en akvon?
Sporto- Ĉu vi preferas naĝi aŭ kuri?
- Ĉu vi estas sportema?
Dis- · po
Matene, la avo semis tritikon; li disĵetis la grenerojn en la teron. La tritiko kreskos venontan someron; kiam ĝi estos matura kaj flava, la avo rikoltos ĝin. El la tritiko, la muelisto faros belan farunon; poste, la bakisto bakos bonan panon.
Dis- · po
Vespere, Johanino ludas per kartoj kun la geavoj. La knabino disdonas la ludkartojn; ĉiuj ricevas po du kartoj. Ŝi tenas la ludkartaron per la dekstra mano kaj disdonas per la maldekstra. La avino serioze atentas pri la disdonado. Ridetante la avo ricevas du kartojn.
Dis- · po- Kiam la avo semis?
- Kion li semis?
- Kien li disĵetis la grenerojn?
- Kio kreskos venontan someron?
- Kia estos la tritiko?
- Kion rikoltos la avo?
Dis- · po- Kiu muelos la tritikon?
- Kian panon bakos la bakisto?
- Ĉu la avo disĵetis multajn grenerojn?
- Per kia mano li semis?
- Kiuj ludas vespere?
- Kiel ili ludas?
Dis- · po- Kiu disdonas la ludkartojn?
- Kiom da ludkartoj ĉiuj ricevas?
- Kion tenas Johanino?
- Kiel ŝi disdonas?
- Kiel atentas la avino?
- Kial ŝi atentas?
Dis- · po- Kiu ricevas ludkartojn?
- Kie ili sidas?
En la restoracio
La manĝema sinjoro trovis restoracion; li legis la menuon pendantan sur la pordo. Nun, li puŝas la pordon kaj eniras. Longtempe li restas interne sidante kaj manĝante. La manĝaĵo estas bongusta. La manĝemulo volas manĝi el ĉiuj pladoj; li manĝegas viandon, legomojn, salaton kaj deserton; samtempe li gustumas diversajn trinkaĵojn. Post la manĝado kaj pago de alta sumo, la manĝinto malfacile eliras el la restoracio. Li tro manĝis, li estas pezega kaj multe dikiĝis. Liaj mantelo kaj pantalono estas nun tro mallarĝaj. Per bastono li sin helpas por marŝi. La manĝemulo multe tro manĝis kaj pro tio li malbeliĝis.
En la restoracio- Kiu eniras en restoracion?
- Kia estas la sinjoro?
- Kion li legis?
- Kie pendis la menuo?
- Kion malfermas la sinjoro?
- Kie li restas longtempe?
En la restoracio- Kial li restas tiom longe?
- Ĉu la sinjoro manĝas starante?
- Kia estas la manĝaĵo?
- Kion volas manĝi la sinjoro?
- Kiu manĝegis?
- Kion li manĝis?
En la restoracio- Ĉu li ankaŭ trinkis?
- Ĉu la sinjoro malsatis?
- Ĉu vi vidas la restoraciestron?
- Kiom pagis la sinjoro?
- Kiam li eliras?
- Kiel li eliras?
En la restoracio- Kial li estas pezega?
- Kio estas nun tro mallarĝa?
- Ĉu li tamen povas marŝi?
- Kiu multe tro manĝis?
- Kial li malbeliĝis?
- Kies mantelo estas tro mallarĝa?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
En Madrido. — Niaj geamikoj atingis Hispanion. Karmeno, la korespondantino de Johanino, gvidas ilin tra la urbo. Ili ekvidis taŭro-ludon en grandaj arenoj, sed la geknaboj ne ŝatas tiun spektaklon. Prefere ili rigardas nun al geartistoj, kiuj ekdancas akompanante sin per kastanjetoj kaj gitaro. La knabinoj tenas ventumilojn, ĉar estas varme en tiu ĉi loko. Karlo ekmanĝas oranĝon.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)
En Londono. — Ili konatiĝis kun angla esperantisto, ĉiuj sidas en te-trinkejo ĉe Tamizo. Karlo ĵus disrompis kuketon, kiun li donas al la hundo. La angla amiko montras la monumentaron kaj la faman ponton super la riverego. Skotoj iras sur la ŝoseo; unu muzikas per stranga muzikilo. La geknaboj restos unu semajnon ĉe sia angla amiko. Poste, Johanino kaj Karlo vojaĝos al Parizo.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kiu akompanas ilin?
- Kion ili ekvidis?
- Kion ili preferas rigardi?
- Ĉu vi ŝatas taŭro-ludon?
- Kie ili estas?
- Kie ili vidis taŭro-ludon?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kion ili ne ŝatas?
- Kiuj ekdancas?
- Kiel la artistoj akompanas sin?
- Kion tenas la knabinoj?
- Kiel estas en ĉi tiu loko?
- Kial Karlo manĝas oranĝon?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kie ili sidas nun?
- Kion ĵus disrompis Karlo?
- Kial li disrompis kuketon?
- Kiom da skotoj iras sur la ŝoseo?
- Kun kiu ili konatiĝis en Londono?
- Ĉu ĉiuj estas sidantaj?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (daŭrigo)- Kion montras la angla amiko?
- Kia estas la muzikilo de la skoto?
- Kiom longe ili restos en Londono?
- Kiom da personoj sidas?
- Ĉu ili sidas ekstere?
- Kien vojaĝos la geknaboj?
20Dudeka leciono
Revido · la tuta mondo
La dancrondo ĉirkaŭ la mondo
La dancrondo ĉirkaŭ la mondo
Ke ĉiuj knaboj velu sur granda l’ocean’, kaj ili tra la mar’ per ŝipoj [farus ponton!
Ha! ke knabinoj ĉiuj sin ligu per la man’, kaj ili ĉirkaŭ mar’ dancante [farus rondon!
Kaj tiam oni povus tradanci tutan mondon, se ĉiuj en la mond’ sin ligus per la man’.
Poemo de P. Fort. — Traduko de G. Waringhien.
Ili parolas
La mondo estas granda, tre granda, sed Esperanto malfermis al ni ĝiajn pordegojn kaj detruis ĉiujn lingvajn barojn. Per Esperanto ni vojaĝis ĉirkaŭ la tero.
Ĉie en la mondo ni renkontis geamikojn. Ĉiam ni komprenis aliajn homojn praktikante la mond-lingvon. Neniam ni sentis nin fremduloj. La mondo estas nia patrolando.
Ili parolas- Kiu estas li?
- Kiu estas ŝi?
- Ĉu vi konas lin?
- Ĉu vi jam vidis ŝin?
- Ĉu ili rakontas?
- Pri kio ili parolas?
Ili parolas- Kiomope ili vojaĝis?
- Kie ili vojaĝadis?
- Kia estas la mondo?
- Kion faris Esperanto?
- Kion detruis la mondlingvo?
- Kie estas la geamikoj?
Ili parolas- Kiel ili komprenis aliajn homojn?
- Ĉu ili sentis sin fremduloj?
- Kie estas ilia patrolando?
- Kiom da geamikoj ili havas?
Ili parolasMarken, kun ĝiaj geknaboj knabine vestitaj! Stokholmo, la pura, la bela! Laponio, la malvarma kun ĝiaj pingvinoj! Kopenhago kaj nia biciklado! Tirolo, la belegaj pejzaĝoj, la vespera kantado! Tra Balkanoj ĝis Moskvo! La flugado! Azio! Pekino! Tokio! Kiom amuzaj la tirĉaretoj! Miriga la aŭstralia arbarego! Longa la ŝipveturado tra la maro! La belegaj sudamerikaj ĉevaloj! Nord-Ameriko, la film-farejoj, la flugado super Nov-Jorko! Mez-Afriko, la nigrula dancado! Ĉe la antikvaj piramidoj kaj la fumanta Vezuvo! La hispanaj ludoj kaj dancoj! Londono, la urbego! Parizo! Kiel bela estas la mondo kiam geamikoj ĉie bonvenigas vin!
Ili parolas- Kiuj estas knabine vestitaj?
- Ĉu ili vizitis ankaŭ nordan poluson?
- Kia estas Laponio?
- Kiom da biciklantoj ili vidis en Kopenhago?
- Kia estis la vespera tirola kantado?
- Kia estis la vetero en Balkanoj?
Ili parolas- Kiel ili vojaĝis ĝis Moskvo?
- Kiaj estis la tirĉaretoj?
- Kion ili vidis en aŭstralia arbarego?
- Ĉu Johanino renkontis sian aŭstralian amikinon?
- Kiun ili vidis en la filmfarejo?
- Kiuj bestoj dancis en Mez-Afriko?
Ili parolas- Kion ili faris ĉe la piramidoj?
- Ĉu Karlo interesiĝis pri la hispanaj ludoj?
- Kiam estas bela la mondo?
Ili parolasMorgaŭ ni revidos multajn el niaj geamikoj en la tutmonda Esperanto-Kongreso. Tie renkontiĝos centoj da geesperantistoj. Tiam kunsidos nek rusoj, nek francoj, nek ĉinoj, nek angloj, sed nur homoj. Ili diskutos fratece per unu lingvo; tiam realiĝos la granda sonĝo de la homaro: homoj el la tuta tero komprenos unu la alian!
Ili parolas- Karaj gejunuloj, jam preparu la dorso-sakojn, venu kun ni renkonte al vivo pli bela, al mondo pacema! Korespondu, per Esperanto, kun multaj gejunuloj. Ankaŭ vi havu amikojn en la tuta mondo!
Ili parolas- Kiujn ili revidos?
- Ĉu ili manpremos?
- Kie ili renkontiĝos?
- Kiuj kunsidos en la kongreso?
- Kiel ili komprenos unu la alian?
- Kiam realiĝos la sonĝo de la homaro?
Ili parolas- Ĉu vi emas vojaĝi?
- Ĉu vi ĉeestos kongreson?
- Kien vi preferus vojaĝi?
- Kial vi lernis Esperanton?
- Ĉu vi korespondas per Esperanto?
- Kiom da korespondantoj vi havas?
La karotego
La avo semis karoton. Li prizorgas ĝin per rastilo. Pluvo kaj suno rapide kreskigas la karoton. Muso rigardas ĝin. La karoto kreskadis, ĝi dikiĝis kaj grandiĝis. Nun ĝiaj folioj povas porti birdeton. Ĝi estas karotego.
La karotego- Kiu semis?
- Kion li semis?
- Kiu prizorgas?
- Kiel li prizorgas?
- Kiel kreskas la karoto?
- Kial ĝi kreskas rapide?
La karotego- Kio kreskadis kaj grandiĝis?
- Kiaj estas la folioj?
- Kiu rigardas la karotegon?
- Kiu staras sur folio?
La karotego
La avo tiras la karoton, sed la karoton li ne povas eltiri. Li vokas la avinon. La avino tiras la avon, la avo la karoton, sed la karoton ili ne povas eltiri. Ŝi vokas la filon. La filo venas rapide por helpi la geavojn.
La karotego- Kiu tiras la karoton?
- Kiun vokas la avo?
- Kiu estas vokata?
- Kiu estas vokanta?
- Kiu tiros la avon?
- Kion tiras la avino?
La karotego- Kion tiras la avo?
- Ĉu ili povas eltiri la karoton?
- Kiun vokas la avino?
- Kial venas la filo?
La karotego
La filo tiras la avinon, la avino la avon, la avo la karoton, sed la karoton ili ne povas eltiri. La filo vokas la knabon. La knabo vokas la knabinon. La knabino vokas la hundon kaj la katon. Ĉiuj tiras por eltiri la karoton.
La karotego- Kiun vokas la filo?
- Kiuj venis por eltiri la karoton?
- Kiom da personoj tiras?
- Kiom da bestoj tiras?
- Kiu tiras la voston de la hundo?
- Kion mordas la hundo?
La karotego- Kiun tiras Johanino?
- Kiun tiras Karlo?
- Kiuj tiras la avon?
- Kiuj tiras la karoton?
La karotego
La kato tiris la hundon, la hundo la knabinon, la knabino la knabon, la knabo la filon, la filo la avinon, la avino la avon, la avo la karoton, kaj la karoton ili sukcesis eltiri. Ĉiuj falas teren, sed ĉiuj ankaŭ ridas, ĉar la karoton ili eltiris.
La karotego- Kien ili falas?
- Ĉu ili povis eltiri la karoton?
- Kiuj falas?
- Kion ili eltiris?
- Kiuj ridas?
- Kiu fumas pipon?
La karotego- Ĉu la avo tiris?
- Kiu tiris lin?
- Kiuj tiris ŝin?
- Kian karoton ili eltiris?
- Kiom da karotoj ili eltiris?
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (fino)
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (fino)
En Parizo. — Ili rigardas la Efelturon starante sur la teraso de la fama palaco. Tie okazis pluraj pac-konferencoj kaj internaciaj renkontoj. Ili revas pri unu mondo, unu junularo kaj unu lingvo… Esperanto.
Aventuroj de Johanino kaj Karlo (fino)
En Esperanta mond-kongreso. — Ili retrovas multajn geamikojn, kiuj venis centope el ĉiuj nacioj. Falis lingvaj baroj. Ili ĝojege interparolas per unu lingvo… Esperanto.